Eventoj n-ro 089, 1/novembro - '95, retposxta versio ***************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Karaj legantoj - Favora legxo pri Esperanto en Brazilio - TTT-pagxoj de Flandra Esperanto-Ligo Reagoj: - Sxangxu nian pensmanieron - Vivu esperantistoj, vivu la "Movado" - Gratulojn pro la pionira pasxo - Kie estas niaj filmoj? - Plifelicxigi auxtunajn tagojn... Esperanto aplikata: - Kibernetiko, humanistiko kaj natur-sciencoj - Ne nur teorie, sed laborlingve - Nova Esperanto-vino aperis - Receptaro de kuracaj plantoj - Auxtomata traduksistemo - Flavaj Pagxoj - Mult-Nivela Merkatado Arangxoj: - Pasxi malpeze sur la Tero - Ni kantu kune - Teatro en Esperanto - Novjara Renkonto - Jarfino cxe la "Domparo" - 26-a Kataluna Kongreso de Esperanto - Tago de infanoj - tago de amikeco - Plena monata kalendaro Movado: - Ago-Tago: unuafoje en Irano - Ago-Tago en Toulouse - Cxe la Domparo lastatempe - Cxu troa varbado? - Militsuferintaj esperantistoj - Mazi omagxe al Cseh - Argxenta generacio - Aligxu al IJK per Internet! - MINACO EN USONO ILEI: - Internacia konkurso por plenagxuloj - Kiam la lernejanoj ferias? - La 3 bazaj principoj Esperanto en radio: - Radio Auxstria Internacia baldaux SATelitos - RAI International dauxre mutas cxe Hot Bird - Radio Habano Kubo - Novaj frekvencoj de RAI Por via notlibro: - Video-filmoj Interese: - Rabistoj timas impotentecon - Lingvoj kaj cerbo - Konsiloj al vojagxemuloj Ni mencias ...: Korespondi deziras: Anoncetoj: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Karaj legantoj ============== Baldaux finigxos la 4-a jarkolekto de EVENTOJ. Kiam ni startigis gxin en marto '92, multaj konsideris la projekton nerealigebla - kaj jen baldaux ni atingos la centan numeron. Malbona flanko de la afero estas, ke la nombro de pagantaj abonantoj - malgraux nia espero - ecx nun ne atingas la nombron 2000, kvankam ni bone scias, en tre multaj kluboj kaj societoj la saman numeron legas pluraj homoj. EVENTOJ estas sendata nun al pli ol 50 landoj. Plej multajn abonantojn ni havas en Germanio (103) kaj Francio (91), kompreneble krom Hungario (274). En unu flanko estas gxojige, ke parte pro la kresko de reklamoj kaj donacoj - la deficito (malprofito) de la eldonado estas la gxis nun plej malgranda (dauxre kovrata far LINGVO-Studio), sed ni havas realan esperon, ke en la sekva jaro la unuan fojon ni jam atingos la nulon! Aliflanke bedauxrinde konstante kaj draste altigxas de prezo de papero (kiel cxie en Euxropo) kaj same la posxtaj afrankoj - kio devigas nin adapti la abonkotizon. Do, la baza abonkotizo por 1996 estos 74 guldenoj, por aerposxta sendado: 86 guldenoj. Ni esperas ke tiuj prezoj povas esti nesxangxitaj dum kelkaj jaroj. La abonkotizo por ekssoclandanoj restas 35 guldenoj, por Hungario 1850 Ft. Tiu decido estas aparte malagrable por ni mem, sed bedauxrinde ne plu eblas subvencii la eldonadon laux la gxisnuna maniero. Krome, mi volas turni vian atenton al tio, ke la averagxa prezo de 1 numero de EVENTOJ dauxre restas inter la plej malmultekostaj (kun afranko: 3.08 NLG, sen afranko 2.08 NLG). Se vi kalkulos mem, venos al la sama dedukto. Granda parto de la abonkotizo estas uzata por kovri la posxtan afrankadon de la 24-foja sendado - sed gxi estas neevitebla, se ni dauxre volas esti "la plej ofta movada informilo". La kotizperantoj grandparte restas la samaj kiel pasintjare, sxangxigxis nur en Cxehio (V. Hasala), Bulgario (Raya Androvska) kaj Nov-Zelando (David Ryan), krome aldonigxis Kanada kaj Korea E-Asocioj. Mi esperas, ke la enhavo kaj stilo de la gazeto dauxre placxas al Vi. Viaj rimarkoj kaj kritikoj estas cxiam bonvenaj. Szilvasi Laszlo, red. ************************************************************************* Favora legxo pri Esperanto en Brazilio ====================================== Revivigxis la spirito de Montevideo kajLapenna dum la "Ago-Monato" en Brazilio Kiam Brazila Esperanto-Ligo invitis siajn membrojn aktive partopreni la Ago-Tagon, gxi ne povis imagi, ke en la cxef-urbo tiu tago dauxros... unu monaton! Jam komence de septembro la deputitojn de la Federacia Distrikto Braziljo surprizis alveno de multenombraj leteroj, kiuj pledis por la definitiva aprobo de Legxo n-ro 912/95 por lauxgrada enkonduko de E-o en la elementajn kaj mezgradajn lernejojn de la cxefurbo kiel elektebla lernobjekto. Tiu Legxo, prezentita de amiko de E-o deputito Jorge Cauhy, estis subite vetoita de la guberniestro pro bugxetaj konsideroj, kaj necesis "agi" por superi tiun baron. La legxo definitive sukcesis la 13-an de septembro, kiam preskaux unuanime (19 por, 1 kontraux kaj 1 sindeteno) la deputitoj vocxdonis kontraux la sinteno de la guberniestro. Lauxdire, kiam oni konvinkis lin, ke nenian bugxetan sxargxon alportos E-o, li instrukciis siajn sampartianojn vocxdoni favore. Evidente, la e-istoj de la cxefurbo festis la sukceson, konsciaj pri la novaj respondecoj kaj perspektivoj, malfermitaj de tiu legxo. Tamen, la 17-an de septembro la prestigxa tagjxurnalo "Correio Brasiliense" krude provokis nin per publikigo de mallonga noto de jxurnalisto ne-kompetenta pri la temo, en kiu li asertis, ke tiu legxo estas demagogio favore al la lingvo, pri kies ekzisto cxiuj scias, sed kiun neniu konas, kvazaux kiel Auxstralio. Denove, tra la fakso de tiu redakcio, furoris la reagoj (pli malpli gxentilaj) de niaj samideanoj, kiuj, interalie, minacis veki diplomatian incidenton cxe la Auxstralia Ambasado. La senpripensa artikolisto, supozeble timema pro sia posteno, estis devigata dementi cxion en la eldono 3-a de oktobro, deklarante, ke laux kvanto de la reagoj ricevitaj, E-o ne estas verdire lingvo nekonata kaj neniel gxi rilatas al Auxstralio. Tiu klacxeto ne gxenis la ekipon de volontuloj, kiuj de la 1-a gxis la 5- a de oktobro dejxoris cxe la stando de Brazila E-Ligo dum la Monda Kongreso de Spiritismo. Tiu kongreso kunvenigis en Brazilia pli ol 2700 adeptojn el 32 landoj de la spiritisma doktrino. Temis pri 5 sinsekvaj "ago-tagoj", dum kiuj trovis videblan konfirmon la subteno al E-o, kiun la Brazila Spiritisma Federacio jam donas de jardekoj. Esperanto estis unu el la kongresaj lingvoj; du prelegoj pri la IL estis inkluzivitaj en la oficialan programon; la brazilia posxto eldonis stampon kaj karton kun teksto ankaux en E-o, kaj entute, cxe la stando de Brazila E-Ligo estis la atmosfero de vigla intereso. Oni vendis la tutan disponeblan stokon de lernolibroj kaj vortaroj en la hispana, angla kaj franca al kongresanoj el deko da landoj kaj oni peris kontaktojn el tiuj landoj por interesitoj pri la lernado. Kulmina punkto de Ago-Monato en la cxefurbo Braziljo okazis, kiel planite, la 7-an de oktobro, kiam 200 homoj plenigis la auxditorion de la Deputita Cxambro cxe la Federacia Distrikto. Prof. Jose Passini prelegis pri la problemo de komunikado en la mondo kaj la solvo, prezentita de Esperanto; aparte oni omagxis la auxtoron de la legxo dep. Cauhy kaj poste la muzika ensemblo "Encanto da Terra" kaj kantisto Flavio Fonseca prezentis koncertojn en E-o. Pri la manifestado amplekse anoncis kaj raportis Super-Radio FM, kiu de multaj jaroj subtenas la ideon de E-o en la brazila cxefurbo. Giuseppe Grattapaglia ************************************************************************* TTT-pagxoj de Flandra Esperanto-Ligo ==================================== En la internacia komputila reto Internet Flandra Esperanto-Ligo antauxnelonge instalis siajn TTT-pagxojn (alinome WWW-pagxojn, kvazaux montrofenestroj). La cxefa pagxo donas la eblon elekti la uzotan lingvon. En la nederlandlingvaj pagxoj estas cxefe informoj pri Esperanto. En la esperantlingvaj estas pluraj sekcioj: Monato / eldona agado de FEL (Stafeto), / grafikaj servoj de FEL, / novajxoj el la Esperanto-movado / kaj ligoj kun TTT-pagxoj de aliaj organizajxoj kaj individuoj. En la sekcio MONATO estas akireblaj praktikaj informoj (listo de perantoj, kotiztabeloj, ktp.) sed ankaux tekstoj el la venonta numero de MONATO. En la sekcio "Libroservo" vi trovos la liston de cxiuj eldonajxoj de FEL kaj de cxiuj varoj por kiuj FEL estas la cxefa distribuanto, informoj pri novajxoj en la libroserva merkato, ktp. La sekcio "aliaj" kondukas vin al multaj interesaj TTT-lokoj, kiel la "Flavaj pagxoj", la "Adresaro de rete atingeblaj esperantistoj", la IJK- pagxo, ktp. La pagxoj estos adaptataj kaj kompletigataj principe unu fojon semajne. Por viziti la pagxojn, iru al http://www.knooppunt.be/fxel Komentojn pri la enhavo kaj pri la formo de la pagxoj FEL volonte ricevos. Skribu al: fel@forigu.eunet.be ************************************************************************* REAGOJ ////// Sxangxu nian pensmanieron ========================= Mi opinias, ke estas jam tempo ke la lingvisteca pensado eks-estrigxu el nia Esperantio. Tio ne estus malbona afero, sed bona, cxar nia movado evoluigxas al juneca periodo de la infaneca. Nun lingvistoj jam ne plu povas respondi, kiel ni praktiku nian lingvon. Certe, la eksprezidanto de UEA estas tre elstara lingvisto. Kiam mi legis lian faman verkon Lingvistikaj Aspektoj de Esperanto, mi estis profunde impresita, ecx emocia. Sed kiam mi legis lian paroladon en Esperanto, organo de UEA, mi ne komprenis, kion li parolas? Cxu li estas pastro de UEA, aux estro de UEA? Cxar la parolado aspektas kiel bonega pregxo al ni. Kion fari? Iu komencanto sincere petskribis al fama akademiano kun demando pri praktika aplikado, sed la fama akademiano ankaux sincere respondis, ke li neniam praktikas en seriozaj aferoj ekster la lingvo. Ni ne havas instruanton, gvidanton en tiu tereno, ni mem devas praktiki sen gvidado kaj vojsigno. Kuragxe antauxen! Jes, sed nur kuragxo ne estas suficxa. Mi proponu kelkajn konkretajxojn. 1. Sxangxu tradician konsiston de estraro por nia movado. Novan konsiston okupu cxefe personoj deekster la universitatoj kaj institutoj. Per la reformo nia movado pli proksimigxos al aktuala socio, kie estas multaj agadkampoj. 2. Sxangxu tradician eldonemon. Cxesu eldoni tradukajxojn el la nacia literaturo, sed eldonu originajxojn. Ni devas sxpari nian monon por fari la necesajn, kiel gvidlibroj de E-praktiko aux faka agado, cxar nun en Esperantio mankas tiaj libroj, sed tro plenigxas malnovaj literaturajxoj, kiuj ne interesas la novan generacion. Oni sercxu temon, respondanta al la demando: kiel utiligi la lingvon? En Esperantio ne multas tiaj utilaj libroj. 3. Sxangxu tradician instrumanieron. Ni instruu ne nur la lingvon, sed ankaux praktikan lecionon kaj nian historion. Niaj lernantoj ne estas nur vortarujoj, sed lingvopraktikantoj. Tio postulas, ke ni estu devigataj arangxi ankaux praktikan lecionon en la kurso. 4. Sxangxu tradician pensmanieron, ke en Esperantio oni juste taksu la E-komerciston kaj aliajn utiligantojn. Ni devas estimi la lingviston, sed ankaux ecx pli la aliajn. Cxar sen ili nia lingvo estas artefarita monstro, nia idealo estas suprajxo sen la socia vivo. Cxielismo Von, Siano, Cxinio ************************************************************************* Vivu esperantistoj, vivu la "Movado" ==================================== Strange, ke homoj, kiuj volas disvastigi nian lingvon, ne trovas pli trafajn argumentojn, ol drasxi... esperantistojn! Esperanto apartenas al tiuj, kiuj gxin parolas. Al tiuj, kiuj kuragxis pasigi horojn por gxin lerni. Al tiuj, kiuj komprenis, ke nur dank' al internacia lingvo ili povos senpere rilati kun homoj el cxiuj mondpartoj. Al tiuj, kiuj sentis, ke Esperanto ne estas nur lingvo (relegu Z-on, G. P. k.a., mi petas: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan" - Z., saluton al la dua kongreso, 1906, en Gxenevo). Vole-nevole, Esperanto estas "revolucia" fenomeno (relegu Michel Duc Goninaz-on!). Pli kaj pli miras mi, ke tiom da homoj estas esperantistoj! Ke tiuj homoj instruas, lernadas, redaktas, verkas, kantas, kongresas, korespondas, filatelumas, kunvenas, stagxas, vortarumas, propagandas (ja kelkaj kapablas!), asociigxas, sidejas... kaj ecx foje bone balaas la sidejon (relegu Corsetti-on!). Ja cxiuj tiuj homoj mirigas min. Nur dank' al ili Esperanto pluvivas. Ecx dank' al "Rauxmistoj" ... kiuj ne hezitas uzi la "klasikan" movadon por reklami sian butikon! Esperantistoj rajtas gxui sian lingvon. Esperanto cxion rajtas ... ecx ne propagandi sian lingvon. Atestantoj de Jehovo ne estas ni! Ni cxiuj konas homojn, kiuj multon scias pri Esperanto, sed tamen gxin ne lernas. Ilin mi kompatas. Kaj ankaux cxiuj ni konas acxulojn, kiuj ne lernos Esperanton. Gxojas mi prie! (jam troas niaj propraj "makuloj". - Vd. la artikolon de Michel Duc Goninaz "Esperantismo, politiko kaj neuxtraleco", en Sennacieca Revuo, 1993). "Por ke Esperanto restu viva", bezonas ni homojn, kiuj gxin vivigas. Punktofino. Jxak Le Puil direktoro de "La Kancerkliniko", kantisto, komponisto, tradukisto, preleganto, vortaristo, membro de UEA, de UFE... kaj prezidanto de la loka grupo de Bourges (kiu cetere abonas "Eventoj"-n!) ************************************************************************* Gratulojn pro la pionira pasxo ============================== Kara samideano Laszlo, en n-ro 0079 de Eventoj mi legis, ke Esperanto devas resti viva. Tion mi ege deziras. Mi gratulas la hungarajn E-organizojn pro la pionira pasxo pri la ligado de la E-lernantoj al nia movado. Tion ankaux mi volas fari pli intense dum la universitataj kursoj en Karlsruhe. Lothar Eckert, Germanio ************************************************************************* Kie estas niaj filmoj? ====================== "Nia movado posedas preskaux cxiutemajn filmojn, pri kiuj revas la esperantistoj" - asertas Mila v. d. Horst-Kolinska. Jes, mi diras, ekzistas kelkaj filmoj, - sed eble mi havas tre grandan rev-kapablon, pensante, ke la historio de E-kino ne finigxas per "furora" E-varianto de brita Mazi en Gondolando! Mi povas imagi serion de novaj aferoj, kaj ne nepre kontentigxas per 10-20 aux 50 jaraj filmoj... Kie estas la klientoj? - demandas la auxtorino de la letero. - Mi diras, eble ne cxiuj TV-stacioj de la mondo interesigxas pri la 50-minuta (!) filmo "Bonvenon al Bjalistoko" aux pri la 30-minuta filmo pri E-farm- bieno Bona Espero en Brazilio... Kaj ni parolu iom pri la enhava kaj teknika nivelo! Cxu la enhavo de "niaj filmoj" kontentigas la esperantistojn? - ecx ne parole pri la ekstera mondo, pri acxet-respondeculoj de TV-stacioj... Mi havas fortajn dubojn. El la teknika vidpunkto kiom da kaj kiuj "niaj filmoj" atingas la minimume tolereblan limon de eventuala TV-elsendo? Krom la filmoj de Dobrzynski (kiuj onidire estis faritaj per Betakam-sistemo) mi ne vidas longan vicon. Cetere, se iu TV-stacio decidus elsendi E-filmojn, kie estas haveblaj la garantiite teknike altnivelaj filmoj? Kiel en la artikolo en Eventoj 0065 mi dauxre asertas: Esperanto-TV? Povas esti! Abdurahman Junusov ************************************************************************* Plifelicxigi auxtunajn tagojn... ================================ Kara redaktanto, kvankam evidente gravas instrui E-on al infanoj, tamen la opinio, ke "estas tempomalsxparo postkuri plenkreskulojn" (Kent Jones, Eventoj 1 / oktobro) sxajnas al mi iom malprava. Unue cxar tre multaj aktivuloj lernis la lingvon kiel idealemaj plenkreskuloj, kaj due cxar ne cxiuj instrukapablaj esperantistoj havas emon kaj forton instrui al infanoj. Pli ofte auxdigxas tiaj "malsxparo-de-limigitaj-fortoj" argumentoj pri esperantigo de maljunuloj (kiuj ja baldaux "forvaporigos niajn penojn al la cxielo"!). Nu, maljunuloj havas ne nur "kulture valoran" kaj ecx "utilan" spertotrezoron, ili ankaux havas plej multan libertempon por dedicxi al "nia afero". Kaj cxu ne estas, cxiaokaze, terura "agxismo" malvoli al niaj geavoj ilon, per kiu, post tutviva laboro, ili povos plivalorigi kaj plifelicxigi siajn auxtunajn jarojn? Majk Sadler ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Kibernetiko, humanistiko kaj natur-sciencoj =========================================== Rapid-kurso de la Internacia Lingvo por sciencistoj komencos la 3-an de marto '96 la studsesion en la universitato de Nitra (Slovakio) de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS). En la sekcioj pri kibernetiko, humanistiko kaj struktur-sciencoj (logiko kaj matematiko) kaj eble aliaj, okazos kursoj 8 horojn ampleksaj. En la fino de la studad-sesio - la 9-an de marto - eblos agnoskigi flanke de AIS nacinivele akiritajn sciencistajn gradojn, se oni skribe kandidatigxas tiucele kiel eble plej frue. Plia informo cxe: AIS-filio, Universitato Nitra, Trida A. Hlinka 1, SK-94901 Nitra, Slovakio. Rete: evpol@forigu.unitra.sk. Lige al tio, estas interese scii, ke eblas aligxi al AIS: "Efektiva membro" de AIS povas farigxi cxiu universitata profesoro aux docento, kiu scipovas lekcii en la Internacia Lingvo. Ankaux aliaj scienculoj (finstudentoj de ajna fako, sendepende de la nuna profesio) povas aligxi al la Internacia Scienca Kolegio (ISK) de AIS kaj farigxi "adjunktoj de AIS". Subtenaj membroj kolektivaj aux personaj ne necese estas sciencistoj aux organizajxoj aktivaj en la scienca kampo. el Heroldo de Esperanto, 14/95 ************************************************************************* Ne nur teorie, sed laborlingve ============================== La Centro por Evoluigo de Demokratio (CED) ne-profitcela, senimposta organizajxo por publika bono estis fondita en 1994, cele al instigo je pli profunda kompreno de demokratio, kiel decidofara proceso. Por akiri siajn celojn, CED ne nur teorie subtenas la lingvon Esperanto, sed ankaux uzas gxin, sed ne keskluzive. Eltirajxo el la plurpagxa E- lingva inform-folio: "Ecx se ankoraux ni trovigxas en frua etapo de nia disvolvigxo, ni esperas, ke baldaux ni povos oferti la jenajn materialojn kaj servojn: - gravaj libroj, artikoloj pri esploroj, artajxoj, muraloj, afisxoj, T- cxemizoj, tasoj, cxapoj, bufro-strioj, jam desegnitaj aux laux via propra desegno; - konsulta servo kun la celo venigi la demokratian proceson je cxiu nivelo de via persona vivo, de problemoj en rilatoj kaj familia dinamiko gxis la signifo kaj celo en via vivo; - konsulta servo kun la celo helpi vin enkonduki pli da demokratio en vian laborlokon, sen aux kun profitaj celoj." Interesigxantoj povas peti pliajn informoj cxe: CED, pf. 1329, CA-94553-7329 Martinez, USA rete: jgc@forigu.dnai.com ************************************************************************* Nova Esperanto-vino aperis ========================== Ekde oktobro 1995 la elzaca vinkulturisto kaj enologo Philippe Gocker surmerkatigas 10.000 botelojn de la prestigxa vino Cremant d'Alsace laux cxampanmetodo kun Esperanto-etikedo desegnita de Jean-Pierre Cancel. Tio signifas, ke cxiuj klientoj, kiuj acxetos tiun vinon, legos tiun etikedon. Philippe Gocker estas konsilita de TAKE-La Domo, kies agado al la ne-esperantista publiko tiel konformigxas kaj pli-intensigxas. Esperantista produktisto de mielo, mielproduktoj kaj pomsuko surmerkatigas siajn varojn kun trilingvaj etikedoj (franca, germana kaj Esperanto). Dominique Ganter proponas siajn produktojn sur granda foirejo en Colmar. Kontaktadreso: TAKE-Esperanto, 26, route de la Schlucht, F-68140 Stosswihr, Francio. Tel./fakso: +33-89-775256 ************************************************************************* Receptaro de kuracaj plantoj ============================ "La kuracaj plantoj la homaro konas de antaux miloj da jaroj. Nin cxirkauxas abundo da drogoj kaj la popoloj akumulis ricxan sperton pri iliaj kvalitoj...". Bulgara E-Asocio eldonis libron de d-ro Nikola Donev "Receptaro de kuracaj plantoj". La libro rakontas pri ecoj de la plej diversaj reprezentantoj de la flauxro, kiuj estas utilaj por la homoj, pri iliaj kuracaj efikoj. Gxi donas receptaron, menciante cxion necesan pri dozado, kombinoj, priskribas la biologiajn efikojn, eblajn internan aux eksteran uzmanierojn, kaj manierojn fari preparajxojn. Krome, la libro enhavas alfabetan indekson de la latinaj nomoj de la priskribitaj kuracaj plantoj kaj iliaj ekvivalentoj en la lingvoj Esperanto, angla, germana, franca, bulgara kaj rusa. La auxtoro de la libreto (56-pagxa) - d-ro Nikola Donev - estas konata bulgara farmakologo, auxtoro de novaj originaj medikamentoj. Adreso de la auxtoro: D-ro Nikola Donev, ul. Henri Barbusse 22, bl. 131, BG-1113 Sofio, Bulgario ************************************************************************* Auxtomata traduksistemo ======================= Mia nomo estas Nikolao Nikolaevicx Mihailenko. Mi esperantistas ekde 1982. Dum lastaj ok jaroj mi profesie okupigxas pri traduksistemo el la angla al la rusa lingvo. Pri mia programo PROTON-S estis artikoleto en "Moskvaj Novajxoj" de 11-18 decembro 1994, #63, p. 26 (rusa teksto), kaj en Moscow News, #51 1994, p.8 (angla). Nun mi povas fari interrompon kaj surbaze de mia sistemo ellabori variantojn: Angla - Esperanto (por esperantistoj) Esperanto - Rusa (por ruslingvanoj) La necesa labortempo egalas al 2 monatoj, sed necesas trovi sponsorojn por tiu periodo. La angla-Esperanta varianto kostos 1,500 USD, tiu de E- rusa 200 (du cent!!) USD. La antauxpago devas esti 50 %. La sponsoro ricevos de mi disketojn ne defenditajn, kaj rajtos libere VENDI la kopiojn. Mia adreso: N. N. Mihailenko, a/ja 110, RUS-109280 Moskvo. E-mail: Nick_Mikhailenko@forigu.p12.f135.n5020.z2.gate.phantom.msk.su Tel: +7-095-2745075 ************************************************************************* Flavaj Pagxoj ============= Resumo pri sciindajxoj rilate al Esperanto en la reto trovigxas en t.n. "Flavaj Pagxoj" kun priskriboj, retadresoj, ktp. La aktuala versio de la "Flavaj Pagxoj" estas havebla, kiel dosiero "flavaj-pagxoj.txt" (ordinara teksto) aux "flavaj-pagxoj.html" (hiperteksto legebla per WWW/TTT) diversloke en la reto: - per "World Wide Web (WWW)" / "Tut-Tera Teksajxo (TTT)": URL: http://www.cs.chalmers.se/mxartinw/fla-pa/flavaj-pagxoj.html kaj danke al Ono Takao ankaux en http://www.bekkoame.or.jp/txaon/flava/flavaj-pagxoj.html inf: Martin Weichert ************************************************************************* Mult-Nivela Merkatado ===================== Multnivela Merkatado estas la plej interesa vojo en nuntempa komercado. Ne eraru - gxi tute ne rilatas al eksterlegxa "piramido" aux al "leteraj ludoj". Tio estas giganta komerco, en kiu ekzistas pli granda ebleco ricxigxi, ol en iu ajn alia. En Usono hodiaux estas preskaux 500'000 milionuloj kaj 20% el tiuj ricxigxis lige al Multnivela Merkatado (nomu gxin MNM). Finfine oni plene agnoskis MNM-on kaj ecx instruas gxin en Harward-a kaj aliaj Universitatoj. Fakuloj opinias, ke en proksima estonto pli ol 50% de cxiuj varoj kaj servoj estos vendataj per MNM. Gxi jam havas multemiliardajn vendadenspezojn... Preskaux cxiuj varoj, kiujn vi povas acxeti en vendejoj, jam acxeteblas aux acxeteblos ankaux per MNM. Vitaminoj, dietproduktoj, kosmetikajxoj estas la plej popularaj MNM- varoj. Krom tio ankaux acxeteblas libroj, gazetoj, artajxoj, mangxilaroj, vestajxoj, kaj diversaj nutrajxproduktoj. La liston eblas dauxrigi, cxar konstante aldonigxas novaj varoj. Dum lastaj 10 jaroj dank'al MNM aperis pli novaj milionuloj ol per ordinara komerco. Samtempe, diversaj firmaoj, kiuj komencas komercadon per MNM bankrotigxas samofte kiel ordinaraj. Iuj taksas MNM-on kiel realigitan revon, aliaj nekontente grimacas, kiam temas pri MNM. Kio do estas fenomeno de MNM ? ------------------------------ - Cxu, vojo al ricxeco aux epoka fiafero ? - Cxu, facila vojo enspezi monon aux senrezulta perdo de via tempo ? - Kaj plej gravas: cxu troveblas loko por Vi en MNM ? Do, ni provu pli atente esplori la diferencon inter MNM kaj ordinara komercado. Evidente, MNM ne estas industrio kiel ekzemple konstruado, elektroniko, metalurgio kaj tiel plu... Pli gxuste gxi estas komerca koncepto, kiun eblas kunligi kun iu ajn varo aux servo. La avantagxo estas en la tiel nomata multobliganta profito. Cxiu konas tiel nomatan linian profiton - Vi laboras unu tagon kaj ricevas unutagan salajron, vi laboras semajnon, do ricevas unusemajnan salajron. Vi kudros unu robon, do ricevos monon kontraux tiu cxi laboro. Kelkaj profesioj donas eblecon ricevi tre grandan linian profiton, ekzemple en kinematografio, medicino, juro. Sed kutime linia profito donas suficxe limigitajn eblecojn por profiti. Akumulada profito estas la dua ebleco perlabori monon. Tio estas la cxefa profito en asekurado, kies agentoj ricevas profiton de polisoj, venditaj pasintjare kaj de la novaj. Komponistoj, artistoj, verkistoj ankaux ricevas akumuladan profiton. Tiuj du specoj de profito neniel rilatas al MNM. Kio do estas Multnivela Merkatado? Gxi komencigxas de produktisto, kiu volas vendi siajn varojn. Cxefe oni elektas MNM-on por eviti multmilionajn kostojn por surmerkatigi novan varon. Kvankam ecx cxi okaze eblas malgajni pro tro granda konkurenco. Kompare al la merkata esplorado kaj ordinara reklamado surmerkatigi novan produkton pere de MNM estas vere malmultekosta afero. Tio signifas, ke pli da mono eblas elspezi por plialtigi la kvaliton de varoj. Gxuste pro tio varoj vendataj per MNM kutime estas altkvalitaj. La koncepto estas simpla! Firmao, elektinte MNM, trovas unuajn entuziasmajn homojn kaj instruas ilin pri specifiko de la varoj kaj de la laboro. Evidentas, ke ili devas havi motivon por igxi fidelaj al la firmao kaj gxiaj varoj. Post tio la firmao plene dependas de tiuj unuaj distribuantoj, kiuj konstruas propran reton, altirante 4-5 novajn aktivajn distribuantojn, kiuj siavice varbas aliajn... Tio povas dauxri senfine, tamen oni pagas nur pro laboro de 3 gxis 7 niveloj de distribuantoj depende de konkreta plano en MNM-firmaoj. Varbi novajn distribuantojn signifas, ke ili komencas vendi la samajn varojn. Kaj Vi tuj komencas ricevi premiojn pro ilia laboro kaj pro la laboro varbitaj de ili aliaj distribuantoj... Simplaj kalkuloj montras, ke se varbis nur 5 distribuantojn kaj ili faris la samon, do en Via dua nivelo estos 25 distribuantoj kaj en via tria nivelo - 125. Tio signifas, ke Via organizajxo konsistos el 155 distribuantoj (certe por tio estas bezonata tempo ) kaj pro ilia laboro Vi ricevas premiojn. Se Vi diros, ke tio ne povas esti - ne rapidu. Mi konas distribuantojn, kiuj profitas de 50'000 gxis 100'000 dolaroj monate (jes, mi ne eraris, - monate!). Kaj multaj atingis tion dum nur kelkaj jaroj de laboro en MNM, kvankam ili estas tute simplaj homoj sen komerca sperto. Kelkaj el ili ecx sen meza klero. Preskaux cxiuj ne posedis monon antaux komenci laboron en MNM. Mi konas nek unu komercon, en kiuj ekzistas la samaj eblecoj. MNM estas pordo al ricxeco por cxiuj! Ne cxiuj atingos plej superan nivelon, tamen ricxigxi povas cxiu! MNM-firmaoj preskaux ne elspezas monon al reklamo, kaj pro tio altigas premiojn por distribuantoj, kiuj mem reklamas ties varojn por atingi novajn klientojn kaj varbi novajn distribuantojn. Plej grava en MNM estas tio, ke gxi funkcias. La koncepto estas tiom simpla, ke multaj kleruloj ne sukcesas akcepti gxin kaj taksas gxin fiafera aux falsa. Jes, MNM estas simpla, tamen - mi devas diri veron - ne facila ! Ne miksu simplecon kaj facilecon. Plej gravas en la laboro kontaktoj kun homoj. Eblas nomi gxin "popola komerco". Alia konvena nomo por MNM - reta merkatumado, cxar la laboro sukcesas, se Vi konstruas propran organizajxon. Se Vi konas homojn, kiuj kredas Vin, kredas la firmaon kiun Vi prezentas, kredas je varoj, kiujn Vi vendas, kaj ili pretas igxi distribuanto - sekve Vi trovigxas sur la vojo al ricxeco. Vi devas esti certa, ke tiuj homoj pretas acxeti la varojn kaj sercxi aliulojn, konvenaj al tiu cxi laboro. La varoj devas atingi ties acxetantojn. MNM ne estas "ludo en letero". Vi kaj Viaj distribuantoj devas rakonti al homoj pri la varoj, kial kaj kiel ili uzu gxin. Kaj rakonti pro tio, ke ili mem povas bone profiti, varbante aliulojn... Specifiko de homa naturo estas tia, ke el 15-20 varbitaj de Vi distribuantoj nur 3-4 aktivigxos. Aliuloj lasos la komercon, se vi ne kontaktos ilin konstante, plu varmigante ilian entuziasmon. Tamen ankaux cxi okaze multaj el ili lasos la laboron. Bedauxrinde, multaj homoj komencas labori en MNM-firmaoj tute ne komprenante la komercon. Kiel en iu ajn alia komerco, necesas scii la regulojn. Estas vojoj kondukantaj al gajno, tamen estas ankaux kondukantaj al malgajno. Senpagajn mangxojn ne sercxu, cxar senpaga mangxo estas nur en muskaptilo! Kiu volas sukcesi devas ne nur vendi la varojn, sed ankaux koncentrigxi por la konstruado de propra organizajxo, en kiu oni acxetas kaj vendas la varojn. Kion konkrete fari? ------------------- Se vi ekinteresigxis pri Multnivela Merkatumado, faru jenon: * Esploru la firmaon en kiu vi volas komenci laboron. Ne rapidu igxi distribuanto, ecx se viaj sponsoroj rapidigas vin. Ekzistas centoj de MNM-firmaoj. Kvankam granda parto de ili estas honestaj kaj potencaj, proponas altkvalitajn varojn, tamen estas ankaux tiuj, kiuj ruinigxas pro financa malsuficxo aux pro erara gvidado. Se vi ne estas el tiuj 3% da homoj, kiuj ricevas plezuron de la vendado, do pli bone elekti varojn, kiuj "vendas sin mem" kaj konstante bezonatas, kio donas al vi eblecon denove vendi al la sama acxetanto, ekzemple: nutrajxproduktojn, kosmetikajxojn, dietproduktojn k.t.p. Cxi kaze vi devas mem uzi tiujn produktojn. Eksciu pri financa stato, pri gvidantaro, pri sukcesoj de elektota firmao dum lastaj 3-5 jaroj. Tio tre gravas kaj se neniu povas doni al vi la informon - la afero estas dubinda. Devas esti suficxe simpla la eniro en la firmaon. La menditajn varojn oni devas sendi hejmen por cxiu distribuanto persone, por ke ili ne devu stokigi rezervojn pli ol suficxajn por klientoj kaj por vi mem. Ne devas esti multe da papera laboro, cxar solidaj firmaoj estas plene komputiligitaj kaj sendas al siaj distribuantoj cxiumonatan raporton kaj premiojn rekte al ilia hejmo. Atente esploru ilian konkretan komercan planon kaj ju pli kompreneblas gxi, des pli bonas. Estas bone, se cxiuj premioj de la firmao proksimigxas al 50% de la vendaj prezoj. Se ili entute estas pli ol 50% - bonege! * Rigardu la reklamajn brosxurojn, presitaj de la firmao. Sukcesa firmao faras gxin kolore kaj bonkvalite. Firmao ne devas preni multe da mono pro rajto farigxi ties distribuanto (kutime ne pli ol 200 USD), do se vi intencas igxi distribuanto, nepre acxetu la licencon kaj la necesan literaturon. Sen tio vi ne sukcesos kompreni cxion pri la varoj kaj vi havos nenion por montri al varbataj de vi aliuloj. Provu kompreni filozofion de la firmao - cxu gxi interesigxas pri sukcesoj de siaj distribuantoj? Bazo de MNM: multe da distribuantoj vendas po iomete. Se iu firmao ne zorgas pri simplaj distribuantoj - do ne tusxu gxin. * SE vi jam elektis la firmaon, plu laboru kun gxi. Unu el la plej grandaj eraroj estas farigxi distribuanto samtempe en kelkaj firmaoj. Tio malhelpos al vi koncentrigxi je la sola komercado, kio vere bezonatas por sukcesi. Do evitu oftajn transirojn de firmao al firmao. * Faru propran liston de potencialaj viaj distribuontoj. Gxi povas konsisti el cxiuj viaj gekonatoj, kvankam ne cxiu estos tauxga por tiu cxi laboro. Vi bezonas entuziasmajn kaj optimismajn homojn, kiuj pretas LABORI por SUKCESI, sed ne atendas ke la sukceso venu mem (eble per gajno en loterio). Plej valora, per kiu nova distribuanto povas kontribui al via organizajxo, estas deziro plibonigi propran vivon kaj la kredo, ke li sukcesos fari tion en MNM! Vi bezonas homojn, kiuj volas pli kaj pli scii pri la firmao, pri konkreta komerca plano, homoj, kiuj ofte demandas vin. Vi ne bezonas homojn, kiujn necesas persvadi, konvinki. Ili ne eklaboros kaj ne perdu vane vian energion. Sed se vi altiris homojn motivatajn kaj entuziasmajn, nepre helpu al ili! Vi eksentos, ke ili alte taksas vian helpon, ili gxojas kiam vi telefonas al ili. Kiuj ne volas labori en MNM, ili tuj montros al vi, ke al ili ne placxas viaj vizitoj kaj via telefonado. Estas eraro altiri cxiujn al laboro en MNM-firmao. Vi bezonas nur 4-5 seriozajn kaj aktivajn distribuantojn. Tio signifas, ke ili devas mendi la varojn cxiumonate kaj varbi 4-5 novajn seriozajn distribuantojn. Kaj ili instruu siajn distribuantojn fari la samon. Kion vi mem volas? ------------------ MNM postulas klaran celon ecx pli ol ordinara komerco. Esploroj en Universitato de Harward montras, ke nur 10% da homoj kapablas starigi antaux si mem celojn kaj nure 3% fiksas tion skribe. Vi mem demandu vin - kion vi volas atingi en tiu cxi komerco? Eble monon por acxeti novan auxton aux domon? Por kio vi kolektos monon: por eksterlanda vojagxo, por doni al viaj infanoj plej bonan kleron? Cxu vi planas investi la monon en iu ajn projekto kiam vi ricxigxos? Akcepti realan celon ne estas tiom simple kiel sxajnas, sed tio estas necesa, se vi volas sukcesi en MNM. Krom tio vi bezonas investi iom da mono por necesaj reklamajxoj kaj por acxeti suficxe da varoj, kiujn vi devas vendi al viaj klientoj kaj al viaj novaj distribuantoj. Vera rezervo estas bona stimulo por pli aktiva laboro. Vi povas fari permesitajn anoncojn en gazetaro aux dissendi leterojn por trovi novajn distribuantojn. Sed cxiuj viaj elspezoj ne atingos ecx1% de tiuj, kiuj estas bezonataj en ordinara komerco. Estu pretaj al malsukcesoj kaj al trompigxoj sur tiu cxi vojo. Vi entuziasme klarigos al aliuloj pri la eblecoj kaj la esperoj por atingi financan sendependecon pere de MNM kaj atendos, ke ili konsentos kun vi. Sed bedauxrinde multaj ne faros tion. Ili ecx diros, ke vi frenezigxis kaj prisxercos vin. Ili ankaux povas kolerigxi pro timo, ke eble vi sukcesos kaj ricxigxos, sed ili restos en la sama stato. Por atingi la sukceson en MNM vi devas insiste iri antauxen, ecx se kelkaj el viaj distribuantoj forlasos vin. Plej grava faktoro, de kiu dependas sukceso en MNM, estas vi, via personeco, viaj scioj pri firmao kaj ties varoj plus via entuziasmo kaj deziro venki. Mi tre rekomendas al vi acxeti motivantajn kasedojn kaj librojn. Kiam la aferoj ne tiom bonas, kiam vin trafis pesimismo, nutru vin per pozitivaj libroj, kasedoj, interrilatu kun homoj kiuj subtenas kaj kuragxigas vin por reveni al optimisma vojo. MNM ne tauxgas por cxiuj. Pripensu bone kaj preparu vin por akcepti la decidon. Tamen se vi jam jese decidis, komencu entuziasme, faru liston de viaj potencaj distribuantoj, difinu viajn celojn, ne cxesu lerni de viaj sponsoroj, estu pozitivaj, nepre ekuzu varojn, kiuj vi intencas vendi, parolu kun aliuloj pri ties utilo, mobilizu vian propran potencon kaj... ANTAUxEN! Laux B. Hadler kompilita de Kurolap Zinovi Rim. La metodo de MNM ne la unuan fojon okupas la pensojn de esperantistoj. La (jam cxesinta) e-revuo "MONO" ofte okupigxis pri gxi (ecx gxia distribuado estis organizita laux tiu modelo), kaj la temo jam estis tusxita ankaux en Eventoj, n-ro 1/aprilo/95 far dr-o Istvan Gether, prez. de Hungaria E-Asocio. Leginte la du artikolojn auxtomate levigxas la demando: kiamaniere la E-movado povus profiti el MNM? Cxu en asocia nivelo (Gether), individua nivelo (Zinovi) - aux eble gxi estas utiligebla ankaux el E-agadorganiza vidpunkto...? - La red. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Pasxi malpeze sur la Tero ========================= La TEJO-KER-seminario kun cxi-supra cxef-temo okazos en Conamara, Irlando de la 16-a gxis la 23-a de marto 1996. La seminario celas kunvenigi gejunulojn spertaj pri la ekologia / mediprotekta / verda movadoj, por intersxangxi ideojn kaj spertojn. La cxefa cel-grupo estas junaj E-aktivuoj (sub 30-j.) el la landoj de la Konsilio de Euxropo. Kotizoj: inter 100 kaj 155 NLG depende de la agxo kaj kategorio. Partoprenontoj el orient-euxropaj landoj gxuos 50 % rabaton. Cxiuj partoprenontoj ricevos repagon de 50 % de la realaj vojagxkostoj gxis maksimume 50 % de duaklasa trajnbileto. Vian aligxilon kaj ideojn pri programkontribuoj sendu al: Daithi Ohealaithe, 54, Pairc Eabhora, Beann Eadair Co. Bh. A. C., Irlando. Rete: healy@forigu.vax1.tcd.ie ************************************************************************* Ni kantu kune ============= De la 25-a de februaro gxis la 3-a de marto '96 okazos 7-a Esperanto- koruso-stagxo en La Frechede - Montferrier, Francio. En la programo: cxiutaga korusado sub gvidado de Zdravka Bojcxeva el Bulgario, korusestrino, TEJO-estraranino (trejnigo el verkoj tradiciaj, klasikaj, modernaj kaj originalaj). Krome - skiado, E-instruado por komencantoj, ekskursoj, ludoj... Kotizoj (ne inkl. restadon): depende de la agxo kaj tempo de aligxo - inter 80 kaj 400 FRF. Plia informo, aligxoj cxe: Jorgos, F-09120 St Felix, Francio ************************************************************************* Teatro en Esperanto =================== LF-Koop invitas al la 15-a Internacia Forumo pri Teatro en Esperanto, okazonta de la 5-a gxis la 10-a de julio en Szombathely (Hungario). Ricxa programo, spektakloj, ekskursoj. Aligxkotizoj: gxis la 15-a de decembro 10.500 HUF; gxis la 31-a de marto 15.500 HUF. Informoj, aligxoj cxe: Esperanta PEN-Centro, p.f. 117, H-1580 Budapest, Hungario ************************************************************************* Novjara Renkonto ================ Vintra E-Renkonto okazos en Bydgoszcz (Polio) inter la 27 de januaro kaj 11-a de februaro '96. Tio estos E-arangxo kun partopreno en la vintra sesio de la Internacia Kurso pri Turismo kaj Kulturo. Eblas akiri la atestilon gvidi turismajn arangxojn por infanoj kaj junularo, lerni E-on, kaj por progresintoj - akiri la diplomon de kursgvidanto (ankaux laux Cseh-metodo - en la seminario de la Int. E-Instituto). La kotizo kun 14 tranoktoj, mangxado kaj programo - 360 zlotoj (cx. 144 USD). Plia informo, aligxoj cxe: "Monda Turismo", str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio Fakso: +48-52-460082 (09.00-19.00) ************************************************************************* Jarfino cxe la "Domparo" ======================== 28-a de decembro - 03-a de januaro en KCE (Kultura Centro Esperantista), La Chaux-de-Fonds, Svisio. Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer (90' matene, 90' vespere) gvidos vin al la legado de la E-libroj necesaj por trapasi la skriban parton de la FEI-ekzameno Atesto pri Lingva Kapablo. Marco Picasso kaj Jacqueline Poux gvidos vin en skipromenadoj - kaj se vi havas intereson - al promenadoj tra la alfabetoj de la mondo. Kontaktadreso: KCE, CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Fakso: +41-39-267407 ************************************************************************* 26-a Kataluna Kongreso de Esperanto =================================== La kongreso okazos inter la 4-a kaj 7-a de decembro 1995 en Alcudia, Majorko). En la programo - prelegoj, debatkunvenoj, asembleo de KEA, interkona, muzika kaj folklora vesperoj, Internaciaj Floraj Ludoj (literatura konkurso), k.a. Kotizoj (ne inkl. logxadon kaj mangxojn): depende de agxo, lando, kategorio, tempo de aligxo inter 0 kaj 4.500 pesetoj. Pliaj informoj, aligxoj cxe: Kataluna E-Asocio, Apartat 290, E-08200 Sabadell, Hispanio ************************************************************************* Tago de infanoj - tago de amikeco ================================= La 30-an de auxgusto '95 en Cotonou, Benino okazis "Tago de Amikeco" kun la infanklubo de E-o, kiu nomigxas: "La verdaj geknaboj". Mi arangxis la tagon por amuzi la infanojn dum la ferioj. Kun forta volo oni povas fari multon per simplaj rimedoj. Sole per bonbonoj, biskvitoj kaj fotoj mi gxojigis la infanojn, kiuj ridadis tiom, ke ili altiris la atenton de la najbaraj plenkreskuloj. Ili proksimigxis kaj demandis la kialon. Estis farita teatrajxeto... En la fino de la Tago ni arangxis ekzamenon. La demando estis simpla: kiu povas diri pli multajn vortojn en E-o? Kaj Codjo Jean, sperta esperantisto, disdonis al dudek infanoj lernilojn, krajonojn, skribilojn, gumojn kaj liniilojn. - La festeto havis grandan sukceson. Se iu interesigxas pri tiu agado kaj volas nin subteni, se esperantistoj de la tuta mondo pensas pri estonteco de tiuj infanoj de "Verdaj geknaboj", sendu donaceton, ludilon, esperantajxon, lernilojn ktp. al: Houssou Gaston B.P. 163, Cotonou, Rep. Benin ************************************************************************* Plena monata kalendaro ====================== Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio. Por "ekhavi apetiton" ni aperigas kompaktajn informojn pri cxiuj arangxoj, pri kio ni scias por la sekva monato. Pliajn informojn, aligxilojn petu de la menciitaj adresoj. Por ke cxi-kalendaro estu la plej kompleta, bonvenas cxiaj sciigoj. 01-03.12. Sankt-Nikolaa E-Renkontigxo, Zakopane, Polio. Inf: Esperanto, Sobotske nam. 6, SK-058 01 Poprad, Slovakio. 01-03.12. 46-a Kultura Semajnfino, Homburg/Saar. Inf: Sarlanda Esperanto- Ligo, Pf. 2019, D-66470 Zweibrucken, Germanio. 01-05.12. Kunveno de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Xi'an. Inf: Wang Tiany, Xi'an E-Asocio, Xiyinglu 74hao, CN-710054 Xi'an, Cxinio. 07-10.12. 5-a DisSeminario, Possagno. Inf: Flavia Dal Zilio, Via Cappellotto 11, I-31100 Treviso, Italio. 08-10.12. Antauxkristnaska E-Renkontigxo, Bratislavo. Inf: Slovakia E- Asocio, Racxianska 80, SK-831 02 Bratislava, Slovakio. 09-10.12. Sesio de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, Zagreb. Inf: Prof. Ivan Bekavac-Basic, Kusxlanova 59, Kroatio. 09-28.12. Tagoj de Kroata E-Unuigxo, div. urboj. Inf: KEU, Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. 10-15.12. Tradicia Zamnehof-Semajno, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, route de Civaux, F-86410 Bouresse, Francio. 23.12-02.01. Kristnaska - Novjara E-Feriado, Karlovo-Plovdiv. Inf: Esperinform, B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 27.12-01.01. Novjara Esperanto-Renkonto, Bydgoszcz. Inf: Esperantotur, str. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. 27.12-03.03. 39-a Internacia Seminario en Wetzlar. Inf: Holger Boos, Krauterweg 25, D-51069 Koln, Germanio. 27.12-03.01. 12-a Internacia Festivalo, apud Hamburg. Inf: Hans-Dieter Platz, Pf. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio. 28.12-03.01.1996. Jarfino cxe la Domparo en KCE. CP. 779, CH-2301 La Chaux-de Fonds, Svisio. 28.12-02.01. Kvara Afrika Kongreso de E. cxe Kilimangxaro, Tanzanio. Inf: CO de UEA, N.Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. 29-30.12. 3-a Togolanda E-Kongreso kaj Sesio de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, Kpalime. Inf: Unuigxo Togolanda por Esperanto. B.P. 12096, Lome, Togolando. 29.12-02.01. Budapesxta Silvestro. Inf: Espertur, H-1368 Budapest, pf. 193., Hungario. 29.12-04.04. E-bonvenigo de la Nova Jaro, Prago. Inf: KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-25229 Bobrichovice, Cxehio. 30.12-02.01. Silvestra Balo - Vintraj Ekskursoj, Poprad. Inf: Esperanto, Sobotske nam. 6, SK-058 01 Poprad, Slovakio. 30.12-02.01. Transjara Kunveno de E. de EPA, Kameoka. Inf: E-Propaganda Asocio,Oomoto, Tenon-kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, 621 Japanio. ************************************************************************* MOVADO ////// Ago-Tago: unuafoje en Irano =========================== Kun la subteno de Eduka Fondajxo "Carson" pli ol 2.000 inform-folioj estis eldonitaj en la nacia lingvo kaj disdonitaj al studentoj en kvin universitatoj de Tehran, Karadz kaj Rudehen. Publika atento al la afero estis kuragxiga; post unu semajno dekoj da leteroj kun petoj pri la pliaj informoj venis al IREJO. Hamzeh Sxafii ************************************************************************* Ago-Tago en Toulouse ==================== La tutmonda Ago-Tago por E-o celebrigxis, kiel kutime, ankaux en Toulouse. Matene sur la cxefa placo "capitole" e-istoj disdonis flugfoliojn pri E-o. Posttagmeze sur la sama placo, antaux la urbodomo, tabulo kaj du tabloj, kovritaj de libroj kaj brosxuroj, informis la publikon pri nia lingvo kiel solvo de la lingvo-komunika problemo. Inter aliaj libroj elstaris franclingva biografio de Zamenhof, jxus eldonita de konata eldonejo Ramsay, "La homo, kiu defiis Babelon". Gxian auxtoron, Rene Centassi, eks-cxefredaktoron de AFP (cxefa franca informagentejo) ni planas baldaux inviti por prezenti sian verkon en nia urbo. Multaj estis la interpasantoj en cxi tiu suna posttagmezo, kaj ni diskutis kun ili, kolektinte adresojn de interesuloj. Pri cxi tiu rendevuo kun la publiko estis dedicxita gazetartikolo en la Depeche, kiu ankaux anoncis la aperon de la Zamenhof-biografio kaj komencon de niaj E-kursoj. Esperanto-Kultur-Centro, Toulouse ************************************************************************* Cxe la Domparo lastatempe ========================= Finigxis la unua etapo kun la nova Direkta Komitato, kaj eblas la unua, provizora kaj nekompleta, bilanco. La procezo de la disigo de respondecoj inter KCE kaj GEP estis plenumita: ekde januaro 1995 KCE estas nur unu (kvankam la plej enspeziga) el la luantoj de GEP, kiu mem luigis cxiujn apartamentojn en la du restintaj domoj, post vendo de la lasta en strato Cheminots. Nur unu apartamento restis vaka, en Domo Naville. KCE regule pagas cxiun monatluon. Mario Belisle, helpe de Marie Hunninck kaj Alesx Bednarik, finis la inventaradon de la tuta libroservo. Danke al la helpo de LF-Koop, kiu disponigis jam kvin homojn el la propra stabo, KCE sxparis salajrojn kaj gardis sian bilancon en sana ekvilibro, kun volontuloj regule dejxorantaj surloke, por garantii cxiujn bazajn servojn. Gravan organizan kontribuon tiurilate donis Judit Felszeghy. La planitaj renkontoj kaj la monataj kaj semajnfinaj okazis kun sukceso. La Monata Cirkulero ree aperas regule. Fine: la donacoj grimpis de 1391 (en 1994) al 2068 frankoj monate! Tiu cxi mezumo efike montras la revenon de konfido en KCE. el Monata Cirkulero de KCE, n-ro 210 ************************************************************************* Cxu troa varbado? ================= La alvoko, aperinta en l'esperanto 4/1995 al la italaj esperantistoj fare de Mauro La Torre, anoncis senpagan korespondan kurson pri Esperanto por profesiaj instruistoj, kiuj poste eventuale povos instrui la lingvon en eksperimentaj oficialaj kursoj. La kurson organizas la Tria Universitato Roma. Oni supozis, ke ne pli ol kvindeko da instruistoj respondos, sed kontrauxe alvenis pli ol tricent aligxoj. Cxar la rimedoj homaj kaj financaj, disponigitaj de la Universitato, povas apenaux suficxi por cento da kursanoj, oni nun klopodas trovi rimedojn de aliaj fontoj por kontentigi kiel eble plej multajn petintojn. Sed nun la homoj, kiuj aktive diskonigis la aferon en la edukistaj medioj, estas petataj cxesi la varbadon, por ne kreskigi la nombron de aligxintoj, al kiuj bedauxrinde oni devos, almenaux provizore, respondi nee. Dankon! el l'esperanto, sept./95 ************************************************************************* Militsuferintaj esperantistoj ============================= Cxu vi memoras la tempon kiam finigxis la milito? Kiajn spertojn havis viaj familianoj en tiu fora tempo. Por ni tiu militfinigxo nun aktualas. Kroataj esperantistoj lancxas novan projekton Petrinja. Gxi celas helpi la rekonstruadon de la domoj de esperantistoj en la militsuferinta urbo Petrinja, kaj helpi por ili en la restarigo de "normala vivo". Se vi interesigxas pri eventuala kunlaborado, helpo, por ricevi detalan priskribon bv. skribi al: E-societo Bode Borjan Amrusxeva 5, HR-1000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* Mazi omagxe al Cseh =================== La unuan fojon en Brazilio la video-filmo "Mazi en Gondolando" estis uzata la 11-an de septembro, en la kurso de E-o de la Departamento pri Fremdaj Lingvoj kaj Tradukado de Universitato de Braziljo. Ne povus esti pli bona omagxo al Andreo Cseh, cxar laux la Cseh-metodo oni faris la kurson. La centjarigxon de Cseh oni celebris la 12-an de septembro. Esperantopres' ************************************************************************* Argxenta generacio ================== Japana Arcxenta Grupo eldonis la japanlingvan tradukon de "Esperanto 60- jara" en oktobro 1995. La Argxenta Grupo estis fondita kiel grupo de volontuloj, kiuj deziras labori por E-o. Geesperantistoj, pli agxaj ol 57, kolektigxis tutlandskale. Ili, kunlaborante dum 7 monatoj, jam tradukis tri E-librojn en la japanan. La dua eldono estos "Esprimo de sentoj en Esperanto" de Edmond Privat. La grupo eldonos po 4 libroj cxiu-duonjare. Oni trovis izolitajn talentajn e-istojn, kiuj havas iom da libera tempo pro okupa eksigxo. Tiel oni povas utiligi ilian talenton, se ili ne sxatas la kluban agadon. Se iu organizus similan grupon cxiulande por utiligi kaj aktivigi tiajn pliagxajn e-istojn, ili vigligus nian movadon per la tradukado sed ankaux per aliaj laboroj. Tsukasa Kobayashi ************************************************************************* Aligxu al IJK per Internet! =========================== En Retposxto legeblas du artikoloj en la novajxgrupo soc.culture.esperanto pri la IJK. GEJ metis en TTT html-pagxon, en kiu uzeblas ankaux aligxilo, kaj vi povas plenigi gxin surekrane! AHREF="http://www.cs.tu-berlin.de/kultur/esperanto/treffen/ijk96.html" IJK 1996, Marko Lins a2616351@forigu.athena.rrz.Uni-Koeln.DE ************************************************************************* MINACO EN USONO =============== Kara Samideanoj, Pasigi tempon en Esperantujo ne estas ofta okazo, precipe por usonanoj. Krom multekosteco de la vojagxo, ekzistas nemultaj lokoj kaj okazoj por gxui veran esperantistan etoson. Tamen por la logxantoj de orienta Usono (sed ne nur por ili) ekzistas la someraj kursoj cxe la universitato de Hartford. Jam dum ses jaroj cxi tiuj kursoj sukcesas. Lernantoj je diversaj niveloj kunsidas, konversacias kaj vere progresas. Krom la lecionoj, okazas ankaux vesperaj kunvenoj, en kiuj oni ludas, kantas kaj diskutas - cxio en Esperanto! La cxi-jaraj kursoj cxe Hartford denove sukcesis, kuniginte 23 partoprenantojn ekde komencantoj gxis spertuloj. Logxante plejparte en la sama konstruajxo dum la semajno, cxiu studanto trovis multajn okazojn por amuzigxi per kaj en Esperanto. Por esperantistoj, tiuj kursoj prezentas vere gravan pruvon, ke ekzistas intereso inter usonanoj pri Esperanto, kaj ili provizas okazon por allogi interesatojn. Nun, la estonteco de la someraj kursoj estas sub minaco, cxar estas malfacile kolekti la minimuman necesan kvanton da kursanoj: 30 personojn. Se ni ne povos montri al la universitataj instancoj, ke ja ekzistas suficxa subteno por la kursoj, ili ne okazos venont-julie! Kaj se Esperantujo perdos cxi tiun valoran stud-semajnon, gxi, eble, perdos gxin por cxiam. Nur per komuna deziro kaj agado ni povas savi la programon. Jam nun necesas certigi la minimuman kvanton al la universitato. Konsideru, ke la kursoj estas universalaj, do utilaj por cxiu. La unua nivelo estas por personoj kun nula aux preskaux nula scio de Esperanto; la dua - por tiuj kun scio de la bazaj gramatiko kaj vortaro; kaj la tria - por tiuj, kiuj parolas Esperanton suficxe bone kaj ecx tre bone. Krome, estas eksterklasaj arangxoj, dum kiuj la partoprenantoj povas uzi la lingvon en cxiutagaj situacioj. Cxiu ricevos grandan utilon kaj ... belan universitatan diplomon pri studo de Esperanto! En proksima tempo bonvolu skribi mem, kaj skribigi aliajn personojn (ne nepre el Usono!) al: D-ro Humphrey Tonkin, Office of the President, University of Hartford,200 Bloomfield Avenue, West Hartford,CT 06117-1599, USA Anoncu vian deziron partopreni la venontjarajn kursojn, petu meti vian nomon en liston, proponu interesajn programerojn. Vi informigxos pri la arangxoj dum la jaro. Antauxdankon pro via komprenemo kaj kunlaboro! Ni ne lasu perdigxi cxi tiun bonegan programon! - Boris Kolker, instruisto de la kursoj, membro de la Akademio de Esperanto - Joseph Conroy instruisto de la kursoj, - Arnold Langberg prez. de E-Asocio de Nova Anglio ************************************************************************* ILEI //// La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonu iun internacian gazeton jam en la dauxro de la kurso! ************************************************************************* Internacia konkurso por plenagxuloj =================================== 3-a taskfolieto (La konkurso okazas en organizaj kadroj de internacia lerneja konkurso. Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte.) 1. Faru almenaux 12 vortojn el vagabondeto!(3 poentoj) 2. Kiel aspektas homo tre kontenta?(2 poentoj) 3. Faru almenaux ses vortojn uzantesen prefikse!(3 poentoj) 4. Finu la Zamenhofan proverbon: Al cxielo donacita oni ... (2 poentoj) 5. Starigu demandojn!(3 poentoj) ... ? Supre. / ... ? Supren. / ... ? De supre. 6. Korektu la erarojn!(2 poentoj) Oni logxas jam de pluraj jaroj tre kontente sur la tria etagxo. 7. Divenu! Kiu "medio" gajigas, amuzas, ridigas homojn?(2 poentoj) 8. Nomu almenaux ses poetojn esperantistajn!(3 poentoj) La solvojn sendu gxis 11.12.1995 al: Gimnazio Thuri Gyorgy, Esperanto-grupo, Szent Imre u. 9, H-8100 Varpalota, Hungario ************************************************************************* Kiam la lernejanoj ferias? ========================== Demando, kiun ofte starigas la organizantoj de diversaj E-renkontigxoj por infanoj kaj junularo. Sciigu tion al ILEI, kiu pretigos la kompilajxon, kiun povos ricevi cxiu interesato kontraux 2 IRK. Bonvenas informoj pri la feritagoj de baz- kaj mezlernejanoj kaj studentoj. Same estos interesaj informoj pri tio, kiam ferias la instruistoj. Limdato: la 15-a de januaro de 1996. La informojn sendu al sekretario de ILEI: Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* La 3 bazaj principoj ==================== 1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto! 2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E- gazeto! 3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon". ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// La cxi-subaj informoj rilatas cxefe al Euxropaj auxskultantoj Radio Auxstria Internacia baldaux SATelitos =========================================== ORF Internacia, Radio Vieno, uzos la novan radio-reton de Astra; ADR, Astra Digxita Radio. Ekde decembro gxi estos ricevebla cxe Astra, je 19,2 gradoj oriente. Por kapti gxin, necesas tauxga (krom)aparato por ADR. Radio Vieno lokos en la 45-a transpondero, t.e. 11,141 GHz per horizontala polarizado. La sonportanto estos 8,10 MHz. RAI International dauxre mutas cxe Hot Bird =========================================== La transpondero de Radio Roma en Varmega Birdo ankoraux silentas dum preskaux la tuta tago (Eutelsat II F6 13$E, 11,445 GHz, vert. pol, sono: 7,56 MHz). Eble vi emas skribi por veki la direktorinon (prefere en nacia lingvo, t.e. en plej diversaj lingvoj) al s-ino Angela Buttiglione, Direttore Generale de RAI international, Viale Mazzini 14, I-00195 Roma, Italio. (Ndlr: viaj leteroj al Radio Romo pere de la ambasadejo en via lando havas ecx pli grandan efikon, ja oni devas plusendi ilin pere de la registaraj kanaloj...) Radio Habano Kubo ================= Radio Habano Kubo estas auxdebla en plejparto de Euxropo. Cxiudimancxe, precipe ekde 20.30 gxis 21 MET (= 19.30 UTC) indas provi la frekvencon 11.705 kHz (25,6 m). La programo estas reelsendata per la sama frekvenco je 23 h MET. Sercxu la varmajn vocxojn de niaj du kubaj gesamideanoj. Dauxras la konkurso, en kiu estas tri demandoj: 1. Kiu estas la nacia heroo de Kubo? 2. Menciu unu el la facetoj de la nacia heroo de Kubo. 3. Kiun specialan datrevenon, ligitan al nacia heroo, rememoras la kubanoj dum 1995? Novaj frekvencoj de RAI ======================= Provu la novajn frekvencojn de RAI International (Radio Roma). Jam de pluraj semajnoj RAI International Roma sxangxis la frekvencojn, per kiuj gxi elsendas sian E-programon, cxiusabate ekde la 21-a gxis la 21.20 laux MET (= 20-a laux UTC). La novaj frekvencoj sxajnas esti pli bonaj ol la antauxaj kaj riceveblaj en la tuta Euxropo: 6030 Khz (49,7 m); 7235 Khz (41,5 m). AERA, Amikaro de E-o en Radio ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Video-filmoj ============ haveblaj cxe Int. E-Instituto (Riouwstr. 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando). 1. Cseh-metoda leciono de A. Childs-Mee, 42 min, 60 NLG + sk (sendokostoj) 2. Kompleta Cseh-kurso, 6 kasedoj, 18 horoj, 600 NLG 3. Ekstrakto de la sama kurso, 3 kasedoj, 12 horoj. 350 NLG + sk 4. "Esp. 100-jara" (R. Dobrzynski), 45 min. 60 NLG +sk 5. "Bonvenon al Bjalistoko" (R. Dobrzynski), 50 min. 65 NLG + sk 6. "Esp. 100 jarojn poste" (UK en Varsovio, R. Dobrzynski). 60 NLG + sk 7. MAZI en Gondolando, 2 kasedoj.198 NLG + 18 sk La numeroj 1, 2 kaj 3 estas destinitaj speciale por E-instruistoj. La numeroj 2 kaj 7 haveblas ankaux en NTSC. * * * Videokasedoj haveblaj cxe UEA (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando): - Angoroj (L. Mahe), - la unua filmo en E-o, 60 min. 66 NLG - Bona Espero (R. Dobrzynski), E-o farmbieno en Brazilio, 30 min. 49,8 NLG - Bonvenon al Bjalistoko (R. Dobrzynski), dokumentofilmo, 50 min. 59,7 NLG - Cxina masagxo, instrucele al masagxistoj, 75 min. 144 NLG - En Euxropo ie, aventura art-filmo, profesie dublita, 80 min. 60 NLG - Esperanto (R. Dobrzynski), dokumenta filmo, 45 min. 75 NLG - La graveco de la fideligxo (Lou Brooks), surscenigo de la fama verko de Oscar Wilde, 99 NLG - Kinarto kaj ni, (G. Silfer), antologio + fragmentoj, 40 min. 67,8 NLG - Malto, gvidilo tra Maltio, 30 min. 45 NLG - Mefisto (I. Szabo), Oscar-premiita filmo, profesie dublita, 140 min. 99 NLG - La reveno al Finnlando (Buller, Dobrzynski, Heikkinen), dokumenta filmo, 45 min. 45 NLG - Spuroj de la avo (R. Dobrzynski),30 min. 60 NLG - Sxafejo de la nauxa profeto (R. Dobrzymski), resume pri bahaismo.30 min. 45 NLG - Tero el maro (H. Knudsen), vulkanaj erupcioj kaj naturbelajxoj en Islando.20 min. 84,3 NLG - Varsovio 100 jarojn poste (R. Dobrzynski), dokumente pri la jubilea UK.60 min. 75 NLG - Viena Ringo, gvidilo pri Vieno.20 min. 36 NLG - Vizito de la Imperiestro, (R. Dobrzynski), 3 dok. filmoj pri Cxinio, 80 min. 75 NLG. Al cxiuj prezoj aldonendas la sendokostoj. Rim. 1. Ni plurfoje demandis per retposxto CO-n de UEA pri eventualaj novaj filmoj, sed dum tri semajnoj ne venis respondo.- 2. Se krom la menciitaj videofilmoj iuj libroservoj vendas aliajn, volonte ni publikigas ankaux tiujn listojn. La red. ************************************************************************* INTERESE //////// Rabistoj timas impotentecon =========================== Unu el moskvaj jxurnaloj sub la titolo "Rabistoj timas impotentecon pli ol policon" rakontas jenan historieton: En la urbo Belovo, Siberio de la loke fame konata sorcxistino Marija cxe bushaltejo oni forsxiris de la kapo felan cxapon. Post la anonco pri la fi-ago cxe la polico, sxi avertis la nekonatan rabiston ankaux pere de loka jxurnalo Kuzbass, ke se li ne redonos la cxapon, li baldaux igxos impotentulo. Post 3 semajnoj Marija en la sama jxurnalo dankis la sxtelistojn por la redonita cxapo, menciante, ke sxi neniel supozis, ke oni subjxetos al la policejo pli ol 40 cxapojn... Jen kia fido je kapabloj de sorcxistinoj kaj kia efektiveco de gazetaro! el Esperanto USA, 1/95 ************************************************************************* Lingvoj kaj cerbo ================= Franco Fabbro, esploristo cxe la Universitato Trieste, Italio opinias, ke cxiu lingvo kiun oni scipovas, aux almenaux scias parte, lokigxas en aparta loko de la cerbo. Laux esplorado de kelkaj homoj, kiuj parolas pli ol unu lingvon, sed kiuj suferintaj pro diversaj kauxzoj cerbdifekton, ne plu povas paroli flue aux sin esprimi flue en sia denaska lingvo. Ili poste komencas paroli flue en lernitaj aux akiritaj lingvoj. Tio signifas, laux la artikolo en la revuo L'Espresso, ke la scio de la denaska lingvo entrudas sin en la alia lernita lingvo kaj limigas esprimpovon en cxi tiu(j) lingvo(j). Cxe la temitaj cerbodifekto tiu altrudo neniigxas)... el Telopeo, okt/94 ************************************************************************* Konsiloj al vojagxemuloj ======================== Sxparema ekskasisto rekomendas Aktuale al IS, temas pri la Schones Wochenende-Ticket. Per tiu bileto oni rajtas dum la tuta semajnfino (tio estas 48 horoj) trajnveturi tra tuta Germanio, maksimume kvinope. La bileto kostas 30 DEM. Relative malmulte, sed... oni rajtas uzi nur la lokajn trajnojn (Zuge des Nahverkehrs). Temas pri la S-, RB-, SE-, kaj RE-trajnoj. Tiuj ofte tamen veturas rapide kaj longajn distancojn, gxis kelkcent km ene de kelkaj horoj. Indas antauxe esplori pri la plej tauxga vojo, cxar la plej rekta ne cxiam estas la plej rapida. Biciklon eblas kunporti kontraux 9 markoj, sed pripensu, ke vi mem ade en- kaj elprenu gxin. Ekz., veturo de Amsterdam al Praha signifas ok aux naux trajnsxangxojn. Se vi havas komputilon kaj povas uzi la Tutteran Teksajxon (TTT), legu http://rzstudl.rz.uni-karlsruhe.de/-ule3/Railserver/railserv.html. Alikaze kontaktu vian germanan amikon kun horaro aux min. Bonan vojagxon! Jeroen Balkende el Cirkulero de CxEJ, 5-6/1995 ************************************************************************* NI MENCIAS ... ////////////// SISTEMATICA, n-ro 98, Edizioni Pergamena, viale Ezio 7, I-20149 Milano. FANTAZIAJxOJ KAJ KANTOJ - por infanoj, kompilita de Jon Rommesmo, eldonita de ILEI. 98 pagxoj, formato A-4, pli ol 50 infanaj kantoj kaj rimajxoj. KIEL MI TRAVIVIS LA DUAN MONDMILITON de Ana Klag. Dokumenta rakonto. Eldonejo KLAG, Vieno 1995. 32 pagxoj, formato A-5. Mendo: 3 ekz. 15 NLG inkl. sendon cxe la eldonejo: Rudolfinergasse 8/11, A-1190 Wien, Auxstrio. SURVOJE AL UNIVERSALA CIVILIZACIO de Giordano Moya Escayola. Esearo. "La esperantismo alportas la novan senton, kiun proklamas la himno La Espero, survoje al universala civilizacio." 205 pagxoj, 13,5x20 cm. Eldonis: Barcelona E-Centro, Carreras Candi 36, E-08028 Barcelona, Hispanio. RECEPTARO DE KURACAJ PLANTOJ de Nikola Donev. 56 pagxoj, 13x19,5 cm. 1994, eldonis Bulgara E-Asocio. E-MONGOLA VORTARO de Sx. Jansangxav, 192 p. 14x21.5 cm, bindite, cx. 13000 vortoj. 21 NLG. Kontaktu: S-ro Sx. Jansangxav, Box 21/797 Ulanbator, Mongolio. E-POSxTKARTO, kolora, kun la pentrajxo "Hejmo estas..." de T. S. Sayre. Eldonis "La Centro por Evoluigo de Demokratio", cxefa distribuanto: E- Ligo por Norda Ameriko. Prezo por 10 ekz. estas 6,65 USD. "Globlingvo Esperanto lernebla en 4 horoj", lernolibro por auxtodidaktuloj. Eld.: Hakusuisxa Eldonejo. Auxtoroj: d-ro Tsukasa Kobayashi (estrarano de Japana E-Instituto, kaj Yoko Hagiwara). La 210- pagxa libro kostas 24 USD cxe D-ro T. Kobayashi, Ohizumimachi 2-55-8, Nerima, Tokio, Japanio 178. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 30-jara agxa komencantino deziras korespondi tutmonde. Mi kolektasposxtmarkojn kaj multon legas. Naimy Banu, Kirlingstrasse 10/2, A-3400Klosterneuburg, Auxstrio. * * * 32-j. e-isto sercxas leteramikojn en Hungario. Interes. pri fremdaj lingvojkaj kulturoj: Marek Bamberski, Huta Stara 120, PL-42-340 Pinczyce, Polio. * * * 20 jara junulo, komencanto, interesigxanta pri historio, lingvoj, volontekorespondus kun eksterlandanoj. Tamas Szikora, Vendiofa 2, H-3144 Matranovak,Hungario. * * * 46-j. presej-fotografisto, nun pensiulo, frauxlo sercxas kristaninonkoresp.-amikinon: Esko Kannas, Pohjolank. 33 B 32, FL 87160 Kajaani, Finnlando * * * Tutmonde - pri fremdlingvoj, religioj, vegetarismo kaj literaturo - 62- jT. James Brennan, 23 Kathrose Drive, Willowdale, Ontario M2J 3P4, Kanadio. * * * Pola samideanino (mezagxa) dez. kor. kun alilandaj samideanoj el Euxropopri cx. interesaj temoj: Czeslava Wilke, str. Budowlanych 27, A 9, Pl-62-200 Gniezno,Polio ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj Aperis la nova cirkulero de "Puraj Pulmoj". Gxi estas havebla cxe: Jiri Rada, Rybalka 1029, bl. 645, CZ-43401 Most, Cxehio. * * * Malnovaj IPR-j sercxataj! Cxi-invito estas direktita al la personoj, kiuj estas pretaj donaci malnovajn numerojn de "Internacia Pedagogia Revuo" de la unua numero de la unua jarkolekto gxis la 1992 jaro. Bonvenas la tutaj jarkolektoj aux unuopaj numeroj. Bv. unue skribe kontakti: Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio. * * * Denaska esperantistino igxas 10-jara la 31-an de decembro 1995. Bv. sendi bk-ojn de via urbo al: Irene Klag, Rudolfinergasse 8/11, A-1190 Wien, Auxstrio. Respondo garantiata! Elkoran dankon! Walter Klag * * * La revuo "Euxropa Poezio" gxisvivis la unuan jarkolekton! La plej multekosta estas la posxta afranko. Se oni mendas la unuan jarkolekton (4 numerojn) en 1 koverto, tio kostas por SK, UKR, RO, YU, SLO, HR kaj Auxstrio 4 IRK-ojn, por aliaj landoj: 5 IRK-oj. Por hungaria adreso: 280 + 30 Ft afranko. Mendu cxe: Miklos Feher, Ugro Gy. u. 17, H-1046 Budapest, Hungario. * * * La posxtkestan adreson pk. 87. H-1675 Bp. de Budapesxta E-Domo (kaj Eventoj...) ni mencias por la korespondajxoj, sed ni cxiam gxojas pro personaj vizitoj de agemaj esperantistoj. Nia fizika adreso: 1193 Budapest Leiningen u. 4. (apud la metro-haltejo Kobanya-Kispest). - La red. * * * Jarfinan kunvenon Kopenhaga E-Klubo organizos la 6-an de decembro. (Rosenors Alle 44 st. tv., Kopenhago) je la 19-a horo. * * * La cxarma kaj neforgesebla Maria Anna Kirsch, 1-jara filineto de E- parolanta familio post longa suferado translogxigxis al pli bela mondo: sxi forpasis la 3-an de oktobro 1995. Funebras sxin la panjo Agota, patro Janos, 4-jara fratino Veronika kaj frat(in)eto naskota post kelkaj monatoj. ************************************************************************* ************************************************************************ EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor