Retposxta varianto de Eventoj n-ro 112.
***************************************

Kial vi farigxas simila al viaj gepatroj, ne al la najbara laktisto?
====================================================================

Cxu vi iam volis scii pri unu el la sekvaj demandoj:

* kial vi farigxas simila al viaj gepatroj kaj ne al la najbara laktisto?
* cxu ankaux plantoj seksumas kiel animaloj?
* el kiu materialo nia korpo konsistas?
* kio estas terpomato?
* kiamaniere oni kreas provtuban infaneton?
* kion genetika ingxenierado signifas kaj kiel oni gajnas monon per gxi?

Se jes, al vi estas forte rekomendata legi la jxus aperintan libron "La bildstria gvido al genetiko"!

La fama bildstria libro de usonanoj Larry Gonick kaj Mark Wheelis post serio de naciaj lingvoj nun aperis ankaux en Esperanto en la traduko de Sung Ho Cho, profesoro pri molekula biologio en Koreio.

La temo de genoj, heredado, genmanipulado konscie aux subkonscie interesas cxiujn, sed granda parto de "ordinaraj homoj" konsideras gxin malfacile komprenebla mistikajxo de sciencistoj. Estas tute ne tiel! La auxtoroj pruvas, ke per lerta prezento ili est

Komencante per simplaj, dauxrigante per pli profundaj temoj, la auxtoroj pasxo post pasxo klarigas en sciencpopulariga maniero la "mistikajxojn" de genetiko, kaj pro la cxarmaj desegnajxoj, simpla komprenebla kaj intereso-strecxa teksto la libro apenaux e

La korea eldonejo "Librejo  Akademia" meritas cxiujn lauxdojn pro la eldono de la libro, kiu krom esti interesa legajxo kontribuas ankaux al la - felicxe lastatempe cxiam pli ofta - faka literaturo en Esperanto.

La 216 pagxa, belaspekta, kolorkovrila libro en 15 x 22 cm formato estas mendebla kontraux 27 guldenoj cxe la UEA-libroservo aux rekte cxe

Korea E-Asocio, CPO 4258, Seulo, 100-642 Koreio.

*************************************************************************

Prezidenta saluto al la ERA-projekto
====================================

Prezidento de la Itala Respubliko la 15-an de oktobro sendis salutmesagxon al Esperanto-Radikala Asocio lige al ties projekto pri "La kostoj de la lingva Euxropa (ne)-komunikado":

Eminenta sinjoro,

mi deziras esprimi mian vivan estimon al Vi kaj, pere de Vi, al la Asocio de Vi estrata, por la iniciatoj celantaj al faciligo de la lingva kaj kultura interkomunikado en Euxropo.

Mi estas konvinkita ke, sen instrumento kiu plifaciligu la reciprokan interkomprenon kaj la konon de la multflankaj kaj variaj tradicioj en nia kontinento - kiuj ankaux devas esti atente protektataj - Euxropo ne estos en la kondicxo alfronti, en efika man

Dankon, do, por Via altvalora agado kaj bondeziron pri bona laboro kaj sukceso por via projekto. Kun viva koreco

Oscar Luigi Scalfaro
Rim: informo de e.r.a.@forigu.agora.stm.it

*************************************************************************

Kopiado permesita!
==================

En la propaganda E-laboro estas ege necesaj bonkvalitaj materialoj. Tio veras kaj en ekspozicioj kaj dum la lerneja, televida ktp. varbado.

Por uzi tiucele la filmon Mazi oni ne nepre devas acxeti la tutan filmon, ja Internacia Esperanto Instituto vendas 18 minutan promocian videokasedon kun la unua parto de la Mazi-filmo - en VHS aux NTSC normo.

La prov-kasedo tauxgas por

a. instrui al infanoj la komencajn strukturojn: mi estas, mi havas, mi petas, finajxoj -o -a -j -as -on, kalkulo ktp.

b. trejnado de E-instruistoj: "kiel instrui per gxi"

c. montrado varbcele en ekspozicioj, intervjuoj. Por bone plenumi tiun rolon oni devas havi ankaux koncizan nacilingvan informilon por disdoni al la interesigxantoj.

La vendoprezo de la provkasedo kun brosxuro (inkluzive la sendokostojn) estas 25 NLG al la UEA-kodo iein-q de Internacia E-Instituto. Kopiado de la kasedo estas permesita!

inf: Instrua Fako de IEI

P.S. La kasedon oni forsendas post la ricevo de la pago!

*************************************************************************

Sxparu monon!
=============

La baza abonkotizo de Eventoj por 1997 restas sensxangxa: 74 guldenoj per normala posxto, 86 guldenoj per aerposxto.

La abonkotizo por ne-najbaraj ekssoclandoj (Cxehio, Polio, Bulgario, Cxinio ktp.) estas 40 guldenoj, por najbaraj (Slovakio, Rumanio, Kroatio, Slovenio, Serbio) restas 29 guldenoj. Pri ekssovetiaj sxtatoj ankoraux ne estas decido.

Ekde nun eblas aboni ankaux al la elektronika, retposxta varianto de Eventoj, kiu ebligas sxpari cx. 50 %-ojn de via elspezo! Gxi kostas nur 40 guldenojn - por iu ajn lando.

La abonkotizojn por la papera versio sendu al iu kotizperanto, por la elektronika versio al la UEA-konto: ELLS-S aux rekte al la eldonejo perposxte aux perletere:

LINGVO-Studio, Eventoj,pk. 87. H-1675 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

Kara Laci, mi devas turni al vi kun malagrabla artikolo pri neeltenebla situacio en REU (Rusia Esperantista Unio). Mi komprenas, ke vi hezitos publikigi tiaspecan materialon, tamen s-ro Korjxenkov estis avertita pri tio, ke artikolo pri lia konduto estos 

Asocia prezidanto aux diktatoro
===============================

En Rusia E-movado delonge ekzistis konflikto inter diversaj grupoj de aktivuloj.

Gvidantoj de unu tia grupo en la urbo Jekaterinburg ecx siatempe fondis "alternativan" landan asocion. Poste, tamen ekzisto de du landaj asocioj evidentigxis absurda por cxiuj, kaj ili unuigxis. Por eviti pluajn konfliktojn, cxiuj aprobis elekton de la cx

La konflikto, kiu malhelpas normalan funkciadon de nia Landa Asocio, estas kauxzita niaopinie de maldemokratia, diktatorisma laborstilo, praktikata de Prezidanto de REU Aleksander Korjxenkov. Li ignoras interesojn kaj iniciatojn de aliaj estraranoj, tro a

Nia oficiala organo "Bulteno de REU" (BdR) igxis persona lauxtparolilo de A. Korjxenkov kaj lia edzino H. Gorecka (estrarano de REU, redaktoro de BdR kaj peranto de UEA). Ekzemple, en n-ro 2 (3) de BdR aperis informo pri UEA "Aligxu al la monda movado", k

"UEA havas du perantojn en Ruslando, kiuj konkurencas, cxar temas pri grava parto de la familia bugxeto por ambaux. ... Se M. Cxertilov pigris anonci en gazetoj pri siaj servoj, li ne atendu ke aliaj faros tion anstataux li kaj portos monon en lian posxon

Rezulte: H. Gorecka, protektate de la altpostena edzo, misuzas sian postenon de BdR-redaktoro por konstante reklami sin mem kiel "la" peranton de UEA, sed la alia peranto M. Cxertilov estas prisilentata.

La menciitaj moskvaj estraranoj prezentis al A. Korjxenkov projekton de rezolucio, celanta ordigi kelkajn okulfrapajn lingvouzajn misajxojn en la oficialaj dokumentoj de REU, cxar REU kiel Landa Asocio de UEA laux ni devas respekti ties Statuton, kies art

Li pretendas, ke li mem rajtas antauxkribri, kiujn proponatajn demandojn vocxdonigi kaj kiujn ignori. Tamen la artikolo en Estrara Reglamento, kiun li referencas, enhavas neniun mencion pri veto-rajto de la Prezidanto!

Kaj tio estas nur unu ekzemplo de la rilato de Korjxenkov al siaj kolegoj.

Ecx pli. Laux propono, farita en la antauxa Landa E-Kongreso en Tjumen, al moskvanoj estis komisiite prepari la sekvan Kongreson fine de januaro 1997. Do, formigxis la teamo, kiu eklaboris. Tamen al s-ro Korjxenkov ne placxis, ke komence li ne estis nomum

Versxajne, la personaj ambicioj de Korjxenkov finfine kondukos al plena malapero de la asocio. Ja jam nun pluraj aktivuloj ne plu agadas en kadroj de la asocio, kie ili vidas nur kverelojn kaj ambiciojn de unu persono, preferante ion fari memstare. Sed in

Nikolao Gudskov kaj Viktoro Arolovicx,
estraranoj de REU

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

8 kialoj pro malkontento pri nuntempa Esperanto-informado
=========================================================

1-e: Esperanto estas ofte prezentata kiel "paradiza lingvo", kiu havas nur "16 bazajn regulojn sen esceptoj", estas "logika" kaj lernebla "senpene".

2-e: Oni ofte tute senkonsidere uzas esprimojn, kiel ekz. "dua lingvo", "internacia lingvo", "artefarita lingvo", "mikslingvo". Sed ili estas parte jam aplikataj alimaniere ol kelkaj Esperanto-propagandistoj kredas gxin.

3-e: La publika agado de Esperanto-asocioj ne celas cxefe informi filologojn. Tamen, ankaux publikajxoj "nur" por laikoj devas esti lingvoscience korektaj.

4-e: Lingvo ne havas "internan ideon". Tio estas nur kredo de parolantoj, kiuj transigas membildon ("pacama", "interpopolamikiga") al ilia lingvo.

5-e: Pro kelkaj antauxjugxoj pri Esperanto la E-movado mem kulpas. Ekzemplo: "Esperanto volas forigi aliajn lingvojn". Tio estas kauxzata de tio, ke en informado oni priskribas la diverslingvecon de la homaro tro simplige kiel "monda lingvoproblemo". Kulp

6-e: La persono kaj la laborajxo de la lingvofondinto Zamenhof estas ofte troigataj kaj prezentataj malgxuste. "Zamenhof-lingvo", "genio Zamenhof" cetere ne estus placxintaj al Zamenhof mem.

7-e: Kaj entuziasmo kaj kapabloj estas bezonataj en publika agado. Nura entuziasmo ne povas anstatauxi kompetentecon.

8-e: Eraroj rilate al tio, kion ni volas enhave komuniki al la publiko pri Esperanto, endangxerigas la laboron de multaj Esperanto-aktivuloj. Neniu varbado estas pli bona ol kontrauxproduktiva varbado.

Ziko M. Sikosek
GEJ-estrarano pri informado

************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

"Inter ni" en Malagasio
=======================

Mi informas, ke la bulteno "Esperanto en Malagasio" estas cxesigita kun la numero 06/96. Gxin anstatauxas "Inter ni". Eldonanto: Universala Kultura Servo, redaktoro: Eugene Raveloson, multobligado cxe UEA far Hans Bakker, aperritmo: 3 monatoj.

Eugene Raveloson
Nr 387 Cite Analamahitsy, MG 101, Antananarivo, Malagasio

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Elektronika Bibliografio de Esperantaj Artikoloj, EBEA
======================================================

En Eventoj n-ro 109 p. 2. estis levita la demando: Kiel trovi, resercxi pri io konkreta en la gxis nun aperintaj artikoloj, krom persone trafoliumi plurmil gazetojn en Vieno aux cxe d-ro Arpad Mathe? La solvo povus esti iu elektronika bibliografio de E-ar

S-ro Szilvasi pravas: plej dezirinde estus havi la dise aperintan materialon el la "plurmil gazetoj" de Esperantujo en elektronike konsultebla formo sur laserdisko. Pro tio mi tre bonvenigas lian intencon aperigi la gxisnunajn numerojn de Eventoj ankaux e

Sed kion fari pri la malnovaj periodajxoj el la tempo AK (sxerca aludo al la mallongigo "antaux Kristo", tie cxi en la senco "antaux komputoro*"). Elektronika bibliografio de E-artikoloj (mallongigite EBEA) estas kompromisa unua pasxo: per abundaj citoj k

La sxlosilvortoj ebligas rapidegan trovon de "io konkreta". Ekzemplo: samnumere s-ro Kobor trafe traktas la proponitajn pronomojn di, ti kaj tu, kiuj anstatauxigu vi en singularo. Mi do sercxis en EBEA unue je "pronomo" (rezulto 20 trafoj), poste je "tu" 

1966
Albault, Andre
Tu?
termino;pronomo;neologismo;"tu"
HdE 1966/18,p.2; 1967/1, p.3 (dauxrigo)
Esploro pri la uzeblo de "tu" en E-o. Uzo de "tu" kaj "vu" solvus la problemon.

1967
Dratwer, I.
Superflua bru'!
pronomo;"ci";"tu"
HdE 1967/2, p.3
Resp. al Albault: "tu" nedezirinda, rompas la pronoman simetrion

Ecx se mi ne disponus pri la malnovaj numeroj de Heroldo mi almenaux scius, ke la proponita pronomo "tu" estas jam delonga konato inter la perfektigistoj kaj ke la konata esperantisto Dratwer per similaj argumentoj jam rifuzis gxin antaux preskaux tridek 

La kontribuon de s-ro Kobor mi mem registris en tiu formo:

1996
Kobor, Lajos
Dia, tia - via!
pronomo;"tu"
Eventoj 1996:109, p.2
"Anstataux vi en singularo uzi "di" aux "ti" tute ne eblas. Tiujn ni ne povus uzi kiel posednomojn: mia, dia, lia..." Solvo: en singularo "vi", en pluralo "vi cxiuj"

EBEA do ne estas nur bona ideo, sed jam ecx funkcianta helpilo. Kaj malkasxe inter ni dirite: gxi aperos sur la laserdisko de s-ro Fisahn.

Kaj plue? Posta pasxo estos elektronika registrado de malnovaj jarkolektoj de gravaj periodajxoj per skanatoro (skanilo? - ndlr). Teorie facila, praktike temporaba laboro. Sed tamen, iam, ie, iu...

Cxiu interesata "iu" skribu al mia nova adreso:

Bernhard Pabst, Unterbierth 8,
DE-53773 Hennef, Germanio


Rim:
* Multaj esperantistoj demandadas: Kiel mi povus fari ion utilan por E-o malgraux mia izoliteco? - Kontribui, helpi al EBEA oni povas de ie ajn. Jen do utila agadtereno. Aligxu! - La red.

* En tiu cxi artikolo ni lasis la originan formon "komputoro" anstataux la gxenerale uzata "komputilo" - spite al nia konvinkigxo kaj kutimo.

************************************************************************

Anarkio-sindikatismo kaj la Statuto
===================================

En 1864 estis fondita en Londono la unua Internacia Laborista Asocio, ILA. Gxi estis malfondita en 1875, sed refondita en 1922 en sia berlina kongreso.

Tiutempe estis verkita nova statuto, inspirita de la tezoj de la revolucia sindikatismo kaj de la anarkio-sindikatismo. Pluraj "naciaj" konfederacioj dauxre aktivadas en la mondo, sekvante la gvidlinion de tiu statuto.

La organizo ILA plurfoje rekomendis la uzon de Esperanto. Por apliki tiujn rekomendojn, grupo de francaj anarkio-sindikatistoj eldonis E-version de tiu statuo. Oni povas akiri gxin sendante 10 FRF por 10 ekzempleroj al:

C.N.T. Esperanto-Fako
33 rue des Vignoles, F-75020 Parizo, Francio

************************************************************************

Biblioteka katalogo en diskedo
==============================

Germana Esperanto-Biblioteko nun disponigas sian aktualan katalogon sur diskedo 3,5 cola por uzo per IBM-kongrua komputilo. 

Estas listigitaj pli ol 10.000 unuoj, aktualigoj aperos regule. Oni sendas gxin sen kromkostoj kontraux 15 DEM / 18 NLG (B-landanoj laux UEA grupigo ricevas 50 %-an rabaton).

Antauxpagu al Ottmar Jareb (Blucherstr. 42, DE-71116 Gartringen, Germanio, UEA-konto: otja-u, retadreso: jareb@forigu.t-online.de).

inf. Adolf Burkhardt

************************************************************************

Reklamo per afrankomasxino
==========================

Ekde 25-a de septembro la posxtoficejo de Straznice en Cxehio denove uzadas E-lingvan afrankomasxinan stampilon, cxi foje gxi reklamas la firmaon "Espero" de Vladislav Hasala.

Interesigxantoj pri uzado de simila reklameblo turnu sin al:

Vl. Hasala
A. Dvoraka 1, CZ-69662 Straznice, Cxehio

************************************************************************

Distribuantoj en la tuta mondo sercxataj!
=========================================

Altkvalita varo (jam milionfoje vendita en Germanio) "CD-ROM"-oj (kompaktdisko por komputilo). Enhavo: softvaro/ludoj / lernadiloj. Uzataj lingvoj: angla kaj germana. Prezo por vendejoj cx. 10 USD.

Se vi estas profesia distribuanto aux bona vendisto kaj kapablas vendi gxin multfoje al vendejoj en via lando, bv. kontaktu:

Rainer Kurz, Plettenbergstr. 19, D-70186 Stuttgart, Germanio. Tel: +40-171-9715637, fakso: +49-7181-22 333

***********************************************************************

FERII EN BRAZILIO
=================

Se vi ne estas brazilo kaj parolas Esperanton flue, eble tio vin interesas: Vi povas veni al Brazilio kaj pasigi monaton cxe brazila esperantista familio.

Vi spertos la brazilan kulturon, gxuos brazilan vivmanieron ktp. SENPAGAJ logxado kaj mangxado. Nepre skribu antauxe por interkonsento pri datoj kaj aliaj detaloj. 

Eros Braga Biscotto kaj Maria Laura O. Biscotto. Adreso: Rua Dr. Joao Pinhero 297/101, BR-35370-000 Rio Casca -MG, Brazilio: Telefono: +55-31-8711463

************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Rendevuo de internaciaj geedzoj
===============================

Kiel interese estus havi eblecon renkonti aliajn geedzajn parojn, kie la partneroj devenas el alia lando! Kiel interese estus intersxangxi tiurilatajn spertojn, travivajxojn - ecx se ili foje estas humuraj!

Por la koron karesadi - venu al Podebrady!

La arangxo "Rendevuo de Esperantaj Internaciaj Geedzaj Paroj" okazos inter 01-09 de julio 1997 en la baneja cxeha urbo Podebrady, kun favoraj kondicxoj, ebleco de korkuracado kaj abunda amuza programo.

Interesigxantoj kontaktu:

Frederiko Jerabek
Fugnerova 18, CZ-29001 Podebrady, Cxehio

***********************************************************************

Mondpaca Konferenco
===================

Mondpaca Esperanto-Movado decidis organizi sian 14-an Gxeneralan Konferencon.

La kunveno okazos en Budapest, Hungario, inter 17. kaj 19. de majo, kaj traktos i.a. la novan statuton de MEM.

Antauxvidita kotizo cx. 60 USD. Lasta aligxdato: 31.03.97. Informoj cxe:

oficejo MOVILO, Margit Evva
Nyirpalota u. 107, H-1157 Budapest

************************************************************************

Esperantologia konferenco - ankaux por Vi!
==========================================

En la Universitato ELTE de Budapesxto la Esperanto-Fako festos sian 30-jaran ekziston en 1997. En ELTE oni povas diplomigxi pri esperantologio, E-kulturo kaj literaturo.

Por festi la datrevenon la universitato arangxos sciencan konferencon pri esperan- tologio la 17-18-an de aprilo 1997. Oni povas prezenti kaj auxskulti prelegojn kaj studojn en subsekcioj pri

- E-kulturo
- Instruado de Esperanto
- E-lingvo kaj literaturo
- Movadhistorio.

La prelegoj povas okazi en iu ajn lingvo, sed la resumon oni devas sendi anticipe en Esperanto al la lingvistika katedro. La konferenca brosxuro aperos cxe la komenco nur en la Internacia Lingvo.

Partopreno en la konferenco kaj por auxskultantoj kaj por prelegantoj estas SENPAGA.

Se vi estas kompetenta en iu el la sekciaj temoj, ankaux via kontribuo estas atendata. Resumon de via prelego kun viaj personaj datumoj sendu gxis 31-a de januaro al:

Universitato ELTE, Esperanto-Fako
Piarista koz 1, HU-1052 Budapest, Hungario

************************************************************************

Kia vi estas?
=============

La kurso pri grafologio (vidu Eventoj 093 - ndlr) de Lucia Benedos allogis min tiom, ke mi decidis pasigi semajnon de miaj cxi-jaraj ferioj en la "Kultura Centro Esperantista" en La Chaux de Fonds, Svisio.

Mi ne bedauxris. La kurso estis altnivela, profesie gvidita kaj por mi absolute absorbiga. Aparta "specialajxo" estis trovi la gxustajn Esperantajn fakvortojn, kiuj ofte devis esti ellaboritaj el la itala, la gepatra lingvo de s-ino Benedos, kaj devis kon

Mi estis tre kontenta pri la bona miksajxo de studo kaj ferio, kiu permesis havi liberajn posttagmezojn por ripozi kaj ordigi la multajn notojn.

Sonja Brun, Svisio

************************************************************************

Vigla etoso en cxarma kaoso
===========================

- tiel sin prezentis la 5-a Kultura E-Festivalo (KEF), okazinta de la 6-a gxis la 11-a de auxgusto en Kopenhago.

La festivalejo situis en industrieca kvartalo de la dana metropolo, proksime al la maro kies bordon bedauxrinde ankaux kelkaj uzinoj "ornamis". Sed nagxi kaj sunumi oni ja povas preskaux cxie en la mondo, dum oni tre malofte trovas tiom da internacieca E-

Komence oni devis kutimigxi al la bunte pentritaj muroj kaj la modesta ekipajxo de la iama stacidomo, servanta nun kiel gastejo. Kelkaj prelegos okazis en la eksaj trajnvagonoj kun meblaro el multaj diversaj stilepokoj. Cxio trovigxis en cxarma kaoso, sed

Dumtage ni povis spekti teatrajxon, renkonti verkistojn (Istvan Nemere, Spomenka Sxtimec, Poul Thorsen) aux mem elprovi niajn talentojn en metiejoj por kantado kaj dancado. La vesperaj programoj konsistis cxefe el koncertoj. La komencon faris Kajto kun pl

La plej bela tago tamen estis laux mi la lasta. Gxi staris sub la moto "Interkultura trajnvojagxo" kaj povintus nomigxi la "Tago de la Amatoroj". Fakte en malnovaj trajnvagonoj kaj ekster ili sur la reloj la kulturemaj partoprenantoj de KEF havis la okazo

Mi nur bedauxras, ke ni neniam havis vere tempon por viziti la vidindajxojn de Kopenhago. Eble oni estonte sekvu la ekzemplon de aliaj kunvenoj kaj rezervu unu tagon por ekskurso. Tiam oni ne devus eluzi la malmultajn sendormajn momentojn dum la trajnvoja

Cornelia Rau, Germanio

************************************************************************

"Euxropa" Seminario
===================

Inter 24-26-a de oktobro okazis seminario, kunorganizata de HEJ kaj la landa junulara konsilio. La arangxo estis grandparte financita de la programoficejo PHARE, ja nia cxeftemo estis la euxropa integrigxo kaj ene de gxi la kunlaboro inter internaciaj jun

La seminarion partoprenis trideko de HEJ-membroj, 13 invititaj eksterlandaj esperantistoj kaj deko de hungaraj neesperantistaj aktivuloj de junularaj organizoj, kiel Studentaj Jxurnalistoj, skoltoj, Junulara Pan-Euxropa Unuigxo ktp.

La prelegoj konatigis nin kun la funkciado de euxropaj instancoj, kaj la junularaj strukturoj. Temis ankaux pri la fama BONejo, kunlaboro de landaj sekcioj de TEJO en cxela strukturo, konsiloj pri subvencipetado. Restis tempo por viglaj laborgrupoj kaj ga

Nora Csiszar

************************************************************************

MOVADO
//////

Kie estas la rezultoj de eksperimentoj?
=======================================

Por organizi la instruadon de fremdaj lingvoj en Svisio la decidpovaj instancoj konsultas iun laborgrupon. Mi havas la eblecon baldaux prelegi al tiu laborgrupo pri realaj spertoj de la helpa rolo de Esperanto en la lernado de fremdaj lingvoj.

Mi jam akiris plurajn librojn, sed eble ekzistas aliaj, novaj spertoj. Mi estus danka, se vi helpus min per informoj pri precizaj faktoj. Mi sercxas raportojn, faritajn de neuxtralaj instancoj (ne-esperantistaj). Mi estas ege okupita, mi ne sxatus ricevi 

Mireille Grosjean, pf. 9, CH-2416 Les Brenets, Svisio

***********************************************************************

Etika proceso en TEJxA
======================

Kvankam laux la statuto de TEJxA (Tutmonda E-Jxurnalista Asocio) oni regule elektas ankaux la membrojn de la Arbitracia Komisiono - la komisionanoj gxis nun ne havis grandan laboron. Fakte ja oni havis nenian laboron, ja ilia tasko komencigxas nur, se iu 

Tamen cxi-jare la komisiono havis taskon. En la revuo Ruslanda Esperantisto, (RE) pasintjare aperis artikolo, en kiu la redaktoroj publike akuzis rusian s-ron X. ke li estas sxtelisto! S-ro X. onidire ne transdonis iun ricevitan sumon al la redakcio, sed 

Bernard Golden surbaze de la supra artikolo iniciatis cxe TEJxA la ekagon de la Arbitracia Komisiono, konsistanta el Istvan Ertl, Andrzej Pettyn kaj Laszlo Szilvasi.

La okazintajxojn s-ro X. prezentis tute alimaniere, ecx inverse, do sen aparta esplorado ne eblis jugxi pri la afero. La komisiono rifuzis la plenan esploradon, pro du kialoj: unue cxar ecx se gxi volus, - mankas la tauxgaj rimedoj por tia ago, due kaj pl

Pro la supraj kialoj en la Gxenerala Kunveno de TEJxA en Prago la komisiono proponis al la membrokunveno ne okupigxi pri la afero. La propono estis akceptita.

L.S.

************************************************************************

Posxtmarko, Uk, Zagrebo
=======================

Okaze de la 1-a kongreso de kroatiaj esperantistoj, okazonta la 17-an kaj 18-an de majo en Zagreb, la kroata posxto preparas posxtmarkon, honore al la evento.

Cxiuj eksterlandaj partoprenantoj estas bonvenaj partopreni la kongreson - sen aligxkostoj.

UK-2000: Zagreb?
----------------
Kroatia E-Ligo, KEL kandidatigis Zagrebon por gastiganto de la UK en la jaro 2000, respektive al iu posta jaro. Okaze de la kandidatigo la Turisma Komunumo de la urbo eldonis jam la duan E-lingvan, plenkoloran prospekton, kaj la urbestra oficejo disponigi

La nova prospekto estas ricevebla cxe KEL:

Amrusxeva 5, HR-10000 Zagreb, Kroatio

*************************************************************************

Amikeca Reto 1997-98
====================

Jxus aperis la nova eldono de Amikeca Reto, la gastiga servo de SAT. La nuna eldono validas por 1997-98, gxi enhavas 400 adresojn el 50 landoj.

La "Amikeca Reto" estas interkontaktiga servo. Ne nur helpas en tranokteblecoj, sed mencias ankaux diskuttemojn, sxatokupojn de la gastiganto, viziteblecojn, aktivadojn, fakajn konsilantojn, regionajn perantojn, liston de partner-sercxantoj kaj konsilojn 

La brosxuro enhavas ankaux diversajn informojn pri sciindaj temoj: kiel vojagxi laux favoraj prezoj, kiel tranokti malaltpreze kaj kiel sukcese dom-intersxangi fericele?

Cxiu gastiganta adreso inkluzivas informojn pri lokaj vizitebloj, individuajn aktivajxojn en kiu gastigxonto povus partopreni, diskuttemojn kaj aliajn utilajn erojn.

La kajero de Amikeca Reto kostas 80 FRF inkluzive la sendokoston. Pagu por du (160 FRF) kaj vi ricevos tri. Skribu al: Amikeca Reto, 88 rue Victor Hugo, F-37400 Amboise, Francio.

inf. Alan Gould

************************************************************************

Germane pri Esperanto en Serbio
===============================

La lernolibro pri la germana lingvo por mezlernejanoj en Serbio (auxtorino: Sonja Uzelac) enhavas sur la pagxo 7 lecionon germanlingvan pri hobioj. Kaj kiel unu el la hobioj estas menciita Esperanto. En kelkvica artikolo estas skribite pri E-o kaj estas m

inf: Renato Petrovicx
e1novada@forigu.rcub.rcub.bg.ac.yu

************************************************************************

Naskigxo de nova E-muzeo
========================

La E-klubo en Luck, Ukrainio novembrofine festos sian 10-jaran ekziston. Por inde festi la datrevenon, la klubanoj organizis en la regiona sxtata muzeo konstante funkciantan E-ekspozicion, gxermon de nova E-muzeo.

En aparta stando estos prezentitaj la ricevotaj subtenaj salutoj, donac-suveniroj kaj kartoj.

La organizantoj petas helpon per alsendo de revuaj, libraj duoblajxoj, ekspozicieblaj materialoj, - kaj per viaj salutkartoj al la nova muzeeto. Kontaktadreso:

E-klubo "Arbara kanto"
a/ja 26, UA-263018 Luck-18, Ukrainio

************************************************************************

Elsbeth Bormann
===============

La 26-an de oktobro 1996 post longedauxra malsanado - en la agxo de 66 jaroj - forpasis en Hamburgo Elsbeth Bormann, konata germana E-agantino, iama prezidantino de Germana E-Asocio, aktiva partoprenantino de diversaj fakaj komisionoj de UEA.

La entombiga ceremonio okazis la 1-an de novembro en Friedhof Bergedorf, Hamburgo.

Sincerajn kondolencojn.

*************************************************************************

Japana "kiu estas kiu?"
=======================

En Japanio la adresaro de esperantistoj "Kiu estas kiu? - pri aktivaj esperantistoj japanregionaj" en 104 pagxoj estas unuafoje eldonita de CIIE (Centro de Internacia Informo pri Esperanto, Tokio) en junio 1996.

Gxi enhavas 204 geesperantistojn, kun foto, adreso, tel-numero, elektronika ret-adreso, kariero en Esperantujo, ktp. - kaj kun 23 artikoloj.

Prof. Eizo Otsuka estis surprizita, cxar li trovis inter la eldonajxo, ke d-ro Takesita Tokio jam tradukis la novelon "Takekurabe" verkita de f-ino Icxijo Higucxi, fame konata japana novelistino, kiun prof. Otsuka ankaux tradukas Esperanten. Plua surprizi

Ni auxdas, ke euxropanoj severe kasxus privatan aferon, kiel adreso antaux la publiko, do ili ne sxatus la eldonon de la adresaro, tamen iam gxi estas tre utila.

dr. Tsukasa Kobayashi
fakso: +81-3-39222583

************************************************************************

Buller en finnaj medioj
=======================

La 23-an de oktobro Osmo Buller, gxen. direktoro de la CO de UEA vizitis sian hejmlandon Finnlandon, kaj estis intervjuita por la televido, radio kaj unu gazeto. Li ankaux prelegis pri la lingvoproblemoj en EU en la biblioteko de la urbo Oulu. I.a. Osmo B

Li estas honora membro de la Oulu-a E-klubo, kiu invitis lin prelegi dum la semajno "Internacia Oulu".

inf. Raita Pyhala
raita.pyhala@forigu.lesti.kpnet.fi

************************************************************************

Ekspozicio de infanaj desegnajxoj
=================================

Kroata E-Unuigxo organizas internacian ekspocizion de la infandesegnajxoj "Mia novjara mesagxo".

Bonvenas desegnajxoj per cxiu tekniko, grandeco minimume 20 x 30 cm. Dorsflanke menciu nomon, adreson kaj agxon (gxis 15) de la sendinto. La desegnajxojn oni povas sendi grupe aux individue.

La ekspozicion oni organizos en Zagrebo kaj kelkaj aliaj kroataj urboj.

Cxiu verkinto ricevos belan novjaran donacon. La desegnajxojn gxis la fino de novembro sendu al: Kroata Esperantista Unuigxo, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio.

inf: Marija Belosxevicx
mbelosev@forigu.public.srce.hr

***********************************************************************

Afrik'amo
=========

Silvia Collazuol, juna esperantistino de Torino (Italio), decidis forlasi definitive profesian postenon cxe grava firmao, por ekveturi al Mozambikio kaj helpi volontule en la instruada fako tiean mision.

sxi diplomigxis pri lingvoj, doktorigxis pri filozofio kun disertacio pri komunikado al specifaj sektoroj de la socio. sxi lernis Esperanton, plenumis triagradan ekzamenon kaj gajnis senpagan partoprenon en la UK de Seulo, disponigitan al sxi de la Fondaž

inf: Giancarlo Fighiera

***********************************************************************

INTERNET
////////

Plena Manlibro de Esparanta Gramatiko
=====================================

"Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko" - PMEG - (ekzistanta ankoraux nur en elektronika varianto) nun trovigxas en la sekvaj lokoj.

Cxefa PMEG-loko estas cxe la auxstria nacia biblioteko:

- http://www.onb.ac.at/pmeg1/pmeg.htm (X-versio)
- http://www.onb.ac.at/pmeg3/pmeg.htm (Latino-3-versio)

Kontaktuloj: Herbert Mayer (de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno kaj la eldonejo Pro Esperanto, kiu eldonos PMEG-on kiel libron). Retadreso: mayer@forigu.grill.onb.ac.at

TTT-adreso de la Esperanto-Muzeo: http://www.onb.ac.at/esperanm.htm

Kritikon kaj ideojn pri la enhavo de PMEG sendu prefere al mi.

Bertilo Wennergren
bw@forigu.vms.e.kth.se

***********************************************************************

Muziko en la reto
=================

La muzika TTT-pagxo prizorgata de Duncan Thomson translokigxis al: http://www.medc.paisley.ac.uk/dxuncan/eo/muziko/

La nova hejmpagxo de Duncan Thompson estas: http://www.medc.paisley. ac.uk/dxuncan/eo/

***********************************************************************

KULTURO
///////

Unika kino-vespero
==================

Antaux kelkaj semajnoj forpasis en Hoolywood la aktorino Dorothy Lamour, pri kiu aperis artikolo ankaux en la lasta Literatura Foiro.

Dorothy Lamour estis la unua, kiu kantis en Esperanto, en relative grava filmo: Road to Singapore (1940), kie sxi inauxguris kun Bing Crosby kaj Bob Hope sukcesan filmoserion.

Danke al Judita Schiller LF-Koop acxetis kopion de la filmo en videa varianto, kiu estos prezentita en KCE en Svisio en la tiea novembra monatfina arangxo (23-24.11.96). La anglajn dialogojn tradukos surloke Giorgio Silfer.

laux la cirkulero 224 de KCE

***********************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Hungara angulo
==============

Silvestra balo
--------------
Por esperantistoj okazos silvestra balo en la restoracio Promontor (Budafok). Kotizo kun abunda vespermangxo kaj folklora programo: 3500 Ft, por alilandanoj: 25 USD. Pliaj informoj cxe HEA: 2680306.

Eventoj - 1997
--------------
Abonkotizo de Eventoj por 1997 al hungaria adreso estas 2450 Ft, (duonjaro 1400 Ft) pagebla al la redakcio: 1675 Bp. pf. 87.

Berceli Bela
------------
Okaze de la 10-a datreveno de la forpaso de general-majoro Berceli Bela, iama cxefsekretario de HEA, en la armea memorfesto nome de HEA metis la florkronon Oszkar Princz.

Esperanto-Parko
---------------
Dum la UK en 1966 estis oficiale nomita la Esperanto Parko (kie okazis nun la ago-tago) - tamen gxi nun ne aperas sur la mapo. Se vi posedas iun malnovan mapon eldonitan en tiu tempo sur kiu aperas la nomo de E-parko, bv. nepre (!) informi nin! (Eszperant

Abonu E-gazetojn!
-----------------
Post plurmonata preparlaboro la abonservon al E-revuoj ekde nun plenumas Kovacs Attila (subtenata de HEA, KEA kaj Eszperanto Alapitvany), kiu akceptas abonojn al la E-gazetoj: Esperanto 2900 Ft, Eventoj 2450 Ft, E-o sub la Suda Kruco 4900 Ft, Juna Amiko 3

La abonkotizon sendu per rugxa posxta enpagilo al Kovacs Attila, Cosoft Bt, 7601 Pecs, pf. 374. Telefono: 06-30-571964. NE FORGESU INDIKI, PRI KIU GAZETO TEMAS!

************************************************************************

Cxu vi jam havas Internet-adreson?
==================================

Per la reto cxiutage vi povas senti sin en Esperantujo!

Retadreson kaj retposxtan eblecon vi povas havi jam kontrux  nur 1500 Ft. Kontaktu ankoraux hodiaux:

Internet-Hungary Kft
1027 Budapest Csalogany u. 23-25. Tel: 213-2023

************************************************************************

LETEROJ
///////

Tro multas E-gazetoj
====================

Tio estas tre reala kaj praktika konstato, sed cxu eblas sxangxi ion? - estas alia demando. Tamen mi samopinias kun la auxtoro de tiu teksto, ke post likvido de lokaj bultenoj oni sxparus la tempon , la monon, kiun oni povus dedicxi al transformigxo de ek

Laux mia opinio eventoj ecx havas tiajn kondicxojn (ekz. havas propran bone ekipitan ejon, trovigxas en la mezo de Euxropo, en Hungario mem estas multaj bonaj esperantistoj, kiuj povus aktive kunlabori kaj gxi povus nepre konservi la du-semajnan ritmon de

SED cxiu afero havas du flankojn. Ankaux tiu, kia estas la reago de la amaso de redaktoroj kiuj redaktas la bultenojn? Kion ili opinias kaj kompreneble kio estas la opinio de la red. de Eventoj mem?

Mi esperas legi ion je tiu temo en Eventoj.

Mila van der Horst-Kolinska

***********************************************************************

Pri ekspozicio de E-revuoj
==========================

Kun konsternigxo mi legis en Eventoj n-ro 110, ke la kongresanoj en Prago ne havis la okazon vidi Eventoj-n inter la ekspoziciitaj E-revuoj.

Tiu profesie kaj kuragxe redaktita gazeto estas unu el la plej legindaj E-revuoj kun multaj novajxoj kaj interesaj informoj skribita en bona lingvo.

Alia afero estas, ke mi tute ne komprenas, ke ne estas en la intereso ankaux de UEA montri kiel eble plej multajn E-revuojn. UEA devus esti - kiel gxi estis gxis 1974 - internacia humanisma organizajxo kaj NE komerca entrepreno.

Birthe Lapenna

************************************************************************

EKOR - la baza cxenero
======================

Leginte Eventojn, mi decidis elmontri niajn laborojn por stimuli niajn samideanojn tutmonde.

La 1-an de decembro 1991 naskigxis EKOR - Esperanta Kunfratigxo de Okcidenta Regiono en Rio de Janeiro, Brazilio. Gxi konsistas el reprezentantoj de ok E-kluboj. Nun niaj cxefaj eventoj estas: monataj reciprokaj vizitoj kun muziko, poezio, teatrajxoj ktp.

- trejnado por E-instruistoj (en la lasta partoprenis 26 aktivuloj);

- Frata Vespero, kunordigata de la loka junularo;

- jara renkontigxo de okcidenta regiono (en la lasta partoprenis pli ol cent e-istoj).

Ni akceptas kaj stimulas korespondadon, bonvenigas ankaux salutkartojn:

Esp . Kunfratigxo de Okcidenta Regiono, Rua Coronel Agostinho 126, Fundos Campo Grande, Rio de Janeiro - RJ, CEP 23050-360, Brazilio.

P.S. Mi tre dankas Eventojn pro la ricevo de la glu-strio - mi tre fiere uzas gxin sur la malantauxa vitro-fenestro de mia auxtomobilo.

Paulo R.F. Carvalho

***********************************************************************

Scienca Eldoncentro... kaj Soros
================================

Estis bona ideo aperigi represajxojn en la 100-a numero de Eventoj.

En la artikolo de Mark Fettes Konstrui jes, sed ne el nuboj la frazo "Se temas pri regionaj aux fakaj oficejoj, oni eksperimentis pri tio en la 80-aj jaroj kun plejparte negativaj rezultoj" ne estas tute gxusta.

La cxesigo de Scienca Eldona Centro, SEC okazis dum gxia disflorado: SEC aperigis grandan kvanton de sciencaj/fakaj eldonajxoj. Krom tio, SEC rezultigis iom da financa profito al UEA, kontrolebla en la raporto de la revizia komisiono de HEA pri SEC. Malgr

La gxusta titolo de la Soros-romano (Eventoj 101) estas: Maskerado cxirkaux la morto (kaj ne mondo), gxi aperis en 1965 kaj ne en 1944. Krom la menciitaj de la Fondajxo Soros ricevis subvencion ankaux Lajos Mohai por ellabori programon tradukantan el Espe

Geza Felso

***********************************************************************

Mallongigoj
===========

En Eventoj aperas ofte artikoloj, en kiu oni uzas mallongigojn kaj oni nenie klarigas la signifon de tiu cxi mallongigo. Ni nomas ekzemplon: en Eventoj 2/septembro aperis sur la pagxo 1. artikolo "Mihail Gorbacxov akceptas kunlaboron kun AIS" Mi sercxis k

Pro tio mia peto, mia rekomendo estas: "Mihail Gorbacxov, lasta... kunvenis kun la prezidanto de la akademio XYZ (oni skribu la tutan vorton) poste aldonu la mallongigon (AIS). Estus ankaux bone, se oni klarigus, cxu AIS estas tute E-organizo aux amika or

Mi estas certa, ke komencantoj tiam ankoraux pli sxatas legi vian interesan gazeton.

Bernhard Maurer, Germanio

************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Etere kaj rete
==============

Radio Esperanto en Vasteras, Svedio havas propran hejmpagxon http://www.quicknet.se/ftp/dialup/q-111060/radioe.htm. En gxi ni anoncas la plej fresxan radioprogramon, kiun ni elsendas cxiun dimancxon. Ankaux la enhavo de la antauxaj radioprogramoj restas.

Wim Posthuma
wimp@forigu.quicknet.se

************************************************************************

KONKURSO
////////

Rezultoj de la poentokolektado
==============================

La 1-an taskofolion de la internacia poentokolekta konkurso de ILEI respondis 35 personoj el la landoj Britio, Cxehio, Svisio, Germanio, Finnlando (Suomio), Francio, Hungario, Makedonio, Norvegio, Rumanio, Rusio, Ukrainio, Usono kaj Jugoslavio.

20 poentojn havas Tomisek Jindrich, Monika Molnar, Lendak Ludoviko. 19.5 poentojn havas Olsen Estera kaj Pyhala Raita.

Solvoj de la unua taskofolio:
-----------------------------

1. Per litersxangxo np: rano  rapo
2. ... kuri ol promeni.     ... vinon al biero
3. Vi amas preni, amu redoni.
4. ... ne bezonas fari lecionon. Vi ne devas tusxi elektron.
5. cxiam: konstante, senhalte / Eternulo: Dio / bonsxanco: felicxo / adepto: discxiplo, aligxinto / komato: senkonscio / akvumi: priversxi, irigacii
6. hero-, metro-, buro-, halo-, ego-, veto-, polo-, zo-, euxro-, entozo-...
7. Pri kio vi plendas?
8. araneo (aux kelkaj rauxpoj)
9. Lingwe uniwersala, 1878

Oni povas IAM AJN ekpartopreni la konkurson. La konkurso estas interesa ludo, partoprenu ankaux vi! Vi ja perdas aux riskas nenion, sed povas gajni lingvan sperton kaj gxuon de la kunludado!

Per viaj eventualaj demandoj turnu vin al la cxeforganizanto

Geza Kurucz
Gimnazio, Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario
bjg@forigu.mail.datanet.hu

************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

- Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpaga -

Mi sercxas brokantajn E-librojn kaj sxatus ricevi ofertojn. Momente mi bezonas: Valienne: Cxu li? / Kastelo de Prelongo, Kalocsay (tr): Eterna bukedo, Auld: Infana raso (unua Stafeto eldono). Se vi havas aliajn librojn en via tirkesto, kelo, subtegmento a

* * *

Bonvolu noti, ke mi translokigxis. Mia nova adreso estas: Francesco Amerio, via della Consolata 1 bis, IT-10122 Torino, Italio. Telefono: +39-11-4310064

* * *

IREJO - junulara sekcio de TEJO en Irano - havas novan faks-numeron: +98-21-6626913

* * *

Por fondi E-familion mi deziras kontakti virinon 30-45 jaran, volonte muzikiston. Aliaj miaj interesoj estas muziko, literaturo, bestoprotektado, vegetaranismo, filozofio ktp. Kjell Randehed, Ragnvallagatan 30 C, SE-25663 Helsingborg, Svedio

* * *

Komencanta e-isto ofertas E-turismajn servojn (aldonu 2 IRK por frua respondo) kaj sercxas kunlaborantojn por investado. Sylivester N. Nyinyimbe, P.O. Box 147, Bunda, Tanzanio.

* * *

Mi translogxigxos la 17-an de decembro, mi nova adreso estos: Joop W. Moonen, Stuvesande 546, NL-4532 ML Terneuzen, Nederlando.

* * *

La gxusta telefonnumero de restoracio Esperanto en Nord-Irlando estas +44-1232-248708

* * *

Kultura Centro Esperantista, KCE en La Chaux-de-Fonds, Svisio havas novan telefon- kaj faksnumeron: +41-32-9267407.


Harald Schicke kaj Song Gxong-ok
================================
Geedzigxis s-ino SONG Gxong-ok el Koreio kaj s-ro Harald SCHICKE el Germanio la 1-an de novembro en Danlando. Nia nova adreso: Puttjerberg 17, DE-27383 Hetzwege, Germanio. Tel.: +49 4263 9408-7, faksilo: -8.

************************************************************************

INTERESE
////////

Lenin revenis, brokante acxeteblas
==================================

La 5-metra, 9-tuna bronza statuo pri Vladimir Iljicx Lenin, konata loka artkuriozajxo en la seatla kvartalo Fremont, kiu ekfalis en februaro ne pro politiko sed pro vetero - la fama seatla pluvo forrongxis gxian starlokon - estas jxus restarigita en pli v

La statuon verkis slovaka skulptisto Emil Venkov en 1978, kaj en 1993 acxetis el rubujo en Poprad (Slovakio) Lewis Carpenter el Issaquah.

De 1993 gxis frua 1995 gxi staris en pasxtejo apud Issaquah (urbeto en la montetaro oriente de Seatlo). En 1995 s-ro Carpenter mortis tragike en trafika akcidento, kaj lia familio, ne sciante kion fari pri la statuo, konsentis pruntedoni gxin al la Fremon

Acxetemuloj skribu *en Esperanto* al: Fremont Chamber of Commerce, p/a Fremonta Esperantista Organizeto, FEO, 204 N 39 St, Seattle WA 98103 Usono. (FEO angligos vian leteron kaj plusendos gxin ambauxlingve al la Cxambro.)

La turisma-informa prospekto pri Fremont en Esperanto - nun malaktuala, cxar gxi raportas pri la falo de Lenino sed ne pri gxia restarigxo - haveblas cxe FEO (sama adreso) kontraux unu respondkupono.

el sce, Leland Bryant Ross
lilandbr@forigu.scn.org

************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Kiom da esperantistoj en la mondo?
==================================

Demando: Kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo? Jen interesa temo!

Respondo: En la mondo vivas nauxcent nauxdek naux mil nauxcent nauxdek naux (aux, se vi preferas, 999.999) Esperanto-parolantoj, nek pli, nek malpli.

Cxu vi dubas? Do ni kalkulu:

Unue estas vi - unu, kaj mi - unu, tio estas du.

Poste, estas en averagxa urbo Petro kaj Pauxlo, Adamo kaj Eva, la nepo de Zamenhof, la vidvino de Lapenna kaj sxia fratino, plus iu instruisto, kies nomon mi forgesis. Tio estas entute dek klubanoj, aux dekunu, se ni enkalkulas eternan komencanton.

Po regionoj estas averagxe dek kluboj, do ekzistas cent dek esperantistoj  - kaj cent dekunu, se ni inkluzivas la prezidanton.

Averagxa lando havas naux regionojn. Tio signifas nauxcent nauxdek naux esperantistojn, egale, cxu temas pri la Vatikano-urbo aux la Cxina Cxeftereno.

En la mondo estas mil unu lando. Tio do signifas... (momenton, mi devas sxalti mian posxkalkulilon...) - jes, vere: nauxcent nauxdek naux mil nauxcent nauxdek naux!!! Jen la respondo, klara kaj senduba. Kaj facile memorebla.

Do, mi ne povas garantii pri la matematika kvalito de la cxi-supra kalkulajxo, sed gxi certe tauxgas por instrui la numeralojn...

Jens Stengaard Larsen
el Nia Bulteno, marto 1996

***********************************************************************

Nur du murditoj
===============

En la libroservo la acxetanto foliumas krimromanojn. Li demandas la vendiston:

- Kial tiu cxi libro kostas multe pli, ol la alia? Ja ambaux estas de la sama auxtoro, I. Nemere!

- Jes, sed en la unua estas dek murditoj, dum en la alia nur du!

***********************************************************************

Prezoj, prezoj!
===============

Partoprenanto de la UK provas eniri en la salonon por la bankedo.

- Pardonu, - haltigas lin la dejxoranto. - Sed preferindus eniri kun kravato.

- Kial? Jen, apude staras ulo, kiu ecx cxemizon ne surhavas. Cxu li rajtas?

- Jes, cxar li ne estas enironta, sed jam foriranta...

***********************************************************************

Kolofono de Eventoj n-ro 112
============================

EVENTOJ - internacia sendependa gazeto pri la E-movado
Registronumero: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Adreso de redakcio kaj eldonejo:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Istvan Bajnogel, Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.