Eventoj n-ro 078, 2/majo - '95, retposxta versio ************************************************* ENHAVO ////// Titolpagxe: - Ne atendu Pasportan Servon! - FAME sercxas kandidatojn por E-kulturpremio - Kulturon oni flegu - Ricevu MAZI-on en Tampere - Cxapelilo Organizaj demandoj: - Raporto pri la agado de IKEF en 1994 Faka aplikado: - Esperantotur-oj: kiu estas kiu? - Fervoja jubileo - Terminologoj sercxataj - For la pionira erao! - Lingvistoj pri planlingvoj Arangxoj: - 80-a UK, Tampere - Aktivula Trejnseminario - IJK en Rusio: Junularo ne nur dancas! - 19-a BARo - Somera labortendaro en Italio! - Kalendaro : junio '95 Movado: - Kion mi faris, kiel UEA-estrarano? - Albana E-Junularo aktivas - Nova Asteriks proksimigxas! - Nia vocxo cxe Euxropa Unio - ITAR-TASS pri Esperanto - La "Jarlibro" survojas - Plivigligxo en Kroatio - 25 jaroj... 1985 - Telefakse atingeblaj E-redakcioj ILEI: - Internaciaj ekzamenoj '94 Opinioj: - Ne uzu la vorton: "Radikala" Konkurso: - INTERNACIA KONKURSO Esperanto en radio: - Novaj vocxoj en la Viena elsendo Libroj: - Ni mencias Hungara angulo: Korespondi deziras: Movada humuro: Anoncetoj: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Ne atendu Pasportan Servon! =========================== Pro ekonomikaj kialoj (kaj pro manko de homaj fortoj) TEJO decidis eldoni la Pasportan Servon en cxiu dua jaro. Post unujara pauxzo gxia apero estis promesita al decembro 1994, sed gxi aperis nek en IS (granda internacia junulara novjara renkonto), nek post tiam. Dum la jxus pasinta budapesxta TEJO/KER-seminario prez. de TEJO informis, ke la manuskripto gxis nun ne estas transdonita al presejo, gxi kusxas cxe la respondeculo Rob Keetlaer en Nederlando, do ne estas atendebla gxia baldauxa apero. - x - Rim: Pasporta Servo laux mia opinio ne estas interna afero de TEJO, gxi estas strategia nodo de nia Esperantio. Kiel tio povas okazi, ke homoj ricevas plurcent guldenajn honorariojn pro la kompilado, tamen fine de majo (post du jaroj) gxi ne estas en la manoj de uzantoj? Plejmulto de vojagxoj okazas somere, do oni volas havi la liston jam frue printempe por ke gxi povu plenumi sian destinon. Se TEJO mem ne kapablas eldoni PS, eble estus utile pensi pri sxangxo de la eldonformo. Cxu ne eblas transdoni la rajton de PS-eldono al iu E-entrepreno aux al iu privatulo? Tio finance kostus al TEJO ne pli ol la nuna solvo, kaj TEJO ne perdus sian prestigxon... La red. ************************************************************************* FAME sercxas kandidatojn por E-kulturpremio =========================================== FAME-fondajxo por stimulado de internaciaj kompreniloj distingas personojn kaj instituciojn per sia prestigxa Esperanto-Kulturpremio de 10.000 germanaj markoj, plej alta premiosumo en Esperantujo. Proponi kandidatojn por tiu cxi premio rajtas cxiu ajn, ankaux memproponoj eblas. Kun la propono sendu argumentojn kaj eventuale dokumentojn, kiuj povas pruvi ke la kandidato meritas atribuon de la premio laux la koncernaj kriterioj. Laux la statuto povas ricevi gxin personoj, organizajxoj kaj institucioj, kiuj - dum konsiderinde longa tempo - gajnis meritojn pro stimulado de internaciaj kompreniloj - en la kadro de la statutaj celoj de FAME-fondajxo - per kreado, verkado, utiligo aux disvastigo de kulturaj verkoj. La premion FAME kreis kunlabore kun la germana urbo Aalen, kie trovigxas la Germana Esperanto-Biblioteko. La transdono okazas dum solena matineo en Aalen. FAME estonte en tiu urbo havos ankaux juran sidejon. La fondajxo ne nur atribuas kultur-premion, sed subtenas projektojn konformajn al la statutaj celoj; en la unuaj kvin jaroj de sia ekzisto FAME tiel subtenis jam pli ol 50 projektojn en 20 landoj per entute pli ol 80.000 markoj. La fondajxo por tiuj celoj petas donacojn. Se vi donas minimume 1000 markojn, vi farigxas kunfondinto kun vocxdonrajto. Kandidat-proponojn direktu al la prezidanto de FAME: Stefan Maul Pferseer str. 15, D-86150 Augsburg, Germanio. ************************************************************************* Kulturon oni flegu ================== Kulturo ne iras per si mem, kiel la vento aux la pluvo! Kulturo naskigxas, disvolvigxas, subigxas al diversaj peripetioj, vivas pli malpli longe, renaskigxas en novaj kulturoj aux senrevene formortas. Kulturo esprimas sin per difinita lingvo, gxi vivigas lingvon, portas ties nomon kaj estas karakterizita de gxi, sed gxi ne identas al sia instrumento, la lingvo. Cxu estas kulturaj lingvoj aux ne kulturaj lingvoj? Fakte la demando ne havas sencon! Homoj kulturas sin en difinita lingvo: ili nutras tiun lingvon per kulturo. Se neniu kulturis sin en difinita lingvo, tiu estos dirita senkultura. Sed se aperas genio en ecx la plej obskura lingveto en gxangalo de la plej fora kontinento, tiam ekaperos kulturo kaj kultura lingvo. Sed lingvo mem iel estas neuxtrala. Gxi estas per si mem kompren-kodo, interkomunika kodo, cxiam preta redoni la informojn, kiujn oni konfidas al gxi: ekzemple, la plej balbutaj kaj ludaj vortoj de infano, aux la plej abstraktaj teoremoj de sciencisto, aux ankaux la plej lindaj am-poemoj de juna viro al sia amatino aux la plej lirika kaj majesta kanto de filozofo, omagxanta al Damo-naturo. Gxi povas esti tio kaj ja multo alia. Gxin limas nur la inventemo de la homo: Dio scias, kiel multfaceta gxi estas! Homaj socioj estas pli aux malpli kulturaj. Iliaj lingvoj sekvas. Se jam estas kelkaj kultur-homoj, ili altiras aliajn; sed tiuj povas siavice esti altiritaj de pli potencaj kultur-socioj. Akvo iras al muelejo; mono altiras monon, kaj tio veras por cxio, ne nur por la sonanta kaj "kling- klanganta" metalo. Esperantistoj iafoje disputas pri kulturo aux defendas la kulturon de lingvo tiu aux alia: la gepatra aux jxus lernita... Sed plej unue ili defendu la kulturon, kiun ili mem produktas en nia internacia lingvo. Se ili sentas sin kapablaj, ili antaux cxio ne forgesu mem produkti kaj apreci cxion valoran. Iu redaktoro de gazeto kutimas skribi: se vi deziras legi pri io, verku artikolon! Li per tio tauxge instigas al agado. Helpu vin mem, la cxielo vin helpos! Kio estas vera pri la legado kaj pri la verkado, ja veras ankaux por cxio kultura! D-ro Andre Albault el La Letero de l' Akademio, marto/95 ************************************************************************* Ricevu MAZI-on en Tampere ========================= Ekde sabato 22-07-1995 gxis 28-07-1995 funkcios en la kongresejo "MAZI- stando". Tie oni povas ricevi la kompleton, dirante la pagnumeron kaj montrante sian kongreskarton. Kompleto konsistas el skatolo, kiu enhavos: 2 videokasedojn po 90 minutoj, instru-libron kaj sonkasedon kun la dialogoj de la filmo. Tiuj, kiuj NE antauxmendis, povos acxeti la MAZI-kompleton cxe la UEA- libroservo en la kongresejo. Mila v. d. Horst-Kolinska Internacia E-Instituto ************************************************************************* Cxapelilo ========= "Cxapelilo" estas profesinivela, subvindoza teksto-redakta programo por esperantistoj. (Interesigxantoj kontaktu la produktiston: Pejno Simono, Am Fullgarten 4, D-61250 Usingen, Germanio.) La komencon de la prezento vidu en la antauxa numero. Manipulado ---------- Estas nepre menciinda la facila manipulebleco de Cxapelilo. La programo konstruigxis laux la plej modernaj operaciadaj konceptoj. Gxi funkcias surbaze de Vindozo sur IBM-kongrua komputilo kaj estas regebla - kaj per klavoj kaj per muso. Estas kvar paralelaj vojoj atingi unu menueron: menuklavade, menumusade, per fulmoklavo kaj per ikono. Fone de cxiu menuero de Cxapelilo trovigxas detalaj konsiloj el tre ampleksa Esperantlingva helpsistemo. Tiu reagas kuntekst-senteme kaj estas organizita laux la tiel nomata hiperteksta skemo. La helpo-sistemo estas didaktike bone arangxita kaj servas samtempe kiel lernolibro por Cxapelilo. Oni povas legi gxin ekrane pagxon post pagxo kiel libron. Cxar cxe Cxapelilo temas pri profesia komerca produkto, oni evidente zorgis lingvajxe - nek fusxi, nek kaprici. Cxio tekstas en flua kaj bone komprenebla Esperanto. Tiu kaj tiu ne evitebla fakvorto estas lauxeble unuavide ekkonebla - ankaux por ne-anglo. Cxiu vorto, havante en la komputila medio specialan signifon, estas difinita kaj per sola mus-klako esplorebla. Tio signifas, ke la help-sistemo de Cxapelilo entenas interalie fakvortaron pri komputilado kaj teksto-prilaborado. Plurlingveco ------------ La lingvon de la menuaro oni povas komuti inter la lingvoj Esperanto, angla kaj germana. En la dokumenta teksto mem oni povas memkompreneble uzi iun ajn lingvon, por kiu oni posedas tauxgan tiparon. Cxiuj bazaj funkcioj, kiuj bezonigxas por enigi, alloge arangxi kaj printi tekston, inklude de grafikajxoj, estas provizitaj. La entajpo de la Esperantaj cxapeletajxoj estas tre facila. Gxi efektivigxas helpe de la rega klavo lige al c, g, h, j, s kaj u, kune kun la dezirata uskleco. Uzi Esperantan karakrtraron ene de tekstoprilaborilo sur ne-Esperanta Vindoza platformo estas teknike ne tiom facila afero, kiom oni eble supozas tion. Fakte Vindozo estas nur en tre limigata senco entute multlingva. Oni povas efektive nur acxeti diversajn Vindozajn versiojn tauxgigitajn por grupo da nacilingvoj. La grupoj signare malmulte rilatas reciproke kaj Esperanto trovigxus, se tia versio entute ekzistus, apud la Turka. Tiu lingva neflekseblo de Vindozo estis iu el la precipaj problemoj, kiujn la programista skipo devis solvi. Karaktraroj ----------- Menciinda estas la abundo da skaleblaj TTF tiparoj, pri kiuj Cxapelilo disponas. Skribdate temis pri "Svisujo" (kvar varioj), "Sudo" (kvar varioj), "Tempo" (kvar varioj), "Metroo" (kvar varioj) plus la specialaj tiparoj "Teatro", "Aladino", "Peniko", "Akrido", "Kolcxeno", "Kvadrato", "Tajpilo", "Inkujo", "Festo", "Vento", "Titolo" kaj vere mistifike auxtentaspekta manskribeca "Foiro". (Ndlr: Tiuj karaktraroj ne estas la samaj, kiel tiuj ellaboritaj kaj dissendataj de nia redakcio.) La funkcioj ne speciale Esperantaj kaj komunaj al cxiuj tekstprilaboriloj rangas laux takso de iliaj nombro kaj potenco inter tiuj de la Vindoza utilajxo Write kaj iu pinta produkto sur tiu kampo. En la debuta versio Cxapelilo 1.0 jam trovigxas disadresado (ege grava por kluboj), literumad-kontrolado, ensxovo de bitajxaj grafikajxoj, kapoj kaj piedoj kaj memkompreneble la kutimaj bazaj funkcioj kiel sercxo kaj anstatauxigo, diversmaniera rektigo kaj diversspecaj tabelilajxoj. Cxio, kio aperas sur la ekrano, aperas ekzakte samfasone sur la papero de la printilo. Literumadkontrolilo ------------------- Subtene al verkema "Cxapelisto" dejxoras tre ampleksa literumadkontrolilo, kiu ne ecx per umeto malsuperas la plej pintan produkton por iu vaste uzata nacia lingvo. Kontrauxe, la Esperanta kontrolilo de Cxapelilo posedas konsiderindan inteligenton kaj konas la bazajn finajxojn de Esperanto. Per cxirkaux 120.000 registrajxoj la liverata vortaro kapablas efektive kontroli nombron inter 250.000 kaj 500.000 da normalaj Esperantaj vortoj. Cxapelilo povas sam-tempe konsulti plurajn vortarojn. Tiujn la uzanto povas mem redakti, sxangxante kaj kompletigante ilin lauxplacxe. Por la intersxangxo de tekstoj kun aliaj Esperantistoj oni provizis importajn kaj eksportajn funkciojn por cxiuj popularaj komputilretaj formatoj, por la oficiala internacia ISO-normo LATIN-3 kaj por la dokumenta intersxangxformato RTF. Ene de Cxapelila dokumento oni povas memkompreneble ankaux uzi iun nacian lingvon de la respektiva Vindoza medio. Oni simple elektu alian ne-Esperantan tiparon (kaaktraron). La liverataj Esperantaj tiparoj fakte subtenas aldone al Esperanto mem cxiujn lingvojn de LATIN-1 (angla, germana, franca, itala, hispana, portugala ktp) sed sen la skandinavaj lingvoj kaj la antikva angla. Risko ----- La liveranto konscias, ke li entreprenas konsiderindan riskon, lancxante programaran produkton en tiom malgrandnombre popoligxinta lando kiel Esperantujo. Nur la sukceso de la vidbenda kurso "Mazi" instigis lin fari tian pasxon. Se la afero sukcesos - kaj baze de la unuaj ankoraux antauxlancxaj reagoj oni povis esperi tion - Professional Consulting plu disvolvos Cxapelilon. Interalie la produkto ricevos ligilon al datumbankoj laux la normo ODBC kaj plion da prilaboradaj funkcioj. La firmao havas ankaux alian atutan ideon en la maniko, aferon, je kiu Esperantujo vere soifegas. Sed jen ero el tute alia rakonto. Plej unue Cxapelilo devos per la unuaj 1000 vendoj financi siajn proprajn evoluigkostojn. Nur poste oni konsideros la lancxon de plia produkto. Nun estas la vico de esperantistoj montri, ke ili estas pretaj acxeti veran profesiajxon por sia sxatokupo. La tagoj de tiuj mallertmane dekoracxitaj skribmasxinajxoj nun finege apartenu al la pasinteco - movadhistorie enrubrikendaj en la antaux-Cxapelila epoko. - x - ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Raporto pri la agado de IKEF en 1994 ==================================== IKEF igxis "Aligxinta faka asocio de UEA" ----------------------------------------- Dum la 79-a Universala Kongreso de UEA, la 29-an de julio 1994, la Komitato de UEA akceptis IKEF kiel "Aligxinta faka asocio de UEA". Per tio ni i.a. rajtas delegi propran anon en la Komitaton, la superan organon de UEA. La estraro nomumis nian membron d-ro Gianfranco Polerani el Milano, Italio, komitatano. Tiu plej alta statuso de nia fakgrupo rilate al UEA postulas de ni trioblan kotizon al UEA. Membraro restas sur sama nivelo ------------------------------- Post la unuafoja falo de la nombro de membroj dum antauxa jaro de 114 al 110, en la raporta jaro 1994 gxi denove rekresketis al 115. Do oni povus diri, ke dum la lastaj tri jaroj preskaux ne estis vario. Aliflanke ni iom dolorete konstatas, ke ni sentas mankon de neta kresko, cxar novaj aligxoj estas kompensitaj per eksigxoj de gxisnunaj membroj. Estraranoj Braun kaj Picasso reelektitaj ---------------------------------------- En 1994 ne okazis oficiala Gxenerala Kunveno. Por tia kazo preskribas nia statuto la procedon pri aprobo de la jaraj raportoj kaj elekto de estraranoj. Neniu membro skribe sin anoncis kontraux la raportoj. Tial la raportoj 1993 pri agado kaj financo estis aprobitaj. La gxisnunaj estraranoj s-ro Braun kaj d-ro Picasso skribe estas unuanime elektitaj kiel estraranoj por du jaroj, do gxis julio 1996. La Merkato regule aperis ------------------------ Dum 1994 nia komunikilo La Merkato regule kaj akurate aperis kvarfoje. Terminara Sekcio kun problemoj ------------------------------ La Terminara Sekcio sub kunordigado de s-ro Hans Wiersch okupigxis dum la jaro 1994 pri la esperantigo de la oficiala vortaro de la komisiono de EU "Glossaire du monde du travail et du mouvement syndical". Ni nomas gxin "Sindikata Terminaro". Pro manko kaj malsano de kunlaborantoj kaj pro divergxo de opinioj pri pluraj terminoj inter la kunlaborantoj, bedauxrinde la Sindikata Terminaro ne povis esti finfarata. Verka agado plifortigxis ------------------------ Gxojige ni povas denove konstati dum la jaro 1994 kreskon de la verka agado fare de niaj membroj. La "Ekonomia Bulteno pri Usono" de nia membro d-ro Goldman, Usono lauxdinde ankaux cxi-jare regule aperis. Gxian abonon ni varme rekomendas. En Monato, esperantlingva internacia magazino sendependa pri politiko, ekonomio kaj kulturo, du IKEF-membroj estas respondeca redaktoro pri iu fako: Roland Rotsaert kaj Yamasaki Seiko. S-ro Paul Peeraerts estas cxefa kunordiganto de la revuo. Tial ne estas mirige, ke regule kaj multnombre aperis artikoloj pri ekonomiaj temoj. Cxe tio distingigxis krom la supre nomitaj redaktoroj jenaj IKEF-membroj: s-ro Franz Jozef Braun, s-ro Koffi Gbeglo, s-ro Gilbert Ledon, s-ro Zandandu Ntomono Zola, s-ro Johan Pachter kaj s-ro Edward Symoens. Do, la rubriko "ekonomio" en cxiuj 12 numeroj de la jaro 1994 estis kontentige plenumita. Cxe tiu okazo ni denove atentigas niajn membrojn pri la fakto, ke Monato estas la cxefa podio por nia verka agado, kaj ni rekomendas al ili la abonon de Monato. S-ro Yamasaki ankaux kunlaboris al la "Manlibro pri politiko" de s-ro Stefan Maul pri i.a. nombro da ekonomiaj kaj ekonomikaj terminoj. Instruado kaj informado kreskis ------------------------------- Niaj estraranoj d-ro Picasso, fakulo pri merkatiko kaj informado, denove gvidis seminarion cxe la "Kvinpetalo" en Bouresse, Francio, kun la temo/celo, kiel formi homojn, kiuj deziras farigxi informistoj pri Esperanto. Similan seminarion pri "Kiel rilati kun la gazetaro" li gvidos 16-21 de auxgusto 1995. Cxe la kongreso de BAVELO (Baden-Virtembergga Esperanto-Ligo) en Konstanz (suda Germanio) de la 30-a de septembro gxis la 3-a de oktobro 1994 kun la titolo "Esperanto Nutzen" (uzi/utiligi Esperanton) aktive per prelegoj partoprenis niaj membroj d-ro Bormann, s-ro Braun, d-ro Picasso kaj s-ro Rotsaert. Dum la Hispana Kongreso de Esperanto 1994 en Malago, kies temo estis "disvastigo de Esperanto per informado kaj instruado", nia membro s-ro Andres Martin Gonzales prezentis IKEF kaj gxiajn celojn. Al la rubriko instruado ni ankaux almenaux parte envicigas la 4-a IAKSTE (Internacia Akademia Konferenco de Scienco kaj Tekniko en Esperanto), okazinta de la 10-a gxis la 17-a de julio 1994 en Pekino. Gxi estis kunpreparata de nia membro prof. Shen Chengru; partoprenis kelkaj aliaj membroj. Dum la 79-a Universala Kongreso de UEA en Seulo, Koreio, okazis la 28-an de julio 1994 informkunveno pri la agadoj kaj celoj de IKEF. Cxeestis 25 interesatoj. La informkunvenon prezidis nia membro s-ro T. S. Lee el Hongkongo. Dum la Euxropa E-Festivalo la 13-an de julio en Szazhalombatta, Hungario, d-ro Istvan Gether faris prelegon, titolitan "Movada komerco - komerca movado". Praktikaj agadoj ---------------- En Monato denove aperis reklamanoncoj de auxstra kaj germana firmaoj, peritaj de s-ro Braun. Ni opinias, ke la perado de tiaj anoncoj al Monato kaj aliaj esperantlingvaj magazinoj estas unu el la plej efikaj agadoj. Bedauxrinde la tutmonda informservo monda merkato de nia membro s-ro Alfred Schubert cxesis sian aperon. Tial la alvenintajn anoncojn ni povis nur aperigi en nia komunikilo La Merkato, per kio ili atingis ne tian grandan adresataron kiel per "monda merkato". Tamen estas grava agado kaj celo laux nia statuto, senkoste aperigi tiajn petojn/proponojn el diversaj landoj de la "tria mondo" por komerco inter esperantistoj surbaze de nia lingvo. La "identecsxildaron" (registro de IKEF-membroj kun specifaj informoj) prizorgis kaj gxisdatigis nia estrarano s-ro Rotsaert. S-ro Gilbert kune kun sia Cxambro pri Komerco kaj Industrio de Bar Le Duc (Meuse, Francio) publikigis kvinlingvan brosxuron (en la franca, german, angla, nederlanda, Espeanto) kun la titolo "Bienvenue en Meuse - guide de conversation entre les commercants et les touristes etrangers" (Bonvenon en moza regiono - gvidlibro por konversacio inter komercistoj kaj fremdlandaj turistoj). La 21-an kaj la 22-an de julio 1994 okazis kunveno de IKEF-membroj en Shenchen, Cxinio, kiun estis organizinta s-ro Lee Teck Shiu, Hongkongo, Du Shou He, Shenzhen, kaj nia cxina peranto Wang Tianyi. Partoprenis ankaux ne-membroj, interesataj pri komerco inter Cxinio kaj kaj Euxropo. Cxe tio oni vizitis du fabrikojn en la regiono. Ankaux la amuza parto de la kunveno kontentigis la cxeestintojn. Niaj entreprenistaj membroj el Cxinio kaj Hongkongo, s-ino Li Renzhi Eruda kaj s-ro Lee Teck Shiu denove faris vojagxon al Germanio kaj Belgio. En Germanio ili vizitis i.a. estraranon s-ron Konig kaj sian komercan partneron s-ron Braun cxe firmao Bosch, kun kiu s-ro Lee faras dauxran komercadon, kaj en Belgio i.a. s-inon Flory Witdoeckt, kiu diversmaniere komercas kun Cxinio. Post analizado de diversaj eblecoj en komerco por E-organizajxoj kaj esperantistoj, vidante sxancon en multnivela merkatado, d-ro Istvan Gether komencis kunlabori kun esperantistoj en Hungario. Post pozitiva reago li laboris ankaux en Polio, tiel ke ne nur la individuoj, sed ankaux la E-organizajxoj partoprenas en la laboro kun siaj membroj. En Hungario li havas kunlaborantojn en 10 departementoj de la lando; la reto okupigxas pri varoj. Agadprogramo 94/95 ellaborita kaj prezentita de la estraro ---------------------------------------------------------- En la Merkato n-ro 45 de julio 1994 la estraro prezentis sian jxus ellaboritan "agadprogramon 94/95" al la membraro. Temas pri kolektajxo de celtrafaj agadoj, kiujn la estraro surbaze de okjara sperto rigardis realigindaj fare de nia membroj. La estraro opinias, ke la membroj devus plifortigi sian aktivecon por antauxenigi nian aferon en la 10-a jaro de ekzistado de IKEF. Resumo ------ La jaro 1994 ne estis tiom sukcesa kiel komence supozite. Kompare al la antauxa jaro, kelkaj agadoj plifortigxis, kelkaj malplifortigxis aux ecx elfalis, do, averagxe samnivele. Elstara evento de la jaro estis la akcepto de IKEF kiel "aligxinta faka asocio de UEA". La lauxdon, kiun UEA tiukadre aljugxis al ni, sxajnas iom antauxdonita lauxro, sur kiu ni nepre ne ripozu. Bona okazo por fine meriti tiun lauxron estas la 10-jara ekzistado de nia fakgrupo, kiun ni festas en la kuranta jaro 1995. La kampo de nia profesio, komerco, ekonomio kaj ekonomiko, estas tiom vastaj, ke por cxiu de ni, per inteligenta, diligenta kaj persista kultivado ekestos sukcesoj. Ni ne rezignaciu pri la malgrandeco de tiuj sukcesoj kompare al la giganteco de la taskoj. Vi ja scias, se oni volas mangxi elefanton, tiam oni ne povas gxin engluti per unu fojo, sed nur trancxajxete. Franz Josef Braun el La Merkato, aprilo 95 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Esperantotur-oj: kiu estas kiu? =============================== En la 1973 jaro dum la 58-a UK en Beogrado "Monda Turismo" fondis sian Turisman Servon, kiu ekde la komenco havis sidejon en Bydgoszcz, Polio. Fine de la sepdekaj jaroj Andrzej Grzebovski - la prezidanto de "Monda Turismo" - proponis por la Turisma Servo la nomon "Esperantotur" kaj la emblemon, suficxe jam konatan en la movado. En la 1981-a jaro la saman nomon "Esperantotur" akceptis ankaux la Buroo de Esperanto-Turismo, fondita de Pola Esperanto-Asocio, kiu sekve en la jubilea jaro 1987 ricevis en Polio sxtatan licencon por en- kaj eksterlanda turismo. En 1988 funkciis jam, krom la direkcio de "Esperantotur" en Bydgoszcz, pli ol dek filioj de "Esperantotur" en Polio, kaj la saman nomon komencis uzi vojagxoficejoj i.a. en Belgio, Britio, Italio, Svisio, Kolombio, Cxinio, Vietnamio kaj la tiama Sovetunio - do entute pli ol dudek vojagxoficejoj uzis la nomon "Esperantotur". Post la 1990-a jaro la ekonomiaj transformigxoj en centra kaj orienta Euxropo kauxzis, ke pluraj "Esperantotur"-oficejoj likvidigxis. Fine de 1993 la Cxefa Estraro de PEA en Varsovio vendis la Esperantohotelon en Bydgoszcz al privatulo. La nova posedanto - ne esperantisto - volis ecx pagi cx. 1000 USD por ricevi la polan, sxtatan patenton por ekskluziva uzo de la nomo kaj emblemo de "Esperantotur". Kompreneble - nek Esperanto, nek turismo estas acxetebla. Kaj la nomon, kaj la emblemon "Esperantotur" rajtas uzadi cxiu vojagxagentejo, kiu vere utiligas Esperanton en turismo. Nur en Polio, krom "Esperantotur - Turisma Servo de Monda Turismo", funkcias kvin aliaj - privataj - vojagxoficejoj kun la nomo "Esperantotur": en Byalistok, Bydgoszcz, Lodz, Plock kaj Varsovio. En Bydgoszcz, kie nun funkcias du "Esperantotur"-oficejoj, iliaj adresoj kaj telefonnumeroj estas ofte miksataj. Tiel okazis ekz-e en la kalendaro de Esperanto-arangxoj en "Heroldo de Esperanto" n-ro 5-6/95. Do bonvolu noti, ke "Esperantotur" - Turisma Servo de "MT" (str. M. Sklodovskiej- Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz) havas la telefonon +48-52-415744, fakson +48-52-460082. La numeroj 415165 (telefono) kaj 415115 (fakso) apartenas al la privata "Esperantotur" kaj la hotelo "Esperanto". La 20-ajn Esperantajn Tagojn en Bydgoszcz (28.04-03.05), 5-an Internacian Esperanto-Kongreson (08-15 julio), la 21-an Internacian Foiron de E- Turismo (23-30 septembro) kaj Internacian Studumon pri Turismo kaj Kulturo (septembro 1995 - majo 1996) organizas "Esperantotur" - Turisma Servo de "Monda Turismo", kiu sole liveras la informojn kaj akceptas aligxojn. Esperantotur, MT Atentigo: Pri la libera uzado de la varnomo Esperantotur bonvolu atenti, ke laux juristoj la supraj asertoj ne koincidas kun la jura realo. La red. ************************************************************************* Fervoja jubileo =============== Antaux 70 jaroj en Zagreb estis fondita la unua Fervojista Esperanto- Societo en tiu parto de Euxropo. Tiu zagreba societo aktivis nur kelkajn jarojn, sed estis restarigita antaux 41 jaro. Okaze de la jubileo, pri la iamaj eventoj rememoris la gasto de la societo, s-ro Joachim Giessner, honora prezidanto de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio (IFEF). Resumante gxisnunan aktivecon oni substrekis la plej gravajn pintojn en la vivo de la faka asocio. Marica Brleticx Kroatio ************************************************************************* Terminologoj sercxataj ====================== Kun granda bedauxro ni devas avizi al nia membraro, ke s-ro Hans Wiersch denove kaj definitive demisiis de sia posteno kiel kunordiganto de la Terminara Sekcio pro opiniaj divergxecoj lingvistikaj. Ni alvokas al partopreno en la terminara laboro. Kiu sxatas lingvistikon kaj havas talenton pri vortokreado en ekonomika, komerca tereno anoncu sin al la prezidanto de IKEF: Franz J. Braun Hornisgrindestr. 8. D-77815 Buhl, Germanio el La Merkato, aprilo/95. ************************************************************************* For la pionira erao! ==================== Atente mi legis la alvokon de prof. d-ro Salga pri la malpermeso de E- kurso cxe la Universitato en Debrecen, Hungario. Kompreneble, mi reagis, sedfrance. Tamen, mi devas konfesi, ke laux mi, tiu d-ro I. Bitskey ne tute malpravas! Ni konstatu, ke gxis nun E-o estas apenaux uzata por sciencaj celoj kaj ke la esperantistaro ne multe faras por plibonigi tiun situacion. Cxu la "verdularo" multe faras por diskonigi kaj subteni aplikadon de sia "kara lingvo" por sciencaj celoj? Cxu gxi kontentige subtenas klopodojn de Cxina Akademio de la Sciencoj, kiu strebas uzadon de E-o fakcele? Cxu gxi kontentige subtenas la Akademion Internacian de la Sciencoj San Marino? Tamen, laux mi, AIS-sesio dekoble pli valoras por la famigo de E- o ol iuj kongresoj. Cxu... ? Laux via artikolo, cx. 100 universitataj studentoj studis E-on cxiujare en tiu hungara universitato; bonege! Sed kiom da ili uzas la lingvon por sciencaj celoj? Kiom da ili anigxis al AIS/ISK? Kiom da ili klopodis kaj sukcesis havi rilatojn kun eksterlandaj samfakuloj por intersxangxi informojn pri sia fako? Ni ekkonsciu, ke ofte ankaux ni, esperantistoj, kulpas pri malbona fameco de nia "kara lingvo". For la pionira epoko! Urgxegas eniri praktikadan eraon cxiudirekten! Germain Pirlot Belgio ************************************************************************* Lingvistoj pri planlingvoj ========================== Laborgrupo pri planlingvoj dum profesia lingvistika konferenco La reputacia "Germana Societo pri Lingvoscienco" kadre de sia 17-a jara konferenco (1-3 marto 1995, Gottingen) unuan fojon enhavis oficialan laborgrupon kun la kadra temo "Planlingvoj: konceptoj, evoluoj, strukturoj kaj funkcioj." Gxi estis akceptita laux iniciato de d-rino Alicja Sakaguchi, kiu ankaux gvidis gxin. 30 personoj sekvis prelegojn de prof. d-ro Otto Back, d-ro Detlev Blanke , d-ro Till Dahlenburg, prof. Michel Duc-Goninaz , prof. d-ro Aleksandr Dulicxenko, d-ro Heiner Eichner, d-rino Sabine Fiedler, d-rino Ilona Koutny, d-rino Barbara Lenz , d-rino Alicja Sakaguchi, prof. d-ro Klaus Schubert kaj d-ro Ernst Sondermann. Aleksandr Dulicxenko kaj Ilona Koutny prelegis en E-o. La programoj kaj resumoj de la prelegoj aperis en la programlibro. Estas planate kunigi la prelegojn en la volumo, eldonota de lingvistika eldonejo. La konferenco estis plia pruvo, ke faka kompetenta agado ja ebligas akceptigxon de interlingvistikaj kaj esperantologiaj temoj en la profesiaj lingvistikaj medioj. D. Blanke ************************************************************************* ARANGxOJ ///////// 80-a UK, Tampere ================ 22 - 29 julio 1995 Aligxoj: gxis la mezo de aprilo aligxis 1970 personoj el 57 landoj. Tio auxguras kongreson kun minimume 2500 partoprenantoj. Plej multnombraj estas finnoj, poloj, germanoj, japanoj kaj francoj. Grandnombre reprezentigxas Rusio, Nederlando, Italio, Britio, baltaj kaj skandinavaj landoj. Dogano, enveturo: Lige kun sxangxoj en Euxropo, kelkaj informoj el la Dua Bulteno ne plu aktualas. Ankaux kongresanoj el landoj de Euxropa Unio devas kunporti la pasporton. Aliflanke, nun ili rajtas enporti iom pli da alkoholajxoj ol antauxe... Antauxkongreso: (17-22 de julio, Turku). Preskaux cento gxin mendis, sed rapidaj aligxantoj ankoraux trovos liberan lokon. Florsemajnoj: La lokaj florvendistoj beligos la urbocentron, kaj dum la kongresa vendredo en la cxefplaco funkcios giganta frandajx-tablo, kie pli ol 30 lokaj restoracioj vendos siajn specialajxojn. Arta programo: En la arta programo oni povos gxui la ludon de aktorino J. Gibczynska kaj muzikan spektaklon de S-Peterburga E-teatro. La muzika programo konsistos el renomaj grupoj kaj solistoj: Kajto, Persone, Asorti, Jxomart kaj Natasxa, de Ruyter, Le Puil, Puhova, Bronsxtejn, Alaniz, kaj pluraj aliaj. Universitataj kursoj: Por la unua fojo eblos viziti universitat-nivelajn kursojn dum UK, ecx ekzamenigxi . Okazos du kursoj, 4 x 90-minutaj, de AIS: "Astronomio kaj astrofiziko" (profesoroj Amri Wandel kaj Hans Michael Maitzen) kaj "Enkonduko en la komputikon" (d-ro Mauro La Torre). Por ekzamenigxo bv. antauxanonci sin al prof. d-ro Hans Michael Maitzen Endemanngasse 6-18/1/24, A-1230 Wien, Auxstrio. ************************************************************************* Aktivula Trejnseminario ======================= TEJO invitas al Aktivula Trejnseminario, okazonta de la 15-a gxis la 27-a de auxgusto 95 en Hrasxcxina-Trgovice (Kroatio). TEJO invitas aktivajn gejunulojn inter 18 kaj 26 jaroj, kiuj jam atingis mezan lingvonivelon kaj havas bazajn sciojn pri E-movado kaj E-kulturo, po 2-3 partoprenontojn el mez- kaj orient-euxropaj landoj, entute maks. 20 personojn. La programo havos tre ampleksan temaron, traktatan en prelegoj, diskutrondoj, laborgrupoj kaj simujlaj ludoj. Krome - ekskurso, koncertoj, "nokta universitato"... La organizantoj rekomendas, ke la unuopaj landaj organizoj transprenu la elpagon de partoprenkotizon (A-landanoj: 250 DEM, B-landanoj: 120 DEM), dum la vojagxkostojn kovru la partoprenontoj mem. Ankaux TEJO povas en specialaj kazoj malplialtigi la kotizojn, unuavice por B-landoj, inkl. eksan orientan Euxropon. Aligxa limdato: 15-a de junio 95, postaj aligxontoj krompagos 50 DEM. Pliajn detalojn, aligxilon petu de: Klaus Dahmann Riemenshneiderstr. 2/57, D-53175 Bonn, Germanio ************************************************************************* IJK en Rusio: Junularo ne nur dancas! ===================================== Al la Peterburga IJK gxis nun aligxis cx. 150 personoj, kio estas nemalbona nombro, simila (aux ecx pli bona) kiel la pasintjaraj ciferoj de la koncerna periodo. La temo de IJK estas "Aktivismo: Junularo, kiu ne nur dancas". Gxi estas tre grava por ni, kaj ni vere esperas diskutigi la partoprenantojn gxis konkreta rezulto pri la movadaj celoj kaj rimedoj, krome pri la efektivigeblaj projektoj. La tem-programo, konsistos, laux niaj planoj, ne nur el laborgrupoj kaj diskutrondoj... Ni tre esperas, ke la kongreso helpos al nia junulara movado reciproke ekkoni la cetermondon. Multegaj niaj aktivuloj (kaj des pli malaktivuloj) neniam estis en ajna internacia E-arangxo. Kontrauxe al niaj antauxkalkuloj pri 1,5-obla dolara inflacio en nia lando (kompare kun 3-obla en 1993-1994), la dolaraj prezoj kreskis averagxe nur je 10-15 %, do estas realaj esperoj teni la kongresan bugxeton en realaj kadroj, ecx estas plano pri plia prez-malaltigo. La suplementoj por la kontrakto jxus estis subskribitaj kun la kongresejo. Cetere, la kongresejo povas enteni 300 personojn. laux Andrej Ananjin ijk@forigu.junior.msk.su pk 34. RUS-117071 Moskvo ************************************************************************* 19-a BARo ========= Berlina Arbara Renkontigxo okazos en la arbaro apud Bad Munder cxe Hannover (Germanio) 02.06 - 09.06. Kotizo: 18 DEM tage, kio inkluzivas cxion. Rabato eblas. Simple aligxu senforme. Plia informo cxe: Antonie Budde Sudendstr. 54, D-12169 Berlin, Germanio. Tel.: +49-30-7915830. ************************************************************************* Somera labortendaro en Italio! ============================== Itala Esperantista Junularo organizas Internacian Arkeologian Laborkampon en Blera (Viterbo), regiono Lazio, Centra Italio, ekde la 16-a gxis la 23-a de auxgusto 1995. La kvanto de partoprenontoj estas limigita gxis 30 homoj. Blera estas eta vilagxo, etruskdevena (etruskoj - popolo, kiu vivis dum la IX-II jc. a.K. en centra Italio). Oni laboros dum mateno kaj kelkajn tagojn ankaux kelkajn horojn posttagmeze. Okazos ekskursoj al la arkeologiaj lokoj de la cxirkauxajxo. Oni dormos en mezlernejo, kunportu dormosakojn kaj blovmatracojn. Oni liveros tag- kaj vespermangxojn. Informoj, aligxoj cxe: Pier Luigi Cinquantini via Dante Alighieri n.2, I-01010 Blera (VT), Italio. Tel./fakso: +39-761-479075. Rete: p.cinquantini@forigu.agora.stm.it ************************************************************************* Kalendaro : junio '95 ===================== Cxiam estas interese scii, kiam, kie, kiu arangxo okazas en Esperantio. Por "ekhavi apetiton" ni planas aperigi kompaktajn informojn pri diversaj arangxoj, cxerpitaj el plej diversaj fontoj. Tio estas ne por konkurenci kun aliaj revuoj, sed simple utiligi, ke momente Eventoj estas la plej ofte aperanta movada E-revuo. Pliajn informojn, aligxilojn petu de la menciitaj adresoj. - 02-06.06. Esperanto-Euxrop-Unia Kongreso, Parizo. Adr: UFE, 4 bis, rue de la Cerisaie, F-75004 Paris, Francio. - 02-04.06. Vendu kaj acxetu - Komerca semajno Inf: E-Centro, Sob. Namesti 6, SK-05801 Poprad, Slovakio. - 02-05.06. Pentekosta Tendaro de E-Junularo en Brandenburg. Inf: Berlinerstr. 49. D-14467 Potsdam, Germanio. - 03-04.06. Festo de la Rozoj, Karlovo.Inf: Esperinform, B. Leonov, pk. 44. BG-4300 Karlovo, Bulgario. - 03-05.06. Migrado en Jxuraso, Inf: KCE, CP. 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. - 03-05.06. Esperanto-stagxo en Pouliguen, Francio. Inf: M. Riviere, 5 av. de l'air du Temps, F-44300 Nantes, Francio. - 04.06. 21-a renkontigxo de Suparaiba Valo, Inf: C.P. 269, BR-12460-000 Campos do Jordao, SP, Brazilio. - 08-11.06. 15-a Internacia Renkontigxo de Popolaj Orkestroj, Informoj cxe: Etnografia Muzeo, Waly Sikorskiego, PL-87-100 Torun, Polio. - 10-12.06. E-a Kreema Renkontigxo ABRITUS '95, Razgrad. Inf: Domo de Kulturo, str. Sveti Kliment EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario. - 11-18.06. E-feriosemajno, Inf: Esperinform, B. Leonov, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. - 12-18.06. 17-a Cxebalta Esperanto-Printempo en Mielno. Inf: PEA, pk. 30. PL-75-015 Koszalin, Polio. - 14-18.06. 10-a Somera Kurso, Karlskoga. Inf: Karlskoga Popola Altlernejo, L. Forsman, S-691 24 Karlskoga, Svedio. - 15-18.06. Renkontigxoj kun la secesio, Inf: Filio de PEA, ul, Moniuszki 5, PL-90-959 Lodz, Polio. - 16-18.06. Norvega Kongreso en Budor. Inf: Norvega Esp-Ligo, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, Norvegio. - 16-26.06. Germana-pola-sveda Renkontigxo en Miedzyzdroje. Inf: PEA, pk. 14. PL-70-358 Szczecin, Polio. - 18-25.06. E-feriosemajno, Karlovo. Inf: Esperinform, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. - 19-15.06. Int. Muzika Semajno, Inf: Domo de Kulturo, str. Gen. Gurko 34, BG-6000 Stara Zagora, Bulgario. - 20-28.06. 1-a Int. E-Festivalo "Romeo kaj Julieta", Verona. Inf: E-Klubo, Piazza Sempione 1, I-20145 Milano, Italio. - 22.06-07.07. Internacia Amika Renkontigxo, Inf: Kastelo Gresillon, F-49150 Bauge, Francio. - 23-25.06. FRESxO'95, Inf: A. Gielert, skr. poczt. 861, PL-10-684 Olsztyn 13, Polio. - 24-25.06. "La mistero de la alfabeto", Inf: KCE, CP 779, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. - 24-25.06. 6-a Tilia Esperantista Renkontigxo, Inf: Domo de Kulturo, str. Gen. Gurko 34, BG-6000 Stara Zagora, Bulgario. ************************************************************************* MOVADO /////// Kion mi faris, kiel UEA-estrarano? ================================== En somero finigxos la mandato, kaj en la Tamperea UK la Komitato de UEA elektos novan estraron. Por rerigardi la pasintan tri jarojn, ni turnis nin al cxiuj UEA-Estraranoj petante respondon al kelkaj demandoj. La difinita dimensio de respondoj ebligas nur konkretajn sed liberformajn esprimojn. HANS BAKKER estrarano pri financoj ---------------------------------- Kiam mi komencis mian estraran periodon en 1992 en Vieno, mi jam preskaux plentempe laboradis en UEA pri gxia afrika agado. Simile kiel en tiu agado, mi atendis multan laboron en la tasko de estrarano pri financoj. Post la kongreso mi profundigxis en la temon, kaj trovis, ke en la historio jam du spertuloj faris studojn pri la plibonigado de la ekonomio de UEA. En marto de 1987 la eksdirektoro de UEA, Victor Sadler, prezentis al la estraro de UEA sian "Propono pri nova financa strukturo de UEA". Li estis evidente la plej sperta homo en la movado pri tiu temo, kaj pri Centra Oficejo, kiun li estris dum tiom da jaroj. La propono samtempis kun alia "Raporto pri ebla raciigo de la mastrumado de la asocio", kiun verkis Gian Carlo Fighiera, tiel komisiite de la estraro de UEA en septembro 1986. Lia tasko estis "pristudi la funkciadon de asociaj organoj de UEA, de la Centra Oficejo kaj de la Universalaj Kongresoj, kaj prezenti proponojn pri raciigo". Multo el tiuj du raportoj kongruis kun ideoj, kiujn mi mem havis. Tuj post la kongreso mi komencis fari proponojn al la gvidantoj de la asocia laboro: la gxenerala direktoro kaj la direktoro de Centra Oficejo. Ili pacience diskutis kun mi la proponojn, kaj en novembro 1992 partoprenis tritagan kunsidon kun la Komisiono pri Financoj. Tie la Komisiono produktis liston kun dekoj da sugestoj por sxparado, pli- efikigo, pliigo de enspezoj. La estraro en sia kunsido de marto 1993 pritraktis la financajn proponojn kaj parte akceptis ilin. En la UK de 1993, en Valencio jam sentigxis la efiko de la laboro farita. Rerigardante al tiu unua jaro, oni povas diri, ke multe da diskutado, ecx batalado kauxzis ne revolucion, sed iom-post-ioman evoluon de la asociaj financoj en la bona direkto. Tio estas merito de la Komisiono pri Financoj, precipe de d-ro Werner Bormann kaj Danny ten Haaf, kiuj energie insistis pri plibonigoj. La transformo de paperaj rekomendoj en financaj rezultoj estas la merito de la gxenerala direktoro kaj de la direktoro kaj aliaj oficistoj de la Centra Oficejo. Ili klopodis konservi tion, kio estas konservenda, kaj sxangxi tion, kio estas sxangxinda. En la du postaj jaroj tiu tendenco nur firmigxis. Pasis la tempo de la disputoj. La direktoro de la oficejo sukcesis trovi multajn monsxparojn en rutinaj laboroj. La gxenerala direktoro sukcesis inspiri fidon al donacemuloj. La donacoj kaj heredajxoj fortigis la kapitalon de la asocio. En la lasta tempo la Societo Zamenhof evoluis mirinde. Membroj, kiuj havas tiun financan kapablon, libervole kontribuadas pli ol la minimumon. Tiu libervola sinimpostado devas farigxi tradicio, kutimo, pri kies dauxreco la asocio povas fidi. Devas kreski la "kulturo", ke tiu, kiu povas kotizi pli, faras tion kvazaux nature. La Komisiono pri Financoj ellaboris kelkajn analizajn instrumentojn, kiuj (aldone al la spezokonto kaj la bilanco) montras plibonigxon de la farto. Mi mem ligas la financan solidecon de UEA kun la perspektivoj de la movado en pli malproksima estonto. Mi opinias, ke ni devas kaj povas fari ankoraux pli por kreskigi la gxeneralan kapitalon de la asocio, krei pensian asekuron por la oficistoj, plifortigi la fondajxon. Bonajn jarojn, kiuj alportis kongresajn profitojn aux grandajn donacojn, povas sekvi malbonaj jaroj. La enspezoj de la socio povas multe varii de unu jaro al alia pro hazardaj cirkonstancoj. Male, la elspezoj kreskos konstante, ecx se nur pro la inflacio. En pli longa dauxro ni ne povas esti jam trankvilaj. Ni atingis multon en tri jaroj. Ni devos ankoraux atingi pli multe. H. Bakker ************************************************************************* Albana E-Junularo aktivas ========================= Albana Esperanto-Junularo estas suficxe fresxdata asocio, sed gxi jam havas pli ol 100 membrojn. La centro de la agado estas en la urbo Durres, kie la asocio havas oficejon. Kursojn arangxas la prezidantino de la asocio Lydra Hasa, la sola UEA-delegito Luan Laupi kaj la prezidanto de Durresa Esperanto-Junularo Denis Hasa. La kontaktoj kun eksterlandaj esperantistoj estas nemultaj, kvankam la lernantoj bone alproprigas la lingvon. Mankas lernolibroj, vortaroj kaj cetera literaturo. Se vi volas korespondi aux helpi per lerniloj, skribu al: Denis Hasa L. 2 Rr. K. Karafili 36, Durres, Albanio el TEJO Tutmonde, aprilo/95 ************************************************************************* Nova Asteriks proksimigxas! =========================== La unua numero de la nova eldonserio de Asteriks aperis en 1000 ekzempleroj, kaj pli ol 80 % jam estas vendita. La dua volumo (Asteriks kaj Kleopatra) aperos komence de julio 1995! Baza prezo: 16.8 NLG (aldonigxas 10 % sed min. 5 NLG por sendokostoj), pagebla al la UEA-konto: KREU-G. Cxe plurekzemplera mendo oni povas havi rabaton: 3-9 ekzempleroj: 17 %, 10-24 ekzempleroj: 25 %, pli ol 24 ekzempleroj 30 % Pro someraj forestoj la distribuantoj tuje traktos nur la mendojn, kiuj alvenos gxis la 10-a de junio, aliaj estos plenumitaj en septembro. Pri la distribuo okupigxas: Kroata E-Unuigxo, M. Belosxevicx 130 Sveti Duh, HR-41000 Zagreb, Kroatio ************************************************************************* Nia vocxo cxe Euxropa Unio ========================== La "laborgrupo pri la lingva problemo en la Euxropa Unio" estigxis en 1989. Gxia unua agado estis fari brosxuron sub la titolo "Komunikado en la Euxropa Komunumo", kies celo estis konsciigi kaj diskuti pri la lingvoproblemo en Euxropa Komunumo (nun EU). La plej granda sukceso de la laborgrupo estis la okazigo cxe la Euxropa Parlamento de konferenco pri la lingvoproblemo kun la helpo de Fondajxo Hanns Seidel (1993.02.29). Gxi nun klopodas diskonigi la rezultojn de tiu konferenco al la novaj parlamentanoj. Aktualaj planoj inkluzivas projekton pri novaj eksperimentoj por montri la propedeuxtikan valoron de Esperanto; tiaj eksperimentoj estas eventuale fareblaj kadre de la programo Sokrates. el Euxropa Esperantisto, novembro 1994 ************************************************************************* ITAR-TASS pri Esperanto ======================= Estas atingita interkonsento kun estro de unu el la fakoj de la rusia informejo ITAR-TASS, ke tiu regule enmetos en sian inform-bazon informojn pri Esperanto. La inform-bazo estas ruslingva. La materialoj devas esti informaj, sed ne intence emociaj propagandiloj. Vladimir Samodaj el Ruslanda Esperantisto, aprilo 95 ************************************************************************* La "Jarlibro" survojas ====================== Jarlibro de UEA 1995 jam survojas al vi. Gxi do venkas la pasintjaran Jarlibron per iom pli ol monato. Lastmomenta telefakso de UN-oficisto tamen kauxzis prokrasteton, cxar necesis forvisxi de la kovrilo la emblemon de la 50-jara UN. Cxia apero en tia grandeco nome povus impresi kvazaux "la 50-jarigxa festado de UN apogus Esperanton". laux Kongresa Komuniko de UK, nr-o 3 ************************************************************************* Plivigligxo en Kroatio ====================== La nova ondo de aktivado de KEJA (Kroatia E-Junulara Asocio) post kiam malaktivigxis la antauxa generacio (i.a. Ljiljana Pranicx kaj aliaj) komencigxis fine de 1993, kiam reprezentanto de KEJA partoprenis la 3-an MEJK-on en Svisio. Interalie, grupo da tie cxeestantaj Alp-Adrianoj inkl. membron de KEJA instigis formadon de junulara Alp-Adria Konferenco (JAAK). Kunlabore kun E-klubo en Rijeka KEJA organizis la 2 MIR-ojn, tre sukcesajn internaciajn renkontigxojn, kiujn partoprenis po trideko da junuloj el ses landoj. Anstataux Ago-Tagojn ni regule organizas kursojn, kiuj cxiam estas anoncataj diversmaniere. Internacia Kultura Servo, IKS sxangxis en marto sian adreson, translokigxinte al kulturdomo "Travno" en Novi Zagreb, kaj ne plu laboras cxe Amrusxeva 5. Tie nun dauxre aktivas pluraj e-asocioj. KEJA kun la Studenta E-Klubo eldonas la bultenon "Intertempo". Kroatia E-Ligo revivigxis en januaro kaj trovis subvencion por sia gazeto "Tempo", kiu dum la milita periodo ne aperis kaj nun estas preparata la nova numero. Prezidanto de KEL estas konata kroata lingvisto Dalibor Brozovicx, parlamentano. Tute apartan cxapitron de kunlaboro en la militzono prezentas kunlaboro kun Sarajevo, kiun gvidas Spomenka Sxtimec. Kiel konate, trideko da sarajevaj esperantistoj meze de ruinigita urbo ekfunkciigis sian radioelsendadon en E-to. Al Sarajevo eblas nur telefoni kaj foje faksi, sed normala posxtekspedo al Sarajevo ne funkcias. Tamen foje aperas la ebleco per iu kuriero (flugante tien per neantauxvideblaj aviadiloj de UN) ekspedi posxtajxojn al Sarajevo. La posxtajxoj kolektigxas atendante bonan sxancon. Pli da detaloj pri tio iam, kiam venos la paco. Gazetoj kaj similajxoj por Sarajevo bonvenas cxe: E-Societo "Bude Borjan" Amrusxeva, 5, HR-4100 Zagreb, Kroatio kun indiko Por Esperanto-Radio Sarajevo. T. Haramina, S. Sxtimec ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1985 ---- Forpasis Ivonne Martinot (1901-1985), sed vivanta kreajxo de sxia sindedicxo estigxas en Francio en la sama jaro. En Bouresse, vilagxo proksima al la universitata urbo Poitiers, danke al la mecenateco de sia forpasinta kooperantino kaj de Suzanne Bourot, sekretario de la franca filio, LF-koop realigas internacian stagxejon por la formado de kadroj por la Esperanto-komunumo: La Kvinpetalo. Dekoj da instruistoj, publikrilataj respondeculoj, jxurnalistoj, kongres- organizantoj kaj diversaj aktivuloj preparigxos en cxi tiu "rabeleza monahejo", kie la paca atmosfero kaj la bonaj mangxoj de la franca kamparo inspiras elanon de studa fervoro. Lucia Borcxicx kaj Spomenka Sxtimec, ambaux kroatinoj, estas la unuaj lauxreatoj de Premio Clelia Conterno, rezervita al virimoj, kaj kun jxurio konsistanta nur el virinoj. La premio, kiu inter 1989 kaj 1993 estos aparta brancxo de Internaciaj Floraj Ludoj, farigxos grava stimulo por multaj auxtorinoj, ne nur debutantaj. Neniu literatura verko, dum 25 jaroj de LF, atingas la rekordan eldonkvanton de Kalevala. La finna epopeo reaperas cxe LF-koop, en pli ol kvin mil ekzempleroj, lukse binditaj. La dua eldono de Kalevala karakterizas la samjaran kolekton de LF, kie elstaras la grafika kunlaboro de Perla Martinelli kaj Stella Agostini. ************************************************************************* Telefakse atingeblaj E-redakcioj ================================ Leteroj vojagxas 5-6 tagojn aux foje 5-6 semajnojn, sed viaj telefakse senditaj informoj atingas la adresiton ene de kelkaj sekundoj, ofte ili estas ecx malpli kostaj ol la leterumado. Por faciligi la kontakton jen eltirajxo el la datumbanko de LINGVO-Studio, eldonanto de Eventoj pri telefaks-numeroj de redaktoroj de Esperantaj gazetoj. - Amikaj Adresoj, red. Andrej Grigorjev: +7-3812-235258 - Argentina Esperantisto: +54-462-22409 - Berlina Informilo, red. Sebastian Hartwig: +49-30-2834320 - Boletin, red. Antonio Marco Botella: +351-976-212049 - Brita Esperantisto, La, red. William Auld: +44-259-742860 - Bulgara Esperantisto, red. Kiril Velkov: +359-92-24408 - Bulteno de Katolika E-Centro, red. Don Fernidando Longoni: +39-2-66302110 - Domo La, red. Edmond Ludwig: +33-89-797993 - ELNA Update: +1-510-6531468 - Esperanto, red. Istvan Ertl: +31-10-4361751 - Esperanto Aktuell, red. Dirk Kretschmann: +49-4531-2744 - Esperanto en Azio, red. DOJ Cieko & Hirokaz: +81-45-7855458 - Esperanto en Bavario, red. Hermann Schmid: +49-821-713074 - Esperanto Hamburg, red. Benno Klehr: +49-40-6560659 - Esperanto Sub La Suda Kruco, red. Dr. Donald Broadribb: +61-96-461389 - Eta Gazeto La, red. Aldo Viotto: +39-40-763128 - Euxropa Poezio en Esperanto, red. Miklos Feher: +36-1-2680331 - EVENTOJ, red. Szilvasi Laszlo: +36-1-2828885 - Franca Esperantisto, red. Herve Gonin: +33-1-42780847 - Globuso, red. Saig Bahramoglu Mammadov: +8-8922-668931 - Heroldo de Esperanto, red. Ada FighieraSikorska: +39-11-2263078 - ILTIS Forumo, red. Reinhard Haupenthal: +49-681-816713 - ILTIS-Letero, red. Reinhard Haupenthal: +49-681-816713 - Informilo por Interlingvistoj, red. Detlev Blanke: +49-30-5412633 - Internacia Fervojisto, red. E. Henning Olsen: +45-53-727377 - Internacia Jxurnalisto, red. Stefan Maul: +49-821-520385 - Internaciisto, red. Luis Serrano Perez: +34-93-7836511 - IREJO-Bulteno, red. M. Reza Torabi: +98-21-363232 - ITINFO, red. Pier Luigi Cinquantini: +39-766-840444 - JEN (Junularaj E-Novajxoj), red. Sjoerd Bosga: +31-40-434364 - Juna Penso, red. H.kaj B. Barkovicx: +33-1-47977190 - Kataluna Esperantisto: +34-93-7274208 - Komputila Rondo, red. Jurgen Wulff: +49-40-6560659 - Koncize, red. Klaas Dijkstra: +31-5700-45850 - Kontakto: +31-10-4361751 - Kosmos: +45-3834-6180 - Kvakera Esperantisto, red. Martin Howard: 0371 850423 - Lanterno Azia La: +82-2-6145785 - Letero el Zagrebo, red. Judita Rey: +385-41-421294 - Liberecana Ligilo, red. Gilbert Ledon: +55-11-520-5629 - Merkato La, red. Daniel Konig: +49-6203-16432 - Monato, red. Paul Peeraets: +32-3-2335433 - Monda Forumo, red. Mark Fettes: +1-613-5659279 - Monda Solidareco, red. Daniel Durand: +33-41783277 - Naturkuracado, red. Puramo Chong: +82-2-6161571 - Norvega Esperantisto, red. ...........: +47-22-350894 - Novajxoj Tamtamas: +81-45-785-5458 - Okumenisches E-Forum, red. Adolf Burkhardt: +49-7023-72413 - Parolas Varsovio, red. Andrzej Pettyn: +48-22-444119 - Ponteto, red. Oohara Takasi: +81-3-38822660 - Revuo Orienta La: +81-3-32034582 - Riveroj, red. Mine Yositaka: +81-792-54-2802 - Ruslanda Esperantisto, red. Halina Gorecka: +7-3432-518647 - SAT-Amikaro, red. Jean Selle: +33-1-47977190 - Sennaciulo, red. Kresimir Barkovic: +33-1-47977190 - Solidarulo - en Esperanto, red. Kris Merckx: +32-2-5139831 - Speciala Cirkulero en Paderborn: +49-5251-21507 - Suno Pacifika La: +81-3-33640504 - svisa kanguruo la, red. Rolf Ernst: +41-1-4614282 - Tagsano (ex: La Bugradilo), red. Franklin van Zoest: +31-215411969 - TEJO-Tutmonde, red. Kalle Kniivila: +358-61-3177011 - Translimen: +39-6-68805396 - Ukraina Stelo, red. Vasil Stanovicx: +7-3244-38295 - Verda Kolombo La, red. Kurita Kimiaki: +81-559-72-0005 - Verda Vocxo: +82-2-6145785 - VERD-ire, red. Claude Rouget: +47-77-680299 - Vertikale: +32-3-2335433 - "1001" - Int. Komerca Informilo, red. Zonai Jozsef: +36-79-326048 Kompletigoj kaj korektoj estas bonvenaj! Se vi represas la liston bv. indiki la fonton. La redaktoroj de Eventoj ************************************************************************* ILEI //// Internaciaj ekzamenoj '94 ========================= La jaro 1994 komencigxis kun la nova sekretario por la elementa kaj meza ekzamenoj, prof. Ivan Bekavac-Basxicx. Dum la jaro okazis 12 sesioj de Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI en naux landoj kaj kvar kontinentoj. Entute aligxis 87 kandidatoj. El ili sukcesis 37 elemente kaj 37 meze. Oni devas aparte substreki kelkajn sesiojn: - dum la ILEI-Konferenco kiam la ekzamenojn partoprenis deko da azianoj; - Zagrebo, majo, kiam la sesion partoprenis naux junaj albanoj; - kaj tiun lastan, kiu okazis dum la Afrika E-kongreso. Dum la ekzamenoj oni vidis, ke multaj kandidatoj ne suficxe konas la literaturon kaj movadon. Tial en tri sesioj okazis preparseminarioj, dum kiuj oni povis instrui la kandidatojn pri tiuj du gravaj partoj de la ekzamenoj. Oni devas mencii ankaux la problemojn, kiuj dum la jaro ne mankis. Unue, kulminigxis la konstanta manko de la novaj testoj. Malgraux la promeso, promesintoj ne verkis ilin, kaj nun ni direktas nian helpo-peton al kapabluloj verki tiajn testojn. Dua tre grava problemo estas la ne suficxa kono de la ekzamena materialo. Multaj kandidatoj ne konis ecx la minimumon pri nia literaturo kaj movado... M. Belosxevicx, I. Bekavac-Basicx ************************************************************************* OPINIOJ /////// La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonu iun internacian gazeton jam en la dauxro de la kurso! * * * Ne uzu la vorton: "Radikala" ============================ Esperanto Radikala Asocio, ERA estas bona, respektinda organizo. Dum multaj Esperanto-organizoj dormas, gxi aktivas. La projekto "Fundapax" estas ekzemplo de gxia lauxdinda laboro. Tial estas plorinde, ke en la okuloj de usonanoj, la vorto radikala vidigas abomemindulojn, senprincipajn detruantojn. La vorto radikala plej skuas la ricxulojn kaj maljunulojn. Estas precize tiuj, kiuj mi esperas, provizos monon al la Esperanto-movado. Antaux du semajnoj la Novjorka brancxo de ERA enposxtigis informilojn al usonanoj. Leginte la vorton "radikala", unu el la fidelaj amikinoj de ELNA terurigxis, ecx ekpensis ke la tuta Esperanto-movado estas suspektinda. Cxar la vorto radikala subfosas la progreson de Esperanto en Usono, mi petas la koncernulojn de ERA bv. alpreni nomon sen la vorto "radikala". Sincere, Kent Jones ************************************************************************* KONKURSO //////// INTERNACIA KONKURSO =================== por baz kaj mezlernejanoj, kaj legantoj de Eventoj. Finaj rezultoj Vi, kara leganto, povis sekvi la konkurson, kaj, eble, de tempo al tempo ecx provis solvi tiun aux alian taskon, ili ja regule aperis sur la pagxoj de Eventoj, pro kio ni aparte dankas la redakcion. Estas konate, ke en tiu cxi lernojaro ni etendigis la konkurson al la legantoj de Eventoj kaj pere de ili al cxiuj plenagxuloj, kiuj volonte konkursas. Ni multe gxojas, ke la eksperimento rikoltis sukceson. Sed unue mi deziras raporti pri la tradiciaj formoj de la konkurso, kiu havas post si jam kvin jaroj. En la 1-a kategorio intermezuras siajn fortojn bazlernejanoj, t.e. geknaboj 11-14 jaragxaj. Partoprenis en gxi 101 personoj el la sekvaj landoj: Hungario, Francio, Polio, Kroatio, Svedio. Jen la finaj rezultoj de la 1-a kategorio: Komencantoj: 1. Bernadeta Toth (gimnazio J. Banyai, Kecskemet) 2. Akos Pontol, 3. Gyongyi Siffel 4. Judita Pordan (cxiuj tri el la bazlernejo L. Nagy, Papa), 5. Johano Borbas (bazlernejo Mentelek) Progresintoj: 1. Bernadeta Kiss (gimnazio J. Banyai, Kecskemet) 2. Ildiko Farkas (bazlernejo en Diosgyor) 3. Tamara Szilvasi (bazlernejo B. Kondor, Budapesxto) 4. Judita Nagy 5. Timea Balog (ambaux lastaj el la bazlernejo en Diosgyor). Ili povas senpage partopreni en la finalo de la landa E-konkurso (26 - 27-an de majo) laux la invito de s-ino Zsuzsa Barcsay. En la 2-a kategorio konkursis mezlernejanoj (15-18-jaraj gejunuloj). Ili nombris 97 personojn. Tiu cxi kategorio, bedauxrinde, ne farigxis internacia, en gxi partoprenis ja sole hungaroj escepte unu francan knabon. Finaj rezultoj cxe ili: Komencantoj: 1. Monika Ducsai 2. Suzana Kovacs (ambaux el la gimnazio Kossuth, Miskolc) kaj Gabriela Halasz (gimnazio J. Banyai, Kecskemet). Progresantoj: 1. Aurora Farkas (gimnazio J. Banyai, Kecskemet) 2. Julia Losonczi 3. Henrietta Nemeth (ambaux el la gimnazio Kossuth, Miskolc). La gajnintoj de ambaux grupoj havas rajton senpage partopreni en IJS dank' al grandanimeco de HEJ. Kategorio de la plenagxuloj, kiun partoprenis 26 personoj kiuj preskaux senescepte eltenis tra sep turniroj. La konsisto estis kalejdoskope bunta laux nacieco. Krom hungaroj trovigxis en gxi reprezentantoj de Slovenio, Rumanio, Rusio, Cxehio, Belgio, Norvegio, Finnlando kaj fine, cxe la lasta turniro aligxis ankaux japano, lernanta en Budapesxto. Sen perdo de poentoj gajnis Mariana Svab (Hungario), la duan lokon okupas Raymond Willeman (Belgio), kaj la tria farigxis Jindrich Tomisxek (Cxehio). Gratulon al ili kaj al cxiuj, kiuj regule sendadadis al ni la solvojn. Mi esperas, ke en septembro, kiam startos la 6-a jaro de nia konkurso, aligxos pluraj fidelaj lernantoj de Eventoj, kaj nia kontakto farigxos firma, pli fruktoporta. Dezirante agrablajn somerajn feriojn adiauxas gxis la nova lernojaro Geza Kurucz (Hungario) estro de ILEI-komisionopri lernejaj konkursoj ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Pli da E-teksto en la nova programkajero de Radio Auxstria Internacia! Novaj vocxoj en la Viena elsendo ================================ Radio Auxstria Internacia elsendas po 50 minutoj semajne. Dum 1994 Esperanto-redakcio de Radio Auxstria Internacia ricevis 1.359 korespondajxojn. Plej multe da leteroj venis el Germanio (308), Auxstrio (210), Polio (145), Britio (101), Cxehio (87), Hispanio (65), Francio (53), Finnlando (45). Kompare al la redakcioj uzantaj aliajn lingvojn kaj havantaj multe pli da elsendotempo tio estas nemalbona rezulto! "Per ni, vi estas mondvaste ligita kun Auxstrio. Ni raportas aktuale, objektive kaj abunde pri politiko, ekonomio, kroniko kaj sporto. En la 1995 la programo rilatas al la 50-a jubilea jaro de la Dua Respubliko - por ni deviga rerigardo kaj konstanto de faktoj. Muziko de Auxstrio prizorgas tipan signon. Nia redakta sendependeco estas legxe garantiita. Semajna komentario, raportoj, felietonoj, leterkesto". Dimancxe: 04.30 UTC = 06.30 (somera) MET; 11.30 UTC = 13.30 (somera) MET en la frekvencoj 6.155 kHz/49 m, 13.730 kHz/22 m. Atentu la novan elsendotempon, valida inter aprilo kaj 23-a de septembro '95! Se vi ne sukcesis kapti kontentige iun el niaj programeroj, petu de ni senkostan (por vi) alsendon de la koncernaj tekstoj. Petu la senpagan novan programkajeron de: Radio Auxstria Internacia (ORF), Esperanto-redakcio, A-1136 Vieno, Auxstrio Fakso: +43-1-878784404 ************************************************************************* LIBROJ ////// Ni mencias ========== CARO KAJ CxARPENTISTO E-lingva tekstolibreto de la opero de Albert Lortzing. Tradukita kaj eldonita de Wolfgang Loose. Prezo: 6 DEM cxe la eldonisto: Irisweg 12, D-59439 Holzwickede, Germanio. KEMIA KAJ SCIENCTEKNIKA VORTARO Esperanta-angla-germana. Red.: Doug Portmann (1953), Donald Rogers (1948). Naperville, DP, 1993. 295 p, A-4. Pli ol 10.000 kapvortoj. Kun plena indekso angla kaj germana, la perioda tabelo, klarigo de SI ktp. Ringe bindita: 43,5 NLG. bindite: 87 NLG. POEZIAJxOJ Versajxoj propraj kaj tradukitaj de Julian Tuwim. 14x20 cm, 130 pagxoj. Sensxangxa reprintajxo de la eldono en 1956 far Lodza Filio de PEA, skr. poczt. 337, PL-90950 Lodz. PASxOJ POR KOMENCANTOJ verkita de Janos Sarkozi jxus aperis, kaj estas mendebla cxe Tibor Papp, Trombitas u. 12, H-4031 Debrecen Hungario por 120 HUF aux 4 IRK, inkluzivanta ankaux la sendokoston. JAPANA ESEARO No-1. Dek eseoj de diversaj famaj auxtoroj okaze de la dekjarigxo de Libroteko Tokio. A/5, p. 66. Eldonis: Libroteko Tokio, Syozi Keiko. MANLIBRO PRI POLITIKO .... dauxrigi! ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Tutlanda E-kongreso Estis tre sukcesa la 30-a landa kongreso, dum kiu la cxeestintaj E- societoj akceptis plurajn komunajn decidojn, inter ili ankaux "historie", strategie gravajn. Detalojn vidu en iu posta numero. Hungaraj Pagxoj La redaktadon entreprenis Tibor Papp (4031 Debrecen Trombitas u. 12), do estonte gxi pli ofte aperos. Materialojn sendu aux al Eventoj aux rekte al li! Trafikklubo La gazeto Spiro (Lelegzet) estas eldonata de Laborgrupo Aero kaj Hungara Trafikklubo. Gxi enhavas artikolojn pri trafiko kaj medioprotektado. La lasta pagxo havas resumon en Esperanto. La gazeto estas mendebla cxe: Pf. 102, H-2041 Budaors,Hungario. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Junaj esp-istoj el Klaipeda - kun t.m pri cx.t. Esperanto-klubo, ab/k 179, LT-5800 Klaipeda, Litovio * * * Ksenija Gubanova, instruisto, Kreves pr., 41-7, LT-3044 Kaunas, Litovio * * * Kun leteramikoj el la t.m. por krei personajn kontaktojn: 30-j. cxicxeronino Lijana Vaitkevicxiute, str. Dainu 43-48, LT-5406 Sxiaulibai, Litovio * * * Du 19-jaragxaj gxemelaj fratinoj, studentinoj de kemio, deziras korespondi kun junaj homoj 16-26 jaragxaj. Kolektas posxtmarkojn kaj bildkartojn, precipe pri naturo. Sxatas hundojn. Eva kaj Dorota Brylska, ul. Kilinskiego 11b/2, PL-74-200 Pyrzyce, woj. Szczecin, Polio * * * Rodrigo Oliveira Mello, 23-j. Av. Mal. Castelo Branco, 519, Paraiba do Sul-RJ. 25850 Brazilio. * * * Maria Angelica Almeida Queiroz, 23-j. instruistino. Rua Rufino D'Jorge, 16, Paraiba do Sul-RJ. 25850-000 Brazilio. * * * S-ino Celia Eni Honorato Nunes. R.Hortencia, 226, Inema, Paraiba do Sul- RJ. 25850 Brazilio * * * 15-j. knabo - pri cx.t., interese. pri sxako, matematiko kaj la angla lingvo, kolekt. malnovajn monerojn: Marcin Zlotkowski, ul. Fabriczna 22/23, PL-07-130 Lochow, Polio * * * 18-j. universitata studentino-filologo volus trovi amikojn en diversaj landoj: Tatjana Ermakova, 23 gvardejskoj divizii, 14 - 62, RUS-163060, Arhangelsk, Rusio. * * * YOKOYAMA Hiroyuki, 35-jara laboristo en ekologia observejo, deziras korespondi kun nederland(in)o pri komputilo de MSX-sistemo kaj gxiaj hardvaroj. Sirakaba-tyo 3-1-5-306, Tomakomai, J-053 Japanio. * * * Jed MELTZER, studento, deziras korespondi kun gejunuloj de fremdaj landoj pri muziko, scienco, ekologismo, kaj fremdaj kulturoj, 1440 Circle Drive, Telford, PA 18969, Usono. ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// La knabo venis hejmen pli frue ol atendate. Demandis lin la patrino: "Do. Cxu vi ne gxuis la feston speciale arangxitan por gejunuloj? Cxu vi ne dancis kun beletaj knabinoj? La knabo respondis melankolie: "Mi mislegis la anoncon kaj ne estis tie inoj. Gxi estis festo ne por junuloj, sed por gejjunuloj." ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Biologia Krestomatio en Esperanto ================================= cx. 30 fakaj artikoloj en 210 pagxoj! Eldonita de Universitato KLTE en Debrecen por studentoj pri biologio. Prezo: 30 gld, inkluzive la sendokoston. Mendu gxin kun samtempa pago cxe nia redakcio: pk. 87. H-1675 Budapest Hungario. * * * Modestan Pasporta Servo - logxoign al kelkaj esperantistaj partoprenantoj de la internacia kongreso de finnugristiko 10.-15.8.1995 en Jyvaskyla, Finnlando, ofertas la loka E-klubo. Kontaktu: pk 136, FIN-40101 Jyvaskyla, Finnlando. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros, Zsuzsanna Virag La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************ La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor