Eventoj n-ro 096, 2/februaro - '96, retposxta versio ***************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Esperanto kaj INTERNET - Plena, aktuala kalendaro - ankaux je via dispono! Faka aplikado: - MIR de UMEA - E-vino: Frambovin - E-servo-kluboj? - ILERA-kunveno dum la UK - Nova prospekto pri Zagreb - Premiita TTT-pagxo - Komerci Esperante - 81-a UK de Esperanto en filatelo - Lineara algebro Arangxoj: - 20-a IJF - Hungaria Esperantista Semajno - Unua Azia Kongreso - Printempa Espero - Kultura semajnfino - Kultura E-Festivalo - 1996 - Esperanto-feriado - Kosmologia Esperanto-Semajno Movado: - Pri USEJ - Trezoro en Hispanio - Lokaj radio kaj televido en Polio pri Esperanto - Invito al kunlaboro - En Filipinoj - Sekvinda ekzemplo Reagoj: - Denove pri euxro(o) Opinioj: - Kial kongresi? - Kial ne al ambaux? Revuoj, gazetoj: - EL Popola Cxinio: 45-jara - La sveda Espero en la reto! Legantaj leteroj: - Novajxoj el Litovio Konkurso: - Internacia deklamkonkurso honore al Julio Baghy Lingvo: - Lango-rompiloj Esperanto en radio: - Radio Sarajevo cxesis elsendi - Super Radio - radia bulteno Interese: - Kiulingve paroli kun NIFO-nauxtoj? Hungara angulo: Anoncetoj: Movada humuro: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Esperanto kaj INTERNET ====================== Cxu placxas al ni aux ne, en la nunaj tagoj okazas revolucio, kiu post kelkaj jaroj tiom radikale sxangxos nian vivon kiel siatempe faris gxin la apero de auxtomobiloj, aux de radio kaj televido. La cxefa sxoseo de tiu informadika revolucio estas Internet. La evoluo de Esperanto-movado estas ne malligebla de tiu fenomeno. Kio estas Internet? ------------------- Antaux dekkelkaj jaroj oni komencis kunligi la komputilojn de diversaj esplor-institutoj por ebligi la inform-intersxangxojn inter la tie laborantaj sciencistoj. Al tiu reto pasxo post pasxo aldonigxis ankaux aliaj institucioj, akademioj, universitatoj, fine jam ankaux komercaj firmaoj, - kaj ligigxis ankaux pluraj apartaj fermitaj servo-retoj kiel Compuserve, MCI ktp. Elformigxis iu mondvasta reto, nomata "Internet" kiu kunligas tiujn grandajn komputilojn kaj aligxintajn subretojn, simile al auxtovojoj, kaj gxi jam araneajxe kovras la tutan Terglobon. Oni povas uzi la diversajn servojn de tiu granda reto sidante cxe la nodoj de tiu reto (ekz. en universitatoj) aux povas ligi sian hejman komputilon per telefonkablo al iu nodo. Laux sumigoj hodiaux Internet-on uzas pli ol 20 milionoj da homoj (!!!) Por kio gxi tauxgas? -------------------- La plej disvastigxinta ebleco estas sendi mesagxojn (leterojn) al aliaj homoj. Cxiu retano havas propran adreson, simile al kutima posxta difino. Ekz. adreso de nia redakcio estas: "eventoj@forigu.odin.net", tiu de UEA: "uea@forigu.inter.nl.net". Tiuj adresoj funkcias tre simile al posxtkestoj. Oni povas sendi (tuj alvenantajn) materialojn al via posxtkesto, ili kusxos tie atendante vian viziton, sed vi legos ilin post kiam vi prenis la materialon el la kesto. Oni povas sendi tiujn mesagxojn ne nur al unu adreso, sed ankaux al distribu-listoj kaj novajxgrupoj. - Novajxgrupoj estas publikaj forumoj, simile al anonctabuloj, al kiu cxiu povas afisxi sian artikolon aux mesagxon, kaj kiun povas legi cxiu interesigxanto. Ekzistas cx. 5000 novajxgrupoj, kiuj cxiuj havas sian temon (komerco, komputiloj, sciencoj kun milo da subbrancxoj, ludoj, erotiko kaj seksumado, sporto, ripozo, cxiuj nacioj ktp). Kompreneble ekzistas ankaux Esperanto-temaj novajxgrupoj. - Tiujn novajxgrupojn legas centoj aux dekmiloj da personoj depende de la temo. Sed la temoj de novajxgrupoj estas ecx tiel tre vastaj, kaj por pridiskuti pli konkretajn temojn ekzistas t.n. "distribu-listoj" aux korespondaj tem-listoj, pri kiuj interesigxas nur kelkdek aux kelcent personoj. Ankaux el tiaj listoj ekzistas pli ol 7000 (!!!). Ankaux de ili la plej granda parto estas publika, oni povas anonci sian interesigxon al la prizorganto (persono aux auxtomata komputila programo) kaj ricevi la alsenditajn kontribuojn aux mem alsendi ilin. La tuto aspektas kavazaux "abono" al iu nepapera gazeto. - Oni povas ne nur sendi aux ricevi mesagxojn, sed - se jam la komputiloj estas kunligitaj - oni povas sendi aux ricevi ankaux komputilajn fajlojn (dosierojn). Ili povas esti aux iuj dokumentoj aux bildoj aux komputilaj programoj! Tiun servon oni nomas FTP (fajlo-transsenda-protokolo) - Estas ebleco ne nur elsxuti (kopii) iujn materialojn el alia komputilo al via, sed vi povas ecx ekfunkciigi iun programon en tiu alia fora komputilo, kaj ricevi nur la rezulton... - Vi povas havi aliron al datumbankoj kaj tie sercxadi la bezonatan aferon. (Ekz. vi povas per la reto sercxadi eldonajxon de difinita auxtoro, aux trovi iun libron en la librokatalogo de Flandra E-Ligo aux de UEA...) - En la lasta jaro ege disvastigxas la ebleco de grafikaj hipertekstoj, nomata Tut-Tera Teksajxo, TTT (angle: World Wide Web, WWW), kiu similas al iu ilustrita leksikono. Aperas iuj materialoj (povas esti ankaux bildoj) - kaj cxe signitaj vortoj vi povas transsalti al alia komputilo. Ekzemple vi foliumas, legas la TTT-pagxojn de Eventoj en Budapest, kaj cxe la mencio de la revuo Monato per simpla klako per la muso vi "saltas" al la komputilo de Monato en Antverpen, legas ties materialojn, de kie per denova muso-klako vi saltas al UEA en Rotterdam, ktp... (Dum tio cxi vi pagas nur lokan, viaurban telefonkostojn kaj ne la internaciajn - vidu poste!) - Estas ebleco ecx pri persona "interparolo", konferenco, kie samtempe "cxeestas" kaj babilas homoj, - aux al ricevo de sonanta muziko, ecx spektado de filmo! Tiuj materialoj venas pere de la reto al via komputilo! Kiel ligigxi? ------------- Se vi deziras havi aliron al Internet, vi devas havi komputilon, (por korespondado kaj por la novajxgrupoj suficxas ecx la plej simpla kaj malmultekosta), devas havi telefonon, kaj devas havi iun malgrandan aparaton nomata modemo (kiu transformas la signalojn de komputila al telefona). Tiu modemo kostas cx. 150 markojn. Se teknike vi estas preta, vi devas trovi iun servan firmaon, kiu ebligas al vi pertelefone (t.e. permodeme) konektigxi, kaj devas decidi pri la kvanto de dezirataj servoj. Se vi deziras nur leterumadon tio kostas kutime cx. 10 dolarojn monate, se vi deziras havi cxiujn eblojn, tio kostas cx. 30-50 dolarojn monate (varias laux lando kaj firmaoj). Certe indas acxeti kaj finlegi ankaux kelkajn informajn librojn pri Internet. Telefonkostoj ------------- Kompreneble la telefonkostoj ankoraux aldonigxas, sed la cxefa avantagxo de Internet estas tio, ke vi cxiam pagas nur lokajn telefonkostojn, ecx se la materialoj venas al vi de la alia flanko de la terglobo! Krome, la telefonkostojn eblas malpliigi, se vi uzas programojn, kiuj ebligas al vi prepari la materialojn anticipe, kaj kiel "pakajxo" sendi gxin al la serva nodo, preni tie el via "posxtkesto la novan "pakajxon", kion vi jam povas legi sen rekta telefonligo. Tiel suficxas nur 2-minuta telefonado, kio jam estas eltenebla ecx se la serva firmao trovigxas ne en via urbeto. Esperanto en Internet --------------------- Kompreneble Esperanto jam ne mankas el la reto. Se vi jam havas propran retadreson (ricevitan de via serva firmao) sendu retleteron al Derk Ederveen (derk@forigu.saluton.iaf.nl) kiu zorgas pri kompilado de adresaro de rete atingeblaj esperantistoj. Depende de viaj uzeblaj servoj, "subskribigxu" al la novajxgrupoj soc.culture.esperanto kaj alt.uu.lang.misc.esperanto. Se vi ne mendis tiuj servojn, subskribigxu al la distribu-listo "esperanto-l" kiu auxtomate sendos cxiujn materialojn de la novajxgrupo "soc.culture.esperanto" al vi leterforme. Por subskribigxi sendu mesagxon al la adreso esperanto-l-request@forigu.netcom.com kun la enhavo subscribe esperanto-l cxi_tie_via_retadreso Se vi interesigxas pri la korespondlisto de denaskaj esperantistoj, povas subskribigxi al la listo "denask-l". Por tio detalojn petu cxe: (jslindst@forigu.cc.helsinki.fi) Se vi havas plenan aliron, per via TTT-programo vizitu kelkajn hejmpagxojn: www.odin.net/esperanto/ www.knooppunt.be/fxel/ www.tios.cs.utwente.nl/esperanto/org/uea www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto Gxeneralajn informojn pri la E-rilataj servoj kaj ebloj vi trovas en la t.n. "Flavaj Pagxoj" elsxutebla per FTP de la komputilo ftp.netcom.com cxambro pub/el/elna/Yellow-pages. Se vi ne havas FTP-eblon, simple sendu retposxtan mesagxon laux la suba modelo, kaj post kelkaj horoj aux tagoj vi ricevos gxin al via propra interneta posxtkesto (=adreso). To: ftpmail@forigu.decwrl.dec.com connect ftp.netcom.com reply cxi_tie_via_retadreso get pub/el/elna/Yellow-pages quit Esperanto kaj Internet ---------------------- Ni, esperantistoj estas en tre favora situacio rilate al la aplikado de la avantagxoj de Internet. En la praktiko multaj (neesperantistaj) individuoj provis kaj poste cxesigis sian abonon al la reto, cxar "ili ne havas eksterlandajn rilatojn kaj la anglan ne parolas tiunivele ke ili povu engagxigxi al iu tereno..." Nia diasporeco, kiu gxis nun estis plena malavantagxo, nun igxas nia avantagxo! Niaj homoj ja trovigxas en diversaj landoj, en diversaj profesioj, - do ni havas aliron al cxiu ebleco de Internet! Ni ne havas ankaux la lingvajn problemojn kaj en la reto oni povas uzi ajnan lingvon. Kial ne Esperanto-n? Dependas nur de nia aktivado, kiomgrade ni povos "Esperantigi" la medion!!! La problemo, ke ni vivas dise en la mondo, nun malaperis. Sendi ret- leteron dauxras kelkajn sekundojn, - kaj kostas dekoble MALPLI ol la ordinara posxto! Pere de la reto eblas la malmultekosta, tre operativa kontaktado, la informfluo povas igxi tre rapida kaj efika, kaj tio kostas - mi ripetas - multe multe malpli ol la ordinara posxto! La prezoj por la monata abono al la Internet-servoj estas facile pageblaj por cxiu E-societo, do almenaux ili nepre devus havi gxin. Sed ankaux por individuoj gxi estas pagebla (almenaux la leterumado). Kaj la tereno jam ne estas virga. En la reto jam nun trovigxas multaj E- servoj, kiel librokatalogoj (UEA, FEL, ktp), ebleco gxiri sumojn de via UEA-kodo, trovigxas tie la plena, konstante aktualigata kalendaro de Esperanto-arangxoj, estas legeblaj pluraj E-gazetoj, serio da E-libroj, trovigxas multaj vortaroj, ktp. ktp. Kaj cxio cxi jam ne estas revo, ne estas estonto, gxi estas la nuna realo! La onidiro sxajnas esti vera: kiu ne alligigxas - postrestas. Kaj pro tiu postrestado kaj manko de informoj oni povas akuzi nur sin mem... Antaux 1 jaro ankaux ni travivis la staton de "reta komencanto". Kompreneble ni volonte helpas al iu ajn, al novuloj por rapide ellerni la aferojn, kaj ni volonte respondas al iu ajn demando. Skribu al: eventoj@forigu.odin.net Laszlo Szilvasi, red. Rim.: En postaj numeroj ni dauxrigos la temon kun pliaj klarigoj. ************************************************************************ Plena, aktuala kalendaro - ankaux je via dispono! ================================================= Ofte gxis nun kauxzis problemojn la samtempeca kolizio de diversaj E- arangxoj. La organizantoj nur parte kulpis, ja en la momento de planado ne estis disponebla aktuala listo. La aperantaj kalendaroj en diversaj gazetoj aperas nur printempe (jam post la decido), kaj post kelkaj semajnoj aux monatoj ne estas plene aktualaj. La aktuala monata listo en Eventoj same servas alian celon. Por solvi tiun problemon, ni entreprenis la taskon prizorgi publike kaj senpage akireblan liston de cxiuj konataj E-arangxoj, kiun ni metis al la TTT-pagxoj de EVENTOJ. La listo estas dauxre, sed min. dusemajne aktualigata. Adreso de la listo: http://www.odin.net/esperanto/ Se vi ne havas TTT eblecojn, sendu simplen retmesagxon kun la sekva enhavo: To: ftpmail@forigu.decwrl.dec.comconnect ftp.odin.netreply via_retadreso_cxi_tieget pub/esperanto/kalendar.txtquit Kompreneble la listo estas uzebla ne nur por planado de via arangxo, sed ankaux por sercxi vizitindan renkontigxon. Por ke la listo estu kompleta, kaj enestu ankaux via arangxo, estas necese, ke tiu informo atingu nin. Bonvenas cxiaj sciigoj, informoj aux perrete (eventoj@forigu.odin.net) aux letere (pk. 87. Budapest, HU-1675 Hungario) aux fakse: +36-1-2828885. Szilvasi Laszlo ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// MIR de UMEA =========== Jam la tria numero de la organo de UMEA (Universala E-ista Kuracista Asocio) aperas en Polio, prizorgita de la Krakova Shinnoda-Kuracejo. Medicina Internacia Revuo, MIR aperas dufoje jare, kaj la jxusa numero listigas pli ol 10 sciencan artikolon, kiel: - Membranoprotekta efiko de medikamentoj dum brulvunda malsano en eksperimento - Endoskopia naza kirurgio dum auxda- tuba disfunkcio - Apliko de teoremo de probabloj de sendependaj eventoj por studo de disvastigo de HIV, HTLV-1, VBH kaj aliaj virusoj kun similaj vojoj de transiro, - ktp. Kompreneble la revuo servas ne nur por aperigi specife fakajn studojn, sed ankaux informas pri la agado de UMEA. Redaktoro de MIR: d-ro Wlodzimierz Opoka UMEA Shinoda-Kuracejo ul. Centralna 32, PL-31586 Krakow, Polio. ************************************************************************* E-vino: Frambovin ================= En januaro estis lancxita nova E-vino en Kroatio. "Frambovin" estas likvora vino el framboj konvena por servi kun kukoj; en specialaj boteloj de duonlitro. Venonta prezento de FRAMBOVIN okazos en Zagreb en Euxropa domo okaze de la lancxo de nova libro de Spomenka Sxtimec: "Tena - hejmo en Mez-Euxropo", la 21-an de februaro 1996. La E-likvoro estas liverebla ekde marto 1996. Prezo anoncota. Interesigxantoj povas kontakti: Familio Sxtefancxicx, Gornja Vrba, Vrpskih zrtava 83, HR-35000 Slavonski Brod, Kroatio. inf: kamenski@forigu.cirus.dhz.hr (Kamenski Vladimir) ************************************************************************* E-servo-kluboj? =============== Venis la tempo de malfermigxo al la ekstero por niaj grupoj kaj delegitoj. Ofte oni prezentas niajn klubojn kaj delegitajn retojn kiel servo-donantojn al la samideanaro. Sed kiam oni legas la rezulton de enketo, ege malmultaj estas laborigataj de nia samideanaro. Venis la tempo de servoj al la ne-esperantistaro per E-o! Jen kiel agas TAKE: La sideja skipo aligxis al la grupigxo de la asocioj de la urbeto Wintzenheim kun centoj da personoj, kiuj bezonas helpon por kontaktoj. Jam ni prizorgis per adresoj de gurdistoj (cetere kromaj estas sercxataj) novkreitan asocion, kiu organizos en junio 1996 festivalon de mekanika muziko. Michel Basso, nia prezidanto, kreis kontakton kaj organizis helpon (kun s-ino Odette Scheidel) por la asocio de la infanoj de Cxernobil, kiuj regule vizitas Elzacon. Li ankaux aligxis kaj disponigis la servojn de TAKE al la Asocio de Gxemeloj, ktp. Venis la tempo montri, ke E-o utilas! Venis la tempo de la cxien malfermitaj servo-kluboj esperantistaj! Edmond Ludwig TAKE - La Domo, 26, route de la Schlucht, F-68140, Stosswihr, Francio el La Domo, januaro 1996 ************************************************************************* ILERA-kunveno dum la UK ======================= ILERA cxiujare organizas konkurson inter la E-radioamatoroj. La finaj rezultoj de la jarfina konkurso ankoraux ne estas konataj, sed el Hungario plej multe da poentoj estas kolektitaj de HA7PW (87 poentoj) kaj HA1UD (46 pt). Pro la eksteraj perturboj en la gxis nun uzata 80-metra kunvenfrekvenco, la prez. de ILERA proponas al E-radioamatoroj uzi la frekvencon 3.666 kHz. Pri la akcepto, kaj pri multaj aktualaj aferoj oni planas diskuti dum la UK en Prago, dum la tiea planata ILERA-kunveno. laux L. Matusinka, HA7PW Gyozelem u. 2, HU-2730 Albertirsa, Hungario ************************************************************************* Nova prospekto pri Zagreb ========================= Turisma Asocio de la urbo Zagreb, Kroatio eldonos novan prospekton pri la urbo, kiu en la lasta jaro festis 900 jarojn de sia (dokumentita) ekzisto. Temas pri la traduko de la prospekto, kiu jam ekzistas en ses euxropaj lingvoj. La Esperantan tradukon prizorgis Lucija Borcxicx. La prospekto estas mendebla cxe: Kroatia Esperanto-Ligo, Amrusxeva 5,HR-10000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* Premiita TTT-pagxo ================== Fine de la pasinta jaro, la TTT-pagxo cxe http://www.travlang.com/ gajnis unu el la kelkdek premioj "GNN" kaj tiel akiris prestigxon de plejboneco en la retmondo 1995. La koncerna pagxo donas bazajn lingvajn informojn (kaj iom da kulturaj kaj turistaj informoj) pri 21 lingvoj inkluzive de Esperanto. La pagxo jam estas ofte vizitata. inf: Aaron IRVINE etl.etlanie@forigu.memo.ericsson.se ************************************************************************* Komerci Esperante ================= Verdinsulo International Ltd., nove fondita kaj registrita cxe Industria kaj Komerca Administrejo Anhui (Cxinio) kun la kapitalo de 580.000 USD, deziras kunlabori kun vi. Niaj servoj: - importi kaj eksporti; - reprezenti en Cxinio; - produkti varojn laux via mendo; - sendi komercajn kaj ekonomiajn informojn; - traduki kaj interpreti; - arangxi vian komercan vojagxon al Cxinio. Niaj proponoj: - funkciigi la informan reton; - farigxi reprezentanto en via lando. Sendu ankaux viajn proponojn. Wang Xigen Gxenerala direktoro de V.I.L. 15 W. Qiupu Road Guichi Anhui China Tel.: +86-566-126-52927 Fakso: +86-566-2020979 ************************************************************************* 81-a UK de Esperanto en filatelo ================================ Ekde 01.02.1996 cxehia posxto propagandas la 81-an Kongreson de Esperanto, okazonta cxi-jare en Prago. Cxe posxtoficejo Straznice per porokaza afrankmasxinstampilo kun teksto en la cxeha: "81-a Universala Kongreso de Esperanto Praha 20-27.7.1996". Klisxeton gravuris s-ro Karel Pavlicxek, projektis gxin (jam tradicie) ingx. Karel Kucxa. La LKK preparas kunlabore kun la cxehia posxto ankoraux E-lingvan stampilon kaj porokazan E-lingvan glumarkon. Alta protektanto de la 81-a Kongreso de Esperanto estas prezidento de la respubliko Vaclav Havel. Pliajn informojn pri kongresaj E-filatelajxoj vi povas ricevi cxe: Esperanto, pk. 36, CZ-696 62 Straznice, Cxehio. Tel./fakso: +42-631-322079 Inf.: Vlada Hasala ************************************************************************* Lineara algebro =============== La brosxuro de d-ro Ulrich Matthias: Fundamentoj de lineara algebro (vidu Eventoj 2/oktobro-95) estas senpage havebla per anonima ftp cxe: ftp.stack.urc.tue.nl/pub/esperanto/incoming/lineara algebro.tex ************************************************************************* ARANGxOJ //////// 20-a IJF ======== Okaze de la 20-jarigxo de IJF antauxanoncigxas interesa festivalo. Renkontigxos cxiuj komence de aprilo en la norditala regiono Trentino, en la valo de la Mokenoj. Temas pri lingva malplimulto, kiu konsistas el malmultaj centoj da homoj, kiuj konservis gxis nun por interkomuniki strangan deksesjarcentan germanan lingvon, kiu suficxe similas al la nuna kaj suficxe malsimilas. Tio eblis pro apartaj geografiaj kaj ekonomiaj situacioj de la loko... La valo trovigxas proksime al la urboj de Venetujo, kaj tio bonas por antaux- aux postfestivalaj ekskursoj al Venecia, Vicenza, Padova ktp. La festivalo kompreneble estos iomete influata de apartajxoj de la loko, tamen ne timu, gxi disvolvigxos lauxtradicie. Oni povas certigi cxiujn, ke cxi-jare estos programo kaj pritema kaj distra, plej eble por cxia emo. Kiu cxeestos, povos sperti multajn interesajn prelegojn pri la diversaj eroj de la kompleksa mondo de la informado. Krome cxi-foje oni dancos en vera diskejo kaj banos lauxvole. Vespere oni teatrajxos, folkloros kun la mokenoj kaj simple esperantumos. Ah, mi forgesis: debutos nova E-muzikgrupo... Homoj, venu, vidu... kaj finu la frazon. Federico Breda CP 5-C, IT-46029 Suzzara (MN), Italio. ************************************************************************* Hungaria Esperantista Semajno ============================== En la jaro 1996 la Hungaria E-ista Semajno havas la cxeftemon: Turismo kaj Komunikado ne hazarde - ja en Hungario oni deklaris 1996-an kiel Jaro de Turismo. La Semajno okazos ekde la 29-a de junio gxis la 5-a de julio. Dum la Semajno ni planas prezenti ne nur la lingvon kiel rimedon, sed ankaux la disvastigxon de Esperanto en la praktiko: turismajn vortarojn, brosxurojn kaj librojn, faldfoliojn, videofilmojn, k.s. La Semajno konsistos el 4 cxefaj programoj: - Konferenco "Turismo kaj komunikado" - Artaj prezentadoj en Esperanto - Turismado en Hungario - Lingvokurso por komencantoj kaj progresantoj Grupoj de 5 membroj mendas kaj pagas komune, pro tio ili ricevas rabaton de 10 gxis 40 %. Aligxkotizo diferencas laux la jara nacia enspezo de la koncerna lando, ekz. por nederlandanoj estas 38 NLG, por poloj 9 NLG. La aligxkotizo inkluzivas partoprenon de cxiuj kulturaj kaj fakaj programoj, krome la partoprenantoj ricevas la dokumentojn de HES. Logxado (6 noktoj, inkl. matenmangxojn) - depende de la kategorio inter 58 kaj 230 NLG. Ekskursoj pagendas aparte. Pliaj informoj, aligxoj cxe: Hungaria Esperanto-Asocio, Andrassy ut. 27, HU-1061 Budapest, Hungario Tel.: +36-1-2680306 Fakso: +36-1-2680331 ************************************************************************* Unua Azia Kongreso ================== Azia Kongreso de Esperanto okazos 22-25 de auxgusto en Sxanhajo (Cxinio). La temo: Azio kaj la 21-a jarcento. Laboraj programoj: komitato pri Azia E-Movado, komisiono pri la landaj agadoj, E-o kaj Lu Sin, Verda Majo, Elpin kaj Erosxenko, medicinistoj (UMEA kaj INA), El Popola Cxinio, Radio Pekino, turismaj, komercaj kaj ekonomiaj fakgrupoj, Oomoto k.a. Krome okazos interkona vespero kun balo, arta vespero, ekskursoj ktp. La kotizoj por eksterlandanoj varias depende de la lando kaj de la tempo de aligxo de 60 gxis 160 USD. Plia informo cxe: Puramo Chong, Kwangmyong-2-dong50-5, Kwangmyong-shi, Kyonggi-do 423-012, Koreio. ************************************************************************* Printempa Espero ================ Ni invitas al printempa internacia renkontigxo de esperantistoj en pensiono Espero en Skokovy (Cxehio) de la 14-a gxis la 21-a de aprilo 1996. En la programo: lernorondetoj, diskutrondetoj pri aktualaj temoj, ekskursoj. Restadkondicxoj: unutaga restadkosto - 190 KCx inkl. logxadon kaj tri mangxojn. Pago surloke. En la pensiono estas cxambroj por rulsegxuloj. Informoj, aligxoj (gxis la 31-a de marto) cxe: Josef Vanecxek, Na okrouhliku 21, CZ-530 03 Pardubice, Cxehio. ************************************************************************* Kultura semajnfino ================== De la 24-a gxis la 27-a de aprilo 1996 okazos la 47-a Kultura Semajnfino de la Sarlanda Esperanto-Ligo (SEL). Lauxtradicie gxi okazos en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo (Germanio). Cxi-foje ni anoncas aparte ricxan programon. La cxefan prelegon faros Franz Rossler pri "La muziko, esenca parto de internacia kulturo". Krome okazos ekspozicio, Cxseh-kurso, go-ludoj, ekskursoj, kantos Jacques Le Puil el Francio. Plena pensio kostas 60 DEM por unu tago. Aligxkotizo - 40 DEM (gejunuloj gxis 21 j. ne pagas). Informoj, aligxoj (gxis la 20.04) cxe: Sarlanda E-Ligo, P.f. 1844,DE-66468 Zweibrucken, Germanio. Tel.: +49-6332-981190 Fakso: +49-6332-981192 ************************************************************************* Kultura E-Festivalo - 1996 ========================== La festivalo komencigxos tuj post la IJK en la norda Germanio kaj dauxros inter la 6-a kaj 11 de auxgusto '96. Kotizoj: depende de la tempo de aligxo, agxo kaj lando de 350 gxis 750 DKK. Aligxintoj, kiuj antauxpagos gxis la 01.01.96 ricevos 10 % rabaton. Je aligxo post la 01.07.96 aldonigxos kroma kotizo 150 DKK. Pliaj informoj cxe: Jacob Nordfalk, Radmandsgade 53, 2TH, DK-2200 Kobenhavn N. Tel.: +45-31838220 Fakso: +45-35320460 ("Jacob Nordfalk") Rete: nordfalk@forigu.fys.ku.dk ************************************************************************* Esperanto-feriado ================= En urbo Elk (Polio) inter la 27.06 kaj 08.07.1996 okazos Esperanto- Feriado. Ricxa programo, ekskursoj. La urbo Elk estas konata kiel "pulmoj" de Polio pro la pura fresxa aero, lagoj kaj arbaroj. Aligxkotizo - 100 USD. Plia informo, aligxoj cxe: S-ino Monika Bilnik, p.k. 56, PL-19-300 Elk, Polio ************************************************************************* Kosmologia Esperanto-Semajno ============================ La Kosmologio de Martinus. Esperanto-Semajno ekde la 11-a gxis la 17-a de auxgusto 1996 en Danio. La kosmologio montras, ke ekzistas psikaj naturlegxoj pri pensado. Scio pri tio ebligos al la homo ekregi sian menson kaj estonte krei mondregnon surbaze de kosma logiko kaj humanismo. Petu senkostajn brosxurojn kaj provekzempleron de la revuo Kosmos cxe: Martinus-Instituto, Mariendalsvej 96,DK-2000, Kopenhago F Danio. Tel.: +45-3834-6280 Fakso: +45-3834-6180 Nenia unuigxo aux membreco! ************************************************************************* MOVADO ////// Pri USEJ ======== USEJ, la Usona Esperantista Junularo, rapide farigxas grava, efika organizo. Fondita antaux tri jaroj, gxi kreskas por esti potenca ilo por fortigi la usonan junularan movadon, kiu longtempe estis fifame preskaux neekzistanta. Sed nun Usono versxajne atingas dauxran, fortan organizon de junaj e- istoj. Dum la lastaj du jaroj la suficxe altkvalita gazeto de USEJ, "Ktp!", aperis regule, kaj gxi ankoraux pli alt-kvalitigxas. Espereble, USEJ dauxros kreski kaj faros grandan efikon por la stato de esperantismo en Usono. En marto 1995 la JES-konferenco okazis en Lancaster, PA, la hejmurbo de Joseph Truong, aktivega fondinto de USEJ. Tie 21 personoj de variaj agxoj kaj de diversaj lokoj gxuis la belecon de la kamparo kaj la okazon paroli Esperanton. Ankaux la junuloj de USEJ lernis multon pri kiel okazigi sukcesan konferencon. Ankaux en Florido okazis granda sukceso por la junulara movado. 16-jara aktivulo Guy Menahem organizis la 1-an Floridan Esperantan Kongreson en aprilo, en la urbo Belleair. 16 personoj de la nova Florida Esperanto-Ligo cxeestis, kaj versxajne cxiuj gxuis la sperton. Antauxnelonge kelkaj junuloj renkontigxis cxe la 43-a kongreso de ELNA (Esperanto-Ligo por Norda Ameriko) en Novjorko. Kelkaj ideoj, kiujn ili diskutis, inkluzivis klopodi membrigi Esperanto-lernantojn en usonaj lernejoj, farigxi oficiala "senprofita organizo", helpi junajn esperantistojn en militsuferantaj landoj ktp. Por pli da informoj pri USEJ bonvolu skribi al la nova centra oficejo en Kalifornio: Usona Esperantista Junularo, Centra Oficejo, 3600 Data Drive, *591, Rancho Cordova, CA 95670, Usono. Rete: usej@forigu.webcom.com www.webcom.com/uxsej/welcome.html el Kanguruoj, decembro '95 ************************************************************************* Trezoro en Hispanio =================== Hispana E-Muzeo komunikis novajn ciferojn: fine de januaro 1996 la Muzeo havis 9710 librojn, 12910 jarkolektojn el 3134 titoloj (6959 kompletaj). Krome 96 sonbendojn kaj 25 videofilmojn pri Esperantaj aferoj. Kontaktadreso: c/o Luis Ma Hernandez Yzal, Ap. de Correos 83, ES-08720 Vilafranca Del Panades, Hipanio inf: rotsaert@forigu.kick.knooppunt.be ************************************************************************* Lokaj radio kaj televido en Polio pri Esperanto =============================================== La 15-an de decembro radio "Puls" en Gliwice invitis grupon da e-istoj por rakonti pri E-o kaj gxia kreinto L. Zamenhof. Dum la programo estis ankaux demandoj por la auxskultantoj kun prizoj por gajnintoj - E-lernolibroj kaj vortaroj. Homoj interesigxas pri la problemo, sed malmulte scias pri la eblecoj, kiujn donas E-o. Ni, e-istoj, mem ofte kulpas pri tio... La 28-an de decembro prezidantoj de E-kluboj en Katowice kaj Gliwice prezentis E-on en la programo "Mateno kun TV Katowice". La redakcio de televido certigis, ke tiuj kontaktoj estos dauxrigataj. Filio de PEA en Gliwice ************************************************************************* Invito al kunlaboro =================== Nova estraro de Rumana Esperantista Junulara Asocio (RumEJA) invitas junularajn asociojn tra la tuta mndo al kunlaborado kaj intersxangxo de ideoj. Post la estrar-elektado de RumEJA la 20.10.1995 por dujara periodo nun RumEJA iras al pli forta kaj strukturita laboro. Jen la nova estraro de RumEJA: Camelia Pop - prezidanto, bul. Take Ionescu 10-16, sc. B, et.9, ap. 29, RO-1900 Timisoara, Rumanio, tel. +40-56-132797; Mihai-Valentin Streanga - vic-prezidanto; Mirela Frantescu - kasisto; Hajnal Tozser - sekretario. Inf. Camelia Pop ************************************************************************* Bariloche vokas =============== En Argentino ekzistas nuntempe du gastejoj en urbo Bariloche, kie esperantistoj ricevas specialan rabaton por logxado. La posedantoj estas jxusbakitaj esperantistoj kaj ili decidis oferti tian servon cele al eksterlandaj e-istoj por veni al tiu regiono kaj por ripozi kaj por vigligi la kluban aktivecon. Temas pri gastejoj Los Notros kaj Patagonia Andina. Adreso: Morales, 564, AR-8400 San Carlosde Bariloche, Argentina. el La Lampiro, decembro 1995 ************************************************************************* Grava averto ============ Lastatempe esperantistoj ricevis multajn leterojn, en kiuj oni petas monhelpon, ekzemple, por pagi la kostojn de komplika operacio. Ekzemplo estas petletero de la tute fikcia persono Yang Ai Yeng. UEA konsilas ne sendi monon al petantoj, sed unue informigxi cxe la CO de UEA, kiu povas enketi pri la efektiva bezono kaj pri la plej tauxga maniero kontentigi gxin. el Brita Esperantisto, februaro 1996 ************************************************************************* JES, la nova komitato ===================== Elektigxis nova komitato de Junularo Esperantista Svislanda (JES). Prezidanto kaj asocia adreso: Marion Grosjean, rue de la Serre 28, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel.: +41-39-243078 Rete: 100776.130@forigu.compuserve.com ************************************************************************* En Filipinoj ============ S-ro Ghulam Nabi Parvaz (pakistanano, nun logxanta en Japanio, logxinta en Kanado) vizitis Filipinojn kaj instigis tiean Esperanto-movadon. Oni nomis la asocion "Filipina Esperanto-Asocio". La prezidanto estas s-ro Teng S. Uban kaj vicprezidanto estas s-ro Hayat K. Mindo. Mankas gvidantoj kaj libroj. Necesas helpo. Teng S. Uban Shariff Kabunsuan College, Cotabato City, 9600 Filipinoj el Esperanto en Azio, n-ro 19 ************************************************************************* Sekvinda ekzemplo ================= Esperanto - deviga en litovia lernejo En Panevezisa (Litovio) mezlernejo "Vyturys" (Alauxdo), kies direktorino estas Vitalija Bziuricxiene, Esperanto estas elektita kiel studobjekto kaj jam devige instruata (unuafoje en Litovio). En kvar paralelaj sesaj klasoj, duone dividitaj, la internacian lingvon komencis lerni entute 80 gelernantoj. La instruistoj estas Alina Misiuniene kaj Vladislovas Virsxila. Por kuragxigi kaj pli interesigi la lernantojn, skribu, sendu posxtkartojn, proponu korespondadon. La adreso estas: Esperanto, Panevezio "Vyturio" vidurine mokykla, Vasario 16-osios 40,LT- 5300 Panevezys, Litovio. Telesforas Lukosxevicxius el Litova Stelo, decembro 1995 ************************************************************************* REAGOJ ////// Denove pri euxro(o) =================== La planita enkonduko de nova euxropa valuto lingve vere embarasas nin. Fakte la komuna nomo "euro" en la kutima rekta esperantigo "euxro" malmulte konvenas pro la kolizio kun nia pseuxdoprefikso samforma "euxro- ", kiu en-PIV-igxis kiel "euxr-". Evidente tute egale, cxu ni elektos "euxr/o" aux "euxro/o" por la valuto, ni ne plu povos ekkoni, cxu vorto kiel "euxrokonto" nun estas iu euxropa konto aux cxu temas pri konto en la valuto euxro. Cxar multaj aliaj tre similaj vortoj jam atendas embuski kontrux ni, sxajnas, ke bona solvo estas urgxe necesa. Eblaj kaj gxis nun proponitaj estas: euxr/o - kolizio kun la prefikso euxro/o - same kolizio kun la prefikso eur/o - fakte ebla, tamen la vortkomenca vokalsekvo estus unika en E-o. evr/o- iom nekutima, tamen iugrade akceptebla euxromon/o - iom longa Cetere kaj "euxroo" kaj "euxromono" probable tre rapide degenerus al "euxro". Niaj pseuxdoprefiksoj "euxr-" kaj "euxro-", kiuj fakte laux mia analizo estas nur mallongigita formo de la radiko "Euxrop/", do temas pri radiko "euxr/", povanta pro tio aperi kun kaj sen liga "o", kaj tute ne pri prefikso, vere ne konvenas nun aldone funkcii kiel la nomo por monero. Cetere temas pri importita problemo, ne pri E-a. Ankaux en cxiuj naciaj lingvoj de Euxropo la sama problemo ekzistos. Ankaux tie fronta al vorto kiel "euxrokonto" neniu scios, cxu temas pri euxrovaluta konto aux pri euxropa konto. (Oni eble komparu "dolarkonto" kaj "usonkonto"). La euxrodilemo klare montras la fusxecon de la elekto kaj mankon de lingva sentemo cxe niaj estimataj euxropolitikistoj. Nu mi do proponas, ke ni entute ne enkonduku iun novan radikon. Same ni ne enkonduku novan signifon de jam stokita radiko por solvi tiun dilemon. Mi proponas, ke ni simple apliku niajn normalajn Esperantajn rimedojn por konstrui tauxgan vorton. Kaj jen gxi: euxrajxo. Do oni estonte povos pagi per cent "euxrajxoj" kaj oni povos havi "centeuxrajxan" bankbileton en la posxo. "Euxrajxo" sxajnas al mi aldone esti pli facile prononcebla kaj pli bone ekkonebla, ol termino, bazigxanta nur sur la nuda euxro(o). Tio speciale validas pri kombinoj kun adjektiva finajxo - do laux mia propono "euxrajxa". Ankaux la diftonga "eux" pli bone rolu en senemfaza loko, cxar simile gxi ankaux kauxzas kelkajn prononcajn problemojn cxe kelkaj. Evidente, se oni volos, oni povos iam kaj iam - kiel cxiam - mallongigi "euxrajxon" al "euxro", se la kunteksto permesas tion, ne kreante iujn konfuzojn. Pejno Simono ************************************************************************* OPINIOJ /////// Kial kongresi? ============== Tiu demando cxiam venas en mian kapon. Kial kongresi kaj elspezi monon kaj tempon por partopreni en kongreso, renkontigxo ktp.? Verdire, povas sxajni ecx stulteco fari tion nur por revidi kaj brakumi niajn gesamideanojn el la plej malproksimaj partoj de la mondo kaj de Brazilio, se ni povus fari tion pere de korespondado, telefonado ktp., kio estus multe pli malmultekoste al nia posxo. Sed tiaj diversaj manieroj komunikigxi kun niaj geamikoj NE donas al ni la saman plezuron ol vidi kaj brakumi ilin fizike kaj resti kunaj kelkaj tagojn. Do, mia respondo al tiu demando estas NE! Kongresi estas vera lernado kaj perfektigxado de la lingo krome la praktikado de la esenco de E-o: la interna ideo. Nur en kongreso ni kaptas la bonegan okazon senti la forton de E-o en sia simpleco kaj kapableco kunigi la homojn el la diversaj kategorioj. En kongreso ni konscias, ke ni estas parto de grava grupo, kiu laboras por instrui la homojn kompreni unu la alian. Kongresante, ni cxeestas la plej efikan lernejon en nia metio. Gxuste kiel faras la homoj de cxiuj fakoj celante la perfektigxon. La kongreso, la renkontigxo ktp. estas la plej trafaj lokoj por lerni kaj praktiki E- on krome la ebleco revidi kaj brakumi la geamikojn. Mi komprenas, ke dank'al (aux maldank' al) kontinenteco de nia lando kaj al nia nuna financa situacio, multaj e-istoj dezirus cxeesti niajn E- kunvenojn, sed ili rezignas gxuste pro tiaj motivoj. Sed tio ne devas esti motivo por malespero. Se ni ne povas partopreni cxiujn kongresojn, ni devas elekti la plej konvenajn kaj la plej gravajn por ni. Sendube mi parolas pri la Nacia Kongreso de E-o. En gxi ni havas la okazon revidi la plejmulton de niaj amikoj kaj, samtempe, cxeesti la kunsidojn, kie oni laboras por la evoluo de E-o en nia lando. Ni esperu, ke BEL, kiu bone komprenas la aferon, pensu pri la plej rekomendinda maniero solvi aux mildigi tian problemon... De nia amasa partopreno en niaj kongresoj dependas la evoluo de nia movado en Brazilio. Kongresu, laboru por E-o, amuzigxu kaj gxuu la agrablecon de la Esperanta kongresa etoso. Jopomo el Brazila Esperantisto, decembro 1995 ************************************************************************* Kial ne al ambaux? ================== Cxu instrui E-on al plenkreskuloj aux al infanoj? Kial ne al ambaux? Printempe mi instruis E-on al kelkaj plenkreskuloj kaj emerituloj. Ankaux mi iris al lernejo dufoje-semajne por instrui E-on al infanoj. Post la fino de la lernejo mi ne volis "perdi" la junajn e-istojn, do mi iniciatis ses-semajnan E-kurson por infanoj de 8 gxis 12 jaroj cxe la biblioteko. Kiam mi menciis la ideon al miaj plenkreskulaj studantoj, kvar virinoj volontulis helpi min! Venis 22 lernantoj. Pro la bonega helpo de la plenkreskuloj, la kurso bone sukcesis. Cxiu infano ricevis atenton, kaj ecx pli bone, ne okazis problemoj disciplinaj. Mi nomis la kurson "Esperanto kaj Geografio" kaj uzis la libron "La Bela Planedo" de Charlotte Kohrs. Nun mi ne povas imagi, kiel mi povus esti "travivinta" la du-horajn klasojn (kun refresxigaj pauxzoj) sen ilia helpo. Kaj la plej bona afero estas, ke mi ecx ne pensis pri peti ilin helpi al mi - ili volontulis! Pro tio permesu al mi mencii iliajn nomojn: Ann G. Allen, Odell Howard, Dorothy Maples kaj Joan Young. Prenda E. Cook Usono ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ ////////////// EL Popola Cxinio: 45-jara ========================= En majo de 1995 la redakcio de EPCx okazigis tekunvenon por festi la 45- jarigxon de sia revuo. Gxin cxeestis cx. 200 e-istoj, E-amikoj kaj jxurnalistoj. Inter la gastoj trovigxis ses ministroj kaj eksministroj, gvidantoj pri jxurnalismo, diplomatio kaj aliaj brancxoj. En la kunveno s-ino Tan Xiuzhu, vic-cxefredaktorino de EPCx kaj vicprezidantino de CxEL, retrorigardis la vojon, iritan de la revuo, karmemoris la famajn cxinajn pionirojn, kiuj laboregis dum multaj jaroj por EPCx, kaj kore dankis cxiujn E-organizajxojn de la mondo kaj legantojn kaj perantojn de la revuo pro ilia kunlaboro kaj amikeco. En la kunveno parolis ankaux s-ro Chen Yuan, prezidanto de CxEL k.a. Estis legitaj la gratula mesagxo de UEA kaj tiuj de cxinaj kaj alilandaj Esperanto-organizajxoj kaj amikoj. Pri la 45-jarigxo de EPCx raportis ne nur la cxina centra kaj pekina televidaj stacioj en siaj programeroj, sed ankaux pli ol 10 gravaj jxurnaloj tutlandaj kaj pekinaj. Sun ************************************************************************* La sveda Espero en la reto! =========================== La revuo "Espero" (sveda) estas konsultebla cxe la adreso: http://www.esperanto.se/espero.html, alternative cxe http://www.algonet.se/exsf/espero.html. Aperas tie selektitaj artikoloj de la lastaj monatoj. inf: Franko Luin ************************************************************************* LEGANTAj LETEROj //////////////// Novajxoj el Litovio =================== La direktoro de la lernejo s-ano Algimantas Piliponis, estas elektita prezidanto de la asocio de lernejoj en Litovio. Tiun postenon li povos havi dum du jaroj. Mi kredas, ke tio estas bona oportuno por enkonduki Esperanton en litoviaj lernejoj. Eble la esperantistaro povus instigi lin fari ion tiucele. Certe, se oni sendos al li salutkartojn, tio kuragxigos lin. La adreso estas: s-ro Algimantas Piliponis, Auksxtesniojoje Technikos Mokikloje, Olundu g-ve, 16, LT-2055 Vilnius, Litovio. Cxu vi ricevis la n-ron 6 de Litova Stelo? En gxi estas artikolo pri E- instruado en Panevezys. En tiu litova urbo E-o estas elektita kiel studobjekto kaj devige instruata en la mezlernejo "Vyturys". Por kuragxigi la 80 gekursanojn estas petataj salutkartoj kaj proponoj pri korespondado. Jen la adreso: Esperanto-Kurso, Panevezyo "Vyturio"vidurine Mokykla, Vasario 16-osios 40, LT-5300 Panevezys, Litovio. Sincere kaj frate Aristophio Alves Filho ************************************************************************* KONKURSO //////// Internacia deklamkonkurso honore al Julio Baghy =============================================== La konkurso okazos la 29-31-an de marto 1996. Gxi estas organizata en urbo Papa (Hungario) jam la sepan fojon. La konkurso okazos en kvar kategorioj: I. 6-10-jaruloj II. 10-14-jaruloj III. 14-18-jaruloj IV. Plenkreskuloj Cxiu konkursanto libere elektas por si mem prozajxon aux poemon, kiun li aux sxi poste prezentos parkere antaux internacia jxurio. La konkurson kompletigos kulturaj programoj, tiel la gastoj povas alveni la 29-an de marto kaj resti gxis la 31-a de marto. La konkurso komencigxos la 30-an de marto, je la 14-a horo en la studenthejmo de la Faka Mezlernejo Acsady Ignac (Erkel F. u. 39). La partoprenantoj logxos en la sama domo. Dimancxe ekskurso kaj tagmangxo en la proksima montara vilagxo Dobronte. Aligxkotizo: 2 NLG. Du tranoktoj en studenthejmo kaj ses mangxoj: 25 NLG. Limdato de la aligxo: la 10-a de marto 1996. Pliaj informoj cxe: Nagy Laszlo Altalanos Iskola, Anna ter 1, H-8500 Papa, Hungario. Tel.: +36-89-315836 (Jozsef Nemeth) ************************************************************************* LINGVO ////// Lango-rompiloj ============== Antaux iom da tempo mi provis per interreto kolekti tiel nomatajn "langorompilojn". La rikolto ne estis tre granda, gxis nun mi trovis nur la jenajn: - Cxiuj cxasistoj cxiam kaj cxie sencxese cxasu la cxamon. - Ne plu ploru plorulino pro propra plezuro. - Tri tre drinkemaj fratoj trafis truon de l'trotuaro. - Al la apartamento parte apartenas aparta portaparato. - Ne tremas entrepreno pro pertrama tertremo. - Baldaux ankaux la naux astronauxtoj aperis en auxtoj. - Lokustoj lope levigxante loze ludas cxi-loke. - Mandarenoj macxe mangxis mandarinojn. Mi nun volas fari duan provon. Cxu iu el vi scias pliajn langorompilojn (aux pli bonajn versiojn de la cxi-supraj)? Ankaux helpus al mi, se iu sciigus min pri tiu-temaj libroj. Franz.Kruse@forigu.erno.de inf. el sce ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Radio Sarajevo cxesis elsendi ============================= Ekde la nova jaro Radio Bosnio-Hercegovino adoptis novan program-skemon, kiu ne antauxvidas la elsendon "Esperanto el Sarajevo". Fakte, post subskribo de pac-kontrakto pri Bosnio, Radio Sarajevo revenis antauxmilitan program-skemon. Momente RBH disponas nur unu mez-ondan frekvencon. En baldauxa estonteco gxi planas establi novan kurt-ondan frekvencon, en kiu E-lingva programo havos sxancon reaperi. Kiam oni lancxis la elsendon de "E-o el Sarajevo", ni emfazis, ke temas pri eksperimento. Nun post 17-monata sperto kaj cx. 900 min. de elsendado la program-konsilio de RBH pritaksis gxin tre pozitive. Nia programo estis tre favore akceptita de tutmonda esperantistaro. Ni kore dankas pro amasa kaj amika subteno per leteroj, faksoj kaj aliaj mesagxoj. Apartan dankon al pluraj ges-roj, kiuj materie helpis nin. En ege malfacilaj militaj kondicxoj, tro ofte viv-dangxeraj, tio nutris nian entuziasmon kaj instigis nin elteni gxis fino de la eblecoj. Por esprimi malkontenton pro cxesigo de la E-lingvaj elsendoj aux proponi reenkondukon utilus per letero aux pk skribi al la gxenerala direktoro: s-ino Amila Omersofticx, Radio-Televizja BiH, str. Mesxe Selimovicxa 4, BA-71000 Sarajevo, Bosnio- Hercegovino. Fakso: +387-464071 Redakcio de la elsendo "Esperanto el Sarajevo" ************************************************************************* Super Radio - radia bulteno =========================== En la cxefurbo de Brazilio cxiudimancxe loka radio elsendas en la portugala lingvo etan bultenon pri Esperanto. Sendu viajn informojn, gazeton aux aliajn dokumentojn al Super Radio FM - Esperanto, Torre de TV, box n-ro 03 CEP, BR-70070-300 Brasilia DF, Brazilio. Fakso: +55-61-3215938 inf: AERA ************************************************************************* INTERESE //////// Kiulingve paroli kun NIFO-nauxtoj? ================================== La signo NIFO (neidentigitaj flugantaj objektoj, UFO) kovras cxiujn problemojn kun flugantaj objektoj, kiuj certe ne estas aviadiloj aux aliaj flugantaj masxinoj, konstruitaj de homoj kaj ankaux pri ili oni ne povas paroli kiel pri naturaj procedoj. Pri plejparto da ili regas opinio, ke temas pri kosmaj sxipoj de eksterteranoj, ke temas pri vizitoj el aliaj kosmaj civilizacioj. Gxis nun plej ofte ili aktivis ekde la jaro 1953, unue super Ibera duoninsulo, Francio kaj Britio. Poste aperis la dua ondo kaj NIFO aperis ankaux super Usono, Rusio, Italio, Porto-Riko kaj Suda Ameriko. La unuaj objektoj aperis ankaux super Cxinio, Auxstralio kaj Germanio. Ankaux super Cxeha Respubliko aperis jam suficxe ofte flugantaj teleroj, kiel kutime nomas la fenomenon homoj. Centmiloj da vizitantoj observis nekonatajn flugantajn objektojn super Meksiko dum eklipso de suno la dekokan de julio 1991. Nelonge antauxe unu el la televidstacioj de cxefurbo Meksiko filmis la flugantan diskforman objekton super tegmentoj de domoj en antauxurbo. La filmon oni publikis dum vesperaj televid-novajxoj kaj raportisto alvokis cxiujn, kiuj filmis la eklipson de suno, ke ili sendu siajn filmojn al la redakcio, cxar eble ili ankaux kaptis sur filmon krom astronomia evento enigmajn flugantajn objektojn. Alvenintajn filmojn, sume kun longeco 7 horoj, poste analizis spertuloj. Sur bildetoj estis argxenta disko, el kiu neregule elflugadis malgrandaj rugxaj globoj. Ankaux la urba polico filmis la diskon kaj sur la polica filmo estas vidata fluganta disko kun fenestroj cxirkaux la rando kun fulme brulantaj verdaj, rugxaj kaj bluaj lumoj. En Anglio oni invitis spertulinon pri NIFO al parlamenta kunveno, kie sxi povis prezenti multajn fotojn kaj dokumentojn pri fenomeno NIFO. La parlamentanoj poste pritraktis la situacion super Britio. Ili konstatis, ke NIFO-j estas teknike nekompreneblaj, ke ili admirinde facile manovras en aero plej ofte sen sono, kaj gxuste pro tio kaj pro grandaj rapidecoj de sia flugo estas per hodiauxaj rimedoj nekapteblaj. En Usono, laux proklamoj de spertuloj, homoj tre interesigxas pri NIFO-j kaj cxiuj eventoj cxirkaux ili. Krome en Usono armeo versxajne havas pri NIFO-j ne nur bildetojn kaj filmojn. Ekzemple en la jaro 1965 en arbaron proksime de Penssylvania falegis giganta disko, kiu alflugis en la direkto de Kanado. La arbaro estis rapide cxirkauxita per soldatoj de usona armeo kaj esplorita per armeaj spertuloj. Post kelkaj horoj aperis armeaj kamionoj, kiuj fortransportis el la arbaro grandan objekton kelkajn metrojn alta kaj du metrojn largxa, kovritan per tolajxo. Nur post multaj jaroj estis publikigitaj koncizaj informoj pri trovita disko kaj pri trovitaj hieroglifoj sur la surfaco de la disko. Ceteraj informoj estas ankoraux sekretaj. En Germanio vivas s-ro Martin, kiu havas hobion sercxi cxiutage NIFO-jn sur la firmamento. Cxiutage ekde la jaro 1977, krom tagoj kun malbona vetero, li sidas vespere sur balkono de sia logxejo en Hagen. Fenomenoj, kiujn li observis dum multaj jaroj, estas tiom interesaj, ke pri liaj observoj interesigxas diversaj spertuloj el oficialaj lokoj. Ekzemple li observis flugantajn objektojn en la formoj de triangulo, duonglobo, kiuj rugxe brilis, cigarformajn objektojn kaj brilantajn cilindrojn. Li ankaux observis duonsferojn kun brilanta ringforma toruso. Ofte la objektoj movigxis en diversaj flugformacioj. En Rusio okupigxas pri NIFO pli ol 25 mil homoj. La flugantajn objektojn observis ankaux sciencistoj kaj armeo pere de lokatoroj kaj satelitoj. Kelkaj kosmonauxtoj kaj pilotoj havis la sxancon deproksime observi flugantajn objektojn, NIFO-jn. Ankaux vi povas observi sur la firmamento NIFO-jn. Se vi ekvidos, eble nur hazarde, iujn nekutimajn flugantajn objektojn, ne forgesu noti la daton kaj horon de observo kaj notu gxian priskribon aux impresojn pri la observataj objektoj. Ankoraux pli utilaj estas fotoj, se vi sukcesus kapti vian fotoaparaton. Raporton kun informo nepre sendu al la redakcio. Hana Currie el Telopeo, decembro '95 Ni emfazas, ke la artikolo aperis en la bulteno Telopeo. Se post profunda studado de fiziko, astronomio vi tamen kaptas iun NIFO-n, la materialon sendu al la redakcio de Telopeo: 143 Lawson Street, GB-2016 Redfern, Britio. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// La redaktadon de Hungaraj Pagxoj transprenos Jozsef Nemeth, Kilian ltp. 75/9, H-8500 Papa. Bonvolu sendi al li cxiujn utiligeblajn materialojn! La 17-an de februaro okazis speciala kunsido de E-organizoj kaj aktivuloj pri la taskoj lige al la planata cxesigo de E-elsendo de Hungara Radio. Detaloj venos poste. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj *** Cxu iu povus informi pri FUNDAPAX? Laux mia kompreno gxi estas ia internacia plano samtempe instrui fremdajn lingvojn en elementaj lernejoj, kaj gxi implikas E-on. Tamen ecx la instruistoj en mia lando ne scias detalojn pri gxi! Do se iu povus informi: kiu organizas, kiuj E- organizoj partoprenas, kaj de kie oni povas havigi detalojn, mi estus tre danka. Ian Fantom, Ian@forigu.mintex.demon.co.uk *** LA DOMO - trimonata revuo de TAKE estas abonebla kontraux nur 120 FRF (ne-kapitalismaj landoj: nur 60 FRF) cxe: RN 83, rue de Tiefenbach, FR- 68920 Wintzenheim, Francio. Cxiu abonanto rajtas je 1 senpaga anonco en la revuo! *** Samseksamaj geesperantistoj: L.S.G. estas via faka asocio (kunlaboranta kun UEA). Informcele skribu al Peter Danning, G/F, 68 Church Road, Richmond, Sy., Britio, TW10 6LN (lauxeble provizu internacian respondkuponon). *** Mi jxus eksciis, ke denove mi havos novan adreson. Post la 1-a de marto gxi estos: Olga Perhaj, p.p. 2307. Ljubljana, SI-1001, Slovenio. *** TAKE organizos sian unuan sciencteknikan seminarion en Colmar (Elzaco) 8/9-an de junio 1996. Detalojn petu cxe: RN 83, Rue de Tiefenbach, FR- 68920 Wintzenheim, Francio. *** Abdurahman Junusov informas pri sxangxo de la adreso ekde la 1-a de marto: Flandra E-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen, Belgio. ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Vilagxano kaj lifto =================== Maljuna vilagxano, komencanta esperantisto, unuafoje en la vivo vizitas grandan kongres-urbon, kie li vidas lifton. Longe li rigardis gxin kun miro. Foje li vidas, ke maljunulino eniras la lifton. La pordo fermigxas, kaj la maljunulino malaperas. Post mallonga tempo la pordo de la lifto malfermigxas, kaj elvenas cxarma, juna virino. La vilagxano gratas sian hartufon kaj ekkrias: - Fulmotondre! Se mi estus sciinta pri cxi tiu mirinda eltrovajxo, mi nepre estus kunportinta ankaux mian edzinon! ************************************************************************* *********************************************************************** EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor