Eventoj n-ro 082, 2/julio - '95, retposxta versio ************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Respondoj al la amikoj - Komuniko por partoprenantoj de la 80-a UK - Cxapelilo forestos cxe UK - Reagu, reagu! Organizaj demandoj: - NE PLORU - AGU! - Deficito: 38.000 guldenoj Faka aplikado: - 4000 reklamkontaktoj - Skulptiste: Universala amo - "Monda merkato" ne plu ekzistas - Informoj inter entreprenoj - V-ESP 1.5 - Decidoj 51-75 - Eniru la Komercan Cxambron Arangxoj: - Cxu vi scipovas biodanci? - Internacia Esperanto-Semajno - Merkatika komunikado - Someraj kursoj en Kroatio - Cxu vi jam estis en Maltio? - Skota auxtuno - Kalendaro - Renkontu en sanktejo Movado: - II. Festparolado, UK Tampereo - Intervjuo kun Istvan Ertl, - FKP kaj T-to - Euxroparlamentanoj pri Esperanto - Infanoj el Cxernobil - 25 jaroj... 1989 ILEI: - EKPAROLI - projekto en Auxstralio - Nur intensan kurson! Lingvo: - Cxu kasedo aux gazeto? Kulturo: - Internacia E-Muzeo Libroj: - Masxinmondo - en la portugala Karaj legantoj: - Estimataj, - Al kiu fidi? Revuoj, gazetoj: - Dankon por Riveroj Esperanto en radio: - Radio Roma - Esperanto - Satelito! - Nova redaktoro en Vieno Alvoko!: - Armeaj mondaj ludoj Interese: - Ludkartoj Korespondi deziras: Anoncetoj: ********************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Respondoj al la amikoj ====================== La respondoj estis presitaj en la unua gazeto "La Esperantisto" kaj represitaj en la Originala Verkaro de la iniciatinto de Esperanto. Al s-ro I. V. en T. - Vi plendas, ke en via urbo gxis nun neniu ankoraux ion scias pri la lingvo Esperanto! Nu, kiu estas kulpa? Se la amikoj en T. anstataux ion fari kaj vastigi nian aferon atendos, ke oni laboru energie, ke oni faru la aferon pli konata en ilia urbo - tiam nia afero neniam progresos en via urbo. Vi demandas min kial nia afero estas ankoraux malmulte konata en via urbo! Ne forgesu, ke en nia afero mi estas nur unu el la laboristoj, kaj se mi devus mem kaj sola fari la tutan aferon, kiu devas esti farata de multaj lokoj, tiam nia afero estus perdita. Al s-ro R. en Biela. - Fari ion por nia afero povas cxiu, se li ecx logxas en plej dezerta vilagxo. Se vi faros al vi regulon dissendadi cxiumonate aux cxiusemajne certan nombron da vortaretoj (kun antauxparolo) al diversaj personoj, tiam vi alportas al nia afero multe pli grandan utilon, ol multaj el niaj amikoj, kiuj logxas en grandaj urboj. Al s-ro G. en Varsovio. - Ankaux al vi mi rekomendas la "vortareton kun antauxparolo". Nia plej grava laboro devas esti cxiam pligrandigadi la nombron de la personoj, kiuj ellernis nian lingvon; cxiu alia laboro estas flanka. Antaux cxio ni devos penadi, ke nia afero starigxu sur fortaj piedoj en la mondo; cxio alia venos jam per si mem. Al s-ro R. en Moskvo. - Sinjoro B. estante ankoraux en Varsovio havis cxiam la kutimon paroladi "ni laboris", "ni faris" k.c. Sed efektive li absolute nenion ankoraux faris, li ne alportis ankoraux ecx unu novan amikon al nia afero, kaj ecx sian propran "promeson" li ankoraux ne alsendis. Mi ripetas, ke cxiu kiu ne faras al si en la fino de cxiu monato la demandon: "kiom da novaj amikoj mi alportis al la afero", tiu ne povas sin nomi amiko-laboranto de nia afero, se li ecx tute bone ellernis la lingvon. Al s-ro R-i. - Estus tre bone, se vi donacus po unu aux po kelkaj lernolibroj de nia lingvo al la kluboj aux societoj, kiuj ekzistas en via urbo, kaj se vi zorgus, ke la lernolibroj kusxu sur la tabloj en la legejoj de tiuj kluboj. Tion cxi saman estus bone fari ankaux kun la bibliotekoj. Al s-ro M-n en G. - Via letero estas subskribita: "Unu el la plej varmaj amikoj de la lingvo Esperanto"! Mi efektive memoras, ke de tempo al tempo vi sendas al mi leteron kun demandoj pri la irado de la afero; sed neniam ankoraux vi skribis al mi kion vi mem faris por nia afero. Varma amiko de nia afero povas sin nomi ne tiu kiu cxiam demandas, sed nur tiu kiu laboras por nia afero kaj vastigas gxin. Anstataux demandi min cxiumonate "kio estis farita", vi devas en la fino de cxiu monato demandi vin mem: "kion mi faris por nia afero en la pasinta monato?" El Ruslanda Esperantisto, dec/1992. ************************************************************************* Komuniko por partoprenantoj de la 80-a UK Mazi invitas vin... =================== al la kongresa salono Lapenna la 25-an de julio 1995, je la 15.30 - 16.00 por cxeesti la inauxguran prezentadon de la filmo Mazi en Gondolando. La letero de Mazi: * * * Saluton, karaj geamikoj! Mi estas Mazi, Granda Mazi... Kaj vi? Mi venas el la kosmo por viziti Gondolandon. Cxu vi deziras akompani min dum miaj aventuroj tie? Mi parolas multajn lingvojn... Kaj vi? Tamen en Gondolando oni parolas speciale internacian lingvon. Gxa nomo estas Esperanto. Se vi ankoraux ne parolas Esperanton, vi havas la okazon lerni gxin, kiam vi spektas la aventurojn, kiujn mi travivis kun la regxa familio de Gondolando. Tre interesaj estas la sekretoj de princino Silvia kaj la gxardenisto Karlo; vi ankaux ekscias pri la ruzajxoj de cxefministro Korvaks. Vi eble ecx amikigxos kun ili kaj ludos iliajn rolojn! Mi konsilas tion al vi. Esperanto estas mirakla lingvo: kiam vi parolas gxin, vi trovos geamikojn en diversaj landoj de la mondo! Tutkore salutas vin via Mazi. Rim: Atentu! La loko kaj horo estas sxangxita kompare al antauxaj informoj! La Mazi-filmo estos ankaux regule prezentata en la salono de la kongresa Libroservo, kie la kongresanoj povos acxeti la Mazi-kompleton por favora kongresa prezo - 1809 NLG. M. van der Horst-Kolinska ************************************************************************* Cxapelilo forestos cxe UK ========================= Multaj esperantistoj atendas, ke Cxapelilo montrigxos cxe la UK . Bedauxrinde ne estos tiel. Pejno Simono restos kun sia Cxapelilo hejme. La pretigxo de la profesinivela, plene Esperantlingva tekstoredakta komputila programo "Cxapelilo" estas anoncita antaux kelkaj monatoj, kaj multaj esperantistoj esperis persone esplori gxin dum la cxi jara UK en Tampere. Tamen tio ne okazos, cxar simple ne estas pagebla la postulata 600 guldena pago por havi iun standon (= 1 skribotablo) dum la kongreso. (Alkalkulu ankaux la vojagx-- kaj cxeestajn kostojn). Pro similaj kialoj multaj aliaj e-servoj ne povas prezentigxi dum la plej granda E- manifestigxo, inter ili ankaux Eventoj... Estas kompreneble, ke UEA postulas pagon, - sed oni nepre devus pripensi la analizadon de perdoj kaj gajnoj. Cxu ne estas reala postulo konsideri krom la rekta enspezo ankaux la ceteran movadan profiton...? ************************************************************************* Reagu, reagu! ============= Antaux kelkaj tagoj (14.07.95) en la granda germana jxurnalo "Frankfurter Rundschau" aperis ampleksa pledo por la angla kiel deviga dua lingvo en la Euxropa Unio. La plej rimarkindaj frazoj en gxi estas jenaj: "La spertoj kun la artefarita lingvo Esperanto bedauxrinde estas negativaj. Do oni devos elekti iun el la ekzistantaj vivantaj lingvoj ..." (kvazaux Esperanto ne estus unu el la vivantaj lingvoj). Tre indas reagi, des pli cxar "Frankfurter Rundschau" aperigas cxiutage (!) cxirkaux 10 legantleterojn. Skribu al: Frankfurter Rundschau, Freie Aussprache, D-60266 Frankfurt/M, Germanio. Jen eltirajxoj en la germana: Sprachlos in Europa oder: nationale eitelkeit fuehrt nach Babylon Von Rainer Brechtken, Staatssekretaer im Wirtschaftsministerium von Baden-Wuerttemberg (...) Die Erfahrungen mit der Kunst-Sprache Esperanto sind leider negativ. Man wird also auf eine der vorhandenen lebenden Sprachen zurueckgreifen muessen, und das koennte eine Fulle von nationalen Ressentiments wiederbeleben. Betrachtet man die sprachlichen Realitaeten in Europa vorurteilsfrei, so wird deutlich, dass die Entscheidung nur zwiscxen Englisch und Franzoesiscg fallen kann (...). Ulrich Matthias, reaga servo de GEA Rim: Kruda traduko: "Senvorte en Euxropo, aux la nacia memfido kondukas al Babilono" auxtoro: Von Rainer Brecxtken, sxtatsekretario de la Ekonomia Ministerio de Baden-Wurttemberg (...) Spertoj pri la artefarita lingvo Esperanto estas negativaj. Tiel do oni devas reveni al iu el la vivantaj lingvoj, kaj tio revivigos la naciean sentemon. Se ni observas la euxropajn realecojn sen antauxjugxoj, estas evidente ke la elekto povas okazi inter la angla kaj franca (...) Necesas amase reagi, cxar sxajne komencigxis la preparo de la publika opinio pri la solvo de la lingva problemo, - almenaux en EU! La red. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// NE PLORU - AGU! =============== Dauxrigo de reagoj kaj diskutoj pri la artikolo "Por ke Esperanto restu viva", aperinta en la numero 1/junio 95. Estas bonvena ankaux via opinio. Estimata sinjoro Szilvasi, mi tralegis vian artikolon kaj mi konsentas - kia banalajxo - pri la neceso haltigi la malkreskegadon de la nombro de UEA-membroj. Tamen, vi devas kompreni sen kia ajn peno, ke neniel eblas publikigi vian artikolon en la revueto Etnismo, tutsimple cxar tiu cxi ne estas esperantisma. Estas mia firma intenco ne miksi la du aferojn, kie ili ne esence tusxas unu la alian. (1) Mi opinias ecx ke publikigo de via artikolo en kiu ajn E-gazeto estas strategie maltauxga: Kiun sencon havas prezenti al la probable ne malmultaj neesperantistaj rigardantoj negativajn statistikojn pri la Movado? (2) - Kial vi ne faris internan cirkuleron kiun ricevintus la komitatanoj kaj estraranoj de UEA, de landaj kaj fakaj asocioj kaj cent far vi selektitaj aktivuloj? (3) Koncerne la enhavon de via artikolo, mi levas fortajn dubojn: Unue, mi estas konvinkita ke la malfortigxo de la Esperanto-movado en la tiamaj "socialismaj" sxtatoj ja dependis, certagrade, de la malfermigxo de la "socialisma" bloko: Kiam falis la diversaj muroj, Esperanto ekperdis, por multaj anoj, sian funkcion de eskapilo. (4) Due, via "kuracilo" neniel promesas kian ajn renverson de la tendenco (5). Sxajnas al mi ke vi inventis la simptomojn: nescion de la kursanoj rilate la Esperanto-kulturon, uzeblecojn ktp. kaj mankon de internacia informfluo. Mi konstatis, tra la jardekoj de mia esperantisteco, ke nia cxefa malhelpajxo estas la mankego de mono por informadi, denove informadi kaj sencxese informadi pri la lingva situacio tutmonda. El tio cxi sekvas ke ni ne sukcesis konsciigi suficxe multajn homojn pri la bezono de la internacia lingvo, kaj, tute nature, ne estas starigeblaj suficxe multaj kursoj. (6) Delonge mi perdis la iluzion ke LA kursanoj aligxos al la loka klubo, kaj mi kontentas, se fakte unu aux du el pli ol dudek poste partoprenos klubajn programojn. Ni estu realismaj: La logajxoj de la mondo estas tiel abundaj ke nia - sincere: tre modesta - oferto en la plej multaj kazoj malvenkas. Cxu vi serioze kredas ke kiu ajn el niaj internaciaj revuoj publikigitaj en Esperanto kaj tiuj suficxe multaj mozaikeroj de la Esperanto-kulturo, en la okuloj de la mezuma kursano, valoras tiom ke li/sxi decidas dedicxi sin al tiu cxi afero? (7) - Ne, tiuj kiuj restas, estas la malmultegaj esceptuloj - esceptuloj pro tre diferencaj kauxzoj, kun tre diferencaj motivoj. Jen ni trafas, en nia hazardludeca varbado, iom pli da esceptuloj, jen ni "kaptas" malpli aux ecx neniun. Koncerne la "internacian informfluon" mi demandas vin: Kie estas la interesaj informoj por ke ni fluigu ilin? La esperanto-movado jam nun disponas pri tiom da informiloj diversnivelaj ke la informoj povus fluegi, se ili ekzistus. Kiel membro de loka klubo, de la relative nova kaj novspeca asocio SENLIME, de Landa Asocio, de UEA, de ILEI kaj de ties Landa Sekcio kaj, evidente, de IKEL kaj kiel aboninto de "MONATO", mi ricevadas tiom da Esperanto-presajxoj ke mi nur parteton sukcesas legi. Mi tute ne sentas bezonon de plia(j) gazeto(j), kaj tial mi abonis nek "Heroldon de Esperanto" nek "Eventoj"-n. (8) - Laux mia opinio, prefere malaperu cxiuj internacilingvaj naciaj organoj, regionaj kaj klubaj gazet(et)oj favore al lauxeble alt-kvalitaj fakaj revuoj - jen nura ripeto de sate konata vidpunkto. Uwe Joachim Moritz, Germanio. * * * (1) Kompreneble, ja ankaux Eventoj ne volas transpreni la rolon de fakaj gazetoj. (2) Mi certas ke neesperantistaj alrigardantoj estas ne tiom multaj. Bedauxrinde ecx la e-istaj legantoj estas malmultaj... Krome, mi opinias ke se ni fermas la okulojn aux strute sxovas la kapon en la sablon - per tio la problemoj mem ne solvigxos. (3) Fakte cxiuj listigitaj personoj ricevis la kopion de la artikolo. Pri gxia publika aperigo ni tamen decidis, cxar opinias ke sxangxi la tendencon postulas pli vastan konsciigxon kaj laboron. Dum mia 24-jara esperantumado cxiam signifis por mi problemon la akiro de informoj. Kvankam mi interesigxis/-as, ne ricevis/-as la komitatajn leterojn kaj multajn aliajn "internajn informojn", kvankam UEA kaj la LA-oj estas publikaj civilulaj organizoj... (4) Tio bele sonas (cxefe por A-landaj oreloj) sed laux mi gxi ne pravas. Eble gxi estas 1 el la motivoj, sed certe ne la cxefa. Cetere la evoluo inter 1987-1991 neniel estas trudebla al "soclandanoj". (5) Eble ne suficxe mi emfazis, ke la priskribitaj decidoj estas nur la unuaj pasxoj. Ili mem certe ne suficxas, sed sen ili ne eblas la pluaj pasxoj... (6) Per la aluditaj decidoj mi celis ne la kreskigon de kursokvanto, sed la gardon de la jamaj parolantoj, kaj efikigon de la tamen organizitaj (malmultaj) kursoj. Se ni jam elspezas tempon, energion ktp. ni havu rezulton de tio! (7) Jes, kaj gxi dependas de la maniero: kion kaj kiel gxin ni ofertas? Per la nuna merkatika kaj reklam-sciencoj ion ajn oni povas "vendi" (vidu la ekzemplon en cxiutaga vivo) - dependas nur de la maniero... (8) Evidente vi jam "plenumas" la postulojn de la menciita unua sxtupo - kaj vi ja restis en la E-komunumo... Dezirante sukcesojn en via agado, kun dankoj Laszlo Szilvasi * * * Estimataj! Danke mi ricevis vian leteron kun la artikolo "Por ke E-o restu viva!". Vi tute pravas, konstatante, ke nepre necesas ligi kurspartoprenantojn dekomence al la E-komunumo, la E-kulturo ktp., instigi ilin korespondi, legi gazetojn kaj uzi la servojn por vere sperti utilon el la okupigxo pri E-o. Do, mi volonte enmetas vian artikolon tia, kia gxi estas, kiel aldono en la venontan n-ron de mia gazeto "Magdeburga folio". Amike salutas Dieter Dungert ************************************************************************* Deficito: 38.000 guldenoj ========================= Kiel antauxvidite, en 1994 UEA havis deficiton je 38.000 gld., kiu - adiciita al antauxaj deficitoj - signifas kumulitan perdon de cx. 640.000 gld. en la pasintaj 10 jaroj. Tamen la respondeculoj atentigas, ke en 1994 estis enkondukitaj novaj librotenaj principoj: laux la malnova sistemo 1994 ne estus deficita, sed ecx donus profiton. Ne estas klare, cxu la malnova principo estas malkorekta (kaj, sekve, la veraj deficitoj tiam atingis ecx pli altajn malgajnojn ol anoncite) aux cxu la nova metodo estas realeca (kaj, sekve, restas evidenta deficito de 38.000 gld.) Ne tiom gravas librotenado. Gravas nur du fundamentaj principoj de normala mastrumado: 1-e ke sana jarkalkulo devas atingi almenaux ekvilibron de la spezoj; 2-e ke deficito estas akceptebla nur se gxi havas esceptan karakteron. Tio refutas la tezon de oficistoj, kiuj insistas, ke UEA estonte nepre devos bugxeti deficiton de cx. 25.000 gld. jare. En movado kiel la nia, la deficitoj de UEA estas, laux mia opinio, ecx malmoralaj, cxar ili forprenas monon de ekstera agado por Esperanto, agado, kiu estas statuta devo de UEA. Ni, membroj de UEA, devas kontroli la rezultojn de la administrado de nia Asocio en la nuna kaj en la postaj jaroj. Kiam ekvilibro de la jarkalkulo estos definitive atingita - kiel decidis la Komitato - UEA povos dedicxi konsiderindajn sumojn al la efektiva diskonigo de Esperanto en internacia skalo. Ke financa ekvilibro estas atingebla i.a. per adapto de la kotizoj al la efektiva valoro de la servoj per reformo de la Centra Oficejo (kie al kelkaj postenoj ne respondas normala labor-kvanto), tion mi nun ripetas. G. C. Fighiera el Heroldo de E-o, n-ro 10/95 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// 4000 reklamkontaktoj ==================== Dum la cxi-jara 47-a kongreso de IFEF (Internacia Fervojista E- Federacio), okazinta en Pecs (19-26.05.95) funkciis radioamatora stacio kun speciala voksigno: HA-47-VEK, kio estas mallongigo de la 47-a "Vasutas Eszperanto Kongresszus" (fervojista E-kongreso). Dum la 6-taga funkciado la fervoraj operatoroj sukcesis ligi preskaux 4000 kontaktojn dise en la mondo, de la najbaraj landoj gxis la etaj "nelogxataj" insuloj en la Pacifiko. Verdire la populareco de la radiostacio kaj la granda interesigxo estas dankebla al la speciala voksigno, kio donis ankaux la eblecon mallonge informi la partnerojn pri la ekzisto de Esperanto. Lauxsperte indas zorgi pri funkciigo de similaj specialaj voksignaj stacioj ankaux en aliaj E-arangxoj (specialaj voksignoj estas permesataj nur en iuj specialaj kazoj, kaj unu el la cxefaj kriterioj estas la internacieco, al kio la E-arangxoj tre tauxgas...). Helpon en gxia realigo povas doni la membroj de ILERA (Int. Ligo de E-Radioamatoroj) aux la cxeforganizanto de la IFEF-kongresa stacio: Imre Ferenczy, HA1UD Kaloczy ter 15, H-9026 Gyor, Hungario. ************************************************************************* Skulptiste: Universala amo ========================== Kelkfoje atingas nin novajxoj pri uzo de E-to en iom neatendita medio... Antaux kelkaj monatoj mi estis petita traduki frazon por triptiko. Temas pri grandskala alegoria komponajxo, kun aludoj al diversaj religioj kaj filozofioj. Kiam la triptiko estas fermita, oni legas: "Mi estas la pordo de la senfina...", kaj kiam gxi malfermigxas, aperas la solvo per la lasta vorto: "amo". La artisto De Vaert klarigas: la gxenerala simbolo de la skulptajxo estas la universala amo kaj toleremo. Gxi estas kiel arbo de vivo kaj espero je nova mondo. Interesa por ni estas cxefe la konscia uzo de Esperanto kiel "internacia lingvo, kiu permesas dialogon kaj komprenemon interpopolan, rekonante kaj respektante la diversajn kulturojn" laux la vortumo de la artisto mem. La solan alternativon, kiun li unuavide prikonsideris, estis la latina. La skulptajxo estis gxis nun videbla provizore en Anderlechta pregxejo, sed gxia definitiva lokigo ankoraux ne estas decidita. M. Demonty el Esperanto Aktuala, julio 95 ************************************************************************* "Monda merkato" ne plu ekzistas =============================== Gxi estis eksperimenta informservo, kies celo estis studi la eblecojn de komerca esperantlingva informservo. La rezultoj de la studo estas (mallonge) la jenaj: 1. Ne eblas publikigi senpagajn anoncojn en komerca servo. Rekomendo: esperantistoj sendu la privatajn anoncojn al Eventoj (Hungario), kiu publikigos ilin, kaj abonu Eventoj-n por legi privatajn anoncojn. 2. Informservo nur surbaze de Esperanto ne funkcias, cxar estas tro malmultaj uzantoj. Rekomendo: esperantlingvaj komercistoj farigxu membro de IKEF kaj anoncu en "La Merkato", gazeto de IKEF. 3. Komerc-cele povas funkcii komputila datumaro - plurlingva kaj profesia perado de informoj. Komerca entrepreno "lb linguistisches bureau gmbh", (Pf 1539, D-82355 Weilheim, Germanio, fakso: +49-8809-1234), kreas nun tiun datumaron en kvar lingvoj (germana, angla, franca kaj Esperanto). La komercistoj povas enmeti siajn datumojn en la datumaron laux individua kontrakto. Krome "lb gmbh" ankaux ofertas sercxadon de klientoj en Germanio kaj varbadon. Cxiuj servoj estas pagendaj laux individua kontrakto. Alfred Schubert Germanio ************************************************************************* Informoj inter entreprenoj ========================== Cxiuj entreprenoj registritaj cxe la Industrio- kaj Komerccxambro de Colmar (Francio) estas informitaj pri la servoj de TAKE-Esperanto pere de la informbulteno de la Komerca Cxambro. La organizo TAKE-Esperanto preparas la surmerkatigon de novaj produktoj. ************************************************************************* V-ESP 1.5 ========= La 5-an de julio aperis la versio 1.5 de la DOS tekstoredakta programo V-ESP. Interesigxantoj kontaktu Lawrence Mee: Retposxte: lorensmi@forigu.gn.apc.org ************************************************************************* Biologia Krestomatio en Esperanto cx. 30 fakaj artikoloj en 210 pagxoj! Eldonita de Universitato KLTE en Debrecen por studentoj pri biologio. Prezo: 30 gld, injl. la sendokoston. Mendu gxin kun samtempa pago cxe nia redakcio: pk.87 H-1675 Budapest Hungario ************************************************************************* Decidoj 51-75 ============= La estraro de la Asocio por la Enkonduko de Nova Biologia Nomenklaturo dissendis sian cxi-jaran komunikleteron pri la novajxoj de la lasta periodo. Jen eltirajxo el gxi: - La kunsido de la oficialaj membroj en februaro elektis novan estraron por la periodo 1995-98. La prezidanto igxis Luk Van Nassauw, la sekretario restis Wim de Smet. - En la fino de 94 aperis la libro "Decidoj 51-75", la tria en la serio, sur 67 pagxoj. (Prezo: 250 BEF). - En oktobro '94 okazis seminario en Kalmthout. Prelegoj pri N.B.N. estis kelkfoje faritaj ekz. en julio en la sesio de la Akademio de Esperanto, en la belga asocio de paleontologio, okazis informkunsido en la pariza EEU-kongreso, ktp. - Estas sercxataj informoj pri la aktualaj adresoj de la jenaj membroj: Megyeri Jozsef (H), Mora Jesus (Kolombio), Smit Jac (NL), Pezehski Najach (Irano), Raiomskyie Gene (Litovio), Margot Nicole (Svisio), Stojcxev Dancxo (Bulgario). - La intereso pri NBN dauxre kreskas en diversaj medioj, cxefe inter biologoj. Pri pliaj informoj volonte helpas al vi la sekretario: Wim De Smet Hertendreef 12, B-2920 Kalmthout, Belgio ************************************************************************* Eniru la Komercan Cxambron ========================== Lastatempe ni kontaktis Komercan Cxambron de Malago (Hispanio) kaj havigis al gxi raporteton pri entreprenoj (kaj ilia agado), situantaj en Cxinio, Cxehio, Ukrainio, Madagaskaro k.a. Nia celo estas havigi al la hispanoj la plej akuratajn kaj fidindajn informojn Esperante kaj hispane pri alilandaj komercaj, industriaj k.a. firmaoj. Kompreneble, nia asocio (Andaluzia E-Unuigxo) aktivas nur por nia internacia lingvo. Tamen, kaj gxuste pro tio, gxi iniciatas kaj plenumas ekstermovadajn agadojn, kiel cxi tiun, favorajn al la rekono kaj aplikado de Esperanto fare de neesperantistoj. Ni estas certaj, ke de tio dependas grandparte gxia estonto. Tial ni petas, ke Vi kolektu la plej interesajn informojn pri la agado de entreprenoj, funkciantaj je internacia nivelo en viaj landoj, kaj sendu ilin al ni. Ni publikigos ilin senpage en nia trimonata revuo Gazeto Andaluzia kaj, ankaux senpage, ili estos havigataj al Komerca Cxambro de Malago, por ke gxi aperigu ilin en sia perioda publikajxo Promocion de Comercio Exterior, Ofertas y Demandas de Productos (Iniciato de Ekstera Komerco, Ofertoj kaj Demandoj de Produktoj). Andres Martin, prez. de AEU Andaluzia Esperanto-Unuigxo, p.k. 864, E-29080 Malaga, Hispanio. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Cxu vi scipovas biodanci? ========================= Se jes - tio estas arangxo por vi! Se ne - des pli! La 1-a BIOS - somera BIOdanca Seminario okazos en Trieste (Italio) la 7 - 10-an de septembro 1995. Dum la seminario vi lernos kaj spertos biodancadon en la naturo laux la temo: vivemo kaj vivgxojo. Cxiuj, kiuj emas danci, sxatas bonan (malteknan) internacian muzikon kaj deziras amuzigxi, povas partopreni. Speciale danc-komencantoj estas bonvenaj. Pliajn detalojn, aligxilojn petu cxe: Mauro Tauzzi, CP 245, I-34100 Trieste, Italio Rete: m.tauzzi@forigu.agora.stm.it ************************************************************************* Internacia Esperanto-Semajno ============================ La montpelliera kultura E-centro organizas internacian E-semajnon en Sete, havenurbo, situanta 30 km-ojn sud-okcidente de Montpellier, de la 2-a gxis la 9-a de septembro 1995. Vi povos ripozi, bani vin en Mediteranea maro, viziti vidindajxojn, gxui internacian etoson, mangxi bongustajxojn, eklerni la Internacian Lingvon aux perfektigi vian konon pri gxi, mallonge gxui agrablan restadon. Yvette Vierne, 5, Rue du Docteur Roux, F-34000 Montpellier, Francio. Tel.: +33-67-541543 ************************************************************************* Merkatika komunikado ==================== Hamburga E-Societo lancxas novan serion da seminarioj kunlabore kun Germana E-Junularo. La unua komuna seminario okazos de la 29.09. gxis la 01.10.95 en la Hamburga E-Domo. Temo: Per trafa varbado al sukcesa kurso: Pasxoj de organizado de vidinda ekspozicio kaj inteligenta informado gxis interesa kurso. Kion diri pri E-to - kaj kion prefere ne: prezentado de la Proponaro de Marcus Sikosek. Kiel prezenti la lingvon E-to: Schnupperkurs (t.e. informa renkontigxo por neesp-istoj kun senkosta provleciono) de Jurgen Wulff. Proponoj por vesperaj kaj tema programoj estas bonvenaj. Logxado: en la klubejo aux cxe esperantistoj. Kotizo: 50 DEM (inkl. cxefajn mangxojn). Aligxu gxis la 15 de auxgusto cxe: Hamburga E-societo, Klaus-Groth-Stragxe 95 D-20535 Hamburg, Germanio. Tel./fakso: +49-40-2503065. Rete: silvia@forigu.kaihh.harbe.de Rim: Junuloj (gxis 26 j.) aligxu cxe: GEJ, kiu pagas vojagxsubvenciojn! ************************************************************************* Someraj kursoj en Kroatio ========================= La cxijaraj "Someraj Kursoj en Istria" okazos inter la 12-a kaj 19-a de auxgusto en la urbeto Grojxnjan. Laux zagreba metodo instruos komencantan kaj konversacian grupojn Zlatko Tisxljar, Spomenka Sxtimec kaj Visxnja Brankovic. Post matena lernado sekvos komunaj ekskursoj al la maro, al montetoj kun interesaj urboj kaj vesperaj kulturaj kaj amuzaj programoj. En la unuaj du tagoj okazos ankaux seminario pri la zagreba metodo por interesataj instruistoj. Kontaktu: Libroservo "Orbis Pictus", via Leghissa 6 I-34131 Trieste, Italio. Tel.: +39-40-767875 Fakso:+39-40-763158 ************************************************************************* Cxu vi jam estis en Maltio? =========================== La kvina internacia Turisma Semajno en Maltio okazos inter 03-09.09.95. La programo antauxvidas ekskursojn, nagxadon en Mediteranea maro, prelegojn kaj filmojn pri la malta historio kaj literaturo. La kotizo por la tuta semajno: 88 maltaj liroj (cx. 396 NLG), inkluzivas hotelon, maten- aux alian-mangxojn, ekskursojn k.a. Limdato por aligxoj: la 3-a de auxgusto 95. Plia informo, aligxoj cxe: Malta E-Societo, Box 142, Valetta CMR 01, Maltio ************************************************************************* Skota auxtuno ============= Skota auxtuna semajnfino okazos en Dunblane de la 1-a gxis la 3-a de sept. 1995. Informoj: s-ro Albert Goodheir, 16 Woodlands Drive Cotbridge ML5 ILE, Skotlando ************************************************************************* Kalendaro ========= Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio. Por "ekhavi apetiton" ni aperigas kompaktajn informojn pri cxiuj arangxoj, pri kio ni scias por la sekva monato, eluzante la fakton ke momente Eventoj estas la plej ofte aperanta movada E-revuo. Pliajn informojn, aligxilojn petu de la menciitaj adresoj. 12-18.08. 35-a E-Somerlernejo. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial College, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DG, Britio. 12-19.08. Someraj Kursoj en Istria, Grojxnjan. Inf: Libroservo "Orbis Pictus", via Leghissa 6, I-34131 Trieste, Italio. 13-26.08. Refresxiga E-Tendaro, Nekvasovy. Inf: Jiri Vomacxka, Koterovska 30, CZ-301 41 Plzen, Cxehio. 14-19.08. Ekskursado en Nacia Parko de Gorce. Inf: PEA, ul. Moniuszki 5, PL-90-950 Lodz, Polio. 14-25.08. Intensa kurso de E-to, Arhus. Inf: Wolfgang Kirschtein, Hverdebjergvej 30, DK-8220 Braband, Danio. 15-21.08. Int. renkonto de naturprotektantoj, Hortobagy. Inf: Movilo, H- 1157 Budapest, Nyirpalota ut 107, Hungario. 15-24.08. 4-a MEmzorga LAgumado, Delegyhaza. Inf: Sandor Hideg, Halomi u. 61/B. IV/5. H-1182 Budapest, Hungario. 15-27.08. Aktivula Trejnseminaro, Hrasxcxina-Trgovisxcxe, Kroatio. Inf: Klaus Dahmann, Riemenschneiderstr. 2/57, D-53175 Bonn, Germanio. 16-21.08. "Silfer pri FerSil". Inf. KCE, B.P. 779, CH-2301 La Chaux-de- Fonds, Svisio. 16-21.08. "Stagxo pri informado kaj publikaj rilatoj, kaj Lingvopraktikado". Inf: La Kvinpetalo, F-86410 Bouresse, Francio. 16-22.08. Internacia E-Renkontigxo por Junularo kaj Infanoj, Xi'an. Inf: Pactur, E-sekcio, Zhu Baogang, Xi'an Gongdianju, CN-710032 Xi'an, Cxinio. 16-23.08. Int. Arkeologia Laborkampo en Blera. Inf: Pier Luigi Cinquantini, via Dante Aleghieri n. 2, I-01010 Blera (VT), Italio. 18-25.08. Turisma Semajno en Altaj Tatroj. Inf: E-Centro, Sobotske nam. 6. SK-058 01 Poprad, Slovakio. 19-20.08. Landa E-Kongreso, Reykjavik. Inf: Islanda E-Asocio, Pk 1081, IS-121 Reykjavik, Islando. 19-31.08. Someraj kursoj. Inf: Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge, Francio. 20-26.08. E-Feriado, Le Locle. Inf: Esperantotur, F.W. Dubois, CH-2400 Le Locle, Svisio. 20-27.08. Nigramaraj E-Ferioj. Inf: Esperinform, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. 21-25.08. 14-a Kongreso de la Asocio Int. de Kibernetiko, Namur, Belgio. Inf: Prof. Dr. Helmar Frank, Klenberger Weg 16b, D-33100 Paderborn, Germanio. 21-27.08. 4-a Somera Esp. Int. Lingvotendaro, Martely. Inf: Katarina Farago, Pf. 89. H-6801 Hodmezovasarhely, Hungario. 21.08-13.10. Oksemajna kurso por komencantoj, Karlskoga. Inf: Lars Forsman, Karlskoga Folkhogskola, p.f. 192, S-691 24 Karlskoga, Svedio. 25.08-01.09. 2-a Taranteza Semajno, Bourg-St.-Maurice. Inf: Antoinette Guigues, 18 chemin du Ponsonnet, St.Innocent, F-73100 Aix-les-Bains, Francio. 26.08-03.09. 15-a Sanmarineca Universitata Studsesio, Rimini, San Marino. Inf: AIS, Kleinberger weg 16, D-33100 Paredborn, Germanio. 27.08-03.09. 15-a Somera Universitata Sesio de AIS, San Marino. Inf: Sekr. de AIS, Kleinenberger weg 16-b, D-33100 Paderborn, Germanio. 27.08-10.09. Montaraj kaj Nigramaraj Esperanto-Feriadoj. Inf: Esperinform, B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. ************************************************************************* Renkontu en sanktejo ==================== La 9-a kongreso de U.E.C.I. (Itala Unuigxo de Katolikaj Esperantistoj) okazos de la 8-a gxis la 12-a de septembro 1995. Gxi komencigxos cxe la fama sanktejo de Loreto kaj dauxrigxos en Grottammare, kiu situas marborde en centra Italio. Por informoj skribu al: Mario Sola, via Brighinzio 7, I-131100 Vercelli, Italio. ************************************************************************* MOVADO ////// II. Festparolado, UK Tampereo ============================= Ekscelenco, diplomataj kaj urbestra mosxtoj, sinjorinoj kaj sinjoroj! Cxi tiu estas la lasta Universala Kongreso, kies Solenan Inauxguron mi prezidos: cxar venis nun la fino de mia oficperiodo kiel Prezidanto de UEA.Vi bonvolis elekti min al tiu ofico antaux ses jaroj en Brighton, kaj reelekti min antaux tri jaroj en Vieno. Sed nia Statuto preskribas, ke du sinsekvaj oficperiodoj estas la maksimumo: do hodiaux posttagmeze, post kelkaj horoj, la Komitato elektos novan Prezidanton de la Asocio. Efektive, la jaro 1995 markas por mi persone ne nur la finon de mia gvida rolo en UEA, sed ankaux mian formalan atingon de la rango veterano. Por esti veterano de Esperanto oni kalkulas ordinare kvardek jarojn da esperantisteco; kaj miajn kvardek jarojn mi jxus kompletigis. Mi unue konatigxis kun la Internacia Lingvo en la somero de la jaro 1955, kiel lernejano. Mi memoras, kiel mi devis atendi la finon de la lernejaj ekzamenoj en junio por tuj kun granda entuziasmo vori la lernolibron de Esperanto. Cxiu, kiu pasigis, kiel mi, kvardek jarojn en la Esperanto-movado, vidis grandajn sxangxojn. Sxangxigxis la etoso de la movado, sxangxigxis la stiloj de nia laborado. Antaux kvardek jaroj oni povis en mia lando ankoraux arangxi vesperan publikan kunvenon, ekzemple por informi pri Esperanto, aux regulan vesperan kurson, kun iom da espero ke cxeestos publiko. Hodiaux tiu maniero vere ne plu estas ebla: multe pli gravas lingvofoiroj kaj televidaj intervjuoj, kaj por la lernanto kelktaga intensa kurso (stagxo). Sxangxigxis la eksteraj materiaj cirkonstancoj en kiuj ni laboras, sxangxigxis ecx pli la eksteraj politikaj cirkonstancoj de la mondo. Antaux kvardek jaroj ni estis en la komenco de la televida epoko, komputado estis ankoraux en la eksperimenta fazo, kaj neniu imagis kasedmagnetofonon, satelitan televidon, telefakson, porteblan telefonon, nek elektronikan retposxton. La politika bildo estis la malvarma milito, kun du grandaj blokoj inter si malamikaj, kaj tria mondo kiu ankoraux apenaux komencis auxdigi sian propran vocxon. Ne necesas detaligi, kiel sxangxigxis tiu bildo. En tiaj cirkonstancoj la Esperanto-movado ne povis resti sama. Ni adaptigxis al tiaj sxangxoj, kvankam ne cxiam sen problemoj. Sed malgraux tiuj aliigoj en la ekstera formo, restis ankaux en la Esperanto-movado konstanteco de niaj cxefaj temoj. Antaux kvardek jaroj, same kiel nun, ni vidis akran lingvan problemon en internaciaj rilatoj. Ni vidis malatenton al la homaj rajtoj, interalie al la lingvaj rajtoj, la rajtoj al libera komunikado. Ni konsciis, kiel ni ankoraux konscias, ke en la Internacia Lingvo Esperanto ni havas ilon, per kiu oni povas solvi tiun problemon: lingvon politike kaj nacie neuxtralan, lingvon relative facile lerneblan, lingvon kiu prezentas ne ian teoriajxon sed realajxon, lingvon principe uzeblan por cxiu faceto de la vivo, lingvon ja uzatan de popolo dissemita tra la landoj de la mondo sed unuigita per sia kapablo paroli kaj kompreni, skribi kaj legi, tiun internacian tuthoman idiomon. Kaj ni miris antaux kvardek jaroj, same kiel ni hodiaux miras, ke la mondo ankoraux ne akceptis tiun genian solvon al la problemo. Mi povus tamen longe argumenti, ke okazis tuta revolucio en la sinteno dela amaskomunikiloj al Esperanto: ili nun postkuras nin, anstataux, ke ni postkuru ilin; ni ne plu bezonas ekstazi pro cxiu alumetskatolo, kiu portas la nomon Esperanto, cxar por ni nun pledas subite Umberto Eco. Ke nove anoncita Nobel-premiito scias kaj uzas Esperanton _ tio altiras pli da jxurnalisma atento, ol posxtkarto el eksterlando, kun ekzotika posxtmarko kaj teksto en Esperanto. Rigardante tiujn kvardek jarojn de mia esperantisteco, mi memoras ankaux la grandajn figurojn de la Esperanta historio kiujn mi ekkonis. Kiam mi unue lernis Esperanton, la unuaj pioniroj estis ja antaux longe mortintaj. Sed en mia unua Universala Kongreso (Mainz, 1958) mi povis konversacii kun Edmond Privat, inter kies verkoj vi eble konas Aventuroj de Pioniro. Privat estis samlernejano de Hector Hodler; li estis politika jxurnalisto, verva pledanto por Esperanto cxe la Ligo la Nacioj, iama Prezidanto de UEA. En 1951 UEA elektis lin Honora Prezidanto; sed UEA ne cxiam supersxutis lin per honoroj. En 1934 oni ne reelektis lin al la estraro, kaj ne mankis tiuj kiuj akre atakis lin. Vere, jen grava problemo de tempo al tempo en la Esperanto-movado, same kiel en multaj aliaj volontulaj movadoj: ke ni foje atakas unu la alian anstataux ataki niajn verajn kontrauxulojn. Kaj tio kondukas min al la dua granda figuro, kiun mi renkontis frue en mia esperantista kariero, figuro kiu havis tre grandan influon al mi (kaj kompreneble al la tuta Esperanto-movado): Ivo Lapenna. Li estis tiu, kiu konstruis la modernan UEA kaj reanimis gxin post la Dua Mondmilito. Li estis Gxenerala Sekretario de UEA, li fondis kaj direktis la Centron de Esploro kaj Dokumentado en ties heroaj tagoj, li farigxis Prezidanto de UEA. Li instruis tutan generacion da esperantistoj, kiel paroli antaux publiko, kiel oratori. Pli grave, li inspiris tutan generacion per fido, ke Esperanto estas ne ia stranga hobio, sed grava kultura atingajxo kaj nobla idealo de la homa spirito. Cetere, se Privat estis la verva pledanto por Esperanto cxe la Ligo de Nacioj, Lapenna estis la ecx pli verva, kaj pli sukcesa, pledanto cxe Unesko. Lia triumfo estis la favora rezolucio pri Esperanto akceptita de Unesko en Montevideo, 1954. (Miaj kunveteranoj, bonvolu pardoni se mi ripetas aferojn bone konatajn: trovigxas inter ni ankaux pli junaj aux pli novaj esperantistoj, kiuj ne scias pri tiu nia historio.) Sed ve! Ankaux cxirkaux la agmaniero kaj personeco de Lapenna kreigxis strecxitecoj en la movado. Mi nun ne rakontas pri ili. Pluraj esperantistoj esprimis sin en, ni diru, malgxentila kaj maldigna maniero, uzante vortojn pri kiuj oni devus honti. Ne mankis akraj esprimoj de la alia flanko. Suficxas memorigi, ke en Hamburgo 1974 estis klare, ke Lapenna ne estos reelektita kiel Prezidanto. Ne volante malgajni elekton, li retirigxis kiel kandidato. Tamen poste liaj amikoj ne hezitis priskribi la eventojn de Hamburgo kiel pucxo. Pasis nun pli ol dudek jaroj post tiuj eventoj. Nun ni povas trankvile rigardi malantauxen al ili. Lapenna mem mortis en 1987. Mi konfesas, ke mi mem _ same kiel supozeble centoj aux miloj da aliaj esperantistoj _ cxiam profunde bedauxris, ke en la fino de tiel brila esperanta kariero li forpasis antaux ol UEA trovis manieron fari kun li pacon. Kaj tamen tia repacigxo preskaux, preskaux okazis. Mi volas rakonti al vi. En 1987, en la preparlaboroj por la UK en Brighton, ni sercxis Rektoron por la Internacia Kongresa Universitato. Ni havis la ideon inviti Prof. Ivo Lapenna transpreni tiun rolon: li estis perfekta por la rektoreco, estante eminenta universitata profesoro en Londono kaj eminenta esperantisto. Eble tio prezentos manieron, rekonduki lin en UEA (same kiel mi jam sukcesis rekonduki lin en la Londonan Esperanto-Klubon). Du el ni _ Simo Milojevic' kaj mi _ arangxis viziti lin en lia hejmo, en Wembley. Li kaj la edzino Birthe afable akceptis nin, kaj ni rapide atingis interkonsenton: ke li akceptos la oficon de Rektoro de IKU se UEA publike deklaros ke gxi "forte bedauxras la personajn atakojn, ofendojn, insultojn kaj kalumniojn kontraux Prof. D-ro Ivo Lapenna faritajn en ligo kun la elekto de nova Estraro de UEA en 1974". Mi cxiam kontrauxas insultadon kaj kalumniadon, precipe ene de la movado, do volonte estus rekomendinta al UEA tiun deklaron. Sed unu monaton poste, Ivo Lapenna mortis. Ni cxiuj funebris, necesis nekrologi, ne decis paroli pri malnovaj kvereloj, kaj la afero pri la interkonsentita frazo forgesigxis. Mi kredas, ke multaj el ni ankoraux bedauxras, ke la afero tiel restis en la aero. Kaj mi sxatus nun firme meti finan punkton. Do kiel preskaux lasta ago de mia prezidado, mi faras tiun deklaron nun antaux vi. En la nomo de UEA mi ja bedauxras, ke okazis tiuj atakoj kaj kalumnioj. Mi esperas, ke neniam denove tia situacio makulos nian historion. Felicxe, en la UEA de 1995 ni cxiuj harmonie kunlaboras. Mi kredas, ke kiel eliranta prezidanto mi transdonas al mia sekvanto asocion en bona ordo, kun gvidorganoj kiuj laboras harmonie. UEA fartas bone. Ni kompreneble dezirus farti ecx pli bone, sed se konsideri la plej diversajn cirkonstancojn kaj evoluojn, ni devus provizore kontenti. Dum naux jaroj sinsekve ni havas individuan membraron super sep mil; la cxi-jara nombro de pli ol 260 membroj de Societo Zamenhof estas rekorda; UEA estas finance pli forta ol iam ajn antauxe; niaj periodajxoj aperas akurate; niaj servoj funkcias glate; ankaux cxi tiu Kongreso surprizis nin per sia grandeco. Tamen, se malkontento estas sprono por aktivi kaj strebi pli alten, bone, ni do malkontentu! Fine de mia sesjara prezidanteco, mi dankas vin cxiujn pro la subteno, kiun vi donis al la Asocio _ al via Asocio _ dum tiuj jaroj. Mi estas certa, ke vi donos saman subtenon al mia sekvanto. Mi dankas al miaj kolegoj en la Estraro, kiuj kunlaboris kun bona spirito kaj en harmonio. Kaj mi dankas speciale al nia stabo, al la oficistoj de nia Centra Oficejo en Roterdamo, kiuj laboris cxiam vigle kaj sindone por efektivigi la laboron de la Asocio. Ni forgesas foje, ke ili estas profesiuloj, kiuj vere profesinivele laboras. Mi mencias aparte la Direktoron de la Centra Oficejo, Osmo Buller, kiu glate kunordigas tiun laboron; kaj tute aparte mi mencias la Gxeneralan Direktoron de UEA, Simo Milojevic', kiu pli ol iu ajn alia funde konas la Esperanto-movadon, tenante en la kapo la tutan detalaron de gxia agado, gxiaj homfortoj, gxia organiza strukturo, gxiaj fortoj kaj gxiaj malfortoj: sen li mia tasko kiel Prezidanto estus nemezureble pli malfacila. Profundan dankon al ili cxiuj! Bonvenon, do, en la kongreso! Se vi jam antauxe spertis Universalan Kongreson de Esperanto, vi scias pli-malpli kion atendi _ kvankam cxiu aparta UK havas sian specialan guston, kaj certe ankaux enTampereo ne mankos io speciala. Sed ankaux ne mankos la kutimaj elementoj: laborkunsidoj, fakkunvenoj, distraj programeroj, balo, teatro, Tago de la Lernejo, Tago de la Paco, renkonti geamikojn malnovajn kaj novajn, babili kun ili. Se vi nun la unuan fojon cxeestas Universalan Kongreson, eble ecx la unuan fojon partoprenas internacian Esperanto-arangxon, tiam gxuu gxin kun aparta gxojo. Vi spertos la veran miraklon: ke en la Internacia Lingvo Esperanto ni havas ne teorian kabinetajxon, sed florantan, funkciantan lingvon. Observu, kiel kongresanoj kunvenis el plej diversaj mondopartoj, sed tamen parolas unu saman lingvon. Eksperimentu mem, kiel ankaux vi povas uzi tiun lingvon. Auxskultu, kiel bone gxin uzas aliaj. Rigardu, kiel lerte gxin manipulas niaj aktoroj kaj oratoroj. Konvinkigxu, ke Esperanto estas fakto! Mi deziras al cxiuj felicxan kongreson. J. C. Wells ************************************************************************* Intervjuo kun Istvan Ertl, ========================== Yin Qin: Mi volas intervjui vin por nia gazeto "El Popola Cxinio". - Istvan Ertl: Mi bone konas EPCx. Gxi placxas al mi. Yin: Kiom da jaroj vi jam laboris por "Esperanto"? - Antaux du jaroj mi venis al UEA de Hungario kiel redaktoro de "Esperanto". Gxis nun mi jam redaktis 29 numerojn. Cxi-foje mi partoprenas en la UK por kolekti materialojn por la 30-a numero. Yin: Cxu vi iros al la 50-a IJK? - Bedauxrinde, mi devas tuj reveni al UEA, por ke la gazeto atingu la legantojn akurate. Yin: Cxu vi povus iomete prezenti vian opinion pri la gazeto? - Mi pensas, ke la partoj, kiuj plej rekte tusxas la legantojn, estas "Reagoj", "Forumo", "Loke-Fake-Persone". La cxefa tasko de "Esperanto" estas informi kiel eble plej plurflanke kaj plej diversteme prezenti la E-movadon kaj ties eventojn. Kaj literaturo plej interesas min, bedauxrinde, pro la informa karaktero de "Esperanto" tre malofte eblas aperigi en gxi beletrajxojn. Yin: Kio estas via sperto pri la redaktado? - La redaktoro de "Esperanto" estas unu el tiuj malmultaj homoj, kiuj havas tre vastan superrigardon pri la Esperanto-movado. Tio estas samtempe granda honoro, plezuro kaj respondeco. Mi klopodas kontentigi la scivolon kaj bezonojn de miaj legantoj. Tiu laboro estas tre temporaba, ofte necesas labori ankaux vespere aux semajnfine, sed tre agrabla. Yin: Cxu mankas io al la gazeto laux via opinio? - Versxajne la grafika aspekto de la revuo. Mi mem ne estas tiel kontenta pri la tuta aspekto de la gazeto. Mi tre sxatas aperigi ankaux artikolojn nerilatantajn al Esperanto, kiuj proksimigxas al la vivo de popoloj, sed mankas spaco por tio. Yin: Cxu vi renkontas malfacilon dum via laboro? - La pagx-arangxado ofte dolorigas mian kapon, cxar mi ne havas artistan talenton. Mi ofte pensadas kiel lerte meti fotojn inter artikoloj. Helpe de Roy McCoy kaj Francisko Veuthey, la legantoj ricevas tian belan gazeton. Veuthey - redaktoro de la bela Kontakto - helpas arangxi la pagxojn, kaj la fajna, detala ellaboro per komputilo estas la tasko de McCoy. Yin: Kiel vi solvis la financan problemon? - La kotizoj de la UEA-membroj kaj de la nemembroj-abonantoj estas la plej grava enspezo. Kaj ankaux reklamo estas grava, sed malgranda enspezo, kompare kun la kotizoj kaj abonoj. Yin: Kio estas via plano por la venonta jaro? - Grafike plibeligi la revuon. Aperigi malpli longajn, sed pli multnombrajn recenzoj ol gxis nun. Publikigi pli da longaj artikoloj pri la movado en tiuj landoj, kiuj gxenerale aperas nur en la konciza rubriko "Loke-Fake-Persone". Zorgi, ke Esperanto atingu la legantojn preskaux same frue kiel EPCx atingas nin! Tio tamen malfacilas, cxar por kelkaj landoj posxto bezonas nur malmultajn tagojn, sed por aliaj longajn monatojn. Yin:Kio estas via impreso pri EPCx? - La plej bona kaj plej bela el tiuj E-lingvaj gazetoj, kiuj prezentas la vivon de iu lando, en bona lingvajxo. Oni ne plu havas la impreson, ke gxi estas propaganda gazeto, gxi ankaux pli kaj pli kritikas. Mi esperas, ke gxi sukcesos dauxrigi sian ekziston je same alta nivelo. Yin: Cxu vi volas iomete paroli al cxinaj esperantistoj? - Sendu al ni artikolon pri via vivo konkreta kaj reala, kun fotoj. (Dum ni interparolis, lia edzino sidis kviete, iam fotis por ni. Laux mi, ili estas enviinda esperantista paro.) Yin: Cxu vi povas paroli pri vi ambaux? - Sxi estas franca esperantistino. Antaux 5 jaroj ni renkontigxis en euxropa seminario de TEJO. Ni geedzigxis en la somero de 1993. Sxi estas leganto de EPCx. Fakte, mi venis labori cxe UEA en Nederlando por kunvivi kun sxi. Yin: Kio estas via hobio? - Esperanto estas mia laboro kaj hobio. Mi tre sxatas traduki el kaj al la franca, hungara kaj Esperanto. Futbalon mi sxatas rigardi, sxi tute ne. Al sxi placxas jxudo, kiun sxi praktikis gxis grava vundigxo de genuo. Do, nun kiel psikologia trejnisto pri auxtomobila sekureco, sxi laboras en Francio; mi en Nederlando, sed sxia loko estas proksima, je distanco de nur kelkhora auxto-veturo. Yin: Kiel vi opinias pri internacia paro? - Estas esence tute sama kiel samnacia, cxar amo ne konas landlimojn. Foje povas okazi miskomprenoj pro malsama eduko, sed la komuna lingvo helpas solvi tiun problemon. Fakte, kulturaj diferencoj plejparte estas ecx amuzaj. Ekzemple, por matenmangxo Fabienne kiel multaj aliaj francoj sxatas trempi sian panon en laktokafo, kio al mi tute ne placxas; mi kiel multaj aliaj hungaroj kelkfoje mangxas matene kolbason, kio al sxi tute ne placxas. Infanoj de internaciaj paroj denaske ricevas la ricxajxon de almenaux du kulturoj kaj du lingvoj. Yin: Cxu vi povas diri vian impreson pri Koreio? (Mi demandis Fabienne) Fabienne: Bela lando kun gxentila, helpema popolo. Sed lingvo ankoraux estas problemo. Malmulte da koreoj kapablas paroli la anglan. Mi estas tre impresita de mia vojagxo en Japanio kaj Koreio kaj preskaux timas: se Azio antauxeniros kaj superos Euxropon, cxu Euxropo kapablos sekvi? Yin: Se tio okazos, ni iros mano en mano! el El Popola Cxinio, aprilo/95 ************************************************************************* FKP kaj T-to ============ Kunveno inter Franca Komunista Partio kaj esperantistoj okazis 18-an de aprilo 95 en Nacia Asembleo. Estis diskuto pri E-to, gxia disvolvo, valoroj kaj kulturo, problemoj de interkomunikado. George Hage informis pri la volo de la Komunista Partio kaj gxia parlamenta grupo starigi legxproponon pri E-to, cxefe ke E-to estu opcia lingvo de bakalauxreco. Laborgrupo kun esp-istoj redaktos gxin, versxajne, en la venonta parlamenta sesio. Enkonduko de E-to en bakalauxreco signifos rimedojn por instrui gxin en la liceoj kaj formi instruistojn en la universitatoj. Vincent Charlot ************************************************************************* Euxroparlamentanoj pri Esperanto ================================ Inter la 15-a kaj la 20-a de marto 1995 mi dissendis al euxroparlamentanoj jenan leteron: Estimata, Antauxnelonge skribis al mi unu el viaj kolegoj, euxroparlamentano Anne Andre-Leonard, i.a.: "Eblas, ke iam Esperanto igxos la lingvo, kiu solvus la lingvan problemon de la komunikado. Bedauxrinde, la euxrokratoj ne serioze pristudas tiun solvon." Kion vi opinias pri tio? Cxu vi rajtigas min rondirigi vian respondon en la euxropa esperantistaro? Antauxdankon... Jen kelkaj el la reagoj de euxroparlamentanoj: "Do, cxe longa templimo, la Unio devos eble (aux versxajne) pensi pri supranacia lingvo, kiel Esperanto, por la komunumaj instancoj." Marie-Paule Kestelijn-Sierens. "Tamen, cxe longa templimo, oni eble devos pensi pri la uzado de unu supranacia lingvo, kiel Esperanto." Willy De Clercq. Kun la programita anigxo de 25 membroj-sxtatoj, la lingvoproblemo igxos vere nesolvebla kaprompajxo. Tial, la sxancoj de Esperanto plibonigxas, samtempe kiel la pligrandigxo de niaj malfacilajxoj." Fernand Herman. "Ecx se la prudento rekomendas al mi la skepticismon, mi atentegas la eblecojn de disvolvigxo de Esperanto. Mi estas je via dispono por cxiu utila interveno." Claude Desama, prof. Eblas samagadi en cxiu lando kaj intersxangxi tiujn citajxojn por diskonigi ilin i.a. al: - aliaj euxroparlamentanoj; - jxurnalistoj k.s. Germain Pirlot ************************************************************************* Infanoj el Cxernobil ==================== Cxiujare proksimume 150 infanoj el Kiev kaj Cxernobil pasigas unu monaton cxe familioj de Alzaco dank' al la subteno de franca asocio "Les Enfants de Tchernobyl - Antenne Alsace". Cxi-jare en junio cx. 30 cxeestantaj ukrainaj infanoj estis invititaj al muzeo, potfarejo kaj francaj infanoj ludis teatron. Alian tagon estis organizita aparta festo por la infanoj kaj gastoj en Mackwiller. Esperanto estis ofte uzata, danke al la anticipa preparo de la konsisto de grupo, pri kio zorgis en Ukrainio la pastro Prudko, kaj s-ano Basso, membro de la franca invitanta asocio. M.B. ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1989 ==== Estas la jaro de Nikolin', kiu post tri kasedoj kaj unu EP-disko realigas por LF-koop la unuan originalan muzikan filmon en nia lingvo: Kiam Parizo estis Parizo ankaux por ni, esperantistoj. La vocxo kaj la repertuaro de Nikolin' estas agrablaj novajxoj fine de 80-aj jaroj. Sxia produktado kunigis al la arta kvalito la strebon respondi al la bezonoj de la Esperanto-socio, speciale de la Esperanto-familio. La antauxsenton de makrosocia kolapso nur la plej fajnaj oreloj kaptas cxe TEAM, numero 1 en la slovaka "Hit Parade". Kasedon en Esperanto eldonas LF-koop, danke al la kunlaboro de la TEAM-managxero, Stano Marcxek, kaj de la tradukantoj, Giorgio Silfer kaj Perla Martinelli. Profesia ensemblo, TEAM signifas defion por la Esperanto-publiko, precipe por la junulara. Ne Zamenhof inventis Esperanton, sed Esperanto inventis Zamenhofon. Tiun originalan tezon disvolvas Claude Piron (Johan Valano) en sia libro La bona lingvo. La verko emfazas la unikecon de Esperanto kiel sola vivkapabla planlingvo inter centoj da similaj specioj. Tiu cxi principo, analoga al la tiu de mutacio en natursciencoj, kondukas la auxtoron al kondamno pri Gaston Waringhien kaj PIV, kiel perfidintoj de la auxtenta spirito de "la bona lingvo", kaj konsekvence asocias ilin (kun Kalocsay kaj liaj verkoj) al la "herezuloj" de Prago (Picx). Literatura Foiro refutas siaflanke la tezojn de Claude Piron, kiuj referencas al lingvokoncepto antihistoria. ************************************************************************* ILEI //// EKPAROLI - projekto en Auxstralio ================================= Cxe la jarkunveno de Melburna E-societo Alan Bishop raportis pri la progreso de la projekto EKPAROLI (Esperanto Kiel Propedeuxtiko Al la Rapidigo de Orientlingvo-Lernado kaj Instruado) cxe Universitato Monash, kies celo estas esplori, cxu la lernado de E-to en unuagrada lernejo helpos poste en la lernado de aziaj lingvoj (japana, cxina, vjetnama). Dank' al financa subtenado de AEA kaj de E-Federacioj en Auxstralio la projekto komencigxis en la fino de oktobro 94. Tri lernejoj partoprenas la esplorprojekton. Naux instruistoj en ili konsentis lerni la lingvon antaux kaj dum ili instruas gxin. Cxar ekzistis nur provparto de Mazi en Gondolando, oni verkis komplementigan kurson, petinte de BBC permeson utiligi desegnajxojn el la angla versio. La instrumaterialo aspektas tre alloge. Post la kurso por instruistoj ili nun instruas E-on dum 2,5 horoj semajne kaj integrigas la instruadon de E-o kiel eble plej multe en la instruadon de aliaj studobjektoj, ekz. muziko, sporto, angla lingvo, matematiko, geografio, historio ktp. La enkonduko de E-o en la lernejojn jam vekis la atenton de la jxurnaloj kaj de la loka komunumo. Komencigxas dua parto de la esplorprojekto. Gxi koncernas la nombradon de la infanoj, kontroladon de eventualaj lernejoj, informkolektadon. Poste, dum eble tri jaroj, oni sekvos la infanojn, lernantajn azian aux euxropan lingvon. La rezulto nuntempe estas nekalkulebla kaj ecx se gxi montros, ke E-o ne helpas en la lernado de azia lingvo, aux ke gxi helpas same kiel alia, oni jam scias, ke miloj da homoj en Auxstralio lernos E-on kaj gxian efikecon por internacia komunikado. S-ino Jennifer Bishop Rim: Pli detala prezento de la projekto aperos en "Internacia Pedagogia Revuo". * * * La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonuiun internacian gazetonjam en la dauxro de la kurso! * * * Nur intensan kurson! ==================== Mia tri-jara sperto en Moskvo montras, ke NUR ekspres- aux duonekspres- metoda E-instruado donas grandan elcenton de kursfinintoj. La kurso okazu 4-5-6 foje semajne, ne malpli ofte. Mi klarigas. Post priesperanta prelego cxe flamigxinto aperas 100 % da entuziasmo lerni la lingvon. Poste la novaj informoj el cxiutageco surfalas la saman cerbon, kaj kun la fluo de novaj semajnoj la entuziasmo pri E-o malkreskas gxis plena velko. Tial necesas lauxeble rapide uzi alton de entuziasmo por plene instrui la lingvon. Post tio devas jam E-klubo kaj la asocio tuj denove levi pri-Esperantan entuziasmon per interesa kluba vivo, korespondado, servoj, E- renkontigxoj, E-kulturo k.s. Anatolo Goncxarov el Eksciu, ke..., febr/95 ************************************************************************* LINGVO ////// Cxu kasedo aux gazeto? ====================== Tridek jarojn mi lernas E-n. Komence sxajnis al mi, ke la gramatiko estas simpla kaj logika, sed nun mi ne estas tro certa. Tamen alia aspekto de nia lingvo pli maltrankviligas min. Tio rilatas la esprimmanieron kaj la prononcon. Kiam mi lernas fremdan lingvon, mi devas akcepti novajn idiomojn kaj mi devas kiel eble plej bone imiti la prononcon de la parolantoj de tiu lingvo. Kaj se mi lernas E-n? Kiu min konsilos? Kies prononcon mi strebu imiti? Mi pripensas tiujn demandojn jam longe. Mi laboris preskaux dek jarojn en Prago kaj aktivis en tiea klubo. Mi alkutimigxis al cxeha E-o. Al Prago veturas multe da germanoj. Miaj unuaj kontaktoj kun ili sxokis min. Apenaux mi komprenis ilin. Turisto el Leipzig volis min demandi pri io. Je la tria ripeto mi ekkaptis la komencon de la demando. Gxu fi phone khonas la obon? Praga samideano, pli sperta, interpretis: Cxu vi bone konas la urbon? La prononco tiel similis al germana, ke mi tre malfacile distingis , cxu la gastoj krokodilis, cxu ili parolas verde! Venis francoj... denove problemoj. Kaj por mi plej granda sxoko! Aperis Yorkshire-ano. La unuaj silaboj, elbusxigitaj de li, klare montris de kie li estas. Lin la praganoj ne komprenis! Mi havis okazon labori dum tri jaroj en Cxinio. Ankaux tie inter e-istoj mi ofte bezonis interpretiston! Mi memoras, kiel unu mian kolegon, instruiston de E-o, mi kolerigis per mia insisto, ke mi havas neniun kasedon por prunti al li! Li deziris legi mian gazeton! En Pekino dum internacia konferenco mi distris min... mi divenis, el kiu lando estas kiu e-isto laux ties prononco. Richard Howard el Bulgara Esperantisto, 6/94 ************************************************************************* KULTURO /////// Internacia E-Muzeo ================== Dauxras agado de la Internacia Esperanto-Muzeo en Gray, Francio. Vi trovos en tiu publika unika kreitajxo en Francio, konsistanta el 10 salonoj (230 kv.m), imponan libraron, plurajn centojn da gazetkolektoj, milojn da diversaj dokumentoj pri Esperanto. Oni povas kontribui al pliampleksigo de la muzeo per donacoj de neuzataj esperantajxoj. 19, Str. Viktor-Hugo F-70100 Gray, Francio ************************************************************************* LIBROJ ////// Masxinmondo - en la portugala ============================= La konata sciencfikcia novelo Masxinmondo de Sandor Szathmary aperis en portugala lingvo. Gxi estas la unua volumo de la eldonejo Zamenhof Editores en Sao Paulo kun la noto "Tradukita el Esperanto". Ni deziras longan serion kun tiu noto! Kontaktadreso de la eldonejo: CP 1887, BR-01059-970 Sao Paulo, SP, Brazilio ************************************************************************* KARAJ LEGANTOJ ////////////// Estimataj, ========== Mi vidas, ke via revuo jam tute ne aperigas artikolojn aux sciigojn pri esperantozofio, kvankam gxi estas treege grava. ... Gxi devas montri vojojn, agadliniojn, gravajn tezojn ktp. Cxiu aktivulo, instruisto kaj organizajxo bezonas la filozofion de esperantismo, konkretan, konvinkan, kiu gvidas trafe la movadon al gxiaj celoj! ... La tuta movado tutcerte atendas tion, ecx se ne cxiuj konscias pri tio! Rafal Tuszynski, Torun Kara Samideano, pri la filozofia karaktero de la afero ni dauxre ne konsentas. Sed surbaze de via letero, se vi sxangxas la vorton filozofio al strategio - ni plene samopinias, kaj per niaj modestaj eblecoj klopodas servi la celon. Laszlo Szilvasi ************************************************************************* Al kiu fidi? ============ En Eventoj n-ro 0072 trovigxas artikoleto sub la titolo "Esperanto ne estas nur lingvo", kiu rakontis pri lernolibro en E-o de Spomenka Sxtimec. La libron oni povus ricevi de la auxtorino sub donita adreso, kaj 04.03.95 mi sendis tien 9 USD - kiuj estis tiam relative valoraj - kaj mendis 4 ekz. de la libro. Sed ne ecx unu libron mi ricevis. Do mi demandas: Cxu oni povas fidi al la promesoj en via gazeto? Kun afablaj salutoj Malte Markheden, Svedio * * * Rim. Mi pensas, ke oni povas nepre fidi al promesoj, kiujn faras ni la redakcianoj aux eldonantoj. Pri aliaj anoncoj, promesoj kompreneble respondecas la koncernuloj mem. Kvankam onidire Eventoj estas inter la plej fidindaj, maltrafoj cxiam povas okazi. Krome, povas okazi posxtaj aux administraj eraroj (eble ankaux cxe ni), sed ekz. konkrete Spomenka-n ni konsideras kiel tre fidinda persono. Vian plendon ni plusendis al sxi. Kun dankoj pro via rimarko, L. Szilvasi, la red. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Dankon por Riveroj ================== Mi ricevis du numerojn de la revuo Riveroj, "interkultura revuo en E-o". La revuon redaktas s-ro Mine Yositaka (Kitahama-Kitawaki 29-16, Takasago- si, Huogo-ken, JAP-671-01, Japanio. Tel./fakso: +81-792-542802). En la n-ro 6 oni povas legi, i.a., artikolon de Tacuo Hugximoto pri tio, ke orientaj esperantistoj jam sentas: ni (euxropaj esp-istoj) ilin (ne- euxropajn) konsideras "ili" kaj ne "ni". La titolo, inspirita de Zamenhofa proverbaro, estas: Jen kiaj ni estas! La n-ro 7 prezentas historiojn pri la japania tertremo, inter la 17-a kaj 23-a de januaro 1995. Multajn certe interesos la intervjuo kun Vilmos Benczik, konata hungara eldonisto. Blazio Vaha, Budapesxto Rim: Redakcia adreso de Riveroj: Yosikawa Syoiti, Oosaka-si, Tyuo-ku, Morinomiyatyuo 1-9-18-403, J-540 Japanio. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Radio Roma - Esperanto - Satelito! ================================== De monatoj, RAI (Radio Internacia Roma) havas persatelitan subfrekvencon, sed preskaux ne uzas gxin: nur unu aux du horojn cxiutage, por elsendo en la itala lingvo. Aliflanke, la elsendoj de Radio Roma per mallongaj ondoj ne estas bone auxdeblaj en multaj regionoj de Euxropo. Ni kredas, ke nun ni suficxe atendis la E-vocxon de Romo, kaj por akceli la aferon, AERA (Amikaro de Esperanto en Radio) invitas vin skribi individuan leteron (en nacia lingvo, prefere itala, angla aux franca) al la Gxenerala Direktoro de la stacio por peti sxin, ke RAI internacia persatelite elsendu sian sabatvesperan E-programon: S-ra Angela Buttiglione, Direttore Generale RAI international, Viale Mazzini 14, I-00195 Roma, Italio. Tre utilas skribi ankaux al la Ambasadoro de Italio en via lando, por peti, ke li subtenu vian peton. Tiukaze, bone klarigu al li pri via letero. Ankaux eblas skribi nur al la ambasodoro, por ke li petu mem nome de vi. Helpo de diplomatia instanco estas tre efika, cxar tiel estas elvokata la respondeco de la publikaj sxtataj servoj. Se vi estas auxskultanto nur per mallongaj ondoj, vi ankaux povas skribi al la samaj instancoj, jen por danki kaj gratuli, se vi kaptas Radion Roma, jen por pripeti kaj plendi, se vi ne ricevas gxin. Nu, plej bone estus, se dum auxgusto kaj septembro alvenus multaj leteroj al s-ino Buttiglione kaj al diversaj italaj ambasadejoj. Nome de AERA, Amikaro de Esperanto en Radio Gunther Becker, Edmond Ludwig, Bruno Masala ************************************************************************* Nova redaktoro en Vieno ======================= La E-programo de Radio Auxstrio Internacia havos ekde julio novan redaktoron: prof. Katinjo Fetes-Toszegi. Por la auxskultantoj sxi ne estas novulo. Jam ekde novembro 1992 sxi volontule faris programgvidan kaj redaktan laboron anstatauxante d-ron Beckmann, kiu pro sanaj kauxzoj sin pli kaj pli retiris. La influo de Katinjo Fetes-Tosegi baldaux post sxia ekago estis rimarkebla: vigligxo kaj aktualigxo de la programo, pli da novaj vocxoj. La direkto estas gxusta: ni esperu, ke sxi sukcesos dauxrigi la vojon al moderna, nuntempa, juneca programo. D-ro Helmut Brath Rim.: Ni memorigas, ke la elsendojn de Radio Auxstria Internacia vi povas auxskultadi cxiudimancxe je la 04.30-04.55, 11.30-11.55, en frekvencoj 6.155 kaj 13.730 kHz. ************************************************************************* ALVOKO! /////// Armeaj mondaj ludoj =================== En Romo, Italio inter la 4-a kaj 16-a de septembro okazos la "armeaj mondaj ludoj", nome olimpikoj por atletoj kiuj anigxas al iu armea orpuso. Partoprenos oficialaj delegacioj el 52 landoj de la mondo. Se en iu delegacio trovigxas ankaux esperantisto bv. tuj kontakti min, por enkonduko de E-o inter la oficialaj lingvoj. Michela Lipari Sato, viale G. Cesare 223, I-00192 Roma Tel: +39-6-39726198 Fakso: +39-6-39726169 ************************************************************************* INTERESE //////// Ludkartoj ========= Dum la dua mondmilito estis grupo da soldatoj, kiuj jxus finis kelktagan marsxadon. Kelkaj el ili iris sekvonttage, dimancxe, al la pregxejo. Kun cxiuj el ili, krom unu, estis Biblio. Dum la diservo, tiu sen Biblio elprenis kompleton da ludkartoj. Kiam oficiro ekvidis tion, li ordonis al la soldato remeti la pakon en sian posxon. Kiam finigxis la diservo, la soldato ricevis ordonon prezenti sin antaux la cxefoficiro. La reago de la cxefoficiro estis: "Se vi ne havas tre bonan kialon por agi tiel maldece, vi ricevos vian meritan punon, do, donu klarigon pri via konduto". La soldato klarigis, ke li ne edukigxis en kristana familio kaj tial li ne posedis Biblion. Tamen, lastatempe li ekkonis la Sinjoron, Jesuon kaj decidis, ke kiam li sukcesos sxpari suficxe da mono, li acxetos al si Biblion. Intertempe li devis uzi ludkartojn, cxar ili helpis al li adoradi. Ordonis la oficiro, ke li klarigu, kaj tion la soldato penis fari. Nu, li diris, la karto kun unu emblemo memorigas al mi, ke estas nur unu Dio. Du emblemoj memorigas al mi, ke la Biblio estas dividita en du partojn, la malnovan kaj la novan testamentojn. Numero tri pensigas min pri la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito. Numero kvar kondukas min al memoro pri la kvar Evangelioj: de Mateo, Marko, Luko kaj Johano. Numero kvin memorigas al mi pri la dek virgulinoj - kvin sagxaj kaj kvin malsagxaj. Dio kreis la mondon dum ses tagoj kaj ripozis dum la sepa tago. Noa kaj lia familio - ok entute - savigxis de la inundo. Jesuo resanigis dek leprulojn - sed nur unu revenis por danki, kaj naux ne faris tion. Kompreneble numero dek memorigas al mi pri la dek ordonoj. La bildo de regxo memorigas al mi, ke estas nur unu Regxo. La Regxino estas Maria, la Patrino de Jesuo - kaj la nano, kompreneble, estas la diablo. La sumo de la emblemoj sur la kartoj estas 365 - la nombro de tagoj en jaro. 52 kartoj estas la nombro de semajnoj en jaro. Estas kvar emblemo- specoj en cxiu kompleto da kartoj, kvar semajnoj en monato kaj ankaux kvar sezonoj en la jaro. Fine, estas dekdu kartoj kun bildoj sur ili - la nombro da monatoj en jaro, kaj tiel, sinjoro, kvankam mi ne posedas Biblion, la kartoj helpas al mi pensi pri gxia enhavo. La cxef-oficiro ne havis ion por diri, kaj cxar li mem neniam kalkulis cxiujn emblemojn en tuta kartaro, la juna soldato restis sen puno. el Kristana Alvoko, majo 1995 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Govind ACHARYA, 21-j, studas antropologion kaj biologion. Kun samagxuloj tutmonde. 2951 Plaza Miguel, San Diego, CA 91902, Usono. *** Koresponda Servo de Germana E-Junularo: c/o Yvonne Winkler von Mohrenfels, Scheidter Str. 140, D-66125 Dudweiler, Germanio. *** Koresponda servo de NEJ kaj FLEJA: c/o Rindert de Groot, Buwitsacker 13, NL-1902 AM Castricum, Nederlando. *** 16-j., pri moderna muziko, arto kaj literaturo, amas katojn kaj florojn. Volas trovi amikojn en Hungario. Katerina Maksimova, RUS-103498 Moskvo, K-4498, 424 A-13. *** 39-jara instruistino dez. kor. kun samagxuloj el div. landoj. Skribu al mi! Istvanne Fedor, Komlosteto u. 46, H-3533 Miskolc, Hungario. *** 21-jara itala studentino - kun gejunuloj de la t.m. Respondo garantiata. Michela Maggiora, via Marcoz 12, I-14100 Asti, Italio. *** 16-jarulino interes. pri muziko kaj motorcikla vetkurado sur skorio. Sylwia Morawska, Lysiny 28, PL-67400 Wschova, Polio. *** 16-j. junulino interes. pri kant-poezio, bk., sxatas cxevalojn kaj montojn. Justyna Fic, ul. Jagelowska 2d/7, PL-67400, Wschova, Polio. *** Filatelisto - kun multaj amikoj en mondo. Eugeniusz Piasecki, ul. J. Matejki, 2, PL-67400 Wschova, Polio. *** Kun e-istoj de la t. m. - Rosangxela Navas, Rua Galatea, 1136, Vila Quilhume, CEP 02068-000 San Paulo, Brazilio. *** Natasxa, Vera, Elvira, Alina, Irena, Marina, Julia (muz. lernejo) - tutmonde. Interklub "Esperanto", RUS-626440 Nijxnevartovsk-6, Rusio. *** 25-jarulino - kun junaj e-istoj tutmonde pri cx.t. Aparta intereso: dancado. Angela Heinz, Arthaberplatz 3/32, A-1100 Wien, Auxstrio. *** 26-j. eksedzinigxinta virino, Chikago, Usono, rok-muzikisto, grafik- artisto en muz-gazeto. Pri vegetaranismo, scienc-fikcio, kampado, naturo, bestoj, "feng sxui", libroj, lingvoj, kultur-intersxangxo, diversaj religioj. Mia scio estas inter komencanto kaj progresanto! Resp. al: Mizbrandt@forigu.aol.com ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Ni informas, ke nia germania adreso en la malnova Pasporta Servo ne plu validas. Nia nova adreso: Edit kaj Tamas Slezak, Damjanich u.2, H-9200 Mosonmagyarovar, Hungario. Tel: +36-96- 211271. Ankaux cxi tie ni bonvenigas esperantistajn gastojn kadre de P.S. *** IT-INFO, la populara bulteno de Itala E-Junularo ekde nun estas redaktata de Daniele Pesce, via De Amicis 55, I-10097 Collegno (TO), Italio *** Se iu veturas al MEJS auxte de (aux tra) suda Germanio aux orienta Francio kaj deziras kunporti homojn por malaltigi kostojn, bonvolu rete informi: tsalomon@forigu.ira.uka.de ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor