Eventoj n-ro 086, 2/septembro - '95, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Vieno radias tutmonden - "Premio Pirlot": - Amikoj en nekonataj lokoj! - Entreprenistoj, firmao-gvidantoj! Faka aplikado: - E-biblioteko "Fondajxo Vanbiervliet" - Novaj serbaj fervojistoj - Jxus aperis - Asociaj informoj de TEVA - Scienca Revuo - 45! - Abonu al Arangxoj: - Cseh-kursoj en Danio - Germanoj en Polio - Sarlanda Kultura Semajnfino - Kongreso en la lando de la longa blanka nubo... - La dato sxangxita - Printempa Semajnfino - IFEF-kongreso - '96 - Konferenco kun amo - Kunsido de JEI-filioj Movado: - Pri la komitatkunsido de TEJO - En la fokuso:Ivo Lapenna - Albanio: sxangxoj - Ahtisaari ricevis Zamenhof-premion - Komparo inter la angla kaj Esperanto - Kalendaro - 25 jaroj... 1993 ILEI: - Task-folioj por instruistoj - Instruante, oni lernas - Universitato de Vieno Reagoj: - Miskompreno - Ni savis materialojn - Ne plu kontentigxi per kontemplo! Libroj: - Novaj Asteriksoj! - Sxtupo post sxtupo - Robajoj de Kajjam en 30 lingvoj Lingvo: - Ankorauxfoje pri -io - La 3 bazaj principoj Konkurso: - Literatura konkurso Opinioj: - Kio estas la kauxzo? Interese: - Grimacoj de merkatismo - Ir-televide pri inventitaj lingvoj Muzika konkurso: - TTT-pagxo pri E-muziko Hungara angulo: Movada humuro: Anoncetoj: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Vieno radias tutmonden ====================== En la cxi-jara somero (julio - auxgusto) numero de la revuo Esperanto, en la rubriko E-o en Radio, aperis artikolo, pli detale dirite, alvoko, per titolo Vienon oni mutigas. La artikolon subskribis la cxef-agantoj de Amikaro de Esperanto en Radio, nome Gunther Becker, Girolamo Lucchetta, Edmond Ludwig, Floreal Martorell kaj Bruno Masala. Ili petis vin, karaj auxskultantoj kaj amikoj de nia elsendo, ke vi skribu al nia intendanto, prefere en nacia lingvo, pro la cxeso de dissendado de E-o-programoj ekster Euxropo. Kelkaj, kiuj vere volis helpi al nia redakcio, tuj agis. Ni scias, ke al nia intendanto alvenis leteroj, argumentantaj pri la graveco de Esperanto en la nuna mondo kaj per la taksado de nia laboro estanta neuxtrala kaj tamen, aux pro tio, informo-ricxaj. Via klopodo ne estis vana! -------------------------- Kun granda gxojo mi anoncas al vi cxiuj, ke ekde la 24-a de septembro (komenco de euxropa vintra tempo-kalkulo), ni havas tri elsendo-tempojn en Euxropo! Laux la universala tempo-kalkulo (UTC), ili estas la sekvantaj: je la 4.30, je la 12.30 kaj, nove, je la 15.30. (Por Mez- Euxropa Tempo oni aldonu unu horon). Cxiuj tri estas kapteblaj en Euxropo per 6155 kHz (49 m) kaj 13370 kHz (22 m). Aldone, nia programo auxskulteblos je la 12.30 UTC en Nord-Ameriko per 13730 kHz (22 m), en malproksima Oriento per 15450 kHz (19 m). Je la 15.30 UTC en Proksima Oriento per 9665 kHz (31 m), en Suda kaj Sud- Orienta Azio per 11780 kHz (31 m). Nian koloran program-brosxuron niaj kutimaj auxskultantoj baldaux trovos, aux jam trovis inter siaj posxtajxoj. Dauxre eblas peti gxin cxe nia redakcio. Tre dankinda estas la rapida reago de nia intendanto. Se vi samopinias, mi petas vin skribi lauxdan leteron al li, prefere germane, hungare, angle aux france: Prof. Paul Lendvai, intendant ORF-internacia, A-1136 Wien, Auxstrio. Mi denove dankas al vi cxiuj la subtenon kaj helpemon. Esperante, ke vi fidele auxskultos nin, deziras bonan akcepton la redaktoro Katinjo Fetes-Tosegi redaktoro de E-programoj de Radio Vieno Rim.: La artikolo "Vienon oni mutigas" aperis ankaux en Eventoj (1/auxgusto-95) - ecx se la redaktorino ne scias pri gxi... La red. ************************************************************************* "Premio Pirlot": 625 DEM ======================== Fonduso Germain Pirlot cxe la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino celas akceli la eldonadon de sciencaj verkoj en la Internacia Lingvo laux la kriterioj de AIS. Verkajxojn por la premio 1996 eblas proponi al la Senato (tra la sekretariejo de AIS en Padernborn) gxis la 3-a de marto 1996. La auxtoro aux la redaktora eldonisto devas esti membro de Internacia Scienca Kolegio de AIS dum almenaux 5 jaroj aux dumvive. La verko devas esti aperinta post la 01.01.1995. La premio ampleksas momente 625 germanajn markojn. La Premion Pirlot 1995 gajnis la Esperanta-germana libro "Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj" de prof. Reinhard Selten. Gxi haveblas kontraux 39 DEM plus sendokostoj cxe la AIS-sekretariejo: Kleinenberger Weg 16, D-33100 Paderborn, Germanio ************************************************************************* Amikoj en nekonataj lokoj! ========================== Mia lastatempa plezuro estis ricevi de "Monda Turismo" inviton instrui la anglan lingvon pere de E-o en la internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, Polio. Kvankam mi estas diplomita instruisto de la angla, mi neniam antauxe gxuis tian eksperimenton. Du instruistoj kongrue kunlaboris Esperante al 91 studentoj en ses apartaj grupoj, por ke klarigoj de vortoj facile evidentigxu. La gvidantoj de la studumo kiel realistoj ne neas la senprecendencan popularecon de la angla, tamen tio povas esti nur portempa afero, se la monda historio ripetigxos. Post venonta malinteresigxo pri la angla - laux mia opinio - niaj kursanoj memoros nian trezoran lingvon, cxar gxi ne nur faciligis ilian lernadon, sed gxi ankaux saltis tri generaciojn. Imagu mian ekstazan miregon antaux du monatoj apud Bielsko Biala dum instruado de la angla. Oni utiligis tie la plej bonan kurslibron de mia denaska lingvo, nome "Headway". En la unua leciono de la plej aktuala kaj 18-a eldono temas pri Esperanto kiel universala lingvo. Granda kaj justa komparo je la angla "Oxford University Press" vekigis miajn studentojn al la neuxtraleco kaj facileco de nia benita lingvo. Estu certa, ke neniu nacia lingvo estas mia malamiko. Ni havas amikojn en nekonataj lokoj. Paul Desailly 18 Gatehouse St., Parkville, Melbourne, Auxstralio ************************************************************************* Entreprenistoj, firmao-gvidantoj! ================================= Estas klare, ke cxiu soci-grupo havas sian intereso-sferon. Estus tre utile kunigi ankaux la esperantistajn entreprenistojn (kiuj mem havas propran firmaon aux gvidas ne-esperantistan entreprenon) - krom la komunaj temoj, interesoj - almenaux koni unu la alian. Ni planas kompili tiun liston, eble poste formi iun neformalan, eventualan "klubon". Se vi mem apartenas al tiu grupo, estas bonvena via komenca mallonga sinprezento kun viaj datumoj. La listo estos nepublika, gxi servos nur tiujn, kiuj enestos en la listo. Viajn leterojn direktu aux al la kompilanto (Oszkar Princz, Peranto Bt, Tatra u. 4, H-1136 Budapest, Hungario), aux rekte al nia redakcia adreso: Eventoj, LINGVO-Studio, pk. 87, H-1675 Budapest, Hungario. ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// E-biblioteko "Fondajxo Vanbiervliet" ==================================== Post la forpaso de Cesar Vanbiervliet kaj Jan Hanssens la fondajxo dum du-tri jaroj apenaux funkciis, kvankam dauxre envenis novaj libroj kaj revuoj. Cxar estis la risko, ke la biblioteko silente pereos, mi antaux kelkaj monatoj decidis fari alvokon por kunigi skipon da volontuloj, kiuj povos reaktivigi la fondajxon. Mi memorigu, ke la fondajxo disponas pri ejo en la urba biblioteko de Kortrijk (Belgio), kiu ankaux havigas iom da teknika helpo. Tamen, la praktikan laboron devas fari volontuloj-movadanoj. La nuna eta skipo versxajne sukcesos gxis la fino de 1995 provizore reordigi la kolekton. Poste venos la vera biblioteka laboro: registri la librojn kaj revuojn, kiuj alvenis dum la lastaj jaroj, registri la paperan sliparon en komputilon, restarigi kontaktojn kun la aliaj bibliotekoj, kaj, gxenerale, garantii normalan funkciadon kun fidinda horaro kaj akurata administrado. Momente mi esploras la eblojn de elektronika katalogado de la fondajxo. La urba biblioteko proponis uzi la programon CDS-ISIS, pri kiu jam estas sperto en la biblioteko. Tiu propono sxajnas esti nerifuzebla. Ankaux el strategia vidpunkto la uzo de CDS-ISIS povas esti oportuna, cxar gxi estas senpage disdonigita de UNESCO: jen fin-fine ebleco por utile uzi niajn rilatojn kun UNESCO! Problemo estas, ke malmultas la informoj pri CDS-ISIS. En Esperantio mi nur konas unu uzinton: la iama Terminologia Centro de UEA (TEC), kiu nur mallongtempe funkciis pro la milito en Jugoslavio. Konsiderante, ke unuflanke, Fondajxo Vanbiervliet kvazaux devas uzi CDS- ISIS, kaj ke aliflanke laux gxis nun akiritaj informoj, nur 2 E- bibliotekoj havas elektronikan katalogon (Aalen kaj San Pablo de Ordal), mi havas jenajn demandojn: - cxu CDS-ISIS estas de suficxe da spertuloj konsiderata kiel tauxga biblioteka programo? - cxu bibliotekoj, kiuj jam havas elektronikan katalogon, kapablas intersxangxi informojn kun CDS-ISIS (kaj eble pretas transiri al CDS- ISIS)? (Se eblas al dBase, versxajne ankaux eblas al CDS-ISIS.) - cxu bibliotekoj kun "papera" katalogo havas planojn por auxtomatigi gxin kaj pretas konsideri CDS-ISIS? Bonvolu pristudi kaj diskonigi cxi tiun tekston kaj peti opiniojn de fakuloj el via regiono. Mi esperas ricevi kelkajn utilajn inforomojn. Roland Rotsaert Visspaanstraat 97, B-8000 Brugge, Belgio ************************************************************************* Novaj serbaj fervojistoj ======================== Fervoja gazeto "Pruga" (Relvojo), oficiala organo de Fervoja Transport- Entrepreno "Beograd" aperigas jam kelkajn monatojn ilustritan kurson de E-o por fervojistoj. La gazeto aperas 3-4 foje monate en eldonkvanto de 10.500 ekz. La auxtoro de la kurso estas Gvozden Sredicx, prezidanto de Jugoslavia Asocio de Fervojistoj Esperantistoj (JAFE). el Serba Vocxo, sept-okt. 95 ************************************************************************* Jxus aperis =========== Esperanto en turismo 1994/1995 20 pagxa adreslisto de la aktivaj organizantoj de internacia E-turismo. La kajero estas ricevebla kontraux 5 IRK cxe: Monda Turismo, ul. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz Polio ************************************************************************* Asociaj informoj de TEVA ======================== Aktualajn oficialajn informojn TEVA (Tutmonda E-ista Vegetarana Asocio) donas al la membroj per La letero de Esperantista Vegetarano kaj profundigas la asociajn temojn per la jara kajero Esperantista Vegetarano. La Letero havas serian numeron kaj gxis nun aperis 10 numeroj de gxi. La kajeron la Gxenerala Sekretariejo sendas rekte al la membroj; unu ekzempleron - al la Landaj Reprezentantoj (LR), kiuj siavice sendas fotokopion de gxi al la membroj. Cxiu membro donas unufoje jare libervolan monodonacon al la LR. La LR sendas en la fino de la jaro la sumon al la kasisto kun letero al la Gxenerala Sekretariejo, per kiu la LR detalas la mondonacojn kun la nomoj kaj la adresoj de la membroj. En landoj, kie TEVA ne havas LR-jn, la membroj povas sendi la mondonacojn rekte al la kasisto per konto "teva-h" cxe UEA, internacia posxtmandato aux posxtgxirkonto, aux IRK. La sola kasisto de TEVA estas: s-ro William Parrott, 15 Aldborough Court Douglas Avenue, GB- Exmouth EX8 2HA, United Kingdom. Neniu alia estas rajtigita peti kaj enspezi monon por TEVA escepte de la aktualaj LR. La aktualaj nomoj kaj adresoj de la LR aperas en la lasta numero de La Letero aux de la jara kajero Esperantista Vegetarano. Petu specimenon de la sekretario de TEVA: Lilia Fabretto, Via Pietro Cartoni 12/12I-00152 Roma, Italio. el La Letero de Esperantista Vegetarano, 10/95 ************************************************************************* Scienca Revuo - 45! =================== Aperis la vica, 45-a numero de la Scienca Revuo. Jen gxia enhavo: Influo de dopamino, de haloperidolo kaj de kelkaj adrenergaj rimedoj al eksperimenta sepso. Nikolaj I. Sxigajev La formado de frupolitikaj rilatoj en la protobaktria civilizacio de la bronza epoko. Vladimir I. Ionesov Refuto de kombina torika konjekto de P. Turan. Ulrich Matthias Esprimo de la malproksima parencaro per la prefiksoj pra- kaj bo-. Balazs Szemok "Lexicon silvestre, prima pars" - kun novaj vortradikoj. K-H. Simon, I. Ullrich, H. Weckwerth Recenzo: premioj en 1994 de Fondajxo Gxustaj Vivrimedoj (Right Livelihood Award Foundation) Recenzo: "Science and Democracy". W. Verloren Van Themaat Recenzo: La Sercxado pri la perfekta lingvo ("Die Suche nach der vollkommenen Sprache"). Umberto Eco Recenzo: Sercxante la randon de la tempo ("Jenseits der Zeit"). John and Mary Gribbin Recenzo: "George Grosz: Berlin - New Jork" Ars Nikolai, Berlin, Peter- Klaus Schuster Pri "ISAE kaj Internacia Scienca Revuo". Kopioj. Scienca Revuo estas abonebla kontraux 25 CHF cxe la sekretario de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista): R. Hauger, Ringstr. 13CH-8172 Niederglatt, Svisio ************************************************************************* Abonu al Esperanta Jxurnalisto! =============================== La fakrevuo por cxiu, kiu verkas, artikolas, informas. Abon-kotizo: 34 NLG al la UEA-konto: TTMJ-F Jare 4 numeroj. Redaktas: Stefan Maul. Provekzemplero kontraux 4 respondkuponoj cxe Flandra E-Ligo (Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio.) Por membrigxi en E-Jxurnalista Asocio TEJxA petu senpagan informilon cxe la sama adreso. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Cseh-kursoj en Danio ==================== La brazila instruisto Aristophio Andrade Alves, kiu gvidis multe da kursoj laux Cseh-metodo en Litovio, vizitos Danion en oktobro por instrui komencantojn kaj progresantojn. Por komencantoj ni proponas kurson dum du semajnfinoj. La unua parto okazos en Arhus la 14-an kaj 15-an de oktobro kaj ampleksas cx. 12 instruhorojn. La dua semajnfino okazos enkadre de la internacia renkontigxo en As Vig. Por progresantoj, konantaj almenaux la bazajn trajtojn de la gramatiko, ni organizas 15-horan paroligan kurson. Eksterlandaj partoprenantoj rajtas pagi surloke. Pli da informo cxe: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand, Danio ************************************************************************* Germanoj en Polio ================= La Filio de PEA en Lodz invitas vin al la arangxo de la 8-a gxis la 10-a de novembro 1995. La temo: "Kontribuajxo de la germanaj logxantoj de Lodzo en la mastrumada kaj la kultura disvolvo de la urbo." Plua informo, aligxoj cxe: PEA-Filio, str. Moniuszki 5PL-90-950 Lodz, skr. poczt. 337, Polio. Tel./fakso: +48-42-326503 ************************************************************************* Sarlanda Kultura Semajnfino =========================== De la 1-a gxis la 3-a de decembro okazos la 46-a Kultura Semajnfino de la Sarlanda E-Ligo. Funkcios: kurso por komencantoj, parolaj kaj legaj, stilistikaj kaj literaturaj ekzercoj, seminario por spertuloj. Okazos vizito de la universitata kliniko de Homburgo kaj filmvesperoj. Tranokto: en unu- kaj trilitaj cxambroj. Plena pensio - 60 DEM por unu tago. Aligxkotizo - 40 DEM (gejunuloj gxis 21 j. kaj studentoj ne pagas). Pliaj informoj, aligxoj (gxis la 18.11.95) cxe: Sarlanda E-Ligo, Pf.2019, D-66470 Zweibrucken, Germanio. Fakso: +49-6332-49843 ************************************************************************* Kongreso en la lando de la longa blanka nubo... =============================================== Aotearoa - la lando de la longa blanka nubo... Tiel bele nomigxis antaux cent jaroj en la maoria lingvo Nov-Zelando. En la urbo Auckland, de la 3-a gxis la 10-a de januaro 1996 okazos Komuna Kongreso de Auxstralia kaj Nov-Zelanda E-Asocioj (AEA-NZEA). La kotizoj, depende de la tempo de aligxo, estas 460 - 500 NZD (inkl. logxadon, mangxadon kaj la bankedon). Nov-Zelanda dolaro preskaux egalas al nederlanda guldeno. En la programo estas antauxvidataj ankaux interesaj ekskursoj. Post la kongreso okazos "somerlernejo" en Adelaide (Auxstralio), kaj la du sinsekvaj arangxoj estas allogaj por ekveturi... Plia informo, aligxoj cxe: S-ino J. Fox, Box 8140, Symonds Street, Auckland 1035, New Zealand ************************************************************************* La dato sxangxita ================= La dato de la 3-a Amerika Kongreso estas sxangxita. Gxi okazos de la 12-a gxis la 17-a de februaro 1996 en San Jose (Kosta-Riko) kaj ties temo estos "Esperanto kaj la rilatoj nordo-sudo en Ameriko". Pliaj informoj cxe: Antonio Leoni de Leon, Apartado 7603, CR-1000 San Jose, Kosta-Riko. ************************************************************************* Printempa Semajnfino ==================== Printempa Semajnfino atendas vin 2 - 5-an de majo 96 en Kopenhago (Danio). Lige al la Kultur-Urba arangxo laborgrupo cxe la fervojista E-klubo en Kopenhago prezentos programon en Kopenhago kaj cxirkauxajxo. Tranoktado en privataj hejmoj cxe esperantistoj. En la programo: vizito al la amuzeja parko Bakken; persxipa ekskurso tra la kanaloj de Kopenhago; festo ktp. La prezoj por la programo, mangxoj, tranoktoj - 600 DKK, pagenda surloke. Plia informo, aligxoj cxe: DEFA Kopenhago, c/o Lene Niemann, Edvard Munchsvej 9, DK-3000 Helsigor, Danio. ************************************************************************* IFEF-kongreso - '96 =================== La 48-a kongreso fervojistoj-esperantistoj okazos inter 11-18 de majo 1996 en Den Haag, Nederlando. (gxi estos la 4-a IFEF-Kongreso en Nederlando.) Kongreskotizoj gxis la 31.01.1996: IFEF-membro - 115 NLG, familianoj/junuloj gxis 30 j. - 55 NLG, IFEF- membro el eks-soc. landoj - 50 NLG, ne-IFEF-membro - 125 NLG. En la programo estas antauxvidataj ekskursoj, balo k.a. programeroj. Plia informo, aligxoj cxe: 48-a IFEF-Kongreso, Postbus 11686, NL-2502 Ar Den Haag. ************************************************************************* Konferenco kun amo ================== Inter 12-14 de oktobro okazos en Budapesxto internacia regiona PEN- konferenco (Internacia Asocio de Poetoj, Eseistoj, Novelistoj) kun la titolo "Odi et Amo", kiel la 5-a parto de cxiu-jara arangxo "En la gxangalo de la libereco". En la arangxo partoprenos ankaux esperantistaj verkistoj, membroj de Esperanta PEN-Centro. jf ************************************************************************* Kunsido de JEI-filioj ===================== Gxi okazis la 9-an de julio. Lauxstatute, reprezentantoj el la tuta Japanio kolektigxis en la E-domo de Waseda, sidejo de JEI. JEI estas unika inter landaj asocioj en tio, ke gxi estas fonduso, t.e. kolekto de bonhavoj, kaj ne asocio, kolekto de personoj. Tamen gxi havas ankaux karakteron de asocio, kaj filioj estas gxiaj strukturaj brikoj tiel, ke lokaj societoj en Japanio havas janajn vizagxojn de sendependa klubo kaj de komponanto de landa asocio, kvankam ne cxiuj membroj de loka societo estas JEI-anoj. el La Revuo Orienta, auxg/95 ************************************************************************* MOVADO ////// Pri la komitatkunsido de TEJO ============================= En Serovo kadre de la 51-a IJK la komitato de TEJO dum tri sesioj kunsidis por aprobi jarraporton kaj budgxeton, elekti novan estraron, sxangxi reglamentojn kaj akcepti novan landan sekcion (LS). Grava temo dum la tuta kunsido estis la manko de komunikado inter la estraro, la komitato kaj la LS-oj. (Vidu en la sekva n-ro. ndlr) Unu el la unuaj eroj estis la nombrado de la komitatanoj, por eltrovi, kiu vocxdonrajtas kaj cxu atingigxas la kvorumo. Tio montrigxis malpli facile ol ni imagus. Pluraj LS-oj ne pagis sian kotizon, aux nur lastmomente. Kelkaj neoficiale nomumis komitatanon kaj aliaj nomumis pli ol ili rajtis. Cxio cxi malgraux la aserto de la TEJO-estraro, ke sendigxis la koncernaj informoj al la LS-oj. Cxu eble la A-komitatanoj - ligo inter TEJO kaj la LS-oj - povis klarigi tiun situacion? Ne! Dum tuta jaro ili ricevis nur unu leteron de TEJO: la inviton al la kunsido kaj la protokolon. Kaj ecx tiu invito ne estis lauxregulara: la reglamento kaj la regularo, kiuj devis esti kunsenditaj, mankis, kaj la cxi-rilata paragrafo en la letero de la gxenerala sekretario sxajne estis sxangxita de la Centra Oficejo. Post tiaj enkondukaj problemoj tamen eblis komenci la veran laboron. Akceptigxis la protokolo (se oni rajtas gxin nomi tiel) de la ne-kvoruma kunsido en Ch'on-an kaj ekvalidis gxiaj decidoj. Tio signifas, ke nur de tiu momento TEJO havis du novajn LS-ojn, en Irano kaj Japanio, ecx se dum tuta jaro cxiuj kredis, ke ili jam lastjare akceptigxis kaj aligxis. Post akcepto kun kelkaj etaj sxangxoj de la jarraporto kaj la budgxeto okazis la elektoj de nova estraro. Surprizo estis, ke estis pli da kandidatoj ol da lokoj. Bedauxrinde tamen estis, ke denove ecx ne la duono de la kandidatoj cxeestis. Certe, tiuj, kiuj jes, cxeestis, havis grandan avantagxon povi prezenti sin mem al la komitato - kaj ili cxiuj elektigxis. Cxiuj novaj estraranoj promesis plibonigon de la komunikado inter la estraro kaj la komitato - kaj espereble ankaux kun la resto de TEJO kaj inter la estraranoj mem. Por la nova prezidanto, Danny ten Haaf, tio estis ecx la unua tasko, kiun li menciis en sia kandidatigxletero. Kun intereso ni atendos la rezultojn! Dum la lasta parto de la kunsido prezentigxis la aligxpeto de Serbejo (Red.: Cxu kun pli da majuskloj?). Suficxe surpriza estis la fakto, ke ecx la eksigxonta gxen. sekr. ne vidis tiun peton gxis la unua tago de la kongreso, kvankam la peto farigxis jam longe antauxe. Ankaux la komitato ne ricevis la tempon por pristudi la dokumentojn aux trankvile priparoli la aferon kun reprezantantoj de la asocio. Saskia Idzerda, kiu prezidis la kunsidon, alvokis fidi la eksigxintan estraron pri landa afero, Klaus Dahmann rekomendis akcepti la peton. Nu, certe la komitato fidas. Tio bone montrigxis dum la vocxdonado. Sed cxu la estraro tiom malmulte fidas la komitaton, ke gxi ecx ne ricevas la tempon kaj materialon por objektive prijugxi la aferon? Cxiaokaze: gratulojn al la nova landa sekcio, bonvenon cxe TEJO! Nur telegrafe mi sxatus mencii ankoraux kelkajn erojn de la kunsido. Post laborrondo pri volontula servo estis nomumita komisiito pri tiu fako Francesco Amerio. Akceptigxis rezolucio memore al Hiroshima. Resume la komitatkunsido cxi-jare estis suficxe vigla kaj interesa, kvankam gxi povintus esti malpli longdauxra. Se la planoj de la nova estraro rilate la komunikado realigxos, certe dum tiu cxi jaro la informoj ekfluos, kaj novaj ideoj kaj nova entuziasmo aperos. Ankaux la listo de retadresoj de komitatanoj povos pozitive kontribui al tio, ke la komitato pli aktivu - tamen ni ne forgesu, ke estas nur limigita parto de la anoj, kiuj disponas pri ret-aliro. Fine mi sxatus alvoki al cxiuj komitatanoj (do inkluzive la estraranojn...) regule auxdigi vin: skribu, kundiskutu kaj cxeestu la venontan kunsidon! Sjoerd Bosga komitatano-B ************************************************************************* En la fokuso: Ivo Lapenna ========================= La cxi-jara "Internacia E-Konferenco" okazis en Varsovio inter la 15-a kaj 21-a de julio, kaj havis la cxeftemon: "La vivo kaj verko de Ivo Lapenna". Zofia Fornalowa interese prezentis liajn multflankajn sciencajn kaj artismajn talentojn, lian libron pri retoriko. Gunther Becker prelegis pri la personaj valoroj kaj prezentis parton de videofilmo pri la Jubiela E-konferenco en Graz, Birthe Lapenna analizis la kauxzojn kaj konsekvencojn de la hamburgaj eventoj. Bruno Masala esploris la interligon de "humaneca internaciismo" kaj la "interna ideo", Klaus Perko prelegis i.a. pri la kontribuo de Lapenna al la jura lingvajxo (30 numeroj de la Internacia Jura Revuo) kaj T. Tyblewski traktis la temon pri intereskonfliktoj kaj aktiva neuxtraleco de UEA. Fine Eugene de Zilah pritraktis la interesan demandon "Kio estas granda homo?" Li skizis, ke objektive kaj absolute ne eblas respondi tiun demandon science. Estas cxiam demando de interkonsento pri difino de kriterioj. Rilate al Ivo Lapenna, cxu objektive aux ne - la elekto de la konferenca temo tamen montras jesan respondon al la starigita demando. mll laux raporto de Torben Svendsen ************************************************************************* Albanio: sxangxoj ================= La 27-an de auxgusto 95 en marborda eturbo Shengjin estraro de AEL (Albana E-Ligo) okazigis sian nacian kunvenon. Raporton legis s-ro Vasil Pistoli, prezidanto dum periodo 1992-95. Poste ceteraj estraranoj kaj cxeestantoj pridemandis kaj diskutis, ecx arde akrigis problemojn. Jen, fakte, sennombraj societoj estas disaj, financa situacio montras nulon, bulteno de AEL ne aperis depost decembro '93; cxi-kunveno estis unua, kie cxeestantoj uzis kiel laborlingvo E-on, gxi estis unua ekde la elektoj de 1992. Mi kaptas la okazon alvoki, ke oni kontribuu per helpo aux per mono por ebligi aperon de "Albana Esperantisto". Sekretaj balotoj rezultis: Agim Peraj estas elektita prezidanto de AEL. Estraranoj estas: Luan Jaupi, Denis Hasa, Alda Tole, Bahri Peraj, Arben Zenuni, Agim Peraj kaj Gjergji Gusho. Do, estraro kaj sidejo de AEL nun translokigxis al marbordo, en Shengjin. Bv. noti, ke la nova adreso de AEL estas: Agim Peraj, Shegjin, Lezhe, Albanio. Aliaj adresoj ne validas. Agim Peraj prezidanto de AEL ************************************************************************* Ahtisaari ricevis Zamenhof-premion ================================== La prezidento de Finnlando Martti Ahtisaari akceptis la kvinan premion Zamenhof la 23-an de julio. La premio estas aljugxata pro longedauxra agado por la monda paco kaj internacia komprenigxo laux la idealoj de L. L. Zamenhof. Antaux Ahtisaari la premio estis aljugxita al kvar direktoroj aux asistaj gxeneralaj direktoroj de UN kaj gxiaj membro-organizoj. Per la premio la tutmonda esperantistaro atentas la longedauxran karieron de Ahtisaari en internacia vivo kaj i.a. lian gravan kontribuon al la sendependigxo de Namibio. el Esperantolehti, septembro 95 ************************************************************************* Komparo inter la angla kaj Esperanto ==================================== En la varba laboro povas esti tre utila la tabelo pri komparado inter la angla kaj Esperanto, pretigita far E-Asocio de Britio. SAT-Amikaro ofertis la kompostadon kaj eldonon de la sama tabelo kun nacilingvaj klarigoj - se vi faros gxin! La originalan tabelon petu cxe EAB a cxe: EJO, Rheinweg 15, D-53113 Bonn, Germanio. Fakso: +49-228-232764 ************************************************************************* Kalendaro ========= Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio. Por "ekhavi apetiton" ni aperigas kompaktajn informojn pri cxiuj arangxoj, pri kio ni scias por la sekva monato, eluzante la fakton ke momente Eventoj estas la plej ofte aperanta movada E-revuo. Pliajn informojn, aligxilojn petu de la menciitaj adresoj. 20-22.10. Gaja Esperantista Semajnfino, As Vigo. Inf: Lizzie Egholm, Vindingsvej 5, Stensballe, DK-8700 Horsens, Danio. 20-22.10. Arta-krea semajnfino. Inf: E-Junularo Brandenburgio, Berliner str. 49,D-14467 Potsdam, Germanio. 20-23.10. Festivalo de filmo kaj video en E-o, Brno. Inf: KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. 21-22.10. Viena Auxtuno. Inf. Int. E-Muzeo, A-1010 Wien, Hofburg. Auxstrio. 23-26.10. Turismaj perloj de suda Moravio, Brno. Inf: KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. 23.10-19.12. Oksemajna kurso por progresantoj, Karlskoga. Inf: Karlskoga Folkshogskola, Lars Forman, Fako 192. S-691 24 Karlskoga, Svedio. 24-28.10. La Esperantaj Auxtorinoj, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, F-86410 Bouresse, Francio. 24.10-03.11. Kvinpetala auxtuno, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, route de Civaux,F-86410 Bouresse, Francio. 27-29.10. Kontrauxrasisma seminario en Berlino. Inf: E-Junularo Brandenb., Berliner str. 49, D-14467 Potsdam, Germanio. 27-29.10. Esperanto-tagoj '95 kaj Renkontigxo de anoj de Bahaa E-Ligo, Hildesheim. Inf: Dorothee Faridani, Bergfeldstr. 31, D-31199 Diekholzen, Germanio. 28-29.10. Kultura semajnfino en Bratislava. Inf: E-Societo '95, Racxianska 80, SK-821 01 Bratislava, Slovakio. 28-29.10. 27-a Korea E-Kongreso, Iksan. Inf: KEA, CPO Kesto 4258, Seoul 100-642, Koreio. 28-31.10. 4-a Mediteranea Konferenco de E-ologio, Triest. Inf: Triesta Esperanto-Asocio, via Crispi 43, I-34131 Tieste, Italio. 30.10-03.11. Praktikado de la lingvo, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, route de Civaux, F-86410 Bouresse, Francio. 3-5.11. Semajnfina Seminario, Neubrandenburg. Inf: Werner Pfennig, Uns Husung 29/1104, D-17034 Neubrandenburg, Germanio. 04-11.11. 3-a Int. Kultura kaj Turisma E-Semajno, Salou. Inf: Kultura Sekcio de Hispana E-Muzeo, P.k. 15027, E-08080 Barcelona, Hispanio. 06-12.11. A-seminario pri Cseh-metodo (kaj Int. Ekzamensesio de UEA/ILEI). Inf: Kuba E-Asocio, Ap. 5120. CU-10500 La Habana, Kubio. 07-11.11. Internacia Seminario ,,Toleremo - edukado por la paco'', Zagreb. Inf: Kroat Esperantista Unuigxo, Sveti duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. 08-10.11. Kontribuo de la germanaj logxantoj de Lodz. Inf: PEA, ul. Moniuszki 5, PL-90-950 Lodz, Polio. 09-12.11. 54-a Hispana Kongreso de E. Salou. Inf: Hispana E-Kongreso, Font Nova 32, E-08202 Sabadell, Hispanio. 10-12.11. Kultura Semajnfino, Aschaffenburg. Inf: Bavaria Esperanto-Ligo, Waterloostr. 21, D-86165 Augsburg, Germanio. 11-12.11. 4-a Kolombia Esperanto-Renkontigox, Bogota. Inf: Peter Preminger, ap. aereo 242182, Bogota, Kolombio. 11-12.11 Hispana E-Kongreso kaj Tria Turisma E-Semajno, Salou, Katalunio. Inf: HEF, Rodriguez San Pedro 13-3-7, E-28015 Madrid, Hispanio. 11-13.11. 4-a Internacia Renkontigox de Esperanto, Bogoto. Inf: Santiago Alvarez, A.A. 54-800 Santafe de Bogota 2, Kolombio. 15-17.11. Klerigado kaj komunikado en kaj por Eurxopo kaj Jarkunvenoj de AIS Deutschland, Instituto pri kibernetiko, Eurxopa Klubo kaj ALEUS. Inf: AIS, Kleinberger Weg 16, D-33100 Paderborn, Germanio. 17-19.11. Kulturaj Esperanto-Tagoj, Poprad. Inf: Esperanto, Sobotske nam. 6, SK-058 01 Poprad, Slovakio. 17-20.11. Internacia Amikeca Renkontigox, Maidstone, Britio (Anica Page, 37 Bullfinch Close, Riverhead, Sevenoaks, Kent, TN13 2BB, Britio. 18-19.11. 39a Praktika Stagox de Parolata Esperanto, Villiers-les-Nancy. Inf: Jean-Luc Thibias, 7. place de Paris, F-54500 Vandoeuvre, Francio. 01-03.12. Sankt-Nikolaa E-Renkontigox, Zakopane, Polio. Inf: Esperanto, Sobotske nam. 6, SK-058 01 Poprad, Slovakio. 01-03.12. 46-a Kultura Semajnfino, Homburg/Saar. Inf: Sarlanda Esperanto- Ligo, Pf. 2019, D-66470 Zweibrucken, Germanio. 01-05.12. Kunveno de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo. Xi'an. Inf: Wang Tiany, Xi'an E-Asocio, Xiyinglu 74hao, CN-710054 Xi'an, Cixnio. 07-10.12. 5-a DisSeminario, Possagno. Inf: Flavia Dal Zilio, Via Cappellotto 11, I-31100 Treviso, Italio. 08-10.12. Antaukxristnaska E-Renkontigox, Bratislavo. Inf: Slovakia E- Asocio, Racixanska 80, SK-831 02 Bratislava, Slovakio. 09-10.12. Sesio de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, Zagreb. Inf: Prof. Ivan Bekavac-Basic, Kuslxanova 59, Kroatio. 09-28.12. Tagoj de Kroata E-Unuigox, div. urboj. Inf: KEU, Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. 10-15.12. Tradicia Zamnehof-Semajno, Bouresse. Inf: La Kvinpetalo, route de Civaux, F-86410 Bouresse, Francio. 23.12-02.01. Kristnaska-Novjara E-Feriado, Karlovo-Plovdiv. Inf: Esperinform, B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 27.12.-03.03. 39-a Internacia Seminario en Wetzlar. Inf: Holger Boos, Krauterweg 25, D-51069 Koln, Germanio. 27.12-03.01. 12-a Internacia Festivalo, apud Hamburg. Inf: Hans-Dieter Platz, Pf. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio. 28.12-02.01. Kvara Afrika Kongreso de E. cex Kilimangaxro, Tanzanio. Inf: CO de UEA, N.Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. 29-30.12. 3-a Togolanda E-Kongreso kaj Sesio de la internaciaj ekzamenoj de UEA/ILEI, Kpalime. Inf: Unuigox Togolanda por Esperanto. B.P. 12096, Lome, Togolando. 29.12-04.04. E-bonvenigo de la Nova Jaro, Prago. Inf: KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-25229 Bobrichovice, Cexhio. 30.12-02.01. Silvestra Balo - Vintraj Ekskursoj, Poprad. Inf: Esperanto, Sobotske nam. 6, SK-058 01 Poprad, Slovakio. 30.12-02.01. Transjara Kunveno de E. de EPA, Kameoka. Inf: E-Propaganda Asocio,Oomoto, Tenon-kyo, Kameoka-si, Kyoto-hu, 621 Japanio. 1 9 9 6 ******* 03-05.02. EJDO-kunveno, apud Kopenhago. Inf: Lisbeth Wahl, Griffenfeldsgade 54, 4tv, DK-2200 Kobenhavn N, Danio. 03-10.01. Komuna Nov-Zelanda - Ausxtralia E-Kongreso, Auckland. Inf: Mrs Jackie Fox, Box 8140, Symonds Str., Auckland, NZ-1035 Nov-Zelando. 05-12.01. 4-a Internacia E-Lernejo, Koreio. Inf: Uonbulisma E-Asocio, c/o Choe Taesok, Kwangmyong 2 dong 50-5, Kwangmyongshi Kyonggido - 423012, Koreio. 15-27.01. 12-a Karnivela Ausxtralia E-Somerlernejo, Adelaide. Inf: M. Wearing, 30 Westbury Str., Hackney SA 5069, Ausxtralio. 27.01-03.02. Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2-a sesio, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. 29.01-09.02. Autxobusa kaj Junulargasteja karavano al kvin urbegoj. Inf: M. Wearing, 30 Westbury Str., Hackney SA 5069, Ausxtralio. 04-11.02. Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 1-a sesio, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. 12-17.02. 3-a Amerika Kongreso de E-o, San Jose, Kostariko. Inf: Antonio Leoni de Leon, ap. 7603, CR-1000 San Jose, Costa Rica. marto 1996. Kibernetika Simpoziono, Berlin. Inf: AIS, Kleinenberger Weg 16, D-33100 Paderborn, Germanio. 03-08.04. Unua Albana Kongreso, Durres. Inf: AEL, Poste Restante, Tirana, Albanio. 07-09.03. Dua Nacia Kongreso de E., Havano. Inf: KEA, Pf. 5120, CU-10500 La Habana, Kubio. 09-16.03. TEJO/KER Seminario, Irland. Inf: Saskia Idzerda, Van Lieflandlaan 22, NL-3571 AB Utrecht, Nederlando. 15-17.03. Porinstruista seminario, Heerlen. Inf: NGGE, Middenweg 587, NL- 1704 BH Heerhugowaard, Nederlando. 05-08.04. 80-a Brita Kongreso de E, Saffron Walden. Inf: Martin Howard, Webbs Cottage, Woolpits Rd., Gt. Saling, Braintree, Essex CM7 5FZ, Britio. 19-21.04. 1-a Hansa Esperanto-Tago, Ratzeburg. Inf: Ch. Darbellay, Kaiser 43, D-24143 Kiel, Germanio. 02-05.05. Printempa Semajnfino. Inf: Lene Niemann, Edvard Munchsvej 9, DK-3000 Helsingor, Danio. 11-18.05. 48-a Kongreso de Internacia Fervojista E-Federacio. Inf: 48a IFEF-Kongreso, Postbus 11686, NL-2502 AR Den Haag, Nederlando. 16-19.05. Nacia E-Kongreso, Lyon-Villeurbanne. Inf: UFE ??? 27.04-05.05. Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 2-a sesio, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. 7-9.06. Printempa Renkontigox, Sainte-Catherine-de-Hatley, Kanado. Inf: Esperanto-societo Kebekia, 6358-A, rue de Bordeaux, Montreal, Quebec H2G 2R8, Kanado. 13-20.07. OSIEK Konferenco 20-27.07. Universala Kongreso, Prago, Cexhio. Inf: UEA, Rotterdam, N.Binnenweg 176, Nederlando. 29.07.-05.08. IJK, Guntersberge. Inf: GEJK, Chausseestr. 8, D-10115 Berlin, Germanio. 06-11.08. 5-a Kultura E-Festivalo. Inf: Jacob Nordfalk, Radmandsgade 53, 2TH, DK-2200 Kopenhago-N, Danio. 22-25.08. Unua Azia Kongreso, Saxnghaj, Cixnio. Inf: LKK, 550 Dalian Rd. CN-200083 Shanghai, Cixnio. 23-30.08. 1-a E-Kongreso de la Hinda Oceano kaj de la Orientafrikaj Landoj, Antananarivo. Inf: LKK Esperanto Malagasio, Logement N. 387, Cite Analamahitsy, MG-101 Antananarivo, Respubliko de Malgasio. --------1997---------- 19-26.07. 82-a Universala Kongreso de E. Adelajdo, Ausxtralio. Inf: Universala Esperanto-Asocio, N. Binnneweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando. ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1993 ---- Ne nia nacio estas nia lingvo, sed nia lingvo estas nia nacio. Ti cxi devizo malfermas la pordon de la akcepto de la Esperanto-Centro en la grandan familion de PEN Club International, en Santiago de Compostela, la 10-an de septembro. La PEN-Mondkongreso agnoskas per tio la ekziston de Esperanto kiel literatura lingvo. Prezidanto de la Esperanta PEN estas Istvan Nemere; vicprezidanto kaj delegito cxe la kongreso estas Giorgo Silfer. Literatura Foiro aktive sekvas la kongreslaborojn pere de sia cxefredaktoro, Perla Martinelli. la revuo farigxas la organo de la Esperanta PEN. En kolekto de diversaj fragmentoj, titolita San Carlos, aperas ankaux la kvar cxapitroj de Studvojagxo: la lasta, nefinita romano de Jules Verne, kies protagonosto estas esperantisto, kaj kie la lingvo mem ludas konsiderindan rolon. La patro de sciencfikcio subtenis Esperanton, kaj estis ecx honora prezidanto de la klubo en Amiens. Furoras en Italio la lasta disko de Francesco de Gregori: Canzoni d'amore. La plej interesa kanzono ekas per la vortoj: Vi estis kredinta, cxu vere, ke eblos paroli Esperanton? kaj disvolvas la tutan amarecon de poeto, vidalvide al la reveno de la milita tragedio en Euxropo kaj en la mondo. ************************************************************************* ILEI //// Task-folioj por instruistoj =========================== Numero 95/3 de Internacia Pedagogia Revuo portas, krom raportoj pri la 29-a konferenco kaj UK-partopreno, pretan du-pagxan task-folion, kiun instruistoj povas facile fotokopii por siaj lernantoj. La temo estas "auxkcio" kaj celas ekzercigi la auxskultan komprenon de ciferoj, tute frue en la kurso. Dorse de la taskfolio troveblas konsilaro por la instruistoj pri gxia utiligo, kiu postulus pretigon de mallonga sonbendo. Tiaj taskfolioj ekde nun regule aperos en IPR por praktike subteni niajn kursgvidantojn. smg ************************************************************************* Instruante, oni lernas ====================== La temo de numero 95/3 de Juna Amiko, "instruado", ne restis nur teorie traktita. La mezaj kvar pagxoj prezentas simplan verbo-centran kurson por komencantoj kun cxefroluloj: la E-spiono Nulo-Nulo-Kvin kaj lia cxefo Z. Gxi estas bunte ilustrita de Pavel Rak. Ni invitas legantojn memori kaj pritaksi siajn unuajn lecionojn de E-o kaj plani idealan. Sekvas instigo al la junaj legantoj mem ek-esti instruisto: doni la folion, kiun ni liveras en du ekz., kaj kiu estas mendebla kvante, al amikoj kaj helpe de aldonitaj konsiloj, instrui tiun unuan lecionon. Neniu lernas ion pli bone, ol tiu, kiu devas mem instrui gxin! smg ************************************************************************* Universitato de Vieno ===================== Ekde oktobro okazos prelego pri esperantologio en la viena universitato far univ. prof. Back kaj Eichner. Gxi okazos cxiun vendredon inter la 17- a kaj 19-a horoj. Pliaj informoj cxe: Walter Klag Rudolfinergasse 8/11, A-1190 Wien, Auxstrio ************************************************************************* La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonu iun internacian gazeton jam en la dauxro de la kurso! ************************************************************************* REAGOJ ////// Miskompreno =========== Nia leganto, Csaba Kovacs, reagis al la artikolo: Vivhistorioj de esperantistoj (Eventoj 2/aprilo '95). Li lamentas pro perdigxo de kolektita materialo pri Kalocsay. Mi rapidas trankviligi lin (kaj ankaux aliulojn): ne mankas ecx ereto el la kolektajxo: familiaj dokumentoj (ekde 1580), 400 fotoj, manuskriptoj, postlasitaj verkoj liaj, surbendigitaj vocxoj, valora E-biblioteko, korespondajxo, kiu tratenas 60 jarojn, ktp., ktp. estas bone ordigitaj kaj gardataj en la KAL-CxI-dokumentaro (Tiel baptis Kalocsay la komunan kolektajxon; gxi entenas la komencliterojn de la du familiaj nomoj; Kalcxi estas karesnomo de Kalman, uzita fare de lernejkamaradoj). Probable la esprimo kaj subtitolo de la menciita artikolo, nome: "...ekzemplo de sukcesa fiasko; La fiaskigxinta memorlibro pri Kalocsay" erarigis la leter-skribanton, cxar ne temas pri neniigxintaj dokumentoj, sed pri libro gxis nun ne aperinta. Cetere, la memorlibro "Omagxe..." ne fiaskis, ecx, gxi bonfartas presoprete. Alia afero, ke la aperigo pro gxia ampleksego estus ege multekosta. Do, oni devas atendadi. (Estis ankaux aliaj Kalocsay-verkoj, kiuj 10, 20, 30 jarojn kusxis en tirkesto). Tamen la atendado estis por la bono de "Omagxe...". Ricxigxis la materialo, oni povis pli kaj pli bonigi la stilon ktp. Laux la zamenhofa proverbo: Prokrastita ne estas perdita. Ada Csiszar prizorganto de la Kalocsay-postlasajxo ************************************************************************* Ni savis materialojn ==================== En Eventoj 76 Bernard Golden tute prave atentigas pri la multaj perdoj de valoregaj materialoj post la forpaso de E-aktivulo. Mi komplete konsentas kun li. Ne malofte la familianoj ne nur ne havas pozitivan rilaton al E- o, bedauxrinde tro ofte havas negativan kaj gxojas senigxi de la rubajxo kaj de la rememoroj pri tiu stranga hobio de la forpasinto, hobio, kiu ja rabis multajn horojn de la familia vivo... Bedauxrinde al la institucioj kaj organizajxoj de la movado sxajnas manki suficxa kompreno pri la graveco de arkivado kaj profesinivele skribenda historio. Specialistoj ege raras. Cxar Golden citas fakte mian artikolon en "der esperantist", demandante pri la rezultoj, mi volas atentigi pri kelkaj, kvankam ankaux mi ne estas profesia historiisto. Dum la ekzisto de la oficiala E-organizajxo en GDR (GDREA, 1965-1990) estis savitaj almenaux grandega parto de dokumentoj kaj materialoj pri la historio de la germana laborista E-movado, aparte pri Germana Laborista E-Asocio, GLEA. Eble tio estis iom unuflanka, ni tamen koncentris niajn malmultajn fortojn al la esploroj pri GLEA, cxar ties historio estis aparte dinamika kaj interesa, iamaj GLEA-aktivuloj ludis decidan rolon en la reagnoskigo de E-o en GDR kaj ili poste grave aktivis en GDREA. Ni havis kelkajn metodojn: 1. Ni ofte prezentis prelegojn pri la temo dum regionaj aux respublikaj arangxoj kaj per tio vekis la atenton de intertempe jam malaktivaj sed ja materialhavaj veteranoj. 2. Dum kelkaj centraj arangxoj (kompareblaj al landaj kongresoj) ekzistis laborgrupoj pri historiaj esploroj. 3. Ekde 1978 cxiujare gxis 1990 okazis entute 12 renkontigxoj de iamaj membroj de GLEA. Iliaj prelegoj, rememoroj, diskutkontribuoj grandparte estis surbendigitaj. Krome dum la LEA-renkontigxoj la 20-40 partoprenantoj veteranoj kunportis valorajn materialojn, ilin ekspoziciis kaj poste transdonis al GDREA. 4. En la de mi redaktita "der esperantist", en germanlingvaj revuoj kaj gazetoj (ankaux en profesia historiista revuo), foje en E-revuoj, aperis diversaj studoj, eble entute 50-60. 5. Pretigxis cx. 6 diversaj altlernejaj studoj, inter ili diplomigaj kaj faklernejaj laborajxoj. 6. Verkigxis du germanlingvaj dokumentajxoj pri historio de GLEA en du regionoj (Ercmontaro-Vogtlando kaj Okcidenta Saksio). 7. Ne laste ni ankaux faris sonbendajn intervjuojn. Tiuj, se oni celas bonan kvaliton, kaj ne nur senenhavan babilajxon, postulas tre bonan preparigxon pri la temo flanke de la intervjuanto kaj intervjuato. Mi mem faris kelkajn ampleksajn registrojn de rememoroj de germanaj veteranoj, sed ankaux de eksterlandaj, inter ili estis la brito Keable, la bulgaroj Aleksiev - Gorov - Kanev, kaj la rusoj Demidjuk - Podkaminer. Lastatempe Fritz Wollenberg el Berlin per vidbendo registris kelkajn interesajn intervjuojn kun berlinaj veteranoj. Cxio cxi alportis al GDREA multege da valoraj dokumentoj. La diversajn aktivecojn lige al historiaj esploroj pri GLEA, faritajn en GDR, mi resumis en "der esperantist" n-ro 166 (2/90). Mi krome publikigis elektan bibliografion de esploroj pri la historio de laborista E-movado en la katalogo por la ekspozicio de Fritz-Huser-Instituto Dortmund/Germanio "Ilustrita historio de la Laborista E-Movado. Al la laboristoj el cxiuj landoj - unu lingvon!" (Dortmund 1993). La pli ol 30- panela multkolora ekspozicio estis montrita i.a. dum la UK -oj. Cetere, la kadra temo de la 15-a Esperantologia Konferenco, kadre de la 77-a UK 1992 en Vieno, estis "E-aj bibliotekoj kaj arkivoj", de kiu la parto pri arkivoj estis tute nekontentige traktita. La 16-a Esperantologia Konferenco kadre de la UK en Valencio, traktis pri "Problemoj de la historiografio de E-o". Se temas pri personaj rememoroj, ni ja konsciu, ke tiuj rememoroj ne auxtomate estas pura kaj vera historio. Necesas kontroli la gxustecon lige kun diversaj aliaj historiografiaj metodoj. Pri la rimarko de la redaktoro lige al la libro pri Kalocsay mi iom miris: mi neniam auxdis aux legis, ke aperis la planita vere ampleksa esperantlingva memorvolumo (cetere kun kontribueto ankaux de mi mem). Cxu vere gxi aperis en 1994, sen ke la kunauxtoroj tion estis ekssciintaj? Cxu ne eraro aux miskompreno? Detlev Blanke, Germanio ************************************************************************* Ne plu kontentigxi per kontemplo! ================================= Tutpravas via slogano "Ne ploru - agu"! Cxi-kunas du aliaj eblecoj por nerekte atentigi vastan publikon pri E-o; temas pri peticioj, "Tauxroludo" kaj "Haltigo de la nukleaj provoj". Lauxsperte pri la peticio de Kom. Cousteau, pasintan jaron, tia agado ebligis alparoli homojn por peti subskribon, sen mencii E-on. Tamen, la plimulto miris pri la lingvo uzita kaj demandis pri gxi. Tiam eblis informi pri E-o sen trudi sin kaj sin tedi. Tiamaniere ni (t.e. kelkaj anoj de ostenda E-grupo) arigis cx. 300 subskribojn. Tia agado pruvas, ke E-o (plu)vivas kaj povas roli kiel supernacia, pont- lingvo. Por tiaj agadoj eblas ankaux kunlabori kun samcelaj organizoj ne-e-istaj. Nepras rigardi eksteren, al la ne-e-ista mondo, kaj ne plu kontentigxi kontempli felicxege sian verdan umbilikon! Germain Pirlot ************************************************************************* LIBROJ ////// Novaj Asteriksoj! ================= La partoprenintoj de la Tamperea UK havis la eblecon nur kelkajn tagojn post la apero pliricxigi sian bibliotekon per plia Asteriks-volumo "Asteriks kaj Kleopatra" rakontanta la aventurojn de la konataj gauxloj en Egiptujo. La eldono kostas same 16,8 NLG + sendokosto kiel la antauxa numero. La kroatia eldonejo "Izvori" ricevis la rajton eldoni entute 10 volumojn, kaj jam preparas ankaux la trian: "Asteriks kaj la normanoj" - cxi foje tradukota rekte el la franca originalo. Speciala rabato por antauxmendoj por la 3-a volumo, ricevita gxis 1-a de novembro! Kun mendoj kaj demandoj turnu vin al: M. Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-1000 Zagreb, Kroatio ************************************************************************* Sxtupo post sxtupo ================== gvidlibro por esperantistoj La E-societo "Prospera Linio" eldonis posxlibreton "Pasxo post pasxo", kiu celas esti gvidilo en nia esperanta vivo, por prosperigi nian komunumon kaj la esperantistojn mem. Citajxo el la enkonduko: "Multaj esperantistoj agadas, sed malmultaj prospere, sukcese. Prosperi eblas nur lauxsxtupe. Tial ni trairos ses subtemojn kiel sxtupojn. Cxiuj sxtupoj konsistas el 1, 2 aux 3 dekkonsilaj sxtuperoj." En la libro estas traktitaj: - sinperfektigado, - kolektado de utilajxoj, - disvastigado, - lernigado, - novaj aplikoj. En la gvidlibro estas ne nur kolektitaj la realaj praktikebloj kaj utiligebloj de la lingvo, konsiloj por agado, sed gxi ankaux enhavas plurajn ideojn pri la sinperfektigado de la aganto mem (elformado de pozitiva bildo kaj pensmaniero, kelkaj merkatikaj konsiloj). Kvankam la libro estis redaktita tre haste kaj suprajxe (nomas sin labora varianto), tre multas la hungarismoj kiuj gxenas la komprenon, tamen estas tre utila gvidilo por tiuj, kiuj ne volas atendi la sekvan, korektendan eldonon. Al la korektoj estas bonvenaj cxies konstruaj rimarkoj. La libro estas havebla cxe la auxtoro (por hungaroj 320 Ft, por eksterlandanoj 8 guldenoj, inkluzive la sendokostojn): Jozefo Baksa, pk. 263, H-8901 Zalaegerszeg, Hungario. ************************************************************************* Robajoj de Kajjam en 30 lingvoj =============================== Valorinda memorajxo el irana literaturo! 7 kolora, ricxe ilustrita, kun antikvaj miniaturoj iranaj. En la lingvoj: Esperanto, angla, germana, hispana, portugala,rusa, franca, japana, cxina, hinda, itala, pola kaj ... Mendu gxin rekte el Irano pagante 178 NLG al la UEA-konto: mrzt-b. La gxirilon kun via mendletero sendu al: P.O. kesto 17765-184,Tehran, Irano. Ni sendos la mendita(j)n libro(j)n per registritaposxto al cxiuj landoj. ************************************************************************* LINGVO ////// Ankorauxfoje pri -io ==================== La artikolo de Aleks Kerbel (Eventoj 0073) kauxzas miskomprenon. Jes, Hektor Hodler provis venkigi la sufikson -io por landnomoj. Sed la ideo originas de Zamenhof mem. Gxi trovigxas en "Lingwe Uniwersala", la pra- Esperanto. Zamenhof denove proponis la sufikson en 1906 en la libreto "Homaranismo". Tiu propono spegulis evoluon en la zamenhofa mondkoncepto. La tradiciaj nomoj gxenis lin, cxar ili kontrauxas la politikan realon. Ekzemple Rusujo signifas ujon de rusoj. Zamenhof estis civitano de la rusa sxtato, sed li mem estis judo, ne ruso. Krome, centoj de aliaj gentoj estis regata de la rusa sxtato. Do, landnoma -ujo prisilentas multajn popolojn. Tial proponis Zamenhof nomi landojn ne laux gentoj, sed neuxtrale geografie. Ekzemple Rusujon li nomis Peterburgio, laux la tiama cxefurbo, Germanujon Berlinio, Francujon Parizio, ktp. De lia propono realigxis nur la avantagxa -io. Lauxgentaj landlimoj ja spegulas nian mondon: "fortaj" gentoj pli-malpli subpremas "malfortajn" gentojn, la nacimalplimultojn. ... Zamenhof certe celis, ke Esperanton ni apliku konscie. La Fundamento lasas suficxan liberon. Felicxe ni havas diversajn eblecojn lingve speguli la mondon. Estas nia propra decido, kiun aspekton de la mondo ni volas heligi. Esperanto estas ja tiom esprimricxa. Kial ni plendu pro tio? Dirk Bindmann, Germanio ************************************************************************* La 3 bazaj principoj ==================== 1. Cxiu esperantisto abonu al iu internacia E-gazeto! 2. Jam dum la kurso la instruisto devas abonigi la lernantojn al iu E- gazeto! 3. Ni faras kaj subtenas NUR tiun instruadon de Esperanto, kie oni profunde instruas ne nur la lingvon, sed ankaux la "movadon". ************************************************************************* KONKURSO //////// Literatura konkurso =================== Zagreba Esperanto-Ligo ankaux cxi-jare organizas "Literatutan konkurson Ivo Rotkvicx". La konkurso estas anoncita en kvar brancxoj: poezio, etprozo, libroforma eldonado kaj video-filmo. Limdato por alsendo: 15-a de novembro. Detalan priskribon petu cxe: Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130HR-41000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* OPINIOJ /////// Kio estas la kauxzo? ==================== "Kio estas la kauxzo, ke E-o ne kreskas, ecx malkreskas?" Demandu tion al iuj ajn preterpasantoj, kaj ilia respondo estos certe: "Esperanto? Kio estas tio? Mi neniam auxdis tian nomon." E-o estas tute aux preskaux tute nekonata. Kaj tiu, kiu scias, ke gxi estas lingvo, ankaux scias (!): ke gxi estas artefarita lingvo, do - sensencajxo.! ke gxi estas acxa miksajxo de diversaj strangaj vortoj, do - sensencajxo! ke esperantistoj volas forigi cxiujn lingvojn, do - sensencajxo! ke antaux la milito gxi estis parolata de kelkaj idealistoj, iluziuloj, revantaj pri bonega estonteco, sed ili estas formortintaj. Kaj nun regas silento. ke hodiaux ni cxie en la mondo povas interkompreni unu la alian per la angla, do - E-o ne plu necesus. Nekonata, do neamata! Kial lerni lingvon, kiu estas nekonata, malkonata aux fikonata?? "Lernu, homo, la anglan!" Por savi Esperanton tre gravas, ke cxiuj e-istoj konsciu la seriozecon de la situacio, ke ili maltrankviligxu, serioze penu, sercxu solvojn. Cxar: abundas la sensencajxoj, abundas la eraroj, abundas la nescio, do - abundas la antauxjugxoj! ... en la jxurnaloj, cxe la popolo, cxe la instruistoj, ecx cxe la scienculoj! Cxe la registaro. Kiam Helmut Kohl diris al la nederlandaj parlamentanoj: "Ni ne volas iun Esperanto-Euxropon, sed iun Euxropon, kie cxiuj popoloj konservas sian propran identecon." Li efektive diris: "Mi vere ne scias, kion E-o volas kaj povas. Sed neniu el vi rimarkos tion." La rimedo estis tiel simpla, kiel malfacila: ni disvastigu scion pri la lingvo. Kiam fabrikisto volas vendi siajn artiklojn - kaj kompreneble li volas - li reklamas, multe, ofte, multekoste. En la jxurnaloj, en la radio, en la televido! Tio kostas multe da mono. Sed la antikvaj romianoj jam sciis: "Sine pecunia nihil." Cxu ne ekzistas suficxe da kreemuloj por elpensi ideojn? Malpli multekosta ideo: skribi. Mi skribis: al la nederlandaj parlamentanoj du leterojn. Mi ricevis 4 reagojn: unu pozitiva. Tri reagoj montris, ke ankaux cxe ili la scio forestas, la antauxjugxoj do grandaj. al s-ro Kohl. Li ne reagis. Kompreneble. Mi ne havas faman nomon, kaj kial reagi, kiam la nombro de protestoj estas malgranda? Mi skribos al la nederlandaj euxroparlamentanoj. Cxar estas precipe ili, kiuj ripetfoje povas rimarki kaj senti la malfacilan kaj maldezirindan situacion. Sed ankaux cxi tie gravas la Nombro. Kio impresas, estas bonaj argumentoj. Sed nur grandamase. Nia plej grava laboro ne estas "pligrandigi la nombron de personoj, kiuj ellernis nian lingvon", sed "Cxiu alia laboro estas flanka". R. L. Hoogendoorn Hooftlaan 14, NL-3768 GS Soest, Nederlando ************************************************************************* INTERESE //////// Grimacoj de merkatismo ====================== En urbo Irkutsk (Siberio) oni eldonas gazeton, kies titolo estas "Kio kiom kostas, do speco de prezaro de la lokaj prezoj kaj servoj. En la lasta numero de la gazeto aperis la listo de prezoj, kiuj konsternis la legantojn. Jen la listo: Fumado en lernejo: 1.000 Rubloj Senkauxza foresto: 1.000 RBL Malfruigxo al leciono: laux la decido de instruisto Difektado de lerneja havajxo: 5.000 RBL Ofendo al instruisto: 50.000 RBL Pugnobatalo en lernejo: 10.000 RBL Drinkado en lernejo: 500.000 RBL La punmonon pagas gepatroj al la lerneja kaso. Tio ne estas teorio. En unu el lernejoj de Irkutsk tiu prezaro pendas en lerneja vestiblo. Interese, cxu estas similaj prezaroj ie? Lev el Sennaciulo, 11/1994 ************************************************************************* Ir-televide pri inventitaj lingvoj ================================== La 27-an de junio cxe la televidstacio Kanalo 4 (Irlando) okazis tre interesa trikvaronhora programo, titolita "Language Lessons - The Development of Universal Languages". Oni diris, ke estas 2.000 inventitaj lingvoj, el kiuj Volapuk estis la unua.(?-ndlr). En 1890 estis unu miliono (?-ndlr) da volapuk-parolantoj, sed nun estas nur kelkaj. Kiam E-o aperis en 1889 (?-ndlr), gxi allogis la plejmulton da Volapuk-uzantoj. Oni prezentis parolantojn de Volapuk, Esperanto, Interlingua kaj Glossa, sed cxiuj, krom la e-istoj allasis, ke estas nur 2-30 uzantoj de siaj lingvoj. La e-istoj pruvis, ke estas pli ol miliono da e-istoj en la mondo. Oni ludis diskon en E-o, vidigis du mallongajn filmojn en la lingvo kaj intervjuis E-familion, en kiu la infanoj denaske parolas la lingvon. Oni diris ankaux, ke inter famaj e-istoj estis Harold Wilson kaj la redaktoro de la "Times", kiu dronis, kiam "Titanic" subakvigxis. Liam O Cuirc el Nova Irlanda Esperantisto, auxtuno 95 ************************************************************************* MUZIKA KONKURSO /////////////// TTT-pagxo pri E-muziko ====================== Antaux pli-malpli ses monatoj mi ekkonstruis TTT-pagxon (publike alirebla informfonto en la komputila reto Internet - ndlr) pri Esperanto-Muziko, kiu enhavas informojn pri jam ekzistaj muzikajxoj, muzikgrupoj, festivaloj, eldonoj, ktp. La loko estas http://lightning.eee.strath.ac.uk/dxuncan/esperanto/muziko/ Mi jxus iom esploris pri vizitoj al la pagxoj. Krom mi, homoj jam aliris la pagxojn kelkmilfoje. Jam homoj el 30 landoj vizitis, kelkaj ecx de landoj, kiujn mi ne antauxe vidis en Internet-ujo. Pro tio suficxe granda kvanto de aliroj, kaj pro tio, ke mia reta aliro eble ne dauxros post cxi tiu novjaro, mi volas trovi homon kiu (1) nuntempe povas gardi sekurkopion de la informoj (2) eventuale povus transpreni la taskon enretigi la informojn, se mi perdas la eblecon fari mem. Tiuj du homoj ne necese estu samaj. La informoj nuntempaj ampleksas cxirkauux 5MB. Kompreneble, intertempe vi estas bonvenaj distri vin per la pagxoj, sendu al mi pliajn informojn (aparte pri jxus-aperintaj muzikajxoj, ktp)... Gxuu, Duncan C Thomson duncan@forigu.spd.eee.strath.ac.uk ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// La cxi-jaran ago-tagon sur la placo Blaha Lujza organizas la Superintensa E-Asocio (tel: 1607819 vespere), kunlabore kun HEA (tel: 2680306 tage). *** Dum IJS estis elektita nova estraro de HEJ: Lariko Golden (prez), Nora Csiszar, Judit Szabo, Palma Csiszar kaj Edit Lindwurm. La nova estraro por sia unua decidfara kunsido malinvitis (!) la interesigxantojn. Oficeja adreso de HEJ restas dauxre la Budapesxta E-Domo: 1675 Bp. pk. 87, fakso: 2828885. *** La 2-an de julio mortis malnova, fervora esperantisto en Szank, onklo Istvan Balint. La 25-an de auxguxsto adiauxis nin Bano Klara el Budapesxto. Ni gardas nian bonmemoron pri ili. La red. *** La 9-an de oktobro startos intensa E-kurso por komencantoj. Instigu viajn konatojn-intereseigxantojn kontakti la Budapesxtan E-Domon! Kotizo: 12000 Ft. (Preparo al la februara mezgrada ekzameno!) Esperejo La 9-an de oktobro en kadro de la "Verda Lundo" okazos prelego de d-ro Giorgio Silfer: "La kvina piliero: esenco kaj estonteco de la kultur- centroj transnaciaj". Cxiuj esperantistoj estas bonvenaj! *** La 11-an de oktobro ekde 18.30 okazos la prelego de Krishna Kumar Bhadia, hinda naturkuracisto kaj instruisto de jogo. La unua prelego de la serio temos pri: "Sana vivo sen medikamento". ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Cinikaj humurajxoj ================== - "Jes, oni invitis min esti komitatano por labori gxis la Fina Venko. Mi rifuzis, mi estas nur 20-jaragxa kaj ne povos atendi tiom longe!" *** - "Cxu vi cxeestos la festivalon honoran al D-ro Zamenhof?" Nova esperantisto: - "Eble ne. Mi ne konis lin. Cxu li estis la gravulo en la movado?" *** - "Mi amas la auxtunon - la naturo sxangxigxas kaj la tutan teron kovras verdaj folioj..." - "Jes, kaj el tiuj verdaj folioj plej multajn disdonis la publica fako de nia klubo!" V. Verda ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj! Mi deziras sciigxi pri samideano Vladimir Osetrov, antaux 15 jaroj vivanta en ul. Semasxko 10-65-5, Kiev-142. Se iu scias lian nunan adreson bv. informi Manuel de Seabra, Bailen 56-3-4a, E-08009 Barcelona, Hispanio. *** 21.01.1996 nia E-klubo igxas 15-jara. Por ekspozicio ni petas gratulkartojn, leterojn k.a. Cxiuj ricevos respondon. E-klubo "Den Helder" pf 140, NL-1780 AC Den Helder, Nederlando. (La adreso en antauxa anonco estis erara! La red.) *** Mia nova adreso estas: p.p. 69, SLO-61107 Ljubljana, Slovenio. Cxiujn posxtajxojn bv. direkti al la nova adreso. Olga Peraj, Ljubljana. *** Mia stoko de jarkolektoj de EPCx elcxerpigxis, same la porinfanaj bildlibroj ne plu haveblas. Mi petas pardonon al cxiuj, kiuj ne plu donace ricevis la ofertitajxon. Dieter Rooke, Svisio. *** 31-jara frauxlo, komercisto, deziregas fondi E-familion kaj atendas korespondadon kun frauxlinoj edzigxcele. Ivan Nikolov, Ekzarh Josif 7, pk 2, BG-5250 Svishtov, Bulgario. *** Cxu vi havas E-familion? Kontaktu la "Rondon Familian" por regule ricevi cirkulajxojn pri la vivo de similaj E-familioj, pri problemoj, eldonajxoj. kunvenoj! Skribu al Renato Corsetti, colle rasto, I-00036 Palestrina, Italio. Fakso: +39-6-9575713 *** Sxangxigxis la abonkotizoj de la gazeto Juna Amiko. La lauxzone difinitan tarifon petu cxe la eldonejo: Stefan MacGill, pk. 193. H-1368 Budapest, Hungario. * * * Poetoj atentu! Por E-lingva muzika-poema sonkasedo ni sercxas mallongajn, lirikajn poemojn originalajn aux tradukitajn. En la kasedo (kaj en presita formo) aperos la plej bonaj versajxoj, elektitaj de fakula jxurio. La altan kvaliton garantias la personeco de la muzika kompononto kaj managxulo Jozefo Hollos, kies muzikajxoj aperis en plurcentmil (!) eldonajxoj (pluraj "oraj" kaj "platinaj" diskoj). La unua publika internacia prezentado de la sanmaterialo okazos en la praga UK. Limdato por alsendo: 18-a de decembro. Jozefo Hollos,pk. 193, H-1368 Budapest, Hungario. * * * La 15-an de auxgusto forpasis Karolo Picx. En la enteriga ceremonio en la Litomisxla tombejo nome de esperantistoj adiauxis lin Reinhard Haupental. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 76 nlg (aere 86 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor