Eventoj, n-ro 062, 2/septembro - '94, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ====== Titolpagxe: Nur iomete tusxi la cxefajn demandojn . . . "Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio..." Esperanto aplikata: Auxtomata korektado de E-tekstoj Somera laborbrigado en Torino Nova katalogo de turismaj firmaoj Muzeo pri posxtkartoj en subtegmentejo Medicina asocio en Cxinio Arangxoj: Rusia Esperantista Kongreso TEJO/KER-seminario Trilanda renkontigxo - en grotoj Trixini en IF! Babele babili Vina Seminario- translokigita! En la koro de Afriko Movado: Popolnomrado en Esperantujo Mazi alproksimigxas Fonduso Germain Pirlot Informoj pri ni en la bibliotekoj. Subvencioj de Fondajxo Carson Gazetkurso! Kongresa kalejdoskopo Malfacilas kontakti Sarajevon! Muzika kulturo: Muzikstaroj en la sama disko! Konkurso: Literatura konkurso Ivo Rotkvicx INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ Alvoko: SEJM jubileos en '96 Cxu vi venos agi-tagi? Hungara angulo: Nova horaro de E-elsendoj! Reagoj: Kieas la lernantoj? Danke li respondis el Sri Lanka Esperanto en radio: Radio Havanosesjarigxas Cxu E-programo en kablo-retoj? Kulturo: La filmo "Incubus"en Esperanto? Movada humuro: Korespondo deziras: Interese: Anoncetoj: ***************************************************************************** TITOLPAGxE ////////// Nur iomete tusxi la cxefajn demandojn . . . =========================================== Gesamideanoj el 66 landoj partoprenis la 79-an Universalan kongreson en Seulo. Ni ne tusxu diversajn solenajn kaj distrajn programojn, kiuj abundis - pri ili ankoraux longtempe rememorados multaj el la 1776 partoprenintoj... Iom pri la pli gravaj aferoj: movada strategio, krizo de apartaj brancxoj de la agado, financa situacio... Preskaux dudek labor-horojn bezonis la Komitato, kiu pene atingis la kvorumon, por diskuti cxefe pri rutinaj administraj temoj (raportoj, regularoj, amendoj, laborgrupoj, proceduroj, elektoj, rezolucioj, k.s.) kaj por nur iomete tusxi la demandojn de disvastigo de Esperanto kaj ekstera agado de la Asocio. Tiu cxi malekvilibro, jam tradicia, estas pensiga. Gxiaj kauxzoj povas esti pluraj: erara strukturo de la tagordo, arkaikaj labormetodoj, nesuficxa antaux-preparo de la decidoj ktp. La manko de kohera lingvo-politiko de UEA aldonigxas al la supre menciitaj kauxzoj. Du punktoj, cxiukaze, elstaris en Seulo. Unu el ili koncernis la klopodojn savi, eble sub alia nomo, la Terminologian Esperanto-Centron, kiu suferas gravan krizon post la eksigxo de la fondinto Vera Blanke. La dua punkto rilatis al unujara debato pri la bazaj celoj de UEA. Kiel konate, kelkaj estraranoj opinias, ke UEA devas cxefe labori per Esperanto, nome krei per komuna lingvo novan idealisman internacian socion; aliaj Estraranoj opinias, kontrauxe, ke UEA devas unuavice aktivi por Esperanto, t.e. akceli gxian disvastigxon. La sintezo de ambaux starpunktoj venis de Humphrey Tonkin, kiu substrekis la neceson, ke UEA agadu samtempe en la du proponitaj direktoj (kiel cetere postulas la statuto de la Asocio). Gravaj proponoj, por teknike plibonigi la librotenan sistemon, estis proponitaj kaj de la revizoroj kaj de la financa komisiono. Nekonataj estas la planoj de la Estraro, por plenumi estonte la rezolucion de la Komitato akceptitan en Valencio, ke "la bugxetita negativa saldo lauxgrade malgrandigxu kaj fine malaperu". La deficito en 1993 superis 46 mil gld. (alivorte, la jaraj elspezoj superis la enspezojn per tiu sumo). La bugxeto antauxvidas deficiton de 38 mil gld. en 1994 (sed la Financa Komisiono timas, ke gxi estos multe pli granda) kaj 30 mil en 1995. Ankaux la Estraro laboris dum multaj horoj. Tre valora estas gxia publika kunveno, en kiu gxi respondas al la demandoj de la membroj. laux Heroldo, 11/1994 ************************************************************************* "Ne mia nacio estas mia lingvo, sed mia lingvo estas mia nacio..." Modela festo de nia kulturo =========================== La revuo Literatura Foiro startis en 1970. Cxi-jare gxi festas la 25-an jarkolekton de sia ekzisto. Krome, PEN-Internacia gxuste antaux unu jaro rekonis Esperanton kiel literatura lingvo, akceptante sia membro la organizon Esperanto-PEN. Tiuj du eventoj motivis la organizadon de modela (!) jubilea festo en Budapesxto inter 10-16 de septembro. 150 numeroj, dudek kvin jaroj: Literatura Foiro signifas fenestron al la panoramo de la Esperanto-kulturo dum tiu cxi kvarono de la jarcento. Tiel oni povus sinteze priskribi la interesan ekspozicion, realigitan de P. Martinelli, J. Felszeghy, G. Mangini, G. Silfer, kun la kontribuo de J. Schiller kaj T. Szabo. Dudek kvin paneloj, po unu en jaro, laux simpla sed efika skemo: maldekstra kolumno kun esperantlingva teksto, dekstra kun hungarlingva traduko, centra kun bildoj de Giancarlo Mangini, ilustrantaj homojn kaj eventojn de la konsiderata jaro. La ekspozicio demonstras la cxefan punktojn de la evoluo de nia kulturo, skriba kaj parola, teatra kaj muzika. Gxi montras la disvolvigxon de diversaj fenomenoj, kaj ilian interrilatigxon ankaux kun la realo ekster Esperanto. El pluraj vidpunktoj la paneloj (afisxoj en la formato A/1) aspektas kvazaux efika kulturhistoria raporto pri nia parolkomunumo. La ekspozicion kompletigis vitrinoj kun interesaj dokumentoj. Aldone, la Esperanta PEN-Centro proponis literaturan vesperon, regxisoritan de I. Nemere: fragmentoj el preparita antologio pri la lastatempa Esperanto-prozo estis proponitaj ankaux hungarlingve. Iniciato tre interesa, kiu ankaux meritas ripetigxon. J. Schiller kunordigis la prezenton de filmoj, produktitaj de LF-koop. Temis pri unika kinoklubo, kiu vekis viglajn debatojn pri cxi tiu relative nova kanalo por la Esperanto-kulturo. Sed la plej ambicia arangxo, post la ekspozicio, estis la dua Danuba Esperanto-Rendevuo de LF-koop. Tri paralelaj studgrupoj prizorgis la lernemulojn kaj klerigxemulojn, lingve kaj literature. Gvidis la studgrupojn K. Smideliusz, I. Koutny, kaj G. Silfer. La Danuba Esperanto-Rendevuo altiris kvindekon da partoprenantoj el deko da landoj (!), ankaux danke al kronologia najbareco de la internacia semajno cxe universitato ELTE. Ne hazarde, cetere, la tradicia bankedo de la ELTE-eksstudentoj okazis dum tiu semajnfino. Meritas mencion ankaux la vigla debato enkondukita de G. Silfer kadre de la novaj "Verdaj Lundoj" de Esperanta PEN-Centro, pri la perspektivoj de nia parolkomunumo. Entute, la tre sukcesa jubilea semajno signifis trafpunkton por la Esperanto-intelektuaro, kiu interalie havis la okazon ne nur profundigi plurajn temojn lige kun nia kulturo, sed ankaux valorigi konatajn realajxojn, kiel la kolektajxo de Karoly Fajszi. Pro Helvetia sponsoris la iniciatojn (kaj LF-koop kaj la Esperanta PEN estas jure registritaj en Svislando), kaj reprezentanto de la Hungara PEN partoprenis la inauxguron. ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Auxtomata korektado de E-tekstoj Ortografria kontrolo per komputilo ================================== Uzantoj de komputiloj jam alkutimigxis al la uzo de perkomputila ortografia kontrolo dum la lastaj jaroj, ja tiu servo nuntempe estas integra parto de cxiu bona tekstoprilabora programo. Tamen, pro la relative komplika programada laboro bezonata por krei tian kontrolilon kaj la suficxe malgranda kvanto de interesataj uzontoj, gxis nun Esperantan ekvivalenton de tiuj programoj neniu produktis. Jam antaux kelkaj jaroj mi komencis okupigxi pri tiu cxi ideo, sed (pro konstanta manko de tempo, kiel kutime) nur antaux nelonge la programo "Korekto" atingis la fazon de t.n. beta-varianto (por nekomputilantoj: programo nomigxas alfa, kiam gxi estas evoluigata, beta en la fazo kiam kelkaj selektitaj uzantoj - prefere fakuloj - havas la eblecon testi gxin, kaj gama kiel la finprodukto). Gxia kontrolmekanismo jam funkcias (kvankam, ankoraux kun kelkaj eraretoj), sed decidoj pri en- kaj elirformatoj, karakteraroj, ktp. ankoraux mankas kelkloke. La kontrolo bazigxas sur la vortlisto de PIV, kun kelkaj aldonoj. La uzanto rajtas aldoni vortojn al sia suplementa vortaro; la vortoj en tiu lasta, kontrauxe al la kutimo de alilingvaj ortografiaj kontroliloj, funkcios samrange kiel la originalaj vortoj (povas esti konjugaciataj, pluderivataj kaj povas formi vortpartojn). La programo rekonas kaj akceptas derivatajn kaj kunmetitajn vortojn, konformantaj al la gramatikaj legxoj de lingvo. Praktika testado (uzante fakajn, movadajn kaj literaturajn tekstojn) montris, ke la numero de falsaj alarmoj kaj tralasitaj eraroj estas multe pli malalta, ol mi atendis antauxe konante la liberajn kaj multnombrajn vortformajn metodojn, uzatajn de nia lingvo. La tuta PIV en 64 kilobajtoj! ----------------------------- Dank' al specialaj analizaj kaj vortaraj algoritmoj, la tuta procezo de kontrolado okazas en la cxefmemoro de la komputilo, rezultante rapidegan funkciadon; ekzemple, la kontrolo de tiu cxi 2000-karaktra teksto dauxras malpli ol 1 sekundon en AT 486/50 komputilo kaj cx. 2 sekundojn en AT 286/16. Memkompreneble, estante en beta-fazo, mi ankoraux ne deziras vaste distribui la programon. Tamen, sinanonco de spertaj komputilantoj kaj de spertaj lingvuloj (do, ne nur lingvistoj) kun komputilaj spertoj, kiuj pretas kunlabori en intensa testado bonvenas al la cxi-suba adreso kaj faksnumero: Gabor Deak-Jahn Komp. TRAMONTANA Julia ut. 2/A, H-1026 Budapest, Hungario Fakso: +36-1-1566009 Rim: Laux niaj provoj la programo estas mirige bona kaj tre-tre utila por cxiu, kaj aparte al cxiu E-redaktoro... Ni tre atendas la finpretigxon de la programo. La red. ************************************************************************* Somera laborbrigado en Torino ============================= Ankorauxfoje granda sukceso: du raportoj de la Torina RAI-telejxurnalo kaj radiojxurnalo, raportoj en privataj televidoj kaj radioj, granda artikolo en la gazeto La Stampa. Krome envolvigo de publikaj kaj privataj instancoj por labborbrigado kiu konkeris Torinon. Mi havis la plezuron pasigi vere belan semajnon en Torino. Mi, kaj la aliaj esperantistoj el pluraj landoj de Euxropo (Bulgario, Cxehio, Hungario, Italio) alvenis en Esperantan Centron de Torino la 17-an kaj forveturis de tie la 24-an de julio. La tagoj pasis rapide, dank' al la laboro kaj la diversaj programoj. La laboro estis ne nur utila, sed ankaux interesa, cxar ni devis reordigi la gxardenon de la fama vilao de Bela Rosin (amatino de Vittorio Emanuele II). La vilao estas forlasita kaj ne zorgita jam de multaj jaroj, kaj farigxis regno de droguloj kaj Nigra Magio. Ni trovis multegajn spurojn de la nokta vivo de la vilao, vere timigaj. Cetere, la laboro ne estis tro sxargxiga, ni ne estis tro strecxitaj kaj la etoso estis tre agrabla. Cxiutage ni laboris maksimume kvar horojn: do, entute ne multe. Ni cxiuj aparte gxuis la posttagmezojn kaj la vesperojn. La posttagmezaj programoj estis altnivelaj kaj interesaj: vizito de muzeoj, de pregxejoj, de famaj parkoj ktp. Sed, kompreneble, la plej amuzigaj estis la vesperoj. Preskaux cxiufoje okazis io eksterordinara. Mi aparte dankas la organizantojn Anandon Roggero kaj Franciskon Amerio pro ilia eltena laboro kaj pacienco, esperante, ke ankaux venontsomere okazos same interesa, same utila kaj, cxefe, same bela laborsemajno. Marta Wacha el La Eta Gazeto, septembro 1994 ************************************************************************* Nova katalogo de turismaj firmaoj ================================= Krom la listo de Germana E-Asocio (vidu en Eventoj 2/auxgusto) ankaux la organizo Monda Turismo preparas novan liston de vojagxoficejoj kaj organizajxoj, kiuj uzas Esperanton en internacia turismo. Se vi deziras, ke informoj pri via firmao (asocio, klubo) aperu en la listo, vi petu kaj resendu la specialan enketilon de MT gxis fino de septembro 1994. Publikigo de informoj en la listo estas senpaga, indas do dedicxi kelkajn minutojn por diskonigi sian aktivecon inter interesigxantoj. Krome, cxiuj personoj, societoj kiuj respondos, auxtune ricevos senpage la kompletan liston kaj povas utiligi gxin en sia agado. La enketilon petu de: Monda Turismo ul. M. Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. ************************************************************************* Muzeo pri posxtkartoj en subtegmentejo ====================================== En la distrikta urbo Svitavy vi trovos simpatian subtegmentan muzeon de posxtkartoj. La unua parto de ekspozicio enhavas kaj montras historion de posxtkartoj. La plej malnova estas tiu de la jaro 1884. La dua parto de la ekspozicio estas lauxsezone sxangxata. Estos arangxota ekspozicio Esperanto kaj la mondo inter la 1-a de marto kaj la 16-a de aprilo 1995. Jam nun estas preparitaj preskaux 300 da diverstemaj posxtkartoj rilatantaj al Esperanto. Ni gxojos al via vizito en la muzeo. Se vi deziras pliricxigi gxin sendu posxtkarton al: Orbis Pictus, Kvetusxe Vesela, Bezrucxova 24, CZ-56802 Svitavy, Cxehio, aux: Frantisxek Molik Zakouti 269, CZ-54701 Nachod, Cxehio ************************************************************************* Medicina asocio en Cxinio ========================= La 1-a Cxina Medicina Esperanto-Konferenco okazis printempe en Zaozhuang, provinco Shandong. Dum la konferenco okazis fondiga ceremonio de CxinaMedicina E-Asocio, kiu farigxis faka sekcio de Cxina Esperanto-Ligo. La Asocio pretas kunlabori, intersxangxi sperton, materialojn ktp. kun esperantistoj kaj E-organizoj en faka agado. Kontaktu s-ron Chi Zhiqin, Shanghai Hospital of Traditional Chinese Medicine, Zhijiang Zhong Lu 274, CN-200071 Shanghai, Cxinio. Peng Jianjun. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Rusia Esperantista Kongreso =========================== Plurajn jarojn en Rusio agadis (ofte unu kontraux la alia) du landaj E- asocioj REA kaj REU, kiuj fine venis al komuna decido pri unuigo de la du asocioj. La unuigxa kongreso okazos inter la 4-a kaj 7-a de novembro en Nijxnij Novgorod. Cxeftemoj: - Informado pri Esperanto Proksimaj perspektivoj de la enlanda E-movado En la kongreso estas bonvenaj ankaux eksterlandaj esperantistoj. La aligxkotizoj por ili estas malpli ol 10 dolaroj, ecx junuloj, invalidoj, samfamilianoj pagas nur duonon de tio! Por pliaj informoj turnu vin al: - REU, G. Kokolija, a/ja 31,RUS-117071 Moskva, Rusio. - aux REA, a/k 67,RUS-620077 Jekaterinburg, Rusio. ************************************************************************* TEJO/KER-seminario ================== okazos apud Prago (Cxehio) ekde 29-a de oktobro gxis la 4-a de novembro 1994, en mezepoka domo "U rytiro" ("cxe kavaliroj"), en pitoreska urbeto Kutna Hora. La temo: "La Euxropo de la regionoj" Krom la seminarioj kaj diskutoj pri koncepto pri regiona kunlaboro, mediprotektado, naciaj minoritatoj ktp. okazos ekskurso al Prago. La kvanto de logxlokoj estas limigita, entute 40 partoprenlokoj. Kotizoj inter 120 kaj 155 NLG, partoprenantoj el ekssoclandoj gxuos 50 %- an rabaton. La partoprenantoj ricevos repagon de 50 % de vojagxkostoj surbaze de duaklasa trajnbileto! Kontaktu: Edlyn Teske, Zahringerstr. 14,D-10707 Berlin, Germanio Fakso: +49-30-8836857 ************************************************************************* Trilanda renkontigxo - en grotoj ================================ E-Asocio en la E-regiono Mozo-Rejno kaj Verviersa E-grupo invitas vin al Trilanda Renkontigxo en Comblain-au-Pont (Belgio), dimancxon, la 23-an de oktobro 1994. En la provizora programo: vizito de grotoj kaj iama sxtonminejo, distroj kaj gxenerala asembleo de la Asocio. Provizora prezo: 900 BEF, rabato por junuloj: 180 BEF. Aligxilo kaj informoj cxe: Jean-Marie Jacques, Place Verte 23 bte 3,B-4800 Verviers, Belgio. Tel. +32-87-330292. ************************************************************************* Trixini en IF! ============== Trixini, la internacie konata germana magiisto (cetere esperantisto) prezentos magiajxojn kaj pupteatron en la kadro de la Internacia Festivalo la 28-an kaj 29-an de decembro! Detalojn pri IF (28.12.94-03.01.95) vi povas legi en la n-ro 1/auxgusto aux povas peti cxe: Hans Dietrich Platz Pf. 1148 D-34303 Niedenstein, Germanio fakso: +49-5624-322 ************************************************************************* Babele babili ============= Bunte, amuze, fake pri lingvoj en la 4-a KEJ-diskut-kunveno inter 29.10. 1.11.1994. en La Farge, Sant Celoni, Valles Oriental, Katalunio. Agrabla malfermita forumo pri lingvoj en plej vasta, bunta senco, sed cxiam seriozeme. La tem-prezentoj koncernos lingvojn kaj la debatoj pritraktos i.a. morton de lingvoj, minoritatigitajn lingvojn. Junulara restadejo en antikva kampara domo bone rekonstruita, meze de arbaro cxe la bazo de la monto Montseny. Krom la prelegoj - balo, kasxtan-festo, fungosercxado... Krome - la festo okaze de la 15-a datreveno de la fondigxo de KEJ. Kotizoj; de 9500 gxis 13.000 ESP, depende de agxo, tempo de aligxo. Rabatoj por diversaj kategorioj de la partoprenontoj. Aligxiloj kaj informoj cxe: Gemma Armadans kaj Xavier Rodon Pizarro, 31, 5 e, 2 a, E-08302 Mataro, Pansos Catalans Katalunio, Hispanio ************************************************************************* Vina Seminario - translokigita! =============================== Pro eksteraj kauxzoj oni devis sxangxi la okazlokon de la cxi-jara Vina Seminario (06-09.10. 1994)! Gxi okazos en Velke Bilovice, cx. 12 km-ojn de Breclav, en agrabla hoteleto. Avantagxo estas, ke kaj la vinekskurso kaj la vinkelumado okazos rekte en la vilagxo, do oni ne perdos tempon por veturado. Krome oni vizitos Kednice, unun el plej vidindaj kasteloj en Cxehio, kiun supozeble ne konas ecx la konstantaj partoprenantoj. Por aligxi kontaktu: Jana Burianova, Renneska 35,CZ-63900 Brno, Cxehio. Tel: +42-5-323774 Rim: Kotizojn de hungaroj (4300 Ft) kolektas la red. de Eventoj! ************************************************************************* En la koro de Afriko ==================== La Viktoria lago devis aperi en novajxelsendoj pro la miloj da homaj kadavroj el Ruando, kiujn gxi infestis. Ne tro for de tie samtempe farigxis esperigaj okazajxoj, almenaux por la Afrika E-movado: Inter la 11-a kaj 16-a de junio okazis la dua tanzania Esperanto-Kongreso en la urbo Mwanza. En lernejo belege situita apud la lagobordo kunvenis cx. 35junuloj el la tuta lando. Helpe de la Afrika fondajxo de UEA eblis senkosta partopreno de po unu partoprenanto el eble 15 kluboj, plus aliaj unuopuloj, plus tuta grupo el la urbo Mwanza mem. La plej multaj partoprenantoj sekvis intensan kurson pri E-gramatiko. Alia laborgrupo prilaboris korektoliston por la dua eldono de UEA-vortaro svahila-esperanta. Grandan tempon prenis ankaux la organizaj kunvenoj. Oni kune decidis ke Tanzania Esperaanto-Asocio devos havi Esperantan centron, en kiu la asocio havos la nacian E-bibliotekon, librovendejon, hotelon, kursejon kaj en kiu la nacia kaj internacia E-historio estus konservata. Mi mem estis la sola eksterlanda partoprenanto. Laborante en Daresalamo, mi povis facile liberigxi dum du semajnoj por gxui la kongreson kaj la Viktorian lagon. Matene mi instruis Esperanton, posttagmeze mi padelumis sur la lago. Cxe Mwanza la lago estas belega. Rokoj, insuletoj, insuloj, golfoj formas labirinton, en kiu oni povas tre bele boatumi, soli, observi bestojn. Cetere, tiu lago estas grandega kiel maro. Morto kaj vivo, milito kaj paco povas sur gxi samtempi sengxene. Tiajn turistajn plezurojn tamen havis nur mi. Al la aliaj mankis cxefe mono por ecx fari ekskurson. Monon por kongresi en movada maniero havas preskaux neniu el la asocianoj. Monomanko estis ofte temo de diskutoj. Kiel la asocio estonte farus kongreson, se ne venus helpo de UEA? Respondo ne trovigxis. Gxis nun Esperanto en Tanzanio plej allogis vilagxanojn,terkultivistojn, metiistojn, instruistojn. Por ili E-to senkonkurencas kiel facila kaj ofte tute senkosta lernajxo promesanta esperon je leteramiko el la ricxa mondo. Elde la kamparo tamen la movado en Tanzanio ne povas vere memstarigxi. Por tio necesas la malfacila varbado en la urboj, por interesigi profesiulojn tie. Principe la asocio intencas sekvi tian strategion. La nova estraro havas pli fortan bazon en la cxefurbo Daresalamo, kaj tie ekde tiu jaro okazas regule varbado kaj lingvokursoj. La movado en Tanzanio rapide kreskis en la nur du jaroj de gxia organizita ekzisto. Kredeble estonte oni auxdos pli el tie. eksterlandaj vizitantoj bonvenas. Kiu kuragxas ekkoni veran afrikan vivon gxuos esti gasto cxe la E-kluboj. Eble baldaux prezentos sin okazo por tia vizito: la kongreso decidis inviti por la Kvara Afrika Kongreso al la urbo Moshi apud Kilimangxaro, la plej alta monto de la kontinento. Horst Gruner c/o German Embassy, P.O. Box 9541. Dar-es-Salaam, Tanzanio ************************************************************************* MOVADO ////// Popolnomrado en Esperantujo =========================== Dua artikolo: La "eterna demando" cxiam revenas Cxe la fino de la unua parto de tiu cxi serio estis pritraktita artifiko konsistanta en evito de mencio de ciferoj pri la grando de la tutmonda esperantistaro. Efektive, tia maniero kasxi nescion estas tute senutila, cxar la "eterna demando", same kiel la fifama falsa monero, revenadas. Sekve, estas necese sercxi objektivajn rimedojn por nombri kaj tiel kompili kredindajn statistikajn donitajxojn. Oni okupigxis pri tiu problemo jam en la fruaj jaroj de la historio de Esperanto. Ankaux tiutempe ne estis eble simple nombri kapojn, do oni devis eltrovi nerektajn metodojn por kolekti la cxapojn. Provoj objektive taksi la nombron de esperantistoj en la mondo estis bazitaj sur unu aux pli de la sekvaj bazoj: 1. publikigitaj adresaroj; 2. nombro de periodajxoj kaj listoj de iliaj abonantoj; 3. lokaj grupoj kaj takso de iliaj membroj; 4. eldonkvantoj de verkoj en Esperanto; 5. acxetado de lernolibroj kaj alispecaj lerniloj. Neniu el tiuj bazoj per si mem suficxas por informi pri la totala nombro de esperantistoj en unu lando aux en la tuta mondo, sed cxar ne ekzistas aliaj rimedoj, tiuj statistikoj estas publikigitaj kaj interpretitaj, ofte kun akompana obligo de la rezultoj kaj eksterpolado. La takso de Adam Zakrzewski --------------------------- Plej probable la sola esperantisto en la historio de la movado, kiu estis profesie kvalifikita por okupigxi pri statistikaj esploroj, estis Adam Zakrzewski (1856-1921). Li faris sciencajn studojn en la fizika- matematika fakultato de la Universutato de Peterburgo kaj en la lastaj jaroj de sia vivo oficis kiel la estro de la statistika sekcio cxe la magistrato de Varsovio. En la jaro 1912 li faris provon taksi la nombron de la tiama esperantistaro laux tri sendependaj kalkulbazoj: 1. nomoj listigitaj en la lasta Adresaro gxis la 31-a de decembro 1908: 21.915 2. nombro de gazetoj kun arbitra takso de 500 abonantoj por cxiu: 94x500=47.000 3. nombro de societoj konata de la Centra oficejo, kun supozita meznombra membraro de 50 homoj en cxiu: 1455 x 50 = 72750 La rezultoj evidente tre varias; ne estas du, kiuj apogas unu la alian. Uzante nur la ciferojn pri la nombro de gazetoj kaj societoj, Zakrzewski supozis, ke la tutmonda esperantistaro nombris en 1912 inter 50 kaj 70 mil homojn, sed li emfazis, ke liaj ciferoj estas nur supozajxoj, malproksimaj de precizeco: "Eble sistema kalkulo, farita post interkonsento de la naciaj societoj en cxiuj landoj samtempe, povus iam proksimigi nin al la vera cifero". Kialoj de malprecizeco ---------------------- Estas facile doni objxetojn kontraux kalkulbazoj, kiujn oni uzas en sekreta maniero por fari popolnombradon. 1. Adresaroj. La plej fruaj statistikoj bazigxas sur la Adresaroj de Zamenhof kaj la Tutmondaj Jarlibroj de F. de Menil. La enhavo de ambaux publikigajxoj estas mankhava, cxar estas evidente, ke nur malgranda parto de la tuta esperantistaro estas enskribita. Du francaj interlingvistoj, Couturat kaj Leau, opiniis, ke la oficialaj nombroj en la menciitaj verkoj donas pli gxustan kaj pli precizan ideon pri la Esperanto-movado kaj gxia akcelado ol "la svagaj kaj fantaziaj taksoj de certaj propagandistoj". Tamen, ili atentigis, ke la Adresaroj kaj la Jarlibroj ne donas tute fidindajn ciferojn, cxar en ili trovigxas nomoj de pluraj personoj, kiuj ne plu estas esperantistoj, cxu pro morto cxu pro eksigxo. Cetere, estas inkluditaj ankaux nomoj de personoj, kiuj ne scias ecx unu vorton de Esperanto sed, kiel apogantoj kaj simpatiantoj, povas aligxi al Esperanto-grupoj. Rimarku, ke Couturat kaj Leau reliefigas la gravecon de lingvokapablo, dum Zakrzewski ne provis difini esperantiston kiel uzanton de la lingvo. Nuntempe ne ekzistas iuspeca adresaro celanta registri la nomojn kaj adresojn de cxiuj esperantistoj en la mondo. 2. Gazetoj kaj listoj de abonantoj. Ankaux tiu cxi kalkulado estas tre febla. Estas malfacile scii, kiom da periodajxoj nun ekzistas; cetere, la nombro dauxre sxangxigxas. Ne cxiu esperantisto abonas gazeton, dum kelkaj ricevas pli ol unu, do la sama nomo aperas sur pluraj listoj de abonantoj. Estas sciate, ankaux, ke samaj ekzempleroj de gazetoj povas esti legataj de pluraj esperantistoj. Abonanto ne cxiam estas la ekvivalento de esperantisto, cxar apogantoj povas finance subteni publikigadon, malgraux tio, ke ili neniam lernas la lingvon. 3. Eldonado, vendado kaj acxetado de publikigajxoj. Tiu cxi kategorio mankas en la statistika esploro de Zakrzewski, sed aliaj auxtoroj provas trovi rilaton inter la kvantoj da eldonitaj libroj kaj la nombro de esperantistoj. Ankaux tiu cxi kalkulbazo estas nerekta kaj ecx pli malfidinda ol tiu de periodajxoj. Couturat kaj Leau prezentas jenajn ciferojn pri francaj publikigajxoj. lernolibro de Th. Cart: 66.000 ekz. Brosxuro (10-centima): 100.000 ekz. Sxlosiloj de Cxefecx (5-centimaj): 200.000 ekz. Lernilo de Cxefecx (10-centima): 300.000 ekz. Couturat kaj Leau atentigas, ke kvankam lerniloj estas acxetitaj de cxiuj personoj, kiuj volas lerni Esperanton, estas grave akiri respondojn al la sekvaj demandoj: kiom da eklernantoj finstudis la lecionojn? Kiom da ili forlasis la lernadon, antaux ol ili kapablas uzi la lingvon? Kiom da ili baldaux forgesas, kion ili lernis? Kun rilato al la propagandaj brosxuroj, ne estas kredeble, ke cxiu vendita ekzemplero kreis adepton de Esperanto. Zelotoj acxetis tiujn malmultekostajn publikigajxojn pogrande por vasta distribuado, sed ne estas eble scii, kiom da ili sukcesas varbi novajn lernontojn de la lingvo. Kiel riske estas bazi taskojn sur eldonkvantoj aux vendkvantoj de publikigajxoj, evidentas per du ekzemploj prezentitaj de Janton (Esperanto - language, literature, and community, 1993). 1. La verkoj de Mao Tse Dung en Esperanto aperis en Cxinio en centmiloj da ekzempleroj dum tempo, kiam la Cxina Esperanto-Asocio havis nur 500 membrojn. Janton bedauxrinde ne indikas, kiom estis eksportitaj kaj kiom restis sur bretoj de la eldonejo. 2. Certaj polaj lernolibroj kaj vortaroj por pollingvuloj, kiuj havas eldonkvanton de meznombre 20.000, rapide elcxerpigxas, sed la Pola Esperanto-Asocio nombras nun iom pli ol 6.000 membrojn. Janton ne esploris la sorton de la amasoj da lerniloj. Ne cxiu, kiu lernas Esperanton, farigxas membro de Pola Esperanto-Asocio. Ankoraux unu statistika problemo temas pri traduko de kazoj de acxetado de pluraj malsamaj lerniloj fare de la sama persono. Konkludo -------- Kvankam la tri kalkulbazoj pritraktitaj cxi-supre estas objektivaj, t.e. ili provizas esplorantojn per nombreblaj kvantoj, ili ne estas centprocente kontroleblaj, kaj interpretado estas tre malfacila, ecx neebla. Bernard GOLDEN ************************************************************************* Mazi alproksimigxas =================== IEI planas la eldonon de tiu instru-cela vidbendo (180 min. en 12 partoj; cxiu parto enhavos kelkajn scenojn kaj gramatikajn klarigojn) + Esperanto-lernolibro, internacie uzebla. Temas pri simpatia kosma estajxo, kiu vizitas Gondolandon kaj helpas solvi diversajn problemojn. Por esplori la merkaton kaj komenci la produktadon ni bezonas financan apogon. Krom donacoj, kiuj jam komencas veni, ni bezonas proksimume 800 antauxpagitajn mendojn gxis fino de tiu cxi jaro 1994. Planata fin- produktado: somero 1995. Antauxpagantoj gxis fino de 1994 gxuos la jenajn avantagxojn: 1. por ili kompleto kostos nur 50 USD (aux egalvaloron laux aktualaj valut-kurzoj, ekz. proks. 98 guldenojn). La posta vendoprezo estos pli alta; 2. ili ricevos numerigitan konfirmon; la unuaj 200 personoj ricevos kune kun la kompleto aldonan donacon en la formo de unu el la de IEI eldonita libroj (eblos elekti inter kelkaj titoloj); 3. ili ne pagos sendkostojn, ricevos la kompletojn laux la numeroj de enpagoj; Libroservoj kaj Esperanto-grupoj, kiuj antauxpagos por pli ol 10 kompletojn, gxuos rabaton de 5 %. Komunikojn rilate la nombron de antauxmendoj oni povas auxskulti en la E- elsendoj de Pola Radio, cxiam la lastan lundon de monato, posttagmeze aux vespere. La produktado de la tuto okazos cxe la firmao "TOMMY Publishers" en Varsovio, Polio, en kunlaboro kun du profesiaj filmregxisoroj Roman Dobrzynski kaj Piotr Friedrich, la tekstojn kaj la libron preparas Stefan Macgill. IEI volonte akceptos la pagojn kaj poste prizorgos la liveradon. Individuajn antauxpagojn rajtas akcepti ankaux la landaj E-libroservoj, kiuj poste, sed antaux fino de 1994, sendu liston de enpagintoj kaj la enkasigitan monon al IEI. Mila van der Horst-Kolinska El Varsovia raporto ************************************************************************* Fonduso Germain Pirlot ====================== Cxe la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino 1. Celo Fonduso por akcelo de la eldonado en ILo (Internacia Lingvo Esperanto) desciencaj verkoj laux la kriterioj de la Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS). Neniel gxi celas librojn kies kerna enhavo apartenas al esperantologio aux interlingvistiko. 2. Organoj La senato de AIS estas la gvida organo de la Fonduso; gxi povas starigi Prezidantaron de minimume tri personoj el inter siaj membroj por la prizorgado de la investoj. 3. Havajxo La kapitalo estas netusxebla kaj konsistas el bazaj donacoj fare de la fondinto kaj aldonaj donacoj fare de aliaj personoj; krom 1/10 de cxiuj interezoj cxiujare estas atribuita al la baza kapitalo kun efiko je la 1-a de januaro. 4. Premio La premio konsistas el minimuma sumo de 5 AKU (AKU: Akademia Kotiz-Unuo, nun egalas al 100 DEM aux 100.000 ITL) kaj estas cxiujare atribuata, por la unua fojo en 1993. La verko estu prezentita al la Senato por alsendo de propono al la senata sekretariejo antaux la 1-a marto. La senato decidas dum la unua sesio post tiu dato. 5. Kondicxoj La verko estu originale verkita en ILo, eventuale en ILo kaj naciaj lingvoj, sed almenaux la duono de la tekstoj estu verkita en ILo. La publikigo okazu en la kalendara jaro aux dum la kuranta jaro antaux la prezento cxe la senata sekretariejo. Publikigo de prespreta verko post la decido akcepteblas, sed tiam la premio estos pagata nur post la aperigo de la verko. Estu minimume du kandidatoj por ke la premio estu agnoskebla, krom la kazo de unika sed altgrade elstara verko laux unuanima decido de la Senato. Se la kondicxo ne estas plenumita, verko el la koncerna jaro povas kandidatigxi ankaux dum la sekvaj jaroj, gxis kiam trovigxos almenaux du kandidatoj kun suficxa scienca nivelo. 6. Auxtoro La auxtoro aux la kompilinto (redaktinta eldonisto) devas esti AIS-ISK- ano (membro de la Internacia Sciencista Kolegio laux la regularo de AIS) dum almenaux 5 jaroj. La plena regularo haveblas cxe la senata sekretario: D-ro Petr Chrdle, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel./fakso: +42-2-9912126 ************************************************************************* Informoj pri ni en la bibliotekoj ================================= Ni skribas leterojn al gazetoj, organizas kaj anoncas kunvenojn kaj ekspoziciojn, cxiam esperante veki intereson pri Esperanto. Sed kien interesitoj iru por havigi al si informojn pri la Lingvo Internacia? Multaj iras al sia loka biblioteko, sed bedauxrinde, al multaj bibliotekoj mankas aktualaj informoj pri nia lingvo. Por moldigi cxi tiun problemon, Kanada Esperanto-Asocio, helpe de subvencioj de la Esperanto-Klubo de Viktoria kaj la Eduka Fondajxo Carlson, nun sendas informo-pakajxon pri Esperanto - kun formularo por senpage ricevi pliajn informilojn kaj senpagan abonon al nia anglalingva novajxletero Esperanto Update - al cxiu publika biblioteko de Kanado (krom Kebekio). Bibliotekoj tamen ne konservos la informilojn pri Esperanto, ne petos pliajn informojn, ne acxetos Esperantajn lernolibrojn aux vortarojn se klientoj de la biblioteko ne montros intereson. Estas tre grave, ke cxiu, kiu interesigxas pri Esperanto,sciigu la oficistojn de sia loka biblioteko pri tiu intereso. Vizitu do viajn lokajn bibliotekojn, petu informojn pri Esperanto kaj pruntu ilin. Tiel bibliotekoj scios, ke cxi tiaj materialoj estas dezirataj. Se via loka biblioteko ne ricevis informpakajxon, ni volonte sendos; oni nur sendu al ni (Kanada E-Asocio) la adreson de la biblioteko kune kun la nomo de bibliotekisto aux fako kiu akceptos la inform-pakajxon. El Alumeto, vintro/93 ************************************************************************* Subvencioj de Fondajxo Carson ============================= La Eduka Fondajxo Carson, EFC fondigxis en 1983 kiam kanada esperantisto, Chuck Carson, konfidis 70.000 dolarojn al Wally du Temple,"por la kreskigo de Esperantujo". Tiu donaco igxis la koro de EFC. Chuck Carson estis bienisto en Saskacxevano, Kanadio. Li ellernis Esperanton en 1969, kaj tuj farigxis dedicxita esperantisto. En 1978 li donacis 50.000 dolarojn de sia dumviva sxparajxo al la Kanada E-Asocio. Chuck estis modesta viro, kiu preferis sukceson de Esperanto al persona rekono. Li mortis en septembro, 1985. La mono, kiun Chuck donacis, helpis realigi edukajn projektojn en multaj landoj dum la lastaj dek jaroj. Dum la lasta kunsido de la direktoroj en junio, subvencioj helpis cxi tiujn projektojn: * la tria eldono de lernolibro por Estonio; * sep-taga kurso por infanoj en Tanzanio; * instruvojagxo al Moldavio; * vortlibro por Nepalanoj; * koresponda kurso por Islandanoj; * instruvojagxo al Nigxerio. Por petformularo (limdatoj cxiujare: 1-a de aprilo kaj septembro), skribu al Eduka Fondajxo Carson, 1339 Hamilton St.N.W., Calgary, Alberta, Canada T2N 3W8. ************************************************************************* Gazetkurso! =========== La jxurnalo La Opinion de Murcia, sudoriente de Hispanio, kies direktorino estas Paloma Reverte de Luis, publikigis mallongan bazan kurson de Esperanto (12 lecionoj) lunde kaj merkrede de la 25-a de julio gxis la 31-a de auxgusto. Mi petas helpon por internacie reehi al: "Diario La Opinion, sra. Paloma Reverte de Luis, Plaza Condestable N 3, E-30009 Murcia, Hispanio". inf: J. Ovilo ************************************************************************* Kongresa kalejdoskopo ===================== * Cxiutage la kongresan kurieron "Kvieta mateno" Osmo Buller (dir. de CO) per fakso sendadis al la E-redakcio de Pola Radio, kiu tiel povis cxiutage informi pri fresxaj kongresaj novajxoj. * Dum la Kongreso estis esprimita maltrankvilo pro la malfacilajxoj, cxefe financaj, kiujn frontas la Esperanto-Centroj en Poprad (Slovakio) kaj en La Chaux-de-Fonds (Svislando). * Karakteriza por la Seula Kongreso estis la tre bona interna informado: la program-sxangxoj aperis en la kongresa kuriero kaj sur speciala tabulo; krome, sur cxiu kunvenejo (ekstere kaj interne) estis afisxita la nomo de la aktuala kunveno. Nepre sekvinda en la estontaj UK-oj! * Estis anekdote, ke jam la 13-an de julio tutlanda radia novajxelsendo, en la korea kaj angla lingvoj informis, ke al la kongreso venos 17.000 (!!!) partoprenantoj. * "Spuroj de la avo" - jen la titolo de la televida filmo de Roman Dobrzynski, kiun li montris plurfoje dum la Kongreso. Temas pri la vizito de d-ro L. Zaleski-Zamenhof al la lokoj en Polio, Belorusio kaj Litovio, kie lia avo pasigis sian vivon. La filmo dauxras 30 min. kaj kostas (cxe UEA) 60 gld. * Pro nesuficxa aligxado, ne okazis en Seulo la Infana Kongreseto. Tamen, dum la tuta semajno en la kongresejo okazis esperantista infanvartejo. * Vidbendo pri la 79-a Universala Kongreso de Esperanto estis preparita dum la semajno. Gxi kostas 35.000 uxonojn, inkluzive la sendokoston per registrita posxto. * Internacian ekzamenon de UEA/ILEI dum la UK sukcese partoprenis 11 personoj el 6 landoj. Multaj ekzamenitoj montris bonan konon de la lingvo kaj movado. La plimulto verkis interesajn eseojn. * Mankis en la kongreso el la aziaj landoj la koreoj logxantaj en Cxinio. La korea registaro postulis de UEA garantion, ke ili poste nepre reiros al Cxinio - kion kompreneble oni ne povis akcepti. el Heroldo de Esperanto 11/1994 ************************************************************************* Malfacilas kontakti Sarajevon! ============================== Pro la milito en Bosnio apenaux eblas kontakti Sarajevon. En la seula kongreso la Estraro de UEA informis, ke la Fondajxo Espero subtenis sendon de 38 pakajxoj al Sarajevo, multaj el kiu bedauxrinde ne alvenis. (Aliaj subtenoj de la Fondajxo estis sukcesaj, kaj kortusxe dankeme akceptitaj.) Ekde auxgusto Radio Sarajevo emanigas ankaux en Esperanto (vidu Eve 2 / auxgusto). Inter la unuaj auxskultantoj estis Girolamo Luchetta el Italio, kiu ecx surkaseden registris, kaj sendis gxin al la Pola Radio. Evidentigxis, ke la elsendo estas tute bone auxdebla en signifa parto de Euxropo per la meza ondo 612 kHz (490 m) aux per la kurtondo 6980 kHz (43 m). Por kontakti Radion Sarajevo ne sendu rektajn leterojn, cxar ili ne alvenas, sed skribu pere de Spomenka Sxtimec, IKS, Amrusxeva 5/1, pp 499, HR-41000 Kroatio. La sola ebleco rekte kontakti la sarajevan radian E-teamon sxajne estas nur la fakso: Radio Sarajevo, Esperanto-Fako, +387-71-455141. Eksteraj leteroj aux faksoj estas tre necesaj por kuragxigi la redakcianojn, ke ilia klopodo kaj laboro ne estas vana! L.S. - A. P. ************************************************************************* MUZIKA KULTURO ////////////// Muzikstaroj en la sama disko! ============================= Eldonejo Vinilkosmo baldaux eldonos muzikkompilajxon sur kasedo kaj sur kompaktdisko. Pluraj grupoj kiel Rozmariaj Beboj, Bruemaj Najbaroj, Amplifiki, Vladimir Soroka, Kajto, Jxomart kaj Natasxa, Flafio Fonseca kaj Team' auxdigxos sur la albumo kun multaj aliaj grupoj. Per antauxmendo vi povas malpli koste akiri ilin, kaj ecx helpas la realigxon de la eldono! La kompaktdisko kostas 98 FRF (poste 120!), la kaseda varianto: 65 FRF (poste 70). Tiuj cxi prezoj ne inkluzivas la sendokoston. Pagi eblas al la uea-kodo: ROKK-B aux per posxtmandato. Do, indas antauxmendi! Adreso: Vinilkosmo cxe Euxrokka F-31450 Donneville, Francio el Koncize, auxgusto/1994. ************************************************************************* KONKURSO //////// Literatura konkurso Ivo Rotkvicx ================================ Gxi entenas kvar brancxojn: 1. Poezio Originala poemo aux kelkaj teme ligitaj poemoj. Tradukita poemo. Necesas aldoni la originalan tekston. Premioj: libroj. 2. Etprozo Rakonto, eseo, novelo, skizo, sceno originale verkita en maksimuma longo de kvincent (500) vortoj. Premioj: libroj. 3. Libroforma eldonajxo Por la plej bona libroforme eldonita verko en la jaro 1994 originala aux tradukita. 4. Videokasedo Multaj literaturaj verkoj, sed same aliaj esperantajxoj trovas sian lokon sur videokasedoj. Temo libera, prefere ligita kun Esperanto. Maksimuma dauxro 30 minutoj, sistemo VHS. Konkursi povas cxiu esperantisto. Limdato por alveno de konkursajxoj: la 15-a de novembro 1994. Detala regularo estas havebla (kontraux 1 IRK) cxe: Zagreba Esperanto-Ligo Marija Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* INTERNACIA KONKURSO POR BAZLERNEJANOJ1-a taskfolio por komencantoj ================================================================== 1. Grupigu la vortojn laux fruktoj, objektoj, bestoj! (3 poentoj) cxapo, cxerizo, cxevalo, pavo, piro, plumo, banano, baleno, balono 2. Kompletigu la sekvan frazon!(3 poentoj) Petr... desegn... esperantist... stel... per verd... kret... . 3. Faru tri demandojn pri la kursivaj vortoj! (3 poentoj) En la florvazo staras rugxaj rozoj. 4. Cxiu donita vorto enhavas alian vorton. Trovu ilin! (3 poentoj) naux, bloko, kolora 5. Kion vi faras de mateno gxis vespero? Kolektu almenaux ses verbojn! (3pt) 6. Solvu la sekvan enigmon! (Ekzistas du solvoj): k, k. (2 pt) 7. Desegnu la flagon de esperantistoj! (3 pt) La solvojn sendu gxis la 28-a de oktobro al: Diosgyori Altalanos Iskola, Esperanto-grupo, Nagy Lajos kiraly u. 30, H-3534 Miskolc, Hungario. ************************************************************************* ALVOKO ////// SEJM jubileos en '96 ==================== Somere de 1996 okazos 30-jara jubileo de la Sovetia Esperantista Junulara Movado (SEJM). Estas planata tendaro (SEJT) de SEJM-veteranoj. Baldaux aperos provizora neperioda bulteno Rememoroj aperas, kiun ricevados cxiu sinanoncinta SEJM-ano (periodo 1964 - 1979). Anatolo Goncxarov (Ukrainio) kolektas aktualajn adresojn de cxiu SEJM-ano de la indikita periodo kaj proponojn pri la tendaro: ul. Partizanskaja 9, UKR-343330 Krasnyj Liman, Ukrainio ************************************************************************* Cxu vi venos agi-tagi? ====================== La internaciaj Ago-Tagoj estas organizataj por propagandi kaj reklami la ideon de neuxtrala internacia lingvo, kaj altiri la atenton de la "eksteramondo" al Esperanto, al nia komunumo. Cxi jare la "ago-tago" okazos en du (!) semajnfinoj: la 1-an aux la 8-an de oktobro! Ambaux tagoj tauxgas, laux viaj lokaj ebloj! Kontaktu vian lokan klubon aux asocion, kaj partoprenu ankaux vi en nia publika prezentigxo! Por detaloj bv. refoliumi la numeron 1/septembro 93 de Eventoj kaj novembro '92 de revuo Esperanto! Ni petas vin, pri la organizotaj manifestacioj telefone aux telefakse informu nin (+36-1-2828885) aux la Informan fakon de UEA (+31-10- 4361044), kaj ankaux en tiuj telefon/faksnumeroj ni povas informi vin pri la urboj, kie same okazos ago-tagaj eventoj! Ni petas, ke post la Tago vi nepre, kaj tuj informu pri la rezultoj! Laszlo Szilvasi, red. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Nova horaro de E-elsendoj! ========================== "Eszperanto Hirado", la E-lingva programo de Hungara Radio ekde 1-a de oktobro estas emanigata sabate kaj dimancxe en Kossuth URH inter 22.20 kaj 22.30! Libroservo en Esperejo Cxiumerkrede vi povas acxeti librojn ekde la 19-a gxis la 21-a. Granda rabato! Centra E-klubejo Esperejo, Budapest, VII, Peterfy S. u. 23. 28-an de septembro je 19 h en Esperejo okazos prelego "Dagestano: la lando de montoj, monto da lingvoj". Pri sia hejmlando rakontos Abdurahman JUNUSOV, jxurnalisto, nova kunlaboranto cxe EVENTOJ. Li ankaux montros video- filmon pri la vivo, la moroj kaj pri la artoj de tiu ekzotika lando. Bonvenon! ************************************************************************* REAGOJ ////// En la n-ro 2/julio s-ro D. David el Francio opinias ke "estas tro da anoncoj pri religioj kaj sektoj en Eventoj". Neniam mi konstatis tion! Mi bedauxras, ke li klopodas cxantagxi. Fakte eblus entrepreti lian reagon jene: "se vi ankoraux aperigos tiajn anoncojn, mi ne plu abonos vian revuon kaj mi ecx povus kabeigxi". Cxu ne estas trafa ekzemplo de maltoleremo, kiu ne kongruos kun la E-celo? Se cxiu homo pensus kiel s-ro David, ne plu eblus eldonigi E-revuon, cxar cxiam estus kialoj por plendi: - junuloj kontraux maljunuloj, aux olduloj kontraux malolduloj; - azianoj kontraux euxropanoj, aux amerikanoj kontraux afrikanoj; - laboristoj kontraux sciencistoj, aux artistoj kontraux juristoj; - spertuloj kontraux komencantoj, aux poezimuloj kontraux prozemuloj; - ... Laux mia opinio, la vera miraklo de E-o estas precipe la unueco en la diverseco! Eblas ja unuigi la homojn, sed respektante ilian lingvon, ilian filozofion, ilian kulturon, ilian personecon! Krome; s-ro David skribas ke li "revis pri Esperanto". Sed lia "kara lingvo" ne bezonas revemulojn; gxi urgxe kaj nepre bezonas agademulojn kiuj strebas aplikadi gxin en la plej diversaj medioj kaj por la plej diversaj celoj (sociaj, turismaj, religiaj, politikaj, sciencaj, komercaj ktp. ktp. Germain Pirlot, Belgio ************************************************************************* Kieas la lernantoj? =================== Mia reago al letero de d-ro G. Flender (n-ro 43) "Sed kie estas viaj gxisnunaj lernantoj?" Cxu instruistoj povas decidi pri restigo de ili en la movado? Cxu ili povas utiligi iel la lingvoscion? Mi aldonas: kiamaniere kapti volontulojn, kiuj vere volas ellerni Esperanton? Mi spertis jenon: En nia bazlernejo infanoj de triaj kaj kvaraj klasoj fervore komencis lerni Esperanton kadre de lerneja rondo. Post kiam restis 15 infanoj el 45, sxajnis ke ili vere kapablas ekregi la lingvon. Sed iom post iom ili pli malregule frekventis la kunvenojn. Do la kurson mi sxangxis al distraj okupigxoj, i.a. helpe de kartludo "Ludi kaj lerni" de M. Markheden, "Vortoj" de B. Chmielewska. Ili tute ne eniris la movadon. Nur du personoj komencis korespondi kun mia helpo. Kiam komencigxis por ili lernado de la germama aux angla en la kvina klaso, ili cxesis frekventi la rondo-kunvenojn. Sed mi estas certa, ke ili rememoros en la estonteco, ke pli facile oni povis lerni E-on ol alian fremdlingvon. Mi esperas, ke iuj el ili revenos iam al E-o. Aurelia Sokol, Polio ************************************************************************* Danke li respondis el Sri Lanka =============================== En esperanto usa 1993/5 apersis letero el Sri Lanka, kiu kaptis mian atenton. Kvankam dum plurjara korespondado precipe kun t.n. "tria mondo" mi interkonatigxis kun seniluziige granda nombro da friponoj kaj trompistoj, mia helpemo ankoraux ne tute sufoki gxis - kaj do mi riskis provon: Mi skribis al M. M. Wickramasinghe, klarigante, ke pro altaj posxtaj tarifoj mi ne sendas al li la deziratajn ajxojn, sed monbileton (20 DEM)- kaj petante, ke li informu min, cxu li povas utiligi la monon. Krome mi promesis sendi kelkajn skribilojn, kaj erojn ktp. per mara posxto. (Tiu pakajxeto cetere nun survojas al Sri Lanka). Rapide kaj danke li respondis. Eble estas interese ekscii, kiel la afero evoluas. Sed ne nur tial mi skribas. Fakte mi havas peton. Kompreneble (en koresponda kontakto) oni neniam povas esti certa, sed laux mia unua impreso M. M. W. estas serioza persono, kiu vere bezonas helpon. Por ke tiu helpo estu efika, gxi estu konstanta - ne suficxas sendi unu aux du pakajxetojn nun kaj poste forgesi la aferon. Mi mem konstante ne povas helpi. Mi estas leterportisto kun malgranda salajro kaj amaso da sxuldoj. Krome mi havas kvazaux adoptitan fraton en Benino, kies elspezojn por vivtenado mi pagas jam kelkajn jarojn. Lastatempe tiuj elspezoj konsiderinde altigxis, cxar li iris de sia vilagxo al la urbo Cotonou por studi cxe la tiea universitato. Min do timigas la ideo "adopti" plian helpindulon, des pli cxar krom Jean el Benino mi iomete finance subtenas du aliajn es permesas al mi fari pli ol mi faras nun. Aliflanke mi sxatus helpi al M. M. W. - jen la dilemo. Eble ekzistas aliaj, kiuj jam agis simile kiel mi. Se jes, mi gxojus, se ili skribus al mi. Se neniu alia helpis gxis nun, eventuale mia sperto kun M. M. W., t.e. la fakto, ke mi ricevis afablan respondon, povus instigi aliajn helpemulojn. Sabine Meyer, Haberkamp 3. D-22399 Hamburg,Germanio ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Radio Havano sesjarigxas ======================== La kuba radiostacio festas en septembro 1994 la sesan datrevenon de la Esperanto-elsendoj. Dum cxiu dimancxa programo en Esperanto oni povas auxskulti muzikon, intervjuojn, raportojn el la enlanda movado, informojn pri Kubo, semajnan radiogazeton kaj aliajn. La programo estas varia kaj alloga. Menciindas la bona uzo de la lingvo flanke de la skipo, kio faras la programon ankaux instrua. La redakcia adreso: Radio Havano Apartado postal 6240, Habana, Cuba. el "Jajabo" nr-o 2. ************************************************************************* Cxu E-programo en kablo-retoj? ============================== En tre multaj landoj ekzistas kablo-reta sistemo, per kiu de iu centralo (kelkloke ecx memstara studio) oni transsendas al individuaj abonantoj, logxejoj amason de TV- kaj serion de radio-programoj, prenitaj de diversaj satelitoj. Aldono de novaj programoj kutime estas limigita pro la licencpago-devo al la originaj TV- aux radio-studioj. Teknike ili estas fareblaj relative facile (por fakuloj), cxefe facilas aldono de nova radioprogramo, ja tio bezonas nur minimuman frekvenco-bendon kaj investon. La E-redakcio de Pola Radio rezignas pri tiu licencpago! Do, por ke en via kablo-reto estu auxdebla ankaux E-lingva programo, dependas nur de via aktivigxo. Kontaktu la centralon de via kablo-reto kaj petu la aldonon ankaux de la E-lingva programo de Pola Radio! Se necese, vi povas peti similan agon de viaj konatoj, amikoj, vi povas organizi kolektadon de subskriboj (pli efikas kelkaj subskribolistoj kun kelkdekoj da subskriboj de apartaj homoj ol unu sed pli longa listo...). Fine jen la teknikaj datenoj: satelito Eutelsat-II F3, (16 . Or., frekvenco: 11.080 GHz, polarizado: H, sonportanto: 8.28 MHz. laux "Parolas Varsovio", sept/94. Rim.: En Eventoj ni volonte raportas pri sukceso enmeti la E-programojn! La red. ************************************************************************* KULTURO /////// La filmo "Incubus" en Esperanto? ================================ Lastatempe mi legis la libron Esperanto: Language, Literature and Community fare de Pierre Janton. En cxapitro 5 (p. 110) Janton mencias,ke en 1966 Paramount Pictures produktis la filmon Incubus en Esperanto. Michael Weldon provizas pli da informoj pri cxi tiu stranga afero en sia libro The Psychotronic Encyclopedia of Film (p. 363). Laux Weldon, Incubus estas nigra-kaj-blanka filmo kiu aperis en 1965, distribuite en Usono de "Daystan". Li priskribas gxin (en la angla) jene: "En sia lasta filmo antaux Kapitano Kirk (en Star Trek) William Shatner ludas viron, kiu renkontas demonojn kaj bonvolajn kaj malbonvolajn. La dialogoj estas en Esperanto, internacia lingvo kreita en 1887 - kompreneble tiu lingvo ne atingis grandajn sukcesojn. Ekzistas instrua LP disko en Esperanto. Versxajne vi bezonos gxin por kompreni la filmon. Kaj la filmo kaj la disko estas suficxe maloftaj. Direktita de la kreinto de "The Outer Limits" (La eksteraj limoj). Tre interese, malgraux la teda (kaj nuntempe, sxajne deviga) misinformita mokado de nia lingvo. Weldon ne sxercas, dirante ke Incubus estas rarajxo. Gxi ne haveblas pere de "Movies Unlimited", filmvendejo kies katalogo enhavas mirige grandan nombron da filmtitoloj. Ecx filmluadaj butikoj kies specialajxo estas tiaj "psikotronikaj" filmoj ne havas gxin stokata. La punkto de mia letero do estas: mi scivolas, cxu vi aux iu ajn el viaj konatoj estas vidinta cxi tiun filmon aux posedas kopion? Estas neimageble, ke mi trapasadas vivon sen vidi la spektaklon de William Shatner babilanta kun demonoj en Esperanto! Rim.: ne konfuzu la filmon Incubus de 1965/66 kun same titolita kanada filmo (distribuita en 1982 de Film Ventures). Patrick Wynne (Mi mem ofte auxdas pri Incubus, sed neniam vidis gxin. Laux mia kompreno, oni speciale montris gxin al anoj de la tiutempa Esperanto- Klubo de Los-Angxeleso. Cxu iu leganto hazarde vidis gxin kaj povas komenti? Red. de E-USA.) Eventualajn reagojn sendu al Esperanto USA, Donald Harlow P.O. Box 551. CA-94530 Pinole, U.S.A. Internet: donh@forigu.netcom.com ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Dum la blindula renkontigxo: - La virina korpo estas vera poemo... - Jes, kaj mi preferas legi gxin Brajlo-metode!... ************************************************************************* INTERESE //////// En Novjorko: la angla lingvo malpli praktikata? =============================================== Novjorkaj hospitaloj de kelka tempo devas lukti kun la problemo, kiu dauxre farigxas cxiam pli akuta. Pligrandigxas procento de iliaj pacientoj, kiuj ne suficxe konas la anglan lingvon por kompreni kaj diskuti necesajn klinikajn aferojn. Sekve, cxiuj hospitaloj en Novjorko, cxu publikaj, cxu privataj, nun abonas elektronikan agentejon, kiu povas tuj liveri interpretistojn el 140 lingvoj (tiel!). Krome, cxiuj novaj medicinaj praktikantoj ekde nun sekvas devigajn intensajn kursojn de la hispana lingvo. J.R. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Oficistino 20-jara dez.kor. kun eksterlandaj samagxuloj. Int. pri sporto, filmo, muziko, kol. BK pri knabinoj kaj floroj. Jadwiga Przebindowska, ul. Cezarowka Dolna 33, PL-32521 Jaworzno 7, Polio. Diplomita de Jagiellona Universitato kaj ano de Pola Instruista Asocio, krome de historia kaj turisma societoj, dez. kor. kun cx.l. pri cx.t. Int. pri korespondado, kolektado de divers. malnovajxoj, bk, fotoj, libroj. Kazimierz Wojas, ul. Dzierzynskiego 65/50, PL-32700 Bochnia, Polio. 23-jara f-ino kun kanadano pri vojagxo, muziko: f-ino MORI Kyouko, 712, Goroumaru, Miyanojin-mati, Kurumesi, J-830 Japanio. Sebastiao Silva, 42 j, Av. Josefina Balestrero 2724, Nova Esperancxa, BR- 76240-000 Aragarcxas-GO, Brazilio. Tiago Jxuliano Fernandez, 17-jara komencanto, interesigxas pri kolektado, filatelio, sxako, ekonomio, dez. kor. kun esperantistoj el Euxropo, Afriko, Ameriko k.a. Str. Joao Poletini, 30, Mojxi Mirim, 13800-000 San Pauxlo, Brazilio. 20-jara frauxlo - pri matematiko, sxako, komputilado k.a. interesaj temoj tutmonde kun samagxuloj: Roberto Zoldy, Erdosor u. 18, H-1046 Budapest, Hungario. Ingxenierino pri arkitekturo dez. kor. kun italaj kaj francaj esp-j cxefe pri la profesia temo. Krystyna Zachodny, ul. Chopina 34/11, PL-30049 Krakow, Polio. Pri turisma grupintersxangxo korespondas nome de la krakova grupo s- aninoWanda Wegrzyn, ul. Manifestu Lipcowego 14/2, PL-31109 Krakow, Polio. Imar Antonio, 30 j, Rua Domingos Mariano 359, Vila S. Antonio, BR-78600- 000 Barra do Garcxas-MT, Brazilo. Maria Caroline, 15 j, Rua Guardiato 9, Dermat, BR-78600-000 Barra do Garcxas-MT, Brazilo. Milton Mendes Jr, 36 j, Av. Pres. Vargas 97, BR-78600-000 Barra do Garcxas-MT, Brazilo. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Kun gxojo ni anoncas al niaj geamikoj kaj gekonatoj, ke la 28-an de julio naskigxis al ni la filino Edita! Pavla & Vladimir Dvorak, Ostravska 637, CZ-19900 Praha 9. Tel/fax: +42-2-899602 * * * Bv. noti, ke la posxtkesto "B.P. 5 en Saint Lambert du Lattay, F-49750" estas fermita, kaj la posxtajxojn por Civitanoj de la Mondo, Monda Fonduso de Solidareco Kontraux la Malsato, gazeto Monda Solidareco, E- grupoj de Saint-Lambert du Lattay kaj de Coteaux-du-Layon, Internacia Traduk-reto ekde nun sendu al mia hejma adreso: Daniel Durand, "Les Nids",F-49190 St Aubin de Luigne, Francio * * * S-ro Bruno Schmitt, univ. prof. pri matematiko, kaj kasisto de TAKE- ESPERANTO en septembro estis elektita prezidanto de la Universitato de Sciencoj de Colmar (Elzaco). Gratulon! (Ev. kontaktadreso: Bambois, F- 68650 Lapoutroie) * * * La revuo Esperanto Aktuell de Germana E-Asocio havas novan redaktoron: Dirk Kretschmann, (Im Holk 127, D-23843 Bad Oldesloe, Germanio.) * * * La 15-an de julio ekfunkciis nova bahaa E-lingva komputila afisxejo (BBS) "The Embassy of Goodwill". Rapido 2400 bauxdoj, 24 horojn cxiutage. Tel. +1-816-2313558 ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, Nyt. sz.: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X A kiado es a szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fax: 282-88-85. Internet: eventoj@forigu.odin.net Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI. Nyomas: SZELKER Bt. H-1161 Bp, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Represo estas permesita, kun indiko de la fontoj! Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-kodo ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor