Eventoj n-ro 106, 2/julio - '96, retposxta versio ************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Kio plej gxenas onin en Esperantio? - Sur medalo - E-verkistino - Trejnigxu en Kanado! Esperanto aplikata: - Telegrafiaj morsaj kontaktoj - Esperanto kaj filatelo - Ofertu vinon! - Pupteatra festivalo - Potfarista vilagxo - Helpu per turismaj prospektoj - Via urbo - nokte... Arangxoj: - E-kursoj cxe "Monda Turismo" - Sukcesa Forumo - Kultura Esperanto-Festivalo. - Kompleta monata kalendaro Movado: - Lauxlegxe aux sukcese? - en Irano - Finsomera honorfesto - Intervjuo en loka televido - Lapenna en Internet - Jam pli ol mil ZEO-oj! - Uzenda argumento por Esperanto Kulturo: - Najtingalo - la songazeto - Kion legi? Revuoj, gazetoj: - VERD-ire pauxzas - Fenikso el Ameriko Reagoj: - Malsimilaj sencoj - Ci, di, ti... Instruado kaj ILEI: - Al la angla kaj germana- per Esperanto - Kiel uzi "Mazi" instrucele? Interese...: - Dua lingvo por cxiuj... - 38 el 100 geedzigxoj ne funkcias... - Burjataj virinoj vocxdonas por haremoj... Hungara angulo: Korespondi deziras: Anoncetoj: Movada humuro: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Kio plej gxenas onin en Esperantio? =================================== Redaktoro de l' alpa kanguruo faris per Internet enketadon pri la supra maldeca demando al 65 pli aux malpli konataj E-personoj. Jen la rezulto de la enketo: Laux menciofteco: 1. amatoreco, neprofesieco (publikiga, aga, varba) 2. naiveco, nerealismeco (mondpaca ktp.), troa valorigo de Esperanto 3. egoismo, propra profitigxemo, prestigxavideco, gravulemeco 4. internaj kvereloj 5. reformemuloj, sxangxemuloj 6. nefluparolantoj, krokodiloj, eternaj komencantoj (pro neekzercado dum renkontigxoj) 7. senemuloj, neniofarantoj 8. sektismo, ismoj, ismecoj 9. rauxmismo 10. finvenkismo, pracelismo 11. nenio sxangxigxas je la stato de Esperanto, dauxre nur diskutoj 12. io gramatika, lingva 13. diversajxetoj 14. nenio, malmulte Komentoj -------- 1. Amatoreco, neprofesieco (publikiga, aga, varba) -------------------------------------------------- - Gxenas plej, ke nenio sxangxigxas. Ekde mi esperantumas kaj ekde mi konas raportojn de aliaj pri antauxaj tempoj, regis -as kaj -os la plej malprofesia agado. Ekscita versxajne nur restas la junularaj renkontigxoj. (Lulu L.) - Diversaj malrespektoj al Esperanto kaj Esperantujo fare de esperantistoj, ekzemple se iu eldonas ion nereviziitan kaj plenan de eraroj, aux inventas novajn vortojn sen informigxi pri ekzistantaj vortoj. (Edmund G.E.) - Min gxenas, ke meza kvalito tro ofte estas konsiderata altkvalita, nur cxar la koncerna verko estas verkita en Esperanto. (Martin H.) - La fiamatoreca karaktero. Oni faras diversajn pozitivajn aferojn, sed tute ne profesiece, nefidinde, laux manieroj de antaux 20-30 jaroj... Mi estus pli kontenta, se oni alprenus manierojn de antaux 5-10 jaroj de la ekstera mondo... (Laszlo S.) - Kaj ilia fusxado, cxefe sur la kampo de informado al la ekstera publiko plej furiozigas min - cxefe cxar du minutojn da stultumado publike ruinigas jarojn da serioza laboro. (Antonio M.) - Homoj kiuj (1) agas malprofesie, (2) kredas ke ili kapablas instrui Esperanton nur kelkajn monatojn post kiam tiuj mem eklernis. (Martin M.) 2. Naiveco, nerealismeco (mondpaca ktp.), antauxjugxoj ------------------------------------------------------ - Pri la nepripensita agado kaj strukturo de la movado. Se ni volas akiri iun celon (temas pri la movado kaj pri la konsumantaj aplikantoj) ekz. la disvastigon de Esperanto, ni devus pripensi kiu vojo konduktas al tiu celo, sed anstatauxe cxio funkcias spontane, ne kunagordite, senstrategie... (Laszlo S.) - Malmodero en publika pledado por E, nerealismaj postuloj (ekz-e ke oni tuj devige enkonduku Esperanton en cxiujn lernejojn kaj universitatojn), embarasa verdismo. (John W.) - Homoj en la movado kiuj evidente ne komprenas la eksteran mondon bone kaj donas al Esperanto malbonan eksteran bildon. (Martin M.) - Malprofundeco de homaj rilatoj. Megalomanio kaj personeckultoj. (Edmund G. E.) - la "aluro" de internacieco kaj tamena etburgxeco kaj tiela eldiro de frazoj stereotipe klisxaj (sxablonaj): vi estas ikslandano, vi estas neeuxropano, vi estas... - naciismo, kiu kontraux cxiaj eldiroj tamen estas. - la naivegaj kantoj, precipe tiuj kiuj diras, ke pere de Esperanto mondpaco jam estas farita. (rolfo) - Plej gxenas min la konstanta eraro de la esperantistoj plene konfuzi la ideon ke devus esti iu internacia lingvo, kun la ideo ke precize la zamenhofa Esperanto devas esti tiu lingvo. Tio laux mia vido estas aux terura naiveco aux plena stulteco. (anonimema R) - Plej gxenas min tio, ke estas amaso da homoj kiuj kredas, ke ili pere de iu komuna lingvo ankaux havas ion komunan kun cxiuj aliaj en la t.n. movado - post pli bona konatigxo oni konstatas, ke tamen nur kelkaj estas veraj amikoj kaj komunas - la resto estas pli malpli nur idealistoj, frenezuloj aux homoj kun kiu oni ne preferas esti en rilato. - Mi pensas ke kun sxangxo de tio malaperos plejparto de la movadanoj - sed tio ja ne estas la celo. La celo laux mi estas nur cxesi kredi, ke esperantistoj cxiuj amikas, ke ili estas pli bonaj homoj ol cxiuj aliaj ktp. (anonima) - La naiveco min gxenas. Ni havas perfektan solvon por monda problemo, kial la mondo ne akceptas nin (gxin)? (Martin W.) - Germain Pirlot pravas en sia artikolo en la gazeto L'Esperanto 1/1994 kaj en Eventoj 2/marto-'94: "Kial esperantistoj ne deziras kunlabori kun ne-esperantistoj?" Germain skribis: Laux mi, gravega manko en Esperantujo estas ekvilibro inter sagxa idealismo kaj sana realismo. Se esperantistoj deziras, ke Esperanto restu nur kluba hobio, tiam gxi jam finvenkis de jardekoj! (Guido G.) - Ofte iom tro da asocikonscia pensado; la afero, t. e. Esperanto, ofte estas taksata troe grava. (Michael M.) 3. Egoismo, propra profitigxemo, prestigxavideco, gravulemeco ------------------------------------------------------------- - La gxenerala problemo de Esperanto estas, ke gxi devus funkcii laux belsona ideologio ne-nacia kaj ankaux pacema. Bedauxrinde, kiel cxie, ankaux ni Esperantistoj agas kiel homoj, konkurencemaj kaj egoismaj. Tio videblas dum jarcxefkunvenoj, kongresoj kaj ecx vojagxante per Pasporta Servo. La mondo de Esperanto estas modelo, kiu ne estas verkita esti reala. Gxi estas ideologio, pensmaniero, vivmaniero. Sed tamen tute valora. Kelkaj homoj vivas Esperanton, aliaj vivas pere de Esperanto, aliaj uzas Esperanton, kelkaj pensas esti Esperantujo. Nun, ja, kio ekscitigxas min estas tiuj punktoj rilate al egoismo kaj ankaux la tro persona interpretado de Esperanto. Por sxangxi tion, la homoj devus esti idealaj kaj sxangxemaj al nova kunvivado. Tio ne realas. (anonima A) - Foje tro da karierismo - inter tiuj kiuj sxatas fari ion, cxiam troveblas homoj kiuj faras tion nur pro lia/sxia emo por esti grava, cxefa ... kaj ili kutime faras pli da domagxo ol utilo al la movado. (Vanja R.) - Homoj kiuj laboras en la movado por disvastigi sian propran nomon kaj ne la nomon Esperanto. (Martin M.) - Sxajnas, ke multaj preferas direkti sian energion al la interna anstataux al la ekstera mondo, cxar en la interna mondo oni povas pli facile provoki viglajn diskutojn kaj tiamaniere senti sin grava homo. (Ulrich M.) - Mi ne vere tro gxenigxas pri tio, sed mi mem distancigxis de troa valorigo de Esperanto... (Bernd F.) 4. Internaj kvereloj -------------------- - Silfer-Kamacxo (rolfo) - Ke ni malsxparas tiom da tempo kverelante, cxefe pri la plej bona maniero antauxenigi Esperanton. (Saskia I.) - Foje tro da nekunlaboro kaj personaj kvereloj. Solvo: pli da kunlaboro, malpli da kvereloj - estu toleremaj, homoj! (Vanja R.) - Internaj kvereloj kaj sektismo (Amri W.) - La lokagrupaj kunvenoj kun iliaj eternaj komencantoj, krokodilado kaj kvereloj jam tedegas min. (Martin W.) 5. Reformemuloj, sxangxemuloj ----------------------------- - Pri la tipo kiu proponadas novan ortografion por Esperanto argumentante pli malpli ke ni ja venkus, se nur la lingvo pli aspektus kiel la angla. (Saskia I.) - Kio min gxenas plej, kaj re- kaj re- agacas, estas la dauxraj obstinaj kaj idiotaj provoj de homoj, apenaux lernintaj la lingvon, jam sxangxi gxin. Ili ne komprenas Esperanton kiel ion realan, ekzistantan. (Martin W.) 6. Nefluparolantoj, krokodiloj, eternaj komencantoj --------------------------------------------------- - eternaj komencantoj, - lingve malkompetentaj lingvaj pompuloj, - homoj kiuj traktas la Fundamenton kiel sanktan biblion kaj Zamenhofon (Mark R.) - Malbona lingvoscio kaj -uzo cxe fluparolantoj (`flu' signifas cxi tie: senhezite, libere kaj suficxe rapide ("flusxe") ; vortprovizo estas tamen ofte nenioma cxe tiaj homoj, samo pri gramatika korekteco). (Jeroen B.) 7. Senemuloj, neniofarantoj --------------------------- - Homoj cxiam diras, ke ili ne povas partopreni renkontigxojn, cxar ili devas studi la TUTAN semajnfinon! (anonimema M) - Foje tro da malemo por fari ion - tro malmulte da homoj deziras fari ion (ion povas signifi cxion: skribi artikoleton, organizi E-arangxon, fari ion por internacia vespero, pagi kotizon, ...) por la movado. (Vanja R.) - Riprocxoj al movado-aktivuloj, precipe se ilin faras neniofarantaj. (Jeroen B.) - La neemon kunlabori kun neesperantaj organizoj. (Guido G.) 8. Sektismo, ismoj, ismecoj --------------------------- - Homoj kiuj traktas la Fundamenton kiel sanktan biblion kaj Zamenhofon kiel ties sanktan profeton kvazaux (alivorte: kiuj religiece sencerbe submetas sin al ties diktajxoj). (Mark R.) - La nenormaleco de kelkaj esperantistoj. Komprenu min bone, tamen: Ja mi ne volus ke cxiuj esperantistoj estus egalaj inter si kaj certe ne egalaj al la tute seninteresa averagxa homo; tamen kelkaj en niaj rondoj estas ne sane alternativaj kaj ecx ne amuze ekscentraj: multaj estas vere mensdebiluloj! (Antonio M.) - Foje tro da ideologismo (Zamenhofismo, finvenkismo, komunismo, ekologismo, ...), sed tio temas tamen la plej multe pri unuopuloj ne pri la movado mem (almenaux juna - pri plenkreskula movado mi ne parolas, cxar mi ne konas bone ilin, sed tie certe tiu cxi problemo estas multe pli ofta. (Vanja R.) - Embarasa verdismo (John W.) - En Esperantujo gxenas min la sekteco, la malfidemo pri politika agado por Esperanto. (Guido G.) 9. Rauxmismo ------------ - La ideo, ke Esperanto estu precipe ludilo por klubeto de literaturistoj preskaux vomigas min. Dua lingvo por cxiuj! Internacia kulturo internacilingva! (anonimema R.) - Malemo instrui Esperanton, precipe cxe sin tiel nomataj `rauxmistoj'. (Jeroen B.) - Ecx pri la rauxmismo oni miaopinie diskutas lastatempe tro multe. (Ulrich M.) - La rauxmismo (Guido G.) 10. Finvenkismo, pracelismo --------------------------- - Malpli da finvenka distrumpetado en la Esperanto-gazetaro eble helpos iomete (Martin H.) 11. Nenio sxangxigxas --------------------- - Nenio sxangxigxas je la stato de Esperanto, dauxre nur diskutoj. Iom tedas min la dauxraj diskutoj pri lingvaj kaj pri strategiaj demandoj. (Ulrich M.) 12. Gramatika, lingva --------------------- - Seksindiko en lingvoj (Mark R.) 13. Diversajxetoj ----------------- - Ke tiom da esperantistoj havas fetore sxvitantajn piedojn. Mi proponas por la venonta IS kurson pri komuna lavado. Por pli profundigxi pri la afero mi proponas etajn duseksajn laborgrupojn kiuj montras, kiel lavi la piedojn unu de la alia. (Jesper J.) - La aktivado estas preskaux cxiam la sama. Sxajnas, ke por homoj, havantaj jam multajn konatojn ne necesas ajna aktivado (necesas nur trinkejo). Sed por novuloj estus pli bone havi eblecon FARI aferojn kun aliaj homoj (pentri, kuiri, ludi, konstrui, ktp) (anonima ino) - Fi(n)venkismo kaj enketiloj (sxercema M.) - Ke preskaux cxiu varbado pri nova E-libro finigxas per "libro, kiun cxiu E-isto devas posedi" aux simile. (Michael M.) 14. Nenio, malmulte ------------------- - Nenio, mi nur gxuas. (Mila B.) - NENIO (Christer K.) - Mi ne scias (iu) - Ne tro multaj aferoj gxenas min; ja ankaux esperantistoj estas relative normalaj homoj. (Ulrich M.) * * * La enketitaj esperantistoj estas... a. finvenkistoj (5 el 25) b. ambaux (5 el 25) c. rauxmistoj (6 el 25) cx. io alia (9 el 25) el l'alpa kanguruo 2/96 "(c) kopirajto 1996 cxe l'alpa kanguruo" ************************************************************************* Sur medalo - E-verkistino ========================= La Monda Asocio de Medalistoj, FIDEM, kiu ekde la jaro 1937 internacie ekspozicias medalojn tra la mondo, havas sian cxi-jaran ekspozicion en Neuchatel en Svisio. Eble estas interese, ke unu el dek medaloj venintaj cxi-jare el Kroatio rilatas al E-kulturo: skulptisto Ante Despot ekspozicias sian medalon kun la portreto de Spomenka Sxtimec, E-verkistino. La medalo estas farita el bronzo, kaj estis persona donaco de la skulptisto al la auxtorino L. S. ************************************************************************* Trejnigxu en Kanado! ==================== Mi intencas fondi organizon por trejni profesiulojn, kiuj kapablas interpreti el sia(j) etna(j) lingvo(j) al Esperanto. Post kiam suficxe da interpretistoj en kiel eble plej multaj diversaj lingvoj estos trejnitaj, la organizo turnos sin al organizontoj de internaciaj kongresoj, kaj ofertos al ili - komence senkoste - interpretistojn, por ke cxiu kongresonto rajtu prezenti sian temon en sia propra lingvo. Kondicxo por tiu oferto estos, ke la kongres-organizonto komunikos al cxiuj eblaj kunvenontoj, ke je la venonta kongreso cxiu rajtos paroli en sia propra lingvo, kaj ke cxiuj paroladoj estos samtempe interpretataj al E-o, la interetna lingvo.... Felicxe mi disponas pri diversaj rimedoj (kvankam limigitaj) por startigi tiun organizon kaj por subteni gxian funkciadon dum la unuaj jaroj... Dezirantoj devos mem pagi siajn flugbiletojn al kaj el Kanado. Rudiger Eichholz,Bailieboro, Ontario, Kanado, KOL 180 mllg el Esperanto Aktuell, 2/96 ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Telegrafiaj morsaj kontaktoj ============================ Jam de kelka tempo E-radioamatoroj en telegrafia regximo pli kaj pli aktivas, precipe danke al F1JJB, kiu estas elstara morsisto. Tamen, kiam oni auxstkultadas tiun kontaktojn, oni konstatas malsimilajn manierojn morsi la "cxapelitajn" literojn. Verdire, ekde la komenco oni apenaux sentis bezonon de specialaj mors- kodaj signoj por la cirkumfleksaj literoj pro la "fundamenta" ebleco uzi diagramojn ch, gh, jh, sh por anstatauxigi ilin. I.T.U. (Internacia Telekomunika Unio) en 1925 akceptis E-on inter la oficiale uzeblaj lingvoj, ja gxi respondis al la postulo de "klara" (unusignifa) lingvo sed oni ne difinis, kiamaniere sendi la supersignitajn literojn. En 1962 kelkaj radioamatoroj, precipe usonaj, cerbumis pri tiu problemo, kaj oficiro James McMullen, aperigis en la maja eldono de la revuo "Esperanto" artikoleton "Esperanta Morsa Kodo". Sekve de tio okazis perletere amika, serioza kaj abunda diskutado, en kiu partoprenis almenaux 40 personoj el Germanio, Brazilio, Italio, Portugalio, Svedio, Norvegio, Danio, Nederlando, Finnlando, Nov-Zelando. Kolektis la rimarkojn, proponojn k.a. trihoma komitato: s-ro McMullen, W7LLV kaj F9ED, sub kontrolo de akademiano Andre Albault. Kunlaboris ankaux E. Aigsberg. Okazis ankaux intersxangxo de korespondajxoj kun I.T.U., I.A.R.U. (Internacia Radioamatora Unio) kaj la usona F.C.C. (Federal Communications Commission). Responde al niaj demandoj I.A.R.U. asertis, ke "specialaj morsaj signoj ne estas permesitaj por internacia telekomunikado. Multajn aliajn signojn oni antauxvidas. Se tiaj signoj estus necesaj en iuj lingvoj por "interna" uzado, decidu la naciaj administracioj. La rusa, araba k.a. kodoj estas konstruitaj laux nacia bazo kaj ne estas internacie adoptitaj. Sed estas baza postulo, ke amatoraj mesagxoj prezentu kompreneblan signifon en la lingvoj, permesitaj por internacia telegrafia korespondado. Do, la lingvoj devas esti "klaraj" kaj ne havi la econ de sekreta lingvo". (N.B. Sen komento!!!) Finfine, en marto 1963 la komisiono decidis, ke apartaj Esp. morsaj signoj estu la jenaj: cx: -.-.. gx: --.-. hx: -.--. jx: .---. sx: ...-. ux: ..-- UEA akceptis ilin kaj la 4-an de julio la sekretario de la usona F.C.C., Ben F. Waple, sub n-ro 7520, skribis al W7LLV: "This is to advise you that there is no objections to the domestic use of the accented letters indicated in your letter provided that all amateurs transmitting Esperanto by radiotelegraphy use the same characters". ("Cxi tio avizas vin, ke estas nenia malpermeso kontraux enlanda uzado de supersignaj literoj, indikitaj en via letero, kondicxe ke cxiuj amatoroj, sendante en Esperanto per radiotelegrafo, uzu la samajn signojn"). Informoj pri tiuj signoj aperis en pluraj revuoj esperantistaj kaj radio- teknikaj, precipe en "Toute L'Electronique" kaj Electronique Industrielle", eldonitaj de s-ro Aigsberg. Dum pluraj jaroj kelkaj radioamatoroj (inter ili: G6DK, G4MR, W2CIL, F8MD, F9ED) elprovadis la sistemon senprobleme. Tamen, post kelka tempo evidentigxis eta problemo por morsi la arkaigxantan literon hx. Fakte, la signo a.a a. (KN), kiu estis uzata de kelkaj radioamatoroj (precipe usonaj) kiel: "Respondu la alvokita stacio, la aliaj atendu", nun estas internacie uzata kiel "dua parenteza krampo"), la unua "(" estas: a.a.a Pro tio kelkaj rondanoj proponis, ke ni uzu la internacian signon a a a a (ch), kiu havas 4 malsimilajn sonojn en diversaj latinliteraj lingvoj: "hx" en la skota, germana, nederlanda, iuj slavaj; "cx" en la angla, hispana; "sx" en la franca, portugala, turka; "k" en la itala kaj franca. Felicxe, pro la rareco de tiu litero, plej ofte anstatauxita per "k", gxia uzado estas tre malofta. Laux mi, tiu a a a a estas bone uzebla. Jen la tuta historieto de la "Esperanta Morsa kodo". Do, ni jam havas du sistemojn. La unua, fundamentaleca, estas la permesita de I.T.U.; la dua, akceptita de UEA kaj de F.C.C. por niaj rondaj kontaktoj. Henri F9ED P.S. de F9ED: Mi mem uzas la sistemon de d-ro Belifante, proponita por sciencaj kaj teknikaj uzoj en "Scienca Revuo" (jul 1961). Vd en Plena Analiza Gramatiko de Kalocsay/Waringhien... ************************************************************************* Esperanto kaj filatelo ====================== Sub la titolo "Esperanto et Philatelie" mi kronikis franclingve pri Esperanto kaj Filatelo en "La Philatelie Francaise" (La Franca Filatelo), oficiala organo de la Franca Federacio de Filatelaj Asocioj, de oktobro 1978 (n-ro 292) gxis januaro 1991 (n-ro 439). Aperis entute 64 kronikoj. Poste nova redakcio alprenis novan formon por la artikoloj kun ne plu kronika, sed cxiufoje propra titolo kaj koloraj ilustrajxoj. Aperis 12 tiaj, kelkfoje plurpagxaj, artikoloj miaj en la jenaj kajeroj de la koncerna revuo: 445-446, 453, 457-458, 463, 466, 468, 472, 476, 479, 484, 486, 489. En septembro mi ekrilatis kun la redakcio de la renoma posxtmarkokatalogo "Yvert et Tellier", kiu konsentis pri konstanta kontribuo mia. Cxiumonate devus aperi kolorilustrita artikoleto. La unua, kun aldonaj biografiaj notoj pri J. A. Rousseau, aperis en novembro 1995. Jean Amouroux 1, Rue de Sorede, F-66100 Perpignan, Francio ************************************************************************* Ofertu vinon! ============= Franca firmao sercxas importendajn prestigxajn vinojn el la tuta mondo. Pri ofertoj informu: TAKE-Esperanto Rue du Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Francio. Rete: 100623.3022@forigu.compuserve.com ************************************************************************* Pupteatra festivalo =================== La 29-a Pupteatra Internacia Festivalo okazos en Zagrebo (Kroatio) de la 30-a de auxgusto gxis la 4-a de septembro. Kiel kutime povas partopreni ankaux Esperanto-teatroj. Informoj cxe: IKS, pp 499, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Fakso: +385-1-6601619 ************************************************************************* Potfarista vilagxo ================== Nova E-lingva ampleksa dokumentaro pri la fama nord-elzaca potfarista vilagxo Betschdorf haveblas! Tradukis gxin kunlaboranto de TAKE - La Domo: Odette Scheidel. Nuntempe grava loka potfaristo lernas E-on. Petu la dokumenton cxe: Musee de la poterie, FR-67660 Betschdorf, Francio. ************************************************************************* Helpu per turismaj prospektoj ============================= Ni planas okazigi ekspozicion pri nia lingvo Esperanto en nia urbo Tomakomai, Hokkajdo, Japanio. Por kolekti materialojn, ni petas vian helpon. Por la ekspozicio, okazonta inter 22-25 de auxgusto ni bezonas E-lingvajn turismajn prospektojn de via urbo. Ni scias, ke la tempo bedauxrinde mallongas. Laux via jesa respondo aux ricevo de la ajxo ni rekompencos vian koston per respondkuponoj. Kore ni antauxdankas. La materialojn bonvolu sendi al: (S-ro) HOSxIDA Acusxi Miyanomori 2-18-18, Tomakomai, J-053 Japanio ************************************************************************* Via urbo - nokte... =================== Loka artisto faras projekton, kiu traktas posxtkartojn. Li montros kiel eble plej grandan kolekton de pure nigraj posxtkartoj senditaj de diversaj lokoj. Eble vi jam vidis tian karton - gxi ofte montras la frazeton "La urbo XXX dum nokto". Do tiu sxerco similas la oldan sxercon priskribantan pure blankan "bildon" kiel foton de polusa urso en negxa fono. La artisto koncerna listigos nomojn de cxiuj kiuj kontribuas tian posxtkarton. Se placxus al vi, skribu salutmesagxon en Esperanto, la rusa, rumana, angla, franca, cxina aux sanskrita! Bv. sendi pure nigran posxtkarton al: Sasxa Vlad 1031 Leavenworth St #12, San Francisco, CA-94109, USONO ************************************************************************* ARANGxOJ //////// E-kursoj cxe "Monda Turismo" ============================ "Monda Turismo" kunlabore kun la Internacia E-Instituto kadre de la Internacia Kultura kaj Turisma Centro kaj lige al la "Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo" invitas al kursoj de E-o por komencantoj kaj progresantoj. La kursoj okazados ekde 1-a de septembro '96 cxiusemajne de lundo gxis vendredo po kvar studhoroj tage, plus turisma programo en Bydgoszcz. Prezo: 20 USD, inkluzivas instruadon laux Cseh-metodo kaj 4 tranoktojn en studenta domo. Eblas sekvi ankaux la video-kurson "Mazi en Gondolando". Oni povas ricevi mangxojn ekde 5 USD tage. El Bydgoszcz eblas organizi interesajn ekskursojn. Aligxu plej malfrue 14 tagojn antaux la alveno cxe; Int. Kultura kaj Turisma Centro, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Fakso (tage): +48-52-460082 Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net ************************************************************************* Sukcesa Forumo ============== Inter la 5-a kaj 9-a de julio kun sukceso disvolvigxis la 15-a Internacia Literatura Forumo, dedicxita al la temo: "Esperanto-teatro - cent jarojn poste" en la pitoreska hungara urbeto Eger. Pli ol 70 partoprenantoj el ok landoj gxuis la teatran etoson kaj konatigxis kun la E-lingva teatra arto per la altnivelaj prelegoj de Zofia Banet-Fornalowa, Belka Beleva, Georges Lagrange kaj Ljubomir Trifoncxovski. La repertuaron de la spektakloj plenumis kaj profesiaj kaj amatoraj artistoj, kiel la Bulgara E-Teatro, Jerzy Fornal, Andres Bickel, Studio "P" - reprezentante vastajn eblojn pri surscenigo en diversaj formoj. La Forumon organizis la Kongresfako de LF-koop, kunlabore kun la Esperanta PEN-Centro kaj la E-grupo de Eger. inf. Judit Felszeghy ************************************************************************* Kultura Esperanto-Festivalo. ============================ La festivalo komencigxos la 6-an de auxgusto (mardo) je 19.30 (oficiala malfermo, sed akceptejo funkcias ekde la 13-a horo, - kaj finigxos la 11- an de auxgusto (dimancxo). Kiel atingi KEF Se vi havas TTT-aliron vi povas akiri mapon de Kopenhago en la KEFa hejmpagxo: http://fys.ku.dk/nxordfalk/kef La KEF-ejo La ejo estas proksime al sabla plagxo kie oni povas bani sin kaj sunbrunigxi (do ne forgesu bankostumon). Kie logxi... Krom la amaslogxejo vi povas nun mendi liton (junulargasteja kvalito), en 8-litaj cxambroj. Tiuj litoj estas en la sama domo kiel la KEF-ejo, sed kostas krome 150 DKK (do, entute 250 DKK por ses tagoj). La cxambroj estas son-izolitaj. Programo: Frauxlino Barlaston, la Esperanta Dame Edna kaj fame konata pro sia kabareta prezentajxo, bedauxrinde ne povas veni. Ni treege bedauxras tiun malanoncon, sed - malgraux niaj provoj arangxi ion - la Frauxlino neeviteble devas labori en Nederlando dum la tuta KEF. Metiejoj Estos dum KEF metiejoj pri koruso, Interreto, pentrado, infana angulo, muziko, lingva instruado kaj preparo por ekzamenigxo. Ni petas vin aligxi antauxe se vi volas ludi aktivan rolon en la koruso. Pli malalta prezoj por infanoj Infanoj inter 2 kaj 10 jaroj povas partopreni por 50 DKK. Junetuloj inter 10 kaj 14 pagas duonan prezon (t.e. 250/175 DKK). Estos infana gxardeno dum KEF por tiuj kiuj volas kunporti infanojn. Enretigxu! Ekkonu la Interreton dum KEF! Vi povas fari vian propran hejmpagxon dum KEF. Donu al ni fotojn je via alveno; ni enkomputiligos ilin por vi kaj helpos vin verki vian propran hejmpagxon sur la Interreto. Prefere verku ion antauxe kaj kunportu sur PC-kongrua diskedo (priskribo de vi mem, opinioj, frenezaj ideoj, pensoj, poemoj, ...). Dum KEF vi povas telefoni al la loko de KEF: Amagerbanen: Strandlodsvej 1A, tel +45/31547696 LKK-ano Jacob Nordfalk +45/35838220. ************************************************************************* Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 13-19.08. IJS, Internacia Junulara Semajno en Eger. Inf.: David Alko Golden, Damjanich u. 1/C, HU-8200 Veszprem, Hungario. Rete: goldend@forigu.hal2000.hal.vein.hu 15-30.08. Flugvojagxo al 1-a Azia E-Kongreso. Inf: Esperantotur, str. M.Slkodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando. Tel +4852/415744 Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net 16-20.08. Somera Semajno de Cxinaj Junaj E-istoj, Kunshan. Inf: Cxinia E- Ligo, P.O. Kesto 825, CN-100037 Beijing, Cxinio. Tel. +86-1-8326682. 16-27.08. E. Arkeologia Laborkampo, Blera. Inf: Pier Luigi Cinquantini, via Dante Alegieri 2, IT-01010 Blera (VT), Italio. Tel. +0338-484790. Rete: p.cinquantini@forigu.agora.stm.it 17-23.08. Turisma semajno en Altaj Tatroj - TUSE 96, Poprad. Inf: Esperanto, SK-0858 01 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio. Tel. +42-92- 32419. 18-25.08. Kursoj por praktikantoj kaj lertuloj, Gresillon. Inf: P. Babin, 17 rue Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio. Tel. +33- 41-891034. 19-31.08. 5-a MELA, Memzorga Lagumado. Inf: Sandor Hideg, Halomi u. 61/B, IV/5, HU-1182 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2954176 19.08-11.10. Oksemajna kurso por komencantoj, Karlskoga. Inf: Lars Forsman, Box 192, SE-691 24 Karlskoga, Svedio. Tel. +46-586-50360. 22-25.08. Unua Azia Kongreso, Cxinio. Inf: LKK, 550 Dalian Rd. CN-200083 Shanghai, Cxinio. Tel. +86-21-65423339. 23-25.08. 2-a Norda Amerika Junulara Tendumado, NAJT en Pottersville, NY. Inf: Normand Fleury, 6358-A rue de Bordeaux, Montreal PQ, Kanadio. Tel: +1-514-2720151, Rete: najt@forigu.aol.com 23-30.08. 1-a E-Kongreso de la Hinda Oceano kaj de la Orientafrikaj Landoj, Antananarivo. Inf: LKK Esperanto Malagasio, Logement N. 387, Cite Analamahitsy, MG-101 Antananarivo, Malagasio. 24-30.08. 65-a Itala Kongreso de E-o, en Ferrara. Inf: Edvige Ackermann, via Valerio 110-A, IT-34128 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-350 093 24-31.08. E-Ferio semajnoj, diversloke cxe Nigra Maro. Inf: ingx. B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 24.08-06.09. "Adiaux Somero", Miedzygorze. Inf: Silezia E-Asocio, ul. Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Polio. Tel. +48-71-226954. 31.08-07.09. 17-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS, Rimini, Italio. Inf: AIS, Sekretariejo, Kleinenberger Weg 16b, DE-33100 Paderborn, Germanio. Tel. +49-5251-64200. 31.08-12.09. Nigramaraj-montaraj feriadoj, Karlovo kaj aliloke. Inf: ingx. B. Leonov, pk. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario. ************************************************************************* MOVADO ////// Lauxlegxe aux sukcese? - en Irano ================================= En Irano ne ekzistas landa E-organizo. Ekzistas komitato (?, komisiono?) nomata "Esperanto-Irano" mll. MHSZ, aprobita de sxtataj instancoj, kaj ekzistas pli ol 10 UEA-delegitoj. Antaux iom pli ol 1 jaro aperis la gxermoj de junulara grupigxo, kiu ne kontentis pri la situacio (manko de movada vivo) kaj iniciatis komunan agadon. Ili fondis grupigxon IREJO, kiu igxis landa sekcio de TEJO kaj landa filio de ISAE. Post la sukcesaj E-kursoj en Haravan Kulturcentro E-o estas prezentata ankaux en "Bahman Kulturejo", fama kulturcentro en Irano. "La kultura kaj scienca asocio de junularo" alligita al Bahman Kulturejo havas ne oficialan tamen plenan kunlaboron kun IREJO. IREJO regule eldonas sian dumonatan bultenon (jam 13) per kiu lerte kaj trafe ligas la E-parolantojn al la movado, prezentas diversajn movadajn instancojn, servojn kaj rolas kiel interna informilo. IREJO bone plenumas la movadajn taskojn, - tamen gxi ne estas oficiala organizo (simila situacio kiel siatempe SEJM en Sovetunio - ndlr). La organizantoj konscias pri gxi kaj klopodas registri gxin cxe la sxtato, ecx faris la unuajn pasxojn por legxe fondi Iranan E-Asocion IREA, - kio tamen ne estas simpla afero en Irano. Sed ilia agado rezultas ankaux alitipajn problemojn. Ilia apero en la internacia scenejo (ekz. kiel dezirata stato de UEA-delegito) faras seriozajn zorgojn al la gxisnunaj struktureroj. MHSZ ("Esperanto en Irano") skribas: "Mi ne rekomendis lin (la cxeforganizanton - ndlr) al UEA (kiam li tute negxentile malakceptis la regularon de "E-o en Irano" kaj la vojon, kiun cxiuj aliaj delegitoj jam pasigis por atingi tiun titolon) unue pro politikaj kialoj. Neniu konas lin kaj liajn intencojn. Li povas ecx senkonscie aux intence fari aferojn je la nomo de UEA aux de Irano- Esperanto, kiuj povas facile endangxerigi ne nur la movadon sed ecx la vivojn de la homoj. Kial vi ne petis (kiel mi jam skribis) de li: sendu al vi la oficiale tradukitan registrigxon de lia t.n. Junulara Asocio? - Vi ne povas imagi, kiom sensitivaj estas niaj revoluciaj instancoj pri gxuste tiuj du vortoj. Se li ne havus la sxtatan permeson cxi tie (kiel delegito - ndlr), ni havos tribunalan problemon. Cxar MHSZ, preskaux antaux 15 jaroj, devige kaj skribe akceptis informi revoluciajn instancojn pri cxia ajn devojigxo, senpermesa asocio ecx laboro pri Esperanto en la lando Irano. Se gxi (MHSZ) ne povus garantii personon (kies nomo venas en Jarlibron) politike, religie kaj morale, gxi devas tuj informi ilin. Tiel, kaj gxuste tial oni permesis al ni aktivi por E-o kaj aperigi librojn en Esperanto. ... Oni respondecigis MHSZ, kiun la sxtato kaj la funkciuloj bone konas..." Malfacila problemo. L.S. ************************************************************************* Finsomera honorfesto ==================== Printempe de 1995 estis elektita nova estraro en nia vilagxo Saint-Felix- de-Rieutort (Suda Francio). Auxtune oni oficiale eknomis cxiujn vilagxajn stratojn laux la peto de duon-sxtata sponzor-firmao "France Telecom", kiu pagos cxiujn sxildojn. Bonega ideo venis al la vilagxestraro: nomi nian straton "Rue de l'Esperanto". Kaj la urbestro proponas inauxguri cxiujn stratojn... Kial ne? Esperantistoj montros, ke ili multon povas fari por gajigi la vilagxon. Por danki ilin ni planis tauxgan inauxguron. Jam anoncis sian partoprenon: tuluzaj E-fervojistoj, E-kantemuloj el Katalunio, Jxak Le Puil kaj multaj aliaj, eble cxu ankaux vi? Ni pretas gastigi gxis kvindek personoj. Vi simple informu suficxe frue, aux utiligu Pasportan Servon (najbaras cxiuj adresoj, kies posxtkodoj komencigxas per F-09... + F-11230). Nia peto al la legantoj: Bv. skribi gratulmesagxon al la kuragxa, simpatia urbestraro, kiu tiel originale subtenas interkomprenigxon inter cxiuj homoj de diversaj popoloj (aux similaj argumentoj) en la propra lingvo kaj Esperanto. Antauxdankon! Jxani & Jorgos, 7, rue de l'Esperanto, F-09120 St-Felix-de-Rieutort, Francio. ************************************************************************* Intervjuo en loka televido ========================== Tri membroj de la E-Grupo "Fido kaj Espero" de Valladolid (Hispanio) estis intervjuitaj de jxurnalistino de la loka televidstacio TV Valladolid por la programo "Rigardpunkto", elsendita la 26-an de junio. D-ino Uruena, eksprezidantino de HEF, s-ro Gonzales Suarez, prezidanto de la Grupo, kaj Pedro Garrote, profesoro de E-o, respondis demandojn rilate al la lingvo, la kongresoj, speciale pri la nacia okazonta en Murcia, kaj pri la Universala, okazonta en Prago ktp. Por eventualaj interesotoj oni informis pri nia posxta adreso. inf: L. Hernandez ************************************************************************* Lapenna en Internet =================== Fondajxo Ivo Lapenna nun povas prezenti al Interret-uzantoj TTT- informpagxon cxe la adreso: http://www.worldnet.net/bxmasala/FIL/ kun informoj pri - verkoj de Ivo Lapenna en Esperanto - biografiaj notoj pri Ivo Lapenna en Esperanto kaj en la angla - Fondajxo Ivo Lapenna. Pliajn informojn aux demandojn vi povas direkti al la e-posxta adreso de la Fondajxo: lapenna@forigu.cybernet.dk inf: Torben Svendsen sekr.-kasisto de la Fondajxo Vanlose Alle 57, DK-2720 Vanlose Kopenhago, Danio ************************************************************************* Jam pli ol mil ZEO-oj! ====================== La komisiito de UEA pri Zamenhof/Esperanto-objektoj (ZEO-j), Hugo Rollinger, registris jam 1030 tiajn objektojn en la mondo. La dokumentaro pri ili baldaux aperos cxe UEA. Versxajne restos tamen iuj malnovaj ZEO-j preteratentitaj. Ekzemple, la komisiito nur jxus informigxis pri "Esperanto Terrace" en Kembrigxo, kvankam la objekto mem ekzistas jam de 1907, kiam okazis la UK en Kembrigxo. Lokaj esperantistoj sciis pri gxi, sed ne informis la UEA- komisiiton gxis antaux nelonge. Kiam la Dokumentaro estos preta, gxi estos utila rimedo por helpi pri la kreado de novaj ZEO-oj. Ja estus pli facile persvadi al la koncerna instanco konsideri la nomon "Esperanto" por nova strato, se oni povus montri al multaj aliaj stratoj kun tiu nomo, cxie en la mondo. Bedauxrinde "Esperanto Terrace" ne estas parto de ies adreso; gxi estas la nomo de bloko el 12 domoj, kies adresoj estas Church End 172-194. Tamen krom sur sxtonplato en la muro kun la skribajxo "ESPERANTO TERRACE 1907" la nomo aperas ankaux en dokumento anoncanta la auxkcion de tiuj domoj en 1937. Edmund GRIMLEY EVANS etg10@forigu.cam.ac.uk ************************************************************************* Uzenda argumento por Esperanto ============================== Mi havis ideon, kiu povus devigi la homojn kun malfavoraj opinioj pri Esperanto iom pli serioze pripensi la aferon. Oni povus diri al ili proksimume jenon: "Estas antauxvidite, ke Estonio, Hungario, Polio, Cxehio, Slovenio kaj Slovakio post kelkaj jaroj aligxos al Euxropa Unio. La lingva situacio estos tiam neregebla, cxar necesos arangxi tradukadon por 272 lingvokombinoj: ecx teknike ne eblos instali cxiujn cirkvitojn por samtempa interpretado. Plej versxajne do oni proponos limigi la laborlingvojn al du aux tri, probable al la angla, la franca kaj la germana. Se tia propono alprenigxus, aperus malegaleco inter la elektitoj laux tio, cxu ili rajtas uzi la gepatran lingvon aux ne. Tio estus tute kontrauxa al la principoj de demokratio. Por eviti tian kontrauxdemokratian evoluon, cxu vi konsentus, ke, se la nombro de lingvoj estos limigita, cxiu ano rajtos alparoli la Parlamenton nur en fremda lingvo? La sola maniero ne diskrimini kontraux greko, finno, portugalo aux alia parolanto de neakceptita lingvo ja estos, ke ankaux angla-, franc- kaj german-lingvanoj spertu la saman embarasan, esprimkripligan situacion." La avantagxo de cxi tiu ideo estas, ke se iu malakceptas tiun proponon, tio klare montras sxlin diskriminaciema. Aliflanke, la ideo devi paroli alian lingvon ol la propran versxajne timigos multajn. Eble ili tiam pensos: "Se entute mi devos paroli en fremda lingvo, mi elektu la plej facilan; mi do favoru la eblon uzi Esperanton". mll el letero de Claude Piron ************************************************************************* KULTURO /////// Najtingalo - la songazeto ========================= Kontraste al la songazeta serio de LF-Koop, en Japanio dauxre aperadas 4- foje jare la songazeto nomata Najtingalo, eldonata de Reza (iranano, logxanta en Japanio). Cxiu numero havas apartan temon, la lasta, jam la 10-a numero, cxi- printempa estas dedicxita al "Bharato" (=Hindio). La 60 minuta sonkasedo kostas 20 guldenojn cxe UEA, (+5 guldenoj por la tekstolibreto), aux estas mendebla rekte cxe la eldonanto: Reza, CPO Box 405, Tokyo, J-100-91 Japanio. ************************************************************************* Kion legi? ========== Se vi sercxas ion por tralegi aux elpreni por publikigado en E-gazeto, mi ofertas al vi ses rakontojn sur mia Interneta dosiero: http://i11www.ira.uka.de/fxstephan/librottt.html La enhavo: - La Sxipisto: Rakonto pri la ekekzisto de kobaja civilizacio, 1.5 pagxoj - La testo: Rakonto pri batalo inter gepatroj por kuna infano je malgeedzigxo, 1 pagxo - Subauxskultada rakonto: ne nur en Oriento ekzistis sekretaj servoj kaj kontrauxlegxa subauxskultado. Legu pri la spertoj de okcidentano..., 8 pagxoj. - La Alfabesto: raporto pri nova poema formo, 5 pagxoj - Moderna Babelo: Tri sxercoj, kune 1.2 pagxoj - Komunikado Inter Bestoj: popularscienca raporto pri la lingvaj ebleco de bestoj, 6 pagxoj. Vi rajtas publikigi en E-gazeto unun aux kelkajn de tiuj rakontoj sen iu plua permeso, sed bonvolu sendi ekzempleron al suba adreso kaj ne sxangxu la tekston (escepte por forigi tajperarojn). Salutas via Frank Stephan fstephan@forigu.ira.uka.de ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// VERD-ire pauxzas ================ Mi unue petas vin forigi la retadreson de VERDire "verdire@forigu.bbb.no" el via retlisto. Pro mankego da tempo, mi (provizore?) cxesis redakti kaj eldoni VERDire de julio 1995. Komputilon en kiu mi havas retadreson por VERDire mi nun kontaktas nur 1-2 fojojn monate. Claude Rougetclaude@forigu.sn.no ************************************************************************* Fenikso el Ameriko ================== Aperis jam dua numero de la nova E-gazeto - Fenikso el Ameriko, sendependa gazeto pri E-agado en Ameriko. Dulingva, kultura kaj ajnista gazeto pri Ameriko, distribuata al E-landaj asocioj kaj izolitaj esperantistoj. Aperas "lauxbezone". Redaktoro - Ruben T. Diaconu Tcachenco. Jarabono: 10 USD. Redakcia adreso: Calles 119 y 122, AR-3700 Pcia. R. Saenz Pena, Cho., Argentinio ************************************************************************* REAGOJ ////// Malsimilaj sencoj ================= Al mi tute malgravas, cxu oni uzas, konservas, forjxetas, forgesas aux englutas la vorteton "ci". Tamen la argumentoj, proponataj por (ne)uzi estas ridigaj. Se mi iam trovos uzon de cxi tiu pronomo kaj deziros, mi uzos. Bv. ne dekreti al mi. Sed... cxar la ekvivalentoj en la naciaj lingvoj havas apartajn, ecx tre malsimilajn sencojn, mi riskus miskomprenon. Tial nur inter homoj, kiuj akceptas saman sencon, kiun mi komprenas, mi tion uzus. Aliflanke ni povos interkonsenti pri senco definitiva, komune akceptebla en Esperanto, sen troa konsiderado pri naciaj kutimoj. Tiel estas cxe multaj, tre multaj vortoj. En Anglio komencantoj longe hezitas uzi la simplan vorton fartas pro gxia proksimeco al iu fiesprimo en la angla lingvo. La vorto triviala estas diverssenca en diversaj lingvoj. Ankaux deca, klaso, kurso, stagxo, enketi, cxielo, jxongli, magazeno, funebri, razeno / gazono, krom, laux, kacxo, fotografo, sekso, jen "dozeno" el al pluraj centoj, kiuj havas sencon en pluraj lingvoj nekongruajn kun aliaj lingvoj. Tamen ni, esperantistoj, pli malpli trovas komunajn sencojn kaj sukcesas konversacii. ... Will Green, Anglio ************************************************************************* Ci, di, ti... ============= La pronomo "ci" havas tre malgloran rolon en Esperanto. S-ro Golden tute pravas, kiam li konstatas, ke la "uzo de "ci" subfosas la demokratian karakteron de Esperanto", cxar gxi vere "sugestas aux emfazas diferencojn de socia statuso..." Kun aliaj vortoj: kun la pronomo "ci" oni volas kontrabandi en E-on (germane aux hungare dirante) das Siezen / a magazast. La enkonduko de cxi tiu lingva fenomeno (= das Siezen) estus grava difekto. La pronomon "ci" oni tute diskreditis, do ni tute ne uzu tiun cxi vorteton! Aliflanke mi devas montri la fakton, ke la uzado de la persona pronomo "vi" en du funkcioj: dua persono en singularo kaj pluralo ne estas bona solvo kaj kauxzas tre ofte miskomprenon. Tial mi proponas, ke en singularo en la dua persono oni uzu anstataux "vi" la vorton "di" aux "ti", kiel en multaj aliaj lingvoj estas du diversaj personaj pronomoj por la dua persono en singularo kaj pluralo. Ivan Szirmai, Hungario ************************************************************************* INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// Al la angla kaj germana- per Esperanto ====================================== Finigxis la dujara propedeuxtika eksperimento, okazinta en kvar elementaj lernejoj de Auxstrio, Kroatio kaj Slovenio, organizita de la firmao INTERKULTURO sub la gvido de Zlatko Tisxljar. La eksperimento montris, ke la lernintoj de E-o jam unu jaron poste estis en la angla kaj en la germana je 30-35 % pli bonaj ol la nelernintoj, kio signifas, ke post du jaroj tiu tendenco kreskas proksimume al 80 %. La kompilita raporto estis sendita al la Scienca Ministerio de Slovenio kaj al Euxropunia datumbanko pri sciencaj esploroj. La nova adreso de INTER-KULTURO: Besednjakova 1, SL-62000 Maribor, Slovenio. Tel./fakso: +386-62-100669 el IPR, 2/96 ************************************************************************* Kiel uzi "Mazi" instrucele? =========================== La intereso pri la nova Cseh-metoda videokurso "Mazi en Gondolando" ne malkreskas. Venas multaj reagoj kaj demandoj, al kiuj ni volonte respondas. Oni ja rajtas uzi la Mazi-filmon en lernejoj, kursoj aux studrondoj, aux montri al ekstera publiko, sed kompreneble oni ne rajtas kopii gxin. Nia celo estas gxuste tio, ke acxetintoj de la Mazi-kurso utiligu gxin ne por sia propra familia uzo, sed trovu aplikojn de Mazi cxie ajn en la instruado de E-o. Tial ni anoncas konkurson Kiel uzi "Mazi" instrucele? Pensu pri la plej entuziasmiga kaj efika maniero por lernigi E-on per kaj kun "Mazi" kadre de via propra instruado kaj instigu aliajn fari same! Via(j)n propono(j)n sendu al la Internacia Pedagogia Revuo kaj Eventoj. Lauxeble la premiitaj proponoj estos poste publikigitaj en aparta kajero. Eblas mendi Mazi-kompletojn cxe IEI, la prezo estas 198 NLG (kune kun la sendokostoj). Se vi pagas per banko, ne forgesu aldoni la bankkostojn (21 NLG). Internacia E-Instituto, Riouwstr. 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando Tel./fakso: +31-70-3556677 ************************************************************************* INTERESE... /////////// Dua lingvo por cxiuj... ======================= Inter la 13-a kaj 16-a de junio en la cxarma pola urbo Torun okazis la vica, 16-a Internacia Renkontigxo de popolorkestroj (IRPO) kun uzo de Esperanto kiel pontlingvo. Por doni internaciecon al la renkontigxo, venis tien litova ensemblo "Vaiguva", montrinta muzikon kaj vestajxojn el la 13-a j.c., ukrainia ensemblo "Varenicxki" kaj eksterkonkursa granda dancensemblo el Belorusio "Pinska Sxlahta". La aliaj ensembloj reprezentis diversajn regionojn de Polio. Kun granda bedauxro mi rimarkis, ke Esperanto poiome perdas sian ravecon kiel pontlingvo dum tiu cxi arangxo. Cxu okcidenteuxropanoj ne havas kion montri? Cxu okcidenteuxropaj landoj ne estas interesitaj demonstri sian kulturon? Kial do neniu de tie venis al IRPO? Cxu ne estis invititaj? Bone sciante agemon de inicianto kaj cxefa motoro de E-uzado en la arangxo s-ino Teresa Nemere, mi tre dubas pri tio. Gxenerale la Renkontigxoj devas esti evento por esperantistoj - ja tie oficiale estas uzata nia lingvo. Cxu multaj internaciaj arangxoj povas fanfaroni pri la samo? Kaj "nia bravega anaro" ne subtenas penojn de s-ino T. Nemere kaj de kelkaj aliaj entuziasmuloj? Ja ne bezonatas eksternormaj strecxoj - nur informi institucion, okupigxanta pri la kulturo, pri ekzisto de IRPO, eventuale prizorgi unu-du E-lingvajn programerojn kaj lauxeble partopreni... Se tiel dauxros plu, la "dua lingvo por cxiuj" farigxos la rusa... Mikaelo Lineckij, interpretisto de la ensemblo"Varenicxki" ************************************************************************* 38 el 100 geedzigxoj ne funkcias... =================================== Malagrabla rekordo estas atingita en Auxstrio. Laux la Centra Statistika Oficejo en 1995 eksedzigxis cxi-lande 18.204 iam geedzigxintaj paroj. Tio estas 38 procentoj de la tutlande ekzistantaj edzoparoj. Iam oni diris, ke la 7-a geedzeca jaro estas la kriza jaro. La statistikistoj nun diras, ke auxstroj eltenas geedzecon averagxe dum 8,3 jaroj. Estas nur escepto, ke pasintjare divorcis 4 paroj post la t.n. ora geedzigxa jubileo. Ne estas do mirinde, ke kreskas la nombro de needzigxemuloj. Pasintjare 42.946 auxstroj promesis unu al la alia dumvivan fidelecon. Tiu nombro ekzemple en 1992 estis 3 milojn pli. Do, pli kaj pli da auxstroj vivas ekster geedzeco. Ili ja volas preventi superfluajn elspezojn kaj grandajn familiajn konfliktojn, same kiel sxpari por la infanoj la timon, ke panjo kaj pacxjo ne plu eltenas unu la alian. Kelkfoje la problemo ne kreskas gxis tiu grado, sed la toleremo ambauxflanke ne suficxas. Mi legis ie, ekzemple, ke en Italio la edzo ecx nuntempe povas postuli cxesigon de edzeco, se la edzino devigas lin lavi la kuirilaron aux okupigxi pri aliaj mastrumaj laboroj. En Auxstralio aborigeno refrauxligxas, se li diras al sia edzino la solan vorton: "foriru!" Sed se la edzino postulas divorcon, sxi devas prezenti nerefuteblajn pruvojn pri tio, ke sxia edzo estas nekorektebla donjuano. En Japanio suficxas por esti divorcigata, se la edzo plendas, ke lia edzino dormas en maldeca pozo. Madagaskaranoj povas divorci ecx provizore. Laux oniaj opinioj tio helpas eviti grandajn familiajn konfliktojn. Oni divorcigxas, ekzemple, se la edzo forveturas por longa (?) tempo. Sed post lia reveno la geedzigxo estas solene renovigata. Neniu el la geedzoj rajtas interesigxi, kio okazis dum la divorcita tempo. Cxu tio ne montras al ni, ke la homoj en Madagaskaro pli fidas unu la alian? Cxu tie la toleremo estas pli evoluigxinta, aux tute simple la madagaskaranoj havas pli strecxeblan nervosistemon, ol la auxstroj? Malgraux cxio, mi esperas por la estonto de Auxstrio ke la nombro de divorcantoj draste reduktigxos, kaj la nombro de geedzecoj kresku intense en la sekvaj jaroj. Katinjo Fetes-Tosegi ************************************************************************* Burjataj virinoj vocxdonas por haremoj... ========================================= Por renaskigxo de multedzineco en Burjatija (Orienta Siberio, apud/tuj post la lago Bajkal) vocxdonis prezidantino de Asocio de Burjataj Virinoj "Alan-Gua" Engelsina Garmajeva. Laux sxi, nur tiamaniere oni povas haltigi erozion de gena bazo de tiu cxi malmultnombra popolo. (Kvanto da burjatoj en Rusio estas cx.350 mil homoj [censo de 1979]). "Pli bone esti la dua aux la tria edzino de normala persono, ol havi kiel edzo stultulon aux alkoholulon", - deklaris sxi sur pagxoj de loka semajngazeto "Informpolis". Laux rezultoj de opinisondado, plenumita de burjataj jxurnalistoj, 74 % de lokaj Romeoj en agxo gxis 40 jaroj pretas ekhavi haremon. Kio rilatas al virinoj, do nur 26 % el ili nun pretas esti unu el tri unuaj edzinoj de sia edzo. Tamen ne malmulte, cxu ne? NikSt el sce ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// - Jubilea Amika Renkonto okazos en Veszprem la 16-an de septembro. Petu informojn: E-grupo, 8200 Veszprem, pf. 45. - IJS okazos inter 13-19 de auxgusto en Eger (inf: Alko Golden tel: 88- 424339), tuj poste la Memzorga Lagumado apud Delegyhaza (inf: Sandor Hideg, tel. 2954176) ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 21-j. komencantino, orfino, vidinvalido, tre dez. kor. kun bonkoraj ges- anoj en agxo de 15 gxis 60 j. tm. Al cxiu let. kun foto resp. kun gxojo! F-ino Ozile Briede, INDR-2, P/n Kronauce, LV-3720 Dobeles raj., Latvio. Kun t.m. - 19-j. liceano, bona komencanto: Raharison Jean Marius, Lot III C 91-bis Mahamasina Ampamarinana, 43 Rue Tambavalo, Antananarivo 101, Madagascar. Fino Jolanta Linde, 27-j, brutbredisto - kun cx.: "Krasta-Avotos", P/n Kronauce, LV-3720 Dobeles raj., Latvio. Progresanto, Mihidjahi Ali M'ze, Lot II AB 5 Ter Andrononobe, 103 Antananarivo, Madagascar - tm. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj * * * Germanaj abonantoj de Eventoj! Ekde nun la abonkotizo por Eventoj estas pagenda ne al la persona konto de Alfred Schubert, sed al la konto de lia firmao: LB linguistisches Bureau gmbh, Pf. 1539, DE-82355 Weilheim, Germanio. Fakso: +49-8809-757, telefono: +49-8809-1234. La nova kontonumero: 4803922, Munchner Bank, BLZ 701 900 00. * * * Dagestana Sxtata Universitato sercxas kontaktojn kun la universitatoj de aliaj landoj. Povas esti scienca kunlaboro, intersxangxo per grupoj de studentoj kaj profesoroj, prelegantoj, folkloraj ensembloj k.s. Skribu al: Esperanto-Centro, s-ro Abdurahman Junusov, pk 74, RUS-367000 Mahacxkala, Respubliko Dagestan, Rusio. Tel. +7-8722-630643 * * * TTT-pagxoj de IEJ havas novan adreson: http://www.silab.dsi.unimi.it/ gxc412712/*.html Anstataux la steleto, metu "iej" por la E-hejmpagxo, "nsi" por la bulteno Nova Sento kaj "ijf" por la Internacia Esperanto- Festivalo. * * * Mi sercxas kompaktajn diskojn de "La Camerata de Caracas" venezuela ensemblo por malnova muziko. Kontaktu: Martin Cziesla, Kolnstr. 69, DE- 53111 Bonn, Germanio. * * * Dankesprimojn al "Sinjorino Anonimo" kiu sendis al Albana E-Ligo 200 gld. - Agim Peraj * * * Retadreso de CO de Monda Turismo kaj la firmao Esperantotur (Andrzej Grzebowski): turismo@forigu.bydg.pdi.net ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Foje la virbovo... ================== Post la valencia UK kongresanino vizitis madridan restoracion kaj mendis la tiutagan specialajxon. Oni portis al sxi grandan porcion, bonege kuiritan kaj spicitan - kion sxi bonguste finmangxis. Kiam sxi demandis la kelneron pri la jxus finmangxita plado, li klarigis, ke estis bovaj testikoj. La sekvan tagon sxi reiris al la sama restoracio, mendis la saman pladon, kaj trovis gxin same bongusta. Tamen, cxe la pagado demandis la kelneron kial la porcioj estis multe malpli grandaj ol hieraux. Nu, klarigis la kelnero, vi komprenu, estas tiel en nia lando: foje venkas la matadoro, - foje la virbovo... ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, n-ro 106 Dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor