Eventoj n-ro 103, 1/junio - '96, retposxta versio ************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Direktoroj de la Akademio - Sekelj estis UEA en Sofio! - Ne ploru - agu! - Senpagaj grupaj vizitoj Lingvo: - "Ci" estas senvalora balasto Esperanto aplikata: - E-parolanta turisma urbo? - Eventoj de Periodajxoj - Per unurada rulsegxo en la montaro - Diplomo por radioamatoroj - Cxu niaj homoj povas partopreni cxe vi? - Vegetaranaj pagxoj - Kontaktoj sercxataj Arangxoj: - Kongresu en la lando de Sxekspiro - Verda Aventuro - NAJT en Usono - Infana Kongreseto - Kompleta monata kalendaro Movado: - Cxu baldauxa unuigxo en Auxstrio? - Sindikataj slipoj - Al irananoj en Usono - Bonvenon al Alasko - Private sed imitinde - "Per Pasporta Servo la mondo venas al mi" - Pastra ordeno - kun familio - "Necesas komuna strategio" La leganto: - Multnivela merkatado - Estimataj Gesamideanoj! - Propagando necesas - Kial la fiasko? ILEI: - Finrezultoj de la internacia lingva konkurso Esperanto en radio: - Preskaux tuja diskonigo! Interese: - 10 sciindajxoj pri Esperanto kaj spaco Ni mencias ...: Hungara angulo: Korespondi deziras: Anoncetoj: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Direktoroj de la Akademio ========================= Kvar monatojn post la elekto de la nova estraro, Akademio de Esperanto kompletigis siajn rangojn elektante per sekreta vocxdono la direktorojn de la Sekcioj kaj Komisionoj. Apud gravaj konfirmoj, nome Rudiger Eichholz pri Faka Vortaro, Bernard Golden pri Gxenerala Vortaro kaj Geraldo Mattos pri Prononcado, okazis gravaj stafetaj transdonoj: Georges Lagrange transprenis de Michel Duc Goninaz (kiu rezignis pro okupoj de la PIV-reviziado) la gvidon de la Gramatika Sekcio kaj Carlo Minnaja anstatauxas Baldur Ragnarsson kiel direktoro de la Literatura Sekcio. Krome, Yamasaki Seiko respondecos pri Landaj Institutoj kaj Carl Stop- Bowitz pri Aprobo de Fakaj Terminaroj. Pri la novaj direktoroj: Georges Lagrange estas fama verkisto kaj tradukisto, konata ankaux sub la pseuxdonimo Sergxo Elgo. Li prezidas Societon Yvonne Martinot (la francan filion de LF-Koop) kiu posedas kaj administras la kulturcentron "La Kvinpetalo". Carlo Minnaja estas unu el la tre malmultaj denaskaj esperantistoj en AdE. Literatura kritikisto, li jxus aldonis al siaj multaj meritoj la realigon de granda vortaro Itala-Esperanta. Post la kompletigo de la strukturo, la Akademia potencialo povos plene efektivigxi. La sekcioj estas volonte je dispono de la tuta esperantistaro pro pritrakti demandojn kaj konsideri sugestojn. Kelkaj projektoj estas prilaborataj, interalie nova internacia publika kolokvo. Sed por esti efika, la laboro de la Akademio bezonas financan subtenon: societoj kaj privatuloj povas adresi sian helpon al pcxk 23-20788-6 en Svislando, aux al la UEA-konto akad-s, ambaux je la nomo de Akademio de Esperanto. Perla Ari Martinelli gxenerala sekretario ************************************************************************* Sekelj estis UEA en Sofio! ========================== Reage al "Dangxera artikolo" en Eventoj nro 101 La artikolo "Necesas komuna strategio" de G.C. Fighiera (Eventoj 1/majo) enhavas multajn erojn, pri kiuj oni dauxre diskutas en UEA, cxu en la revuo "Esperanto", cxu en gxiaj Komitato, Estraro aux aliaj organoj. Al tiu diskuto Fighiera ne aldonas novajn ideojn aux vidpunktojn. Novas nur iuj falsaj asertoj apud tiuj, kiuj en aliaj "kritikaj kaj proponaj tekstoj" liaj jam igxis konataj en la dauxro de pli ol 30 jaroj. Utilus foje inventari la asertojn, ne nur tiujn de la menciita artikolo, kaj gxustigi ilin. La vivo tamen trudas pli urgxajn kaj indajn taskojn ol verki novan "Kritika prezento de misprezenta 'kritiko'", kiel Ivo Lapenna titolis sian Fighiera-inventaron en "Esperanto", julio-auxgusto 1971. Tial mi gxustigas nur unu aserton, kiu bone reprezentas la stilon kaj fidindecon de lia tuta teksto, nome: "Okaze de la dua Unesko-rezolucio (Sofio, 1985) UEA ne ludis veran rolon: la laboron plenumis kaj la sukceson atingis persone Tibor Sekelj." Privatulo ne povas marsxi al gxenerala konferenco de Unesko kaj proponi rezolucion. Sekelj estis en la Sofia konferenco kiel sendito de UEA, kune kun la bulgara estrarano Petar Todorov. La elpasxon de UEA por atingi rezolucion en tiu konferenco oni ekpreparis plurajn monatojn pli frue, kadre de la kampanjo de UEA por festi la 100-jarigxon de Esperanto. La rezolucion iniciatis Komisiono pri Eksteraj Rilatoj de UEA, kiu ankaux pretigis gxian projekton dum la Augsburga UK en 1985, kun Humphrey Tonkin kiel cxefa auxtoro. En Augsburg UEA elektis Sekelj kaj Todorov kiel siajn reprezentantojn por la konferenco de Unesko novembre de tiu jaro. Antaux la konferenco UEA-aktivuloj en multaj landoj kontaktis naciajn Unesko-komisionojn kaj naciajn delegaciojn elektitajn por la konferenco por trovi landon kiu proponu la rezolucion, kaj aliajn kiuj subtenu gxin. En la Centra Oficejo ni febre kopiadis leterojn kaj dissendis Esperanto- Dokumentojn k.a. materialojn al naciaj Unesko-komisionoj sub la gvido de Barbara Despiney, estrarano pri eksteraj rilatoj. Tibor Sekelj faris grandiozan laboron antaux kaj dum la konferenco, interalie gajnante sian landon Jugoslavion por prezenti la rezolucion. Li estis la heroo de Sofio, sed li la unua emfazis, ke lia sukceso ne eblus sen antauxpreparoj de dekoj da aktivuloj sur cxiu nivelo de la UEA-strukturo. Gxi ankaux ne eblus sen plurjara aktivado de UEA pri rilatoj kun la sekretariato de Unesko kaj rekte kun la gxenerala direktoro M'Bow. (Detala raporto, el la plumo de Sekelj, aperis en "Esperanto", decembro 1985.) Legante tekstojn de Fighiera, oni demandas sin, kio estas por li UEA. Sxajne temas nur pri "Roterdamo", Centra Oficejo, Estraro aux ecx pli limigita aro da homoj. UEA kompreneble estas multe pli, cxar gxi konsistas el miloj da membroj kaj pli ol cent aliaj asocioj, kiuj apartenas al gxia strukturo. Kiam oni parolas pri atingoj kaj meritoj de UEA - aux pri gxiaj fusxoj kaj malvenkoj - UEA estas ecx pli ol la nuna membraro, cxar cxio en gxia agado kreskas el tio, kion faris aktivuloj jam antaux longe mortintaj. Organizajxo funkcias pere de siaj membroj. La tuta UEA ne povis cxeesti en la Sofia konferenco de Unesko. Kiam Sekelj agis tie, li estis pli ol Tibor Sekelj, cxar pere de li agis Universala Esperanto-Asocio. Osmo Buller gxenerala direktoro de UEA ************************************************************************* Ne ploru - agu! =============== La laborgrupo pri Euxropa Unio kunagordita de Germain Pirlot en februaro kompilis kaj sendis "Nefermitan leteron" al la membroj de Euxropa Parlamento - subskribita de 13 diversnaciaj esperantistoj. La letero estas tre lerte, diplomatece vortumita, kaj estas tre tauxga materialo por veki la interesigxon pri lingvaj problemoj ne nur por la EP-anoj, - sed ankaux por aliaj (kaj alilandaj) parlamentanoj, ecx por politikistoj, amaskomunikaj medioj. La estraroj aux la landaj propagandaj komisionoj povas (kaj devus) utiligi tiun materialon en sia laboro. Estas rekomendinde traduki gxin al naciaj lingvoj kaj dissendi gxin kun akompana letero. La origina teksto estas havebla cxe s-ro Germain Pirlot (Steenbakkersstraat 21, BE-8400 Oostende, Belgio), la angla versio estas legebla en la revuo La Brita Esperantisto majo/1996, sed plej simple gxi estas havebla en la angla, franca, itala kaj Esperanta lingvoj en Internet cxe la adreso: www.cl.cam.ac.uk/users/etg19/nleo.html Rim: - Politikisto signifas ne nur membrojn de la registaro, sed ankaux urbestrojn, membrojn de via urba konsilio ktp. Se vi ne sendos, apenaux iu alia kontaktos ilin... - Se vi havas nur korespondan eblecon en Internet, por ricevi la materialon sendu mesagxon al la adreso w3mail@forigu.gmd.de kun la enhavo: get - t www.cl.cam.ac.uk/users/ etg19/nleo.html Vi ricevos la tekston post kelkaj minutoj. ************************************************************************* Senpagaj grupaj vizitoj ======================= Cxu lernantoj aux spertuloj en aliaj landoj sxatus viziti Brition? Ni pretas gastigi senpage vizitontojn el Euxropo, kaj eble ni povas pagi ecx iom da vojagxkostoj. Ni bonvenigas grupojn, kaj precipe junulojn. La vizitontoj prefere ne parolu la anglan, sed suficxe flue Esperanton. Ni volas montri al la brita logxantaro, ke ne cxiuj parolas la anglan, kaj ke oni uzas Esperanton. Ni volas ankaux stimuli niajn lernantojn studi kaj uzi la lingvon. Aliflanke, cxu oni povas helpi niajn lernantojn, aux grupojn de lernantoj viziti esperantistojn kaj grupojn en aliaj landoj? Ni pagos la vojagxkostojn, sed ni esperas ke vi gastigos ilin senpage. Bv. skribi al: Brian Burnett, Nant Yr Hafod Cottage, Llandegla, Clwyd LL11 3BG, Britio.
************************************************************************* LINGVO ////// "Ci" estas senvalora balasto ============================ En n-ro 398 (oktobro 1995) de "La Verda Proleto" trovigxas sur p. 7 jena konsilo de Annika Szrajbman pri uzo de la pronomo "ci". "La gxentila alparolo 'estimata' estas uzata por komenci leteron, gxis kiam la korespondantoj ekkonas unu la alian pli bone. Tiam ili povas uzi la pli familiaran 'ci' anstataux 'vi' inter si." Tiu cxi konsilo estas misgvida kaj senutila. Jen la faktoj pri la pronomo "ci" en Esperanto. La opinio de d-ro Zamenhof -------------------------- Origine "ci" ne estis pronomo en Esperanto en 1887, kiam estis publikigita la "Unua Libro". Poste, kelkaj esperantistoj insistis, ke Esperanto bezonas apartan singularan pronomon, do Zamenhof malvolonte aldonis gxin. En 1888 en la Dua Libro li skribis, ke gxi preskaux neniam estas uzata, kaj en "Lingva Respondo" publikigita en 1908 li rekomendis al esperantistoj, ke ili diru al cxiu, cxiuj kaj cxio nur "vi" por forigi embarasojn rezultantajn el necerteco pri la maniero turni sin al diversaj homoj. Ankaux Kalocsay rifuzis "ci" ---------------------------- Kvaronjarcenton poste Kolomano Kalocsay klarigis, ke "ci" misfunkcias en Esperanto, cxar gxi estas nekutima, fremda elemento en la lingvo. Estante tute teoria, gxi ne vivas, kaj asociacioj ne ligigxas al gxi. Li reliefigis, ke Zamenhof efektive mortigis tiun pronomon tuj post gxia nasko, kaj gxi neniam revivigxos laux la opinio de Kalocsay. Waringhien kondamnas uzon de "ci" ankaux en tradukajxoj ------------------------------------------------------- Duonjarcenton poste ankoraux unu elstara literaturisto, Gaston Waringhien kritikis la uzon de "ci" en tradukajxoj. Lia vidpunkto estas, ke "ci" havas neniun lokon en Esperanta tradukajxo, cxar la nunacoj en la detraduka lingvo ne estos kompreneblaj por legantoj, kies gepatra lingvo ne havas respondan pronomon. Grava principo de bona nuntempa traduklaboro postulas uzon en altraduka lingvo nur de tiaj vortoj kaj esprimoj, kiuj vere karakterizas la vivantan lingvon de parolantoj kaj verkantoj. Manko de internaciaj normoj por uzo de "ci" ------------------------------------------- Dum pli ol cent jaroj neniu gramatikisto sukcesis formuli objektivajn regulojn por la internacia uzo de "ci". Komparo de klarigoj pri "ci" en diversaj lernolibroj rivelas kontrauxdirojn kaj kaoson. Tiuj esperantistoj, kiuj volas uzi "ci", devas sekvi la lingvajn kutimojn de sia propra etna lingvo; sekve, la rezulto estas neunuforma lingvouzo en Esperantujo. Uzo de "ci" subfosas la demokratan karakteron de Esperanto ---------------------------------------------------------- Tre forta objxeto kontraux la ekzisto de aparta familiara pronomo "ci" kontraste kun la gxentila "vi" temas pri gxia nedemokrata karaktero. Por ke la internacia lingvo Esperanto estu plene demokrata esprimrimedo, estas necese forigi cxiujn lingvoelementojn, kiuj sugestas aux emfazas diferencojn de socia statuso kaj apartigas homojn ene de sociaj grupoj kaj ecx de la sama familio. La simpla pronomo: "vi" estas bonega solvo, kiu servas egale por alparoli princojn kaj pariojn, patrinojn kaj prostituitinojn, papagojn kaj pavianojn. Alparolo al bestoj per "ci" --------------------------- De tempo al tempo kelkaj esperantistoj plendas, ke ne konvenas alparoli beston per la formala, gxentila pronomo "vi", do ili insistas ci-diri al hundoj, katoj kaj eble ankaux al ratoj. Tiu vidpunkto estas sensenca, cxar neniu animalo en la tuta mondo komprenas la diferencon inter "ci" kaj "vi". Pruvo de tio estas, ke hundoj kaj katoj ne reciprokas per ci- bojado kaj ci-miauxado. "Ci" en insultaj kuntekstoj --------------------------- Ankoraux unu nuanco, kiun oni volas doni al "ci" estas pejorativa pronomo por insulti homojn. Jen du ekzemploj cxerpitaj el noveloj de la cxeha auxtoro Karel Cxapek. 1. Enrampu al mi ien, ci imbecilo! 2. Ci grandnaza furio ... ci vipero ... ci sorcxistino. Franclanda hungardevena esperantisto aldonas jenan sukplenan ci-insultajxon: "Nomu la putinon, kiu cin fekis". Klarigo pri tiu cxi malestimiga uzo de "ci" trovigxas ankaux en gramatiklibro verkita de Miroslav Malovec. Li instruas, ke "ci" estas uzebla por ofendi aliajn homojn, ekzemple per la elkrio "ci kanajlo!" Nu, mi opinias, ke pli potenca insulto ol "ci kanajlo!" estas "fi-kanajlo!". Konkludo -------- Dum la kvindek jaroj, kiujn mi pasigis en Esperantujo, mi neniam auxdis la uzon de "ci" en la parola lingvo, ecx en konversacioj inter esperantistoj, kiuj uzas respondan pronomon en sia gepatra lingvo. En Esperanto "ci" estas nur senvalora balasto. Bernard Golden el La Verda Proleto, apr. 1996 ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// E-parolanta turisma urbo? ========================= Palanga, litova urbo cxe Balta Maro, kuracloko kun nur 20.000 enlogxantoj. Somere gxi igxas paradizo de turistoj, tiam cx. 150.000 homoj (!) venadas cxi tien por ripozi, sunumi kaj bani sin. Prezidanto de Palanga E-Klubo, s-ro K. Aleknavicxius, helpe de Litova E- Asocio, decidis transformi la urbon al la unua kuracloko en la mondo, kie oni en realo parolas Esperante. Tial li invitis la brazilan Cseh- instruiston, s-ro Aristophio Filho gvidi la cxiutagajn E-kursojn, al kiuj estis invititaj diversaj funkciuloj el diversaj nodoj de la urbo (urbodomo, sanlernejo, bus-stacio, hospitalo, apoteko, turisma agentejo, kafejoj, biblioteko k.a.) Baldaux aperos turisma prospekto pri la urbo kun verdaj steloj sur la lokoj, kie E-o estas reale uzebla, kaj oni pendigos afisxojn "Esperanto Parolata", sur la murojn de la ejoj, kie trovigxas esperantistoj. Gxi estas sekvinda modelo por la tuta mondo. Esperantistoj estas invitataj veni somerumi. Ne nur pro la famo de la ripozurbo, ne nur pro la malaltaj prezoj, sed ankaux pro la uzeblo de la Internacia Lingvo. Se jam somerumi, kial ne en Palanga? Por helpi la ekzercadon de la kursfinantoj ni bonvenigas ankaux esperantajxojn (librojn kaj gazetojn) kaj proponojn por korespondado kun la jxus bakitaj esperantistoj. Se vi ne deziras korespondi, bv. sendi almenaux salutkartojn por instigi ilin dauxrigi la lernadon. La korespondajxojn sendu al: Palanga E-Klubo, s-ro K. Aleknavicxius Medziotoju g-ve 10-5, LT-5720 Palanga, Litovio ************************************************************************* Eventoj de Periodajxoj ====================== En 1934 aperis "Katalogo de la Esperanto-gazetaro", redaktita de d-ro Jozsef Takacs. Por kompletigi kaj aktualigi tiun verkon en 1987 fondigxis en Budapest "Rondo Takacs". La fondintoj - posedantoj de gravaj E- bibliotekoj - tiel volis kaj volas omagxi al la pionira bibliografia agado de d-ro Takacs. Por kolekti informojn pri la gxis nun aperintaj diversaj planlingvaj periodajxoj en aux pri iu planlingvo ili aperigis en nov. 1990 kvarpagxan - unuan kaj solan - numeron de "Periodajxoj en aux pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj". En 1992 Luis Hernandez Yzal - la iniciatinto de tiu esplorgrupo - eldonis en Sant Pau d'Ordal (Hispanio) bibliografion de planligvaj periodajxoj sub titolo "Inventaro de planlingvistikaj periodajxoj". Kompilis gxin la fondaj anoj de "Rondo Takacs", nome s-ino Ana Molera Urgelles (Moia, Hispanio), s-ro Lius Maria Hernandez Yzal, direktoro de Hispana Esperanto-Muzeo (Sant Pau d'Ordal, Hispanio) kaj Arpad Mathe (Budapest). La eldona agado de nia esplorrondo aktivigxis de julio 1993, kiam - dank' al Laszlo Szilvasi - aperis la 1-a n-ro de "Periodajxoj", en 3000 ekzpempleroj, ankaux kiel suplemento de Eventoj. En tiu cxi bibliografia organo en la unuaj 33 n-roj entute sur 110 pagxoj aperis informoj pri pli ol 9800 periodajxoj en aux pri Esperanto. La eldona indekso (Periodajxoj, n-ro 18, pgx. 9-18) enhavas liston de tiuj urboj kaj vilagxoj, kie aperis/aperas E-periodajxoj. Dank' al niaj kunlaborantoj el multaj landoj ni sukcesis kompletigi nian bibliografion. Laux niaj planoj la kompletigita eldono de la bibliografio aperos - krom la tradicia libroforma varianto - ankaux surdiske, helpe de la redakcio de Eventoj, ja la aktuala informaro tie estas storata en formo de komputila datumbazo (formato DBF). d-ro Arpad Mathe Tusnadi u. 14. H-1125 Budapest ************************************************************************* Per unurada rulsegxo en la montaro ================================== Franca civila asocio, kiu organizas promenadojn en montaroj kun handukapuloj per speciala unurada rulsegxo, deziras havi internaciajn kontaktojn pri la temo. (Bonvenas ankaux skriba traduka helpo.) Ni atendas respondojn franclingvajn aux kompreneble en Esperanto al la jena adreso: Simone Vincent, La Creuzette, chemin de la Creuzette, F-69270 Fontaines sur Saone, Francio Fakso: +33-78227102 ************************************************************************* Diplomo por radioamatoroj ========================= Okaze de la 81a Universala Kongreso en Prago la grupo de cxehaj esperantistaj radioamatoroj eldonas "Diplomo Esperanto"-n. Kondicxoj estas la sekvaj: - havi kontaktojn de 01.06.96 gxis 31.08.96 kun minimume 10 esperantistaj stacioj; - estas uzebla cxiuj frekvencoj, modo kaj lingvo; - suficxas eltirajxo de la kontakta notlibro; - dum la tri monatoj cxiuj ILERA-membroj kun voksigno OK kaj OM estos aktivaj. Sinanoncon, resumon de kontaktoj kaj konkurskotizon (1 USD aux 3 IRK) bv. sendi gxis 30.09.96 al: Jaroslav Hajn (OK 1 ARD) Hory 60, Olovi, CZ-35707, Cxehio ************************************************************************* Cxu niaj homoj povas partopreni cxe vi? ======================================= Nia firmao "Karajani" antauxnelonge starigis novan brancxon: turisman agadon. Ni vojagxigos ekster- kaj enlanden ankaux esperantistojn. Estante membro de Monda Turismo ni volonte akceptus ofertojn pri internaciaj E- renkontigxoj kie povus partopreni ankaux albanoj. Se vi estas organizanto de iu renkontigxo, bonvolu sendi al ni aligxilon, por ke ni povu diskonigi informojn pri la evento kaj helpi al samlandanoj partopreni. Thanas Karajani prez. Rr. Abdi Toptani Nr 2, Tirana, Albanio Fakso: +355-42-23972 ************************************************************************* Vegetaranaj pagxoj ================== La vegetarana movado elformis komunan hejmpagxon kun ligoj al la diversaj internaciaj kaj naciaj organizoj, bazaj informoj kaj dokumentoj, artikoloj, ktp. Pluraj organizoj (Veg. Societoj de Britio, Euxropa kaj Internacia Vegetarana Asocio, ktp) havas plurlingvajn pagxojn, inter ili ankaux Esperantajn. Vidu ilin cxe: http://www.veg.org/veg/Orgs/ La prizorgantoj pretas ellabori ankaux aliajn nacilingvajn pagxojn. Se vi pretas kunlabori kontaktu: John Davis john@forigu.portsveg.demon.co.uk ************************************************************************* Kontaktoj sercxataj =================== Nia firmao managxas la nun tutmonde patentatan novan teknologion de prof. Bakarov pri novtipa uzado de sunvarmo por hejti akvon (kaj por logxejoj kaj por la industrio). Por prepari nin al la internacia registrado de la patento, ni nun organizas tutmondan reton de landaj reprezentantoj. Mi preferus trakti precipe kun esperantistoj, kiuj estas kaj teknike kaj komerce spertaj (!), kaj ankaux lingve estas kapablaj por traktadoj, - ankaux por helpi trovi alian nacian firmaon por reprezentado. M. Havranek, Komp. "SUNVARMO" Pk. 161, SK-81000 Bratislava 1, Slovakio Tel/fakso: +42-7-5335809 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Kongresu en la lando de Sxekspiro ================================= Cxu Homero ekzistis, tion oni ne certas. Oni nur certas, ke li estis blinda. Cxu tiu malnova lernejana sxerco iel aplikigxas ankaux al Sxekspiro? Se vi demandas la plej konatan sxekspiriston en nia movado, prof-ron Tonkin, li povas rakonti al vi, ke efektive kelkaj pensuloj opinias, ke eble Sxekspiro neniam ekzistis. Sed cxiukaze prof-ro Tonkin povas konfirmi al vi, ke ecx se li ne ekzistis, lia lando estis Italio. Preter la banale biografiaj informoj, kiujn ni posedas pri li, oni devas rigardi liajn verkojn, kaj tiam oni tuj rimarkas, ke lia elektita lando estas nordcentra Italio. Cxu lia komercisto ne vivis en Venecio? Cxu Julieta ne amis Romeon en Verona? Cxu la dresota megero ne megeris en la sama landoparto de Italio? Cxuste en tiu landoparto okazos en la fino de auxgusto 1996 la itala nacia kongreso de Esperanto (Ferrara, de la 24-a gxis la 30-a de auxgusto 1996). Gxi dauxras unu tutan semajnon, kaj gxi aparte celas allogi multajn eksterlandajn samideanojn. Kial? Nu, ni konstatis, ke por ke kongreso estu Esperanto-kongreso, ne suficxas gxin nomi tia. Ni deziras havi eksterlandajn e-istojn, kiuj prefere ne konu la italan, por ke ili helpu nin liberigi de krokodiloj la riverojn kaj lagojn de norda-centra Italio, la lando, en kiu Sxekspiro verke vivis. Fine ne forgesu, se vi havas fortan valuton, ke vi povas profiti pro malforteco de la liro. Cxar la itala registaro jxus faris solenan jxur- deklaron, ke gxi faros sian eblon por refortigi la liron en venonta jaro, cxiuj politik-spertuloj (kaj cxiuj civitanoj) komprenis el tio, ke la liro estos ankoraux malpli forta dum la venonta jaro. Eksterlandaj partoprenantoj ne devas pagi la aligxkotizon. Petu la programon kaj aliajn informojn cxe la Organiza Komitato: Edvige Ackermann, via Valerio 110-A, IT-34128 Trieste Tel/faks: +39-40-350093 ************************************************************************* Verda Aventuro ============== Tiel nomigxas la 28-a somera studsemajno en Jyvaskyla, Finnlado, kiu okazos ekde la 1-a gxis la 5-a de julio 1996. Somera Universitato kaj Esperanto-klubo de Jyvaskyla kore bonvenigas novajn kaj malnovajn geamikojn partopreni la tradician studsemajnon en la lagoricxa Mezfinnlando. Nia cxi-jara temo estas Naturo, kies sekretojn ni studos dum la semajno tage kaj nokte. Ni garantias kompetentajn instruistojn, variajn tagajn temojn kun la ekskursoj, multflankan vesperan programon kaj komfortan kursejon favorpreze meze de naturo sed proksime al la urbocentro. Pliaj informoj cxe: S-ino Seija Kettunen, Keihasmiebenkatu 3, Jyvaskyla, FIN-40630 Finnlando ************************************************************************* NAJT en Usono ============= La Kebekia E-ista Junulara Organizo kaj la Usona E-ista Junularo kore invitas vin al la 2-a Norda Amerika Junulara Tendumado, NAJT, kiu okazos de la 23-a gxis la 25-a de auxgusto 1996 cxe la Wakonda Familia Tendumado en Pottersville, norda Novjorka Sxtato, Usono. Okazante en mezo de la videnda Adirondaka Montaro, NAJT estos bonega okazo por junuloj gxui tre internacian etoson en Norda Ameriko (malmultekoste, nur 20 USD (!) por la tuta semajnfino). Inter kantrondoj, piedmarsxoj kaj boatremado la junuloj povos auxdi amuzajn rakontojn de la 52-a IJK en Guntersberge kaj paroli pri venontaj eventoj de la usona kaj kebekia junularoj. Por pli da informoj, kontaktu: Daniel Cuthbert 44 Taliar Ridge Rd. Guilford, CT-06437 Usono. Tel: +1-203-4531905 ************************************************************************* Infana Kongreseto ================= Al la Infana Kongreseto de la cxi-jara UK jam estas aligitaj 39 infanoj el 14 landoj! La kongreseto (20-27. julio) okazos en Parkhotel, Rabyne na Slapy, Prago. Pliaj informoj kaj aligxiloj haveblaj cxe la organizanto: Chritophor Fettes, St Columba's College, dublin 16, Irlando. Fakso: +353-1493.6655 ************************************************************************* Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.odin.net/ esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 01-05.07. 28-a Somera Studsemajno, Jyvaskyla. Inf: s-ino Seija Kettunen, Keihasmiehenkatu 3, FI-40101 Jyvaskyla, Finnlando. Tel. +358-41-254609. Rete: http://www.jiop.fi/mxatlah/ 01-07.07. E-Ferio semajnoj, diversloke cxe Nigra Maro. Inf: ingx. B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 02-07.07. Internacia Somera E-kampadejo, Pekino. Inf: s-ino Wang Yuchun, E-Asocio. Akademio Sinica, 52 Sanliche, CN-100864 Beijing, Cxinio. 05-10.07. Int. Literatura Forumo "Teatro en Esperanto" en Eger. Inf.: E- PEN Centro, pk. 117, HU-1580 Budapest, Hungario. Tel. +36-1-2524396. 05-10.07. 32-a Brazila Kongreso de E, Ribeirao Preto. Inf: Kultura Centro Esperantista de Ribeirao Preto, Rua Americo Brasiliense 1450, BR-14015- 050 Ribeirao Preto SP, Brazilio. 06-13.07. Somera Esperanto-Familia Tendaro, SEFT cxe la lago Thomsdorf. Inf.: Werner Pfennig, Uns Husung 29/1104, DE-17034 Neubrandenburg. Tel: +49-395-4221398 06-13.07. Naturumado en la Hungara Montaro, Borzsony. Inf: Espertur, Tatra u. 4. HU-1136 Budapest, Hungario. Tel.: +36-1-2680306 07-11.07. "Blankaj Noktoj" Inf: Aleksandro Kogan, a/ja 130, RU-197022 Peterburg, Rusio: Tel/fakso: +7-512-2344759. Rete: alex@forigu.asisto.spb.ru 07-13.07. Antauxkongreso en Petergurg. Inf: Peterburga E-Asocio, a/k. 348, RU-190000 Peterburg, Rusio. 07-13.07. Somera E-Lernejo, Universitato de Hartford. Inf: Hilda Grossman, 200 Bloomfield Av., West Hartford CT 06117, Usono. Tel. +1-800- 2344412. 07-13.07. Karavano de Dover al la Kultura E-Domo en Gresillon. Inf: J. Tapley, 17 The Grange, Sheperdswell, Dover, Kent CT15 7QB, Britio. 07-14.07. Kursoj por komencantoj kaj praktikantoj, Gresillon. Inf: P. Babin, 17 rue Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio. Tel. +33-41891034. 07-14.07. E-Laborkampo, Padova. Inf: Gianluca Serbo, Via Nazario Sauro 23, IT-36100 Vicenza, Italio. 07-20.07. Dusemajna E-Feriado, Nigra Maro. Inf: ingx. B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 8-12.07. Intensaj E-kursoj 30-horaj, Detroit. Inf: Sherry A. Wells, P.O.Box 1338, Royal Oak, MI-48068-1238, Usono. Tel. +1-313-5435297. 08-14.07. 11-a KISO, Kafoklacxa Internacia Somera Renkontigxo, Marburg. Inf: Marburga E-Grupo, Kaffweg 96, DE-35039 Marburg/Lahn, Germanio. 09-13.07. Studsemajno pri interna ideo, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, Ruote de Civeaux, FR-864 10 Bouresse, Francio. Tel. +3349-428074. 10-16.07. Lingvokurso cxe Balatono. Inf: Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel.: +36-1-2680306 10-16.07. 3-a Kultura E-Kampado, KEKS, Szodliget. Inf: Zsuzsanna Kozak, Josika u. 26, HU-1077 Budapest, Hungario. Rete: kozsu@forigu.fsd.bdtf.hu 12-15.07. ELNA Landa Kongreso, Ditroit. Inf: ELNA, P.O.Box 1129, El Cerrito, CA-94530, Usono. Rete: elna@forigu.netcom.com 12-17.07. 55-a Hispana E-Kongreso, Alquerias-Murcia. Inf: Asocio Cxielarko, Gregorio Mtnez Montesinos 3, ES-30580 Alquerias-Murcia, Hispanio. 12-18.07. Internacia E-Konferenco (OSIEK) en Pribylina. Inf: Eric Laubacher, 1 rue des Vosges, F-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio. Tel: +33-1-30966791. Rete: eric@forigu.frmug.fr.net 13-15.07. XIV-a sesio de Internacia Somera E-Universitato. Inf: Nikolova Ivanova, bul. Bulgario 15, pk. 6, BG-5000 Veliko Trnovo, Bulgario. 13-15.07. 8-a Internacia Tablotenisa Konkurso. Inf: Farago Katalin, pk. 89. HU-6801 Hodmezovasarhely, Hungario. 13-18.07. 2-a E-Medicina Konferenco, EMEK. Inf: Farago Katalin, pk. 89. HU-6801 Hodmezovasarhely, Hungario. Tel. +36-62-344211. 13-18.07. 28-a Tutpolia E-Kongreso kaj 35-jarigxo de la Filio de PEA, Gliwice. Inf: skr. poczt. 21, PL-44101 Gliwice, Polio. Rete: dareck@forigu.atos.iitis.gliwice.pl 13-19.07. 6-a Internacia E-Kongreso kaj 6-a Euxropa E-Forumo. Inf: Esperanto, SK-05801 Poprad, Slovakio. 13-20.07. 69-a SAT-kongreso, Peterburg, Rusio. Inf: SAT, 67 av. Gambetta, FR-75020 Paris, Francio. Tel. +33-1-47978705. Rete: memo@forigu.vitatur.spb.su 14-20.07. Turisma Antauxkongreso antaux la UK, Moravia folkloro al la mondo, Brno. Inf: Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio. 14-21.07. Kursoj por komencantoj kaj praktikantoj, Gresillon. Inf: P. Babin, 17 rue Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio. Tel. +33-41891034. 14-27.07. Somera E-Tendaro, Lancxov. Inf: Pavel Sittauer, Hartmannova 1128, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. Tel. +42-618-21909. 15-19.07. Karpata Renkonto, Bratislava-Poprad. Inf: Regiona Societo Esperanto, Sobotske nam. 36, SK-05801 Poprad, Slovakio. Tel. +42/92/32- 419. Rete: soceco@forigu.glas.apc.org (Leo Medvedev) 15-21.07. 5-a Int. E-Somera Semajno por Geknaboj kaj Gejunuloj kaj Simpozio pri Kompilado de E-Lernolibroj kaj Didaktiko, Pekino. Inf: Cxina Akademio de Sciencoj, 52 Sanlihe, Beijing, CN-100864, Cxinio. ************************************************************************* MOVADO ////// Cxu baldauxa unuigxo en Auxstrio? ================================= En decembro 95 propravole malfondigxis organizajxo, kiu dum dek jaroj rolis kiel platformo de kunlaboro inter kvar auxstriaj E-unuigxoj: La laborkomitato ELA kunigis reprezentantojn de AEF, AEM, AFEF kaj AEJ por konkreta kunlabora agado en grandaj projektoj. La unua granda entreprenajxo fakte estis la komuna jubilea agado en 1987. Tiam la nomo estis ankoraux ALEC (Auxstria Laborkomitato E-o Centjara). En 1989 lauxstatute la agado de ALEC devus esti finita. Sed tiam la anoj decidis dauxrigi sub la pli gxenerala nomo ELA. Inter la agadoj cxefrolis la okazigo de Expolingua, la UK en 1992, informado a lernejoj, reagoservo ktp. Interne kreskis la postulo, ke la diseco de la organizaj strukturoj de la E-movado en Auxstrio estu cxesigita, kaj en 1995 oni decidis kadre de ELA restarigi unuecan movadon en Auxstrio. Dum la lasta asambleo de Auxstria E-federacio la nova estraro praktike konsistas el la estraro de ELA, do oni decidis rezigni pri tiu ne plu necesa strukturajxo. mll. el Auxstria E-revuo 1-3/1996 ************************************************************************* Sindikataj slipoj ================= "Mondsindikatistoj" en Namur, Belgio, sisteme tradukas en la francan la informajxojn el siaj peresperantaj (plej ofte SAT-anaj) korespondantoj alilandaj, alikontinentaj. Tia sliparo estis lancxita okaze de la 1-a de majo samtempe en Bruselo kaj Namur kadre de la manifestacioj de l' tutbelga maldekstra sindikataro FGTB-ABVV, respektive en la regxlanda cxefurbo kiel en la valonia. Inauxgura slipo entenas ekz. superrigardon al la sveda regularo pri senlaboreco kaj tradukon de tuta dokumento el la sveda sxtata laborperejo por la dungantoj pri la laborejenkondukado. Dua slipo temas pri la sukcesa sperto de ministoj de la karbminejo Tower Colliery, sude de kimrio (Britio), kiuj kunacxetis kaj memmastras siajn leborejojn. Pliaj informoj: ESPERANTO-INFOR, 14 Loutrierstrat, BE-1170 Bruselo, Belgio. ************************************************************************* Al irananoj en Usono ==================== En printempo de 1996 Ancxelina Taremi, motor de la E-movado en Arizona, prezentis E-on al pli ol 4000 irananoj, vivantaj en Usono, kiuj kunvenis por partopreni la iranan novjar-feston. La festeno okazis cxe la plej alta fontano de la mondo. Ancxelina disdonis informilojn pri E-o kaj prezentis vigligan kaj amuzan prelegton. Samtage la irana literatura grupo de Arizona invitis sxin prelegi por tiu grupo pri E-o dum unu el siaj monataj kunvenoj, kun espero starigi E- kurson por tiu grupo. Inf. Atila Magjar ************************************************************************* Bonvenon al Alasko ================== Mi estas gastiganto de Pasporta Servo en Douglas, urbeto 5 km de la urbocentro de Juneau [pron. "gxunoux"], la regurbo de Alasko, la 49-a k plej norda el la 50 sxtatoj de Usono. Mi deziras kuragxigi gesamideanojn, kiuj eble auxdis pri la multaj naturaj vidindajxoj en Alasko: venu k vidu! Se vi havas dubojn aux demandojn pri la vojagxeblecoj, nepre kontaktu min, helikposxte cxe la adreso en la Pasposta Servo aux per reposxto cxe mia "cxehejma" retadreso: George Partlow 71064.332@forigu.compuserve.com ************************************************************************* Private sed imitinde ==================== "Olda Libroservo" estas privata sed ideala servo, kiu havas 3 celojn favore al Esperantio: - konservi viajn superfluajn E-librojn, jxurnalojn; - fari libroliston, ke la novaj legantoj povu facile superrigardi la librojn el la biblioteko de OL; - bona parto de la enspezoj iras senkondicxe al Esperantio. Mia celo estas almanaux cxiujare po 1000 DKK. Se la servo ial cxesus, la OL-biblioteko apartenos al Esperantio, cxi- kaze al Dana E-Asocio. En la unuaj vivojaroj (1994-95) OL felicxe ricevis multajn librojn. La kolekto nun ampleksas 10 bretmetrojn, kaj OL vendis por entute 8000 DKK. Aperis listoj kun originala kaj tradukita beletro. Espereble vi havos utilon de mia servo. Mi estas je via dispono. William Hansen, Aastrupvej 66, st. DK-6100 Haderslev, Danio. el Dana Fervojisto, marto/96 ************************************************************************* "Per Pasporta Servo la mondo venas al mi" ========================================= "Mi okupigxas multe pri Esperanto, pri tio ecx konkusas kun la filino. Mi faras la lokan bultenon, mi instruas, estas estrarano de la loka klubo, - kaj mi havas multajn gastojn kiel membro de Pasporta Servo. Tiu cxi estas, se mi povas tion diri, por mi la plej grava parto de Esperanto. En la loka klubo ni povus paroli la anglan, se ni volus, sed kun la gastoj mi devas uzi Esperanton, mi sentas kiel bone E-o funkcias. Do mi sxatas esti gastiganto. Krome mi ne multe vojagxas. Do per Pasporta Servo la mondo venas al mi. Vi scias, ke tipa usona kompanio donas averagxe du semajnojn da feriaj tagoj, komence kelkfoje ecx nur unu. Ekzemple post 12 jaroj en mia kompanio, mi atingis nur tri semajnojn. Mi do ne havas multe da libera tempo por vojagxi. Kiel gastiganto mi jam havis proksimume cent gastojn el tridek landoj, plejparte el Euxropo, sed ankaux el Sudameriko, Azio, Novzelando kaj ankaux el aliaj partoj de Usono. Do mi sxatas esti gastiganto. Per Pasporta Servo la mondo venas al mi." citajxo el "Vivprotokoloj I.", red. Ulrich Becker, 1996. ************************************************************************* Pastra ordeno - kun familio =========================== La 22-an de junio je la 10-a en Katedralo de urbo Pecs la episkopo konsekros s-anon Johano Kirsch (direktoro de paroko en Iregszemcse) diakono. Tio estas rarajxo en romkatolika eklezio: viron kun edzino kaj infanoj oni malofte konsekras al pastra ordeno. Vatikana koncilio tamen permesas tion en esceptaj kazoj. Diakoneco estas la unua pastra grado, la aliaj du (sacerdoteco kaj episkopeco) estas strikte ligitaj al celibato (needzeco). En la historio de la diocezo Pecs okazas la unuan fojon tia ceremonio. ************************************************************************* "Necesas komuna strategio" ========================== Dangxera artikolo en Eventoj 0101 1/majo 96 Mi ne miras, ke la redaktoro de la revuo Esperanto ne akceptis la tekston de Gian Carlo Fighiera, aperinta en Eventoj n-ro 101. 1. La revuo Esperanto estas pli malpli la oficiala informilo de UEA kaj devas doni prioritaton al specifaj artikoloj. Se estas suficxe (aux tro) da tiaj tekstoj, kompreneble teksto plejparte historia ne estas prioritata. Gxi jes havas valoron, sed historia klarigo (kiu ja utilis por mi) trovigxu en farota (de kiu?) elektronika argumentaro / enciklopedio. 2. La teksto malprave kritikas UEA. Dekmiloj da alte salajritaj oficistoj, lobiistoj kaj politikistoj ne sukcesas igi Euxropan Union kredinda; milionoj da militistoj kun plej modernaj ekipajxoj ne sukcesas garantii pacon. Sed manpleno da oficistoj cxe UEA konvinku la mondon por akcepti iun utopian ideon... Kompreneble, la redaktoro de Eventoj jes tuj akceptis la tekston. Eventoj ja estas diskutforumo kaj gxia redaktoro ne devas timi pro malkontentaj kolegoj, direktoroj kaj estraranoj. Konsilo: tiajn tekstojn sendu prefere al Eventoj: vi sxparos nervojn, tempon kaj afrankon. Pri la proponoj de GCF mi havas jenajn rimarkojn: 1. Por mi suficxas ke UEA liveras servojn: UK, revuon, pagsistemon, libroservon... La intervenojn faru (grupoj de) membroj mem; ili regule sendu informojn al UEA kaj UEA reagu se plurloke ekestas similaj inciatoj. La agadoj de membroj povas esti rauxmismaj aux finvenkismaj; ne gravas. Jes gravas, ke oni ne perdas tempon pro kverelado kaj diskutado. Dum la pasintaj monatoj mi vidis minimume 5 eblecojn (en kaj ekster la movado) kie mi povus fari ion utilan por Esperanto. Bedauxrinde, tago nur havas 24 horojn dum kiu mi laboras, dormas, mangxas... ecx (fi!) foje rigardas televidon. Plej gravas transformi niajn multajn kverelantojn, kolokvantojn, strategi-farantojn, plendantojn... en LABORANTOJN. Cetere: en tio mi mem malsukcesis. Post tuta jaro da sercxado por helpi savi la librokolekton de Kortrijk, mi trovis NENIUN dauxran helpanton (krom kelkajn - tre bonvenajn - hazardajn). 2. Dum mia dekjara aktiva esperantisteco mi dauxre auxdis pri la cxiamaj deficitoj de UEA. Al tio venis la kutima respondo, ke temen la kapitalo kreskis. Mi pensas ke necesas repripensi la nunan sintenon laux kiu la kapitalo estas netusxebla kaj nur la rentumo uzeblas. Se mi donacas aux heredigas iun kapitalon, mi deziras ke tiu kapitalo NUN (aux baldaux) estas uzata, ne ke gxi perdigxas pro inflacio. Roland Rotsaert, Belgio ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Multnivela merkatado ==================== Kara Laci, trafoliumante kaj releginte antauxajn numerojn, en 1/nov-95 mi trovis suplementon pri "Multnivela merkatado". Kiel tion ni jam persone plurfoje pritraktis, la Amway-stilan multnivelan merkatikan strukturon mi konsideras kiel evidenta ecx iom dangxera piramidludo. Se mi foje skribos pri tio iun vitriolan (nu, ne vere serioze) artikolon por Eventoj, en kiu mi admonos preteri esperantistojn adapti tiun metodon - kiel rilatos al tiu la "censoro"? :-)) Cetere la artikolo en la realo estas lauvorte gxuste tiu propaganda materialo, kiun la sintrudintaj Amway kaj similaj agentoj kutimas monotoni. (La vendadstrukturo tutmonde movigxas al la direkto de MNM - cetere tion mi ecx iomete ne kredas, nenia konata de mi ekonomika statistikagxo tion subtenas, - senkondicxe oni devas fidi la vendatan produkton ktp. ktp.) Estas aparte "placxe", kiel la artikolo protestas kontraux la nomo de piramido, kvankam se ekzistas piramideska merkatika strukturo, la MNM- metodo estas ties lernejeca modelo. Gabor Deak-Jahn deakjahn@forigu.ludens.elte.hu --- Kara Gabor, ankaux vi scias, ke la neekzistanta "censoro" ekstervice bonvenigas cxiujn viajn artikolojn. En la aldonita redaktora rimarko mi versxajne ne suficxe klare vortumis: mi ne insistas pri la engagxigxo de individuoj aux E-organizoj al iu komerca MNM strukturo, nur levis la ideon pri eventuala utiligo de la avantagxoj de MNM sturkturo en la movadorganizaj (!) taskoj (lokaj neklubumaj sed agaj teamoj, disvastigantaj E-on, kaj realigantaj la premgrupan funkcion). Pri prijugxo de komerca utiligo de MNM fare de individuoj kaj de E- organizoj ne estas mia tasko, ecx se mi kiel ekomonikisto, havas mian propran opinion... Laszlo Szilvasi, red. ************************************************************************* Estimataj Gesamideanoj! ======================= Mi estas 70-jara instruisto de gimnastiko kaj geografio (nun jam 10 jarojn pensiulo), nefumanto, absitento, fervora kaj gxis nun aktiva turisma biciklisto. En la jaro 1955-a mi fondis en nia lernejo Esperanto-rondeton, kiu funkciis 6 jarojn. En jaro 1956 mi fondis Esperanto-Klubon en Havirov, Cxehoslovakio, kiun mi gvidis 4 jarojn. En la jaro 1961-a komunistoj malpermesis al mi disvastigadi Esperanton. Gxi okazis jene: Vizitis min iu persono el la Regiona Komitato de Komunista Partio. Li deziris paroli kun mi inter kvar okuloj kaj agis tre vulgare. Li kaptis min je la gorgxo kaj kriinte li interalie diris al mi: "Vi, kiel juna socialisma instruisto vi devas propagandi la rusan lingvon kaj ne ian kosmopolitan Esperanton! En la nomo de komunista partio mi ordonas al vi cxesu kun Esperanto, alimaniere NI detruos vin. Ni kontrolos vin per STB (sxtata sekreta polico)." Kion mi povintus fari? Mia pozicio estis tiam tre malbona. Mi ne estis komunisma partiano, mi ne estis ano de la Asocio de Cxehoslovaka-Soveta Amikeco kaj mi devenis el oficista familio. Mia filo estis tiam malgranda infano kaj mia edzino havis nenian laboron. Mi ektimis kaj mi cxesis rilati kun Esperanto. De tiu cxi tempo mi ricevadis nenian Esperanto- korespondadon, t.e. neniajn leterojn, bildkartojn, gazetojn ktp. Komunistoj cxion likvidadis. Esperanto por mi finigxis por pli ol 30 jaroj. Danke al dio, mi gxisvivis la regximsxangxon kaj hodiaux mi povas libere labori por nia E-movado. Mi farigxis denove ano de nia E-klubo en Havirov, ano de Cxeha Esperanto-Asocio kaj cxijare ankaux membro de UEA (individua membro) kaj mi partoprenos la 81-an UK-on en Praga (kn 01659). Oldrich Schwetter Havirov, Cxeha Respubliko ************************************************************************* Propagando necesas ================== ...Mi denove aldonas al mia letero 20 markojn, petante vin sendi al mi pluajn memgluajn foliojn por la auxtomobiloj de miaj grupanoj. Ili estas treege bonaj kaj tauxgaj. Kiam mi montris ilin al miaj grupmembroj, ili tuj estis pretaj glui ilin sur iliajn auxtojn. Bonega varbado! Plurfoje en parkejoj oni alparolis min pro la folio, demandante pri la senco de la frazo aux ecx alparolante min en Esperanto! Koran dankon!... Josef Schiffer, Germanio ************************************************************************* Kial la fiasko? =============== Mi malpacience atendis la 14-an de februaro, kiam estis anoncita la publika klubvespero de la urba E-klubo. Malgraux la febra preparigxo alvenis nur unu (!) interesigxanto. Krom tio ankaux la lokaj geesperantistoj forestis. Nur 3 entuziasmuloj venis "disvastigi" la zamenhofan ideon. Tri apostoloj al unu viktimo... Kio estis la kauxzo de la fiasko? Estis, kiuj asertis: estis la malbona vetero kiu kauxzis la preskaux nulan interesigxon de la urbanoj. Vere, tiam negxis kaj frostis - sed vintre tiuj aferoj ne estas eksterordinaraj fenomenoj... Gxi estas nur malsaneta preteksto. Estis klare, ke la propagando ne estis efika, oni ne sukcesis konvinki (desube) la popolon pri la neceso de internacia lingvo. Laux iuj ne suficxis la kvanto de afisxoj, laux aliaj la literoj estis tro malgrandaj (ne cxiuj kunportis la okulvitrojn legi gxin), eble la angulan lokon de nia afisxejo atentas neniu, ... sed preskaux cxiu konsentis, ke la urbanoj ne estas ankoraux tiom maturaj kiel ni, esperantistoj! Estis deko da fieraj klarigoj, pruvoj: la organizantoj faris cxion eblan, la fiasko neniel estas ilia kulpo. Nur unu afero estis stranga por mi. Nek unu fojon mi auxdis argumenton havanta ajnan rilaton al reklamaj, marketikaj scioj. Neniu (!) el la klubo ankoraux legis ecx unu pagxon el marketika libro (nek lernolibron nek sciencpopularan). Tute ne gravas, ke hodiaux jam tiaj libroj kusxas sur la bretoj de cxiuj librovendejoj, de cxiuj bibliotekoj - esperantistoj konscie evitas ilin. La mondo cxirkaux ni plene uzas la eblecojn de konscia merkatiko kio jam delonge antauxe perdis sian mistikan karakteron. Cxirkaux ni jam cxiuj scias, ke atingi ajnan rezulton eblas nur per gxia aplikado. (Sed ni scias ke ili ne estas tiom maturaj, kiel ni!) Aux eble tamen ni devus provi legi tiujn merkatikajn librojn? Certe ne! Se ni komencus ilin legi, ni ne povus ilin flankenmeti gxis la finlegado, - kaj dume ni ne havus tempon por la propagando de nia kara lingvo! Tio, ke tiel gxi estas senrezulta - interesas neniun. Aux cxu mi eraras? Prun Eska ************************************************************************* ILEI //// Finrezultoj de la internacia lingva konkurso ============================================ La internacia konkurso, organizata de Laborkomisiono de ILEI kun la gvido de Geza Kurucz cxi jare havis pintan popularecon, ja partoprenis gxin entute 201 personoj el 14 landoj. Jen la gajnintoj en la unuopaj kategorioj kun la nombro de kolektitaj poentoj Plenkreskuloj 1. Estera Olsen, Norvegio, 140 2. Jindrich Tomisxek, Cxehio, 139 3. Maria Molnar, Hungario, 136.5 Helena Fedor, Hungario, 136.5 Entute 51 personoj el 14 landoj Mezlernejanoj, progresantoj 1. Edmund Derycke, Boulogne-sur-mer, 139 2. Jozefo Kiss, Kecskemet, 137.5 Gabriela Halasz, Kecskemet, 137.5 3. Gabriela Nagy, Miskolc, 134.5 Entute 65 personoj el 4 mezlernejoj el 2 landoj Mezlernejanoj, komencantoj 1. Etelka Krizsak, Kecskemet, 134.5 2. Erika Mikola, Kecskemet, 132.5 3. Renata Szabo, Kecskemet, 129.5 Entute 37 lernantoj el 6 mezlernejoj el 2 landoj Bazlernejanoj, progresintoj 1. Bernadett Toth, Kecskemet, 134.5 Julia Hedoux, Outreau, 134.5 2. Josipa Tuden, Zagreb, 127.5 3. Norbert Tamasi, Miskolc, 122.5 Entute 23 personoj el 5 lernejoj el 3 landoj. Bazlernejanoj, komancantoj 1. Izabel Anquez, Outreau, 132.0 2. Mihaly Pem, Miskolc, 131.0 3. Mirela Mezak, Zagreb, 130.0 Entute 25 lernantoj el 7 lernejoj el 3 landoj. La gajnintoj de cxiuj kategorioj ricevas belan diplomon, kaj tiuj de la mezlerneja kategorio krome gajnis senpagan partoprenon en la cxi-jara IJS en Eger! Estas aparte gratulinde la komisiono, kiu pri la rezultoj informis ankaux la direktorojn de la koncernaj lernejoj, do la "atingita sukceso en internacia nivelo" estas lauxtlegata en la ferma ceremonio de lerneja jaro - bonege subtenante la prestigxon de Esperanto inter la lernantoj kaj gepatroj. Modela konduto. Gratulojn al la gajnintoj, al cxiuj partoprenantoj - kaj ankaux al la organizantoj. - La red. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Preskaux tuja diskonigo! ======================== Se iu E-organizo havas interesan, fidindan, urgxan informon por diskonigi, kaj sendas gxin per telefakso gxis la 13-a horo al la E- redakcio de Pola Radio, la informo povas auxdigxi jam unue je 15.30 en la taga E-programo kaj poste samtage je 19.25 en la Monda Ratio Reto! Se la informo estas grava, gxi povas ripetigxi je 20.00 per la satelito Eutelsat II. kaj 22.30 per mallongaj ondoj. Tiel la konstantaj auxskultantoj scios precize, kie kaj kio gravas okazas lige al E-o. La faksoj estas sendendaj al: E-redakcio de Pola Radio, +48-22-6455917 ************************************************************************* NI MENCIAS ... ////////////// ESPERANTO KAJ LA ESTONTECA PLURLINGVISMO - Diskuto kun Umberto Eco. Eldonis UEA, E-Dokumentoj 32E, 26 p. formato A-5. * * * POLITIKA HEGEMONIO kaj lingva hegemonio en Euxropo. Verkita de Andrea Chiti-Batelli kaj Pierre Janton, eldonis UEA, E-Dokumentoj 33E, 20 pagxoj formato A-5. * * * LA ABOCO DE TEMPOPLANADO - verkita de J. Seiwert (originalo en la germana). Eldonis UEA, en serio de "Konsilaro por aktivuloj", numero 2. 54 pagxoj en formato A-5. * * * PLURALOGO de Vimala Devi. Poemoj. Eldonis: La KancerKliniko ("Les Cocherats" F-18210 Thaumiers, Francio). 78 pagxoj, formato 13,5 * 21 cm. * * * PROFESIA UZO DE ESPERANTO kaj gxiaj specifaj trajtoj. Prelegmaterialo de Petr Chrdle dum la Kolokvo de Akademio de E-o. 40 pagxoj, 13*20 cm, bindita, kun kolora kovrilo. Rekomendita por cxiunivelaj gvidantoj, aktivuloj kaj organizantoj. Eldonis: Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Retadreso: chrdle@forigu.kava-pech.cz * * * VIVPROTOKOLOJ, kajero I. Intervjuoj pri vivovojoj de 13 homoj. Eldonita de Monda Kunagado, red.: Ulrich Becker (Neue Bahnhofstr. 18, DE-10245 Berlin, Germanio). 88 pagxoj en formato 15*21 cm. * * * FAMAJ KANTOJ POR BELAJ HOROJ- muzikkasedo, 60 min. 18 kantoj en plenumo de profesiaj kantistoj kaj pianisto. Esperantigo de Joachim Giessner. Eldonis Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Prezo: 14 DEM. * * * ESPERANTO, LINGVO PLANEBLA - Umberto Brocatelli - Eldonis: COoperativa EDitoriale ESperanto. Studo pri la Internacia Lingvo. 20 pagxoj, formato A-4. Prezo (inkl. sk): 10 guldenoj al uea-konto: coed-m. ************************************************************************* INTERESE //////// 10 sciindajxoj pri Esperanto kaj spaco ====================================== 1. Ekde la jaro 1936 Esperanto ne estas nur internacia lingvo: en tiu jaro oni malkovris asteroidon cxirkaux la orbito de la planedo Marso, kiu estis registrata kun la nomo de nia lingvo. Asteroido estas malgranda planeto nur videbla de potenta teleskopo. Same, en 1938 alia asteroido, cxi-foje cxirkaux la orbito de la planedo Jupitero, ricevis la nomon Zamenhof. 2. En la jaro 1957, Sovetunio lancxis en la spacon la unuan artefaritan sateliton, kiu ricevis la nomon Sputnik. Cxi vorto en la rusa lingvo signifas sateliton. En Esperanto, kiel en multaj lingvoj, cxi nova aparato ne estis konata, do ekde tiu momento, sputniko igxis sinonimo de satelito. 3. Krom fotografi la plej lontanajn planedojn de la Sun-sistemo, la usona spacveturilo Voyager, lancxita en 1977, havas la mision informi eventualajn vivulojn de iu ekstersunsistema planedo. Por tio gxi portis metalan diskon enhavantan cxiajn informojn pri la planedo Tero, la homoj, nia historio, ktp. Gxi ankaux enhavas salutojn en centoj da lingvoj de la Tero por iamaniere kontakti tiun supozitan eksterteran civilizacion. Kompreneble la disko enhavas ankaux interfratigan universan saluton en la lingvo universala, t.e. en Esperanto. 4. Harry Harrison estas fama sciencfikcia verkisto, (honora membro de UEA), kiu preskaux cxiam aperigas kelkajn frazojn en Esperanto ene de siaj verkoj. La cxefroluloj uzas gxin por interkomprenigi sin kun anoj de aliaj planedoj konsilante la uzon de la universala lingvo al tiuj enlogxantoj de la plej teknikaj kaj perfektaj eksterteraj civilizacioj. 5. Sed ni pensu, "kiun lingvon ni devas paroli kun la eksterteranoj, se ni iufoje renkontas ilin?" Bona demando! Cxu ne? Por solvi cxi tiun problemon, nederlanda matematikisto Freuderhart ellaboris lingvon Lincos kun la celo esti utila kiel komprenilo inter la teranoj kaj la enlogxantoj de aliaj planedoj. Por eblaj interesitoj oni devas averti ke cxi lingvo ankoraux ne estas komplete ellaborita. 6. Kiu estas la plej fama esperantista eksterterano? Sendube temas pri Mazi. La originale desegnita Muzzy, kreata de la BBC kiel metodo por lerni la anglan lingvon, estas ekde la pasinta jaro nova lernilo de la Internacia Lingvo. Pola entrepreno adaptis cxi metodon por instrui Esperanton. Mazi estas eksterterano kiu venas al la regxlando Gondolando. Gxis nun oni vendis pli ol 1484 kopiojn de la videofilmo, do la sukceso de tiu afabla eksterterano en Esperantio estas certigita. 7. Hispanio estas sendube la lando kie oni eldonas plej multe da libroj en Esperanto pri Scienc-Fikcio. Cxi tio sxuldigxas al la laboro de la grupo Nifo (Ne-Identigita Fluganta Objekto) kaj al gxia plej grava reprezentanto, la kantabra Miguel Gutierrez Aduriz. Li eldonas serion de scienc-fikciaj verkoj sub la nomo Sferoj. En 1995 li tradukis kaj eldonis la libron La imperio Ornaks, ene de nova serio Future. 8. En 1987 okazis en la bulgara urbo Vraca E-Seminario pri Kosmaj Esploroj. Temis pri la dua seminario cxi-rilate. La andaluzia samideano David Galadi kunlaboris en cxi konferenco kun la eseo Marso, post la biologia elrevigxo. 9. Gxis nun, neniu Esperant-lingva frazo estis prononcata de astronauxto en la spaco. Tamen, cxiutage radio-programoj en Esperanto vojagxas cxirkaux nia planedo. Temas pri la E-lingvaj programoj de la Pola kaj Vatikana Radioj kiuj elsendigxas ankaux pere de la satelito Eutelsat II F3. 10. Aelita versxajne estas la unua sciencfikcia romano verkita en la E- literaturo. Gxi estas traduko de la rusa verko de Aleksej Tolstoj. Gxi estis eldonata en la jaro 1928 kaj en siaj 200 pagxoj rakontas vojagxon al la planedo Marso per raketa aersxipo venkante la tempon kaj la spacon. Jose Maria Rodriguez Hernandez laux Gazeto Andaluzia, dec/95 ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Novajxoj en la Ronda Tablo La 1-an de junio post la jarkunveno de HEA okazis la cxi-jara Ronda Tablo. Bedauxrinde la hungarian "pintkunvenon" pluraj e-societoj forlasis jam post 1-1.5 horoj konsiderinte la privatajn okupojn pli grava afero... Okazis retropasxo kompare al la pasintjara nivelo (anstataux la pasintjara neformala federacieska kunsido gxi denove igxis konsulta forumo, cxefe pro la retirigxo de HEA en la pasintjara interkonsento pri la internacia reprezentigxo. Rezulte de tio, Kultura E-Asocio (1675 Bp. pk. 87) planas sxangxi sian statuton transformonte gxin preta por plenumi la eventualan funkcion de landa E-Asocio... Sxuldoj de HEA superas 3 milionojn da forintoj (1.2 milionoj da imposto + la interezoj). Estis kromaj (flankaj) novajxoj, ke HEA vendis sian kapitalan parton en la preseja firmao kontraux 250 mil Ft-oj (origina valoro: 750 mil Ft), krome HEA jam de kelkaj jaroj posedas kapitalparton en ripozcentro Agard (en valoro de cx. 1 milionoj da Ft-oj). - La E-klubo de Tokodaltaro arangxis la 20-an de majo eksterordinaran kunvenon en la loka kulturdomo. La kauxzo kaj celo estis: renkontigxo kaj konatigxo kun la vilagxestro kaj la nova direktorino de la kulturdomo. La E-klubo havas kunvenon en cxiu lundo. - Tovabbra is keresunk munkatarsat, gyakornokot az Eventoj szerkesztesehez! Tel: 2828885 (Szamitastechnikat, internetet nem kell ismerni, itt megtanitjuk!) - Az elozo szamban kozolt Internet-melleklet arai netto arak, azokhoz 25 % AFA-t hozza kell szamitani. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi tre deziras korespondi kun gehungaroj. Mi estas 68-jara arbaristo kaj rentisto. Erich Haug, Liptingerstr. 89, D-78532 Tuttlingen, Germanio. (En la n-ro 100 la adreso aperis erare.) * * * F-ino Vita Laua, 32 jaragxa, sercxas bonhavajn amikojn. "Jepos", Revelos, P/N Krustakmens, LV-4418 Gulbenes R, Latvio. * * * Mi studas en Int. Studejo cxe Esperantotur, kaj sxatas lingvojn, vojagxojn, aliajn kulturojn, kaj havas multajn revojn (mi estas 20-jara). Mi volas trovi similajn korespondajn amikojn. Lucyna Stempinska, ul. M.C. Sklodowskiej 13/12. PL-88-100 Inowroclaw, Polio. * * * Mi estas turka frauxlo, mi nomigxas Hakan Deniz, mi havas 29 jarojn. Mi interesigxas pri muziko, korespondado, vojagxo ktp. Mi deziras korespondi kun hungaraj virinoj (frauxlinoj aux sinjorinoj). Adr: P.K. 161, TR-44201 Malatya, Turkio. * * * Mi estas 43-jara divorculino. Mi volas korespondi kun diverslandanoj por praktiki la lingvon. Elzbieta Solak, ul. Kollataja 19/7, PL-45064 Opole, Polio. * * * 18 jaragxa lernantino Evija Buza sercxas korespondamikojn. P/N Augstroze "Rozes" Limbazu raj. LV-4005 Latvio. * * * 14-jara Cezary Kletkiewicz, kun cx. l. pri cx.t. PL-87617 Bobrowniki nad Wisla, woj. wloclawskie, Polio. * * * Mezagxa esperantistino Urszula Adamska, PL-87800 Ciechocinek, woj. wloclawskie, Polio. * * * 21-jara Agnieszka Drecich, ul. Koniuchy 19 m. 21, PL-87100 Torun, Polio. * * * Mezagxa sinjoro, Czeslawa Wilke, ul. Budowlanych 27 m. 9, PL-62600 Gniezno, Polio. * * * 11-jara knabino volus korespondi tutmonde pri cxiuj temoj. Nastja Cxertilova, a/ja 21, RU-143000 Moskva-Odincovo-6, Rusio. * * * 14-jara lernantino deziras korespondi pri cxiuj temoj: Joanna Kletkiewicz, Bobrowniki nad Wisla, woj. Wloclawek, Polio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// ANONCTARIFOJ Tarifo por kadrita anonco kun movadtema enhavo por 1 cm2 estas: 2 NLG (por ekssoclandanoj rabato 50 %). La tarifo por komercaj anoncoj estas duobla! Nekomercaj anoncetoj de abonantoj, koresponddeziroj ks. gxis 20 vortoj aperas senpage, tamen pro eventula manko de loko ni ne garantias ilian tujan aperon. Samtema anonc(et)o povas aperi senpage nur unufoje. Ni povas aldoni al la gazeto aligxilon de via arangxo por tre favora tarifo. Por detaloj kontaktu nin. Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago. * * * Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj * * * La sidejo de Kroata E-Ligo (kun la junulara E-asocio, la studenta kaj plenkreska kluboj) en Amrusxeva 5 en Zagrab ekde 8-a de junio havas novan telefonnumeron: +385-1-4810152 * * * Mi sercxas samideanon, kiu partoprenos en la praga UK kaj veturos per auxto tra Nurnberg (auxtostrada krucigxo). Cxu li povus kunpreni min al la UK kontraux benzinpartopreno? Bv. skribi al Bernhard Maurer, Bissingerstr. 6, DE-91052 Erlangen, Germanio. Fakso: +49-(0)9131-32606 * * * Mi volas intersxangxi porokazajn uzitajn posxtmarkojn, 50-50 aux 100-100 kun filatelistoj el Cxinio, Japanio, Hindio, Auxstralio, Brazilio, Francio, Auxstrio kaj Svisio. Mia adreso: Santiago Martin Relea, Fray Juan 25-6. K, ES-48013 Bilbao, Hispanio. * * * Ilona Koutny havas novan retadreson: ikoutny@forigu.hum.amu.edu.pl * * * La 7-a Konversacia Seminario "Kiso de la Fisxo" okazos la 21-an de septembro en Villingen, Germanio. Petu pliajn informojn pri partopreno cxe: Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, DE-78050 Villingen-Schwenningen, Germanio. Tel: +49-7721-58991 * * * Mi sercxas librojn, pri al aventura heroo "D-ro Sovagxo" (angle: Doc Savage). Mi kolektas tiujn librojn. Mi deziras acxeti D-ro Sovagxajn librojn en iaj lingvoj. Se vi havas or trovas ilin, skribu al mi, mi petas. Mark Lambert, 3501 University Ave. Des Moines, Iowa 50311-2305, Usono. Ret-adreso: 2080361@forigu.mcimail.com * * * En la viena kabloradio la E-angulo de la stacio WRN-1 estas auxskultebla je 19.25 en la frekvenco 106,6 MHz. * * * SAS-CLUB En la hotelo "Sas-Club" en Budapesxto 2 lita cxambro estas luebla por esperantistoj je tre favora prezo. Sarolta Sudar, Alisca u. 22. I/3, H-7100 Hungario. Tel: +36-74-318268 ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, n-ro 103 Dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor