Eventoj n-ro 099, 1/aprilo - '96, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Esperanto-kurso en la Sxtata Universitato - Kiu - se ne ni mem? - Diplomatia ofensivo - ... 98, 99, 100! - Gratulojn pro la argxenta medalo Movada teorio: - Unueco en diverseco Faka aplikado: - AIS-jubileo! - Nova kurso en la Internacia E-Fako - Pri iu "rekta" metodo - Internacia tradukreto - Librokatalogo de Aalen rete legebla! - Jumeiho en Oslo - Papa saluto per Internet - Sciencteknika seminario - Gastroloj por ensembloj - Jarkalendaro en Heroldo - INTERNACIA BIBLIO-MISIO Arangxoj: - FESTO en Lyon - Antauxtagmeze lerni- posttagmeze ferii - Kongresoj en Japanio - Baltiaj Esperanto-tagoj, BET! - Romeo kaj Julieta renkontigxos nur sekvajare - Sxoki obstinulojn... - Kompleta monata kalendaro Movado: - Reelektoj, universitatoj, eldonado en Venezuelo - Ni mem kulpas pro silentado! - Cxiu soneto de alia tradukanto - La junularo ne nur dancas - sed sukcesas en Munster - Zamenhof mortis hodiaux - Aviadile al Peterburgo - Sendu vian vocxon al Afriko - E-teatro: 100 jara! - Kontribuu al la sukceso de IJK! - Nova E-centro en Dresden Libroj: - Cxu skotoj estas avaraj? Instruado kaj ILEI: - Lerneja enkonduko - Lerni E-on perkomputile La leganto: - Auxtostrioj - por kio? Esperanto en radio: - AERA-informoj Opinioj: - For la politikon! Interese: - ESPERIO,la realigxinta utopio Hungara angulo: Anoncetoj: Movada humuro: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Esperanto-kurso en la Sxtata Universitato ========================================= Post longeta pretiga laboro la Universita per stranieri (Universitato por eksterlandanoj) en Siena, Italio, kiu aparte okupigxas pri instruado de la itala lingvo kaj pri esploroj rilate al lingvo-instruaj metodoj, decidis starigi korespondan kurson pri Esperanto (cxefe) por instruistoj en italaj lernejoj cxiunivelaj. La starigo de la kurso estas kunligebla kun la lasta ministeria cirkulero pri Esperanto kaj, duaflanke, kun la ekesto de Esperanto-sekcio de la prestigxa Anils, asocio de instruistoj de fremdaj lingvoj, kies membraro konsistas el instruistoj de fremdaj lingvoj en italaj lernejoj. Gxi malsimilas la kurson, organizitan de la Terza Universita en Romo, kiu estas nura rimedo por selekti instruistojn por posta eksperimento. Cxi tiu kurso, arangxata en Siena, estas normala universitata koresponda kurso. Cxiu rajtas aligxi kaj devas pagi enskrib-kotizon de 150.000 italaj liroj. Je la fino de la kurso oni ricevos universitatan ateston pri plenumo de la kurso, kiu havas la kutiman validecon cxe lernejaj instancoj rilate al poentoj por la konataj rangolistoj. Krome, se estos suficxe da dezirantoj, oni povos arangxi fine de la kurso ankaux cxeestan ekzamenon en la Universitato de Siena, kiu rajtigos je la unuagrada diplomo de la Itala Instituto de Esperanto. Menciendas, fine, ke la tuto okazas kunlabore kun la Universitato de Torino, kiu kune kun la Universitato en Siena garantias la sciencan nivelon de la kurso kaj seriozecon de la ekzamenoj. Interesigxantoj povas peti kromajn informojn cxe Anils Esperanto-sekcio: Via degli Orti Variani, I-33-00182 Roma, Italio, aux cxe la Universita per stranieri di Siena, Dipartimento di Scienze Umane, d-ino Maria Catricala, via Pantaneto 105, I-53100 Siena, Italio. Fakso: +39-577-282293 Renato Corsetti r.corsetti@forigu.agora.stm.it el La Eta Gazeto, jan/96 Rim: Pri la budapesxta universitato vidu la pagxon 2. ************************************************************************* Kiu - se ne ni mem? =================== Konsilo (alvoko) al esperantistoj Se vi vojagxas al eksterlando, kaj necesas trovi komunan lingvon kun fremdulo, nepre kaj ofte uzu la esprimon: "Cxu vi parolas Esperante?" - kaj ne komencu per "Do you speak English?" Unue demandu cxu oni komprenas nian lingvon, kaj nur poste demandu por aliaj lingvoj! Ecx se vi scias, ke oni ne komprenas la neuxtralan Internacian Lingvon, demandu! Gravas, ke oni demandadu, t.e. postulu uzon de Esperanto! Se ni, Esperantistoj, mem ne fieras, kaj ne uzas la esprimon: "Cxu vi parolas Esperante", kiu ja uzos gxin? Se multaj homoj demandas por Esperanto, la oficistoj devos ion fari... Aparte cxe stacidomoj kaj aliaj 'trafikdomoj' dise de la mondo... Do: "Cxu vi parolas Esperante?" Zoran Cxiricx t3ciric@forigu.rcub.rcub.bg.ac.yu ************************************************************************* Diplomatia ofensivo =================== Post la oktobraj vizitoj en Parizo kaj Bruselo, Lee Chong-Yeong kaj Mark Fettes dauxrigis januare en Novjorko la diplomatian ofensivon de la UEA- estraro. La prioritata celo de la vizito estis varbi la partoprenon de reprezentanto de UN en la lingvopolitika simpozio dum la UK en Prago. Krome la delegacio (kiu inkluzivis ankaux Rochelle Grossman, gvidantinon de la Novjorka UEA-oficejo) estis akceptita de Leona Forman, respondeculino pri rilatoj kun neregistaraj organizoj, de UNESKO-oficejo, de UN-ambasadoro de Cxehio kaj Finnlando - kaj de pluraj aliaj organizoj. La cxefo de la interpreta fako en la germana misio esprimis grandan intereson pri la klopodoj de UEA meti la lingvan problemon sur la tagordon de la Gxenerala Konferenco. Rim: Detala raporto pri la vizito estas legebla en la marta numero de la revuo Esperanto. ************************************************************************* ... 98, 99, 100! ================ Antaux 4 jaroj, en marto '92 aperis la unua numero de Eventoj. La aperigon de dusemajna E-gazeto preskaux cxiu konsideris malebla. Tamen ni plenumis tiun maleblon, kaj baldaux alvenos al la jubilea, 100-a numero. Malgraux la malfacilajxoj ni sukcesis 2-foje monate aperigi la gazeton, kaj krome zorgi pri pluraj servoj al niaj abonantoj (Esperantaj literoj al komputiloj, plena kaj konstante aktuala E-kalendaro, reklamstrio, senpagaj anoncebloj, ktp). Ni estos dankaj, se pri tiu jubileo vi informas viajn konatojn, E- amikojn. Kun antauxdankoj La teamo de Eventoj ************************************************************************* Gratulojn pro la argxenta medalo ================================ Singapura filatela asocio, kunlabore kun la tiulanda posxto, sub la auxspicio de Internacia Filatela Federacio en septembro '95 organizis "Mondan Filatelan Ekspozicion", kies alta protektanto estis la singapura prezidento Ong Teng Cheong. En la ekspozicio partoprenis ankaux s-ano Vlada Vana el Plzen, Cxehio, kies eksponajxo "Cxapitroj el la historio de Esperanto" gajnis argxentan medalon! La informo venas malfrue, ja pro modesteco s-ano Vana mem ne disinformis pri la sukceso, kaj la filatelaj gazetoj nur antauxlonge raportis pri gxi. Gratulojn! laux La Eta Gazeto, marto/96 ************************************************************************* MOVADA TEORIO ///////////// Unueco en diverseco =================== La ekstera socio gxenerale havas en diversaj terenoj jam konatajn regulojn, kiujn ankaux ni devus konsideri. Tiuj reguloj farigxas interesaj, se ni ilin rigardas el vidpunkto "unueco en diverseco". Rigardu ni, ekzemple, organizan kampon kiu havas unu ekstremon en absoluta hierarkio (ekz. armeo), alian ekstremon en kaoso (anarkismo), kaj plej oftas matrica formo, kiu ebligas vertikalajn kaj horizontalajn interrilatojn. Cxi-lasta plej proksimas al demokrateca formo, sed postulas unuecon en diverseco. Tio simple signifas, ke, preparante iun agon, ni cxiuj rajtas proponi, rimarki, demandi ktp (diverseco!), sed kiam la ago realigxas, ni cxiuj devas labori kunordige por la sama celo (unueco!). Kaj tiu sinsekvo de diverseco al unueco validas ekde la unuopa persono, tra societo, tra (nacia) ligo, gxis UEA; ekde la unuopa sxtato, tra Euxropa Unio gxis Unuigxintaj Nacioj. Sed kiaj estas la plej oftaj eraroj en nia movado? - Pleje la gvidantoj de societoj, kies cxefa tasko estas organizi unuopulojn por unueca agado, ne kapablas tion fari, cxar ili ne estas instruitaj pri la fako (arto) gvidi personojn. Tie cxi validas konata eldiro: "ne dangxeras kapabla kaj nelaborema prezidanto, sed nekapabla kaj laborema!" Mi certas, ke je nivelo de UEA ni devus multe pli atenti tiun fakton kaj helpi al la gvidantoj de grupoj, societoj ktp. La laste aperintaj libretoj ABC de tempoplanado kaj Sxtupo post sxtupo jam estas etaj pasxoj al tiu direkto. - Alia ofta eraro estas troa individualismo de kapablaj personoj, kiuj ne estimas postulojn de organizita movado. Tiel ili, sen demandi iun ajn, sen informi iun ajn, sen pridiskuti la unuecan celon, sen konsideri la ekzistantajn organismajn strukturojn, ekagas kaj entreprenas ofte "grandiozajn" pasxojn. Tiamaniere, kompreneble, ili malfortigas la ekzistantan movadan strukturon, ofte trompas kaj ekonomie misuzas aliajn individuojn kaj precipe misimpresas aux misinformas la neesperantistojn. - Kaj la tria aspekto de tiusencaj eraroj estas gxuste tro malforta ligiteco kaj disdivido de la laboro kaj celoj ekde la unuopaj personoj, tra societoj, naciaj ligoj, gxis UEA. Mi konscias, ke ekzemple en kulturlingva kampo ni devas estimi naciajn diversecojn kaj ebligi egalrajtan unuecan komunikadon pere de Esperanto, sed en preskaux cxiuj aliaj kampoj (ekz. informado, instruado, eldonado, edukado) ni devus funkcii kiel granda entrepreno. Tiu cxi artikoleto kompreneble ne suficxas por pli serioze kaj profunde analizi cxiujn aspektojn de organiza kampo en la senco unueco en diverseco. Sed tiuj, kiujn la temo pli interesas, provu informigxi ekz. pri la entrepreno Verda Paco (Greenpeace) kaj facile ili konstatos, ke staton de nia movado gxenerale multe influas individuaj, societaj, ligaj kaj UEA (mis)komprenoj de unueco en diverseco. Janez Zadravec mll laux La Eta Gazeto, marto/96 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// AIS-jubileo! ============ Dum sia 15-a Sanmarineca Universitata Studadsesio, SUS 15, la Akademio Internacia en San Marino, AIS festis sian dekjaran oficialan ekziston. En 1985, post dujaraj preparaj laboroj fare de internacilingvaj sciencistoj, la tiama ministrino d-rino Fausta Morganti oficialigis la fondon de AIS, surbaze de la San-Marina kadrolegxo pri universitata instruado. Kadre de akademia solenajxo, la prezidanto de AIS Prof. Helmar Frank dankis al la ministrino kaj raportis pri dek sume sukcesaj jaroj. AIS en tiu tempo gajnis oficialan agnoskon en Rumanio, Polio kaj Cxehio kaj okazigis en tiuj landoj studkonferencojn kun universitatnivelaj kursoj, prelegoj kaj studfinaj ekzamenoj. Ne nur sciencistoj tie per "adapta adopto" agnoskigis sian akademian gradon per AIS, sed ankaux studentoj akiris tiajn gradojn originale de AIS, studante plejparte en aliaj universitatoj sub gvido de AIS-anoj kaj ekzamenante dum AIS-konferencoj. AIS povis voki cx. 250 sciencistojn el pli ol 50 landoj por honorofica kunlaborado en la scienca sektoro. Kvindeko da ili estas kiel "ordaj profesoroj" plenrajtaj membroj de AIS. Krom la scienca sektoro ekzistas arta kaj teknika sektoroj, kaj la subtena sektoro, kies membroj provizas la necesan monon por la administraj kostoj. Aparta sukceso por AIS estis la atribuo de la Nobel-premio pri ekonomiko al la AIS-membro kaj -kunfondinto Reinhard Selten en la jaro 1994. AIS dum SUS 15 povis prezenti la dulingvan eldonon (germana kaj Esperanto) de la libro "Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj", kiun Selten verkis kun alia AIS-fondinto, Jonathan Pool. Dum SUS 15, AIS elektis sian trian senaton. La gxisnuna prezidanto, Prof. Frank, transdonas sian oficon al Prof. Fabrizio Pennacchietti, gxisnuna vicprezidanto. En 1996 AIS planas okazigi tri studkonferencojn: en Nitra (Slovakio), en San Marino kaj en Prago, proksimume samtempe kun la Universala Kongreso de Esperanto. Dum tiu cxi konferenco, interalie ankaux la Nobel-premiito Selten prezentos kurson. Scienculoj, kiuj volas registrigxi cxe AIS, povas peti pripersonan informilon cxe la Scienca Sekretariejo, Kleinenberger Weg 16 B, DE-33100 Paderborn, Germanio. d-ro Reinhard Fossmeier laux Esperanto aktuell 8/95 ************************************************************************* Nova kurso en la Internacia E-Fako ================================== En la Esperanto-fako de la Universitato Eotvos Lorand en Budapesxto komencigxos la tria kurso por eksterlandanoj en septembro de 1996. Oni atendas la aligxon de cxiuj interesemuloj. Kondicxoj estas la sekvaj: 1. La Internacia Interlingvistika Fako estas postgrada: tio signifas, ke oni rajtas komenci studojn havante jam universitatan diplomon de min. grado "MA" (magistro), liveritan de ajna universitato. Altlernejaj aux alitipaj antauxstudoj NE validas. Pri la originala diplomo kunportota oni devos fari oficialan tradukon al la hungara. 2. La studoj dauxras ses semestrojn. Oni devas veni dufoje jare (komence de septembro kaj fine de januaro) kaj pasigi en Budapest unu semajnon. La kotizo por unu semestro estas mil dolaroj. Kromaj kostoj: aligxekzameno (200 dolaroj) kaj fina ekzameno (ankoraux ne fiksita kotizo). 3. La vojagx- kaj restadkostojn oni devas mem pagi. 4. La kursoj okazas en Esperanto, tial oni devas bone scii la lingvon. 5. Fininte la studojn, oni ricevas magistran aux instruistan diplomon, depende de la antauxstudoj. 6. Limdato por la aligxoj estas la 30-a de aprilo. Por tio estas necese la alsendo de sekvaj dokumentoj: detala biografio en Esperanto (nomo, naskigxloko, antauxstudoj, diplomo(j), profesio, laborejo, lingvoscio ktp.) kopion de la universitata diplomo tradukita al Esperanto, atestilo pri scio de Esperanto - se ekzistas. La dokumentoj estas sendendaj al la sekva adreso: Universitato ELTE , Rektori Hivatal, Oktatasi Osztaly, Szerb u. 21-23, HU-1056 Budapest, Hungario. Inf: D-ino Zsuzsa Varga-Haszonits gvidanto de la E-Fako Rim.: La menciitaj kotizoj estas cx. la duono de ordinaraj tarifoj, kalkulitaj de la universitato por eksterlandaj studentoj... ************************************************************************* Pri iu "rekta" metodo ===================== Mi partoprenis en unusemajna kurso, kies titolo estis "Kiel instrui Esperanton?" de Katalin Smideliusz (hungarino). Sxi uzas "rektan" metodon, precipe dum la tri unuaj monatoj, esence dedicxita al la komencantoj. Je sxia dispono: objektoj, tonditaj bildoj el revuoj, esperantaj vortetoj, adhereblaj sur specifa sxtofo aux sur plasta tabulo. Sxi instruas klarigante la cxefajn lingvajn punktojn (sxi neniam uzas nacian lingvon), ne skribas kaj ecx ne konsentas, ke la lernantoj skribu dum la lecionoj. La vortojn, la frazojn sxi ripetas, ripetigas individue aux grupe. Sxi rimarkigas erarojn sen diri ilin al la erarintoj, krom la eraroj pri fonetiko. La lernantoj kapablas mem rimarki siajn proprajn erarojn. Laux sxi, la komencantoj facile alkutimigxas al la esperanta parolarto. En fino de la tri monatoj da tia instruo, ili multe pli bone parolas ol per praktiko de tradicia metodo... Guy Dauphin el La Informilo, n-ro 91 ************************************************************************* Internacia tradukreto ===================== Internacia Traduk-Reto, ITRE nun membrigas 53 tradukistojn por 25 lingvoj. Kvankam gxi jam estas konsiderinda rezulto, nek la lombro de lingvoj nek la nombro de koncernaj fakoj estas suficxa. Antaux la presado de la tria eldono de sia adresaro, ITRE faras novan aligxkampanjon: ni sercxas po 4 tradukontojn por la sekvantaj lingvoj kaj fakoj: araba, cxeha, bulgara, dana, finna, greka, irana, itala, japana, kataluna, nederlanda, portugala, rumana, rusa, slovaka, ukraina por cxiuj fakoj; hispana, hungara, pola por biologio, medicino, juro kaj teknikoj; franca por biologio kaj medicino; germana por teknikoj kaj juro. Du statusoj estas eblaj: aux plenaj membroj, kiuj devas profesie labori, aux helpantoj, kiujn la profesiuloj povas konsulti okaze de malfacilajxo. Cxiu tradukanto tradukas nur de sia denaska lingvo al Esperanto kaj inverse. Profesiulo devas esti atingebla per fakso. La aligxo estas senpaga. La adresaro (2-a eldono) kostas: 20 FRF, 5 IRK (aux 120 BEF, pagebla al FEL-konto "ITR-G"). ITRE, cxe Daniele Durand, Les Nids, F-49190 St-Aubin-de-Luigne (Francio) Kunlaboro kun IKEF ITRE kunlaboras kun IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo). La du organizoj jxus eldonis "Gvidilon de klopodado al merkatesplorado" (12 pagxoj). Tiu dokumento estas utila por cxiu, kiu deziras starigi sian propran komercan aux traduk-firmaon. Gxi estas havebla por 5 IRK cxe IKEF: p/a Roland Rotsaert, Visspaanstraat 97, B-8000 Brugge, Belgio. Inf. Daniele Durand, kunordiganto ************************************************************************* Librokatalogo de Aalen rete legebla! ==================================== La katalogo de Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen nun estas legebla per Internet! 9000 registrajxoj de libroj en aux pri Esperanto! Tiu estas la plej granda rete legebla librokatalogo de Esperanto-libroj. Legu gxin cxe: http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/aalen/ Nun mi aldonis ankaux sercxfunkcion - do vi ne plu bezonas elsxuti la tutan 1,5-MB-an dosieron por vidi cxu viaj plej sxatataj libroj tie prunteblas. Informoj pri Esperanto-bibliotekoj gxenerale (kun aux sen komputile legeblaj katalogoj) trovigxas cxe: http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/veb/bibl.html kiel parto de la "Virtuala Esperanto-Biblioteko". Inf: Martin Weichert martinw@forigu.cs.chalmers.se ************************************************************************* Jumeiho en Oslo =============== En majo venos al Oslo s-ro Masayuki Sajxonji, fama pro sia speciala masagxometodo Jumeiho. Li gvidos seminarion en Oslo en la dua semajnfino de majo, kaj versxajne prezentos sian metodon ankaux en kromkunveno de la tiea E-klubo la 17-an de majo. Interesigxantoj kontaktu Norvegan E-Ligon. Inf: Tamiko K. Nielsen el Norvega Esperantisto, dec/95 ************************************************************************* Papa saluto per Internet ======================== Kiel konate, Johano Pauxlo la 2-a devis cxesigi sian multlingvan kristnaskan saluton tuj post la komenco pro subita malbonfarto. Tamen, la salutoj estis dissenditaj, publikigitaj per Internet, inter ili ankaux en Esperanto: "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novan jaron". el KEC-Bulteno ************************************************************************* Sciencteknika seminario ======================= Organizas: TAKE - La Domo, la 8-an kaj 9-an de junio 1996 en Mittelwihr, Francio. Por la unua fojo okazas arangxo dum kiu Esperanto rolos ne nur kiel perilo de personaj kontaktoj inter diverslingvaj homoj; cxi-foje okazos prelegoj de fakuloj en sciencpopulara stilo, interalie pri sunenergio, pri tegmento-kovrado, pri INTERNET ktp. Por aligxontaj ne-tiom- interesigxantoj okazos paralela turisma programo. Kotizoj: 120 FRF por plenkreskuloj, 80 FRF sub 30 jaroj; logxado + mangxoj inter 200-305 FRF. Pliajn informojn petu cxe: Andre Grossmann 5, Rue des Pyrenees,FR-68390 Baldersheim, Francio ************************************************************************* Gastroloj por ensembloj ======================= Koncerta agentejo OLBING el Kiev, Ukrainio sercxas kontaktojn kun organizantoj de gastroloj por eksterlandaj ensembloj de ajna gxenro kaj agxo. Se la ensemblo estos invitita por E- arangxo, do en la repertuaro nepre estos E-programeroj. Kontaktlingvoj: ukraina, rusa, Esperanto, hispana, franca, angla. Interesitoj kontaktu: pk 13/2, UA-254201 Kiev-201, Ukrainio Tel/fakso: +38-044-4623602 ************************************************************************* Jarkalendaro en Heroldo ======================= La printempa duobla numero de Heroldo de Esperanto enhavas la liston de cx. 200 feriaj renkontigxoj, kunvenoj kaj E-kongresoj, inkluzive la datojn kaj adresojn. Oni povas senpage ricevi la supre menciitan duoblan numeron, marposxte, mendante gxin cxe la redakcio: Via Sandre 15 IT-10078 Venaria Reale (Torino), Italio ************************************************************************* INTERNACIA BIBLIO-MISIO ======================= Senprokraste petu senpagan brosxuron "KRISTO VENOS!" Temas pri la reveno de Kristo surteren, kiam li plenumos la laboron komencitan cxe lia unua alveno. 28 Partis Way, Bath BA1 3QG, Anglio ************************************************************************* ARANGxOJ //////// FESTO en Lyon ============= For l'Enuo, SenTema Optimismo! - tio estas semajnfina junulara renkontigxo organizita de JEFO, okazonta inter la 16-a kaj 19-a de majo 1996 (samloke kaj samtempe kun la nacia kongreso de UFE) en la dua urbo de Francio, Lyon. En la programo troveblas vizitoj al vidindajxoj de la urbo kaj al fama franca vina regiono, koncertoj, kursoj pri Esperanto, pri la franca, pri popol- kaj rokdanco, pri jogo, prelegoj kaj diskutoj pri diversaj temoj. Logxado en 4 kaj 6 litaj cxambroj. Kotizoj por memzorgantoj: 57 NLG, B- landanoj: 145 NLG, A-landanoj: 175 NLG. Aligxoj, informoj cxe: Pascal Lecaille B.P. 3019, FR-69394 Lyon Cedex 03, Francio Tel: +33-72-360714 Rete: Rozenn.Texier@forigu.ens-lyon.fr ************************************************************************* Antauxtagmeze lerni- posttagmeze ferii ====================================== Lingvokurso cxe la lago Balatono, Hungario: 10-16.07.1996. Cxe Balatono denove estos organizataj lingvokursoj, kunligitaj kun feriado, kun varia programo por ripozi kaj amuzigxi. Dum la alventago okazos vespermangxo kun interkona lignofajro apud la lago. Dum la sekvaj kvin tagoj okazos instruado en du gradoj - komencantoj, progresantoj. Dum la posttagmezoj okazos ekskurso per auxtobuso al la fama vinproduktejo Badacsony kaj sxipekskurso al la duoninsulo Tihany. Partoprenkotizo estas 180 NLG (inkluzivas trifojan mangxadon, instruadon, cxiujn programojn). Informoj, aligxoj cxe: Hungaria Esperanto-Asocio, Pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario. Tel.: +36-1-2680306 Fakso: +36-1-2680331 ************************************************************************* Kongresoj en Japanio ==================== 44-a Kongreso de Esperantistoj en Kansai Dato:22-23. 06. 1996. Loko:en la urbo Toyonaka, najbare de Oosaka. Kontakto-adreso: Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, Sone-higasi 1-11-46-204, Toyonaka-si, JP-561. Tel+Fakso:+81-6-8411928 La 83-a Japana E-Kongreso Dato: 1996-08-10 kaj 11. Loko: en la urbo Hirosima. Kontakto-adreso: Hirosima Esperanto-Centro, Oogonzan-tyo 7-15, Minami-ku, Hirosima-si, JP-734. Tel+Fakso: +81-82-2862745(s-ro Osioka) inf: MINE Yositaka vec02715@forigu.niftyserve.or.jp ************************************************************************* Baltiaj Esperanto-tagoj, BET! ============================= Baltiaj Esperanto-Tagoj okazos jam 32-an fojon. Cxi okazas en baltaj landoj lauxvice en Latvio, Estonio kaj Litovio ekde 1959. BET-32 okazos en Bulduri, Jurmala, Latvio inter la 2-a kaj 10-a de auxgusto 1996. En la programo estas antauxvidataj E-kursoj, somera universitato, diskutoj pri E-movado, artaj vesperoj, ekspozicioj, ripozo cxe la maro ktp. Aligxkotizo: depende de la lando inter 3 kaj 10 USD. Post la 1-a de majo aligxkotizo duobligxas. Infanoj gxis 10 jaroj kotizon ne pagas, junuloj (11-20 j.) pagas duonon de la aligxkotizo. Logxado kaj mangxado: aparte pagenda, depende de la kategorio en varia limo. Antaux- kaj post-BEToj: eblas organizi bicikladon tra Latvio. Detalaj informoj, oficialaj invitiloj (lauxbezone, kontraux 10 USD), aligxoj cxe: Latvia Esperanto-Asocio a/k 150, Riga LV-1050, Latvio. Fakso: +371-7830275 ************************************************************************* Romeo kaj Julieta renkontigxos nur sekvajare ============================================ La organiza komitato de la vaste anoncita E-renkontigxo "Romeo kaj Julieta" (Verona, Italio, 22-26. junio) decidis nuligi la arangxon por tiu cxi jaro pro la renovigaj kaj restauraj laboroj en la planita renkontigxejo. La jam alsenditaj kotizoj estas repagotaj. La arangxon oni ne nuligas definitive, nur sxovas gxin al 1997. el La Eta Gazeto n-ro 84. ************************************************************************* Sxoki obstinulojn... ==================== Frusomera Renkontigxo Esperanta Sxokanta Obstinulojn (FRESxO) okazos cxi- jare la 27-30-an de junio jam la kvaran fojon. Se vi volas gajni monpremion, viziti Olsztyn-ajn cxirkauxvajxojn, partopreni lignofajron ktp. - turnu vin al: Andrzej Gielert, skrytka 861, Mursinowskiego 22/27, Olsztyn, Polio ************************************************************************* Kompleta monata kalendaro ========================= La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en Internet http://www.odin.net/esperanto/. Korektoj, aldonoj bonvenaj! 27.04-05.05. 10-a Gxenerala Konferenco de Monda Turismo. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel. +48-52-415744. Rete: tjkudr@forigu.polbox.com.pl 02-05.05. Printempa Semajnfino. Inf: Lene Niemann, Edvard Munchsvej 9, DK-3000 Helsingor, Danio. 03-05.05. Printempa E-Renkontigxo en Altaj Tatroj, Poprad. Inf: Esperanto, SK-058 01 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio. Tel. +42-92- 32419 03-05.05. Maja Festo en Kioto. Inf: s-ro Takemori Hirotosi, Saidaizi- Sibamati 2-6-5-205, Nara-si, JP-631, Japanio. 03-06.05. 29-a Tutlanda Kunlogxado, Tokio. Inf: Japana E-Instituto, Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, JP-162 Tokio, Japanio. Tel. +81-3-32034581, Rete: chb71944@forigu.pcvan.or.jp 05-12.05. Kuracherba kurso kaj kolektado, Borzsony. Inf: Movilo, Nyirpalota ut 107, HU-1157 Budapest, Hungario. 09-12.05. Krakova Festivalo de la E-Kulturo. Inf: Grazyna Maszczynska- Gora, ul. Armii Krajowej 2/14, PL-31150 Krakow, Polio. 10-12.05. Jarkongreso de Sveda E-Federacio, Katrineholm. Inf:E-Centro, Vikingagatan 24, SE-113 42 Stockholm, Svedio. Tel. +46-8-340800. 10-12.05. Migra Semajnfino en la "Elbsandssteingebirge". Inf: Esperanto- Junularo Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam, Germanio. Tel+fakso: +49-331-284003. 11-12.05. Internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, Zagrebo. Inf: Prof. Ivan Bekavac-Basic, Kuslanova 59, HR-10000 Zagreb, Kroatio. 11-18.05. 48-a Kongreso de Internacia Fervojista E-Federacio. Inf: 48-a IFEF-Kongreso, Postbus 11686, NL-2502 AR Den Haag, Nederlando. 12.05. Trilanda Renkontigxo, Stokkem. Inf: Jan Bovendeerd, BE-3650 Stokkem-Dilsen, Belgio. Tel. +31-89-659582. 15-19.05. Cseh-metodika seminario. Inf: Esperanto-Junularo Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam, Germanio. 15-19.05. B-seminario por Cseh-instruistoj, Sud-okcidenta Polio. Inf: E- Junularo Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-14467 Potsdam, Germanio. Tel/fakso: +49-331-284003. 16-19.05. UFE Nacia E-Kongreso, Lyon-Villeurbanne. Inf: C.E.R.L., 7 rue Major-Martin, FR-69001 Lyon, Francio. Tel/fakso +33-78-836708 16-19.05. 1-a FESTO en Liono (Int. Jun. Renkontigxo). Inf: Pascal Lecaille, B.P. 3019, FR-69394 Lyon Cedex, Francio. Tel. +33-72- 360714.Rete: rozenn.texier@forigu.ens-lyon.fr 16-21.05. Piedmigrado, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio. 16-22.05. Ripoza renkontigxo, Staszow. Inf: E-Klubo, Kulturdomo, PL-28200 Staszow, str. Parkowa 6, Polio. 17-19.05. 10-a E-Renkontigxo en Rio de Janeiro. Inf: Yara de Souza Ribeiro da Silva, Rua Rui Barbosa 865/303, Cabo Frio, RJ, BR-28907-170, Brazilio. 18-19.05. E-Rido en Gabrovo. Inf: Ivan Petrov, bul. Mogilev 35, BG-5300 Gabrovo, Bulgario. 20.05-26.05. Pola Sesio de AIS, Staszow. Inf: E-Klubo, Kulturdomo, PL- 28200 Staszow, str. Parkowa 6, Polio. 22.05-26.05. 10-a Esperantaj Tagoj, Staszow. Inf: E-Klubo, Kulturdomo, PL-28200 Staszow, str. Parkowa 6, Polio. 23-27.05. Prezentado de Rika Metodo, Bouresse. Inf: S-ino Jeanne- Marguerite Delavallade, 29 cours Aristide Briand, FR-69300 Caluire et Cuire, Francio.. 24-27.05. 73-a Germana E-Kongreso, Augsburg. Inf: Bavara E-Ligo, Waterloostr. 21, DE-86165 Augsburg, Germanio. Tel. +49-821-792835. 24-27.05. Pentekosta Tendaro, Liepnitzsee cxe Berlino. Inf: E-Junularo Brandenburgio/Berlino, Berliner Str. 49, DE-Potsdam, Germanio. Tel. +49- 331-294003. 24-27.05. 4-a kultura semajnfina arangxo en Antverpen. Inf: Flandra E- Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antverpen, Belgio. Tel. +32-3-2343400. Rete: fel@forigu.knoopunt.be 25-27.05. Regiona stagxo en Nantes. Inf: Martine Riviere, Esperanto-44, 7 chemin de la Viollerie, FR-44300 Nantes, Francio. Tel. +33-40-252405. 25-27.05. Granda pentekosta migrado, La Chaux-de-Fonds. Inf: KCE, CP 779. CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. 27.05-02.06. Flauxrista Semajno, Mittelwihr (Vogezoj), Francio. Inf: Ru Bossong, Floraplein 23, NL-5644 JS Eindhoven, Nederlando. 28-30.05. 6-a Praga internacia konferenco pri kibernetika pedagogio EDUTECH '96. Inf: Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-252 29 Dobrichovice, Cxehio. Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz 31.05-02.06. NOREK, Nord-Okcidenta Renkontigxo en Kanado kaj Usono. Inf: Wally du Temple, 765 Braemar Ave. Sidney (BC), Kandio V8L 5G5. Rete: dutemple@forigu.islandnet.com 31.05-02.06. Printempo de lingvoj, Tuluzo. Inf: E-Kulturcentro, 1 rue Jean Aillet, FR-31000 Toulouse, Francio. Tel. +33-61255577. ************************************************************************* MOVADO ////// Reelektoj, universitatoj, eldonado en Venezuelo ============================================== En la fino de novembro okazis la jara asambleo de Venezuela E-Asocio. La gxenerala sekretario J. E. Bachrich informis la cxeestantojn pri la laboro, farita dum la jaro, la atingoj kaj malatingoj, kaj ankaux raportis pri la 80-a UK en Tampereo. Prof. Fernando De Diego prelegis pri "Esperanto kiel ideologio kaj socia fenomeno". Cxi-jare okazis elektoj, kaj oni reelektis la plejmulton de antauxaj estraranoj, inkluzive la prezidanton de la Asocio prof. Jorge C. Mosonyi. Kiam post longa striko de la profesoraro de la Centra Universitato de Venezuelo finfine komencigxis la nova semestro, ankaux komencigxis tri kursoj de Esperanto en la plej grava kaj plej granda universitato de la lando. Unu por komencantoj en la Lernejo de Modernaj Lingvoj (la lernejo de tradukistoj), gvidata de prof. Jorge Mosonyi. Kaj du, unu por komencantoj kaj alia por progresantoj en la Lernejo de Filozofio, organizata de prof. Johano Megrete. Cxiuj kursoj de Esperanto estas poentgajnontaj. La karakasa esperantistaro festis la naskigxtagon de d-ro Zamenhof per solena bankedo. Cxeestis 21 esperantistoj kaj amikoj de Internacia lingvo. Prof. Fernandeo de Diego tradukis jam antaux kelkaj jaroj poemon de la fama venezuela literaturisto Andres Ballo "La Agrikulturo de la Tropika Zono". La traduko kune kun la originala teksto estis unue eldonita de la Kultura Fondajxo Esperanto en Karakaso, kaj gxia dua dulingva eldono far de "La Casa Andres Bello", ege bele presita kaj bindita, jxus aperis. Inf: Prof. J. E. Bachrich ************************************************************************* Ni mem kulpas pro silentado! ============================ Iom post iom pligrandigxas la nombro de EP-anoj (euxroparlamentanoj), kiuj akceptas eventualan uzadon de Esperanto por solvi la lingvan problemaron en Euxropa Unio (EU). Krome, pro la fakto, ke estas diskonigitaj pozitivaj opinioj de unu al la aliaj, ili kuragxas rediri tion antaux jxurnalistoj. Ekzemple, en ampleksa artikolo pri la lingva problemaro de EU, franca jxurnalisto de Le Figaro konkludas per deklaro de Fernand Herman, belga EP-ano; "Por ofendi nek la anglojn, nek la francojn, kial ni ne eklernu Esperanton?" (02.01.1996). En Belgio, kelkaj jxurnaloj jam aperigis pozitivajn dirajxojn de EP-anoj favore al Esperanto, kaj pluraj politikistoj igxis pli malfermitaj al la ideo, leginte tiajn opiniojn. Tiuj faktoj pravigas pluan agadon cxe EP-anoj. Ni mem kulpas pro la gxisnuna silentado. Kion fari por malkulpi? - Havigi al si la pozitivan opiniaron de tiuj EP-anoj, kiuj, gxis nun, kuragxe akceptis, ke ni diskonigu ilian dirajxon favore al Esperanto. - Lauxnecese nacilingvigi kaj sendi gxin informcele al politikistoj (euxropaj, landaj, regionaj) kaj al jxurnalistoj. Suficxas fotokopio kun la simpla mencio "Informcele. Sincere via"; longa letero superfluas. - Se viaj regionaj EP-anoj ne trovigxas inter la respondintoj, sendi al ili tiajn dirajxojn (ekz. tiuj de la britaj kaj de la francaj) demandante ilin pri ilia propra opinio rilate al tiu problemaro, substrekante ke la celo estas diskonigi gxin. - Sendi pozitivan reagon, en la originala lingvo kun traduko en Esperanto, al cxi-suba adreso. Pri negativa reago, klopodu lauxeble atentigi pri nevera argumento aux misinformigxo; lauxnecese turnu vin al kompetentulo por rebati diplomate, objektive, singarde! Polemiko forigos pluan kontakton. - Lauxokaze, aldoni fotokopion de tiaj pozitivaj reagoj al leteroj senditaj al jxurnalistoj, ecx se temas pri alia temo. - Lauxeble kunlabori kun la landa kunlaboranto de "Agado cxe EP-anaro". La rezulto dependas nur de ni! Al silento respondas silento; ni mem malsilentu, kaj sekve, ni malkulpu. Por aktive kunlabori, kontaktu: Germain Pirlot Steenbakkersstraat 21. B-8400 Oostende, Euxropa Unio fakso: +32-59-802342 ************************************************************************* Cxiu soneto de alia tradukanto ============================== Jan Stanislaw Skorupski, artisto, verkisto, aventuristo, kiu dum multaj jaroj vivis en Berlino, verkis proks. 700 sonetojn en Esperanto, kaj per tiu jam atingis la gazetan atenton. Li nun trovis eldoniston, kiu promesas produkti libron per ili, kondicxe ke li aldonas tradukojn, almenaux prozajn en la germana - kaj cxiu soneto estu de alia tradukinto! Se vi interesigxas kontribui al la granda sonetaro, kontaktu la Berlinan E-Centron: Chausseestr. 8, D-10115 Berlin, Germanio el Berlina Informilo 3/96 ************************************************************************* La junularo ne nur dancas - sed sukcesas en Munster =================================================== La universitato de Munster, Germanio, havas universitatan Esperanto- grupon. Cxar gxi estas oficiale registrita, gxi rajtis kompili proprajn informpagxojn pri si kaj Esperanto gxenerale. Plie, nun ankaux la gxeneralaj informpagxoj de la universitato mem kaj kelkaj subpagxoj estas haveblaj en Esperanta traduko, apud la versioj nederlanda, franca, angla, hispana. Tio signifas, ke cxiu, kiu aliras la universitaton de Munster per Internet, vidas sur la titola pagxo apud la flagoj de la koncernaj landoj ankaux la Esperanto-simbolon. Auxtomata kaj bonega reklamo! Provu mem per http://www.uni-muenster.de Inf: Rudolf Fischer FischRu@forigu.medsun01.uni-muenster.de ************************************************************************* Zamenhof mortis hodiaux ======================= Mi sidas cxe mia klavaro vidalvide al d-ro Zamenhof, kies portreto pendas de la muro. Kun aux sen tiu portreto, neniu tago pasas sen ke mi dankas al li pro la belega donaco al la mondo - kaj al mi - de Esperanto. La rehavo, la interezo, la spirita rento ecx, kiun donas Esperanto al tiel relative bagatela investo de tempo - nenie en la mondo oni povas tiom profiti. Ne necesas, ke ni agnosku la tagon de la naskigxo de Zamenhof, nek la tagon de lia morto; ni provu teni en niaj koroj konstante tiun grandan sopiron Zamenhofan al paca mondo kaj plena interkomprenado inter la homoj de nia planedo. Zamenhof vivas, tiom longe kiom homoj parolas, kaj profitas, Esperanton. Kia homo! Kia spirito! Bill Harmon Cxefdelegito de UEA, Usono Wrharmon@forigu.netcom.com el sce ************************************************************************* Aviadile al Peterburgo ====================== Pariza SAT-rondo intencas organizi komunan aviadilan vojagxon el Parizo al la antauxkongreso kaj al la kongreso de SAT en Peterburgo, Rusio. Por havi grupan rabatitan prezon la minimumo estas 10 personoj por cxiu flugo. Interesatoj bv. sin anonci kiel eble plej baldaux al la SAT- sidejo: 67, ave. Gambetta,FR-75020 Paris, Francio. Tel.: +33-1-47978705 Fakso: +33-1-47977190 Rete: sat-esp@forigu.worldnet.net ************************************************************************* Sendu vian vocxon al Afriko =========================== Kvankam la malagasoj vivas en tre malfacilaj kondicxoj, multaj interesigxas pri lernado de Esperanto. Universala Kultura Servo (UKS) instruas perkoresponde la lingvon al pedagogoj (profesoroj en liceoj kaj kolegioj). Bedauxrinde ili logxas izolite en tre foraj regionoj, neatingeblaj per auxtoj dum pluvaj sezonoj (de novembro gxis aprilo). Por helpi ilin, UKS eldonos magazinon sur kasedo, por ke ili havu okazojn auxdi homojn paroli kaj legi en Esperanto. Neniu el la ekzistantaj Esperanto-elsendoj estas kaptebla en Malagasio. Vi - kiu legas tiun cxi informon - estu afabla kontribui per: raportado sur kasedo pri E-novajxoj en via lando. La rubrikoj de la magazino estos variaj, sed cxiu el ili ne superu 15 minutojn. Ankaux kantoj estos bonvenaj. Por cxiu rubriko necesas, ke la leganto(j) sin prezentu, menciu siajn urbon kaj landon; sendo de kelkaj neuzitaj kasedoj por kopioj de la programo; aldono de financa subteno (per bankbiletoj ekz.) por ebligi al UKS afranki la dissendotajn programojn. Cxion bv. sendi aerposxte al Universala Kultura Servo: Nr 387. Cite Analamahitsy, MG 101 Antananarivo, Malagasio ************************************************************************* E-teatro: 100 jara! =================== Antaux 100 jaroj auxdigxis la unuan fojon nia lingvo surscene. KCE dedicxis al la temo la martan monatfinan arangxon kun interesa prelego: Foliumante cent jarojn de Esperanto-teatro de Giorgio Silfer. Ankaux LF-Koop dedicxas la arangxon 15-a Literatura Forumo (05-10 julio, en Eger, Hungario) al tiu temo. Pliaj detaloj cxe: pf. 117, H-1581 Budapest, Hungario ************************************************************************* Kontribuu al la sukceso de IJK! =============================== Vi havas multajn eblecojn kontribui cxi-jare al la granda sukceso de la 52-a IJK en Guntersberge (Magdeburg) en Germanio. Simple anoncu viajn kontribuojn aux ene de la vasta temo "Formoj de kunvivado" aux ene de la ecx pli vasta distra programo. Adresoj kaj informoj pri rabatoj, kondicxoj de prelegoj kaj aliaj kontribuoj: Por tema programo: Wolfram Diestel, Schmiedestr. 17, DE-04416 Markkleeberg, Germanio. Telefono. +49 - 341 - 4778456, rete: diestel@forigu.rzaix340.rz.uni-leipzig.de Por distra programo: Natalie Schuchert, Koenigsbergerstr. 8, DE-76726 Germersheim, Tel. +49/761/32 134, rete schuchert@forigu.nfask2.fask.uni-mainz.de Se vi volas aligxi: Holger Boos, Kraeuterweg 25, DE-51069 Koeln, rete a2659212@forigu.hpw1.rrz.uni-koeln.de inf: Marko Lins, GEJ a2616351@forigu.athena.rrz.Uni-Koeln.de ************************************************************************* Nova E-centro en Dresden ======================== La 27-an de marto saksaj geesperantistoj inauxguris Esperanto-centron "Marie Hankel" en Dresden. La ceremonio komencigxis je la 15a horo sur tombejo Tolkewitz, kie tombosxtono kun Esperanto-teksto memorigas pri la vivverko de profesorino Hankel. Marie Hankel estis la organizanto de la 4-a UK en 1908, kies alta protektanto ne nur estis la saksa regxo Auxgust la III-a, sed d-ro Zamenhof mem. Salutleteroj estas petataj al: Esperanto-centro "Marie Hankel" Rottwerndorfer Str. 1, D-01257 Dresden, Germanio inf. Norbert Karbe ************************************************************************* LIBROJ ////// Cxu skotoj estas avaraj? ======================== Aperis antauxnelonge: Andrzej kaj Remigiusz Pettyn: Humuro laux la skota maniero. Cxu skotoj estas avaraj? Jes, komentas William Auld, ni skotoj auxdis pri tiu fenomeno. Tamen alilandanoj funde miskomprenas nin. Jen okazajxo, kiu klare pruvas la veran skotan sintenon al mono: Du skotaj terkulturistoj vizitis auxtomobilan ekspozicion. Acxetinte forporteblajn porciojn da fisxo kun frititaj terpomoj, ili, mangxante, aliris standon, kie estis eksponataj luksaj auxtomobiloj de la marko Rolls-Royce. Ili ekvidis tre allogan auxtomobiolon kaj komencis esplori gxin (kiom da sakoj da terpomoj gxi kapablus transporti, k.s.) Alkuris komizo: - Cxu vi serioze interesigxas por tiu cxi modelo? Terkulturistoj: Kiom gxi kostas? Komizo: - 50 000 pundojn. Terkulturistoj: Ni acxetas du. Komizo: Du? Terkulturistoj: Kompreneble! Po unu! Komizo: Dankegon, sinjoroj! Unu el la terkulturistoj elprenas sian monujon. La alia tuj protestas: Ne, ne, homo! Estas mia vico! Vi ja pagis la mangxajxon! * * * 500 aliaj sxercoj estas troveblaj en la ricxe ilustrita libro "Humuro laux la skota maniero" de la fama radio-jxurnalisto Andzrej Pettyn. Rim: Andrzej kaj Remigiusz Pettyn: Humuro laux la skota maniero. Eldonis Flandra Esperanto-Ligo, Antverpeno, 1995. Ilustris Hector Palacios. ISBN 90-71205-60-6. 84 pagxoj Prezo: 270 BEF - 9,50 USD + afranko. ************************************************************************* INSTRUADO KAJ ILEI ////////////////// Lerneja enkonduko ================= Brazila Esperanto-Ligo petas al cxiuj esperantistoj sendi salut- /gratulleterojn, posxtkartojn al 140 gelernantoj de E-kurso cxe unuagrada lernejo en Braziljo, en kiu Esperanto estas ekde nun oficiale instruata. La ricevotajn pk-ojn oni poste uzos kaj en ekspozicioj kaj kiel argumenton dum kontaktoj kun la celo enkonduki Esperanton en aliajn lernejojn, surbaze de legxo jxus promulgita de la Cxambro de Deputitoj de la brazila cxefurbo. Adreso: C.E.F.B.M., Cx. Postal 7588 - Sobradinho, BR-73001-970 Brasilia (DF), Brazilio ************************************************************************* La kursgvidantoj, instruistojgrandparte respondecas, ke lakursanoj restu en la movadoankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonuiun internacian gazetonjam en la dauxro de la kurso! ************************************************************************* Lerni E-on perkomputile ======================= Mia amiko kaj esperantisto en Italio estas ellaboranta komputil-programon por meminstruado de Esperanto, kaj li sxatus sciigxi pri aliaj similaj programoj en la mondo. Cxu iu povas doni al mi tiajn informojn, aux sciigi min, kie mi povus ilin atingi? Bonvolu respondi per retposxto aux al la suba adreso. Davide Turcato, Simon Fraser University, Scxool of Computing Science, Natural Language Lab., Burnaby, B.C. V5A 1S6, Canada Rete: turk@forigu.cs.sfu.ca ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Auxtostrioj - por kio? ====================== Kara Laszlo, gxis nun mi gxenerale konsentis/as kun viaj vidpunktoj, sed cxi-foje NE. Jen miaj argumentoj nur "vidi" ne suficxas. La prestigxo de E-o ne dependas de la kvanto de nia propagando (mi ege ne sxatas tiun vorton ligi kun E-o), sed de la kvalito, kiu dauxre mankas al ni. Ecx la plej granda vorto E-o (IEI havas tian en sia libroservo, multe pli granda ol tiu sendita de vi, kiu ne vendigxas) estas nur vana elspezo de mono kaj energio nuntempe. Jes, ili estas necesaj dum E-arangxoj, kiam temas pri: -indiko al loko, kie okazas E-renkontigxo, -signo sur auxtobusoj, dedicxitaj al ekskursoj de esperantistoj (precipe dum UK-oj), -super Inform-standoj aux ekspozicioj. En tiuj lokoj ili necesas, sed tre ofte ne estas. Pri tio mi atentigas estontajn E-organizantojn. Sed sur privataj auxtoj... Ne. Ni dum 20 jaroj havas sur nia auxto la etikedon "Esperanto parolata", sed gxis nun nek esperantisto, nek neesperantisto montris intereson pri gxi, nun ni sxangxis gxin, gluante bildon de "Mazi kun Karlo" kaj la teksto "Esperanto? Jes, Jes". Jam kelkfoje oni provis depreni gxin, versxajne la infanoj, sed per gxi ni celas ilin, do la celo estas atingita (ne grandioza, sed kiel "la guto konstante frapanta"). Interalie vi povas trovi gxin sur cxiuj niaj leteroj, kiuj ja trairas amason da homoj. Dum la 12-a PSI organizita Paske en Germanio, mi gvidos diskuton "Kiel plej efike uzi Mazi-filmon inform-varbcele". Se gxi estos interesa, mi sendos resumon al via gazeto. Kun amikaj salutoj Mila v.d. Horst-Kolinska * * * Kara Mila, sxajne en iu posta numero ni devos dedicxi pli da spaco al tiu temo, cxar ecx se vi (internacie konata gvidanto de IEI) ne vidas la sencon, - kion atendi de novuloj? En la "ekstera mondo" la reklamo igxis aparta scienco (en pli granda senco: la merkatiko) kion ne senkauxze en la hodauxa mondo oni nomas sxlosilo de ekzisto... Mi konsentas kun iu antauxa legantletero, laux kiu oni devus devigi cxiun movadan gvidanton (kaj organizanton de E-arangxoj) fini merkatikajn kursojn. Cetere - malgraux via malplacxo - vi faras tre lerte kaj la propagandon kaj la reklamon (du apartaj aferoj!) por via "sxatata cxevalo" la MAZI- filmo. Gxin oni devas reklami inter esperantistoj, sed Esperanton mem oni devas propagandi inter neesperantistoj - kaj ne en UK-oj aux arangxoj. Produkti vojmontrilon estas elementa, deviga kaj tre simpla tasko por iu ajn organizanto. Se en la ekstera mondo cxiu konus la fenomenon Esperanto ni certe havus aliajn taskojn ol nun. Sed dume bedauxrinde ni devas zorgi pri tio, ke homoj sciu (kaj konsciu) pri la ekzisto de Esperanto - kaj la publika opinio ne estus tio, ke "iam gxi ekzistis, sed jam ne vivas". La strion sur la auxtomobiloj povas vidi amaso de homoj, - ne senkauxze ankaux firmaoj kaj ankaux vi produktas similajxon por sia produkto... Cetere, kiel mi emfazis, gxi estas nur malgranda senpaga donaceto por la abonantoj, kaj gxi mem sola ne solvos cxiujn niajn problemojn. Nur povas esti unu el la multaj propagandiloj. Laszlo Szilvasi ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// AERA-informoj ============= 3-minuta leterkesto el Romo La Esperanto-redakcio de RAI Internacia (Radio Roma) cxiusabate vespere disauxdigas interesajn kaj nekutimajn informojn pri Italio. Ekde nun, gxi ankaux dedicxos tri minutojn por pritrakti alvenitajn leterojn. Tio estas nova rimedo por italaj kaj aliaj esperantistoj informi la auxskultantojn pri siaj agadoj. Uzu la radio-reton, sendante viajn mesagxojn al: RAI internacia - Esperanto, C.P. 320 Centro Corr., IT-00187 Roma, Italio Fakso: +39-6-33171895 * * * Pola Radio tri fojojn cxiutage La vespera programo de Pola Radio, je 22h30 MET, plue estas elsendita per du mallongaj ondoj. Sed gxia satelito elsendado okazas pli frue, je 20h MET. Tiel elsendo okazas tri foje dum tago. Cetere, la persatelitaj auxskultantoj notu, ke la auxda subfrekvenco sxangxigxas: 7.38 MHz (anstataux 7.56), cxe la sama kanalo: Eutelsat II F6 13 grad Or, 11.476 GHz Hpol (TV Polonia), sono: 7.38 MHz * * * Nova elsendo en Rio de Janeiro Krom la 15-minuta programo de Spiritisma Federacio, Radio Rio de Janeiro elsendas ankaux elsendas 1-horan programon, en Esperanto kaj la portugala, redaktitan de KCDE (Kultura Centro por Disvastigo de Esperanto). La programo nomigxas "Lasta Horo" kaj estas elsendita cxiulunde de 23h gxis 24h loke, per la frekvenco 1400 kHz. Adreso: Kultura Centro por Disvastigo de Esp-o, Rua Tenente Cleto Campelo 394, sala 201, BR-21021-020 Ilha de Goverandor (RJ), Brazilio. * * * Radio Vieno riceveblas persatelite en Euxropo Finfine komencigxis la persalita disauxdigo de la programoj de Radio Auxstria Internacia per la satelito Astra, kiel subportanto de la bavara televido BFS 3, per Astra Digxita Radio (ADR: necesas speciala aparataro): Astra 19.2 grad, 11.141 Hpol (BFS 3), 8.10 MHz * * * Novaj frekvencoj de Radio Roma 11905 kaj 9670 kHz (sabate, 20 h gxis 22 h 20 UTC, t.e. ekde 22 h MezEuxropa Tempo) inf: AERA (Amikaro de Esperanto en Radio) ************************************************************************* OPINIOJ /////// For la politikon! ================= Ruslanda Esperantisto , RE estas tre interesa kaj enhavoricxa gazeto. Mi legas gxin de la komenco gxis la fino kaj kelkfoje. Sed RE ne devas esti politikoza. Esperanto estas lingvo por kontaktoj. Reagado je politikaj eventoj ne estas grava, fundamenta tasko por RE. Eksterlandanoj, precipe el eksaj sovetuniaj respublikoj, ne devas havi eblecon per RE kritiki nin kaj instrui nin: kiel ni devas vivi, kiel ni devas skribi pri politiko. Tiuj fremduloj ne instruas kaj ne edukas, ekzemple, usonanojn kaj egiptanojn, kaj ni ruslandaj homoj, ne bezonas tion de ili! Nikolaj Petrov el Ruslanda Esperantisto, auxg/'95 * * * Responde al Nikolaj Petrov Kara kamarado (ne mia, sed kamarado, cxiukaze), en la auxgusta RE mi legis viajn pensojn pri malrajto (laux via opinio) de ekssovetianoj (kaj ne rusoj) kritiki vin kaj instrui al vi, kiel vivi. Mi preskaux konsentus, se mi ne scius, ke dum jardekoj homoj, kiaj vi, ja kritikis kaj instruis al aliaj kiel vivi, malgraux ties rifuzoj. Dum jardekoj, reprezentantoj de la rusa etno - kiu devas esti respektata same kiel gxi respektas aliajn etnojn - diktis al (preskaux) cxiuj popoloj cxirkauxaj, kaj ecx al pli foraj. Se vi forgesis tion, tiuj popoloj ne forgesis kaj - espereble - neniam forgesos. Kaj se venis la tempo, kiam ankaux ili havas la rajton kritiki, ni devas nur gxoji pro tio. La rajton de cxiuj etnoj, kiuj ekliberigxas el la rusa imperio, esprimi sin libere, vi ne rajtas depreni. Kaj ankaux aliaj, kiaj vi, ne havas la rajton silentigi similulojn. Krom, se oni revenas al la antauxa diktaturo, kiu - sxajne - ne malplacxas al vi, silentiganto. Kun la respekto, kiun vi meritas, Ionel Onet, USA el Ruslanda Esperantisto, jan/96 ************************************************************************* INTERESE //////// ESPERIO, la realigxinta utopio ============================== Esperantistojn oni ofte nomas revuloj, utopiistoj. Sed citi cxiujn iamajn utopiojn, kiuj fine realigxis, postulus multe da tempo. Cxiutage la nuntempa homo uzas kaj profitas la eltrovajxojn de iamaj utopiistoj! Cxu Esperanto komence ne estis nura revo? Tiuj utopioj bezonis ja revulojn, utopiistojn por farigxi faktoj, konkretajxoj, kiujn nun cxiuj agnoskas. Vivi naturisme, praktikadi Esperanton en liberecana etoso, tion faris pionire la kreintoj kaj membroj de la komunumo Esperio apud Valence d'Agen en Francio) antaux la dua mondmilito. "Esperio" estis kreita de pluraj SAT-anoj, i.a. k-doj Karlo Vigier, Pauxlo Fousset, Georgo Lebec... Kiel do vivis tiuj pioniroj? Laux kelkaj tiamaj valencanoj, la komunumanoj mangxis nur herbon! Simila antauxjugxo ankoraux nun regas pri la vegetaranoj, tiuj ekskluzivaj laktukmangxantoj! Verdire, kiel multaj naturistoj, la esperianoj ne estis sektanoj. Al novalvenintoj ili ne trudis severan dieton. Cxiu membro posedis propran bieneton, kiun li mem prizorgis, produktante preskaux cxiujn necesajn nutrajxojn, legomojn kaj fruktojn. Kompreneble, pro sia naturista vivo la esperianoj ne multe elspezis por siaj vestajxoj. Sed la komunumanoj havis normalajn rilatojn kun la cxirkauxa socio. Ili ricevis la pacistajn kaj esperantistajn revuojn, acxetis iujn varojn en la butiko de la vilagxo. Por akiri la necesan monon, cxiu lernis metion. Iu prilaboris junkon, tiu ledon, alia makleris. Kelkaj helpis la lokajn kamparanojn en ties taskoj. Esperio estis konkreta ekzemplo, grandparte sukcesa eksperimento kun la idealaj celoj, kiujn oni trovas en SAT. La esperianaro, viroj kaj virinoj, estis ja diversnacia kaj uzis Esperanton kiel cxiutagan interkomprenilon inter gekamaradoj, kiuj ne nur interhelpis unu la alian, sed edukis, kulturis sin inter si per libera diskutado, legado, muzikado... La mondmilito alvenis. Jam la eksterlandanoj, membroj de Esperio, foriris malproksimen, iuj ecx gxis Kanado... Esperio mortis. Sed ne la idealo, kiu vivigis tiun modelan, sennaciecan komunumon. Tiu idealo, kiun konservis vigla gxis siaj mortoj kamarado Karlo Vigier kaj k-do Georgo Lebec. Cxi-lasta, en la jaroj '70, acxetis kaj riparis domon, tre proksime de la iama bieno, kiun prizorgis la esperianoj. Tiu idealo, kiun ni, SAT-anoj, trovas en nia asocio kaj felicxe ankaux en la nunaj komunumoj de liberamantoj, naturistoj, militrifuzantoj, al kiuj mankas nur la universala lingvo por farigxi auxtentikaj mondcivitanoj. Kribo el Lauxte, decembro 1995 Noto de Lauxte: Tiu cxi artikolo aperis en "Komuna Informilo", n-ro 2, de decembro 1973, eldonita de Amika Esperanto-Rondo por la laborista e- istaro en Akvitanio. Tiu "Informilo" farigxis "Lauxte" ekde aprilo 1975 kaj internaciigxos ekde 1978, post la malapero de "La Juna Penso", heredinte ties "formulon". ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// "Urbocentra Klubo" bonvenigas ankaux vin en la cxiumarda kunveno inter 15-17 horoj. (Szerkesztosegek Haza, Blaha Lujza ter, Tanacsterem). * * * Verda Lundo, iniciato de E-PEN-Centro, la 15-an de aprilo je 18.30 en Esperejo. Temo: Informoj kaj debatoj pri programoj de niaj kulturcentroj "La DomparoCx kaj "La Kvinpetalo". Enkondukas: Judit Felszeghy. Bonvenon al cxiuj intereseigxantoj. * * * Zamenhof E-grupo en Tatabanya kunvenas en nova loko: uzina konferencejo de Banhidai Eromu. Adreso de la grupo por posxtajxoj: Pecsi Vilmos prez, Orgonasor u. 5, H-2800 Tatabanya II. * * * Responde al multaj demandoj: La Budapesxta E-Domo (red. de Eventoj) havas Internet-konekton cxe la firmao: Internet-Hungary (vidu la kadritan informon). Se vi kontaktas ilin (aux aligxas al Internet cxe ili), menciu nin kiel inform-fonto! - La red. * * * Junulara E-Renkonto: Vac, 26-28 aprilo. Instigu viajn lernantojn, gejunulojn partopreni. Kontaktu: David Alko Golden (8200 Veszprem, Damjanich u. 1/C, tel: [88]-424339) aux la Bp-an E-Domon! * * * Az Eventoj szerkesztesehez keresunk fel- vagy foallasu munkatarsat! Nembudapestinek esetleg lakast is tudunk biztositani. Tel: 282-88-85, Szilvasi Laszlo ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// La nova cxefredaktoro de Literatura Foiro, Ljubomir Trifoncxovskij dejxoros en aprilo en la domparo de KCE. Li prelegos la 27-28-an de aprilo pri: Pupteatro: la malbona anasido de la arto. * * * Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj volas rideti... * * * Bruno Masala, gvidanto de AERA (OSIEK-Amikaro de Esperanto en Radio) havas novan retadreson: bmasala@forigu.worldnet.net ************************************************************************* En aprilo/majo tra Afriko,de Tanzanio al Sudafriko per auxto. Por tia projekto mi deziras trovi kunveturant(in)on. Skribu al s-ro Horst Gruner, German Embassy, P.O. Box 9541, Dar es Salaam, Tanzanio. ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Homo - hejmo Antaux kelkaj jaroj prof. H. F. telefonis al mi el eksterlando. Sed mi ne estis hejme. Mia filino prenis la telefonkornon kaj auxdis ke sxi estas alparolata en Esperanto. Sxi konfuzigxis, kaj tuj provis rememori kelkajn vortojn el la kurso, kiun sxi antauxe estis sekvinta. Sxi ekmemoris, ke ekzistas iu vorto por diri "en la domo", multe simila al la angla vorto "home". Por respondi, sxi balbute elbusxigis: "Mia patro ne estas ... homo". Wim M.A. De Smet * * * Dum la E-kurso Instruisto: "Johano, diru al mi du pronomojn". Johano: "Kiu, mi?" Instruistino: "Jes, vi pravas". ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Istvan Meszaros,Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* Kompiladon de la reta versio prizorgis Tibor Kristaly