Eventoj n-ro 087, 1/oktobro - '95, retposxta versio **************************************************** ENHAVO Titolpagxe: - Malsupera pozicio en la pritraktitaj aferoj - Pasporta Servo 1995 - Mazi informas Historio: - Rememore pri Vilmos Bleier (1903 - 1940) Organizaj demandoj: - Problemo de membreco - Reklami la lingvon Faka aplikado: - Etruskoj kaj la esperantistoj - Turismaj prospektoj - 50 elinter 30.000 skoltoj! - Terminara projekto muzikila - Komuniko de Esperanta Pen-Centro Arangxoj: - Atlantika Plongxado - Internacia volontulado - Kultura E-Festivalo - 1996! - Konkuru kun Sheakespere! - Interlingvistikaj prelegoj - Kalendaro - Michael Jackson en Gondolando Movado: - Bonvenon junularo en la Praga UK - Cxu utilas la komitato? - Litovio: cxu fekunda grundo por la Esperanto-instruado? - 25 jaroj... 1994 ILEI: - La 3-a Gimnazia Semajno de ILEI Reagoj: - Nia celo - instruiinstruistojn Por via notlibro: - Estraro de UEA Konkurso: - Toleremo - edukado por la paco - Internacia konkurso por plenagxuloj Kulturo: - La ekspozicio "Vi kaj via mondo" - Robajoj de Kajjam en 30 lingvoj Interese: - Kio estas Rotario Internacia? Korespondi deziras: Movada humuro: Anoncetoj: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Malsupera pozicio en la pritraktitaj aferoj =========================================== En la gazeto "Demari", Finnlando, la 27-an de julio, lige al la Tamperea UK aperis la suba redakcia cxefartikolo: Oni devas adopti Esperanton kiel la oficialan lingvon de EU! La hierauxaj gazetrubrikoj el la Universala Kongreso de Esperanto sendube igis multajn rideti. Sxajne estas denove tempo por la blagoj de varmega sezono. La proponon oni tamen faris serioze. La ekuzo de ekstreme klara, unusenca kaj facila internacia lingo kiel la oficiala lingvo de la Unio forigus komunikajn problemojn kaj ebligus sxpari miliardojn. Kiel neuxtrala lingvo, gxi ankaux mal-pliigus la lingvajn kaj kulturajn pasiojn, kiuj nun kirligxas cxirkaux EU. Sxajne en la propono trovigxas unu baza malavantagxo: gxi estus solvo tro facila kaj simpla por la naciisme egoismaj euxropanoj. Dum la integrigxo de Euxropo aperis problemo, kiun oni ja delonge antauxvidis, sed por kies solvo sxajnas ne trovigxi rimedoj. Kiam EU pligrandigxas, la nombro de gxiaj oficialaj lingvoj kreskas tiom, ke la traduka kaj interpreta servoj preskaux sufokigxis. Tio ankaux kostas multe por la impostpagantoj. La lingva krizo de EU evidentigxis, kiam la unua ne-hindeuxropa lingvo de la Unio, la finna, klopodis prezenti sin kiel egalan kun la ceteraj oficialaj lingvoj. La promesitajn dokumentojn oni ne ricevis gxustatempe en la finna, kaj la interpretado pere de aliaj lingvoj ofte faris la paroladojn de niaj euxroparlamentanoj tute nekompreneblaj. La parlamentanoj akuzis la interpretistojn, la interpretistoj akuzis la parlamentanojn. La lingvoscio de la finlandaj politikistoj, ecx se gxi estas averagxe pli bona ol la kapablo de pluraj aliaj EU-politikistoj kompreni aliajn lingvojn krom la sia, montrigxis tre mankhava. Kiam ili restas lingve en malsupera pozicio kompare al la denaskaj parolantoj de la angla aux la franca, tio povas signifi malsuperan pozicion ankaux en la pritraktitaj aferoj. La defendado de malgrandaj lingvoj en la cxiutaga laboro de EU estas parto de euxropeco en ties plej bona formo. La Unio ja mem batalas kontraux la usona kultura imperiismo. Sed cxu la gxusta movo estas subteni ekzemple malfresxan naciisman kultur-arogantecon de Francio? Kial la gazetaro postulis ekzemple, ke Jakob Sodercan malkasxu, kiel bone li parolas la francan, sed gxi ne maltrankviligxas pro tio, kiel bone la finnaj oficistoj kaj politikistoj parolas la germanan, kiu ja estas multe pli granda lingvo en Euxropo? Euxropo kaj euxropeco suferis iam neripareblan malgajnon, kiam la latina lingvo perdis sian pozicion kiel kultura unuiganto. La naciaj lingvoj, kvankam ili signifis tiel multe por la kresko de la klereco, farigxis ankaux instigiloj de sangaj konfliktoj. Oni ne bezonas iri malproksimen por trovi ekzemplojn de antauxjugxoj kontraux malplimultaj lingvoj. La mezepoka latino ne estis lingvo de la popolo. En kulturo kaj administrado gxi tamen estis neuxtrala kaj "demokrata" rilate naciecon. Gxi ebligis ekzemple, ke la finnoj Johannes Pietarinpoika kaj Olavi Maununpoika igxis rektoroj de la Pariza Universitato en la 14-a kaj 15-a jarcentoj. Ecx la mezepoka verga disciplino apenaux igus niajn politikistojn kaj oficistojn lernadi la latinajn deklinaciojn kaj prepoziciojn. Sed kial do ne alpreni lingvon, kiu havus nur 16 regulojn en sia gramatiko, sen iaj ajn esceptoj? Lingvon, kiun oni povus lerni en kelkaj monatoj! Kiu lingvo estus pli demokrata ol tiu, en kies uzo cxiu havas la saman deiran pozicion? - Kaj por la administrado signifus valoregan avantagxon uzi rimedon sen dubasencaj esprimoj. La 80-a Universala Kongreso de Esperanto, kiu kunsidas en Tampereo, memorigas, ke tia lingvo jam ekzistas. La finnoj, kiuj ofte suferas pro lingvaj problemoj kaj en la nordia kaj euxropa kunlaboro, certe permesus al la parolantoj de la hindeuxropaj lingvoj tiun avantagxon, ke la logiko kaj vortaro de Esperanto pli sekvas la anglan, svedan, germanan aux rusan lingvojn, ol la malgrandan finnan - Esperanto ja estus por ni facila enirejo al gxuste tiuj lingvoj. Eble la lingvoprojekto publikigita en la jaro 1887 nur aperis tro frue. Se EU estus povinta krei sian propran laborlingvon, gxi eble jam antauxlonge estus doninta tiajn lingvajn direktivojn, kiuj sxparus monon, kapdoloron kaj naciajn pasiojn. el Esperantolehti, septembro 95 Rim: Estus utile traduki tiun artikolon al via nacia lingvo, kaj sendi gxin al landaj/lokaj auxtirotatuloj... La red. ************************************************************************* Pasporta Servo 1995 =================== Jxus aperis ----------- Haveblas ekde nun la nova versio de la plej konata bezonajxo por la vojagxema esperantisto: aperis Pasporta Servo 1995. En gxi aperas pli ol 800 adresoj de gastigantoj el 71 landoj, kiuj pretas akcepti vojagxantan E-parolantojn senpage. Pasportan Servon 1995 eblas akiri diversmaniere: - cxe la Landaj Sekcioj de TEJO, kies adresoj aperas en la Jarlibro; - Cxe la Landaj Organizantoj de PS, kiuj aperas en la libro mem; - Cxe multaj konataj linroservoj; Se en via regiono ne estas Landa Sekcio de TEJO kaj vi ne povas mendi cxe iu proksima libroservo, cxiam eblas mendi rekte cxe UEA. La prezo de Pasporta Servo 1995 estas 24 NLG. UEA donas trionan rabaton cxe mendoj de minimume tri ekzempleroj. Al la kostoj aldonigxas 10 % sendokostoj (minimume 5 NLG), kaj por mendantoj el Euxropa Unio 6 % AVI. B-landanoj: 4 guldenoj! ----------------------- Cxe sia Landa Sekcio aux Landa Organzanto ofte povas malpli koste acxeti Pasportan Servon 1995 unuopuloj el la jenaj landoj: Albanio, Bulgario, Cxehio, Hungario, Polio, Rumanio, Slovakio, kaj cxiuj eks-jugoslaviaj, eks-sovetiaj, afrikaj, latinamerikaj kaj aziaj landoj escepte de Israelo, Japanio, Koreio. Eblas aligxi kiel gastiganto (petu informon cxe TEJO). Mendojn (krom via Landa Sekcio) aux informpetojn direktu al Centra Oficejo de TEJO / UEA: Nieuwe Binnenweg 176NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. Fakso: +31-10-436-1751 inf: Jeroen Balkenende Gxenerala Sekretario de TEJO Rim: Pri la strukturo de la estonta eldonado la estraro de TEJO planas decidi en sia oktobra kunsido. - La red. ************************************************************************* Mazi informas ============= Responde al multaj leteroj MAZI informas, ke antaux la fino de '95 cxiuj antauxpagintoj ricevos siajn Mazi-kompletojn. La liveradon gxenerale prizorgas la eldonisto: Tommy Publishers, ul. Kasprowicza 30/15, PL-01-871 Warszawa, Polio Novajn mendoj (kun samtempaj pagoj) akceptas (gxis elcxerpigxo de la produktita kvanto): Internacia Esperanto-Instituto (IEI), Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag (kompleto kostas 180 NLG plus 18 por registritaj sendokostoj, NE aerposxtaj); Cxe mendo de minimume 20 MAZI-kompletoj IEI donas 30 % rabaton, sed aldonigxas la sendokostoj. La Mazi-vidbendojn oni rajtas uzi en lernejoj, studrondoj kaj montri gxin al ekstera publiko, sed estas malpermesite kopii gxin! Cxe IEI eblas ankaux mendi kromajn ekzemplerojn de la libro, apartenenta al la Mazi-kompleto. Ekzemplero de la 1-a eldono enhavas plurajn preserarojn (sed aldonan eratumon); gxi kostas 12 NLG; Nova korektita eldono de la libro aperos fine de novembro 1995; tiam la libro kostos 18 NLG. Ekzemplero de tiu nova eldono plus la sonkasedo kun Mazi-kantoj kostos 24 NLG. Ekde min. 5 ekz. de supre menciitaj libroj IEI donas 33 % rabaton. Tiam aldonigxos la sendokostoj. La kompleton eblas mendi ankaux cxe la UEA-Libroservo. Enlogxantoj de Polio rajtas mendi (kun samtempa pago) Mazi-kompletojn cxe la firmao Tommy Publishers (180 novaj zlotoj inkl. sendokostoj). Nome de IEI: Mila van der Horst-Kolinska, Hago ************************************************************************* HISTORIO //////// Rememore pri Vilmos Bleier (1903 - 1940) ======================================== La nomo de Vilmos Bleier estas ligita al la Asocio de Esperantistaj Libro-Amikoj (AELA), fondita en 1933 de "Literatura Mondo" renoma esprimilo de la budapesxta skolo Kalocsay-Baghy kaj multaj aliaj. Ja Vilmos Bleier estis ties teknika kunordiganto kaj posedanto. Al li, kiel redaktoro kun Lajos Kokeny (1897-1985) ni sxuldas la duvoluman enciklopedion de Esperanto, fote reeldonita en unu volumo, tamen sen ilustrajxoj, dum de 60 jaroj ni sopiras pri gxistdatigita dua eldono. La eldona epoko de "Literatura Mondo" komencigxis en 1931 kaj bone disvolvigxis kun tamen nepra kondicxo: 80 % de la eldonataj libroj devas esti "popularaj". Pro tio, en marto 1935, V. Bleier lancxis la ideon fondi grupon de AELA kun nomo "AKCelantaj Esperantistaj Libro-Amikoj" (AKCELA) kun celo plivastigi la agokampon gxis eldono de gravaj kaj valoraj verkoj, kies librojn la anoj de AKCELA ricevos "presitaj sur luksa papero, binditaj en imitita ledo, numeritaj kaj dedicxitaj mane". La anoj de AKCELA estos demanditaj per cirkulero, ne per publika reklamo, kaj estos eldonataj la verkoj, kiuj jam ricevis almenaux 150 antauxmendojn. Sed baldaux V. Bleier sin turnis al tereno, kiun li taksis pli promesplena: la Esperantista Centra Librejo (ECL) en Parizo. ECL fondigxis post la unua mondmilito kun la celo eldoni, i.a. la verkojn de D-ro Zamenhof, kies auxtorrajtojn gxi ricevis transcede de Hachette. Estas evidente, ke disponigi sian eldonistan talenton al tia potenciala merkato multagrade allogis V. Bleier. En julio 1937 li vizitis Parizon kaj partoprenis en la kunsidoj de la ECL. Unu jaron poste li instaligxis en Parizo. Kvankam ECL estis societo de akciuloj, do, lauxjure tute memstara kaj ekstermovada, la 16-an de julio 1937 V. Bleier submetis kvinpagxan programon al la gvidantoj de la Societo Franca por la Propagando de Esperanto cxar, li skribis, "mi volas preni en miajn manojn la gvidadon de la ECL donante ne nur spertojn, sed ankaux kvanton da nova kapitalo". Pro la situacio li revojagxis al Budapest, kie li "atendis la pacon aux la militon", ankaux atendante la permeson de la Hungara Nacia Banko por kunporti monon al Parizo, kio okazis meze de oktobro 1938. Sekvamonate li informas percirkulere: 21 novembro 1938 - "Ni informas vin, ke la cxiam malcerta situacio en Mezeuxropo devigis min sercxi alian landon por nia Centro. Post longa elektado mi decidis veni Francujon..." Novembro 1938 - "Ni informas vin, ke la gvidanto de la eldonejo kaj gxia posedanto S-ro Vilmos Bleier por longa tempo restadas en Parizo kaj arangxas de tie la aferojn de la eldonejo kaj precipe la francan teritorion..." Eksplodis la dua mondmilito... Logxanta cxe juda samreligiano, strato Crimee (Krimeo) en Parizo, dekkvino da tagoj antaux la alveno de la hitleranoj en Parizon, 14-an de junio 1940 li subite malsanigxis kaj devis esti transportita en klinikon de la kvartalo. Kelkajn tagojn poste sxia hungara koramikino ricevis la ordonon foriri, cxar sxi estis konsiderata kiel nedezirata eksterlandanino. Sxi vojagxis al Marseille, kio fatale influis la kompatindan Vilmos Bleier. Li igxis pli kaj pli malsana, kiam alvenis la hitleranoj en Parizon tiom pli, ke la kuracistoj kaj la flegistoj fugxis antaux la malamiko. En majo 1944 la postmilita redaktoro de "Franca Esperantisto" tiel skribis al e-istoj: "... li estis operaciata, kiam alvenis la malamikoj kaj oni forlasis lin sur operaci-tablo kun malfermita ventro...". Du aux tri tagojn poste li mortis cxe la pariza hospitalo Necker pro urinperturbo aux uremio kaj sangalfluo al la cerbo. Kiam revenis de Marseille la iama koramikino de Vilmos Bleier, li jam estis morta kaj enterigita en Thiais cxirkauxajxe de Parizo. Nur komence de januaro 1947 lia pli juna frato Bela, kiu poste alprenis la nomon Bela Berceli (1905-1986) detale eksciis de sama fonto, kiel ni pri la cirkonstancoj de la morto de Vilmos Bleier. Jean Amouroux, Francio ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Problemo de membreco ==================== Estimata Laszlo, komence de mia letero mi volas certigi Vin, ke Eventoj apartenas miaopinie al la plej bonaj E-periodajxoj kaj por mi persone gxi estas la plej aktuala E-gazeto. Domagxe, ke en via artikolo "Por ke Esperanto restu viva" mankas tabelo pri agx-strukturo de la Esperanto-membraro. Ekzemple en nia asocio plejparto de la asocianoj estas emeritoj, kiuj estas fatale konate, ne abundas per ricxeco kaj devas cxiujn elspezojn bone pripensi. Kaj tio estas ankaux kialo pro kiu malkreskas ne nur membro-nombro sed ankaux abonanto-nombro de eksterlandaj Esperanto-periodajxoj, kies prezo dauxre levigxas. Mi persone devas kunigxi kun du aliaj esperantistoj por aboni kune vian gazeton. Por la eldonanto certe ne tro favora solvo. Kaj financa problemo estas ofte ankaux problemo de membreco, nome en postsocialismaj landoj, landoj de Azio, Afriko kaj latina Ameriko. Cetere ecx en t.n. "ricxaj landoj" la membraro malkreskas lauxnombre pro diversaj kialoj, cxefe soci-ekonomiaj, cxar pri Esperanto kutime ne interesigxas ricxaj homoj. Tiu problemo koncernas ankaux kongreskotizojn de UEA. Se iu franco, germano aux nederlandano devas pagi en A-kategorio 162 gld, tiu sumo signifas por li 1-3 tagan salajron. En mia B-kategorio 121 gld. estas por mi 2057 KCS = du trionoj de mia emerituro - elspezo, kiu nenion inkluzivas, cxar cxion ceteran (logxado, mangxado, ktp) mi devus pagi krom tiu. Kaj mi ne estas mahometano, kiu sxparas la tutan vivon, por almenaux unufoje viziti Mekko-n... Sed tiuj problemoj estas por vi certe intime konataj. Tial mi ne plu enuigos vin kaj finas mian leteron dezirante al Vi plenan sukceson en via meritplena poresperanta agado, kiun mi volas laux miaj ebloj kaj fortoj subteni. Josef Vanecxek, Cxehio prez. de Asocio de E-Handikapuloj ************************************************************************* Reklami la lingvon ================== Mi subtenas la ideon de M. Abolskaja pri reklam-fonduso. Mi jam skribis, ke necesas konstante reklami nian lingvon. Sxajnas, ke Esperanto estas nur hobio, amuzo por kelkaj spertuloj kaj gejunuloj, centra elito, la ceteraj estas cxiam komencantoj, krokodiloj ktp. Necesas reklami Esperanton en la sxtata nivelo per televido, per cxiuj metodoj: radio, gazetaro, senpagaj anoncoj, en trafiko kaj alimaniere. Sergej Pahomov el Ruslanda Esperantisto, septembro '95 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Etruskoj kaj la esperantistoj ============================= De la 16-a gxis la 23-a de auxgusto okazis en Blera, Italio, la Internacia Arkeologia Laborkampo. Por laboro interesa kaj amuza, kiu konsistis el la purigado de etruska nekropolo de la VII-VI jc a.K. ni obtenis mangxajxon (bongustan gxis kaj eble trans la limo de la erotikperversio) kaj logxajxon (spartan, kiel tauxgas por veraj "geviroj"...). La sperto de arkeologia laborkampo estas cxiam belega. Eble oni lernas la amon al historio dum unu semajno de pikfosilado pli ol dum kvin jaroj de mezlernejo. Oni sentas la tempon kiel vivan, realan... La laboro estis vere ebla por cxiuj, kaj limigita en la mateno. Krom tio, okaze de malbona vetero, la laborado estis pauxzata. Ni bezonis paron da tagoj por perfektigi pluvdancon vere efika, sed poste, dank' al Manitu, gxi cxiam funkciis. Bone, knaboj, revenu ni al la frivolajxoj. La posttagmezo estis kutime libera, kaj uzebla jen por interesaj ekskursoj, jen por dormacxegadoj, atendante la vespermangxon... Famaj spertuloj konfirmis al mi, ke tiel oni neniam mangxis dum ia E-renkontigxo en la mondo ekde la zamenhofaj tagoj... Sed la vera regno de la Blera-a esperantistaro estis la vespero, kiam la barbara hordo de kvindek geknaboj kracxis kontraux la malfelicxaj konsciencoj de la Lazia provinco, revivigante ilin per la lumo de la dioniza ekstazo, cxu temis pri la polka, bamba aux tehno, pri la invado de trinkejo, pri la karaokkantado sub la perpleksigitaj okuloj de la indigxena homaro... Domagxe, ke cxio dauxris malmulte, kaj ke malmultaj eksterlandanoj cxeestis, kaj multaj italoj estis komencantoj... Certe la dato de la renkontigxo estis tre malfelicxa, tuj post grandaj eventoj kiel la IJK kaj MEJS, kaj jam estis miraklo kolekti pli multe da homoj ol atendite... Mi turnas la lastan penson al Pier Luigi Cinquantini, kiu tre laboris, devontigante sin sola al organizado nefacila kaj donacante al ni semajnon de amikeco kaj amuzado. Dankon, Piero, kaj gxis la revido. Massimo Manca ************************************************************************* Turismaj prospektoj =================== La indikoj en la Jarlibroj UEA nome "P" por tiuj urboj / lokoj, kiuj eldonas turismajn prospektojn, brosxurojn k.s., ne cxiam estas aktualaj. Ni klopodu trovi solvon - prefere per delegita helpo - por ke estonte la publikigoj estu eble plej aktualaj. Bv. komuniki eventualajn sxangxojn al la komisiito, cxe kiu haveblas lauxdezire listo pri la gxisnune konataj turismaj eldonajxoj (mondskale) kontraux 2 IRK: Const. Borremans, Niederdachsenweg 9 bD-21244 Buchholz, Germanio. Tel.: +49-4187-475, fakso: +49-4187-3605 ************************************************************************* 50 elinter 30.000 skoltoj! ========================== La cxi-jara monda jxamboreo de skoltoj okazis en la sama loko kiel la pasintjara euxropa renkonto. Cxeestis nun cx. 30.000 partoprenantoj el 166 landoj - inter kiuj ni denove spertis grandan interesigxon pri komuna neuxtrala lingvo. Cxe niaj 2 standoj ni organizis tre sukcesan kaj gajan didaktikan tabulon, kie oni povis "lerni pli ol 1000 E-vortojn en 1 minuto", kaj ni disdonadis cx. 3000 informkartojn kun la adresoj de SEL-reprezentantoj, dorsflanke kun la 16 bazaj reguloj. Kelkaj ecx riprocxis nin: "Kial ni ne sciis tion pli frue?" Dum la Jxamboreo ni vendis pli ol 40 E-lernolibroj kaj notis 180 adresojn por sendi informon pri lokaj kursoj. La renkonton partoprenis laux nia scio cx. 50 esperantistoj-skoltoj el 15 landoj, sed pluraj el ili ecx ne sciis pri la ekzisto de SEL (Skolta E- Ligo)... Krom la tujaj rezultoj, ni esperas je estontaj efikoj, ja estas promesite al ni la ebleco aperigi mallongan informartikolon en la revuo de Monda Skolta Organizo. Ni vidu, cxu gxi estos nova komenco en tiu junula medio, kiu havas milionojn da membroj! Arie kaj Marlene Bouman ************************************************************************* Terminara projekto muzikila =========================== S-ro Georges Lagrange, emerita piano-agordisto kaj -riparisto, laboras super "piano-terminaro". Gxi enhavos cx. 400 terminojn en la cxapitroj "Meblo, Klavaro, Mekaniko-mekanismo), Strukturo (sonkrea strukturo), Agordado (akustiko) kaj Teknologio (ilaro, materialo)". Jen kelkaj ekzemploj el la cxapitro "Meblo": Kruc-korda piano: piano (stara aux vosta), kies kordoj estas muntitaj tiel, ke la basaj formas ebenon kruce super la mezaj por gajni longon. F: piano cordes croisees G: (mankas ankoraux) A: (mankas ankoraux) Liro: Vertikala lignajxo, fiksita sub la korpo de vost-piano kaj enhavanta la pedalojn kaj pedal-stangojn. F: lyre Liro-stango: Stangoj, kiuj firmigas la ortecon de la liro sub la korpo de la vost-piano. F: tige de lyre La terminaro bazigxas sur franca originalo, kiun s-ro Lagrange jam verkis kaj kiun li nun tradukas en E-on. Tajpitan (ne-komputilan) liston en formato A-4 kun enskriboj, similaj kiel la supraj specimenoj, li sxatus prezenti al pluraj diverslingvaj samprofesiuloj por interkonsenti pri la vortoj: "Poste etnolingvaj tradukoj estu aldonataj". Interesataj fakuloj skribu al "La Kvinpetalo", F-86410, Bouresse. el Terminoteko, 11/95 ************************************************************************* Komuniko de Esperanta Pen-Centro ================================ En la sugestia etoso de antikva saloneto en la malnova Gdansk la jara Asembleo de Esperanta PEN-Centro (ses cxeestantoj plus delegitoj) interalie - aprobis la moralan kaj financan raportojn; - akceptis du novajn membrojn: Ralph Harry kaj Aleksandr Korjxenkov; kaj forstrekis el la listo Georgon Handzlik (pro ne kotizpagoj); sume la Centro havas nun 25 anojn; - decidis partoprenon en la laboroj de la Komisiono pri Tradukarto kaj Lingvaj Rajtoj de PEN Internacia, per Manuel de Seabra kaj Giorgio Silfer; - decidis partoprenon en la laboroj de la Komisiono de Verkistoj por Paco, pere de Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifoncxovski; - taksis ebla la aligxon al la Komisiono de Verkistinoj; - elektis Istvan Nemere kaj Giorgio Silfer kiel delegitojn cxe la area PEN-konferenco (Budapesxto, oktobro 1995); - elektis Ljubomir Trifoncxovski kaj Ralph Harry kiel delegitojn cxe la PEN-Mondkongreso (Perto, oktobro 1995); - elektis Judith Felszeghy kiel delegitinon cxe la Kultura Konsilio de KCE; - decidis peti aligxon al LF-koop kiel kolektiva membro kaj elektis Janus Di Censo kiel delegiton, kaze ke LF-koop akceptos la aligxpeton; - rifuzis proponon de Istvan Ertl pri publikigo de interna cirkulero de la Komitato reage al atako (auxtuno 1994) kontraux PEN-klubo Internacia. La supraj decidoj estas unuanimaj, escepte de la elekto de Di Censo, kiu ricevis ses vocxojn, kontraux unu por Jan S. Skorupski. Detaloj en protokolo, dissendota al la membraro. el Literatura Foiro, auxgusto 95 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Atlantika Plongxado ==================== Portugala E-Junularo promesas cxemaran gxuon de bunta programo okaze de la jam tria Atlantika Plongxado. Gxi okazos en Troia, Portugalio, inter la 10-a kaj 12-a de novembro 95. Nomigxas San-Martena Somero la meteologia fenomeno: nenormale varma kaj suna vetero en la iberia sudo meze de novembro. En la programo de la arangxo: muzika fajr-plagxa vespero; boata promenado tra la estuaro de Sado kaj vizito al romia ruinejo de Troia; diskutrondoj k.a. Logxado: en kvar-stela hotelo kun tripersonaj cxambroj je 200 m de la maro. Apude - sportejoj, nagxejo, minigolfejo, cxevalrajdejo kaj dancejo. Kotizo: 9900 portugalaj eskudoj aux 8200 hispanaj pesetoj aux 106 NLG inkluziva logxigon, cxiujn mangxojn, cxiujn transportojn el kaj al Lisbono. Informoj, aligxoj cxe: PEJ, Rua Dr Joao Couto 6 r/c A, P-1500 Lisboa, Portugalio Tel.: +351-1-7141359 Rete: acano@forigu.cc.fc.ul.pt ************************************************************************* Internacia volontulado ====================== Kadre de la DisSeminario ni sxatus diskuti pri la sekvantaj temoj: - Cxu ni, e-istoj volas / povas konkrete aktivigxi en la socio? - Cxu efektive ekzistas la intereso labori ekster nia movado kaj kiajn servojn ni povas liveri? Cxu "nur" kunordigi internaciajn junularajn jam funkciantajn organizojn aux starigi ion sendependan? - Cxu senpera engagxigxo kadre de mondvastaj problemoj signifas perfidi nian laux-statutan neuxtralecon? - Kiuj povas esti niaj rilatoj kun la organizoj, kiuj tradicie okupigxas pri volontulado? (SCI, Rugxa Kruco, Green Peace k. a.?) Pri tiuj kaj pri aliaj temoj ni sxatus eki debaton kun reprezentantoj de alilandaj junularaj E-organizoj kaj kun la respondeculoj de la ne- esperantistaj volontulaj organizoj. La DisSeminario okazos de la 7-a gxis la 10-a de decembro 95. Kotizo (inkl. logxadon, mangxojn, programon): por italoj 80.000 ITL, por eksterlandanoj 60.000 ITL, pagenda surloke. Aligxoj, plia informo cxe: Flavia Dal Zilio, Via Cappellotto 11, I-31100 Treviso Tel.: +39-422-23760 ************************************************************************* Kultura E-Festivalo - 1996! =========================== Jam komencigxis la preparoj por la venonta Kultura E-Festivalo, kiu okazos de la 6-a gxis la 11 de auxgusto 1996, kiam Kopenhago estos la "Euxropa Kultururbo". Estas planataj rezult-orientitaj labor-grupoj, ekz. korusaj verkoj kaj permane farotaj artajxoj. Se ekestos en aktivaj cerboj dise en la mondo aliaj ideoj, ne hezitu proponi tiujn. Ankaux ideoj, en kiuj la procezo ludas la cxefan rolon, estas bonvenaj. La KEF-arangxantoj nun sercxas kontaktojn kun cxiaj artistoj, cxu muzikistoj, pentristoj, komponistoj, verkistoj, komediantoj, skulptistoj k.a., kiuj pretas aktivi / aktori dum la festivalo. Akcepteblas nur originale Esperantaj verkajxoj. Ankaux proponoj de/pri ekstereuxropaj artistoj bonvenas. Bv. sciigi nin, cxu vi pretas (parte) gvidi la aktivulojn de la partoprenantaro. 1996 ne nur estas KEF-a jaro. Cxi ankaux estas jubilea jaro, kiun Esperantio iel devus marki. Temas pri la Esperanta teatro, kies unua prezentajxo okazis gxuste antaux 100 jaroj en la urbo Smolensk, Rusio. Estis verko de la rusa nobelulo Tolstoj, kiu estis tre favora al la internacia lingvo. Pripensu tion! Jimmy Stryhn Meyer, Thorshavnsgade 22, 2 tv, DK-2300 Kopenhago S, Danio. ************************************************************************* Konkuru kun Sheakespere! ======================== La E-grupo de Verona arangxos internacian E-festivalon, okazonta en junio 1996. Temo de la Festivalo estos: "Universaleco de la legendo pri Julieta kaj Romeo - Universaleco de la Internacia Lingvo Esperanto". Enkadre de la ricxaj kaj variaj festivalaj programoj la organiza komitato sub gvido de Salvatore Argentino lancxas ankaux pripoezian esperantlingvan konkurson, kiun povas partopreni iu ajn esperantisto el iu ajn lando, per alsendo de unu gxis tri poemoj, cxiu el 6 kopioj, el kiuj nur unu surhavu la nomon kaj la adreson de la konkursanto. La poemojn oni sendu plej malfrue gxis la 31.12.1995. al: E-Grupo, C. P. 1616, I-37100 Verona, Italio. ************************************************************************* Interlingvistikaj prelegoj ========================== La 26-a konferenco de la germana ,,Societo pri Aplikata Lingvistiko" de la 28-a gxis 30-a de septembro '95 okazinta en Kassel, havis la kadran temon "socio de komunikado" kaj estis malfermita per prelego de la fama franca lingvisto Claude Hagege pri ,,multlingvismo en Euxropo". En la kadro de la konferenco (sekcio pri socilingvistiko) ankaux auxskulteblis du interlingvistikaj prelegoj, nome de d-rino Alicja Sakaguchi (Frankfurt am Main) pri ,,la ,,linguaz universale'' de Rasmund Rask sub la vidpunkto de la teorio pri natura morfologio'' kaj de d-ro Detlev Blanke (Berlin) pri ,,lingvo-planado kaj planlingvoj". La prelegoj trovis bonan akcepton cxe kelkaj tre gravaj lingvistoj kaj vekis diskuton i.a pri la lingvistika valoro de E-o kaj la problemo de konotacioj en la planlingvo. D. B. ************************************************************************* Kalendaro ========= Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu aranggx okazas en Esperantio. Por "ekhavi apetiton" ni aperigas kompaktajn informojn pri cxiuj arangxoj, pri kio ni scias por la sekva monato, eluzante la fakton ke momente Eventoj estas la plej ofte aperanta movada E-revuo. Pliajn informojn, aligxilojn petu de la menciitaj adresoj. 2-5.11. SEJM-Konferenco, Cxeboksari. Inf: BEL-220040 Minsk, a/k. 37, Belorusio. 3-5.11. Semajnfina Seminario, Neubrandenburg. Inf: Werner Pfennig, Uns Husung 29/1104, D-17034 Neubrandenburg, Germanio. 04-11.11. 3-a Int. Kultura kaj Turisma E-Semajno, Salou. Inf: Kultura Sekcio de Hispana E-Muzeo, P.k. 15027, E-08080 Barcelona, Hispanio. 06-12.11. A-seminario pri Cseh-metodo (kaj Int. Ekzamensesio de UEA/ILEI). Inf: Kuba E-Asocio, Ap. 5120. CU-10500 La Habana, Kubio. 07-11.11. Internacia Seminario "Toleremo - edukado por la paco'', Zagreb. Inf: Kroata Esperantista Unuigxo, Sveti duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. 08-10.11. Kontribuo de la germanaj logxantoj de Lodz. Inf: PEA, ul. Moniuszki 5, PL-90-950 Lodz, Polio. 09-12.11. 54-a Hispana Kongreso de E. Salou. Inf: Hispana Esperanto- Kongreso, Font Nova 32, E-08202 Sabadell, Hispanio. 10-12.11. Kultura Semajnfino, Aschaffenburg. Inf: Bavaria Esperanto-Ligo, Waterloostr. 21, D-86165 Augsburg, Germanio. 10-12.11. Tria Atlantika Plongxado, Troia, apud Lisbono. Inf: Portugala Esperanto-Junularo, Rua Dr. Joao Couto 6 r/c A, P-1500 Lisbono, Portugalio. 11-12.11. 4-a Kolombia Esperanto-Renkontigxo, Bogota. Inf: Peter Preminger, ap. aereo 242182, Bogota, Kolombio. 11-12.11. Hispana E-Kongreso kaj Tria Turisma E-Semajno, Salou, Katalunio. Inf: HEF, Rodriguez San Pedro 13-3-7, E-28015 Madrid, Hispanio. 11-13.11. 4-a Internacia Renkontigxo de Esperanto, Bogota. Inf: Santiago Alvarez, A.A. 54-800 Santafe de Bogota 2, Kolombio. 15-17.11. Klerigado kaj komunikado en kaj por Euxropo kaj Jarkunvenoj de AIS Deutschland, Instituto pri kibernetiko, Euxropa Klubo kaj ALEUS. Inf: AIS, Kleinberger Weg 16, D-33100 Paderborn, Germanio. 17-19.11. Kulturaj Esperanto-Tagoj, Poprad. Inf: Esperanto, Sobotske nam. 6, SK-058 01 Poprad, Slovakio. 17-20.11. Internacia Amikeca Renkontigxo, Maidstone, Britio (Anica Page, 37 Bullfinch Close, Riverhead, Sevenoaks, Kent, TN13 2BB, Britio. 18-19.11. 39a Praktika Stagxo de Parolata Esperanto, Villiers-les-Nancy. Inf: Jean-Luc Thibias, 7 place de Paris, F-54500 Vandoeuvre, Francio. 25-26.11. JES-Semajnfino, Lauxzano. Inf: Junularo Esperantista Svislanda, Nord 73, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, Svisio. ************************************************************************* Michael Jackson en Gondolando ============================= De la 10-a gxis la 12-a de auxgusto en Conjunto Nacional, unu el la plej grandaj acxeto-centroj en Brazilio, kelkcentoj da homoj vizitis la E- Ekspozicion, kie ili povis spekti la videoklipon de Michael Jackson en E- o kaj la filmon Mazi en Gondolando. Krome, je ilia dispono estis tri komputiloj de Mikrotecnica kun Esperanto-programo. Oni disdonis 500 faldfoliojn pri la Internacia Lingvo kaj la E-kurso de Universitato de Braziljo. Sally kaj Arleta Phylips el Anglio vizitis la ekspozicion, kaj Sally kantis en la programo de Brazilia Super Radio FM, kiu cxiudimancxe havas programon en E-o. Roberto Resende ************************************************************************* MOVADO ////// Bonvenon junularo en la Praga UK ================================ Ni konscias, ke estas nur auxgusto 1995, tamen ni jam sxatus informi pri preparo de junulara programo por UK en Praha (20.- 27.7.1996). Por ekorganizi ja neniam estas suficxe frue! Junulara programo dum UK, kiu aperis la unuan fojon en Vieno, igxis pli malpli tradicia (ekz. en Valencio montrigxis, ke gxi povas altiri pli da gejunuloj kaj ke oni jam alkutimigxas al gxi) kaj oni certe devus bone prepari gxin. Nur tiamaniere venos cxiam pli da gejunuloj al cxi plej grava plenkreskula arangxo en Esperantujo - auxdinte pri la pasinta. Gxuste la praga UK povus esti la plej "junulareca" gxis nun, cxar gxi okazas en suficxe centra kaj cxarmega loko, krome ne malproksime de IJK en Germanio, kien estos organizata komuna busvojagxo. Pri la programo zorgos kunlabore Euxropa Junulara Esperanto-Oficejo kaj Cxeha E-Junularo. Krom memkompreneblaj kaj tradiciaj programeroj - kiel ekskursoj, interkona kaj internacia vesperoj ktp. - ni sxatus havi ekzemple kelkajn proprajn interesajn prelegojn, diskutojn, aliflanke ankaux ion oferti al stultumemuloj, simple - ni revas pri suficxe kompleksa junulareca parto de UK, al kiu estas kore invitataj cxiuj gejunuloj ne nur laux sia vera agxo. Dum la organizado ni multe volas kunlabori kun LKK, cxar ni kompreneble ne sxatus kauxzi iujn miskomprenojn en programskemo aux agi kontraux la kongresa regularo. Ni baldaux eksercxos junularan gastejon aux gimnastikejon en Prago, sed krom cxi-teknikajxoj ni jam sxatus kolekti ideojn pri la programo mem. Ni gxojos, se iu el vi, legantoj, kontaktos nin kaj sciigos al ni siajn opiniojn kaj proponojn, invitatas teoria same kiel praktika helpoj (ankaux surloke). Krome sercxu, cxu ekzistas en via lando subvencio por junularo vojagxonta al UK. Bonvolu skribi al: BonEJO, Rheinweg 15, D-53113 Bonn, Germanio Tel.: +49-228-235898, fakso: +49/228/232764 Rete: tejo_oficejo@forigu.bn.maus.de. Dankon jam nun por helpo en nia "informkampanjo" kaj kompreneble, ankaux Eventoj estas kore invitata al la junulara programo en Praha, cxar ili ja restas cxiam junaj, cxu? Kun euxropaj salutoj Vladka Chvatalova ************************************************************************* Cxu utilas la komitato? ======================= "Ni estas TEJO - TEJO estas ni" lancxis kelkaj estraranoj antaux kelkaj jaroj, celante, ke cxiuj membroj kune konsistigas TEJOn. Sed cxu la estraro faris ion konkretan por ke la anoj havu tiun senton? Certe grava, por ke oni ekhavu tiun senton, estus la ebleco kundecidi pri gravaj aferoj. Pro tio TEJO disponas pri organo, kiu nomigxas la komitato. Sed pri la funkciado de tiu komitato mi donu al vi du ekzemplojn. Dum la komitatkunsido en Vraca la (kvoruma) komitato faris decidon pri la kotizoj de la IJK. La estraro poste neglektis tiun decidon, cxar gxi (eble prave) taksis gxin nerealisma kaj nerealigebla. Cxu la komitato estis nekompetenta? Certe la estraranoj havas unu grandan avantagxon kompare al la komitatanoj: ili disponas pri multe pli da informoj. Kial do la estraro permesis al la komitato fari tian decidon, kaj ne disponigis al la komitato la informojn, laux kiuj la estraro faris kontrauxan decidon? Alia ekzemplo. Dum la komitatkunsido en Ch'on-an ne certis cxu la komitato estas kvoruma. Tamen oni decidis akcepti du novajn landajn sekciojn, kaj la informoj pri tio aperis en pluraj bultenoj kaj revuoj, kiel ekz. en TT. Nur nun, unu jaron poste, ekaperas la informo, ke la decidoj ne estis validaj, kaj lauxdire estas problemoj kun unu el la akceptigxoj. Cxu nun oni publike deklaru, ke tiu asocio tute ne jam estis LS, kaj ke ni rekonsideru la aferon? Cxu post kvinminuta klarigo la komitato, nur nun kaj tiel informita, faros novan decidon? Cxu utilas la komitato, se dum tuta jaro gxi nenion auxdas pri la laboro de la estraro? Se gxi ne ricevas antauxan sciigon pri la temoj de la kunsido? Se protokolo estas forsendata nur jaron post la kunsido? Se en TT aperas malgxustaj informoj? Se sekretario ne reagas al letero? Dum la kunsido en Ch'on-an estis priparolata tiu cxi temo. La rezultoj estis promeso de la estraro plibonigi la situacion, kaj konkreta taskolisto por estraranoj kaj komitatanoj por ekfunkciigi la komunikadon. Sed (sxajne?) nenio okazis kun tiu listo. Du semajnojn antaux la cxi-jara komitatkunsido ecx ne cxiuj estraranoj sciis pri gxia ekzisto... Certe por la estraro estas oportune, ke la komitato estas malbone informita. Nur tiel la estraro povas rapide akceptigi siajn proponojn sen longdauxraj diskutoj, kiuj formangxas la gxuindan someran tempon de la IJK. Cxu nur tiel? Ne, bona komunikado kaj informado dum la jaro havus saman efikon, cxar cxiuj temoj jam estus antauxe pripensitaj. Cxu ni fidu, ke estonte la situacio sxangxigxos? En la estrara raporto Saskia Idzerda esprimas sian esperon, ke venonta estraro transprenos la planon. Cxu suficxas esperi? Ni alvoku la kandidatojn por la nova estraro por ke ili faru konkretajn proponojn kaj poste ankaux realigu ilin (esperante, ke la kandidatoj entute cxeestas kaj ne auxdos pri tio cxi nur unu jaron poste). Fine, dependos tamen ankaux de la komitato, cxu sxangxigxos io. Letero de unuopa komitatano al unuopa estrarano sxangxas nenion. Sed se cxiu komitatano almenaux unu fojon en la jaro skribus leteron al unu el la estraranoj kaj postulus reagon, tiam vere utilus la komitato kaj tiam ankaux ekestus la sento, ke "ni estas TEJO". Sjoerd Bosga, komitatano B Rim: La supra teksto estis pendigita sur la anonctabulo en la Serovo-a IJK. Intertempe aperis la unua cxi-tema cirkulero de la TEJO-estraro, kiun ni publikigos en la sekva numero. La red. ************************************************************************* Litovio: cxu fekunda grundo por la Esperanto-instruado? ======================================================= Post dumonata kurso (80-hora) en Garliava la kursfinintoj decidis fondi E-klubon. La 3-an de septembro en la urba biblioteko la jxus naskita klubo faris sian unuan E-arangxon por la tuta komunumo de Garliava. Inter alijaj aferoj ili faris ekspozicion de libroj, gazetoj kaj fotoj, disauxdigis E-kantojn, prezentis teatrajxon; kaj fine regalis la cxeestantojn per kukoj. Enmanigis la atestojn la brazila Cseh-instruisto, s-ro Aristophio Alves Filho. Lia edzino, Nubia Alves, disdonis al la gelernintoj kolektojn de la gazeto "Litova Stelo" kaj varme gratulis ilin. Ankaux gratulis ilin s- ino Gabija Vileniskiene, kiu kun la filo faris la teatrajxon: "La tuta mondo: nur mallargxa ponto". La klubanoj deziras korespondi tutmonde kaj bonvenigas esperantajxojn kaj esperantistojn. Ili kunsidos cxiusabate de la 16-a jxis la 18-a h en la biblioteko. Por kontakti ilin skribu al: E-klubo "Espero de Garliava", s-inoAldona Grikietiene, Darbibninku g-ve, 74-1, LT-4316 Garliava, Kauno raj., Litovio De la 4-a de septembro cxe Litova E-Asocio en Kaunas, de lundo gxis vendredo, 84 homoj en tri klasoj lernas la lingvon laux Cseh-metodo. En oktobro s-ro Aristophio havas proponon por gvidi bazan kaj progresigan kursojn en Arhus (Danio) kaj por fari prelegvojagxon tra tiu lando. La instruisto dauxre akceptas proponojn por instrui E-on kaj prelegi pri Brazilio, helpe de lumbildoj, kaj pri Cseh-metodo. En Euxropo li povas resti gxis auxgusto 1996. Lian aktualan adreson petu cxe Internacia E- Instituto: IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1994 ---- Felicxan Paskon en Kristo resurekinta! La unuan fojon, en la pli ol kvindek lingvoj, uzataj de la Papo en Romo por la paska beno urbi et orbi, situas ankaux la nia. Precize kiel la antauxlasta, antaux la pola. La benon auxskultis unu miliardo da personoj: danke al Johano Pauxlo la Dua, Esperanto ricevis la plej grandan auxskultaron en sia pli ol centjara ekzisto. LF-koop produktas la vidbendon Babel' el la samtitola filmo kiun Yvon Davis realigis en 1988 por la franca televido. "Gxi estas lingvo stranga sed familiara, kiu kunportas pozitivan utopion, do estontecon, vivoforton. Tial en mia filmo gxi estas uzata nur en la malricxa urboparto, kie la vivo iel fermentas. Aliflanke de la rivero, la pompa lukso de arkitekturo estas morta silento, lingvo entute ne ekzistas." Tiel Yvon Davis klarigis la utiligon de Esperanto por la dialogoj de cxi tiu filmo. Estas ankaux en viaj manoj la numero 150 de Literatura Foiro, auxgusto 1994, 25-a kolekto. La revuo, kiu klopodas firmigi Esperanton kiel kulturlingvon, festas sian jubileon. Sed la mirinda aventuro dauxras! ************************************************************************* ILEI //// La 3-a Gimnazia Semajno de ILEI =============================== En la kadro de la 29-a konferenco de ILEI (vd. Eventoj 1 / sept.) okazis la 3-a Gimnazia Semajno, kiun partoprenis ses gejunuloj: Rolf, Gavan kaj Petra Fantom el Britio, Martina Gazdek el Kroatio, Estelle Loiseau el Francio, Janko Luin el Svedio kaj Rustam Ragabov el Tagxikio. La programo estis varia: cxiutage averagxe ses lecionoj pri la finna lingvo, E-literaturo, kontribuo de la finnoj, muziko, primovadaj konoj / datoj, E-proverboj, komunikado k.a. La kursojn gvidis R. Pyhala, S. Hamalainen, R. Petuhova, Atilio Rojas, S. MacGill, M. Wrede, Zs. Barcsay. Kian utilon donas la gimnazio al la konferenco? Ni renkontis diversajn pedagogiajn tendencojn: Roza Petuhova rigore postulas auxtomatigon / parkerigon de granda kvanto da konoj kun impona parolrapideco kaj kun nediskutebla sukceso. Raita Pyhala delikate traktas la individuojn de la lernantoj kaj respektas ilian volon-nevolon, intereson, kaj nenion sxi altrudas. Stefan MacGill per vivproksimaj, aktualaj situacioj motivas la lernantojn por elvolvi veran komunikadon surbaze de informmanko. Li donas la necesajn instrukciojn, kaj dum la diskutado de la gelernantoj li restas en la fono, helpas nur en la kazo de bezono. La pridiskutado de tiuj lecionoj estis la plej valora metodika - pedagogia enhavo de la konferenco (nun mi ne parolas pri la Mazi-filmo, nek pri propedeuxtikaj kaj instrupolitikaj temoj). La cxeesto de grupeto de lernejanoj, la persone spektataj instruhoroj kaj la fakaj diskutoj pri ili faras la konferencon vivproksima al lerneja medio. Pluraj el la konferencanoj havas kontakton kun E-parolantaj lernejanoj. La gimnazio savas la konferencon de pure teoria meditado pri instrumetodoj kaj manieroj. Cxio cxi estas la celo de la ILEI-gimnazio rilate al la konferenco. Kiomgrade ni sukcesis tion efektivigi, prijugxu tiuj, kiuj cxeestis en Bratislavo, Valencio kaj en Ovik. Cxiuokaze ni antauxvidas la 4-an Gimnazian Semajnon venontjare en Cxehio. Venu kun viaj gefiloj aux gelernantoj 13-16 jaraj, E-on jam parolantaj. Zsuzsa Barcsay gvidanto de la Gimnazio ************************************************************************* REAGOJ ////// Nia celo - instruiinstruistojn ============================== Estimata s-ro, mi jxus legis vian artikolon "Kiel, Kien, Kion?" kun granda plezuro kaj aprobo en Eventoj-84. Mia nura malkonsento kun vi estas, ke via cxefa celo estas plenkreskuloj. Por mi estas tempomalsxparo postkuri ilin. Mia celo estas la elementaj lernejoj. Ne estas mia revo, ke geknaboj amase estos movadanoj, sed ja kelkaj estos. Simple, nia espero estas, ke cxiuj homoj de la mondo povos paroli Esperante. Kie estas suficxe da instruistoj? En la lernejoj. Sed la lernejoj ne emas helpi nin al la zamenhofa celo. Ili instruos Esperanton nur por la propraj celoj. En Usono estas 2 elstaraj pedagogiaj bezonoj: plibonigi la komprenon de la angla kaj de fremdaj lingvoj. Imagu! 40 % de tiuj, kiuj eniras universitaton, bezonas help-kurson por la angla. E-o povas helpi plenigi tiun lernan brecxon. Gxis nun instruistoj nur hazarde interesigxas pri E-o. Ni nun donas kiel eble plej da helpo al ili. Ni instruas al ili telefone, sendas informilojn al ili, provizas senkostan perposxtan kurson, ktp. En 1994 estis 4 lernejoj, en 1994 jam 21 lernejoj en 11 sxtatoj instruis E-on al 718 geknaboj. La kvalito kaj tempodauxro de la kursoj bezonas plibonigon. Sed io estas pli bona ol nenio, kaj provizas komencpunkton por la nova jaro. Mi supozas, ke almenaux 25 instruos dum la kuranta jaro. Ni nun eldonas la opiniojn de 12 el la instruistoj pri E-o kiel tauxga temo por lernejoj. Ili diras jes, el diversaj vidpunktoj. Per tiu dokumento ni planas persvadi universitatojn, kiuj instruas novajn instruistojn, meti E-on en la kursaron. Tiel ni ne plu dependos de hazardo varbi kaj instrui instruistojn. Via Kent Jones komisiito por klerigo, ELNA P.s. Nia E-Societo de Chicago, cele al la junuloj de la Tria Mondo, jam tradukis kemian lernolibron. Nun ni tradukas algebran lernolibron. ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Estraro de UEA ============== Prezidanto (kunordigo, eksteraj rilatoj): prof. Lee Chong-Yeong, Shinsegae Town Apt. 5-1001, Soosung-Dong, Taegu 706-031, Korea Respubliko. Tel.: +82-53-950-5425 (of), +82-53-765-0880 (h); fakso: +82-53-950-6247 (of), +82-53-765-0881 (h); rete: keast@forigu.soback.kornet.nm.kr Vicprezidanto (disvastigo / informado: Okcidenta Euxropo, Ameriko, Afriko, ILEI): s-ino Renee Triolle, 4, impasse des Charpentiers, F-57100 Thionville, Francio. Gxenerala Sekretario (eksteraj rilatoj, strategia planado): s-ro Mark Fettes, 158-A Henderson Ave., Ottawa, Ont., Kanado K1N 7P6. Tel.: +1-613-565-9282 (of/h); fakso: +1-613-5659279 (of/h); rete: mfettes@forigu.magi.com Estrarano (financa politiko, bugxeto): d-ro Fred de Geus, Kerkhoflaan 9, NL-7913 VV Hollandscheveld, Nederlando. Tel.:+31-5284-1214 (h), +31-50-613769 (of); fakso: +31-50-613763 (of); rete: azgiow6!fred@forigu.relay.nl.net Estrarano (disvastigo / informado: Orienta Euxropo, Azio, Oceanio): s-ro Povilas Jegorovas, ab.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio. Tel.: +370-7-738776 (h), +370-7-208242 (of); fakso: +370-7-204970 (o). Estrarano (kongresoj, kulturo, TEJO): s-ino Michela Lipari, viale Giulio Cezare 223, I-00192 Roma, Italio. Tel.: +39-6-39726198 (h); fakso: +39-6-39726169 (h); rete: mc8750@forigu.mclink.mclink.it Estrarano (faka kaj scienca agado): prof. Amri Wandel, 767 Makabim, IL-71908 Israelo. Tel.: +972-8-264462 (h), +972-2-658-6860 (of); fakso:+972-2-658-4437 (of); rete: amri@forigu.vms.huji.ac.il ************************************************************************* KONKURSO //////// Toleremo - edukado por la paco ============================== Kroata Esperantista Unuigxo invitas la esperantistaron partopreni en la internacia konkurso, ligita al la jaro de la toleremo. Cxef-temo de la konkurso estas "Toleremo - edukado por la paco". La konkurso entenas jenajn brancxojn: poezio, prozo, (rakonto, eseo, sceno), desegnajxoj (bonvenas ankaux infandesegnajxoj), video-filmo, foto. La organizantoj toleros cxiujn grandecojn kaj malgrandecojn de la konkursajxoj. Mem decidu kiom longan kaj grandan konkursajxon vi verkos. Ne gravas la agxo, sekso, profesio. La organizantoj nur ne toleros malfruigxon. Oni atendas konkursajxojn gxis la 20-a de novembro. Cxiu konkursanto ricevos la donacon de la organizanto: Kroata Esperantista Unuigxo Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio ************************************************************************* Internacia konkurso por plenagxuloj =================================== 2-a taskfolio (La konkurso okazas en organizaj kadroj de internacia lerneja konkurso. Taskfolioj por lernejanoj estas haveblaj aparte) 1. Skribu almenaux ses vortojn per sufikso -ing!(3 poentoj) 2. Korektu: Li edzinigxis kun si antaux tri monaton.(3 poentoj) 3. La ... bela tago en li...a vivo estis la tago, kiam li diplom... . Kompletigu gxin!(3 poentoj) 4. Diru per unu vorto: enaera veturilo, kiu portas multajn vojagxantojn.(2 poentoj) 5. Faru demandojn!(3 poentoj) ... ? Tri horojn. / ... ? Nenion. / ... ? Mia. 6. Gratulante iun okaze de edzigxfesto kion vi diras: (3 poentoj) 7. Priskribu la enhavon de la unua libro de Esperanto (3 poentoj) La solvojn sendu gxis la 13.11.1995 al: Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-10000 Zagreb, Kroatio ************************************************************************* KULTURO /////// La ekspozicio "Vi kaj via mondo" ================================= La cxi-jara ekspozicio "Vi kaj via mondo" en Hamburgo havis grandan sukceson. Vizitis gxin 245 mil homoj. Multaj kunlaborantoj diligente helpis prezenti E-on al la publiko kaj proponi gxin kiel duan lingvon apud la gepatra. Bedauxrinde la E-stando ne estis tiom vizitata kiel an antauxaj jaroj. Eble la situo estis iom malfavora, en trairejo inter du haloj; eble aliaj prezentajxoj estis pli allogaj, ekzemple la sportaj praktikejoj kun rulsxuoj, grimpejo k.a.: tie estis plen-plene. Eble ankaux la opinio de la publiko estas kontraux Esperanto pro la potenca pozicio de la angla... Kun la spertoj de tiu ekspozicio necesas pripensi kaj trovi novan strategion por trovi merkatobrecxon apud la angla - ne por kontrauxbatali gxin. el Esperanto Hamburg, oktobro/novembro 95 ************************************************************************* Robajoj de Kajjam en 30 lingvoj =============================== Valorinda memorajxo el irana literaturo! 7 kolora, ricxe ilustrita, kun antikvaj miniaturoj iranaj. En la lingvoj: Esperanto, angla, germana, hispana, portugala,rusa, franca, japana, cxina, hinda, itala, pola kaj ... Mendu gxin rekte el Irano pagante 178 NLGal la UEA-konto: mrzt-b. La gxirilon kun via mendletero sendu al: P.O. kesto 17765-184,Tehran, Irano. Ni sendos la mendita(j)n libro(j)n per registritaposxto al cxiuj landoj. ************************************************************************* INTERESE //////// Kio estas Rotario Internacia? ============================= Rotario estas, laux PIV, "tutmonda multfaka societo, kiu celas internacie helpi al la homaro, kaj kies kluboj povas enteni nur po unu reprezentanton de unu difinita profesio". Rotario Internacia estas la asocio, kiu ligas rotariajn klubojn cxirkaux la mondo. Rotarianoj celas instigi kaj nutri la idealojn de servado homama, alt-etikajn normojn por cxiu profesio kaj bonvolon kaj pacon cxie en la mondo. La devizo de rotario estas "servado super si mem". Rotario estis la unua servado-klubo en la mondo. Cxin fondis Paul P. Harris, juna usona advokato, kaj tri amikoj en Chicago, Usono, la 23-an de februaro 1905. Ili deziris rekapti la amikeman spiriton, kiun ili jam spertis inter komercistoj en la urbetoj, kie ili antauxe logxis. La cxiu- semajnaj kunvenoj okazis en iliaj oficejoj en rotacio, kiu donis anglalingvan nomon al la nova klubo. Nuntempe proksimume 27.000 kluboj kun 1,2 milionoj da klubanoj kunvenas cxirkaux la mondo por nutri la idealojn, informigxi pri temoj lokaj kaj mondskalaj kaj kunlabori pri projektoj homamaj kaj eduk-servemaj. Oni akiras membrecon per invito laux sistemo de klasifikado de profesioj kaj komercoj. Kun nur unu reprezentanto de unu difinita profesio, cxiu klubo retenas diversecon de komunuma reprezentado. Rotarianoj planas kaj subtenas rimarkindan diversecon da projektoj homamaj, edukaj kaj kultur-intersxangxaj, kiuj tusxas la vivon de homoj en la komunumo propra kaj monda. La Rotaria Fondajxo, starigita en 1917 por atingi mondan komprenemon kaj pacon pere de tiuj projektoj, cxiujare donacas 60 milionojn dolarojn por subteni tiajn projektojn. Inter ili "PolioPlus" estas promeso kunlabori kun naciaj kaj internaciaj sano organizajxoj por elimini poliomieliton antaux la jaro 2005, la centjarfesto de Rotario. Oni jam imunigis pli ol duonmiliardon da infanoj en landoj cxirkaux la mondo kun tiu subteno. Bob Williamson el Inter Ni, majo 995 Rim: La adreso de Rotaria Amikaro de Esperantistoj (RADE): p/a Marc Levin, 30 Rue Mal. de Lattre de Tassigny, FR-69009 Lyon, Francio. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi estas 19-jara studentino, gaja, interesigxema, libertempe laboranta en televido. Antauxnelonge mi finis E-kurson kaj sercxas konatojn dise en la mondo. Mi respondos al vi, se vi skribos al mi. Eszter Foldes, Oktober 6. ut 21, H-1051 Budapest, Hungario. * * * 42-jara viro, universitatedukita tradukisto, sxatanta cxiujn sanajxojn, belajxpjn kaj noblajxojn deziras amikigxi kun gesamideanoj kun similaj emoj el la tuta mondo. Mato Sxpekuljak, Osxtarijska 8, HR-10000 Zagreb, Kroatio. * * * Dez. kor. kun fam. el Hungario pri vivo, Vorto de Dio, la Movado, geedzoj Sterea (56 j.) kaj Stefana (65 j.): Sterea I. Constantin, RO-2000 Ploiesti-7, str. Sold. Erou Arhip Nicolae 9, Bl. 96, sc. A, ap. 4 parter Jud. Prahova, Rumanio. * * * Kuracisto, 61-j., dez. kor. kun hungaroj: Rubens Brandao de Carvalho, Rua Gal. Revelleau 19, Coophama, CEP 79005-450 Campo Grande MS, Brazilio. * * * 22-j. studento de politikaj sciencoj de la Centra Universitato de Venesuelo, kiu esperas farigxi bona e-isto, tre dez. kor. kun gejunuloj el Hungario pri div.t. kaj amikigxi.: Moises Martin Sananes, apartado 14637, La Candelaria 1011-A, Caracas, Venezuelo. * * * 32-j. e-isto sercxas leteramikojn en Hungario. Interes. pri fremdaj lingvoj kaj kulturoj: Marek Bamberski, Huta Stara 120, PL-42-340 Pinczyce, Polio. 46-j. presej-fotografisto, nun pensiulo, frauxlo sercxas kristaninon- koresp.-amikinon: Esko Kannas, Pohjolank. 33 B 32, FL 87160 Kajaani, Finnlando * * * Tutmonde - pri fremdlingvoj, religioj, vegetarismo kaj literaturo - 62-j T. James Brennan, 23 Kathrose Drive, Willowdale, Ontario M2J 3P4, Canada. ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Cinikaj humurajxoj Anonceto en E-gazeto: "La klubo en Stetnjo ne plu kunvenos post fino de la jaro. Ni likvidigas gxin, cxar la kosto de kukoj kaj biskvitoj tro altigxis." * * * La nombro de subtenantaj parlamentanoj pli ol duobligxis lastatempe pro la nova sistemo de statistikado. Mi nun enkalkulas ankaux tiujn, kiuj ne respondis per NE - inkluzive de la mortintoj. * * * Ni jam havas bibliotekon, gliptotekon, bendotekon, pinakotekon kaj rimstekon - ecx bifstekon. La junula klubo preferas tamen diskotekon... V. Verda ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj! 21.01.1996 nia E-klubo igxas 15-jara. Por ekspozicio ni petas gratulkartojn, leterojn k.a. Cxiuj ricevos respondon. E-klubo "Den Helder" pf 140, NL-1780 AC Den Helder, Nederlando. (La adreso en antauxa anonco estis erara! La red.) * * * Porinfanajn kantoj sercxas Francoise Noireau, Les Pommiers 14 B, Chemin de la Tour, F-05100 Briancon, Francio. * * * Logika vivklarigo kiu kondukas al pozitiva vivsinteno - kaj al pacaj kaj harmoniaj rilatoj. Legu pri la "Kosmologio" en la nova revuo Kosmos!. Petu senkostan provekzempleron: Mariendalsvej 96, DK-2000 Kopenhago F, Danio. * * * Cxu vi interesigxas pri lokaj E-gazetoj? Petu specimenon (kun 1 IRK) de "Magdeburga Folio" cxe: Dieter Dungert, Olvenstedter Grund 25, D-39130 Magdeburg, Germanio. * * * La oficejo de SAT ekde antauxnelonge havas Internet-adreson. Gxi estas: sat-esp@forigu.worldnet.net * * * Peranto por Scienca Revuo en Auxstrio ekde nun estas mag. Walter Klag, Rudolfinergasse 8/11, A-1190 Wien, Auxstrio. Jarabono: 220 sxilingoj. * * * Deziras antikvajn jxurnalojn, gazetojn, revuojn. Povas pagi ankaux per libroj, pk aux pm. Odeni Barbosa, Caixa Postal 794, BR-89801-970 Ghapeco SC, Brazilio * * * Mi petas iun sendi Biblion en E-o: Csizmadia Janos, Allende u. 16, H-7200 Dombovar, Hungario. * * * Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj volas rideti... * * * La 3 bazaj principoj 1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto! 2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E-gazeto! 3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon". * * * Redaktoraj mesagxoj F. M. Enrico: La menciita adreso en la anonceto estas komputila ret- adreso. Por kontakti sxin, ankaux vi devas havi aliron al Internet - aux havi tian konaton. Ankaux ni ne scias plian detalon. *** G. Pirlot: Vi povas kontakti S-ron Will Green en la oficejo de E-Asicio de Britio: 140 Holland Park Ave, London W11 4UF, Britio. *** R. Llorens, Francio: Nun (!) alvenis via reklamaciita pago pere de UEA. Bedauxrinde en Hungario ne funkcias la posxtkonta sistemo, sed jes oni povas sendi monon al nia adreso per ordinara internacia posxtmandato (aux en fina kazo en fermita simpla letero). ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 74 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor