Antaux kelkaj monatoj mi demandis, kiujn interesus eventuala abono al elektronika formo de Eventoj. Bedaurinde, pro multaj lokaj problemoj tio ankorau ne realigxis. Sed por prezenti la eblecon gxenerale, mi preparis sube la lastan numeron de la gazeto. (Gxi jam estas survoje al "paperaj abonantoj"). Bonvenas cxiaj komentoj - kaj ankau kunlaboro. (Prefere per rekta retposxto, cxar nia novajxservilo nun nefidinde funkcias). L szl˘ Szilv si eventoj@forigu.odin.net *************************************************************************** EVENTOJ, 2/novembro-1995 ///////////////////////// Legxpropono pri Esperanto en Francio ==================================== La 13-an de oktobro la Komunista Frakcio en la Nacia Asembleo de Francio deponis legxproponon pri E-o, registrita 20-an de oktobro sub n-ro 2289. Klarigo de motivoj ------------------ De kiam la homoj kaj popoloj nodis rilatojn, la strebo havigi komunan lingvajxon ekzistas. Se neniu el la 600 gxis 700 projektoj de universalaj lingvoj supervivis post la morto de gxia verkinto, E-o sukcesis esti parolata kaj skribata lingvo de pli ol jarcento. Tio fondas gxian rajton esti agnoskata. - Gxi havas regulan gramatikon, vortaron cxefe eltiritan el latina. - La originala kaj tradukita literaturo (pluraj dekmiloj da titoloj), cxiuspecaj verkoj, la multegaj revuoj kaj gazetoj, sencxesa interkomunikado kaj intersxangxo donas kulturon al la esperantista komunumo. - Per sia strukturo, vorttrezoro, sintakso E-o estas efika propedeuxtika ilo, tiel en lingvostudo, kiel en la kon-enprofundigxo pri nia propra lingvo. Gxi estas demokratia kaj malmultekosta lingva komunikilo. La esperantista movado strebas senperan kaj fruktodonan dialogon al cxiuj homoj kaj popoloj en la internacia komunumo. Gxi konsistigas ligojn inter cxiuj kaj tiel fortikigas progreson kaj pacon, amikecon kaj kunlaboron inter la popoloj. Cxial necesas, ke E-o eniru en la lernejan programon kiel opcia fako. La kondi-cxojn de gxia instruado en la kadro de la servo pri publika kaj laika nacia edukado celas cxi tiu legxpropono. Sub tiuj disponoj, ni petas vin, gesinjoroj, havi bonvolon adopti gxin. Legxpropono ----------- Artikolo 1-a. La studado de la lingvo internacia, nomita "Esperanto", estas permesita kiel elektfako en la programoj de elementa kaj meza instruado. Artikolo 2-a. Al ekzamenoj enhavantaj lingvo-elprovon, aldonigxas Esperanto al la listo de fremdaj lingvoj, en kiuj povas okazi tiuj elprovoj. Artikolo 3-a. Opcia instruado de Esperanto progresive farigxos en la publikaj instruejoj de la sxtato. Artikolo 4-a. Kreigxas Konferenco, ariganta cxiujn koncernajn partojn kaj komisiita submeti al ministro pri Nacia Edukado jarraporton pri Esperanto- instruado. Gxi submetos al la ministro liston de kompetentaj instruistoj kaj ekzamenantoj por ebligi la organizadon de instruado kaj ekzamenoj de Esperanto. Artikolo 5-a. Por instruado kaj ekzamenoj havos la kandidatoj la samajn rimedojn kaj avantagxojn kiel tiujn donitajn al la aliaj lingvoj. Artikolo 6-a. Realigxos la formado de instruistoj enkadre de supera instruado, kiu liveros la diplomojn, atestantajn pri la kompetenco de la instruistoj kaj ekzamenantoj. el Le Travailleur Esperantiste, oktobro '95 *************************************************************************** Internet estas nehaltigebla! ============================ La nova informa supersxoseo nehaltigeble disvastigxas. Kiu ne uzas gxiajn eblecojn kaj avantagxojn - definitive postrestas. Rekonante tion, ankaux la E-organizoj, individuoj cxiam pli intense uzas la novajn teknologiajn eblecojn. Ankaux UEA en Internet ---------------------- Gxis nun UEA havis jam retadreson (uea@forigu.inter.nl.net), sed ekde nun gxi havas ankaux propran "montrofenestron", hejmpagxon ebliganta al interesigxantoj akiron de informojn pri gxia funkciado. La hejmpagxo de UEA estas atingebla cxe la TTT-adreso: http://wwwtios.cs.utwente.nl/esperanto/org/uea/ "Bonvenon UEA al la informa supersxoseo! Ni esperas ke tiuj informpagxoj estas komenco de nova, grava informservo de UEA al gxiaj membroj, kaj ke multaj aliaj Esperanto-organizoj sekvos prezentante sin en la reto per TTT". Komentojn bonvolu direkti al: Martin Weichert, kiu enretigis la pagxojn, kaj/aux al: Axel Belinfante , kiu instalis la pagxojn en sia TTT-ejo. Koncizaj informoj pri UEA trovigxas provizore ankaux cxe: http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/esperanto/uea.html inf: Martin Weichert, s.c.e. *************************************************************************** Omagxe al Andreo Cseh ===================== Andreo Cseh... Figuro en la movado elstara, pionira, komparebla nur kun la aliaj granduloj-pilieroj de Esperanto... Pedagogo kaj fervora propagandisto de la Internacia Lingvo... Lia nomo donis, donas, kaj certe ankoraux donos inspiron al pluraj esploristoj de lia vivo, metodo kaj agado. Inter ili havas apartan valoron la jxus aperinta Memorlibro omagxe al Andreo Cseh, verkita de Katalin Smideliusz okaze de lia 100- jara naskigxdatreveno. "Plurmiloj da homoj estis ravitaj, entuziasmigitaj pere de liaj prelegvojagxoj, lingvokursoj kaj metodo, legis lian monatan gazeton La Praktiko; 600 disiploj dise en la mondo ekinstruis Esperanton liametode." - skribas la auxtorino en la antauxparolo. Kaj demandas: "Kiu li estis? Kio estis lia sekreto? Kion li signifis al la tiamaj samideanoj kaj kion al la nunaj, fine de la XX-a jarcento? Jen miaj demandoj, tiuj de nuna Cseh- instruistino, lia admiranto kaj fervora sekvanto..." Kaj gxuste al cxi-demandoj respondas la tuta libro, en kiu estas prezentitaj pluraj rememoroj de diverslandaj samideanoj, gxi portas gxojon de proksima konateco kun eminentulo. Ne nur dokumentoj kaj atestoj, sed ankaux versoj, desegnajxoj, dedicxitaj al Andreo Cseh estas troveblaj en la libro. Multaj fotoj, zorgeme konservitaj kaj metitaj en la libron, ricxigas gxin. La libro aperis nur en 500 ekzempleroj, el kiuj 50 estas aparte numerigitaj... La bonkvalita, elegant-aspekta libro estas acxetebla (22 NLG) cxe IEI, UEA kaj mendeblas ankaux cxe la auxtorino (Katalin Smideliusz, BDTF, pk 170, H-9701 Szombathely, Hungario). Abdurahman Junusov *************************************************************************** Novspeca informmaterialo pri Esperanto ====================================== Edward Symoens rimarkis, ke la plimulto de la homoj, kiujn li renkontas, nenion scias pri E-o aux konas pri gxi nur antajugxojn kaj misinformojn. Samtempe li konstatis, ke plej ofte mankas tauxgaj, variaj, pluraspektaj informiloj. La ekzistanta informmaterialo en naciaj lingvoj ofte limigxas al kelkaj linioj pri la strukturo de la lingvo. Ekzistas ja nacilingvaj libroj pri E-o, sed ili estas tro multekostaj por donaci kaj neuzeblaj por rapida rebato, se oni auxdas aux legas antajugxo(j)n. Ekzistas ankaux brosxuroj, kiuj traktas unu faceton de la lingvaj problemoj. Sed denove la tekstoj ofte tro longas kaj neniam oni sisteme rebatis antajugxojn, kiuj regule ripetigxas. Tial Symoens lancxis la ideon pri eldono de serio da unu-du pagxaj informfolioj, kiuj traktas diversajn aspektojn de la E-realajxo kiel: E-o kaj sciencoj, literaturo, komerco, edukado, esperantologio, interlingvistiko ktp. kaj rebatas la plej ofte auxdatajn erarojn per konkretaj kontroleblaj faktoj kaj donitajxoj. Tiaj informfolioj baldaux ekaperos cxe Flandra E-Ligo (FEL) en E-o kaj en la nederlanda. Sed la fina celo estas disponigi tiajn foliojn en cxiuj lingvoj de la Eropa Unio. FEL presos ilin sur A/4-formata papero en alloga prezento kun dukolora kapo. Cxiuj, kiuj okupigxas pri informa laboro, havu stoketon de la tuta temaro cxemane por donaci aux sendi lauxbezone al jxurnalistoj, instancoj aux individuoj, kiuj petas difinitajn informojn aux esprimas neverajxojn. La temoj, kiuj jam pretigxis en E-o, estas: - Skizo de lingvopolitiko por la Euxropa Unio; - E-o, la relativeco de unu jarcento da ekzisto; - E-o, realigo de multjarcenta ideo; - E-o, plenvalora kaj multaspekta lingvo; - E-o enradikigxas en supranacia komunumo; - E-o, esprimilo de kulturo; - La propedeuxtika valoro de E-o; - Pri natureco kaj artefariteco de lingvoj; - E-o kiel familia lingvo; - E-o en perkomputila tradukado; - Cxu E-o, cxu Interlingua? - Cxu E-o estas dangxero por la aliaj lingvoj? Por realigi la planon, FEL bezonas skipon da tradukemuloj, kiuj volas traduki la 12 ekzistantajn kaj novajn tekstojn en sian nacian lingvon aux por mem eldoni tekston pri interesa temo. Tiu, kiu povas kaj pretas kunlabori, skribu al FEL. FEL ankaux atendas reagojn de federacioj aux landaj asocioj, kiuj volas fari kvantan mendon de tiuj informiloj. Dissendo de unuopaj ekzempleroj al individuoj estus tro multekosta kaj temporaba. Oni povas ek de nun mendi foliojn en E-o kaj en la nederlanda. La folioj kostas po 3 BEF, kun minimumo de 100 BEF. La adreso de FEL: Frankrijklei 140,B-2000 Antwerpen, Belgio. Tel.: +31-3234-3400 Fakso: +31-233-5433 Rete: fel@forigu.eunet.be *************************************************************************** Uzo kaj misuzo de la Delegita Reto ================================= Lastatempe delegitoj de UEA ricevis multajn leterojn, kiuj petas monhelpon, ekz. por pagi la kostojn de komplika operacio. Aliflanke, kelkaj delegitoj plendis pri ricevo de komercaj ofertoj, ecx anglalingvaj. Ni konsilas ne sendi monon al petantoj, sed unue informigxi cxe la CO de UEA, kiu povas enketi pri la efektiva bezono kaj pri la plej tauxga maniero kontentigi gxin. Rilate komercajn ofertojn, ni memorigu, ke delegitoj neniel havas devon respondi al tiaj sendajxoj, precipe ne al ne-esperantlingvaj. Centra Oficejo de UEA *************************************************************************** La 3 bazaj principoj ==================== 1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto! 2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E- gazeto! 3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon". *************************************************************************** - R E A G O J - /////////////// Ne ploru - agu! =============== Kun intereso mi legis vian artikolon pri la sxrumpado de la esperantistaro (Eventoj, 1/junio). Sed ekzistas ankaux kuragxiga tendenco: inter 1975-84 la UK-jn vizitis entute 20.827 personoj, IJK-jn 3498. Inter 1985-94 la UK- jn cxeestis 26029 esperantistoj (kresko: + 25 %!), IJK-jn 3714 gejunuloj (kresko: + 6 %)! Walter Klag, Auxstrio / / / / / Kara Walter Klag, la statistikajxoj estas interesaj kaj tiklaj aferoj. Ni vidu, kiajn rezultojn ni havus sen la specifaj jubileaj kongresoj en 1987. Inter 1975-84 averagxa nombro en UK: 2982, en IJK: 349 personoj. Inter 1985-94 (sen 1987) averagxa nombro: (26029 - 5946) : 9 = 2231 personoj (malkresko 25 %), en IJK: (3714 - 1034) : 9 = 297 gejunuloj (malkresko 14 %)... Por havi realan bildon pri la tendencoj, en la statistikado oni forprenas la plej ekstremajn valorojn kaj de supre kaj de sube. Bedauxrinde mi dauxre ne vidas la kreskon en tiu periodo, sed reage al apero de tiu nia artikolo, la revuo "Esperanto" publikigis, ke fine de julio UEA havas je 443 membroj pli, ol havis en junio de 1994... Ni esperu! Laszlo Szilvasi, red. *************************************************************************** - H I S T O R I O - /////////////////// Solidareco helpis ================= Laux mia opinio ne tro multe da esperantistoj interesigxas pri monumentoj de niaj esp. pioniroj kaj pri ilia historio. Tamen tio, kion mi volas rakonti al vi, eble interesos vin. En la jaro 1914 estis konstruita 5-metra monumento al L. L. Zamenhof en bela kaj simpatia kuracloko Franzensbad (Frantisxkovi Lazne). Estis okaze de tio granda solenajxo, al nunaj esperantistoj restis nur foto kun kelkaj linioj pri aspekto de monumento. Pri gxia starigo havis plej grandan meriton bavara fervojisto Jakob Hehtl, kiu logxis en Franzensbad. Antaux komenco de la dua mondmilito la naziistoj likvidis gxin, cxar cxio, kio estis juda, devis malaperi. De tiu tempo neniam venis ebleco rekonstrui la monumenton, cxar en Cxehoslovakio dum longa tempo E-o estis subpremita. Nur cx. 1989 j. venis ideo de Cxeha E-Asocio renovigi la monumenton. Venis petoj al cxiuj membroj por kolekti monon. Kvankam estis kolektita suficxe granda sumo - laux tiamaj cirkonstancoj, tamen estis tro grandaj elspezoj por arkitekto ktp., kaj la monumento longan tempon ekzistis nur sur papero. La prezidanto de AEH (Asocio de E-istoj Handikapuloj) antauxvideme konstatis, ke per tia metodo la monumento ne renovigxus kaj komitato de AEH kaj membraro la ideon aprobis, uzis la jaran subvencion de urba ofico, kiun la asocio ricevis por bona propagando de ilia urbo Slany pere de bele ilustrita brosxuro. Ne estis la granda problemo prepari kaj organizi almenaux memortabulon. Dum la unua internacia renkontigxo en la 1991 en Frantisxkovy Lazne estis la memortabulo dekovrita kaj solene inauxgurita. Bedauxrinde la membroj de AEH ne tro longe gxojis, ke auxtoro de internacia lingvo havas en Fr. Lazne denove sian monumenteton post tiom da jaroj. Subite venis la informo, ke la memortabulo estas rompita, la 10.06.1994. Komencigxis longa oficado, kvankam la loka polico trovis la junan vandalon, kiu ebria rompis la tabulon. Pli ol unu jaro pasis, sed ecx tribunalo ne povas akiri monon de tiu knabo, ecx ne etan punmonon, kiun li promesis doni. En 1991 kostis la memortabulo cx. 6 mil kronojn, hodiaux cxe sencxesa prezaltigxo gxi kostis pli ol 13 mil kr., tamen la nova memortabulo estis jam reinauxgurita. (Vd. Eventoj, 1/auxgusto-95) Nun leganto de cxi-artikolo demandas: Kaj kie nun AEH prenis la monon? Ni povas sincere respondi: Pri la vandala ago disfluis la informo per niaj gazetoj ecx eksterlanden, kaj AEH ricevis multajn leterojn, kie estis esprimitaj bedauxroj. Kaj ofte ni trovis en leterkovertoj enmetitajn bankbiletojn, ankaux venis subvencio de Cxeha E-Asocio, sed cxefe de Raymond Bore el Francio kaj de Londona E- klubo, ke la asocio ecx ne suficxis danki al cxiuj. Laux mia opinio nur dum similaj situacioj estas videbla, ke esperantistoj estas unu granda familio, kiu kapablas, se necesas, helpi unu la alian. Jarmila Ryznarova *************************************************************************** - E S P E R A N T O A P L I K A T A - ////////////////////////////////////// La 5-a IAKSTE ============= La 5-a Internacia Akademia Konferenco pri Scienco kaj Tekniko okazos somere kaj auxtune 1996 en Pekino. Temo de la konferenco: 21-a jarcento: nova periodo de sciencteknika evoluo. Kadre de la konferenco okazos: 1. Akademia simpozio pri nova koncepto de scienco kaj alt-scienc-tekniko. 2. Ekspozicio de mondaj sciencteknikaj atingajxoj kaj negoca kunveno pri teknika intersxangxo kaj varbado de komercistoj kaj inventistoj. 3. Internacia kurso de akupunkturo kaj masagxo. 4. Internacia somera kampadejo por infanoj. Detalaj informoj cxe: s-ino Wang Yuchun, E-Asocio,Akademia Sinica, 52 Sanlihe,CN-100864 Pekino, Cxinio. *************************************************************************** Esperantlingva eldonejo en Elzaco ================================= Kreigxis en Elzaco la eldonejo Pirolo, kiu laboras laux la principoj de TAKE-Esperanto: esti je la dispono de la Esperanto-movado per vendado de artaj bildkartoj (desegnoj reproduktataj sur kartoj laux malnova gravurarto de la 16-a jarcento), personigitaj originalaj kalendaroj, ktp. ... Grandos la reklama efiko pro vendado pli grandkvanta al ne-esperantista klientaro kun surskriboj du- aux trilingvaj, kompreneble cxiufoje kun Esperanto. Jam survojas novaj belegaj plumdesegnitaj bildkartoj. Kontaktadreso: TAKE-Esperanto 26, route de la Schlucht, F-68140 Stosswihr, Francio. Tel./fakso: +33-89-775256 *************************************************************************** Agrikulturi en Esperanto ======================== Okaze de la renkontigxo de e-istoj-agrikulturistoj Internacia Esperanto- Agrikultura Grupo estis fondita la 20-an de auxgusto 1995 en Siano, Cxinio. Kontaktadreso: s-ro Wang Tianyi, Xi'an E-Asocio, Xiyinglu 74, CN-710054 Xi'an, Cxinio. Fakso: +86-29-7218042 *************************************************************************** Heraldika listo =============== En Doneck (Ukrainio) estas eldonita "Ilustrita vortaro pri heraldiko" (kompilis Starodubcev N. N.) en la lingvoj rusa, ukraina, angla, Esperanto, franca, germana, latina. La vortaro entenas cx. 1.000 cxefajn heraldikajn terminojn kun ilustrajxoj pri cxiu el ili. 340 pagxoj, malmole bindita, kolora kovrilo, 200 x 130 mm. Mendebla cxe: Starodubcev N. N., p.k. 191, UKR-340000 Doneck, Ukrainio. *************************************************************************** Kultura Servo en Malagasio ========================== Sub la nomo UKS agas s-ro Eugene Raveloson, aktivulo jam dum jardekoj en Madagaskaro. El lia jarraporto 94-95 ni citas: De septembro 1994 gxis julio 1995 UKS informadis pri E-o al miloj da instruistoj en liceoj, kolegioj kaj elementaj lernejoj, sxtataj kaj privataj. UKS okupigxas pri instruado de E-o al profesiuloj-pedagogoj. Tiuj E-instruistoj transprenos en siaj regionoj la disvastigon de E-o. Sed necesas unue disponi pri bonaj instruistoj antaux ol klopodi pri enkonduko de E-o en lernejoj. UKS senpage instruas perkoresponde al pedagogoj en 20 el 110 departamentoj de la tuta lando. Por 1995/96 s-ro Raveloson plivastigos la instruadon ankaux al malproksimaj regionoj. Li devos mem viziti siajn kursanojn dum siaj laborferioj, per aviadilo, cxar vojoj ofte estas netrapaseblaj. Krom tio, la malagasaj esperantistoj preparas la Unuan Kongreson de la Hinda oceano (auxgusto 1996). S-ro Raveloson estas i.a. la kunordiganta redaktoro de "Esperanto en Malagasio", komuna bulteno de la aktivuloj en Malagasio. Tiun grandan laboron s-ro Raveloson faras post la laborhoroj, ofte nokte kaj dum dimancxoj. Bremsas lin tamen manko de mono. La vivkondicxoj en Madagaskaro estas treege malbonaj, kaj nenies salajro suficxas por vivi normale, ecx ne por eviti malsaton. Tiuj, kiuj volas subteni UKS, povas tion fari per la konto unks-k cxe UEA. Kontribuoj por la bulteno "Esperanto en Malagasio": per konto emad-e. Kiu deziras ricevi specimenan numeron de tiu bulteno kaj la plenan agadraporton de UKS, povas skribi al: H. Bakker, Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando. Adreso de UKS: Eugene Raveloson, Logement no. 387, Cite Analamahitsy 101 Antananarivo, Rep. Malagasy / Madagaskar. H. Bakker *************************************************************************** - L I B R O J - /////////////// "Ili frenezas, tiuj egiptoj" ============================ Antaux kelkaj semajnoj aperis en Kroatio la bildstria rakonto "Asteriks kaj Kleopatra". Temas pri la tria granda Asteriks-volumo en esperanta traduko post "Asteriks, la Gauxlo" (Stuttgart, 1979) kaj "Asteriks, la gladiatoro" (Zagreb, 1994). Same kiel gxiaj antauxuloj, ankaux la nuna kajero konsistas el 48 belege presitaj, koloraj pagxoj. La nova aventuro de Asteriks kaj Obeliks komencigxas per tio, ke Kleopatra volas montri al Cezaro, ke sxia popolo ne perdis sian geniecon. Tiucele sxi decidas konstrui grandiozan palacon en Aleksandrio ene de tri monatoj. Six komisias por tio la arkitekton Numerobis, minacante al li, ke kaze de malsukceso sxi jxetigos lin antaux la krokodilojn. En sia embaraso Numerobis ekhavas la ideon vojagxi al malproksima gauxla vilagxo por peti sian malnovan amikon, la druidon Miraklomiks, pri helpo. Kune kun la druido kaj ties fortegaj amikoj Asteriks kaj Obeliks la arkitekto revenas al Aleksandrio. Sed tie lia konkuranto Piramidofis klopodas malhelpi al li ... La nova volumo legigxas pli glate ol sia antauxulo "Asteriks, la gladiatoro". Anstataux "Vere stultaj estas la romianoj" ni nun trovas jen kaj jen la pli viglan frazon "Ili frenezas, tiuj egiptoj". Bedauxrinde ankaux en la nova kajero trovigxas deko da lingvaj kaj kompostaj eraroj, ekzemple "enterpreni" (anstataux "entrepreni", p. 11 kaj 37), "kunstruu" ("konstruu", p. 13) kaj "pri tion" ("pri tio", p. 38). Laux kredindaj onidiroj el Kroatio Nedeljko Korasicx tradukis la kajerojn ne el la franca originalo, sed el la kroata versio. Tio povus klarigi la fakton, ke li evendente ne suficxe atentis pri la lingvaj ludoj de la originalo. Unu el la plej belaj spritajxoj de "Ast'erix et Cl'eopaxtre" bazigxas sur tio, ke la franca "alexandrin" povas esti kaj 12-silaba verso kaj homo el Aleksandrio. Ecx se en Esperanto la vortoj "aleksandro" kaj "aleksandriano" ne estas identaj, Korasicx devintus almenaux konservi la aleksandron en la salutvortoj de la aleksandria arkitekto, skribante ekzemple "Saluton, ho amik', mi gxojas vin revidi" anstataux "Kara amiko, mi tre gxojas denove vidi vin" (p. 7). Malgraux tiu cxi kritiko la legado de "Asteriks kaj Kleoatra" estas suficxe plezuriga. Kaj ni jam povas antauxgxoji pri la apero de "Asteriks kaj la Normanoj", anoncita por la jarfino. Ulrich Matthias Goscinny/Uderzo: Asteriks kaj Kleopatra, trad. Nedeljko Korasicx, Izvori, Zagreb 1995, 48 pagxoj, GLD 16,80 + sendokostoj cxe UEA. *************************************************************************** - A R A N G xO J - /////////////////// AEROB-umu ========= AEROB, Antauxkristnaska E-Renkontigxo en Bratislava okazos inter la 8-a kaj 10-a de decembro en E-Klubo: Racxianska str. 80 (enirejo de la flanko de tenisludejo), tramoj 3, 5, 7, 11 gxis haltejo "Gasxtanovi hajik". Partoprenkotizo: 2 USD. Prezoj: 1 tranoktado kun matenmangxo - 7 USD; tagmangxo - 2,50 USD, vespermangxo - 2 USD. En la programo: diapozitivoj, amika rondo kun kristnaskaj kantoj, ekskursoj, renkontigxo kun poeto Eduard V. Tvarojxek, sankta meso, IKUE- jarkunveno k.a. Aligxoj cxe: Alica Komlosxi, Rovnikova 6, SK-82102 Bratislava, Slovakio. Tel.: +42-7-291604 (21-23 h) *************************************************************************** Zamenhofa Semajnfino ==================== Kroatia Esperanto-Junulara Asocio invitas vin al Zamenhofa Semajnfino la 16-an kaj 17-an de decembro 1995. En la programo: montvagado, promenadoj, teatrajxoj, kantado, ludado, konkursoj. Se vi ne povas mem arangxi tranokton en Zagrebo, anoncu vian alvenon suficxe frue kaj ni provos arangxi ion. Pliaj informoj cxe: Slavica Babinka, Amrusxeva 5/1, HR-10000 Zagreb, Kroatio. Tel.: 38-41-424660 Rete: richard.newsum@forigu.public.srce.hr *************************************************************************** Bydgoszcz: jubileos kunesperantistoj ==================================== Kadre de la jubileo de 650-jarigxo de Bydgoszcz inter la 27-a de aprilo kaj 5-a de majo 1996 okazos la 10-a Cxenerala Konferenco de Monda Turismo, 21-aj Esperantaj Tagoj en Bydgoszcz kaj 11-a junulara konkurso de Esperantaj poezio kaj prozo. Tradicia printempa internacia kultura kaj turisma arangxo, stud-sesio de la Akademio Internacia de la Sciencoj en San Marino kaj printempa sesio de la Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo. Atentigo: por vocxdoni dum la Cxenerala Kunveno de "Monda Turismo" oni devas esti ano de "MT". La partoprenkotizo kun ok tranoktoj, tri mangxoj tage kaj la programo - 200 zlotoj (cx. 80 USD). Pliaj informoj, aligxoj cxe: "Esperantotur" ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio. Fakso: +48-52-460082 *************************************************************************** IJK en Germanio! ================ La 52-a Internacia Junulara Kongreso kun la cxef-temo "Formoj de Kunvivado" okazos en Guntersberge (Germanio) de la 29-a de julio gxis la 5-a de auxgusto 1996. "Formoj de Kunvivado" estas vasta temo. Unue, gxi koncernas la vivostilojn de homoj en diversaj partoj de la mondo. Dum la IJK ni diskutu pri la kreskanta izoligxo de homoj en multaj grandurboj kaj pri la inversa fenomeno de tre proksima kunvivado de multaj homoj sur malgrandaj spacoj. Kotizoj: depende de agxo, kategorio de lando, tempo de aligxo - inter 150 kaj 360 DEM. Pliaj informoj, aligxoj cxe: Adrian Bourcevet, Forststr. 21, D-31515 Wunstorf, Germanio Tel./fakso: +49-5031-68382 Rete: Adrian_Bourcevet@forigu.h1.maus.de *************************************************************************** Venu kaj MIRu ============= 3-a MIR-o (Mediteranea Internacia Renkontigxo en somerumejo sur la adriatika insulo Losxinj okazos de la 29-a de marto gxis la 2-a de aprilo 1996 (t.e. antaux IJF) kun la temo: fabeloj. Pliaj informoj, aligxoj cxe: KEJA, Amrusxeva 5/1, HR-10000 Zagreb, Kroatio. *************************************************************************** Kulturaj monatfinoj - cxiumonate en KCE ======================================= En KCE cxiu monatfine okazas interesaj eventoj, kiujn indas nepre ne preterlasi, se vi trovigxas en atingebla distanco. En monatfinaj semajnfinoj estas organizataj prelegoj, diskutoj, seminarioj pri plej diversaj interesaj temoj. La aligxo al Kultura Monatfino kostas 60 CHF, kaj gxi inkluzivas programon kaj vespermangxon. Eblas tranokti cxe la Domparo de KCE (po 15.- / 30.- / 40.- laux la nombro da litoj en la cxambro), sed nur por 15 personoj. Krome en la urbo ne mankas junulargastejo kaj moderprezaj hoteloj. Eblas matenmangxi cxiutage cxe la Domparo, ecx se oni ne tranoktas: abunda matenmangxo kostas 8 CHF. Fizika adreso de KCE: Str. Postiers 27, sed por korespondajxoj uzu la posxtkestan adreson: CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Tel/fakso: +41-39-267407 *************************************************************************** Internacia E-Konferenco en Tatra-montaro ======================================== La temo de la Konferenco, kiu okazos en Tatra, Slovakio, inter la 12-a kaj 18-a de julio '96, estas Esperanto kaj imperiaj lingvoj en internacia uzado. Krome, okazos debato kaj vocxdonado por OSIEK-premio. Informoj, aligxoj cxe: Jan Goldrich, Sxportova ul. 20, SK-97251 Handlova, Slovakio *************************************************************************** Infana Kongreseto ================= Gxi okazos samtempe kun la 81-a UK, sed kvindek kilometrojn sude de Prago, en la urbeto Rabyne, cxe la bordo de pitoreska riverlago. Gxia programo inkluzivas kompletan restadon (tranoktoj + 5 mangxoj kaj mangxetojn tage), du tuttagajn ekskursojn, transporton de kaj al la kongresejo en Prago. La prezo tamen estos nur cx. 380 guldenoj por la tuta semajno. Interesitoj skribu, kun detaloj pri siaj infanoj, al la komisiito: s-ro Christopher Fettes, St. Columba's College, Rathfarnham, Dublin 14, Irlando. *************************************************************************** - M O V A D O - /////////////// Tritaga Ago-Tago en Romo ======================== De la 6-a gxis la 8-a de oktobro en Romo okazis "Espolingua 95", internacia ekspozicio pri lingvoj kaj kulturoj, organizita de "La rivista delle lingue" (Revuo pri lingvoj, itala periodajxo). La arangxo celis prezenti vastan panoramon pri lernado, instruado kaj profesia uzado de lingvoj. Estis tri tragoj ricxaj je arangxoj kaj pri novaj metodoj lerni fremdajn lingvojn, kaj pri la novaj eblecoj, kiujn havas studentoj de la Euxropa Komunumo, kiuj volas studi en alilanda universitato. Estis multaj standoj pri la "cxefaj" lingvoj - angla, franca, hispana, rusa, itala, kaj pluraj lernejoj proponis siajn lingvo-kursojn. Estis ecx stando de la kanada ambasado en Romo, kiu, krom reklami turismon en Kanado, proponis kursojn pri la franca kaj la angla. Dum tri tagoj funkciis ankaux stando de Itala E-Federacio, zorge de la roma E-Centro, kiu jam pasintjare partoprenis aktive Espolingua 94. En nia budo, kie videblis ricxa kolekto da E-libroj kaj buntaj afisxoj, oni disdonis plurajn milojn da diversaj faldfoliojn pri nova unuagrada kurso, pri koresponda kurso kaj pri la ebleco partopreni internacian kongreson per stipendio de fondajxo Marelli, magazinoj, prospektoj pri Esperanto. Espolingua 95 altiris precipe junulojn. Estis tre kontentige, ke pluraj personoj ne nur prenis la proponitajn flugfoliojn, sed ankaux longe staris por ricevi pli da informoj, diri propran opinion. Kompreneble vizitis la ekspozicion ankaux multaj e-istoj ne nur el Romo. Lastan tagon d-ro Renato Corsetti prelegis pri la novaj eblecoj kaj materialoj por instrui Esperanton en italaj lernejoj. Ni povas konstati, ke nia tritaga laboro ne estis vana, cxar pli ol okdek studemuloj vizitis la unuagradan kurson la postan semajnon, ecx kreante problemojn pro spacomanko. Dankon al kuragxaj kaj senlacaj iniciantoj kaj dejxorantoj: Renato Corsetti, Lilia Fabretoo, Michela Lipari! Fabrizio Pagliaroli Rim: Foto pri la ekspozicio aperis en la antauxa numero *************************************************************************** Irlandaj euxroparlamentanoj =========================== La agadgrupo dauxre kontaktas la euxroparlamentanojn informante ilin pri la neceso kaj eblecoj de neuxtrala internacia lingvo. Jen kelkaj opinioj de ili: John Cushnahan, FG/PPE: "Mi ricevis viajn komentojn pri la uzado de Esperanto kaj mi retenos ilin en la menso, gxis kiam oni diskutos la aferon en la Parlamento." Mark Killilea, FF/RDE: "Mi tre interesigxas pri la detaloj de Esperanto, kiujn vi sendis al mi, kaj placxus al mi doni kiajn ajn subtenon mi povas al iu rezolucio, kiu petus plian rekonon de tiu lingvo." Joe McCartin, FG/PPE: "Dankon pro via letero kaj pro la informoj pri Esperanto. Mi retenos tiujn informojn en dosiero, gxis kiam oni diskutos la aferon en la Euxropa Parlamento." Patricia McKenna, GP/V: "Sciigxu, ke mi sekvos politikon enkonduki Esperanton en la Euxropan Parlamenton". Pliajn respondojn de irlandaj kaj alilandaj delegitoj, krome pliajn informojn, detalojn - se vi estas serioza nenurbabila kunlaboronto - vi povas ricevi cxe: Germain Pirlot Steenbakkerstraat 21, B-8400 Oostende, Belgio. Rim: Antauxajn informojn vidu en Eventoj 1/auxgusto-95. *************************************************************************** Senpaga kurso en la kimra ========================= Kun plezuro mi povas anonci la aperon de senpaga posxta kurso kun cxiuj klarigoj en la kimra, la plej vaste parolata membro de la kelta lingvo- familio. Mari Roberts meritas lauxdon kaj dankon pro sia granda laboro en la pretigado de la kurso. Gxis nun ekzistis la bona vortareto kimra- Esperanta de John Wells (1985), sed ne ekzistis presita enkonduko al E-o pere de la kimra. Pri la nova kurso, kiun administros E-Federacio de Kimrio, oni faris tri malsamajn radio-intervjuojn en la kimra kaj du an la angla. Aperis mencio pri la kurso ankaux en deko da diversaj lokaj jxurnaloj. Hilary Chapman 8 Vardre View, Deganwy Conwy Gwynedd, LL31 9TE, Britio *************************************************************************** Kiel oni diras mongole? ======================= Antaux kelkaj jaroj mi finverkis E-mongolan vortaron kaj pro la manko de mono gxis nun ni ne povis eldoni gxin. Sed dank' al sencxesa laboro dum tri jaroj kolektigxis suficxe da mono, kaj la vortaro sukcese aperis. Nun la mongolaj esperantistoj havas la eblecon lerni la lingvon kun nacia vortaro. E-mongola vortaro, 192 p, 14x21.5 cm, bindite, cx. 13.000 vortoj, 21 gld. Sx. Jansangxav Box 21/797 Ulanbatro, Mongolio *************************************************************************** "Kion vidante diru mi, ke..." ============================= La suprajn vortojn diras en sia himno: "Ekstaru" Cxio..." la dana pastro kaj poeto H. A. Brorson. La vortoj kantis en la kapo, kiam ni legis alsenditan gazeteltondajxon el la fino de septembro. Gxi temas pri intervjuo kun la dana EU-parlamentano Lone Dybkjaer, klun la titolo: "La dana ekmalaperis kiel EU-lingvo". Laux la jxurnalisto Lars From cxe Jyllands-Posten (Jutlanda Gazeto) sxi esprimas, ke certa formulajxo en iu oficiala dokumento fakte signifas, ke "... la unua pasxo nun estas farita survoje al forigo de kelkaj el la 11 oficialaj lingvoj". Pli poste en la intervjuo sxi diras: "Mi mem apartenas al tiuj opiniantaj, ke en EU estu komuna lingvo - kaj gxi estu la angla." Sendube la cetere lerta kaj simpatia parlamentano tusxas gigantan problemon, kiu ekzistos precipe kiam, post iom da tempo, la diversaj centr- kaj orienteuxropaj landoj igxos membroj de la Unio, kaj sxi pravas dirante, ke oni jam nun komencu trakti la delikatan problemon - kaj oni faru tion malkasxe. Laux la Roma traktajxo la euxropa kunlaboro estas bazita je egala valoro de la membro-sxtatoj - inklude de la lingva kampo. La Dubkjaer-a konsilo igi unu solan nacian lingvon komuna EU-lingvo sonas surface prudente, sed se sxia deziro pri la angla en tiu rolo realigxus, tute certe aperus veto flanke de la francoj. Tia veto - laux ni - aperu de cxiuj aliaj landoj. "Solvo" de la ekzistanta problemo per nacia lingvo - egale kiu ajn - estas la plej eble malbone pensebla. En tia okazo oni donus tute maljustan kaj kontrauxnacian favoron al nacia lingvo kaj al ties kulturo, literaturo kaj tradicioj. Pro tio samtempe diskriminacio fakte okazus rilate al cxiuj aliaj lingvoj. Mogens Groth Br-ndby-ster Mogens Rude Andersen mllg el Dana Fervojisto, 11/95 *************************************************************************** Imitinda iniciato ================= Librokuponon por novaj aligxintoj ofertas Japana E-Instituto laux la decido de ties komitato por mildigi la malfavoran efikon de la lastjara altigo de la kotizoj. Tion povus imiti alilandaj organizoj. el La Revuo Orienta, septembro 95 *************************************************************************** En Bulgario - nova estraro ========================== Jen listo de nova estraro de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA): Kiril Popov, prof. - prezidanto; Dimitar Kalcxev - vic-prezidanto; Georgi Mihailov - vic-prezidanto; Petar Todorov; Jordan Cxaljovski Stefka Andreeva Veneta Baleva Vasil Vutov - sekretario; Rumjana Budinova - junular-observanto *************************************************************************** Surprizo en televido ==================== Sabaton, la 28-an de oktobro, mi ekinteresigxis en svisa programo pri la elsendo por surdaj homoj "Rigardi anstataux auxskulti". Parolanto diris: "Nun sekvas raporto pri iu asocio, pere de kiu oni povas interkomprenigxi en la tuta mondo". Kaj oni komencis paroli pri nia internacia lingvo kaj ties disvastigo en Svisio kaj en tuta mondo. Ili rakontis pri d-ro Zamenhof, montris bildojn de li kaj de lia logxdomo. Oni povis ankaux vidi la E-centron "La Chaux-de-Fonds" kaj la klubejon de la E-societo en Zurich. Dum klub-kunveno oni intervjuis kelkajn personojn, kaj ankaux surstrate demandis preterpasantojn pri E-o... Fine oni prezentis iom la gramatikon de la lingvo kaj E-kursojn, interalie "Mazi en Gondolando", kaj kelkajn E-gazetojn kaj librojn. La tuta prezentado dauxris 15 minutojn. Elisabeth Hlauschek *************************************************************************** Internaciaj lingvoj en la brita TV ================================== Mi intencis verki tutan artikolon pri la lastatempa televidajxo Language Lessons... Al mi gxi impresis pozitive: la tono estis ja frivola, sed E-o dominis en la materialo. Efektive nur E-on oni vidis aktive uzata, ekzemple en la E-Centro. Oni ne montris internacian uzon, eble mankis mono; kaj cxu la E-Centro efektive posedas la videofilmon pri la Jubilea Kongreso? Kaj granda plezuro estis finfine vidi multajn homojn, de kiuj oni auxdis nur la nomon: Don Gasper, Brian Sexton, Peter Gospill, Henry Jacob k.a., kaj auxdi, en gramofondisko, la vocxon de Edmond Privat! Nur la Interlingua-istoj faris propagandajn asertojn pri sia lingvo. Kaj estis amuze konstati, ke la kreintoj de Glosa acxe prononcas sian lingvon. Kaj la plej gratulinda punkto: neniu asertis, ke la angla povas plenumi cxiujn bezonojn de internacia lingvo! Geoffrey King el La Brita Esperantisto, nov/dec '95 *************************************************************************** Studotago en Hago ================= NGGE (Nederlanda Grupo de Geinstruistoj) jam tradicie okazigas auxtune studotagon. Preskaux trideko da interesigxantoj kunvenis cxi-jare la 28-an de oktobro en Hago. La jaro 1995 estis por ili aparte signifa. La 24-an de majo IEI farigxis 75-jara, la 12-an de septembro estis la 100-a naskigxdatreveno de gxia fondinto Andreo Cseh kaj, gxuste omagxe al li, la 25-an de julio dum la UK estis promociita la, en la historio de Esperanto unua instrufilmo: Mazi en Gondolando. En la antauxtagmeza parto de la studotago s-ro Oene Hoekstra pruvis per sia prelego, ke multaj E-lernolibroj sekvis la ideojn de A. Cseh, krom unu, t.e. la alfabeto. Tion Cseh ne faris, li tuj instruis la parolon. La "revo" de Cseh havi rektmetodan instruhelpilon por la infanoj realigxis nur nun per naskigxo de la E-parolanta Mazi. Sed la filmo estas nur parto de la laboro - tion scias cxiuj. Kiamaniere uzi instrucele, kiamaniere popularigi gxin? - estis du el demandoj, kiujn klopodis respondi la partoprenantoj de la studotago en Hago helpe de prelegantoj Katarina Bodnarova kaj Wil van Ganswijk. La respondon al alia demando: "Kiel popularigi Mazi inter ne-esperantistoj" - donis s-ino Mila van der Horst-Kolinska, informante pri la enpenetro de Esperanta Mazi en la televidan mondon kaj libromerkaton de eldonistoj, pri la preparoj de la korektita lernolibro, pri la planoj kiel eble plej efike uzi la Mazi-filmon diverscele. Mazi ne rajtas halti. Gxi donas al ni unikan sxancon por transdoni la heredajxon de Zamenhof kaj Cseh al tiuj, kiuj ankoraux ne konas gxin kaj gxian valoron. Ne mankos laboro. Estas nur demando: kiu, kion, kiel? Katarina Bodnarova *************************************************************************** - I L E I - /////////// Korespondaj kursoj ================== De pli ol unu jaro, ekkompiligxis cxe TEJO listo de E-aj perkorespondaj kursoj. Tiu listo estas jam konsiderinde ampleksa, sed alvenis pluraj antauxe nekompilitaj informoj, kune kun aldonoj/korektigoj. Gxi estu do plej aktuala, antaux la diskonigo. Ni petas vian kunlaboron (re)informi nin pri cxiuj tiaj kursoj konataj en via gepatra lingvo/regiono. Bonvenas la jenaj informoj: kosto, nivelo (baza, ktp.), nomo de la libro aux materialo, dauxro, adreso, gxeneralaj kondicxoj. Prefere tiuj informoj estu en la lingvo de la celatoj, kun traduko al Esperanto. Nome de TEJO, elkore dankas James Rezende Piton a@forigu.turing.unicamp.br Av. Joao Batista M. do Canto, 257/J2 BR-13031-210 Campinas, SP - Brazilio *************************************************************************** La kursgvidantoj, instruistojgrandparte respondecas, ke lakursanoj restu en la movadoankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonuiun internacian gazetonjam en la dauxro de la kurso! *************************************************************************** - K O N K U R S O J - ///////////////////// Belartaj konkursoj de UEA en 1996 ================================= La Belartaj Konkursoj de UEA ricevas cxi-foje ekstran fascinon pro la urbo, kie oni kronos la lauxreatojn: Prago, unu el la historiaj metropoloj de literaturo kaj aliaj artoj. Plian fascinon donas la nekutima grandeco, kiun oni antauxvidas por la Praga Universala Kongreso. Ankaux la kongresa temo ligigxas al la kulturo: "Kulturo: valoro aux varo?" Cxu en tiaj kadroj la Belartaj Konkursoj spertos en 1996 unu el siaj plej fekundaj jaroj? Tion esperas la organizantoj, kiuj denove invitas kreemajn esp-istojn al partopreno en la plej prestigxa kaj vivipova belarta institucio de E-o. Cxiuj konkursajxoj devas esti novaj, kaj, escepte de infanlibroj, ne publikigitaj en presa aux alia formo. Krome validas jenaj kondicxoj: Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj. Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj. Eseo: Teme ligita kun Esperanto aux kun temo de la 81-a UK. Tri premioj, el kiuj la unua nomigxas "Luigxi Minnaja". Kanto: Teksto kaj melodio povas esti de malsamaj auxtoroj. Eblas sendi la melodiojn surpapere aux sonbende. Tri premioj, el kiuj la unua nomigxas "An-Song-san". Videofilmo: Temo prefere ligita kun Esperanto. Maksimuma dauxro 30 min. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj. Sendo: Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 1996. Por videa brancxo oni sendu po unu ekzemplero gxis la 1-a de julio 1996. Cxion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. La konkursajxoj (krom videofilmoj kaj infanlibroj) estu pseuxdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu 5 IRK por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. Premioj: -------- Unua premio: 390 NLG. Dua premio: 273 NLG. Tria premio: 156 NLG. Nova Talento (por la plej bona konkursanto antauxe ne premiita): 273 NLG. Infanlibro: 819 NLG. Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj. Detala regularo haveblas kontraux unu IRK. *************************************************************************** - R E A G U - ///////////// Cxu nur hobiumado? ================== En la germana revuo "Katholisches Digest" (novembro 1995, pagxo 30, auxtorino: Christa Kroha) aperis artikolo pri "la lingvoj de la mondo" kun la aserto, ke "la komenca entuziasmo" de la esperantistoj "elcxerpigxis en hobiumado kaj sekteco". Estus bone, se ankaux vi reagus per legantletero. La adreso estas: Katholisches Digest, Landhausstr. 82, D-70190 Stuttgart. Ulrich Matthias reaga servo de Germana E-Asocio *************************************************************************** - G A Z E T O J - ///////////////// Ricevu senpage! =============== Ricevu senpage 3 sinsekvajn numerojn de la gazeto Brazila Heroldo, kiu laux la junia numero de la revuo Esperanto "nepe meritas ankaux internacian atenton". Nur poste vi pensos pri abono. Brazila Heroldo aperas monate, kun diversaj rubrikoj: E-movado, ekonomio, informadiko, kulturo, sporto, turismo, politiko, scienco, diversajxoj. Suplementoj: Facila - trimonata gazeto por komencantoj Panoramo de interlingvistiko kaj Esperantologio - jara kajero. Sendu vian nomon kaj adreson al: Zamenhof Editores, Caixa Postal 1887,BR-01059-970 Sao-Paulo (SP) Brazilio *************************************************************************** - L E T E R O J - ///////////////// Altestimata s-ro Szilvasi, ... Vi petas informojn el Brazilio, sed kiuj informoj interesas vin? Se mi scius, eble mi kolektus por vi ilin, sed vi devas diri, kio interesas Vin, cxar nia lando situas cxe la fino de la mondo. Cxu euxropanojn interesas nia vivo? Maria Almada, Brazilio * * * * Kara Maria Almada, estas tre relative, kion oni konsideras "fino de la mondo" (ekz. el via kontinento versxajne Hungarion...). Sed mi opinias, ke nia Esperantio ne havas randojn! Kompreneble euxropanojn (kaj ne nur ilin) interesas la Esperantaj, movadaj eventoj ankaux de via lando. Cetere Eventoj ne estas nur euxropa gazeto, gxi estas simple "internacia" kaj ni ege strecxas akiri informojn ankaux el aliaj kontinentoj, gxuste pro tio, cxar volas malpliigi la gxisnunan euxropecan trajton (kauxzitan de objektivaj cirkonstancoj). Do, ni tre volonte akceptus cxiaspecajn informojn de Vi kaj de cxiuj aliaj ankaux el "foraj" landoj, kontinentoj pri la vialanda E-movado, eventoj, atingoj, sukcesoj kaj malsukcesoj. Kun sam-ide-ana saluto Laszlo Szilvasi, red. *************************************************************************** ABONTARIFOJ POR EVENTOJ ======================= La baza jara abonkotizo por 1996 estas 74 guldenoj, kun aerposxta sendo: 86 guldenoj. Duonjara abono validas por la periodo julio-decembro (!) por 50 % de la jara kotizo. La abonkotizo estas pagebla ankaux al la UEA-kodo: ELLS-S aux rekte al la redakcio. LANDAJ KOTIZPERANTOJ -------------------- Auxstralio: Libroservo de EAE, Tom Elliott, Pk. 230, Matraville, 2036 N.S.W.- 74 NLG Auxstrio: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, A-3400 Klosterneuburg (pcxk. 7.127.144). - 463 ATS Belgio: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen (pgxk. 000-0265338-43). - 1370 BEF, aere: 1590 BEF Brazilio: Brazila E-Ligo, Cx. Postal 03625, BR-70084 Brasilia (DF) - 25 $ Britio: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London W11 4UF, gxirobanka numero: 54 851 0008.- 29.6 GBP, aere: 34.5 GBP. Bulgario: Raya Androvska, Zk. Ovca Kupel bl. 408. ap. 92, BG-1632 Sofia.- 1520 levoj. Cxehio: Hasala Vladislav, pk. 34, CZ-69662 Straznice. - 616 kronoj Danio: Eckhard Bick, Rugbjergvej 98, DK-8260 Viby-J. (Posxtgxirnumero: 696 47 37) - 254 DKK, aere: 301 DKK. Finnlando: Oy Mendoservo, Kivistontie SF-05510 Hyvinkaa,- 199 FIM, aere: 232 FIM Francio: UFE, 4. bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (pcxk. 855-35 D Paris). - 230 FRF, aere: 270 FRF. Germanio: Alfred Schubert, Pf. 1539, D-82355 Weilheim, (konto 365255-806, postgiroamt Munchen, BLZ 700 100 80). - 67 DEM. Hungario: LINGVO-Studio, H-1675 Budapest, pk. 87. - 1850 Ft, duonjare: 1100 Ft. Hispanio: Hispana Esperanto-Federacio, Rodriguez San Pedro 13-3o-7, E-28015 Madrid. (Bankkonto: 14.011.966 cxe Caja Postal, nome de Federacion Espanola de Esperanto)- 5700 ESP, aere: 6600 ESP Islando: Libroservo de IEA, Saemundsson Hallgrimur, Godatuni 10, IS-210 Gardabae. Italio: Itala Esperanto-Federacio, via Villoresi 38, I-20143 Milano (pcxk. 37312204). - 77 mil ITL, aere: 86 mil ITL. Japanio: Rondo Harmonia, Yamaguti Sin'iti, Tutihara 3-205, Tenpaku-ku, J-468 Nagoya-si. - aere: 5600 JPY Kanado: Kanada E-Asocio, PO Box 2159, V8L 3S6 Sidney, B.C. - 50 USD Koreio: Korea E-Asocio, CPO Box 4258, Seoul 100630. - 40.000 uonoj Kroatio: Kroata E-ista Unuigxo, M. Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb.- 29 gld. Norvegio: Esperantoforlaget, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, posxtgxirokonto 0809 5100318. - 292 NOK, aere: 339 NOK Nov-Zelando: David Ryan, 26 A Arvin Crescent, Melrose, Wellington 6002.- 76 NLG Polio: P.W.H. NEPO, skrytka 105, Maciej Wnuk, ul. Broniewskiego 77. m. 137, PL-01865 Warszawa. - 57 zlotoj. Portugalio: Libroservo de Portugala Esperanto-Asocio, Rua rd. Joao Couto 6, R/C-A, P-1500 Lisboa. - 8000 PTE. Rumanio: - peranto vakas, - 29 gld. Rusio (kaj eksa Sovetio): Nikolaj Gudskov, pk. 57, RUS-105318 Moskvo.- 20 USD Slovakio: peranto vakas, - 29 gld. Slovenio: INTER-KULTURO, Zlatko Tisxljar, Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio. - 29 gld. Svedio: Sveda Esperanto Federacio, SEF, c/o Lisbet Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-242 94 Horby.- 330 SEK, aere: 380 SEK Svisio: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen. - 53 CHF, aere: 62 CHF Usono: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, POB 1129, El Cerrito, CA-94530. - aere: 50 USD. Venezuelo: Prof. J. E. Bachrich, Apartado 70782, Caracas 1071 A. - 39 NLG Cxiuj aliaj landoj: UEA-kodo ELLS-S, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. - 74 / 86 gld. *************************************************************************** - I N T E R E S E - /////////////////// Camilo Jose Cela kajla hispana lingvo ===================================== La hispana Nobelpremiito pri literaturo, Camilo Jose Cela, 79-jara, tiel parolas pri sia lingvo: "Gxia situacio estas bonega, malgraux la atakoj, kiujn gxi devis elteni. Estas lingvo, kiu ankoraux trovigxas en ekspansia periodo. Post kelkaj jarcentoj ekzistos en la mondo nur 4 lingvoj: la araba, la cxina, la angla kaj la hispana. La aliaj estos devigataj limigxi al folkloro, poezio, amleter-kolektado (...) Aparte de demografiaj kialoj, la hispana estas lingvo, per kiu sin esprimas popoloj, kiuj ankoraux ne tute evoluigis sian kulturon. Ilia kultura estonteco postvenos. La germana kaj la franca estas tre maturaj lingvoj, kiuj preskaux plenumis sian ciklon. Ili glore falos, samkiel la latina." laux Heroldo n-ro 14/95 (el "Le Figaro", 30.03.95) *************************************************************************** Cxu ekzistas komuna pralingvo? ============================== En la lingvoscienco laux la gxenerale akceptitaj metodoj lingvo- historiistoj komparas vortojn, kiuj similas en pluraj lingvoj. Ili konstatas lauxlegxecon, ekz. sontranslokadojn, kiel similaj vortoj sxangxigxas ene de subgrupoj de pli granda lingvokomunajxo, kaj sercxas komunan devenon. Tamen cxar la vortsonoj relative rapide sxangxigxas, oni povas esplori pere de tiu metodo de la kompara lingvistiko ne pli ol 10.000 jarojn de la pasinteca lingvo-evoluo. Por pli profunde esplori en la pasinteco lingvoesploristino Nichols de la Universitato de Kalifornio evoluigis novan metodon, pere de kiu oni ne komparas vortojn, sed gramatikajn strukturojn. Ekzemple, la hindoeuxropaj lingvoj uzas antauxvortojn, dum en multaj aliaj lingvoj vorteroj kun kompara funkcio estas cxefe cxe la vortfino. Tio validas, ekz., por la hungara lingvo, kiu ne estas hindeuxropa kaj estas parenca al la mongola. Cxe la cxina do la akcento havas multe pli grandan gramatikan signifon ol cxe la hindeuxropaj lingoj. Tiaj bazaj strukturoj de la lingvo, opinias Nichols, sxangxigxas multe pli malrapide, ol la vortsonoj. Esplorado de ili ebligas pro tio ankaux enrigardojn en la gxis nun ne alireblajn fruajn stadiojn de la lingvoevoluo. Multaj samfakuloj konsentas, ke tio estas priatendinda kaj sekvinda nova principo, ecx se en detaloj multo cxiam ankoraux estas pridisputata. Johanna Nichols esploris per sia metodo gxis nun proksimume 300 vivantajn lingvojn, pri kiuj jam aperis gramatikoj. Cxe tio sxi venis al la konkludo, ke komunhoma pralingvo, se gxi entute iam ekzistis, devus esti nun almenaux 100.000 jarojn agxa. Evgeni Georgiev mll el Monato, aprilo 95 *************************************************************************** - E S P E R A N T O E N R A D I O - /////////////////////////////////////// Perloj ====== La E-redakcio de Radio Vieno, ORF planas eldoni duonjare brosxurforme la plej interesajn elsendajxojn. Ni nun varbas abonantojn. Se vin interesas tiu cxi eldonajxo, aux vi volas aperigi reklamon de via firmao, ni petas urgxe kontakti nian redakcion. Pri tarifoj oni informos vin skribe. Atentu pri titolo "Perloj"! Ili vere estos perloj, kiujn ni volonte kolektos kaj uzos por instrui nian belan lingvon. Krome vi ekkonos pli multon pri nia laboro, kaj eble ankaux pri laboro de alilingvaj redakcioj de ORF. El perloj fareblas festeno, do vi povos fari vian propran E-festenon per niaj perloj! Prof. K. Fetes-Toszegi, redaktoro ORF, E-redakcio, A-1136 Vieno, Auxstrio. Fakso: +43-1-878783630 *************************************************************************** - A N O N C E T O J - ///////////////////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj! ================================================= La prezidanto de KEL, s-ro Dalibor Brozovic prezentas novan libron de Nikola Rasxicx: "Rondo familia" la 20-an de decembro je 19.00 en Palmoticxeva 17, Zagrebo. *** Albania sekcio de ILEI informas pri sia aktuala adreso: Albanaj Esperanto- Instruistoj, Poste Restante, Tirane, Albanio *** Ne nur eblas informigxi pri Berlinaj arangxoj en la Berlina Kalendaro, sed ankaux legi Berlinan Informilon, monate aperantan bultenon de la Esperanto- Ligo Berlin. Gxi trovigxas: http://fub.46.zedat.fu-berlin.de:8080/axngela/bi/ *** Mi estus danka se iu instruus al mi hungarajn infanajn ludojn, kiuj mi bezonas al miaj E-kursoj. Luiz Alberto de Oliviera Coelho, Rua Moreira Cesar 220, BR-25850-000 Paraiba do Sul (RJ), Brazilio. *** Tutmonda Ekumena Ligo (TEL), Internacia Asocio de bibliistoj kaj orientalistoj (IABO) kaj Biblia Revuo - Hoc Facite sciigas pri sia nova adreso: I-48010 Madonna Degli Angeli/Ra, Italio, aux C.P. 177, I-48100 Ravenna, Italio. *** Mi jxus ekuzis novan servilon, kun Netscape. Mi sercxis novajxgrupojn kun la vorto "esperanto". Aparte de s.c.e, a.t.e, a.u.l.e.m, mi trovis "fido7.esperanto". Neniu artikoloj aperis, sed mi scivolas, kio estas la temo de tiu grupo? Zervic19@forigu.starnetinc.com *** Mi estas 28-jara el sud-okcidenta Germanio kaj mi sercxas kontakton al junaj esperantistoj, kiuj vojagxemas kaj kiuj eble vizitas la Internacian Semanjon en Wetzler aux kiuj partoprenos la Uk-n en Praha aux la IJK-n en Gotersberge venontjare. Mia adreso: h540@forigu.msmail.temic-hn.de *** Dez. E-tradukojn de folkloraj kantoj (kun muziknotoj aux en kasedoj) por instrui en E-kursoj Luiz A. de O. Coelho, R. Moreira Cesar, 220, Paraiba do Sol-RJ, BR-25850-000, Brazilio. *** La verkon de Rose dos Anjos "Ha, se mi scius. Atestajxoj de diversaj spiritoj" intersxangxus por libroj, distribuotaj al E-sekcioj de braziliaj bibliotekoj publikaj: Ivo Pinto Magalhaes, rua Dr. Oswaldo Cruz, 195, Tres Rios-RJ, BR-25800-000, Brazilio. *** "Hejmpagxo" de Kanada E-Asocio troveblas cxe la adreso: http://www.sentex.net/exngcorp/kea/ *************************************************************************** - M O V A D A H U M U R O - ///////////////////////////// Tamen ne ploru, agu! ==================== Post la entombigo de konata e-isto en granda urbo jxurnalisto rimarkis prezidanton de landa sekcio, kiu ege ploras. La jxurnalisto demandas lin: "Cxu tiel vi ploras, cxar via bona amiko iris sian lastan vojon?" "Ne",- respondis la prezidanto, - mi ecx ne konis lin persone. Mi nur ploras, cxar nun tri gravaj kluboj dissolvigxis. Li estis la lasta membro en tiuj tri kluboj." *************************************************************************** EVENTOJ-0090 Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X =================================================== A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. *************************************************************************** Viaj komentoj kaj kunlaboro estas tre bonvenaj! Szilv si L szl˘ eventoj@forigu.odin.net