Eventoj n-ro 080, 2/junio - '95,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           - Kontrakto inter ILEI kaj EVENTOJ
                      - IJK: cxu rediskuti pri kotiztabelo?
                      - Korektigo
                      - 360 MAZI-mendoj (!!!) el 32 landoj de 4
                        kontinentoj!
                      - Helmuth Kohl: "Ni ne volas Esperanto-Euxropon"

Faka aplikado:        - Kie estas la aktivuloj-sciencistoj?
                      - Funkcionalaj ekvacioj
                      - Harry Harrison:Novaj libroj en la germana
                      - Kunlaborantoj, investantoj sercxataj!
                      - Nudista kasisto
                      - Nefumisma E-organizo
                      - Cxapelilo

Arangxoj:             - Internaciaj E-kursoj por gejunuloj
                      - Internacia E-Lernejo
                      - AIS-eventoj
                      - Internacia Festivalo por la dua generacio!
                      - Auxskultantoj kaj redaktoroj
                      - Strategiaj kursoj en Tampere
                      - JER '95 - Budapest
                      - Kalendaro

Movado:               - Jarcxefkunveno de GEA- en Parizo
                      - Konversaciaj rondoj en Tampere
                      - Esperanto en lingvistika konferenco
                      - E-o en novaj ejoj
                      - Eldonas "Flamo"
                      - Regiona eldono de LF-Songazetoj
                      - 25 jaroj... /1987/
                      - Impona gratulo!
                      - Finfine malskandalo

ILEI:                 - La moderna estas antikva
                      - Porinstruista seminario

Libroj:               - Fascina paroliga libro por infanoj
                      - Asterikso elcxerpita!
                      - Estu abonanto-apoganto de "Kargo"!

Intervjuo:            - Ni ne forgesu rikolti

Konkurso:             - Ni parolu modele!

Esperanto en radio:   - Pola Radio per la Varmega Birdo!

Reagoj:               - Figemal... ktp.

Hungara angulo:
Movada humuro:
Anoncetoj:

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kontrakto inter ILEI kaj EVENTOJ
================================

En la antauxa numero ni aludis, ke la tendenco de la malkresko de organi-
zitaj esperantistoj estas jam antauxlonge vidata. Por provi haltigi gxin,
la estraro de ILEI kaj la redaktoroj de EVENTOJ faris kunlaboran kontrak-
ton, validan gxis hodiaux. Ni petas vin atentigi la konatajn de Vi  kurs-
gvidantojn, E-instruistojn pri tiu (suba) dokumento:

Kontrakto pri kunlaboro
-----------------------
kio  ekestas  inter  ILEI  (1034 Budapest Eso u. 7)  kaj  la  Redakcio de
EVENTOJ (1675 Budapest pk. 87).

- 1. Ambaux partneroj konsentas, ke:

  1.1 Lingvokurso,  kie  oni instruas  nur  la lingvon  kaj ne  donas la
      necesajn movadajn konojn, preskaux certe rezultas la malaktivigxon
      de la kursano, kion gxenerale sekvas la neuzo kaj poste la forgeso
      de la lingvo.

  1.2 Estas  ege  grave,  ke  gvidanto de  iu ajn  E-kurso  estu  detale
      informita  pri la  servoj,  ebloj kaj  funkciado  de la internacia
      Esperanto-movado.

  1.3 La movada  klereco de la  E-kursgvidantoj, la informfluo  inter la
      membroj de  ILEI estas unu el la plej  gravaj strategiaj  nodoj de
      la  E-movado.

- 2. Por helpi la agadon de  E-kursgvidantoj, ILEI kaj  EVENTOJ  decidas
     strikte kunlabori:

  2.1 ILEI  per  cxiuj  siaj  rimedoj  instigas  siajn  membrojn,  la E-
      kursgvidantojn, la E-instruistojn aboni al la gazeto Eventoj,  kiu
      servos ankaux kiel rapida informilo inter la  ILEI-membroj  en  la
      intervalo de du IPR-numeroj.

  2.2 ILEI per siaj rimedoj (konferencoj, seminarioj,  IPR ktp) instigas
      siajn membrojn, ke en cxiu kurso oni  "instruu" ankaux la movadajn
      konojn.

  2.3 ILEI alvokas cxiujn  kursgvidantojn,  ke por ligi la lernantojn al
      la movado, ili abonigu la kursanojn  al iu regula  E-revuo, gazeto
      ankoraux dum la kurso.

  2.4 EVENTOJ  vaste  informas  pri  la  agado  de  ILEI,  per  diversaj
      materialoj prezentas gxian funkciadon.  La artikoloj estos skribi-
      taj de ILEI-komisiitoj, kiuj konsideras la kutiman longon, stilon,
      karakteron de la jamaj artikoloj kaj rubrikoj.

  2.5 EVENTOJ  aperigos  artikolojn,  kiuj  informas la legantojn pri la
      servoj, ebloj kaj funkciado de la internacia Esperanto-movado.

  2.6 EVENTOJ per siaj artikoloj klopodas informi kaj helpi la ekstermo-
      vadan uzon de la lingvo.

  2.7 EVENTOJ certigas la eblecon por ILEI aperigi operativajn, rapidajn
      informojn al siaj membroj.

Budapest, la 26-an de marto 1993.

Stefan MacGill        Szilvasi Laszlo
    ILEI                 EVENTOJ

*************************************************************************

IJK: cxu rediskuti pri kotiztabelo?
===================================

Mi atente legis la leteron en  Eventoj 2/marto  kaj la kromajn notojn pri
la kotiztabelo de la venonta IJK. Mi sxatus esprimi mian personan opinion
de  okcidenta esperantisto,  interpretante la dubojn kaj  la rimarkojn de
multaj aliaj kiel mi.

Mi tuj substrekas mian solidarecon kun ambaux la partioj:  la orientland-
anoj, kiuj prave petas  algxustigon de la kotiztabelo  laux  la  vraca-aj
decidoj, kaj TEJO-estraro, kiu volas eviti bankrotan deficiton de la IJK.

Laux mi estas kelkaj punktoj, laux kiuj oni ne povas diskuti:

  - a)  laux la  kondicxoj,  aprobitaj en  Vraca,  tiuj,  kiuj  kovras la
        elspezojn kaj ebligas ekvilibrigxon de la kongresa bilanco, estas
        (prave)  la okcidentanoj: por  cxiu  orientano la  LKK  malgajnas
        monon.

  - b)  male  ol asertite  la kotizo por  okcidentano estas relative alta
        kaj oni  devas aldoni longan  kaj multekostan vojagxon  (ne cxiuj
        estas  "mezeuxropuloj"):  oni povas  facile kalkuli,  ke la kosto
        entute povas atingi 700-800 guldenojn.

  - c)  per 700-800 guldenoj oni povas, dum malalta sezono, flugi al bela
        rugxmara bordo kaj tie mangxi,  dormi kaj esti dorlotata dum tuta
        semajno  en luksa hotelo  (konsultu mem la turismagentejon):  nu,
        mi konsentas,  ke  Esperantujo estas  alia afero  kaj pro tio oni
        povas elspezi tiom da mono.

        Tamen  mi  supozas  (kaj la  listo  de  la  gxisnunaj  aligxintoj
        pravigas  min),  ke  multaj   okcidenteuxropanoj  decidos  pasigi
        alimaniere la someron.

  - cx) la  kongreso, jam  kun  la  nuna  kotiztabelo, riskas, miaopinie,
        gravan deficiton.

Dum mi dauxre strebos faciligi la partoprenon de orienteuxropanoj en la
arangxoj, kies kotiztabelojn mi povos influi, mi estas firme konvinkita,
ke la kotiztabelo, aprobita far de la konsilio de TEJO, estas simple ne
aplikebla.

Je tiuj kondicxoj, cetere ne plu eblos arangxi IJK-on en okcidenta
Euxropo (krom eble en Germanio) kaj certe ne la antauxviditan en Italio.

Pro la supraj kialoj mi esperas, ke HEJ kaj la aliaj orienteuxropaj
junularoj akceptos la nunan kotiztabelon, kaj mi petas la TEJO-estraron
rediskutigi la vraca-an decidon dum la venonta konsilio, antauxvidante la
eblecon pri tio letere vocxdoni por doni la rajton esprimi sian opinion
ankaux al la komitatanoj, kiuj ne povos eventuale partopreni la IJK-on.

Mi krome esperas, ke oni komprenos, kiom multe faris kaj faras la nuna
TEJO-estraro: cxu ni certas, ke nova kapabla estraro estas tiom facile
eltirebla el la cxapelo de nia junulara movado?

Plej amike mi deziras renkonti vin cxiujn dum la IJK.

Francesco Amerio, Italio

* * *

Ankoraux ne tute solvita IJK-problemo
-------------------------------------

La  protestondoj  pri  la freneze  altaj  prezoj  de la  cxi-jara  IJK en
Peterburgo ankoraux ne malpliigxis. Fakte ne la prezoj estas la  cxeftemo
de la polemiko,  sed la fakto,  ke oni ne  respektis la decidon de Vraca,
50 %-igi la kostojn por anoj de  B-landoj  (antauxa esprimo:  nepagipovaj
landoj).

Ni foje faru kalkul-ekzemplon: 20-jara B-landano pagus (se li jam  estas
TEJO-membro)  nun 265  guldenojn  (egalas 200 svisajn frankojn),  dum A-
landanoj nur pagas 60 frankojn pli. Se oni kalkulas la monatan  enspezon
de  B-landano  kaj komparas  tion kun  la preznivelo de  Svisio, tiam la
kostoj de ili por la 7-taga kongreso estas almenaux 1.000 frankoj, se ne
ecx 6.000 frankoj!!! Kiu A-landano pagus tiom por unu semajno en
Esperantio (kostoj de la vojagxo alkalkulendaj)?!  Sxajne  cxe  TEJO oni
ankoraux ne plene konsciigxis pri tio.

50 % rabato estus ja vere la absoluta minimumo, pri kiu oni ecx ne devus
perdi vorton.

En la plej nova eldono de "TEJO tutmonde" oni prezentas la ankoraux ne
akceptitan proponon de  sxangxitaj  IJK-kotizoj.  La malaltigo ne tiom
grandas, precipe por B-landanoj la prezoj ne estas allogaj, ecx nun ne.

Pozitive: ekzistas nun kategorio memzorgantoj (sed nur por 40 personoj),
kiuj pagas 35 guldenojn por la programo (inkluzivas ankaux unu mangxon
tage). Jen pasxo en gxusta direkto. Ankoraux kelkajn tiajn, kaj IJK-95
vere farigxas, kiel intencite, "amasa kongreso".

Sed atentu: la cxi-jara somerprogramo estas plena da konkurenco!

el "la svisa kanguruo", junio 95

* * *

La peterburga komitat-kunsido ne rajtos sxangxi Vraca-on!
---------------------------------------------------------

Estu permesita esprimi ankaux mian opinion.

Laux  Francesco  "kotizo por okcidentano estas relative alta" - sed  kiel
opiniu pri tiu la B-landanoj? Mi demandas per la vortoj de sviso: kiom da
A-landanoj  partoprenus kontraux  1000  svisaj frankoj?  (Memoru pri la
postulo de pli proporcia sxargxo-portado. Konsciu: cxi tie temas ne pri
la pagkapablo de hungaroj aux sudamerikanoj aux cxinoj, sed pri cxiu B-
landano!)

Laux mi, senco de la tuta temo estas la sinteno de nia monda organizo al
bazaj strategiaj demandoj: kiamaniere haltigi la tendencon de malmultigxo
de organizitaj (junaj) esperantistoj?

Oni konsciu: en Vraca la komitato de TEJO (la plej alta forumo) akceptis
decidon, kiun la estraro ignoris.  La  Peterburga  IJK estis kunvokita
kontraux la valida decido, do oni (se volas) povas konsideri la tutan
IJK-n nelegala. Pro tiu decido-nerespekto multaj B-komitatanoj ne povas
partopreni la kunsidon, do se ekz. oni en Peterburgo decidus pri la
nuligo aux modifo de la Vracaa 50 %-oj, mi estas certa, ke multaj Landaj
Sekcioj de TEJO konsiderus nevalida la tutan kongreson!

Tiu cxi diskuto tute ne rilatas al la ali-terena laboro de TEJO-estraro.
Cetere pri tio ni volonte raportus en Eventoj, - se ricevus materialojn.
Mi scias, ke ili laboras multe (ecx malgraux la problemoj de gxisjunie
neaperinta Pasporta Servo), kaj mi tute ne volas elpreni el skatolo tute
novan teamon. Eble mi ne tre gxojus al iu estraro, kies duonon
konsistigus 3 homoj el la sama urbo - kio momente klacxiras en junularaj
medioj...

Antauxlaste: la aperigo de la kritikaj artikoloj al IJK tute ne estas
kontraux la rusia prepara teamo, (ecx se ili en artikoloj nomas nin
"malricxaj hungaroj") kiu devas lukti kontraux skizofrenio: unuflanke
B-landano, aliflanke devas zorgi pri la rentablo de IJK...

Fine kaj laste: cxu iu povus diri kiu estis la lasta malprofita IJK aux
UK? Laux mia scio la fonduso "kongresa garantia kapitalo" (aux io
similnoma) estas plensxtopita per la gajnoj de la antauxaj kongresoj.

Laszlo Szilvasi, Hungario

*************************************************************************

Estimata Sinjoro Redaktoro! Surbaze de nia antauxa interparolo mi petas,
ke en la sekva numero de Eventoj bonvolu aperigi la sekvan korektigon

Korektigo
=========

Rilate al la artikolo "Malpermeso en Hungario", aperinta en la numero
1/aprilo 1995, (transprenita el TEJO-Tutmonde) vicrektoro de la
Universitato "Kossuth Lajos", KLTE, dr. Andras Gorombei petis klarigon
de la redaktoro Kalle Kniivila, kiu en letero adresita al la rektoro
respondis jene:

Lund, Svedio, 30-an de majo 1995

Estimata S-ro Rektoro,

laux informoj kiujn mi ricevis lastatempe, la artikolo "Malpermeso en
Hungario", aperinta en n-ro 1/67 de "TEJO tutmonde", estigis kelkajn
problemojn. Lige kun tio mi pardonpetas pro ajnaj maloportunajxoj
kauxzitaj de la artikolo, kiu bazigxis sur privata letero de s-ro Salga
Attila. La leteron mi ricevis post la finredakto de la antauxa numero
meze de septembro, kaj pro la trimonata aperritmo de nia gazeto la
artikolo aperis nur januare. Tuj post la apero de la artikolo s-ro Salga
informis nin, ke la informoj jam estas malaktualaj.

Kvankam la enhavo de la artikolo estis malaktuala jam kiam gxi aperis en
"TEJO tutmonde", la hungaria gazeto Eventoj poste represis gxin sen peti
nian permeson aux kontroli la aktualan situacion. Pro la artikolo
aperinta en Eventoj ni tial evidente ne povas respondeci, des pli, ke
jxurnalistoj laborantaj en Budapesxto klare havas pli bonan eblecon esti
aktuale informitaj pri eventoj en Hungario ol ni en Skandinavio.

Mi petas Vin ankaux rimarki, ke ia alvoko aux adreso, al kiu oni sendu
reagojn, ne aperis en "TEJO tutmonde".

En posta numero "TEJO tutmonde" jam informis siajn legantojn, ke ne
ekzistas ia "malpermeso en Hungario". Mi tamen kaptas la okazon kaj petas
Vin, se Vi tion deziras, informi niajn legantojn pri la aktuala situacio
de la Esperanto-instruado en Via universitato en nia sekva numero.

Mi ankorauxfoje sincere pardonpetas pro ajnaj miskomprenoj aux
maloportunajxoj kauxzitaj de "TEJO tutmonde".

Plenestime,

Kalle Kniivila
redaktoro de TEJO tutmonde

---
Attila Salga, menciita kiel auxtoro aldonis la sekvajn: "Aferoj,
menciitaj en la du gazetoj estas bazitaj sur miskompreno. En la
universitato KLTE neniam iu ajn malpermesis la lingvon. Ekde septembro
1994, same kiel antauxe gxi estas libere instruebla kaj lernebla.
Studantoj povas fari bazan kaj mezan finan ekzamenon pri gxi. La
okazintajxojn profunde mi bedauxras, kaj petas pardonon de cxiu
koncernito. Attila Salga".

Rim: Supre vi povas legi lauxvorte la tekston, ricevita por aperigado en
Eventoj. Mi pensas, ke fari konkludon indos iam per malvarma kapo, sen la
nuna emociigxo... Redaktoroj de E-gazetoj al kiu kredu, al kiuj fidu,
kion kaj kiel subtenu...Mi konfesas, ke jes, ni faris erar(et?)on, cxar
ne tuj kontrolis la enhavon de la materialo, konsiderinte ambaux fontojn
fidinda kaj prestigxa... Kaj la telefono, letersendado funkcias same en
Budapesxto kiel en Finnlando... Cetere ni havas skriban permeson por
represi materialojn simile al plejmulto de E-gazetoj ankaux el TT, vere
ne de la nuna, sed de la antauxa redaktoro.     La red.

*************************************************************************

1360 MAZI-mendoj (!!!) el 32 landoj de 4 kontinentoj!
=====================================================

La interesigxo pri la video-kurso de E-o "MAZI en Gondolando" lancxita de
Mila van der Horst-Kolinska el Hago superis la plej belajn songxojn kaj
antauxvidojn de  cxiuj, kiuj  kunlaboris por sukcesigi la projekton. La
videa kurso kun la lernolibro eniris la lastan fazon de produktado, danke
al la prepara teamo de Mila v.d. Horst-Kolinska, Katalin Smideliusz,
Stefan MacGill, Roman Dobrzynski kaj Andrzej Pettyn.

Fragmento de intervjuo de Pola Radio al Horst-Kolinska:

- Multaj personoj  maltrankviligxas  kaj demandas, kio okazas pri la
  MAZI-projekto, cxar de kelka tempo vi silentas?

   - Mia silento tute ne signifas, ke la MAZI-projekto stagnas. Sed pro
     la amaso da laboro ligita kun la  administrado kaj realigado de la
     projekto mi devis silenti por arangxi diversajn aktualajn taskojn.

- Kiel konate, vi bezonis  800 pagitajn antauxmendojn, kaj vi akiris
  ecx pli da...

   - Jes, kaj tio estas gxojiga. Iom da statistiko -laux la mendokvanto
     la  cxefaj  landoj  vicas jene:  Japanio: 301 mendoj,  Nederlando:
     211, Francio: 198, Hispanio: 77, Germanio: 68, Auxstrio 59 mendoj.
     El la  ceteraj landoj venis po malpli 50.  Entute ni ricevis  1360
     mendojn (!!!) el 32 landoj de 4 kontinentoj.

- Kaj kio nun sekvas? Kia estos la proceduro?

   - Cxiu  mendo havas  sian numeron,  kion ni  petas nepre ne forgesi.
     Krome,  tiuj  antauxmendintoj,  kiuj certe partoprenos la  UK-n en
     Tampere,  nepre  informu  nin pri tio,  cxar laux tiuj informoj ni
     kunportos la necesan kvanton por enmanigi tie!

Cxar ni produktas nur la menditan kvanton,  estas bonvenaj  ankoraux la
mendoj. La prezo estas 180 guldenoj + 18 gld sendokosto, do entute 198.
(Riouwstr. 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando).

Nun, uzante la okazon mi deziras la saman sukceson al s-ro Pejno kaj lia
"Cxapelilo", kiu ja estas alia profesia produkto.

laux E-elsendo de Pola Radio

Rim: La dialogoj por la filmoj jam estas pretaj, nun oni finas la laboron
pri la lernolibro, kiu estas temporaba pro la abundo de desegnajxoj.
GRAVE: La registrajxo de MAZI estas farita per speciala teknika kodigo,
kiu malebligas la kopiadon de la kasedo... Konsciu pri gxi!

*************************************************************************

Helmuth Kohl: "Ni ne volas Esperanto-Euxropon"
==============================================

Dum sia vizito en Nederlando la 23-an de majo la germana kanceliero
Helmut Kohl proklamis: "Ni ne volas Esperanto-Euxropon, sed Euxropon en
kiu cxiu gardas sian identecon". La novajxagentejo DPA dissendis tri
artikolojn, enhavanta tiun esprimon, kaj preskaux cxiu dua germana
jxurnalo aperigis gxin.

Germana E-Asocio tuj per telefakso dissendis deklaron, en kiu gxi
protestis kontraux tiu malbonfamigo de E-o kaj emfazis, ke la E-movado
celas protekti la naciajn lingvojn kaj kulturojn anstataux forigi ilin.

Kaj DPA kaj pluraj gravaj jxurnaloj sekvatage aperigis la proteston. La
31an de majo Frankfurter Rundschau aperigis legantleteron de mi, kaj
Berliner Zeitung promesis fari la samon en la venontaj tagoj. Do, la
citajxo de Kohl donis bonajn sxancojn diskonigi la verajn celojn de E-o.

Ulrich Matthias, gazetara arkivo de GEA

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Kie estas la aktivuloj-sciencistoj?
===================================

"Ni enkonduku E-on en la sciencon, ni enkonduku la sciencon en tutan E-
agadon" - estis la slogano, kiun dum UK en Varna (1978) prof. I. P.
Bociort proklamis kiel cxefa celo de la iama kolektivo Esperanto kaj
interlingvistiko, funkciinta en la kadro de estinta Akademio pri Sociaj
kaj Politikaj Sciencoj en Rumanio. Post 1989 la E-movado neatendite iom
konfuzigxis. La plej rapida vojo al renaskigxo kaj disvastigxo de E-o
estas, laux mia firma konvinko, vigla agado en sciencaj kaj akademiaj
rondoj. Oni prelegis multfoje kaj sukcesis en universitatoj de
Timisxoara, Sibiu, Brasxov, Oradea, Craiova kaj Bukaresxto, en pli ol 20
liceoj. La sekvoj restis gravaj nur tie, kie junaj sciencistoj kaj kleraj
fidelaj esp-istoj transprenis la iniciaton.

Jen kelkaj atingoj de la scienca poresperanta agado:

 1. Post prelego pri Esperanto en la komuna kunveno de  Rumana Akademio
    kaj Tutlanda Asocio de Sciencistoj (TAS) - filioj en Timisxoara kaj
    post  rediskutoj  konkretaj oni  estigis en  marto  Komisionon  pri
    Interlingvistiko kaj  Esperantologio  (KIE).  Gxi  konsistas el  28
    sciencistoj.  La 25-27-an de majo okazos  Akademiaj Tagoj Tutlandaj
    kaj  KIE  havos  apartan  sekcion  kun  20 prelegoj.  Oni  prelegos
    Esperante ankaux dum la oficiala festa malfermo.

 2. Laux la iniciato de  KIE TAS  organizas periodajn debatojn inter la
    junaj sciencistoj pri  Metodologioj de  Modernaj Sciencoj. La unuaj
    prelegantoj, oktobre, estos prof. Frank kaj prof. Bociort.

 3. Sub la auxspicioj de KIE aperis komence de aprilo vortaro Dictionar
    Esperanto-Roman (25-27 mil vortoj)

 4. En la eldonejo "Euxrobit" aperis grava scienca verko en du volumoj,
    "Estetika Literara" (Literatura estetiko) de prof. Bociort. Gravas,
    ke la grandega verko estas la unua en la rumana scienco,  kiu havas
    la enhavojn  ankaux en  Esperanto kaj du amleksajn  resumojn nur en
    E-o!

 5. Prof. Bociort prelegis pri E-o en la Senato de la Teknika Universi-
    tato de  Timisxoara en aprilo.  La sekvo:  en la studprogramojn  de
    diversaj fakultatoj oni enkondukos oficiale E-kurson.

...Bedauxrinde estas ankaux la fakto, ke multaj esp-istoj ne  konscias,
ke oni devas varbi sciencistojn por la movado. Ili kredas, ke suficxas
ilia agado kaj la gxusteco de la ideo...

Kiom da aktivuloj-sciencistoj en la movado, tiom rapida estos disvolvigxo
de Esperanto!

Mioara Lacrima Dobre
membro de KIE

*************************************************************************

Funkcionalaj ekvacioj
=====================

Jam de cx. 20 jaroj regule aperas en Japanio matematika fakgazeto kun la
esperantlingva  titolo  "Funkcionalaj Ekvacioj".  Tamen esperantistaj
interesatoj estu avertitaj: el la 502 artikoloj, kiujn la gazeto aperigis
inter  1976 kaj 1994,  489 estis en la angla,  10 en la franca, 3 en la
germana - kaj ecx ne unu en la Internacia Lingvo.

U. M.

*************************************************************************

Harry Harrison: Novaj libroj en la germana
==========================================

Jxus aperis du pliaj libroj de la mondfama sciencfikcia verkisto Harry
Harrison en germana traduko. Iliaj titoloj estas "Die Stahlratte singt
den Blues"  ("La sxtalrato kantas la bluson")  kaj  "Visionen einer
Stahlratte ("Vizioj de sxtalrato"). En ili Esperanto ludas rolon de
intergalaksia lingvo; cxe la fino de ambaux libroj la auxtoro varme
rekomendas al la legantoj lerni Esperanton, indikante (malnovan) adreson
de Germana Esperanto-Asocio.

U. M.

*************************************************************************

Kunlaborantoj, investantoj sercxataj!
=====================================

La entrepreno lb linguistisches bureau gmbh ofertas diversajn servojn
rilate al lingvoj (skribado kaj traduko de tekstoj, kompostado kaj
presado), varbadon kaj informperadon surbaze de komputila datumaro.

Gxi utiligas cxefe la germanan, anglan, francan kaj la Internacian
lingvojn, krome ankaux aliajn. En internaciaj rilatoj la plej uzata
laborlingvo estas Esperanto.

Pro la kreskanta laborkvanto, la entrepreno ankoraux sercxas
kunlaborantojn ie en la mondo.

Ankaux investemuloj estas bonvenaj, cxar la rapida kresko ne eblas sen
pligrandigo de la kapitalo. Eblas bona profito. Interesitoj skribu al:

LB linguistisches bureau,

pf. 1539,  D-82355 Weilheim,  Germanio.
Tel: +49-8809-757, fakso: +49-8809-1234

*************************************************************************

Nudista kasisto
===============

La estraro de INOE (Int. Naturista Organizo E-ista) informas, ke la
kasistajn taskojn de la organizo - provizore - transprenas la redaktoro
de la organiza bulteno "Naturista Vivo": Ervin Fenyvesi, Ujvidek u. 58,
H-1145 Budapest, Hungario.

Membrokotizo por individuo:12 USD, por paroj: 17 USD.

Leif Heilberg
laux Naturista Vivo nr. 33.

*************************************************************************

Nefumisma E-organizo
====================

Mi informas, ke miainiciate fondigxis nova "faka" movado en Esperantio -
pri nefumismo.

Mi kun nederlanda s-ano B. Ruigrok jxus fondis gxin. Nun temas nur pri
movado, nome TADEN: Tutmonda Agado de Esperantistoj Nefumantoj - kio en
la estonto eble transformigxos en asocion.

Jxus aperis ankaux la unua numero de nia nova bulteno "Puraj Pulmoj".
Kvankam ni celas kiel eble longe eviti membrokotizon ktp, tamen por sendi
la bultenon, plenumi reklamon ni bezonas iom da financo, do ni decidis
sendi la bultenon kontraux 2 respondkuponoj.

Jiri Rada, Rybalka 1029, bl. 645,CZ-43401 Most, Cxehio

*************************************************************************

Cxapelilo
=========

"Cxapelilo" estas profesinivela, subvindoza teksto-redakta programo por
esperantistoj. (Interesigxantoj kontaktu la produktiston: Pejno Simono,
A. Moller Str. 4, D-61250 Usingen, Germanio.) La komencon de la prezento
vidu en la antauxa numero.

Literumadkontrolilo
-------------------
Subtene al verkema "Cxapelisto" dejxoras tre ampleksa
literumadkontrolilo, kiu ne ecx per umeto malsuperas la plej pintan
produkton por iu vaste uzata nacia lingvo. Kontrauxe, la Esperanta
kontrolilo de Cxapelilo posedas konsiderindan inteligenton kaj konas la
bazajn finajxojn de Esperanto. Per cxirkaux 130.000 registrajxoj la
liverata vortaro kapablas efektive kontroli nombron inter 250.000 kaj
500.000 da normalaj Esperantaj vortoj. Cxapelilo povas samtempe konsulti
plurajn vortarojn. Tiujn la uzanto povas mem redakti, sxangxante kaj
kompletigante ilin lauxplacxe.

Por la intersxangxo de tekstoj kun aliaj Esperantistoj oni provizis
importajn kaj eksportajn funkciojn por cxiuj popularaj komputilretaj
formatoj, por la oficiala internacia ISO-normo LATIN-3 kaj por la
dokumenta intersxangxformato RTF. Ene de Cxapelila dokumento oni povas
memkompreneble ankaux uzi iun nacian lingvon de la respektiva Vindoza
medio. Oni simple elektu alian ne-Esperantan tiparon (karaktraron). La
liverataj Esperantaj tiparoj fakte subtenas aldone al Esperanto mem
cxiujn lingvojn de LATIN-1 (angla, germana, franca, itala, hispana,
portugala ktp) sed sen la skandinavaj lingvoj kaj la antikva angla.

Risko
-----

La liveranto konscias, ke li entreprenas konsiderindan riskon, lancxante
programaran produkton en tiom malgrandnombre popoligxinta lando kiel
Esperantujo. Nur la sukceso de la vidbenda kurso "Mazi" instigis lin fari
tian pasxon. Se la afero sukcesos - kaj baze de la unuaj ankoraux
antauxlancxaj reagoj oni povis esperi tion  - Professional Consulting plu
disvolvos Cxapelilon. Interalie la produkto ricevos ligilon al
datumbankoj laux la normo ODBC kaj plion da prilaboradaj funkcioj.

La firmao havas ankaux alian atutan ideon en la maniko, aferon, je kiu
Esperantujo vere soifegas. Sed jen ero el tute alia rakonto. Plej unue
Cxapelilo devos per la unuaj 1000 vendoj financi siajn proprajn
evoluigkostojn. Nur poste oni konsideros la lancxon de plia produkto. Nun
estas la vico de esperantistoj montri, ke ili estas pretaj acxeti veran
profesiajxon por sia sxatokupo. La tagoj de tiuj mallertmane dekoracxitaj
skribmasxinajxoj nun finege apartenu al la pasinteco - movadhistorie
enrubrikendaj en la antaux-Cxapelila epoko.

- x -

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Internaciaj E-kursoj por gejunuloj
==================================

La arangxo okazos 01-08.08.95 en Prago, en mezlerneja internulejo,
situanta en trankvila medio proksime de la centro.

Estas antauxvidataj tri lingvokursoj:

  A - por komencantoj en la germana kaj en cxeha lingvoj;
  B - paroliga por progresantoj;
  C - perfektiga por bonaj E-parolantoj.

Partopreno  estas limigita je 40-50 personoj. Krom lingvoinstruado -
ripoza, kleriga kaj distra programoj, ekskursoj, sporto, muzikado ktp.
Prezoj: depende de la lando de 155 gxis 215 DEM. La aligxoj post la 30-a
de junio - kun krompago 30 DEM. Same la partoprenantoj super 30 jaroj
krompagos 30 DEM.

La kotizo inkl. logxadon, mangxadon, ekskursojn ktp.
Pliaj informoj, aligxoj cxe:

Renata Bervanova, Svatoplukova 43, CZ-78401 Cervenka, Cxehio

*************************************************************************

Internacia E-Lernejo
====================

"Monda Turismo", kunlabore kun la "Internacia Studumo pri Turismo kaj
Kulturo" en Bydgoszcz, proponas ankaux 20-horajn Esperanto-kursojn por
komencantoj aux por tiuj, kiuj deziras praktiki la Internacian Lingvon.

La kursoj okazados gxis la 15-a de julio 1995 cxiusemajne - de lundo gxis
vendredo - po kvar studhoroj tage, plus turisma programo en Bydgoszcz. La
prezo estas 20 USD, kaj inkluzivas la instruadon laux Csheh-metodo dum 20
studhoroj kaj 4 tranoktojn en studenta domo.

Samaj kursoj startas cxiulunde ekde la 3-a de septembro 1995, kaj tiam
dum la 20 studhoroj eblos ankaux konatigxo kun la jxus produktata video-
kurso de Esperanto "Mazi en Gondolando". La prezo estas sama; gvidantoj
de min. 5-personaj grupetoj ricevos la kurson kaj la logxadon senpage.

Krom la logxado, la partoprenantoj povos ricevi malmultekostajn mangxojn:
maten- kaj vespermangxojn ekde 1 USD, kaj tagmangxojn en restoracio ekde
2 USD.

Limdato por la aligxoj estas 14 tagoj antaux la alveno. La partopren-
kotizojn eblas pagi surloke. Aligxoj cxe:

Int. Studumo pri Turismo kaj Kulturo
Str. M. Sklodowskiej-Curie 10,PL-85094 Bydgoszcz, Polio
Fakso: +48-52-460082

*************************************************************************

AIS-eventoj
===========

La 14-a internacia kongreso de Association Internationale de Cibernetique
okazos 21-25.08.1995 en Namur, Belgio, kun integra simpozio pri
klerigkibernetiko kaj lingvokibernetiko (oficialaj lingvoj la franca, la
germana kaj la internacia).

27.08. - 03.09.1995 okazos la 15-a Sanmarineca Universitata Studadsesio
en San Marino / Rimini, kun prelegoj, kursoj kaj ekzamenoj en kvin
sekcioj.

15-17.11.1995 okazos la 2-a paderborna konferenco "Klerigxo kaj
komunikado en kaj por Euxropo" en la Universitato Paderborn, kie oni i.a.
diskutos kun politikistoj pri "scenarioj de la estonta euxropa
komunikado", krome okazos jarkunvenoj de AIS Deutschland, Instituto pri
Kibernetiko, Euxropa Klubo kaj ALEUS.

En marto 1996 Instituto pri kibernetiko okazigos en Berlino simpozion,
dum kiu oni la unuan fojon transdonos premion Wiener-Schmidt.

Detalajn informojn pri cxio petu cxe:

Sekretariejo de AIS, Kleinenberger Weg 16, D-33100 Paderborn.
Fakso: +49-5251-163533

*************************************************************************

Internacia Festivalo por la dua generacio!
==========================================

Cxiujare okazas la famaj Internaciaj Seminarioj de GEJ celanta la
gejunulojn. Sed ankaux la mezagxaj homoj ne restas sen Silvestra arangxo,
ja la "Internacia Festivalo" estas organizita gxuste por ili!

Cxi-jare IF okazos en Rotenburg inter la 27-a de decembro kaj 3-a de
januaro. (Atentu: IS okazos samtempe sed ne samloke!)

Kadra temo de la cxi-jara festo estos naturkuracado, pri kiu okazos
prelegoj, diskutrondoj kaj ankaux praktikaj prezentoj.

Kompreneble ne mankos multaj distraj eroj, kun la kutima silvestra balo,
la bufedo "Knajpo" - kun diskoteko, Esperanto-vino ktp.

En la Festivalo estas bonvenaj ankaux familioj kun- aux sen infanoj (por
la infanoj aparta zorgo kaj programo).

Kotizoj: depende de la aligxtempo inter 190 kaj 460 DEM, kaj oni havas
specialan oferton al netranspagipovuloj.

Detalajn informojn, aligxilojn petu cxe:

Hans-Dieter Platz (HDP),
Postfach 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio
Tel.: +49-5624-8007
Fakso: +49-5624-322

*************************************************************************

Auxskultantoj kaj redaktoroj
============================

Kadre de la kongreso en Tampere okasos renkontigxo de auxskultantoj de
div. radiostacioj, uzantaj E-on. Oni antauxvidas intersxangxon de ideoj
pri kunlaboro de auxskultantoj kaj radioredaktoroj, E-organizoj kaj
redakcioj.

Krome, oni diskutos la temon: kiel plivastigi la reton de lokaj
radiostacioj, uzantaj la Intenacian Lingvon.

Detalojn pri kunvenloko kaj horo trovu en la kongresa libro.

- x -

*************************************************************************

Strategiaj kursoj en Tampere
============================

Surbaze de sistem-esploroj de sukcesaj entreprenoj Hermann Behrmann
organizos kurson pri strategio dum la UK en Tampere (4 foje po 90 min.).
La preparitan skriban materialon oni povas peti kontraux 8 IRK aux 10-
marka monbileto cxe:

Esperanto-Centro, Pf. 1450. D-33044 Paderborn,  Germanio.
Fakso: +49-5251-21507

*************************************************************************

JER '95 - Budapest
==================

Cxu vi jam havis problemon, kion fari semajnfine? Kelkfoje, kiam mi
ekdeziris tion, ne estis tiel facile trovi iun facile atingeblan, ne tro
longan, ne tro multekostan arangxon.

Lasttempe gxuste tiaj, semajnfinaj aux tri-, kvartagaj arangxoj abundas
kaj tio signifas, ke homoj dezirantaj esperantumi ne nepre devas atendi
feriojn kaj sxpari amason da mono.

Cxi jare mi partoprenis jam tri malmultekostajn "semajnfinajn" e-
arangxojn: HURA, MIRO kaj JER. Kaj, mi devas konfesi, tio placxegas al
mi. Mi sxategas tiajn renkontigxojn kaj mia opinio estas: IJK, IJS, ISO,
MEJS, ...: Jes, ankaux! Sed HURA, MIRO, JER, MKR, Kafoklacxo, ...: Ju
pli, des pli bone!

Kaj nun mi dirus ion pri cxi jara JER - tio estis bonega ekzemplo por
bela kaj agrabla eta renkontigxo. Belaj ejoj (malnova vilao kiu nun
gastigas lernantinojn), internacia partoprenantaro (malgraux striko de
fervojistoj - 50 homoj venis auxtobuse, flugante kaj petveturante!) el
almenaux ok landoj (dank' al bona varbado!), bona organizo (kun varma
akvo tutan tagon kaj nokton - memoru IS!), bela Budapesxto, belega
vetero,... Kion diri plu!

Jes, ankaux programo ekzistis kaj abundis (literatura vespero, prelego
pri naturprotektado post kio oni plantis pacarbon, perlumado - la plej
partoprenita laborgrupo, prelego pri historio de popolaj lernantdomoj en
Hungario, kvizo, lumbildprojektado kaj ecx ni festis naskigxtagon de
Judit!) - do, oni vere ne povas diri iun malbonan vorton al organizantoj.
Mia konkludo post cxi jara JER estas: informu min venontjare, post IJF mi
certe venos!

"Reklamis": Vanja!

P.S. Tio ne estas pagita anonco de hungaraj esperantistoj sed mi vere
bone amuzigxis tiujn du tagojn!

Transprenita el JAAK-bulteno n-ro 22.

*************************************************************************

Kalendaro
=========

Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio.
Por "ekhavi apetiton" ni aperigas kompaktajn informojn pri diversaj
arangxoj, cxerpitaj el plej diversaj fontoj. Pliajn informojn, aligxilojn
petu de la menciitaj adresoj.

25.06-09.07. Montaraj kaj Nigramaraj E-Feriadoj, Inf: Esperinform, pk.
44, BG-4300 Karlovo, Bulgario

26.06-14.07. 26-a Somera kursaro, San Francisco. Inf: Cathy Schulze, 410
Darrell Rd, Hillsborough, CA, 94010, Usono.

30.06-06.07. 31-a Auxstralia E-Kongreso, Southport. Inf: Ray Ross,
P.O.Box 313, Sunnybank, Qld 4109, Auxstralio.

01-07.07. Int. Konferenco pri turismo kaj medioprotektado, Inf: Espertur,
H-1368 Budapest, pf. 193. Hungario.

01-07.07. E-Lingvotendaro por cxiuj generacioj en Szazhalombatta. Inf:
Movilo, H-1147 Budapest, Nyirpalota ut 107, Hungario.

01-10.07. E-Somerlernejo, Inf: I. Bekavac-Basic, Kusxlanova 59, HR-41000
Zagreb, Kroatio.

01-15.07. Junulara E-Feriado, Inf: Esperantotur de MT, M. Sklodowskiej-
Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio.

02-09.07. Nigramaraj E-Ferioj, Fiten-Sozopol-Nesebar. Inf: Esperinform,
pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

02-15.07. Somera Esperanto-Lernejo, Bratislava. Inf: Esperanto,
Racxianska 80, SK-831 02 Bratislava, Slovakio.

03-07.07. Seminario por litovaj E-intruistoj, Girionys. Inf: Litova E-
Asocio, ab.d. 167, LT-3000 Kaunas C, Litovio.

04-12.07. La rolo de la verkistinoj en la E-a literaturo, La Chaux-de-
Fonds. Inf: KCE, B.P. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

05-20.07. Unua Grupa E-Ekspedicio al Tibet. Inf: Wang Tiany, Xi'an
Esperanto-Asocio, Xyiynglu 74 hao. CN-710054 Xi'an, Cxinio.

07-12.07. Instru-metodiko kaj Lingvo-praktikado. Inf: La Kvinpetalo, F-
86410 Bouresse, Francio.

07-12.07. "La Ariadna fadeno estis tamen verda". Inf: KCE, BP 779, CH-
2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio.

07-16.07. 4-a Olimpiko de E-sxakistoj (ESxLI). Inf: d-ro Jozefo Nemeth,
pk. 402, H-7101 Szekszard, Hungario.

08-15.07. IEK + 5-a EUropa E-Forumo. Inf: Esperantotur, str. M.
Sklodowskiej-Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio.

08-15.07. 48-a Kongreso de IKUE, Olomouc. Inf: Miroslav Sxavacxek,
Trsxcka 6, CZ-75127 Prencxice, Cxehio.

08-16.07. 31-aj Baltiaj E-Tagoj (BET-31). Inf: Litova E-Asocio, str.
Zamenhof 5, LT-3000 Kaunas, Litovio.

08-22.07. Someraj Kursoj. Inf: Kastelo "Gresillon", FR-49150 Bauge,
Francio.

09-14.07. 31-a Brazila Kongreso de E-o, Juiz de Fora. Inf: Brazila E-
Ligo, C.P. 3625. BR-70084-970 Brasilia, Brazilio.

09-15.07. Antauxkongreso de SAT-Kongreso, Alpa Slovenio. Inf: Inter-
Kulturo, SLO-62000 Maribor, Kocxevarjeva 12. Slovenio.

09-23.07. Nigramaraj E-Ferioj, Fiten-Sozopol-Nesebar. Inf: Esperinform,
pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario.

10-15.07. E-Kursoj, Univesitato Hartford. Inf: Hilda Grossman, 200
Blomfield Av. West Hartford, CT-06117, Usono.

12-15.07. 10-a Int. Medicina E-Konferenco, Ternopol. Inf: Pk. 83, UA-
282001 Ternopol, Ukrainio.

13-16.07. Pop & Rok' E-Festivalo Int. (PREFI), Toulouse, Francio. Inf:
Euxrokka, F-31450 Donneville, Francio.

13-16.07. La 2-a E-a Sciencteknika  Simpozio, Putuo. Inf: Zhao Shoutang,
Zhejiang, Huangian-shi, Yao Jian Sou, CN-317400, Cxinio.

14-19.07. Rusaj originalaj verkistoj en E-o. Inf. La Kvinpetalo, F-68410
Bouresse, Francio.

15-17.07. 43-a Jarkongreso de ELNA, New York City. Inf: P. O. Box 1129,
El Cerrito, CA 94530, Usono.

15-19.07. Int. Literatura Forumo en Gdansk, Polio. Inf: Esp. PEN-Centro,
pf. 117. H-1581 Budapest, Hungario.

15-21.07. Int. E-Konferenco de OSIEK, Varsovio. Inf: Eric Laubacher, 1
rue des Vosges, F-78180 Montigny-le-Breionneux, Francio.

15-22.07. 68-a Kongreso de S.A.T. Inf: Inter-Kulturo, Kocxevarjeva 12,
SLO-62000 Maribor, Slovenio.

15-22.07. JULIA, Junulara Landlima Internacia Arangxo. Inf: Inter-
Kulturo, Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio.

15-22.07. Stagxo pri tradukado. Inf: Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge,
Francio.

17-23.07. KISO, Kafoklacxa Int. Somera Renkontigxo. Inf: Marburga E-
Grupo, Kaffweg 9-B, D-35039 Marburg/Lahn, Germanio.

18-21.07. Oficiala Antauxkongreso, Turku. Inf: E-Societo, Puuranhakatu 26
a 11. SF-20100 Turku, Finnlando.

18-22.07. 61-a Int. Kongreso por Blindaj E-istoj, Tuusula. Inf: Arvo
Karvinen, Makelankatu 50, SF-0510 Helsinki, Finnlando.

20-26.07. Junulara E-ista Renkontigxo de Cxinio, Japanio kaj Koreio,
Xi'an. Inf: Pactur, Esperanto-sekcio, Zhu Baogang, Xi'an Gongdianju, CN-
710032 Xi'an, Cxinio.

22-29.07. 80-a Universala Kongreso de UEAen Tampere. Inf: UEA, Nieuwe
Binneweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederio.

23-29.07. Stagxo pri gramatiko. Inf: Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge,
Francio.

23.07-05.08. Someraj Kursoj. Inf: Kastelo "Gresillon", FR-49150 Bauge,
Francio.

23.07-06.08. Montaraj E-Feriadoj. Inf: B. Leonov, pk. 44, BG-4300
Karlovo, Bulgario.

25-31.07. "Kinarto kaj ni". Inf: KCE, B.P. 779, CH-2301 La Chaux-de-
Fonds, Svisio.

29.07-06.08. Somera E-ista Familia/Feria Tendaro, Thomsdorf. Inf: Wener
Pfennig, Uns Husung 29/1104, D-17034 Neubrandenburg, Germanio.

29.07-04.08.
29-a Konferenco kaj 3-a Gimnazio de ILEI, Ovik, Finnlando. Inf: B.
Andreasson, Sodra Rorum pl. 455, S-24294 Horby, Svedio.

30.07-03.08. Oficiala Postkongreso, Tallinn-Tartu-Saaremaa, Estonio. Inf:
UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

31.07-07.08. IJK, Peterburg. LKK: pk. 34, RUS-117071 Moskvo, Rusio.

31.07-05.08. 1-a Int. renkontigxo de junaj blindaj esperantistoj en
Peterburgo. Inf: LKK, p.k. 130, RU-197022 Moskvo, Rusio.

31.07-05.08. IX-a Int. Konferenco de la Komunisma E-Kolektivo en
Peterburg. Inf: RUS-197022 Sankt-Peterburgo, p/k. 130, Rusio.

31.07-07.08. 11-a Ekumena Kongreso kaj 45-a Kongreso de Kristana E-ista
Ligo Int. kaj 49-a Kongreso de Int. Katolika Unuigxo E-ista. Inf: Erikas
Laiconas, p.k. 165. LR-3000 Kaunas, Litovio.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Jarcxefkunveno de GEA- en Parizo
================================

En Parizo jxus dum la Euxrop-Unia Kongreso okazis la cxi-jara kunveno de
Germana E-Asocio. S-ino Elsbeth Bormann transdonis la prezidantecon al
Frank Stocker. Estrarano farigxis nove Christian Darbellay kun la fako
"internaciaj kontaktoj". Li jam multe klopodis pri kunlaboro cxirkaux la
Balta maro.

Germana E-Asocio intensigos siajn kontaktojn al siaj najbaraj landoj (la
tasko: "regiona laboro"). Al tiu laborkampo apartenas la komuna agado en
Euxropa Esperanto-Unio, kie ekde nun anstataux Elsbeth Bormann kunlaboros
Frank Stocker kune kun la nova afergvidanto d-ro Ursula Niesert. Pri sia
euxropa laboro la jarcxefkunveno akceptis rezolucion. GEA kontribuos al
la euxropaj laboroj ankaux per la okazigo de la sekvanta Euxrop-Unia
Kongreso en Stuttgart 1997, kion aprobis la pariza kunsido de Euxropa E-
Unio.

En bilanco kaj bugxeto evidentigxis, ke la kuragxa pasxo de la Asocio
ekhavi dungitan afergvidanton estas eltenebla. Alfluis donacoj, tio kaj
la normalaj enspezoj ebligos dauxrigi tiel. La jarcxefkunveno auxdis
unuan raporton el la nova GEA-oficejo en Freiburg kaj dankis al gxia
gvidantino d-ro Ursula Niesert. Tio estas esperiga gajno.

De la du germanaj A-komitatanoj cxe UEA nun d-ro Werner Bormann post 28
jaroj forlasos sian postenon; lia posteulo farigxis Christian Darbellay
(restas Elisabeth Schwarzer). Koncerne UEA-n, membroj de Germana E-Asocio
ankaux kontribuos, arangxonte antaux- aux postkongreson de la Universala
Kongreso en Prago 1996, kaj la Asocio subtenas la intencon de la
Esperanto-Ligo en Berlin inviti la Universalan Kongreson de la jaro 1999
en la germanan cxefurbon. La cxeestanta estraranino de UEA Michela Lipari
notis tion kun kontento.

La jarcxefkunveno nomumis d-ron Rudolf Fischer (Nordwalde/Munster) Honora
Membro kaj aljugxis la honormedalon "Zamenhof" al Hermann Behrmann.

Dr Werner Bormann

Rim: La nova prezidanto Fank Stocker estas la gxis nun plej juna: li
estas 26-jara studento pri politologio kaj slavistiko cxe la universitato
de Heidelberg; momente li verkas sian magistran laborajxon pri la lingvo-
politiko de la EU. Antaux sia elektigxo li dum tri jaroj redaktis la
germanlingvan eldonon de "Esperanto aktuell".

*************************************************************************

Konversaciaj rondoj en Tampere
==============================

La konversacian rondon dum la UK gxi jare gvidos Andrzej Pettyn, red. de
la Pola Radio, kiu kompreneble ankaux cxiutage raportos pere de la E-
elsendoj de Varsovio ankaux pri la kongresaj debatoj.

Kune kun la gvidado de la konversacia rondo samtempe li gvidos seminarion
pri organizado kaj gvidado de studrondoj kun aparta atento al paroligaj
ekzercoj (principoj de memlernado, prononcado en la praktiko, elekto de
lernolibroj ktp).

Al la Rondo estas invitataj kaj komencantoj kaj gvidantoj de studrondoj
por intersxangxi la spertojn.

Bonvenon!

- x -

*************************************************************************

Esperanto en lingvistika konferenco
===================================

En la Studenta Konferenco pri Lingvistiko en Saarbrucken (Germanio, 24-
28.05.1995) Ulrich Matthias ofertis prelegon pri "Esperanto kaj aliaj
planlingvoj", kiun li finis per duonhora Esperanto-kurseto. Malgraux du
aliaj samtempaj programeroj 30 el 50 konferencanoj cxeestis la prelegon
kaj montris viglan intereson.

U. M.

*************************************************************************

E-o en novaj ejoj
=================

Ekde la komenco de 1995 E-societo de Maribor solvis siajn ejan problemon.
Gxi nun disponas pri novaj ejoj apud la cxefa fervoja kaj busa stacio en
Partizanska str. 44. La societo kontraktis kun maribora sekcio de
Demokratia Partio de Slovenio povi uzi iliajn ejojn, suficxe grandaj por
kursoj kaj konferencoj.

Tuj vigligxis la agado tiel, ke junaj membroj de la societo
(gimnazianoj), kiuj nun frekventas C-kurson, gvidas novajn A-kursojn por
siaj samagxuloj. Momente okazas tri tiaj kursoj.

En Fervojista E-societo oni gvidas kurson por lernantoj de meza faka
fervojista lernejo kaj Z. Tisxljar gvidas kurson en elementa lernejo de
urbeto Radlje.

Z. T.

*************************************************************************

Eldonas "Flamo"
===============

La E-societo "Flamo" en Torun (Polio) eldonas BK kaj prospektojn pri
famaj homoj, kiel Nikolao Kopernik, kiu logxis en Torun, eminentaj e-
istoj (Antoni Grabowski - patro de E-poezio), pri la urbo Torun kaj pri
la Lingvo Internacia.

Cxiuj bild- kaj posxtkartoj - kun la tekstoj en E-to. Krome, "Flamo"
eldonas belajn  glumarkojn pri E-to.

Kontaktadreso:

E-Societo "Flamo",
PL-87-100 Torun-1, p.k. 16, Polio.

*************************************************************************

Regiona eldono de LF-Songazetoj
===============================

Estas renovigita la kontrakto pri kopiado de Esperantaj Songazetoj
(escepte de la plej fresxaj) en Ruslando - ja nur tre malmultaj rusiaj
esperantistoj povas pagi la realan prezon de 18 svisaj frankoj por unu
songazeto (=$ 14,5!).

La kopiado efektivigxas per la magnetofono, kiun LF-koop antaux kelkaj
jaroj disponigis al la Urala E-Societo, kaj la rezulta kvalito estas
bona.

Momente ULS ofertas 8 numerojn de la Esperanta Songazeto.

laux Ruslanda Esperantisto nov/94

*************************************************************************

25 jaroj...
===========

En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25
jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la
lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas
nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop.

* * *

1987
----

La centa datreveno de Esperanto pasas inter lumoj kaj ombroj. La kanzonoj
de Amplifiki 1, rok-ensemblo el kvar skandinavoj (Kim, Micke,  Martin,
Bertil) plus du francinoj, inauxguras la jaron en Germanio, cxe nombre
impona junulara  seminario.

La 3-an de majo Gaston Waringhien tondas la rubandon kaj senvualigas la
sxildon cxe La Kvinpetalo, kiu komencis sian oficialan vivon. Kelkajn
tagojn poste forpasas Istvan Szerdahelyi.

Pli ol ses mil personoj cxeestas la Universalan Kongreson en Varsovio:
por la okazo, kunigxas diversaj membroj de familio Zamenhof kaj estas
lancxita la propono (gxis nun ne plenumita) konstrui en Bjalistoko Mondan
Esperanto-Centron. La dua plej nombra kongreso (rifuzita de la polaj
auxtoritatoj) okazas en Bulonjo - cxe-Maro, organizita de SAT, la
eldoninto de PIV: Gaston Waringhien, cxe la inauxguro, lauxtlegas la
lastan strofon de la poemo plej kara al Zamenhof, memcenzuritan en 1905,
samloke, dum la unua Universala Kongreso.

Ivo Lapenna inauxguras grandiozan monumenton al la internacia lingvo en
Graz, kaj likvidas sian movadon. Li forpasas la 15-an de  de decembro
(naskigxtago de Zamenhof).

Literatura Foiro festas la jubilean jaron aperante preskaux cxiumonate
(dek numeroj anstataux ses).

*************************************************************************

Impona gratulo!
===============

Prof. Reinhard Selten, Nobel-premiito 1994, uzas cxiun okazon por
propagandi E-on. Ankaux la 3-an de junio 95, cxe festo de 65-jarigxo de
prof. Rokuro Makabe, kiu konatigxis kun li antaux 35 jaroj pere de E-to,
salutis antaux 100 neesperantistoj grandparte en E-to. Tio ege imponis
ilin. Kelkaj esprimis la intencon lerni E-on!

-rm-

*************************************************************************

Finfine malskandalo
===================

En TT 93/4 ni raportis pri la Internacia Naturista Organizo Esperantista
(INOE), kiu eksigis sian membron pro la fakto, ke li estas gejo. La
artikolo vekis multajn reagojn; nun ni povas definitive informi, ke la
diskriminacio cxesis.

Pasis unu kaj duono jaro post la komenco de la disputo interne de INOE,
kaj Jesus Moinhos Pardavila informis, ke la estraro de INOE oficiale
nuligis lian eksigon. La estraro krome deklaris, ke INOE estas neuxtrala,
ankaux pri seksaj inklinoj, simile al UEA.

el TEJO tutmonde, marto/95

*************************************************************************

ILEI
////

La moderna estas antikva
========================

De la 29-a de aprilo gxis la 1-a de majo 1995 okazis en la urbeto
Bolsena, 100 km norde de Romo, vigla seminario pri la temo: "E-instruado:
metodoj kaj materialoj." La seminarion organizis la roma katedro de la
Itala E-Instituto.

Gxi malfermigxis per brila prelego de d-ro Renato Corsetti pri la
instruado de la fremdaj lingvoj en la historio, de la sxumera gxis E-to.
Corsetti klarigis, ke la t.n. tradicia, la gramatika metodo de lingvo-
instruado, estas relative moderna, cxar gxi plene disvastigxis nur en la
18-a kaj 19-a jc., dum la "moderna" rekta metodo estis uzata jam de la
antikvaj egiptoj.

Elizabetta Formaggio, kiu interalie estas la auxtoro de "Ludu kun ni!",
propedeuxtika lingvokurso por infanoj, Alessandra Di Donato, Carlo
Bourlot kaj Leonardo Pampaloni prelegis pri la instruado de E-to al
infanoj.

Krom la ekskursoj cxiuj spektis videofilmon en E-o, "La fontanoj de Romo"
(acxetebla cxe UEA aux itala libroservo).

Okazis prelego de P. L. Cinquantini, kiu donis mallongan ekzemplon de
Cseh-metodo kaj pluraj homoj intervenis per siaj opinioj.

Michela Lipari, UEA-estrarano pri kulturo, parolis pri la problemoj de la
dua- kaj tria-gradaj kursoj de E-to.

Fine cxiuj esprimis deziron, ke tiu renkonto farigxu komenco de serio de
fruktodonaj kunvenoj.

Fabizio Pagliaroli

*************************************************************************

Porinstruista seminario
=======================

La Nederlanda Grupo de Instruistoj pri Esperanto (NGGE) organizas
porinstruistan seminarion por la membroj de ILEI-sekcioj en Nederlando
kaj najbaraj landoj.

La seminario estas planita en la semajnfino de la 15-17-a de marto 1996
-aj okazos en la naturamika domo "Eikhold" en la urbo Heerlen, provinco
Limburgo.

La temoj de la seminario estos: La instruado al rifugxintoj; Auxd-vidaj
kursoj.

La domo disponas pri 2-personaj cxambroj kaj kunven-salonoj. La
partopren-kotizo: 150 NGD. Plia informo, aligxoj cxe:

Sekretariejo de NGGE, Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard,Nederlando.

*************************************************************************

LIBROJ
//////

Fascina paroliga libro por infanoj
==================================

Antaux nelonge aperis en Britio la kolora bildvortaro "Mil unuaj vortoj
en Esperanto".

Sur 63 pagxoj gxi prezentas abundon da objektoj kaj situacioj el la
vivsfero de cx. 6-jaraj infanoj per fascinaj koloraj desegnajxoj. La
libro jam aperis en sep naciaj lingvoj, kio klarigas gxian profesinivelan
kvaliton. La esperanta traduko estas suficxe bona; mi volas kritiki nur,
ke kelkfoje eblus elekti pli simplan aux pli ofte uzatan vorton, ekz.,
"vermo" anstataux "lumbriko", "serpento" anst. "kolubro" aux "fungo"
anst. "agariko".

Sendube povas esti granda plezuro por infanoj trarigardi la libron kune
kun plenkreskulo kaj eklerni nian lingvon babilante kun li pri la bildoj.
Sed gxi tauxgas ankaux por plenkreskuloj, kiuj povas cxerpi el la libro
ideojn por simplaj konversacioj. La uzado de tiom alloga lernilo certe
kontribuas al la sukceso de E-kurso.

Ulrich Matthias

Heather Amery: Mil unuaj vortoj en Esperanto. Ilustris Stephen
Cartwright. Esperanto-Asocio de Britio. Londono 1994, 63 pagxoj. Havebla
por 31,50 NGD + sendokostoj cxe UEA.


*************************************************************************

Asterikso elcxerpita!
=====================

Laux informo de Marija Belosxevicx, prizorganto de la distribuado, la
unua volumo de la nova Asteriks-serio estas plene disvendita.

La unuaj informoj aperis pri la libro novembre en Eventoj, gxi estis
eldonita en 1000 ekzempleroj - kaj nun ili estas disvenditaj. Neatendita
kaj brila sukceso, kiu estas atingita i.a. per bona kaj vasta reklamado.

Kun iom da malfruo sed sekvas ankaux aliaj numeroj de la serio...

L. S.

*************************************************************************

Estu abonanto-apoganto de "Kargo"!
==================================

La nomo de Jean-Claude Bernard sonas prestigxe por librosxatantoj en
Francio pro verkoj, presitaj arte, laux la gutenbergaj tradicioj de sia
metio (plumba kompostado permana, sur papero pure el cxifono).

En la pasinta jaro estis lancxita eldono de nova beletra serio "Kargo",
kies gvidanto estas Istvan Ertl. Jam aperis la unua volumo: Vivi sur
barko de Eugene de Zilah, kaj atendas la aperon serio de aliaj libroj:
Lando malekzista, Havenoj, Kaoso en Budapesxto, manuskriptoj de Manuel de
Seabra, Gafur Gazizi kaj aliaj.

Por doni elanon al la E-literaturo estas sercxataj abonantoj-apogantoj:

  - se vi sendos 25 guldenojn (al la UEA-konto: "KARG-X") vi ricevos la
    aperantajn librojn kalkulante kun 25 %-a rabato gxis elcxerpigxo de
    tiu  50 guldena  sumo.  Poste vi  povos  renovigi vian  statuson de
    abonanto-apoganto kun denova sendo de tiu sumo.

  - se vi sendos almenaux 75 gld, vi povas mendi ankaux la jam aperintan
    "Vivi sur barko" kun 25 %-a rabato.

  - se vi sendas almenaux  100 gld,  vi estos dankata per aperigo de Via
    nomo en la Kargo-volumo kies eldonon vi helpis financi.

Detalajn informpetojn kaj mendojn bonvolu sendi al la adreso de la
gvidanto de la serio "Kargo"

Istvan Ertl,  Deensesstraat 44-B,  NL-3028 GK Rotterdam,  Nederlando

*************************************************************************

INTERVJUO
/////////

Ursula Niesert: Ni ne forgesu rikolti
=====================================

D-rino Ursula Niesert estas la unua salajrata aferdirektanto de Germana
Esperanto-Asocio. Per tiu dungo GEA iras plian grandan pasxon al pli da
profesieco. La pasxo helpos ankoraux pli konvinkige prezenti E-on kaj la
Asocion al la publiko. Esperanto-Aktuell (2/95) publikigis intervjuon kun
Ursula Niesert.

- Kiuj estas Viaj taskoj?

- La oficejo ofertu cxiajn informservojn pri Esperanto kaj en kaj ekster
  la E-komunumo - de simpla respondado al informpeto, tra - ekzemple -
  perado de regionaj kontaktadresoj inter la membroj, gxis konatigo de
  E-o kaj Germana Esperanto-Asocio en ekstermovadujo.

  Cxi-lasta estas la tasko, kiu plej transiras nian antauxan honoroficajn
  fortojn, al gxi apartenas la ekigo kaj flegado de kontaktoj kun
  ekstermovadaj gazetoj, asocioj, entreprenoj, politikaj grupigxoj.

  Nobla defio trans cxiuj tiaj konkretaj taskoj tamen estas certigi
  longdauxran ekziston por la oficejo.

- Germana Esperanto-Asocio estas nur relative malgranda unuigxo. Kial
  regule dungita aferdirektanto estas necesa por tia malgranda asocio?

- UN: Jes, jen la vunda punkto: se la taskoj de la oficejo estus nur la
  membro-prizorgado, vi ja pravus: tiam salajrata dungito ne necesus.
  Tamen, laux la nova strategio GEA ja havas pli ambiciajn celojn de
  intensa, pli vasta konatigo de E-o, el kio - duapasxe - refluu financaj
  kaj movadaj fortoj. Momente GEA do "riskas oron por gajni trezoron".

- Vi uzos parton de via logxejo en Freiburg kiel oficejon. Cxu vi pensas,
  ke la granda distanco de Freiburg al Berlin kaj Bonn kun la publikaj
  kaj sxtataj instancoj malhelpos Vian laboron?

- UN: La nuna E-komunumo estas ne centrita reto de aktivuloj (kio plej
  ofte estas nia forto kaj ne malavantagxo!). La distanco de GEA al la
  membroj, kiun mi volas malgrandigi, tamen nur suprajxe dependas de la
  kilometroj: leteroj bezonas unu tagon - ene de Berlin kaj same de ie
  en la respubliko al Freiburg.

  Ankaux la plimulto de kontaktoj al publikaj kaj sxtataj oficialuloj
  certe realigxos perletere aux telefone - do senrilate al la geografia
  distanco. Kiam en politika agado persona prezentigxo en  Berlin  aux
  Bonn estas dezirinda,  mi strebas al intensa  kunlaboro kun la tieaj
  E-oficejoj kaj aktivuloj kaj fine ambaux urboj estas ja atingeblaj en
  malpli ol ok horoj.

- Kiel Vi pritaksas la estontan evoluon de E-to en Germanio kaj la mondo?

- UN: Dum la lastaj jaroj E-to ricevis oficialan agnoskon en diversaj
  kampoj, mi menciu nur UNESCO-rezolucion, la agnoskon de E-to per la
  PEN-klubo, la respektataj vidpunktoj de  Umberto Eco kaj  Reinhardt
  Selten,  La FAME-premion  en la  urbo  Aalen, la  partopreno  en  la
  konferencoj de FME (Fakinstruistoj pri Modernaj Fremdlingvoj)...

Do, la reputacio de E-to bone evoluis, kaj la hodiauxa situacio estas
certe pli avantagxa ol antaux dek jaroj al nia oferto en la publika
mondo.

Ni sekvu tiun vojon! Sed se tiel sukcese ni dauxrigas nian semadon, ni ne
forgesu ankaux rikolti.

D-rino Ursula Niesert estas atingebla cxe:

Immentalstr. 3, D-79104 Freiburg.
Tel.: +49-761-23963

mll laux E-o Aktuell, 2/95

*************************************************************************

KONKURSO
/////////

Ni parolu modele!
=================

Konkurso pri modela Esperanta parolo honore al Ivo Lapenna la duan fojon
estis arangxita en Kecskemet, Hungario, por mezlernejanoj.

Partoprenis en gxi 16 gejunuloj. La unua refoje igxis Auxrora Farkas el
Kecskemet, la duan kaj trian lokojn okupis zagrebaj mezlernejanoj: Verdan
Starcevicx kaj Goran Jovanovicx.

La internacia jxurio konsistis el Kremona Baceva (Bulgario), Ilona Koutny
(Hungario) kaj Germain Pirlot (Belgio). Kiel videble, la jxurio
reprezentis tri lingvofamiliojn, nome la slavan, finnougran kaj la
latinidan.

Sxajnas, ke estus utile dauxrigi cxi tiun konkurson kaj disvastigi ties
popularecon.

Geza Kurucz
ILEI-komisiono pri lernejaj aferoj

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Pola Radio per la Varmega Birdo!
================================

Post pli ol jara preparado en komenco de junio ekfunkcias nova brodkasta
satelito, nomata Varmega Birdo (Hot Bird), kiu transprenos la emanigadon
de serio da popularaj TV-kaj radioelsendoj (anstatauxante ekz. la
malnovan Eutelsat-on).

Jxus oni faris la decidon, ke la aleksterlandaj programoj de Pola Radio,
inkluzive la E-lingvajn elsendojn utiligos la novan sateliton
(oficialnome Eutelsat II F6, situanta je 13 gradoj de la orienta
latitudo, frekvenco: 11.474,41 MHz, horizontala polarizado, sonportanto:
7.56 MHz).

Tre versxajne en la proksimaj du monatoj (junio kaj julio) oni uzos
samtempe kaj la novan kaj la malnovan "cxielan" emanig-eblecon.

Estas emfazinde, ke la nova satelito Varmega Birdo ofertas multajn
allogajn tv- kaj radiajn programojn en plej diversaj lingvoj, ankaux la
vatikanajn E-elsendojn, kio eventuale povas instigi al acxeto de satelita
ricevilo (cx. 250 gld) ebliganta perfektan auxdeblon sendepende de la
vetero kaj sezono.

La nova satelito ebligos la kaptadon de la E-elsendoj de Varsovio en
Israelo, norda Afriko, euxropa parto de Rusio kaj Islando, ne parolante
pri la centra Euxropo, kie suficxos simpla, malgranda parabola anteno por
la ricevado.

La E-redakcio de Pola Radio organizis ankaux klubon de satelitaj
auxskultantoj, kie oni atendas aligxon de cxiuj tiaj auxskultantoj.
Skribu al:

Esperanto-redakcio, pk. 46, PL-00-977 Warszawa, Polio.

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Figemal... ktp.
===============

Cxu s-ro Lukas ne rekonas sxercojn? Tute ne venis al mi en la kapon, ke
iu ajn esperantisto traktus serioze tiun 24-literan vorton, kiu originis
en legxera klascxambra amuzajxo: "Kiu sukcesos konstrui la plej longan
analizeblan vorton, uzante nur la radikon afabl- kune kun afiksoj?". La
vortoj "tuj klare" (mi opiniis) estas ironiaj.

Neesperantiston la vorto povus erarigi, kaj tial en la anglalingva versio
de mia libro mi aldonis subnoton: "This example is not intended to be
taken seriously!" (Cxi tiun ekzemplon oni ne traktu serioza).

Mi scivolas nun, al gxuste kiu mankas la bona sagxo?

William Auld

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Esperejo
========

La 28-an de junio je la 19-a horo en Esperejo okazos prelego de Klari
Mikola "Bhagavadgita - la sankta libro de hindoj".

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Oni prefere lernu nagxi...
==========================

Iu homo, dronante en rivero, krias en diversaj lingvoj: Help me!
Pomogitje! Segitseg! ktp. Iu el rigardantaj de la ponto rimarkas:

"Jen strangulo! Anstataux ol lerni tiom da lingvoj, li prefere devintus
lerni nagxi..."

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Kun grandega gxojo ni anoncas al Vi la naskigxon de niaj infanoj Lino kaj
Luca la 31-an de marto. Michel & Marie-Jeanne Basso, 8-rue du Tir, F-
68000 Colmar, Francio.

***

Ni petas s-anon Istvan Szabo el Budapest, reaginta al la artikolo pri
heredajxoj, anonci sian gxustan adreson al ni! Red. de Eventoj.

***

Gratulojn al Ajgun kaj Oksana Junusov okaze de ilia geedzigxo la 30-an de
junio!

***

Cxu vi havas malnovajn numerojn de Int. Pedagogia Revuo? Mi estus danka,
se vi sendos al mi. Marija Belosxevicx, sekr. de ILEI, Sveti Duh 130, HR-
41000 Zagreb, Kroatio.

***

Kiu povus sendi al mi kserokopion de artikolo en "Hungara Vivo" (okdekaj
jaroj) pri J. A. Komenski? Kiu povas certigi, ke L. L. Zamenhof uzis
teorion de Komenski? Andrzej Szczudlo, ul. Konopnickiej 53, PL-67-400
Wschova, Polio. Tel. +48-65-401991

***

En Mediprotekta Instituto mi organizas la uzadon de komputiloj. Mi pretas
kunlabori en la profesia uzado de E-o. Zoltan Nemeth, Kassai ut 38.IV/13,
H-5000 Szolnok, Hungario. Tel. of. +36-56-375111/395 aux +36-56-
423422/395.

***

Tendumi en Svisio cxu multekostas? Ne! Vi pagas per via landa valuto kaj
laux via landa prezolisto. Averto: ne-esperantistoj estas senkompate
forpelataj! Hans Kastli, Esperanto-tendumejo, Sunhejmo, CH-9424 Rheineck,
Svisio.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros,
Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor