Plena teksto de EVENTOJ n-ro 111 ******************************** Ago-Tago 1996 ============= Laux la rekomendo de UEA, la cxi-jara Ago-Tago okazis la 5-an de oktobro. Tiu tago celas por almenaux (!) unufoje jare koncentri la fortojn, kaj altiri la atenton de amaskomunikiloj, altiri la atenton al la lingva problemo, al Esperanto. La ekzisto de ago-tago ne signifas, ke en aliaj tagoj de la jaro oni ne devus okupigxi pri la propagando kaj reklamo de Esperanto - ja tio estas la primara celo de la E-movado kaj de E-organizoj - sed gxi instigas al almenaux unufoja publika apero kaj laž Gxis nun ni havas raportojn pri la ago-tagaj eventoj el Hungario, Kroatio, Norvegio, Slovenio, Auxstrio, Rusio, Serbio kaj Meksikio. Hungario: La posxtisto mordis la hundon! ======================================== Estas konate, ke jxurnalistoj plej volonte okupigxas pri sensacioj, pri interesajxoj. Por jxurnalistoj ne tio estas atentenda novajxo, se "iu hundo mordis ie la posxtiston", sed se tio okazis inverse! Se io tia okazas, se ni povas "produkti" ian tiatipan Jam antaux cx. 2 jaroj oni rimarkis, ke el la budapesxta Esperanto-Parko (apud la ponto Elizabeta) malaperis la tiea statuo de Zamenhof, sed neniu havis tiam tempon por fari la oficialajn pasxojn al la urba estraro, al la polico. Nun tiu sxtelo igxis la c Kompreneble gxi aspektis sensacio, kaj krom cx. 100 esperantistoj al la festo venis ankaux la stabo de televido, kaj jxurnalistoj. Pri la memorfesto cxe la sxtelita statuo aperis artikoloj en preskaux cxiuj taggazetoj, raportis la televido, estis pluraj r La pinto de la afero estis, ke krom aperigi informojn ecx du gazetoj komencis esploradon - kaj ambaux trovis la statuon! (Siatempe iu sukcesis depreni la statuon sed ne sukcesis forporti gxin, kaj lasis en iu apuda arbedo, poste trovita de promenanta viri Kroma efiko de la ago-tago estis, ke pro la pluraj artikoloj aperis la interesigxo pri la fenomeno Esperanto ankaux cxe aliaj radia kaj TV-programoj... L.S. * * * Duobla meza pagxo + televido en Norvegio ======================================== Sabaton la 5-an de oktobro - hazarde la Ago-Tago! - ampleksa artikolo pri E-kurso de Atilio O.R., kun granda bildo, okupis la duoblan mezan pagxon de la gazeto "Vart Land" (= "Nia lando"). Vart Land estas unu el la 7 tutlandaj cxiutagaj norvegaj gazetoj. Tio estis la plej granda artikolo pri E-o en nacia norvega gazeto en almenaux la lastaj 15 jaroj. Samtage - hazarde la Ago-Tago! - vizitis la E-oficejon/klubejon en Oslo du televidistoj de la sxtata televido. Ili restis, demandadis kaj filmis dum preskaux tri horoj, tamen tio rezultigis malpli ol duonan minuton da filmo montritan televide lunde vesper Multaj spektantoj sendis demandojn fakse aux retposxte, laux invito de la programestroj. Ni kredas, ke jen por la unua fojo E-o estas prezentita per norvega televido. La programero dauxris dek minutojn. Douglas Draper sek. de NEL, u_draper_d@forigu.kari.uio.no * * * Kroatio: KEL - cxiniaj rilatoj ============================== La kroata televido havis 20-minutan programon pri Esperanto, kadre de la elsendo "Bonan matenon Kroatio" la 8-an de oktobro. En la centro de la elsendo estis la represo de la unua romano tradukita el la kroata en la cxinan lingvon per Esperanto kiel ponta La cxina represo de "Ano de l' ringludo" preparata en Kroatio, stimulis TV-teamon viziti la E-sidejon en Amrusxeva 5 kaj prilumi la E-aktivajxojn nuntempe, 60 jarojn post kiam aperis la traduko de la kroata romano, kiu peris la unuan kontakton inter la kr Pri Esperanto kiel ponta lingvo al diversaj mondopartoj, pri la tradukado nuntempe, pri la kandidatigo de Zagreb por la kongresa urbo en la jaro 2000, pri la tradicio de Esperanto en fervojistaj rondoj en Zagreb, pri la junulara arangxo MIRO estis intervj inf: Spomenka Sxtimec * * * Kroatio: KEU - magazeno ======================= Kroata E-ista Unuigxo kiu cxi-decembre celebros 5-an datrevenon de la fondigxo kaj aktiva agado, ankaux cxi jare organizis ago-tagon. En la plej granda magazeno "NAMA" en la centro de la urbo estis starigita informbudo. Cxe la budo oni povis vidi plurajn E-eldonajxojn: librojn, gazetojn, kasedojn, informilojn. Aparta loko estis rezervita por du pecoj de la kroata beletro. Pluraj vizitintoj estis agrable surprizitaj vidinte la "Esperantan Meslibron". Cxe la budo oni povis ricevi novan flugfolion pri E-o kaj KEU kaj aliajn informilojn. Pri la manifestacio, tagon antauxe informis tutlandaj nacilingvaj gazetoj. La 5-an matene la sxtata radio faris telefonan intervjuon. La budon vizitis ankaux sxtata televido kiu preparis tre kvalitan informon por la vespera informprogramo. I.a. ili emfazis la gravecon de E-o en internacia komunikado kaj avantagxo de E-o "elspezi malpli da mono kaj tempo por ellerni novan lingvon". Dum la trihora dejxorado, oni povis sperti video-kurson "Mazi en Gondolando" (pri kies nova aktiviga helplibro aparte interesigxis televido) kaj videofilmon pri la venontjara UK urbo-gastiganto. En Osijek e-istoj arangxis ekspozicion en sia vitrino meze de la urbo. inf: Marija Belosxevicx, KEU mbelosev@forigu.public.srce.hr * * * Rusio: Gazetara konferenco + Interfaks ====================================== La 30-an de septembro en E-klubo "Lev Tolstoj" okazis publika lekcio pri Esperanto dedicxita al la Ago-tago. Rezulte estas kolektita nova grupo de lernantoj por baza kurso de Esperanto, kiun gvidos Mikaelo Cxertilov. La 4-an de oktobro okazis gazetara konferenco en Rusia packomitato, kie parolis kaj respondis demandojn de jxurnalistoj tri membroj de la Estraro de Rusia Esperantista Unio (N. Gudskov, M. Cxertilov kaj V. Arolovicx). Rezulte en la sama vespero je la 0.10 La 5-an de oktobro junaj esperantistoj, cxefe el la klubo MASI sub gvido de I. Goncxarova, disdonadis cxe metrostacioj flugfoliojn kun atentokaptaj tekstoj pri E-o. N. Gudskov, M. Cxertilov era@forigu.glas.apc.org * * * Meksikio: Sukceso laux la planoj ================================ Do, ni sukcesis laux la originala plano: 1. - Ni havis intervjuon en la televido kaj informis pri Ago-Tago. 2. - Ni estis en 3 diversaj punktoj de la urbo kaj disdonis flugfoliojn. 3. - Ni mendis specialajn cxemizojn por la okazajxo kaj uzis ilin tiucele. 4. - Ni kreis grandajn afisxojn kun la vortoj Esperanto, Internacia Lingvo. 5. - Ni montris gxeneralajn Esperantajxojn, librojn, revuojn, posxtkartojn, ktp... 6. - Ni kreis specialajn afisxojn, kiun ni metis cxefe en universitatoj por inviti ilin al nia agado. 7. - Ni kreis specialan grupon cxiuvendrede por instrui novajn interesitojn kaj gxis nun ni jam havas 20 novajn lernantojn kiu dauxre partoprenas la klasojn. inf: Joaquin Rosillo Vega Acosta joaquin@forigu.mpsnet.com.mx * * * Slovena TV: vizito de Esperantistoj =================================== En la festivalo de Pipi Sxtrumpolonga, kiu okazis inter 20-29-a de septembro en la urbo Velenje en Slovenio gastis ankaux infana programo de la E-societo "Bude Borjan", pri kiu la 13-an de oktobro raportis la Slovena TV. * * * Serba ekspozicio ================ Okaze de la ago-tago kaj de Tago de Esperanto en Leskovac (suda Serbio), la loka E-societo organizas en la urba muzeo la 8-an kaj la 9-an de oktobro ekspozicion de esperantajxoj kun prelegoj pri "Esperanto kiel la plej konvena ilo por inkluzivado en la mo inf: Renato Petrovicx * * * Auxstrio: Leterkampanjo ======================= Cxi-jare Auxstria Esperantista Federacio, AEF unuafoje kunagis en la Ago-Tago. Kompreneble AEF ne povis arangxi grandan stratan manifestacion, kiel pli fortaj landoj, sed leterinformkampanjon direktita al la gazetaro. La enhavo de la informletero konsistis el informo pri la lingva problemaro en Euxropa Unio, - okaze de la varmega fr Inf: Leopold Patek ************************************************************************ Ek al arabaj landoj! ==================== Esperanto apenaux ekzistas en la arabaj landoj, cxar mankas homoj, materialoj, informado. Kiu interesigxas estri komisionon pri arabaj landoj, kiel faris ekz. Hans Bakker por afrikaj landoj? Necesas kontakti la jamajn esperantistojn, teni la kontaktojn kun ili, motivigi ilin propagandi, kompili la jam ekzistantan materialon, listigi trafajn argumentojn, ktp. Se vi estas aktiva homo, bv. kandidatigxi, klarigante kial vi interesigxas kaj kion vi povos fari ktp. Skribu al: Renee Triolle, 4 impasse des Charpentiers, FR-57100 Thionville, Francio ************************************************************************ ILEI cxe UNESKO =============== Komence de oktobro 1996 okazis en Gxenevo sesio de Internacia Buroo pri Edukado, BIE de UNESKO. Gxia temo estis "La loko de la instruistaro en la sxangxigxanta socio". Same kiel UEA rilatas kun UNESKO, tiel ILEI rilatas al BIE (reciproka informado). Du membroj de svisa ILEI-sekcio reprezentis la internacian instruistan E-organizon cxe tiu tutmonda konferenco. Pluraj membrosxtatoj ricevis informojn nacilingvajn pri Esper inf: Mireille Grosjean ************************************************************************ MAZI jam en televido! ===================== La 12-an de oktobro, sabate, la 1-a programo de la Pola Televido komencis elsendon de la E-versio de la instru-filmo "Mazi en Gondolando". La elsendo okazas cxiun duan sabaton antauxtagmeze en la tre populara programo por junularo 5-10-15 (aludo al la agxo de la spektantoj). inf: Mila van der Horst-Kolinska IEI ************************************************************************ ORGANIZAJ DEMANDOJ: ------------------- Lasu la junulojn veni al ni =========================== Legante la protokolon de la jxusa hispana E-kongreso, sxokis min la decido de la gxenerala asembleo, restarigi rabatitan kotizon por junuloj kaj decidigi la estraron pri tio, cxu pluigi la sendadon de Kontakto aux ne. Bedauxrinde mi ne povis cxeesti la kongreson kaj do argumenti mem surloke. Estintus interesege, cxar gxuste mi proponis antaux unu jaro la unuigon de kotizoj kaj la sendadon de Kontakto al junuloj. Unua fakto estas ke dum jaroj kaj jaroj estis rabatita kotizo por junuloj, kaj tio nura neniam allogis junulojn. Dua fakto estas, ke post la unuigo de kotizoj kaj lancxo de la novaj servoj, en unu jaro la junularo kreskis de 18 gxis 26 homoj. Kvankam la kresko estas modesta, tian la asocio neniam atingis de jaroj. Male, senhalta tendenco estis malkresko de la junul Tria fakto estas, ke Boletin nenian allogon havas por novalvenintaj junuloj. La novajn junulojn decidigis anigxi nur Kontakto, kiun alikaze ili devintus aboni aparte, aux individue anigxi en UEA. Kvara fakto estas, ke la kosto sendi al junuloj Boletin-on, Kontakton, kaj diversajn regulajn informojn estas por nia asocio jam tre grava elspezo, apenaux kovrita de la nuna kotizo. Kontraux la supraj faktoj, mirigas min la nura jena argumento: "Ni rabatu la kotizon al junuloj por allogi pli da ili". Tion pensi povas nur tiuj, kiuj havas nenion novan por elkapigi nek oferti, krom sidi kaj espere atendadi, ke oni gaje kaj amase venos Oni anigxas en asocion por samtempe subteni ion (seriozan) kaj ricevi ion (interesan). En la reala vivo, junulo venas al ni kaj demandas: "Mi sxatas Esperanton kaj volas ellerni gxin, sed kial mi anigxu? Kion interesan vi ofertas al mi?" Sxajne ni respond La asembleo prenis tiun decidon,kaj kiel estrarano mi akceptas gxin. Cxar la asembleo lasis al la estraro la decidon difini la rabatkiomon, mi dum estrarkunsido firme proponos rabaton de UNU peseto. Tiel cxiu havos sian kontentigxon: Malnovkapuloj rabaton Kompreneble, la servoj interesaj al junuloj, kaj al cxiuj membroj, speciale al la kolektivaj, pluu kaj pliigxu, cxar tio estas nia plej bona investo. Marcos Cruz vicsekretario de Hispana E-Federacio mcm@forigu.arrakis.es *********************************************************************** OPINIOJ: -------- Suplemento pri misesperantistoj =============================== Nia redakcio de AEA, Aktuale Euxro-Azia insultas kaj priridas sur siaj pagxoj nur tiujn malhonestajn personojn, kiuj la unuaj faris la samon. ... La problemo estas en tio, ke ekzistas kelkaj misesperantistoj, kiuj faras grandan damagxon kontraux nia movado. Ili jam forpusxis multajn homojn disde E-o. Mi jam skribis pri tio en AEA kaj havas multajn aliajn faktojn. Ekz-e s-ro "V" mem skribis, ke li e Mi akceptas la proponon eldoni suplementojn de AEA pri misesperantistoj kaj kontrauxesperantistoj. Mi jam komencas kolekti la materialojn. Mi petas la legantojn sendi materialon. Kiu volas ricevi la suplementojn, bv. sendi 2000 rublojn al la redakcia adre V. Minin a/ja 2000 RU-634063 Tomsk, Rusio laux AEA nr-o 58. *********************************************************************** KONKURSOJ: ---------- Belartaj Konkursoj de UEA en 1997 ================================= La Belartaj Konkursoj de UEA denove invitas partoprenantojn por sep brancxoj. La rezultojn oni anoncos kadre de la Universala Kongreso en Adelajdo. Same kiel la UK mem, ankaux la Belartaj Konkursoj tiel konkeros novan kontinenton kiel sian scenejon. La la Cxiuj konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, ne publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj: Poezio: ------- Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Prozo: ------ Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj. Teatrajxo: ---------- Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Eseo: ----- Teme ligita kun Esperanto aux kun la temo de la 80-a UK: "Toleremo kaj justeco en multkultura mondo". Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj premioj. Kanto: ------ Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio "An-Song-san" kaj du aliaj premioj. Videofilmo: ----------- Temo prefere ligita kun Esperanto. Maksimuma dauxro 30 minutoj. Sistemo: VHS/PAL. Tri premioj. Infanlibro de la Jaro: ---------------------- Originala aux tradukita libro, presforme aperinta en 1996. Unu premio. Alsendo: -------- Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 1997. Por videofilma kategorio oni sendu po unu ekzempleron gxis la 1-a de julio 1997. Cxion oni sendu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La konkursajxoj (krom videofilmoj kaj infanlibroj) estu pseuxdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. Premioj: -------- Unua premio: 400 gld. Dua premio: 280 gld. Tria premio: 160 gld. Nova Talento (por la plej bona konkursanto antauxe ne premiita) 280 gld. Infanlibro de la Jaro: 840 gld. Publikigo: ---------- La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. Detala regularo haveblas kontraux unu respondkupono cxe UEA: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. ************************************************************************ ESPERANTO APLIKATA ------------------ Servo-kluboj: nova rolo por delegitoj. ====================================== Okaze de la nacia kongreso de UFE (Unuigxo Franca por Esperanto) TAKE - LA DOMO kaptis la okazon por proponi al la cxeestantaro novan rolon por delegitoj kaj kluboj. Tiun proponon mi faras post preskaux trijara laboro sine de TAKE - ESPERANTO kiel kunordiganto de la agado kaj cxefredaktoro de la revuo LA DOMO, la revuo de la profesioj kaj de la servoj. Tiujn proponojn ni prezentas, cxar la skipo de TAKE konstatis, ke Esperanto bezonas "bildon" en la okuloj de la ne-esperantistoj (ekster la movado ni nun atingas la staton jenan: ni ne ekzistas, oni ne scias, kiuj ni estas), kaj "novan bildon" en la okulo Kion la skipo de TAKE proponas, gxi jam faris kaj pruvis: servoj al entreprenoj kaj asocioj. Eble ne cxiuj samideanoj emas okupigxi pri komerco kaj tekniko (kion ni cxefe faras en TAKE), sed restas tiom da aliaj terenoj de agado, ke ankaux la membroj de i 1. La kreo de nia moderna bildo: servokluboj internaciaj -------------------------------------------------------- Al parolantoj de la franca lingvon mi unue memorigu, ke la sufikso "ist" de la esperantlingva vorto "esperantisto" ne estas transponebla al la franca lingvo, en kiu gxi kunsentigas negativan econ en nia nuna mondo. Mi ne bezonas reklarigi tion. Ni do klop Ke ni ne nur estas uzantoj de lingvo, ni montru okaze de nia agado per tiu lingvo. Niaj kluboj - aux izolitaj esperantistoj laboremaj - igxu servokluboj. (En la franca: Club-Service kiel Rotary, Lions, Kiwanis, ktp...). Mi insistas: Nia movado estu reto de internaciaj servo-kluboj. 2. La laboro de malfermaj servo-kluboj: labori por ne-esperantistoj! -------------------------------------------------------------------- Iuj diros al mi: sed jam ekzistas la delegitoj de UEA. Prave! Bona ideo estis la kreo de tiu reto de "interhelpantoj", sed cxu vi jam ofte uzis ties servojn? Mi devas diri, ke plej ofte mi ecx ne ricevis respondon, kvankam mi aldonis miajn kuponojn! Tamen mi kredas je tiuj delegitoj, sed laux nova maniero! Aldonigxu al tiuj kutimaj por-esperantistaj delegitoj, nova kategorio, kiuj sin deklaros pretaj labori ne nur por esperantistoj, sed ankaux kaj cxefe por neesperantistoj (unuopuloj, asocioj, entrep Mi donu ekzemplon: esperantistoj sxatas folklorajn grupojn. Folkloraj grupoj sercxas eblecojn sin montri en- kaj eksterlande. Vi kontaktu delegiton en lando dezirata de ili. Tiu delegito klopodu kontakti grupon kaj vi ambaux interrilatigu la du grupojn. E Kaze de serioza kunlaborado kun la delegito de la alia lando, eblas vastigi la kontaktojn al aliaj asocioj, unuopuloj, entreprenoj, sindikatoj de tiu lando, kaj pli precize de la urbo de tiu lando. Baldaux multaj homoj povos interrilati. Eble, iom post io 3. Materialo kaj financado: --------------------------- Materialo: nepre necesas telefono kaj fakso, eventuale ecx Internet-servo kaj komputilo. Financado de la agado: Kial komence la loka klubo ne pagus la komencajn elspezojn? Sed se vi montras vin serioza, la asocio, entrepreno, ktp por kiu vi laboras, sendos la faksojn, aux ebligos al vi telefonadon. Post la unuaj sukcesoj vi povos peti, ke la 4. Informado ------------ Jam mi indikis la eblecon informi la lokan gazetaron, sed ankaux gravos la raportado por la movadanoj. Por mallongaj, tujaj informoj, vi uzu: Pola Radio (elsendanta persatelite: bonega sonkvalito, cxiutagaj elsendoj fare de skipo de profesiaj jxurnalistoj Por pli ampleksaj raportoj: La revuojn Esperanto, Heroldo de Esperanto, La Domo (por faka-komerca aux teknika agado) aux alia fakgazeto laux via fako profesia kaj kompreneble via nacia revuo, kiu espereble baldaux plenplenos de la realigitajxoj kaj estu Lasta precizigo: kreado de nova bildo estos longdauxra afero! Ni ne malpaciencu! Edmond Ludwig, TAKE - La Domo 83 rue de Tiefenbach, FR-68920 Wintzenheim (Colmar), Francio *********************************************************************** Internacia lernejo pri turismo ============================== Internacia Asocio "Monda Turismo" invitas al Internacia Lernejo pri Turismo kaj Kulturo, kiu funkcias ekde 1991, kaj en 1994 transformigxis de nauxmonata al trijara cxiutaga kaj ekstercxeesta lernejo. La lernejo agas laux permeso de la pola Ministerio pri La lernejo ebligas en lauxvicaj jaroj akiri jenajn kvalifikojn: 1-a jaro: turisma informado, lektoro de E-o kaj E-vojagxgvidanto. La finintoj ricevas diplomon je "organizanto de la internaciaj turismo kaj kulturo". 2-a jaro: turisma E-cxicxerono, organizado de kulturo kaj kursgvidanto de E-o. La finintoj ricevas atestilon de memstara laboranto de la internacia turismo kaj kulturo. 3-a jaro: gvidantoj de turismo kaj kulturo kaj instruado de E-o. La finintoj ricevas licencon de specialisto pri la internaciaj turismo kaj kulturo. La studadon eblas dauxrigi dum unu, du aux tri jaroj - laux cxiutaga aux ekstercxeesta sistemo. Dum cxiuj tri jaroj, krom E-o, oni lernas ankaux lingvojn kaj kulturojn de diversaj popoloj. Por la plej junaj kaj plej frue aligxintaj studentoj logxado kaj mangxado eblas en studenta domo kaj mangxejo po cx. 5 USD tage kaj mangxado en restoracio ekde 5 USD. En nia studdomo povas studi cxiu persono, kiu finis 18-an vivjaron kaj havas almenaux meznivelan edukan nivelon. Detalajn informojn vi povas ricevi cxe: "Monda Turismo", str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel.: +48-52-415744, fakso: -460082 Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net *********************************************************************** E-lingva posxtostampo ===================== La venezuela posxto uzis posxtostampon kun la E-stelo kaj dulingva (E-a kaj hispana) teksto: "VII Tutlanda Esperanto-Renkontigxo, 22-24 de junio 1996, Caracas-Venezuela". Tiu stampo estas la dua en la historio de la venezuela posxto pri E-o kaj la unua kun E-teksto. Kolektantoj (pagante al la UEA-kodo: veaa-j) povas mendi la posxtostampon sur koverto aux posxtkarto kontraux 3 USD la unuan kaj 2 USD - la pliajn cxe la Venezuela E-Asocio: Apartado 47675, Caracas 1041-A, Venezuela. inf: J. B. ************************************************************************ ARANGxOJ -------- Antwerpen '97 ============= Internacia Kultura Semajnfino kun la temo "Komunikado" Por la kvina fojo okazos renkontigxo inter 30-a de majo kaj 1-a de junio en Antwerpen kun la samaj bazaj reguloj, kiuj montrigxis sukcesaj: - malgranda (maksimume 60 partoprenantoj), internacia, intima (la E-domo, kie ni kunvenas, mangxas, trinkas, ripozas ktp. restas konstante malferma), varia (oni povas cxiam elekti inter 2 programebloj), altnivela (la kunlaborantoj flue parolas Esperanton Por prilumi la temon, ni antauxvidas i.a. - viziton al la gazetmuzeo, viziton al la muzeo pri la presarto, pri belartoj, pri folkloro, tuttagan viziton al la haveno, esploradon de la komunik-ebloj en la E-centro Krome ni preparas tutan serion da aliaj programoj La prezoj restas samaj kiel en la jaro 1996. Interesatoj povas senpage peti multkoloran prospekton kun aligxilo kaj la mencio de prezoj, cxe Flandra E-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio Fakso: +32-3-2335433. Rete: fel@forigu.knooppunt.be *********************************************************************** Semajnfinaj stagxoj =================== Esperanto 44 organizas semajnfinan stagxon cxiutrimestre en Prefailles, septembre, apud marbordo; en Nantes, februare; en la cxirkauxajxo de Saint-Nazaire, apud marbordo, maje, dum tri tagoj okaze de la pentekostaj ferioj. La celoj de tiuj stagxoj estas konigi E-on en la departamento, lerni gxin por poste instrui. La stagxoj estas kvar-kvin nivelaj: por "novbakitaj" e-istoj, progresantoj, infanoj ktp. Ni bezonas animant-in-ojn por la konversaciaj rondoj, ellernado de la lingvo kaj por infangrupoj. Ni sxatus vian animan partoprenon en iu venonta stagxo. Ni povas gastigi nur la animant-in-ojn kaj pagi ir-revenan vojagxon (inter la landlimoj, kompreneble). Bv. sendi vian respondon al: Ferdi Vince, 13 Rue Schweitzer, FR-44600 Saint-Nazaire, Francio *********************************************************************** IS-o-o-o! ========= La 40-a IS (Internacia Seminario) okazos inter la 27.12.96 kaj 03.01.97 en Freiburg (Germanio). IS estas inter la unuaj plej grandaj, popularaj kaj bonetosaj junularaj arangxoj, kion kutime vizitas 300-400 homoj el diversaj anguloj de la Tero. Temo de la cxi-jara IS estas "Regionoj - cxu la veraj landoj?", temo, pri kiu ni suficxe ofte parolas kaj pro nia vojagxemo havas pli da konoj, ol aliaj homoj. Vi havos eblecon rakonti pri via propra regiono. Kotizoj: inter 20 (!) kaj 360 DEM depende de tempo de la aligxo, agxo, lando, kondicxoj. La plena kotizo inkl. logxadon kaj mangxadon en junulargastejo, la programon kaj la silvestran bufedon. La kotizo por memzorgantoj inkl. la logxadon en amaslogxejo (s Pliaj informoj, aligxoj cxe: Marc Stegen, Hagedornstr. 6a, DE-51069 Koln, Germanio. Tel./fakso: +49-221-685597 Rete: a2899426@forigu.hpw1.rrz.uni-koeln.de *********************************************************************** 48-a Kultura Semajnfino ======================= La tradicia renkontigxo okazos en Homburg-Saar ekde 13-a gxis la 15-a de decembro. En la programo - video-kurso "Mazi en Gondolando", diversnivelaj kursoj kaj seminarioj, vizito de la kristnaskaj bazaroj, go-ludo, filmvespero, festvespero kun kristnaska programo ktp. Plena pensio (unu-tri-litaj cxambroj, mangxado) kostas 60 DEM por unu tago. Aligxkotizo - 40 DEM. Gejunuloj gxis 21 j. ne pagas aligxkotizon. Aligxilojn bv. sendi (gxis la 7-a de decembro) al: Sarlanda Esperanto-Ligo, Postfach 1844, DE-66468 Zweibrucken, Germanio. Tel.: +49-6332-981190 Fakso: +49-6332-981192 *********************************************************************** Stagxo de Esperanto kaj Kantado =============================== La stagxo kun kantado okazos la 9-11-an de novembro en Saint-Brieuc, Francio. En la programo: E-kursoj diversnivelaj, kantado, ferma festo. Aligxkotizo: 100 FRF por individuo, 150 por familio, 50 - por studento aux senlaborulo. Limdato por aligxo: 25-a de oktobro. Aligxoj, informoj cxe: Manjo Clopeau, 6, rue J.P. Calloc'h, FR-22000 St-Brieuc, Francio. Tel./fakso: +33-2-96940854 ********************************************************************** Naturprotekta tendaro - senpage =============================== Fonduso "Natura Heredajxo" kaj Odesa Junulara Esperanto-klubo "Verdajxo" kune kun la aliaj sxtataj kaj internaciaj organizajxoj organizas infan-junularan naturprotektan tendaron, kie unu alterno estos tute esperantista. Periodo: junio-julio-auxgusto 1997. Dauxro: 2 semajnoj. Loko: Nacia parko "Dnestrovskije plavni" (Delto de Dnestro), 40 km de Odessa. Partoprenantoj: estas planata grupo el 15 ukrainanoj kaj 15 eksterlandanoj. Agxo: 12-18 jaroj. En la programo: inico al reala scienca kaj naturprotekta laboro surbaze de propraj esploroj. Laboron gvidos kvalifikitaj scienculoj. Logxado en tendoj, kuirado komuna. Partopreno: cxiujn elspezojn de eksterlandaj partoprenantoj pagas Ukrainia flanko. (Ni esperas je analogiaj kondicxoj cxe similaj organizoj en aliaj landoj). Detalaj informoj, aligxoj cxe: Tatjana Auderskaja, ul. Korolenko, 5, UA-270000 Odessa, Ukrainio. *********************************************************************** Itala kongreso de Esperanto =========================== 66-a Itala Kongreso de Esperanto: Napoli, 23-29.08.1997 Organiza Komitato cxe Napola Esperanto-Grupo "Harmonio kaj Progreso": via Santa Brigida 64 (4. p. c/o UNUCI) 80132 Napoli. Tel. +39-81-5790726 (E. Mingo), fakso 081-5510874. Eksterlandaj partoprenantoj NE PAGAS aligxkotizojn! inf: U.Broccatelli@forigu.agora.stm.it *********************************************************************** MOVADO ------ Akademio: proksimigxo al la popolo =================================== La publika kunsido de la Akademio de Esperanto okazinta dum la UK en Prago, ne estis simila al cxiuj antauxaj tiuj kunsidoj. Eble unuafoje la diskuto ne temis nur pri pure lingvaj demandoj, sed pri la esencaj demandoj kiuj staras antaux la Akademio, gxia Malfermis la kunsidon la nova prezidanto de la Akademio, D-ro Werner Bormann, kiu prezentis la dek cxeestantajn akademianojn (rekorda nombro kompare al la antauxaj kongresoj), kaj la novan programon de la publika kunsido. Poste Amri Wandel prezentis la temojn por la publika diskuto: 1. La rolo de la Akademio: - cxu la Akademio devas direkti la lingvan evoluon aux sekvi gxin? - cxu dikti aux konsili? - cxu la Akademio estu auxtoritato aux servo? 2. La kontakto inter la Akademio kaj la Esperanto-komunumo: - kiel pli bone konatigi la Akademion al la publiko? - kiel la Akademio povas pli bone observi la dezirojn kaj bezonojn de la publiko? - kiel la publiko taksas la novajn rimedojn por tiu celo: la rubrikon de la Akademio en la revuo Esperanto, kaj la novstilan publikan kunsidon dum la UK? Kelkaj el la podianoj reagis al tiuj demandoj. Kolego Berveling opiniis, ke la Akademio devas esti je la servo de la movado. La Akademio devas konstati, ke la plimulto de la esperantistoj efektive uzas certajn radikojn kaj formojn ecx sen gxia beno. La Akademio devas konsciigi la publikon pri tio, kio Kolego Lo Jacomo komentis la rolon de unuopaj akademianoj, kompare al la Akademio kiel tuto. Li diris ke la Akademio devas pli trakti la principajn demandojn, kaj ne koncentrigxi pri unuopaj vortoj. Sekvis invito al la publiko partopreni la diskuton. Unuafoje post deksep jaroj oni ne aplikis la slipan metodon (kiam la publiko povas starigi al la akademianoj demandojn nur per skribitaj slipoj) sed invitis la publikon al busxaj intervenoj cxe la mikrofono. Sxajnas ke tio iom sxokis la auxdiencon, cxar unue ne videblis sinanoncoj. Por "rompi la glacion" kolego Pettyn starigis la provokan demandon "cxu ni entute bezonas la Akademion?" Iom post iom ekestis vigla diskuto, kaj multaj interesaj reagoj ekvenadis d Anna plue deziras, ke la Akademio ne prilaboru novajn vortojn sed novajn sociajn konceptojn, kaj konsideras inter la roloj de la Akademio la oficialigon de novaj vortoj, sed samtempe la limigon de tiuj novaj vortoj: la Akademio do servu ankaux kiel bremsi S-ro Otto Prytz (Norvegio) diris, ke la Akademio devas zorgi pri la unueco de la lingvo, ne dikti sed rekomendi, kaj instigi gxustajn principojn. Gxi devas bremsi la enkondukon de novaj vortoj kiuj sinonimas kun ekzistantaj konataj radikoj, kaj de malfaci S-ro E. Tvarozek (Slovakio) reagis al la demando: cxu la Akademio estas bezonata. Li diris, ke Akademion kiel la nuna li ne volas, sed jes Akademion kiu efektive laboras. Kolego Aldo De Giorgi respondis, ke multe da laboro ja estis farita dum la jaroj, kaj gxi estas raportita en la Aktoj de la Akademio (bedauxrinde la publiko ne ofte legas la aktojn, sekve la publiko ne bone scias, kio estis farita). Kolego Kieselman respondis per komparo de la du skoloj pri vortfarado - la naturalisma kaj la skemisma. Pri la komunikado inter la akademianoj li menciis la novan rimedon de la interreto, kaj diris ke dek akademianoj estas rete atingeblaj, kaj efektive uz A. Wandel finis per danko al la publiko por la vigla partopreno en la diskuto, kiu montris ke vere mankas kontakto inter la Akademio kaj la publiko, kaj ke la agado de la Akademio en la lastaj jaroj ja ne donis kontentigan respondon al deziroj kaj bezonoj Espereble tiu novstila publika kunsido de la Akademio estis unu pasxo por plibonigi tiujn mankojn. inf. A. Wandel amri@forigu.hujivms *********************************************************************** De E-o al 26 lingvoj! ===================== "La nova realismo" de Bruno Vogelmann aperis nun ankaux en la serba lingvo. La libron tradukis kaj eldonis Tereza Kapista (Studentska 39/23, YU-11070 Novi Beograd). Opinion pri la serblingva eldono de la libro donis doktoro Jxivojin Djuric, scienca kunlaboranto - politikologo el Beogrado: "Pere de tiu cxi libro estas sercxataj humanismaj formoj por ebla solvo de la pli bona futuro de la homaro". La novstila filozofia verko aperis gxis nun en 26 lingvoj danke al Esperanto de kiu lingvo gxi estas tradukita. inf: Renato Petrovicx e1novada@forigu.rcub.rcub.bg.ac.yu *********************************************************************** Interlingua =========== Mi komencis studi la agadon de la organizajxo, kiu ekzistis en Usono inter la jaroj 1925-1950. Gxi havis titolon International Auxiliary Language Association, konata kiel IALA. Gxin fondis cxefe du famaj esperantistoj, ges-roj Morris. La celo estis stimuli la studadon de diversaj interlingvaj projektoj, por ke, kiam oficialaj instancoj decidos krei lingvon, la principoj jam estos familiaraj. Uzante por cxiuj tiuj jam konitaj projektoj la gxeneralan titolon Interlingua ili invitis famaj Profesoro Gode, la lasta oficinto de IALA, ne elektis por sia propra projekto apartan titolon, sed uzis la gxeneralan titolon de IALA, kiu ne distingas gxin de cxiuj aliaj kun la sama epiteto. IALA cxesis funkcii en 1950, ne elektinte nek rekomendinte iun Nun mi volas kunmeti cxiujn konatajn faktojn, inkluzive, se eble, rilatajn dokumentojn (aux kopiojn), kiuj informos pri la laboro de tiu grava organizajxo. Mi petas vin, la esperantistojn (kaj aliajn, kompreneble), skribi al mi pri cxio, kion vi scias. Se Fruktojn de mia laboro mi eldonos senpage en gazetoj. Will Green 202 Dunkery Road, Mottingham, London SE9 4HP, Britio. *********************************************************************** Ekspedicio per sxargxauxto ========================== Sub la titolo "Homoj kaj landoj cxe fino de dua jarmilo" Cxeha E-Asocio planas ekspedicion per speciala cxeha sxargxauxtomobilo TATRA tra Norda kaj Suda Amerikoj, kiu komencigxos en marto 1997 kaj dauxros cx. duonan jaron. Membroj de la ekspedicio bonvenigas cxiun helpon de esperantistoj en formo de informoj, konsiloj, proponoj, renkontigxo de lokaj civitanoj, ktp. Detalaj informoj cxe: Jiri Caletka, Na nabrezi 11, CZ-746 01 Opava, Cxehio *********************************************************************** ILEI ---- Internacia konkurso =================== La taskofoliojn por lernejanoj petu cxe la organiza adreso. Regularon vi trovu en Eventoj n-ro 83. Al la konkurso iam ajn (!) oni povas aligxi. Taskofolio 2. por plenagxuloj ***************************** 1. Skribu almenaux naux verbojn uzante la sufikson -um- (3 poentoj) 2. "Vidas viro belega kantistino." Skribu la misfrazon minimume en kvar diversaj signifoj, depende de la akuzativo. (2 poentoj) 3. Donu la nomojn de almenaux tri E-auxtoroj kiuj verkis originalajn E-dramojn.(3 poentoj) 4. Donu la nomon de la redaktorino de unu el la plej malnovaj E-gazetoj, forpasinta cxi-auxguste. (2 poentoj) 5. Klarigu la mallongigojn: AERA, LIBE, MEL (3 poentoj) 6. Kion signifas la esprimoj: kabei, kabeigxi? Klarigu la kialon. (2 poentoj) 7. Kiam ili iris hejmen, ili vidis, ke ni ludas futbalon. Esprimu cxion per unu propozicio. (3 poentoj) 8. "Li mallumigis la cxambron." - Esprimu la ideon alimaniere. (2 poentoj) La solvojn sendu gxis la 11-a de novembro al: Osnovna skola, E-Grupo, Strma cesta 15, HR-10000 Zagreb, Kroatio. *********************************************************************** RADIO ----- Dauxre aktualaj informoj pri E-radioj ===================================== Bruno Masala prizorgis la kompiladon de datumbanko pri E-radioelsendoj kaj metis gxin publike atingebla en Internet. Bonvolu konstante trovi aktualajn novajxojn pri radiaj aferoj cxe: http://www.worldnet.net/bxmasala/ AERA/arkiv/txt/novajhoj.txt Same vi povos iam ajn elsxuti la jenajn tekstojn: - pri frekvencoj de internaciaj elsendoj: http://www.worldnet.net/bxmasala/ AERA/arkiv/txt/frekvint.txt - pri adresaro de internaciaj stacioj http://www.worldnet.net/bxmasala/ AERA/arkiv/txt/adresint.txt - pri retposxte atingeblaj radio-redakcioj http://www.worldnet.net/bxmasala/ AERA/arkiv/txt/radinet.txt - pri lokaj programoj: http://www.worldnet.net/bxmasala/AERA/arkiv/txt/lokstaci.txt inf: AERA ************************************************************************ HUNGARA ANGULO -------------- Leginda libro ============= Komence de oktobro aperis la hungarlingva libro: En la unuigxanta Euxropo cxu ni konversaciu aux balbutu? (Az egyesulo Europaban dadogjunk vagy tarsalogjunk), tre utila, kun multaj sciiandajxoj ankaux pri diversaj E-rilataj dokumentoj por aktivuloj, serio Ago-tago -------- En la bonsukcesa cxi-jara ago-tago partoprenis cx. 100 esperantistoj. Detalojn vidu en aparta artikolo. Feriu apud la lago Velencei --------------------------- Kethetes udulesi jog elado Agardon. Erdeklodni lehet: Magyarorszagi Eszperanto Szovertseg, tel: 268-0306. Cxu vi havas arkivajn kasedojn, filmojn? ---------------------------------------- Se vi havas malnovan sondokumentojn, son- kaj videoregistrajxojn pri antauxaj E-arangxoj (UK, IJK, Teatra Festivalo, ktp), eventuale 8- aux 16 mm-an E-lingvan filmojn, kontaktu bv. la Bp-an E-domon (Eszperanto Alapitvany, 1675 Bp. pf. 87, tel: 2828885) po *********************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ------------------ 12 jara cxina knabo Feng Ji-Hai dez. kor. Esperante aux angle tutmonde pri cx. t. Interesigxas pri filatelo. Huangshan Linye Xuexiao, Tunxi, CN-245041 Anhui, Cxinio. * * * Mi estas 27 jara edzigxinta viro. Mi lernis Esperanton, sed mi ne suficxe uzas gxin. Mi laboras en la botanika katedro de Universitato en la urbo Szeged. Interesoj: biciklado, montogrimpado, marsxado, naturo, naturfotografado. Robert Kertesz, Vorosmarty u * * * 20-j. komencantino - pri vegetara kuirarto, mediprotektado, vojagxoj, lingvoj: f-ino Anke Muller, A-Levy-Str. 76, DE-Altenburg, Germanio. * * * F-ino Razafiarimanana Rondro tre bone lernis per koresponda kurso kaj sercxas leteramikojn: Lot VF 11-bis Antsahabe, 101 Antananarivo, Madagascar. * * * Dez. ekhavi samseksamajn amikinojn 27-j. f-ino Rudite Briede: "Licxupes", p/n Kronauce, LV-3720, Dobeles r., Latvio. * * * U3A-movadano dez. kor. tm. emerita instruistino pri la angla: Irene Romeiro da Fonseca, Rua Antenor Fontainha 39, BR-25804-050 Tres Rios, RJ, Brazilio. ************************************************************************ Kotiztabelo de UEA por 1997 *************************** Lando/valuto MG MJ(-T) MA(-T) SA Kto SZ ------------------------------------------------------ Argentinio/guldeno 8 20 50 30 20 100 Australio/dolaro 12 31 78 47 28 156 Austrio/sxilingo 100 250 630 400 240 1260 Belgio/franko 300 740 1850 1180 700 3700 Brazilio/guldeno 8 20 50 30 20 100 Britio/pundo 6 16 39 24 15 78 Bulgario/guldeno 8 20 50 30 20 100 Cxehio/krono 150 350 900 550 350 1800 Danio/krono 55 140 350 225 130 700 Finnlando/marko 45 110 270 170 100 540 Francio/franko 50 120 310 200 120 620 Germanio/marko 14 36 89 57 34 178 Grekio/drakmo 1500 3700 9300 5900 3600 18600 Hispanio/peseto 900 2200 5500 3500 2100 11000 Hungario/forinto 750 1900 4800 2900 1750 9600 Irlando/pundo 6 14 36 23 14 72 Islando/guldeno 16 40 100 60 36 200 Israelio/guldeno 13 33 82 49 29 164 Italio/liro 13000 33000 82000 5200031000 164000 Japanio/eno 1100 2900 7200 4300 2600 14400 Kanadio/dolaro 13 32 81 49 29 162 Korea Resp./guldeno13 32 79 47 28 158 Nederio/guldeno 16 40 100 64 38 200 Norvegio/krono 60 160 390 230 140 780 Nov-Zelandio/dolaro 15 38 95 57 34 190 Polio/guldeno 8 20 50 30 20 100 Portugalio/eskudo 1000 2500 6200 3900 2400 12400 Rusio/guldeno 8 20 50 30 20 100 Slovakio/krono 150 400 1000 600 350 2000 Sud-Afriko/guldeno 14 36 90 54 32 180 Svedio/krono 70 170 430 275 170 860 Svisio/franko 12 31 78 47 28 156 Usono/dolaro 10 24 60 36 22 120 TARIFO A/guldeno 11 26 66 40 24 132 TARIFO B/guldeno 8 20 50 30 20 100 ALIAJ LANDOJ: Luksemburgio laux Belgio; San-Marino laux Italio. TARIFO A: Honkongo, Malto, Singapuro, Tajvano. TARIFO B: Chiuj ceteraj landoj ne jam menciitaj. Membrokategorioj ================ Por cxiu validas la nuna logxlando. La kotizoj validas por la kalendara jaro. MG Individua Membro kun Gvidlibro tra la Esperanto-movado MJ(-T) Individua Membro kun Jarlibro (kaj gxis inkl. 29 jaroj, membro de TEJO kun la revuo Kontakto sen plia abonpago) MA(-T) Individua Membro-Abonanto: kiel MJ(-T) plus la revuo Esperanto DM Dumviva Membro: pagas por la tuta vivo 25-oblon de la kotizo MA; ricevas la Jarlibron, la revuon Esperanto, kaj gxis inkl. 29 jaroj, la revuon Kontakto SA Simpla abono al la revuo Esperanto, sen membreco en UEA Kto Abono al la revuo Kontakto, sen membreco en UEA/TEJO SZ Kotizo por Societo Zamenhof: mecenata kategorio (aldonigxas al alia kotizo; ne inkluzivas membrecon en UEA) PT Patrono de TEJO: pagas 3-oble la kotizon de MJ(-T) por subteni TEJO (ne inkluzivas membrecon); ricevas la revuon Kontakto kaj aliajn eldonajxojn de TEJO ************************************************************************ INTERESE -------- Per Esperanto en la Guiness-libron! =================================== Jan Stanislaw Skorupski pola poeto (nask. 18.07.1938) nun vivanta en Zurich verkis dum unu somero 732 sonetojn (vidu Eventoj n-ro 94). La poemaro de Skorupski estas verkita surbaze de la principo, ke poezio unue estas parolata aux kantata kaj nur poste skribata, kiel dum la kultura pratempo. La kvalito de lia poezio estas nemezurebla. La recenzantoj "...estas tute senparolaj, ke en la hodiauxa tempo ekzistas tiom nedifektita sento-liriko de plej alta pureco" (O. Wildenau en Altstadt Kurier, Zurich, auxg. 1996). La poeto verkis la sonetojn en Esperanta kaj pola lingvoj. Per la sonet-ciklo li estas septembrofine registrita en la "Guiness-libroj de rekordoj" sub la registronumero 192097. inf: E-societo Zuriko *********************************************************************** ANONCETOJ ========= Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj! Celante diskonigi E-on cxefe al lernantoj, ni ekspozicios dum la lasta semajno de novembro en la plej vizitata publika biblioteko de Belem, cxefurbo de la amazonia provinco Para-o. Pro tio ni petas la helpon. Bv. sendi leterojn aux PK, afrankitaj per bela * * * Raja Androvska havas novan retadreson. Oni povas uzi la adreson "telematics@forigu.mbox.digsys.bg" indikante sxian nomon. Ekde kelkaj tagoj sxi havas ankaux novan hejman telefonon: +359-2-5783508. Ekde la 26-a de auxgusto Raja estas patrino de la novnaskita filo * * * Nova TTT-pagxo pri "ASTERIKS", la fame konata gauxla heroo, en Esperanto: http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/asteriks.html * * * Anna Ritamaki kaj la gazeto "La Skolta Mondo" ne plu logxos en Peltolavagen. Ekuzu la konstantan adreson: Dragsfjordsvagen 690 (aux Mattkarr), FI-25700 Kimito, Finnlando. Tel. +358-2-423122, fakso -2-423246, retposxto: aritamak@forigu.ra.abo.fi. La retadreso res * * * Posxtkoda brosxuro ekzistas en via lando. Mi sxatus ricevi gxin. Reciproke, mi sendos la francan eldonon, en kiu 17 stratnomoj, Cxu "Esperanto", cxu "Zamenhof" aperas. Raymond Bore, 481 Square Zamenhof, FR-73000 Chambery, Francio. * * * Marija Belosxevicx, sekretario de ILEI kaj KEU, estas atingebla retposxte: Marija.Belosevic@forigu.public.srce.hr * * * Mi finis jam kaj transdonis al la eldonejo mian pollingvan libron, en kiu mi i.a. mencias pri Imre Ungar, la fama hungara pianisto. Polaj enciklopedioj nur informas pri lia naskigx-jaro. Sed kiam li mortis? Aux eble li ankoraux hazarde vivas, kion mi ne k * * * Vizitu Esperanto.net cxe http://www.esperanto.net *********************************************************************** EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Adreso: pk 87, HU-1675 Budapest, Hungario. Telefono kaj fakso: +36-1-2828885 Internet: eventoj@forigu.hungary.net Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros,Istvan Bajnogel, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.