Eventoj n-ro 085, 1/septembro - '95, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Dinamismo kaj stagnado - aux kial Agi-Tagi? - Kongresa Rezolucio - Ricevu diplomon pri auxskultado Organizaj demandoj: - Tri sistemoj de internacia komunikado - Cxu via foto en la Bulgara E-Enciklopedio? - Nur por la privataj aferoj Faka aplikado: - Naturamikoj amikas kun Esperanto - La IV Verda Olimpiko - UK - fakaj kunvenoj - Esperanto kaj kino - Cxapelilo 1.0 Arangxoj: - Cxehia kultura festivalo - Kontrauxrasisma seminario - Somerkursaro en San-Francisko - Viena auxtuno - Laborrondo Homaranismo - Mont-kabana Renkontigxo - La "fratoj" ne kolektigxos... - Porinstruista seminario - Kalendaro Movado: - 3,5 metra reklamo - La EJO bezonas ankaux vin! - La kebekia junularo revigligxas - Lerni E-on - per Internet - Infanoj lernas E-on en Cxinio - EP-agado - lauxspertaj konsiloj - UK - fakaj kunvenoj - Radioamatora QRX - 25 jaroj... 1992 ILEI: - Instruistoj plene konferencis - Lastaj inkunabloj sercxataj Revuoj, gazetoj: - Tutmondaj Scienco kaj Tekniko - Ne lumas la stelo? Interese: - Centra Oficejo de UEA Alvoko!: - Reagu! Korespondi deziras: Anoncetoj: ************************************************************************ TITOLPAGxE ////////// Dinamismo kaj stagnado - aux kial Agi-Tagi? =========================================== En 1980 kelkaj gejunuloj en la Suomia Rauxmo eldonis sian (fi?)faman Manifeston, kiu de tiu tempo estas gumosto por Esperantaj hundoj. Temas pri tio, ke la tacxmento gvidita de Valerio Ari - alinome Giorgio Silfer - komprenis: en la proksima estonto malprobable nia lingvo farigxos "la dua lingvo por cxiu". Ili ellaboris sian strategion de transvivado, nome tiun de lingva minoritato. Tio signifas: uzi kaj gxui tion, kio ekzistas, la valorojn, kiujn donas la Internacia Lingvo kaj gxia komunumo. Tial estas menciata en la Manifesto de Rauxmo la propedeuxtika valoro de E-o kaj la sendiskriminacia komunikeblo per gxi. Samtempe la tiamaj gejunuloj forte kritikis la "pracelismon", kiu gxis tiam organizis la movadon, volantan venkigi E-on. Antauxnelonge mi renkontis junulinon, denaskan esperantistinon, kiu fiere menciis, ke sxi ne estas movadulino, sxi simple gxuas tion, kion al sxi donas la scio de la hejme lernita dua lingvo. Alia problemo: de 1987, do ne de la sociaj sxangxoj de iamaj socialismaj landoj, sed de pli frue, grave malplimultigxas la nombro de membroj de UEA kaj de cxiuj landaj E- Asocioj. Pli kaj pli multaj turnas la dorson al la "kara lingvo" kaj al tiu homgrupo, kiun iuj nomas "movado", aliaj "komunumo". Kial tio estas dangxera? Nur tial, ke post iom da tempo, pro manko de publiko ne povos aperi novaj libroj, gazetoj, cxesos la kongresoj, kunvenoj, ktp. Tio estas: E-on atingos la sorto de Volapuko, Ido kaj aliaj gxiaj konkurantoj, kiuj principe ekzistas, praktike mortis. Se oni akceptas rauxmismon, kiu fakte estas teorio de stagnado, oni devas kompreni: ankaux tio bezonas dinamismon. Cxar en nia popolo ekzistas natura malpliigxo (kelkaj mortas, aliaj kabeas), do anstataux ili oni devas "naski" novajn popolanojn. Por tio ne suficxas la klopodado de familioj praktikantaj la denaskismon. Ni devas varbi! La sinteno de la citita denaskularo tute ne estas unika. Gxi absolute malkonsideras la fakton, ke neniu anstataux ni, esperantistoj, faros tiun varban laboron, kiu estas bezonata por vivteni Esperanton. Mankas ricxaj sponsoroj kaj tiaj dungitaj propagandistoj, kiaj cxe grandaj firmaoj, produktantaj kaj vendantaj varojn, reklamas la lastajn. Por varbado tauxgas ekzemple la ago-tagoj, kiam por unu tago la esperantistoj turnas la atenton de la publiko al si. Krom tio devas ekzisti kursoj, kluboj, kiuj edukas kaj konservas la minoritaton. Sed oni devas kompreni ankaux tion: la esperantistaro ne povas trancxi la proprajn radikojn. Cxar se ni centprocente akceptus la rauxmisman ideologion, evidentigxus, ke cxiuj niaj pioniroj eraris. Oni ne plu povus paroli senironie pri iamaj ideoj de Zamenhof kaj aliaj famaj esperantistoj. Tion la plejmulto de niaj kolegoj versxajne neniam akceptus. Tial devas esti trovata pli konvena ideologio por stagnado, tia, laux kiu eblas varbi. La idea bazo de tio povas esti la teorio pri du Esperantoj: pri E-o virtuala kaj reala. Tio signifas, ke ni devas almenaux teorie persisti pri tio, ke lingvo de Zamenhof estas la plej tauxga ilo por internacia komunikado (tion mi nomas gxia virtuala rolo), kaj aliflanke akcepti, ke tiu lingvo kaj movado ecx sen la realigo de la iama celo havas valorojn, kiuj vivigas nian komunumon. Laux tiuj principoj estis organizitaj gxis nun la budapesxtaj Ago-Tagoj. Radozo ************************************************************************* Kongresa Rezolucio ================== Universala Esperanto-Asocio, salutante la 50-jaran jubileon de Unuigxintaj Nacioj, diskutinte pri la temo "Ni, la popoloj: unu mondo aux disaj eroj?" kadre de sia 80-a Universala Kongreso de Esperanto, kie kunvenis 2443 kongresanoj el 68 landoj de cxiuj kontinentoj, memorigante, ke la Esperanto-movado laboras jam de pli ol unu jarcento por disvastigi konscion pri la homaj rajtoj, inkluzive de lingvaj rajtoj, kaj por estigi pacan interkomprenigxon inter la homoj de cxiuj landoj, alte taksas la kontribuojn de Unuigxintaj Nacioj al la paca solvo de konfliktoj, al la tutmondigo de la koncepto pri homaj rajtoj, kaj al la konservado de la vivmedio, esperas, ke per komuna kaj urgxa klopodo de la membrosxtatoj de UN tiaj agadoj farigxos pli efikaj kaj rezultodonaj, interalie per cxesigo de cxiuj programoj por evoluigi armilojn de amasa detruado, substrekas la nepran bezonon aktualigi la Cxarton de UN por respondi al nuntempaj postuloj kaj aperontaj defioj, inkluzive gxian demokratiigon kaj rekonsideron de la principo de senkondicxa sxtata suvereneco, alvokas la membrosxtatojn de UN trovi vojon al pli rekta kaj egaleca partopreno de la popoloj en la debatoj kaj decidoj de la Organizo, kaj lige kun tio emfazas, ke la lingvo Esperanto prezentas elstaran rimedon por tutmonda sendiskriminacia komunikado, je niveloj intersxtata, interpopola kaj interhoma, laux la celoj de Unuigxintaj Nacioj kaj en la spirito de la Cxarto. ************************************************************************* Ricevu diplomon pri auxskultado =============================== Cxi-jare oni festas la centjaran jubileon de la naskigxo de radio. En 1895 Guglielmo Marconi per eksperimento pruvis sian teorion pri elsendo- kaj riceveblo de radioondoj kiu poste servis kiel bazo por regula brodkasto. La (neesperantista) radioamatora auxskulta grupo "Ranch" (ne intermiksu kun AERA) anoncas publikan konkurson pri auxskultado de E-lingvaj radiostacioj sub la titolo "Marconi parolis Esperante". La konkurson povas partopreni iu ajn en la periodo de 1-a de septembro gxis 31-a de decembro. Estas validaj la sukcesaj ricevoj nur en la long- mez- kaj kurtonda bendoj. Pri la sukcesa kapto de iu stacio la partoprenantoj devas informi la elsendan stacion (priskribante la intenson de la signalo, informojn pri interfero [fado], perturboj, programenhavo ktp.) kaj ricevi konfirmon (QSL-karto). Cxiu konfirmkarto aux letero validas 1 poenton. Por kolektintoj de min. 3 poentoj la grupo "Ranch" sendas atestantan belan diplomon. Por detalaj informoj kaj speciala raporta enketilo skribu al: Organiza teamo de radiogrupo "Ranch" CP. 38 00040 Pavona staz, Roma, Italio Fakso: +39-6-9306873 Internet: mc4868@forigu.mclink.it ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Tri sistemoj de internacia komunikado ===================================== ...Ekzistas, resume, tri sistemoj de internacia komunikado. Unu burokrata, unu fasxisma, unu demokrata. La burokrata sistemo estas tiu de la internaciaj organizajxoj, kiel UN aux la Euxropa Unuigxo. Kiel cxiuj burokrataj sistemoj, gxi uzas gigantajn kvantojn da papero, tempo, mono, elektro, homa energio, por mizeraj rezultoj. Kaj cxion cxi pagas la impostpaganto. Per cxiu vorto, tradukata en Euxropa Unuigxo, eblus savi la vivon de tri infanoj, kiuj mortas ie en la mondo pro diarea malsano. La kuracado ja kostas nur 12 usonajn cendojn por cxiu infano, dum la tradukado kostas en la brusela burokratejo 36 cendojn por cxiu vorto. Se mi aldonos, ke tiu burokrataro tradukas 3,6 milionojn da vortoj cxiutage, vi tuj komprenos, kiel socie neakceptebla estas tiu sistemo de komunikado, la burokrata. La fasxista sistemo estas tiu, en kiu unu lingvo, kaj sekve unu kulturo, unu nacio aux grupo de nacioj, ricevas monopolan pozicion, ne pro la enaj kvalitoj de la koncernaj lingvoj aux kulturo, nur pro la fortorilato inter la sxtatoj, kelkfoje nur pro prestigxo, rezultanta el serio da historiaj hazardoj, alivorte sole pro politikaj, ekonomiaj kaj similspecaj faktoroj, kiuj neniel rilatas al la postuloj de lingva komunikado, kontentiga por cxiuj. Tiun sistemon oni povus nomi ankaux la gxangala, cxar, senkonsidere pri iu ajn homa justeco aux ecx pri la postuloj de la praktika vivo kaj de sagxa ekonomia agmaniero, la plej forta grupo kaptas la povon, diktas la normojn kaj devigas cxiujn aliajn obei, adapti sin, sklave sekvi ecx plej absurdajn detalojn en la maniero vortigi la pensojn. Tia estis sistemo komuniki per la franca en la deknauxa jarcento, tia estas la internacia uzo de la angla en la nuna. Tiu sistemo, kiu privilegias la anojn de unu kulturo, kaj, en la cetera mondo, la anojn de difinitaj sociaj tavoloj, havas multajn fiajn efikojn, kiujn mi ne povus listigi nun, sed kiuj kreas en la mondo dangxerajn fusx-ekvilibrojn, se diri nenion pri la katastrofaj kulturaj konsekvencoj de tia lingva sintrudemo. Singapuro estas pri tio malgxojiga ekzemplo: kiom da cxinoj, da malajoj, da tamiloj tie perdas sian kulturon, cxar la familioj alprenas la anglan kiel hejman lingvon pro la espero, ke ili tiel grandigos la sxancojn de bona ekonomia estonteco por siaj gefiloj! Kaj al la burokrata sistemo, kaj al la fasxisma mankas unu el la cxefaj ingrediencoj de homa boneco, nome sento. Ili estas sensentaj sistemoj. Mankas al ili cxefe kunsento, kompato, sento pri justeco kaj komunika komforto, konsidero al la bezonoj de tiuj, kiuj estas etaj kaj malfortaj, sento pri homa digneco kaj pri la rajto de cxiu, egale kiom malricxa aux neinteligenta tiu estas, renkonti iun, kiu auxskultos kaj komprenos, iun, kun kiu eblos senprobleme komuniki. La tria sistemo estas demokratia. Gxi nomigxas Esperanto. Kiel cxio demokratia, gxi havas multajn mankojn, multajn malperfektajxojn. Sed gxi tamen estas la plej justa, la plej efika, la socie kaj psike plej kontentiga sistemo. Unuvorte, gxi estas bona. Gxi naskigxis el la boneco de unu homo. Gxi naskigxis el sento de kompato, de solidareco, el postulo al justeco kaj homa digneco. Jes, gxi estas bona. Kaj tial gxi supervivos la aliajn. La burokrata sistemo kaj la fasxisma sistemo disfalos, cxar mankas al ili ia baza ekvilibro, sen kiu ne eblas dauxri. Pri tio ni povas esti certaj. Sed pri la dauxro necesa por ke tiuj historiaj procezoj plenumigxu, ni havas neniun ideon. mll el Dankvortoj de Claude Piron por la Premio Onisaburo Degucxi ************************************************************************* Cxu via foto en la Bulgara E-Enciklopedio? ========================================== Ricxas la historio de la bulgara Esperanto-movado. En tiu malgranda lando gxis nun aperis 250 esperantaj kaj priesperantaj gazetoj, jxurnaloj kaj apartaj folioj. La Esperanta kaj priesperanta literaturo, lerniloj kaj propagandiloj superas la nombron de pli ol 1.500 titoloj. Funkciis antauxnelonge pli ol 400 societoj, iuj el ili baldaux celebros sian 100- jarigxon. BEA nombris pli ol 6.000 membrojn. Multnombraj estas la artkolektivoj, funkciis kaj funkcias apartaj Esperanto-institutoj, kulturdomoj. Establigxis firmaj fontoj de la historio de Bulgara E-Movado: E-bibliotekoj, E-muzeoj, E-arkivoj... Tio donis instigon al la bulgara E-Fondajxo "Socio kaj Esperanto" kompili sciencan bulgaran enciklopedion "Esperanto". Estas establita scienc-redakta komitato, auxtora kolektivo, recenza grupo. Estas preta la terminaro, kiu ampleksas cx. 3200 titolojn de enciklopediaj artikoloj. Estas verkitaj jam pli ol 1200 enciklopediaj artikoloj. Estas trarigardataj naciaj esperantaj kaj neesperantaj gazetoj kaj jxurnaloj. Eltirajxoj el la materialo "Koncepto por kompilo de bulgara enciklopedio Esperanto": Ampleksoj: Enciklopediaj artikoloj - 3220, enciklopediaj pagxoj - 800, ilustrajxoj - 550. Eldonkvanto: 3000 - 5000 ekz., luksa papero, bindita; la titoloj de la artikoloj, antauxparoloj k.s. - en du lingvoj: Esperanto kaj bulgara. Eldono: septembre de 1997, okaze de la 110-jarigxo de la Internacia Lingvo. La plej malfacila problemo estas la financa. Grandan parton de la necesaj monrimedoj la fondajxo esperas kolekti de donacontoj kaj subvenciantoj. Iliaj nomoj estos publikigitaj en aparta listo. Donacintoj pli grandan sumon (ne malpli ol 50 USD) rajtas ricevi artikolan lokon kun persona foto en la Enciklopedio. Pliaj informoj kaj detaloj: Canko Ignev, ul. "Hagxi Dimitar", 17, Sofio-100, Bulgario. ************************************************************************* Nur por la privataj aferoj ========================== Estimata, Ege mi dankas la alsenditan artikolon "Por ke Esperanto restu viva", ni represos gxin en la sekva numero de nia gazeto. Vi alparolas temon, kiu ankaux min jam de longe premas. ... La tendenco versxajne estas kauxzo inter alie ankaux de tio, ke cxiam la angla lingvo regas. En Germanio la angla penetras pli kaj pli cxien. Ne nur en la komputilan lingvon, ne nur en la reklaman kaj jxurnalisman lingvajxojn - ankaux la ordinaraj homoj uzas cxiam pli kaj pli da anglismoj. Ni devas ankoraux sercxi alian kialon. Cxio en la mondo, kio volas esti io aux volas havi gravecon, do devas fari reklamon aux propagandon. ... Dum ni ne havas eblecon pli propagandi Esperanton - gxi ne havas versxajne eblecon estonte pligrandigxi. Alia kialo estas ankaux, ke por tre multaj esperantistojsuficxas - dank' al Dio ne cxiuj - se li mem scipovas paroli la lingvon. Ili uzas gxin por siaj privataj aferoj... Mi konas cxi tie en Kolonjo tre spertan esperantiston, kiu estas instruisto, ja estas ecx doktoro - lin mi demandis, kion li faras por disvastigo de Esperanto, kaj li diris al mi: nenion! Estas por li egale, cxu E-o pluvivos aux ne. Kaj tion diras instruisto... Esperante ke la situacio plibonigxos Eugen Schneider, Germanio ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Naturamikoj amikas kun Esperanto ================================ La itala Naturamika Asocio decidis enkonduki Esperanton kiel lingvon oficialan, apud la itala, en sian asocion. En la asocio mem ekfunkcias "la Esperanto-fako" kaj kurso de E-o por aktivuloj en Volterra. E-kurso aperos ankaux en la eldonota bulteno de la Itala Asocio Naturamika. Lauxkvante cxi tiu iniciato ne multe valoras, cxar la naturamikoj en Italio estas malmultaj, sed estas tamen pozitiva iniciato, kiun ni esperas, ke la alilandanoj subtenu. Marco Picasso, Italio el La Migranto, septembro 95 ************************************************************************* La IV Verda Olimpiko ====================== En la hungaraj urboj Kalocsa kaj Szekszard realigxis en du tagoj 07.07. - 13.07.1995 la IV-a Verda Olimpiko. Partoprenis gxin sxakistoj el 7 landoj: Usono, Malto, Auxstrio, Cxehio, Moldavio, Litovio kaj Hungario, entute 32 personoj, kio estas grave malpli granda nombro, ol oni atendis. Tial ankaux la programo de la olimpiko estis mallongigita. La Olimpikon solene inauxguris: la urbestro de Kalocsa M. Fodor, la vic- urbestro de Szekszard G. Filvia, la sekretario de HEA Oszkar Princz k.a. En la turniro ludis 5 kvar-membraj teamoj de viroj kaj 3 du-membraj teamoj de virinoj. Inter viraj teamoj la unuan lokon gajnis teamo Hungario-A, sekvas teamoj de Moldavio, Malto, Internacia kaj Hungario-B. el Esperanta Sxako, 3/95 ************************************************************************* UK - fakaj kunvenoj =================== Artista E-asocio: mankas membroj -------------------------------- Marija P. Almada (Brazilio), prezidanto de UALE, Universala Artista Ligo de Esperantistoj informis la cxeestantajn cx. 20 personojn (membrojn kaj interesigxantojn) pri la sanigita financa stato de la organizo. Tamen, pro manko de membroj estis decidite, ke UALE ne plu estu oficiala fakorganizo de UEA. Blinduloj: Brajla ekzamen-libro ------------------------------- Unu el la nunaj cxefaj celoj de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) estas la eldono de brajla verko pri E-kulturo, kies manko evidentigxis dum eksperimenta internacia ekzameno. Pri tio kaj pri la evidenta tendenco de la socio akiri pli kaj pli skribajn formojn temis la diskuto dum tiu cxi kunveno, pligajigita de lauxtlegado de pluraj E- verkajxoj. LIBE havis apartan kaj tre sukcesan propran kongreson tuj antaux la UK. IFEF: Merkataj informoj ----------------------- Sub prezido de F. J. Braun (Germ.) okazis la kunsido de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo), kiu dum sia 10-jara agado jam sukcesis eldonigi plurajn publikajxojn en diversaj revuoj. Krom la elekto de nova estraro, la kunveno difinis la celojn de la venonta agado, kiu zorgos pri merkataj informoj por komercistoj en la orient-euxropaj eks-komunismaj landoj kaj pri la eldono de bezonataj bazaj libroj pri ekonomiko kaj komerco. AFEL: Fonduso por instruado --------------------------- La Agadgrupo por Federacia Euxropa Lingvo-politiko (AFEL) kunsidis por diskuti pri la plurlingveco en la Euxropa Unio kaj pri la rolo de E-o kiel internacia komprenilo. La cxeestantoj parolis pri la neceso fondi Internacian fonduson por Minesterioj pri Edukado en cxiuj landoj postkomunismaj kaj en kelkaj aliaj nericxaj kapitalismaj landoj por reorganizi la instruadon de E-o, cele al gxia enkonduko en cxiujn diversgradajn lernejojn. IFEF: Fakterminaroj progresas ----------------------------- Post raporto pri la jxus okazinta fervojista Kongreso en Hungario, sekvis prelego fare de la honora IFEF-prezidanto J. Giessner (Germanio) pri la fervoja E-terminaro. Liaj informoj akcentis, ke la 11-lingva fakterminaro de Internacia Fervojista Unuigxo (UIC) enhavas pli ol 12 mil terminojn, inter kiuj ankaux esperantlingvajn. Partoprenis en la kunsido 54 personoj el 16 landoj. Filatelistoj: Cxina kalendaro ----------------------------- Filatelistoj kaj kolektantoj (ELF-AREK) kunsidis por intersxangxi informojn pri la novaj eldonajxoj, kiel brosxureto pri Cxina kalendaro; ankaux atenton ili dedicxis al diversaj nov-malkovritaj E-filatelajxoj el la pasinteco. V. Kocxvara (Cxehio) montris la projekton de la simbolo de la venontjara UK en Prago. laux Vekilo Kongresa kaj Heroldo Radio-auxskultantoj: Novaj elsendoj ----------------------------------- La komisiito de UEA pri radio, A. Pettyn (Polio), malfermis la kunvenon kiu dedicxis multe da atento al la nuna situacio de Pola Radio, transformigxinta de sxtata en publikan servon. Oni disdonis al la kunvenantoj senpagan brosxuron de Jerzi Marek Nowakowski "La 5-a Programo de Pola Radio", en kiu estas prezentata la 70-jara historio de radiaj elsendoj en Polio, kun aparta konsidero al la eksterlandaj kaj al tiuj en E-o. Inf.Pola Radio, E-Redakcio, Box-46, PL-00-977 Varsovio, Polio. I.a., Bruno Masala (Francio) informis la cx. 60 partoprenantojn pri nova organizajxo, Amikaro de Esperanto en Radio (AERA), kiu celas helpi la vastigon de la aplikado de E-o en radiostacioj, iniciati novajn elsendojn kaj liveri konstante gxisdatigitajn datumojn al la membroj pri frekvencoj, adresoj ktp., por kontribui al progreso de parola E-kulturo kaj por disvovigi rilatojn inter radiofonio kaj gazetaro. Inf.: Bruno Masala, 2 rue des Vignes, F-57530 Coincy, Francio. ************************************************************************* Esperanto kaj kino ================== Jean-Forge-Fethke estis pola verkisto, kies plej konataj verkajxoj, "Mr Tot acxetas mil okulojn" kaj "Abismoj" estis tradukitaj respektive en kvin kaj du naciajn lingvojn. Li estis filmregxisoro en la fama UFA- kompanio (Universum Film A. G.) kaj verkis la esperantlingvan parolon de originale germanlingva filmo "Morgaux mi komencos la vivon", prezentita en la Universala Kongreso de Stokholmo (1934). Li verkis serion da artikoloj pri E-o kaj kino en "Literatura Mondo". La cxi-suba artikolo aperis en tiu revuo en 1931. Kiam ni havos nian filmon? -------------------------- Ni neniel esperu la helpon de la filmpotenculoj amerikaj aux euxropaj; ni ne esperu, ke la grandaj firmaoj faros Esperantan varianton de siaj filmoj, sed ni komencu plej baldaux fosi nian sulkon sur la filma kampo! En Krakovo oni parolis iomete pri la problemo "Filmo en la servo de la Esperanta propagando", kaj hodiaux, kiam ekzistas la parolanta filmo, ni nepre devas komenci! "Ni ne havas monon" estas la ofta respondo de skeptikuloj, "ni estas tro malricxaj por fabriki filmojn". Kompreneble ni ne povas nun produkti Esperantajn dramojn aux komediojn; por tio mankas kapitalo, regxisoroj, aktoroj. Sed ni nepre devas komenci fari ion kaj per la filmo. Ni devas antaux cxio krei la pri-Esperantan propagandan filmon! Nia unua celo estu kvincent-metra (duakta) filmo pri nia movado, pri la kongresoj, pri la historio de Esperanto. Gxi estu iaspeca kulturfilmo, kiu informos kaj instruos la ne-esperantistan publikon pri nia afero. Hodiaux ja cxiu pli grava movado, cxiu pli grava instituto, fabriko, sekto, gimnastika lernejo havas sian varban instruan filmon. Kial la E-movado ne disponas pri tia filmo? La kino-teatro en via urbo certe ludos tiun filmon dum via "E-semajno". Kiamaniere efektifigi la unuan E-filmon? Antaux cxio ni devas kolekti la jam pretan materialon, kiun ni bezonas por la muntado de la filmo, t.e. tauxgajn filmnegativojn, montrantajn nian Majstron, scenojn el la esperantista vivo, eminentulojn, malkovrojn de Zamenhofaj monumentoj kaj stratoj, bildojn de la kongresoj ktp. Ni ne devas zorgi pri dauxra speciala filmado de la kongresoj Esperantaj. Fakuloj kaj spertaj specialistoj faru tion lauxplane. La kostojn de tiu cxi filmado (cetere ne tro altajn!) pagu la LKK. La kostojn oni povas parte tuj reenspezi per vendado de kopioj al la filmservoj kaj aktualaj semajnoj de UFA- filmkompanio, Fox, Pathe ktp. Tiamaniere ili faros propagandon antaux milionoj da homoj kaj samtempe kreos la materialon por posta speciala pri-Esperanto propagandfilmo. Kiam ni kolektos suficxan tauxgan materialon, ni povos ankoraux kompletigi gxin per statistikaj bildoj kaj poste ni komencos la muntadon de la filmo, lauxorde donante la materialon, enmetante ecx E-lingvan dialogon. La pretan filmon oni pruntedonu al diversaj E-grupoj, al Cseh-instruistoj kaj aliaj propagandistoj kontraux ioma pago kaj tiamaniere oni reelspezu la finajn kostojn. Estas tute superflue akcenti la eksterordinaran propagandan signifon de tiu filmo, cxar estas malnova fakto, ke la publiko kredas tion, kion gxi vidas per propraj okuloj. Estas urgxa tempo, ke la esperantistaro kaj precipe gxiaj gvidantoj komencu okupi sin pri tiu projekto de E-filmo. Alia tre interesa projekto, kiu nepre havas sxancojn por sukcesi, estas filmigo de prova Cseh-leciono! Hodiaux, kiam ni havas la parolantan filmon, ni brile povus montri al la publiko Cseh-instruiston kun lia gaja lernantaro, kiu koruse respondas al liaj demandoj. Spertaj fakuloj kaj regxisoroj devus turni tiun filmon. La kostoj kompreneble estus iom pli altaj, sed ne tiel altaj, ke la Cseh-Instituto ne povus pagi gxin. Estas tute certe, ke tiu filmo trovus grandan atenton tra la tuta mondo; gxi estus samtempe bonega antauxpropagando por cxiu Cseh-kurso. La publiko en la kino-teatro ekinteresigxus per la filmo pri E-o kaj pri la amuza metodo. Laux mia opinio la produktado de 500-750-metra Cseh-filmo estas tute senriska kaj ecx profitdona entrepreno, se gxi estas farita de fakuloj. Dum la Krakova kongreso fondigxis la "Esperanta Kooperativo de konsumantoj pri parol- kaj mutfilmoj", kies gvidanto estas s-ro Gelfand. La ideo de s-ro Gelfand estas fondi en cxiu urbo kooperativon, kiu varbu jarajn abonantojn-konsumantojn por liverotaj E-filmoj... ...Ni ne cxesu paroli pri la graveco de la filmo en nia movado. Ni propagandas hodiaux E-on per gazetaro, per la radio, sed pri la plej potenca kaj plej internacia vocxo de la ekrano, de la filmo ni forgesas. Kvardek jarojn ni jam batalas por nia ideo, ni gvidas kursojn, ni verkas artikolojn, ni propagandas cxiupasxe, kaj tamen ni gxis nun ne sukcesis popularigi E-on. Cxar ni timas, timas aux tro malfortas, por fari foje ion grandiozan, ion, kio efektive turnus la atenton de la tuta mondo al nia afero. La filmo estas tiu "io". Se ni sukcesos pasxon post pasxo adapti gxian diablan potencon por niaj celoj, se ni iam sukcesos montri al la mondo per bonega granda filmo, ke E-o brile tauxgas kiel internacia film- lingvo, se iam la grandaj film-produktistoj mem komencos turni Esperantajn variantojn! Sed por atingi tion ni devas ja iam komenci, baldaux komenci! Ni devas komenci modeste kaj kolekti spertojn kaj konstrui brikon post briko. mllg el Kulturaj Kajeroj, junio 1995 Rim: La artikolo estis verkita antaux pli ol 60 jaroj. Nun estas pli moderna ilo ol kino - televido - sed la senco restas dauxre aktuala! (Vd. Eventoj 1 / novembro 1994: "Esperanto-TV? Povas esti!"). La red. ************************************************************************* Cxapelilo 1.0 ============= Komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto sur IBM-kongruaj komputiloj ekde Vindozo 3.0. Helpsistemo kaj manipulado pure en Esperanto. Ankaux por novuloj facilege majstrebla. Esperantaj kaj nacilingvaj signoj sur ekrano kaj printilo. Skaleblaj tiparoj por cxiuj aplikoj. Cxiuj necesaj funkcioj por alloge arangxi vian tekston. Literumadkontrolilo baze de redakteblaj vortaroj kun pli ol 120.000 vortoj. Disadresada funkcio. Importo kaj eksporto per diversaj formatoj por intersxangxo. Grafikajxoj integreblaj. Enkonduka prezo nur 200 germ. markoj plus ekspedo. Tuj mendu! Esperanto parolata! Tel: +49-6081-66722, faksilo: +49-6081-3955, reto: 100103.24@forigu.compuserve.com Professional Consulting, s-ro PEJNO Simono, Am Fullgarten 4, D-61250 Usingen ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Cxehia kultura festivalo ======================== La "8-a Internacia Kultura Festivalo", okazonta inter 29.09. - 01.10.95. en Usti nad Labem (Cxehio), estos tradicie dedicxita al la rememoro de cxehaj E-verkistoj Juri Korinek kaj Tomasx Pumpr. Dum la festivalo okazos: ekskursoj, kultura programo. Aligxoj cxe: Josef Kriz, Druzstevni 411/11, CZ-400 07 Usti n/L, Cxehio. ************************************************************************* Kontrauxrasisma seminario ========================= Kontrauxrasisma seminario okazos inter 27-29 de oktobro en Berlino. Oni atendas e-istojn (sed ne nur), kiuj pretas memsperte percepti proprajn rasismajn kondutojn. La celo estas pli sentigi kaj pensigi pri la kasxita rasismo kaj proponi kontrauxagojn. La seminario estas senprelega, la partoprenantoj laboros memsperte en pleno, grupetoj kaj duopoj. Aligxkotizo - 50 DEM. Aligxoj cxe: E-Junularo Brandenburg / Berlino, Berliner Str. 49, D-14467 Potsdam, Germanio. Fakso: +49-331-291141. ************************************************************************* Somerkursaro en San-Francisko ============================= La 14-an de julio finigxis la 26-a E-somerkursaro cxe San-Franciska Sxtata Universitato en Usono. Dum tri semajnoj gxin je kvar niveloj gvidis konataj instruistoj Duncan Charters (Usono / Britio), Spomenka Sxtimec (Kroatio), Atilio Orellana Rojas (Argentino), kaj Setsuko Umeda (Japanio). Kunvenis 50 homoj el 8 landoj: Usono, Japanio, Rusio, Kanado, Koreio, Irano, Argentino kaj Uzbekio. Krom lecionoj pri E-o okazis ekskursoj, gxardenfestoj, internacia poezia vespero... La 27-a San-Franciska somerkursaro okazos de la 24 de junio gxis la 12-a de julio 1996. Bill Maxey 1389 Santa Rosa Drive, Santa Fe, New Mexico 87505, Usono. ************************************************************************* Viena auxtuno ============= Kultura semajnfino: "Viena Auxtuno" okazos en la Internacia E-Muzeo, la 21-22-an de oktobro 1995. En la programo: E-kurso por komencantoj kaj progresantoj. Konatigxo kun la retrovita originala romano "Sen Titolo" de I. Sxirjaev. Aligxkotizo: 300 ATS. Triona rabato por (meti-)lernantoj, studentoj ktp. Speciala kotizo por cxehoj, hungaroj, poloj, slovakoj, slovenoj...: 60 ATS. Plia informo, aligxo cxe: Internacia Esperanto-Muzeo, A-1010 Wien, Hofburg, Michaelerkuppel, Auxstrio Tel.: +43-222-5355145 ************************************************************************* Laborrondo Homaranismo ====================== Analizoj, sintezoj, kontaktoj Zamenhof evoluigis humanismajn idealojn por la interkomprenigxo de popoloj. Pri tio ni volas diskuti, krei aktualajn rilatojn kaj ellabori ebligojn por la majstrado de konfliktoj. Ni deziras intersxangxon de pensoj kun engagxigxintaj homoj kaj grupoj. Regulaj renkontigxoj (gastoj bonvenaj): la duan dimancxon de cxiu monato je la 17-a horo en la E-Domo, Klaus-Groth-Str. 95, D-20535 Hamburg, Germanio. Informoj: B. Schneider / I. Karst Tel.: +49-40-587182. ************************************************************************* Mont-kabana Renkontigxo ======================= La 6-a Mont-Kabana Renkontigxo (MKR) okazos en Stirio, Auxstrio, inter 05-08 de oktobro 95, en la vilagxo Aigen (unu el 22 samnomaj!) - en kasteleto. La cxefa programo kiel kutime - montmigrado kun elektebla fortostregxo. Plena kotizo - depende de la lando, tempo de aligxo kaj agxo - de 340 gxis 890 ATS. Atentu: por garantii la lokon oni nepre devas antauxpagi! Informoj, aligxoj cxe: AEJ, Pf. 804, A-8011 Graz, Auxstrio ************************************************************************* La "fratoj" ne kolektigxos... ============================= Ne okazos planita, preparita kaj abunde reklamita E-tendaro Fratoj-slavoj (InterSEJT-95, Rusio) pro nesuficxa kvanto de l' aligxintoj - nur dek- kelk personoj. el Ruslanda Esperantisto, auxgusto 95 ************************************************************************* Porinstruista seminario ======================= La Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto (NGGE) organizas internacian porinstruistan seminarion. La seminario okazos inter 15-17 de marto 1996 en naturamika domo "Eikhold" en Heerlen (provinco Limburg). La temoj de la seminario estos: "La instruado al rifugxintoj" kaj "Auxd- vidaj instrumetodoj". La partoprenkotizo estas 150 NLG, kiu inkluzivas kompletan restadon. Pliaj informoj cxe: NGGE, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando. Tel.: +31-72-5717918. ************************************************************************* Kalendaro ========= Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio. Por "ekhavi apetiton" ni aperigas kompaktan liston pri cxiuj konataj arangxoj. Pliajn informojn, aligxilojn petu de la menciitaj adresoj. 01-03.10. Omagxe al la germana Reunuigxo, D-Zitau. Inf: Bernhard Eichkorn, Romausling 20, D-78050 Villingen, Germanio. 01-07.10. Socialismlanda Laborkunsido pri la E-movado, Xi'an. Inf: Pactur, Esperanto-sekcio, Zhu Baogang, Xi'an Gongdianju, CN-710032 Xi'an, Cxinio. 05-08.10. 6-a Montkabana Renkontigxo, Aigen im Ennstal. Inf: Auxstria E- Junularo, Pf. 804, A-8011 Graz, Auxstrio. 06-08.10. 39-a Jarkunveno de Germana Esperantista Fervojista Asocio, Zwikau. Inf: Claudia Tronold, Klein Gronland 9, D-08648 Reichenbach (Vogtl), Germanio. 06-10.10. Ruslanda E-Kongreso, Tjumen. Inf: RUS-620077 Jekaterinburg-77, pk. 67, Rusio. 07-08.10. MUZO-95. Inf: Org. Komitato, pd 178, LT-2000 Vilnius, Litovio. 07-09.10. Auxtuna Renkontigxo de E-Societo Kebekia, Ludlow, Vermont, Usono. Inf: E-Societo Kebekia, 6358-A rue de Bordeaux, Montreal, Quebec, H2G 2R8, Kanado. 07-17.10. Flugkaravano al Japana E-Kongreso, Prago-Jokohamo. Inf: KAVA- PECH, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. 12-15.10. Kultura renkonto de e-istoj de najbaraj landoj de Hungario. Inf: Movilo, H-1157 Budapest, Nyirpalota ut 107, Hungario. 12-15.10. 27-a Kataluna Kongreso, Mataro. Inf: Kataluna E-Asocio, pk. 290., E-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio. 12-15.10. 8-a Renkontigxo de la Sudo, Campos do Jordao. Inf: Symilde Schenk Ledon, C.P. 269, BR-12460-000 Campos do Jordao SP, Brazilio. 13-15.10. 82-a Japana E-Kongreso, Yokohama. Inf: Jokohama E-Rondo, Saido 1-18-14, Koonan-ku, Yokohama, J-233 Japanio. 13-15.10. 9-a Nordorienta Renkontigxo, Muritiba. Inf: Manoel Borges dos Santos, Rua Dr. Zamenhof, 70, BR-44340-000 Muritiba BA, Brazilio. ************************************************************************* MOVADO ////// 3,5 metra reklamo ================== Post E-ekspozicio en la biblioteko de la regiona Tribunalo pri Laborjustico en Campinas, sxtato San Paulo, la intereso pri E-o ege kreskas. Printempe komencigxis E-kurso por funkciuloj de la Tribunalo. Cxeestis jxurnalistoj de TV-retoj, kiuj faris raportojn, elsenditajn tra la sxtato. La lernado okazas en komforta auxditorio, ekipita de sonaparato, video, televidilo Krome, ankoraux 23 funkciuloj kaj urbanoj eklernis E-on perkoresponde cxe BEA. Komence de marto estis starigitaj 85 afisxtabuloj tra la plej gravaj avenuoj de la urbo kaj la cxefaj lernejoj. Mi ricevis permeson ankaux pentri sur la muro de amasa junulara luncxejo allogan reklamon, longa je 3,5 metroj. Tiu luncxejo staras antaux avenuo, kie okazas la brazila karnavalo. Cxiu homo, kiu demandas pri E-o, ricevas faldfoliojn. Mi profitas la okazon por peti novajn aux malnovajn librojn por la Tribunala biblioteko, kaj sonkasedojn kun E-muziko. La donaculoj bv. kunigi al la donacoj la mendeblan adreson kaj kostojn. Cxiujn donacojn kaj ankaux E-katalogojn bv. sendi al: Juscelino Gama posxtkesto 532, BR-13001-970 Campinas - SP, Brazilio ************************************************************************* La EJO bezonas ankaux vin! =========================== Post pli malpli duona jaro de ekzisto de la Euxropa Junulara Esperanto- Oficejo, EJO, sxajnas, ke la oficejo jam sukcesis trovi sian lokon ene de la TEJO-agado (ecx en la komitat-kunveno en Peterburgo estis elektita aparta estrarano pri EJO!) kaj nia agadokampo iom post iom estas klare difinita. EJO laboras sur la kampo de subvencipetado por junularaj aktivadoj, kaj ni jam sendis esperantigitajn informojn al cxiuj LS-oj en Euxropo (programo Junularo por Euxropo). Ni okupigxas pri Landa Agado, ni prilaboras enketilojn, kiujn ni rericevis de Landaj Sekcioj. Ni kunorganizis/as konferencojn (OKEJ, FIKEJ) kaj planas prepari junularan programon por UK en Prago. Tamen bedauxrinde la agadon de EJO malhelpas manko de mono. TEJO ne povas kompreneble dauxre pagi la oficejon, kaj subvencion de euxropaj instancoj ni ne povas ricevi certe antaux duono de la venonta jaro. Estus vere stulte, se post tiom da strebo kaj laboro oni devus fermi la oficejon, kiu vere ja havas sencon kaj povas multe helpi la movadon unue cxefe en EU, kaj kompreneble ankaux ekster gxi. Ni sencxese sercxas pluajn monfontojn kaj subvencieblecojn, sed momente multe helpus la oficejan staton, se unuopuloj kaj / aux Landaj Asocioj / Sekcioj subtenus nin. Cxiu donaco (granda aux malgranda) bonvenas. Ja vere indas! Se vi deziras unue ekscii pli detale pri agado de EJO, bonvolu senhezite peti informojn cxe ni. Vian kontribuon vi povas gxiri al UEA-konto ejeo-u. Cxiukaze ni estas kontakteblaj en: EJO, Rheinweg 15, D-53113 BonnGermanio. Tel.: +49-228-235898. Fakso: +49-228-232764. Rete: tejo_oficejo@forigu.bn.maus.de ************************************************************************* La kebekia junularo revigligxas =============================== En 1992 okazis en Montrealo la tria enamerika Internacia Junulara Kongreso (IJK), kiu allogis pli ol 100 samideanojn el la tuta mondo. Post gxi la laboreginta Kebekia Esperantista Junulara Organizo (KEJO) profitis de inda ripozo. Tamen, dum la lasta jaro revekigxis la deziro denove aktivigi KEJO-n. En septembro 1994, post agrabla kaj sukcesa Nord-Amerika Junulara Tendaro (NAJT) en Novjorkio, kelkaj el kebekiaj partoprenantoj estis inspiritaj denove starigi oficiale KEJO-n. Elekti estraron, establigi konstitucion kaj plani la unuajn taskojn suficxe facilis; vigligi la movadon kaj rekonstrui la membraron multe pli malfacilis. Dum la unuaj monatoj oni varbis membrojn kaj faris informagadon, cxefe en regiono de Montrealo. La unuan numeron de la KEJO-bulteno "La juna lilio" oni dissendis al cxiu membro de la E-societo kebekia (ESK) kaj al pluraj junularaj organozoj diverslande. En oktobro okazis agrabla kaj profitdona kostuma festo por la Halloween. Ankaux nome de KEJO la prezidanto verkis protest-leteron al montreala jxurnalo, kiu publikigis malfavoran artikolon pri E-o. Felicxe, pli-malpli samtempe, Nord-Ameriko gxuis ankaux la reaperon de Junularo Esperantista Kanada (JEK) kaj de Usona Societo de Esperantista Junularo (USEJ). Espereble, la ligoj, kiujn faris KEJO kun ili, ebligos, ke trio de nordamerikaj junularaj organizoj kunlaboru por pli efika funkciado. Box 2159 Sidney, BC, Kanado V8L 3S6 el Alumeto, n-ro 8-9, 95 ************************************************************************* Lerni E-on - per Internet ========================= En komputila fak-gazeto "PC-GO" aperis artikolo pri E-o "Lerni Esperanton": "La Internacia artefarita lingvo Esperanto estas speciale facila kaj pro tio facile lernebla. Tio nun ecx eblas pere de la reto "Internet". http://wwtios.cs.utwente.nl/esperanto/hypercourse/ Cxi tiu kurso estas jxus ellaborata; momente oni povas sekvi la cxapitrojn 1 gxis 6. Estonte estas planata transmeti ankaux la prononcadon de la vortoj perrete. Provekzempleron vi jam nun povas auxskulti de la "parolanta komputilo" sub http://wwtios.cs.ntwente.nl.say/ Notu: korekte algxustigita sonkarto estas antauxkondicxo." Bettina Radau ************************************************************************* Infanoj lernas E-on en Cxinio ============================= Renkonte al Internacia Geknaba Esperanta Somera Semajno '96, kun helpo de la gvidantoj de la elementa lernejo en Pekino, E-Asocio de Cxina Akademio de Sciencoj fondis la infanan E-kurson. Shen Chengru instruas helpe de bildoj, objektoj, kantoj, ludoj k.s. 45 infanoj de la kurso deziras korespondi kaj renkontigxi kun amiketoj en kaj ekster Cxinio. Kontaktu kun: E-asocio de Cxina Akadenio de Sciencoj, 52 Sanlihe, CN-100864 Beijing, Cxinio. Antaux nelonge la Asocio fondis similan kurson en la kvartalo Zhongguancun. Shen Chengru ************************************************************************* EP-agado - lauxspertaj konsiloj =============================== Klare mencii, ke la celo estas diskonigi la opiniojn, cxefe en la euxropa e-istaro. Diskonigi la dirajxojn - aux nur la plej gravan parton, se temas pri longa letero, sed kun antauxa permeso - de unuj al la aliaj. Ne atendi entuziasman reagon je la unua kontakto; iom post iom la ideo maturigxu. Ne aperigi negativan respondon, cxar, onte, tiu EP-ano pli malfacile povos sxangxi sian opinion, se jam gxi estas diskonigita. Tiam ni klopodu private rebati objektive, singardeme por ne rompi dialogon. Nia unua kaj gravega pasxo estu akceptigi la ideon, ke E-o povus helpi por solvi la lingvan problemaron en Euxropa Unio, sen damagxo por aliaj lingvoj kaj kulturoj. Ne suficxas skribi unufoje, sed pli malpli regule priinformi, por dauxre veki kaj nutri intereson pri E-o. Antauxdankon pro viaj komentoj kaj propraj spertoj. Sukcesegon en via agado! Germain Pirlot Steenbakkersstraat 21, B-8400 Oostende, Euxropa Unio ************************************************************************* Radioamatora QRX ================ La radioamatoroj, uzantaj Esperanton havas regulan "kunvenon" en la etero dimancxe kaj lunde je la 12.30 éT en la frekvencoj 3666, 7066 aux 14266 KHz-oj. Informoj pri la radioamatora E-diplomo, pri la agado de ILERA (Internacia Ligo de E-radioamatoroj) estas haveblaj cxe la nova prezidanto, jxus elektita dum la Tamperea UK: Wolf Kruger, DL6UDX, P.f. 7223, D-15872 Eisenhuttenstadt, Germanio ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1992 ---- Forgesite en tirkesto post la forpaso de gxia produktisto, Jacques-Louis Mahe (1912-1992), farigxas vidbendo la unua originala fikcia filmo en nia lingvo: Angoroj (1963). LF-koop eldonas tiun cxi filmon por savi kaj diskonigi fragmenton de nia originala kulturo, ateston de elparolo, bildon pri tuta generacio. Jacques-Louis Mahe estis konata ankaux kiel auxtoro de pluraj romanoj, aventuraj kaj humuraj, sub la pseuxdonimo Lorjak. Umberto Eco dedicxas sian atenton al interlingvistiko. La fama semiologo kaj romanisto, auxtoro de La nomo de la rozo, eldonos en la sekva jaro volumon pri La sercxado de la perfekta lingvo. En tiu cxi longa eseo estas abunda pritrakto de planlingvaj demandoj: speciala loko estas rezervita al Esperanto. Sed eble cxi tiu libro trovas sian plej trafan dimension kiel erudicia suplemento al alia romano de Umberto Eco: La pendolo de Foucault. Laszlo Szilvasi lancxas en Budapesxto la dusemajnan gazeton Eventoj. Plej ofte aperanta periodajxo en nia lingvo, Eventoj rapide atingos gravan rolon kiel informa kanalo precipe el orienta Euxropo. ************************************************************************* ILEI //// Instruistoj plene konferencis ============================= Cxiuj el la kvindek lokoj en la idilie izolita centro Ovik estis okupitaj dum la 29-a konferenco de ILEI. Tio okazis 50 km oriente Helsinki tuj post la UK. Pri la propedeuxtika valoro de E-o, kadre de raporto pri la propra instru-programo, rakontis italo Carlo Bourlot, dum lia samlandano d-ro Mauxro La Torre prelegis pri pedagogia terminologio. Tuta vespero dedicxigxis al spekto kaj reagado al la nova videa kurso Mazi en Gondolando, alia al geografia kvizo, kaj la lasta al la koncerto, prezentita de la mult-talentaj partoprenintoj de la paralele okazinta Tria Gimnazio de ILEI. Tri estraraj lokoj estis vocxdonendaj, rezultante en du novuloj: Atiljo Orellano-Rojas el Argentinio (kiu vojagxos vaste en la venonta jaro, duone en Euxropo, duone en Latin-Ameriko) kaj eldonisto Brucxjo Cassini el Italio. Nova honora membro de Ligo estas la antauxa prezidanto Edward Symoens. Dum la konferenco la plej nova eldonajxo de la Ligo estis lancxita, nome la ilustrita porinfana kantlibro de s-ro Jon Rom-mesmo el Norvegio, kies preparlaboroj estis iniciatitaj reage al la propono, farita en la konferenco de Voss, tri jarojn pli frue. La trankvila arbara situo kaj atenta prizorgo de la konferenca centro efektive memorigis pri Voss, sed nun suplementita per lago-simila maro kun remaj kaj nagxaj eblecoj. Duontaga ekskurso al Porvoo inkluzivis interesan fakan viziton al finna lernejo, kiu multan atenton versxas al metia kaj arta instruado. Okazis ekzamena sesio, serio de 10-minutaj prezentoj de konferencanoj kaj model-lecionoj, preparitaj por la gimnazianoj. Kvankam auxdigxis riprocxoj pri limigita trakto de la anoncita konferenca temo (La propedeuxtika valoro de E-o), cxi tiu iom intima konferenco lasos belajn memorojn cxe la plimulto de la partoprenintoj. Kiu ne rebildigos al si estonte la cxirkauxfajran kantadon kaj sxercadon en la preskaux nokto- meza krepusko? smg ************************************************************************* Lastaj inkunabloj sercxataj =========================== Alvoko por kompletigila Ludovikologian Dokumentaron En julio 1995, 108 jarojn post la Unua Libro, aperis la 17-a volumo de la serio Ludovikologia Dokumentaro (LD). Sub cxi-titolo kasxigxas grandioza kultur-evento apenaux rimarkata de la averagxa esperantisto. La japana esperantologo Ito Kanzi, post la eldono de la kompleta verkaro de Zamenhof, entreprenis rehavigi cxiujn E-brosxurojn aperintajn antaux 1900, la t.n. inkunablojn de E-o. Dank' al la kunhelpo de kelkaj specialistoj preskaux cxiuj 118 titoloj inkunablaj retrovigxis kaj aperis faksimile en la LD-serio. Preskaux, sed ankoraux ne cxiuj. En la jxusa volumo (p. 527) Ito starigas du listojn de ankoraux sercxataj inkunabloj. Pri kiuj verkoj temas? Listo 1: verkoj ankoraux tute ne trovitaj Ili estas la numeroj 32, 42, 50, 65 kaj 102 (cxi-numeroj rilatas al la t.n. "Nomaroj", en kiuj Zamenhof listigis la fru-tempajn eldonajxojn. Listo 2: unuaj eldonoj sercxataj Ili estas la numeroj 52, 53, 68 kaj 110 (Postaj eldonoj konatas kaj jam aperis faksimile). Ni iom okupigxu pri cxi-"fantomaj" verkoj en la espero, ke iuj legantoj niaj sukcesos nin helpi en la trovo de la originaloj. Inkunablo 32: Marietta Frollo: Dictionar international pentru romani. Vortaro por rumanoj. /Varsovio: Kelter 1889./ 1 folio grand-formata. (Kp. Bibliografio..., p. 18; BIL 2971). Kredeble temis pri unuopa folio (A3), simila al tiuj aldonitaj al la diversaj Unuaj Libroj. Nek la universitata biblioteko de Varsovio, nek tiu de Bukaresxto posedas gxin. Ankaux Davidov ne listigas gxin. Precipe la polaj kaj rumanaj esperantistoj devus traesplori cxiujn arkivojn kaj bibliotekojn. Inkunablo 42: L. Zamenhof: Worterbuch der internationalen Sprache. Deutsch-internationaler Theil. Meza vortaro germana-internacia. /Varsovio?/ 1891. 66 p. (Kp. Bibliografio..., p. 21; BIL 2423). Davidov ne konas gxin. Provoj ricevi gxin per la interbiblioteka prunto- servo fiaskis. UB Varsovio ne posedas gxin. Mi mem emas supozi, ke cxi-verko neniam aperis. Sed necesas plu erpi en cxiuj bibliotekoj. Oni memoru, ke Zamenhof komence ortografiis sian nomon Samenhof kaj ke li uzis pseuxdonimon D-ro Esperanto. Inkunablo 50: V. L. Kravcov: Vsemirnoje djelo. /Internacia entrepreno/. /Bogucxar?/ 1891. 46 p. (?) (Bibliografio..., p. 23; ne en BIL nek en Davidov). Cxiuj ceteraj detaloj mankas. Rusaj esperantistoj devus aktivigxi por elfosi cxi-relikvon. Inkunablo 65: L. L. Zamenhof: Novaj esperantistoj. Serio XIV. De 1./IV. 1893 gxis 1./VII. 1893. Nurnberg: Tummel 1893. 8 p. (Bibliografio..., p. 27; BIL 5023; Davidov ne konas gxin). Stojan atribuas gxin al Adam Zakrzewski, sed sxajne temas pri du malsamaj auxtoroj. Cxiukaze, precipe polaj kaj rusaj esperantistoj devus esplori por eltrovi cxi-verketon. El la sercxataj unuaj eldonoj restas nur du fantomajxoj, cxar la numerojn 68 kaj 110 ni elspuris en IEMW. Inkunablo 52: L. L. Zamenhof: The universal language Esperanto. Complete instruction book with two vocabularies, translated after the Russian of Dr. L. Zamenhof by R. H. Geoghegan. Nurnberg: Tummel 1892. 76 p. (Bibliografio..., p. 24; BIL 1859). Davidov ne konas gxin, sed tamen la eldonon de 1898 en germanaj bibliotekoj gxi ne trovigxas. Nek NUC (National Union Catalogue, registranta la posedajxojn de de usonaj bibliotekoj, cx. 500 volumoj). konas gxin. Estus utile plu sisteme trasercxi anglajn kaj usonajn bibliotekojn sub la nomoj de Samenhof/Zamenhof kaj Geoghegan. Inkunablo 53: L. de Beaufront: Manuel complet de la langvo internationale Esperanto avec double vocabulaire. Epernay 1892. 155 p. (Bibliografio..., p. 24, BIL 2084). Laux BIL gxi aperis en Epernay, sed presigxis cxe Tummel en Nurnberg. Davidov (p. 4) parolas ecx pri du eldonoj samjaraj. Necesus sisteme traesplori precipe cxiujn francajn bibliotekojn kaj arkivojn. Jen la listo. La regulaj kunlaborantoj de Ito Kanzi faris sian eblon. Nun la tuta kapabla esperantistaro devus peni por trovi cxi lastajn inkunablojn, ecx se la komuna forto-strecxo vanus kaj restus senrezulta. Tiam, kaj mur tiam, cxi-inkunabloj niaj efektive apartenos definitive al la regno de la fantomoj. Reinhard Haupenthal Schulstr. 30, D-66133 Saarbrucken, Germanio. Fakso: +49-681-816713. Uzitaj mallongigoj: BIBLIOGRAFIO... - Bibliografio de Esperanto. E- dokumentaro 17). - BIL - P. E. Stojan: Bibliografio de Internacia Lingvo.Hildesheim, New York: Olms 1973. - DAVIDOV - Bibliografio. 1. Katalogo de la biblioteko `-1911 de Georgo Davidov. Wolfwnbuttel; Hecker 1911. VIII, 129 p. ************************************************************************* La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonu iun internacian gazeton jam en la dauxro de la kurso! ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Tutmondaj Scienco kaj Tekniko ============================= Tutmondaj Scienco kaj Tekniko estas sinteza scienc-teknika sezona gazeto, redaktata de Sciencista-Teknikista E-Asocio en Cxina Akademio de Sciencoj kaj eldonata en la cxina kaj E-o. Gxi fondigxis en 1985, kaj estas distribuata en pli ol 40 landoj de la mondo. Artikoloj kaj informoj de la gazeto ofte reaperas en alilandaj jxurnaloj kaj gazetoj. En 1993 kaj 1994 Tutmondaj Scienco kaj Tekniko akiris unu post la alia subvencion kaj premion de FAME-Fondajxo kaj Fondajxo Grabowski. La celo de Tutmondaj Scienco kaj Tekniko estas kun E-o kiel perilo konduki internacian sciencan kaj teknikan interfluon, diskonigi fresxdatajn scienc-teknikajn informojn cxinajn kaj alilandajn, kaj servi al plifortigo de ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Cxinio kaj aliaj landoj. Estas dekkelkaj rubrikoj: Scienc-teknika forumo; Antauxvidu estontecon; Scienco-ekonomio-socio; Disertajxoj de la 5-a IAKSTE; Novaj produktoj kaj teknikoj; Komerca kunlaboro; Kuracado kaj sanprotektado; E-movado ktp. La redakcio bonvenigas abonojn, reklamojn kaj kontribuojn de cxiuj kolegoj kaj amikoj, kiuj subtenas la gazeton. Abonkotizo: 16 USD jare al UEA-konto; tekn-m aux pere de libroservo de UEA, aux al la peranto en via lando. 52 Sanlihe, Akademia Sinica, CN-100864 Beijing, Cxinio ************************************************************************* Ne lumas la stelo? ================== Nur 15 alilandanoj abonis al Ukraina Stelo, kies provnumero aperis en la kvanto 5.000 ekz. kaj estis senpage dissendita tra la mondo. el Ruslanda Esperantisto, auxgusto 1995 ************************************************************************* INTERESE //////// Centra Oficejo de UEA ===================== Mi havis la okazon viziti CO de UEA en Roterdamo. Estis bonega okazo sperti la etoson de vera Esperantujo tie. La nuna CO situas en la centro de Roterdamo. La konstruajxo estas tipa nederlanda brika urba domo: mallargxa, tamen kvaretagxa. En la teretagxo kun montrofenestro cxe la strato situas Libroservo, kie laboras Pasquale Zapelli, sendante librojn al cxiulandaj e-istoj. Eble kelkfoje venas interesitoj de sur la strato por acxeti ion. En la sama etagxo situas krome ekspedejo, kiun prizorgas Rob Moerbeek, kafocxambro kun eta kuirejo, kie oni havas neformalajn babilad-momentojn, grafikejo, kie laboras Roy McCoy, kaj en novkonstruita alo konferencejo "Zamenhof", kie kunsidas la estraroj de UEA kaj TEJO. Apud la nova alo situas ankaux eta gxardeno, kiun lauxdire prizorgas plejparte Marvin Stanley. En la unua etagxo situas la cxambroj de la gxenerala direktoro Simo Milojevicx, la financa fako (en la cxambro "Monte-Carlo"!), kiun prizorgas Marvin Stanley kaj Ina van den Krans kaj la kongresa administrejo, kie laboras Nikola Rasxic. Ankaux la sekretariino Atie van Zeist laboras tie. En la dua etagxo situas la biblioteko "Hector Hodler", kiu okupas du cxambrojn. Ankaux tie situas la oficejo de la direktoro Osmo Buller kaj redaktejo de "Esperanto" kaj "Kontakto", kie laboras Istvan Ertl kaj Francisco Veuthey. En la tria etagxo situas la logxcxambroj de volontuloj, kiuj laboras en la oficejo. En cxiu cxambro trovigxas bretaroj kun libroj kaj por libroamanto dauxrus certe semajnoj nur por trakribi ilin kaj por sercxi la plej interesajn. La kolekto de UEA estas, kompreneble, unu el la plej vastaj E-librejoj en la mondo. La "mondo" de la Centra Oficejo estas certe sociologie interesa kiel internacia laborejo, cxar tie laboras homoj el deko da landoj kaj la sola lingvo uzata estas E-o, kiu estas denaska lingvo de neniu el ili. Almenaux mi ne povis vidi iujn ajn obstaklojn aux mankojn en la kunlaboro tie. Estante en CO, oni sentas sin esti en la centro de tutmonda reto: cxiutage venas tien dekoj da leteroj el diversaj landoj kaj telefon- alvokoj. Tamen ekzistas ankaux sezonoj tie: antaux la estrar-kunsidoj cxiuj havas multe da laboro por pretigi raportojn, cxe la jarfino kiel ankaux tuj post la finigxo de la dua aligxperiodo estas amaso da laboro pro kongresaj aligxoj kaj en aprilo kaj en majo pro kongresaj mendoj. La komenco de auxtuno estas pli trankvila tempo kaj tuj post la kongreso, en auxgusto, plej multaj el la stabanoj havas siajn feriiojn. La meblaro de la cxambro "Kanado" estas donacita de Kanada E-Asocio, sed du el la cxarpentistoj, kiuj faris la acerlignajn tablon, segxojn kaj lignogravurajxon, estis findevenaj. Tion mi konstatis el la memortabulo pri la donaco de KEA. Mia vizito en la CO estis utila pro la granda kvanto de aferoj, kiujn mi sukcesis pritrakti kun Nikola Rasxic kaj aliaj, sed ankaux pro tio, ke vizitinte, mi havas ege bonan bildon pri la funkciuloj de UEA. Do, mi rekomendas viziton al CO al cxiuj, kiuj vizitos Nederlandon aux Belgion kaj havos suficxe da tempo. Eblas viziti CO-n kondicxe, ke oni anticipe informu sian alvenon. Jukka Laaksonen el Vekilo, 2/95 ************************************************************************* ALVOKO! /////// Reagu! ====== La 7-an de auxgusto 1995 vic-prezidantino de "Defense de la Langue Francaise", asocio por la "Defendo de la franca lingvo", deklaris dum elsendo de "Radio Courtoisie" (61, bd Murat, F-75016 Paris, Francio) i.a.: "Se vi lernas Esperanton, vi povos peti kafon, vi povos informigxi pri la horo de trajno, sed mi ne kredas, ke ekzistas literaturo en Esperanto; tio estas granda manko, granda diferenco"! Bonvolu atentigi sxin pri sxia eraro, mallonge, gxentile, sed france, ecx se via franca ne estas tute perfekta: Mme Brigitte Level, Vice-presidente Defense de la Langue Francaise,8, rue Roquepine, F-75008 Paris, Francio. Antauxdankon! Germain Pirlot ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Nekomercaj anoncetoj de abonantoj estas senpagaj Ingxeniero 27-j. - kun 25-30-jaruloj. Interesigxas pri arkitekturo, turismo, foto, lingvoj, tekniko: Korovin Igorj, Tokmakov per. 3/5 - 77, RUS-107066 Moskvo, Rusio. * * * 13-25-j. gelernantoj nepre respondos al vi: pri muziko, sporto, naturo, foto k.a. Ruta Bunkute, Topolus 11-2, LIT-4580 Alutus, Litovio. * * * Zsuzsa, 15-jara lernantino de liceo, sxatas lerni lingvojn, Burjan Zsuzsanna, str. Lacu-Rosu 178, Ghergheni, 4200 Harghita, Romania. Ankaux sxiaj amikinoj, komencantoj el la sama liceo: Monika, Gabriela, Kinga, kati kaj Erzsebet dez. kor tm. pri cxio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Interesatoj por organizi la duan Mondcxampionadon de ESxLI bv. skribi tuj al la prezidanto: Dan Maxwell, 8 cole St., Jamestown, RI, USA, 02835, aux al Esperanta Sxako: J. Canibal, Okruzni 867, CZ-734 01 Karvina, Cxehio. *** Nov-Zelanda E-Asocio havas novan adreson: P.O. Box 8140, Symonds Street, Auckland 1035, New Zealand. *** E-istoj en la tutmonda Universitato de la Tria Agxo. Ni jam konas kvindekon en 12 landoj, sed mankas cxefe Azio, norda Euxropo, Afriko. Donu kaj ricevu informojn per nia Ligilo cxe 17 The Grange, Shepherdswell, Dover CT 15 7QB, Britio. *** Raymond Bore, helpanto de Hugo Rollinger, komisiito de UEA pri tutmondaj ZEOj (Zamenhof / E-o - Objektoj), sciigas, ke li povas uzi fakson, +79- 724413. Li antauxdankas pro sciigoj pri la novaj ZEOj. La ekzakta inauxgurdato sendendotas kaj ZEO-foto sendindotas. Kompenso de la elspezo nepre sekvos. Raymond Bore, 481 Square Zamenhof, F-73000 Chambeery, Francio. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor