EVENTOJ - 095 - 1/februaro 1996 ******************************* Karaj legantoj ============== La prestigxo, famo de Esperanto dependas cxefe de la kvanto de nia propagando, reklamo. Manieroj por gxi estas multaj. Iuj kostas grandan sumon, aliaj neniom. Aldone al tiu cxi numero vi trovas malgrandan suplementon, donaceton, memgluan folion kun surskribo "Esperanto", glueblan al interna surfaco de auxtomobilaj fenestroj, aux al ajna vitra surfaco. Gxi mem sola ne solvos la propagandon de Esperanto, estas nur unu el la eblecoj. Ni petas, uzu gxin, kaj ne metu al la tirkesto kriante: "Ankaux tiaajxon mi havas!" - Se vi mem ne havas auxtomobilon, donacu, gluu gxin al la auxto de iu via konato! Gravas, ke gxi estu uzata, la vorton "Esperanto" vidu kiel eble plej da homoj! Se vi bezonas pliajn ekzemplerojn, vi povas ilin ricevi de ni. (8 ekzempleroj kostas 10 dolarojn). Ni esperas, ke tiu cxi nia servo povas iom kontribui al la diskonigo pri la ekzisto de nia lingvo. Laszlo Szilvasi, red. ************************************************************************** Oni tro facile cedas... ======================= En la n-ro 083 de Eventoj, 1/auxgusto '95, mi legis artikolon "Fiaskoj kaj renaskigxo en Bulgario", verkita de la prezidanto de BEA prof. d-ro K. Popov. En tiu artikolo oni sciigas pri kelkaj Esperanto-aferoj, kiuj fiaskis. Mi komentarios nur pri "la mondfama Esperanto-kursejo en Pisanica ne funkcias". Tiu Esperanto-kursejo estis tiel fama, ke en nia lando Hispanio plurajn fojojn mi auxdis pri gxi. Do, mi decidis gxin viziti dum antauxvidita vojagxo al Bulgario. Estus preferinde, ke mi ne estus irinta tien. Mi estis konsternita, rigardante la staton, en kiu trovigxis la forlasitaj auxtobusoj, kiuj iam alportis al Pisanica ent uziasmajn homojn, amantojn de Esperanto. Ili rustas kaj putras ekstere sen iu ajn sxirmilo. De antaux longe finigxis la Esperanto-kursoj, kaj nun gxi funkcias kiel malbonkvalita hotelo, de kiam la urbestro de Smoljan alproprigis la Esperanto-kursejon. Nek ekstere, nek interne iu ajn zorgas kaj cxio iom post iom difektigxas. En mon taro kaj en tre bela loko la statuo de Zamenhof, kiu trovigxas en la korto de la E-kursejo, kaj la verda kvinpinta E-stelo sur la tegmento de la konstruajxo estas la mutaj atestantoj de plej bona pasinta tempo por Esperanto. Mi estis informita ankaux pri simila afero apud Sofio. En montaro Vitosxa ekzistas monto-domo "Esperanto", kiu estis forprenita de BEA far la urbestro. Multaj bulgaraj esperantistoj plendas pri tiuj maljustaj decidoj, sed, laux mia opinio, ili tro facile submetigxas al decidoj de urbaj respondeculoj. Nun, oficiale, totalismo malaperis, kaj cxiuj homoj rajtas suficxe libere sin esprimi. La sxtato ne estas cxiopova, kaj oni devas gxin alfronti, kiam gxi agas trude! Se esperantistoj estas forpelataj, oni devas fari internacian kampanjon, por ke la oficialaj bulgaraj instancoj alfrontu sian respondecon. Cxu oni ne povas ankaux kontakti UEA, kiam tiom gravaj aferoj okazas, por ke gxi okupigxu kaj trovu konvenan solvon? Protestoj cxe bulgaraj ambasadejoj en la mondo fare de esperantistoj certe havos ehon en la bulgara registaro, kaj devos atentigi pri la problemo. Oni povus fari ankaux kampanjon por rikolti monon en internacia nivelo, informante detale pri la nuna situacio, kaj la gravaj konsekvencoj por la Esperanto-movado pro malapero de E-kursejo en Pisanica. Dum mia restado en Bulgario mi partoprenis kiel gasto BEA-kongreson en Koprivsxtica. Cxiuj debatoj dum la kunvenoj estis bulgarlingvaj. Kelkaj eksterlandanoj, malmultaj, kiuj cxeestis, kiel mi, komprenis nenion. Ni cxiuj scias, ke Esperanto -Kongreso estas escepta okazo por praktiki la internacian lingvon, ecx se estas nacia kongreso. Mi partoprenis en multaj naciaj kaj internaciaj kongresoj, kaj neniam antauxe mi ekspertis ion similan. Precipe, ke en Bulgario tradicie estas m ultaj kaj tre kleraj esperantistoj. Marteno (Martin Bustin Benito, Hispanio) ************************************************************************** LKK por UK-1999 =============== Post la vocxdonado, en kiu la plejmulto de membroj de E-Ligo Berlina decidis inviti UK-on de Esperanto por unu el la jaroj depost 1999 al Berlin, la estraroj de la E-Ligo de Berlino, Germana E-Asocio, Brandenburgia E- Unuigxo kaj de la E-Jun ularo Branderburgio-Berlino en oktobro preparis la fondon de Provizora LKK. En la unua parto de arangxo estis proponitaj fare de la estraroj membroj por la LKK. Oni akceptis la informon, ke UEA, kiu jam oficiale informigxis pri la decido de la berlinaj geesperantistoj, favorus por Berlina UK la jaron 1999. En la dua parto de la arangxo, kiun gvidis la de cxiuj volonte akceptita prezidanto de la Provizora LKK prof. d-ro Bengt-Arne Wickstrom, estis priparolitaj la taskoj de la LKK-membroj kaj la unuaj pasxoj de la Provizora LKK. Fritz Wollenberg el Berlina Informilo, decembro '95 ************************************************************************** Kiel pagi al IJK? ================= Eksterlandaj partoprenantoj de la 52-a Internacia Junulara Kongreso de GEJ/TEJO en Guntersberge de la 29.07. gxis 05.08. prefere pagu siajn kotizojn al jena konto: "Germana Esperanto-Junularo, Postbank Dortmund, Kto 1352 42-467, bankokodo 4 40 100 46" aux al UEA-konto geju-h de GEJ. Bonvolu cxiam indiki vian nomon kaj la pagcelon. Marko Lins, GEJ a2616351@forigu.smail1.rrz.Uni-Koeln.DE ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Internacia konferenco pri Scienco kaj Tekniko ============================================= Sankciite de Sxtata Scienca kaj Teknika Komisiono de Cxinio, la Kvina Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko (IAKSTE), auxspiciata de Cxina Akademio de Sciencoj, okazos en Pekino inter la 2-a kaj 7-a de septembro 1996. Temo: La 21-a jarcento - nova periodo de scienca kaj teknika evoluo. Funkcios jenaj grupoj: * prosperigo de sxtato per scienco kaj tekniko; * informadiko; * materiala scienco; * spaca scienco; * cxina tradicia kulturo kaj sciencteknika modernigo; * Yijing kaj natura scienco; * medicino kaj nemedikamenta kuracado; * internacia homa scienco; pri scienco pri homa korpo; * kunlaboro inter Esperanto kaj ekonomio-komercado. Krome okazos ekskursoj, internacia akupunktura kurso k.a. Laboraj lingvoj: Esperanto, angla kaj cxina. Kotizo: 350 USD. Eblas rabatoj por altnivelaj disertajxoj aux elstara kontribuo. Logxado: 30, 50 100 USD laux kategorio. Informoj, aligxoj (gxis la fino de aprilo!) cxe: Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio cxe Cxina Akademio de Sciencoj, 52 Sanlihe, Beijing CN-100864, Cxinio. Fakso: +86-10-859-1095 ************************************************************************** Asocio NBN ========== La Asocio por Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo, NBN sukcesis realigi antaux la fino de la 1995 tri celojn, kiujn gxi estis taskinta al si: * La membronombro de la Asocio por la Enkonduko de NBN kreskis al super 350 membroj (en pli ol 50 landoj). * Pli ol 2.000 NBN-nomoj nun estas oficialigitaj per Decidoj (entute 145) de la estraro de la Asocio. * Pretigxis speciala "repertorio" de la 1400 NBN-nomoj de la Decidoj 1 gxis 100, en kiu tiuj nomoj estas indikataj laux la speciala klasifadmetodo de NBN; kun cxiu NBN-nomo ankaux estas citata la responda nomo de la scienca nomenklaturo. En 1996 la Asocio festos sian 25-jaran ekziston kaj sian 10-jaran oficialecon. "Nova Biologia Nomenklaturo" estas speciale ellaborita nomsistemo, kiu uzas Esperanton por formi nomojn de bestoj kaj plantoj. En pluraj medioj de sciencistoj kreskas la intereso por tiu nova metodo. La Asocio uzas kvar lingvo jn, sed Esperanto estas la cxefa. Adreso de la Asocio: Hertendreef 12, B-2920 Kalmthout, Belgio inf.: WDS ************************************************************************** CQ, CQ de F9ED ============== ILERA, Internacia Ligo de E-Radioamatoroj kunigas la radioamatorojn, uzantajn la neuxtralan Internacian Lingvon. (La lasta aligxinto havas la membronumeron 531). Sed ekzistas ne nur individuoj, sed ankaux kluboj, ecx apartaj societoj... En 1926 estis kreita la tiam fama IRA, Internacia Radio-Asocio, iniciatita de pioniroj de la nova scienco "radio", i.a. de d-ro Pierre Corret (F8AE), prof. Rene Mesny, Eugen Aigsberg ktp. La saman jaron oni fondis la radioklubon de francaj esperantistoj. Bedauxrinde kelkajn jarojn poste ambaux asocioj malaperis, - pro la milito la revo prokastigxis. Dum la 60-aj jaroj laux iniciato de auxstria radio-amatoro Rudolf Bartosch OE3RU pluraj radio-amatoroj tra la mondo reprenis la ideon... kaj en 1970, dum la viena UK kun la helpo de la auxstria prezidento Franz Jonas estis fondita ILERA. La franca sekcio dum 18 jaroj funkciis kiel "neformala" asocio. En 1988 laux la konsilo de Andre Cuny F8MD (eminentulo cxe la ministerio de PTT) la grupo oficiale registrigxis sub la nomo GEPRAF. Ni elektis nian oficialan sidejon cxe la kas telo de Gresillon, kaj en 1988 ni akiris la kluban voksignon FF6ESP, kiu poste igxis F5KSP. GEPRAF aligxis al la landa radio-asocio REF en 1989. Nun la nacia asocio transformigxis kiel federacia unuigxo de diversaj radio-amatoraj asocioj (t iuj de fervojo, pri kosmo, radiogoniometrio, blinduloj ktp). La 28-an de majo 1995 nia prezidanto J. Noel F6ILR dum la jarkongreso de REF-UNION subskribis la aligxan dokumenton. Tiel, ni nun estas kunlaboranta asocio de la grava "rekonite publik-utila asocio" kaj la franca sekcio de IARU (Internacia Radioamatora Unuigxo). Henri Chaisnot, F9ED sekretario de GEPRAF 3 rue E. Manet, FR-49070 St Lambert la Potherie, Angers, Francio ************************************************************************** Esperantaj auxtoj en Kauxkazo ============================= Du "Esperantaj" auxtoj trafikas en urbo Socxi (Rusio), distribuante glaciajxon kaj aliajn varojn tra la plej longa urbo sur la kontinento Euxrazio: 145 km laux la kauxkaza bordo de Nigra maro. Sur la auxtoj estas tekstoj en du lingvoj - Esperanto kaj la rusa. el Ruslanda Esperantisto, dec/95 ************************************************************************** Plant-nomaro kun 3500 specioj ============================= Rondo de Esperantistaj Flauxristoj, REF preparis E-lingvan nomaron de pli ol 3500 plantspecioj. Gxis nun estas haveblaj la franca-Esperanta, germana-E, nederlanda-E vortlistoj, kaj ankaux la angla-Esperanta baldaux pretigxos. La listo estas acxetebla kontraux nur 10 DEM cxe: Bernhard Eichkorn, Romausling 20, DE-78052 Villingen, Germanio ************************************************************************** Nova dulingva kulturorgano ========================== El bulgara urbo Karlova (apud Plovdiv) ni ricevis numeron 1 de gazeto Espero, eldonita kunlabore de i.a. E-centro por scienc-teknika informado, E-sekcio de ekologia akademio kaj kristana kulturkleriga societo. Tiu numero 1 estas plene bu lgarlingva, sed la redaktoro, pat. ingx. Bojxidar Leonov, petas kontribuajxojn en Esperanto, precipe pri: mangxaj kutimoj, popolkantoj, festaj solenajxoj kaj religi-edukado, sed ankaux pri interlingvistiko, ekologio, medicino ktp. Li planas gazeton dulingvan, uzotan i.a. por montri al la ne-E-legantoj Esperanton aplikatan. el Norvega Esperantisto, decembro 1995. ************************************************************************** Disertajxo pri turismo ====================== "Kelkaj demandoj de lingva komunikado en turismo" (A turizmus nyelvi kommunikaciojanak egyes kerdesei) estis la titolo de disertajxo de Oszkár Princz, kion li defendis kun noto 5 (elstara) cxe la fino de supera faka specialigxo pri turismo . La disertajxo baldaux estos akirebla ankaux en Esperanto. Kontaktu: Oszkar Princz pk 193, H-1368 Budapest, Hungario. ************************************************************************** Homeopatia kongreso =================== Kadre de la jxus okazinta 55-a Homeopatia Tutamerika Kongreso, realigita en Havano, d-ro Izao Soares el Brazilio prezentis prelegon pri Esperanto kiel komunikilo inter homeopatoj. Emfazendas, ke E-o estis unu el la oficialaj lingvoj de la Kongreso kaj en gxi estis prezentitaj 2 sciencaj laborajxoj de kubiaj homeopatoj. Atilio Orellana Rojas cc 1428, RA-5000 Cordoba, Argentinio ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Cxe la Hirunda Nesto, apud la Urso-monto... Jalta Internacia Semajno ======================== Jalta - mirinda urbo, kie renkontigxis ne nur estroj de sxtatoj, efektivigxis ideoj pri Unuigxintaj Nacioj, sed pli ol cent jaroj vivas E- movado... En pitoreska urbeto Gurzuf surborde de la Nigra maro, kun ekskursoj al kastelo Hirunda Nesto , Livadia, Massandra, Voroncovskij palaco, Urso-monto. Kun distroj, koncertoj, boatado... La Semajno okazos inter 23-a kaj 30-a de junio 1996. Kotizoj, depende de tempo de aligxo (unua periodo - gxis la 01.05.96), lando kaj kategorio de logxado (kun aux sen mangxado) varias inter 5 kaj 125 USD. Infanoj, junuloj gxis 18 jaroj pagas duonon de la kotizo. Aligxoj, informoj cxe: Ogorodnikova Tatjana Nikolajevna, str. 9 majo 121-7, UA-334264 Krimeo, Gurzuf, Ukrainio ************************************************************************** FESTO en Francio ================ Jam de longaj jaroj JEFO ne organizis renkontigxojn en Francio... Jen finfine la okazo francumi esperantlingve, esperantumi francie, unuvorte FESTI! FESTO, de la 16-a matene gxis la 19-a de majo vespere, 4 tagoj sen-temaj por babili, promeni, danci, kanti, ridi, kafoklacxi... Kunportu viajn muzikilojn, kantarojn, promensxuojn, ban-kostumojn, vitaminojn... Kontribuu per prelego, kurso, spektaklo ktp.. Rabato eblas laux bezonoj de la LKK. Sen temo ne signifas sen programo: FESTO konsistas unue el vizitoj kaj ekskursoj; estos ankaux koncertoj (Kanzona, rok-gxaza), kursoj (pri Esperanto, la franca, popol- kaj rok-danco, jogo...), prelegoj kaj diskutoj diversaj. Kotizoj: depende de la tempo de aligxo inter 38 kaj 57 NLG, logxado (en 4-6-litaj cxambroj) - po 60 NLG por nokto, mangxado - cx. 20 NLG tage. Plia informo, aligxoj cxe: Pascal Lecaille, B.P. 3019, F-69394 Lyon Cedex 03, Francio. Tel.: +33-72-360714 Fakso: +33-99-350944 (al Tony Guyot) Rete: Rozenn.Texier@forigu.ens-lyon.fr ************************************************************************** Flauxrista Semajno ================== De la 27-a de majo gxis la 2-a de junio okazos la 12-a Flauxrista Semajno en "Centre de Mittelwihr", Francio. La Centro situas en belega naturricxa regiono, kie ni ne nur okupos nin pri nia flornomaro plurlingva, sed cxiutage okazos ekskursoj por gxui la tiean ricxan sovagxan floraron kaj la naturon gxenerale. Interesigxantoj bv. turni sin al: Ru Bossong, Floraplein 23, NL-5644 JS Eindhoven. Tel: +31-40-2114162 ************************************************************************** La 37-a Internacia Fervojista Skisemajno ======================================== La tradicia arangxo okazos en Kouty nad Desnou (Cxehio), en montaro Jeseniky inter la 18-a kaj 24-a de februaro kun elektebla aldona turisma programo en Prago inter la 15-a kaj 18-a de februaro kaj en Brno inter la 24-a kaj 28-a de februaro . Aligxiloj, detala informo cxe: Petr Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio ************************************************************************** Bonvenon en la farmejo-fericentro! ================================== La dimancxa arangxo okazos la 30-an de junio 1996 en Cetre Vacances Riezes Cul-des-Sarts. En la programo: vizito al la bieno, muzeoj, ks. Eblas rezervi cxambrojn en studenta lernejo por tranoktado - entute kun mangxoj kaj logxado - 2.000 BEF aux 100 DEM. Detaloj, aligxoj cxe: APE-1996, Rue des Glacieres 16, B-6001 Charleroi (Marcinelle), Belgio. Tel.: +32-60-370311 ************************************************************************** KosmologiaEsperanto-Semajno =========================== La Kosmologio de Martinus. Esperanto-Semajno ekde la 11-a gxis la 17-a de auxgusto 1996 en Danio. La kosmologio montras, ke ekzistas psikaj naturlegxoj pri pensado. Scio pri tio ebligos al la homo ekregi sian menson kaj estonte krei mondreg non surbaze de kosma logiko kaj humanismo. Petu senkostajn brosxurojn kaj provekzempleron de la revuo Kosmos cxe: Martinus-Instituto, Mariendalsvej 96,DK-2000, Kopenhago F , Danio. Tel.: +45-3834-6280 Fakso: +45-3834-6180 - Nenia unuigxo aux membreco! - ************************************************************************** Plena monata kalendaro ====================== Pliajn informojn, aligxilojn petu de la menciitaj adresoj. Por ke cxi- kalendaro estu la plej kompleta, bonvenas cxiaj sciigoj. * 01.03. Koreia Tutlanda Renkontigxo. Inf: Korea E-Asocio, CPO Box 4258, Seoul KR-100 630, Koreio. Rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr * 02-03.03. JES-skisemajnfino en Meiringen. Inf: Claudia Gessler, Schutzenrain 22, CH-3042 Ortschwaben, Svisio. * 03-09.03. Studsesio de Akademio Internacia de la Sciencoj, Nitra. Inf: Trida A, Hlinka 1, SK-94901 Nitra, Slovakio. Rete: evpol@forigu.unitra.sk. * 06-08.03. Kolokvo "La lingvoj kaj ties bildoj", Neuchatel. Inf: Mireille Grosjean, CH-2416 Les Brenets, Svisio. * 07-09.03. Dua Nacia Kongreso de E., Havano. Inf: KEA, Pf. 5120, CU-10500 La Habana, Kubio. * 07-10.03. EOLA-8 (E-o Lingvo de Arto). Inf: Alla Fridman, ul. Kedishko 21a-10, BY-220023 Minsk, Belorusio. * 08-10.03. 2-a Junulara E-Semajnfino, Philadelphia. Inf: Joseph Truong, 624 Second St. Lancaster PA 17603-5114 USA. Rete: jtruong@forigu.loyola.edu * 14-17.03. 12-a Internacia Simpozio pri E. kaj Turismo, Poprad, Slovakio. Inf: Monda Turismo, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. * 15-16.03. Semajnfina seminario, Bietigheim-Bissingen. Inf: CHS Kreis Ludwigsburg, Robert-Franck-Allee 9, DE-71638 Ludwigsburg, Germanio. * 15-17.03. Porinstruista seminario, Heerlen. Inf: NGGE, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando. * 15-17.03. Vintra E-Renkontigxo en Altaj Tatroj, Poprad. Inf: Esperanto, SK-058 01 Poprad, Sobotske nam. 36, Slovakio. * 15-17.03. Porinstruista seminario, Heerlen. Inf: Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri E-o, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando. * 16-17.03. 9-a renkontigxo de Katolikaj E-istoj, Gazzada. Inf: Centro de Katolikaj Esperantistoj, p. Duomo 16, IT-20122 Milano, Italio. * 16-23.03. TEJO/KER Seminario, Conamara, Irlando. Inf: TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Rete: dhealy@forigu.vax1.tcd.ie / Tel.:+353-1-8324087 * 21-28.03. Printempa Festivalo, Budapest. Inf: Espertur, H-1368 Budapest, pf. 193., Hungario. * 22-23.03. Literatura Seminario, Karlskoga.Inf: L. Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, SE-24294 Horby, Svedio. * 23-24.03. Kultura Monatfino en KCE: Foliumante cent jarojn de E-teatro. Inf: CP 779. CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. * 23-24.03. Seminario de Sveda E-Instituto, Karlskoga. Inf: Martha Andreasson, Sveda E-Instituto, Lilla Tolsereds vag 2265, SE-425 42 Hisings, Svedio. * 28.03-14.04. Ekspozicio "De Komenio gxis Zamenhof", Cxeha Kultura Centro en Varsovio, Warszawa, Marszalkowska 77/79, Polio. * 29-31.03. Internacia Deklamkonkurso honore al Julio Baghy, Papa. Inf: Nagy Laszlo Altalanos Iskola, Anna ter 1, HU-8500 Papa, Hungario. * 29-31.03. Tutkalifornia E-Konferenco, San-Francisko. Inf: Charles Galvin, 121 Cortland Ave., San Francisco, CA 94110, Usono. * 29.03-02.04. 3-a MIR-o, Losxinj. Inf: Kroata Esperanto-Junulara Asocio, HR-41000 Zagreb, Amrusxeva 5/1, Kroatio. Rete: kamenski@forigu.cirus.dhz.hr * 30-31.03. Stud-semajnfino en Bergen aan Zee. Inf: Jeanette Bosse, Petrus Donder str. 23, NL-5613 LP Eindhoven, Nederlando. * 30.03-06.04. Sxipe sur Rejno. Inf: Peter Parren, Heimansstraat 18, NL-6285 AM Eupen, Nederlando. ************************************************************************** MOVADAJ AFEROJ ////////////// Argentinio: komuna landa organizo ================================= En kunveno la 9-an de decembro '95 cxe Buenos Aires Esperanto-Asocio oni decidis, ke la Ligo estu la sola nacia esperanta organizajxo, kaj ke la membroj de Argentina Esperanto-Asocio al gxi aligxu. Tio akordigxas kun la propono, farita de d-ro Wells, tiama prezidanto de UEA, la 23-an de auxgusto de 1992 dum la renkontigxo en Buenos Aires kun reprezentatnoj de AEL kaj AEA. Li ne trovis motivojn por la ekzisto de 2 landaj asocioj kaj proponis, ke la membroj de AEA aligxu al la Ligo... La rezolucio venas klarigi miskomprenojn kaj montri, ke la argentina movado cxiam marsxas sur pozitivaj reloj. Niaj energioj estas por la pligrandigo de nia rondo per atingo de novaj esperantistoj. Enrique Kohei redaktoro de Argentina Esperantista Revuo ************************************************************************** Internacia E-studejo en Bydgoszcz - 1996 ======================================== En "Internacia Kultura kaj Turisma Centro" eblas iam ajn en la jaro lerni aux studi E-on, turismon kaj kulturon. Niaj E-instruantoj tre volonte laboras kun eksterlandaj gastoj. Unu tago de instruado kostas nur 5 USD, cxu por individuo, cxu grupeto, cxu tuta grupo - do ju pli multe da studantoj samtempe, des malpli alta la kosto po persono. Kunlabore kun IEI en Hago ni proponas ankaux la plej malmultekostajn E- kursojn por komencantoj kaj progresantoj; ili okazadas cxiusemajne (lundo - vendredo) kaj kostas 20 USD po persono (Cseh-metoda kurso, kvar tranoktoj kaj kultura progra mo). Dum la restado eblas ankaux sekvi la video-kurson "Mazi en Gondolando" kaj rigardi aliajn E-filmojn. Tranoktoj en Bydgoszcz eblas kontraux 5 USD en gastocxambro de "MT" aux studenta domo, aux kontraux 15-40 USD en hoteloj; mangxadon eblas acxeti ekde 5 USD tage. Eblas ankaux ekskursoj, i.a. en Torun, Gdansk, Varsovio kaj Poznan. Venu do kun viaj samlandanoj, kiuj volus vidi la centron de "Monda Turismo", studi E-on, turismon kaj kulturon kaj konatigxi kun la urbo Bydgoszcz en gxia 650-jara jubileo! Internacia kultura kaj turisma centro Str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio. Fakso: +48-52-460082 Rete: tjkudr@forigu.polbox.com.pl ************************************************************************** BonEJO bezonas Vin! =================== En aprilo 1995 TEJO aligxis al la Junulara Forumo de Euxropa Unio. Tio signifas ke TEJO ekhavas novajn eblecojn agadi ene de euxropaj strukturoj. Tio ankaux signifas plivastigon de la agado en la kampo Eksteraj Rilatoj de TEJO. Gxis nun la e-istoj tre malmulte aux apenaux uzis EU-monfontojn. Mankis informoj kaj homfortoj, kaj krome kunordigo por peti subvenciojn. TEJO nun ekpasxas en la novan EU-epokon. En Bonn pasintjanuare liberigxis oficeja spaco, cxar Germana E-Junularo kaj -Asocio tie nuligis sian gxisnunan centran oficejon. Tamen tie restis kapabla kaj tre engagxita teamo, kiu jam laboris por TEJO. Tiel fondigxis la euxropa oficejo de TEJO en la eksa GEJ-oficejo. La Euxropa Junulara Esperanto- Oficejo (BonEJO) uzas la jam ekzistantajn strukturojn kaj adreson en Bonn. TEJO nun havas la kapaciton eksercxi subvenciojn de EU, informigxi pri eblecoj financi seminariojn, publikajxojn kaj aliajn projektojn, kaj eklobiicxe EU-instancoj. La oficeja teamo ankaux celas kunordigi la junularan agadon rilate al EU. Pro la urgxeco de la taskoj rilataj al EU-agado la oficejo estis fondita en januaro 1995, kvankam la unuaj "grandaj" subvencioj, por kiuj necesas lobii nun, nur povus alveni en 1997. Tial ankoraux mankas financa bazo por la unu kaj duona jaro gxis la laboro fruktos. Gxis tiam la oficejo bezonas la financan subtenon de esperantistoj-privatuloj, la Oficejo bezonas vin. Ni kreis la "Amikaron de BonEJO". Ili estas homoj kiuj vidas la utilecon de tiu cxi oficejo por la junulara agado en EU kaj ankaux finance subtenas nin transprenante parton de la monataj kostoj (50 gxis 100 GM monate). Estas loko ankaux por vi! Se ankaux vi kredas, ke nia laboro estas estas subteninda, igxu Amiko de BonEJO, aux sendu iun ajn kontribuon al ni, aux al nia UEA-konto EJEO-U. Vi ankaux povas peti pli detalajn informojn pri ni cxe: BonEJO, Rheinweg 15, D-53113 Bonn Tel.: +49-228-235898 Fakso: +49-228-232764 Rete: tejo_oficejo@forigu.bn.maus.de ************************************************************************** Opini-sondo =========== Por plenumi decidon de la landa kongreso, la estraro decidis (kontraux du vocxoj) mendi profesian opini-sondon, farotan en januaro. Per du demandoj oni esploros, kion scias la publiko pri Esperanto. La estraro decidis ankau petskribi al la legaco Uhlen pri la elspezo - 6.000 kronoj. Oni ripetos tiun sondon post kvin jaroj, por mezuri, kiel efikas nia laboro. el Norvega Esperantisto, decembro 1995 ************************************************************************** Omagxe al esperantisto ====================== En Sabadell, Hispanio, la 15-an de decembro (Zamenhof-tago!) 1995 estis solene inauxgurita la tabulo, kiu tekstas en la kataluna lingvo: Pasejo de Luiso Mimo. Luiso Mimo Espinalt, Sabadell 1913-1986, verkisto kaj profesoro de Esperanto . Pri tiu evento publikigis raportajxon kun foto la gazeto "Diari de Sabadell", 19-an de decembro 1995. Estas presita ankaux la foto, montranta florkronadon cxe la monumento al d-ro Zamenhof. ************************************************************************** E-festo en Rumanio ================== Per prestigxa festo okaze de la centjara datreveno de naskigxtago de E- eminentulo Andreo Cseh reekis la E-societo en Oradea (Rumanio). En sia prelego Irén Szûcs akcentis, ke tiu grandulo naskigxis en nia lando; sxi rakontis pri lia metodo kaj pri fondita tiam IEI en Hago. En la kadro de kulturprogramo estis ankaux prelego pri UK en Tampere, prelegoj de kuracistoj, deklamado, kantoj. En la atmosfero de solena festo oni deklaris ankaux la malfermon de la nova E-lernojaro 1995/96. Valeria Manea, sekretario Balcescu 4, BL. p.b. 70/A ap.6, RO-3700 Oradea, Rumanio. ************************************************************************** Ho ve! Adiaux la subvencio... ============================= TEJO cxi-jare ne ricevis la kutiman administran subvencion de Euxropa Junulara Forumo (EJF). La kialo de la malakcepto estis administra fusxo flanke de TEJO pro la komplikaj reguloj de EJF. TEJO ne petis subvencion en kategorio A (seminarioj) aux kategorio B (aliaj specifaj projektoj). Ni ja organizis seminarion, sed en la Euxropa Junulara Centro (EJC) en Budapesxto, kaj tio ne enkalkuligxas! Do temas pri ne bona kono niaflank e de la reguloj. La sumo perdita pro la fusxo estas eble ne tre granda el la vidpunkto de EJF, nome 20.000 NLG. Tamen tiu sumo reprezentas la trionon el la bugxeto de TEJO, do temas pri granda perdo. La rifuzo temas pri la jaro 1995. Ni jam certe ricevos la administran subvencion en 1996, cxar la petoj por la marta seminario en Irlando (kategorio A) kaj por Rokkompil (B) estas jam akceptitaj. el TEJO Tutmonde, januaro 1996 ************************************************************************** Lumfesto en Hjulsta lernejo =========================== En la mangxejo regas mallumo. Nur kandeloj sur la tabloj iom lumigas la ejon. Subite eksonas kanto de malantauxe, malproksime: "Peze la nokto nun domojn alpasxas. Teron forlasis sun', ombroj gxin kasxas...". Alvenis la regxino de lumo, Sankta Lucia, akompanata de siaj honor-frauxlinoj kaj koboldoj. Sxia krono de ekbruligitaj kandeloj kaj kandeloj en la manoj de aliaj partoprenantoj en la procesio kune kun la konata kanto donas al ni cxiuj senton de espero en nia nuntempe vin tra kaj malhela lando. Tradicia kolektigxo ------------------- La feston la 9-an de decembro arangxis Esperanto en Vasby kaj klaso 9A en Hjulsta lernejo. Jen kial ni, cx. 40 esperantistoj, trovigxis en la lernejo. Projekto Gresillon ------------------ La klaso 9A, 28 gelernantoj, jam de septembro studas Esperanton en sia libera tempo. La celo estas printempe partopreni en junulara renkontigxo en Gresillon, Francio. Por atingi tion necesas lerni la lingvon kaj trovi monon, cxar gravas, ke cxiuj en la klaso partoprenu! Kompreneble, Oni petis stipendion el diversaj fondusoj. La fonduso por intereuxropaj rilatoj de gejunuloj ekzemple jam konfirmis stipendion de 40.000 svedaj kronoj. Krom tio, la gelernantoj aktive bakas kukojn ktp. por vendi, arangxas loteriojn kaj alie diversmaniere laboras por kolekti la necesan sumon. Ludas gravegan rolon -------------------- Arangxante nian Lumfeston, la klaso montris, ke ili akiris la kapablon kune labori por atingi la komunan celon. Ilia instruistino Gun-Britt Ploninge ankaux ludas gravegan rolon pri tio, apogante kaj helpante cxiam. Bonvensalutis nin E. Sorh uus, la rektoro de la lernejo, en perfekta Esperanto sen scio de la lingvo! Ŝia apogo al la Projekto Gresillon sendube multe gravas. Espero por estonteco -------------------- La festo dauxris per kutimaj kantadoj, mangxadoj de bongustaj bulkoj kaj kukoj. Finfine, ni forlasis la lernejon kaj trovigxis en la malhela, malvarma ekstero, sed ni kunportis senton de espero pri hela estonteco lauxlitera kaj metafora. Kr ome multaj el ni kunportis acxetitan bakajxon, vendita de la nelacigxema klaso 9A! Anita Bergh ************************************************************************** Video-filmoj ============ haveblaj en Kultura Centro Esperantista, KCE (CP 779, CH-2301 La Chaux de Fonds, Svisio) * "La ega kesteto", 7-lingva polica filmo, regx. F. Randin, prod. de Nandir', 40 CHF. * "Kiam Parizo estis Parizo ankaux por ni Esperantistoj", kanzonfilmo kun Nikolin', 100 CHF * "Kinarto kaj ni", antologio pri E-filmoj kaj fragmentoj, 40 min. 45 CHF * "Babel'", 45 CHF * "Angoroj", La unua filmo en E-o, 60 min, 45 CHF Rim: Volonte ni publikigas ofertojn ankaux de aliaj libroservoj pri ankoraux nemenciitaj video-filmoj. ************************************************************************** 660-jara jubileo en 2525-jara urbo ================================== Auxguste-septembre 1996 samarkandaj e-istoj okazigos la internaciajn letervesperojn, dedicxitajn al la 660-jarigxo de nia elstara antauxulo Amir Timur (Tamerlan), kies jubileo cxi-jare estas mondskale celebrata sub auxspicio de UNESCO (en nia lando 1996 estas oficiale proklamita La Jaro de Amir Timur) kaj al la 5-jara datreveno de sendependigxo de Respubliko Uzbekistano. Salutleteroj, reehoj, fotoj, nacilingvaj presajxoj estas ege bonvenaj. La plej interesajn kontribuojn ni p ublikigos en nia loka / landa gazetaro, radio kaj televido. Al cxiuj kontribuintoj ni sendos dankleteron kun bk pri antikvaj vidindajxoj en Samarkando. Bv. adresi cxion nun al: Esperanto-klubo, Pk 76, UZ-703000 Samarkand, Respubliko Uzbekistano. ************************************************************************** Euxro - Esperante... ==================== Mi sxatus reagi je la artikolo de R. Rotsaert en via revuo n-ro 93 , kie li proponas traduki la vorton Euxro en E-on per Euxroo. Cxu ne estas pli sagxe akcepti la vorton euxro aldonante, ke en la Euxropa Unio oni finfine konsideras E-on elektante E-vorton? Do ni donu la impreson, ke ili adaptas sin al E-o kaj ne inverse. Ni konsideru euxr- kiel radiko kaj sekve ni uz u Euxro, Euxra, Euxre. Mi ne vidas problemon tiurilate. Laux mi la radikoj hund-, tabl-, kaj dom- ne esence diferencas de euxr-, do kial malfaciligi la aferon? Delnat Hans, Belgio ************************************************************************** MUZIKA KULTURO ////////////// Kelkaj klarigoj pri E-diskoj ============================ Mi jxus finlegis Eventoj 1 / jan., kaj altiris mian atenton la artikolo pri kompakt-diskoj en Esperanto. Cxar mi mem kolektas E-kasedojn, mi sxatus aldoni kelkajn klarigojn kaj forigi kelkajn dubojn. Jen do: La Koro Sutro (tiel literumite sur la disko) enhavas tri muzikajxojn: la kantaton, kiu donas la titolon de la disko (la sola, kiu havas tekston), kaj du instrumentajn muzikajxojn: Varied Trio kaj Suite for Violin and Amerikan Gamelan. Oni ja povas aserti, ke la tuta disko estas E-a. La faldfolio, kiu akompanas la diskon, estas entute en la angla, escepte la tekston de la kantato, kiun esperantigis Bruce N. Kennedy. Sed ne nur la tradukinto estas esperantisto: ankaux la kompon isto, Lou Harrison, estas parolanto kaj subtenanto de E-p. En la menciita artikolo oni misliterumis la nomon de la germana grupo Elektric Muzic (tiel!). Sur la usona versio de la disko (aperinta cxe Atlantic Records), la antauxlasta muzikajxo (el entute ok) titoligxas Esperanto. Kantoj de l'popolo (tiel!) surhavas 14 muzikajxojn de la popola muzikensemblo Kecxka kaj 13 muzikajxojn de la miksita kantista koruso Cantica (ambaux slovakaj). La disko Tohuvabohuo de Kajto aperis en 1993 (kaj ne en 1994) cxe Universe Productions (NL) sub la n-ro CDSP 101839. Ionel Onet ************************************************************************** Muzika filmo en Esperanto ========================= La unua (kaj gxis nun la sola) originala muzika filmo en Esperanto estis turnita en Parizo, fine de aprilo 1989. Danke al LF-koop kaj Lasse Kivisto, al Roger Bernard, Georges Lagrange, Claude Piron, Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli reali gxis unika videofilmo, kies protagonistoj estas la vocxo kaj cxarmo de Nikolin', filmita de Sauro Santinelli. Unu jaron antauxe, Yvon Davis postsinkronizis en Esperanto sian "Babel" - ankaux dedicxita al Parizo, samkiel "Angoroj" de J. L. Mahe. Parizo do, cxefurbo de kinarto, estas iamaniere ankaux la cxefa urbo por la Esperanto-kino. Urbo, kiun francoj volis ankaux sxiraka, por ni, e- istoj, restos nur sxika... el Literatura Foiro, decembro 1995 ************************************************************************** Dinamika Rok-gazet' =================== Inter la (cx. 300) gazetoj kaj jxurnaloj en Esperanto specialan lokon okupas Rok-Gazet'. Kial? Cxar, unue, gxi ne estas "movada", sed, tamen... Due, cxar gxi estas dinamika, kiel la rok-muziko mem. Trie, cxar gxi estas unu el la plej belaj kaj allogaj revuoj inter E-lingvaj, kun pluraj fotoj kaj bildoj. Kvare, cxar cxiam oni povas trovi kaj viglajn diskuto jn, kaj prezentadojn de no vaj E-ensembloj aux de la novaj kantoj de la malnovaj ensembloj. Kvine... tamen, cxu mi dauxrigu? Mi pensas, ke estus pli bone, se vi mem malfermus, ekzemple la lastan numeron de Esperanto-muzik-magazino Rok-gazeto kaj konatigxus kun diversaj muzikaj kolektivoj kaj ilia kreado; vi kvazaux ekauxdos la muzikon, elversxatan de la pagxoj de la gazeto, kaj vi certe trovos kaj ion laux via gusto kaj eble ankaux ion kontraux. Tiam certe vi ne detenos vin de deziro tuj aboni gxin. La abono kostas 100 FRF aux 35 NLG, aux 21 IRK (20 NLG aux 12 IRK aux egalvaloro por netranspagpovuloj) kaj validas por 4 numeroj. Kontaktu: Eurokka, Esperanto-Rok-Asocio, F-31450 Donneville, Francio. A. Junusov ************************************************************************** ILEI-rubriko //////////// Invito al Usono =============== Mi nomigxas Briano Krueger. 23-jaragxa, studis E-on ekde la 18-a jaragxo. Nun mi estas altlernejano de lingvoj kaj politiko, kaj laboras, zorgante blindsurdan knabon. Mi jxus komencis instrui grupon da 25 infanoj inter la agxoj 8 k. 10 en bazlernejo, tri-foje en la semajno por 15-30 minutoj. Sed mi sentas ke tio estos malsxparo de tempo, se la infanoj neniam havos la eblecon kontaktigxi kun alilandaj inf anoj. Se iu familio venos cxi-jare al Usono, nepre venu al Olimpio (en nordokcidenta Usono proksime al sud-Seatlo), mi promesas logxadon kaj mangxon kaj gxuon. Kaj se estas grupo da bazlernejanoj en via urbo kiu lernas E-on, informu min, kaj eble nia grupo povos arangxi viziton al tiu urbo post auxtuno de 1996. Krome, mi interesigxas pri la surdlingvoj de la mondo. Se vi havas librojn ilustrante gestlingvojn por surduloj en via lando, kontaktu min kaj ni intersxangxu librojn. Briano Krueger kuniklon@forigu.elwha.evergreen.edu 204 4th Ave W #313, Olimpio, WA-98501, USA Tel: +1-360-9434610 ************************************************************************** ILEI-Komisiono ricevos 400 kanadajn dolarojn ============================================ Por subvencii la konkursojn de ILEI-Komisiono, la Eduka Fondajxo "Carson" aljugxis 400 kanadajn dolarojn, pruvante elokvente, ke la esperantistaro havas suficxan forton por subteni pozitivajn iniciatojn. G. K. ************************************************************************** Cxu vi deziras BEKi? ==================== Lernometodo de Denis Keef: S-ro Keef antaux cxio celas efikecon. Dank' al ekzercoj samtempe simplaj kaj diversaj, progresigaj kaj intensaj, la lernanto tre rapide ekscias la refleksojn, necesajn por konversacii en Esperanto. La intensa metodo forte stimulas la memor-sistemon. La diverseco de la ekzercoj ebligas lerni dum pluraj sinsekvaj horoj laux vigla ritmo. Tiuj, kiuj deziras instrui Esperanton, sed kies profesio ne rilatas al pedagogio, povas trovi en la verkoj de D. Keefe tion, kio necesas por gvidi la kurson. Interesigxantoj povas kontakti: Denis Keefe, 6, Rue Toulouse Lautrec, FR-3700 Tours, Francio. ************************************************************************** Junaj majstroj ============== En la 5-a Tutlanda Konkurso pri arta traduko honore al K. Kalocsay partoprenis 89 lernantoj el 9 hungaraj lernejoj. En la unua kategorio gajnis Armino Kakas, la dua farigxis Bernadeta Tóth. Ili ambaux lernas en la 8-jara Gimnazio Julia Banyai en Kecskemet. La 3-an lokon okupis Judita Nagy el la bazlernejo de Diosgyor. En la dua kategorio unua farigxis Andrea Csikai el la Gimnazio Julia Banyai. Duan lokon okupas kun egalaj poentoj Adriana Kereszturi, Monika Ducsai el la gimnaz io Kossuth en Miskolc kaj Szilvia Vasvari el la Ekonomia Mezgrada Lernejo Mor Jokai en Papa. Triaj farigxis Rita Domby kaj Suzana Kovacs el la Gimnazio Kossuth. Korajn gratulojn al ili kaj al iliaj instruistoj! G. K. ************************************************************************** Internacia konkurso por plenagxuloj =================================== 6-a taskfolio ------------- * Skribu almenaux tri vortojn per sufiksoido -um, kaj uzu cxiun en frazo (3 poentoj) * Iru de pomo al luno, sxangxante nur unu literon cxiufoje (2 poentoj) * El la vorto vesperto faru almenaux ses substantivojn. (Vi povas ellasi litero(j)n, sed ne sxangxi ilian lokon.) (3 poentoj) * Tra ... mallumo ... la celo / ... kuragxe ... iras. Kompletigu la versojn kaj skribu la titolon de la konata poemo (3 poentoj) * Korektu: Estis malvarma, tiel ke la spiro haltis cxirkaux li kiel nubon. (2 poentoj) * Kompletigu: Mi versxis rugxan inkon en akvon. La akvo rugx... . Mi rugx... la akvon. (2 poentoj) * "En la mondon venis nova sento" skribis Zamenhof en La espero. Trovu almenaux ses vortojn, kiuj rimigxas kun la versfina sento. (2 poentoj) * Vi volas korespondi Esperante. Kiu servo estas je via dispono tiucele? Skribu gxian kompletan adreson! (2 poentoj) La solvojn sendu gxis 12.03.1996 al: College Albert Camus, Esperanto Klubo, rue du Pr Kennedy, FR-62230 Outreau, Francio ************************************************************************** LINGVA RUBRIKO ////////////// Konsiloj por evoluigo de la Esperanta vortprovizo - unua parto ============================================================== Novaj esprimoj kaj la funkcio de Pekoteko ----------------------------------------- "La batalo kontraux neologismoj: sakostrato sen elirejo..." La rubriko "Lingvo" en Eventoj 0092 (2/decembro '95) estis dedicxita al terminologia diskuto por trovi respondon de la demando: kiu rimedo eskzistas por forigi la mankon de terminoj por modernaj nocioj ankoraux ne registritaj en etnolingvaj-Esperantaj vortaroj? Tiu prezento de la demando instigis min al verkado de serio da artikoloj pri diversaj problemoj, rilatantaj al la estonteca evoluo de la leksiko de Esperanto. Cxi-temaj pritraktoj ofte prenas la formon de polemikaj diskutoj jen defendantaj kreskigon de la leksiko per novaj radikoj, jen kondamnantaj amasojn da neologismoj. Ecx komputerikisto Sergio Pokrovskij, en kies jxus eldonita Komputika Leksikono trovigxas ne malmulte da novaj terminoj por novaj konceptoj, tiel reagas kontraux la vorto "neologismo" (cxar gxi mem estas neologismo"!), ke li kasxas siajn kontribuajxojn malantaux la euxfemisma esprimo "novaj radikoj". Tio estas neapogebla vidpunkto por fakulo. En mia pritrakto mi volas eviti iun ajn akuzon pr i inundado de Esperanto per tia abundo da leksikaj novajxoj, ke la rezulto estos malfaciligo de lernado de la lingvo. Aliflanke, estas necese tiri en la taglumon la pensmanieron de tiuj mallargxmensaj esperantistoj, kiuj obstaklas la enkondukon en la lingvon de no vaj ideoj, akompanataj de konvenaj novaj vortformoj. Ne plu havas sencon unge kaj pugne batali por defendi la unugrosxan Esperanton. Retrorigardo en la historion de Esperanto donas perspektivon por demonstri sen iu ajn eblo de refutado, ke la negativismo de buis nenion al la evoluo de la lingvo. Jam komence de la nuna jarcento formigxis en Francio du antagonismaj tendaroj. Cxirkaux La Revuo, redaktita de Carlo Bourlet, arigxis favorantoj de malfermita, ricxa lingvo, atingebla per multigo de neologismoj; sur la kontrauxa flanko de la batalkampo postenigxis la sekvantoj de Theophile Cart kun lia revuo Lingvo Internacia, karakterizataj per severa kontrauxneologisma sinteno. Tri jardekojn poste la hungara poeto Julio Baghy en la 30-aj jaroj lancxis violentan kampanjon kontraux la neologismema tendenco de Kolomano Kalocsay, la redaktoro de Literatura Mondo, kaj kiel ago de senespera protesto demisiis kiel kunredaktanto de la revuo. Samtempe lia samlandano Jozefo Major, tiam logxanta en la fora Japanio, alte kaj energie svingis sian propran kontrauxneologisman standardon kaj senbridigis pasiajn atakojn. La ehoj de la hurlado de cxiuj tiuj bremsantoj de la sana evoluo de Esperanto jam de longe silentigxis. Malgraux tio, ankaux hodiaux unu el la najbaraj antipoduloj de Jozefo Major, Marcelo Leereveld el Auxstralio lauxtigas sian vocxon por gurdadi la rekantajxon de Major. Tiel Leereveld en la aktualeco prezenta s bildon de donkihoteska figuro, batalanta anakronisme per feblaj argumentoj, kiuj senefikas kvazaux fenditaj, senpintaj lancoj. Cxar nek Cart, nek Baghy, nek Major havis iun ajn sxancon formi skolon, devas esti evidente al cxiuj sobre pensantaj esperantistoj, ke neologism oj, same kiel sekso, impostoj kaj morto, jam estas firme enradikigxintaj en la kulturo, do estas necese adaptigxi kaj kutimigxi vivi kun ili. PEKOTEKO ne estas optimuma solvo -------------------------------- La citita artikolo en Eventoj celas prezenti la PEKOTEKO-metodon kiel la plej utilan manieron provizi la leksikon de Esperanto per cxiuj bezonataj terminoj kaj esprimoj. La eldonanto de tiu elektronike kompilita vortaro, Rudiger Eichholz, estas ankaux la direktoro de la sekcio Fakaj Vortaroj de Akademio de Esperanto. Tamen, estas necese tre neambigue emfazi, ke ne ekzistas iu ajn rilato inter la PEKOTEKO-projekto, kiu estas tute privata afero de Eichholz, kaj la Akademia Sekcio, kiun li estras. Registrado de terminoj en PEKOTEKO (PEr-KOmputora TErmino-KOlekto) neniel signifas aprobon de la Akademio. Atenta trarigardo de la enhavo de PEKOTEKO indikas, ke pluraj registrajxoj estas karakterizataj per arbitra elekto de terminoj, misformitaj vortoj kaj neadekvataj, ecx eraraj difinoj. Estas malfacile pridiskuti tiujn problemojn kun Eichholz, cxar li cxiam volas havi la lastan vorton. En sia nuna stato PEKOTEKO bezonas rigoran kontroladon kaj reviziadon surbaze de objektivaj lingvis tikaj kaj esperantologiaj kriterioj. Estas konstateble, ke registrado de termino en PEKOTEKO tute ne rilatas al gxia merito por ekuzo kaj eventuala oficialigo, cxar PEKOTEKO ne havas potencon sankcii lingvouzon. Tio signifas, ke individuaj esperantistoj, aux fakuloj aux laikoj, estas liberaj akcepti aux rifuzi la proponojn de Eichholz kaj ecx elpensi siajn proprajn vortojn kaj esprimojn. Gxuste tiun liberan elekteblecon ilustros la sekva artikolo pri "komputoro" kaj "komputilo". (dauxrigota) Bernard Golden ************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Cxu iam Radio Vatikana elsendos tutmonden en Esperanto? ======================================================= Laux la politiko de Radio Vatikana mem povas sxajni strange, ke gxiaj E- lingvaj elsendoj auxdeblas preskaux nur en Euxropo. Ili estas, pro amo al la Internacia Lingvo, auxskultataj de plej diversaj personoj , inter ili multaj ne romkatolikaj Gxuste pro sia ekumena spirito la E-redakcio estas sxatata. Tumonda ricevebleco de tiuj elsendoj estus tre bona afero. Tamen, antaux kelkaj monatoj oni ecx forprenis unu frekvencon de la merkreda elsendo (7365 kHz) kaj donis gxin al franc lingva programo por Afriko. Do, AERA proponas skribi al la direktoroj de RV. Kiel kutime oni prefere skribu en sia nacia lingvo, cxar E-lingvaj leteroj plejofte refalas tuje al la E-redakcio, ankaux cxar tiel alvenas plej diverslingvaj leteroj al la konc ernatoj. E-is toj el Afriko kaj Azio (ankaux el Amerikoj kaj Auxstralio) skribu al la Gxenerala Direktoro: pastro Pasquale Borgomeo, sj (jesuito). Simpla peto ricevi la E-lingvajn programojn suficxas (5-linia letero!). Se euxropa noj volas helpi kaj argum enti, ili prefere skribu al la Direktoro de la programoj: pastro Federico Lombardi, sj., Radio Vaticana, VA-00120 Le Vatican Inf.: AERA (OSIEK - Amikaro de E-o en Radio) ************************************************************************** INTERESE... /////////// Nevidebla ekspozicio aux dialogo en mallumo =========================================== En Budapesxto, en la Urba Bosko, estis videbla interesa ekspozicio, kiu fakte ne estis videbla. Laux germana iniciato ekestis ekspozicio, kiu provas konatigi la vivon kaj malfacilajxojn de blinduloj. Hungaroj acxetis la organizrajton kaj per sindonema kunlaboro de blinduloj kaj vidantoj realigis gxin. Danke al nia blinda esperantista amiko, Atilla Varro, ni povis realigi Esperantlingvan vizitadon. La "ekspozicio" dauxris du monatojn, kaj en iu dimancxo ni kolektigxis sesope (2 alilandanoj). Komence ni ricevis po unu blanka bast ono, kaj malantaux la kurteno, en "absoluta " mallumo atendis nin Atilla. Ni devis orientigxi unue en "arbaro", poste en "urbo" kaj diveni, kio trovigxas en tiuj cxi lokoj. Fine ni eniris en k afejon, kie - se ne estus nia blinda "kelnero" - mi donus kvincentforintan monbileton anstataux cent... Estis videblaj kaj elproveblaj la komputilo kaj tabloteniso por nevidantoj. La celo de la tuto estas, ke kiel la blindaj gvidantoj helpis nin en mallumo, tiel la vidantoj helpu al la blinduloj en la cxiutaga vivo. Anna Besenyei ************************************************************************** Se la mondo estus vilagxo... ============================ Se nia mondo ekzistus kiel vilagxo kun mil enlogxantoj, tiam estus en gxi: 564 azianoj, 210 euxropanoj, 86 afrikanoj, 80 sudamerikanoj kaj 60 nordamerikanoj; 300 estus kristanoj, 175 muzulmanoj, 128 hinduoj, 55 budhistoj, 47 animistoj, dum la ceteraj 295 estus nekredantoj aux ili estus ateistoj; 60 el la vilagxaj logxantoj kontrolus la duonon el tutaj elspezoj, 700 estus analfebetoj, 600 vivus en barakurbetoj kaj 500 estus konstante malsataj. el Kungalvs Esperanto klubb, 5/1995 Rim: Pri la religiaj ciferoj oni devas esti singardaj. Kiel oni kalkulas ekz. personojn, kiuj cxe la naskigxo senkonsente estis baptitaj, sed poste prenis alian religion aux estas ateistoj? L.S. ************************************************************************** El la legxoj de Murphy ====================== * Al la persono, kiu ne devos mem plenumi ion, ne ekzistas "ne eble". * Tiuj, kiuj jam posedas, ili akiras cxion. * Kiu povas - faras. Kiu ne povas - instruas. Kiuj ecx instrui ne povas - administras. * Kiam okazas katastrofo, tiu, kiu ridetas, jam trovis, kiun akuzi. * Dilemo de la laboristo: tute ne gravas, kiom multe vi faras - vi neniam faras suficxe. - a. Se io povas difektigxi, - tio difektigxos. b. Cxio dauxros fine pli longe, ol vi taksis. c. Cxiu solvo cxiam kreas novajn problemojn. d. Ju pli simpla estas la solvo, des pli grandaj estas la sxancoj, ke vi ne povos trovi gxin. * Cxiam ekzistas pli facila vojo por fari gxin. * Se vi ne povas konvinki iun, konfuzu lin. * Por akiri malamikon, faru al iu komplezon. * La socion regas du homtipoj: tiuj, kiuj komprenas la aferojn, kiujn ili ne administras, kaj tiuj, kiuj administras la aferojn, kiujn ili ne komprenas. * Se vi petos aliulon trovi la eraron, li neniam trovos tiun kiun vi sercxis, sed trovos kelkajn aliajn. * Post kiam la laboro estas finfarita, cxiu provo de plibonigo nur difektos la rezulton. el Bona Espero, 2/95 Rim: Cxu iu el la legantoj konas la legxojn de Murphy pri Esperantaj aferoj? La red. ************************************************************************** MOVADA HUMURO ///////////// Armena Radio respondas... ========================= Onidire, la Armena Radio, objekto (kaj subjekto) de lavango da anekdotoj en Sovetunio, nun uzas la Internacian Lingvon. Jen la ekzemploj: Cxu anstataux?... ================= Frauxlino Natalia Malnova el vilagxo Obmaniha skribas: "Oni diras, ke en moderna Esperanto estas tendenco anstatauxigi la literon "ho" per la litero "ko". Kion fari tiam kun la vorto "haki"? Armena Radio respondas: "Se estas necese, do faru". *** Cxu eblas pruvi?.. ================== Samideano Vova Kukisxev el urbo Mezotirtovsk skribas: "Kara Armena Radio! Dum tri horoj mi parolis kun mia amiko pri utilo de la internacia lingvo, sed ne konvinkis lin. Cxu eblas pruvi utilecon de la internacia lingvo dum unu minuto?" Armena Radio respondas: "Jes, eblas, sxtopu vian busxon". *** Cxu povas esti?.. ================= Japana samideanino Senpeki Uzita demandas: "Cxu internacian amon povas produkti internacia lingvo ?" Armena Radio respondas: "Jes, se estas ankaux internacia lingvino". ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// - Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj - Por granda festivalo de mekanika muziko gurdistoj sercxataj! Esperantistaj aux ne! Sendu al TAKE - La Domo adresojn de tiaj artistoj! Ni proponas partoprenon en festivalo (junio '96) en Elzaco (Francio). TAKE - Esperanto, 26, route de la Sc hlucht, F-68140 Stosswihr, Francio *** Cxu pasigi ferion agrable en vilagxa medio? Bonvenon en nia gastejo! Komforte, agrable, je 3 km-oj apud Budapesxto - kun moderaj prezoj! Kontaktu nin: Jozsefne Juhasz, Apafi u. 22, HU-2230 Gyomro, Hungario. *** Imre Nagy (Imrege) havas novan adreson: Pinter Mate u. 7, H-8900 Zalaegerszeg, Hungario. *** Rondo Harmonia, japana e-ista organizo, okazigos la renkontigxon "Maja Festo" de la 3-a gxis la 5-a de majo en Kioto, historia urbo de Japanio. En gxi oni lernos, diskutos, sin amuzos kaj ekskursos. Interesitoj turnu sin al: s-ro Takemori H irotosi, Saidaizi-Sibamati 2-6-5-205, Nara-si, J-631 Japanio. *** Rilate al la anonco de zagrebaj esperantistoj, kiuj volas helpi rekonstrui detruitajn domojn en Kroatio kaj Bosnio de esperantistoj, mi deziras aligxi al la kampanjo. Mi estas kroato kaj vivas en Germanio. Mi invitas bonvolemajn samideanojn , ke ni kune organizu! Smolicx Drago, Riemekestr. 3, D-33102 Paderborn, Germanio. Tel: +49-525123527. *** Litova Stelo - abonkondicxoj: en okcidentaj landoj - 20 NLG aux egalvaloro sendenda al Libroservo de UEA, konto LITV-S. En eks-socialismaj landoj - 10 NLG aux 6 USD; en ekssovetiaj landoj 2.50 USD. Dato por abono ne estas limigita: cxiu pag into ricevos kompletan jarkolekton. Adreso de la redakcio: p.k 167, LT-3000 Kaunas, Litovio *** Nova adreso de Saskia Idzerda, estrarano de TEJO pri seminarioj kaj kongresoj: Androsdreef 86, NL-3562 XC Utrecht, Nederlando. Rete: sidzerda@forigu.inetgate.capvolmac.nl *** Mi havas senpagajn kopiojn de "Lernlibro de verda paco" (Greenpeace Skillshare) en rusa, slovaka, hungara kaj pola. Se vi volas ricevi sufias sendi adreso(j)n kaj klare skribi preferatan lingvon. Andrzej Zwawa, Slawkowska 12/24, PL-31014 Kr akow, Polio. Rete: zielbryg@forigu.gn.apc.org ************************************************************************** Kolofono ======== EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net http://www.odin.net/esperanto Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************** Ni povas aperigi informojn, nur se ni scias pri ili! Preskau cxiu kiu gravas, abonas Eventoj-n! eventoj@forigu.odin.net **************************************************************************