Eventoj n-ro 067, 1/decembro - '94, retposxta versio ***************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: Averto! Oni volas trompi Vin! Karaj legantoj, PROTESTO AL LA TEJO-ESTRARO Esperanto aplikata: Maniero utiligi la IL-on Lernolibro pri fiziko? Fervojistaj kunvenoj: cxu nur por turismi? Akademia Konferenco en Pekino Mao Zedong pri Esperanto Arangxoj: Somerlernejo en januaro Fresxa novajxo Internacia Cseh-seminario Antwerpen '95 4 monatojn en Karlskoga! BTER'95 Movado: Popolnombrado en Esperantujo (6) Lego-klubo Revizio de PIV Skulptajxo planata Rusiaj fortoj unuigxis "E-o ne estas malpermesita en Irano" Internacia lingva kaj kultura ekspozicio Michael Jackson kaj E-klipo? Muzika kulturo: Rokmuziko - kaj ne nur... Lingvo: Cxu cx aux ch aux c xaux ? Cxu vi jam vidis la unuan lecionon de MAZI? Revuoj, gazetoj: Haiku - en Esperanto Reagoj: Esperanto-libroj kaj bibliotekoj Sen gxi ne eblas gvidi... Kulturo: Julia Castiaux Konkurso: Gxion pri gxemeloj Internacia konkurso por mezlernejanoj. Internacia konkurso por mezlernejanoj Esperanto en radio: Satelite ankaux dimancxe! Interese: Ecx en la cxielo... Movada humuro: Korespondi deziras: Anoncetoj: ******************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Averto! Oni volas trompi Vin! ============================= Kio okazis jam dum jaroj al kompanioj kaj industrioj, nun evidente okazas al privatuloj: nigxerianoj skribas leterojn al entreprenoj kaj nun do ankaux al individuoj, en kiuj ili faras tre allogan proponon: facilege vi ricxegigxos sen ia ajn laboro! La cxefa senco de ilia letero estas la jena: Pro negocado pri kontrakto la nigxeria ministerio aux alia instanco ricevis surpluson da mono (cxiam centmiloj aux milionoj da dolaroj), kiun oni volas eksterlandenigi. Oni petas la kunlaboron de via bankkonto por parkumi tiun sumon dum certa tempo. Kiel rekompenso vi rajtas teni ekz. trionon de tiu monsumo. Vi nur sendu folion de via kompania aux persona leterpapero, kaj tiun malplenan leterfolion vi nur surskribu. Vi ankaux menciu vian bankon kaj kontonumeron se gxi ankoraux ne trovigxas sur la leterpapero. Poste povas okazi du aferoj: 1) vi ricevas leteron, en kiu la nigxeriano skribas, ke cxio estas en ordo (la mono baldaux alvenos viakonten), sed vi bonvolu pruntopagi iom da mono por la bankelspezoj (plej ofte kelkmil-dolarojn, ja gxi estas nur ereto de la gajnego tujvenonta). Se vi pagas, vi neniam plu auxdos pri ili. 2) subite granda monsumo malaperas de via bankkonto. Je via protesto via banko montros pagordonon sur via leterpapero, subskribita de vi mem! Vi do neniam respondu tiajn leterojn! Nun jam ankaux esperantistoj aligxis al trompistoj! Nome mi ricevis tian leteron, kies enhavo estas tre konata al mi, cxar en mia cxiutaga laboro (Cxambro de Komerco) entreprenoj ofte montras ilin al mi, deponante plendojn. De kie mi scias, ke nigxeriaj esperantistoj estas envolvitaj? Tre simple: en mia korespondado kun esperantistoj mi uzas karakterizon en mia adreso, kiun mi ne uzas en mia alia korespondado. Kaj tiu karakterizo trovigxis sur la al mi adresita koverto! Antaux cx. monato dum la Nederlanda Esperanto-Renkontigxo, mi "acxetis" kelkajn adresojn en Afriko kaj posxtkartojn. La bonintenco de tiu agado estis sendi kongressaluton al afrikaj esperantistoj. Nefidante nigerianojn, mi elektis adresojn en aliaj landoj. Tamen mi, korektante mian propran antauxjugxon, aldone prenis ankaux unu nigerian adreson. Monaton poste mi ricevis proponleteron en la angla lingvo (mi enmetas fotokopion). Cxu hazarde? Eble. Tamen la rezulto restas sama: estas nigeriaj esperantistoj, kiuj misuzas, aux eble vendas adresojn de esperantistoj de la "unua mondo". Vi do estu singarda! Prefere ne korespondu kun Nigxerio! Estas bedauxrinde, ke bonuloj devos suferi pro la malbonuloj, sed ni ne permesu, ke fiuloj misuzu Afrikan Agadon por malplenigi vian bankkonton (kvankam kompreneble via stulteco plej respondecas, se vi respondis tian allogan leteron). Sed nun vi estas avertita! Ingx. K. Ruig cxefkonsultisto pri internacia komerco, Cxambro de Komerco, Nederlando Rim: Tamen, malgraux cxio ni ne rajtas akuzi cxiujn nigeriajn esperantistojn pro kulpo de unuopuloj. Se iu respondas al tia letero, meritas mem "gxui" ankaux la sekvojn... La red. ************************************************************************* Karaj legantoj, =============== ni esperas, ke Vi estas kontenta pri la enhavo, stilo kaj aspekto de la gazeto. Se jes, ni petas Vin renovigi vian abonon por la sekva jaro. La baza abonkotizo estas sensxangxa, do 65 gld (kun aerposxta sendo: 76 gld), kion vi povas pagi al nia UEA-kodo: ELLS-S aux la egalvaloron al iu landa kotizperanto. Pro la sxangxo de la posxta tarifsistemo ni devas formi novajn prezojn por Polio, Cxehio kaj Bulgario: 35 gld. La kotizo por Slovakio, Rumanio, Kroatio kaj Slovenio estas 29 gld, por Hungario: 1450 Ft. Bedauxrinde pro diversaj kialoj ne plu ni havas kotizperantojn en Cxehio kaj Koreio. En Hispanio ekde nun ankaux HEF akceptas la abonojn! Esperantistoj el Latvio, Litovio kaj Estonio pri abondemandoj turnu sin al Litova E-Asocio, aliaj legantoj de eksa Sovetio kontaktu la eldonejon IMPETO en Moskvo aux REU. La informo pri renovigo de via abono devas atingi nin plej laste antaux la 15-a de januaro (post tiam ni nuligos vian adreson cxe la posxto, kaj ili konsideros Vin kiel nova persono). Vi multe plifaciligos nian administran laboron, se ekz. per simpla posxtkarto vi NUN informas ankaux nin pri la renovigo de via abono. Laszlo Szilvasi, red. ************************************************************************* PROTESTO AL LA TEJO-ESTRARO =========================== 4-a Mezeuxropa Junulara Konferenco Trebicx, Cxehio Al la Estraro de TEJO Rotterdam, Nederlando Karaj, ni memorigas, ke dum la 49-a IJK en Vraca la Komitato de TEJO (kiel la plej alta forumo) akceptis decidon pri la deviga, minimume 50 %-a rabato en IJK por t.n. B-landaj partoprenantoj. Ricevinte la aligxilon de la 51-a IJK, ni konstatis, ke la kotiztabelo neglektas tiun principon pri pli proporcia sxargoportado, kio estas por ni plene ne akceptebla, ja tio signifas ignoron de la komitata decido. Ni, partoprenantoj de la 4-a Mez-Euxropa Junulara Konferenco postulas la nuligon kaj modifon de la aperigita kotiztabelo. Krome, ni konstatis la ne realan nivelon de la partoprenkotizoj. Laux niaj scioj la preza nivelo en Rusio (ecx sub la influo de "lavangakapitalismo") ne postulas tiom altajn kotizojn. Ni memoras pri la promeso de kondicxoj, ebligantaj post longaj jaroj "amasan IJK-n". La nuna kotiztabelo tamen efikas male. Ni taksas ne reala kaj ne akceptebla la nunan strukturon kaj preznivelon de la kotiztabelo.(Cxu vere oni devas pagi averagxe 200 guldenojn nure por la programo -dormante surplanke en propra dormosako?) Do, ni ripetas postulon pri nuligo kaj principa refaro de la kotiztabelo. Partoprenantoj de 4-a MEJK 12.11.1994. ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Maniero utiligi la IL-on Financ-policistoj: itale kaj? ============================= La triesta filio de "Movado de demokrataj financ-policistoj" petis esperantigon de leter-teksto, adresita al la prezidanto de Euxropa Parlamento. La estroj de tiu movado opiniis agi tre korekte, skribante al internacia euxropa instanco en la propra lingvo kaj en la internacia, tiel evitante uzadon de lingvo, apartenanta al alia popolo kaj kulturo. Tion ni sxuldas al la agado, farita okaze de la 6-a Alp-Adria E- Konferenco printempe fare de Triesta Esperanto-Asocio. Simpla renkontigxo cxe loka televida programo ebligis kontakton kun iu respondeculo kaj post ses monatoj jen propono: "Ni volas adresi peton al la prezidanto de Euxropa Parlamento kaj sendi gxin itale kaj esperante, cxu vi povas traduki por ni la tekston?" Jen la cxefa enhavo de la letero: Sinjoro Prezidanto de la Euxropa Parlamento, La "Movado de demokrataj financ-policistoj de Friul-Julvenetio / Italio" invitas Vin tre atente prikonsideri, en gxia institucia sidejo, la problemon de reformado de la Financa Gardistaro. Tiu cxi itala financa polica korpuso, fakte, estas la nura en la mondo, kiu havas tute nekutiman militistan strukturon (cxar gxi, ecx plenumante kontajn kontrolojn, apartenas al la "Armitaj Fortoj"), kaj gxuste pro tio gxi ne povas praktiki la rajton komunan al cxiuj euxropaj laboristoj, asociigxi en sindikaton, kaj tiel sxirmi la rajtojn kaj la lauxlegxajn interesojn de cxiu dungito. Tio, lauxfakte, metas cxi tiun korpuson de policaj laboristoj ekster la euxropa realo. Se iu interesigxas pri la problemo, bonvolu kontakti la Movadon rekte, uzante, memkompreneble, Esperanton. (Movimento de Finanzieri Demokratici, pr. C.C.I.L. via Pondares 8, I-34100 Trieste, Italio) Estus bone, se esperantistoj, laborantaj por la Euxropa Parlamento, interesigxus pri cxi-letero kaj subtenus gxian disvastigon. Triesta Esperanto-Asocio CP 601, I-34100 Trieste-Centro, Italio ************************************************************************* Lernolibro pri fiziko? ====================== Internacia grupo verkas lernolibron de fiziko en Esperanto. La verko estas celata unuavice por studentoj de la unuaj universitataj lernojaroj, speciale al tiuj en la t.n. tria mondo. Tial gxi estos malmultekosta kaj neluksa. Gxi konsistos el apartaj libretoj, cxiutraktos unu temon. La verko, ne tre teoria, havos sciindajxojn pri cxiutaga homa medio. Leganto kun cx. dekjara lerneja klereco povos facile kompreni la enhavon. Por helpi al universitataj studentoj gxi enhavos ankaux partojn kun supera matematiko, disigitaj de la cxefa teksto. La komprenon helpos ankaux trafaj ilustrajxoj. La verko strebas esti pli bona ol la nacilingvaj lernolibroj, speciale pro klareco de la prezento. Vera internacieco de la verkantaro helpas eviti la naciajn strangajxojn. La tasko, verki la unuan originalan E-lernolibro pri fiziko estas granda,kaj la projekto apenaux donos profiton al la verkantoj kaj kunlaborantoj. Kunordiganto de la projekto: Matti Lahtinen, Ilmarisenkatu 16 c 37, FIN-40100 Jyvaskyla, Finnlando el Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj, 4/94 ************************************************************************* Fervojistaj kunvenoj: cxu nur por turismi? ========================================== Sian cxi-jaran kongreson la germanaj esperantistoj, laborantaj cxe la eks-sxtatfervojo (aux gxiaj pensiuloj) arangxis en Lubeck de la 8-a gxis la 10-a de oktobro 1994. La asocio GEFA montris sian fortecon: 103 partoprenantoj! Sed paralele kun la strikta malgrandigo de la fervoja personaro gxenerale, evoluas malkontentige la stato de la fervoja esperantistaro. La malhela bildo pri la estonteco atingis ecx la publikon tra la pesimismaj eldiroj, faritaj de esperantistoj mem dum la gazetara konferenco. La fervojistaj "fakaj" kunvenoj havas propran karakteron: ili estas turismaj arangxajxoj, kun bonaj mangxajxoj, ekskursoj, altkultura muziko kaj dancado. Centran pozicion havas la renkontigxoj de malnovaj konatoj kaj la amikaj konversacioj. La decidorgano kunvenas aparte kaj la disponigita tempo permesas nur mallongan diskutadon de la sola fakprelego... Cxi-jare venis la propono plivastigi sian bazon por membrovarbado ne nur al fervojistoj sed al la tuta medioindulga trafiko. Tiel BEMI, la asocio de la biciklantaj junuloj, devus esti partnero de fervojistoj, por ili rezervujo de varbado de novaj membroj, kondicxe ke GEFA interpretas moderne sian kampon. laux W. Bo. ************************************************************************* Akademia Konferenco en Pekino ============================= La Kvara Internacia Akademia Konferenco de Scienco kaj Tekniko en Esperanto okazis en Centra Nacia Universitato en Pekino de la 10-a gxis la 17-a de julio 1994. Gxin partoprenis pli ol 1.500 cxinaj kaj eksterlandaj reprezentantoj el Japanio, Koreio, Egiptio, Auxstralio, Usono, Germanio, Francio, Belgio, Finnlando. Super la gxardeno estis levitaj 6 grandaj koloraj balonoj kun sloganoj pri la Konferenco kaj Esperanto. La solenan inauxguron Cxeestis vicprezidanto de la Tutlanda Popola Kongreso de Cxinio kaj vicestro de Pekino, aliaj oficialaj personoj. La inauxguron prezidis vicprezidanto de Cxina Akademio de Sciencoj Wang Fuosong, inauxguran parolon faris vicprezidanto Hu Qiheng. Sxi atentigis, ke Esperanto ekde sia naskigxo portas esperon al la homaro, gxi povas rompi lingvan baron por la monda paco, solidareco kaj kunlaboro, kaj ankaux servi por antauxenpusxi la reformadon kaj malfermon de Cxinio kaj akceli la progreson de scienco kaj tekniko, ekonomian evoluon. En la konferenco oni transdonis "Verdstelan Premion pri Sciencteknika Progreso" al kelkaj sciencistoj el diversaj landoj. Dum la konferencoo estis faritaj pluraj prelegoj: pri Qigong, pri esplorado de homa korpo, pri novaj konceptoj de moderna fiziko, k.a. Krome estis konsultigxoj pri la scienco de homa korpo kaj kuracado de pli ol 400 homoj per eksterordinaraj kapabloj. Dum la kunveno finna instruisto Mati esprimis la ideon kune kompili internacian lernolibron pri fiziko en Esperanto. Dum la konferenco estis prezentitaj diversaj ekspozicioj de E- posxtmarkoj, cxinstilaj pentrajxoj, kaj, krome, masagxa kurso de Saionji Masayuki kaj saniga kurso de Margarete Bettmann, gxenerala sekretario de Internacia Naturkuraca Asocio kaj germana medicinisto pri "Tempa Trako". La reprezentantoj konstatis, ke la konferenco pasis tre sukcese kaj fruktodone. Ji Shi (esperantigis Li Juping) ************************************************************************* Mao Zedong pri Esperanto ======================== Sur la posxtmarko aperintaj antaux preskaux unu jaro en Cxinio okaze de 100-jara jubileo de Mao Zedong oni povas legi liajn vortojn pri Esperanto: "Mi ankoraux opinias, ke Esperanto estas lerninda kaj lernenda, se oni cxin uzas por vera internaciismo kaj revolucio". el Telopeo, okt./94 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Somerlernejo en januaro Auxkcio - ni okazigu infankongreseton en Auxstralio! ==================================================== La Auxkcio en la Somerlernejo (9-21 januaro 1995, Adelajdo, Auxstralio) celos akiri monon por okazigi infankongreseton dum la UK en Adelajdo 1997. Estros la auxkcion Donald Broadribb, kiu pasintjare sukcesis vendi dubevalorajxojn je tre alta prezo. Venante al la Somerlernejo bv. kunporti auxkciotajxojn cxiaspecajn. Vin plezurigos vidi, ke vi kaj viaj valorajxoj auxkciigxos je grandaj prezoj kaj tiel helpos sukcesigi la estontan unuan Esperanto- infankongreseton en Auxstralio. Ankaux kunportu vian monujon por malavare acxeti auxkciajxojn. Kursoj D-ro Broadribb, membro de la Akademio de Esperanto, instruos E- lingvistikan kurson en niveloj 3 kaj 4. Nivelo 3: "Enkonduko al la Gramatiko". Nivelo 4: Strukturisma vidpunkto pri la Esperanta gramatiko. Plia informo cxe la redakcio: D-r Donald Broadribb, 59B Lukin St Beverley WA 6304, Auxstralio, Tel.: +61-96-461389 el Esperanto sub la Suda Kruco, nov/dec. 94 ************************************************************************* Fresxa novajxo ============== El Olsztyn, Polio alvenis informo pri la FRESxO'95: Frusomera Renkontigxo kun Ega Sxanco por gajni orjuvelajxojn kaj aliajn premiojn dum cxiujara E-Renkontigxo kun granda kvizo. Cxefaj protektantoj de venontjara FRESxO'95 estos la Olsztyn-aurbestro s- ro Andrzej Rynski kaj la loka jxurnalo "Dziennik Pojezierza". Detaloj cxe: s-ro Andrzej Gielert, skr. poczt. 861, PL-10684 Olsztyn, Polio. Sur foto: Waclawa Ledzinska, kiu gajnis la unuan premion en granda kvizodum FRESxO-94 kaj ricevis 200 USD. Marian Zdankowski ************************************************************************* Internacia Cseh-seminario ========================= Inter 09-13.01.1995 en Hago Internacia E-Instituto, IEI organizas Cseh- seminarion de grado "A", (por komencantaj interesigxantoj), gvidatande Katalin Smideliusz el Hungario. Partoprenkotizo: 70 NLG. Pliaj informoj, aligxo cxe: IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando Fakso: +31-70-3556677 ************************************************************************* Antwerpen '95 ============= Turisma kaj gastronomia renkontigxo okazos de la 12-a gxis la 14-ade majo 1995. En la programo - cxina kaj pola gastronomiajmangxoj, vizitoj al la urbodomo kaj al la muzeoj: de moderna arto, de diamantoj, de navigado, "Bucxistodomo", Rubens-domo k. a., ekskursoper boato "Flandria" en la haveno. La prezoj por unu nokto kaj matenmangxo varias de 300 gxis 1850BEF, aligxo - po 100 BEF/tage. Plia informo, aligxo cxe: Flandra E-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio Fakso: +32-3-35433 ************************************************************************* 4 monatojn en Karlskoga! ======================== La E-fako de Popola Altlernejo de Karlskoga, Svedio, okazigos 4- monatan intensan E-kurson ekde la 9-a de januaro gxis la 19-a de majo 1995.24 studhorojn semajne. Instruado de la komenco: nur en Esperanto. Eksterlandanoj bonvenaj. La kurso finigxos per ekzameno. La studantoj logxos en modernaj, unulitaj cxambroj. Oni rajtas kromelekti studfakojn kiel ceramiko, teksado, komputado ktp. La lernejo situas apud lago en alloga naturo unu km-on sude al la urbo Karlskoga. Kostoj: 4-monata kurso 9.01.-19.05. (inkl. logxado, mangxado):10.800 SEK, lernolibroj +500 SEK. Lars Forsman, Box 192, S-691 24 Karlskoga, Svedio Fakso: +46-586-37077 ************************************************************************* BTER'95 ======= Turisma oficejo "Novtur" kaj Rondo de Pola E-Asocio en Andrychow invitasvin post la 80-a UK en Tampere al Polio por partopreno en somera feriado- Beskidmontara Turisma Esperanto-Renkontigxo (BTER'95) ekde 2- agxis la 8-a de auxgusto 1995. Gxi okazos en bela urbeto Szczyrk (centrejo de skisportoj) proksimeal la cxeha-pola limo. Logxado en komforta hotelo. Ekskursoj en montaron, al Krakovo k.a., folkloraj koncertoj, videofilmoj estas antauxplanataj. Aligxo, plia informo cxe: "Novtur", ul. Wlokniarzy 22, pk 30, PL-34-120 Andrychow, Polio. ************************************************************************* MOVADO ////// Popolnombrado en Esperantujo (6) ================================ Sesa (kaj lasta) artikolo: Gvidlinioj por respondi la eternan demandon ---------------------------------------------------------------------- Esplorado de la kvalitoj de Esperanto kiel internacia vehikla lingvo. Supozu, ke en la ne tro fora estonteco iu ne-esperantista scienca institucio aux politika instanco, okupigxanta pri problemoj, kauxzataj de multlingveco en la mondo, decidos, ke la sola racia solvo estos adopto de neuxtrala internacia vehikla planlingvo. Ja estas certe, ke tiuj esplorantoj postulos solidajn faktojn pri la historio de Esperanto dum gxia pli ol centjara ekzisto. Inter iliaj demandoj povos esti la sekvaj: 1. Kiel estas eble demonstri objektive, ke Esperanto havas la kapablon forigi la malbenon de Babelo? 2. Cxu la Esperanto-parolkkomunumo kreskas, kaj se jes, kiom rapide kaj en kiuj mondpartoj? 3. La tro simpleca demando "kiom da esperantistoj aux parolantoj de Esperanto estas en la mondo nuntempe?" devos esti reformulita en la sekva maniero por prezenti pli precizajn donitajxojn: "Sur kiuj niveloj de lingva kompetenteco scias kaj uzas Esperanton membroj de la Esperanta lingvokomunumo, kaj por kiuj celoj funkcias Esperanto en gxia nuna stato de disvolvigxo?" La respondoj devos prezenti detalan priskribon de la socikultura kontinuajxo de esperantlingvanoj: Cxe unu poluso estas ordinaraj homoj, uzantaj Esperanton en praktika maniero por relative limigitaj personaj aferoj; cxe la kontrauxa poluso trovigxas la esperantista elito, posedanta tre altan gradon de lingvokapablo kaj eventuale uzanta la lingvon por profesiaj kaj fakaj celoj. Estos necese akiri precizajn faktojn rilate cxiujn nivelojn de lingvouza kompetenco lauxlonge de la kontinuajxo, kaj tiuj donitajxoj devos esti akiritaj per aplikado de objektivaj kriterioj de mezurado kaj taksado kaj per enket-metodoj multe pli rigoraj ol tiuj gxis nun karakterizantaj la esplorojn de tro entuziasmaj movadanoj kaj propagandistoj. Tikla demando estas: kiun rolon havos diversaj institucioj en Esperantujo por plirigardi la bezonatan laboron? Fiasko de la enketo de CED -------------------------- La unua klerula esperantista organizajxo, kiu elpasxis sur tiun terenon, estis Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la monda lingvoproblemo CED. En la Jarlibro de UEA por 1965 (p.98) aperis kiel ero n-ro 12 de la laborplano de CED por 1965/1966 la entrepreno en 1966 de enketo pri la nombro de personoj, kiuj parolas la Internacian Lingvon - "se la JIK (Jaro de Internacia Kunlaboro) donos la esperatajn rezultojn". En la Jarlibro por 1966 (p.62) la enketo pri la nombro de esperantistoj estis denove listigita en laborplano de CED por 1966/67 kun la klarigo, ke pro la longigo de JIK al 1966, la enketo estis prokrastita al 1967. En la sekvaj jaroj la ero titolita "Nombro de esperantistoj" ne plu aperis en la laborplanoj de CED. Estas evidente, ke d-ro Ivo Lapenna, la direktoro de CED konstatis, ke tia grava enketo estas tro enorma tasko por limigitaj kapabloj de tia organizajxo. Tamen, CED ne forlasis sian okupigxon pri statistikado kaj diligente dauxrigis kolektadon de informoj pri "zeoj" - stratoj aux placoj je la nomoj de Zamenhof aux Esperanto, kiuj estis listigitaj laux landoj kun precizaj nomoj. Tiuj "zeoj" ja estis pli facile nombremblaj ol la kapoj kaj cxapoj de esperantistoj! Cxu ekzistas alia organizajxo en Esperantujo, havanta kompetentecon priskribi kaj statistike dokumenti aktualan uzon de Esperanto en la mondo? Cxu UEA? Cxu Akademio de Esperanto? Cxu Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)? Cxu Akademio Internacia de Sciencoj (AIS)? Cxu Internacia Scienca Akademio Comenius? Tute ne! La aktuala stato kaj funkciado de tiuj organizajxoj atestas, ke ili ne posedas fakscion kaj laborkapablon por plenumi la seriozan laboron de popolnombrado en Esperantujo. Ankoraux unu grava objxeto estas ilia statuso kiel esperantistaj organizajxoj. Laux scienc-etika principo, ili ne rajtas mem fari la taksadon. Sendube la plej bona solvo estas transdono de projekto al ne-esperantista organizajxo, konsistanta el profesie kvalifikitaj lingvistoj, sociologoj kaj statistikistoj. Gxis la tempo, kiam povos efektivigxi tiu science objektiva esploro de la Esperanto-lingvokomunumo, ekzistas nur du elektebloj por respondi la eternan demandon: 1. dauxrigo de la blufado kaj falsa statistikado de la pasinteco; 2. singarda esprimado kun pritrakto nur de rigore kontroleblaj donitajxoj. Troigo de la grando de la movado -------------------------------- La argumentoj kaj atestajxoj en la unuaj kvin artikoloj de tiu cxi serio evidentigas, ke cxiuspeca troigado estas kategorie rifuzenda. Oni devas unu fojon por cxiam senigi informadon kaj propagandon je senrespondeca fanfaronado pri amasegoj da esperantistoj, kiuj ne estas facile identigeblaj, kaj kiuj estas nombremblaj per rondaj ciferoj, cxerpitaj el la aero. Ekzemple, neniel estas akceptebla kiel fakte bazita cifero la rezulto de la konkurso, entreprenita de la redakcio de Esperanto, la oficiala organo de UEA. Samkiale la imagitaj kalkuloj de Stefan MacGill. Membroj de la Esperanto-komunumo devas alpreni severe honestan sintenon kaj devas rifuzi imiti la auxdacan agadmanieron de arkipropagandisto Renato Corsetti, kiu, kiam li estis la komisiito de UEA pri regiona agado en Afriko, makiavelisme esprimis sin jene: "Mi petas vin ensalti en la vestojn de propagandisto. Ioma blufado aux minimuma silentado pri malpozitivaj aspektoj estas neevitebla". Kiu proponas tiun malmoralan politikon, meritas tujan kaj nerevokeblan ostrakismon. Singarda taktiko por kontentigi demandantojn -------------------------------------------- Oni tre singarde esprimu sin rilate la disvastigxon de Esperanto kun emfaza mencio pri nur tiuj statistikaj donitajxoj, kiuj estas objektive kontroleblaj. Se tiaj faktoj mankas, anstataux prisilenti la sitiacion kaj forpusxi demandojn, oni honeste klarigu, kial ne eblas kompili fidindajn statistikojn pri homoj, kiuj lernas lingvojn. Laux mia scio la sola esperantisto, kiu gxis nun publikigis sagxajn konsilojn por respondi la eternan demandon pri la nombro de parolantoj de Esperanto, estas Stefan Maul, profesia jxurnalisto. En sia Manlibro pri Jxurnalismo (1982, pp.39-40) li donas la sekvajn gvidliniojn. Oni nepre rezistu al la tento diri iun ajn konkretan nombron de parolantoj de Esperanto. Klarigu kial neniu povas scii tion, cxar, diference de statistikoj pri naciaj lingvoj, kiuj bazigxas sur adicio de la logxantoj de la landoj, kie la koncernaj lingvoj estas cxefe parolataj, en la kazo de esperantlingvanoj ne temas pri unu aux pluraj logxantaroj de landoj. Plue, neniu povas starigi statistikon, cxar ne estas registritaj cxiuj homoj, kiuj lernis Esperanton. Membrec-nombroj de organizajxoj ne helpas, cxar nur ega minoritato de la lernintoj partoprenas en la organizita Esperanto-movado. Eble oni povas diri, ke UEA havas membrojn en pli ol 100 landoj, kaj se estas necese doni aliajn nombrojn, estas pli bone mencii tiujn de, ekzemple, UEA-delegitoj, librotitoloj kaj radiostacioj, kiuj elsendas programojn en Esperanto. Firme aserti ion alian pri nombroj estus mensogi. Mi opinias, ke s-ro Maul eltrovis la plej sobran kaj praktikan manieron respondi demandojn, do liaj konsiloj estas akceptindaj. Kelkaj movadaj funkciuloj jam antaux longe adoptis la vidpunkton de s-ro Maul kaj en siaj publikajxoj zorge evitis misinformadon per nombroj. Ekzemple, Step-Bowitz kaj Isbrucker en sia La Esperanto-movado:gxia historio, organizo kaj nuna stato (1948) pritraktis multajn lokojn en la mondo, kie trovigxas esperantistoj, sed ne indikis, kiom da ili estas en specifaj landoj kaj kontinentoj. Jen kelkaj tipaj frazeroj: "En Euxropo Esperanto estas plej multe disvastigita", "Japanujo estas (en Azio) la lando kun la plej forta Esperanto-movado", "Afriko estas la nigra kontinento rilate al Esperanto", "...en Usono Esperanto estas relative bone disvastigita", "ekzistas kelkaj kluboj sur la Auxstralia kontinento...", "En Nov-Zelando la movado estas relative bone organizita...". Per lerta citado de faktoj pri cxiuj pozitivaj aspektoj de la aktuala Esperanto-movado sen erariga indiko de nombroj de Esperanto-parolantoj, estas eble fari konvinkan prezentadon. Kontrauxe, kiam nombroj estas menciitaj, ili povas estigi embarasajn demandojn. Ekzemple, en 1983 UEA publikigis anglalingvan informilon, titolitan An update on Esperanto (gxisdatigo pri Esperanto). En la alineo "Uzantoj" estis dirite, ke "Kalkuloj ... indikas, ke la nombro de personoj kun iom da scio de la lingvo estas centoj da miloj kaj eble milionoj". Skeptikulo emas demandi: kiel oni povas demonstrii, ke estas ecx cent mil personoj kun iom da scio de Esperanto en la tuta mondo? Kie ili estas? Cxu trovigxas dokumentebla pruvo? Mi estas tutcerta, ke neniu en UEA kapablos honeste respondi per faktoj, cxar ili simple ne ekzistas. For la statistikajn blufojn! Bernard Golden ************************************************************************* Lego-klubo ========== Cxu vi sxatas legi? Cxu vi sxatas kelkfoje priparoli legitajxojn? Cxu vi bezonas instigilon por dauxre legi? - Eble mia propono tauxgos por vi. Mi proponas al legemuloj regule kunveni. Por tio mi disponigas mian domon. Mi proponas du eblecojn: - Cxiuj kiuj anoncas sin, legas en iu monato la saman libron, kaj niposte priparolas tiun libron kaj elektas novan por la venonta monato. - Cxiu kiu volas veni, legas iun libron aux gazeton kaj dum la kunveno rakontas pri tiu libro aux gazeto. Aliaj povas starigi demandon. Tiel oni unu de la aliaj povas ekkoni multon el la E-literaturo. Ne pensu: mi ne estas suficxe sperta, mi balbutos. Ne gravas la iom malfacila komenco. Gravas, ke ni cxiam pli gustumas nian ricxan literaturon. Miny Massar el Fromagxoklosxo, nov/94. Rim.: La supra alvoko direktigxas al lokaj esperantistoj en Nederlando, sed la ideo eble estas aplikebla internacie, eble ankaux en viaj rondoj. La red. ************************************************************************* Revizio de PIV ============== Iom pli ol 300 personoj el dudeko da landoj partoprenis la 67-an SAT- Kongreson en julio en Cxehio. Cxi-okaze estis eldonita telefonkarto kun E-teksto kaj reklamo. La programo cxefe konsistis el la Laborkunsido, kiu traktis internajn aferojn de SAT (kiun partoprenas almenaux pasive preskaux cxiu partoprenanta SAT-ano). Abundis ekskursoj kaj folkloraj prezentoj. Tute mankis politikaj prelegoj kaj debatoj en tiu (kiel oni substrekas) "neneuxtrala" kaj "peresperanta" asocio. La ununura prelego temis pri aromterapio. Aparte interesa estis la neformala kunsido pri la planata reviziado de PIV. el Nova Irlanda Esp-isto, okt-dec/94 ************************************************************************* Skulptajxo planata ================== Specialan lokon en la brita movado havas Welgwood Memorial College en Barlastono, cxar tie jam de pli ol 20 jaroj okazas la famaj someraj kursoj kaj multaj aliaj esperantistaj arangxoj. La gxardeno de la kolegio estas elstare interesa, kun multegaj diversspecaj arboj, donacitaj de pasintaj studentoj kaj aliaj, inkluzive de esperantistoj. Nun s-ro Sheppard el York planas grandan skulptajxon de verda stelo por la gxardeno. La komitato de Esp. Asocio de Britio jam promesis ian monsumon tiucele, sed certe multaj esperantistoj sxatus kontribui al tiu projekto. Bonvolu sendi vian donacon al nia oficejo en Londono (140 Holland Park Ave. London, W11 4UF). Antauxdankon! el La Brita Esperantisto, nov-dec./94 ************************************************************************* Rusiaj fortoj unuigxis ====================== Jen fin-fine okazis. La skismo en la Esperanto-movado en Rusio pasis. Ni ne plu havas nenormalan situacion, kun du tutlandaj E-asocioj kaj havas la solan, unuigxintan. La eksteruloj ne plu povas riprocxi nin: se Esperanto estas, kiel vi asertas, "lingvo de paco", kial vi ne kapabls interpacigxi inter si? Evidentigxis, ke ni ja kapablas! Gxu estis evitebla la antauxa situacio? Eble, jes, sed iaspeca disfalo de la landaj E-organizoj estas natura. Ja en la lando dum kelkaj antauxaj jaroj pasis grandaj sociaj sxangxoj, kaj la organizaj strukturoj, pensaj klisxoj pri organizmanieroj devis sxangxigxi konforme al la sxangxoj en la makrosocio. Nun venis la tempo por kolekti sxtonojn. REU kaj REA, same kiel SEJM, AsAIS, diversaj entreprenaj kaj aliaj organizoj akumulis ricxan sperton. Ni provos utiligi sukcesojn de REA en la laboro kun la individuaj membroj, tiujn de REU - pri la interkluba kunlaboro, ktp.; ni povas krei novajn strukturojn, kiuj estis nekreeblaj en antauxa situacio; eksperimenti pri novaj iniciatoj... Nikolao Gudskov prezidanto de REU ************************************************************************* "E-o ne estas malpermesita en Irano" ==================================== La situacio kun E-o en landoj kiel nia iom diferencas de aliaj, ekzemple euxropaj landoj. Pro la onidiroj, miskomprenoj kaj pro la manko de gxustaj informoj pri E-o estas malfacilajxoj. Kaj kiam farigxas agoj kontraux E-o, observantoj, kiuj cxiam time kaj sen klara celo sekvas la aferojn, diras: "Zorgu pri vi! Jen la dangxeroj!" Rigardante la pasintecon, ni vidas, ke neniam oficiale la sxtato havis problemon kun E-o kaj se eventuale estis problemetoj, tiuj fontis flanke de nesciantoj kaj ne respegulis la oficialan vidpunkton de la sxtato pri Esperanto. La Irana Islama Respubliko neniam kontrauxagis E-on, sed eble kelkaj esperantistoj havis problemojn kun si mem. Kiam en Irano la plej altrangaj sxtatgvidantoj montras siajn specialajn emojn pri sindefendo kontraux la fremda kulturo, envere E-o povas esti sindefendilo! Cxar la plej altrangaj sxtatgvidantoj en Irano kredas, ke la nacian kaj islaman kulturon minacas fremdaj kulturoj. Ankaux hodiaux similan opinion ni vidas en kelkaj aliaj landoj, kiel Cxinio kaj Hindio. Resume ni atentigas, ke Esperanto ne estas malpermesita en Irano kaj inverse - oni entuziasme emas gxin. La veraj esperantistoj en nia lando strebas sxangxi situacion kun E-o, kaj laux utilaj aplikadoj klarigi pri Esperanto. La epoko de E-o en Irano maturigxis, cxiuj iloj por gxia disvastigado estas pretaj se ni ne havos problemon kun ni mem - jen la praktikkampo. M.Reza Torabi el IREJO-Bulteno, nov./94 ************************************************************************* Internacia lingva kaj kultura ekspozicio ======================================== La internacia lingva kaj kultura ekspozicio "Espolingua Roma", okazis en Romo de la 21-a gxis la 23-a de oktobro 1994. La eksponantoj de akademioj, universitatoj kaj kulturaj institucioj el diversaj landoj estis cx. 70 kaj la budoj dum la tri tagoj de la ekspozicio estis vizitataj precipe de instruistoj, fakspertuloj kaj amaso da junuloj. La Roma Esperanto-Centro "Luigi Minnaja" kunlabore kun lokaj kaj eksteraj samideanoj sukcesis arangxi dignan budon samnivele kun la aliaj lingvaj institucioj. Ni disdonis flugfoliojn, brosxurojn kaj informojn pri kursoj kaj pri nia movado. Pluraj informpetantoj surprizigxis pri la aktuala kaj de ili ne konata praktika uzo de la Lingvo Internacia kaj la temo estis simpatie diskutata inter la interesigxantoj. La afero disvolvis novajn kontaktojn, donis impulson al nia movado, kaj montris al miloj da homoj, kiuj vizitis la ekspozicion, ke Esperanto estas vivanta kaj progresanta. Renato Corsetti ************************************************************************* Michael Jackson kaj E-klipo? ============================ Michael Jackson, unu el la plej famaj (kaj ricxaj) rok-kantistoj auxtune registris sian plej novan videoklipon (en Budapesxto...),kie onidire konsiderinda parto rilatas al Esperanto. laux Forumo, n-ro 86 ************************************************************************* MUZIKA KULTURO ////////////// Rokmuziko - kaj ne nur... ========================= La aktivuloj de EuxROKKA (Esperanto-Rok-Asocio) havas jam de 1990 sian propran disko-eldonejo Vinilkosmo, kaj la afero jam maturigxis por pli ambicia projekto. Cxi-jare ili eklaboris pri kompilajxo de esperanta muziko, kiu aperos ne nur sur kasedo, sed ankaux sur kompakta disko, do kun moderna profesia sonkvalito. Unue oni planis, ke la kompilajxo enhavu dekkvin kantojn de dekkvin diversaj muzikgrupoj, sed oni baldaux konstatis, ke duoble tiom da muzikgrupoj povas kontribui, do post la cxi-jara disko devas aperi dua parto de la kompilajxo kun ankoraux dekkvin kantoj. La laboro progresas tre kontentige: deko da kantoj estas jam definitive registritaj, deko da kantoj estas pretaj kaj atendas registron, kaj deko da grupoj promesis sendi kontribuon. Inter la kontribuantoj estas kelkaj jam konataj en Esperantujo (ekz. "Persone", "Amplifiki", TEAM", "Kajto"), kaj kelkaj gxis nun pli konataj en nacilingvaj medioj, kiuj nun unuafoje registras kantojn en Esperanto. Ne temas nur pri rokmuziko; tre diversaj stiloj estas reprezentitaj. Cxiuj kantoj de la kompilajxo estas novaj, kaj oni eble ne faros multe da ekzempleroj krom la antauxmenditaj, do cxiu, kiun iomete interesas esperanta muziko, volos tuj mendi gxin. Necesas iom rapidi, cxar oni intencas baldaux produkti la diskon. La prezo por antauxmendantoj (antaux la apero de la registrajxo) por kompaktdisko estas 98 FRF, poste 120 FRF, por kasedo 65 FRF resp. 70 FRF. Tiuj prezoj NE inkluzivas la sendokostojn. Vinilkosmo estas kontaktebla cxe: Vinilkosmo, Esperanto-Rok-Asocio, F-31450 Donneville, Francio. Tel.: +33-61-819565. ************************************************************************* LINGVO ////// Cxu cx aux ch aux c xaux ? ========================== Mia atento estis altirita al la bona artikolo de Roland Rotsaert pri Elektronika komunikado en Esperantujo en via suplemento (Eventoj nr-o 61); efektive la fino de tiu artikolo rekomendas, ke oni uzadu x anstataux h, "cxar la oficiala cx = gh ne vere tauxgas por auxtomata traktado". Persone mi trovas tiun rekomendon dangxera. Mi klarigas! 1-e, la Fundamento rekomendas, ke "Presejoj, kiuj ne posedas literojn cx, gx, hx, jx, sx, ux povas anstataux ili uzi ch, gh, hh, jh, sh, u. Tiuj digramoj estas do Fundamentaj. Male la digramoj cx, ... estas reformaj. Tio por oficiala aspekto de la demando. 2-e, la praktiko montras, ke la Fundamentaj digramoj estas tre facile uzeblaj. La sxangxo auxtomata de cx al ch kaj inverse estas same bone farebla ol la simila sxangxo de cx al cx. Ekzemploj kiaj senc-hava estas artefare elektitaj, sed praktike neniam renkonteblaj: en la maloftegaj kazoj, kiam io tia okazas, oni sekvu la konsilon de Zamenhof mem kaj skribu senc-hava. Tion oni cetere devas fari, ecx kiam ne estas supersigno! Oni tiam skribas sen-tema kaj povus riski, se necese, la skribon sent-ema! Mi koncedu, ke la sola avantagxo de la skribo cx estas, ke en okazo de indeks-farado la literoj konservas sian alfabet-ordon! Sed nur minoritato bezonas fari indeksojn! Tio por la praktika aspekto de la demando. 3-e. Necesus legi la libron de Piron ("Le defi des langues"), kiu sur la p. 201 diras: "Oni ne faris la lingvon por placxi: gxi plenas per k, per j, per konsonantoj vestacxitaj per ridindaj cirkonfleksoj. Gxi impresas strange kaj barbare..." (elfrancigita). Tiele Piron bildigas la impreson de eksterulo (supoze el la okcidenta mondo, evidente ne el centra aux orienta Euxropo!) Tio konkrete signifas, ke multaj homoj ne sxatas Esperanton pro tiu aspekto de gxia skribo; jam pli fruaj pioniroj prave malkonsilis doni tekston en Esperanto en propaganda artikolo: auxdigu la lingvon, ne proponu gxin por lego. Sed nun kun uzado de x, oni enkondukus en nian lingvon vere barbaran artefaritajxon: kiel do oni povos legi cxevalo, sxipo, kiam oni scias, ke x praktike estas legata en cxiuj lingvoj, posedantaj gxin same kiel ks! Cetere la akademio tion agnoskis (Aktoj, III, p. 76). Se iu kontestos, ke, ekz-e, en la portugala, x estas legata, kiel sx, cxiu mem respondos ke tio ne bonigos la legadon de chevalo. Cetere ecx en la portugala, x estas legata kiel ks en cxiuj sciencaj aux moderne teknikaj vortoj. Tio por la internacia aspekto de la demando. 4-e. oni meditu la piednotan rimarkon de Waringhien (pagxo 96 de: "1887 kaj la sekvo...", kiu inter aliaj "akomodaj rimedoj" rekomendas la uzadon de ch kaj sh en vortoj, kiaj Washingtono. Mia konkludo: tia uzado de x ne alportus veran plibonigon al la uzantoj de nia lingvo, sed gxi alportus ion dangxeran por nia informado cxe la publiko; multaj junuloj, precipe el Usono sed ankaux tra la tuta mondo, jam uzas la sistemon BBS kaj tra ili estus nerekte distilita la dangxera ideo, ke Esperanto estas malbela lingvo. Tiu ideo jam ekzistas en la publiko, sed gxi estus komforte plifortigita. D-ro Andre Albault prez. de la Akademio ************************************************************************* Cxu vi jam vidis la unuan lecionon de MAZI? =========================================== Por prezenti la serion de la nova, moderna instru-videa projekto, la unua leciono jam cirkulas en 13 landoj, en 3 kontinentoj. Kontaktu la sube listigitajn personojn, por interkonsenti pri prunto de la kasedo, kaj organizu gxian prezentadon en E-arangxoj kaj klubvesperoj. Auxstrio: Eldonejo "Pro Esperanto", Herbert Mayer,..............adreso Hispanio: M. Gutierra Aduris, Los Coteros 1, C. 2 iz., E-39600 Muriedas,Cantabria. Hungario: Smideliusz Katalin, .................. adreso Hungario: Eventoj, Szilvasi Laszlo, tel: 2828885 Israelo: Yehuda Miklaf, P.O. Box 10536, IL-91104 Baka-Jerusalem. Koreio: prof. So Gilsu, rok 158 600 Yangchon, P.O.Box 11, Seoul. Usono: prof. J. Glossop, 8894 Berkay Ave, Jennings, MO-63136, USA Usono: Gigi Harabagiu, 837 Geary :205, San Francisco, CA-94109, USA Post la prezentu kolektu la mendojn, kaj sendu ilin TUJ al IEI. (Pri detaloj vidu en nia antauxa numero). ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Haiku - en Esperanto ==================== En la poeziajxoj "haiku", devenantaj el Japanio, la poeto ne skribas rekte pri si mem, pri siaj travivajxoj, sed siajn sentojn esprimas per priskribo de la agordo de cxirkauxanta lin naturo, de la animo de la eventoj, de la vero, kasxita en simplaj ajxoj kaj aferoj. Haikuo estas poeziajxo konciza - nur 17 silaboj, metitaj en tri versoj po 5-7-5 silaboj. En Polio estis fondita monatrevuo "Haiku", kiu krom la poeziajxoj haikuo publikigas artikolojn pri la kulturo de Japanio kaj de la Malproksima Oriento. Naskigxis la ideo eldoni cxi tiun revuon ankaux en Esperanto. Depende de la interesigxo ni pretus eldoni monatrevuon aux kvaronjar-revuon kaj publikigi en gxi: - artikolojn, tradukitajn el la pola eldono de "Haiku", - poeziajxojn haikuo, verkitajn en Esperanto, - aliajn poeziajxojn kaj mallongajn prozajxojn ankaux verkitajn en Esperanto. La verkistojn kaj sxatantojn de la poezio haikuo, kaj ankaux tiujn, kiuj nur nun eksciis pri cxi tiu poezia formo, ni petas sendi siajn versajxojn (ne nepre en la formo de haikuo) kaj esprimi la volon aboni la planatan revuon (bonvolu ne sendi monon - por orientigxi ni informas, ke la abonpago egalos proksimume al unu usona dolaro plus kostoj de aeroposxto). Karaj geamikoj, ni, poetoj, kiuj sentas pli multe kaj profunde, povas pliintensigi la mesagxon de nia majstro Ludoviko Zamenhof pri interkomprenigxo, frateco kaj kredo pri pli bona estonteco de la homoj en la tuta mondo. Ni fondu do la unuan internacian poezian revuon. Robert Szybiak, poeto "Aria" - Haiku, skr. p. 57, PL-00-750 Warszawa 12, Polio ************************************************************************* REAGOJ ////// Esperanto-libroj kaj bibliotekoj ================================ Jacqueline Lepeix certe konas sian propran fakon kaj bone scias, kio okazis pri la nepetitaj donacoj de libroj al publikaj bibliotekoj ("Esperantaj libroj en publikaj bibliotekoj", Eventoj-64). Tamen oni devas fari klaran distingon inter publikaj bibliotekoj unuflanke kaj akademiaj kaj sxtataj bibliotekoj aliflanke. Bibliotekoj en la dua kategorio cxenerale akceptas kaj katalogas cxiujn ricevitajn librojn kaj neniam forjxetas aux forvendas ilin. Krome, ili disponigas siajn katalogojn elektronike al aliaj bibliotekoj kaj al la cxenerala publiko, do, donacante libron al tia biblioteko oni povas almenaux certigi, ke gxi aperos en "oficialaj" bibliografioj, ecx se gxi ne estos pruntebla. Jen du ekzempleroj: La universitata bilbioteko en Kembrigxo (Britio) ricevas cxiun libron, eldonitan en Britio, kaj granda parto de gxia kolekto estas pruntebla por diplomigxintoj de la universitato kaj parto de la studentaro. Gxi havas nur cxirkaux 20 librojn en aux pri Esperanto, sed gxi versxajne ne malakceptus donacojn. konsultu gxian katalogon en Internet per telnet ul.cam.uk. La sxtata biblioteko en Sarlando (Germanio) estas samtempe la universitata biblioteko, sed en 1992 gxiaj libroj estis prunteblaj ecx al la gxenerala publiko. Gxi havas cxirkaux 1.000 esperantajn librojn, sxajne pro la agado de Reinhard Haupenthal. Konsultu gxian katalogon per "telnet unisb.rz. uni-sb.de". Edmund Grimley Evans, Britio Rete: etg10@forigu.cam.ac.uk ************************************************************************* Sen gxi ne eblas gvidi... ========================= Mi legis la artikolon pri filozofio, koncernanta Esperanton, do "filozofion de Esperanto" aux "esperantozofion" kaj mi persone opinias, ke Esperanto kaj nia movado devas havi realan filozofion, kiu devas esti konata absolute en cxiu E-klubo! Mi tute ne kredas, ke filozofio de Esperanto ne estas ebla. Tio estas ecx nepra, necesa kaj estas tre bezonata. Mi ecx tre miras, ke gxis nun ne ekzistas filozofio de Esperanto, cxar ja ekzistas E-o kaj la movado! Sen filozofio ne estas ebla reale gvidi nian movadon! Vi, kiel grava redakcio devas kompreni tion - vi devas zorgi pri tiu temo kaj organizi la aferon. Filozofion de Esperanto kaj filozofion de nia movado bezonas cxiu E- klubo, bezonas ni cxiuj - geesperantistoj kaj speciale geaktivuloj de la movado. Bonvolu do turni vin al gravaj kompetentuloj pri tiuj temoj kaj akiri tauxgajn materialojn kaj prezenti tiujn en via gazeto. Marianna Kelsz, Gdansk, Polio Filozofio estas mondkoncepto, sed ni cxiuj estas diversaj. Nia movado - laux ni - bezonas ne mondkopcepton, sed strategion, sen kiu vere ne eblas gvidi la agadon... La red. ************************************************************************* KULTURO /////// Julia Castiaux Teatra vespero ============== Kia auxdaco! Alfronti Euxripidon, la faman grekan tragediverkiston! Tio estas la defio de gesinjoroj Castiaux, kiuj tradukis dek deklamojn kaj resumis la diversajn epizodojn. Iom post iom ni komprenis la murdan koleron de Medea, kiu finfine mortigis siajn proprajn infanojn por vengxi la malfidelecon de sia edzo Jasono, la konkerinto de la Ora Lanfelo. La epizodojn Helene Falk prezentis tre klare. Sed la vera rivelado estis Julia Castiaux, kiu ludis la tekston kiel auxtenta tragedia aktorino. Tra la vocxo kaj la gestoj sxi ilustris la kreskantan frenezon de Medea. Dum tiu ricxa kaj altnivela vespero ni admiris la talenton kaj la laboron de tri aktivaj kaj simpatiaj membroj. CDV Pri la talento kaj kapablo de Julia Castiaux oni atestas jene: "Mi opinias ke vi posedas veran teatran talenton. La unuanimaj aplauxdoj post la spektado montris, ke ne nur mi tiel opinias. Mi esperas por vi kaj por la Esperanto-movado, ke vi havos aliajn multajn okazojn prezenti teatrajxojn..." (El la letero de Yves Peyraut, prezidanto de la P.K. de SAT); "Jam kelkfoje vi prezentis viajn spektaklojn por la membroj de nia grupo: cxiufoje la entuziasmaj aplauxdoj de la cxeestantaro klare pruvis vian talenton..." (El la letero de Emile Van Damme, prezidanto de Esperantista Brusela Grupo). Krom la tragedio de Euxripido la programo de la aktorino enhavas humurplenan rakonton de la itala verkisto Dario Fo "La unua miraklo de la knabeto Jesuo" kaj historian dramon "La lasta nokto de la regxino Maria Antuaneto" de la usona verkisto Jozefo Bush. Estas notinde, ke Julia Castiaux aktoras senpage kaj postulas nur vojagxkostojn kaj senpagan restadon, se oni invitas sxin prezenti sian arton dum diversaj arangxoj, kaj nenia dekoro estas bezonata. Adreso de la aktorino por interesantoj kaj organizantoj de E-arangxoj: Castiau Julia, Terheidsehoek 14,B-3221 Nieuwrode, Belgio. Tel.: +32-16-633613 ************************************************************************* KONKURSO //////// Cxion pri gxemeloj ================== Por kompletigi eldonon de libro pri gxemeloj en Esperanto, ni sercxas: - fotojn de gxemelaj beboj aux infanoj (kun nomoj kaj landoj); - strangajn rakontojn pri gxemeloj; - artikolojn pri tiu temo, kiu povas interesigi legantojn; - specialajn legxojn pri gravedeco en via lando; - la vorton "gxemeloj" en via nacia lingvo. Limdato: 31.07.1995. La komisiono de TAKE elektos kvin gajnintojn (1-a premio: 150 NLG, 2-a: 120 NLG, 3-a: 90 NLG, 4-a: 60 NGL, 5-a: 30 NLG). Cxiuj aliaj respondantoj ricevos ion de nia lando (pk, pm, monerojn... laux elekto). Ni petas Vin sendi informon al: TAKE-Esperanto, "gxemeloj", Rue du Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Francio ************************************************************************* Internacia konkurso por mezlernejanoj. ====================================== 4-a taskfolio por komencantoj 1. Kato saltis sur la tabl... . Kio mankas cxe la vortofino? (2poentoj) 2. La filino estas tia, kia la ... Finu la frazon! (2 poentoj) 3. Kiu demanda vorto mankas? (2 poentoj) Mi ne trovas la libron. ... gxi povas esti? 4. Faru almenaux ses vort(radik)ojn uzante la literojn de Roland! (3poentoj) 5. El kiuj konstantaj elementoj konsistas letero? (3 poentoj) 6. Trovu antonimojn (evitu malvortojn!) de la verboj: ricevi, vendi,naskigxi! (3 poentoj) 7. Solvu la enigmon: pa + 3 + n (2 poentoj) 8. Antaux 100 jaroj naskigxis Andreo Cseh, nia granda metodologo.En kiuj landoj (nomu almenaux ses) li instruis Esperanton? (3poentoj). La solvojn sendu gxis la 16-a de januaro 1995 al: Gimnazio Thuri Gyorgy, Esperanto-Grupo, Szent Imre u. 9. H-8100Varpalota, Hungario ************************************************************************* Internacia konkurso por mezlernejanoj ===================================== 4-a taskfolio por progresantoj kaj Eventoj-legantoj Regularon vidu en Eventoj, 2/julio-94! 1. Kompletigu la frazon! (3 poentoj) Mi ege ..., cxar ... mia malgxentila konduto oni mallauxdis min... multaj homoj. 2. Esprimu per unu vorto: (3 poentoj) ritme movi la membrojn / loko, kie oni dormas / diri tre lauxte 3. Cxu kun, per aux 0? (3 poentoj) iri ... kvarpiede / domo ... balkono / jxuri ... Dio 4. Faru almenaux ses vort(radik)ojn uzante la literojn el Roland! (3poentoj) 5. El kiuj konstantaj elementoj konsistas letero? (3 poentoj) 6. Trovu antonimojn (evitu malvortojn!) de la verboj: ricevi, vendi,naskigxi! (3 poentoj) 7. Antaux 100 jaroj naskigxis Andreo Cseh, nia granda metodologo.En kiuj landoj (nomu almenaux ses) li instruis Esperanton? (3poentoj) La solvojn sendu gxis la 16-a de januaro 1995 al: Gimnazio Thuri Gyorgy, Esperanto-Grupo, Szent Imre u. 9. H-8100Varpalota, Hungario ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Satelite ankaux dimancxe! ========================= Ni deziras atentigi niajn auxskultantojn, ke ekde la 1-a de majo ni auxdigas cxiudimancxe (unufoje en semajno!) je 12.30 laux la mezeuxropa tempo - kroman E-elsendon duonhoran nur per satelito!(Eutelsat-II-F3, 16Ae Orient., 11.080 GHz, sonportanto 8.28 MHz). Cxi tiu elsendo estas eksperimento kaj gxia estonta sorto i.a.dependos de la nombro da skribaj konfirmoj pri ties auxskultado.Evidentigxas, ke multaj e-istoj ne scias pri la ekzisto de niaj satelitaj elsendoj. Versxajne ekde la 1-a de januaro 1995 oni cxesos uzi gxin kaj oni utiligos novan sateliton Eutelsat en la pozicio 13Ae orient., kiuonidire ebligos pli bonan akceptadon. Kompreneble ni gxustatempe informos pri tiu sxangxo.Gxi estos sensignifa por tiuj personoj, kiuj disponas pri turnebla parabola anteno por cxiuj satelitoj, la aliaj, kiuj ekz. havas aparaton por nur du satelitoj devos versxajne algxustigi sian poziciigilon. Pola Radio, E-Redakcio pk. 46, PL-00-977 Varsovio Fakso: +48-22-444-119 el Parolas Varsovio, okt./94 ************************************************************************* INTERESE //////// Ecx en la cxielo... =================== Ne cxiuj esperanntistoj scias, ke ili havas siajn patronojn en lacxielo! Krom Virgulino Maria, al kiu estis konsekrita IKUE, ekzistas ankoraux tri cxielaj patronoj de esperantistoj, kiuj mem estis esperantistoj aux esprimis pozitivan rilaton al Esperanto. Ili estas: Sankta Pio la Deka, sankta Maksimiliano Maria Kolbekaj beata Tito Brandsma... el Dio Benu, 2/1994 ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// En la tramo veturis homo, kiu legis, versxajne, iun eksterordinare interesan libron. Li jen eksaltadis pro ekscito, jen lauxte ridis, jen batis per pugno sian genuon, ekkriante: "Ha! Ne povas esti!", jen li skrapis la nukson, ripetante: "Cxu? Neeble!" ktp. Mi ne plu eltenis, kaj scivoleme rigardis, kion li legas. La libro nomigxis: "Ortografia vortaro de Esperanto"... ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 19-jara nederlandano sercxas knabon, cxu gejan aux ne por korespondi pri cxiuj temoj. Leon H.Roijen, Vosdaalstraat 24, NL-614111 BT Limbricht Nederlando Mi estas 26-jara frauxlino, movo-difektita. Mi dez. kor. kun cxiuj. Judit Hegyes, Beke u. 53, H-7400 Kaposvar, Hungario. Pri turismo, precipe montara, en largxa agosfero, pri fotografio, politiko kaj teatro dez. kor. s-ano, posedanta auxton kaj logxejon por gastigado: Marian Rajchel, Os. Handlowe 8/26, PL-31-936 Krakow, Polio. Tel.: +48-12-46154 Tre dez. kor. kun div. landoj pri junulara muziko. Kol. BK pri pejzagxoj, fotojn pri kanzonistoj kaj kantensembloj, pri aktoroj. 16-jarulino Maria Piskorz, ul. Chlebiczna 45, Krakow-Sidzina, PL-32-050 Skawina, Polio. 26-jarulino dez. kor. tutmonde pri muziko, literaturo, E-agado. Ma'gorzata Skorupska, PL-64-117 Krzycko Wielkie 21 a, Polio 42-jara profesoro de sociologio pri turismo kaj divers. kulturoj. Asif Visca L-nborglien 85, N-5035 Bergen-Sabdiken, Norvegio 13-15-j. komencantinoj, junaj pentristinoj tutmonde kun samagxuloj: Tatjana Omelenko, str. K. Simonova 16/5-4, RUS-617050 Nitva Permskaja obl., Rusio; Oksana Dedova, str. Urickogo 90, RUS-617050 Nitva Perskaja obl. Rusio; Olga Bakaldina, str. Lenina 14-49, RUS-617050 Nitva Perskaja obl., Rusio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Redaktoro de la gazeto "Brazila Heroldo" estas Josenildo Marque. Adreso de la redakcio: CP 1887, BR-01059-970 Sao Paulo, SP, Brazilio. * * * Koszalina filio de Pola Esperanto-Asocio festos sian 35-jarigxon fine de decembro 1994. Vi povas agrabligi gxin sendante bk kun kelkaj salutvortoj. Jam nun estas preparata E-ekspozicio de diversaj eldonajxoj (libroj, gazetoj, bultenoj, afisxoj, turismaj informiloj, pk ktp.), kiu okazos 9-15 de januaro 1995. Ni antauxdankas pro viaj kontribuoj! Mgr Czeslaw Baranowski, Pola E-Asocio, skr. poczt. 30, PL-75-016 Koszalin, Polio. * * * Anatolo Goncxarov havas novan adreson: a/ja 5, UKR-334320 Evpatorija,Ukrainio. * * * Celante diskonigi sian eldonajxon "Almanako Lorenz" Spirita Eldona Societo F.V. Lorenz (Caixa Postal 3133, BR-20001 Rio de Janeiro, Brazilio) sendos al petintoj la unuajn numerojn (1981 - 1984) kontraux unu respondkupono aux E-literaturajxo. Delio Pereira de Souza, direktoro * * * Cxiun duan dimancxon monate okazas E-lingva diservo en "Hinde St. Methodist Church" en London W1, je 15h15. Joan Dawson, +44-81-4279596. * * * Juri Pistora sukcesis enigi Esperanto-Fakon en la nove establitan urban muzeon de Cxeska Trebova (Cxehio). Por gratuli kaj impresi la urbajn instancojn, sendu salutkartojn al: Mestske Muzeum, Esperanto-parto, CZ-56002 Cxeska Trebova. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor