Eventoj n-ro 065, 1/novembro - '94,  retposxta versio
****************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           Reinhard Selten: Nobel-premio pri ekonomiko!
                      AGO-TAGOankaux en Kroatio
                      Japana Esperanto-domo!
                      EVENTOJ en la retoj!

Esperanto aplikata:   Esperanto-TV?  Povas esti!
                      Subteno de la Humanista Feminista Partio
                      Vivu Verdaj Ideoj!
                      La pasxoj por MAZI
                      "Migroservo" invitas vin
                      Genealogoj uzas Esperanton

Arangxoj:             La papo, Kroatio kaj E-o
                      Pasko en Germanio
                      IS en Sud-germanio!
                      Internacia infana renkonto
                      La ensemblo ASORTI koncertos en la IF!
                      Skota kongreso
                      Zamenhof-tagoj en Litovio
                      ESPERANTO-PARADIZO
                      Esperejo

Movado:               Polio: ni praktike uzu Esperanton!
                      Zorgi pri informado - sen abono...
                      Katedro de interlingvistiko en la Torina
                      Universitato
                      Vivo kaj problemoj de KCE
                      25 jaroj..., Literatura Foiro 1972

Lingvo:               Vivu la akuzativon!

Interese:             Asteroidoj "Zamenhof" kaj "Esperanto"

ILEI:                 Internacia ekzamenoj '95!
                      Preparoj por la venontjaraj UK kaj
                      ILEI-Konferenco

Revuoj, gazetoj:      Pli ol 3000 ekz.-ojn por EPCx

Afrika agado:         Sep tagoj en Tanzanio

Esperanto en radio:   Sep tagoj en Tanzanio
                      Novjaraj salutoj

Konkurso:             Belartaj konkursoj de UEA en 1995
                      INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ, komencatoj
                      INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ, progresantoj
                      Internacia Matematika Olimpiado en esperanto

Movada humuro:
Anoncetoj:
Korespondi deziras:

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Reinhard Selten: Nobel-premio pri ekonomiko!
============================================

En la numero 2/oktobro ni jam aperigis la gxojigan mallongan informon pri
la Nobel-distingo de Reinhard Selten, membro de GEA kaj UEA!

La germana informagentejo DPA la 11-a de oktobro komunikis, ke la cxi
jaran Nobel-premion pri ekonomiko ricevis 3 personoj, inter ili prof.
Reinhard Selten. La komuniko klarigis jam en la titolo, ke la premiito
parolas ankaux Esperanton.

Prof. Selten kaj lia edzino Elizabeth estas malnovaj aktivaj
esperantistoj, membroj de Germana Esperanto-Asocio kaj Dumvivaj
membroj de UEA. En 1982 kun Jonathan Pool li aperigis studon
ankaux en Esperanto  "Cxu mi lernu Esperanton?" - Enkonduko en la
teorion de lingvaj ludoj.

Reinhard Selten naskigxis en 1930 kiel filo de librokomercisto,
studis matematikon kaj diplomigxis en 1957 cxe la Frankfurta
Universitato, kie li dejxoris gxis 1967 kiel help-profesoro. En
1968 li instruis, kiel gast-profesoro, en la universitato de
Berkeley (Kalifornio, Usono).

Inter 1969 kaj hodiaux, Selten instruis kiel ordinara profesoro cxe
la Libera Universitato en Berlino kaj cxe la universitatoj de
Bielefeld kaj Bonn. Li specialigxis pri la matematik-rilataj
fakoj, oligoteorio, eksperimenta ekonomi-esploro kaj scienca
lud-teorio.

Prof. Selten, ricevinta la titolon de honora doktoro cxe la
universitatoj de Bielefeld kaj Frankfurto membras en multnombraj
sciencaj akademioj kaj ekonomiaj societoj, kaj estas honora
membro de la Usona Akademio de Arto kaj Sciencoj.

laux HdE 15/94

Nome de esperantistoj ankaux ni gratulas al samideano Selten. La red.

*************************************************************************

AGO-TAGO ankaux en Kroatio
==========================

Cxi jare jam la duan fojon ankaux Kroatia E-Unuigxo aligxis al la
organizantoj de Ago-Tagoj.

La preparoj komencigxis jam en septembro. Sekretario de KEU gastis cxe
la radio la 3-an de oktobro, prezentante la okazajxon kaj anoncis la
kroatian programon.

La 7-an de oktobro en Kutina, urbo 80 km-ojn de Zagreb, kunlabore kun
la loka biblioteko KEU malfermis ekzpocicion de Marijan Mirt (juna
zagreba esperantisto, kies desegnajxojn oni povis vidi ankaux en
Triesto dum la Alp-Adria Konferenco). La ekspozicio estis parto de la
"ago-taga" programo. Venis pluraj fakuloj, kaj vicurbestro de Kutina.

Sabate, la 8-an de oktobro la kultura, junulara kaj pedagogia sekcioj de
KEU prizorgis budon en la cxefa zagreba magazeno en la centro de la urbo.
Cxe la budo oni povis vidi plurajn E-eldonajxojn. Vekis apartan intereson
la videa prezento de la unua leciono de MAZI.

Pri la plej nova projekto de KEU, la koresponda E-kurso interesigxis
dekoj de personoj. Fakte la budon vizitis infanoj, plenkreskuloj,
monahinoj kaj ecx unu parlamentano (kiu tuj pruntis lernolibron de E-
o...)

La menciita magazeno en la komenco de la jarcento estis en la posedo de
Paul Kastner (temas pri la magazeno Kastner Ohler, kiun oni povas trovi
ankaux en Auxstrio). S-ro Kastner estis esperantisto, tre estimata en la
zagrebaj rondoj tiutempe. Dum nia trihora dejxoro la magazena
lauxtparolilo plurfoje atentigis la acxetantojn pri nia cxeesto.

Okaze de la ago-tago, KUE direktis apartan leteron al pluraj ministeriaj
kaj aliaj adresoj. En gxi oni atentigas pri la graveco de E-o en la
komunikado. Estis speciale emfazita la bezono de pli forta subteno al la
porlernejaj programoj de E-o, restarigo de E-elsendo cxe la sxtata radio
kaj rolo de E-o en la eksterlanda turisma prezento de Kroatio.

M. B.

*************************************************************************

Japana Esperanto-domo!
======================

La 1-an de oktobro 1994 la Japana Esperanto-Instituto inauxguris sian
novan seminariejon en arbaro 150 km for de Tokio, baptita Esperanto-domo
de Yatugatake laux la nomo de proksima pitoreska montaro.

Gxi estas donaco de s-ino Morita Yoko, membro de la Instituto, kiu volis
realigi la deziron doti la japanan movadon per studejo kaj ripozejo,
longe trezoratan en la sino de sxia forpasinta edzo Morita Mosuke, ankaux
esperantisto.

La trietagxa domo en nordia stilo, kiun sxatis s-ro Morita, arkitekto,
profesoro de la universitato Hosei, konsistas el tri konstruajxoj,
destinitaj por studado, tranoktado (16 litoj), biblioteko kaj mangxejo,
kaj staras sur tereno de 703 m2.

La inauxguron partoprenis eminentaj japanaj esperantistoj, sociaj kaj
edukaj agantoj el Tokio, membroj de familio Morita. Venis gratulmesagxoj
de prof. J.Wells, prezidanto deUEA, de la landaj asocioj de Koreio kaj
Cxinio k.a.

En oktobro pasis la prov-periodo de la praktika uzo, kaj la Domo estos
fermita dum vintro. Eksterlandaj esperantistoj estas bonvenaj en la domo.

Yamasaki Seiko, Internacia fako JEI
162 Tokio-to Sinzyuku-kuWaseda-mati 12-3, Japanio
Fakso +81-3-3203-4582

La redakcio de Eventoj aligxas al la gratuloj kaj deziras sukcesojn kaj
fruktodonan laboron al la Esperanto-Domo de Yatugatake.

*************************************************************************

EVENTOJ en la retoj!
====================

Ekde septembro - kun eksperimenta karaktero - ankaux EVENTOJ estas legebla
perkomputile, enkadre de la elektronika novajxagentejo ELENA!

Internet-adreso de ELENA: pin@forigu.demos.su.

Uzantoj de TTT-programaro (TTT signifas Tut-Tera-Teksajxo - tio
estasesperantigo de  angla termino WWW - World Wide Web) povas
konektigxial ELENA per:

http://www.demos.su/Esperanto/saluton.html

Esperanto estas unu el la komunikad-lingvoj de la Moskva komputila
nodo "Demos+" cxe kiu funkcias ELENA kaj konektinte kun gxi vi
ricevos klarigojn kaj instrukciojn en la Internacia Lingvo.

Se aperas problemoj aux demandoj oni povas turni sin al Andreo Ananjin,
la kompilanto de ELENA aux Ivan Popov, ELENA-prizorganto.

A.A.

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Esperanto-TV?  Povas esti!
==========================

Cxu povas ekzisti nuntempa movado sen nuntempaj amaskomunikiloj? Certe
ne, respondos vi, kaj, certe, vi pravas. Estas bonege, ke ni havas
proprajn gazetojn, jxurnalojn, radiostaciojn. Tamen, kial ni tute ignoras
la plej modernan, la plej fortan kaj la plej popularan rimedon -
televidon?

Kun granda intereso, sed ankaux kun granda bedauxro legis mi en Esperanto
n-ro 2/1991 artikoleton "Kion ni havas por la eta ekrano?" Okazis, ke
nenion! Kiam antaux kelkaj jaroj iu euxropa satelita TV-stacio proponis
al UEA senpage 8 horojn da televida tempo - UEA gxentile rifuzis, cxar
evidentigxis, ke ni havas nek 1 minuton en t.n. formato "betacam", en kiu
laboras cxiu profesia televido.

Mi kredas, ke venis la tempo por serioze pripensi kaj decidi - cxu ni
bezonas propran TV-programojn? Kompreneble, estus naive proponi organizi
E-telecentralon kaj E-telestudion - tio postulas tro multe da mono,
fortoj ktp. Sed kial ne organizi malgrandan mobilan TV-grupeton-teamon,
kiu konsistus el jxurnalisto-redaktoro, regxisoro kaj operatoro kun
profesia TV-kamerao?

Kiom da eventoj en E-vivo, kiom da kongresoj, renkontigxoj estus savitaj
por historio! Kiom vaste eksonus Esperanto - la filmojn ja oni proponos
al la plej diversaj TV-stacioj de la mondo. La filmoj rakontos (pli
gxuste - montros) al homoj  pri ekzistanta Esperanto-kulturo en diversaj
lingvoj de la mondo.

Mi estas certa, ke la ideo pri propra E-televido devas realigxi pli aux
malpli frue. Kaj mi estas konvinkita, ke ju pli frue, des pli bone. Mi
mem estas profesia TV-jxurnalisto, kaj mi konas la homojn, kiuj estas
pretaj organizi E-TV-teamon. Estas bezonata nur mono por acxeti la
kameraon, por film- kaj muntad-laboroj, salajro k.a. elspezoj. Sed tio ja
estas jam alia demando...

Abdurahman JUNUSOV,
eksa cxefredaktoro de  Dagestana Sxtata Televido

*************************************************************************

Subteno de la Humanista Feminista Partio
========================================

La Humanista Feminista Partio en Francio publikigis 3-pagxan deklaron. Ili
postulas la enkondukon de Esperanto kiel dua lingvo encxiuj landoj kaj
deziras, ke oni tuj povu elekti Esperanton en lalernejoj kaj
universitatoj, kaj ke E-kursoj estu disauxdigataj per la publikaj
radiostacioj kaj televidaj kanaloj...

El Norda Gazeto, oktobro 1994

*************************************************************************

Vivu Verdaj Ideoj!
==================

En Macon (Francio), la 29-an de auxgusto la Interregiona
Nacia Konsilantaro de la landa Verda Movado majoritate aprobis 4-
pagxan dokumenton pri Esperanto. Bruno Boissere, verdula euxropa
deputito, efike kaj vigle argumentis por la internacia lingvo.

Por ricevi la dokumenton kontaktu:

Ges-roj Huberdeau,
33 rue F. Cevert, F-72100 Le Mans, Francio.
el KEC-Bulteno, septembro/1994

*************************************************************************

La pasxoj por MAZI
==================

Eble la tuto per 8-punkta helvetica???

La arangxado de scenario kaj tradukado de la projekto MAZI estas farata de
Stefan MacGill. La prepara teamo laboras ne nur prila video-filmo mem,
sed ankaux pri akompana lerno-libro!

Estas gxojige, ke "Eventoj" donas tiom da spaco al nia videa projekto, kaj
ke gxi vekis tiom da intereso entute. Jen raporto prila didaktikaj
prepar-pasxoj:

1. Prov-traduki la dekdu partojn (farita);
2. Kontrolado de la tuta bend-traduko pere de kelkaj ali-lingvanoj;
3. Esploro pri silabo-nombroj, enhava tauxgeco, busxmovaj postuloj kaj
   tempo por la dublado;
4. Verko de muziknotoj, trovo de muzikistoj, postprovaj verso-modifoj;
5. Pli detala analizo de la dismeto de la angla gramatiko;
6. Prioritatigo de niaj gramatikaj bezonoj, kreo de nia didaktika skemo;
7. Decidoj, kiom el tiu gramatiko iru en la bendon, kiom en
   la akompana(j)n libro(j)n;
8. Decido pri la preciza libro-enhavo - cxu unu aux du aux tri kajeroj.

Enmetindaj eroj estas:

a) ekzercoj kaj ekzemploj el la bendo
b) tekstoj kaj ekzercoj kun parenca enhavo al la benda
c) laborlibrecaj ekzercoj (lernantoj mem skribu en la kajero)
cx) la teksto de la bendo
d) konsiloj por instruisto kaj koncizaj gramatikaj resumoj
e) rakonto kun esperanta gusto, gramatike paralela al la progreso de
   la bendo.

Se cxio iras en unu volumon, parto devos esti tre konciza, por nerompi la
fluon kaj etoson de la tuto. Nun mi jam konstante pensadas pri baza
akompana libro, kiel eble plej uzebla por diversagxuloj, kun apartaj
laborkajeroj/instruistaj gvidiloj laux la agxo de la lernantoj: unu por
infanoj, unu por ne-infanoj.

Stefan MacGill

*************************************************************************

"Migroservo" invitas vin
========================

En Estonio estas fondata firmao "Migroservo", kiu helpas trovi noktumlokon
por individuaj turistoj en privataj hejmoj, somerdomoj ktp. La servo
konvenas por tiuj homoj, kiuj deziras:

- logxi en modestaj kondicxoj;
- konatigxi pli proksime kun simplaj estonoj kaj ilia vivmaniero;
- logxi cxe dommastroj kun samaj interesoj (profesio, hobio);
- ripozi per pli malgrandaj elspezoj.

La logxejoj povas esti tre diversaj: aparta cxambro, tuta logxejo,
somerdomo, sed ankaux lito en la cxambro kune kun la gemastroj,
subtegmentejo, fojnejo, tendo sur korto; kun littolajxoj de la gemastroj
aux propra dormosako.

La nutrado povas esti prizorgita de la gemastroj aux ili vendas
nutrajxproduktojn al la gasto. Oni povas acxeti produktojn en proksimaj
vendejoj aux mangxi en kafejo ktp.

Kromaj servoj povas esti ankaux diversaj: ekskursoj en xcirkauxajxo aux en
tuta Estonio piede, bicikle, trajne, auxtobuse aux per auxtomobilo de la
mastroj; luo de biciklo, boato, fisxkaptiloj, vintre skioj; acxeto-vendo
de suveniroj aux de gasto kunportitaj varoj; instruado de lingvoj; propono
deprovizora laboro cxe la mastroj aux ie proksime.

La pago dependas..., sed nepre estas pli malgranda ol en hoteloj.

Kiel uzi la "Migroservon"? Sendu leteron al:

S-ro Endel Ojasild, 
pk. 24, EE-0090 Tallinn, Estonio.

*************************************************************************

Genealogoj uzas Esperanton
==========================

Genealogio farigxas cxiam pli kaj pli populara hobio. Jam tri
neesperantistaj genealogiaj asocioj uzas la internacian lingvon en sia
korespondado kaj publikajxoj: Federacio de Orienteuxropaj
Familihistoriaj Asocioj (Salt Lake City, Usono), Genealogia Arkivo de la
Gento Knobloch "Alleum" (Wroclav, Polio) kaj Silezia Genealogia Societo
(Wroclav, Polio).

Unuigxintaj Nacioj proklamis la jaron 1994 "La Jaro de Familio". Lige
al gxi la Silezia Genealogia Societo (SGS) proponas al esperantistoj
interesigxantaj pri siaj radikoj, genealogio kaj heraldiko, fondi
similajn genealogiajn societojn (urbajn, regionajn aux landajn).
Statuto de SGS kaj aliaj organizaj dokumentoj jam estas tradukitaj al
Esperanto kaj al pluraj naciaj lingvoj. Tiuj dokumentoj povas servi kiel
modelo por novaj organizitaj genealogiaj societoj. Personoj, kiuj volas
fondi similajn societojn bv. skribi al:

Silezia Genealogia Societo. 
P.O. Kesto 213, PL-50-950 Wroclav 2, Polio.

SGS planas eldoni kvaronjaran bultenon en Esperanto "Kroniko", kiu
enhavos informojn pri internaciaj gentaj societoj kaj iliaj bultenoj.
Membroj de SGS prilaboras multlingvan genealogian kaj familian vortaron.
Antaux ol aperos libroforma eldono, la vortaro estos presata en
lauxvicaj kajeroj de la bulteno "Kroniko".

La projekto fondi en 1990 Esperantistan Genealogian kaj Heraldikan
Asocion ne sukcesis. Tamen nun oni opinias, ke anstataux fondi pure
esperantistan asocion estas multe pli bone agi en regionaj aux landaj
neesperantistaj societoj kaj deene zorgi pri tio, ke tiuj societoj uzu
la internacian lingvon.

el La Lampiro, septembro/1994

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

La papo, Kroatio kaj E-o
========================

Okaze de la vizito de la papo al Kroatio la 10-an kaj 11-an de
septembro, Kroata E-Unuigxo invitis ankaux eksterlandajn e-istojn
veni al Zagrebo.

KEU certigis al ili biletojn por la granda diservo. Reagis deko da e-
istoj el najbaraj landoj. Pri tiu iniciato raportis la plej grandaj du
tagjxurnaloj, kaj la informon menciis ankaux la centra radio en siaj
novajxoj. KEU ankaux preparis tekston en kiu oni donas informojn pri
ligoj de Sankta Segxo kaj esp-istoj. Ankaux tiu teksto estis publikigita
kun bona reeho.

Por ricevi specialan posxtkarton kun speciala posxtmarko (kun
portreto de la papo) kaj porokazan stampon bv. sendi 2 IRK al KEU:
Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio.

M. B.

*************************************************************************

Pasko en Germanio
=================

11-a Printempa Semajno Internacia okazos 14-21 de aprilo 1995 en
Waldfischbach, Palatinato (Pfalz), Germanio.

PSI estas precipe familia seminario. La programo celas kontentigi
samrajte plenkreskulojn, junulojn kaj infanojn. La seminario enhavos kaj
laborajn kaj distrajn elementojn. Vi trovos: diskutgrupojn pri diversaj
temoj, kursojn por manlaboroj, artoj, naciaj kutimoj k.a., lingvajn
kursojn diversgradajn, ekskursojn, ludojn, lum- kaj videofilmojn ktp.

La seminario okazos en moderna komforta domo, Haus Maria Rosenberg en
Waldfischbach-Burgalben, katolika edukejo. Modernaj kunvenejoj,
ludcxambroj, manlaborejoj, sportejo, parko je via dispono.

Kotizoj: depende de la agxo kaj tempo de aligxo - de 0.00 gxis
430 DEM. Aligxoj, informoj cxe:

Germana Esperanto-Asocio, Wolfgang Bohr, 
Johannes-Kirschweng-str. 11, D-53474 Bad Neuenahr-Ahrweiler
Tel: +49-2641-4485
Fakso: +49-2641-978666

*************************************************************************

IS en Sudgermanio!
==================

Post ses nordecaj jaroj, la plej populara internacia junulara arangxo, la
IS (Internacia Seminario) de GEJ denove okazos en suda Germanio, en la
urbo Tubingen. La dato estas tradicia: 27.12.94- 03.01.95.

La temo de la cxi-jara arangxo estas la "rubo": Kion ni faru pri la cxiam
kreskanta amaso de forjxetajxoj, kaj cxu entute eblas malrapidigi la
kreskon de rubmontoj? Cxu eblas morale toleri la eksporton de rubo?

Krom la priruba temaro oni havos ankaux distran programon laux la plej
bonaj tradicioj de la IS-j.

Partoprenkotizoj inter 180 kaj 360 DEM, por memzorgantoj 90-150 DEM.
Orienteuxropanoj havas aparte favorajn rabatojn kaj kondicxojn. Rapide
petu aligxilon cxe:

Marc Stessgen, 
Hagedornstr. 6 A, D-51069 Koln, Germanio

*************************************************************************

Internacia infana renkonto
==========================

Inter la 15-a kaj 22-a de aprilo 1995 okazos en la Kastelo Gresillon,
la Kulturdomo de Franclandaj Esperantistoj (F-49150, Bauge, Francio),
la kutima internacia infanrenkonto. Geinstruistoj kaj gepatroj povas
tuj komenci prepari la vojagxon de siaj gelernantoj/infanoj por la arangxo.
Eblas ricevi kelkajn stipendiojn. Por detaloj kontaktu:

Paulette Naulet, 
F-49490 Breil, Francio. Tel. +33-41825522.

*************************************************************************

La ensemblo ASORTI koncertos en la IF!
======================================

Post la budapesxta sukceso en la Euxropa E-Festivalo, la nova litova
kantri-grupo ASORTI (la familio Piscikas kun la 9-jara filo Edgar!)
prezentigxos ankaux en Germanio, kadre de la Internacia Festivalo,
okazonta en Sensenstein (meza Germanio), ekde 28.12.94 gxis la 3.1.95.

Jen kelkaj novajxoj pri la IF-programo:

- pri la kadra temo prelegos Anton Oberndorfer (Auxstrio) kaj Hermann
Dieter Tauxtorat (Germanio);
- pri Sorobano (japana abako) prelegos kaj instruos s-ino Masako Tahira el
Japanio;
- pri vivo ekster Tero "Cxu ni estas solaj" kaj pri denaska E-instruado
prelegos s-ro Amri Wandel el Israelo;
- pri Televido - cxu ilo aux dangxero - prelegos Giulio Cappa, Italio;
- plus pluraj aliaj interesaj programeroj!

Detaloj kaj aligxo cxe: Hans-Dieter Platz,Pf. 1148, D-34303 Niedenstein,
Germanio. Fakso: +49-5624-322.

Ni memorigas, ke nian donackuponon vi povas utiligi en IF! La red.

*************************************************************************

Skota kongreso
==============

Skota E-Kongreso okazos en Glasgow 21-23 de aprilo 1995. Informoj cxe:
Sekr. s-ino M. Casey, 9 Flora Gardens, Bishopbriggs G64 IDS, Skotlando,
Britio.

*************************************************************************

Zamenhof-tagoj en Litovio
=========================

Litova E-Asocio invitas cxiujn esperantistojn al tradicia cxiujara arangxo
"Zamenhof-tagoj-94", kiu okazos la 10-11-an de decembro en Kaunas.

Noktado en student-hejmoj, ordinaraj kaj laboristaj hoteloj.

En la programo: impresoj pri la 79-a UK en Seulo kaj pri Euxropa E-
Festivalo en Budapesxto, junulara forumo, koncerto, amika espero, ekskurso
laux Zamenhofaj kaj E-lokoj en Kaunas k.a.

Antaux "Zamenhof-tagoj-94" okazos la 30-a kongreso de Litova E-Asocio.
Kotizo ne ekzistas (!), pago por noktado kaj mangxado - surloke.
Pliaj informoj kaj aligxoj (gxis la 5-a de decembro!) cxe:

LV-3000 Kaunas, ab.k. 167, Litova E-Asocio, Litovio
Tel.: +370-7-208503, fakso: +370-7-204970.

*************************************************************************

ESPERANTO-PARADIZO
==================

Esperanto-Paradizo estas vendejo (plejparte por nutrajxvaroj) kaj
bufedejo en la riverbanejo KRITZENDORF (kricendorf) apud Danubo.
S-ro Seyed Abolhassan Mir Javadi (voknomo AMIR), Dresdenerstr.
126/31, A-1200 WIEN, Auxstrio, estas la estro de la firmao JIRANEK,
kaj kiam li komencis lerni esperanton, li ekhavis la ideon nomi la
vendejon kun bufedejo "Esperanto-Paradizo".

Post la 77-a UK en Vieno okazis en Esperanto-Paradizo la 2-an de
auxgusto 1992 malgranda adiauxa festo. Per tiu festo komencigxis
tie la esperanto-vivo.

Cxar apud la Danubo ekzistas tre frekventata bicikla vojo, s-ano Seyed
Abolhassan instalis multajn informtabulojn kiuj montras la vojon al
Esperanto-Paradies (Paradizo). Sur vandoj de la vendejo trovigxas
multaj informoj pri esperanto kaj tabulo kun la nomo
"Esperanto-Paradies".

Interese estas, ke en Esperanto-Paradizo jam logxas la unua gasto, s-ro
Asgar SAGADIAN el Irano, li estas ankaux gastparolanto de Radio Auxstria
Internacia, Esperanto-Redakcio.

KRITZENDORF estas vilagxo 15 km nord-okcidente de Vieno, do somerumejo
por vienanoj.

Cxar jam finigxis la bansezono, mi nur povas diri: Gxis la revido en la
Esperanto-Paradizo venontjare!

Leopold Patek

*************************************************************************

Esperejo
========

Vi certe volas esti kaj resti sanaj, cxu ne?

Fame konata en Dagestano kaj Moskvo kuracisto-naturopato (kaj konata
krome al dudeko da hungaraj esperantistoj, partoprenintoj de Dagestana
E-tendaro en 1991), Ruslan Magomedov, prelegos la 2-an de novembro. Dum
la prelego li demonstros medicinajn sanigajn eksperimentojn, ligitaj
kun meditado kaj hipnoto.

Bonvenon!

*************************************************************************

MOVADO
//////

Polio: ni praktike uzu Esperanton!
==================================

En Esperanto n-ro 11/'93 mi tralegis interesan artikolon de Tyburicjusz
Tyblewski "Polio: la esperiga kolapso". Lia analizo estas profunda,
sociologia kaj priskribas tion, kio dolorigas multajn E-aktivulojn en
Polio. Permesu al mi kompletigi tiun cxi analizon per miaj propraj
konkludoj. Miaj rimarkoj estas vidpunkto de "provinca aganto". Cxi tie mi
ne deziras sercxi kauxzojn de organiza krizo en cxefaj organoj de PEA.
Tia krizo estas klare videbla, sed, laux mi, cxefe estraraj agantoj
respondecas pri tio, kaj solvi tiun cxi krizon estas ilia urgxa devo. Ni,
teritoriaj agantoj, atendas rapidajn proponojn kaj solvojn!

Nun pri financa krizo de E-organizajxoj kaj kluboj. Vere estas, ke por
agi (por organizi kunvenojn, prelegojn, kursojn ktp.) oni devas posedi
ejon. Sed por pagi la kostojn de luo, elektro, akvo kaj telefono, oni
bezonas monon. De kie oni akiras monon? Kutime de membrokotizoj, E-
kursoj, eksterlandaj ekskursoj, eldonado de libroj, revuoj, ktp. Sed por
cxiuj tiuj aktivadoj E-organizajxo aux E-klubo bezonas volontulojn kaj
partoprenantojn. Dume, en lastaj jaroj tiuj volontuloj, "konsumantoj" de
niaj servoj preskaux malaperis. Kaj ili malaperis ne nur pro manko de
mono, cxar ne cxiam temas pri altaj elspezoj. Homoj simple cxesas
interesigxi pri la internacia lingvo. Tiu malinteresigxo ne estas
kauxzita de malbona volo, malgxusta karaktero aux malbona eduko. Por ion
fari, homo devas trovi por tio iun motivigon. Ofte forta malmotivigo
estas elrevigxo: "tiom da jaroj mi agadis, kaj mi ne vidas progreson kaj
rezultojn en apliko de Esperanto".

De tempo al tempo aperas idealisto, kiu en si mem trovas fortan
filozofian motivigon por okupigxi pri E-o: "tiu cxi lingvo povas servi al
la homaro por solvi problemon de interkomprenigxo, por helpi al
pliprofundigo de internacia amikeco, al malgrandigo de internacia
fremdeco, internacia malamo, ktp". Idealistoj estas la plej imunaj al
atakoj de elreviga viruso, cxar scias, ke grandaj transformigxoj
civilizaciaj postulas epokojn.

Sed idealistoj estas malmultaj kaj ne vivtenos la tutan E-movadon en nia
lando. Do, grava afero estas, ke Esperanto estu alloga kaj interesa
okupigxo por multaj homoj. Kiam la internacia lingvo estos alloga kaj
interesa por amasoj? tiam, kiam gxi estos praktike utila, kiel cxiutage
bezonata varo. En la lastaj jaroj en Polio homoj farigxis pli praktikaj
kaj "konsumismaj" ol antauxe. Por multaj el ili Esperanto estos praktike
utila, kiam gxi:

1. helpos al iu homo trovi laboron cxu enlande, cxu eksterlande (ekz.
portempan laboron cxe kolektado de fruktoj, legomoj, ktp.). Cxu tio cxi
estas hontinda temo, cxu ni, esperantistoj ne povas pli largxe kunlabori
sur tiu cxi kampo? Felicxe jam ekzistas revuoj, kiuj publikigas diversajn
anoncojn, en kiuj estas proponataj dungoj por iu laboro, sed plej ofte
estas petoj de homoj, kiuj vere povas helpi al multaj bezonantoj, kiuj
povus dungi esperantistojn en sia entrepreno, bieno aux rekomendi tion
cxi al sia najbaro aux konatulo. Tiel solidare agante ni helpos al
plifortigo de la E-movado.

2. permesos diversmaniere gajni monon, ekz. pere de komercado. Tiu
brancxo de E-aktivado disvolvigxas. Por tiu celo servas ankaux novaj
revuoj, kiel ekz. "Monda merkato", "Mono". Iam en Polio floris
"internacia komercado" danke al E-ekskursoj. Pro tio niaj ekskursoj estis
tre allogaj kaj floris ankaux kursoj de E-o, cxar kutime almenaux
partopreno en la kurso estis kondicxo por vojagxi eksterlanden. Hodiaux,
kiel rimarkas T. Tyblewski, multegas turismaj burooj (kiuj ne postulas
konon de iu ajn lingvo), kaj krome en Polio estas acxetebla cxio, kion
oni antauxe acxetadis eksterlande.

Ni, E-agantoj, gxoju, se iu en nia cxirkauxajxo deziras perlabori monon
helpe de la internacia lingvo, kaj helpu cxiamaniere al tiu homo, kiu
deziras: komercadi pere de E-o, fondi iun firmaon, informan oficejon,
ktp. (Nur sola kondicxo estu honesteco de la agado). Ni denove traktu
tian helpon, kiel nian devon en agado por Esperanto!

3. permesos al homo solvi propran dolorigan problemon: la problemon de
soleco. Niaj servoj en tiu brancxo povas esti diversaj. De klubejaj
kunvenoj, kie multaj homoj povas renkontigxi por interparoli pri siaj
problemoj, por senpezigi sian koron (ni ne neglektu tiujn komunajn teojn
en klubejoj); tra korespondado kun leteramikoj, gxis la plej alta formo
de proksimigxo de du homoj: geedzigxo. Ecx Umberto Eco uzas tian
argumenton por montri, ke Esperanto estas vivanta lingvo: "cxar en gxi
oni amoras"!

En tiu cxi brancxo ni ankaux aktive agadu. Ni klopodu organizi interesajn
klubkunvenojn, ni kreu specialan etoson, kafejan dekorajxon de la klubo,
por ke la homoj bone sentu en E-societo. Ni organizu specialajn
arangxojn: balojn, lingvajn ludojn, ni fondu geedzigxajn buroojn, ktp.
Eble ni sukcesos felicxigi iun homon, kaj cxiam bona ekzemplo impresas
pli forte ol longa enuiga propagandado!

4. helpos al homo satigi iun artan, intelektan aux profesian bezonon. Por
diversaj pritemaj kontaktoj servas E-gazetoj, sed ankaux delegita reto de
UEA kaj diversaj fakaj E-organizajxoj. Tamen por uzi ekz. delegitan reton
de UEA, oni devas esti membro de UEA kaj posedi Jarlibron. Por orient-
kaj mezeuxropano tio signifas bedauxrinde pagi tre altan kotizon!

Nuntempe en Polio multaj gejunuloj lernas ekz. anglan aux germanan
lingvon, cxar tiuj lingvoj permesos al ili percepti variajn kaj
interesajn programojn el okcidenta Euxropo pere de satelita televido. Por
ili Esperanto tie ne ekzistas, do gxi ne estas tauxga lernobjekto. Cxu
sur tiu cxi kampo ni esperantistoj, agantaj en la tuta Euxropo, nenion
povas fari?

Eble por "tradiciaj" esperantistoj iom amare sonas la listigado de
tiuspecaj "praktikaj allogajxoj" por veki interesigxon pri Esperanto.
Sed, laux mia vidpunkto, tiel nun aspektas la realeco en Polio, kaj eble
ankaux en aliaj postkomunismaj landoj. Kompreneble por ellabori firman
bazon dank' al kiu ni povus doni motivigojn al homoj por okupigxo pri la
internacia lingvo necesas granda peno kaj laboro. Kiam regas ekonomio kaj
vivtenaj problemoj, ne suficxas nur propagando kaj tradiciaj formoj de
agado.

Kion ni ankoraux povus fari por turni homan atenton, precipe atenton de
junularo al nia kara lingvo? Mi persone opinias, ke nun estas bezonata iu
forta impulso, eble cxi-foje venanta "de supre". Oni devas konvinki la
homojn, ke io grava okazis, kio donas esperon, ke Esperanto tamen estos
pli vaste uzata ekz. en Euxropo, ke okupigxo pri gxi longdistance ne
estos vana perdo de la tempo. Homoj ekauxdu pri iu grava decido, pri iuj
gravaj pasxoj, pri iu bona apliko de Esperanto. Tutcerte en la lastaj
monatoj grandan esperon elvokas scienca kaj populariga agado de Umberto
Eco. Ni klopodu vaste informi pri tio cxi niajn lokajn kaj ne nur lokajn
amaskomunikilojn.

En nia filio de PEA en Piotrkow Trybunalski iris la postuloj al pola
sxtata TV-Sat programo TV POLONIA (kiu emanigas pollingvan programon pere
de satelito Eutelsat II) ke oni enkonduku en tiun cxi programon
esperantlingvajn resumojn (tagajn aux semajnajn) de la plej gravaj
okazintajxoj en Polio. Cxar la programo reprezentas sxtatajn aferojn kaj
realigas naciajn celojn, bone estus - ni argumentadis - ke gxi trovu la
spektantojn kiel eble plej multajn: ne nur pollingvajn, sed ankaux
alilingvanojn en la tuta Euxropo (nun probable ankaux en Norda Ameriko).
Tiam la celoj de la programo, kiu certe ege multekostas al
impostpagantoj, estus pli vaste realigataj. Krome, la reklamoj direktataj
al reprezentantoj de cxiuj nacioj en Euxropo estus pli efikaj.

Por trovi altajn apogantojn de nia iniciato, ni redaktis ankaux la
leteron al polaj cxefministro kaj ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj
kulturo. La letero enhavis ankaux peton pri largxa promocio de Esperanto
fare de la reprezentantoj de Polio en euxropaj instancoj, cxar ja "la
internacia lingvo naskigxis en Varsovio". Kopiojn de la letero ricevis
filioj de PEA kun la peto pri sendo al menciitaj adresitoj kun siaj
propraj aldonaj petoj kaj argumentoj.

Eble estus bone, ke ankaux de eksterlando venu al la redakcio de TV
POLONIA la petoj pri esperantlingva "fenestreto" komprenebla por
apogantoj de la ideo pri internacia lingvo? Bonvolu skribi al la adreso:

Dyrektor Programu Satelitarnego, TV POLONIA, ul. Woronicza 17,PL-00-950
Warszawa, Polio.

Aliflanke ankaux mi dezirus rigardi iujn esperantlingvajn erojn de aliaj
euxropaj TV-Sat programoj. Cxu ne estus utile kolekti kaj publikigi la
adresojn de cxiuj naciaj (ne komercaj) TV-Sat programoj, por ke
esperantistoj kaj E-organizajxoj povu amase sendadi al ili la petojn pri
funkciigo de la informaj fenestretoj en la internacia lingvo? La sendataj
petoj povus enhavi cxiujn eblajn argumentojn: pri proksimigxo de la
nacioj, pri konstruo de Komuna Euxropo, pri deziro ekkoni nacian
kulturon, pri ekonomiaj kaj komercaj proponoj, ktp., ktp. Mi mem, kaj nia
filio de PEA promesas viglan agadon en tiu cxi kampo!

Cxu ni kauxzos tiamaniere iun "esperigan impulson" por movigi
indiferentajn sociojn? Cxu ni scipovas praktike eluzi Esperanton, tiun
valoregan ilon, por kiu peze laboris tiom da generacioj de oferemaj
homoj? Tutcerte ni "ne restu en stato de atendo", kiel prave rimarkis
Tyburcjusz Tyblewski.

Jan Ksiazek,
ul. Paderewskiego 6, bl. 48, m. 2, PL-97-300 Piotrkow Trybunalski, Polio.

*************************************************************************

Zorgi pri informado - sen abono...
==================================

<...> La 15-an de oktobro mi partoprenis la jarkunvenon de AEM (Auxstria
Esperanto-Movado) en Vieno, kaj estis elektita vicprezidanto kaj
komisiito pri eksteraj rilatoj de AEM. La prezidanto farigxis denove
prof-ro d-ro H. M. Maitzen).

Mia plano en "eksteraj rilatoj" estas starigi kunlaboron kun najbarlandaj
E-organizoj rilate al informado, kursoj, arangxoj ktp, kaj starigi firman
rilaton inter nia membraro kaj Pola Radio.

La membraro de AEM konsistas plejparte el ne-esperantistoj, tamen homoj
kiuj regule ricevas informojn pri Esperanto por instigi ilin al lernado
de la lingvo. ...

Mi devas konfesi, ke mi aktuale ne estas abonanto de iu ajn E-revuo krom
"Esperanto-Aktuell" de AEM, do mi ne konas la aktualan situacion. <...>

Anton Oberndorfer

Rim. La "respondeculo pri informado kaj eksteraj rilatoj" mem ne abonas
al E-gazeto, kaj montras modelon por la membroj, kiuj same ne abonos...
Post iom da tempo pro manko de aktualaj movadaj informoj oni perdas la
interesigxon kaj eksigxas el la movado. Logika vico, sed bedauxrinde
karakteriza al Esperantio. Aux cxu ne? La red.

*************************************************************************

Katedro de interlingvistiko en la Torina Universitato
=====================================================

En 1985 La Konsilio de la Beletra Fakultato de la Universitato de Torino
(Italio) konfidis al mi liberan (senekzamenan kaj senimpostan) kurson
pri interlingvistiko kaj esperantologio, kiun mi lekciis dum 2
instrujaroj. Dum la posta instrujaro mi gxuis "sabatan jaron" por
miaj esploroj, tial la eksperimento cxesis, sed mi ekaktivis por la
formala enkonduko de tiu instruajxo.

 Kaj jen en la nova statuto de Torina Universitato aperas en la
listo de la instruajxoj elekteblaj interne de la grupo
"lingvosciencoj" ankaux "interliguistica ed esperantologia".  La
fakultata konsilio konfidis al mi la instruadon (senpagan). La unua
semestro dauxros de la 10-a de oktobro '94 gxis februaro '95.

Fabrizio Pennacchietti
El l'esperanto, n-ro 6/1994

*************************************************************************

Vivo kaj problemoj de KCE
=========================

Dum multaj jaroj svisaj esperantistoj prizorgis unikan ejon, la Kulturan
Centron Esperantistan en La Chaux-de-Fonds. Multegaj esperantistoj
vizitis la altnivelajn kursojn kaj prelegojn de KCE. Nun tamen cxi tiun
imitindan kursejon trafis problemoj.

En la sesdekaj jaroj kelkaj esperantistoj svisaj sentis la bezonon havi
je dispono institucion, kies celo estu progresigo de movadanoj. Tiel
fondigxis en 1968 Kultura Centro Esperantista (KCE), asocio, gvidata de
Direkta Komitato.

Cxe la komenco la materialoj - libroj ktp. - estis en domo de unu el la
fondintoj, Claude Gacond. Poste la asocio luis logxejon en la domo, kies
adreso estas Postiers 27 en La Chaux-de-Fonds. Venis la ideo kaj la eblo
acxeti tiun domon: por fari tion, la asocio KCE kreis fondumon "Gastejo
Edmond Privat" (GEP). Tiu fondumo acxetis la domon. Cxar la institucio
intencis organizi kursojn por svisoj kaj eksterlandanoj, gxi plej bone
gastigu ilin. Tiel la partoprenantoj povu kunesti vespere sen tempolimoj,
sen reirado al iu hotelo; pro tio gxi acxetis poste ses aliajn najbarajn
domojn en la kvieta kvartalo de la jxurasa urbo. Tiel KCE (lauxlegxe GEP)
kreskis inter 1978 kaj 1983.

Konkrete tiu punkto estas plej grava cxe KCE: esperantista etoso,
internacia kunvivado dum studado kaj libertempaj vizitoj aux migradoj, de
la mateno gxis la vespero. Plie: en La Chaux-de-Fonds estas alia gravega
institucio  esperantista: Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo
Internacia (CEDLI) en la urba biblioteko. Tie trovigxas preskaux cxio ne
nur pri Esperanto, sed ankaux pri interlingvistiko, planlingvoj, en
Esperanto kaj en naciaj lingvoj. Tiu cxi centro efikas kiel nutranta
grundo por la aktivajxoj de KCE.

Jen la servoj de la svisa centro: Cxe KCE oni povas mendi perkorespondan
kurson senpagan por logxantoj de Svislando (en la franca kaj germana
lingvoj), oni povas sekvi kursojn, partopreni renkontigxojn... KCE ankaux
estas laboratorio pedagogia; plie gxi multe helpis kaj helpas al ILEI por
starigi ekzamenojn pri la lingvo.

La malfacilajxoj

La kresko de la centro okazis per bankaj alpruntoj. Peza sxargxo financa.
Ankaux pro malmulte da okupado estigxis deficito. Plia problemo: la
svisaj prezoj estas altaj, tio timigas aux fortenas eksterlandanojn. La
restrukturigxo postulis vendon de kvin domoj, sed tio ne suficxas.
Nuntempe la kantona registaro postulas de la fondumo "Gastejo Edmond
Privat", ke gxi havu nedeficitajn kontojn. Pro  tio GEP reprenos dauxrajn
luantojn en kelkaj ejoj kaj devas prezenti al KCE fakturon por la luado
de la ejoj (jare 17.000 svisajn frankojn). Gxis nun ambaux institucioj
vivis kiel siamaj gxemeloj, sen limo financa...)

Pli tikla problemo: mankas kunlaboremuloj, homoj, esperantistoj, por
"porti" la centron, por eniri la komitaton, por libervole labori por gxi.
Cxu la svisa esperantistaro kapablos trovi monon kaj homojn, tie kusxas
la demando. Helpo el eksterlando povas esti mona, sed komitatanoj devus
logxi ne tro for de La Shaux-de-Fonds. Se KCE estas korpo, mankas al gxi
cerbo kaj nutrajxo. Cxiuj timas, ke gxi mortos. Eble tamen tio devos
okazi, se neniu homo kaj tro malmulte da mono trovigxos antaux la fino de
oktobro 1994.

Mireille Grosjean, KCE
el TEJO-Tutmonde, oktobro/1994

*************************************************************************

25 jaroj...
===========

En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25
jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la
lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas
nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop.

Literatura Foiro  1972
----------------------

* Atingas dudek jarojn la plej renoma eldonejo en Esperanto, Stafeto, en
Kanariaj Insuloj. Malgraux la izolo, gxia  fondinto kaj motoro,
Juan Regulo Perez (1914-1993) sukcesis produkti meznombre po kvar
titoloj en jaro, kaj tiel ricxigis nian literaturon per altkvalitaj
verkoj. Bedauxrinde, en 1972 Stafeto proksimigxis al kolapso: la
malapero de laboristoj (allogitaj de pli altaj salajroj en la turisma
brancxo) kaj persona lacigxo aux krizo de Regulo Perez
malhelpis gxian dauxron post 1974.

* Tibor Sekelj, mondkonata esploristo kaj poligloto el Jugoslavio, celis
krei internacian artfestivalon, kie Esperanto estu esenca
interkomprenilo. Post diversaj provoj sukcesis Puptetra Internacia
Festivalo. Pupteatro, "la malbela anasido de arto", trovis en la
esperanta kulturo favoran grundon por propra tradicio. Ekde 1972,
Zagrebo gastigas la solan cxiujaran internacian festivalon de
pupteatro, esperantlingve; alia, franclingve, okazas en Charleville-
Meziers, sed nur cxiun duan jaron.

* Startas kun grandaj esperoj la efemera sed fruktodona eksperimento de
Someraj Universitataj Kursoj en Belgio. La ideo organizi tiajn kursojn
en Esperanto trovis sian pioniron en Edmond Privat (1889-1962), kiu en
1925 iniciatis en Gxenevo la unuan someran universitaton. Pli
modesta, sed kulturpolitike pli grava, montrigxis Studenta
Interlingvistika Seminario, unuafoje organizita en Pollando gxuste en
1972.

(dauxrigota)

*************************************************************************

LINGVO
//////

Vivu la akuzativon!
===================

Ni neniam forgesu la akuzativo!
En la numero 70 de LKK (jam 70 numeroj! LKK=La Kancerkliniko longe
vivu!) pagxon 12, mi legis la esprimon, sub la plumo de Danvy, "nivelo
ralpakreta", kun la noto "nur por tikli Andren Cherpillod k.a."
Fakte, tio ne tiklis min: mi scias, ke ralo estas birdo el la ordo de la
haradrioformaj, vivanta en Euxropo kaj Azio... Vidu la sekvon en PIV.
Pro kauxzo nekonata de mi, oni metis la ralojn en pakojn kaj tiuj
pakoj konsistigas reton ununivelan: gxi estas la nivelo ralpakreta.
Tre simpla afero.

Sed alio tiklis min. Cetere io ne speciala al LKK. La akuzativigo de mia
nomo: Andren. Kial Andre farigxis Andren, kaj ne Cherpillod farigxis
Cherpillodn? Fakte la afero estas komplika kaj tiklas min de longe. En la
paragrafo 22 de la Fundamento oni legas, ke "kiam Nikodemo batas Jozefon,
tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo la batato";
rimarku, ke tiu batato havas nenian rilaton kun la grava tropiklanda
legomo el la konvolvulacoj... (vidu la sekvon en PIV). Simple, cxi
tie, ni havas batanton kaj bataton. Sed se iu skribus, ke Le Puil batas
Le Quint (simpla gramatika ekzemplo, sen efektiva realeco), aux ke
Boulton kisadis Bartelmes (same), oni ekscius, ke iu kisadis iun, sed
kiu kiun? kiu la batanto, la batato? kiu la kisinto, la kisito? Neniu
Fundamenta aux PAGa regulo postulas, ka la subjekto aux objekto
devas antauxiri aux postiri la verbon. Nur la akuzativo signas, ke
vorto estas rekta objekto, cxu antaux, cxu post la verbo.

Sed estas tri kazoj, en kiuj tiu damnita akuzativo metas problemon.

1). Kiam la vorto akuzativigenda estas fremda nomo neasimilita, kiel
    cxi-supre.
2). kiam oni citas vorton (ekz. oni ne tro  uzu "je").
3). Kiam temas pri plurvorta titolo ("oni ludis Sen Eliro).

En tiuj tri kazoj, kion fari?

Cxu aldoni la normalan -n? Tion oni faras ofte, sed cxu vere La
Puiln, Le Quintn, Boultonn, Bartelmesn, havas sencon? ne: ili estas
apenaux prononceblaj. Kaj aldoni apostrofon aux streketon sxangxas
nenion. Kaj pri Andren? Neeuxropano povus tute kredi, ke mia personnomo
estas vere Andren, tio ne estas apriori neebla. Kaj kion pensi pri
Bordeaux-n (PAG, 40)? Fi kaj acx! Bordozon, jes, tio estas esperanta
vorto, aux Bordeaux, franca vorto. Sed tiu Bordeaux-n estas monstro nek
franca nek  esperanta. En "oni ne tro uzu "je'"n", la apostrofo ne estas
auxdebla, kaj oni tute simple anstatauxigis la vorton je per la vorto
jen. En la sama numero de LKK, saman pagxon, mi vidas "vi  ne legos sen
emocio "La sango min pelas "-n". Mi tre sxatus auxdi tiun "pelasn"! Tiaj
esprimoj estas uzeblaj plume-okule, sed ne busxe-orele. Kaj se oni
anoncas al mi, ke ke oni ludis Sen Eliron, mi trovos vere harhirtiga la
akuzativon post "sen".

Do, cxu uzi tiukaze nenian akuzativan markon?  Supozu tuteuxropan
baloton, post kies fermo oni anoncus, ke Le Pen venkis Jelcin. Kiu
venkis kiun? Oni ne scias. Oni scias nur, ke iu venkis iun. Sed por tiu
rezulto, baloto vere ne utilis. La dua solvo ne estas pli bona ol la
unua. Ni vidu la trian.

Tria solvo estas uzi anoncvorton: sinjoro Le Puil batis sinjorinon...
ktp. Ridinde! Jxak Le Puil estas amiko, por kiu mi neniam uzas
mosxtecajn vortojn. Aux kamarado Le Puil?.. Sed ni ne estas cxe
SAT, nek en la Kompartio!  Aux civitano Le Puil?.. amuze, tio
retroirigas nin en 1793!    Aux samideano Le Puil?.. bone, sed nur en
la UEA-kongresoj, precipe dum la solena malfermo.

Kvara solvo: en Nia Fundamento sub lupeo, G.F.Makkink alportas la
neologismon na. Tiu prepozicio celas tute simple enkonduki rektan
objekton en la kazoj, kiam tiu objekto ne povas alpreni la
akuzativanfinajxon. Tiel, cxi-supraj frazoj igxas klaraj: Le Puil neniam
batis na Le Quint; oni ne tro uzu na je; oni ludis na Sen Eliro; na Le
Pen venkis Jelcin; vi ne legos sen emocio na la sango nin pelas. Klare
kaj simple. Kaj rekta objekto enkondukata de prepozicio ne estas
eksterordinara afero; gxi ekzistas en la bibli-hebrea lingvo.

Do, cxu konsideri tion definitiva solvo? Ne, certe ne. Tio estas bone
teorie, sed nur teorie. G. Lagrange pravas: "tiuj proponoj estas nun
sensxancaj; la lingvo estas nun tro fiksita por akcepti novajn
gramatikilojn". Oni povas diri la samon pri la "picxajxoj" ab, ak,
auxtem, dos, koram, ma, nam, nok, ktp.

Fine, cxu forigi la akuzativon el la lingvo? Horore! Tute ne temas
pri tio. Akuzativo estas neforigenda parto de la lingvo. Cetere gxiaj
avantaaaaagxoj estas ege pli grandaj ol tiu gxia malavantagxeto.

Konklude, mi verkis senutilan artikolon por klarigi, ke estas problemo
pri kiu mi proponas nenian solvon.

Stulte, cxu?

Andre Cherpillod

Noto: Io tiklas min en la titolo, sed vane mi cerbumas mi ne trovas kion.

*************************************************************************

INTERESE
////////

Asteroidoj "Zamenhof" kaj "Esperanto"
=====================================

En la zono de la Sunsistemo inter orbitoj de Marso kaj Jupitero cirkulas
miloj de planedetoj, t.n. asteroidoj. La astronomoj malkovras, observas
kaj registras en observatorioj la datumojn de tiuj objektoj. La rezultoj
de tiuj observoj estas publikigataj en internaciaj fakaj gazetoj.

Tiamaniere estas registritaj ankaux la du nomitaj asteroidoj en Minor
Planets Circuler (Asteroida Cirkulero) n-ro 1350 de la 26-a de januaro
1956, eldonita de la Universitato de Cincinnati, Ohio, Usono. La teksto
(tradukita) estas:

(1421) ESPERANTO - 1936 F.Q. Malkovrita fare de Y. Valsala la 18-an de
marto 1936 en Turku. Nomita omagxe al la internacia lingvo proponita de
L. L. Zamenhof en 1887 por gxenerala scienca uzado. La auxtoro uzis la
pseuxdonimon Doktoro Esperanto.

(1482) ZAMENHOF - 1938 C.A. Malkovrita fare de Y. Valsala la 6-an de
februaro 1938 en Turku. Nomita honore al L. L. Zamenhof (1859 - 1917),
pola kuracisto kaj auxtoro de la internacia lingvo Esperanto.

Profesoro Valsala (1891 - 1971) estis elstara finna esperantisto,
prezidanto de I.S.A.E.

Levigxas nun la demando:  kiom grandaj estas tiuj asteroidoj? Nu, tiaj
mezuroj ja estas cxiam relativaj. Ekz., cxu nia terglobo estas granda?
Kompare al la najbara planedo Marso, gxi estas cx. duoble pli granda, sed
kompare al Jupitero gxi estas kvazaux nano: Jupitero estas 13-oble pli
granda kaj 360-oble pli peza, ol Tero. Ni povas kompari la asteroidojn al
bone konatajn astroj, ekz. al la satelitoj de Marso Dejmos kaj Fobos,
kiuj havas formojn de elipsoidoj. Do, la dimensioj de ili kaj de la
asteroidoj estas laux diversaj aksoj jenaj: Dejmos - 10x12x16 km; Fobos -
30x23x28 km; asteroido Zamenhof - 10x30 km; asteroido Esperanto - 20x50
km.

Do, tute ne sensignifaj ankaux en la kosmo estas Esperanto kaj Zamenhof.
Kaj cxar Zamenhof estis ja modesta homo, ankaux ni estu tiaj...

Laux HdE n-ro ..

*************************************************************************

ILEI
////

Internaciaj ekzamenoj '95!
==========================

Movadaj centroj kaj E-organizoj, dezirantaj gastigi ekzamensesiojn de
ILEI en 1995, bv. peti informojn pri la kondicxoj cxe lasekretario de
Internacia Ekzamena Komisiono

prof. Ivan Bekavac-Basicx,
Kusxlanova 59, HR-41000 Zagreb, Kroatio

*************************************************************************

Preparoj por la venontjaraj UK kaj ILEI-Konferenco
==================================================

Dum la venontjara Tago de la Lernejo dum la UK oni cxefe pritraktos
temon: "Propedeuxtika instruado de Esperanto". Sama temo estos
pritraktita dum la venontjara ILEI-Konferenco, kiu okazos tuj post la UK
en Finnlando. ILEI invitas cxiujn proponi mallongajn prelegojn, ligitajn
al la temo. Bv. sendi koncizan prezenton de la prelego kaj kelkajn
biografiajn informojn al la sekretario de ILEI gxis la 10-a de januaro
'95. Gxis la sama dato oni akceptas sinproponojn por gvidi konversaciajn
kursojn dum la UK. (Necesas sinprezento kaj koncepto de la kurso).

Pliaj informoj - cxe la sekretario de ILEI:

Marija Belosxevicx, 
Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. Tel.: +385-41-576092

*************************************************************************

REVUOJ, GAZETOJ
///////////////

Pli ol 3000 ekz.-ojn por EPCx
=============================

Hao Zhiping, vicestro de "El Popola Cxinio", informis pri la sorto de
la revuo, kiu perdis multajn abonantojn ekde 1990, cxefe en la eks-
socialismaj landoj. Se El Popola Cxinio ne posedos minimuman
eldonkvanton de pli ol 3.000 ekz., la subvencio de la registaro
cxesos, kio minacas la ekziston de la revuo. Redakcio de la gazeto
establis helpfonduson por legantoj sen pago-kapablo. El Popola Cxinio
aboneblas cxe

Esperanto-sekcio de Guoji Shudian,
P.O.K. 313, Beijing, Cxinio
el KEC- Bulteno, septembro 1994

*************************************************************************

AFRIKA AGADO
////////////

Sep tagoj en Tanzanio
=====================

La urbeto Bunda en la nordo de Tanzanio de multaj jaroj estas verda
punkto sur la mapo de regiono. La pioniro Mramba Simba tie sencxese
agadas kun bonaj rezultoj. Nun li organizas septagan kurson en decembro,
por infanoj kaj gejunuloj, komencantoj kaj progresantoj. Tiun longe
atendatan eventon li povas nun fine realigi pro monhelpo de la Eduka
Fondajxo Carson.

Por la progresantoj bona instruisto estas sercxata en kaj ekster
Afriko. Li aux sxi gastos senpage en Bunda dum sep tagoj. Por
pliaj informoj skribu al:

T.E.A., Box 23390, Dar-es-Salaam, Tanzanio.

*************************************************************************

ESPERANTO EN RADIO
//////////////////

Tutauxstralia Radio E-Programo
==============================

La Esperanta radio-programo komencis siajn elsendojn per satelito la 11-
an de oktobro 1994.

La E-programo de Radio 3ZZZ estas sendata al Sidney, kie oni alsateligas
gxin. La elsendon povas relajsi cxiuj lokaj, komunumaj radiostacioj.

La programo dauxras cxiusemajne 30 minutojn, kaj oni promesis sesmonatan
dauxron kiel provtempon. Se montrigxos suficxa intereso de la publiko, la
tutkontinenta programo povos pluvivi. La programo uzas kaj la anglan
lingvon, kaj Esperanton. Sendu informojn pri cxio, kion vi faras kaj
planas, pri festoj kaj vizitantoj, intervjuojn, paroladojn ktp.
Sonbendigu vian vocxon, tio estos parto de la programo.

Kontaktu: 3ZZZ Radio, Esperanto-programo, PO Box 1106, Collingwood Vic
3066, Aauxstralio. Tel.: +3-415-1923.

Cxefoj de la Esperanto-Programo,
Svetislav Kanacxki, Jennifer Bishop

*************************************************************************

Novjaraj salutoj
================

Pro la proksimigxanta Kristnasko-festo kaj Nova Jaro ni invitas vin
utiligi nian senpagan servon de la Koncerto kun bondeziroj. Per nia
koncerto vi povas saluti viajn alilandajn geamikojn per simpla "mendilo",
sur kio estas indikita la nomo kaj adreso de la salutata persono, kaj via
mallonga mesagxo.

Ni kutimas antauxsciigi cxiun salutotan personon pri la dato kaj horo de
la salutoj, do ni devas ricevi la koncertan mendilon min. 6. semajnojn
pli frue, ol gxi auxdigxos. Pro amasigxo de la salutmendoj antaux la
jarfinaj festoj, estus bone, se vi skribus al ni kiel eble pli frue.

Por ricevi nian monatan cirkuleron kaj kelkajn "koncert-mendilojn" skribu
al nia adreso:

Pola Radio, Esperanto-redakcio, 
pk. 46, PL-00977 Warszawa, Polio

*************************************************************************

KONKURSO
////////

Belartaj konkursoj de UEA en 1995
=================================

La Belartaj Konkursoj estas unu el la plej longedauxraj institucioj de la
Esperanta kulturo. La antaux nelonge forpasinta Reto Rosetti iniciatis
ilin en 1950. El inter centoj da verkemaj esperantistoj, kiuj gxis nun
partoprenis en la Konkursoj, aperis plej multaj el la nomoj, kiuj difinas
la Esperanto-literaturon de la dua duono de nia jarcento. En 1994 la
Belartaj Konkursoj havis malpli sukcesan jaron tiel kvante, kiel kvalite.
Tiom pli forte do UEA invitas konkursi pri la premioj, kiujn oni aljugxos
en la UK en Tampereo.

Cxiuj konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte de la infanlibroj, ne
publikigitaj. Krome validas jenaj kondicxoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Temo ligita kun Esperanto aux kun la temo de la 80-a kongreso: "Ni,
la popoloj" - unu mondo aux disaj eroj? Premio "Luigi Minnaja".

Kanto: Tekstoj kaj melodioj povas esti de malsamaj auxtoroj. Premio "An-
Okin".

Video: Temo prefere ligita kun Esperanto. Maksimuma dauxro 30 minutoj.
Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aux tradukita libro, presforme aperinta
en 1994. Unu premio.

Alsendo: Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo.
Por poezio, prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar
ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de marto 1995. Por vidbendo
oni sendu po unu ekzempleron gxis la unua de julio 1995. Cxion oni sendu
al:

Belartaj konkursoj de UEA, Nieuwe Binnenweg 176,NL-3015 BJ Rotterdam,
Nederlando.

La konkursajxoj (krom videokasedoj kaj infanlibroj) estu pseuxdonimaj. La
vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Oni aldonu 5 IRK por cxiu
brancxo, en kiu oni konkursas.

Premioj: Unua premio: 390 NLG. Dua premio: 273 NLG. Tria premio: 156 NLG.
"Luigi Minnaja" kaj "An-Okin": 390 NLG. "Nova Talento" (por la plej  bona
konkursanto, antauxe ne premiita): 273 NLG. Infanlibro de la Jaro: 819
NLG.

Publikigo: La rajto je la unua  presigo de la premiitaj verkoj apartenas
al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio de la
Konkursoj.

Detala regularo haveblas kontraux unu respondkupono cxe UEA.

*************************************************************************

INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
=====================================

3-a taskfolio por komencantoj

enkonduko: Regularon vidu en Eventoj, ../..-94!

1. Skribu almenaux 12 vortojn, kiuj enhavas la sufiksoidon "ar-"!
(3poentoj)

2. Kiu vorto estas fremda? Kial? (3 poentoj)

fisxo, rivero, papavo, reto, boato, hoko

3. Kompletigu la mankojn! (3 poentoj)

Hieraux la ...patroj help... ... la filo solv... matematik... task....

4. Skribu la nomojn de la sekvaj interpunkciaj signoj: (3 poentoj)

. / , / ; / : / ... / " "

5. Kio estas nevo? Klarigu Esperante! (2 poentoj)

6. Kiel oni finas leteron? Skribu tri formojn! (3 poentoj)

7. Parigu la poetojn kun iliaj poemoj! (3 poentoj)

Mia penso, La tagigxo, Esperanta Eliksiro / R. Schwartz, L. Zamenhof,A.
Grabowski

La solvojn ssendu al:
Gimnazio Kossuth Lajos, Esperanto-Grupo
Dayka G. u. 4, H-3525 Miskolc, Hungario.

*************************************************************************

INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ
=====================================

3-a taskfolio por progresantoj kaj Eventoj-legantoj

Regularon vidu en Eventoj, 2/julio-94!

1. Cxu por aux pro?(3 poentoj)

Tio servas ne ... ornamo, sed ... uzo. Mi dankas ... via letero.

2. Cxu voli, povi, devi, bezoni, scii?(3 poentoj)

Mi ... skribi sed ne ... cxar doloras min la mano. Mi ne ... skribi cxar
mi jam telefonis.

3. Trovu la komunajn komencojn!(3 poentoj)

...amo, ...mortigo / ...gasto, ...sezono / ...horo, ...nuda

4. Skribu la nomojn de la sekvaj interpunkciaj signoj:(3 poentoj)

. / , / ; / : / ... / " "

5. Kio estas nevo? Klarigu Esperante!(2 poentoj)

6. Kiel oni finas leteron? Skribu tri formojn!(3 poentoj)

7. Parigu la poetojn kun iliaj poemoj!(3 poentoj)

Mia penso, La tagigxo, Esperanta Eliksiro / R. Schwartz, L. Zamenhof, A.
Grabowski

La solvojn sendu gxis la 12-a de decembro al:
Gimnazio L.Kossuth,Esperanto-Grupo
Dayka G. u. 4,H-3525 Miskolc, Hungario.

Rim: En la konkurso post la unua taskofolio sendis solvojn niaj legantoj
el Belgio, Finnlando, Slovenio, Rusio, Norvegio kaj Hungario... La red.

*************************************************************************

Internacia Matematika Olimpiado en esperanto
============================================

Cxiujare okazas en multaj landoj Matematikaj Olimpiadoj, kiam
gelernantoj partoprenas konkursojn en sia urbo, poste naciskale kaj
internacie. Hungario pioniras en tiu agado ekde la pasinta jarcento.

En Brazilio la gelernantoj konkuras unue kun samurbanoj, poste venas la
nacia konkurso, trie - la latinamerika, kaj, fine, la Tutmonda.

La Federa Universitato de Alagoas (UFAL) preparas gelernantojn por
partopreno en tiu grava eksterlerneja aktiveco. Prof. Edmilson Pontes,
esperantisto kaj fama en Brazilio matematikisto, kunordigas la
Olimpiadojn en Alagoas (nord-orienta sxtato) kaj planas okazigi en la
jaro 2000 Internacian Matematikan Olimpiadon, kies oficiala lingvo estos
Esperanto. Tial li jam instruas Esperanton al gelernantoj pere de
komputilaj programoj. Li petas esperantistojn diskonigi la ideon inter
la organizantoj de la Olimpiadoj kaj instruistoj de matematiko en viaj
urboj, kaj li esperas havi kunlaboron por la sukceso de tiu evento.

Por pliaj informoj kaj proponoj skribu al:

Prof. Edmilson Pontes, Usina Ciencia/UFAL, Av. Aristen de Andrade
(Antiga Fakuldade de Odontologia), Maceio-Al-Brazilo, Brazilio

Rete (Internet): evp.@forigu.ima.ufal.alan.br

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Fidela esperantisto
===================

En la vendejo:
- Cxu vi havas kolorajn televidilojn?
- Jes, bonvolu...
- Mi petas la verdan...

*************************************************************************

ANONCETOJ
/////////

Cxu vi volas esti "jumejhita"? Sajonji Masayuki, la inicianto de la
saniga masagxo Jumejho prezentos sian kuracmetodon en Sofio ekde 25-a
gxis la 28-a de novembro, kaj en Bukaresxto ekde 28-a de novembro
gxis la 12-a de decembro. La restadon en Bulgario prizorgas d-ro
Danev, en Rumanio: s-ro Stefan Mihai.

* * *

Belaspektaj koloraj kartoj kun floroj kun la mencio "Gxojigan ristnaskon,
felicxan Novjaron!" haveblaj cxe Flanfra Esperanto-Ligo, Frankrijklei
140, B-2000 Antwerpen, Belgio. Prezo por 10 ekz. inkl. 10 kovertojn kaj 
afrankon: 450BEF (cx. 23 gld).

* * *

La berlina oficejo de Germana Esperanto-Junularo translokigxis
al Chausseestr. 8, D-10115 Berlin, Germanio. Oni povas viziti gxin
dumtage (profesie dejxoras tie Katja Ribold). Tel. +49-30-2834320.

* * *

Novaj esperantistoj el pluraj urboj de itala regiono Abruzzo deziras
interamikigxi kun samideanoj de aliaj landoj, precipe de novaj landoj
kiel Cxehio, Slovaklio, Rusio ktp. Skribu al la kunordiganto de la
grupoj: Giorgio Bronzetti, Viale A. Moro 37, I-66013 Chieti Stazione,
Italio.

*************************************************************************

KORESPONDI DEZIRAS
//////////////////

Esperanto-lernantoj de 2-a, 3-a kaj 6-a klasoj en Talento-lernejo
dez. kor. kun geknaboj tra la mondo, intersxangxi PM, BK, uzitajn
telef. kartojn. Kolektive au individue sendu leterojn al la
instruisto: s-ro Morteza Mirbaghian, Pf. 102, H-2041 Budaors,
Hungario.

Ingxenierino pri arkitekturo dez. kor. kun italaj kaj francaj
esp-j cxefe pri la profesia temo. Krystyna Zachodny, ul. Chopina
34/11, PL-30049 Krakow, Polio.

Imar Antonio, 30 j, Rua Domingos Mariano 359, Vila S. Antonio,
BR-78600-000 Barra do Garcas-MT, Brazilo.

15-jara knabino dez. kor. kun gejunuloj el la tuta mondo. Karla
de Bruin, Hankemaborg 36, NL-7608 DH Almelo, Nederlando.

Esperantistoj el Majorko (Balearaj Insuloj) dez. kontakti kun
samideanoj el aliaj mediteraniaj insuloj por korespondi kaj
interkonati—i. Majorka Esperantistaro, c/ Santa Clara 2, 1er 1a,
ES-07001 Ciutat de Mallorca, Hispanio.

11-16 -jaraj gelernantoj sercxas korespondamikojn. Inrteresigxas
pri PM, BK, E-libroj ktp. Skribu al la gvidantino: Trunova
Natalja, Gorjkovskaja 63-16, RUS-654031 Novokuzneck, Rusio.

*************************************************************************
*************************************************************************

EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X
A kiado es a szerkesztoseg cime:   H-1675 Budapest, pf. 87.
Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI.
Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio.
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi.
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne
respondecas pri la anonc-enhavoj.
Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj!
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s.

*************************************************************************

La kompiladon de reta versio prizorgis:  Kristaly Tibor