Eventoj n-ro 71, 1/februaro - '95, retposxta versio **************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - LA PLEJ BONAJ E-GAZETOJ - Lingvopolitiko por internaciaj organizoj - Cxu vi dubas? Konvinkigxu mem! - Kio pli utilas? Organizaj demandoj: - INFORMIGxU, KUNDISKUTU, AGU Opinioj: - Kio estis unue:cxu ovo aux la kokino? Faka aplikado: - GIL kaj GAL en Germanio - Kien iras VERDire? - OH3ESP en Tampere - Auxtomobilistoj de IEKA Kulturo: - Esperanto en filmoj Alvoko: - 10.000 DEM por grafikisto Arangxoj: - EEU-kongreso - Printempo en Vieno - MOVILO: Turisma Oficejo por E-arangxoj kaj informado - Simpozio por e-istaj entreprenistoj - Dana jarkongreso - Kunveno en la jaro 1373 - Cxu vi asistos? - Venu kaj MIRu - IJS+REF+MEJS = Tata / duonkoste Movado: - Auxstralia Somerlernejo kun ministra malfermo - Plej gravaj cxeneroj: la lokaj E-grupoj! - Michael Jackson volassavi orientan Euxropon... Proporcia sxargxoportado - Kanada verkisto - pri Esperanto - Pensoj de novulo - Kara Laszlo, - 25 jaroj..., 1978 - En la nova Sovetunio... Esperanto en radio: - Gxustigo ILEI: - Intensa kurso por instruistoj! - Kaj kion faras la aliaj? - Cxu vi havas komiksojn? Korespondi deziras: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// LA PLEJ BONAJ E-GAZETOJ ======================= Resumo de enketo 1994 En la fino de la pasinta jaro okazis la unuan fojon enketo pri cxiuj reale ekzistantaj E-gazetoj - ja gxis nun kutime nur unuopaj revuoj enketis inter siaj legantoj. Simile kiel oni faras en la "ekstera mondo", la enketo estis farita inter la plej kompetentuloj, la redaktoroj mem. (Komparu la jarfinan enketadon inter sportistaj jxurnalistoj, aktoroj ktp). Ja gxuste la redaktoroj estas tiuj, kiuj gxenerale konas la aliajn eldonajxon ekz. pro interesigxa kaj intersxangxa kauxzoj. Prezidanto de TEJxA, Stefan Maul kompilis la enketilon, havantan 4 kategoriojn (primovadaj internaciaj, primovadaj regionaj, nemovadaj kaj fakaj) - kaj en cxiu oni povis aparte vocxdoni pri la enhavo, lingva nivelo kaj grafika arangxo. La enketo aperis en Eventoj kun la adresaro de E-gazetaro, krome estis dissendita ankaux rekte al multaj redaktoroj. Gxis la limdato revenis al TEJxA 22 uzeblaj enketiloj. Ne granda nombro, sed kiel komenco - nemalbona. Jen la rezultoj de cxiuj kategorioj (parenteze la ricevita poentosumo) Primovadaj internaciaj Esperanto de UEA (354) Eventoj (109) Heroldo de E-o (108,7) Primovadaj landaj gazetoj La Brita Esperantisto (99,3) Esperanto Aktuell (64) GEJ-gazeto (52) Franca Esperantisto (50) Nemovadaj gazetoj Monato (287,5) Literatura Foiro (189,1) El Popola Cxinio (78) Fakaj revuoj Internacia Pedagogia Revuo (53) Juna Amiko (48) Rekorduloj ---------- La redaktoroj do povis doni maks. 30 poentojn al unuopaj gazetoj. Estis 6 gazetoj, kiuj ricevis de iu la maksimumajn 30 poentojn: Esperanto de UEA (2 fojojn)- eld. UEA Eventoj - eld. LINGVO-Studio Internacua Pedagogia Revuo - eldonas ILEI Kontakto - eld. UEA/TEJO Literatura Foiro - eld. LF-Koop Monato - eld. Flandra E-Ligo Kiel la unua provo, la enketado estis sukcesa. Korekti la enestintajn maltauxgajxojn (necesas pli da kategorioj, eble iom alia poenta sistemo ktp) restas tasko por la sekva enketo - cxu eble sekvajare? Detala priskribo kun cxiuj poentosumoj, klarigoj ktp. aperas en la revuo Internacia Jxurnalisto 1/95. Fotokopion de tiu artikolo kontraux 2 respondkuponoj vi povas peti cxe: TEJxA, Stefan Maul Pferseer str. 15,D-86150 Augsburg, Germanio ************************************************************************* Lingvopolitiko por internaciaj organizoj ======================================== La 6-an de decembro finigxis en Budapesxto la Internacia Konferenco priSekureco kaj Kunlaboro de Euxropo. La diplomatoj travivis novan situacion, en kiu pli malfacile estas kunlabori ol konfrontante vivi unu apud la alia. Ni ne volas okupigxi pri la (mal)rezultoj de la Konferenco. Pri tio certe vi povis - se vi volis - legi en viaj nacilingvaj revuoj. Ni sxatus raporti - laux miaj spertoj - pri opinioj de konferencanoj pri la lingva problemo kaj pri Esperanto. La lingvan problemon multaj partoprenantoj perceptis. Unu el inter la jxurnalistoj en sia raporto reagis jene pri tio: "Ene de la konferencejo mi cxagrenigxas, cxu mi venis al la konferenco de malbone auxdantoj? En la orelo de la duono de la partoprenantoj aparato, drato malantaux la nuko." Por la reprezentantoj de Neregistaraj Organizajxoj okazis pluraj inform- kunvenoj, kvarfoje ankaux mi partoprenis ilin (estus ebleco delegi oficialan reprezentanton de esperantistoj, sed ni ne havis rimedojn por tio) kaj tri foje alparolis. Dum la kunvenoj evidentigxis: se oni prezentas Esperanton serioze, oni gxin akceptas serioze, ecx foje surprize pozitive. Ekzemple dum iu inform-kunveno sveda diplomato proksimume reagis jene: "Vidu, gesinjoroj, ni povus paroli en Esperanto, kaj ni ne havus tiom da komunikadaj problemoj, ol kiom ni travivis dum cxi tiu konferenco". ... Organizajxo pri Sekureco kaj Kunlaboro de Euxropo (nova nomo de nun) en la estonteco havos la cxefan celon helpi eviti la konfliktojn inter la partneroj, 52 landoj. Laux miaj spertoj en cxi tu organizajxo oni traktus nin kiel ekspertojn pri egalrajta, demokratia, sendiskrimanacia lingvouzo de la mondo. Se ni povus montri, ke la malegala lingvouzo inter diverslingvanoj povas esti konflikto-kauxzo, kaj ke pere de Esperanto oni povas kontribui al la forigo de la konfliktoj, niaj fakuloj (faka organizajxo) povus forte influi la lingvopolitikon de OSKE. Mi opinias, ke en cxi tiuj rondoj nur tiam havos sxancon Esperanto, se la principo de egalrajta lingvouzo estos akceptata. Cxi tiu validas ankaux por internaciaj organizajxoj. Se inter iliaj bazaj principoj estas akceptata la egalrajteco, ni povas atentigi ilin pri ilia diskriminacia lingvouzo, kaj postuli de ili agi laux siaj principoj ankaux sur la kampo de lingvouzo. Oszkar Princz ************************************************************************* Cxu vi dubas? Konvinkigxu mem! ============================== La unua parto de la projekto "Mazi en Gondolando" estis produktita jam en 1994. Multaj vidis gxin, kaj aperis pluraj deziroj havi jam tiun unuan parton. Responde al tiu postulo Internacia E-Instituto, IEI pretas vendi tiun parton en videokasedo VHS-PAL al interesigxantoj - kune kun la akompana brosxuro. La produktado kaj vendado de tiu parto havas la celon informi landajn E- organizojn, grupojn pri la aperonta 12-parta instrufilmo. En 1994 IEI disponigis tiun prov-filmon al diversaj organizoj por kolekti la opiniojn. Pro la ricevitaj opinioj (kaj ankaux pro la aldonaj kostoj) ni NE produktos la metodikan parton, kiun en la prov-filmo prezentas Eva. Gxi trovigxos en la akompana libro. La prov-kasedo tauxgas por: a. instrui al lernantoj komencajn strukturojn: "mi estas, mi havas, mi petas, finajxoj: -O, -OJ, -A, -AS, la akuzativo, kelkaj prefiksoj" ktp.; b. trejnado de E-instruuloj KIEL instrui per gxi; c. prezentado varbcele dum ekspozicioj aux en informstandoj, - ja gxi estas multe pli alloga ol afisxoj kaj ecx belaj libroj. La vendoprezo de la 18-minuta prov-kasedo kun brosxuro (inkluzive la registritan sendokoston) estas 32 guldenoj. Organizoj, kiuj jam posedas la kasedon povas mendi la brosxuron kontraux 9 guldenoj. La mendojn oni direktu al la UEA-konto de IEI: IEIN-Q. La kasedon IEI forsendos post la ricevo de la pago. Mila v.d. Horst-Kolinska Rim: Hungaroj povas pagi pere de la red. de EVENTOJ. ************************************************************************* Kio pli utilas? =============== Respondo de Amri Wandel, la tiama prezidanto de TEJO al la publika letero de GEJ kontraux la alteco de IJK-kotizoj (vidu en la antauxa numero) ... La kauxzo de la kruta plialtigxo de la kotizoj dum la lastaj jaroj ne estas sxangxemo aux provizoreco de TEJO-funkciuloj, sed la cxiujara sxangxigxo de la LKK kaj de lokaj kondicxoj. ... Kaj fine, estas bedauxrinda sed konata fakto, ke foje batado surtablen utilas pli ol mallauxta parolo. En tiu signifo via letero versxajne atingis sian celon: dum jaroj GEJ parolis senrezulte, kaj vidu la reagojn post tiu letero... Rim. Ne miskomprenu, tiu cxi letero aperis en GEJ-gazeto n-ro 6/1981 kaj havis nenian rilaton al la cxi-jara IJK en Peterburg/Leningrad. La red. ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// INFORMIGxU, KUNDISKUTU, AGU =========================== Strategiaj debatoj en Esperanto-movado En tempoj de krizoj, de gxenerala perdo de iluzioj kaj socia engagxigxemo, kiun tiom felicxe kuniras kun troa individualismo en la pli evoluintaj landoj, ne nur sxtatoj kiel la euxropaj, kaj politikaj partioj observantaj la frustrigxon de multaj potencialaj vocxdonantoj, sed ankaux civitanaj kaj internaciaj movadoj kiel la esperanta sentas la tempon matura por refresxigxi kaj refresxigi siajn anojn. Novaj ventoj el la malnovaj direktoj - aux inverse - povas helpi rekonsciigxon kaj vekigxon, novan forton por la stagno. Homoj sxatas nomi tiujn ventojn strategioj. Gxenerale la grado de senhelpaj sentoj (do de tiuj sentoj, kiujn ni konservadis pro nia konservativemo, malgraux la sxangxigxanta cxirkauxajxo) kaj la premo sub la kriza malkresko antauxfiksas la veron kaj povon de strategio, gxian largxecon, gxian inventemon, ja gxian reformigan forton. La bazaj demandoj Kaj UEA kaj ni mem en Germanio nuntempe (tiu lasta vorto en la kunteksto de esperantistaj strategiaj debatoj signifas kelkajn jarojn) sercxas strategion. Dum GEA relative rapide trovis sian "gvidbildon" (Leitbild), al kiu ni nun "simple" devas trovi iun tauxgan vojon, kelkaj aktivuloj en kaj ekster UEA de iom da tempo tre arde kaj publike diskutadis. Kaj - vole-nevole - cxiam cxiu venas al la bazaj valoroj de la esperantismo, al la kialo de la ekzisto de Esperanto, al la demando, cxu ni uzas lingvon aux batalas por idealo, cxu ni disvastigu Esperanton aux/kaj internacian, lingvan, kulturan aux ecx socian justecon kaj egalrajtecon, cxu ni toleru la dangxeron kontraux la ekzisto de Esperanto, venantan al la kreskantaj internaciaj politikaj, ekonomiaj kaj ekologiaj krizoj kaj militoj - aux cxu ni en la nomo de Esperanto kunagadu por savi nian sxatatan lingvon. La vocxoj, pledantaj por tiu lasta celo lauxtigxas. Tion oni povas konstati, legante en pluraj internaciaj Esperanto-gazetoj, cxefe en la revuo de UEA mem, "Esperanto", kaj en "Eventoj" el Hungario. Sed ankaux en "Esperanto aktuell". La neuxtraleco en la historio de Esperanto havas sian propran sorton. Aliflanke la koncentrigxo al eksterlingvaj kaj eksterkomunumaj prioritatoj certe kondukos al plua dissplitigxo de la movado. Kion fari? Defendi idealojn "Lerninte Esperanton, ni akceptis pli grandan respondecon", - asertas Humphrey Tonkin en sia plurloke represita parolado "Cxu nur kultivi nian gxardenon? - La estonteco de la Esperanto-movado". Ja, delonge ni kredas esti elpasxintaj el la infana periodo de Esperanto, kaj la internaciaj cirkonstancoj devus rapide adoltigi nin. Ni faris elekton, membrigxis al lingvokomunumo - kiu pli kaj pli estas rekonata ankaux kiel komunumo de valora kulturo - kies deziro estas senbara kaj egalrajteca komunikado. Tion certigi al la volontaj uzantoj ankaux estonte, postulas laboron ecx ekster la lingva kaj propra komunuma kadro, postulas reagi al la disfaligaj procesoj en en tutaj regionoj kaj en orienta Euxropo (sed ne trosimple trankviligante aux ecx kun iom da malica gxojo asertante, ke pro la nun novaj, aliaj ekonomiaj kondicxoj la orienteuxropaj movadoj "falas" al la kutima nivelo de la okcidentaj, kiel oni fojfoje povas auxdi), postulas ankaux helpon al esperantistoj en tiuj regionoj (Sudafriko k.a.), kiuj pro gxojigaj politikaj sxangxoj ofertas tute novajn sxancojn ankaux al novaj diskutoj tieaj pri egalrajteco kaj justeco en la sferoj de kulturaj kaj lingvaj internaciaj aux interetnaj rilatoj. Sed cxu iu instanco de la Esperanto-movado estas matura por tio? Tamen Esperanto ne estas celo por si mem. Pro tio mi ne konsentas kun la postulo de Roland Schnell, senkonscience agnoski cxiun evoluon de la homaro kaj adaptigxi al gxi. Ni havas propran proponon, kiu povas kuniri kun multaj similaj humanecaj aktivecoj en la mondo, kiuj formas la kontrauxpezon al la rapide kaj ofte ekster cxiu moralo evoluanta mondo - ne haltigante gxin, sed dauxre konsciigante, ke la fortega tendenco al pli kaj pli individulisma konsumado kondukas en sakstraton, eble abismon, kaj ke la eliro al efika komuna agado nur povas konduki tra la pordego de la kontaktoj kaj komunikadoj sur egala sxtupo - cxu inter individuoj, kiuj volas komune ekzisti, cxu inter etnoj, kiuj sopiras transvivi. Dum ni estas minoritato, ni restos en tiu pozicio de kontrauxpezo. Kian Esperanton? Sed for-estontece mi vidas nur tri eblecojn: a) Esperanto malaperos - kun la homaro, aux pro fortaj ekstermovadaj aux ecx enmovadaj (lingvodiskutaj k.s.) perturboj; b) la minoritata komunumo perdos sian lingvon, kiu estos absorbata de la moderna internacia tendenco de la homaro post multaj turnigxoj trovi tamen cxiam la plej simplan kaj plej rapidan kanalon al iu ajn celo, tiel ke iam oni eluzos la simplecon de Esperanto kaj gxian klarecon i.a. ankaux por ordoni bombardojn; aux c) la disvolvigxo de la lingva egalrajteco iros paralele kun la evoluigo de principaj kaj gxeneralaj racieco kaj justeco en la mondo - kio ajn tio povus esti. Kvankam tiu lasta ebleco estas la plej utopia, gxi sxajnas al mi la plej racia. Kaj certe gxi estas la sola, kiu postulas nian plej vastan agadon, kiu devigas nin sercxi partnerojn kun similaj celoj, kaj kiu postulas dauxrajn komunikadon kaj memedukadon - tiun lastan antaux cxio. Sed: cxu trovi strategion por tio hodiaux estas eble? Cxu ni ne arogas al ni solvi "la" problemojn de la tuta planedo pro Esperanto? Ja estas tiom facile kanti pri "rondo familia" de la esperantistoj kaj diskuti pri "la venko" de Esperanto, sed en la realo apenaux eblas ambaux partojn de nia revo ligi al unu paradizo. Do: cxu ni lasu fali iom de nia idealismo por la celo de lingva disvastigxo? Aux cxu inverse gxi restu inter ni por savi la internan ideon? Diskutoj kaj diskutantoj Mi proponas al vi partopreni en la diskuto pri strategio kaj celoj kaj vojoj, cxar nur tiam multaj esperantistoj ankaux komprenas tiun strategion kaj tiujn celojn kiel siajn, konas ilin kaj kapablas realigi ilin. Kaj nur tiam la "gvidbildo" de nia nacia asocio GEA povos farigxi moviga kaj iom sxangxanta. Estus bone antauxe informigxi pri tio, kio jam estas dirita. Ulrich Becker el Esperanto aktuell 4/94 ************************************************************************* OPINIOJ /////// Kio estis unue:cxu ovo aux la kokino? ===================================== Lastatempe pli oftas artikoloj pri la maniero antauxenpusxi Esperanton en la moderna mondo. Cxu ni faru tion aux tiun alian? Cxu ni okupigxu nur (!) pri servoj al jamaj esperantistoj...? Prefere ni disvastigu la lingvon; poste la homoj sentos bezonon kaj intereson gxin lerni kaj utiligi. Se ni sukcesas oferti servojn gxueblajn dank' al Esperanto (sciencajn lernomaterialojn, "gvidilojn por konsumantoj" kaj similajn bezonatajn ajxojn nuntempajn), gvidantoj de instancoj memvole instigos la lernadon de la lingvo. Tiuj simplaj proponoj levas la demandon: kie trovigxas la mono por tion fari? Nu, ni povas ricevi monon por niaj servoj... Bone. Sed kio estigxis unue: cxu ovo aux kokino? laux Jajabo, dec/94 Nu, mi ne volas respondi al la ova demando, sed mono kaj kapitalo (ecx se ne tre granda) jes, trovigxas en la movado. Sed ilia utiligo per okuloj de eksterulo estas neimageble malaltnivela. El kunlabora vidpunkto ecx UEA estas nur "loza, spontana aro" de landaj societoj sed ne estas organizo el merkatika, organiz-scienca vidpunkto. Bedauxrinde. Laszlo Szilvasi ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// GIL kaj GAL en Germanio ======================= La germana scienca "Societo pri interlingvistiko" (germana mallongigo "GIL"), sub gvido de Detlev Blanke okazigis de la 18-a gxis 20-a de novembro 1994 en Berlin sian 4-an jarkonferencon. Ligita al gxi estis faka programo kun 14 prelegoj sub la kadra temo "esperantologio", kiujn auxskultis 35 personoj. GIL eldonas germanlingvan bultenon, kiu estas regule sendata i.a. al la plej gravaj germanaj bibliotekoj. La germana profesiula scienca "Societo pri aplikata lingvistiko" (germana mallongigo "GAL"), unu el la du plej gravaj germanaj lingvistikaj organizajxoj, same kiel en 1993 ankaux en 1994 enkadrigis prelegojn pri Esperanto. En la kadro de la 25a kongreso de GAL, 21-a gxis 23-a de septembro 1994 en Trier, en la oficiala faka programo estis prelegoj de s-ino Sabine Fiedler, Leipzig ("Frazeologismoj en Esperanto") kaj de d-ro Detlev Blanke, Berlin ("Pri specifajxoj de tradukoj en Esperanto"). En vol. 27 de la serio "Forum Angewandte Linguistik", eldonata de GAL, sub la titolo "Fachkommunikation" (faka komunikado), aperis kontribuoj de Sabine Fiedler "Lingvistikaj faktekstoj en la angla, germana kaj en Esperanto - interkultura komparo") kaj de Detlev Blanke ("Faka komunikado en planlingvoj"). Ankaux tiuj ekzemploj montras plian fojon, ke kompetentaj lingvistoj- interlingvistoj kapablas eniri la fakprogramojn de lingvistikaj kongresoj, eble multe tro malofte utiligata. Detlev Blanke ************************************************************************* Kien iras VERDire? ================== Nin vizitis antauxnelonge Claude Rouget, la redaktoro de la ekologisma gazeto VERDire. Gxi aperadas kun kvar numeroj jare ekde 1991, kaj ricevas favoran priparolon en la E-gazetaro, tamen ankoraux havas nur cx. 130 abonantojn. - Kiom da abonantoj vi bezonas por eviti malprofiton? - Cxirkaux la duoblon, do ni diru cx. 250. Mi foje kalkulis, ke suficxus se abonus 5 % el la rektaj membroj de UEA en la Okcidenta Euxropo, por havigi bugxetan ekvilibro. - Kion vi faris por provi varbi pliajn abonantojn? - Mi dissendis unu numeron, kun norveglingva dorsa pagxo, al cxiuj norvegaj mediorganizajxoj kaj multaj tiutemaj aktivuloj. Kaj alian numeron, kun dorsa pagxo franca, mi dissendis al cxiuj francaj delegitoj de UEA. Sed la rikolto estis nur 2-3 portempaj abonoj, kaj unu kontribueto al la elspezoj. - Kio povas esti la kauxzo de tiu stagno en la abonnombro? - Mi ne scias. Sxajnas, ke E-movado estas iom sekteca, tiel, ke granda parto de la esperantistaro pli interesigxas pri Esperanto ol pri mondaj aferoj. - Cxu vi povas prifinanci la gazeton en tiuj cirkonstancoj, aux cxu vi konsideras ekz. kunfandon kun iu nacilingva ekologia bulteno? - Efektive ne estas problemo por mi por prifinanci la aferon, cxar mi havas solidan enspezon pro alia laboro, sed post dekkvin numeroj mi komencas lacigxi, kaj sercxas transprenonton de la redaktoreco. Mi tre dubas, ke eblus interesigi gazeton nacilingvan pri kunlaborado. Sxajnas nun, ke la solvo povos esti kunlaboro kun vegetarana grupo, kio fakte jam parte okazis en la lasta numero. Gxi enhavas 4 vegetaranajn pagxojn, kaj iris al 50 membroj de la vegetarana Esperanto-grupo. Kaj mi esperas, ke la iniciatinto de tiu grupo pretas transpreni la redaktorecon de VERDire. Intervjuis DD el Norvega Esperantisto, 5/1995 La adreso de VERDire: Postboks 559, N-9001 Tromso, Norvegio ************************************************************************* OH3ESP en Tampere ================= Dum la Universala Kongreso en Tampere funkcios speciala radioamatora stacio kun la voksigno OH3ESP! Pri la funkciigo zorgas OH2LPE, Raimo. Radioamatoroj povas kontakti lin en la kutimaj Esperantaj-kunvenoj en la 14 megaherca bendo. inf. L. Matusinka ************************************************************************* Auxtomobilistoj de IEKA ======================= "Pro la nova komitata decido, ke kunlaborantaj asocioj de UEA devas pagi por kunvenejo, Internacia Esperanto-Klubo Auxtomobilista ne pli kunvenos dum la UEA-kongresoj. Anstataux tute bankroti, ni koncentrigxos je vendo de glu-insignoj kaj sunsxirmiloj - je respektive 3 kaj 5 dolaroj aux egalvaloro, pagebla cxe UEA-konto "ieka-v" aux rekte al mi"- sciigas la IEKA-prezidanto Gustav Kuhlmann (Lovetandsvej 31, DK-2700 Kobenhavn Bronsoj, Danio). el KEC-Bulteno, januaro 1995 ************************************************************************* KULTURO /////// Esperanto en filmoj =================== Antaux pluraj monatoj mi legis en la revuo The Economist de la 3-a de julio 1993 recenzon pri Merchant of Dreams, biografio de filmomagnato Louis B. Mayer, verkita de Charles Hignam. Mi rimarkis tie la jenan alineon: "Antaux ol Ameriko enpasxus la 2-an mondmiliton, Mayer rearangxis la scenariojn de MGM (Metro Golden Mayer), ke ili ne ofendu la marajn potencojn Axis. Myra Loy estis avertita por ne kritiki Hitler-on, cxar ankoraux oni volis ekspluati monon el la germana merkato. "Idiot's Delight" (La gxuo de idiotuloj) estas filmo, adaptita el la antifasxisma verko de Roger Sherwood. La filmo estis malakrigita por ne kolerigi Mussolini-on, kaj gxia lingvajxo estis sxangxita de la itala al Esperanto." La filmo Idiot's Delight ne trovigxas inter tiuj haveblaj cxe la lokaj luejoj. Tamen, dum lastatempa vizito al Sidney mi luprenis gxin cxe Video Ezy. La intrigo estas suficxe banala, sed plurloke la italaj kamparanoj kaj soldatoj ja parolas en Esperanto anstataux la itala. Ron Gates el Esperanto sub la Suda Kruco, 9/1994 Rim.: Onidire la filmo estis prezentata antaux 1-2 monatoj en la programo de satelita elsendo de TNT. La red. ************************************************************************* ALVOKO ////// 10.000 DEM por grafikisto ========================= Artistoj, kiuj sxatus partopreni konkurson sur la kampo de la grafik-arto sub la temo "Homaj bildoj", bv. turni sin al la E-grupo de Kronach. La naskigxurbo de la renesanca pentristo Lucas Cranach promesas al la gajnontoj: cxefpremion de 10.000 DEM kaj kelkajn kromajn premiojn je po 3.000 DEM! Limdato por la alsendo de la verkoj estas la 12-a de majo 1995. Memkompreneble partoprenos ne nur esperantistaj artistoj el la tuta mondo; sed nia grupo sxatus diskonigi la konkurson pere de la Internacia Lingvo lauxeble plej vaste. Kaj ni dezirus niavice ekscii, cxu iu per nia iniciato estos instigita partopreni gxin. Interesigxantoj kontaktu nin cxe: Esperanto-grupo Kronach,Armin Grotzner, Giessubel 36, D-96317 Kronach, Germanio. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// EEU-kongreso ============ Parizo, 02-06 junio 1995 La EEU-kongreso en Parizo, kiu anstatauxos la naciajn kongresojn en kelkaj landoj venontjare, inkluzivos prelegojn, interalie de Claude Piron, kaj diskutojn pri euxropa politika kaj informa agado. Notu, ke la dua aligxperiodo finigxos la 1-an de marto. el Euxropa Esperantisto, decembro 1994 Rim.: EEU-kongreso NE estas Euxropa E-Kongreso, sed E-Kongreso de Euxropa Esp.-Unio (kelkaj okcident-euxropaj landaj E-asocioj). La red. ************************************************************************* Printempo en Vieno ================== La 25-an kaj 26-an de marto 1995 ree organizigxos en la Esperanto-Muzeo kultura semajnfino: tio estas la tradicia Esperanta Printempo en Vieno. Multaj esperantistoj utiligas tiun cxiu-jaran arangxon por iom ferii kaj samtempe esperantumi. Cxi-jare prelegos Dr. Vilmos Benczik el Budapesxto pri kultur-politika temo: La fino de la historio... Cxu ankaux fino de la kulturo? ... kun specialaj konsideroj al la Esperanto-movado kaj -literaturo. Paralele okazos du lingvo-kursoj: unu por tut-komencantoj (gvidas Katalin Smideliusz), unu por progresintoj (kun Esperantina Mirska). Ambaux kursoj laux la rekta metodo, t.e. rekte en Esperanto. Cxiu povas do partopreni sendepende de la gepatra lingvo. Aligxkotizo: 300 ATS, triona rabato por studentoj. Por hungaroj, cxehoj kaj slovakoj ekzistas speciala rabatego. Por ricevi detalan informon, skribu al: Internacia Esperanto-Muzeo, A-1010 Wien, Hofburg, Auxstrio Tel: +43-222-5355145 ************************************************************************* MOVILO: Turisma Oficejo por E-arangxoj kaj informado ==================================================== Nyirpalota u. 107, H-1157 Budapest Telefono: +36-1-2719510, fakso: -1634840 Esperanto-Lingvotendaro por cxiuj generacioj Loko: Szazhalombatta-boatejo 6 tranoktoj en 4-litaj kabanoj, plena pensio. A. por infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj E-lingvokursoj (ankaux por familioj) B. hungara lingvokurso por hungardevenaj gejunuloj el ekster Hungario. Aligxa limdato: 1995.03.31. ************************************************************************* Simpozio por e-istaj entreprenistoj =================================== La simpozio "Entreprenado pere de Esperanto" organizita de la firmao Kava-Pech okazos inter la 10-a kaj 14-a de majo en Dobrichovice (apud Prago). Proponitaj cxefaj trakto-temoj: A. Specifaj trajtoj de E-o rilate al la entreprenado gxenerale B. Turismo C. Eldona agado (periodajxoj kaj neperiodajxoj) D. Internacia komerco Dezirantoj prelegi bv. sendi maks. 150-vortan resumon (indiku la kategorion A, B, C, D) gxis fino de februaro, por ke gxi aperu en la simpozia kajero. Partoprenkotizoj gxis 15.03.95: 39 DEM (por A-landoj), 26 DEM (por CZ, H, PL, SLO, SK) kaj 13 DEM (ceteraj B-landoj). Tranoktado en hoteleto aux kabano (sume 52-180 DEM) kaj mangxado (entute sume 88 DEM) aparte pagendas. Auxtoroj de akceptitaj prelegoj ricevos simbolan honorarion. Aligxilon petu de : Kava-Pech, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio Fakso: +42-2-9912126 ************************************************************************* Dana jarkongreso ================ La Dana Esperanto-Jarkongreso 1995 okazos en sudselanda urbo Naestved (cx. 90 km de Kopenhago) dum la semajnfino la 01-02. de aprilo 1995. Gxi estas arangxo malferma al cxiuj E-parolantoj. Sabate posttagmeze prezentos sin la dana junulara E-movado, vespere okazos festeno kun dancado. Dimancxe posttagmeze: prelegoj de Klaus Schubert pri "Lingvo kaj komputilo", kaj de Birthe Lapenna pri "Eventoj dum la UK en Hamburgo 1974, Gxiaj kialoj kaj konsekvencoj" Kongreskotizo: 50 DKK (infanoj gxis 15 j. ne pagas). La kostoj por noktumado kaj mangxado varias. Aligxoj kaj pliaj informoj cxe: Esperanto-Unuigxo de Naestved, G. Nielsen, Fyrrevaenget 4, DK-4700 Danio ************************************************************************* Kunveno en la jaro 1373 ======================= La tria gxenerala IREJO kunsido (titolo: Antaux Nauxruza Renkontigxo) traktos la temon: "Esperanto-movado kaj la junularo". Dato: 09.03.1995 (... 18.12.1373 ...) Pliaj informoj: IREJO, P.O. Kesto 13185-618, Teherano, Irano. Tel.: +98-8843729 ************************************************************************* Cxu vi asistos? =============== ASISTI, Asocio de Studado Internacia pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj invitas al la 2-a Internacia Seminario Esperantista, okazonta paske de 1995 (13.04.-17.04.) en Szombathely, Hungario kun la temo: Vortoj kaj bonfaroj Kion signifas en la cxiutaga vivo la fidela sekvo de mia (religia) etiko? Ni volas dedicxi cxi-jare antauxtagmezajn horojn al intersxangxo de ideoj pri la bazaj esprimoj de diversaj religioj. Posttagmeze en la grupoj ni deziras ekkoni la praktikon, kiel ni vivas inter niaj "samideanoj" kaj kiel ni klopodas disdoni iom el la ricevita Lumo... La kotizoj, depende de la kategorioj de 60 gxis 230 DEM. Plua informo, aligxiloj cxe: Eva Farkas-Tatar, Budapest, Dohany u. 36, H-1077, Hungario. ************************************************************************* Venu kaj MIRu ============= Kroatia Esperanto-Junulara Organizo arangxas la 2-an MIRon (Mezepokan Internacian Renkontigxon inter la 6-a kaj 9-a de aprilo 1995 en Trkosxcxan (50 km norde de Zagrebo) en Kroatio. Aligxilojn, informojn petu cxe: Ana Berc, Remetinegxka 75-c,HR-41000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* IJS+REF+MEJS = Tata / duonkoste =============================== La konata somera arangxo IJS (Internacia Junulara Semajno) kaj REF (Renkontigxo de Esperantistaj Familioj) okazos samtempe kaj samloke en Tata, Hungario, inter la 8-a kaj 14-a de auxgusto. Ambaux arangxoj havas sian propran programon, sed pluraj el ili ekz. la vesperaj estas komunaj. La kunlabora forumo de mez-euxropaj junularaj e-asocioj elektis tiun cxi arangxon kiel sia komuna arangxo MEJS (Mez-Euxropa Junulara Semajno), en kies realigado partoprenas ne nur la lokaj, hungaraj organizantoj, sed ankaux auxstroj, cxehoj, germanoj, poloj, slovakoj kaj svisoj. Do indas partopreni IJS+REF+MEJS-on, des pli, ke la prezoj estas cx. la duonaj ol tiuj de IJK... Aligxilojn petu de: HEJ, Edit Lindwurm pk. 87. H-1675 Budapest, Hungario ************************************************************************* MOVADO ////// Auxstralia Somerlernejo kun ministra malfermo ============================================= Instruistoj kaj lernantoj flugis el cxiuj auxstraliaj sxtatoj kaj ankaux el aliaj landoj por partopreni la "Somerlernejon", okazinta inter la 9-a kaj 20-a de januaro en Adelaide. La lernejon en la Adalaida kongresejo oficiale malfermis S-ro Rob Lucas, Sud-Auxstralia ministro pri edukado. Aliaj parolantoj en la malferma ceremonio estis jugxisto Kep Endreby, prez. de la Auxstralia E-Asocio, kiu parolis pri la Adelaida UK-97 kaj prof. Alan Bishop parolinta pri la projekto "Ekparoli" traktanta la propedeuxtikan valoron de Esperanto por angleparolantaj lernantoj de aziaj lingvoj en auxstraliaj lernejoj. Fermante la ceremonion oni prezentis parton de la videa instruprogramo "Mazi en Gondolando". Max Wearing ************************************************************************* Plej gravaj cxeneroj: la lokaj E-grupoj! ======================================== Dum la lastaj jaroj la kluboj en Rusio sencxese pereadis. Kursoj ne estis organizataj kaj al la movado ne venadis novaj fortoj, nova sango. Gloron al la persistuloj, kiuj sukcesis pluteni la nemultajn klubojn - kaj ecx aktivi! Restis vivaj grupoj en Krasnojarsk, Kaliningrad, Vladivostok, Cxeboksari, Kazanj, Murmansk, Cxusovoj, Kislovodsk, Socxi, Moskvo, Sankt-Peterburgo. Versxajne ankaux kelkaj alie, sed ne multaj. Cxi-jare, la situacio komencis rimarkeble sxangxigxi. Ne plu venas informoj pri klub-pereoj, sed cxiam pli ofte oni informas pri apero de novaj grupoj: en Saransk, Kaluga, Rjazanj ktp. Okazas sukcesaj kaj multnombraj kursoj ekz. en Moskvo, Kazanj, Peterburgo, oni dauxre instruas en Krasnojarsk, Siktivkar, Murmansk. En 17 lernejoj oni oficiale instruis E-n al infanoj dank' al auxdaca internacia eksperimento, lancxita de Irina Goncxarova! Cxi-lasta cetere asertas, ke neniam sxi havis tiom favorajn kondicxojn por E-instruado kiel nun. Do, cxu vere ni havas malfavoran por E-agado tempon? Ne, mi kredas, ke ne plu. Simple, ni trovas nin en pozicio, kiam ni devas rekomenci de preskaux nulo. Kiel jam estis post la unua kaj la dua mondmilitoj, post detruoj kaj perdoj. Sed ni ecx estas en signife pli bona situacio ol la tiamaj re-pioniroj. Ni ja ne perdis nian plej gravan valorajxon, niajn spertajn aktivulojn - VIN! Niaj plej fortaj kluboj konservigxis. La kontaktoj kaj kunlabor- sperto ne disipigxis. Kio do mankas por rekomenci? Ni bezonas kluban organizon --------------------------- Por ke E-movado progresu en Rusio, ne suficxas ke ni estu reprezentitaj en UEA, ke okazu tutlandaj kongresoj kaj la landaj E-organizoj anoncu pri sia unuigxo. La prospero devas veni de la radikoj, de la bazo. Sed kio estas la bazo de E-movado? Tio estas la kluboj kaj la aktivuloj, kiuj vivtenas la klubojn. Nur la kluboj organizas kursojn. Aux aktivuloj, kiuj tiel kreas klubojn. Nur la kluboj estas la formo de loka organizado de E-movado. En la kluboj la novuloj ricevas la unuan sperton pri la movado. En la kluboj oni lernas aktivi. Ili estas la renkontejo kaj informperejo. Neniu povas plenumi tiun rolon de la kluboj, krom la kluboj, kaj estus strange, se iu povus fari ilian laboron pli bone ol ili mem. Tial en la urboj, kie cxesis funkcii E-kluboj la E-movado mortas. Tial en la regionoj, kie ne plu restas almenaux du funkciantaj kluboj, ne plu okazas regionaj E-renkontigxoj. Gxenerale en la tuta lando la kunlaboro inter la kluboj estas nun minimumega. Foje oni ekscias, ke en iu najbara urbo E-klubo ankoraux ekzistas el eksterlanda aux aliregiona informilo. Venis la tempo revivigi la E-grupojn ------------------------------------ Mi kredas, ke venis la tempo, kiam ni povus provi pasxo post pasxo revivigi nian movadon. Kaj la cxefa vojo por tio estas la refunkciigo de lokaj kluboj kaj de la kunlaboro inter ili. La laboro estas ege malfacila, sed la nun funkciantaj kluboj povus kune restartigi la aktivan E-movadon en nia lando, cxu per reciproka helpo kaj informado, cxu per helpo al la novaj kluboj, cxu per okazigo de bonaj renkontigxoj kaj trejnkursoj por aktivuloj kaj instruistoj. Kiu krome? Elekti iun grupon de flankaj homoj, ecx famaj pro io, por ili respondecu apenaux utilos. Ja cxi tie ankaux validas la malnova sagxajxo: kiu kapablas instrui - instruas, kiu ne kapablas: instruas kiel instrui. Zorgi pri la movadaj aferoj, kiujn faras la kluboj, devas kaj povas nur la klubaj aktivuloj mem - kune. Kion do ni faru? Membrigxu al la "Kluba kaj aktivula fako", al REU. Kaj partoprenu! Andrej Ananjin el Movado, dec/94 Rim: La Esperanto-grupoj estas la bazaj cxeneroj de la movado ne nur en Rusio, sed en cxiuj landoj. En Rusio oni aparte zorgas pri ili. Kaj kio okazas en aliaj landoj? La red. ************************************************************************* Michael Jackson volas savi orientan Euxropon... =============================================== Laux raportoj, kiuj aperis en pluraj britaj jxurnaloj kaj en radio- elsendo dum novembro, la populara kaj ricxega usona kantisto Michael Jackson uzas Esperanton en sia plej nova videoklipo. La videofilmo akompanas liajn novajn kantojn. Lauxdire Jackson rolas en la klipo kiel savanto de nepreciza orienteuxropa mondoparto el kiu li forpusxis la Rugxan Armeon! Lin akompanas en triumfa defilado tra liberigita urbo grupo de pacbatalantoj, kiuj portas la verdan stelon. el La Brita Esperantisto jan-feb/1995. ************************************************************************* Proporcia sxargxoportado ======================== La Internacia Koresponda Lingvokurso (por progresantoj) estas organizata por homoj, en kies cxirkauxajxo ne trovigxas tauxga kurso, tamen ili volas plialtigi la nivelon de sia lingvoscio. La kotizo de la kurso varias de lando al lando, depende de la jara nacia enspezo. Ekz. por nederoj (nederlandanoj) gxi kostas 150, por hungaroj 40, por braziloj 36, por pakistanoj 12 guldenojn. La sistemo estis elformita por postuli kurso-kotizon prezentanta pli-malpli saman (aux pli proporcian) sxargxon por la lernantoj. La Koresponda Lingvokurso, kiel aliaj bonaj E-aferoj ne estas profitcela, do evidente iuj kotizoj ne kovras la elspezojn, dum aliaj superas gxin. Interesigxantoj kontaktu: Hungara E-Asocio, pk. 193. H-1368 Budapest, Hungario Rim: Komitatanoj, estraranoj kaj CO-anoj de UEA! Leginte la esprimon "pli proporcia sxargxoportado" cxu vi ne ekhavis iun ideon? ************************************************************************* Kanada verkisto - pri Esperanto =============================== La 17-an de decembro 1994 en la kanada jxurnalo Globe & Mail aperis grandega cxef-artikolo sur la unua pagxo - la pensoj de la verkisto- raportisto Robert Hough pri Esperanto kaj E-klubo de Toronto. S-ro Hough jam komencis lerni la internacian lingvon, kaj li povis rekoni la utilecon de la "nobla ideo". La valoro de tia cxeftitolo kaj artikolo por propagandi la lingvon trans la lando estas grandega, kaj oni devas gratuli tiujn, kiuj instigis gxin. Bob Williamson el Inter Ni, januaro 1995 ************************************************************************* Pensoj de novulo ================ Dum jardekoj SAT kaj ties kongresoj estis tabuaj por ni, esperantistoj en oriento. Nur la eventoj de 1989 donis al ni la sxancon informi nin pri celoj kaj agado de SAT, partopreni en ties kongresoj. Tamen, pro certaj kauxzoj en mia socia vivo (la "demokratio" kaj "libereco" prezentigxis al mi kiel senlaboreco), la Straznice-a kongreso estis mia "premiero". Multon mi legis pri SAT, multo el tio kongruis kun miaj ideoj kaj pensmaniero. Speciale la brosxuro de Henri Masson "Kio estas SAT?" entuziasmigis min. Tiel preparita mi veturis al Straznice. Tie mi havis multajn kontaktojn kaj konatigxis kun ege interesaj gekamaradoj. Tiu persona sfero estis travivajxo kaj gajno, gravaj por mi. Kontraste al tio la oficiala kongreso mem estis samgrade grava seniluziigxo. Mi hejmen vojagxis kun multaj demandoj. Mi denove legis la brosxuron de Masson kaj la statuton - la demandoj pliigxis. En la Statuto mi legis pri la utiligo de Esperanto "por la klasaj celoj de la laboristaro tutmonda"; - pri la klerigado de la membroj en internaciisma senco; - pri la kapabligo de la membroj, por ke ili "per komparo de faktoj kaj ideoj, per libera diskutado..." celu "malebligi ... la dogmigxon ...". La devizo de S-ulo ja estas: "... eksternacia sent-, pens- kaj agad-kapablo". Kaj laux Masson difinigxis SAT "organizo, en kiu povus esprimigxi ideoj kaj informoj pri socio, politiko kaj klasbatalo, kontraux militismo, religia sencerbigo, naciisma cerbosxtopado." Neniun iometon de cxi tio, atendita kaj dezirita de mi en la kongreso, mi trovis! Anstataux tio - distrajxojn, amuzajxojn, ekskursojn, amase da folkloro. Kvankam ege interesa kaj necesa - sed kiel ununura kongresenhavo de organizo, konsideranta sin neneuxtrala, klasbatala, politika? Estis destinataj sole du programeroj al sociaj demandoj: vizito en fabriko kaj forumo kun sindikataj funkciuloj. La laborkunsidoj (la efektive plenkunsidoj do!) sole estis retrospektivaj: ili tede pritraktis internajxojn - la pasintjaran administracion. La evolutendencoj en la nuna mondo konstante pli kaj pli venas en konflikton kun la idealoj de SAT. Sed, la SAT-kongreso tute ne reagis. - Nenio pri klasbatalo, konscio, socia kaj politika klerigo; - Nenio pri la montego de la problemoj en nia hodiauxa mondo: milito/paco, disfalo de socialismo, milito en Euxropo, problemoj en la tria mondo, kauxzitaj de la kapitalisma mondo, ekologio, rasismo kaj nova fasxisma dangxero, sociala malkonstruo en Okcidenta Euxropo, ktp., ktp. - Ecx certaj internaj problemoj ne estis diskutitaj, ekz. la disrompigxo kun FLE; anstataux analizo de kialoj - plendoj kaj ofendigxo. Tiel SAT montrigxas (politike) pli neuxtrala ol UEA en gxia plej neuxtrala fazo. Tiel SAT ne disponas pri disradiado, efikeco, politika-socia engagxigxo. Jena vere ne aprobebla situacio certe estis la motivo, kiam finfine k-do Spencer forte kritikis la neuxtralan kaj nepolitikan kongresenhavon. Unu vocxo en vasta maro de filistroj? Mi bedauxras, sed tiel prezentigxis al mi mia unua SAT-kongreso. Mi nenion vidis de la iama fiera kaj fama asocio kia estis SAT. Ankaux negativa premiero en la kongreso: de jaroj (jardekoj ecx?) oni la unuan fojon ne decidis pri deklaracio. La prezidantaro sole levis la sxultrojn. Kion efektive faras la P.K. (Plenum-Komitato)dum la longa jaro inter du kongresoj? Kiujn devojn kaj taskojn gxi havas koncerne la enhavan preparon de la kongresoj? La frakcioj realigas politikan laboron. Tre bone - se ili ekzistas kaj se ili aktivas. Tamen ili restas en siaj limigitaj terenoj. Kiu kunordigas ties laborojn al komuna politika graveco? Cxu tio ne estus valora tasko por la P.K.? Konsiderinte la vastan kontentecon de la kongresanoj mi devas timi, ke ankaux la kongreso en Maribor farigxos samfilistra renkontigxo amuzcela. Cxu valorus partopreni - aux estus pli rekomendinda por mi donaci la koncernan monon (kongres- kaj vojagxkostoj) al iu fonduso de solidareco? Tio pezis sur mia animo de post Straznice, kaj mi devis surpaperigi tion. Eble mi eraras. Mi gxojus pri reagoj kaj opinioj de aliaj, pli kongresspertaj gekamaradoj, en Sennaciulo aux al mia adreso. S. Linke (34.023) el Sennaciulo, decembro 1994 --- Komentoj de la PK de SAT La artikolo de k-do Linke estas tre pripensiga kaj la redaktoro de S-ulo gxin aperigas kun plezuro. Jen kelkaj komentoj de la P.K.: 1. K-do Linke ne estas bonsxanca. Gxis nun, cxiam, dum SAT-kongresoj, spontanee kongresanoj sin proponis por prezenti prelegojn, debatojn ktp. Ekzemple, lastjare en Kazanlak iuj plendis, ke estis tro da... En Strajxnice neniu iniciatis. Ni firme esperas, ke tiu kongreso (tre bone organizita) restos en nia historio, kiel diras la matematikistoj "evento alte-neprobabla". Pro tio kulpas nek la OKK, nek la PK. Ni firme esperas, ke la artikolo de k-do Linke instigos cxiujn volontulojn. 2. Multfoje estis elektitaj debattemoj por SAT-kongresoj. En Maribor gxi estos: "Tolero al minoritatoj". Kunlabore kun la OKK, la SAT-PK gxin organizos. Jam de nun, cxiu cerbumu por proponi temojn al venontaj kongresoj. 3. Jam de nun prelegontoj anoncu sin cxe la O.K.K. de Maribor. 4. Cxar cxi jare ne okazis veraj diskutoj, proponoj, debatoj dum la kongreso, la proponokomisiono sagxe ne preparis rezolucion. en la sama numero de Sennaciulo ************************************************************************* Kara Laszlo, ============ ... Mi sxatus atentigi vin, ke en Zagrebo viglas tre forta E-movado, cxefe junulara, sed ke la efektiva agado ne estas organizata de KEU kaj ties junulara sekcio KEJ - sed de KEJA, oficiala sekcio de TEJO (kiun gvidas Toni Haramina kaj kadre de kiu aktivas pli ol 50 gejunuloj kun bonega kono de Esperanto). La pliagxulojn de Zagreb reprezentas E-societo "Bude Borjan", kiun gvidas Spomenka Sxtimec, kaj en kiu aktivas malnovaj konataj pli agxaj esperantistoj. Estas vero, ke la oficiala Kroatia Esperanto-Ligo, sekcio de UEA, iom dormetis dum 3 lastaj jaroj, sed nun oni entreprenas pasxojn por revigligi gxin. Tial mi petas aperigi ankaux informojn, kiuj venas de la vera kroatia movado kaj ne nur de la surpaperaj KEU/KEJ, kiuj nek havas efektivajn membrojn nek estas oficiale agnoskataj de UEA/TEJO, sed nur havas profesian sekretarion, kiu estas pagita por verki artikolojn kaj sekve ofte bombardas vin per materialoj, kiuj efektive ne reprezentas la veran staton en Kroatio... Kore, via Zlatko Tisxljar, Maribor --- Kara Zlatko viaj vortoj estas pezaj, kaj la afero versxajne interesas ne nur nin du. Mi konfesas, ke en la lastaj 9 jaroj mi ne vizitis persone Zagrebon, do la aferon ne vidis per propraj okuloj. Mi povas formi opinion nur laux la alvenantaj materialoj kaj ceteraj informoj. Mi tre gxojas al la aktivado de junaj kaj netiom junaj esperantistoj en KEJA (of. sekcio de TEJO) kaj en "Bude Borjan", versxajne ili tre bone gxuas rauxme la valorojn de Esperanto, - tamen pri ilia agado mi havas nenian (!) konkretajn informojn. Ne estas sekreto, ke mi tre alte aprezas Spomenka-n, konsideras sxin tre simpatia, tamen krom sxiaj preferataj kulturaj temoj ecx sxi ne respondis al miaj kontakto-sercxantaj leteroj. Nek KEJA nek "Bude Borjan" legas Eventojn, ili ne organizas kaj ne partoprenas la ago-tagojn, ne faras aleksteran laboron (aux se jes, ne informas), kaj kontrauxe, tiu "neekzistanta" KEU peras dekojn da abonoj, organizis ago-tagojn, engagxigxis al Asteriks-libro, veturigis dekojn da homoj al hungariaj E-arangxoj, presis la e-revuon por albanoj, organizas la internaciajn ekzamenojn de ILEI, ktp. ktp. Vi scias, en kapitalismo ne suficxas produkti tauxgan varon, same gravas "vendi" gxin. Kaj tiu lasta estas multe pli malfacila ol la produktado mem... Estus bonege, se UEA/TEJO havus energion ankaux agnoski ies agadojn, sed momente ili povas nur membrigi iujn organizojn. Kaj tiu membreco ne vere gravas por mi (komprenu cxi tie: por la poresperanta agado), se ekz. la estraro de TEJO povas sen ajna sekvo konscie ignori la komitatan decidon. Ankaux en Hungario ne nia organizo (Kultura E-Asocio) estas membroorganizo de UEA, ni nur eldonas Eventojn, faris kelkajn IJS-jn kaj ago-tagojn, funkciigas la Fondajxon, la Esperanto-domon ktp, ktp, - kaj HEAestraro (landa sekcio de UEA) deklaris persone min "likvidisto de la Esperanto- movado". Vi ne miskomprenu: tre volonte ni publikigas, se venas tauxgaj materialoj de ajna E-grupo. Mi tre volonte kunlaboros ankaux kun KEJA kaj aliaj organizoj - sed por tio necesas ambauxflanka deziro. Kaj se iu sendas artikolojn al Eventoj, ni selektas ne laux la sendanto, sed nur laux la kriterio: cxu gxi tauxgas por internacia publikigo. Amike Laszlo Szilvasi, la red. ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. * * * 1978 ---- La samjara inauxguro de du kulturcentroj, unu en Pisanica (Bulgario), kaj la alia en La Chaux-de-Fonds (Svislando), povus ankaux esti hazarda koincido. Sed efektive en 1978 konkretigxis la ideo vivi esperantistecon en auxtonomaj kulturcentroj, kvazaux "verdaj" insuloj en la bunta kaj ofte sxtorma oceano de esperantisteco. Gxis tiam nur unu kultur-centro dauxre funkciis: kastelo Gresillon, inauxgurita en 1953. Se Pisanico, kun sia Internacia Kursejo, rolos kiel lernejo por komencantoj kaj progresantoj, Kultura Centro Esperantista en Cxauxdefono estos turnita precipe al la dimensio de internacia feria altlernejo, almenaux en la unuaj jaroj, kiam gxi estis pli influata de Literatura Foiro. Fakte la redaktejo de LF jxus instaligxis en Svislando, en unu el la du domoj inauxgurotaj en decembro 1978. La domoj ricevos la nomojn de Pierre Bovet kaj Ernest Naville: famaj gxenevaj esperantistoj, sed ankaux elstaraj pedagogo kaj filozofo. La tuta komplekso (kiu en 1984-1990 konsistos el sep trietagxaj domoj kun propraj parceloj) estos dedicxita al Edmond Privat, unu el la plej grandaj pioniroj de la Esperanto- kulturo, ankaux el Cxenevo. La direktoro de KCE estos gxis 1991 Claude Gacond, discxiplo de Edmond Privat. Sub la gvido de familio Lagrange la teatra ensemblo TESPA el Parizo vivas en cxi tiuj jaroj sian plej fekundan sezonon. TESPA enscenigas precipe francajn auxtorojn: Camus, Cocteau, Sartre... ************************************************************************* En la nova Sovetunio... ======================= Kelkaj gesamideanoj petis min surpaperigi kelkajn pensojn pri mia cxi- somera vojagxo en Euxropo. Finfine, mi decidis fari tion, kun la espero, ke la legantoj trovos la jenajn liniojn interesaj. Cxar la celo de mia vojagxo estis la nova euxropa lando Moldavio (nacilingve Moldova), kaj precipe ties cxefurbo Kisxinov, mi okupigxos cxi-sekve precipe pri miaj spertoj tie. Jam cxe la rumana-moldavia landlimo sentigxas etoso de la dauxre vivanta sovetia kaj stalinisma kutimoj: amaso da kontrolistoj cxiuspecaj interesigxas pri preskaux cxio: pasporto, vizo, kialo de onia vojagxo al Moldavio, pasporto, vizo... cxu vi komprenis? Kiam tiuj (tro)seriozaj vizagxoj malaperis, oni povas esperi, ke dum la restanta nokto (la kontrolado okazas ekde cxirkaux la 2-a matene) oni povas ripozi, ecx dorm(et)i. Sed vanaj estas la esperoj: dum la tuta nokto la trajno ek- kaj ekdancas antauxen-malantauxen. Apenaux kompreneblaj ordonoj diktas: ek! stop! ek! stop! Por tiuj, kiuj neniam antauxe eniris Sovetunion per trajno, la tuto aspektas kiel nervotestado. Temas pri posrtrestajxo de stalina paranjo: oni sxangxas la bogxiojn de la tuta trajno! Jes ja, tra la tuta Sovetunio la trakinterspaco estas pli granda ol tiu en la cetera mondo. Sekve, cxiuj en- kaj elirantaj trajnoj en/el la totalisma imperio haltas cxe la landlimo dum horoj. Sed, malfelicxe, tio ne estas la sola postrestajxo de la iama "laborista paradizo". En la impona (kaj iam bela) stacidomo de Kisxinov regas kaoso: oni fumas, drinkas kaj mangxas cxie; la necesejoj estas tipe sudorienteuxropaj kaj povruloj (cxu senhejmuloj?) dormas sur la benkoj, rezervitaj por pasagxeroj. Sed fakte, kiu pasagxero pretus pasigi pli ol kelkajn minutojn en neaerumita ejo, en kiu la ago purigi sxajnas aparteni al la prahistorio? En la urbo mem regas la samaj malordo kaj malpureco. La "libera merkato" (fakte pura trompo) preskaux (aux jam) bankrotigis la sxtaton, kiu apenaux havas monon por pagi la novan/malnovan nomenklaturon. Homoj, lauxaspekte povraj kaj malfelicxaj, kaj kiuj jam delonge forgesis rid(et)i vendas (pli precize, pretas vendi) cxion imageblan. Sed sxajne, la malricxeco atingis cxiujn kaj la varoj oldigxas atendante acxetonton. Ingxeniero 40+ jara konfesis, ke li kaj lia adoleska filo nur unu fojon semajne mangxas ion alian ol nedolcxigitan teon kun malfresxa pano. Hospitallaboristo (kun universitata diplomo) kromlaboris kiel vagonmalsxargxanto por helpi sian filon acxeti librojn por siaj universitataj studoj. Sendube, por la maljunuloj almozpetantaj laux la largxaj (kaj ne plu puraj) stratoj de Kisxinov, l'apokalipso jam alvenis. "Se tia estas la libera merkato, tiam komunismo estis nekompareble pli homa" - deklaras preskaux plorante maljunulino, kiu perdis sian tutan posedajxon dum la auxgustaj inundoj. Antaux la eksa/rea "Domo de l'amikeco rus-moldavia" promenadas "veterano de la granda nacia milito". Li helpis la sovetian armeon "liberigi" Moldavion. La dekoj da ordenoj sur lia brusto pruvas lian kuragxon. Kaj li ja havas kuragxon: li plendas pro la malgranda pensio, "kiun la jenaj perfidantoj kuragxis doni al heroo". Sed li silentas, kiam temas pri la fakto, ke lia pensio estas dekoblo de la minimuma salajro, kaj ke li havas la rajton lukri ecx pli. Sed kion fakte signifas "minimuma salajro"? Kion oni povas acxeti per gxi? Se tiu "minimuma salajro" suficxus por pli-malpli deca vivado, la situacio ecx ne estus tiom deprima. Sed, ve, la realo estas alia. El minimuma monata moldavia salajro (fakte, kamparanoj gajnas ecx malpli) oni povas acxeti 20 (1,5 funtajn) panbulkojn aux cent enurbajn busbiletojn aux 33 posxtmarkojn por eksterlandaj leteroj aux cx. 30 litrojn da malbonkvalita benzino aux 15 mezkvalitajn kafojn aux unu membrecon kun Gvidlibro de UEA aux unu abonon al Juna Amiko. Mi substrekas: eblas NUR UNU el tiuj cxi supre menciitaj, sen elspezoj por io alia. Dudirekta trajnbileto Kisxinov-Bukarest kostas... 7-monatan minimuman salajron. Bileto al aliaj mondpartoj kostas neniom - revado estas ankoraux senkosta. Kaj dauxre moldavianoj revas vivi dece kaj libere. Vivi en lando, kie la nomenklaturo apartenos al la historio, lando, en kiu oni iam - kiam? - lernos la propran kaj veran historion. Ho, kiom da naiveco kaj revemo! Ionel Onet el La Orient-Ekspreso, USA, nov/94 ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Gxustigo ======== Permesu al mi korekti la informon pri la elsendoj de Estona Radio, aperintaj en la numero 2/oktobro 94. Estona Radio neniam cxesigis elsendi siajn fremdlingvajn programojn angle, germane, svede, finne kaj Esperante. La miskompreno povis okazi pro tio, ke en la jaro 1994 ne funkciis la mezonda sendatoro pro financaj kauxzoj. La programoj estis kapteblaj nur en kurtondo 50,6 m / 5925 kHz. De la 1-a de januaro 1995 denove ekfunkciis la mezonda sendatoro por 290 m / 1035 kHz, paralele al la kurtondaj elsendoj. Kiel antauxe, la E-lingva programo okazas cxiujxauxde je la horo 21.15 laux UTC en la vintra periodo, kaj je 20.15 en la somera. Ulde Haas, red., EE-0100 Tallin, Estonio ************************************************************************* ILEI //// Intensa kurso por instruistoj! ============================== Intensa kurso pri komunika instruado, kun praktika gvido en la uzado de la tria kajero de Tendaraj tagoj. Kiel organizi rol-ludojn kaj paroligi lernantojn? - La kurson, organizotan de ILEI kaj HEJ en la klubejo Esperejo, Budapesxto, gvidos Stefan MacGill. Kursokosto: 800 HUF por hungaroj kaj reform-euxropanoj, 25 DEM (Kun libro 999 HUF resp. 35 DEM). Ni proponos logxigon en komunaj gastejoj (cx. 500 HUF aux 40 DEM). Logxiga antauxpago: 800 HUF aux 25 DEM. Pliaj informojn cxe: HEJ, Erika Toth, Kinizsi u. 6, H-2360 Gyal, Hungario ************************************************************************* Kaj kion faras la aliaj? ======================== Dauxre oni parolas pri la neceso esperantigi la instruistojn por plilargxigi la eblecojn pluinstrui la Internacian Lingvon. La Roma Esperanto-Centro "L. Minnaja" modeste klopodas dauxre sekvi tiun vojon. Pasintjare gxi zorgis pri kurso por instruistoj en L'Aquila (urbo en centra Italio), organizita de la provinca lernejestro al kiu aligxis kvindeko da interesitoj. Instruis ilin Corsetti, Brocatelli La Torre). Cxi-jare s-ino Di Donato instruis Esperanton al dek ses instruistoj de elementa lernejo en Civitavecchia (norde de Romo) enkadre de gxisdatigaj porinstruistaj kursoj. Ni semas kaj semas konstante... kaj cxu la aliaj? La instruistoj kaj la lernejoj estas kontakteblaj pere de: Roma E-Centro "L. Minnaja", CP 6304, I-00100 Roma-Prati, Italio ************************************************************************* Cxu vi havas komiksojn? ======================= Nia E-klubo en la supera mezlernejo Sumiyosi Koko planas okazigi ekspozicion de komiksoj el la mondo okaze de la lerneja festivalo en septembro 1995. Bv.sendi al ni komiksojn, karikaturojn, bildstriajn rakontojn ktp. en ia ajn formo (libroj, gazetoj aux eltondajxoj). Ni rekompence sendos japanan komikson. La limdato estas la fino de junio 1995. Ni kolektas ankaux uzitajn posxtmarkojn de eksterlando. Ni vendos ilin kaj oferos la profiton al UEA-fondajxo por la movado en Azio kaj Afriko. Ni dankas vian helpon. Nia adreso: Esperanto-klubo de Sumiyosi Koko 1957-4 Kizuki-sumiyosi, Nakahara-ku, Kawasaki-si, J-211 Japanio ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// F-ino Azita Ghazi, 20 jara, dez. kor. kun geamikoj el Euxropo kaj Usono pri cx.t. Respondo garantiata. Skribu al: No.22,Jennat Lane, Saiidieh str., IR-65168 Hamedan, Irano * * * S-ano Henrik Jankowski deziras korespondi pri diversaj temoj - ankaux pri la monda E-movado. Adreso: ul. Staszica 25, PL-43400 Cieszyn, Polio. * * * 23-jara studanto volas korespondi kun knabinoj. Henrik Princo, Boksz 3059 Owerri, IMO-State, Nigxerio. * * * 19-jara studanto dez. kor. pri cxiuj temoj tutmonde kun gejunuloj. Konstantin Tarakanov, Galusxina str. 3-4, RUS-163009 Arhangelsk, Rusio. * * * Kun e-istoj de la tuta mondo: la junulo Paulo Andre Bueno de Camargo, Av. Jurice, 520, ap, 13, Moema CEP 04080-012, Sao Paulo - SP, Brazilio ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X =================================================== A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************ La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor