Eventoj n-ro 081, 1/julio - '95,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:              - Esperanto-tramo en Vieno!
                         - Cxi-jara Ago-tago: la 7-an de oktobro!
                         - MAZI estos nekopiebla!
                         - Pasporta Servo en la presejo!

Organizaj demandoj:      - NE PLORU, AGU!
                         - Pli da rolon al la Landaj Asocioj en UEA!
                         - Sincerajn dankojn

Arangxoj:                - Rearbarigo prokrastigxas...
                         - JULIA
                         - Sportemuloj atenton!
                         - Tarenteza semajno
                         - Atentu: BTER'95 ne okazos!
                         - Kalendaro

Faka aplikado:           - Asocio de Verdulaj Esp-istoj
                         - V-ESP 1.4
                         - Cxapelilo
                         - Cxinaj specialajxoj

Movado:                  - Aktualaj informoj pri IJK
                         - Eduka fondajxo elcxerpigxos
                         - Germanio: E-vortaro cxie havebla
                         - ESTRARA RAPORTO DE TEJO - 1995
                         - 25 jaroj...  1988

Reagoj:                  - Estimata kolego,
                         - Al UEA, TEJO, "Eventoj"
                         - Ne uzu la vorton "Radikala"

Esperanto en radio:      - 2000 elsendoj en Esperanto

Alvoko!:                 - Salutu ekspozicion

Interese:                - La Centra Euxropa Banko sur la startlinio
                         - Naturterapio anstataux medikamentoj
                         - Forumo pri virinoj

Movada humuro:

Anoncetoj:

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Esperanto-tramo en Vieno!
=========================

Per nekutima maniero varbis la Esperanto Laborkomitato Auxstria por la
internacia lingvo: la 18-an de junio 1995 ili luprenis malnovan tram-
motorvagonon, muntis sxildojn "Esperanto!" ambauxflanke kaj veturis dum
tri horoj tra la auxstria cxefurbo Vieno.

La tramo konstruigxis en 1928, dejxoris gxis antaux 10 jaroj kaj detale
renovigxis de privata tram-fanklubo.

La tuta varbagado kostis 1500 nederlandajn guldenojn por la 25
esperantistoj.

inf. Walter Klag, Vieno

*************************************************************************

Cxi-jara Ago-tago: la 7-an de oktobro!
======================================

En sia marta kunsido, la Estraro de UEA unuafoje oficiale fiksis la daton
de la internacia Ago-Tago.

La Ago-Tago, kiun de du jaroj auxspicias la Informa Fako de UEA, ekde nun
okazos en la unua sabato de oktobro - kvankam eblas gxin sxovi al la
apuda vendredo aux dimancxo, kie tio pli konvenas. Cxi-jare, do, la Ago-
Tago okazu en la 7a de oktobro, sabato.

La Ago-Tago celas prezenti la ekziston kaj valoron de Esperanto al kiel
eble plej granda publiko. Gxia natura celo estas amaskomunikiloj. Ties
atenton ofte kaptas gxuste la informo ke grupoj diverslandaj kunordigas
sian agadon: tio, ankoraux nekutima por multaj movadoj, montras la
praktikan funkciadon de E-o. Kompreneble, diversaj grupoj elpensas
diversajn eventojn. Gravas du aferoj: sukceso kapti la publikan atenton
kaj kvalito de la prezentata bildo aux de la donataj informoj.

Estas utile trovi komunan mesagxon,kiun cxiu grupo povas prezenti al
sialanda publiko. UEA rekomendas ke cxi-jare tiu mesagxo ligigxu al 50-
jarigxo de la Unuigxintaj Nacioj, kiun oni aparte festos la 24-a de
oktobro, nur du semajnoj post al AgoTago. La mesagxo enhavu du klarajn
konstatojn:

- Kvankam UN proklamas sian apogon al la homaj rajtoj, la paco kaj la
monda demokratio, gxi ankoraux faris nenion por krei la kondicxojn de
egaleca komunikado inter cxiuj popoloj, kaj anstatauxe apogas la
superregadon de kelkaj "mondlingvoj", solvo ne nur maljusta sed ankaux
kostega pro la postuloj de interpretado, tradukado kaj lingvolernado;

- Dum duoble pli longa tempo ol ekzistas UN, la E-movado praktikas kaj
disvastigas modelon de vere justa kaj efika tutmonda komunikado, en kiu
partoprenas homoj el cxiuj mondopartoj kaj kulturaj fonoj, evoluigante
propran internacian kulturon surbaze de la principoj de homaj rajtoj,
paco kaj toleremo, kaj monda demokratio.

UEA instigas la landajn asociojn nomi jam nun siajn kunordigantojn por la
Ago-Tago, kaj kontakti unu la alian kun informoj pri siaj planoj.

Mark Fettes, estrarano pri informado.

el Esperanto, majo/95

*************************************************************************

MAZI estos nekopiebla!
======================

Laux la informo de Tomasz Wojciechowski, gvidanto de la eldonejo TOMMY
pro la vastigxanta piratado de videofilmoj la MAZI-kasedo estas
registrata per nova, antauxnelonge inventita kodiga sistemo, kiu plene
malebligas la kopiadon.

La kopiita materialo havos difektitan son-trakon kaj la filmo estos
striita same kiel cxe koditaj satelitaj elsendoj.

Mi informas pri tio pli frue, por ke oni ne esperu pri akiro de kopiita
varianto.

Andrzej Pettyn

Rim: La kasedo estos produktita nur laux la antauxmendita kvanto!
Lastmomentaj dezirantoj havi la kompleton kontaktu Internacian E-
Instituton per telefakso: +31-70-3556677. La red.

*************************************************************************

Pasporta Servo en la presejo!
=============================

Post pluraj intervenoj kaj urgxigoj estas bona novajxo: la 1-an de julio
alvenis la manuskripto de Pasporta Servo al la presejo. La presadon
prizorgas la etfirmao NEPO de Maciej Wnuk en Polio.

Se okazos nenia ekstrema problemo, la listo estos preta kaj havebla cx.
post 1 monato, eble jam dum la kongresoj IJK kaj UK.

Pri tarifoj kaj prezo ni informos poste.

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

NE PLORU, AGU!
==============

La artikolo "Por ke Esperanto restu viva" aperinta en la numero 1/junio
95 vekis grandan reehon. Dauxre venas subtenaj kaj kontrauxantaj opinioj
pri la interpreto de statistikaj datumoj, pri la neceso kaj tauxgeco de
primaraj strategiaj decidoj. Por klarigi la originalan ideon - iom
nekutime - kelkfoje mi re-reagas al unuopaj punktoj signitaj per ciferoj.
Kompreneble dauxre bonvenas viaj reagoj. L.S.

La strategia modelo sekvendas
-----------------------------
Mi tute konsentas, ke la strategio de la hungariaj E-organizoj sekvendas.
Instrui Esperanton sen rilato al la historio kaj movado estas sterila
laboro.

Dum jaroj mi provizis ekzemplerojn de Heroldo al miaj lernantoj. Kial
Heroldo? Cxar mi memoras, kiam mi finlernis la bazan kurson kaj sciis
nenion pri la movado. Mi abonis Heroldon kaj impresigxis pro la multaj
fotoj de homoj tutmonde kiuj partoprenis Esperanto-eventojn. Mi eksciis,
ke mi ne estis sola sed parto de monda komunumo.

Vi pravas, ke ege necese estas, ke esperantistoj LEGU kiom eble plej
multe la E-gazetaron. Eventoj provizas multe da informo. Certe inter
multaj gazetoj estas io por cxiu gusto.

Mi subtenas vian rekomendon. Mi dauxre rekomendos similajn pasxojn al
aliaj instruistoj.

Cathy Schulze, Usono

---

Ni devas nur atendi la alvenon de sxvelperiodo
----------------------------------------------

Cxiu konscia e-isto kaj E-organizo devus konformigxi al la supra
strategio, tamen estas dubinde ke tio povas helpi ankaux en la kazo de
amasa abonkampanjo (1). Enkapigxas duboj,... estas mia denaska malamo al
tiuj kiuj alvokas la finon de la mondo... kiu scias (2). Ekzemple oni
povus opinii, ke la mankon de servo-uzantoj kauxzas la netauxgeco de tiuj
servoj. (3)

Ni rigardu pli detale. Preskaux entute la malmultigxo de esperantistoj
okazis cxe Orientaj (ekssocialismaj) landoj (4). Fakte jam de longe en
Okcidenta Euxropo la nombro estas terurige stabila, tiom ke oni povus
supozi la cxeeston de ia "fizika sojlo" - ne pli ol tiom...(5) Cxu la
orientuloj seniluziigxis, mi ne scias. Ankaux pri IJK-j, jam de longe
tiuj renkontigxoj ne plu furoras. Tio nur pro la fakto, ke nun dumsomere
estas amaso de aliaj renkontigxoj, kiuj "antaux dekkelkaj jaroj" ne
ekzistis (evidenta vivosigno). Krome mi malkovras banalajxon dirante, ke
en Euxropo ni povus tute trankvile malhavi UEA-n sen apartaj problemoj
(6). Cxiukaze mi samopinias, ke nuntempe estas periodo de malkresko sed
laux la longega historio de nia movado tiaj sxrumpperiodoj vicigxis ofte,
kaj neniam oni trapasis la kritikan mason. Ni devas nur atendi la alvenon
de sxvelperiodo. (7)

Daniele Pesce, 
red. ITINFO, junio/95

---

Gazetabono ne estas "la celo", gxi estas nur la baza ilo al plia agado!
-----------------------------------------------------------------------
   (1) Sxajne  mi ne  precize esprimis min  en la artikolo, cxar mem la
       sencon  de la  tuto vi ne  komprenis.  Ne  temas  pri neceso  de
       kampanjo,  sed pri integra, konstanta parto de laboro. Kaj abono
       al iu internacia  E-gazeto ne  estas la celo,  sed estas  nur la
       baza ilo al plia agado!

   (2) Ne temas pri la mondo-fino, sed pri nekontento de la nuna kvanto
       kaj tendenco.

   (3) Por fari  tauxgan altkvalitan servon necesas suficxe da uzantoj.
       Sed ne  nur multaj  jxusaj  kursfinintoj forfalas  sed malaperas
       ankaux la antauxaj membroj ekz. ankaux el IEJ-IEF...

   (4) Ne veras!  Inter 1987 kaj 1991 la membronombro de UEA malkreskis
       je 37  %-oj!  En tiu cifero rolas NENIAN rolon la orient-euxropa
       regxim-sxangxo!

   (5) En putra  akvo certe estas limigita la kvanto de sana vegetajxo.
       Mi dubas,  (...scias...)  ke en la  "unua mondo"  tute ne  cxiuj
       homoj  ecx  auxdis  pri  Esperanto...   Se oni povas  vendi ekz.
       guman oston  por hundoj en  nekredebla kvanto,  certe oni  povus
       "vendi" ankaux  Esperanton  (kiu havas iom pli altan valoron) se
       oni uzas tauxgan manieron (por ke mi ne uzu la vorton strategio).

   (6) Mi protestas!  UEA estas vi,  mi kaj la aliaj kune!  Se ne estus
       UEA, ni ne povus diri "ni" nur ke vi kaj li kaj sxi...

   (7) En la tempo de  cxevalcxaroj  ne estis ia ajn problemo.  Hieraux
       kresko, hodiaux  malkresko, morgaux denove kresko ktp. Sed en la
       nuna informadika revolucio eble ne estos "morgaux".  La problemo
       estas gxuste tiu kvalita diferenco.

L.S.

---

Ni instigu aboni...
-------------------

Kara s-ro Laszlo!

Kun atento mi legis vian artikolon "Por ke Esperanto restu viva!".
Kvankam la UEA-membraro malmultigxis, la individuaj membroj ne pli
malmultigxis (7.291 en 1987 - 7.018 en 1994) ol asociaj membroj (36.351
en 1987 - 14.495 en 1994). Se plimulto da malmultigxo de AM okazis en
orienta Euxropo, tio estas pro la problemo de membro-kotizpago, ne la
subita malmultigxo de esperantistoj en tiuj landoj. Cxu ni povas diri, ke
la antauxa bobela situacio estas nun en la procedo de stabilo?

Kia ajn la kauxzo aux la interpretado estas, mi konsentis kun vi, ke ni
instigu cxiujn esperantistojn aboni almenaux unu internacian E-gazeton,
krom sia nacia.

Prof. Lee Chong-Yeong, Koreio

*************************************************************************

Pli da rolon al la Landaj Asocioj en UEA!
=========================================

Okazis grava pasxo por demokratiigi la elekto-sistemon de UEA: en Eventoj
aperis raportoj pri la agado de estraranoj dum la jxus finita mandato.
Bedauxrinde ni ne povas kompari iliajn promesojn kaj planojn kun la
realigo, cxar cxi tiuj nenie publike aperis.

Sed - ecx pli bedauxrinde - denove ne aperas la planoj de kandidatoj por
la estraranaj postenoj, kaj en Tampereo la komitatanoj devas sen profunda
pripenso kaj sen konsultigxo kun tiuj, kiuj ilin elektas, vocxdoni iel
pri la kandidatoj. Landaj kaj fakaj asocioj scias nenion pri tio, kiel
"oni" planas en la sekvaj tri jaroj direkti la cxaron de UEA.

Jam proksimume de unu jardeko UEA sercxas la novajn direktojn, sed ne
trovas. Cxi tiun vojsercxadon montras la konstantaj diskutoj pri
strategiaj demandoj. La novaj energio kaj altirfortoj enigitaj post 1974,
jam elcxerpigxis. La strukturo rigidigxis. Laux mi, ni, esperantistoj,
sercxu novajn formojn, novajn strukturojn, kiuj malfermas la vojon antaux
la novaj pensoj...

Jen unu propono cxi-rilate por pridiskuti gxin. Laux miaj spertoj UEA
preskaux inkluzive estas asocio de individuaj membroj: vidu la enspezojn
kaj elspezojn de la bugxeto, vidu la tagorderojn de komitatkunsidoj kaj
estrarkunsidoj. Landaj kaj fakaj asocioj apenaux havas lokon en cxi tiu
strukturo, malgraux tio, ke ankoraux nun el inter la anoj de UEA ili
konsistigas la plimulton. Cxi tiuj fortoj apenaux estas uzataj por la
celoj*, pro tio mi proponas - kiel unuan pasxon, tre aktualan novan
strukturon konsistigi la estraron de UEA: laux prilaborota proporcio
aparte la landaj asocioj kaj fakaj asocioj elektu siajn reprezentantojn
al la estraro kaj same la individuaj membroj de UEA. Poste cxi tiu nova
korporacio traktas nur komunajn aferojn kaj decidos pri la celoj kaj
farendajxoj.

* La plej gravaj celoj laux mi estas: uzi Esperanton en la praktiko nun,
ne en la estonteco; lauxpasxa oficialigo de la lingvo, reprezenti la
egalrajtecon de la lingvoj.

Oszkar Princz, Hungario

*************************************************************************

Sincerajn dankojn
=================

al cxiuj, kiuj per siaj donacoj subtenis la Abonhelpan Fonduson de
Eventoj. La red.

- Christian Darbellay, Germanio, 42 DEM
- Luigi Fraccaroli, Italio, 340 NLG
- Mauro Tauzzi, Italio, 10 NLG
- Eszperanto 1991. Alapitvany, 3000 Ft
- Claudia Hamelbeck, Germanio, 42 DEM
- Daniela Emler, Polio, Gdynia, 100 Ft.
- Ha.Mi.(anonime), Francio, 1000 FRF

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Rearbarigo prokrastigxas...
===========================

Re-arbariga tendaro en Togolando, antauxplanita por julio 95, estas
prokrastita gxis: 13 -16 de auxgusto. La plena kotizo estas 150 USD.
Informoj:

Afantchao Biakou Yao,
B.P 20225, Lome, Togolando.

*************************************************************************

Komuna Azia Seminario
=====================

Dum la lasta jardeko koreaj kaj japanaj junuloj okazigadis en cxiu
auxgusto "Komunan Seminarion" de E-junuloj, kiel du-nacian E-
renkontigxon. Pasintjare dum IJK reprezentantoj de koreia, japania kaj
cxinia junularaj E-organizoj interkonsentis, ke Cxinio estu la tria
membro de la Seminario, do la 14-a Komuna Seminario en 1995 unuafoje
havos lokon en Cxinio.

Dato: 11 - 13 auxg. 1995.

Loko: Universitato Nankai en la urbo Tianjin (fervoje 1.5-2 horojn
orienten de Pekino).

Kotizo: Proksimume 80 usonaj dolaroj por unu persono, inkz. de 3
tranoktoj, mangxoj, ekskursoj kaj donacetoj; kaj 20 dolaroj por t.n.
memzorgantoj. Post 30 jun. la kotizo pliigxos.

Limdato por aligxoj: 30-a de julio.

Estas planata komuna turismaj arangxoj antaux kaj post la seminario ekz.
ankaux al Pekino, se tion deziras min. 16 personoj. Prezoj 320 resp. 160
dolaroj.

Se vi volas travivi tiun unikan etoson, kontaktu la preparkomitaton:

P.O. Box 825, CN-100037 Beijing, Cxinio
Tel. kaj fakso: +86-1-8321808

*************************************************************************

JULIA
=====

Esperanto-junularo de Maribor invitas gejunulojn el cxiuj landoj
partopreni la 1-an JULIA-n (Junularan Landliman Internacian Arangxon).

De la 15 gxis la 22 de julio okazos la unua JULIA-arangxo, el kiu la
slovena junularo intencas fari tradicion:

Plenkostoj de la restado: 200 DEM (inkluzivas 7 tranoktojn en trilitaj
cxambroj de la junulara hejmo kaj 3 mangxojn tage). Gejunuloj gxis 25 j.
ne pagas kotizon, aliaj pagas aldone 20 DEM surloke. Aligxo cxe:

Inter-kulturo, Kocxevarjeva 12, SLO-62000, Maribor, Slovenio
Tel./fakso: +385-62-221371

*************************************************************************

Sportemuloj atenton!
====================

Kroatia E-Junulara Asocio organizas ekde la 22a gxis la 29a de julio
memzorgan cxemaran renkontigxon SPOL kun la cxefa programo: SPOrtaj Ludoj
(temos pri cxiuj eblaj kaj neeblaj surteraj kaj enmaraj sportoj kiujn ni
kaj vi povos elpensi). La renkontigxo okazos sur insulo Bracx en suda
Dalmatio.

Ni vojagxos de Rijeka per pramo gxis Split, kaj de tie per alia sxipo
gxis la insulo. Plej versxajne la plej granda grupo ekvojagxos de Zagreb.
Milita dangxero ekzistas nek survoje nek sur la insulo.

Se vi volas pliajn informojn skribu per elektronika posxto al
haramina@forigu.dominis.phy.hr aux al la adreso de KEJA:

Amrusxeva 5/I, HR-41000 Zagreb, Kroatio.

*************************************************************************

Tarenteza semajno
=================

En la valo de Tarenteza (Savojo, Francio), cxirkauxita de belaj montoj,
okazos la Dua Tarenteza Semajno en Bourg-St. Maurice, 25-a de auxgusto -
1-a de septembro. Oni logxos en moderna lernejo pri naturo kaj vintraj
sportoj, en 2-, 4- kaj 6-personaj cxambroj.

La programo enhavas konversacian rondon, ekskursojn ktp. Cxio kostas 950
FRF. Informoj, aligxoj cxe:

A. Guigues, 
18 Chemin du Pon-sonnet,F-73100 St. Innocent, Francio.
Tel.: +33-79-543413.

*************************************************************************

Atentu: BTER'95 ne okazos!
==========================

La Beskidmontara Turisma E-Arangxo BTER '95 planita al 2-8 de auxgusto en
Szczyrk (Polio) ne okazos. Aligxis nur 7 personoj.

La sekva arangxo okazos auxguste 1996 dum la "Semajno de Beskida-
kulturo". Infrmoj kaj aligxoj - komence de 96 cxe:

Pola E-Asocio, Rondo en Andrychow,
skr. 30, PL-34120 Andrychow.

*************************************************************************

Kalendaro
=========

Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio.
Por "ekhavi apetiton" ni aperigas kompaktajn informojn pri cxiuj
arangxoj, pri kio ni scias por la sekva monato, eluzante la fakton ke
momente Eventoj estas la plej ofte aperanta movada E-revuo. Pliajn
informojn, aligxilojn petu de la menciitaj adresoj.

27.07.-01.08. Grimpado al la monto Sabalan, Irano. Inf: Abbas Bagestani.
tel: +98-21-6612445.

01-08.08. 1-a Int. Renkontigxo de la Junaj  Geesp-istoj en Xi'an. Inf:
Wang Tianyi, Xi'an E-Asocio, Xiyunglu 74hao, CN-710054 Xi'an, Cxinio.

01-08.08. Int. Kursoj por Gejunuloj, Prago. Inf: Renata Beranova,
Svatoplukova 43, CZ-78401 Cervenka, Cxehio.

01-11.08. Renkontigxo de SEL-anoj dum Monda Jxamboreo, Dronten,
Nederlando. Inf: Arie Bouman, Driesdref 8, B-9030 Dent, Belgio.

02-07.08. "Aymonier, Bovet, Cseh ... Gacond". Inf: KCE, B.P. 779, CH-2301
La Chaux-de-Fonds, Svisio.

02-07.08. "Bonfarto dank' al plantoj kaj simplaj movoj". Inf: La
Kvinpetalo, F-86410 Bouresse, Francio.

02-08.08. Beskidmontara Turisma E-Renkontigxo, Szczyrk. Inf: Novtur, str.
Wlokniarzy 22, Pk. 30, PL-34-120 Andrychow, Polio. - Atentu, la arangxo
NE okazos!

04-18.08. Somera E-Lernejo en Altaj Tatroj. Inf: E-Centro, Sobotske nam.
6. SK-058 01 Poprad, Slovakio.

05-12.08. Renkontigxo de E-Familioj, Tata. Inf: Anna Besenyei, Szeremi u.
21. IV/20, H-1117 Budapest, Hungario.

06-19.08. Someraj kursoj. Inf: Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge, Francio.

06-20.08. Nigramaraj E-Ferioj. Inf: B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo,
Bulgario.

07-20.08. Moskvo-Irkutsko-Bajkalo-Moskvo. Inf: REA, pk. 67, RUS-620077
Jekaterinburg, Rusio.

07-22.08. Flosado laux Cxusovaja. Inf: REA, pk. 67, RUS-620077
Jekaterinburg, Rusio.

08-15.08. IJS + MEJS, Tata. Inf: Edit Lindwurm, Lajtha L. u. 1. IX/56. H-
1203 Budapest, Hungario.

09-14.08. "Dekamerono - unuaj tri tagoj". Inf: KCE, P.B. 779, CH-2301 La
Chaux-de-Fonds, Svisio.

09-14.08. "Verkista Ateliero por debutantaj novesperantistoj". Inf: La
Kvinpetalo, F-86410 Bouresse, Francio.

09-16.08. Lingvokurso cxe lago Balatono. Inf: Hungaria E-Asocio, H-1368
Budapest, pf. 193, Hungario.

10-20.08. Int. Renkontigxo de la E-istoj-agrikulturistoj en Xi'an,
Cxinio. Inf: Wang Tiany, Xi'an Esperanto-Asocio, Xiyinglu 74hao, CN-
710054 Xi'an, Cxinio.

11-13.08. Roza Monto-95, Junulara Semajnfino, Stockholm. Inf: Kajsa
Larsson, Lilla Sallspets vag 50 KV, S-127 61 Skarholmen, Svedio.

11-14.08. 14-a Komuna Seminario, Tianjin. Inf: Cxina Junulara E-Asocio,
CN-100037 Beijing, Cxinio.

11-17.08. 2-a Geografia kaj Esperantista Tendaro, Szodliget. Inf: Kozakne
Nagy Judit, H-1077 Budapest, Josika u. 26, Hungario.

12-15.08. LSG-renkonto somera, Bonneuil. Inf: Asocio de Amikoj de
Bonneuil, 18 rue du Beau Bois, F-60120 Bonneuil-Les-Eaux, Francio.

12-18.08. 35a E-Somerlernejo. Inf: Derek Tatton, Wedgwood Memorial
College, Barlaston, Stoke-on-Trent, ST12 9DG, Britio.

12-19.08. Someraj Kursoj en Istria, Grojxnjan. Inf: Libroservo "Orbis
Pictus", via Leghissa 6, I-34131 Trieste, Italio.

13-26.08. Refresxiga E-Tendaro, Nekvasovy. Inf: Jiri Vomacxka, Koterovska
30, CZ-301 41 Plzen, Cxehixo.

14-19.08. Ekskursado en Nacia Parko de Gorce. Inf: PEA, ul. Moniuszki 5,
PL-90-950 Lodz, Polio.

14-25.08. Intensa kurso de E, Arhus. Inf: Wolfgang Kirschtein,
Hverdebjergvej 30, DK-8220 Braband, Danio.

15-21.08. Int. renkonto de naturprotektantoj, Hortobagy. Inf: Movilo, H-
1157 Budapest, Nyirpalota ut 107, Hungario.

15-24.08. 4a MEmzorga LAgumado, Delegyhaza. Inf: Sxandor Hideg, Halomi u.
61/B. IV/5. H-1182 Budapest, Hungario.

15-27.08. Aktivula Trejnseminaro, Hrasxcxina-Trgovisxcxe, Kroatio. Inf:
Klaus Dahmann, Riemenschneiderstr. 2/57, D-53175 Bonn, Germanio.

16-21.08. "Silfer pri FerSil". Inf. KCE, B.P. 779, CH-2301 La Chaux-de-
Fonds, Svisio.

16-21.08. "Stagxo pri informado kaj publikaj rilatoj, kaj
Lingvopraktikado". Inf: La Kvinpetalo, F-86410 Bouresse, Francio.

16-22.08. Internacia E-Renkontigxo por Junularo kaj Infanoj, Xi'an. Inf:
Pactur, Esperanto-sekcio, Zhu Baogang, Xi'an Gongdianju, CN-710032 Xi'an,
Cxinio.

16-23.08. Int. Arkeologia Laborkampo en Blera. Inf: Pier Luigi
Cinquantini, via Dante Aleghieri n. 2, I-01010 Blera (VT), Italio.

18-25.08. Turisma Semajno en Altaj Tatroj. Inf: E-Centro, Sobotske nam.
6. SK-058 01 Poprad, Slovakio.

19-20.08. Landa E-Kongreso, Reykjavik. Inf: Islanda E-Asocio, Pk 1081,
IS-121 Reykjavik, Islando.

19-31.08. Someraj kursoj. Inf: Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge, Francio.

20-26.08. E-Feriado, Le Locle. Inf: Esperantotur, F.W. Dubois, CH-2400 Le
Locle, Svisio.

20-27.08. Nigramaraj E-Ferioj. Inf: Esperinform, pk. 44, BG-4300 Karlovo,
Bulgario.

21-25.08. 14-a Kongreso de la Asocio Int. de Kibernetiko, Namur, Belgio.
Inf: Prof. Dr. Helmar Frank, Klenberger Weg 16b, D-33100 Paderborn,
Germanio.

21-27.08. 4-a Somera Esp-a Int. Lingvotendaro, Martely. Inf: Katarina
Farago, Pf. 89. H-6801 Hodmezovasarhely, Hungario.

21.08-13.10. Oksemajna kurso por komencantoj, Karlskoga. Inf: Lars
Forsman, Karlskoga Folkhogskola, p.f. 192, S-691 24 Karlskoga, Svedio.

25.08-01.09. 2-a Taranteza Semajno, Bourg-St.-Maurice. Inf: Antoinette
Guigues, 18 chemin du Ponsonnet, St.Innocent, F-73100 Aix-les-Bains,
Francio.

26.08-03.09. 15-a Sanmarineca Universitata Studsesio, Rimini, San Marino.
Inf: AIS, Kleinberger weg 16, D-33100 Paredborn, Germanio.

27.08-03.09. 15-a Somera Universitata Sesio de AIS, San Marino. Inf:
Sekr. de AIS, Kleinenberger weg 16-b, D-33100 Paderborn, Germanio.

27.08-10.09. Montaraj kaj Nigramaraj Esperanto-Feriadoj. Inf:
Esperinform, B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Asocio de Verdulaj Esp-istoj
============================

Karaj gesamideanoj,

mi estas Manfred Westermayer, sekretario de la Asocio de Verduloj
Esperantistaj.

Por membrigxi al AVE vi ne devas esti membro de verda partio, sed vi
devus akcepti niajn "Celojn" kaj la verd-politikan filozofion. Nia
bulteno AVENO servas por reciproka informo; pli longaj artikoloj oni
publikigu en VERDire.

Ni kunlaboras kun UEA kaj SAT, krome kun diversaj organizoj kiel ekz-e
"Federacio de la Euxropaj Verdaj Partioj" kies "Gvidlinioj" ni tradukis.

AVE nun havas 74 membrojn el 19 landoj en 4 kontinentoj. La venonta
renkontigxo estos en Tampere kadre de la UK.

Komuna aktiveco de AVE povus esti rilate al la Aral-maro en Centra Azio.

Mi invitas vin elkore, partopreni en AVE - tio ne kostas kotizon, sed
iomete da tempo, por informi nin, kio okazas en la mondo (gravaj aferoj
rilate la naturan medion kaj la socian vivon (verda politiko). Se vi
povas skribi pli longan artikolon - tiu estu por VERDire.

Bonvolu skribi al mia adreso, se vi sxatas esti membro de AVE, kun indiko
de la naturprotektaj aux medi-politikaj organizo en kiu vi aktivas.

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)

Dr. Manfred WESTERMAYER, Kandelstr 62, D-79194 Gundelfingen, Germanio.
Rete: Till_Westermayer@forigu.fr.maus.de

*************************************************************************

V-ESP 1.4
=========

Per tiu cxi informo la "Eldonejo Istlia" anoncas la aperon de nova versio
de la tekstoredakta programo V-ESP. (DOS-baza, por IBM-kongruaj
komputiloj kaj matricaj printiloj, vidu Eventoj 2/januaro - 95).

La nuna versio 1.4 enhavas multajn etajn kaj unu pli signifan plibonigojn
rilatanta al la klavarangxo.

Se vi jam havas la antauxan version, la novan vi povas ricevi senpage  -
nur estas necese sendi al ni la originalan diskedon kun la antauxa versio
(nur aldonu 2 respondkuponojn por la sendokostoj). Ni kopios sur gxin la
novan version kun la modifita fajlo "sciigoj.dok" kio plene priskribas la
programon.

Novaj interesigxantoj povas ricevi la programon kontraux 5 punda
kostorepago cxe:

Lawrence Mee, 
91 Whitebeck Court, Moorway Dr., Manchester M9 7HR, Britio.
Internet: lorensmi@forigu.gn.apc.org

*************************************************************************

Cxapelilo
=========

"Cxapelilo" estas profesinivela, subvindoza teksto-redakta programo por
esperantistoj. (Interesigxantoj kontaktu la produktiston: Pejno Simono,
A. Moller Str. 4, D-61250 Usingen, Germanio.) La komencon de la prezento
vidu en la antauxaj numeroj.

Risko

La liveranto konscias, ke li entreprenas konsiderindan riskon, lancxante
programaran produkton en tiom malgrandnombre popoligxinta lando kiel
Esperantujo. Nur la sukceso de la vidbenda kurso "Mazi" instigis lin fari
tian pasxon. Se la afero sukcesos - kaj baze de la unuaj ankoraux
antauxlancxaj reagoj oni povis esperi tion  - Professional Consulting plu
disvolvos Cxapelilon. Interalie la produkto ricevos ligilon al
datumbankoj laux la normo ODBC kaj plion da prilaboradaj funkcioj.

La firmao havas ankaux alian atutan ideon en la maniko, aferon, je kiu
Esperantujo vere soifegas. Sed jen ero el tute alia rakonto. Plej unue
Cxapelilo devos per la unuaj 1000 vendoj financi siajn proprajn
evoluigkostojn. Nur poste oni konsideros la lancxon de plia produkto. Nun
estas la vico de esperantistoj montri, ke ili estas pretaj acxeti veran
profesiajxon por sia sxatokupo. La tagoj de tiuj mallertmane dekoracxitaj
skribmasxinajxoj nun finege apartenu al la pasinteco - movadhistorie
enrubrikendaj en la antaux-Cxapelila epoko.

- x -

Rim: Jam dauxras la testado de la programo ankaux en nia redakcio. Pri la
rezultoj vi povos legi en iu baldauxa numero. La red.

*************************************************************************

Cxinaj specialajxoj
===================

La Filatela Societo de Pekina E-Asocio iniciatis kaj eldonigis du
specialajn filatelajxojn.

La unua estas speciala koverto kun la kolora portreto de Chu-Tunan omagxe
al lia 75-a datrevenigxo de E-agado, kaj sambilda memorstampo de
03.05.1995.

La alia estas speciala posxtkarto omagxe al la "76-a datreveno de la E-
agado de samideano Bakin (Ba Jin)", same akompanata kun speciala
memorstampo de 25.11.1994. Por detaloj kontaktu:

Cxin Kajgxi
Chegongzhang Xilu 35 Hao, 10-1-3CN-100044 Beijing, Cxinio

*************************************************************************

MOVADO
//////

Aktualaj informoj pri IJK
=========================

Jxus aperis la 2-a informbulteno de la cxi-jara IJK, kiu prezentas la
novan kotiztabelon de la kongreso. (Tamen ne ankoraux la definitiva, tio
dependas de la lastaj traktadoj kun la kongresejo. LKK promesas repagi la
superfluan parton de la jam enpagita sumo al la cxeestontoj.)

La tre bone kompilita informilo donas klaran bildon pri la atingeblo de
la kongresejo (en la urbo Zelenogorsk, do ne en Peterburgo!), pri la
aktualaj orientigaj prezoj kaj aliaj utilaj informoj.

Lastmomentaj decidantoj nepre havigu al si la informilon cxe sia Landa
Sekcio aux petu rekte cxe la LKK:

Fakso: +7-095-2926511kun indiko "Box 12701"
Retposxte: ijk@forigu.junior.msk.su
Telefono: +7-095-2460932

*************************************************************************

Eduka fondajxo elcxerpigxos
===========================

Dum dekunu jaroj la kanada Eduka Fondajxo Carson distribuis pli ol 60.000
dolarojn por subteni diversajn edukajn projektojn en multaj landoj. Nun
la direktoroj decidis elcxerpi la tutan sumon de la fondajxo dum la
venontaj du jaroj. Ili kuragxigas esp-istojn, kiuj havas bone elpensitajn
proponojn, skribi por petformularo al la Fondajxo.

Edukaj projektoj, kiujn la fondajxo jam subtenis, inkluzivas
lernolibrojn, vortlibrojn, korespondkursojn, stipendiojn por cxeesti
kursojn, instruvojagxojn, varb-brosxurojn kaj vidbendan kurson. La plej
lastaj projektoj subtenitaj estas eldono de la dua volumo de E-lingva
rok-muziko, eldono de nova lernolibro por germanlingvanoj, eldono de
lernolibro por sinhallingvanoj kaj kursoj en pluraj landoj en Centra
Ameriko.

Anne Neave, kuratoro
Eduka Fondajxo "Carson", 
1339 Hamilton st. NW, Calgary, Alberta, Canada T2N 3W8.

*************************************************************************

Germanio: E-vortaro cxie havebla
================================

Nun unuafoje en germanaj librovendejoj oni povas facile acxeti aux mendi
dudirektan E-vortaron: cxe la renoma eldonejo Langenscheidt aperis
"Kompaktworterbuch Esperanto", kiu estas represo de la konataj
posxvortaroj de Erich-Dieter Krause en unu volumo. (Erich-Dieter Krause:
Kompaktworterbuch Esperanto, 472 p., ISBN 3-324-00607-4, 29.80 DEM).

U. M.

*************************************************************************

ESTRARA RAPORTO DE TEJO - 1995
==============================

TEJO volonte prezentos ankaux en Eventoj sian jarraporton, kiu cxiujare
aperas en TEJO tutmonde. Kiel tradicie, cxiu TEJO-estrarano verkis pri
sia propra taskaro; la prezidanto Saskia Idzerda finredaktis la
kontribuojn por fari koheran raporton. Je la fino vi trovos liston de
kelkaj mallongigoj kiuj aperas en la teksto.

1. Estraro
----------
(raportas Saskia Idzerda)

La malkontentiga komunikado inter la estraranoj, menciita en la lastjara
estrara raporto, bedauxrinde ne plene kontentigxis, kvankam gxenerale la
estraranoj iom pli multe cirkuleris. La elektronika reto dum la pasinta
jaro permesas rapidan komunikadon al kvar gxis ses el la ok estraranoj,
sed la uzantoj devas atenti ke ili ne ecx pliizoligas la neuzantonj de la
reto! Okazis estrarkunsidoj en oktobro '94 kaj en aprilo '95, ambaux en
Roterdamo; al la lasta invitigxis ankaux kelkaj homoj kiuj intencas
kandidatigxi por la nova estraro, elektota cxi-somere.

Evidentigxis ke la kunlaboro inter du sekretarioj ne tre bone funkcias.
Zdravka do, pli ol pri sia tasko de vic-sekretario, okupigxis pri la
regiona kunlaboro en Balkano, pri kiu vi povos legi en la cxapitro
"Balkano" cxi-jare. La planoj pri la plibonigo de la komunikado kun la
Komitato, ekzemple per regulaj cirkuleroj, ankoraux ne realigxis.
Espereble la nova estraro transprenos kaj ellaboros la ideojn.

Pri la rilatoj kun la Centra Oficejo kaj ties stabanoj nur eblas ripeti
ke ili estas tre bonaj! De oktobro '94 gxis aprilo '94 Katarina Bodnarova
laboris por TEJO en la oficejo kiel volontulo. Sxi i.a. pritraktis la
posxton por TEJO kaj povis multe helpi al Edlyn pri KER-taskoj.

2. Administrado/Komitato
------------------------
(raportas Giovanni Grossi)

Komitato

Pluraj LS-j kaj FS-j ne nomumis komitatanojn por la oficoperiodo 1994-
1996 antaux la IJK en Chonan. Pro tio, la komitatkunsido en Chonan ne
estis kvoruma.

Giovanni devis konstati ke unufraza mencio en la estrara raporto ne
suficxas por atentigi la LS-jn pri la neceso nomumi siajn komitatanojn.
Post pliaj miskomprenoj ene de la Estraro, finfine en aprilo Saskia
leteris al la LS-j. Komence de junio ni dissendos al la nomumitaj
komitatanoj la protokolon de Chonan por posxta vocxdono.

Espereble kvoruma estos la cxi-jara komitatkunveno, kiu okazos dum la IJK
en Sankt-Peterburg (Rusio), de la 31a de julio gxis la 7a de auxgusto. Ja
okazos elekto de la nova estraro. Zdravka Bojcxeva, Giovanni Grossi,
Jelena Lebedeva kaj Edlyn Teske anoncis ke ili ne rekandidatigxos.

Membraro

membroj,    fine de 1994,      fine de 1993
Dumvivaj,       18                   17
Aligitaj,     2991                 3437
Patronoj,       91                   86

Videblas la malkresko de la membraro, kiel cxe UEA gxenerale... tamen
kompense pli kaj pli da Patronoj subtenas nian organizon. Krome TEJO
havas 7 honorajn prezidantojn kaj 4 honorajn membrojn.

3. Euxropa Junulara Esperanto-Oficejo
-------------------------------------
(raportas Saskia Idzerda)

La Germana Esperanto-Centro de GEJ en Bonn dum la pasintaj jaroj estis
grava laborcentro ne nur por GEJ sed ankaux por TEJO; precipe tre multaj
informaj projektoj realigxis tie fare de Thomas. En decembro '94 GEJ
devis elekti inter siaj du oficejoj - en Bonn kaj Berlino - kaj decidis
fermi la bonnan oficejon.

Tiu rezulto cxagrenigis la dekopan oficejan teamon en Bonn, kiu tre
volonte laborus por Esperanto. Ili do proponis siajn servojn al TEJO
kadre de nova Euxropa Oficejo de TEJO. Kiel eblis legi en TT 95/2, nia
aligxo al la Junulara Forumo de la Euxropa Unio ja malfermas novajn
eblecojn interalie pri subvencioj.

Surbaze de la proponita financa plano, la Estraro akceptis la proponon
kaj fondis EJO-n, la Euxropan Junularan Esperanto-Oficejon. La unuaj
aktivajxoj de la teamo konsistis el la esplorado pri subvencieblecoj kaj
la enlaborigo de la pli novaj kunlaborantoj. Kompreneble restas kelkaj
malcertajxoj, ekzemple pri la akiro de subvencioj kaj la forto de la
teamo, ekzistanta el junaj homoj kiuj ne eterne restos en unu urbo. Tamen
ni opinias ke Euxropa Oficejo de TEJO estas granda pasxo antauxen,
precipe por nia pozicio en la KER-rondoj, kaj indas klopodi. Ankoraux ne
estas tute klare kiom EJO limigos sin al Euxropo aux ecx al la Euxropa
Unio, sed certe neniu esperantisto el ajna lando hezitu kontakti la
oficejon. La fondigxo de EJO cetere ne sxangxas la statuson de la Centra
Oficejo en Roterdamo: gxi restos la centra oficejo kaj administrejo de
TEJO.

4. Financoj
-----------
(raportas Danny ten Haaf)

TEJO fartadas bone! En 1994 TEJO estis tre agema kaj elspezema. Tion
pruvas en la financa raporto la elspezoj sub `komisionoj',
`reprezentigxkostoj' por nia Komisiono por Eksteraj Rilatoj (KER), kaj
`laborkostoj' en la Centra Oficejo en Roterdamo. Certe la laboro de KER,
kiu devis prepari la aligxon al la Junulara Forumo, kaj samtempe prizorgi
niajn rilatojn kun aliaj Euxropaj instancoj (vidu cxe KER) plene valoris
tiun elspezemon. Jam TEJO havas bonan pozicion cxe la Euxropa Junulara
Fondajxo, kiu per granda sumo subvencias nian agadon, estonte ni esperas
ecx pli profiti el niaj ekstermovadaj kontaktoj. Mankas ankoraux similaj
iniciatoj ekster Euxropo, sed pro la lastatempaj evoluoj ekzemple en
Azio, ni esperas iam pli aktivi ankaux tie.

Dum la venontaj jaroj TEJO ne devos havi zorgojn pri sia financa farto.
Estas klare ke ni havas tre bonan reputacion cxe la internaciaj
instancoj, kiu garantias dauxrigon de la subvencioj. Kun iom da peno ni
sukcesos havigi al ni pli da subteno por specifaj projektoj, kiel
eldonajxoj, renkontigxoj kaj seminarioj, kaj aliaj agadoj. Niaj
komisionoj funkcias bone, kaj ties kostojn senprobleme kovras la
budgxeto. La budgxeton por 1996 traktos la Komitato de TEJO en Sankt-
Peterburg.

Klarigoj cxe la spezokonto

- La kotizoj de membroj iom malprogresis pro eta falo de la membronombro.
  Felicxe tion kompensis la granda kresko de la kotizoj de patronoj.

- Subvencioj venas cxefe de la Euxropa Junulara Fondajxo, kiu cxiujare
  finance subtenas nian laboron. Gxi ne enhavas la subvenciojn por
  seminarioj, kiuj havas propran spezokonton.

- La sumon cxe IJK konsistigas procentajxoj de la kotizoj kaj profito de
  la Internacia Junulara Kongreso.

- Cxe seminarioj povas aperi iom da profito aux malprofito el TEJO/KER-
  seminarioj. En 1994 venis finfine la rezulto de la seminario en Pula
  (Kroatio) en 1993. Pro invito de afrikano kaj aziano la seminario en la
  Euxropa Junulara Centro en Strasbourg (Francio) suferis deficiton, kiun
  kompensis la seminario en Kutna Hora (Cxehio).

- Aliaj vendoj, same kiel aliaj eldonoj, rilatas al brosxuroj (La teamo
  de TEJO prezentas sin), libroj (Cxu vi parolas tendare?), T-cxemizoj
  (Kontakto) kaj aliaj aferoj kiujn TEJO eldonis kaj vendas.

- KER-kotizoj estas kotizoj de TEJO al la asocioj en kiuj TEJO membras
  (EKB, KKIVS; vidu cxe KER).

- Pro tio ke ne eldonigxis Pasporta Servo, ne aperas elspezoj pro gxi.
  Cxe enspezoj aperas la rezulto el la vendado de la eldono 1993.

- Kostoj por patronoj estas la gazeto Kontakto, kiun ili ricevas koste de
  TEJO, kaj akcepto dum la Universala Kongreso.

Klarigoj cxe la bilanco

- La kursivajxoj indikas sxangxojn dum 1994.

- TEJO posedas du komputilojn, kiuj aperas en la bilanco: unu trovigxas
  en la oficejo en  Bonn  (Germanio),  la alian uzas  la redaktoro  de
  Kontakto en la Centra Oficejo.

- La stoko konsistas nur el cxirkaux 700 ekzempleroj de la libro Cxu vi
  parolas tendare? kiun TEJO reeldonis en 1992.

- Kapitalo Dumvivaj Patronoj enhavas la kotizojn de dumvivaj patronoj, de
  kiuj ni ordinare uzas nur la renton.

- Fondajxo Partopreno IJK subvencias la partoprenon de homoj el
  malricxaj landoj en la Internacia Junulara Kongreso. En 1994 6 personoj
  el Cxinio kaj Rusio ricevis subvencion por la IJK en Chonan, Koreio.

5. Landa Agado
--------------
(raportas Klaus Dahmann)

Somere de 1994 dissendigxis al cxiuj Landaj Sekcioj (LSoj) de TEJO kaj
aliaj junularaj asocioj enketilo pri la nuntempa stato de la organizo.
Respondis al gxi entute 14 asocioj, kun kiuj Klaus dauxrigis la kontakton
pere kaj surbaze de tiuj informaroj.

Precipe intensan kontakton perleteran li tenis kun IREJO en Irano, kie la
junulara movado nuntempe ja tre floras (vidu la raportojn en la lastaj
TToj). En Azio Tai Hisayuki agadis ne nur kiel TT-redaktoro sed ankaux en
la kampo de LA, precipe en la kunlaboro inter Cxinio, Koreio kaj Japanio.

En Euxropo okazis la 4-a MezEuxropa Junulara Konferenco en Trebicx en
Cxehio (oktobre 1994), la 2-a Balkana Junulara Konferenco en Beograd
(marte 1995), la 2-a Junulara Alp-Adria Konferenco en Ljubljana (maje
1995) kaj la 2-a Okcidenteuxropa Konferenco de la Esperanto-Junularoj en
Bonn (maje 1995). La estigo de la Euxropa Junulara Esperanto-Oficejo en
Bonn signifas por la junulara movado en (kaj iom ankaux ekster) Euxropa
Unio gravan pasxon antauxen kaj intensigon de LA en tiu sfero. Unu el la
gravaj celoj estas konstanta kontaktado kaj interinformado kun cxiuj
tieaj LSoj kaj instigado de pliaj kunlaboraj "cxeloj" en Iberio (pri kiu
jam okazis unuaj interparoloj kun koncernataj LSoj) kaj Nordio.

Alia maniero por subteni la Esperanto-movadon, ekzemple en landoj kie la
movado ankoraux junas, estas la organizado de prelegvojagxoj. Anoncigxis
jam kelkaj junaj aktivuloj kiuj pretas fari prelegvojagxojn al Albanio,
Makedonio kaj Rumanio dum la venontaj monatoj. Espereble ili
efektivigeblos dum 1995 kaj komence de 1996.

6. Balkano
----------
(raportas Zdravka Bojcxeva)

La kunlaboro inter la balkanaj junularaj Esperanto-organizoj pli kaj pli
progresas kaj evoluas. Kune kun la tradicie forta BEJ, tre aktivigxis
ankaux Serba E-Junularo (SerbEJO), kiu cxijare estos kandidato por
farigxi LS de TEJO. Revigligxis ankaux la rumana E-junularo, kaj
ekaktivigxis la makedonaj gejunuloj. Tre entuziasme laboras ankaux la
albanaj geesperantistoj. Bedauxrinde, el Grekio kaj Turkio venas neniaj
reagoj al niaj leteroj.

Zdravka faris kelkajn vojagxojn, kun la celoj unuflanke konatigxi kun la
lokaj junaj E-aktivuloj kaj iliaj problemoj kaj petoj, kaj aliflanke
prelegi kaj klarigi pri la internacia E-junulara movado kaj gxiaj
aktivecoj. En auxgusto '94 sxi vizitis  Albanion (vidu la artikolon en
Esperanto 94/11) kaj en majo '95 Makedonion. Evidentigxis la atingojn kaj
progreson de la albanaj geesperantistoj la entuziasmon de la makedonaj
gejunuloj. Bedauxrinde, en ambaux landoj estas problemoj solvendaj, kiel
la kunigo de la juna esperantistaro en Albanio kaj la rilatoj kun la
plenkreska organizo (MEL) en Makedonio.

Kiel rezulto la unua Balkana Junulara Konferenco (BaJK) en aprilo '94, 25
orienteuxropaj aktivuloj (el Albanio, Bulgario, Makedonio, Rusio, Serbio,
Rumanio) estis membrigitaj al TEJO por certigi la bonan informfluon al
tiuj landoj kaj aktivuloj. Krome okazis la unua Balkana Junulara Ski-
semajno apud Sofio.

Inter la 24a kaj la 26a de marto 95 en Beogrado okazis la 2a BaJK. La
konferencon partoprenis reprezentantoj el Rumanio, Bulgario, respubliko
serba kaj SerbEJO. La laborkunsidon entute partoprenis cx. 20 gebalkanoj
plus unu koreo (studento en Beograd) kaj gxi vere estis tre labora kaj
plenplena je ideoj kaj interesaj proponoj:

- Starigi komunan balkanan bultenon aux gazeton (Balkana Informilo?)
- Organizi komunajn lingvokursojn, seminariojn, vojagxojn ktp.
- Establi kiel tradician komunan arangxon la vintran ski-semajnon.
- Okazigi laborkunsidon de la balkanaj junularaj organizoj por resumi kaj
  pritrakti la faritan laboron, fine de la jaro.

7. Aktivula Trejnado
--------------------
(raportas Klaus Dahmann)

Post nerealigo de seminarieto planita por marto 1995 en Auxstrio - celita
al nunaj aktivuloj el cxefe balkanaj landoj - Klaus kunlabore kun Slavica
Babinka nun koncentrigxas plene pri la organiza laboro por la cxi-somera
Aktivula Trejnseminario en norda Kroatio (vidu la aligxilon en TT 95/2).
Tamen la politika situacio en Kroatio devos finfine decidi cxu gxi povos
okazi aux devos prokrastigxi.

8. Eksteraj Rilatoj (KER)
-------------------------
(raportas Edlyn Teske)

Mallongigoj pri KER

- EKB - Euxropa Kunordiga Buroo de Internaciaj Junularaj Organizoj
- EJC - Euxropa Junulara Centro
- JF - Junulara Forumo de la Euxropa Unio
- CENYC - Konsilio de Euxropaj Naciaj Junularaj Komitatoj
- UN - Unuigxintaj Nacioj
- UNESKO - Organizo pri Edukado, Scienco kaj Kulturo de UN
- KKIVS - Kunordiga Komitato por Internacia Volontula Servo

Reprezentigxoj

Ankaux en la lasta jaro, aro da malnovaj kaj novaj kunlaborantoj de KER
vigle reprezentis TEJOn en la ne-esperantista mondo. Konstantajn
reprezentajn taskojn havas la tri komisiitoj Anna Ritamaki, Nikola
Markarian kaj Ralf Frohlich. Anna en decembro elektigxis membro de la
Konsulta Komitato de la Junulara Fako de la Konsilio de Euxropo. Sxi tie
interalie kundecidas pri niaj subvencipetoj por seminarioj kaj aliaj
projektoj. Nikola respondecas pri niaj rilatoj kun la Junulara Forumo de
la Euxropa Unio.

La aligxo al tiu tegmenta strukturo estas versxajne la cxefa atingo de
KER dum la lasta jaro: ni sendis nian aligxpeton en somero '94, Anna
prezentis gxin en la Ekzekutivo de la JF en Helsinki en auxtuno '94, kaj
la Gxenerala Asembleo akceptis nin kiel plenrajtan membron en aprilo cxi-
jare (cxeestis Anna kaj Nikola). Tra tiu membreco ni intensivigas niajn
kontaktojn kun euxrop-uniaj strukturoj kaj havas pli facilan aliron al
euxrop-uniaj monfontoj. Ralf en printempo transprenis de Anna la
respondecon por niaj rilatoj kun la EKB, la kunordiga junulara strukturo
sur la nivelo de la Konsilio de Euxropo. Kun la EKB kaj gxiaj
membroorganizoj ni jam ekde pluraj jaroj havas bonajn kontaktojn.

La tri euxropaj junularaj strukturoj JF, EKB kaj CENYC dum la pasinta
jaro intense diskutis la planon anstatauxigi la tri organizojn per unu
komuna organizo. Tiu kunfandigxo okazu en 95/96. Ni, estante membro de JF
kaj EKB, esperas senprobleme membrigxi ankaux en tiu nova strukturo. (Pri
la agado de KER en Euxropo vidu ankaux artikolon en TT 1/95.)

TEJO ne nur kunlaboras en euxropaj, sed ankaux en tutmondaj strukturoj:
En printempo TEJO ekhavis kunlaborajn rilatojn kun la Junulara Fako de UN
en Novjorko, kie nun reprezentas nin Jozef Truong kaj Daniel Cuthbert. En
Parizo cxe la Junulara Fako de UNESKO dauxre agadas por TEJO Barbara
Despiney kaj Jan Koszmaluk - dauxre mankas homo(j) en TEJO-agxo por
reprezenti nin tie (!). En oktobro 94 okazis en Koreio la unua Regiona
Konsultigxo de junularaj organizoj en Azio kaj Pacifiko, organizita de
UNESKO. Gxin partoprenis la KEJ-aktivuloj Lee Jang Heon, Na Byongdo kaj
Cxang Kisu (vidu artikolon en TT 1/95). Daniele Pesce en oktobro estis en
Konferenco de la Junaj Mediteraneaj Verduloj en Tunizio. En marto 95
Jimmy Stryhn Meyer kaj Edlyn partoprenis en Junulara Konsultigxo pri
Socia Evoluo en Kopenhago.

Jimmy ankaux reprezentis nin dum la Monda Socia Pintkunveno de UN (vidu
artikolon en TT 2/95). Dipendra Kuma Piya partoprenis en marto/aprilo en
Junulara Pintkunveno kadre de la UN-konferenco pri klimato en Berlino.

Seminarioj kaj Labortendaroj

Okazis en novembro 94 seminario en Kutna Hora (Cxehio) pri la temo
Regiona kunlaboro en Euxropo - cxu motoro por la euxropa integrigxa
proceso? (vidu artikolon en TT 1/95). En majo 95 ni seminariis en
Budapesxto, kunlabore kun la nova EJC. Nova sperto tie estis la
partopreno de kvinopo da ne-esperantistoj reprezentantaj diversajn
junularajn organizojn. Tiel cxiuj diskutoj pri la temo La malplimultoj de
Euxropo okazis kun samtempa tradukado inter Esperanto kaj la angla.
Kunordigis Aleksandar Sxivarov. Por marto 96 ni planas seminarion en
Irlando pri ekologia temo.

En marto 95 finfine povis okazi la labortendaro en Vladivostoko, kiun ni
organizis kune kun KKIVS kaj japana kaj rusa volontulaj organizoj. El la
20 partoprenantoj estis kvar TEJO-homoj, el Cxinio, Japanio, Koreio kaj
Rusio.

Trejn- kaj lingvokursoj de la EJC

En somero 94 el naux kandidatoj akceptigxis kvar por partopreni en
lingvokursoj de la EJC. Du homoj partoprenis en trejnkursoj. Por la
lingvokursoj en somero 95 kandidatis 11 aktivuloj de TEJO. (Kandidatigxoj
por la trejnkursoj okazis nur post redaktofino).

9. Informado
------------
(raportas Thomas Pusch)

Informado pri Esperanto

La perturboj pri la Esperanto-oficejo en Bonn (vidu cxe Euxropa Junulara
Esperanto-Oficejo) malfaciligis la laboron pri informado. Tial cxiuj cxi-
jaraj informaj projektoj de TEJO pretigxas nun dum majo kaj junio ... tuj
antaux la IJK. Pri cxiuj ili vi povos legi vere detale en la venonta
numero de TT. Tamen jen jam superrigardo:

1. baza informilo pri Esperanto en multaj lingvoj

Antaux tri jaroj ni komencis kolekti informojn por eldoni grafike
simplan, sed facile tradukeblan informilon sub la nomo 'Esperanto? Kio
estas tio?' en lauxeble multaj lingvoj, sur lauxeble diverskoloraj
paperoj. Gxis la IJK en Chonan jam pretis eldonoj en la araba, albana,
angla, bulgara, cxeha, cxina, dana, finna, franca, germana, hungara,
itala, kastilia (parolata en Hispanio), litova, nederlanda, norvega,
okcitana (parolata en Francio), persa, pola, portugala, rumana, rusa,
slovena, sveda kaj turka. Dum la pasintaj monatoj preskaux cxiuj eldonoj
prilaborigxis, sed aldone ankoraux aligxis la bjelorusa, bretona (ankaux
parolata en Francio), ivrita (parolata en Israelo), korea, kroata,
makedona, serba, slovaka, kataluna respektive valencia (ankaux parolataj
en Hispanio), kaj gxis la IJK ankaux pretos islanda kaj malta. Junie
cxiuj Landaj Sekcioj de TEJO el la bonna oficejo ricevas kolorajn, sed
ankaux blankajn originalojn de la nun 38 eldonoj, tiel ke cxiu Landa
Sekcio mem povos fari bonkvalitajn fotokopiojn por uzi ilin enlande en
internaciaj informstandoj. Thomas ne malgxojus, se iam estonte ankoraux
ekestus eldonoj de tiu informilo en la japana, svahila, vjetnama kaj
greka - sed li ne havas ambicion eldoni la folion en vere cxiu monde
ekzistanta lingvo: Nur en lingvoregionoj, kie vere funkcias junulara
Esperanto-asocio kun konstanta adreso kaj ebleco respondi al informpetoj,
estas sence eldoni tian informilon. Thomas cxiukaze jam nun tre
kontentas, kaj momente ne plu aktive sercxas pliajn lingvojn por
tradukoj.

2. informa projekto 'dorsosako'

Dum kunsido en Antverpeno aprile 1994 pretigxis konkretaj planoj kiel
fini la 'dorsosako'-projekton: Per iom da mono donacita de la Konsilio de
Euxropo, ni planis ekipi la dorsosakojn per ekzempleroj de du bazaj
informiloj kaj de afisxo, kaj per kelkaj belaj libroj kaj
kompaktdiskoj... por informstandoj de TEJO en la euxropaj regionoj de la
angla, bulgara, cxeha, franca, germana, itala, nederlanda kaj rusa
lingvoj. Intertempe en Bonn pretigxis cxiuj dorsosakoj, kaj fine de majo
la lastaj vojagxis de tie al siaj celaj landoj. Kadre de tiu projekto,
pretigxis pluraj eldonoj de la...

3. prilingva TEJO-informilo 'Tiom facilas Esperanto'

Surbaze de origine germanlingva informilo farita en Bonn, en printempo
1995 pretigxis eldonoj de tiu folio en la angla, bulgara, cxeha, itala,
nederlanda kaj svis-germana... Dum la venontaj monatoj, tiuj folioj certe
jam buntigos multajn junecajn informstandojn pri Esperanto en tuta
Euxropo. Estas plano ankoraux pri hispana eldono de la folio.

4. tutmonda listo pri korespondaj kursoj de Esperanto

Jxus pretas listo de la informa fako de TEJO, en kiu listigxas la plej
konataj korespondaj kursoj de Esperanto tutmonde: dum la tuta vintro kaj
printempo ni kolektis materialon por tio. Sur ses pagxoj eblas ekhavi iom
da superrigardo pri tiaj kursoj ne nur en sia propra lingvo: se oni
logxas en tre eta lando sen multe da lingvo-kursoj, oni povas ankaux
ekscii per la listo pri korespondaj kursoj de Esperanto en pli granda
lingvo, kiun oni jam regas... La listo do helpas al novuloj en landoj sen
bona Esperanta infrastrukturo, sed estas valora informfonto ankaux por
movadaj aktivuloj - ecx se certe gxi neniam estos absolute kompleta.

Informado pri TEJO

Junie presigxis nova varbilo en Esperanto, kiu priskribas la avantagxojn
esti individua membro de TEJO. Gxi haveblos en la grandaj someraj
arangxoj de TEJO en Rusio, Hungario kaj Finnlando, sed ankaux eblas
senpage mendi gxin en pli grandaj kvantoj por aldoni gxin al via landa
movada gazeto, aux por varbi pri TEJO en ajna renkontigxo kie estas junaj
Esperantistoj: Se vi interesigxas havigi al vi stokon, kontaktu kun
Thomas.

Ekzistas ankoraux pliaj etaj eldonajxoj de la informa fako, kiuj
pretigxis dum la pasintaj 12 monatoj:

Tradukigxis al Esperanto la manlibro por GEJ-aktivuloj, kiu povus servi
kiel ekzemplo por kelkaj aliaj Landaj Sekcioj.

Pretigxis ideokolekto kaj adresaro pri la kunlaboro inter la Landaj
Sekcioj de TEJO en okcidenta Euxropo, farita laux la diskutoj de
konferenco dum aprilo 1994.

Estis kontaktoj kun aktivuloj en pluraj landoj, kaj rezulte al tio
aperis artikoloj pri TEJO en preskaux cxiu (landa aux regiona) junulara
Esperanto-gazeto (nu, ne estas tiom da...).

Publikajxoj

TEJO tutmonde, tre lerte kaj akurate redaktita de Kalle Kniivila) ekde du
jaroj, dauxre funkcias glate kaj jxurnalisme vigle. En januaro 1994
dissendigxis kun TT la brosxuro La teamo de TEJO sin prezentas: se vi
pasintjare ne membris en TEJO kaj do ne ricevis la brosxuron, eblas
ankoraux mendi gxin en Rotterdam aux Bonn. Nia magazino Kontakto dum 1994
aperis aparte regule, sen malfruoj aux finance necesaj duoblaj numeroj,
kaj dauxre estis laux enhavo kaj enpagxigo unu el la plej interesaj kaj
profesiecaj gazetoj de tuta Esperantujo. El financa vidpunkto, Kontakto
ekde 1994 ne plu alportas ajnan deficiton - fakto aparte gxojiga, cxar
antauxe foje movadanoj kritikis ke necesus tro 'subvencii' la revuon kaj
tial postulis redukton de la jaraj numeroj. La redaktoro Francisco
Veuthey kontentas pri alvenado de materialoj, sed pluinvitas vin
kontribui per originalaj artikoloj aux recenzoj pri esperantaj aux
internacie interese neesperantaj filmoj, muzikaj diskoj aux libroj.

10. Pasporta Servo
------------------
(raportas Saskia Idzerda)

Pasportan Servon cxirkauxis tiom da fusxoj pasintjare, ke gxi meritas
propran cxapitron en cxi tiu jarraporto.

La problemoj komencigxis en auxtuno 1993, kiam iel cxiuj neglektis la
dissendadon  de posxtkarto por averti la gastigantojn ke ili realigxu. En
1991 kaj 1992 per tiuj kartoj oni sukcesis havigi multajn realigxojn al
PS, sed la dorsflanka efiko sxajne estas ke, sen posxtkarta averto,
multaj gastigantoj forgesas realigxi! Komence de 1994 la Estraro
konstatis ke venis nur kelkcent (re)aligxoj al PS. Gxi do staris antaux
la demando, cxu publikigi tre maldikan PS-en 1994, aux alceli publikigon
de la eldono por 1995 je la fino de 1994. La Estraro decidis por la lasta
ebleco, kiel vi povis legi en la pasintjara estrara raporto, kaj fiksis
temposkemon kun la celo ekvendi PS-n je Silvestro '94. Tamen, la cxenero
kiu rompigxis en tiu plano estis la pretigo de la originalo fare de la
kompilanto. Anstataux liveri la materialon gxis la 1-a de oktobro '94, li
bezonis gxis majo '95. Tio praktike signifas ke plej multaj homoj
sukcesos acxeti PS-n nur dum la somero, kio nepre estas tro malfrue.

Pasporta Servo jam dum pluraj jaroj suferis netolereblajn malfruojn, kaj
la Estraro mem estas tre malkontenta ke gxi ankoraux ne sukcesis solvi
tion. Unu el la cxefaj problemoj eble estas ke gxis nun mankis centra
homo kiu respondecas pri PS. Tial la Estraro rekomendas ke en la nove
elektota estraro oni klare distingu tiun taskon. Krom tio, ni jam
eksercxis kaj trovis kandidato(j)n por transpreni la kompiladon.

11. Kongresoj
-------------
(raportas Jelena Lebedeva)

1994: La 50a IJK en Chonan en Koreio, kun pli ol 220 partoprenantoj,
estis plena sukceso. Pri la dumkongresaj spertoj eblis legi en TT 94/4.
Pri gxia plilongdauxra efiko intertempe eblis konstati ke gxi donis tre
gravan impulson al la kunlaboro inter la Esperanto-Junularoj en Azio. La
okazigon de la Komuna Seminario - gxis nun korea/japana arangxo - en
Cxinio en 1995 klare atestas pri tio.

1995: Gxis la 1-a de majo venis 172 pagitaj aligxoj al la 51a IJK en
Sankt-Peterburg. Krome, post la definitivigo de la kontrakto kun la
kongresejo, la LKK povis malaltigi la kotizojn kaj enkonduki
aligxkategorion de memzorgantoj (vidu TT 95/2). La atendoj pri la
partoprenonombro do plialtigxas denove. La dua informletero kun
suplementa invitilo dissendigxos fine de majo.

La programo promesas esti suficxe interesa: LKK tre atentas al la grupa
dinamiko kaj kompilas manlibron por grupgvidantoj. Povas esti ke,
malgraux la supozata 'individuismo' de okcidentaj gejunulaj, por pluraj
el ili peterburga IJK donos unikan sperton de engrupa agado. Certe la
'okcidenta' kaj 'orienta' E-kulturoj renkontigxos dum la IJK en Rusio.
Por tiuj kiuj deziras plilongigi la sperton, planatas postkongresoj en
Moskvo kaj en Sankt-Peterburg.

1997: HEJ kaj IEJ anoncis ke ili pretos inviti la IJK-n ankaux por 1997.

UK 1995: FEJO-aktivuloj engagxigxis pri la junulara programo dum la UK en
Tampereo. Krom amaslogxejon por junuloj ili organizas diversajn
laborgrupojn kaj aliajn distrajxojn, kiuj certe helpos krei propran
junularan etoson kadre de la granda UK. Dum unu kongresa tago krome
okazos modela UN-asembleo (temo: la pozicio de minoritatoj ene de
nacioj), organizata de Geoffrey Greatrex.

12. Kunlaboro oriento-okcidento
-------------------------------
(raportas Jelena Lebedeva)

Dum la labortendaro en  Vladivostok (vidu cxe KER) la reprezentantoj de
la Landaj Sekcioj de TEJO en Cxinio, Korea respubliko, Japanio kaj Rusio
interkonsentis establi informintersxangxon. La 15-an de aprilo gxi
ekfunkciis la unuan fojon kaj plene sukcesis. Pretigxis konkreta plano
por la Komuna Seminario, kiu cxi-jare okazos en Cxinio kaj kie ankaux
rusoj partoprenos.

13. Kulturo
-----------
(raportas Saskia Idzerda)

Ankaux cxijare TEJO ne povas multe fanfaroni pri propra agado sur la
kultura kampo, sed ni volonte mencias cxi tie la aktivadon de Eurokka,
nia Faka Sekcio pri rokmuziko. TEJO ja kunlaboris kun Eurokka ekzemple
pri la eldono de la Vinilkosmo Kompil', unika kunmetajxo de tre diversaj
rokgrupoj kantantaj en Esperanto. Saskia pretigis subvencipeton al la
EJF, per kiu ni versxajne ricevos iom da mono por subteni la eldonon de
la dua volumo de la Kompil'. La Rok-festivalo PREFI bedauxrinde ne povos
okazi cxijare pro manko de subvencioj; tamen Eurokka ne rezignas pri la
plano sed prokrastas gxin gxis 1997 (por ne konkurenci kun la KEF en
Kopenhago en 1996).

Plie, SEJM kaj FLEJA kune eldonis novan kasedon de Jxomart kaj Natasxa.
Gxi nomigxas "Samarkand'" kaj jam cxi-somere acxeteblos.

Mallongigoj

CO: Centra Oficejo de UEA kaj TEJO en Roterdamo

EJC: Euxropa Junulara Centro, seminariejoj en Strasbourg (Francio) kaj en
     Budapest (Hungario)
EJF: Euxropa Junulara Fondajxo
FS:  Faka Sekcio (Eurokka pri rokmuziko, BEMI pri biciklado)
IJK: Internacia Junulara Kongreso de TEJO
IM:  Individua Membro
KAT: Komisiono pri Aktivula Trejnado
KER: Komisiono pri Eksteraj Rilatoj
LS:  Landa Sekcio (Nacia junulara Esperanto-asocio, kiu membras en TEJO)
PS:  Pasporta Servo
TT:  TEJO tutmonde
UK:  Universala Kongreso de UEA

*************************************************************************

25 jaroj...
===========

En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25
jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la
lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas
nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop.

* * *

1988
----

El Kalifornio venas la unua kompakta disko en nia lingvo: La Koro-Sutro,
de Lou Harrison. Tiu cxi koncerto pli ol centvocxa premieris en 1972.

La disko estos apenaux rimarkata en Euxropo, kie la postan jaron furoras
la frisa popolmuzika ensemblo Kajto, per samtitola  KD, konsiderata de
multaj (erare) la unua KD en Esperanto.

Post En Euxropo ie, Hungario proponis la esperantlingvan varianton de
alia fama filmo: Mefisto de Istvan Szabo. La sezono de gravaj dubladoj
baldaux cxesis pro manko de kapitaloj. Sed en 1988 Yvon Davis trovas
lingvon "strangan sed familiaran" per kiu realigi sian filmon Babel'.
Eble tiam la Esperanto-kino faras sian decidan pasxon al popularigxo, kun
la dankinda kompliteco de teknologia novajxo: la vidbendo

En Segedo internacia konferenco dauxrigas la laborojn de la simpozio en
Varsovio, 1984. La arangxo, iniciatita de HEA kaj LF-koop, transformigxas
al analiza laboratorio, kies rezultojn atestas la Konkludoj de Segedo.

Frukto de multjara esplorado, La dangxera lingvo de Ulrich Lins aperas
cxe eldonejo Bleicher en Germanio. Tiu cxi profunda studo pri la
persekutoj kontraux nia lingvo restos longe modelo de historiografia
teksto en kaj pri Esperanto.

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Estimata kolego,

1. KOREKTOJ

en la jxus ricevitaj 78a k 79a n-roj de Eventoj estis listigitaj kontakt-
ebloj de kelkaj gazetoj, inter kiuj ankaux "Ruslanda Esperantisto" kaj
"La Ondo de Esperanto" (tia estas la korekta titolo, sed ne la kastrita
"La Ondo"), kiujn mi administras. Bedauxrinde estas eraroj, nome:

Nia kompleta telefaksa adreso (komuna por RE k LOdE) estas: 3432 518647
Esperanto 224501. Ni abonas la numeron en la cxefposxtejo de la urbo, kaj
tre gravas mencii la vorton Esperanto kaj la numeron 224501, al kiu oni
telefone sciigas pri la ricevitaj mesagxoj. Jam kelkfoje okazis
miskomprenoj pro la neplena adreso.

Nia komputil-reta adreso (komuna por RE k LOdE) estas: hrgo@forigu.sbank.e-
burg.su

La alia adreso ak@forigu.ntmk.e-burg.su jam delonge ne validas.

La revuo "Spektro" havas neniun rilaton al mi, kaj mi petas, ke vi tion
konsideru. La revuon eldonas kaj redaktas Aleksej Birjulin en Tomsk.

2. GxUSTIGO

Frontpagxe de Eventoj-79 aperas via artikolo pri la krizo en UEA kun du
tabeloj, reproduktitaj el niaj gazetoj. Bonvolu mencii, ke la tabelo pri
la libro-produktado originas el "La Ondo de Esperanto" (1994, N-ro 1),
sed ne el RE.

Min mirigis brecxoj en la membrostatistiko de UEA. Konsultu RE-1992-12,
kaj vi trovos tie jenon:

jaro   AM   IM

1979 24533 6277
1983 31062 6439

Kredeble, cxi-jare ni vidos membrokresketon de UEA.

Koncerne la librotabelon kaj viajn sinistrajn konkludojn, mi povas nur
proponi al vi atente tralegi la tabelon en La Ondo 1995/1, kiu estis
sendita al vi. Vi povos vidi, ke en 1994 la libroproduktado signife
kreskis kompare al 1993 kaj reproksimigxis al la kutima nivelo. Se vi
ankoraux ne ricevis la aluditan kajeron, mi kopias la datumojn por 1994:

Nombro de libroj: 188
Totala pagxonombro: 22078
Tradukitaj beletrajxoj: 43
Averagxa pagxonombro: 117
Averagxa prezo (NLG): 16.9

Entute, mi malvidas pretekston por alarmokrii.

Halina Gorecka,
red. de Ruslanda Esperantisto

Rim. Dankon pro la korektoj kaj kompletigoj. Se mi estus kontenta pri la
tendenco kaj la nunaj kvantoj certe ankaux mi ne vidus kialon atentigi
pri la fenomeno. Cetere la menciitaj statistikajxoj estis por mi ne
preteksto sed la deira kazo. Ankaux estonte kun danko mi kalkulas pri via
fidinda kompila laboro. L.S.

*************************************************************************

Al UEA, TEJO, "Eventoj"
=======================

Nepermesebla bato

La jenan eldiron aprobis cxiuvocxe la landa kunveno de Norvega
Esperantista Ligo (NEL) en Loten, 18.06.1995:

La landa kunveno de NEL aprezas la grandan laboron, kiun faradas la
kompilantoj de Pasporta Servo. Tamen ni konstatas kun konsterno, ke la
nova eldono de Pasporta Servo ankoraux ne aperis, malgraux tio, ke TEJO
ne preparis 1993-eldonon, planante fruan aperigon cxi-jare. Ni konsentas
kun la opiniesprimo de la redaktoro de Eventoj (n-ro 78, p.1), ke
"Pasporta Servo ne estas interna afero de TEJO, gxi estas strategia nodo
de nia Esperantio.... Se TEJO mem ne kapablas eldoni PS, eble estus utile
pensi pri sxangxo de la eldonformo. Cxu ne eblas transdoni la rajton de
PS-eldono al iu E-entrepreno...?".

Ni proponas ankaux eldonon de suplemento de Pasporta Servo kun novaj kaj
sxangxitaj adresoj, inter la ordinaraj eldonoj.

Dauxra neapero de Pasporta Servo estas nepermesebla bato al nia informa
agado.

Douglas Draper
sekretario de NEL

*************************************************************************

Ne uzu la vorton "Radikala"
===========================

Mi tute konsentas, des pli ke en la franca la vorto signifas ion alian:
"La francaj radikaluloj estas nun centruloj" (PIV, eld. 87).

Samkiel la vorto "liberala" signifas en la franca: "kapitalisma
konservativulo" sed en la usona gxi signifas "maldekstrulo.

Tiaj terminoj nur "tiuj, kiujn oni nomas tiel en sia lando".

Sed Esperanto, lingvo internacia bezonas sian propran terminologion por
nomi precize politikajn tendencojn, per vortoj sen miskompreno.

J. S. Brilleaud, Francio

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

2000 elsendoj en Esperanto
==========================

"Tre karaj gefratoj, en julio ni festos atingon, kiu estas por ni tre
signifa: fakte la 9-an de julio surondigxos la elsendo numero 2000 ekde
la komenco de regulaj E-programoj.

Nia redakcio konservas cxiujn tekstojn de niaj elsendoj: temas pri 18
dosierujoj! Ho, kiom da informoj, specialaj servoj, raportoj, intervjuoj,
legitaj leteroj, ktp.

Ni dankas la Dion kiu donis la forton al cxiuj volontuloj antauxenporti
la redakcian laboron."

Rim: Gratulon al cxiuj redaktoroj kaj kunlaborantoj de la E-programo de
Radio Vatikana. Multajn pliajn sukcesojn!Ne forgesu, elsendoj dimancxe je
19.20 UT (=21.20 MET) en la frekvencoj 1611, 4005, 5885, 6185, 7365 kHz,
96.3 MHz kaj la satelito Eutelsat II F1 (13 gr. or.)

*************************************************************************

ALVOKO!
///////

Salutu ekspozicion
==================

Komence de auxgusto oni okazigos en la brazilia cxef-urbo Braziljo E-
ekspozicion, kie oni prezentos komputil-disketon kun informoj pri E-to,
inkluzive auxtomatan sercx-vortaron kaj E-kurson.

Samokaze oni prezentos la provbendon "Mazi en Gondolando" kun E-kurso por
televido.

La kunordiganto petas sendi salutkartojn por la ekspozicio kaj por veki
pli da atento flanke de la gazetaro:

Esperanto-ekspozicio, C. P. 09.831,BR-70001-970 Brazilia (DF), Brazilio.

*************************************************************************

INTERESE
////////

La Centra Euxropa Banko sur la startlinio
=========================================

Meze de novembro en la Euxro-Turo de Frankfurto-sur-Majno okazis la
inauxgura kunveno de la administra konsilio de Euxropa Mon-Instituto
(EMI), embrio de la estonta centra kontinenta banko.

Ekde nun la konsilio, en kiu partoprenos la altranguloj de cxiuj Centraj
Bankoj de la komunumo, kunvenos cxiumonate.

Kerna temo de la kunsido estis la organizaj bezonoj de la nova institucio
(mastrumado de la dungitaro, pagsistemoj, pristudado de novaj monbiletoj,
survoje al la fina celo: komuna euxropa mono.

La prezidanto de EMI, Alein, deklaris neversxajna la unuan daton (1997),
antauxviditan de la Traktato de Maastricht por la Monunio: Estas tamen
ebleco, - li dauxrigis, - ke avangardo de regnoj enkonduku la komunan
valuton ene de la lasta dato (1999).

La cerbo de la Instituto jam plene funkcias en la elektita sidejo. Oni
luprenis la suprajn 11 etagxojn de la Euxro-Turo, unu el la plej malnovaj
nubskrapuloj (17-jara!) de la germana urbo. Tie jam laboras 100 unuoj de
la 150-homa laborforto. La personaro de la unuopaj Centraj Bankoj baldaux
liveros la ceteron.

el La Eta Gazeto, decembro 1994

*************************************************************************

Naturterapio anstataux medikamentoj
===================================

Mi estas irana esperantisto, kaj antaux tri jaroj mi lernis la terapion
de Yumeiho en Japanio. Ekde tiam cxiujare mi vojagxas por unu monato al
iu lando, cxi-jare al Kubio por prezenti kaj instrui tiun kuracmetodon.

En Kubio pro disfalo de la socialisma sistemo en Euxropo kaj fortaj
pusxoj de Usono ne trovigxas suficxe da medikamentoj. Pro tio oni volas
uzi aliajn kurac-metodojn speciale naturterapion.

Mi estis la unua instruisto de Yumeiho en Kubio, krom s-ro Saionji, kiu
dum la havana UK en 1990 prezentis sian metodon al la cxeestintoj. (S-ro
Briel poste tradukis kaj eldonis la libron: Orienta speciala Diina
Masagxo en tre simpla formo por gelernantoj kaj interesigxantoj).

Dum mia kurso pri Yumeiho mi rimarkis kelkajn gelernantojn iom
komprenantaj E-on. S-ro Briel diris al mi, ke multaj gelernantoj de
Yumeiho komancas lerni Esperanton, cxar la kondicxo de partopreno estas
aligxi kaj pagi la kotizon al Kuba E-Asocio... Jam centoj faris gxin, kaj
kelkaj vere ekinteresigxas ankaux pri la lingvo.

Foje mi vizitis ankaux la asociejon, - kie pro transportaj kialoj mi
renkontis nur kelkajn e-istojn. Felicxe post la UK la sxtato pli bone
zorgas pri la E-agado, kaj donacis al la asocio suficxe bonan E-domon kun
kelkaj cxambroj, salono, biblioteko, kuirejo ktp. La biblioteko havas
plurcent volumojn, cxiuj malnovaj, ja ili ne havas la eblecon acxeti
novajn.

Helpo de eksterlandanoj vere utilas kaj helpas almenaux la tiean rapidan
kreskon.

Gola Azarhoushang, Irano.

*************************************************************************

Forumo pri virinoj
==================

La forumo pri virinoj de ne-registaraj organizoj okazos de la 29-a de
auxgusto gxis la 8-a de septembro en Pekino. En la sama kadro okazos
ankaux la 4-a UN Monda Konferenco pri virinoj. En tiu cxi forumo
partoprenos cx. 25.000 virinoj el la mondo kaj diskutos virinajn
problemojn.

Esperantistoj en Japanio lancxis la projekton enketi la partoprenantojn
de la forumo pri lingvaj malfacilajxoj en la komunikado, kaj fari
ekspozicion pri utileco de Esperanto kaj la maniero lerni gxin. Cxu vi
bonvolus sendi efikan kaj utilan materialon? (Lernolibroj, fotoj ktp).

Se Vi, esperantistinoj, interesigxas pri la agado, aligxu al la forumo
kaj kunlaboru! Vi ricevos necesan informon de:

Aihira Misako,
3-15-13 Tsuga, Wakaba-ku, Tiba-si,Tiba-ken, 264, Japanio.

el SES informas 4/95

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

La knabo venis hejmen pli frue ol atendate. Demandis lin la patrino: "Do
Cxu vi ne gxuis la feston speciale arangxitan por gejunuloj? Cxu vi ne
dancis kun beletaj knabinoj?"

La knabo respondis melankolie:"Mi mislegis la anoncon kaj ne estis tie
inoj. Gxi estis festo ne por gejunuloj, sed por gejjunuloj."

*************************************************************************

Anoncetoj
/////////

Nekomercaj anoncetoj de abonantojestas senpagaj!

- Nova adreso de Jukka Pietilainen estas: Teiskontie 10 B 23, 33540
  Tampere. Gxi estas ankaux redakteja adreso de Esperantolehti. La
  laboreja telefonnumero kiu aperis en Jarlibro de UEA 1995 ne plu
  validas (sed jes validas la faksonumero kaj e-posxta adreso).

- Internacia Fervojisto havas novan redaktoron: Erna Hauge, fakso: +45-
  98-801599

- "Euxropa Poezio en Esperanto" estas fakperiodajxo, kiu strebas
  esperantigi la kremon de cxiu Euxropa nacilingva poezio. Estu
  kunlaboranto! Petu informojn kaj provnumerojn per 2 IRK-oj de: Miklos
  Feher dr., pk. 193, H-1368 Budapest, Hungario.

* * *

100
===

Tiu cifero estas agrabla dum ajna kalkulado. Precipe por la redaktoro,
kiu sukcesis enskribi gxin kiel vican numeron de Litova Stelo. 80 jaroj
de drameca sorto kun interrompoj dum mondmilitoj, kun favora aux malamika
rilato de diverskoloraj regximoj, ecx trafo al makulaturo laux ordono de
la rugxa diktatoro... Eble en iu angulo de la mondo ankoraux restis la
unua kajero de Litova Stelo, aperinta en 1914 en u. Libava (nuntempa
Liepaja, Latvio)...

Nun, dank' al klopodoj de la redaktoro kaj la teamo (A. Vaitilavicius, L.
Skupas, k.a.), la revuo prosperas. Ni esperu, ke ankaux nombro de la
abonantoj baldaux atingu rondan ciferon - 1000!

laux Litova Stelo, 6/94

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros,
Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
*************************************************************************

La retan version prizorgis: Kristaly Tibor