Eventoj n-ro 102, 2/majo - '96, retposxta versio ************************************************* ENHAVO ////// Titolpagxe: - Kvincent Esperanto-librojn en vian hejmon! - Jen solvenda problemo Reagoj: - "Konstrui, jes, sed ne el nuboj" - Sukcesa malsilento - Reklamfolio Esperanto aplikata: - Kion scii pri Cxapelilo 2.0? - Lokomotivistoj, sindikatistoj - Labori per Esperanto - Vojagxigo de infangrupoj Arangxoj: - Blankaj Noktoj - Verdulaj renkontigxoj - Someraj Kursoj - 5-a MELA - Tutpollanda E-Kongreso - Kompleta monata kalendaro Movado: - Bona Espero fondis filion en Alto Paraiso - Bicikle al UK! - Kulturpremio de Aalen transdonita al Fonto - Pri la Akademio - publike - Euxropa kalendaro 1997-1998 Kulturo: - Legebla per komputilo... - "Expolangues" - la 14a lingvofoiro en Parizo - Lins en Zagrebo - Kunveno de liberecanoj La leganto: - Gratulon Instruado kaj ILEI: - Didaktika Seminario de Assizi Esperanto en radio: - Euxroo, grafitio, la Akademio - kaj Pola Radio Revuoj, gazetoj: - Gazetoj en Nederlando Interese: - Mirakla membrano Korespondi deziras: Anoncetoj: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Kvincent Esperanto-librojn en vian hejmon! ========================================== Projekto Tutmonda Esperanto-Biblioteko: Kvincent Esperanto-librojn en vian hejmon! "Uzi modernan teknologion por flegi nian kulturan trezoron..." La ideo uzi komputilojn por registri bibliotekajn katalogojn ne estas aparte originala, kaj supozeble vi reagos: Jes ja, ni ja ankaux jam havis tiun penson, sed mankas mono kaj laborantoj por tio. Bedauxrinde, tia estas la situacio pri multaj E-bibliotekoj. Mi konscias pri la financaj/organizaj problemoj de tia enkomputiligo: Tamen indas jam nun pripensi ankaux kiuj pliaj pasxoj povos sekvi se (aux prefere: kiam) la enkomputiliga tasko estos solvita. Cxu la sola profito estu tio ke la koncerna bibliotekisto, sidanta sole cxe sia persona komputilo, povu pli rapide trafoliumi la registrajxojn? Aux cxu ni uzu ilin por surpaperigi ankoraux pli belajn, pli dikajn librokatalogojn, per kiuj la diversaj Esperanto-bibliotekoj reciproke plenigos plenigas siajn librobretojn? Laux mi, la nuna stato de komputiloj kaj komputilaj retoj ebligas al ni jam celi pli alten: La katalogoj de la diversaj Esperanto-bibliotekoj estu ne nur registrajxoj en unuopaj izolitaj komputiloj ie, sed ili estu rekte, rapide kaj aktuale alireblaj kaj sercxeblaj tra la komputila reto. Por doni ekzemplon: Se mi hodiaux sercxas iun raran E-libron, mi povas skribi al iu biblioteko en kiu mi supozas ke gxi eble trovigxas. La bibliotekisto laux mia peto trasercxos sian katalogon, kaj en kazo de malsukceso povas sugesti al mi aliajn bibliotekojn kiuj eble havas la libron. Konsulti librokatalogojn de aliaj bibliotekoj povas helpi, se ili estas suficxe fresxdataj, sed devas malsukcesi se la sercxata libro nur jxus tute nove akceptigxis en la bibliotekon: Perkomputila registrado en la unuopaj bibliotekoj povas iomete rapidigi la sercxon, sed ne esence sxangxas la procedon, se la komputiloj ne estas retligitaj. Nekompareble pli efikan sercxadon jam nun ofertas diversaj neesperantaj bibliotekoj. Pere de simpla, retligita komputilo eblas konektigxi al biblioteka datumbazo el la propra hejmo. Sercxpeto laux auxtoro, titolo, tema klasifo aux alia kriterio dum dauxro de kelkaj momentetoj rivelas kiu(j) dezirata(j) libro(j) ekzistas en la kolekto. La datumbazo povas kovri samtempe plurajn diversajn kolektojn. En tiu kazo via sercxo liveros ne nur liston de librotitoloj, sed samtempe ankaux informon kiu(j) el la partoprenantaj bibliotekoj posedas kiu(j)n el la trovita(j) verko(j), kaj vi eble ecx povos tuj mendi prunton el la por vi plej proksima aux konvena ejo. Ofte tiuj sistemoj estas nomataj nacilingve "OPAC = On-Line Public Access Catalogue" (proks. senpere publike legebla katalogo). Ilin utiligas diversaj publikaj bibliotekoj, ofte universitataj aux sxtataj, inter ili la Naciaj Bibliotekojde kelkaj landoj, ampleksantaj plurajn milionojn da libroj. Cxu ni esperantistoj sukcesos krei "Nacian Bibliotekon" de Esperantujo? Supozeble gxi enhavus ion inter dudek mil kaj kvindek mil librojn: La plej grandaj E-bibliotekoj posedas po inter dek mil kaj dudek mil erojn, kaj sen komuna komputila katalogo estas neeble scii kiom granda estas la stoko kiu estas al ili komuna kaj kiom estas unikajxoj. (La plimulto de la tiel nombritaj eroj estas fakte libroj. Se oni etendus la katalogon ankaux al aliaj kolektitaj eroj - periodajxoj, brosxuroj, afisxoj, manuskriptoj, muzeaj objektoj, ktp. - gxia amplekso nepre pliobligxus de kelkdek al kelkcent mil! Sed tio estas ja alia historio.) De la "Kompleta Biblioteko" de Esperanto estus nur eta pasxo al la "Kompleta Bibliografio" de Esperanto: kompleta listo de cxiuj E-libroj iam aperintaj, sendepende cxu ili efektive trovigxas en iu E-biblioteko aux ne. Kiel do procedi por atingi tiujn ambiciajn celojn? 1) La baza kaj plej postula tasko estas, kompreneble, la komputila registrado de la ekzistantaj E-bibliotekoj. Pioniran rolon pri tiu enkomputiligo oni povas atribui al la Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen kaj la Hispana Esperanto-Muzeo en San Pablo de Ordal, kiuj ambaux nun disponas pri po preskaux dek mil libroj en komputila registrigxo. Mil titolojn registris Flandra Esperanto-Ligo. La plej grandaj E-bibliotekoj kun pli ol dek mil eroj, tamen laux mia scio cxiuj malhavas komputilan registradon gxis nun: - Biblioteko Hector Hodler de UEA - Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno. - Fondajxo Vanbiervliet en Kortrijk, - Biblioteko Butler de EAB en Londono, - CDELI en La Chaux-de-Fonds. Nepre necesas antaux la enkomputiligo bone pripensi la uzotan komputilan sistemon, la specon kaj detalecon de la registrotaj datumoj, ktp. Lauxeble oni profitu de la laboro jam farita en aliaj bibliotekoj: Ideale ne necesus reenskribi la kompletajn informojn pri libro kiun oni jam registris en alia biblioteko. Planoj por enkomputiligo ekzistas laux mia scio almenaux por Rotterdam kaj por Kortrijk. La plej grava obstaklo estas, kiel cxiam, mono: La farendaj laboroj de entajpado (kiam slipara aux alia katalogo jam ekzistas) kaj klasifado (kiam nenia katalogo ekzistas) estas tiom grandaj ke estus tre nerealisme esperi je iu sindonega senpaga libervolulo - kaj sklavan laboron malpermesas hodiauxaj legxoj. Krome, post la kompletigita enkomputiligo de la aktuala havajxo la laboro ne finigxas: Tiam sekvos la kontinua flegado de la biblioteko, katalogado kaj registrado de la sencxese alvenantaj novaj libroj, sen kio cxiu katalogo rapide malaktualigxas - laboro por profesia bibliotekisto. 2) Due, la komputilaj katalogoj estu legeblaj tra la komputila reto. Laux stato de marto 1996, la katalogo de Aalen (9000 E-libroj) kaj tiu de la biblioteko de Flandra E-Ligo (1000) estas legeblaj en la reto. Bedauxrinde ili ankoraux ne estas sercxeblaj tra la reto: Necesas kopii tra la reto la kompletan komputilan dosieron (1,5 MB por la alena katalogo) kaj trasercxi gxin en la propra komputilo. Tiu dosiero ankaux ne spegulas la aktualan staton de la biblioteko, sed postsekvas gxin je kelkaj monatoj. La sekva pasxo estos do: 3) Tra-rete sercxeblaj librokatalogoj. La aktuala enhavo de la biblioteko, do la sama komputilo en kiun oni registras la datumojn, estu perrete demandebla laux diversaj sercxkriterioj. Por realigi tion jam ekzistas diversaj komfortaj kaj kapablaj komputilaj helpiloj kiaj telnet, OPAC, WAIS, TTT/WWW k.s. 4) Tiu kiu volas ekscii pli pri la unuopaj E-bibliotekoj, (historio, agado, celoj, enhavo, situo ktp.) sxatos legi pli detalajn prezentojn de tiuj bibliotekoj en TTT (TutTera Teksajxo, = WWW, World-Wide Web). Gxis nun trovigxas tri tiaj prezentoj en la reto: Pri Biblioteko Hodler (en angla lingvo!), Internacia E-Muzeo Vieno (en germana) kaj Germana Esperanto- Biblioteko Aalen (en Esperanto). 5) Cxiuj enretaj katalogoj estu kunligitaj, tiel ke eblu sercxi per unu sama sercxo tra pluraj kolektoj kune. Ideale estus, se oni nur bezonus unu fojon doni sercxordonon por trasercxi cxiujn katalogojn, sed ankaux eblus plurfoje doni la saman sercxordonon por la diversaj katalogoj. 6) Por celata "Kompleta Bibliografio de Esperanto" oni registru ankaux librojn pri kies ekzisto oni scias, sed kiuj ne trovigxas en iu konata biblioteko. Post la kunigxo de la plej grandaj ekzistantaj librokatalogoj supozeble restas nur tre malmultaj tiaj "perditaj verkoj". 7) Kiam tia granda komuna librokatalogo ekzistos enrete, tiam ankaux estos relative facile elkomputiligi gxin, kaj oni povos pripensi cxu havebligi gxin sur aliaj datumportiloj: cxu sur komputila disketo, cxu sur komputila kompakta disko, cxu sur mikroficxo, cxu sur papero. (Surpapera eldono de la kompleta katalogo konkurencus je unu gxis du PIV-oj laux nombro de pagxoj - cxu ankaux laux populareco, estas alia demando!) Supozeble tamen la aliaj datumportiloj farigxos malpli gravaj por la eldono de katalogo kiam pli kaj pli da esperantistoj ekhavas eblecon uzi komputilon kaj konektigxi al la reto. Cxu la esperantistoj estas pretaj por la tria jarmilo? Martin Weichert martinw@forigu.cs.chalmers.se Pri Esperanto-bibliotekoj gxenerale: - http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/veb/bibl.html - Biblioteko Hodler de UEA, Rotterdam: - http://infoweb.magi.com/mxfettes/hodler.html - Internacia Esperanto-Muzeo, Wien: - http://www.onb.ac.at/intespm.html - Germana Esperanto-Biblioteko, Aalen: http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/aalen/ ************************************************************************* Jen solvenda problemo ===================== Simpla situacio: unu el mikolajivaj turismaj oficejoj (je konkreta okazo sxtata), dezirante ricevi de superaj instancopermesojn pri eksterlanda funkciado, subskribis interkonsenton pri kunlaboro kun internacia E-asocio "Monda Turismo". Du ekzempleroj de la interkonsento estis preparitaj kaj subskribitaj en Esperanto de ambaux partneroj. La ukrainiaj sxtataj instancoj postulas, ke cxiuj kontraktoj, interkonsentoj ktp. skribitaj (presitaj) ne-ukraine aux ne-ruse estu tradukitaj al la ukraina kaj havu ateston de notario. Cxiu ajn notario (sxtata aux privata) postulas de tradukisto diplomojn pri la supera klero kaj scio de konkreta lingvo. La atestilo pri lingvoscio, akirita cxe kursofinaj ekzamenoj, en rondetoj aux en E-societoj - ne validas. Kiu el vi, karaj gesamideanoj, havas similan landan aux sovetian dimplomon, atestanta ke vi scias E-on? Eble, se mi ne eraras, neniu. Ankaux mi ne havas. Vi vere divenas, ke la traduko de la interkonsento ne estis konfirmita kaj la E-afero fiaskis. Antaux unu-du jaroj iu notario auxtentikigis du miajn tradukojn, sed nun sxi diris, ke eble sxi faris eraron. Estas dangxero, ke mi ecx ne rajtas instrui E-on en loka pedagogia gimnazio (mi gxin instruas fakultative de 3 jaroj). Sendube, ni renkontos des pli multe da baroj ju pli aktive penetrados en la kampon de la justeco, sed cxu mi ne deziras igi E-on tute justan kaj legxan? Surloke ni (lokaj e-istoj) provas, kvankam provizore, solvi la problemon, tamen cxiuj devas kompreni, ke gxi devos esti solvita sxtat- kaj ecx mondskale. Karaj legantoj! Strecxu viajn kapojn, skribu viajn lauxajn proponojn, intersxangxu ni la spertojn en Helianto. M. Heller, pr. Lenina 141 "B"-77, UA-327055 Mikolajiv el Helianto nro 3-4, 1996 ************************************************************************* REAGOJ ////// "Konstrui, jes, sed ne el nuboj" ================================ Mi gratulas al la redaktoro de la internacia sendependa gazeto Eventoj pro la sukceso atingi n-ron 100 kaj pro la ideo represi diversajn artikolojn, i.a. la du artikolojn "UEA: Cxu ne kapabla?" kaj "Konstrui, jes, sed ne el nuboj". En la responda artikolo "`Konstrui, jes, sed ne el nuboj", Mark Fettes skribas: "...Joachim Werdin maltrafas en detaloj, tamen li principe pravas: UEA ne povas simple dauxrigi laux la modeloj de la lastaj 45 jaroj." (Fakte la tuta ekzistado de la postmilita UEA!). En la "Bibliografiaj Notoj" de mia edzo, Ivo Lapenna, v. "Memorlibro Graz 1987", p. 164, cxapitro "Cxefaj etapoj en la konstruado de la moderna internacia Esperanto-Movado", estas menciita 20 elstaraj, plenumitaj iniciatoj de Ivo Lapenna. - 1949: Iniciatis la fondon kaj ellaboris la regularojn de Internacia Somera Universitato, Belartaj Konskursoj (porpono de R. Rosetti) kaj Oratoraj Konkursoj. - 1950: Organizo de la unua Kongresa Gazetara Servo por ebligi kontaktojn kun la publiko. - 1950-1951: Prelegvojagxo dum kiu li faris pli ol 300 prelegojn en 108 urboj en ses landoj de Okcidenta Euxropo, pluraj miloj da auxskultantoj. Vigligo de la Movado en tre multaj lokoj. - 1952: Fondis la Centron de Esploro kaj Dokumentado (CED), farigxis gxia Honorofica Direktoro kaj restis en tiu pozicio gxis 1975. - 1952-1954: Grandaj kampanjoj lige kun la peticio al UN/Unesko, kronitaj per la konsultaj rilatoj inter UEA kaj Unesko kaj per la Rezolucio de Unesko de la 10-a de decembro 1954. Miloj da artikoloj en la monda gazetaro. - 1955: Ellaboro de la projekto de nova, moderna Statuto de UEA, ellaboro de la Unua Baza Programo de UEA, organizo de la informa laboro, kreo de informaj fakoj kaj amasa aktivigo de la informado pri Esperanto. - 1956: Ellaboro da la bazaj Principoj de la Informado kaj akcepto de tiuj principoj en Frostavallen post plurtagaj diskutoj (Principaro de Frostavallen). - 1957: Fondo de Koresponda Servo kaj Magnetofona Servo laux iniciato de R. Eichholz. Fondo de Internacia Esperanto-Asocio de Juristoj (IEAJ). - 1958: 50 jara datreveno de la fondigxo de UEA, granda publikeco donita al tiu evento. - 1959: Impona Zamenhof-Jaro kun amaso da artikoloj en nacilingvaj periodajxoj, ekspozicioj, prelegoj, informoj en radio kaj televido, festoj okaze de plia rondvojagxo de Ivo Lapenna en kelkaj landoj kun kulmina, altnivela festo en Kopenhago. Zamenhof deklarita unu el la grandaj personecoj de la homaro fare de Unesko. - 1960: Ellaborita la Regularo pri Internaciaj Ekzamenoj, unuaj ekzamenoj. - 1961: Arta Festivalo en Harrogate, acxeto de la domo de UEA en Rotterdam per rimedoj havigitaj cxefe dank' al jura argumentado kaj negocado de Ivo Lapenna. Post sukcesaj intervenoj UEA ricevis la prestigxan pozicion B en la rilatoj kun Unesko. - 1962: Plenumo de la Unua Baza Programo preskaux komplete kaj akcepto de la Dua Baza laborprogramo. - 1963-1964: Grava Lerneja Konferenco, Dua Arta Festivalo, eldono de Monda Kulturo (post longaj preparlaboroj), komencigxo de la preparlaboroj por la Jaro de Internacia Kunlaboro laux aparta multdirekta programo. - 1965-1966: Realigo de la Programo por UK, amasa kolektado de subskriboj je la Propono al UN, transdono de la Propono en ceremonio de la 6-a de oktobro 1966 en la Sekretariato de UN en New York (pri detaloj v. cxap. 22.4 de Esperanto en Perspektivo). La Proponon entute subskribis preskaux unu miliono da unuopuloj kaj 3864 organizajxoj kun preskaux 73 milionoj da membroj. - 1967-1968: Preparlaboroj kaj realigo de la programo por la Jaro de Homaj Rajtoj; kolekto de financa bazo, preparlaboroj kaj aperigo de la prestigxa La Monda Lingvo-Problemo en 1968. - 1969-1978: Ellaboro de speciala plano por la Internacia Jaro de Edukado; prelegvojagxo kun lekcioj pri fakaj juraj temoj en la finnaj universitatoj en Esperanto kun nacilingvaj tradukoj. - 1971: Forumo dum la UK en Londono kun partopreno de reprezentantoj de British Council, Goethe Societo kaj aliaj; la tuta materialo eldonita en 1971 ankaux kiel aparta brosxuro sub la titolo La Problemo de Lingva Komunikado. Plenumo de la Dua Baza Laborprogramo kaj ellaboro de la Tria. - 1972-1973: Reviziado de la projekto de la Tria Baza Programo kontrauxe al la konceptoj de Ivo Lapenna, akcepto de la reviziita teksto en 1973, poste neniam realigita. - 1974-1984: Multnombraj artikoloj, prelegoj kaj paroladoj kun la celo revenigi UEA sur la vojon de aktiva neuxtraleco, sendependeco kaj plua lauxplana laboro surbaze de la principoj montrigxintaj korektaj gxis 1974. En 1974 publikigo de Esperanto en Perspektivo: Faktoj kaj Analizoj pri la Internacia Lingvo. Krome: ellaboro de Programo por agado de Euxropa Klubo en Euxropo; iniciato de komunaj agadoj por la Jubilea Jaro 1987 kaj Projekto de Baza Programo por tiuj agadoj (ambaux, bedauxrinde, ne realigitaj). - 1974-1987: Redaktado de la revuo "Horizonto". Organizado de cxiujaraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj de la Neuxtrala Esperanto-Movado (ICNEM). Laste, la Internacia Jubilea Esperanto- Konferenco en Graz 1987: "Cent Jaroj de Esperanto-Kulturo" kaj la starigo de la Esperanto-monumento "La Espero". Dum la UK en Hamburgo, 1974, Ivo Lapenna forlasis cxiujn funkciojn en UEA. En la sama jaro aperis lia brosxuro "Por pli efika informado", havebla de UEA. Sxajnas, ke dum la jaroj tiu brosxuro estas tute neglektita, kaj ke multaj el la iniciatoj de Ivo Lapenna estas nesagxe sxangxitaj, i.a. Centro de Esploro kaj Dokumentado (CED), institucio de UEA. Dum la UK de UEA en Tampere 1995 la Asocio fine rekonsideris sian rilaton al Ivo Lapenna kaj donis al li senprecedencan pardonpeton. Pro tio mi ne perdas la esperon, ke nun UEA komencas lerni de liaj gravaj verkoj kaj rekonsideri ankaux la unikajn rezultojn de lia multjara laboro por la Internacia LingvoEsperanto. Birthe Lapenna ************************************************************************* Sukcesa malsilento ================== Ankaux mi opinias, ke necesas reagi al atakoj ecx mallonge. Permesu ke mi donu ekzemplon: Antaux kelkaj jaroj, jxurnalisto petis informon pri E-o kaj intervjuis ankaux min. Sed sxi simple trafoliumis la informilojn, jugxis negative pri E-o, kaj acxe prezentis gxin cxe la nacia televido. Mi estis tre kolera kaj anstataux skribi al sxi rekte, mi pagis anonceton en la revuo Esperanto, petante ke oni sendu posxtkartojn al la direktoro de televida stacio. Kaj mi venkis sxin. La televidestro ricevis amason da kartoj kaj postulis al sxi pli funde enketi, kaj do devis preskaux publike pardonpeti pri ne bona prezento de E-o. Mi multe fieris, cxar la solidareco kaj reagemo de la esperantistaro pruvis, ke eblas influi jxurnalistojn, politikistojn... Normando Fleury, Kanadio, normand.fleury@forigu.sympatico.ca ************************************************************************* Reklamfolio =========== ...mi speciale dankas pro la aldonita memglua folio por miaauxtomobilo. Mi taksas gxin tre bona, cxar felicxe lastelo estas for. La stelo sur tia memglua folio, fiksita surauxtomobilo jam kauxzis ke oni frakasis la vitrojn de laauxto, miskomprenante gxin kiel simbolo de iu sxtato, malsxatata de stultuloj. La varbfolio estas tre tauxga ankaux cxar la aldonitavorto "neuxtrala" tre bone diferencigas Esperanton de iu alia internacia lingvo Josef Schiffer, Germanio ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Kion scii pri Cxapelilo 2.0? ============================ Sekve al la multaj petoj de kontentaj uzantoj de la tekstprogramo Cxapelilo 1.0, Flandra E-Ligo nun povas prezenti al vi version 2.0 de la fama produkto de Professional Consulting. Cxapelilo 2:0 estas kompleta profesia tekstprogramo, liverita en bela kaj fortika ledsimila ujo, kun manlibro. La programo kompreneble disponas pri cxiuj ecoj, kiujn oni atendas de tekstprogramo: - dikigo, kursivigo, substreko, trastreko - rektigo dekstren, maldekstren aux ambaux, kaj centrado - cxiuj necesaj litergrandoj - 70 diversaj tiparoj, kun la necesaj literoj por tajpi Esperanton kaj en multaj aliaj lingvoj (inkluzive de la skandinavaj lingvoj) - eblo simple instali ankoraux aliajn litertiparojn - 250000-vorta Esperanto-literumilo! - krome speciale interesa por esperantistoj: auxtomata konvertado inter cx, cx, c,x ch kaj aliaj sistemoj. Krome versio 2.0 regalas la uzanton per pluraj novaj aferoj: 1. Novaj tiparoj: Cxapelilo nun proponas ecx pli da tiparoj ol gxis nun. Aldone pluraj el la malnovaj tiparoj ricevis kelkajn korektajxojn kaj signajn kompletigojn. 2. Dividilo por Esperanto: Cxapelilo nun proponas profesian vortdividilon por Esperanto: Gxi klopodas dividi laux radikoj kaj ene de tiuj laux silaboj. Eblas dividi tutan dokumenton, dividi ekde tajpsigno aux maldividi ekde tajpsigno. 3. Plia metodo supersigni: Aldone al la gxisnuna metodo supersigni per la stirklavo, Cxapelilo nun permesas la aplikon de la cirkumfleksa klavo. Aldone la klavo W estas nun komutebla inter W kaj Ux. 4. Ciferklavaro: Nun estas eble komplete redifini la klavojn de la ciferklavareto per signoj utilaj por la tekstprilaborado. Cxapelilo venas jam kun difinoj por cxiuj specoj de citiloj kaj kelkaj aliaj tipografiaj signoj. Per tiu rimedo via klavaro nun havas 15 aldonajn klavojn, kiujn vi mem povas difini. 5. Aldonaj signoj: En la Cxapelitaj tiparoj la 12 Esperantaj cxapelitajxoj anstatauxas cxiujn skandinavajn signojn. (Tio estis teknike nepre necesa kaj vere neevitebla, por ke Cxapelilo funkciu internacie en cxiuj nacilingvaj versioj de Vindozo.) Tamen nun ni sukcesis minimume realdoni kelkajn el la perditaj skandinavajxoj en la 8 ankoraux liberaj lokoj restantaj en la signaro. Do la Cxapelilaj tiparoj nun redisponebligas la skandinavaj literoj (sen la islandaj). Alivorte la amplekso de la signaro nun reegalas al LATIN-1, tamen plus Esperanto kaj minus la islanda. 6. Bonigita kaj pli ampleksa literumilo: la manipulado de la nacilingvaj vortaroj sxangxigxis jam tuj post la plej unua subversio de Cxapelilo. Ekzistas apartaj nom-etendajxoj por distingi nacilingvan vortaron de Esperanta. Aldone estas menciinde, ke la amplekso de la vortaro preskaux duobligxis kaj ke gxi nun entenas cxiujn radikkombinojn el PIV. 7. Aldonaj tekstformatoj: Tiu versio de Cxapelilo nun distingas inter pura x-formato kaj la Cxapelila xqw-formato. Aldone estas nun eble malfermi miksformatan askian dokumenton - ekzemple mesagxon el Interreto. Krom tio estas nun eble lancxi Cxapelilon kune kun la dosiernomo de la malfermota dokumento. 8. Trilingva dato: La nova datfunkcio nun aldone ensxovas la nomon de la tago. Gxi nun kapablas tion trilingve, depende de la elektita fenestra lingvo. 9. Dekstra musbutono: En la unua ikonaro estas nun eble aldone apliki la dekstran butonon de la muso por atingi kelkajn funkciojn parencajn al la precipaj. 10. Pli longa historio: La historio de jxus prilaboritaj dosieroj estas nun 8-era. 11. Proverbaro: Tre utile al cxiuj multoskribantoj, ni aldonis la kompletan tekston de la fama "Proverbaro Esperanta". Tiu senkosta aldono devenas de la komputila reto Internet. 12. ABC: Nova estas ankaux la utila vortalfabeto por literumi cxe telefonado. 13. Tri ludoj: Por distri vin aldonigxis kelkaj ludetoj. Vi povas nun ludi rekte kontraux la inteligenteco de Cxapelilo per "alumeta, kahela kaj memora" ludoj. 14. Helpo pri helpo: Cxar multaj uzantoj fakte ne konas la Vindozan helpsistemon tre bone, la helpmenuo ricevis aldonan eron kondukantan al la nacilingvaj klarigoj pri la principa uzo de helpejoj. Aldone estas menciinde, ke la helpejo en pluraj lokoj estas konsiderinde pli detaligita. 15. Manlibro: Al Cxapelilo 2.0 nun apartenas kompleta manlibro kun cxiuj detaloj pri la uzado de la programo. 16. Vindozo 3.1 kaj Vindozo 95: La nova versio de Cxapelilo funkcias ne nur sub Vindozo 3.1 kaj 3.11 sed ankaux sub Vindozo 95. Krome estas eble migrigi gxin por uzado sub la mastruma sistemo OS2. Cxapelilo 2.0 kun cxiuj siaj avantagxoj kaj kun la praktika manlibro kostas nur 5130 BEF (=cx. 250 markoj, 168 dolaroj) plus afranko. Acxetintoj de Cxapelilo 1.0 ricevos la disketojn per kiuj eblas instali version 2.0 por nur 2050 BEF (= cx.100 markoj, 67 dolaroj) plus afranko. Interesigxantoj kontaktu: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklej 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Rete: fel@forigu.knooppunt.be http: //www.knooppunt.be/fxel/ ************************************************************************* Lokomotivistoj, sindikatistoj ============================= Internacia organizo de sendependaj sindikatoj de fervojajlokomotivistoj (ALE) havas membro-organizojn en 10 euxropajlandoj. (Bulgario, Germanio, Hispanio, Hungario, Italio,Nederlando, Polio, Portugalio, Slovakio, Svisio): La hungarasekcio de ALE iniciatas la enkondukon de Esperanto, kiel dualaborlingvo, paralela al la gxisnuna germana: La organizantoj petas sinanoncon de kunlaboremaj esperantistoj,pretaj kunlabori en la preparado, tradukado de dokumentoj ensindikataj, fervojistaj, lokomotivistaj temoj. La 6-7-an de julio okazos festa kunveno en Hungario okaze de la150- jarigxo de "Hungaraj Fervojoj" al kiu evento oni invitasankaux delegaciojn el pluraj landoj. Bonvenas cxeestoankaux de esperantistoj kaj ordinaraj fervojistoj kaj membrojde IFEF kaj eventualaj kunlaborantoj en la supra projekto. Kontaktadreso: Laszlo Foldvari, Vasarter 22/C. II.5. HU-5420 Turkeve, Hungario. ************************************************************************* Labori per Esperanto ==================== Tiu kiu sercxas plentempan laboron uzantan Esperanton bv kontakti: Dernard Stollman, PO Box 3940, Kingston NY 12401, Usono. Tel: +1-914-4370200, fakso: +1-914-6572861 Temas pri projekto krei tekstotradukilon por subtitoloj filmaj. Esperanto funkcias kiel universala pontlingvo: Plej bone kandidatoj regu ankaux la hispanan aux lafrancan. Sperteco pri Visual Basic (aux ege simila programalingvo) nepras. Ne necesas translokigxi NovJorken. inf: elna@forigu.netcom.com Fakso: +38-044-2215376 ************************************************************************* Vojagxigo de infangrupoj ======================== Turisma agentejo, okupigxanta pri vojagxigo de infangrupoj sercxas kontaktojn kun similaj firmaoj tutmonde. La infanoj trapasas la E-kurson antaux la forveturo. Eblas ankaux reciproka gastigado kun restado cxe familioj. Interesitoj kontaktu: Mihail Linekij pk. 4, UA-254200 Kiev-200, Ukrainio Fakso: +38-044-2215376 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Blankaj Noktoj ============== La renkontigxo estas organizata tradicie de la 25-a de majogxis la 15-a de julio: En tiu cxi tempo en la urbo estas blankaj noktoj kaj "unu auxroro rapidas sxangxi laalian"... La plej amasa, turisma, ekskursa 4-taga arangxo (Ermitajxo, Somera gxardeno, Petrodvorec, ktp) okazos inter la 7-a kaj la 11-a julio (antaux la 69-a SAT-Kongreso). Por dezirantoj ni sendos invitilojn, necesan por ricevi vizon al Rusio: Bonvenon en Norda Venecio: Aleksandro Kogan, Internet: alex@forigu.asisto.spb.ru, pk. 130, RU-197022 Peterburg. Tel./fakso: + 7-512-2344759 ************************************************************************* Verdulaj renkontigxoj ===================== AVE planas du renkontigxojn: Vieno, 21a - 23a de junio 1996,okaze de la 1-a kongreso de la Euxropa Federacio de VerdajPartioj. Je la 21a, je 14- 18a horo AVE partoprenos la Merkaton de Verdaj Eblecoj kun informstando pri Esperanto kaj AVE. Montrigxis je interparolo kun verda Euxropa Parlamentanino, ke plej multe de la EP-anoj ne scias multe pri Esperanto. Prago, cxirkaux la 26-a de julio, okaze de UK, tago ankoraux ne fiksita. Okazos jara kunveno de AVI, mi mendis salonon por 2 horoj. Manfred Westermayer, mwestewayer@forigu.3landbox.bawue.cl.sub.de ************************************************************************* Someraj Kursoj ============== Loko, dato: San Francisco State University, 24.06-12.07.96 Instruistoj kaj kursanoj logxas kaj mangxas kune. Vesperaj semajnfine ili gxuas diversajn eventojn - dancadon, muzikon, ekskursojn, skecxojn, gxardenfestojn cxe lokaj esperantistoj ktp. Ekster la sesioj estos la ebleco uzi diversajn Esperanto-programojn komputilajn. La kursanoj povos profiti el diversaj metodikoj kaj kursenhavoj de la instruistoj: Hisasi Kitagawa (Japanio), Derek Roff (Usono), Katalin Smideliusz (Hungario), Dorothy Stermer (Usono). Kotizoj: 360 USD por la kurso, inter 450 kaj 858 USD por logxado. Aligxoj, informoj cxe: Cathy Schulze, 410 Darrell Road, Hillsborough, California US-94010 USA Tel.+ 1-415-3421796 ************************************************************************* 5-a MELA ======== La "arangxo" MEmzorga LAgumado, MELA okazos tuj post la IJS inter la 19-a kaj 31-a de auxgusto 1996 en Hungario, cxe la vilagxo Delegyhaza, 43 km sude de Budapesxto. Ni faros lauxplacxe ion aux nenion: plejeble neorganizita kunestado en sovagxa tendumejo: babilado, nagxado, dibocxado ktp. Je "nia" lago eblas lauxplacxe sen aux kun vestajxoj akvo-, sun- aux sxlimbani. Cxe-lage trovigxas mangx- kaj trink-bufedoj kaj apud la stacidomo vendejoj por nutrajxoj kaj necesejo. Ankaux kelkaj malmultekostaj restoracioj proksimas. Kiel tranokti? En tendo, dormosako ktp., pri kiuj cxiuj zorgas mem. Pliaj informoj cxe: Andi Munchow, Oberstr.15, D-30167, Hannover, Germanio, Tel.: +49-511-7000059 Fakso: +49-511-703689 ************************************************************************* Tutpollanda E-Kongreso ====================== La 28-a Tutpollanda E-Kongreso kaj 35 jarigxo de la filio de PEA en Gliwice okazos inter la 13-a kaj 18-a de julio 1996. En la programo estas planataj interalie kunvenoj de diversaj E-sekcioj (fervojistoj, kolektantoj, medicinistoj ktp.), prelegoj, ligitaj kun mediprotektado, teatrajxoj, korusoj, kabaredo,koncertoj ktp. Eblas restadi pli longe, veturi komune buse al UK Kongreskotizo - 30 PZL. Mangxado (3- foja) kaj tranoktoj (2-3-litaj) - 130 PZL. Unutaga partopreno - 6 PZL. Pliaj informoj, aligxoj cxe: PEA-filio, skr. poczt. 21, PL-44101 Gliwice, Polio. ************************************************************************* Kompleta monata kalendaro ========================= 5-16.06. Seminario "La kuracherboj kaj nuntempa medicino", Gabrovo. Inf:Ivan Petrov, bul. Mogilev 35, BG-5300 Gabrovo, Bulgario. 20.06-06.07. 2-a Int. Amika Renkonto, Gresillon. Inf: P. Babin, 17 rueRomain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio. 21-23.06. 19-a Seminario de Baden-Virtemberga E-Ligo kaj Kurso pritermin- farado en Rastatt. Inf: Bernhard Eichkorn, Romsausring 20, DE-78050 Villingen, Germanio. Tel. +49-772-122073. 21-23.06. Renkontigxo de Ave en Vieno. Inf: Manfred Westermayer,Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen, Germanio. Rete: m.westermayer@forigu.3landbox.bawue.cl.sub.de 22-23.06. 44-a Kongreso de E-istoj en Kansajo, Toyonaka. Inf: KansajaLigo de E-Grupoj, Sone-higasimai 1-11-46-204, Toyonaka-si 561, Japanio.Tel/fakso +81-6-8411928. 22-23.06. La plej antikva lingva institucio de nia komunumo, La Chaux-de- Fonds. Inf: KCE, Pf. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. 22-23.06. Alp-Adria junulara renkonto, Pula (Kroatio). Inf: FulmotondroEsperanto, C.P. 601, IT-34100 Trieste Centro, Italio. Tel/fakso:++3940/763128, Rete:aviotto@forigu.spin.it 22-24.06. 7-a Nacia Renkontigxo en Caracas. Inf: Prof. J.E. Bachrich,Apartado 70782, Caracas 1071-A, Venezuelio. 23-30.06. Jalta Internacia Semajno, Krimeo. Inf: Tatjana Ogorodnikova,str. 9 Majo 12-7, UA-334264 Gurzuf, Ukrainio. 24-28.06. Kaligrafia Kurso kaj 3-a Internacia E-semajno, Virrat. Inf:Jukka Laaksonen, Uudenkylankiya 2 B 11, FI-33530 Tampere, Finnlando. 24-28.06. Intensaj E-Kursoj 30-horaj, Detroit. Inf: Sherry A. Wells,P.O.Box 1338, Royal Oak, MI-48068-1238, Usono. Tel. +1-313-5435297. 24.06-07.07. Nigramaraj-montaraj feriadoj, Karlovo kaj aliloke. Inf:ingx. B. Leonov, pk. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario. 24.06-12.07. 27-a Somera kursaro, San-Francisco. Inf: Cathy Schulze, 410Darrell Rd., Hissborough CA 94010, Usono. Tel. +1-415-3421796. 25-01.06. Seminario E. kaj naturo, Vosu. Inf: August Kilk, Mere 83-3,EE- 2126 Vosu, Estonio. 27-30.06. FRESxO '96, Olsztyn. Inf: Andrzej Gielert, Skrytka 861, ul.Murzynowskiego 22/27, PL-10684 Olsztyn, Polio. 27.06-08.07. E-Feriado. Inf.: Boguslaw Sobol, ul. Gospodarska 55, PL- 05822 Milanowek, Polio. 27.06-08.07. E-istaj Ferioj kun infantendaro en Elk. Inf: Monika Bilnik,skr. 56, PL-19300 Elk, Polio. 28-29.06. Koreia Tutlanda Renkontigxo. Inf. Korea E-Asocio, CPO Boc4358, Seoul KR-100 630, Koreio. Tel. +82-2-6145784. 28-30.06. NULIGITE!!! (HURA, Szalafo, Hungario. Inf: Axel Leitner,Matzgergasse 26/19, AT-1140 Wien, Auxstrio. Rete: H9250888@forigu.obelix.wu-wien.ac.at) 28-30.06. E-Tendaro en Nigra ArbarO (ETO), Wildberg/Sulcz am Eck. Inf:Dorothe Hufler, Kniebisstr. 25, DE-71088 Holzgerlingen, Germanio. Tel:+49/7031/601351. 29.06. E-Tago en Hungara Nacia Muzeo dum Festivalo de Unuigxo dePupteatroj, Budapest. Inf: Erzsebet Regoczi, Sorhaz u. 4. III.7., HU- 1056 Budapest, Hungario. 29.06. Somera ekskurso al Soro. Inf: Karen Olsen, Naestved, Danio. Tel:+53 727377. 29-30.06. Kultura Monatfino en KCE. Inf: CP 779. CH-2301 La Chaux-de- Fonds, Svisio. 29-30.06. APE Pikniko, Cul-des-Saets. Inf: Asocio por Esperanto, Rue desGlacieres 16, BE-6001 Sharleroi, Belgio 29.06-05.07. NULIGITE! (Hungaria Esperantista Semajno. Inf. Espertur, Tatra u. 4, HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306) 29.06-08.07. Int. E-Somerlernejo kaj Mazi-kurso por komencantoj,Zagrebo. Inf. Prof. Ivan Bekavac-Basic, Kusxlanova 59, HR-10000Zagreb, Kroatio. 29.06-13.07. Internaciaj E-Renkontoj, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio. Tel. +48-52-415744. 30.06. Bonvenon al Farmejo-Fericentro, Cul-des-Sarts. Inf: Asocio porEsperanto, Rue des Glacieres 16, BE-6001 Charleroi (Marcinelle), Belgio. 30.06-07.07. NULIGITE!!! (Balatona ripoztendaro. Inf: MOVILO, Nyirpalotaut 107. HU-1157 Budapest, Hungario.) 30.06-13.07. Ferioj kaj Esperanto, Lancxov, Cxehio. Inf: E-Junularo Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam,Germanio. Tel. +49-331-284003. 30.06-13.07. Somera E-Tendaro, Lancxov. Inf: Pavel Sittauer,Hartmannova 1128, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. Tel. +42-618-21909. ************************************************************************* MOVADO ////// Bona Espero fondis filion en Alto Paraiso ========================================= De la 24-a de marto gxis la 12-a de aprilo Hedwig kaj Rudolf Fischer, estraranoj de la bonfartiga societo "Bona Espero" en Germanio, rondvojagxis tra pluraj brazilaj urboj kaj inspektis la bieno-lernejon Bona Espero en norda Goias: Euxropaj, precipe germanaj, esperantistoj kaj neesperantistoj kontribuas finance al la pluekzisto de tiu konata internulejo, en kiu fokusigxas unuflanke praktika internacia kunlaboro favore al la eduko de infanoj el socie malfavorataj familioj, aliflanke efikaj informado kaj disvastigado de Esperanto: Cxi-jare la vojagxon helpis esperantistaj Internet-retanoj, kies adresojn liveris partoprenanto de la novajxgrupo "soc.culture.esperanto". Tiel la germanaj esperantistoj povis prezenti prelegojn pri Bona Espero en la urboj Rio de Janeiro, Florianopolis kaj Sao Paulo. Pliaj vizitoj okazis en la urboj Iguacu kaj Braziljo: Entute ekzemplodona okazo, kiel Esperanto ebligas kaj gxuigas specon de turismo, kiu plifirmigas la amikecon inter la popoloj. Lastan jaron Rudolf Fischer raportis en la revuo "Esperanto" ke la gvidantoj de la bieno-lernejo Bona Espero, ges-roj Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia, pro sia progresinta agxo sercxas posteulojn, lauxeble plurajn parojn, cxar la laboro por 30 infanoj dauxre logxantaj en la bieno, estas giganta: Gxis nun estis nur malmultaj kandidatoj, neniuj certaj. Ges-roj Fischer, kies filo Harald laboris dum tiuj tri semajnoj en Bona Espero, konstatis surloke, ke homoj kaj domoj estas denove (ekde la lastjara vizito) bone zorgataj. La eduko de la infanoj montris elstaran sukceson. Krome ili - escepte de kelkaj novuloj - parolis brave Esperanton. Dum Pasko estis la konsilantara kunveno de la brazila fondajxo Bona Espero. Cxar la apuda urbeto Alto Paraiso donacis al Bona Espero ok parcelojn da grundo, du ekslernejaninoj komencis tie konstrui dometojn. Krome Bona Espero planas ankaux grandan konstruajxon, kies fundamentoj jam estas pretaj, kiel sian filion en tiu urbeto, kion gxuste nun malkovras la turismo: Tiu filio konformas al la bezono ebligi al la pli agxaj infanoj la viziton de superaj klasoj (ecx gxis la 11a, t.e. la dua grado), samtempe preparante ilin al memstara vivo en la mondo ekster la savana sovagxejo, en kiu situas la bieno-lernejo. Nuntempe ses knabinoj provizore eklogxis en unu el la dometoj, tri pliaj gejunuloj vizitas duagradan lernejon en Braziljo. En Bona Espero mem restis la klasoj la gxis la 5a. Ges-roj Fischer vidis la principan neceson de tiu kuragxa elpasxo. Tamen ili atentigis pri la nesolvitaj problemoj: La subtena societo en Germanio povas nuntempe financi nur la cxiutagan vivon, ne la pluan konstruadon. Ecx se ges-roj Grattapaglia provizore restos en Bona Espero, necesas plia fidinda paro de plenkreskuloj por vivi kun la gejunuloj en Alto Paraiso. Kaj estis zorgo, ke la filio tie transformigxas al Esperanto-centro, kiu altiras multajn E-parolantojn kaj -interesatojn el la regiono, tiel ke por la gejunuloj la lernado suferus pro la necesa gastigado. Brazila optimismo kontraste algermana skeptikemo: espereble trovigxos kontentiga elturnigxo. Pluvalidas la alvoko: kiu (lauxeble paro, prefere brazila, nepre esperantista) emas labori minimume unu jaron aux en Bona Espero aux en Alto Paraiso, por modesta salajro, kontaktu Bona Espero r.a., s-ino Hedwig Fischer, Gustav-Adolf-Str. 2a, D-48356 Nordwalde, Germanio aux Rudolf Fischer, Rete: fischru@forigu.medsun01.uni-muenster.de ************************************************************************* Bicikle al UK! ============== Mi estas 70 jara biciklisto kaj mi intencas bicikli al Prag por partopreni la 81-an UK-n. La distanco de nia urbo Havirov al Prago ne estas longa kaj mezuras nur 360 km-ojn. Mi biciklus ekipita per tendo, dormsakokaj aliaj tendarbezonajxoj, kiel cxiam. (Mi trabiciklis Cxehoslovakion, Bulgarion, Jugoslavion, GDR - kaj post laregximsxangxo Auxstrion kaj Germanion.) Per tiu cxi sciigo mi turnas min al esperantistoj-biciklistoj, ne nur al Cxehaj sed ankaux al eksterlandaj: Ankaux vi kunbiciklu al la UK! En Prago ni povus entrepreni solenan propagandan trabicikladon pri E-o. Niaj bicikloj povus esti ornamitaj per Esperanta kaj naciaj flagetoj, girlandoj, steloj kaj diversaj propagandaj surskriboj. Bonvolu informi min, se vi volas kunbicikli, al la adreso: Schwetter Oldrich, Sadova 7, CZ-73601 Havirov; CxehaRespubliko ************************************************************************* Kulturpremio de Aalen transdonita al Fonto ========================================== La premion de 10.000 germanaj markoj la brazila eldonisto Gersi Alfredo Bays (eld. Fonto) uzos por eldono de unuaj volumoj de Antologio Latina - tion Bays komunikis en siaj dankvortoj okaze de la transdono de la 5-a Esperanto-Kultur-Premio de Aalen, kiu okazis sen lia cxeesto en la kutima solena kadro la 31-an de marto 1996 en la urba biblioteko de la sudgermana urbo Aalen. En tiu cxi institucio hejmas jam de pluraj jaroj la Germana Esperanto-Biblioteko kun intertempe cx. 15000 titoloj. FAME-prezidanto Stefan Maul deklaris, ke per elekto de Bays la fondajxo por la dua fojo (post premiado de Ito Kanzi, "Ludovikito") distingas ekster euxropan kandidaton kaj tiel denove pruvas sian tutmondecon. Maul tamen atentigis, ke premioj estas nur parto de la helpoj, cxar multe pli da mono FAME elspezas por subvenciado de projektoj, laux la aktuala jara bugxeto cx. 15.000 markojn. Ulrich Pfeifle, la cxefurbestro konfirmis dauxran subtenon de la urbo. Por 1997 estas antauxvidita ekz. okazigo de granda komuna Esperanta Kulturfestivalo en Aalen. inf: Stefan Maul ************************************************************************* Pri la Akademio - publike ========================= En la junia monatfina arangxo de la svisa KCE Werner Bormann prez. kaj Perla Ari-Martinelli sekr. prelegos pri "La plej antikva lingva institucio de nia komunumo". Naskita samjare kaj samloke kie la Fundamento de E-o la Akademio (en 1905: Lingva Komitato) (transprenis de d-ro Zamenhof la gvidan rolon en la konservado de nia lingvo. Kiel gxi plenumis tiun rolon tra 90-jara lingva evoluo? Kio por la estonto? Al tiaj demandoj respondos la novaj gvidantoj de la Akademio, unuan fojon kune. el Cirkulero de KCE majo/96 ************************************************************************* Euxropa kalendaro 1997-1998 =========================== Lernu cxiutage 1 vorton en Esperanto kaj en 13 lingvoj de la Eux. Unio! La kalendaron laux la lernolibro "Ludu kun ni" de E. Formaggiokun cxarmaj desegnajxoj eldonos en junio Euxropa KluboPaderborn. Sur la dorsflankoj de la kalendarpagxoj trovigxas la plejfresxaj informoj pri la Euxropa Unio kaj detaloj prigxiaj membrolandoj kaj atendolandoj. La prezo estos proksimume 10 germanaj markoj. Gxi povasmalplialtigxi, se venos multaj antauxmendoj. Se viinteresigxas, bv kontakti: Vera Barandovska, Kleinenberger Weg 16, D-33100 Paderborn, Germanio. ************************************************************************* KULTURO /////// Legebla per komputilo... ======================== Se vi volas reviziti vian infanagxon, legu "La MirindaSorcxisto Oz" de L. Frank Baum, en Esperanto cxehttp://www.emedia.com.au/ users/peterb/sorcxisto/; kaj "LaEksterordinara Lando Oz" de L. Frank Baum, cxehttp://www.emedia.com.au/users/peterb/lando/ inf. Donald Broadribb, don@forigu.enkidu.dialix.oz.au * * * Literaturemaj Internet-uzantoj cxiusemajne povas trovi superrigardon de la plej novaj Esperanto-libroj (kun priskriboj, prezoj, ktp) en la TTT-pagxoj de Flandra E-Ligo:http://www.knooppunt/fxel/nov_lib.html * * * Originala E-literaturo havas plian pagxon en TTT: La "Spomenka Sxtimec"- pagxo estashttp://www.avana.net/pages/personal/dean/spomenka.html ************************************************************************* "Expolangues" - la 14a lingvofoiro en Parizo ============================================ Jam tradicias tiu cxefarangxo por lingvoamantoj. Gxi estas okazo por konatigxi kun aliaj landoj, lingvoj kaj kulturoj: Cxijare la cxefa gasto estis Turkio, kiu regalis nin per koncertoj, restoracio kaj fasko da interesaj prelegoj pri la turklingva literaturo aux instruado. Mi mem cxeestis la 18-an de februaro interesan diskuton inter ambasadoroj kaj verkistoj de la ekssovetiaj respublikoj, kiuj sercxas sian vojon. Azerio (Azerbajgxano) prenis latinan alfabeton por alproksimigxi al Turkio, kiu grandparte pagis la novan eldonon de lernolibroj; Uzbekio forjxetas "internaciajn" vortojn, kiel "universitato" aux "televido" por cxerpi radikojn el la persa lingvo kaj signi sian proksimigxon al Irano dum Kirgizio restas lingve kaj politike proksima al Rusio. Danke al la investo kaj al la laboro de UFE (Unuigxo Franca por Esperanto) Esperanto lokigxis inter la lingvoj - rimarkigxas ke necesas dauxre montri, ke Esperanto ekzistas kaj liveras nunajn instrumetodojn: projekciigxis "Mazi" kaj perkomputila metodo, apud lernolibroj aux gazetoj. Renee Triolle ************************************************************************* Lins en Zagrebo =============== D-ro Ulrich Lins vizitis Kroation komence de majo por kelkaj esploroj pri la kroatia E-Movado. En la centro de liaj interesoj estis la prilumoj pri la kroatiaj jaroj de d-ro Ivo Lapenna.Veteranoj kiel I. Borovecxki, Z. Flego kaj Lucia Borcxicx multon helpis per informoj por liaj esploroj. Zagrebaj gazetoj informis pri la vizito de Lins al Kroatio. Apartenas al la kroataj novajxoj la decido pri la okazigo de la unua kongreso de kroatiaj esperantistoj (17-18. majo 1997), kies kadro-temo estos: "Kroatio por Esperanto - Esperanto por Kroatio". inf. KEL ************************************************************************* Kunveno de liberecanoj ====================== La Libereca Frakcio de Sennacieca Asocio Tutmonda (S.A.T.) organizis kunvenon en la kadro de SAT-Amikara kongreso okazinta en urbeto Mittelwehr. Pluraj gekamaradoj kolektigxis, por neformale interparoli. Fakte ili multe diskutis pri... la Biblio! Tio pruvigis la diron: "Sen la religioj, ni multe enuus". Yves Peyrauf el SAT-Amikaro, marto 1996 ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Gratulon ======== okaze de 100-a numero de Eventoj sendas al vi la Instrua Fako de IEAI. Iam kiam vi startis kun la unua numero kun la celo eldoni gxin cxiun duan semajnon, oni ne kredis, ke vi sukcesos. Nun vi pruvis, ke tio eblas, do esperantistaro komprenas tian neceson. Iam ankaux mi startis kun la projekto MAZI celante "fantazian" kvanton de 800 ekz-oj. Oni NE kredis ke mi sukcesos, tamen sukceso venis kun ecx pli da mendoj. Gxis hodiaux EVENTOJ atingis 100 numerojn, MAZI atingis 49 landojn en 1484 ekz. Do ni devas konstati, kiel diras la proverbo, ke "alkuragxuloj apartenas la mondo"; sed ankaux, ke nia esperantistaro bone komprenas kio estas vere necesa por disvastigo de Esperanto. Mi do deziras al vi duoblan kvanton de abonantoj gxis kiam vi atingos la 200-an numeron kaj al MAZI 2000-an klienton iom plifrue, kiujn jam prizorgos miaj anstatauxantoj, cxar mi mem jam planas fini la laboron. Mila v.d. Horst-Kolinska * * * Kara Laszlo Szilvasi, Korajn gratulojn al vi kaj cxiuj kunlaborantoj okaze de aperigo de la 100-a numero de EVENTOJ. Ekde 12/1992 mi abonis "Eventoj"-n kaj kontinue sekvis/as la laboron kun la internacia sendependa E-periodajxo. Pro la enhavo kaj la ofta aperritmo mi ofte rekomendas gxin al aliaj E-parolantoj. Estus tre praktike kaj sagxe se kontinue estus faritaj bonaj tem- kaj auxtor-indeksojn de cxiuj gravaj artikoloj en Eventoj por cxiuj jarkolektoj (tio estas ja granda helpo en la rapida retrov-laboro por iu artikolo), kaj cetere estus ankaux tauxga helpilo por pluraj el la legantoj. Versxajne ili volonte pagus iom por havigi tiun helpilon en formo de disketo aux en paper eldono. Mi deziras al vi cxiuj pluan sukceson en viaj laboroj por Esperanto kaj la internacie humanismaj idealoj ligitaj al lalingvo. Torben Svendsen, bibliotekisto, sekretario de Fondajxo Ivo Lapenna Mi plene konsentas pri la neceso kaj utilo de artikolaj indekslistoj, sed bedauxrinde niaj laborforto kaj energio apenaux suficxas ecx por produkti la gazeton mem (krom aktive partopreni la Internet-an E-vivon). Eble inter la legantoj trovigxas iu, kiu volonte helpus en tiu tereno, - aux ni devos atendi sxangxigxon de niaj cirkonstancoj. Ni esperu! - Laszlo Szilvasi ************************************************************************* INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// Didaktika Seminario de Assizi ============================= Dauxras la serio de la seminarioj, organizataj de la roma katedro de itala Instituto de Esperanto (Michela Lipari kaj Renato Corsetti). Post la unua, arangxita en Bolsena (centra Italio) pasintan majon - "Instruado de Esperanto - materialoj kaj metodoj", de la 8-a gxis la 10-a de decembro okazis en Assizi la seminario: "Italanto: kompara analizo inter la itala kaj Esperanto". Tiaj seminarioj, kvankam precipe adresataj al instruistoj de Esperanto, cxiam kolektas pri gxeneralan publikon, homojn, kiuj deziras profundigi siajn konojn pri la internacia lingvo, precipe rilate al lingvistiko kaj didaktiko. Krome, duona tago estis dedicxita al la pli gxenerala temo de la instruado de Esperanto en italaj lernejoj, kaj, por permesi la partoprenon de instruistoj neesperantistaj, la prelegoj estis itallingvaj. La tekstoj de ambaux seminarioj estas mendeblaj cxe CoEdEs, via Villoresi 38, I-20143 Milano, Italio. Gabriel' Aquilina ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Euxroo, grafitio, la Akademio - kaj Pola Radio ============================================== Oni tre vigle diskutis lastatempe la demandon, cxu la nomo de la nova euxropa valuto estu euxro aux euxroo aux euxrajxo? La nova prezidanto de la Akademio de Esperanto, d-ro Werner Bormann, promesis en intervjuo por Pola Radio, ke la "lingva fajrobrigado" de la Akademio rapide solvos aktualajn lingvajn problemojn. Alia lingvo-temo estis, cxu "grafitti" estu "grafitio" aux "murskribacxajxo", "murpentrajxo" k.s. La diskuto dauxras. La Akademio de E-o en kunlaboro kun Pola Radio havas nun grandan sxancon diskonigi siajn decidojn de tago al tago aux ecx kelkfoje tage. Cxu la Akademio deziros utiligi cxi tiun eblecon - jen la demando. Ni esperas, ke jes! Kaj ni atendas servoprete! el Parolas Varsovio 1/96 ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Gazetoj en Nederlando ===================== Okaze de ricevo de via informilo mi sciigas al vi jenon: "Fenomeno" estis la oficiala organo de la Federacio de Esperanto- organizoj de Nederlando (F.E.N.). Dum la antauxpasinta jaro la du asocioj el la Federacio unuigis sin al la nova asocio nomata "Esperanto Nederland" kaj decidis ekde la 1-a de januaro 1996 eldoni propran organon. Tiam do "Fenomeno" ne plu ekzistos kaj ne plu estos eldonata. Ne plu konvenas sendi viajn informojn al la adreso de "Fenomeno". Esperanto Nederland eldonis sian unuan numeron; la gazeto nomigxas FENikso. La redakcio de FENikso estas gvidata de grupo de personoj; la unue nomita redaktoro estas: s-ro H.Bakker, Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, telefono +31-20-6421856. La publikeco de la Esperanto-Unuigxoj Kristana Unuigxo Nederlanda Esperantista (KUNE) estos farata per novajxleteroj; Nederlanda Katoliko eldonas organon kun la sama nomo kiel antaux multaj jaroj Nederlanda Katoliko. La adreso de la redaktoro de la novajxleteroj de KUNE estas: s-ino A. van Dijk,Koningsmantel 4, NL-2403 HZ Alphen aan den Rijn, telefono +31-172-4200222. Nederlanda Katoliko estas finredaktata de la subskribinto. Mi esperas esti informinta vin per cxi tiu letero. S.P. Smits, Dunanstraat 164, NL-2713 VC Zoetermeer, Nederlando ************************************************************************* INTERESE //////// Mirakla membrano ================ Scienc-produktanta firmao "Ranita" kaj ties oficiala reprezentanto firmao "Greenwood" liveras multluman polimeran membranon "Redlight" (angle: rugxa lumo), kiu garantias akran kreskon de rikolteco kaj mallongigxon de periodo pri maturigxo de multaj fruktoj kaj legomoj. Bedauxrinde, hodiaux oni scias pli bone pri la mirakla membrano ekster de Rusio, ol en la lando, kie oni inventis gxin. Dekkvar eksterlandaj patentoj en gvidaj mondaj sxtatoj gardas prioritaton de ties inventinto - profesoro pri kemio Robert Sxcxelokov. Sed se en Usono, Japanio, Suda Koreo kaj euxropaj landoj nun oni produktas jare milojn da kilometroj de la membrano, do en ties naskolando - Rusio - oni produktas nur malgrandajn stokojn - mankas mono, regas malordo en la agrara sektoro. Kio estas la membrano mem? Kiel konate, ecx dum suna tago atmosfero de Tero absorbas plej multon de infrarugxaj radioj, kiuj estas tiom bezonataj por kreskajxoj. Sed kiam cxielo estas fermita per vualo aux nuboj, Teron atingas nur ultraviolaj radioj. Tio bonas por sunbrunigxo sed malbonas por plantoj: La membrano "Redlight" havas unikan trajton - enigitaj en gxi malsimplaj kemiajxoj transformas la UV radiadon en infrarugxan kaj rugxan, dank' al kio ties uzado en orangxerioj kaj varmbedoj garantias maturigxon de tomatoj, kukumoj, pipro, kukurbetoj, frago kaj multaj aliaj agrokulturoj je 12-20 tagoj pli frue, ol sub la ordinara membrano kaj krome la rikolteco kreskas 1,5-2-oble. Tiun cxi mirindan efikon (krome, gxi certe efike gardas kontraux oftaj en Rusio frostonoktoj) oni konfirmis per miloj da provoj en la plej bonaj botanikaj gxardenoj de Rusio, en vico de kolhozoj kaj sovhozoj kaj farmoj en centra Rusio kaj Siberio - kio ege mirigis lokalulojn, kiuj dum jarcentoj specialigxis je kreskado de fruaj kukumoj kaj tomatoj. Ankaux en aliaj landoj oni tre sxatas la miraklan membranon: ekzemple, en Suda Koreio oni kreskigis sub gxi plantidaron de rizo kaj la mallongigxo de ties maturecperiodo je 15-20 % donis grandan avantagxon kompare al rivaloj. Tre popularas la membrano por kovrado de orangxerioj kaj vintraj gxardenoj. Algluo de gxi (sur lavsana bazo "lavsan" = speco de celofano) al vitroj de fenestroj donas grandan ekonomion de hejtajxoj. Oni povas uzi gxin dum 2-3 jaroj. Kvankam ties prezo estas je 15-20 % pli alta ol tiu de la ordinara membrano, la avantagxoj ricevitaj rapide kompensas la plialtigxon. Nun la firmaoj Ranita kaj Greenwood povas produkti gxis 50 tunoj da membrano (dikeco 120 - 150 mkm, largxeco 1,5 - 3,0 m) kaj sendi gxin en ajnan punkton de Rusio trajne aux liveri gxin el sia stokejo apud Moskvo. Ecx pli, la firmao Greenwood, kiu posedas la patenton pri teknologio de ties produktado, povas disponigi la rajton pri ties produktado en aliaj landoj. Kune kun stoko de la membrano oni donas respektivan certigilon pri kvalito kaj rekomendojn de gvidaj fakuloj de la lando. En kazo, se iu uzanto de la membrano kapablos farirespektivajn agronomiajn ekzamenojn kaj kompari efikon de Redlight-membrano kun tiu de ordinara membrano (liveri al inventintoj protokolojn de l'provoj), do oni povas doni al tiu uzanto rabaton. Kiel oni povas diferenci la Redlight-membranon de la ordinara membrano kaj multaj falsajxoj? Tute simple: se oni tralumas gxin per UV radioj (ekzemple de la aparato por kontrolado de monbiletoj), la eliranta lumo estos rugxkolora. NikSt, nikst@forigu.glas.apc.org PS: "Redlight" estas registrita komerca marko. Cxiujn demandojn - ankaux en Esperanto - direktu al gxen. direktoro de Greenwood, s-ro Vladimir Zahvatov, Prospekt Mira 184-2-251, RU-129301 Moskvo, Rusio. Fakso: +7-095-1871752 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 27 jaragxa eksedzino, dommastrino dez. kor. kun frauxloj enagxo 40 - 70 jaroj. S-ino Inita Gerika, "Ozoli" p/n Kronauce,LV-3720 Dobeles R, Latvio. * * * Mi sercxas korespondantojn. Mi estas 45 jara oficistino. S-ino Anna Voltan, via Roma 6/2, IT-35010 Villafranca (Padova) Italio. * * * Junaj kursfinintoj cxe E-Asocio de la Cxina Akademio de Sciencoj atendas viajn leterojn: 52 Sanlihe Rd. CN-100864 Beijing, Cxinio. * * * Mi sercxas korespondantojn. Mi estas advokatino. S-ino Ilma Aparecida de Oliveira, rua B, 88, Morada do Sol, BR-258000-000 Tres Rios - RJ, Brazilio * * * 27-jaragxa kuiristino deziras samseksamajn amikinojn. F-ino Ligita Garda, "Zeltkaleji" p/n Kronauce, LV-3720 Dobeles Raj, Latvio. * * * 14-jara lernantino dez. korespondi. Joanna Kletkiewicz Bobrownikinad Wisla, woj. Wloclawek, Polio. * * * Mi estas 21 jara. Min interesas lingvoj, turismo, sporto, muziko, historio, sed volonte mi korespondus ankaux pri aliaj temoj. Skribu! Roberto Juhasz, Csokonai u. 86, H-5000 Szolnok, Hungario. * * * Mi estas 48 jara flegistino, kaj dez. trovi gekorespondantojn kaj intersxangxi bildkartojn. Urszula Krolikowska, Dembonskiego7/27, PL- 38500 Sanok, Polio. * * * 45 jara dommastrino mi estas. S-ino Luisa Rizzi, via Gomiero 20/A, IT- 35010 Villafranca (PA), Italio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj Nia klubo festos 50-jaran E-aktivadon. Bonvenas salutleteroj, propagandiloj, turismaj ilustrajxoj kaj fotoj. E-societo "Hr. Kozlev" pk 61, BG-5180 Polski Trambesx, Bulgario. Anticipan dankon! * * * Juna E-paro (belga/finna) volas fervore labori ie ajn en la mondo, eventuale volonte. Skribu al: Lode Van de Velde kaj Maikki Kettunnen, Pilkotunmaenkatu 7829, FI-15240, Lahti, Finnlando * * * Mia nova adreso ekde nun estas Jukka Pietilainen, Nyyrikintie 4 H 47, SF-33540 Tampere, Finnlando. La retadreso ne sxangxigxas: tijupie@forigu.uta.fi * * * Yumeiho. En Eventoj 99 estas represita nia informo, ke la japana masagxisto venos al Oslo en majo. Tro malfrue por informi per Norvega E-isto 1/96 ni sciigxis, ke li bedauxrinde devas rezigni pri la vojagxo pro difekta brako. D. Draper, u_draper_d@forigu.kari.uio.no * * * Familio Kirsch el Iregszemcse gxoje anoncas: la 20-an de marto 1996 naskigxis al ili tria infano, lauxnome Marton Aron. Ankaux Esperantujo bonvenigas lin! * * * Jxuslancxita franclingva jxurnalo "Le monde en devenir" (pri tutmondismo, ekologio, paco, federalismo ktp) havanta ankaux E-rubrikon estas abonebla (100 FRF por 6 numeroj) cxe: pf. 0631, F-37206 Tours Cedex 3, Francio. * * * Mi deziras acxeti (aux intersxangxi kontraux esperantajxoj aux aliaj aferoj) por mia filo novan aux uzitan lignan rulciklon (durada infana veturilo, movita per piedpusxoj). Asztalosne Koltai Gyorgyi, Macko u.1, H-4431 Nyiregyhaza-Sosto Hungario. * * * Cxu iu scias pri sonregistrajxo de neeuxropa muziko en Esperanto? Ekzemple E-kantoj hindstilaj, japanstilaj, cxinstilaj k.s. Mi havas japanan kantlibron, sed neniun sonregistrajxon. Se iu povus pruntedoni al mi ekzemple kasedon - aux ecx pli bone rekomendi al mi jam eldonitan kasedon - mi estus tre danka. Ian Fantom, 92 Enborne Road, Newbury, Berkshire, Britio, RG14 6AN. Rete: ian@forigu.mintex.demon.co.uk * * * La 19-an de majo subite forpasis Hermann Tautorat, vastege konata berlina Esperantisto kaj komputisto, gastiganto de la iama Jxauxda Rondo. Plej profundajn kaj sincerajn kondolencojn al la familianoj! ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, n-ro 102 Dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor