Eventoj n-ro 066, 2/novembro - '94, retposxta versio **************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: AGO-TAGO - INTERNACIE Cxu novaj aventuroj de Asteriks? Helpu la projekton MAZI! Esperanto aplikata: Esperanta vortaro en Windows Pri Esperanto kaj la utilo Dua "E"-stampo Verdula kunveno en Tampere Komputila "Esperant" Kontaktoj sercxataj! Arangxoj: Sarlando: Kultura semajnfino Himalaja Renkontigxo IFEF-kongreso en Hungario Komputilo kaj Esperanto IKUE- kaj KELI-kongresoj Bonvenon al Belorusio! Konkurso: INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ 3-A TASKFOLIO POR PROGRESANTOJ Literatura konkurso-por virinoj Movado: Popolnombrado en Esperantujo (5) Malfermita pordo en Vieno:mil vizitantoj Cxu du laborbrigadoj en Italio? Unuigxintaj Asocioj Novajxoj el Venezuelo Karcero pro esperantajxoj Sxparu 82 guldenojn cxe MAZI! Alvoko: Helpu al ruandano! Lingvo: Kio estas mia nomo? ILEI: Instrui instruistojn Juna movado, junaj instruistoj... Esperanto en radio: Novaj frekvencoj cxe Pola radio! Radiostacioj atentu! Radio Box - en Gyula Korespondi deziras: Anoncetoj: ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// AGO-TAGO - INTERNACIE ===================== En la antauxaj numeroj aperis raportoj pri la ago-tagaj eventoj en Tuluzo kaj Zagrebo. Fine - dank' al I. Ertl - alvenis informoj ankaux pri aliaj landoj. Francio: agado en pluraj urboj ------------------------------ En Francio en pluraj lokoj estis organizitaj ekspozicioj, budoj, stagxoj. Jen konciza resumo: - Cxe televido, mallonge antauxe, aperis cxe Canal Plus bonega elsendo pri Esperanto. - En Boulogne-sur-Mer: prezento de Esperanto per videokasedo en la kastelo. - En Toulose: informado pri Esperanto sur la cxefa placo (Vd. Eventoj 64). - En v. Ranguevauoc: ekspozicio pri E-o, kun diversaj aktivajxoj dum tuta posttagmezo - jen oni montris filmojn, diapozitivojn pri vojagxo cxirkaux la mondo dank' al Esperanto, jen oni rakontis fabelojn al infanoj (kun facilaj historioj), jen oni faris provlecionon de E-o. Granda sukceso - entute 131 homoj venis, - kaj du jxurnalistoj. * * * Luksemburgio: Intervjuo en RTL ------------------------------ Unuan fojon Luksemburga Esperanto-Asocio partoprenis la Esperanto-Tagon. Cxar la celo estis paroligi pri ni en la informperiodajxoj, ni decidis organizi gazetaran konferencon en nia klubejo. Tiucele invito estis sendita al cxiuj gazetoj, radioj, televidoj de la lando (cx. 40). Cxefa rezulto estis, ke venis 3 raportistoj (plus invito por intervjuo cxe radioelsendo en alia tago). En la plej disvastigata gazeto "Luxemburger Work" aperis tute favora artikolo pri Esperanto precize la 8-an de oktobro. En la cxefa radiostacio RTL kelkminuta intervjuo estis emanigata la 10-an de oktobro en la tagmezaj novajxoj. La rezultoj estis pozitivaj - jam venis petoj por lerni Esperanton. laux C. Nourmont * * * Finnlando: informvideo ---------------------- Esperanto-Societo en Turku arangxis Ago-Tagon la 9-an de oktobro, samtempe kun gxia monatkunveno. La loko estis malnova urbodomo en la kultura centro de la urbo. Al loka gazetaro kaj radiostacioj la societo sendis informon fakse. La kunveno komencigxis per unua publika prezento de nova finnlingva informvideo, farita de la societa laborgrupo. La video rakontis multflanke pri Esperanto kaj bazigxas parte sur materialoj de R. Dobrzynski. Krome, la publiko vidis videon kaj diapozitivojn pri Infana E-Semajno en Kemio, pri Nordia Forumo en Turku, pri la 79-a UK en Seulo. Entute 23 personoj cxeestis la kunvenon, el ili 4 komencantoj. Almenaux du lokaj radiostacioj menciis la arangxon kaj unu el ili intervjuis la societan prezidanton. laux Tiina Oittinen, prez. * * * Argentino: ekspozicio --------------------- En la sidejo de la loka grupo "Esperanta Klubo de Venado Tuerto" omagxe al la Rajto de la Internacia Komunikado, okazis inauxguro de ekspozicio de revuoj, bultenoj kaj jxurnalaj publikajxoj naciaj kaj internaciaj en Esperanto; Prezentado de video-kurso por hispanparolantoj, verkita kaj regxisorita de Enrique Kohei. Krome, estis planita por 22-a de oktobro en festa salono efektivigi "Festivalon de la kanzono en Esperanto", kun partopreno de 5 gekantistoj, interpretantaj nur popularajn kanzonojn tradukitajn en Esperanto. La festivalo estas la 15-a en Argentino. laux Enrique Kohei, red. de Argentina Esp-o * * * Britio: Posxtkartoj el 32 landoj -------------------------------- Por la ago-tago en la publika biblioteko de Filtron, Bristol estis preparita interesa propaganda ekspozicio el la posxtkartoj, senditaj al brita esperantisto Frank Buckley. Enkadre de la ekspozicio estis prezentita lia nova traduko pri "Negxulino", akompanita per jxusfarita, digxite registritaj muziko kaj kantoj. * * * Hungario: Reago de ministro kaj pluraj parlamentanoj ---------------------------------------------------- En Hungario la cxi-jara ago-tago estis organizita de nova organiza teamo. La partoprenon en la surstrataj aferoj "bojkotis" kaj dauxrigo de sur la pagxo 1. HEA- kaj HEJ-estraro (cxeestis nur la prez. de HEA), gxi estis maldigna ankaux por aliaj budapesxtanoj, do la publikan agadon partoprenis nur cx. 40 personoj. En la fina kunveno estis akceptita alvoko, direktita al Ministerio pri eksterlandaj aferoj, kio estis dissendita al multaj sxtataj instancoj. Pri la tagaj eventoj raportis pluraj landaj kaj cxefurbaj gazetoj, estis radiointervjuita d-rino Ilona Koutny, - kaj pro la kampanjo esperantistoj estis invititaj resp. menciitaj en pluraj postaj TV-elsendoj. La ago- tagon partoprenis ankaux la TV-teamo de vesperaj novajxoj (unu el la plej rigardataj programoj), sed pro la mizera nombro de cxeestantoj la 3- minuta registrajxo fine ne estis elsendita... Al la dissendita alvoko reagis pluraj parlamentanoj (preskaux cxiu pozitive), inter ili ankaux la ministro pri edukado... Rim. Al la evento eble ni revenos en iu posta numero. La red. ************************************************************************* Cxu novaj aventuroj de Asteriks? ================================ Cxu vi auxdis pri la mondfamaj historiaj herooj: la ruza Asteriks kaj lia fortega amiko Obeliks? Plej versxajne jes, cxar Asteriks entuziasmigas cxiujn generaciojn de legantoj en 42 landoj en tri kvaronoj de la mondo. Pasis pli ol 20 jaroj post la apero de unua kaj gxis nun la sola titolo de "Asteriks la gauxlo", sed estas ankoraux multaj aliaj aventuroj de tiu konata heroo, kiu cxiam batalas kontraux bildstriaj romiaj legionaroj en plena sercxo kaj sprito kaj humoro. Nun, la kroatia eldonejo "Izvori" decidis eldoni plurajn titolojn de la serio, lauxplane ecx 3 volumojn jare sur altkvalita papero, plastifigitaj kovrilpagxoj, 48 belaj kvarkoloraj pagxoj, granda formato (29x17 cm). La apero de la unua volumo "Asteriks, la gladiatoro" estas planita jam al decembro 1994! Pri la distribuado zorgos Kroata E-Unuigxo. M. B. ************************************************************************* Helpu la projekton MAZI! ======================== Okaze de la lastaj aktualaj informoj pri la stato de projekto MAZI, opiniante la projekton tre grava afero (propaganda ebleco), mi faras alvokon al tiuj gesamideanoj, kiuj ne volas dormi, nek esti singarda aux avara, sed estas pretaj agi kun spontanea aktiveco kiam gxi necesas. Kaj nun necesas! Gesamideanoj! Ni senprokraste ekagu, ke la projekto MAZI efektivigxu! Informigxu, se vi ne estas gxustmezure informita. Vidu la numerojn de Eventoj 48, 60-65 kaj Esperanto, oktobro/94. Preparu pri la temo nacilingvan informilon (informajxon). Sercxu kaj vizitu la lokon, kie oni vendas, distribuas aux pruntedonas videokasedojn (libro- kaj videovendejoj, komercistoj, bibliotekoj ktp.)! Donu informojn, lauxeble ankaux skribe, pri la projekto MAZI kaj proponu persone la antauxmendojn. Same en via cxirkauxajxo donu informojn pri la ebleco de antauxmendo. Via inform- kaj varb-agado estos multe pli efika, se vi prunteprenos la kopion de la unua parto de la filmo kaj prezentos gxin. Elpensu ankoraux pli efikajn manierojn kaj agu! Por la MAZI-projekto ni faru ne ago-tagon, sed ago-semajnojn! La sukceso dependas ankaux de Vi! Jozsef Dudas, Hungario ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Esperanta vortaro en Windows ============================ Multaj demandas min lastatempe, kiam elektronika E-vortaro fine aperos. Do, gxi alvenis kaj gxi dauxre evoluas. Vortaro 3.0 estis kreita kiel speciala servo en la ankoraux nefinita esperanta tekstoprilabora programo, Vortilo. La programon mi lancxis antauxe, cxar gxi finpretigxis antaux la cxefa programo mem. Vortaro funkcias surbaze de Windows 3.1, kun aldona disko por modifi Windows 3.0 al la nivelo de 3.1. Post simpla instalado, granda verda stelo bonvenigas la uzanton kaj gvidas sxlin al la simplaj kaj bone organizitaj servoj Superrigardo kaj Lernolibro. La kerno de la vortaro konsistas el vortareskaj pagxoj (unu vorto po unu pagxo), kiuj inkluzivas pli da informoj ol kutime: aldone al la difinoj sinonimoj, antonimoj, derivitaj kaj kunmetitaj formoj aperas sampagxe. La plejparto de tiuj aldonaj esprimoj servas kiel pluirpunktoj al novaj pagxoj, do, la uzanto povas "foliumi" la vortaron pli libere kaj rapide ol kutimajn vortarojn. Vortoj grupigxas ankaux en specialaj vortgrupoj. De "Lando de bestoj" gxis "Mezurunuoj" la uzanto trovas multajn grupojn de interrilataj vortoj. Tiuj grupoj estas hierarkiaj: sub "Lando de bestoj" oni trovas subcxapitrojn de "Amfibioj" gxis "Vermoj" - tiuj grupigxoj estas vere efikaj por lingvolernado, ja nia propra memoro sxajnas esti simile grup- orientita. Simpla trafoliumado de tiuj listoj povas helpi en la lernado de la esperanta vorttrezoro. Tiu elektronika vortaro enhavas cxirkaux 5.000 radikvortojn, 7.000 referencojn kaj 200 vortlistojn. Por cxiuj Windows-uzantoj Vortaro estos bona acxeto. Versxajne la programo povus esti facile adaptebla ankaux al Macintosh komputiloj. La pakajxo enhavas kvar esperantigitajn litertipojn en True Type formato, kune kun la ebleco de estontaj aldonajxoj, kaj en la programo, kaj en la litertipoj. Por uzi la programon Windows 3.0 aux posta, kune kun cx. 2.2 megabajtoj da libera harddiska kapacito estas bezonataj. Muso estas tre rekomendita. La prezo estas nur 15.00 USD (plus 1.50 USD por la sendokostoj). La acxetantoj de Vortaro ricevos kvindolaran rabaton de la prezo de Vortilo. Mark Thomas Arkey 112 Roxboro Cr#4, Mattydale NY 13211-1112, USA e-posxto: mtarkey@forigu.aol.com el Esperanto-USA, 2/1994 * * * Rim: Atentu! Laux la priskribo ni opinias, ke la supra vortaro ne estas integrebla al subvindozaj tekstoprilaboraj programoj kiel WinWord aux WinWorks ktp, kiuj havas diverslingvajn sinonimajn kaj ortografi- kontrolajn vortarojn! "Vortaro" estas memstara programo! La red. ************************************************************************* Pri Esperanto kaj la utilo ========================== La landa ligo de GEA en Baden-Wurttemberg (BAVELO) arangxis seminarion en Konstanz sub la titolo Esperanto Nutzen, kio signifas aux "utilo de Esperanto", aux "cxerpi utilon el Esperanto". Dum la kvar tagoj de la 30- a de septembro gxis la 3-a de oktobro 1994 proksimume 60 homoj traktis plenan programon de prelegoj kun nur malmultaj distrajxoj. Prave la organizantoj de BAVELO, cxe la pinto Alois Eder, altiris al la seminario du organizajxojn jam laborantajn pri Esperanto kaj utilo: TAKE (profesiaj konstruistoj cxefe en Elzaco) montris, kiel esperantistoj povas meti sin en la neesperantistan mondon, kaj IKEF (ekonomikistoj) prezentis siajn laborojn. GEA-estrarano Heckhausen donis superrigardon pri la eblaj kampoj de utilpena laboro (GEA-dokumento: "Strategio 2000"), kaj el tiuj prilumis apartajn kampojn du prelegoj: d-ro Blanke pri la lingvoscienco (kun aldono pri la Esperanto-fakvortoj) kaj d-ro Bormann pri la sxancoj en turismo. La programo de la konferenco estis dense plenigita. Estas lauxdinde, ke BAVELO eldonos libreton kun cxiuj prelegtekstoj. La limproksima situo de Konstanz tamen ne altiris najbarojn el Svisio kaj Auxstrio, do la elekto de tiu multekosta urbo ne donis la ekstran avantagxon deziratan. Por riverenci antaux la grava temo, kiun BAVELO volas plue pritrakti, ankaux la lokaj cirkonstancoj favoru plejeble multnombran partoprenon. Pensi pri utilo valoras la penon. Werner Bormann Rim: Ni planas baldaux aperigi parton de la prelego de R. Heckhausen. La red. ************************************************************************* Dua "E"-stampo ============== Same kiel okazis en Chambery dum tri monatoj, la urba centra posxtoficejo (Centre de Tri Postal) en Perpignan, Francio uzos mekanikan longstampon, en Esperanto kaj en la franca. La unua uzotago estos la 15-a decembro de 1994, naskigxtago de Zamenhof. La subskribinto volonte peros la enposxtigon de kovertoj kaj posxtkartoj en Perpignan, suficxe afrankitaj (francaj posxtmarkoj aux IRK) kaj adresitaj al iu ajn. Jean Amouroux, 1 rue de Sorede, F-66100 Perpignan, Francio ************************************************************************* Verdula kunveno en Tampere ========================== Mi, kiel sekretario nun denove subskribis kontrakton kun UEA, por ke AVE (Asocio de Verdaj Esperantistoj) restu en la UEA-jarlibro kaj havu eblecon renkontigxi enkadre de UK-oj. Por la venontjara UEA-kongreso en Tampere mi jam mendis budon por ekspozicii kaj salonon por informi kaj diskuti (por 1 horo). Mi esperas, ke ankaux kelkaj AVE-anoj estos tie. Krome mi esperas, ke ni povos informi kelkajn UEA-anojn pri AVE, VERDire kaj la ekologia politiko... Ni havis informbudon en la Euxropa konferenco de germanaj verduloj en Stuttgart. Multaj vidis nin, kaj parolis kun ni pri la ebleco de E-o en Euxropa Unio. Iu juna sinjorino informis nin, ke sxi partoprenis iun kunsidon de Euxropa Parlamento en Strassbourg. En la apuda salono estis konferenco de TEJO, kaj sxi auxdis ilin preterside, tial sxi igxis scivola pri E-o. Sxi partoprenos ankaux la IS-on en Tubingen en decmbro. Manfred Westermayer Kandelstr. 62. D-79194 GundelfingenGermanio.el VERD-ire n-ro 15 ************************************************************************* Komputila "Esperant" ==================== Sub la nomo "Esperant" la germana entrepreno Software AG lancxis grafikan programon, kiu celas solvi la malfacilajxojn uzadi SQL. La programo bazigxas sur Windows. el "Esperanto Ile-de-France", nov/94 ************************************************************************* Kontaktoj sercxataj! ==================== Esplora Centro de Ekonomia kaj Kultura Evoluado "Xua Xia" volas havi internacian kunlaboron kun komercistoj. Kontaktu: Fang Miao-qing, Hua Xia Research Center of Economic & Cultural Development, No 62, Da Tang Xiang, Wu Lin Men, Hangzhou, CN-310005 Hejiang, Cxinio. * * * Se iuj esperantistoj okupigxas pri internacia negocado kaj estas interesataj kunlabori kun mi, bv. kontakti: D-ro Boris Kolker, 1300 Superior Avenue, Apt. 2109, Clevelend OH-44114, Usono. * * * Lignaj produktoj: partetlignaj tabuloj, rezino de pino (i.a. porfabrikado de kolofonio kaj terebinto), aktiva karbo. Komunaj investojsurbaze de nova legxaro. Lic. Emilio Ridriguez Gomez, Mercado n 79, Apto. 24, ent. Arroyo y Santa Maria, Centro Habana, CU-10300 La Habana, Kubo. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Sarlando: Kultura semajnfino ============================ La 44-an Kulturan Semajnfinon organizas Sarlanda Esperanto-Ligo inter 09- 11-an de decembro. En la programo: kunveno de auxskultantoj de Pola Radio, ekskursoj, Kristnaskfesto, magia vespero kun Trixini, vizito de televido, aparta programo por infanoj k.a. Oni tranoktos en unu- kaj trilitaj cxambroj. Plena pensio: 60 DEM por unu tago. Aligxkotizo: 30 DEM (gejunuloj gxis 26 jaroj ne pagas). Aligxo, plia informo cxe: Sarlanda E-Ligo, Quierstr. 11,D-66287 Quierschied, Germanio Tel.: +49-6897-62142 ************************************************************************* Himalaja Renkontigxo ==================== La nepala Esperanto-Asocio anoncas 12-tagan renkontigxon (26. februaro - 09. marto '95) organizatan por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaux ekzistas iu lando en la mondo, kiu povus rangxi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la renkontigxon, vi havos la sxancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatigxi kun la lokaj esperantistoj. Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontigxo en la Kathmanduvalo, la cxefa urba centro de Nepalo. La cxefparto de la renkontigxo estos vojagxo al alia granda valo de Nepalo, Pokhara, situanta okcidente je 200 kilometroj de Kathmandu. Survoje vi haltos por fari rajdon flose sur la rivero Trishuli. De Pokhara vi faros tritagan rondpiedvagadon al Sarangkot (3 km), dum kio vi havigos al vi, krom eble kelkajn dolorantajn muskolojn ankaux bonan ideon pri la tiea vilagxa vivo. En Kathmandu vi logxos en bonkvalita hotelo. Kontaktu: Sierra Travel, PO Box 3565, Kathmandu, Nepal ************************************************************************* IFEF-kongreso en Hungario ========================= La 47-a kongreso de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio, IFEF okazos inter la 20-a kaj 26-a de majo 1995 en urbo Pecs, Hungario. Plia informo, aligxoj cxe: IFEF-LKK,Pf. 7, H-1378 Budapest, Hungario ************************************************************************* Komputilo kaj Esperanto ======================= Dum la IF (27 dec.- 3 jan., Germanio), la "Novjara arangxo por junaj familioj kaj esperantistoj de meza generacio", okazos multaj prelegoj kaj distraj programeroj. Jen ankoraux kelkaj el ili rilate al la kadra temo "Komputilo kaj Esperanto": Sandor Hideg: "Bazaj esperantaj terminoj por komputil-aplikantoj" Anton Oberndorfer: Kiel adapti karaktrarojn por havi esperantajn literojn (en DOS kaj Windows)" Harald Schicke: "Libroproduktado per komputilo" Hermann Tautorat: "Auxtomata traduko" kaj multaj aliaj prelegoj. Detaloj kaj aligxo cxe: Hans-Dieter Platz,Pf. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio. Fakso: +49-5624-322. Ne forgesu, ke vi povas utiligi nian donackuponon! La red. ************************************************************************* IKUE- kaj KELI-kongresoj ======================== En 1995 okazos du IKUE-kongresoj. 1. La 48-a Kongreso de IKUE okazos de 15.7.1995 en Cxehio, versxajne en Olomouc. Celo estas solvi la nunajn problemojn de IKUE, sed ankaux subteni la stabiligxon de IKUE en la ekssocialismaj landoj, precipe en Cxehio. Plia informo cxe la prezidanto de la LKK: s-ro Miloslav Szacek,Trsicka 6, CZ-75127 Pencise, Cxehio. 2. La 49-a Kongreso de IKUE okazos kune kun KELI kiel 11-a Ekumena Kongreso. Do, la 11-a Ekumena Kongreso, samtempe la 49-a de IKUE kaj 45-a de KELI, okazos 31.07. - 07.08.95 en Kaunas, Litovio. Celo estas la fortikigo de la ekumenaj streboj inter la esperantistoj kaj la subteno de la kristanaj esperantistoj en Litovio kaj la aliaj cxebaltaj landoj. Plia informo cxe la prezidanto de LKK Erikas Laikonas,p/k 165, LV-3000 Kaunas, Litovio. ************************************************************************* Bonvenon al Belorusio! ====================== Por cxiu vizitanto ni pretas organizi unutagan kulturan programon! Ekskurso tra la urbo Grodno (Domo de L. Zamenhof, muzeoj, katolikaj kaj ortodoksaj pregxejoj, antikvaj kasteloj ktp). Kosto: 3-foja mangxado, noktumado, ekskurso: 11 USD. Kontaktadreso: Sergej Surba, str. 40 hod Peramohi 6-2, 230026 Grodno, Belorusio. Tel.: +7-017-66980 ************************************************************************* KONKURSO //////// INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ ===================================== 3-a taskfolio por komencantoj 1. Faru ses substantivojn el la radiko pork'(3 poentoj) 2. Kompletigu per prepozicioj!(3 poentoj) Maria iras ... kinejo ... sia amikino ... auxtobuso. 3. Elprenante po unu litero el cxiuj vortoj vi havos kvin bestojn. Per la elprenitaj literoj faru la sesan! (3 poentoj) musko / afisxo / pulpo / karto / oblato 4. Kiuj finajxoj mankas?(3 poentoj) La sinjoro donis al la knab... rugx... pom... . 5. Jen tagmangxo. Kie vi tagmangxas? Per kio? El kio?(3 poentoj) 6. Nordo, sudo, okcidento, oriento. Pri kio temas? Kion indikas kompaso?(2 poentoj) 7. Kiel ofte aperas la subaj Esperanto-gazetoj? Kiu el ili tauxgas por lernejanoj kaj komencantoj?(3 poentoj) Juna amiko, Eventoj, Monato, Esperanto,El Popola Cxinio La solvojn sendu gxis la 20-a de decembro al: College Albert Camus, Esperanto-grupo,F-62230 Outreau, Francio ************************************************************************* 3-A TASKFOLIO POR PROGRESANTOJ ============================= 1. Kompletigu la frazojn!(3 poentoj) La knabino, ... falis, diras, ... la vundo ne doloras. La libroj, ... vi donacis al mi, estas interesaj. 2. Komenco bona - laboro duona. Kion oni volas esprimi per la proverbo?(3 poentoj) 3. Elprenante po unu litero el cxiuj vortoj vi havos kvin bestojn. Per la elprenitaj literoj faru la sesan beston!(3 poentoj) musko / afisxo / pulpo / karto / oblato 4. Cxu pezi aux pesi?(3 poentoj) Maria pe...as fruktojn per pe...ilo. Orangxo pe...as 150 gramojn. 5. Parigu la vortojn (A kun B)!(3 poentoj) A: maparo malsanulejo, kreskajxo, akvujo, kuracilo, vesperigxo B: planto, atlaso, medikamento, sitelo, krepusko, hospitalo 6. Nordo, sudo, okcidento, oriento. Pri kio temas? Kion indikas kompaso?(2 poentoj) 7. Kiel ofte aperas la subaj Esperanto-gazetoj? Kiu el ili tauxgas por lernejanoj kaj komencantoj?(3 poentoj) Juna amiko, Eventoj, Monato, Esperanto,El Popola Cxinio La solvojn sendu gxis la 20-a de decembro al: College Albert Camus, Esperanto-grupo,F-62230 Outreau, Francio ************************************************************************* Literatura konkurso - por virinoj ================================= 1. La "Premio Clelia Conterno" estas iniciato de LF-koop, honore al Clelia Conterno Guglielminetti (1915-1984), membro de literatura rondo La Patrolo, por stimuli la beletran verkemon de virinoj sine de la Esperanto-komunumo. La partopreno estas senpaga, kaj rezervita nur al virinoj. 2. La konkurso havas tri brancxojn: - poemoj; - noveloj; - recenzoj (pri beletra libro originale verkita en Esperanto, aperinta post 1992). Cxiu konkursajxo devas esti originale verkita en Esperanto, kaj neniam publikigita. La verkistinoj rajtas konkursi en cxiu brancxo, per maksimume po tri tekstoj. 3. La poemoj devas ampleksi mimimume 14, maksimume 100 versojn. La novelo devas ampleksi mimimume tri pagxojn, formato A/4, je interlinio 2, po 34 linioj, po 60 klavtusxoj (karaktroj). Maksimume gxi ampleksu 123 pagxojn, kun samaj kondicxoj. Por la recenzo validas la samaj postuloj kiel por la novelo. 4. Ses kopioj de cxiu tajpita teksto iru al la sekretariino de la Premio: F-ino Catherine Samain30 Place des TriesF-08320 Vireux-Wallerand (Francio). La sendajxo estu prefere registrita. Oni malakceptos netajpitajn tekstojn. Cxiu teksto havu titolon, kun indiko pri la pseuxdonimo de la auxtorino. 5. La verkistinoj havas tempon gxis 31.03.1995. por sendi sia(j)n konkursajxo(j)n. 6. Kvinopa jugxkomisiono, konsistanta nur el virinoj, asignos la premion por la respektivaj brancxoj. 7. La konkluda ceremonio okazos en Gdansk (Polio), dum la 14-a Internacia Literatura Forumo (15-19.07.1995.) La premiitaj tekstoj aperos premiere en Literatura Foiro. Krome, cxiu premiito ricevos krediton de 200 svisaj frankoj, validan por la acxeto de varoj cxe LF-koop. 8. La eldonrajto de la premiitaj tekstoj apartenas al LF-koop. 9. La partopreno en la konkurso implicas la senkondicxan akcepton de cxi tiu regularo. el Literatura Foiro n-ro 151/1994 mallongigite ************************************************************************* MOVADO ////// Popolnombrado en Esperantujo (5) ================================ Kvina artikolo. Malstatistikoj: fantaziado kaj mistifikado Statistika fantaziado fare de Pierre Janton ------------------------------------------- En la unua franclingva eldono de sia libro L'Esperanto (1973, p. 112-113) Piere Janton skribis, ke por la jaro 1972 estas eble taksi la aligxintojn al diversaj esperantistaj organizajxoj je proks. 50.000, sed oni povas nur hipotezi, kiam temas pri nombrado de la cxefa parto de la Esperanto- lingvokomunumo, kiu ne estas aligxinta al organizajxoj. Li informis, ke en 1960 popolnombrada provo donis probablecon de 300.000 gxis 500.000 por la tutmonda esperantistaro, sed prisilentis la fonton de tiuj ciferoj. Dudek jarojn poste en la angla traduko de lia verko (Esperanto, 1993) okazis inflacio - aux cxu temas pri demografia eksplodo? - cxar Janton taksis je "almenaux 120.000" la membrojn el cxiuj Esperanto-organizajxoj en 1987. Tiel, sen prezento de iu ajn objektivaj atestajxoj, li duobligis aux triobligis la antauxajn taksojn pri grup-membreco de Dietterle, Dubin kaj CED, kaj ankaux sian propran ciferon de la jaro 1972. Ankaux en la verda cirko estas jxonglistoj, kiuj manipuladas nombrojn. Ecx pli fantazia estas la aritmetika operacio, per kiu Janton kalkulis la nombron de esperantistoj en la mondo surbaze de la totalo de subskribintoj de la petskribo, favora al Esperanto, kiun UEA transdonis al Unuigxintaj Nacioj en 1966. Estas kolektitaj 920.954 individuaj subskriboj krom tiuj de 3.843 organizajxoj kies totala membreco estis iom pli ol 71 milionoj. Janton argumentis, ke se oni konsentas, ke dekono (arbitra proporcio sen iu ajn reala bazo) de la 72 milionoj da interesitoj, rekte aux nerekte, pro tiu petskribo povas esti uzantoj de Esperanto, ilia nombro superos 7 milionojn. Sed ecx se oni akceptas nur dudekonon aux kvardekonon (same kaprice elpensitaj frakcioj), la nombro restas cxe 3,5 kaj proks. 2 milionoj respektive. Fine, Janton faris jenan konkludon: "Sxajnas neversxajne, ke en tiu vasta movado favora al Esperanto, nur tiel malforta proporcio de personoj (2,5 % = 1.800.000 homoj) estas kapablaj uzi la lingvon." Tio estas harstarige nekonsekvenca konkludo, cxar Janton misnomas la subskribintojn de la petskribo "tiu vasta movado, favora al Esperanto". Efektive, ne temas pri iuspeca organizita formo de movado, sed nur pri amaso da surpaperaj subskriboj, kiuj estis haveblaj po du grosxoj por cento! Pro tio, la statistikado de Janton estas ekzemplo de senrespondeca trukado, neniel meritanta seriozan konsideron. La fantoma movado de Humphrey Tonkin ------------------------------------ La konkludoj pri kriterioj de lingva kompetenteco en la antauxa artikolo por difini esperantiston evidentigas, ke estas necese postuli kiel minimuman kapablon la praktikan uzadon de la lingvo. Sekvas, ke por la celo de popolnombrado en Esperantujo ne estas inkludeblaj esperantanoj kaj cxiuj aliaj specoj de apogantoj kaj simpatiantoj, kaj ankaux eks- esperantistoj; tiuj cxi eble iam sciis la lingvon, sed poste forgesis multon kaj certe ne uzas gxin. Same neenkalkulenda grupo konsistas el renegatoj aux apostatoj, kiuj forlasis la Esperanto-lingvokomunumon por apogi alian planlingvan projekton aux por definitive kabei. Tamen, kelkaj, pro diversaj kialoj, dauxre havas kontaktojn kun la Esperanto- movado. Eble konvena etikedo por ili estas malesperantistoj. Humphrey Tonkin, antauxa prezidanto de UEA, elcerbigis koncepton por krei ankoraux unu kategorion, kiun li nomis la fantoma movado. Li difinis gxin kiel la amasegon da pasivaj aux latentaj esperantistoj; alivorte ili estas potencialaj esperantistoj kaj simpatiantoj de Esperanto. Laux aserto de Tonkin, tiu fantoma Esperanto-movado kelkfoje estas pli granda ol la funkcianta Esperanto-movado! Nu, oni ne devas esti profesia statistikisto por kompreni, ke taksado de fantomajxo per nombroj estas pura kimero. Verdire, la koncepto de fantoma movado estas tute senutila elpensajxo. La mistifiko de la cxinaj statistikantoj ---------------------------------------- Kvankam plurfoje estis emfazita la graveco de la kriterio de lingvo- kompetenteco por formuli senchavan difinon de esperantisto, enketantoj gxis nun ne okupigxis pri apartigo de esperantistoj en kategoriojn de lingvokapablo. Laux mia scio, estis publikigita nur unu statistika raporto pri landa movado, en kiu membronombroj estis aparte kalkulitaj surbaze de niveloj de lingvoscio kaj uzo. La artikolo pri statistiko en Enciklopedio de Esperanto (vol. 2, p. 503) citas la proksimuman "statistikon" publikigitan en Kantona Esperanto-gazeto en januaro 1934. La tieaj cxinaj esperantistoj listigis la diversajn kapablojn kaj prezentis la nombrojn en kolumno A de la sekva tabelo. A B 1. Adeptoj pli ol 300.000987.000 2. Finis kurson pli ol 30.00082.250 3. Skribas kaj parolas Esperante malpli ol 3.0006.854 4. Korekte skribas kaj parolas malpli ol 300571 5. Verkas aux tradukas malpli ol3048 En aliaj artikoloj pri statistiko en Esperantujo mi uzis tiun tabelon en identa formo, sed mi ne aldonis jenan klarigon, trovigxantan en Enciklopedio de Esperanto: "Oni povas multe konkludi el la suba proksimuma "statistiko" pri E. en Cxinio, kvankam gxi estas cxefe nur imagita takso". Estas malfacile kredi, kiel kelkaj esperantistoj lasas sin trompi pro statistikaj donitajxoj, celantaj pli imponi ol informi. Reago al mia publikigo de la tabelo venis de Donald Harlow, la redaktoro de la Esperanto-organo de la landa asocio en Usono, kiu, prikomentante la donitajxojn, naive demandis, kiel okazis, ke la dividanto, uzata por diferencigi la diversajn kategoriojn, estas cxiam precize 10. Nu, la respondo estas simpla: cxinoj, same kiel ni, uzas la decimalan nombrosistemon. Sed ne venis en la kapon de Harlow, kaj plej versxajne ankaux en la kapojn de aliaj legantoj de la suprajxe detala statistikado, la suspekto, ke temas pri mistifiko. Tiel la cxinoj, per prezentado de nekutima bildo pri sia landa movado, sukcese blagis. Tamen, ilia statistika tabelo donas gravan instruon por cxiuj estontaj popolnombradoj de esperantistoj: nur kvanta analizo laux kategorioj de lingvokapablo ebligos konvinkan kaj honestan respondon de la demando pri la nombro de esperantistoj en la mondo, cxar gxi klare kaj objektive montras, kiom granda estas la diferencoj inter esperantanoj kaj simpatiantoj (kategorio 1), esperantistoj kun praktika lingvoscio (kategorio 2), kaj la magra grupo de elituloj, kiuj primajstras la lingvon (kategorio 5). Kolumno B montras kiel aspektas statistiko pri la tutmonda esperantistaro, klasifita laux la cxina maniero. Por doni pli da sxajna kredindeco kaj supozata auxtenteco, mi uzis kiel totalon la ciferon 987.000, cxerpitan el la tabelo en la artikolo de Stefan MacGill (IPR 4/1991), kaj mi elektis kiel dividanton ne 10, sed 12, la bazon de la duodecimala nombrosistemo. Tiel la rezulto estas iom malpli mistifika ol la cxina nombrado. Kion oni povas konkludi el gxi pri reala situacio en Esperantujo? Bernard Golden ************************************************************************* Malfermita pordo en Vieno: mil vizitantoj ========================================= Cxiu-jare la 26-an de oktobro - gxi estas la auxstria nacia festotago - la vienaj muzeoj estas senkoste viziteblaj. Tion oni nomas tago de "Malfermita Pordo". Ankaux la Internacia Esperanto-Muzeo - kvankam gxi estas cxiam senkoste vizitebla - cxi jare bonvenigis per speciala programo siajn gastojn. Estas gxojige, ke speciale multaj cxehoj, hungaroj kaj slovakoj montris grandan intereson kaj amase trovis la vojon al la Esperanto-Muzeo: venis entute mil personoj. Cxiuj vizitantoj ricevis informojn pri Esperanto en sia nacia lingvo, ili povis auxskulti muzik-kasedojn, spekti videokasedojn kaj ricevi provlecionon. Pro la granda sukceso oni tutcerte ankaux en la venonta jaro ofertos similan programon. Herbert Mayer, dir. de IEM, cxe Auxstria Nacia Biblioteko ************************************************************************* Cxu du laborbrigadoj en Italio? =============================== La estraro de IEJ (Itala E-Junularo) traktis la preparojn de du someraj labortendaroj. Unu el ili estus organizota de Guido Carravieri, prez. de IEJ, kaj ankaux la torinanoj sxatus ripeti la cxi-jaran sukceson. Eventualaj interesigxantoj indiku sian interesigxon al IEJ: p/a G. Carravieri,via Porpora 140/17, I-20131 Milano, Italio. el ItInfo sept./94 ************************************************************************* Unuigxintaj Asocioj =================== - Precize meznokte, inter la 23-a kaj 24-a de septembro 94, meze en la arbaro apud Elspeet naskigxis Esperanto Nederland'! Malgraux la fakto, ke samtempe mortis la gepatroj NEA kaj FLE (la gxisnunaj 2 landaj E-asocioj) granda kvanto de cxeestantaj esperantistoj bonvenigis la novnaskiton per cxampana tosto. P.S. 156 personoj (inter kiuj ankaux kelkaj el eksterlando) travivis kelkajn agrablajn tagojn cxe la lulilo de la nova nederlanda E-unuigxo. espero@forigu.saluton.xs4all.nl * * * REU + REA = REU Ankaux en Rusio unuigxis la fortoj: Dum la komuna novembra kongreso la gxisnunaj 2 landaj E-asocioj de Rusio decidis ekde la 5-a de novembro 1994 dauxrigi sian agadon kadre de unuigita landa asocio; - provizore uzi por la asocio la statuton de REU; - alvoki cxiujn esperantistojn kaj e-kolektivojn aktive partopreni en la laboro de la unuigita asocio. Prezidanto de la malnove-nova asocio igxis Nikolao Gudskov! Rim.: N. Gudskov estis nia kunredaktoro, stagxante cxe EVENTOJ inter januaro 93 kaj julio '94. Gratulon al Vi, Nikolaj, kaj multajn sukcesojn! La red. ************************************************************************* Novajxoj el Venezuelo ===================== * En oktobro komencigxis la unua kurso de Esperanto en la Lernejo de Filozofio de la Fakultato de Humanismaj kaj Edukaj Studoj de la Centra Universitato de Venezuelo en Karakas. La kurso estas nedeviga, sed la kursfinontoj rajtas gajni du kreditojn, same kiel la kursanoj de la latina aux la greka lingvoj. La kursgvidanto estas profesoro Johano Negrete. * La oficiala revuo de la Homeopat-Medicina Asocio de Venezuelo havas la esperant- kaj anglalingvajn resumojn de gxiaj fakartikoloj. En la Homeopatmedicina Lernejo de Karakas Esperanto estas deviga studobjekto. * La Jara Asembleo de la Venezuela Esperanto-Asocio okazis la 19-an de novembro en Karakas. * La cxijara Zamenhof-Festo okazos kun bankedo la 2-an de decembro de 1994, kiel en antauxaj jaroj, en domo de Maria kaj Johano Bachrich. * Profesoro Fernando de Diego cxi-monate finos la unuan fazon de sia laboro en la Granda Hispan-Esperanta Vortaro. La juna kaj fama hispana verkisto Antonio Valen helpos De Diego kun la vortaro. J. E. Bachrich, apartado 70782, Caracas 1071 A, Venezuelio ************************************************************************* Karcero pro esperantajxoj ========================= Irana esperantistino, logxanta en Turkio, rakontas pri okazajxo en la postrevolucia Irano. Post tiam la aferoj jam sxangxigxis. Ne cxiuj el ni logxas en trankvilaj partoj de la mondo. Eble la suferado de popoloj, logxantaj en militaj landoj al vi aspektas kiel filmo, sed en la homoj, vivantaj en tiaj landoj, restas profundaj spuroj gxis la fino de la vivo. Mi rakontos al vi travivajxon, okazintan milittempe al unusola internacia esperantista familio en Irano. La dato profunde restis en mia memoro ankaux pro la jubilea jaro 1987, cxar ni anticipe planis partopreni en la Universala Kongreso en Varsovio. La vintro estis severa, sed proksimis la irana novjaro, festo, kiu komencas la printempon. Pro tiu festo mi anticipe vojagxis al Irano. Intertempe ofte estis bombardadoj. Pro ili aviadiloj aux ne povis flugi aux mankis loko pro la tumulto. Tial du tagojn antaux la festo mia edzo Enver Yalcxin, turka esperantisto, telefone kontaktis min kaj diris, ke sekvatage li vojagxos al Irano por helpi min reveni al Turkio buse. Pasis unu tago, du tagoj, kaj la trian kaj kvaran mi jam malpaciencis kaj telefone demandis pri la afero nian amikon en Istanbulo. Li diris, ke Yalcxin ekveturis al Irano antaux kvar tagoj. Ho, kion fari? Mi telefonis al trafikpolico kaj al malsanulejo, sed ili nenion sciis, ankaux dum kvar tagoj sur la vojo ne okazis akcidento. Do, kie li povis esti? Telefone mi ne sukcesis ekscii, cxu li transiris la limon, tial mia bofrato konsentis vojagxi al la landlimo mil kilometrojn for de Tehrano, spite la multan negxon. Post esplorado cxe la transirejo evidentigxis, ke li transiris la limon antaux tri tagoj. Do kie oni povus sercxi lin? Finfine spuro ------------- Post semajno sincera vocxo pertelefone sciigis, ke mia edzo estas arestita. Mi demandis, de kie la persono konas lin? - Ankaux mi estis arestita kaj konatigxis kun li en la sama karcero. Vi helpu lin, cxar li estas tute senkulpa. La afablaj kaj sinceraj vortoj de tiu irana junulo iom trankviligis min, kaj mi dankis lin. Denove mia bofrato vojagxis al la nomita loko, kiu trovigxas okcent kilometrojn for de Tehran, esperante kontaktigxi kun mia edzo. Bedauxrinde estis vana espero, cxar oni dum tuta semajno ne permesis al ni renkontigxi. Pasis du semajnoj, kaj post multe da demandado mi eksciis, ke la problemoj rilate al arestoj de eksterlandanoj apartenas al speciala altkortuma instanco. Mi skribis peton, klarigante la tutan aferon, kaj oni promesis renkonti min en la sekva tago. Tiam mi iom ekesperis, cxar antauxe mi pensis, ke pro la transiro de sxaha al islama regado kaj pro la milito ne eblus tuj ordigi cxion. Sekvatage mi iris al la renkontigxo. De la pordego post gxishauxta kontrolo oni kondukis min al granda salono. La cxefo estis tre gxentila viro kun mallonga barbo kaj sen turbano. Li atente legis la leteron kaj telefone parolis kun la respondeculo de la karcero. Poste li diris al mi, ke mi povos renkonti mian edzon kaj atendi gxis oni jugxos lin. - Se oni ne permesos al vi renkonti la edzon, petu, ke la estro telefonu al mi. Kun la bofrato ni veturis al la karcero, survoje estis multe da negxo, sed fine post longdauxra veturado ni atingis la lokon. Estis granda vico de homoj, kiuj atendis la respondon pri arestitaj parencoj de militrifugxintoj. Aresto pro fotoj kaj esperantajxoj ---------------------------------- Post longa atendado gardisto diris, ke nur viroj rajtas eniri. Ho, kiaj malfacilajxoj! La bofrato iris supren kaj memorigis al la cxefo pri la telefonvoko el Tehran. Tiam la cxefo permesis, ke mi iru supren. Kiam li renkontis min, li gxuste kolere vokis oficistojn kaj postulis la dosieron de Jalcxin. Ili sercxis kaj nenion trovis. Li volis forpusxi la aferon, sed mi transdonis la mesagxon de lia cxefo. Kolera, li devigite telefonis al sia cxefo. El tiu interparolo mi komprenis, ke la kauxzo de la aresto rilatis al esperantajxoj, kasedoj, fotoj. Cxiukaze post la telefonparolo li donis la adreson de la karcero. Kiam ni atingis tien, juna gardisto diris, ke antaux momento oni translokigis lin al alia urbo. Tiam mi komencis kolere paroli, sed tiu afabla gardisto diris al mi: - Mi auxdis, ke vi estas instruistino, kaj mi estas kiel via lernanto. Se vi deziras helpi vian edzon kaj ke oni ne arestu ankaux vin, akceptu mian konsilon: vi povas solvi la problemon en Tehran. Auxskultinte lin, ni reveturis al Tehran kaj denove renkontis la cxefon kaj rakontis cxion al li. "Ne parolu esperante!" ---------------------- Cxi-foje li donis al mi stampitan leteron, por ke mi transdonu al la cxefo tie. Ni denove veturis kaj felicxe la letero efikis, finfine ni iris al la arestejo. Post iom da tempo mi vidis, ke alroksimigxas iu armea gxipo. Kiam gxi atingis nin, mi vidis soldaton kun iu viro, kiun mi unue ne rekonis kiel mian edzon, pro lia longa barbo kaj maldika korpo. Auxdante lian vocxon, mi komencis plori, kaj demandis esperante: - Kion vi faris? Li respondis nenion. - Kiam do vi liberigxos? - Iun tagon, - li diris. La soldatoj avertis, ke ni ne parolu fremdlingve, kvankam mia bofrato diris al ili, ke nia komuna lingvo estas Esperanto kaj ke ni ankoraux ne bone komprenas la lingvon unu de la alia. Sed ne utilis, kaj ni post momento disigxis. Ambaux soldatoj estis ege kortusxitaj de la tragedia sceno. Trompa cxantagxo ---------------- Intertempe, dum ni estis for, venis iu viro per auxto, eniris la korton, prenis turbanon el sia teko kaj surmetis gxin. Poste li diris al mia fratino, ke li estas el la sekreta polico, kaj povas savi mian edzon, se mi donos certan sumon. Li lasis sian adreson, kaj post multe da esploro ni konstatis, ke li estas falsulo, kiu pensis, ke li povos trompi nin tiamaniere. Finfine post kvindek naux tagoj kun multegaj klopodoj mia edzo liberigxis sen rericevi la kasedon kun esperantaj kantoj. Li ankaux ne ricevis siajn fotojn aux la gazetojn, inter kiuj estis unu turka turisma periodajxo. En gxi estis marborda pejzagxo kun banvestitaj virinoj, kiun ili traktis kiel pornografiajxon. Tamen per la helpo de bonkora bankestro ni sukcesis ricevi la monon, kiu estis prenita de li sen iu ajn kvitanco. La malagrablaj travivajxoj, kiujn li spertis dum du monatoj en fremdlanda arestejo estas tute aparta, longa kaj kortusxa historio. Heshmat Yalcxin el TEJO Tutmonde, okt-dec/94 Ni atentigas, ke temas pri aresto okazinta en 1987, dum milito. Publikigante la artikolon de s-ino Yalcin, ni ne volas esprimi ajnan politikan starpunkton. Pri similaj okazajxoj en la lasta tempo ni ne auxdis. La red. ************************************************************************* Sxparu 82 guldenojn cxe MAZI! ============================= La preparoj de la profesinivela videokurso "MAZI en Gondolando" bone progresas. Momente ni havas 370 antauxmendojn, sed - danke ankaux al via insista informa laboro - dauxre venas novaj. Tamen jam tre proksimas la limdato, kiam ni devas decidi cxu jes aux ne ni komencu la produktadon, kaj ni devas havi financajn garantiojn. Ni atendas respondon ankaux de iu ne-esperanstista instanco pri financa apogo. Bonvolu nepre averti la legantojn, ke oni pagu la antauxmendon en sumo de 98 guldenoj (ne plu validas 50 USD). Post la fermo de kolekto de antauxmendoj la reala vendoprezo por unu kompleto de MAZI estos 180 guldenoj. Do, mi pensas, ke la sxparo de tiuj 82 guldenoj vere estas instiga, ja versxajne nun aux poste tamen cxiuj societoj kaj seriozaj instruistoj volos havi la kasedon. Mila v.d. Horst-Kolinska Rim. 1.: Por antauxmendi la kasedon vi sendu 98 gld al la UEA-konto: IEIN-Q, kaj leteru al Internacia E-Instituto (Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando) informante krom via precizaj nomo kaj adreso ankaux pri la dezirata videosistemo: VHS-PAL aux NTSC. Rim. 2.: Hungaroj povas pagi al la red. de EVENTOJ (aktuala egalvaloro de 98 gld, nune: 6700 Ft, por instancoj aldonigxas 25 % de AVI). Poloj povas pagi al s-ino Diodora Kolinska, ul. Szymonowica 8, PL-71482 Szczecin. ************************************************************************* ALVOKO ////// Helpu al ruandano! ================== Ekde kelkaj monatoj Edmond Uzziel, 27-jara, trovigxas kiel azilpetanto en Germanio. Dum lia fugxo el Ruando helpis al li germana esperantisto Peter Rudolf. Li havas 59 jarojn, flue parolas la francan, anglan kaj sendube - la germanan. Peter vivis en la jaro 1988 kaj '89 en la proksimejo de Rostock (Germanio), gxis li en la jaro 1990 veturis al Edmond en Ruandon. Por akceptigxo de Edmond kiel fugxinto kontakto kun Peter Rudolf respektive lia adreso tre helpus. Se vi estas Peter aux vi konas/is lin, bv. skribi al unu de jenaj adresoj: 1. Edmond Uzziel, Drossenfelderstragxe 2, D-95445 Bayreuth, Germanio. 2. Anwaltsburo Meyer-Heim, advokato, Sulzbacher Str. 85, D-90489 Nurnberg, Germanio.
************************************************************************* LINGVO ////// Kio estas mia nomo? =================== La problemo estas pli komplika ol gxi povus aspekti unuapense. Cxar efektive eblas pluraj manieroj esperantigi la proprajn nomojn, sed niaj verkistoj gxis nun ne akordigxis, kiun el la eblaj kriterioj apliki, tial ekzistas granda konfuzo. Fakte reguloj estas almenaux tri. Unu konsistas el la simpla aplikado de la esperanta alfabeto (q=k, y=i, x=ks ktp.). Sherdahelyi nomis tiun procedon "grafika nivelo". (Ekz. Nev Jork). Alia sistemo (rekomendita de Zamenhof, "fonetika nivelo") estas klopodi reprezenti la originalajn sonojn pere de la esperantaj literoj (ekz. Nju Jork(o). Alia ebleco ("semantika nivelo", ofte sed ne regule aplikata en "Leksaro" de la paro Sxulco-Bermano) estas traduki esperanten la originalan signifon (ekz. Nova Jorko). Tial, ekzemple, la fremdaj nomoj Neeukirch, Vattersee, Saint Jean, Newfoundland, Castellon, James povas farigxi respektive (grafike) Neukirho, Vaterseo, Saintjeano, Nev- foundlando, Kastelono, Jameso; aux (fonetike) Nojkir(o), Feterse(o), Sentjxan(o), Njufaundland(o), Kasteljon(o), Gxejms(o); aux (semantike) Novkirko (aux Nova Pregxejo), Veterlago, Sankta Johano, Nova Tero, Kastelego, Jakobo. Mi ne komprenis, ekzemple, kial, laux Sxulco-Bermano, la francaj nomoj Jacques kaj Jacqueline farigxis Jakobo kaj Jxakvino!!! Laux la supraj principoj, mia nomo povas transkribigxi, laux la gustoj, de Georgo, de GxorGxi, de Gxorgxio, de la Georgoj. Ne, dankon! Iam cirkulis en niaj rondoj anekdoto pri okazajxo en internacia kongreso, kie pluraj kongresanoj malkovris, ke ili cxiuj venis el sama urbo: Novkastelo. Nur post klarigoj evidentigxis, ke ili venis respektive el Chateauneuf (Francio), Neuchatel (Svisio), Newcastle (Britio), Neuburg (Germanio), Castelnuovo (Italio), Castelnuevo (Hispanio) k.s. ...Gxenerale oni ripetadas la refrenon, ke la legantoj devas scii, kiel prononcigxas la legataj nomoj. Aparte de tio, ke mi min demandas, kiu kutimas legi librojn aux gazetojn lauxtvocxe, al cxiu povas cxiutage okazi, legi fremdajn nomojn, kies prononcmaniero estas konata nek al la leganto, nek al la verkinto. Ja estas al mi sunklare evidente, ke neniu verkisto en la mondo konas la prononcregulojn de la pli ol 4.000 lingvoj parolataj sur la tero. Ekzemple: ni, italoj, skribas Mao Tse Tung, la esperantistoj Mao Ze Dong. Kiu scias la ekzaktan elparolon? Cetere la esperanta alfabeto ebligas esprimi 26 fonemojn, dum tiuj ekzistantaj en la mondaj lingvoj estas kelkaj centoj. Do, jen kial mi skribis, ke temas pri nesolvebla problemo, tial neproblemo. Tiom, ke konsilindas rezigni. Fakte la naciaj lingvoj jam delonge rezignis sialingvigi la fremdajn proprajn nomojn kaj ilin skribas laux la originala formo, kaj nur, se aliaj alfabetoj, oni latinalfabetigas ilin. Delonge finigxis la tempoj, kiam la skota kondotiero John Lockwood farigxis cxe ni Giovanni l'Acuto, aux Descartes Cartesio, Komenski Comenio, Bacon Bacone, ktp. Se cxiuj naciaj lingvoj pretendus ekscii unualege la gxustan elparolon de la fremdaj nomoj, la francoj devus skribi mian nomon des Djordji kaj la angloj da Georgee!!! Senkomente. Sed ofte esperantistoj volas esti pli papistoj, ol la Papo! ... Kaj cxiu estu libera aliformigi sian nomon gxis nerekonebleco: Corsetti ja rajtas subskribi kiel Korseti kaj Casini diri, ke li logxas en legomo (Pizo), sed mi apelacias, ke oni ne masakru la mian, kiu estas denaske kaj devas resti Aldo de' Giorgi. el l' esperanto, n. 6/1994. ************************************************************************* ILEI //// Instrui instruistojn ==================== La Nederlanda Grupo de Geinstruistoj pri Esperanto (NGGE), landa sekcio de ILEI, organizas porinstruistan seminarion, kiu okazos de la 17-a gxis la 19 de februaro 1995 en la naturamika domo "Eikhold" en Heerlen en la sudo de la nederlanda provinco Limburgo. Gxi estas organizata interkonsente kun ILEI-sekcioj de Belgio, Britio kaj Germanio. La temo de la seminario estos La propedeuxtika valoro de Esperanto kaj gxin enkondukos du invititaj konataj spertuloj. La partoprenkotizo, 150 NLG, inkluzivas kompletan restadon en 2-personaj cxambroj kaj mangxadon. Interesitoj bv. anonci sin antaux la 1-a de decembro cxe la sekretariejo de NGGE: Hans Ten Haagen, Middenweg 587,NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando. Tel.: +31-2207-17918 ************************************************************************* Juna movado, junaj instruistoj... ================================= 14-jara knabo gvidas kursojn en Albanio, sed li bezonas instruilojn. La adreso por helpemuloj: A. Docxi, Rrenz,Fushe Cidhen, Peshkopi, Albanio. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Novaj frekvencoj cxe Pola radio! ================================ Estimataj, mi eluzas la eblecon de rapida aperritmo de Eventoj, kaj petas informi cxiujn esperantistojn pri la novaj ondolongoj, kiuj funkcios de la 1-a de decembro 1994 (!!!). Ni plue konservas du elsendojn tage, ecx je la samaj horoj, sed sen la mezonda frekvenco (neniu redakcio ricevis tion. Oni rezignis pri gxi pro la kadukigxinta aparataro kaj altaj uzo-kostoj). Estas sxangxitaj kelkaj frekvencoj, jen la aktualaj: 15.30-15.50: 9525 kHz (31.5 m), 7285 kHz (41.18 m), 7145 kHz (41.99 m), 6135 kHz (48.9 m) + satelito 22.30-22.55: 6135 kHz (48.9 m) kaj 6000 kHz (50 m) + satelito. Atenton! Ambaux elsendoj estas emanigataj ankaux per satelito Eutelsat- II-F-3 en 16 gradoj de orienta latitudo en frekvenco 11.080 GHz, horizontala polarizado, sonporta frekvenco: 8.28 MHz. Senpagaj ampleksa imformilo pri la E-elsendo estas havebla laux peto cxe: Esperanto-Redakcio pk 46, PL-00-977 Warszawa, Polio Fakso: +48-22-444123 ************************************************************************* Radiostacioj atentu! ==================== Mi kompilas, kaj regule aktualigas la tabelon de E-radioprogramoj en la reto Kompuservo. Bedauxrinde mi ne cxiam havas ekzaktajn kaj aktualajn informojn, interalie pro tio, ke ne cxiu stacio regule anoncas sian frekvencaron kaj la celregionon de la emanigado. Por akurate informi multajn uzantojn de retaj informoj estas bonvenaj cxiaj informoj pri E-lingvaj radioelsendoj. Simon Payne, Am Fullgarten 4, D-61250 Usingen, Germanio. Fakso: +49-6081-3955 ************************************************************************* Radio Box - en Gyula ==================== En radio Box (Gyula, 96 MHz ultrakurtondo) estas cxiusemajne, vendrede, informoj esperante pri enlanda kaj eksterlanda movado: novajxoj, arangxoj laux revuoj Eventoj kaj La Gazeto. La lokan radioelsendon oni povas auxdi en urboj Gyula, Bekescsaba Mezobereny, Bekes, Sarkad kaj gxiaj regionoj (cxirkauxajxoj). La e- programo estas auxskultebla alterne je la 11-a aux 18-a horoj post la novajxoj. La programon gvidas, kaj kunlaboron atendas Georgo Flender dr, Berenyi u. 81. H-5600 Bekescsaba, Hungario ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Ni estas 11-18 jaraj gimnazianoj, kiuj komencas lerni Esperanton, kaj tre emas ekkorespondi kun eksterlandanoj. Ni ege bonvenigus ankaux kuragxigajn sendajxojn kaj vizitojn, kiuj helpus nin konvinki niajn gepatrojn kaj direktoron pri vivanteco de Esperanto. Bv. skribi al: E-grupo de Gimnaziano Rymarov, Sokolovska 34, CZ-79501 Rymarov, Cxehio. 20-jara frauxlo - pri matematiko, sxako, komputilado k.a. interesaj temoj tutmonde kun samagxuloj: Roberto Z"ldy, Erd"sor u. 18, H-1046, Budapest, Hungario. Cxina filatelisto volas korespondi kun multaj amikoj en la mondo. Xin Qiguo, 17 Jing Jin Zhong Lu, CN-434000 Shashi, Hubei, Cxinio. Mi sxatus korespondi. Maria Caroline, 15 j, Rua Guardiato 9, Dermat, BR-78600-000 Barra do Garcas-MT, Brazilo. Grupo de 10 gelernantoj (12 jaroj) dez. korespondi tutmonde pri cxiuj temoj. Esperanto-klubo CES, F-49490 Noyant, Francio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Pro tempomankaj kialoj la senatan sekretarian taskon de AIS anstataux Petro Chrdle plenumas Joanna Lewoc, Pf. 1450. D-33044 Paderborn, Germanio. * * * Studento pri historio kaj politologio sercxas por diversaj fakaj laboroj malnovajn (gxis 1955) leterkorespondajxojn (nacilingvajn aux esperantajn) Cimpa Christian, Budinskyg. 10/16/7, at-1190 Wien, Auxstrio. * * * Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj volas rideti... * * * La redaktoro de Esperanto sub la Suda Kruco havas novan adreson: Donald Broadribb, 59-B Lukin St, Beverley WA 6304, Auxstralio. Nova tel.: +61- 96-461389. Fakso ne plu disponeblas. * * * Kiu povas kaj volas helpi la eldonon de la unua E-lernolibro por uzbeklingvanoj kaj de la uzbeka-Esperanta-rusa konversacilibro? Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, Pk 76, UZ-703000 Samarkand, Uzbekistano. * * * Faldfolio pri gxiaj celoj estas senpage havebla de Int. Humanisma kaj Etika Unuigxo, IHEU, Oudkerhof 11, NL-3512, GH Utrecht, Nederlando. * * * Multajn gratulojn al Luigi Fraccarolikaj Donatella Feretti okaze deilia geedzigxola 31-an de oktobro! ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor