Eventoj n-ro 061, retposxta versio ********************************* ENHAVO ------ Titolpagxe: Rondo familia aux de TEJO al TEJO Esperanto aplikata: Diplomigxu en Cxinio! Kontaktoj sercxataj! AIS-projekto en Rusio Esperanto en radio: Mesoj venas... ankaux el la cxielo! Auxskulta ekspozicio? Jes! Radio Svoboda - kvarfoje pri Esperanto! Movado: Popolnombrado en Esperantujo Cxiutagaj pensoj La rauxma fluo por sukcesa lofo Franca E-Instituto Jubilea ekspoziciode LF en Budapesxto! Cxu alvenos fino por"eternaj omencantoj"? Arangxoj: Kunveno de Pola sekcio de ILEI Pola Esperanto-Kongreso Fervojista kunveno HaBaKuk Historio de E-movado Subkarpata renkontigxo! Internacia E-kurso Invito al SUS 14 Bzaj informoj: OSIEK Lingvo: Didaktikaj referajxojatendataj Konkurso: 1 miliono da pesetoj! Intervjuo: Al mi sxajnas, ke la socia kaj ekonomia sxoko jam figxas... Alvoko: Prelegi kaj gvidi kursonen Italio Instruisto sercxata! Kontakto pere de TAKE-Esperanto: UNESKO-Rezolucio: Malsamaj spertoj Revuoj, gazetoj: Premioj al jugxotaj por artikoloj HdE: Gxis nun preskaux 1900 numeroj! Leteroj: Vivsigno el Ruando Interese: Fremdaj lingvoj en etaj kaj mezaj entreprenoj Kuriozaj faktoj de la historio Movada humuro: Korespondo deziras: Anoncetoj: TITOLPAGxE ////////// Rondo familia aux de TEJO al TEJO ================================= Vi kaj mi kaj kelkaj aliaj milionoj da homoj opinias, ke la jaroj deklaritaj de UN (toleremo, interkomprenigxo, paco, familio, ktp.) fontas el relative stranga manio de kelkaj UN-funkciuloj sen grandaj sekvoj en la mondo, sed aliflanke, ankaux relative sendangxera kaj modere malmultekosta. Nu, se ili amuzigxas tiel, kial gxeni ilin? Aliflanke la jaro de la familio (temas pri cxi tiu jaro) survojas lasi konstantan spuron en la Esperanto-movado. Pro gxi UEA arangxis simpozion pri la internacia familio en Graz, Auxstrio. Pri la rezultoj de la simpozio vi legos aliloke tra la esperantlingva gazetaro; cxi tie nur aludu, ke ankaux gxi havis siajn finajn konkludojn (vi konas tiujn cxarmajn dokumentojn: "... analizinte..., ... konstantinte..., ... konsiderinte..., ... substrekas..., rekomendas... kaj aparte atentigas"). En tiuj finaj konkludoj oni mencias, ke "... la familia uzado de Esperanto kune kun unu, du aux tri etnaj lingvoj donas same aux ecx pli pozitivajn rezultojn kiel en alispecaj plurlingvaj familioj, kun aparte sentebla rezulto en la edukado por vasta malfermiteco al aliaj kulturoj " kaj ke "... la klopodoj de Esperanto-familioj renkonti kaj subteni unu la alian kreis unikan internacian reton de plurlingvaj familioj, en kiuj unu lingvo estas komuna". Nu, la aserto ke ekzistas unika internacia reto por Esperanto-familioj eble estas iom troa, sed aliflanke pro la Jaro de la Familio kaj pro la simpozio pluraj ideoj, kiuj iel travagis la esperantlingvan komunumon, ricevis fortan instigon organize konkretigxi por fortigi kaj konstantigi tiun reton. Tiel, post la aprobo fare de la estraro de UEA, en Graz oni oficiale anoncis la naskigxon de Rondo Familia, kies staton kaj celojn mi provas per cxi tiu artikolo mallonge klarigi. Bazaj ideoj 1. Homoj en la meza generacio malmulte partoprenas la tradician movadon. Se oni rigardas niajn internaciajn kongresojn aux niajn lokajn klub- kunvenojn oni havas la impreson, ke la movado konsistas el gejunuloj sub 25 jaroj kaj gepensiuloj. Kie kasxas sin la mezagxuloj? Ili tre versxajne kasxas sin (aux pli gxuste: estas devigataj kasxi sin) en siaj familioj. 2. Estas senutile, kiel nia centjara historio pruvas, provi eltiri ilin el siaj familioj. Estas pli bone, doni al ili eblecon partopreni la movadon en siaj familioj kaj kun siaj familioj. 3. La plej baza ilo tiurilate estas doni al i pli da eblecoj uzi Esperanton en la familio. Tio ne nur estos utila por la koncernatoj. Tio estos utila cxefe por Esperanto mem. 4. Lingvo, kiu ne estas efektive uzata cxiutage por cxiutagaj normalaj vivbezonoj, estas multe malpli forta ol oni supozas. Tion scias cxiuj agantoj por revivigxantaj lingvoj (la gaela, la euxska, ktp. senfine). Cetere la hebrea mem (kiu estas ofte citata en Esperanto-medioj kiel brila ekzemplo de revivigxanta lingvo) komencis vere revivi kiam Ben Jehuda decidis ekparoli gxin kun sia filo. 5. Esperanto havas jam longan historion de enfamilia uzo. De la komenco de cxi tiu jarcento gxis nun cxiam estis familioj, en kiuj Esperanto estas unu el la uzataj lingvoj. Per Rondo Familia ni volas nur dauxrigi, konstantigi kaj vastigi tiun agadon helpante la familiojn, kiuj okupigxas pri gxi. Bazaj problemoj de esperantlingvaj familioj 1. Familio strukturigxas cxirkaux kaj cxefe okupigxas pri infanoj. Aliflanke infanoj kreskas kaj pli-malpli baldaux venas momento, kiam ili foriras de sia origina familio. Sekve la agado de gepatroj, kiuj parolas Esperanton kun siaj infanoj, okupas nur periodon de la vivo. Oni povas diri, ke gxi komencigxas kiam la gepatroj, konatigxinte dum la TEJO-agxo, eventuale dum TEJO-arangxoj, geedzigxas kaj naskas la unuan infanon. Gxi finigxas kiam la plej juna infano ne plu volas ferii kun siaj gepatroj kaj kapablas memstare vojagxi al TEJO-arangxoj (tio, laux sperto de pluraj gepatroj, okazas kiam la infano estas proksimume 16- jara). El tio fontas, ke ecx la plej fervoraj agantoj en la familio post tiu momento perdas intereson pri tia agado, kaj cxio devas esti rekomencita de nova generacio. Estas la sama rakonto de la TEJO-estraro. Oni ne sukcesas ellerni la nomojn de unu estraro antaux ol oni trovigxas antaux tute nova listo. Fakte se oni rigardas la movadon dum la lastaj kvardek jaroj, oni vidas almenaux tri ondojn de familia agado: unu estis en kvindekaj jaroj, unu estis fine de la sesdekaj kaj ankoraux unu ekde la mezo de la sepdekaj jaroj. Kompreneble estis ankaux sub-ondoj, kiuj etendigxis inter la cxefaj ondoj. 2. Infana dulingveco estas pozitive rigardata de cxiuj en la lastaj jaroj. Ekzistas pli kaj pli da libroj en pli kaj pli da lingvoj, kiuj pruvas, ke dulingva infano havas avantagxojn pro sia dulingveco, kaj ankaux la plej skeptikaj esplorantoj agnoskas,ke la infano certe ne havas malavantagxojn. Esperanto, estante normala homa lingvo, estas transdonebla tre normale kune kun alia(j) lingvo(j). Aliflanke ekzistas lingvoj pli facile transdoneblaj kaj lingvoj pli malfacile transdoneblaj, ne pro lingvaj konsideroj sed pro sociaj konsideroj. Se vi volas transdoni la francan al infano en Svedio, vi tamen povas pli facile acxeti franclingvajn librojn kaj vidbendojn kaj renkonti francparolantojn, ol se volus transdoni la albanan en Svedio. Cxi-rilate Esperanto pli proksimas al la albana ol al la franca. Infanaj libroj ne estas abundaj kaj ne povas konkurenci kun la nacilingvaj, se temas pri ilustrajxoj kaj koloroj; la plej proksimaj infanoj, parolantaj Esperanton logxas tamen tro malproksime ktp. El tio sekvas, ke plena transdonado de Esperanto eblas nur per celkonscia strebado, pacienco kaj multaj klopodoj. Rondo Familia volas plifaciligi la vivon de tiuj kuragxaj gepatroj, kiuj tamen provas, kaj volas instigi aliajn provi. Bazaj agad-principoj de Rondo Familia 1. Rondo Familia volas zorgi pri esperantistoj de la momento, kiam ili forlasis TEJO-n, gxis la momento kiam iliaj infanoj memstare kapablas vojagxi al TEJO-arangxoj, do: de TEJO al TEJO. 2. Gxi estas organizajxo ekzistanta en la galaksio de UEA. Sed gxi ne estas organizajxo kun membrokartoj, membrokategorioj kaj membrokotizoj. Gxi registras cxiujn familiojn, kiuj deziras esti registrataj en komputila arkivo cxe la Centra Oficejo de UEA. Ne ekzistas pliaj formalajxoj, oni ne kontrolas cxu vi estas aux cxu vi ne estas membro de UEA, cxu vi estas favoranto de la atisma skolo aux fervora SAT-ano. Cxiuj stabilaj paroj kun aux sen infanoj estas bonvenaj. 3. La familiaj membroj elektas cxiun duan jaron estraron. Aliflanke tiu estraro ne nomigxas estraro sen komisiono, cxar la ideo ne estas tio, ke temas pri "estroj" sed pri agantaj membroj de iu komisiono. Esprimo pli tauxga ol "estraro" estus "servistaro", cxar temas pri homoj, kiuj klopodas laux sia eblo servi la familian komunumon. La nuna provizora komisiono, gxis la venontjaraj elektoj, konsistas el E. Csiszar, C. Fettes, Z. Metz, M. Tauzzi, Z. Tisxlar kaj mi mem. Apartajn taskojn prizorgas la komisiitoj: A. Besenyei, I. Fantom kaj J. Reinvart. 4. La servoj, kiujn gxi provas funkciigi, estas: bulteno por la familioj (M. Tauzzi), instigado al eldonado por infanoj kaj gepatroj (Z. Metz), plimultigo de Renkontigxoj por Esperantlingvaj Familioj, REF (E. Csiszar),infanaj kongresetoj (C. Fettes). Krome Z. Tisxljar zorgos pri la financoj, mi mem pri ekfunkciigo de la tuta masxino, A. Besenyei pri venontjara renkontigxo en Hungario, I. Fantom pri redaktado de libro pri lingva evoluo de infanoj kaj J. Reinvart pri reprezentado cxe UN kaj aliaj internaciaj instancoj. 5. Fine sed ne fone, cxi tiu artikolo celas instigi vin [se vi estas membro de stabila paro aux familio kaj se vi havas aux esperas havi pli- malpli baldaux infano(j)n] anonci vin cxe nia centra adreso: UEA, Rondo Familia, Nieuwe Binnenweng 176, NL-3015 B J Rotterdam, Nederlando. Renato Corsetti ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Diplomigxu en Cxinio! ===================== Ni klopodas sercxi eksterlandajn universitatojn por kunlabori en edukado de altnivelaj fakaj talentuloj por bone servi al la 21-a jarcento. Por cxinaj studentoj: la trijaraj studoj estos en Cxinio, en nia Bei Li-a Universitato aux Yi Jin-a Universitato. La kvara jarstudo, t.e. la lastjara studo lauxplane okazu en via universitato. Post la fina ekzameno cxe vi, via universitato kaj nia universitato donos aparte al ili diplomojn. La studfakoj povos esti lingvo (Esperanto aux via nacia lingvo), internacia ekonomio kaj komerco, administrado de entrepreno ktp. laux via elekto. Por viaj studentoj: la unuaj trijaraj studoj estos en via lando, en via universitato. La kvara studjaro estos en Cxinio. Post la fina ekzameno cxe ni, nia Bei Li-a aux Yi Jin-a Universitato kaj via universitato eldonos aparte al ili diplomojn. La studfakoj estos cxinstilaj, ekz. cxina lingvo, akupunkturo kaj masagxo, "Yi Jin", homo-korpa scienco ktp. Ni petas vin helpi nin trovi universitaton en via lando, kun kiu ni povas realigi tiun cxi projekton. Ni dankas vian agon. Shen Chengru, Wang Yuchun Esperanto-Asocio en Akademia Sinica 52 Sanlihe, CN-100864 Beijing, Cxinio ************************************************************************* Kontaktoj sercxataj! ==================== Krom Esperanto ni, du esperantistoj, havas ankoraux unu pasion - montgrimpadon. Kaj mi kun la amiko decidis provi fari el tiu malprofita okupo - profitodonan, kontribuante samtempe disvastigon de E-o en turismo. Ni bezonas partnerojn, kiuj povus helpi al ni organizi grupojn da dezirantoj ekskursi, kaj montgrimpi al la plej belaj lokoj de Norda Kauxkazio, i.a. tra Kauxkazia Naturrezervejo. Viajn proponojn atendas Sergej Malcev, Do vostrebovanija,RUS-350000 Krasnodar, Rusio. * * * * * Priekonomika franclingva televidoservo "Canal E" pretas realigi alilingvan version por siaj kasedoj pri produktoj. Tiucele gxi sercxas kunlaboradon de profesia sonstudio kaj profesiaj parolistoj. Kontakto pere de TAKE-Esperanto: RN 83 - rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim (Colmar), Francio. * * * * * Mi posedas kampon kun pli ol 5 hektaroj da tero, apud Bunda en Nord- Tanzanio, 2 km for de granda sxoseo (Morn-bazo - Zairio). En gxi oni povas gxardenumi, kampadi, boatumi kaj fisxkaptadi en lageto. Mi invitas turistojn kampadi senpage. Mi planas starigi turistan kampadejon en gxi, mi sercxas kunlaborontojn investade. Skribu al: Julius de Magesse Migori Christian Centre P.O. Box 636. Sina-Migori, Kenya. ************************************************************************* AIS-projekto en Rusio ===================== LOI (Lingve Orientita Instruado), projekto de Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino trovis interesatajn edukistojn en pluraj lernejoj de eksa Sovet-Unio. La projekto celas plifaciligi kaj plirapidigi lernadon de fremdaj lingvoj pere de anticipa lernado de Esperanto dum proksimume 100 horoj. La instruistoj bezonas rilatojn kun la euxropaj edukistoj, kiuj instruas ankaux Esperanton al lernejanoj. Skribu al: Irina Goncxarova, a/k 102, RUS-143000, Odincovo, Rusio ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Mesoj venas... ankaux el la cxielo! =================================== Esperanto-elsendoj de Radio Vatikano okazas jxauxde je 06.10 UT en la frekvencoj 6185 kaj 7365 kHz (ambaux por Norda kaj Meza Euxropo) kaj 96.3 MHz por Romo. dimancxe je 20.20 UT en 1530 kHz-a meza ondo (por Euxropo), 3950 kHz, 5882 kHz (por Okcidenta Euxropo), 6245 kHz, 7355 kHz (por Proksima Oriento), 93.3 MHz (por Romo) kaj en la satelito Eutelsat II F1 (13 . Or.) en 15.544 GHz kun sonportanto 7.74 MHz. ************************************************************************* Auxskulta ekspozicio? Jes! ========================== Dum la maja jarkunveno de Sveda E-Federacio en la urbo Hoor (pli ol 100 partoprenintoj) estis organizita sxirmekspozicio "Esperanto en radio" kaj arangxita angulo, kie la kongresanoj povis sidi kaj komforte auxskulti specimenojn de diversaj Esperanto-programoj. La reago estis tre favora. Organizantoj sukcesis fokusigi por cxiuj la gravecon de Esperanto-elsendoj. Sekve la ekspozicio estos dauxre montrita en aliaj svedaj lokoj komence jam en auxgusto dum la Balta Jubilea ekspozicio en Malmo. Radioelsendoj estas tre grava afero en nia movado kaj ni volas atentigi cxiujn auxskulti kaj reagi al la radiostacioj. Anita Bergh, Kaisa Hansen, Svedio ************************************************************************* Radio Svoboda - kvarfoje pri Esperanto! ======================================= La 30-an de julio kun tri postaj ripetoj la konata internacia kurtonda radiostacio "Libereco" (emaniganta el Germanio en naciaj lingvoj de orienta Euxropo, financita de usona parlamento) emanigis ruslingvan elsendon "Kontakti", kiu cxi-foje estis arangxita kiel ronda tablo pri E- o. La elsendo dauxris cx. 50 minutojn. Gxin partoprenis konataj esperantistoj kiel Irina kaj Sveta Goncxarova, Garik Kokolija, Nikolao Gudskov, Andrej Ananjin kaj Andrej Obrezkov. Estis invitita ankaux oponanto - profesoro de moskva sxtata universitato Evgenij Majevskij. La elsendon gvidis (dum la registrado - per telefono el Munkeno) Inna Svetlova. Kauxzo por la elsendo estis letero de auxskultanto - Vladimir Bespalov el urbo Socxi, vicprezidanto de Rusia E-Unio. La diskutado estis tre vigla kaj la etoso suficxe malstrecxa. Fine sonis E-kanto, plenumita de Andrej Obrezkov. En la fino la gvidantino promesis lerni E-on...! el Movado, n-ro 7/94 ************************************************************************* MOVADO ////// Popolnombrado en Esperantujo Unua artikolo: Senbazaj statistikoj de propagandistoj ===================================================== La "eterna demando" Post prezentado de kelkaj problemoj de organizado kaj funkciado de lokaj grupoj en Esperantujo (vd. Eventoj n-roj 0052, 53, 54, 55), estas necese dedicxi atenton al la "eterna demando de esperantistoj kaj ne- esperantistoj: kiom granda estas la tutmonda Esperanto-movado? Kelkfoje la demando estas formulita jene: kiom da esperantistoj (aux parolantoj de Esperanto) estas kalkuleblaj? Homoj, kiuj faras tiujn demandojn, havas diversajn celojn. Kelkaj volas ricevi respondon, kiu apogas pretendojn de propagandistoj, ke Esperanto estas facila lingvo, kiun amasoj kapablas rapide lerni kaj uzi. Alimaniere dirite, ili scivolas, cxu la esperantistaro estas videbla en tutmondaj homgrupoj; se jes, kie, do, estas la centmiloj aux milionoj da esperantistoj menciataj en la propagandaj verkoj. Por aliaj la demando havas personan motivon; ili volas ricevi kuragxigon por eklerni aux plulerni la lingvon. Estas ankoraux unu grupo, konsistanta plejparte el kleruloj, fakuloj kaj verkistoj, kiuj bezonas statistikajn donitajxojn, skribitajn per objektivaj nombrad-metodoj, por siaj studajxoj, artikoloj en enciklopedioj kaj aliaj seriozaj celoj. Cxu, do, ekzistas fidindaj manieroj kalkuli kapojn sub la verdaj cxapoj tra la tuta mondo/ Kiu emas facilanime diri jes, legu la ses taksojn en la sekva sekcio; kelkaj estas harstarigaj, aliaj harfaligaj! Mallerta jxonglado per ciferoj sen iu ajn fakta bazo. Komparu la sekvajn taksojn kaj elektu tiun, kiu en via opinio plej konformas al la realo. 1: 1.000.000. El artikolo en Internacia Pedagogia Revuo verkita de Stefan MacGill, kiu nur "supozas" sen objektiva dokumentajxo. 2: 2.000.000. La rezulto de konkurso organizita de Mark Fettes, la antauxa redaktoro de Esperanto, kiu kalkulas la mezan ciferon de taksoj faritaj de 56 partoprenintoj. 3: 5.000.000. Takso publikigita en la prestigxa usona periodajxo The New Yorker; gxi estis ricevita de respondeculino en la novjorka oficejo de UEA, kiu tutsimple cxerpis ciferojn el diversaj fontoj kaj iel kunmetis ilin. 4: 10.000.000. Takso, kiu aperis en elstara gazeto The Washington Post surbaze de nekonata fonto. 5: 7.000.000 gxis 12.000.000. Laux la libro The story of English ("La historio de la angla lingvo"). 6: Pluraj centmiloj gxis 15.000.000. El la brosxuro Wanted: a world laguage (Dezirata: mondlingvo) de Mario Pei, sen mencio de fonto. Respondoj de la propagandistoj Cxis nun propagandistoj kaj diversaj organizajxoj en la Esperanto-movado ne povis akordigxi kaj sencxese publikigas malsamajn respondojn al la demando pri la nombro de esperantistoj en la mondo. Tiu manko de unuanimeco neniel inspiras fidon. Ordinaruloj suspektas, ke temas pri falsado aux sxveligo de ciferoj, kaj fakuloj dubas pri la bazoj de kompilado de statistikoj, kiuj estas senvaloraj por sciencaj celoj. Ankoraux unu kauxzo de rifuzo akcepti la realecon de la ciferoj estas la fakto, ke cxiuj donitajxoj venas de esperantistoj aux Esperanto- organizajxoj mem kaj ne de senpartia statistika instanco. Analizo de la enhavo de informiloj, konsultlibroj kaj propagandajxoj pri la Esperanto- movado, indikas, ke ekzistas tri manieroj respondi la "eternan demandon". a. Per troigo. La nombroj en la antauxa sekcio ilustras tiun cxi manieron misinformi pri la mondskala grando de la Esperanto-movado. La diferencoj inter la taksoj estas tro grandaj, do ili ne povas havi realan bazon. Propagandistoj uzas tiajn ciferojn por imponi. Mankas klara difino de esperantisto, do iu ajn, kiu montras interesigxon pri la sukceso de Esperanto, estas alkalkulebla. Nek membreco en organizajxo nek lingvoscio estas kriterioj. b. Per maltroigo. Provoj estas faritaj kelkfoje doni moderajn ciferojn kaj apogi ilin sur konkretaj, kontroleblaj donitajxoj. Por la celo de cxi-speca statistikado, esperantisto devas esti membro de organizajxo. La rezultoj povas pli gxuste speguli la realon, sed la ciferoj ne estas tro okulfrapaj. Movad-gvidantoj cxiam havas la tendencon plialtigi la nombron de anoj, ekzemple per la kategorioj de aligxintaj membroj kaj pseuxdoesperantistaj apogantoj, kiuj pagas malpli altajn kotizojn kaj ne plene partoprenas en movadaj agadoj. c. Per evito de statistikaj donitajxoj. Propagandistoj kaj movad- funkciuloj, kiuj scias, ke estas treege malfacile respondi la demandon per fidindaj kaj kontroleblaj ciferoj, preferas eviti mencion de nombroj. En iliaj propagandajxoj kaj informiloj la temo tute ne estas tusxita aux estas pritraktita tiel gxenerale kaj nebulece, ke gxi neniel povas kontentigi faktavidajn informpetantojn. La elturnigxo havas avantagxon, cxar tute superflua estas pritrakto de la demando pri la signifo de esperantisto. Ekzemplo de tiu cxi rimedo trovigxas en la CED-raporto Bazaj faktoj pri la Internacia Lingvo (Esperanto) redaktita de Ivo Lapenna. Tiu dokumento provizas konsultantojn per "bazaj faktoj" pri nombro de landoj, kie trovigxas membroj de UEA, landoj, kie funkcias Esperanto-organizajxoj, fakaj asocioj kaj lokaj Esperanto-societoj. Sed la dokumento, kun la sola akscepto de mencio pri la 10.000 membroj de TEJO (en 1971), singarde evitas prezenti statistikan "bazan fakton" pri la nombro de la tutmonda esperantistar o. Lapenna ja sciis, ke neniu tia "baza fakto" ekzistas. Cxu, do, oni konkludu, ke la plej prudenta traktado de la demando estas prisilentigi cxiun provon doni statistikajn informojn? Ekzistas ankoraux unu elirejo por tiuj movadanoj, kiuj hezitas trompi per falsaj informoj, sed tamen volas diskrete kasxi nescion pri la vera nombro de esperantistoj en la mondo. Ili ruze respondu demandon per demando. Tiaj demandoj estas jenaj: cxu estas eblo ekscii, kiom da sxakludantoj estas en la mondo?; kiel oni povas nombri la homojn, kiuj scias la latinan lingvon?; cxu ekzistas fidelaj ciferoj pri auxskultantoj de jxaz-muziko? Dum la demandinto cerbumas por provi respondi, oni havas tempon forkuri kaj tiel lasi la tiklan demandon. *** En sekvaj partoj de tiu cxi serio estos pritraktitaj metodoj uzitaj en la pasinteco por kompili statistikojn kaj kritiko de la rezultoj. Estos necese okupigxi ankaux pri la signifo de "esperantisto" kaj "parolanto de Esperanto". Bernard GOLDEN ************************************************************************* Cxiutagaj pensoj ================ Antaux nelonge mia konatulo demandis min: "Kiam kaj kie mi povas uzi Esperanton, ja ankoraux gxi ne estas gxenerale uzata?" Li pravis, la zamenhofa lingvo ne estas tiom disvastigxanta en la mondo, kiel la angla aux aliaj lingvoj. Neniu popolo manifestis gxin, kiel nacia lingvo. Tio estas bone, cxar Esperanto apartenas al cxiu homo, vivu tiu kie ajn sur nia terglobo. Se tion komprenus mia konatulo, tiam la respondo estus klara por li. Internacian lingvon oni povas uzi cxiam kaj cxie, cxar gxi estas nenies lingvo. Multaj homoj miskomprenas gxin kaj opinias pri Esperanto, kiel pri naciaj lingvoj. Ne sercxu gxin surstrate, cxar Esperanto vivas en la koro de la homoj. Tiu cxi interna ideo donas al gxi forton por transvivi du mondmilitojn kaj la dubon de nefidantoj. Nun en la someraj monatoj en multaj landoj ekfloras diversaj Esperanto- arangxoj, kongresoj, malnovaj korespondamikoj renkontigxas kaj naskigxas sinceraj amikecoj. Miloj da geesperantistoj ekiras en la mondo por uzi la zamenhofan lingvon dum siaj eksterlandaj vojagxoj. Ni esperantistoj vidas kaj spertas: Esperanto estas utila lingvo. Bela Kovacs el Vesperto, julio/1994 ************************************************************************* La rauxma fluo por sukcesa lofo =============================== Jen fragmentoj de la respondo de G. Silfer al H. Tonkin, kies artikolo aperis en "Esperanto USA", 3/1993 kaj estis parte represita en EVENTOJ 2/februaro-1994. Kolego Humphrey Tonkin havas tre negativan opinion pri la situacio de Esperanto en la nuna mondo. Specife pesimisma li sxajnas pri la stato de plurajn landaj asocioj, kaj gxenerale de UEA, kiu (ekde 1947) estas precipe la sumo de tiuj societoj. Tonkin rajtas esti pesimisma: mi respektas lian vidpunkton, kiu cetere atestas ke UEA kaj gxiaj landaj asocioj havas praktike nenian meriton pri la progresoj de Esperanto dum la lastaj du jaroj. Kaj estas efektive tiel. Lastatempe, la tradicia movadaro apenaux influas tiun disvastigon de la lingvo, por kiu ili mem taksas sin esencaj. Ekzemple, UEA havas neniun meriton pri la agnosko de Esperanto kiel literatura lingvo per la akcepto de la Esperanta PEN en la grandan familion de PEN-Klubo Internacia. Kaj UEA havas neniun meriton koncerne la interesigxon de Umberto Rco pri interlingvistiko. Nek pri la aperigo de la lasta romanfragmento de Verne. Nek pri la bela aludo en furora kanzono de Francesco De Gregori. Nek pri la rezolucio de Unesko fine de novembro en Parizo, por kiu alvokis la anojde itala politika partio. Nek pri la unuafoja uzo de nia lingvo fare de la katolika papo n Romo, okaze de la paska beno urbi el orbi. Lauxmemore mi apudigis la diversajn eventojn, kiuj pruvas la jxusan progreson de la bildo pri nia lingvo kaj gxia parolkomunumo en la mondo, kaj eble mi forgesis ion. Cxiukaze ne kredu, ke mi deziras proklami senutila la Asocion kiun Tonkin gvidis kompetente dum pluraj jaroj. mi tion ne asertis. Sed mi devas altiri la atenton al evidenta fakto: por tiu asocio kaj gxiaj brancxoj ofte restas nur la sterila ambicio de platona unordigado apres coup, kiel oni diras en diplomatio. Mi opinias, krome, ke kolego Tonkin misperceptas la iaman realon en orienta Euxropo. Estas vere, ke tie nia parolkomunumo aspektis pli forta ol en okcidento; sed tio realas jam de jarcento. La kvanta (kaj foje ankaux kvalita, kiel en la intermilita Budapesxto) supereco de oriento kompare kun okcidento, en Esperantio, havas historiajn radikojn, kaj gxi periode travivis siajn obskurajn momentojn: la unuan fojon antaux 99 jaroj, efektive. Estas vere ke la landaj kongresoj en orienta Euxropo (sed ne cxie: pensu pri la malpermesoj kaj persekutoj en Albanio kaj Rumanio) aspektis amasa fenomeno; sed cxu ili ne estus same amasaj en okcidento, se al cxiu partoprenanto oni proponus senpagan (kaj ecx honorariitan) restadon? Ekde kiam cxiu devas mem pagi sian vojagxon, sian tranoktadon, siajn mangxojn kaj ecx aldoni kongreskotizon, la nombroj auxtomate disfalas. Estas ankaux vere ke en orienta Euxropo la iamaj regximoj konstante subvenci(et)is la E-organizojn; sed el tiu modesta rivereto trinkis cxiam la samaj busxoj... Kaj finfine, la intereaj frangxoj de la orienteuxropa Esperantio trovigxis ofte ekster la UEA-sistemo: mi aludas al la rondoj cxirkaux Pola Studenta Esperanto-Komitato kaj ELTE-unuversitato, ekzemple. <...> Male ol kolego Tonkin, mi opinias ke 1989 alportis multon pozitivan por nia nia lingvo kaj gxia parolkomunumo. Kune kun la muro en Berlino falis multaj baroj kaj antauxjugxoj. Unu el ili (cxu vera cxu falsa) estis la tilatigo de nia lingvo al la orienteuxropaj regximoj, kaj pli gxenerale al komunismo. Do, vere aux false, ankaux en influaj rondoj okcidentaj ekzistis ia pli-malpli latenta asimiligxo de Esperanto al komunismo. La ruino de komunismo forigis grandparte cxi tiun antauxjugxon kaj malfermis novajnj spacojn. <...>Inter la multaj punktoj kiuj distancigas min de kolego Tonkin trovigxas lia malsuficxa (por ne diri: nenioma0 percepto pri la ekologia dimensio. Nu, same kiel Gertrud Fussenegger, mi opinias ke, kiel esencan parton de la naturo, la homo poluadas ankaux sin mem. Konsciigxo pri la detruo de la cxirkauxa mondo kaj pri neceso de mediprotektado kondukas ankaux al la sxirmo de la psikaj kapabloj de la homo. La pozitiva konkludo estas, ke la homo sukcesas ankoraux pensi - nenio pli esperiga ol tio. En tiu cxi esperiga sulko kuras ankaux la rauxma fluo, la sola kiun mi vidas apabla lofi tra la eventoj. Tonkin skribis: "tiu rauxmismo, kiu baze asertis, ke estas pli grave profundigi nin en la scio kaj utiligo kaj gxuo de Esperanto ol konvinki aliajn aligxi, havas certan agrablan allogon. (...) estas ja facile simple deklari, ke ni kasxos ian esperantistecon, ke ni evitos mokojn evitante iliajn kauxzojn." Mi estas tre perpleksa, cxar "tiun rauxmismon" mi neniam renkontis. Cxi estas en neniu fundamenta teksto, kiel Manifesto de Rauxmo aux la Konkludoj de Segedo. Gxi situas en neniu el miaj artikoloj, nek en la eseoj de Jerzy Leyk, nek en tiuj de Sandor Revesz. Neniam mi auxdis rauxmismon diri, ke oni devas kasxi sian esperantistecon: pti gxi ni publike fieras! Evidente kolego Tonkin nomas rauxmismo ion, kio ne estas rauxmismo. <...> Kiel ajn, kolego Tonkin rajtas erari. Li rajtas kredi, ke la krizo de la UEA-sistemo en orienta Euxropo (kaj cxu en okcidenta?) signifas la krizon de la tuta Esperantio, kun kiu evidente li koincidigas la UEA-sistemon, neglektante aux ecx ignorante gravajn facetojn de Esperanto mem. Li rajtas ne rimarki ke antisemitismo ektrovis loketon gxuste en tiu parto de Esperantio, kiu plej proksimas al UEA-sistemo. Li rajtas ne konscii pri la evoluo de la Esperanto-fenomeno, el la modelo de premgrupo por altrudi filantropajxojn al la mondo gxis aktive motivita diaspora lingvominoritato. Kaj li rajtas subite trafi ideon, kaj ne rimarki ke temas pri rauxmismo: se Esperanto povas paralele ludi la rolon de filozofia, neuxtrala lingvo, en kiu la profundaj demandoj de la homaro povas esti traktataj en spirito interpopola, neekspluata, li tutsimple auxguras por nia lingvo rolon de alternativa komunikado, anstataux tiun de granda komunikado. Li ja eknavigas en rauxmaj akvoj... Georgio SILFER laux "Literatura Foiro", n-ro 148 (aprilo 1994) ************************************************************************* Franca E-Instituto ================== La Franca Esperanto-Instituto (FEI) havas duoblan rolon: 1: prizorgi la Esperanto-ekzamenojn; 2. lingve kontroli la Esperanto-manuskriptojn. Se la francaj gesamideanoj ne forgesas sin turni al FEI, kiam ili deziras organizi ekzamensesion, ili plej ofte - por ne diri cxiam - tute neglektas la duan rolon de la Instituto, el kio rezultas, ke aperas verkoj, cxu originalaj, cxu tradukitaj, ne senriprocxaj laux la lingva vidpunkto: stilo foje nekomprenebla, uzo de netauxgaj vortoj, ecx eraroj aperas en tiaj publikajxoj. Kiam temas pri romano, tio ne malhelpas la legadon, kompreneble - en la franca oni nun renkontas tiajn terurajxojn - sed, kiam la koncernaj malglatajxoj videblas en lernolibro, tio estas nete pli gxena. Sekve, mi atentigas la verk- kaj/aux tradukemulojn: ili petu kontroladon fare de iu membro de FEI (prefere antaux ol publikigi sian verkon!). Pierre Babin, la prezidanto ************************************************************************* Jubilea ekspoziciode LF en Budapesxto! ====================================== Ekspozicio pri la lastaj 25 jaroj de nia kulturo celas pruvi, ke Esperanto estas ne nur lingvo... ni havas ricxan originalan literaturon, kulturan vivon: aperas libroj, movadaj, fakaj kaj kulturaj revuoj, gazetoj; ni havas renkontigxojn, kongresojn kun gaja transnacia etoso; ni organizas ne nur lingvokursojn, sed ankaux specialajn stagxojn; ni havas teatrojn, artajn kasedojn, ecx jam videofilmojn. Estu bonvena en la ekspozicio! La jubilea semajno okazos en la klubejo Faklya, Csengery u. 68 en Budapest. Inauxguro de la ekspozicio: 10-a de septembro, je 12.00. Senpage por vi kaj por viaj neesperantistaj geamikoj! La partopreno en la paralelaj lingvokursoj kaj E-filmserioj ne estas senpagaj: 550 HUF (por studentoj kaj emerituloj 300 HUF); ili ricevos ankaux sandvicxojn kaj trinkajxojn post la inauxguro! Judith Felszeghy Telefono: +36-1-1834084 ************************************************************************* Cxu alvenos fino por "eternaj omencantoj"? ========================================== La unuaj spertoj pri Mazi-projekto Mi havas nepon, kiu estas preskaux 6-jaragxa kaj nepinon, kiu jxus farigxis 4,5-jara. Ricevinte la unuan esperantigitan prov-lecionon de la nova vidbenda E-kurso Mazi en Gondolando, kiun la kongresanoj de la 79-a UK versxajne bone memoras pro la kelkfoja prezentado, tuj surbaze de gxi mi komencis fari ekzercojn kun miaj genepoj. Mi devas konfesi, ke mia surprizigxo pri la pozitiva efiko de cxi tiu instrumaterialo estis grandega! Unue, la genepoj tuj kaj cetere ege volonte - sekvante miajn sugestojn - ripetis cxion, kion ili auxdis pere de la vidbendo, cxiun frazon, cxiun vorton, ecx ili imitis la parolmanieron de Korvaks, unu el la herooj de la instru-filmo (jen la potenco de vidbendo!) Mi ricevis la impreson, ke pere de la projekto Mazi mi tre rapide, en kunlaboro kun mia edzino, instruos Esperanton al miaj genepoj. Estis amuze, kaj tio konfirmas la potencon de Mazi-projekto, ke al la rigardado de la unua leciono kaj ripetado de frazoj kaj respondado al demandoj aligxis mia 24-jaragxa (!) filo Remek, kiu venis en la cxambron tute hazarde kaj spontane ekparolis. Jes, antauxe, kiel patro-esperantisto kune kun la edzino mi multfoje provis esperantigi lin, sed vane. Kaj jen montrigxis, ke Mazi influis tion, kion ni ambaux pli frue ne sukcesis atingi... Tuj post la unua prezento de la unua parto (leciono) de Mazi en Gondolando kune kun la genepoj mi iris en la gxardenon, kie en lauxbo trovigxas tablo, kaj ni kune komencis desegni la palacon de la regxo de Gondolando, la nepino desegnis katon, la nepo desegnis Korvaks. Dum la desegnado mi ripetis la diversajn vortojn, kiujn ili pli frue auxdis en la filma leciono kaj ili ripetis ilin kune kun mi. Kaj tuj poste, vere spontane, naskigxis la deziro de la genepoj denove rigardi la vidbendan lecionon (ili diris: ni refoje rigardu la aventurojn de princino Silvia!) Bone! Sed pli poste la genepoj komencis demandi min, kiam ili povos rigardi la sekvan parton? Cxi tiun demandon mi povus meti al IEI, sed fakte la respondo dependas de la tutmonda esperantistaro. Se oni vaste subtenos la ideon de cxi tiu vidbenda kurso Mazi en Gondolando, oni ne nur havos belan instrumaterialon por infanoj, sed eble prezentante gxin al infanoj iuj "duonesperantistoj" aux t.n. "eternaj komencantoj", ne plene regantaj la lingvon, finfine povos mem ellerni la lingvon kaj tio estas ege avantagxa! Interese, ke cxe la dua kaj tria prezentado de la unua vidbenda leciono la genepoj jam komencis tute kuragxe respondi al kelkaj bazaj demandoj, kiel ekz. Kiu li/sxi estas? Kio li/sxi estas? Kia li/sxi estas? Aux: Kia estas la regxo? Kia estas la regxino? Kia estas Korvaks? Kia estas Silvia? ktp. Pli poste ni faris konkurson kun premioj. Mi montris la filmitan lecionon kaj cxiun kelkan bildon mi haltigis la bendon kaj kiam la filmo senmovigxis oni devis fari demandon. Se la demando estis bona, la demandanta infano ricevis poenton. Se la respondo estis bona, ankaux la respondanta infano ricevis poenton. Pli poste la genepoj komencis kvereli, cxar ofte okazis, ke ili samtempe faris la demandon , ecx tute saman demandon. Kompreneble mi solvis la aferon donante poentojn por cxiu el ili. La poentojn en la formo de cxerizoj, kiujn mi metis sur du malgrandajn teleretojn, oni rajtis pli poste mangxi. Kaj tio estis kroma premio. Jen la unuaj rimarkoj kaj impresoj pri la utiligo de Mazi en Gondolando por la instruado de E-o al infanoj. Andrzej Pettyn, Polio ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Kunveno de Pola sekcio de ILEI ============================== En Limanova (Polio) 25.06. - 2.07.1994 okazis kunveno de pola sekcio de ILEI. Partoprenis 134 personoj el 3 landoj: Brazilio, Nederlando kaj Polio. Krom diversgradaj lecionoj prelegis akademiano, brazila profesoro Geraldo Mattos - pri verbo-sistemo, vortfarado kaj instruhelpiloj. La estraro decidis, ke venontjare didaktika kunveno de la pola sekcio okazu en Krakovo 1.05. - 6.05.1995 enkadre de Esperantaj Printempaj Tagoj. Interesigxantoj turnu sin al: dr. Antoni Pawel Tabacki pk 490, PL-40800 Katowice 2, Polio ************************************************************************* Pola Esperanto-Kongreso ======================== La longe atendita pola nacia E-kongreso fine realigxos! Gxi okazos inter la 19-a kaj 23-a de oktobro en Staszow. Estas organizata ankaux antauxkongresa ripozrenkonto de la 15-a gxis la 19-a de oktobro. En la programo estas antauxvidata i.a. E-lingva meso, gazetara konferenco, aparta junulara programo, filatelia ekspozicio, scienca konferenco kun la temo "Lingvaj problemoj de la komuna Euxropo", teatroprezentadoj kaj multaj aliaj programeroj. Interesigxantoj pri partopreno gxis la 15-a de septembro kontaktu: Staszowski Osxrodek Kultury, ul.Parkowa 6, PL-28200 Staszow, Polio. Tel.: +48-15-644112 ************************************************************************* Fervojista kunveno ================== 38-a jarkunveno deermana E-ista Fervojista Asocio: 7-9. oktobro 1994 en Lubeck. La kunvenkotizo por membroj de GEFA/ IFEF estas 20 DEM, por nemembroj: 23 DEM. Tranoktado kostos inter 62 (en dulita cxambro) kaj 95 DEM (unulita). Pliaj informoj cxe Klaus Bohnke, Matthaistrasse 7, D-23554 Lubeck, Germanio ************************************************************************* HaBaKuk ======= aux komuna gxuado en Hamburgo. Unua Hamburga Bakado de Kukoj: de 21-a gxis 23-a de oktobro 1994. Hamburga Esperanto-Junularo invitas al semajnfina seminario pri teorio kaj praktiko de kuko-bakado en la Hamburga Esperanto-Domo. Lernu pri bakado kaj gxuu la hamburgan etoson dum bak-seminario speciale por junuloj. Ankaux komencantoj estas bomvenaj. La nombro de partoprenantoj estas limigita je 12 personoj. Do aligxu tuj! Komenco vendrede per termin-konatigxa vespero. Sabate: Komuna acxetado kaj bakado. Dimancxe: Komuna gxuado, adiauxo. Aligxu cxe: Hamburga Esperanto-Societo, Klaus-Groth-Strato 95, D-20535 Hamburgo, Germanio. Tel.: +49-40-2503065 ************************************************************************* Historio de E-movado ==================== La 2-a internacia konferenco pri historio de E-movado okazos inter la 24- a kaj 27-a de septembro en Peterburgo. Informoj cxe: Universo, pk 130, RUS-197022 Peterburgo, Rusio Fakso: +7-812-2344759 ************************************************************************* Subkarpata renkontigxo! ======================= E-Centro en Drogobicx kaj la redakcio de la gazeto "Ukraina stelo" invitas vin konatigxi kun Ukrainio, interese ripozi en esperantista etoso, gxui fresxan aeron kaj pitoreskan pejzagxon de Karpatoj... La programo de la renkontigxo "Cxekarpatia auxtuno" (28.09.-05.10.1994.) antauxvidas esperantologian konferencon, "tagon de la ukraina kulturo", ekskursojn, artajn konkursojn, kvizojn, bankedon... La renkontigxo okazos en turisma komplekso "Majdan" situanta 40 km-ojn de Drogobicx en mezo de arbaro. Logxado en lignaj dometoj kun 2-3-4 litoj, gardata auxtoplaco, sauxno, dusxejo. Aligxkotizo: entute nur 10 USD! La restadkostoj (logxado, 3-foja mangxado, ekskursoj): por okcidentanoj 150 USD, por ceteraj - 100 USD (pagendaj surloke). La loko estas limigita por proks. 150 personoj. Kontaktadreso: Vasil Stanovicx, ul. P. Orlika 3-A, UKR-293720 Drogobicx, Ukrainio Tel.: +7-032244-22348 fakso: +7-03244-38295 ************************************************************************* Internacia E-kurso ================== okazos en Viktoria-Gasteiz de la 28-a de oktobro is la 1-a de novembro. La kotizoj (inkl. mangxojn, tranoktadon kaj lernomaterialojn) por studentoj 9.000 pesetoj, por laborantoj: 13.000 pesetoj. Pliaj informoj cxe: Xabier ARMENDARIZ Bto Tomas de Zumarraga 6, 3. esk. E-01008 Vitoria-Gasteiz, Hispanio. Tel.: +34-945-141847 ************************************************************************* Invito al SUS 14 ================ La 14-a Sanmarina Universitata Studsesio (SUS 14) de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) okazos de la 24-a de septembro gxis la 1- a oktobro en Sibiu, Rumanio. SUS 14 estas aparte alloga pro diversaj specialajxoj: Jam 115 studentoj studas kadre de kunlaborkontrakto inter AIS kaj la Universitato de Sibiu; La prezoj estas aparte malaltaj. Partoprenontoj el ekssocialismaj kaj ekstereuxropaj landoj pagos krom aligxkotizo (30 DEM aux 30.000 LEI) nur 20% de la kotizoj por la kursoj kaj ekzamenoj. Okazos ekskursoj, bankedo, favoregpreza vendad-ekspozicio de sibiuaj eksportproduktoj (tekoj, vojagxvalizetoj, ledaj kaj aliaj vestajxoj ktp.) La du komencaj tagoj koincidas tempe kaj loke kun la Rumana E-Kongreso. Plia informo cxe: Universitato de Sibiu B-dul Viktoriei 10, RO-2400 Sibiu, Rumanio Fakso: +40-694-15302 ************************************************************************* BAZAJ INFORMOJ ////////////// OSIEK ===== OSIEK, Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj, estas internacia societo, kiu celas la organizadon de kulture kiel eble plej altnivelaj, liberaj kaj sencenzuraj Internaciaj Esperanto-Konferencoj. Gravas la enhavo de la lekcioj, seminarioj kaj kursoj, sed ankaux la turismaj arangxoj, kies spirito kaj kvalito kontribuu al interkonado kaj estimo interetnaj kaj al disvolvigxo de vere internacia kulturo. Dum la konferencoj, la kunsidantaj membroj de OSIEK cxiujare atribuas per vocxdonado premion al originala ne-belliteratura verko aux faka laboro en Esperanto: historia, lingvistika, scienca, filozofia... Eblas ankaux premii traduklaboron, ecx se temas pri belliteratura traduko. Dum la tuta jaro, membro rajtas proponi po du premiindajn verkojn: per simpla letero al la sekretario. La Internaciajn Esperanto-Konferencojn organizas lokaj grupoj, kies inviton la gxenerala asembleo de OSIEK akceptis. Plej grandan liberon havas la lokaj organizantoj. Por ebligi rektajn intersxangxojn, la nombro de partoprenantoj al IEK estas limigita al 150. La temojn kaj lokojn de venontaj Konferencoj elektas per rekta vocxdonado la membroj de OSIEK cxeestantaj la Konferencon. Membrigxo en OSIEK rajtigas proponi premiindajn tekstojn, havi rabaton cxe aligxkotizo al la Internaciaj Esperanto-Konferencoj kaj vocxdoni dum la gxenerala asembleo. La administraj elspezoj estas kiel eble plej malaltaj: pli ol 3/4 de la kotizoj fakte ricevas cxiujare la premiita auxtoro. En 1994-a la premio valoras 300 EKU-ojn. Ju pli da novaj membroj aligxos, des pli altigxos la monovaloro de la premio. Kiel membrigxi? Por membrigxi suficxas sendi: 1. La aligxilon al la kasisto: S-ro Erik Laubacher - OSIEK, 1, rue des Vosges, F-78180 Montigny Le Bretonneux (Francio). 2. La kotizon aux al la posxtcxekkonto de la kasisto: 1 399 87 R Paris (menciu OSIEK) aux al la UEA-konto de la prezidanto: edzi-k (menciu OSIEK) aux al iu ajn alia komitatano. Rim: Bonvolu eviti bankajn cxekojn por pagi alilanden, cxar kostoj estas tre altaj ambauxflanke. La membrokotizo estas egalvaloro de 25 posxtmarkoj por plej ordinara letero en la lando de la membro. Ekz: Francio: 25x2,40=60 FRF; Polio: 25x4000=100.000 PLZ. Dumviva membro: 15-obla membrokotizo. Mecenato: 100-obla mebrokotizo. ************************************************************************* LINGVO ////// Didaktikaj referajxojatendataj ============================== La 3-a internacia kongreso de la Hispana Societo de Didaktiko, kun instruado de fremdaj lingvoj, kiel cxefa temo, okazos en la fakultato de Sciencoj de la Edukado de la Universitato de Murcia, Hispanio, ekde la 30-a de novembro gxis la 2-a de decembro. Antauxvidate gxin partoprenos pli ol 1.000 hispanaj kaj eksterlandaj profesoroj kaj gestudentoj. Ni invitas E-pedagogojn, lingvistojn, filologojn, instruistojn kaj fakulojn pri tiu cxi temo, por alsendu (angle, france, hispane aux Esperante) siajn cxi-temajn referajxojn al: III Congreso Internacionalde Didaktica de la Lengua. Facultad de Pedagogia y Cienciasde la Educacion. Campus de Espinardo, E-30008 Murcia, Hispanio. inf: Hose Luis Perez Ovilo ************************************************************************* KONKURSO //////// 1 miliono da pesetoj! ===================== La urbestraro de El Vendrell, Hispanio, anoncas la Premion Andreu Nin, kiun oni aljugxos al esplora verko aux tezo pri sociaj kaj politikaj temoj verkitaj en kiu ajn lingvo. Povas partopreni en la konkurso cxiuj neeldonitaj verkoj. La premio konsistas el 1.000.000. pesetoj por la verkisto kaj la publikigo de la verko. Limdato por alsendo de via verko: 31-a de decembro de 1994. Detalan regularon petu cxe: Barcelona E-Centro, Carreras i Candi 34-36, E-08028 Barcelona, Hispanio ************************************************************************* INTERVJUO ///////// Al mi sxajnas, ke la socia kaj ekonomia sxoko jam finigxas... Pauxlo Jegorovas ================ La 29-a kongreso de Litova E-Asocio denove elektis kiel prezidanto Pauxlo Jegorovas. Lauxprofesie advokato, lauxokupe profesinivela kaj modela organizanto, motoro de la litova E-movado. Kia estis via vojo al Esperanto? -------------------------------- La unuan fojon mi auxdis pri Esperanto en septembro de 1970. Al mezlernejo en litova urbo Moletai, kie mi lernis, por nova lernojaro venis nova instruisto Balys Matiukas, kiu anoncis fakultativan instruadon de Esperanto. Pro simpla scivolo mi iris tien kaj lernis. Tamen ne tuj mi komprenis sencon de la afero kaj ne tuj farigxis konvinkita esperantisto. Tio venis nur post du jaroj, kiam mi komencis ricevadi leterojn en Esperanto el eksterlando, kiam mi partoprenis en la unua litova kunflugo de lernantoj, studantaj Esperanton fakultative, marte de 1972 en Panevezys, kaj cxefe post mia partopreno en SEJT-14 (Sovetia Esperantista Junulara Tendaro) apud Moskvo en 1972. Ekde tiu tempo jam dum pli ol 20 jaroj E-Movado por mi estas preskaux cxefa okupo. Mi okupis diversajn gvidajn funkciojn kaj en la urba, kaj en litovia, kaj pli frue en tutsovetia movado. Mi estis gvidanto de E-rondeto en Moletai, prezidanto de vilniusa junulara E-klubo "Juneco" (tiutempe mi studis juron en Vilniusa Universitato), vic-prezidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado) pri sekretariaj aferoj, estrarano de ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), vic-prezidanto de Litovia Filio de ASE, la unua vic-prezidanto de LEA. Mi ne imagas mian vivon sen Esperanto. Kiel vi taksas la agadon de SEJM? --------------------------------- SEJM-on mi taksas tre pozitive. Mi mem trairis la lernejon de SEJM kaj estas tre felicxa pri tio. SEJM fakte estis tutsovetia E-asocio, funkcianta multe pli bone ol multaj oficialaj landaj E-asocioj eksterlande. Kvankam gxi lauxtitole estis junulara movado, tamen gxi kapablis akcepti en sian rondon kaj pli agxajn kaj pli spertajn homojn, sukcese kunlabori kun cxiuj. Cxar SEJM-on cxiam gvidis relative junaj homoj, gxi estis tre kuragxa organizajxo kaj en tiutempa Sovetio gxi ege allogis junularon. Per sia sincereco, neformaleco, senpereco gxi esence diferencis de multaj tiutempaj oficialaj organizajxoj, kaj per tio gajnis atenton de multaj. La rolo de SEJM estas nesubtaksebla. Gxi estis unika fenomeno en Sovetunio. Dum kelkaj jardekoj gxi estis motoro kaj lumturo de sovetia E-movado. SEJM kreis bonan bazon por la nuna movado. Kia estas la nuna situacio de la movado en Litovio? --------------------------------------------------- La situacio de E-movado en Litovio kaj gxenerale en baltiaj sxtatoj estas komplika, sed ne senespera. En la nuna perturba periodo, kiam sxangxigxas la socia sistemo, kiam esence sxangxigxas ekonomia sistemo en niaj landoj, kiam falas vivnivelo, homoj havas pli gravajn zorgojn ol okupigxi pri Esperanto. Al tio aldonigxas lavange atakanta angla lingvo. Tamen tia situacio estas provizora. Mi ne kredas, ke idealoj de E-movado ne havas sxancon revivigxi. Mi ne kredas, ke angla lingvo venkis. Mi ne estas pesi misto kaj ne opinias, ke cxio estas finita. Finfine mi bone scias de mia persona agadpraktiko, ke rezultoj estas eblaj, se oni multe, prudente kaj insiste laboradas. Diversaj informoj el diversaj mondopartoj ofte konfirmas tion. Problemo de E-movado en niaj landoj estas nesukceso gxustatempe adaptigxi al novaj kondicxoj, iom malfruanta orientigxo en la situacio. Mi opinias, ke sxancoj por Esperanto nun ne estas pli malbonaj ol estis en diversaj periodoj. Kia vi vidas la proksiman estonton de la movado? ------------------------------------------------ Laux mi, Litova E-Asocio kaj esperantistoj gxenerale devus multe pli integrigxi al konkreta socio, esti malpli fermitaj ol gxis nun. Oni devus atingi staton, ke minimume cxiu intelektulo sciu pri ekzisto de Litova E- Asocio kaj gxia agado. Oni devus atingi, ke LEA estu taksata gxenerale en la socio kaj en sxtata sistemo samrange kiel multaj aliaj gravaj asocioj (ekzemple: verkistoj, jxurnalistoj, pentristoj k.s.). Oni devas esence sxangxi informadon pri Esperanto, adaptante gxin al novaj kondicxoj. Oni devas amase kaj profesinivele organizi instruadon de Esperanto. Necesas pli intense kunlabori kun kulturaj, edukaj sxtataj kaj sociaj instancoj de Litovio pri instruado de Esperanto kaj kultura agado. Oni devas havi senton de realeco kaj ne strebi atingition, kio nun estas absolute neatingebla afero. Mi estas optimisto pri la estonto de Litova E-movado. Same oni devus revivigi kunlaboron de E-asocioj de baltiaj landoj. Almenaux estu konservita tio, kio jam estis atingita, ekzemple lauxvica organizado de Baltiaj E-tendaroj ks. Estus bone vastigi kunlaboron de tri Baltiaj E-Asocioj gxis kunlaboro de cxiuj asocioj de Baltmara regiono. Al mi sxajnas, ke socia kaj ekonomia sxoko jam finigxas, kaj estas tempo por revivivi diversajn reciprokajn kontaktojn. Uzante la okazon mi gratulas cxiujn esperantistojn de Estonio kaj bondeziras al via nemultnombra, sed tradicie forta E-movado bonajn sukcesojn. el "Informoj de E-Asocio de Estonio"majo/94 ************************************************************************* ALVOKO ////// Prelegi kaj gvidi kurson en Italio ================================== Ni estas klopodantaj krei reton da servoj por niaj italaj grupoj: la celo estas disponigi al la grupoj instruistojn por intensaj kursoj kaj prelegantojn pri interesaj temoj prefere ne primovadaj por la okazigo de konferencoj ktp. Ambauxkaze estus tre interese, se la instruistoj/prelegantoj estus eksterlandaj. Mi emfazas, ke la kondicxoj estos tre favoraj: repago de la vojagxelspezoj; senpaga restado; ioma honorario depende de la dauxro de la kurso. Mi atentigas, ke por eniri la unuan liston oni devos sin anonci cxe mi aldonante fotokopion de sia 3-a grada diplomo (aux samvalora) kaj indikante la instrumetodon. La prelegemuloj aldonu nur la titolon de sia prelego. Francesko Amerio via Pagliani 5. I-10126 Torino, Italio Fakso: +39-11-3190271 ************************************************************************* Instruisto sercxata! ==================== "Acxetcentro Esperanto" apartenas al Anastasia Chassoulas, komercisto preta subteni la sud-afrikan movadon. Li volonte donus monon kaj logxlokon al bona Esperanto-instruisto, kiun la landa E-asocio nun sercxas. Interesitoj skribu al: E-Asocio de Sud-Afriko, 75 Bronkhorst St, Groenkloof 0181. ************************************************************************* Priekonomika franclingva televidoservo "Canal E" pretas realigialilingvan version por siaj kasedoj pri produktoj. Tiucele gxi sercxas kunlaboradon de profesia sonstudio kaj profesiajparolistoj. Kontakto pere de TAKE-Esperanto: RN 83 - rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim (Colmar), Francio. ************************************************************************* UNESKO-Rezolucio: Malsamaj spertoj ================================== Maksamajn spertojn rilate la UNESKO-Rezolucion de novembro 1993 havis Esperanto-aktivuloj en Germanio kaj Auxstrio. Responde al letero de Ulrich Matthias, redaktoro de la germanlingva "Esperanto-Informservo", la Germana UNESKO-Komisiono en Bonn sendis ene de tri tagoj la anglalingvan tekston de la rezolucio kune kun eltirajxo el raporto, laux kiu la komisiono V. de UNESKO "notis" la rezolucion. Kontraste al tio la auxstra registaro en Vieno respondis nur post pli ol tri monatoj al letero de Walter Klag, skribante, ke "laux informo de la Auxstra UNESKO-Komisiono la listo de la aprobitaj rezolucioj de la Gxenerala Konferenco ne entenas la menciitan rezolucion". U.M. ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Premioj aljugxotaj por artikoloj ================================ Por instigi pli da homoj kunlabori en la preparo de nia kluba bulteno, ni decidis aljugxi premiojn por la plej bona kontribuo (artikolo, desegno, sxerco ktp.), kiu aperas en SNEES (nia monata bulteno) dum 1994. La premio estos senkosta membreco en SNEES por la jaro 1995. Cxiuj personoj, ankaux ne-membroj, rajtas partopreni. La klubo donos duan premion al la persono, kiu havas la plej altan nombron de apartaj kontribuoj aperantaj en SNEES dum 1994. Ambaux premioj estos aljugxataj en decembro. Sendu viajn artikolojn aux aliajn kontribuojn al la provizora redaktoro: Jerry Veit 446 S. Quaker Lane, West HartfordCT-06110, Usono ************************************************************************* HdE: Gxis nun preskaux 1900 numeroj! ==================================== Heroldo de Esperanto, HdE estas unu el la cxi-jaraj premiitoj de fondajxo FAME. Heroldo estas internacia movada gazeto aperiganta jare 16 numerojn. Gxi estis fondita en Kolonjo en 1920 de Teo Jung kaj ekde 1961 redaktata de Ada Fighiera-Sikorska. HdE gxis nun aperis preskaux 1900 fojojn en pli ol ses milionoj da ekzempleroj entute! Gxi estas dissendata al cx. 70 landoj; multaj legantoj el neevoluintaj landoj ricevadas gxin senpage. En sia 73-jara vivo "Heroldo" eldonis cx. 100 Esperanto-librojn kun pli ol 20.000 pagxoj entute. Igxis famaj gxiaj modernaj lernolibroj, plurfoje reeldonitaj, en Esperanto, angla, hispana, franca kaj italaj lingvoj. Antaux la milito, Heroldo estis malpermesita de la Gestapo kaj Teo Jung rifugxis al Nederlando. En la postmilitaj jaroj la gazeto aperadis sinsekve en Scheweninghen (Nederlando), Bruselo (Belgio), Madrid (Hispanio) kaj nun en Torino (Italio). ************************************************************************* LETEROJ /////// Rilate al la letero de G. Pirlot en la antauxa numero de Eventoj: Jes, temas pri la unua telefonkarto, kiun oni aperigis okaze de E-arangxo. Pri telefonkartoj kun E-teksto mi nur auxdis ion, sed nenion similan mi posedas, nek kopion mi vidis. Jam de multaj jaroj mi estas filatelisto (mi unue igxis kolektanto kaj nur poste esperantisto), kaj multaj konsideras min en tiu cxi sfero fakulo. Kompreneble ecx nun mi devas lerni, kaj cxiam mi estas danka por seriozaj informoj. Mi kaptas la okazon, kaj demandas: cxu iu pretus intersxangxi kun mi E- telefonkartojn? Vladislav Hasala pk. 34, CZ-69662 Straznice, Cxehio. * * * * * ... mi miras legi en Eventoj 0058, ke "unuaj fojon en la E-historio" aperis esperantlingva telefonkarto. Tiu cxi karto estas minimume la 4-a en la historio. En Japanio jam aperis 2 E-lingvaj kartoj kaj en Belgio unu. La belga karto cetere ankoraux estas acxetebla malgrandkvante cxe Flandra E-Ligo (Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen)... Paul Peeraets ************************************************************************* ... mi miras legi en Eventoj 0058, ke "unuaj fojon en la E-historio" aperis esperantlingva telefonkarto. Tiu cxi karto estas minimume la 4-a en la historio. En Japanio jam aperis 2 E-lingvaj kartoj kaj en Belgio unu. La belga karto cetere ankoraux estas acxetebla malgrandkvante cxe Flandra E-Ligo (Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen)... Paul Peeraets ************************************************************************* Vivsigno el Ruando ================== De ruandaj esperantistoj delonge ne iras informoj eksterlanden. Sed la 30-an de junio la zairia e-isto Ntawu Hubert (posxtadreso B.P. 172, Gisenyi, Ruando) povis sendi leteron, doninte gxin al italaj vizitantoj de lia vilagxo. Li petis diskonigi, ke li vivas sed ne povas korespondi. En la letero li i.a. diras: "...Estas terura afero, kiam oni vidas, kiel homo estas distrancxita kiel besto. Mi ne scias, per kiaj vortoj klarigi tion, kio okazas en Ruando... La malbona etoso regas en la tuta nia regiono inter la etnoj, kiuj interbatalas. Karaj amikoj, pregxu, ke la paco revenu al nia regiono..." inf. Hans Bakker ************************************************************************* INTERESE //////// Fremdaj lingvoj en etaj kaj mezaj entreprenoj ============================================= Laux komisio de la germana ministro pri instruado kaj sciencoj estis farita analizo de la lingvokono en la germanaj ekonomiaj medioj. 60 % de la germanoj tute ne parolas fremdan lingvon; la situacio en la najbaraj grandaj landoj estas simila. Cxe junuloj la lingvokono estas pli bona: du trionoj de la agxgrupo 20 - 28 jara deklaris paroli almenaux la anglan lingvon. Grandaj entreprenoj kutime havas suficxe da rimedoj por ke, se necesas, doni kursojn al sia dungitaro. Cxe malgrandaj entreprenoj ofte ja sentigxas la bezono, sed la eblecoj mankas aux estas ne bone konataj. Roland Rotsaert el La Merkato, No 39. ************************************************************************* Kuriozaj faktoj de la historio ============================== Napoleono naskigxis en 1760, Hitler en 1889 - intertempo de 129 jaroj. Napoleono farigxis potenculo en 1804, Hitler en 1933 - intertempo de 129 jaroj. Napoleono komencis militon kontraux Ruslando en 1812, Hitler komencis militon kontraux Sovetio en 1941 - intertempo 129 jaroj. El "Informoj de EAE", majo/94 ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Almozpeto ========= Almozulo haltigas promenantulon. - Donu al mi ducentmil pesetojn por trinki unu kafon! - Vi estas frenezulo, tiom da mono por unu kafo! - Sed mi sxatus vojagxi al la UK en Koreio por trinki tiun kafon! laux Antauxen, n-ro 12. ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Mi estas 12-jara knabino, kaj sercxas geamikojn el diversaj landoj. Mi havas diversajn hobiojn, kiel desegnado, filmoj, korespondado, bestoj ktp. Mia patro diras, ke eblas ankaux familiaj kontaktoj. Szilvia Lukacs, Josika u. 3/X/2,H-3524 Miskolc, Hungario. - - - Du lernantinoj, 11- kaj 10-jaraj Luiza kaj Dominika, deziras korespondi kun samagxuloj el la tuta mondo. Skribu al: Luisa Obrzydowska, ul. Sebastiana 18/2 a, PL 31-049 Krakow, Polio. - - - 27-jarulino dez.kor. kun esperantisto el iu ajn lando. Interes. pri turismo kaj kulturo de Malproksima Oriento. Malgorzata Ryt, ul. Narutowicza 15, PL 32-510 Jaworzno, Polio. - - - Brazilaj gelernantoj deziras internacie korespondi: Lazaro Romio, 13-jara: Rua Amaro Leite 22/101, BR-78600-000 Barra do Garcas, MT, Brazilio. Lilson Pelegrine, 21-jara: rua Liberdade 10, BR-78600-000 Barra do Garcas, MT, Brazilio. - - - 44-jara dommastrino sxatas florojn, dez. korespondi kun angloj: s-ino OONAKA Tomoko, 2347-260, Kouranti-mati, Kurume-si, 830 Japanio. - - - 28-jara kemia instruisto en virina altlernejo, kun italo, hispano, hindo pri muziko, vojagxo, naturo: f-ino Naoko ETOO, 1917-75, Araki-mati, Kurume-si, 839-01 Japanio. - - - Aljona Karpovicx finis cxi-somere pedagogian altlernejon kaj laboras profesie en murmanska regiona Palaco de junulara kreado. Sxi interesigxas pri lingvoj, ludas gitaron, kantas. Antaux la tradicia polusa Olimpiado en marto-94 estis elektita kiel Negxa Regxino de Laplando. Skribu al: Prosp. Kolskij 150-5, kv. 115, RUS-183050 Murmansk, Rusio. Mi posedas kampon kun pli ol 5 hektaroj da tero, apud Bunda en Nord-Tanzanio, 2 km for de granda sxoseo (Morn-bazo - Zairio). En gxi oni povas gxardenumi, kampadi, boatumi kaj fisxkaptadi en lageto. Mi invitas turistojn kampadi senpage. Mi planas starigi turistan kampadejon en gxi, mi sercxas kunlaborontojn investade. Skribu al: Julius de Magesse Migori Christian Centre P.O. Box 636. Sina-Migori, Kenya. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Por kolektantoj haveblas bildkartoj kaj posxtmarkoj. Petu detalan informon kontraux 1 IRK cxe: Pk. 161, TR-44201 Malatya, Turkio * * * * * Vi vojagxas tra Elzaco kun via familio. Abonantoj de "TAKE - La Domo" kaj iliaj geamikoj tranoktu apud Colmar, meze de la vitejaro. Petu la tarifojn, menciante TAKE - La Domo cxe: Centre de Mittelwihr,16 rue du Bouxhof, F-68630 Mittelwihr. Fakso: +33-89-490225 * * * * * En Irano estas nove fondita Irana Esperantista Junulara Organizo: IREJO. Kontaktadreso: P.O. Box 17765-184, Tehran 17, Irano. * * * * * Cxu "am-vojo"? Ne, "Amway" estas grandega usona kompanio kiu disvendas pli ol 5.000 varojn kaj servojn nur tra privataj distribuantoj. Lauxlegxe gxi funkcias en multaj landoj. Kiu volas, ke mi kandidatigu lin/sxin kiel distribuanton, bv. kontakti: R. Kent Jones 5048 N. Marina #D-6, IL-60640 Chicago, Usono. * * * * * Jam du jarojn mi sercxas kontaktojn kun ekssovetiaj skoltoj. La kontakto kun eksterlandanoj formas integran parton de nia eduksistemo. Bv. skribi al: Hristo Mandev, bul. Mogilev 2, II. ap. 19, BG-5306 Gabrovo, Bulgario * * * * * La cirkuleron "Solidarulo" (monata resumaro de la belgia Laborpartio PVDA-PTB) en la estonto ricevas senpage nur tiuj, kiuj iel reagis -as al iu artikolo cxe la redakcio: 171/10 Bd. Lemonnier, B-1000 Bruxelles, Belgio. * * * Nova informilo de E-redakcio de Pola Radio estas ricevebla senpage cxe la adreso: Posxtkesto 46, PL-00-977 Varsovio. Polio. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, n-ro 61, 1/septembro-1994 Internacia sendependa gazeto pri la Esperanto-movado. Reg.nr: B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio. H-1675 Budapest, pf. 87. Tel./fakso: + 36-1-2828885. Aperas dusemajne. Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro: Laszlo Szilvasi. Oficeja kunlaboranto: Istvan Meszaros La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj, kaj ne respondecas pri la anonc-enhavoj. Abonkotizo: 74 NLG (aere 86 NLG) al la UEA-kodo ELLS-S. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Kristaly Tibor