Eventoj n-ro 093, 1/januaro - '96,  retposxta versio
****************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - Kun fiero kaj unuigita forto

Esperanto aplikata:      - Euxro-mono: euxroo!
                         - Oomoto kaj Esperanto
                         - Kontaktoj sercxataj
                         - Gazeto Andaluzia - surdiske
                         - Komputila CD - kaj "Esperanti"

Arangxoj:                - Junulara Festivalo
                         - 3a MIRo
                         - Internacia etoso en la Japana E-Kongreso
                         - Enkonduko al grafologio!
                         - FRESxO - 1996
                         - Monata kalendaro

Movado:                  - El la Centra Oficejo de UEA
                         - Festantaj esperantistoj, bruantaj politikistoj
                         - Esperanto fartas boneen Zagrebo)
                         - Sxerce sed pozitive en UN-ekspozicio
                         - Ministerio subvencias
                         - E-kursoj en Irano
                         - Gvidlibro pri Azio
                         - Nova estraro en la Akademio
                         - Kompakt-diskoj en Esperanto
                         - Etimologia vortaro,4-a volumo

ILEI:                    - Ago-Tago por infanoj
                         - E-lernolibro por japanoj- en la angla...
                         - Internacia konkurso por plenagxuloj

Interese:                - Cxu Marco Polo trompis?
                         - Kial li ofendigxis?

Hungara angulo:
Anoncetoj:

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA

Kun fiero kaj unuigita forto
============================

Antaux sep jaroj, la tiama prezidanto de UEA, d-ro Humprey Tonkin
enkondukis la novan jaron per nova devizo: DUE. Temis pri la strategiaj
prioritatoj de UEA, t.e. disvastigo de Esperanto, utiligo de Esperanto,
edukado al tutmonda konscio. Surbaze de la strategio, mi havas la taskon
realigi ilin kun la helpo de cxiuj. La novan jaron ni komencu kun memfida
kuragxo kaj fresxaj ideoj.

Se ni rigardas al la pasinta jaro, ni vidas pruvojn, ke UEA jam bone
laboras sur la menciitaj kampoj. Per la aligxo de landaj asocioj el
Rumanio kaj Togolando, kaj per la ekfunkcio de internaciaj komisionoj pri
la movadoj en Azio kaj Ameriko, nia asocio farigxis pli tutmonda. La
brila kongreso en Tampereo versxajne enhavis rekordan nombron de
kulturaj, fakaj kaj movadaj kunsidoj; mi aparte mencias la sukcesan
kunlaboron kun Akademio Internacia de la Sciencoj, kiun UEA dauxrigos
ankaux cxi-jare. Ne lastavice, dauxre restas tre forta kaj konkreta la
solidareco inter niaj membroj, montrita interalie per amasa aligxo al
Societo Zamenhof kaj donacado al konto Espero, Fondajxo Canuto kaj
Fondajxo Afriko. Mi persone fieras esti ano de tia movado, kiu se gxi
ankoraux ne kapablas igi la mondon paca kaj justa, tamen laboras por
mildigi militajn kaj ekonomiajn suferojn - kiel ni faris en Bosnio-
Hercegovino.

Se ni cxiuj scias ankaux ke tre granda restas la laboro antaux ni, por
konvinki la eksteran mondon pri la graveco kaj utileco de Esperanto.
Sxajnas al mi ke precipe al tiu celo necesas direkti plian atenton. Por
cxi tiu jaro, mi vidas tri cxefajn prioritatojn.

Unue, la plivastigxo de Euxropa Unio kaj la intensigxo de tuteuxropa
kunlaboro alportas pli kaj pli da atento al diversaj lingvaj problemoj,
nelaste en la eduksistemo kaj sur la kampo de lingvaj rajtoj. Se iu
interregistara organizo oficiale akceptus Esperanton kiel helplingvon, EU
versxajne estus la unua. En tiu senco, Euxropo estas strategia regiono
por nia movado. Mi deziras, ke cxiuj esperantistoj subtenu la klopodojn
de la aktivuloj kiuj laboras por gajni la subtenon de euxropaj instancoj,
interalie por plurlanda eksperimenta instruado de Esperanto kadre de la
EU-programo "Sokrates". Ekzistas jam kelkdeko da deputitoj en la Euxropa
Parlamento kiuj principe subtenas Esperanton. Necesas uzi cxiujn
demokratiajn rimedojn por aktivigi ilin kaj kreskigi ilian nombron.

Due, la rilatoj inter UEA kaj kelkaj internaciaj organizoj donas multe da
ebloj por praktika kunlaboro. Iuj anoj de la nova Estraro jam vizitis
Unescon (kaj Euxropan Unuion) por priparoli ties partoprenon en
internacia simpozio pri lingvopolitiko, kadre de la cxi-jara UK en Prago.
La invititaj reprezentantoj (ankaux el UN kaj aliaj organizoj) povos
rekte mem sperti, ke Esperanto estas ne plu projekto sed realajxo. Ni
ankaux planas konferencon pri instruado de Esperanto en 1997, kiel eron
de la konferenc-serio "Linguapax" de Unesco. La arangxoj omagxos samtempe
du grandajn pionirojn de la batalo por Esperanto: Inazo Nitobe, asistan
gxeneralan sekretarion de Ligo de Nacioj, kiu antaux 75 jaroj partoprenis
en la 13-a UK en Prago kaj verkis gravan raporton pri siaj spertoj; kaj
Edmond Privat, kiu iniciatis la grandiozan Konferencon pri Instruado en
Lernejoj en 1922 sub la auxspicio de la Ligo.

Trie, ekzistas multaj socie influaj homoj kiuj ne parolas Esperanton sed
sxatas la ideon ligitan al la lingvo, t.e. la strebon al justa kaj paca
mondo ankaux sur la kampo de komunikado. Ili estas gravaj "amikoj de
Esperanto", kiuj povas esti bona protektmuro de nia movado kaj subtena
forto por niaj projektoj. La Estraro nun esploras manierojn gajni kaj
utiligi la subtenon de tiu valora amikaro. Mi jam nun invitas la landajn
asociojn kunlabori por gajni "amikojn de Esperanto" sialande.

Por sukcesigi tiujn novajn projektojn, aktiva subteno kaj partopreno de
niaj membroj estas nepre bezonata. Ni devas agi ekstere, ne nur en Ago-
Tago, sed ago-monate, kiel brazilaj aktivuloj jam faris, aux ecx ago-
jare. Ni devas ankaux aparte kuragxigi kaj subteni la junularan agadon,
speciale por grandigi la nombron de esperantistoj kiuj estonte
partoprenos kaj gvidos la movadon. Granda helpo tiurilate povus montrigxi
la nova videofilma kurso Mazi en Gondolando, sukcese lancxita de
Internacia Esperanto-Instituto dum la kongreso en Tampereo.

Parolante pri estonteco, mi volas esprimi ankaux elkoran dankon al homo,
kiu dum la pasintaj 23 jaroj farigxis preskaux kromnomo de UEA. Jam en
pasinta aprilo mi eksciis, ke Simo Milojevicx deziras demisii kiel
gxenerala direktoro de UEA fine de la jaro 1995. Felicxe, li restos
labori en la Centra Oficejo, kie ni dauxre profitos de lia akumulita
scio, dum la vakan postenon akceptis Osmo Buller, nia tre sperta oficeja
direktoro. Mi havas bonan kialon antauxvidi tre pozitivajn rezultojn de
tiuj decidoj, kiuj montras grandan sindedicxon al UEA.

La nova jaro komencigxas esperplene por nia Asocio, kun unuigita forto de
niaj membroj, niaj aktivuloj, niaj oficistoj, niaj estraranoj. Ni uzu
tion forton sagxe. Nia tasko ja estas ne nur disvastigi la lingvon aux
gxin uzi por personaj celoj, sed ankaux kontribui al la mondaj paco kaj
interkomprenigxo laux la tradicio de Zamenhof kaj Hodler. Tiu plej alta
celo devas inspiri nian agadon. Ni agu kun fiero kaj espero!

Mi deziras felicxan kaj prosperan novan jaron al cxiuj niaj membroj kaj
samideanoj.

Lee Chong-Yeong
aperonta en Esperanto, jan/1996

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Euxro-mono: euxroo!
===================

Dum la lastaj sxtatestraj decidoj pri Euxropa Mona Unuigxo (EMU) estas
tute aktualaj kaj antaux ol tiurilataj tekstoj komencas aperi en la
Esperanta gazetaro, mi volas pledi por konsekvenca uzado en Esperanto de
la formo "euxroo" kiam temas pri la planata unueca valuto.

Sxajnas al mi, ke tiu estas la sola lingve kohera formo, kiu respektas la
radikecon de la alprenita nomo nacilingva "Euro" (diverslande diverse
prononcota) kaj donas kontentigajn derivajxojn - ekz. euxroa konto,
euxroa kurzo, pagi euxroe.

Tio ankaux konsekvencas kun la jama ekzisto de "euxro-" kiel
kvazauxprefikso. Necesas, ke la uzantoj de Esperanto kutimigxu uzi bone
esperantigitan vorton tie cxi kaj ne diversajn kriplajn formojn tro
influatajn de la nacilingvaj prononcoj kaj strukturoj: la nomo de la onta
monunuo ne povas esti simple "euxro" kun radiko "euxr-".

Rotsaert Roland

financa konsilanto de IKEF
rotsaert@forigu.kick.knooppunt.be

*************************************************************************

Oomoto kaj Esperanto
====================

En 1992 Oomoto (lauxlitere Granda Origino) festis la centjaran jubileon
de sia fondigxo. En 1993 gxi celebris la 70-an jaron de la fondigxo de
E-Propaganda Asocio de Oomoto. Memore al tio EPA organizis la 80-an
Kongreson de Japanaj Esperantistoj kun rekorda partoprenantaro: 1222
homoj, el kiuj 33 alilandanoj el 14 landoj, aligxis al la kongreso en
Kameoka...

En 1982 S. Milojevicx prezentis Oomoton jene:

"Oni ne trovas facile alian similan ekzemplon de la historio de Esperanto
(...) des pli ke la origine japana religia movado Oomoto cxiam pli kaj
pli rolas kiel ponto inter aliaj religioj, simile al rolo, kiun Esperanto
volas ludi inter la lingvoj en la mondo." (el Esperanto)

Oomoto ekestigxis per la Diposedo, en 1892, de Degugxi Nao, 57-jara, en
Ajabe, la naskigxloko de Oomoto. Dio, pere de la sankta mediumo Nao, la
fondintino de Oomoto, deklaris la rekonstruadon de la tuta universo por
realigi la Dian regnon...

Jena maksimo estas la cxefinstruo: "Dio estas spirito, animanta cxion,
kaj la homo estas la administranto de la universo. Kiam unuigxas la homo
kaj Dio, tiam manifestigxas senlimaj diaj virtoj."

La bofilo de Nao, Degucxi Onisaburo, la kunfondinto de Oomoto, ankaux
ricevis revelaciojn de Dio kaj starigis la bazon de doktrinaro kaj
internacie organizis la Oomoto-movadon. Li enkondukis E-on en Oomoton
laux la instruo de la Sankta Skribo: "La mondo estos unuecigita per 48
literoj de aboco".

Priskribante gxin kiel simplan kaj facilan lingvon, Onisaburo mem lernis
E-on... Li deklaris, ke li disvastigos tra la mondo la oomotismon per E-o
kaj E-on per Oomoto.

En 1925, antaux gxuste 70 jaroj s-ro Nisximura Koogecu estis delegita
laux la ordono de Onisaburo al la 17-a UK en Gxenevo kaj varme akceptata,
ecx kiel vic-prezidanto de la kongreso. Poste li fondis Euxropan Centron
de Oomoto kaj de la Universala Homama Asocio en Parizo. Li eldonis
monatan organon "Oomoto Internacia" po 5000 ekzempleroj, firmigante
multajn amikajn rilatojn kun novaj spiritaj movadoj, kaj sukcese
progresis Oomoton kaj E-on, danke al favora kunlaboro de nemalmultaj e-
istoj. La vigla agado de la Euxropa Centro dauxris gxis 1935, kiam
eksplodis la furioza atako de japana registaro...

En 1945 revivigxis la Oomoto-movado kvazaux fenikso, kaj iom post iom
vigligxadis ankaux la E-a agado, kiel ekz-e la reeldonigxo de "Oomoto",
la refondigxo de EPA kun la organo "Nova Vojo". En 1963 okazis la
memorfesto de la 40-jara jubileo de E-o en Oomoto, kiam inauxgurigxis la
E-monumento monolita kun jenaj vortoj cxizitaj sur gxi: "Unu Dio, unu
mondo, unu interlingvo". Gxi koncize montras la cxefajn direktojn de
Oomoto-movado.

Unu Dio staras por tio, ke la vera Dio estas unu, kaj cxiuj religioj
originas el la sama fonto. La interreligia agado ankoraux dauxras. En
1993 Oomoto organizis Pregxoferon kaj Mondan Religiulan Forumon por
Eterna Progreso de Homaro kaj Tero en la nove konstruita pregxejo de
Oomoto Cxoosej-den en Ajabe, kun cx. 300 religiaj gvidantoj el 17 landoj.

Unu mondo signifas, ke la terglobo estas unu ecx se la homara mondo sur
gxi ankoraux ne estas unuecigita... Nu, urgxegas, ke ni disrompu
videblajn barojn inter homoj por vere unuecigi la mondon.

Laste unu interlingvo neniel celas la forigon de cxiuj naciaj lingvoj,
sed substrekas la neceson de unu neuxtrala komunlingvo por cxiuj homoj.
Ni bone scias, ke la solvo de la monda lingvoproblemo sole ne garantias
la mondan pacon, sed gxi estas unu el la plej gravaj faktoroj, kiuj
realigos la veran spiriton, necesan por granda homa familio. Jen kial
Oomoto enkondukis E-on en sian movadon jam en 1923.

Agou Takasxi

mllg el Asistilo, auxtuno 1995

Rim: Adreso de Internacia Fako de Oomoto: Tenon-kyo, Kameoka-si,
Kyoto-hu, 621 Japanio.- Ekzistas 30 minuta videofilmo en E-o pri la temo:
"100-jarigxo de Oomoto kaj Esperanto", prod. 1992, prezo: 2000 enoj + sk.

*************************************************************************

Kontaktoj sercxataj
===================

Se vi interesigxas pri hispana patento pri pomado de gambaj afekcioj per
naturajxoj: oliv-oleo, abelvakso kaj aromaj oleoj, kontaktu:

Jesus Garcia Martinez, A. B. Monchon 5-1-A, E-29007 Malaga, Hispanio.

* * *

B.V. Intereso pri NIFO? Sendu informojn al Karlo Donoghue, Rt. 5, Box
303, Boone, NC-28607 Usono aux fakson al +1-704-2645580. Antauxdankon.
CD10605@forigu.conrad.appstate.edu

*************************************************************************

Gazeto Andaluzia - surdiske
===========================

De antaux mallonge, Andaluzia E-Asocio pretas disponigi komputilan
eldonon de Gazeto Andaluzia (monata organo de la Asocio, dedicxanta
apartan atenton al faka aplikado de E-o, kaj al senpagaj komercaj
anoncoj). Temas pri Windows-dosiero, kiu ebligas al vi sercxadi laux
auxtoroj, sxlosil-vortoj ktp.

Se vin, aux iun konatulon interesas la ebleco havi tiun cxi novan version
de la gazeto, bv. kontakti la redaktoron:

Jose Francisco Martin del Pozo,
pk. 5184, E-29080 Malaga, Hispanio.

*************************************************************************

Komputila CD - kaj "Esperanti"
==============================

Antaux kelkaj tagoj mi hazarde trovis en iu vendejo komputilan
kompaktdiskon kun titolo: "World of Langauges" kiu en 21 lingvoj (inter
ili angla, franca, germana, araba, cxeha, japana ktp) havis multajn
diversajn materilojn kaj dosierojn, kiel ekz. teksto-prilaboriloj,
vortaroj, ortografiaj kontroliloj, literaroj, ktp.

La disko enhavis ankaux esperantajxojn, (cxie menciata kiel "Esperanti").
Sed en tiu biblioteko trovigxas nur anglalingva informilo pri Esperanto
(6 kilobajtoj) kaj la 3-a libro de Mozeo el la Biblio (130 kB). La diskon
eldonis la firmao: "US Dreams Inc, Germanio" - bedauxrinde sen la mencio
de la adreso.

Cxu iu scias la adreson de la produktanta firmao kaj iun plian detalon
pri la esperantista kunlaboranto, aux iajn pliajn detalojn?

Laszlo Szilvasi

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Junulara Festivalo
==================

IS, IJF, IJS, IJK... El inter la plej prestigxaj junularaj arangxoj la
printempa kunveno, IJF cxi-jare jubileas.

Itala E-Junularo organizas jam la 20-an Internacian Junularan Festivalon
inter la 3-a kaj 9-a de aprilo 1996 en Valle dei Mocheni, regiono
Trentino.

La temo: Disdonado kaj kontrolado de la informoj: kiu modelo por
demokrata socio?

"Informado estas tre malfacile enirebla kampo, kvazaux oceano, kie la
polusa stelo estas ofte mallumigita de densaj nuboj. Ne pro hazardo
uzantoj de Internet utiligas navigaciajn terminojn..."

La 20-an IJF-on por la kutimaj 150-200 partopremontoj gastigos 3-stela
hotelo, kun 2-4-litaj cxambroj.

Kotizoj (inkluzivas programon, mangxadon kaj logxadon en junulara
restadejo): depende de la tempo de aligxo kaj de agxo inter 185.000 kaj
345.000 ITL.

Estas aparte alloge, ke lauxtradicie la arangxon partoprenas ne nur la
plej juna generacio, kutime ankaux la aliaj agxkategorianoj fartas bone
en la tiea etoso...

Al IJF ligigxas 2 arangxoj: antauxe MIRo en Kroatio, kaj postfestivale
JER en Hungario.

Petu aligxilojn kaj pliaj informoj cxe:

Francesco Amerio, via Pagliani 5, I-10126 Torino, Italio.
Tel./fakso: +39-11-6670928
Fakso: +39-11-3190271

*************************************************************************

3a MIRo
=======

Kroataj E-gejunuloj jam la trian fojon okazigas MIRon (post Marborda kaj
Mezepoka Internaciaj Renkontigxoj cxi foje ni organizas Mediteranean
Internacian Renkontigxon) kio signifas, ke post la nekredeble sukcesa 1-a
MIRO kaj terure luksa kaj bela 2-a MIRO cxi foje vi atendu cxion ecx pli
bonan...

La 3-a MIRo okazos en romantika urbeto Veli Losxinj sur nordadriatika
insulo Losxinj. La MIRejo estas la unua hotelo konstruita en Veli Losxinj
de kies balkonoj vi/oni povas rigardi la orangxarban kaj palman
gxardenon. Oni povos elekti inter 2-litaj kaj pli litaj cxambroj. Cxemara
promenejo sub odorantaj pinarboj estas perfekta por romantikaj
promenadoj. Abundas sportejoj - elektu tabloteniso, flugpilko, korbpilko,
piedpilko aux surfado. Por nefrosteblaj stultuloj apudas maro por nagxi.
Neniam estas tro malvarme por nagxi, ecx salti en maron.

La temo da la renkontigxo estas * Fabeloj *. Ni priplanas fabelajn
prelegojn, fabelajn laborgrupojn kaj aliajn neimageblajn, fabelajn
okazajxojn. La diskejo estas vere fabela, aspektas kiel la kastelo de
Dornrozulino.

MIRo komencigxas la 29-an de marto, kaj dauxras 4 tagojn gxis la 2-a de
aprilo. Poste, se ekzistas interesantoj ni organizos komunan amuzvojagxon
al IJF en Trento, Italio.

Cxiuj kiuj jam nun deziregas aligxi, petu aligxilon de

Kroata E-Jun.Asocio
Amruseva 5/I, HR-10000 Zagreb, Kroatio.

*************************************************************************

Internacia etoso en la Japana E-Kongreso
========================================

Inter 14 kaj 16 de oktobro 1995 en Yokohama okazis la 82-a Japana
Kongreso de Esperanto. Gxin partoprenis 530 personoj, ne nur japanaj, sed
ankaux esperantistoj el Koreio, Cxinio, Germanio, Bulgario, Danio,
Kanado, Rusio, Polio, Rumanio, Novzelando, Nepalo, Irano. La kongreson
cxeestis ankaux la cxeha ambasadoro, en kies lando okazos la sekva UK.

Okazis kongresaj seminarioj pri kosmologio, pri la homa korpo, germana
biero (kun reala testado),  AIS,  "Tao-Shi-zhi", prezentado de japana
kulturo, okazis fakkunsidoj k.a.

La nekutima (sed ege sukcesa) kongresero pri bieroj estas dankebla al
Harald Schicke, kiu atentigis la faman bierfabrikon Beck pri la ebleco
trovi merkatan fendon per Esperanto, kaj kiu donacis kelkcent botelojn
por tiu celo...

A. Ju

*************************************************************************

Enkonduko al grafologio!
========================

Inter 06 kaj 11 de auxgusto unuafoje en la historio de nia lingvo oni
serioze alfrontos la aplikon de cxi tiu unika scienco. La kursanoj ne nur
lernos la sekretojn analizi alies personecon tra skribo, sed ankaux la
diferencojn inter la diversaj nacianoj, ecx surbaze de specimenoj de
famaj E-verkistoj.

La seminarion gvidos Lucia Benedos en KCE-Svisio. Interesigxantoj petu
aligxilon cxe:

CP 779, CH-2301 La Chaux-de Fonds, Svisio.

*************************************************************************

FRESxO - 1996
=============

Mi estas unu el la organizantoj de la Olsztyn-a renkontigxo FRESxO. Cxar
dum FRESxO oni povas gajni valorajn premiojn (cxi-jare la 1-a loko super
600 USD!) mi pensas, ke estus inde reklami cxi tiun renkontigxon por ke
ne nur Olsztyn-anoj gajnu preskaux cxiujn premiojn (entute super 2000
USD)... Cxu ekzistas entute iu alia, simila E-arangxo, kie la
partoprenantoj povas gajni tiun sumon?

Marian Zdankowski,
Pana Tadeusza 15/69, PL-104621 Olsztyn, Polio.

*************************************************************************

Monata kalendaro
================

Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio.
Por "ekhavi apetiton" ni aperigas kompaktajn informojn pri cxiuj
arangxoj, pri kio ni scias por la sekva monato. Pliajn informojn,
aligxilojn petu de la menciitaj adresoj. Por ke cxi-kalendaro estu la
plej kompleta, bonvenas cxiaj sciigoj.

29.01-09.02. Auxtobusa kaj Junulargasteja karavano al kvin urbegoj. Inf:
M. Wearing, 30 Westbury Str., Hackney SA 5069, Auxstralio.

03-05.02. EJDO-kunveno, apud Kopenhago. Inf:  Lisbeth Wahl,
Griffenfeldsgade 54, 4tv, DK-2200 Kobenhavn N, Danio.

04-11.02. Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 1-a sesio, Bydgoszcz. Inf:
Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.

08-11.02. Lernu brigxi! Inf: Koni Behr, Coburger str. 83, D-04416
Markkleeberg, Germanio.

12-17.02. 3-a Amerika Kongreso de E-o, San Jose, Kostariko. Inf: Antonio
Leoni de Leon, ap. 7603, CR-1000 San Jose, Costa Rica.

17-18.02. Kultura Monatfino en KCE. Inf: CP 779. CH-2301 La Chaux-de-
Fonds, Svisio.

23-24.02. Pedagogiaj Tagoj en Budapesxto. Inf: Zsuzsanna Barcsay, Bem
rpt. 25-B, Budapest-II, Hungario

25.02-03.03. Esperanto-korusa stagxo, Frechende-Monferrier. Inf: Jorgos,
F-09120 St. Felix, Francio.

*************************************************************************

MOVADO
//////

El la Centra Oficejo de UEA
===========================

Cxi-vintre NEL (Norvega E-Ligo) havas "spionon" en la Centra Oficejo en
Rotterdam. Kjell Heggvold Ullestad, kunfondinto kaj prezidinto de la
klubo de Stavanger, laboras nun kiel volontulo por UEA kaj TEJO. Jen lia
unua raporto:

Mi volontulas cxi tie en la Centra Oficejo de UEA en Rotterdam jam
preskaux du monatojn. Mi venis fine de auxgusto, kaj restos gxis majo
inkluzive. En tiu perspektivo mi jxus alvenis. Kaj tiel mi sentas min,
cxar la tempo vere forflugas.

Nur malmultaj el vi konas min. Kaj mi ne konas vin, se vi ne hazarde
membras en la Esperanto-klubo de Stavanger aux en tiu de Bryne. Aux se ni
renkontigxis en Tampere. Tiu estis mia unua UK. Fakte, mi neniam cxeestis
pli grandan Esperanto-renkontigxon ol la Kristnaskan feston de Stavanger
Esperanto-klubo. Gxin partoprenis dek...

Malkovrante la movadon
----------------------
Nun mi sidas meze en la cirklo. En Nieuwe Binnenweg 176 mi sekvas la
vivon kaj sorton de la Esperanto-movado tagon post tago. Nomoj ne plu
estas nur nomoj, sed vizagxoj - ecx homoj! La revuo Esperanto ne plu
estas nur la "oficiala organo de UEA", kiun mi konfesinde gxis la fino de
auxgusto neniam legis, sed komputilaj dosieroj, kiuj estas sendataj al la
presejo por reveni en la formo de krampita papero faldenda kaj
enkovertigenda (kaj lauxdire ecx leginda...) Kaj Biblioteko Hodler ne plu
estas la biblioteko, sed tro malgrandaj cxambroj kun tro multaj folioj.

Mi ne nur lernas koni la Esperanto-movadon, sed informigxas pri tre
malmulte konigitaj, sed gravaj flankoj de Esperantio. Ekzemple, ke la
listo de cxambroj en CO, kiu aperas en la Jarlibro, estas tre mankohava.
Nek Cxambro Merceij (sapejo) nek la Cxambro Calado (martelejo) aperas.
Ankaux ne Blanke - la biblioteka eskaleto...

Mi logxas en Cxambro Frank Netrval en la tria etagxo - la volontula
etagxo kaj la subtegmentejo. La najbara cxambro estas la TEJO-oficejo.
Sekve mi ne havas longan vojagxon al la oficejo matene. Krom se mi volas
matenmangxi. La kuirejo estas en la subtera etagxo, kvar krutajn
sxtuparojn plu sube. Mi ne vere sopiras je montoj.

Miaj du mioj
------------
Homoj kelkfoje akuzis min esti skizofreniulo. Mi cxiam ambaux forte
kontrauxis tian kalumnion. Sed nun mi ne plu scias: cxar mi ne estas unu,
sed DU volontuloj! Kaj por UEA kaj por TEJO. Laux norvega tradicio
mi pritraktos la lastan unue.

La TEJO-volontulo havas tre belan vivon. En sia oficejo en tria etagxo li
sendube estas la pinto de la movado. De sia fenestro li havas la plej
belan perspektivon en la tuta domo: al la 185 m alta Euromast. Li ecx
vidas arbojn. Tia perspektivo estas tre malofta en Rotterdam. Neniu
kritikemulo iam konfrontas la TEJO-volontulon en ties oficejo, kaj se iu
tamen faras, tiu nur mallauxte prezentas la kritikon (iu iam kalumnie
aludis, ke tiu rilatas al la jam menciitaj sxtuparoj).

La TEJO-volontulo estas ia komunikilo inter la estraranoj kaj komitatanoj
de sia organizo, kaj prizorgas korespondajxojn, cxu temas pri seminarioj
de Konsilio de Europo aux pri informpetoj de bulgaraj neesperantistoj.
(Rilate al informado li jam kun gxojo konstatis, ke la norvega informilo
pri Esperanto estas en la novnorvega. Gratulon, Ulf!) Li ankaux prizorgas
la dissendon de diversaj cirkuleroj kaj provas ordigi arkivon, kiu
bedauxrinde tre suferis pro tro ofta sxangxo, aux  ecx manko, de
respondeculoj.

Kelkfoje li ankaux revivigas sian someran profesion cxicxeronante tra la
domo vizitantojn el la plej diversaj landoj. La volontulo de UEA ankaux
ne plendas. Li nur iomete suspiras kiam Atie stakigas antaux li 5000 (aux
cxu estas ses nuloj?) etikedojn kun adresoj de Esperanto-abonantoj. La
proponon, igi tiujn, kiuj diras ke neniu plu parolas Esperanton, glui la
etikedojn, li trovas ne malbona. Li neniam forgesus la malpravon. Gxi por
cxiam gluigxus al la cerbo. Tamen, la gluado ne vere estas terura, kaj
sekvas gxin cxiam la plej socia el cxiuj taskoj: la enkovertigado. Tiu
monata spektaklo cxiam okazas en la konferencejo "Zamenhof", kaj estas
cxiam akompanata de babilado pri pli-malpli (pli malpli ol pli) seriozaj
temoj.

Kiam la UEA-volontulo ne forsendas la revuon Esperanto (li krome sxatas
skribi salutojn sur la kovertoj al amikoj) li listigas uzitajn librojn,
t.e. se li ne estas forsendanta la revuon Kontakto...

Kielland kaj danaj fromagxoj
----------------------------
Kelkaj homoj eble preferus mortpunon ol listigi uzitajn librojn, sed la
UEA-volontulo sxategas librojn. Kaj inter la 1500 titoloj li trovas la
plej diversajn eldonajxojn solenajn kaj humorajn, sciencajn kaj
ekleziajn, lernigajn kaj ridigajn. Li trovis i.a.tradukojn de Kielland
kaj Obstfelder (Prozo el danaj-norvegaj auxtoroj) kaj lernolibron
verkitan per rimoj (Zauberwort Weltrekord). Li ankaux lernis kiel fari
tri-dimensian optikan iluziojn per kartono (Amuzo per scienco) kaj ke
Jacob Linzbach en 1921 proponis (Transcendentalgebra), ke ni skribu la
vorton blindulo jene kaj la vortonamiko aux...

En sia laboro la volontulo ankaux tenis inter siaj tremantaj manoj la
klasikan "Danaj Fromagxoj" de 1956. La renkontigxo kun la libro La sporta
lingvo kauxzis viglan diskuton pri la futbala (aux piedpilka?)
terminologio dum la kafopauxzo.

En la kafopauxzo la krome malpigraj oficistoj kunvenas en la mangxejo por
kafoklacxi, same kiel en Stortingskafen. Kaj cxio okazas kompreneble en
Esperanto. Cxar krokodili rajtas nur tiu, kiu havas kvar piedojn, voston
kaj skvamojn. Krom mi laboras 12 personoj en CO. Ili venas el dek
diversaj landoj, kaj havas naux diversajn gepatrajn lingvojn (se britoj
kaj usonanoj parolas la saman lingvon...)

Esperanto - tamen viva lingvo!
------------------------------
Kaj jen la plej interesa aspekto de la volontulado: paroli la internacian
lingvon fare de okulisto antaux iom plu ol 100 jaroj kiel cxiutagan
lingvon. Unu afero estas paroli pri Zamenhof kaj participoj en kluba
kunveno, aux homaj rajtoj kaj organiza strategio en Universala Kongreso.
Alia afero estas diskuti la vespermangxon aux la lastan filmon duope en
la kuirejo. Vortojn kiel sejlo, sitelo, dosierujo kaj krampeto vi simple
devas lerni. Same nomojn de fruktoj, vestajxoj kaj sentoj. La tutan tagon
vi auxdas ilin cxirkaux vi, homoj kiuj dum jaroj parolas "nur" Esperante,
sur nivelo tro malofte auxdata, kaj kiuj vere havis la eblecon proprigi
al si Esperanton, kaj kiuj sekve vere estas tiuj, kiuj formas la lingvon
donante al gxi idiomojn, sakrojn kaj aliajn nuancojn beligantajn kaj
vivigantajn gxin.

Tion ne povas tiu fari, kiu cxiujare por unu semajno vojagxas al
Universala Kongreso por kunsidi kun aliaj akademianoj.

En tiu cxi "lando" - tiu cxi -io - en kiu mi logxas jam du monatojn
Esperanto estas la hejma lingvo. Kaj tial la poliglotaj enlogxantoj ne
krias pro anglaj frazeroj en Esperanta rakonto; ili ja parolas erare -
same kiel norvegoj la norvegan. Sed ili parolas Esperanton anstataux nur
elparoli gxin.

Antaux du monatoj Esperanto estis por mi hobio kaj komunikilo. Gxi ne
estis iu idealisma, duonreligia dogmaro savonta la mondon. Gxi ankaux nun
ne estas. Nun Esperanto estas por mi lingvo. Viva lingvo. Ecx.

Amikajn salutojn

Kjell
el Norvega Esperantisto 5/95
u_draper_d@forigu.kari.uio.no

*************************************************************************

Festantaj esperantistoj, bruantaj politikistoj
==============================================

La 15-an de decembro esperantistoj de Braziljo kunvenis en la Deputita
Cxambro de la Federacia Distrikto por omagxi L. L. Zamenhof en la 136-a
datreveno de lia naskigxo.

La festo okazis sub la auxspicioj de Brazila E-Ligo kaj laux invito de
deputito Jorge Cauhy, auxtoro de la legxo - jam aprobita - por la
enkonduko de la instruado de Esperanto en Braziljo.

Nura problemeto: la kunveno koincidis kun varmega debato de parlamentanoj
pri la bugxeto '96 kaj koncerna... impost-plialtigo.

Sekve, dum la silenta salono de esperantistoj auxskultis prelegojn de F.
Mattos de Oliveira kaj Ursula Grattapaglia, kaj dum la muzika pauxzo pli
kaj pli bonigis la etoson danke al talento de junaj muzikistoj
esperantistaj, la atmosfero cxe la deputitoj en la pleno estis tute alia
kaj multe pli brua. La animoj de la politikistoj estis tiel ekscititaj,
ke cxeestanta membro de la Cxambro proponis inviti oratorojn lerni
Esperanton por ke ili trovu komunan lingvon, denominatoron por
interkomprenigxi kaj pace solvi siajn problemojn...

Giuseppe Grattapaglia

*************************************************************************

Esperanto fartas bone en Zagrebo
================================

Se jugxi laux la kvanto de televidaj elsendoj, en kiuj Esperanto estis
menciita, Esperanto fartas bone en Zagrebo.

Pli pacaj laborkondicxoj ebligis okazigon de kultura semajno por infanoj,
rilatinta al 50-a jubileo de la apero de sveda porinfana libro Pipi
Sxtrumpolonga. Dum plena semajno pli ol mil infanoj de la urbo
partoprenis en diversaj arangxo pri Pipi, kiujn gvidis Judita Rey
Hudecxek kadre de la homama sekcio de Esperanto-societo "Bude Borjan".
Pipi sukcesis havi 4 televidajn elsendojn kaj titolpagxon en la loka
jxurnalo "Vecxernij list".

Internacia monato de la libro listigis al arangxo de programo pri indiana
skribo, kiuj siavice rezultis per du pliaj TV-elsendoj.

Lancxo de Esperanta Asteriks-volumo estis ankaux farita en la lumo de TV-
kameraoj.

La 3-an de decembro - Tago de invalidoj, zagreba televido denove atentis
la agadon de esperantistoj: sur la cxefa placo oni okazigis promenadon
per invalidaj pusxcxaroj - en kiuj sidis sanaj infanoj. Ili devis lerni,
kiel fartas invalidaj infanoj, kiuj sxatus acxeti ion en la urbo, kie
abundas sxtupoj cxe la trotuaroj.

Sankta Nikolao de Esperanto-Societo "Bude Borjan" dum gastado en
porinfana biblioteko Savski Gaj ankaux havis atenton de jxurnalistoj.

Ekde decembro Kroatia Esperanto-Ligo havas profesian sekretarion -
Spomenka Sxtimec. Sxi forlasis sian postenon en Ambasadejo de Malajzio
por akcepti la defion uzi Esperanton kulture dum establado de la
packondicxoj.

Kroatio bonvenigas vian subtenon al Esperanto kaj gxia multkultura
koncepto. En la tempo post la milito gxi estas aparte bezonata.

S.Sx.

*************************************************************************

Sxerce sed pozitive en UN-ekspozicio
====================================

Monda ekspozicio de la finnlanda UN-asocio inter la 24-a kaj 27-a de
oktobro donis tauxgan prezentejon por diversaj internaciismaj organizoj.
Al Vanha Satama (Malnova Haveno) venis prezenti parlamentaj grupoj de EU-
parlamento, evoluhelpaj organizoj, edukejoj, firmaoj por komputilaj
konektoj ktp.

La vizitantoj estis plejparte lernejanoj, sed ankaux pli agxaj junuloj
kaj plenkreskuloj alvenis, videblis i.a. universitataj esploristoj kaj
sxtataj oficistoj.

EAF (E-Asocio de Finnlando) ricevis bonegan situon por siaj kvar
kvadratmetroj, la vizitantoj ne povis pasxi sen rimarki la
esperantistojn, des pli ke la atenton tiris komputila prezentado de
Esperanto. El entute 15.000 vizitantoj granda parto haltis cxe EAF-stando
kaj starigis demandojn al prezentantoj. La sinteno de la demandantoj kaj
la enhavo de iliaj demandoj variis de plena nescio al pozitiva reago. Iu
havis ideon mem fari propran lingvon, antaux ol auxdi pri Esperanto, iuj
interesigxis pri kursoj, iu alia volis scii kiel eblas vojagxi per
Esperanto en Rusion. Pluraj centoj da vizitantoj kunprenis informilojn,
iuj ecx acxetis niajn librojn.

Esperantistoj estis gxis nun relative malofte videblaj en similaj
arangxoj, almenaux en Helsinki. La cxeesto kaj videblo estis tre  utilaj,
i.a. sxtataj oficistoj, kiuj havas eblecon influi al tio, kiel oni
traktas Esperanton en la administrado, vidis nin kaj diris ion sxercan,
sed tute pozitivan komenton unu al la alia. Foje la pozitiva atento kaj
subkonscia scio pri la ekzisto de Esperanto povas doni rezulton i.a. en
partopreno al kursoj aux gxenerala favora sinteno al Esperanto.

laux Esperantolehti, dec/95

*************************************************************************

Ministerio subvencias
=====================

La Ministerio pri eksterlandaj aferoj de Italio subvenciis la
Disseminarion en Treviso, okazinta inter la 7-a kaj 10-a de decembro.
Itala E-Junularo, IEJ, dank' al pionira laboro de diversaj jamaj
aktivuloj kaj al efika agado de A. Beltramini kaj Flavia Dal Zilio eniras
la rondon de "bonaj asocioj", kun kiuj la Ministerio volonte kunlaboras.
Tio estas plia grava rekono de la kvalitaj rezultoj, kiujn ni akiris dum
la lastaj jaroj per nia laboro. Pliaj informoj:

Flavia Dal Zilio,
via Cappellotto 11, I-31100 Treviso, Italio.
Tel/fakso: +39-422-23760
el L'Esperanto, nov/95

*************************************************************************

E-kursoj en Irano
=================

Ekde 18.10.95 estas arangxitaj E-kursoj en Havaran kulturejo por
gestudentoj. La kursojn gvidas M. Reza Torabi. Oni faris fakan komisionon
pri la internacia lingvo en la kulturejo por esploroj. La studentoj
entuziasme renkontis la ideon kaj pli ol 150 personoj partoprenis la
enkondukan kurson.

Oni planas fari ankaux progresigan kaj konversaciajn kursojn.

el IREJO-Bulteno, decembro-95

*************************************************************************

Gvidlibro pri Azio
==================

Estas kutimo en kongresoj de Esperanto en Japanio havi ian memorajxon.
Plej ofte ni eldonas ian libron en aux pri Esperanto. En Esperantujo
eldonkvanto de unu libro estas tre malmulta: 500 estas maksimumo, krom
lernolibroj kaj vortaroj. Do, eldono de Esperantaj libroj memore al
kongreso estas tre rekomendinda.

Por nia kongreso ni eldonis du gvidlibrojn: pri Yokohama kaj pri E-movado
en Azio.

La Gvidlibro pri E-movado en Azio enhavas historion kaj nunan staton de
la E-movado en aziaj landoj kun multaj adresoj kaj mapoj. Post la
kongreso la gvidlibro estis sendita al multaj aktivaj esperantistoj en
Azio.

Se vi interesigxas pri la movado en Azio, aux se vi iam volas vojagxi al
aziaj landoj, la libro multe utilos al vi.

Doi Cxieko, la gxenerala sekretario de la kongreso kaj samtempe unu el la
redaktantoj de la UEA-bulteno "Esperanto en Azio", kompilis la
gvidlibron: Formato A-4, 90 pagxoj, 9 NLG, sendkosto 3,5 NLG. Bonvolu
mendi la gvidlibron cxe Jokohama E-Rondo:

Doi Hirokaz,
18-14 Saido 1-cxoome, Konan-ku, Yokohama, 233 Japanio.
Fakso: +81-45-7855458

*************************************************************************

Nova estraro en la Akademio
===========================

La 30-an de Novembro 1995 kunvenis en Toulouse, la balot-komisiono de la
Akademio de Esperanto en cxeesto de D-ro Albault, la gxisnuna prezidanto
de la Akademio.

Alvenis 32 balotiloj. La 6 kandidatoj ricevis jenajn vocxojn:

Kandidatoj al la prezidanteco:
------------------------------
D-ro Bormann: 18 vocxoj.
Prof. Duc Goninaz: 13 vocxoj.

Kandidatoj al la sekretarieco:
------------------------------
S-ino Ari-Martinelli: 18 vocxoj
S-ro Haupenthal: 12 vocxoj

Kandidatoj al la vic-prezidanteco:
----------------------------------
S-ro Berveling: 24 vocxoj
S-ro Neves: 21 vocxoj

Estas do elektitaj d-ro Bormann kiel prezidanto kaj s-ino Ari-Martinelli
kiel sekretario-kasisto.

S-ro Berveling kaj S-ro Neves estas elektitaj kiel vic-prezidantoj.

Nun la nova Estraro organizos la balotojn por la direktoroj de la
akademiaj sekcioj kaj komisionoj.

laux la informo de d-ro Andre Albault
laux LRG-2, suplemento

*************************************************************************

Kompakt-diskoj en Esperanto
===========================

Gxis nun laux nia scio aperis la sekvaj E-rilataj son-kompaktdiskoj
(prezentanto: titolo, eldonejo, jaro)

Plene E-lingvaj diskoj
**********************

   1. Komentario pri Ekzercaro de E-o, Oomoto, jaro: ?

   2. Kajto: Flugdrako CD 001, 1989

   3. Tutmonda Muziko: Esperanto,New Line Records 291-3, 1991.

   4. Kajto: Procesio multkolora, Universe Productions CDSP 47819.
      Flugdrako 1991.

   5. Nikolin': Inter du amsezonoj,LF-Koop LF-24b, 1993.

   6. Folklorgrupoj: Kantoj de' popolo,Kava-Pech, CD 001-2411, 1993.

   7. Kajto: Tohuvabohuo, ?, 1994

   8. Vinilkosmo: Kompil'-1,Vinilkosmo, 1994.

   9. "Ni kantu en Esperanto",ESP Disk 1001-2, ZYX Music, 1994
      Trobadoras Frans Jahger - Monologas Duncan Carter - Deklamas Julius
      Balbin
      (reeldono de vinila disko eldonita iam en la 60aj jaroj)

  10. Vinilkosmo: Kompil'-2, Vinilkosmo, 1996.
      (preparata, antauxmendebla)

Parte E-lingvaj diskoj
**********************

  - Lou Harrison: La koro sutro,New Albion Rec. NA 015, 1988.
    (Cx. 1/3 de la tuto estas prezentata en Esperanto, laux aliaj
    informoj neniu alia lingvo estas auxdebla)

  - Rob de Nijs: Wereldwijd e'e'n stem, CDR-127.47.52-EMI, 1989

  - Jacques Yvart: Bonjour la paix!, Les disques Citedelle, CIT 1505.2,
    Francio 1991. (1 kanto en Esperanto)

  - Les Rosemary's Babies: Malin Plaisir,

  - Willing Productions, 21162-WG 931, 1993.
    (1 kanto + 1 refrenparto en Esperanto)

Nur rilatoj al Esperanto
************************

  - Elvis Castello: Blood & Chocolate, IMP Records, Fiend CD 80, 1986
    Kelkaj vortoj (nomoj de artistoj kaj iliaj instrumentoj) en E-o
    surkovrile, kaj dankesprimo al "Esperanto-Centre, London"

  - Shadowfax: Esperanto, EarthBeat Rec. 9 42523-2, 1992. (nur titolo)

  - Electric Music: Esperanto, SPV Gmbh, LC-8100, 1993
    (Aperis en 2, iom modifita varianto. Titolo de la tuta disko
    + 1 kanto nomigxas: Esperanto)

  - Rosario di Bella: Esperanto, eld: Polygram Italia srl, CD 528 562-2,
    eld. 1995. (nur titolo)

La supraj datumoj estas kompilitaj cxefe laux la kolekto de Georgo
Csullog, Veszto, Hungario.

Havata nur la informo pri ekzisto, sed nenio pli:
*************************************************

  - Grupo Esperanto: Danse Macabrea (A&M PCCY-10177), Japanio?

  - Grupo Esperanto: Last Tango (A&M PCCY-10178), Japanio?

  - Grupo Esperanto: Rock Orchestra (Canyon PCCY-10176 xA&M PCCV-10176),
    Japanio?

  - Cabaret Voltaire: International Langauge (Instinct No-3 C195444-V),
    USA.

  - Sakamoto Ryuichi: Esperantomidi (3SMD-1073-MIDI MDCL-1244) Japanio,
    1987 (baleto koreografita de Molissa Fenley, komponado, arangxado
    kaj plenumado de Ryuichi Sakamoto)

* * *

Laux nia scio s-ano Georgo Csullog post plurdekjara kolektado nun posedas
la plej grandan Esperantan sonarkivon (248 sondiskoj, kasedoj,
kompaktdiskoj el 34 landoj). Se vi povas helpi al li aux per alsendo de
mankankaj esperantajxoj aux ecx per informo, ni estus dankaj al Vi. Li
estas kontaktebla cxe: Mikszath K. u. 34, H-5530 Veszto Hungario, aux
pere de nia redakcio. Viaj kompletigoj al la supra listo estas bonvenaj.

La red

*************************************************************************

Etimologia vortaro, 4-a volumo
==============================

Eldona Societo Esperanto, t.e. la cxefa Esperanto-eldonejo en Svedio,
gxojas informi, ke la kvara volumo de Etimologia Vortaro de Esperanto
aperis.

La auxtoro d-ro Ebbe Vilborg estas membro de la Akademio de Esperanto.
Post la apero de la unuaj du volumoj en 1992 li ricevis la premion OSIEK
pro tiu verko.

La kvina kaj lasta volumo aperos post unu aux du jaroj.

La prezo de Etimologia Vortaro, vol. 1-4 estas po 150 SEK
(+sendokostoj). Por akiri ilin kontaktu:

Eldona Societo Esperanto,
Vikingagatan 24, S-113 42 Stockholm, Svedio.
Tel. +46-8-340800
Fakso: +46-8-340810

*************************************************************************

ILEI
////

Ago-Tago por infanoj
====================

La revuo Juna Amiko lancxas en sia lasta, 75-a numero novan aktivigan
kampanjon por infanoj:

"Jen nova okazo por festi. La ago-tago estu merkredon la 21-a de februaro
1996, kiu estas la komenco de la Semajno de Internacia Amikeco. Provu
festi la 21-an, sed se pli konvenas, elektu alian tagon en tiu semajno.

Ekzercu kantojn pri amikeco, instruu ilin al ne-esperantistaj grupoj,
skribu salutojn kun desegnajxoj kaj sendu ilin al korespond-grupoj
eksterlande, invitu jxurnaliston auxskulti la kantadon kaj foti aux filmi
la grupon kune kun viaj ricevitaj posxtkartoj, leteroj kaj desegnajxoj,
kaj sendu raporton al la revuo Juna Amiko":

pk. 193, H-1368 Budapest, Hungario

*************************************************************************

E-lernolibro por japanoj - en la angla...
=========================================

Nova japana auxtodidakta lernolibro estas eldonita en Hakusuisxa
Eldonejo. La auxtoroj estas d-ro Tsukasa Kobayashi, unu el la estraranoj
de Japana E-Instituto, kaj lia edzino Yoko Hagiwara. La 210-pagxa libro
estas iom unika, ja por instrui la Internacian lingvoj al japanoj
largxskale bazigxas sur la angla.

La gramatika parto estas konciza surbaze de la Fundamento de Esperanto,
kaj cxiujn frazojn akompanas la angla traduko por "pli facile komprenigi
ilin". La konversacia parto enhavas liston de ofte uzataj frazoj kaj
ekzemplojn de la konversacio dum la UK. En la teksta parto estas uzataj
citajxoj el la monda literaturo - kun la respektivaj nacilingvaj
originaloj. La lernolibron akompanas ankaux sonkasedo.

La praktiko kaj la vendostatistikajxoj montros, kiel la japanaj lernontoj
aprezos la ideon studi Esperanton pere de la angla... Prezo de la libro
estas 24 USD + afranko cxe la auxtoro:

D-ro T. Kobayashi,
Ohizumimachi 2-55-8, Nerima, Tokio, Japanio 178.

*************************************************************************

Internacia konkurso por plenagxuloj
===================================

(La konkurso okazas en organizaj kadroj de internacia lerneja konkurso.
Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte.)

Vi povas resendi solvojn ecx se vi respondas nur al kelkaj demandoj, kaj
ecx se vi partoprenas ne de la komenco de la jaro!

5-a taskfolio
-------------

   1. Ekzistas diverspecaj horlogxoj. Nomu ne malpli ol ses el ili.
      (3 poentoj)

   2. Doktorino, doktoredzino. Prezentu la diferencon per ekzemplaj
      frazoj. (2 poentoj).

   3. Korektu la erarojn: (3 poentoj)

   Sxi sidigxis en la segxo antaux la spegulo kaj rigardis sin en gxin.

   4. Skribu almenaux ses vortojn kun prefikso retro-. (3 poentoj)

   5. Kompletigu la proverbon: Kie lumo ... ankaux ombro ...
      (2 poentoj)

   6. Esprimu la procentojn ne matematike, sed per ordinara(j) vorto(j).
      (3 poentoj)

   100 %, 99 %, 85 %, 10 %, 1 %, 0 %

   7. Oni diras, ke mi estas blua, kvankam mi naskigxas en la
      Nigra Arbaro kaj mortas en la Maro Nigra. Pri kio temas?
      (2 poentoj)

   8. Kiu ricevis la titolon "la patro de la Esperanta poezio"?
      (2 poentoj)

La solvojn sendu gxis la 12-a de februaro '96 al:

Diosgyori Altalanos Iskola, Esperanto-grupo,
Nagy Lajos Kiraly utja 30, H-3534 Miskolc, Hungario.

Solvoj de la 3-a taskofolio
---------------------------

   1. ondo, bona, dono, vagono, abono, tono, bano, vado, vagado, dento,
      beno...

   2. Li aspektas gaja, vigla, gxojplena, ridema, felicxa...

   3. senvorte, seninterrompe, senhalte, senerare, sencxese, senlaborulo.

   4. Al cxevalo donacita oni busxon ne esploras.

   5. Kie li dormis? / Kien vi iras? / De kie li saltis?

   6. Ili logxas jam de pluraj jaroj tre kontente en la tria etagxo.

   7. komedio

   8. W. Auld, G. Waringhien, E. Privat, K. Kalocsay, J. Baghy, A.
      Grabowski, N. Kurzens, L. Jevsejeva, M. Boulton, B. Ragnarson, J.
      Korinek...

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Honore al K. Kalocsay
*********************

En la Konkurso de arta tradukado honore al Kalomano Kalocsay 1995/96 j.
venkis:

1-a kategorio:
--------------

Kakas Armin, lernejo BJG, Kecskemet (37 poentoj)

2-a kategorio:
--------------

Csikai Andrea, lernejo BJG, Kecskemet (40 poentoj)

3-a kategorio:
--------------

Domby Rita, lernejo KLG, Miskolc (37 poentoj) kaj
Kovacs Zsuzsa, lernejo KLG, Miskolc (37 poentoj)

Ni sincere gratulas!

Novaj eldonajxoj el Debrecen
****************************

Antaux nelonge aperis la subaj novaj eldonajxoj. Elektu kaj mendu inter
tiuj cxe Tibor Papp, Trombitas u. 12, H-4031, Debrecen:

d-ro B. Meszaros: Esperanto - Nemzetkozi nyelv 14 leckeben. 150 Ft / 4
IRK.
J. Sarkozi: Filmo por pli ol 16-jaruloj - kaj aliaj noveloj. 100 Ft / 3
IRK.
d-ro Meszaros - d-ro A. Salga: Tesztkonyv nyelvvizsgahoz. 350 Ft.
G. Rudnai: Libro de Krista. Ampoemoj, trad. de T. Papp). 80 Ft / 2 IRK.
Hirharsona. 80 Ft.

Abonu MONATO-n!
***************

La plej prestigxa kaj interesa nemovada magazino por 1996 aboneblas nur
por 2600 forintoj. En Esperanto pri nemovadaj temoj, - simila kiel la
nacilingvaj magazinoj! Per abondeziroj turnu vin al la Bp-a E-Domo

*************************************************************************

INTERESE
////////

Cxu Marco Polo trompis?
=======================

Cxu vi memoras la mariston, kiu pretendis, ke li navigis cxirkaux la
mondo antaux kelkaj jaroj? Poste oni malkovris, ke li ne pretervojagxis
la Atlantikan Oceanon, sed sukcesis nur dissendi falsajn raportojn al la
mondo.

Nun oni skribas, ke ankaux Marco Polo verkis falsajn raportojn pri sia
tiel nomata vojagxo al Cxinio kaj restado dum 17 jaroj inter la mongoloj.

D-ro Frances Wood de la cxina sekcio de la fama Brita Biblioteko,
preparis tezon pri li. Laux sxi la enkonduko al lia granda verko eble
estas vera, ke li ja atingis Constantinoplo, sed laux la aserto de D-ro
Wood la plejparto de la verko de M. Polo estas falsa, kaj bazigxas sur
raportoj de aliaj vojagxantoj. Sxi ne trovis ion ajn en la skribajxo de
Polo pri la fama Granda Muro, nenie li skribis pri la teo, pri porcelano,
pri virinoj kun binditaj piedoj, pri la cxina skribmetodo - kaj pri
multaj aferoj, kiuj neniel povintus eviti la atenton de reala vizitinto.
Cxu eblas ke iu verku grandiozan raporton pri Cxinio sen mencii tiujn
aferojn?

La auxtorino kredas, ke la fama libro estis verkita de alia malliberulo,
kiu estis en la sama karcero, kiam Venecio estis invadita de Gxenovanoj.

La tezo estas ja diskutata nuntempe; kelkaj dubas, aliaj volas legi la
tuton antaux ol ili parolos publike; sed Peter Hopkirk, auxtoritato pri
la historio de Meza Azio, elmontras, ke nenie li trovis ion ajn pri
vizitoj de euxropano...

laux Telopeo, decembro '95

*************************************************************************

Kial li ofendigxis?
===================

La mondo igxas cxiam pli malgranda, kaj renkonto de foraj landoj, tieaj
personoj estas cxiam pli ofta, aperte en E-medio. Sed ne konante la
lingvon de gestoj, oni povas facile konfuzigxi...

Jen unu el la situacioj, kiu dum la longa tempo restis enigmo por la
okcidentaj turistoj, precipe usonanoj, en la landoj de la Persa Golfo:

Tipa, ni diru, usona entreprenisto post longaj kaj malfacilaj penoj
finfine subskribas kontrakton kun la entreprenisto saud-arabia, ili
premas reciproke manojn, post kio levas la pokalojn - (iu da cxampano, iu
da orangxosuko); usonano sidigxas en molan fotelon, "siamaniere" jxetinte
unu kruron sur la alian kaj (ho, cxieloj!) saudano lasas la ejon -
baldaux al la usonano oni aludas, ke la kontrakto estas subskribita, ho,
tro hasteme, kaj plej bone estus forgesi pri gxi kaj pri la tuto. Tiu
nenion povas kompreni. Kaj nur la poste iu merkatika fakulo klarigos al
li, ke faris "janki"-an nepardoneblan eraron, jxetinte kruron sur kruron:
montri la pladojn de siaj sxuoj al saudano estas ofendo, pli fortan ol
kiu en cxi-regxlando apenaux eblas elpensi...

PR-fakaj merkatikistoj dividas landojn al du cxefaj kategorioj: tiuj, kie
la kulturo de komunikado maksimume esprimigxas en la parola lingvo (Norda
Ameriko, Britio, Svisio ktp.) kaj landoj, kie la komunikado bazigxas pli
en gestoj kaj nuancoj, ol en la vorta esprimado (Francio, Japanio,
Hispanio, Grekio, Sauda Arabio, Cxinio kaj Suda Koreio).

Euxropano, vidante du pace konversaciantajn arabojn, kutime emas supozi,
ke unu el ili estas aux surda, aux miopa - tiom proksime unu al la alia
ili staras... Fakte estas nek tio, nek alio: simple en Oriento la homoj
havas aliajn imagojn pri la spacaj dimensioj. (Dum interparolo kun
Orientano euxropano ofte havas fortan fugxemon, tiom gxenas lin la troa
fizika proksimeco).

En la komunikado kun la homoj de la Oriento euxropanojn atendas amaso da
surprizoj. Oni devas esti pretaj, ekzemple, ke la nea (en euxropa
kompreno) svingado per kapo fare de hindo signifas gxuste lian konsenton
pri tio, kion oni al li diras.

El la usonaj filmoj vaste konata konfigurado "O'key" (la granda kaj
montra fingroj formas rondon) estos komprenita kiel gesto maldeca en
Grekio kaj Brazilio; kiel signo de minaco en Egiptio; kiel "nigra okulo"
en Sauda Arabio kaj... kiel peto pri pago en Japanio..!

Cetere, ankaux en Oriento la kulturo komunikigxi per gestoj estas tre
varia. Ekzemple, en Japanio aux Koreio, kie gxenerale ne estas kutime
demonstri siajn sentojn, tiu kulturo, laux la difino de la specialistoj,
estas minimume kontakta: ekz-e, saluti tie oni preferas per klinigxoj (ju
pli malalte, des pli da estimo al la partnero); la manpremoj (tre
originalaj) estas uzata plej ofte en oficialaj situacioj - la salutanto
per ambaux manoj cxirkauxas la manplaton de la salutato. Vaste rideti,
demonstrante la dentojn, estas taksata kiel maldeco por la virinoj de
cxi-landoj, tial, ridetante, ili plej ofte sxirmetas la busxon permane.
En la cetera mondo la kontakta komunikado - manpremo, cxirkauxbrakumoj
kaj kisoj estas vaste uzataj.

Precipe singardeme, atentante pri la tradicioj, oni devas trakti la
kisojn kiel signoj de saluto. Euxropanoj, kutime, ne salutas unu la alian
per la kisoj, nure krom intimaj amikoj aux parencoj post la longa
disigxo. Kaj - inter la reprezentantoj de kontrauxaj seksoj. Francinoj en
la similaj okazoj "kisas la aeron", ne tusxante per lipoj la vangojn de
la partnero.

Logxantoj de la sudo de Euxropo, Latina Ameriko kaj, precipe, de arabaj
landoj, interkisigxas cxe la renkonto multe kaj volonte. Tiu cxi
proceduro praktike estas deviga inter la viroj en la arabaj landoj de la
Golfo. Kaj nur post la kiso ili komencas manpremi. Iuj ajn kisoj (ecx de
la mano!) inter reprezentantoj de kontrauxaj seksoj estas tie ne simple
maldecaj, sed netolereblaj!

Ne malhavas la riskon ankaux la esprimaj gestoj per fingroj. Ekz-e,
praktike cxie estas konsiderata kiel blasfemo kombinacio el antauxen
etenditaj montra kaj malgranda fingroj. En Latina Ameriko kaj en Italio
cxi-gesto estas fortega ofendo. Komparebla al gxi ofendo por hispano -
svingado per "fasko" da fingroj de unu mano. Kaj gxuste la sama gesto en
Egiptio estas tre vaste uzata kaj signifas nure: "atendu!" Eblas facile
imagi, kiom da misoj igxas sur la stratoj de Kairo inter la sxajne cxiam
gastamaj egiptoj kaj foj-foje ne cxiam toleremaj hispanaj turistoj.

La montra fingro, metite iom malsupren de la dekstra okulo, en Egiptio
signifos: "Ne maltrankviligxu, mi cxion faros tiel, kiel vi diras". Sed
en Italio - tute male: "Mi faros tiel, kiel mi decidos".

Kalkulo per fingroj estas aparta scienco: en Francio, Anglio aux Usono la
kalkulado komencigxas de la polukso, dum en Japanio aux en arabaj landoj
- de la montra aux de la malgranda. Provu en Kairo montri al la vendisto,
ke vi bezonas tri gazetojn, uzante tri fingrojn de unu mano - polukson,
montran kaj mezan. Plej versxajne, li donos al vi nur du - la polukso cxi
tie ne estas atentata dum la kalkulo.

Aleksandr Sxumilin
laux Moskvaj Novajxoj, A. Ju.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nekomercaj anoncetoj estas senpagaj

Dr. Otto Haszpra havas novan adreson: Hur u. 9, A. ep. III lh, I/3, H-
1223 Budapest. Tel: +36-1-2279488. Li petas pardonon de multaj amikoj ke
pro sia troa okupiteco li ne povis respondi multajn leterojn dum la
lastaj jaroj.

* * *

En majo tra Afriko - de Tanzanio al Sudafriko per auxto. Por tia projekto
mi deziras trovi kunveturant(in)on. Skribu al s-ro Horst Gruner, German
Embassy, P.O.Box 9541, Dar es Salaam, Tanzanio.

* * *

Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn
anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj
volas rideti...

* * *

Kalmanne Smideliusz Katalin post la jxusa translogxigxo havas novan
adreson: Kos Karoly u. 29., H-9700 Szombathely, Hungario. Tel.: +36-94-
320313. Laboreja fakso (kun indiko de la nomo: +36-94-312248, retposxto:
smidik@forigu.fs2.bdtf.hu

* * *

Mi sercxas e-istojn kun karto "sound blaster". Mi volas intersxangxi
sonfajlojn por vidi ke diversaj homoj trans la mondo prononcas
Esperanton. Peter Hein, petor@forigu.texas.snafu.de

* * *

Sxangxigxis la adreso de "Helianto", informilo de Ukrainia E-Asocio, la
unusola periodajxo, kiu dume ekzistas en nia lando. Kontaktu nin: pk. 26,
UA-263018 Luck-18, Ukrainio.

* * *

Aktualaj radio-informoj

Por trovi informojn pri la E-lingvaj radioelsendoj indas turni vin al la
WWW-pagxoj de Internet, prilaboritaj de Flandra E-Ligo:
http://www.knooppunt.be/fxel/radio.html

Tiuj informoj estas prizorgataj de AERA (Amikaro de Esperanto en Radio:
http://www.knooppunt.be/fxel/aera.html

inf: Carsten Schmidt, s.c.e.

* * *

Euxropajn novajxojn - en Esperanto
----------------------------------

La TV-programo "Euro News" estas euxropa programo, kiu elsendas en
diversaj lingvoj. Cxi tiu televid-stacio dissendas momente demandilon, en
kiu la spektantoj estas petataj doni sian opinion pri la programo.

Mi proponas en tiu demandilo, ke la televid-stacio instalu Esperanto-
fenestron por cxiuj landoj. La aliajn programojn oni ja cxiam devas
traduki. Per tiu cxi fenestro oni ligus cxiujn esperantistojn en la send-
regiono, kaj la televid-stacio havus malpli da kostoj. Ili ja povus uzi
la samajn filmojn.

Mi pensas, ke se multaj homoj prezentos cxi tiun ideon, povus esti
sukceso pli granda, ol se nur mi skribos. Antauxdankon!

Bernard Maurer, Germanio

La adreso de Euro News: Euro News, Programredaktion, 60 Chemin des
Mouilles, F-69130 Ecully, Francio. Fakso: +33-721-89371

* * *

Solvo de la enigmo, aperinta en Eventoj-091:
--------------------------------------------

Pseuxdonimoj - Nomoj de esperantistoj:

Peter Peneter - Kolomano Kalocsay
Julian Modest - Georgi Mihalkov
A. Mikey ViaJacques - Louis Mahe
Mad MevoMadelain - Stakian-Vuille
Leo Belmont - Leopold Blumenthal
Lusin- Znou Shuren
Georgo E. Maura- Gaston Waringhien
Arthur Iltis - Reinhard Haupenthal
Ludovikito- Ito Kanzi
Louis Beaufront - Louis Chevreux

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros,
Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor