Eventoj n-ro 077, 1/majo - '95,  retposxta versio
*************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:            Utopio estas morta! Vivu la Utopio!
                       SEJM. Historia skizo
                       Reviziado de PIV

Organizaj demandoj:    Cirkulero al la Komitato de UEA

Faka aplikado:         Esperanto en sciencaj datenbankoj
                       Ek, sur la Bier-Vojo!
                       Nova emblemo por IKEF
                       Vojagxo al religie sanktaj lokoj
                       Eminentaj geedzoj en Samarkando
                       Esperanto utilas
                       Cxapelilo

Arangxoj:              Re-FRESx-igxu en Olsztyn
                       Alp-Adrio - junulare
                       Tendumi en Irlando
                       Cxu vi sxatas ludi/lerni tenison?
                       Busvojagxo al UK
                       Radia Seminario
                       Azia labortendaro
                       Teatra Festivalo cxe la limo

Movado:                Karaj,
                       Sana sono cxe Sonorilo
                       Komentoj al turismaj
                       La Nobel-premiito inter ni
                       Kunvojagxontoj sercxataj
                       Konkurso: afisxoj pri toleremo
                       Kion mi faris, kiel UEA-estrarano?
                       "Tutmonde"
                       La unua lernolibro en la uzbeka
                       TV-elsendo preparata
                       Aligxilo en 9 lingvoj
                       25 jaroj...  1984
                       Estimataj,

ILEI:                  Invito al la korespondado

Esperanto en radio:    Resendu la enketilon!

Interese:              Insulo Esperanto

Hungara angulo:        Landa E-Kongreso

Movada humuro:         Cxu estis vi?

Anoncetoj:

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Utopio estas morta! Vivu la Utopio!
===================================

Ni vivas en tempo, kiun oni nomas post-utopia: cxi-epoke ne gravas la
vizioj, sed nur la fareblo, la praktikeblo, la konkretajxoj. Ja du
grandaj utopioj mortis antaux nelonge en dolorigaj konvulsioj: la utopio
de komunismo, sed ankaux la utopio, ke okcidenta soci- kaj ekonomiordo
alportos por cxiu prosperon kaj senliman liberon. Pro la falo de tiuj du
himeroj la publika opinio malfavore akceptas utopiajn konceptojn.

Sed ecx suprajxa historia analizo de la socia stato en Euxropo de antaux
cent jaroj kondukas al la konstato, ke multo, kio sxajnis socia revajxo
tiam, farigxis konkretajxo hodiaux. La povo imagi la sxajne neeblan, la
kapablo de la homo koncepti kaj koncipi spirite ion pseuxdo-evidente
fantazian, cxiam estis unu el la cxefaj motoroj por la evoluo de la
homaro. Kaj ne dauxros longe, ke denove utopioj aperos. Ni esperu, ke ili
estos gxustaj!

El cxiuj utopioj iam elpensitaj, tiu de Zamenhof sxajnas al mi la plej
simpatia - kaj ankaux la plej aktuala. Legu lian paroladon dum la dua
Universala Kongreso en Gxenevo aux lian Alvokon al diplomatoj, kiu estas
rajte kaj trafe citita en Kroata Milita Noktlibro de Spomenka Sxtimec.
Jen per malmultaj vortoj Zamenhof jam en la jaro 1917 - kelkajn tagojn
antaux sia morto - tusxis la esencon de naciaj konfliktoj, kiaj ili nun
okazas ne nur sur Balkano, sed ankaux dise en la mondo:

"...Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la
historio, vi havos antaux vi la eksterordinare grandan kaj gravan taskon.
De vi dependos, cxu la mondo havu de nun fortikan pacon por tre longa
tempo kaj eble por cxiam, aux cxu ni havu nur kelktempan silenton, kiun
baldaux denove interrompos diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aux
ecx novaj militoj...

Cxu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Euxropo? Cxu vi
simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X kaj la
terpeco B al la gento Y? Estas vero, ke tian laboron vi devas fari; sed
gxi estas nur negrava parto de viaj laboroj; gardu vin, ke la refarado de
la karto ne farigxu la tuta esenco de viaj laboroj, cxar tiam viaj
laboroj restus tute senvaloraj, kaj la grandegaj sangaj oferoj, kiujn la
homaro elportis, restus vanaj.

Kiom ajn vi volos kontentigi la popolojn, kiom ajn justaj vi penos esti
kontraux diversaj gentoj, vi nenion atingos per refarado de la karto, kaj
cxiu sxajna justeco koncerne unu genton estos samtempe maljusteco
koncerne alian genton. La nuna tempo ne estas simila al la tempo antikva:
sur cxiu disputebla peco da tero laboris kaj versxis sangon ne unu gento,
sed  ankaux aliaj gentoj; kaj se vi decidos, ke tiu aux alia terpeco
devas aparteni al tiu aux alia gento, vi ne sole ne faros la agon justan,
sed vi ankaux ne forigos sur tiu terpeco la kauxzon de estonta
batalado..."

Vi povas aserti, ke la Zamenhofaj aspiroj estas sukerajxo por la
infaneco, sed cxu vere ni, esperantistoj, volas vivi sen tiuj idealoj,
ecx se ili evidentigxis esti nekongrueblaj kun la realo?

Nu, mi kredas, ke estas neniu malbono havi grandajn aux utopiajn
idealojn, se oni ne forgesas la realan mondon. Tamen sxajnas, ke multaj
el ni, fascinte de la ideo pri tutmonda interfratigxo, forgesas fari la
unuan pasxon al la celo: atingi la atingeblan! Fakte nia stereotipa
trumpetado pri la fina venko estas vaka vana vento, se ni ne komencas per
malgrandaj - kaj facile fareblaj - pasxoj antauxeniri. Cxar multaj taskoj
atendas nin: unu el tiuj estas intensigi la rilatojn inter la
esperantistoj de najbaraj landoj, krei etoson, en kiu povas renkontigxi
homoj de diversaj nacioj. Tial ni alstrebis konkretan Esperantan
kunlaboron inter Slovakio kaj Auxstrio kaj ni esperas, ke aliaj landoj
faros same.

La ankoraux iom fora vizio prezentas jenan bildon: ke en tuta meza
Euxropo, almenaux en la grandaj urboj, evoluu Esperanto-movado, kies
unuopaj membroj havu la konscion, ke ili apartenu al la sama
lingvokomunumo, kies valideco ne haltas cxe sxtataj limoj; ke kresku en
meza Euxropo nova kultura identeco kaj sento de komuneco inter la
esperantistoj, tutegale cxu la individuoj logxas en Budapesxto, Prago aux
Vieno, en Brno, Maribor aux Gyor, ktp. Fakte la politikaj evoluoj donos
al ni novan sxancon.

Estas nun nia tasko per etaj, sed konkretaj pasxoj direkti nin al la
celo. Nur per realigo de miloj kaj miloj da etaj utopioj ni
antauxenigxos. Cxu aux en kiu grado ni sukcesos, neniu scias. Sed imagu
ekskurson al monta kabano: dolcxe estas atingi gxin, sed same gxua estas
la migrado al gxi. Tio signifas, ke ankaux la vojo mem povas esti la celo
alstrebinda.

Nu, kion ni atendas? Ek do! Ni iru la vojon celitan!

Herbert Mayer
el La Dua Jarcento de E-o, 1/95

*************************************************************************

SEJM. Historia skizo
====================

"Vivis ni trankvile
En kutima SEJM,
Estis gxi por cxiuj ni
Kvazaux kara hejm..."

Tiuj linioj el la kanto de M. Bronsxtejn igxis epigrafo al la 204 pagxa
libro de D. Cibulevskij "SEJM. Historia skizo", eldonita de IMPETO,
Moskvo, 1994.

SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), aperinta en 1965-66, ludis
tre gravan, ecx decidan rolon en la historio de E-movado en Sovetunio en
la 60-aj - 70-aj jaroj, gxis la apero de "oficiala" organizo ASE en 1979.

"SEJM... Por multaj esperantistoj de nia lando tio ne estas iaj sonoj,
iaj neklaraj literoj. Pli ol 10 jarojn fakte tuta nia lando estis
strukturigita en tiu neoficiala organizajxo kaj sekvis gxiajn legxojn.
Versxajne, ne estos la eraro nomi tiun periodon de nia landa postmilita
E-movado la plej interesa kaj enhavricxa",- skribas la auxtoro en la
enkonduko.

Jes ja, sekvis gxiajn legxojn, sed ne nur - sekvis gxian etoson, sekvis
gxian vivon - cxe multaj restis de tiuj gloraj tempoj sentoj de gxojo kaj
sopiro, kvazaux pri bela songxo...

Kaj, kvankam D. Cibulevskij verkis ne libron de rememoroj, sed vere
historian skizon, prudente sekvante la faktojn, statistikojn, dokumentojn
(la celoj, strukturo, konferencoj, konkurado, eldonagado, financaj
aferoj, internacia agado ktp.,) - la tuto estas romaneske interesa por
cxiuj, kiuj volas kompreni la eventojn de la jxusa pasinto kaj de la
nuno.

Malgraux tio, ke la aperintaj fotoj estas subnivelaj, la libro respegulas
la animon de SEJM, de tiu parto de nia vivo.

La libron (haveblan en multaj libroservoj) ni tre rekomendas al cxiuj
seriozaj esperantistoj kiuj iam havis (-as/-os) rilaton al la (eks-
)sovetia junulara E-movado.

A. Junusov kaj L. Szilvasi
Adreso de la eldonejo: IMPETO, pk 428, RUS-119048  Moskvo, Rusio.

*************************************************************************

Reviziado de PIV
================

Kiel vi certe jam auxdis, SAT entreprenas reviziadon de PIV. Se io en la
nuna PIV ege agacas vin, jen la tempo por plendi! Vi ecx ne devas pagi
posxtmarkon, cxar mi pretas plusendi la komentojn, kiujn mi ricevas
retposxte.

Via komento estos plej utila, se gxi temas pri io, kion eble neniu gxis
nun rimarkis. Do ne indas plendi pri la vorto "komputero" en PIV (aux pri
la vorto "komputoro" en PIV), cxar cxiu jam scias, ke la komputiko en PIV
estas revizienda, kaj reviziota. Tamen, se la geografiaj koordinatoj de
via urbo estas malgxustaj, aux iu difino pri bierfarado estas malusta,
indas diri tion, cxar oni versxajne ne sisteme revizios la koordinatojn
aux la bierfaradan terminologion, kaj la eraro povos reaperi en la nova
eldono, se vi ne atentigos pri gxi.

Ideala komento havus la formon de nete reverkita artikolo kun posta
parentezo enhavanta argumentojn kaj referencojn. Tamen cxe rapide tajpita
atentigo pri eraro eble estos utila. Mi postulas nur, ke via komento
komencu per la koncerna kapradiko kaj estu apartigita de aliaj komentoj
per malplenaj linioj, cxar mi ne havas tempon por redaktado.

Se vi volas proponi la inkluzivon de la Esperanta nomo de iu homo aux
loko, mi forte konsilas, ke vi donu bonajn referencojn al eldonajxoj, kie
la vorto jam estas uzita, cxar mi dubas, cxu iu havos la tempon por
trasercxi la tutan literaturon de Esperanto por retrovi ilin.

Jen kelkaj (ne nepre modelaj) ekzemploj de eblaj komentoj:

kimr/o: pli bona difino pri Kimrujo estus "lando okcidente de Anglio kaj
unuigita kun gxi en 1536 - Britio" (la nuna difino "regiono en la
okcidenta Britujo" ignoras la historian dimension kaj versxajne ofendas
naciistojn)

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Cirkulero al la Komitato de UEA
===============================

Karaj kolegoj!

Jxus finigxis la printempa kunsido de la Estraro en Roterdamo, kaj mi
rapidas komuniki al vi la cxefajn decidojn, kiuj rilatas al la laboro de
la Komitato, kaj raporteton pri la nuna stato de la Asocio.

La kunsidon partoprenis cxiuj ses estraranoj, kune kun la observantoj
Danny ten Haaf (TEJO) kaj Marija Belosxevicx (ILEI), la du direktoroj,
kaj lauxbezone diversaj anoj de la Centra Oficejo. Ni kunsidis dum
proksimume 18 horoj, traktante tagordon, kiu ampleksis cxiujn
laborkampojn de UEA. Estas neeble en mallonga letero resumi tiun tutan
diskuton, kaj mi instigas vin komuniki rekte kun la koncerna estrarano
pri fako, kiu aparte interesas vin.

Financo
-------
Aldone al tiu cxi letero komitatanoj ricevas la Spezokonton kaj Bilancon
por 1994, kvankam en ili ankoraux povus aperi etaj nesignifaj sxangxoj.
Kiel vi vidos, la negativa saldo de la Spezokonto, 37.642 NLG, tre
proksimas al la bugxetita sumo, dum pluraj eroj de la bilanco signife
kreskis. Analizado de la ciferoj, laux la pasintjaraj proponoj de la
Komisiono pri Financo, montras pli bonan farton de UEA laux likvideco,
neta kapitalo kaj aliaj gravaj indikiloj - malgraux la falo en
valorpaperoj kaj diversaj aliaj sxangxoj, kiuj negative influis la finan
rezulton. Tiu atingo montras, kiel serioze la Centra Oficejo  laboris por
realigi la rekomendojn de la Komitato kaj la estrarano pri financo, kaj
donas esperon pri dauxra progreso.

Grava problemo de la nuna momento estas la forteco de la nederlanda
guldeno. En 1995 tio alportos atentindan kurzan perdon, cxar la kotizoj
estas fiksitaj laux la pasintjaraj kurzoj, kaj en 1996 plialtigxos la
kotizoj en preskaux cxiuj landoj. Por teni tiun plialtigon je minimuma
nivelo, la Estraro rekomendas, ke la baza membrokotizo restu sensxangxa
por 1996, kvankam la inflacio en Nederlando fakte pravigus plialtigxon.
Per tio ni esperas subteni la rekreskon de la membraro, kiu jam montras
sin en la unuaj statistikoj por 1995. Nepre menciindas ankaux la rekorda
nombro de aligxoj al Societo Zamenhof en 1995: jam pli ol 230 homoj
elektis tiun formon de financa kaj morala subteno al la Asocio, dank' al
varbkampanjo de la Centra Oficejo. Ankaux la 79-a UK en Seulo finigxis
kun tre bona financa rezulto.

UK Tampereo
-----------
Tre bone evoluas la preparoj por la venonta UK, kiu laux la gxisnuna
alfluo de aligxoj estos suficxe granda - kelkajn centojn super du miloj
bugxetitaj. Aparte ricxa estos la arta programo, kun amaso da koncertoj
kaj aliaj prezentoj, kaj la traktado de la kongresa temo, pri kiu
eklaboris tuta teamo de kunordigantoj. Ni ankaux antauxvidas tre bonan
informan rezulton en la amaskomunikiloj de Finnlando kaj la najbaraj
landoj.

Eldonajxo
---------
La Jarlibro 1995 baldaux iros al presejo, kaj oni dissendos gxin komence
de majo kune kun la balotilo por Komitatanoj B kaj la aligxilo de la 81-a
UK en Prago. La estraro konstatis kun kontento la akuratecon de la revuoj
Esperanto kaj Kontakto. Kelkaj novaj libroj devus aperi antaux la
kongreso, interalie kompilajxo de gravaj internaciaj traktatoj kaj
interkonsentoj, redaktita de Ralph Harry, katalogo de Esperanto- kaj
Zamenhof-monumentoj, kompilita de Hugo Rollinger, facila legolibro de nia
forpasinta Honora Membro Betty Salt, kaj tradukita libreto pri
tempoplanado, kiu aperos en la serio "Konsilajxoj por aktivuloj". Pri
pluraj aliaj valoraj verkoj nun esploras la Eldona Fako.

Regularoj
---------
La Estraro aprobis reviziojn en kelkaj regularoj, kiujn ni proponas al la
Komitato por akcepto en Tampereo. Jam pretas propono pri nova versio de
la Kongresa Regularo, kiun vi ricevos kune kun cxi-letero. Gxin akompanas
komentario pri proponitaj sxangxoj. En la regularoj pri la Belartaj
Konkursoj kaj delegitoj estas proponitaj malpli grandaj sxangxoj: la
novan version de tiuj regularoj ni dissendos al la Komitato en junio.
Estos laborgrupo en Tampereo por tiuj, kiuj deziras pridiskuti la
proponojn. Aparta laborgrupo diskutos pri la Regularo pri Elektoj,
surbaze de revizio pretigita de la koncerna komisiono. Ni tamen
antauxvidas plian jaron da diskuto antaux ol definitivigi novan version,
tiel, ke la elektoj en Tampereo okazos laux la gxisnuna regularo, kun ne
pli ol teknikaj modifetoj.

Pretigxas ankaux propono de nova regularo por Rondo Familia, estigxanta
komisiono de UEA pri Esperanto-familioj, kiun vi same ricevos en junio.

Honoraj Membroj
---------------
Vi ankaux ricevos proponon pri ok novaj Honoraj membroj de UEA por
akcepto en la unua kunsido en Tampereo.

Estrara raporto
---------------
Cxi-jare la estraro revenos al la kutimo aperigi la jarraporton de UEA en
junia numero de la revuo Esperanto, post du jaroj, kiam gxi aperis kiel
aparta brosxureto. Tion ni faras, tiel por atingi pli grandan publikon,
kiel pro la dokumenta valoro de tiuj numeroj. La financajn raportojn ni
plu dissendos aparte kaj pli frue, laux la decido de la Komitato en
Valencio.

Nova mandato
------------
Almenaux tri el la nuna estraro - Lins, So kaj Wells - ne rekandidatigxos
en Tampereo, tiel ke la nova teamo certe havos alian aspekton. La elekt-
komisiono progresas en siaj esploroj pri eventualaj kandidatoj, kaj
baldaux komunikos proponon al la Komitato. Ankaux en la Oficejo okazos
sxangxoj, cxar la nuna Gxenerala Direktoro, Simo Milojevicx, anoncis sian
deziron retirigxi el tiu posteno, sed resti en la CO kaj okupigxi pri
malpli strecxaj laboroj. La estraro akceptis tiun retirigxon ekde la 1-a
de januaro 1996. Tiel, unu el gxiaj lastaj kaj plej gravaj taskoj estas
esplori pri la sekvoj de tiu decido kaj fari rekomendon al la nova
estraro en Tampereo.

Komitata kunveno Tampereo
-------------------------
Kun tiu cxi letero vi ricevos proponon pri la horaro kaj tagordo de la
kunsidoj en Tampereo. Bonvolu noti, ke la unua kunsido, ekde 15.00 en
sabato la 22-a de julio, estos tre grava, cxar tie oni vocxdonos pri la
akcepto de novaj asocioj, elektos Komitatanojn C kaj komencos la elekton
de la nova Estraro. Tial necesas, ke cxiu komitatano planu atingi
Tampereon gxustatempe por partopreni en tiu kunsido. Salono Hodler
trovigxas en la kongresejo mem.

Mi ankaux atentigas vin pri la listo de proponitaj laborgrupoj: Financo,
Lingvopolitiko, Regularoj (kongresa kaj aliaj), kaj Regularo pri Elektoj.
Iu ajn komitatano povas proponi alian laborgrupon, pri kies starigo oni
decidos en la unua kunsido en Tampereo. Estus preferinde, ke motivitaj
proponoj atingu la Gxeneralan Sekretarion antaux la 1-a de junio por
dissendo kun la dua antauxkunsida cirkulero.

Mi deziras al cxiuj fruktodonan laboron en la venontaj monatoj, gxis ni
renkontigxos en Tampereo.

Elkore salutas

Mark Fettes, 
gxenerala Sekretario

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Esperanto en sciencaj datenbankoj
=================================

Nuntempe sciencistoj pli kaj pli uzas elektronikajn datenbankojn por
sercxi informojn pri publikajxoj. Per tiu datenbankoj oni facile povas
sercxi artikolon aux libron, ecx se oni scias nek la titolon, nek la
nomon de la auxtoro. Oni povas sercxi laux tre diversaj indikoj, kaj plej
ofte la lingvo de la publikajxo estas unu el ili.

Ekzemple la datenbanko de la Faka Informcentro Karlsruhe entenas
informojn pri 1.200.000 matematikaj publikajxoj, aperintaj post cx. 1965,
kaj oni ricevas liston de la nombroj de la publikajxoj laux la diversaj
lingvoj. Ordigite, tiu listo aspektis en aprilo 1995 jene:

1. angla:  826.190
2. rusa:   109.836
3. franca:  44.556
4. germana: 40.312

Proksimume sur la 30-a loko trovigxas Esperanto kun 11 publikajxoj,
sekvata de la latina kun 10. El la registritaj Esperantlingvaj
publikajxoj 10 aperis en la 60-aj aux 70-aj jaroj en "Scienca Revuo"; la
11-a estas la "Aktoj de Internacia Scienca Akademio Comenius" (Cxina
Esperanto-Eldonejo, 1992). Unu plia artikolo enhavas la vorton
"Esperanto" en la titolo: "Fast text-to-speech algorithms for Esperanto,
Spanish, Italian, Russian and English" de Bruce Sherwood. Menciindas, ke
aliaj planlingvoj ne aperas en la listo. Kaj bedauxrindas, ke pli ol 90 %
de la aperintaj matematikaj artikoloj kaj libroj en Esperanto ne estas
registritaj.

Tiuj datenbankoj povus tre bone dokumenti la sciencan publikigadon en
Esperanto, se la eldonistoj sendus specimenojn de siaj eldonajxoj kune
kun anglalingva resumo al la cxefaj "resum-servoj", ekzemple (por
matematikaj publikajxoj) al:

Zentralblatt fur Mathematik
Franklinstr. 11, D-10587 Berlin, Germanio.

D-ro Ulrich Matthias

*************************************************************************

Ek, sur la Bier-Vojo!
=====================

Ni sercxas negocpartnerojn en eks-soclandoj de Euxropo por startigi
internacian kunlaboradon. Nia celo estas internacia disvastigo de bier-
densajxoj en MNM-sistemo. El tiuj densajxoj oni povas ecx hejme fari
bongustan, altkvalitan bieron, simple, malmultekoste, sen ajnaj
ekipajxoj.

Per la MNM - disvastigo eblas tre multe gajni! Kontaktu:

Agentejo Sortimento
Kiskunfelegyhaza,  pf. 138,  H-6101,  Hungario.

*************************************************************************

Nova emblemo por IKEF
=====================

Post longa diskutado estraranoj de IKEF jxus atingis interkonsenton pri
nova emblemo por la asocio, proponita de Flandra E-Ligo.

La emblemo estas ankoraux polurata, kaj gxi igxos la bazo de nova
"vizagxo" por IKEF: por revuo, leterpapero, stampilo, informilo...

el La Merkato, aprilo/95

*************************************************************************

Vojagxo al religie sanktaj lokoj
================================

Pere de la nova kunlaboro inter Centro Sivron kaj la nove establita
vojagxagentejo Universal ekde nun ekzistas ankaux Esperanta vojo al la
sanktaj lokoj en Israelo.

Via grupo povas facile atingi Israelon per aviadilo, aux per pramo al
Haifa por kelktaga restado. Oni promesas flue kaj altkvalite enkonduki
vin en Esperanto en la plurmiljaran historion de la antikva lando, kaj en
agrabla E-etoso vi povos viziti la konatajn sanktajn lokojn en Jerusalem,
Betlehem kaj Galileo. Ankaux Tel-Aviv kaj aliaj pli modernaj urboj povas
esti celpunktoj de la programo.

Por havigi al vi tre konvenajn prezojn, plej oportune estas plurtaga
restado en Jerusalem kaj nur unu/du-taga ekskurso per buso al Galileo
k.a.

Por detaloj skribu al:

Jeremi Gishron
Centro Sivron,  Box 231 80,  IL-91 231,  Jerusalem.
Tel.: +972-2-866249

*************************************************************************

Eminentaj geedzoj en Samarkando
===============================

En la Samarkanda Sxtata Universitato Alisxer Navoi okazis du novaj
diplomigxoj pri esperantologiaj temoj. Studento de la fremdlingva
fakultato Andrej Harlamov diplomigxis pri la temo: Kompara analizo de la
sistemo de verboj kaj cxiutaga leksiko en la angla lingvo kaj Esperanto.

Studentino de la filologia fakultato Tatjana Jugai defendis la
diplomverkon "Ruslingva influo je Esperanto". Ambaux diplomitoj ricevis
la noton "eminente". Estas interese, ke Andrej kaj Tatjana estas geedzoj,
kaj ke en Samarkanda Universitato jam okazis 4 esperantologiaj
diplomigxoj. Studon pri la germana kaj Esperanta frazeologio nun faras
juna filologo Radik Rasxitov.

Anatolij Ionesov
Samarkando,  Uzbekio

*************************************************************************

Esperanto utilas
================

Kiam la Junulara Societo de Tibro (Svedio) decidis arangxi internacian
ekspozicion de infandesegnajxoj, ili turnis sin al la lokaj
esperantistoj. Tiuj enmetis anoncojn en Esperantaj gazetoj kaj skribis al
UEA-de-legitoj. Post nelonga tempo la societo ricevis 309 desegnajxojn el
19 landoj. La ekspozicio estis granda sukceso kaj post iom da tempo en
Tibro gxi ekmigris tra la tuta lando kaj aperis dum du jaroj en multaj
svedaj lokoj - lernejoj, haloj ktp.

Liam O Cuirc
el Nova Irlanda Esperantisto, marto 1995

*************************************************************************

Cxapelilo
=========

Eble ankoraux ne tute cxiuj, sed tre multaj homoj en la mondo jam uzas
komputilojn al sia cxiutaga laboro. Tamen por apliki ilin por Esperantaj
tekstoj - pro malatento pri la Internacia Lingvo far la program-firmaoj -
gxis nun oni devis trovi diversajn flankvojojn. Ekde fino de februaro oni
cxiam pli auxdas informojn pri la preparo kaj baldauxa acxeteblo de
profesia, pure Esperantlingva komputila tekstoredakta programo, nomata
"Cxapelilo", produktata de la firmao Professional Consulting.

Versxajne gxi estas la unua profesinivela (!) subvindoza programo por
IBM-kongruaj komputiloj, kiu servas al vasta tavolo de esperantistoj, do
indas pli konatigxi kun gxi. La unuan fojon "Cxapelilo"  aperis antaux la
publiko dum la cxi-printempa germania arangxo PSI.


Professional Consulting debutas en Esperantujo. La firmaestro tamen estas
konata, kiel regula kunlaboranto cxe la plej populara nemovada magazino,
Monato. Temas pri Pejno Simono - plumnomo, malantaux kiu kasxas sin la
angla komputilisto Simon Payne.

Evidente la kromprofesia jxurnalisto tre frue alfrontis la malakordon
inter la teoriaj kaj la reale disponeblaj ebloj pri aplikado de
komputiloj por diverslingvaj tekstoj. Teorie oni devus povi skribi
Esperanton en la sama komforto kiel la anglan. Praktike, minimume al la
vasta komputila uzantaro, mankas la ecx plej bazaj rimedoj.

Kontentige solvinte cxiujn problemojn por si mem, Pejno Simono decidis
profesiigi sian solvon gxis nivelo de vendeba produkto, tauxga por
nefakuloj.

En la unua sxtupo oni devis solvi serion de iom komplikaj taskoj
rilatantaj al cxiuj Vindozaj tekstoprogramoj, kaj en la dua sxtupo oni
devis kontentigi la specialajn bezonoj de cxiuj Esperantistoj, kiuj
sxatas aux devas skribi multe multulen.

Manipulado

Estas nepre menciinda la facila manipulebleco de Cxapelilo. La programo
konstruigxis laux la plej modernaj operaciadaj konceptoj. Gxi funkcias
surbaze de Vindozo sur IBM-kongrua komputilo kaj estas regebla - kaj per
klavoj kaj per muso.

Estas kvar paralelaj vojoj atingi unu menueron menuklavade, menumusade,
per fulmoklavo kaj per ikono. Fone de cxiu menuero de Cxapelilo trovigxas
detalaj konsiloj el tre ampleksa Esperantlingva helpsistemo. Tiu reagas
kuntekst-senteme kaj estas organizita laux la tiel nomata hiperteksta
skemo.

La helposistemo estas didaktike bone arangxita kaj servas samtempe kiel
lernolibro por Cxapelilo. Oni povas legi gxin ekrane pagxon post pagxo
kiel libron. Cxar cxe Cxapelilo temas pri profesia komerca produkto, oni
evidente zorgis lingvajxe - nek fusxi, nek kaprici. Cxio tekstas en flua
kaj bone komprenebla Esperanto. Tiu kaj tiu ne evitebla fakvorto estas
lauxeble unuavide ekkonebla - ankaux por ne-anglo. Cxiu vorto, havante en
la komputila medio specialan signifon, estas difinita kaj per sola
musklako esplorebla. Nome la helpejo de Cxapelilo entenas interalie
fakvortaron pri komputilado kaj tekstoprilaborado. Pro la celata
internacia merkato neologismoj tre sxpareme aplikigxas.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Re-FRESx-igxu en Olsztyn
========================

Cxi-jara FRESxO '95 okazos en Olsztyn, Polio, 23-25.06.95. FRESxO
signifas: Frusomera Renkontigxo Esperanta kun Sxanco Obteni valorajn
premiojn en "Granda Kvizo", viziti Olsztyn kaj cxirkauxajxojn, partopreni
E-balon k.a.

Krom kutimaj valoraj monpremioj oni povas gajni ankaux: unusemajnan
senpagan restadon en Berlino por du personoj, jarabonon al diversaj E-
gazetoj ktp., tri or-cxenojn, kasedojn, librojn ktp.

FRESxO '95 estos ligita kun 35-jarigxo de la E-movado en regiono Varmio
kaj Mazurio. Kontakt-adreso:

Andrzej Gielbert
skr. 861, PL-10684 Olsztyn, Polio.

*************************************************************************

Alp-Adrio - junulare
====================

Post la jxusa paso de "plenkreska" Alp-Adria konferenco en Szombathely,
Hungario, reprezentantoj de la junularaj organizoj de la Alp-Adria
regiono okazigas sian 2-an konferencon inter 19-21 de majo en Ljubljana,
Slovenio. La surlokajn restadkostojn kovras SEJ, pri la vojagxkosto zorgu
la sendanta asocio. Por detaloj, invitoj ktp kontaktu Slovenan E-
Junularon:

ul. Tavcxarjeva  2/1,  Ljubljana
tel: +386-61-325612
rete: janez.jug@forigu.uni-lj.si

*************************************************************************

Tendumi en Irlando
==================

La amikoj de Kristoforo (ankaux novaj) kunvenos tendumante dum julio kaj
auxgusto en lia 20-hektara bieno je 100 km de Dublino. Petu detalojn de:

Christopher Fettes
Bloomville,  Cloneygowan,  Offaly,  Irlando.
Fakso: +353-1493-6655.

*************************************************************************

Cxu vi sxatas ludi/lerni tenison?
=================================

Se jes, poste suficxas nur sekvi nian oferton kaj aligxi gxustatempe,
t.e. min. 10 tagojn antauxe cxe Alica Komlosxiova.

Vi havos eblecon gxui la dutagajn semajnfinojn ripoze, parte sur tuj-
apuda tenisejo (kun ebleco mendi fakan trejniston), parte en Esperanta
etoso kun Bratislavaj esperantistoj. Favoraj prezoj por logxado kaj
mangxoj!

La oferto validas de la 15-a de majo gxis fino de septembro. Pli detalajn
informojn petu cxe

Bratislava E-klubo,  Alica Komlosxiova
Racxianska 80,  SK-83102  Bratislava,  Slovakio.
Fakso: +42-7-327731

*************************************************************************

Busvojagxo al UK
================

Esperanta, internacia, kultura kaj senkrokodila buso ekveturos la 14-an
de julio el Trieste (Italio) direkte al 80-a UK en Tampere. Partoprenos
E-aktivuloj el deko da landoj, inter kiuj ankaux verkistoj, tradukistoj,
kantistoj, aktoroj. Novaj eldonajxoj estos prezentotaj lauxvoje.

La buso atingos Finnlandon pramsxipe kaj revenos tra Baltaj landoj. Laux
itinero kaj ekveturdato gxi tauxgas por atingi 8 diversajn antaux- kaj
post-UK-ajn arangxojn.

Organizantoj de la vojagxo estas vojagxoficejo "Espertur" el Budapesxto
kaj libroservo "Orbis Pictus" el Triesto.

Pliaj informoj cxe:

Visxnja Brankovicx
v. Leghissa 6,  I-34131  Trieste,  Italio.
Tel. +39-40-767875.
Fakso: +39-40-763158.

*************************************************************************

Radia Seminario
===============

De la 9-a gxis la 11-a de septembro 1994 en Homburg (Sarlando), Germanio,
okazis la 44-a Kultura Semajnfino de SEL kun la partopreno de pli ol 100
gesamideanoj el 9 landoj. La cxef-temo estis Esperanto en la etero kaj
Fari intervjuon kun sukceso. Krome okazis la 2-a Internacia Renkontigxo
de Satelitaj Radioauxskultantoj. La cxefpreleganto kaj gvidanto de la
seminario estis red. Andreo Pettyn el la E-Redakcio de Pola Radio, kiun
ni demandis pri la seminario:

- Laux deziro de niaj germanaj gastigantoj mi prezentis la 35-jaran
historion de la E-elsendoj de Pola Radio kun samtempa ilustra auxdigado
de specimenaj sonmaterialoj el nia arkivo, inter kiuj estis ankaux
historiaj sondokumentoj (ekz. la momento de la vocxdonado pri la akcepto
de la fame konata UNESCO-rezolucio en Montevideo en 1954; parolad-
fragmentoj de prezidento Franz Jonas, prof. Ivo Lapenna k.a.),
diverskampa utiligado de Esperanto ktp.

En la seminario ni unue difinis la nocion intervjuo, poste mi prezentis
tipajn formojn de intervjuoj, kaj sekvis praktika aplikado de la temo.
Evidentigxis, ke inter esperantistoj ni havas multajn talentajn
intervjuantojn!

Kion diri pri la tuto? Mi nomis la arangxon miniatura universala kongreso
semajnfina, cxar estis prelegoj, ekskurso al kristnaska bazaro, katolika
meso en E-o bonege celebrita, diversgradaj kursoj k.a. Do, tre varia
programo, gratulinde kunmetita kaj bone gvidata.

A. J.

*************************************************************************

Azia labortendaro en Vladivostok
================================

Apud Vladivostok inter la 15-a kaj 31-a de marto okazis internacia
labortendaro, organizita de brancxo de UNESCO pri volontula laboro, TEJO
kaj Japana Junulara Organizo pri volontula laboro.

Tiel en la labortendaro, subvenciita de japana firmao Mitsubishi,
partoprenis krom aliaj 18 personoj el 6 landoj, ankaux 4 TEJO-anoj - po
unu el Suda Koreio, Japanio, Cxinio kaj Rusio.

Tio estis la unua sukcesa TEJO-labortendaro dum lastaj 7-10 jaroj. La
tendaranoj riparadis Junularan Centron, diskutis pri volontula movado en
Azio kaj renkontigxis kun membroj de la loka E-klubo kaj lernantoj de
liceo, en kiu estas instruata Esperanto.

En cxiuj el la abundaj gazetaraj kaj televidaj raportoj pri la tendaro,
aperintaj en Vladivostok kaj en Moskvo, estis menciite, ke gxin
kunorganizis esperantistoj.

La partoprenon de TEJO en la labortendaro iniciatis kaj gxis la lasta
momento kunordigis Andrej Ananjin.

el Movado, aprilo/95

*************************************************************************

Teatra Festivalo cxe la limo
============================

En la kadro de la VI Internacia Teatra Festivalo "Cxe la limo" en Cieszyn
(Polio) 9-13-an de majo 1995 estos prezentata spektaklo de Krakova Teatro
de Unu Aktoro "Pri l' tempoj estontaj pensante..." (El la vivo de L. L.
Zamenhof). Aktorino: Jadwiga Gibczynska.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Karaj,
======

en la pasinta jaro 1994 landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO devis renovigi
la nomumojn pri siaj A-komitatanoj. Bedauxrinde TEJO neglektis memorigi
ilin pri tio, kaj bedauxrinde ankaux multaj sekcioj forgesis sendi la
nomumojn. Momente la Komitato de TEJO konsistas nur el 8 A-komitatanoj, 8
B-komitatanoj kaj 8 estraranoj...

Sekve de tio, la pasintjara komitatkunsido en Cxonan, Koreio ne estis
kvoruma. La Komitato do devas ankoraux posxte vocxdoni pri la proponoj,
faritaj en Cxonan. Ni intencas dissendi la protokolon komence de junio,
kiam espereble vi cxiuj sukcesis sendi la nomumojn.

Mi memorigas vin pri tio, ke la nombro de komitatanoj, kiujn rajtas
nomumi landa sekcio dependas de la nombro de membroj por kiuj vi pagis/-
as/-os kotizon al TEJO cxijare, nome

-  15-100 membroj: 1 komitatano
-  101-300 membroj: 2 komitatanoj,
-  301-1000 membroj: 3 komitatanoj,
-  pli ol 1000 membroj: 4 komitatanoj.

Faka sekcio kun min. 15 membroj rajtas je 1 komitatano.

Bonvolu TUJ sendi al la Centra Oficejo de TEJO/UEA liston de viaj A-
komitatanoj kun iliaj nomoj, adresoj kaj naskigxdato. Antauxdankon!

Saskia Idzerda 
prez. de TEJO

---
Ndlr: TEJO jam havas propran oficejon en Bonn. Por eviti unujaran
malfruon de la protokolo, ktp. cxu ne estus pli utile transmeti kelkajn
gravajn laborojn tien, ja la tiea teamo kun gvido de Thomas Push laboras
tre bonkvalite kaj fidinde...?

La red.

*************************************************************************

Sana sono cxe Sonorilo
======================

En sia kunsido de la 3-a de decembro, la administrantaro de la asocio
(eldonejo-librejo) Sonorilo aspc nomumis min kiel nova direktoro. Oni
ankoraux ne trovis definitivan solvon pri la estonteco de tiu cxi asocio.
Provizore, sendu viajn korespondajxojn al mia hejmadreso:

Sint-Bernardsesteenweg  1078, B-2660  Hoboken.
Telefone: +32-3-8276643.

Mi atentigas, ke iu ajn korespondajxo, kiu eventuale atingus Vin el la
antauxa adreso de Sonorilo aspc. nome Doornstraat estas nur privata agado
kaj neniel rilatas al iu Esperanto-strukturo, kaj sekve eskapas al iu ajn
kontrolo.

Komisie de la prezidanto de Sonorilo, Gregoire Maertens,

Cor van Ekelenburg afergvida-direktoro

*************************************************************************

Komentoj al turismaj prospektoj
===============================

En la antauxa numero aperis resumo pri la E-lingvaj turismaj prospektoj.

Rilate al la prospektoj ekzistas 3 diversaj eldonsistemoj, nome:

  1. prospektoj nur en Esperanto
  2. Prospektoj plurlingvaj inkl. Esperanton
  3. Prospektoj nacilingvaj kun E-traduko kiel aldonajxo.

El propaganda vidpunkto plej tauxgas la supra dua kategorio.

Kelkaj landoj/regionoj/urboj eldonis plurfoje prospektojn en E-o, aliaj
nur je specialaj okazoj (kongresoj, jubileoj ktp); pluraj prospektoj
estas unikaj ekzempleroj.

La katalogo de E-prospektoj havas duflankan aspekton: unue montri al la
publiko, kiaj kaj kiuj E-lingvaj prospektoj jam ekzistas, aliflanke
instigi aliajn oficialajn instancojn (re)eldoni turismajn varbilojn.

Montrigxis, ke la lokaj E-grupoj bone kaj celtrafe povas kontribui al la
eldono de E-lingvaj prospektoj, se ili pretas kontakti oficialulojn kaj
lauxeble aux lauxbezone traduki jam ekzistantajn prospektojn.

Skribante al turismaj oficejoj ne diru, ke vi estas kolektanto de
prospektoj! Ili estas komercaj entreprenoj kaj ili sercxas turistojn - ne
kolektantojn!

Sekve de la historiaj sxangxoj (ekonomiaj, politikaj) informoj el pluraj
landoj povas esti ne plu aktualaj.

Grava atentigo el lingva vidpunkto: Okazas, ke en la E-prospektoj - ecx
en belaspekta, kvazaux luksaj eldonajxoj - trovigxas gravaj kaj pluraj
lingvaj eraroj! Prizorgantoj de la E-versioj bv. nepre kontakti
kompetentulon antaux la publikigo!

Apartan dankon al cxiu samideano, kiu helpis per kontribuo en la kampanjo
"Esperanto kaj turismo".

Niaj duoblajxoj estas je la dispono por intersigxantaj bibliotekoj aux
muzeoj.

Novkompilita listo/katalogo estas havebla kontraux 2 germanaj markoj aux
nova E-lingva prospekto.

Constant M. J. Borremans,
Niedersachsenweg 9 B, D-21244 Buchholz, Germanio.

*************************************************************************

La Nobel-premiito inter ni
==========================

La Esperanto-Sekcio de la Pola Filma Asocio kaj la Redakcio de Paco-Amika
rondo posedas du filmojn, plurajn fotojn kaj auxdio-materialon pri la
Nobel-premiita esperantista sciencisto Selten. La filmoj montras lin
inter la familianoj, geesperantistoj kaj studentoj, krome en la filmo
prezentigxas silezia esperantista ensemblo per speciala programo omagxe
al Selten.

Interesantoj sendu telefakson al:

Redakcio de Paco-Amika Rondo,
Fakso: +49-81-61714667

laux E-Redakcio de Radio Vieno

*************************************************************************

Kunvojagxontoj sercxataj
========================

Ni sercxas kunvojagxontojn al IJK, aviadile de Budapesxto la 31-an de
julio al Peterburgo kaj reen la 7-an de auxgusto.

La flugo tien-reen kostas 25.000 HUF, kondicxe, ke minimume 6 personoj
grupe kunflugos. Povas kunveturi ne nur hungaroj! Aligxu kiel eble plej
rapide cxe:

Nora Csiszar
Erdody Palffy T. u. 25, H-8100 Varpalota, Hungario.
Tel: +36-88-371035

*************************************************************************

Konkurso: afisxoj pri toleremo
==============================

En la Internacia Jaro de Toleremo UNESCO anoncas konkurson de afisxoj pri
"Cxiutaga toleremo" por membroj de neregistaraj organizoj en rilatoj kun
UNESCO, (do, ankaux UEA-membroj) kaj - en aparta kategorio - por infanoj
gxis 15-jaraj.

Limdato: 31-a de majo. Pliajn detalojn interesigxantoj povas peti cxe la
CO de UEA:

Nieuwe Binnenweg 176,  NL-3015 BJ,  Rotterdam, Nederlando

el Esperanto, aprilo/95

*************************************************************************

Kion mi faris, kiel UEA-estrarano?
==================================

En somero finigxos la mandato, kaj en la Tamperea UK la Komitato de
UEAelektos novan estraron. Por rerigardi la pasintajn tri jarojn, ni
turnisnin al cxiuj UEA-Estraranoj petante respondon al kelkaj demandoj.La
difinita dimensio de respondoj ebligas nur konkretajn sed liberformajn
esprimojn.

ULRICH LINS
-----------

red.: Bonvolu resumi, kion vi faris, kiel vicprezidanto de UEA, en la 
lastaj tri jaroj.

Mia tasko en la Estraro estis prizorgi la rilatojn kun la Landaj Asocioj
kaj kunordigi la regionan agadon. Tion mi faris, lauxeble sekvante la
revuojn kaj jarraportojn de la asocioj kaj korespondante kun iliaj
respondeculoj. Precipe en la komenco de la mandato mi donis prioritaton
al kontaktoj kun la asocioj en la orienteuxropaj, ekssocialismaj landoj.
Dum la Universalaj Kongresoj mi gvidis kunsidojn, en kiuj okcidentaj kaj
orientaj aktivuloj intersxangxos opiniojn pri plifortigo de sia
kunlaboro. Dum la pasinta jaro mi vizitis plurajn sidejojn de Landaj
Asocioj. Kadre de dejxoraj vojagxoj mi vizitis la cxefurbojn de Cxehio,
Hispanio, Kroatio, Latvio, Portugalio, Rumanio, Rusio kaj Slovenio. En
tiuj urboj (kaj en Sankt-Peterburgo) mi renkontigxis ne nur kun
estraranoj, sed ankaux kun multaj "ordinaraj" esperantistoj. La
konversacioj instruis al mi multon ne nur pri la movado, sed ankaux pri
la socia situacio en la landoj. Tre impresis min la optimismo, kiun
disradiis cxiugeneraciaj esperantistoj ankaux gxuste en tiuj landoj, kiuj
nun suferas malfacilan ekonomian evoluon.

Rilate la regionan agadon, mi trankvile povis lasi la prizorgon de Afriko
kaj Azio al miaj kolegoj Hans Bakker resp. So Gilsu. Sed iom da aparta
atento mi dedicxis al la ree ekfloranta movado en Vjetnamio. Kvankam el
Euxropo ne estas facile teni superrigardon pri la Landaj Asocioj en
Ameriko, mi almenaux helpis starigi komisionon pri latinamerika agado,
kies estro estas Atilio Orellana Rojas. Se nur nia Fondajxo Ameriko
kreskus pli rapide...

red.: Kio estas la plej signifa sukceso de via laboro en tiu periodo?

Cxu estas sukcesoj, kiuj sxuldigxas unuavice al mi persone, mi dubas. Sed
mi kun kontento notas progresojn, kiuj okazis en la kampo de mia agado,
ekzemple la reunuigxon de la rusa movado, la klopodon venki la skismon en
Argentinio, la bravecon de la iranaj esperantistoj, la revigligxon de
Pola Esperanto-Asocio kaj, lastatempe, de Kroatia Esperanto-Ligo, la
formigxon (dum la UK en Seulo) de Komisiono pri Azia Esperanto-Movado.
Cetere, sen  la trankvila kaj persista, kvankam nespektakla laboro de
niaj Landaj Asocioj UEA ne povus ekzisti, des malpli fieri pri sukcesoj.

red.: Kion vi volis, sed ne sukcesis atingi? Kio estis la kauxzo?

Multon pli mi deziris fari, ol mi sukcesis. Kulpas la kutima manko de
tempo. Ekzemple, mi ne scias, cxu ni sukcesos en Tampereo fine bonvenigi
Rumanan Esperanto-Asocion kiel aligxintan al UEA. Kaj ankaux, ekzemple,
la albanoj kaj vjetnamoj restas ekster niaj vicoj. Observante la
problemojn, kiujn havis kaj havas Esperanto-Centroj kiel tiuj en La
Chaux-de-Fonds kaj Poprad, mi cerbumis kiel UEA - per konsiloj, certe ne
per monrimedoj - povus helpi, sed rezultojn mi atendas ne pli frue ol en
Tampereo, kie mi volas kunvenigi la reprezentantojn de diversaj Centroj.
Gxenas min la stato de Fondumo Esperanto en Bjalistoko - pli gxuste, la
manko de informiteco pri gxia stato. Kaj mi sentas, ke mi neglektis
dedicxi atenton al tiu gravega landa movado, kiun ni havas en Cxinio.

red.: Kion vi konsideras la plej gravaj taskoj starantaj antaux UEA en 
la venontaj tri jaroj?

La plej grava tasko estas, ke UEA kiel reprezentanto de la Esperanto-
movado dauxre auxdigu sin en la diskutoj pri la monda lingvo-problemo kaj
ke gxia diskut-kontribuo estu minimume auxskultata kun respekto. La mondo
atentos nin des pli, ju pli bone organizitaj ni estas. Tial kun la
menciita tasko cxiam restas ligita la bezono fortgi UEA. Kaj, tute
konforme al la vojo, kiun ni iris ekde Hector Hodler, forta UEA utilas al
la esperantistoj, cxar gxi provizas servojn kaj pli konkrete sentigas la
tute personan utilon, ecx gxuon, kion donas la lernado de Esperanto.

Ulrich Lins

*************************************************************************

"Tutmonde"
==========

La pola asocio "Tutmonde" estas Esperanta organizo, legxe registrita. Gxi
ne okupigxas pri agado en Esperanto-kluboj, sed direktas sin cxefe al la
pola socio, popularigante kaj instruante E-on. Tial ni kunlaboras kun
diversaj sociaj organizoj kaj grupoj, precipe kun ekologiaj kaj
instruistaj.

"Tutmonde" estas internacia movado kun sekretario en Hispanio. Ni invitas
al kunlaboro E-grupojn el najbaraj landoj. Ni diru: "Cxiu lernanto restu
en la E-movado" Ni organizas ankaux kursojn por estontaj E-instruistoj,
kaj eldonas la revuon "Kunagadi". Por kontaktigxi skribu al:

"Tutmonde"
ul. Komandosow 7-83,  PL-30-334  Krakow,  Polio

*************************************************************************

La unua lernolibro en la uzbeka
===============================

Samarkandaj E-aktivuloj preparis la unuan lernolibron por uzbeklingvanoj
kaj krome uzbeka-Esperanta-rusa-n lauxteman konversacilibron. Eldoni
tiujn bazajn verkojn en la nunaj ekonomiaj cirkonstancoj apenaux eblos
sen helpo de la internacia esperantistaro. Kontribuoj sendeblas al UEA-
konto: mpso-i. Nomoj de cxiuj kontribuontoj aperos en ambaux libroj.
Koran antauxdankon!

Helpemuloj estas petataj anonci sin cxe:

Muzeo de Paco kaj Solidaro
pk 76, UZ-703000  Samarkand,  Uzbekio.

*************************************************************************

TV-elsendo preparata
====================

S-ro Antoin Vonnet (5, rue Faidherbe, F-75011 Paris) preparas por franca
TV-cxeno Canal J elsendon, destinitan al geinfanoj 7-14-jaraj. Gxi estos
epizodo 13-minuta de la serio Regarde le Monde. La programo enhavos tri
erojn: Kio estas Esperanto?; filmado en Gresillon inter 24-a - 29-a de
aprilo; debateto inter 5 infanoj kaj Claude Piron.

el La Merkato, aprilo 95

*************************************************************************

Aligxilo en 9 lingvoj
=====================

Lige kun la Transmediteranea Festivalo kaj aliaj kunvenoj Kultura
Mediteranea Komunumo eldonis antauxnelonge aligxilon (pasporton) kun
detalaj klarigoj en Esperanto kaj en 8 aliaj lingvoj.

el Mallonge, marto-95

*************************************************************************

25 jaroj...
===========

En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25
jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la
lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas
nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop.

* * *

1984
----

Povus esti la krizojaro de LF, pro la fermo de la oficejo en Gxenevo, sed
gxi estas la krizojaro de Monato, pro la definitiva retirigxo de Torben
Kohlet. Nova eldonisto, FEL en Antverpeno, savas la magazinon de Stefan
Maul, post gxia jam anoncita nekrologo.

Intertempe LF dauxrigas sian aperadon en Lombardio, danke al la kunlaboro
inter ticxinaj kaj milanaj kooperantoj, kiuj certigos regulan eldonritmon
dum la sekvaj dek jaroj.

Pola Esperanto-Asocio kunvokas al Varsovio simpozion pri "Strategiaj
demandoj de la Esperanto-komunumo". Gxi rezultos la plej sukcesa
konsultigxo en la 80-aj jaroj, kun matura kunfrontigxo de diversaj tezoj,
el kiuj la rauxmisma ricevas la subtenon de la plej aktivaj Esperanto-
sociolo-goj en tiu momento: la pola Jerzy Leyk kaj la hungara Sandor
Revesz.

Pli modesta, sed ankaux sukcesa estas la eho de la unua "Mediterania
Konferenco de Esperantologio", organizata de LF-koop en Katalunio
kunlabore kun Muzeo de Esperanto, gvidata de Luis Hernandez Yzal. Post
kelkjara pauxzo, MKE regule okazos cxiun trian jaron, traktante la
lingvajn aspektojn de nia kulturo.

*************************************************************************

Estimataj,
==========

laux afisxo kiun vi aperigis hodiaux en la internacia komputila reto
Internet soc.culture.esperanto, aperas en la nova numero de Eventoj, cxe
la unua pagxo, teksto de mi. Sxajne temas pri privata letero kiun mi
sendis al Lindwurm Edit la 24an de marto 1995.

Mi neniam konsentis kun la publikigo de tiu cxi letero kaj mi postulas ke
vi aperigu gxustigon en soc.culture.esperanto (elektronika reto) kaj en
la posta numero de Eventoj.

Yves Bellefeuille

---

Kara Yves,

Jene ni plenumas vian peton. Tamen permesu rimarki, ke la "Protesto de
HEJ al Estraro de TEJO" estis subrskribite far Edit Lindwurm nome de la
organizo Hungara Esperanto-Junularo, (do estis ne-privata dokumento), kaj
via letero estas adresita al HEJ (!) sen ajna aludo, ke temas pri privata
mesagxo.

Por aperigi privatajn leterojn aux informojn kompreneble ni demandas la
sendinton, sed materialojn, kiuj estas adresitaj al landaj asocioj
(plenkreska aux junulara) aux kiuj estas senditaj al la adreso de Eventoj
(inkluzive la retposxtajxojn) ni konsideras publika, krom se estas indiko
pri privata karaktero.

Se per la aperigo de via reago ni kauxzis gxenon al vi, ni petas vian
pardonon.

Laszlo Szilvasi, red.

*************************************************************************

ILEI
////

Invito al la korespondado
=========================

Instruistoj de Esperanto en publikaj usonaj elementaj lernejoj invitas al
korespondado kun siaj lernantoj:

- S-ino Dariene Archer, 311 S. Mesquite Trail, Memphis, TX 72445, Usono.
  S-ino Lorraine Bouchard, 13727 Ella Lee Lane, Houston, TX 77077.
  S-ino Barbara Dunn, 14809 Reserve Rd., Accokeek, MD 20607.
  S-ino Thomas Gerleman, 2219 Bollman Dr., 2D, Sheboygan, WI 53081.
  S-ino Suzette Granger, 921 Chancellor, SW, Leesburg, VA 22075.
  S-ro  Rudolf Hinke, 44 S. Wisconsin, Addison, IL 60101.
  S-ro  Thomas Kloecker, 3024 W. Parnekk, 2, Milwaukee, WI 53221.
  S-ino Patricia Kuehnel, 11917 Fallen Holly Ct., Great Falls, VA 22066.
  S-ino Adrienne Le Dree, 13100 S. Rhodes, Chicago, IL 60627.
  S-ino Gay Louis, 1911 Bulktorn I n, Reston, VA 22091.
  S-ino Gail Martin, 1103 Sharon Ct., McLean, VA 22101.
  S-ino Martha Moseley, Box 228, E. Middlebury, VT 05740.
  S-ino Mary K. Mills, Box 1207, Ft. Stockton, TX 79737.
  S-ino Rhonda Nelson, 502 Countryside Rd., Junction City, KS 66441.
  S-ino Kathy Ray, 5565 Meadow Sweet Ln., Shawnee Mission, KS 66226.
  S-ino Irene Winslow, 3598 E.54, Cleveland, OH 44105.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Resendu la enketilon!
=====================

La E-Redakcio de Pola Radio okaze de la 70-jarigxo de Pola Radio
entreprenis enketadon cxe la auxskultantaro por informigxi, kiaj homoj
nuntempe auxskultas la elsendojn, en kiuj agxogrupoj ili trovigxas, kiajn
preferojn ili havas rilate la enhavon de la elsendoj  ktp.

La celo estas plibonigi la elsendojn kaj konformigi ilin en pli alta
grado ol gxis nun al la atendoj kaj preferoj de la auxskultantoj.

Lige kun la enketado la E-Redakcio petas cxiujn, kiuj ankoraux ne
resendis la plenigitajn enketilojn, fari gxin gxis la fino de junio. Se
vi ne ricevis la enketilon, petu gxin de:

Pola Radio
E-Redakcio,  pk. 46,  PL-00977  Varszawa,  Polio.



*************************************************************************

INTERESE
////////

Insulo Esperanto
================

La insulo Esperanto en Danubo, Bulgario, estas unu el la eltrovitaj 985
Zamenhof/Esperanto - objektoj en 53 landoj. La kompleta cxi-tema
ilustrita dokumentaro aperos probable ankoraux antaux cxi-jara Universala
Kongreso en Finnlando.

La 8-an de septembro 1930 la komunumo de apud-Danuba bulgara urbo
Orjahovo (tiama nomo Rakovo) oficiale decidis donaci al la loka
Esperanto-societo insulon por ties disponoj. Du tagojn poste, la 10-an de
septembro, okazis la oficiala inauxguro de la insulo Esperanto.

La insulo (cx. 180 hektaroj) apartenas al la plej grandaj en Danubo;
intertempe, gxi estas pliricxigita je arbareto kaj plagxo kaj farigxis
tre alloga loko por ripozado. Preciza situo: cxe "km 672". En 1985 la
insulo estis gastiganto de la Danuba E-Renkontigxo; okazis oratora
konkurso, filmprezentadoj kaj balo.

el Esperanto Aktuell, 2/95

Rim:
Estus bone scii, cxu la donacado fine vere okazis lauxjure, kaj cxu
hodiaux gxi same apartenas la loka E-societo?

La red.

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Landa E-Kongreso
================

Ne forgesu partopreni la 30-an landan E-kongreson, komencigxonta la 6-an
de majo je 14.00 en Bp. V. Suto u. 2. (apud Deak ter)!

TV-elsendoj pri ni

- La 20-an de aprilo la 1-a programo de la centra televido per 20 minuta
intervjuo de Vitray kun tre pozitiva tono prezentis la agadon de Karoly
Fajszi, kaj lian kolektajxon de E-libroj.

- La E-grupo "Danubkurbigxo" en Vac estis prezentita en la loka kablo-
televida sistemo la 6-an de aprilo per 10-minuta programo.

Esperejo

La 15-an de majo ekde 18.30 en "Esperejo" okazos vespero pri naciaj
poezioj. Pri la rusa poeto, verkisto kaj kantisto de propraj kantoj Bulat
Okugxava, prelegos Abdurahman Junusov ("La Tempo kaj la Koro"); pri
elstara orienta poeto Omar Hajam prelegos Morteza Mirbaghian ("Ne nur en
vino tamen la vero...").

Trafikklubo

La gazeto Spiro (Lelegzet) estas eldonata de Laborgrupo Aero kaj Hungara
Trafikklubo. Gxi enhavas artikolojn pri trafiko kaj medioprotektado. La
lasta pagxo havas resumon en Esperanto. La gazeto estas mendebla cxe:
Hungara Trafikklubo, H-2041  Budaors  Pf. 102,  Hungario.

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Cxu estis vi?
=============

En la akceptejo en iu antauxa Kongresejo cxe iu gicxeto pendis surskribo:
"Por edzoj, kiuj estas sub plandoj de siaj edzinoj." Antaux la gicxeto
staris grandega vico de viroj.

Cxe alia gicxeto estis skribite: "Por edzoj, kiuj neniam estis sub la
plandoj de siaj edzinoj". Cxi tie staris nur unu malkuragxa viro.

Simo Milojevicx, kiu ankaux tiam atentis je cxio, iris al la viro kaj
demandis: Kial vi staras cxi tie?

- Mi ne scias, - respondis tiu. - La edzino ien foriris kaj ordonis al mi
stari cxi tie..

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Nia grupestro Dr. Jozefo Pava kaj lia edzino festis sian 50-jaran
geedzigxfeston la 21-an de aprilo. Gratulon! E-Grupo "Banyasz" en Tokod-
Altaro, Hungario.

***

Laszlo TOTH - unu el la fondintoj (1947) de la E-grupo en Tokodaltaro
foriris. La 12-an de aprilo ni adiauxis lin. La E-grupo.

***

Prezo por eksterusonaj mendoj de la 607-pagxa angla-Esperanta vortaro
CEED bindita: 30.50 USD, brosxurita: 22.50 USD. Mendeblas cxe:

ELNA,
Pk. 1129, El Cerrito,  CA 94530,  Usono.
Fakse: +510-653-1468, Rete: elna@forigu.netcom.com

***

La E-societo "Flamo" eldonas E-bildkartojn, glumarkojn. Jam estas
eldonitaj posxtkartoj pri Torun, Antoni Grabowski, Nikolao Kopernik k.a.
"Flamo", skr. 16. PL-87100 Torun-1, Polio.

***

La Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (ISAB) translokigis sian
Centran Oficejon al Suda Kalifornio:
ISAB, 9538 Summerfield St., Spring Valley,  CA-91917,  Usono.

***

Se vi interesigxas pri numerologio bv. kontakti:
Ljubomir Trifoncxovskij, pk. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario.

***

Dum pasko en kelkaj landoj la viroj priversxas la virinojn (per akvo,
kolonja akvo, parfumo ktp). Mi kolektas tiujn rimajxojn, kiujn la viroj
diradas cxe tiuj priversxoj cxefe el Euxropo (inkl. Hungarion) kaj el
Israelo. Cxu vi povus helpi al mi?
Nora Seres, Kis koz u. 5, Oroshaza-Szentetornya, H-5905 Hungario.

***

15 komencantinoj el la virina klubo "Retro" (lernantinoj kaj pensiulinoj)
atendas vian kuragxigon. Skribu al la gvidanto:

Aleksas Masiukas, pr. Lenina 101-26,  RUS-183012  Murmansk,  Rusio.

***

Slovenia E-Ligo kaj cxiuj slovenaj E-societoj malfermis la 22-an de
oktobro Centron por Esperanto en Ljubljana

SLO-61101, ul. Tavcxarjeva,  2/1, pk. 401,
tel: +386-61-315198).

La nova administra kaj informa centro
de la slovenia movado funkcios cxiutage inter la 9-a kaj la 12-a.

***

Hungaraj esperantistoj! Se vi partoprenos en la UK en Tampere, nepre legu
antaux la veturo la ege aktualan libron de Janos Kodolanyi Suomi, a csend
orszaga (Suomi - lando de silento). La facile legebla, grandioza verko
aperis cxe Cserepfalvi jam en 1937. -  Dr. Jozef Kondor

* * *

Sinceraj dankoj

al cxiuj, kiuj per siaj donacoj subtenis la Abonhelpan Fondajxon de
Eventoj. - La red.

- E-Klubo de Oslo, Norvegio, 76 NLG
-  Margarete Bettmann, Germanio, 22 DEM
-  Rudolf St"dele, Germanio, 42 DEM
-  Ottmar Jareb, Germanioo, 12 DEM
-  Farkas Janos, Budapest, 6000 Ft.
-  Dr. Palovits Gyulane, Hungario, 10.000 Ft
-  Tapio Sormunen, Finnlando, 34 NLG
-  Slezak Tamas & Edit, Hung. - 4500 Ft
-  Zoltan Andras, Hungario - 5000 Ft
-  Harald Schicke, Germanio, 160 DEM

* * *

Korekto

En la artikolo "Por informi ne-esperantistojn" (Eventoj 1/marto), en la
antauxlasta alineo korekte devas esti "helpkotizo - 34 FRF".

Aldone ni sciigas, ke Esperanto-INFO suficxe bone vivas. Pli ol la duono
de la eldonkvanto estas senpage sendita al urbaj bibliotekoj, lernejoj,
oficejoj... La venonta n-ro 6 estos sendata al cxiuj euxropaj deputitoj
(87 francoj).

Robert Llorens
"les Hortensias 2",  121 bis  Boul. Napoleon III,  F-06200,  Nice.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
Kunlaborantoj: Istvan Bajnogel, Abdurahman Junusov, Istvan Meszaros,
Zsuzsanna Virag
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
*************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor