Eventoj n-ro 098, 2/marto - '96, retposxta versio ************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Helpu per via letero al la prestigxo de Esperanto! - Retrospektive pri la Akademio - Prospekto de varoj Lingvo: - Konsiloj por evoluigo de la Esperanta vortprovizo - Revizio de PIV Movado: - UEA kaj la euxropaj instancoj - "Vi havas neniun rajton" - Cxina ekspozicio en Petrinja - Pli profesian organizadon! - Azia movado kaj ultrakapitalisma gazeto - Zamenhof-monumento en Francio - Senpaga reklamo - Pli ol 2000 en Prago! - In Memoriam Kalocsay- represita ILEI: - Kio estas FUNDAPAX? Faka aplikado: - Strategio: fakasocioj - Katalogo de brokantajxoj! - Intelektaj ludoj - Kiam acxeti bulkojn? - Kunlaboru kun MONATO Arangxoj: - Junulara Renkontigxo, JER-96 - Komeniologojen Cxeha Kultura Centro - Euxropo-tago? HURA! - Sxangxoj de datoj! - Renkontigxo de E-familioj! - Reeltrovu Esperantion- sekvajare - Kongreso de SAT Konkurso: - Internacia konkurso por plenagxuloj La leganto: - Reklamo kaj prestigxo - Kara estimata Laszlo Szilvasi, - Kun perfekta E-prononco Kulturo: - La Festivalo, kiu ne okazis Bazaj informoj: - Hejmoj de internacia kulturo, HIK Interese: - Rajton je nuda brusto! Anocetoj: - *** Movada humuro: - * ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Helpu per via letero al la prestigxo de Esperanto! ================================================== Multaj konsideras Hungarion kiel 2-a patrujo de Esperanto. Danke al multjaraj klopodoj, en Hungario oni povas fari sxtate rekonitan lingvo- ekzamenon (laux kiuj multaj entreprenoj pagas kromsalajron), ekzistas aparta E-katedro en la Budapesxta Universitato, E-o estas instruata en multaj lernejoj, en pluraj universitatoj oni edukas diplomitajn E- instruistojn, la sxtato finance subtenas la agadon de la junulara kaj plenkreska E-Asocio, la nomoj de Baghy kaj Kalocsay versxajne estas konataj por cxiu klera esperantisto, ktp. Mutigo de E-elsendo Nun tiu prestigxo de Esperanto en Hungario estas dangxerigata! En la sxtata radio ekde la 4-a de marto oni nuligis la E-lingvajn elsendojn! Oficiala kauxzo de gxi estas la sxparemo de la bugxeto, sed evidente gxi estas nur malpeza preteksto, ja la kostoj de tiuj elsendoj estis la plej malaltaj el cxiuj programeroj. (La elsendoj gxis decembro okazis duonhoron, ekde decembro nur 10 minutojn semajne por enlandaj auxskultantoj en UKO, ultra-kurtondo.) La signifo de la nuligo de radioelsendoj estas multe pli ol la fakto mem, ja temas pri la prestigxo de la Internacia Lingvo. Se ni, kiel sxafoj toleras gxin, la sekva pasxo povas esti la nuligo de lerneja instruado, la nuligo de universitata fako, kaj aliaj...!!! Demonstracio en Budapesxto Hungaroj kompreneble ne restis mutaj. Aktivuloj cxirkaux la teamo de Eventoj organizis kampanjon kontraux la decido, sekve de kio venis plurcent (!) protestleteroj al la radia estraro, pluraj E-organizoj turnis sin al la kleriga ministerio, kaj la 4-an de marto en Budapesxto estis organizata tre sukcesa surstrata demonstracio, (cx. 100 persona) pri kio raportis pluraj radiostacioj kaj tagjxurnaloj! Rezulte de tiuj agoj, la respondeculoj en la estraro de Radio pasxo post pasxo retirigxis. Komence ili sxangxis la vortuzon de "nuligo de radioelsendoj" al "provizora cxesigo", kaj pro la demonstracio en gazetaj intervjuoj ili menciis jam eblan restarton en somero aux auxtuno. Ankaux vi povas helpi Por ne lasi perdi la aferon, ni bezonas ankaux vian helpon! Ni petas vin skribi gxentilan protest-leteron pro la nuligo, ja tiu afero ne rilatas nur al Hungario, sed al la tuta E-komunumo. En nia kampanjo ni emfazis, ke la E-lingvaj radioelsendoj simbolis la lingvan demokration en Hungario (la sxtata radio elsendas en kelkaj, sed ne en multaj lingvoj). La nuligo signifas mutigon de tiu movado, kiu laboras por la lingva egaleco, por la lingva demokratio! Kaptu la okazon, kaj petu la ebligon de la auxskultado de budapesxtaj E-programoj pere de kurtondaj kaj satelitaj elsendoj, al kiuj ja la teknikaj kondicxoj estas donitaj! Petu la plilongigon kaj plioftigon de tiuj elsendoj! Ne estas enlanda afero! Komprenu bone, temas ne simple pri Hungaria afero, sed pri prestigxo de E-o en lando, kiu multe kontribuas al nia Esperantio! Viajn leterojn (kaj de viaj konatoj, amikoj) bonvolu sendi al la ambasadoro de Hungario en via lando, petante la plusendon al la koncernaj instancoj! Gxi estas grava, cxar tiuj leteroj nepre eniras la oficialan sxtatan kanalon, kaj devige havas spurojn en la administrado! Kiu defendos niajn interesojn? La skribado de letero por vi kostas nur kelkajn minutojn, sed por la prestigxo de Esperanto gxi signifas tre multon! Neniu alia defendos niajn interesojn, se ni mem ne faras gxin! Ni kalkulas ankaux je via helpo. Laszlo Szilvasi, red. de Eventoj P.S. Mi ripetas, viajn leterojn direktu al la hungara ambasadoro en via lando petante lin pri la plusendo al la koncernaj hungariaj instancoj! ************************************************************************* Retrospektive pri la Akademio ============================= Fine de novembro okazis elektoj en la Akademio de Esperanto. La nova prezidanto igxis s-ro Werner Bormann, kaj la gxisnuna gvidanto, d-ro Andre Albault (kvar mandatoj de 1983 gxis 1995) retirigxis. Liajn spertojn li resumis en adiaux-dira mesagxo, el kio ni represas la lastan parton: Kio min gvidis dum tiuj jaroj? Min gvidis la alta sento pri la valoro de nia lingvo. Objektive gxi superas en pli ol unu punkto multajn el la aliaj lingvoj. Pro tio mi doloras, kiam mi trovas punkton sxajne malpli bonan. Kontentigxi kun rudimenta solvo por punkto aux alia de nia lingvo sxajnas al mi nepensebla. Nia lingvo cxiam esprimu la pensojn laux la kazoj, aux sekvante la racion, aux obeante la koron, sed cxiam en plej nobla maniero. Aliparte mi cxiam gvidis la Akademion por servi al cxiuj, for de cxiu koterio en aux ekster nia Kolegaro. Ofte mi respondis tre detale al simpla samideano, kiu sincere ne trovis solvon por sia problemo. En cxi laboro por nia lingvo kaj ties radiado mi retrovis malnovan amikon: Jean Thierry. Li farigxis sekretario de la Akademio kaj cxiurilate min helpis, materiale kaj cxefe spirite. Nur dank'al li mi povis realigi multon por la Akademio: 1. Ni povis regule eldoni la Cirkulerojn, vera sango por nia Institucio; en ili aperas cxiuj gxiaj pulso-batoj; tie notigxas cxiuj decidoj, grandaj aux etaj, ne nur lingvaj sed ankaux administraj. 2. Ni povis eldoni plian numeron (la 11-an) de la Statuta Oficiala Bulteno de la Akademio de Esperanto, pli konata sub la nomo Aktoj III. Gxi entenas sub libra formo la plej gravajn decidojn de la Akademio: nome, la cxefajn el la administraj kaj cxiujn el la lingvaj decidoj, kiuj ja estas la vivopravigo de la Zamenhofa institucio! 3. Ni povis eldoni La Leteron de l'Akademio, suplementan organon ne antauxviditan de nia Statuto, sed trovigxantan en konstanta kontakto kun nia "popolo Esperanta"! Jean Thierry havis la pezan sxargxon redakti cxi trimonatan bultenon. Andre Bourdeaux estis teknika redaktoro kaj li fiksis la eksteran aspekton, almenaux en la komenco. Post lia malsanigxo mi enjungigxis. Sed cxio cxi eblis nur dank'al la fondo de speciala societo "La Amikoj de l'Akademio"! Felicxe Thierry trovis la apogon de sia edzino, kiu transprenis alian pezan sxargxon, nome, administri tiun asocion kaj dissendi la bultenon. Ni neniam suficxe dankos Marie kaj Jean Thierry pro ilia konstanta laboro kaj cxiuflanka helpo. Ili faris cxion amike, simple, nenion ajn postulante por si mem! 4. Ni povis starigi kaj eksperimenti plian formon por diskonigi la laborojn de la Akademio: en 1994 ni organizis Kolokvon de la Akademio kun la gxenerala temo La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo Esperanto. Cxi-foje, pro la propono de Jean Thierry, helpis nin valora aganto el Prago: mi aludas al nia amiko d-ro Petr Chrdle. Nia Praga amiko povis realigi alian parton de la plano: nome, eldoni brosxuron, kiu kunigas la tekstojn de la prelegoj. Tiu 191-pagxa libro estis eldonita de Kava-Pech, Dobrichovice (Praha); gxi estas samtitola kiel la Kolokvo, kaj entenas 15 kontribuojn, el kiuj sep de Akademianoj. Nun ekzistas precedento: iu posta Prezidanto povos repreni kaj florigi la ideon por la bono de nia lingvo. Kompreneble la estraranoj kaj ankaux la direktoroj de sekcioj kaj komisionoj kaj preter ili cxiuj aliaj akademianoj partoprenis en tiu kolektiva laboro: cxiu en sia loko kaj kun sia kompetento. Ili estu kolektive dankataj por ilia aktiva helpo. Apartan mencion mi sxuldas al kolegoj Bormann kaj Duc Goninaz, cxe kiuj mi cxiam povis trovi valorajn konsilojn. Tamen post tiaj laboroj ni ambaux (Thierry kaj mi mem) komencis senti lacigxon. Ni decidis lasi la gvidilojn de la Akademio al pli junaj manoj: Ni do ne plu reprezentigxos por plia mandato. Finfine ni povos gxui kvietan ripozon por prizorgi kelkajn pli personajn celojn... La destino decidis aliel por Jean Thierry... Sed la Akademio estas institucio, kiu preterpasas cxiun individuon. Konfide mi deziras felicxan manon al la nova Estraro. d-ro Andre ALBAULT ************************************************************************* Prospekto de varoj ================== Por nia nova projekto ni bezonas vian helpon. Se vi havas E-reklamilon (prospektoj, flugfolioj, var-katalogoj ktp.) pri varoj, servoj de neesperantistaj firmaoj, fabrikoj, sendu bv. gxin al nia redakcio (pk 87 H-1675 Budapest). Interesas nin teknikaj aferoj sed ne turismaj prospektoj. Tauxgas ankaux malnovaj prospektoj, kiuj povas montri, ilustri la ekstermovadan utiligon de Esperanto! Laszlo Szilvasi, red. Eventoj, LINGVO-Studio pk. 87, H-1675 Budapest. ************************************************************************* LINGVO ////// Konsiloj por evoluigo de la Esperanta vortprovizo ================================================= Dua parto: Nek pekoj, nek "pekotekajxoj" estas sankcieblaj: la kazo de "komputoro" kaj "komputilo". Por ke oni reale taksu la efikecon de la PEKOTEKO-metodo, estas necese objektive ekzameni ekzemplon de provo sercxi specifan kaj tre bezonatan fakterminon kaj analizi la kialojn de la gxisnuna malsukceso atingi kontentigan solvon. Resumo de la procedo de enkondukado de proponitaj terminoj 1967 - Rudolf Haferkorn proponas komputero. 1969 - Klaus Schluter nomas la saman aparaton komputilo. 1970-aj jaroj - Rudiger Eichholz enkondukas komputoro. 1975-77 - Eichholz organizas vocxdonadon pri tiuj tri vortoj kaj ankaux aliaj termin-variajxoj. Rajtas partopreni kaj fakuloj kaj laikoj. En la sekvaj jaroj evidentas, ke fakuloj ne emas akcepti la rezultojn de la vocxdonado. 1982 - Akademio de Esperanto decidas interveni por decidi pri la gxusta nomo de la aparato. La tiama Akademia prezidanto Andre Albault donas al R. Eichholz la taskon gvidi diskuton en la Akademio kun la celo eventuale prepari tekston de la rezolucio. 1985 - Eichholz registras komputoro-n en "Pekoteko". 1990 - Post longa prokrasto aperas raporto de Eichholz en unu el la Cirkuleroj de la Akademio. Li prezentas sian preferon pri komputoro, sed proponas uzon de komputilo en pli gxenerala senco. La raporto estas senefika kaj rezultigas neniun akademian rezolucion pri tiu terminografia demando. 1995 - En Komputika Leksikono la kompilinto, Sergio Pokrovskij registras komputilo-n malgraux la pli frua registrajxo de komputoro en "Pekoteko". Cetere, li ignoras la rezonadon de Eichholz rilate la diferencan uzadon de komputilo kaj komputoro. Konkludo Tikla demando prezentigxas: kiun valoron havas "Pekoteko" sen iu ajn eblo sankcii la alprenon kaj uzadon de la terminoj, registritaj en gxi? Komputoro estis registrita en "Pekoteko" en 1985, sed dek jarojn poste la plej auxtoritata kaj kompleta leksikono en Esperanto pri la koncerna fako elektis la terminon komputilo. La sercxo de la plej bona termino inter "komputoro / komputilo / komputero" estas historio de tri sukcesaj fiaskoj: unue, la enketo de Eichholz; due, la registrado de komputoro en "Pekoteko", kiu neniam devigis akcepton fare de fakuloj aux laikoj; trie, la neeblo de Akademio de Esperanto formuli rezolucion pri la demando. Cxu estas espero por la estonteco? Bernard Golden (mallongigite - la red.) ************************************************************************* Revizio de PIV ============== Por la revizio de PIV, ni petas la legantojn de Eventoj, ke ili sendu siajn rimarkojn pri la jena temo: Cxu la nomoj de urboj, regionoj, gentoj kaj similaj informoj, menciitaj en PIV kaj rilatantaj al via kutima logxloko, sxajnas al vi gxustaj? Se ne, bonvolu sciigi viajn argumentojn kaj proponojn al : Michel Duc Goninaz, Val St-Georges, Chemin de l'Echelle, FR-13100 Aix-en-Provence, Francio. Inf: Kresximir Barkovicx gxen. sekr. de SAT sat-esp@forigu.worldnet.net ************************************************************************* MOVADO ////// UEA kaj la euxropaj instancoj ============================= Komence de oktobro la Estraro estis tre serioze engagxita en rendevuoj cxe Unesko kaj cxe Institucioj de Euxropa Unio por starigo de novaj kontaktoj kaj sercxado de pluaj sxancoj de kunlaboro. Tiuj cxi vizitoj havis plurajn celojn: en Parizo sondi pri la partopreno de Unesko en lingvopolitika simpozio organizota venontjare, trovi subtenon por internacia esplorprojekto pri esperanto-familioj, esplori novajn formojn de kunlaboro kadre de la nova sesjara strategia plano de Unesko, veki intereson pri Esperanto cxe aliaj neregistaraj organizoj. En Bruselo: kunlabor-eblojn kun la brusela oficejo de Euxropa Buroo por malpli uzataj lingvoj, unu el la cxefaj pledantoj por lingvaj rajtoj en la kadro de la Unio, viziton al Emma Bonino, komisionanino, kiu estras agadon de Euxropa Unio pri fisxkaptado kaj protektado de konsumantoj, kaj kiu estas konvinkita amiko de Esperanto. La vizitoj konfirmis ke intereso kaj simpatio pri Esperanto ne mankas, sed tio ne suficxas: necesas longa kaj intensa laboro por transformi ilin en konkretajn agojn favorajn al gxi. Kaj por tio ni mem, niaj asocioj, niaj grupoj devas aktivi, tuj, sen perdo de la tempo en diskutoj pri belegaj planoj malfacile realigeblaj. Ofte simplaj agoj, sed konstantaj kaj konkretaj, pli efikas ol grandioza plurjara laborplano, kiun cxiuj lauxdas sed neniu poste realigas. Do, aktivado tuj, senprokraste sed laux indikoj de UEA-politiko, cxar izolita manovro donas nekontentigan rezulton. Jen prioritato de la Estraro, prioritato por ni cxiuj. Edvige Ackermann el l'esperanto, januaro/96 ************************************************************************* "Vi havas neniun rajton" ======================== Represo de artikolo el la bulteno "La Ponto"... Al f-ino Rita Permeti, ekssekretariino de AEL, Tirana ... Jam, kiel sciite, ekzistas Albana Esperanto-Ligo, kaj okazis novaj elektoj. Vi ne plu estas sekretariino de AEL. Laux AEL-statuto ekzistas nur unu AEL, nacia. Pro tio kaj pri tio (vi ne scias) mi informis en la gazetaro: neniu rajtas uzi malnovan adreson. Do, Esperantujo nun konas la novan adreson. Mi ankaux skribis: alia nacia asocio ne ekzistas, estas nur: Albana Esperanto-Ligo, Agim Peraj, Shengjin, Lezhe, Albanio. Sincere kaj vere mi nervozigxis, kiam de s-ro Zef mi legis: "Hieraux mi ricevis koverton kun la adreso: "Rita Permeti, Albana Esperanto-Ligo." (?!) Kiu permesas al vi tiel agi? Vi havas neniun rajton. Ne estas du AEL. Vi scias, ke nur mi posedas, uzas, rajtas sigelilon. Vi ne havas sigelilon. Cxu mi devas dubi, ke vi faris aux kasxis iun alian sigelilon? Pri kio vi skribis al s-ro Zef? Kiu instigis vin? Programon pri/por AEL mi kompilis kaj prezentis al la Estraro. Do, konklude mi akcentas: neniu, ankaux vi, rajtas uzi: Albana Esperanto- Ligo. Ne agu plu tiel! Mi rememorigas: Neniu alia adreso validas por / pri AEL. Laux statuto oni eksigos, se iu trompas, misinformas pri / por E-o aux AEL-anoj. Mi konsilas: agu por plibonigi staton ene de AEL, prosperigi E-on en nia lando. Kontribuu por unuigi albanojn e-istojn, ne disapartigi. Kiu alimaniere agos, li / sxi ne estas vera e-isto, ecx se perfekte konas, regas E-on. E-isto esti - honoro, sincero, paco! Agim Peraj, prezidanto de AEL el La Ponto, 5/95 ************************************************************************* Cxina ekspozicio en Petrinja ============================ Cxina ambasadoro en kroatio Xie Xiequin malfermis la 14-an de februaro ekspozicion de cxinaj papertrancxajxoj el la kolektoj de esperantistoj. La ekspozicio okaze de la cxina Nova Jaro estis la unua programo per kiu denove ekfunkciis Galerio "Krsto Hegedusxicx" en la milite detruita urbo Petrinja. La organizanto de la ekspozicio, al kiu estis dedicxita 2 TV kaj pluraj radioelsendoj, estis E-Societo "Bude Borjan" el Zagreb. La titolo de la ekspozicio estis "Cxina papero - rakonto pri pacienco". Pli ol cent vizitantoj auxskultis okaze de la malfermo rakontojn pri la cxina pacienco kaj admiris feniksojn kaj kernfruktojn, auxskultinte bondezirojn por la rekonstruo de la urbo. La ekspozicio por la logxantoj de Petrinja, kiuj revenis al la urbo post kvar jaroj de rifugxo, estis parto de la programo por revenigo de Esperantaj aktivecoj en la detruita urbo. Inf.: Spomenka Sxtimec. kamenski@forigu.cirus.dhz.hr ************************************************************************* Pli profesian organizadon! ========================== Fragmento el la cirkulero de la organizo Monda Turismo: ... "Esperantotur" - Turisma Servo de Monda Turismo, MT en la jaro 1995 sendis grupojn al pli ol 70 landoj, i.a. al Brazilio, Usono kaj cxirkaux la mondo. Plej multaj busaj grupoj vojagxis al Skandinavio, i.a. ankaux la Nordkapp, 80-a UK en Tampere, 51-a IJK de TEJO en Peterburg kaj al la baltiaj landoj. Bedauxrinde malgrandigxis la nombro de vojagxantoj, cxefe pro ekonomiaj kialoj, sed ankaux pro malmultaj profesiaj servoj en la tereno de Esperanto-turismo. Vere ne eblas varbi kaj sendi grupon al iu E-arangxo, se mankas ecx programo kaj informoj pri logxkondicxoj kaj prezoj. La organizantoj de E- arangxoj devus nulte pli frue disponigi tiujn informojn, alie la E- turismo ne progresos. Neniu volas pagi ekz-e kongreskotizon, se ne konas almenaux logxkondicxojn kaj prezojn... Do, agu pli bone! ... Andrzej Grzebowski, prez. de MT ************************************************************************* Azia movado kaj ultrakapitalisma gazeto ======================================= Venis la novajxo el Nepalo, ke la unua internacia Himalaja Renkontigxo sukcese finigxis kaj la informo el Mongolio, ke E-kurso havis bonan rikolton en la Instituto de s-ro Dogsuren, gvidita de s-ro Minin el Rusio laux la projekto B de UEA. Nia movado en Vietnamio furoras, kvankam la skismo de la movado konfuzas nin, kaj e-istoj en Honkongo fondis sian asocion. Novaj aux dormintaj gxermoj ekkreskis, kaj jen ekfloras. Nin surprizas la pompe kolora scienca gazeto, Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj de Sciencist-Teknikista E-Asocio de Cxina Scienca Akademio, en kiu ni vidas la reklamojn kun duonnudaj euxropaj (usonaj?) modelinoj (mi neniam antauxe vidis tiel ultrakapitalisman sciencan gazeton). Cxiukaze nia movado en Azio transiras en novan epokon, kiun ni, aziaj e-istoj devas kulturi kaj ekspluati. En la pasintjara marta estrara kunsido de UEA, mi oficiale proponis la akcepton de KAEM (Komisiono de Azia E-Movado) kaj tio estis akceptita unuanime. Vi vidos la komisionon kiel oficialan instancon de UEA en cxi- jara jarlibro. KAEM jam bone funkcias, kaj la komisionanoj kunsidis en Sxanghaj por diskuti pri Azia Kongreso, okazonta en 1996, kiun la auxtoritatuloj de Cxinio jam agnoskis. Mi sentas min tre felicxa, cxar ges-roj Doj promesis, ke ili dauxrigos la redaktadon de "Esperanto en Azio" post mia eksigxo en julio. Ili konas tre detale kaj vaste pri nia movado en Azio, kio donus kontinuecon de nia aktivado. Kun salutoj So Gilsu el E-o en Azio, n-ro 19 ************************************************************************* Zamenhof-monumento en Francio ============================= La 4-an de majo de tiu cxi 1996-a jaro, la urbaj instancoj de Aix en Provence, apud Marsejlo en suda Francio, starigos memorigan slabon honore al L. L. Zamenhof. Tion nia grupo atingis post multjaraj klopodoj. La monumento konsistos el duoncirkla granita bloko kun bronza medaliono reprezentanta la kapon de Zamenhof en juna agxo. Gxi surhavos duoblan surskribon, en E-o kaj en la franca lingvo, pri la fakto, ke li kreis Esperanton, la internacian lingvon, en 1887. Oni lokigos tiun blokon cxe la vojkrucigxo de du stratoj: rue des Esperantistes (strato de la Esperantistoj) kaj alia avenuo de nia urbo. Tie centre kusxas vasta cirklo kun herboj kaj arboj. La monumento staros piede de unu el la tieaj pinoj. Por montri kaj pruvi al nia urbestro, ke Esperanto dauxre plu vivas kaj viglas, kaj ke nia loka eventeto povas akiri mondskalan dimension, cxar gxi koncernas kaj interesas multajn ne nur en Francio, sed ankaux en aliaj landoj, ni bezonus la helpon de nia Esperanta reto, kaj jen mia peto al vi: cxu vi bonvolus sendi rekte al nia urbestro (kies adreson vi trovos sube) letereton en via gepatra lingvo kun esperanta traduko, en kiu vi diras ke: - vi auxdis pri la starigo de monumento honore al L. L. Zamenhof - danke al tio, la urbo Aix en Provence estas konata en via lando - vi varme aprobas kaj subtenas tiun iniciativon favoran al Esperanto - vi dankas la urbestron kaj lian kleran konsilantaron por tiu ago Evidente, tiuj kvar cxi-supraj punktoj estas nur gxeneralaj indikoj. Via letero ne devas esti sxablona. Vi povas aldoni kion vi deziras por gratuli la urbestron. Se du aux tri el viaj konatoj bonvolas same skribi al nia urbestro, sxajnas al mi, ke tiu starigo farigxos memorinda evento ne nur en Aix en Provence, sed ankaux en Esperantujo. Sur la koverto, nepre skribu la vorton: Esperanto. Ne prokrastu la sendon de via letero, cxar la tempo rapide fluas. La urbestro devas nepre ricevi tiun korespondajxon antaux la starigo de la monumento, por ke gxi farigxu trafa. Ju pli da leteroj li ricevos, des pli kredinda kaj fidinda farigxos nia movado! Se io simila okazos en via lando, ni pretas, evidente, reciproki tiun komplezon. Niajn plej varmegajn dankojn al cxiuj, kiuj pere de siaj leteroj helpos ne nur nin sed samtempe ankaux Esperanton. Daniel Moirand (klubestro en Aix) Viajn leterojn bonvolu sendi al: Monsieur Jean-Francois PICHERAL - Maire d'Aix en Provence - Hotel de Ville F-13100 Aix en Provence, Francio ************************************************************************* Senpaga reklamo =============== En mia kvartalo de Londono ekzistas senpaga jxurnalo "What's on in Newham". Dum mi vojagxis tra Britio mi rimarkis, ke en multaj urboj ekzistas similaj jxurnaloj. En ili oni povas reklami, senpage, lokajn grupojn, eventojn ktp., do mi uzas mian lokan por reklami nian E-grupon "La Ilforda Esperanto-Societo". Kvankam mi sercxadis en la aliaj jxurnaloj, tamen neniam mi povis trovi alian E-reklamon - ecx ne unu. Cxu esperantistoj maltrafas bonegan eblecon reklami la movadon? Se loka grupo ne ekzistas, cxu iu, kiu logxas loke, ne povas reklami, ekzemple, la senpagan korespondan kurson? Roy Simmons el Brita Esperantisto, februaro 1996 Rim.: Similaj gazetoj de senpagaj anoncoj ekzistas en pluraj landoj. Oni ja ofte plendas, ke la reklamo en amaskomunikiloj estas multekosta... Do, uzu senpagan! A.Ju. ************************************************************************* Pli ol 2000 en Prago! ===================== Vaclav Havel, prezidento de Cxehio akceptis esti alta protektanto de la cxi-jara UK, al kiu gxis la komenco de februaro aligxis jam cx. 2000 personoj el 53 landoj. Cxe la CO estas havebla granda UK-afisxo kontraux 3 NLG. Cxi-jare aparte abundos sciencaj temoj. Senpere Antauxos la kongreson "Seminario pri lingvopolitiko de UEA" (kunordigas Detlev Blanke), kaj dum la unuaj tagoj oni arangxos Simpozion pri Lingvo en Internaciaj Organizoj. La esperantologia konferenco okazos marde. Paralele al UK kunsidos la Senato de AIS. Ankaux cxi-jare la Internacia Kongresa Universitato kunlaboros kun AIS pri sciencaj kursoj, i.a. de la Nobel- premiito prof. Reinhard Selten pri la ludoteorio. ************************************************************************* In Memoriam Kalocsay- represita =============================== La pasintjare eldonita libro In Memoriam... elcxerpigxis dum kelkaj monatoj. Por havigi gxin al interesitoj nun gxi estas represita en pliaj 100 ekzempleroj. Gxi estas acxetebla cxe Amika Societo de d-ro K. Kalocsay, p/a Ada Csiszar, Zsigmond ter 1/b, H-10223 Budapest, Hungario. Tel.: +36-1-158135 ************************************************************************* ILEI //// Kio estas FUNDAPAX? =================== Cxu iu povus informi pri FUNDAPAX? Laux mia kompreno gxi estas ia internacia plano samtempe instrui fremdajn lingvojn en elementaj lernejoj, kaj gxi implikas Esperanton. Tamen ecx la instruistoj en mia lando ne scias detalojn pri gxi! Do se iu povus informi kiu organizas, kiuj Esperanto-organizoj partoprenas, kaj de kie oni povas havigi detalojn, mi estus tre danka. FUNDAPAX Reage al rezolucio proponita de Italio al la 27-a Gxenerala Konferenco de Unesko en 1993, Federico de Mayor, la Gxenerala Direktoro, esprimis sian pretecon subteni konkretan projekton por disvastigi Esperanton, kaj komence de 1994 ERA ("Esperanto" Radikala Asocio) lancxis sian projekton FUNDAPAX kun la subteno de Unesko. Celo estis krei tutmondan reton de lernejoj, en kiuj klasoj lernas Esperanton kaj korespondas inter si. La unuaj 16 lernejoj el 9 landoj komencis en la lerneja jaro 1994/95. Por la instruado ERA eldonis unulingvan lernolibron en 5000 ekzempleroj: Elisabetta Vivisics Formaggio: Ludu kun ni. Propedeuxtika lingvo-kurso por infanoj. 150p, A4. Roma: ERA, 1994. La libro estas celita al lernejanoj en la tri lernejaj jaroj de agxo 8 gxis 10 jaroj, kaj oni povas tralabori gxin en cxirkaux 50 instruhoroj. Oni pretigas du pluajn volumojn kaj gividilon por instruantoj. Gxi estas mendebla cxe: Esperanto Radikala Asocio, Via di Torre Argentina 76, IT- 00186 Roma. (La prezo dependas de la lando; en Germanio gxi kostas 30 DEM.) La supraj informoj aperis en Esperanto aktuell 7/94, kaj Euxropa Esperantisto. Edmund Grimley-Evans etg10@forigu.cam.ac.uk http://www.cl.cam.ac.uk/users/etg10/ inf el sce ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Strategio: fakasocioj ===================== Mesagxo: Nur malmultaj fakaj asocioj ekzistas en Esperantio, sed TAKE certas, ke Esperanto disvolvigxos, se la venonta jarcento estos la jarcento ankaux de faka uzado de la lingvo. Tial: konigu la gazeton "La Domo" al gekonatoj, kiuj profesias en fako sen organizita fakasocio. Sendu al ni ties nomojn. Ni sendos provekzemplerojn. "La Domo" estas ilia revuo. Fakasocioj: cxu la gxusta solvo en Esperantio? Certe iuj miros, ke la fakasocio TAKE starigas demandon, kies logika sekvo devus esti malfondo kaze de jesa respondo! Sed antaux ol prezenti niajn proponojn por fak-asocioj, ni definitive sciigu, ke sen la interna ideo Esperanto ne povintus voji de planlingva projekto al libere evoluanta lingvo, ke dauxre necesos la idealisma motoro de la interna ideo kaj la bonvolemo de la promociantoj de tiu mirinda komunikilo. Cxu klare? Cxu nur sanktuloj? Sed cxu iuj deziras, ke Esperanto ne estu uzata en iu sfero de la homa vivo? Cxu iuj dauxre volas sxajnigi, ke Esperanton uzas nur kvazaux- sanktuloj? Vi mem - ankaux TAKE - tre versxajne jam havis la okazon sperti esperantistajn sanktulacxojn! Ne! Esperanto sin malfermu al cxiu ajn publiko kaj al cxiu ajn sfero de la homa agado! Malfermu la rondon! Por ke nia samlingvana rondo grandigxu, ni igu ties murojn trapaseblaj, ni malfermu la pordojn por dauxra kontaktado kun la mondo, en kiu ni vivas. Nura samsangeco kondukas al pereo! TAKE-La Domo - en ne-esperantlingvaj medioj nin prezentas per la nomo TAKE - Esperanto - sercxis de la komenco kunlaboradon kun fakuloj neesperantistaj, por promocii ilin, iliajn spertojn, iliajn firmaojn, iliajn produktojn. Por tio ni disponigis al ili Esperanton kaj nian movadon. Ni laboras por ili, ili laboras por nia lingvo. Dank' al ili ni diskonigas nian lingvon. Al ili kaj al la E-parolantoj ni proponas nian revuon La Domo por informi pri produktoj kaj pri iniciatoj pere de la Internacia Lingvo. Tiel Esperanto igxis lingvo komplementa al jam uzataj lingvoj, same cxiutaga kiel la aliaj uzataj lingvoj kaj pli kaj pli cxeesta. Al fakuloj plej diversaj ni proponas nian revuon kiel akcepto-strukturon de iliaj artikoloj. Fakuli esperantlingveen mal-Esperantio! En multaj profesioj ekzistas komplementaj asocioj de fakuloj, diskutantaj pri sia laboro, pri novaj teknikoj, pri novaj produktoj ktp. Cxu ne estus sagxe, se Esperanto-parolantoj, laborantaj en koncernaj profesioj, aligxus al tiaj asocioj kaj klopodus helpi tiujn asociojn per Esperanto? Certe ankaux en tiaj asocioj ne svarmas la volontuloj, senpage laborantaj, kaj kun plezuro oni akceptus novajn volontulojn. Kion ili tamen pli ofte havas ol Esperanto-asocioj, tio estas monrimedoj! Por la diskonigo de la atingoj de tiuj fakuloj, komuna gazeto povus suficxi gxis iama kresko necesigonta apartan fakgazeton. Agadu en mal-Esperantio! TAKE helpos al vi. Edmond Ludwig TAKE - La Domo, 26 route de la Schlucht, F-68140 Stosswihr, Francio ************************************************************************* Katalogo de brokantajxoj! ========================= ILTIS-eldonejo aperigis 30 pagxan katalogon de brokantaj E-libroj, haveblaj favorpreze cxe ili. La katalogo listigas la librojn laux cxapitroj lernolibroj, vortaroj, informilo, interlingvistiko, originala kaj tradukita literaturo, diversajxoj kaj lukse binditaj libroj. Pri haveblaj revu-kolektoj aperos aparta katalogo. Plej interesa estas la cxapitro "Diversajxoj" kie estas listigitaj 75 titoloj pri diversaj sciencaj brancxoj de arto, auxto, biologio gxis tekniko kaj zoologio. Estas konate, ke la teknika, scienca literaturo en Esperanto ne estas tiom amasa (tre milde dirite...) kiel la literatura, do la reigo de antauxe eldonitaj, famaj, jam nenie haveblaj libroj al la vendo-reto estas tre utila pasxo. La libroj kiel Sengxenaj dialogoj, Mondpercepto de modernaj natursciencoj, Mi komprenas fine la radion ktp ktp post definitiva elcxerpigxo certe meritus reeldonon. Sed gxis tiam oni almenaux uzu la eblecon akiri ilin el brokantejoj. Por akiri la katalogon de brokantajxoj kontaktu la eldonejon ILTIS: Postfach 600130, DE-66067 Saarbrucken, Germanio. Tel/fakso: +49-681-816713 ************************************************************************* Intelektaj ludoj ================ La kvanto da televidaj intelektaj ludoj kreskas, kaj en ili pli kaj pli ofte oni povas auxdi pri Esperanto kaj vidi esperantistojn. 26-an kaj 27-an de septembro '95 en la programo de la unua rusia kanalo Komprenu min sukcese ludis la teamo Esperanto (G. Arosjev, O. Dadajev, O. Zvereva, A. Malacion kaj G. Kokolija). Dum ilia sinprezento sonis ecx kelkaj frazoj en Esperanto. En la populara ludo "brain ring" la 9-an de septembro 1995 aperis V. Melnikov - en la teamo Moskvaj studentoj. La lernejana turniro de "brain ring", montrota en januaro '96, enhavis fusxformulitan, sed korekte responditan demandon pri Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Niaj samideanoj dauxre aperas ankaux en "Propra ludo". Laux la konfeso de ties redaktoro V. Molcxanov la esperantistoj estas la dua komunumo (post la ludantoj de Kio? Kie? Kiam?), kiu konstante disponigas kapablajn ludantojn. Mi jam diris antauxe, ke sentruda mencio de Esperanto en pozitiva kunteksto estas la plej bona propagando. Ni neniam havos suficxan monon por reklami nin en centra televido, tial tre gravas plene uzi la eblojn, kiujn prezentas por ni la intelektaj ludoj. Ni dauxrigu! Valentin Melnikov el Ruslanda Esperantisto, nov/95 ************************************************************************* Kiam acxeti bulkojn? ==================== En la kampadejo de la sudfrancia vilagxo Vallabreuges (posxta kodo FR- 30330) apud Tarascon, kvarlingva vocxa mesagxo (franca, Esperanta, germana kaj angla) bonvenigas la ripozantojn kaj anoncas al ili la dejxor-horojn kaj la acxethorojn de la fresxbakitaj matenaj kornaj bulketoj. el La Domo januaro/96 ************************************************************************* Kunlaboru kun MONATO ==================== Flandra Esperanto-Ligo dauxre sercxas pliajn kompetentajn reviziantojn por sia revuo MONATO. La revizianto regule ricevos tekstojn per Internet, mezume 20000 bitokojn monate. Lia/sxia tasko estas elsarki komposterarojn kaj lingvajn fusxojn. La laboro estas rekompencata. Atentemaj kaj lingve maturaj esperantistoj bonvolu peti pliajn informojn de Flandra E-Ligo, MONATO, fel@forigu.knooppunt.be ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Junulara Renkontigxo, JER-96 ============================ La tradicia JER, cxi-jare okazonta en Vac (Hungario) inter la 26-a kaj 28-a de aprilo, havos cxef-temon: "Akvo". La renkonto okazos cxe Danubo, kaj estos ebleco uzi akvajn sportilojn, kiel kenuo aux kajako. En la planoj de la organizantoj: kaj prelegoj, kaj akvaj amuzoj, kaj se en la planoj de la naturo okazos ankaux akvo - de la cxielo, tiam estos organizata grandioza pluvbatalo... Kiel pasintjare, oni denove faros manlaborojn, dancos, ludos, trinkos ion krom la akvo... Kotizoj (inkluzive la mangxadon, logxadon) 2.200 HUF gxis la 31-a de marto kaj 2.700 poste (25 resp. 30 DEM). Aligxoj, informoj cxe: David Alko Golden, Damjanich u. 1/c HU-8200 Veszprem, Hungario. Tel.: +36-88-424339 Rete: golden@forigu.hal2000.hal.vein.hu ************************************************************************* Komeniologoj en Cxeha Kultura Centro ==================================== Cxeha Kultura Centro en Varsovio (Polio) arangxas kunlabore kun Asocio de E-Handikapuloj, Pola E-Asocio kaj la Muzeo de Komenio ekspozicion sub la titolo: "De Komenio al Zamenhof". Gxi okazos inter la 28.03 kaj 14.04.1997. Estas planata granda akompana programo. Estos prezentita la vocxo de kreinto de Esperanto, d-ro L. Zamenhof. Prelegos eminentaj komeniologoj el Cxehio kaj Polio. Oni montros filmojn pri Komenio kaj pri E-movado, kaj interesigxintoj povos viziti ankaux Bjalostokon. La arangxo estas la unua, kiun arangxas la sxtata institucio de cxeha ministerio de eksterlandaj. Petu informojn cxe: Cxeha Centro, Marszalkowska 77/79, Varsovio, Polio, aux Ladislav Fiala, Fugnerova 18,CZ-29001 Podebrady, Cxehio Rim: Bonvenas salutleteroj al vialanda cxeha ambasadejo... L.S. ************************************************************************* Euxropo-tago? HURA! =================== Inter 19. kaj 21. de aprilo okazos tri-parta renkontigxo en Zalaegerszeg, Hungario 1. Euxropo-tago: la 19-an de aprilo, gastoj estos multaj eminentuloj, (ankoraux neesperantistoj), interalie prez. de Hungario, la ministra prezidanto, ecx Otto Habsburg, estrarano de Euxropa Unio. 2. HURA: Hungara Unutaga Renkontigxo kun Auxstroj, jam la kvara, organizata de la E-junularoj de la du landoj. 3. SxERCO: "Sxercema Esperantista Renkontigxo kun Citrona Ovacio", tritaga renkontigxo de humuremuloj... El la programo: forumo pri la internacia lingvo, baptado de placo "Euxropo", popolmuzika festivalo, Humura Nacia Vespero, humura urbogvidado, plantado de Esperanto-arbo, borso de esperantajxoj, Esperanto-balo ktp. Kotiztabelo: ne estas! Oni povas doni apogon al la UEA-konto aux al la esperanta fondajxo de la lokaj organizantoj. Tranoktebleco: 20 personoj povos dormi cxe la lokaj esperantistoj (cxu vi deziras dormi?!), aliaj en studenthejmo, en cxambroj maksimume 4-litaj. Mangxado: en proksima restoracio, loke organizota. Pliaj informoj cxe: Unuigxo Prospera Linio pk. 263, H-8901 ZALAEGERSZEG Tel.: +36-92-320008 Fakso: +36-92-369010 ************************************************************************* Sxangxoj de datoj! ================== La someraj arangxoj en Sztaszow, planitaj por majo-junio (vidu p. 4 en Eventoj 2/nov-95) estas dispartigataj, kaj havas proprajn, novajn datojn: Ripoza renkonto: 16-22. majo Pola AIS-sesio: 20-26. majo 10-aj E-Tagoj de Sztaszow: 22-26. majo Por pliaj detaloj kontaktu: Kulturdomo, ul. Parkowa 6, PL-28200 Sztaszow, Polio ************************************************************************* Renkontigxo de E-familioj! ========================== La 18-a renkontigxo de esperantistaj familioj (REF) okazos inter la 27-a de julio kaj 4-a de auxgusto 1996 en Bratislava, Slovakio. Tie estas planata ankaux internacia seminario pri e-familioj enkadre de la UNESCO-projekto "Multkulturaj Familioj de la Nuntempa Euxropo" la 1-2- an de auxgusto. La 18-a REF okazos tuj post la 81-a UK en Prago. Gxi estas organizata de la familio Reinvart nome de la Rondo Familia de UEA, kunlabore kun esperantistoj de la Ago-grupo (AGo) cxe Slovakia AIS. REF okazos en "junulara hejmo" en trankvila logxkvartalo kun proksima arbaro. En la programo: Antauxtagmezoj estos dedicxataj al komunaj aktivecoj, ludado, kantado, manlaboroj, dancado ktp. Posttagmezoj: sportumado, ekskursoj. Vesperoj: diskutoj, seminarioj, diskotekoj, komuma kultura programo. Kotizoj: Depende de la agxo, kategorio de la lando: inter 0 kaj 200 DEM. Kontaktadreso Jozef Reinvart, Gallmeyergasse 6/1/4, A-1190 Wien, Auxstrio. Tel.: +43-1-3630833 (hejma) Fakso: +43-1-3689434 (of.) ************************************************************************* Reeltrovu Esperantion- sekvajare ================================ La okazigo de "Printempa Festivalo" en Budapesxto (Hungara E-Asocio, 21- 27. marto 1966) kun la cxeftemo: "Eltrovi denove Esperantion" - estas nuligita pro nesuficxa kvanto de aligxintoj. Pli gxuste la Printempa Festivalo kompreneble okazos (kiel neesperantista arangxo kun plurmiloj da partoprenantoj), estas nuligita nur la E-lingva parto de gxi. Espereble la reklamo en a sekva jaro estos pli vasta kaj pli sukcesa. ************************************************************************* Kongreso de SAT =============== La 69-a kongreso de SAT okazos en Peterburgo inter 13-20. de julio. Kotizoj - depende de tempo de aligxo, agxo, membreco en SAT ktp. - inter 140 FRF kaj 840 FRF. Partoprenantoj el B- kaj C-landoj ricevos 30 %, resp. 60 %-an rabaton. Sur la aligxilo nepre menciu, cxu vi bezonas la invitilon por ricevi la vizon, kaj se jes, indiku krom la nomo, antauxnomo kaj sekso ankaux naskigx-daton kaj -lokon, numeron de via pasporto. Kontaktadreso: a/ja 348, RU-190000 Peterburgo, Rusio. Fakso: +7-812-1510080 Rete: memo@forigu.vitatur.spb.su ************************************************************************* KONKURSO //////// Internacia konkurso por plenagxuloj =================================== (La konkurso okazas en organizaj kadroj de internacia lerneja konkurso. Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte.) Vi povas resendi solvojn ecx se vi respondas nur al kelkaj demandoj, kaj ecx se vi partoprenas ne de la komenco de la jaro! 7-a taskfolio ------------- 1. Kolektu almenaux ses spiconomojn! (3 poentoj) 2. Je kioma horo vi el- kaj enlitigxas? (2 poentoj) 3. Kiu vorto ne apartenas al la grupo: pastro, pastoro, pasto, rabeno, episkopo (2 poentoj) 4. Kiuj prepozicioj mankas? (3 poentoj) Ni mangxas ... vivi. ... manko de mono li ne venos. Ili vetis ... cent frankoj. 5. Uzu participojn kun konvena finajxo: Muso kiu vivas estas pli forta ol leono kiu mortis. Post kiam ni faris promenon, ni mangxis. Antaux ol ekiri, rakontu! (3 poentoj) 6. Klarigu la sekvajn participojn: lerninto, estimata, trinkinte (3 poentoj) 7. Vi estas en posxtoficejo de Prago. Vi deziras sendi leteron al Japanio. Kion diri al la gicxetisto? (2 poentoj) 8. Kiam Zamenhof edzigxis kaj al kiu? (2 poentoj) La solvojn sendu gxis 15.04.1996 al: Nagy Laszlo Altalanos iskola, Esperanto-grupo, Anna ter 1, H-8500 Papa, Hungario Stato post la 4-a tasko ----------------------- 1. Olsen Ester NOR78,5 Molnar Maria HUN78,5 3. Tomisxek Jindrich CZ78,0 4. Juhasz Magdolna HUN77,5 5. Molnar Monika HUN76,0 6. Fedor Helena HUN75,5 7. Sarkozi Janos HUN74,5 Denke Peter HUN74,5 9. Perhaj Olga SLO69,5 10.Lengyel Pauxlo HUN67,5 ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Reklamo kaj prestigxo ===================== En via n-ro 095 vi diras: "La prestigxo, famo de Esperanto dependas cxefe de la kvanto de nia propagando, reklamo....". Vi ne estas la unua kiu tenas tiun opinion. Tiu opinio estas eraro. Prestigxo bezonas firman bazon, ne bobelojn. Post la unua mondmilito Esperanto meritis kaj ricevis prestigxon pro la servado al la gxenerala publiko. Esperanto helpis familianojn trovi unu la alian. Kian servon Esperanto kapablas fari hodiaux? Infanoj kiuj lernas, ecx lernetas Esperanton estas pli kapablaj lerni la lernejan lingvon. Tra tiu lingvo ili pli bone lernos sciencon, matematikon, historion ktp. Do, Esperanto povas helpi infanojn lerni. Tio estas la servo, kiu meritos prestigxon. Sed la instancoj por lernejoj tute ne scias pri tio. La tasko de la E- movado estas detale kaj ripete informi ilin. Plue, ni devas provizi instruadon al la instruistoj en la elementaj lernejoj, rekomendi lernilojn ktp. Tio postulas laboron, sed donos la sopiratan prestigxon. Kaj el le prestigxo fluos publika subteno kaj mono. Ni forgesu la vanan elkrion, ke Esperanto estas bona. Dum 109 jaroj tio nur oscedigis la mondon. Kent JONES 102252.3271@forigu.compuserve.com Ecx la plej prestigx-faraj ecoj valoras neniom, se oni ne scias pri gxi. Por havi la eblecon prezenti (la inter ni gxenerale konatajn) avantagxojn de E-o, ni komence devas informi pri la ekzisto de Esperanto mem! Pri nekonataj aferoj oni malfacile akceptas ecx la plej belajn rakontojn... La reklamstrio do servas cxefe por informi, konsciigi pri la reala ekzisto de la neuxtrala Internacia Lingvo, - kaj tiu konsciigo ebligas la ekhavon de prestigxo. Cetere, ne suficxas nur deklari ion pri la avantagxoj de Esperanto, oni devas ankaux pruvi gxin. Ekz. mi nun la unuan fojon legas cxe Vi, ke E-o helpas en la lernado de matematiko kaj historio... Tion mi mem ne kuragxus diri. Laszlo Szilvasi, red. ************************************************************************* Kara estimata Laszlo Szilvasi, ============================== Dum longa tempo mi intencis skribi al vi dankleteron pro la anonco, ke infanoj en tri unuagradaj lernejoj en Victoria, Auxstralio komencis lerni Esperanton kadre de la projekto EKPAROLI. La anonco efikegis kaj cxiu lernejo ricevis dekon da posxtajxoj! Dankon pro via afabla helpo. Dankon ankaux pro la jxus ricevita Esperanto-reklamajxo. Fakte mi jam havas tian afisxon sur nia auxto (akirita en Britio), sed mi kredas ke gxi estas la nura en tuta Auxstralio. Mi donacos la vian al nia juna kaj agema publikigisto de Melburna Esperanto Asocio. Mi sxatus acxeti pli, sed kiamaniere sendi al vi la monon? Cxu eblus pagi al via UEA konto? Sincere, Jennifer Bishop esperanto@forigu.education.monash.edu.au Kompreneble oni povas uzi nian UEA-kodon ELLS-S. Dezirantoj devas nur informi nin, kaj ni sendos la deziratan stokon de la folio. Se iu ne havas UEA-kodon, plej simpla kaj operativa (kvankam nekutima) maniero de la pago estas sendi la koncernan sumon simple en fermita koverto... Laszlo Szilvasi, la red. ************************************************************************* Kun perfekta E-prononco ======================= Ni iom bedauxras la intervenon de s-ro Rotsaert (Eventoj 93), per kiu li sugestas, ke la nomo de la nova valuto estu en E-o la "euxroo". Ecx la transsxovo de akcento en la proponita vorto estas sxoko por la orelo; cxe telefono oni auxdos versxajne nur la "roon". La rimarko, ke "euxro" estas jam uzata kiel kvazauxprefikso, estas aplikebla ankaux al aliaj lingvoj, kies akademianoj kaj uzantoj certe ne songxos tiel kripligi la titolon de ti valuto per aldono de silabo. Kvankam ni atendis, ke la nomo de euxropa monunuo farigxos ekuo, ni sentis konsiderindan kontenton, kiam ni auxdis la hispanan prezidanton de tiu komisiono deklari definitive: "El nombre es el Euxro", kun perfekta esperantlingva prononco. Tiel estu kaj restu! Kun sincera saluto Johano kaj Helga Rapley ************************************************************************* KULTURO /////// La Festivalo, kiu ne okazis =========================== Cxeha E-Asocio kunlabore kun kongresa kaj eduka entrepreno KAVA-PECH arangxis 20-23-an de oktobro '95 la unuan "Festivalon de filmoj kaj videofilmoj" en Brno. Aligxis nur videofilmoj, do tial estis decidite ke estonte gxi estu nomata Internacia Festivalo de Videofilmoj en Esperanto. Estis montritaj nur 7 filmoj de 5 auxtoroj el Cxehio, Germanio, Japanio, Polio kaj Svisio, el kiuj nur 4 plenumis la kondicxojn por festivala konkurso. Tial la konkurso mem ne okazis. Ne estas do venkantoj el unuopaj kategorioj (estis kvar: edukaj kaj klerigaj filmoj; animitaj; dokument- kaj vojagxfilmoj; ludantaj filmoj). Tial cxiuj filmoj, prezentitaj dum la festivalo, rajtos partopreni la konkurson ankaux sekvafoje. Por iom spici la kulturan travivajxon, ankaux unu teatrajxo estis prezentita: Tri diablaj fratinoj de Matej Rujxicxka en plenumo de surdaj aktorinoj. Cxiuj interesatoj pri la dua Internacia Festivalo de Videofilmoj en Esperanto, kiu okazos auxtune 1997, bv. aligxi jam nun kun via interessigno aux proponoj al: Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. ************************************************************************* BAZAJ INFORMOJ ////////////// Hejmoj de internacia kulturo, HIK ================================= Asocio fondita en 1903. Registrita cxe la sub-prefektejo en Saint-Girons. Nuna sidejo en Pireneoj, cxe "Le Presbytere", F-09800 Balague, Francio. Celoj: Disvolvi internacian kulturon per E-o, en komunuma energiviglado. Rimedoj: Informadi pri la internaciaj Esperantlingvaj komunumoj, jam ekzistantaj, iam ekzistintaj aux projektataj. Disvolvi esperantistan komunuman movadon koheran kaj solidaran, kaj starigi reton de interhelpado. Instigi komunumojn malfermigxi al internacieco dank' al Esperanto. Helpadi la fondon de novaj esperantistaj komunumoj. Nunaj agadoj Starigo de Esperanto-biblioteko en Balague, cxe la asocia sidejo. Gastigado de esperantistoj dum la tuta jaro (post interkonsento). Provo dungi (senpage por la asocio) surlokan respondeculon. Eldonado de bulteno pri E-komunumoj (trimonata, sespagxa A-4). Kontaktadreso(j): Ch. Lavarenne: Le Presbytere, F-09800 Balague, Francio. Tel.: +33-61- 047066. (Prezidantino: Marianne Bloquel, 61 rue Franklin, F-49100 Angers, Francio. Sekr.: Georges Comte, F-09120 St-Felix-de-Rieutort, Francio. Tel.: +33- 61-608683). Por aligxi, aboni la organon de la asocio, viziti la asocian sidejon en Balague (Ariege, Francio), aux partopreni en somera komuna logxado samloke, bonvolu sendi la aligxilon al: Hejmoj, F-09800 Balague, Francio. Kontribuoj al la bulteno (informoj pri komunumoj, novajxoj, leteroj...) bonvenaj al la cxi-supra adreso (samtempe redaktejo, asocia sidejo ktp.)! Abono, aligxo: Plentarifaj landoj: abono 40 FRF, aligxo 20 FRF, "rabat"-landoj: abono 20 FRF, aligxo 10 FRF, studento aux senlaborulo: duono de la tarifo de via landa kategorio! ************************************************************************* INTERESE //////// Rajton je nuda brusto! ====================== Malgraux la lastatempaj tendencoj dekstren - kiel en la tuta lando - la kalifornia urbo Berkeley restas fama pro siaj toleremo kaj ne- konformismo. Estas do nemirinde, ke en tiu urbo, kie en la 60-aj jaroj naskigxis la movado por la defendo de libera esprimado, okazis nun "demonstarcio por egaleco". Manke de detaloj, tia titolo povus soni kiel en la iama Orienta Euxropo. Sed temis fakte pri alispeca demonstracio, kiun ne oficialuloj organizis (ili ecx ne montris sian vizagxon en la cxirkauxajxo), sed simplaj cxiutagaj homoj. La 2-an de deptembro 1995 kelkcentpersona grupo kolektigxis en la Popola Parko, de kie ekmarsxis la demonstracio por cxies rajto je nuda brusto. Virinoj kaj viroj, junaj kaj nejunaj amasigxis por esprimi sian malkontenton rilate al lastatempaj tendencoj forigi individuajn rajtojn en Usono. Dekoj da personoj nudigis sian torson kaj ekiris, akompanate de (pli prudaj) subtenantoj, laux la stratoj gxis la placo Martin L. King. La amaso kantis kaj skandis kontraux la liberecon limigaj legxoj, faritaj de la nova registaro de Usono. Eble por persono ne suficxe konanta la usonan legxaron, tia demonstracio sxajnas absurda kaj nenecesa. Tamen en lando, kie vidigo de mamo dum mamnutrado en publika loko estas kontrauxlegxa (ecx se ne en cxiuj sxtatoj); kie mamzono estas deviga sur cxiuj plagxoj (escepte de t.n. plagxoj de nedevigaj vestajxoj) - estas ja necesaj tiaj demonstracioj, almenaux por atentigi la legxfarantojn: liberecojn ne eblas forigi tiel facile! La direkto laux kiu agas la nova registaro de Usono estas facile divenebla: fermo de pluraj plagxoj kie la vestajxoj ne estas devigaj (pure nudismaj plagxoj publikaj ne ekzistas en Usono laux mia scio); malpermeso de nudismaj magazinoj alilandaj, cxar ili estas "infanpornografajxoj"; persekutoj al fotistoj kunlaborantaj kun nudismaj periodajxoj kaj eldonejoj, kaj tiel plu... Jes ja, en "la plej libera lando de la mondo" la plej liberaj estas la politikistoj. Ionel Onet el Naturista Vivo jan/96. ************************************************************************* ANOCETOJ //////// Cxu vi volas volontule labori cxe "Mondpaco" en suda Finnlando? Ni lante konstruas intiman malgrandan ejon kie Esperanta paco povas kreski. Pliaj informoj cxe: Borje Erikkson, Keiturintie 274, SF-16510 Luhtikyla, Finnlando. * * * En Forchheim (Germanio) estas organizata E-intensiv-kurso por juna grupo la 20-21-an de aprilo '96. La kurso kostas por adoltoj nur 15 DEM, kaj estas senpaga por junuloj, lernantoj kaj studentoj. Pliaj informoj cxe: Bernhard Maurer, Bissinger Str. 6, D-91052 Erlangen, Germanio. Fakso: +49-9131-32606 * * * La 6-a Konversacia Seminario "Kiso de la Fisxo" okazos la 20-an de aprilo en Villingen, Germanio. Petu informojn de Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, DE-78050 VS-Villingen, Germanio. Tel: +49-7721-58991. * * * Se vi volas instali vin aux vian firmaon en Alzaco (Francio), jen la listo de neokupitaj ejoj http://www.rmcnet.fr/cci ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// -Cxu via edzino bone parolas Esperanton? - Mi ne scias. Mi neniam auxskultas kiam sxi parolas... * * * Nia pastro estas muzikisto - li ofte ludas pian-muzikon... W. G. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Istvan Meszaros,Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor