Eventoj n-ro 72, 2/februaro - '95, retposxta versio **************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: Kiel gxuste Vi? SEKVOJ DE LA FUSxA PROPAGANDO Cxu la TEJO estraro rajtas fajfi? Organizaj demandoj: Norvegiaj strategiaj pensoj Faka aplikado: Yumeiho-terapio, mirakla kuracilo? Restoracio Brigxa terminaro por Macintosh Interuniversitataj rilatoj per Esperanto "Radikalaj" informoj "Kosmologio de Martinus..." Arangxoj: Konsultigxo de malsoc-landoj Arkones - Poznan MOVILO: Turisma Oficejo por E-arangxoj kaj informado Familia veturo paske: PSI Internaciaj infanaj renkontigxoj Skivojo anstataux fervojo Germanio. La vintra fabelo Pedagogiaj Tagoj Movado: Niaj atingoj en 1995 "Mi estas stranga, sed almenaux neordinara" Strategio Energetika vicministro Finnlando- la lando de la Kongreso 25 jaroj... 1979 ILEI: Jarkonferenco de ILEI Kunvojagxu en Esperantion Program-manko Lingvo: Denove pri cx, ch ktp.? Esperanto ne estas nur lingvo Konkurso: INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ Taskfolio por progresantoj Kulturo: La popolo de la libroj kunvenis cxirkaux siajn librojn Esperanto en radio: Direktitaj ondoj de Varsovio Radiokursoj Movada humuro: Korespondi deziras: Anoncetoj: ************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Kial gxuste Vi? =============== Ni ne vivas en geografie komuna bloko, kaj nia interna informfluo ne estas plene solvita. Plejmulto de esperantistoj havas ligon al nia kominumo, movado nur provizore, nur dum tre mallonga tempo (dum la kurso pere de instruisto, poste kutime mallongtempe en E-kluboj, kelkaj pere de kelkaj vizitataj renkontigxoj). Cxe granda plimulto post iom da tempo tiuj ligiloj rompigxas, kaj ili ne plu partoprenas la Esperantan vivon. Produktantoj de diversaj E-varoj (libroj, kasedoj, filmoj, ktp.) aux liverantoj de swervoj (renkontigxoj, fakaj utiligoj) konsante baraktas kun la problemo, kiel informi la E-komunumon pri la ofertita ebleco. La aperantaj artikoloj havas ju pli grandan efikon, des pli da homoj legas ilin, sed se la informebleco ne estas solvita, la prezoj por la varoj kaj servoj estas grandega pro la malalta eldonkvanto aux pro malmulta kvanto de servouzantoj. Abonigi gazeton al cxiu esperantisto estas komuna intereso de la esperantistoj mem kaj ankaux de la eldonejoj. Ju pli da homoj havas konstantan ligilon al la movado (do restas en nia komunumo) des pli granda estas la utiligeblo de nia lingvo, des pli kreskas la servo-ofertebloj, aliflanke la gazetoj ne mortas pro financoj. Vi, kiu legas Eventojn jam de pluraj monatoj kaj jaroj, vi scias, kia estas nia gazeto. Vi scias, kiom atenton ni dedicxas al la faka aplikado, al la arangxoj, al diversaj utiligebloj, kaj kiel ni raportas pri la aktualaj movadaj informoj. Esperantistoj cxirkaux vi, en via klubo, urbo, lando - el Hungario ni ne povas kontakti, ecx malpli ni povas konvinki ilin pri la utilo de Eventoj. Estas gxuste Vi, la jama leganto, kiu povas varbi por la gazeto. Vi mem konas la lokajn esperantistojn, vi mem partoprenas en diversaj arangxoj. Se Vi ne helpos varbi, do neniu alia povas fari gxin. Kaj ni ne malkasxu: ni ege bezonas la abonkotizojn, ja longdauxre eldoni la gazeton kun signifa deficito ne estas ebla. La eblecoj por varbado estas largxaj, kaj vi mem povas plej bone trovi la plej tauxgan por via medio. Ni dankas tiuj, kiuj multe helpis jam gxis nun, - kaj ankaux kiuj estonte helpos al ni. Laszlo Szilvasi la red. ************************************************************************** SEKVOJ DE LA FUSxA PROPAGANDO ============================= Komunistoj... Stalin... Hitler...Goebbels... Gulag... - kaj kio nun? Kio okazas? ----------- Antaux kelkaj semajnoj okazis telefon- kaj studiodiskuta televida elsendo pri radio kaj televido. Dum tio, Antun Vrdoljak, direktoro de Kroata Radio-Televido, responde al telefona demando pri kial ne plu estas elsendoj en Esperanto, diris (mi ne sukcesis eltrovi la ekzaktajn vortojn), ke "Esperanto estis la lingvo de komunistoj kaj do oni ne plu bezonas elsendojn en Esperanto". La E-Societo "Bude Borjan" sendis al tutlanda jxurnalo "Vesnik" publikan leteron, kiu mencias, ke ankaux Hitler esprimis similajn opiniojn pri esperantistaro. Pasintsemajne kroata magazino "Pecxat" aperigis artikolon pri la afero, kaj jen traduko de tio: "Kominterno ne plu - Esperanto ne plu" "Esperanto estas kiel akvomelono: verda ekstere sed interne rugxa", - diris siatempe Goebbels, tiel justigante malpermeson kaj persekutadon kontraux esperantistoj en la Tria Imperio. Neniom pli tenera al tiu internacia lingvo kaj al tiuj, kiuj deziris paroli gxin estis kamarado Stalin. Sen sxpari strebojn li plenigis la siberiajn laborekzilejojn per esperantistoj. Versxajne devintus tiam cxesi la suferado de tiu lingvo, kiun per siaj elektronikaj medioj plej multe en la mondo uzas la sxtato Vatikano. Tamen post seninterrompa cxeesto de Esperanto cxe la kroatiaj radioondoj dum preskaux kvar jardekoj (pli ekzakte 39 jaroj) la elsendoj cxesis pro unuflanka decido. "Ne plu ekzistas Kominterno, do oni ne plu bezonas Esperanton", - mallonge respondis Antun Vrdoljak, direktoro de Kroata Televido, dum jam legendeca televida elsendo "U krupnom planu" ("Per granda plano") al demando pri la mistera malapero de elsendoj en Esperanto. Membroj de la Esperanto-Societo "Bude Borjan" de Zagrebo petas klarigon pri tia eldirajxo de respondeculo cxe Kroata Radio-Televido. En ilia mallonga kaj klara protestletero plejmulto da informoj rilatis al nacismaj kaj stalinismaj persekutoj kontraux esperantistoj en la relative mallonga historio de tiu internacia lingvo. Akademiano Dalibor, prezidanto de Kroatia Esperanto-Ligo, agnoskis, ke li bedauxras pri la decido forigi esperantajn elsendojn kaj konstatis, ke la malnovaj antauxjugxoj ankoraux ekzistas. Por tiuj, kiuj ne scias, unu el la kreintoj kaj subtenintoj de Esperanto estas la fama Leo Nikolajevicx Tolstoj, kaj la altan sciencan dimension kaj rolon de Esperanto en nuntempa komunikado en multaj de siaj verkajxoj montris Umberto Eco. Komento ------- Kiel tiom nescianta persono povas plenumi rolon de direktoro de tiu publika amaskomunikila medio? Cxu la koncernaj taskoj ne postulas klerulon, kiu gxenerale scias pri la mondo? Eble estas aliaspecaj kialoj, pro kiuj li havas tiun postenon. Kaj kial li tiel misuzas tiun medion por prezenti siajn proprajn (misajn) opiniojn? Mi auxdas, ke multaj homoj en Kroatio jam kredas, ke s-ro Vrdoljak ofte eldiras stultajxojn. Eble pro tio oni simple ignoras tion cxi (pri Esp-o). Eble ecx male, oni ekinteresigxos pri Esperanto. Se tio veras, bonvolu diri, s-ro Vrdoljak, ion ajn kontraux Esperanto kaj esperantistoj! el Inter Tempo, novembro/94 ************************************************************************** Cxu la TEJO estraro rajtas fajfi? ================================= En la Vraca-a IJK ofte estis temo la malgranda nombro de orienteuxropaj cxeestantoj, kvankam en tiu mondoparto estas plurmiloj de junaj esperantistoj. Lige al la kauxzoj kaj estonta agado ankaux en la Komitataj kunsidoj levigxis la postulo pri pli proporcia sxargxoportado (ekz. partoprenkotizo de 200 markoj por bulgaroj signifas cx. 2 monatajn, por hungaroj 3-4 semajnajn, por germano 2-4 tagan salajron...). Fine, la komitato akceptis min. 50 %-an devigan diferencigon en la IJK-kotiztabelo, kiun tamen la TEJO-estraro senrajtigite ignoris por la Peterburga IJK en 1996. Jen, eltirajxo de la oficiala protokolo de la Vraca-a komitatkunsido de TEJO: "... Laszlo diris, ke hungaroj estas malkontentaj pri la kotizoj de la IJK en Koreio. Azianoj kaj mez-euxropanoj povas pagi la kotizon multe malpli facile ol okcident-euxropanoj. Li sugestas modifi la kotizon laux la lando. Laszlo sugestas: 1) principe decidi, ke la kotizo por la "B-landoj" estu 50 % de tiu por la "A-landoj"; 2) nuligi la kotiz-tabelon de Koreio por ke gxi estu konforma al la unua decido. Yves apogas principe la komentojn de Laszlo, sed pensas ke estas malsagxe tuj decidi pri diferenco de 50 % sen antauxe studi la aferon. Anna Cimossa apogas la komentojn de Laszlo, sed diras, ke ankaux por okcidentanoj la kotizoj estas altaj; sxi dubas, ke multe da euxropanoj iros al Koreio. Thomas diras, ke por Koreio la flug-kostoj estos tiom altaj, ke la kotizo ne gravos. Li apogus la unuan sugeston de Laszlo, sed ne la duan, cxar estus granda gxeno sen granda utilo. Saskia kontrauxas la unuan principon, cxar estas tro granda financa risko devigi tion por cxiu IJK. Marion demandas, kiel funkcius la rabato. Oni respondas, ke B-landanoj simple pagus duonon de la kotizo por A-landanoj. Danny proponas sendi la aferon al la estraro. Anna kontrauxas tion: la Komitato decidu pri gxi. Katalin Balogh transprenas la proponon de Laszlo kiel anstatauxanto de komitatano. Thomas proponas amendon: temus pri rekomendo, ne pri decido. Por tiu amendo vocxdonas 6 kaj kontraux gxi vocxdonas 9. Sekve gxi estas malakceptita. Okazas vocxdono por la unua propono de Katalin, pri rabato de 50 % por la B-landoj. Por tio vocxdonas 7, kontraux gxi vocxdonas 2. Sekve plejmulto de la komitatanoj sin detenis, kaj necesas remalfermi la diskuton. Giorgio Silfer konstatas, ke la Komitato orientigxas al tio, ke la kotizo ne estu submetita al la merkataj legxoj. Laux Yves, tio ne tre helpas, cxar ni cxiuokaze jam sekvas tiun principon. Anna opinias, ke la diferenco estu 40 %. Okaze de tiu vocxdono pri la unua propono de Katalin vocxdonas pore 10 kaj kontrauxe 3, kun 13 sindetenoj. Sekve la propono estas akceptita. Katalin opinias, ke la Komitato petu al la LKK de Koreio esplori pri la problemo de orient-euxropanoj. O-ha diras, ke li konscias pri la problemo de orient-euxropanoj. Tamen por rabati al orientanoj oni devas plipagigi okcidentanojn. Yves diras, ke la sekvo de la decido estas, ke la okcidentanoj subvencios la orientanojn. Katalin proponas, ke la Komitato petu al la LKK de Koreio esplori la eblecojn doni plian rabaton al la J- landanoj. Por tio vocxdonas 16 kaj neniu kontrauxas. Sekve gxi estas akceptita." * * * Mi devas nur aldoni, ke - en la origina rekomendo temis pri "minimume 50 procentoj", sed la protokolisto simpligis gxin al "50 %"; - la korea LKK esploris la eblecojn, sed bedauxrinde ne trovis pliajn rabateblecojn... Levigxas do la demandoj: cxu ne la Komitato estas la plej alta forumo de TEJO? Cxu la Estraro de TEJO sen konsekvenco rajtas fajfi pri la Komitata decido? Kaj fine: kies intereso estas la intenca ignorado, kaj se la aferoj fluas tiel, kiel oni agu estonte en diversaj TEJO-forumoj? Ni volonte certigas spacon por la respondoj de TEJO-estraro ankaux cxi-tie sur la pagxoj de Eventoj. Laszlo Szilvasi, la red. ************************************************************************** ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Norvegiaj strategiaj pensoj =========================== Unua skizo de strategi-planode NEL estas preta Se la strategi-grupo de NEL gajnos akcepton por sia propono de strategi- plano por la jaroj 1995 gxis 2000, oni fondos tri sekciojn, kies cxefceloj estos surmerkatigo, edukado kaj pluengagxado de la membraro. Ceteraj labortaskoj ricevos malpli altan prioritaton. Dum la lastaj jaroj plurfoje auxdigxis la opinio, ke la mankantan sukceson de NEL kauxzas malbona strategia planado. Tial kun granda intereso oni nun vidas la unuajn rezultojn de la strategia procezo kiu stimulu la novan iniciatemon de la Esperanto-movado en Norvegio. La elirpunkto estas, ke ni posedas tre limigitajn rimedojn. Tial ni ne povas pritrakti cxion samtempe. Necesas akra rangigo por sukcesi en selektitaj kampoj. La cxefcelo, kiu estas disvastigi kaj plifortigi la internacian lingvon Esperanto (cxi tion oni ankaux trovas en la statuto), estas konkretigita en tri subceloj, kiuj estu atingataj en la jaro 2000: - la plimulto de norvegianoj scios, ke Esperanto estas lingvo - Esperanto estos rigardata kiel realeca alternativo en la lingvodebato - 500 membroj regos Esperanton Unuavide la ambicioj eble sxajnas modestaj. Tamen oni devas memori, ke la membronombro malkreskadas. Kio unue farendas tial, estas haltigi kaj turni tiun misevoluon. Ecx tio postulos multe da laboro. Ke 500 membroj regu Esperanton kredeble kondicxigas, ke la efektiva membronombro estos iom pli alta. La strategia plano priskribas kelkajn el la defioj, kiujn ni alfrontas, por montri, kiel ni plej efike ataku la situacion. Temas kaj pri aferoj internaj en la E-Ligo, kaj pri aferoj eksteraj, kiaj konkuraj aktivadoj. Por realigi la tri celojn supre menciitajn, ni proponas tri cxefkampojn por nia engagxigxo rekte ligitajn al la celoj: - Surmerkatigado - Instruado pri Esperanto - Pluengagxado de la membroj Por konkretigi cxi tiun elekton ni proponas starigon de tri sekcioj rekte respondecaj al la estraro. Cxi tiuj sekcioj estas en la strategiskizo nomitaj: - Sekcio por surmerkatigado - Sekcio por edukado - Sekcio por prizorgado Konsidere la malfacilecon reteni novajn membrojn kaj aktivigi ilin ekster la lingvokursoj, cxi-lasta sekcio alfrontos grandajn kaj interesajn defiojn. Bonaj ideoj pri apliko de Esperanto povos cxi-fone kalkuli je pli da subteno en la venonta tempo. Jen ni havas eblon engagxi tiujn membrojn, kiuj hodiaux estas relative pasivaj, cxar ili ne trovas aktivadojn, kiuj konvenas por ili. Kiel menciite enkonduke, nia alta prioritato por cxi tiuj tri laborkampoj rezultigas prioritaton malaltan por aliaj kampoj. Cxi tiuj nomigxas en la strategi-plano helpkampoj kaj aktualos nur se ili necesos por subteni la laboron en la cxef-areo. Ekonomio Administrado Kulturo Internacia laboro Kvalitkontrolo Cxi tio tamen ne malhelpas, ke tiuj, kiuj volas laboru pri tio, kion oni trovas interesa, sed NEL ne prioritate preparos la grundon por cxi tiaj aktivadoj. Cxi-lasta punkto, kvalitkontrolo, estos pritakso de la laboro farita. Ni antauxvidas, ke ni per diversaj metodoj mezuros, kiom ni sukcesis rilate al la cxefceloj. La rezultojn de cxi tiaj pritaksoj ni povos uzi ankaux por gxustigi la laboron survoje. La skizo de strategi-plano aspektas malneteca. Nia intenco estas, ke oni pridiskutu kaj prilaboru gxin, kaj plibonigu gxin surbaze da diskutoj inter la membroj. Cxi tian strategi-planon ankaux akompanu agadplanoj mallongtempaj por konkretigi la laboron. Cxi tiun proponon ni dissendis al la kluboj, petante komentojn. Tiuj membroj, kiuj volas havi propran ekzempleron, povos ricevi gxin turninte sin al la Esperanto-oficejo. el Norvega Esperantisto, 5/1994 ************************************************************************** FAKA APLIKADO ///////////// Yumeiho-terapio, mirakla kuracilo? ================================== La bazo de la Yumeiho-terapio estas, ke cxe preskaux cxiu homo la koksostoj estas delokitaj. Pro tiu koksdelokigxo la korpopezo ne estas egale dividita inter ambaux kruroj, pro kio ili evoluigxas nesimetriaj. Vertebroj, artikoj de koksoj, sxultroj kaj ecx membroj estas tiel sxargxitaj nenormale. Nervotrajektoj kaj organoj povas esti enpremadataj, sango- kaj limfocirkuladoj povas esti gxenataj, muskoloj rigidigxas. Tiel rekte aux pere cxiaj malsanoj kaj doloroj povos ekesti nur pro devia koksopozicio. D-ro Masajuki Saionjxi (Japanio) antaux pluraj jaroj kreis terapion, per kiu muskola kaj kuniga histo estas malstrecxata kaj malrigidigata, blokiloj estas forigataj kaj ostoj relokigataj. Tio okazas per premknedaj, etendaj kaj klakigaj teknikoj. D-ro Saionjxi nomis sian kuracmetodon la yumeiho-terapio. Per gxi d-ro Saionjxi kolektis spertojn dum 20 jaroj kaj konstatis, ke la yumeiho-terapio estas ege efektiva kontraux la plej disaj malsanoj. Krome, gxi montrigxis tre bone kombinebla kun aliaj kurac-metodoj. Antaux kelkaj jaroj d-ro Saionjxi ekdiskonigis sian kuracmetodon ankaux ekster Japanio. Por tio li instruas internaciajn kursojn en sia kliniko en Tokio, prelegas kaj demonstracias eksterlande. Por komunikado d-ro Saionjxi uzas la internacian lingvon Esperanto. Ankaux sian gvidlibron li verkis en tiu cxi lingvo, post kio gxi estis tradukita en plurajn naciajn lingvojn. Krom la E-lingva libro ekzistas ankaux instrukcia videokasedo "La diina masagxo". En diversaj landoj de la mondo yumeiho-terapio jam estas aplikita sukcese, kaj pluraj lokaj firmaoj ligis kunlaborkontaktojn kun la tokia instituto. Jxus aperis la dua eldono de la verko de d-ro Saionjxi: Jumeiho Terapio. Orienta Speciala Diina Masagxo, kun ilustrajxoj. (Eldonejo MONO, Polio) Distribuanta fondajxo: Internacia Instituto de Preventa Medicino (Ligo por Gxeneraligi al Homaro Koksostan Gxustigan Premknedan Terapion). Adreso de la auxtoro kaj la fondajxo: Tokyo, C.P.O. Box 405, J-100-91 Japanio ************************************************************************** Restoracio ========== Cxarman restoracion en belega regiono apud cirko de Salazie, estras esperantistoj, kiuj gxoje gustumigus sian ekzotan kuirarton al esperantistaj vizitantoj. Bonvenon al: Restoracio "Ti'chouchou", 25 rue de Gaulle, Melo-Bourg, F-97933 Salazie, Francio ************************************************************************** Brigxa terminaro por Macintosh ============================== La konata esperantisto-juristo d-ro Ralph Harry (319 Bayview Gardens, 36- 42 Cabbage Tree Road, Bayview, NSW 2104, Auxstralio) ellaboris terminaron pri la kartludo brigxo per Macintosh-komputilo kaj la tekst-programo Microsoft Word. el Terminoteko, decembro 1994 ************************************************************************** Interuniversitataj rilatoj per Esperanto ======================================== La universitata E-asocio "Rosetta" de Murcio, Hispanio informas, ke, kiel rezulto de iniciato de murciaj e-istoj, la Universitata Instituto pri Ekonomiko de Lodz (Polio) starigis plenajn rilatojn kun la Fakultato pri Ekonomikaj Sciencoj de Murcio. Por starigi la unuajn kontaktojn inter ambaux oficialaj institucioj vojagxis al Polio la dekano de la Murcia Fakultato. Estas kromrezulto, ke grupo da polaj studentoj vojagxos januare-februare al Murcio. Estas planata en tiu tempo okazigi prelegon en Esperanto (kun traduko al la hispana) pri ekonomikaj temoj. Cetere, la dekano de la Murcia Fakultato deziras starigi similajn kontaktojn kun la Universitatoj de Pekino aux Tokio. Pliaj informoj kaj kontakadreso: Pedro Antonio M.Valverde, advokato. Av. Libertad, 6-2. E-30009-Murcia,Hispanio. laux Boletin, dec/94 ************************************************************************** "Radikalaj" informoj ==================== En la reto Internet oni povas per telnet agora.stm.it konektigxi al la plurlingva sistemo de AGORA, kiu enhavas inter aliaj aferoj ankaux informojn de la Radikala Partio en Esperanto. el Euxropa Esperantisto 12/94 ************************************************************************** "Kosmologio de Martinus..." =========================== Martinus estis dana verkisto kaj filozofo (1890-1981). La Kosmologio de Martinus estas spirita teorio, kiu - laux la discxiploj - "priskribas la eternajn principojn, legxojn kaj bazajn energiojn, kiuj fundamentas la spiritan kaj fizikan mondon". En januaro 1995 Instituto Martinus en Kopenhago eldonis novan revuon Kosmos en Esperanto. La revuo lauxpromese aperos 4 foje jare. Esperanto antaux multaj jaroj estis deklarita "la oficiala internacia lingvo de Instituto Martinus". La Instituto tiam eldonis 11 librojn en la Internacia Lingvo kaj nun intencas iom post iom traduki kaj eldoni la tutan verkaron de Martinus, kiu ampleksas cx. 7.000 pagxojn. Poul Dyrholm, Mariendalsvej 96,DK-2000 Frederiksberg, Danio Fakso: +45-38-346180 ************************************************************************** ARANGxOJ //////// Konsultigxo de malsoc-landoj ============================ Laux la preparaj materialoj la Euxropunia E-Kongreso (kongreso de EEU) estos unu el la plej cxefaj movadaj arangxoj en Euxropo. Okazos pluraj apartaj laborkunsidoj de landaj estraroj, gxen. kunvenoj de landaj asocioj, - kaj kompreneble ankaux la komunaj kun-sidoj de EEU- organizoj. Lauxintence la partoprenantaj asocioj ne organizas hejme ilian propran jarkunsidon, sed okazigas ilin enkadre de EEU-kongreso, - kaj kompreneble arangxas konsultigxon pri la komunaj problemoj kaj eblecoj de konkreta kunagado. La seriozan laboron kompreneble malstrecxigos distraj programoj, ekskursoj (tage kaj nokte...), bankedo, balo, teatroj, ktp. Aligxilon kaj plajn detalojn petu de la loka organizanto: UFE, 4 bis rue de la Cerisaie,F-75004 Paris, Francio ************************************************************************** Arkones - Poznan ================ Post la kelkjara pauxzo en oktobro denove okazos en Poznan "ARKONES Artaj Konfrontoj en Esperanto". Ni invitas antaux cxio personojn individue kaj teame prezentantaj E- lingvajn programerojn kulturajn kaj teatrajn, Esperantlingvajn kreantojn kaj personojn, interesigxantaj pri E-kulturo. En la aligxilo ni petas indiki krom la personaj datumoj proponojn por la programo kaj pri cxiuj teknikaj arangxoj, necesaj por la prezento. Aligxojn akceptas la organizanto: Esperanta Kultura Fondajxo,Os. Lesne 16, PL-62028 Koziegtowy cxe Poznan, Polio ************************************************************************** MOVILO: Turisma Oficejo por E-arangxoj kaj informado ==================================================== Nyirpalota u. 107,H-1157 Budapest Telefono: +36-1-2719510, fakso:-1634840 Kultura renkonto de esperantistoj denajbaraj landoj de Hungario Dato: 12-15.10.1995. Loko: Balatono Konferencaj kunsidoj, vinrikolta festo, sxipekskurso tra Balatono, folkloraj programoj. Konferenckotizo: 15 USD Limdato por aligxoj: 10.08.1995. ************************************************************************** Familia veturo paske: PSI ========================= La 11-a PSI okazos de la 14-a is la 21-a de aprilo 1995 en Waldfischbach- Burgalben, proksime al la franc-germana landlimo. Krokodiloj versxajne malmultos, sed komencantoj estas bonvenaj. Ni arangxos apartan prizorgan servon por ili. Por cxiu agxgrupo PSI ofertas allogajn programerojn: okazos prelegoj, slojdado, diskutrondoj, sporto, ralio, ekskursoj, vizitoj de muzeoj kaj fabrikoj, vesperaj koncertoj, teatro... sed estos tempo ankaux por simpla babilado. Sed mi preskaux forgesis ion: muziko! Kantado kaj komuna muzikumado estu la cxefa programpunkto en la 11-a PSI. Ankaux kompaktdiskoj kaj muzikkasedoj estos bonvenaj: ni ja ankaux dancos. La infanoj versxajne havos malmultan tempon por lerni, ja la cxirkauxadomaj rivereto, lageto, bestoj, rokoj tre allogas! Cetere: tiu, kiu decidus veni al la 11-a PSI certe ne estos sola: 120 aliaj infanoj, gejunuloj kaj plenkreskuloj el dekduo da Eropaj landoj ankaux venos. PSI allogas: juna kaj tamen jam tradicia. Pliajn informojn vi ricevos de: PSI, Wolfgang Bohr,Johannes-Kirschweng-Str. 11,D-53474 Bad Neuenahr- Ahrweiler. Fakso: +49-2641-9786-66. P.S. La organizantoj plilongigis la unuan aligxperiodon (la plej favorprezan) gxis 28.02.1995. ************************************************************************** Internaciaj infanaj renkontigxoj ================================ Inter la 15-a kaj 22-a aprilo 1995 okazos en la Kastelo Gresillon, (Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj, F-49150 Bauge, Francio) la tradicia internacia infan-renkontigxo. La dua renkontigxo de inganoj, kun programita biciklado, okazos inter la 22-a kaj 19-a de aprilo. Por la renkontigxoj eblas ricevi kelkajn stipendiojn. Por detaloj kontaktu: Paulette Naulet, F-49490 Breil, Francio Tel.: +33-41825522 ************************************************************************** Skivojo anstataux fervojo ========================= Inter 18-25. de marto 1995 okazos 36-a IFES (Internacia Fervojista Esperanto-Skisemajno) en Munlbach, Auxstrio. Informoj: Jan Niemann, Edvard Muchvej 9,DK-3000 Helsingor, Danio. ************************************************************************** Germanio. La vintra fabelo ========================== La titolo ne estas mia. Tio estas la titolo de fama poemo de Heinrich Heine. Kaj mi rememoris gxin, kiam venis en Germanion por partopreni la Internacian Festivalon en Sensenstein... Imagu - nur kelkaj tagoj gxis la Nova Jaro, kaj cxie - fresxverda herbo! Kaj duonluno, ripozanta sur monteto... Vere, fabelo! 150 partoprenintojn el 16 sxtatoj, reprezentantaj 22 popolojn, kolektis nia zorgema mastro, la organizanto de IF Hanz-Dieter Platz, aux, kiel li preferis sin nomi, HDP. Kaj cxiuj povis trovi okupon por si. Laux la cxefa temo: ("Komputilo kaj Esperanto") prelegis Anton Oberndorfer (Auxstrio), Sandor Hideg (Hungario), Harald Schicke (Germanio), Claude Nourmont (Luksemburgo/Francio) k.a. Viglan intereson elvokis prelego de Giulio Cappa (Italio) "Televido - cxu ilo aux dangxero?" Li "vojagxis" al japana urbo Kioto kaj en ekzotikan Dagestanon, en Litovion kaj en Iranon kune kun Masako Tahira, Abdurahman Junusov, familio Pisxcxikas kaj Ahmad Nagizadeh Galamaniki, kiuj montris lumbildojn, videofilmojn, bildkartojn pri siaj patrolandoj... D-ro Ruslan Magomedov (Dagestano), ne atendante la tagon de sia prelego, kolektis grupon da interesigxantoj pri lia metodo de naturkuracado, kaj cxiutage okupigxis pri kuracado... Post la prelegoj, koncertoj, nagxado, sauxnado - vesperoj (kaj noktoj!) en la knajpo, kie en amika rondo trinketis kaj interparolis - ofte gxismatene... Sed ni revenu al la fabelo. Fabela estis elpasxo de la familia ensemblo "Asorti" el Litovio... Kaj certe fabela la vespero kun fama magiisto Triksini... Kaj fabela mondo de infanoj, kiuj sub lerta gvidado de Helen Fantom (Britio) trovis multege da okupoj por si. Sed la kulmino estis la Novjara Nokto! Plena da gxojo, muziko, ridetoj... Kisoj kaj bondeziroj abundis, same kiel cxampano, kaj poste ekfajregis, ekbruis la artfajrajx'! Kaj, cxu vi kredas - eknegxis! La unuan fojon, kvazaux la naturo speciale atendis cxi-horon! Cxu ne estas fabele? Kaj, dum sekvaj tagoj, nagxante en la varma baseno, ni spektis negxblovon malantaux la vitraj muroj... Se mi ankoraux priskribus la ekskurson en belegan antikvan Marburgon, la patrourbo de fratoj Grimm (!), viziton al greka taverno kaj multajn aliajn gxojigajn momentojn de la Festivalo, ankaux vi tuj ekdezirus gxin partopreni. Sed, ve! Ni devas atendi ankoraux tutan jaron. Kaj apartan bedauxron sentas mi - kial la arangxo estas nomita: "E-arangxo por mezagxuloj"? Mi sxatus venadi gxin gxis 100 jaroj... Abdurahman Junusov, Budapesxto ************************************************************************** Pedagogiaj Tagoj ================ La 10-aj Esperantaj Pedagogiaj Tagoj (pedagogia konferenco) okazos en: Szasz Ferenc Szakiskola, Bp. VIII. Szoreny u. 2-4. (tuj apud la metrohaltejo Nepstadion) la 25-an kaj 26-an de februaro! Estas bonvenaj cxiuj kursgvidantoj istruistoj de E-o. Nova elsendotempo por E-Hirado! Ekde la 5-a de marto E-Hirado estas elsendata inter 14.25 kaj 15.00 horoj en Kossuth URH. Redaktorino de la elsendoj Eva FarkasTatar dauxre atendas viajn leterojn: Magyar Radio, 1800 Budapest. Nuligo de posteno Pro la sxuldoj de antauxaj UK-kotiznetranspagoj la Estraro de UEA provizore nuligis la cxefdelegitan postenon de Evva Margit. ************************************************************************** MOVADO ////// Niaj atingoj en 1995 ==================== La nova jaro estas bona okazo por rerigardi al la progreso de Esperanto dum la pasintaj 12 monatoj. Jen kelkaj el la atingoj de 1994: Umberto Eco, kiu unue parolis publike favore al Esperanto en decembro 1992, plu argumentis por Esperanto, nerekte sed persiste. Lia libro "La sercxado de pli perfekta lingvo" aperis en pluraj euxropaj lingvoj en 1994; oni antauxvidas la aperon de angla traduko en marto 1995. Inter la multaj favoraj mencioj pri Esperanto en la amaskomunikiloj en 1994 la artikolo sur la unua pagxo de Wall Street Journal la 30-an de marto estas speciale interesa, cxar gxi bazigxas grandparte sur intervjuo kun brita familio, en kiu la infanoj parolas Esperanton denaske. Esperanto ricevis pli da mencioj en la britaj amaskomunikiloj ol en aliaj jaroj parte pro la euxropa balotado, kiu atentigis pri la lingva problemo en Euxropo. Inter la ricevintoj de Nobel-premio en 1994 estis Reinhard Selten, aktiva esperantisto jam de 1958, kiu verkis en Esperanto pri ludo-teorio - la fako, pro kiu li ricevis la Nobel-premion. Li estas almenaux la kvara Esperanto-parolanto, kiu gajnis Nobel-premion. Lernintoj de Esperanto venis en kelkajn gravajn politikajn postenojn en 1994. Emma Bonino, aktivulo por Esperanto, igxis ano de la Komisiono de Euxropa Unio kun respondeco pri defendo de konsumantoj kaj pri humanecaj helpoj, kaj Daniel Tarschys, kiu korespondis vaste en Esperanto kiel knabo, igxis Gxenerala Sekretario de Konsilio de Euxropo. En Britio parlamentano Jeremy Hanley igxis prezidanto de la Konservativa Partio, kaj parlamentano David Blunkett igxis opozicia respondeculo pri edukado; ambaux lernis Esperanton. Pluraj el la Euxroparlament-anoj, elektitaj en junio, deziras subteni Esperanton je euxropa nivelo. Kaj la Liberala Partio akceptis rezolucion favore al Esperanto dum sia konferenco en Morkambo en septembro. La eldono de 1994 de la librokatalogo de UEA enhavas pli ol 3200 erojn. La anonco, ke MZ-Verlag en Germanio eldonos serion de libroj en Esperanto pri sciencaj, speciale medicinaj temoj, estis bona novajxo por scienca eldonado en Esperanto. Klasikajxoj de monda literaturo estas tradukitaj al Esperanto, kompreneble, en 1994, sed la traduko de "Rustimuna Sxtalrato naskigxis" de Harry Harrison meritas specialan mencion, cxar ano de KEG kontribuis al la kunlabora traduko, kiun oni nun revizias kaj unuecigas. Harry Harrison estas mem esperantisto, kaj multaj homoj unue ekscias pri Esperanto pro la mencioj en liaj libroj. La lastaj tagoj de 1994 vidis la eldonon en Kroatio de la dua Asteriks-libro, aperinta en Esperanto, kun promeso liveri pluajn volumojn trifoje jare. "Mil Unuaj Vortoj" - bildlibro, kiu ilustras la plej gravajn vortojn en Esperanto - aperis sur la bretoj de multaj librovendejoj. Tradukado el Esperanto estis instigita de la agnosko de Esperanto kiel literatura lingvo fare de la internacia asocio PEN en septembro 1993. En la pasinta jaro aperis, ekzemple, itala antologio de fantascienca literaturo, tradukita el Esperanto, kaj verkoj de la Esperanta auxtoro Spomenka Stimec pri la milito en Jugoslavio aperis en germana kaj japana tradukoj. Kompilajxon de precipe pop- kaj rok- muziko en Esperanto faris en 1994 Vinilkosmo por eldono sur KD en Esperanto. Kvankam multe da Esperanta muziko estas eldonita sur sondiskoj kaj kasedoj, tiu baldaux aperonta kompilajxo estas sxajne nur la sepa KD en Esperanto. Oni antauxvidas duan volumon de la kompilajxo por auxtuno 1995. Inter la centoj de Esperanto-renkontigxoj en 1994 la Universala Kongreso en Koreio en julio kun pli ol 1700 aligxintoj el 66 landoj - la plej granda internacia renkontigxo en Koreio kaj en tiu jaro - montris la hodiauxan fortecon de Esperanto en Azio, kaj preparoj por tria Afrika Kongreso indikas la progreson ankaux en tiu kontinento. Dum la Internacia Junulara Kongreso en Koreio Tutmonda Esperantista Junulara Organizo akceptis du novajn landajn sekciojn (Irano kaj Japanio)... Edmund Grimley Evans el KEG-ligilo, jan/95 ************************************************************************** "Mi estas stranga, sed almenaux neordinara" =========================================== En Niznij Novgorod, Rusio aktivuloj kunvenis por cerbo-sturmo kaj konsultadi pri la reklam-politiko de E-movado. Mi provas skizi la tieajn cxefajn aferojn: Unue, oni konsentis, ke la homoj venas al la E-kursoj plej ofte pro aliaj kauxzoj ol tiuj, pro kiuj ili fine restas en la grupo. La rezultoj de pluraj enketoj, faritaj diverstempe kaj diversloke, montras, ke la kursanoj aligxas, cxar: 1. Ili interesigxas pri la lingvo; 2. Ilin logas iuj oportunajxoj, sekvantaj la uzon de la lingvo; 3. Ili volas akiri novajn personajn kontaktojn kaj konojn. Kontrauxe al tio, la enmovade-restintaj kursfinintoj asertas, ke ili restis, cxar: 1. Ilin interesas la amika socio; 2. Al ili placxas uzi la lingvon. Due, oni konsentis, ke la homoj, venantaj al E-movado, estas kutime "iom strangaj" aux almenaux neordinaraj. El tio oni transiris al provo ellabori allogajn sloganojn por E-reklamo, cxar la antauxaj sloganoj sxajnas neoportunaj kaj nekontentigaj. Ve, la noktomeza horo kaj gxenerala lacigxo ne permesis al la grupo veni al iu konkreta, reale utiligebla rezulto. Ni proponas, ke vi faru similajn cerbo-sturmojn en viaj kluboj. La rezultojn sendu por publikigo. laux Movado, decembro 1994 ************************************************************************** Strategio ========= Malneto de "laborplano por la euxropa agado, 1995 - 2000" estas prilaborata kaj dissendota al la landaj sekcioj. Gxi supozeble estos preta por publikigo en la venonta numero de Euxropa Esperantisto. La laborplano versxajne inkluzivos kiel celojn la starigon de universitataj katedroj pri interlingvistiko, la enmeton de Esperanto en la programojn de politikaj partioj, la starigon de parlamentaj komisionoj pri Esperanto, la realigon de intersxtataj lernejaj eksperimentoj kaj la traktadon de Esperanto en konferencoj pri lingvoinstruado kaj lingvopolitiko, kaj gxi versxajne rekomendos rimedojn por kunordigi la kunlaboron de la landaj sekcioj en Euxropo kaj por plibonigi la publikan informadon. el Euxropa Esperantisto, decembro 1994 ************************************************************************** Energetika vicministro ====================== La honora komitato, fondita por la cxi-jara SAT-kongreso havas plurajn eminentajn membrojn: i.a. Boris Sovicx vicministro pri energetiko, krome du parlamentanojn kaj la urbestron de Maribor. La registara oficejo por informado de Slovenio decidis mone kaj per diversaj materialoj helpi pli bonan prezenton de Slovenio al la cxeestontoj. Z. T. ************************************************************************** Finnlando la lando de la Kongreso ================================== Historio Finnaj gentoj supozeble logxis en la nordo dum jarmiloj, sed ili ne formis propran sxtaton. Kristana religio alvenis Finnlandon antaux 1000 jaroj el du direktoj: okcidento kaj oriento. Kune kun la religio venis la sveda regado, kiu dauxris 700 jarojn. Religia reformacio en la 16-a jarcento kreis bezonon traduki la Biblion al la lingvo de la popolo, kio estis komenco de la finna skriblingvo. Dum jarcentoj Svedio estis granda potenco, sed post pluraj militoj gxi perdis sian pozicion en la 18-a jc. En 1809 gxi perdis ankaux Finnlandon, kiu tamen ricevis internan auxtonomecon sub rusa regado. La periodo de auxtonomeco (la pasinta jarcento) signifis por Finnlando la komencon de ekonomia kaj kultura disflorado, sed fine de la jarcento plifortigxis la rusa subpremado. La unua mondmilito kaj oktobra revolucio en Rusio donis al Finnlando la sxancon deklari sian sendependecon en 1917. Dum la nuna jarcento la lando spertis tri militojn: internan militon en 1918 kaj du militojn kontraux Sovetunio dum la dua mondmilito. Finnlando malvenkis la militojn kontraux Sovetunio, sed gxi tamen sukcesis konservi sian sendependecon. Post la dua mondmilito la lando travivis rapidan ekonomian kaj kulturan kreskadon. Popolo Nia popolo konsistas el 5 milionoj da homoj, el kiuj cx. 300.000 estas svedlingvanoj, 5.000 ciganoj kaj 4.000 laponoj. Pli ol duono el nia popolo logxas en sudaj provincoj, tio signifas en cxirkauxajxoj de Helsinki, Tampere kaj Turku. Logxdenseco en la tuta lando estas 15 homoj por kvadratkilometro. Nuntempa gento versxajne venis cxi tien el meza Rusio antaux pli ol 2000 jaroj. el la Kongresa informilo ************************************************************************** 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. 1979 La verko de la jaro estas La granda kaldrono, de John Islay Francis, skoto el la Orkadaj insuloj. Temas pri la plej ampleksa romano en nia literaturo: en siaj pli ol 500 pagxoj gxi rakontas epizodojn el la du mondmilitoj, laux paralela intrigo Ekstreme aktuala en la 50-aj jaroj, kiam gxi estis verkita, La granda kaldrono aperas kun dudekjara malfruo cxe Torben Kehlet (TK), pro la altaj kostoj. Malgraux tiu malfruo, la romano esprimas tre aktuale multajn valorojn de la originala Esperanto-kulturo, unuavice pro la senkompromisa kondamno de cxia militismo. Asteriks la Gauxlo en Esperanto! La heroo de la fama franca serio aperas en cxarma traduko, certe ne kiel la unua komikso en nia lingvo (kiu povas fieri pri relative forta tradicio tiurilate, inkluzivanta ecx la klasikajn "imagineries d'Epinal"), sed kiel la unua samranga en internacie distribuata sukcesa gamo. Grava jaro por Esperanto ankaux en Svislando: disvolvigxas la unua sesio de Internacia Feria Altlernejo en Cxauxdefono, kunordigita de Giorgio Silfer; okazas Universala Kongreso en Lucerno, kies emblemo situas sur ordinara posxtmarko de la svisa posxto; kaj cxe la nacia biblioteko en Berno dauxras plurajn semajnojn la unua granda ekspozicio pri interlingvistiko en Svislando, preparita precipe de Claude Gacond, Tazio Carlevaro, Arthur Baur kaj Perla Martinelli. Brave, Vilhelmo Tell! ************************************************************************** ILEI //// Jarkonferenco de ILEI ===================== 29-a Konferenco de ILEI okazos ekde 29-a de julio gxis la 4-a de auxgusto 1995 en Ovik, Finnlando (50 km de Helsinki), kune kun ILEI-Gimnazio por 13-16-jaruloj. Restado en 2-, 3- kaj 4-litaj cxambroj en apudmara centro. Kotizoj por programo, logxigo kaj mangxoj: 340 gxis 370 NLG (1460 gxis 1600 SEK), por reform-euxropanoj 15.000 gxis 24.000 HUF. Tendumado eblas. Kontaktu: ILEI, B. Andreasson,Sodra Rorum pl. 455,S-24294 Horby, Svedio. ************************************************************************** Kunvojagxu en Esperantion ========================= La plurjara kunlaboro inter ILEI, Edistudio kaj la brita auxtoro Pauxlo Gubbins portis frukton. Aperis la 240-pagxa lernolibro "Kunvojagxu" por lernantoj inter 15 kaj 115-jaraj. Gxia baza situacio estas turisma agentejo en Anglio, fondita de esperantisto, kiu pere de tiu lingvo starigas internaciajn kontaktojn, precipe kun Japanio... Abundas dialogoj, gramatikaj ekzercoj kaj taskoj por la skriba formo de la lingvo. La firme bindita libro estas nur E-lingva kaj celata por uzo en grupoj sub gvido de instruisto. Mendu cxe UEA aux Edistudio: 30 NLG. ILEI havos limigitan stokon por vendi en Hungario kaj najbaraj landoj je 900 HUF. Stefan MacGill ************************************************************************** Program-manko ============= En nia mezlernejo (kie Esperanto estas instruata kiel ordinara studobjekto) ni volas uzi la lernejajn komputilojn, sed ni ne havas instruajn programojn. Cxu iu povus helpi al ni? dr. Gyorgy Flender, Berenyi u. 81, H-5600 Bekescsaba, Hungario ************************************************************************** LINGVO ////// Denove pri cx, ch ktp.? ======================= Interesa estis la letero de d-ro Andre Albault (n-ro 67) pri la uzado de "cx" anstataux "ch" cxe la reto. Instiga gxi ankaux estis... Oni ne povas kulpigi d-ron Albault, prezidanton de la Akademio de Esperanto pro tio, ke li provas plenumi taskon, asignitan al la Akademio en gxia cxarto - defendi Esperanton kontraux reformistoj, kaj se s-ano Rotsaert estus skribinta: "Ni en la reto trovas, ke la X-solvo estas bona kaj bela, kaj vi, aliaj esperantistoj, tuj ekuzu nian solvon", d-ro Albault ja prave atakus tion kiel reformemon (kaj havus ankaux multajn aliancanojn, cetere min mem). Sed s-ano Rotsaert simple parolas pri oportuna, kaj supozeble provizora, elturnigxo por faciligi la penetron de Esperanto en alian fakon. Ankaux agacaj estas la argumentoj, uzataj de d-ro Albault. 1) en la Fundamento Zamenhof skribis, ke oni "povas" uzi la H-digramojn; d-ro Albault konkludas de tio, ke oni devas uzi ilin, cxar ili estas fundamentaj. De la Zamenhofa "povas" al la Albaulta "devas" estas tre granda, kaj ne tre klara logika salto... 2) D-ro Albault prave rimarkigas, ke estas same facile memori skribi "ch" kiel "cx" por "cx". Li aldonas, ke en okazo de bezono oni povas meti streketon inter "c" kaj "h" por montri, ke ne temas pri digramo. Jama komplikajxo. D-ro Albault tamen preterrigardas oftan bezonon de la reformatigo de dokumento al la cxiutaga Esperanto, kion oni faras komputile per la kapablo "tutdokumente anstatauxigi", trovata en cxiu tekstoprilaborilo. Kia katastrofo, se la masxino, trovinte la vorton senchava (kie por ordinara leganto ne ekzistas bezono ensxovi streketon), sxangxos gxin al la iom konfuza sencxava. Do, la bezono cxiam ekzistas, kaj nun oni devas memori: a) "cx" - "ch" kaj b) "ch" - "c-h", cxiam, kaj simile por la aliaj supersignitaj literoj. Komparu tion kun la plej simpla a) "cx" - "cx" kaj finite. 3) La trian argumenton, la internacian, mi neniam atendus legi de la skribilo de la prezidanto de la Akademio de Esperanto. D-ro Albault recitas, el Le defi des langues de Claude Piron (kaj mi rerecitas): "Oni ne faris la lingvon por placxi: gxi plenas per k, per j, per konsonantoj vestacxitaj per ridindaj cirkonfleksoj. Gxi impresas strange kaj barbare". Nu, jam la semantike sxargxitaj vortoj "vestacxitaj", "ridindaj" kaj "barbare" montras, ke tute ne temas pri homo, kiu trovis Esperanton malbela, sed pri homo, kiu, neniam vidinte gxin, jam decidis, ke gxi certe estas malbela, kaj sercxis erojn por konfirmi tiun sian antauxjugxon. Leginte aliajn verkajxojn de Piron, mi povas supozi, ke gxuste tian homon li volis montri al ni. Tiajn homojn ni cxiam renkontos, kaj se ni riverencos antaux tiuj kaj kisos iliajn haluksojn, ni simple sukcesos konfirmi al ili, ke ni mem konfesas, ke la lingvo estas malbela. Nu, persone mi ne trovas gxin tia. Kaj homoj, kiuj antauxjugxeme volas trovi misojn en gxia aspekto (por pruvi, ke jen alia indiko, ke Esperanto estas fusxa), riverencu malantaux mi kaj kisu mian ... halukson. Cxu mi ne rajtas peti de la prezidanto de la Akademio de Esperanto similan nivelon de fiereco pri nia lingvo kaj similan rifuzon konfirmi la antauxjugxojn de kontrauxuloj? Pri la ikso, denove temas pri sensona simbolo, ne pri sonhava litero... Oni uzas tiun sistemon en la reto por komuniki inter esperantistoj, kiuj komprenas, ke ja temas nur pri oportuna kaj provizora elturnigxo. 4) Ke la lamentata Waringhien iam rekomendis la uzadon de "ch" kaj "sh" en vortoj, kiaj Washingtono, tio versxajne estas interesa historia piednoto. Nu, mi neniam vidis iun ajn esperantiston skribi ion ajn krom Vasxingtono (la viro aux la urbo) aux Vasxingtonio (la sxtato, aux, malofte, la palmarbo). Mi aldonu, ke malgraux la rekomendo de s-ano Rotsaert la X-elturnigxo, kvankam pli ofta ol aliaj, tamen tute ne estas universala en la reto; kiel via titolo indikas, ekzistas aliaj ("c"x, "cx", "", "cy" ktp). Oni ne insistas pri la ikso. Oni nur insistas, ke la rezulto estu facile komprenebla. Tio efektive pruvas, ke ne temas pri reformo, cxar cxiam la reformistoj trumpetas la fakton, ke ili havas la unusolan kaj unikan gxustan solvon de la problemo. Cxe la reto ekzistas multaj "solvoj". La fina solvo estos, post 3-4 jaroj, la universala apero de legiloj, kiuj ebligos uzi la jam ekzistantajn supersignitajn literojn, kaj tiam malaperos la ikso, kiu tiom agacas d-ron Albault. Donald J. Harlow, Rete: donh@forigu.netcom.com, (Ndlr: iom mallongigita) ************************************************************************** Esperanto ne estas nur lingvo ============================= Tiel nomigxas nova lernolibro por progresantoj, kiun verkis la esperanta verkistino el Kroatio Spomenka Sxtimec. La libro en formo de taglibro de knabino-komencantino enkondukas kursanojn en la Esperanto-movadon, traktante ties diversajn aspektojn: korespondadon, gazetaron, literaturon, Pasportan Servon, (junularajn) kongresojn, ecx (ja ankaux tio estas grava flanko!) amindumadon. La lernilo estas parto de la Zagreba Metodo, sed gxi estas same bone uzebla aldone al aliaj bazaj lernolibroj. Prezo de unuopa ekzemplero estas 4,5 NLG (kun la sendokostoj - 5 NLG), 33% rabato ekde mendo de pli ol 3 ekz. Gxi mendeblas cxe la auxtorino: Spomenka Sxtimec,Nova Ves 87, HR-41000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************** KONKURSO //////// INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ ===================================== 6-a taskfolio por komencantoj 1. Faru tri frazojn per kompletigo: La ...o ...as ...in.(3 poentoj) 2. Cxu se aux cxu? Mi ne scias, ... mi alparolu sxin aux ne? (3 poentoj) Mi alparolos sxin, ... sxi rigardos al mi. Vi vidas lin tute bone, ... ne? 3. Kion rediri al tiu, kiu sin prezentis?(3 poentoj) 4. Enmetu la gxustajn demandajn vortojn!... diris la kuracisto? (3 poentoj) - Li diris: "Restu en la lito!" / ... ni iros? - Ni iros baldaux. / ... iros sola? - jes, sola. 5. Cxiu grupo en grupo "A" havas paron en grupo "B". Trovu ilin! (3 poentoj) A: montri, ejo, segxo, ege, homo, emi B: tre, loko, ulo, sidilo, deziri, vidigi 6. Faru ses vortojn el la radiko liber-! (3 poentoj) 7. Kiel nomigxas la esperantisto, kiu ricevis Nobel-premion en 1994? (2 poentoj) La solvojn sendu gxis la 27-a de marto al: Nagy Laszlo Altalanos Iskola, Esperanto-grupo, Anna ter 1.H-8500 Papa, Hungario ************************************************************************** Taskfolio por progresantoj ========================== 1. Trovu 3 solvojn tute malsamajn!La ...o ...as ...in ...i. (3 poentoj) 2. Cxu se aux cxu? Mi ne scias, ... mi alparolu sxin aux ne? (3 poentoj) Mi alparolu sxin, ... sxi rigardos al mi.Vi vidas lin tute bone, ... ne? 3. kion rediri al tiu, kiu sin prezentis? (3 poentoj) 4. Kompletigu la frazojn! (3 poentoj) Se mi estus ministro ... . Se mi estus ministo ... . Se mi estus milionulo ... . 5. Kompletigu per kiel kaj ol! (3 poentoj) ... vi scias, Bob estas pli alta, ... Tom, sed malpli alta ... Eva. 6. Elektu la gxustan! (3 poentoj) Mi konas sin/min. Kiam mi turnas lin/sin al mi, mi vidas lian/sian vizagxon. 7. Kiel nomigxas la esperantisto, kiu ricevis Nobel-premion en 1994? (2 poentoj) La solvojn sendu gxis la 27-a de marto al: Nagy Laszlo Alt. Iskola,E-grupo, Anna ter 1.H-8500 Papa, Hungario ************************************************************************** KULTURO /////// La popolo de la libroj kunvenis cxirkaux siajn librojn ====================================================== La malnova gvardio mortas, sed ne kapitulacas. Tio estas konata fakto. Ankaux en la Esperanto-movado ekzistas bonsxance granda grupo da malnovaj gvardianoj, kiuj malgraux konsiloj kaj admonoj ne forlasas siajn batalpoziciojn, kaj ofte ili atingas pli grandajn sukcesojn ol la junaj esper-plenaj rekrutoj. Tiel okazis, ke antaux kelkaj monatoj, kiam Catina Dazzini anoncis, ke sxi organizas kunvenon en Massa la 18-an de decembro por festi la oficialan transdonon de la Esperanto-biblioteko de Itala Esperanto-Federacio al sxtata instanco, pluraj homoj pensis (kaj kelkaj ecx diris), ke tio estas frenezajxo. Kiu povis imagi, ke oni volas iri al Massa la dimancxon antaux Kristnasko? Kaj, cetere, cxu vere la prezidanto de UEA flugos el Londono por cxeesti lokan afer(et)on en Massa? Sensencajxo! Sxajnis temi pri vera sensencajxo. Kaj tamen... La prezidanto de UEA efektive alflugis kaj alparolis. Multaj italaj esperantistoj preterlasis siajn acxetojn por Kristnasko kaj alveturis. Ili estis tiom multaj, ke la loka hotelo ne plu havis cxambrojn je dispono kaj la elektita restoracio devis laborigi la kuirejon je plena forto. Ne nur tio okazis. La etoso estis tre vigla. La parolado de John Wells estis pli ol kutime inspira. Li substrekis la gravecon de la materia bazo de la esperantlingva kulturo, kaj listigis la kelkajn ekzistantajn tiuspecajn bibliotekojn. Li ankaux revigis la cxeestantojn per bildo estonteca, kiam cxiuj tiaj bibliotekoj estos elektrone kunligitaj, kaj, sidante en Massa, oni povos konsulti la kombinitajn katalogojn de Vieno kaj Roterdamo kaj mendi rarajxojn, kiuj venos per kompakta disko. La sesdeko da italaj esperantistoj cxeestantaj estis gxojaj havi la eblecon vivi dum unu tago en sia lando (mi celas Esperantujon), kaj tion montris per revantaj rigardoj. Alparolis nin ankaux neesperantistoj. Bonsxance ne temis cxi-foje pri la kutima skabeno, kiu certigas nin, ke cxia strebo por paco estas aprobata de lia partio. Temis, male, pri du verkistoj, kiuj praktike utiligis la bibliotekon por eldoni libron pri inventitaj lingvoj. La libro aperis tuj antaux Kristnasko, cxe unu el la plej grandaj italaj eldonistoj. Krome, kompreneble, oni eksciis, ke de nun la biblioteko estas normale malferma al la publiko dum la tago kaj ke gxi funkcias kiel cxiu alia normala biblioteko. Gxi enhavas librojn, venantajn el heredajxoj de italaj esperantistoj, kiuj estis aktivaj dum la unua duono de cxi tiu jarcento. La legantoj povos mem imagi, kiom da ajxoj estas je dispono por homoj, kiuj interesigxas pri nia historio kaj pri niaj libroj. Efektive la Esperantlingva komunumo ne disponas pri armeo, pri centra banko kaj pri propra burokrataro (kiuj gxenerale estas la signo, ke iu komunumo ekzistas); gxi disponas nur pri sia kulturo, el kiuj libroj estas granda parto kaj pruvo. Ni estas la popolo de la libroj, kaj niaj bibliotekoj estas niaj temploj. Pro tio, kiel asertis la prezidanto de UEA, multigxu tiaj centroj, kiuj disponas pri rimedoj por vivi ankaux sen mon-apogo de la movado. Ne estas eble, tamen, fini cxi tiun raporteton sen mencio pri la alia inicianto de cxi tiu biblioteko, Mario Dazzini. Temas pri alia malnova gvardiano, kiu mortis, sed ne kapitulacis. Renato Corsetti el l'Esperanto ************************************************************************** ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Direktitaj ondoj de Varsovio ============================ Jen mallonga prezento pri la direktiteco de niaj E-lingvaj elsendoj. Je 15.30 niaj elsendoj estas auxdeblaj en 9525 kHz: sud-okcidenta Euxropo; 7285 kHz: Skandinavio, norda Germanio; 7145 kHz: Cxehio, Germanio, Francio, Britio, norda Italio; 6135 Finnlando, Estonio, Latvio, Litovio, parto de Rusio, Belorusio, Ukrainio. Je 22.30 horoj en 6000 kHz: Britio, nordokcidenta Euxropo; 6135 kHz: Nederlando, Francio, Germanio, norda Italio. La novaj gvidantoj de Eksterlandaj Programoj de Pola Radio volas scii, kian opinion havas esperantistoj pri la elsendoj. Ekzamenu la auxdeblecon, kaj sendu al ni viajn raportojn. Ni deziras ricevi raportojn ankaux el orienta Euxropo, de kie ni ricevas tre malmulte da korespondajxoj. Skribu al: Esperanto-Redakcio, pk. 46, PL-00977 Warszawa, Polio. Rim: Ni havas malgrandan demandon: kiam, kaj en kiu frekvenco oni emanigas al la direkto de orienta Euxropo? ************************************************************************** Radiokursoj =========== Rolf Bergh el Sarpsborg (Norvegio), sukcesis igi tri lokajn radiostaciojn en Helgeland (apud Mosjoen) elsendi la E-kurson de Jon Rommesmo inter novembro 1994 gxis marto 1995. La stacioj estas Vefsnradioen, Radio Helgeland kaj Radio Torghatten. el Norvega Esperantisto, 5/1994 ************************************************************************** MOVADA HUMURO ///////////// Izolita esperantisto deziris acxeti papagon, por iom praktiki konversacion. Li do iras al birdovendejo, kaj petas montri parolpovajn papagojn. Li: Kiom kostas tiu dekstre? Sxi: 100 frankojn. Gxi flue parolas, sed tute ne partoprenas poresperantan laboron. Li: Kaj kiom kostas tiu maldekstre? Sxi: 200 frankojn. Gxi deklaras sin rauxmisto, konstruas turon el literoj kaj konstante atakas UEA-n... Li: Kaj kiom kostas tiu belkolora? Sxi: Tutajn 500 frankojn! Li: Kial do? Kion gxi kapablas fari? Sxi: Verdire, mi ne scias kion gxi kapablas, sed cxiuj aliaj nomas gxin Reuxma Silver... ************************************************************************** KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Kursogrupo de plenkreskuloj dez. kor. pri cx.t. Agxo 40-65 j. E-societo Flamo, Pf 16,PL-87-100 Torun-1 Polio. * * * Kursogrupo de gejunuloj 15-18 jaraj dez. kor. pri cx.t. E-societo Flamo, Pf. 16, PL-87-100 Torun-1, Polio. * * * Univ. studento 24-jara dez. kor. tm pri cx.t. Respondo garantiata. Behruz Khojasteh, No 29, Golesorkh Lane, Padafand str., Takhti Square, IR-69156 Borujerd, Irano. * * * Anett Gem, 13 j. hungara knabino int. pri karateo kaj kung-fuo, futbalo, danco, muziko korespondus kun japanaj k. cxinaj junuloj. Adreso: Kurucz u. 32, H-4028 Debrecen, Hungario. * * * Univ. stud. 23-jara dez. kor. tm pri cx.t. Respondo garantiata. Afshin Rasulian, No 14, Homayun Lane, Sh. Rajayi str., Bahar Square, IR-69156 Borujerd, Irano. * * * 40-jara e-isto, patro de filoj 5 kaj 10 j., dez. kor. tm. Andreo Szczudlo, ul. Konopnickiej 53, PL-67-400 Wschowa, Polio. * * * Esperanto-klubo CES - F-49490 Noyant, Francio, dez. kor. kun geknaboj 8- 14-agxaj. * * * Monika Kurdits, 13 j. hungara knabino int. pri futbalo, danco, disko- muziko, kungfuo, bildkartoj dez. kor. tutmonde kun junuloj. Adreso: Kassai u. 127/B, IV./14, H-4028 Debrecen, Hungario. * * * Andre Lamers, R. Broeckhovestr. 24, B-2610 Antwerpen, Belgio sercxas novan korespondamikon inter Frankfurt/Oder kaj Poznan. Mi estas 52-jara frauxlo kaj dez. kor. pri cxiuj temoj. Agxo ne gravas, nur vera amikeco validas! (Mi ne sercxas edzinon!) ************************************************************************** ANONCETOJ ///////// Inter la jaroj 1990-92 mi korespondis kun ino de eksa Sovetunio Julia Serbina el la urbo Rostov-Don. Sxi studis la anglan lingvon tie. Bedarinde mi perdis la kontakton kun sxi. Se vi sxin konas, aux Julia se vi mem tion legas, kontaktu rapide! Mia koro cxiam estis, estas kaj estos kun vi. Torben Donpu-Petersen, Vejlbygade 1. B1, DK-8240 Risshov, Danio. * * * Telefonkartojn, cxefe uzitajn, el la tuta mondo konstante sercxas kaj kolektas Vlada Hasala, posxtkesto 34, CZ-696 62 Straznice, Cxehio. Tel./fakso/reg.: +42-631-2079. Anonceto konstante validas. Al cxiuj mi certe respondos. * * * La cxiutaga telefona E-gazeto "La Papago" (vidu Eventoj nr-o 0014), havas novan numeron cxe Kebekia Esperanto-Asocio: +1-514-2720151 * * * Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj volas rideti... * * * Redakcia adreso de la revuo VERDire kaj Claude Rouget sxangxigxis al: Postboks 559, N-9001 Tromso, Norvegio. * * * Pola asocio TUTMONDE eldonas la revuon KUNAGADI (formato A/5, 16 pagxoj). Senpagan numeron (eble 1 IRK aux pola posxtmarko) oni povas ricevi de: Marek Warmuz, Komandosow 7-83, PL-30334 Krakow, Polio. ************************************************************************** EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor