Eventoj n-ro 075, 1/aprilo - '95,  retposxta versio
**************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:            Skandalo
                       EVENTOJ en Internet!
                       Reagas la TEJO-prezidanto...
                       Kio estas via MAZI mendo-numero?

Organizaj demandoj:    Movada komerco - komerca movado

Faka aplikado:         Komputila matematika instruprogramo
                       Unikodo, adiaux!
                       Havu sidejon en Francio!
                       20 specoj de tizanoj!
                       Fakvortaro pri geofiziko
                       Honorigo por E-filatelisto
                       Kontaktoj sercxataj
                       Cxapelilo 1.0

Arangxoj:              Renkontigxo de E-Familioj
                       KEK-konferenco
                       Poezia amo
                       Admiru la Secesion!
                       Kunveno de fakaj asocioj en la pariza konsultigxo
                       Popolo de Dio
                       47-a IFEF
                       OSIEK-Konferenco: Varsovio
                       Kontrauxrasisma seminario
                       Itinero laux Sxvejk
                       La 15-a Renkontigxo de Popolaj Orkestroj

Movado:                Kion mi faris, kiel UEA-estrarano?
                       Pli ol 200 E-kunvenojen 1995
                       Kiom da?
                       Esperanto kaj TV
                       Vizitu la insulon!
                       Ree grupo
                       25 jaroj...

ILEI:                  En Auxstraliaj lernejoj

Opinioj:               Ne trenu E-on en la politikon!
                       Estas vere, ke Esperantone estas nur lingvo!

Revuoj, gazetoj:       Debrecena Bulteno

Konkurso:              INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ
                       7-a taskfolio por progresantoj

Interese:              Tunelo sub la Maniko
                       Cxu cxiam bone esti sana?

Alvoko:                "Muelistoj" de cxiuj landoj, unuigxu!

Hungara angulo:
Korespondi deziras:
Anoncetoj:

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Skandalo

MALPERMESO EN HUNGARIO
======================

Kun konsternigxo la esperantistaj uzantoj de komputilaj retoj eksciis, ke
en unu el la plej pintaj landoj de la movado eblas malpermesi la
instruadon de Esperanto. Jen kion skribas universitata profesoro el
Debrecen, Hungario:

En la Universitato Lajos Kossuth mi kun mia kolego instruas Esperanton
jam ekde sep jaroj. Studentoj povis elekti gxin kiel libere elekteblan
studobjekton, kaj gxi (kun kvalifiko kaj ekzameno) gxis nun estis notita
ankaux en atestilo.

Filologia Fakultato
-------------------
Nun la dekano de la filologi-scienca fakultato d-ro Istvan Bitskey
malpermesis instrui la Internacian Lingvon en "sia" fakultato.
Oficiale la dekano ne donas klarigojn kaj motivojn de la malpermeso, sed
private li mokas, ke "Cxu tio estus lingvo??? Oni ja povas ellerni gxin
dum ses tagoj, kaj gxi tute ne estas uzata en la scienco!"
Li estas potenchava homo, kiu nenion sciante pri la internacia lingvo,
igxas gxia plej granda malamiko. Li neniam donis al mi eblecon busxe aux
skribe emfazi mian kontrauxan opinion, konvinki lin. Li nenion
surpaperigas, do mi ne povas kontrauxopinii oficiale.

Naturscienca fakultato
----------------------
En la naturscienca fakultato oni povas instrui Esperanton, sed ankaux cxi
tie okazas retirigxo: ekde nun la unua-kursanoj rajtas fari nur bazgradan
universitatan ekzamenon kaj ne plu la mezgradan.

Cxiujare kun la kolego d-ro Bela Meszaros ni instruis cxirkaux 100
studentojn. Plejparto de ili trapasis ekzamenojn universitatajn,
nomatajn "baza" kaj "meza". El ili 5-7 havas ecx mezgradan sxtatan
lingvoekzamenon. Nun en la filologiscienca fakultato ne plu ekzistas tiu
ebleco.

Ni povas instrui Esperanton, sed nia agado neniel estas notata en
atestiloj. Kelkdekoj da studentoj vane intencis studi la lingvon dum du
semestroj, nun ilia agado "ne validas", ili ne rajtas plu lerni!
Ni havas speciale kolektitajn lernolibrojn kaj fakajn krestomatiojn por
la studentoj. Ili do havas tekstojn laux siaj fakoj por traduki.

UNESCO-subteno kaj malpermeso
-----------------------------

Antaux du monatoj UNESCO petis detalajn indikojn pri la E-instruado en
nia universitato por doni monfinancan subtenon.

Mem la rektoro kaj ties anstatauxanto plusendis tiun leteron al la cxef-
estro de katedro pri fremdaj lingvoj. La raporto estis forsendita, kaj
tuj poste nia dekano malpermesis instrui la Internacian Lingvon...
La supraj frazoj estas konkretaj faktoj. Nenion mi volas aldoni, cxar
miaj sentoj nun ondas, en mi blovegas ventego...

d-ro prof Attila Salga

laux TEJO Tutmonde, januaro '95

Rim.: HELPU! Viaj dulingvaj (E-o kaj nacia) protestleteroj povas helpi
savi la prestigxon de Esperanto. Jen du adresoj:

- d-ro Zoltan Nagy, rektoro, Universitato KLTE, Egyetem ter 1, H-4010
  Debrecen, Hungario.
- Janosi Gyorgy, prezidanto de la Komisiono pri Instruado de la
  Hungara Parlamento, pk. 4, H-1357 Budapest, Hungario.

L. S.

*************************************************************************

EVENTOJ en Internet!
====================

Por ebligi la rapidan komunikadon ni aligxis al la internacia komputila
reto Internet. Bonvolu noti nian adreson: EVENTOJ@forigu.ODIN.NET

Tiu aligxo signifas, ke ekde nun ni volonte akceptas kontribuojn kaj
mesagxojn al la gazeto ankaux perrete.

Se vi sendas materialon, bonvolu cxiam konsideri la disponeblan
malgrandan spacon, do bv. kompakte (!) vortumi vian informon!
Dum kelkaj monatoj la komputila formo de Eventoj aperis en FTP-ejo
(senpage legeble) danke al la klopodoj de Andrej Ananjin el Moskvo.
Bedauxrinde lia situacio sxangxigxis, kaj en la reto la gazeto ne plu
estas legebla. Post kolekto de iom da retaj spertoj ni esploros, kion ni
povos fari cxi-rilate...

La red.

*************************************************************************

Reagas la TEJO-prezidanto...
============================

De la Landaj Sekcioj, kiuj kunvenis en MEJK en oktobro '94, venis
kritiko, ke la TEJO-estraro ignoras la komitatan decidon de 1993, ke la
IJK-kotizo por B-landanoj ne superu la duonon de la kotizo por A-
landanoj. Estas vere, ke la Estraro konscie ne devigis tiun regulon al la
LKK de la IJK en Sankt-Peterburgo, pro la jenaj konsideroj:
Necesas konscii, kiom malfacile estas fari bugxeton por niaj kongresoj,
kiuj tradicie diferencigas laux agxo kaj aligxdato: plipagantoj subvenciu
malplipagantojn. Spertoj montras, ke kutime oni venas al ekvilibro, se la
realaj kostoj de la partopreno en la kvadrato por "dua agxkategorio / dua
aligxkategorio". Diferencigo inter A- kaj B-landanoj tamen aldonas
komplikajxon, cxar necesas precize taksi, kiom da A-landanoj devas
subvencii kiom da B-landanojn.

Reagas la  TEJO-prezidanto...
-----------------------------

En tia situacio malplialtigo de la B-kotizoj certe venigus pli da B-
landanoj, sed tion devus kompensi la pli altaj A-kotizoj de (versxajne)
malpli da A-landanoj... Tion taksi estas malfacila kaj riska afero, cxar
kvindeko pli da B-landaj partoprenantoj ol planite povas jam signifi
seriozan deficiton. Tre mankas spertoj pri tia planado!

Pro cxio cxi ni ne povas postuli de la LKK, ke gxi plenumu la 50 %an
regulon kaj samtempe ke gxi faru fidindan bugxeton laux siaj plej sagxaj
pritaksoj. La 50 %-a regulo tamen estas dauxre alstrebenda, kaj ni povas
diri, ke la LKK de Sankt-Peterburgo jam faris grandan pasxon en la gxusta
direkto.

Laste: cxiuj certe volonte vidus malpli altajn kostojn en la lando de
venonta IJK. Tamen la kialo por kongresi en Rusio ne estis gxia
malmultekosteco, sed gxuste: "kongresi en Rusio", unuafoje en la historio
de TEJO. Ni sincere esperas, ke multaj iel sukcesos kunfesti tiun okazon.

Saskia Idzerda prez. kaj Jelena Lebedeva estrarano de TEJO

el TEJO-Tutmonde, marto 1995

Rim.: 
- 1. Almenaux la prezidanto devus kompreni kaj konscii, ke la
  Estraro NE RAJTAS agi kontraux la Komitata decido. 
- 2. Tute ne temas pri "kiu subvencios kiun", sed pri pli proporcia 
  sxargxoportado. 
- 3. Maldece estas nebuligi la aferon pri "kalkulaj malfacilajxoj". 
  Multaj organizantoj (ekz. de IS, IJS, IJF) ja tamen kapablas kalkuli, 
  kaj estas multjaraj spertoj pri tio. 
- 4. Cxu estos lauxstatuta tiu novelektota estraro, kies elekton - pro 
  kontrauxstatuta ago de la estraro - ne povos partopreni multaj 
  komitatanoj el B-landoj? 
- 5. Teoria demando: Kies posxo plenigxas per la profito de altpreza IJK? 
- 6. TEJO ankoraux ne kongresis en amaso de landoj..., kaj la origina 
  plano tamen estis organizi "amasan IJK-n". - La red.

*************************************************************************

Kio estas via MAZI mendo-numero?
================================

Por decidi kiom da Mazi-kompletoj produkti entute, IEI volonte akceptos
mendojn de personoj aux grupoj, kiuj sxatus acxeti ilin post la apero.
Plenigante la mendilon, ne forgesu signi sur gxi la specon de
videosistemo, kiun vi bezonos, do PAL aux NTSC!

Eblas ankaux antauxpagi, sed tio nun ne necesas. Sed nepre mendu por esti
certa poste ricevi la Mazi-kompleton!

Novaj mendoj sen pagoj ankaux estos numerigitaj, cxar laux tiuj numeroj
poste sekvos la liverado. Unue al antauxpagintoj, poste al novaj
mendintoj.

Atenton! Cxiu antauxmendo havas numeron. Tiuj, kiuj gxis fino de marto
1995 ne ricevis gxin, bonvolu skribi al IEI.

Novaj mendoj (po 180 NLG + 18 NLG por registritaj sendkostoj) devas
atingi la sidejon de IEI gxis fino de majo 1995, cxar junie komencigxos
la produktado. Pro altaj kostoj kaj manko de spaco por konservi grandan
stokon, IEI produktos nur tiom da ekzempleroj, kiom estas menditaj!
Montrigxas, ke E-movado konscias pri la valoro de la projekto kaj pro tio
mi ne nur dankas, sed ankaux gratulas al cxiuj, kiuj de komenco subtenis
nian projekton.

Precipe mi dankas la fondajxo Carson pro signifa financa helpo kaj al
Eventoj, Heroldo kaj Pola Radio kies redaktoroj komprenis la signifon de
nia projekto kaj informadis pri gxi.

La dauxrigon de bona kaj sukcesa kunlaboro en la Mazi-jaro 1995 atendas:

Mila v. d. Horst-Kolinska, IEI

*************************************************************************

ORGANIZAJ DEMANDOJ
//////////////////

Movada komerco - komerca movado
===============================

MultNivela Merkatumado

Financaj demandoj ofte detruas organizajxojn, revuojn, kunvenojn,
arangxojn, korespondajn kontaktojn en Esperantujo. Kiel estrarano kaj en
nacia kaj en internacia Esperanto-organizajxoj mi analizis tiujn
ekonomiajn eblecojn por transvivi la krizon kaj fundamenti pli  prosperan
futuron jam meze de 1994.

La dek jaroj de IKEF kaj la spertoj en Hungario helpis min multe en la
pensado/esploro. Supozeble la kialoj de la sukceso interesas cxiujn
rilate al la estonto. Tuj cxe la komenco mi devas deklari, ke ankaux mi
ne malkovris ian Nobel-premiindan solvon. Malgraux tio mi diskonigas la
rezulton de mia esploro.

Kiel volontulo-konsultanto mi sercxis la ekonomiajn eblecojn por HEA kaj
gxia membraro. Sxajnis evidente, ke ni devus altigi la membrokotizon
tiom, ke ni kovru cxiujn kostojn de la Asocio. Bedauxrinde la nunaj
membrokotizoj (la plej alta egalas cx. la prezon de unu kinejbileto)
donas nur kelkajn procentojn de la tutaj enspezoj de la Asocio. Dekobligo
de la membrokotizo versxajne dekonigus la membraron kaj ne estus vera
solvo. Donacoj povus helpi, sed ili estas teoriaj, nekalkuleblaj. La sola
ebleco restas akiri monon en la merkato. En Hungario dum la planekonomia
periodo estis sukcesaj entreprenado en libroeldonado, presado, turismo,
merkatumado pro specialaj kialoj. La movado bonege eluzis la eblecojn
tiam, sed dum la transira periodo al la merkatekonomio cxiuj antauxe
profitdonaj agadoj igxis deficitaj. Nun la lando klopodas proksimigxi al
sistemo kaj strukturo de la evoluintaj landoj en Euxropa Unio, kio povas
signifi, ke nombro de aktivaj esperantistoj, eldonkvanto de libroj
malkreskos kaj la diversaj servoj por la membraro cxesos funkcii.

Kial ni okupigxu pri mono:
--------------------------
 La respondo estas ege simpla: cxar praktike cxiuj varoj, servoj en
Esperantujo devas esti subvenciitaj pro objektiva kauxzo. La acxetpovo
estas tiel malgranda, ke la postulo/demando ne ebligas ecx malprofitan
produktadon de ajxoj. Sed sen gxeneralaj kaj fakaj informservoj la
esperantisteco ne povas signifi multe en la epoko de komunikado. La
subvencio de la diversaj agadoj bezonas iajn fondusojn, kiuj akireblas
longdauxre nur en la merkato. Kiel aperi en la merkato?

Se konsultantoj volas helpi ian firmaon/organizon en la planado de
estonta agado, ili analizas almenaux du faktorojn: la merkaton kaj la
organizajxon mem. Analizante la nuntempajn ekonomiajn eblecojn por HEA
por mi estis evidente, ke nur en la komerco estas oportunoj. Produktado,
infrastrukturo, monmerkato ne prezentas sxancon por ni. Por trovi la
brecxojn en la komerco valoras analizi la organizajxon. Gxenerale oni
esploras gxiajn diversajn flankojn, nome la fortecon (valoron en la
merkato), la malfortecon, la eblecojn kaj la iniciatojn.

Se temas pri la membraro (dungitaro ne estas) de la Asocio, gxi havas la
samajn trajtojn, kiuj estis pritaktitaj en kelkaj artikoloj tutmonde.
Sxajnas al mi, ke esperantistoj (ne nur en Hungario)  estas pli
komunikemaj homoj, ol la averagxo, multaj estas bonaj en la homaj
rilatoj. Specialajn fakajn konojn mi ne mencius, cxar gxenerale ni ne
havas iajn kapablojn, en kiuj ni estus elstaraj, konkurentkapablaj,
escepte la kono de nia lingvo, kiu ankoraux ne estas vaste vendebla.
Multaj esperantistoj kredas, ke ili povas influi homojn favore al la
Internacia Lingvo. Inter la membroj multaj estas persistaj. Ankaux
persistemo estas valoro, se aktiveco aligxas al gxi.

El la vidpunkto de la merkato nia malforta flanko estas, ke ni ne havas
komunajn kapitalon, produktilaron, havajxojn (ekzemple nemovigeblajxojn),
specialajn merkatajn konojn. La homaj malfortecoj, kiuj vere ekzistas,
estas temo por alia fako.

Cxu estas minacoj?
------------------
Cxu estas minacoj por la Asocio/membraro?  Pesimismuloj diras, ke nur
minacoj estas. Cxe ni la baza funkcio (lui ejon por oficejo kaj libroj,
aperigi regule komunikilon ktp.) estas en dangxero. Por la individuaj
esperantistoj la minaco estas malricxigxo, perdo de kontaktoj, kontraux
kio E-o mem ne multe helpas.

Fine ni rigardu la eblecojn, cxar ili cxiam ekzistas. La komerco jam
estis menciita. Esperanto utilas en la internacia komunikado, tial
sxajnas evidente, ke la internacia komerco estos tauxga tereno. Teorie
jes, sed la praktiko ne estas tiel esperiga. Interlanda komerco estas
gxenerale pli komplika, ol la landa, kaj gxi bezonas profesiecon. La
kauxzo de gxis nun modesta rezulto estas, ke nur malmultaj esperantistoj
okupigxas pri gxi, kaj estas malgranda sxanco por trovi tauxgan
partneron. Por eluzi la ekzistantajn eblecojn en la tradicia enlanda
komerco vendejoj, stokejo kaj iom da kapitalo estas bezonata. Kelkaj
esperantistoj kiel indivuduoj povas havi vendejojn, sed el tio
kompreneble la asocio kaj la membraro ne profitas multe. En la tradiciaj
formoj ne estas facile kombini la individuajn kaj la organizajn
interesojn. Se esperantisto scias bonan negocan eblecon, li/sxi mem faras
tiun por si mem. Eble donacos ion al  la organizajxo. Samtempe trovigxas
pli modernaj ege kreskantaj formoj en la komerco. Laux la literaturo la
retumado, la multnivela merkatumado (MNM) dinamike kreskas mondskale. En
Esperantujo ne sukcesis la ideo, ke cxiu kaptu du homojn por la lingvo
cxiujare, kaj post kelkaj jaroj esperantistoj amasigxos. La ideo estas
brila, sed malbonsxance aux ni ne povis konvinki la esperantistaron pri
gxi, aux ni mem ne kapablis prezenti la lingvon kaj nin mem suficxe
alloge kaj entuziasmige. Eble ne tiel multaj homoj bezonas la lingvon? La
diversaj retoj povis apliki la duobligan, triobligan ecx sesobligan
metodon sukcese dum relative longa periodo.

Kion signifas reto en MNM-sistemo?
----------------------------------

 Ni konsideru simplan ekzemplon. Firmao Euxropa Ekonomia Espero, mallonge
3E produktas/vendas la eliksiron de lingvoscio. Gxi ne volas uzi la
tradiciajn rimedojn, reklamanoncojn, etkomercistan reton, agentejojn
ktp., sed vendas la eliksiron en siaj stokejoj en unu aux kelkaj landoj
al tiuj, kiuj aligxis al la reto/klubo kiel konsumantoj (ricevinte la
varon je grandkomerca prezo, cxar oni devas trinki la eliksiron ankaux
por ne forgesi la lingvon) aux perantoj. Komence ili vendas nur al
kelkaj. Se ili estas kontentaj je la varo, ili rekomendas gxin al
aliuloj, ekzemple al konatuloj. La aligxontoj ne igxas dungitoj de la
kompanio, ne ricevas salajron (certe ne dum malsano, libertempo), sed ili
povas ricevi maklerajxon por ambaux la rekta kaj malrekta vendo. La reton
kreas la perantoj mem. Cxiu peranto povas multobligi sin pere de aligxo
de aliuloj kiel peranto (cxiuj auxdis pri piramid-, negxpilk-ludoj. Sed
se temas pri varoj kaj servoj, ne promesoj, la ludo igxas serioza). La
perantoj ricevas helpon, metodon kiel disvastigi la varon, kreskigi la
reton.

La maklerajxprocento dependas de la tuta vendo de la peranto kaj sia
reto, kaj instige kreskas.

Kelkmil firmaoj estas en la mondo, kiuj uzas sukcese la sistemon (inter
ili trovigxas entreprenoj, havantaj milionojn da perantoj, estantaj inter
la plej grandaj kompanioj en la tuta mondo). Praktike en cxiuj landoj
estas kaj naciaj kaj internaciaj MNM-retoj. Mi pensas, ke ne ekzistas
varoj kaj servoj, kiuj ne estas venditaj pere de MNM sistemo. Pere de la
multobliga sistemo kelkaj homoj havas kelkmilmembran reton, pli grandan
ol kelkaj landaj Esperanto-asocioj kaj kompreneble ili varbas la
kunlaborantojn ne dum cent jaroj. Temas pri speciala strukturo, en kiu
interesoj estas bonege harmonigitaj kaj ekzistas forta instigo por
disvastigi la programon, sistemon, ne nur la varojn kaj servojn mem,
cxefe pere de aliaj perantoj, de retkreado.

Kial estas reala ebleco por Esperanto-organizajxoj en MNM-sistemo?
------------------------------------------------------------------

Esperanto-organizajxoj, kiuj havas bankkonton, gxenerale povas aligxi al
retoj, pagante nur maksimume cent dolarojn por kompanio. Se nur malmultaj
retoj estus elektitaj en UEA-nivelo (post konsultado kun naciaj asocioj,
fakuloj) estus sxanco por la organizo por gajni kaj konstrui pli grandan
reton ol la nuntempa membraro. En cxiuj landoj trovigxas kapablaj homoj,
kiuj estas aligeblaj de esperantistoj. Se en Cxinio ekzemple startas nova
fidinda, praktike certa reto, UEA povus helpi la asocion per la ideo kaj
profiti sen forpreno de mono de Cxina Esperanto-Asocio. Same en aliaj
landoj sen pago ankorauxfoje. Similaj eblecoj estas por la naciaj
asocioj. Ili profitus sen malpliigo de la maklerajxo de individuoj,
aligxintaj al la landaj retoj. Ene de la landoj grupoj, filioj povas
aligxi cxefe ne rekte al la centro, sed prefere iel al la reto de la
landa asocio.

Se nun la leganto konjektas sxercon, ni ankorauxfoje mencias, ke tutmonde
temas pri dolarmiliarda negoco, kies parteto helpus multe al nia deficita
agado sen risko da investoj, sen grandaj kromaj funkciaj kostoj.

Antaux ol decidi, oni kalkulas la avantagxojn kaj malavantagxojn, eblajn
perdojn kaj gajnojn.

La malavantagxoj de la sistemo :
--------------------------------
* la ideo sxajnas esti stranga por esperantistoj
* la reto ne igxas kaj kreskas auxtomate (sen laboro ne estas rezulto)
* en bonsxanca kazo temas pri multaj homoj, kio signifas multe da
  komunikado kaj instrulaboro
* la partoprenantaj esperantistoj devas sxangxigxi antaux ol esti
  sukcesaj
* nur celhavantaj individuoj povas gajni, kiuj kapablas dauxre lerni,
  transdoni la metodon, instruante aliulojn
* ne eblas antauxvidi, kiuj estos la plej sukcesaj, kaj multaj aligxintoj
  ne atingos la celitan gajnon

La avantagxoj:
--------------

Malgraux la malavantagxojn, mi rekomendas la sistemon al cxiuj E-
organizajxoj por utiligi kaj parte mobilizi la ekzistantan reton pro la
jenaj kialoj:

* cxe la komenco speciala kono ne estas bezonata, iu ajn povas aligxi en
  la espero de sukceso
* pere de organiza laboro Esperanto-komunumoj povas esti konkurkapablaj
  en la merkato (la tradicia malavantagxo en multekosta reklamanoncoj
  estas forgesebla)
* esperantistoj povas kunlabori kaj individue gajni sen veraj konfliktoj.
  Cxiu povas decidi, kiom labori. Malpli da laboro flanke de iu ne
  malhelpas aliulojn en la progreso
* sen investo kaj risko de  kapitalo kaj organizajxoj kaj individuoj
  havas sxancon por akiri monon
* neesperantistoj estas laborigeblaj por niaj organizajxoj
* la metodo estas ne nur movada, sed moderna, merkata, rapide evoluanta
* la sistemo signifas kontakton kun multaj homoj, kaj tio donas eblecon
  ankaux por la disvastigo de nia lingvo
* la konstruo de la reto ne estas unucentra, kio signifas, ke nur la
  iniciato venas el asocioj, kaj tradicia direktado, decidoj ne estas
  bezonataj post la sukcesa ekfunkciigo de la sistemo
* evoluigxas la kapabloj de partoprenantoj; la instrusistemo estas
  profesie organizata
* ankaux la nealigxintaj esperantistoj povas acxeti multajn varojn rabate
* neesperantistaj familianoj povas havi ian avantagxon de la membreco de
  la esperantista familiano (kiu estas gxenerale insulo, kelkfoje
  "frenezulo")

Kiel elekti reto(j)n?
---------------------

Nun mi ne mencius nomojn, nur vidpunktojn. Laux gxenerala ideo valoras
aligxi al fortaj merkataj faktoroj. Tial mi ne rekomendas la komencantajn
retojn, kies cxefa kompanio ankoraux ne estas kvinjara. (Nur cxiu kvina
entreprenado transvivas la unuajn kvin jarojn). Por malkreskigi la
riskon, asocioj povas elekti ecx tri retojn.

Ne temas pri miraklo, simple pri tio, ke kelkaj lingvouzantoj igxus la
utiligantoj de sukcesaj negocaj metodoj en organizita formo kaj akirus
monon ankaux al la asocioj sen perdo. La iniciato devus veni el UEA por
gajni la maksimumon por movado mondskala, sed cxiu landa asocio povas
pasxi mem.

D-ro Istvan Gether

Rim: La demando tusxas nin cxiujn. Sed kiel Vi opinias? Volonte ni donas
spacon por reagoj, sed bv. kompakte (!) vortumi. La red.

*************************************************************************

FAKA APLIKADO
/////////////

Komputila matematika instruprogramo
===================================

Cxiuj, kiuj havas bazlernejan infanon, konscias pri la neceso de multa
ekzercado de matematikaj operacioj. Por parkerigi la bazajn operaciojn,
la multiplikan tabelon ktp. tre oportunas komputila programo. La eldonejo
"Peranto" aperigis tian instruprogramon sub la nomo "Kalkulo" bazitan sur
Esperanto.

La programo konsistas el du partoj - ekzerca kaj kontrola, kaj scipovas
proponi taskojn en 5 elekteblaj niveloj, por lernantoj de (eleketeblaj)
1-4 klasoj de elementa lernejo. Per gxi estas ekzerceblaj la operacioj
adicio, subtraho, multipliko, divido kaj kelkaj bazaj frakciaj operacioj.
Oni povas difini ankaux la kvanton da demandoj, kaj povas savi kaj
kompari la diverstagajn rezultojn.

La kontrola parto de la programo pritaksas la respondojn, mezuras la
tempon elspezitan por la solvado, kvocienton de la gxustaj respondoj,
kuragxigas solvantojn...

La klare arangxita menu-sistemo ebligas la tujan komprenadon de la
programfunkciado ankaux por komputile komencantoj. "Kalkulo" senprobleme
ludigxas (ja la infanoj konsideras gxin kiel ludo...) en ajna IBM-kongrua
komputilo (de XT gxis Pentium) kun ajna monitora sistemo. Gxi povas esti
utiligata ankaux de neesperantistoj, ja la respondendaj taskoj mem estas
komprenataj de cxiu (ekz. 9 * 8 = 72 en cxiu lingvo...)

La programo sur disko (5,1/4 kaj 3,1/2) estas mendebla kontraux nur 950
HUF (8 dolaroj) cxe la eldonanto:

Peranto Bt, 
Budapest, H-1136, Tatra u.4.

*************************************************************************

Unikodo, adiaux!
================

En "World Perfect, ne tiel perfekta" (Monato, 1994/11, p.13) Roland
Rotsaert bedauxris, ke Windows-95 ne enhavas Unikodon. Kial indas
bedauxri?

Unikodo jam estas pasinta teknologio. La fakto, ke la nura karaktraro sen
lingvo-dependa skribregula informo estas neutila por plurlingva
prilaboro, estas jam en 1989 malkovrita de TRON-projekto en Japanio. Kaj
nun anstatauxan teknologion oni eksperimentas en MULE-projekto en
Internet. Sed la konsorcio de Unikodo malsagxe ne rimarkis aux ecx
ignoris la problemon. Saman fusxon faris la komisiono por ISO 10646
malgraux atentigo de hinda kaj japana delegitoj.

Microsoft tamen rimarkis la fakton sagxe kaj enkondukos novan teknologion
MCS (angle "Multlingual Content Support": Subtenado de Plurlingva Enhavo)
al Windows-95 kaj al Cairo, la sekva versio de Windows-NT. Tial ni,
esperantistoj, gxoju pro malesto de la fusxa karaktaro Unikodo en
Windows95 kaj laboru por kreskigi la novan teknologion de Microsoft al
vere utila nivelo, kiel tipaj plurlingvaj uzantoj!

Hotta Hirohiko, Japanio

el Monato, marto 95

*************************************************************************

Havu sidejon en Francio!
========================

Listo (en la franca, germana, angla kaj Esperanto) de neokupitaj
profesiaj ejoj en la regiono de Colmar kaj centra Elzaco estas havebla
perposxte per simpla peto cxe la Komerco- kaj Industrio Cxambro:

CCI Info, M Frank, 
1 place de la Gare,F-68000 Colmar, Francio.
Fakso: +33-89-202021

*************************************************************************

20 specoj de tizanoj!
=====================

TAKE-Esperanto (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj), kiu
profesie surmerkatigis pere de Esperanto jam plurajn vinspecojn el
Francio, nun ekokupigxis pri novaj produktoj de biologia agrikulturo.
Se vi interesigxas pri tiaj plantoj (kratago, bazilio, drakunkolo ktp,
entute 20 specoj) petu oferton (en Esperanto) rekte de la distrubanto:

Ferme du Kalblin, 
MC et S Wurtz,F- 68240 Freland, Francio.

*************************************************************************

Fakvortaro pri geofiziko
========================

Kiu kunlaboros kun mi por krei tiun sciencan verkon? Bv. kontakti:
s-ino Olga Lidia Meneses Duarte,Santa Cruz del Norte. Apdo 6,C.P. 32900,
La Habana, Kubio

*************************************************************************

Honorigo por E-filatelisto
==========================

Asocio de cxehaj filatelistoj, ACxF en decembro honorigis nian movadanon
Vladislav Hasala el Straznice per ACxF honorinsigno de 1-a grado por lia
sukcesa kaj longtempa (ekde 1968) laboro en la kampo de E-filatelio.

Vladislav Hasala - gajninto de pluraj medaloj en en- kaj eksterlandaj
filatelaj ekspozicioj - estas tiu, kiu zorgas pri la ofta uzado de
afrankmasxin-stampilo por propagandi Esperanton, kaj kiu pasintjare
arangxis la eldonon de E-lingva telefonkarto. Gratulojn al s-ro Hasala!

L. S.

*************************************************************************

Kontaktoj sercxataj
===================

Mi vizitus fremdlandajn bierfarejojn por konatigxi pri diversaj
teknologioj.
Kiu povas helpi al mi, bonvolu informi min Esperante (aux germane).

Gabor Graf,
Dozsa u. 3/F, H-8060 Mor, Hungario.
Tel: +36-22-406270

* * *

En novembro 94 fondigxis Rumana Esperanto-Asocio por Sano (REAS), kiu nun
komencis eldoni sian revueton "Medicina Informilo".
La societo unuigas personojn agantajn en medicinaj fakoj, kaj pretas
kunlabori kun personoj kaj asocioj, Esperantaj kaj medicinistaj. Por
kontaktoj skribu al:

d-ro Caius Chirita,
CP. 35-3, Bucuresti, Rumanio

*************************************************************************

Cxapelilo 1.0
=============

Komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto sur IBM-kongruaj
komputiloj ekde Vindozo 3.0. Helpsistemo kaj manipulado pure en
Esperanto. Ankaux por novuloj facilege majstrebla. Esperantaj kaj
nacilingvaj signoj sur ekrano kaj printilo. Skaleblaj tiparoj por cxiuj
aplikoj. Cxiuj necesaj funkcioj por alloge arangxi vian tekston.

Literumadkontrolilo baze de redakteblaj vortaroj kun pli ol 120.000
vortoj. Disadresada funkcio. Importo kaj eksporto per diversaj formatoj
por intersxangxo. Grafikajxoj integreblaj.

Enkonduka prezo nur 200 germ. markoj plus ekspedo. Tuj mendu! Esperanto
parolata!

Professional Consulting, s-ro PEJNO Simono, 
Am Fullgarten 4, D-61250 Usingen, Germanio.
Tel: +49-6081-66722, faksilo: +49-6081-3955, reto:
100103.24@forigu.compuserve.com

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Renkontigxo de E-Familioj
=========================

La 17-a REF okazos inter 5-12 de auxgusto en Tata, Hungario,cxarma
pitoreska eturbo kun monteta cxirkauxajxo 80 km-ojn de Budapeto.
REF-ejo: junulara kampadejo kun 4- kaj 6-litaj cxambroj sur la bordo de
la lago.

La programeroj estos flekseblaj, dependantaj de la bezonoj kaj la vetero:
komuna ludado, kantado, nagxado. Samloke kaj preskaux samtempe (8-
15.07.95) okazos IJS-MEJS, do estos ankaux komunaj programeroj.
Kotizoj (inkl. la tra- noktadon, trifojan mangxon tage kaj
programkostojn): por "A"-landoj: 120-170 DEM, por "B"-landoj: 6000-8.000
HUF.

Ni atendas la Esperante parolantajn familiojn, parojn kaj tiujn
unuopulojn, kiuj volonte okupigxas pri infanoj kaj pretas organizi kaj
partopreni programerojn. Pliaj informoj, aligxoj cxe:

Anna Besenyei, 
Szeremi ut 21.IV/20, H-1117 Budapesxt o, Hungario.
Tel.: +36-1-626440

*************************************************************************

KEK-konferenco
===============

La vica konferenco de Komunista E-Kolektivo okazos en St. Peterburg tuj
post la Universala Kongreso, inter la 1-a kaj 5-a de auxgusto 1995.
Kontaktadreso: (prez. de KEK)

Anatolij Surnakin, 
ul. Sxarikopodsxipnikovskaja 32-19, RUS-109088 Moskvo.

*************************************************************************

Poezia amo
==========

14-a Internacia Literatura Forumo pri Amo en poezio kaj en prozo okazos
en Gdansko (Polio) inter 15-19. de julio 1995. Kun interesaj prelegoj,
ricxa kaj distra programo, unutaga ekskurso.
Organizantoj: LF-koop kaj Junulara Kreema Klubo Plama.
Programkotizo (inkluzivas nur programon) depende de la lando kaj tempo de
aligxo: de 10 gxis 60 CHF. Tranokto kun tuttaga mangxo: cx. 17 USD por
tago. Pliaj informoj, aligxoj cxe: 

Kongresfako de LF-koop, Judit Felszeghy
p.f. 117, H-1581 Budapest, Hungario

*************************************************************************

Admiru la Secesion!
===================

La Filio de PEA en Lodz organizas inter la 15-a kaj 18-a de junio 1995
Esperantajn Renkontigxojn kun la Secesio.
En la programo estas antauxvidata plenero por artistoj (desegnistoj,
akvarelistoj) kaj fotografistoj.
Junie vi povas en Lodz gxui la artan stilon el la turnopunkto de la 19-a
kaj 20-a jarcentoj. Venu por admiri secesion!
Informojn, aligxilojn petu cxe: 

PEA-Filio en Lodz, 
str. Moniuszki 5, PL-90-950 Lodz, skr. poczt. 337, Polio.
Tel./fakso: +48-42-326503.

*************************************************************************

Kunveno de fakaj asocioj en la pariza konsultigxo
=================================================

Enkadre de la 2-a kongreso de EEU prganizos kunvenon ankaux pluraj fakaj
asocioj. Estas preparata kaj antauxvidata la kunsido de Monda Kunagado, 
IKEL, instruistoj kaj komputilistoj. Kontaktu:

Unuigxo Franca por Esperanto, 
4 bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris

*************************************************************************

Popolo de Dio
=============

La 48-a kongreso de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista (IKUE)
okazos ekde la 8-a gxia la 15-a de julio en Olomouc, Cxehio.
Temo: La eklezio, Popolo de Dio renkonten al la tria jarmilo: Dia Parolo,
Euxharistio, Di-patrino Maria kaj la Papo en la nova evangelizado.
Antauxkongreso en Prago, postkongreso en Brno.
Kongreskotizoj: depende de la lando, tempo de aligxo, membreco en IKUE -
de 10 gxis 100 DEM. Kostoj de la tranoktoj kaj de mangxado varias.
Informojn kaj aligxilojn:

Miloslav Sxvacxek, 
prez. de IKUE-sekcio, Trsxicka 6, CZ-75127 Pencxice, Cxehio.

*************************************************************************

47-a IFEF
=========

47-a Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso okazos inter la 20-a kaj
26-a de majo 1995 en Pecs, Hungario.
LKK adreso:  47-a IFEF-Kongreso, Pf. 7,  H-1378 Budapest, Hungario.

*************************************************************************

OSIEK-Konferenco: Varsovio
==========================

La Internacia E-konferenco de OSIEK cxi-jare okazos en Varsovio inter la
15-a kaj 21-a de julio, kun la cxeftemo: "Ivo Lapenna - vivo kaj verko".
Krom la cxeftemaj prelegoj kaj diskutoj oni atribuos ankaux la jaran
premion de OSIEK.

La konferenco okazos en la ejoj de la Fizika Fakultato de la Varsovia
Universitato. La konferenca kotizo varias inter 360 kaj 600 FRF depende
de aligxdato kaj OSIEK-membreco, logxado kaj mangxado aparte pagendas.

Esperantistoj el la eksa Sovetio povas peti apartan rabaton el la
solidareca fonduso.
Aligxilojn kaj pli detalajn informojn petu de la loka organizanto:

"NEPO", Maciej Wnuk, 
skr. 105, PL-01-865 Warszawa, Polio.

*************************************************************************

Kontrauxrasisma seminario
=========================

Rasismaj eldiroj kaj faroj ekzistas en multaj landoj. Ili ofendas homajn
rajtojn de la atakitoj. Rasismo povas penetri la socion je diversaj
niveloj.

Esperantistoj premisas, ke ili estimas cxiujn homojn kaj ne
diskriminacias. Kiu-grade tio pravas? Ne mankas diversformaj kontrauxagoj
al rasismo.

La seminarion, okazonta inter 12-14 de majo en Berlino, gvidos profesiaj
kontrauxrasismaj klerigantoj Elizabeth Schwarzer, Encarna Teruel kaj
Siang Be. Partoprenkotizo 50 DEM, inkl. cxiujn kostojn de programo,
tranoktado, mangxado. Aligxoj cxe:

Esperanto-Jugend Brandenburg/Berlin, 
Berliner Str. 49, D-14467 Potsdam. 
Fakso: +49-30-2834320

*************************************************************************

Itinero laux Sxvejk
===================

Same kiel la konata brava soldato Sxvejk, ankaux niaj partoprenantoj
veturos trajne de Prago al Cxeske Budejovice ne rekte, sed tra Putim,
parte piediros en belega naturo (elekteble en du grupoj: sportistoj pli,
promenantoj nur simbole), tranoktos en tri modestaj hoteloj, kaj bone
konatigxos kun biero en bierfabriko ... kaj en bierejo). La arangxo
okazos inter 14-20. de majo 95.

Kotizo inkl. ankaux la mangxojn: 302 DEM. Aligxu cxe:

Kava-Pech, Petro Chrdle, 
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.
Fakso: +41-2-9912126.

*************************************************************************

La 15-a Renkontigxo de Popolaj Orkestroj
========================================

La tradicia folklora arangxo de Etnografia Muzeo en Torun
(Pollando)okazos de 8-a gxis 11-a de junio 1995. Pere de E-movado la
muzeoinvitas muzikgrupojn, kiuj prezentas tradician muzikon de sia
regiono,kun 1-2 dancparoj kaj kantistoj. La tuta renkontigxo havas
karakteronde popolmuzika festo kaj komuna amuzado.

Cxiu grupo devas esti akompanata de esperantisto-interpetisto.
Por invitataj grupoj organizantoj garantias plenan pensionon
kajmalgrandan posxmonon. Plia informo, aligxo cxe:

Muzeum Etnograficzne w Toruniu, 
str. Waly gen. Sikorskiego 19, PL-87-100 Torun, Pollando.

*************************************************************************

MOVADO
//////

Kion mi faris, kiel UEA-estrarano?
==================================

En somero finigxos la mandato, kaj en la Tamperea UK la Komitato de UEA
elektos novan estraron. Por rerigardi la pasintan tri jarojn, ni turnis
nin al cxiuj UEA-Estraranoj petante respondon al la sekvaj demandoj: -
Bonvolu resumi, kion vi konkrete faris en la lastaj 3 jaroj, kiel
estrarano! - Kio estas la plej signifa sukceso de via laboro en tiu
periodo? Cxu estas io, kion vi volis, sed ne sukcesis atingi? Kio estis
ties kauxzo? Kion vi konsideras la plej gravaj taskoj, starantaj antaux
UEA en la sekvaj tri jaroj? Kio estas via plano, se oni elektus Vin
ankaux por la sekva periodo?

La difinita dimensio de respondoj ebligas nur konkretajn sed liberformajn
esprimojn.

MARK FETTES
-----------

Respondeculo pri informado, eksteraj rilatoj, CED - kaj poste ankaux
gxen. sekr.

Via demandaro petas kvazaux tutan eseon pri la rolo de UEA-estraro, la
nuna historia konjukturo kaj la strategia debato en la asocio. Nu, por
tio mi ne estas eblo kaj ankaux Vi ne havas spacon. Sekve la subaj
respondoj estos neeviteble mankohavaj.
En la lastaj tri jaroj, aux pli gxuste du jaroj kaj duono, mi provis krei
pli koheran ordon, strategion kaj laborplanon en miaj fakoj: informado,
eksteraj rilatoj, esploro kaj dokumentado. (Cxe fino mi prikomentos la
postenon de Gxenerala Sekretario, kiun mi tenas de post la seula UK).

Informado:
----------
Cxi-rilate mi malsukcesis. Kiam mi laboris en Centra Oficejo, mi
(re)starigis la Informan Fakon kune kun estrarano Ivo Durwael. Kiel
estrarano, mi esperis, ke denove eblos trovi laborfortojn en la Oficejo
por vivteni la agadojn, kiujn mi lancxis. Tiu espero ne realigxis. Nur
iom sporade, Istvan Ertl (mia posteulo kiel redaktoro de Esperanto)
sukcesis liberigi kelkajn horojn por dissendi komunikon al nia reto de
informantoj. Per propraj fortoj mi produktis unu numeron de Influo, nia
bulteno pri informado; sed ne eblas tion dauxre fari apud cxiuj taskoj de
estrarano. Sekve mi cxesis iniciati novajn agadojn sur tiu kampo, kaj nur
klopodis subteni ekzistantajn, kiel la Ago-Tago.

Eksteraj rilatoj:
-----------------
Mi malkovris, ke simple la tenado de rilatoj kun UN, UNESKO, UNICEF,
Konsilio de Euxropo, ktp. estas temporaba okupo. Oni devas pretigi
raportojn, respondi enketojn, konfirmi reprezentantojn, ktp. Apud tio, mi
eksercxis novajn aktivulojn en la plej gravaj urboj, precipe Novjorko kaj
Parizo, kie mi organizis laborkunsidojn pri la agado de UEA. La malnovajn
aktivulojn mi provas pli firme kunteni per cirkuleroj kaj klara
strategio, ekzemple por la unua jaro, la 50-a datreveno de UN. Konstanta
malfacilajxo estas lama informfluo inter mi, surlokaj reprezentantoj de
UEA, kaj la Centra Oficejo.
Post longa malatento al la euxropaj instancoj flanke de UEA, mi iniciatis
la fondon de Agadkomitato por Federacia Euxropa Lingvopolitiko (AFEL),
kun la celo, ke gxi servu kiel komuna tegmento por la diversaj iniciatoj
de EEU, la unuopaj landaj asocioj, la Radikala Partio, la laborgrupo de
Erasmus kaj Cwik, ktp., la oficialaj rilatoj inter UEA kaj la Konsilio de
Euxropo, kaj la agado de euxropaj landaj asocioj ekster EU. Tiu iniciato
ankoraux ne plene fruktis, sed mi restas konvinkita pri gxia utilo.

Esploro kaj dokumentado:
------------------------
Tri cxefaj okupoj cxi tie: Esperanto-dokumentoj, CED kaj la Biblioteko
Hodler. Kun Thomas Bormann kaj Istvan Ertl mi revivigis la dokumentojn,
kiuj iom lamis de kiam Humphrey Tonkin cxesis redakti ilin. Tamen la
aperritmo ankoraux ne atingis tion, kion mi celas, nome kvar numerojn
jare. La anglalingvan serion mi gxuste nun relancxas kunlabore kun ELNA.
CED ne multe evoluis dum mia mandato, restante ligita al la agado de
kelkaj elstaraj individuoj, precipe Tonkin, Klaus Schubert (kiu
transprenis grandan parton de la redaktado de LPLP) kaj Detlev Blanke.
Tamen kun Blanke kaj Tonkin mi nun evoluigis novan strategion por CED,
pri kio vi povos legi iom poste en la E-gazetaro. Pri la Biblioteko mia
plej grava celo estas certigi gxian fizikan prizorgon, sed tio ankoraux
ne iris preter diskutoj en la Estraro.

Strategio:
----------
Sekvantoj de la aferoj de UEA scias, ke mi ankaux engagxis min por
rediskutado de la strategio de la Asocio, kunlabore kun Ian Jackson gxis
ties eksigxo kiel Gxenerala Sekretario. Niaj klopodoj portis iom da
rezultoj - plurajn artikolojn en la E-gazetaro, unu diskutdokumenton,
eldonitan de la KancerKliniko, kaj viglan diskuton en la Komitato de UEA,
kiu kondukis al nova analizo de la statutaj celoj de UEA (vd. Esperanto,
9/1993, p. 149). Sed mi mem konkludis, ke cxio cxi, kvankam necesa kaj
utila, sola ne rezultigos konkretan strategion por gvidi la decidojn de
la Estraro kaj la farojn de niaj aktivuloj. Pri la kompletigo mi nun
pensadas kaj korespondas.

Estontaj taskoj:
----------------
Mi kontrauxvole akceptis la postenon de Gxenerala Sekretario en Seulo por
provizore plenigi la truon, postlasitan de Ian Jackson, tamen kun
antauxvido, ke mi ne kapablos multon atingi pro la sxargxo de miaj aliaj
taskoj. La posteno mem tamen interesas min, pro sia kunordiga kaj gvida
flankoj. Se la Komitato volos reelekti min en la Estraron, mi estos preta
dedicxi min al la taskoj de Gxenerala Sekretario sub kelkaj kondicxoj,
kiuj cxefe celas la kreon de kohera teamo el la estraranoj kaj la
oficejo. Se ekzistos reala perspektivo pri tio (kaj se gxi ne ekzistos,
mi ne interesigxos pri reelekto), miaj tri cxefaj celoj estos jenaj:

* atingi interkonsenton en la Estraro kaj Oficejo pri komuna laborplano,
  kiu prioritatigas la plibonigon kaj pliefikigon de la nunaj agadoj kaj
  servoj de UEA;
* pli forte ligi UEA kun la instruado de Esperanto, la integrigo de novaj
  esperantistoj en la komunumon, kaj la trejnado de movadaj aktivuloj (en
  alianco kun TEJO, ILEI kaj Monda Kunagado);
* antauxenigi regionan kunlaboron kaj financan- organizan plifortigxon de
  malfortaj movadoj en Afriko, Azio, Ameriko, Pacifiko... kaj ecx en
  Euxropo.

...Mi nur tusxetis plurajn gravajn temojn.

Mark Fettes

*************************************************************************

Pli ol 200 E-kunvenoj en 1995
=============================

"La printempa duobla numero de Heroldo de Esperanto enhavos detalan
liston de cxiuj plej gravaj feriaj renkontigxoj, seminarioj, internaciaj
kursoj, kunvenoj kaj kongresoj, kiuj okazas en Esperanto cxie en la
mondo.

La listo por 1995 detaligas datojn, adresojn kaj programojn kaj nombras
pli ol 200 arangxojn.

Oni povas senpage ricevi la supre menciitan numeron marposxte, mendante
gxin cxe la redakcio (Via Sandre 15, I-10078 Venaria Reale, TO Italio).
Kiel konate, Heroldo de Esperanto, fondita en 1920 estas la plej populara
gazeto en la internacia lingvo kaj estas eldonata de lauxlegxe registrita
kultura societo sen profita celo."

A. Fighiera-Sikorska, redaktorino

*************************************************************************

Kiom da?
========

Pri la eldonkvantoj de E-gazetoj cirkulas plej diversaj onidiroj kaj
imagoj. Se ni volas havi bone organizitan movadon, se ni ne volas perdi
jamajn E-parolantoj oni devas zorgi pri tio, ke lauxeble cxiu
esperantisto havu iun konstantan ligilon al la movado, kaj regule ricevu
iun internacian E-gazeton, kiu - krom pero de informoj - instigas ankaux
neforgesi pri nia komuna afero. Eble estas interese studi la suban
tabelon pri eldonkvantoj de kelkaj E-revuoj:

El Popola Cxinio:   10000 ekz.
Esperanto UEA:       6500 ekz.
La Espero el Koreio: 5000 ekz.
Juna Amiko:          3300 ekz.
Heroldo:             3000 ekz.
Starto:              3000 ekz.
Sennaciulo:          2500 ekz.
La Revuo Orienta:    2300 ekz.
Monato:              1700 ekz.
Literatura Foiro:    1100 ekz.

Se ni volas fortan movadon, certe unu el la strategiaj nodoj estas
plifirmigi la informfluon...

L.S.

Rim: La datumoj estas prenitaj el "Enketilo pri E-periodajxoj" resenditaj
de la koncernaj redaktoroj mem.

*************************************************************************

Esperanto kaj TV
================

La barcelona televidkanalo TV-2 elsendis unuhoran programon pri lingvoj
la 16-an de januaro. Gxi satelite kovris parton de Euxropo kaj Sud-
Ameriko. Pri Esperanto intervenis Llibert Puig, gxen. sekr. de KEA
(Kataluna Esperanto-Asocio) kaj la gejunuloj Pere Bernus kaj Rina Amerio.

L. P.

*************************************************************************

Vizitu la insulon!
==================

La klubejo de nia societo (havanta cx. 50 membrojn), la Esperanto-Domo en
86 Triq Hfran, Valetta, Maltio estas malfermita cxiumerkrede ekde la 18-a
horo.

Eksterlandaj esperantistoj, vizitantaj la insulon Malto estas cxiam
bonvenaj cxe la klubejo, prefere antauxe sciigante pri sia alveno la
sekretariinon Grace Vella-Bondin pertelefone: +356-486260.

el Mezmara Stelo febr./95

*************************************************************************

Ree grupo
=========

Denove ekzistas Esperanto-grupo en la lando Salzburg, kie kelkaj dekoj da
homoj lernis la lingvon en la lastaj jaroj. La aktivadon kunordigas

Helmut Aigner,
Unterbergstr. 241/7, A-5081 Anif Auxstrio

*************************************************************************

25 jaroj...
===========

En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25
jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la
lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas
nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop.

* * *

1982
----

Budapesxto gastigas brilan Renkontigxon de la Esperanta Teatro, kadre de
la printempaj festivaloj de la urbo. La manifestacio ripetigxos en la
sekvaj jaroj, gxis 1987. Per tiaj renkontigxoj Budapesxto metas plian
mejlosxtonon en sia longa historio de kultura cxefurbo de Esperantio.
En la 80-aj jaroj grave kontribuas al tiu cxi reputacio la Esperanto-Fako
en Universitato ELTE kaj la eldona aktiveco de HEA/MESZ. La unuan gvidas
Istvan Szerdahelyi, la duan kunordigas Vilmos Benczik, samtempe redaktoro
de Hungara Vivo. Dekoj da titoloj aperas inter 1977 kaj 1989, inkluzive
de hungarigoj de krimromanoj eldonitaj de LF-koop.
Unu el tiuj romanoj, Varmas en Romo de Corrado Tavanti (logxanta apud La
Chaux-de-Fonds) gajnas premion Argus gxuste en 1982. La literatura
konkurso proponis originalan formulon: disvolvi intrigon surbaze de
donita starto - atenco de iu Liberiga Armeo Esperantista kontraux la
ambasado de afrika sxtato, persekutantajn esperantistojn. La ideo de
"verda terorismo" tamen ne trovis grandan ehon en la nigra literaturo.
En la sama jaro LF-koop malfermas sidejon en Gxenevo, kie ankaux la revuo
aperos dum deknaux monatoj.

*************************************************************************

ILEI
////

En Auxstraliaj lernejoj
========================

Tri lernejoj de la regiono de Melbourne, la cxefurbo de sxtato Victoria,
komencis instruadon de Esperanto al naux- kaj dekjaragxaj infanoj de la
kvina kaj sesa klasoj. Ili atendas salutkartojn de aliaj lernejoj, kie
estas instruata Esperanto. Eksterlandaj posxtajxoj multe instigus la
infanojn kaj lerni la lingvon, kaj korespondi eksterlande por esplori
diversajn kulturojn.

La minesterio pri edukado en Victoria devigas la elementajn lernejojn
instrui lingvon alian ol la angla, kaj konsentis pri instruado de
Esperanto.

Jen la adresoj de la tri lernejoj:
- S-ro D. Dulf, lernejestro, Clayton North Primary School, 1714 Dandenong
  road, Clayton, Victoria 3168, Auxstralio

- S-ro Peter Boyes, lernejestro, Edithvale Primary School, Edithvale road,
  Edithvale, Victoria 3196, Auxstralio

- S-ro Neil Cunningham, lernejestro, Carrum Primary School, Walkers road,
  Carrum, Victoria 3197, Auxstralio

T. R. Bishop

*************************************************************************

OPINIOJ
///////

Ne trenu E-on en la politikon!
==============================

Mi konsentas kun samideano Vladimir Lebedev, kiu diras: "Bonvolu ne
entreni Esperanton en politikon" (Ruslanda Esperantisto, 4/1994). La
Esperanto-movado havas sian propran politikon, cxar gxi ne bezonas
partiojn, cxar gxi estas ponto inter diversaj ideoj.

Fakte partio laux la PIV estas cxiu grupo da homoj, kiu kontrauxstaras al
alia en milito aux ia alia batalo. Zamenhof diris: "en batalado de la
partioj mi devas resti absolute senpartia". Politikaj partioj timas nian
neuxtralecon, sed timas neuxtralecon nur tiu, kiu volas superregi.
La valoro de Esperanto-movado estas en la valoro de cxiu individua
samideano.

Lilia Fabretto, Italio

el Ruslanda Esperantisto, okt./94

*************************************************************************

Estas vere, ke Esperantone estas nur lingvo!
============================================

Tion mi diras, cxar mi tre agrable spertis, kiom multe pli mi povas
kompreni ol "lingvo", se temas pri Esperanto.

Antaux kelkaj semajnoj aperis mia anonco en "Eventoj", kun peto pri
eventuala alsendo de uzitaj bebaj vestajxoj por mia kuzino, kiu baldaux
naskos bebon...

Kun granda gxojo mi povas nun raporti, ke alvenis kelkaj donacpakajxoj
kun vere bonkvalitaj belaj bebaj vestetoj el Finnlando, Italio, Hungario,
Danio! Koran dankon al cxiuj, kiuj estis tiom afablaj kaj helpemaj, kaj
sendis al ni malavare la superfluigxintajn vestetojn, je granda gxojo de
mia kuzino, kiu kompreneble havas tre bonan opinion pri esperantistoj!
Tiu cxi nobla gesto de sendintoj montras, ke Esperanto ne estas nur
lingvo, gxi estas multe pli!

Multe mi pensadis, kiel mi povus helpi iel simile al tiuj, kiuj helpon
bezonas. Laux mia scio, estas multaj, kiuj ne povas aboni "Eventoj"-n pro
iu kauxzo, dum "Eventoj" ege bezonus pliajn abonantojn. Cxu vi havas
ideon pri la solvo de tiu cxi problemo?

Jen, mi havas interesan ideon: la sxlosilvorto estas la "helpo". La gxis
nun ricevitaj vestetoj pli-malpli suficxos por la bebo. Se mi tamen
ricevos ankoraux pliajn, mi provos vendi ilin, kaj el la gajnita sumo mi
abonos "Eventoj"-n por tiuj, kiuj ne povas tion fari pro iu kauxzo. Certe
oni pli facile donacas forjxetotajn uzitajn, sed bonkvalitajn bebajn
vestetojn ol monon rekte. Tiel ecx se malrekte, sed ege multe ni povas
helpi unu al la alia, kaj ankaux al "Eventoj", kiu same meritas kaj
bezonas la helpon! Mi mem tre volonte faras la kunlaboron. Mi atendas
ankaux leterojn de tiuj, kiuj ne povas mem aboni la gazeton, kaj se
dauxros veni pliaj donacpakajxoj, helpeme de aliaj pli ricxaj
esperantistoj ebligos la abonon pere de mia vendo - kaj abonagado.
Ankorauxfojan dankon!

Bajaki Imre, 
Hollo L. u. 61,H-6100 Kiskunfelegyhaza, Hungario

*************************************************************************
La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj
restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke
ili abonu iun internacian gazetonjam en la dauxro de la kurso!
*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Debrecena Bulteno
=================

Pri Debrecena Bulteno vi ne trompigxos! Tiun cxi dumonatan periodajxon
eldonas E-Asocio de Debrecen kaj Gxia Regiono. Gxi estas revuo (210x148
mm), 52 pagxoj) redaktata de Tibor Papp laux la vivo, kun ligigxo al
Debrecen kaj al la departemento Hajdu-Bihar. Sed gxi estas multe pli ol
tio!!!

Abonkotizo por 6 numeroj estas 14 IRK (por nehungaroj), en Hungario oni
povas aboni gxin per 400 HUF. Ne nur la kolbas-duopo reprezentas
Debrecenon. Helpu per via abono roli DB-on kiel movada faktoto. Adreso:

Tibor Papp, 
Trombitas u. 12,H-4031 Debrecen, Hungario.

*************************************************************************

KONKURSO
////////

INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ
=====================================

7-a taskfolio por komencantoj

1. Vauxi, iai, miauxi. Kiuj bestoj parolas?(3 poentoj)

2. ... haroj. Trovu almenaux tri vortojn por formi kunmetajxojn! (3poentoj)

3. Esprimu cxiun per unu vorto! (3 poentoj)

   ne multaj / vidi bildojn en dormo / cxi-tempe

4. Kompletigu per prepozicioj: sub, el, tra, de! (2 poentoj)

   Li saltis ... la cxambro ... la fenestro ... la radojn ... auxtomobilo

5. ... ? Mi estis en biblioteko. Demandu pri la kursiva esprimo. (2
   poentoj)

6. Antaux ol mangxi kion oni deziras?(2 poentoj)

7. Kompletigu: Sxi estas 158 centimetr... alta kaj 49 kilogram... peza.
   (2 poentoj)

8. Skribu la nomojn de almenaux tri famaj esperantistoj polaj! (3
   poentoj)

La solvojn sendu gxis la 24-a de aprilo 1995 al:
Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo, Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet,
Hungario.

*************************************************************************

7-a taskfolio por progresantoj
==============================

1. El kiuj partoj konsistas arbo? (3 poentoj)

2. ...haroj. Trovu almenaux tri vortojn por formi kunmetajxojn! (3
   poentoj)

3. Esprimu cxiun per unu vorto! (3 poentoj)

   ne multaj / vidi bildojn en dormo / cxi-tempe

4. Respondu la demandojn: Kioma nun?/ Kioma hodiaux? (2 poentoj)

5. ... ? Li parolas en la slovena kaj bulgara lingvoj. (2 poentoj)

   Demandu pri la kursiva esprimo!

6. Antaux ol mangxi kion oni deziras?(2 poentoj)

7. Kompletigu: Sxi estas 158 centimetr... alta kaj 49 kilogram... peza.
   (2 poentoj)

8. Skribu la nomojn de almenaux tri famaj esperantistoj polaj! (3
   poentoj)

La solvojn sendu gxis la 24-a de aprilo 1995 al:
Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo, Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet,
Hungario

*************************************************************************

INTERESE
/////////

Tunelo sub la Maniko
====================

Inter Francio kaj britaj insuloj trovigxas kanalo 37 km largxa. Gxia nomo
estas Maniko, kaj gxi interligas la Atlantikan oceanon kun la Norda maro.
Malnova revo de homoj realigxis, ja estas konstruita submara tunelo por
fervojo. Gxi estas 50 km longa kaj ebligas rektan veturadon de trajnoj
inter la britaj insuloj kaj la kontinento. La oficiala fintago de la
konstrulaboroj estis la 10-a de decembro 1993. Dum tiu tago oni simbole
transdonis la sxlosilojn al la kompanio "Euxrotunel", kiu funkciigas la
linion. La saman tagon provtrajno veturis inter Calais kaj Folkstone.
La kostoj por la tunelo estis antauxkalkulitaj je 50 miliardoj da francaj
frankoj (15 miliardoj da germanaj markoj). Dum la konstruado ili
plialtigxis gxis pli ol la duoblo.

La veturado tra la tunelo per navetaj auxtotrajnoj dauxras 35 minutojn,
al kio aldonigxas 11 minutoj por sxargxado kaj malsxargxado. La
auxtoveturantoj restas sidantaj en siaj auxtoj dum la traveturado. En la
takto de 20 minutoj, okaze de forta trafiko cxiujn kvaronajn horojn,
nokte cxiun horon, la auxtotrajnoj regule trafikos. Ambauxflanke
trovigxas terminalo, kiu havas rektan interligon kun la auxtosxoseoj. Kaj
auxtotrajnoj konsistas el komfortaj, hele lumigitaj vagonoj. Ili cxiam
veturas en la sama direkto antauxen, kvazaux en cirklo. Nome el la
sxargxinstalajxo oni veturas rekte en la tunelon kaj sur la alia flanko,
interne de la terminalo, ili traveturas grandan cirklon, gxis ili atingas
la instalajxon por malsxargxado. La alvenintaj auxtoj nun tuj povas
forlasi la trajnon tra ties pinto, dum samtempe la atendantaj auxtoj
enveturas tra la trajnfino. Tiam la trajno tuj denove enveturas la
tunelon, sen sxangxi la direkton.

La personajn uxtomobilojn oni transportos en duetagxaj vagonoj. Por
auxtobusoj, logxauxtoj kaj karavanoj estas je dispono unuetagxaj vagonoj.
La dogankontroloj okazas nur dum la sxargxado, por ke post alveno la
auxtomoj povu tuj libere forveturi. Kompreneble en ambaux terminaloj
ekzistas restoracioj, vendejoj, telefonoj kaj necesejoj.

Ankoraux kelkajn vortojn pri interesa instalajxo sur la angla flanko.
Proksime de la stacio Ashford (Esxford) oni konstruis cxenon de
detektiloj, kiuj ekkonas varmigxintajn radakslagrojn kaj bremsojn.
Ashford situas 30 km antaux la manika tunelo. Tiu speciala instalajxo
anoncas cxiun dangxeron al kompetenta komandejo kaj auxtomate haltigas la
trajnon antaux ol gxi atingas la tunelon. La fidinda detektado de
varmigxintaj akslagroj kaj bremsoj en tiu linio estas aparte komplika,
cxar en la tieaj trajnoj trafikas tre malsamspecaj vagontipoj kaj la
alteco de la akslagroj diferencas de 850 gxis 1100 mm.

Joachim Giessner

laux Fervojfakaj Kajeroj, n-ro 3.

*************************************************************************

Cxu cxiam bone esti sana?
=========================

En UK iu komitatano de UEA diras al la alia: "Mi auxdis, ke genieco estas
malsano..."
-"Ho, ne maltrankviligxu, kara kolego, vi aspektas tute sana!" -
respondas la alia...

*************************************************************************

ALVOKO
//////

"Muelistoj" de cxiuj landoj, unuigxu!
=====================================

La urbestro de (scienciste fama) vilagxo Moulis (Muelejoj) petas cxiujn
en la mondo, kiuj logxas en tiu vilagxo aux urbo kies nomo signifas
vento/akvo-muelejo(j), aux muelilo(j), aux muelisto(j) en diversaj
landoj, anonci sin por interrilatoj celantaj gxemeladon de tiaj "homujoj"
...

Kial ne danke al Esperanto? Bonvolu skribi al :
s-ro Segelas, Maire, urbestro,F-09 200 Moulis, Francio

el E-o Pyrenees, dec/94

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Esperejo

La 10-an de aprilo en "verda lundo" je 18.30 pri Esperanto-periodajxoj
prelegas d-ro Arpad Mathe. Bonvenas cxiuj interesigxantoj.

* * *

J E R - 9 5 !

Junulara E-Renkonto, Budapesxto, 21-23 aprilo! Krom via cxeesto instigu
partopreni mezlernejanojn kaj studentojn! Organizas: Nora Csiszar,
aligxojn akceptas Lariko Golden kaj Edit Lindwurm: Lajtha S. u. 1, H-1203
Bp. Tel: (tage): 1319178/235.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

39-j. frauxlo dez. kor. precipe kun frauxlinoj: Csaszar Ladislav,
Sxoltesovej 31, SK-94059 Nove Zamky, Slovakio.

* * *

Audra Judiene, 29 j., dez. kor. kun cx.l. pri historio kaj popola muziko.
Str. Liubeko 7-34, LT-5815 Klaipeda, Litovio.

* * *

Lione Lapinskiene, 36 j. Str. Klaipedos 140-16, LT-5309 Panevezys,
Litovio.

* * *

38-jara geologiisto sxatus intersxangxi pk kaj ideojn kun geesp-istoj de
Kazahio, Moldavio, Slovenio, Tagxikio kaj Turkmenio: Pekim Vaz, Caixa,
postal, 182, Belem-Pa BR-66017-970, Brazilio.

* * *

Sendu viajn korespond-dezirojn por senpaga aperigo en la bulteno
"Korespondi". Petu specimenon de la bulteno kun 1 respondkupono aux cent
diversaj uzitaj memorigaj posxtmarkoj el via lando al: R. Melo, 34 ave.
de Russie, F-03700 Bellerive S/A, Francio.

* * *

Danute Vilbrantiene, 50 j. Str. Zvangucxiux 11-1, LT-3009 Kaunas,
Litovio.

* * *

Instruistoj-geedzoj dez. kor. pri naturo, medio k. aliaj temoj (precipe,
sed ne nur, kun Cxinio): Barbel kaj Henry Klatt, Neu-Wallmodener Str. 9,
D-38729 Wallmoden, Germanio.

* * *

53-jara kuracistino dez. kor. pri sano, religioj, vojagxoj. D-ino
Adelinde Lauterbach, Bahnhofsallee 3, D-31134 Hildesheim, Germanio.

* * *

Nijole Karaliene, 50 j. Str. Vilniaus 119-4, LT-4000 Sxiauliai, Litovio.

* * *

Junaj esp-istoj el Klaipeda - kun t.m pri cx.t. Esperanto-klubo, ab/k
179, LT-5800 Klaipeda, Litovio.

* * *

Ksenija Gubanova, instruisto, Kreves pr., 41-7, LT-3044 Kaunas, Litovio.

* * *

Kun leteramikoj el la t.m. por krei personajn kontaktojn: 30-j.
cxicxeronino Lijana Vaitkevicxiute, str. Dainu 43-48, LT-5406 Sxiauliai,
Litovio.

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Mi kolektas muzikajn diskojn de Beatles. Mi sercxas diskojn (33 aux 45
tpm-ajn) kun iliaj kanzonoj profesie kantitajn en Esperanto aux en lingvone
angla. Mi povas repagi la sendokostojn kaj iometon plian laux
interkonsento. Bv. skribi al: Luca Carlini, via Tirandi 6, I-25128
Brescia, Italio.

* * *

Csaba Nemeth havas novan adreson: Deak ter 67, H-9400 Sopron, Hungario.

* * *

Simplec-amanto acxetus fotoaparaton "Practica MTL-5" bone konservitan,
sen 50 mm-a objektivo, sen koverto, je maks. 70 (sepdek) guldenoj +
posxtelspezoj. Eblas interkonsenti pri alitipaj objektivoj. Skribu al:
Luigi Fraccaroli, via Zanardelli 34, I-25069 Villa Carcina BS, Italio.

* * *

Al la regionaj telefonnumeroj de Britio, kiuj komencigxas per 0,
aldonigxis la cifero 1 post la 0. Eksterlandanoj (kiuj ne bezonas klavi
la nulojn) devos klavi la ciferon 1. La numero de Brita Esperanto-Asocio,
kiu internacia estis +44-71-7277821, nun aspektas jene: +44-171-7277821.
Kelkaj regionoj ricevis tute alian numeron, ekz. Leeds 01132, Leicester
01162, Notingham 01159, Sheffield 01142, Bristol 01179. Ekde la 16-a de
aprilo ili estos devigaj.

* * *

En decembro 1994 forpasis Jan Lamacxka, malnova kaj internacie konata
esperantisto. Kondolencon al la familianoj.

* * *

SEJ (Slovena Esperanto-Junularo) fiere anoncas, ke gxi ricevis novan
bebon - Simona Klemencxicx naskis filineton Ema la 17-an de januaro 1995.

* * *

Carlo Sarandrea (el Romo) edzigxis la 25-an de februaro. Gratulojn!

* * *

La nova adreso de SNEES Bulteno estas: Soutern New England Esperanto
Society, 100 Jefferson Square 2E, Waterbury CT-06706, USA.

* * *

Memorfesto omagxe al Zamenhof okazos la 22-an de aprilo en Vieno, en la
Pola Instituto ekde la 16-a horo. Kontaktu: IEM, tel: +43-222-5355145

* * *

Mi sercxas seriozajn kunlaborantojn por traduki agrikulturajn artikolojn!
Tibor Veress, Boszormenyi u. 140, H-4032 Debrecen, Hungario.

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.
*************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor