Eventoj n-ro 084, 2/auxgusto - '95, retposxta versio ***************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Kiel, kien, kion? - Utila "Proponaro" - Pasporta Servo - baldaux! Faka aplikado: - Elektronika komerco kun ekologiaj indikiloj - Kristnaska komerco Arangxoj: - Festivalo de E-filmoj - Vina seminario - Danuba E-Randevuo - Infanoj amuzigxis - Kongresi en Siberio - Kataluna Kongreso - KALENDARO Movado: - Intervjuo kun la nova prezidanto de KCE - Poltavanoj en E-kafejo - "Sen Pardono" - sen kosto! - Seminario en Nancy - Strato portas nomon de esperantisto - Baltmara kunlaboro - 25 jaroj... 1991 ILEI: - Internacia ekzameno en Kubo Kulturo: - "Vagabondo" por la Baghy-muzeo Jxus okazis: - Kongreseroj Kluba vivo: - Kiel fari bonan reklamon por komenci E-kurson? Konkurso: - Belartaj Konkursoj de UEA - 1995 - Konkurso pri modela Esperanto-parolo - Internacia konkurso por plenagxuloj Esperanto en radio: - Oni sxtelis E-programojn... - 3 E-elsendoj en Toulouse Alvoko!: - Katastrofa inundo - Memore al Hiroshima Interese: - La promenanta monbileto - Mortantaj lingvoj - Nova E-posxtkarto Movada humuro: Anoncetoj: ************************************************************************ TITOLPAGxE ////////// Kiel, kien, kion? ================= Proverbo: Se iamaj metodoj portas sukceson, ripetu ilin, se ne, uzu aliajn. Jen la cxefaj demandoj por nia estonteco. KIEL? KIEN? KION? Kien ni iru? Al kio ni celu? Kaj kiel atingi? - Kiam? Tuj! - Kiu? Sendube, VI kaj MI! Se ni ne pusxos Esperanton, neniu pusxos. Vi kaj mi, ordinaruloj, devos sxangxi la etoson ne nur de la Asocio, sed ja la sintenon de la mondo rilate al Esperanto. Mankas al ni granduloj. Ni ne havas Estron, Korifeon, kiu kapablas inspiri la movadon. Homon kun influo, kun persona magio, homon kun revoj kaj vizioj, kiu persvados nin kaj gvidos, trenos nin antauxen. Tial ni mem devas ellabori nian propran sorton - aux cxu ni preferas, ke la hazardo gvidu nin, kiel kutime? Kion farus tiu Korifeo? Donus pozitivan, ecx agresan sintenon al nia agado. Tiu kunordigus cxian agadon, inspirus subtenantojn kun certeco, kuragxigante, gvidante. Tiu prezentus nin antaux auxtoritatuloj de eduka, komerca, politika mondoj kiel ties egalulo, ne kiel petanto. Tiu reprezentu nin antaux cxiu homrondo kiel seriozan kaj gravan asocion, necesan al monda prospero, bezonatan en ties sfero. Konvinku influhavajn homojn --------------------------- Nia cxefa espero kusxas cxe negocistoj, komercaj, edukaj kaj politikaj. Ni devas konvinki la homojn, kiuj havas potencon super decidoj. Ankaux jxurnalistojn. Necesas amikigi kaj konvinki la cinikulojn en la gazetara mondo, cxar ili povas helpi konvinki aliajn. Sed ni konvinku, ne petu. Ni uzu seriozajn sloganojn, kiuj emfazas la praktikajn aspektojn de E-o, evitante "Ponto tra Euxropo", "Brakoj cxirkaux la mondo". Tiuj estu internaj sloganoj, sed ne por la praktika mondo. "Esperanto estas la internacia lingvo", "Euxropa Komerco bezonas komunan lingvon", "Esperanto, la unua lingvo en lernejoj", "Vi havas la problemon. Ni havas la respondon!". Kiel konvinki? Per praktikaj pruvoj. Ni kunvenu kun la internaciaj politikistoj kaj komercistoj, en lokoj, kie ili ne povas ignori nin - ecx en ties propraj kunvenejoj. Ni persiste kaj defie invitu ilin observi, kiel ni povas fari tion, kion ili ne povas... nepre al la aferkunvenoj de la Universalaj Kongresoj. Mi forte esperas, ke nia Universala Kongreso iam okazos en la Euxropa Parlamentejo, kun persvadaj invitoj al partopreno de cxiu Parlamentano. Ni pruvu niajn asertojn. Mi opinias, ke tiuj homoj estas nun pli pretaj ol ni iam supozis. Ni preparu kursojn por politikistoj kaj edukistoj, kun imponaj lernolibroj kaj vortaroj specialistaj. De tiuj ni disdonu resumojn senpage. La grupoj ekzistu por laboro ---------------------------- Ni cxesu malsxpari tempon fondante lokajn grupetojn por trinki kafon kaj krokodili kun krakado de biskvitoj. Niaj Grupoj ekzistu NUR por laboro, por brui en ekstera mondo, ne por distrado kaj reciproka amuzo. Landaj kaj federaciaj kunvenoj okazu por organizado de laboro en sia regiono, ne por ekzerci komencantojn. Kiam ni fondas Grupojn, ni sciu la motivojn kaj celojn, la neceson de tiu Grupo! Ni ne fondu Grupojn kun regulaj kunsidoj por nur poste demandi "Kion ni faru por plenigi la programojn?" Grupoj havu konatan, bezonatan celon, kiu pretigas membrojn por labori por progresigi E-on. Ni ne sercxu horplenigilojn, sed kunvenu por plenumi taskon bezonatan - da kiuj ja abundas! Kursoj kaj instruado okazu aparte de tiuj Grupoj. Hejma lernado estu la normo, kun lauxbezona helpo kun konversacio. Fakte ne tro gravus se nur malmultaj homoj lernus nun E-on! Ordinaruloj, la pleboj, ne portos nin al la "fina venko". Sed kelkaj centoj, ecx dekoj da eminentaj politikistoj tute sxangxus cxian aspekton de nia afero. Ne gravas, cxu ili estas sxtalkapaj registoj aux praktikaj idealistoj; tiuj regas la mondon - ni skuu ilin. Tiajn ni konvinku, ne la homon en la strato. Simile, se iu potenca internacia firmao komencus uzi E-on en siaj internaj komunikajxoj, tio sxangxus la situacion - eble ankaux nian lingvon! Tiajn ni devas konvinki, ne la klientojn, kiuj acxetas iliajn varojn en la magazenoj. Ni havas kapitalon, kiun ni ne sagxe ekspluatas. Ni ofte malsxparas nian monon, influante homojn, kiuj ne havas potencon en la influendaj rondoj. Ni elspezas monon por inviti ludemajn infanojn, kiuj cxesas lerni post du-tri tagoj. Ni kongresas por amuzi nin kaj por diskuti neutilajxojn. Ni sxajne amas bagatelajxojn. Nian monon ni elspezas po pecetoj. Pecego farus bonan imponon, se uzata sagxe. Cent pecoj perdigxas, mil pecoj perdigxas, ni perdas kaj perdas konstante. Unu pecego povus bati la kapon de la celatoj. Ni investas nian monon kaj diras: "Ni konservas por la estonteco". Mi demandas: "Kiam venos tiu estonteco?" Dum 90 jaroj membroj kontribuis monon por nia uzo, kaj dum 90 jaroj oni amasigis "por estonteco". Amikoj... La estonteco estas nun! ----------------------- Dum mi estis sekretario de EAB (E-Asocio de Britio - ndlr), mi ofte sentis, ke mi estas sxargxcxevalo, kiu helpas pen-treni farmbienan kamionon tra profunda koto, kamionon, de kiu iu forsxtelis la radojn. Tiun kamionon kelkaj trenegadas, dum plej granda nombro (certe ne vi?) sursidas, kantante, kartludante, legante, dormante... kaj foje jxetante kritikajn sxtonojn al la cxevaloj. Sxajne la esperantista mondo - tio estas esperantistoj mem - ne deziras esti kompetenta. Nur svage plenumi la minimumajn taskojn por vivteni la lokan grupon - ecx ne tiom. Tial la negativeco, ecx de multaj funkciuloj, kondukas al situacioj, en kiuj tiuj oficantoj sercxas cxiun motivon/kauxzon por NE fari tion, kion proponas iu entreprenemulo. La maldevigaj pretekstoj saltas tuj al ties langoj kaj rapidas el la busxoj antaux ol oni komencas konsideri, cxu aux ne la propono estas praktika. Nur kiel oni devus NE fari, sen sercxi rimedojn por venki obstaklojn. Negative rifuzinte ili sidas en sia ofico, kontentaj, ke ili sxparis monon kaj energion. Se ni nun elspezus duonon de nia kapitalo, tio povus reveni trioble, cxar membroj volonte donas monon al entuziasmaj entreprenoj. Ni starigu kason por kolekti monon por pli grandskalaj faroj. Ne atendu la sukceson - kreu gxin! ---------------------------------- Ni cxiam agu pozitive, foje ecx agrese, ne atendu sukceson, sed kreu gxin; ni decidu, ne esperu; ni asertu kaj ecx akuzu, ne petu. Ni invitu kontribuojn de Federacioj anstataux enkasigi al ili neuzitajn sumojn. Federacioj faru eksteran propagandon, aux perdu la subvencion nun donatan. Necesas pliigi la stabon gxis minimume tri pagatoj kun specifaj taskoj - publikeco, komerco, korespondado k.s. Samtempe ni faciligu per subvencioj la valorajn volontulojn, kiuj dedicxas tempon kaj talentojn al la laboro. Ni havas valoran varon, ni konsciu pri tio kaj premu gxian uzon en gxustaj medioj... por la bono de la mondo kaj ni mem. E-o ne estas nura feria frivolajxo. Ne traktu gxin tiel. Multaj "subtenantoj" opinias gxin ia privata klubo; do ili faras, ke aligxo al la klubo estu malfacila al tiu, kiu agitus la kacxon, aux perturbe maltrankviligus la kvietan etoson. Kontrauxe membreco de la E-komunumo estas/estu privilegio. Honoron ni donu al vi kiam vi antauxenigas la aferon. Ni cxesu infane cxikani pri lingvaj plibonigoj - ri, sxli, no ktp. Tiaj aferoj estas por la proponantoj de Glaso kaj Intraligno. Tiuj, kiuj vere uzadas la lingvon, spertas la plenan nebezonatecon de cxio tia. Pli potenca movado ------------------ Do ni varbu membrojn laboremajn, ne tiujn, kiuj sucxus nian energion kaj monon. Tia movado estos malpli granda, sed pli potenca. Forlaso de iuj pli - malpli gravaj aferoj sxokus kelkajn homojn, kolerigus aliajn. Ekzemple: la literaturo jam pruvis, ke E-o estas kapabla plenumi tiun rolon de lingvo, esprimi emociojn, koleron, amon, gxojon, fidemon k.s. Ne necesas dauxrigi novajn pruvojn. Ni eldonu malpli estonte. Ecx teatri malpli? Suficxe jam ekzistas. Ni pruvis per Lapennecaj prelegoj kaj seriozaj deklamoj, ke elokventeco estas natura en Esperanto. La politikistoj notu tion. Ni faru demonstraciojn de tio. Mankas ankaux sciencaj kaj teknikaj verkoj. Tiujn, ne poemojn kaj noveletojn ni eldonu. Ni cxesigu tiun tempomalsxparan Free Postal Course (senpaga koresponda kurso- ndlr). Ni cxesu celi al U3A, sed prefere al universitatoj. E-o ne plu estas rimedo por kolekti il. pk. kaj pm. Jes, tiujn oni povas fari, sed flanke, kiel periferiaj agoj. Por kio ekzistu komuna lingvo? Vojagxado, Komerco, Negocado, Neuxtrala Dokumentado, Internaciaj kontraktoj, translimaj radioinformoj, mondaj komputilaj retoj, direktado en aviado. Ni investu la monon pozitive, ne en akcioj, sed en faroj. Perfekta ekzemplo estas NoJEF, kiu UZAS monon. Ni subtenu la italan organizajxon La Partio kaj La Universitaton de San-Marino. Ni donu publikecon al Pola Radio, Cxina Radio, Sarajevo kaj ties elsendoj en E-o. Ni subvenciu la agadon de la junulara organizo, ne la ekziston. Nia gazeto Brita Esperantisto, BE estu multege pli impona, A4, kun glacea kolora kovrilo. Eble trimonata, pli dika, pli serioza. Alivorte, aspekti pli profesia. Tiu paperacxo SALUTON! malaperu aux igxu parto de BE kun aparta redaktoro. Ni investu la monon kaj homhorojn en pozitivaj faroj. Ekzemple, ni okazigu konkurson inter lernejoj, kun granda sumo por sukcesa klaso, kun premio de ferio cxe alilanda E-evento. La kosto atingos milojn da britaj pundoj, kaj milionoj da britaj homoj, kiuj auxdus pri la konkurso. Ni reklamu en edukaj gazetoj. Ni foje reklamu cxe radio aux en jxurnalo. Ni tion jam timis. Ni timas, ne la elspezon, sed ke eble tio estus tro sukcesa, kaj ni ne kapablus trakti la sukceson. Estas hontinde, ke en Londono, la cxefurbo de Britio kaj unu el la gravaj centroj de la E-mondo, ni ne povas gastigi ofte eminentajn vizitantojn. Se la nuna centro ne estas tauxga, ni trovu alian, aliloke. Tie kunvenu la federaciaj kaj la fakaj societoj; eble ankaux la Londona Klubo; tie trovigxu aparato por kopii sonkasedojn, por fari fotojn, kun arkivo de fotoj kaj kasedoj por publiko. Aliaj landoj povas funkciigi domojn por ferioj, seminarioj, turismo: Chaux-de-Fonds, Gresillon, Paderborn, ecx la Cxeha Respubliko. Ni, unu el la gravaj turismaj centroj, ne povas! Mirigas min scii, ke multaj kapablaj esperantistoj vojagxas alilande, sed neniam kontaktas la tiulandajn esperantistojn. Por kio oni lernas la lingvon? Pensu, kiom tia kontakto kuragxigus la lokajn homojn, precipe tiujn, kiuj neniam vojagxas alilanden mem. Vi helpas ilian publicon. Babilumo kun niaj samgrupanoj estas senutila; konversacio kun aligentuloj estas la tuta celo de Esperanto. Kial ne tiel uzi. Kial, alie, lerni la lingvon??? Se ne kredas - aligxu al kriketa klubo -------------------------------------- Iam, evidente, Euxropo adoptos unu komunan lingvon. Tio okazos. Se oni ne kredas tion, mi petas, ke oni aligxu al kriketa klubo kaj nur sendu donacon al EAB. Cxu tiu komuna lingvo estos Esperanto? Se jes, tio kredinde okazos spite de la nuna E-movado. Kaj se jes Esperanto, tiam saltos sur nian kamionon pli da subtenantoj kun "I was once an esperantist! (Mi estis iam esperantisto)" kaj "I always believed in Esperanto, you know. (Mi cxiam kredis je Esperanto, vi scias)" Tiujn ni ne bezonas. Ili ne partoprenu feston senmerite. Ni bezonas NUN monon kaj energion. La situacio estas jena. Ni povas senespere sxpari nian energion kaj monon, kaj stagne resti dormeme kredantaj pri ebla sukceso... kiel gxis nun. Aux pli forte, pli profesie, pli pozitive agadu. Tia estas la elekto. Ni fieru esti esperantistoj kaj partoprenu la venontan sukceson; aux ni pigre rigardu dum iu alia sxtelos de ni nian sukceson. Will Green Du proverboj: Se vi cxiam promenas samajn stratojn, vi cxiam atingos samajn lokojn. Provu aliajn stratojn. Ne staru tro longe en la sama loko. Por fari progrerson, faru sxangxojn. iom mallongigite el La Brita E-isto, apr./95 ************************************************************************* Utila "Proponaro" ================= Pluraj E-grupoj kaj individuaj esperantistoj strebas disvastigi se ne la movadon, do almenaux informojn pri la Lingvo Internacia. Fervore, pasie, noble, interese, sed foj-foje, ve! - fusxe... Por helpi en tiu laboro, Flandra E-Ligo eldonis libron Proponaro por la Esperanto-informado, verkita de Marcus Sikosek. Kion ni volas komuniki al la ekstera mondo pri E-o? Kiucele? Kion ni devus eviti dum la informado? Tiuj kaj multaj aliaj demandoj estas respondataj en la libreto, kies celo estas: trovi kaj proponi la faktojn pri la E-mondo (nombro de esperantistoj, la "logikeco" de E-o, la varb-efiko de UNESCO-rezolucioj, la deveno de Zamenhof ktp.); ordigi la trovatan kaj kontribui al kohera koncepto pri E-o; helpi al esperantistoj, kiuj deziras informi pri E-o al la "ekstera mondo". Pasxon post pasxo la auxtoro esploras (kune kun la leganto, inter kiuj ecx la plej spertaj povas trovi por si multe da interesaj momentoj) faktojn pri la stato de E-o, pri lingvaj kaj praktikaj aspektoj, pri la movado ktp., uzante multnombrajn fontojn. La libro estas bonega helpilo po cxiuj, kiuj laboras en la sfero de propagando. Marcus Sikosek: Proponaro por la E-informado. 66 pagxoj A/5, 900 BEF + sendokosto. Eldonis Flandra Esperanto-Ligo. A. J.unusov Rim: Ecx se ne kun cxiuj tezoj de la "Proponaro" ni konsentas, ni tre rekomendas la libron por cxiu aktivulo. La red. ************************************************************************* Pasporta Servo - baldaux! ========================= Hodiaux mi sendis el la presejo la unuan pakajxon de 26 ekz. al CO en Rotterdamo. Aliaj pakajxoj al Rotterdamo sekvos. Ne alvenis ankoraux la adresetikedoj. Duan labortagon post ricevo mi dissendos PS al gastigantoj. Maciej Wnuk nepo@forigu.gate.maloka.waw.pl ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Elektronika komerco kun ekologiaj indikiloj =========================================== La Komunumo de Gotlando en Svedio intencas enkonduki elektronikan komercon kun ekologiaj indikiloj. La elektronika komerco signifas tutan aferzorgon (oferto, mendo, fakturado ktp.) pere de internaciaj komputilaj retoj. Cxe la elekto inter la oferto oni intencas decidi konsiderinte ankaux la ekologiajn trajtojn de la produkto (kemia- venena- enhavo, recikleblo ktp.). Sed kiuj informoj necesas por kompari la produktojn kaj povi direkti la acxetojn, ke ili kongruu kun la principoj de dauxriga evoluo? La Komunumo de Gotlando okupigxas pri la realigo de gxuste tiu projekto pere de sveda samtema fondajxo. Ili opinias, ke tiu cxi projekto ampleksu ne nur svedajn kaj nordiajn komunumojn, sed farigxu ankaux internacia. Se vi volas partopreni, bv. kontakti nin kiel eble plej frue. En la nuna unua fazo ni kalkulas pri sinanonco de potenciale interesigxantaj urbaj komunumoj, aux de personoj havantaj proksiman rilaton al tiaj intanscoj. Gotlanda Komunumo Eko-komunuma projekto, Martin Strid Skarphallsgatan 16., S-62182 Visby, Svedio ************************************************************************* Kristnaska komerco ================== Cxiujare en decembro homoj en multaj landoj dissendas amason da kristnaskaj kartoj, por kiuj ili elspezas amason da mono; ili ankaux acxetas donacojn. Multaj bonfaraj organizoj profitas la sezonan spezemon per kristnaskaj katalogoj, kiuj enhavas precipe kartojn kaj donaceblajxojn. Sed kie restas "La Esperantaj Eldonejoj" en cxi tio? En la periodo antaux Kristnasko mi vidis ecx ne unu oferton pri belaj kristnaskaj kartoj kun Esperanta teksto, kiujn mi certe estus acxetinta por sendi al miaj neesperatistaj konatoj. Ankaux rilate donaceblajxojn mi suspektas, ke ekzistas preterlasitaj okazoj. Versxajne eblus vendi al esperantistoj ankaux jenajn aferojn por donacado al ne-esperantistoj: - libroj, kun belaj bildoj kun ne tro multe da teksto en Esperanto; - nacilingvaj tradukoj de Esperanta literaturo; - mapoj; - ludkartoj; - leterpapero kun konformaj kovertoj; eventuale unu el tiuj afisxoj, en kiuj oni povas vidi tridemensiajn formojn, se oni gxuste strebas - kun Esperanta temo, kompreneble. Kelkaj el la varoj jam ekzistas; aliajn necesas krei. Sed cxiuokaze necesus plani bonan vendokampanjon, por ke ili atingu la acxetantojn. Kompetentuloj, kiuj volas bone komerci je Kristnasko 1995 kaj samtempe helpi la movadon per bona publikeco, devas ekplani sian kristnaskan sortimenton jam nun. Edmund Grimley Evans, Britio Ret-adreso: etg10@forigu.cam.ac.uk ************************************************************************* Komputika Leksikono aperis ========================== Komence de julio 1995 eldonejo Sezonoj (Jekaternburg, Rusio) eldonis Komputikan Leksikonon, kiun verkis siberia sciencisto Sergio Pokrovskij, jxus elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto. En la intervjuo por Ruslanda Esperantisto la auxtoro substrekas, ke "se oni rigardas E-on "la nova latino" - tio implicas universalismon ne nur geografian, sed ankaux funkcian. Tiam E-o nepre devas esti ankaux la lingvo de scienco kaj tekniko, por ke la esp-istoj povu paroli ne nur pri la vetero kaj vojagxoj, sed ankaux pri la komputilaj aferoj, kiujn multaj el ili jam havas en sia hejmo aux oficejo. Mi ne estas malamiko de la angla, lauxbezone mi cxerpis terminojn el tiu lingvo, kiu vere estas nun la faka lingvo, sed mi nepre volas, ke tiuj pruntoj estu ne tro multaj kaj bone adaptitaj al la spirito de E-o." La verko estas enciklopedia vortaro pri la komputika scienco (informadiko), entenanta 1960 terminojn E-jn kun difinoj kaj klarigoj. Precipe atentitaj estas la bazaj nocioj de teoria komputiko, diskreta matematiko, programado, personaj komputiloj, surtabla tipografio. Lauxeble la programada temaro estas prezentita en Paskalo kaj la verko entenas priskribon de cxiuj nocioj de tiu programlingvo. La apero de Komputika Leksikono signifas gravegan pasxon antauxen en la apliko de E-o kiel vere scienca moderna lingvo - ja ecx tute ne multaj etnolingvoj havas propran terminaron en cxi-sfero! Sergio B. Pokrovskij. Komputika Leksikono. Jekaterinburg: Sezonoj, 1995, 365 pagxoj. Mendeblas cxe UEA aux rekte cxe la eldonejo: pk. 162, RUS-620014 Jekaterinburg, Rusio. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Festivalo de E-filmoj ===================== Festivalo de Esperantaj filmoj kaj video-filmoj (amatoraj kaj profesiaj) okazos en Brno (Cxehio) 20-23-an de oktobro 95. Gxin arangxas Cxeha E-Asocio kaj Kava-Pech. Celo de la festivalo - pruvi, ke en E-o ekzistas bonkvalita origina film- kaj video-kulturo. Kategorioj de la filmoj: edukaj kaj klerigaj, trukfilmoj, dokument- kaj vojagxfilmoj, ludataj filmoj. Akcepteblas filmoj maks. 20-minutaj de jenaj teknikaj karakteroj: Video: VHS / S-VHS / U-Matic en la normoj PAL / SEKAM / NTSC. Filmoj: Super 8 - magneta trako, aux 16 mm - magneta aux optika trako. La jxurianoj (kiuj mem ne rajtas prezenti siajn filmojn) estas sercxataj. Auxtoroj de la filmoj devas sendi aligxilojn kun nomoj de la filmoj kaj ilia priskribo plej malfrue gxis la 15.09.95. La filmoj kaj videofilmoj devas atingi plej malfrue 2 semajnojn antaux la komenco de la festivalo. Partoprenkotizoj: depende de la lando kaj tempo de la aligxo de 5 gxis 40 DEM. Logxado: Depende de kategorio de 22 gxis 54 DEM por unu noktado. Aligxoj, plia informo cxe: Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Fakso: +42-2-9912126 Rete: chrdle@forigu.kava-pech.cz ************************************************************************* Vina seminario ============== Cxeha E-Junularo invitas vin al la jam 7-a Vina Seminario, unika en Esperantio. Gxi okazos en Vracov 28.9 - 1.10.95. En la programo: prelegetoj, faka ekskurso al vinproduktejo, kvizo kun premioj, busekskursoj, lernado de popolaj kantoj kaj dancoj, vespero en vinkelo, amuzvespero... Devizo de la arangxo: Oni drinkas ne pro tio, ke oni falu, sed pro tio, ke oni suprenlevigxu! Kotizoj: depende de la lando kaj agxo - de 980 KCZ - gxis 100 DEM. Aligxoj cxe: Jana Burianova, Renneska 35CZ-63900 Brno, Cxehio. Tel.: +42-5-323774. Rim: Hungaroj aligxu kaj pagu cxe la red. de Eventoj! Tel: 2828885. ************************************************************************* Danuba E-Randevuo ================= La randevuo okazos en Svisxtov (Bulgario), la 7-8an de oktobro 1995. En la programo: - Cent jaroj de kino: bulgara premiero de Babel; - Premiero de Bulgara Esperanto-Teatro: Triptiko de Giorgio Silfer; - Ekspozicio 25 jaroj de Literatura Foiro (en Esperanto kaj en la bulgara); - Prezento de novaj libroj: Dekamerono de Giovanni Bocaccio en traduko de Perla Martinelli kaj Gaston Waringhien, La floroj de l' krepusko de Sergxo Elgo, Fabeloj de mia avino de Hasan Jakub Hasan. Esperanto, p.k. 26,BG-3000 Vraca, Bulgario ************************************************************************* Infanoj amuzigxis ================= La 29-an Internacian Infanan Kongreseton cxeestis 30 infanoj el 11 landoj. Gxi okazis 23 km-ojn for de Tampere, samtempe kun la UK. Infanoj nagxis kaj boatis en la lago, ludis kaj amuzigxis, vizitis UK por partopreni la Internacian Vesperon, prezentinte kantojn, skecxon, orkestretan muzikon. Unu novajxo cxi-jare estis, ke eblis pruntepreni muzikajn instrumentojn. Pri la infanoj zorgis Tuomo Grundstrom, Helen Fantom, Kristoforo Fettes, Zigfrid Kivisto, Mary Tahtinen kaj Janina Tokarska. Ian Fantom ************************************************************************* Kongresi en Siberio =================== Post longa pauxzo en Rusio estas denove organizataj tutlandaj esperantistaj kongresoj. Cxi-jare la kongreso okazos inter la 6-a kaj 10- a de oktobro en Tjumeno, la plej malnova rusa urbo en Siberio. La kongresa temo estas "Esperanto kaj socio"; la organizantoj atendas kontribuojn de diverslandaj kaj diverstendencaj esperantistoj. Ni diskutos la temon teorie en plen- kaj labor-kunsidoj kaj praktike - kadre de la internacia Ago-Tago. En la kongresa programo estas ankaux jarkunveno de la Landa Asocio (REU), pluraj klerigaj, kulturaj kaj distraj arangxoj. La kompleta kvintaga programo (tritaga kongreso, logxado, trifoja mangxado, cxiuj ekskursoj) kostas nur 180 NLG. Por aligxintoj bezonantaj rusian vizon, REU sendos oficialan invitilon. Adreso: Pk. 67, RUS-620077 Jekaterinburg, Rusio Fakso: +7-3432-518647 Esperanto 224501 Rete: hrgo@forigu.sbank.e-burg.su ************************************************************************* Kataluna Kongreso ================= La 27-a Kataluna Kongreso de E-o okazos 12-15 .10.95 en Mataro, la cxefurbo de El Maresme. En la programo - akceptado en la Urbodomo, filmoj, artaj prezentoj, ekskursoj, bankedo... Kotizoj: depende de la kategorio kaj tempo de aligxo de 0 (!) gxis 4.500 pesetoj. Tranoktado: de 2.100 gxis 5.000 pesetoj. Por junaj kongresanoj - junulara restadejo tre favorpreze. Plia informo, aligxoj cxe: Apartat 290 - 08200 Sabadell, Hispanio. Tel.: +34-7987385. ************************************************************************* KALENDARO ========= Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio. Por "ekhavi apetiton" ni aperigas kompaktajn informojn pri cxiuj arangxoj, pri kio ni scias por la sekva monato, eluzante la fakton ke momente Eventoj estas la plej ofte aperanta movada E-revuo. Pliajn informojn, aligxilojn petu de la menciitaj adresoj. 16.09. Cxedanuba Renkontigxo, Nove Zamky. Inf: Erno Geleta, Nam. rep. 2/11, SK-940-65 Nove Zamky, Slovakio. 17.09. Trilanda Renkontigxo, Aachen. Inf: Wolfgang Bienen, Eynattener Str. 56, D-52064 Aachen, Germanio. 19-21.09. 1-a Internacia Scienca Konferenco de la Trafikfakultato de la Universitato en Pardubice. Inf: str. Studentska 84, CZ-530 09 Pardubice, Cxehio. 21-24.09. Cseh-metodika A-kurso, Petzov. Inf.: GEJ, Chaussestr. 8, D- 10115 Berlin, Germanio. 22-24.09. Auxtuna Kultura BELO-Kunveno, Waldkraiburg. Inf: BEL, Waterloostr. 21, D-86165 Augsburg, Germanio. 22-24.09. 6-a Kolonja E-semajnfino, (IS-preparseminario). Inf: E-junularo Kolonjo, Gemarkenstr. 150, D-51069 Koln, Germanio. 23-24.09. Auxtunaj Tagoj en Naantali, Finnlando. Inf: E-societo Turku. 24.09-01.09. 21-a Internacia Forumo de E-Turismo, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. 24-27.09. 21-a Internacia Foiro de E-Turismo, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curiw 10, PL-85-094 Bydgoszcs, Polio. 24.09-01.10. Studumo pri Turismo kaj Kulturo, 1-a sesio, Bydgoszcz. Inf: Monda Turismo, ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. 28.09-01.10. 7-a Vina Seminario, Vracov. Inf: Jana Burianova, Renneska 35, CZ-639 00 Brno, Cxehio. 29.09-01.10. 12a Kongreso de Polaj Fervojistoj-Esperantistoj, Venecio, Polio. Inf: Janina Bankowska, ul. Mlynska 27, PL-89-400 Sepolno, Polio. 29.09-1.10. Per trafa varbado al sukcesa kurso, Hamburg. Inf: Hamburga E- Societo, Klaus-Groth-Strasse 95, G-20535 Hamburg, Germanio. 29.09-01.10. Kultura Festivalo, Usti nad Labem, Cxehio. Inf: Armin Grotzner, Giessubel 36, D-96317 Kronach-Gehulz, Germanio. 30.09-07.10. "Ferioj kaj Esperanto" temo: ekologio. E-infan- tendaro cxe Berlino. Inf: E-Junularo Brandenburgio, Berliner str. 49, D-14467 Potsdam, Germanio. 30.09-07.10. Auxtuna seninario de E-Junularo, Brandendurgio. Inf: Berlinerstr. 49, D-14467 Potsdam, Germanio. ************************************************************************* MOVADO ////// Intervjuo kun la nova prezidanto de KCE ======================================= Fragmento de intervjuo kun Giorgio Silfer, prezidanto de Kultura Centro Esperantista en La Chaux-de-Fonds La apogantaro de KCE estis kunvokita al eksterordinara asembleo por decidi, cxu dauxrigi la aktivecon aux malfondi la Centron. ... La alternativo venis el la propono de d-ro Tazio Carlevari. Surbaze de tiu propono la Asembleo elektis tute novan estraron, ligitan al specifa programo por 1995. Kiuj estis la plej gravaj punktoj en tiu programo? KCE deifinitive apartigxas de Gastejo Edmond Privat, ne nur jure, sed ankaux organize kaj finance. GEP restos la posedanto de la domoj (momente ankoraux tri, sed baldaux nur du) kaj samtempe kun la cxefa kapitalo transprenos cxiujn sxuldojn. KCE farigxos luanto de kelkaj lokaloj (la kontoroj kaj la klascxambroj) kaj okupigxos pri la servoj: kursoj, libroservo, monata cirkulero ktp. La hotela dimensio draste reduktigxos (restos ne pli ol dekkvin litoj je dispono) kaj la restoracio malaperos (krom la matenmangxoj kaj porokazaj fonduoj aux rakletoj). La laborfortoj koncentrigxos al la origina projekto: internacia feria altlernejo. Kaj KCE ne dungos funkciulojn, sed sercxos (intertempe jam trovis) volontulojn, en formo de juna emerita paro aux simile oportuna solvo. Cxu tio signifas, ke la malfacilajxoj de KCE cxesis? La malfacilajxoj de KCE estis esence la malfacilajxoj de GEP. GEP restos kun siaj problemoj (kvankam malpli drastaj ol antauxe, pro la malkresko de la sxuldoj, post la vendoj de la senmoveblajxoj), dum KCE plu iros laux sia vojo. En ekstrema kazo, se GEP likvidigxos, KCE luos aliloke siajn lokalojn. La nova estraro de KCE koincidas kun la estraro de LF-koop: cxu tio signifas, ke LF-koop ensorbis la Centron? Ne. Unuavice, la nova estraro respondas pri siaj agoj antaux la Asembleo de KCE, kiu refarigxas nia centra instanco, post la periodo de fakta komisarado fare de GEP (1990-94). Duavice, KCE ne estas kolektiva membro de LF-koop, do ekzistas nenia reciproka devontigxo. Sed sendube KCE profitos el la reto de transnaciaj kontaktoj, kiujn havas LF-koop. Kaj la homogeneco de la nova estraro estos ege oportuna por pli efika laboro. Unuafoje ekde la fondo de KCE s-ro Claude Gacond ne plu estas en gxia estraro. Kiel vi komentarias cxi tiun gravan novajxon? Gxi ne estas tiel grava, kiel gxi sxajnas. Claude Gacond estas unu el la historiaj patroj de KCE, la sola, kiu restis aktiva: pluraj forpasis, kiel la karmemora prezidinto August Braun; aliaj retirigxis, kiel la sxatata kantisto kaj pedagogo Oliver Tzaut. Estas normale, ke nova generacio transprenas la torcxon. Grave estas, ke tiu transpreno okazis sen konfliktoj, sed kun plena apogo kaj reciproka estimo. Cetere, Gacond restas membro de la GEP-konsilo, kaj kunlaboros en la stabo de KCE. Same por la lasta prezidinto de KCE, s-ino Mireille Grosjean. Ili cxiuj donis sian kontribuon al la ekzisto de la Centro. Cxu KCE ne suferas pro la konkurenco de aliaj kulturcentroj, precipe de La Kvinpetalo, la internacia stagxejo de LF-koop? En decembro 1993 paro el Hispanio kaj paro el Nederlando, kiuj neniel sciis unu pri la alia, skribis al KCE, Greziljono kaj La Kvinpetalo por enketi pri la someraj programoj, kompari kaj decidi kien iri. Nur La Kvinpetalo respondis al ili, kaj tiuj kvar klientoj iris al Bureso. Cxu vi nomas tion konkurenco? Laux mi gxi havas alian nomon... Kiel vi vidas la estonton de aliaj kulturcentroj ...? ... La propono Carlevaro eksplicite parolas pri la neceso krei reton de transnaciaj kulturcentroj cxirkaux la akso Bureso kaj La Chaux de Fonds. Ni laboras tiucele, cxar la auxtonomaj kulturcentroj estas esenca poluso en la dua jarcento de nia parolkomunumo. Intervjuis Marco Picasso ************************************************************************* Poltavanoj en E-kafejo ====================== Kunvenejo por la Poltava E-klubo estas la jxus malfermita urbocentra E- kafejo "Kolombino", (str. Frunze 9). kie cxiumerkrede de la 17-a gxis la 20-a h. cxiuj e-istoj havas la eblecon trinki tason da kafo aux teo kaj partopreni la antauxplanitan kluban laboron. Kontaktu Pk. 111, UKR-31400 Poltava, Ukrainio. Tel.: +7-532-121952 ************************************************************************* "Sen Pardono" - sen kosto! ========================== Aperis senkosta eldono por Afriko de "Sen Pardono" de Claude Piron. Gxi enhavas franclingvajn komentojn kaj tradukojn, kaj fakte oni ecx povas lerni per gxi Esperanton. Esperantistoj el francparolaj nepagipovaj landoj (ekskluzive!) povas mendi gxin - senkoste - cxe Pro Esperanto, Pf. 28, A-1014 Wien, Auxstrio. ************************************************************************* Seminario en Nancy ================== Prof. P. Janton de l' Universitato de Clermont-Ferrand (Francio) prelegos la 18-19-an de nov. 95. en Villers-les-Nancy okaze de la auxtuna plurnivela E-seminario de Orientfranca E-Federacio pri la temo: "Enkonduko en la historion de la nombroj". Informoj kaj aligxiloj: Jean-Luc Thibias 7, place de Paris, F-54500 Vandoeuvre, Francio ************************************************************************* Strato portas nomon de esperantisto =================================== Ekde la 26-a de aprilo 95 la nomo de Luiso Mimo Espinalt, fondinto de la konata "Analiza Skolo", estas oficiale atribuita al centra pasejo de la urbo Sabadell (Hispanio). La strateto situas cxe la grava arterio loka "Francesc Macia", frontante la belan "Parkon Katalunujo", proksime de kiu trovigxas la "Bulvardo Zamenhof" kun la monumento al la Majstro. el KAE-informilo, somero-95 ************************************************************************* Baltmara kunlaboro ================== Euxropo pli kaj pli unuigxas, donante cxiam pli da pezo al la regionoj. Ankaux la esperantistoj sentas tiun bezonon. Pro tio aktivuloj kaj interesuloj el pluraj cxebaltaj landoj anigxis dum la 80-a UK en Tampereo al diskutrondo por intersxangxi siajn spertojn kaj iniciati tutbaltmaran kunlaboron. Gxis nun okazas nur tro malmultaj 2- aux 3-landaj agadoj. Dum tiu rondo montrigxis deziro pri: - kunmetado de datumbazo de diversaj arangxoj, kiuj jam ekzistas cxirkaux la Balta maro; - organizado de reto de kontaktpersonoj / kunlaborantoj; - kolektado de cxiuj gxemeligxoj inter urboj. Unua konkreta pasxo estas la Hansa Esperanto-Tago en Ratzenburg apud Lubek en Norda Germanio (19-21.04.1996), kie la organizantoj zorgos pri alveno de partoprenantoj el cxiuj baltmaraj landoj, interalie per speciala prezo por PL, LT, LI, EE, RU. Por allogi la forajn partoprenantojn, arangxigxos pli longa senpaga restado cxe e-istoj de la regiono. Nordgermanoj, danoj, poloj bv. anonci sian pretecon kun ebloj (kiom da personoj, kiom longe). Tre grava pasxo estas tutcerte la decido de la Dana E-Asocio okazigi sian jaran kongreson dum tiu 1-a HET. Ankaux dum tiu unua HET estos multe da okazoj interkonsiligxi pri la farendajxoj. Gxi espereble estos komenco de fruktodona longa vico. Interesitoj turnu sin al: Christian Darbellay, Kaiserstr. 43D-24143 Kiel, Germanio. Tel.: +49-431-735016. ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1991 ---- En la plej milita jaro post 1945 nia literaturo celebras la centan datrevenon de la naskigxo de Julio Baghy kaj Kolomano Kalocsay. Studoj, prelegoj, eldonajxoj kaj aliaj iniciatoj kulminas per la 10-a Internacia Literatura Forumo en Budapesxto. En novembro naskigxas, laux iniciato de Istvan Nemere, Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli, la Esperanta PEN-Centro. Laux sia statuto, la Centro intencas: a) plenumi la celojn de PEN-Club International; b) stimuli la kontakton inter profesiaj verkistoj en Esperanto kaj akceli la profesiigxon de la amatoroj; c) ilustri kaj defendi la valorojn kaj originalecon de nia literaturo inter la etnolingvaj literaturoj; d) firmigi cxe siaj membroj la konscion pri aparteno al unika komunumo, kvazaux memelektita diaspora lingva mminoritato (Manifesto de Rauxmo), kaj konsekvence uzi Esperanton ne kiel internacian helplingvon, sed kiel transnacian cxeflingvon. La kvara aligxinto al la Esperanta PEN-Klubo estas Gaston Waringhien: lia aligxpeto estas la lasta auxtografo el lia pli ol nauxdekjara, fekunda kaj interesa vivo. La 21-an de decembro li trankvile mortas en sia pariza apartamento. Preskaux samtempe atingas sian lastan numeron la revuo Hungara Vivo: ekde 1992 mankos, cxe la funebranta esperantlingva inteligencio, la lucida menso de Waringhien kaj la interesaj numeroj de la revuo, redaktata antauxe de Kalocsay kaj poste de Benczik. ************************************************************************* ILEI //// Internacia ekzameno en Kubo =========================== Internacia Ekzamensesio de ILEI okazos en Havano, Kuba, de la 6-a gxis la 9-a de novembro 95. Kaj de la 10-a gxis la 12-a de novembro okazos A- seminario pri Cseh-metodo, kiun gvidas Atilio Orellana Rojas. Pliaj informoj cxe: Kuba E-Asocio, apartado 5120, CU-10500 La Habana, Kubo. ************************************************************************* La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonuiun internacian gazetonjam en la dauxro de la kurso! ************************************************************************* KULTURO /////// "Vagabondo" por la Baghy-muzeo ============================== Juna germano, neesperantisto, studinto de muziko, arangxis abundan, preskaux duhoran koncerton kiel la diplom-ekzamenon. Li plene sukcesis. Tiu s-ro Wolfram Fohse estas mia amiko, kaj petis min pri E-teksto cele al muzikigo. Per tiu E-lingva parto en sia koncerto li intencis atentigi homojn al la nenaciisma humanisma interkomprenilo E-o. Li elektis la poemeton "Vagabondo" de Julio Baghy, komponis melodion kaj elpensis etan dramaturgion por cx. 15-min. programero ene de la koncerto: per la kanto li unue prezentigxas vagabondo; sekvas sursceneja bildigo de la vagabonda vivo (pantomimo); kaj fine cxesas la programero denove per la kanto "Vagabondo". La bildo montras la aktoron dum alia prezentado, sed tamen kiel vagabondo-arlekeno. La diplomkoncerto estas dokumentita per videofilmo. Tiu filmo estis prezentita al niaj gastoj kaj membraro dum jarfina arangxo 1994, kie ankaux partoprenis hungara grupeto. Ni esperas, ke nia informo pri la fakto, ke nun por la poemeto "Vagabondo" ekzistas melodio kaj drameca prezentado, estas grava por viaj legantoj, la eventuala Baghy-muzeo kaj la Hungara E-Asocio gxenerale.. Siegfried Linke Fisherstecherstr. 23, D-06120 Halle, Germanio Tel./fakso: +49-345-5500348 ************************************************************************* JxUS OKAZIS /////////// Kongreseroj =========== OH3E ---- Dum la tuta UK-semajno funkciis en la kongresejo radioamatora stacio kun speciala voksigno OH3E. La ejo de la stacio estis cxiam malfermita por interesigxantoj, kiuj povis spekti la estigon de amaso de radioamatoraj kontaktoj. Bedauxrinde malmultaj el ili okazis en Esperanto, - ja granda parto de aktivaj E-radioamatoroj trovigxis ne hejme, sed en la kongresejo mem... C-komitatanoj ------------- La elektitaj novaj C-komitatanoj de UEA: J. Bachrich, B. Cassini, P. Chong, D. Songan, B. Despiney, H. Huppertz, T. Huzimoto, G. Maertens, A. Ruysschart, F. Witdoeckt, F. de Geus, Z. Tisxljar) Kion faras mi, UEA? ------------------- Sonis al mi strange la rilato de multaj komitatanoj mem al UEA. Ne unufoje oni povis auxdi esprimon, ke "kion ni (fakaj aux landaj asocioj, komitatanoj) atendas de UEA?" - kvazaux UEA ne estus nia tuto, nia sumo, kie ni estas la konsistigaj elementoj. Tiu vidpunkto ja respegulas la sintenon, ke oni (simile al multaj individuaj esperantistoj) atendas la E-agadon de iu mistika, fora, nebula kaj potenchava organizo - kvazaux oni forgesus la principon ke la UEA-agado estas la sumo de agado de gxiaj membroj... 2000 Mazi --------- Post la sukcesa varbkampanjo laux la lastminute alvenantaj petoj (ja la kasedoj estas nekopieblaj) Internacia E-Instituto mobilizis siajn cxiujn rezervojn, kaj pretigis la videokasedojn en 2000 ekzempleroj - do restas kelkaj ekzempleroj ankaux por novaj dezirantoj. Papage ------ Dum la IJK la pola junulara teatro "Studio P" prezentis tre interesan kaj sukcesan teatrajxon "Ni lernas vivi". - Bedauxrindas nur ke la junaj aktorinoj krom la preskaux perfekta papagado estis tro komencantoj kaj ne partoprenis la ceteran E-vivon dum la kongreso. Ne plu pirate-private --------------------- La adresaro de E-gazetaro, kompilita de ni ekde 1993 ekde la jxusa jarkunveno estas konsiderata kiel tasko komisiita de TEJxA (jxurnalista E-asocio) Kiu elektas kiun? ----------------- Estis amuzaj (?) la epizodoj de la elekta proceduro de UEA, ja nenie estis difinitaj precize kiam finigxas la mandato de C-komitatanoj - kaj gxi miskomprenigxis cxe kelkaj vocxdonoj. Laszlo Szilvasi. ************************************************************************* KLUBA VIVO ////////// Kiel fari bonan reklamon por komenci E-kurson? ============================================== Via klubo decidis komenci E-kursojn. Estas trovita ejo, instruisto... mankas la homoj. Jen tute ne plena listo da vojoj por kolekti suficxan grupon (estas grave, ke venu minimume dek personoj. Unue, iom da gxeneralaj banalajxoj. Plej bone la reklamo efikas surfone de oftaj mencioj en amaskomunikiloj pri esp-istoj kaj E-to. Sed nur se la mencioj estas ligitaj kun io interesa kaj alloga. Do, ne preterlasu dum la jaro publikigi informetojn pri ia interesa internacia korespondado, partopreno de viaj membroj en interesaj aliurbaj aux alilandaj E- arangxoj, vizito de alilandaj e-istoj ktp. Jxurnalistoj soifas pri interesaj informoj kaj facile kaptigxas je tiajxoj. Se ili ne kaptigxas - vi ne bone elpensis allogajxojn. Atentu, ke la fisxo pli preferas malgrandajn faktajn informojn ol longajn abstraktajn teoriumojn. Mem la prikursa reklamo povas kaj devas esti diversspeca. Tio povas esti artikolo en loka jxurnalo - kun mencio de la dato kaj la loko de la kunveno. Se la jxurnalo havas en via urbo cx. 20 mil legantojn kaj la artikolo aperos ne tro frue (aux malfrue) vi povas esperi, ke 4-8 personoj venos. Brila artikolo allogos ecx pli multajn. Similan efikon povas havi bona radio-elsendo. Loka radio soifas informon ecx pli ol gazetoj kaj ofte havas pli amasan auxditorion kompare kun la tagjxurnaloj. Afisxoj estas alia trafa maniero. Ili devas esti suficxe rimarkeblaj kaj pendi sur la plej videblaj lokoj de via urbo. Se la afisxo estos tre granda kaj rimarkebla, vi povas esperi je 1-2 allogitoj de cxiu bone lokita afisxo. Malgrandaj ruzajxoj: nepre pendigu kelkajn apud viaj redakcioj kaj TV-radio-studioj - tio povas kauxzi plian reklamon. En la altlernejoj la spertuloj konsilas pendigi minimume po 5 afisxoj sur cxiu etagxo. Tiam la efiko estas plej bona. Nu, krome eblas fari ekspoziciojn de E-literaturo en bibliotekoj, montrigxi en televido, organizi prelegojn kaj disdoni flugfoliojn surstrate... Ecx publikigi pagatan reklam-anoncon. Multajn aligxojn alportas la antauxaj kursfinintoj (se la kursoj estis sukcesaj), ja cxiu el ili havas amikojn kaj konatojn... Fine iom da matematiko: se vi decidis allogi 15 personojn, vi bezonas publikigi unu-du artikolojn, fari unu radioelsendon, dispendigi 20-30 afisxojn. Prefere uzu kelkajn manierojn, cxar ne estas garantio, ke cxiu el ili donos la esperatan rezulton. Multe sxvitu kaj la venko venos. Tre simple. Sukcesojn! el Movado, februaro 95 ************************************************************************* KONKURSO //////// Belartaj Konkursoj de UEA - 1995 ================================ Dum la Tampere-a UK estis anoncitaj la rezultoj de la cxi jara "Belartaj Konkursoj": Poezio ------ 1. Goncalo Neves (Portugalio) pro "Kauxkazo via" 2. Goncalo Neves pro "Suda pastoralo" kaj Krys Ungar (Britio) pro "Se unu pasero falos" Tria premio ne aljugxita. Entute 50 verkoj de 25 auxtoroj el 17 landoj. Prozo ----- 1. Ulrich Becker (Germanio) pro "La Agxoj kaj la Sezonoj" 2. Liven Dek (Hispanio pro "Marta kaj Maria" 3. Georgo Kamacxo (Hispano) pro "La venko" Entute 29 verkoj de 22 auxtoroj. Teatrajxoj ---------- 1-a kaj 2-a premioj ne estas aljugxitaj. 3. Mike Sadler (Britio) pro "Venko" kaj Stefan MacGill (Hungario) pro "La serioza acxetonto". Entute 6 verkoj de 5 auxtoroj. Eseo ---- 1. Kurisu Kei (Japanio) pro "Kiel Esperanto helpis al mi solvi enigmojn de 'Riporto'" (premio Luigi Minnaja) 2. Alberto Garcia Fumero (Kubo) pro "Arkaika parolado en Esperanto kaj Eva Tofalvi (Hungario) pro "La du testamentoj de Sandor Szatmari" 3. Gocalo Neves (Portugalio) pro "La lirika itinero de Miguel Fernandez" Entute 11 verkoju de 11 auxtoroj. Kanto ----- 1. David Gaines (Usono) pro "Povas plori mi ne plu" (premio An-Song-san) 2. Tarcisio Jose da Lima (Brazilio) pro "Cxia dolor'" Entute 8 kantoj de 6 auxtoroj. Infanlibro de la jaro 1994 "La malgranda sorcxistino" de Otfried Preussler, trad. el la germana, eldonita de Interkulturo/E-Freunde (Slovenio/Germanio) Premio "Nova talento" --------------------- Mao Zifu (Cxinio) pro la poemoj "La tuta vivo" kaj "Fendo" ************************************************************************* Honore al Ivo Lapenna Konkurso pri modela Esperanto-parolo ==================================== En printempo estis arangxita en Hungario jam la duan fojon internacia konkurso pri modela Esperanto-parolo por mezlernejanoj. La konkurson partoprenis 16 gejunuloj, kiujn jxuriis Kremona Baceva (Bulgario), Ilona Koutny (Hungario) kaj Germain Pirlot (Belgio), reprezentantaj 3 lingvofamiliojn, nome la slavan, finnougran kaj latinidan. La konkurson gajnis Auxrora Farkas el urbo Kecskemet (Hungario), la 2-an kaj 3-an lokon okupis zagrebaj mezlernejanoj: Verdan Starcxevicx kaj Goran Jovanovicx (Kroatio). Laux la rezultoj indas dauxrigi la serion de tiu cxi konkurso, kaj indas estonte disvastigi ties popularecon. ILEI-komisiono pri lernejaj konkursoj Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario ************************************************************************* Internacia konkurso por plenagxuloj =================================== 1-a taskfolieto 1. El la vorto veterano faru almenaux 12 substantivojn! (3 poentoj) Vi povas ellasi litero(j)n, sed ne sxangxi ilian lokon. 2. Trovu almenaux tri verbojn, kiuj esprimas transdonon de scioj cxe homoj! (3 poentoj) 3. Faru almenaux ses vortojn per krom kiel prefikso! 4. Faru demandojn! (3 poentoj) ... ? Kvin. / ... ? Cxirkaux la kvina. / ... ? La kvinan. 5. Kio aux kiu estas "trezoro plej bela" laux proverbo Esperanta? (2 poentoj) 6. En la varmego nek unu arbeto donis ombron. Korektu la eraron! (2 poentoj) 7. Solvu la enigmon: (2 poentoj) 8. Nomu almenaux kvar mondfamajn esperantistojn francajn!(2 poentoj) La solvojn sendu gxis la 16.10.1995 al: Banyai Julia Gimnazium, Esperanto-grupo, Nyiri ut. 11, H-6000 Kecskemet,Hungario. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Oni sxtelis E-programojn... =========================== Floreal Martorell, Francio, skribas: Radio FMP en Tuluzo travivis malbonegan periodon: la tuta materialo de la radio estis forsxtelita dumnokte kaj la radio ne povis funkcii dum pluraj monatoj. Pro tio Radio FMR translokigxis. Nun nova studio de FMR dissendas de pli sekura loko, la kelo de diskoteko / koncertejo Bikini: Radio FMR, Esperanto-Magazino, BP 2435, F-31085 Toulouse, Cedex, Francio. mllg el Internacia Jxurnalisto, 3/95 ************************************************************************* 3 E-elsendoj en Toulouse ======================== Esperanto-programo ekzistas en Toulouse ekde 1988 en Radio FMR. Gxin sukcesis pluvivigi Floreal Martorelli, Rikardo Cash kaj aliaj membroj de Eurokka kaj E-Kultur-Centro. La aktivado de la Toulouse-a (tuluza) E-Redakcio ampleksigxis kaj ebligis malfermi novajn E-programojn en du pliaj radiostacioj de la urbo, kies auxskultantoj estas tute malsamaj. Temas pri Radio Kanalsud' kaj Radio Okcitanio. Tiuj novaj E-programoj similas sur la tri radiostacioj kaj nomigxas "Esperanto-magazino de Toulouse". Ili estas elsenditaj laux jenaj horaroj kaj frekvencoj: Cxiulunde de la 20-a gxis la 21-a cxe Radio Kanalsud', 92,2 MHZ. Cxiujxauxde de la 19-a gxis la 20-a cxe Radio Okcitanio, 98,2 MHZ. Cxiujxauxde de la 19-a gxis la 20-a cxe Radio FMR, 89,1 MHZ (reemanigo de la elsendo, farita lunde en Kanalsud'). La programo de Radio FMR estas elsendata ankaux samtage kaj samhore cxe Radio d'OK, 88,5 en Moissac kaj 94,2 en Montauban. Tio estas la rezulto de persista agado de la Toulouse-a E-Redakcio. Unu el la rubrikoj de "Esperanto-magazino" estas "Esperanto-Pres'", kiu pritraktas la tutan E-gazetaron. Por faciligi, plibonigi kaj pluvivigi niajn E-programojn, bezonegas ricevi regule viajn eldonajxojn, el kiuj ni cxerpos informojn kaj novajxojn. Kompreneble cxiufoje ni indikos la fonton, el kiu la informoj estas eltiritaj. Ni kalkulas je via helpo kaj kunlaboro por vigligi nian taskon. Ni esperas do, ke ekde nun vi regule sendos viajn eldonajxojn, kaj ke vi informos pri niaj radio-programoj. Bv. adresi viajn sendajxojn al: Radio Kanalsud' 92.2 FM, E-magazino, 40 rue Alfred Dumeril, F-31400 Toulouse, Francio Fakso: +33-61-259543 ************************************************************************* ALVOKO! /////// Katastrofa inundo ================= La urbo Fushun en provinco Liaoning (Cxinio) estis frapita de katastrofa inundo la 29-an de julio. Tio estas historie malofta okazo. Pli ol 5.000 domoj estas detruitaj, pluraj plantejoj kaj fabrikoj suferis. Ankaux fervojoj kaj sxoseoj serioze detruigxis. La ekonomia rekta damagxo estas cx. 7200 milionoj da juanoj. Nun cxiu rondo de Fushun estas aktive helpanta la suferintojn. Alie la urboj Shenyang, Liaoyang, Dandong estis frapitaj de la inundo. Viaj donacoj estas tre bonvenaj. Kontaktanto: s-ro Wu Guojiang (UEA-kodo: wugu r), Fushun shiyouyichang yanjiusuo,CN-113008 Fushun Liaoning P. R. China. Fakso: +86-413-2332207 ************************************************************************* Memore al Hiroshima =================== "Memorante la teruran detruon de Hiroshima kaj Nagasaki kiu okazis antaux kvindek jaroj dum atombomba atako, Prizorgante la homojn de la nuna kaj estontaj generacioj kaj la medion de la tuta tero, ni, subskribantoj deziras liberigon el timo pri uzo de atombomboj kaj pri kauxzota katastrofo; atestas ke ia ajn uzado de atombomboj, inkluzive testadon, celas militan rimedon kaj tial kontrauxstaras fundamentajn homajn rajtojn; postulas ke * cxiuj sxtatoj posedantaj atom-armilojn traktu koncernajn interkonsiligxojn 'pli serioze' kaj ke cxiu * individuo premu sian registaron kaj eventuale aliajn tiucele." Tiu cxi rezolucio rezultas de "memorkunveno pri Hirosximo" kadre de la 51-a Internacia Junulara Kongreso en Serov (apud Sankt-Peterburg), Rusio la 6-an de auxgusto, 1995. Tiun cxi rezolucion subskribis 87 personoj de 21 landoj. elna@forigu.netcom.com ************************************************************************* INTERESE //////// La promenanta monbileto ======================= Tiu historio okazis en la urbeto Conde-cxe-Gartamp. Gxia Hotelo de la Stacidomo famas pro siaj hortulanoj kun pruna sxauxmajxo kaj la moleco de siaj matracoj. Iun vendredon posttagmeze alvenas juna kaj decaspekta virino. Sxi rezervas cxambron por tranokto. Tial ke sxi ne havas pakajxon, sxi antauxpagas al la hotelestro per 500-franka tutnova monbileto. Kaj sxi iras viziti la malnovan urbon. La kukisto, vidinte tion, diras al la hotelestro: "Jam de ses semajnoj vi sxuldas al mi 500 frankojn por la tura kuko, kiun mi liveris okaze de la komunio de via filino". La hotelestro vole-nevole donas al li la bileton. Tiu sceno ripetigxas kvinfoje, cxar la kukisto sxuldis 500 frankojn al farunisto, kiu samkvante sxuldis al garagxisto, sxuldanta tiun sumon al bucxisto, kiu sxuldis 500 frankojn al reprezentanto de unu el siaj provizistoj, kiu luprenis cxambron en la hotelo de la stacidomo po 500 frankoj pagotaj. Gxuste kiam la reprezentanto donas la faman bileton al la hotelestro, nia sinjorino revenas el sia promenado. Sxi sciigas la nuligon de sia rezervado. Tio konvenas al la hotelisto, cxar li devis enskribi unu el siaj fidelaj klientoj sur atendolisto. Li do redonas la bileton al la sinjorino. Kiel mirigita li estis, kiam li vidas sxin bruligi sian bileton. "Gxi estis falsa", - sxi diras kun petola rideto... Falsa aux ne, tiu monbileto ebligis estingi 3.500 frankajn sxuldojn, kiuj, sen gxi, dauxre estintus nepagitaj. el Esperantista Marsejlano, auxgusto 95 ************************************************************************* Mortantaj lingvoj ================= Cxe la lingvoricxa popolo de Papualando - Nova Gvineo kelkaj lingvoj estas sur la rando de estingigxeco. Dum la pasintaj 40 jaroj pereis 5 lingvoj kaj nuntempe restas nur 867 lingvoj. La lingva diverseco de PNG estas atribuita al la izoleco de triboj en la monta, gxangala tereno. Nun pli forta reduktigxo gxia preskaux pereo alfrontas 39 lingvoj, kies vivforteco respektive restas kun malpli ol cent da parolantoj. Proksima al la morto estas la lingvoj uruava, parolata de nur kvin homoj, bino kaj jobo, kiuj havas po du parolantoj. Rob Robinson el Telopeo, marto 1995 ************************************************************************* Nova E-posxtkarto ================== Sur la unua flanko de la nova posxtkarto de la eldonejo Ernesti videblas kolora, ofseta NASA-foto pri la Tero fotita el la spaco, mallonga teknika resumo pri nia planedo, kaj surskriboj en Esperanto, brajle, morse kaj klingona lingvoj. Prezo por 100 ekz-oj estas 40 NLG + 15 % sendokosto cxe: Eldonejo Ernesti, Talwiesenstrasse 150, CH-8055 Zurich, Svisio. Tel./fakso: +41-1-4614282. Rete: 100271.1000@forigu.compuserve.com ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Urgxaj aferoj por esperantistoj =============================== - Cxiam, kiam mi vidas vin, mi pensas, cxu mi havas urgxan aferon por vi, diris esperantisto al la prezidanto de la landa asocio. - Jes, kaj mi pensas tiel pri cxiu esperantisto, kiun mi vidas, respondis la prezidanto. el Esperantolehti, novembro 1994 ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Aperis "Esperanto-Albana": 15 pagxoj kun desegnajxoj kaj 10-pagxa vortareto. Prezo: 1,5 USD. Mendebla cxe Agim Peraj Shengjin, Lezhe, Albanio. *** Proponas viziton al bulgaraj ortodoksaj monahejoj po unuope, duope en cxiu jarsezono e-isto kun sxtata eklezia klerigo, s-ro Hristo Dimitrov, str. Stracin, 16, BG-7300 Kubrat, Bulgario. *** 21.1.1996 nia E-klubo igxas 15-jara. Por ekspozicio ni petas gratulkartojn, leterojn k.a. Cxiuj ricevos respondon. E-klubo "Den Helder", p.f. 40, NL-1780 AC Den Helder, Nederlando. *** Atentu! La adreso de Jxomart kaj Natasxa en la kongreslibro de UK aperis erare! Kontaktu ilin cxe: c/o Vadim Azbel, Hyppingeplan 22 N.b. S-16362 Spange, Svedio. MEJK-landoj! Pro la nericevo de subvencio Auxstra E-Junularo devas rezigni pri la okazigo de la planita 5-a konferenco. * * * Mi alvenis! Mi naskigxis la 27-an de auxgusto, kaj miaj gepatroj Adrienn kaj Sandor tre gxojas al mi. Artur Hideg, H-1182 Budapest, Halomi u. 61. B. 4/5, Hungario ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor