E V E N T O J, 1/decembro 1995. nr-o 0091
*******************************************
Kara leganto,
=============
okazis tre multo ankaux cxi-jare en Esperantio, kaj ni klopodis prezenti al
vi kiel eble plej vastan gamon de tiuj eventoj.
Ni dankas, ke ankaux cxi-jare vi apartenis al niaj regulaj legantoj. Ni
esperas, ke vi estas kontenta pri la enhavo kaj stilo de la EVENTOJ. Estus
honore al ni, se ankaux sekvajare ni povus sendadi al vi la gazeton, ja tio
signifas, ke havas iun sencon nia laboro. Ni petas vin renovigi vian
abonon. Aldone al la gazeto vi trovas abonilan slipon kun la landaj
kotizperantoj. Resendo de tiu slipo plirapidigas la traktadon de via abono,
ja la landaj kotizperantoj informas nin pri la enpagoj ofte nur post kelkaj
semajnoj.
La utiligo kaj disvastigo de Esperanto dependas nur de ni, esperantistoj.
Ankaux vi povas helpi, ecx se vi ne ofte vizitas lokajn E-kunvenojn,
ekzemple per varbado de novaj abonantoj, per subteno de nia Abonhelpa
Fondajxo, per reago al la aperintaj artikoloj, alvokoj - aux ekzemple per
alsendo de publikigendaj materialoj. Ne pensu, ke pri viaregionaj okazajxoj
aliaj ne interesigxas! Ju pli da legantoj, des pli da valoro de la
artikoloj!
Ni estas fieraj pri nia esperantisteco, pri tio ke nia parolas la
neuxtralan internacian lingvon! Kun la numero 1/februaro 1996 ni sendos al
vi senpage belaspektan, travideblan, memgluan reklamfolion pri Esperanto,
glueblan al la fenestroj de auxtomobiloj, aux al ajna vitra surfaco.
Ni gxojas, se per nia laboro kaj per la "plej ofta E-gazeto" ni ecx iomete
povas helpi vian agadon.
Laszlo Szilvasi, red.
***************************************************************************
FAME-premio de 10.000 DEM al Alfredo Bays
=========================================
FAME-Fondajxo por stimulado de internaciaj kompreniloj per sia prestigxa
kulturpremio en valoro de 10.000 DEM en 1995 distingas la brazilan
eldoniston Gersi Alfredo Bays. Li ricevas la 5-an Esperanto-kulturpremion
de la urbo Aalen pro siaj meritoj pri ampleksa eldonado de literaturaj
verkoj kaj la revuo Fonto.
Bays, instruisto, logxanta en fora regiono de suda Brazilio, en 1977
apudprofesie komencis favorpreze kompostadi por E-eldonejoj. Tiel li
ebligis, ekzemple, aperigon de monumenta Plena Analiza Gramatiko de
Esperanto de Kalocsay / Waringhien. En 1980 li mem fondis eldonejon kaj de
tiam publikigis pli ol 60 librojn. Fine li ekde oktobro 1980 eldonas la
monatan literaturan revuon Fonto. En gxi aperis kontribuajxoj de la plej
bonaj literaturuloj; krome en gxi - kaj nur tie - povis debuti ankaux
multaj novaj talentuloj. Per intertempe preskaux 200 numeroj Fonto farigxis
la plej ampleksa literatura revuo en la E-historio. Kaj cxi cxion Bays
realigis sub plej malfavoraj ekonomiaj cirkonstancoj kaj kun multaj
personaj oferoj.
La premio estos transdonata en printempo 1996 - kiel kutime - dum solena
akcepto fare de la cxefubestro de Aalen, urbo-hejmo de la Germana E-
Biblioteko. FAME-fondajxo definitive transigis sian sidejon de Stuttgart al
Aalen, nelaste pro la tre impona subteno de la urbo, kun kiu FAME havas
kontrakton pri la kultur-premio, kaj pro la grandanima financa subteno fare
de la tiea Kreissparkasse Ostalb (sxparkaso). Per ties mono FAME nun povas
grandparte pagi la kulturpremion, tiel ke gxiaj propraj rimedoj disponigxas
por aliaj celoj. La premio nun oficiale havas la nomon "Esperanto-
Kulturpremio de Aalen - Aalener Esperanto-Kulturpreis".
Subteno al multaj projektoj
---------------------------
FAME krome decidis pri subtenoj en 1996, sed el la multaj petoj devis
elekti, por ne transiri kadron de 15.000 germanaj markoj por la financa
jaro. La plej grandajn sumojn FAME disponigas por du vere gravaj verkoj:
Zamenhof-objektoj, verkita de Hugo Rollinger kaj eldonota de UEA; por gxi
la fondajxo donas subvencion de 5.000 germanaj markoj. Hungara E-Vortaro,
eldonota de Hungara E-Asocio, ricevos subvencion de 3.000 germanaj markoj
kaj krediton de 5.000 markoj.
Krome FAME subtenos ekz. la junularan programon de venonta Euxropa E-
Kongreso en Stuttgart, vojagxon de Cseh-instruisto A. Rojas tra Sudameriko
kaj eldonon de sociologia verko, kiu analizas la germanan E-movadon. Pri
pluraj valoraj projektoj FAME ankoraux intertraktas, cxar la financaj
kondicxoj ne estas suficxe klaraj. FAME-prezidanto tiurilate klarigas: "Ni
ja devas severe atenti, ke la donacita mono vere estas uzata laux la
kriterioj de nia statuto. Inter ili estas ekzemple profesieco de projekto
kaj garantio pri sukceso."
Kvankam denove kreskis la nombro de kunfondintoj (personoj, kiuj donacas
minimume 1.000 germanajn markojn), FAME kompreneble dauxre petas pliajn
donacojn. Oni povas gxiri monon al la konto de FAME: Kreissparkasse Ostalb,
Aalen, BLZ (bankkodo) 614 500 50, konto n-ro 110000787. Informkajereton pri
FAME-Fondajxo volonte sendas al vi:
Stefan Maul,
Pferseer Str. 15, D-86150 Augsburg, Germanio
***************************************************************************
Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA
=========================================
Pli ol 100 esperantistoj el Nederlando, Belgio, Francio kaj Germanio
vizitis la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo okaze de la Malferma Tago
la 18-an de novembro.
Per la Malferma Tago oni festis la 40-an datrevenon de la translokigxo de
la CO el Haronsgate (apud Londono) al Roterdamo en novembro 1955. La honora
gasto de la Tago estis William Auld. La fama Esperanto-poeto estis tiutempe
redaktoro de la revuo "Esperanto" kaj havis tre konkretan rolon en la
translokigxo: li pakis la havajxojn de la oficejo por la transporto. Auld
rakontis al la vizitantoj pri la translokigxo kaj lian rakonton kompletigis
s-ro J. Calado, la nuna cxefdelegito de UEA en Nederlando, kiu en 1955
malpakis la skatolojn en Roterdamo.
Multaj vizitantoj kompreneble kaptis la okazon ricevi auxtografon de Auld.
En la programo de la tago estis ankaux spektado de Esperantaj vidbendoj,
i.a. Mazi en Gondolando, kaj kompreneble konatigxo kun la diversaj fakoj de
la oficejo kaj ties laborantoj.
La Malferma Tago okazis antauxe jam 2-foje: en novembro 1994 kaj aprilo
cxi-jare. Cxar la nombro da vizitantoj cxiufoje estis granda, oni decidis
fari el gxi tradicion. La venonta fojo estos en aprilo 1996.
CO de UEA.
***************************************************************************
E S P E R A N T O A P L I K A T A
///////////////////////////////////
Traduk-programo al 39 lingvoj
=============================
En la printempo de 1996 ni publikigos la unuan verzion de Athena, senkosta
Windows programo uzanta esperantajn vortolistojn por traduki unuopajn
vortojn kaj simplajn esprimojn de unu lingvo al alia.
Athena havas la jenajn kapablojn:
---------------------------------
Gxi akceptas cxapelitajn literojn (kaj aliajn supersignojn bezonatajn por
diversaj lingvoj) kaj alfabetojn de ne latin-literaj lingvoj. Gxi havas
vort-instruan regximon, en kiu la programo prezentas hazarde elektitan
vorton kaj petas la uzanton entajpi la adekvatan tradukon en alia lingvo.
Gxi prezentas informojn pri la prononco en fonetika transskribo, de anglaj,
francaj, thaia kaj laosa vortoj.
Nuntempe Athena havas vortolistojn de 39 lingvoj, kun amplekso inter kvin
vortoj (laosa) gxis pli ol 30,000 (nederlanda). La angla listo enhavas
iomete malpli ol 10,000, kaj la germana havos cxirkaux la saman kvanton
kiam ni publikigos la programon.
La programo nun, cxe la komenco akceptas la jenajn lingvojn:
E-o, afrikansa, angla (moderna kaj olda), dana, dana-norvega, nederlanda,
germana, islanda, sveda, latina, franca, hispana, portugala, itala, rumana,
kimra, gaela (irlanda kaj skota), greka (moderna kaj klasika), albana,
pola, cxeha, rusa, serbokroata, finna, hungara, turka, malta, etruska,
indoneza, malaja, mandarina (latinlitere), thaia, , japana
(latinlitere), , svahila, kaj .
Se vi havas ideon pri la plej oportuna distribua metodo por "Athena" aux
havas demandojn pri la programo, bonvolu kontakti min retposxte en
Esperanto aux en la angla, germana, nederlanda
Gerard van Wilgen
Gvwilgen@forigu.worldaccess.nl
***************************************************************************
Cxu ekzistas E-spiritoj?
========================
Por libroj en Esperanto de Brazilio kaj de multaj aliaj landoj la
libroservo de Spirita Eldona Societo F. V. Lorenz akceptas mendojn el cxiu
parto de la mondo. Kaj gxi sendas senpage la katalogon al cxiu petanto.
Kun la celo havigi al si monrimedojn por la eldonoj de spiritismaj libroj
en E-o, Societo Lorenz ankaux eldonas spiritismajn librojn en la portugala.
El la lastaj eldonajxoj reliefigxas la antologio de poetoj brazilaj el
cxiuj tempoj, selektitaj kaj tradukitaj de Francisco Valdomiro Lorenz. Cxi
estas "Brazila Antologio Poezia", kun 452 pagxoj kaj kun bela grafika
prezentajxo.
Cxiu esperantisto povas aligxi al Societo Lorenz, pagante jarkotizon de nur
25 realoj aux dolaroj. Ili ricevas senpage spiritismajn librojn en E-o, jam
programitajn, jarlibron "Almanako Lorenz" kaj la trimonatan bultenon
"Komunikoj".
Korespondajxojn adresu al:
Caixa Postal 3133, BR-20001-970 Rio de Janeiro (RJ), Brazilio.
laux Spiritisma E-Inf., oktobro '95
***************************************************************************
Indekso de TTT-pagxoj
=====================
Flandra Esperanto-Ligo nun havas jam pli ol 130 pagxojn en TTT (cxefa pagxo
http://www.knooppunt.be/fxel). Pro tio gxi nun kreas iun alfabetan
(indeksan) pagxon kun ligoj ne nur al siaj propraj pagxoj sed ankaux al
multaj aliaj.
Kiel estu, cxiuj posedantoj de TTT-pagxoj povas jam nun informi pri ili al
FEL (fel@forigu.knooppunt.be). Bezonataj estas la preciza URL kaj unulinia
priskribo.
Paul Peeraerts,
provizora URoLogo de FEL
fel@forigu.knooppunt.be
***************************************************************************
Disertacio pri Jumeiho-terapio
==============================
La 3-an de julio 1995 en Moskvo okazis kunsido de la Disertacia Komisiono
de la Scienca Konsilio de As-AIS, kie s-ro Masayuki Sajonji defendis la
disertacion "Kokso-gxustiga Prem-kneda Terapio (Jumeiho)".
La komisiono inkludis 5 doktorojn de medicinaj sciencoj kaj profesorojn de
AsAIS. Al la komisiono estis prezentitaj monografioj kaj lernokursoj de s-
ro Sajonji; la komisiono estis informita pri scienca agado de la
disertacianto. En Rusio la Jumeiho-terapio estis instruita al 130
kuracistoj.
En 1981 s-ro Sajonji fondis Internacian Instituton de Preventa Medicina
Praktiko (IIPMP). Li estas Honora Doktoro de Rusio.
... La Komisiono alte taksis agadon kaj esplorojn de s-ro Sajonji. Post la
votado la sekretario anoncis la rezultojn: estis ricevita 8.4 poentojn (el
maksimuma 10), kaj la s-ro Sajonji ricevis la sciencan gradon: Doktoro de
Sciencoj en sfero de Tradicia Medicino.
Jan Jodis
***************************************************************************
Norvegio ekrigarde
==================
Sub tiu nomo aperis belaspekta plurkolora informilo, produktita far la
Ministerio pri Eksterlandaj aferoj de Norvegio.
La folio priskribas koncize la popolon, historion, komercon kaj industrion,
eksterlandan politikon de tiu norda lando.
La antauxa 16-pagxa informilo ne plu estas dissendata de la Ministerio,
cxar gxi jam eksdatigxis.
Petu la senpagajn informfoliojn cxe:
Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj,
Det. Kgl. Utenriksdepartement, Postboks 8114 Dep., N-0032 Oslo, Norvegio
***************************************************************************
Labori en Cxinio
================
Kiu deziras labori en Cxinio? Anhuj Internacia Konsulta Kompanio PACO estas
preta por geesperantistoj el aliaj landoj. Adreso:
s-ro Ling Bo, P.O. Box 2,CN-230051 Hefei, Anhui, Cxinio.
Tel.: +86-551-4484606;
fakso: +86-551-2610570.
* * * *
Labori eksterlande
==================
Cxinaj geesperantistoj sercxas laboron eksterlande. Kontaktu kun:
s-ro Cxielismo Von, Xi'an E-Asocio, Xiyinglu 74, CN-710054 Xi'an, Cxinio.
Tel.: +86-29-3212171
Fakso: +86-29-7218042
* * * *
Estas invitataj rusaj e-istoj
=============================
La urbo Xinxiang norde de la Flava Rivero deziras dungi rusajn servistojn
pere de e-istoj. Kontaktadreso:
s-ro Han Daozhu (prez. de E-Asocio), 755 Chang, Zhongxue,CN-453069
Xinxiang, Henan-provinco, Cxinio
* * * *
Pri bredado
===========
Du zairiaj bestokuracistoj finstudis kurson kaj dez. kor. pri sia fako, pri
bredado, agrikulturo k.a. temoj:
D-ro Bwenge-Mutabika A. kaj d-roNsabimana Bizagwira V., c/o Bangirahe,
B.P. 172, Gisenyi, Rwanda (Ruando).
***************************************************************************
Ni povas aperigi informojn, nur se ni scias pri ili!
===================================================
Sendu ankaux vi informojnpri aplikado de Esperanto!
***************************************************************************
A R A N xG O J
///////////////
Pri la printempo vintre oni revas...
====================================
La filio de Pola E-Asocio en Koszalin organizas en Mielno inter la 9-a kaj
15-a de junio 1996 la 18-an Cxebaltan Esperantistan Printempon.
La celo estas same simpla kiel alloga: tutsemajna agrabla ripozado cxe la
Balta maro en neripetebla esperantista etoso.
En la programo: ekskursoj, sportado, prelegoj, konkursoj, E-videofilmoj
ktp.
Partoprenkotizo: (inkl. cxion): 110 USD, por ekssoclandanoj 75 USD.
Plia informo (kontraux 1 IRK), aligxoj cxe
Filio de PEA, p.k. 30, PL-75-016 Koszalin-1, Polio
***************************************************************************
Pedagogia seminario kunvideo-festivalo
======================================
Interkulturo Maribor organizas internacian seminarion pri modernigo de E-
instruado inter la 27-a kaj 31-a de julio en Maribor.
Estas invitataj cxiuj, kiuj posedas ideojn aux ellaboritajn instruilojn,
materialojn, filmojn, bildstriojn, komputilajn programojn ktp.,
utiligeblajn en diversaj fazoj de E-instruado, aligxi kaj prezenti tion.
En la kultura parto de la arangxo okazos Video-festivalo kun konkurso pri
la plej bona video-filmo 96 (faka jxurio prijugxos).
Ni prezentos profesiajn, pupteatrajn, pedagogiajn, dokumentajn filmojn en
Esperanto. Cxiu povas konkursi per video-filmo en E-o pri ia ajn temo, sed
ne pli ol 20-min. longa.
Kotizoj: depende de la lando, agxo kaj tempo de aligxo inter 30 kaj 150
DEM. Kompletaj restadkostoj cx. 130 DEM, nura dormado kaj matenmangxo cx.
75 DEM.
Plia informo, aligxoj cxe:
Interkulturo,
Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio
Tel./fakso: +386-62-221371
***************************************************************************
Refleksologio
=============
Inter 16-21 de julio en Kultura Centro Esperantista, Svisio Noelle Weyeneth
gvidos seminarion pri "Enkonduko al refleksologio".
Lernu kun vera fakulo la arton bonfarti per piedo-masagxo.
Pliajn detalojn petu cxe:
CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio
***************************************************************************
Trilanda Renkontigxo
====================
E-Asocio en la Euxregiono Mozo-Rejno "Senlime" anoncas Trilandan
Renkontigxon, okazonta en Stokkem, Belgio, la 12-an de majo 1996.
En la programo estas antauxvidataj prelego pri Moza ekologio kaj vizito de
plekt-arta muzeo.
Informoj kaj aligxoj cxe:
Jan Bovendeerd,
Veenmosstraat 3,B-3650Stokkem-Dilsen, Belgio
***************************************************************************
Ripozi en Bydgoszcz
===================
Dusemajna restado en Bydgoszcz (Polio), inter la 29-a de junio kaj 13-a de
julio 1996 kun la ebleco lerni E-on (ankaux laux Cseh-metodo - seminario de
IEI). En la programo estas ankaux art-ekzercoj - speciale por sxatantoj de
muziko kaj teatro - gvidataj de polaj kaj eksterlandaj fakuloj.
Post la arangxo oni povos komune vojagxi al la t.n. "6-a Internacia E-
Kongreso" de MT en Altaj Tatroj kaj al la UK en Prago.
Partoprenkotizo, inkluzivanta 14 tranoktojn, mangxadon kaj programon, estas
400 zlotoj (cx. 160 USD). Pliaj informoj, aligxoj cxe:
"Esperantotur"
ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.
***************************************************************************
Somera Universitato
===================
Esperantista societo "Lumo" - Veliko Tarnovo, Bulgario, informas, ke XIV
sesio de Internacia Somera E-Universitato okazos de la 13-a gxis la 15-a de
julio '96.
Dum la sesio okazos ekskurso al historiaj objektoj. Post la sesio okazos
5-taga ripozo cxe Nigra maro.
Pliaj informoj, aligxoj cxe:
Jordanka Nikolova Ivanova,
bul. Bulgario, 15, p.k.6,BG-5000 Veliko Tarnovo, Bulgario
***************************************************************************
Marseille vin atendas
=====================
Iom post iom Marseille malfermigxas al E-vojagxantoj. Estas fondita
Internacia Centro por akceptado "Tivoli". Do, se vi vojagxas grupe,
familie, aux "so-o-o-le", turnu vin al "Tivoli", kiu disponigas pri lokoj
urbocentre aux marborde, kun variaj eblecoj, ekskursoj.
Prezoj varias depende de agxo, kvanto da mangxoj dumtage, kategorio de la
hotelo inter 77 kaj 200 FRF por 1 tago plus aligxkotizo.
"Tivoli" funkcias tutjare!
Kontaktadreso:
66, Cours Franklin Roosevelt,F-13005 Marseille, Francio.
***************************************************************************
81-a Universala Kongreso de Esperanto
=====================================
Prago, Cxehio, 21-28 julio 1996
Kotizoj kaj aligxoj
-------------------
Gxis la fino de 1995 validas jenaj favoraj kongreskotizoj en guldenoj (interkrampe la rabatitaj kotizoj por la landoj kun tarifo B):
IM de UEA 215 (162); ne-IM 270 (202); komitatano / kunulo / junulo / handikapulo-IM 107 (81); samaj ne-IM 162 (121). Por la kongresanoj el la Cxehio kaj
el Slovakio aperis aparta aligxilo kun specialaj kotizoj en cxehaj kronoj.
Por gxui la rabaton de individua membro necesas samtempe kotizi por la jaro 1996, atentante, ke la plej malaltkosta kategorio "Membro kun Gvidlibro" ne
rajtigas al la rabato. Gxis la mezo de oktobro al la UK jam aligxis 320 kongresanoj.
Adreso de LKK:
P.k. 1069, CZ-11121 Praha 1, Cxehio
***************************************************************************
Monata kalendaro
================
Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio. Por
"ekhavi apetiton" ni aperigas kompaktajn informojn pri cxiuj arangxoj, pri
kio ni scias por la sekva monato. Pliajn informojn, aligxilojn petu de la
menciitaj adresoj. Por ke cxi-kalendaro estu la plej kompleta, bonvenas
cxiaj sciigoj.
03-10.01. Komuna Nov-Zelanda - Auxstralia E-Kongreso, Auckland. Inf: Mrs
Jackie Fox, Box 8140, Symonds Str., Auckland, NZ-1035 Nov-Zelando.
05-12.01. 4-a Internacia E-Lernejo, Koreio. Inf: Uonbulisma E-Asocio, c/o
Choe Taesok, Kwangmyong 2 dong 50-5, Kwangmyongshi Kyonggido - 423012,
Koreio.
13.01. Novjara Saluto. Inf: Korea E-Asocio, CPO Box 4258, Seoul 100 630.
15-27.01. 12-a Kvarnivela Auxstralia E-Somerlernejo, Adelaide. Inf: M.
Wearing, 30 Westbury Str., Hackney SA 5069, Auxstralio.
27.01-03.02. Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2-a sesio, Bydgoszcz. Inf:
Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.
27.01-11.02. Internacia Kurso por Managxeroj - Vintra E-Renkonto,
Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094
Bydgoszcz, Polio.
27-28.01. Kultura Monatfino en KCE. Inf: CP 779. CH-2301 La Chaux-de-Fonds,
Svisio.
29.01-09.02. Auxtobusa kaj Junulargasteja karavano al kvin urbegoj. Inf: M.
Wearing, 30 Westbury Str., Hackney SA 5069, Auxstralio.
***************************************************************************
M O V A D O
///////////
Ago-tago en Koreio
==================
La 7-an de oktobro KEA organizis la Ago-Tagon. Dudeko da seulaj
esperantistoj disdonadis al preterpasantoj milojn da informfolioj pri
Esperanto cxirkaux la parko Tapkol, unu el la plej homplenaj en la
urbocentro de Seulo.
Sur la parkobarilo estis pendigita la slogantuko: "Ni lernu internacian
lingvon Esperanto en tutmondigxa epoko!" Radioamatoraj e-istoj ankaux
aligxis al la informado. Raportis prestigxa tagjxurnalo Hankook. Sekvis te-
kunveno de la partoprenantoj, kiuj entuziasme diris, ke ni ofte faru la
samon.
En la urbo Taegu samtage frumatene 20 esperantistoj surmetis dekmilojn da
glumarkoj: "Verda monto, pura akvo: AgoTago 10.07" sur stangoj de
bushaltejoj. Kaj tiutage la benzinejo estrata de e-isto Kim Wonsik donacis
al siaj klientoj papertukojn, kiuj tekstas, ke "internacia lingvo
Esperanto, komuna lingvo de terglobanoj".
En la urbo Suwon 23 lokaj esperantistoj ankaux agotagis en la parko antaux
la urbodomo. Ili prezentis Esperantajxojn, radioamatoradis dum tri horoj.
En la urbo Kwangju oni ekspoziciis E- librojn kaj periodajxojn kaj aliajn
en la universitato Kwangju.
Choe Taesok
***************************************************************************
Nova estraro de Korea Esperanto-Junularo (KEJ):
===============================================
Prezidanto - Milo Kim;
Vic-prezidantoj - Sin Hyongsup (edukado) kaj Son Giyong (informo);
Sekretario - Kim Gxongok (kaso);
Redaktoro de Verda Vocxo - Hana;
Internaciaj rilatoj - Kim Kiwon;
Revizianto - Na Byongdo.
Kontaktadreso:
C.P.O.Kesto 4258, Seulo 100-679, Koreio.
Fakso: +82-2-614-5785.
***************************************************************************
Euxropa identeco - prokrastita
==============================
En la lastaj monatoj okazis en la renoma germana asocio "Europa-Union"
vigla diskuto pri la plano akcepti "Cxarton de la Euxropa Identeco" kun la
postulo pri "komuna interlingvo" por cxiuj euxropanoj. Ankaux esperantistoj
vigle partoprenis en tiu cxi diskuto.
La kongreso de la "Europa-Union" en Lubeck (27.-29.10.1995) malakceptis
tiun cxi postulon. La delegitoj de la asocioj ne sukcesis trovi iun ajn
konsenton koncerne la lingvan demandon. Versxajne en la venontjara kongreso
en Bayreuth la asocio denove traktos tiun cxi temon.
Ulrich Matthias
***************************************************************************
Belgaj parlamentanoj - pri Esperanto
=====================================
Opiniaro de belgaj parlamentanoj pri la lingva problemaro en Euxropa Unio
kaj pri Esperanto kiel solvo (Vd. ankaux Eventoj-n 82 kaj 83)
Iom post iom pli kaj pli da euxroparlamentanoj akceptas la ideon, ke E-o
povus igxi solvo por la lingva problemaro, akrigxinta en Euxropa Unio.
Jam temas pri gravega pasxo, cxar antaux nelonge la plimulto moke forjxetis
tiun eblecon.
Dua pasxo estu objektive informi ilin pri E-o, sen trudi nin. Neniel nia
celo estu konvinki; ili mem konvinkigxu laux la seriozeco de nia informado.
Jen la listo de la gxis nun 13 (el 25) belgaj euxroparlamentanoj, kiuj
konsentis esprimi sin kaj rajtigis diskonigi sian opinion:
M. Aelvoet, A. Andre-Leonard, W. De Clercq, G. Deprez, C. Desama prof., J.
Gol, J. Happart, M. Kestelijn-Sierens, M. Thyssen, J. Vandemeulebroucke, A.
Van Lancker, F. Willockx.
Kontraux repago de la posxtkostoj la opiniaro haveblas en Esperanto, en la
franca, en la nederlanda, aux en originala lingvo (franca aux nederlanda)
kun E-traduko. Fakte, la sendado estas senpaga por veraj aktivuloj!
Por kontaktoj kaj detaloj turnu vin al:
Germain Pirlot,
Steenbakkersstraat 21, B-8400 Oostende, Belgio
Tel.: +32-59-708700
***************************************************************************
Nun mi estas pli espera
=======================
Kvankam mi ne plu estas sola en la HEF-oficejo (mi havas kunlaboranton, kaj
ni dejxoras du tutajn vesperojn, marde kaj jxauxde po 5 horoj), kaj tial la
situacio estas multe pli bona ol antaux unu jaro, ankoraux la taskoj
superetas nin.
Instrua kompleto
----------------
En la venonta HEF-kongreso prezentigxos nova lernolibro de Miguel G. Aduriz
(grupo NIFO, Sferoj ktp.). Laux la informoj, kiujn mi havas, gxi estas tre
bona cxiusence, kaj uzebla ankaux por kursoj kaj perkoresponde. Gxis nun ni
ne disponis fidindan kaj modernan lernilon por nulkomencantoj. Mi proponos,
kun aliaj, finfine starigi bonan perkorespondan kurson per gxi, ideo, kiu
delonge hantas nin, petante realigon. Mankas nur produkti profesie kasedon,
kio tamen ne estas tre koste (mi suficxe konas la aferon pro mia
ekslaboro).
Nu, mia detala propono, krom la organiza aspekto de la kurso, inkludas
priskribon de la pako vendota: la nova libro, la kasedo, la hispana versio
de la libro "La fenomeno Esperanto" de William Auld, aligxon al HEF kaj
(duon)jaran abonon al Eventoj. Per tiu materialo, mi opinias, ke la
proporcio da homoj engagxigitaj estos granda, cxar ili disponos pri bonaj
lernomateriloj, hispanlingva priskribo de la tuta afero Esperanto, kaj
fresxa informado pri la movado.
Junulara informilo
------------------
Estas alia nova projekto, pri kiu mi informos detale por Eventoj, kiam gxi
ekos, antaux jarfino, nome informilo, farota de la junuloj de HEF. Finfine
ekaperas manpleno da ili, kaj mi pensas, ke jam estas bona momento
restarigi la aferon, cxar la funkciado de la Federacio, precipe de la
oficejo, garantias, ke la semado ne plu estos vana, kiel certe estintus
antaux du jaroj. Do, mi kunlabore kun unu el ili pretigas la aferon. Mi
proponos al la estraro ankaux sendi al ili Kontakton, ecx se al HEF tio
kostus pli ol junula kotizo (tion pagu la kotizoj de ceteraj membroj).
... kaj ceteraj
---------------
Tamen, pri eksteraj kaj publikaj agadoj ankoraux estas neeble raporti ion.
Pro la evoluo de la aferoj dum la lastaj du jaroj (la funkciado de la
Federacio kaj la oficejo), mi estas nun pli espera, ol iam antauxe, sed
ankoraux estas tro frue ekzemple por peni entrepreni ago-tagon aux similajn
kun minimuma sxanco de serioza efiko. Ankoraux nun konkretajn kaj tre zorge
celitajn agojn ni povas fari. Ekzemple, morgaux mi havos rendevuon kun du
jxurnalistoj, televida kaj gazeta, por prezenti al ili la kompilon de
Vinilkosmo kaj gxian dosieron. Mi sukcesin interesi ilin, kaj ili volas
fari artikolon pri E-a muziko en kultura semajna suplemento de la plej
legata nacia jxurnalo. Nu, ni vidos; pri jxurnalistoj oni neniam povas esti
certa.
Marcos Cruz
***************************************************************************
Omagxe al A. Grabowski
======================
La 16-an de novembro en la la fakultato pri kemio de la Varsovia
Universitato okazis malkovro de memortabulo omagxe al Antoni Grabowski -
elstara pola kemiisto, pro lia kontribuo al la evoluigo de E-literaturo. La
solenajxo havis tre festan kadron; el Usono venis prof. Antoni Kruszewski,
la nepo de Grabowski, kiu financis la memortabulon. Prof. Kruszewski estas
lekcianto pri politikaj sciencoj en unu el la teksasaj universitatoj.
Naskigxis ideo aperigi cxiujn gxis nun libroforme nepublikigitajn
artikolojn, recenzojn de Grabowski, kiuj trovigxas dise en la malnovaj
jarkolektoj de E-revuoj, inkluzive de liaj prilingvaj studoj, aperintaj en
"La Gazeto". Oni sercxas eventualan eldoniston.
Okaze de la malkovro de la memortabulo la E-Redakcio de Pola Radio
organizis tri konkursojn, dedicxitajn al Grabowski. Cx. 50 personoj gajnis
premion en la formo de E-traduko de Grabowski kun la auxtografo de la nepo.
Mi supozas, ke prof. Krusznewski pretus iom kontribui finance al la realigo
de la projekto. Li estas granda admiranto de sia avo kaj danke al liaj
penadoj en 1988 oni restarigis en Varsovio memortabulon sur la domo, en kiu
li iam logxis, kun teksto, informanta pri liaj literaturaj atingoj.
A. Pettyn
redaktoro de E-Redakcio de Pola Radio
***************************************************************************
R E A G O J
///////////
Kia konsolo...
==============
Rilate "mian" alvokon "Reagu, reagu!" en Eventoj n-ro 82 (2/julio 95) mi
volas emfazi, ke tiun alvokon mi ne sendis al "Eventoj", sed nur al la reta
novajxgrupo "soc.culture.esperanto". Mi elektis tie la pli sobran titolon
"Artikolo en Frankfurter Rundschau". Mi ne kontrauxas, ke vi transprenis
gxin de tie, sed mi preferus tie vidi fontindikon.
La aperigo de la alvoko en la reto fakte estis valora, cxar Frankfurter
Rundschau aperigis krom legantletero de mi ankaux leteron de Edmund
Grimley-Evans el Britio, kiu tuj reagis al la alvoko en la reta
novajxgrupo. Ambaux legantleteroj aperis kun la okulfrapa vorto "Esperanto"
en la titolo; ili rakontis pri pozitivaj spertoj kun la Internacia Lingvo,
pri gxia bona funkciado kaj gxiaj avantagxoj. Do la "bilanco" por Esperanto
jam estis pozitiva.
Malgraux la relativa "rapideco" de "Eventoj" kompare al aliaj Esperanto-
gazetoj la alvoko tie ne povis aperi pli frue ol tri semajnojn post la
apero de la artikolo de Rainer Brechtken. Sekve la transpeno de la alvoko
en "Eventoj" estis malpli valora, se gxi entute utilis.
Fine mi volas rimarkigi, ke en mia privata korespondado kun Rainer
Brechtken evidentigxis, ke lia negativa jugxo pri Esperanto bazigxas nek
sur propraj spertoj nek sur sciencaj esploroj. Li skribis al mi, ke li
volis diri nur, ke la angla estas la plej disvastigxinta dua lingvo.
Malgraux mia atentigo pri la vivanteco de Esperanto li skribis, ke li
komprenas mian entuziasmon, cxar li mem iam lernis la latinan kaj do scias,
ke ankaux "morta" lingvo povas esti alloga.
Kia konsolo...
d-ro Ulrich Matthias
umatthia@forigu.ix.urz.uni-heidelberg.de
***************************************************************************
Kie, kiam, kio?
===============
...La celo de Esperanto-movado estas nutri Esperanton. Ni promocias kaj
gardas gxin por ke iu, kiu volas uzi gxin, povu fari tion. Se ne suficxe da
homoj elektas fari tion, ni devas nin demandi: kial? Neniu korifeo,
superulo, miksajxo de gazetaro, politikisto, certe neniu anonimulo,
provizos solvon pri manko de publika intereso. Ne la mondo sxuldas al ni
vivrimedon, ja ni sxuldas al homaro la benojn haveblajn de Esperanto. Kion
ni devas fari?
Agnosku, samideanoj, ke kvankam Esperanto havas simplan gramatikan
strukturon, lerni E-on ne estas simpla afero. Agnosku, ke uzante sian
denaskan lingvon, malmultaj homoj gxuste parolas aux skribas. Kiel ni povas
postuli tian gxustecon uzante E-on? Konsente ni devas provizi la rimedon,
per kiu oni povas mezuri lingvan nivelon, sed ni devas ne krei devigon el
tio. Agnosku, ke E-o ne estas la posedajxo de la E-movado. Gxi apartenas al
la homaro, por uzo aux misuzo, kiel oni elektas.
Por allogi intereson, ni devas demonstri, kion E-o atingas. Ne kion gxi nur
povus atingi, sed kion gxi jam atingis dum cent dek jaroj da ekzisto. Ne
kion gxi atingis por si mem, sed por homaro. Post kiam ni montras atingojn
jam faritajn, ni devas prognozi, kiel E-o rilatos al la venonta centjaro /
miljaro. Cxu ni ankoraux proponos stilojn kaj ideojn, pli tauxgajn ol la
deknauxa centjaro? Cxu la Esperanto-horlogxo neniam movigxas antauxen?
Alan Gould
el La Brita Esperantisto, nov/dec-95
Rim: Vd. la artikolon de Will Green en Eventoj-84.
***************************************************************************
Laux niaj kapabloj...
=====================
Mi deziras rakonti, ke cxefe en tiuj lastaj jaroj, kiam mi vojagxis kun
mia, nun ne plu vivanta edzo, multaj personoj kunveturantaj (tute ne
konataj), auxskultante nian parolon, eltiris orelojn kaj okulojn, kaj
plurfoje demandis: "Pardonu, kian lingvon vi parolas? Cxar gxi ne estas
itala, nek angla, nek germana, nek hispana". Ni respondis: "Ni parolas la
internacian lingvon Esperanto." Ni klarigis, ke la edzo estas germano kaj
mi italino, kaj ni ne bone komprenas la reciprokajn lingvojn.
Multaj gejunuloj petis informojn, kelkaj komplete ne auxdis pri gxi, kelkaj
diris: "Oh! Mi auxdis pri gxi, sed mi pensis, ke gxi estas morta lingvo,
kaj nun mi rimarkas, ke tio ne estas vero, cxar gxi funkcias!"
Al tiuj interesitaj personoj ni disdonis kelkajn niajn kajeretojn jam
preparitaj de mia edzo (antauxvidite antaux forveturo).
Kore salutas
Antonia Bonomi Spirat, Italio
***************************************************************************
P O R V I A N O T L I B R O
///////////////////////////////
Video-filmoj
============
Listo de acxeteblaj novaj filmoj cxe UEA. Al cxiuj prezoj aldonendas la
sendokostoj. La filmojn mendu cxe UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ
Rotterdam, Nederlando) aux pere de via loka libroservo.
- Fontanoj de Romo. Eld. Bivision, 1995. VHS-PAL, 72-minuta. 45 NLG
- Israelo 5753. Portretoj de la lando. Regx. R. Dobrzynski. Varsovio, 1994.
VHS-PAL, 23-min. 52.5 NLG.
- Kreski kun Esperanto. Spertoj de REF-idoj. K. Tisxljar, A. Jagnjicx.
Zagrebo: UEA / Rondo Familia, 1995. VHS-PAL, 39-min. 36.00 NLG.
- Kristnasko en Salvadoro. Impresoj. Regx. R. Dobrzynski. Varsovio, 1994.
VHS-PAL, 22-min. 42 NLG.
- Kvin koloroj de Koreio. Turisma prezento. Regx. R. Dobrzynski. Varsovio,
1994.30-min. VHS-PAL: 60 NLG;VHS-NTSC:75 NLG.
- Orienta Speciala Diina Masagxo. La kokso-gxustiga premkneda terapio de
Saionji Masajuki. Tokyo: IIPM, 1995. PAL. 81 NLG.
* * *
Rim. - En la numero 0089 ni menciis, ke malgraux nia retposxta peto ni ne
ricevis kompletigon de UEA. CO informis, ke la 1-an de novembro gxi estis
sendita retposxte al ni. Do, pardonon al la koncernitaj oficistoj pro la
akuzo, kauxzita de misfunkcio de teknikajxoj.
- Dauxre ni pretas aperigi listojn de aliaj libroservoj pri titoloj, gxis
nun ne menciitaj (!)
***************************************************************************
I L E I
///////
Junulara E-lernejo
==================
Jam de kelkaj jaroj dauxras la praktiko, ke germana kaj cxeha E-junularo
havas komunan someran E-kurson en Prago. Kutime ekzistas 3 grupoj, en 2 oni
instruas nacilingve (germane kaj cxehe), kaj estas ankaux E-lingva
progresiga kurso.
Dum la novembra MEJK (mez-euxropa junulara konsultigxo) oni ekplanis la
plilargxigon de la partoprenaj landoj. Depende de la landaj E-organizoj
(kiuj devas zorgi pri varbado kaj nacilingva instruisto) povos okazi
samtempe pluraj grupoj, gxuante la internacian junularan etoson.
Interesigxantoj pri la partopreno kontaktu sian landan junularan E-
organizon. La preparon kunordigas CxEJ kaj
Marion Grosjean,
Rue du Nord 73, CH-2300 La Chaux de Fonds, Svisio.
Rete: 100776.130@forigu.compuserve.com
***************************************************************************
Internacia konkurso por plenagxuloj
===================================
La konkurso estas organizita de ILEI. Ekzistas apartaj kategorioj por
lernejanoj (komencantoj kaj progresantoj), iliajn taskfoliojn petu cxe la
suba adreso. Oni povas ekpartopreni la konkurson iam ajn (ne nur
jarkomence), kaj vi povas resendi solvojn ankaux nur por kelkaj demandoj
(ne nepre vi devas respondi al cxiu demando).
4-A TASKFOLIO
=============
1. Skribu almenaux ses vortojn, kiuj konsistas el nuraj (ne malpli ol 3)
afiks(oid)oj kaj finajxo! - (3 poentoj)
2. Per kiu salutvorto oni akceptas gasto(j)n? - (2 poentoj)
3. Menciu almenaux tri elstarajn artistojn aux politikistojn aux
scienculojn, kiuj favore rilatis al Esperanto. - (3 poentoj)
4. Solvu la suban krucenigmon! Kion vi scias pri la trovita birdeto?
(3 poentoj)
!---!---!!---!!---!---!---!
! 1 ! !! !! ! ! !
!---!---!!---!!---!---!---!
! 2 !! !! ! ! !
!---!!---!!---!---!---!
! 3 !! !! ! ! !
!---!!---!!---!---!---!
! 4 !! !! ! ! !
!---!---!---!!---!!---!---!---!
! 5 ! ! !! !! ! !
!---!---!---!!---!!---!---!
Krucenigmo:
-----------
1. Rapidkura sovagxbesto kun longaj oreloj; 2. malgranda senokula mambesto
kun brune griza felo, gxi vivas sub la tero; 3. vadbirdo; 4. karnovora
sovagxbesto kun longa rugxa vosto; 5. birdo vivanta cxe marbordoj.
Skribu la nomojn en la kvadratovicoj. Cxe gxusta solvo vi ricevos la nomon
de birdeto (en la dike kadrita vertikala vico).
5. Skribu per vortoj la cxi-sekvajn matematikajn operaciojn! - (3 poentoj)
6 x 7 = 42 81:9 = 9 42 = 16
6. Solvu la enigmon (2 poentoj): * *
* i *
* *
***
7. Kiuj radiostacioj elsendas programon en Esperanto? - (4 poentoj)
Beogrado, Berlino, Budapesxto, Londono, Rigo, Sarajevo, Varsovio, Vieno
La solvojn sendu gxis la 15-a de januaro al:
Gimnazio Julia Banyai,
Esperanto-grupo Nyiri ut. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario.
***************************************************************************
La 3 bazaj principoj
====================
1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto!
2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E -
gazeto!
3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde
instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon".
***************************************************************************
E S P E R A N T O E N R A D I O
////////////////////////////////////
Belga Radio
===========
En sia programo "Zuidkant" belga Radio 1 (BRTN) elsendis fine de julio
10-minutan telefonan intervjuon pri la Universala Kongreso de Esperanto. La
demandojn respondis Flory Witdoeckt (Oostende).
* * *
Amikoj,
=======
dissendante viajn Kristnaskajn kaj Novjarajn gratulkartojn kaj salutojn, ne
forgesu ankaux pri E-Radiostacioj - cxiu letero ne nur gxojigas
redaktorojn, sed subtenas la agadon de la redakcioj! La kvanto de ricevitaj
leteroj estas montrilo de populareco (do, vivkapablo) de elsendoj.
A. Junusov
Rim: Adresaron de E-radioj vidu en la aparta suplemento
***************************************************************************
L I B R O J
///////////
Fantaziajxoj kaj kantoj por infanoj
===================================
La auxtoro de tiu cxi libro, Jon Romesmo, verkis tiun buntan kolekton da
fantaziajxoj kaj kantoj unue por sia 6-jara nepo...
En gxi troveblas pli ol kvindek kantoj , la plimulto originalaj, kaj aldone
dudeko da fantaziaj rimajxoj, krome - desegnajxoj kaj muziknotoj.
Duono el la eroj celas tre junajn infanoj, gxis 6-jarajn, sed aliaj povus
tauxgi por infanoj de ajna agxo.
ILEI konsentis eldoni la kolekton, konsciante pri la malmulta apoga
materialo por denaskaj kaj enfamiliaj e-istoj. Krome gxi servos al
instruistoj kaj lernantoj.
Jon Romesmo. Fantaziajxoj kaj kantoj por infanoj. Eld. Internacia Ligo de
Esperantistaj Instruistoj, Budapesxto, 1995.
Prezo: 15 NLG plus sendokostoj cxe
ILEI, pf. 193, H-1368 Budapesxto, Hungario
***************************************************************************
N I M E N C I A S
////////////////////
E-POSxTKARTO, kolora, kun la pentrajxo "Hejmo estas..." de T. S. Sayre.
Eldonis "La Centro por Evoluigo de Demokratio", cxefa distribuanto: E-Ligo
por Norda Ameriko. Prezo por 10 ekz. estas 6,65 USD.
***
"Globlingvo Esperanto lernebla en 4 horoj", lernolibro por auxtodidaktuloj.
Eld.: Hakusuisxa Eldonejo. Auxtoroj: d-ro Tsukasa Kobayashi (estrarano de
Japana E-Instituto, kaj Yoko Hagiwara). La 210-pagxa libro kostas 24 USD
cxe:
D-ro T. Kobayashi, Ohizumimachi 2-55-8, Nerima, Tokio, Japanio 178.
***************************************************************************
R E V U O J - G A Z E T O J
//////////////////////////////
Lingva Ret-Gazeto, LRG
======================
Antauxnelonge aperis la nova "gazeto" LRG, kiu aperas ne surpapere, sed nur
en elektronika formo en la komputila reto (novajxgrupo
soc.culture.esperanto, s.c.e.)
La redaktoro estas Boris Kolker, sed lian laboron helpas 15 persona
"redakcia konsilio" el 10 landoj.
La gazeto - kiu pro sia elektronika karaktero estas unu el la plej
internacie legebla kaj estas senpaga - ne estas iu decidfara forumo, sed
esprimas starpunktojn, opiniojn en plej diversaj lingvaj demandoj. (La jxus
"aperinta" 2-a numero ekz. traktas 18 temojn. Jen unu el ili:
La nomoj de la landoj
=====================
Por la nomoj de la landoj oni uzas en Esperanto esperantigitajn formojn de
tiuj nomoj en la cxefaj euxropaj lingvoj, en lauxeble internacia formo, sed
ne la nomojn, kiujn uzas la popoloj de tiuj landoj por si mem en la propraj
lingvoj.
En kontrauxa kazo ni devus diri Dojxclando, Polsko, Englando ktp. Prefere
malbona ordo ol bona malordo. Do Hindio sed ne Bharato, Armenio sed ne ...
mi forgesis la proponon de Manuelo, afisxitan en s.c.e., kvankam mi iom
konas Armenion, vojagxinte tie dufoje kaj havante tie amikojn-
esperantistojn.
Kun demandoj turnu vin al
Boris Kolker
gh090@forigu.cleveland.freenet.edu
***************************************************************************
A F R I K A A G A D O
////////////////////////
Lingvo de rifugxintoj
=====================
Ecx en la grandaj rifugxejoj de Afriko Esperanto ekzistas. Rifugxantoj el
Sudanio, Etiopio, Somalio, Zairio, Burundio, Ruandio, Mozambikio, Angolio,
Malavio kaj multaj aliaj devenlokoj migradas tra la kontinento, sercxante
manieron resti vivantaj. Unu el la grandegaj ejoj estas tiu en Kakuma,
Kenjio (Kenya). Dekmiloj tie atendas, atendadas... cxu la reiron hejmen,
cxu la elmigron al nova lando, cxu nur la morgauxan tagon.
Ecx en tiuj cirkonstancoj iuj rifugxintoj-esperantistoj restas aktivaj. En
Kakuma estas manpleno da spertaj e-istoj, venintaj el Zairio kaj Burundio.
Jen raporto de unu el ili, Nzaniye Jesse La-Prince, burundiano, kiu de
jardeko migras de loko al loko. Li i.a. venis al la Jubilea Kongreso en
Varsovio, 1987, kaj poste restadis en Svedio. En Kakuma li nun atendadas,
esperante, ke UN iam kondukos lin al Kanado. Li estas auxtoro de multaj
verkajxoj, i.a. de la kvazauxteatrajxo "La knabino estas mia", eldonita en
la formo de du fotokopiitaj libretoj, acxeteblaj cxe la Libroservo de UEA.
Jen lia raporto pri instruado en Kenjio.
E-instruado en Nairobi
----------------------
Multaj projektoj, kiujn ni havas en la E-Klubo de Kakuma, postulas, ke ni
disvastigu E-on ekster la kampadejo (=rifugxejo). Tiu perspektivo kauxzis,
ke dum la cxi-jar-eko s-roj Lamberto kaj Cima vizitis Kenyatta University
por instrui E-on tie. Post kelkaj monatoj ili povis formigri al Kanado, kaj
la klopodo do vanigxis.
E-instruado ne estas oficiale permesita en Kenjio, kaj jam unu klubo en
Mombasa pro tio devis cxesi. Tial mi skribis leteron kaj poste faris
viziton la 25-an de oktobro por peti la eblecon instrui E-on legxe en
Kenjio. La Distrikta Komisiito, kiu estas rekta reprezentanto de la
prezidanto de Kenjio, restis neuxtrala en tiu punkto. Li tamen promesis
pritraktigi la aferon kaj iam doni respondon.
Intertempe tri personoj sxatus farigxi Delegitoj de UEA: Nzaniye Jesse Le-
Prince (D), Dieudonne Kienge (FD pri instruado) kaj David Bitingingwa (FD
pri scienco kaj turismo).
Kakuma, Sudana komunumo
-----------------------
Dum la monatoj januaro-marto 1995 okazis programo por E-o en la Sabat-
adventista pregxejo. La kurso tie cxesis pro la alveno de aliaj dekoj da
lernantoj el la Etiopia komunumo, kio kauxzis disigxon pro politika
malinterkonsento. Kvankam la du komunumoj disdonas la saman panon, ekzistas
tabuo pri rilatoj inter ili. Sudananoj konsideras etiopojn arabdevenaj, kaj
tio estas por ili tre grava. Ili ja estis forpelitaj en ekzilon de la
sudanaj registaro kaj armeo, kiuj estis islamaj.
Sekve, mankis instruisto dum pluraj monatoj cxe la sudananoj. Ilia
kvarmonata kurso ne donis multajn fruktojn. I.R.C. (Internacia Sava
Komitato) apogis tamen tiun junan grupon, donante nigran tabulon por
alterne uzi gxin por kursoj pri E-o kaj la franca lingvo. Kunordiganto tie
estis John Jalap Dieu, instruisto de elementa lernejo, kaj Juanis Luoi Gai,
studento.
Venis ankaux kreto, kajeroj kaj skribiloj.
Listo de sudananoj, kiuj dauxre interesigxas pri E-o, estas havebla cxe mi.
Bv. sendi al la klubo libretojn, literaturajxojn kaj subvenciojn.
Kakuma, Zairia komunumo
-----------------------
Esperanto ekis en la zairia komunumo ecx antaux ol mi alvenis en Kakuma
kampadejo. Enkondukintoj estis Patriko (pordisto cxe hospitalo), Diedonne
(instruas la anglan lingvon al plenkreskuloj) kaj Lamberto, miaj malnovaj
amikoj el la tempo, kiam mi aktivis kun ili en la Maendeleo E-Klubo de
Kigwa-rifugxejo apud Tabora. La Zairia komunumo havas delegitojn kiel
komunumestrojn. Unu el ili estas e-isto kaj laboras cxe malsanulejo kiel
kuracisto.
De decembro 1994 gxis aprilo 1995 ni kune organizis E-kurson. Zairianoj
klopodis trovi por la instruisto salajron aux posxmonon el la lokaj
helporganizoj, sed vane. La neregistaraj organizajxoj apogas aliajn
finance, sed ne E-on. La delegito firme sugestis ke temas pri
"lingvomilito" tiuloka, cxar la lingva egalrajteco restas ankoraux
nerespektata en tiuj UN-kampadejoj. Sed la Alta Komisaro de UN pri
Rifugxintoj ne povis longe toleri tian maljustecon. S-ro Kowyon Wella, la
aganta protektanto de la kampadejo, proponis en marto al Mondfederaciaj
Luteranoj organizi kaj financi E-festenon. Tamen la kampadejestro tion
rifuzis, uzante pretekston, ke tiu E-festeno malpliigus la nutrajxon por
aliaj rifugxintoj.
Zairiaj e-istoj havas unu klason por komencantoj kaj unu por progresantoj.
La klaso por komencantoj estas sub gvido de s-ro Diedonne dum tiu por
progresantoj de s-ro Patriko. Vizitantoj estas cxiam bonvenaj jxauxde,
sabate kaj dimancxe.
Same kiel en la sudana komunumo, ne ekzistas ebleco libere listigi la
nomojn de la la lernantoj. Tial multaj sxatas doni nur unu nomon aux
pseuxdonomon pro politika kialo. Listo de e-istoj en la zairia komunumo
estas akirebla cxe la delegito Michel, de pseuxdonomoj - cxe mi.
Etiopia komunumo
----------------
E-o ekis en tiu komunumo en aprilo '95. La kursejo estas sxtata lernejo
forlasita. Tio estis rezulto de bonaj rilatoj inter J. J. Dieu kaj la
lernejestro, kiu cxiam disponigis al ni la sxlosilon por E-kursoj. Plimulto
de la lernantoj estis verkemuloj, kiuj aligxis al kampadeja kurso pri
jxurnalismo.
Tiu grupo estis vere agema. Ili sukcesis paroli E-on post 60 tagoj. La
kurso estis gvidata kiel kutime de Cseh-instruisto s-ro N. J. Le-Prince.
Poste fondigxis klubo kun la nomo U.E.Gx.K. (Universala Eduka Gxardeno por
Kakuma). La kluba prezidanto, s-ro Tilahun E. Michael sukcese arangxis
kurson por varbi novulojn.
Sed poste estis terure malfacile instrui kaj organizi la kurson. La
problemo ne estis politika, sed religia. Tradiciuloj, kiuj plejparte estas
ankaux ortodoksaj, kredis, ke nia arta lingvo E-o estas malbona por la
religio. Se la tuta mondo adoptos E-on kiel duan lingvon, naskigxos
Antikristo.
Necesis forigi tiujn pensojn en la menso de la homoj. Do en auxgusto mi
verkis 15-pagxan libreton en la angla lingvo: "The biggest Harvest" por
informi la publikon pri la celo de E-o. La klopodoj loke publikigi gxin
estis tute vanaj. Tial estis proponite, ke gxi estos eldonita per "Calvary
Worship Center" en la cxefurbo Nairobi.
Dumtempe mi organizadis seminarieton por klarigi la veran rolon de E-o,
foje komparante gxin kun religiaj bazoj. Nun cxiuj sxajnas konsenti, sed...
por plulerni E-on necesas speciala vekado cxu fare de eksterlandaj E-
gastoj, cxu de subvencioj. Krome, oni opinias, ke estas mal-gxentile, ke E-
instruisto surloke instruas senpage, dum ecx cxi-tiea stratpurigisto gajnas
monon cxiumonate. Listo de esperantistoj, kiuj parolas E-on, estas havebla
cxe la instruisto.
Nzaniye Jesse Le-Prince
Kunordiganto por afrika agado estas:
Hans Bakker,
Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando.
***************************************************************************
A N O N C E T O J
/////////////////
Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj
================================================
Brazila E-Ligo havas novan adreson: Setor de Diversoes Sul, Edificio
Venancio III - sala 409, BR-70300 Brasilia (DF), Brazilio. Tel.
+55-61-226-4446. Korespondajxojn adresu al: Caixa Postal 3625, BR-70084-970
Brasilia (DF), Brazilio.
* * *
Kreigxas "ERNA" - Esperantista Renaj-Nesuficxuloj-Asocio. Informas:
Speggiorin Bernard, 92, avenue de Montredon, F-13008 Marseille, Francio.
Tel.: +33-91-739031.
* * *
Reciprokan gastadon proponas E-societo Lumo. Kontaktu: Jordanka Nikolova
Ivanova, bul. Bulgario 15, pk 6, BG-5000, Veliko Trnovo, Bulgario.
* * *
Irana frauxlo 40-j dez. edzigxi al e-istino 25-30-j el ajna mondoparto. Se
eblas, sendu vian lastan foton al: s-ro Kambiz Ghadiri, P.O. Box 11495-351,
Tehran, Irano.
* * *
Jymmy Stryhn Meyer, vic-prezidanto de TEJO havas novan provizoran adreson:
p/a Carey, 17, Rue de Neudorf, LU - 2221 Luksemburgio. Tel. (of):+352
292942478, fakso (of): +352 491410, rete: oiramm@forigu.ibm.net (prefere, kvankam
provizore) aux stryhn@forigu.dorit.ihi.ku.dk
* * *
Ni dez. intersxangxi librojn pri vivo kaj agado de laboristoj en la rusa,
germana, franca, hispana, E-o. Nijxnevartovska E-klubo, str. 60 Let
Oktabrja 6-133, RUS-626440 Niznevartovsk-6, Rusio.
* * *
Adreso de la unuigxinta landa asocio Esperanto Nederland estas: Arubastraat
12, 9715 RW Groningen, Nederlando. Tel. +31-50-5775954. Korespondajxojn
bonvolu sendi al tiu adreso.
* * *
Tradukinto de 10 dramoj kaj de poemaro de 70 poemoj el la norvega
literaturo sercxas alilingvajn literaturo-sxatantojn por kontrolado de la
manuskriptoj el vidpunkto de nenorveglingvanoj: Odd Tangerud, Skadesweg 15,
N-1540 Vestby, Norvegio.
* * *
Cirkuladas nova eldono de "Vekilo", projekto de VEK (Caixa Postal 52800,
BR-60151-970 Fortaleza (CE), Brazilio). La nomo de la institucio, fondita
por dissendi lecionojn pri spiritismo per korespond-kursoj, estis inspirita
de la vorto "veki".
* * *
Mi deziras intersxangxi pm kaj papermonon. Jia Jungheng, Gan Quan 3 cun 242
Hao 403 SHI, Shanghai-200065, Cxinio.
***************************************************************************
I N T E R E S E
///////////////
Germanio - naturvestajxoj popularigxas
======================================
Cxirkaux 8.000 diversaj kemiajxoj estas uzataj por "plibonigi" niajn
vestajxojn. Ili kolorigas, heligas aux moligas ilin; ili protektas ilin
kontraux cxifigxo aux kuntirigxo, kontraux sximo kaj tineoj. Ecx vestajxoj,
vendataj kun la etikedo "100 % da kotono", povas konsisti je 20 % el
artefaritaj kemiaj substancoj. Multaj el tiuj substancoj povas kauxzi
hauxtajn afekciojn, aliaj ecx estas suspektataj estigi kanceron.
Hauxtmalsanoj estas la plej oftaj profesiaj malsanoj en la tekstila metio.
Krome inter la konsumvaraj industrioj la tekstila brancxo estas la plej
granda malpuriganto de la medio. En Germanio 85 % de la vendataj vestajxoj
estas importitaj, grandparte el landoj kun malaltaj salajroj, kie ofte
infana laboro kaj manko de mediprotektaj legxoj ebligas plej favorprezan
produktadon.
Lastatempe en Germanio kreskis la konscio pri tiu cxi problemo.
Plimultigxis firmaoj, produktantaj "ekologiajn" vestajxojn, kaj ekaperis
"verdaj pagxoj" en la modokatalogoj de ekspedaj magazenoj. Unu el la plej
malnovaj kaj plej sukcesaj produktantoj de tiaj vestajxoj estas la firmao
"Natur + Co" en Konigsfeld en la Nigra Arbaro. Gxi fondigxis en 1980 fare
de Wilhelm Dietz, kiu, laborante en granda vestajxmagazeno, konsciigxis pri
la malsaniga efiko de kemiajxoj en vestajxoj: irante tra gigantaj
vestajxstokejoj, li sentis kapdoloron, lacecon kaj vomemon. Dietz forlasis
sian laborlokon por mem produkti pulovrojn, cxemizojn kaj sxtrumpojn el
naturaj fibroj sen ajna artefarita aldonajxo. Ecx pri kolorigo li dekomence
plene rezignis. Li utiligas lanon kaj tolon el suda Germanio kaj kotonon el
Turkio kaj Egiptio, cxiam atentante pri ekologia kultivado kaj kiel eble
plej mallongaj transportvojoj.
Sunbaterioj sur la tegmento de la fabriko liveras la plimulton de la
bezonata energio.
La projekto sukcesis. Hodiaux "Natur + Co" vendas siajn varojn - cxiuj
sablokoloraj, grizaj aux brunaj - en sep propraj kaj cento da pliaj
vendejoj cxefe en sud-okcidenta Germanio; la jara spezo atingis 6 milionojn
da germanaj markoj. Ecx eksterlande la naturvestajxoj el la Nigra Arbaro
trovis merkaton.
Tamen la fondinto Dietz restas modesta: "Ni ne celas grandkvante eksporti
niajn varojn - ni preferus, se kuragxaj homoj transprenos niajn ideojn kaj
realigos ilin aliloke".
Ulrich Matthias, Germanio
***************************************************************************
Kisoj sanigas
=============
Kisado felicxigas nin kaj kio nin felicxigas, tio nin sanigas. La germana
kuracisto-internisto Berdt krom tio asertas, ke amplena kiso estas
komparebla al inokulado. Dum kisado du homoj intersxangxas etajn kvantojn
da alergenoj, kiuj en cxi-kazo havas pozitivan efikon kaj fortigas la
imunan sistemon. Usonaj studajxoj cxi-teorion konfirmas. Homoj, kiuj dum la
tuta vivo multe kisadis, vivas meze je kvin jaroj pli longe, ol la
nekisantoj. Kaj ankoraux io: temperamenta kiso liberigas en la cerbo
neuxropeptidojn, kiuj estas 200-oble pli fortaj ol morfino.
el Esperantista Vegetarano, 3/95
***************************************************************************
Seksumado kaj vegetaranoj
=========================
Usonaj sciencistoj pruvis, ke viroj-vegetaranoj estas kapablaj seksumi ecx
longe post sepdekjarigxo. Esploristo Neal Barnard el Washingtona
esplorcentro margxene al akiritaj rezultoj aldonas: Iuj homoj pensas, ke
ili malfortigxas, se ili ne mangxas viandon. Ili forgesas, ke ankaux
cxevaloj, elefantoj, goriloj kaj bovoj estas ja vegetaranoj. Ilia granda
forto bazigxas sur nutrajxo sen unusola gramo da viando aux laktoprodukto!
el Esperantista Vegetarano, 3/95
***************************************************************************
Enigmoj
=======
Tiu cxi kvizo pri dek esperantistoj kaj iliaj pseuxdonimoj konsistas el
nomoj de dek homoj, kiuj ludis diversajn rolojn en la historio de la E-
movado kaj gxia literaturo. Cxiu uzis pseuxdonimon; kelkaj havis ecx pli ol
unu, same kiel d-ro Zamenhof. En la sekva listo estas intermiksitaj la
veraj nomoj kaj la pseuxdonimoj. Cxu vi povas identigi la dek verajn nomojn
kaj ligi ilin kun la koncerna pseuxdonomo?
Gaston Waringhien
Leopold Blumenthal
Peter Peneter
Julian Modest
Louis Chevreux
Reinhard Haupenthal
Georgi Mihalkov
A. Mikey Via
ITO Kanzi
Mad Mevo
Leo Belmont
Jacquer-Louis Mahe
Lusin
Kolomano Kalocsay
Georgo E. Maura
Arthur Iltis
Ludovikito
Zhou Shuren
Madelajne Stakian-Vuille
Louis Beaufront
Bernard Golden
el Vesperto, oktobro/94
Rim: solvoj en la sekva numero. La red.
***************************************************************************
M O V A D A H U M U R O
//////////////////////////
Parencaj landoj
===============
Lernanto: Kion signifas bo-patro?
Instruisto: Bo-patro estas pli agxa parenco de unu el la geedzoj - la patro
de la edzo aux de la edzino.
Lernanto: Kaj kion signifas Bo-lando?
**************************************************************************
**************************************************************************
SUPLEMENTO
**********
ADRESARO DE ESPERANTO-RADIOREDAKCIOJ
====================================
Kio estas AERA?
---------------
AERA Amikaro de Esperanto en Radio celas kunigi la fortojn kaj helpemon
de esperantlingvaj radio-auxskultantoj, serve al tiu grava kultura
rimedo: RADIO.
AERA funkciigos plurajn servojn:
--------------------------------
1) eldonado de konstante gxisdatigitaj informiloj pri frekvencoj,
horaroj, adresoj kaj priskriboj de radio-stacioj kaj programoj (senditaj
al membroj de AERA, al gazetoj kaj radio-stacioj);
2) diskonigo de la eblecoj, intereso kaj graveco de radio-auxskultado
kaj instigo al artikolado pri radio en gazetoj (ekz. per premio por
verkinto);
3) helpo al esperantistaj organizajxoj uzi la informservon de radio;
4) helpo al radio-stacioj kaj instigo al radio-redaktoroj kunlabori.
Por plenumi cxi tiujn servojn bezonatas: sekretariaj kaj eldonadaj
elspezoj (kiujn kovros la kotizoj); helpemaj kunlaborantoj (por informi
pri siaj spertoj kiel auxskultanto; zorgi pri dissendo de la informiloj;
rilati kun stacioj, gazetoj, ktp.)
AERA funkcias kiel agadgrupo en OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj
Esperanto-Konferencoj. Tiu asocio celas, krom organizi regule
konferencon, kreadon
de rimedoj serve al Esperanto-kulturo. Gxia unua servo estas premio por
fakaj verkoj esperantlingvaj. Amikaro de Esperanto en RAdio, AERA estos
alia servo de OSIEK, subtene al grava parto de la parola E-kulturo.
Jam pluraj Amikoj de Esperanto en Radio ekkomencis kunlabori: Girolamo
Luccxetta, Floreal Martorell, Marcelo Luiz Brasil, Bruno Masala, Josef
Lecxermeier... Viaj aligxo, sugestoj kaj helpo estas tre bonvenaj.
Petu informojn cxe
Bruno MASALA,
2 rue des Vignes, F-57530 Coincy, Francio
Fakso: +33-87-320300
***************************************************************************
A D R E S A R O
===============
Kial Adresaro de Radio-Stacioj:
===============================
- por instigi auxskultantojn skribi al la stacioj
- por helpi Eo-organizajxojn diskonigi siajn informojn pere de radio
- por sugesti al ne-auxskultantoj informigxi kiel kapti tiun aux cxi
tiun stacion
- por faciligi sendadon de gazetoj kaj aliaj materialoj al radio-stacioj
- por ebligi kunlaboron inter radio-stacioj
Bonvolu akurate informi nin (AERA) kaj tiucele atente spekti la strukturon
de la adresfakoj. La adresaro de AERA aperas cxiujare auxtune.
Por subteni Esperanton en radio, membrigxu en gxia amikaro AERA. Petu
informilojn kaj aligxilon cxe la kunordiganto, Bruno Masala (adreso sube
en la listo).
Rimarkoj: adreso, telefon-numero, faks-numero,
elektronika retposxta adreso, telekso aux alitipa adreso.
***************************************************************************
Cxiutage kaj internacie (en Esperanto)
======================================
POLA RADIO VARSOVIO
-------------------
1 h cxiutage, kurtonde k satelite, por Euxropo
Pola Radio - Esperanto, Skrytka 46, PL-00977 Warszawa, Polio.
+48-2-6459358/9337 +48-2-645 5917/5919
S-ro Andrzej Pettyn, S-ino Barbara Pietrzak; informoj pri la
Esperanto-movado cxiutage dum la posttagmeza elsendo, kaj amplekse dum
dimancxvespera ekspreso; entute multe da informoj pri Esperanto-movado
kaj -kulturo. Disauxdigas multajn kantojn kaj muzikojn dum la lastaj
kvin minutoj, emisiataj nur per satelito.
* * *
CxINA RADIO IINTERNACIA
-----------------------
30 min cxiutage (4 foje), kurtonde, por la tuta mondo
Cxina Radio Internacia - Esperanto, CN-100866 Beijing, Cxinio
+86-10-609 2381 +86-10-851 1428 / 3175
Bonvenigas cxiuspecan materialon kaj tre afable respondas al siaj
auxskultantoj. Multaj kulturaj programoj, kurso pri la cxina lingvo,
informoj pri Cxinio, ampleksa leterkesto. Regule organizas konkursojn
inter siaj auxskultantoj.
* * *
RADIO BANDEIRANTES
------------------
30 min cxiutage, kurtonde, por Ameriko
R. Bandeirantes - Esperanto, C.P. 372. BR-01059-970 Sao Paulo, Brazilio
***************************************************************************
REGULE kaj INTERNACIE (en Esperanto)
====================================
RADIO AUSTRIA Internacia
------------------------
25 min dim (3 foje), kurtonde, por Euxropo, Norda Ameriko, Azio
Radio Austria Internacia - Esperanto, A - 1136 Wien, Auxstrio
+43-1-87878 3630/4404 info@forigu.rai.ping.at
S-ino Katinjo Fetes-Tosegi; fakaj kaj sciencaj raportoj; informoj el
Auxstrio; ampleksa leterkesto.
* * *
ESTONA RADIO
------------
15 min jxauxde, mez- k kurtonde, por Norda Euxropo
Estona Radio - Esperanto, Gonsiori tn 21, EE - 0100 Tallin, Estonio
S-ro Ahto Kaljusaar, S-ino Ulde Haas
* * *
RADIO HAVANO KUBO
-----------------
30 min dimancxe (5 foje), kurtonde, por la tuta mondo
RADIO Havano Kubo - Esperanto, P.k. 6240, La Habana, Kubo
+53-7-795007/401364, +53-7-338729, telekso: 51 1344 rhc
cu
S-ino Maritza Gutierrez. Informoj pri Kubo, kulturaj programeroj,
Eo-temoj. Telefoni al la redaktorino, dum oficaj horoj de lundo gxis
sabato.
* * *
RAI INTERNACIA ROMO
-------------------
20 min sabate, kurtonde, por Euxropo
RAI internacia - Esperanto, C.P. 320 Centro Corr. I - 00187 Roma,
Italio
[39] (6) 331 71 895
D-ro Antonio De Salvo
* * *
LITOVA RADIO
------------
30 min unufoje en monato, kurtonde, por Euxropo
Radiocentras - Esperanto, a.d. 1792, LT - 2019 Vilnius, Litovio
* * *
RADIO SARAJEVO
--------------
10 min inter merkredo k jxauxdo, mez- k kurtonde, por Euxropo
Radio Sarajevo, Esperanto-Redakcio, BA-71000 Sarejevo,
Bosnio-Hercegovio
+387-71-455141
Ges-oj Mustafa Resulovicx +378-71-521004, Azra k Senad Cxolicx
+378-71-658 250, Zijo Ajdinovicx
* * *
RADIO VATIKANA
--------------
25 min cxiusemajne, mez- k kurtonde k satelite, por Euxropo
Radio Vaticana - Esperanto,SCV-00120 Le Vatican
+39-6-69885351 +39-6-632839 mc6778@forigu.mclink.it
S-ro Carlo Sarandrea, pastro Musazzi; eblas telefoni merkrede k sabate
posttagmeze.
Informoj pri la eklezio kaj la papo, pri la tutmondaj konferencoj kaj
okazajxoj, pri IKUE; mallonga prediko dimancxe, kaj programero 'Junuloj
rakontas' merkrede.
***************************************************************************
LOKAJ STACIOJ en Euxropo (en E-o, dulingvaj aux nacilingve pri E-o)
===================================================================
Beograd, FM
-----------
Radio Pingvin - Esperanto, Autoput 2, YU - 11070 Beograd, Jugoslavio
+381-11-697130/3417 +381-11-692040
* * *
Bordeaux
--------
1h dufoje en monato, FM, franca
R. Fre'quence 4 "La Ponto", B.P. 36, F-33015 Bordeaux Cedex, Francio
S-roj Benot Ducasse kaj Francis Grousseau. Intervjuoj, pritemaj rubrikoj
kaj rok-muziko. "La Ponto" estas la titolo de la magazino.
* * *
Bordeax
-------
10 min lunde, FM, franca
TRG - Esperanto, Av. Pre'sident Carrot, F-33640 Castres, Francio
S-ro Micxel Pouvreau
* * *
Budapesxto
----------
10 min dimancxe, FM, esperanto
Radio - Esperanto, HU-1800 Budapest, Hungario
S-ino Eva Farkas-Tatar. Hejma telefono: 1422082
* * *
Cluj
----
Radio Cluj - Esperanto, St. Donath 160, RO-3400 Cluj-Napoca, Rumanio
* * *
Eschweiler
----------
25 min cxiusemajne, germana-esperanto
Antenne AC - Esperanto, Drimbornshof 3, D - 52249 Eschweiler,
Germanio
+49-2403-66888 +49-2403-64041
S-ro Uwe Joachim Moritz
* * *
Falkoping
---------
Falkopings Esperantoklubb (Radio), Midgaardsgatan 4, S-52100
Falkoping, Svedio
S-ro Ingvar Eriksson
* * *
Italio
------
1 h lunde, FM en tuta Italio
Radio Radicale 1 - Esperanto, Via Principe Amadeo 2, I-00185 Roma
Italio
* * *
Malmo
-----
Malmo Esperantoforening (Radio), Kronetorpsgatan 94, S-21217 Malmo,
Svedio
S-ro Sten Svenonius
* * *
Moissac, Montauban
------------------
1 h merkrede, samtempe kun Radio FMR, franca-esperanto
Radio d'Ok --> bonvolu sendi en Toulouse al Radio FMR
* * *
Montauban, Moissac
------------------
1 h merkrede, FM, franca
Radio Asso, Le Gravel, F-82440 Cayrac, Francio
+33-63671365
S-ro Daniel Lacroze Marty
* * *
Parizo
------
1 h cxiusemajne, FM, franca-esperanto
Radio Libertaire - Esperanto, 145 rue Amelot, F-75011 Paris, Francio
+33-1-42629051 +33-1-49294859
S-roj Yves Peyraut, Michel Audibert. Eblas telefoni dum la elsendo: oni
disauxdigos vian vocxon.
* * *
Reus, Tarragona
---------------
30 min merkrede, FM, kataluna-esperanto
Punt 6 Radio - Esperanto, Rabal de Rabuster 7, ES-43204 Reus,
Hispanio
+34-977-341989 +34-977-345152
S-ro Luz Vasquez. Muziko, kurso de Esperanto, novajxoj kaj historio de
Esperanto
* * *
Sarlando
--------
30 min en monato, FM k kablorete, germana kaj multlingva
Gunther Becker, Alter Hangarten 2,D-66440 Bliestastel, Germanio
Lingvolernado en la epoko de la satelitoj: pri Esperanto kaj multaj
aliaj lingvoj.
* * *
Toulouse
--------
1 h lunde, FM, franca-esperanto
Radio Kanalsud' - Esperanto, 40 rue A. Dume'ril, F-31400 Toulouse,
Francio
+33-61-259543
La programo "Esperanto-Magazino en Tuluzo" interalie entenas
'Esperanto-pres' dum kiu oni prezentas ricevitajn Eo-gazetojn,
priparolas lokajn Eo-arangxojn, auxdigas multajn rok-kanzojnojn,
pritraktas la lingvon Esperanto kaj reelsendas fragmentojn el programoj
de Pola Radio.
* * *
Toulouse
--------
1 h jxauxde, FM, franca-esperanto
Radio Okcitanio - Esperanto, 60 rue Assalit, F-31500 Toulouse,
Francio
+33-62-162214
vidu supre cxe Radio Kanalsud'
* * *
Toulouse
--------
1 h merkrede, FM, franca-esperanto (v.a. Moissac...)
Radio FMR - Esperanto, BP 2435, F-31085 Toulouse Cedex, Francio
vidu supre cxe Radio Kanalsud'
* * *
Treviso
-------
reelsendo de Vatikano, dimancxe k +festoj, FM
Radio Vita, via Longhin 7, I-31100 Treviso, Italio
* * *
Valencia
--------
1 h cxiusemajne, FM, hispana
Radio Klara - Esperanto, str. Hospital 2-7 (5), E-46001 Valencia,
Hispanio
+34-9/6-3255381
S-ro Felix Navarro Clemente
* * *
Vosteras
--------
15 min cxiusemajne, FM, esperanto-sveda
Radio - Esperanto, ABF, S-72103 Vosteras, Svedio
+46-21-133529 same
S-ro Wim Posthuma. Novajxoj el Esperantujo, intervjuoj (kun sveda
resumo), legado de konataj libroj, muziko kaj kantoj. Ne elsendas dum
julio k auxgusto.
***************************************************************************
LOKAJ STACIOJ en Ameriko, Oceanio, Azio... (en E-o, dulingvaj...)
==================================================================
Brasilia
--------
1 min dimancxe, FM, portugala
Super Radio FM - Esperanto, Brasilia-DF, Brazilio
* * *
Rio de Janeiro
--------------
15 min sabate, mezonde, portugala-E-o
Radio Rio de J. - Esperanto, Av. Passos 30, BR-20051-000 Rio de
Janeiro, Brazilo
* * *
Sorocaba
--------
1 h sabate, mezonde, portugala-esperanto
Sorokaba Eo-Klubo (Radio), pk 234, BR-18001-970 Sorocaba (SP),
Brazilio
S-ro Alfonso Celso
* * *
Wellington
----------
Access Radio - Esperanto, P.O. Box 3867, Wellington, Nov-Zelando
S-ro David Ryan
* * *
Melbourne
---------
1 h lunde, FM, Melbourne k 150 km cxirkauxe, angla-esperanto
Radio 3.ZZZ - Esperanto, P.O. Box 1106, Collingwood Vic 3066
Auxstralio
+61-3-94151923/1925 +61-3-94151818
S-ro Svetislav Kanacxki (tel: 98079573) kaj S-ino Jennifer Bishop (tel:
98187358). Bonvenigas cxiujn informojn pri E-movado aux kasedojn kun
muziko, kantojn aux intervjuojn. Dissendas ankaux E-trejnkurso en la
angla. Telefoni dimancxe 22a-24a UTC al la redakcio, aux cxiutage inter
7a kaj 10a UTC al la personaj numeroj.
R. 3.ZZZ estas membro de la Auxstralia Asocio de Etnaj Radioprogramoj,
kiu vivas danke al membrokotizoj. Gxi elsendas ankaux en multaj etnaj
lingvoj. Auxstraliaj esperantistoj membrigxu kaj subtenu.
* * *
Auxstralio
----------
30 min marde, satelite (ricevebla de individuoj kaj stacioj)
ComRadSat, Level 3, 44-54 Botany Road Alexandria, NSW 2015
Auxstralio
+61-2-3194545 cbaa@forigu.peg.apc.org
Vidu supre Melbourne. Elsendas satelite en la tutan Auxstralion
surbendigon de Radio 3.ZZZ
***************************************************************************
Amikoj de Esperanto en Radio - kelkaj adresoj
=============================================
Gunther Becker, satelita ricevado
---------------------------------
Alter Hangarten 2, D - 66440 Blieskastel, Germanio
+49-0/6842-2406
Spuras cxiujn satelitajn programojn en la etero, verkas kaj informas pri
la temo.
Anita Bergh, intervjuoj
-----------------------
Esperanto en Vasby, Hassgelgatan 60, 2tr. SE-19437 Upplands, Vasby,
Svedio
+46-8-59088210 +46-8-59086461
Realigas intervjuojn kun plej diversaj esperantistoj, pretajn por
disauxdigo, proponas ilin al radio-stacioj.
Marcelo Luiz Brasil, kontaktoj kun internaciaj stacioj
------------------------------------------------------
R. Prof. Joaox Doetzer 33, BR-81540-190 Curitiba (PR), Brazilo
Tre aktiva auxskultanto li mem verifias multajn frekvencojn en Suda
Ameriko. Li ankaux prizorgas informilon pri radio-aferoj: La Vocxo de
Esperanto, organo de Distanca Sxaltilo.
* Precipaj rilatoj kun stacioj: R. Havano Kubo, Cxina R. internacia, R.
Vatikana, RAI internacia Roma kaj (lokaj) R. Sorokaba, R. Rio de Janeiro.
Guido Gentile, agora, Esperanto Radikala Asocio
-----------------------------------------------
via Pasubio 27, I-31100 Treviso, Italio
+39-422-400255 g.gentile@forigu.agora.stm.it
Ensxovas informojn pri Eo en Radio en la reton Agora
Kaisa Hansen (kaj Anita Bergh) - ekspozicio 'Esperanto en Radio'
----------------------------------------------------------------
Esperanto en Vasby, Hammarbyvagen 56, SE-19436 Upplands Vasby,
Svedio
+46-8-59088210, +46-8-59086461
Dismontras mem sian ekspozicion 'Esperanto en Radio', kaj vendas
panelojn (70cm x 70 cm). Realigas mem intervjuojn kaj sendas ilin por
disauxdigo al diversaj stacioj (interalie Pola R. kaj R. 3.ZZZ)
Paul Hewitt, paketradio, informado al radio-amatoroj
----------------------------------------------------
26 Highfield Road, North Thoresby, Great Grimsby, DN36 5RT Britio
PaketRadio: G-NUE@forigu.GB7GBY.# 15.GBR.EU
Dissendas informojn pri radio-stacioj pere de paketradio
Girolamo Lucchetta, kontaktoj kun internaciaj stacioj
-----------------------------------------------------
Via Fermi 18, I-31050 Monastier di Treviso, Italio
+39-422-798330 +39-422-707028 (ofico)
Tre aktiva auxskultanto li mem verifias multajn frekvencojn en Euxropo.
Li ankaux preparas kasedojn por diskonigi diversajn elsendojn.
Floreal Martorell, kontaktoj kun lokaj stacioj, rokmuziko
---------------------------------------------------------
Eurokka, F-31450 Donneville, Francio
+33-61-819565 same
Varbas kontaktojn kun lokaj radio-stacioj, konsilas por krei aliajn,
rilatigas ilin kun la stacioj. Ankaux instigas la staciojn al disauxdigo
de Eo-kanzonojn. Eldonas Rok'Gazet' kaj estras Eurokka.
Precipaj rilatoj kun stacioj: lokaj radioj en Toulouse, Montauban,
Tarragona (Francio, Hispanio) ktp...
Bruno Masala, red. de la informiloj
-----------------------------------
2 rue des Vignes, F-57530 Coincy, Francio
+33-87-766394 +33-87-320300
Konstante gxisdatigas la informilojn (danke al informoj ricevitaj de la
aliaj helpantoj) kaj disponigas ilin diversmaniere. Gvidas la lobiadon
por Esperanto en Radio.
Simono Pejno, internet, Compuserve
----------------------------------
Emminghausstr. 36, D-61250 Usingen, Germanio
+49-6081-3955 same 100103.24@forigu.compuserve.com
Prizorgas dismeton de informoj pri Radio en la retoj internet kaj
compuserve
***************************************************************************
TEJxA-komisiono pri radio aferoj, (Tutmonda Esp-ista Jxurnalista Asocio)
------------------------------------------------------------------------
Andrzej Pettyn (TEJxA), Skrytka 46, PL-00977 Warszawa, Polio
+48-2-6459358/9337 +48-2-6455917/5919
Aliaj membroj:
--------------
- S-ro Ahto Kaljusaar, Spruse pst 255-59, EE-0034 Tallin, Estonio;
- S-ro Bruno Masala (vidu supre).
Prezidanto de TEJxA, por aligxoj:
S-ro Stefan Maul, Pferseestr. 15, D-86150 Augsburg, Germanio.
***************************************************************************
***************************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov,
Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj,
kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj.
Elektronika adreso: eventoj@forigu.odin.net
Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
==========================================================================
Eventoj estas la plej ofta E-gazeto: Aperas DUSEMAJNE, kaj
estas unu el la plej malmultekostaj: 1 ekz. kostas 74 : 24 = 3.08 guldenoj
Por aboni gxin turnu vin al: eventoj@forigu.odin.net
===========================================================================