Plena enhavo de Eventoj n-ro 109
 ********************************


 Unuan fojon la euxropaj instancoj
 financas projekton de Esperanta organizajxo!
 ============================================

 Komuniko de Esperanto Radikala Asocio

 Nova  senprecedenca rezulto de la radikaluloj: la Euxropa Komisiono aprobis
 la  studoprojekton pri "Kostoj de (ne)komunikado en Euxropo", prezentita de
 Esperanto Radikala Asocio.

 La  projekto,  sub  la auxspicio de la '94-jara nobelpremiito pri ekonomiko
 Reinhard  Selten, estos financata 55 %-e, kaj ebligos informi pri Esperanto
 la  plej  vastan nombron iam ajn atingitan da politikistoj, entreprenistoj,
 instruistoj:  100.0 00 personojn! (Ni memoru ke la E-movado komencigxis per
 multekosta dissendado de 10.000 ekzempleroj de la Unua Libro).

 Tamen  tiu  cxi  projekto  plenumigxos,  nur  se oni trovos antaux la 1996a
 jarfino la restantajn 60 mil usonajn dolarojn kiujn la Euxropa Komisiono ne
 pagas.  Se  tiu  ne  okazos,  ERA  (kaj la esperantistaro) devos forlasi la
 projekton.

 Tial  ni alvokas cxiujn esperantistojn kaj E-organizojn en la mondo: Unuigu
 viajn  fortojn  al niaj, tre malgrandaj... kontaktu nin, kunlaboru, financu
 tiun iniciaton!

 -  per kreditigo al nia UEA-konto: erad-p - sendante kompletan kreditkartan
 numeraron,  indikante  la  sumon  kaj  valuton  elversxitan, - aux fakse al
 +39-6-68805396,  -  aux  posxte al ERA, Via Torre Argentina 76, 00186 Romo,
 Italio, - aux internete al e.r.a.@forigu.agora.stm.it.

 Per  la  samaj  adresoj  vi  povas  demandi  al  ni pliajn informojn pri la
 Projekto, pri niaj agadoj kaj de la Radikala Partio.

 sekretario Giorgio Pagano

 Rim: Komunikon de UEA pri tiu cxi projekto vidu en la rubriko "Movado"

 ****************************************************************************

 Esperanto oficiale en Irano!
 ============================

 NDLR:  Pri la stato de Esperanto en Irano vidu la artikolojn en Eventoj 66,
 67, 106.

 Post trijara penado la junulara movado en Irano atingis gravan rezulton. La
 aktivuloj  de  IREJO (Irana E-Junulara Organizo) sukcesis registri la unuan
 oficialan E-instituton "Sabz Andishan" cxe la sxtataj registraj instancoj.

 En  la  historio  de  la  E-movado  en Irano estas nun la unua fojo, ke oni
 sukcesas registri asocion kun agadkampo pri la internacia lingvo Esperanto.

 "Sabz  Andishan" estas neprofitcela registrita E-instituto en Irano laux la
 registra numero 9085, aprobita de la registaro. Gxi havas juran personecon,
 kaj povas tegmenti IREJO-n kaj IREA-n (Iranan E-Asocion).

 Sendube  la  registrado  de  E-Asocio  en  Irano ne estas simpla afero, kaj
 postulis  multan  energion,  sed  fine  post  multaj  revizioj la registaro
 permesis la fondigxon de "Sabz Andishan" por esperantistoj.

 Laux  la  iranaj  legxoj  ne  akcepteblas  fremdaj  nomoj  por  registritaj
 fondajxoj  kaj  asocioj  (ankaux  la vorto "Esperanto" estas fremda laux la
 registaro),  kaj  oni  proponis  la  vorton  Sabz Andishan, kiu en la persa
 signifas: verd-pensularo.

 Laux la akiritaj avantagxoj de jura personeco iranaj esperantistoj ekpasxas
 al  la  oficiala fondo de Irana E-Asocio. IREJO jam trovis juran kovron cxe
 la nova institucio.

 La  registro  de "Sabz Andishan" pruvis, ke malgraux la faritaj misinformoj
 tamen  estas  farebla lauxlegxa aktivado en Irano, kaj la situacio dependas
 de   la   esperantistoj   mem.   Neniu  en  Irano  minacas  Esperanton  aux
 esperantistojn.

 Por  la  disvastigo  de E-o tra Irano oni planas diversajn projektojn en la
 instituto  (regionaj  filioj,  profesiulo  en  la instituto ktp) al kiuj ni
 bezonas konsilojn, sugestojn kaj konkretan kunlaboron.

 Registrinte "Sabz Andishan" la nula jaro de E-o en Irano ekkomencigxis.

 M.  Reza  Torabi,
 gxen.  direktoro
 PO  Kesto 17765-184, Tehran, Iran
 Tel: +98-21-6626913, Fakso: -6054090
 Rete: karimi@forigu.eco.atu.ac.ir

 ***************************************************************************

 La internacia vespero igxis komercejo
 =====================================

 Cxijare  la Internacia Junulara Kongreso okazis jam la 52-an fojon. Invitis
 cxifoje   la   Germana   Esperanto-Junularo,   kaj  gastigis  preskaux  400
 partoprenantojn  el  36  landoj en la Infan- kaj Ripozcentro (granda aro de
 bangaloj)  de Guntersberge, vilagxo en la Harc-montaro, en la federacilando
 Saksio-Anhaltio.

 La  internacia  vespero ofte relative reprezenteble montras, kio okazis dum
 Esperanto-semajno. Tiu vespero dum la IJK'96 estis iom embarasa! Jes ja. Ne
 mankis   kontribuoj   -   sed   prudento!   La   vespero   igxacxis  glueca
 reklamprogramo.

 Varbigxis por multaj aferoj, kelkfoje laux tre altruda maniero. Malagrablas
 por  mi  kiel  raportisto,  nun  mencii tiujn Esperanto-artiklojn, tamen mi
 faras,  cxar  la  ironio  ja  postulas tion... - aliflanke certe estas bona
 signo,  se  aperadas  nov aj esperantajxoj, tamen vere ne necesas misuzi la
 "Internacian Vesperon"-n tiucele!

 Arnau  skecxe  varbis por siaj du nove aperintaj bildstrivolumoj. Danny kaj
 Saskia  kiel  du el sep membroj de la grupo Akordo kantis tri (!) pecojn el
 la  jxus  aperinta kompaktdisko Muzikpluvo (kaj ade montris la KD-n). Poste
 ili  denove  aperis  kun  sencxesajna varbbloko por la nova Pasporta Servo.
 Kompreneble  ne  suficxis,  kaj  Saskia,  kiel rakontanta sorcxistino, plue
 fabelmaniere  atentigis  la  pli  ol  300  auxskultantojn  pri  la okazonta
 TEJO/KER-seminario: "Estis iam Esperanto-renkon tigxo...,..."

 Aldone,  la  vere distre lerta vespergvidanto David reklamis por la ne tiom
 freneze  bone  vendigxanta  kongresa  T-cxemizo  kun  skribajxo  "Formo  de
 kunvivado"  (hej,  legantoj,  jen  la kongrestemo, kaj gxi vere tauxgis por
 cxemizo,  prelegojn  pri  gxi  oni  povis  nombri  perunumane). Kaj fine la
 hungaroj  ankaux  ne  povis  forlasi iom da sciigo (ecx repante) pri la IJS
 baldaux okazonta.

 Ili tion ne kiel la aliaj plumpe faris, sed kun multegaj spritaj aludoj pri
 aliaj dumsemajnaj okazajxoj - unuekzemple levi la platan manon dekstran por
 saluti  kiel  "La verda stelulo" (nova sciencfikcia filmo, UEA-premiita dum
 UK),  aliekzemp  le  interakte  elsxalti  la  salonan  lumon, kiel faris la
 japanoj dum "La eta princo" (vidu malsupre).

 Kaj nun lauxdo por tiuj, kiuj ne varbis dum la vespero: unuflanke "JoMo kaj
 la  Mamutoj", aliflanke "Persone", ambaux muzikgrupoj, kiuj montris dum tiu
 semajno  siajn  povojn orelsxtopilbezone lauxtege amplifitaj (Persone krome
 jxus eldonis no van KD-n, kaj JoMo trovigxas sur la nova Vinilkosmo-kompil'
 n-ro  2).  Cetere: ankaux Kajto ludis. Punkto. Kelkaj kromaj okazajxoj: Dum
 la  tuta  semajno  trovigxis  ricxelekta  libroservo  (ankaux  aliaj nepraj
 movadaj  varoj  haveblis  kompreneble). Trifojis teatra vespero. La kroatoj
 (ekde  IS  ankoraux  konataj  kiel "la kreatoj") (re)surscenejigis "Stilajn
 ekzercojn",  amuzan  teatrajxon,  kiu  ludigxas en buso. Studentoj el Tokio
 prezentis  la  klasikajxon  "La eta princo", unuafoje sceneje E sperantuje.
 Plej  elstare  certe estis "La kalva kantistino" de Euxgeno Ionesko, ludata
 de Kia Koincido, kiuj premieris samteatrajxe antaux 11 jaroj dum la IJK.

 Precipe  etosplena estis la germana vespero, dum kiu i.a. la folklora grupo
 Selketal  (kiu  antauxe  neniam  ludis antaux gejunuloj) el la Harc-montaro
 miris  pri  la  sxunklemo de la internacia kongresanaro. Gxis nun ili ludis
 nure  antaux  60kajpli agxuloj. (sxunkli = kune movigxi lauxmuzike dekstren
 kaj malen)

 Ekskurso  gvidis  nin (per mallargxtraka fervojo) al Quedlinburg, la belega
 laux-Uneska  mondheredajxo.  Vere  impona  malnova  urbeto,  kiu nun dauxre
 pliturismigxas.  La  alternativa ekskurso (samtempa) montris Kyffhausen kaj
 Eisleben.  Kvinfoje ape ris la kongresgazeto "Intergalaksia gargarromplio",
 en  kiu ankaux trovigxis instrukcioj kiel normalinteligenta homo (komprenu:
 esperantisto)  kondutu. Devus esti memkompreneble, sed sxajne tamen necesas
 (!) diri al esperantisto, ke li ne sen pense kaj avide plenigu sian teleron
 poste forjxetonte la duonon de la mangxajxoj...

 La  "gufujo"  zorgis  por agrabla atmosfero senfuma: cxirkaux 1300 tasoj da
 teo  vendigxis  dum  unu  semajno  en la nokte kandele lumigita bangalo. La
 elekto  de  23  diversaj  specoj  da  teo,  infuzajxoj  kaj  tizanoj  estis
 neniamantauxa.  Multajn  sxatant  ojn  trovis  la  literatura  horo  en  la
 "gufujo";  cxiam noktomeze lauxtlegado de originala E-literaturo, de A kiel
 Auld  gxis  Z  kiel  Ludoviko.  "Gufujo"  sxajnas  igxi  nova institucio en
 junularaj E-arangxoj.

 Tiel  la  kongres',  pri kiu kompreneble direblus, -endus kaj -indus multe.
 Kial do ne konsulti alian gazeton?

 rolfo
 el Alpa Kanguruo 3/96

 ***************************************************************************

 Internacia AGO-TAGO!
 ===================

 Laux la UEA-rekomendo la cxi-jara ago-tago okazos la 5-an de oktobro.

 Tiu evento celas altiri la publikan atenton al la lingvaj problemoj, pri la
 ekzisto de Esperanto, pri nia atingoj.

 Organizu,  partoprenu la ago-tagan arangxon de via urbo! Almenaux unu fojon
 en la jaro ni koncentru niajn fortojn!

 ***************************************************************************

 EU subteno por junularaj projektoj
 ==================================

 Kiel  la  Landaj  Sekcioj  en EU povas profiti de la programo "Junularo por
 Euxropo"?

 Jam estas konata la programo de EU nomata "Junularo por Euxropo", kiu celas
 apogi  kaj  instigi  la kontaktojn kaj intersxangxojn inter la gejunuloj en
 EU, Euxropa Unio (kaj apudaj landoj).

 Iom  komplika  povas  esti  tamen  kompreni, kiamaniere bone profiti de tiu
 programo,  kiu  konsistas  el  5  programeroj  kun tre diversaj celoj (etaj
 renkontigxoj,  trejnado, intersxangxo de spertoj...). Mi sxatus cxi tie iom
 klarigi: kiu devas konta kti kiun kaj kiamaniere:

 Ekzistas tri vojoj por akiri monon pere de Junularo por Euxropo;


 1- Per la naciaj agentejoj en cxiu EU-lando. En nia kazo tio estas tasko de
    la LS-oj (Landaj Sekcioj de TEJO).

 2- Rekte al Bruselo sed PERE de naciaj agentejoj. Ankaux por LS-oj (nur iom
    pli komplika vojo. Tio  estas  aplikebla por kelkaj programeroj, kiuj ne
    povas esti administrataj de la naciaj agentejoj.

 3- Peto  rekte  al  Bruselo.  Tiu vojo estas uzata de euxropaj internaciaj
    organizoj (kiel ankaux TEJO).

 Tiu iom komplika sistemo tamen havas kelkajn avantagxoj por ni.

 La  plej klara avantagxo estas tio, ke TEJO povas peti subvenciojn rekte de
 la  komisiono  en  Bruselo,  kaj la LS povas eviti kontaktojn kun la naciaj
 agentejoj de JpE.

 La  vojo  1  estas  uzata  de  naciaj,  regionaj urbaj ktp. organizoj, kiuj
 ekzistas  (cxefe  en  kelkaj  landoj  kiel  Germanio) amase kaj ilia nombro
 dauxre kreskas - sed ne tiel la disponebla monsumo.

 La  kvanto  de  internaciaj  organizoj  restas pli malpli la sama, do estas
 malpli da konkurenco.

 Aliflanke  la  vojo  2  ekzistas  pro  tio,  ke  iuj  projektoj  devas esti
 administrataj de la naciaj agentejoj. Kiam iu landa E-organizo (niaj LS-oj)
 deziras  monon  por  tiaj  projektoj,  ili devas sekvi tiun (iom) komplikan
 vojon.   (Unue   kontakti  la  na  cian  agentejon,  kiu  plusendas  al  la
 komisiono...)

 Tiel do, rekomendindas profiti la eblecojn de la tria vojo!

 Kunlabori  kun  la  Euxropa  Junulara Esperanto-Oficejo (BonEJO) ebligas al
 cxiu  LS  en  Euxropa  Unio  plejrekte profiti de la programo "Junularo por
 Euxropo!"

 Pri  la  programeroj,  projektoj  (intersxangxo  de  gejunuloj, trejnado de
 gvidantoj,  ktp)  konkretajn  informojn  oni  povas  ricevi  cxe  la naciaj
 agentejoj,  sed  ankaux  la oficejo de TEJO en Bonn staras je la dispono de
 LS-oj.

 Miquel Gomez i Besos
 Rheinweg  15, DE-53113 Bonn, Germanio.
 Rete: tejo_Oficejo@forigu.bn.maus.de

 ***************************************************************************

 F A K A   A P L I K A D O
 /////////////////////////


 Komputila E-laserdisko eldonota
 ===============================

 Ni estas studentoj el Munster kaj Stuttgart en Germanio. Ni planas produkti
 komputilan  laserdiskon  (CD  ROM) pri Esperanto, kion oni disdonos al cxiu
 partoprenanto  de  la  Kongreso  de Euxropa E-Unio en Stuttgart kaj plue ni
 volas produkti lern programon por Esperanto.

 Ni nun sercxas Esperantlingvajn kontribuojn por la diskedo, specife:

 - grafikajn kaj sondosierojn (fajlojn)
 - videopartojn (digxitajn aux ne)
 - Tekstojn originalajn kaj  tradukitajn  al  Esperanto  pri diversaj temoj:
   literaturo, lingvo, movado, humorajxoj, poemoj, ktp.

 Bonvolu  noti,  ke  ni  ne  volas pagi kopirajtajn kotizojn. Tial aux sendu
 originalan literaturon aux tradukojn de auxtoroj, kiuj mortis antaux pli ol
 70  jaroj,  aux  tekstojn  por  kiuj  vi akiris senkostan kopirajton cxe la
 auxtoro. Interesas nin krome

 - prezentajxo  de via E-organizo
 - vortaroj kaj fakvortlistoj
 - materialoj de E-gazeto eldonata de vi
 - komputilaj programoj (tre diversaj) de ludoj gxis iloj,
   tauxgprova programo, ktp.
 - Lernohelpiloj

 Ni  gxojos  pri  viaj  kontribuoj.  Pripensu la bonan eblecon por publikigi
 viajn verkojn... Kontaktu nin:

 Stefan  Fisahn
 Friedrich-Ebert-Str. 71. DE-70191 Stuttgart, Germanio.
 Rete: fisahn@forigu.hbi-stuttgart.de

 ***************************************************************************

 Scienca Revuo 1/1996.
 =====================

 El la enhavo de nova numero de SR:

 - Du  aziecoj:  geografia  kaj historia (IKU-prelego de Yamasaki Seiko).
 - Zoologia  nomenklaturo,  medicina terminaro (de Rudiger Sachs, Germanio).
o- Grafika arto de Mihail Sxemjakin en la jaroj 1980-90 kaj rusa arta tradici
   (de  Aleksandr  Fedorov,  Rusio).
.- Novajxo pri la Enciklopedia Vortaro E-Germana (de Detlev Blanke, Germanio)
 - Influo de oksimetacilo kaj vitamino E al imuno
   (de N. A. Mufazalova kaj N. I. Sxigajev, Rusio).
 - Esprimoj de la  ne-lausangaj  parencecoj  (de Balazs Szemok, Hungario).
 - Pakedo-radio: Mirakla komunikadorimedo (de Josef Wozniczka, Germanio).

 La  periodajxon  Scienca  Revuo  ricevas  la  membroj de Internacia Scienca
 Asocio  Esperantista  (ISAE).  Pri  membreco oni povas informigxi cxe ISAE-
 sekretario

 s-ro R. Hauger
 Ringstr. 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio

 ***************************************************************************

 Sociallaborantoj
 ================

 En  la  UK  en  Prago  fondigxis  nova E-asocio "Asocio de sociallaborantoj
 Esperantistaj", kiu celas

 - intersxangxi  spertojn  inter  sociallaborantoj  en  diversaj  landoj,
 - konatigi  socian  laboron  inter esperantistoj,
 - disvastigi la internacian lingvon inter sociallaborantoj, kaj
 - ellabori fakan vortaron.

 La  fondkunvenon  partoprenis preskaux 20 personoj. Oni elektis estraron de
 ses  personoj,  kiuj  funkcios  dum  trijara periodo tiel, ke du estraranoj
 estas elektitaj cxiujare, lauxeble dum la UK.

 Prez:  Soile  Lingman,  Svedio  Vic.prez:  Ursula  Kolsch,  Germanio  Sekr.
 Ingebjorg  Rambjor,  Norvegio  Kasisto:  Birgit  Brenander, Svedio Membroj:
 Irmeli Tanskanen, Finnlando Gunilla Almer, Svedio.

 En  1997  la  jarkunveno  versxajne  okazos  pentekoste  en Stuttgart en la
 kongreso de Euxropa E-Unio.

 Membro  povas esti cxiu persono, kiu laboras rilate al socialaj aferoj, kiu
 akceptas  la  statuton, kaj kiu pagas la membrokotizon al la asocio: 30 NLG
 por  evoluintaj  landoj kaj 15 NLG por netranspagipovaj landoj (difino laux
 UEA:  A- kaj B-lan doj). La membrigxo okazas per la pago de la membrokotizo
 al la kasisto: Birgit Brenander, Bergsg. 28, SE-11223 Stockholm, Svedio)

 Ni eldonos informilon dufoje jare. Ni decidis ankaux uzi la gazeton Eventoj
 por komunikado kun membroj kaj interesuloj.

 Ni  bezonas  kontaktpersonojn  en  diversaj  landoj.  Cxiuj  estas bonvenaj
 kunlabori kaj doni proponojn. Se vi ekzemple interesigxas pri ellaborado de
 faka vortaro, bv. kontakti la estraron.

 Soile Lingman,
 Vasterasg. 4, SE-11343 Stockholm, Svedio

 ***************************************************************************

 Radioamatoroj - ne en la etero
 ==============================

 La jarkunvenon de ILERA (Int. Ligo de E-radioamatoroj) en Prago partoprenis
 25 personoj. Bedauxrinde, post la retirigxo de la antauxa sekretario Laszlo
 Matusinka,  la  vakuo  ankoraux  ne  generis  la  aperon  de  nova  energia
 cxeforganizanto,  do la plej granda problemo de la organizo dauxre estas la
 certigo de la informfluo, la eldono de la bulteno.

 Estis  prezentitaj  la  du E-diplomoj, haveblaj por iu ajn radioamatoro por
 plenumo  de  certaj  kondicxoj  (vidu  Eventoj  n-roj  15  kaj 103). Pri la
 internacia  konkurso,  okazanta  novembre respondecas DJ4PG. Estis elektita
 nova   agema   sekretario   N6UO   W,   kaj   levigxis   la   ideo   eldoni
 sciencpopularigajn  artikolojn  pri  radioteknikaj temoj kiel suplemento al
 Eventoj.

 En  la  dua parto de la kongresa semajno (en la plej frekventata loko de la
 kongresejo:  la  "biera  bufedo") funkciis radioamatora stacio kun speciala
 voksigno OL5ESP.

 Radioamatoraj randevuoj okazas dimancxe kaj lunde je 12.30 UT en 14.266 Khz
 (cxefe  euxropanoj),  sabate  kaj  dimancxe  je  20.30 en 14.266 Khz (cxefe
 sudamerikanoj)  kaj  sabate  je  22.00  kaj  24.00  UT en 21.266 Khz (cxefe
 pacifikanoj).

 laux la protokolo de ILERA

 ***************************************************************************

 Bosniaj infanoj en Katalunio
 ============================

 Finigxis  kun  evidenta  sukceso  la  unua  parto  de nia helpa programo al
 Bosnio,  t.e.  la somerferiado de 15 bosniaj infanoj en Katalunio de la 7-a
 gxis la 28-a de julio.

 La  infanojn  gastigis  cxefe familioj el Sabadell, sed ankaux el proksimaj
 urbetoj  Berbera,  Polinya  kaj Saint Quirze, kaj rezulte de tiu trisemajna
 restado cxe ni kreigxis amikaj rilatoj inter bosniaj kaj katalunaj infanoj,
 kiuj  espereble  da x uros  de  nun per Esperantlingva korespondado. Ambaux
 asocioj  (E-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino kaj Kataluna E-Asocio) organizos
 specialajn porinfanajn kursojn tiucele.

 La  infanoj  estis oficiale akceptitaj en la urbodomoj de Sabadell, Polinya
 kaj Sta. Perpetua Mogoda, kiuj ankaux finance kontribuis al la projekto.

 inf: Llibert Puig

 ***************************************************************************

 Vinoj, likvoroj, viskioj
 ========================

 Bv.  sendi al mi la nomojn de la vin-entreprenistoj kiuj nomis unun el siaj
 vinspecoj "Esperanto".

 Cxu ekzistas ankaux likvoroj, bieroj aux viskioj kun la nomo "E-o"? Se jes,
 de kiuj fabrikoj kaj landoj? Cxu estas iu parfumo "E-o"?

 Pekim Vaz,
 Caixa postal, 182, Belem-Pa, BR-66017 - 970, Brazilio.

 ***************************************************************************

 A R A N Gx O J
 //////////////


 Kompleta monata kalendaro
 =========================

 La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en
 Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj!

 18-20.10.  Postsomera  Klacxkunveno  (PSKK),  Nijmegen.  Inf: Marijke Peet,
   Lauwerecht     65,     NL-3515     GN     Utrecht,     Nederlando.  Rete:
   m.f.peet@forigu.stud.let.ruu.nl

 19-20.10. 41a Stagxo Praktika de Parolata E-o, Plainfaing. Inf: Le Mongade,
   Route du Col du Bonhomme, FR-88230 Plainfaing, Francio. tel: +..-29508646

 20-22.10.  Unua  nacian  kongreson  de  rumanaj  E-gejunuloj  kaj  BaJK '96
   (Balkana Junulara Konferenco). Inf: Mihai Valentin Streanga, str. Stelelor
   14, sc c, ap. 7, RO-1900 Timisoara/Temesvar, Rumanio. Tel: +40-56-148482

 21.10-20.12.  Oksemajna  kurso  por progresantoj, Karlskoga. Inf: Karlskoga
   Folkhogskola,  Lars  Forsman,  Box  192, SE-69124  Karlskoga, Svedio. Tel.
   +46-586-50360.

 25-27.10.  28-a  Korea  Kongreso de E. Inf: CPO Box 4258, Seoul KR-100 630,
   Koreio. Tel. +82-2-6145784. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

 25-29.10.  Japana semajno, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse,
   Francio. tel: +3349/428074

 26.10-02.11.  TEJO-SEL  Seminario: "Junularo sen limoj agado por internacia
   interkomprenigxo"  Lublin,  Polio.  Inf:  Saskia  Idzeda, Androsdreef 86,
   NL-3562 CX Utrecht, Nederlando. Rete: SJAIdzerda@forigu.capvolmac.nl

 26-27.10.  Heroldo  cxe  la  Domparo: kiel redakti? La Chaux-de-Fonds. Inf:
   KCE, Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

 29.10-03.11.  Diversnivela  praktikado  de E, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo,
   FR-86410 Bouresse, Francio. tel: +3349/428074

 29.10-03.11.  10-a  Konferenco de Komunista E-ista Kolektivo, Lisbono. Inf:
   KEK, Rua Paula Lopes 1, 2. esq. Agualva, PT-2735 Cacem, Portugalio.

 30.10-27.11. Cxirkaux la mondo, Fermanio-Usono-Figxio-Novzelando-Indonezio-
   Singapuro-Tajlando.   Inf:  Esperantotur,  str. M.SKlodowskiej-Curie  10,
   PL-85-094  Bydgoszcz, Polio.  Tel: +48-52-415744,  fakso:  -460082  Rete:
   turismo@forigu.bydg.pdi.net

 31.10-03.11.  Dis-Seminario  por aktivula trejnado, Trieste. Inf: Frederico
   Schreiber, Via  Cordaroli 7,  IT-34135 Trieste, Italio. Tel. +040-422607,
   rete: fulmo@forigu.indesia.it

 ***************************************************************************

 Cxe la svisa domparo
 ====================

 En  la  planoj  de  la  Kultura  Centro  Esperantista en La Chaux-de-Fonds,
 Svisio:

 Psikologia  monatfino:  Tazio  Carlevaro,  psikiatro  kaj  verkisto, pri La
 streso: kiel eviti kaj superi gxin? - la 28-29-an de septembro.

 Lingvistika  monatfino:  Michel  Duc Goninaz, profesoro en Aix-en-Provence,
 revizianto de PIV, pri: Kio do estas lingvo? - la 23-24-an de novembro.

 Estis  planita  por  oktobro  "Literatura  monatfino" kun la prelego de Ada
 Fighiera-Sikorska,   eksa   cxefredaktoro  de  Heroldo  de  Esperanto,  sed
 bedauxrinde jam ne plu eblas tio...

 KCE  memorigas,  ke la aligxo al t.n. "kultura monatfino" kostas 60 CHF kaj
 gxi  inkluzivas programon kaj vespermangxon. Aligxo al semajna kurso kostas
 120 CHF kaj gxi inkl. nur instruadon.

 Pliaj informoj cxe:

 Kultura  Centro  Esperantista,
 str. Postiers 27, Posxtfako 779, CH-2301 La Chaux-de Fonds, Svisio.
 Retposxte ne kontakteblas

 ***************************************************************************

 Interkultura Malstrecxigxo
 ==========================

 La  praktika  seminario  sub  cxi-titolo  okazos  la 8-10-an de novembro en
 Berlino, Germanio.

 Gxin  organizas  E-Junularo  de  Brandenburgio/Berlino,  Monda Kunagado por
 Edukado,   Scienco   kaj  Kulturo  kaj  Internacia  Renkontejo  Cxaskastelo
 Glienicke en Berlino.

 Dum la seminario oni uzos multflankajn kaj modernajn metodojn de klerigado,
 kiuj  montros  elirvojojn  el  la  sakstratoj  de konfliktaj formoj de akra
 debatado kaj perforto.

 Propraj spertoj de la partoprenantoj estos en la centro de la seminario.

 Aligxkotizoj: depende de la tempo kaj lando inter 30 kaj 70 DEM. Aligxilojn
 sendu al:

 E-Jugend  Brandenburg/Berlino  (Sabine  Trenner),
 Chausseestr.  8, D-10115 Berlin.
 Tel/fakso: +49-30-2834320

 ***************************************************************************

 Konfrontigxu Arte
 =================

 "Arkones"  -  XII-aj  Artaj Konfrontoj en Esperanto - okazos en Kozieglowy-
 Tuczno cxe Poznanx (Polio) inter la 4-a kaj 6-a de oktobro.

 "Arkones" startis kiel loka arangxo, sed poste atingis internacian agnoskon
 kaj prestigxon.

 En  la  programo  estas antauxvidataj: spektakloj, recitaloj, renkontoj kun
 verkistoj kaj aktoroj, E-filmo, ekspozicio, diskutrondoj k.a.

 Kotizoj: depende de tempo de aligxo kaj de la lando - inter 23 kaj 70 DEM.

 Aligxoj, pliaj informoj cxe:

 Pawel   Janowczyk,
 ul.   Zawady   2/7,  PL-61-002  Poznan,  Polio.
 Tel.: +48-61-127805 (Tadeusz Chrobak)

 ***************************************************************************

 TEJO-SEL seminario
 ==================

 La agado de TEJO kaj SEL estas "agado por internacia interkomprenigxo". Per
 Esperanto  ni  volas  ekhavi  "junularon  sen  limoj", junularon kiu pretas
 trapasi  la  limojn, cxu personajn, cxu sxtatajn aux aliajn. La celo de nia
 seminario  estas  ke  n  i povu agi pli bone kaj kapable por tiu nia esenca
 celo.

 TEJO  kaj Skolta E-Ligo kune organizas internacian seminarion "Junularo sen
 limoj  -  agado por internacia interkomprenigxo" de la 26-a de oktobro gxis
 la 2-a de novembro 1996 en Lublin - Polio.

 La  seminario  celas aktivulojn de la landaj sekcioj de TEJO kaj Esperanto-
 parolantajn  geskoltojn  inter  18-30-jaraj  de tuta Euxropo. (Aliagxaj kaj
 alikontinentaj partoprenantoj estas ankaux bonvenaj laux apartaj kondicxoj.
 Informigxu cxe Saskia Idzerda.)

 La  partoprenantoj  ricevos  repagon  de  40%  de realaj vojagxkostoj, gxis
 maksimume 40 % de duaklasa trajnobileto.

 La seminaria kotizo (35-145 NLG) inkluzivas la programkostojn, mangxojn kaj
 logxigon en kvar kaj kvinlitaj cxambroj, en la bele renovigita seminariejo.
 Pri  programkontribuoj  kontaktu:  Anna  M.  Ritamaki (aritamak@forigu.ra.abo.fi),
 helikposxte: Matt karr FIN-25700 Kimito, Finnlando, fakso: +358-25-423246

 Vian aligxilon sendu al:

 Saskia Idzerda
 SJAIdzerda@forigu.capvolmac.nl,
 Androsdreef 86, NL-3562 XC Utrecht, Nederlando

 ***************************************************************************

 M O V A D O
 ///////////

 Eduka Fondajxo Carson
 =====================

 La Eduka Fondajxo Carson dum 12 jaroj plenumis la deziron de farmisto Chuck
 Carson de Climax disdoni lian heredajxon de sepdek mil dolaroj por helpi je
 iaspeca edukado per, pri aux por Esperanto.

 Dum  tiuj  jaroj  la Carson-Fondajxo fakte disdonis pli ol 200.000 USD, sed
 nun  la kuratoroj decidis elkasigi cxion restantan en tiu cxi jaro 1996. La
 sumoj,  disdonitaj  en  la lasta jaro, kiel kutime, varias inter proksimume
 100 CDN kaj iom pli ol 3.000 CDN.

 De post nia lasta raporto, la kuratoroj elektis subteni la jenajn diversajn
 projektojn:

n- Eldono  de  pola  kaj  uzbeklingva  lernolibroj; Esperanto-angla vortaro e
 Hindio;  islanda  korespondkurso;  kaj  sonmagazino  por  akompani lernigan
 revuon en Malagasio.
 - Instruvojagxoj al Brazilio, Cxinio kaj en kelkaj landoj de Afriko.
 - Sendado de perposxtaj kvizoj de Hungario al progresantoj tramondaj;
 - Subvencio de premio por lernintoj de koresponda kurso en Anglio;
 - Pretigo de studkurso perkomputila en Kubo; kaj Mazi-komplekto por Rumanio.

 Se  iu  havas  jam  bone pripensitan kaj indan proponon, kaj deziras, ke la
 Fondajxo  gxin  pritraktu  dum la lasta kunveno en oktobro, tiu bonvole tuj
 petu petformularon de la sekretario de la fondajxo cxe:

 1339 Hamilton Street N.W., Calgary, Alberta, T2N 3W8, Kanado.

 La  kuratoroj  planas  solenan  fermon  de la Eduka Fondajxo Carson en majo
 1997,   en   Climax,  la  foja  logxloko  de  nia  malavara  testamentinto.
 Intertempe,  ni planas verki manlibron pri niaj spertoj en la kampo disdoni
 monon  internacie,  kun  la  celo  helpi  aliajn  tiajn  organizajxojn  kaj
 fondajxojn en Esperanto.

 Jean E. Smythe

 ***************************************************************************

 La estonto de "Heroldo"
 =======================

 En  la  lastaj  tempoj,  la  gxisnuna redaktoro kaj eldonanto Ada Fighiera-
 Sikorska  esprimis  la deziron rezigni pri la eldonado de la gazeto ekde la
 venonta  jaro.  En  tiu  senco,  la  17-an  de julio 1996 sxi subskribis la
 asemblean  protokolon  de  la  senprofitcela asocio "Heroldo de Esperanto",
 laux kiu la eldonadon de la gazeto ek de la 1-a de januaro 1997 transprenos
 la Kooperativo de Literatura Foiro tra sia itala filio, kun la kunlaboro de
 Gian Carlo Fighiera.

 Ada  volis tion persone anonci al la legantaro: tiucele, sxi komencis verki
 en sia lito la suban lastan artikolon, kiun la morto interrompis:

 "La rekorda kalendaro de "Heroldo" konfirmigxis"

 "La  plej populara,internacia novajx-gazeto "Heroldo de Esperanto", fondita
 en  aprilo  1920  de la germana esperantisto Teo Jung, fine de la nuna jaro
 sxangxos  sian  eldonanton.  En  la  sama momento, rekorda eldontempo estis
 konfirmita,  cxar la  xgisnuna redaktorino, la 67-jara polino Ada Fighiera-
 Sikorska,  edzino  de  la  italo  Gian  Carlo Fighiera, redaktis la gazeton
 seninterrompe  dum  36  jaroj,  de  januaro 1962 gxis fino de 1996. Dum tiu
 periodo, sxi tutsola prizorgis la aperon de la gazeto kaj gxin administris,
 funkciante kiel unupersona stabo.

 Teo  Jung  havis grandajn meritojn por HdE, unue kiel gxia patro kaj pro la
 decido  dauxrigi  la  eldonon  post la milito. Memorindas, ke dum la '30-aj
 jaroj  li havis la kuragxon rezisti al la naziaj persekutoj. Versxajne, nur
 unu  sola  internacia  gazeto  en  Esperanto  en  76  jaroj  havis  nur  du
 redaktorojn..."

 "Heroldo"  do plue vivos, kiel volis Ada. Gxi plue gardos la demokratan kaj
 liberecan  karakteron, kiu signis gxin ek de 1920. Tio estas la plej tauxga
 monumento, kiun ni povas starigi al la memoro de Ada.

 inf: Gian-Carlo Fighiera

 ***************************************************************************

 Komuniko  de  UEA
 pri  la  projekto  "Kostoj de (ne)komunikado en Euxropo"
 ========================================================

 Lastatempe "Esperanto" Radikala Asocio (ERA), per diversaj komunikoj, petas
 financan  subtenon  de  esperantistoj  por  projekto  titolita  "Kostoj  de
 (ne)komunikado en Euxropo".

 Cxe la 81-a UK en Prago, ERA petis auxspicion de UEA por tiu projekto. Post
 diskuto, la estraro de UEA malakceptis tiun peton, pro jenaj konsideroj:

 - ni dubas, cxu ERA donas tauxgan kadron por produkti internacie aprobindan
 raporton;

 - ni kun bedauxro devas konstati, ke la antauxaj agadoj de ERA, okazante sen
 adekvata  konsultigxo  kun  UEA  kaj  niaj kunlaborantaj instancoj kaj ofte
 haste preparitaj, ne malofte efikis negative en la koncernaj medioj;

 - multaj esperantistoj en Italio kaj alilande raportis malbonajn spertojn en
 siaj provoj kunlabori kun ERA tra la lastaj jaroj.

 Per  tio  UEA  ne volas nei la agemon kaj certagradan sukceson de ERA, kiam
 temas  pri  subvencipetoj  kaj  similaj  agadoj  cxe  politikaj  kaj edukaj
 instancoj.

 Tamen  ni substrekas, ke por longdauxra agado sur firma bazo necesas pli da
 vera  konsultado  kaj  kunlaboro  kun  aliaj  organizajxoj de la Esperanto-
 movado,  kaj  pli  da  publikeco  pri  la financaj kaj aliaj rezultoj de la
 projektoj.

 Osmo Buller
 gxenerala Direktoro de UEA

 ***************************************************************************

 Japanlingva informilo
 =====================

 Japanlingva  konciza  informilo  "Esperanto,  la lingvo por la tuta homaro"
 estas preta.

 B4-formata  kaj  du-flanka.  En  gxi oni legas ne nur bazajn sciojn pri nia
 lingvo,  sed  ankaux  utilajn  informojn  pri libroj kaj organizajxoj en la
 lando.  Oni  rajtas libere multobligi gxin fotokopie, kaj utiligi gxin laux
 sia bontrovo.

 Ni  pretas  sendi al vi unu ekzempleron kontraux du respondo-kuponoj. Turnu
 vin al

 E-societo   en   Numazu,
 Okaisiki   501,   Numazu   J-410  Japanio
 Rete: hjp24795@forigu.pcvan.or.jp

 ***************************************************************************

 OSIEK-premio 1996 al Pauxlo Gubbins
 ===================================

 La cxi-jara premio OSIEK estis atribuita al la verko "Kunvojagxu" de Pauxlo
 Gubbins.

 Pasintjare  la Societo premiis Donald Broadribb pro lia traduko el Platono.
 Ankaux  cxi  jare la balotado estis favora al tradukintoj, sed ankoraux pli
 al auxtoro de lernolibro tre praktika cxie ajn uzebla.

 IEK-97  okazos  en Rafina, cxemara urbeto 30 km for de Ateno. Temo: Helenaj
 influoj en la mondkulturo. IEK-98 okazos en Trieste, Italio.

 Fonto: OSIEK informpagxo en Internet:
 http://www/teaser.fr/exlaubacher/osiek/

 ***************************************************************************

 Pri "Komuniko al la esperantistaro"
 ===================================

 Mi  tre  bedauxras,  ke  UEA ne plenumas sian parton de la interkonsento de
 novembro  1995,  nome ke dum la Gxenerala Kunsido mi prezentu mian korekton
 de  la  malverajxoj  de  la Festparolado en Tampere, 1995, kaj ke UEA poste
 publikigu  sensxange  ti  un  korekton  en  la Kongresa Raporto en la revuo
 "Esperanto" tuj post Prago.

 Tio estis mia senkompromisa kondicxo por membrigxi al UEA kaj partopreni la
 UK-n  en  Prago. Kiam mi venis al Prago, montrigxis ke tute ne plu ekzistas
 Gxenerala  Kunsido  -  absolute  necesa  por cxiu demokrata asocio. Nun UEA
 rifuzas  publikigi m ian "Komuniko al la esperantistaro", kvankam gxi estas
 zorge  skribita  en  tre  delikata formo gxuste por digne fini la multjaran
 damagxon  al  Esperanto,  kiu  komencigxis  en 1974. Bedauxrinde, ke UEA ne
 deziras tion. Mi faris mian plej eblon.

 La  postulaton de UEA (formulita de la nuna gxenerala direktoro de la C.O.,
 Osmo   Buller),   nome   ke  mia  "Komuniko  al  la  esperantistaro"  estas
 "...polemikajxoj  pri  aferoj  okazintaj antaux 20 jaroj", mi petas vin mem
 prijugxi.   Mi  nur atentigis  pri  malverajxoj,  kaj  tion  UEA  nomas
 "polemikajxoj".  Historiaj  faktoj  neniam  estas  sxangxeblaj  kaj  neniam
 malaktualigxas.

 S-ino Birthe Lapenna
 lapenna@forigu.cybernet.dk

 ***************************************************************************

 Fervoja informo, TV-raporto, sukceso
 ====================================

 La  pola  E-movado  ne  apartenas  al la nun plej aktivaj. La iaman renomon
 tamen de tempo al tempo renovigas fervoraj aktivuloj.

 Tiel  estis ankaux cxe la 28-a Tutpollanda E-kongreso, okazinta en julio en
 Gliwice.  Partoprenis  gxin  cx.  140  samideanoj,  ne nur polaj, sed el 11
 landoj.  En  tri  tagoj cxe la alvenantaj tagoj la lauxtparolilo salutis la
 alvenantojn  en  la  inte  rnacia lingvo! (Iam ofte, nun preskaux forgesita
 ebleco de la senpaga reklamo...).

 Pri  la  bona  organizado atestas, ke la variprograman kongreson salutis la
 Ministerio  pri  kulturo  kaj  arto,  multfoje skribis pri gxi la lokaj kaj
 regionaj  gazetoj, informis 4 regionaj radio kaj televidstacioj (ofte rekte
 el  la  kongresejo).  Fu  nkciis  E-kurtonda radiostacio, haveblis speciala
 porokaza  posxtstampo,  kaj  la  urbaj  instancoj  helpis en la eldonado de
 speciala,  eleganta  E-bildkarto- la unua en la historio de la urbo. Antaux
 la  kongreso  en  la  urbocentro  funkciis  speciala  E-ekzpozicio  dum  12
 semajnoj.

 En  la  fino okazis ecx inauxguro de 2 E-stratoj. Prez. de PEA J. Ratajczyk
 kaj  la A-komitatano de UEA L. Kosieniak trancxis la verdan rubandon cxe la
 stratoj: "Esperantystow" kaj "Zamenhofa".

 Citajxo  el  la letero de S. Mandrak: "Ni estas certaj, ke la lasta pola E-
 kongreso  valoras  por montri, ke la E-movado en nia lando 'ankoraux vivas'
 kaj sentas sin bone, kvankam ne sen problemoj".

 laux inf. de Stanislaw Mandrak

 ***************************************************************************

 Hispanoj atakas Monaton
 =======================

 La  komputilo  de  la  asocio  Knooppunt  ne  nur  gastigas  la  interreto-
 informpagxojn  de  Flandra  Esperanto-Ligo  kaj de Monato, sed ankaux de la
 euxska  kultura  asocio  Euskadi Koordination. Iuj hispanoj distrumpetis la
 novajxon,  ke  Knooppunt  helpas al ETA, kaj pro tio preparis "elektronikan
 bombon".  Ili  sendis  retmesagxon  cxiun  duonan  sekundon  al  Knooppunt,
 esperante  tiel  supersxuti  la komputilon kaj paneigi gxin. La sistemestro
 tamen rapide rimarkis la intencon kaj sukcesis resendi a l la sendintoj.

 Iom   pli   da  "sukceso"  la  hispanoj  havis  cxe  Monato.  Ili  sukcesis
 intersxangxi  kelkajn  ne suficxe protektitajn dosierojn per tekstoj plenaj
 je hispanaj fivortoj.

 el Monato 6/1996.

 ***************************************************************************

 BEJO: Kun fresxa forto
 ======================

 Brazila  E-Junulara  Organizo,  BEJO  havas  novan  estraron ekde sia julia
 kongreso  en  Ribeirao  Preto.  Gxin gvidas kiel prezidanto Daniel Oliveira
 Santos, UEA-JD en Campinas. BEJO festos sian 30-jarigxon venontjare, dum la
 kongreso  kiu okazos en Curitiba, PR (samtempe kun la 33-a Brazila Kongreso
 de Esperanto). La nova adreso de la organizo estas

 CP 1097, BR-13031-210 Campinas SP, Brazilio
 Retposxto: dosantos@forigu.correionet.com.br

 ***************************************************************************

 La "denaska listo" unujarigxis
 ==============================

 En  auxgusto 1995 Jouko Lindstedt (kun Giorgio Silfer kaj Amri Wandel patro
 de  la  "Rauxma  Manifesto")  ekfunkciigis auxtomatan korespondan liston en
 Internet por

 - denaskaj  esperantistoj kaj iliaj familioj
 - interesigxantoj pri du- aux plurlingva edukado.

 La korespondlisto DENASK-L similas al iu cirkulero: vi sendas vian mesagxon
 al  unu  adreso,  kiu auxtomate kaj tuj distribuas gxin al la membroj de la
 listo. (La membreco estas senpaga.)

 La  servo  rapide  igxis  tre  populara.  Nun gxi havas cx. 50 aligxintojn,
 plejparte  anojn  de  denaskaj  familioj. Oni traktas tre diversajn temojn:
 cxiutage  uzendajn  necesajn  vortojn  (mankantaj  aux  neprecizaj en PIV),
 problemoj  kaj  spertoj en la dulingva edukado, problemoj de la movado (pli
 gxuste problemoj pri utiligo de la lingvo, ktp).

 Pri  la aktiveco estas karakterize, ke por la uzantoj cxiutage alvenas 5-20
 mesagxoj!  Ni  povas  diri,  ke  krom plenumi la originajn celojn, la listo
 estas  tre  utila  forumo  por lingve evolui ankaux por tiuj, kiuj cxiutage
 uzas la lingvon (E-cen troj cxe FEL, Budapesxto, Rotterdam ktp).

 Gratulojn  al  la  iniciatinto kaj prizorganto de la listo, Jouko Lindstedt
 pro la senlaca kaj tre valora laboro.

 Interesigxantoj (kun Interreta ebleco) povas kontakti la administranton por
 pliaj detaloj cxe:

 Jouko Lindstedt
 jslindst@forigu.cc.helsinki.fi

 ***************************************************************************

 TEJO-enketo
 ===========

 Estas  lancxita  TEJO-enketo  kiu  celas analizi kiel kaj kial gejunuloj en
 Latinameriko  lernas Esperanton kaj kiel ili uzas gxin. Gxiaj demandoj i.a.
 temas  pri  kono  pri lingvoj, aktivemo en E-organizoj, vidpunkto rilate al
 movadaj problemoj.

 La  enketiloj  jam  dissendigxas  al  membroj  kaj ne-membroj de TEJO en la
 kontinento, sed oni povas peti enketilojn de:

 James Rezende Piton, Av. Joao B. M. do Canto, 257/J2, BR-13031-210 Campinas
 SP, Brazilio. Rete: james@forigu.correionet.com.br

 ***************************************************************************

 Dimancxo la 11-an de auxgusto, 1996, pagxo A [nomo de sekcio de la jxurnalo
 "Monda resumo"]

 Epidemia eksplodo en Japanio
 ============================

 Dekoj  da  homoj  malsanigxis  dum  nova  nutrajxa venena epidemia eksplodo
 sabaton,  kaj  la morto de maljuna virino plialtigis la mortosumon de la E.
 coli bakteria epidemio de Japanio gxis naux.

 La fresxa epidemia eksplodo en Hirosxima efikis sur 42 homojn cxeestante la
 Japanan  Esperanto-Kongreson.  Ili  plendis pri vomado kaj diareo, raportis
 Kyodo Novajxoj. Tridek el ili enhospitaligxis.

 Lokaj funkciuloj en Hirosxima diris, ke la novaj okazoj ne kauxzigxis de la
 0157-a  stamoj  de  E. coli bakterioj kiu malsanigis 9,000 homojn tutnacie,
 ecx se ili ne specifis kio alia eble instigis la epidemian eksplodon.

 Laux la novajxservo de la jxurnalo Sacramento Bee, el Internet "rebato-l"

 ***************************************************************************

 R E A G O J
 ///////////

 Dia, tia - via!
 ===============

 Zamenhof  tiom  precize konstruis Esperanton, se iu volus "perfektigi" gxin
 (multaj provis jam), kaj se sukcesus "sagxe" solvi iun problemon: anstataux
 unu vekigxas du-tri.

 Anstataux vi en la singularo uzi di aux ti tute ne eblas. Tiujn ni ne povus
 uzi  kiel  posedpronomojn:  mia, dia lia, sxia, gxia. La adjektiva formo de
 Dio  estas  ja  dia!  Same  mia,  tia, lia... Tia ja estas inter la tabelaj
 vortoj.

 Nur  el  la  latina  estus unika solvo: tu, tua, tuajn..., sed kiel strange
 sonus la ofta esprimo: cxu tu ...?

 La  solvo estas ja konata: se donus miskomprenojn la situacio, en singularo
 ni  uzas:  vi, en la pluralo: vi cxiuj. Ekz. Mi invitas vin. Mi invitas vin
 ambaux,...   vin  cxiujn.  (Vidu  la  gramatikon  de  Kalocsay:  Rendszeres
 eszperanto nyelvtan. 20. )

 Lajos Kobor, Hungario

 * * * * * * * * * * * * * * * *

 Debatoj pri "ci"
 ================

 Mi cxiam gxojas, se en la belaj someraj tagoj reaperas tiu aux alia diskuto
 pri  gramatika  detalo  de  Esperanto  - iom simile kiel la monstro de Loch
 Ness.  Tio  pruvas  la  vivantecon  de nia lingvo kaj la ... mizeran staton
 pludoni  spertojn kaj s ciojn en nia komunumo. Jen tute ne kompleta listeto
 de  13  artikoloj  pri  tiu  "aktuala"  diskuto,  ordigita  laux  jaroj (mi
 provizore   komencis   en  1923,  jes  ja  mil-nauxcent-dudek-tri).  Se  la
 kunlaborantoj  de "Terminoteko" iom estos registrintaj p liajn jarkolektojn
 en  nia  komuna  "Elektronika  Bibliografio de Esperantaj Artikoloj" (EBEA,
 nuntempe  cx.  11.000 enskriboj), ni certe ankoraux trovos pliajn indikojn.
 Cxiuj komputorantoj estas kore invititaj kunhelpi en la registrado.

 1923, Literatura Mondo, vol.I, p. 160.
 1923, Literatura Mondo, vol. I. p. 248.
 1925, Itala E-revuo, 1925:12:11 176
 1961, Nuntempa Bulgario, 1961:5:6 42-43
 1966, Heroldo  de  E-o,  1966/3,  p.  2
 1967, Heroldo de Esperanto, 1967/2,  p.  3.
 1983, Brita  Esperantisto, 1983 jan-apr., 78:850-851, 210
 1983, Lauxte, 1983/1-2
 1983, Brita Esperantisto 1983 maj-auxg, 79:852-853, 233-234
 1984, Brita Esperantisto, 1984, 80, 365-367
 1990, Boletin de Fed. Espanola de E-o, 1990:42:296 (maj-jul) 9-10
 1996, Eventoj, 1996:106 6
 1996, Eventoj, 1996:106 6

 Bernhard Pabst, Germanio


 Rim.  Ni aldonu ankoraux Eventoj 103... Pri pluraj aferoj mi konsentas, sed
 mi  dauxre  meditas:  hodiauxa,  nova,  ordinara (!) esperantisto kie povus
 trovi  ekzemplerojn  de  revuoj  el  1923,  1961...?  Krome, kiel trovi ion
 konkretan  elinter la gxis nun aperintaj artikoloj, krom persone trafoliumi
 plurmil  gazetojn  en Vieno aux cxe d-ro Arpad Mathe? EBEA estas bona ideo,
 kio  ecx  naskis  novan  cxe  ni:  aperigi la tutan gxisnunan materialon de
 Eventoj en laserdisko... Ni vidu! - Laszlo Szilvasi

 ***************************************************************************

 B A Z A J   I N F O R M O J
 ///////////////////////////

 OSIEK-premioj
 =============

 La   internacia   societo   OSIEK  cxiujare  atribuas  premion  al  vivanta
 esperantisto  pro  kultura  kreajxo nefikcia en Esperanto, publikita per ia
 ajn  perilo (libro, kasedo, videofilmo, mikrofilmo, laserdisko...). Kaze de
 traduko, la premio rekompen cas la Esperantigon, sendepende de la naturo de
 la originalo.

 La nuna valoro de la premio estas 300 eurooj.

 Cxiu  OSIEK-membro  rajtas,  dum  la tuta jaro, fari po 2 proponojn. Verkoj
 proponitaj antaux la 1-a de majo estos prezentitaj en la junia numero de la
 kultura revuo La Gazeto.

 La  unuan  tagon  de  la jara Konferenco (IEK), oni oficiale prezentas la 5
 plej ofte proponitajn verkojn.

 La  lastan  tagon,  membroj de OSIEK partoprenantaj la Konferencon, sekrete
 vocxdonas inter tiuj kvin.

 Listo de jam premiitaj verkoj

 1990 - Rihej Nomura: Zamenhofa ekzemplaro
 1991 - Evaldo Pauli: Mil jaroj de kristana  filozofio
 1992 - Ebbe Vilborg: Etimologia vortaro de E-o
 1993 - Ulrich  Lins:  La dangxera lingvo
 1994 - Rudiger  Eichholz:  Esperanta bildvortaro
 1995 - Donald Broadribb: traduko de La Respubliko de Platono
 1996 - Paul Gubbins: Kunvojagxu

 Fonto: http://www/teaser.fr/exlaubacher/osiek/

 ***************************************************************************

 H U N G A R A   A N G U L O
 ///////////////////////////

 Esperejo - ne plu!
 ==================
 Pro  manko  de  financoj, homaj fortoj, malalta aktivado, la estraro de HEJ
 decidis fermi la klubejon "Esperejo" en oktobro. Se vi havas en la ejo iujn
 ajxojn  bv.  nepre  forporti  gxin  antaux la limdato, cxar poste gxi estos
 jxetota  al  la  rubujo  . La ejon oni devas redoni en malplena stato. HEJ-
 estraro dejxoros cxiumarde en la E-Domo (Bp. XIX Leiningen u. 4.)

 Ago-Tago!
 ========
 La  5-an de oktobro estas planata memorfesto pri la 100-jara E-teatro en la
 E-Parko,  Bp-o  cxe  la  Zamenhof-statuto  (en  Buda,  apud la banejo Racz,
 auxtobuso 5, 78, 86).

 Sukcesa festo en Veszprem
 =========================
 La  16-an  de  septembro  la  E-rondo  de  la  urbo  Veszprem  festis  sian
 35-jarigxon.  Al  la  modele organizita festo alvenis gastoj preskaux el la
 tuta lando, entute pli ol 70 personoj. Pri la festa kunveno raportis pluraj
 lokaj amasmedioj.

 ***************************************************************************

 L E T E R O J   D E   L E G A N T O J
 /////////////////////////////////////


 Ve al ni!
 =========

 En  la  105-a  numero  de  Eventoj  aperis  reago  de malsamideano Reinhard
 Haupenthal pri la jxusaj sxangxoj en la Akademio de Esperanto.

 Kvankam mi havas dubojn ankaux pri la enhavo de lia reago, tiun mi ne volas
 tusxi, ja tion li ne meritas. Fakte, li meritas nenion, nur kondamnon.

 En  la  dua  alineo  li kreas la esprimon: "lebens... rauxmismo". Por tiuj,
 kiuj  eble  ne  tuj  rekonis  la  intencon:  temas  pri aludo al Lebensraum
 (vivtereno), la teoria bazo de Adolf Hitler pri la bezonata nova, per forto
 konkerenda  vivtereno por Germanio. Tia abomeninda, nauxziga stilo gxis nun
 ne estis tipa en Esperanto. Espereble, ecx ne estos.

 Kaj   tiu  homo  estas  Akademiano?  Kaj  li  volis  esti  ecx  prezidanto,
 vicprezidanto? Ve al ni!

 Gabor Deak-Jahn, Budapest

 ***************************************************************************

 Mi neniam diris...
 ==================

 ...Interalie,  la  letero  de  Haupenthal atribuas al mi la frazon, kiun mi
 neniam  diris. Absolute neniam mi asertis, ke oni devas elimini tri homojn,
 simple mi respondis per la frazo "Mi preferas ne komentarii" al demando kiu
 aludis al akademi anoj iel kompromititaj en justic-aferoj.

 Mi min rezervas la rajton protesti rekte kaj peti algxustigon.

 Perla Ari Martinelli

 ***************************************************************************

 Tro multas la E-gazetoj
 =======================

 Mi  rimarkas,  ke italaj esperantistoj produktas plurajn E-revuojn, petante
 la samideanojn aboni al ili por subteno.

 Cxu  ne  estus  pli bone, se anstataux fari gazetojn, oni farus flugfoliojn
 (cirkulerojn)  2-4  foje en la jaro nur kun la necesaj informoj, kaj sendus
 al Eventoj la gravajn valorajn informojn, tiel ke pere de internacia gazeto
 cxiuj abonantoj e stos informitaj?

 Mi proponas tion ne nur por la italoj, sed ankaux por aliaj eksterlandanoj.

 Sugesti tion al UEA, cxu vi pensas gxin bona?

 Mi  abonas  al  tri  E-revuoj, inter ili Eventoj, kiu laux mi estas la plej
 interesa, krome mi ricevis donacitajn aliajn, sed ne pro manko de volo, sed
 pro  manko  de  tempo  mi  ne sukcesas legi cxiujn, ecx ne se la tago estus
 48-hora.

 Laux mia vidpunkto Eventoj povus aperi unu foje monate kun aldonitaj kelkaj
 pagxoj pli, kaj kun kompleta internacia informado.

 Do  mia  propono  estus:  unu  sola internacia gazeto krom la landaj naciaj
 flugfolioj. Laux mi tio estas sxparo de mono kaj ebleco al cxiuj legi cxion
 subtenante  la  elspezojn  de  la internacia gazeto, kiu laux mi devus esti
 Eventoj.

 Cxu  valoras  subteni gazetojn, kiuj ne estos legitaj? Ili estas tro multaj
 en  la  monda  esperantistaro.  Pli  bone malmultaj gazetoj - sed legata de
 cxiuj.

 Antonia Bonomi Spirat Tregnago, Italio

 ***************************************************************************

 E-grupo en unua rango
 =====================

 Mi  jxus  vizitis la plej bonan E-grupon, kiun mi iam ajn renkontis. Kaj mi
 renkontis multajn.

 En  Wakefield, Anglio, trovigxas eta komunumo de esperantistoj, kiuj ne nur
 uzas Esperanton, sed vivas en Esperantujo. Kvin junaj virinoj kaj 3-4 viroj
 estas  tiu  grupo.  Plej multaj logxas komune en du domoj, kiuj aspiras kaj
 aromas pri Esper anto.

 Tuj  kiam  mi  telefonis  por  peti  logxon  laux  Pasporta Servo mi auxdis
 bonvenigajn  vocxojn.  "Ni  antauxrigardas  al  via  vizito" estis vera kaj
 entuziasma. Cxe mia alveno mi estis tuj inter amikoj.

 Sed, vi demandus, "Cxu ili ja parolas Esperanton?" - Ili parolas la lingvon
 tra  la  tuta tago cxiutage, ne nur kun la vizitantoj. Nature kaj flue. Ili
 babilas, sercxas, kantas la lingvon. Ili parolas al la kato kaj hundo en E-
 o.  Ili  instruas  E-on, kaj la muroj de la cxefa cxambro estas kovrataj de
 afisxoj,   flagoj,   insignoj;   cxiu  objekto  havas  etikedon  por  helpi
 komencantojn.  En  alia cxambro oni trovas bibliotekon kun 1500 libroj. Ili
 eldonas propran gazeton kun la titolo "Kler a klacxo", en du lingvoj.

 Do...kial  tiu  Grupo  ne  estas  bone  konata  tra la lando? Kial homoj ne
 svarmas  por  renkonti  cxi tiun grupon kaj la cxarmajn junulinojn? Cxar (-
 cxu  mi  flustru?  oni  ne  bezonas  perfekte  Esperanton! Ili ellasas, aux
 akcidente  aldonas  ofte la aku zativon, ili nenion scias pri -at/-ita; ili
 enfaligas  plurajn  anglajn  vortojn  se  ili ne scias la E-an kaj foje ecx
 parolas  la  anglan)  la korifeoj de La Movado kaj la pedantuloj malestimas
 ilin. Aux ignoras. Ili iam sentis sin lepruloj!

 Sed mi auxdis en du vesperoj pli multe da felicxa Esperanto, vigla kaj vera
 Esperanto,  ol  en  iu  ajn  alia  klubo en du monatoj. Ecx rapida samtempa
 tradukado  el  la  angla  por  hispana vizitanto. Tio enviigus plej multajn
 grupojn.

 Iru  tien  per la Pasporta Servo. (98 Pinderfield Road, Wakefield, Anglio).
 Akceptu  la  modestajn, neluksajn liton kaj mangxon. Vi vivos en Esperantio
 dum la tuta tago.

 Will Green,
 auxgusto '96

 ***************************************************************************

 N I    R E K O M E N D A S
 //////////////////////////

 Esperantaj popolaj fabeloj
 ==========================

 Cxiu  popolo  havas  siajn  legendojn,  popolfabelojn  kiuj  fundamentas la
 komunumajn  sentojn,  kiuj  rakontas  -  cxu  verajn  aux neverajn - iamajn
 okazintajxojn.

 La  verda  popolo  ankoraux ne multajn tiajn havas. La novaperinta libro de
 David  K.  Jordan kompletigas tiun serion per dekdu interesaj rakontoj. Ili
 apenaux aux tute ne estas tradukeblaj al aliaj lingvoj, gxin povas gxui nur
 Esperantistoj - s ed jes, ili vere povas gxui.

 David K. Jordan: Rakontoj prapatraj pri nia lando antaux multaj jaroj, kiam
 okazemis  aferoj  mirindaj.  72  pagxoj,  13.5 x 21.5 cm. Prezo por unuopaj
 ekzempleroj: 5.15 USD + sk cxe la eldonejo:

 BERO, pk. 13492, CA-94712 Berkeley, Usono

 ***************************************************************************

 I N T E R E S E
 ////////////////

 Rapid-legado
 ============

 Inter  la manieroj pliricxigi nian kulturon, sendube la legado havas cxefan
 rolon. Per gxi ni ampleksigas nian vortprovizon, akiras sperton, plibonigas
 nian   vivkapablon,   vekas  nian  inteligenton,  vivigas  nian  imagpovon,
 pliklarigas ideojn ktp .

 Krome,  la  rapidlegado  estas unu el la plej populara aktivado inter la e-
 istoj.  Pro  tio  estos  interese  scii  ion pri gxi kaj pri la ebleco gxin
 perfektigi.

 Por  pli  bona  legkapablo  du  faktoroj  nepre necesas: strecxa atento kaj
 rapideco.

 Por  pli da atento, oni rekomendas ne legi sub nesuficxa aux troa lumo, nek
 legi  kusxante aux ene de auxtoj, nek auxdante muzikon. Atenton ni sukcesos
 per  kiel  eble  plej  aparta, trankvila kaj konstanta loko. Tiel nia psiko
 auxtomate  trankvil igxos kaj strecxos sian atenton cxiam, kiam ni sidigxos
 en  iu  loko.  Malatento  lantigas  la  legadon,  sekve la komprenon - tion
 malmultaj  scias.  Lanta  legado kauxzas pli da atento pri vortoj kaj fraz-
 strukturoj, ol pri la ideo, pri legajxo mem .

 Rilate  al  rapideco,  estas  oportune  mencii, ke oni ne legas cxiaspecajn
 tekstojn laux sama grado de rapideco. Same kiel oni stiras rapide aux lante
 por  iri  al laborejo aux dum sunsubirluma marborda promeno, necesas ankaux
 legi malsimile mate nan gazeton al poezia verko.

 Terura  malutila  kutimo  estas  legi  lauxtvocxe,  malgraux  strebo, ni ne
 sukcesos  paroli  pli  ol  300  vortojn  minute. Lauxtvocxa legado ankoraux
 dauxras  kasxe  en  la formo de lipomovoj, sen auxdigo de sonoj. Tiu kutimo
 limigas tiom, kiom lauxta el parolo.

 Cxesiginte tiun malbonan kutimon, alia sxtupo atingenda estas la malaperigo
 de  la  nomata "mensa elparolo", kiu konsistas el ripetado de silaboj de la
 vorto  en nia cerbo, sen movo de la lipoj. Malgraux la malfacileco, estingo
 de  la  mensa  elp  arolo  ege  akcelos  nian legritmon. Jen la metodo gxin
 pereigi:  klopodu  legi  kaj  samtempe pesi, cxu vi konsentas aux ne kun la
 auxtoro. Pensu la vortojn "gxuste" aux "malgxuste" dum la legado.

 Alia   afero  malmulte  konata:  temas  pri  la  okulmovoj.  La  legado  ne
 efektivigxas  dum  la  tuta  tempo  de  surpapera  okulglitado.  Vere, niaj
 okulgloboj  faras kelkajn saltetojn sur cxiu linio, kaj ni legas nur dum la
 pauxzoj  inter  cxiu  salto.  Dum  la  movoj de la okuloj ni efektive legas
 nenion, ni preskaux blindigxas tiam.

 Tio  estas  facile  pruvebla,  se  vi  staros  malantaux pagxo de revuo kaj
 rigardos  okulon de la leganto tra trueto, farita en la centro de la pagxo.
 Kalkulu  la movojn kaj pauxzojn de lia okulglobo. Malbona leganto movas kaj
 haltigas  la  rigardon  cx. 6 aux 7 fojojn po linio de ordinara libro. Bona
 leganto  bezonas nur tri pauxzojn. Cxiuj ekzercoj teknikaj por plialtigo de
 legrapideco konsistas cxefe en malpliigo de tiuj haltoj po linio.

 Gxenerala  konsilo  por perfektigo estas fiksi cxiam la rigardon nur cxe la
 supro  de  la  vortoj.  La  supraj  strekoj  de  cxiu vorto suficxas por la
 kompreno  de  la legado kaj facile rapidigas gxin. Provu tuj! Ni povas legi
 ion ajn fiksante la riga rdon supren en la frazoj.

 Tiuj  teknikoj  estas facile praktikeblaj, cxar legi estas ago cxiutaga kaj
 gxia  efiko  estas altgrade utila. Amuzigxu, klerigxu kaj spertigxu pere de
 bona rapida legado!

 Cicero Gabriel Soares el Brazila Esperantisto, junio '96

 ***************************************************************************

 A N O N C E T O J
 /////////////////////

 Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj!

 * * *

 20-22.  de  septembro  1996: Unua nacia kongreso de rumanaj E-gejunuloj kaj
 samtempe laborkunsido pri BaJK '96 (Balkana Junulara Konferenco). Kontaktu:
 Mihai   Valentin   Streanga,  str.  Stelelor  14,  sc  c,  ap.  7,  RO-1900
 Timisoara/Temesvar, Rumanio . Tel: +40-56-148482

 * * *

 Nova  TTT-pagxo  de  TEJO-SEL  seminario  "Junularo  sen  limoj - agado por
 internacia   interkomprenigxo   estas   preta.   La   adreso   estas  jena:
 http://akropolis.pol.lublin.pl/users/ plesp/sem_96.html

 * * *

 Koloran  E-bildkartojn  kaj  aliajn  informilojn  kun  E-teksto pri la urbo
 Gliwice  oni  povas  ricevi  senpage  skribante  al la urba oficejo: Zarzad
 Miasta, str. Zwyciestwa 21, PL-44100 Gliwice, Polio.

 * * *

 La  oficiala  Germana  versio,  aprobita de Germana Esperanto-Asocio, de la
 Manifesto       de       Prago,      haveblas      cxe      http://www.uni-
 muenster.de/Esperanto/manifest.html

 * * *

 Voku  la  sekvan japanan telefonnumeron: +81-06-9304481. Auxtomata telefona
 servo  de Kansaja Ligo de E-Grupoj donas al vi diversajn informojn. La temo
 sxangxigxas cxiusemajne.

 ***************************************************************************

 M o v a d a   h u m u r o
 //////////////////////////

 Naturista vivo
 ==============

 -  Nu,  kiel pasis la cxi-jara MELA? - Ecx ne demandu! Estis tiom malvarme,
 ke ecx la nudistoj portadis bankostumojn!

 * * *

 Post multaj jaroj...
 ====================

 -  Vidu,  nia  amiko  iom  maljunigxis inter la kongresoj... - Kial vi tiel
 pensas?  -  Observu  lin en la restoracio - komence li jam rigardas menuon,
 kaj nur poste - la najbarinojn...

 * * *

 Bo-esperantistoj
 ================

 -  Se nia financa stato plibonigxos, ni partoprenos la UK-on en Auxstralio.
 - Kaj se ne? - Tiam la edzino restos hejme...

 *********************************************************

 Kolofono
 ========

 EVENTOJ,  n-ro  109,  1/septembro  1996.
 Nyt.  sz.:  B/TSZL/85/1991.  ISSN 01215-959  X
 Redaktejo  kaj  eldonejo:
 H-1675  Budapest, pf. 87.
 Tel./fax: 282-88-85.
 Internet: eventoj@forigu.hungary.net
 Aperas dusemajne
 Presado: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.

 EVENTOJ,  dusemajna  gazeto  pri la esperanto-movado.
 Eldonas LINGVO-Studio kaj  Kultura  Esperanto-Asocio.
 Respondeca  eldonanto  kaj  cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
 Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros,
     Zsuzsanna  Virag
 La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj  artikoloj,
 kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
 Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.