Eventoj n-ro 104, 2/junio - '96,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:            - Publika letero al la prezidantoj de la landaj
                         asocioj de EU
                       - Nova Pasporta Servo en junio!
                       - Respekto al lingvoj
                       - Gorbacxov - AIS-ano

Faka aplikado:         - Konsiloj por evoluigo de la Esperanta
                         vortprovizo. Tria parto
                       - Lingvistikaj artikoloj
                       - Nova Biologia Nomenklaturo
                       - 100 aspektoj de la Esperanto-turismo
                       - Esperanto en komercaj rilatoj
                       - Kineziterapio
                       - Esperanta radiostacio dum la UK

Arangxoj:              - Junulara programo en la UK
                       - Vizitu Kenjion kun Esperanto
                       - La 13-a vokas vin!
                       - Skolta tendarego
                       - Esperantologia Konferenco
                       - Ne tusu dum TUSE!
                       - Kompleta monata kalendaro

Movado:                - Konkeri la apudan urbon!
                       - Pri helpo al Bosnio - en Kataluna TV
                       - Auxstraj esperantistoj en EEU
                       - "Pasporti" en Yatugatake
                       - Pri beboj, komunumeco kaj La Riverego
                       - La lingvo kaj ties bildoj
                       - Cxu vi povas helpi?
                       - Libro-tago en Sabadell
                       - Internacia liceo
                       - La 3 bazaj principoj

Reagoj:                - Taskoj de niaj grupoj
                       - Tutmonda Reta E-Biblioteko

Kulturo:               - Manuskripta trezoro
                       - Famaj kantoj por belaj horoj

Opinioj:               - Euxrolingvo pli necesa ol euxromono
                       - Pli da profesieco!

Konkurso:              - BELETRA KONKURSO

Esperanto en radio:    - Bondezir-kantoj

Revuoj, gazetoj:       - Infido

Interese:              - Elmontri anstataux kasxi!
                       - Kiel ekestis la esprimo "Krokodili"?
                       - Mondcxampiono parolas Esperanton

Hungara angulo:        - *
Korespondi deziras:    - ***
Anoncetoj:             - ***

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Publika letero al la prezidantoj de la landaj asocioj de EU
===========================================================

Estimataj Prezidantoj,

venis al mia atento la fakto, ke estas problemo pri la kunordigo de
premagado al niaj EU-parlamentanoj. Estas ege grave, ke esperantistoj en
cxiuj landoj de la EU kunigu siajn fortojn por influi la EU-
parlamentanojn favore al Esperanto.

La sola plurlanda agado, pri kiu mi momente scias estas tiu de s-ro
Germain Pirlot. Komence li kontaktis 15 landajn asociojn, el kiuj 6
reagis. El tiuj, du esprimis, ke ili ne kunlaboros. Tamen per tiu
limigita persona iniciato li jam havigis subtenon por Esperanto de 47 EU-
parlamentanoj.

Tiu iniciato tamen restas nur persona iniciato. S-ro Pirlot ne estas
"oficiale rajtigita" agadi, kaj li havas nur malgrandan grupon da
kunlaborantoj. La agado ne ricevas subvencion, kaj li agas el la propra
posxo.

Mi ne scias la motivojn de tiuj, kiuj ne deziris kunlabori; ni cxiuj
havas niajn proprajn ideojn kiel labori por Esperanto, kaj kelkfoje estas
malfacile gajni interkonsenton. Tamen s-ro Pirlot sxajnas al mi suficxe
fleksebla por alpreni la ideojn de aliaj. Mi jxus sendis al li plurajn
pagxojn da notoj klarigante kiel ni agis en la 70-aj jaroj por starigi la
Parlamentan Esperanto-Grupon en la brita parlamento. Ni tiutempe ja
sukcesis gajni subtenon de niaj parlamentanoj; en unu stadio ni ecx havis
plimulton en la malsupra cxambro. S-ro Pirlot entuziasme dankis, kaj tuj
sendis kopion al cxiuj siaj kunlaborantoj.

La demando pri EU-parlamentanoj estas tiom gravega, ke la landaj
Esperanto-Asocioj devas nepre kunlabori, por fari kunordigitan
tuteuxropan agadon. Kiam venos la venonta tuteuxropa balotado, ni devos
povi agi unuece, kun harmoniigita premagado en cxiuj EU-landoj.

Ege necesas do, ke la prezidantoj de la landaj asocioj faru komunan
arangxon pri kunordigita agado. Unu ebleco estas ke oni starigu
kunordigadon sub ombrelo de la Euxropa Esperanto-Unio, kaj donu por la
agado decan bugxeton.

Necesas ke cxiu landa asocio elektu unu respondeculon, kiu estus la
internacia reprezentanto, kaj motoro de la landa agado. Necesas elekti
unu tut-EU-an kunordiganton. Evidenta ebleco estas elekti s-ron Pirlot,
cxar li jam faras gxuste tiun laboron.

Mi estas konvinkita, ke se cxiuj landaj asocioj oficialigus kaj subtenus
la ege gravan laboron de s-ro Pirlot, ni havus plimulton por Esperanto
ankaux en la Euxropa Parlamento.

Sincere salutas

Ian Fantom
ian@forigu.mintex.demon.co.uk

Rim: La partopreno en tiu agado estas necesa ankaux en tiuj landoj, kiuj
nun aligxis/-as al la Unio... - la red.

*************************************************************************

Nova Pasporta Servo en junio!
=============================

Pasporta Servo 1995, eldonajxo de TEJO, aperis en septembro. Gxi estas
adreslisto de esperantistoj, kiuj pretas senpage hejme gastigi aliajn
esperantistojn. Gastigantoj ricevas la liston senpage, aliaj povas acxeti
gxin (kontaktu vian Landan Sekcion).

Sed jen anonco pri la nova eldono. Helpe de kelkaj komputiloj kaj multe
da kafo preparadas gxin nova skipo da kunlaborantoj (sub lerta gvido de
Derk Ederveen).

Multaj el vi sendis al ni re-aligxilon, por kio ni dankas. Al cxiuj aliaj
gastigantoj (el la 1995-eldono) ni sendis memorigan posxtkarton. Ni
traktas cxiujn realigxojn, novajn aligxojn kaj adressxangxojn gxis la 15-
a de aprilo.

La nova adreslisto aperos en junio. Kial jam dek monatojn post la
antauxa?

Nu, cxar efektive la antauxa listo estas aktuala nur gxis 1994. Ni
ricevis multajn plendojn pri tio, kaj subite ekkomprenis ilin, kiam ni en
januaro eltrovis, ke estis NE-traktitaj cxiuj (re)aligxiloj ricevitaj
inter oktobro 1994 kaj auxgusto 1995! Se via estis inter ili, ni forte
petas pardonon (ne komprenon, cxar ankaux ni mem ne komprenas), kaj
traktos gxin por la nova eldono.

Pro multaj petoj ni faros Pasportan Servon 1996 en pli malgranda formato,
kun pli malgrandaj literoj; proksimume kiel 120-pagxa Jarlibro. La mapoj
estos unuafoje tute komputile faritaj kaj aperos cxe la koncernaj landoj
en la listo. La gxenerala aspekto restas la sama. Pro diversaj kialoj ni
ne publikigos gxin elektronike. La postan eldonon ni planas en decembro
1997.

Cxar malnovaj adresoj de malnovaj kompilantoj dum jaroj cirkulus, ni
petas vin uzi nur nian konstantan adreson:

Pasporta Servo de TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam.Rete:
uea@forigu.inter.nl.net

Jeroen Balkenende,
TEJO-estrarano pri Pasporta Servo

Rim: Printempa cirkulero, kies kopion ni jxus ricevis. Lastmomenta
informo: PS jam estas en la presejo. La red.

*************************************************************************

Respekto al lingvoj
===================

Ofte, tro ofte mi auxdis aux legis pri la bezono reformi Esperanton, cxar
la modernaj masxinoj por skribi (t.e. tajpiloj kaj komputiloj) ne tauxgas
por nia lingvo, kiu, ve!, havas diakritajn signojn. Kvazaux nenies
infanon, oni provas plibonigi, gxisdatigi Esperanton, por ke gxi estu
facile utiligebla per niaj modernaj masxinoj.

Tio, kion mi ne komprenas, estas la deziro sxangxi aferon, kiu estas pli
olda ol la modernaj masxinoj. Kial ne krei pli modernajn masxinojn
anstataux sxangxi la lingvon? Cxu tiuj plibonigantoj de Esperanto iam
pensis sxangxi siajn lingvojn, cxar ili skribas per nelatina alfabeto,
aux alfabeto pli ricxa, ol tiu de la angla lingvo?

Se antaux preskaux cent jaroj haveblis tajpiloj kaj presiloj por
Esperanto, kial ni pensu nun pri la sxangxo de la lingvo por adapti gxin
al - lauxdire - pli moderna mondo, kun pli moderna teknologio? Sxajnas,
ke iuj havas tro da tempo, cxu ne?

Nu, se esperantistoj plendas pri manko de tauxgeco cxe la novaj
komputiloj kaj tajpiloj, tion plene rajtas cxiuj homoj en la mondo, se
enkalkuli, ke preskaux cxiuj lingvoj uzas aux malsaman skribsistemon, aux
la latinan alfabeton pli ampleksan ol tiu uzata en la angla lingvo. Kiu
kuragxus aserti, ke tiuj lingoj estas malpli gravaj por siaj parolantoj,
ol la angla por tiuj, kiuj parolas gxin? Eble tiuj, kiuj laboras en
komputilindustrio...

La germana estas unu el tiuj lingvoj, kies gravecon oni ne povas / rajtas
pridubi kaj neglekti. En gxi oni kreis kaj kreas kulturon, kaj nuntempe
gxi sxajnas esti la cxefa lingvo de la kontinenta Euxropo. Ankaux gxi
estas unu el tiuj lingvoj, kiuj uzas specialajn karaktrojn kaj karaktrojn
kun diakritaj signoj. Nu, al kiom da germanparolantoj venis en la kapon
la ideo reformi sian lingvon, cxar la usonaj komputiloj - lauxdire kaj
foje vere - ne kapablas gxuste surekranigi aux surpaperigi la germanan?
Nu, al tiu demando mi ne povas respondi, sed en Usono oni ja ekprovas
tion...

Antaux nelonge mi acxetis kompaktdiskaron, surhavantan cxiujn simfoniojn
de Beethoven. Gxi aperis cxe Laserlight - registrita varnomo de Delta
Music, Inc. La faldfolio, kiu akompanas la kvinan diskon, surhavas la
"germanan" tekston de la Odo al Gxojo de Friedrich von Schiller. Cxar
presita en Usono, kie oni fineglektas aliajn lingvojn, tiu teksto fakte
estas en pseuxdogermana.

Ionel Onet

el Orienta Ekspreso, marto/96

*************************************************************************

Gorbacxov - AIS-ano
===================

Eks-prezidento de USSR kaj Nobelpremiito Mihail Gorbacxov profesorigxis
cxe AIS.

Laux la unuanima decido de AIS-Senato la 7-an de marto 1996 M.Gorbacxov
ricevis sciencan titolon Profesoro pri Internacia Juro.

En la dankletero al Prezidanto de AIS H.Frank li deziras sukcesojn al la
Akademio kaj esprimas pretecon kunlabori.

el Scienco kaj Kulturo, 2/96

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Konsiloj por evoluigo de la Esperanta vortprovizo. Tria parto
=============================================================

Tri difinoj de la vorto "neologismo"

La demando pri neologismoj en Esperanto estas samagxa kiel la lingvo mem.
Oni disputas ne nur pri la novaj vortoj; ankaux pri la signifo de
neologismo ne estas plena akordo. En tiu cxi artikolo mi prezentos tri
difinojn de la termino.

1.
Plena Ilustrita Vortaro (PIV) informas, ke neologismo estas: "1.
vorto, enkondukita en unu lingvon, kie gxi gxis tiam ne estis uzata; 2.
(cxe Zamenhof) nova formo de vorto fundamenta, uzebla paralele kun gxi,
sed neniam gxin malaperigonta." Rilate la unuan difinon, mi jam rimarkis,
ke estas auxtoroj, kiuj nuntempe enkondukas neoftan vorton kaj glosas
gxin kiel neologismon, cxar gxi ne aperas en PIV. Tamen, pli profunda
esploro en Esperantaj vortaroj kelkfoje indikas, ke gxuste tiu vorto
estis uzita jam antaux jardekoj kaj poste, pro iu aux alia kialo, estis
forgesita kaj ne sukcesis enradikigxi en la lingvo. Ekzemplo estas
"arobo", kiun Fernando de Diego neologisme uzis en sia traduko de la
romano de Cervantes La Ingxenia Hidalgo Don Quijote de la Mancha (1977).
Fakte, multe pli frue Emile Boirac registris gxin en sia Plena Vortaro
(1909-10) kun jena signifo: "hispana pezmezurero (11 1/2 kilog)." Cxu,
do, oni povas paroli pri novaj kaj malnovaj neologismoj? Pro sia difino,
"arobo" povas esti uzata nur en la mallargxa kunteksto de verkoj,
temantaj pri la hispana kulturo. Eble pro tio gxi estis preteratentita de
leksikografoj dum preskaux sep jardekoj.

Male, kion oni diru pri "fakelo"? Karolo Picx en sia auxtobiografia
romano La Litomisxla Tombejo (1981) glosas gxin per la sekva difino:
"torcxforma, kutime artisme prilaborita portebla lumilo neelektra". Tiu
vorto estas ja malnova neologismo, cxar Kabe uzis gxin en sia traduko de
La Faraono, kiu aperis en 1907, trikvaron-jarcenton antaux ol Picx provis
revivigi gxin. Kial "fakelo" estas neglektata dum tiu longa periodo? Plej
versxajne la esperantista lingvokomunumo opiniis gxin nenecesa. La vorto
"torcxo" konvenas por gxenerala uzo, kaj per helpo de adjektivo aux
kunmetita vortformo oni povas precize priskribi specialajn formojn de
simil-specaj lumiloj.

2.
Esperanta-Hungara Vortaro (1964), kompilita de Alfonso Pechan, difinas
neologismojn jene: "Oni nomas neologismoj tiujn vortojn, kiujn iuj e-
istaj verkistoj proponis kaj uzas, sed ankoraux ne estas oficile
aprobitaj. Cxar granda parto de tiuj neologismoj ankoraux ne estas uzata
en la gxenerala praktiko, provizore ni ne rekomendas ilian uzadon." Tie
cxi la kriterio estas "oficialeco", sed gxi ne estas bona mezurilo de la
utilo de vorto. "Darfi" estis uzata de diversaj auxtoroj dum pluraj
jardekoj. La gloso de A. Frank Milward en lia esperantigo de La Dormanto
Vekigxas (1929) de H. G. Wells tekstas: "pro komplezo permesigxi".
"Darfi" aperas ankaux en cxi-supre menciita romano de K. Picx kun jena
difino: "esti libera fari ion, povi fari ion". Tiu cxi vorto neniel estas
neologismo uzita nur unufoje de nur unu auxtoro. Tiaj estas ekz.
"komerso" kaj "mensuro" (studenta trinkfesteno kaj studenta duelo
respektive), el la plumo de L. E. Meier en vol. IV de la Esperantisto
(1893). Kial do "darfi" estas registrita nur sporade en E-aj vortaroj?

3.
Webster's New Collegiate Dictionary estas auxtoritata uson-angla
konsultlibro, kiu klarigas, ke "neologismo estas vorto, lingvouzo aux
esprimo, kiu estas ofte malaprobita pro sia noveco aux barbarismo". En
tiu cxi difino estas emfazita la nocio "malaprobo", cxar iu trajto de la
neologismo ne konvenas al la lingvo, en kiun gxi estis enkondukita. Nu,
estas eble apliki tiun difinon al nemalmultaj neologismoj, uzataj
lastatempe en E-aj publikigajxoj. Mi povas citi plurajn ekzemplojn el la
verkoj de membroj de cxeha skolo de neologismemuloj; suficxu jenaj tri:
"kontradikcio" (= kontrauxdiro"), "pauxsxale" (= nur proksimume),
"opodeldoko" (= lin-kamforajxo). Tiaj balastaj neologismoj svarmas en la
"almanaketoj" de la cxehaj verkistoj, sed mi dubas, ke tiom da novaj
elementoj povas esti ensorbitaj. Unue, la dozo estas tre granda, kaj due,
la vortformoj estas malbone elektitaj sen profunda lingvistika analizo de
la fontlingvoj kaj ankaux de E-o.

Oni ne kredu, ke vortara registrado de neologismo helpas gxian
enradikigxon kaj disvastigxon. Tiuj vortaroj povas facile farigxi
tombejoj de senviva vortmaterialo. En la jam menciita E-Hungara Vortaro
trovigxas pluraj mortnaskitaj neologismoj, plejparte elcerbigitaj de K.
Kalocsay. Jen tri ekzemploj: "Campo" (= piedo; manacxo), halangxo (=
sxercgalimatio), "grefo" (= ungego). El tiuj "grefo" kaj "halangxo"
eniris la glosaron de Parnasa Gvidlibro (1968), sed nur "halangxo"
trovigxas en PIV (1970). "Campo" tute malaperis.

Kiel klarigi la efemerecon de tiuj kaj pluraj aliaj vortoj? Ne gravas,
kiu enkondukis ilin, cxu eminenta beletristo, cxu membro de Akademio de
Esperanto, cxu komencanto en la unua kurso. Jen tri neologismoj,
cxerpitaj el unu el la verkoj de Akademia eks-prezidanto Albault:
"brikoli" (de franca bricoler - "nur lauxokaze labori"); "komunwelto" kun
la neesperanta litero "w"! (de la angla Commonwealth - "la Brita
Regnaro"); "buto" (de la germana Bucht - "golfo").

Cxu aliaj esperantistoj alprenos ilin aux cxu ili farigxos neutila
balasto? Estas ankoraux tro frue esti certa pri ilia sorto, sed se la
esperantista popolo opinias tiujn vortojn nebezonataj, ili malaperos en
la abismon de la forgeso, kaj la enkondukinto devas akcepti la verdikton.

Bernard Golden

*************************************************************************

Lingvistikaj artikoloj
======================

Mi sxatus peti vian helpon. Mi sercxas lingvistikajn kaj aliajn fakajn
artikolojn, kiuj

  * temas pri Esperanto aux alia planlingvo
  * aperis en fakaj revuoj ekster la movado
  * aperis en etna lingvo aux en planlingvo
  * aperis en 1994 aux poste

Se vi konas iun tian artikolon, bonvolu atentigi min pri gxi donante la
plenan bibliografian informon. Mi sercxas la informojn pro planata
artikolo en lingvistika medio. Mi dankas anticipe

Klaus Schubert
klaus.schubert@forigu.flensburg.netsurf.de
Studiengang Technikuebersetzen, Fachhochschule Flensburg,
Am Bundesbahnhof 1, DE-24937 Flensburg, Germanio

*************************************************************************

Nova Biologia Nomenklaturo
==========================

En 1996 la Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo povas
memori, ke gxi estas fondita 25 jarojn antauxe kaj ke de 10 jaroj gxi
estas organizajxo kun oficiala statuso en Belgio. En oktobro 1996 la
Asocio festos tion.

Kvankam la internacia lingvo Esperanto estas la cxefa inter la kvar
lingvoj, kiujn la Asocio uzas, tamen ne temas pri iu E-organizajxo, sed
pri iu internacia subtenstrukturo, kiu grupigas homojn kaj instituciojn,
kiuj deziras favori la plian evoluon de iu nova nomsistemo en biologio.
Jam pli ol 350 homoj aux institucioj el pli ol 50 landoj estas aligxintaj
al tiu Asocio per pago de unufoja subtenkotizo: ili per tio akiris
intervenrajton en la evoluo de tiu promesplena nomsistemo, kaj rabaton je
acxetoj de la (nun jam 11) libroj, kiujn la Asocio eldonis.

Nova Biologia Nomenklaturo (N.B.N.) uzas Esperanton por formi novajn
nomojn por la specioj (kaj aliaj taksonoj) de bestoj, plantoj k.a. Tiuj
NBN-nomoj estas formataj konforme al specialaj reguloj, kaj ili devas
unue pasi tra komisionoj de biologoj antaux ol la estraro de la Asocio
oficialigas ilin sub formo de iu Decido, kiu poste estas publikigata. Ne
temas do pri komunaj Esperanto-vortoj, nek pri esperantigo de la
ekzistantaj sciencaj (tiel dirite: latinaj) nomoj, sed pri tute novaj
nomoj, formitaj surbaze de la Esperanto-vortaro.

Personoj, kiuj deziras kunlabori (ankaux se ili apenaux aux ne scias
Esperanton) aux deziras pliajn informojn, povas direkti sin al la
sekretariejo de la Asocio:

W. De Smet
Hertendreef 12, B-2920 Kalmthout, Belgio

*************************************************************************

100 aspektoj de la Esperanto-turismo
====================================

En aprilo 1986 cxe Germana E-Asocio startis la kampanjo Esperanto kaj
turismo, celanta kolekti informojn kaj konkretajn materialojn pri
aplikado de E-o en turismo.

Post multaj en- kaj eksterlandaj kontaktoj kun oficialaj instancoj, E-
organizoj kaj delegitoj, la agado vere internaciigxis. Tiu cxi kontribuo
ne permesas detale pritrakti la evoluon de la kampanjo. Eble suficxas
cxerpi el la jarraporto 1995:

"... Komparo: en 1987 en la kolekto ni havis 253 diversajn turismajn
eldonajxojn. La situacio gxis 31.12.95: preskaux 900 dokumentoj
diversspecaj kun E-teksto; pluraj lokoj eldonis pli ol unu prospekton,
brosxuron k.s."

Por organizajxoj aux grupoj, kiuj interesigxas pri la temo, estas
preparata speciala kolekto "100 aspektoj de la Esperanto-turismo", tauxga
por ekspozicioj, konferencoj, kongresoj k.a.

Por pliaj, detalaj informoj turnu vin al la komisiito:

Constant M. J. Borremans,
Niedersachsenweg 9 B, DE-21244 Buchholz, Germanio.
Fakso: +49-4187-3605

Novkompilita listo haveblas kontraux 2 DEM aux kontraux iu ajn turisma
eldono kun E-teksto.

*************************************************************************

Esperanto en komercaj rilatoj
=============================

EKA - Esperanto-Komerca Agado dauxrigas sian projekton por praktika
utiligo de la internacia lingvo en komercaj rilatoj.

Sekve de seminario en Poprad (Slovakio), Pecs (Hungario) kaj Pineto
(Italio) ene de projekto EKA startos cxi-jare Kurso por junaj internaciaj
entreprenistoj. La kurso, krom instruado de E-o, kunlabore kun lokaj
institucioj donos bazan trejnadon pri internacia komerco-tekniko dum tri
stagxoj po 4 lecionoj: la dua stagxo okazos eksterlande. La kurso
finigxos per unuagrada ekzameno kun komercofaka atesto.

Cxefa punkto de tiu cxi plano estas starigo de reciproke similaj samcelaj
kursoj fare de eksterlandaj esperantistaj institucioj, kunlabore kun
lokaj organizoj, aparte en centro- kaj orient-euxropaj landoj, por estigi
la ebligon de eksterlanda stagxo kaj la atingon de efikaj sinergiaj
rezultoj.

La kurso mem tute ne celas profiton, cxar intencas nur favori
internaciajn komercajn rilatojn, aparte de la mezaj kaj malgrandaj
entreprenoj aux de tute novaj entreprenistoj.

Esperanto-kurso por junaj internaciaj entreprenistoj estos proponita fare
de EKA dum la 65-a Itala Esperanto-Kongreso en Ferrara (24-30.08.1996),
kies temo estos: "Internacia komunikado cxe malgrandaj kaj mezaj
entreprenoj". La iniciato estas absolute nova en tiu kampo kaj gxin
favoras lokaj italaj institucioj. Kernon de la projekto, por trafi
sinergiajn rezultojn, konsistigas samtempa estigo de tute similaj kursoj
fare de partneraj asocioj, grupoj aux institucioj en centro- kaj orient-
euxropaj landoj. Interesitoj kontaktu:

EKA cxe Triesta E-Asocio, 
via Crispi 43, I-34125 Trieste, Italio.
Tel./fakso: +39-40-763128
Rete: aviotto@forigu.spin.it

*************************************************************************

Kineziterapio
=============

Jxus kreigxis nova revuo por kineziterapiistoj en Francio. La
cxefredaktoro opinias, ke estos interese por legantoj scii, kiel laboras
samfakuloj aliloke en la mondo kaj ekpensis pri utiligo de Esperanto por
kompili la informojn.

Pro tio mi direktas min al vi kun la peto peri la informojn. Cxar la
revuo ankoraux ne estas ricxa, ne eblos pagi vin pro la artikoloj, sed vi
ricevos du ekzemplerojn (unu por vi, unu por la kunlaborinta
kineziterapiisto). Aperos ankaux la mencio "tradukita el Esperanto".

Estas ellaborita la gxenerala skemo de cxef- kaj subartikoloj (ekz. kiel
farigxi kineziterapiisto, la profesio cxiutage, cxefaj kampoj de
kuracado, labormanieroj, teknikoj, problemoj, intervjuoj, adresaroj ktp.)

Vi povas aldoni grafikojn, statistikojn, fotojn, se eblas kaj rajtas ilin
reprodukti. Por peti la detalan priskribon kontaktu:

Renee Triolle,
Bello Bauco, Chemin de la Civade Verde, F-13600 La Ciotat, Francio

el Brazila Esperantisto, marto 1996

*************************************************************************

Esperanta radiostacio dum la UK
===============================

OK2LS, Frantisek Frybert organizas la preparadon de radioamatora stacio,
funkcianta dum la UK en Prago kun speciala voksigno OK8ESP.

En la kongresa semajno cxiuj e-istaj amatoroj estos bonvenaj en la radio-
cxambro.

inf: M.L.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Junulara programo en la UK
==========================

Interkona vespero, ekskursoj, noktaj promenoj kun misteraj rakontoj,
literatura promeno... Tuttaga ekskurso per sxipo sur la rivero Vltava
(eble gxis r. Labe / Elbo)... Vespero en tipa bohemia bierejo, vizito al
bierfarejo... Koncertoj... Komuna veturo al IJK en Germanio...

Cxio tio estas preparata speciale por vi, se vi estas juna esperantisto
kaj partoprenos la 81-an UK-on en Prago.

Eblos logxi en malmultekosta amaslogxejo - 45 NLG kun propra dormosako,
sen gxi: 90.

Kontaktu nun:

Vlad'ka Chvatalova, 
Vysocxanska 763, CZ-582 91 Svetla nad Sazavou.
Fakso: +42-2-803608

*************************************************************************

Vizitu Kenjion kun Esperanto
============================

S-ro Daniel M.Muraya estas direktoro de la vojagxagentejo Danmary Tours
and Travel Ltd. La firmo intencas malfermi E-tradukservon. Kenjio estas
grava turisma lando. E-istoj tie preskaux ne ekzistas, sed en la UN-
rifugxejo de Kakuma, kie logxas rifugxintoj el Zairio, Burundio, Etiopio,
Sudanio kaj multaj aliaj landoj, trovigxas deko da esperantistoj. Inter
ili aktivas Nzaniye Jesse Le-Prince, kiu interkonsentis kun Danmary Tours
gvidi turistojn-e-istojn.

Kontaktu:

Daniel M.Muraya, 
P.O. Box 79276, Nairobi, Kenjio
Fakso: 561309

*************************************************************************

La 13-a vokas vin!
==================

La 13-a Internacia Festivalo (IF) okazos ekde la 27.12.1996 gxis la
03.01.1997en Bavario - Wurzburg, la fama universitata urbo kun multaj
barokaj pregxejoj, romanika katedralo, centro de vino kaj biero
(Germanio).

Tradicia festivalo prezentas specifan programon por mezagxuloj ("dua
generacio") kaj junaj familioj kun aux sen infanoj. IF okazas sub
profesinivela gvido kun internacia teamo.

Kadra temo: "popolaj kutimoj kaj tradicioj" (prelegoj kaj diskutrondoj,
folkloraj dancoj, kantoj). Krome bier- kaj vinseminarioj, ekskursoj,
vesperaj programoj, kaj - silvestra balo kun la silvestra bufedo.

Aparta bunta programo por infanoj.

Kotizoj: Depende de tempo de aligxo kaj agxo - inter 180 kaj 500 DEM,
antauxvidataj rabatoj kaj subvencioj.

Pliaj informoj, aligxoj cxe:

Hans-Dieter Platz (HDP), 
Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio.
Fakso: +49-5624-322

*************************************************************************

Skolta tendarego
================

Okazos skolta tendarego Loisto-96 en Hango, Finnlando, inter la 18-a kaj
26-a de julio 1996. Gxin partoprenos pli ol 10.000 skoltoj el la tuta
mondo. Skolta Esperanto-Ligo (SEL) planas organizi kunan logxadon de E-
skoltoj en propra tendar-trupo kaj arangxos SEL-kunsidon, SEL-standon,
elekteblan agadpunkton pri E-o kaj pli ampleksan E-kurson por malgranda
grupo da partoprenontoj. Pliajn informojn donas la nacia reprezentanto de
SEL en Finnlando:

Carola Antskog, 
Mattkarr, FI-25700 Kimito, Finnlando

*************************************************************************

Esperantologia Konferenco
=========================

La 19-a Esperantologia Konferenco, okazonta kadre de la 81-a UK en Prago,
volas reflekti al la asertoj, gxis hodiaux renkonteblaj en certaj
neesperintistaj rondoj, ke Esperanto ne havas kulturon aux estas
senkultura lingvo. Pro tio la konferenco havos la kadran temon "Esperanto
kaj kulturo - sociaj kaj lingvaj aspektoj". La temon oni traktos en tri
partoj:

  1. Kiel karakterizi la Esperanto-lingvo-komunumon?

  2. Kio estas Esperanta kulturo kaj kiel gxi lingve reflektigxas?

  3. Trajtoj de kulturpolitiko de la Esperanta lingvo-komunumo

Pliajn informojn donas kaj prelegproponojn akceptas d-ro Detlev Blanke:

Otto-Nagel-Str.110, D-12683 Berlin, Germanio

Tel.: +40-30-5412633
Fakso: +40-30-5456742

*************************************************************************

Ne tusu dum TUSE!
=================

Turisma Semajno, TUSE '96 okazos en Poprad, Slovakio, de la 17-a gxis la
23-a de auxgusto.

En la programo:  ekskursoj al montaraj lagoj, per telfera vagono al
Malvarmaj akvofaloj, al Slovakia Paradizo, nacia naturparko, al historiaj
lokoj. Vespere kulturaj programoj, lumbildoj, prelegoj pri naturo.

Partoprenkotizo: 9 USD aux 14 DEM (plus logxado, mangxado). Pliaj
informoj, aligxo cxe:

Sobotske nam. 36, Sk-05801 Poprad, Slovakio.
Tel./fakso: +42-92-32419

*************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas
en Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj estas
bonvenaj!

16-20.07. "Pri nia literaturo", Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410
Bouresse, Francio. Tel: +33-49-428074

16-21.07. Konversacia kurso por progresantoj en KCE. Inf: CP 779, CH-2301
La Chaux-de-Fonds, Svisio.

16-21.07. Enkonduko al refleksologio. Seminario en KCE. Inf: CP 779. CH-
2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

16-21.07. 2a Azia Metodika E-Seminario, Wuhan. Inf: Prof. Zang Danchem,
North Area 14-dong, 34-hao, Huanhang Normal University, CN-430070 Wuhan,
Cxinio.

18-26.07. "Loisto" Internacia tendaro por skoltoj, Hanko. Inf: Carola
Antskog, Mattkar, Brokarr, FI-25700 Kimito, Finnio.

19.07. Unutaga auxtobusa ekskurso de Prago. Inf: KAVA-PECH, Anglicka 878,
CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Fakso: +42-2-9912126. Rete: chrdle@forigu.kava-
pech.cz

20-26.07. 62-a Internacia Kongreso de Blindaj E-istoj, Beroun. Inf: Jiri
Vychodil, Zandovska 304, CZ-190 00 Praha 9, Cxehio.

20-27.07. Universala Kongreso, Prago, Cxehio. Inf: UEA, Rotterdam,
N.Binnenweg 176, Nederlando. Tel. +31/10/436-10-44. Infana kongreseto:
Christopher Fettes, St. Columba's College, Whitechurch, Dublin 16,
Irlando. Tel. +353-1-4931984.

20-27.07. 5-aj Internaciaj Kursoj por gejunuloj, Prago. Inf: Renata
Beranova, Svatoplukova 43, CZ-78401 Cxervenka, Cxehio.

20-28.07. ICEM E-Renkontigxo de Freinet-pedagogoj, Kroscienko. Inf:
Felicja Kostow, ul. Krotka 38, PL-43190 Mikolow, Polio.

21-28.07. Kursoj por komencantoj kaj praktikantoj, Gresillon. Inf: P.
Babin, 17 rue Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio. Tel.
+33-41891034.

21.07-03.08. Nigramaraj-montaraj feriadoj, Karlovo kaj aliloke. Inf:
ingx. B. Leonov, pk. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.

22-27.07. Sxakturniro de ESxLI dum UK, Prago. Inf: Jaromir Canibal,
Okruzni 867, CZ-73401 Karvina-Raj, Cxehio.

24-31.07. 16-a Sanmarineca Universitata Sesio de AIS (lige kun UK),
Prago, Cxehio. Inf: AIS, Sekretariejo, Kleinenberger Weg 16b, DE-33100
Paderborn, Germanio. Tel. +49-5251-64200.

24-31.07. Internacia Seminario por modernigo de E-instruado, Maribor.
Inf: Inter-Kulturo, Besednjakova 1, SI-62000 Maribor, Slovenio. Tel/fakso
+386-62-100669.

26-28.07. 6-a Junulara E-Kongreso, Kyonggido Choam. Inf: KEJ, C.P.O.
Kesto 7998, KR-100-679 Seulo, Koreio. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

27-31.07. Pedagogia seminario kun video-festivalo. Inter-kulturo,
Besednjakova 1, SI-62000 Maribor, Slovenio.

27.07-02.08. NE OKAZOS! 3-a Interreligia Seminario E-ista, Cxehio. Inf:
Pavla Dvorakova, Ostravska 637, CZ-19900 Praha 9, Cxehio. Tel/fakso +42-
2-899602.

27.07-03.08. NE OKAZOS! Gastama Hungario - 1, Budapest. Inf: Espertur,
Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel.: +36-1-2680306.

27.07-03.08. 12-a Ekumena Kongreso, 46-a Kongreso de Kristana E-ista Ligo
Internacia kaj 50-a Kongreso de Int. Katolika Unuigxo E-ista,
Szombathely. Inf: Sac. Lajos Kobor, Fo u. 61, HU-9484 Pereszteg,
Hungario.

27.07-04.08. 18-a Renkontigxo de E-istaj Familioj, Bratislava, Slovakio.
Inf: Jozef Reinwart, Gallmeyergasse 6/1/4., AT-1190 Wien, Auxstrio. Tel.
+43-1-3630833.

27.07-10.08. Esperanto Hejme, Miedzygorze. Inf: Silezia E-Asocio, ul.
Dubois 3/1, PL-50-208 Wroclaw, Polio. Tel. +4871-226954.

28.07. Unutaga auxtobusa ekskurso de Prago. Inf: KAVA-PECH, Anglicka 878,
CZ-25229 Dobrichovie, Cxehio. Tel: +42-2-9912201. Rete: chrdle@forigu.kava-
pech.cz

28.07-04.08. NULIGITE!!! (Ekkonu Hungarion okaze de gxia 1100-jara
jubileo. Inf: Movilo, Nyirpalota ut 107, HU-1157 Budapest, Hungario.)

28.07-04.08. E-kurso por komencantoj. Inf: P. Babin, 17 rue Romain
Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio. Tel. +33-41-891034.

27.07-02.08. 30-a Konferenco de ILEI kaj 4-a Gimnazia Semajno, Tabor.
Inf: Vladimir Dvorak, Zelenecska 354/20, CZ-19400 Praha, Cxehio.

28.07-10.08. Somera E-Tendaro, Lancxov. Inf: Pavel Sittauer, Hartmannova
1128, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. Tel. +42-618-21909.

29.07-05.08. IJK, Guntersberge. Inf: GEJ, Chausseestr. 8, DE-10115
Berlin, Germanio. Tel. +49-221-6804798.Rete: www.cs.tu-
berlin.de/kultur/esperanto/ treffen/ijk96.html

29.07-05.08. 18-a Turismaj Tagoj, Zilina. Inf: Juraj Gondzur, Lovocxska
3, SK-01008 Zilina, Slovakio.

30.07-04.08. Konversacia kurso por progresantoj en KCE. Inf: CP 779. CH-
2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

30.07-04.08. Komparado de instrumetodoj en E-o. Seminario en KCE. Inf: CP
779. CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

31.07-13.08. Somera laborbrigado, Kopenhago. Inf: Jacob Nordfalk,
Radmansgade 53. 2TH, DK-2200 Koebenhavn, Danio. Tel. +4531-838220. Rete:
nordfalk@forigu.fys.ku.dk

*************************************************************************

MOVADO
//////

Konkeri la apudan urbon!
========================

Kompreneble temas pri "paca invado", ecx oni povas aldoni "kleriga
helpo". Fakte, danke al Claude Jourde, nia nelacebla ambasadoro en Saint
Dizier, ni sukcesis veki intereson de la direktorino de la urba
biblioteko. Tiu inteligenta virino tuj komprenis, ke Esperanto estas vera
lingvo kompare kun aliaj, kun literaturo, poezio ktp.... Do estis
decidite krei breton, kies libroj pritraktos la lingvon. Krome, sxi
decidis acxeti per la rimedoj de la urba biblioteko mem, la jxus
aperintajn librojn, kiuj pritraktas la lingvan problemon kaj la eblan
respondon per Esperanto. Ni komunikis al sxi la kompletan liston.

Claude Jourde kaj mi rendevuis kun la bibliotekestrino kaj la loka
jxurnalisto. Ni prezentis al ili la lingvon kaj la movadon. Dum unu horo
ni intersxangxis ideojn pri tiu grava problemo...

La jxurnalisto fotis gravan momenton de la transdono de 25 libroj al la
biblioteko.

Jam en 1984 nia klubo kreis Esperantan breton en nia urba biblioteko de
Bar le Duc per 50 Esperantaj kaj 15 franclingvaj; tiu unua liverado estis
abundita kvar jarojn poste per 25 E-aj kaj kelkaj franclingvaj, acxetitaj
de la biblioteko mem. En la estonteco nia klubo provos gxemeligi tiujn du
bretojn en Bar le Duc kaj Saint Dizier kadre de la t.n. eta regiono "la
triangulo".

Francois Xavier Gilbert
el La Informilo, 93/1996

*************************************************************************

Pri helpo al Bosnio - en Kataluna TV
====================================

Pri la help-programo de KEA al Bosnio kaj pri Esperanto informis Llibert
Puig kaj Oscar Arihxo dum naux minutoj tra la kataluna televidstacio TV-
3, lundon la 13-an de majo enkadre de la programo "Bonan tagon
Katalunio".

*************************************************************************

Auxstraj esperantistoj en EEU
=============================

En la AEF-estrarkunsido, la 10-an de januaro la estraro de Auxstria E-
Federacio subskribis la "konvencion de Euxropa Esperanto-Unio", do ekde
januaro ankaux AEF estas membro de EEU.

EEU estas kreita por kunordigi la agadon de EU-membrosxtataj E-organizoj
por la enkonduko de E-o en la "euxropajn" instancojn. La konvencion en
1977 subskribis naux landaj E-asocioj el naux landoj de la tiama Euxropa
Komunumo en Rejkjavik. La nuna prezidanto estas s-ino Elsbeth Bormann.
Sur la teritorio de la EU cxiu poresperanta agado kun internacia euxropa
karaktero estas farata sub la eksplicite formulita auxspicio de la Unio.
Pri la aktivajxoj de tiu Unio solidare kaj eksluzive kompetentas la
asociigxintaj landaj asocioj.

"...Euxropo estas strategia regiono por nia movado. Mi deziras, ke cxiuj
esperantistoj subtenu la klopodojn de aktivuloj, kiuj laboras por gajni
la subtenon de euxropaj instancoj..." (LEE Chong-Yeong, novjara mesagxo).

La provizora sekretariejo de EEU estas la

Euxropa E-Centro, EEC,
Prinz Leopoldstr. 51, BE-8310 Brugge, Belgio.

mllg el Auxstria E-Revuo 1/1996

*************************************************************************

"Pasporti" en Yatugatake
========================

La 6-an de aprilo ni havis inauxguran ceremonion en la Esperanto-Domo en
Yatugatake (Jacugatake), dum kiu e-istoj el diversaj partoj de Japanio
kunvenis, kaj intersxangxis ideojn pri efika uzo de la Domo dum 1996.

En la pasinta jaro centoj da e-istoj vizitis gxin dum kursoj kaj
kunvenoj. Ordinare 16 personoj povas tranokti en la Domo, sed laux la
situacio oni povas ankoraux pligrandigi la nombron.

Yatugatake - situanta proksime al Tokio - estas fama regiono pro iom
unika monto, kiu havas ok pintojn unu apud la aliaj. En la japana la
vorto Yatugatake gxuste signifas "ok montoj".

E-Domo estas inauxgurita en novembro 1994, kaj gxi estas donaco de
esperantistino al la japana E-movado. (Vd. Eventoj-65). Gxi konsistas el
salono por kunvenoj, dormejo kaj 2-etagxa biblioteko, kies supran etagxon
nun oni uzas por ekspozicio. En cxiuj partoj estas klimatiziloj.

Cxirkaux la E-Domo estas  muzeo kaj aliaj vidindajxoj. Ekde la venonta
jaro gxi estos ero de la Pasporta Servo, sed jam nun eksterlandaj e-istoj
estas bonvenaj. Kontaktadreso:

Reza, C.P.O. Tokyo, Box No. 405, 100-91 Japanio.
Tel./fakso: +81-3-3833-3490
Rete: reza.kheirkhan@forigu.iac-online.com

*************************************************************************

Pri beboj, komunumeco kaj La Riverego
=====================================

Iam mi ege sxatis la gazeton "La Riverego"-n (regiona gazeto de E-Societo
Kebekia - ndlr). Soleca novkebekanino, dank' al tiu organo mi sentis min
ligita al komunumo, kies membrojn mi persone ankoraux apenaux konis. Mi
memoras, ekzemple, kun kiom da ekscito mi legis iam, ke Tamara Koziej
gajnis poemkonkurson dum la tiu-jara printempa renkontigxo en Saint-
Catherine-de-Hatley. Mi nur unu aux du fojojn vidis Tamaran antauxe,
sciis nenion pri Sainte-Catherine, sed kvazaux temus pri mia familiano...
Tiu (por mi cxefe surpapera) komunumo igxis mia familio. Poste, iom post
iom, mi pli konatigxis kun la lokaj samideanoj, kaj malkovris, ke la
homoj malantaux La Riverego estas ecx pli, multe pli interesaj ol la
gazeto mem. Mi amikigxis kun multaj el tiuj, per kaj por kiuj La Riverego
ekzistas; mi edzinigxis al la redaktoro. Kaj - cxu hontinde aux ne - mi
preskaux cxesis legi la gazeton.

Cxu nur mi sxangxigxis, aux ankaux La Riverego? Nun, kiam mi pigre
trafoliumas la buntajn pagxojn, mi ne plu sentas min proksimigita al miaj
samasocianoj. La novajxoj sxajnas senpersonecaj, la tono malpli intima.

Suzanne, la provlegantino de La Riverego, resendis al Silvano la lastan
auxtunan numeron korektitan kun la jena noto: "Cetere, cxi-nokte
naskigxis mia bebo." Jes ja, sxi akusxis kelkajn horojn antauxe. Sxi
estis zorganta pri la korektada tasko preskaux gxis la komenco de la
kontraktdoloroj. Gxis nun neniu el ni gratulis sxin sur la pagxoj de la
revuo. (Gratulon, Suzanne; bonvenon, eta, pruneokula Denis!)

Parolante pri akusxado. Cxi-somere mi mem igxis felicxa patrino, kaj
Silvano nemalpli felicxa patro. Ni ege fieras pri nia "bebcxjo Gabcxjo",
mi miras, kial ni ne rapidis dividi nian gxojon kun la legantaro. Ni
versxajne igxis tro pudoraj... Tamen, mi taksas, ke kelkaj inter vi
interesigxus ekscii, ke Silvano estas ne nur kapabla redaktoro, sed
ankaux tre tauxga amatora akusxisto: fakte, li sole kaj tre kuragxe
helpis min je la naskigxo de Gabrielo, cxar mia akusxistino alvenis tro
malfrue. Kiam Gabrielo impete eksternigxis sen atenti pri la patra petego
"Atendu la akusxistinon, atendu la akusxitinon!" Silvano ne perdis sian
kapon, sed inventeme improvizis al li beb-kusxejon el... plasta salatujo.

La supran alineon mi verkis por du celoj. Unue, mi volis fanfaroni iom,
tio ja estas la rajto de novpatrinoj. Due, mi volis montri ekzemplon.
Anstataux simple lamenti pri la malaperanta komunum-krea forto de La
Riverego, mi sxatus revivigi gxin. Mi taksas, ke ni, kebekiaj
esperantistoj, devus reigxi la cxefroluloj en La Riverego. Mi do sxatus
kuragxigi cxiujn verki personecajn artikolojn pri siaj novajxoj aux
malnovajxoj, siaj travivajxoj cxu sensaciaj cxu banalaj, kaj tiel kiel mi
jxus faris. Mi antauxgxuas legi pri vi en la venonta numero!

Marta Dikman

el La Riverego, printempo de 1996.

*************************************************************************

La lingvo kaj ties bildoj
=========================

En la Universitato de Neuchatel, Svisio, en marto 1996 okazis kolokvo "La
lingvoj kaj ties bildo".

Inter 41 laborgrupoj okazis du pri Esperanto. Claude Piron kaj Lily
Papaloizos raportis pri la bildoj, kiujn havas la vasta publiko pri
Esperanto, pri la realeco, kaj finfine ili analizis la distancon inter
tiuj du starpunktoj kaj la kialojn de tiuj oftaj antauxjugxoj. Cxeestis
po proksimume dudek personoj, inter aliaj estis du famaj lingvistoj
svisaj, Bernard Py kaj Georges Ludi, kiujn la decidpovaj instancoj
konsultas pri instruado de fremdaj lingvoj.

Mireille Grosjen

*************************************************************************

Cxu vi povas helpi?
===================

Franca E-komencanto vojagxis en Hindio kaj sukcesis interesi pri la
lingvo diversajn tiulandanojn kun (relative) altaj respondecoj.

Por plifirmigi tiun intereson li bezonus anglalingvan informmaterialon
pri E-o kaj la lingvoproblemo. Bonvolu sendi al li informilojn (aux
sciigojn pri haveblaj informiloj), inkluzive de bibliografioj,
ordinarposxte al la adreso:

Christian Garino, 
Vallon fleuri A1, F-73490 La Ravoire, Francio.

*************************************************************************

Libro-tago en Sabadell
======================

De antaux multaj jaroj Centro de Esperanto Sabadell partoprenas en la
loka libro-tago, la 23-an de aprilo, dum la tago de Sankta Georgo,
kataluna patrono. Loka sxparkaso "Caixa de Sabadell" disponigas senpagajn
budojn por librovendejoj kaj kulturaj asocioj - inter ili la nia - en sia
urbocentra gxardeno, vizitata de miloj da homoj, inter kiuj multaj
lernejanoj.

inf KEA

*************************************************************************

Internacia liceo
================

Al la slovena urbo Slovenj Gradec estis proponita laux la koncepto de
Vinko Osxlak fondi en tiu urbo internacian liceon, en kiu Esperanto estus
la cxefa instrulingvo. La propono estis akceptita en la urba parlamento
la 29-an de februaro '96.

Zlatko Tisxljar

*************************************************************************

La 3 bazaj principoj
====================

  1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!

  2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-
     gazeto!

  3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni
     profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Taskoj de niaj grupoj
=====================

La "Nefermita letero al euxroparlamentanoj" haveblas en la angla, franca,
germana, itala, nederlanda, portugala kaj Esperanta versioj. Endus havi
gxin ne nur en cxiuj oficialaj lingvoj de la Euxropa Unio, sed ankaux en
tiuj de la kandidat-landoj.

Cxar Euxroparlamento (kaj ankaux aliaj parlamentoj kaj politikaj
instancoj) regule renovigxos kaj pliampleksigxos, tiu "nefermita letero"
estos denove kaj dauxre uzebla. Eblas uzi gxin ankaux por kontakti aliajn
homojn interesitajn pri la lingva problemo en Euxropo.

Krome, nepras diskonigi la plej fresxdatan liston de EP-anoj
(euxroparlamentanoj), kiuj jam esprimis sin favoraj al Esperanto. Por
pliaj informoj, versioj, EP-favorlisto (kun respondkupono!) kontaktu la
kunordiganton

Germain Pirlot,
Steenbakkerstraat 21, B-8400 Oostende, Belgio.

*************************************************************************

Tutmonda Reta E-Biblioteko
==========================

En Eventoj 102 aperis teksto "Projekto Tutmonda E-Biblioteko".  Se mi
bone memoras, mi jam legis tiun tekston antauxe en la reto kaj intertempe
jam eblas tra-reta sercxado.

Mi malkonsentas kun la opinio, ke estas bezonata mono. Hispana E-Muzeo
kaj Fondajxo Vanbiervliet estis komplete faritaj per volontula laboro.
Intertempe meza labortempo mallongigxis kaj pensidato plifruigxis. Teorie
nun devus esti multe pli da volontuloj ol antaux dek jaroj, sed mi ne
sukcesas trovi ilin.

Mi jes scias, ke en Esperantujo oni multe diskutadas, kolokvadas,
kvereladas...  Cxefa problemo estas: kiel redirekti tiajn nefruktodonajn
tempouzojn al utila laboro ?

Mi momente ne plu pensas pri enkomputiligo de la Fondajxo Vanbiervliet.
Krom kelkaj okazaj helpentoj, estas nur mi kaj mi nur disponas pri unu-du
tagoj monate. Atendante pli bonajn tempojn, mi sxatus scii cxu estas
solvoj por jenaj problemoj:

- Kiel efike transpreni aliajn elektronikajn katalogojn por eviti
retajpadon?

- Cxu iel eblas racie kunigi en unu datumbazon la katalogojn de diversaj
bibliotekoj, uzantaj diversajn programojn? Cxu troveblos persono por
gastigi kaj prizorgi tiun "komunan" katalogon ?

Roland Rotsaert, 
Visspaanstraat 97,BE-8000 Brugge, Belgio

*************************************************************************

KULTURO
///////

Manuskripta trezoro
===================

La aperigo de la romano "Sen titolo" de Sxirjajev (la unua romano,
verkita origine en E-o) estas pruvo, ke IEM ludas gravan rolon en la
konservado de literaturaj dokumentoj, ja la manuskripro pretervivis nur
en IEM.

Unu auxtoro - leginte la postparolon al tiu romano - skribis al la Muzeo:
"Mi baldaux komencos sendi miajn manuskriptojn al IEM. Tiel mi scias, ke
ili estos konservitaj. Mi estas malsanema persono kaj kvankam mi zorgas
pri mi mem atente, mi estas preparita morti je iu ajn momento.
Tiamaniere, mi povas fari tion trankvile, sciante ke mia verkaro
konservigxos en IEM."

Ne povas ekzisti vortoj pli kuragxigaj por ni, dejxorantoj en IEM. Kaj ni
promesas, ke per cxiuj niaj rimedoj kaj cxiuj niaj fortoj ni klopodos
amplekse konservi la kulturan heredajxon de nia lingvo.

Herbert Mayer
IEM, Hofburg, Michaelerkuppel, A-1010 Wien, Auxstrio

el "La dua jarcento", n-ro 2.

*************************************************************************

Famaj kantoj por belaj horoj
============================

Post la pasintjara sukceso de "Kantoj de l' popolo" la eldonejo KAVA-PECH
jxus eldonis novan 60-minutan muzikkasedon: "Famaj kantoj por belaj
horoj".

La 18 kantojn de konataj komponistoj (Mozart, Lehar, Strauss ktp.)
prezentas profesiaj kantistoj kaj pianisto, pri la traduko zorgis Joachim
Giessner.

Prezo: 14 DEM + sk. Rabato por nepagipovaj landoj: 50 %. (Apartaj rabatoj
por revendistoj).

Pago post la ricevo. Kontaktu:

Joachim Giessner,
An der Nicolaischule 3, D-37412 Herzberg am Harz, Germanio.
Fakso: +49-5521-73313

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Euxrolingvo pli necesa ol euxromono
===================================

En unu el la nederlandaj nacilingvaj gazetoj aperis artikolo de Johan
Somerwil, eksprezidanto de la International Publishers Association
(Internacia Asocio de Eldonistoj) kun la titolo "Euxropo bezonas
euxrolingvon, ne euxromoneron". Jen kelkaj fragmentoj el la artikolo:

"Se tamen pro multo da kialoj estas necese kaj multvalore aspiri al
unuigxo de Euxropo, tiam oni ne trudu gxin de supre, sed gxi estu
konstruita de malsupre. Rilate al tio ne decidos la aferon la fakto, ke
oni povos pagi unu la alian per sama monero, sed ke oni parolos la saman
lingvon. Tio signifas ke estontece cxiu Euxropa civitano regu krom sia
gepatra lingvo ankaux alian komunan lingvon.

La gvidantoj devos interkonsenti ne pri tio, cxu kelkaj landoj havu
supernacian moneron, sed cxu oni senprokraste elektu komunan lingvon, kiu
estos deviga ekde la unua lernojaro por cxiuj infanoj en Euxropo. Kiun
ajn lingvon oni elektos, cxu la anglan, cxu Esperanton aux la latinan, ne
gravas. Nur se cxiuj Euxropaj civitanoj estonte povos esprimi sin same
facile kaj same lerte, povos ekesti bazo por vere Euxropa integrigxo.

Atentu: cxi tio ne estas pledado por neglekto aux ecx forigo de la nacia
lingvo. Estas nur korektado de la babilona konfuzo de lingvoj, kiu
apartigas la civitanojn de Euxropo kaj kiu kondukas al miskompreno,
netoleremo kaj ecx io pli malbona."

Fine la auxtoro citas la utilan sloganon: "La limoj de mia lingvo estas
la limoj de mia mondo."

Luit Staghouwer
Julianalaan 25, NL-9781 ED Bedum, Nederlando

*************************************************************************

Pli da profesieco!
==================

...Mi fondis la EKo-Fonduson (la revuo EKo estas cxefe anglalingva kaj
servas la lernantojn) pro la malkresko de la movado en Britio. La vera
problemo estas en la movado mem. Mi ne scias pri la movado en orienta
Euxropo, sed en Britio ni reklamas la lingvon per amatoraj metodoj.

Kial ni uzas Esperanton por paroli pri organizaj aferoj, reklamo ktp.,
kiam 60 % de la membraro ne povas kompreni la lingvon? Esperanton ni uzu
dum ferioj kaj vizitoj al aliaj landoj, invitu alilandanojn, ktp.

Britio (kaj Usono) havas apartan gravecon por la lingva problemo, pro la
graveco de la angla lingvo. Se ni povus plifortigi la movadon en Britio,
eble, ni plifortigus la sorton de Esperanto internacie.

Nuntempe, la E-asocio de Britio havas 850 membrojn. En 1950 estis 3000...

Brian W. Burnett, Britio

*************************************************************************

KONKURSO
////////

BELETRA KONKURSO
================

El Esperanto en la hispanan!

Nacia Sindikato de Hispanaj Verkistoj kaj Andaluzia E-Unuigxo kunlabore
organizas la Beletran Konkurson "Jose Rodriguez Huertas".

En la konkurso povas partopreni tradukoj en la hispanan lingvon de
originaloj, verkitaj en Esperanto!

La premio konsistos el 20.000 pesetoj en E-libroj, krome en la
eldonajxoj, revuoj de ambaux organizantoj iliaj nomoj estos publikigitaj.
Limdato por alsendi la tradukojn: 31-a de oktobro 1996.

Detalan regularon interesigxantoj petu cxe:

A. M. Gonzalez,
Andaluzia E-Unuigxo, Ap. 864, ES-29080 Malaga, Hispanio.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Bondezir-kantoj
===============

Niaj bondezir-koncertoj estas nun redaktataj de Ewa Krach, nia nova
kolegino, kiu jen kaj jen montras al ni "mendilojn" en kiuj oni petas
transdoni salutojn al tiu aux alia persono sen mencio de la celita
adreso. Ni ne povas realigi tiajn petojn, cxar ni ne povas antauxsciigi
tiun personon pri la dato de la bondezir-auxdigo.

Do, cxiam nepre skribu ne nur la nomon de la salutoto, sed ankaux lian
plenan, klare skribitan adreson.

Andrzej Pettyn, Pola Radio,
pk 46, PL-00977 Varsovio, Polio

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Infido
======

Erno Geleta komencis la eldonadon de humursatiraj folioj, uzeblaj ankaux
kiel bonhumoraj instruhelpiloj.

Informilo ege eta,por vin gxeni tute preta...

La posxforme 16 pagxaj tajpita/fotokopiita eldonajxo enhavas
facillingvajn versajxojn, aforismojn, lingvo-ludojn kaj per kompaktaj
informoj helpas la leganton (kursanon) orientigxi en movadaj aferoj.

"Jen ekblovis bonaj ventoj,
Cxar alvenis, jxus EVENTOJ.
Informas nin dusemajne,
ne nur ajne, sed plej fajne."

Por specimeno (kun respondkupono) kontaktu:

Erno Geleta, Nam. Rep. 2/11, SK-94065 Nove Zemky, Slovakia

*************************************************************************

INTERESE
////////

Elmontri anstataux kasxi!
=========================

Eble mi ne pravas, se mi diras, ke preskaux en cxiuj landoj la Esperanto-
literaturo (libroj kaj revuoj) ne aperas en la ordinaraj librovendejoj,
nek en la kioskoj. Mi konas nur malmultajn landojn.

Gxenerale ni konservas nian plej grandan trezoron en la sxranko de la
kluboj, kie nur la esperantistoj povas vidi gxin.

Plurfoje okazis, ke iu amiko, al kiu mi parolis pri Esperanto, poste
diris al mi: "Kiam mi estis en librovendejo, mi demandis, cxu ili havas
esperantajn librojn? Nea respondo. Poste mi demandis en aliaj
librovendejoj. Nenie oni havas tion! Via ideo estas utopio! Esperanto jen
jam mortis."

Tio estas nia kulpo. Ni suferas de kasxemo.

Imagu la kontrauxon: En cxiu urbo, kie estas Esperanto-organizoj, oni
prezentas esperantajn librojn al la vendejoj kaj iom da bona
informmaterialo. Tio estas senfina tutmonda ekspozicio.

Ankaux ni povus peti kelkajn esperantistojn, kiuj abonas gravajn revuojn,
doni kelkajn, ecx malnovajn ekzemplerojn por distribui al kioskoj kaj
montri ilin inter la aliaj revuoj. Mi garantias, ke multaj personoj
demandos: kiu lingvo estas tio? La vendisto devas havi informmaterialon
kun adresoj kaj telefonnumeroj. Ni povas proponi senpagajn lecionojn al
la vendistoj.

La plej tauxgaj personoj por distribui tion al vendejoj kaj al kioskoj
estas la novaj emeritoj. Ili havas multe pli da tempo ol la laborantoj
kaj jam multe da vivsperto. Kaj fizike ili ankoraux estas fortaj.

Ni devas montri, ke ni ekzistas.

May Bijleveld

*************************************************************************

Kiel ekestis la esprimo "Krokodili"?
====================================

Enkonduko: En la Internet-a novajxgrupo soc.culture.esperante iu levis la
demandon: kiel ekestis la esprimo "krokodili"? Jen unu el la reagoj:

Gxi estigxis iom post iom pro la instrumetodo de Andreo Cseh. Kiel
sciate, li ne allasis nacilingvajn klarigojn dum siaj lecionoj. Kiam iu
lernanto nacilingve intervenis, li ektenis krokodilan pupon kaj avertis
la kulpulon: "Ne krokodilu!". Eble mi forgesis kelkajn detalojn, sed la
rakontfadeno estis pli malpli tia.

Evidente oni rajtas demandi, kial Cseh elektis tiucele gxuste la
krokodilon. Mi supozas ke li tion faris dukiale:

a) La vorto "krokodilo" estas suficxe longa kaj enhavas preskaux
duobligon cxe la komenco ("kro-ko"). Do gxi tauxgas kiel karakterizilo de
alilingva parolo kiun oni apenaux komprenas. Oni ja ne forgesu ke la
klascxambrojn de Cseh cxiam plenigis plurnacia kaj dislingva lernantaro.
Kelkajn el ties lingvoj Cseh certe apenaux aux tute ne komprenis. Se tio
veras, la vorto "krokodilo" havus la saman rolon kiel "barbaro", per kiu
oni alitempe etikedis la homojn kiuj parolis alian lingvon ol la latinan
aux la helenan, kvazaux la parolo de tiaj homoj cxiam sonus "bar-bar".

b) La krokodilo estas besto iaspece unika, cxar la proporcio inter gxiaj
busxo- kaj korpo-longo estas eble la plej granda en la rampula aux ecx en
la tuta besta regno. Havante tiel grandan busxon, gxi malfacile kapablus
reteni nedeziratajn kaj nepetitajn vortojn kaj frazojn naciligvajn...

La vorton "krokodili" unuafoje ekuzis tiusence franca esperantisto Emilio
Ferrari (vidu Eventoj 026, 2/marto-92). El Francujo gxi rampis tutmonden.

Goncalo Neves
Goncalo.Neves@forigu.pepsocifoodsintl.sprint.com

Jen alia reago al la origina demando:

Krokodiloj estas verdaj, sed ne parolas Esperanton. Sekve, cxiu, kiu
portas la stelon kaj ne parolas Esperanton - devas esti krokodilo.

Adrian Boldan
as999@forigu.freenet.toronto.on.ca

*************************************************************************

Mondcxampiono parolas Esperanton
================================

La nova mondcxampiono pri sxako inter virinoj estas 26-jara hungara e-
istino Zsuzsa Polgar. Konas Esperanton ankaux sxia fratino Judit - la
unua virino en la mondo, kiu aperis en la listo de la dek plej fortaj
sxakistoj de la mondo.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

La planitaj kaj anoncitaj someraj E-arangxoj de la "vojagxoficejo" MOVILO
(Nyirpalota u. 107. HU-1157 Budapest,) ne okazos pro manko de
interesigxantoj/aligxintoj...

30. 06 - 07.07: Balatona ripoztendaro.
28. 07 - 04.08: Ekkonu Hungarion okaze de gxia 1100-jara jubileo.

Anstataux ili estas planata renkontigxo inter 17-21 de auxgusto. (La 20-a
de auxgusto estas nacia festo kun bunta distra programaro). Al la 17-a
estas planata malfermo de ekspozicio en kulturdomo Lang "25 jaroj de E-
turismo en Hungario" kaj poste cxiutage ekskurso al iu hungara urbo.

***

Inter la 2-a kaj 22-a de auxgusto en Balatonszemes (urbeto apud la lago
Balatono) ripozos pola studenta grupo, apud kiuj estas liberaj lokoj
ankaux por e-istoj. Interesigxantoj povas kontakti: MOVILO, Margit Evva,
Hevesi Gyula u. 107, HU-1157 Budapest).

***

Same ne okazos la anoncita "Hungaria Esperantista Semajno" HES planita al
29. junio - 05 julio de "Espertur" (= Oszkar Princz).

Antataux HES oni estas invitataj al la arangxo "Gastama Hungario" kies
dato estas sxangxita je 1 tago: gxi okazos inter 27. septembro kaj 04. de
oktobro. Interesigxantoj kontaktu: Espertur, Oszkar Princz, 1368 Budapest
pk. 193.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Mezagxa s-ino, Czeslawa Wilke, ul. Budowlanych 27 m. 9, PL-62600 Gniezno,
Polio.

***

24-jara frauxlo - tm pri agrikulturo, kulturo; kolektas pm. Alex Jose
Perez Mendieta, Funeraria El Amparo, 1 y 1/2 cuadra al sur, B$ El
Paraisito, Managua, Nikaragvio.

***

30-jara komercisto, togoland-devena - kun e-istinoj 18-40 jaraj. Atayi
Ayikoe, c/o Mrs Felicia Atayi, P&T, Tema-Comm. I, Ghana.

***

11-jara knabino - tm pri cx.t. Nastja Cxertilova, a/ja 21, RU-143000
Moskva-Odincovo-6, Rusio.

***

14-jara lernantino - pri cx.t. Joanna Kletkiewicz, Bobrowniki nad Wisla,
woj. Wloclawek, Polio.

***

F-ino Tiana Rahariniaina, lerninto per koresponda kurso, sercxas
konatulojn. Lot VF 110-bis Antsahabe, 101 Antananarivo, Madagaskar.

***

Tri belaspektaj 16-jaraj knabinoj - kun hungaraj samagxuloj pri cx.t.:
Helena Elisejeva, Irina Pavlova, Ludmila Petrovskaja, p.k. 133, RUS-
423819 Naberejxnye Cxelny - Novi gorod, Rusio.

***

F-ino Edite Grostina, 25-j. laboristino - pri cx.t. volas korespondi:
31.ist, Pales iela 14/4, LV-1024 Riga, Latvio.

***

Dainis Briedis, 30-j laboristo, petas skribi frauxlinojn. "Zeltinos", p/n
Kronauce, LV-3720 Dobeles raj., Latvio.

***

S-ino Inguna Gibiete - 50-j. instruistino de angla lingvo. RVNB, Juglas
iela 14izd, LV-1024 Riga, Latvio.

***

Ngumoja Alexis I., P.O.Box 175, Dowa, Malawi, sercxas korespondamikojn en
la mondo. Li lernis E-on auxtodidakte, kaj jam bone progresas; krome,
scias la francan kaj la anglan.

***

Hova Kokou, 30-jara studento pri juro kaj komerco, Togolando-devena,
scias la francan kaj iom la anglan; volas korespondi kun e-istinoj 18-
gxis 40-jaraj: c/o Tete Sika Stephen, P.O.Box 377, Teshie-Nungua-Estate,
Ghana.

***

Sercxas korespondantojn por siaj gelernantoj 14-16-jaraj Irena
Butnoriene, str. Ramucxiux, 38-5, LT-5464 Naujxoji Akmene, Litovio.

***

21-j. studentino, sercxas "diligentajn" gekorespondantojn. Sxatas
naturon, muzikon, bonajn sxersojn... kaj cxion belan kaj bonan en la
mondo: Katalin Ilona Harsanyi, Nagybalkanyi ut. 16, H-4320 Nagykallo,
Hungario.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj

En auxto-entrepreno de la urbo Socxi (kauxkaza bordo de Nigra maro,
Rusio) estas gxis nun normale funkcianta tornista stablo, produktita en
la jaro 1942. Sur la sxildeto estas klare legebla nomo NILES, speco: K-
5199, kaj la numero 1. Plej versxajne gxi trafis nian landon kiel trofeo
post la dua mondmilito. La laboristoj estas scivolaj ekscii: 1). Kiu
produktis la stablon kaj 2). Cxu "NILES" estas nomo de firmao kaj al kiu
lando gxi apartenas. Vian sugeston bv. direkti al E-klubo "LARO", a/ja
913, RUS-354000 Sochi, Rusio. Aux rete: vladimir@forigu.bespalov.black.sochi.su

* * *

Magdalena! - mia koro memoras pri vi! - Oleg.

* * *

Sacerdotoj - e-istoj, bv. vian partoprenon en la 81-a UK en Prago anonci
al mi, por pritrakti E-lingvajn mescelebrojn dum la kongresa semajno:
vicprezidanto de IKUE, Miloslav Sxvacxek, Trsxicka 6, CZ-751 27 Pencxice,
Cxehio.

* * *

La gxusta adreso de Korea E-Asocio estas: Nagwondong 58-9, Chongnogu,
Seoul, 110-320 Koreio. La adreso en Eventoj-101 aperis neprecize, bv.
korekti gxin en via notlibro.

* * *

Edit Lindwurm, estrarano de HEJ, kunorganizanto de IJS, havas novan
adreson: Dunadulo u. 5/C, V. em. 32, HU-1212 Budapest, Hungario. Hejma
telefono: +36-1-276-86-93.

* * *

S-ro John Steel de Southport, entuziasma esperantisto dum multaj jaroj,
igxis centjarulo en januaro. Gratulojn kaj bondezirojn de la konatoj!

* * *

Kiu povas vendi al mi vortarojn: E-albana, aux franca-albana, aux rumana-
albana, aux pola-albana, aux rusa-albana? Wilhelm Luttermann, Fonto
Gazela, Durban-Corb, FR-11360 Embers et Castelmaure, Francio.

* * *

Mi sercxas kompaktajn diskojn de "La Camerata de Caracas" - venezuela
ensemblo por malnova muziko. Martin Cziesla, Kolnstr. 69, DE-53111 Bonn,
Germanio.

* * *

TTT-pagxoj de IEJ havas novan adreson:
http://www.silab.dsi.unimi.it/gxc412712/*.html Anstataux la steleto, metu
"iej" por la E-hejmpagxo, "nsi" por la bulteno Nova Sento kaj "ijf" por
la Internacia Esperanto-Festivalo.

* * *

Por akiri retposxte varkatalogon de Istlia Eldonejo Esperantista (cxefe
pri varoj rekte ligitaj kun utiligo de komputoro) faru petmesagxon al:
lorensmi@forigu.gn.apc.org

* * *

En la urbo Zalakaros mi ofertas 4-litan hotelan apartamenton(proksime al
la fama kuracbanejo) en la periodo 09-22.10.1996al esperantistoj,
malmultekoste.
Sarolta Sudar, Alisca u. 22. I/3, H-7100 Szekszard, Hungario.Tel: +36-74-
318268

* * *

Kviz-kartoj

Kolekto de 200 plastumitaj kartoj kun demandoj pri gxeneralaj temoj,
inkl. E-movadaj kaj -literaturaj. Cxiu demando havas kvar respondojn, unu
el kiu gxustas. Tauxgaj por plej diversaj grupaj ludoj. Bazitaj sur la
kviz-libro "Gxeneralaj scioj" de Stefan MacGill.

Mendu de la produktinto por 15 GBP + sendokostoj:

Angela Tellier, 20 Marina Gardens,Felixstowe, IP11 8 HW, Britio

*************************************************************************
***********************************************************************
EVENTOJ, n-ro 104
Dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor