Eventoj n-ro 063, 1/oktobro - '94, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ====== Titolpagxe: Bonvenon al la Budapesxta E-Domo! La rauxma fluo por sukcesa lofo Esperanto aplikata: Eventoj servas praktike! Cxu vi havas libron de Scherlock Holmes? Studobjekto en faka mezlernejo! Kiu scias pri Wessobrunn? Diplomigxo en la E-fako Arangxoj: Vieno alimaniere 10-a Printempa Semajno Internacia en 1994 PETU STIPENDION POR PARTOPRENI IS-N! Esperanto-vino en IF! Sub la auxspicio de UNO Preparataj arangxojde KAVA-PECH Malproksimaj familioj gxuos REF-on per video Movado: Cxu cxio pacas cxe "Paco"? Popolnombrado en Esperantujo Parto de "MAZI" jam en Esperanto! Esperantistoj de Rusio, unuigxu! Komitato por Azia E-movado Konkurso: LIRO - 94 INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ Literaturo: Verkaro de Lapenna - donace Hungara angulo: Esperejo ILEI: Decidoj de la ILEI-konferenco Revuoj, gazetoj: Nova E-gazeto el Ukrainio EuxRoPo, Solidareco en la nova Euxropo 25 jaroj de Literatura Foiro Alvoko: Stipendio Ivo Lapenna Esperanto en radio: Vekigxu per vienaj vocxoj! Interese: Du gravaj eventoj en Esperantujo Anoncetoj: SUPLEMENTO: Parto - I. (Certe ekzistantaj gazetoj) ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Bonvenon al la Budapesxta E-Domo! ================================= En la numero 1/majo ni anoncis la acxeton de domo, kiu post rekonstruo servos Esperanton. Venis felicxa momento, kiam la 17-an de septembro ni fine povis tosti dum la inauxguro! Kvankam la disponebla mono plene elcxerpigxis, kaj restis ankoraux multaj farendajxoj, tamen la cxiutaga laboro povis komencigxi. Do ekde septembro ankaux EVENTOJ estas farata en pli komfortaj cirkonstancoj. La renovigo, la ekfunkciigo postulis tre grandan energion, - kiu kauxzis la resrukturigxon ankaux de la aperdatoj de EVENTOJ, - sed en la laboroj partoprenis nur tre malmultaj homoj. Ni sincere dankas kaj ilin, kaj la financajn subtenantojn - kaj ankaux tiujn, kiuj pertelefone, fakse aux letere gratulis nin okaze de la nova Budapesxta E-Domo! Do, ne forgesu, se vi vizitas Budapesxton, la Domo estas malfermita ankaux por Vi! Notu la adreson: 1193 Budapest XIX Leiningen u. 4. Kiel ni promesis, ankaux cxi-jare ni aperigas la aktualan adresaron de E- gazetaro. Post la apero de la pasintjara listo, ni ricevis kompletigon de UEA, de IEI, de E-redakcio de Pola Radio, pluraj landaj asocioj kaj redakcioj sendis ilian datumbazon, do onidire nia datumbazo nun estas la plej kompleta (tamen ne plene kompleta) ekzistanta datumbazo. Bedauxrinde neniu povas garantii, ke cxiuj registritaj gazetoj vere aperadas. Ne cxiuj sendadas specimenon, - krome la nombro de la gazetoj superas 300, do ni decidis aperigi la liston en du pasxoj. En tiu cxi numero vi trovas la gazetojn, kiuj regule sendas specimenon al ni, do ili certe aperis en 1994. En la sekva numero ni aperigos la liston de gazetoj, kiuj versxajne, onidire aperas, sed en 1994 (aux iam ajn) ni ne vidis ilin, nur informon ricevis pri ilia ekzisto... Fine mi volas peti helpon de redaktoroj de aliaj gazetoj. La projekto pri MAZI estas historia sxanco! Proksimigxas la jarfino, gxis kiam ni devas kolekti la minimume necesan kvanton de antauxmendoj. Helpu en la informado kaj varbado, ja la sukceso de la projekto estas nia komuna intereso kaj respondeco! Ni esperas, ke vi rimarkis kaj utiligas la donackuponon (valida nur por niaj pagintaj abonantoj), aperinta en la numero 1/septembro. Partoprenontoj de IF krome povos rabatpreze renovigi sian abonon por 1995! Ankaux estonte starante je via servo, via redaktoro Laszlo Szilvasi ************************************************************************* La rauxma fluo por sukcesa lofo =============================== Fragmentoj de la respondo de G. Silfer al H. Tonkin, kies artikolo aperis en "Esperanto USA", 3/1993 kaj estis parte represita en EVENTOJ 2/februaro-1994. Kolego Humphrey Tonkin havas tre negativan opinion pri la situacio de Esperanto en la nuna mondo. Specife pesimisma li sxajnas pri la stato de pluraj landaj asocioj, kaj gxenerale de UEA, kiu (ekde 1947) estas precipe la sumo de tiuj societoj. Tonkin rajtas esti pesimisma: mi respektas lian vidpunkton, kiu cetere atestas ke UEA (kaj gxiaj landaj asocioj) havas praktike nenian meriton pri la progresoj de Esperanto dum la lastaj du jaroj. Kaj estas efektive tiel. Lastatempe, la tradicia movadaro apenaux influas tiun disvastigon de la lingvo, por kiu ili mem taksas sin esencaj. Ekzemple, UEA havas neniun meriton pri la agnosko de Esperanto kiel literatura lingvo per la akcepto de la Esperanta PEN en la grandan familion de PEN-Klubo Internacia. Kaj UEA havas neniun meriton koncerne la interesigxon de Umberto Eco pri interlingvistiko. Nek pri la aperigo de la lasta romanfragmento de Verne. Nek pri la bela aludo en furora kanzono de Francesco De Gregori. Nek pri la rezolucio de Unesko fine de novembro en Parizo, por kiu alvokis la anoj de itala politika partio. Nek pri la unuafoja uzo de nia lingvo fare de la katolika papo en Romo, okaze de la paska beno "urbi el orbi". Lauxmemore mi apudigis la diversajn eventojn, kiuj pruvas la jxusan progreson de la bildo pri nia lingvo kaj gxia parolkomunumo en la mondo, kaj eble mi forgesis ion. Cxiukaze ne kredu, ke mi deziras proklami senutila la Asocion kiun Tonkin gvidis kompetente dum pluraj jaroj. Mi tion ne asertis. Sed mi devas altiri la atenton al evidenta fakto: por tiu asocio kaj gxiaj brancxoj ofte restas nur la sterila ambicio de platona kunordigado apres coup, kiel oni diras en diplomatio. Mi opinias, krome, ke kolego Tonkin misperceptas la iaman realon en orienta Euxropo. Estas vere, ke tie nia parolkomunumo aspektis pli forta ol en okcidento; sed tio realas jam de jarcento. La kvanta (kaj foje ankaux kvalita, kiel en la intermilita Budapesxto) supereco de oriento kompare kun okcidento, en Esperantio, havas historiajn radikojn, kaj gxi periode travivis siajn obskurajn momentojn: la unuan fojon antaux 99 jaroj, efektive. Estas vere ke la landaj kongresoj en orienta Euxropo (sed ne cxie: pensu pri la malpermesoj kaj persekutoj en Albanio kaj Rumanio) aspektis amasa fenomeno; sed cxu ili ne estus same amasaj en okcidento, se al cxiu partoprenanto oni proponus senpagan (kaj ecx honorariitan) restadon? Ekde kiam cxiu devas mem pagi sian vojagxon, sian tranoktadon, siajn mangxojn kaj ecx aldoni kongreskotizon, la nombroj auxtomate disfalas. Estas ankaux vere ke en orienta Euxropo la iamaj regximoj konstante subvenci(et)is la E-organizojn; sed el tiu modesta rivereto trinkis cxiam la samaj busxoj... Kaj finfine, la interesaj frangxoj de la orienteuxropa Esperantio trovigxis ofte ekster la UEA-sistemo: mi aludas al la rondoj cxirkaux Pola Studenta Esperanto-Komitato kaj ELTE-universitato, ekzemple. <...> Male ol kolego Tonkin, mi opinias ke 1989 alportis multon pozitivan por nia lingvo kaj gxia parolkomunumo. Kune kun la muro en Berlino falis multaj baroj kaj antauxjugxoj. Unu el ili (cxu vera cxu falsa) estis la rilatigo de nia lingvo al la orienteuxropaj regximoj, kaj pli gxenerale al komunismo. Do, vere aux false, ankaux en influaj rondoj okcidentaj ekzistis ia pli-malpli latenta asimiligxo de Esperanto al komunismo. La ruino de komunismo forigis grandparte cxi tiun antauxjugxon kaj malfermis novajnj spacojn. <...> Inter la multaj punktoj kiuj distancigas min de kolego Tonkin trovigxas lia malsuficxa (por ne diri: nenioma) percepto pri la ekologia dimensio. Nu, same kiel Gertrud Fussenegger, mi opinias ke, kiel esencan parton de la naturo, la homo poluadas ankaux sin mem. Konsciigxo pri la detruo de la cxirkauxa mondo kaj pri neceso de mediprotektado kondukas ankaux al la sxirmo de la psikaj kapabloj de la homo. La pozitiva konkludo estas, ke la homo sukcesas ankoraux pensi - nenio pli esperiga ol tio. En tiu cxi esperiga sulko kuras ankaux la rauxma fluo, la sola kiun mi vidas kapabla lofi tra la eventoj. Tonkin skribis: "tiu rauxmismo, kiu baze asertis, ke estas pli grave profundigi nin en la scio kaj utiligo kaj gxuo de Esperanto ol konvinki aliajn aligxi, havas certan agrablan allogon. (...) estas ja facile simple deklari, ke ni kasxos nian esperantistecon, ke ni evitos mokojn evitante iliajn kauxzojn." Mi estas tre perpleksa, cxar "tiun rauxmismon" mi neniam renkontis. Cxi estas en neniu fundamenta teksto, kiel Manifesto de Rauxmo aux la Konkludoj de Segedo. Gxi situas en neniu el miaj artikoloj, nek en la eseoj de Jerzy Leyk, nek en tiuj de Sandor Revesz. Neniam mi auxdis rauxmismon diri, ke oni devas kasxi sian esperantistecon: pri gxi ni publike fieras! Evidente kolego Tonkin nomas rauxmismo ion, kio ne estas rauxmismo. <...> Kiel ajn, kolego Tonkin rajtas erari. Li rajtas kredi, ke la krizo de la UEA-sistemo en orienta Euxropo (kaj cxu en okcidenta?) signifas la krizon de la tuta Esperantio, kun kiu evidente li koincidigas la UEA-sistemon, neglektante aux ecx ignorante gravajn facetojn de Esperanto mem. Li rajtas ne rimarki ke antisemitismo ektrovis loketon gxuste en tiu parto de Esperantio, kiu plej proksimas al UEA-sistemo. Li rajtas ne konscii pri la evoluo de la Esperanto-fenomeno, el la modelo de premgrupo por altrudi filantropajxojn al la mondo gxis aktive motivita diaspora lingvominoritato. Kaj li rajtas subite trafi ideon, kaj ne rimarki ke temas pri rauxmismo: se Esperanto povas paralele ludi la rolon de filozofia, neuxtrala lingvo, en kiu la profundaj demandoj de la homaro povas esti traktataj en spirito interpopola, neekspluata, li tutsimple auxguras por nia lingvo rolon de alternativa komunikado, anstataux tiun de granda komunikado. Li ja eknavigas en rauxmaj akvoj... Giorgio SILFER laux "Literatura Foiro" aprilo /1994 ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Eventoj servas praktike! Klopodu kompreni min! ===================== Jxus aperis nova E-libro "Klopodu kompreni min" de Aira Kankkunen, finnino, logxanta konstante en Svedio, Gxi jam estas acxetebla cxe pliraj E-libroservoj. Pri tiu cxi libro kaj pri la iom nekutimaj cirkonstancoj de gxia apero interparolas kun la auxtorino la redaktoro E-redakcio de Pola radio. - Mi scias, ke Via libro aperis en naux lingvoj, Esperanto-eldono estas la deka. Tio estas gxojiga... do akceptu mian gratulon... - ... tutkoran dankon. - ... sed tutcerte novaj legantoj de "Eventoj" ne scias, ke gxuste "Eventoj" ludis esencan rolon en la realigo de cxi tiu projekto, do mallonge rakontu pri tio... - Volonte, tamen mi devas akcenti, ke mia aventuro komencigxis pli frue. La E-elsendoj de Pola Radio antaux unu jaro prezentis "recenzon pri neaperita libro", kaj gxuste cxi tiu libro estis Klopodu kompreni min, kies manuskripton ricevis unu el la redaktoroj kaj sendis al mi siajn lingvajn konsilojn, li samtempe - kiel li mem skribis al mi - entuziazmigxis pri la enhavo. Poste, laux lia iniciato aperis alvoko en "Eventoj" pri sercxado de eldonisto por E-lingva eldono. Kaj tiu alvoko fine havis rezulton nome la kontrakton kun la eldonejo Verlag de Harald Schicke. - Kion enhavas la libro? - La libro estas instrukcilibro por gepatroj de auxdohandikapitaj infanoj. Gxi estas skribita tiel, ke la gepatroj povu uzi gxin hejme. La elirpunkto de la libro estas normale funkcianta infano. Pli poste, kiam esplorado montras, ke infano havas auxdodifekton, la gepatroj devas speciale procedi, apliki iom neordinarajn edukmetodojn. Mi prezentas miajn spertojn en tiu procedado, precipe en la sfero de lingva interkomunikigxado, en kiu partoprenas unue la gepatroj kaj pli poste aliaj familianoj. - Mi scias, ke Via libro atingis grandan sukceson kaj oni jam tradukis gxin en 9 lingvojn. Kiel cxi tio okazis? - Mi ne faris apartan reklamon de la libro, gxi tamen trovigxis en la libro-oferto de la Asocio de Surdetuloj en Finnlando kaj en Svedio. La vizitantoj vidis gxin, foliumis kaj volis havi gxin en sia nacia lingvo.... Ili ricevis mian konsenton por la traduko, cetere sen postulo pri honorario, kaj la enhavo tiamaniere vastigxis tra la mondo en nacilingvaj tradukoj. - Cxu Vi iam ekhavis la ideon, kio kauxzis cxi tiun sukceson? - Mi kelkfoje pensis pri tio, kaj mi supozas, ke cxi tion influis la klareco kaj simpleco de la tekstoj kaj la komunikiveco de la ege ordinaraj desegnajxoj, kiuj akompanas miajn instrukciojn. Evidentigxis tamen, ke kvankam la enhavo, la teksto havas universalan dimension, sed tamen por la dua anglalingva eldono de la libro, kiu aperos en Zambio, oni devas iom sxangxi la desegnajxojn, cxar tie ne trovigxas kelkaj euxropecaj elementoj, kiel ekzemple la mebloj. Sed tio tute ne gravas. Gravas, ke tiuj gepatroj, ofte tre malfelicxigxintaj post la ekscio, ke iliaj gefiloj estas surdetaj, ricevas - post la tralego de miaj konsiloj kaj sugestoj - novan viv-impulson. Ili ekscias, kiel interkomprenigxi kun la propra infano, kiu vivas en sensona aux malfortsona mondo. Kaj kiam la interkomprenigxado farigxas ambauxflanka la gepatroj pli forte komencas kredi, ke ilia auxdohandikapita infano, kiun ili treege amas, trovos tamen por si lokon en la vivo. Ja tion deziras cxiu patrino kaj cxiu patro.. Mi pensas,ke mia instrukcilibro pri tio, kiel venki la obstaklojn de interkomprenigxado en tiu specifa medio havas samtempe ion komunan kun E-o, kiu celas solvi la problemon de interkomprenigxo. Ja ni vivas en la mondo, en kiuj plensanaj homoj ne povas interkomprenigxi... - Do, via libro aperis en E-o, aperigis gxin Harald Schicke (Germanio), Pola Radio kaj "Eventoj" helpis en la realigo de cxi tiu projekto kaj nun oni povas esperi, ke per tradukoj el E-o en lauxeble multajn naciajn lingvojn, oni elmontros, ke E-o povas tute bone servi ankaux tiajn projektojn. Dankon pro la intervjuo, gratulon al Vi kaj al la eldonisto (Harald Schicke, im Heidewinkel 45, D-21271 Asendorf, Germanio), kiun oni kontaktu por mendi la libron aux por ricevi permeson traduki gxin en vian nacian lingvon, se vi pretas helpi cxi-rilate. Memoru tamen pri tio, ke la tuta libro refoje estis verkita en E-o preskaux kiel originala verko, cxar la auxtorino ricevis novajn ideojn kaj tradukoj nacilingven estas eblaj nur el la E-originalo. Andrzej Pettyn Postnoto: Jam farinte la intervjuon mi venis al la ideo, ke en "Eventoj" oni povus malfermi Bankon de Nacilingve Aperigindaj Prestigxhavaj E- libroj, kiuj iom post iom povus kontribui al la kreskigo de la valoro de E-o. Gxu tiaj libroj ekzistas? Kiuj ili estas? Cxu iu el vi scias ion pri tio aux havas novan ideon? Mi ne dubas, ke "Eventoj" volonte helpos, cxar unu el la cxefaj celoj de cxi tiu revuo estas akceli la praktikan aplikadon de E-o. A. P. ************************************************************************* Cxu vi havas libron de Scherlock Holmes? ======================================== Mi preparas okazigi "Ekspozicion pri Sherlock Holmes" en Japanio. La rakontoj onidire estas tradukitaj al 65 lingvoj. Mi kolektas rilatajn librojn en diversaj lingvoj, escepte la anglan, francan, germanan, kiujn mi jam posedas. La realigo de la ekspozicio estos bona eblo por montri la utilecon de nia lingvo. La aventuro de la mondfama detektivo Sherlock Holmes estis verkita de angla verkisto Sir Arthur Conan Doyle. Mi jam sukcesis kolekti 39 librojn en 16 naciaj lingvoj. Mi donacos belan insignon kun la verda stelo (plakita de pura oro), dankante vian kunlaborecon, sub la kondicxo, ke vi sendos al mi almenaux unu libron pri Sherlock Holmes en via nacia lingvo. Kompreneble mi certe repagos viajn elspezojn por la libro(j) kaj sendkosto, aux sendos egalvaloran esp. libron aux posxkalkulilon laux via placxo. Informu min, kiom vi elspezis, en USD, cxar mi pagos per dolaroj. Bonvolu skribi vian posxt-adreson en klarlegebla liter-stilo kun via subskribo. D-ro Tsukasa Kobayashi, Ohizumi-mati 2-55-8, Nerima, Tokyo, J-178 Japan Fakso: +3-3922-2583 ************************************************************************* Studobjekto en faka mezlernejo! =============================== La studado de Esperanto estas deviga en Faka Mezlernejo pri Komerco kaj Tekniko (E.P.C.T.) en Antananarivo (Madagaskario) ekde la lernojaro 1994- 95. La lernejestro konsentis apliki ekzamenteston preparita de IEI. Instruos: Rasolofo Roger. Cxiaspeca helpo, cxefe fakaj libroj kaj tekstoj estas ege-ege bonvenaj! Vohitra Firaketana 11 N 54 Bis Analamahitsy, Antananarivo, Madagaskaro ************************************************************************* Kiu scias pri Wessobrunn? ========================= La informservo monda merkato sercxas artikolojn pri la monahejo Wessobrunn en Alta Bavario, Germanio. Se vi havas tekstojn pri Wessobrunn (en iu ajn lingvo) bonvolu kopii la tekston kaj sendi gxin al monda merkato. Lauxeble, aldonu mallongan E-lingvan resumon de la teksto. Se vi volas, oni mencios vian nomon en la farota dokumentaro de Wessobrunn. Sendu la materialon al: monda merkato, Pf. 1539, D-82355 Weilheim, Germanio ************************************************************************* Diplomigxo en la E-fako ======================= Dum la pasintaj 28 jaroj pli ol 100 gestudentoj diplomigxis en la E-fako de Universitato Eotvos en Budapesxto. Plurajn el inter ili vi retrovas en la E-movado, aliaj instruas la lingvon en lernejoj kaj kursoj. La 10-an de septembro ili renkontigxis unu kun la alia kaj ankaux kun la nunaj gestudentoj por komuna vespermangxo. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Vieno alimaniere ================ TANEF invitas al la semajno de internacia renkontigxo "Vieno alimaniere" - ferioj cxe amikoj. Gi okazos de la 6-a gxis la 14-a de majo 1995. Naturamika Internacio alvokas cxiujn landajn, regionajn kaj fakajn asociojn de la naturamikoj al tiu semajno de internacia renkontigxo okaze de la centjarigxo de la Naturamikoj, kiu estas organizita kaj akompanata de la auxstraj naturamikoj. Vin atendos varia programo, kaj nature ni partoprenos la Internacian festarangxon en la Viena Urba Halo. Estas grave aligxi kiel eble plej frue por ke oni povu rezervi lokon por vi! Prezoj: de 300 gxis 850 CHF depende de la kategorio, inkl. restadon en elektita kategorio kaj matenmangxojn, ekskursojn kaj tramabonon por 8 tagoj en Vieno. Aligxoj, informoj cxe: Erna Doring, Postfako 225, CH-4003 Basel, Germanio ************************************************************************* 10-a Printempa Semajno Internacia en 1994 ========================================= De la 1-a gxis la 8-a de aprilo 1994 okazis en Junkerath (Germanio) la 10-a Printempa Semajno Internacia (PSI). PSI-oj estas precipe familiaj seminarioj, sed ankaux soluloj estas bonvenaj. La programo enhavis lingvokursojn diversgradajn, ekskursojn, ludojn k.a. Nove kaj interese estis, ke preskaux cxiutage okazis prelego pri alia lingvo (japana, svahelia, nederlanda kaj malaja). Malgraux kelkaj malagrablajxoj PSI-oj tamen estas rekomendindaj. Estas ne organizataj profesie, sed ili estas ja malplimultekostaj ol aliaj ferioj. Kaj cxefe por ni esperantistoj estas bonega ebleco uzi kaj ekzerci Esperanton, ebleco, kiu alie mankas precipe al familioj kaj alie tre okupitaj personoj. Peter Becker ************************************************************************* PETU STIPENDION POR PARTOPRENI IS-N! ==================================== La cxi-jara IS (Internacia Seminario), unu el la plej famaj internaciaj E-arangxoj okazos en Tubingen, suda Germanio, kiel kutime de la 27-a de decembro gxis 3-a de januaro. Por subteni la partoprenon de orienteuxropanoj en IS, GEJ ofertas kelkajn stipendiojn. Cxiu, kiu sxatus partopreni IS-on kaj venas el la "rabatolando" laux la IS-aligxilo (=ekssoclando), havas sxancon ricevi tian stipendion; do ne hezitu kaj skribu ankaux vi! Kompreneble la rimedoj de GEJ ne suficxas por financi senlime multajn stipendiojn, sed gxis nun estas klare malpli da kandidatoj ol la mono! La stipendio konsistas el maks. 300 DEM, kiu estas uzebla por la kotizo aux por la vojagxo. La kandidato devas esti inter 14 kaj 26 jaragxa. "...Ni atendas bonan lingvoscion kaj aprezus, se vi iel kontribuos al la programo. Vi ne devas verki romanecajn petskribojn, simpla letero suficxas. Mallonge prezentu vin, eble priskribu kiel vi aktivas en Esperantujo kaj kion vi povus oferti dum IS..." Sendepende de la supra stipendio, orienteuxropaj memzorgaj partoprenantoj havos specialan kotizon de nur 10 markoj! Skribu al: Nicola Buskotte, Jagerstr. 29, D-48153 Munster, Germanio. ************************************************************************* Esperanto-vino en IF! ===================== En la gastejo de Internacia Festivalo estos vendata "Esperanto-vino" de Anton Kiefer. La arangxo Internacia Festivalo estas organizata specife por la dua generacio (kun aux sen familio) cxe la novjaro (28.12.94-03.01.95). Ne forgesu, ke abonantoj de Eventoj gxuas apartan rabaton de 20 markoj el la partoprenkotizo! Informojn, aligxilojn petu cxe: Hans Dieter Platz P.f. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio. Fakso: +49-5624-322 ************************************************************************* Sub la auxspicio de UNO ======================= En auxstria urbo Graz okazis 6 - 9-an de julio 94 cxefa manifestajxo de UEA dedicxita al Internacia Jaro de Familio, scienca simpozio "Internacia Familio - cxu utopio aux realajxo?" Gxin partoprenis 75 personoj el 10 landoj, inter kiuj 15 prelegantoj. La simpozion auxspiciis Sekretariato por la Internacia Jaro de Familio de UNO, kiu aprobis ankaux kunfinancadon de 1000 USD, la landestro de Graz, s-ro Alfred Stingl. Fine de la simpozio oni akceptis konkludan dokumenton kun rekomendoj al UNO. Inter ili - konstato, ke efektive natura situacio de cxiu homo estas plurlingveco, se oni konsideras ankaux dialektojn kiel malsamajn lingvojn kaj ke UNO devus akcepti inter homaj rajtoj la rajton je siaj lingvoj (ne je sia lingvo) kaj helpi per konsiloj en aparta brosxuro en lauxeble multaj lingvoj konservi la duan aux trian lingvon cxe cxiuj minoritatoj kaj diverskauxze miksitaj familioj. Cxar scii plurajn lingvojn signifas posedi avantagxon kaj la plurlingvuloj prezentas avantagxon por iliaj landoj. Zlatko Tisxljar ************************************************************************* Preparataj arangxoj de KAVA-PECH ================================ A. Konkurso Filmo kaj video - por amatoroj kaj profesiuloj, auxtuno 1995. B. 10-taga flugkaravano Koreio - Japanio: auxtuno 1995. Aligxilojn, antauxaligxilojn, demandojn ktp. bv. sendi al: KAVA-PECH, Petro Chrdle, Anglicka 878,CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel./fakso: +42-2-9912126 ************************************************************************* Malproksimaj familioj gxuos REF-on per video ============================================ En Maribor okazis inter la 9-a kaj 16-a de julio 1994 la 16-a Renkontio de E-Familioj (REF), kiun partoprenis 50 personoj (15 familioj kun infanoj inter 3 kaj 17-jaragxaj) el 8 landoj. La renkontigxon organizis Inter-kulturo el Maribor. Estis organizitaj pluraj ekskursoj, vizito al Akvario, posttagmezaj banadoj en apuda baseno, sportaj antauxtagmezoj, vizito al familio Mesicxek kiu havas multajn hejmajn bestojn, posttagmeza pikniko kun prezento de infana literaturo, multaj infanaj ludoj, kantadoj, preparo de infana teatra vespero. Plenkreskuloj havis debatojn pri dulingva edukado, pri organizaj aferoj (elekto de gvidantaro de Rondo Familia). Estis prezentitaj novaj eldonajxoj "Denaska dulingveco" de Renato Corsetti (eldonita de UEA kiel konsilaro al familioj kiuj deziras denaske eduki siajn infanojn ankaux en Esperanto) kaj "Mi volis tusxi la sunon" de Tone Partljicx (porinfana novelaro de slovena verkisto, eldonita de Inter-kulturo Maribor). La sekva 117-a REF okazos en Papa en Hungario. Oni taskigis Kruno Tisxljar arangxi videofilmon pri modela REF por povi sendi gxin al homoj malproksimaj, kiuj ne povas veni al mezeuxropa lando sed tamen volas organizi renkontigxon de E-familioj. Tiel ili povos vidi kiel REF funkcias. Pri la arangxo raportis 2 taggazetoj, televido kaj radio Maribor. ************************************************************************* MOVADO ////// Cxu cxio pacas cxe "Paco"? ========================== En marto la japana sekcio de MEM (Mondpaca E-Movado) deklaris sian eksigxon el MEM, kaj nean pretecon partopreni en la eldonado de la MEM- organo "Paco". Anstataux tio ili proponis sian revuon "La Verda Kolombo". Junie okazis leterintersxangxo inter la du pac-organizoj: Letero al s-ro Kimiaki Kurita, prez. de Japana Pacdefenda E-Organizo Karaj! Vi esprimas la opinion, ke "Paco" nun estas ne interesa, kaj decidis eksigxi de MEM. Mi ankoraux ne scias, cxu mi dormas kaj songxas aux cxu temas pri reala realo... ... Vi, la plej forta sekcio de MEM post la falego de euxropaj "socialismaj" landoj, frapas nian movadon en dorson gxuste en la momento kiam gxi baraktas en la plej gravaj malfacilajxoj ... Vi estas kritikema ankaux rilate al "Paco", notinde pri la elekto de iuj artikoloj kaj la lingva nivelo, sed ne venus al mi la ideo agi tiel, ke la esperanta pacmovado riskus malaperi .... Fine mi auxdacas esperi, ke vi pesos la konsekvencojn de via decido, kaj trovos vojon por religi la fadenojn de nia kunlaboro. W. Gilbert, gxen. sekr. de MEM * * * * * Respondo de JPEA al MEM 1) Kio okazis: JPEA decidis lastmarte, ke gxi kiel organizo jam ne estas sekcio de MEM. Tio signifas, ke japanaj esperantistoj, kiuj subtenas la nunan MEM, abonos individue al Paco laux sia libera volo. Do ni vidos, kiom multe estos japanaj libervolaj abonantoj. Gxis nia decido JPEA-anoj, kiuj volas legi La Verdan Kolombon, auxtomate devis pagi por Paco, ecx se ili ne volas legi gxin. Tia devigo ne estas justa, precipe kiam tre malmulte da JPEA-anoj fakte volas legi gxin. Nia devigo donis eraran impreson, ke trovigxas en Japanio multe da legantoj de la nuna Paco. Alivorte, la nombro de abontaro ne bone respegulas la valoron de la eldonajxo. Cxu en via lando similaj kontrauxvolaj devigaj pagoj estas akcepteblaj? Se ne, ne kulpigu nin en la nomo de amikeco pro nia gxustigo. 2) Ni proponis vane, ke la japana sekcio eldonu la centran Pacon. Kiel vi scias, en la lastjara Gxenerala Konferenco de MEM la japana sekcio proponis la revizian projekton de la statuto de MEM. Tiam nia sekcio jxuris perletere, ke prenos grandan parton de la nova eldona sistemo. Sed tiu projekto ne estis akceptita. ... Ankaux mi mem proponis somere en 1990, kiam mi vizitis Budapesxton, al d-ro Imre Pethes, ke ni respondecu pri la eldono de la centra numero de Paco, kaj li respondis kategorie, ke tio ne eblas. ... En la lasta JPEA-Konferenco ni diskutis ankaux pri la graveco de la tasko de La Verda Kolombo. Ni bezonas mondan esperantistan pacmovadon, sed ne la nomon mem de MEM. 3) Kion ni povos? Laux mia persona jugxo ni povos eldoni (du-tri foje jare) periodajxon de monda esperantista pacmovado, sed ne sub la nomo Paco. Alia kontribuo, kiun mi mem pripensas, estas utiligo de nova elektronika ebleco por la progresigo de la monda esperantista pacmovado. Temas pri internaciaj komputilaj retoj, en kiuj jam dauxras diversaj politikaj, ekologiaj k.a. argumentoj inter mondaj esperantistoj. (Ekzemple, INTERNET, internacia komputila reto). Tiuj komunikiloj diferencas de la gxisnunaj komunikiloj en tio, ke per tio cxiuj povos dis-ekspedi (aux nur ricevi). La venontan jaron JPEA havos sian regulan gxeneralan konferencon, kie ni povos trakti denove la suprajn aferojn. Pacamike via: Kurita Kimiaki, prez de JPEA El La Verda Kolombo, auxg/94 ************************************************************************* Popolnombrado en Esperantujo ============================ Tria artikolo: Kompilado de statistikoj surbaze de grupmembreco La cxefaj problemoj ------------------- La unua tasko de esplorantoj estas akiro de fidindaj donitajxoj pri la nombro de organizajxoj de esperantistoj en la tuta mondo. Tiu laboro estas malfacila pro la sekvaj kialoj. Ne estas eble scii precize kiom da esperantistaj grupoj, kluboj, rondoj, societoj, asocioj, ligoj ktp. ekzistas je la momento, kiam la esploro komencigxas, cxar ne estas havebla iu ajn mondvasta listigo aux adresaro. Tiun la enketantoj mem devas kompili. Cetere, esperantistaj organizajxoj ofte estas malstabilaj; ekde la tempo inter dissendo de demandaroj kaj aperigo de la anoncoj en la gazetaro, la situacio povas sxangxigxi en pluraj partoj de la mondo pro la politikaj, ekonomiaj kaj sociaj kialoj. La rezulto estas formalapero de malnovaj grupoj kaj fondado de novaj organizajxoj. Manke de centra oficejo por konstanta kontrolado, la statistikado neniam povas esti centprocente gxisdata. Aldone al tiuj malhelpoj, estas la malbona kutimo de kelkaj organizajxaj prezidantoj, sekretarioj aux alispecaj respondeculoj rifuzi kunlabori per resendado de konscience plenigitaj demandfolioj; sekve, la totaloj cxiam restas nekompletaj. Post kiam estas kolektitaj la donitajxoj, venas la fazo de prilaborado kaj interpretado. Oni devas havi manieron scii, kiom da esperantistoj estas membroj de pli ol unu grupo, por ne nombri ilin plurfoje. Estas necese havi eblon taksi la fidindecon kaj certecon de la membro-nombro en cxiu grupo. Bone konata estas la praktiko de grupgvidantoj sxveligi la etaton de la membroj ne nur por imponi al rivalaj esperantistaj organizajxoj, sed ankaux por fanfaroni pri sukcesoj en neesperantistaj medioj. Tre suspektindaj estas raportoj enhavantaj rondajn ciferojn - centojn, milojn,dekmilojn. Kvankam difinoj de esperantistoj, parolantoj de Esperanto, kaj simpatiantoj de Esperanto estos pritraktitaj en la sekva artikolo de tiu cxi serio, estas necese tusxi la temon tie cxi. Jen kiel Edward Symoens priskribas la situacion en sia Esperanto-grupo: "...nia loka klubo havas sur papero 55 membrojn, sed fakte estas nur deko kiu scipovas Esperanton! La aliaj estas familianoj, amikoj, simpatiantoj. En si mem, tiu maniero agi havas iun "financan" valoron por la klubo, sed ni cxiam devas konsciigxi ke ni nur havas de pluraj jaroj nur deko (tiele!) da esperantistoj..." Manke de rigoraj difinoj de esperantistoj aux parolantoj de Esperanto, povas esti inkluditaj en membro-statistikoj homoj, kiuj aligxis al organizajxoj pro tre diversaj kialoj kaj neniam havis emon lerni la lingvon. Kiel, do, trakti tiun grandan kvalitan diferencon? Efektive, la plej enorma problemo alfrontanta statistikantojn estas determino de la nombra grandeco de esperantistoj, kiuj ne estas aligxintaj al iu ajn formo de esperantista organizajxo. Estas necese okupigxi pri takso de tiu kvanto por akiri ciferon spegulantan la tutmondan esperantistaron. La tubero en la afero estas, ke ne ekzistas objektiva procedo kalkuli la proporcion de la neorganizita parto de la movado kun rilato al la registrita membraro. Pri la unua grupo, estas ofte menciite, ke gxi formas nur parton de glacimonto, kies dimensioj ne estas scieblaj. Resumoj de tri statistikaj esploroj de la pasinteco --------------------------------------------------- Estas interese kompari la rezultojn de tri provoj kalkuli la nomron de esperantistoj en la mondo surbaze de membreco en lokaj organizajxoj. Dietterle --------- En la artikolo "Statistiko" en Enciklopedio de Esperanto estas dirite, ke unu el la taskoj de la Centra Oficejo de UEA estas havigi fidindajn ciferojn pri la disvastigxo de Esperanto en la tuta mondo. Estas represitaj la statistikaj tabeloj kompilitaj de d-ro Johannes Dietterle, la direktoro de la Germana Esperanto-Instituto, en la jaro 1926. Li nombris 126.576 esperantistojn en la mondo, pri kiuj li havis "fidindan scion". En 100 landoj en pli ol 7.000 lokoj 41.751 esperantistoj estis organizitaj en 1.786 grupoj, el kiuj 632 estis fakaj grupoj. Tio donas meznombron de 24 membroj en cxiu grupo. Izoluloj en lokoj, kie ne estis grupo, nombris 16.987, kaj cetere, estis 67.838 ekstergrupaj esperantistoj. Tiel Dietterle kalkulis, ke en 1926 estis 126.576 esperantistoj en la tuta mondo. Li sciis, ke la ciferoj estas cxiuokaze tro malaltaj, sed opiniis, ke taksado pri la fakta situacio ne estas devo de statistikestro. D-ro Dietterle nek difinis "esperantisto" nek priskribis la bazon de sia "fidinda scio" pri la esperantistoj, kiuj ne estis aligxintaj al grupoj. Dubin ----- En verko, publikigita en 1944, Jozeph Dubin, funkciulo de la nacia Instituto de Esperanto en Philadelphia, Usono, informis, ke en 1938 2.000 lokoj en la mondo havis Esperantan klubon aux societon, cxiu kun dekduo gxis kelkcent membroj. Li taksis, ke la membraro en cxiu grupo estis meznombre 25, do la totalo estis 50.000 klub-membroj. Al tiu sumo li arbitre aldonis egalan nombron de nealigxintaj homoj, tiel ke en la tuta mondo estis 100.000 esperantistoj. Tamen, laux Dubin popolnombrado de esperantistoj en 1932 registris totalon de 116.000, sed li ne menciis la fonton. Krome, ne estis kalkulitaj miloj da neregistritaj esperantistoj en la mondo. Dubin konkludis, ke estis entute kvaronmiliono de esperantistoj. Kritikindaj en la statistikado de Dubin estas la ronda cifero de 2.000 lokaj grupoj, la senbaza aldono de 50.000 nealigxintaj esperantistoj kaj la manko de difino de esperantisto. CED --- Okaze de la jaro de Internacia Kunlaboro (IJK) de Unuigxintaj Nacioj en 1965, Centro de Esploro kaj Dokumentado pri la Monda Lingvo-Problemo (CED) en 1964 entreprenis enketon pri la nombro de lokaj grupoj kaj iliaj membroj. La rezultoj estis publikigitaj en la dua parto de la Jarlibro de UEA por 1965. La enketo rivelis, ke estis 1.299 grupoj en 39 landoj kun 36.346 membroj. Tamen, estis plurfoje emfazite, ke tiuj sumoj estas minimumaj, cxar ne cxiuj landaj asocioj reagis al la enketo, aux ili liveris neadekvatajn informojn. Ekzemple, donitajxoj el Sovetunio estis nekompletaj. Laux la ciferoj de CED, cxiu loka grupo havis meznombre 28 membrojn. CED evidente ne faris provon diferencigi lingve kapablajn membrojn disde tiuj, kiuj aligxis nur pro komplezo. Miriga estas la proksimeco de la nombro de membroj en lokaj grupoj: 24 (Dietterle), 25 (Dubin), 28 (CED). Cxu tio estas nur hazarda koincido, aux cxu ekzistas iu socio-demografia kauxzo? Eble helpos analizi tiun fenomenon kompilado de plurjardeka membrecstatistikoj de longdauxraj Esperanto-societoj en diversaj landoj. La statistikaj principoj de Forster ----------------------------------- La gxisnuna plej detala kaj science bazita statistika pritrakto de membreco en la Esperanto-komunumo trovigxas en sociologia analizo de la Esperanto-movado farita de Peter G. Forster. En la unua cxapitro, temanta pri la grando kaj disvastigxo de la esperantistaro, la auxtoro pritraktis la sociologian signifon de statistikoj devenantaj de la Adresaroj de Zamenhof, la abonant-listo de La Esperantistaro, la nombro de Esperanto- grupoj kaj individuoj de d-ro Dietterle, membreco en landaj asocioj kaj membreco en UEA. Forster kalkulis ankaux la densecon de enpenetrado de Esperanto, t. e., kontraste kun la totala nombro de esperantistoj en cxiu lando, la proporcion de esperantistoj kun rilato al la totala populacio. Tiel estas eble scii, kiuj landoj havas fortajn movadojn. Kelkloke li uzis la pli vaste bazitan statistikon de Dietterle, aliloke la ciferojn de UEA (do nur de la membroj de tiu organizajxo), kaj la rezultojn de la enketo de UEA pri membreco en lokaj grupoj, en kiuj ne cxiuj lokaj anoj apartenas al landa asocio, do ne aperas kiel membroj de UEA en aliaj tabeloj. Forster ne preteratentis fakorganizajxojn, uzante la donitajxojn pri membroj troveblaj en la Jarlibro. Fine, li listigis membrojn de SAT, la sola relative granda grupo de eperantistoj krom UEA. Forster ne neis, ke estas multaj neorganizitaj esperantistoj, sed li ne akceptis la asertojn de tiuj, kiuj volas kredigi, ke la nombro de esperantistoj en la organizita movado estas nur "parto de la glacimonto". Kvankam li konsentis, ke povas esti multaj esperantistoj ekster la movado, kiuj neniam aligxas al la organizajxoj, aux kiuj lasas sian membrecon eksvalidigxi, tamen li opiniis, ke la grado, en kiu estas eble uzi Esperanton sen esti membro de organizita movado estas severe limigita. Pro tio li konkludis, ke gxenerale la efektiva nombro de esperantistoj estas tiu de organizitaj apogantoj en cxiuspecaj grupigxoj: grandaj organizajxoj kiel UEA kaj SAT kaj ankaux landaj kaj lokaj asocioj kaj fakorganizajxoj. Forster faris neniun provon sercxi totalan sumon por la tuta mondo, t. e. membrojn kune kun nealigxintaj individuoj, sed donis apartajn ciferojn por UEA kaj SAT. La tutmonda membraro de tiuj du organizajxoj en 1964 estis: UEA: 36.346 SAT: 2.483 sume: 38.829 Ecx se oni duobligus tiun sumon por inkludi cxiujn neorganizitajn esperantistojn, la rezulto - 77.658 - ne atingas unu el la pluraj centmiloj de la propagandistoj. Rimarku, ke Forster nombris la membrojn de organizajxoj, senkonsidere cxu ili kapablas uzi Esperanton kiel lingvon. Li opiniis, ke membreco en esperantista organizajxo ne estas kondicxita per postulo de parolkapablo, kvankam estas avantagxo por efika partopreno en la movado posedi scion de Esperanto. Bernard Golden ************************************************************************* Parto de "MAZI" jam en Esperanto! ================================= Ni informas, ke estas pruntebla cxe nia Instituto (Internacia E- Instituto, Hago) video-kasedo kun la jxus esperantigita unua leciono (18 min.) de la filmo "Mazi en Gondolando". Celo de pruntado estas ebligi gxian prezentadon en lokaj kluboj aux al membroj de E-societoj por interesigi ilin pri la projekto, kaj kolekti suficxe da mendoj por definitive decidi pri la produktado de la MAZI- kompleto. La kondicxoj por prunti estas: a) pago de registritaj sendkostoj; b) akurata registrita resendo de la originala materialo al nia adreso aux al alia adreso, indikita de IEI; c) sendo al IEI de skriba opinio pri la filmo kun indiko kiom da personoj spektis gxin, eventuale kun aldono de mendilo(j) por bezonataj kompletoj. IEI permesas kopii la prov-bendon por informcela distribuo inter esperantistoj! Kompreneble la pruntita originala prov-bendo restas posedajxo de IEI kaj devas reveni al IEI! Nome de IEI, Mila van der Horst-Kolinska Riouwstr 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando Tel./fakso: +31-70-3556677 Rim: La kasedo jam trovigxas cxe la subaj instancoj por prunti ilin: Britio: Esp. Asocio de Britio (140 Holland Park Ave, London, W11 4UF) Belgio: Leo de Bruijn Hungario: Katalin Smideliusz, (Apaczai setany 10, 9700 Szombathely) Japanio: (Societo Oomoto kaj s-ro Umeda Yosimi (IPOB 5458, Tokyo, 100-31) Kanadio: Fondajxo Carson 1339 Hamilton St.N.W., Calgary, Alberta, Canada T2N 3W8. Kroatio (por najbaraj landoj, inkl. Italion): Maria Belosxevicx (Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. Argentinio: Atiljo Orellana Rojas, kiu nun vizitas diversajn landojn en Euxropo kaj Afriko. ************************************************************************* Esperantistoj de Rusio, unuigxu! ================================ Preparoj por unuigxo: disdivido de segxoj finita Dum pluraj jaroj en Rusio konkurencbatalis du "tutlandaj" e-organizoj: REU (Rusia Esperantista Unio) kaj REA (Ruslanda Esperanto-Asocio). REU (kun sidejo en Moskvo) estis la dauxriganto de la antauxa largxskala tradicia movado, bazante sin sur agado de e-grupoj, membro-organizo de UEA. REA (kun sidejo en Jekaterinburg) ekestis en 1990 pro nekontento de la kvanto kaj kvalito de la plenumitaj laboroj, - kaj bazis sin sur agado de individuoj (cx. 150) , sur rauxmismaj principoj. La konkurencado tamen ne portis la kutimajn pozitivajn rezultojn, en la "batalo" ambaux flankoj lacigxis, kaj fine venkis la racio. Post pluraj sxtupoj de preparo fine ambaux flankoj akceptis la unuigxon. Cxe la marcxandado REA postulis garantiitan postenon de vicprezidanto en la nova organizo, krome, ke A. Korjxenkov estos nomumita kiel komitatano "A" cxe UEA. REU ne postulis difinitajn postenojn, tio estis lasita al demokratiaj elektoj. Krome, la Interkonsento antauxvidas, ke - la komunan kunsidon dum la Kongreso en Nijxnij Novgorod prezidos alterne du samrajtaj reprezentantoj de ambaux organizoj; - ke la komuna Landa Asocio gxis la sekva Kongreso (1995) uzos la statuton kaj nomon de REU; - ke la komuna kongreso elektos statutan komisionon por prepari al la sekva kongreso amendoproponojn; - kaj ke la sekva kongreso okazu en la dua jarduono de 1995 en la orienta (azia) landoparto. La unuiga kongreso okazos en novembro en Nijxnij Novgorod (vidu Eve 2/septembro), kie ankaux eksterlandaj gastoj estas bonvenaj. Laux Movado, kaj Ruslanda Esperantisto ************************************************************************* Komitato por Azia E-movado ========================== Rezulte de la diskutoj pri problemoj de Azia E-movado dum la UK en Seulo estis fondita "Komitato por Azia E-Movado", KAEM. Kvin homoj el tri aziaj landoj estas elektitaj kiel la komitatanoj. Cxef-komitatano: s-ro Takeuti Yosikazu, Gxenerala sekretario: s-ro Puramo Chong. Kelkaj rezultoj de la unua kunsido de la nove elektita komitato: La komitato plenumas sian taskon kunlabore kun d-ro So Gilsu, nuna estrarano pri azia movado de UEA. La unua Azia Kongreso (AK) okazu en Cxinio, kaj oni komisias la definitivan lokon al la decido de Cxina E-Ligo. La plej tauxga tempo por la unua AK estu espereble la komenco de majo de 1996. La ofteco de AK estu espereble cxiu dua jaro, sed oni ne plene decidis tion sed prokrastis gxis la decido en unua AK. La komitato morale subtenas la "Internacia Himalaja Renkontigxo", kiun okazigas Nepala Esperanto-Asocio la 9-an de marto 1995. Puramo Chong, Kwangmyong 2 dong 50-5 ho, Kwangmyong-shi, Kyongki-do, Koreio. fakso: +82-2-6161571 ************************************************************************* KONKURSO //////// LIRO - 94 ========= Literatura sekcio de Rusia E-Asocio invitas partopreni en la tradiciaj belartaj konkursoj LIRO-94 1. Originala prozo (libera) 2. Originala poezio (libera) 3. Traduka prozo (verkoj de Vasilij Sxuksxin, forpasinta antaux 20 jaroj) 4. Traduko poezia el la rusa (libera) 5. Eseo (temo ligita kun E-to) 6. Karikaturo (ligita kun E-to) La kvanto de la verkoj kaj ilia amplekso ne estas limigitaj. Bonvolu sendi 3 tajpitajn aux tre klare skribitajn ekz-ojn de la originalo (por brancxoj 3 kaj 4 ankaux de la traduko) gxis 1-a de decembro 1994 al: p.k. 4220, RUS-614000 Permo, Rusio. Subskribu vian konkursajxon per pseuxdonimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseuxdonimo, auxtenta nomo kaj posxta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj aux premiitaj en aliaj konkursoj. La lauxreatoj (po unu en cxiu brancxo) ricevos valorajn libropremiojn. La rezulto de LIRO-94 estos solene anoncita en la Zamenhof-festo (Jekaterinburg, decembro 1994). La organizantoj rezervas al si rajton gxis la 31-a de decembro 1995 publikigi la premiitajn konkursajxojn en siaj eldonajxoj. el Ruslanda Esperantisto, septembro 1994 ************************************************************************* INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ ===================================== 1-a taskfolio por progresantoj 1. Kiuj prepozicioj mankas? (3 poentoj) Li alvenis ... trajno ... multaj valizoj. Hodiaux estas malfacile vivi ... modernaj aparatoj. 2. Korektu la erarojn! (2 poentoj) La patro de mia patro estas mia onklo. La fratino de mia patrino estas mia avino. 3. Esprimu per unu vorto:(3 poentoj) trinkajxo el malvarma akvo, sukero, citrono / proksima al la koro, amata / iri kiel anaso 4. Kion vi diras al persono, kies demandon vi ne komprenis? (3 poentoj) 5. Cxiu donita vorto enhavas alian vorton. Trovu ilin!(3 poentoj) naux, bloko, kolora 6. Kion vi faras de mateno gxis vespero? Kolektu almenaux ses verbojn! (3 poentoj) 7. Solvu la sekvan enigmon! (Ekzistas du solvoj). (2 poentoj) k, k. 8. Kio estas la diferenco? Desegnu!(2 poentoj) Glaso DE akvo / glaso DA akvo La solvojn sendu gxis la 28-a de oktobro al: Diosgyori Altalanos Iskola, Esperanto-grupo, Nagy Lajos kiraly u. 30, H-3534 Miskolc, Hungario. ************************************************************************* LITERATURO ////////// Verkaro de Lapenna - donace =========================== La "Nacia Esperanto Muzeo" en la urbo Gray, Francio havas cx. 6000 (nekatalogitajn) titolojn, inter ili ekde nun ankaux la E-lingvan verkaron de Ivo Lapenna, kion donacis auxgustkomence lia vidvino Birthe Lapenna. Pri sxia vizito kaj la donaco raportis ankaux la lokaj gazetoj. La muzeo havas 10 salonojn, gxi estas publika arkivejo, dokumentejo kaj havas impone arangxitan konstantan ekspozicion pri Esperanto. Gxi estas malfermita en merkredo kaj sabato inter la 15-a kaj 18-a horoj, kaj viziteblas senpage. En aliaj tempoj oni devas antauxanonci sian vizit- deziron. Adreso: Nacia E-Muzeo, Geo Junier, 19 rue Victor-Hugo, F-70100 Gray, Francio. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Esperejo ======== Esperanto-gazetoj - cxu necesas? Diskutrondo pri e-gazetoj la 17-an de oktobro je 18.30, enkadre de "verdaj lundoj", organizata de E-PEN-Centro. Invitita estas la redaktoroj de cxiuj 13 Hungarie aperantaj e-gazetoj. (En la vespero oni povas acxeti eldonajxojn de LF-Koop kun 10 %-a rabato!) Abonu al Literatura Foiro! Abonprezo de Literatura Foiro por 1995 estas 1350 Ft. Rabatita prezo por reabonantoj: 1150 Ft. Kontaktu: Felszeghy Judit, pf. 117, H-1581, aux tel: 1834084 ************************************************************************* ILEI //// Decidoj de la ILEI-konferenco ============================= La 28-a Konferenco de ILEI okazis en Seulo dum la 79-a UK, kaj igxis la 1-a en Azio. Jen la cxefaj rezolucioj de la Konferenco. 2-a rezolucio La 28-a Konferenco de ILEI, konfrontinte kun la malfacilajxoj kiujn la Esperanto-instruado renkontas tra Azio kaj alikontinente, sed ankaux informite pri la rezultoj de ofte plurjardeka preparado de la grundo, atentigas pri la graveco de la persista, prefere profesi-nivela, laborado en la instrua kampo, kaj alvokas la instruistojn kaj instruantojn de Esperanto neniam rezigni, sed dauxre perfektigi sian lingvo-uzadon, kaj, aliflanke ebligi al E-instruantoj en malpli favoraj cirkonstancoj perfektigi sian lingvan kapablon, sin klerigi pri la E-kulturo, kaj partopreni plenrajte en la movado. 3-a rezolucio La 28-a ILEI Konferenco alvokas UEA pli forte subteni la agadon de ILEI, kiel unu el la esence gravaj fakaj asocioj, i.a. instigante siajn membrojn instruistojn kaj instruantojn de E-to membrigxi en ILEI kaj rekomendante al siaj membroj cxiujn nivelojn de Internaciaj Ekzamenoj de UEA/ILEI. 4a rezolucio 28-a ILEI Konferenco, spektinte la amuze allogan instruan vid-bendon "Mazi en Gondolando" famigxintan jam por alilingva instruado, kaj diskutinte pri gxiaj meritoj kaj mankoj, kaj informite pri tute aliaj vidbendaj kursoj preparataj lauxdas la iniciantojn kaj ilin morale subtenas. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Nova E-gazeto el Ukrainio ========================= Naskigxis nova trimonata gazeto pri Ukrainio kaj Esperanto - "Ukraina Stelo". La unua numero aperis en eldonkvanto 5000. La 34-pagxa eldonajxo lasas bonan impreson, gxi havas ankaux multajn kolorajn fotojn. Formato: 17*21 cm. Fondinto kaj cxefredaktoro de la gazeto - konata e-aktivulo Vasil Stanovicx, gvidanto de la eldonejo Bona Koro. La gazeto bonvenigas artikolojn kun auxtora foto kaj biografio. Abonprezo: 30 NLG por unu jaro. Provekzemplero estas senpage ricevebla cxe la redakcio. Adreso: ul. P. Orlyka, 3-A,UKR-293720 Drogobicx, Ukrainio Fakso +7-03244-38295 ************************************************************************* EuxRoPo, Solidareco en la nova Euxropo ====================================== La Naturamikoj pledas por demokrata, sociala, ekologia kaj solidara Euxropo. Ili agas por medio-konscio kaj por naturkonvena turismo. Anigxu al la Naturamika Asocio (NA) en via lando kaj abonu la ligilon de la Naturamikaj Esperantistoj (TANEF) "La Migranto". Gxi aperas 4-foje jare. Prezo: 12 CHF. Petu provekzempleron kun la adresoj de via landa NA kaj de la TANEF- peranto cxe: TANEF, Posxtfako 225,CH-4003 Basel, Svislando ************************************************************************* 25 jaroj de Literatura Foiro ============================ La renoma revuo Literatura Foiro cxijare festis sian 25-jarigxon, lige al kio estis organizata jubilea ekspozicio en Budapesxto inter 10-a kaj 16-a de septembro, kun la helpo de Esperanta PEN-Centro kaj la fondajxo Pro Helvetia. La ekspocizion realigis: Perla Ari Martinelli, Judit Felszeghy, Giancarlo Mangini, Giorgio Silfer, kontribuis: Stella Agostini, Valerio Galdo, Agnes Gyulai, Sandor Hideg, Istvan Nemere, Judita Schiller, Katalin Smideliusz, Tamas Szabo, kaj Ljubomir Trifoncxovski. Ekde nun laux la interkonsento kun LF, poparte ni represas la ekspoziciitan materialon. Por eventuale uzi aliloke la ilustrajxojn oni devas nepre havi la skriban konsenton de LF-koop. 1970 Kiam Literatura Foiro naskigxis, jxus aperis Plena Ilustrita Vortaro de Gaston Waringhien. La 1328 pagxoj de PIV signas la kulminon de longa laboro kaj de firma leksikografia tradicio. Gaston Waringhien (1901 - 1991) farigxas la homo kiu influis plej multe la lingvouzon en la Esperanto-komunumo post L. L. Zamenhof. La 12 pagxoj de la unua numero de Literatura foiro aspektas tre modeste apud impona PIV. Sed LF signas la komencon de mirinda aventuro: gxi tiam estas nur bebo ame vartata de literatura rondo kun itallinga kultura fono. Fondite en majo 1969 de Giorgio Silfer kaj Manuela Bottiglioni, literatura rondo La patrolo en sia apogeo (1975) konsistos el sep homoj: Tazio Carlevaro, sviso, kritikisto kaj eseisto; Gianluigi Gimelli el Bolonjo, poeto; Gaudenzio Pisoni (mort. 1984), piemonta, traduka poeto; Clelia Conterno Guglielminetti (XX1984), el Torino, brila poezie kaj proze, fikcie kaj esee; Carlo Minnaja, el Romo, vivanta en Padovo, prozisto kaj leksikografo, recenzisto kaj traduka poeto; Nicolino Rossi, sanmarina sxtatano en Napolo, poeto kaj recenzisto, Patrolestro dum la plej longa periodo; fine Giorgio Silfer, el Milano, la plej juna kaj eble la plej eklektika en la rondo. (dauxrigota) ************************************************************************* ALVOKO ////// Stipendio Ivo Lapenna ===================== Memore al prof. d-ro Ivo Lapenna (1909-1987) kaj al liaj elstaraj meritoj por la Internacia Lingvo gxenerale kaj ties aplikado en la scienco speciale, la Fondajxo Ivo Lapenna starigis "Stipendion Ivo Lapenna". La Stipendio konsistas el subvenciado al disertacioj je universitata nivelo (doktorigxoj, magistrigxoj, licencioj), kiuj temas pri esperantologio kaj/aux pri Esperanto en rilato kun interlingvistiko kaj estas ellaboritaj en la spirito de L. L. Zamenhof kaj Ivo Lapenna. En 1994 la Stipendio ne estis aljugxita. En la jaro 1995 la stipendio ree povos esti aljugxita por disertacioj oficiale akceptitaj de universitata instanco en la jaro 1994. Auxtoroj dezirantaj kandidatigxi al la Stipendio bv. peti detalan regularon de la sekretario-kasisto de Fondajxo Ivo Lapenna, s-ro Torben Svendsen, Vanl-se Alle 57, DK-2720 Vanl-se, Danio. Tempolimo por la transsendo de la faklaborajxo en du ekzempleroj estas fino de februaro 1995. Adreso: D-ro Klaus Perko,Lendkai 111, A-8020 Graz, Auxstrio. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Vekigxu per vienaj vocxoj! ========================== Esperanto programoj de "Radio Auxstria Internacia" estas auxdeblaj cxiudimancxe je 04.05 kaj 13.05 horoj UT en la frekvencoj 6155 kHz (49 m) kaj 13730 kHz (22 m). (Por mez-euxropa tempo aldonu 1 horon.) La elsendaj antenoj estas direktitaj al Euxropo, Proksim-orienta Azio, kaj Afriko. Kolora, eleganta prospekto estas sendata al cxiu petanto. Skribu (en Esperanto) al: Radio Auxstria Internacia, A-1136 Wien. Fakso: +43-1-878784404 * * * * * Via adresaro Ni volas fari komence de la jaro precizan komputilan adresaron de la ricevantoj de "Parolas Varsovio en Esperanto". Cxiu, kiu gxis nun ne ricevis nian informilon, povas antauxmendi gxin, por estonte ricevi senpage. Depende de la financaj rimedoj ni aperigos la informilon cxiumonate aux malpli ofte. Bonvolu informi nin pri eventualaj sxangxoj de viaj adresoj. Esperanto-Redakcio de Pola Radio, Pk. 46, PL-00977 Warszawa, Polio Fakso: +48-22-444119 * * * * * E-kurso en loka radio La 30-an de majo HERATO, la loka radiostacio de Haarhugowaard (Nederlando) komencis elsendi 20-lecionan Esperanto-kurson por komencantoj. La lecionoj dauxris unu horon, kaj dauxris gxis finonde auxgusto. el "Fromagxklosxo", majo 1994 ************************************************************************* INTERESE //////// Du gravaj eventoj en Esperantujo ================================ En Straznice (Cxehio) okazis la kongreso de Senesperiga Asocio Turisma. Konforme al ties gloraj tradicioj cxefan lokon okupis la plej gravaj sociaj kaj politikaj problemoj: la plej grandan parton de la programo plenigis ekskursoj, moravia folkloro, dancado kaj drinkado de lokaj vinoj. Kun nepriskribebla aflikto la kongreso eksciis pri la plej granda socia katastrofo de la jaro 1994: la nederlandlingva Laborista Asocio decidis malfondigxi kaj unuigxi kun la "neuxtraluloj". Kamarado Petro Levi deklaris cxi-teme kaj cxetribune: "Kiam mi eksciis tion, mi ploris dum la tuta nokto, rememorante tiun belan epokon, kiun mi gxuis, kiam la nederlandanoj estis inter ni tiel nombraj, ke oni apenaux vidis la aliajn. Nun, kia mizero!" Oni eksciis ankaux, ke preparigxas nova, gxisdatigita eldono de la Enciklopedio de Esperanto. La kompilanto atingis jam la literon L kaj okaze de la kongreso li povis verki la jenan biografian noton pri kamarado Levi: LEVI: Gxu' en mizer dronanta En Seulo (Koreio por la Koreoj, Koreo por la Albotanoj) okazis la kongreso de Uneskokulta Esperanto-Asocio. Gxi estis plene sukcesa, cxar la kongresejo estis tauxge klimatizita. Raportis Magda Meleg. El "La KancerKliniko" septembro/1994. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Al mi jam tedis la nomo "bebo", do ekde la 17-a de septembro post solena ceremonio mi jam nomigxas Georgo. Mi dankas tion al mia patrino Tasja, kaj al mia patro Kostas Zaharakis! Mi gxojas ricevi leterojn, ecx se vi adresas gxin al miaj gepatroj: Pl. Argentinis Dimokratias 16,GR-11472 Athen, Grekio. * * * * * En auxgusto al niaj gxisnunaj telefonnumeroj aldonigxis komenca 6, kaj samtempe la prefikso de Varsovio cxe telefon-vokoj al 7-ciferaj numeroj farigxis 2. Do la novaj telefonnumeroj de E-redakcio de Pola Radio: +48-2-6459337 kaj -6459358. * * * * * Nova adreso de Jukka Pietilainen estas: Kuusikonkatu 4 B 17, FIN-33820 Tampere, Finnlando. Gxi estas ankaux redaktejo de Esperantolehti. * * * * * Cxio havas finon. Post 48-jara prezidanteco mi petas liberigon. Mia privata biblioteko estas transdonita al la regxa biblioteko en Kopenhago. Sed kion fari pri la multaj gazetoj, afisxoj, turismaj informiloj kaj libroj? Plej granda problemo estas la transportado. Kiu povas transpreni la ajxojn en mia kelo? Cxiu reago estas bonvena. Gustav Kuhlmann,Lovetandsvej 31, DK-2700 Bronshoj, Danio. Tel.: +45-31600702 * * * * * Komputilemuloj! Vizitu BBS-n (bultenejon) de Flandra E-Ligo! Cxiaj novajxoj pri libroj, Monato, komputado, korespondpetoj, ktp. Atingeblo inter la 18-a kaj 6-a horoj (UT), modemmodo: 8N1. Telefono: +32-3-2341260 * * * * * Cele al estontecaj kontaktoj mi volonte listigas la nomojn/adresojn kaj cxefajn interestemojn de cxiuj esperantistoj, nuntempe anoj de la Universitato de la Tria Agxo. Johano Rapley, 17 The Grange, Shepherdswell, Dover, Kent CT15 7QB, Britio Tel.: +44-304-830125. ************************************************************************* SUPLEMENTO ////////// Parto - I. (Certe ekzistantaj gazetoj) ====================================== La adresaro estas eltirajxo el la datumbanko de LINGVO-Studio. La subelistigitaj gazetoj certe aperis en 1994. (Sporade aux regule ili sendadis specimenojn al ni.) Se vi ne trovas vian fakan, landan aux lokan revuon en la listo, bv. sendi ilin al la redakcio de EVENTOJ. Same ni petas informi pri eventualaj eraroj kaj ankaux pri sxangxo de redaktoro aux redakcia adreso. La duan parton de la adresaro 1994 ("versxajne, sed ne certe aperantaj gazetoj") ni aperigos kiel suplemento al la numero 2/oktobro de EVENTOJ. AAIE-bulteno Eldonas: Amerika Asocio de Instruistoj de Eo Redaktoro: Doroteo Holland 5140 San Lorenzo Drive, CA-93111-2521 Santa Barbara, U.S.A. AFEF-Bulteno Eldonas: Auxstria Fervoja E-Federacio Redaktoro: Leopold Patek Pf. 117, A-1103 Wien, Auxstrio AGAPE Eldonas: firmao "AMIKO" Redaktoro: Barbara Chmielewska ul. Pulawska 3-11, PL-02515 Warszawa, Polio Aktuale Euxro-Azio Redaktoro: Vladimir Minin pk 2000, RUS-634063 Tomsk, Rusio Alumeto Eldonas: Kanada Esperanto Asocio Redaktoro: Paul Hopkins PO Box 2159, V8L 3S6 Sidney, BC, Kanado Antauxen Eldonas: Avilesa E-grupo Redaktoro: Nicolas Muniz Casa Municipal de Cultura,E-33400 Aviles, Hispanio Argentina Esperantisto Eldonas: Argentina Esperanto-Ligo Redaktoro: Enrique Kohei C. Correo 407, RA-2600 Venado Tuerto,Argentinio Asistilo Eldonas: As.Int. de Spirito & Teologio Redaktoro: Christian Lavarenne 7 rue Parmentier, F-18000 Bourges, Francio Auxstria Esperanto-Revuo Eldonas: Auxstria Esperanto Federacio Funfhausgasse 16-18, A-1150 Wien-15,Auxstrio Aveno Eldonas: Asocio de Verduloj Esp-istaj Redaktoro: Manfred Westermayer Kandelstr. 62, D-79194 Gundelfingen, Germanio Babilemo sen limoj Eldonas: Groupe Esperantiste Limousin Redaktoro: Agnes Nourani 2 Allee Fromentin, F-87000 Limoges, Francio Balta-mara Informilo Eldonas: Rostocka E-klubo Redaktoro: Werner Plate Bertolt Brecht Str. 18/2, D-18106 Rostock, Germanio Boletin Eldonas: Hispana Esperanto-Federacio Redaktoro: Antonio Marco Botella Av. Compr. de Caspe 27-29, 9oC, E-50002 Zaragoza, Hispanio Bona Espero Eldonas: Esperanto Asocio de Sud.Afriko Redaktoro: Harro von Blottnitz 17 Irwell Str, 7925 Observatory,Sud-Afrika Resp. Brazila Heroldo Eldonas: Zamenhof Editores Redaktoro: Maria Hilarina Aires Nunes Praca Tamandare, 830, sala 17, BR-74119-090 Goiania-GO, setor Oeste, Brazilio Brita Esperantisto, La Eldonas: Esperanto-Asocio de Britio Redaktoro: William Auld 20 Harviestoun Rd, Dollar, Clacks, FK14 7HG, Skotlando Bulgara Esperantisto Eldonas: Bulgara E-Asocio Redaktoro: K. Velkov, L. Trifoncxovskij pk. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario Bulteno de Katolika E-Centro Eldonas: Katolika Esperanto-Centro Redaktoro: Corrado Glavco Piazza Duomo 16, I-20122 Milano, Italio CEC - Bulteno Eldonas: E-Klubo en Chennevieres / M Redaktoro: Marc Louste 8 Ave de la Gare, F-94430 Chennevieres / M, Francio Cirkulajxo por E-familioj Redaktoro: Renato Corsetti Colle Rasto, I-00036 Palestrina, Italio Cirkulero CxEJ Eldonas: Cxeha Esperanto-Junularo Redaktoro: Vladka Chvatalova Vysocanska 763, CZ-582 91 Svetla nad Sazavou, Cxehio Cirkulero Junulara en Lepsiko Eldonas: E-Junularo de Lepsiko Redaktoro: Wolfram Diestel Schmiedestr. 17, D-04416 Markkleeberg, Germanio Dana Fervojisto Eldonas: Dana Esperantista Ferv. Asocio Redaktoro: Lene Niemann Edvard Munchsvej 9, DK-3000 Helsingor, Danio Debrecena Bulteno Eldonas: Debreceni Eszperanto Egyesulet Redaktoro: Papp Tibor Trombitas u. 12, H-4031 Debrecen, Hungario Dialogo Eldonas: Sarlanda E-Ligo Redaktoro: Josef Dorr Querstr. 11, D-66287 Quierschied, Germanio Domo, La Eldonas: TAKE-Esperanto Redaktoro: Edmond Ludwig RN 83, Rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Francio Ekumenismo Eldonas: Tutmonda Ekumena Ligo Redaktoro: d-ino Mary Thenguvila via F. Berni 9, I-00185 Roma, Grekio El Popola Cxinio Eldonas: Cxina Esperanto-Ligo Redaktoro: Wu Xunnan P.O. Box 77, CN-100037 Beijing, Cxinio ELNA Update Eldonas: E-Ligo por Norda Ameriko Pk. 1129, El Cerrito, CA 94530, U.S.A. Esperantista Vegetarano Eldonas: Tutmonda E-ista Vegetarana Asocio Redaktoro: Lilia Fabretto C.P. 5050, I-00153 Roma, Italio Esperantisto Slovaka Eldonas: Slovakia Esperanto-Asocio Redaktoro: Stanislav Kosecky Sklabinska 8, CS-831 06 Bratislava, Slovakio Esperanto Eldonas: U.E.A. Redaktoro: Istvan Ertl Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Esperanto 2000 Eldonas: E-Asocio por Leuven Redaktoro: V. U. Felix Neefs Rue Menadastraat 44, B-1320 Hamme- Mille, Belgio Esperanto Aktuala Eldonas: Brusela E-Grupo Redaktoro: Helene Falk 7 Eikenlaan, B-1640 St. Gen. Rode, Belgio Esperanto Aktuell Eldonas: Germana E-Asocio Redaktoro: Dirk Kretschmann Im Holk 127, D-23843 Bad Oldesloe, Germanio Esperanto Aktuell Auxstra Eldonas: Auxstria Esperanto Movado Margaretengurtel 100/11/2, A-1050 Wien, Auxstrio Esperanto en Bavario Eldonas: Bavara E-Ligo Waterloo str. 21, D-86356 Augsburg, Germanio Esperanto en Pollando Eldonas: Varsovia Filio de PEA Redaktoro: Wojctech Soczowka ul. Andersa 37. m. 59-A, PL-00159 Warszawa, Polio Esperanto Hamburg Eldonas: Hamburga E-Societo Redaktoro: Benno Klehr Oelkersallee 31, D-22769 Hamburg, Germanio Esperanto Pyrenees Eldonas: Raymond Pons 24, av. Halte, F-09340 Verniolle, Francio Esperanto Sub La Suda Kruco Eldonas: Auxstralia Esperanto-Asocio Redaktoro: Dr. Donald Broadribb 59-B Lukin Street, WA 6304 Beverley, Auxstralio Esperanto Teacher Eldonas: E-o Teachers' Association Redaktoro: Arnold D. N. Pitt Ivington Road, Leominster, Herefordshire, HR6 8QD, Britio Esperanto USA Eldonas: Esp-o Ligo por Norda Ameriko Redaktoro: Donald Harlow P.O. Box 551, Pinole, CA-94806, U.S.A. Esperantolehti Eldonas: Esperanto Asocio de Finnlando Redaktoro: Jukka Pietilainen Kuusikonkatu 4 B 17, FIN-33820 Tampere, Finnlando Espero el Koreio, La Eldonas: Han Moo-hyup Redaktoro: Puramo Chong C.P.O. Kesto 5154, Seul, Koreio Eta Gazeto, La Eldonas: Triesta Esperanto-Asocio Redaktoro: Aldo Viotto C.P. 601, I-34100 Trieste, Italio Eterna Cxielo Redaktoro: S. Jansangav P.O. Box 21/797, Ulanbatro, Mongolio Euxropa Esperantisto Eldonas: Esperanto-Euxropa Forumo Redaktoro: Edmund Grimley Evans St John's College, Cambridge, CB2 1TB, Britio Euxska Kverko Eldonas: Euxska Esperanto-Asocio Redaktoro: Inaki Gauna Barrenkale Barrena 7-1, E-48005 Bilbao, Euxskio, Hispanio EVENTOJ Eldonas: LINGVO-Studio Redaktoro: Laszlo Szilvasi pk. 87, H-1675 Budapest, Hungario Fenestreto Japana Redaktoro: Tanaka Hiroaki 813 Fukuoka-shi, Higashi-ku, Kashii 2-26-15-103, Japanio Fenikso Eldonas: Argentina Esperanto Ligo Redaktoro: Ruben T. Diaconu Yugoslavia y Esperanto (Chaco), RA-3700 Pcia. R. Saenz Pehxa, Argentinio Fenomeno (?) Eldonas: Federacio de E-Organizoj Redaktoro: S. P. Smits Dunanstraat 164, 2713 VC Zoetermeer, Nederlando Forumo, LSG-bulteno Eldonas: Ligo de Samseksamaj Esp-istoj Redaktoro: J-C Somer Kasteelstr. 5, B-2000 Antwerpen, Belgio Franca Esperantisto Eldonas: Unuigxo Franca por Esperanto Redaktoro: Herve Gonin 29 bis rue de la Republique, F-59552 Lambrez lez Douai, Francio Fromagxklosxo, La Eldonas: E-Klubo Alkmaar Redaktoro: Hans ten Hagen Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando Gazeto Andaluzia Eldonas: Andaluzia Esperanto-Unuigo Redaktoro: Martin Pozo & Rodriguez Hernan Apartado 864, E-29080 Malaga, Andaluzio, Hispanio Gazeto, La Eldonas: Esperanto klubo de Metz Redaktoro: Eugene de Zilah F-55210 Creue, Francio GEJ-gazeto Eldonas: Germana Esperanto Junularo Redaktoro: Ulrich Gortz Munster, D-48145 Manfredstr. 29, Germanio Helianto Eldonas: Ukrainia E-Asocio Redaktoro: Viktor Pajuk a.k. 26, UKR-263018 Luck-18, Ukrainio Heroldo de Esperanto Redaktoro: Ada Fighiera-Sikorska Via N. Sandre 15, I-10078 Venaria Reale (TO), Italio Hungara Fervojista Mondo Eldonas: Fervojista Fako de HEA Pf. 7, H-1378 Budapest, Hungario Informa Bulteno Eldonas: Gruppo Esperantista Bolognese Redaktoro: Maria Teresa Campiani Boragini via Miramonte 14, I-40124 Bologna, Italio Informilo de E-Handikapuloj Eldonas: Asocio de E-Handikapuloj Redaktoro: Josef Vanecxek Soukenicka 58, CZ-274 01 Slany, Cxehio Informilo por Interlingvistoj Eldonas: UEA, CED Redaktoro: Detlev Blanke Otto-Nagel str. 110, D-12683 Berlin, Germanio Informilo, La Eldonas: Kultura Esperanto-Federacio de Orienta Francio Redaktoro: P. Denis 5 Chemin de Blamecourt, F-55000 Bar-le-Duc, Francio Informilo/Biblioteko de PEPS Eldonas: Postenoj E-istaj por Socilaboro Redaktoro: Zbigniew Warmuz ul. Bajeczna 1/104, PL-31566 Krakow, Polio Informoj de Estona E-Asocio Eldonas: Esperanto Asocio de Estonio Redaktoro: Helve Leis Olevimagi 12/14, EE-0101 Tallin, Estonio Inter Ni Eldonas: Liege E-Klubo Redaktoro: Denise Dupont Rue de Henne 16, B-4053 Embourg, Belgio Inter Ni Eldonas: E-grupo en Halifax-Dartmouth Redaktoro: Robert Williamson 329 Poplar Drive, B2W 4K8 Dartmouth, NS, Kanado Interamikeco Redaktoro: Anatolij Surnakin ul. Sxarikopodsxipnikovskaja 32-19, RUS-109088 Moskvo, Rusio Interligilo Eldonas: E-Klubo Goteborg Redaktoro: Aira Kankkunen dr. Forselius gata 60, S-41326 Goteborg, Svedio Internacia Neuxtrala Bulteno Sonanta(Songazeto) Redaktoro: Adamo Goralski, str. Generalo Fanjul N. 17-1 D, E-38006 Santa Cruz, Tenerife, Kanariaj Insuloj Internacia Fervojisto Eldonas: Int. Fervojista E-Federacio Redaktoro: E. Henning Olsen Aderupvej 182, DK-4700 Naestved, Danio Internacia Jxurnalisto Eldonas: Tutmonda E-Jxurnalista Asocio Redaktoro: Stefan Maul Pferseer Str. 15, D-86150 Augsburg, Germanio Internacia Koresponda Adresaro Redaktoro: R.J. Zverina 5. kvetna 26, CS-46001 Liberec, Cxehio Internacia Pedagogia Revuo Eldonas: ILEI Redaktoro: Kovacs Marta Ady E. u. 24-25/C, H-1221 Budapest, Hungario Internaciisto Eldonas: Komunista Esp. Kolektivo Redaktoro: Luis Serrano Perez str.Font Nova 32, E-08202 Sabadell, Hispanio ISAE - bulteno Eldonas: ISAE Redaktoro: Rudi Hauger Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio Israela Esperantisto Eldonas: Esperanto-Ligo en Israelo Redaktoro: Josef Semer POK 22041, IL-61220 Tel-Aviv, Israelo ITINFO Eldonas: Itala Esperanto-Junularo Redaktoro: Pier Luigi Cinquantini Via D. Alighieri 2, I-01010 Blera (VT), Italio Jacques Tuinder Informas Redaktoro: Jacques Tuinder Henegouwenlaan 35, NL-1966 RH Heemskerk, Nederlando Jajabo Eldonas: Regiona filio de Kuba E-Asocio Redaktoro: Norberto Diaz Guevara Apartado Postal 77, C-60200 Sancti-Spiritus, Kubo Japana Budhano, La Redaktoro: Shonoske Issobe T-143 Tyuo 6-14-3, Ota-ku Tokio, Japanio Jeun Esperanto (JEFO Informas) Eldonas: Junulara Esp. Franca Organizo Redaktoro: Chrsitophe Fere 4 bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris, Francio Juna Amiko Eldonas: ILEI Redaktoro: Stefan MacGill Facan koz 9/2, H-2030 Erd, Hungario Junulara Magazino Togolanda Redaktoro: Afantchao-Biakon Yao BP 20 225, Lome, Togo-lando KAE Informilo Eldonas: Kultura Asocio Esperantista Av. Onze de Setembre 59, E-08208 Sabadell, Katalunio, Hispanio Kajeroj el la Sudo Eldonas: Hisp. Asocio de Laboristoj Esp-a Redaktoro: Antonio Marco Botella Av. Compr. de Caspe 27/29,9$C, E-50002 Zaragoza, Hispanio Kancerkliniko, La Eldonas: Jak Le Puil Redaktoro: Laurenco Septier 'Les Cocherats', F-18210 Thaumiers, Francio Kataluna Esperantisto Eldonas: Kataluna Esperanto-Asocio Redaktoro: Hector Alos i Font Apartat 290, E-08200 Sabadell, Katalunio, Hispanio Komputila Rondo Eldonas: Komputila Rondo Redaktoro: Jurgen Wulff Bornkamp 12, D-22043 Hamburg 70, Germanio Koncize Eldonas: Germana E-Junularo Redaktoro: Klaas Dijkstra Jan Luykenlaan 102, NL-7412 NS Deventer, Nederlando Konko, La Eldonas: E-Klubo "La Konko" Aug. Vermeylenstr. 65, B-8400 Oostende, Belgio Kontaktilo Eldonas: Kopenhaga E-Klubo Redaktoro: Esther Haroun Benloseparken 173, DK-4100 Ringsted, Danio Kontakto Eldonas: TEJO Redaktoro: Francisco L. Veuthey Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando Kooperativa Stelo Eldonas: Int. Kooperativa E-Movado Redaktoro: Arpad Abonyi-Nagy Pf. 191, H-5600 Bekescsaba, Hungario Kristana Alvoko Eldonas: Brita Sekcio de KELI Redaktoro: Mervyn C Jackson 17 Uffington Drive, Bracknell, RG12 3HP, Britio Kroata Esperantisto Eldonas: Kroatia Esperanto-Unuigo Redaktoro: Marija Belosxevicx Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio Ktp! Eldonas: Usona Esperantista Junularo Redaktoro: Joseph T. Truong 624 Second Street, Lancaster, PA-17603-5114, U.S.A. Kulturaj Kajeroj Eldonas: Esperantista Kulturdomo Redaktoro: Jeannine Vincent 26 bis, rue de Milngavie, F-49150 Bauge, Francio Kunagadi Eldonas: Tutmonde, Pacifista Movado Redaktoro: Marek Warmuz ul. Komandosow 7-83, PL-30334 Krakow, Polio Lampiro, La Eldonas: E-Asocio de Sao Paulo Redaktoro: Symilde Schenk Ledon Rua Faustolo 124, BR-05041-000 Sao Paulo, SP, Brazilio Lauxte Eldonas: Amika E-Rondo F-47470 Beauville, Francio Le Travailleur Esperantiste Eldonas: Federation Esp. du Travail Redaktoro: Gerard Reqigny Franc-Moisin, Bat3-Esc.10, F-93200 Saint Denis, Francio Letero de E-ista Vegetarano, La Eldonas: Tutm. E-ista Vegetarana Asocio Redaktoro: Lilia Fabretto via Pietro Cartoni 12/12, I-00152 Roma, Italio Letero de l' Akademio de E-o, La Eldonas: La Amikoj de l' Akademio de E-o Redaktoro: Jean Thierry 5 rue Leon Cogniet, F-75017 Paris, Francio Letero el Zagrebo Eldonas: Int. Kultura Servo Redaktoro: Judita Rey pp. 499, HR-41000 Zagreb, Kroatio Letero, La Eldonas: Bulgara E-Asocio Redaktoro: Kiril Velkov pk. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario Ligilo Eldonas: Brazila Esperanto Ligo Caixa postal 03625, BR-70084-970 Brasilia (DF), Brazilio Literatura Foiro Eldonas: LF-koop. Redaktoro: Perla Martinelli CP. 232, CH-6830 Chiasso, Svisio Litova Stelo Eldonas: Litova Esperanto-Asocio ab.k. 167, LT-3000 Kaunas-C, Litovio Lumo Eldonas: Kanada Esperanto-Asocio Redaktoro: Jean E. Smythe P.O. Box 2159, V8L 3S6 Sidney B.C, Kanado L' Esperanto Eldonas: Itala Esperanto-Federacio Redaktoro: Umberto Broccatelli Via G. Brodolini 10, I-00139 Roma, Italio Mallonge Redaktoro: Lucien Giloteaux 3/6 allee Beranger, F-59170 Croix, Francio Mankanta Cxenero Eldonas: "Movebla Esperanto-Klubo" Redaktoro: Adam B. Olszewski ul. Tribunalska 13 A/4, PL-82300 Elblag, Polio Merkato, La - bulteno de IKEF Eldonas: Internacia Komerca kaj Ekonomika Fakgrupo Redaktoro: Daniel Konig Speyerer str. 80, D-68535 Neckarhausen, Germanio Migranto, La Eldonas: TANEF Redaktoro: Antje Noordewier-Jagtenberg Kon. Emmalaan 7, NL-3832 AH Leusden, Nederlando Monata Cirkulero de KCE Eldonas: Kultura Centro Esperantista Redaktoro: Andy Kunzly Pf. 779, CH-2300 La-Chaux-de-Fonds, Svisio Monato Eldonas: Flandra Esperanto-Ligo Redaktoro: Paul Peeraerts Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio Monda Diskutilo Eldonas: Filio de Pola E-Asocio Redaktoro: Aleksander Zdechlik skr. poczt. 21, PL-44100 Gliwice, Polio Monda Solidareco Eldonas: Monda Fonduso de Solidareco Redaktoro: Daniel Durand "Les Nids", F-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio Mono Redaktoro: Joachim Werdin ul. Pionerow 6 A 9, PL-47 220 Kedzierzyn-Kozle, Polio Montejo Eldonas: Nepala Esperanto-Asocio Redaktoro: Dipendra Kumar Piya PO Box 6304, Kathmandu, Nepalio Moskva gazeto Eldonas: Eldonejo Impeto Redaktoro: Elena Sxevcxenko a/ja 428, RUS-119048 Moskva, Rusio Movado, Informilo de REU Eldonas: Rusia Esperanto-Unio Redaktoro: Andrej Ananjin a/ja 428, RUS-119048 Moskva, Rusio Movado, La Eldonas: KLEG (4 Japanaj E-Ligoj) Redaktoro: Kobori Mansion Toyonaka Sone-Higasimati 1-11-46-204, J-561 Toyonaka-si, Oosaka-hu, Japanio Muziko Eldonas: Muzika Esperanto-Ligo Redaktoro: Dimitar Terziev ul. Milin Kamak-58, BG-1421 Sofia, Bulgario Najtingalo (songazeto) Eldonas: Reza C.P.O.Box 405, 100-91 Tokio, Japanio Naturista Vivo Eldonas: Int. Naturista Org. Esp.-ista Redaktoro: Fenyvesi Ervin Ujvidek u. 58, H-1145 Budapest, Hungario NGGE Sciigas Eldonas: Nederlanda Grupo de Geinstruistoj Esperantistaj Redaktoro: Hans Ten Hagen Middenweg 587, NL-1704 BH Heerhugowaard, Nederlando Noktuo, La Eldonas: Kuba Esperanto-Asocio Apartado 5120, CU-10500 La Habana, Kubo Norda Gazeto Eldonas: Nordfranca E-Federacio Redaktoro: Lucien Bourgois 31 rue Gambetta, F-62950 Noyelles-Godault, Francio Norvega Esperantisto Eldonas: Norvega Esperantista Ligo Redaktoro: Douglas Draper Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, Esperanto, Norvegio Nova Irlanda Esperantisto Eldonas: Esperanto Asocio de Irlando Redaktoro: Joy Davies 9 Templeogue Wood, Dublin 6 W, Irlando Novajxoj el Zagornik Eldonas: Elementa Lernejo Redaktoro: Pawel Novak skr. poczt. 30, PL-34120 Andrychow, Polio Novajxoj Tamtamas Eldonas: Yokohama E-Rondo, Riicxi Karibe Redaktoro: Hirokaz DOI 18-14 Saido 1-coome, J-233 Yokohama, Koonan-ku, Japanio Novjorka Prismo Eldonas: E-Societo de Novjorko Redaktoro: Jim Medrano 442 E. 20th Street #5G, New York, NY 10009-8136, U.S.A. Ondo, [de Esperanto], La Eldonas: Eldonejo Sezonoj Redaktoro: Aleksander Korzenkov pk. 162, RUS-620014 Jekaterinburg-14, Rusio Ora Folio, La Redaktoro: Axel Leitner Matznergasse 26/19, A-1140 Wien, Auxstrio Orient-Ekspreso, La Eldonas: E-Ligo de East Bay Redaktoro: Ionel Onet P.O. Box 324, CA-94701 Berkeley, U.S.A. Paco, Amika Rondo Eldonas: Pola Filma Asocio pri Etnografio Redaktoro: Alicja Lewanderska Kormonarow 19/21, PL-44100 Gliwice, Polio Pagxio, La Eldonas: Hungara E-Junularo Redaktoro: Csaba Nemeth Varfal u. 2, H-9400 Sopron, Hungario Parolas Varsovio Eldonas: Pola Radio, Esperanto Redakcio Redaktoro: Andrzej Pettyn PO Box 46, PL-00-977 Warszawa, Polio Periodajxo Eldonas: Rondo Takacs Redaktoro: dr. Arpad Mathe Tusnadi u. 14, H-1125 Budapest, Hungario Piotrkova Steleto Eldonas: Klub Esperanto Redaktoro: Jan Ksiazek Skr. poczt. 232, PL-97300 Piotrkow Trybunalski, Polio Ponto, La Redaktoro: Agim Peraj Shengjin, Lezhe, Albanio Potomaka Esperantisto, La Eldonas: E-Societo de Washington Redaktoro: Timothy James Ryan 5840 Cameron Run Terrace #714, VA-22303 Alexandria, Virginia, U.S.A. Revuo Orienta, La Eldonas: Japana Esperanto-Instituto Redaktoro: Ikawa Satio Wasedamati 12-3, Sinzyuku-ku, J-162 Tokio, Japanio Riverego, La Eldonas: Esperanto-Societo Kebekia Redaktoro: Sylvain Auclair 6358-A, rue de Bordeaux, H2G 2R8 Montreal, Quebec, Kanado Riveroj Eldonas: Yosikawa Syoiti Redaktoro: Mine Yositaka Kitahama-Kitawaki 29-16, J-671-01 Takasago-si, Hyogo-ken, Japanio Rok-gazet' Eldonas: EUROKKA Redaktoro: Bertrando Albault F-31450 Donneville, Francio Ruslanda Esperantisto Eldonas: Ruslanda Esperanto-Asocio Redaktoro: Halina Gorecka a/ja. 67, RUS-620077 Jekaterinburg-77, Rusio Saluton Eldonas: E-Societo de Chicago Redaktoro: Hoeard I. Aronson 415 West Aldine, Apt. 7-B, Chicago, IL-60657, U.S.A. SAT-Amikaro Eldonas: Laborista Esperanto-Asocio Redaktoro: Jean Selle 67 Av. Gambetta, F-75020 Paris, Francio Savaria Esperanto-Revuo Eldonas: Vas Megyei Eszperanto Egyesulet Redaktoro: Nemeth Jozsef Kilian ltp. 75/9, H-8500 Papa, Hungario Scienca Revuo Eldonas: Int. Scienca Asocio Esp-ista Redaktoro: Rudi Hauger Ringstrasse 13, CH-8172 Niederglatt, Svisio Sci-ig-il-et-o Eldonas: E-Klubo Landau-Sudpfalz Redaktoro: Peter Becker Im Apfelgarten 10, D-76870 Kandel, Germanio Sennacieca Revuo Eldonas: SAT Redaktoro: Krys Ungar 59 Furlong Avenue, NG5 7AS Arnold, Notts, Britio Sennaciulo Eldonas: Sennacieca Asocio Tutmonda Redaktoro: Kresimir Barkovic 67 av. Gambetta, F-75020 Paris, Francio Sferilo Eldonas: San Francisco Regiona E-Societo Redaktoro: Cathy Schulze 410 Darrell Rd, Hillsborough, CA-94010, U.S.A. Simpozio (filozofio) Eldonas: Kultura Fondajxo "Simpozio" Redaktoro: Evaldo Pauli Rua Conselheiro Mafra, 682, BR-88010-102 Florianopolis, Brazilio Skolta Mondo, La Eldonas: Skolta E-Ligo Redaktoro: Anna Ritamaki Peltolavagen 6 B 36, FIN-27200 Abo/Turku, Finnlando SNEES Eldonas: Sud-Novanglia E-Societo Redaktoro: Jerald Veit 446 S. Quaker Lane, West Hartford, CT-06110, U.S.A. Socialisto, La Eldonas: Auxstria Soc.Ligo Esperantista Redaktoro: Walter Haberl Funfhausgasse 16, A-1150 Wien 15, Auxstrio Solidarulo - en Esperanto Eldonas: Komunista E-Kolektivp por Belgio Redaktoro: R. Bastin 171/10. Bd. M. Lemonnier, B-1000 Brussel, Belgio Spiritisma E-o Informilo Eldonas: Capemi Peculio Redaktoro: Cesar Spares dos Reis S.Clemente 38-11o and.Botafogo, BR-22260-900 Rio de Janeiro (RJ), Brazilio Starto Eldonas: Cxeha Esperanto-Asocio Redaktoro: Miroslav Malovec Bosonozska 15/10, CZ-625 00 Brno, Cxehio Suno Pacifika, La Eldonas: Tokia Esperanto-Klubo Redaktoro: Oba S, Hirayama T, Nakano K. 310-3-1-5 Takadanobaba, J-169 Sinzyuku-ku, Tokio, Japanio svisa kanguruo, la Eldonas: Junularo Esperantista Svisa Redaktoro: Rolf Ernst Talwiesenstrasse 150, CH-8055 Zurich, Svisio Tagsano (ex: La Bugradilo) Eldonas: "Geja Libereco" Postbus 399, NL-3740 AJ Baarn, Nederlando TEJO-Tutmonde Eldonas: T. E. J. O. Redaktoro: Kalle Kniivila Vaasanpuistikko 17-8.krs, FIN-65100 Vaasa, Finnlando Telopeo Eldonas: E-Federacio de Nova Sud Kimrio Redaktoro: s-ino M. Chaldecott 143 Lawson Street, NSW 2016 Redforn, Auxstralio Translimen Eldonas: "Esperanto" Radikala Asocio via di Torre Argentina 76, I-00186 Romo, Italio Tutmondaj Sciencoj kaj Teknikoj Eldonas: Cxina Scienca Akademio 52 Sanlihe, Akademia Sinica, CN-100864 Beijing, Peking, Cxinio Ukraina Stelo Eldonas: Ukrainia E-Asocio Redaktoro: Vasil Stanovich ul. P. Orlika 3 A, UKR-293720 Drogobich, Ukrainio Varsovia Vento Eldonas: E-klubo "Varsovia Vento" Redaktoro: Ireneusz Bobrzak ul. Torunska 82/133, PL-03-226 Varsovio, Polio Vekilo Eldonas: Esperanto-klubo Tampere Redaktoro: Veli & Sylvia Hamalainen Teivaalantie 85, FIN-33400 Tampere, Finnlando Verda Kolombo, La Eldonas: Japana Pacdefenda E-Asocio Redaktoro: Kurita Kimiaki Yata Sakuragaoka 1209-98, Misima-si, Japanio Verda proleto, La (The worker) Eldonas: SAT en Britio (SATEB) Redaktoro: Alan Gould Woodrising, Thorn Lane,Goxhill, North Lincs, DN19 7LU, Britio Verda Vocxo Eldonas: Korea Esperanto-Junularo Redaktoro: Park Heon-seong C.P.O. 7998, 100-679 Seoul, Koreio Vertikale Eldonas: Flandra E-Ligo Redaktoro: Edward Symoens Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio Vesperto Eldonas: E-Societo "Gajaj Migrantoj" Redaktoro: Kovacs Bela Bela kir. u. 44, H-7400 Kaposvar, Hungario Voko el Stirio Eldonas: Auxstria Esperanto-Junularo Redaktoro: Axel Leitner & Michael Martin Pf. 804, A-8011 Graz, Auxstrio "1001" - Internacia Negoca Informilo Redaktoro: Zojai Jozsef pk. 331, H-6500 Baja, Hungario ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor