Eventoj n-ro 069, 1/januaro - '95, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA Slovakia E-Asocio malfondita pro la popradaj sxuldoj ESPERANTISTA VOLONTULA TACxMENTO! Organizaj demandoj: Renaska kongreso de PEA Faka aplikado: Kvinlingva anatomia terminaro Tulipo kun strio en la florkatalogo. Ordofaro en EVA Resumoj en fakrevuo Vegetaranaj pagxoj en VERDire Sxakista poent-listo MONO - eble alimaniere Arangxoj: La gxemeloj renkontigxos en majo Sxak-olimpiko '95 - en Kalocsa! Kamarada Kongreso Cxu vi jam aligxis al la UK? Usona kalendaro MAZI, televido kaj luejoj Movado: Ago-Tago en Yokohama Slovakia ago-tago:"por auxdi nian lingvon" IEM: +1 persono La japana telefonkarto sen detaloj Trilanda E-Asocio 25 jaroj, Literatura Foiro 1976 Revuoj, gazetoj: Poem-traduk-arto Konkursoj: INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ 4-a taskfolio por progresantoj kaj EVENTOJ-legantoj ILEI: Ludu kun ni, etuloj La Brita Esperantisto - 90 jara! Revivigo de Leo Tolstoj Opinioj: Cxu neglektataj medioj? Kial? Esperanto en radio: Radio Bratislava pri ni Interese: Esperanto kaj framasonismo Hungara angulo: Movada humuro: Anoncetoj: ************************************************************************ TITOLPAGxE ////////// Novjara mesagxo de la prezidanto de UEA Por fresxa kuragxo ================== Mi deziras sukcesan kaj prosperan novan jaron al cxiuj niaj membroj! Cxi tiu estas la sesa fojo, je kiu mi tiumaniere salutas vin kiel Prezidanto: kaj gxi devas esti la lasta, cxar en julio, post kompletigo de miaj du trijaraj oficperiodoj, lauxstatute vi ne rajtos plu reelekti min. Venis do la momento por rigardi malantauxen kaj antauxen. Antaux ses jaroj, kiam mi transprenis la prezidadon de nia Asocio, ankoraux staris la Berlina Muro kaj ankoraux ekzistis Sovetunio kaj unueca Jugoslavio. Kiaj konvulsioj de post tiam trafis la landojn de Orienta Euxropo kaj kun ili ankaux nian tiean movadon! Oni devis lerni novajn manierojn por vivi, novajn manierojn por organizi. Sed ni ja lernis kaj lernas. Ekzemple en Pollando la landa asocio jxus renovigis sin en nova formo por la novaj cirkonstancoj. En Rusio salutinde malaperis la skismo inter la du landaj asocioj: REA kaj REU unuigxis sub la nomo Rusia Esperantista Unio. Tiuj eventoj ne restis senehaj en Okcidenta Euxropo. Aparte bonvena estis la decido de la nederlandaj esperantistoj forbalai la malnovan dividon inter la "socialista" kaj la "neuxtrala" (aux "burgxa") movado, tiel kreante unuecan landan asocion, Esperanto Nederland. Cxiu iom sperta esperantisto scias, ke ne suficxas unu-du jaroj por ke ni gajnu la tutan mondon por Esperanto. La vojo estas longa. Ni devos labori por nia lingvo ankoraux dum multaj jaroj kaj jardekoj. Fervoraj movadanoj foje seniluziigxis, cxar ne cxiu nia klopodo tuj portas fruktojn. Foje ni estis tro ambiciaj; foje ni devis rezigni pri klopodoj, kiuj montrigxis esti preter nia kapablo. Tamen tio ne signifas, ke ni devas rezigni pri nia agado por Esperanto. Gxi restas unu el la belaj kaj la noblaj idealoj de la homaro. Same kiel ni strebu por monda paco (sed diversloke la homoj ankoraux militas), same kiel ni strebu por homa interfratigxo (sed diversloke la homoj restas dividitaj per malamo), same kiel ni strebu por interkomprenigxo per komuna lingvo (kvankam gxis nun restas la lingvaj baroj inter la homoj). * * * Inter la apartaj problemoj de 1994 estis la suferoj de la esperantistoj en Bosnio, Angolo kaj Ruando, pro la tieaj militoj. Per nia Konto Espero ni faras, kion ni povas, sed ni povas malmulton. Ekonomia krizo ja dauxras en pluraj orient-euxropaj landoj, en Kubo kaj aliloke. Sed la jaro alportis ankaux plurajn gravajn sukcesojn. * La 79-a Universals Kongreso en Seulo estis granda sukceso: ne nur el organiza kaj financa vidpunkto, sed cxefe pro la neeuxropeco de la partoprenantoj. Ili pruvis, ke ofte ili estas pli vervaj adeptoj de Esperanto, ol la lacigxintaj (?) kaj konsum-obseditaj okcidentanoj. * En Afriko ni notas rimarkindajn atingojn en la formo de la kongreso de Tanzania E-Asocio kaj la preparoj por la Tria Afrika Kongreso de Esperanto. * La mondkonata itala verkisto Umberto Eco, per sia libro La ricerca della lingua perfetta ("La sercxado de perfekta lingvo"), pledas nerekte sed persiste por nia afero. Tio valoras multoble pli, ol niqaj rektaj pledoj. * Grava evento estas ankaux la apero de Le defi des langues ("La defio de la lingvoj") de Claude Piron kaj La lingua fantastica (itala antologio de E-sciencfikciajxoj), ambaux cxe nemovadaj eldonejoj. * Nobel-premio por ekonomiko estis aljugxita al nia dumviva membro Reinhard Selten. En intervjuoj li ofte, spontane kaj nature, mencias sian esperantistecon. * Post la problemoj, trafintaj plurajn euxropajn E-centrojn, kreigxis novaj, espereble sukcesontaj, centroj en Kolombio kaj Japanio. * Ne malplej grave: interne de UEA ni sukcesis fine akuratigi la aperritmon de la periodajxoj kaj stabiligi la financon de la Asocio. Tiuj sukcesoj eble ne estas spektaklaj. Sed spektaklaj sukcesoj okazas nur en vetludejoj kaj borsoj, kaj tiaj sukcesoj povas malaperi same spektakle, kiel ili venis. Tamen, niaj propraj atingoj, se ili ne estas epokfaraj, kapablas nutri iom da fresxa kuragxo. Ni ne timu preni tiun kuragxon por dauxrigi nian agadon kaj batalon. Ni konsciu, ke ni laboras por pli justa mondo, por egalrajteco kaj digno sur la kampo de la interhoma komunikado. Ni ne malesperu pro la foro de nia celo, cxar gxi ne estas, bedauxrinde, pli proksima ankaux sur la aliaj kampoj de la homa aktivado. Ne eblas sukcesi pri Esperanto antaux ol sukcesi pri la monda paco, antaux ol venki la malsaton kaj elimini gravajn malsanojn. Sed eblas laboro por tiuj celoj. Belan okazon donas al ni tiurilate la 50-a datreveno de Unuigxintaj Nacioj en 1995. Ni festos gxin i.a. per modela asembleo en la kadro de la 80-a Universala Kongreso en Tampereo. Ni do laboru fidele kaj konstante por nia idealo. Kiu scias, kiaj novaj sukcesoj atendas nin? Ni havu kuragxon pensi, ke kelkajn el ili portos al ni ankaux la jaro 1995. John Wells ************************************************************************* Slovakia E-Asocio malfondita pro la popradaj sxuldoj ==================================================== Somere, en la cxefartikolo de Esperantisto Slovaka ankoraux staris la demando: cxu oni sukcesos savi la Asocion, cxu la stato, en kiu gxi tiam trovigxis, signifas finon aux komencon...? Jes, Fino!, t.e. fino de la Asocio. Tia estas unuvorte esprimita rezulto de la kunsido de la Asocia Konsilantaro, kiu la 13-an de novembro 1994 cxiuvocxe (krom unu, sindeteninta), post longdauxra analizado kaj taksado akceptis la decidon, kiu (koncizigite) tekstas jene: Elirante el la ekonomiaj problemoj de granda amplekso, kauxzitaj de malefika agado de Esperanto-Centro sub gvido de gxia direktoro Milan Zvara, kies rezulto estas alta stato de devoligoj de SEA kun natura sekvo de perdo de funkcieblo de SEA el perspektiva vidpunkto, la Asocia Konsilantaro (... kun klarigo, ke nek el ekonomia, nek el organiza vidpunkto eblas kunvoki la kongreson,) akceptas decidon pri malfondo de Slovakia Esperanto-Asocio de post la 31-a de decembro 1994. Sekvis kelkaj decidoj ligitaj kun la jam prezentita. La kauxzoj nur resume: Esperanto-Centro de SEA Poprad, de kiu ne nur SEA, gxia Asocia Konsilantaro kaj unuopaj membroj, sed ankaux (kaj precipe) E-eksterlando atendis pliefikigon de E-movado en almenaux orienta parto de meza Euxropo, fidinte senlime al gxia direktoro, farigxis vera mortigilo de SEA, gxia kompleta malfelicxo. Ne helpis ecx oferema kaj entuziasma fondo de la Oficejo de SEA en Bratislava, kiu faris dank' al kelkaj volontuloj utilajn pasxojn al vivteno de la membraro de SEA kaj distribuo de ES. La dekdu-kapan drakon, alegorie prezentitan en la menciita Esp. Slovaka 3/94, oni ne sukcesis mortigi - male, la drako pereigis la Asocion, precipe poste, kiam montrigxis, ke la intencita solvo de la Asocia Konsilantaro per acxeto kaj sekva vendo de t.n. asociaj domoj ne havas - post neatenditaj obstrukcioj de la loka sxtata organo en Poprad - realan sxancon por efektivigxo, t.e. por sekva nuligo de la monstraj sxuldoj de EC, kiuj, kiel troa kaj cxiumomente neeltenebla sxargxo, kiun la volontuloj en Bratislava vere ne povas transpreni sur siajn sxultrojn, ne plu ebligis al la Asocio fari en paco normalan laboron. Simple, sekvos likvida procedo de la havajxo kaj sxuldoj - kun supozeblaj komplikajxoj kaj malagrabla dauxrigo... La pereo de SEA tamen ne signifas finon de la E-movado en Slovakio - almenaux gxi ne devas signifi. Oni povas fondi novajn, jure kaj ekonomike memstarajn E-societojn, cxu teritoriajn, cxu hobiajn, profesiajn k.s. - kiuj poste povos unuigxi en iu kunmordiga organizo. La situacio ne permesas troan optimismon. Sed inter troa optimismo kaj profunda pesimismo estas pozicioj, sur kiuj ni restas: sobra pripenso, pritakso, el la realeco elirantaj pasxoj, subtenataj de bonvolemo kaj oferemo, povas venigi nin al starigo de nova tipo de Esperanto-movado en Slovakio, kiu utilus al la disvastigo de niaj noblaj streboj. Kredante, ke tio bonrezultos, ni cxiuj konsciigxu, ke cxio cxi estas en niaj manoj. Augustin Cxambal, Stanislav Kosxecky el Slovaka Esperantisto 6/1994 ************************************************************************* ESPERANTISTA VOLONTULA TACxMENTO! ================================= Junaj esperantistoj inter la ruinoj de Alessandria (Italio) post la novembra inundo. Multaj junaj esperantistoj grumblas pro manko de praktikaj utiligoj de nia movado kiel vera internacia reto, kiu povu interveni kaze de socia sufero: la balkana milito estas nur ekzemplo de la nekapablo organizi ion ajn konkretan krom niaj Kongresoj, Seminarioj, Festivaloj... Tamen, dum dek tagoj multaj gejunuloj, inter kiuj du nederlandanoj (Axel kaj Sandra) montris, ke ni kapablas arangxi ion alian krom bultenoj kaj renkontigxoj. Mi versxajne ne devas rakonti kiel dimancxe, la 6-an de novembro, urboj kaj kamparoj de norda Italio kovrigxis per metroj da akvo: tion vi povis legi en iu ajn gazeto. Jam merkrede grupo kunordigxis fare de Itala Esperantista Junularo kaj de Esperanto Centro de Torino kaj jxauxde la unua tacxmento da 10 volontuloj atingis la inunditan regionon. Gastigataj de la Komunumo de Valenza Po, urbeto apud Alessandria, la volontuloj, gvidataj de la teknika oficejo de la sama komunumo, laboregis en Alessandria forsxovelante el kamparaj domoj, logxejoj, hospitaloj kaj vendejoj la dikan tavolon da koto, kiun la akvo lasis malantaux si, helpante la logxantojn repurigi la logxejojn aux disdonante varojn, kie veturiloj ne povis alveni. Eksterordinara estis la kunlaboro, kiu kreigxis inter IEJ kaj la Nederlanda movado: la nederlandanoj, jam spertaj pri inundoj, kapablis, krom veturigi volontulojn, kontakti la urbestron de Maastricht, urbo, inundita dum la pasinta decembro, kaj krei la bazojn por intersxangxo de teknikajxoj kun la komunumo de Alessandria mem. Cxu tio cxi ne povas igxi bazo por kreigxo de reto internacia, kiu aktivigxu, kiam tio estas bezonata? Ni sxatus tion arangxi kaj sekve ni bezonas homojn aktivajn kaj kapablajn, kiuj konsistigu tiun reton kaj havu la eblecon subite aktivigxi en cxiu ajn momento. Interesatoj ekde nun kontaktu: Francesco Amerio, Via Pagliani 5, I-10126 Torino, Italio Tel.: +39-11-6670928., Fakso: +39-11-3190271 el La Eta Gazeto, decembro 1994 ************************************************************************* ORGANIZAJ DEMANDOJ ////////////////// Renaska kongreso de PEA ======================= La 11-an kaj 12-an de novembro 1994 en Varsovio okazis raporta-elekta konferenco de Pola Esperanto-Asocio, kiun partoprenis 49 delegitoj, reprezentantaj lokajn filiojn de Pola Esperanto-Asocio el la tuta lando. El du raportoj pri la gxenerala agado kaj financoj evidentigxis, ke la periodo 1990-1994 estis aparte malfacila por PEA, precipe por la Cxefa Estraro, kiu devis fronti amason da ekonomiaj problemoj, rezultantaj el la ekestinta en nia lando (post la falo de komunismo) merkat-mekanisma mastrumado, kaj sekvinta en la lastaj jaroj gxenerala malkresko de la interesigxo pri E-o en la tutlanda skalo. La jarojn 1991-1994 plenigis profundigxanta krizo. En la unua laborjaro de la Cxefa Estraro, realigante la decidojn de la landa konferenco de PEA, oni komencis tute viglan eldon-agadon. I.a. aperis du ampleksaj vortaroj E-pola kaj Pola-Esperanta, aperis du lernolibroj por komencantoj, lernolibro de E-gramatiko, du kantaroj, legajxoj por komencantoj, pollingvaj informiloj. Kaj fine tre rimarkinda eldonajxo - preskaux 100-pagxa - dedicxita al la kreinto de E-o "Zamenhof", kiun konsistigis liaj propraj verkoj, opinioj de fame konataj esperantologoj pri lia kreitajxo ktp. En la sfero de E-instruado oni konstante gvidis diversgradajn korespondajn kursojn kaj oni ecx ellaboris novan dusemestran kurson por progresantoj, kiu en la polaj kondicxoj de la koresponda instruado montrigxis tre sukcesa. La koresponda kurso, kiu iam estis fierindajxo de PEA, preskaux cxesis ekzisti pro manko de interesigxo. La centra kultura aktivado limigxis al la subteno por la koruso "Muzilo", kiu kelkfoje partoprenis - cetere, tre sukcesajn - en- kaj eksterlandajn koncert-vojagxojn kaj eldonis du kanto-kasedojn kun E-lingva repertuaro, danke al la monhelpo de la Pola Kultur-Ministerio. Cxe la kreskanta influo de merkat-mastrumado pli kaj pli sentebla en PEA, farigxis la gxenerala inflacio, konstanta kresko de la prezoj de varoj kaj servoj, sencxesa altigado de afranko-kostoj kaj vojagxbiletoj. Ege rapide komencis kreski la lu-prezoj de la luksa sidejo de PEA, iam ecx 10-cxambra (post 1987!), kiu fine sxrumpis gxis 2 cxambroj, kiujn finfine oni ankaux devis fordoni por sekve trovi pli malmultekostan oficejeton. Samtempe rapide malgrandigxis la nombro de la oficistoj de PEA por limigxi al nur unu plentempa laborantino, kiu cetere definitive forlasos sian laborpostenon en decembro 1994, cxar mankas ecx minimuma moonsumo por pagi sxian salajron kaj la bazan asekuron. Samtempe komencigxis tre konfliktaj rilatoj de la Cxefa Estraro de PEA kun la propra turisma firmao - Esperantotur, kiu ja estis kreita - kion scias ecx la plej komencantaj e-stoj en Polio (!) - por financi agadon de ... Pola Esperanto-Asocio! Baldaux montrigxis, ke gxia direktoro kapablas naski nur deficiton! La Kontrol-Komisiono de PEA lancxis proceson antaux la tribunalo de Bydgoszcz kontraux la gvidantoj de Esperantotur, pro la konstantitaj faktoj de agado malfavore por PEA kaj - kiel skribas en sia raporto la Cxefa Kontrol-Komisiono de PEA - "cxi tiuj faktoj kauxzis la decidon de la Cxefa Kontrol-Komisiono de PEA - transdoni la aferon al la Prokuroraro kun la motivita suspekto pri la intencita malgxusta mastrumado, kies celo estis akaparo de la havajxo de PEA, kolektata dum jaroj per la granda penado kaj cxe la kunpartopreno de la membroj de la tuta organizajxo." La proceso dauxras. En la financa raporto ni trovas informon, ke estis necese likvidi la Oficejon de Esperanto-turismo - Esperantotur kaj transformi gxin en novan kompanion kun limigita respondeco, cxar aperis minaco de forvendo de la hotelo "Esperanto" en Bydgoszcz per auxkciado pro sxuldoj de la entrepreno Esperantotur, kiel kompanio kun limigita respondeco cxe la konservo de 10-procenta partopreno de PEA en la havajxo, do en la hotelo "Esperanto" kaj en la profitoj. Kiel evidentigxis dum la raporta-elekta konferenco, la tuta penado de la restintaj cxefestraranoj koncentrigxis sur la savado de la Centra Oficejo de PEA, kion la delegito akceptis kun komprenemo, malsxargxante 10 personojn el la eksigxanta estraro kaj ne donante sxargxon (!) al kvar personoj, inter kiuj trovigxis du homoj rekte ligitaj kun la iama Esperantotur. El inter la tre viglaj diskutoj dum la konferenco ni menciu pri tiu koncernata novan statuton, kiun finfine post la longedauxra nokta diskuto oni akceptis antaux la 3-a horo matene (!) kaj per tio espereble oni faciligos la agadon de lokaj grupoj, sen- burokratigante la gxisnunajn strukturojn kaj ebligante al lokaj grupoj eventualan ekonomian agadon. Multe da atento oni dedicxis al estonta agado de PEA. I.a. oni celos integrigi lokajn grupojn, kion devus helpi la reeldonita Pola Esperantisto, kiel ligilo kaj ponto-gazeto por la perado de informoj. De januaro gxi komencos aperadi cxiumonate, ecx se - pro la limigitaj financaj rimedoj - nur kiel kelkpagxa informilo. Espereble iam gxi transformigxos en veran multpagxan monatrevuon. Pli da atento oni volas dedicxi al la ekstera informado, i.a. per kunlaboro kun lokaj privataj radio- kaj televid-stacioj, kiuj lastatempe popularigxas en nia lando. Paralele kun la ekstera informado oni klopodos eldonadi dokumentojn kaj disponigi ilin al amaskomunikiloj kaj politikistoj cele al la elmontro de la valoroj de E-o, tutparte en la nun integrigxanta Euxropo. Oni planas disvolvi regionan apudliman kunlaboron, precipe en la t.n. euxroregionoj. Pli da atento oni dedicxos al diversaj aspektoj de la praktika utiligo de E-o, kion oni volas disvolvi same inter la membroj de PEA kiel ankaux inter eksteruloj, kaj kion oni povas mallonge prezenti, ke E-o estas utila, se: 1. gxi helpos al iuj personoj trovi laboron cxu enlande, cxu eksterlande; 2. ebligos diversmaniere gajni monon, ekz. per komerca aux metia kunlaboro; 3. faciligos al iuj personoj solvi la propran dolorigan problemon, kiu estas la soleco; 4. helpos al iuj personoj kontentigi la propran intelektan, hobian aux profesian bezonon. Per la diskonigado de konkretaj informoj pri tiaj praktikaj ebloj oni volas doni fortan impulson al la membraro de PEA, kiu lastatempe senfervorigxis kaj oni volas allogi al la movado eksterulojn, kiuj pere de E-o eventuale povus realigi siajn proprajn planojn. Per aparta vocxdonado oni elektis la prezidanton de PEA. Estis proponitaj du kandidatoj: mag. Wojciech Sczowka kaj mag. ingx. Jeremiasz Ratajczyk. Venkis Ratajczyk. Sekve oni elektis novan estraron, kiun parte konsistigis tute novaj personoj: Jan Ksiazek, Stanislaw Mandrak, Bogdan Michalski, Zygmunt Nagaj, Ryszard Rokicki, Krzysztof Sliwinski, Zofia Turowska, Teresa Wrodycka. La Cxefan Kontrol--Komisionon eniris: Czeslaw Baranowski, Swietoslaw Fortuna - prezidanto, Roman Gil, Teresa Majdecka, Adam Sulak. La cxefan Arbitracian Komisionon eniris: Czeslawa Bandrowska, Zofia Banet-Fornal, Krystyna Horwat, Maria Jackowska, Andrzej Korniluk, Malgorzata Lukaszewicz, Halina Oleszek, Andrzej Pettyn - prezidanto, Zbigniew Tylkowski. Konklude -------- Estas bone, ke okazis tiu konferenco, kiu fermis tre malbonan etapon en la vivo de Pola Esperanto-Asocio. PEA devas nun kiel eble plej rapide trovi por si lokon en la novaj cirkonstancoj kaj adapti sin al la nova realo. Estas paradokso, ke nun, kiam malfermigxis la limoj, kiam polaj e-istoj povas libere vojagxi eksterlanden, kaj do libere praktiki Esperanton, kiam ordinara civitano tenas sian multjare validan pasporton en la hejma skribotablo, la gxenerala krizo ekonomia en Pollando kaj manko de financaj rimedoj en PEA malebligas plenan utiligadon de la internacia lingvo. Oni povas tamen esperi, ke la nova prezidanto, laux la instruiteco magistro ingxeniero, konata tutlande specialisto pri nekonvenciaj energifontoj kaj ties utiligado, cetere 35-jara e-isto, kune kun la aliaj estraranoj sukcesos enkonduki PEA el la krizo, normaligi la situacion ene de la organizajxo kaj ekligi efikan kunlaboron kun eksterlandaj E-organizajxoj. Al la nova Cxefa Estraro mi deziras sukcesan realigon de la planoj, sed samtempe mi alvokas cxiujn, kiuj povas helpi, ke oni nepre faru tion, precipe en la financa sfero, kiu estas aparte grava por pagi la minimumajn kostojn de la enlanda kaj eksterlanda kunlaboro (lu-pago por la oficejeto, afrankokostoj, vojagxkostoj ktp.). Kaj restas la espero, ke en la proceso en Bydgoszcz venkos la bonesteco spite la lastatempajn alvokojn de iuj polaj politikistoj, ke oni agu lime de legxobservado! Andrzej Pettyn Rim.: La 26-a Pola Esperanto-Kongreso estis kunvokita al 19-23.10.1994. en Staszow, sed gxis la limdato aligxis nur 11 personoj, do la kunveno en Staszow estis nuligita. Por la kongreso estis eldonita 160 pagxa Kongreslibro, kiu tiel rolos nur kiel historia movada kuriozajxo. (Por ricevi la libron kontraux 20 guldenoj kontaktu: Andrzej Sochacki, skr. 3, PL-28-200 Staszow, Polio). ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Kvinlingva anatomia terminaro ============================= "Northwestern Agricultural University" de Shaanxi (Cxinio) eldonis Anatomia-n Terminaro-n, enhavanta 6248 terminojn pri anatomio, kun indeksoj en kvin lingvoj: latina, angla, franca, Esperanto, Cxina. La verko havas 698 pagxojn, bone bindita en formato 260x188 mm. Gxi estas prezentata de prof. Huang Ying, direktoro de la Laboratorio pri Anatomio de la Dua Cxina Universitato pri Milita Medicino kaj cxef-redaktoro de "Chinese Journal of Anatomy". En la antauxparolo oni povas, interalie, legi: "Cxi tiu "Anatomia nomenklaturo" plurlingva permesas praktikan utiligadon vastskalan; ne nur kiel laborilo por anatomiisto kaj klinikisto, sed ankaux kiel konsulto- libro por sciencistoj, engagxitaj en apartaj sektoroj de anatomio, kaj por tradukistoj." Oni povas mendi la libron (gxi kostas 29 USD), skribante al: Prof. Li Kexi, Northwestern Agricultural University, CN-712100 Yangling, Ahaanxi, Cxinio el KEC-bulteno, dec/94 ************************************************************************* Tulipo kun strio- en la florkatalogo. ===================================== Nova tulipo ricevis nomon "Esperanto". La koloro de la tulipo estas rugxa, kiel cxe cxina rozo, plus verda strio sur la florfolio. S-ro Prangere en Nederlando trovis gxin en la jaro 1968 kiel mutacion de jam ekzistanta tulipo, nomata "Hollywood". En 1977 gxi estis plantita en la eksperimenta gxardeno de la Regxa Gxenerala Asocio por Florbulbokulturo. Tiam la mutacianto estis kronita per atesto de la eksperimenta gxardeno kaj en 1979 ricevis ateston de merito. Momente en tuta Nederlando estas nur du hektaroj prikulturataj per la tulipo "Esperanto" - gxi do estas ekskluziva tulipo, kiun oni en la lastaj jaroj cxiam pli volas promocii. Ekz., gxi estas akceptita en la komerckolekton de la konata kulturejo kaj komerca firmao Frans Roozrjen en Vogelenzang. Tio estas "tulip viridiflora", t.e., kiu havas verdan strion sur la florfolio. La trovinto de la tulipo "Esperanto" estas adepto de la Lingvo Internacia s-ro J. Pranger, Schorweg 102, Breezand, Nederlando. ************************************************************************* Ordofaro en EVA =============== En septembro 1994 Reinhard Haupenthal farigxis la nova kasisto de Esperantlingva Verkista Asocio (EVA). La unua celo de lia laboro estas krei ordon ene de la Asocio, restarigi la membro-kartaron, revigligi la pago-moralon de la membroj kaj grandigi la nombron de la anaro. Legantoj, interesigxantaj pri EVA bv. sin turni al: S-ro Reinhard Haupenthal, Schulstr. 30, D-66133 Scheidt, Germanio Rim: Ekzistas du organizoj por verkemuloj: E-Pen-Centro pretas membrigi nur homojn, kiuj vivtenas sin per profesieca verkado (Nemere, Silfer ktp), dum EVA akceptas personojn, kies verkoj jam ie aperis, sendepende cxu tio estis senpaga, aux mendita laboro. ************************************************************************* Resumoj en fakrevuo =================== La faka gazeto Technologia vzdelavania (Teknologio de klerigado), eldonata dekfoje jare de Slovdidac en Nitra (Slovakio), aperigas de la n-ro 6/94 la resumojn de gravaj artikoloj ankaux en Esperanto. Krome, oni povas en la gazeto trovi kaj specialajn artikolojn pri interlingvistiko kaj pri AIS San Marino (n-ro 5/94), aux, ekz. vortareton de bazaj kibernetikaj nocioj en la slovaka, germana kaj Esperanto (n-ro 7/94). Sxajnas, ke la gazeto farigxas forumo de aplikado de Esperanto en faka, precipe pedagogia medio de Slovakio, krom alio dank' al gxia cxef- redaktorino d-rino Eva Polakova. stk el Esperantisto Slovaka, 6/94 Rim.: Bedauxrinde ni ne sukcesis trovi nek la adreson de la gazeto, nek la adreson de la prizorganto de tiuj resumoj. Cetere, ni volonte aperigus similajn informojn pri multaj aliaj fakaj gazetoj...La red. ************************************************************************* Vegetaranaj pagxoj en VERDire ============================= Nia gazeto "VEGO" ekzistas nun en VERDire. Alivorte, mi eldonas kvar aux kvin pagxojn de VERDire je la nomo de la Vegetarana E-grupo, ja VERDire dauxre aperadas. Ni kredas, ke kunlaboro helpos nin ambaux. Krome, mi intencas eldoni novan gazeton en Britio por lernantoj. Ni uzos la anglan kaj E-an lingvojn, kaj ni esperas, ke ni povos allogi novajn anojn, stimuli la nunajn lernantojn. Dume mi petas, ke alilandaj lernantoj, kiuj deziras korespondi, sendu al mi sinprezenton aperigotan senpage en nia gazeto. Ni planas presi la unuan numeron en februaro 95. Brian Burnett, Nant Yr Hafod Cottage, Llandegla, Clwyd, LL11 3BG Britio. ************************************************************************* Sxakista poent-listo ==================== Enkadre de Esperantista Sxak-Ligo Internacia, ESxLI dauxre okazas konkursoj, kaj turniroj inter e-istaj sxakistoj. La numero 4/94 de la bulteno "Esperanta Sxako" aperigas poento-liston de la gxisnunaj partoprenantoj - ESxLI-membroj. El la 182 listigitaj personoj jen la unuaj kvin plej sukcesaj sxakistoj: 1. Maxwell D, USA, 2299 p. 2. Usxakov G, RUS, 2260 p. 3. Lehalle A, F, 2245 p. 4. Kaminskas A, LT, 2231 p. 5. Rocxius M, LT, 2217 p. Pri la E-sxakturniroj kaj aliaj sxakistaj aferoj (ekz. pri la 4-a "Verda Olimpiko" julie en Kalocsa turnu vin al: J. Canibal, Okruzni 867, CZ-73401 Karvina, Cxehio ************************************************************************* MONO - eble alimaniere ====================== ...mi devas cxesigi la eldonadon de la hungara versio de la revuo MONO, ja ne plu aperas ankaux la internacilingva varianto, - kaj cetere tre maloportune evoluis la nombro de "miaj" abonantoj. Havi nur malprofiton pro la gazeto MONO ne vere indas... Imre Bajaki, Hungario ************************************************************************* ARANGxOJ //////// La gxemeloj renkontigxos en majo ================================ La komunumo Alkmaar en Nederlando estas tre amikema. Gxi starigis kontaktojn kun gxemelurboj Rath (Britio) antaux 50 jaroj, kun Darmstadt (Germanio) kaj Troyes (Francio) - antaux 37 jaroj, kaj kun Tata (Hungario) - antaux 10 jaroj. Oni nun decidis festi omagxe al la unuaj kontaktoj kun gxemelurboj - ekde la 21 gxis 28-a de majo 1995. Kaj, certe, ankaux esperantistoj! E-grupo de Alkmaar ricevis de la kunordiga grupo Jumelage 1995 taskon organizi gxemelkluban E-renkontigxon en tiu semajno. Kontaktelefonoj: Ria Neep: +31-2207-15470, aux Els ten Hagen: +31-2207-17918 ************************************************************************* Sxak-olimpiko '95 - en Kalocsa! =============================== La 4-a Verda Olimpiko, organizata de Esparanta Sxak-Ligo Internacia, ESxLI okazos inter la 7-a kaj 16-a de julio en la hungara urbo Kalocsa. Pliaj detaloj pri la partoprenkondicxoj cxe: J. Canibal, Okruzni 867, CZ-73401 Karvina, Cxehio. ************************************************************************* Kamarada Kongreso ================= La vica kongreso de SAT okazos de 15-a gxis 22-a de julio en Maribor, Slovenio. La cxeftemo de la kongreso en la Internacia Jaro de Tolero laux UNo estos "Tolero al minoritatoj". La baza aligxkotizo gxis fino de januaro estas 280 FRF (varias laux agxo), tranoktado kun matenmangxoj por la tuta semajno kostas 500 FRF. Cxeestantoj povos partopreni en internacia koruso kaj internacia orkestro, en amatora teatra festivaleto, kaj en pluraj distraj programeroj. Aligxiloj, detaloj cxe: ul. Kocxevarjeva 12,SLO-62000 Maribor, Slovenio ************************************************************************* Cxu vi jam aligxis al la UK? ============================ Aligxoj: Gxis komenco de decembro jam aligxis pli ol 500 personoj el 48 landoj. La plej multnombraj estas gxis nun, kompreneble la finnoj. Poste sekvas germanoj, nederlandanoj, japanoj, britoj, poloj, italoj, svedoj, braziloj, koreoj, svisoj kaj norvegoj. Invitleteroj: Cxiu kongresano, kiu bezonas vizon al Finnio devas mem pruvi al la koncernaj instancoj, ke havas suficxan rimedon por la restado en Finnlando. (Ankaux la ekssovetiaj civitanoj, cxar finnaj konsulejoj ne plu akceptas invitleterojn. Kongresanoj, kiuj mendis kaj pagis (!) logxadon tra UEA, povas ricevi de la LKK ateston, kiu eble helpos cxe la akiro de vizo. UEA sendas invitleteron NUR al landoj, kie oni bezonas gxin por gxenerale ricevi pasporton. Kotizoj gxis 31-a de marto (parenteze sumo por B-landanoj): IM: 270 (202) gld, ne-IM: 338 (252) gld, komitatano/kunulo/junulo IM: 135 (101) gld, la sama sed ne-IM: 202 (151) gld. Aligxilojn petu de kaj sendu al la Centra Oficejo de UEA: Nieuwe Binnenweg 176,NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando laux Kongresaj Komunikoj, n-ro 2. ************************************************************************* Usona kalendaro =============== - Junulara E-Semajnfino. 17-19. de marto, Lancaster PA. Por detaloj skribu al: Joseph Truong, 623 2nd St, Lancaster, PA-17603. Tutkalifornia E-Konferenco, 07-09. de aprilo, Santa Barbara, Ca. Por detaloj kontaktu: Dorothy Holland, 5140 San Lorenzo Dr, Santa Barbara CA 93111; e-posxto: 72644.2450@forigu.compuserve.com Esperanto Stagxo cxe la San Francisco Sxtata Universitato, 26.06- 14.07.95. Pliaj informoj cxe: Cathy Schulze, 410 Darrell Rd. Hillsborough, CA-94010. Cxi-jare la instruistoj estos Spomenka Sxtimec, Atiljo Rojas kaj Duncan Charters. Esperanto-kursoj cxe la universitato de Hartford, 10-15 de julio. Kontaktu: Hilda Grossman, 200 Bloomfield Av. West Hartford CT-06117. En la instruista teamo enestos ankaux Joseph Conroy. ELNA jarkunveno, 15-17 de julio, New York, NY. Detaloj cxe ELNA: Box 1129, El Cerrito CA-94530, Usono. laux ELNA Update 4/94 ************************************************************************* MAZI, televido kaj luejoj ========================= La kampanjo por la projekto MAZI sxajnas esti sukcesa, kaj intertempeaperis kelkaj demandoj, kiuj povas interesi multajn aktivulojn. Bibliotekoj kaj videopruntejoj rajtas acxeti la videokasedon, sed NUR laux la prezo de 180 guldenoj, kaj NE RAJTAS kopii gxin. Kopirajtoj kaj de la videokasedo kaj de libroj estas NUR cxe IEI, cxar gxi pagas la licencon al BBC por tiu rajto. Por elsendo far landaj aux lokaj TV-stacioj oni devas pagi apartan licencon al BBC. Se estos intereso, IEI (Int. E-Instituto) esploros la prezon. Teknike la filmo tauxgos por tiaspeca elsendo, ja gxi estas farata en formato Betakam. La prezo de la akompanaj libroj dependas cxefe de la kvanto (sed ankaux de la kvalito). Laux la nunaj kalkuloj gxi ne devas esti pli ol 30-40 NLG. La rabatita prezo de 98 guldenoj por hungaroj kaj poloj validas ankoraux 1 monaton, do gxis fino de januaro! Poste la prezo ankaux por ili farigxos 180 NLG. - r - Rim: Prezo por hungaroj estas 7100 Ft, pagenda al la red. de EVENTOJ. (Por instancoj aldonigxas 25 % AVI). ************************************************************************* MOVADO ////// Ago-Tago en Yokohama ==================== Jokohama Esperanto-Rondo de la lasta jaro atentis pri partopreno en internacia movado "Ago-Tago", proponita de UEA. Cxar niaj kursoj komencigxas la 1-an de oktobro, ni decidis agi semajnon pli frue. Antaux la Tago ni sendis al redakcioj kaj radiostacioj en Jokohama informon, ke ni vizitos ilin venontsabate. Ni klarigis pri la atingoj de Esperanto dum 100 jaroj, pri internacia kunagado en "Ago-Tago", kaj petis helpon por la Japana Kongreso, kiun nia rondo organizos venontjare. Aldone ni skribis atentigojn pri lingvaj problemoj en la mondo. Ni vizitis kvar redakciojn kaj du radiostaciojn. En la redakcio de loka jxurnalo, kies sindeteno estas cxiam favora al Esperanto, ni povis renkonti fakestrojn, kiuj promesis kunlaboron por la venonta kongreso. En la radiostacio ni renkontis novan kunlaboranton, kiu havis intereson pri Esperanto... Nia kunagado ne estis tro sukcesa, sed ni pensas, ke estas grave kunagi ankaux en Japanio, fore de centra Esperantujo. Ni scias, ke se tiaj agoj okazus en multaj urboj de Japanio, jxurnalistoj skribus artikolojn pri tio. Do, ni esperas, ke venontjare pli multaj lokaj grupoj en Japanio kaj en pli multaj landoj de diversaj kontinentoj partoprenos en la internacia kunagado, cxar nia lingvo ja estas internacia. Doi Cxieko el Novajxoj Tamtamas, nov/94 ************************************************************************* Slovakia ago-tago: "por auxdi nian lingvon" =========================================== Alkrocxigxo al la ago-tagaj aferoj en Slovakio okazis iom nekutime, enkadre de E-renkontigxo, organizata tradicie, cxi foje la 8-an de oktobro. Antauxtagmeze en la fervoj-stacia kulturcxambro (ornamita per granda E- flago) estis okazigita kunveno, kie post la E-himno okazis prelego de Erno Geleta kun diversaj diskuttemoj, informoj pri la mondskala kaj enlanda situacio de la nuntempa Esperanto-movado. Dum la kunveno pluraj ne-esperantistoj-traveturantoj restis en la prelegejo por auxdi nian lingvon, kelkaj el ili ecx petis la adreson de nia asocio. Ili estis mallonge nacilingve informitaj pri nia agado. Nia granda flago altiris ankaux du cxehajn trapasantajn esperantistojn al nia kunveno. Sekvante la alvokon de UEA al la samtaga Ago-Tago ni informos la vojagxantojn pri E-o. Ni havis flagojn, insigno-ekspozicion kaj Ago-Tago- afisxon. Post la fino de la oficiala programo ni vizitis la akvofalon de rivero Nitra. La vetero favoris al ni, nur mankis la iama kvanto de cxestantoj. laux Esperantisto Slovaka 6/94 ************************************************************************* IEM: +1 persono =============== Ekde novembro 1994 Internacia Esperanto-Muzeo havas novan duontempan kunlaborantinon - magistrinon Helga Farukuoye. Sxi estas preskaux denaska esperantistino. Ekde 1974 gxis 1980 sxi laboris en la Auxstria Nacia Biblioteko kaj farigxis profesia bibliotekistino. Inter 1980 kaj 1984 sxi instruis en Nigxerio la francan kaj Esperanton. Multe da tempo, energio kaj mono sxi dedicxas al juna nigxeria E-movado, kiun fakte sxi iniciatis dum sia restado en Afriko. En januaro 1994 sxi magistrigxis pri esperantologio en la universitato ELTE en Budapesxto. el Auxstria Esperanto-Revuo, dec/94 ************************************************************************* La japana telefonkarto sen detaloj ================================== Pasintjare ni informis pri la apero de E-lingva telefonkarto en Cxehio kaj Belgio. En la bulteno "Mallonge dec/94" ni jxus trovis (malbonkvalitan) bildon de la antauxa, japana karto, pri kio oni scias nur, ke estis eldonita en 1986 kaj iel rilatas al Oomoto. Cxu iu havas pliajn informojn? L.S. ************************************************************************* Trilanda E-Asocio ================= Kadre de la Trilanda Renkontigxo (23.10.1994, Comblain-au-Pont, Belgio) okazis ankaux gxenerala asembleo de iom nekutima asocio, fondita en oktobro 1993 en Kelmis (Belgio). Nun tiu cxi Asocio donis al si definitivajn statuton kaj nomon: Senlime. La celo de la nova organizo estas "plifortigi la interpopolan interkomprenigxon helpe de la internacia lingvo Esperanto, precipe en la Eux-regiono Mozo-Rejno". Specifajxo estas evidente, ke temas pri teritoria unuigxo, ampleksanta partojn de tri sxtatoj: la Euxregionon Mozo-Rejno, kiu kovras la belgiajn provincojn Liegxo kaj Limburgo, kaj grandajn partojn de la Nederalanda provinco Limburgo, kaj de la germana distrikto Kolonjo. La cxefa aktivado konsistas el organizado de Trilandaj Renkontigxoj, kiuj havas jam pli ol 60-jaran tradicion. La gvida komitato ekdiskutis, cxu eblos, kunlabore kun la institucio "E-regiono Mozo-Rejno", arangxi iom grandan publikan elpasxon en 1996. Kontaktadreso de la asocio: Klaus Hogen, Houtstraat 60, NL-6343 BL Klimmen ************************************************************************* 25 jaroj... =========== En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. 1976 ---- * Per la krimromano Cxu vi kuiras cxine? nia literaturo trovas en Johan Valano sian Georges Simenon. Belgo kiel tiu cxi, Johan Valano lokas sian Janon Karal en la Mozan Valon, dum la natura spaco de komisaro Maigret estas Parizo. La nigra literaturo ne havis apartan gravecon gxis la unua romano de Valano, lauxreato per la premio "La Verko de la Jaro" (asignita per referendumo de la abonantaro de Literatura Foiro). * Forpasas en Budapesxto Kalman Kalocsay. Naskite en Abaujszanto, li estas konsiderata, kune kun Julio Baghy (1891-1967), la plej grava Esperanto-verkisto de la intermilita periodo. Poezie Kalocsay aspektas esperantlingva epigono de Mihaly Babits, kies revuo Nyugat efikis kiel modelo por Literatura Mondo, organo de la Esperanto-intelektularo en la 30-aj jaroj. Kalocsay atingis la plej grandajn rezultojn en la traduka gxenro, kaj donis gravan kontribuon al la evoluo de nia literatura lingvo, ankaux per siaj gramatikaj studoj. Post lia morto Vilmos Benczik transprenas la gvidadon de Hungara Vivo. * Ree okazas en Barcelono Internaciaj Floraj Ludoj, post la longa pauxzo de la fasxisma epoko. Tiu cxi literatura konkurso, laux la modelo de la katalunaj "Jocs Florals", estis lancxita en 1909 de la grava periodajxo La Revuo. La cxefaj lauxreatoj ricevis la honortitolon "Florluda Majstro". Cxiuj majstroj en la nova epoko estos redaktoroj aux kunlaborantoj de Literatura Foiro: Timothy Carr, Bernard Golden, Giorgio Silfer kaj Krys Ungar. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Poem-traduk-arto ================ Aperis provnumero de nova E-gazeto "Euxropa Poezio en Esperanto", kiucelas flegi la poemtradukarton en Esperanto. La estonta revuo celas esti organo i.a. de tiuj, kiuj nur provis traduki poemojn al E-o, kiuj jam atingis sukcesojn en tiu tereno, de cxiuj nacilingvaj poemtradukistoj, kiuj alnacilingvigos poemojn per E-o, kiuj per alesperantigo de kreajxoj de la plej famaj euxropaj poetoj volas evoluigi kaj ricxigi E-on. La revuon redaktas Miklos Feher, eldonas gxin HEA, kaj aperos en lauxnecesa kvanto en fotokopiita formo en formato A/5. Abonkotizo por unu numero estas 4 IRK (same kostas provnumero), sed jarabono kun 4 numeroj kostas nur 11 IRK. Lingvajxo de la provnumero kelkfoje ankoraux lamas, kelkloke la teksto apenaux estas legebla, sed post la forigo de la komencaj malfacilajxoj la poeziemuloj havos versxajne interesan forumon. Adreso de la eldonanto: HEA, pf. 193,H-1368 Budapest, Hungario. ************************************************************************* KONKURSOJ ///////// INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ ===================================== La 4-a taskfolio por komencantoj 1. Kompletigu la frazon: Adamo eliris ... koridor ... por renkonti tie sia... amiko... .(3 poentoj) 2. Kolektu ses instrumentojn/masxinojn, kiuj ne havas sufikson -il!(3 poentoj) 3. tablo, sxranko, lito / somero, auxtuno // kajero, libro, krajono. Diru unuvorte!(3 poentoj) 4. Demandu pri cxiu frazelemento!(4 poentoj) Petro kun Eva sidas en parko. 5. Kion oni diras antaux ol trinki vinon?(2 poentoj) 6. Solvu la enigmon: (3 poentoj) 7. Kion vi scias pri Andreo Cseh? Donu almenaux 2 informojn! (2 poentoj) La solvojn sendu gxis la 23-a de januaro 1995 al: Gimnazio Kossuth Lajos, Esperanto-grupo, H-3525 Miskolc, Hungario ************************************************************************* 4-a taskfolio por progresantoj kaj EVENTOJ-legantoj ================================================== 1. Dauxrigu la vortocxenon aldonante almenaux 6 novajn vortojn: domo > monato > toleri >...(3 poentoj) 2. Kolektu ses instrumentojn/masxinojn, kiuj ne havas sufikson -il!(3 poentoj) 3. Difinu en Esperanto: insulo(3 poentoj) 4. Finu la proverbon: Bona vino ... !(3 ptoj) 5. Kion oni diras antaux ol trinki vinon?(2 poentoj) 6. Solvu la enigmon: (3 poentoj) 7. Kion vi scias pri Andreo Cseh? Donu almenaux 3 informojn!(3 poentoj) La solvojn sendu gxis la 23-a de januaro 1995 al: Gimnazio Kossuth Lajos,Esperanto-grupo,H-3225 Miskolc, Hungario ************************************************************************* ILEI //// Ludu kun ni, etuloj =================== Aperis lernolibro, unike tauxga por 7-10-jaraj lernantoj, kadre de la UNESKO-apogata projekto "Fundapax". La libron "Ludu kun ni" eldonis Esperanta Radikala Asocio (ERA) en Romo kaj gxin verkis s-ino Erzebeta Vilisics-Formaggio, surbaze de materialo, ellaborita tra pluraj jaroj por la propedeuxtika esplorado de d-ro Helmar Frank en Paderborn. La 160-pagxa libro disportigas la gramatikan materialon en etajn facile digesteblajn sxtupojn, kiel neniam antauxe okazis. Abunde ilustrita, lukse spacita kun temoj allogaj por etuloj, gxi instigas al volonta lernado. ILEI antaux du jaroj akceptis la defion eldoni komunik-centrajn cel- lingvajn lernilojn por cxiu cxefa agx-grupo. Tendaraj tagoj - por la 10- 14-jaruloj, Kunvojagxu - 15-115-jaruloj, la apero de "Ludu kun ni" sxtopas la truon provizi ion tauxgan por etuloj kaj liberigas ILEI de tiu devo, permesante al gxi okupigxi pri aliaj bezonoj. ERA fiksis lauxlandajn prezojn por la libro, variaj laux pagipovo. Por mendi skribu al: ERA, Via Torre Argentina 76,I-00186 Roma, Italio. Stefan MacGill ************************************************************************* La Brita Esperantisto - 90 jara! ================================ "La Brita Esperantisto, LBE" unu el la plej malnovaj naciaj revuoj kaj unu el la plej elstaraj, en januaro '95 festas sian 90-jaran jubileon. La unua numero de La Brita Esperantisto aperis en januaro de 1905. Post la deviga forpaso de Germana Esperantisto antaux du jaroj, LBE estas sendispute la plej malnova esperantista gazeto en la mondo. La nuna kajero (auxgusto 1938) portas la numeron 400. Nur kvarfoje en gxia longa historio aperis unu numero por du monatoj, kaj se oni aldonas la eksterserian Oran Numeron de 1937, oni trovas la gloran rekordon: 401 numerojn en 404 monatoj! Gratulojn al William Auld, la nuna redaktoro de LBE, kaj al E-Asocio de Britio kiel eldonejo pro la longa kaj dauxra sukceso! Redaktoroj de EVE ************************************************************************* Revivigo de Leo Tolstoj ======================= La iam rusie plej fama E-klubo "Leo Tolstoj" denove kunvenis post la longa amorfa stato. Oni reelektis la estraron de la klubo (N. Gudskov, A. Salomatov, V. Melnikov, A. Ananjin). Kontaktadreso: a/ja 57, RUS-105318 Moskvo, Rusio ************************************************************************* OPINIOJ /////// Cxu neglektataj medioj? ======================= Pli kaj pli evidentigxas, ke nun Esperanto povos progresi, nur se ni estas kapablaj vastigi la kampon de la praktikaj uzoj de la lingvo (interalie, oni provas en pluraj landoj impliki Esperanton en la komercaj kaj teknikaj intersxangxoj). Sxajnas al mi, ke oni devus ankaux antauxeniri al aliaj fakoj. Ekzemple, mi konstatas, ke en mian francan urbon nun tre ofte venas folkloraj muzikaj, teatraj trupoj kaj grupoj, cxefe el okcidenteuxropaj landoj. Ofte ankaux, sekve de rilatoj kaj kontraktoj inter universitatoj kaj superaj lernejoj, alvenas studentoj el tiuj landoj por studi en nia regiono. Bedauxrinde, inter tiuj vizitantoj, sxajnas ke neniam estas esperantistoj. Neniu povas kontakti kun nia Esperanto-centro. Mi supozas, ke estas same kiam francaj membroj de tiaj medioj iras eksterlanden. Konklude, mi opinias, ke ni devas serioze cerbumi - eventuale en kadro de internacia agado - por ke nia informado pri la eblecoj de Esperanto finfine atingu la koncernatajn mediojn. Povas esti, ke tro multe da Esperanto-grupoj havas grandparte nur "internan vivon", en fermita cirklo, kaj ne konscias, ke ni devas konstante zorgi pri la "ekstera agado" cxefe en universitataj kaj kulturaj medioj. Andre Frangeul, sekretario de la Esperanto-centrode Angers (Francio) ************************************************************************* Kial? ===== 1. Kial, kara redaktisto, vi anoncis mian translokigxon post kiam oni petis al vi atendi mian deziron pri tio? Mi ja (vane) petis, ke oni ne konfuzu la relative grandan legantaron de Eventoj per informoj pri provizora translogxigo. Cxu tiaj informoj estas tiom mondskuaj, ke vi arogu al vi la 'rajton' presi kontraux la esprimitaj deziroj de tiuj pri kiuj temas (mi scias, ke ne nur pri mi vi tiel agas). 2. Multaj Esperanto-grupoj sukcese donacas E-librojn al bibliotekoj (tiel mi esperantistigxis). Cxu estas, do, prudente, frontpagxe artikoli en Eventoj, ke oni gxenerale (ne nur en Strasburgo!) tion ne faru? 3. Esperantisto, esperantano, esperantlingvulo, esperantlingvano, esperantofono, esperantismano, "vera" esperantisto... Dio mia! kompatinda nia 'facila' lingvo. Cxu vere necesas tiom da apenaux difineblaj terminoj kaj tiom da pagxoj en Eventoj por ke S-ro Golden konkludu, jam denove, ke neniu scias kiom da esperantistoj (ktp) ekzistas? kontribuincitite via Mike Sadler * * * Kara Majk, kun surprizo mi legis viajn liniojn. Cxar vi petis publikigon en la gazeto, permesu ke ankaux mi respondu cxi tie. 1. Al mi gxis via letero NE alvenis ajna sciigo, ke vi ne deziras la publikigon de via nova adreso. Vi estas vaste konata en Esperantio, kaj ni nur volis utili al vi per tiuj 3.5 linioj. Cetere la informon mi prenis (kaj eksciis) el alia E-gazeto, el tie aperinta via letero kun la konkreta adreso... 2. La cxefa enhavo de la "biblioteka artikolo" laux mi estis tio, ke ne havas sencon donaci E-librojn senpripense al iu biblioteko. Kompreneble estas tute alia afero, se oni anticipe interkonsentas kun la koncerna instanco, kaj ili pretas pri la akcepto. Sed nur tiel! 3. La dua pagxo kun la rubriko "Organizaj demandoj" kutime estas destinita al pli longaj artikoloj. Ni pretis aperigi la tutan serion pri "Popolnombrado", cxar en gxi temis ankaux pri pli profundaj problemoj. Bedauxrinde laux mi nia Esperanto-lando estas nur spontane arigxinta grupo, kie plejparte mankas la profesieca pensmaniero, ecx la baza strategio, kaj plej multaj el ni (inkluzive multajn gvidantojn, elstarulojn kaj la rauxmistojn) vivas en songxo-lando... Atendante denovan personan renkonton, amike Laszlo Szilvasi, la red. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Radio Bratislava pri ni ======================= S-ano Ernesto Geleta en auxgusto havis 30-minutan intervjuon en la hungara sekcio de la Radio Bratislava en rekta elsendo. Post la prelego li ricevis plurajn gratulleterojn kaj informpetojn pri la lingvo de auxskultantoj. Estis al li promesite, ke en venonto li denove ricevos inviton por dauxrigi la informojn pri Esperanto. Estas planita vizito ankaux de televidteamo en lian hejmon, por prezenti al la publiko lian grandan kolekton de diversaj esperantajxoj, kiuj nombras pli ol 2300 erojn. el Esperantisto Slovaka, 6/94 ************************************************************************* INTERESE //////// Esperanto kaj framasonismo ========================== Ne-esperantistoj havas multspecajn antauxjugxojn kontraux nia internacia lingvo. Same, ecx pli forte vivas diversaj antauxjugxoj kontraux framasonismo. La kialo estas simila: la nescio. Ni vidu, kio do estas framasonismo. La moderna framasonismo komencigxis en la 18-a jarcento, kun la ekesto de la burgxoj kiel klaso, kiu postulis egalajn rajtojn kun nobeloj kaj ekleziuloj. Jen la sloganoj de la franca burgxa revolucio de 1789: Libero, Egaleco, Frateco! La fonto de la moderna framasonismo estas tamen Anglujo, Londono. Tie en 1717 unuigxis tiam jam ekzistantaj kvar logxioj kaj fondis la Grandan Logxion de Anglujo. Ilia celo estis servi al la homaro, al proksimigo de popoloj. Post ses jaroj la anglikana pastoro James Anderson preparis t.n "Konstitucion" de framasonoj, en kiu la difino de framasonismo estas: "filozofia, homama kaj progresiva institucio, en kies kadro la servo al la patrolando estas honora tasko de cxiuj membroj". Framasonistoj konsideris siaj antauxuloj la mezepokajn masonistojn, kiuj konstruis belegajn katedralojn. Tio bezonis scion de pluraj sekretaj metodoj, kaj oni bone gardis ilin, cxar de tiuj scioj dependis ilia laboro. Kaj tiuj valoraj sekretoj kunigis masonistojn al gildioj, kiuj havis komunajn festojn, kutimojn ktp. Jam ne cxiuj povis farigxi membro de la gildio, sed nur tiuj, kiuj meritis pro sia konduto, scioj, kulturo. Aliaj antauxuloj de modernaj framasonistoj estis la mezepokaj kavaliraj ordenoj. Ilia sistemo konservigxis cxe modernaj framasonistoj. La simboloj de framasonistoj konservas memoron pri mezepokaj masonistoj. Framasonistoj konsideras sin masonistoj, kiuj konstruas ne nur templojn, sed sin mem, kaj ankaux la tutan socion. La ideoj de framasonistoj disvolvigxis en pluraj landoj de Euxropo. Jen kelkaj eminentaj framasonistoj en Hungario, ekzemple: duko Ferenc Szechenyi, fondinto de Hungara Nacia Muzeo kaj Biblioteko; duko Samuel Teleki, fondinto de biblioteko en Marosvasarhely (Transilvanio), duko Samuel Brukenthal, fondinto de mondfama arta kolekto en Nagyszeben (Transilvanio); Ignacz Born, mondfama kemiisto, kiu fondis en Vieno logxion por sciencistoj kaj historian jxurnalon, k.a. Framasona movado havas ricxan, iam tragikan historion de bataloj por libero kaj justo. Se ni iom ekkonas la ideojn de framasonistoj, ni povas konstati, ke ili agadas en la spirito de la "interna ideo" de Esperanto. La fondinto de Esperanto L. Zamenhof mem estis framasonisto, kaj la Internacian Lingvon potenculoj persekutis - same kiel framasonismon, kiun oni ekz en Hungario malpermesis dufoje en la dudeka jarcento: en 1920 kaj 1950. Ekde 1989, kiel signo de reveno de demokratio, la hungara framasonismo povas denove lauxlegxe agadi. D-rino Zsuzsanna Berenyi ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// La 16-an de januaro vespere je 18.30 en Esperejo okaze de la Verda Lundo iniciatita de Esperanto-PEN, la temo estos "Pri verkoj de Sergxo Elgo". Cxiuj estas bonvenaj. * * * Vi povas antauxmendi la profesian instruan videokasedon MAZI cxe la red. de EVENTOJ gxis fino de januaro en tre rabatita prezo: 7100 Ft. (Por instancoj + 25 % AFA). Por mendi sendu la sumon al la posxta adreso de KEA-LINGVO (1675 Bp. pf. 87) kaj telefone priparolu gxin (2828885). * * * Al la UK en Tampere CO de HEA organizas karavanon. Eblas utiligi nur la favorprezan (!) aviadilan vojagxeblecon, - aux zorgi pri la tuta kongresa partopreno. Per demandoj kontaktu Princz Oszkar, tel: 2680306 * * * Krom la Bp-a E-Domo intensaj E-kursoj okazas ankaux en "Eszperanto Tanoda" de Jozefo Horvath. Kvintagaj kursoj en du semajnfinoj en Budapesxto, laux 101 Ft/horo. Tel. tage: 1569373, vespere: 1208602. * * * Prezidanto kaj vicprezidanto de HEJ (antauxnelonge geedzigxintaj) pro tempomanko rezignas pri ilia loko en la estraro... * * * Kunvenoj de la E-societo "Gajaj Migrantoj" en Kaposvar okazas cxiun duan merkredon ekde 17-a horo en la Departamenta Kulturcentro (str. Somssich Pal u. 10, Kaposvar). Bonvenon al vizitontoj! ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Estas la unua fojo... ===================== En iu el la unuaj IJS-j estis kaptita knabo, kiu sxtelis ajxojn el la nesxlositaj cxambroj. La situacio estis malagrabla, cxar malgraux evidentaj faktoj li dauxre neis sian kulpon. La organizantoj fine kolere demandis: - Cxu vi estas kulpa aux ne kulpa? - Ne kulpa! - Cxu en aliaj E-arangxoj oni jam kaptis Vin pro similajxo? - Neniam! Fakte estas la unua fojo, ke mi sxtelis ion en Esperanto- arangxo!... ************************************************************************* Aperis nova Asteriks-libro! =========================== Post cx. 20 jaroj aperis la dua Esperanta volumo de la fama Asteriks- serio: Asteriks gladiatoro, prizorgita de la kroata eldonejo "Izvori". Ekhavante la libron, oni kvazaux automate komparas gxin al la malnova eldono. Evidente la kovrilpagxo sukcesis iom malpli, pro la ne suficxe malmola papero, sed la aliaj partoj estas trankviligaj. 48 belkoloraj pagxoj sur bona papero, formato A/4. Bone fluas ankaux la E-teksto, gxi ecx estas pli bona ol la 1-a eldono, ja enhavas malpli da malofte uzataj vortoj, do ankaux komencantoj volonte foliumos gxin. Post tiu cxi numero la eldonejo planas aperigi 3 volumojn jare el la aventuroj de Asteriks. La unua membro de la serio kostas 16.8 guldenojn + 10 % de sendokosto. Libroservoj kaj individuoj povas turni sin al la distribuanto de la eldono: Kroata Esperantista Unuigxo, Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Mi translokigxis, kaj mi petas miajn korespondantojn skribi ekde nun al mia nova adreso: Magdolna Juhasz, Torok I. u. 27, H-6521 Vaskut, Hungario. * * * Redaktoro de KAE-Informilo estas V. Hernandez Llusera, Av. Onze de Setembre 59, E-08208 Sabadell (Katalunujo). * * * Mia kuzino baldaux naskos bebon, sed la familio estas malricxa. Se vi povas kolekti uzitajn, sed bonstatajn bebajn vestajxojn, kaj sendus al ni, mi estus tre danka. Eventuale mi povus simbole rekompenci per belaj telefonkartoj. Imre Bajaki, Hollo L. u. 61, H-6100 Kiskunfelegyhaza, Hungario. * * * Kunvenoj de la E-grupo "La Stelo" en Geneve okazas cxiun duan vendredon de la monato ekde 18.45 en "Institut National Genevois". Vizitantoj bonvenaj. * * * La Kosmologio de Martinus: Logika vivklarigo, kiu kondukas al pozitiva vivsinteno kaj al pacaj kaj harmoniaj rilatoj inter homoj. Legu pri la kosmologio en la nova revuo "Kosmos". Petu senkostan provekzempleron cxe: Martinus-Instituto, Mariendalsvej 96, DK-2000 Kopenhago F, Danio. Fakso: +45-3834-6180. * * * Mi sercxas kunvojagxanton al Norda Ameriko sekvasomere. Kontaktu: Somogyi Andras, H-6768 Baks, Rozsa u. 2/B, Hungario. * * * Cxina filatelisto volas korespondi kun cxiaj amikoj en la mondo. Xin Qiguo, 17 Jiang Jin Zhong Lu, CN-434000 Shashi, Hubei, Cxinio. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor