Eventoj n-ro 079, 1/junio - '95, retposxta versio ************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Por ke Esperanto restu viva! Organizaj demandoj: - UEA-estrarkunsido per aliaj okuloj - Pli da atento al amerika agado Faka aplikado: - Mesagxo de la prezidanto de TEVA - Religia vortareto estas preparata - Vagada E-stampilo en Danio - Mi resanigis PPPetron - Bonan AERA-umadon! - Cxapelilo Arangxoj: - Aktualigo de PIV - Tende por gimnazianoj - Kunvojagxontoj sercxataj! - Kafoklacxo en Marburgo - PREFI cxi-jare ne okazos... - Landa kongreso - La BIERo translokigxisal Roskildo - "Virinoj kaj infanoj '95" - Rearbarigu Togolandon! Movado: - Kion mi faris, kiel UEA-estrarano? - Konstrui auxtomobilon - Lingvouzo en internaciaj konferencoj - Sukcesa jaro cxe - Brazilio - kongreso en la tria jarmilo? - 25 jaroj... /1986/ - Michael Jackson, venu cxi tien! ILEI: - Juna Amiko igxas pli kara Lingvo: - Figemalafablulinidetacxoj Revuoj, gazetoj: - Kulture ambicia: La Gazeto Esperanto en radio: - Intersxangxu:raporton kontraux gazeto! - Katalune al la auxskultantoj Opinioj: - Mallojala libroservo Kulturo: - Ankoraux pri "Incubus" - E-kabareto en Parizo Por via notlibro: - Rete atingeblaj E-gazetoj ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Strategiaj decidoj en Esperantujo. Kiu sekvos la ekzemplon? Pornografiaj temoj en la E-gazetaro... Por ke Esperanto restu viva! ============================ Cux la lingvo Esperanto kaj la Esperanto-movado ankorau xekzistas? Kaj se jes, ankorau xkiom longe? - Eldonantoj de libroj, kasedoj ktp. cixutage frontas la problemon pri la magra kvanto de acextantoj (averagax eldonkvanto de libroj: 500 ekzempleroj. Krome, antauex ekz. en Hungario en 1 jaro oni eldonis 36 E-librojn, nun 1...), organizantoj de arangoxj nur revas pri amasa partopreno (antau xdekkelkaj jaroj ekz. IJK-jn partoprenis c.x 1000 gejunuloj, nun 200), kaj esperantistoj -aplikantoj amare renkontas la kreskantajn problemojn kaj prezojn (memoru pri la "cixelaj" prezoj de IJK-95). Cixo cix povus esti nur subjektiva pritakso, se ni ne rigardus la konkretajn ciferojn. En la apudaj bildo kaj tabelo estas montrata la kvanto de UEA membroj en la lastaj jaroj. (Fonto: UEA). Membronombroj de UEA -------------------- Asocia Individua Suma membro membro kvanto -------------------------------- 1979 30.810 1983 37.501 1985 39.556 1987 36.361 7.291 43.642 1989 32.474 7.355 39.829 1991 19.146 8.071 27.217 1992 26.591 1993 16.041 7.272 23.313 1994 14.495 7.018 21.513 Ne kulpas la soclandanoj! ------------------------- Ofte oni aludis, ke la malkreskon de membroj kauzxis la orient-eurxopaj saxngoxj, - sed tio ne estas vera, almenau x ne tiel globale! La saxngoxj en orienta Eurxopo komencigixs en novembro-decembro de 1989, do efiko de tiuj aferoj povas esti respegulata en la UEA statistiko plej frue en la datumoj de 1992! La falon post 1987 gixs 1992 do kauzxis ne tiu fenomeno, sed tute aliaj faktoroj. Evidentas, ke esperantistoj atendis "ion", ian elstaran sukceson de la jubilea jaro por la disvastigox de Esperanto. Tio ne okazis, ec x paralele la mondo eksplode internaciigaxs, tankiras antauexn la angla - kaj multaj niaj iamaj homoj jaro post jaro seniluziigaxs, eksigaxs. Paralelaj tendencoj ------------------- Evidente la Esperanto-komunumo konsistas ne nur el UEA-membroj. Sed ni devas konscii, ke gix estas la plej granda, kaj gexnerale respegulas la staton de Esperantujo. Se gexnerale en monda dimensio kreskas la nombro de esperantistoj, kreskas ankau x la nombro de UEA, - kaj ankau*x inverse! Kompreneble en iuj landoj povas ekzisti kontrauaxj tendencoj pro aktiva, altnivela laboro de iu kolektivo, pro lokaj cirkonstantoj, ktp. sed en monda dimensio la UEA-statistikajox tamen estas korelativa (samtendenca) al la gexnerala bildo.. . Kritika (kriza) maso -------------------- La malaltigox de membronombro (au x gexnerale la nombro de esperantistoj, servo-uzantoj) en si mem ne estas granda problemo - gixs tiu malkresko atingas iun kritikan (krizan) nivelon: Se la nombro de servo-uzantoj tro malkreskas, malmultigaxs kaj plikostigaxs la E- servoj (perdas la allogan karakteron), kio kauzxas plian neuzon de tiuj servoj kaj plian eksigoxn, kio denove kauzxas la malaperon de E-servoj, aplikebloj... Tiu diabla spiralo estas mort-dangexra al cixu firmao kaj same al nia E-movado! Esploru la sekvan tabelon (kompilita lau xla revuo Esperanto en la red. de Ruslanda Esperantisto): 1983, 1992, 1993 --------------------------- Nombro de libroj, 219, 205, 136 Sumo de pagoxj, 33139, 25789, 18511 Tradukitaj beletrajoxj, 42, 31, 28 Averagax pagkxvanto, 151, 126, 136 Averagax prezo (gld) 15.2, 15.9, 20.1 La konkludon faru vi mem. Strategio necesas! ------------------ Tiuj fenomenoj estas videblaj ne nur nun. Kiam ni startigis la gazeton Eventoj en '92, ni jam vidis gixn kaj la temo "strategio" daurxe ricevis primaran prioritaton (vidu la (fi-?)faman artikolon de J. Werdin en '92, la artikolojn postulantajn "laborajn kaj strategiajn kongresojn" en Vieno, Valencio ktp). Ni klopodis atentigi la komitatanojn kaj estraron de UEA, sed nia vocox estas tre mallautxa. (Kaj mi estas nek A- nek B-komitatano de UEA...) Haltigu la spiralon! -------------------- Por perspektiva ekzisto de nia komunumo ni devas haltigi la falon de organizitaj membroj! Ni devas analizi la kauzxojn, la motivojn kaj devas pripensi la sekvindan vojon. Tiu proceso de ellaboro kaj plenumo nomigaxs strategio... Ekzistas aliaj, same neprofitcelaj organizoj, kiuj estas sukcesaj. Memoru pri la feminisma, verdula, vegetaranisma movadoj. Ni devas atenti pri iliaj manieroj, kaj apliki la utilajn elementojn. Ne ploru! - Agu! ---------------- Por haltigi kaj returni la nunajn tendencojn plej unue ni devas zorgi pri niaj jamaj membroj. La plej unua pasox devas esti la zorgo pri la baza informfluo, kaj solvo de la eduka parto de la lingvo-instruado. Se la informfluo ne estas solvita, la informoj pri arangoxj, libroj, eldonajoxj, servoj ne atingas la potencialan uzanton... Kaj inverse, la renkonto de diversaj servoj generas la deziron fari aliajn. Pionira pasox en Hungario ------------------------- Dum la cix-jara Ronda Tablo de hungariaj E-organizoj (estas c.x 20), la cexestantoj post longa preparo fine akceptis la sekvajn strategiajn decidojn: "Partoprenantoj de la Ronda Tablo konsentas pri tio, ke se oni volas restigi viva kaj disvastigi la Esperanto-movadon - estas fundamente necese ligi la lingvolernantojn al la Esperanto- komunumo kaj movado. Por tiu celo - 1. La subskribantaj organizoj faras nur tiajn lingvoinstru- adojn, E-kursojn, kie krom la lingvaj elementoj ankau x la instruado de - la bazo de Esperanta kulturo, - movada strukturo, - enmovadaj servoj kaj ilia konkreta uzmaniero estas konsiderataj kiel integra parto de la instrua proceso. - 2. La subskribantaj organizoj konsideras fundamenta postulo, ke la instruisto (kursgvidanto) ankorau xantau xla fino de la kurso instigu cixujn lernantojn al abono de iu internacia Esperanta gazeto, certiganta la bazan informfluon. - 3. La subskribantaj organizoj akceptas kiel celo, ke cixu ilia membro abonu al iu internacia Esperanta gazeto, certi- ganta la bazan informfluon. Estas certe, ke tiuj pasoxj ne suficaxs por haltigi la tendencon, sed ili estas la unuaj pasoxj. Pri pliaj pasoxj por plibonigi servojn, en praktiko utiligi la lingvon, faka aplikado ktp. serioze oni povas pensi nur post la plenumo de tiuj unuaj, nepre necesaj pasoxj! Kiu sekvos? ----------- Evidente la problemo ne estas nur hungaria. Dependas de la konscienco de estraranoj, aktivuloj de cixuj E-societoj, kiel daurxigaxs nia vojo. La suprajn decidojn ni proponas al la atento de cixuj konsciaj Esperanto-organizoj. Kaj fine mi esperas, ke la temitajn "internaciajn E-gazetojn" - kaj ne nur Eventoj-n, oni volonte kaj kun utilo legos - ec xsen pornografiaj temoj. Laszlo Szilvasi ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// UEA-estrarkunsido per aliaj okuloj ================================== Lastfoje kunsidis en sia nuna konsisto la Estraro de UEA inter la 24-a kaj la 26-a de marto, dum pli ol dudek horoj. Kompletigis gxin la observantoj de ILEI kaj TEJO, kaj CO-oficistoj. Almenaux tri estraranoj ne kandidatigxos en Tampereo por nova 3-jara mandato: So Gilsu, Ulrich Lins kaj John Wells, kiu nun kompletigas sian duan sinsekvan periodon kiel prezidanto, kaj sekve, laux la Statuto, ne povas esti reelektebla. La Estraro notis kun kontento la unuigxon de la du tutlandaj asocioj en Rusio kaj la proksimigxon de la du argentinaj asocioj. En Kroatio dauxras organiza dueco, sed Kroatia E-Ligo kaj Kroata E-ista Unuigxo ja kunlaboras plurkampe. Kiel granda atingo taksigxis la starigo de komuna asocio en Nederlando (vd. Eventoj 2/nov '94). Male, zorgigis la malfondo de Slovakia E-Asocio, kiu en 1994 donis 7 % de la aligita membraro de UEA. Estis nomumitaj novaj cxefdelegitoj por Cxehio (Stanislava Chrdlova), Danio (Kaj Rossum), Kanado (Olga du Temple) kaj Nov-Zelando (Davi Dewar). Oni konstatis la forvelkon de Internacia Unuigxo de la E-istoj-Filologoj. (Strange, se pensi pri filologiemo de multaj e-istoj.) Gxermis vigla diskuto pri la neceso de klara politiko rilate fakajn asociojn: gxenerala sekretario Mark Fettes favorus sintenon pli malferman al organizoj neesperantistaj, kies celo proksimas al la niaj. Formale ili ja ne povus mem aligxi al la sistemo de fakaj asocioj, ligitaj al UEA, sed tio eblus por iliaj iamaj aux fondotaj E-sekcioj. La financa stato de UEA kontentigas: gxia plej tauxga montrilo, la bilanco, fartas bone i.a. pro la pliigxo de donacoj kaj heredajxoj, kaj pro la rezulto de la Seula UK: cx. 110 mil gld, kiuj dividigxas inter Korea E-Asocio kaj la Propaganda Kaso de UEA. La malgrandigo de la negativa saldo de la spezokonto progresas konforme al la Komitataj instrukcioj: por 1994 gxi proksimas la bugxetitajn 38.000 gld. (t.e. 8.000 gld. malpli ol en 1993). Tio rezultis el kostreduktaj kaj sxparaj arangxoj de la CO. La atingo des pli notindas, cxar 41.000 gld. da rentoenspezoj ne plu eniras la spezokonton, sed aldonigxas al la kapitalo de dumvivaj membroj. Se la spezokonto estus farita kiel en antauxaj jaroj, gxi montrus profiton de 3.000 gld.! La interna kontosistemo de UEA estas cxiam pli uzata de esperantistoj. Tio metas sxargxon de multhora kromlaboro sur la kasiston. Levigxis pro tio la ideo fiksi minimuman kurtagxon por cxiu transpago (ekz. 0,10 gld.). Por 1996 la Estraro ne proponas altigon de la baza membrokotizo. Pro la relativa forteco de la guldeno, la kotizoj tamen devos altigxi en multaj landoj. Malgraux tio, atendeblas kresko de la individua membraro. (Komence de aprilo 1995 estis cx. 500 IM pli ol en la sama monato de 1994.) Pro manko de laborforto, la Informa Fako dauxre lame agas. Gxi almenaux planas vigligi la serion Esperanto-dokumentoj, gxis atingo de kvar numeroj jare. La anglalingvajn erojn ekde nun redaktos Fettes kaj eldonos la usona asocio, ELNA. Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la monda lingvo-problemo (CED) denove okazigos sian tradician Novjorkan konferencon en majo, kun la Traduka fako de UN. Same en majo, Kanada Centro pri Lingvaj Rajtoj (Otavo) kaj CED arangxos komunan seminarion. Cxe la Novjorka oficejo de UEA neprus trovi pli da laborpretaj homoj; gxuste nun la 50-jarigxanta UN sxajnas tre malfermita al reform-ideoj, ecx radikalaj. Hans Erasmus, komisiito pri rilatoj kun Konsilio de Euxropo, antaux nelonge traktis kun funkciuloj de KdE pri ebloj de kunlaboro. (Post la estrarkunsido, dum aprila kongreso de Radikala Partio en Romo, li interparolis ankaux kun Emma Bonino, komisionanino de Euxropa Unio, kiu pretas lancxi esploron pri la lingva problemo rilate la rajtojn de konsumantoj.) ILEI povis raporti vigligxon en pluraj aziaj landoj. La gxisnuna redaktoro de Internacia Pedagogia Revuo, Marta Kovacs, demisiis, sed Jozefo Nemeth (Kilian ltp. 75/9, HU-8500 Papa, Hungario) tuj transprenis la laboron. La supera nivelo de la ILEI/UEA-ekzamenoj (vd. Eventoj 2/majo '95) dauxre ne estas lancxebla, cxar mankas sekretario kaj prezidianoj. Fettes esprimis la opinion, ke la prestigxo de la ekzamenoj plialtigxus, se la delegitoj de UEA estus instigataj atingi almenaux la nivelon de meza ekzameno. La nova grafika vesto de Esperanto rikoltis lauxdojn same cxe la estraranoj kaj cxe la publiko. La aperritmo estas nun de longe akurata. Kritikoj trafis la enhavon: la revuo donu pli inspiran bildon pri la movado kaj peru pli da utilaj lokaj spertoj tutmonden. La Estraro decidis, ke gxia jarraporto, post dujara aparta apero, denove eniru la revuon junie. Istvan Ertl el Esperanto UEA, majo 1995 ************************************************************************* Pli da atento al amerika agado ============================== Atilio Rojas intencas kunordigi la laboron en Komisiono pri Amerika Agado, al kiu li sercxas kunlaborantojn. Jen citajxoj el dissendita cirkulero: Ni planas realigi kalendaron pri la diversaj okazontaj dum la venonta jaro... Mi kolektos cxiujn informojn, ordigos laux monatoj kaj sendos por diskonigo pere de la oficialaj organoj de la Landaj Asocioj, kaj mi plusendos ilin ankaux al E-revuoj. Estus bone kadre de niaj Naciaj Kongresoj okazigi iajn kunvenojn por tiuj, kiuj interesigxas pri la Amerika Agado. Tiuj kongresoj estas la plej konvenaj forumoj por pridiskuti niajn planojn, esperojn, laboron... Aliflanke, mi deziras koni, cxu ekzistas en via lando perkorespondaj kursoj, kaj se jes, por kiaj niveloj. Por interesigxantoj estas plej utile doni adresojn el sia propra lando. Aldonu nepre la kontaktadreson. Inter la plej gravaj problemoj de Amerika E-agado estas la informfluo. Mi, ekzemple, en Koreio ekauxdis de auxstra amiko pri Mezamerika E- Kongreso, okazonta iam en januaro de la venonta jaro. Mi demandis al pluraj homoj pri la afero, sed neniu sciis ion konkretan, ecx cxe UEA oni ne auxdis pri tio... tamen Mark Fettes diris al mi, ke en Kosta-Riko estas serioza laboro tiucela. La informon li ricevis dum restado en tiu lando antaux nelonge. Tiu enketa vojo certe ne estas la plej konvena por informigxi pri niaj eventoj... Pri monaj temoj: ni cxiuj scias pri la ekzisto de Fondajxo Ameriko cxe UEA, kiu celas helpi la Movadon en Centra kaj Suda Ameriko. Cxi tiu fondajxo ne kalkulas je multe da mono, kaj estus trafe, se ni, kiel logxantoj de kontinento favorata, ankaux inkluzivas inter niaj celoj informadon pri gxi, cxar tiel ni altiros kontribuojn ankaux flanke de amerikaj esperantistoj. Certe ni devas veki intereson ankaux en la plej ricxaj landoj en la kontinento, kiel Usono kaj Kanado. ... Dum la 80-a UK estas ebleco starigi budon pri Ameriko, kiam ni povos informi al ceteraj esperantistoj pri la stato kaj evoluo de la E-movado en la kontinento, distribui revuojn kaj bultenojn el niaj landoj, ktp. Atilio O. Rojas, Argentinio laux La Lampiro, decembro/94 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Mesagxo de la prezidanto de TEVA ================================ Estimataj vegetaranoj esperantistaj! Vi versxajne rimarkis ion strangan pri la eldonajxoj, kiuj portas la nomon de nia asocio. Tiu cxi letero celas klarigi la situacion kaj ni petas vian helpon solvi la problemon. Antaux multaj jaroj unu el niaj plej dedicxitaj pramembroj, s-ano Havkin, transdonis al Ernesto Vana la taskon dauxrigi la ekzistadon de la movado, kiu nun nomigxas Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio. Dank' al laboro de s-ano Vana, nia bulteno reaperis antaux 25 jaroj, kaj ni akiris membrojn en multaj landoj. Sekve de tio, ni decidis starigi statuton, kiu gvidus la progreson de la asocio. Tiun statuton ni ne registris, sed gxi konstatas, same kiel la statutoj de aliaj asocioj, ligitaj kun UEA, ke la estonteco de la asocio dependas de la decido de la plimulto, kutime post vocxdono, farita dum Jarkunsido okaze de U.K. Dum la Jarkunsido de 1992 (en Vieno) la partoprenantoj decidis, ke pro la kreskanta abundeco de legajxoj en E-to, ili preferus ricevi nur unu numeron de Esperantista Vegetarano en cxiu jaro, kondicxe ke gxi estu belaspekta, tauxga kiel propagandilo inter e-istoj nevegetaranaj kaj, aparte, inter vegetaranoj neesperantistaj: tian allogan revuon realigis nia nuna sekretario, Lilia Fabretto. Estas tamen problemo. S-ano Vana opinias, kaj povas esti ke li lauxlegxe pravas, ke s-ano Havkin donis al li la gxismortan rajton decidi pri la aferoj de TEVA; kaj li decidis, ke Esperantista Vegetarano devas nepre aperi en cxiu jaro kvarfoje. Pro tio vi versxajne ricevis kaj koloran "Esperantista Vegetarano 1994" el Italio, kaj tri nigra-blankajn (unu duoblan) numerojn el Slovakio. Komplikigas la aferon la fakto, ke la bonega ekologisma gazeto "VERDire" nun aperigas kvar A4-pagxojn de VEGO, la Vegetarana Esperanto-Grupo, kiu, aldone al la celoj de TEVA, klopodas "montri la ligojn inter aferoj homrajtaj, bestrajtaj kaj mediaj." (Mi aldonu, ke la fondinto de VEGO estas bonkora membro de TEVA.) Pri la estonteco devas decidi laux mi ne nur la estraro de TEVA, ne nur s-ano Vana, ne nur niaj Jarkunsidoj, sed vi, la ordinaraj membroj. Kompreneble, se s-ano Vana povas pruvi sian rajton decidi cxion pri la Asocio, ecx 99 % - plimulto inter la membroj ne povos forpreni gxin; sed tiuokaze ili supozeble eksmembrigxos. Fine de tiu cxi klarigo mi urgxe petas al cxiu individua membro, ke tiu sendu al mi kiel eble plej frue siajn pensojn pri estonteco de la movado de vegetaraj esperantistoj. Ne skribu longe, sed klare - kaj prefere rapide! Christopher Fettes St. Columba's College, Dublin 16, Irlando Fakso: +353-1493-1984 ************************************************************************* Religia vortareto estas preparata ================================= Dum pasintjara ISE (Interreligia Semajno Esperantista) levigxis la ideo, kaj dum la cxi-jara en Szombathely (Hungario) plicertigxis la bezono de religia vortareto kun bazaj religiaj nocioj. Pavla Dvorakova klopodas estigi tian vortareton. Sxi bezonas precipe: 1. Laux lingvistika temo: lauxeble koncizan (vortarecan) klarigon pri kompreno de bazaj nocioj en hinduismo, taoismo, judismo, kristanismo, islamo, bahaismo, budhismo, zeno, sxintoismo... 2. Etiko en teorio kaj praktiko: koncepto pri amo kiel elirpunkto, principo de rilato al aliaj, personaj rakontetoj kaj spertoj. 3. Sxatataj de vi uzataj pregxoj kaj meditoj. Cxiuj kontribuoj, kunlaboro estas dankataj. La adreso (ankaux por peti informon pri sekvontjara ISE): P. Dvorakova Ostravska 637, CZ-19900 Praha 9. laux Asistilo, 16/1995 ************************************************************************* Vagada E-stampilo en Danio ========================== La reklam-stampo kun la teksto: "esperanto - et mellemfolkeligt sprog" (vidu Eve 2/aprilo) estas uzota en la jenaj posxtoficejoj en Danio: 24.06. - 04.08. Posxtcentro Aarhus28.08. - 06.10. Nordselando30.10. - 08.12. Aalborg J.S. Meyer ************************************************************************* Mi resanigis PPPetron ===================== Germana eldonejo MZ-Verlag, gvidata de naturkuracisto Harald Schicke, kies eldonajxo Homa korpo furoris inter la plej bone vendataj E-libroj, nun eldonis verkon pri balbutado. Auxtoro estas zagreba jxurnalisto Pero Cimbur, kiu en la libro prezentas proprajn spertojn pri venkado de balbutado. Antaux ol aperi en Esperanto en flua traduko de Lucija Borcxicx, la libro aperis en du kroataj eldonoj. Komunikado, kara temo al esperantistoj, jen cxi-foje aperas en Esperanto en lauxvorta traktado. Aparta valoro de la libro estas, ke gxi surbaze de unuopula sperto prezentas kuragxigilon por tiuj, kiuj ne kuragxis alfronti la problemon de balbutado. La 140 pagxa libro kostas 18.5 DEM + sendokostoj. Kontaktu la eldonejon: MZ-Verlag, Harald Schicke Postfach, D-21244 Buchholz, Germanio ************************************************************************* Bonan AERA-umadon! ================== Nova asocio baldaux agados en Esperantio, laux instigo de Bruno Masala: AERA (Asocio de Esperantistaj Radio-Auxskultantoj). AERA celos diskonigi radio-auxskultadon cxe e-istoj, instigi al uzo de E- radioprogramoj, instigi novajn E-programojn en radioj (kurtondaj, FM-aj, satelitaj) kaj en televido, ktp. Bruno Masala disponigas informojn, frekvencarojn kaj horarojn, aligxilojn ktp.: AERA p/a Bruno Masala, 2 rue des Vignes, F-57530 Coincy, Francio. Fakso: +33-87-320300 ************************************************************************* Cxapelilo ========= "Cxapelilo" estas profesinivela, subvindoza teksto-redakta programo por esperantistoj. (Interesigxantoj kontaktu la produktiston: Pejno Simono, Adolf Moller Str. 4, D-61250 Usingen, Germanio.) La komencon de la prezento vidu en la antauxaj numeroj. Uzi Esperantan karaktraron ene de tekstoprilaborilo sur ne-Esperanta Vindoza platformo estas teknike ne tiom facila afero, kiom oni eble supozas tion. Fakte Vindozo estas nur en tre limigata senco entute multlingva. Oni povas efektive nur acxeti diversajn Vindozajn versiojn tauxgigitajn por grupo da nacilingvoj. La grupoj signare malmulte rilatas reciproke kaj Esperanto trovigxus, se tia versio entute ekzistus, apud la Turka. Tiu lingva neflekseblo de Vindozo estis iu el la precipaj problemoj, kiujn la programista skipo devis solvi. Karaktraroj ----------- Menciinda estas la abundo da skaleblaj TTF tiparoj, pri kiuj Cxapelilo disponas. Skribdate temis pri "Svisujo" (kvar varioj), "Sudo" (kvar varioj), "Tempo" (kvar varioj), "Metroo" (kvar varioj) plus la specialaj tiparoj "Teatro", "Aladino", "Peniko", "Akrido", "Kolcxeno", "Kvadrato", "Tajpilo", "Inkujo", "Festo", "Vento", "Titolo" kaj vere mistifike auxtentaspekta manskribeca "Foiro". (Ndlr: Tiuj karaktraroj ne estas la samaj, kiel tiuj ellaboritaj kaj dissendataj de nia redakcio.) La funkcioj ne speciale Esperantaj kaj komunaj al cxiuj tekstprilaboriloj rangas laux takso de iliaj nombro kaj potenco inter tiuj de la Vindoza utilajxo Write kaj iu pinta produkto sur tiu kampo. En la debuta versio Cxapelilo 1.0 jam trovigxas disadresado (ege grava por kluboj), literumad-kontrolado, ensxovo de bitajxaj grafikajxoj, kapoj kaj piedoj kaj memkompreneble la kutimaj bazaj funkcioj kiel sercxo kaj anstatauxigo, diversmaniera rektigo kaj diversspecaj tabelilajxoj. Cxio, kio aperas sur la ekrano, aperas ekzakte samfasone sur la papero de la printilo. Literumadkontrolilo ------------------- Subtene al verkema "Cxapelisto" dejxoras tre ampleksa literumadkontrolilo, kiu ne ecx per umeto malsuperas la plej pintan produkton por iu vaste uzata nacia lingvo. Kontrauxe, la Esperanta kontrolilo de Cxapelilo posedas konsiderindan inteligenton kaj konas la bazajn finajxojn de Esperanto. Per cxirkaux 120.000 registrajxoj la liverata vortaro kapablas efektive kontroli nombron inter 250.000 kaj 500.000 da normalaj Esperantaj vortoj. Cxapelilo povas sam-tempe konsulti plurajn vortarojn. Tiujn la uzanto povas mem redakti, sxangxante kaj kompletigante ilin lauxplacxe. Por la intersxangxo de tekstoj kun aliaj Esperantistoj oni provizis importajn kaj eksportajn funkciojn por cxiuj popularaj komputilretaj formatoj, por la oficiala internacia ISO-normo LATIN-3 kaj por la dokumenta intersxangxformato RTF. Ene de Cxapelila dokumento oni povas memkompreneble ankaux uzi iun nacian lingvon de la respektiva Vindoza medio. Oni simple elektu alian ne-Esperantan tiparon (kaaktraron). La liverataj Esperantaj tiparoj fakte subtenas aldone al Esperanto mem cxiujn lingvojn de LATIN-1 (angla, germana, franca, itala, hispana, portugala ktp) sed sen la skandinavaj lingvoj kaj la antikva angla. Risko ----- La liveranto konscias, ke li entreprenas konsiderindan riskon, lancxante programaran produkton en tiom malgrandnombre popoligxinta lando kiel Esperantujo. Nur la sukceso de la vidbenda kurso "Mazi" instigis lin fari tian pasxon. Se la afero sukcesos - kaj baze de la unuaj ankoraux antauxlancxaj reagoj oni povis esperi tion - Professional Consulting plu disvolvos Cxapelilon. Interalie la produkto ricevos ligilon al datumbankoj laux la normo ODBC kaj plion da prilaboradaj funkcioj. La firmao havas ankaux alian atutan ideon en la maniko, aferon, je kiu Esperantujo vere soifegas. Sed jen ero el tute alia rakonto. Plej unue Cxapelilo devos per la unuaj 1000 vendoj financi siajn proprajn evoluigkostojn. Nur poste oni konsideros la lancxon de plia produkto. Nun estas la vico de esperantistoj montri, ke ili estas pretaj acxeti veran profesiajxon por sia sxatokupo. La tagoj de tiuj mallertmane dekoracxitaj skribmasxinajxoj nun finege apartenu al la pasinteco - movadhistorie enrubrikendaj en la antaux-Cxapelila epoko. - x - ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Aktualigo de PIV ================ La 4-a Mediteranea Konferenco de Esperantologio okazos en Triesto (Italio) 28-31.08.1995 kaj estos dedicxata al la nuntempa leksikografio en E-o: aktualigo de PIV, jxusa aperigo de E-vortaroj en franca-itala- germana lingvoj, pretigo de vortaroj en bulgara-hispana-hungara lingvoj, frazeologiaj demandoj, fakaj terminaroj, rolo de la lingvaj institucioj. Aligxkotizo: 50 svisaj frankoj (gxis 30.06.1995 por membroj de TEA, IIC, LF-koop aux orienteuxropanoj 30). Plia informo, aligxoj cxe: Triesta E-Asocio CP 601, I-34100 Trieste Centro, Italio. ************************************************************************* Tende por gimnazianoj ===================== La tria Internacia Somera Gimnazia Semajno okazos en Ovik, Finnlando, de la 29-a de julio gxis la 4-a de auxgusto, paralele kun ILEI-konferenco. Restas lokoj por 13-16-jaraj junuloj, bone scipovantaj E-on. Ili povos amikigxi kun samagxuloj el multaj landoj, kune ekskursi, ludi, prezenti scenojn, muzikon k.s., kaj partopreni en 30-minutaj lecionoj. Gimnazianoj devos kunporti tendojn kaj dormosakojn. Kotizo por la tuta semajno kun cxiuj mangxoj: 184 NLG, 800 SEK, 512 FIM aux (por reform- euxropanoj) 8.800 HUF. Informoj: s-ino Zsuzsa Barcsay Bem rakpart 25-B, H-1101 Budapest, Hungario. Tel.: +36-1-2012342 ************************************************************************* Kunvojagxontoj sercxataj! ========================= Ni sercxas kunvojagxontojn al IJK, aviadile de Budapesxto la 31-an de julio al Peterburgo kaj reen la 7-an de auxgusto. La flugo tien-reen kostas 25.000 HUF, kondicxe ke min. 6 personoj grupe kunflugos. Povas kunveturi ne nur hungaroj! Aligxu kiel eble rapide cxe: Nora Csiszar Erdody Palffy T. u. 25, H-8100 Varpalota, Hungario. Tel: +36-88-371095. Atentu: En la n-ro 1/majo la samteksta anonco havis eraran telefonnumeron. Pardonon! La red. ************************************************************************* Kafoklacxo en Marburgo ====================== Kafoklacxa Internacia Somera Renkontigxo okazos en Marburgo (Germanio) de la 17-a gxis la 23-a de julio '95. Kondicxoj: romantikaj (naturamika domo en la arbaro, litoj, matracoj, aermatracoj, subtegmentejo, tendoj, lignofajro, ktp.). La temo de KJSO: "ludi, krei, sperti sin mem". En la kadro estas plenataj diversaj laborgrupoj kaj aktivadoj. Kotizoj: depende de la kondicxoj de 80 gxis 130 DEM, rabatoj por junuloj (16-26 j.), kaj por orientlandanoj. Aligxoj (ju pli frue - des pli certe), informoj cxe: Marburga E-Grupo Kaffweg 96, D-35039 Marburg/Lahn, Germanio. Tel.: +49-6421-27889 ************************************************************************* PREFI cxi-jare ne okazos... =========================== PREFI (Pop & Rok-Esperanto-Festivalo), planita al 13-16 de julio '95 en Toulouse (Francio) ne okazos pro financaj kialoj. Ni petis subenciojn de pluraj instancoj, du el ili respondis nee, kaj jxus alvenis la nea sciigo ankaux de Euxropa Unio. Do, PREFI ne okazos cxi-jare, sed la projekto validos por 1997. Por 1996 ni koncentros niajn fortojn por Kultura E-Festivalo, KEF, okazonta inter 06-11 de auxgusto 1996 en Kopenhago, Danio. KEF estas nemaltrafinda festivalo. Ni invitas vin partopreni gxin senhezite: vi ne bedauxros. Informoj kaj aligxoj - komence de 1996 cxe Eurokka aux rekte cxe: Jacob Nordfalk Raadmandsgade 53, 2 th., DK-2200 Kobenhavn N, Danio. Floreal Martorell, respondeculo de Euxrokka ************************************************************************* Landa kongreso ============== Islandaj esperantistoj okazigos sian landan kongreson la 19-an kaj 20-an de auxgusto. Krom ordinaraj cxefkunvenaj taskoj okazos prelegoj kaj ekskurso. Inter prelegantoj estos Robert Pontnau de Castelmaurou en Francio, poligloto. Ekskurson oni faros al loko en la proksimo de vulkano Hekla. Gastoj estas tre bonvenaj. Plia informo cxe: Islanda Esperanto-Asocio, pk. 1081 - 121 Reykjavik, Islando. ************************************************************************* La BIERo translokigxisal Roskildo ================================= Mi arangxas tendaron dum "Roskilde Festivalen" kaj antauxvidas 5-15 danojn kaj 10 eksterlan-danojn. La festivalon normale partoprenas 60-80 mil homoj. Estos 7 scenejoj kie oni ludos 14 horojn tage ekde la 29-a de junio gxis la 2-a de julio. Ekde la 26-a homoj venos por starigi siajn tendojn, kaj dumnokte estas festetoj, kantado ktp. Tiu antauxfesto ofte estas tre amuza! La kotizo por la programo estos cx. 500-600 danaj kronoj (125-150 DEM). Kunportu tendon aux mendu lokon cxe mi, dormosakon ktp. Bv. sciigi pri la alveno unu semajnon antauxe. Jacob Nordfalk Radmandagade 53, 2 TH, DK-2200, Kobenhavn N, Danio. Tel.: +45-31-838220, fakso: ..-320460 Rete: nordfalk@forigu.fys.ku.dk ************************************************************************* Fotokonkurso "Virinoj kaj infanoj '95" ========================== Septembre de 1995 okazos en Pekino la Kvara Monda Virina Konferenco de UN, kaj la Cxina Organiza Komitato anoncas konkurson de fotoj pri cxinaj virinoj kaj infanoj. Elektitaj fotoj estos eksponataj en Pekino, Hongkong, Usono, Francio kaj Japanio. La limdato estas la 15-a junio 1995. La foto, cxu kolora, cxu nigra- blanka, estu en grandeco de 8 coloj. La filmon sendu kun la foto al la redakcio de EPCx. Auxtoroj de elektitaj fotoj ricevos premion. el El Popola Cxinio, aprilo 95 ************************************************************************* Rearbarigu Togolandon! ====================== Gejunuloj de la tuta mondo estas invitataj en julio al rearbariga tendaro en Nocxe (Togolando) kaj internacia ekskurso tra Togolando, Ganao kaj Benino. Aligxiloj kontraux 1 IRK cxe: Afantchao-Biakou Yao, BP 20225 Lome Togolando ************************************************************************* MOVADO ////// Kion mi faris, kiel UEA-estrarano? ================================== En somero finigxos la mandato, kaj en la Tamperea UK la Komitato de UEA elektos novan estraron. Por rerigardi la pasintan tri jarojn, ni turnis nin al cxiuj UEA-Estraranoj petante respondon al kelkaj demandoj. La difinita dimensio de respondoj ebligas nur konkretajn sed liberformajn esprimojn. JOHN WELS --------- Date: Fri, 28 Apr 1995 09:56:31 +0100 (CET) From: John Wells Message-Id: To: eventoj@forigu.odin.net Mi revenis el trisemajna restado en Karibio kaj trovis unu faksan kaj tri retposxtajn mesagxojn de vi. Estu certa, ke mi bonorde ricevis cxiujn. Mi ne estos kandidato por la nova Estraro en Tampereo. Raporton pri mia oficperiodo kiel Prezidanto mi faros kompreneble al la kongreso mem kaj al la komitato. Mi notas vian peton, ke mi verku ion ankaux por Eventoj. Kore salutas via John Wells SO GILSU -------- -- malplena blanka spaco en la gazeto -- La unua fakso kun respondpeto estis faksita la 6-an de marto, kaj atentigo sammaniere la 6-an de aprilo. Cxar respondo ne venis, la peto estis ripetita ankaux e-posxte... Rim: Supre vi povas legi la ricevitajn respondojn al cxiuj 5 demandoj. Mi bedauxras, ke la legantoj de Eventoj, inter ili multaj komitatanoj, landaj kaj lokaj gvidantoj, aktivuloj kaj "ordinaraj" esperantistoj meritas nur tiom da atento. Ni dankas al Mark Fettes, Ulrich Lins, Hans Bakker kaj Michela Lipari pro ilia respondo (vidu en la antauxaj numeroj) La red. ************************************************************************* Misilo ne trafis E-Societon =========================== La 2-an kaj la 3-an de majo Zagrebon trafis 12 misiloj. La ejo en str. Amrusxeva ne estis trafita, kvankam unu falis proksime. Cxiuj membroj de E-Societo "Bude Borjan" fartas bone. S. Sx. ************************************************************************* Konstrui auxtomobilon ===================== En la Moskva Auxtomobilkonstrua Instituto Irina Goncxarova instruas E-on en la fremdlingva katedro. La kursfinintoj (inter ili ankaux la rektoro) februare fondis novan E- klubon, kies inauxguron partoprenis ankaux G. Nanovfszky, ambasadoro de Hungario. Kontaktadreso de la klubo: MASI, "Ruthenia", Esperanto-klubo Avtozavodskaja 16, RUS-1109280 Moskvo, Rusio. laux Ruslanda Esperantisto, aprilo/95 ************************************************************************* Lingvouzo en internaciaj konferencoj ==================================== La Unio de Internaciaj Organizoj (Bruselo) meze de 1993 dissendis pli ol 10.000 enketiloj al internaciaj neregistaraj organizoj. Revenis 2.905 respondoj. Nun gxi aperigis la rezultojn de la enketo. Evidentigxas, ke okaze de internaciaj kunvenoj 52 % uzas unu lingvon por busxa komunikado, 22 % uzas du lingvojn kaj 16,5 % uzas tri lingvojn. Kompare al la enketo el 1985, la unulingveco kreskis je 9,5 %. Plej uzataj estas la angla (90,45 %), franca (44,70 %), germana (20,85 %) kaj hispana (15,25%). el La Merkato, aprilo/95 ************************************************************************* Sukcesa jaro cxe Inter-Kulturo ============================== La jaro 1994 estis malfacila, sed sukcesa por INTER-KULTURO, unu el la malmultaj E-entreprenoj. Laux nova legxo en Slovenio necesis plialtigi la bazan kapitalon de kompanioj kun limigita respondeco al valoro de 20.000 germanaj markoj, kio arangxigxis per malavara helpo de deko da esperantistoj el Italio, Nederlando, Japanio, Svisio, Auxstrio, Slovenio kaj Usono. Kun la Pedagogia Fakultato de la Maribora Universitato ekrealigxis la projekto "Esperanto kiel propedeuxtika rimedo por lerni aliajn fremdlingvojn". Laux la iniciato de INTER-KULTURO la fakultato igxis oficiala prezentanto de tiu projekto al la Slovenia Ministerio por Lernejoj, kiu aprobis cxi jare la monon kaj la eksperimento komencigxis. Du kursoj en 5-aj klasoj jam okazis en Maribor kaj Zagreb kaj okazis la testado de tiuj grupoj kune kun paralelaj neesperantistaj. Okazis la unua testo de grupo en Deutschlandsberg, kiu lernis E-on antaux unu jaro kaj nun ekfunkciis 3 novaj kursoj:en kvaraj klasoj (Zagrebo-Kroatio kaj Radlje-Slovenio) kaj en kvina klaso en Maribor. Do, en la tuta eksperimento partoprenas 6 grupoj en tri landoj kaj gxi dauxros du jarojn: 1994 - 95. INTER-KULTURO organizis sukcesan UEA-arangxon, dedicxitan al la internacia jaro de familioj: sciencan simpozion en Graz, Auxstrio "Internacia familio - cxu utopio aux realajxo?", kion partoprenis 80 personoj el deko da landoj. Estis formulitaj konkludoj kaj rekomendoj al UN, kiuj estis akceptitaj per dankletero de d-ro Sokalski, sekretario de UN por tiu jaro. Krome okazis multaj aliaj aferoj: E-arangxoj, eldono de 7 libroj, elpasxoj en la lokaj amaskomunikiloj. Kontaktadreso por novaj projektoj kaj informpetoj: INTER-KULTURO, Zlatko Tisxljar Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio. Fakso: +386-62-221371 ************************************************************************* Brazilio - kongreso en la tria jarmilo? ======================================= Dum la 30-a Brazilia Kongreso de E-o en Natal, BEL (Brazilia E-Ligo) decidis kandidatigxi por organizi en Brazilio la Universalan Kongreson de Esperanto en la jaro 2001. el KEC-Bulteno, aprilo 1995 ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1986 ==== Krei trafpunkton por artistoj en nia lingvo: kantistoj, aktoroj, poetoj, deklamistoj... Tion lancxas en Upsalo Leif Gunnar Nordenstorm, cxefredaktoro de la junulara revuo de TEJO, Kontakto. La unua Kultura Esperanto-Festivalo kunigos precipe kantistojn: partoprenas ecx Gianfranco Molle, fine de sia lasta turneo en Esperantio, kaj Amplifiki 1, kies kasedo, eldonota de LF- koop, fine de 1986, estas la unua rok-muzika specimeno en nia lingvo. La plej grava junulara gazeto, Kontakto, atingas sian centan numeron. Fondite en 1963, Kontakto atestas la evoluon de la esperanta inteligencio en sia plej juna generacio: ne hazarde gxiaj cxefredaktoroj farigxas ofte tre influaj personecoj en nia parolkomunumo - Hamphrey Tonkin, Stefan Maul, Ulrich Lins, Simo Milojevicx, Giorgio Silfer estis cxefredaktoroj de Kontakto. Kvankam la 80-aj jaroj reduktis la kulturpolitikan valoron de la revuo, pro la parta adapto de gxia enhavo al la bezonoj de eklernantoj, Kontakto konservas relative avangardan rolon en nia gazetaro. ************************************************************************* Michael Jackson, venu cxi tien! =============================== Antaux du tagoj (25.06) mi hazarde rigardis la plej unuan televidan elsendajxon de la nova videoklipo de Michael Jackson en la satelita elsendo de MTV (Muzika TV). Gxi estis nur parto, cxar la tuta ankoraux ne pretas. Mi surbendigis gxin, esperante ke mi povos tuj informi la esperantistaron pri gxi. Vere gxi komencigxas per la bone auxdeblaj vortoj: Diversaj nacioj de la mondo konstruas cxi tiun skulptajxon en la nomo de tutmonda patrineco kaj amo kaj la kuraca forto de muziko. Dum tio oni vidas konstruistojn kiuj fandas metalon, konstruas kvinpintan grandan argxentan/metalan stelon kaj kelkfoje iu krias al ili "Venu cxi tien" aux simile, kiel dum kutima konstruado. La skulptajxon oni vidas poste, gxi estas kelkcentmetra kaj montras M.J. mem. La stelo trovigxas nun sur la brako de la skulptajxo. Espereble ni povus uzi tiun cxi aferon por famigi Esperanton precipe en la rondo de gejunuloj kiu sxatas Michael Jackson aux interesigxas pri li. Diana Soest Germanio, diana@forigu.hsp.zer.de Rim: Peto al niaj legantoj: Kontaktu ankaux vi iun junularan magazinon! La red. ************************************************************************* ILEI //// Juna Amiko igxas pli kara ========================= La abonprezoj por JA certe devas altigxi en 1996; tra tri jaroj la guldena prezo restis sensxangxa, dum niaj kostoj pli ol duobligxis. Ni cerbumas, cxu anonci modestan altigxon (cx. 10 %) kun sensxangxa amplekso, cxu altigi cx. 20 % kaj aldoni 4 pagxojn ekskluzive kun pli simplaj kaj mallongaj eroj specife por komencantoj. Kion vi opinias: cxu 32- aux 36-pagxajn numerojn vi preferos? Gxis julio ni devos decidi kaj anonci la abonprezojn por 1996. Sed ekzistas ankaux bona novajxo. Se vi mendos kaj pagos frue por 1996 (gxis 30.09.95.) vi rajtas pagi laux la tarifo por 1995 (vidu pli detale en JA 94/3). Gxis tiu sama limdato ILEI ofertas 18-monatan abonon (95/3, 95/4 kaj la tuta 1996), por koincidi kun la nova lerneja jaro en la norda hemisfero: simple obligu la jarabonon per 1,5. Stefan McGill pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario ************************************************************************* La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonu iun internacian gazeton jam en la dauxro de la kurso! ************************************************************************* REAGOJ ////// Bonne bone ... ============== Karaj, jen "Reagoletero al la artikoleto 'Bonne bone, sed cxu Berline pli bone?" en Eventoj 2/aprilo 1995". Ni tre gxojus, se vi povas aperigi tiun leteron. Kun granda surprizo ni devis legi kelkajn miskompreneblajn liniojn pri GEJ en EVENTOJ 2/aprilo - 95 sur p. 5. Ni ne scias, kiu skribis tiun suficxe malaltnivelan polemikan artikoleton kontraux GEJ (evidente s-ro aux s-ino -x-, subskribo de tiu artikolo, ecx ne kuragxas malkasxi la devenon de tia literatura talento). Fakto estas, ke 1e) la bonna teamo tre bone laboris ekde 1987 ene de GEJ, sed ke certe ne meritas al gxi sole la gravaj atingajxoj en tiu tempo. 2e) ne ekzistas ajnaj "berlinemuloj, kiuj simple eljxetis la bonnan GEJ-teamon komplete ...", sed la decido por la berlina oficejo estis farita de la demokratia GEJ-jarcxefkunveno. Dauxre aktivas multaj iamaj bonnaj GEJ-teamanoj verve ene de GEJ. 3e) ni bedauxras esprimojn kiel "envio" kaj "fusxprofitiemo", kiuj tute ne veras, sed nur celas kontentigi personajn revengxajn sentojn. GEJ dauxre intense laboras, ne nur kunlaborante kun aliaj Esperanto- Junularoj, ankaux organizante IS-jn, zorgante pri surloka agado kaj finfine pri la granda evento en 1996: IJK en Germanio. Aux cxu tion kapablus asocio, kiu lauxdire "mortis"? Nome de la GEJ- estraro: Marko Lins kaj Ulrich Gortz Rim: La subskribon - x - ni uzas por tiuj materialoj, kie la auxtoro estas konata por ni, sed li ne volas aperigi sian nomon, aux kie gravas la enhavo - ne la informanto. La red. ************************************************************************* LINGVO ////// Figemalafablulinidetacxoj ========================= Mi trovis la vorton de la titolo, figemalafablulinidetacxoj, en la libro "La fenomeno Esperanto" de William Auld. Auld uzis la vorton por montri la eblecon konstrui vortojn pere de kunmetado, sed mi uzas lian vorton por montri ion tute alia: ke ecx pere de logika kaj tute fundamenta agado oni povas malbone uzi la lingvon kaj igi gxin ne helpa, sed malhelpa lingvo! Ne temas pri korekteco, cxar la ekzemplo estas tute korekta, ne temas pri logikeco, cxar la ekzemplo estas tute logika, sed temas pri bona sagxo! Kial komplikigi la aferon? Kial klopodi pravigi komplikecon anstataux plisimpligi la diron? Komplikajxoj ne helpas komunikon, kaj Esperanto (mi pensas) devus esti helpa lingvo. "Estas tuj klare al cxiu esperantisto, ke figemalafablulinidetacxoj estas abomenindaj malgrandaj buboj kaj bubinoj, infanoj de virino ne societema ... !" Jes, TUJ klare ... cxu? Arthur G.Lukas laux "la svisa kanguruo", aprilo-95 ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Kulture ambicia: La Gazeto ========================== Cxu estas Esperanta gazeto, kiu jam estas interesa nur pro la rubriko Vortoj de la redaktoro? Fakte jes; sub la simpla nomo "La Gazeto" aperas jam la dekan jaron en Creue (Francio) gazeto kun apartaj trajtoj, kiuj certe kongruas kun tiuj de multaj esperantistoj: Kulture ambicia, gxi prezentas konstante (ses numeroj jare) kaj alloge (kaj enhave kaj grafike/presoteknike) priartajn, filozofiajn, lingvistikajn, historiajn, primovadajn temojn. Sed ankaux la distra flanko kun satiroj, enigmoj, belaj bildoj, rakontoj, ludoj ktp. estas bone reprezentata. Legantoletera rubriko, recenzoj kaj multaj bonvenaj aktualaj informoj pri Esperantio tamen ligas la pli ol tridekpagxajn kajerojn al la reala vivo. Jen enhavoricxa gazeto, kiu meritas vastan interesigxon flanke de kulturitaj esperantistoj. Rossler Franz-Georg Rim: Provnumeron petu cxe: La Gazeto, F-55210 Creue, Francio ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Intersxangxu:raporton kontraux gazeto! ====================================== Laux niaj eblecoj, ni sendas senpage malnovajn ekzemplerojn de E-revuoj (Auxstria E-Revuo, Dia Regno, El Popola Cxinio, Esperanto Aktuell, Esperantista Vegetarano, Internacia Fervojisto, Koncize, La Espero el Koreio, La Eta Gazeto, La Kancerkliniko, Monato, Voko el Stirio ktp.). Rekompence, ni sxatus ricevi raportojn de auxskulto, pozitivajn aux negativajn, kaj novajxojn de Esperanto-kluboj tutmonde. ORF-Radio Auxstria Internacia, Esperanto-Redakcio A-1136 Vieno, Auxstrio ************************************************************************* Katalune al la auxskultantoj ============================ La 1-an de februaro komencigxis programo pri E-o en radio, apartenanta al la reto de la Liberaj Radioj, Punt 6 Radio, de la kataluna urbo Reus, 100 km-ojn sude de Barcelono. Temas pri 30 minuta programo en la kataluna, en kiu estas 10 minuta E- kurso, kaj en la cetera tempo novajxoj, historiajxoj, organiza kaj muzikaj aferoj. Gxi estas auxskultebla cxiumerkrede inter 20.30 kaj 21.00 en la fvrekvenco 104,6 MHz. Estas tre bonvenaj salutmesagxoj cxe: Centre de Lectura c/Major 15,E-43201 Reus, Katalunio, Hispanio. ************************************************************************* OPINIOJ /////// Mallojala libroservo ==================== Oni petas nin disvastigi la jenan komunikon: En Belgio ekde multaj jaroj ekzistas la libroservo "Sonorilo". Pro plendoj de pluraj el gxiaj klientoj, kaj pro mispasxoj, la "direktorino" de tiu libroservo estis eksigita komence de 1995. Nun tiu persono kreis novan libroservon, kiu jen nomas sin "Kariljono", jen "Karjilono". (Vidu la artikolon en Eventoj 1/majo 95). Sxajne ne cxiuj komprenis la supran mesagxon. Pro tio jen ekzemplo: Tiu "libroservo" nomis sin "peranto de la magazino Monato" sen la scio aux interkonsento de Monato. Kelkaj homoj plenfide pagis kotizon al ili kaj poste auxdis nenion plu... Pro tio ke almenaux du personoj plendis rekte cxe Monato, ni scias pri la fakto, ke ili enkasigas kotizojn kaj neniam plupagas ilin. En klaraj vortoj: ne fidu anoncojn, reklamilojn, k.s. kiuj venas de la adreso "Doornstraat 22, B-2610 Wilrijk, Belgio". Flandra Esperanto-Ligo, eldonanto de Monato inf. el Internet s.c.e. ************************************************************************* KULTURO /////// Ankoraux pri "Incubus" ====================== Mi legis en "Eventoj", 2/09/94, artikoleton pri filmo "Incubus", el la gazeto "Esperanto-USA", kaj vi petis reagojn, cxar vi mem neniam vidis tiun filmon. Mi vidis gxin antaux pli ol 25 jaroj. Mi tute bone memoras pri gxi, cxar gxi okazigis skandaleton en nia loka Lyona rondo. Mi estis jam preskaux 40-jara, sed tamen ankoraux junanima kaj provokema. Profesie mi eldonis spektaklan bultenon. Mi do eksciis baldauxan prezentadon de "Incubus", Esperanto-parolata, en avangarda kinejo. Mi jam sciis, ke Esperanto estis uzata en tiu filmo ne kiel propagandilo por nia lingvo, sed kiel stranga nekonata lingvo tauxga al stranga infera rakonto. Tamen mi pensis, ke gxi povis fari iom da bruo pri E-o. La kinejestro konsentis pri debato, organizota post la lasta prezentado, vespere. Mi ecx dungis onklon mian, profesoro pri angla lingvo, por esti la "kontrauxstaranto". Multaj geesperantistoj cxeestis la prezentadon. Komencigxis la debato. Mia patro, prezidanto de la Lyona E-Societo, estis tre tolerema. Sed kelkaj malnovaj kaj maljunaj s-anoj (cxu mi precizigu: cxefe inoj?) furioze protestis kontraux tia fusxa uzado de nia lingvo, tre malbone prononcita de ne-esperantistaj aktoroj, kaj forlasis la kinejon kun bruego. Tiel finigxis la debato. Marc Levin, Lyon, Francio ************************************************************************* E-kabareto en Parizo ==================== Iniciate de Michel Audibert kaj Vincent Charlot kaj kun konsento kun Jean Thierry, la 31-an de marto malfermigxis E-kabareto en Parizo cxe la restoracieto "Au Rendez-vous des Amis" ("Randevuo de amikoj"): 23 rue Gabrielle, Parizo el KEC-Bulteno, aprilo '95 ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Minimum-vortaro! ================ La vortaro enhavas la plej ofte uzatajn 1237 e-vortojn, listigitaj laux la unuaj 7 grupoj de E-Akademio. Kompilinto: Kurucz Geza. Mendebla kontraux 90 forintoj cxe: E-societo Praktika Linio, Baksa Jozsef pk. 263, H-8901 Zalaegerszeg. Deklamkonkurso En la landa deklamkonkurso, okazinta 07-09.04 en Papa partoprenis pli ol 60 personoj. Gajnintoj: Eszter Horvath kaj Szabolcs Nemeth (6-10 jaruloj), Gyongyi Siffel kaj Veronika Totos (10-14 jaruloj), Peter Fuzesi (mezlernejanoj), Monika Molnar (plenkreskuloj). Gratulojn al cxiu partop- renanto! Kamparani en Hungario Franca paro (40 j., eks-terkulturistoj) kun 3-j. filo sercxas hungariajn familiojn, kiuj povas helpi ilin malkovri la nunan kamparan vivon. Ni volas partopreni la cxiutagan vivon kaj laboron julie kaj auxguste por fari poste raportajxon. Ni jam faris 8-jaran migradon, laborante en kamparo en multaj landoj. Lingvoj: franca, E-to, angla, hispana. Ni povos logxi en propra kamioneto. Kontaktu: Bruno Robineau F-49270 Landemont, Francio, tel.: +40-98-7876 fakso (cxe najbaro): +40-98-7894 Post la 25-a de junio: p.f. 87, H-1675, Budapest. Tel.: 2828885. ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Rete atingeblaj E-gazetoj ========================= La plej rapida kaj malmultekosta maniero sendi informojn al E-gazetoj estas la elektronika posxto. Laux nia datumbazo la sekvaj gazetoj estas tiel atingeblaj: Cirkulero Junulara en Leipzig, Wolfram Diestel, diestel@forigu.rzaix340.rz.uni- leipzig.de - Dia Regno, Philippe Cousson, diaregno@forigu.altern.com - ELNA Update, elna@forigu.netcom.com - Esperanto U.E.A., uea@forigu.wammes.erc.eur.nl kaj uea@forigu.inter.nl.net - Esperanto Aktuell,Dirk Kretschmann, kretschi@forigu.on-Luebeck.de - Esperanto Sub La Suda Kruco,Dr. Donald Broadribb don@forigu.enkidu.dialix.oz.au - Esperanto USA, Donald Harlow, donh@forigu.netcom.com kaj elna@forigu.netcom.com - Esperantolehti, Jukka Pietilainen, tijupie@forigu.uta.fi - Espero Katolika, c.sarandrea@forigu.agora.stm.it - Espero, La Per Aarne Fritzon, fritzonp@forigu.jmk.su.se - Euxropa Esperantisto, Edmund.Grimley-Evans@forigu.cl.cam.ac.uk - EVENTOJ, Szilvasi Laszlo, eventoj@forigu.odin.net - Franca Esperantisto, Herve Gonin, Minitel: 36.12+(1)42786886 - GEJ-gazeto, Ulrich Gortz, gejgazeto@forigu.uni-muenster.de - InterTEMPO, Haramina@forigu.phy.hr - JEN (Junularaj E-Novajxoj Sjoerd Bosga, S.G.Bosga@forigu.ele.tue.nl - Komputila Rondo, Jurgen Wulff, kompro@forigu.kaihh.hanse.de - Koncize, Klaas Dijkstra, Klaas.Dijkstra@forigu.f323.n283.z2.fidonet.org - Kontakto T.E.J.O., uea@forigu.inter.nl.net - Kvinpinto, Jesper Lykke Jacobsen, lykke@forigu.dfi.aau.dk - L' Esperanto, Umberto Broccatelli, U.Brocatelli@forigu.agora.stm.it - Lanterno Azia La, Choe Taesok, keast@forigu.soback.kornet.nm.kr - Monato, Paul Peeraets, F.E.L., 100272.1601@forigu.compuserve.com - Monda Forumo, Mark Fettes, ad695@forigu.freenet.carleton.ca - Moskva gazeto, Elena Sxevcxenko, hela@forigu.junior.msk.su - Movado, ( REU), Andrej Ananjin,aaa@forigu.junior.msk.su - Nia Bulteno, Antonio Martins, b40@forigu.ptearn.bitnet - Norvega Esperantisto, u_draper_d@forigu.kari.uio.no - Novajxoj Tamtamas,Jokohama Esperanto Rondo Venus-P(KDD)DTE: 440881407647 - Novjorka Prismo, Jim Medrano, 71204.52@forigu.compuserve.com - Ondo La, Eldonejo Sezonoj, vak@forigu.ntmk.e-burg.su - Ruslanda Esperantisto, hrgo@forigu.sbank.e-burg.su kaj vak@forigu.ntmk.e-burg.su - Saluton, Howard I. Aronson, hia@forigu.midway.uchicago.edu - Skolta Mondo, La Anna Ritamaki, A.Ritamaki@forigu.sheffield.ac.uk - Spektro, Eldonejo Sezonoj, vak@forigu.ntmk.e-burg.su - svisa kanguruo la, Rolf Ernst, 100271.1000@forigu.compuserve.com - TEJO-Tutmonde, Kalle Kniivila, kallekn@forigu.walli.uwasa.fi - TEMPO, iivaci@forigu.oleh.srce.hr - Translimen, E-Radikala Asocio, e.r.a.@forigu.agora.stm.it - Verda Lumo, Arnold Langberg, 73554.1235@forigu.compuserve.com - VERD-ire, Claude Rouget, verdire@forigu.bbb.no Se iu mankas el la supra listo, aux okazis sxangxoj, bv. informi nin! Ni memorigas, ke ankaux nia redakcio estas ret-posxte atingebla. Por utiligi la rapid-eblecon, ni legas nian "posxtkeston" cxiutage. La red. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// "Professional Consulting", produktanto de la E-programo Cxapelilo translokigxis. Notu la novajn datumojn: Professional Consulting, s-ro PEJNO Simono, Adolf Moller Str. 4, D-61250 Usingen, Germanio. Telefono kaj fakso:: +49-6081-3955, Rete: 100103.24@forigu.compuserve.com *** Mi volus scii, kiel oni uzas abakon. Mi volus acxeti por mi propran, sed mi ne povas trovi en Finnlando. (Veran japanan aux cxinan abakon, ne la rusan!) Se vi povus helpi, bv. skribi. Mia retadreso: jkorva@forigu.paju.oulu.fi. *** La berlina GEJ-oficejo estas retposxte atingebla per neffets@forigu.cs.tu- berlin.de *** Mi sercxas kunvojagxontojn el Berlino al la IJK. Kontaktu: (Steffen Pietsch) neffets@forigu.cs.tu-berlin.de *** Kiu povus sendi al mi fotokopion de artikolo en "Hungara Vivo" (okdekaj jaroj) pri J. A. Komenski? Kiu povas certigi, ke L. Zamenhof uzis teorion de Komenski? Andrzej Szczudlo, ul. Konopnickiej 53, PL-67-400 Wschova, Polio. Tel. +48-65-401991 *** Pro la kontrauxfajraj laboroj en la imperiestra kastelo Hofburg en Vieno la Internacia Esperanto-Muzeo estos fermita gxis julio 1995. La biblioteka parto tamen funkcias. *** Mi petas "Sandor Nagy, k.a." verkinto de "Malferma letero pri malfermiteco" kontakti nin: Eventoj, pk 87, 1675 Bp, tel: 2828885 *** Nova adreso de la revuo Le Travailleur Esperantiste: c/o Gerard Requigny, 33 rue de Lorraine, F-93200 Saint-Denis, Francio. *** Mi estas malnova kolektanto, kaj nun verkas studon pri vizitkartoj (historio, gxenerala kaj nacia trajtoj ktp.), sed la materialo pri E- lingvaj kartoj estas negranda. Cxu vi povus helpi, sendante vian karton? Denes Botta, Dorottya u. 9, H-1051 Budapest, Hungario. *** En Cxinio fondigxis la Paco-kompanio por internaciafera konsilado en Anhui: P.O.Box 2, CN-230001 Hefei, Cxinio. Direktoro: Lin Bo. Tel. kaj fakso: +86-551-4484606 kaj -2610570. La entrepreno okupigxas pri konsilado por investantoj en Cxinio, sercxado de kunlaborantoj, kultura intersxangxo, turismo, importo kaj eksporto. Gxi eldonas la gazeton "Cxina merkato". ************************************************************************* Redaktoraj mesagxoj =================== Ofte okazas, ke en la alvenintaj leteroj oni faras demandojn, kies respondoj eble povas esti interesaj ne nur por la adresito, sed ankaux por aliaj. Do ni enkondkas novan (neregulan) rubrikon. Bv. sekvi gxin, cxar eble anstataux letero ni respondas ankaux al via letero cxi-tie. La red. A. Schubert, Germanio: Ni ne havas grandan stokon el tiu posxtkarto kun multaj E-vortoj. Adreso de produktinto: Eldonejo Ernesti, Talwiesenstr. 150, CH-8055 Zurich, Svisio. J. Zielonka, Polio: La karaktro-arangxo de via programo WP-6/Win ne estas korekta. Gxi uzas siajn proprajn cxapelitajn literojn anstataux la kunsenditaj. Mi proponas kontakti fakulon por algxustigo (menuo klav- arangxo - mapo). A. Peraj, Albanio: La adreso de Esperantolehti en la adresaro estas gxusta - laux nia scio. Dankon pro la ofertita helpo. Csaba Kovacs: "...Kien malaperis la heredajxo de Kalocsay..?" - Vi miskomprenis la artikolon (Vivhistorioj, 2/apr). La Amika Societo de Kolomano Kalocsay regule kolektas kaj prizorgas cxiujn koncernajn materialojn. Ilia adreso: Ada Csiszar, Zsigmond ter 1/B, H-1023 Budapest. ************************************************************************* Cxapelilo 1.0 ============= Komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto sur IBM-kongruaj komputiloj ekde Vindozo 3.0. Helpsistemo kaj manipulado pure en Esperanto. Ankaux por novuloj facilege majstrebla. Esperantaj kaj nacilingvaj signoj sur ekrano kaj printilo. Skaleblaj tiparoj por cxiuj aplikoj. Cxiuj necesaj funkcioj por alloge arangxi vian tekston. Literumadkontrolilo baze de redakteblaj vortaroj kun pli ol 120.000 vortoj. Disadresada funkcio. Importo kaj eksporto per diversaj formatoj por intersxangxo. Grafikajxoj integreblaj. Enkonduka prezo nur 200 germ. markoj plus ekspedo. Tuj mendu! Esperanto parolata! Telefono kaj faksilo: +49-6081-3955, reto: 100103.24@forigu.compuserve.com Professional Consulting, s-ro PEJNO Simono, A. Moller Str. 4, D-61250 Usingen ************************************************************************* Cxu vi volas gxojigi viajn amikojn? =================================== Kaptu la okazon, kaj utiligu la senpagan bondezir-koncertan servon por saluti viajn diverslandajn geamikojn aux ecx samklubanojn! Jxus aperis nova muzik-mendilo. Skribu, kiom da pecoj ni sendu al via adreso. Pola Radio, E-redakcio, pk. 46, PL-00977 Warszawa. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor