Eventoj n-ro 094, 2/januaro - '96, retposxta versio **************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Malrekomendajxo - ... kaj malkonsilo - Videofilmo pri Ivo Lapenna - Esti re-dakt-oro - ATENTU! Organizaj demandoj: - La "Manila-deklaro" 15-jara! - Espero pri "Bona Espero" Faka aplikado: - Novaj numeroj de Scienca Revuo - Posxta reklamstampo - Verdaj renkontigxoj - Germanaj biero kaj bierkulturo - Edutech-96: Kibernetika Pedagogio - Plua fervojfaka terminaro - LRG en WWW Arangxoj: - Printempa Festivalo en Budapesxto - 8-a Alp-Adria Konferenco - Pentekosto en Antwerpen - Junulara Ski-Semajno - Someraj E-kursoj en Usono - Zamenhof-monumento en Brazilio - Esperanto - Lingvo Arta Movado: - Renkontigxo en la nova brazila sidejo - Amika Zamenhof-festo kun libro kaj E-likvoro - Sana vivmaniero en peterburgaj blankaj noktoj - Retservoj pri junaj esperantistoj? - Esperanto-doktorigxoj - Premio: EVA-Edistudio - l'alpa kanguruo- ne estas unu, sed du! - Esperanto-kurso en la Sxtata Universitato - Herzog, Selten, Lee en IJK! - "Literatura Foiro" - de Martinelli al Trifoncxovskij - Ek al novaj herooj! - E-flago kiel posxtkarto - Cxu reklamacio pri MAZI? Revuoj, gazetoj: - Esperanto-INFO dujara - E-gazeto en Internet Esperanto en radio: - Pola Radio en WRN 1 - Ni atendas viajn Perlojn Reagoj: - 1 frazo tamen en Esperanto Kulturo: - Novaj Esperanto-filmoj Interese: - Soneta mondrekordo Legantaj leteroj: - Dankojn al Vi! - Mi volas eduki denaskan esperantistinon - Mi dankas - Kie acxetebla la E-klipo...? Hungara angulo: - Modem-konsiloj Korespondi deziras: Anoncetoj: Movada humuro: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Malrekomendajxo =============== Multaj anoj de Esperanto-klubo de Jyvaskyla ricevis almozleterojn de la Tangshan-a E-Asocio, TEA. Estraro de la Jkl-klubo diskutis pri la leteroj kaj decidis sendi suban respondon al la TEA kaj ankaux al kelkaj movadaj jxurnaloj. Tangshan-a E-asocio el Cxinio sendis amase almozleterojn al E-uzantoj, certe al pluraj landoj. Tangshan-anoj priskribis planon por Zamenhof- monumento, giganta laux mezuroj de Cxinio. Nun ili volonte vidus, ke E- uzantoj el la tuta mondo pagu tion! Do, ni unue supozu, ke cxio okazos honeste kaj la statuo estos konstruita. Kiel gxi helpus al la celo de nia movado? Ne multe: eble vidos gxin iuj miloj da eksterlandanoj kaj iuj milionoj da cxinoj, eble auxdos la nomon Zamenhof, sed cxu gxi estos instigo aligxi al nia movado? - Ni dubas. Ni vidis centojn da statuoj, sed neniam ricevis de ili iun ajn instigon al iu agado. Dum la konstruado iuj sxtonskulptistoj ricevos laboron, sed poste la busto ne kreskigos rizon al la cxina popolo. Se ni havos 100 aux 1.000 dolarojn ekstrajn por uzi kiel bono de la movado, ni ne donos ilin por tajli en la cxina roko. Due, jam de la komenco la afero sxajnas enhavi trompon: la leteroj estas kovritaj per papero, kiu surhavas brajlan tajpadon. Per tio TEA supozeble trompis la cxinan posxton, kiu transportis la leterojn sen afranko! Kiam la cxina posxto ekscios tiun trompon, la viktimoj estos la senkulpaj blinduloj: eble ili ne plu povos uzi rajton por senafranka posxtigo. Sed la honto de la skandalo venos ankaux al la tuta Esperanto-movado, kvankam tion organizis nur TEA! Do, nenia kompato al cxi-tipaj almozpetantoj! Esperanto-klubo de Juvaskyla, Finnlando Komisiite Pentti Makkonen ************************************************************************* ... kaj malkonsilo ================== La t.n Zamenhof/Esperanto - objektoj (ZEO) estas grava formo de rekono al la Esperanto-movado, se temas ekz. pri stratoj aux placoj, pri kies nomo decidis urbo aux alia publika instanco. Kutime la sola investo, kiun ili postulas, estas tempo kaj iniciatemo por persvadi la decidfarajn auxtoritatulojn. UEA dauxre instigas al tia agado, kiu jam rezultigis pli ol 1.000 ZEO-jn tra la mondo. (Baldaux aperos cxe UEA ilustrita katalogo, kompilita de s-ro Hugo Rollinger.) La sinteno de la Esperanto-klubo de Jyvaskyla al la projekto en Tangshan sxajnas prava. Estas tre dubinde, ke nia movado uzu sian kapitalon por tiel enorma projekto. La kuragxo de la Tangshan-aj samideanoj certe estas lauxdinda. Estus tamen pli sagxe unue proponi al la lokaj auxtoritatuloj, ke ili financu la monumenton por tiel krei turisman allogajxon. Dum mankas certeco pri publika financado, UEA malkonsilas donaci monon por la projekto. Singardemo estas cxiam konsilinda, kiam temas pri monpetoj por celoj, pri kies seriozeco oni ne povas esti certa. Mi petas, ke en cxiu tia kazo oni sin turnu al UEA, kiu plej bone povas kontroli la aferon. En tre seriozaj kazoj UEA mem povas alvoki por donacoj. Dauxre eblas ankaux donaci al la solidareca konto "Espero" cxe UEA, kiu helpas esperantistajn viktimojn de militoj kaj naturkatastrofoj. Osmo Buller Gxenerala Direktoro de UEA ************************************************************************* Videofilmo pri Ivo Lapenna ========================== Temo de la IEK-95 (Internacia E-Konferenco) de OSIEK, okazigita en julio en Varsovio estis "Vivo kaj verko de Ivo Lapenna". Gunther Becker filmis la tutan priteman programon, la prelegojn, kaj kompletigis gxin kun la posta ekskurso en Bydgoszcz. Al la konferenca dokumenta videa materialo (cx. 8 horoj) por kompletigi la bildon pri Lapenna, s-ro Becker aldonis ankoraux du horojn per la lastaj paroladoj de Lapenna, prelegojn kaj lekciojn en la Jubilea Festo en Graz en 1987, kaj aldone ankoraux parton de la funebra ceremonio. La proponataj tri videokasedoj ampleksas 12 horojn, kaj estas haveblaj en ajna kolorsistemo. (Bonvolu precize indiki la deziratan normon!) Prezo: 200 DEM, (pagebla al la UEA-konto: gbec-w), triona rabato ekde 3 ekzempleroj. Bonvolu kontakti: Gunther Becker, Alter Hangarten 2, D-66440 Blieskastel, Germanio ************************************************************************* Esti re-dakt-oro ================ Alia tago kun leterkesto plene da Esperantajxoj. Esperanto-gazetoj - multaj el ili kun nacilingvaj tekstoj. Mi cxion komprenus... Kial ni havas internacian lingvon, se ni ne uzas gxin? Cxu la plejparto de esperantistoj estas nur simpatiantoj..? Nu, ankoraux tri semajnoj gxis la eldono... Venis nur kelkaj aligxiloj kaj varbaj informiloj, sed veraj artikoloj... ankoraux mankas. Nenio nova. Ankaux en la interreto estas nenio grava, kutima *pracxalpo... Kion mi faru? Bone, mi faru pauxzon! Dirite, farite! Ankoraux du semajnoj gxis la eldondato... Stulta informilo de AIUEO el Francio venis hodiaux. Ili volas forigi la cxapelitajn literojn. Denove ili, tiuj fiuloj; ili ankoraux ne komprenis, ke Esperanto de cx. 90 jaroj estas lingvo, ne plu projekto! "Yes! Sidiju kai taipu!" (Jes! Sidigxu kaj tajpu!) ili skribas. Mi pli emas ekstari kaj sendi al ili leterbombon!! Des pli ridinde: ili montras bildon kun ulo malantaux komputilo. Sed cxiu Esp-a komputilposedanto scias, ke literaroj kun Esp-aj literoj haveblas senpage. Ili prefere diskonigus Esperanton ol stulte disvastigi sensukcesajn reformprojektojn! Ho, jen venis rete kelkaj porgazetaj informoj. Terure, cxiu teksto (precipen tiun skribitan ennomen den konatan auxtoron) havas monteton da skriberaroj. Kiu diris, ke esti redaktoro estas io agrabla?! Gxis nun mi nur du aux trifoje povis jesi tiun diron. Dufoje mi ricevis kasedon por recenzi. Kaj unufoje venis ecx libro... aux ne, tiun mi devis ja pagi. Kaj la petoj. Ho, la petoj... Plej strangaj petoj. Homoj, kiu petas korespondon. Nu bone, tiujn mi povas publikigi en la "kanguruo". Sed ankaux personaj petoj... Iu cxino, kiu invitas min pruntedoni al li plurcent dolarojn por lia ekonta firmao. Iu polo, kiu volas produkti seksvideon (la akuzativon ankaux li cxiam lauxplacxe uzis en lia letero). Leteroj de homoj, kiuj sercxas laboron en Svisio kaj aliloke en Euxropo. Petoj transpreni la redaktorecon de aliaj Esperanto-gazetoj. Nelegeblaj petoj - mi supozis, ke estis petoj, sed post 4 minutoj da pena provo malcxifri ies manskribon mi forjxetis la skribitacxon. Ne, dankon! Homoj, skribu legeble, se vi volas ion de ali-ulo. (Ke tion mi devas mencii... - devus esti memkompreneble!) Tamen, ne cxio estas nur acxo. Venis ecx kuragxigoj (cxirkaux tri) dum trijara redaktoreco. En Esp-ujo, tio estas certe grandsukceso. Do, mi kontentu... Ankoraux unu semajno gxis la forsendo... rolfo el l'svisa kanguruo, dec/1995 * Pracxalpo: kvakado de ranoj, sensenca babilado ************************************************************************* ATENTU! ======= Tiu cxi estas la lasta numero por vi, se vi ankoraux ne reabonis la gazeton! Kontaktu vian landan peranton aux rekte la redakcion! ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// La "Manila-deklaro" 15-jara! ============================ Aferoj havas siajn sortojn, ankaux la deklaroj. La sorto de manila deklaro estas simila al homa vivo: nasko, kresko, zenito, malprogreso kaj morto. En kiu stato nun estas la vivo de manila deklaro pri turismo? Fine de septembro de 1980 en Manilo, la cxefurbo de Filipinoj, kunsidis Monda Turisma Konferenco, organizita de Monda Turisma Organizo. La konferencon partoprenis 107 plenrajtaj delegacioj kaj 91 kiel observantoj. La celo de la konferenco estis difini la veran karakteron de turismo, priskribi cxiujn gravajn aspektojn kaj rolon de turismo en la estonteco. Oni esploris ankaux la taskojn de registaroj en la evouligo de turismo gxenerale kaj specife en la evouligo de gxia socia-kultura flanko krom la ekonomia. Oni celis, ke la turismo ne estu nura ekonomia afero, sed farigxu ankaux fenomeno kultura, politika kaj socia. Dum la mondkonferenco naskigxis grava internacia rezolucio - la dua post Montevideo - kiu substrekis la gravecon de Esperanto en la internacia komunikado. En Manilo la hungara delegitaro iniciatis, ke la konferenco okupigxu pri la problemo de la Internacia Lingvo. La cxefa motoro de tiu iniciato estis d-ro Marton Lengyel, tiama vic-gvidanto de la Hungarlanda Fremdultrafika (turisma) Oficejo, dum pluraj mandatoj komitatano de HEA. La hungaran delegacion gvidis d-ro Vilmos Saghy, ministro pri enlanda komerco, al kiu apartenis la turismo. (S-ro Saghy inter 1986 - 1990 estis prezidanto de HEA). La du menciitaj fervoraj hungaraj fakuloj sukcesis konvinki suficxe da delegacioj, ke ili subtenu la rezolucio-proponon, sekve la konferenco rezoluciis jene: La Monda Turisma Konferenco... Deziras, ke estu dauxrigataj la strebadoj antauxenigi la turisman konscion cele al plifaciligo kaj plifavorigo de la komunikado inter la vizitantoj, la logxantoj de la turistakceptadaj lokoj kaj la turismaj funkciuloj; Subtrekas cxi-rilate la gravecon de la scio de la lingvoj, precipe de tiuj kun kun universala destino, kia estas Esperanto. Post la Monda Turisma Konferenco s-ro Saghy kaj Lengyel ekagis en la spirito de la konferenco kaj gxiaj rezolucioj ankaux favore por Esperanto. Komence de la 80-aj jaroj HEA senpage ricevis ejon en la Landa Turisma Foiro, la Hungarlanda Turisma Oficejo eldonis dum pluraj jaroj E-lingvan turisman informilon, la "Baza Esperanto Konversacio por turistoj"-n, kolorajn brosxurojn pri Budapesxto kaj Hungario, kaj en la kadro de "Printempa Festivalo" ekfunkciigis la "Renkontigxo de Esperantaj Teatroj"-n. Cxi tiuj por Esperantio fruktodonaj jaroj dauxris proksimume dunjardekon en Hungario kaj poste iom post iom cxiuj cxikampaj aktivadoj cxesis. En aliaj landoj ecx pli frue. Ni deziras demandi nin - kial? Suprajxe respondi la demandojn mi povas citante el mia memoro la tiamajn onidirojn: "por la teatraj vesperoj apenaux venis eksterlandanoj; esperantlingvajn turismajn informilojn preskaux neniu petis en la turismaj oficejoj; aliaj landoj ne eldonis similajn esperantlingvajn brosxuretojn k.s." Se ni povas iom profundigxi en la temo, ni tuj atingos la bazajn demandojn de nia movado: kion povas rezultigi desuprismaj agadoj kaj aliaj rezolucioj? Kiel eblus utiligi rezoluciojn? Cxu kohera, lauxpasxa desuba agado estus pli efika? Kiamaniere eblus plej efike disvastigi Esperanton, la lingvon? - kaj kiel la movadon, kun kiuj ideologioj? Bedauxrinde jam meze de la sepdekaj jaroj blovis novaj sentoj en Esperantio, oni ne inklinis pacience kaj obstine labori plu sur la kampo plugita, oni trovis novajn idealojn, aux fantomojn nerealigeblajn, oni strebis por novaj rezolucioj. Por pli detale diskuti cxi tiujn demandojn en Hungario en 1996 okazos du esperantistaj arangxoj, kiuj donos kadrojn por la temoj. La unua okazos dum la periodo de "Printempa Festivalo" inter la 21-a kaj 28-a de marto kun la faka programo: Ni eltrovu (denove) Esperantion! La dua okazos dum la unua semajno de junio en la kadro de Hungaria Esperantista Semajno, kies konferenca cxeftemo estos: Turismo kaj komunikado. Dum la konferenco prelegos ankaux unuversitata profesoro pri turismo d-ro Marton Lengyel, la iama inicianto kaj cxefa motoro de manila deklaro, krome okazos prelego - inter aliaj - pri "Problemoj de komunikado en turismo". La partoprenantoj analizos la rezultojn de la manila deklaro pri turismo, kiel efikis la favora rezolucio pri Esperanto por la disvastigxo de Esperanto sur la kampo de turismo. Oszkar Princz pk 193, H-1368 Budapest, Hungario ************************************************************************* Espero pri "Bona Espero" ======================== "Bona Espero", la bieno kun preskaux 1.000 hektaroj je 250 km de Brazilja, povus esti posedajxo de BEL. Tio estas la lauxta flustro, kiun oni lastatempe auxdas en la cxirkauxajxo. "Bona Espero" estas privata institucio, fondita en julio 1957 de kelkaj spiritistoj, kiuj disponigis lauxstatute la bienon al homoj por vivado en memstara, memsuficxa sistemo, kondicxe, ke ili uzu ankaux la internacian lingvon Esperanto kaj estu pretaj bonfare zorgi pri infanoj kun edukado kaj instruado. Cxiuj homoj estus bonvenaj sendepende de iliaj religiaj aux politikaj pozicioj aux kredoj. Estas konstateble, ke dum tiuj preskaux 40 jaroj de ekzisto, la memsuficxa kaj memstara vivado tute ne estis atingita. Estas konstateble, ke dum tiuj lastaj 20 jaroj funkciis nur zorgado kaj edukado de 20 al 40 infanoj kun parta uzo de Esperanto, danke al lauxdinda sinofero de geedzoj Grattapaglia, kiuj bedauxrinde kaj felicxe, en sia maljunigxo rajtas al meritita ripozo. Estas sciate, ke tiu funkciado estis ebla danke al helpo (cxu almoza, cxu solidara) de germanaj donacemuloj. Estas ankaux konstateble, ke dum tiuj 40 jaroj nur sporade kaj mallonge aperis kelkaj homoj aux grupetoj el spiritualaj pensmanieroj, kiuj sub influo de kredo largxe diskonigata en la regiono nur celis atendi "iun finon de mondo" en tiu lauxdire privilegiita altebenajxo. Tiu kredo ankaux konatigxis kelkajn esperantistojn. Neniel la memsuficxeco por memstara vivado estis aplikita. Grave, la bieno estas inkrustita en la ekologia nacia parko "da Chapada dos Veadeiros", tiel ke la oficialaj, sxtataj instancoj pretas aneksi la bienon al la rezervejo, se la institucio "Bona Espero" lauxstatute ne funkcias. De dek jaroj tiaj minacoj jam aperis kaj postrestas. Aliflanke, la celo de Brazila Esperanto-Ligo havas nenion vidi kun la celo de la institucio Bona Espero. Sekve ecx se Bona Espero farigxus posedajxo de BEL, la funkciado de Bona Espero devus esti plene sendependa de BEL kaj kun propraj rimedoj, t.e. Bona Espero devus ja atingi la cititan memsuficxecon. Malgraux la moda Movado de Sen-Teruloj (MST), ni ankoraux ne prisciis, ke senteraj esperantistoj, kompreneble kun sxpatoj, piocxoj, plugiloj por efektive produkti pretas "invadi" Bonan Esperon. Sen tia invado, la fantasta kredo, ke BEL kaj UEA povus instali siajn paperajn burokratajxojn en la rifugxejon Bona Espero ankoraux ne havas racian fundamenton. Dume en la sidejo de UEA ecx se gxi jam trovigxas sub la marnivelo, oni sendube fidas pli al la polderaj digoj ol al auxguroj eksterteraj. Ni tamen esperu pri Bona Espero. el Brazila Esperantisto, decembro 1995 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Novaj numeroj de Scienca Revuo ============================== Jxus aperis la numeroj 1995/1 kaj 1995/2 de Scienca Revuo. Ilia enhavo estas suficxe bunta kaj diversnivela; plej interesis min la matematika artikolo "Apliko de splajn-funkcioj" de Ivan L. Andronov (Ukrainio) en la numero 1995/1, dum mi amuzigxis pri tio, ke en n-ro 1995/2 Wim de Smet (Belgio) sukcesis aperigi 26-pagxan artikolon pri "La scienca nomo de la cximpanzo". Cxu vere indas plenigi duonan revuon per tio? Cxiukaze danke al tiu longega artikolo Scienca Revuo nun pli-malpli sukcesis rekapti sian aperritmon. (Memoru, ke la numero 1994/2 aperis nur en auxgusto 1995!) La venonta numero 1996/1 aperos antauxvideble en majo 1996, kondicxe ke en la venontaj monatoj la redaktoro Rudi Hauger (Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio) ricevos suficxe da materialo. Matematikajn artikolojn kompostitajn per LaTeX vi povas sendi ankaux perrete al mi; mi ne nur redaktos ilin, sed zorgos ankaux pri aperigo de anglalingva resumo en "Zentralblatt fuer Mathematik / Mathematics Abstracts", kie jam 13 esperantlingvaj verkoj estas registritaj. Por aboni "Sciencan Revuon" en 1996, vi povas membrigxi en ISAE, gxirante 40 gld al la UEA-konto ISAE-Z kaj informante pri tio la redaktoron (adreso supre). Ulrich Matthias umatthia@forigu.ix.urz.uni-heidelberg.de ************************************************************************* Posxta reklamstampo =================== Dum kelkaj periodoj en 1995 diversaj danaj posxtcentroj uzis reklamstampilon kun la teksto: "Esperanto - et mellemkfolkeligt sprog" (interpopola lingvo) kaj ankaux en 1996 oni uzos gxin sinsekve en kvin lokoj de po 5 - 7 semajnoj. La periodoj estos: 22.01 - 23.02, 11.03 - 19.04, 13.05 - 21.06, 15.07- 30.08 kaj 23.09 - 01.11. La stampo estas akirebla per alsendo de readresita koverto kaj internacia respondkupono al: E-Unuigxo de Naestved, Fyrrevaenget 4, DK-4700 Naestved, Danio. inf: E Henning Olsen ************************************************************************* Verdaj renkontigxoj =================== AVE (Asocio de Verdulaj Esperantistoj) planas renkontigxojn en Vieno en junio '96, okaze de la kongreso de la Europa Federacio de Verdaj Partioj; krome en Prago, okaze de la UK. inf: Till_Westermayer@forigu.fr.maus.de ************************************************************************* Germanaj biero kaj bierkulturo ============================== Harald Schicke, kiu en la lastaj jaroj famigxis pro la eldonitaj de li scienc-popularigaj libroj, cxi-foje elektis la temon de la nova libro: "biero"... "Jen vi ekscias cxion pri unu el la plej sanaj trinkajxoj ekzistantaj: germana biero. Tute sen kemiajxoj produktata, gxi estas unu el malmultaj tute naturaj nutrajxoj. Gxi kombinas ideale malmultajn karbonhidratojn kun vivnecesaj oligoelementoj kaj vitaminoj; kun iom da alkoholo aux ecx sen. Sed germana biero ne nur peras valorajn nutrajxojn. Same por la animo gxi estas grava kulturajxo: por la plej multaj el la pli ol 5.000 (!) germanaj bieroj ekzistas specialaj glasoj, subglasoj kaj bierpaperoj. Rigardi kiel oni enversxas bieron jam estas gxuo. La gxuo kulminas, kiam oni vidas la belan sxauxmon en same bela glaso kaj prenas la unuan gluton... Ne mirige, ke tiel bongustan kaj sanan trinkajxon oni ofte gxuas en akompano de geamikoj en bierumejo aux hejme. Ekde la 15-a jarcento, kiam ekestis la ecx nun valida germana legxo pri pureco de la biero, oni tostas per latina "Prosit!", aux germane "Wohl bekomm's!", kio en Esperanto signifas: Gxi utilu (al vi)!" Cxiuj asertoj en la libro bazigxas je zorgemaj esploroj kaj spertoj de la auxtoro. Interalie, la auxtoro de la libro, d-ro Harald Schicke, antaux nelonge dum la novjara Internacia Festivalo en Germanio organizis bonegan seminarion pri biero, kun degustado de la plej diversaj specoj de biero kaj kun la ekzameno kun disdonado de atestoj al sukcesintoj... La libro estas same utila kiel interesa, kaj gxi enhavas multe da ilustrajxoj (bedauxrinde, ne cxiam bonkvalitaj...). ISBN 3089240-095-4, 130 pagxoj, 67 ilustrajxoj, 4 tabeloj. Prezo - 18.50 DEM. Aldonigxas la sendokostoj, kaj por civitanoj de Euxropa Unio 7 % aldonvalora imposto AVI. Mendantoj de minimume tri ekzempleroj ricevas 33 %-an rabaton de la eldonejo. La eldonejo estas kontaktebla cxe: MZ-Verlag Harald Schicke, Im Heidewinkel 45, D-21271 Asendorf, Germanio. ************************************************************************* Edutech-96: Kibernetika Pedagogio ================================= La kongresa kaj eduka entrepreno KAVA-PECH arangxos por la Karla Universitato Prago (kaj la 4 ceteraj kunorganizantoj) la 6-an Pragan internacian konferencon pri kibernetika pedagogio EDUTECH '96. Gxi okazos inter la 28-a kaj 30-a de majo 1996 en Prago sub auxspicio de la rektoro de Karla Universitato. En programo estos plenkunsido kun la temo: "Teknologiaj demandoj de edukado", kiun sekvos laborsekcioj "Eduka teknologio" kaj "Komputiloj en edukprocezo"; kiel fina parto estas planata prezentado de la firmaoj, agantaj en la koncerna fako. Laborlingvoj de la konferenco estos: la cxeha (aux la slovaka), la angla kaj la germana. Sed la organizanto garantias, ke kaze de aktiva (t.e. kun prelego) aligxo de almenaux unu partoprenanto, konanta Esperanton, kies gepatra lingvo ne apartenas al la supre mencitaj laborlingvoj, ankaux Esperanto farigxos laborlingvo de la konferenco. Pliajn informojn (ankaux en Esperanto) vi povas ricevi cxe: KAVA-PECH, Petro Hrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio ************************************************************************* Plua fervojfaka terminaro ========================= Jugoslavia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj (JAFE) eldonis novan fervojfakan terminaron "Fervojfaka Terminologio" (serba-Esperanta kaj inverse) kun 10.200 terminoj sur 219 pagxoj, formato A-4. La eldono bazigxas sur la kvara komplete reviziita "Leksikono de la Internacia Fervojunio (UIC)" el Parizo. La libro aperis kiel unu el la programeroj de la festado de du jubileoj de JAFE: 70 j. de la fondigxo de la unuaj E-societoj de fervojistoj en Jugoslavio kaj 40 j. de la fondigxo de JAFE. La terminoj estas arangxitaj laux dudeko de fakaj sferoj: tarifoj, trafiko (ekspluatado), komunikajxoj, konstrua fako, veturilaro ktp. el "Informilo", dec/95 ************************************************************************* LRG en WWW ========== La Lingva Ret-gazeto estas troveblaj en TTT je la jenaj adresoj: http://www.knooppunt.be/pxaul/LRG-1.html http://www.knooppunt.be/pxaul/LRG-2.html inf: FEL ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Printempa Festivalo en Budapesxto ================================= La jam tradicia arangxo okazos inter la 21-a kaj 27-a de marto. Cxi-jare okazos vizitoj al la Hungara Sxtata Operejo, Muzika Akademio Ferenc Liszt, ekspozicioj en Hungara Nacia Galerio, Belarta Muzeo, Arta Halo k.a. Dum la semajno okazos ankaux esperantista faka programo kun la titolo: Ni eltrovu (denove) Esperantion! Kadre de la temo estas planataj diskutoj pri aktualaj temoj de la movado kaj rolo de UEA. Dum la semajno okazos renkontigxo kun d-ro Marton Lengyel, universitata profesoro pri turismo, la iama inicianto kaj cxefa motoro de Manila deklaro kaj tiu de Printempa Festivalo. Logxado (kun plena pansiono): inter 275 kaj 480 NLG. Informoj, aligxoj cxe: Hungaria Esperanto-Asocio, H-1061 Budapest, Andrassy ut 27. Tel.: +36-1-2680306 Fakso: +36-1-2680331 ************************************************************************* 8-a Alp-Adria Konferenco ======================== La arangxo okazos de la 19-a gxis la 21-a de aprilo 1996 en Ljubljana, Slovenio. La labortemo estas: "Unueco en diverseco". Krome laboros diversaj grupoj kiel "por instruado en lernejoj", junulara, fervojista, porinforma ktp. Dum la konferenco okazos ankaux turismaj arangxoj kontraux aparta pago. Kotizo: 20 DEM gxis la 31.03.96, poste 30 DEM. Junuloj gxis 27 j. pagas duonon. Logxado: inter 18 DEM (tranokto en junulara domo) kaj 45 DEM (plena pansiono en dulita cxambro). Organizanto: Slovenia Esperanto-Ligo, Tavcxarjeva 2/1, SL-61000 Ljubljana, Slovenio. ************************************************************************* Pentekosto en Antwerpen ======================= Kultura kaj turisma renkontigxo Pentekosto okazos en Antwerpen ekde la 24-a gxis la 27-a de majo 1996. - La renkontigxo estas malgranda kaj intima, (inter 50 kaj 70 partoprenantoj). - La Esperanto-domo restas konstante malferma: tie ni renkontigxas, trinkas, mangxas, ripozas, kantas, ricevas informojn, vizitas libroservon... - Ni principe ne prizorgas proprajn programojn, sed cxicxeronas vin dum promenadoj, muzeovizitoj, auxto- kaj boat-ekskursoj ktp. - Ni formas laborgrupon de homoj, kiuj flue parolas Esperanton kaj zorge preparis sin por siaj taskoj; dum la tuta arangxo ni volas helpi vin pri io ajn. - Ni gastigos vin lauxdezire en hotelo aux cxe esperantistoj. - Cxi-foje ni okupigxos pri infanoj, kiuj regas Esperanton. En la ricxa programo - surprizoj, festoj, ekskursoj ktp. Aligxkostoj: po 100 BEF tage, escepte por la 24-a de majo. Prezoj por tranoktado: inter 300 kaj 2.200 BEF depende de la kategorio. Pliaj informoj, aligxoj cxe: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Tel.: +32-34-3400 Fakso: +32-33-5433 ************************************************************************* Junulara Ski-Semajno ==================== La vintra feriado okazos en la montaro Vitosxa, 20 km de Sofio, inter la 16-a kaj 23-a de februaro 1996. Cxiuj kondicxoj por ripozo kaj amuzigxo. Promenado al Sofio. Kotizoj: Tranoktadoj en dulita cxambro - 25 USD por tago, se vi aligxos gxis la 31-a de januaro, 30 USD por tago poste. Skiado - 4 USD por tago. Abonbileto por skivojoj - 10 USD. Pliaj informoj, aligxoj cxe: Maria Avramceva, j.k. Slatina bl. 1, vh. D, ap. 77, BG-1574 Sofio, Bulgario. Tel.: +359-2-736756 (h), 817038 (of). Fakso: +359-2-549271 ************************************************************************* Someraj E-kursoj en Usono ========================= - 3-semajnaj diversnivelaj kursoj cxe la Sxtata Universitato de San- Francisko (24 junio - 12 julio 1996). Informas: Cathy Schulze, 410 Darrell Road, Hillsborough, CA 94010. Tel. +1-415-3421796. - 1-semajnaj diversnivelaj kursoj cxe la Universitato de Hartford (7-13 julio 1996). Informas: Hilda Grossman, Director of Summer Programs, 200 Bloomfield Ave.,West Hartford, CT 06117-1599, USA. Tel. 1-800-2344412 aux -203-7684978. ************************************************************************* Zamenhof-monumento en Brazilio ============================== Okaze de l' pasintjaraj solenajxoj omagxe al la Tutmonda Tago de la Tero (TTT), en Barra do Garcas dekoj da samideanoj inauxguris Zamenhof- piedestalon, kiu post unu jaro - nekredeble! - farigxos Zamenhof- monumento, dank' al jxus aprobita konstruprojekto de nia artisto Ciro Gomes de Freitas. La monumenton la Urbo-Domo de Barra de Garcas starigos en la parko de Varmaj Akvoj, cxiusemajnfine vizitata de centoj da turistoj. Tutmonda samideanaro nepre partoprenu neforgeseblajn travivajxojn en la koro de tropika Brazilio (TTT: 19-a - 22-a de aprilo 1996): ekskursoj al la sxtata parko Blua Montaro (valo de akvofaloj), fotoekspozicioj pri eko-turismo; futbalmatcxo indigxenoj "xavantes" - esperantistoj / ekologoj; altnivelaj prelegoj pri mediprotektado; ekofestivalo de E- kanzono ktp. Artistoj kaj prelegantoj bv. urgxe aligxi por forte ricxigi gravan E-eventon, kiu allogos plurajn amaskomunikilojn. Senpaga komuna logxejo cxe la armeo. Alilandanoj bonvenaj! Detaloj, aligxoj cxe: Amarilio Carvalho, Caixa Postal 246, 78600-000 Barra do Garcas, MT Brazilio. ************************************************************************* Esperanto - Lingvo Arta ======================= Minska E-klubo "Verda Lumo" kaj SEJM invitas vin al festivalo "EOLA-8", kiu okazos ekde la 7-a gxis la 10-a de marto 1996 en Minsk, Belorusio. EOLA (Esperanto - Lingvo Arta) estas fajna arangxo, kie cxiu deziranto povas elpasxi kaj montri cxion, kion li/sxi faras bele. Kutime bonaj homoj prezentas siajn (sed ne cxiam bonajn) kantojn, versojn, teatrajxojn ktp. Eblas ekspozicio de pentrajxoj, fotoj, murgazetoj k.a. Vi povas ecx nenion fari, cxeesti kaj gxui. Unuan fojon la festivalo okazos ekster Rusio: en arbaroj de Belorusio - sekve aperos multaj novaj interesaj kaj talentaj homoj. Nia lando trovigxas preskaux en la mezo de Euxropo, do oni atendas grandan kvanton da partoprenantoj el aliaj landoj. Proksimumaj prezoj: logxado en studenta komunlogxejo: 1,5 USD, mangxoj: 1,5 - 2 USD tage, aligxkotizo: 2-3 USD. Por sxatantoj de pli luksaj kondicxoj eblas antauxmendi lokojn en minskaj hoteloj (de 15 USD por diurno). Pliajn informojn, detalojn, aligxojn cxe: Fridman Alla, str. Kedishko, 21a-10, BY-220023 Minsk, Belorusio Tel.: +7-172-642200 ************************************************************************* MOVADO ////// Renkontigxo en la nova brazila sidejo ===================================== De la 5-a gxis la 7-a de januaro kunsidis la konsilantaro de BEL (Brazila E-Ligo) - t.e. la reprezentantoj de la E-organizoj en diversaj braziliaj sxtatoj . La evento okazis en la nova sidejo de BEL, jxus acxetita kaj inauxgurita kun granda festo la 7-an de oktobro '95. Nun staras je la dispono de BEL tri belegaj cxambroj kaj la malnova sidejo servas kiel deponejo. Ni gratulas BEL kaj la acxetanojn de la sidejo kaj deziras sukceson kaj pliajn spertojn al ili. Ili klopodas ampleksigi la havajxon de BEL kaj sukcesis danke al la fondajxo ALMADA, kiu reprezentas grandan parton de niaj sindonaj esperantistoj tra la tuta lando, kiuj kontribuis pro la estimo al nia korkara s-ano F. S. Almada. Maria Almada proponis al la komisiono cxesigi la Fondajxon, cxar gxi jam atingis la celon (nome la sidejo jam estas fakto) sed sxia propono ne estis akceptita, cxar la ekzisto de la Fondajxo estas fruktodona. Estis viglaj diskutoj pri la devoj de la regionaj organizoj al BEL, pri la regularo de kongresoj, la kunlaborado de la junulara organizo BEJO, pri la nova kongresa sekretario. Fine estis elektitaj la reprezentantoj de BEL en la februara Amerika Kongreso en Kosta-Riko. Inf.: Maria Almada Brazilio ************************************************************************* Amika Zamenhof-festo kun libro kaj E-likvoro ============================================ Pli ol cent homoj cxeestis la lancxon de la nova libro de Nikola Rasxicx "La rondo familia", okaze de la Zamenhof-tago, la 20-an de decembro en Zagrebo. La libron prezentis akademiano Dalibor Brozovicx (prezidanto de KEL) kaj la auxtoro. En la muzika programo kantis la makedona virina okteto "Ezerke". La melankoliaj makedonaj kantoj entuziasmigis la publikon. Ankaux estis lancxita nova E-vino el Kroatio - likvora vino el framboj "FRAMBOVIN" produktata de la familio Sxtefancxicx el Slavonski Brod. el Alp-Adria Retinformilo kamenski@forigu.cirus.dhz.hr ************************************************************************* Sana vivmaniero en peterburgaj blankaj noktoj ============================================= En Peterburg estas anoncita nova movado. Por tio siajn fortojn kunigis du organizoj: Fonduso de esperantistoj-invalidoj "Asisto" (prezidanto Sergeo Sxarov) kaj junulara E-klubo "Blankaj noktoj" (prezidanto Svetlana Ejst). La celo de la movado estas disvastigo de la sana vivmaniero baze de korekta nutrado kaj harmonio kun la naturo. Komence de julio de 1996-a jaro estas planata internacia renkontigxo "Blankaj noktoj". En la programo estas: boatado tra lagaro Vuoksa, lecionoj pri memkuracado kaj profesia disvastigo de diversaj kuracmetodoj (dezirantoj povas ekzamenigxi kaj ricevi ateston), ekskursoj tra la urbo. Interesitoj turnu sin al: Svetlana Ejst, ul. Partizana Germana, 15-1-98, RUS-198329 S-Peterburg, Risio Rete: vladimir@forigu.bespalov.black.sochi.su el sce ************************************************************************* Retservoj pri junaj esperantistoj? ================================== Por tiuj el vi, kiuj maltrafis la novan adreson de TTT (World Wide Web) de USEJ, jen gxi: http://www.webcom.com/uxsej/ aux por FTP: ftp.webcom.com/pub/usej/ Ne hezitu viziti nin tie! Ni havas la plej novan novajxon pri junularaj eventoj, malnovajn artikolojn de la gazeto "KTP!" kaj bildojn de Esperanto-eventoj. Ni havos e-posxtan liston por junuloj. Dankon al Sybil Harlow! Aliaj komputilaj servoj sekvos. Cxu ankaux vi lertas pri komputiloj kaj povas helpi iom? Kontaktu nin cxe: usej@forigu.webcom.com el KTP!, 12/1995 ************************************************************************* Esperanto-doktorigxoj ===================== Dum la pasinta jaro okazadis la kurso pri interlingvistiko, gvidita de prof. Fabrizio Pennacchietti en la Universitato de Torino. La ekzamenon plenumis 73 studentoj, el kiuj 40 ecx ricevis la unuagradan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto. el KEC-bulteno, novembro '95 ************************************************************************* Premio: EVA-Edistudio ===================== EVA (Esperantlingva Verkista Asocio) kaj Edistudio decidis en 1995 revivigi la iaman kontrakton, ke EVA pere de komisiono elektu iun originale en Esperanto verkitan tekston (prefere estu romano aux rakontaro), kiun poste aperigos Edistudio. Aperis tiel en 1989: Manjo Austin - Insulo de revoj (premio 1989); en 1991: Tibor Sekelj - Gxambo Rafiki / karavano de amikeco tra Afriko (premio 1990); en 1991 por la premio estis elektita: Gerrit Berveling - Fadenoj de Amo, sed pro diversaj problemetoj la koncerna verko ankoraux ne povis aperi. Estas nun la intenco, ke antaux la venonta UK en Prago ankaux tiu verko vidos la lumon, kaj ke depost tiam iom regule, cxu cxiun jaron, cxu maksimume cxiun duan jaron Edistudio povos eldoni premiitan verkon. Do, Esperanto-auxtoroj: ek al la verkado! Ne estas tema limigo; la verko devas esti suficxe ampleksa por memstara eldono, sed aliflanke ne superu 200 pagxojn en normala preso. La estraro de EVA starigas jugxkomisionon, kies konsiston oni poste diskonigos. Antaux la UK en Prago vi sendu vian verkon al la prezidanto de EVA; sendu gxin en du ekzempleroj, sub kasxnomo, kaj aldonu blankan koverton, markitan per via kasxnomo, kiu enhavu vian veran nomon kaj adreson. EVA plusendos la verkojn al la jugxkomisionanoj, kiuj decidos pri la cxi-jara premio. Rajtas konkursi cxiu esperantisto. Monan rekompencon al vi ni bedaux-rinde ne povas oferti, nur publikigon de la premiita verko. Skribu al: Gerrit Berveling prezidanto de EVA Muiderslotstraat 69, NL-4834 KM Breda, Nederlando ************************************************************************* l'alpa kanguruo- ne estas unu, sed du! ====================================== Dum I.S. (jarfina junulara internacia arangxo) definitive decidigxis la ekdenuna kunfandigxo de la gazetoj "Voko el Stirio" kaj de la "kanguruo", organoj de AEJ (Auxstra E-Junularo) kaj JES (Junularo E-ista Svislanda). Finfine: unuafoje io estas entreprenata kontraux la "gazetito" (trogazeteco en Esperantujo): el du igxas unu: naskigxis l'alpa kanguruo! Gratulon! Gxi aperos kvar fojojn jare, unuan fojon en marto 1996. Redaktoroj restas la samaj: Michael Martin por Auxstrio, kaj Rolfo por Svisio. Kompostadon transprenas la dua menciito, multobligadon kaj forsendadon la unua. Rolf Ernst 100271.1000@forigu.compuserve.com ************************************************************************* Esperanto-kurso en la Sxtata Universitato ========================================= Post longeta pretiga laboro la Universita' per Stranieri en Siena, kiu aparte okupigxas pri instruado de la itala lingvo kaj pri esploroj rilate al lingvo-instruaj metodoj, decidis starigi korespondan kurson pri Esperanto (cxefe) por instruistoj en italaj lernejoj cxiu-nivelaj. La starigo de la kurso estas kunligebla unuaflanke kun la lasta ministeria cirkulero pri E-o kaj duaflanke kun la ekesto de E-sekcio de la prestigxa ANILS, asocio de instruistoj de fremdaj lingvoj, kies membraro konsistas el instruistoj de fremdaj lingvoj en italaj lernejoj. Gxi malsimilas la kurson organizitan de la Terza Universita' en Romo, kiu estas nura rimedo por selekti instruistojn por posta eksperimento. Cxi tiu kurso arangxata en Siena estas normala universitata perkoresponda kurso, cxiu rajtas aligxi kaj devas pagi enskrib-kotizon de 250.000 italaj liroj. Je la fino de la kurso oni ricevos universitatan ateston, kiu havas la kutiman validecon cxe lernejaj instancoj rilate al poentoj por la konataj instruistaj rango-listoj. Krome, se estos suficxe da dezirantoj, oni povos arangxi fine de la kurso ankaux cxeestan ekzamenon en la Universitato en Siena, kiu rajtigos je la unua-grada diplomo de la Itala Instituto de Esperanto. Menciendas, fine, ke la tuto okazas kunlabore kun la Universitato de Torino, kiu kune kun la Universitato en Siena garantias la sciencan nivelon de la kurso kaj la seriozecon de la ekzamenoj. Interesigxantoj povas peti kromajn informojn cxe ANILS Esperanto-sekcio: Via degli Orti Variani 33, IT-00182 Roma aux cxe la Universita' per Stranieri di Siena, Dipartimento di Scienze Umane (d-ino Maria Catricala'), via Pantaneto 105, IT-53100 Siena. Telefakso: +39-577-282293. inf: Renato Corsetti ************************************************************************* Herzog, Selten, Lee en IJK! =========================== La federacia prezidanto de Germanio, Prof. Roman Herzog, akceptis esti Alta Protektanto de la cxi-jara, 52-a, Internacia Junulara Kongreso de TEJO kaj Germana Esperanto-Junularo en Guntersberge. Samtempe anoncis jam sian preton membrigxi en la honora komitato de la IJK prof. Reinhard Selten, nobelpremiito, kaj prof. Lee, prezidanto de UEA. Jam cento da junaj geesperantistoj el la tuta mondo aligxis al tiu versxajne plej granda junulara Esperanto-arangxo en tiu cxi jardeko por kune festi kaj amuzigxi. Interesitoj povas aligxi ankaux per interreto cxe: http://www.cs.tu-berlin.de/kultur/esperanto/treffen/ijk96.html"IJK1996/" aux vi povas ricevi aligxilon cxe: Germana Esperanto-Junularo, Chausseestr. 8, DE-10115 Berlin, Tel./Faks +49-30-2834320, Rete: a2616351@forigu.hpw1.rrz.uni-koeln.de. inf: gej/ml ************************************************************************* "Literatura Foiro" - de Martinelli al Trifoncxovskij ==================================================== Karaj legantoj, geamikoj miaj... Post dekses jaroj kaj 100 numeroj mi metas la vorton "fino" al mia cxefredaktado, kaj transdonas la torcxon al brava posteulo, Ljubomir Trifoncxovski. Cetere mi ne forlasos la revuon: same kiel Silfer, same kiel Picasso, mi estos tre aktiva stabano kaj almenaux dum certa tempo restos kiel arta direktoro. En la mondon venos nova cento... cxu io povas esti pli bonauxgura ol zamenhova pauxso? Perla Martinelli el Literatura Foiro, dec/1995 ************************************************************************* Ek al novaj herooj! =================== Post Asteriks gladiatoro kaj Asteriks kaj Kleopatra, la kroatia eldonejo "Izvori" jam presas la trian volumon de la serio, Asteriks kaj normanoj. Pro neantauxvidita sukceso, la du unuaj volumoj estos represitaj komence de 1996, kaj "Izvori" baldaux ecx lancxos la unuajn volumojn de la serioj "Lucky Luke" (vakera heroo) kaj Leonardo (freneza inventisto). el Alp-Adria Ret-informilo kamenski@forigu.cirus.dhz.hr ************************************************************************* E-flago kiel posxtkarto ======================= La eldonejo BERO en Usono eldonis posxtkarton, sur bonkvalita hela papero, kiu titolpagxe formas la E-flagon (uzebla ankaux por dekoraciaj celoj...) La prezo por 9 ekz. (inkluzive la sendokoston) estas nur 3 dolaroj cxe la cxefa distribuanto: E-Ligo por Usono. Mendu cxe: ELNA, P. O. Box 1129, El Cerrito, CA-94530 USA. Rete: elna@forigu.netcom.com ************************************************************************* Cxu reklamacio pri MAZI? ======================== Kaze de MAZI-reklamacio bv. resendi la malbone funkciantan kasedon per registrita posxto al la adreso de la eldonisto: TOMMY Publishers, ul. Kasprowicza 30/15, PL-01 871 Warszawa, Polio, klare priskribinte (angle, pole aux en Esperanto) kio ne bone funkcias. De la eldonejo TOMMY vi rericevos (en la dauxro de maks. 2 monatoj) bonan kasedon. Nome de IEI: Mila v.d. Horst-Kolinska. Rim: Antaux ol resendi, bv. zorge kontroli vian aparaton por eventuala gxustigo (kolorsistemo, TV-normo, trak-gxustigo ktp). Almenaux cxe ni pri cxiuj plendoj evidentigxis, ke ne la kasedo estas difektita, sed la homoj ne kapablis uzi siajn proprajn video-aparatojn... L. S. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Esperanto-INFO dujara ===================== 300 ekz. de la 1-a n-ro, 450 de la kvara, 720 de la sepa, 1.000 de la oka. Kreskas ankaux la kvanto da pagxoj. Abonantoj en 60 francaj departamentoj. - Do, certa progreso! Dua novajxo: ni petis de la prefektejo kreadon de la Asocio "Esperanto- INFO". Tiel estos sxparkasa kaj posxta kontoj je la nomo de la asocio, kaj ne plu de la redaktoro. Robert Llorens "Les Hortensias II", Domaine des Fleurs, 121 bis, Bd Napoleon III, F- 06200 Nice, Francio Tel.: +33-93-830873 ************************************************************************* E-gazeto en Internet ==================== "Esperanto sub la Suda Kruco", komuna organo de la Auxstralia kaj Nov- Zelanda Esperanto-Asocioj, estas legebla cxe la adreso: http://www.dialix.com.au/pxeterb/esk/index.html ekde la novembra-decembra numero 1995. inf: Don Broadribb don@forigu.enkidu.dialix.oz.au ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Pola Radio en WRN 1 =================== La posttagmeza novajxbulteno de Pola Radio en E-o, t.e. 4 minuta programero, estas de kelka tempo redisauxdigata per la unua kanalo de "World Radio Network" en Euxropo, cxiutage ekde 18h25 UTC (19h25 MET). WRN 1 estas rekte ricevebla per satelito Astra (19,2 gradoj oriente), 11.538 GHz Vpol (VH1), auxda subfrekvenco: 7.38 MHz. Kaj ankaux per multaj urbaj kabloretoj kaj FM-stacioj. Petu detalojn de: World Radio Network, Wyvil Court, 10 Wyvil Road,SW8 2TG London, Britio. Fakso: +44 171 896 9007 Rete: online@forigu.wrn.org Nord-amerikanoj povas skribi al WRN por peti disauxdigon de tiu programero en ilia kontinento. Samaj adresoj validas. * * * Euxropanoj, skribu al la cxefredaktoro de Radio Tallinn Estona Radio travivas renovigojn kaj rekonsiderojn. Antaux kelkaj monatoj oni decidis, ke estonte elsendoj precipe celos okcidentan Euxropon (informas Ahto Kaljusaar, redaktoro de la E-programo de Tallinn, dum intervjuo en Pola Radio). Se vi ne kaptas, se vi timas ke vi ne plu kaptos, aux simple por substreki la gravecon de E-programoj, skribu (prefere estone, ruse, svede, finne, angle, france) al: S-ro Peeter Sooskruus,cxefredaktoro de Estona Radio, Gonsiori tn 21, EE-0100 Tallinn, Estonio Fakso: +372-2-434139 Vi ankaux povas skribi al estona ambasadoro en via lando, se ekzistas. * * * Retadresoj de E-radioredakcioj Radio Auxstria Internacia: info@forigu.rai.ping.at Radio Vatikana: mc6778@forigu.mclink.it Radio Radicale (ricevebla en la tuta Italio): e.r.a.@forigu.agora.stm.it (cxiam menciu "por Esperanto-redakcio") inf. AERA (OSIEK-Amikaro de Esperanto en Radio) ************************************************************************* Ni atendas viajn Perlojn ======================== Bonvolu relegi la artikoleton pri "Perloj" (Eventoj, 2/novembro). Por realigi tiun projekton ni daure atendas viajn kontribuojn kaj antaumendojn. Prof. K. Fetes-Toszegi ORF, E-redakcio, A-1136 Vieno, Auxstrio. Fakso: +43-1-878783630 ************************************************************************* REAGOJ ////// 1 frazo tamen en Esperanto ========================== Por kompletigi la informon donitan de Giuseppe Castelli, oni sciu ke en la KD de Rosario Di Bella titolita "Esperanto" (Eventoj, 2/dec-95) estas frazo en Esperanto en la kanto "Liberi" (=liberaj). La frazo estas: Mi estas / mi estas Esperanto / liberec' en la tuta mondo. Pier Luigi Cinquantini P.Cinquantini@forigu.agora.stm.it ************************************************************************* KULTURO /////// Novaj Esperanto-filmoj ====================== Post LF-Koop dua entrepreno produktas Esperanto-filmojn en Svisio: Nandir' (CP 1258. CH-1001 Lausanne.) Seplingva polica filmo, originale produktita helpe de pluraj esperantistoj vauxdaj kaj gxenevaj, meritas tujan acxeton: La ega kesteto (regxisoro Francois Randin). Nandir' ankaux produktis videofilmon pri la lasta UK en Finnlando. laux Franca Esperantisto, decembro '95 ************************************************************************* INTERESE //////// Soneta mondrekordo ================== La E-Societo Zuriko okaze de sia 90-jara jubileo prezentas mondrekordon en la verkado de sonetoj. En la tempo de la 1-a de januaro gxis la 3-a de novembro 1995 Jan Stanislaw Skorupski verkis entute 732 sonetojn en du lingvoj, pola kaj Esperanto (precipe la 1-an de januaro, la 2-an de februaro, la 27-an de februaro, la 1-an de marto, la 3-an kaj 5-an de majo 12 sonetoj kaj de la 1-a de julio gxis la 3-a de novembro 720 sonetoj). Tio estas triobla rekordo: 1-e, kvante: ne estas alia verkisto en la historio de la tuta tera literaturo, kiu verkis pli grandan kvanton da sonetoj. 2-e, lingve: ne estas alia verkisto en la tera literaturo, kiu en du lingvoj paralele verkis tiom da sonetoj. 3-e, tempe: ne estas alia verkisto en tera literaturo, kiu verkis dum malpli ol 11 monatoj tian kvanton da sonetoj. Tiu-cxi triobla rekordo estas anoncita al la Guiness-rekord-libro. Pri ekzisto de la rekordo atestas: 1-e, s-ro Claude Gacond, pedagogo kaj arkivisto de Centro de Dokumentado kaj Esplorado pri la Lingvo Internacia, CDELI en la Chaux-de-Fonds, Svisio; 2-e, la kultura kaj gazetara Atacxeo de la Pola Ambasadejo en Svisio, prof. d-ro Jan Zielinski, 3-e, lic. phil. Dietrich M. Weidmann, magistro pri gxenerala lingvoscienco, entreprenisto kaj prezidanto de E-Societo Zuriko. inf: D. Weidmann ************************************************************************* LEGANTAJ LETEROJ //////////////// Dankojn al Vi! ============== Sincere ni dankas cxiujn, kiuj en la jarfino per salutkartoj bondeziris al ni, kion ni cxi-forme reciprokas. Dankojn ankaux al viaj kuragxigoj al la plua agado. La redaktoroj ************************************************************************* Mi volas eduki denaskan esperantistinon ======================================= Mi ofte vidas vian informilon kaj ecx iom legas, cxar mia patro A. Masiukas abonas gxin dum kelkaj jaroj. Mi havas grandan gxojon - de antaux ses monatoj mi havas filineton Nastja, kaj mi tre deziras, ke sxi igxu denaska esperantistino. Sed iun helpilon mi dume ne havas. Do ecx mallongaj konsiloj de samideanoj estus tre dezirindaj. Mi estas 37-jara kuracisto kaj jam sesjara esperantisto. Mi sxatas muzikon (ludas gitaron kaj akordionon, volonte kantas), interesigxas pri lingvoj... Mia adreso: Elena Masiukaite, prosp. Lenin 101-26, RUS-183012 Murmansk, Rusio ************************************************************************* Mi dankas ========= Mi dankas vin pro la artikolo "Kompakt-diskoj en Esperanto" en Eventoj 1/januaro 96, kaj la mencion pri mi. Kio koncernas mian sonarkivon, vi menciis nur miajn E-kasedojn (248 ekz), sen adicio de 211 miaj E-diskoj plus 13 aliaj sonportantoj. Cxiom estas cxirkaux 500 ja. Finfine ne tro gravas ja, la ciferoj estas nur flankajxo. Georgo Csullog, Mikszath K. u. 34, HU-5530 Veszto, Hungario ************************************************************************* Kie acxetebla la E-klipo...? ============================ Al A. Collignon, Francio: La fina varianto de la klipo de M. Jackson havas nur tre malgrandan parton rilatantan al E-o. Laux nia scio gxi ne estas aparte acxetebla, gxi nur servas la vendadon de lia muzika disko. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Modem-konsiloj ============== En la antauxa numero aperis kiel suplemento (por la hungaraj abonantoj) la represo de artikolo, aperinta en PC-World pri la teknika sistemo de Budapesxta E-Domo. Responde al multaj demandoj kaj leteroj: por akiri la tie priskribitan modemon (kiun ankaux ni rekomendas) kontaktu, telefonu al: Videlcomp Kft., Bajnogel Istvan, tel: 1296450. - La red. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Komencanto, 32-j., pri muziko, kino, teatro, literaturo, arto, scienco, sporto ktp., sed cxefe pri la vivo en via lando kaj pri vi mem. Kol. pm, pk, sxatas naturon kaj pacon: Jorge Ricardo R. Sperling, rua Abreu Rangel 73, Centro, 24900-000 Marica RJ, Brazilio. * * * 21 jara junulo, arkivisto, sercxas eksterlandajn amikojn. Hobioj: lingvoj, historioj, komputiloj, naturo, mapoj. Tamas Czikora, Vendiofa u. 2, HU-3144 Matranovak, Hungario. * * * 25-j. psikologo de gimnazio - pri lingvistiko, kulturo, foto, SF, filmoj. Kol. BK pri urboj. Dmitrij Komarov, ul. Malaja Balkanskaja 30/3, ap. 583, RUS-192283 S-Peterburgo, Rusio. * * * Sebastian Tuszynski, 19-j. pri cx.t. Str. Kosynierow Kosxcivsk. 12, A, 13, Pl-87100 Torun - Rubinkovo, Polio. * * * Mezagxa e-istino - pri cx.t., kun cx.l. Urszula Adamska, str. Slonska 11, PL-87-720 Ciechocinek, Polio. * * * Mezagxa s-anino - pri cx.t., kun cx.l. Ceslawa Wilke, str. Budowlanych 27, A, 9, PL-62-200 Gniezno, Polio. * * * Krystyna Michalska, 17 j, pri cx.t, kun cx.l. PL-87-140 Witkowo p-ta Chelmza, Polio. * * * Cxina gimnazia instruisto 23-j. - por fondi E-familion. S-ro Zai Yuzhong, Xi-Yangjia-ying Xuexiao, CN-064009 Fengrun, Hebei-provinco, Cxinio. * * * Cxina doktoreca studento 31-j., parolas la anglan, rusan kaj E-on - por fondi E-familion. S-ro Pan Xiawei, 94-Ji Boshi-sheng Xinxiang, Nanjing Universitato, CN-210008 Nanjing, Cxinio. * * * Komencantino, 36-j. oficistino, inter. pri turismo, geografio. Ewa Fraczek, ul. Pomprska, 3/50, PL-08101 Siedece, Polio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj *** Mi bezonas la sekvajn du artikolojn. Cxu iu povas helpi kie trovi kaj kiel akiri ilin? - Maxwell, D. (1985) Genera model de Esperanto. En Rokicki-Ryszard (ed.), Acta interlinguistica: Scienca interlingvistika simpozio (pp. 47-56). - Leyk, J. (1984) Generismaj gramatikoj - prezento kaj kritiko helpe de Esperanto. En Rokicki-Ryszard (ed.), Acta interlinguistica: Scienca interlingvistika simpozio (pp. 41-54). Hiroshi Nagata School of Health Sciences, Okayama University Shikata, Okayama 700, Japan Fakso: +81-86(222)3717 Rete: hinagata@forigu.itan.okayama-u.ac.jp *** Haveblas senpage la libreto: "Bonaj novajxoj al vi - Elektitaj fragmentoj el la Biblio". Haveblas ankaux la dulingva (Angla-E-a) 85-pagxa libro "Pensoj el la Biblio" kompilita de d-ro Stanley Drake. Vi povas peti ambaux librojn cxe Jerald Veit, Kristana Inform-centro, 3578 S. Taylor Ave, Milwaukee WI-53207 USA. *** La 8-an de julio okazos kunveno por fondigxo de Taizhou-a E-Asocio en Linhai. Dez. korespondi, kontakti kaj kunlabori kun e-istoj tutmonde pri scienca, teknika, eduka, kultura, turisma kaj komerca aktivado per E-o. Bv. sendi al ili gratulan leteron. Antauxdankon! S-ro Zhu En, Xichengxia 10-hao, CN-317000 Linnhai, Zhejiang, Cxinio. *** Mi deziras scii Esperantajn nomojn, kiujn samideanoj eble donas al iliaj infanoj aux dorlotbestoj. Mi havas etan katidinon, kaj mi nomis sxin: "Amika." Mi ankaux konsideris la sekvajn nomojn por sxi: Aminda, Dolcxa, Kara, Karesinda, kaj Miela. Kiu, krom mi, preferas E-nomojn? Kiu elektis Esperantajn nomojn por iliaj infanoj aux dorlotbestoj, kaj kiuj estas tiuj nomoj? Kontaktu: npeel@forigu.scls1 *** Cxina esperantisto, med. studento, 31-jara, parolanta E-on, anglan kaj rusan volas fondi internacian familion. Pan Xianwei, 94-JI Boshi-sheng, Xinxiang, Nanjing Universitato, CN-210008 Nanjing, Cxinio. *** Cxina gimnazia instruisto, 23 j, dez. kor. por fondi E-familion. Zai Yuzhong, Xi-Yangjia-ying Xuexiao, CN-064009 Fengrun, Hebei-provinco, Cxinio. *** Cxinaj geesperantistoj sercxas laboron eksterlande. Kontaktadreso: s-ro Wang Tiany, Xi'an E-Asocio, Xiyinglu 74, CN-710054 Xi'an, Cxinio. Fakso: +86-29-7218042 * * * La 21-an de decembro 1995 mortis, 80-jara, Edward Symoens, iama prezidanto kaj honora membro de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), honora membro de Universala Esperanto-Asocio (UEA), honora prezidanto de Flandra Esperanto-Ligo (FEL), honora prezidanto de loka Esperanto-grupo "La Erikejo" en Kalmthout (Belgio). Ni funebras kaj kondolencas. ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Vi do sxuldos al mi unu! ======================== En la angulo por la fumantoj dum la lasta UK en Tampere venis al mi iu sinjoro: - Pardonu, sinjoro, cxu vi povas doni al mi cigaredon? - demandas min la s-ano el Gabrovo. - Bedauxrinde, cxe mi jam finigxis. - Nu bone, tiam mi nun fumos mian propran cigaredon, kaj vi do sxuldos al mi unu... ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 XA kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la Esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor