Eventoj n-ro 73, 1/marto - '95, retposxta versio ************************************************* ENHAVO ////// Titolpagxe: Kiu rajtas politikumi? La saniga lingvo... Sed cxu trovigxos tauxga Landa Asocio... Organizaj demandoj: Devigan instruadon aux realan vojon Sincerajn dankojn Cerbo-sturmo Faka aplikado: Scienca Revuo - 45 Firmaoj! Kaptu la okazon! 18-a esperantologia konferenco pri lingvo-politiko en la UK Cxeha Esperanto-Asocio 25-jara V-ESP kaj VGA Cxapelilo 1.0 Arangxoj: Somera Universitato en Usono Esperanto kaj medicino MOVILO: Turisma Oficejo por E-arangxoj kaj informado Pop-Rok-Festival' Romeo kaj Julietainter esperantistoj Verda Olimpiko Junulara Balkana Konferenco UK en Tampere 22-29 julio 1995. Junulara E-Renkonto Movado: La estonteco de Esperanto - cxu en Hungario? Nia vocxo cxe Euxropa Unio Cxu mi estu senlaborulo? Mez-Azia Centro- cxu kun sxtata helpo? Daewoo - Espero Azia kaj Pacifika Kongresoj - kie? Liberala penetro en Britio 25 jaroj... 1980 ILEI: Progreso en la budapesxta E-fako Instruistoj inter si Konkurso: OSIEK-premio 1995 INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ Taskfolio por progresantoj kaj EVENTOJ-legantoj Revuoj, gazetoj: Por informi ne-esperantistojn Kulturo: Esperanto en filmoj Esperanto en radio: Letero al auxskultanto B. Masala Lokaj E-stacioj HELPU!: Blindulaj kontaktoj sercxataj Ni mencias : Hungara angulo: Anoncetoj: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Kiu rajtas politikumi? ====================== La mondo ekstera konstante produktas terurajxojn. Milito en tiu aux alia lando, amas-mortigado, malrespekto de bazaj homaj rajtoj... Cxu esperantistoj devas iel reagi kaj auxdigi sian vocxon? Evidente ni ne estas indiferentaj pri tiaj eventoj, pri sorto de niaj samideanoj aux de nesamideanoj. Sed esperantistoj estas diversaj. Inter ni estas kaj dekstruloj, kaj maldekstruloj, oni povas trovi adeptojn de tre multaj politikaj tendencoj, kaj diversaj esperantistoj taksas la eventojn de ekstera mondo same diverse. La principo kiu kunligas nin, estas nia komuna starpunkto pri la lingva situacio en la mondo, pri la proponata de ni solvo de neuxtrala internacia lingvo. Laboristaj e-societoj reagas al politikaj eventoj laux ilia vidpunkto, demokratoj, konservativuloj, komunistoj, anarkiistoj, sindikatistoj ktp. cxiuj laux sia propra vidpunkto. Mi havas nenion kontraux, se iu ...ista e-organizo sendas protestleteron EN SIA PROPRA NOMO al iu sxtata aux politika instanco. Sed mi tre forte protestus, se mia landa asocio aux UEA deklarus starpunkton en ajna politika afero. La principa premiso por esti UEA membro-organizo kaj tiea kunlaboro estas la neuxtraleco en politikaj aferoj. Sed se la aferoj estas tiel, kiel oni komprenu la februaran cxefartikolon de Ruslanda Esperantisto (centra organo de REU), kie la cxefredaktoro postulas politikan deklaracion de la estraro de sia landa asocio? Cxu la postulo pri politika neuxtraleco ne estas memevidenta por cxiuj UEA- ligitaj postenuloj? Mi havas ankaux aliajn embarasojn. "Internacia Komitato pri Etnaj Liberecoj" lige al la cxecxenaj bataloj sendis leteron al unu el la batalantaj flankoj, kaj petis vastan publikigon de tio. Kiel ni, redaktoroj de neuxtralaj gazetoj devas rilati al tio? Cxu tio alvoko prezentas la starpunkton nur de tiu Komitato (cetere neniu petis ekz. min elekti tiujn komitatanojn), aux oni povas interpreti tion, ke gxi estas la starpunkto de esperantistoj? Mi dubas, ke la adresitoj konas la strukturon de la E-movado... Sxajnas, ke la respondoj ne estas simplaj. Kompreneble cxiu el ni rajtas havi propran opinion, rajtas aktive politikumi - kiel individuo. Sed mi opinias, ke estas minimuma postulo, ke la politikaj e-societoj, rondoj, komitatoj ktp. agu nur en sia propra nomo, kaj la UEA-rilataj landaj asocioj, iliaj gazetoj la politikan neuxtralecon konsideru kiel baza premiso. Laszlo Szilvasi, la red. ************************************************************************* La saniga lingvo... =================== Cxu Esperanto pli vaste aplikigxos kiel pontolingvo de faka literaturo? En mia e-ista junagxo mi ofte auxdis informon pri la libro de E. Aisberg: Mi komprenis Fine la Radion!, kiun la auxtoro verkis originale en E-o kaj sekve el tiu cxi lingvo oni tradukis gxin en pli ol 20 naciajn lingvojn, i.a. en la estonan, grekan, hebrean, hungaran, italan, slovenan, nederlandan, norvegan kaj cxinan. Tiu ponta rolo de E-o klare reliefigis la grandegan potencialan inform- kaj kultur-peran valoron de la Internacia Lingvo, kiun sxajne oni ne suficxe ekspluatas gxis nun. La faka, sed samtempe populara libro de Aisberg estas bela ekzemplo, kaj ekzistas multaj aliaj samspecaj. I.a. la fame konata verko de prof. P. Neergaard La vivo de la plantoj aperis (tradukite el E-o) en pluraj lingvoj, i.a. en la cxina! La verko de prof. Ivo Lapenna Kultura Genocido kaj Homaj Rajtoj aperis en ses lingvoj. Kelkaj originalaj esperantlingvaj beletrajxoj aperis en naciaj lingvoj, ekz. la kriminala romano de J. Forge Mr Tot Acxetas Mil Okulojn (laux kiu oni faris konatan filmon) i.a. aperis finne, germane, svede, pole kaj lia romano Abismoj - cxine kaj finne. Multaj romanoj de I. Nemere kaj T. Sekelj per E-o trovis la vojon al naciaj lingvoj. Same estis lastatempe en la kazo de la informlibro La fenomeno Svislando de E. Baur, kiu aperis pollingve. Ekzistas ecx tute interesa kazo de pola auxtorino Julia Pioro, kies novelaro El tero kaj etero, verkita originale en E-to kaj eldonita de STAFETO, vekis la intereson de konata varsovia libroeldonejo, por kiu la auxtorino mem tradukis sian propran verkon en la polan lingvon..! Kaj do multaj ekzemploj konfirmas, ke E-to plenvalore funkcias kiel lingvo de originala verkado kaj same kiel pontlingvo por perado de originalajxoj kaj tradukoj kaj ankaux de fakaj verkoj. Bone, sed kial gxis nun oni ne uzis la pontan rolon de E-to por ekz. instigi iun esperantistan fakulon aux verkiston, ke li/sxi verku la lauxpremise furorlibron cele al la tradukigo en multajn naciajn lingvojn kaj sekve cele al la elmontro, ke E-o estas vere utila? Sxajnas, ke baldaux provos realigi tion Harald Schicke el Germanio, eldonanto de naturmedicinaj libroj kaj redaktoro de similaj fakaj revuoj. Sian fakan libro-eldonan agadon H. Schicke komencis per la aperigo de la propra verko La korpo de la homo- enkonduko al konstruo kaj funkcio, populara medicina kompendio, necesa por scii bazajn aferojn pri la funkciado de la propra korpo, kaj koni bazajn E-terminojn, kiujn Harald Schicke ellaboris tre zorgeme. Laux-vica E-libro de lia eldonejo estas 52-pagxa verko de d-rino Aira Kankkunen Klopodu kompreni min. La libro, gvidilo por kontaktoj de gepatroj kun infano surda, pli frue aperis en 9 lingvoj. D-rino Kankkunen estas fakulo pri cxi tiu temo, sxi estas auxtorino de cx. 100 sciencaj publikajxoj, kio montras la randon de cxi tiu negranda, sed bezonata libro. En E-to sxia libro aperis (en oktobro 1994) reverkita kaj plibonigita tiagrade, ke la auxtorino traktas gxin kiel novan originalon. Kaj jen la sxanco montri la valoron de E-o per tradukigo de la libro (kiun duone konsistigas desegnajxoj) en diversajn naciajn lingvojn kun la kromnoto tradukita el Esperanto. La temo estas tre aktuala en nuna mondo. Per tiu cxi verko nek la auxtorino, nek la eldoninto celas gajni multe da mono, oni volas helpi homojn, kiuj bezonas helpon kaj tial la eldonrajto por aperigo de la libro en aliaj lingvoj estas facile riceveblaj de ili, versxajne kontraux negranda mon-kompenso. Do, oni pripensu cxi tiun eblecon kaj oni sercxu sponsorojn kaj eldon- helpantojn. Lige kun apero de Klopodu kompreni min evoluis la eldonkoncepto de la libroeldonejo de Harald Schicke. Li esperas, ke esperantistaj auxtoroj ofertos al lia eldonejo valorajn manuskriptojn de verkoj pri naturmedicinaj temoj originale verkitajn en E-o aux interesajn verkojn aperintajn nacilingve, kiuj post la aperigo en Esperanto oni povos tradukigi en naciajn lingvojn aux minimume publikigi germanlingve. "La auxtoroj - diras Schicke - kompreneble ricevus honorariojn, Esperanto ricxigxus fakliterature, oni povus akiri profiton per la germana eldono, kiu samtempe cxiam varbus por E-to, cxar kompreneble oni informus pri la signifo de E-o en la ekesto de la libro. Por aliaj tio povus esti la necesa informo, ke eblas enspezi monon por E-o." Schicke esperas, ke per internacia kunlaboro pere de E-o li akiros ankaux interesajn artikolojn por siaj du naturmedicinaj revuoj. "En cxi-lastan - substrekas Schicke - mi ecx povus enmeti Esperantajn resumojn de la artikoloj, se mi ricevus el eksterlando materialojn en E-o. Tio certe estus bona afero por E-o. Mi cxiam bezonas multe da interesaj artikoloj." Rezulte de cxi tiu kunlaboro Schicke kaj lia eldonejo esperas ricevi ankaux diversajn utiligeblajn desegnajxojn. Resume: Ekzistas multaj eblecoj pli vaste utiligi E-on kiel pontlingvon por pliricxigo de nia fakliteraturo, plibonigo de la ekonomio de niaj eldonejoj kaj auxtoroj kaj kreskigo de la prestigxo de E-o en la mondo. Necesas do sercxi bonajn auxtorojn kaj bonajn temojn kaj en cxi tiu sercxado gravan rolon povas ludi Eventoj, kiu jam siatempe helpis, trovinte eldoniston por la libro Klopodu kompreni min. Andrzej Pettyn, Polio ************************************************************************* Sed cxu trovigxos tauxga Landa Asocio... ======================================== Nun, post kiam la plimulto de la euxropaj sxtatoj interkonsentis krei politikan kaj ekonomian unuigxon, la interlandaj rilatoj tutcerte estos pli viglaj ol ili estis gxis nun. Tute nature la lingva problemo sekvos de tio: kiun lingvon ni uzu inter ni? Por ni, esperantistoj, la respondo sxajnas klara kaj evidenta. Ni bone scias, ke gxuste nia lingvo, ligita al la neuxtrala internacia ideo, estas la sola solvo de la menciita problemo. Estas ne necese ripeti tion - nun restas konvinkigi la decidantajn politikistojn pri la tauxgeco de nia lingvo kaj afero. Dum la elektobatalo nunjara pri tio, cxu nia lando aligxu al la Euxropa Unio, aux cxu ni estu ekster la komuneco, la prezidanto de NEL demandis cxe la norvega Minesterio pri Eksteraj Aferoj, cxu oni pripensis la lingvan problemon en la Euxropa kontinento. La respondo estis, ke dum jaro 1966 oni diskutos tiun aferon en la Euxropa Parlamento, kaj je tiu okazo ni, esperantistoj, povos prezenti nian alternativon tra la registaroj en la respektivaj membrosxtatoj. La norvega popolo per sia balotado rifuzis aligxon al la Euxropa Federacio, kaj sekve mankas al ni, norvegaj samideanoj, influ-ebleco. Ni forte esperu, ke niaj samideanoj en la ceteraj euxropaj landoj prezentos Esperanton kiel komunan lingvan faktoron. Ni esperu, ke la negativa rezulto de la balotado ne malaktualigos la lingvan problemon cxi-lande, tiel igante nian norvegan Esperantan movadon nerespektata subkulturo en nia lando. Per Johan Krogstie el Norvega Esperantisto, decembro 1994 ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Devigan instruadon aux realan vojon =================================== "Esperanto estu instruata en cxiuj lernejoj, cxiuj altlernejoj ... devige ... Kiel la angla, franca kaj la germana ..." Blua revo de cxiu normala samideano, cxu ne? Mi estis en la loko, kie la revo realigxis. Cxi tie mi provu transdoni miajn personajn sentojn kaj pensojn cxi-rilatajn. En la lernojaro 1993-94 mi instruis E-on en la Internacia Instituto de Administro, Entreprenado kaj Juro en ukrainia urbo Slavjansk. En tiu privata altlernejo estis kreita katedro de Esperanto kun kelkaj etataj postenoj (en la menciita lernojaro samtempe laboris 5-6 geinstruistoj), kaj foj-foje okazadis semajnaj ekspres-kursoj, kutime en ripozejo apud la urbo. La instituto bonstatis kaj havis kelkajn milojn da nur la cxeestantaj studentoj - do, cxiu instruisto dum la jaro instruis la lingvon al kelkaj centoj da studentoj plus funkciis koresponda fako. Do, dank' al energio kaj organizaj talentoj de konata esperantisto Gennadij Sxilo establigxis la katedro kaj... Mi persone spertis jen kion - en cxiu lernogrupo mi vidis 0-1-2-3 homojn, farantaj pli ol mi postulis (kelkaj gxenerale ellernis E-on ie "flanke" kaj propradezire perfektigadis siajn sciojn - nu, tiaj homoj kutime mem trovas E-klubon kaj rapide farigxas "niaj homoj" - sed cxi tie temas ne pri ili). Ankoraux eblas diferenci personojn (ordinare personinojn), kiuj diligente lernas cxion, ankaux E-on, ne tro pensante pri neceso kaj utilo. Cxiuj aliaj ne volis lerni E-on. Aktive ne volis. Ne vidis neceson. Tute pri tio ne interesigxis. Mi devis klopodi, ke ili almenaux ne malhelpu al la aliaj. Kaj temis pri absoluta plejparto... Do, mi riskas konstati pri foresto de aktiva scipovo de la lingvo cxe studentoj - sed nur tio povus pravigi cxiujn elspezojn - aliel E-o egaligxus kun cxiuj aliaj lingvoj, malfacilaj por ellerno. Miaj lernantoj ne povis uzi E-on, kvankam suficxe multaj el ili bone legis tekstojn el "Juna Amiko", respondis tipajn demandojn per tipaj respondoj, kio tamen ne atestas pri scio de la lingvo. Scipovo parkeri verson aux kanti romancon nur donas la esperon, ke tiu homo eble finfarigxos esperantisto, kondicxe, ke li havos allogajn perspektivojn antaux si. Mi ne celas (cxar ne povas) plene respondi cxi tie al la demando, cxu povas deviga instruado de E-o doni bonajn fruktojn. Mi supozas, ke se ni en Slavjansk pli bone organizus postinstruan periodon, scipovus inviti eksterlandanojn, pli pripense konvinki pri avantagxoj de E-o - ni havus pli multe. Eble. Sed laux mi, gxenerale, ekzistas certa "magia cirklo" - por E-o utiligxu konkrete kaj estu senduba valorajxo por cxiu, same kiel nun oni konsideras la anglan, necesas havigi gxin al multaj personoj, krei E- medion eksteran; sed por oni lernu nian lingvon, bonvole kaj propradezire, bezonatas jama ekzisto de tiu medio - oni vidu, al kio celas oniaj strecxoj. E-o vere estas tre simpla (belsona, ricxesprima ktp.) - sed tio enreale ne suficxas - tro multaj akireblaj allogajxoj (kaj necesoj) ekzistas cxirkauxe. La plej certa konstato estas: fari "grandajn saltojn" ne eblas - nek en ekonomio, nek trans la lingva bariero. Vere, nur "pasxon post pasxo, post longa laboro" realigeblas iaj sxangxoj. Ni ja scias - kiam bluaj revoj realigxas, ili perdas la virgecon de revoj. Nia movado estas (kaj cxiam restos laux mi) iom idealisma, kiel cxiu el ni, malgraux ajnaj sortajxoj. Multaj, tre multaj homoj ne estas tiaj - kaj versxajne tio estas normala. Sed mi devas tion konsideri. Per bastono ecx al paradizo oni ne pelu. Estas vere paradiza revo - centoj, miloj da homoj, studantaj E-on, komuna entuziasmo kaj rapida progreso. Sed reale cxiam ni devas limigxi - elekti realan vojon antauxvidi realajn rezultojn. Aleksandr Malacion el Movado, januaro 1995 ************************************************************************* Sincerajn dankojn ================= al cxiuj, kiuj per siaj donacoj subtenis laAbonhelpan Fondajxon. Lehoczky Andras, Szeged, 5000 Ft Internacia E-Instituto, Nederlando, 135 NLG Haszpra Otto dr, Budapest, 18550 Ft Ronald J. Glossop, USA, 20 gld. Szekeres Kalman, Urom, 5000 Ft Helena Seres, Slovakio, 35 USD Madelaine Nicolai, Germanio, 12 DEM Hermann Schmid, Germanio, 42 DEM Erno Csiszar, Hungario, 1250 Ft. Nekompleta, dauxrigota listo ************************************************************************* Cerbo-sturmo ============ (bona maniero komune solvi problemojn!) * La grupo estu maksimume dek-kvin-persona. La pli grandajn grupojn oni disdividu. * Klare difinu la celon. * Oni eldiru ajnan ideon tiel, kiel volas. Oni rajtas interrompi, sed ne kritiki! Nur diru siajn ideojn kaj aldonu al tio, kion diras la aliaj. Ajna ideo estas bona! * Iu skribu cxiujn proponojn. * Kiam la ideoj jam estas suficxe multaj, cxesu aldoni kaj elektu el la listo tri-kvar la plej bonajn. Pri tiuj oni diskutu. * Jen cxio. Sukcesojn! el Movado, dec/94 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Scienca Revuo - 45 ================== Jxus aperis la sekva, jam 45-a volumo de Scienca Revuo. Antaux kelkaj jaroj la asocion ISAE trafis ekonomika krizo kaj gxi perdis multajn membrojn kaj enspezojn. Tiam la asocion ekonomike savis la valora helpo, kiun la norvegia filio ricevis de la Legaco Rolf Uhlen de la norvega movado; la energia agado de la sekretario-kasisto kaj de la prezidanto sukcesis revenigi la stabiligitan asocion sur prosperan vojon. Komencis aligxi novaj membroj kaj denove eblis eldoni jare po 2 kajeroj de Scienca Revuo. (Personoj el landoj kun malforta ekonomio povas "arangxi" ilian membrokotizon en ISAE per alsendo de tauxgaj fakaj artikoloj). Rilate al ISAE-aferoj kontaktu: Rudi Hauger, gxen. sekr., Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio. Enhavo de Scienca Revuo - 45 ---------------------------- - Esperanto en la sciencoj, ISAE - Lingva Komunikado kiel problemsolvado - Otto Prytz, (N) - Internacia kunlaboro en la terminologia - planado - C. Galinski, G. Budin, M. Krommer-Benz, A. Manu - Problemoj de la masxintradukado de tekstoj hispanlingvaj - A. G. Fumero (C) - La rolo de la fluoridizo en la stomatologio - B. Szemok, (H) - Internaciaj komunikoj de sciencistoj: Vivu la diferencoj - A. J. Bishop (AUS) - Efiko de kovrado per plasta membrano en agrikultura produktado - H. Yinbao (CN) - Burokrataro kaj stalinismo: Eksperimenta konceptado de totalisma perforto. - V. I. Ionesov (GUS) - Recenzo: Premioj en 1993 por "Gxustaj vivrimedoj" (S) ************************************************************************* Firmaoj! Kaptu la okazon! ========================= La Komerca Cxambro de Colmar, Francio organizos ekspozicion pri "ESPERANTO KAJ KOMERCO" dum unu tuta monato, inter la 11-a de aprilo kaj 10-a de majo. Firmaoj povas sendi al ni Esperantajn reklamajn prospektojn. Ni ekspozicios ilin senpage. Michel Basso,prez. de TAKE-ESPERANTO, 8 rue du Tir, F-68000 Colmar, Francio. Fakso: +33-89794333 ************************************************************************* 18-a esperantologia konferenco pri lingvo-politiko en la UK =========================================================== La cxi-jara tradicia esperantologia konferenco, kadre de la 80-a UK en Tampereo, ligigxos al la cxefa kadra arangxo de la kongreso, kiu koncernos la Unuigxintajn Naciojn, pri ties 50-jarigxo. La konferenco konsistos el tri po du-horaj segmentoj, kiuj estos enkondukataj per koncizaj (ne pli ol 20-minutaj) kontribuoj kaj donu suficxe da diskuteblecoj. La segmentaj temoj restas: 1. Aspektoj de la lingvo-politiko en internaciaj organizajxoj kaj institucioj - historio kaj perspektivoj. 2. Esperanto kaj komunikado en internaciaj organizajxoj, kial malsukcesoj? 3. Strategio por la dua jarcento - survoje al kohera lingvo-politiko de la Esperanto-komunumo? Kontribuemaj kolegoj (kun 20-linia resumo de la planata kontribuo) sin direktu al la kunordiganto de la konferenco: d-ro Detlev Blanke, Otto-Nagel-Str. 110,D-12683 Berlin, Germanio. ************************************************************************* Cxeha Esperanto-Asocio 25-jara ============================== Antaux 25 jaroj okazis en moravia urbo Brno la refonda, konstitua kongreso de CxEA. Kiel unuan prezidanton la cxeestantoj elektis s-anon Josef Vitek (profesia instruisto) el urbo Melnik. La cxeha posxto informas pri tiu cxi datreveno per E- afrankmasxinstampilo, uzita cxe la posxtoficejo de Straznice inter 01.11.-31.12.94. Sur gxi estas cxehlingvaj tekstoj: "Cxeha Esperanto- Asocio - Esperanto sekcio SCxF - 25 jaroj" kaj panoramo de cxefurba fortikajxo - kastelo Hradcxani (rezidejo de la respublika prezidento). La saman naskigxdatrevenon festas ankaux Esperanto-sekcio de ACxE (Asocio de cxehaj filatelistoj), kies fondon iniciatis gxia prezidanto Vl. Hasala. La stampilon projektis (jam tradicie) ingx. ark. Karel Kucxa, majstre gxin gravuris s-ro Karel Pavlicxek. vlha ************************************************************************* V-ESP kaj VGA ============= La E-lingva redakta programo, prezentita en la n-ro 2/februaro funkcias en IBM-kongruaj AT-komputiloj. Aplikantoj de monokroma VGA monitoro povas havi problemeton pri la aperigo de menuo t.e. cxe kelkaj kombinajxoj de iu VGA karto kaj monoa monitoro aperas nur kelkaj, sed ne cxiuj literoj. Tamen tiu problemo estas solvebla, se oni "runas" (funkciigas) la programon elsub Windows, elirante al DOS. Pri aliaj detaloj bv. relegi la menciitan artikolon, aux peti pliajn klarigojn de la la distribuanto: Lawrance Mee. L.S. ************************************************************************* Cxapelilo 1.0 ============= Komerce pretigita tekstoprilaborilo por Esperanto sur IBM-kongruaj komputiloj ekde Vindozo 3.0. Helpsistemo kaj manipulado pure en Esperanto. Ankaux por novuloj facilege majstrebla. Esperantaj kaj nacilingvaj signoj sur ekrano kaj printilo. Skaleblaj tiparoj por cxiuj aplikoj. Cxiuj necesaj funkcioj por alloge arangxi vian tekston. Literumadkontrolilo baze de redakteblaj vortaroj kun pli ol 120.000 vortoj. Disadresada funkcio. Importo kaj eksporto per diversaj formatoj por intersxangxo. Grafikajxoj integreblaj. Enkonduka prezo nur 200 germ. markoj plus ekspedo. Tuj mendu! Esperanto parolata! Professional Consulting, s-ro PEJNO Simono, Am Fullgarten 4, D-61250 Usingen Tel: +49-6081-66722, faksilo: +49-6081-3955, reto: 100103.24@forigu.compuserve.com ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Somera Universitato en Usono ============================ Someraj Kursoj cxe San Francisca Sxtata Universitato okazos de 26-a de junio gxis 14 julio 1995. Festo de la 50-a Datreveno de la Unuigxinta Naciaro komencigxos samtempe kun la E-kursoj la 26-an de junio. Partoprenos multaj gravuloj de SFSU. Kongresos tie ankaux Mondfederalistoj kaj aliaj organizajxoj. Kosto por la kursoj estas 345 USD por 3 semajnoj. Logxado: 450-650 USD, depende de cxambrokategorio, por 3 semajnoj, kun 3 mangxoj tage. Eksterlandaj kursanoj estas aparte bonvenaj. Krom la studado evidente okazos ekskursoj, distra programo, prelegoj, kantfestoj ktp. Se la afero kaptis vian atenton, ne hezitu skribi al: S-ino Cathy Schulze, 410 Darrel Road, Hillsborough, CA-94010, USA. Tel.: +1-415-3421796 ************************************************************************* Esperanto kaj medicino ====================== 10-a Internacia Medicina Esperanto-Konferenco okazos inter la 12-a kaj 15-a de julio 1995 en Ternopol, Ukrainio. Temo: Esperanto - Medicino - Scienco - Kunlaboro. En la programo estas antauxvidataj prelegoj, ekskurso, socia kaj distra programeroj. Aligxkotizo: 20 USD, partoprenkotizo: 50 USD. Resumoj de la sciencaj prelegoj devos alveni gxis la 1-a de marto. LOK de 10-a IMEK, pk. 83, UKR-282001 Ternopol, Ukrainio ************************************************************************* MOVILO: Turisma Oficejo por E-arangxoj kaj informado ==================================================== Nyirpalota u. 107,H-1157 Budapest Telefono: +36-1-2719510, fakso:-1634840 Kultura renkonto de esperantistoj denajbaraj landoj de Hungario Dato: 12-15.10.1995. Loko: Balatono Konferencaj kunsidoj, vinrikolta festo, sxipekskurso tra Balatono, folkloraj programoj. Konferenckotizo: 15 USD Limdato por aligxoj: 10.08.1995. ************************************************************************* Pop-Rok-Festival' ================= 13-16 de julio 1995 okazos PREFI (Pop & Rok Esperanto Festivalo Internacia) en Toulouse, Francio. Informoj: Euxrokka, F-31450 Donneville, Francio. ************************************************************************* Romeo kaj Julieta inter esperantistoj ===================================== 1-a Internacia Esperanto-Festivalo "Romeo kaj Julieta" okazos 20-28-an de junio en Verona, la urbo de la famaj geamantoj. La Verona Esperantista Grupo kaj la loka klubo "Romeo kaj Julieta" pretigas la programon por la Festivalo: studgrupoj, rondaj tabloj, artaj kaj kulturaj vesperoj, aktorado kaj dancado, kuirarta konkurso, ekskursoj, vizitoj de la urbo kun spektakloj en placo Bra, bankedo kaj balo estas antauxplanataj. Kaj, certe, la cxefa temo - la trista historio de eminenta amo... En la kadro - internacia poezia konkurso, konkurso pri la plej bela amletero kaj pri eseo, pritraktanta la legendon pri la du geamantoj... Pliaj informoj cxe: Milana E-klubo, Piazza Sempione 1, I-20145 Milano, Italio Tel.: +39-2-341358 ************************************************************************* Verda Olimpiko ============== Laux mandato de Esperanta Sxak-Ligo Internacia la sekvan Verdan Olimpikon arangxos Hungario, nome Esperanta Sxak-Societo Hungaria (ESxSH) inter la 7-a kaj 16-a de julio 1995. En kadro de Olimpiko ludos viraj (kun 4 ludistoj) kaj virinaj (kun 2 ludistoj) landaj teamoj. Ni atendas de landoj antaux-anoncojn. Gxi enhavu: Nomon de lando, nomon kaj precizan adreson de respondeca persono - kapitano, organizanto, lauxeble telefon-numeron, atendeblajn teamojn (virajn, virinajn), demandojn. La detalan programon enhavos la antaux-bulteno, kiun ricevos nur tiu lando, kiu sendos antaux-anoncon! Zoltan Czibulka, prezidanto de LK, Kalocsa, p.f. 43, H-6301, Hungario D-ro Jozefo Nemeth, sekretario de LK, pf. 402, H-7101 Szekszard, Hungario ************************************************************************* Junulara Balkana Konferenco =========================== La dua Balkana Junulara Konferenco (BJK) de reprezentantoj / prezidantoj de balkanaj junularaj E-organizoj okazos de la 24-a gxis la 26-a de marto cxi-jare en Beograd, Jugoslavio. La reprezentantoj havos senpagan restadon. Dum la konferenco ni devus interkonsenti pri konkretaj kaj praktikaj kunlabormanieroj, solvi la ekonomiajn problemojn de niaj organizoj. Plia informo cxe: SerbEJO, Zoran Cxiricx, ul. Terazije 42, YU-11000 Beograd, Etjugoslavio. Tel. +381-11-687528 (dimancxe 12-16). ************************************************************************* UK en Tampere 22-29 julio 1995. =============================== En Tampere-Halo, la plej moderna kongresejo en Finnlando. Temo: "Ni, popoloj - unu mondo aux disaj eroj", lige al la 50-jara jubileo de UN. Planatas ankaux modela junulara UN-asembleo... Logxado en cxiaj hoteloj, junularaj gastejoj kaj amaslogxejo. Antauxkongreso en Turku, 17-22 julio. Postkongresoj i.a. en Tallinn kaj Peterburgo. Nepre igxu rekta (= individua) membro de UEA por 1995 - la kongresa rabato por individuaj membroj estas pli granda ol la membra kotizo, kaj cetere vi, kiel membro, ricevos la Jarlibron de UEA kaj eventualajn aliajn eldonajxojn. Junuloj sub 30 jaroj ricevos ankaux gazetojn Kontakto kaj TEJO Tutmonde. el Norvega Esperantisto 5/1994 ************************************************************************* Junulara E-Renkonto =================== JER - 1995. Post longaj jaroj la cxi jara JER denove okazos en bone atingebla loko: en Budapesxto! Dato: 21-23 aprilo, loko: ina studenthejmo, Uzsoki u. 34/A, Budapest XIV. Partoprenkotizo: entute (simbole) nur 250 forintoj! (Ne inkluzivas logxadon kaj mangxadon, sed por dezirantoj ankaux ili estas solveblaj kontraux 1800 forintoj aux 25 DEM.) Informu viajn junajn e-konatojn, kaj petu (sendu) aligxilon al: HEJ, Daniel Golden, Nagytetenyi u. 162-164, kollegium, H-1223 Budapest. ************************************************************************* MOVADO ////// La estonteco de Esperanto - cxu en Hungario? ============================================ Pluraj faktoj povas pensigi al ni, ke Hungario sinonimas paradizon por Esperanto. Ni tamen ankoraux ne revu. Hodiaux pli ol iam, la politika situacio, en kiu Hungario trovigxas, favoras al Esperanto: gxi estas nun la sola lando - eble kun Cxinio - en kiu la Internacia Lingvo agnoskatas de la sxtato samnivele kiel la aliaj fremdaj lingvoj: en 1979 la Minesterio pri Edukado akceptas la enkondukon de Esperanto en cxiujn gimnaziojn (lernantoj inter 14 kaj 18 jaroj) kiel nedeviga kurso, kun aplikado ekde 1981. De la lernojaro 1980-81 ekvalidas dekreto, formulanta la enkondukon de la studo de dua fremdlingvo en bazlernejojn (lernantoj inter 6 kaj 14 jaroj). De decembro 1982 estis nomataj tri inspektoroj por Esperanto far la Minesterio pri Edukado. De 1986 nova legxo pri instruado agnoskas por Esperanto la samajn rajtojn kiel por la aliaj vivantaj fremdlingvoj; sekve gxi povas esti instruata je cxiuj niveloj, se la lernejo disponas pri kompetenta instruisto kaj didaktika materialo. La forigo de la devo studi la rusan ekde la lernojaro 1989-90 teorie ebligas la lernantojn elekti Esperanton kiel unuan fremdlingvon en cxiuj lernejotipoj de Hungario. La praktiko malsamas: la lernantoj avidas la anglan, germanan kaj francan lingvojn. La sxtato sekvas per adekvata trejnado pri tiuj lingvoj de la eks-instruistoj de la rusa. Plie kvankam la legxoj malfermatas al Esperanto, ankaux notindas la manko de ties instruistoj! Flanke de la universitataj studoj, funkcias ekde 1966 Esperanto-fako en Budapesxta Eotvos Lorand Universitato, la plej malnova kaj fama en la lando. Organize parto de la Katedro pri Gxenerala kaj Aplikata Lingvistiko, la Esperanto-fakon prizorgas d-inoj Ilona Koutny kaj Zsuzsa Varga-Haszonits kaj ankaux kontribuas eksteraj lekciistoj. Inter la studobjektoj figuras, krom la lingvoinstruado, enkonduko en la Esperantan kulturon, Esperanta literaturo, priskriba gramatiko, aplikata lingvistiko, metodiko, interlingvistiko kaj movadhistorio. Jam pli ol 80 studentoj magistrigxis kaj kelkaj ecx doktorigxis. Ekde 1990-91 funkcias ankaux internacia koresponda interlingvistika kurso trijara por eksterlandanoj. En tiu cxi esperantologia metiejo okazas scienca esploro kaj kunlaboro kun aliaj esperantologiaj centroj: DLT-teamo, Kultura Centro Esperantista. Budapesxto estas unu el la centroj de Esperantujo kun pluraj kluboj (Esperejo), biblioteko (de Fajszi), librovendejo, pluraj arangxoj (Pedagogiaj Tagoj, VEF, IJS), revuo Eventoj - la plej ofta internacia gazeto de la Esperanto-movado. Plie en la antauxurbo de Budapesxto t.n. Budaors, ekzistas privata lernejo, kiu plene uzas Esperanton kiel edukilon por la lernantoj; la rezultoj atingitaj estas mirindaj... Se Hungario politikumas favore al Esperanto, tion ni sxuldas nur al la komplekseco de la hungara kompare al la aliaj euxropaj lingvoj: Esperanto servas kiel unua pasxo al la lernado de aliaj euxropaj fremdlingvoj kaj al internacia komunikado. Cxu la eniro de Hungario en la Euxropan Komunumon plibonigos la situacion de Esperanto en tiu lando, kaj pli gxenerale en tiu landaro se iu komuna eduka politiko enkondukatos? Stephane Dupin el Jeun Esperanto Info, decembro 1994 ************************************************************************* Nia vocxo cxe Euxropa Unio ========================== La "laborgrupo pri la lingva problemo en la Euxropa Unio" estigxis en 1989. Gxia unua agado estis fari brosxuron sub la titolo "Komunikado en la Euxropa Komunumo", kies celo estis konsciigi kaj diskuti pri la lingvoproblemo en Euxropa Komunumo (nun - EU). La plej granda sukceso estis la okazigo cxe la Euxropa Parlamento de konferenco pri la lingvoproblemo kun la helpo de Fondajxo Hanns Seidel (1993.02.29). Gxi nun klopodas diskonigi la rezultojn de tiu konferenco al la novaj parlamentanoj. Aktualaj planoj inkluzivas projekton pri novaj eksperimentoj por montri la propedeuxtikan valoron de Esperanto; tiaj eksperimentoj estas eventuale fareblaj kadre de la programo Sokrates. el Euxropa Esperantisto, novembro 1994 ************************************************************************* Cxu mi estu senlaborulo? ======================== La dua kongreso de Euxropa E-Unio (organizo de kelkaj okcidenteuxropaj E- asocioj) en Parizo havas strangajn aligxkotizojn: ordinara unuopulo: 90.000 liroj, senlaborulo, studento/studanto: 45.000 liroj, membro de TEJO: 60.000 liroj, aliaj junuloj: 30.000 liroj. Unua konstato: veraj junuloj ne deklaru sin membro de TEJO! Dua konstato: divers-agxa studento, kaj ecx studanto pagas malpli ol la membroj de TEJO! Se en geedza paro unu el ili estas senlaborulo, kiu estas la sumo aligxkotizo: cxu 150.000 aux 135 liroj? La francoj eble estas pli honestaj, se suficxas manskribita atestilo de iu ajn samideano pri la senlaboreco de iu. Sed en Italio la duono de la kongresanoj estus senlaboruloj, kaj la alia duono estus studantoj... el Informilano, jan/95 ************************************************************************* Mez-Azia Centro - cxu kun sxtata helpo? ======================================= Laux la prezidenta ordono en Uzbekio estas establata Fonduso de Socia Stabileco, kiu ankaux enhavos Esperantan fakon. La Fonduso okupos plurajn cxambrojn en la Domo de Tekniko en la centro de Tasxkento. La 20-an de novembro 1994 okazis kunveno de tasxkentaj esperantistoj, kie Gafur Mirzoboev raportis pri planataj aferoj de la fonduso rilate Esperanton: - instruado de la Internacia Lingvo en la tasxkenta Universitato de Arto; - partopreno de esperantistoj en Novruz-festo en marto-1995; - fondo de Mez-Azia Centro de Esperanto en Tasxkento, kaj plu Tut-Azia; - eventuala iama arangxo de UK en Tasxkento. Estas ebleco, ke iuj el tiuj revoj vivigxos, cxar la Fonduson partoprenas tre altrangaj (kaj neesperantista...) homoj. Krome, en du mezlernejoj de la urbo Esperanto jam estas instruata... Viktoro Smetanin laux Movado, januaro 1995 ************************************************************************* Daewoo - Espero =============== La konata korea auxtofabriko Daewoo nomis sian novan modelon "Espero". Cxu iu scias pli pri la afero? La red. ************************************************************************* Azia kaj Pacifika Kongresoj - kie? ================================== Pro la grandaj distancoj kaj kostoj vladivostokanoj ne povis partpreni la rusian kongreson en Niznij Novgorod, sed sendis raporton, el kiu ni eltiris la sekvajn: 1. Pro la malkresko de E-movado en nia regiono, kauxzita de la financaj kaj aliaj problemoj, ni (Vladivostoka E-centro) ne kapablas arangxi en 1996 la 1-an Pacifikan E-Kongreson, kies ideo estis lancxita de s-ro Yosimi Umeda en 1992. Krome tre malbonas cxi tie la krima situacio, kio malhelpas arangxi amasajn kunvenojn. Ni komunikis tiujn cxi obstaklojn al la najbaroj: cxinoj, koreoj kaj japanoj. Laux la propono de la koncernaj E-asocioj nun estas planata la 1-a Azia E-Kongreso en Cxinio, 1996, u. Shanghai. La duan AEK oni povus arangxi en Rusio (1998) anstataux la Pacifika Kongreso. Plej aktivas en la azia parto krasnojarskaj esperantistoj. Se ili ne kontrauxos, eblus arangxi la 2-an AEK en Krasnojarsk aux en Irkutsk. La lasta estas pli oportuna por la aziaj eksterlandanoj. 2. Rilate la For-Orientan movadon - gxi malkreskis kaj nun cxi tie ekzistas nur du E-organizoj: E-centro "Pacifiko" en Vladivostok kaj E- klubo en Petropavlovsk-Kamcxatskij, kiuj, bedauxrinde, stagnas. laux Movado, dec/94 ************************************************************************* Liberala penetro en Britio ========================== En la jarkunveno okazinta fine de septembro en Morecambe, la brita politika partio La Liberaluloj preskaux unuanime akceptigxis propono subtenanta E-on. La proponinto estis s-ro Lawrence Mee, ricevinta plurajn esprimojn de persona subteno por la propono flanke de la membroj de la partio. La debato mem dauxris plenan horon, vekante grandan intereson inter la 90 delegitoj. Dum la debato la teksto de la propono estis iom modifita, sed ecx tiu modifita teksto estas tre kontentiga por esti pordo-malfermilo. La cxefa alineo vortumas: "Tiu cxi Asembleo subtenas pli vastan utiligon de Esperanto, lingvo por cxiuj registaroj kaj personoj, kiuj volas tiun lingvon utiligi". el Ruslanda Esperantisto, decembro 1994 ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1980 ---- Magia jaro! En januaro naskigxis Monato, laux propra difino "unika sendependa internacia magazino". Gxin eldonas TK, nun en Belgio, sub la cxefredaktorado de germana katolika jxurnalisto, Stefan Maul. Tiu cxi monata gazeto pri aktualajxoj de la mondpolitiko estas novajxo en la panoramo de niaj periodajxoj. Preskaux samtempe ekaperas en Brazilo alia monata revuo: Fonto, eldonata de Gersi Alfredo Bays, kaj cxefredaktata de William Auld. Fonto povus esti stimula konkuranto por Literatura Foiro aux Hungara Vivo; sed la malbona distribuado kaj la miskontinua nivelo redimensiigos gxian ambicion. La 30-an de majo, el la cindroj de La Patrolo fenikse ekflugas LF-koop. La nova, kooperativa societo estas necesa por gvidi la pli kaj pli vastan aktivecon cxirkaux Literatura Foiro. Giorgio Silfer lasas la cxefredaktoran postenon al Perla Martinelli. La kooperativon prezidas (gxis 1985) Tazio Carlevaro. Gaston Waringhien kronas sian lingvistan karieron per la aperigo de Plena Analiza Gramatiko, necesa komplemento de la vortaro de 1970. Kaj, komence de auxgusto, cento da junaj intelektuloj lancxas en Rauxmo (Finnlando) novan strategian modelon por la Esperanto-komunumo: Ni konceptas nian esperantistecon kvazaux la aparteno al memelektita diaspora lingva minoritato. El Svislando subskribas la Manifeston, interalie, LF-koop kaj Svisa Esperanto-Junularo. ************************************************************************* ILEI //// Progreso en la budapesxta E-fako ================================ La Esperanto-fako de la Universitato ELTE en Budapesxto progresas malgraux la gxenerala pli malfavora situacio de E-movado en Hungario, gxi havas rekordan nombron de studentoj: 20 komencantojn. En la fako studas 7 studentoj en la dua jaro, 4 en la tria kaj 4 en la lasta. Alvenis la tempo de denaskuloj: du Csiszar-filinoj kaj unu Golden-filo aligxis al la E-fako. La kvaran jaron partoprenas du polaj gestudentoj. La pli vigla etoso speguligxas ankaux en tio, ke la junuloj preskaux cxiusemajne kolektigxas cxirkaux la "verda tablotuko" en iu kafejo por pridiskuti la verdan vivon. La dua grupo de la internacia fako diligentas jam en sia kvara semestro. La 6 partoprenantoj venis el 6 diversaj landoj: Finnlando, Francio, Germanio, Israelo, Irano kaj Litovio... ************************************************************************* La kursgvidantoj, instruistoj grandparte respondecas, ke la kursanoj restu en la movado ankaux post la fino de la studado! Zorgu pri tio, ke ili abonuiun internacian gazetonjam en la dauxro de la kurso! ************************************************************************* Instruistoj inter si ==================== I.P.I. (Intersxangxo Pri Instruado) organizas kvar foje jare renkontigxon de aktivuloj (cxefe kursgvidantoj kaj animantoj de grupoj de la pariza regiono), kiuj deziras intersxangxi ideojn por pli bone instrui kaj konservi lernantojn. Ok aktivuloj cxeestis la unuan renkont-igxon, kaj 17 la duan en novembro. La tria renkontigxo jxus okazis la 14-an de januaro. Vigla intersxangxo de spertoj kaj informoj inter la cxeestantoj ricxigis cxiujn partoprenantojn. Multaj ludoj kaj dokumentoj (pli ol 50) estis prezentitaj. Cxiu klarigis kiel li instruas (materialo, tekniko, ekzercoj ktp...). Entute ricxigaj kunvenoj, tiel interesaj, ke estis decidite kunveni en cxiu dua monato. Se vi deziras partopreni kaj ricevi kolokvion, bv. skribi al: Jean Marin, 9 rue Adrien Lejeune, F-93170 Bagnolet, Francio. Tel.: +33-43-638748 ************************************************************************* KONKURSO //////// OSIEK-premio 1995 ================= Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj atendas viajn proponojn por OSIEK-premio 1995. Povas konkuri fakaj, ne beletraj, verkoj pri cxiuj natursciencoj, homsciencoj aux literatursciencoj, pri matematiko, historio, filozofio, esperantologio ktp. Por oficiale proponi premiindajn verkojn necesas esti membro de OSIEK. Membrokotizo egalvaloras 25 posxtmarkojn por letero en via lando. Por aligxi kaj proponi verkon skribu al: OSIEK, 50 rue Haute,F-57210 Feves, Francio. Aligxkotizoj precipe pagas la premion, kiu nuntempe valoras 300 ekuojn. Jam kvin verkoj estas premiitaj inter 1990 kaj 1994: Zamenhofa ekzemplaro de Rihej Nomura, Mil jaroj da kristana filozofio de Evaldo Pauli, Etimologia vortaro de Esperanto de Ebbe Vilborg, La dangxera lingvo de Ulrich Lins, Esperanta bildvortaro de Rudiger Eichholz. Vocxdonado por elekti inter la proponitaj verkoj okazos dum la Internacia Esperanto-Konferenco 1995. Gxi okazos en Varsovio, de la 15-a gxis la 21- a de julio. Aligxilo al la Konferenco estas havebla cxe OSIEK. Bruno Hasala, komitatano pri informado ************************************************************************* INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ ====================================== 7-a taskfolio por komencantoj 1. Kompletigu la frazon per afiksoidoj: (3 poentoj) Kiam la ...juna hundo aperis, la kok... ...kuris en la korto. 2. Difinu koncize la sekvajn vortojn en Esperanto: segxo, veturi, vasta (3 poentoj) 3. Sentema havas du malsamajn sencojn. Prezentu ilin uzante dividstrekon!(2 poentoj) 4. Kion signifas la mallongigoj: cx. / E(2 poentoj) 5. Kiel veturas homo, kiu haltigas auxtomobilon kaj deziras senpagan transporton gxis certa logxloko? (2 poentoj) 6. Kion la persono (vd. demandon 5) diras al la stiranto? (3 poentoj) 7. Kiel diri: malstarigi (ekz-e segxon)?(2 poentoj) 8. En kiu lando kaj urbo okazos cxi-jare la UK de Esperanto? Kioma gxi estos?(3 poentoj) La solvojn sendu gxis la 19-a de aprilo al: Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo, Nyiri ur 11.; H-6000 Kecskemet, Hungario ************************************************************************* Taskfolio por progresantoj kaj EVENTOJ-legantoj ================================================ 1. Aldonante finajxon aux prefiksoido(j)n faru almenaux ses vortojn el tabelvortoj! (3 poentoj) 2. Faru almenaux ses kunmetitajn vortojn per akv(o)! (3 poentoj) 3. Trovu la vortelementojn de malsanulo! Kiel ili nomigxas gramatike? (3 poentoj) 4. Kiel veturas homo, kiu haltigas auxtomobilon kaj deziras senpagan transporton gxis certa logxloko? (2 poentoj) 5. Kion la persono (Vd. demandon 5) diras al la stiranto? (3 poentoj) 6. Uzu pasivan vocxon anstataux aktiva! (3 poentoj) Oni prirabis ilin, kiam ili vizitis teatron. 7. En kiu lando kaj urbo okazos cxi-jare la UK de Esperanto? Kioma gxi estos? (3 poentoj) La solvojn sendu gxis la 19-a de aprilo al: Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo, Nyiri ut 11. H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Por informi ne-esperantistojn ============================= Mankas informilo pri Esperanto por ne-esperantistoj. Pro tio multaj el ili, ne konante Esperanton kaj gxian movadon, kritikas gxin. De unu jaro estas eldonata Esperanto-INFO, franclingva gazeto trimonata. Gxi aperigas artikolojn franclingvajn aux tradukitajn el Esperanto aux el aliaj lingvoj. Inter ili estas favoraj opinioj de konataj lingvistoj kaj verkistoj. La gazeto estas senpage sendita al lernejoj, al urbaj bibliotekoj kaj diversaj adresoj de francaj ne-esperantistoj. Gxi aperas komence de marto, junio, septembro kaj decembro. Dezirantoj ricevi specimenon de la venonta numero, bv. sendi 7 FRF aux francajn PM neuzitajn al Robert LLORENS. Same oni povas aboni aux pagi abonon por iu ne-esperantisto. Esperantisto donu la gazeton al iu, kiu ne konas la Internacian Lingvon. La abono malmulte kostas: 20 FRF jare, parte pagata per donacoj. Helpkotizo: 340 FRF. La eldonanto volonte ricevus altvalorajn artikolojn, favorajn al E-o. Vi povas sendi ankaux adresojn de personoj, kiuj estus interesataj pri E-o sed ne praktikas gxin. Esperanto-INFO, Robert LLORENS. Les Hortensias 2. 121 bis Bld Napoleon III, F-06200 Nice, Francio. ************************************************************************* KULTURO /////// Esperanto en filmoj =================== Krom la filmo Idiot's Delight (vidu la numeron de Eve 1/februaro-95) ekzistas ankaux aliaj filmoj, kiuj uzas Esperanton. Kelkaj el ili estas menciitaj en la videokasedo Kinarto kaj Ni (havebla en kelkaj libroservoj - la red.). Mi rekomendas tiun kasedon al cxiu, kiun interesas la temo. En la filmo Diktatoro Charlie Chaplin rolas kaj kiel juda persekutato kaj ankaux kiel Hitler. La afisxoj kaj surskribajxoj estas en Esperanto, sed la dialogo estas nur anglalingva. La filmo estas tre amuza, kaj la karikaturoj de Mussolini kaj Hitler estas klasikajxoj. Nemenciitaj estas la filma versio Huis Clos de Sartre, kiu enhavis kelkajn afisxojn en Esperanto, kaj la brita Neuxtral Port, en kiu la lingvo ne estis uzata, sed en kiu la haveno de la titolo estis nomita Esperanto por emfazi gxian neuxtralecon. Kelkaj filmoj estas dublitaj al Esperanto. La supra kasedo Kinarto kaj Ni enhavas ekstraktojn el "La Diktatoro", el "Mefisto" kaj el "En Euxropo ie..." tiel traktitajn. La tuto de la lastaj du estas produktitaj kaj dublitaj en Hungario kaj estas aparte haveblaj en videokasedoj. La unua filmo, originale produktita en Esperanto, estis Angoroj (same haveblas gxia videokaseda varianto ekz. cxe UEA). Mi legis, ke poste estis farita iu filmo en Hollywood, kiu uzis nur Esperanton. Cxe E-Asocio de Britio, Londona centro estas acxetebla ankaux la kasedo de La graveco de Fideligxo, verva traduko de The Importance of Being Ernest. Britaj televidaj programoj kelkfoje uzis Esperanton, ekzemple en la serio Red Dwarf; kaj la filmo High Hopes temis pri semajnfina renkonto de esperantistoj. Gxi estis parte en Esperanto, kiun la aktoroj bele parolis (krom kiam alimaniere postulis la rakonto). Mi ne scias, cxu oni konservis kopion de gxi. Rik Dalton el Esperanto sub la Suda Kruco, dec/94 ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Letero al auxskultanto B. Masala ================================ Via ideo pri surbendigado kaj kopiado de satelite akceptitaj E-elsendoj estas tre bona. Vi skribas: "Per 300 ekuoj oni povas havigi al si la necesajn satelitajn aparatojn. Mi ne scias, kiom kostas tiuj aparatoj en diversaj landoj, sed ilia prezo konstante malaltigxas." Jes, vere, E- gazetoj, ekz. Esperanto, Eventoj, Heroldo, Monato devus proponi al la grandaj firmaoj, produktantaj tiajn aparatojn, aperigon de reklamoj kaj eble ecx povus bele enspezi per tio. Sed nia redakcio ne povas cxi-rilate helpi, la unuopaj gazetoj devas mem varbi tiajn reklamojn kaj ni rekomendas tion. Krome vi tute pravas, ke "en cxiuj landoj auxskultantoj per satelit-ricevilo devus sendi al sialandaj satelit-gazetoj inform- bultenojn." Certe vi celas la frekvencojn ktp., kiuj trovigxas en niaj informiloj, cxu ne? Gratulon pro tio, ke unu franca gazeto jam dankis vin. Jen bela ekzemplo. Kiu sekvos vin? Saluton! Esperanto-Redakcio de Pola Radio el Parolas Varsovio, nov/94 ************************************************************************* Lokaj E-stacioj =============== Tri E-radiostacioj funkcias en Svedio, t.n. "proksim-radiostacioj" kun loka auxdeblo. Jen iliaj adresoj: - Radio Esperanto, Red. S-o Ingvar Eriksson Midgardsgatan 4, S-52144 Falkoping Tel.: +46-51-511830 - Radio Esperanto, Red. S-o Sten Svenonius Vendelsfridsg 4 C, S-21764 Malmo Tel.:+46-40-191477 - Radio Esperanto, Red. S-o Wim Posthuma Soldatgatan 40, S-72345 Vasteras Tel.: +46-21-133529 ************************************************************************* HELPU! ////// Blindulaj kontaktoj sercxataj ============================= Kroata Unuigxo de Blindaj Esperantistoj (ul. Drasxkovicxeva 80, HR-41000 Zagreb, Kroatio) festis sian 23-jarigxon la 7-an de februaro. La Unuigxo, kiu plijunigxis lastatempe, atendas proponojn por kontaktoj kaj kunlaboro. Ankaux japana blindula Esperanto-grupo, "La Verdaj Okuloj", sercxas kontaktojn kun blindaj esperantistoj. Kontaktu: p/a Cukuru Harada, Hakuzan 2-7-4,Kumamoto, 862, Japanio. el KEC-Bulteno, januaro 1995 ************************************************************************* NI MENCIAS ... ////////////// TERO EL MARO. Regxisoro Osvaldur Knudsen. Tradukis kaj parolas H. Saemundsson. Reykjavik: VOkfilm (Islanda Esperanto-Asocio), PAL, 20-minuta. Vulkanaj erupcioj kaj naturbelajxoj en Islando. 84.30, NLG. * * * La Vizito de la Imperiestro. La Kontenta Drako. La Koncerto. Regxisoro R. Dobrzynski. Varsovio. Interpress. VHS-PAL, 80 min. Dokumentaj filmoj pri Cxinio. 75.00 NLG. * * * VIENA RINGO. Regxisoro Roman Dobrzynski. Varsovio. Interpress, VHS-PAL, 20 min. Turisma gvidilo pri Vieno. 36.00. NLG. * * * LA NEKREDEBLA PARADOKSO. Dulingva (angla, Esperanta) libro, 62 pagxoj, aprobita de la Recenza Komitato de la Nacia Spirita Asembleo de Bahaanoj de USA. E-traduko de D. Evans. Kontaktadreso de la eldonejo: Box 1075, Happy Camp, CA 96039 USA. * * * "Comprehensive English-Esperanto Distionary" (CEED) de P. J. Benson estas eldonata, kaj mendebla cxe: ELNA, PO Box 1129, l Cerrito CA 94530, Usono. * * * Atentigo La "likvidista deklaro de HEA" menciita en la numero 1/februaro-95 p. 7. estas farita ne de la nun funkcianta estraro de Hungara E-Asocio. HEA-estraro * * * Sherlock Holmes Mi deziras esprimi mian dankon por la aperigo de la artikolo pri Sherlock Holmes en oktobro/1-94. Leginte gxin oni sendis librojn el Hispanio, Hungario, Koreio, Italio, Brazilio, Finnlando kaj Turkio, kaj 3 aliaj demandis pri la afero. Dank' al esperantistoj mi jam havas 108 Holmes-librojn en 25 lingvaj tradukoj! Dauxre mi volonte acxetus ilin, kaj dankas la eventualajn helpojn. Tsukasa Kobayashi, Japanio fakso: +81-3-39222583 Rim: Peto al niaj legantoj: bv. relegi la menciitan artikolon! La red. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Esperejo La 20-an de marto, lunde, ekde 18.30 en Esperejo okazos vespero pri "naciaj poezioj". Pri la rusa poeto, verkisto kaj plenumanto de propraj kantoj Bulat Okugxava prelegos Abdurahman Junusov ("La Tempo kaj la Koro"), pri elstara orienta poeto Omar Hajam prelegos Morteza Mirbaghian ("Ne nur en la vino tamen la vero..."). Novaj libroj La nova detektivromano de I. Nemere: "Nesto de viperoj" por hungaroj kostas 300 Ft (+ sendokosto), "Asteriks la gladiatoro" kostas 690 Ft (+sendokosto) en la Bp-a E-Domo: Bp. XIX Leiningen u. 4. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Mi intersxangxas hispanajn uzitajn posxtmarkojn kontraux vialandaj. Juan M. Alonso de Argos, Alameda de Capuchinos 8.-5$ B, E-29014 Malaga, Hispanio. * * * Cxiun unuan mardon de la monato estas arangxata kunsido en Tehrano pri movadaj aferoj. Kontaktu nin! Abbas Bagestani, Box 13185-618, Tehrano, Irano. Tel.: +98-6612445 (nokte), +98-8843729 (tage). * * * En kontaktoj kun Kroatia E-Unuigxo, KEU, por cxiu sendajxo uzu la posxtan adreson: Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. * * * Pola asocio TUTMONDE eldonas la revuon KUNAGADI (formato A/5, 16 pagxoj). Senpagan numeron (eble 1 IRK aux pola posxtmarko) oni povas ricevi de: Marek Warmuz, Komandosow 7-83, PL-30334 Krakow, Polio. * * * Nova adreso de Nederlanda E-Junularo: c/o Fabien van Mook, Echternachstraat 24, NL-5224 TB Den Bosch. Ekde nun sendajxojn al NEJ bv. direkti al la supra adreso. * * * Fine de oktobro de Hajdusamson mi translokigxis al Debrecen (Gajdos Pal, 4029 Debrecen,Csapo u. 104, VI/18). Nia logxejo estas nun proponata al cxiuj samideanoj kiel Esperejo aux tranoktejo, do bonvenon geamikoj! * * * Por kontakti la organizon Svisa E-Junularo pro diversaj kialoj bv. ne plu uzi la adreson/fakson de KCE, sed tiun de la prezidanto: Marion Grosjean, rue du Nord 73, CH-2300 La Chaux de Fonds, Svisio. * * * Gvidantinoj de popularaj TV-programoj, en Brazilio, kiuj regule informas pri niaj kursoj, sendube meritas tutmondan pk-bombardon: 1. Marly Parizotto, TV-Araguaia, BR-78600-000 Barra do Garcxas-MT, Brazilio; 2. Maria Honoria, TV-Taina, BR-78600-000 Barra do Garcxas-MT, Brazilio Amarilio Carvalho, C.P. 246, BR-78600-000 Barra do Carcas-MT, Brazilio. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 282-88-85. Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban: H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor