Eventoj n-ro 105, 1/julio - '96, retposxta versio ************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Mazi-kurso per televido! - 68 landoj 784 gastigantoj - "Parolantaj libroj" en Esperanto - Dankoj el Aix en Provence Lingvo: - La kreado, aprobado kaj oficialigo de vortoj en Esperanto Reagoj: - Tutmonda planlingva bibliografio Faka aplikado: - Faka forumo en Prago - Agentoj, investoj, geedzigxo - Cxu vi jam estas fakdelegito? - E-stampo, E-radio, E-kongreso Arangxoj: - Katolika E-Tendaro - La 32-a feriado - denove en Medzygorze - AIS-konferencoj en Prago, Rimini kaj San-Marino - En naturamika domo - Lerni kaj ferii en Poprad - Kompleta monata kalendaro Movado: - Juniaj eventoj en Zagreb - Pli realaj partoprenkotizoj - Rondo Familia informas - E-gvidlibro pri Cxinio - Vivi alimaniere - Sxangxoj en la estraro - Eldonajxoj de KLEG - Supera titolo - Soros-fondajxo subtenas la movadon en Slovenio Opinioj: - Cxu rabatoj por la delegitoj? ILEI: - Instrui en Albanio - Tago de lernejo - Dauxrigantoj sercxataj! - La 3 bazaj principoj Esperanto en radio: - Kaptu Auxstrion per satelito - Lingvaj konkursoj en la Pola Radio Revuoj, gazetoj: - Sano dauxrigas kiel naturkuracilo - Nova gazeto La leganto: - Langorompiloj - 2 - Piedo en la CO - Solresolo Kulturo: - Brila koincido Interese: - Masagxo en la cxiutaga vivo - Lingva koloniigo kaj NATO Korespondi deziras: - *** Anoncetoj: - *** Movada humuro: - * ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Mazi-kurso per televido! ======================== Estimataj E-aktivuloj! Internacia E-Instituto informas vin, ke estas preparata la E-kurso "Mazi en Gondolando" por dissendo kiel TV-serio pere de landaj, lokaj televidaj stacioj laux la profesia sistemo BETACAM. La kostojn de tiu adapto pagas nia Instituto, sed poste cxiu TV-stacio devas aparte pagi la licencon por la rajto dissendi la kurso-serion. Pli detalajn informojn bonvolu peti rekte cxe la IEI-kunlaboranto kaj eldonisto (samtempe reprezentanto de BBC por Polio). Cxiuj licencoj trovigxas en liaj manoj. Oni povas peti informojn en la pola, angla kaj Esperanta lingvoj: TOMMY Publishers, Tomasz Wojciechowski, ul. Kasprowicza 30/15, PL-01 871 Warszawa, Polio. Personoj, kiuj havas aliron al landaj / regionaj televidstacioj, bv. sciigi tion al IEI, aldonante informojn pri la karaktero de la TV-stacio, cxu gxi estas kabla aux etera, cxu gxi uzas filmojn VHS aux la profesiajn BETACAM. Instrua Fako de IEI Riouw str. 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando ************************************************************************* 68 landoj 784 gastigantoj ========================= Pasporta Servo - 1996: Kun gxojo TEJO anoncas la naskon de Pasporta Servo 1996/1997, la plej fresxa kaj aktuala eldono de la jam mondkonata adreslisto de esperantistoj, kiuj pretas senpage hejme gastigi aliajn esperantistojn. Tiuj, kiuj jam konas antauxajn eldonojn de Pasporta Servo, rimarkos, ke gxia aspekto iom sxangxigxis. Post auxskultado al kelkaj vocxoj de uzadintoj, ni inter alie decidis uzi pli malgrandajn formaton (tiu de UEA-Jarlibro, kun 128 pagxoj) kaj literojn, krome dividi la landojn laux kontinento. Ni speciale fieras pri la maparo indikanta logxlokojn de la gastigantoj. Antauxe gxia desegnado (kun siaj eraroj) cxiam bezonis sxvitigan noktaron da laboro kaj multe da gluo kaj blanka korektofluidajxo, sed nun la evoluinta tekniko helpegis nin: la mapoj estas komplete desegnitaj per komputilo. Pro nia loksxparemo devis malaperi la famaj gajaj valizetoj de Martin Burkert. Tamen li denove desegnis por ni la frontpagxon. La nombroj de gastigantoj (784) kaj landoj (68) estas malpli altaj ol en la antauxa eldono. Sed ni auxdace asertas, ke la nombro de validaj adresoj estas tamen pli alta; 100 %-an validecon tamen ni bedauxrinde neniam povas atingi, pro la gxenerala translogxigxemo de junaj esperantistoj. Cxiuj listigitaj gastigantoj ricevas la libron senpage perposxte. Aliaj povas acxeti gxin kontraux modesta prezo de 24 guldenoj (plus eventualaj sendokostoj). Petu cxe la Landa Sekcio en via lando aux cxe la grandaj libroservoj. Jeroen Balkenende TEJO-estrarano pri Pasporta Servo Rim: Membroj de landaj sekcioj de B- landaj TEJO-organizoj povas acxeti la adresaron kontraux aparte rabatita tarifaro! Se vi estas membro en iu el ili, demandu la estraranojn pri la konkreta loka prezo! ************************************************************************* "Parolantaj libroj" en Esperanto ================================ Pola Asocio de Nevidantoj jam de multaj jaroj okupigxas pri eldonado de literaturaj majstroverkoj en auxdebla formo sur kasedoj. En 1977 aperis la fame konata romano "La Faraono" de Boleslaw Prus en la fame konata traduko de Kazimierz Bein kun la vocxo de Andrzej Pettyn (38 kasedoj), en 1986 estis lancxita "Quo Vadis" de Henryk Sienkiewicz en la traduko de Lidja Zamenhof kun la vocxo de Kasawery Jasienski (31 kasedoj). Vi povas mendi ilin cxe: Asocio de Polaj Nevidantoj, dir. Jan Rodanski, ul. Konwiktorska 7, PL- 00216 Warszawa, Pollando. Laste aperis "Humuro laux la skota maniero" de Andrzej Pettyn (3 kasedoj), mendebla cxe: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. La samtitola libro kune kun la registrajxoj bone tauxgas por memstudado. Krome cxe la Libroservo de UEA estas acxeteblaj: "La Esperanto-fonetiko en praktiko" (2 kas.); "Lauxtemaj Esperanto-konversacioj" (4 kas.); "Per sekso al Esperanto" (2 kas.). Kion diri pri estonteco de "parolantaj libroj"? Mi planas kunlaborigi por estontaj registradoj same belvocxajn polajn fakulojn, kiel ankaux eksterlandanojn. Same mi antauxvidas, ke en kelkaj kazoj auxtoroj de E- libroj mem lauxtlegos siajn beletrajn aux fakajn verkojn, kio donos al la registrajxoj apartan koloron kaj samtempe konservos por venontaj generacioj de e-istoj atentajn vocxojn de niaj plej eminentaj poetoj, prozverkistoj, prelegantoj. Popularigu la ideon en via E-klubo, E-gazeto, loka E-informilo, por ke kiel eble plej multe da personoj sciu, kion kaj kiamaniere oni povas havigi al si en sonregistrita formo. Kaj fine mi emfazu, ke mi volonte akceptos bonajn tiurilatajn ideojn, kiuj praktike helpos realigi la koncepton same rilate la enhavon de la kasedoj, kiel ankaux rilate la distribuadon. Andrzej Pettyn pf. 46, PL-05822 Milanowek, Polio ************************************************************************* Dankoj el Aix en Provence ========================= Cxiuj celkonsciaj esperantistoj, kiuj bonvolis subteni nian agadon per siaj leteroj okaze de la starigo de monumento honore al L. L. Zamenhof, ricevu niajn plej varmajn dankojn. En la letero, adresita al individuaj membroj, kaj kiu aperis en gazetoj (Eventoj 2/marto '96), mi petis sendi dankan kaj gratulan leteron al nia urbestro, kiu bonvolis starigi slabon en nia urbo Aix en Provence (suda Francio) por honori la iniciatinton de Esperanto. Multaj samideanoj respondis tiun alvokon. La urbestro ricevis preskaux 500 leterojn el cxiuj partoj de nia Tero... La inauxguron cxeestis pli ol cent personoj. La du cxefaj sudfrancaj gazetoj, "Le provencal" kaj "Le Meridional" sendis raportistojn kaj aperigis artikolon kun foto. Samtempe ili verkis artikolon pri Esperanto. Cxiuj letersendintoj trovu cxi tie elkoran esprimon de mia dankego kaj sentu sin partopreninto en tiu komune atingita sukceso. Daniel Moirand, klubestro Aix en Provence, Francio ************************************************************************* LINGVO ////// La kreado, aprobado kaj oficialigo de vortoj en Esperanto ========================================================= Konsiloj por evoluigo de la Esperanta vortprovizo. Kvara parto Konstanta demandado pro manko de terminoj Plurfoje mi ricevas perleterajn demandojn de esperantistoj, kiuj deziras scii la ekvivalenton en Esperanto de etnolingva vorto aux esprimo. Ekzemple, nederlandano petis "klarajn, mallongajn E-vortojn (prefere de ekstereuxropaj radikoj) por jenaj nocioj": kanabinajx-cigaredo kun tabako, kanabinajx-cigaredo sen tabako (ambaux eventuale havantaj ankaux hasxisxon); fumi hasxisxon; esti sub influo de kanabinolo. Versxajne la farinto de tiuj demandoj opinias, ke estas la laboro de membroj de la Akademio de Esperanto "fabriki" novajn vortojn laux mendo, kaj cetere, ke la rezulto estas kvazaux oficiala aprobo, ebliganta uzadon de la koncernaj vortoj sen plua pritraktado. Okazos ankaux, ke homoj, kiuj mem kreis novajn vortojn kaj terminojn en sia kabineto, deziras, ke la Akademio aprobu ilin. Efektive, ne estas la tasko de la Akademio proponi novajn vortojn aux traduki etnolingvajn esprimojn. Aprobo de neologismoj ne venas komence de ilia vivo, sed nur poste, kiam ili jam estis uzataj en plej diversaj kuntekstoj fare de pluraj auxtoroj. Antaux kelkaj jaroj naiva esperantisto skribis al mi, petante, ke la Akademio konsideru lian proponon pri nova sufikso en Esperanto. Tiutempe mi verkis artikolon, titolitan "Kiel enkonduki novan sufikson en Esperanton" (The Worker Esperantist, 1985, n-ro 343) kun la celo konsili al li kaj al aliaj interesigxantoj, kiel procesi. Valoras cxi-kuntekste ripeti la cxefajn punktojn de tiu artikolo. Celkonscia agad-plano bezonata Ecx se novaj proponoj estas teorie utilaj en la lingvo, la auxtoroj ne uzas la plej bonajn metodojn por veki intereson kaj akiri apogon por siaj plibonigajxoj. Letero al la redakcio de periodajxo aux ecx artikolo ne suficxas por konvinki amason da esperantistoj, ke ili sxangxu siajn parol-kutimojn. Estas cxiam pli facile rifuzi la novan elementon ol mediti pri gxiaj eblaj avantagxoj. Miaopinie, oni devas agi laux la sekva plano. La unua pasxo estas verki detalan studajxon, enhavantan la rezultojn de profunda esploro pri la demando. Oni kompilu liston de cxiuj eblaj vortformoj, inkluzive tiujn, kiuj ne sukcesis enradikigxi en la pasinteco, por montri, kial ili fiaskis. Poste oni prezentu la nove proponatan vorton kun gxia etimologio, argumentoj, pravigantaj gxian adopton, kaj uzo en ekzemplaj frazoj. La sekva pasxo konsistas en apliko de la vorto en diversaj kuntekstoj: noveloj, poemoj, fakaj eseoj k.a. Nur tiel estas eble demonstri al aliaj esperantistoj, kiel gxi funkcias en vivantaj lingvo-situacioj. Se la rezonado kaj ilustrajxoj estas konvinkaj, aliaj auxtoroj, imitante tiun lingvouzon, ebligos la disvastigxon kaj eventualan enradikigxon de la nova propono en partoj de Esperantujo. Nur tiam estos la gxusta tempo atentigi la Akademion pri gxi kaj prezenti peton por aprobo kaj oficialigo. Ju pli da homoj uzas neologismon, des pli bona estas gxia sxanco farigxi parto de la leksiko. Proponoj de unuopuloj estas efemeraj kaj nepre formalaperos en la abismon de forgeso. La sama procedo estas aplikebla ankaux al vortoj de longe en la lingvo, pri kies preciza signifo ankoraux ne estas kompleta akordo. Speciale malfaciala estas provoj elekti inter pluraj rivalaj formoj. Post longa pridiskutado en la Akademio, estis decidite, ke inter la triopo "komuno / komunajxo / komunumo" la preferinda nomo por la ekonomia organizajxo de euxropaj sxtatoj estu "komunumo". Kontrauxe, malgraux ecx pli longdauxra traktado de "komputilo / komputoro / komputero", la Akademio ankoraux ne sukcesis atingi kontentigan decidon. Tri elirformoj prezentas sin por efektivigi solvon de tiaj problemoj. Esperantistoj-fakuloj decidu Tre ofte auxdigxas la sugesto, ke oni transdonu sciencajn kaj teknikajn terminojn al fakuloj, por ke ili decidu. Bedauxrinde, la lingva kompetenteco de tiuj homoj ne cxiam estas sur la sama nivelo, kiel ilia faka scio. Tiu vojo al la fakuloj farigxis sakostrato en la kazo de "komputilo / komputoro / komputero", cxar, malgraux enketado kaj vocxdonado en 1976, ankoraux persistas kaoso en la fakliteraturo. La budapesxta skolo de komputerismo insistas pri "komputilo", dum la Suplemento de Plena Ilustrita Vortaro (1987) registras "komputoro", kaj ankoraux estas uzata "komputero" en kelkaj periodajxoj. En la 1980-aj jaroj la tiama prezidanto de la Akademio resendis la demandon al la fakuloj - tute vane! La uzado decidu Proponantoj de la dua elirvojo insistas, ke oni atendu, gxis la uzado decidos, kaj unu sola vortformo venkos kontraux cxiuj aliaj proponoj. Tio ne estas realeca vidpunkto, cxar la uzado ne funkcias auxtomate por certigi en objektiva maniero, ke la plej bona vortformo restos kaj la rivalaj vortoj elmodigxos. Vortaristoj povas interveni, registrante nur la vortojn, kiujn ili preferas, kun nura resendo al malaprobindaj formoj, sed ecx tiu farmaniero ne povas devigi auxtorojn uzi la preferatajn vortojn. Alia malavantagxo de tiu cxi maniero solvi la problemon estas, ke neniu povas antauxdiri, kiom da tempo la uzado bezonos por decidi. Arbitra povo decidu La tria elturnigxo estas la plej drasta, sed sendube la plej efika. Oni turnas sin al speco de verda "lingvopapo", kiu publikigas ukazon, donantan nerifuzeblan decidon pri la sole akceptebla kaj oficialigenda vortformo. Universala alkonformigxo estas kategorie postulata! Se venos objxetoj, ke tiu agado odoras je diktatoreco, oni ja povas argumenti, ke ne eblas vocxdoni pri lingvaj aferoj, precipe, se tiuj, kiuj rifuzas akcepti la rezulton, ne estas puneblaj aux almenaux silentigeblaj per rigoraj sankcioj. Ekzemplo de defio al la Akademio estas la aktuala kampanjo de Richard Schulz kaj aliaj adeptoj de la tempisma skolo, kiuj faras atencon kontraux la longe akceptita doktrino pri verba aspektismo. Al akademia eks-prezidanto Albault mankis la potenco "ekskomuniki" la tempistojn, ostracismi ilin for de Esperantujo kaj iniciati auxtodafeon de iliaj skribajxoj; lia sola rimedo estis anatemi ilin. Kiel finigxos tiu cxi afero, kiu minacas semi konfuzon kaj kaoson komence de la dua jarcento de Esperanto? Cxu la tempo ne estas nun matura por alvoki la verdan lingvopapon? Bernard Golden ************************************************************************* REAGOJ ////// Tutmonda planlingva bibliografio ================================ La artikolo de M. Weichert (Tutmonda Esperanto-Biblioteko, Eventoj n-ro 102) estas interesa kaj perspektivo-montra. Felicxe, por sxpari al si la riprocxon de utopio, gxi mem iom skizas la problemojn. Tial mi sxatus aldoni kelkajn konsiderojn. Kvankam estus utile havi katalogojn de la bibliotekoj Butler kaj Hodler, oni ne forgesu, ke ambaux estas privataj (asociaj) bibliotekoj, ne ligitaj al la interbiblioteka pruntoservo. Ecx IEMW ne plu pruntas siajn revu-kolektojn. Du taskoj tial sxajnas al mi de prioritata graveco: 1) sisteme registri cxiujn planlingvajn (ne nur Esperantajn, kiel Weichert sugestas iom patriotisme) titolojn en publikaj bibliotekoj. Kutime naciaj bibliotekoj havas kolekto-devon por publikajxoj de la propra lando tiel, ke, almenaux teorie, cxiuj enlandaj aperintaj titoloj devus trovigxi en la koncerna biblioteko. Por Germanio mi entreprenis cxi-taskon kaj tenas pretan (t.e. kompost- aux enkomputilig-pretan) sliparon de katalogo de la planlingva literaturo en germanaj bibliotekoj. Gxi entenas ankaux la materialojn el la bibliotekoj de la eksa GDR kun precizaj bibliotekaj kodoj. Bedauxrinde, gxis nun ne trovigxis eldon-preta eldonisto. 2) Necesus sisteme trarigardi cxiujn periodajxojn por starigi revua(j)n bibliografio(j)n. Tiaj ekzistas por Literatura Mondo de Maria Benczik, de la nica literatura revuo de Henry Vatre kaj de Norda Prismo (manuskripto de H. Vatre). Tiele povus starigxi ecx personaj bibliografioj gxis nun tro maloftaj (ili ekzistas por Waringhien, Regulo, Vatre, Kalocsay, preparigxas tia por Picx). Anstataux Tutmonda Esperanto-Biblioteko mi do sugestas la kreon de tutmonda planlingva bibliografio kun indikoj de bibliotekoj, posedantaj la koncernan titolon. Komputilaj specialistoj, bibliotekistoj kaj bibliografoj devus intensigi la kunlaboron. Reinhard Haupenthal, Germanio ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Faka forumo en Prago ==================== Kiel anoncas en sia gxenerala letero la UEA-estrarano pri faka kaj scienca agado prof. Amri Wandel, UEA enkondukas novajn servojn pri la faka agado, i.a.: en la UK en Prago okazos nova programero "Faka kaj scienca forumo", kiu servos kiel podio por fakaj asocioj, por prezento de elstaraj atingoj, intersxangxo de informoj kaj spertoj pri komunaj problemoj kaj propono de novaj iniciatoj; eksperimente, UEA disponigos en la Kongreso en Prago unu senpagan gicxeton, kiun dividos cxiuj Fakaj Asocioj, kiuj tion deziras. En Prago UEA planas okazigi Nitobe-simpozion, al kiu estas invitataj ankaux reprezentantoj de pluraj internaciaj organizajxoj. En la programo oni traktos ankaux lingvajn problemojn de la internaciaj fakaj kaj sciencaj organizajxoj. el Heroldo, 10/1996 ************************************************************************* Agentoj, investoj, geedzigxo ============================ "Paco-kompanio por Konsultigxo pri Internaciaj Aferoj" en Anhui, Cxinio. Registrita sxtata komerca numero: 14896279-1. Internacia intersxangxo de kulturaj kaj komercaj talentuloj, konsulta servo por alilandaj investantoj, turistoj kaj fakuloj. Importo kaj eksporto de komercajxoj, servo por internacia geedzigxo, sercxo de esperantistaj aux neesperantistaj komercaj kunlaborantoj aux agentoj, starigo de dudirektaj agentejoj por cxinaj kaj alilandaj entreprenistoj. Kunlaboro kaj kontakto de esperantistoj estas bonvenaj. Direktoro Lin Bo, P.O .Box 2, CN-230001 Hefei, Cxinio Tel./fakso: +86-0551-4484606 Rete: kyx@forigu.dchp.chp.ustc.ac.cn ************************************************************************* Cxu vi jam estas fakdelegito? ============================= Konsideru, cxu vi aux iu de vi konata estas potenciala kandidato por tia posteno. Ju pli da fakdelegitoj ni povos starigi, des pli E-o estos utila, kaj des pli da atento ni ricevos... Ni devas cxiam kaj cxie manifestacii nian forton kaj niajn avantagxojn. Do ekagu! El la nova Regularo pri Delegitoj 3. Kategorioj (v) faka delegito, kiu reprezentas la Asocion UEA en iu fako. 4. Oficperiodo (1) La elektojaro por la delegitoj estas 1995 kaj cxiu jaro, kiu sekvas per tri jaroj la antauxan elektojaron. (2) La delegitojn oni elektas gxis la fino de decembro en elektojaro kaj ili oficas gxis la fino de decembro en la sekva elektojaro. (3) Oni povas elekti delegitojn ankaux alitempe por ofici gxis la fino de la kuranta oficperiodo. 5. Elekto (1) Kandidato por delegiteco devas esti individua membro en la kategorio MJ (Individua Membro de UEA kun jarlibro), MA (Individua Membro kun MJ plus revuo Esperanto) aux DM (Dumviva Membro pagas por la tuta vivo en unu fojo 25-oblon de la kotizo MA) aux Honora Membro en la jaro de elekto kaj en la antauxa jaro. Junulara delegito devas esti ankaux individua membro de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Kandidato por faka delegito devas montri profesian aux akademian ligon kun la koncerna fako aux alimaniere indiki en skriba prezento sian kompetenton. (2) Cxefdelegiton elektas la estraro (de UEA) kun aprobo de la koncerna landa asocio. (3) Regionan delegiton, lokan delegiton, vic-delegiton aux junularan delegiton elektas la koncerna cxefdelegito. (6) Fakan delegiton elektas la direktoro de la Centra Oficejo en konsiligxo kun la cxefdelegito de la lando, kie tiu rezidas. 9. Senpaga servo, kompenso Delegito disponigas siajn servojn senpage; tamen rajtas al tauxga kompenso pro elspezoj super iu minimuma nivelo, difinita de la delegito mem laux siaj propraj cirkonstancoj. 10. Valido de petoj (1) Peto farita en nacia lingvo aux de nemembro de UEA estas malvalida. (2) Delegito povas rifuzi validan peton sen doni klarigon, sed devas tuj informi pri tio la petinton. Malvalidan peton la delegito povas rifuzi sen informi. 11. Plendoj (1) Kliento de la Delegita Reto rajtas plendi pri nerespondo, ankaux pri malbone plenumita servo, se la kliento povas montri, ke la koncerna delegito agis senzorge aux kun malbona fido. Pro nerespondo aux malbone plenumita servo kliento tamen ne rajtas al iu kompenso. (2) Plendojn oni adresu al la koncerna cxefdelegito, al la direktoro de Centra Oficejo aux al la gxenerala sekretario. Se la direktoro de la Centra Oficejo aux la gxenerala sekretario ricevas plendon, tiu tuj informas la koncernan cxefdelegiton. La formulfolion Respondilo por Delegita Reto kun Regularo pri Delegitoj vi povas ricevi de via landa cxefdelegito. Leopold Patek el AFEF-Bulteno, dec/95 ************************************************************************* Mangxu Esperante! ================= En la centro de Belfast mi rimarkis la nomon "Esperanto". Ne temis pri nova filio de nia E-centro, sed pri... restoracio! Cxu Esperantio havas propran kuiradon? Kun kvar amikoj mi eniris por esplori pli. Ni eltrovis bonvenigan etoson, amikajn gekelnerojn, apetitvekajn aromojn. La menuo klarigis: samkiel Zamenhof esperis kunigi diversajn popolojn de la mondo, tiel la celo de tiu cxi restoracio estas kunigi pladojn el la tuta mondo... Jes, ecx unu-du el Esperantio mem! Ni pasigis la tutan vesperon kun bonega mangxado kaj vino... Do, mi rekomendas al cxiuj s-noj, se vi iam vizitos Belfaston, nepre mangxu cxe la restoracio "Esperanto". La kelneroj tie ne parolas E-on, sed la mangxajxo mem ja parolos al vi per sia propra lingvo internacia! La adreso: Esperanto Cafe Bar Restaurant, 89 Dublin Road, Belfast BT2 7HF, Irlando. Tel.: +353-1-232248708 Inf.: Vilcxjo Walker el Brita Esperantisto, februaro 1996 Rim.: Fakte tio ne estas la sola restoracio kun la nomo Esperanto. Jen ankoraux kelkaj aktualaj: En itala havenurbo Bari de pluraj jaroj furoras inter gejunuloj la luksa trinkejo-kafejo "Esperanto" (Via Roberta da Bari 146). La klientoj ricevas glumarkon kun la vorto "Esperanto", jam videblan sur miloj da auxtoj. Samnoma restoracio en la usona Scottsdale (Arizono) ofertas altkvalitan mangxon. En Pekino sur la sxildo de restoracio Zirui (strato Zengguanglu, Haidian- distrikto) okulfrapas la vorto "Esperanto" kaj verda stelo. Estro Kuang Hua, mem e-isto, planas funkciigi tie e-istan salonon kun E-menuo kaj E- servistinoj. En la insulo Reunio (franca departamento en la Hinda oceano) e-isto Hubert Fillaudeau gvidas la restoracion Ti'chouchou - pri tio informis Eventoj. el Esperanto, januaro 1996 ************************************************************************* E-stampo, E-radio, E-kongreso ============================= Dum la Pola E-Kongreso (13-18 julio, Gliwice) funkcios kurtonda E- radiostacio kun la voksigno SP9KVC/P. Dum la arangxo estos uzata ankaux oficiala porokaza posxtostampo. Cxiuj dezirantoj, nepovantaj partopreni la kongreson povas ricevi gxin kontraux 1 IRK cxe: Esperanto, skr. poczt. 21, PL-44-101 Gliwice, Polio ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Katolika E-Tendaro ================== En la tagoj 3-17 de auxgusto okazos jam la 15-a IKUE-tendaro en la v. Sebranice apud Litomysl en Cxehio. La tendaro konsistas el dulitaj tendoj (necesas kunpreni dormosakon), sed estas tie spaco ankaux por kampado. Krom la cxiumatenaj mesoj okazos kursoj, prelegoj (spiritaj kaj movadaj) ekskursoj, bivakfajroj, ludoj. Cxiujare partoprenas en la tendaro krom cxehoj ankaux e-istoj el Germanio, Polio, Hungario, Litovio, Slovakio, kaj cxi-jare oni atendas gastojn el Ukrainio. Partoprenkotizoj inter 30 kaj 105 DEM. Detalaj informoj kaj aligxiloj cxe: Miloslav Svacek, Trsicka 6, CZ-751 27 Pencice, Cxehio. aux rete cxe Anna.Nemcova@forigu.st.fmph.uniba.sk ************************************************************************* La 32-a feriado - denove en Medzygorze ====================================== Silezia E-Asocio elkore invitas vin al la 32-a Internacia Esperantista Feriado Medzygorze 96. De la jaro 1965 gxis 1990 en Medzygorze okazadis Internaciaj E-istaj Ferioj. En 1989 estis la 25-a Jubilea E-Ferio. Cxeestis cx. 1.500 personoj, esperantistoj plenigis la tutan urbon, cxiuj ripozdomoj estis ornamitaj per verdaj flagoj kaj naciaj de la partoprenantoj... Poste venis jaroj pli malbonaj. Post kvin jaroj ni eksopiris denove al Medzygorze. Silezia E-Asocio invitas al la tradiciaj E-feriadoj "Esperanto hejme", "Adiaux, Somero" kaj "Ora Pola Auxtuno". La unua el ili okazos 27.07 - 10.08. Kostoj por unu tago (inkl. 3-fojan mangxadon): inter 30 novaj polaj zlotoj (17 DEM aux 12 USD) - kaj 42 PZL (24 DEM aux 17 USD) - depende de la kategorio de logxado. La dua - 24.08 - 06.09. La tria - 01.09 - 14.09. Du lastaj estos je 30 % pli malmultekostaj. Al partoprenkotizo necesas aldoni 50 PZL. En la programo: elementa kaj konversacia kursoj, seminario, prelegoj, video-filmoj, naciaj vesperoj, maskobalo. Dum "Esperanto Hejme" ankaux programoj por infanoj kaj lerneja junularo. Informoj, aligxoj cxe: Silezia E-Asocio, ul Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclav, Polio. Tel./fakso: +48-71-226954 ************************************************************************* AIS-konferencoj en Prago, Rimini kaj San-Marino =============================================== Prof. Reinhard Selten, kunfondinto de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) kaj Nobel-premiito pri ekonomiko, parolos dum la 81-a Universala Kongreso en Prago pri la temo "ludteorio" kadre de la inauxguro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU) la 21-an de julio kaj dauxrigos tiun prelegon la 24-an, inauxgure al SUS-16, la 16-a studkonferenco de AIS. Tiu konferenco dauxros gxis la 31-a. Cxar la konferenca kotizo estas nur 37.50 DEM kaj estas konsiderinda rabato por reform-euxropaj landoj, oni atendas vastan partoprenadon el la UK-anaro. SUS-17 okazos septembre en Rimini (Italio) kaj San-Marino. La inauxguro estos en la universitato de Rimini la 2-an de septembro. La instrua programo en la lernejo "Dante Alighieri", kaj la finaj ekzamenoj en "Grand Hotel" en San-Marino. La situo de Rimini cxe la itala Adriatika bordo kaj proksimeco al Ferrara, la urbo de la Itala E-kongreso donas al kongresintaj aux feriantaj esperantistoj okazon "flari" iom da akademia etoso. Je la inauxguro ankaux gastoj estos bonvenaj; ili tamen pripensu, ke plagxaj vestajxoj ne tauxgas por akademia festarangxo. Aligxojn al SUS -16 kaj SUS-17 akceptas la scienca sekretariejo de AIS: Kleinenberger Weg 16B, DE-33100 Paderborn, Germanio ************************************************************************* En naturamika domo ================== De la 4-a gxis 11-a de auxgusto la asocio Esperanto-79 arangxos E- semajnon en naturamika domo La Martinere (apud urbeto Le Retail) Francio. La programo antauxvidas E-kursojn, ekskursojn, inicadon al tajlado de sxtonoj k.a. Pliaj informoj cxe: Georges Menossi, Esperanto-79, FR-79160 Saint-Pompain, Francio Tel.: +49-06-1608 ************************************************************************* Lerni kaj ferii en Poprad ========================= Somera Esperanto-Lernejo en Poprad farigxas 25 jara. Cxi-jare la kursoj A, B, C, D funkcios de la 3-a gxis la 16-a de auxgusto. Instruado: cxiutage antauxtagmeze (krom sabato kaj dimancxo), po 5 instruhoroj. Logxado: en la Societa Domo kaj en privataj logxejoj, en 2- gxis 8-litaj cxambroj. Mangxado: 3-foje tage. Liberaj programoj: ekskursoj al Altaj Tatroj, nagxado en la urba baseno, fungokolektado, kultur-amuzaj programoj ktp. Kotizoj: inter 20 kaj 170 USD. Pliajn informojn, aligxojn petu cxe: Esperanto, Sobotske namestie 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel./fakso: +42-92-32419 ************************************************************************* Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.odin.net /esperanto/ Korektoj, aldonoj bonvenaj! 01-02.08. Internacia Seminario "Esperanto familioj", Bratislava. Inf: Bratislava Centro por Familiaj Studoj, Drotarska cesta 46, SK-81104 Bratislava, Slovakio. 02-10.08. 32-aj Baltiaj E-Tagoj, Jurmala. Inf: Latvia E-Asocio, a.k. 150, LV-1050 Riga, Latvio. Tel. +371-2-293988. 03-16.08. Somera E-Lernejo, Poprad. Inf: Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel. +42-92-32419. 03-17.08. 15-a Katolika E-Tendaro, Sebranice (apud Litomysl). Inf: Miroslav Svacek, Trsicka 6, CZ-75127 Pencice, Cxehio. Rete: Anna.Nemcova@forigu.st.fmph.uniba.sk 04-11.08. Kursoj por komencantoj, praktikantoj kaj lertuloj, Gresillon. Inf: P. Babin, 17 rue Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio. Tel. +33-41-891034. 04.08-20.08. Nigramaraj-montaraj feriadoj, Karlovo kaj aliloke. Inf: ingx. B. Leonov, pk. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario. 04-11.08. Esperanto-semajno, apud Le Retail. Inf: Georges Menossi, Esperanto 79, FR-79160 Saint-Pompain, Francio. Tel: +49061608. 05-13.08. BEMI-karavano IJK-IJS. Inf: Yvonne van der Hork, Marijheweg 28- C-1, NL-6709 PG Wageningen, Nederlando. Rete: espi@forigu.dds.nl 06-09.08. 15-a Komuna Seminario de orient-aziaj gejunuloj, Okayama. Inf: JEI, Tokyo-to, Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3, JP-162 Japanio. Tel/fakso +81-75-7027209. Rete: jej@forigu.kyoryu.scphys.kyoto-u.ac.jp 06-10.08. Lerni instrui profesie, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. tel: +3349/428074 06-11.08. 5-a KEF, Kultura Esperanto-Festivalo, Kopenhago. Inf: Jakob Nordfalk, Radmansgade 53, 2TH, DK-2200 Kobenhavn, Danio. Tel: +45-31- 838220. Rete: nordfalk@forigu.fys.ku.dk 06-11.08. "Enkonduko al grafologio", seminario. Inf: KCE, CP 779. CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. 06-16.08. Somera E-Lernejo, Poprad. Inf: Esperanto, SK-05801 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio. 06-17.08. Flugvojagxo al Japana E-Kongreso. Inf: Esperantotur, str. M.Slkodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollanado. Tel +4852/415744 Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net 09-11.08. 83-a Japana Esperanto-Kongreso, Hirosima. Inf: Esperanto- Centro, Oogonzantyo 7-15, Minamiku, Hirosima-si, JP-734 Japanio. Tel/fax: +81-82-2862745 09-17.08. Itinero Zamenhof, rondvojagxo al 13 urboj. Inf: Espertur, HU- 1368 Budapest, pf. 193., Hungario. tel: +0361-268-0306 10-16.08. 36-a E. Somerlernejo, Barlaston. Inf: Derek Tanton, Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, GB-ST12 9DG, Britio. 11-17.08. Velsxipa aventuro! Inf: Bert de Wit, Postbus 6425, NL-2001 HK Haarlem, Nederlando. Tel. +31-23-5242643. 11-17.08. E-semajno pri Martinus-Kosmologio en Nykobing. Inf: Martinus- Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 Kopenhago F, Danio. Tel: +45-38- 346280 11-17.08. Somera refresxiga restado, Lancxov. Inf: Pavel Sittauer, Harmannova 1128, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. Tel. +42-618-21909. 11-18.08. Kursoj por komencantoj, praktikantoj kaj lertuloj, Gresillon. Inf: P. Babin, 17 rue Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio. Tel. +33-41-891034. 11-20.08. OkSEJT (Okcidenta Somera E-Junulara Tendaro) en Taganrog. Inf: SEJM, a/ja 31. RU-117071 Moskvo, Rusio. 13-17.08. Kiam varbi, kiam informi?, Mitoj kaj diajxoj en la literoj, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. tel: +3349/428074 13-18.08. Projekto KLERA, La Chaux-de-Fonds. Inf: KCE, CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. 13-19.08. IJS, Internacia Junulara Semajno en Eger. Inf.: David Alko Golden, Damjanich u. 1/C, HU-8200 Veszprem, Hungario. Rete: goldend@forigu.hal2000.hal.vein.hu 15-30.08. Flugvojagxo al 1-a Azia E-Kongreso. Inf: Esperantotur, str. M.Slkodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollanado. Tel +4852/415744 Rete: turismo@forigu.bydg.pdi.net 16-20.08. Somera Semajno de Cxinaj Junaj E-istoj, Kunshan. Inf: Cxinia E- Ligo, P.O. Kesto 825, CN-100037 Beijing, Cxinio. Tel. +86-1-8326682. 16-27.08. E. Arkeologia Laborkampo, Blera. Inf: Pier Luigi Cinquantini, via Dante Alegieri 2, IT-01010 Blera (VT), Italio. Tel. +0338-484790. Rete: p.cinquantini@forigu.agora.stm.it 17-23.08. Turisma semajno en Altaj Tatroj - TUSE 96, Poprad. Inf: Esperanto, SK-0858 01 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio. Tel. +42-92- 32419. 18-25.08. Kursoj por praktikantoj kaj lertuloj, Gresillon. Inf: P. Babin, 17 rue Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio. Tel. +33- 41-891034. 19-31.08. 5-a MELA, Memzorga Lagumado. Inf: Sandor Hideg, Halomi u. 61/B, IV/5, HU-1182 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2954176 19.08-11.10. Oksemajna kurso por komencantoj, Karlskoga. Inf: Lars Forsman, Box 192, SE-691 24 Karlskoga, Svedio. Tel. +46-586-50360. 22-25.08. Unua Azia Kongreso, Cxinio. Inf: LKK, 550 Dalian Rd. CN-200083 Shanghai, Cxinio. Tel. +86-21-65423339. 23-25.08. 2-a Norda Amerika Junulara Tendumado, NAJT en Pottersville, NY. Inf: Normand Fleury, 6358-A rue de Bordeaux, Montreal PQ, Kanadio. Tel: +1-514-2720151, Rete: najt@forigu.aol.com 23-30.08. 1-a E-Kongreso de la Hinda Oceano kaj de la Orientafrikaj Landoj, Antananarivo. Inf: LKK Esperanto Malagasio, Logement N. 387, Cite Analamahitsy, MG-101 Antananarivo, Malagasio. 24-30.08. 65-a Itala Kongreso de E-o, en Ferrara. Inf: Edvige Ackermann, via Valerio 110-A, IT-34128 Trieste, Italio. Tel/fakso: +39-40-350 093 24-31.08. E-Ferio semajnoj, diversloke cxe Nigra Maro. Inf: ingx. B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 24.08-06.09. "Adiaux Somero", Miedzygorze. Inf: Silezia E-Asocio, ul. Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Polio. Tel. +48-71-226954. 28.08-15.09. Internacia E-Feriado kun Folkloro en Kroscienko. Inf: S-ino Stanislava Majerczak, ul. Kingi 6, PL-34-450 Kroscienko, Polio. Rete: wvganswk@forigu.dds.nl 31.08-07.09. 17-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS, Rimini, Italio. Inf: AIS, Sekretariejo, Kleinenberger Weg 16b, DE-33100 Paderborn, Germanio. Tel. +49-5251-64200. 31.08-12.09. Nigramaraj-montaraj feriadoj, Karlovo kaj aliloke. Inf: ingx. B. Leonov, pk. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario. ************************************************************************* MOVADO ////// Juniaj eventoj en Zagreb ======================== Solene, kun cxampano kaj harpmuziko, finigxis sezono de la E-aktivado en Zagreb la 12-an de junio. La auxspicianto de la festo en la hotelo "Esplanade" estis la Turisma Komunumo de la urbo. En la centro de la programo estis la nova prospekto pri Zagreb en E-o. Zagreb gastigos en majo 1997 la unuan kongreson de kroatiaj e-istoj. Kroatia E-Ligo, gastiginta UK-on en 1953, esploras la eblecojn por regastigi la kongreson en la jaro 2000. *** Japana tradicia teatro gastis en Kroatio en urboj Petrinja kaj Osijek. La gastoj alportis ne nur teatrajxojn, sed ankaux donacojn. Pianistino M. Sakaguchi lancxis projekton "Japana mantuko por Kroatio". La unuaj gajnintoj estas lernantoj el Sunja. *** Pli ol 200 homoj kolektigxis en la Parko de Novgeedzoj en Novi Zagreb por cxeesti la lancxon de nova bildlibro de Sonja Zubovicx. TV-raportistoj sekvis la eventojn, iniciatintaj de e-istoj. inf.: S. Sxtimec ************************************************************************* Pli realaj partoprenkotizoj =========================== Por la venonta Internacia Junulara Festivalo, IJF ni sxatus uzi pli justajn kotizojn ol antauxe, uzante pli ol du landokategoriojn laux ricxeco, proksimeco kaj eventuale aliajxoj. Cxu iu havas konsilojn pri la sekvendaj kriterioj, aux sugestojn kie trovi en la reto utilajn informojn (tabelon de ekonomiaj donitajxoj pri la landoj)? Bonvolu respondi (ankaux) retposxte. Antauxdanke Giuseppe Castelli via Grandi 16, IT-29100 Picenza, Italio. http://www.silab.dsi.unimi.it/gxc412712 ************************************************************************* Rondo Familia informas ====================== "Rondo Familia" de UEA petas E-familiojn kaj parojn en Euxropo ricevintajn enketilojn enkadre de la sociologia esplorprojekto "Multkulturaj familioj de nuntempa Euxropo" auxspiciata de UNESKO, kaj gxis nun ne resendis gxin al la Bratislava Internacia Centro por Familiaj Studoj, ili faru tion plej frue en la intereso de projekta sukceso. Rezultojn de la projekto pritraktos la internacia seminario okazonta en la Centro la 1-2-an de auxgusto '96. Interesigxantoj pri la seminario kaj la 18-a Renkontigxo de Esperantistaj Familioj, okazonta tuj post la UK en Bratislavo de la 27-a de julio gxis la 4-a de auxgusto povas ricevi informojn de: Jozefo Reinvart, Callmeyergasse 6/1/4, AT-1190 Vieno, Auxstrio ************************************************************************* E-gvidlibro pri Cxinio ====================== Aperis la libro "Verda Reto 1996". En la cxina kaj en E-o konigas pli ol 130 cxinajn esperantistojn (aktivaj kaj kontaktemaj) 20 lokajn organizojn kaj eldonajxojn, krom tiuj praktikajn informojn. Gxi prezentas ankaux internaciajn fakajn E-organizojn, indekson kaj skeman mapon. Kun tiu libro alilandaj esperantistoj, kiuj vojagxas en Cxinio, facile trovos helpantojn en kiu ajn loko. La libro estas en formato A-5 kun 60 pgx. La libreton oni povas akiri kontraux 3 USD cxe: Wang Tianyi, Xi'an-a E-Asocio, n-ro 74 Xiying lu, Xi'an, Shaanxi, CN-710054, Cxinio. ************************************************************************* Vivi alimaniere =============== De la 11-a gxis la 15-a de aprilo '96 estis starigita Esperanta budo cxe la salono "Vivi kaj labori alimaniere", okazinta en la nova pariza ekspozicia centro Bercy Expo. En tiu budo, komuna de pluraj E-societoj, dum 4 tagoj dejxoris parizaj s- anoj kaj ankaux aktivuloj, apartenantaj al grupoj de proksimaj urboj: Bondy, Argenteuil ktp. La 14-an de aprilo venis Rene Centassi por dedicxe surskribi libron L'Homme qui a defie Babel, kiun li verkis kune kun Henri Masson - gxenerala sekretario de SAT-Amikaro. Pluraj centoj da personoj vizitis la E-budon kaj informigxis pri la Internacia Lingvo. Helpis la tre tauxgaj dokumentoj, ellaboritaj de Henri Masson. La dejxorantoj kolektis pli ol 200 adresojn de personoj, kiuj interesigxas pri E-o kaj vendis kelkajn lernolibrojn kaj vortarojn. Andre Sadier el SAT-Amikaro, majo 1996 ************************************************************************* Sxangxoj en la estraro ====================== Ekde la 1-a de marto eklaboris la nova estraro de Cxeha Esperanto- Junularo, kaj gxi funkcios gxis la balotado dum la konferenco fine de la jaro. Prezidanto: Blanka Gruntova (Vitezna 95, CZ-78401 Cxervenka, Cxehio) eksteraj kaj internaj rilatoj, redaktado de la Cirkulero, arangxoj. Dauxre validas ankaux la oficiala adreso de CxEJ: pk 1069, CZ-11121 Praha. ************************************************************************* Eldonajxoj de KLEG ================== Pro la forpaso de s-ro Sakamoto Syozi, la eldona fako de KLEG (Kansaja Ligo de E-Grupoj, Japanio), nomumis s-ron Mine Yositaka gxia nova estro, kiu cxefe okupigxas pri eldonaj projektoj de la fako. MINE Yositaka Kitahama-tyo, Kitawaki 29-1, Takasago-si J-671-01 Japanio Rete: vec02715@forigu.niftyserve.or.jp ************************************************************************* Supera titolo ============= La popola registaro de Henan (Cxinio) rajtigis uzi Esperanton kiel unu el la fremdaj lingvoj en ekzamenoj por instigi Henanajn funkciulojn al meza kaj supera titoloj. La Esperantan jugxkomisionon prezidas Zhang Haoguang. el KEC-bulteno, majo '96 ************************************************************************* Soros-fondajxo subtenas la movadon en Slovenio ============================================== En 1994 Instituto por Malferma Socio (Fondajxo Soros) financis eldonon de libro kun referajxoj pri dulingvaj familioj en la slovena lingvo. Temis pri traduko de referajxoj el Esperanto. Inter la referajxoj duono parolis pri Esperantaj denaskaj familioj. La financojn ricevis INTER-KULTURO en Maribor, kiu ankaux eldonis la libron. En 1995 la sama Instituto financis internaciajn agadojn de junulara grupo de Esperanto-Societo en Maribor (vojagxon al junulara E-arangxo MIRO en Kroatio por 6 gejunuloj kaj organizon de propra internacia renkonto de gejunuloj en Slovenio (kiu okazis la 26-an de majo 1996 en Olimje cxe la sloven-kroata limo). Zlatko Tisxljar ************************************************************************* OPINIOJ /////// Cxu rabatoj por la delegitoj? ============================= Post jaroj finfine oni decidis interveni en grava sektoro de nia pinta organismo: nome la Delegita Reto. La afero estis pridiskutita en aparta kunveno en Tampere. Fakte, post multaj jaroj de neglektado, gxia tuta strukturo farigxis postrestinta kaj kaosa. Evidente, siatempe, pro neantauxvidita evoluado, la afero estis ne suficxe tauxge planita. Sxajne, dekomence oni ne pripensis, ke estontece multaj delegitoj, pro maljuneco aux pro simpla perdo de intereso, ne plu kontentige plenumos la iam akceptitajn taskojn. Fiksado de trijara, renovigebla oficperiodo solvos certe tiun cxi mankon. Sed, oni ne tusxis ian kernan aspekton de la afero. La delegitoj senrekompence laboras plenumante la postulojn de UEA. Ili ja akceptas volontule observi siajn devojn, sed oni ne forgesu ke la bazaj reguloj de cxiuspeca, elpruvita kunlaborado agnoskas ke devoj devas cxiam esti iamaniere kompensataj per rajtoj. Tiun temon ni jam pritraktis sur niaj pagxoj en malfermita letero al UEA fine de la jaro 1991. Se gxiaj gvidantoj tamen opinias, ke al tiuj homoj suficxas doni rabaton, cetere dum limigita tempo, por acxeto de libroj cxe ties libroservo, ili tondre misvojas. Mi taksas, ke landaj, lokaj kaj vic-delegitoj devus ricevi iom pli. Ekzemple signifan rabaton, aux de la jara membrokotizo aux, minimume, de la kotizo de UK. Samajn avantagxojn versxajne ne necesas doni al fakdelegitoj kiuj grandparte oficas pro personaj hobioj. Bone sciatas, ke UEA bezonas monon, sed pli granda nombro de delegitoj, allogataj de favora traktado, ecx finance kompensos la donitan malenspezon kaj la sekve pliampleksigita Reto estos por ni propagandantoj, plej bona pruvo de la unikaj servoj liverataj de Esperanto. Aldo Viotto el La Eta Gazeto, decembro/95 ************************************************************************* ILEI //// Instrui en Albanio ================== La albana ILEI-sekcio planas arigi ekde la 20-a de auxgusto cx. 20 instruistojn por trejni ilin pri E-instruado. Tiucele ni prezentos projekton al iu fonduso en Tirana. Ni volonte invitus du fremdajn E- instruistojn por gvidi la kurson kaj ekzamenigi la finstudontojn provizante ilin per agnoskigebla atestilo fare de universitatoj de la fremdaj invitotoj. Cxu iuj pretas alveni? Ni certigas al ili komfortan logxadon en hotelo, mangxadon bonkvalitan, sed ne vojagxkostojn. Bv. turni vin al: Albanaj Esperanto-Instruistoj, Poste Restante, Tirane, Albanio. Fakso: +355-42-23972 ("Esperanto") Barendhyl Mezini ************************************************************************* Tago de lernejo =============== Tago de lernejo dum la UK okazos la 23-an de julio. En gxia kadro: Enkonduko: Mila v.d. Horst-Kolinska; Prezento de kompleta Cseh-metoda leciono kun uzo de Mazi-filmo; Enkonduko pri la diferencoj inter Mazi-TV-serio kaj video-filmo kun la sxangxoj; Surpriza programo de speciala (sekreta) gasto. inf.: Mila v.d.Horst-Kolinska ************************************************************************* Dauxrigantoj sercxataj! ======================= Geza Kurucz, la gxisnuna organizanto kaj motoro de pluraj konkursoj auxtune emeritigxos, kaj ne plu povas plenumi same multajn taskojn kiel gxis nun. Li plu gvidos la internaciajn lernejajn konkursojn, sed estas necese trovi dauxriganton por la konkurso pri modela E-parolo honore al Ivo Lapenna kaj por la konkurso pri arta traduko honore al K. Kalocsay. Se ne trovigxos dauxriganto de la organizaj laboroj, tiuj du konkursoj estos fermitaj. Se vi interesigxas pri tiu interesa tasko, bv. kontakti: Gimnazio J. Banyai, Geza Kurucz, Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* La 3 bazaj principoj ==================== 1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto! 2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-gazeto! 3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon". ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Kaptu Auxstrion per satelito ============================ Nia programo ROI Wien auxskulteblas en Euxropo ankaux per satelito Astra Digital Radio (ADR). Niajn disauxdigitajn tekstojn ni sendas (ekde januaro '96) nur kontraux 1 IRK: Radio Auxstria Internacia (ROI), Esperanto-Redakcio, AT-1136 Vieno, Auxstrio. Fakso: +43-1-87878-4404 Rete: info@forigu.rai.ping.at ************************************************************************* Lingvaj konkursoj en la Pola Radio ================================== La redaktoroj de E-elsendo de Pola Radio de iom da tempo enkondukis novan, interesan eron en la programon. Estas anoncata "lingva konkurso" inter la auxskultantoj, kiuj devas sendi siajn ideojn pri novaj vortoj, ne enradikigxintaj ankoraux en Esperanto. Al la unua demando: Kiel nomi en E-o la internajxon de globkrajono kun inko" venis cx. 20 diversaj proponoj. En junio la demando estis: Kiel nomi en E-o "fitness"-klubojn? Inter la respondintoj oni lotumas premiojn en formo de E-kasedoj. La alvenintaj proponoj kun la preferoj estas diskonigataj en la elsendoj. Do, ankoraux unu kialo, pro kio indas auxskulti Varsovion... L.S. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Sano dauxrigas kiel naturkuracilo ================================= La revuo Sano ne plu aperas. Cxe la transpreno de gxia eldonado mi kalkulis kun la fakto, ke mi devos subvencii gxin, sed mi ne povis elteni, ke la abonnombro (do legantaro) estis malpli ol 50 kaj kelkaj ecx diris, ke ili abonas nur pro mi aux pro la faka redaktoro Hradil, do tio estis vera ekscio de neneceso de tiu periodajxo. Anstataux "Sano" mi rekomendas legi la revuon "Naturkuracado". Petr Chrdle chrdle@forigu.kava-pech.cz ************************************************************************* Nova gazeto =========== Filio de Pola E-Asocio en Zielona Gora eldonis internan, dulingvan informilon kun la nomo "Esperantisto". Formato A/5, 4 pagxoj, 150 ekzempleroj. Redaktoro: Antoni Beyga. Kontaktadreso: Pilio de PEA, ul. Lesna 16, PL-64212 Zielona Gora, Polio. ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Langorompiloj - 2 ================= Hazarde trafis al mi la februara numero de EVENTOJ kun la langorompiloj. Ecx ne unu el ili ripetas tiujn, kiujn mi siatempe prenis el Juna Amiko 3/74 kaj el iu jam mortinta rusia E-jxurnaleto. Jen ili: 1. Cxu vere viro vidis vin veni? 2. Petro trovis nur tri sxtrumpojn. 3. Ni baldaux auxdos ankaux alaudon lauxte kanti. 4. Per siaj novaj sxuoj sxi pasxis nur ses pasxojn. 5. Avara avo al bazaro vane venis vendi varon. 6. Petro, la permeson de la patro prenu por partopreni entreprenon. 7. Sxi sercxas sxercojn sagxajn por intersxangxoj. Cxio. Kaj - cxu al vi ne sxajnas, ke unu el la antauxaj pli rompas langon en tiu versio: Tri tre tristaj turistoj trafis l' trotuaran truon? Mi tre volonte konatigxus kun novaj trovajxoj. Irina Goncxarova, Rusio ************************************************************************* Piedo en la CO ============== Anstataux paroli unuvocxe, la nova estraro akademia jam cxekomence disvocxas kaj riskas kakofonii. La "fresxa etoso" de Bormann restas svaga nebulo. Jam nun la rol-divido estonta konturigxas: Martinelli direktos, Bormann obeos, Berveling benos kaj Neves, la portugalon, oni volas izoli en angulo... Martinelli eniris sen propra programo vortumita, kasxigxis post Duc Goninaz, sed efektive plenumas la direktivojn de Valerio Ari (pli konata sub la pseuxdonimo Giorgio Silfer): ties lebens... rauxmismo direktos la estontan agadon de la Akademio kaj baldaux li havos piedon ecx en la CO de UEA... La jxusa mem-intervjuo de Martinelli ("Literatura Foiro" n-ro 159) montras, ke la bantuo kontrauxhoma jam komencigxis: unuaj depafotaj specimenoj estos Camacho, de Giorgi kaj la subskribinto. Kaj Bormann silentas... Ne "juran personecon" bezonas la Akademio, sed la moralan auxtoritaton, kiun donis al gxi la prezidantoj Boirac, Cart, Rollet de l'Islo, Waringhien kaj Albault kune kun la sumo de la laboroj kaj prestigxoj de siaj membroj tra naux jardekoj. Espereble ne okazos devojigo de cxi-voj' elektita... Reinhard Haupenthal ************************************************************************* Solresolo ========= Kiaj informoj ekzistas, kaj kie, pri la konata (sed sxajne malmulte sciata planlingvo Solresolo? Mi aparte volas scii, cxu iu iam kreis artverkon, kiu ekspluatis (aux celis, klopodis ekspluati) la superordinarajn ambiguivojn de tiu lingvo por artaj aux filozofiaj celoj? Eldonejo CIGNETO volas aperigi libron pri Solresolo (en Esperanto kun paralela angla teksto). Ni invitas sinproponojn de eblaj verkontoj. Liland Brajant ROS' Redaktoro - Eldonejo CIGNETO PO Box 30091, Seattle, WA 98103 Usono ************************************************************************* KULTURO /////// Brila koincido ============== Antaux kvin jaroj organizantoj de la tiama IJF (Internacia Junulara Festivalo en Italio) havis la problemon per kio planigi unu el la vesperoj. Fine - eble por sxpari la kostojn, ligitajn al la invitenda teatra grupo, ili mem decidis fari iun skecxon, pli longan ol la kutimaj. Pluraj provludoj, movada temo, multaj nervostrecxoj (kaj ankaux rido) - kaj plena sukceso. En la sekva festivalo jam estis memevidenta ilia nova prezento, - ecx nomon ili elektis: Fia koincido (aludo al la jam ekzistanta similtrajta kaj similnoma germana teamo). Kaj IJF okazis ankaux cxi-jare: - Hej, auxskultu! Mi maltrafis la teatran vesperon. Cxu vi rakontus mallonge, kia gxi estis? - Bona! - Nu bone, bona, sed iom pli detale... - Tre bona! - Damne! Cxu vi povus rakonti ne nur per du vortoj? - Tre tre bona! La cxi-jara prezento - kiel kutime - estis brila. Ne ofte okazas en Esperantio, ke dum la teatra prezento la spektantoj spontanee aplauxdas, sugestas, alkrias - ja tio montras, ke la cxeestantoj konsideras la prezenton kiel sia - sed tion nun okazis. (Kiel domagxe, ke Giorgio Silfer / Valerio Ari pli frue foriris!) Eble la rolantoj ne estis profesiaj, eble foje ili misis en la teksto, eble ili faris iujn erarojn - sed tiuj cxi ja interesis neniun. Evidentigxis, ki ni, esperantistoj, ege aprezas tiun kulturan prezenton, kie la rolantoj estas el inter ni, kie neniu el ili konsideras sin mosxtulo / elitulo - kaj kie la prezentajxo povas trovi ligojn al nia komunumo. Mi bedauxras, ke la prezentojn de la teamo de Fia koincido ne vidas / rigardas tiuj personoj, kiuj deklaras sin havantoj / gvidantoj de alta kvalito de Esperanto-kulturo. Reme More el la festivala gazeto Frenezilo n-ro 4 ************************************************************************* INTERESE //////// Masagxo en la cxiutaga vivo =========================== Kontraux tortikolo Tortikolo okazas gxenerale matene pro febrigxo aux trolacigxo. Se oni tenas sian kapon sur kapkuseno tro alta aux tro malalta en dormado, se oni tenas sian kapon longe oblikvanta al la korpo, se la nuko estas atakata de vento kaj malvarmo, do oni povas suferi de tortikolo. La tortikoluloj sentas doloron flanke de la kolo post ellitigxo. Por ili estas malfacile aux dolore levi sian kapon kaj klini gxin dekstren kaj maldekstren. Por rigardi malantauxen ili devas turni sin. La trapezo (bildo 1) kaj sternokleidomastoido (bildo 2) estas strecxitaj, rigidaj kaj doloraj cxe la premo. Masagxo (1) la malsanulo kusxu surventre cxe lito kaj vi, masagxanto, per la pinto de viaj dikfingroj premknedu la akupunkturajn punktojn fujang kaj gxjuxangxong ambauxflanke de la piedoj de la malsanulo po unu minuto (bildo 3). Dum la masagxo la malsanulo turnu sian kapon kaj rigardu dekstren kaj maldekstren. Post momento la malsanulo turnu la kapon en pli granda amplekso. (2) Per la pinto de viaj dikfingroj premu la akupunkturajn punktojn kunlun de la piedoj (bildo 3). Dum la premado la malsanulo levu kaj mallevu la kapon po unu minuto. Post tio la doloro povas mildigxi. (3) La malsanulo sidu kaj vi, masagxanto, per la dikaj kaj montraj fingroj frotu, knedu kaj pincxu la trapezon kaj sternokleidomastoidon 3 minutojn gxis ilia rugxigxo (bildo 4). (4) Premu, knedu kaj pincxu la akupunkturajn punktojn fengcxi, tjanggxu, dagxuj kaj gxjangxing po duonminuto (bildo 5). (5) Per la pinto de viaj montraj fingroj premu la akupunkturajn punktojn cxjuxepen ambauxflanke de la kolo de la malsanulo duonminuton (bildo 6). (6) Per la pinto de via dekstra dikfingro piku la akupunkturan punkton cxenggxjang 10 sekundojn (bildo 6). La masagxo povas mildigi la suferon. el El Popola Cxinio, aprilo 1996 ************************************************************************* Lingva koloniigo kaj NATO ========================= Gxuste kiam altranga NATO-delegitaro vizitis Pragon - lokon de venonta UK - pro intertraktado pri membrigxo de Cxehio, la registaro eksigis vicministron pri defendo, Jiri Pospisxil. Oficiale oni argumentis, ke li havas komunikadproblemojn, sed neoficiale oni eksciis, ke li devis demisii, cxar li ne scias la anglan lingvon. Pospisxil akiris grandajn meritojn i.a. pro la reorganizado de l' armeo post la revolucio en Cxehio, sed evidente por NATO ne suficxas esti bona: oni devas scii la anglan lingvon. Gxin regas lia posteulo Petr Nechas; pri iuj liaj meritoj oni scias nenion. Ho, se Pospisxil estus franco! La franca ministrejo pri eksterlandaj aferoj, post demisio de gxenerala sekretario Claes, postulis ke lia posteulo defendu en NATO la francan lingvon. Nu, francoj ja ecx mise skribas OTAN... Cxu ili ne scias, ke NATO estas mallongigo de North- Amerikan Talk Only (= oni patolas nur nord-amerikan, do usonan lingvon)? sm el MONATO ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Hova Kokou, 30-jara studento pri juro kaj komerco, Togolando-devena, scias la francan kaj iom la anglan; volas korespondi kun e-istinoj 18- gxis 40-jaraj: c/o Tete Sika Stephen, P.O.Box 377, Teshie-Nungua-Estate, Ghana. *** Sercxas korespondantojn por siaj gelernantoj 14-16-jaraj Irena Butnoriene, str. Ramucxiux, 38-5, LT-5464 Naujxoji Akmene, Litovio. *** 21-j. studentino, sercxas "diligentajn" gekorespondantojn. Sxatas naturon, muzikon, bonajn sxercojn... kaj cxion belan kaj bonan en la mondo: Katalin Ilona Harsanyi, Nagybalkanyi ut. 16, H-4320 Nagykallo, Hungario. *** Novaj junaj esperantistoj estos tre gxojaj korespondadi! Skribu al la gvidanto: s-ro Modesto Ramelli, 11, Impasse Moulin Neuf, F-57160, Chatel- St-Germain, Francio. *** Gelernantoj de Kolegio sxatus korespondi kun hungaraj geesperantistoj: Kitco Esperanto-grupo, P.O.Box 64, Kibi, E/R Ghana, West Africa. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj Mi acxetos du-kvin kasedojn (por elektronika tajpilo PA-1000H) EA-821R aux EA-822R. Mi rekompencos laux la prezoj, kiujn oni postulos. Agim Peraj, Shengjin, Lezne, Albanio *** Mi sercxas cxiujn filatelajn dokumentojn por priskribi la historion de la IL ekde Zamenhof gxis hodiaux. Mi bezonas ekzemple dokumentojn pri la urboj, kie vivis Zamenhof, kie okazis la UK-oj, pri la famaj homoj, kiuj praktikis E-on aux estis favoraj. Se vi deziras helpi min, bv. kontakti: Jean Pierre Ducloyer, 1 Allee de Kernisy, FR-29000 Quimper, Francio. Tel: +33-98-554816 *** Abdurahman Junusov informas, ke ekde auxgusto reaktualigxas lia hejma adreso: p.k.74, RUS-367000 Mahacxkala, Dagestan, Rusio. Tel. (hejma): +7- 8722-630643. *** Mi volas urgxe acxeti domon (ne logxejon) simplan aux dividitan (min. 50 m2) kun eta korto por nia familia duopo. Bonvolu helpi al emerita samideano per konkreta oferto kun modesta prezo (cx. 1 miliono), situo en 50 km-a distanco de Budapest, kaj trajno-vetura ebleco. Estas avantagxe, se en la proksimeco logxas esperantisto(j). Anticipe mi dankas, oferton konfirmos kaj afrankon rekompencos: Geza Boldog, Alpar u. 55, 1205 Budapest. *** Saluton, ek de la 03.05 mi eldonas sub la adreso http://ourworld.compuserve.com/homepages/Esperanto_Societo_Zuriko/Komento j.htm la unuan cxiutagan E-revuon. Vi estas bonvena - kaj bonvolu disvastigi tiun-cxi informon. Dietrich Weidmann. *** Redakcio de La Revuo Orienta estas atingebla per la retposxta adreso: chb71944@forigu.pcvan.or.jp *** Afrika Centro en Budapesxto funkciigas "Afrikan danc-kurson" gxis la 9-a de auxgusto cxiulunde kaj jxauxde inter 18-22 horoj. Kotizo 200 Ft/okazo. Bonvenon cxe: ELTE Gyakorlogimnazium, Chazar u. 10, 1146 Budapest. Esp. tradukisto surlokas. * * * Angxelina Taremi desegnis kaj produktis T-cxemizojn. La profito de la vendado uzigxos por starigo de Esperanto- Domo en Arizona, Usono! La bela T-cxemizo kun la supra desegnajxo kostas 30 NLG inkl. la sendokoston. Kun samtempa pago al la UEA-konto FETA-R mendu gxin (menciante la grandecon M/L/XL) cxe: Angxelina Taremi, P.O. Box 9342, Scottsdale, AZ-85252-9342, USA. ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Gramatika nuanco ================ Dum E-arangxo iu demandas la samideanon el Skotlando: - Cxu vi ne povas pruntedoni al mi 500 guldenojn? Tiu respondas jese: - Jes, mi ne povas pruntedoni al vi 500 guldenojn... ************************************************************************* Ne plu efikas ============= Dum MELA unu el la samideanoj diras al la alia: - Apud mi povus preteriri ecx cent nudaj belulinoj, sed tio tute ne efikus je mi... - Ho, nur ne fanfaronu tiel! - Mi ne fanfaronas, mi plendas... ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, n-ro 105. Dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor