Eventoj n-ro 074, 2/marto - '95, retposxta versio ************************************************* ENHAVO ////// Titolpagxe: Kune - en gxojo kaj malgxojo... Protesto TEJO: Bonn-e bone! Organizaj demandoj: Varbado, problemo de la movado Esperanto aplikata: Esperanto kaj la milito KIEL VI UZAS EN LA PRAKTIKO ESPERANTON? Sorto de ordo en EVA Naturamika redaktoro sercxata Estontaj filozofoj Filatelistoj! Fervojista vortaro sur CD-ROM! Kaptu porokazan stampon! Japana E-telefonkarto Cxapelilo 1.0 Arangxoj: BET: Baltiaj Esperanto-Tagoj Cxio - en Staszow... Stagxo cxe Mediterana maro Printempe, nature, amike Ekskurso en Nacia Parko Deklam-konkurso De Alpoj gxis Adrio La 82-a Japana Esperanto-Kongreso Movado: Gxis nun: 1260 Mazi-oj! Bulgarie mallonge Revidu Seulon Amikaro Bruno Groning:50 amikoj lernas Esp-on Ni KAF-umu! Landaj asocioj:cxu plenumo aux bojkoto? 25 jaroj... 1981 ILEI: Retaj kursoj Alvoko: Ekslibrisoj Revuoj, gazetoj: Registaroj kaj gazetoj Sincerajn dankojn Opinioj: Ni devas investi nian energion Mala opinio Esperanto en radio: Konkurso de Pola Radio Radio-ponto Interese: Boulogne-sur-Mer: Framasona asocio Matematikumu iom Hungara angulo: Movada humuro: ********************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Kune - en gxojo kaj malgxojo... =============================== Cxiam, kiam ni auxdas iun cxagrenigan novajxon pri iuj katastrofoj, plagoj, militoj, ni tuj pensas pri niaj samideanoj, kiuj logxas en koncerna regiono.Frumatene de la 17-a de januaro granda tertremo atakis la regionon Hansxin, kiu estas la meza parto de Japanio... Karaj esperantistoj, enlandaj kaj eksterlandaj! Mi devus pli frue skribi al vi, kiuj en maltrankvilo skribis al mi tuj post la tertremo en mia regiono. Dankon. Almenaux mi kaj miaj familianoj ne vundigxis kaj nia logxejo ne havis gravan difekton, kvankam kelkaj tegoloj falis teren. Mi estis okupita informigxi pri aliaj esperantistoj, demandante kiuj suferas de la tertremo. Ne kun cxiuj esperantistoj estis sukcesaj kontaktoj, sed laux gxisnuna informo mi ne trovis nomon de pereinta esperantisto en la listo de mortintoj, kiuj nombras 5.273 gxis hieraux. Nekonate perditaj 6, vunditaj 26.815, rompitaj do-moj 109.464, senhejmuloj (rifugxintoj) cx. 300.000. Multaj esperantistoj en la urboj Kobe, Nisinomiy, Asiya k.a. en la gubernio Hyogo havis damagxon endome kaj eksterdome, kaj iuj ne povas logxi en sia domo pro plendetruigxo... Ankoraux ie kaj tie ne funkcias akvo kaj gaso. En la gubernioj Osaka kaj Kioto nemalmultaj havis endoman damagxon. Mi tre esperas, ke la damagxitaj esperantistoj havos bonan rimedon por rekomenci la vivon kiom eble plej frue. Persone mi kaj mia edzo (lia laborejo ne funkcias, cxar detruigxis fervojo) volontule laboras vizitante rifugxejojn kun multe da necesajxoj por la vivo de rifugxintoj. Mi dankas mian sorton, cxar mi estis bonsxanca, alie mi nun ne ekzistus en la mondo. Jen okazis la tertremo je 5.46 matene la 17-an de januaro. Mi estis en Germanio en la Internacia Festivalo, kaj revenis hejmen la 15-an nokte. Se mia hejmenveno estus matene aux tage, mi vojagxintus al mia fratino, kiu logxas 600 km-ojn okcidente... Tiam mi reveturintus la 16-an per nokta auxtobuso, kiu gxuste renkontis la tertremon sur auxtosxoseo la 17-an matene. Multaj auxtoj falis teren, cxar la auxtosxoseo, konstruita alte, ekhavis multajn fendojn. Kiom da homoj mortis kun auxtoj, mi ne scias... Cxiuokaze mi tre dankas vin pro via tuja reago telefone, fakse, letere, kiam malfacile iris cxio en la katastrofa paniko. Mi fartas bone kaj dauxrigos Pasportan Servon por esperantistoj. Dume mi auxdis, ke en Euxropo akvo inundis. En Nederlando, Germanio, Francio k.a. subakvigxis multaj lokoj, oni diris. Karaj geamikoj, cxu vi ne bezonas iun helpon de mi? Jen mia vico maltrankviligxi pri vi. Mi esperegas, ke vi kaj viaj karaj familianoj povos vivi senprobleme kaj mia letero atingos vin. Amike via Tahira Masako ************************************************************************* Protesto ======== Al Estraro de TEJO Karaj, dum la IJK en Vraca (Bulgario 1994) en sia kunsido la Komitato de TEJO akceptis decidon pri la deviga, minimume 50 %-a diferencigo de IJK partoprenkotizoj inter A- kaj B-landaj partoprenantoj, validonta ekde la Peterburga IJK en 1995. Tiun decidon (kaj ne rekomendon) oni notis ankaux en la protokolo de la kunsido. Kun nekompreno ni konstatas en la ricevita aligxilo de la cxi-jara IJK la nerespekton de tiu Komitata decido. Same ni ne komprenas la konduton de la TEJO-estraro, kiu deklaras ke gxi intence ignoras la decidon de la Komitato (vidu la artikolojn en Eventoj 2/decembro 94 kaj TEJO-Tutmonde, jan/95). Pluraj Landaj Sekcioj de TEJO en sia regiona kunlabora konferenco MEJK subskribis protestleteron al TEJO, sed ili ricevis nenian kontentigan rektan reagon. Nun, nome de Hungara Esperanto-Junularo, kiel Landa Sekcio de TEJO ni forte protestas kontraux la agado de la TEJO-estraro, pro la intenca ignorado de la komitata decido, kaj postulas nuligon de la peterburga IJK-kotiztabelo. Ni opinias, ke en la Vraca-a kunsido estis tre detale emfazita la senco de tiu decido. Per la diferencigo de la partoprenkotizoj la Komitato decidis fari pasxon al pli justa, pli proporcia sxargxoportado, kio estas esenca valoro en nia movado. (Por multaj B-landanoj la kotizo de 300 guldenoj signifas 2-4 monatajn salajrojn, tiu por kelkaj landoj signifas 3-4 semajnajn salajron kaj tiu por A-landanoj signifas 3-4 tagajn salajrojn...) Ni nur flanke rimarkas, ke sciante la orient-euxropajn preznivelojn la proponita kotiznivelo de la peterburga IJK multe superas la reale atendeblajn ciferojn... Krome, tiu nivelo forte kontrauxagas al la Vracae deklarita intenco de TEJO-estraro "organizi amasan IJK-n en Peterburgo". Ni insistas, ke nek la Estraro de TEJO nek LKK havas la rajton ignori la decidon de la Komitato, do ni postulas la principan refaron de la kotiztabelo por la peterburga IJK. Laux la estrara decido de Hungara Esperanto-Junularo Edit Lindwurm, gxen. sekretario de HEJ ************************************************************************* TEJO: Bonn-e bone! ================== En aprilo 1995 TEJO aligxos al la Junulara Forumo de Euxropa Unio. Tio signfas, ke TEJO ekhavas novajn eblecojn agadi ene de euxropaj strukturoj. Tio ankaux signifas plivastigon de la agado en la kampo Eksteraj Rilatoj de TEJO. Gxis nun esperantistoj tre malmulte aux apenaux uzis EU-monfontojn. Mankis informoj kaj homfortoj, kaj, krome, kunordigo por peti subvenciojn. TEJO nun ekpasxas en la novan EU-epokon. En Bonn januare liberigxis oficeja spaco, cxar Germana Esperanto-Junularo kaj -Asocio tie nuligis sian gxisnunan centran oficejon. Tamen tie restis kapabla kaj tre engagxita teamo, kiu jam laboris por TEJO kaj je nacia skalo atingis i.a. oficialan ministerian agnoskon kaj sxtatajn subvenciojn. Cxirkaux tiu kerna teamo fondigxis la euxropa oficejo de TEJO en la eksa GEJ-oficejo. La Euxropa Junulara Esperanto-Oficejo (EJO) uzas la jam ekzistantajn strukturon kaj adreson en Bonn. En Bonn trovigxas momemte cx. 10 junaj aktivuloj, kiuj jam enlaborigxas en la oficejan taskaron. Tial TEJO nun havas la kapaciton eksercxi subvenciojn de EU, informigxi pri eblecoj financi seminariojn, publikajxojn kaj aliajn projektojn, kaj eklobii cxe EU-instancoj. La oficeja teamo celas kunordigi la junularan agadon rilate al EU. Pro la urgxeco de la taskoj rilataj al EU-agado la oficejo estis fondita en januaro 1995, kvankam la unuaj "grandaj" subvencioj, por kiuj necesas lobii nun, povus alveni nur en 1997. Tial ankoraux mankas financa bazo por la unu kaj duona jaro gxis la laboro fruktos. Gxis tiam la oficejo bezonas la financan subtenon de esperantistoj, kaj kiel eble plej multe da informoj de la EU-landaj E- asocioj, t.e. gazetojn, informojn pri EU-rilataj enlandaj strukturoj kaj kunvenoj. Vi povas sendi viajn informojn al: Euxropa Junulara Esperanto-Oficejo, EJO, Rheinweg 15, D-53113 Bonn, Germanio. Tel: +49-228-235898, Fakso: -232764 Rim: En sia gxenerala kunsido en decembro Germana E-Junularo decidis, ke ekde januaro funkciigos la oficejon de GEJ nur en Berlino. Gxia adreso estas ... ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Varbado, problemo de la movado ============================== Ni cxiam havas problemon de varbado en nia movado! Estas tio problemo dauxra kaj tre grava por ekzisto kaj por evoluo de nia movado. Oni povas kaj devas starigi du demandojn: kiel varbi kandidatojn kaj kiujn varbi! Ambaux demandoj ne estas facilaj por respondi, sed oni devas konsideri ilin, se oni volas kaj se oni devas varbi. Do, sen superfluaj antauxkonsideroj, ni provu respondi tiujn demandojn lauxvice. Kiel varbi? ----------- Antaux cxio oni devas memori, ke cxiu senpera varbado en senco de proponoj: lernu Esperanton, aux provu lerni Esperanton, cxar gxi estas la internacia lingvo, kaj facila kaj bela... ne devus okazi! Tio aspektas kvazaux insistado, kaj cxiu insistado ne efikas bone, kaj ecx inverse, gxi estas malgxusta kaj suspektinda. Kiel do agi? Nur bonaj ekzemploj efikas bone! Bonaj ekzemploj montras kaj pruvas, ke io estas valora, utila, bezonata! Homoj sxatas sekvi bonajn ekzemplojn, se ili vidas, ke tiuj ekzemploj faras ion utilan por ili. Utileco de lingvo estas kvazaux memkomprenebla kaj utileco de internacia lingvo ecx pli ol iu ajn alia lingvo. Tamen homoj ne kredas kaj dubas, cxu Esperanto havas utiligeblojn, ja oni ne multe auxdas pri tio. Tial do tre bezonataj estas ekzemploj, ni devas montri, ke tiu Esperanto havas bonajn utiligeblojn. Oni povas indiki: E-korespondadon, E-radioelsendojn, E-ekspoziciojn, tre gravas E-turismo, E-faka kaj scienca intersxangxo, E-internaciaj vizitoj, seminarioj, simpozioj kaj kongresoj. Gravas aperigado de artikoloj pri uzeblo de Esperanto en nacilingvaj gazetoj. Estas ankaux multaj aliaj bonegaj ekzemploj. Konata bioenergoterapeuxto-scienculo anoncas sin kaj sciigas, ke uzas Esperanton por sia monda kunlaboro; kelkaj novaj asociaj kompanioj uzas Esperanton internacie kaj publika sciigo pri tio faras tre bonan ekzemplon. Iu forveturas al eksterlando dank' al E-invito, ktp. Cxio cxi diras laux ekzemploj, ke Esperanto estas utiligebla. Valoras emfazi rezoluciojn de UNESCO kaj ankaux publike skribi pri bezono de internacia lingvo Esperanto en integrigxanta Euxropo. Kiun varbi? ----------- Kiujn homojn varbi? La demando ankaux ne estas tro facila. Se oni vaste varbas, do oni varbas cxiujn sxajne. Tamen se oni varbas en malgrandaj sferoj, oni devas scii, kiujn homojn ne varbi. Certe oni ne devas varbi homojn psike necertajn kaj deciditajn malamikojn de Esperanto. Samideano Harald Kirschner en sia bonega felietono en E-programo de Radio Vieno diris, ke ni devas varbi humanismajn homojn, t.e. homojn, kiuj konservas humanismajn ideojn. Laux li, tiuj homoj estas jam duone esperantistoj. Nu certe, ni devas varbi valorajn, humanismajn homojn, tiuj povas esti valoregaj en nia movado. Kiel ni povas trovi ilin? Certe, ili estas cxie, kaj ni devas trovi ilin cxie kaj laux cxiuj eblaj kaj dignaj manieroj tre delikate kaj tre scieme inklinigi al Esperanto per bonaj kaj konvinkigaj ekzemploj. Neniu varbato povas senti, ke estas varbata. Tio estas tre grava premiso en la afero. Nia nobla movado kaj nia agado kaj nia uzado de Esperanto devus konvinkige influi homojn, tauxgajn, noblajn, humanismajn homojn, kiujn ni vere bezonas en nia movado. Tre gravas do altnivela nia agado kaj tiel okazas altnivelaj kaj konvinkigaj ekzemploj por homoj, kiujn ni povas varbi. Kreo de tre pozitiva intereso al Esperanto estas nia tasko kaj devo. Anoncado pri E-kursoj estas jam tute normala kaj akceptita formo kaj tiam respeguligxas niaj agadrezultoj. Romuald Skalinski el Mankanta Cxenero, nov/94 ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Esperanto kaj la milito ======================= 10 sciindaj aspektoj pri Esperanto kaj la militoj: 1. La unua mondmilito malbone influis la disvastigon de Esperanto. Cxi tiu milito komencis nur kelkaj tagoj antaux la 10-a Universala Kongreso en Parizo. Preskaux 4.000 geesperantistoj aligxis al cxi internacia renkontigxo, sed multaj karavanoj de samideanoj devis reveni sialanden kiam eksplodis la euxropa milito. Inter ili L. L. Zamenhof mem. 2. Okaze de la unua mondmilito kaj ankaux de la dua, la Universala Esperanto-Asocio (UEA) funkciigis servon por kontaktigi la kaptitajn soldatojn kun siaj familioj. Pli ol tricent leteroj alvenis cxiutage al la sidejo de UEA en Svisio, kiuj estis resendataj rapide. Entute la plenumitaj servoj estis pli ol 200.000. Ankaux multaj Esperanto-delegitoj vizitis konstante, kiam tio estis eble, la militkaptitejojn. 3. Sed bedauxrinde Esperanto ankaux estis armilo, cxar per la nomo de nia lingvo brita aviadisto baptis sian milit-aviadilon dum la unua mondmilito. 4. La esperantistoj multfoje ne estis tre bone konsiderataj okaze de militoj, cxar cxu ili estas spionoj? Ili kontaktis regule kun eksterlandanoj pere de sekreta lingvo. Tion devis pensi la japana servo, kiam konsideris, ke esperantisto estas kiel akvomelono: verda ekstere, sed rugxa interne. 5. La solidareco inter esperantistoj detruas barilojn kaj trancxeojn. Konataj estas kelkaj okazintajxoj, kie cxefrolulis du aux pli malamikaj soldatoj, kiuj trovis en militkaptitejoj, ke ili estas samideanoj. Sed la plej nekredebla aventuro estis tiu kun germana soldato, kiu dum dua mondmilito ebligis la fugxon de malamika soldato, kasxigante lin poste proprahejme. Kompreneble ambaux estis esperantistoj. 6. Multaj esperantistoj rifuzis partopreni en militoj aux militservi dum pacaj jaroj. Jam en la 20-a jardeko pli ol 100 esperantistaj militrifuzantoj estis malliberigitaj en diversaj landoj. 7. Dum la hispana civila milito kelkaj esperantistoj de diversaj landoj, cxefe germanoj aux jugoslavoj, anigxis en la Internaciaj Brigadoj, sed neniam estis tre bone akceptataj pro sia konstanta deziro propagandi tiun strangan lingvon. 8. En 1944 la judoj, gxis tiam devige enlogxigitaj en la varsovia geto, levigxis armile kontraux la naziaj okupantoj, gxi estis kruela lukto, kiu finigxis per la pereo de preskaux cxiuj judoj de la pola cxefurbo. Luktado de polaj judoj komencigxis en la strato Zamenhof de la varsovia geto. 9. En 1967 la lando elektita por okazigi la Universalan Kongreson de Esperanto estis Israelo, bedauxrinde subite okazis la milito de ses tagoj kaj cxi tiel la kongreso estis reorganizata rapide en Roterdamo (Nederlando). 10. Bedauxrinde hodiaux la militoj ankoraux ekzistas. Jugoslavio estas la plej aktuala lukto inter homoj. En la jaro 1992 anonco aperis en diversazj gazetoj, la esperantista asocio de Zagrebo en Kroatio deziris kontakti kun eblaj esperantistoj inter la 14.000 UN-soldatoj, blukaskuloj, venintaj sur la teritorion de la iama Jugoslavio. J. M. R. H. el Gazeto Andaluzia, decembro 1994 ************************************************************************* KIEL VI UZAS EN LA PRAKTIKO ESPERANTON? ======================================= Nia E-societo nomigxas "Praktika Linio". Praktika Linio estas - laux niaj esperoj - senfina linio, al kiu rajtas aligxi iu ajn, kiu parolas la Internacian Lingvon almenaux en konversacia nivelo, kaj uzas gxin en la praktiko. Esperanto estas ne nur ideo, sed ankaux rimedo. Ni devas tion konsciigi, cxar ties uzo kiel rimedo estas malofta kaj malforta. Nia lingvo estas uzebla en multaj kazoj, sed ni ne prizorgas tiujn terenojn, ofte ecx ne scias pri la eblecoj. Pri la organiza flanko de Esperanto interesigxas nur iu difinita kvanto de homoj, sed pri la aplikado: la granda plimulto el ni. Ne pensu pri grandiozaj aferoj, entreprenoj (kvankam ankaux tiuterene povas ekzisti mirindaj rezultoj), sed praktika uzo estas ankaux tio, se iu trovas gxuon, aux se iu ekhavas novajn sciojn ekz. per E-korespondado. Via aligxo al la Praktika Linio havas unu kondicxon: sendu al nia adreso gxis la 31-a de majo en cxiu jaro en longeco de 1 linio gxis 1 pagxo informon, kiel vi uzis Esperanton en la pasinta jaro. Kiel vi aplikis gxin en la praktiko, cxu faris ekzamenon ktp. Reciproke, ni sendos al vi kolektite la alvenintajn rimedojn kaj la adresaron, kiu eble instigos vin al plia utiligo! Ni havas ankaux alian planon: en 1996 ni deziras eldoni libron kun la titolo: "Kiel mi profitas Esperanton?". Nun ni kolektas ideojn, pensojn kaj manuskriptojn. Skribu al ni bonvolu, kiel vi uzis, profitis Esperanton gxis nun, kaj kiajn rezultojn vi havis pere de gxi... Atendante vian praktikan helpon kaj aligxon: Jozefo Baksa, pk. 263, H-8901 Zalaegerszeg, Hungario Tel: +36-92-320008 ************************************************************************* Sorto de ordo en EVA ==================== S-ro Reinhard Harpenthal, kiu antaux kelkaj monatoj farigxis kasisto de Esp. Verkista Asocio (EVA) (vidu la artikolon en Eve 1/januaro-95), komence de februaro eksigxis de tiu cxi posteno. Pliajn informojn, eventuale ankaux pri EVA, oni petu cxe la prezidanto: Gerrit Berveling, Muiderslotstraat 69, NL-4834 KM Breda, Nederlando. Tel.: + 31-76-654313 ************************************************************************* Naturamika redaktoro sercxata ============================= Ni urgxe sercxas novan kunlaboranton en okcidento aux oriento por la redaktado de nia ligilo "La Migranto". Bonvolu aligxi por tiu tasko nur persono, kiu havas ankaux tempon por plenumi la transprenitan laboron kaj kiu kapablas ankaux akiri manuskriptojn. Tiuj ne venas de si mem, sed necesas iom da korespondado. Bonvolu skribi kaj samtempe mallonge prezenti vin al TANEF: La Migranto, pf. 225, CH-4003 Basel, Svisio ************************************************************************* Estontaj filozofoj ================== En oktobro 1994 komencigxis la unua kurso de Esperanto en la Lernejo de Filozofio de la Fakultato de Humanismaj kaj edukaj Studoj de la Centra Universitato de Venezuelo en Caracas. La kurso estas nedeviga, sed la kursanoj, kiuj finos la studadon, gajnos du kreditojn, same kiel kursanoj de la latina aux greka lingvoj. La kurs-gvidanto estas profesoro Johano Negrete. En la Homeopat-medicina lernejo de Caracas Esperanto estas deviga studobjekto. J. E. Bachrich ************************************************************************* Filatelistoj! ============= La posxtoficejo de Gray uzas specialan stampilon ekde 1-a de februaro gxis 8-a de aprilo. Ni povas sendi al vi koverton kun tiu speciala stampo (enhavanta informilon pri la muzeo kaj koloran foton) kontraux 10 frankoj aux egalvaloro. Nacia Esperanto-Muzeo, 19 str. V. Hugo, F-70100 Gray, Francio ************************************************************************* Fervojista vortaro sur CD-ROM! ============================== Informilo por RailLexic, Eldonis UIC Enhavo: cx. 15.000 nocioj en 11 lingvoj - en la germana, angla, franca, itala, nederlanda, pola, portugala, sveda, hispana, hungara kaj Esperanto. En preparo estas la dana, latva, norvega, rusa, cxeha. Utiligo: Sercxado de certaj nocioj aux de listo de nocioj, en cxiu dezirata lingva kombino. Klasifikado en 102 fervoj-specifaj fakoj kun la ebleco trakti, korekti kaj presi ilin. Kiu povas utiligi Rail-Lexic-n? Cxiu, kiu bezonas fervojajn informojn, kiu tradukas aux traktas fervojfakajn tekstojn. Kiam aperas Rail-Lexic? La elektronika fervoja fakvortaro aperis unuafoje en oktobro 1994, kaj gxi estas cxiujare unufoje aktualigota. Oni intencas kompletigi la elektronikan votaron ankaux per grafikajxoj. Rail-Lexic sur codoromo (CD-ROM) kostas 600 DEM. Gxi haveblas ankaux libroforme por 60 DEM (2-lingva) aux 100 DEM (ajna 3-lingva kombinajxo) cxe: UIC - Projekt Rail-Lex, 16 rue Jean Rey, F-75015 Paris, Francio el Terminara Kuriero dec/94 ************************************************************************* Kaptu porokazan stampon! ======================== Jen kopio de la posxt-stampo eldonita okaze de la jubilea kongreso de SAT-Amikaro en Mittelwihr. Gxi informos pri Esperanto kelkajn milojn da homoj dum 3 monatoj. Organizantoj de la kongreso, TAKE kaj gxia revuo "La Domo" enposxtigos en Mittelwehr cxiun suficxe afrankitan koverton, kiun interesigxantoj sendos al: TAKE - LA DOMO, RN 83 - rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Colmar, Francio. Rim: Tamen ni estu iom modestaj: en Mittelwihr okazis jubilea kongreso ne de "Esperanto" gxenerale, sed nur de la organizo "SAT-Amikaro". Estas iom da diferenco... La red. ************************************************************************* Japana E-telefonkarto ===================== Vi petas pliajn informojn pri la japana telefonkarto de Oomoto el 1986. Jen ili: La japanaj vortoj tradukigxas jene: supre kaj maldekstre (en la sago): enmetu laux la direkto de la sago" sube: memorajxo por via cxeesto en la 71-a Universala Kongreso Esperanta" nigra cirklo: Esperanto-amikaro de Oomoto. Jean Amouroux, Francio ************************************************************************* Cxapelilo 1.0 ============= Komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto sur IBM-kongruaj komputiloj ekde Vindozo 3.0. Helpsistemo kaj manipulado pure en Esperanto. Ankaux por novuloj facilege majstrebla. Esperantaj kaj nacilingvaj signoj sur ekrano kaj printilo. Skaleblaj tiparoj por cxiuj aplikoj. Cxiuj necesaj funkcioj por alloge arangxi vian tekston. Literumadkontrolilo baze de redakteblaj vortaroj kun pli ol 120.000 vortoj. Disadresada funkcio. Importo kaj eksporto per diversaj formatoj por intersxangxo. Grafikajxoj integreblaj. Enkonduka prezo nur 200 germ. markoj plus ekspedo. Tuj mendu! Esperanto parolata! Professional Consulting, s-ro PEJNO Simono, Am Fullgarten 4, D-61250 Usingen, Germanio Tel: +49-6081-66722, faksilo: +49-6081-3955, reto: 100103.24@forigu.compuserve.com ************************************************************************* ARANGxOJ //////// BET: Baltiaj Esperanto-Tagoj ============================ BET estis la plej fama kaj granda arangxo en la sovetia erao. En arbaro renkontigxis (duonsekrete) plurcentoj da esperantistoj... por amuzi, somerumi, ripozi, sed cxefe: uzi la lingvon kaj organizi la (neoficialan) movadon. Sed tio jam estas historio. Nun BET estas komuna arangxo de la tri cxebaltaj landoj: Estonio, Latvio kaj Litovio, kaj okazas alterne en tiuj landoj. Cxi-jare invitas Vin Litova E-Asocio, jam ne al arbaro, sed al komfortaj cirkonstancoj en Girionys, 17 km de Kaunas. Apud la arangxloko situas la artefarita maro (akvorezervejo) de Kaunas... La 31-a BET funkcios, vivos inter la 8-a kaj 16-a de julio 1995, kaj post gxi oni povas veturi per organizita granda karavano al la UK. Aligxkotizoj estas modestaj: de 2,5 USD gxis 10 USD depende de la lando, infanoj gxis 10 j. ne pagas; 10-20-j. esperantistoj pagas duonon. Post la 1-a de majo la aligxkotizo duobligxos. Same la logxado estas realpreza, de 4 gxis 28 lidoj por unu tago depende de la lando, kondicxoj ktp. (1 USD = 4 lidoj.) Mangxado: de 10 gxis 40 lidoj por unu tago depende de la kategorio. En la programo estas antauxvidataj somera universitato, E-kursoj, literaturaj arangxoj, muz- kaj artaj vesperoj, debatoj pri E-movado en Baltiaj landoj, tradukista kurso, fakaj kunvenoj, konkursoj, distraj programeroj, ekskursoj, cxemara ripozo, filmoj k.a. - do bonvenon en BET- 31! Aligx kaj kontaktadreso: Litova Esperanto-Asocio, ab/k 167, LT-3000 Kaunas, Litovio. Fakso: +370-7-204970 ************************************************************************* Cxio - en Staszow... ==================== 8-a Pola AIS-sesio, Ripoza Renkontigxo kaj 9-a "Esperantaj Tagoj" okazos preskaux samtempe kaj samloke en Staszow kaj por partopreni vi devas nur unufoje kovri la vojagxkostojn... En la programoj de Ripoza Renkontigxo (20-24.05.) kaj Esperantaj Tagoj (20-28.05.) - prelegoj, ekspozicioj, koncertoj, ekskursoj, vespera lignofajro, balo. En la programo de AIS-sesio (20-28.05.) - lekcioj de profesoroj: Michel Duc-Goninaz, Rudiger Sachs k.a. La kotizoj estas aparte difinitaj por trimbaux arangxoj. Aligxiloj kaj la kotizoj estas akceptotaj gxis la 20-a de aprilo. Eksterlandanoj povas pagi surloke. Kontaktu: Esperanto-Klubo, ul. Parkowa 6, PL-28200 Staszow, Polio Tel.: +48-15-644112 ************************************************************************* Stagxo cxe Mediterana maro ========================== La "Cercle Bitterrois d'Esperanto" organizas printempan stagxon de la 24- a gxis la 28-a de majo 1995 (inciado kaj progresigaj kursoj). Loko: feridomo Batipaume inter Mediterania maro kaj urbeto Agde (Herault) en Francio. Informas: Cercle Biterrois d'Esperanto, 9, Rue G. Picot, F-34500 Beziers, Francio. ************************************************************************* Printempe, nature, amike ======================== 19-21.05.1995 en Norda Bohemio (Cxehio) okazos Internacia Printempa Renkontigxo de Esperanto-Naturamikoj. Gxi okazos en turisma kabano Plane, en pitoreska montara regiono apud la u. Liberec. En la programo: ekskursoj en montaron, prelegoj, diskutadoj pri naturprotektado, internacia kunlaboro en la triangulo Liberec - Jelenia Gora (P) - Zittau (G). Membroj de Naturamika Internacio ricevos rabaton. Informo cxe: Esperanto, M. Jira, Mechova 8-32, CZ-466 04 Jablonec nad Nisou, Cxehio. ************************************************************************* Ekskurso en Nacia Parko ======================= E-ekskursadon tra turismaj vojoj de la Gorcxanski Nacia Parko organizas Filio de PEA en Lodz de la 14-a gxis la 19-a de auxgusto 1995. La 4-a E- renkontigxo estas dedicxata al polaj naciaj parkoj. Informoj, aligxoj cxe: PEA-Filio, str. Moniuszki 5, PL-90-950 Lodz, skr. poczt. 337, Polio Tel./fakso: +48-42-326503 ************************************************************************* Deklam-konkurso =============== La urba klubo en Papa, Hungario organizos la jam tradician Landan Deklamkonkurson inter 7-9 de aprilo. Kategorioj: gxis 10-jaruloj / 10-14 jaruloj / 14-18 jaruloj / plenkreskuloj. Simbola aligxkotizo: 125 Ft (cx. 1 USD!), same simbolaj restadkostoj: taga mangxo: 200 Ft, tranokto: 410 Ft. La konkurson subtenas HEA, la urba E-grupo kaj ILEI-komisiono. Bonvenas partopreno ankaux de eksterlandanoj. (Kelkaj jam aligxis...) Interesigxantoj (konkursantoj kaj spektantoj) kontaktu Jozsef Nemeth, Anna ter 1, Iskola,H-8200 Papa, Hungario. ************************************************************************* De Alpoj gxis Adrio =================== La 7-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco okazos en Szombathely, Hungario, 21-23.04.1995. Organizanto: Fervojista Esperanto Fakgrupo en Szombathely. Temo: Komerco kaj Esperanto en la Alp-Adriaj regionoj. Konferencejo: Fervojista Direkciejo en Szombathely. En la programo estas antauxvidataj kultura programo, prelegoj, sekcio- kunsidoj, ekskursoj. Konferenca kotizo: 150 ATS. Tranoktado en la hotelo Savaria aux en studenthejmo. Aligxdato: gxis la 31-a de marto 1995. Informojn petu cxe: d-ro Horvath Judit, Wesselenyi u. 2/C,H-9700 Szombathely, Hungario ************************************************************************* La 82-a Japana Esperanto-Kongreso ================================= Gxi okazos en Jokohamo 13-15 de oktobro 1995. La cxeftemo de la kongreso, okazonta en Yokohama inter 13-15 de oktobro 1995, estas: "Ni vojagxu al la nova epoko!" Okazos ekskurso al Hakkej-jxima, vizito de Akva Muzeo kaj prezentado de delfinoj. Se vi preferos kvietan lokon, ni gvidos vin al la templo Sxoomjoo-jxi, konstruita en la 13-a jarcento... Okazos ankaux prezentadoj, teatrajxoj ktp. La kotizo por ekstrerlandanoj estas 10.000 enoj (cx. 100 USD) - kun 2 tranoktoj, bankedo kaj 2 matenmangxoj. Se vi estas el nepagipova lando kaj volas partopreni la kongreson, skribu al ni! Ni sercxos iun eblecon por helpi en la restado. Jokohama Esperanto-Rondo, Saido 1-18-14, Koonann-ku, Jokohamo, J-233 Japanio Tel. kaj fakso: +81-45-7855458 Rim: Flugon al la kongreso organizas KAVA-Pech el Prago. ************************************************************************* MOVADO ////// Gxis nun: 1260 Mazi-oj! ======================= La unua intergeneracia kurso de Esperanto sur vid-bendo baldaux estos preta. Gxi estas moderna profesi-nivela instru-materialo por infanoj, unuopuloj kaj ... plenagxuloj. Ni rememorigu, ke temas pri adapto al Esperanto de BBS-filmoj por infanoj "Muzzy in Gondoland" kaj "Muzzy comes back". La longe atendata helpilo por ne-profesiaj E-instruistoj estos preta en 1995. Do en la jaro de la 100-a naskigxdatreveno de Andreo Cseh, kiu revis pri instru-materialo por infanoj, sed dum sia vivo ne sukcesis realigi gxin. Mazi estas cxefe destinita por la esperantistaro kaj E-familioj, por helpi al ili instrui la lingvon interese, senerare kaj precipe en familia rondo. Temas pri instruo de bazaj reguloj de nia lingvo laux rekta metodo, t.n. Cseh-metodo. Samtempe gxi estas ankaux moderna demonstrilo, por montri al la "ekstera publiko" kiel la lingvo funkcias. La filmo mem ne enhavas scenojn pri E- movado, sed tio ne gravas. La Mazi-instru-vidbendo dauxras 180 minutojn, konsistas el 12 partoj; cxiu parto enhavas kelkajn scenojn kaj gramatikajn klarigojn. La lernolibro estas internacie uzebla. La Mazi-filmo temas pri simpatia kosma estajxo, kiu vizitas fantazian Gondolandon kaj tie helpas al regxa familio solvi diversajn problemojn. Same kiel en aliaj fabeloj estas bonuloj kaj maliculoj, tamen komputilo helpas krei miraklajn aventurojn, kio placxas al multaj kaj kaptas la atenton de la spektantoj. Por esplori la merkaton IEI en 1994 anoncis la eblon de antauxpago laux subvenciita prezo de 98 NLG. IEI ja ne deziris decidi pri produktado de la Mazi-kompleto se ne alvenus minimume 800 antauxpagoj. Kvankam mi apartenas al optimistoj, tamen la ricevitaj antauxpagoj por pli ol 1260 ekzempleroj el 31 landoj kaj 4 kontinentoj surprizis ankaux min! IEI estas la eldonanto de Mazi-kompleto, cxiuj eldonrajtoj rilate vidbendon kaj libro(j)n apartenas al IEI. La produktado de la tuto okazos cxe la firmao Tommy Publishers en Varsovio, Pollando, en kunlaboro kun du profesiaj filmregxisoroj: Roman Dobrzynski (PL) kaj Piotr Friedrich (PL). La tekstojn kaj libron preparos kunlabore 4 personoj ; Stefan MacGill (NZ), Andrzej Pettyn (PL), Katalin Smideliusz (H) kaj Mila van der Horst- Kolinska (NL), kun helpo de cxiuj aliaj, kiuj sxatus doni ideojn kion kaj kiel fari. Ni cxiuj strebu, ke gxi estu prestigxa entute. Internacia E-Instituto ---------------------- Por decidi kiom da Mazi-kompletoj produkti entute, IEI volonte akceptos mendojn de personoj aux grupoj, kiuj sxatus acxeti ilin post la apero. Plenigante la mendilon, ne forgesu signi sur gxi la specon de videosistemo, kiun vi bezonos, do PAL aux NTSC! Eblas ankaux antaux-pagi, sed tio nun ne necesas. Sed nepre mendu por esti certa poste ricevi la Mazi-kompleton! Novaj mendoj sen pagoj ankaux estos numerigitaj, cxar laux tiuj numeroj poste sekvos la liverado. Unue al antauxpagintoj, poste al novaj mendintoj. Atenton! -------- Cxiu antauxmendo havas numeron. Tiuj, kiuj gxis fino de marto 1995 ne ricevis gxin, bonvolu skribi al IEI. Novaj mendoj (po 180 NLG + 18 NLG por registritaj sendkostoj) devas atingi la sidejon de IEI gxis fino de majo 1995, cxar junie komencigxos la produktado. Pro altaj kostoj kaj manko de spaco por konservi grandan stokon, IEI produktos nur tiom da ekzempleroj, kiom estas menditaj! La dauxrigon de bona kaj sukcesa kunlaboro en la Mazi-jaro 1995 atendas: Mila van der Horst-Kolinska --- Montrigxas, ke E-movado konscias pri la valoro de la projekto kaj pro tio mi ne nur dankas, sed ankaux gratulas al cxiuj, kiuj de komenco apogis nian projekton, ne nur finance, sed ofte per afablaj instigaj vortoj por ke ni ne rezignu kaj ne permesu, ke tiu bona ideo estu nerealigita. Precipe mi dankas la Carson-fondajxo, kies signifa financa helpo ebligis al ni dauxrigi kaj kredi, ke la de ni elektita vojo estas la gxusta. Ni dankas ankaux al du E-revuoj Eventoj kaj Heroldo, kies redaktoroj tuj de komenco komprenis la signifon de nia projekto kaj informadis pri gxi. Mi do uzas la okazon por informi cxiujn, ke ekde nun cxiuj informoj pri Mazi aperos precipe en tiuj du revuoj kaj mi petas redaktorojn de landaj E- bultenoj transpreni tiujn informojn kaj publikigi ilin. Kelkaj jam faris tion kaj pro tio de tiuj landoj venis pli da mendoj. Ankaux E-redakcio de Pola Radio ofte post la oficialaj novajxoj aldonas informojn rilate la E-movadon, ankaux pri Mazi-projekto. ************************************************************************* Bulgarie mallonge ================= La estraro de BEA refresxigxis. La redaktoro de Bulgara Esperantisto Kiril Velkov farigxis ankaux vicprezidanto. Nova estrarano estas Georgi Mihajlov. Ljubomir Trifoncxovskij ne plu estas redaktoro de Bulgara E- isto. ************************************************************************* Revidu Seulon ============= Se vi ne partoprenis, tamen estas eblo spekti la okazintajxojn de la 79-a UK en Seulo, multe lauxdita de la cxeestantoj. Profesiulo preparis 120 minutan videokasedon (VHS kaj NTSC), kio estas akirebla kontraux 80 gld (inkluzive la sendokoston) cxe Korea E-Asocio, Box 4258 Seoul, 100-642 Koreio. ************************************************************************* Amikaro Bruno Groning: 50 amikoj lernas Esp-on ============================================== Post propono de Grete Hausler, gvidantino de la 20.000 membra "Amikaro Bruno Groning" lerni la Internacian Lingvon, nun 50 amikoj komencis la lernadon. Kvankam la "Amikaro" okupigxas pri sanigxado per spiritaj fortoj la gxisnunaj rezultoj per Esperanto konvinkis cxiujn pri ties valoro. Kelkaj esperantistoj jam raportis pri sanigxo, ekzemple Attilio Rojas, kiu post busakcidento en januaro 94 suferis mankon de sentkapablo en la maldekstra korpoparto. Tio signifus la cxeson de lia E-laboro. Post kiam li sekvis la instruon de B. Groning, li resanigxis kaj povas plu agadi kaj instrui. Pri la sanigxa metodo kaj pri la Amikaro mi volonte sendas pli detalajn informojn al la interesigxantoj. Detlef Meier, Hauffstr. 15,D-63071 Offenbach, Germanio. ************************************************************************* Ni KAF-umu! =========== Enkadre de Rusia E-Unio estas fondata "Kluba kaj Aktivula Fako" (KAFo). Estis dissendita alvoko, ke cxiu klubo, kiu (re)aligxas al REU samtempe elektu sian reprezentanton por esti membro de KAFo. Kion rajtu kaj devu la reprezentanto? ---------- Li aux sxi ricevos la "aktivulan bultenon" de REA la "Movadon" kaj aliajn aktualajn informojn de KAFo kaj transdonu tiun al la klubo. Reciproke li/sxi informu KAFon kaj "Movadon" pri la okazajxoj en la klubo. Kion faros KAFo (do, cxiuj klubaj reprezentantoj kune)? --------------- KAFo interkonsentos pri komune gravaj aferoj: informiloj, renkontigxoj, lernolibroj, varbiloj. KAFo zorgos pri la "kampanjo" kaj aliaj komunaj iniciatoj. KAFo estos nia diskutejo kaj la banko de ideoj. laux Movado, novembro 1994 Rim. Lokaj grupoj estas la bazaj cxeneroj de nia movado. Plejmulto de landaj asocioj (kaj ankaux UEA) suficxe zorgas pri siaj individuaj membroj, sed cxu eskzistas simila strukturo kaj agado kiel KAFo se REU anka u en aliaj landoj? - La red. ************************************************************************* Landaj asocioj: cxu plenumo aux bojkoto? ======================================== Dum du kunsidoj, prezidataj de Mark Fettes, sepdeko da kongresanoj diskutis pri la klopodoj plialtigi la prestigxon kaj konatecon de E-o cxe oficialaj euxropaj instancoj. Ili faris kelkajn rekomendojn por plibonogi la euxropan agadon. Unue, la landaj asocioj en Euxropo interkonsentu pri komuna komunikilo, eventuale en formo de "euxropa pagxo" publikigota en la landaj E-revuoj. Due, la asocioj abonu aux regule mendu la oficialajn dokumentojn, en sia nacia lingvo, pri la euxropaj lingvopolitiko kaj instruado. Trie, la asocioj ellaboru kaj pridiskutu laborplanon, por akcepto cxe la Euxropa Kongreso en Parizo (1995). Kvare, la asocioj flegu rilatojn kun nemovadaj asocioj por disvastigi konscion pri la lingvoproblemo kaj la realeco de Esperanto. Post prezento de Post 20 jarcentoj, esperantigita filmo de la Euxropa Komisiono, Michael Cwik gvidis diskutrondon por cx. 30 kongresanoj, ne nur euxropaj. La diskuto tusxis la argumentojn por euxropa unuigxo, la ekzistomotivojn kaj ecojn de federaciaj strukturoj gxenerale kaj la necesan demokratiigon de la Euxropa Unio. el Euxropa Esperantisto, 12/94 ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devasnepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1981 ---- Planlingvistiko, revuo pri la studo de planlingvoj, ekaperas cxe LF-koop, cxefredaktata de Jouko Lindstedt (Finnlando), unu el la patroj de la Manifesto de Raux-mo. La revuo, paralela al Literatura Foiro, cxesos en 1986, kaj kunfandigxos kun pli ofta kaj ampleksa LF. Post Lindtedt, ekde 1983 gxin cxefredaktos hungaro: Gyorgy Nanovfszky, nuna ambasadoro de Hungario en Moskvo. Per la romano La Litomisxla tombejo Karolo Picx, cxeho, altiras sur sin atenton de la literaturaj rondoj. Pli ol verko, impresas (ege pozitive cxe unuj, sed ekstreme negative cxe aliaj) lia lingvouzo, ricxa je propraj neologismoj. Picx kaj liaj gekolegoj en Prago asertis, ke ili estas la auxtentaj discxiploj de Kalocsay, pro tiu lingvouzo. Tio estigos debaton sur la pagxoj de LF en 1988: rezultos ke ili estas nur modestaj epigonoj, kun lingvokoncepto interesa, sed sociologie (kaj literature) ariergarda. Kunlabore kun TEJO, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, LF-koop realigas en Svislando la unuan ILF (Internacian Literaturan Forumon), pri la temo: "Tradukarto - kiucele?" Prezidas Gaston Waringhien, enkondukas per cxefparolado Georges Lagrange. Kiel cxiujara renkonto de verkistoj kaj artistoj pri temoj ene de la esperanta kulturo, ILF okazas en diversaj landoj de Euxropo. ************************************************************************* ILEI //// Retaj kursoj ============ Laux informo de Derk Ederveen en "TEJO Tutmonde" (1/1994), nun ekzistas tri enkondukaj korespondaj Esperanto-kursoj en elektronika formo en komputilaj retoj en la angla, franca kaj germana. Entute aligxis dum du kaj duono jaroj pli ol 1.000 komencantoj! Ili laux TT povas dauxrigi la lernadon per elektronika versio de la kurso "Gerda malaperis" de Claude Piron. Por pliaj informoj turnu vin al: Derk Ederveen, Fidonet: 2:283/327.7 Internet: derk@forigu.saluton.hacktic.nl laux Terminoteko, decembro/94 ************************************************************************* ALVOKO ////// Ekslibrisoj =========== Dum la Universala Kongreso en Tampere 1995 oni organizos ekspozicion de ekslibrisoj, kiujn esperantistoj planis kaj desegnis, aux kiujn artistoj faris por esperantistoj. Bv. sendi unu aux du el viaj ekslibrisoj al la suba adreso. Skribu la nomojn de posedanto kaj artisto, indiku presjaron kaj presteknikon. Se vi volas ricevi reen vian ekslibrison, kunsendu unu IRK. Adreso: Kongresa LKK 1995, pl. 338, FIN-33101 Tampere, Finnlando, "Ekslibriso". ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Registaroj kaj gazetoj ====================== Ni, esperantistoj, denove ricevis nerefuteblan pruvon pri utileco de Esperanto, nun la registaro de Koreio ecx gxiaj parlamentanoj pruvis gxin. Jen citajxo el la revuo La Espero el Koreio: "La Espero estis grandkvante subvenciata de la korea registaro, kaj la kialo de la financa subvencio estis pro la fakto, ke la revuo informas al la mondo la faktojn pri Koreio, ekzemple kulturo, tradicio, historio ktp. Dum la epoko, kiam regis la mondon la t. n. malvarma milito, nia revuo, "La Espero", estis unu el malmultaj rimedoj diskonigi Koreion al la triaj landoj, speciale al komunismoblokaj landoj. En tia politika situacio registaro rekonis kaj taksis la neceson de nia revuo, kaj tial subvenciis la eldonadon." Kion pruvas cxi tiu rekono? --------------------------- Esperanto estas vivanta lingvo, ja ekzistas vivantaj homoj, kiuj komprenas gxin; Esperanto estas esprimplena lingvo, ja per gxi eblas informo pri kulturo, tradicio, historio ktp; ekzistas tiom da esperantistoj en la triaj landoj, speciale en komunismoblokaj landoj, ke indas trafi ilin per Esperanto; Esperanto estas uzenda se gxi havas praktikan utilon. Bedauxrinde la lingvo Esperanto jam ne plu estas bezonata, cxar la celoj jam estas atingitaj, kaj "La registaro findecidis la cxesigon de la financa subvenciado al la eldonado de nia revuo >>La Espero el Koreio<<". Cxu kune kun la revuo malaperis ankaux la espero el Koreio? Oszkar Princz Rim: Ni denove devas elteni perdon, kvankam gxi estis antauxvidebla. Sed aperas la demando: cxu niaj landaj asocioj kaj lokaj E-kluboj sendos protestleteron al la lokaj koreaj ambasadejoj esprimante sian malkontenton? Tiuj leteroj certe ne revivigos la gazeton, sed raporto pri ili certe trairas cxiujn oficialajn kanalojn, eble preparante la grundon por aliaj eble pozitivaj decidoj. Faru gxin! La red. ************************************************************************* Sincerajn dankojn ================= al cxiuj, kiuj per siaj donacoj subtenis la Abonhelpan Fondajxon de Eventoj. E-Klubo de Oslo, Norvegio, 76 NLG Margarete Bettmann, Germanio, 22 DEM Rudolf Stadele, Germanio, 42 DEM Ottmar Jareb, Germanio, 12 DEM Farkas Janos, Bp. 6000 Ft. Dr. Palovits Gyulane, Hungario 10.000 Ft Tapio Sormunen, Finnlando, 34 NLG Slezak Tamas & Edit, Hung. - 4500 Ft Zoltan Andras, Hung. - 5000 Ft Harald Schicke, Germanio, 160 DEM ************************************************************************* OPINIOJ /////// Ni devas investi nian energion ============================== La E-movado estas senmona kaj ne agadas. Sen aktivado gxi pli senmonigxas. Pli kaj pli da esperantistoj ne nur komprenas tiun dependon, sed ankaux komencas investi sian energion en sxajne senprofita agado. Kaj tio suficxas! Atendi, ke cxiu peneto alportu monon estus alia iluzio, kian oni lastperiode komencis flegi en nia mizerigita mondoparto. Suficxas pruvadi ke Esperanto ekzistas, cxar gxi estas efektive uzata en cxiuj eblaj vivosferoj. Nombrigxas signifaj konfirmoj, ke la Internacia Lingvo estigxis auxtenta respektata valoro por eminentaj personoj de diversaj etnoj. Tamen, la lingvo estigxu vera komunikilo, ne la preteksto rezigni pri aliaj lingvoj. Por ne sxaumi vane: Ni - en Jelenia Gora - decidis adaptigxi al la novaj eblecoj kaj krei Euxroregionan E-Societon, por pli facile reveni al nia kontinento. Agi loke, strebi monde! Ni estas liberaj! d-ro Tyburcjusz Tyblewski Bartka Zwyciezcy 11/1,PL-58500 Jelenia Gora, Polio ************************************************************************* Mala opinio =========== La anonco pri la nova Asteriks-libro en Eventoj 1/95 esprimas lauxdon pri la traduko kaj malkontenton pri la kovrilpagxo. Cxi-rilate mia opinio estas mala. El mia vidpunkto la kovrilo perfekte sukcesis. Kun pli dika, fortika titolfolio la verko aspektus malpli moderne. Notindas, ke ankaux la plej novaj germanaj Asteriks-eldonoj havas molan kovrilon, ecx ne plastumitan kaj pro tio malpli belan. Aliflanke, la traduko certe ne estas pli bona ol tiu de la unua volumo "Asteriks, la gauxlo", aperinta en 1979 kaj elcxerpita ekde 1988. En "Asteriks, la gladiatoro" mi trovis ne nur kelkajn komposterarojn), sed ankaux la lingvan eraron "pasos vian nokton" (anstataux "pasigos...", p. 36), kaj ion nekompreneblan: La frazo "Cxu vi opinias, ke tio paso nur tiel?" (p. 22) devus signifi laux la germana versio "Cxu vi pensas, ke gxi restu tia?" Krome iom gxenis min cxirkaux dudekfoje - miaopinie - erara uzo aux ne uzo de la artikolo, kaj la troa "ne" en "gxis ni ne malproksimigxos" (p. 37). La tradukinto vere uzas relative simplan lingvajxon, kaj certe komencantoj aprezos tion. Tamen kiel germano mi bedauxras, ke la plej sxatata frazo de Asteriks kaj Obeliks nun farigxis "Vere stultaj estas la romianoj!" anstataux "Ili frenezas, tiuj romianoj!" (germane: "Die spinnen, die Romer!"). Sed, bonsxance, tio estas jam cxio kion mi povas kritiki. Malgraux la menciitaj malperfektajxojestas vera plezuro legi la libron, kaj foje mi amuzigxis gxuste pro spritajxoj en la traduko: La gauxloj kun la neniondiraj nomoj "Keskonrix" kaj "Plaintkontrix" (tiel en la germana versio) nun nomigxas tre elvokive "Etuliks" kaj "Gastlaboriks", kaj Malmuziks kantas sur p. 7. gxuste "Ho mia kor', ne batu maltrankvile...". Cxiukaze la nova "Asteriks" estas nun la plej bela varbilo inter cxiuj Esperanto-libroj kaj cxiuj, kiuj iel helpis en gxia eldonado, meritas grandan dankon. d-ro Ulrich Matthias ************************************************************************* Mi bedauxras, ke modesta sugesto mia provokis akran diskutadon. Mia ideo estis: por elektronika transdono de tekstoj (ne nur rete, sed ankaux diskete) oni interkonsentu pri 1 (!) transskribo. Tiel komputilanto bezonas nur unu paron da helpprogramoj (makrooj) anstataux unu por cxiuj eblaj transskriboj. Al mi la x-solvo sxajnis la plej oportuna, sed mi akceptas ankaux alian solvon. Mia nura peto: oni libervole interkonsentu pri iu sistemo, anstataux senfine diskutadi. Roland Rotsaert, Belgio * * * Mi danke ricevis la novajn E-literojn por Macintosh. Nun mi povas ilin instali en mian sistemon. Literoj kun supersignoj estas bone konstruitaj. Mi gratulas vin pro tiu cxi donaco por Esperantio, kaj esperas ke ili servu al fruktoplena disvolvigxo de Esperanta kulturo. Hirosxi Nagata, Japanio ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Konkurso de Pola Radio ====================== Lige al la 70-jarigxo de Pola Radio, ni deziras kolekti opiniojn de niaj auxskultantoj. Ni anoncas konkurson, kiun partopreni suficxas respondi al unu el la du demandoj: 1. Kiel vi pritaksas la informajn programerojn en la Esperanto-elsendoj de Pola Radio? 2. Kion vi scias pri la diversaj programoj de Pola Radio? Por nia redakcia laboro aparte gravas nun la unua demando. Do ni gxojos, se vi skribos al ni vian opinion pri la signifo de la informaj programeroj (novajxoj, trarigardoj de la cxefurba gazetaro, komentarioj ktp.) por vi mem, por via informigxo pri Polio. Kio en cxi tiuj informaj programeroj estas bona kaj kio malbona, kion vi proponas plibonigi en ili? Amplekso de viaj respondoj povas esti lauxplacxa. Limdato por la alveno de ili estas la 30-a de marto. Ni prezentos la rezultojn en niaj elsendoj la 8-an kaj la 9-an de aprilo 1995, do lauxeble tuj post nia lauxvica redakcia jubileo, kiam la 4-an de aprilo komencigxos la 37-a jaro de nia agado. Inter la respondontoj ni lotumos premiojn, kiel E-libroj kaj memorajxoj, produktitaj speciale okaze de la 70-jarigxo. Pola Radio, Esperanto-Redakcio,pk 46. PL-00-977 Warszawa, Polio. ************************************************************************* Radio-ponto =========== La asocio Esperanto-Gironde (Bordeaux, sudokcidenta Francio) vigligas ekde februaro la 1-an kaj la 3-an lundojn cxiumonate, je la 16-a, per unuhora elsendo france pri Esperanto, "La Ponto", en la loka radiostacio Frequence 4 en 98.2 MHz. Adreso: Frequence 4 - "La Ponto", 67 cours Le Rouzic - F-33100 Bordeaux, Francio. ************************************************************************* INTERESE //////// Boulogne-sur-Mer: Framasona asocio ================================== Post la apero de la artikolo pri framasonismo kaj Esperanto en la numero 1/januaro 95, venis pluraj petoj pri detaligo. Pri Zamenhof estas certe, ke li estis framasono. Tio legeblas en la Framasona Leksikono de Eugen Lennhoff kaj Oskar Posner. La framasona E- asocio, nomita "Esperanto-Framasona" fondigxis en la unua E-kongreso en Boulogne-sur-Mer, en 1905. La Universala Framasona Ligo uzis la Internacian Lingvon, la membroj renkontigxis dum la Universalaj Kongresoj. La unua gvidanto estis Oberst Pollen. En la jaro 1913 en Bern la svisa Fritz Uhlmann eldiris, ke la plej grava celo de la kunveno estas unuigi cxiujn framasonojn, ankaux neesperantistojn. La unua framasona ceremonio en Esperanto okazis en Bern en 1913. La unua prezidanto de Universala Framasona Ligo estis dr. Magalhaes Lima, grandmajstro de Portugalio. Ekde 1913 ekzistas en Parizo logxio, nomata "Esperanto". Mallonge tion oni povas legi en la menciita leksikono. Videblas, ke ne nur la "interna ideo" allogis la framasonojn - estante la ideo de framasonoj same - sed ankaux la uzeblo de internacia lingvo. Mi devas aldoni, ke ankaux la unua hungara esperantisto, Gabriel Balint (1844-1913) estis framasono, membro de la Kolozsvar-a logxio, nomita "Unio". Tion mi mem legis en la neeldonitaj folioj de la logxio. Gxuste nun la Societo por Protekti Historiajn Monumentojn de urbo Szentkatolna (Transilvanio) starigis memortablon por la memoro de Gabrielo Balint. dr-ino Zsuzsanna Berenyi ************************************************************************* Matematikumu iom ================ La lasta cirkulero de IAdEM (Int. Asocio de E-Matematikistoj) havas interesajn distrajn taskojn: Problemo A. ----------- Cxe la foiro du virinoj vendas pomojn. Unu havas 15 pomojn kaj volas vendi po 3 pomojn por 5 moneroj. Do sxi kalkulas pri enspezoj de 25 moneroj entute. La alia kunportis 20 pomojn kaj estas vendonta po 2 pomojn por 3 moneroj. Do sxi atendas enspezojn de 30 moneroj. La unua vendistino havas zorgojn pri siaj infanoj kaj volas forlasi la foiron pli frue. La alia devas iomete acxetumi antauxtagmeze. Tial la du virinoj interkonsentas, ke ili vendu la pomojn kune, postulante 8 monerojn por 5 pomoj. Kiam cxiuj pomoj estas forvenditaj, ili rimarkas, ke ili ne enspezis 25+30=55 monerojn sed unu moneron pli. Kial? Problemo B. ----------- En iu ujo trovigxas kvin globetoj kun la literoj I, A, d, E kaj M. (Por cxiu litero unu globeto). El tiu ujo estas prenataj N globetoj (unu post la alia, kun redono), kaj la litero sur la globeto estas notata. a. Kiom da tiroj oni meze bezonas, gxis inter la notitaj literoj trovigxas cxiuj kvin literoj? b. Estu N=5. Kiel granda estas la probablo, ke la notita liter-vico entenas la vorton "IAdEM" (en tiu sinsekvo) almenaux unufoje? Rim: Inter la gxustaj solvoj, senditaj gxis 31-a de marto IAdEM kvarfoje lotumos po 100 auxstrajn sxilingojn. Sendu la solvon kaj egalvaloron de 4 gld en koverto (!) al la sekretario de IAdEM: Alfred Heiligenbrunner, Vorderdimbach 11, A-4371 Dimbach, Auxstrio. el cirkulero de IAdEM, nov/94 ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Esperejo 20-an de marto anstataux la anoncita programo okazos prelego de Kikusima Kazuko (Krizantemo) el Japanio pri "Heredajxo de Erosxenko". Komenco: 18.30! Bonvenon! Landa Deklamkonkurso Papa, 7-9. aprilo. Vidu apartan artikolon en la p. 4.(arangxoj) *** La 13-an de februaro Blazio Wacha (ano de HEA) akiris sciencan gradon "kandidato de lingvosciencoj". Li defendis siajn tezojn pri "Kontinueco- aspekto en la hungara lingvo". De la kvalifikacia komisiono li ricevis la maksimumajn poentojn. *** La 22-an de januaro 1995 en sia 81-a jaro mortis sinjoro Kalman Pandur, kiu estis ano de HEA. Li agadis cxefe sur la kampo de turismo. Nur kuri kaj kuri - aux bicikli ------------------------------- Gelernantoj el Gimnazio Thury Gyorgy, kie Esperanto estas instruata devige en kvar klasoj, planas cxirkauxkuri la plej grandan hungaran lagon, Balatonon la 17-an de majo. Bonvenus aligxo de iu ajn esperantisto, kiu havus emon kurante aux perbicikle akompani la grupeton, almenaux parte. Same utilus kuragxigaj gratuloj precipe surlokaj, eventuale perleteraj. Dume Esperanto povos esti parolata. La planon elpensis kaj efektivigos elstara 16-jara sportisto Mate Baranyai (Gimnazio Thuri Gyorgy - Esperanto-Grupo, Varpalota, Szent Imre u. 9, H-8100, Hungario. Erno Csiszar ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// La ricxega onklo estis mortonta, kaj Bob lin vizitis... nur pro ama kompato, kompreneble. Li venis hejmen poste kun plezura rideto, tiel, ke la edzino demandis la kauxzon."Ni estos ricxaj, mia kara. La onklo baldaux mortos... ecx nun li apenaux povas paroli, kaj li promesis heredigi al ni cxiujn siajn butikojn tra la tuta mondo". - "Ho, mia kara edzo, ni estos ricxegaj." - "Jes, edzino mia, li diris, ke li posedas plurajn magazenojn en diversaj landoj!" Mortis la onklo, kaj post la enterigo la solicitoro legis lauxte la testamentan dokumenton: "Kaj al mia kara nevo mi heredigos cxiujn miajn jarkolektojn de Esperantaj magazinoj: Monato, Eventoj, Literatura Foiro..." ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 282-88-85. Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban: H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor