Eventoj n-ro 101, 1/majo - '96,  retposxta versio
*************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:          - Dorno en la korpo de angla elsendo...
                     - Gxis nun la plej bona!
                     - Dangxera artikolo
                     - Premio Pirlot por Igor Galajcxuk

Organizaj demandoj:  - Necesas komuna strategio

Faka aplikado:       - Sur la sxuoj: "Produktita en Italio"
                     - Instruu kuiradon kaj nacian priservon
                     - Scienca Revuo
                     - Faka aplikado - laux hodiauxa maniero
                     - Auxtomata dividilo, kaj E-literumilo en Cxapelilo!
                     - Aragvaja Eko-Krio

Arangxoj:            - Antauxkongreso de UK- ankaux pli favorpreze
                     - Cxe la Markolo
                     - Somera Semajno por Geknaboj
                     - OSIEK: Esperanto kaj imperiaj lingvoj
                     - Kompleta monata kalendaro

Movado:              - 3-a Amerika Kongreso
                     - Neokazinta albana kongreso
                     - BEMI-karavano IJK-IJS
                     - Katalogo de IEM elektronike
                     - En la centron de Seulo
                     - Laborbrigadoj de TEJO en somero 1996
                     - Fondajxoj de Soros kaj Esperanto
                     - Kursdisketoj en supermarketo!
                     - Verda mondvojagxo

Revuoj, gazetoj:     - Ora Folio - ne plu!

Instruado kaj ILEI:  - Flugu kun Petro!

Interese:            - Vera negxkastelo - kaj sauxno!
                     - Cxu vi jam scias...

La leganto:          - Estimata,
                     - Karaj amikoj!
                     - Oficiale ne ekzistas
                     - Oficiale ne ekzistas

Hungara angulo:
Anoncetoj:
Korespondi deziras:
Movada humuro:

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Dorno en la korpo de angla elsendo...
=====================================

Se vi posedas kablan televidkonekton, vi povas cxiutage auxskulti E-
novajxojn. La kabla konekto ofertas ankaux kelkajn euxropajn
radiostaciojn, inter ili estas World Radio Network  1 (WRN-1),
kiu transprenas anglalingvajn programojn de kelkaj landaj
stacioj. Unu programero tamen estas en Esperanto.

En la kablo-radio Monda Radio-Reto (WRN), gxenerale parolanta nur en la
angla lingvo - ekzistas 4-minuta novajx-angulo en la intenacia lingvo
Esperanto, preparita de E-redakcio de Pola Radio kun gvido de A. Pettyn.

La cxiutaga E-elsendo komencigxas je 19.25, kaj estas auxdebla en multaj
euxropaj urboj. Per "UK Cable" en 9 britaj urboj, per "Europe Cable" en
Amsterdam (KTA), Antwerpen, Berlin, Bruxelles (R. Public), Bonn (TBA),
Cork (Irlando, Multichannel), Dublin (Cablelink), Nederlando (Rijnland
kaj Ede), Strassbourg (TBA), Wien (Telekabel). En Nederlando gxi sonas
ankaux en pluraj hoteloj, kaj estas ankaux relajsantaj stacioj ekz. en
Berlin (R. Charlie) Helsinki (Capital) kaj Monaco (R. Riviera).

Cxu la eksperimento, kiu naskigxis post la kongreso en Tampere rezultos
pli longan E-angulon kaj vastigxos al aliaj kontinentoj? Tio dependas de
la kvanto de nunaj, tujaj reagoj! La gvidantoj de World Radio Network
kredas pri la funkciado nur de la angla lingvo, sed ne de Esperanto. La
gvidantoj de WRN estas malpaciencaj, kaj volus tuj vidi skribajn reagojn,
kaj ne komprenas ke ene de kelkaj semajnoj ne eblas tuj popularigi
tuteuxrope la iniciaton...

Por mem gxui la elsendon kaj por subteni la iniciaton estas necesa ankaux
via letero! Informu, ke vi auxskultas aux demandu: en kiuj urboj de
Euxropo la novajxoj estas auxdeblaj, kaj postulu por estonteco ekz.
duonhoron en Esperanto! Alikontinentanoj povas ekz. demandi, kiam la
programero estos auxdebla en Azio aux Norda Ameriko?

Estas iom delikata lingva nuanco, ke niaj E-novajxoj estas "dorno" en la
vivanta korpo de la angla lingvo, cxar la tuta programo diurna estas nun
nur anglalingva - escepte de tiuj 4 minutoj en Esperanto, kaj la dornojn
oni volonte forigus.

Sed ni esperas, ke pli kaj pli da personoj en Euxropo auxskultos tiujn 4
minutajn E-novajxojn, kaj estontece gxi povos kreski al min. 30 minutoj.

Estas iom delikata lingva nuanco, kiam oni anoncas anglalingve la sekvan
programeron: sekvas novajxoj en LA internacia lingvo Esperanto.
:-)

Cetere la reta hejmpagxo de Monda Radio Reto estas http://www.wrn.org/,
kaj la helikposxta adreso:

World Radio Network,
Karl Miosga direktoro,
Wyvil Road, London, SW8 2TG, Britio.
Fakso: +44-171-8969007

laux Parolas Varsovio, 4/1996

*************************************************************************

Gxis nun la plej bona!
======================

Carl Stop-Bowitz: La Esperanto-movado. Historio, organizo, amplekso.
Eldonis: Norvega E-Ligo, 1996.

Mi tenas en la mano libreton, kiu espereble baldaux trovigxos cxe cxiu
esperantisto, kaj cxe cxiu E-instruisto.

Multaj pli aux malpli novaj esperantistoj plendas pri tio, ke ili tro
malmulte scias pri la reala strukturo de la movado kaj pri nia historio.
Tiajn informojn bezonas ne nur la kandidatoj cxe ekzamenoj pri Esperanto,
sed cxiuj, kiuj iom aktivas por nia afero. Tamen gxis nun ne estis facile
trovi en unu loko koncizan kolekton de la necesaj informoj.

La jxus eldonita "legolibro" en simpla, bone legebla lingvajxo rakontas
en 21 cxapitroj pri nia historio (gxis la 1980-aj jaroj!) inkluzive de
Ido, UEA, IEL, IEI, SAT kaj Lapenna, dedicxas apartajn cxapitrojn al la
junulara, laborista kaj neuxtralaj movadoj, al fakaj E-organizoj, al E-
literaturo kaj E-gazetaro, ktp.

Mi konfesas, cxe la starto de legado mi pensis, ke post 25 jara
esperantumado mi apenaux trovos novajxojn en gxi, sed post 3 horoj,
elleginte la libron, mi sxangxis mian opinion...

Por ke ni povu senti nin parto de la movado, de la E-komunumo ni devas
koni la bazajn sciojn, ni devas ellerni tiun cxi libron.

Se dependus de mi, mi devigus almenaux cxiujn E-instruistojn ellerni
gxin, kaj devigus inkluzivigi ties prezon en la kursan kotizon.

Certe gxi estas interesa ne nur por kursanoj, sed ankaux por ordinaraj,
mosxtulaj kaj malplimosxtulaj esperantistoj.

Szilvasi Laszlo

*************************************************************************

Dangxera artikolo
=================

En januaro mi proponis la suban artikolon al la organo de UEA. La
Prezidanto de la Asocio ricevis la tekston kaj subtenis gxian publikigon,
tamen mi devis atendi tri monatojn kaj plurfoje urgxigi respondon por
finfine scii, en aprilo, ke la artikolo ne estis akceptita: la kialojn de
la rifuzo oni ne komunikis al mi.Mi jam alkutimigxis al tiaj metodoj,
cxar en pasintaj jaroj tri sinsekvaj redaktoroj de "Esperanto" sisteme
malakceptis miajn kritikajn kaj proponajn tekstojn.La demando nun ne
estas, cxu miaj tezoj pravas aux malpravas, sed cxu en demokrata asocio
kiel UEA kvalifikita membro rajtas aux ne rajtas aperigi en la asocia
gazeto liberan opinion kaj instigi diskuton pri gxi inter la membroj. Jen
la teksto de la rifuzita artikolo por libera prijugxo flanke de la
esperantistoj.

G. C. F.

*************************************************************************

Premio Pirlot por Igor Galajcxuk
================================

La senato de Akademio Internacia de la Siencoj (AIS) San Marino decidis
aljugxi la cxi-jaran Premion Germain Pirlot al la ukraina medicinisto
Igor J. Galajcxuk pro la kongresvolumo "10-a Internacia Medicina
Esperanto-Konferenco. Sciencaj resumoj" redaktita de li (ofertata en la
revuo Esperanto, 3/96, "Laste aperis"). La premio kun 625 DEM estas
cxiujare aljugxata al scienca verko, kies enhavo estas almenaux duone en
la internacia lingvo Esperanto.

En 1995 la premion ricevis Reinhard Selten kaj Jonathan Pool pro sia
libro "Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj - cxu mi lernu
Esperanton?" R. Selten estis Nobel-premiulo de 1994 pri ekonomiko kaj
fondo-membro de AIS.

inf: AIS

Rim: Pri la premio Pirlot vidu informon en Eventoj 2/sept '95.

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Necesas komuna strategio
========================

La subaj linioj, verkitaj en la kadro de esploro prezentita al la
pasintjara Euxrop-unia Esperanto-Kongreso en Parizo, ne intencas esprimi
starpunkton koncerne kelkajn movadajn tendencojn; sed nur listigi ilin.

Koni la tutan problemaron de nia afero kaj libere paroli pri gxi, estas
indiko de forto.

Celo aux rimedo
---------------
Ekde la komenco, la esperantistoj estis tiel entuziasme konvinkitaj pri
la avantagxoj, kiujn la adopto de Esperanto alportos al la mondo, ke ili
ne dubis pri gxia estonta sukceso. Komencigxis tiam intensa disvastiga
laboro per informado, instruado, praktika aplikado kaj premoj cxe la
publikaj instancoj cele al iliaflanka oficialigo de la lingvo (laboro
vanigita de la du mondmilitoj kaj de la persekutoj en totalitaraj
landoj).

Fine de la jaroj '70 formigxis alia tendenco de la Esperanto-movado. Gxi
asertis, ke Esperanto ne estas celo en si mem, sed kultura instrumento de
nova internacia komunumo interrilatanta per tutmonda lingvo (la koncepto
pri Esperanto kiel rimedo, ne kiel celo, estis jam pli frue esprimita de
SAT, kiu akcentis la klerigan rolon de la internacia lingvo por la
laborista klaso).

La du tendencoj, kiuj karakterizigxas pli per kontrauxstaro de teorioj ol
per efektiva splito interne de la esperantistaj organizajxoj, estas
nomataj respektive "finvenkismo" kaj "rauxmismo" (Manifesto de Rauma,
Finnlando, 1980).

Finvenkismo
-----------
Por atingi sian finan celon, esperantistoj de la neuxtrala skolo
(Esperanto estas lingva movado, kiu ne enmiksigxas en politikajn,
religiajn kaj sociajn demandojn, Deklaracio de 1905) tuj organizigxis je
loka kaj naciaj niveloj. La kreo kaj difino de la rolo de la monda
organizajxo, nome UEA, dauxris jardekojn; unue, pro manko de tutmonda
politika modelo (la Ligo de Nacioj naskigxis senpova en 1919 kaj neniam
vere funkciis), due, pro la kverelemo de la esperantistoj, kiu kauxzis
skismojn kaj procesojn. Nur en 1947 - paralele al fondo de UN - ekstaris
UEA en la nuna strukturo, kun la statuta celo, i.a. "agadi por la solvo
de la lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la internacian
komunikadon" (art. 3 de la Statuto).

Ekster UEA ekvivis fakaj E-asocioj, neuxtralaj kaj ideologiaj, kiuj iom
post iom aligxis al UEA aux kunlaboradis kun gxi. Aparte ekfunkciis la
jam citita SAT, laborista movado supertendenca rilate al politikaj
maldekstrulaj ideologioj (anarkismo, komunismo, social-demokratismo
ktp.).

En internacia kampo cxies esperoj koncentrigxis ekde 1947 en UEA, kiu
fakte iniciatis du mondskalajn peticiojn al UN kun milionoj da individuaj
kaj kolektivaj subskriboj. La pozitiva rezulto de la unua petskribo al UN
enkorpigxis en rezolucio ne de UN sed de UNESCO (Montevideo 1954). La dua
(1965) ecx ne estis pritraktata de UN, pro - laux la subskribinto -
procedura eraro flanke de UEA. Tiu malsukceso sxajne iel signis sxrumpon
de la antauxa pli ol dekkvin-jara centra agado de UEA, agado, kiu pli
frue esprimigxis per lancxo de tutmondaj inform-kampanjoj, realecaj
planoj, kunordigitaj intervenoj cxe internaciaj instancoj kaj, plej
elstare, per la organizo de la Zamenhof-jaro (1959). La dinamismo de UEA
(nekontestebla merito de Ivo Lapenna) en tiu periodo donis al la asocio
tre grandan prestigxon cxe la esperantistoj.

Post 1965, unu el la kritikoj al la asocio estas, ke "UEA cxefe laboras
por UEA" (T. Sekelj). Kelkaj opinias, ke spite de la konsiderinda kresko
de gxiaj kapitaloj pro donacoj kaj heredajxoj, ekde la mezo de la 70-aj
jaroj UEA limigxis en tro granda parto al administrado kaj liverado de
tradiciaj servoj al la membroj, ecx kun la paralela rezulto bugxete
planadi grandajn jarajn deficitojn en la jarkalkulo. Fakte, okaze de la
dua UNESCO-rezolucio (Sofio, 1985) UEA ne ludis veran rolon: la laboron
plenumis kaj la sukceson atingis persone Tibor Sekelj. La agado cxe la
Monda Turisma Konferenco (Manilo 1980) estas merito de Marton Lengyel kun
la helpo de la subskribinto.

La akiro de la PEN-rekono sxuldigxas al Literatura Foiro (G. Silfer). La
atingon de UNESCO-subvencio por la programo Fundapax prilaboris ERA (G.
Pagano). La jarcenta jubileo de 1987 ne vidis UEA, kiel centran organon,
en la sama informada, instiga kaj organiza rolo, kiun gxi brile plenumis
en la jubileo de 1959. Cxio okazis je landa kaj loka tereno, dum
Roterdamo registris, sed ne iniciatis.

La agad-vakuon lasitan de UEA okupis, ekde la jaroj '80, sendependaj
penso-fluoj kaj strategi-proponoj, kiel la Paderborna skolo de Frank
(propedeuxtika valoro de Esperanto), la euxropisma propono de Chiti-
Batelli, kiun proponon klopodas apliki ERA (Esperanto-Radikala Asocio),
la penado cxe EU de la Euxropa laborgrupo (Erasmus-Symoens).

Rauxmismo
---------
Reage al la sxajna manko de strategio por progresigi Esperanton, la
esperantista junularo proponis novajn, revoluciajn, nociojn per la
Manifesto de la TEJO-Kongreso en Rauxmo (Finnlando) en 1980. Koncize
dirite, la Manifesto tre auxdace, ecx provoke, i.a. deklaras, ke:

"la disvastigo de Esperanto ne celu la finan venkon, sed la praktikan
utiligon kiel identigilon de diaspora lingva minoritato, kiel ilon de
supernacia kulturo, bazita sur la valoroj de reciproka respekto, toleremo
kaj solidareco".

Korolarion de Rauxmo ni trovas en la konkludoj de Segedo (1988), kiuj
kritikas la burokratecan vertikalan organizon (UEA) kaj preferas la
horizontalan kunlaboron, ecx se por difinita tempo kaj por difinitaj
celoj, de reto da organizajxoj.

En 1994 evidentigxis, ke - spite de la 14-jara prisilento de la rezolucio
flanke de la Asocio- preskaux duono de la estraranoj de UEA simpatias al
rauxmismo.

Kompromiso kaj agado
--------------------
Pri la du supraj pensofluoj okazis grandaj publikaj debatoj antaux kaj
dum la Valencia Kongreso, kun la kompromisa solvo de H. Tonkin, ke
"finvenkismo" kaj "rauxmismo" povas kunekzisti. Tonkin plue proponis
"redukti la rutinajn servojn" de UEA (revuo, jarlibro kpt.) por potencigi
la eksteran agadon. Tamen, cxio poste restis senmova kiel antauxe kaj
dauxre forestas komuna strategio por la plenumo de art. 3 de la Statuto
de UEA.

La menciitan strategion ne povas formuli unu individuo. Gxi estas
kolektiva tasko. En 1987 mi permesis al mi submeti kelkajn  proponojn en
24-pagxa dokumento aprobita de la Komitato kaj neniam aplikita de la
postaj Estraroj. Jen kelkaj punktoj:

modifi la labormetodojn kaj tagordojn de la Komitato kaj dedicxi pli
grandan parton de gxiaj kunvenoj al pritrakto de konkretaj planoj por la
disvastigo de Esperanto (alivorte, ne nur administri la estanton sed
plani la estonton);

en kunlaboro kun la CO reformi en mezlonga tempo kaj sen trauxmaj decidoj
la Centran Oficejon;

tute forigi la tradician jaran deficiton el la bugxeto kaj jarkalkulo
(kiel dufoje decidis la Komitato), por liberigi pli da rimedoj por la
ekstera agado;

pli intense kunlabori kun aliaj Esperanto-organizajxoj, ecx se ne
aligxintaj, por komunaj kampanjoj.

La supraj vortoj eble meritas pripenson.

Gian Carlo Fighiera
Dumviva Membro de UEA,
iama KKS kaj estraranopri financoj de UEA, E-veterano
giancarlo.fighiera@forigu.torino.alpcom.it

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Sur la sxuoj: "Produktita en Italio"
====================================

Hieraux mi acxetis kelkajn ajxojn en sveda sxu-vendejo "Din Sko" (t.e.
"via sxuo" en la sveda) en Malmo, kaj kun granda surprizo mi konstatis,
ke la surskriboj sur la ajxoj en la butiko (sxuoj, sxtrumpopantalonoj,
sxtrumpoj, sakoj) estas Esperant-lingvaj!

Estas surskriboj sur ili, ke:

"Boteto" (kiel vendonomo), "Produktita en Italio" (ne bezonas komenton)
kaj "Eksluzive por Din Sko (evidenta mistajpo de "ekskluzive).

Ivan Popov
pin@forigu.math.cxalmers.se

Rim. Jen ni gxisvivis ankaux tiun momenton! Cxu iu scias pliajn detalojn
pri la produktanta itala firmao? La red.

*************************************************************************

Instruu kuiradon kaj nacian priservon
=====================================

Tomska Komerca Kolegio edukas komercistojn, managxerojn de komercaj
entreprenoj, librotenistojn, managxerojn de amasnutraj entreprenoj,
teknologiistojn de kuirado, sukerajxistojn, kelnerojn... kaj estas la
plej signifa kaj auxtoritata lernejo pri tiuj fakoj en Tomska regiono.

En Tomsk komencas malfermigxi privataj entreprenoj de amasnutrado kaj
mangxejoj, proponantaj diversnaciajn pladojn: cxinajn, koreajn,
germanajn, usonajn, italajn ktp. Tial la kolegio estas ege interesita pri
instruistoj, kiuj povus instrui kuiradon de diversnaciaj pladoj,
priservadon en la naciaj restoracioj. La kolegio deziras krei komunajn
entreprenojn de amasnutrado en Tomsk kun partopreno de eksterlandaj
kuiristoj kaj firmaoj.

Por atingi la supre menciitajn celojn la direktoraro de la kolegio
opinias necese allogi pli kompetentajn instruistojn kaj mondnivelajn
programojn el diversaj landoj por instruado en Tomsk kaj petis helpon de
Tomska E-klubo: disvastigi informojn pri la kolegio en E-amaskomunikiloj,
peti helpon de siaj E-amikoj en diversaj landoj.

La kolegio - siavice - helpos al la klubo fondi kaj funkciigi E-
informagentejon kaj eldonadi internaciajn gazetojn AKTUALE euxro-azia kaj
Mondaj Informoj.

Do estas sercxataj eksterlandaj instruistoj kaj instruprogramoj pri la
supre menciitaj fakoj. Ni atendas viajn plej auxdacajn proponojn. Ni
esperas, ke ni povos interesigi vin laux reciproka interkonsento. Ja E-o
povos evolui, se gxi estos uzata en praktikaj agadoj. Por instruado en la
kolegio oni povas uzi la sekvajn lingvojn: E-o, angla, germana, rusa.

V. Minin, vicdirektoro pri internaciaj ligoj
a.ja.2000, RU-634063 Tomsk, Rusio
Tel/fakso: +7-3822-756453

el AKTUALE euxro-azia

*************************************************************************

Scienca Revuo
=============

Enhavo de la Scienca Revuo Vol. 46 (1995)(2)-167.

- Homo, sano kaj nutrajxo, Rudiger Sachs, DE
- La scienca nomode la cximpanzo, W.M.A. de Smet, BE
- Pri zoologia kaj botanika nomenklaturo (rediro), C. Stop-Bowitz, NO
- La akvomelona velkozo kaj ties kuraca tekniko, Huang Yinbao, CN
- "Nacxertanie" de Garasxanin - ideologia bazo de sxovinisma programo,
  Marenglen Verli, AL
- Pri sistemo, Radoslaw Nowakowski, PL
- Premioj en 1995 por gxustaj vivrimedoj, recenzo

Scienca Revuo estas eldonata de Internacia Scienca Asocio Esperantista,
ISAE. Aligxoj kaj informoj cxe la sekretario:

R. Hauger, Ringstr. 13,
CH-8172 Niederglatt, Svisio.

Jarkotizo de ISAE por 1996: 30 CHF pagebla al la sekretario aux al landaj
perantoj.

*************************************************************************

Faka aplikado - laux hodiauxa maniero
=====================================

Cxu oni povas fajfi pri la malfacilajxoj kaj antstataux lamentado trovi
tauxgajn solvojn? Kompreneble jes!

Malavantagxo de la E-movado estas (estis gxis nun), ke la membroj de
fakaj asocioj vivis diaspore, do la kontaktado, kunlaborado, kompilado
kaj dissendado de fakaj bultenoj estis malrapida kaj pro la posxtaj
tarifoj multekosta. Eble tiuj estis unuj el la faktoroj, kiuj kauxzis la
malaltan kaj malefikan agadon de la e-istaj fakaj asocioj.

Sekretario de Asocio de Verdulaj Esperantistoj, AVE nun rompis tiujn
barojn, kaj dissendis la asocian bultenon AVENO n-ro 14 per elektronika
posxto, ja evidentigxis ke pli ol 20 membroj havas retan aliron. Tio ne
nur nekredeble plirapidigas la kontaktadon, sed rezultas ankaux signifan
sxparadon de la sendokostoj.

Tiu ago mem devus signifi nenian sensacion, sed ene de Esperantujo laux
mia scio gxi estas la unua fojo de tiutipa utiligo de la hodiauxaj
teknikaj eblecoj por vere faka aplikado de Esperanto. Jes, ekzistas jam
similaj aferoj en aliaj terenoj (korespond- kaj diskutlisto de
denaskuloj, de verdverduloj, redaktoraj kaj redaktejaj utiligo cxe
Monato, Eventoj, kaj aliaj gazetoj), sed ne multaj gxis nun uzis tiun
eblecon por teni la kontakton kun la membroj de fakaj asocioj.

La vojo de estonteco tamen estas tio -
almenaux devus esti tio se ni volas atingi rezultojn.

Por kontakti AVE, turnu vin al:

Manfred Westermayer
m.westermayer@forigu.3landbox.bawue.cl.sub.de

*************************************************************************

Auxtomata dividilo, kaj E-literumilo en Cxapelilo!
==================================================

Karaj geamikoj,

Flandra Esperanto-Ligo ekde nun transprenis la disvendadon de la
komputila programo Cxapelilo. La firmao Professional Consulting kun ties
estro Pejno Simono dauxre zorgos pri la teknika pliperfektigo, dum
Flandra Esperanto-Ligo zorgos pri la tutmonda surmerkatigo.

De la programo Cxapelilo estas ekde nun akirebla versio 2.0 kiu funkcias
ne nur sub la mastruma sistemo Windows 3.x sed ankaux sub Windows 95.
Nova en la programo estas i.a. tutauxtomata dividilo, kiu disigas la
vortojn fine de linio laux la establitaj kutimoj en Esperantujo, tio
estas unue laux afiksoj, due laux silaboj.

La skipo de Flandra Esperanto-Ligo volonte konsilos vin kaj donos pliajn
informojn.

Prezo de la versio 2.0 estas 250 DEM, la aktualigo de la versio 1.0
kostas 100 DEM.

Flandra Espernto Ligo
Frankrijklei 140,B-2000 Antwerpen, Belgio
Rete: fel@forigu.knooppunt.be

*************************************************************************

Aragvaja Eko-Krio
=================

"Aragvaja Eko-Krio", ellaborita de Ciro Gomes de Freitas kaj TV-Araguiaia
de Barra do Garcas ricevis la unuan premion en la kategorio "Videofilmoj"
de la Belartaj Konkursoj de UEA en 1995.

El la filmo jam estas venditaj pli ol 100 kopioj (kaj cirkulas
bedauxrinde multaj pirataj kopioj). Mendi malmultekoste aux pirati? Jen
la dubo... Vi decidu! Pri detaloj kaj acxeto bv. kontakti:

Eko-Fondajxo, Amarilio Carvalho,
CP 246, BR-78600-000 Barra do Garcas MT, Brazilio.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Antauxkongreso de UK- ankaux pli favorpreze
===========================================

Por ebligi la partoprenon en la oficiala antauxkongreso de UK laux la
alvenintaj petoj la organizantoj ellaboris ankaux pli favorprezan
varianton.

Se vi kontentas pri pli modesta hotelcxambro kun matenmangxo (ceterajn
mangxojn vi povas solvi mem en la urbo), kaj rezignas pri tuttaga
ekskurso kaj la adiauxa vespero en luksa burga vinejo vi povas aligxi jam
por 490 DEM!

Dum la antauxkongreso la partoprenantoj gxuos vere ricxan kulturan
programon, ekskursojn, folklorojn, vinkelojn - ecx akcepton de la Brno-a
urbestro ktp.

Por la aligxintoj el postsocialismaj landoj ekzistas pliaj rabatoj. Tiu
plia rabato (valida nur por aligxintoj de postsocialismaj landoj, kies
antauxpago alvenos gxis la fino de majo) estas 200 DEM, post tiu dato 100
DEM.

Pli da informoj vi ricevos cxe

Petro Chrdle, KAVA-PECH,
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice,
Fakso: +42-2-9912126,
Retadreso: chrdle@forigu.kava-pech.cz

*************************************************************************

Cxe la Markolo
==============

Internacia amikeca renkontigxo en la Markola regiono

Cxefaj temoj: Antauxjugxoj kontraux Esperanto

Du tendencoj: Esperanto inter finvenkismo kaj rauxmismo

Prelegos kaj gvidos diskutojn Gian-Carlo Fighiera.

Ni studos, ludos, muzikos, logxos kaj mangxos en la antikva (sed kun
moderna komforto) monahejo en la graflando Kent.

Tritaga restado, inkluzive de mangxoj, kostos cx. GBP10.

Ni invitas eksterlandajn gesamideanojn pasigi kromajn noktojn antaux kaj
/ aux post la arangxo cxe privatuloj en Kent. Transporto kaj
(eksterkongresa) restado en Kent estas principe senpagaj.

Limdato por aligxo - la 30-a de junio.

Aligxiloj kaj pliaj informoj estas haveblaj cxe:

Helga Rapley,
17 The Grange, Shepherdswell, Dover, Kent CT15 7QB, Britio.

*************************************************************************

Somera Semajno por Geknaboj
===========================

En la kadro de la 5-a IAKSTE en Pekino inter la 15-a kaj 21-a de julio
okazos Internacia Esperanta Somera Semajno por Geknaboj kaj Gejunuloj kaj
Simpozio pri Kompilado de Esperantaj Lernolibroj kaj Didaktiko.

Organizanto: Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio de Cxina Akademio de
Sciencoj.

Temo: Bonvenigi al 21-an jarcenton, farigxi dauxriganto por prosperigi la
sxtaton per scienco kaj tekniko.

En la programo estas antauxvidataj prelegoj, diskutoj, intersxangxo de
sperto, konkursoj de Esperantaj deklamoj, oratorado, kanto, ekspozicioj.

Laboraj lingvoj: Esperanto kaj la cxina.

Kotizo: 50 USD (ne inkluzivas logxadon, mangxon, ekskurson...).

Sendu la aligxilon kaj kotizon nepre gxis la fino de aprilo al
Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio cxe Cxina Akademio de Sciencoj:

Adr. 52 Sanlihe, Beijing 100864, Cxinio.
Fakso: +86-10-8591095

*************************************************************************

OSIEK: Esperanto kaj imperiaj lingvoj
=====================================

Internacia Esperanto-Konferenco kun la cxef-temo: Esperanto kaj imperiaj
lingvoj en internacia uzado okazos en Pribylina, Slovakio, de la 12-a
gxis la 18-a de julio 1996.

Kotizoj, depende de tempo de aligxo, agxo kaj kategorio, varias inter 250
kaj 1270 FRF. Rabatojn 50 % ricevos orientanoj, triamondanoj, junuloj
gxis 26 j., studentoj.

Logxado en hotelo Esperanto: 2-3-litaj cxambroj - 85 FRF por unu nokto,
inkl. matenmangxon. Tendumado eblas.

En la programo: vizito de lagetoj, grotoj, postkonferencaj ekskursoj.
Pliaj informoj, aligxoj cxe:

Eric Laubacher, 
1 rue des Vosges,F-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio.
Tel.: +33-1-30966791
Rete: eric@forigu.frmug.fr.net

*************************************************************************

Kompleta monata kalendaro
=========================

La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni troveblas
en Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj!

01.06-31.08. Nigramaraj Feriadoj, Varna. Inf: Angel Todorov, str. Lj.
Karavelov 68, BG-1000 Sofia, Bulgario.

02.06. 25-a Sudparaib-vala E-Renkontigxo. Inf: Paulo Sergio Viana, R.
Mascarenhas de Morais 125, BR-126000-000 Lprena, SP, Brazilio. Tel: +..-
125-522659

03-09.06. E-ferioj, Karlovo. Inf. Ingx. B. Leonov, pk. 44, BG-4300
Karlovo, Bulgario.

06-17.06. Germana-pola-sveda E-renkontigxo, Miedzydroje. Inf: PEA, pk.
14, PL-70-358 Szczecin, Polio.

07-08.06. Verdaj Amikaj Tagoj, Senta. Inf: E. Societo, Gen. P. Drapsxin
18, YU-24400 Senta, Jugoslavio.

07-09.06. Faka seminario pri financado, Berlin Glienicke. Inf: E-Junularo
Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam, Germanio. Tel.
+49-331-294003.

07-09.06. Printempa Renkontigxo, Sainte-Catherine-de-Hatley, Kanado. Inf:
E-societo Kebekia, 6358-A rue de Bordeaux, Montreal, Quebec H2G 2R8,
Kanadio. Tel: +1-514-2720151

07-09.06. Venu kaj acxetu, int. seminario de komercistoj, Poprad. Inf:
Esperanto, SK-058 01 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio. Tel. +42-92-
32419.

08.06. Internacia porinfana renkontigxo, Heemskerk. Inf: Ton Verwoerd,
Luxemburglaan 545, NL1966 MJ Heemskerek, Nederlando.

08-09.06. Sciencteknika Seminario de TAKE. Inf.: RN 83 rue de Tiefenbach,
F-68920 Wintzenheim, Francio. Fakso: +33-89794333, Tel. +33-89801117,
Rete: 100623.3022@forigu.compuserve.com

08-09.06. Abritus-96 kreiva renkonto, Razgrad. Inf: EDK, str. Sv. Kliment
EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario.

08-10.06. 16-a Renkontigxo de Portugalaj E-istoj, Guitamares. Inf:
Portugala E-Asocio, Rua Joao Couto 6. r/c A, PT-1500 Lisboa, Portugalio.
Tel. +351-1-7141359, Rete: bacano@forigu.cc.fc.il.pt .

09-15.06. 18-a Cxebalta E-ista Prinpempo, Mielno. Inf: Filio de PEA, skr.
poczt.30, PL-75016 Koszalin, Polio.

09-16.06. Ekkonu Hungarion okaze de gxia 1100-jara jubileo. Inf: MOVILO,
Nyirpalota ut 107. HU-1157 Buddapest, Hungario.

10-15.06. Somera kurso, diversaj kursoj, Karlskoga. Inf: Lars Forman, Box
192, SE-691 24 Karlskoga, Svedio. Tel. +46-586-50360.

10-16.06. E-ferioj, Karlovo. Inf: ingx. B. Leonov, pf. 44, BG-4300
Karlovo, Bulgario.

11-12.06. Internaciaj ekzamenoj, Zagreb. Inf: Prof. I. Berkavac-Basic,
Kusxlanova 56, HR-10000 Zagreb, Kroatio.

12-16.06. E-restado kun kursoj, Agde. Inf: Cercle Biterrois d'Espernto, 9
rue G. Picot, FR-34500 Beziers, Francio.

13-16.06. Busekspedicio al Maramarosx, Rumanio. Inf: Esperanto, SK-05801
Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio.

13-16.06. 16-a Int. Renkontigxo de Popolaj Orkestroj, Torun. Inf: Museum
Etnograficzne, Waly Gen. Sikorskiego 19, PL-87100 Torun, Polio.

15-16.06. Seminario "La kuracherboj kaj nuntempa medicino", Gabrovo. Inf:
Ivan Petrov, bul. Mogilev 35, BG-5300 Gabrovo, Bulgario.

20.06-06.07. 2-a Int. Amika Renkonto, Gresillon. Inf: P. Babin, 17 rue
Romain Rolland, FR-85180 Le Chateou d'Olonne, Francio.

21-23.06. 19-a Seminario de Baden-Virtemberga E-Ligo kaj Kurso pri
termin-farado en Rastatt. Inf: Bernhard Eichkorn, Romsausring 20, DE-
78050 Villingen, Germanio. Tel. +49-772-122073.

21-23.06. Renkontigxo de Ave en Vieno. Inf: Manfred Westermayer,
Kandelstr. 62, DE-79194 Gundelfingen, Germanio. Rete: A
HREF="mailto:m.westermayer@forigu.3landbox.bawue.cl.sub.de"
m.westermayer@forigu.3landbox.bawue.cl.sub.de/A

22-23.06. 44-a Kongreso de E-istoj en Kansajo, Toyonaka. Inf: Kansaja
Ligo de E-Grupoj, Sone-higasimai 1-11-46-204, Toyonaka-si 561, Japanio.
Tel/fakso +81-6-8411928.

22-24.06. 7-a Nacia Renkontigxo en Caracas. Inf: Prof. J.E. Bachrich,
Apartado 70782, Caracas 1071-A, Venezuelio.

23-30.06. Jalta Internacia Semajno, Krimeo. Inf: Tatjana Ogorodnikova,
str. 9 Majo 12-7, UA-334264 Gurzuf, Ukrainio.

24-28.06. Kaligrafia Kurso kaj 3-a Internacia E-semajno, Virrat. Inf:
Jukka Laaksonen, Uudenkylankiya 2 B 11, FI-33530 Tampere, Finnlando.

24-28.06. Intensaj E-Kursoj 30-horaj, Detroit. Inf: Sherry A. Wells,
P.O.Box 1338, Royal Oak, MI-48068-1238, Usono. Tel. +1-313-5435297.

24.06-07.07. Nigramaraj-montaraj feriadoj, Karlovo kaj aliloke. Inf:
ingx. B. Leonov, pk. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario.

24.06-12.07. 27-a Somera kursaro, San-Francisco. Inf: Cathy Schulze, 410
Darrell Rd., Hissborough CA 94010, Usono. Tel. +1-415-3421796.

25-01.06. Seminario E. kaj naturo, Vosu. Inf: August Kilk, Mere 83-3, EE-
2126 Vosu, Estonio.

27-30.06. FRESxO '96, Olsztyn. Inf: Andrzej Gielert, Skrytka 861, ul.
Murzynowskiego 22/27, PL-10684 Olsztyn, Polio.

27.06-08.07. E-Feriado. Inf.: Boguslaw Sobol, ul. Gospodarska 55, PL-
05822 Milanowek, Polio.

27.06-08.07. E-istaj Ferioj en Elk. Inf: Monika Bilnik, skr. 56, PL-19300
Elk, Polio.

28-29.06. Koreia Tutlanda Renkontigxo. Inf. A
HREF="mailto:keast@forigu.soback.kornet.nm.kr"Korea E-Asocio,/A CPO Boc 4358,
Seoul KR-100 630, Koreio. Tel. +82-2-6145784.

28-30.06. HURA, Szalafo, Hungario. Inf: Axel Leitner, Matzgergasse 26/19,
AT-1140 Wien, Auxstrio. Rete: A HREF="mailto:H9250888@forigu.obelix.wu-
wien.ac.at"H9250888@forigu.obelix.wu-wien.ac.at/A

29.06. E-Tago en Hungara Nacia Muzeo dum Festivalo de Unuigxo de
Pupteatroj, Budapest. Inf: Erzsebet Regoczi, Sorhaz u. 4. III.7., HU-1056
Budapest, Hungario.

29-30.06. Kultura Monatfino en KCE. Inf: CP 779. CH-2301 La Chaux-de-
Fonds, Svisio.

29.06-05.07. Hungaria Esperantista Semajno. Inf. Espertur, Tatra u. 4,
HU-1136 Budapest, Hungario. Tel: +36-1-2680306.

29.06-08.07. Int. E-Somerlernejo kaj Mazi-kurso por komencantoj, Zagrebo.
Inf. Prof. Ivan Bekavac-Basic, Kusxlanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio.

29.06-13.07. Internaciaj E-Renkontoj, Bydgoszcz. Inf: A
HREF="mailto:turismo@forigu.bydg.pdi.net"Monda Turismo,/A str. M. Sklodowskiej-
Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio. Tel. +48-52-415744.

30.06. Bonvenon al Farmejo-Fericentro, Cul-des-Sarts. Inf: Asocio por
Esperanto, Rue des Glacierres 16, BE-6001 Charleroi (Marcinelle), Belgio.

30.06-07.07. Balatona ripoztendaro. Inf: MOVILO, Nyirpalota ut 107. HU-
1157 Budapest, Hungario.

30.06-13.07. Ferioj kaj Esperanto, Lancxov, Cxehio. Inf: E-Junularo
Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam, Germanio. Tel.
+49-331-284003.

30.06-13.07. Somera E-Tendaro, Lancxov. Inf: Pavel Sittauer, Hartmannova
1128, CZ-67401 Trebicx, Cxehio. Tel. +42-618-21909.

*************************************************************************

MOVADO
//////

3-a Amerika Kongreso
====================

Kun 16-jara brecxo inter la antauxa kaj la cxijara evento, tre sukcese
realigxis en la kostarika cxefurbo San Jose la 3-a Amerika Kongreso de
Esperanto kun la partopreno de 50 esperantistoj el 17 landoj inter ili
ecx el Nikaragvio kaj Panamio.

La Kongreson subtenis efika apogo de diversaj amaskomunikiloj, kiuj vaste
informis pri la evento antaux ties okazigo kaj ankaux dum gxi. Indas je
mencio, ke ecx El Mercurio, la plej vaste legata jxurnalo de Cxilio
montris intereson pri nia evento kaj kontaktis nin por faksa intervjuo.

La kongreso estis malfermita en la teatro "1887", (la nomon gxi ricevis
laux la konstrujaro...). Cxeestis la ministro pri edukado kaj diversaj
altrangaj reprezentantoj de la Universitato, kio evidentigas la grandan
intereson de la edukaj kaj klerigaj instancoj en Kostriko pri nia afero.

Niaj sesioj efektivigxis surbaze de tri cxefaj aksoj: la kunsidoj pri
amerika agado, instruado kaj turismo.

Rilate la laboron en la kontinento estis cxefe diskutataj la situacio de
la junularo kaj ties organiza strukturo, la stato de la instruado kaj
edukado al estontaj instuistoj, okazis prezentado de diversaj
lernololibroj por hispane kaj angleparolantoj.

Certe la plej fekundaj kunsidoj estis tiuj de dedicxitaj al regiona agado
kaj interrilatoj inter landoj: tiam naskigxis pluraj projektoj, kaj
firmigxis aliaj, ekzemple:

Starigo de amerika revuo per Internet. La Universitato de Kostariko
disponigis al ni spacon por tiu projekto kaj baldaux gxi funkcios kiel
forumo por ligi amerikanojn.

Dauxrigo de kunlaboro en la projekto pri televida kurso, kiun partoprenas
Usono, Meksikio kaj Venezuelio.

Cxiuj LA (landaj asocioj) en la kontinento estas petataj nomi
respondeculon, kiu zorgu pri la interrilatoj amerikaj kaj tiu eniru la
komision pri amerika agado nome de la lando, kiun sxli reprezentas.

Plifortigo de la UEA-Fondajxo, kiu prizorgas la kontinenton.

Instigo al LA en la regiono de Sudameriko pli profunde esplori la eblojn
eniri tiun instancon por informi pri lingvoproblemo.

Cetere la programo konsistis el brila nacia vespero, kiam ni konatigxis
kun dancoj kostarikaj: internacia vespero kaj koncerto de Teresita
Alaniz.

La 4a Amerika Kongreso okazos en Bogota (Kolumbio) en 1999.

inf: Atilio Orellana Rojas,
Argentinio

*************************************************************************

Neokazinta albana kongreso
==========================

En diversaj revuaj "Kalendaroj" (ecx en Eventoj) aperis informo pri la
Unua Albana E-Kongreso en Tirana.

Tiun arangxon nek iniciatis, nek planis la landa E-organizo AEL, sed
aktivulo el Norvegio Tron Ogrim.

Multaj samideanoj sendis leterojn, faksojn, elspezis sed vane, cxar
okazis nenio. Mi ripetas kaj emfazas, ke ekzistas nur 1 legxe aprobita
Albana E-Ligo, kun la suba adreso.

Agim Peraj, prez.
Shengjin, Lezhe, Albanio

Rim: Ni klopodas kompili kiel eble kompletan kalendaron cxerpante
informojn el plej diversaj fontoj, sed kompreneble ni ne respondecas pri
la okazigo de cxiuj arangxoj. La menciitaj adresoj estas gxuste por peti
pliajn informojn. La red.

*************************************************************************

BEMI-karavano IJK-IJS
=====================

Post kelkaj jaroj da dormado, BEMI (Biciklista Esperantista Movado
Internacia) denove organizas biciklajn karavanojn al Esperanto-kongresoj.

Pasintan jaron kelkaj Esperantistoj (Dahi el Irlando kaj Yvonne el
Nederlando) jam biciklis al la IJK (Internacia Junularo Kongreso)
okazinta apud Peterburgo, Rusio. Nun ni povas kune bicikli de la IJK en
Guntersberge (Germanio) al la IJS, Internacia Junularo Semajno en Eger
(Hungario).

En 9 tagoj inter la 5-a kaj 13-a de auxgusto ni biciklos tra Germanio,
Cxehio, Slovakio kaj Hungario.

Kelkfoje la vojo estas tute ebena, apud rivero, alifoje ni devos grimpi
mezaltan montaron. Por la homoj kiuj ne tiel deziras strecxi sin, ni
enmetis du tagojn kiam eblas preni la trajnon, kaj tiel havi ripoztagon.
Tio inkluzivas la tagon tra la montaro de Slovakio. Do eblas partopreni
ankaux se vi ne tiel spertas pri biciklado.

En la karavano  partoprenos spertaj kaj malspertaj biciklistoj. Se vi
timas la montaron aux deziras pli da informoj pri ekzercado kaj
preparado, BEMI certe povas konsili vin.

Dum la karavano ni memzorgas. Mangxadon ni mem preparos kaj acxetos. Ni
tranoktas cxe lokaj esperantistoj, en tendumejoj aux ni simple vespere
petas al bonkora kamparano cxu ni rajtas tendumi en iu herbejo.

La BEMI-karavano do estas tre agrabla kaj malmultekosta ebleco por gxui
la regionon kaj por esperantumi.

Pliaj informoj haveblas cxe

Yvonne van den Hork,
Marijkeweg 28-C-1NL-6709 PG Wageningen, Nederlando
Retposxte: espi@forigu.dds.nl

*************************************************************************

Katalogo de IEM elektronike
===========================

Jam ekde 1990 la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM) en Vieno, la plej
granda plene funkcianta Esperanto-biblioteko, katalogigas siajn librojn
rekte en la biblioteka komputila reto. Tiel estigxis intertempe
elektronika katalogo kun pluraj miloj da titoloj, kiun oni povas rekte
konsulti, havante konekton al la auxstria biblioteka sistemo. Tio
signifas, ke pere de multaj euxropaj universitataj bibliotekoj la
katalogo estos alirebla per Internet.

IEM nun laboras ankaux pri retrorigarda katalogigo elektronika - laboro,
kiu dauxros certe plurajn jarojn - tiel ke foje la tuta havajxo de IEM,
t.e. preskaux la tuta literaturo en kaj pri Esperanto ekde la komenco
gxis hodiaux disponeblos komputilforme.

Herbert Mayer, Vieno

*************************************************************************

En la centron de Seulo
======================

La centra oficejo de Korea Esperanto-Asocio estas jxus translokigxinta en
la centron de Seulo. Jen nova adreso:

Korea Esperanto-Asocio
Nagwondong 50-9, Chongnogu Seoul, 110-320, Koreio.
Telefono: +82-2-7411290
Fakso: +82-2-7411291
Internet: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr

Inf: Choe Taesok, gxen. sekr.

*************************************************************************

Laborbrigadoj de TEJO en somero 1996
====================================

Gxeneralaj kondicxoj

- Volontuloj ricevos restadon kaj mangxadon senpage
- Volontuloj mem pagas al- kaj forveturon.
- Neniu faka scio estas bezonata
- Laboro: 5-7 horoj tage.

La organizantoj ne cxiam povos asekuri vin: prefere mem zorgu pri privata
aux publika asekuro.

La aligxo estas cxiukaze deviga. Okaze de nealigxo, se estos jam atingita
la maksimuma nombro de partoprenantoj, vi riskas ne esti akceptita al la
laborkampo.

* * *

Kopenhago, Danio

14 tagoj, 10 volontuloj
Kiam: 31. julio - 13 auxgusto
Pli detalaj informoj: en majo

Aligxadreso/organizanto: Jacob Nordfalk, Rodmandsgade 53, 2TH, DK-2200
Koebenhavn N, Danio. Tel: +45-31-838220. Rete: nordfalk@forigu.fys.ku.dk

Priskribo: Kultura Esperanto-Festivalo (KEF), organizita de E-o Junulara
Dana Organizo okazos inter la 6-a kaj 11-a de auxgusto, por 200 homoj. La
volontuloj helpos prepari la mangxojn, arangxi la scenejojn (lumo,
sonsistemo), kontroli biletojn, ordigi kaj eventuale prepari la
programojn, skecxon aux temojn por la diskutrondoj.

Lingvoj: Esperanto.

La volontuloj ricevos restadon, mangxadon kaj partoprenon de KEF

* * *

Blera, (80 km de Romo)

2-a Arkeologia Laborkampo

10 tagoj, 50 volontuloj
Kiam: 16-27. auxgusto
Aligxadreso/organizanto: Pier Luigi Cinquantini - via Dante Alighieri 2,
IT-01010 Blera. Tel: +39-338-484790. Rete: p.cinquantini@forigu.agora.stm.it

Priskribo: Blera estas eksterordinara vilagxo, kiu trovigxas tie, kie en
la antauxromiaj epokoj floris unu inter la plej ricxaj kulturoj de
mediteraneo: la etruskoj. Estas tiom multaj la restajxoj (pontoj,
tombejoj, vilagxoj...), ke ili eniris la cxiutagan vivon de la civitanoj:
tombejoj farigxis rifugxoj por kokinoj, sxafoj kaj hundoj. Dum la lastaj
jaroj grupo da gejunuloj de la loka turisma asocio (Pro Loko) decidis
cxesigi tian sisteman detruadon de la restajxoj. En tiu cxi konteksto
disvolvigxas laborbrigado kiu portos vin 2500 jarojn antaux. Estas belega
ankaux la sovagxa naturo de la mediteraneaj forestoj.

Dum la laborbrigado okazos E-kurso por komencantoj (maksimume 10
personoj)

La volontuloj ricevos senpage restadon en lernejo (kunportu dormosakon
kaj matracon) kaj mangxadon.

* * *

Padova, norda Italio

10 tagoj, 20 volontuloj
Kiam: 07-14  julio
Aligxadreso/organizanto: Gianluca Serbo - via Nazario Sauro 23, IT-36100
Vicenza. Tel: +39-444-513574

Priskribo: Laboroj en la Kultura Centro CLAC - Temas pri Kultura Centro
kie trovigxas la sidejo de pluraj asocioj de Padova, inter kiuj la E-
Centro. Cxirkaux la domo estas belega parko, gxardeno en la mezo de la
urba trafiko. La laboro konsistos el renovigado de la ejo, kies direktoro
sxatus krei junulargastejeton.

Senpagaj restado kaj mangxo.

Dum la laborbrigado ni klopodos arangxi E-Kurson

* * *

Apud Danubo, nordoriente de Nisx, Jugoslavio

15 tagoj, 10 volontuloj
Kiam: 18-31. auxgusto
Aligxadreso: Serba E-Junulara Organizo, Terazije 42, YU-11000 Beograd,
Jugoslavio. Limdato: 10-a de julio!

Organizanto:  Zoran Cxiricx, Branka Miljkovicxa 14, YU-18000 Nisx. Rete:
t3ciric@forigu.rcub.rcub.bg.ac.yu

Priskribo: La brigadon organizas Brigada Klubo - Nisx. Gxin partoprenos
40 personoj el kiuj 10 'lokoj' estas donitaj al esperantistoj.

Apud Danubo, proksime de urbo Negotin (nordoriente de Nisx), trovigxos la
laborkampo. Tie la partoprenantoj 'esplorados' unu el la pluraj
arkeologiaj 'kampoj' (arkeologia elfosado estas la cxefa okupo).

La restado, mangxado (en la junulara kampo /dometoj/) kaj transporto de
Nisx gxis la kampo estas senpagaj.

Aligxiloj:
Sendi aligxilon por la koncerna organizanto estas deviga kondicxo.

Bonvolu skribi per latinaj presliteroj: nomo kaj antauxnomo, ino/viro,
naskigxdato, adreso, strato, posxtkodo, urbo, lando, telefono, fakso,
retposxta adreso, subskribo.

Kunordiganto, komisiito por cxiuj volontulaj laboroj de TEJO:

Francesco Amerio,
via Pagliani 5, I-10126 Torino, Italio.
Tel. + 39-11-6670928.
Fakso: +39-11-3190271.
Retposxto: f.amerio@forigu.agora.stm.it

Kromaj informiloj (Kiel arangxi laborbrigadon? Listo de la someraj
laborbrigadoj, Taskolisto de la Kriza reto) pri la socia agado de TEJO
estas haveblaj cxe la TEJO-oficejo BonEJO:

Rheinweg 15, DE-53113 Bonn, Germanio.
Tel. + 49-228-235898,
Fakso: +49-228-232764,
Retposxto: tejo_oficejo@forigu.bn.maus.de

*************************************************************************

Fondajxoj de Soros kaj Esperanto
================================

Gyorgy Soros (prononcu: Sxorosx) kiel konate estas unu el la plej konataj
mondricxuloj, kiu establis fondajxojn en pluraj landoj por helpi la
tieajn sociajn sxangxojn kaj subteni kulturajn projektojn.

Estas jam malpli konate, ke li estas la filo de Teodor Schwartz, fama
budapesxta advokato kaj esperantisto, fondinto kaj meceninto de la
eldonejo kaj revuo Literatura Mondo (!), auxtoro de pluraj E-libroj.
Schwartz elmigris el Hungario kun sia familio en 1946.

Pro la iamaj familiaj ligoj de Soros al Esperanto multaj E-organizoj jam
turnis sin al liaj Fondajxoj por ricevi subvencion (ja la celoj de
Esperanto kaj la bazaj celoj de Soros-fondajxoj plurflanke koincidas,
inkluzive lian ideon pri malfermita socio), sed preskaux neniu el ili
sukcesis. Ankaux "Eventoj" estis rifuzita... En 1989 Vilmos Benczik volis
eldoni hungarlingvan tradukon de la romano Maskerado cxirkaux la mondo
(T. Schwatz, 1944) sed Soros tiam ne donis sian permeson - pro
kompreneblaj kialoj.

Estas gxojige, ke Aleksander Koval el Belorusio fine de 1995 tamen
ricevis pozitivan respondon al lia subvenci-peto de la tiea fondajxo por
veturi al Germanio por partopreni IS-n, krome 2 albaninoj ricevis
subtenon por vojagxi eksterlanden al E-arangxoj.

Cxu iu scias pri aliaj subtenoj de Soros por Esperanto?

Laszlo Szilvasi

*************************************************************************

Kursdisketoj en supermarketo!
=============================

E-laborgrupo en Sao Paulo dum la jaro 1995 perposxte senpage dissendis al
la petantoj 750 E-kurs-disketon tra Brazilio.

Nun gxi eldonis novan kursmaterialon "Esperanto sem Duvida" (E-o sen
duboj) de Newton Monteiro por memlernantoj, kiun oni vendas (6 USD)
ankaux en la reto de supermarketo "Pao de Acucar" (Sukerpano), unu el la
plej grandaj en Brazilio.

Inf: Luiz A. O. Coelho,
rua Moreira Cesar 220, BR-25850-000 Paraiba do Sul - RJ, Brazilio

*************************************************************************

Verda mondvojagxo
=================

Mi sxatus pere de Eventoj anonci pri mia rondvojagxa projekto en 1996/97.

Ekde auxgusto 1996 mi vojagxos tra la mondo dum unu jaro uzante
Esperanton por renkonti mediaktivistojn, verdpolitikistojn kaj
alternativulojn. Mi mem estas urba konsiliano por la Verda Partio en
nordnorvega urbo kaj redaktoro de ekologiisma gazeto en Esperanto
(VERDire).

Mia vojagxplano ne estas ankoraux fiksita, sed mi plej interesigxas pri
kontaktoj kun ekstereuxropanoj. Mi povas prelegi pri mia devenlando -
Francio - aux pri mia logxlando - Norvegio - en la franca, norvega aux en
Esperanto. Mi povas (kaj deziras) helpi al pormediaj aux porpacaj
projektoj kontraux senpaga logxado kaj nutrado.

Mi interesigxas pri sociologio, politiko, kaj gxenerale pri homaraj
sciencoj. Mi parte vojagxos kune kun mia norvega amikino, kiu ne parolas
Esperanton. Mi flue parolas la Internacian Lingvon, sed ne interesigxas
pri esperantologio. Mi ne povos pagi restadkostojn alimaniere ol per
prelegoj, manlaboro, redaktado de artikolo aux alia helpo, kiun vi
bezonas. Mi plej unue sercxas kontaktojn en Rusio, Cxinio, Koreio,
Japanio kaj Sud-Ameriko.

Sendu al mi viajn proponojn antaux la fino de junio al

Claude Rouget,
Nedre Markv. 27,N-9011 Tromsoe, Norvegio
aux retposxte al claude@forigu.sn.no

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Ora Folio - ne plu!
===================

Dum du jaroj ekzistis klacxgazeto "La ora folio" - kiu malgraux la
nereklamado tamen igxis konata kaj populara en euxropaj junularaj medioj.
La malgrandformatan (A/6) Axel ... sengxene plenigis per nekutima enhavo:
de lastaj klacxoj pri konataj espistoj gxis seksaj eventoj kaj
problemoj...

Pro tempomanko de Axel tamen la Oraj Folioj ne plu aperas, almenaux ne en
memstara formo, sed versxajne dauxrigxas sur la pagxoj de "La Dua
Jarcento" - komuna eldonajxo de E-societo de Bratislava, Internacia E-
Muzeo kaj la eldonejo Pro Esperanto Vieno.

* * *

Geja viro

"Geja viro" estas 16 pagxa (kun kolora kovrilo) neregula (cx. kvaronjara)
eldono de Geja Esperanto-Filmcentro, pk. 399, NL-3740 AJ Baarn,
Nederlando. Fakso: +31-3554-11969. Jarabono: 15 NLG al la UEA-konto:
FZST-T.

* * *

EK - al komencantoj

EKo estas la titolo de la revuo, destinita por anglalingvaj komencantoj.
La kvaronjare aperanta 20 pagxa (formato A-5) kajeroj lerte gvidas la
komencantojn ne nur por lerni, ekzerci la lingvon, sed modele kondukas
ilin en Esperantujon. La dulingva eldonajxo kun legajxoj, ludoj, movadaj
informoj ktp. estas redaktata kaj kompostata de Brian Burnett, Nant Yr
Hafod Cottage, Llandegla, Clwyd LL11 3BG Britio, kaj estas abonebla jare
kontraux 5 GBP.

* * *

Movado de REU

Movado, Informilo de REU ne plu aperas. La estraro de REU decidis ne plu
eldoni gxin. Anstatauxe aperas "Bulteno de REU", kiun redaktas Halina
Gorecka. Retposxto: hrgo@forigu.sbank.e-burg.su

*************************************************************************

INSTRUADO KAJ ILEI
//////////////////

Flugu kun Petro!
================

ICxLM eldonis en dek-pagxan libreton kun son-kasedo Flugu kun Petro,
Demandu kaj Respondu. Verkis: Charlotte Kohrs; ilustris: James Faughnan
kaj infanoj el San Diego. Kasede vi auxdos la vocxojn de Helen Burke kaj
G. Newall. La dua flanko de la kasedo prezentas la verkon "ABC en
Esperanto". Flugu kun Petro havas ok bildojn kun demandoj kaj respondoj.
La unua kaj lasta pagxo havas anglajn konsilojn kaj vortliston, sed la
meza parto estas nur en Esperanto.

Mendu cxe:

Infanoj Cxirkaux La Mondo
3876 Belmont Avenue,
San Diego CA 92116, Usono

*************************************************************************

INTERESE
////////

Vera negxkastelo - kaj sauxno!
==============================

La plej granda negxkastelo de la mondo trovigxas en la nord-finnlanda
urbo Kemi (nord-okcidente de Oulu). Gxi estis farita por allogi turistojn
al industria, ne tre bela urbo, kiun oni ofte preterveturis.

Plena sukceso! Venis jam 160.000 vizitantoj anstataux la atenditaj 30000.
Baldaux la kastelo fordegelos, sed sekvan jaron estos konstruota
Fabelkastelo el negxo.

La nuna kastelo enhavas 10.000 m2. La muroj longas 400 m-ojn, kaj altas
je 3-6 metroj. En la kastelo troveblas teatro kun 3000 sidlokoj,
restoracio kun benkoj el negxo por 300 personoj, sauxno kies temperaturo
ne pli altas ol +20 gradoj (cxar aliokaze la tuta banejo akvigxus), - kaj
aliaj mirindajxoj. Jam okazis diservoj, nuptoj, baptoj, koncertoj kaj
teatrajxoj en la kastelo. La vojon al la kastelo ornamas statuoj el
negxo.

La kastelo kostis 3.5 milionojn da finnaj markoj, sed onidire la
alfluantaj turistoamasoj kunportas monon al la restoracioj kaj hoteloj de
la urbo. Domagxe, ke vi persone ne vidis tion!

inf: Raita Pyhala, Finnlando

*************************************************************************

Cxu vi jam scias...
===================

...pri libropapero, ke per la invento de la rotacia presilo en la
lasta jarcento la libroproduktado ricevis fortan antauxenpusxon.
Presado farigxis malmultekosta kaj rapidega. Baldaux oni frontis
problemon: la disponebla papero ne suficxis. Necesis do trovi
novajn procedojn pli efikajn en la paperproduktado. Oni sukcesis
- tamen riskante malvantagxon, kiun en gxia tuta amplekso oni konas
nur hodiaux: ekde proksimume 1850 produktigxas papero fi-kvalita,
enhavanta tro da acido kaj tro da ligneca substanco. Tiu papero
jam post cent jaroj komencas malstabiligxi kaj ekas procedo de
lanta, tamen konstanta disfalo. Kaj imagu: en la bibliotekoj de
la mondo tiel kadukigxas kaj ruinigxas en la paso de kelkaj
jardekoj milionoj kaj milionoj da libroj. Kaj preskaux nia tuta
Esperanto-literaturo estas presita sur tiu disfalema papero. Ecx
la Unua Libro.

Herbert Mayer

el La Gazeto 2/96

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

Estimata,
=========

Lige kun la 100-a numero de Eventoj mi tutkore salutas vin kaj viajn
nunajn kunlaborantojn kaj ankaux tiujn, kiuj kunhelpis en la redaktado
iam en la pasinteco.

De la komenco nia E-Redakcio de Pola Radio subtenis la gazeton "Eventoj"
opiniante, ke gxi ludas gravan rolon en la perado de informoj kaj
tutspeciale de imitindaj ideoj, kiuj povas antauxenigi la praktikan
aplikadon de Esperanto. Aparte rimarkinda estas via regula aperigado de
kontakt-adresoj, faks- kaj telefon-numeroj kaj de la elektronika posxto,
kio faciligas kontaktojn inter personoj kaj firmaoj dezirantaj kunlabori.
Vian cxi-koncernan modelon de informado devus kiel eble plej vaste sekvi
aliaj E-gazetoj, en kiuj ofte aperas informoj, ecx nomoj de
respondeculoj, sed mankas kontakto-adresoj. Same gratulindaj estas viaj
diversaj analizoj de la situacio ene de la E-movado, ili estas instigaj
al pripenso kaj sercxado de novaj vojoj, vekas intersxangxon de opinioj
kaj iafoje kauxzas, ke oni ekhavas pli aktivan sintenon al la E-agado.

Ni gxojas, ke vi jam proksimigxas al la jubilea, 100a numero kaj ni
deziras al vi multajn tiajn jubileojn en bona sano kaj same bona financa
stato - en la intereso de la internacia E-movado.

Kiel membro de TEJxA-komisiono pri radioaferoj kaj aganto de AERA mi
aparte dankas vin pro la subteno de niaj radio-aktivadoj. Mi kredas, ke
per bona kaj proksima kunlaboro de E-gazetoj kaj radiostacioj uzantaj E-
on oni povos pli forte aktivigi la esperantistan komunumon, kio estas
necesa por eviti la tie kaj tie rimarkeblan stagnadon.

Kun sinceraj salutoj kaj jubileaj gratuloj

Estro de la Esperanto-Redakcio

Andrzej Pettyn

*************************************************************************

Karaj amikoj!
=============

Dauxre mi admiras vian artiston, kiu kutime kaptas la facilaniman humuron
de la ilustrata artikolo. Cxu tiu persono ne meritas nomon en viaj
kolonoj? Kun kora saluto

Will Green

Dankon pro la lauxdaj vortoj. Ankaux la ilustrajxojn (same kiel la
redaktadon, enpagxigon, distribuadon ktp) prizorgas ni mem, ja - kvankam
ni klopodas labori en profesieca stilo - tamen ni estas senprofitcela,
malgranda labor-teamo, kaj ni tre volonte akceptas cxiutipan helpon. La
konstantajn kunlaborantojn vi trovas en la kolofono.

L. S. red.

*************************************************************************

Oficiale ne ekzistas
====================

En la jxus pasintaj tempoj mi sercxis telefone en la Radio Auxstria
Internacia la redaktoron de la Esperanto-elsendoj. Tio tute ne estis
simpla.

Post du-tri interna konekto eblis paroli kun sinjorino laboranta tie en
la sekretariejo. Mi diris al sxi, ke mi volas kontakti la redaktoron de
Esperanto-programo. Laux mia scio - bedauxrinde - la Esperanto Redakcio
ne havas propran telefon-numeron. Sxi estis gxentila kaj senhezite
respondante, ke laux sxia plej bona volo sxi ne povas helpi al mi.

Unue:  malhelpajxo estas sxiaflanke, ke sxi ne povas forlasi sian
laborcxambron estante tie momente sola ...

Due:  foliumante en la nova listo de kunlaborantoj sxi ne trovas la
nomojn de la Esp-redakcianoj. Krome sxi certis en la fakto, ke la Esp.
Redakcio de Radio Auxstria Internacia  "ne havas redaktoron/inon, cxar
tia informo flanke de auxstraj esperantistoj ne atingis la
sekretariaton"...

La sinjorino informis min, ke laux sxia scio cxiusemajne minimume dufoje
alvenas la ejojn de R.A.I. du inoj, kiuj faras la necesan laboron kaj unu
oldulo pro preni la semajnan komentarion (kiu laux sxi certe ne povas
esti redaktoro simple pro agxaj kialoj). Sxi rekomendis al mi kontakti la
auxstrajn esperantistojn por havigi gxustan informon.

Jen mi havis la eblecon jxeti preterflugan rigardon en la administra vivo
de Radio Auxstria Internacia, sed mi vane strebis finfari ion, ne eblis
trovi tiun, kiun mi cxiusemajne povas auxskulti.
Sxi oficiale ne ekzistas ...
Cxu iu povas diri al mi kiel cxi tio eblas?

Kie vi estas auxstra profesieco?

Reme More

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Urbocentra klubo!
=================

Bonvenon al la Urbocentra Klubo! Kunvenoj kun programoj, prelegoj
cxiumarde inter 15-17 horoj en Sajtohaz, placo Blaha Lujza.

Juna Amiko - ne cxeke!

Atentigo al hungariaj abonantoj de Juna Amiko: Bonvolu ne fari pagojn al
la antauxe anoncita OTP-konto. Monsumoj alvenis sen indikoj - cxiuj krom
kvar estas nun trovitaj. Se vi pagis 300 HUF al la OTP-konto kaj ne
ricevis la numeron 96/1 (temo: Energio), bv. skribi al la peranto.

Pli bone uzi posxtan pagilon al la peranto Molnar Monika, Ady ter 3, H-
9700 Szombathely. Unu abono por 1996: 300 HUF, de 2 gxis 9 ekzempleroj po
240 HUF, pli ol 10 po 180 HUF.

MESZ-kozgyules es Eszperanto Kerekasztal

A MESZ idei kozgyulese 1996. junius 1-en lesz 10.30-tol Bp. V. Suto u. 2.
alatt.

Ugyanaznap, ugyanitt 14 orakor kezdodik a  magyarorszagi E-szervezetek
Kerekasztala. Minden erdeklodot szivesen latunk.

Internet!

Az egyik legolcsobb hozzaferest (videkieknek is) az Internet-Hungary Kft.
kinalja: 1027 Bp. Csalogany u. 23-25. Tel: 2132023

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj!

La 17-an de aprilo en la viena Internacia Muzeo inauxguris la ekspozicion
de la hungara pentrartisto Janos B. Toth, la direktoro de la muzeo Mag.
Herbert Meyer. La ekspozicio estis vizitebla gxis fino de aprilo.

* * *

Aktuala kontaktadreso de Jeroen Balkenende, TEJO-estrarano: p/a Kerkwiede
29, NL-2265 DM  Leidschendam, Nederlando.
Retposxte: jeroen@forigu.lorentz.leidenuniv.nl

* * *

Feriu malmultekoste! Mi volas transdoni miajn feri-eblecojn en la
ripozcentroj Budapest Sas Club Hotel kaj Zalakaros, kie oni povas pasigi
po 2x13 tagojn! Por detaloj, datoj kontaktu min: Sarolta Sudar, Alisca u.
22, H-7100 Szekszard, Hungario.

* * *

Ilona Koutny kun sia edzo Zbigniew Galor decidis vivi kune en Pollando.
Sxi instruos en la Lingvistika Instituto de la universitato en Poznan.
Nova adreso: ul. Poniatowskiego 3, PL-62-020 Swarzedz, Polio. Tel.: +48-
61-172873. Ankaux la budapesxta hejma adreso validas.

* * *

Omagxo al Albert Goodheir

D-ro Albert Goodheir forlasis nin en decembro.

La unuan sabaton en marto proksimume 150 personoj kunvenis en la Halo
Henry Wood en Glasgow por memori lin, kaj dankdoni pro la vivo de tiu
rimarkinda sed tre humila homo.

Poeto, eldonisto, prelegisto, tradukisto. Per lia traduk- kaj eldonlaboro
li kontribuis al la diskonigo de skota literaturo.

Larmoj ne mankis, sed la lasta impreso estis la espero, karakteriza
sinteno de nia kara amiko, kiu forte kredis pri dauxrado de cxio; li
cxiam estis oprimisto.

J. J. B.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

19-jara Sebastian Tuszynski, ul. Kosynierow Kosciuszkowskich 12, A, 13.
PL-87100 Torun, Polio.

* * *

34 jaram frauxlino, helpantino dentkuracisto sercxas korespondantojn.
Antonella Vettore, via Bachelet 32, IT-35010 Villafranca, PA, Italio.

* * *

32-jara frauxlo, komencanto sercxas amikojn de kie ajn. Min interesas
botaniko, agrokulturo, lingvoj, religioj, kulturoj... Csaba Zubor, Zsidi
u. 4, H-8353 Zalaszanto, Hungario.

* * *

53 jaragxa flegistino, eksedzigxinta, dez. interkonatigxi kun bonhava s-
ro (kun auxtomobilo). S-ino Biruta Miklasxevicxiene, DZ 371, Pales Iela
14/13, LV-1024 Riga, Latvio.

* * *

Mi estas komencanta e-ino, 42 jara. Kun plezuro mi korespondus kun e-
istoj el aliaj landoj. Halina Sobiech, ul. G. Marcinka 6, PL-08110
Siedlce, Polio.

* * *

Pri infanedukado, filantropio k.a. volas korespondi s-ino Maria Isabel
Bastos dos Santos, Lad. de Curupaiti 243, Palhas BR-25850-000 Paraiba do
Sul - RJ, Brazilio.

* * *

50 agxa vidvino dez. interkonatigxi. S-ino Anna Bukate, Revelos P/N
Krustakmens, LV-4418 Gulbenes Raj, Latvio.

* * *

Mi sercxas korespondantojn. Mi estas 45 jara oficistino. S-ino Anna
Voltan, via Roma 6/2, IT-35010 Villafrnca (Padova) Italio.

* * *

Mi sercxas korespondantojn. Mi estas advokatino. S-ino Ilma Aparecida de
Oliveira, rua B, 88, Morada do Sol, BR-258000-000 Tres Rios - RJ,
Brazilio

* * *

14-jara lernantino dez. korespondi. Joanna Kletkiewicz, Bobrowniki nad
Wisla, woj. Wloclawek, Polio.

* * *

Mi estas 21 jara. Min interesas lingvoj, turismo, sporto, historio, sed
volonte mi korespondus ankaux pri aliaj temoj. Skribu! Roberto Juhasz,
Csokonai u. 86, H-5000 Szolnok, Hungario.

* * *

Mi estas 48 jara flegistino, kaj dez. trovi gekorespondantojn kaj
intersxangxi bildkartojn. Urszula Krolikowska, Dembonskiego 7/27, PL-
38500 Sanok, Polio.

* * *

Mi studas en Int. Studejo cxe Esperantotur, kaj sxatas lingvojn,
vojagxojn, aliajn kulturojn, kaj havas multajn revojn (mi estas 20-jara).
Mi volas trovi similajn korespondajn amikojn. Lucyna Stempinska, ul. M.C.
Sklodowskiej 13/12. PL-88-100 Inowroclaw, Polio.

* * *

Mi estas turka frauxlo, mi nomigxas Hakan Deniz, mi havas 29 jarojn. Mi
interesigxas pri muziko, korespondado, vojagxo ktp. Mi deziras korespondi
kun hungaraj virinoj (frauxlinoj aux sinjorinoj). Adr: P.K. 161, TR-44201
Malatya, Turkio.

* * *

Mi estas 21-jara junulo. Min interesas la naturo, turismo, sporto, danco
kaj religio. Mi dez. kor. kun la tuta mondo. Robert Juhasz, Csokonay u.
86, H-5000 Szolnok, Hungario.

* * *

45 jara dommastrino mi estas. S-ino Luisa Rizzi, via Gomiero 20/A, IT-
35010 Villafranca (PA), Italio.

* * *

Mi estas 43-jara divorculino. Mi volas korespondi kun diverslandanoj por
praktiki la lingvon. Elzbieta Solak, ul. Kollataja 19/7, PL-45064 Opole,
Polio.

* * *

14-jara Cezary Kletkiewicz, kun cx. l. pri cx.t. PL-87617 Bobrowniki nad
Wisla, woj. wloclawskie, Polio.

* * *

Mezagxa esperantistino Urszula Adamska, PL-87800 Ciechocinek, woj.
wloclawskie, Polio.

* * *

21-jara Agnieszka Drecich, ul. Koniuchy 19 m. 21, PL-87100 Torun, Polio.

* * *

Mezagxa sinjoro, Czeslawa Wilke, ul. Budowlanych 27 m. 9, PL-62600
Gniezno, Polio.

* * *

68-jara arbaristo deziras korespondi precipe kun hungaroj: Erich Haug,
Liptingerstr. 89, D-78532 Tuttlingen, Germanio

* * *

11-jara knabino volus korespondi tutmonde pri cxiuj temoj. Nastja
Cxertilova, a/ja 21, RU-143000 Moskva-Odincovo-6, Rusio.

* * *

14-jara lernantino deziras korespondi pri cxiuj temoj: Joanna
Kletkiewicz, Bobrowniki nad Wisla, woj. Wloclawek, Polio.

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Dum la E-kurso
==============

Instruisto: "Johano, diru al mi du pronomojn".

Johano: "Kiu, mi?"

Instruistino: "Jes, vi pravas".

*************************************************************************
*************************************************************************

EVENTOJ, n-ro 101
Dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net
Aperas dusemajne
Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor