Eventoj n-ro 100, 2/aprilo - '96, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Estu bona spegulo de Esperantujo - Karaj legantoj! Movado: - La unuaj vortoj - Kaj "KONGRESO" cxu okazos iam? - Impresoj pri la UK... - UEA: CxU NE KAPABLA? - Konstrui, jes, sed ne el nuboj - GE-SAM-IDE-AN-O-J - Plej gravaj cxeneroj: la lokaj E-grupoj! - For la megalomanion! - Kiom da ? - "Blumarkoj" propagandu Esperanton! - La 3 bazaj principoj - Gazeto de 1992! Faka aplikado: - ESPERANTAJN LITEROJN ANKAUx AL VIA KOMPUTILO! - CxAPELILO 2.0 ekde de hodiaux liverebla! - Masxinelementoj - Biologia Esperanta krestomatio - 1001 komercaj ofertoj! Lingvo: - La slavismo "je la nomo de" Arangxoj: - Velsxipa aventuro - IJS-1996: Eger - Tablotenis-Konkurso - Unua Kongresode Hinda Oceano... - Fidelaj al Petro - Kompleta monata kalendaro Instruado de ILEI: - 30a ILEI-konferenco - Necesas plia instruisto! - Internacia konkurso Libroj: - Verkemuloj, atentu! - Kiel diskonigi vian asocion? Muzika kulturo: - Vinilkosmo: la 2a volumo aperonta! Esperanto en radio: - Kiam? Kie? Interesajxoj: - Profesia nivelo - kie vi estas? - Por ke via artikolo ne flugu al paperkorbo... Por via notlibro: - Rete atingeblaj Esperanto-redakcioj - Rete atingeblaj E-radioredakcioj Hungara angulo: Anoncetoj: Korespondi deziras: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Estu bona spegulo de Esperantujo ================================ Estas mia plezuro, ke Eventoj akceptis mian skribsaluton, okaze de sia 100-a numero. Kiam gxi aperis en la jaro 1992, estis dubo pri sia dauxra eldonado, cxar ni vidis multajn gazetojn kaj jxurnalojn, kiuj aperis sed vivis mallonge. Nu, Eventoj, la vere sendependanta jxurnalo, atingis la numeron 100 kaj ankoraux kreskas. Cxiuj bone scias, ke estis ne facile atingi la gxisnunan nivelon. Mi admiras kaj elkore estimas la kuragxan kaj efikan laboron de s-ro Laszlo Szilvasi, la redaktoro de Eventoj. Jxurnalo estas spegulo de la societo. Esperantujo havas du spegulojn: Heroldo de Esperanto kaj Eventoj. Ambaux jxurnaloj bone spegulas pensojn kaj vidpunktojn de la popolo de Esperantujo kaj Universala Esperanto- Asocio multe sxuldas al la du speguloj por plibonigi sian laboron. Malsame de Heroldo de Esperanto, Eventoj havas gxian propran stilon kaj karakteron. Sendepende naskita post la politika sxangxo en Orient- Euxropo, en la pasintaj 99 numeroj gxi multe kontribuis speguligi aliajn angulojn de Esperantujo, ne nur de Orienta Euxropo, sed de la tuta Esperantujo. Mi alte taksas la dinamikan kaj novstilan redaktopolitikon de Eventoj. La mondo estas regata de komputiloj kaj interreto. Eventoj rapide adaptigxis al la nova evoluo. Tiamaniere gxi pli bone kaj pli rapide spegulas Esperantujon. La novajxoj kaj opinioj, donitaj pere de Eventoj ofte helpas laboron de UEA kaj gxiaj estaranoj kaj komitatanoj. Unu el la devoj de cxiu esperantisto estas aboni almenaux du gazetojn: unu de sia landa asocio kaj alia de internacia gazeto aux jxurnalo. Mi alvokas la esperantistojn, ili abonu Eventojn kaj subtenu gxin farigxi pli bona spegulo de Esperantujo. Dirinte tiel, mi havas petojn al Eventoj. En la mondo de konkurenco, oni devas plene utiligi sian propran "konkurencan superecon". Mi kredas, ke Eventoj havas gxian superecon en la scio pri komputilo kaj moderna komunika teknologio, inkluzive interreto kaj TTT (tut-tera teksajxo). La nova teknologio donas abundan sxancon kaj vastan merkaton por tiuj, kiuj pretas adaptigxi al gxi. Ankaux UEA planis fondi novan Komision de Interreto! Mi esperas, ke Eventoj plene utiligos la novan evoluon kaj farigxos unika jxurnalo en Esperantujo! Due, Esperanto estas vivanta lingvo. La vivanta lingvo devas esti parolata kaj auxskultata. En tiu tereno, radio plenumas gravan rolon por disvastigo de Esperanto kaj ideo entenanta en gxi. Estas pli ol 10 radio- elsendoj en Esperanto tutmonde. Por kontinua kaj pli ofta E-elsendo ni devas montri, ke la elsendoj estas bone auxskultataj. La radiostacioj bezonas aktivan subtenon de auxskultantoj kaj jxurnaloj en tiu punkto. Mi esperas, ke Eventoj instigas siajn legantojn auxskulti radion kaj raporti pri tio. Subteno al radio donos sinergian efikon al la jxurnalo. Trie, tradicia analizo cxiam konkludas, ke Esperanto estas la solvo de la internacia lingva problemo. Sed la decido enkonduki Esperanton en interregistarajn organizojn - estas politika. Por atingi nian celon de enkonduko de Esperanto kiel internacia komuna lingvo, ni bezonas subtenon de tiuj influhavuloj aux "opini-gvidantoj". Ni bezonas multajn "amikojn de Esperanto", kiuj favoras Esperanton kaj subtenas nian celon. Mi esperas, ke Eventoj bone kontribuas ankaux por varbi kaj multigi amikojn de Esperanto. Estu bona spegulo de Esperantujo kaj la monitoro de la Esperanto-movado. LEE Chong-Yeong prezidanto de Universala Esperanto-Asocio ************************************************************************* Karaj legantoj! =============== De kvar jaroj ni sopiras tiun momenton, aperon de la 100-a numero. Promesita - do plenumita! Dankojn pro la multaj retaj, faksaj ktp gratuloj okaze de la jubilea numero. Mi konfesas, plej simpatia estis tiu fragmento en iu mesagxo, ke "...la realigo de dusemajna eldono pruvis, ke tamen eblas fari supozitan maleblon. Gxi donas esperon realigi ankaux aliajn "maleblajn" projektojn ene de Esperantujo..." Vi tenas en la mano nekutiman numeron de Eventoj. Krom kelkaj fresxaj informoj gxi enhavas represajxojn de tiuj artikoloj el la antauxaj numeroj kiuj rezultis plej da reeho. Eventoj do pasxis el la infana al la junula agxo. Ni planas reanalizi nian staton, (enhavo, stilo, celgrupoj ktp) - por estonte fari ecx pli placxan, pli utilan gazeton al Vi. Ankaux estonte starante je via servo Laszlo Szilvasi ************************************************************************* MOVADO ////// La unuaj vortoj =============== " ... kaj kiel utiligi nian lingvoscion de Esperanto?" Versxajne tiu demando estas la plej ofta frazo, kion eldiras la jxusaj kursfinintoj. Kvankam estus centoj da ebloj, por scii pri ili, kaj utiligi ilin esence grava estas la informoj. La ideo "kiel eble plej ofta gazeto" ne estas io nova afero. Estis tiaj klopodoj de Teo Jung, pruvis gxin Eckhard Bick per la Semajna Bulteno, kaj eksperimentis pri gxi antaux kelkaj jaroj ankaux Budapesxta Informilo. Nun post la revolucioj en Orienta Euxropo ni havas historian momenton. En tiu regiono trovigxas la plej multmembraj landaj Esperanto-asocioj - tamen malgraux la plurfoja klopodo havi "ion komunan gazeton" la aperritmo de la unuopaj revuoj pli kaj pli maloftas aux ecx tute cxesigxas. Eventoj estas en unika situacio. Post plurjara preparlaboro ni havas unikan datumbazon de esperantistaj adresoj; havas la kapitalon, la komputteknikon, havas merkatikajn fakulojn, relative favorajn ekonomikajn cirkonstancojn, - kaj havas teamon de spertaj esperantistoj, surbaze de kio ni decidis lancxi la novan gazeton. Kvankam ni startas per 8 pagxoj dusemajne, ni havas realan planon altigi gxin. La pagxonombro dependas nure de la nombro de abonantoj. Pro la geografiaj distancoj, pro la orient-euxrope draste altigxintaj vojagxkostoj; por plejmulto de Esperanto-parolantoj restas la perposxta maniero teni la kontakton kun la movado. Samtempe, cxefe dum la lastaj dek jaroj post la Rauxma deklaracio, plejmulto de novaj kursanoj lernas la lingvon por poste iel utiligi gxin en la praktiko. Ni ja volas helpi en tio, volas prezenti la diversajn eblecojn - kaj ni konscias, ke preskaux senescepte ili estas ligitaj al la t.n. movado. Eluzante la dusemajnan aperritmon ni volas publikigi aktualajn informojn pri renkontigxoj, kongresoj, pri diversaj Esperantaj eventoj, kaj Eventoj staros ankaux je via dispono. Aliflanke ni cxerpos multajn informojn el la aliaj (pli ol 120) aperantaj revuoj, bultenoj, kaj intencas represi la plej interesajn artikolojn el ili. Ni ne volas esti cxio. Ni ne volas esti beletra, faka, scienca ktp. revuo, sed male, ni volas helpi al la legantoj, kiel trovi la beletrajn kaj fakajn eldonajxojn, kaj kiel utiligi la fakajn asociojn. Por kiu ni faras Eventoj-n? Ni celas cxefe tiujn homojn, kiuj iam ellernis Esperanton, sxatas gxin, sed ne havas la eblon (monon, tempon, energion ktp.) cxiujare viziti 5-6 diversajn arangxojn. Ni sxatus ligi kompreneble al la movado ankaux la jxusajn kursfinintojn. La unua numero estas iom alienhava, ol kutime ni planas gxin. Tiu cxi numero estas sendita al cx. 20 mil adresoj dise en la mondo. Ni scias, ke nur malgranda parto abonos la gazeton tuj, sed ni volis ke la materialoj estu utiligeblaj por kiel eble plej multaj. Do, ni komencis. Ni atendas viajn sciigojn, informojn pri diversaj eventoj, por publikigi gxin al Eventoj. Starante je via servo Szilvasi Laszlo el Eventoj 001, 1/marto-92 ************************************************************************* Kaj "KONGRESO" cxu okazos iam? ============================== La nocion "kongreso" diversaj leksikonoj, vortaroj difinas preskaux sammaniere. "...kunveno de samcelanoj... por diskuti komunajn literaturajn, sciencajn, politikajn... demandojn" (laux PIV). "...diskuto de invititaj partoprenantoj (reprezentantoj) pri tre gravaj (komunaj) demandoj. En multaj medioj gxi estas la legxfara forumo" (laux Magyar Ertelmezo Szotar, hungara difina vortaro). En Esperanto la signifo de kongreso iom modifigxis, ja tiun vorton uzas la landaj, la internaciaj kaj la fakaj asocioj por signi ilian simplan jarkunvenon. Ankaux la UK de UEA kaj SAT-kongreso okazas cxiujare. Sed cxu ili vere estas kongresoj? Estas multege da demandoj de nia Esperanto-komunumo, kiuj bezonus komunan pritraktadon. La baza demando: kiuj ni estas esperantistoj, la celoj, analizado de la aktuala situacio, difino de prioritatoj, strategio kaj taktikoj, maniero de ilia realigo, agadkampoj kaj kampanjoj, ilia kunagordo, ktp. estas ja aferoj, kiuj bezonas internacian konsenton. Kaj kion ni vidas en la realo? Kial nur atendi la miraklon? ---------------------------- En plejmulto da Esperantaj kongresoj la delegitoj foruzas la tempon por elekti la novan estraron, aux senfine traktas bugxet-proponon, kion fine neniu plenumas. En plej bona okazo oni listigas mankojn, dezirojn, revojn, - kaj poste hejmeniras, atendante la miraklon. Sed kiam kaj kie oni okupigxas pri la plej gravaj por ni aferoj? Kiam kaj kie oni analizas en landa kaj internacia niveloj la movadan situacion, kiam kaj kie oni decidas, konsentas pri komunaj agoj? Necesas bona strategia plano ---------------------------- Post longa-longa klopodo antaux tri jaroj estis akceptita nova strategia plano kaj t.n. 3-jara laborplano de UEA. Kvankam ankaux gxi ne estas vera strategia kaj cxefe ne laborplano (aux mi studis ion tute alian el la studobjekto organiziko), tamen cxu iu kontrolas gxian plenumon? Cxu iu iam revizias la strategion, aux gxi ne estas necesa? La oficperiodo de la nuna UEA-estraro en julio finigxas, kaj estas decidite ne trudi pretan laboron al la nova estraro. Do, gxi komencu la tuton denove... Cxu iuj iam resumas la agadon (aux ne-agadon) de t.n. fakaj asocioj de UEA? Aux la unufoje akirita statuso validas poreterne? Ankaux UEA-estraro ne estas cxiopova. Krom tio ke ankaux ili laboras volontule (=sensalajre) aldonigxas, ke dum la estrarkunsidoj plejofte ili devas (???) okupigxi pri teknikaj, financaj aferoj de C.O. anstataux pri kunagorda, organiza laboro. En la lasta agadjaro estis arangxitaj pluraj fakaj seminarioj. Pri la Internacia E-Forumo en Kauxnas la landaj asocioj montris preskaux plenan indiferenton. Al la UEA-seminario pri informado alvenis plejparte homoj, kiuj havis libertempon, sed ne nepre fakajn konojn pri la temo. Al la t.n. "Euxropa (??) Kongreso" venis nur delegitoj de kelkaj landoj... Kie do oni decidas, zorgas pri niaj aferoj? Cxu laboran kongreson, aux preferi amasturisman renkontigxon? ------------------------------------------------------------- La Komitato de UEA teorie konsistas el la plej spertaj, plej influhavaj esperantistoj. Dum la UK ili estas kune, la solan fojon en la jaro. Cxu oni ne devus pripensi, kiel plej efike utiligi tiun okazon? Cxu nia Esperantujo iam havos ankaux verajn kongresojn kun la tradicia (labora) senco? Tiuj demandoj interesas multajn konsciajn esperantistojn. La pagxoj de EVENTOJ staras je dispono por la respondoj. L. Szilvasi, Budapesxto el Eventoj 2/julio-92 ************************************************************************* Impresoj pri la UK... ===================== Mi ne scias, kiel fartis la "ordinara" partoprenanto-esperantisto dum la viena UK, sed por movadaj aktivuloj, organizantoj gxi estis brila okazo por persone renkonti la partnerojn, operative priparoli la estontajn komunajn agojn. Fakaj asocioj kaj surpaperaj organizoj -------------------------------------- Lauxtradicie preskaux cxiu faka asocio arangxas sian gxeneralan membrokunvenon dum la UK-j. Estis kelkaj, kiuj post zorga preparo profitdone eluzis tiun eblecon, kaj bone utiligis la okazon por komune priparoli la kurantajn aferojn. Ni menciu TEJxA (jxurnalistoj), IKEF (ekonomikistoj), ILERA (radioamatoroj), ILEI (instruistoj) ktp. Kial ni mensogu por ni mem? --------------------------- Sed estis vere sxoka kaj malentuziasmiga la t.n. jarkunveno de multaj fakaj asocioj (?). Krom esceptoj, estis okulfrapa ilia karaktero: malprofesia surpapera organizajxo. Kiel alimaniere taksi tiujn, ecx famajn fakajn asociojn, kies gxeneralajn kunvenojn partoprenas el la surpapere ekzistantaj plurcentoj nur 3-7 membroj, en pluraj kazoj ecx nek unu estrarano...? Okazis, ke la kunvenon partoprenis 39 homoj, kio ja montras ian interesigxon al la agado de tiu asocio - sed la nombro de membroj estis: 4! En alia "jarcxefkunveno" partoprenis 11 cxeestantoj, sed krom la organizanto de la kunveno neniu havis antauxe ian ajn rilaton al la koncerna "faka asocio". La komitato zorgis nur pri internaj aferoj ------------------------------------------ Malgraux mia origina intenco (pro tempa kongruo de diversaj kunvenoj) mi ne povis cxeesti cxiujn kunsidojn de la UEA-komitato. Sed tiuj 4-5 fojoj, kiam mi cxeestis, estis por mi malallogaj. Mi decidis cxesi tiujn vizitojn, kiam oni foruzis plenan posttagmezon (cx. 20 % de la tuta kunsidtempo) nur al unu demando: "membro-organizoj el la eksa Jugoslavio", kaj en la fino de la longa diskuto estis akceptita rezolucio, kiun duono de komitatanoj komprenis tiel, la alia duono aliel... Por strategiaj demandoj, por la movada analizo, por komunaj kampanjoj jam ne restis temo. Dauxre mi havas la dubon, cxu la gxisnuna maniero de UK-j estas la plej bona solvo por nia movado. Dum la tuta semajno la komitato - la plej supera (!) instanco de UEA kunsidis entute nur cx. 15 horojn. Cxu tiuj 15 horoj estis "La Kongreso"? Cxu dum tiuj horoj oni traktis kaj solvis la plej gravajn (aktualajn) movadajn problemojn? Aux cxu gxi ne estis celo? Sxokigxas la oficistoj ---------------------- La kongresejo Auxstria Centro Vieno estas eleganta, bone ekipita vera kongresa centro, kiu donas hejmon unu post la alia al konferencoj, kongresoj de diversaj organizoj. Ni faris vere profundajn impresojn al ili, ja post la dua-tria tago ili estis perfekte sxokitaj... La ekstera aspekto de esperantistaj kongresanoj estis la unua impreso (anstataux la kutima, eleganta, kravatula intelektularo aperis io alia, ni diru: "senzorge legxere vestita amaso de alia socia tavolo..."). Pliigis la efikon kelkaj "memzorgantoj", kiuj kasxis sin por nokto en la kongresejo, aliaj trovis tranoktejon en la auxto-parkejo, kelkaj ecx simple sur la herbo cxirkaux la kongresejo... Unu el la lokaj oficistoj iom amare komentis la impresojn: "...la mondkongreson de Esperanto ni imagis iom alia..." Ni nepre bezonas ian amasan, internacian kunvenon de esperantistaro, ja gxi estas fakta bezono, kaj ankaux movada intereso. Sed cxu ne estus pli oportune nomi gxin alivorte, arangxi gxin en pli simpla, malpli reprezenteca loko? La mondo neniel volas akcepti nian gxisnunan koncepton de "kongreso" . Samtempe cxu ni ne devus repripensi la neceson arangxi almenaux de tempo al tempo ankaux LABORAN KONGRESON? Szilvasi Laszlo el Eventoj, 2/aug. 1992. ************************************************************************* UEA: CxU NE KAPABLA? ==================== Instigis min verki tiun cxi artikolon ne nur tio, pri kio homoj plendas ne oficiale, sed ankaux la konvinko, ke necesas komenci movadon celanta renovigon, etikigon de agado kaj gxenerale plibonigon de UEA, organizajxo kun grandega kaj ne utiligita potencialo. Estas nia, de UEA-membroj, morala devo ne nur pensi sed ankaux labori por tiu celo. Mi forte emfazu, ke kvankam tiu artikolo sxajnas esti kritiko, gxi celas ne nur tion. Precipa celo estis pensiigi geesperantistojn pri la reala situacio de UEA. Cxu vivi surbaze de mondonacoj? ------------------------------- Unue pri plej serioza problemo de UEA - mono. Ni scias, ke de kelkaj jaroj la asocio havas deficiton en la bugxeto. Sxajnas, ke nur danke al grandaj (precipe testamentaj) mondonacoj la organizajxo havas suficxe grandan kapitalon, kiu certigas gxian ekziston. Mi demandas min, cxu UEA ankoraux ekzistus, se gxi estus neniam ricevinta mondonacojn? Laux financaj legxoj organizajxo kun bugxeta deficito, ne nur ne povas evolui kaj agi efike, sed ankaux frontas dangxeron de pli aux malpli frua ekzistofino. Kion fari kun 10 milionoj? -------------------------- Kion UEA povus fari, se gxi cxiujare gajnus 10 milionojn da guldenoj? Ja estas eble funkciigi ankaux entrepreno(j)n, kiuj povas tiun monon produkti por la funkciigo de la asocio. Certe oni konsentas, ke 10 milionoj da guldenoj estas mono, per kiu organizajxo povas konkrete agi ecx sen rezolucioj. Mi demandas min, cxu anstataux iom hontiga kaj senteble malkontentiga decido, altigi membrajn kaj kongresajn kotizojn, ne estus pli sagxe kaj profitige fondi entreprenon? En la regaj instancoj de UEA mankas emo kompreni, ke sen grandaj monprofitoj la asocio cxiam estos preskaux sensignifa, revanta forto en tiu materia mondo, kun regorganoj kiuj rekompencos sian financan malkapablon per mondonacoj kaj altigoj de cxiuj eblaj kotizoj. Tion, ke UEA ne suficxe evoluas, ni cxiuj scias klare, cxar ja estas neniu konkreta agado evoluiganta la movadon. UEA plenumas rolon de preskaux nur prestigxa nomo, ne kapabla sukcese funkciigi projektojn pri evoluigo de la movado. (Mi persone, kiu dum tri jaroj kaj duono laboris plenatempe por evoluigo de la movado en Aziaj landoj, devis fini cxion pro malemo de la estraro, finance kontribui al bonaj, la movadon evoluigaj projektoj.) Instrua estu ekzemplo de la membrovarba kampanjo (cxu vi memoras gxian celon pri la nombro?), kiu ja rezultis, sed mizere. Pli serioza, ne tiom rutina pritrakto de la projekto povus rezulti per almenaux duobligo de la membraro dum unu jaro. Suficxas dedicxi iom da tempo por analizo de sistemoj uzataj de similaj internaciaj organizajxoj. Kion ili faras, por varbi membrojn kaj teni ilin? Regionajn filiojn al UEA! ------------------------- Mi kunlaboris kun pluraj internaciaj organizajxoj, kiuj havas brancxojn en dekoj da landoj, kaj tie oni cxiam miris, kiam mi diris, ke UEA havas nur sian centran oficejon, kaj neniujn brancxajn oficejojn en aliaj landoj (ne menciante tiun en Novjorko). "Cxu internacia organizajxo povas efike agi, estante internacia nur pro sia membraro?" Mi cxiam honte evitis respondi tiun demandon. Do, kial UEA ne havas brancxojn en dekoj da landoj? Cxu rezultigas tion malemo perdi regopovon el Roterdamo aux simpla organiza malkapablo? "Esperanto" - la monata eldonajxo de UEA. Mi kredas, ke se redaktistoj de la revuo havus pli da sencenzura libereco kaj financo, ili evoluigus gxin al pli valora, almenaux 100-pagxa plene kolora monata eldonajxo, kiu havus dekojn aux centojn da miloj da abonantoj! Kial ja revuo ne havas pagatajn korespondantojn kaj jxurnalistojn, se ecx simplaj privataj gazetoj havas? Iam, kiam mi estis naiva esperantisto, kredanta je preskaux dia poveco de UEA, ties estrarano diris al mi ion, kio sxokis min: "oni havas impreson, ke en la CO iuj oficistoj estas ecx kontraux agado por evoluigo de la movado, cxar tio signifas por ili pli da laboro, kaj ili jam estas tro sxargxitaj". "Do, UEA estas kontraux diskonigo de Esperanto en la mondo?" - mi demandis min ne povante kredi tion. Nun mi komprenas, ke ne la oficistoj kulpis, sed la organiza flanko de la organizajxo mem. Multaj movadanoj, kiuj iam proponis bonajn, realigendajn (kaj nerealigeblajn) projektojn al UEA, scias, ke tio estis vana provo, kaj miris, kial la estraro ne akceptis la projektojn, ecx ne profunde konsideras ilin. Plej ofte tiuj projektoj postulis financan apogon de UEA, kaj ja tiu ne kapablas financi ecx sin mem. Tia konduto de UEA ja instigas homon aux al rezigno pri la movado aux al propra iniciatemo, sed tio konfirmas nin ke la regorganoj tro timas riski aux estas organize malkapablaj. Proporcian sxargxoportadon! --------------------------- Mi jam menciis pri la kotizoj. Por persono el unuamonda lando pagi 36 guldenojn jare estas ne rimarkinda mono, sed por dua- aux tria-mondano pagi 20 guldenojn, ne malofte signifas redoni sian tutan salajron; do, por iuj la membreco kostas preskaux neniom kaj por aliuloj gxi estas tro kosta. Kiu vere zorgas pri tio en UEA? Kiu almenaux klopodas kompreni tiun problemon? Iom da laboremo kaj simplaj esploroj pri salajroj en diversaj landoj de la mondo, pri printebloj de UEA-eldonajxoj en aliaj landoj, kaj iom da entreprenemo povus tute solvi la malsanan kotizan sistemon. UEA ja estas ni! ---------------- Mi povus plilistigi la malfortajn flankojn de UEA, sed tio ne havus sencon, se ni ne celus forigon de ili. Iam Ivo Lapenna reformis agadon de la asocio, nun estas veninta sekva bezono por tio. UEA movade ne suficxe progresas pro siaj multaj organizaj mankoj. UEA povus esti bonege prosperanta asocio, aktive evoluiganta la movadon en la mondo. Cxu gxi estos tia, dependas de ni, cxiuj gxiaj membroj, ja UEA estas ni! Se ni ne kunlaboros celante reformi la asocion, gxi dauxre vegetos revante pri signifa rolo en tiu mondo. Mi listigu nur kelkajn, plej urgxajn aferojn reformendajn en la asocio, kaj mi petas vin skribu pri tio, kion vi opinias, kion oni devas sxangxi, bonigi, novigi, reformi, forigi, enkonduki... 1. Financa politiko (plej granda temo, plej multaj ligitaj aferoj) a/ kapitalo, fondajxoj (utiligi profitige) b/ financa statuto (mone profitiga aux neprofitiga entrepreno) 2. Kotizoj (pli bona sistemo) 3. "Esperanto", "Jarlibro" (aspekto utilo sencenzureco, jxurnalistoj) 4. Membraro (nombro, servoj) 5. Delegita reto (gxia utiligo) 6. Brancxoj (UEA-centroj en la mondo) 7. Agado celanta evoluigon de la movado kaj diskonigon de Esperanto 8. Subteno de projektoj 9. Korespondado (CO ne respondas leterojn) Mi planas tondi Asocion pro Progresigo de UEA (APUEA). Celo de la asocio estas nun klara al vi. Se vi sentas moralan respondecon pri sorto de UEA, bonvolu pensi iom, kaj skribu al mi, al Esperantaj gazetoj. Valoras pensi pri detaloj. Montru problemon kaj proponu solvojn por gxi. Ju pli da konkretaj proponoj, des pli da ebloj solvi problemon. Se ni kunlaboros en spirito de komprenemo kaj bezono helpi, ni sukcesos Cxu vi estas estrarano, CO-oficisto, delegito, prezidanto, instruisto, movadano aux simpla esperantisto - reagu. Reagu ne nur per kritiko al UEA, mi aux iu/io alia, klopodante pravigi vian opinion (kvankam ankaux tion ni bezonas), sed ankaux proponu ion, kio estos valora por UEA, kaj tio valoros por ni. Joachim Werdin, Polio el Eventoj 015, 1/okt.92 ************************************************************************* Konstrui, jes, sed ne el nuboj ============================== La artikolo de Joachim Werdin "UEA: Cxu ne kapabla?" (Eventoj, 0015, 1/oktobro-92) montras bonan volon, sed samtempe pruvas denove, ke estas pli facile identigi problemojn ol trovi solvojn. Ne estas novajxo, ke mono mankas al UEA, kiel al la tuta movado/komunumo. Dum lingvojn kutime subtenas registaroj, aux almenaux geografie kohera parolantaro, Esperanton subtenas nur libervolaj kontribuoj de disaj unuopuloj. Tamen ne helpas, simple fantazii pri dekobligxo de niaj spezoj aux duobligxo de nia membraro sen iu ajn reala bazo por efektivigi tion. Ni devas konsideri la realajn eblecojn -------------------------------------- Werdin proponas, ke ni "analizu la sistemojn uzatajn se similaj internaciaj organizoj". Sed kie ili trovigxas? UEA estas multrilate unika, nelaste pro la fakto, ke necesas lerni Esperanton por ke membreco estu sencohava. Dum aliaj movadoj bazas sian allogon (kaj do kreskokapablon) sur ideoj nur, UEA postulas konkretan kaj relative malfacilan agon: lerni lingvon. Prktike gxi "merkato" konsistas el tiuj, kiuj jam parolas Esperanton - societo, kiun Bernard Golden samnumere taksis je malpli ol 100.000 homoj, el kiuj pli ol duono vivas en ekonomie malfortaj landoj. Se oni konsideras, ke nia financa kaj homa bazo estas malpli largxa ol tiu de multaj t.n. "malgrandaj" indigxenaj lingvoj, oni venas al pli realisma takso de niaj eblecoj. 14 mil guldenoj por la azia agado! ---------------------------------- Baze, mi dividas la malkontenton de Werdin pri la nuna situacio, sed li ankaux troigas - nelaste pri tiu tereno, pri kiu li mem devus plej bone scii. Dum tri jaroj UEA subtenis lian agadon en Azio je pli ol 14 mil guldenoj; gxi segigis la subtenon antaux unu jaro pro seriozaj duboj, cxu tiu agado efektive portas dauxrajn rezultojn (*1). UEA tamen dauxre investas al la azia movado sub la gvido de sia energia estrarano So Gilsu, same kiel de jaroj gxi investas al Afriko laux la klarvidaj konsiloj de Hans Bakker. Euxropanoj eventuale ne rimarkas tiun agadon, sed por miloj da ne-euxropanoj UEA estas la sola organizajxo, kiu serioze klopodas inkluzivi ilin en la E-movadon. UEA havas pli ol 50 "filiojn"! ------------------------------ Al la demando, kial UEA ne havas "brancxojn en dekoj da landoj", la respondo kompreneble estas ke gxi ja havas: la aligxintajn landajn asociojn. Estas vere, ke multaj landaj asocioj ne tre efike plenumas sian rolon, sed mi vere dubas, cxu ili pli bone farus tion stirate el Roterdamo. Se temas pri regionaj aux fakaj oficejoj, oni eksperimentis pri tio en la okdekaj jaroj kun plejparte negativaj rezultoj (*2). Tio ne signifas, ke ne indas provi denove kaj alimaniere, sed oni konsciu pri jam spertitaj malfacilajxoj. Kie estas tiuj centmiloj da abonantoj? -------------------------------------- Kiel eksredaktoro de Esperanto, mi ridetis pri la alvoko por "sencenzura libereco kaj financo". Finfine realigxus mia revo: koloraj bildoj de senvestitaj UEA-estraraanoj sur la mezaj du pagxoj! Sed serioza: la sola grava formo de cenzuro en la revuo estas la limigo je 20 pagxoj cxiumonate, kaj la klopodo placxi al kiom eble plej da homoj samtempe. La "desupra" politika cenzuro simple ne ekzistas. Cxe la financa flanko, Esperanto-n jam abonas pli da homoj ol iun ajn alian movadan revuon: kie ni sercxu la "dekojn aux centojn da miloj de abonantoj", kiuj ebligus pli ampleksan kaj luksan revuon? Denove ni revenas al la malgrandeco de nia pagipova socia bazo. Ne simple plendu, ankaux agu! ----------------------------- Kvankam la kritikoj de Joachim Werdin maltrafas en detaloj, tamen li principe pravas: UEA ne povas simple dauxrigi laux la modeloj de la lastaj 45 jaroj. Pri tio mi kaj pluraj el miaj estraraj kolegoj estas konvinkitaj. Jam ekis strategia diskuto en la nova estraro, kiu espereble provizos bazon por kelkaj drastaj reformoj. Cxar la Asocio por Progresigo de UEA jam ekzistas: gxi estas UEA mem, gxia membraro, gxiaj aktivuloj. Organizajxojn, same kiel sxtatojn, oni ne reformas de ekstere (kvankam ekstera kritiko povas esti utila sprono!). Pro tio mi bonvenigas la atenton de UEA al Eventoj, sed mi alvokas: ne simple plendu, agu! UEA ne estas tiuj... en Roterdamo, UEA estas ni cxiuj! Vi povis jam legi pri la komitatkunsidoj en Vieno: se tiu maniero stiri la asocion ne placxas al vi, anstatauxigu viajn komitatanojn. Vi scias pri la membrokampanjo: se vi volas ke UEA kresku, varbu por gxi! Vi konas la revuon Esperanto: se vi trovas gxin teda, verku ion pli interesan! Se vi malkontentas pri la membrokotizoj, bombardu la estraron kaj la oficejon per plendleteroj! UEA ne estas "tiuj... en Roterdamo"; gxi estas cxiuj, kiuj kontribuas al gxi. Reagoj estas tre bonvenaj ------------------------- Versxajne post la februara estrarkunsido eblos publikigi iun projekton de nova strategio, nome de la tuta estraro. Kunmetante gxin, ni klopodos konsideri cxiujn vidpunktojn esprimitajn en EVENTOJ kaj aliaj E-gazetoj: tio estas evidente nia tasko, se ni volas, ke UEA dauxre (aux denove) respondu al la deziroj de la esperantistaro. Mi do aligxas al la fina alvoko de Joachim: reagu, jes, kaj amase! Sed cxesu pensi pri la estraro kaj aktivuloj kiel iu senmova anonima maso, kaj rigardu la homojn kaj la faktojn antaux ol ekkonstrui kastelojn. Alie tiuj cxi konsistoj nur el nuboj. Mark Fettes estrarano de UEA el Eventoj, 2/nov-92 *1. Temas pri rondvojagxo de Werdin en Sudorienta Azio por surloke instrui Esperanton kaj fondi lokajn aux landajn E-asociojn. *2. Temas pri la novjorka oficejo apud UN, kaj la budapesxta Scienca Eldona Centro de UEA. ************************************************************************* GE-SAM-IDE-AN-O-J ================= Esperantio ideale estas la tutplaneda socia medio, en kiu estas parolata Esperanto kaj reganta la "interna ideo" de interhoma frateco kaj justeco, kiu esence fondas kaj ja estigis la lingvon... Tial dekomence la geesperantistoj kutimis reciproke alparoli sin "gesamideanoj", unu dolcxa vorto tiel kara al ilia koro, same kiel "gesamlandanoj"... El Usono iu fidela leganto de "La Letero" jxus skribis jene: "Dum mia pli ol kvindekjara Esperantado mi rimarkis, ke la karesa vorto "samideano" estas iom post iom depusxata elde uzado en libroj, gazetoj kaj korespondado. Ecx plie, multaj komencantaj esperantistoj el la novaj generacioj ne scias, kion gxi signifas; aliaj ignoras la vorton kaj ankoraux aliaj, malgraux cxia atento, malrespektas pri gxi. Cxu mi povas ... sugesti, ke vi verku por "La Letero" ... artikolon, pri la animtusxa signifo de la vorto "samideano"?..." Efektive jam de la Universala Kongreso en Hamburgo (1974) la etoso de Esperantio multege sxangxigxis: interalie akrigxis kaj multigxis la polemikaj ecx vipaj kritikoj, se ne intrigoj! El cxio cxi sekvas la nuna situacio, cxu mirinde? Ne, bedauxrinde! Jean Thierry el Eventoj 034 2/julio -93 ************************************************************************* Plej gravaj cxeneroj: la lokaj E-grupoj! ======================================== Dum la lastaj jaroj la kluboj en Rusio sencxese pereadis. Kursoj ne estis organizataj kaj al la movado ne venadis novaj fortoj, nova sango. Gloron al la persistuloj, kiuj sukcesis pluteni la nemultajn klubojn - kaj ecx aktivi! Restis vivaj grupoj en Krasnojarsk, Kaliningrad, Vladivostok, Cxeboksari, Kazanj, Murmansk, Cxusovoj, Kislovodsk, Socxi, Moskvo, Sankt-Peterburgo. Versxajne ankaux kelkaj alie, sed ne multaj. Cxi-jare, la situacio komencis rimarkeble sxangxigxi. Ne plu venas informoj pri klub-pereoj, sed cxiam pli ofte oni informas pri apero de novaj grupoj: en Saransk, Kaluga, Rjazanj ktp. Okazas sukcesaj kaj multnombraj kursoj ekz. en Moskvo, Kazanj, Peterburgo, oni dauxre instruas en Krasnojarsk, Siktivkar, Murmansk. En 17 lernejoj oni oficiale instruis E-n al infanoj dank' al auxdaca internacia eksperimento, lancxita de Irina Goncxarova! Cxi-lasta cetere asertas, ke neniam sxi havis tiom favorajn kondicxojn por E-instruado kiel nun. Do, cxu vere ni havas malfavoran por E-agado tempon? Ne, mi kredas, ke ne plu. Simple, ni trovas nin en pozicio, kiam ni devas rekomenci de preskaux nulo. Kiel jam estis post la unua kaj la dua mondmilitoj, post detruoj kaj perdoj. Sed ni ecx estas en signife pli bona situacio ol la tiamaj re-pioniroj. Ni ja ne perdis nian plej gravan valorajxon, niajn spertajn aktivulojn - VIN! Niaj plej fortaj kluboj konservigxis. La kontaktoj kaj kunlabor- sperto ne disipigxis. Kio do mankas por rekomenci? Ni bezonas kluban organizon --------------------------- Por ke E-movado progresu en Rusio, ne suficxas ke ni estu reprezentitaj en UEA, ke okazu tutlandaj kongresoj kaj la landaj E-organizoj anoncu pri sia unuigxo. La prospero devas veni de la radikoj, de la bazo. Sed kio estas la bazo de E-movado? Tio estas la kluboj kaj la aktivuloj, kiuj vivtenas la klubojn. Nur la kluboj organizas kursojn. Aux aktivuloj, kiuj tiel kreas klubojn. Nur la kluboj estas la formo de loka organizado de E-movado. En la kluboj la novuloj ricevas la unuan sperton pri la movado. En la kluboj oni lernas aktivi. Ili estas la renkontejo kaj informperejo. Neniu povas plenumi tiun rolon de la kluboj, krom la kluboj, kaj estus strange, se iu povus fari ilian laboron pli bone ol ili mem. Tial en la urboj, kie cxesis funkcii E-kluboj la E-movado mortas. Tial en la regionoj, kie ne plu restas almenaux du funkciantaj kluboj, ne plu okazas regionaj E-renkontigxoj. Gxenerale en la tuta lando la kunlaboro inter la kluboj estas nun minimumega. Foje oni ekscias, ke en iu najbara urbo E-klubo ankoraux ekzistas el eksterlanda aux aliregiona informilo. Venis la tempo revivigi la E-grupojn ------------------------------------ Mi kredas, ke venis la tempo, kiam ni povus provi pasxo post pasxo revivigi nian movadon. Kaj la cxefa vojo por tio estas la refunkciigo de lokaj kluboj kaj de la kunlaboro inter ili. La laboro estas ege malfacila, sed la nun funkciantaj kluboj povus kune restartigi la aktivan E-movadon en nia lando, cxu per reciproka helpo kaj informado, cxu per helpo al la novaj kluboj, cxu per okazigo de bonaj renkontigxoj kaj trejnkursoj por aktivuloj kaj instruistoj. Kiu krome? Elekti iun grupon de flankaj homoj, ecx famaj pro io, por ili respondecu apenaux utilos. Ja cxi tie ankaux validas la malnova sagxajxo: kiu kapablas instrui - instruas, kiu ne kapablas: instruas kiel instrui. Zorgi pri la movadaj aferoj, kiujn faras la kluboj, devas kaj povas nur la klubaj aktivuloj mem - kune. Kion do ni faru? ---------------- Membrigxu al la "Kluba kaj aktivula fako", al REU. Kaj partoprenu! Andrej Ananjin el Movado, dec/94 Rim: La Esperanto-grupoj estas la bazaj cxeneroj de la movado ne nur en Rusio, sed en cxiuj landoj. En Rusio oni aparte zorgas pri ili. Kaj kio okazas en aliaj landoj? La red. ************************************************************************* For la megalomanion! ==================== Petolaj pensoj pri la reformo de Delegita Reto La reputacio de la Delegita Reto envere suferas jam de pluraj jaroj. "Foje gxi impresas preskaux skleroze" - rimarkis pri gxi antaux ne longe Ian Jackson, gxenerala sekretario de UEA. Mi aldonas, ke la tuta institucio suferas ankaux de megalomanio. Ja suficxas rigardi en PIV, ke envere temas nek pri delegitoj, nek pri konsuloj (pli frua nomo de la delegitoj). Temas pri volontuloj de UEA, kiuj senpage plenumas difinitajn servojn por gxia anaro. Kial ne sxangxi la nomon? Temas unue pri movadorganiza afero (ni liberigxos de tiuj, kiuj fakte ne servas, sed estas "delegitoj" pro la bela titolo), due pri terminologia gxustigo, normaligo (ni nomas la aferon tio, kio gxi estas). Sen tiu organiza reformo certe restos la sklerozo, malgraux aliaj renovigoj. Ecx po-vos reaperi la jam preskaux forgesita titolo konsulo, eble ni havos ankaux ambasadorojn, prefektojn, ecx gubernatorojn... Alia komika doktrino de la nuntempa sistemo estas, ke en cxiu urbo povas esti nur unu volontulo de UEA (plus unu vicvolontulo). Tiuj, kiuj decidos pri reformo, ne devas alpreni tute novan pensmanieron. Se restos tiaj doktrinoj, ne surprizigxu, se UEA iun belan tagon difinos ankaux la maksimuman nombron de la esperantistoj en unu loko. Arpad Ratkai, Hungario el Eventoj 029, 1/majo 1993. ************************************************************************* Kiom da ? ========= La Internacia Esperanto-Muzeo (Wien, Hofburg) estas la centra E- biblioteko. Kelkaj statistikaj indikoj pri la jaro 1993: - La muzeon vizitis 4957 personoj (precipe ne-esperantistoj). - Gvidataj muzeo-vizitoj kun abunda klarigo al la grupoj: 104. - Surloke estis studataj entute 4301 libroj aux dokumentoj far 273 homoj. - Al informpetoj estis senditaj 338 perposxtaj respondoj. - La Muzeo havas 21.000 binditajn librojn kaj 12.308 fotojn. Herbert Mayer direktoro el Eventoj 064, 2/okt-94 ************************************************************************* "Blumarkoj" propagandu Esperanton! ================================== S-ro Henty D. Palmer produktis "blumarkojn" por aerleteroj kun trilingva surskribo (angle, Esperante kaj france). Evidente tiuj kaj similaj markoj uzeblas en cxiuj landoj. Laux lia opinio, ili povas servi al propagando de nia lingvo, se esperantistoj abunde uzos ilin en sia korespondado. Ja laux la ekzistantaj reguloj oni akceptas leterojn kun la aerposxtaj etikedoj en ajnaj lingvoj. Oni povas provi mendi la markojn cxe la oficejo de Esperanto-Asocio de Britio (140 Holland Park Avenue, London W11 4UF) kontraux 0,5 GBP por folio kun 56 etikedoj (la stokon al gxi disponigis s-ro Palmer), sed pli bone estas, ke oni provu fari similajn markojn en siaj landoj (kun nacilingva, esperanta kaj franca surskriboj) kaj ecx provi atingi, ke nacia(j) posxto(j) akceptu tion, kiel sian stardarton! el Eventoj 040, 2/okt. 93. ************************************************************************* La 3 bazaj principoj ==================== 1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto! 2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-gazeto! 3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon". ************************************************************************* Gazeto de 1992! =============== Elsendo de E-programo de Pola Radio, la 12-an de januaro 1993, je 22.30: "Ni komencas nian hodiauxan trarigardon per tre gxoja proklamo de "La Gazeto de la jaro 1992". Tiu gazeto laux ni estas EVENTOJ. Ni multfoje citis kaj rekomendis gxin pro la fakto, ke gxi tre trafe servas la movadon. La redaktoroj aparte akcentas la diverskampan praktikan aplikadon de Esperanto, montrante la okulfrapajn kaj latentajn eblecojn, kiuj ja ekzistas. Samtempe cxiun oferton, proponon akompanis konkretaj adresoj. Ni deziras al EVENTOJ cxion bonan en estonteco, rapidan kreskon de la eldonkvanto, vastan abonantaron kaj rekonon flanke de cxiuj seriozaj movadanoj. Kun gxojo ni donas al gxi nian honoran diplomon 'Gazto de la jaro 1992' kaj rekomendas la gazeton al cxiuj niaj auxskultantoj. Andrzej Pettyn, cxefredaktoro Dankojn pro viaj lauxdaj vortoj kaj pro la honorigo. Nian laboron ni konsideras kiel servo al la E-komunumo, kaj ni tre gxojas, se la gazeton esperantistoj trovas utila. La red. ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// ESPERANTAJN LITEROJN ANKAUx AL VIA KOMPUTILO! ============================================== Servo al la abonantoj Abonantoj de EVENTOJ ne plu devas havi problemojn pri la cxapelitaj E- literoj por sia komputilo (IBM aux Macintosh), ja oni povas ricevi ilin de la redakcio. Multaj esperantistoj posedas aux uzas komputilon, sed la manko de cxapelitaj E-literoj en la masxinaj literaroj malebligis aux malfaciligis ilian aplikadon por E-celoj. En la lastaj jaroj okazis pluraj provoj por "instrui" la supersignitajn literojn al la komputiloj, - cxefe post la apero de la grafika programsistemo Windows 3.1 cxe IBM-kongruaj aparatoj. Tiaj provoj okazis en Zagreb (Sinisxa Bronicx), Triest (Mauxro Tauzzi), Markkleeber (W. Diestel) ktp, sed ili cxiuj nur parte solvis la problemojn. La e-literoj estis metitaj anstataux q, w, x, y - kiujn oni ne plu povis uzi, ne eblis auxtomata konvertado de DOS-tekstoj al la Windows-aj programoj, ktp. Post la analizado de problemoj de la gxisnunaj provoj, ni decidis ellabori kompleksan solvon. La celo estis fari e-literarojn, uzeblaj por lauxeble cxiuj Windows-aj programoj, gardi la naciajn karaktrojn tiel, ke gxin povu uzi kiel eble plej da esperantistoj. La laboron ni finis kelkajn tagojn antaux la UK en Valencio. Kie ili estas uzeblaj? ---------------------- La ellaboritaj Esperantaj literaroj estas uzeblaj en IBM-kongruaj komputiloj, kiuj uzas la grafikan programsistemon Windows 3.1 (aux postaj variantoj). La e-literoj aperas en cxiuj "subvindozaj" programoj en lauxdezira grandeco, en normala, kursiva aux dika formoj. Ili aperas kaj sur la ekrano, kaj povas esti printitaj per laseraj aux per matricaj printiloj. (Por fakuloj: ili estas True-type literaroj kun *.TTF grupigaj finajxoj). Kie troveblas la e-literoj -------------------------- La Esperantajn literojn oni povas trovi sub la sekvaj (ANSI) kodoj: cx: 0164, Cx: 0195, gx: 0223, Gx: 0207, sx: 0217, Sx: 0163, jx: 0162, Jx: 0165, hx: 0167, Hx: 0176, ux: 0170, Ux: 0186. Auxtomata konvertado de DOS-tekstoj ----------------------------------- Multaj esperantistoj uzas DOS tekstoprilaboran programon, aux sendas materialon unu al la alia per elektronika posxto per komputila reto. La elektado de la e-kodoj okazis tiel, ke estu ebla auxtomata konvertado de tiuj tekstoj al la subvindozaj programoj. Avantagxoj de tiu cxi solvo --------------------------- Kompare al la antauxaj provoj, nia solvo havas plurajn avantagxojn: Ni gardis cxiujn anglajn kaj naciajn literojn, do la sama literaro estas uzebla por Esperantaj kaj nacilingvaj tekstoj. Le elektado de kodoj okazis tiel, ke gxi ebigu la aplikadon de e-literoj ankaux por tiaj specialaj programoj, kiel ekz. Ventura. Eblas auxtomata konvertado de ASCII-formaj Esperantaj tekstoj por la subvindozaj programoj. Intence ni evitis la uzon de kelkaj specialaj kodoj (128, 255 ktp.), kiuj povas kauxzi fusxfunkciadon cxe kelkaj printiloj kaj programoj. Kvankam nia kodsistemo estas nova, pro la supraj avantagxoj onidire gxi estas la plej bona kaj plej kompleksa solvo gxis nun. Kiel oni povas havitiujn literarojn? ------------------------------------ Ni ne vendas ilin! Kiel nia servo por la Esperanta ideo, la abonantoj de EVENTOJ povas senpage ricevi la 4 bazajn litertipojn, kiuj plene suficxas por leteroj, jarraportoj, ecx por redakti e-bultenojn kaj simplajn librojn. Ni petas nur informi, kiatipan komputilon (IBM aux Macintosh) kaj disketon (3,5 aux 5,25 colan) oni havas. Por kovri la kostojn de la disketo kaj de posxta afranko ni petas nur 10 guldenojn al nia UEA-kodo: ELLS- S aux al la redakcia adreso. Kaj la aliaj 30 tipoj? ---------------------- Multaj aktivuloj el Orienta Euxropo kaj el la evoluantaj landoj petas nin sendi la gazeton EVENTOJ al ili. Bedauxrinde pli da senpagaj abonoj jam estas tro al nia bugxeto. Tamen ni tre volus helpi la tieajn agemajn esperantistojn. Do, ni pretas donaci cxiujn Esperantajn literarojn al tiuj, kiuj kontribuas per min. 3 kotizoj (krom la sia) al la Abonhelpa Fonduso. Ankaux en la nomo de subtenotoj ni dankas ajnan, ecx malgrandajn kontribuojn al la Abonhelpa Fonduso! el Eventoj 037, 1/sept - 93 Rim: La literaroj faritaj ankoraux ne estas laux la Interneta normo LATIN-3. La literojn uzas pli ol 400 esperantistoj kaj pli ol 10 Esperanto-gazetoj. ************************************************************************* CxAPELILO 2.0 ekde de hodiaux liverebla! ======================================== La unua profesia pure Esperanta tekstprilaborilo por IBM-kongruajkaj Japanaj NEC-aj personaj komputiloj kun Vindozo 3.x aux Vindozo 95.Gxi funkcias mondvaste en cxiuj landspecifaj versioj. Prezo nur 250,- DEM plus afranko. Gxisnuna versio liverita, recenzita, pruvita E-tauxgega de 180 klientoj!250.000-vorta E-literumilo! E-dividilo! 75 E-tiparoj! Aktualigo de Cxapelilo 1.0 al 2.0 kostas 100,- DEM. Kun kompleta Zamenhofa E-proverbaro kaj 3 ludetoj! Vi pagu post ricevo.Ne atendu! Hodiaux mendu cxe Pejno Simono aux cxe Flandra E-Ligo! Pejno Simono, 100103.24@forigu.compuserve.com Adreso: Emminghausstr. 36, DE-61250 Usingen, Germanio. Telefono: +49-6081-3955 ************************************************************************* Masxinelementoj =============== En la kadroj de scienc-teknika sekcio de SEA (Slovaka Esperanto-Asocio) ni prilaboris kaj tradukis libron "Masxinelementoj". Temas pri lernolibro por industriaj mezlernejoj. La libron preparis ingxeniero Julius Vansky kaj mi, kaj konsilojn donis ingxenieroj Alesx Bednarik el Bratislava kaj Jan Werner el Brno. La libro estas kompilita kiel interesa legajxo ankaux por laikoj, kiuj interesigxas pri masxinfako. Temas pri rara masxinfaka literaturo en Esperanto. La libro ampleksas 288 pagxojn en la formato A/4 kun 796 bildoj. La verko prezentas kelkjaran fakan laboron, gxis nun kasxitan senutile en tirkesto de la auxtoro. SEA ne povas la libron eldoni pro manko de financaj rimedoj. Mi proponis transdoni (donaci) gxin al iu pli forta asocio aux rekte al UEA. Bedauxrinde, gxis hodiaux sen eho. Estas domagxe lasi la verkon kusxi senutile cxe la auxtoro, precipe se neniu scias pri tio. Mi estos danka por iu propono, kiel utiligi la verkon kaj savi la multjaran fakan laboron. Jan Muzlay el "Esperantisto Slovaka", No 4, 1993 La verko estas preta por eldono, kvankam eventuala kompetenta redaktado neniel povas al gxi malhelpi. Fragmento de gxi aperis en la kolekto "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko" (Zilina, 1981), sed ja nur fragmento... Por savi la verkon, kiu ekzistas en du ekzempleroj, se ne aperos la eldonebleco, necesas minimume multobligi gxin fotokopie kaj disponigi almenaux al cxefaj movadaj bibliotekoj. Ankoraux pli bone estus enkomputiligi gxin por povi pli efike plu redakti kaj por produkti tiom da ekzempleroj, kiom da estos mendoj. Por cxio tio necesas mono. La financado estas la sola baro de la projekto. Cxu vere nevenkebla? Ni starigas fondajxon "MASxINELEMENTOJ" por kolekti la bezonatan monsumon. La mondonacojn aux eldonproponojn oni sendu al la adreso: Alesx Bendarik, Lotysxska 8, CS-82106 Bratislava, Slovakio el Eventoj 046, 2/jan - 94 ************************************************************************* Biologia Esperanta krestomatio ============================== Se tiu cxi libro kusxos sur la stando de iu e-libroservo, la potenciala acxetonto simple preteriros gxin: la kovril- kaj titol-pagxoj estas nacilingvaj, kaj oni apenaux povas diveni, ke la enhavo estas preskaux pure esperantlingva, kaj tre valora! Temas pri la dua reviziita eldono de la "Biologia Esperanto-krestomatio" (Eszperanto nyelv es biologai szoveggyujtemeny), kompilita de docento Bela Mezaros kaj eldonita en Debrecena universitato (Hungario) por studentoj pri biologiaj, agrikulturaj kaj medicinaj sciencoj, studantaj ankaux la internacian lingvon, en 1992. La libro (312 p., 17x24 cm) enhavas koncizan kurson de Esperanto (38 p., 10 lecionoj kaj gramatika skizo), en kiu jam estas tekstoj pri gxenerala biologio; krestomation (pp. 39 - 249) kaj E-hungaran vortaron. Cetere, ankaux la lasta povas esti utila ne nur por la hungarlingva publiko, cxar estas samtempe listo de la plej utilaj biologiaj terminoj en Esperanto. Ne tro abundas biologia literaturo en Esperanto, apartajn artikolojn oni devas fosadi en diversaj revuoj, ne cxiam facile atingeblaj. Do, kolekto de tiaj fragmentoj sub unu kovrilo estas bona servo por cxiuj, kiuj volas lerni korekte uzi biologian lingvajxon en nia lingvo. Plu ne aperas popularaj antauxe gazetoj La mevo, Fokuso, Sciencaj komunikajxoj, delonge ne akireblas jam klasikaj verkoj de Paul Neergaard, sed ilia enhavo ne malnovigxis, kaj la ebleco konatigxi, almenaux parte, kun gxi havas gravan valoron por cxiuj pli-malpli ligitaj kun la biologiaj sciencoj. Kaj ja signifo de biologio, intereso al gxi en la gxenerala socio konstante kreskas, cxar ili donas la bazon por la racia mastrumado, kiu en nia tempo de medidetruo tre gravas. La krestomatio penas kiel eble plej vaste reflekti la tutan spektron de la biologiaj sciencoj; se gxi ne povas esti en rekta senco lernolibro pri biologio, gxi tamen montras ties amplekson kaj multflankecon, inkluzivante artikolojn pri la molekula biologio, mikrobiologio, botaniko, zoologio, paleontologio, ekologio, etologio, antropologio, bestkuracado, medicino... La pleneco de artikoloj, diversnacieco de la auxtoroj donas suficxe klaran bildon de la vivebleco de nia lingvo en la biologia tereno. La kompilinto prave rimarkas, ke pli gxuste, laux sia karaktero, la libro devus nomigxi "Cxapitroj pri la biologiaj sciencoj". La mankoj de la libro, krom foresto de la Esperantlingva titolo, estas nekorektitaj eraroj, devenantaj de la represataj artikoloj (ja kelkaj pres- kaj lingvo-eraroj estas tre evidentaj, kaj ne indas ilin reprodukti), foresto de indikoj de fontoj, el kiuj estis cxerpitaj kelkaj el la meterialoj, kaj foresto de almenaux konciza bibliografio de pribiologiaj E-eldonoj. Ni esperu, ke en la sekva eldono (kiu nepre sekvos - ja la unua eldono de 1989 elcxerpigxis dum du jaroj, kaj speciale se la libro atingos la internacian E-merkaton, la nunan eldonon atendas la sama sorto) oni povos facile korekti tion. N. G. Rim: La libro mendeblas cxe UEA kaj cxe la redakcio de Eventoj kontraux 30 NLG pagenda al la UEA-kodo: ELLS-S aux perposxte al la redakcia adreso. el Eventoj 035, 1/auxg-93 ************************************************************************* 1001 komercaj ofertoj! ====================== 1001 estas la titolo de semajna (!) komerca informilo, eldonata jam preskaux jaron de la firmao "Zonai kaj kompano". Gxi aperas cxiumarde en formato A/4, kaj aperigas plej diversajn ofertojn kaj sercxon pri diversaj varoj en tre konciza formo. (Ekz. "Mi acxetus 20 tunojn da kristalsukero, par. ukraina-hungara limo aux EXW, liverota al Moskvo." aux "Egipta firmao ofertas uzitan motoroleon, 2000 tunoj monate, el Sauxd-Arabio".) La ofertoj kaj sercxoj havas kodon, surbaze de kio oni povas peti pliajn informojn cxe la firmao "Zonai". La anoncoj estas tute ne E-movadaj, estas pure komercaj! La firmao havas esperantistajn (!) reprezentantojn en 23 landoj! Mem la inform-bulteno "1001" aperas en modesta aspekto, nun en la lingvoj hungara kaj Esperanta, preparatas la cxinlingva, kaj ekde januaro aperos ankaux en angla-Esperanta varianto. Komercistoj, firmaoj, petu specimenon de "1001" kaj pliajn informojn cxe: Zonai kaj Komp.,pk. 331. H-6501 Baja, Hungario. Telefakso: +36-79-328048. el Eventoj 043, 1/dec-93 ************************************************************************* LINGVO ////// La slavismo "je la nomo de" =========================== Slavismoj estas vortoj kaj esprimoj uzataj en Esperanto laux neinternacia maniero pro lingvaj kutimoj de homoj, kies gepatra lingvo apartenas al slava lingvofamilio. Slavismoj estis uzataj tre frue en la historio de la Internacia Lingvo, ecx de Zamenhof mem. Rimarko en Plena Ilustrita Vortaro (PIV) klarigas, ke "la Zamenhofa uzo de mueli en la senco 'sensence babili' estas evitenda rusismo". La sekvaj citajxoj ilustras alian slavismon: a. "Teatro je la nomo de Antoni Grabowski el Varsovio", b. "... la centra regiona biblioteko je la nomo de Pusxkin...", c. "... Samarkanda Sxtata Universitato je la nomo de Aliser Navoij...", d. "Moskva publika biblioteko de la nomo de Lenin". Tiu maniero indiki la nomon de institucio aux organizo havanta en sia titolo personan nomon estas tipe rusa kaj pola. En la rusa titolo Biblioteka imieni Lenina kaj la pola Uniwersytet imienia Adam Mickiewicza, la vortoj - imieni kaj imienia signifas "laux la nomo de". Jena ekzemplo trovigxas en la rusa-Esperanta vortaro de Bokarev: zavod imieni Kirova - uzino (je la nomo de) Kirov". La enkrampigo de "je la nomo de" indikas, ke gxi ne estas bezonata. Uzino Kirov sufcxas, same kiel Biblioteko Lenin kaj Universitato Mickiewicz. Apogo de tio estas la nomformoj en alilingva traduko. Jen la anglaj versioj: V.I. Lenin Library kaj Adam Mickiewicz University. La sekvaj ekzemploj cxe UEA ilustras akcepteblajn formojn: Biblioteko "Hector Hodler" Fondajxo "Canuto", Societo "Zamenhof" ktp. La personaj nomoj apartenas al iniciatinto, fondinto aux honorita persono. Se oni volas indiki, ke temas pri ies privata loko aux organizo, oni metu la prepozicion "de" antaux la persona nomo: la biblioteko de Hector Hodler, la cxambro de Stefano La Colla, ks. Bernard Golden el Eventoj 01, 1/marto-92 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Velsxipa aventuro ================= La migra aventuro okazos inter la 11-a kaj 17-a de auxgusto. Migrado kutime signifas piediradon, sed cxi-foje la piedirado estos limigita. Temas pri migrado sur sxipo. Kaj kia sxipo! Velsxipo "Samenwerking" (Kunlaboro)! Ankaux vi devos kunlabori: hisante kaj malhisante la velojn, stirante, preparante la mangxojn, ktp. Kompreneble restos suficxe da tempo por simple nenionfaradi, sunumi, kaj, dum vizito al insuloj kaj urbetoj cxarmaj: bicikli, nagxi aux vagadi. Dum la sxipmigrado ni iros sur Ijsselmeer kaj Wadenzee, kaj vizitos insulojn kaj la historiajn urbetojn. Nia sxipo estas dumasta klipero kun brunaj veloj. Estas dormlokoj por 29 personoj en du- kaj tripersonaj kajutoj. Krome estas salono por mangxi, trinki ktp. La ensxipigxo okazos en la haveno de la historia urbeto Stavoren. La kostoj por la tuta arangxo estas 350 NLG. Plia informo, aligxoj cxe: B. de Wit, Postbus 6425, NL-2001 HK Haarlem, Nederlando. ************************************************************************* IJS-1996: Eger ============== Jubileo, jubileo, jubileo! La tradicia, jubilea (10-a) internacia arano IJS (Internacia Junulara Semajno) okazos en Eger inter 13-19. de auxgusto 1996. Lige al la centjara datreveno de la novepokaj olimpikoj la eftemo: "Sporto kaj spirito". Estas planataj veraj sportaj konkurojn inter la tacxmentoj de imagotaj "landoj". Estas bonvenaj ankaux proponoj pri ekzotikaj sportoj, kiujn oni kutimas ludi nur en certa parto de la mondo... Kursoj, prelegoj, diskutoj, balo... Kotizoj (inkluzive cxion) inter 7.500 HUF kaj 230 DEM. Cxi-jare oni planas aparte atenti pri la engagxigo de la generacio de l' estonto, geknaboj inter 10 kaj 14. Apartaj programeroj por ili. Se vi interesigxas pri tiu ideo de infana IJS, kontaktu nin! Aligxoj, informoj cxe: David Alko Golden, Damjanich u. 1/C. I.8, HU-8200 Veszprem, Hungario. Tel. +36-88-424339 Rete: golden@forigu.hal12000.hal.vein.hu ************************************************************************* Tablotenis-Konkurso =================== La 8-a IETKO okazos inter la 13-a kaj 18-a de julio '96 en sud-hungaria urbo Hodmezovasarhely. Informoj, aligxoj cxe: Katalin Farago, Pf. 89, H-6801 Hodmvasarhely, Hungario Tel. +36-62-344211 Fakso: +36-62-342786 ************************************************************************* Unua Kongresode Hinda Oceano... =============================== Unua E-Kongreso de Hinda Oceano kaj de Orientafrikaj Landoj okazos en Antananarive inter la 23-a kaj 30-a de auxgusto 1996. Temo: Esperanto kaj Komunikado La esperantistoj en la regiono de la Hinda Oceano estas aux disaj aux izolitaj, kaj malagasaj e-istoj volas unuigi la ekzistantajn fortojn. Fakte nur aviadilo ebligas tie la kontaktojn inter e-istoj, kiuj logxas sur insuloj... Tre dezirinda estas grandnombra partopreno ankaux de e-istoj el diversaj landoj de Euxropo, Azio, Ameriko kaj de Oceanio. Ebla transporto el Euxropo: per la nacia avia-kompanio Air Madagascar, eblas rabato. Deirloko: Parizo. Limdato de aligxo: 30.05.1996. Aligxo senpaga(!). En la provizora programo: kunsidoj, internaciaj ekzamenoj, Cseh-metoda kurso kun ekzameno, ekskursoj, kulturaj arangxoj. Kontaktadreso: Esperanto-Malagasio, Logement Nr 387, Cite Anlamahitsy MG. 101 Antananarive, Malagasio ************************************************************************* Fidelaj al Petro ================ La 10-a nacia kongreso de Itala Katolika Esperantista Unuigxo (UECI) okazos de la 6-a gxis la 10-a de septembro 1996 cxe Instituto Filippin Via S. Giakomo, 4, I-31010 Paderno Del Grappa (Treviso), Italio. Cxeftemo: "Fidelaj al Petro". Informoj, aligxoj cxe: s-ino Franca Concina, Strada Lucento 73, IT-10151 Torino, Italio. ************************************************************************* Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 16-22.05. Ripoza renkontigxo, Staszow. Inf: E-Klubo, Kulturdomo, PL-28200 Staszow, str. Parkowa 6, Polio. 17-19.05. 10-a E-Renkontigxo en Rio de Janeiro. Inf: Yara de Souza Ribeiro da Silva, Rua Rui Barbosa 865/303, Cabo Frio, RJ, BR-28907-170, Brazilio. 18-19.05. Esperannta-Rido. Inf: Ivan Petrov, bul. Mogilev 35, BG-5300 Gabrovo, Bulgario. 20.05-26.05. Pola Sesio de AIS, Staszow. Inf: E-Klubo, Kulturdomo, PL- 28200 Staszow, str. Parkowa 6, Polio. 20-23.05. Tagoj de la kulturo, Razgrad. Inf: EDK, str. Sv. Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. 22.05-26.05. 10-a Esperantaj Tagoj, Staszow. Inf: E-Klubo, Kulturdomo, PL-28200 Staszow, str. Parkowa 6, Polio. 23-27.05. Prezentado de Rika Metodo, Bouresse. Inf: S-ino Jeanne- Marguerite Delavallade, 29 cours Aristide Briand, FR-69300 Caluire et Cuire, Francio.. 24-27.05. 73-a Germana E-Kongreso, Augsburg. Inf: Bavara E-Ligo, Waterloostr. 21, DE-86165 Augsburg, Germanio. Tel. +49-821-792835. 24-27.05. Pentekosta Tendaro, Liepnitzsee cxe Berlino. Inf: E-Junularo Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-Potsdam, Germanio. Tel. +49- 331-294003. 24-27.05. 4-a kultura semajnfina arangxo en Antverpen. Inf: Flandra E- Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. Rete: fel@forigu.knoopunt.be Tel. +32-3-2343400. 25-27.05. Regiona stagxo en Nantes. Inf: Martine Riviere, Esperanto-44, 7 chemin de la Viollerie, FR-44300 Nantes, Francio. Tel. +33-40-252405. 25-27.05. "Ni defendu nian teron" kaj Pentekosta migrado en La Chaux-de- Fonds. Inf: KCE, CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds. 27.05-02.06. Flauxrista Semajno, Mittelwihr (Vogezoj), Francio. Inf: Ru Bossong, Floraplein 23, NL-5644 JS Eindhoven, Nederlando. 27.05-02.06. Rozo 1966, Karlovo. Inf: ingx. B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 28-30.05. 6-a Praga internacia konferenco pri kibernetika pedagogio EDUTECH '96. Inf: Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio.Rete:chrdle@forigu.kava-peh.cz 30.05-02.06. E-boatado, Palusxe. Inf: JEK "Juneco", pk. 61, LT-2000 Vilnius, Litovio. 31.05-02.06. NOREK, Nord-Okcidenta Renkontigxo en Kanado kaj Usono. Inf: Wally du Temple, 765 Braemar Ave. Sidney (BC), Kandio V8L 5G5. Rete: dutemple@forigu.islandnet.com 31.05-02.06. Printempo de lingvoj, Tuluzo. Inf: E-Kulturcentro, 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio. Tel. +33-61255577. 31.05-02.06. 3-aj Bjalistokaj E-tagoj, Bjalistoko. Inf: BTE, pk. 67, PL- 15-001 Bialystok, Polio. ************************************************************************* INSTRUADO DE ILEI ///////////////// 30a ILEI-konferenco =================== Tempo: inter la 27-a de julio kaj la 2-a de auxgusto, 1996. Loko: Tabor - historia urbeto, situanta 90 km sude de Prago, kiu sendube apartenas al la plej vizitindaj kaj vizitataj lokoj de Cxehio. Temo: Rimedoj por bona lernado kaj memlernado de Esperanto. Konferencejo: moderna novkonstruita Sudbohemia universitato situanta en la urbocentro. Logxigo: en mezlerneja internulejo (180/240 NLG) aux en tristela hotelo (390 NLG). Aligxoj validas nur post kompleta pago kaj estas sxargxataj per pluaj 10 % post 31.03 kaj per 30 % post 30.06. 4a ILEI-gimnazio Oni atendas al gxi gejunulojn inter 13 kaj 16 jaroj, kiuj sxatus interamikigxi kun geknaboj el plej diversaj landoj de la mondo; gxui kelkajn interesajn studhorojn pri Esperanto, esperanta literaturo, matematiko, geografio, fiziko, muziko, sporto k.s.; ekskursi, viziti vidindajxojn de la regiono; ludi kaj amuzigxi; prezenti scenojn, muzikon, dancojn, poemojn ktp. Kotizoj: 140 gxis 200 NLG. Por ambaux eventoj aligxu cxe: Bertil Andreasson Sodra Rorum pl. 455 S-24294 Horby, Svedio ************************************************************************* Necesas plia instruisto! ======================== Ekde 1965 funkcias kadre de t.n. "Kulturdomoj" E-kursoj de UFC (Universitato Federacia de Ceara). En tiu kadro estas instruataj 8 lingvoj, inkluzive Esperanton. Ekde 3 jaroj mi estas profesie dungita instruisto por E-o. La kurso dauxras 240 horojn en kvar sxtupoj, kaj estas konsiderata kiel "baza kurso". Semestre ni enmatrikuligas 70-80 gelernantojn, sed ni povas kalkuli nur pri unu (01) sola instruisto, kiu ankaux administras la sidejon. Estante sola mi tute ne povas kreski, kaj sekve progresigi la kurson. Pro tio mi petas vin skribi gratulleteron al la direktoro, petante la okazigon de nova konkurso cele al dungigo de kroma(j) instruisto(j). Mi certas, ke se ni havus almenaux 1 kroman instruiston, ni baldaux povus oferti ecx superan kurson kaj ankaux prepari novajn profesiajn instruistojn. Viajn leterojn bv. direkti al: Prof. Roberto C. F. Bezerra (rektoro), Av. da Universidade 2853, BR-60020-180 Benfica, Brazilio. Kredante je via subteno Prof. Adelson Sobrinho ************************************************************************* Internacia konkurso =================== Stato de la poentoj en la internacia lingva konkurso, organizita de la ILEI, post la solvo de la 6-a taskfolio: 1. Olsen, Estera NOR 118.5 2. Molnar, Maria HUN 116.5 3. Fedor, Helena HUN 115.5 En la konkurso sendis solvojn 51 partoprenantoj el 14 landoj! ************************************************************************* LIBROJ ////// Verkemuloj, atentu! =================== La viena mikroeldonejo Pro Esperanto planas la eldonon de fantastaj (ne sciencfikciaj) rakontoj originalaj, kiujn oni kutime nomas fantom- rakontoj - sed povas interveni ankaux aliaj fantazi-instigaj supernaturaj estajxoj kaj fortoj en la evoluo de la rakonto. Se en via tirkesto hazarde kusxas tia literaturajxo, bonvolu gxin sendi al: Pro Esperanto, Pf. 28, A-1014 Wien, Auxstrio. el Eventoj 046, 2/jan 94 ************************************************************************* Kiel diskonigi vian asocion? ============================ Tiel nomigxas la 24-pagxa kajero, eldonita de UEA, kiel la unua en la serio Konsilaroj por Aktivuloj. La brosxuro estas la esperanta traduko far G. Pirlot de franca originalo. Sur limigita spaco gxi prezentas respondojn al la cxefaj demandoj, kiujn frontas ajna landa kaj ankaux internacia e-asocio kiam strebas dece prezenti sin al la ekstera publiko. Ofte gxuste nescio de la plej bazaj reguloj de reklamado fiaskigas la agadon, bone planitan en ceteraj rilatoj. La brosxuro plenigas veran e-merkatan truon. Oni ekscias el gxi, kiel korekte prezenti sian celaron, kiel plej bone formuli mesagxon, uzi la informilojn (gazetaron, radion, televidon, proprajn presajxojn ktp.), kiel mem organizigxi (ja ecx tion ni ofte imagas nur nebule!), ecx kiel indas kaj kiel ne indas kompili afisxojn... Certe, la brosxuro mem ne helpos cxiam al cxiu, same kiel la plej bona kuirreceptaro ne permesos tuj igxi cxefkuiristo en restoracio. Sed ecx la plej sperta kuiristo bezonas kuirlibrojn, kaj niaj aktivuloj tre ofte estas kuiristoj amatoraj, por ili la plejmulto de la prezentataj konsiloj povos esti tute novaj. Krome, surbaze de la pritraktataj demandoj oni povas plani aktivultrejnajn seminariojn, kie eblos konsideri ilin kiom ajn pli detale. Aktivuloj de nia movado devas scii uzi la merkatikajn metodojn por disvastigi esperanton en la mondo. Kaj la eldonajxo Kiel diskonigi vian asocion povas bone helpi por tio! La brosxuron oni povas mendi cxe la libroservo de UEA kontraux 3 NLG (rabato de 33 %-oj cxe samtempa mendo de 3 ekz.-oj). N.G. el Eventoj 034, 2/julio 93 ************************************************************************* MUZIKA KULTURO ////////////// Vinilkosmo: la 2a volumo aperonta! ================================== En 1995 EUROKKA eldonis la unuan volumon de Vinilkosmo-kompil'. Nun la 2a volumo preskaux pretas kaj devos aperi fine de aprilo aux en majo 1996. Gxia enhavo estos ecx pli diversstila ol la unua (de F-ino Emily Barlaston gxis Picxismo), kun novaj kaj ne eldonitaj muzikstiloj en espio (Freemagnizhou Esperanto-Triopo), famaj espartistoj (Micke de Amplifiki, Martin de Persone, JoMo de la Rozmariaj Beboj, Milan de Team'), originale esperantaj kaj ecx papagaj (Bruegulo la rugxa, Sxtatvojo 20, Masilia Son- Sistem, Fabelecaj Trobadoroj), jxus malkovritaj junaj espartistoj (Massimo Manca), vere malkovrindaj muziknovajxoj el Afriko (Afrika Espero), el Sudameriko (Luanda Cozetti) kaj monda (Remy Walter). Ili nepre placxos al vi cxiuj. Vi povas ankoraux antauxmendi la 2-an volumon je favora prezo (KS: 21.50, KD: 32 NLG + sendokostoj) cxe: EUROKKA (Esperanto-Rok-Asocio) FR-31450 Donneville, Francio Tel/fakso: +33-61-819565 ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Kiam? Kie? ========== De la 1-a de aprilo 1996 Pola Radioelsendas en Esperanto tri fojojn tage: 15.30 h - 9525, 7285, 7145, 6000 kHz (resp. 31.5 41.18 41.99 kaj 50 m) 20.00 h - nur per satelito Eutelsat II F-3, 11.080 GHz (sonportanto: 7.38 MHz) 22.30 h - 6035 kaj 6095 kHz (resp. 49.71 kaj 6095 m) Elsendo tempojlaux somera mezeuxropa tempo. ************************************************************************* INTERESAJxOJ //////////// Profesia nivelo - kie vi estas? =============================== Kiom kostas papero? Vizitante la butikojn, oni konstante miras. Mi ecx devas diri, ke mi komprenas nenion pri la prezoj, malgraux la fakto ke mi denaske edukigxis inter paperoj kaj paperprezoj. Plej mirindaj la prezoj estas kiam la papero utilas por ia manlaboro por plenigi la liberan tempon, kiu cxe multaj homoj abundas. Se hodiaux aperus ia libreto pri nova tekniko pri faldado, plektado, aux alia uzo de papero, kaj se krome oni atentigus pri tio en televida programo, la prezo de la necesa papero morgaux dekobligxus! Tamen tio estas neniel komparebla al la prezoj de papero, sur kiu oni presis tekstojn en Esperanto. Ne gravas, cxu temas pri gazetoj aux pri objektoj, kiuj klopodas imiti librojn. La prezoj senescepte estas altegaj. Jam mi notis unu el la kauxzoj, nome la eta emo acxeti ilin cxe nia (lauxdire) kulturamanta publiko. Sed ankaux alia kauxzo ekzistas. Tio estas la absoluta manko de kompreno pri komercaj teknikoj cxe eldonintoj. Kvankam ni vivas en socio, kie reklamoj abundas kaj la vendo-tekniko estas preskaux scienco, niaj verdaj eldonistoj dauxre sukcesas sekrete prisilenti sian laboron. Anoncoj, fanfaronaj prezentadoj, profesiaj instigoj al acxeto dolorige mankas, recenzoj tre ofte terure malfruas aux tute ne aperas. Kaj kvankam la publiko jam plurfoje proponis ian specon de libroklubo, aux la eblecon de abonado al novaj eldonoj, gxis nun mankas klopodoj en tiu direkto. Eble vi opinias, ke mi troigas? Antaux kelkaj monatoj mi demandis, kiu libro plej vaste aperis en nia lando? Alvenis neniu gxusta respondo. Komprenebla afero, cxar gxis nun mi vidis neniun anoncon pri tiu placxa libreto... Strange! Ko NURMI el Eventoj 068, 2/dec-94 ************************************************************************* Por ke via artikolo ne flugu al paperkorbo... ============================================= Ofte oni sendas artikolojn al la e-gazetoj, kaj ankaux al la nacilingvaj gazetoj - pri Esperanto. Sed verkado de gazetartikoloj, por atingi sukceson, t.e. publikigon, devas obei certajn regulojn. Ni esperas, ke la suba materialo helpos al la artikolverkontoj iom konatigxi kun la bazaj reguloj. Gxenerale, tiu kiu verkas, verkas por ke oni legu ties tekston. Lia celo do estas, ke tuj oni interesigxu pri lia teksto. Pro tio, la teksto devas rapide liveri informojn. La eventuala leganto, kiun oni volas allogi, devas tuj kompreni pri kio temas, kaj preskaux same scii kion oni diras pri tio. Kiu legas? ---------- Teksto, por aperi en revuo, estas unue legata de... la redaktoro. Do, kiam vi verkas, vi devas unue konvinki lin, ke vi ne flankenlasu vian verkajxon, ke li ne atendu pli liberan momenton por pli funde ekzameni gxin. Vi devas veki lian atenton, kaj ne per aparta letero. Li jam havas suficxe por legi. Post la aperado la artikolo, artikoleto, letero ktp. estas antaux la okuloj de la celata leganto. Same, via verko devas allogi. Gxi devas konvinki la leganton, ke indas komenci la legadon, gxisfine legi, ke valoras la penon iom pripensi cxi tiun temon, ke eblas prave ecx foje sxangxi la opinion. Trovu interesan titolon! ------------------------ Kio unue aperas? Kio estas unue legata? Evidente, la titolo. Kiam gxi ekzistas, ankaux la cxapelo. Poste ankaux la intertitoloj. Kiam la leganto alkrocxigxas, li rapide trapasas la tekston, kaj de tio venas alia grava regulo. Por rapida trapaso la teksto devas havi etapojn, t.e. paragrafojn, alineojn. Kaj, en cxiu paragrafo, oni devas trovi tuj en la unua frazo, se ne en la unuaj vortoj, la temon mem de la paragrafo. Tiu cxi paragrafo estas gxuste malbona ekzemplo, kiun mi korektis, uzante tipografian rimedon. Do, en bona paragrafo la cxefa punkto trovigxas en la komenco, kaj poste sekvas klarigoj, detaloj, ekzemploj ktp., kiujn oni detale legas en kazo de intereso. Grava por teksto estas tio, kio trovigxas apud gxi: la ilustrajxoj, la apudaj tekstoj. Kaj ni povas nun paroli pri foje bagatelo, nome la cxefa teksto, la artikolo mem. Kompreneble, gxi devas esti bone konstruita. Sed, antaux ol verki, vi devas unue forgesi cxion, kion oni instruis al vi en la lernejoj pri verkado de disertacioj. Cxar artikolo estas io tute alia. Fakte, la ordigo de la ideoj devas esti inversa: de la cxefajxoj al detaloj, de la tezo al ekspliko. La konkludo devas aperi unue. Se leganto devas legi cxion antaux ol kompreni kion vi volas diri, li haltos jam tro frue. Via unua paragrafo, via enkonduko, devas allogi, alkrocxi la leganton per trafa kazo, per gxusta citajxo, per pinta provoko. Kaj la intereson vi ne devas lasi foriri en la centro de la teksto. En via lasta paragrafo, en la konkludo, vi devas redoni (redoni, cxar gxi estas jam indikita, ecx plurfoje) la cxefan punkton, la tezon de via artikolo. Evitu doni en cxi tiu parto direkton, kien vi poste ne iros. Evitu fini per demando sen respondo. Escepte eble, se la respondo sxajnas evidenta, kaj se vi volas fari el la leganto vian komplicon. Laste, por helpi, konvinki la redaktoron, vi bone prezentu vian manuskripton. Kiam la teksto estas apenaux legebla, aspekte konfuza, gxi preskaux certe ne estas tuj aperonta. Kaj pensu, ke bona lingvajxo bone helpas en tio. Valoras la penon ---------------- Kiam vi verkas, pensu, ke vian tekston aliaj legos, espereble, kondicxe ke vi bone pretigu vian verkajxon. Tiam, kion vi havas por diri, tio estas konata de aliaj. Philippe Cousson el "Internacia Jxurnalisto" 2/93 Kaj nun sugesto al kontribuantoj de Eventoj: Viaj informoj estu koncizaj kaj precizaj. Adaptu vian artikolon al kutima longeco kaj karaktero de la celita rubriko. - La red. el Eventoj 038, 2/sept-93 ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Rete atingeblaj Esperanto-redakcioj =================================== stato je 15-an de aprilo 1996. l' alpa kanguruo, Rolf Ernst100271.1000@forigu.compuserve.com Alp-Adria Retinformilo, V. Kamenskikamenski@forigu.cirus.dhz.hr Aveno, Manfred Westermayerm.westermayer@forigu.3landbox.bawue.cl.sub.de Cirkulajxo por E-familioj,r.corsetti@forigu.agora.stm.it Cirkulero Junulara en Lepsiko,diestel@forigu.rzaix340.rz.uni-leipzig.de Dia Regno, Philippe Coussondiaregno@forigu.altern.com Domo, La, Edmond Ludwig100623.3022@forigu.compuserve.com ELNA Update, ELNA Newsletterelna@forigu.netcom.com Esperanto, U.E.A. Istvan Ertluea@forigu.inter.nl.net Esperanto Update, Paul Hopkinsphopkins@forigu.uvic.ca Esperanto USA, Phil Brewerpbrewer@forigu.prairinet.org Esperanto en Azio, DOJ Cieko & Hirokazwh4k-bnb@forigu.asahi-net.or.jp Esperanto Sub La Suda Kruco, D. Broadribbdon@forigu.enkidu.dialix.oz.au Esperantolehti, Jukka Pietilainentijupie@forigu.uta.fi Espero Katolika, IKUEc.sarandrea@forigu.agora.stm.it Espero, La, Franko Luinespero@forigu.esperanto.se Europa Esperantisto, Edmund G. Evansetg10@forigu.cl.cam.ac.uk EVENTOJ, Szilvasi Laszloeventoj@forigu.odin.net Fenestreto Japana, Tanaka Hiroakitanaka@forigu.fukuoka-edu.ac.jp Folio, La, Gertrud Lundsten.svenonius@forigu.mailbox.swipnet.se Forumo, LSG-bulteno, Peter A. DanningMarco_Gazzetta@forigu.ks.fido.de Gazeto, Labmasala@forigu.worldnet.net GEJ-gazeto, Thomas Handelhandel@forigu.uni-muenster.de Heroldo de Esperanto, Ada Fighieragiancarlo.fighiera@forigu.torino.alpcom.it InterTEMPO,Rnewsum@forigu.lancon.hr IREJO-Bulteno, M. Reza Torabikarimi@forigu.eco.atu.ac.ir JEN (Junularaj E-Novajxoj), Sjoerd BosgaS.G.Bosga@forigu.ele.tue.nl Kolego,a2899421@forigu.hpw1.rrz.uni-koeln.de Koncize, Marko Naoki Linsa2616351@forigu.hpw1.rrz.uni-koeln.de Komputila Rondo, Jurgen Wulffkompro@forigu.kaihh.hanse.de Ktp!, Joseph Truongjtruong@forigu.loyola.edu Kvinpinto, Jesper Lykke Jacobsenlykke@forigu.dfi.aau.dk L' Esperanto, Umberto BroccatelliU.Broccatelli@forigu.agora.stm.it Lanterno Azia, La, Korea E-Asociokeast@forigu.soback.kornet.nm.kr Lingva Ret-Gazeto, LRG, Boris Kolkergh090@forigu.cleveland.freenet.edu Lumo, Esperanto Update, Paul Hopkinsphopkins@forigu.uvic.ca Merkato, La, R. Rotsaertrotsaert@forigu.knooppunt.be Monato, Paul Peeraets, F.E.L.fel@forigu.knooppunt.be Monda Diskutilo, Aleksander Zdechlikdarekc@forigu.atos.iitis.gliwice.pl Monda Forumo, Mark Fettesmfettes@forigu.magi.com Moskva Gazetoaaa@forigu.junior.msk.su Nia Bulteno, Antonio Martinsbacano@forigu.cc.fc.ul.pt Norvega Esperantisto, Norvega E-Ligou_draper_d@forigu.kari.uio.no Novjorka Prismo, Jim Medrano71204.52@forigu.compuserve.com Ondo de Esperanto, Ruslanda Esperantistohrgo@forigu.sbank.e-burg.su Riveroj, Mine Yositakavec02715@forigu.niftyserve.or.jp Sennaciulo, SAT, Kresimir Barkovicsat-esp@forigu.worldnet.net Simpozio, Evaldo Pauliteixeira@forigu.cfh.ufsc.br Skolta Mondo, La, Anna RitamakiAritamak@forigu.ra.abo.fi Spektanto, Mihail Selestovpkp4@forigu.fpost.belpak.minsk.by TEJO-Tutmonde, Kalle Kniivilakallekn@forigu.walli.uwasa.fi Tempo, Kroatia Esperanto-Ligoivica.ivaci@forigu.public.srce.hr The Alaskan Esperantist, Michael Tyson73612.453@forigu.compuserve.com Translimen, Esperanto Radikala Asocioe.r.a.@forigu.agora.stm.it Vekilo, Veli & Sylvia Hamalainenveli.hamalainen@forigu.pp.kolumbus.fi Verda Lumo, Arnold Langberglangberg@forigu.usa1.com VERDire, Claude Rougetverdire@forigu.bbb.no Cxe eventuala represo bv. mencii la fonton! ************************************************************************* Rete atingeblaj E-radioredakcioj ================================ Pola Radio: rafalk@forigu.radio.com.pl Radio Auxstria: info@forigu.rai.ping.at Radio Vatikano: mc6778@forigu.mclink.it Radio Havano: radiohc@forigu.tinored.cu Radio Radicale: e.r.a.@forigu.agora.stm.it Se vi sendas mesagxon al la Esperanto- redakcio, bonvolu nepre mencii gxin en la mesagxo mem, ja la saman adreson uzas ankaux multaj aliaj redakcioj. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Mi sercxas kunveturanton al junia dania vojagxo. Telefonu: 214-49-74 vespere post la 7-a. Materialojn por Hungaraj Pagxoj sendu al Jozefo Nemet, 8500 Papa, Kilian ltp. 75/9. Tel. + fax: 06-89-315836 Az Eventoj szerkesztesehez keresunk fel- vagy foallasu munkatarsat. Nembudapestinek a lakas megoldhato. Tel: 282-88-85. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj Mi ofertas por donaco "La vila mano" amuzan romanon el la frua epoko de nia lingvo kaj kompletan jarkolekton de EPCx 1995. Skribu al: Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio. * * * La 8-an de aprilo naskigxis nia filineto Rebeka. Sxi havas 3 kilogramojn kaj 0.5 metron. Attila Kovacs * * * Eko-Festivalo kaj Tutmonda Tago de Tero (19-22.aprilo en Brazilio), antauxe anoncitaj arangxoj estas nuligitaj por tiu cxi jaro pro la morto de la organizanto. * * * Al E. F. Marzola, Milano: Enorde ricevita. L.S. * * * Nata & Andreo Bertse, antauxe vivintaj en Rusio kaj poste en Latvio reaperis nun en Svedio kun nova (la tria) infano. Kontaktu nin cxe Lupinvagen 72, S-18541 Vaxholm, Svedio. Tel+fakso: +46-8-54136354 * * * La 8-an de junio inter 11 kaj 16.30 horoj okazos internacia kunesto de infanoj (poemoj, kantoj, teatrajxetoj, konkursoj) en Heemskerk, Nederlando. Kontaktu min por detaloj: Ton Verwoerd, Luxemburglaan 545, NL-1966 MJ Heemskerk, Nederlando. * * * Por mia esploro mi bezonas informojn pri Esperanto-komunumoj kaj tiacelaj projektoj ekzistantaj en Euxropo. Bonvolu sendi al: Mauxro Tauzzi, CP 245, IT-34100 Trieste, Italio. * * * Nova peranto de Eventoj en Ukrainio: Mihail Lineckij, a/ja 4, UA-254200 Kiev-200. * * * Kultura Centro de Esperanto-Campinas, Brazilio invitas viziti la novan hejmpagxon http://www.aleph.com.br/kce havanta ankaux plurajn informojn ne nur pri KCE-Campinas sed ankaux pri Brazila E-Ligo. Komentoj bonvenas! kultura@forigu.turing.unicamp.br * * * Dum la milito nia Esperanto-Domo estis detruita. Gxi estas en belega naturo, kiel paradizo: BA-79285 Sanica, Bosnio kaj Hercegovino. En gxi estis esperantistoj el 13 landoj. Mi volas renovigi gxin. Kiu deziras helpi, bv turni al Smolicx Drago, Riemekestr. 3, DE-33102 Paderborn, Germanio. Tel: +49-525-123527, rete: torsven@forigu.datashopper.dk ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 26-jara studento pri geografio dez. kor. kaj vojagxi tm. Int. pri geomorfologio, fosilioj, turismo: Tibor Hajas, Brasso u. 27, H-1182 Budapest, Hungario. * * * S-ino Nora Paegle, 28-jara laboristino atendas amindajn, erotikajn leterojn. Adreso: Jaunpurinos, P/N Jaunsvirlauka, LV-3033 Jelgavas Raj, Latvio. * * * Mi tre deziras korespondi kun gehungaroj. Mi estas 68 jara arbaristo kaj rentisto. Erich Haug, DE-78532 Tuttlingen, Germanio. * * * 24 jara studentino, jxusa kursfininto sercxas korespondantojn. Paola Tosato, via Roma 6/2, IT-35010 Villafranca (Padova) Italio. * * * 27-jara dommastrino petas skribi frauxlojn prefere kun foto. F-ino Inga Zeltinos, P/N Kronauce, LV-3720 Dobeles Raj, Latvio. * * * Mi estas nova e-isto, 19-jara knabino, kaj volus korespondi kun diverslandanoj. Mi interesigxas pri turismo, muziko, motorcikloj, sporto. Agnieszka Nitarska, ul. Powstancow Sl. 16/7, PL-45-086 Opole, Polio. * * * Patrino kaj filino (ambaux komencantoj) tre sxatus trovi korespondamikojn en la tuta mondo. Rima Grineviciene (35) kaj Agne Grineviciute (12), Sermuksniu 14a - 1, LT-5250 Pasvalys, Litovio * * * 34 jaram frauxlino, helpantino dentkuracisto sercxas korespondantojn. Antonella Vettore, via Bachelet 32, IT-35010 Villafranca, PA, Italio. * * * 32-jara frauxlo, komencanto sercxas amikojn de kie ajn. Min interesas botaniko, agrokulturo, lingvoj, religioj, kulturoj... Csaba Zubor, Zsidi u. 4, H-8353 Zalaszanto, Hungario. * * * 53 jaragxa flegistino, eksedzigxinta, dez. interkonatigxi kun bonhava s- ro (kun auxtomobilo). S-ino Biruta Miklasxevicxiene, DZ 371, Pales Iela 14/13, LV-1024 Riga, Latvio. * * * Mi estas komencanta e-ino, 42 jara. Kun plezuro mi korespondus kun e- istoj el aliaj landoj. Halina Sobiech, ul. G. Marcinka 6, PL-08110 Siedlce, Polio. * * * Pri infanedukado, filantropio k.a. volas korespondi s-ino Maria Isabel Bastos dos Santos, Lad. de Curupaiti 243, Palhas BR-25850-000 Paraiba do Sul - RJ, Brazilio. * * * 50 agxa vidvino dez. interkonatigxi. S-ino Anna Bukate, Revelos P/N Krustakmens, LV-4418 Gulbenes Raj, Latvio. * * * Mi sercxas korespondantojn. Mi estas 45 jara oficistino. S-ino Anna Voltan, via Roma 6/2, IT-35010 Villafrnca (Padova) Italio. * * * Mi sercxas korespondantojn. Mi estas advokatino. S-ino Ilma Aparecida de Oliveira, rua B, 88, Morada do Sol, BR-258000-000 Tres Rios - RJ, Brazilio * * * 14-jara lernantino dez. korespondi. Joanna Kletkiewicz, Bobrowniki nad Wisla, woj. Wloclawek, Polio. * * * Mi estas 21 jara. Min interesas lingvoj, turismo, sporto, historio, sed volonte mi korespondus ankaux pri aliaj temoj. Skribu! Roberto Juhasz, Csokonai u. 86, H-5000 Szolnok, Hungario. * * * Mi estas 48 jara flegistino, kaj dez. trovi gekorespondantojn kaj intersxangxi bildkartojn. Urszula Krolikowska, Dembonskiego 7/27, PL- 38500 Sanok, Polio. * * * Mi studas en Int. Studejo cxe Esperantotur, kaj sxatas lingvojn, vojagxojn, aliajn kulturojn, kaj havas multajn revojn (mi estas 20-jara). Mi volas trovi similajn korespondajn amikojn. Lucyna Stempinska, ul. M.C. Sklodowskiej 13/12. PL-88-100 Inowroclaw, Polio. * * * Mi estas turka frauxlo, mi nomigxas Hakan Deniz, mi havas 29 jarojn. Mi interesigxas pri muziko, korespondado, vojagxo ktp. Mi deziras korespondi kun hungaraj virinoj (frauxlinoj aux sinjorinoj). Adr: P.K. 161, TR-44201 Malatya, Turkio. * * * Mi estas 21-jara junulo. Min interesas la naturo, turismo, sporto, danco kaj religio. Mi dez. kor. kun la tuta mondo. Robert Juhasz, Csokonay u. 86, H-5000 Szolnok, Hungario. * * * 45 jara dommastrino mi estas. S-ino Luisa Rizzi, via Gomiero 20/A, IT- 35010 Villafranca (PA), Italio. * * * Mi estas 43-jara divorculino. Mi volas korespondi kun diverslandanoj por praktiki la lingvon. Elzbieta Solak, ul. Kollataja 19/7, PL-45064 Opole, Polio. * * * 14-jara Cezary Kletkiewicz, kun cx. l. pri cx.t. PL-87617 Bobrowniki nad Wisla, woj. wloclawskie, Polio. * * * Mezagxa esperantistino Urszula Adamska, PL-87800 Ciechocinek, woj. wloclawskie, Polio. * * * 21-jara Agnieszka Drecich, ul. Koniuchy 19 m. 21, PL-87100 Torun, Polio. * * * Mezagxa sinjoro, Czeslawa Wilke, ul. Budowlanych 27 m. 9, PL-62600 Gniezno, Polio. * * * 19-jara Sebastian Tuszynski, ul. Kosynierow Kosciuszkowskich 12, A, 13. PL-87100 Torun, Polio. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, n-ro 100. Dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: +36-1-2828885. Internet: eventoj@forigu.hungary.net Aperas dusemajne Presejo: SZELKER Bt. H-1149 Bp, Fogarasi u. 17/A Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficejaj kunlaborantoj: Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag, Laszlo Vizi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor