Eventoj n-ro 083, 1/auxgusto - '95, retposxta versio ***************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Historiaj eventoj dum la UK, "novaj kondicxoj" en IJK Organizaj demandoj: - Informkampanjo cxe la euxroparlamentanoj - NE PLORU, AGU! Faka aplikado: - Por aktivuloj en sindikataj medioj - Dekjarigxo de "Tutmondaj Sciencoj" - Internacia Tradukreto funkcias - Speciala posxtkarto al la IFEF-kongreso - Minimum-vortaro - Litovaj planoj pri E-firmaoj - Cxapelilo 1.0 Arangxoj: - Cseh-metodika seminario - Internacia Esperanto-Semajno - Perforto! - Trilanda renkontigxo - UK - kie en 1999? - Post kiam dormas la infanoj - Kalendaro Movado: - Fiaskoj kaj renaskigxo en Bulgario - Nordoriente en Brazilio - Esperanto - en la udmurta - Gxemelurboj - partnerurboj - Ukrainio: bona novajxo... - kaj malbona novajxo... - Invito al MEJK - Memortabulo restarigita - 2.000.000 liroj poruniversitata studo! - Ni mencias - 9.100 dolaroj por infanoj - Kolekti estas pli facile ol konservi - Ni konu pri la celoj - 25 jaroj... 1990 ILEI: - Regularo de internacia konkurso Muzika kulturo: - "Songazetoj" de LF Konkurso: - Muzo 95 Esperanto en radio: - Vienon oni mutigas Interes: - Atentigo el Kalifornio - Mi lacigxas Korespondi deziras: Movada humuro: Anoncetoj: ********************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Historiaj eventoj dum la UK, "novaj kondicxoj" en IJK ===================================================== Hamburgo 1974 - Tampere 1995 "Tempo somera - tempo rikolta" sonas la konata rusia kanto, kaj cxi jare vere la du plej grandaj Esperanto-manifestigxoj pasis cxe agrabla somera vetero. En Tampere kolektigxis cx. 2500 esperantistoj, kiuj kiel kutime, malfacile povis elekti inter la paralele okazantaj multaj programeroj. Sed jam en la unua tago, en la Inauxguro de la kongreso okazis historia evento: la prezidanto de UEA, John Wels en la adiauxa festparolo ne nur retrorigardis al sia 6-jara prezidanta periodo, sed faris ankaux resumon pri la sxangxoj de la ekstera mondo kaj de nia movado en la pasintaj 40 jaroj, kaj metis finan punkton ankaux al 21-jara vundo en nia historio, diskutoj pri la rolo de longdauxra prezidanto de UEA, prof. Ivo Lapenna. Nome de UEA li deklaris, ke "forte bedauxras la personajn atakojn, ofendojn, insultojn kaj kalumniojn kontraux prof. D-ro Ivo Lapenna faritajn en ligo kun la elekto de nova Estraro de UEA en 1974. Mi forte esperas, ke neniam denove tia situacio makulos nian historion"(1). Pri la publike neatendita eldiro la cxeestantoj esprimis sian kontenton per spontana, grandega aplauxdo. Post la mejlosxtona parolo sekvis pli sekaj laboraj horoj. La komitato de UEA akceptis inter la membroj de la Honora Patrona Komitato du famajn esperantistojn: d-rojn Reinhard Selten (Germanio), Nobel-premiito kaj Humprey Tonkin (Usono), antauxa prezidanto de UEA. Post la akcepto de la aligxo de du novaj landaj asocioj (Rumania kaj Togolanda) kaj elekto de C-komitatanoj la komitato elektis la novan estraron: Lee Chong-Yeung (Koreio, prezidanto), Mark Fettes (Kanado, gxen.sekr.), Amri Wandel (Israelo, faka agado), Ren‚ Triolle (Francio), Michaela Lipari (Italio, kulturo, Fred de Geus (Nederlando, kasisto), Povilas Jegorovas (Litovio, landa agado). La elekto de Lee Chong-Yeung signifis, ke post 35 jaroj UEA denove havas azian prezidanton. Estis por mi iom surprize, ke kontrauxe al la gxisnuna praktiko multaj proponitoj al estrara posteno ne akceptis la estraran kandidatigxon, eble pro tio, cxar ecx inter la komitatanoj la taskoj, laboro de estraranoj estas suficxe nekonata, mistika. La cxeestantoj vere malfacile povis elekti inter la paralele okazantaj programeroj. Cxu partopreni kunsidojn de fakaj asocioj, aux spekti la prezenton de la pretigxinta MAZI-filmo, auxskulti la koncerton de Jak le Puil, Jxomart kaj Natasxa, Asisti kaj multaj aliaj,- aux simple babili kun konatoj, ktp, ktp. Estis ankaux aparta gxojo vidi la E-flagojn sur la kongresejo kaj largxajn reklamrubandojn dise en la urbo (en pluraj antauxaj kongresoj gxi ne estis kutimo), kaj nepre oni devas konstati la modelan laboron de LKK, kiu nerimarkite, sindone sed tre altkvalite solvis la aperintajn problemojn. Same sindone laboris la LKK de la alia, junulara kongreso, kie kunvenis neatendite multaj, cx. 300 gejunuloj. Pluraj el ili venis cxar ili jam estis iam en "sovetiaj E-tendaroj" aliaj venis cxar ankoraux ne estis en tiaj. Dum alveno ne estis eble ne rimarki la multegajn pozitivajn sxangxojn en la lando, sed dum kelkaj jaroj ne eblis sxangxi la tutan infrastukturon. Aparte tio veris cxe la kongresejo mem, kiu tamen situis en tre bela ripozarbaro tuj apud la bordo de Finna Golfo. Post la iom lozaj tagaj programoj estis aparte allogaj kaj interesaj la vesperaj programoj, koncertoj kaj la cxiuvesperaj lgnofajroj, kiuj parte revokis la etoson de la antauxaj, tiel famaj sovetiaj junularaj E- tendaroj. Oni povis gxui inter multaj aliaj ekz. tutsemajnan konkuradon de pluraj grupoj, skecxojn, plurajn koncertojn (cxeestis Jxomart, Soroka, Kim el Amplifiki, teamo de Persone, ktp), a xprofesinivelan teatrajxon de "Teatro P" el Polio. Dum la komitataj kunsidoj estis elektita la nova estraro: Danny ten Haaf (Nederlando, prezidanto) Jorg de Mulder (Belgio, vicprez.) Jimmy Stryhn Meyer (Danio, vicprez. KER) Jersen Balkenen (Nederlando, gxen. sekr.) Marion Grosjean (Svisio, kasisto) Saskia Idzerda (Nederlando, seminarioj) James Piton (Brazilio, ekstereuxropajxoj) Miquel Gomez (Hispanio, EJO) Estis iom strange, ke el la 8 novelektitaj estraranoj partoprenis la kongreson nur 4, kvankam multaj dezirintus ekkoni ankaux persone la ontajn gvidantojn de la junulara movado - sed La cxeestantaj kelkaj orienteuxropanoj (mi kalkulis krom ekssovetianoj 4 hungarojn, 2 bulgarinojn, kelkajn serbojn kaj kroatojn, 3 polinojn + 1 auxtobuson) kun gxojo kaj kontento akceptis la prezenton de la kotiztabelo de la sekvajara germania IJK La debatoj de la cxeftemo "Junularo, kiu ne nur dancas" levis vere interesajn ideojn: "cxu la disvastigxo de 'rauxma konsuma ideologio' kulpas en la movada malaktivigxo de la junularo?" La temo certe ne finigxos per la fino de IJK Resume do, por tiuj kiuj povis pripagi la kongreson, gxi certe restas neforgesebla. Cxarma Leningrado (aux Peterburgo), fajroj, konkursoj, dancoj, diskutoj Cxe la vesperaj fajroj ofte sonis la kanto de Mihael Bronsxtejn "Novaj kondicxoj" - kies refreno por cxiu cxeestanto signifis ion propran: "Oh, kiel ni estas felicxaj, ke venis novaj kondicxoj" Laszlo Szilvasi (1) La teksto de la festparolo - danke al anticipa alsendo de la teksto de J.Wells - aperis en nia antauxa numero. ************************************************************************ ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Informkampanjo cxe la euxroparlamentanoj ======================================== Vole nevole, sorto de E-o dependas ankaux de politikistoj. Sekve ni regule, objektive informu ilin... sen trudi nin! Cxar E-o estas internacia, aux supernacia helplingvo, ni informu i.a. la membrojn de la Euxropa Parlamento, sed singarde, laux- sxtupe. Stultegus tuj peti ilian aktivan subtenon pri temo, kiu ili ne aux apenaux konas. Gravega unua pasxo estas akceptigi la ideon pri eventuala uzado de lingvo, kiel E-o, por helpi al la solvado de la lingva problemaro en Euxropa Unio - ne nur sine de la euxropaj instancoj - kaj por, lauxeble, naski veran plurlingvismon cxiudirektan. Pro tio mi lancxis informkampanjon cxe la belgaj EP-anoj (vd. Eventoj-82 - red.) Unuan leteron mi sendis dum marto 1995, petante ilian opinion pri la problemaro kaj substrekante, ke la celo estas diskonigi gxin, precipe en la euxropaj E-medioj. Nur 3 reagis. La respondojn mi resendis al cxiuj kaj venis 2 pliaj respondoj, versxajne cxar ili konstatis, ke ankaux kolegoj, cxu sam-, cxu ali-partiaj, ne kontrauxas eventualan uzadon de E- o. Iom post iom, 12 el la 25 kuragxis esprimi sin pli malpli favore. Dauxre ilin mi informos pli malpli regule. Jes ja, nekontentigeblaj grumbluloj rimarkos, ke tiuj EP-anoj ne fervore adorklinigxas antaux E-o kaj ke ili neniam lernos gxin! Sed realistaj homoj konstatu pozitivajn punktojn. Fakte, pli kaj pli da EP-anoj: - akceptas eventualan uzadon de E-o por solvi la lingvan problemaron en Euxropa Unio; - rajtigas diskonigi sian opinion kaj, sekve, uzi sian nomon por klopodi influi aliajn politikistojn kaj sampartianojn. Tiajn pozitivajn punktojn ni jam kelkfoje konstatis en Belgio. Konklude: neprus kunordigi tian agadon en cxiu lando de Euxropa Unio kun (preferinde) aux sen aktiva kunlaboro de landa E-asocio. Veraj aktivuloj, kiuj intencas aktive kunlabori, turnu sin por pliaj informoj al: Germain Pirlot Steenbakkersstraat 21, B-8400 Oostende, Euxropa Unio Tel.: +32-59-708700 Rim.: Kelkajn el la politikistaj opinioj vi trovos en Eventoj n-ro 82, p.7. Aliajn vi povos ricevi rekte cxe G. Pirlot. La red. ************************************************************************* NE PLORU, AGU! ============== Kara amiko, ...via artikolo "Por ke Esperanto restu viva" estas bonega kaj valora! Ni gxojas, ke vi verkis kaj aperigis gxin! Cxi estas kaj informa kaj instiga. Bonege vi diris, ke "Ne ploru! - Agu!" Ni cxiuj vere devas agi konscie por bono de nia movado kaj nur tiel ni povas atendi iujn ajn rezultojn... Ursula Adamska, Polio * * * Rilate al Esperanto: Kiel hungaro vi certe rimarkas pli draste la sxangxon ol ni en okcidenta Germanio kun la tendenco, ke pluraj membroj "malaperas". Germana Esperanto Asocio jxus skribis al la konataj antauxaj membroj de la Esperanto-asocio en la iama GDR, kiuj ne membrigxis en la FRG-a asocio. Mi ja scias, ke en Hungario estis tre vigla Esperanto-vivo; certe ankaux pro via "ekzota" lingvo kaj la malsxato de la rusa (altrudita lingvo). Mi mem ne atendas la t.n. "Finan Venkon" rilate al Esperanto - tamen mi sentas, ke Esperanto estas bezonata kaj cxiam gxojas kiam E-o montras sian forton - ekzemple inter nia reto de Verduloj Esperantistaj. Sed mi scias, ke ankaux multaj verdaj politikistoj malsxatas Esperanton, sed ne cxiuj. Do, ni ne ploru pro redukto de la nombroj (mi mem acxetis plurajn E- librojn kiujn mi neniam legis). Kompreneble la menciitajn decidojn mi taksas bone kaj la Interna Ideo kaj la praktikaj uzeblecoj devas esti publikigataj. Abono de internacia jxurnalo dependas certe de financa situacio, kaj ne estas vere necesa - kompreneble cxiu klubo devus almenaux havi aliron al unu jxurnalo por ne perdi la kontakton; sed pli gravas la privataj internaciaj kontaktoj. En la nunaj tempoj ekzistas pluraj (malmultaj) homoj, kiuj estas eventualaj esperantistoj. Do, ni devas dauxrigi la informadon pri la avantagxoj de nia Internacia Lingvo. Manfred WESTERMAYER, Germanio. Rim: La "fina venko" estas tute alia temo. Mi opinias, ke la menciitaj postuloj servas ne la finan venkon, sed la ebligon de la normala funkciado de E-komunumo. Cetere laux mi la abono al internacia jxurnalo ne nepre dependas de la fifnanca situacio. Por iuj celoj ni elspezas multe pli grandajn sumojn, sed vere, - pro manko de kutimaj eksteraj reklamenspezoj - la deziro esti esperantisto postulas ankaux iom da materia sxargxo. Gxia grandeco cetere rilatas ankaux al la nombro da abonantoj. Ju pli da ili, des malpli kostas la produktado de 1 numero... Do estas komuna intereso la kreskigo de legantoj. Kaj flanke de servodonantoj (la informoj atingas la uzontojn) kaj flanke de legantoj. L.S. * * * La unuaj ideoj -------------- Kara redakcio, kara Laszlo. Koran dankon pro Eventoj 1/junio 95. Jes, mi informos kiel eble plej vaste pri via titolpagxa artikolo. Jen miaj unuaj (eble spontanaj) ideoj: * Tre impresas min viaj ideoj pri kursoj kaj la rezultoj de la Ronda Tablo. Sxajnas esti tre bone anonci al komencantoj, ke a) la kurso kostas nur la instrumaterialon kaj abonon de unu E-gazeto, kaj b) celo de la kurso estas i.a. partopreni E-arangxon. Vi pravas, ke bedauxrinde tro multaj komencintoj kaj kursopartoprenintoj estas lasitaj solaj sen scii kion fari kun aux per iliaj novaj lingvokonoj. * Estas diversaj E-societoj, kiuj laboras ne por, sed per Esperanto. Ni subtenu ilin. Cxi-letere mi volas mencii nur IKEL-on kaj gxian prezidanton Uwe-Joachim Moritz. * Vortaroj miaopinie estas tre gravaj. Simple E-o devas havi vortojn por cxiu ajn fenomeno de nia mondo. Tie ni same investu. Ne povas esti, ke ni devos konfesi al interesigxintoj, ke bedauxrinde ankoraux ne ekzistas esprimo, aux ke ni ankoraux ne interkonsentis pri tiu aux alia termino. Vin salutas samideane, kuragxige kaj kore Claus J. Gunkel, Germanio. * * * Ne kulpas la soclandanoj? ------------------------- Kara Sinjoro, ...ni aperigos la artikolon "Por ke E-o restu viva" en nia revuo La Ponto, kaj ankaux konigos ties enhavon al la estraranoj de nia asocio. Mi havas kontrauxstareton al via aludo: ne kulpas la soclandanoj. Ne nur en niaj ekskomunistaj landoj, sed cxie kie mi vojagxis eksterlande mi vidis amasojn, vendanta de mateno gxis vespero. Cxie tro peza vivo, la prezoj altigxas de tago al tago. Mi gratulas al via entreprenemo, al la nova strategio por defendi nian idealon ano de kiu estas ankaux mi. B. Peraj, Albanio Kara Samideano, jes, gxis nun la t.n. soclandanoj ofertis por Esperantaj aferoj multe pli signifan parton de siaj elspezoj ol multaj aliaj, kaj gxuste pro tio oni plendas por pli proporcia sxargxoportado. Sed en la menciita artikolo temis pri tio, ke la malkresko de nombro de esperantistoj ne estas simple konsiderebla kiel sekvoj de politika sxangxo en Orienta Euxropo, - kiel tion ofte oni simple deklaras forpelante la respondecon analizi la realajn kauxzojn. Sed ecx se tio verus, cxu oni povas simple lasi la perdigxon de multmiloj da gxisnunaj esperantistoj? - L.S. ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Por aktivuloj en sindikataj medioj ================================== Pro internacie kreskanta kunlaborado ankaux sindikatoj frontas lingvajn problemojn, kiujn parte povus solvi Esperanto. Dank' al sencxesa realisma agado, s-ro A. Martin el Namur, Belgio, sukcesis veki intereson pri tiu supernacia lingvo sine de Interregiona Sindikata Konsilio; temas pri Euxroregiono Charleroi-Namur-Cxampanio- Ardeno. Dum gxenerala kunveno de ISK (Charleville, Francio, 06.06.1995) s-ro Martin sukcese prezentis proponon, kiu rekomendas sisteman uzadon de E-o apud la franca por cxiu komunikajxo. Se vi kompetentas por aktive kunlabori en sindikataj medioj, naciaj aux regionaj, turnu vin por pliaj informoj al: s-ro Andre Martin, FGTB-Esperantocxe ATAC, 59 rue A. Bastin -b.7, B-5000 Namur, Belgio ************************************************************************* Dekjarigxo de "Tutmondaj Sciencoj" ================================== La gazeto Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj, fondita en auxtuno 1985, jam trapasis dek jarojn. Sciencista-Teknikista E-Asocio en Cxina Akademio de Sciencoj kaj redakcio de TSkT decidis okazigi memorkunvenon la 15-an de oktobro cxi-jare por la dekjarigxo de la gazeto, kaj eldoni specialan ekzempleron Famaj Sciencaj kaj Teknikaj Entreprenoj. Bonvenaj estas petoj pri publikigo de propaganda artikolo kaj reklamo, kaj ankaux publikrilataj pagxoj kaj rubrikoj. Bonvolu sendi gratulajn mesagxojn, partoprenu en la celebrado. Kontakta adreso: Sciencista-Teknikista Esperanto-Asocio en Cxina Akademio de Sciencoj, n. 52, Sanlihe, Beijing CN-100864 Cxinio. Shen Chengru el La Domo, julio 95 ************************************************************************* Internacia Tradukreto funkcias ============================== Pluraj tradukantoj jam informis la kunordiganton pri traduklaboroj. Momente la tradukreto ITRE konsistas el 35 tradukantoj por 24 lingvoj. Aldonigxis la dana, estona, greka kaj litova lingvoj. En Francio baldaux estos farata profesia merkat-esploro por ITRE. Cxar la unua ITRE-adresaro preskaux elcxerpigxis, dua eldono estas planata. ITRE-anoj sendu la sxangxojn, kiujn ili deziras pri sia ITRE- sxildo al la kunordiganto: Daniel Durand, Les Nids, F-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio. Tel./fakso: +33-41-784775. el La Merkato, aprilo 95 ************************************************************************* Speciala posxtkarto al la IFEF-kongreso ======================================= LKK de la cxi-jara IFEF-kongreso produktigis specialan plurkoloran posxtkarton kun la emblemo de la kongreso, kun surpresita E-stampo. Interesigxantoj povas kontakti Hungara IFEF-sekcio P.f. 7, H-1378 Budapest, Hungario ************************************************************************* Minimum-vortaro =============== Aperis grava helpilo por lernantoj de E-o: Minimum-vortaro, kiu enhavas la plej ofte uzatajn 1237 E-vortojn (indikite ilian oftec-kategorion), afiksojn, prepoziciojn, la plej oftajn mallongigojn ktp. La 36-pagxa (etformata) libreto kostas 85 forintojn (inkl. de sendokosto) cxe: Baksa Jozsef, pf. 263, H-8901 Zalaegerszeg. ************************************************************************* Litovaj planoj pri E-firmaoj ============================ Dum unua kunsido de nuna estraro de Litova E-Asocio, LitEA mi proponis inviti komercistojn, e-istojn de Litovio kaj priparoli komunan agadon. Jam al cxiuj estas klare, ke komerco povas forte helpi disvastigon de E-o kaj gxian praktikan aplikon. Simile agas e-istoj en kelkaj landoj, ekzemple TAKE en Francio. Tiu cxi komuna agado povas manifestigxi per intersxangxo de scioj pri legxoj, pri impostoj, ankaux per instigo krei novajn entreprenojn kaj eble ecx fondo de nova akcia kompanio sub la E-stelo. La fondantoj povus esti funkciantaj firmaoj, kiujn gvidas aux kie laboras e-istoj, individuoj kaj eble ecx la landa asocio. Post iom da tempo kunvenis privatuloj kaj gvidantoj de firmaoj. Restis impreso, ke ni cxiuj okupigxas pri malsamaj aferoj kaj nenio komuna povas esti. Kvankam neniu diris, ke tio estas malbona ideo... Dum la 30-a Kongreso de LitEA s-ro A. Racxkauskas proponis krei informan centron por komercistoj, e-istoj en Litovio. Mi konsentas ankaux kun tiu ideo, sed pri tio devas decidi homoj, por kiuj tiu centro estas bezonata, nome komercistoj kaj entreprenistoj aux tiuj privatuloj, kiuj volas komenci propran okupon. Do, nun estas du ideoj, tial estas bezonataj tempo, konsultoj kaj poste ni povos denove renkontigxi kaj ion decidi... Stasys Krujxinauskas el Litova Stelo, 1/95 ************************************************************************* Cxapelilo 1.0 ============= Komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto sur IBM-kongruaj komputiloj ekde Vindozo 3.0. Helpsistemo kaj manipulado pure en Esperanto. Ankaux por novuloj facilege majstrebla. Esperantaj kaj nacilingvaj signoj sur ekrano kaj printilo. Skaleblaj tiparoj por cxiuj aplikoj. Cxiuj necesaj funkcioj por alloge arangxi vian tekston. Literumadkontrolilo baze de redakteblaj vortaroj kun pli ol 120.000 vortoj. Disadresada funkcio. Importo kaj eksporto per diversaj formatoj por intersxangxo. Grafikajxoj integreblaj. Enkonduka prezo nur 200 germ. markoj plus ekspedo. Tuj mendu! Esperanto parolata! Telefono kaj faksilo: +49-6081-3955, reto: 100103.24@forigu.compuserve.com Professional Consulting, s-ro PEJNO Simono, A. Moller str. 4, D-61250 Usingen, Germanio ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Cseh-metodika seminario ======================= La kurso, kiu okazos 21-24-an de septembro en Petzow cxe Potsdam, Germanio, celas atingi bone parolantajn esperantistojn, kiuj emas nun aux estonte en internacia medio instrui Esperanton laux la rekta metodo de Andreo Cseh. Gxin gvidos Atillio Rojas el Argentinio. La kurso konsistas el tri partoj: A-kurso (kvar tagoj enkonduko, baza metodiko, ekzercoj; perletera B-kurso, kaj dum unu el la sekvontaj UK-oj la fina ekzameno. Kotizo: 70 DEM. Detaloj, aligxoj cxe: Germana E-Junularo, Chausseestr. 8, D-10115 Berlin, Germanio. Tel. fakso: +49-30-2834320 ************************************************************************* Internacia Esperanto-Semajno ============================ La montpelliera kultura E-centro organizas internacian E-semajnon en Sete, havenurbo, situanta 30 km-ojn sud-okcidente de Montpellier, de la 2-a gxis la 9-a de septembro 1995. Vi povos ripozi, bani vin en Mediterena maro, viziti vidindajxojn, gxui internacian etoson, mangxi bongustajxojn, eklerni la Internacian Lingvon aux perfektigi vian konon pri gxi, mallonge gxui agrablan restadon. Yvette Vierne, 5, Rue du Docteur Roux, F-34000 Montpellier, Francio. Tel.: +33-67-541543 ************************************************************************* Perforto! ========= Perforto estas la cxef-temo de la 6-a Kolonja Esperanto-Semajnfino (KES), kiu okazos de la 22-a gxis la 24-a de septembro 1995 en Koln, Germanio. Tiu cxi renkontigxo estas planata samtempe kiel IS-preparseminario. La distra programo konsistos el spicaj mangxajxoj, fresxigaj kolonjaj bieroj kaj meksikaj kokteloj - do, neforgeseblaj ardaj noktoj tute en la tradicio de IS-noktoj. Krome okazos spektado de diapozitivoj kaj sportaj arangxoj. Kotizoj: 45-65 DEM (depende de la agxo). Ni esperas povi repagi vojagxkost-subvenciojn por partoprenantoj gxis 26 j. gxis maksimume 100 DEM. Demandoj, aligxiloj: E-Junularo Kolonjo, Gemarkenstr. 150, D-51069 Koln, Germanio. Fakso: +49-221-686742 ************************************************************************* Trilanda renkontigxo ==================== Esperanto-Asocio en la Euxregiono Mozo-Rejno anoncas okazontan Trilandan Renkontigxon en Akeno, Germanio, la 17-an de septembro 1995. Temo: Vocxlegado de tekstoj pri interesaj aspektoj de la juda kulturo, verkita de Jeremi Gishron (Jerusalemo). Vizito de la nova akena sinagogo estas antauxvidota. Pliaj informoj, aligxoj cxe: d-ro Hans Wilson, Houtstraat 60NL-6343 BL Klimmen, Nederlando. Tel.: +31-4405-3094 ************************************************************************* UK - kie en 1999? ================= La 17-an de septembro kunvenis komisiono por esplori eblecon por Universala Kongreso en Berlino. Elsbeth Bormann, prezidanto de GEA, kaj d-ro Werner Bormann, la prezidinto de la Loka Kongresa Komitato por la preparo de la siatempa UK en Hamburgo, prezentis siajn spertojn kaj donis al la komisiono bazajn informojn pri tio, kio estas konsiderenda en preparo de kongreso. En kazo de kongresorganizado la jaro 1999 estas rigardata konvena. el Esperanto aktuell, 8/1994 ************************************************************************* Post kiam dormas la infanoj =========================== Dum la pasko-ferioj ni partoprenis PSI-on, la Printempan Semajnon Internacian en Germanio. La renkontigxo estis destinita antaux cxio al familioj kun infanoj. Neniam antauxe mi vidis tiom da etuloj en E-renkontigxo! Dank' al la internacia lingvo la infanoj el 10 landoj (kelkaj estas denaskaj e-istoj) renkontis novajn geamikojn. Bonegis la organizo, belegis la loko! La ricxa programo kontentigis la infanojn kaj la plenkreskulojn, ecx ofte la elekto estis malfacila. (Aparte mi mencias s-anon Harald Schicke, naturkuraciston, kiu faris tre interesan prelegon pri la funkciado de la korpo kaj donis al ni tre bonan konsilon por farti bone: gxui sen timo la plezurojn de la vivo!) Vespere alternis komunaj ludoj, religiaj ceremonioj kaj koncertoj de Jxak Le Puil kaj litova grupo "Asorti". Eble la plej agrabla punkto de tiu renkontigxo estis la bonega etoso, kiu regis dum la tuta tempo - ecx nokte, post kiam oni sukcesis enlitigi siajn infanojn... Tutcerte preskaux cxiuj partoprenintoj venos denove al sekva PSI, kaj tia renkontigxo estas ege konsilinda al familioj de spertaj esperantistoj, kiuj havas infanojn. Jean-Luc Thibias ************************************************************************* Kalendaro ========= Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxookazas en Esperantio. Por "ekhavi apetiton al partopreno" niaperigas kompaktajn informojn pri cxiuj arangxoj, pri kio ni sciaspor la sekva monato, eluzante la fakton ke momente Eventoj estasla plej ofte aperanta movada E-revuo. Pliajn informojn, aligxilojnpetu de la menciitaj adresoj. 21.08-13.10. Oksemajna kurso por komencantoj,Karlskoga. Inf: Lars Forsman, Karlskoga Folkhogskola, p.f. 192,S-691 24 Karlskoga, Svedio. 25.08-01.09. 2-a Taranteza Semajno, Bourg-St.-Maurice.Inf: Antoinette Guigues, 18 chemin du Ponsonnet, St.Innocent,F-73100 Aix-les-Bains, Francio. 26.08-03.09. 15-a Sanmarineca Universitata Studsesio,Rimini, San Marino. Inf: AIS, Kleinberger weg 16, D-33100Paredborn, Germanio. 27.08-03.09. 15-a Somera Universitata Sesio de AIS,San Marino. Inf: Sekr. de AIS, Kleinenberger weg 16-b, D-33100Paderborn, Germanio. 27.08-10.09. Montaraj kaj NigramarajEsperanto-Feriadoj. Inf: Esperinform, B. Leonov, pk. 44, BG-4300Karlovo, Bulgario. 01-03.09. Skota Auxtuna Semajnfino, Dunblane. Inf:Albert Goodhier, 16 Woodlands Drive, Coatbridge ML5 1LE, Skotio. 01-06.09. 28-a Pupteatra Internacia Festivalo, Zagreb.Inf: IKS, Amrusxeva 5. Pf. 499. HR-41000 Zagreb, Kroatio. 01.09-31.05.1996. Internacia Studumo pri Turismo kajKulturo, Bydgoszcz. Inf: Esperantotur, ul. M. Sklodowskiej-Curie10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. 02-03.09. Landa Kongreso de Bulgara E-Asocio,Koprivstica. Inf: BEA, pk. 66, BG-1000 Sofio, Bulgario. 02-09.09. 21-a Internacia E-Semajno, Sete. Inf: YvetteVierne, 5 rue du Dr. Roux, F-34000 Montpellier, Francio. 03-09.09. Internacia Turisma Semajno, Malto. Inf:Malta Esperanto-Societo, P.O.Box 142, Valletta CMR 01, Malto. 06-20.09. Siberia Ekspreso. Inf: REA, pk. 67.RUS-620077 Jekaterinburg, Rusio. 07-10.09. BIOS, Biodancada Seminario. Inf.: MauroTauzzi, CP 245. I-34100 Trieste, Italio. 07-10.09. Internacia Seminario pri SciencteknikaInfarmado kaj Esperanto, Karlovo. Inf: Esperinform, B. Leonov,pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 08-10.09. Int. turisma semajnfino, insulo Rugen. Inf:Britta Lindeberg, Eskerodsvagen 110, S-297 95 Degeberga, Svedio. 08-12.09. 9-a Kongreso de Itala Unuigxo de KatolikajE-istoj, Loreto. Inf: Mario Sola, Via Brighinzio 7, I-13100Vercelli, Italio. 08-12.09. Mikologia Seminario, Poprad. Inf: RegionaEsperanto-Centro, Sobotske nam. 6, SK-058 01 Poprad, Slovakio 09-10.09. Regiona Semajnfino de SES, Cully. Inf:Nicole Margot, ch. des Lys, 4, CH-1010 Lausanne, Svisio. 10-16.09. 2-a E-ista Somera Tendaro enTajbaj-montaro, Xi'an cxirkauxajxo. Inf. Pactur, Esperanto-sekci,Zhu Baogang, Xi'an Gongdianju, CN-710032 Xi'an, Cxinio.15-17.09. Kulokaptado, Martely. Inf: Medicina Klubo,Pf. 89. H-6801 Hodmezovasarhely, Hungario. ************************************************************************* MOVADO ////// Fiaskoj kaj renaskigxo en Bulgario ================================== Je la nomo de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio (BEA) ni deziras diskonigi, ke ekde certa tempo kaj ankaux pro malfacilajxoj en la Asocio, pro la sxangxigxanta situacio en la lando k. a.: - la mondfama Esperanto-kursejo en Pisanica ne funkcias; - la firmao "Esperanto-turist" fiaskis; - la firmao "Pres-Esperanto" ekde unu jaro ne plu ekzistas. Ni petas vin pri cxiuj problemoj kaj demandoj lige kun la E-organizajxoj kaj la E-movado en la lando sin turni al la Centra Oficejo de BEA: p.k. 66, BG-1000 Sofio, Bulgario, aux Bul. "Hr. Botev" 97, BG-1303 Sofio,Bulgario Oni regule aperigas la asocian revuon "Bulgara Esperantisto", 6 kajerojn jare, abono por eksterlandanoj 25 NLG, pageblaj al UEA, konto beaa-x de BEA. Baldaux oni malfermos la novan E-Domon de BEA en pitoreska historia urbo Koprivsxtica, proksime al Sofio, pri kio ni aldone informos. prof. d-ro K. Popov prezidanto de BEA ************************************************************************* Nordoriente en Brazilio ======================= - Senpaga Esperanto-kurso perkomputila! Antonio Jose Onofre Sampiao disdonas senpage (portugallingvan) Esperanto-kurson por komputilo. Sendu al li disketon de iu ajn modelo, kaj 3 respondkuponojn por ke vi ricevu la kurson. S-ano Onofre estas reprezentanto de Esperanto- Laborgrupo en Fortalezo. Lia adreso: Rua Padre Francisco Pinto, 677 (Benfica),BR-60020-290 Fortalezo- CE,Brazilio. - La 9-a Nordorienta E-Renkontigxo okazos en Muritibo (BA) inter la 25-a kaj 27-a de novembro de la jaro 108 de la Esperanta kalendaro. - Meritaj lauxdojn en Recifo niaj samideanoj, kiuj akiris propran sidejon por Pernambuka Esperanto-Asocio cxe: Rua Siqueira Campos, 279 sala 905, Sto Antonio, BR-50010-010 Recifo (PE),Brazilio. el Nordorienta E-novajxoj, 1/95 ************************************************************************* Esperanto - en la udmurta ========================= En la udmurtlingva porinfana gazeto "Zecxbur" ("Saluton") estis publikigita 20-leciona E-kurso de Bronislav Cxupin. El la rusa tradukis gxin A. Laptev. el KEC-Bulteno, julio 95 ************************************************************************* Gxemelurboj - partnerurboj ========================== Cxiujare la lastan dimancxon de aprilo oni dedicxas al la Monda Tago de gxemelurboj. (Estas interese, ke tiu cxi ideo devenas el eksa Sovetunio.) La 28-an de aprilo 1957 en urbo Aixles-Bains, Francio fondigxis la Monda Federacio de Gxemelurboj. Por plifaciligi aplikadon de Esperanto cxi-kadre, mi proponas pritrakti kaj akcepti sekvajn momentojn: 1. La oficiala korespondado, informado kaj la movada sperto-intersxangxo inter esperantistaj grupoj de la gxemelurboj estu rekonata kiel partoj de la plurflankaj oficialaj kontaktoj inter du koncernaj urboj. Tiun rekonon la gvidantoj de ambaux urboj deklaru en la interkonsento pri la kunagado. 2. La membraro de loka E-grupo entreprenu: - la personan partoprenon en la gxemelurbaj interrilatoj; - preferu la gxemelurbajn kontaktojn en sia korespondado, turismaj kaj ofic-vojagxoj; - akcelu la multflankecon por la rezulta kunagado; - strebu bone plenumi la cxicxeronan, interpretadan kaj tradukajn laborojn. La gvidantaro de la E-grupo en cxiuj konkretaj kazoj informu la estron de loka sxtata administrado pri la rezultoj de kunagado en kulturaj, sportaj, sociaj k.a aferoj. Peter Tihanyi fakdelegito de UEA, Hungario ************************************************************************* Ukrainio: bona novajxo... ========================= En aprilo laux la invito de rektoro kaj posedanto de Int. Instituto pri Administro Entrepreno kaj Juro, Fjodor Poddubnij, amiko kaj subtenanto de E-o Ukrainion vizitis fama japana prelegantino pri japana kulturo s-ino Kimie Markarian. Sxi sukcesis viziti 4 urbojn kaj prelegis dekfoje antaux cx. 400 auxskultantoj. La prelegoj elvokis grandan intereson al sorobano - tiu gxis nun nekonata kalkulilo kaj al origamio - kaj ankaux al E-o, cxar la prelegoj okazis en la Internacia Lingvo. laux Heroldo 10/95. ************************************************************************* kaj malbona novajxo... ====================== En Slavjansk, Ukrainio dum kelkaj jaroj funkciis aparta E-katedro kaj vasta E-instruado en la Instituo pri Managxerado (privata altlernejo, nun jam nomata Amademio), kiu eldonis ecx apartan E-gazeton. La revuo "E-Centro informas" fakte mortis. La kauxzoj multis. Unue - gxia redaktoro A. Goncxarov vicfoje edzigxis kaj translokigxis en Krimeon, poste - Internacia Akademio pri Administrado en Slavjansk akceptis malmultajn studentojn en 1994 kaj tial gxi ne bezonis E-instruistojn kiel antauxe. La E-katedrestro G. Sxilo fugxis Moskvon kaj nun rektoras en "Euxropa Instituto de Juro". Finfine jenas la fakto: La E-katedro en Slavjansk malaperis. Mi restis la sola E-instruisto en la Akademio. Kaj ecx tio povus ne okazi, sed la rektoro ege estimis mian patron M. Popov, kiu mortis en 1994. (M. Popov estis vaste konata e-isto el u. Berdjansk, Ukrainio - la red.). A. Popov, Slavjansk. el Aktuale Euxro-Azia, februaro 95 ************************************************************************* Invito al MEJK ============== La kunlaboraj konsultigxoj de junularaj e-asocioj estas unu el la plej gravaj kaj operativaj forumoj de la junulara e-movado. Cxi-jare okazos jam la 5-a MEJK (Mez-Euxropa Junulara Konferenco), organizota de Auxstria E-Junularo. Al la kunveno, okazonta inter 2-5 de novembro estas invitataj po 2 reprezentantoj de AEJ, CxEJ, GEJ, HEJ, JES (Svisio), JES (Slovakio) PSEK kaj PEJ, krome po 1 el la najbaraj landoj. Atentu! Aligxa limdato (pro certigo de sxtata subvencio) estas la 21-a de auxgusto! Se via asocio ne ricevis la invitilon bv. kontakti Axel Leitner, pf. 804, A-8011 Graz, Auxstrio. ************************************************************************* Memortabulo restarigita ======================= La 8-an de aprilo 1995 okazis solena senvualigo de renovigita memortabulo honore al L. L. Zamenhof en la parko de Frantisxkovy Lazne (Cxeha Respubliko). Tie la unua Zamenhof-monumento estis starigita en la jaro 1914 kun helpo de bavara fervojisto Jakob Hechtl, kiu logxis en Fr. Lazne. Post gxia detruo de nazioj en la j. 1938 la loko restis malplena gxis 1991, kiam la kongreso de esp-istoj-handikapuloj starigis memortabulon, kiu, bedauxrinde, estis detruita de vandalo en 1994. Dank' al donacoj de esp-istoj el kelkaj landoj jam post duonjaro oni sukcesis starigi novan tabulon. La solenajxon cxeestis membroj de la "Fervojista E-grupo" el Weiden (Germanio). el Informilo, junio 95 ************************************************************************* 2.000.000 liroj por universitata studo! ======================================= Triesta universitato, kune kun la fame agema Triesta E-Asocio, lancxas ekde 1994/95 la premion Kastelo de Miramar. Gxi cxiujare estos asignata al doktora disertacio, pridiskutita cxe Italia universitato, pri la jenaj temoj: lingva problemo, interlingvistiko, E-o kaj esperantologio. (Nu, la titolo "doktoro", en sia simpla formo, en Italio ekvivalentas al la magistra; en la itala la premio estas premio di laurea). La unua premio Miramar estos aljugxita fine de 1995 inter disertajxoj ellaborotaj dum la akademia jaro 1994/95 pri la temo: La lingva problemo kaj adopto de neuxtrala lingvo. La premio valoras 2.000.000 ITL (cx. 2000 guldenoj!). Tiamaniere oni intencas favori la studadon kaj esplorojn pri lingvo internacia, donante krome la eblecon pliprofundigi la argumentojn laux lingvistika, socia, ekonomia kaj politika vidpunktoj. Imitinda ekzemplo, cxar ja draste mankas en naciaj lingvoj akademiaj pritraktoj pri E-o. Multaj amikoj miaj, studentoj, instruistoj, profesoroj jen miris, ke mi multege havas por diri pri E-o al ili, dum nenion ili lernis pri tio pere de siaj informkanaloj, t.e. la akademiaj, la universitataj. Ja mizeras la fidindaj informiloj pri E-o, ecx en lingvo, multe uzata mondskale en universitatoj, kiel la franca. Ne mirinde, ke politikuloj kaj intelektuloj ignoras la aferon. Pro tio la triesta iniciato estas gravega. Por pli da informoj: Triesta E-Asocio, C.P. 601, I-34100 Trieste-Centro, Italio. Bruno Masala el La Gazeto, aprilo 95 ************************************************************************* Ni mencias ========== JAPANA ESEARO, No-1. Dek eseoj dediversaj famaj auxtoroj okaze de la dekjarigxo de Libroteko Tokio.A/5, p. 66. Eldonis: Libroteko Tokio, Syozi Keiko. KUNCxO VALEV, biografio kaj bibliografio.Kompilis: Raja Androvska. 32 p, formato A-5. Eldonis BulgaraE-Asocio, 1994. BIO-VINOJ EN FRANCIO, trilingva (franca,germana, Esperanta) brosxuro pri vinkulturistoj kaj restoracioj.Eldonejo ILTIS, red: Irmi & Reinhard Haupenthal. 144 p, prezo: 21DEM. REGxO DE L'EONOJ (Kralj Vjekova), poemaro(ankaux mizikigita) en la kroata, itala kaj Esperanta. Auxtoro:Mile Prpa (B. Rasxice 2, HR-41000 Zagreb, Kroatio), E-trad.:Lucija Borcxicx. POVO DE DIO, POVO DE MAJSTRO,manuskripto de la parolo de Sant Kirpal Singh, 15 p. A-4.Distribuas: Enrico Marzola, via F. Crispi 3, I-20121 Milano,Italio. JE VIA SANO! Elzaco kaj ties vinoj.Trilingva (franca, germana ka Esperanta) libreto, 44 pagxoj A-5,p. 35 FF + sendokosto. La eldonon prizorgis TAKE-Esperanto. RN 83- Rue du Tiefenbach, F-68820 Wintzenheim - Colmar, Francio. ************************************************************************* 9.100 dolaroj por infanoj ========================= La konata auxstralia e-istino, Idyss Einihovici starigis per 9100 dolaroj specialan fonduson, kiu helpos al auxstraliaj infanoj lerni E-on kaj vojagxi per gxi. Prizorgas gxin: Jana Bogojev, 73 Newry St., Floreal Park, 6014 WA, Auxstralio. el KEC-bulteno, majo 95 ************************************************************************* Kolekti estas pli facile ol konservi ==================================== Kiam mi legis la artikolon de s-ro B. Golden (Eventoj 0076), mi rememoris historieton literaturan: Okazis. ke iu acxetis rostitan maizon. Tiu cxi bagatela frandajxo estis pakita en altvalora papersaketo: en folio de iu manuskripto de Janos Arany (fama hungara verkisto - ndlr). Oni povas apreci la instigon de samideano Golden, ke ni kolektu kaj konservu memorajxojn, relikviojn de E-o. La artikolo donas konsilon pri labormetodo de kolektado, sed gxi ne informas nin: kie kaj kiu gardos plu la materialojn? Mankas tiu informo, cxar mankas iu centra loko, organizo, kien ni kun trankvila koro povus lokigi niajn E-valorajxojn. La pasintaj jardekoj pruvis, ke E-kolektajxoj (garditaj en privataj logxejoj) kune kun la kolektanto neniigxas. Kiel kolekti, se oni ne povos gardi? Se mi estus skribinta taglibron pri nia travivajxo en la E-movado, mi nepre forbruligus tiun libreton antaux mia morto, ke gxi ne servu kiel pakpapero por rostita maizo. Roza Dornpik' Rim. En Hungario funkcias la Fondajxo Esperanto (1675 Bp. pk. 87), kiu i.a. jam ne unu fojon transprenis postlasintajn E-ajxojn de forpasintoj. La "kutimajn" librojn, gazetojn ni vendis, valorajxojn transdonis al la koncernaj seriozaj kolektantoj, kaj la personajxojn ni arkivas en la Budapesxta E-Domo. Sed vere, tio ne signifas veran, amasan solvon. La red. ************************************************************************* Ni konu pri la celoj ==================== Estimata Samideano, Jxus leginte "Eventoj"-n (2/majo-95) en kiu denove aperas rubriko "Kion mi faris, kiel UEA-estrarano", mi ne povas ne sendi miajn opiniojn pri tiu interesa kaj grava ero. Kelkfoje oni sentas, kvazaux la UEA-aferoj estas pretervide malproksimaj de ni esperantistoj, malgraux nia rekta aux nerekta membreco en tiu organizo. La supra rubriko helpas, ke la esperantistaro rilatigxu al la UEA-laboro, konu pri la celoj kaj baroj, kaj iel sentu sin devigata reagi aux almenaux preokupigxi pri la sekvantaj pasxoj. Gratulojn al Vi! Norberto Diaz Guevara, Kubo ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1990 ---- La plej blasfema, la plej sakrilegia libro aperas en nia lingvo cxe LF- koop. Temas pri La dekdu noktoj de Satano, verkita de Emiano Imby, unu el multaj pseuxdonimoj de Kalman Kalocsay. La manuskripto longe restis kasxita en tirkesto, pro deziro de la auxtoro. Satiro pri iaspeca Jehovo, la verko situas en la longa vico de tiu blasfema literaturo, kie elstaris La Guerre de Dieux (1799) de Evariste Parny kaj Das Liebeskonzil (1895) de Oskar Panizza. Multe pli lirika estas la antologio Enlumas min senlimo, kiun LF-koop eldonas per la tradukoj de membroj de "La Patrolo", kunordigitaj de Carlo Minnaja; pro cxi tiu laboro li ricevos specialan premion de la itala registaro. La antologio proponas la italan poezion de la dudeka jarcento, en formo adekvata por la nuntempaj publiko kaj kritiko. Tial la libro farigxas modelo de moderna traduka antologio en Esperanto. Per Enlumas min senlimo kaj per la traduko de Dekamerono, prizorgata de Gaston Waringhien kaj Perla Martinelli ekde cxi tiu jaro, firmigxas la kriterio, gvidanta la esperantan tradukarton fine de la dua jarcento de nia lingvo. Kriterio, kiun plej unua heroldis Leonard Newell (1967) per la retraduko de Hamleto: Male ol Zamenhof, mi celis ne esperantigi Shakespeare, sed sxekspirigi Esperanton. Kriterio akre atakita siatempe de Reto Rosetti (nia plej valora sxekspirologo), sed aplikata iom post iom de cxiuj artaj tradukistoj. ************************************************************************* ILEI //// Regularo de internacia konkurso =============================== honore al I. Szerdahelyi por la lernojaro 1995/96 1. La konkurso ekestis por lernejanoj gxis agxo de 19 jaroj, sed pasintjare gxi malfermis siajn pordojn antaux cxiuj konkursemaj esperantistoj (legantoj de Eventoj kaj aliaj E-periodajxoj, membroj de E-kursoj, soluloj ktp.), ili formas la 3-an kategorion. 2. Por lernejanoj la konkurso havas du kategoriojn: ambaux ampleksas lernantojn malpli ol 19-jarajn. En la unuan eniras komencantoj, t.e. personoj, kiuj lernas Esperanton malpli ol du jarojn, la duan formas cxiuj ceteraj. Ni nomas ilin progresintoj. Tamen en ambaux kategorioj ekzistas du grupoj, malgraux ke ili solvas tiujn samajn taskojn, nome: apartajn konkursajn listojn formas la geknaboj gxis 14-jaraj, kaj tiuj, kiuj jam estas pli agxaj. La plenagxuloj (3-a kategorio) ricevas la taskfoliojn de la progresintoj kun kelkaj eventualaj modifoj. 3. La konkurso dauxras unu lernojaron: de oktobro gxis majo. En la dauxro de la lernojaro cxiumonate aperas taskfolietoj por cxiuj tri kategorioj (entute po 7 folietoj jare). La unua estas sendita al tiu lernejo aux individuo, kiu gxin petas letere kaj almetas posxtmarkojn aux internaciajn respondkuponojn por afranki la sendotajxon. Cxiu folieto havas 7 gxis 9 simplajn taskojn, per kies senerara solvo estas akireblaj cxiufoje 20 poentoj. La solvoj estu skribitaj en Esperanto sur simpla blanka paperfolio en la formato de duona tajpofolio (A/5). (Folioj de alia formato ne estos akceptataj!). La solvoj estas sendendaj al la adreso donita malsupre sur la taskfolieto mem (redaktinto de la koncerna taskfolieto). 4. En la konkurso (kategorioj "komencantoj" kaj "progresintoj") povas partopeni lernantoj, en la kategorio "plenagxuloj" cxiuj legantoj de Eventoj kaj aliaj E-revuoj. Almenaux sur la unua solvofolio la E-instruist(in)o atestas per propramana subskribo kaj la stampo de la lernejo, ke la konkursanto estas lernejano. La solvofolio cxiam surhavu la legeblan kompletan nomon de la konkursanto, la kategorion (K - komencanto, P - progresinto, L - leganto de E-revuo) kaj la grupon (B - bazlernejano, M - mezlernejano, Pl - plenagxulo), ekz-e: P/M (progresinto kaj mezlernejano). Por konkursantoj el lernejoj sen E-instruisto la unuan fojon estas bezonataj lerneja stampo kaj la subskribo de la klasestr(in)o. 5. La instruisto de E-o kolektas cxiujn solvofoliojn de sia lernejo kaj sendas ilin en komuna koverto gxis la indikita limdato (validas la posxta stampo) al la adreso donita malsupre sur la koncerna taskfolio mem. (Solulo mem sendas siajn solvojn). Por rericevi la korektitajn solvojn kaj por ricevi nova(j)n taskofolio(j)n la konkursanto aux la instruisto sendas kun la solvoj posxtmarko(j)n aux internacian respondkuponon por afranki la respondon. (Lernejoj de ekssocialismaj landoj povas kovri la posxtkostojn laux anticipa interkonsento!) Kun la korektitaj solvoj cxe-mete cxiam trovigxas la gxusta solvo de la antauxa taskaro kaj kompleta listo de la konkursantoj kun indikoj pri ties lernejoj (naciecoj) kaj akiritaj sumaj poentoj. La nomoj de la plej sukcesaj konkursantoj jarfine aperas en la revuo Eventoj. 6. Post la lasta numero la plej sukcesaj konkursintoj estos premiitaj. Rim: En Eventoj estos publikigitaj nur la taskofolioj kaj iliaj solvoj por plenagxuloj. La "lernantajn taskfoliojn" por via lerneja konato petu rekte cxe la organizanto. Pri ajnaj demandoj pri la konkurso turnu vin al la ILEI-komisiono pri lernejaj konkursoj, Geza Kurucz: Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* MUZIKA KULTURO ////////////// "Songazetoj" de LF ================== La kulturo de la esperantista parol-komunumo estas plejparte skriba: libroj kaj gazetoj estas niaj cxefaj "kulturaj varoj". Sed iom post iom penetras ankaux la kulturo sona kaj vida. En tiu "nova" kultur-kampo precipe aktive agas la kooperativo de Literatura Foiro, kiu eldonis plurajn son-kasedojn, kompaktajn kaj ordinarajn diskojn, kvar videokasedojn. Unu el la interesaj iniciatoj de LF estas la Esperanta songazeto - serie aperanta unuhora kolekto de kanzonoj, radioteatrajxoj, intervjuoj, gravaj historiaj son-dokumentoj. 1. Kantas Johan Valano. Disko de Mihaly Sarosi. Teatrajxo Babelo de Luigi Malerba. 2. Kantas rok-ensemblo Teamo. Omagxo al Edmond Privat (kun lia vocxo el 1927). Teatrajxo Budapesxta ekzameno de Sandor Szatmari. Blindula angulo. Operdisko: Giuseppe Verdi (1931). 3. Kantas Max Roy Carrouges. Rakonto pri Endre Toth. Teatrajxo Groto de Endre Toth. Blindula angulo. Disko de Raymond Schwartz (1947). 4. Kantas barbara Kohl kaj Ludwig Fluck. Intervjuo al TESPA. Julio Baghy festparolas (1966). Teatrajxo Lingva evoluo de Julio Baghy. Rememoroj de Vilho Setala. 5. Kantas Gianfranco Molle. Intervjuoj kun Jerzy Leyk kaj Kalman Kalocsay. Teatrajxo Trompo de Emilja Lapenna. 6. Speciala numero pri la Esperanto-kanzono kun vocxoj de pluraj kanzonistoj kaj ensembloj de Raymond Schwartz gxis Nikolin'. 7. Kantas Jan Stanislaw Skorupski. Lasta publika prelego de Edmond Privat (1962). Handel en Esperanto. Deklama angulo kun Perla Martinelli kaj Gianfranco Molle. Muzika recenzo de Gerardo Tarallo kaj Giorgio Silfer pri Nikolin'. 8. Kantas rok-ensemblo Persone. Intervjuo kun Gaston Waringhien. Kanras Jan Stanislaw Skorupski. Deklamas Perla Martinelli. Kabaredo de Nikolin' omagxe al Mara Rineta. 9. Kantas rok-ensemblo Kajto. Teatrajxeto La Paneo el rakonto de Sergxo Elgo. Poezio sur Pentagramo. Lulkanto de Atilla Jozef. Kantas Klara Mikola. Ritmo por LK de Gianfranco Molle. 10. La unuaj KD en Esperanto: La koro-sutro de Lou Harisson. Esperanto de Ryuichi Sakamoto. Rara sondokumento. La itala kanzono sxatas nin. Merci beakoup. Triptiko. Unu akto de G. Silfer. 11. Kantas Sean Osborne. la transvestita muzo: Li trop tard de Georges Monstari farigxis Jam temp' estas, kantas Nikolin'. Rara sondokumento: Zamenhofa festo kun Raymond Schwartz. La cxampionegoj de Diko Burrati. Intervjuo: Istvan Szerdahelyi sin konfesas. La kasedoj estas akireblaj cxe multaj libroservoj. Se ne en la via, demandu cxe: Literatura Foiro, CP 303, CH-1008 Prilly, Svisio ************************************************************************* KONKURSO //////// Muzo 95 ======= Muzo-95, konkurso de E-arto, okazos 7-8-an de oktobro Vilnius, Litovio (Kulturpalaco de Sindikatoj, Vilnius, str. Mikolaicxio-Putino 5.) La konkursoj okazos en jenaj brancxoj: 1. Prozo originala 2. Poezio originala 3. Kantoteksto originala por konata aux originala melodio (aldonu muziknotojn aux sonkasedon) 4. Melodio originala por ajna originala E-versajxo (aldonu muziknotojn aux sonkasedon) 5. Deklamado - recitado de originala aux tradukita poeziajxo laux propra elekto 6. Arta legado de prozajxo laux propra elekto, ne pli ol 15 min. 7. Rakontado pri iu okazintajxo legita aux elpensita 8. Kantado sole aux grupe 9. Koloraj diapozitivoj pri ajna temo 10. Pentrajxoj por afisxo pri informado al kurso de E-o en ajna lingvo Konkursajxoj devas esti anonimaj. La nomo kaj adreso de la auxtoro - sur aparta slipo, metita en pli malgrandan koverton kun surskribo de titolo de la konkursajxo. La tekstoj kaj la muziknotoj - en 3 ekz. tajpitaj aux legeble skribitaj per nigra globkrajono (ne kopiitaj per karbonpapero). Unu persono rajtas prezenti ne pli ol 2 verkojn por aparta konkurso. Gajnintoj de unuaj tri lokoj ricevos diplomojn, donacojn. Partopreno: Aktiva Cxeesta, Aktiva Foresta, Pasiva (spektado de la konkursoj). Kotizoj por pasivaj alilandaj partoprenantoj - 2 USD. Logxado en studenta hejmo - 1,5 USD por unua nokto, 1 USD por cxiu sekvanta. Simpla triplada tagmangxo - 1,5-2 USD. En eksterkonkursa programo: prelegoj, litova folkloro, ekskursoj ktp. Plia informo, aligxoj: pd. 178, LT-2000, Vilnius, Litovio. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Vienon oni mutigas ================== La E-programo de Radio Auxstria Internacia de pluraj semajnoj ne plu estas kaptebla en Azio, Afriko, Ameriko kaj Auxstralio. Kun po 50 minutoj da elsendotempo en semajno (fakte 25 minutajxo dufoje sendita), tiu E-programo de jaroj farigxis tre populara kaj respektata en la internacia auxskultantaro. Estas do skandalo, ke la dissendadon al mondpartoj aliaj ol Euxropo, oni simple eliminis. La E-redakcio de Radio Vieno dum 1994 ricevis 1359 sendajxojn, dum ekzemple al la Franca redakcio, kiu disponas po 11 h 10 min da elsendotempo, alvenis 1988 posxtajxoj. La Araba redakcio, kiu ankaux elsendas dum 50 minutoj en semajno, ricevis 1 korespondajxon! Ni kredas, ke necesas reagi, el ie ajn en E-o-parolanta mondo, por peti, ke Radio Auxstria Internacia denove dissendu al ekster Euxropo sian E- programon. (Ankaux euxropanoj estas invitataj, pro solidareco kun alikontinentaj auxskultantoj, reagi pri tio.) Atentu, neniel utilas refoje skribi pri tio en E-o al E-redakcio: tiu cxi mem suferas la problemon! Plej tauxge estas turni sin rekte al la intendanto de ORF-internacia, skribante en nacia lingvo (prefere germana, hungara, angla, franca). Do, se vi deziras helpi kaj subteni Radion Vieno, sendu propran personan leteron, uzante la argumentojn de tiu cxi mesagxo aux/kaj aliajn, al: Prof. Paul Lendvai, IntendantORF-iIternacia, A-1136 Wien, Auxstrio Cxu la cxeso de E-elsendo al kvar kontinentoj signifas, ke Radio Vieno mem agas por la cxeso de auxstra neuxtraleco? Cxu eblas, ke Radio Vieno tiel flankenlasus altan kulturan servon cxiudimancxe? Cxu ORF-Internacia subtaksas la informadon pri Auxstrio direkte al internacia komunumo, tre aktiva en la mondo favore al paco, justeco kaj amikeco inter la popoloj? Tre utilas direktigxi ankaux al ambasado de Auxstrio en via lando. Tion eblas fari dumaniere: se vi skribas al s-ro Lendvai, diru tion al la auxstra ambasadoro, petante ke li subtenu vian peton kaj indikante la adreson de la intendanto de Radio Vieno; se vi decidas skribi nur al ambasado ankaux klarigu cxion petante, ke la ambasado intervenu cxe Radio Vieno. Nome de AERA, Amikaro de Esperanto en Radio Gunter Becker, Girolamo Lucchetta, Edmond Ludwig, Floreal Martorelli, Bruno Masala ************************************************************************* INTERESE //////// Atentigo el Kalifornio ====================== En la "plej granda lando de la mondo" - t.e. Usono - la plej liberaj estas sxajne la fanatikaj religianoj. Por defendi la vivon de nenaskito, ili ecx prenas la vivon de aliaj. Por helpi "gxustan edukadon" de la junularo, ili malpermesigas librojn, kiuj dum jardekoj montrigxis popularaj kaj malnocaj. Alies libereco ne estas ilia zorgo, gxi povas ecx tute malaperi, se tio montrigxas utila al tiuj fanatikaj kristanoj. Lastatempe tiuj "elektitoj de Dio" okupigxas pli kaj pli serioze - pri nudismo. Ne, ili ne praktikas, nur zorgas, ke ankaux aliuloj ne faru tian pekon. Ili diligente zorgas pri fermo de la malmultaj usonaj plagxoj, kie bankostumoj ne estas devigaj. Plej multe jam suferis Florido, kie nudismo apenaux permesatas lastatempe sur publikaj plagxoj. Ankaux Kalifornio ne eskapis la nuntempajn krucmilitistojn. La nombro de germanaj turistoj en Florido malkreskis je 70 % de 1992 al 1993, kaj ne sxajnas kreski. Inter la kauxzoj elstaras la granda nombro de krimoj kontraux eksterlandanoj sur floridaj plagxoj, ankaux la (malfacilaj) kondicxoj por tiuj, kiuj volas en Usono praktiki naturismon en klubo, ne estante jam membroj. Estas ja timige, kiom da potenco la fanatikaj religianoj havas, kaj lerte gxin uzas. Sendube, kiuj ne konas bone Usonon, apenaux povus kredi, kiom mallibera kaj certagrade konservativa la usona socio ja estas. Eksterlandanoj, kiuj planas pasigi agrablajn naturismajn feriojn en la "bastiono de la libereco" - estu preparitaj trafi alispecan bast(i)onon. Ionel Onet, Usono el Naturista Vivo, 33/1995 ************************************************************************* Mi lacigxas =========== Jes, ja, mi lacigxas. Dum kelkaj jaroj mi kulpigis mezagxon, malbonan sangon, mankon de vitaminoj, polucion en la aero, sakarinan korpulencon, dieton, subbrakan odoron kaj la aliajn malsanetojn, kiuj mirigis min, cxu la vivado ja valoras. Sed nun mi trovas, ke mi lacigxas, cxar mi tro laboras. La logxantaro de cxi tiu lando estas 17 milionoj, sed 6 milionoj emeritigxis. Do, 11 milionoj estas haveblaj por labori. Poste estas 4 milionoj en lernejo, do 7 milionoj povas labori. De tiu grupo 1 miliono ne havas laboron kaj tri milionoj estas dungitaj per registro; tial 3 milionoj faras la laboron. De tiu sumo forprenu la 2 milionojn dungitaj per konsilantaroj kaj lokaj auxtoritatoj, kaj nur 1 miliono restas por labori. Sed estas 620.000 en malsanulejoj kaj 379.998 en malliberejoj. Do, nur 2 restas labori, vi kaj mi. Kaj vi sidas tie kaj legas cxi tion. Cxu vi dubas, ke mi estas lacega? el Telopeo, marto 1995 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi studas geografion en Silezia Universitato, tre interes. pri naturo kaj kutimoj, volus kor. kun geamikoj el Hungario: Magdalena Cieply, ul. Vojciecha 40/12, PL-40-474 Katowice, Polio. *** Dudek gejunuloj dez. kor. pri div. temoj. Respondo garantiata kun bela PK. Chen Wei Zhen, Hu Bei Shi ni zhi pin Chang, bai sha zhou, 430065 Wu Han, P. R. China. Cxinio. *** Kun la t.m. - pri cx.t. - esp-isto el Jemeno: Abdo Kassem, P.o. 71025, Sawani-road, Tripoli, Libya. ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Kursgvidantoj - Mi havas lernanton, kiu ne komprenas la diferencon inter "mi" kaj "vi". - Kara kolego, tio ne estas malfelicxo, mi havas lernanton, kiu ne scias la diferencon inter "mia" kaj "via"... el Antauxen, n-ro 12. * * * Japana Esperanto-Instituto eldonas organon "La Revuo Orienta", kies decembra numero estas ofte speciala numero, nome librokatalogo. Kelkajn jarojn, ties kovrilon ornamis foto de kato; kata-logo. Sed, kiom da abonantoj rimarkis tian sxercon? SIBAYAMA Zyun'iti sibayama@forigu.ap.isl.melco.co.jp ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// La jarkolektoj de "Horizonto" jam antaux jaroj elcxerpigxis, sed dauxre venas petoj pri ili. Se vi havas apartajn numerojn aux jarkolektojn kaj redonacos ilin, oni povos plusendi ilin al nunaj dezirantoj. Bv. kontakti: Birthe Lapenna, Brondalsvej 30, DK-2000 Frederiksberg, Koppenhaga, Danio. *** La praktiko limigas nian movadon. La cxina "Bulteno de Esperanta Komerco" bonvenigas vian senpagan anoncon por utiligi nian lingvon. Adreso: s-ro Wang Tiany, Xi'an E-Asocio, Xiyinglu 74 hao, CN-710054 Xi'an, Cxinio. - La redaktoro certigas ankaux hejman tranokteblon por eksterlandaj E- vojagxantoj. Kontaktu lin laux la supra adreso. *** La oficejo de KAVA-PECH (P. Chrdle) estas kontakteble per nova telefonnumero: +42-2-9912201. La antauxa numero pluservos kiel faksa: - 9912126. *** Kiu acxetus miajn senmankajn jarkolektojn de Fonto (kune nur!) de 1980 gxis 1988 aux kompletigus ilin senmanke gxis la kuranta aux venonta(j) jaro(j)? Prezoferton bonvolu sendi al Georgo Csullog, Mikszath K. u. 34, H-5530 Veszto, Hungario. *** Kiu deziras donace ricevi jarkolektojn de EPCx ekde la jaro 1986 kaj 20 porinfanajn bildlibrojn, presitaj en Cxinio, skribu al: s-ro Dieter Rooke, Aussere Klus 2, CH-4702 Oensingen, Svisio. * * * Redaktora mesajxo Szabo Istvan: Kara Stefano, ni pretas zorgi pri la E-heredao de via patro. Bonvolu informi nin pri via preciza adreso! Dankon! ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor