Eventoj n-ro 064, 2/oktobro - '94, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ====== Titolpagxe: Esperantaj libroj en publikaj bibliotekoj Nobel-premiitaesperantisto! Esperanta Novajxagentejo Ankaux UEA per elektronika posxto! E-ASOCIOJ, LIBROSERVOJ: KIE VI ESTAS? Faka aplikado: Raporto pri la TANEF-jarkunveno Kontaktoj sercxataj! E-literoj en WP 5.1 Jxomart kaj Natasxa: Sciencistoj lernas Esperanton Plenigu la glason en Tokaj! TELEFONKARTO EN BELGIO Vinoj kaj kongresoj - profesiece Internacia Traduk-Retoekfunkcias Arangxoj: Kurtura Semajnfino en Homburgo Trejnseminario 1995! La sesa randevuo Mustarda Semajnfino Varma Nova Jaro! Skoltoj parolos Esperanton Renkontu la novan jaron en Prago! Dua kongreso de EEU Movado: Popolnombrado en Esperantujo Cxu malgranda UN en Tampereo? Akademiaj diskutoj AGO-TAGO EN TULUZO Legxo pri Esperanto E-societo en Hongkongo Kiom da ? 25 jaroj, Literatura Foiro 1971 Ni sincere dankas Komunistoj en SAT Ni mencias ...: CUx VI VOLAS PAROLI FLUE? INFORMAJ NOTOJ pri Hamburgo en Retrospektivo. POR PLURLINGVECO DE EUROPO. Bazaj informoj: Regularo de Stipendio Lapenna ILEI: Ekzamensesioj '94 kaj '95 Kurso por infanoj en Tanzanio Revuoj, gazetoj: Esperanto-Aktuell en la retoj Intervjuo: Kial gxuste Esperanto? Konkurso: INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ Esperanto en radio: Estonio - restis nur Esperanto Movada humuro: Anoncetoj: **************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Esperantaj libroj en publikaj bibliotekoj ========================================= Mi laboras cxe la departamenta biblioteko de Malalta Elzaco. Se vi volas donaci al mia biblioteko nevendeblajn librojn, tio kompreneble estas via rajto. Sed se vi opinias, ke tiel vi helpos al Esperanto, mi devas vin seniluziigi: tiuj libroj eterne restos sur la breto de nedeziritaj donacoj, kune kun la Bagavatgito komentata de iu fama harekrisxnisto, la kompleta verkaro de Kim Il Sung, la membiografio de iu nekonato, kiu sin mem opinias faminda, kaj la germanlingvaj libroj gotike presitaj, retrovitaj en subtegmentejo post la forpaso de iu elzaca avo... Mi ofte konstatis, ke esperantistoj imagas, ke bibliotekistoj gxojas, kiam oni donacas al ili librojn, kiuj tiel kostas neniom! Grava eraro! Inter la momento, kiam libro alvenas en bibliotekon, kaj la momento, kiam leganto povas gxin pruntepreni, intervenas tuta serio da laboroj, pri kiuj la publiko kutime nenion scias. Se la magistrato pagus salajron al miaj gekolegoj, por ke ili registru, katalogu, indeksu, stampu, ekipu, ktp., ktp. librojn, kiujn neniu poste legus, tio signifus, ke gxi malsxparus la monon de la pagantoj de lokaj impostoj. Konsekvence, kiam bibliotekistoj opinias, ke libron oni donacis, cxar gxi interesas neniun (kaj tio estas kazo de almenaux 90 % de la donacitaj libroj) ili ne traktas gxin. La nedeziritajn donacojn oni lasas en iu angulo.Foje, okaze de la reordigado de la biblioteko, oni ilin retrovas, tute flavigxintajn, kaj tiam oni vendas ilin lauxpeze al sinjoro Schroll, acxetisto de uzita papero bone konata de cxiuj strasburgaj bibliotekistoj. Donaci libron al biblioteko signifas, ke oni opinias, ke la libro estas tia, ke la biblioteko neniam de si mem gxin acxetus. Se oni volas propagandi Esperanton pere de la bibliotekoj, oni devas ne donaci librojn, sed insisti, ke bibliotekoj acxetu librojn. Se cxiumonate 50 strasburganoj postulus librojn en Esperanto, la urba biblioteko tiajn librojn acxetus, kaj, kompreneble, acxetitajn librojn oni efektive traktas. Sed montrigxas, ke esperantistoj havigas al si librojn ekster la reto de bibliotekoj kaj librovendejoj. Tial profesiaj libristoj ilin ignoras. Estus pli utile por Esperanto iri postuli de la biblioteko de Strasburgo iun libron, kiun posedas la muzeo de Vieno (la tieaj libroj estas haveblaj en la tuta Euxropo pere de la interbiblioteka pruntado), ol donaci librojn, cxar oni ne sukcesis ilin vendi. Se mi bone memoras, jam okazis, ke la E-klubo de Strassbourg donacis librojn al la urba biblioteko, kaj ke gxi ne traktis tiujn librojn. Iam sinjoro X... volis rekomenci tiun malfelicxan sperton, kaj mi provis klarigi al li la veron pri ne deziritaj libroj en bibliotekoj, sed li ne volis min auxskulti. Do bone, mi donas al vi mian vidpunkton de profesiulo. Jacqueline Lepeix el Lauxte, oktobro/1994 ************************************************************************* Nobel-premiita esperantisto! ============================ La Nobel-Premion pri ekonomiko de 1994 ricevis d-ro Reinhard Selten, profesoro de la universitato en Bonn, pro liaj malkovroj en la kampo de la teorio de ludoj (adaptita al la modelo de konkurenco). D-ro Selten estas membro de Germana Esperanto-Asocio kaj de MdAIS. En Esperanto li verkis laux la AIS-libro "Internacia Scienca Dokumentaro": "Cxu ni lernu Esperanton? Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj (kun Jonathan Pool)" - do traktajxo en kampo, pri kiu li estas premiita. Nome de Germana E-Asocio mi jxus skribis gratulleteron al li. Elsbeth Bormann, prezidanto de Germana Esperanto-Asocio. ************************************************************************* Esperanta Novajxagentejo ======================== La rapida elektronika komunikado per komputiloj farigxas pli kaj pli grava - ankaux en Esperantio. En Moskvo ekfunkciis la elektronika novajxagentejo ELENA, kiu disponigas kolekton de aktualaj primovadaj informoj. La agentejo estas atingebla pere de la komputilaj retoj - kaj estas senpaga. En ELENA oni povas regule legi krom la aktualaj informoj ankaux la plej interesajn artikolojn el la revuoj Moskva Gazeto kaj Movado, krome - versxajne unue en la mondo - cxi tie oni povas legi ankaux plenan tekston de libro, originale verkita en Esperanto. La funkciigo de la agentejo okazas danke al la firmao DEMOS+, teknike prizorgas gxin Andrej Ananjin kaj Ivan Popov. Atingo de ELENA per Internet: PIN@forigu.DEMOS.SU ************************************************************************* Ankaux UEA per elektronika posxto! ================================== Ekde la somero ankaux la Centra Oficejo de UEA estas atingebla per komputilaj retoj. Por sendi "leteron" al UEA, tajpu la kodon: UEA@forigu.WAMMES.ERC.EUR.NL ************************************************************************* E-ASOCIOJ, LIBROSERVOJ: KIE VI ESTAS? ===================================== Kompletiga reago al "MAZI alproksimigxas..." (Eventoj 61) La unika sxanco por E-movado kaj la unua intergeneracia profesia kurso de Esperanto, tauxga por infanoj, junuloj kaj... plenagxuloj. Jen kelkaj aktualaj informoj pri la stato de la projekto MAZI, post 5- monata informado: Atingis nin 200 antauxpagoj, sed... ni bezonas 800 por komenci realigi la produktadon. Se ni NE ricevos 800 antauxmendojn, tio signifas, ke homoj ne bezonas gxin, tiam do ne valoras produkti. Malpli produkti ne indas, cxar la prezo estus tuj pli ol duobla. La antauxpag-prezo post fino de tiu cxi jaro ankaux multe altigxos, cxar gxis tiam nia Instituto ankoraux subvencias la mendojn. Gxis nun (oktobro '94) venis 200 mendoj. IEI nepre devos havi 800 antauxmendojn laux la avantagxa prezo po 98 NLG. Intertempe neatendite la valoro de la usona dolaro "falis" per preskaux 10 procentoj, kio rezultis en pagoj multe malpli altaj ol 98 NLG. Krom tio la nederlandaj bankoj forprenas ofte ecx 20 NLG pro valutsxangxo kaj administraj kostoj! Do... Ek la nombro de 800! N.B.: Oni nepre zorgu transpagi en nederlandaj guldenoj (98 NLG por kompleto); transpago de aliaj valutoj kauxzas altajn kostojn! Gravaj libroservoj, kiel tiuj en Britio, Svedio, Usono ne mendis ecx unu kompleton kaj tiu de UEA, kiu ja por la membroj devus havi en stoko cxion, kio aperas por la instruado de Esperanto, gxis nun ankaux ne sendis antauxmendon. Dum la UK en Seulo estis montrita la unua jam esperantigita leciono de MAZI. La filmo kauxzis diskutojn, sed gxenerale ricevis apogon, cxar oni ekkomprenis la revolucian signifon de tia projekto por la instruado de Esperanto. Prof. J. Wells dum la fermo de la kongreso aludis la MAZI-projekton, komparante gxin al la plej modernaj agadrimedoj kiel komputilaj sistemoj, telefakso ktp. Tamen la Esperanto-revuoj, kiuj raportis pri la UK, tute neglektis tiun informon, ecx ne menciis pri la plurfoja filmprezentado de la unua MAZI-leciono. Bonega escepto en tio estis la kongresa kuriero Kvieta Mateno! Kiam la informado lamas, IEI certe ne sukcesos realigi la MAZI-projekton. Granda parto de la antauxmendoj venis dank' al oftaj publikigoj en Eventoj! Pro tio mi sendas ankaux cxi tiun artikolon al gxi. Mi aldonas, ke oni ne nur povas uzi la vidbendon pri MAZI instrucele, sed ankaux varb-cele, montrante gxin en E-informstandoj en ekspozicioj, ktp. Ecx la plej belaj kaj modernaj afisxoj ne povas konkurenci kun kolora, sprite enhava MAZI- filmo. Tion jam komprenis cxiuj, kiuj vidis kaj mendis gxin! La esperantigitan lecionon, kun aldona teksto de A. Pettyn, oni povas spekti en Belgio, Britio, Germanio, Hungario, Kanado, Kroatio, Nederlando kaj Usono. Gxi tie cirkulas inter E-kluboj. Oni rajtas kopii gxin kaj uzi varb-cele por kolekti pli da antauxmendoj, tiamaniere helpante nian Instituton en gxia pionira laboro. Demandoj kaj/aux sugestoj pri la MAZI-projekto estas cxiam bonvenaj cxe Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando. Mila Van Der Horst-Kolinska ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Raporto pri la TANEF-jarkunveno =============================== okazinta en Straznice (Cxehio) la 18-an de julio 1994. Bedauxrinde ankaux cxi-jare la OKK (Org. Kom. de Kongr.) de SAT ne bone kunlaboris pro kio mi vere demandis: cxu ni ne plu estas bonvenaj en la kadro de la SAT-Kongreso? Partoprenis 47 personoj el 11 landoj (pli ol la duono estis gastoj). Post la malferma bonvenigo kiel kutime sekvis la raportoj de la internacia fakreferantino, cxefredaktorino, kasisto kaj kaskontrolantoj. Plendinda estis denove la perdo de multaj abonantoj de La Migranto en preskaux cxiuj landoj. Tio kaj precipe la plurfoje altigitaj posxtaj tarifoj devigas nin altigi la abonprezon ekde la 1995 al 12 CHF. Venis nature denove la propono presi la revuon en Cxehio, sed tio nur eblas se ni trovos presejon kiu bone laboras, kiu havas medio-afablan paperon kaj kiu vere akurate povas fari la laboron, kaj ne forgesu - la posxta sendado dauxras multe pli longe ol en okcidento. Ankaux la "Semajno de Internacia Renkontigxo" en Vieno okaze de la 100- jara jubileo de la Naturamikoj en 1995 estis diskutata. Por multaj tiuj prezoj estas tro altaj, kaj Erna Doring kiu post la kongreso ankoraux veturis por kelkaj tagoj al Vieno, rezervis lokojn ankaux en junulgastejo. Do, la jubilea renkontigxo okazos en Vieno en majo 1995. Plie Erna Doringripetis denove, ke sxi retirigxos en auxtuno 1996 kaj atentigis la kunvenon, ke ne plu estas multe da SAT-anoj kiuj samtempe estas Naturamikoj, kiuj povas transpreni tiun taskon, cxar ni ja bezonas iom pli junan personon. Finfine sxi kuragxis diskuti pri tio (jam antaux la kunveno) kun kelkaj aktivuloj kaj demandi al Bert De Wit, cxu li pretas transpreni tiun taskon. Li tiam promesis pripensi la aferon kaj en la kunveno li akceptis farigxi internacia fakreferanto por TANEF. La fakreferantino ankaux informis, ke la Naturamika Internacio intencas presi plurlingvan formularon por rezervi lokojn en diverslandaj Naturamikaj Domoj. En la unua skizo estis la lingvoj: germana, franca, angla, Esperanto kaj la landa lingvo en kiu trovigxas la Naturamika Domo. Bedauxrinde montrigxis, ke ne estas suficxe da spaco por kvin lingvoj kaj kiu devas perei? Nature Esperanto. Cxu tio ne devus esti kauxzo por foje skribi al NAI? e.d. el La Migranto, septembro 1994 ************************************************************************* Kontaktoj sercxataj! ==================== Hu Renkui, fabrikestro, sercxas kunlaboron por produkti fridujajn aparatojn. Bonvenas investado kaj modernaj ekipajxoj. Zhenzhen Kaiguan Peijian chang,CN-315114 Ninghai, Zheijiang, Cxinio. * * * Por sia komerca agado (importo, eksporto, reprezentado, perado) sercxas partnerojn: Kouablan International Co. Ltd.,P.O.Box 3445, Accra, Ganao. Fakso: +233-77-6030 Rayberg. * * * Transporto de sxargxoj kaj personoj en eksa SU kaj cetera Euxropo. Eksporto de brodaj naciaj cxemizoj, tukoj k.s., diamantaj (sintezaj) instrumentoj, elektraj moviloj, lampoj, kompresiloj, agrikulturaj varoj. Importo de vestoj, sxuoj, hejmaj kaj agrikulturaj masxinoj, bicikloj, auxtoj, traktoroj. Principe bartera komerco. Ivan Lisenko, Firmao LIGAS, a/ja 37, UKR-314000 Poltava, Ukrainio. Tel. +7-5322-21427. ************************************************************************* E-literoj en WP 5.1 =================== Kiel verki Esperant-lingvan tekston per via vortlaborilo World Perfect 5.1? Helpe de ZAMENHOF.WPK vi povos entajpi iun ajn Esperant-lingvan tekston rapide kaj facile. La fajlo haveblas kontraux 750 pesetoj + sendokosto cxe J.F. Martin pk. 5184, E-29080 Malago, Hispanio. ************************************************************************* Jxomart kaj Natasxa: la 4-a kasedo! =================================== Kiu gxis nun ne konas ilin (cxu estas tiaj?), nepre konatigxu nun! Tri kasedoj (el kiuj la unua jam estas havebla nur cxe Eventoj) kaj la pasintjara Kultura E-Festivalo pruvas la talenton kaj popularecon de la kazaha paro. Pretas nun nova perlo de kanzon-arto. Vi povas antauxmendi tuj, paginte 350 BEF (sen sendokostoj) al UEA-kodo FLJA-K. Pluaj informoj cxe la eldoninto: Flandra E-Jun. Asocio, p/a Jorg de Milder, Marnixplaats 10, B-2000 Antwerpen, Belgio. ************************************************************************* Sciencistoj lernas Esperanton ============================= Sep profesoroj de la Moskva auxto-produkta instituto en februaro sukcese plenumis elementan ekzamenon de Esperanto. Inter la ekzamenitoj estas la rektoro de la instituto. La kurson gvidis Irina Goncxarova, kiu laboras en la instituto kiel instruisto de Esperanto en la fremdlingva katedro. Por praktiki la lingvon, kaj sperti la realan Esperantujon pluraj profesoroj partoprenis ankaux en la Euxropa E-Festivalo en Hungario. Kontaktadreso: Irina Goncxarova, a/ja 102, RUS-143000 Odincovo-2, Rusio laux La Ondo de Esperanto, 1/94. ************************************************************************* Plenigu la glason en Tokaj! =========================== Vere gxui la faman Tokajan vinon eblas nur en Tokaja vinkelo. Mi proponas gustumi gxin en nia familia vinkelo. Dum via restado en Hungario nepre organizu ekskurson al Tokaj, kie en la vinpremil-muzeo kaj vinkelo "Himesudvar" sercxu la esperantistan dommastrinon! Vi gxuos specialan vinon kaj specialan priservon! Bonvenon! Margo Varhelyi, Bem ut 2, H-3910 Tokaj, Hungario Tel.: +36-47-352416 ************************************************************************* TELEFONKARTO EN BELGIO ====================== En la numero 2/julio ni prezentis E-lingvan telefonkarton eldonitan en Cxehio. Evidentigxis, ke gxi havas "parencojn". La telefonkarto, aperinta en Belgio estis eldonita en 1990 en 1.000 ekz., el kiuj 500 estis venditaj en Belgio, kaj 500 aliaj estis destinitaj al eksterlandaj kolektantoj. Kelkaj kartoj ankoraux estas acxeteblaj (en ne grandaj kvantoj) cxe Flandra E-Ligo kontraux 360 BEF + 40 BEF sendokosto. Paul Peeraets, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio Tel.: +32-3-2335433 ************************************************************************* Vinoj kaj kongresoj - profesiece ================================ TAKE-ESPERANTO estis elektita de SAT-Amikaro por la organizado de sia 50- a jubilea kongreso en la kunvenejo de Mittelwihr (Elzaco) dum pasko 1995. Jam kunvenis la estraroj de la du asocioj por la unuaj kontaktoj. Finigxis la komunaj laboroj en vinkelo de la enologo kaj vinkulturisto Philippe Gocker, kiu surmerkatigis tri e-lingve etikeditajn vinojn helpe de TAKE. Jam estas antauxvidita surmerkatigo de cxampanigita Cremant d' Alsace kaj novaj alitipaj esperantigitaj produktoj. E. L. ************************************************************************* Internacia Traduk-Reto ekfunkcias ================================= Internacia Traduk-Reto pere de Esperanto, kiun prizorgas s-ro Daniel Durand, komencas funkcii. El la invititaj 102 tradukistoj en 30 landoj 23 jam konfirmis pretecon partopreni la laboron. Bedauxre mankas la tradukebleco al/de la greka kaj dana lingvoj, des pli ke tiuj cxi lingvoj estas oficialaj en Euxropa Unio. La kompleta adresaro kun cxiuj necesaj informoj pri la spertoj, la tradukfakoj, la specialaj kondicxoj de kelkaj tradukantoj, la tarifoj ktp. (esperantlingva!) estos havebla kontraux 4 IRK aux ekvivalento (20 FRF) per posxtmarkoj al: Daniel Durand Les Nids, F-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Kurtura Semajnfino en Homburgo ============================== La 44-a Kultura Semajnfino de la Sarlanda Esperanto-Ligo okazos de la 9-a gxis la 11-a de decembro en la Kardinal-Wendel-Domo en Homburgo proksime al Zweibrucken (Germanio). Okazos kursoj por komencantoj kaj progresantoj, stilistikaj kaj literaturaj ekzercoj, seminarioj pri la farado de intervjuoj, prelegoj pri E-redakcio de Pola Radio kaj MAZI-projekto... Krome - ekskursoj, Kristnaska festprogramo, kaj ecx Magia vespero kun Triksini... Kiel cxiam, funkcios ankaux porinfana programo. Plia informo cxe: Hartmut Fillmann kaj Oliver Walz, Pf. 2019, D-66470 Zweibrucken, Germanio. Fakso: +49-6332-49843. ************************************************************************* Trejnseminario 1995! ==================== La aktivula trejnseminario de TEJO planita por tiu cxi jaro devis prokrastigxi al 1995. Dum la arangxo pritraktigxos plej diversaj temoj de la internacia junulara movado (ekz. organizado de renkontigxoj, instruado, publikaj rilatoj ktp.) kaj cxiu partoprenanto devos aktive kontribui (ekz. per prelego, eseo, distraj programeroj ktp.) Aligxilo por la seminario (kun pli detala programpriskribo) haveblas ekde la 1-a de julio cxe: Klaus Dahmann, Riemenschneiderstr. 2/57, D-53175 Bonn, Germanio. el TEJO-tutmonde, julio/1994. ************************************************************************* La sesa randevuo ================ La 6-a nordfranca-belgia Esperanto-randevuo okazos de la 5-a gxis la 6-a de novembro en Hazebrouck (Francio). En la programo: kvargradaj studgrupoj, distra vespero. Informas: Jean Dietrich, 104 rue Jean-Jaures,F-59192 Beuvrages, Francio. ************************************************************************* Mustarda Semajnfino =================== De la 16-a gxis la 18-a de decembro 1994 en Dijon (en Burgonjo, 300 km sudoriente de Parizo) okaze de la gxenerala kunveno de JEFO estos Mustarda Semajnfino, la 1-a de longtempe junulara renkontigxo en Francio. Kotizoj (inkl. 2 tranoktojn en junulargastejo kaj mangxado) - de 250 gxis 290 FRF depende de agxo ktp. (Por nepagipovaj landoj: 50 % rabato). Aligxiloj, informo cxe: Laurent Vignaud, 25, chemin de la Brosse, F-49130 Les Ponts-De-Ce, Francio. Rete: tony@forigu.altern.com. ************************************************************************* Varma Nova Jaro! ================ En la varma afrika lando Ganao okazos la Tria Afrika Kongreso de la 23-a de decembro 1994 gxis la 7-a de januaro. Multaj afrikaj esperantistoj dum jaroj atendas tiun Trian Kongreson, cxar post la Unua kaj Dua kongresoj en 1990 kaj 1991 ne venis rapide la Tria. Kial ne? Ne pro manko de sukceso. La euxropaj kaj afrikaj kongresintoj revenis entuziasme el Togolando (unua kongreso) kaj Benino (dua kongreso). Sed simple la subvencioj de UEA ne suficxis por nova kongreso. Nun tamen cxiuj kore bonvenigos esperantistojn en kongreso kun propra, unika etoso. La temperaturo estos cx. 25 gradoj, oni logxos en simpla sed agrabla studenta sporta kolegio. UEA organizas apartan karavanon (kosto malpli ol 3000 gld). Skribu al: Hans Bakker, Kastelenstraat 231,NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando ************************************************************************* Skoltoj parolos Esperanton ========================== En auxgusto 1994 okazis la 1-a Euxropa Jxamboreo por geskoltoj de 11 gxis 15-jaruloj en Nederlando (pli ol 10.000 partoprenintoj el 34 landoj). Skolta E-Ligo partoprenis kun anoj el Nederlando, Belgio, Auxstrio kaj Polio. Pli ol 1300 skoltoj spektis niajn informstandojn kaj partoprenis en nia ludo: Esperanta Elektro (didaktika panelo: bildoj kaj tekstoj el la renovigita lernolibro por skoltoj: Jxamborea Lingvo). Inter la vizitantoj 95 % sciis antauxe nenion pri E-o! Cxiuj ili miris, kaj entuziasmigxis, en kio helpis ilin la lokaj lingvaj problemoj. Estas grave, ke ankaux multaj skoltestroj ekinteresigxis pri Esperanto. Venontjare en Nederlando okazos la 18-a Mondjxamboreo (1-11.08.1995), kiun ni ankaux partoprenos. Oni atendas alvenon de pli ol 30.000 partoprenontoj de 15 gxis 18-jaragxaj el pli ol 120 landoj. Kaj ni esperas, ke multaj el ili salutos unu la alian en Esperanto! PS. La lernolibro Jxamborea lingvo (6 NLG + sendokostoj) estas mendebla cxe: Nederlanda Sekcio de SEL, Postbus 433, NL-1500 EK Zaandam, Nederio. Arie Bouman Driesdreef, 8, B-9030 Gent, Belgio ************************************************************************* Renkontu la novan jaron en Prago! ================================= Tranoktado kaj silvestra balo en la hotelo "Trilobit" Dobrichovice, ricxa kultura, sed ankaux turisma programoj plejparte en Prago. La plena kotizo, inkluzive tranoktojn, programon, plenan pansionon, silvestran balon kun festa mangxo, entute 295-390 DEM depende de la mendita cxambro. Eblas aligxi ankaux nur por tranoktadoj kaj la silvestra programo (kun mangxoj) por 156-188 DEM. Aligxiloj, pliaj informoj cxe: Kava-Pech, Petro Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel./fakso: +42-2-99121126. ************************************************************************* Dua kongreso de EEU =================== La dua kongreso de Euxropa Esperanto-Unio okazos en Parizo inter la 2-a kaj 6-a de junio 1995. La Francilia federacio de Unuigxo Franca por Esperanto invitas al franca cxefurbo komence de junio 1995 cxiujn landajn asociojn de la Euxropa Unio kunkongresi. La kongresejo trovigxas cxe la landlimo de la cxefurbo en Montrouge. Okazos prelegoj de famaj samideanoj, debatoj pri Euxropo, kaj niaj rigardoj al gxi politike kaj varbade, distrajxoj, bankedo, balo, premieraj kaj ekzotaj ekspozicioj de franclandaj kolektantoj ktp. Por eksterlandaj artistoj kun cx. 10-minutaj distraj prezentoj estas rezervita tempo por "La mondo ridas cxe ni", al kiu ni planas inviti informpetantojn, cele pruvi, ke Esperanto allogas ankaux por malstrecxigxi. Koncernitoj turnu sin al rekte aux pere de la landaj ascioj al UFE: 4 bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris, Francio Fakso: +33-1-42780847 ************************************************************************* MOVADO ////// Popolnombrado en Esperantujo ============================ Kvara artikolo: La difino de "esperantisto" por statistikaj celoj Kiujn oni nombras? ------------------ En n-ro 4/1991 de Internacia Pedagogia Revuo, Stefan MacGill publikigis tabelon kun rondaj ciferoj, kiuj liaopinie prezentas bildon de la tutmonda esperantistaro. Cxar lia "statistikado" bazigxas sur supozoj kaj konjektoj, la rezultoj tute ne estas konvinkaj. Mankas enketado kaj esplorado de dokumentaj fontoj por doni auxtentikecon al la diversaj taksoj. Kvankam sur la unua pagxo de lia artikolo li tusxas la demandon pri la minimuma lingva nivelo meritanta la epiteton "uzanto de Esperanto", li ne provas objektive difini tiun nivelon. Fine, post sep pagxoj da jxonglado per ciferoj, MacGill surpaperigas la fundamentan demandon: kiel ni difinu "Esperantisto"? La fakto, ke tiu demando ne aperas en la unua alineo de la artikolo kun adekvata prikomentado, reliefigas la metodologian difekton de la laboro de MacGill, kaj samkiale gxi karakterizas cxiujn entreprenojn de popolnombrado en Esperantujo. Esplorantoj simple ne degnis aux ne kapablis difini la kategorion "esperantisto", do ili ne nombris precize la samajn kapojn kaj cxapojn. Unuj okupigxis nur pri homoj, aligxintaj al organizajxoj, aliaj nombris ankaux acxetintojn de lerniloj kaj enskribigxintojn en kursoj, senkonsidere cxu ili trastudis la lernolibrojn aux finis la kursojn. Por precize nombri agxojn aux ulojn, estas necese havi klaran komprenon pri liaj formo kaj konsisto por identigi ilin. La cxefa kialo de nefidindaj statistikoj en Esperantujo estas la neeblo formuli difinon de esperantisto, pri kiu cxiuj povas akordigxi, kaj kiu estas praktike utiligebla. Gxuste cxar diversaj enketantoj uzis malsamajn kriteriojn - aux tute ne havis kriteriojn - ne estas eble fari komparon inter la rezultoj. En la sekvaj sekcioj estos pritraktitaj la plej oftaj terminoj uzataj por homoj apartenantaj al la largxa kategorio de "membroj de la Esperanto- komunumo". Ili estas diferencigeblaj per grado de scio kaj uzo de la lingvo kaj partopreno aux engagxigxo en la Esperanto-movado. Estas necese trovi la limojn de cxiu agadsfero por fari objektivan karakterizadon. Esperantisto ------------ La klasika difino trovigxas en sekcio 5 de la Deklaracio pri Esperantismo, konata ankaux kiel la Bulonja Deklaracio (1905). Gxi prezentas la vidpunkton de d-ro Zamenhof mem: "Esperantisto estas nomata cxiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiuj celoj li gxin uzas. Apartenado al ia aktiva Societo esperantista por cxiu esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga." Tiel, por esti esperantisto gravas la scio kaj uzo de la lingvo. Tamen, tiu difino ne estas utila por sciencaj celoj, cxar ne estas klarigite, sur kiu minimuma nivelo oni povas scii kaj uzi Esperanton. Esperantismano -------------- En sekcio 1 de la Bulonja Deklaracio estas difino de alia agado en la Esperanto-komunumo: "La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neuxtrale homa..." Zamenhof klarigis la diferencon inter esperantisto kaj esperantismano en sia parolado pri Universala Esperanto-Asocio cxe la malferma kunveno de UEA en Barcelono en 1909: "U.E.A. unuigas do ne cxiujn esperantistojn, sed cxiujn esperantismanojn, t. e. cxiujn tiujn homojn, kiuj konsideras ne nur Esperanton en gxia ekstera lingva formo, sed ankaux gxian internan ideon". Tiu persono, kiu bone konas la lingvon kaj aktive partoprenas en la movado estas kelkfoje nomata "vera esperantisto" aux "bona esperantisto". Esperantofono ------------- (= Esperantlingvulo, Esperantlingvano) Lastatempe estis enkondukita la termino "esperantofono" por karakterizi personon, kiu scias praktike uzi Esperanton por komunikado kun aliaj homoj. Ne estas necese, ke li identigxu kun la celoj de la Esperanto- movado. En tiu cxi senco, gxi estas la ekvivalento de la koncepto de "esperantisto" en la Deklaracio de Bulonjo. Esperantano ----------- Tiu cxi termino, malofte aux tute ne uzata nuntempe, estas difinita en Plena Ilustrita Vortaro jene: "neaktiva aprobanto de Esperanto". Efektive, gxi estas utila termino por klasifi homojn ne apartenantajn al la jam menciitaj kategorioj. Esperantanoj ne scias kaj ne uzas la lingvon, do ili estas nek esperantistoj nek esperantofonoj, kaj cxar ili ne penadas disvastigi la uzadon de Esperanto, ili ne estas esperantismanoj. Inter la esperantanoj trovigxas cxiuspecaj apogantoj, aprobantoj, simpatiantoj kaj amikoj de Esperanto. Kelkfoje ili montras sian ligitecon kun la Esperanto-komunumo per elbusxigo de lauxtaj aux lauxdaj eldiroj aux per kontribuo de materiaj rimedoj. Verdire, ili povas havi ankaux negativan efikon, cxar, neniam lernante kaj uzante la lingvon, ili montras sin hipokritaj kaj nekonvinkaj ekzemploj antaux la publiko ekster Esperantujo. Kompetenteco de lingvouzo ------------------------- Tre dornhava demando por statistikantoj, kiuj volas strikte limigi sian nombradon nur al tiuj, kiuj scias kaj uzas Esperanton, koncernas determinon de akceptebla aux minimuma nivelo de lingvoscio. La tubero en la afero estas, ke la organizajxoj, kiuj provizas enketantojn per donitajxoj, mem ne klasifas siajn membrojn laux gradoj de lingva kompetenteco. Absolute minimuma nivelo de lingvouzo estas tiu de persono, kiu lernis la Fundamentan Gramatikon de Esperanto, t. e. la 16 regulojn ellaboritajn de d-ro Zamenhof. Cxi-rilate estigxas demando pri la klasifo de lernantoj de Esperanto, aux en kursoj aux auxtodidakte, se ili ne sukcesas ellerni la elementan studmaterialon. Mangxajxo ne nutras homoh, kiu ne mangxas gxin, kaj Esperanto-lernolibro ne faras esperantiston el homo, kiu ne lernas per gxi, kvankam oni povas akiri statistikojn per la nombro de mangxajxoj kuiritaj kaj lernolibroj acxetitaj. Sekve, ankaux la lingvoscio de eklernantoj de Esperanto estas sub la akceptebla minimumo. Ankoraux unu grupo kun minimuma lingvoscio konsistas el pasivuloj, kiuj scias suficxon por legi kaj kompreni simplajn frazojn, sed tute ne kapablas skribi aux paroli en la lingvo krom diri "bonan tagon" kaj "gxis la revido". Ilia lingvonivelo estas evidente tro malalta, por ke ili kvalifikigxu kiel sciantoj kaj uzantoj de Esperanto. Cxe la alia ekstremajxo de la lingvouza kontinuajxo estas tiuj homoj, pri kiuj oni asertas, ke ili "primajstras Esperanton" aux "havas perfektan scion de la lingvo". Ecx se sur tiu supra nivelo de lingoscio trovigxas tiaj elituloj, kiuj havas la kapablon uzi Esperanton kvazaux gxi estus ilia gepatra lingvo, ili estas tre malmultaj en la Esperanto-komunumo. Limigo de la kategorio de esperantisto al tiu grupo signifas, ke la totalo estus kelkaj centoj kaj ne la centmiloj aux milionoj de la propagandistoj. Estas evidente, ke la plej signifplena kaj utila difino de esperantistaro devas bazigxi sur lingvoscio meze inter la du cxi-supre pritraktitaj limoj. Cxu oni povas mezuri tiun kapablon en objektiva maniero, aux cxu gxi estas subjektiva koncepto laux la vidpunktoj de la koncernaj individuoj kaj la esploristoj? Kelkaj opinias, ke estas eble difini la limojn de scio kaj uzo de Esperanto per ekzamenoj kaj diversgradaj atestiloj kaj diplomoj. La plej granda malavantagxo cxi- rilate estas la diverseco de metodoj de testado kaj taksado; sekve la rezultoj ne cxiam estas akordigeblaj. Cetere, ecx tiu procedo de mezurado donas nur partan bildon de la tuto de esperantlingvuloj en la mondo, cxar ne cxiuj prezentas sin por ekzamenoj. Sxajnas, do, ke la sola maniero, kiu restas, estas pli-malpli subjektiva taksado de la kapablo uzi Esperanton en diversaj situacioj. Praktika uzo de Esperanto ------------------------- Ofte aperas en verkoj pri tiu cxi temo la esprimo "praktike uzi Esperanton". Se oni povas difini la esencon de praktika uzado de la lingvo, tio donos la sxlosilon por solvi la problemon rilate bone funkciantan difinon de esperantisto, kiun povos aprobi homoj kaj organizajxoj enrtreprenantaj statistikajn esplorojn de la Esperanto- komunumo. Personoj, kiuj uzas Esperanton por praktikaj celoj sur la minimua nivelo, komprenas ordinarajn konversaciojn, kapablas uzi la parolatan lingvon por cxiutagaj bezonoj, legas periodajxojn kaj librojn, kaj ankaux korespondas. Tiu scio kaj uzado de Esperanto suficxas por ili por partoprenado en agadoj de lokaj kaj aliaj grupoj, kongresumi kaj turismi. La praktikan lingvouzon de tiuj esperantistoj povas karakterizi gramatikaj kaj semantikaj malgxustajxoj kaj subnorma prononcado, sed tiuj misajxoj, se ne tro oftaj, ne malhelpas interkomunikadon. Konkludo -------- Estas konsilinde, ke estontece statistikaj esploroj en Esperantujo nombru nur tiujn membrojn de la Esperanto-komunumo, kies scio de la lingvo estas adekvata por ebligi praktikan agadon kiel priskribitan cxi-supre. Tio signifas, ke lernantoj, "eternaj komencantoj" kaj esperantanoj - neaktivaj aprobantoj - estos ekskluditaj. Bernard Golden ************************************************************************* Cxu malgranda UN en Tampereo? ============================= Modelon de Gxenerala Asembleo de la Unuigxintaj Nacioj oni strebas organizi por la 80-a Universala Kongreso en Tampereo en 1995 por montri al cxiuj, ke oni ja povas trakti seriozajn temojn en Esperanto. Partoprenontoj el multaj landoj (po 2-4 homoj 16-26 jaragxaj) diskutos diversajn temojn uzante nur la Internacian Lingvon. La organizantoj post pluraj cirkuleroj nun cxi-forme atentigas, ke ili atendas reagon, cxar gxis nun nur malmultaj landoj respondis. Ekz., Francio, Belgio, Svedio, Norvegio, Rusio, Baltio, Pollando, Hispanio, Auxstrio, Nederlando ne sendis ian ajn respondon gxis nun. Geoffrey Greatrex, Exeter College, Oxford OX1 3DP, Britio. Fakso: +44-865279630 e-posxto: greatrex@forigu.ox.vax.ac.uk. ************************************************************************* Akademiaj diskutoj ================== En julio en Prago okazis Kolokvo de Akademio de Esperanto. Krom la fakaj prelegoj (liston vidu en Eventoj n-ro 60) okazis ankaux publika kunvenode la Akademio. Malkonteco pri stato de Esperanto --------------------------------- La publika kunveno de la membroj de la Akademio kune kun cxiuj kolokvanoj evoluis al iom fortaj disputoj pri farendaj laboroj. Konstatebla malkontento pri la stato kaj estonteco de Esperanto (la temo de kolokvo) rezultigis la alvokon al la akademianoj intensigi siajn laborojn. La estraranoj de la Akademio, kiuj gvidis la tutan arangxajxon, vicprezidanto Werner Bormann kaj sekretario Jean Thierry, kontrauxmetis la statute fiksitan laborkampon de la Akademio. Jean Thierry kiel redaktoro de la revuo La letero de L' Akademio de Esperanto defendis sian linion aperigi tie multajn lingvajn demandojn kun iliaj respondoj verkitaj de akademianoj. Tio estas la kontinueco de la lingvaj respondoj iam komencitaj de d-ro Zamenhof kaj pludonita gxuste al la Akademio. Werner Bormann atentigis pri la funkcio de la Akademio kiel unu el pluraj homgrupoj science laborantaj pri Esperanto - ekzistas ja ankaux ekzemple la Centro de Esploro (jen!) kaj Dokumentado pri la monda lingvo-problemo (CED) kaj la Internacia Unuigxo de Esperantistoj- Filologoj. Sed el inter la cxeestantoj auxdigxis riprocxo: tio nur estas sxovi la pilkon. La opinioj ne estis akordigeblaj. Werner Bormann emfazis sian starpunkton, ke la limigo de la taskokampo de la Akademio estas, sub la regantaj kondicxoj, sagxa; ankaux la mankantaj rimedoj malebligas plivastigon de la laboroj de la Akademio. Krome, estas sercxata nova estraro por la Akademio por la elektoj en 1995. el Esperanto Aktuell 6/94 ************************************************************************* AGO-TAGO EN TULUZO ================== Sabate, la 8-an de oktobro 1994, sur Capitole-Placo en Tuluzo (Francio), granda "E" sur brilflava fono altiris la pasantojn, kiuj multnombre profitis la varmajn sunradiojn de la oktobra suno. La proksimigxantoj povis vidi la vorton Esperanto, lokitan tie de Esperanto-Kultur-Centro. Okaze de la 3-a Internacia Ago-Tago por Esperanto, la esperantistoj de Tuluzo, kiel tiuj de aliaj grandurboj, rendevuis kun la urbanoj por atentigi ilin pri la problemoj de lingva komunikado kaj pri nia solvo per helplingvo. La pasantoj ekinteresigxis pri gxi kaj pri gxiaj multnombraj uzeblecoj, kaj ankaux pri la servoj de Esperanto-Kultur-Centro. Multaj alte taksis la prezenton de la libro de Claude Piron "Le defi des langues - du gachis au bon sens" (Lingvo-defio - de malsxparo gxis racio). Tiu libro pritraktas la multnombrajn problemojn, kauxzitajn de la lingvobaroj, kaj la psikologiajn kontrauxstarojn je ilia solvigxo. Ni antauxe arangxis, ke la librejo Castela , tre konata en Tuluzo kaj kiu situas cxe Capitole-Placo, vendu tiun-cxi libron, kaj tio bone funkciis. La dekkvino de esperantistoj, kiuj partoprenis la Ago-Tagon, ankaux matene disdonis flugfoliojn cxe la biologi-nutrajx-bazaro, kie ili ricevis bonan akceptigxon. Unu el la disdonantoj, kiu unu semajnon pli frue partoprenis naciskalan televidelsendon pri Esperanto, estis rekonita de pluraj preterpasantoj... Jenne-Marie Cash Ago-tagaj eventoj okazis ankoraux min. en Londono, Budapesxto, Zagrebo (kaj ???), sed raportoj ankoraux ne atingis nin... La red. ************************************************************************* Legxo pri Esperanto =================== Ekde februaro 1994 en la urbo Goiania (Brazilio) validas legxo pri Esperanto. Proponita de urba konsilanto Elias Rassi Neto, la legxo asignas urban bugxetaron al la instruado de Esperanto kiel fakultativa studobjekto en municipaj bazlernejoj. La asocio "Kultura Esperanta Centro" partoprenos en la difino de la studprogramo kaj, kun la urba eduk-sekretariejo, elektos la ses instruontojn. Plia informo cxe la cxefdelegito de UEA: S-ino Symilde Schenk Ledon, C. P. 269, BR-12460-000 Campos do Jordao - SP, Brazilio. ************************************************************************* E-societo en Hongkongo ====================== En Honkongo refondigxis Esperanto-organizo. La internacia grupo, konsistanta el 11 membroj el diversaj landoj kunvenas cxiun duan lundon de la monato cxe s-ino Margaret Fidow, Block 5, Flat 4 a, Tak Cee Yuen, 88 Tat Chee Avenue, Kowloon Tong, Hong Kong. Tel. +852-7883263, fakso +852-7883206 ************************************************************************* Kiom da ? ========= La Internacia Esperanto-Muzeo (Wien, Hofburg) estas la centra E- biblioteko. Kelkaj statistikaj indikoj pri la jaro 1993: La muzeon vizitis 4957 personoj (precipe ne-esperantistoj). Gvidataj muzeo-vizitoj kun abunda klarigo al la grupoj: 104. Surloke estis studataj entute 4301 libroj aux dokumentoj far 273 homoj. Al informpetoj estis senditaj 338 perposxtaj respondoj. La Muzeo havas 21.000 binditajn librojn kaj 12.308 fotojn. Herbert Mayer direktoro ************************************************************************* 25 jaroj ... ============ En septembro '94 estis arangxita en Budapesxto jubilea ekspozicio (25 jaroj de LF), kio resumis la plej gravajn eventojn de nia kulturo en la lastaj 25 jaroj. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-Koop. ------------------------------------------------------------------------- Literatura Foiro 1971 Istvan Nemere, nuna prezidanto de la Esperanta PEN-Centro, estis en 1971 nur iom pli ol debutanto en nia literaturo, kiam li gajnis la unuan konkurson, organizitan de La Patrolo. Nemere tiam estis konata kiel unu el la plej aktivaj en la tereno de la primara ensociigo per Esperanto, kion oni nomas (malpli science sed pli esprimive) denaskismo. En la sama literatura konkurso sukcese partoprenis ankaux William Auld, cxefredaktoro de Norda Prismo. Kune kun Hungara Vivo, NP estis la plej grava literatura revuo, dum la unuaj jaroj de la ekzisto de Literatura Foiro. Bedauxrinde NP suferis jam pro eldona krizo, malgraux la persona prestigxo de la skota William Auld, auxtoro de La Infana Raso (1956), eble la plej valora poezia verko originale kreita en Esperanto. NP estis fondita en 1955 de hungaro, migrinta al Svedio, Ferenc Szilagyi (1895-1967). Samjare en Francio Gaston Waringhien iniciatis La Nican Literaturan Revuon (gxis 1962). Eldonejo TK (Torben Kehlet) el Danlando redonas al la publiko gravajn cxefverkojn de la hungaro Julio (Gyula) Baghy: Viktimoj kaj Sur sanga tero. Tiuj cxi prozaj epopeoj ludis gravan rolon en nia intermilita literaturo, kaj anticipis je pluraj jardekoj la temaron de Boris Pasternak en Doktor Jxivago. (dauxrigota) ************************************************************************* Ni sincere dankas ================= al la kontribuintoj por la Abonhelpa Fonduso: Arpad Mathe, Hungario, 7500 Ft. Hiroaki Tanaka, Japanio, 325 gld. Rudolf Puhringer, Auxstrio, 1793 ATS. RC Marble, Usono, 100 USD Hans Dieter Platz, Germanio, 22 DEM Eriko Sunardo, Indonezio, 25 ATS Partay Denes, Hungario, 3350 Ft. ************************************************************************* Komunistoj en SAT ================= En kadro de SAT fondigxis nova frakcio: "Komunista Laborgrupo de SAT". Laux la junie akceptita regularo gxi akceptas la tutan regularon kaj statuton de SAT, kaj membroj de la laborgrupo devas esti membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda. Prizorganto de la laborgrupo estas Pierre Levy (el Francio). laux Sennaciulo, sept./94. ************************************************************************* NI MENCIAS ... ////////////// CUx VI VOLAS PAROLI FLUE? ========================= Certe jes? Andrzej Pettyn verkis samtitolan libreton, surbaze de siaj multjara instruista sperto. La libro, kiu havas subtitolon "Konsiloj por memlernantoj de Esperanto", estas juxs eldonita en Varsovio. Distribuanto: Libroservo de UEA. INFORMAJ NOTOJ pri Hamburgo en Retrospektivo. ============================================= Eldonis: "La Kopenhaga Agadgrupo". Kontaktadreso: scino Birthe Lapenna, Gr"ndalsvej 30, DK-2000 Frederiksberg, Kopenhago, Danio. POR PLURLINGVECO DE EUROPO. =========================== Eldonis Akademia Libroservo. La 167 pagax, dulingva (Esperanta kaj germana) libro prezentas du alirojn al la temo, kvazau xkiel disputo de dr. Werner Bormann kaj prof. Helmar Frank. Prezo: 22 DEM cex W. Bormann, SchR Rrstr. 26, D-21031 Hamburg, Germanio. ************************************************************************* BAZAJ INFORMOJ ////////////// Regularo de Stipendio Lapenna ============================== 1. Fondajxo Ivo Lapenna (FIL) subvenciados el la interezoj de sia kapitalo, en formo de stipendio, disertacion je universitata nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj, kiuj temas pri esperantologio kaj/aux pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj estas ellaboritaj en la spirito de L. L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna. 2. Por ricevi eventualan stipendion la auxtoro de la disertacio devas mem kandidatigxi, sendante al la adreso indikota de FIL du ekzemplerojn de sia faklaboro. Anekse, la auxtoro devas liveri biografion kaj la precizan daton kaj noton de akcepto de la disertacio: nur efektive defendita disertacio estas konsiderata de FIL. Disertacioj antaux 1990 ne estos subvencieblaj. 3. FIL submetos la disertacion al la ekzameno de almenaux du fakuloj kun akademia titolo (sed ne necese katedraj), scipovantaj la lingvon en kiu la disertacio estas verkita. Surbaze de ilia jugxo FIL asignos la stipendion, maksimume ses monatojn post la livero. 4. La stipendio varios laux disponeblo de la kapitalo, la nombro de la ekzamenitaj disertacioj kaj la efektiva scienca nivelo de la disertacio mem. La minimuma sumo estos cent svisaj frankoj, la maksimuma kvincent. 5. La stipendiulo havos la moralan devon mencii en la disertacia frontispiso la asignon de Stipendio Ivo Lapenna.La ricevitaj ekzempleroj restos posedajxo de FIL: unu restos en la arkivo de FIL, la alia estos deponita cxe CDELI en Svislando (Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds). 6. Kandidatigxo al la Stipendio implicas la kompletan akcepton de tiu cxi Regularo.Aferzorganto de la Fondajxo: D-ro Klaus Perko, Lendkai 111, A-8020 Graz, Auxstrio. ************************************************************************* ILEI //// Ekzamensesioj '94 kaj '95 ========================= Cxi-jare ankoraux okazos du ekzamen-sesioj: la 9-an kaj 10-an de decembro en Zagrebo kaj dum la 3-a Afrika Kongreso de Esperanto (Ganao). Ankoraux eblas aligxi al ambaux. Pliajn informojn pri la sesioj kaj preparoj por la ekzamenoj oni povas peti cxe la sekretario de IEK: prof. Ivan Bekavac-Basicx, Kusxlanova 59, HR-41000 Zagreb, Kroatio * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * * Kurso por infanoj en Tanzanio ============================= La urbeto Bunda en la nordo de Tanzanio de multaj jaroj estas verda punkto sur la mapo de regiono. Nun estas organizata decembra septaga kurso por infanoj kaj gejunuloj, komencantoj kaj progresantoj. Tiun longe atendatan eventon oni povas realigi pro monhelpo de la Eduka Fondajxo Carson. Por la progresantoj bona instruisto estas sercxata en kaj ekster Afriko. Li aux sxi gastos senpage en Bunda dum sep tagoj. Skribu al: T.E.A, Box 23390, Dar-es-Salaam, Tanzanio. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Esperanto-Aktuell en la retoj ============================= La gazeto de Germana Esperanto-Asocio, Esperanto aktuell, aperas jare 4 foje germane, kaj 4 foje en Esperanto en formato A-4. La internacilingva varianto de la gazeto ekde nun estas atingebla ne nur en tradicia papera formo, sed ankaux en la elektronikaj retoj. Retadreso por konektoj: kretschi@forigu.on-Luebeck.de La aktuala kajero, kiu aperis meze de septembro, enhavas i.a. - intervjuon kun la nova prezidanto de Germana Esperanto-Asocio, intervjuon kun Ruediger Eichholz pri PeKoTeKo, raporton pri la kolokvo de la Akademio de Esperanto en Prago. Esperanto aktuell estas abonebla kontraux 20 germanaj markoj cxe d-ro Rudolf Fischeraux cxe la redaktoro Dirk Kretschmann, Im Hoelk 127, D-23843 Bad Oldesloe, Germanio el la novajxagentejo ELENA ************************************************************************* INTERVJUO ///////// Kial gxuste Esperanto? ====================== Granda amikino de la Lingvo kaj la movado esperantista, sen kies aktiveco nia kulturo estus certe pli modesta. Gvidantino de IEI (Internacia Esperanto-Instituto), propagandistino de Cseh-metodo, maniero instrui la internacian lingvon nur pere de Esperanto. Cxar... gxi estas nia DESTINO. Jen kelkaj faktoj kiuj atestas tion. Cxiuj homoj naskigxas ne nur kun jam programitaj koloroj de okuloj, haroj ktp., sed... ankaux kun la propra programo de la vivo, kiun oni nomas destino. Nian destinon oni povas legi de linioj sur niaj manplatoj kaj kartoj nomataj "tarot". Tio okazis ankaux al mi. En la tempo de reganta "stalinismo", kiam nia lando (Polio) trovigxis malantaux t.n. "fera kurteno", mi renkontis personon, kiu laux kartoj "tarot" kaj linioj sur miaj manplatoj diris al mi ion nekredeblan, tiutempe, nome, ke mi havos eksterlandan edzon, ke mi logxos eksterlande kaj mi tie havos laboron kiu postulos vojagxojn al diversaj landoj de la mondo. Auxdinte tion mi ne povis kredi, ke io tiom fantazia povus realigxi. Mi tiutempe estis instruistino en baza lernejo. Mia salajro estis modesta. Mi logxis malantaux "fera kurteno". Mi ne konis fremdajn lingvojn do ne havis eksterlandajn kontaktojn. Mi do akceptis tiun rakonton kiel belan fantaziajxon kaj preskaux forgesis cxion kiam... post suficxe longa tempo mia destino komencis plenumigxi. Unue mi trafis al kurso de Esperanto, dank' al mia amikino kiu jam frekventis gxin kaj invitis min al unu el lecionoj, ke mi vidu kiel agrabla kaj rapide lernebla estas tiu lingvo Esperanto. La kurso estis gvidata parte laux Cseh-metodo, tre alloga por kursanoj, kiun nia instruistino s-ino Stefania Palica jxus lernis de A. Cseh mem dum Varsovia kongreso en la jaro 1959 (organizita okaze de 100-a naskigxdatreveno de L. Zamenhof). Mi rapide lernis la lingvon. Cxar gxia baza principo estas logiko. Personoj kiuj kapablas logike pensi, fakte ludas lernante per "jxonglado" de afiksoj kaj kreado de novaj vortoj. Laux la Cseh-metodo tiu lernado estas ankoraux pli interesa, cxar oni komprenigas per ekzemploj gramatikajn regulojn kaj lernantoj mem malkovras ilin. Krome laux tiu metodo dum la kurso devas regi amika gaja etoso, dum kiu oni preskaux ludante lernas la lingvon. Por tiu etoso, kiu kapablis krei la instruistino mi restis kaj finis la kurson. La grupo estis 15-persona, do mi tuj havis 14 novajn geamikojn kun kiuj mi ankoraux nun havas kontaktojn. Post la kurso mi tuj aligxis al loka E-grupo kaj komencis aktivi. Tre alloga por mi estis la t.n. "interna ideo" bazita sur homaranismo, al kiu mi jam de mia infaneco havis fortan inklinon. Poste la programo de mia destino rapide progresis. Estante ano de E-grupo mi havis la sxancon (tiutempe gxi estis granda sxanco) partopreni mian unuan Universalan Kongreson en Sofio, Bulgario 1963. Tie mi partoprenis la kurson de A. Cseh (ne supozante tiam, ke iam mi staros sur lia loko kaj dauxrigos lian laboron), do la vojon destinitan al mi. Post tiu kongreso mia geamika familio tre grandigxis. Mi komencis korespondi, akcepti gastojn el diversaj landoj en mia domo kaj ankaux mem vojagxi eksterlanden laux tiamaj ebloj. Ekde tiam cxiujn miajn feriojn mi pasigadis inter esperantistoj. La plej ofte mi estis en t.n. Jugoslavio, kie esperantistoj havis en Primosxteno grandan tendumejon, bele situitan cxe la maro. Dank' al miaj kontaktoj baldaux mi ricevis proponon labori internaci-skale. Fratoj Sekelj Antonie kaj Tibor fondis tiutempe Internacian Instituton por Oficialigo de Esperanto kiu komencis eldonadon de "IOE-gazeto" kun praktikaj konsiloj por novaj adeptoj de E-to. Mi farigxis ilia peranto por Pollando kaj komencis ecx instrui la lingvon laux de ili eldonita instrumaterialo pri geedza paro, kiu vojagxas tra la mondo kaj travivas diversajn aventurojn. Tiamaniere E-to farigxis mia dua vivo. Tio dauxris kelkajn jarojn plenajn de E-aktivecoj, kies efiko estis prezidanteco de Szczecina grupo, sed laux mia destino mi devis logxi kaj labori eksterlande, cxu? Ankaux tio baldaux realigxis. Dum la Kongreso en Finnlando 1975 (al kiu mi trafis dank' al destino) mi konatigxis kun mia nuna edzo kaj eklogxis en Hago (Nederlando) kie trovigxas Internacia E- Instituto (IEI) iam fondita de A. Cseh. Apartenante al aktivaj personoj mi tuj vizitis Instituton. En tiu momento ili ege bezonis personon por ordigi la libroservon kaj prepari la katalogon. Mi cxiam sxatis librojn, do mi volonte akceptis tiun laboron des pli ke mi havis la okazon konatigxi kun tre ricxa librokolekto. Dum tiu laboro trafis al miaj manoj la libro de Martin Kojc "La lernolibro de la vivo", en kiu mi trovis konfirmon pri la ekzisto de la destino. Laux gxi mi lernis kiel utiligi la signojn de la destino, kiel rekoni ilin, kaj kiel solvadi la problemojn kiuj havas cxiuj el ni. Mia destino ne nur gvidis min al la Instituto sed ankaux "devigis min" transpreni la laboron de A. Cseh, cxar intertempe li mortis kaj nun mi okupigxas pri la edukado de novaj Cseh- instruistoj kaj prilaboras necesan instrumaterialon por ili. Lasttempe la projekton Mazi en Gondolando sur video-kasedo. Finante mi deziras gratuli al vi pro la enkonduko de tiu temo, kiu povus esti bonega propagandilo (varbilo) por E-to se vi tradukadus ilin en polan lingvon kaj disvastigus inter junularo, kiu ofte ne scias kion fari kun sia vivo kaj gxi povus esti tiom ricxa se ili scius Esperanton. P.s. Dank' al edukado de Cseh-instruistoj mi vizitis 16 UK-ojn sur 3 kontinentoj, do mia destino plenumigxis 100 %. el Varsovia Vento, julio/1994. ************************************************************************* KONKURSO //////// INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ ===================================== 2-a taskfolio por komencantoj 1. Uzu difinan artikolon la, kie gxi estas necesa!(3 poentoj) 27-an de marto ili alvenis gastaman Belgion. 2. Faru almenaux ses novajn vortojn per afiks(oid)oj el la radiko frat-! (3 poentoj) 3. En cxiu frazo mankas iu grava vorto. Kompletigu la frazojn! (3 poentoj) Maria slovakino. Sxi 15 jarojn. Sxi lernas en la 2-a klaso. 4. Uzu la donitajn vortojn gramatike senerare!(3 poentoj) Mi havas ... (1, marko), vi havas ... (2, franko) kaj li havas ... (2.000.000, liro) 5. Kion oni faras per la okuloj, oreloj, nazo kaj busxo?(3 poentoj) 6. Kompletigu la demandon:(3 poentoj) - Ki........ lakt... vi acxetis? - Du litrojn. 7. Kiu Radio de Euxropo disauxdigas en Esperanto cxiutage?(2 poentoj) La solvojn sendu gxis la 14-a de novembro al: Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ ===================================== 2-a taskfolio por progresantojkaj EVENTOJ-legantoj 1. Kolektu 12 vortojn, kiuj estas formitaj per ge-!(3 poentoj) 2. Faru almenaux 8 kunmetitajn vortojn per cxambr(o)!(3 poentoj) 3. Trovu sinonimo(j)n al universala! (2 poentoj) 4. Uzu la donitajn vortojn gramatike senerare! Mi havas ... (1, marko), vi havas ... (2, franko) kaj li havas ... (200.000, liro).(3 poentoj) 5. Kion oni faras per la okuloj, oreloj, nazo, busxo?(3 poentoj) 6. Kompletigu la demandon!(3 poentoj) Ki........ lakt... vi acxetis? - Du litrojn. 7. Kiu Radio de Euxropo disauxdigas en Esperanto cxiutage? (2 poentoj) La solvojn sendu gxis la 14-a de novembro 1994 al: Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo, Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. Peto al redaktoroj de aliaj E-gazetoj: Bv. ankaux vi propagandi la konkurson! Oni povas iam ajn ekpartopreni . Detalan regularon vidu en la numero: 2/julio-94. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Estonio -restis nur Esperanto ============================= La estona radio cxesigis siajn programojn en fremdaj lingvoj, sed, male al tio kio estis anoncita, gxi plu elsendas en Esperanto: Cxiujxauxde, je 20.15. UT en 5925 kHz / 50,6 m. Se vi sukcesis kapti la elsendon, kaj se vi ne sukcesis kapti gxin, nepre skribu al: Estona Radio, Esperanto-Fako, EE-0100 Tallinn, Estonio. ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Onidire en 1906 dum la UK en Gxenevo Bein renkontigxis en restoracio kun cxarma germana frauxlino. Ni memoru, ke Bein mem estis viro, kies belan vizagxon cxiu kongresanino ne povis ne rimarki. Babilante kun la frauxlino pri diversaj temoj, cetere en la germana lingvo cxar la belulino konis nur tre suprajxe la 16 regulojn, ili rimarkis, ke subite al apuda tablo venis kelnero portante ion sur la pleto. Evidentigxis, tio estis viandopeco. La kelnero priversxis la viandopecon per alkoholajxo, poste per alumeto ekbruligis gxin. La konsternita frauxlino, kiu versxajne unuafoje en la vivo vidis tiaajxon demandis sinjoron Bein: - Doktoro Bein, kio okazas? Kio estas tio? - Bagatelajxo, - respondis tute trankvile Bein. - Tio nur estas kongresanino, kiu hieraux malkorekte uzis la akuzativon...! el la libro A. Pettyn: Cxu vi volas paroli flue? ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Mi sercxas kontaktojn kun ne-hungaroj, kiuj uzas la Silva-metodon, la t.n. "cerbo-kontrolon". Intersxangxo de teknikoj, kolektado de sukcesoj. Pli kaj pli! Imre Nagy, Gocseji u. 49. VI/51, H-8901 Zalaegerszeg, Hungario. * * * * * Mike Sadler el Hungario reveturis al la gepatroj en Britio, kie li restos antauxvideble almenaux gxis printempo. Leteradreso: 27 Layton Avenue, Malvern, WR14 2ND, Britio. * * * * * "Cirkulero de CxEJ" havas novan redaktoron kaj adreson: Blanka Gruntova, ul. Vitezna 95, CZ-78401 Cxervenka, Cxehio. * * * * * Cxeha Esperanto-Junularo havas novan adreson: P.S. 1069, CZ-11121 Praha, Cxehio. * * * * * Cxu vi konas sxercojn pri esperantistoj? Sendu ankaux Vi primovadajn anekdotojn, sxercojn al la rubriko "Humuro" de Eventoj. Ankaux la aliaj volas rideti... * * * * * Esperantistaj radioamatoroj! Kontaktu EB7 FOK.. Posxta adreso: Jose Matos de Castro, posxtkesto 980, E-18080 Granado, Hispanio. * * * * * La Ligo de Orient-Golfaj Esperantistoj (LOGE) bonvenigas vizitantojn en la regiono de San-Francisco al siaj monataj kunvenoj, kiuj okazas la trian sabaton de cxiu monato tagmeze. Pri la detaloj demandu: LOGE, P.O. Box 324, Berkeley CA 94701, Usono. Tel.: +1-51-6530996 (labortage), +1- 510-8492001 (vespere kaj semajnfine). * * * * * Intersxangxas uzitajn hispanajn posxtmarkojn kontraux uzitaj alilandaj Andaluzia Esperanto-Unuigxo, posxtkesto 864, E-29080 Malago, Hispanio. * * * * * Por kuragxigi 6-jarajn infanojn lerni la lingvon ni petas, bv. sendi posxtkartojn kun salutoj al la infanoj Janos, Livia, Nora kaj Nori (pk. 102, H-2041 Budaors, Hungario). La pk. tauxgos por planata ekspozicio en la lernejo kaj por uzo en geografia leciono pri urboj de la mondo. Dankkarton ricevos cxiu! Aristophio Andrade Alves Filho, instruisto de Esperanto cxe TALENTO * * * * * Nova adreso de Tokia Esperanto-Klubo (UEA-kodo: toek-v) estas: "Daikan Plaza-A" 419 Nishi-Shinjuku 7-1-7, Shinjuku-ku, Tokyo 160, Japanio. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X =================================================== A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor