Eventoj n-ro 0060, 2/auxgusto - '94, retposxta versio ****************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - La publika prezento - Nova prezidanto de FAME - Katalogo pri E-turismo - Emeritigxis... la flago? - 950-a Esperanto-strato: en la Kanariaj Insuloj! Konkurso: - Rezultoj de Belartaj konkursoj de UEA en 1994 - Konkurso por la legantoj de EVENTOJ - Internacia konkurso por mezlernejanoj Opinioj: - Filozofio de esperantismo - UEA-banko Esperanto aplikata: - Terminoj en konstru-tekniko - Medicinistoj sercxataj! - "Esperantokoop" en Kolombio - AdE-kolokvo - Kontaktoj sercxataj - Cxu trejni jxurnalistojn? - Cxina sxako kaj cxina abako Libroj: - Skota humuro Arangxoj: - Internacia Foirode Esperanto-Turismo - Simpozio pri entreprenado pere de Esperanto: - Dua Atlantika Plongado - Kavernumado en Svisio - Balta-mara Renkontigxo - "Seminario en Valencio - P E P S - Venki montpinton el tri direktoj Anonco: - IF Suplemento: - Baldaux venos Mazi anka xal Vi! Anonco: - Mazi Movado: - 25 jaroj de Esperanto-instruado - Infana E-Semajno en Finnio - Unuigxo Franca por Esperanto kaj la Euxropaj balotoj - TV-serio en Danio - Rusaj sciuloj en intelektaj TV-ludoj - Pregxeja unitariana prediko ILEI: - 28-a ILEI konferenco Junularo: - Kiel mi sxtopu la truon? - Nek mono nek homo Kulturo: - OSIEK-Premio 1994 Hungara angulo: - *** Reagoj: - Ermitoj Esperanto en radio: - Radio Sarajevo en Esperanto - Kiam parolas Varsovio? Alvoko: - Konkurs-alvoko La leganto: - Telefonkarto ne la unua! Movada teorio: - Kiom? Anoncetoj: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// La publika prezento =================== Hodiaux, post pli ol trionjarcento, ne eblas por mi diri, kio gxuste kondukis min al Esperanto. La prezentotaj eventoj, versxajne, prezentas la aferon ne laux la vere okazinta ordo, cxar mi ne faris tiam iujn notojn. Sed la historio estis proksimume tia. Iam en la mezo de 1950-aj jaroj mi aux miaj parencoj acxetis libron en paperkovrilo, kiu enhavis faman scienc-fikcian novelon de Robert Heinlein "La verdaj montetoj de Tero" (The Green Hills of Earth). La novelo rakontas pri Rhysling, la Blinda Bardo de la Kosmaj Vojoj, kies magnum opus - poemo kun la sama titolo kiel la novelo - estis kantata en la angla, aux franca, aux germana. "Aux", aldonas la auxtoro, "oni povas kanti gxin en Esperanto, sub cxielarka standardo de Tero". Mi supozas, ke versxajne mi jam cerbumetis, kio ja tiu Esperanto estas, cxar kio estas la angla, franca kaj germana, mi certe sciis. Iom pli aux malpli frue ol tio mi legis fragmentojn el la ekzemplero de miaj parencoj de "Historio de lingvoj" far Mario Pei, en kiu mi trafis pagxon priskribantan Esperanton (Pei, kion oni scias, estis iaspeca Esperanta partizano). Gxi instigis min iom pensi kaj miri pri tiu lingvo. Iom poste, kredeble en la oka klaso, mi komencis viziti la publikan bibliotekon en Portland, Oregon, kaj tie mi trovis kelkajn librojn pri Esperanto. Rememorinte pri miaj du pli fruaj renkontoj kun tiu nomo, mi ilin prenis kaj komencis legi... Mi volas diri, ke estis pli ol unu renkontigxo kun Esperanto aux ties nomo, kiu turnis min al la lingvo. Mi kredas, ke la samo veras ankaux por aliuj: oni vidas la nomon la unuan fojon kaj metas en la memoron; oni vidas la nomon la duan fojon kaj pasive pensas pri gxi; oni vidas la nomon dekan fojon, kaj telefonas, aux skribas, aux elektronikrete kontaktigxas al Esperanto-asocio. Sed kiel ni prezentadu Esperanton al la publiko? Ni povus fari anoncon en Time aux Newsweek. Simpla tutpagxa anonco kostus pli, ol nia tuta kapitalo, sed eble gxi valorus... sed cxu valorus? Nu, bone, versxajne ne. Gxi estus nur unu mencio pri Esperanto - sed ni ja parolas pri multaj mencioj. Kaj ni simple ne povas entrepreni, kaj versxajne ne povos entrepreni en la antauxvidebla estonteco, veran grandan kampanjon. Do, kiel ni atingu multoblajn menciojn pri Esperanto, prefere senpagajn? Mi auxdis la opinion, ke ecx la malbona mencio de Esperanto estas pli bona, ol nenia. Unu malnova esperantisto, mia bona konato, ecx sugestis, ke iu murdisto, mortiginta per hakilo multajn homojn, povus esti Bona Afero de la propaganda vidpunkto, se li estas iel ligita kun Esperanto kaj la aferon emfazas la novajxinformiloj. Mi apenaux povas konsenti kun tiu ekstrema ekzemplo - kaj mi certe ne rekomendas al ajna membro de E- societo entrepreni tiaspecan kampanjon! - sed ja estas certaj malbonaj mencioj de Esperanto, kiuj povas esti vere utilaj. Tio estas la malfavoraj opinioj pri la lingvo en la gazetaro, kiujn ni povas rebati. Kiam la rebatoj estas publikigataj, Esperanto estas menciata por la leganto dufoje - la duan fojon favore. Oni nun pensados, ecx se nur pasive, pri la lingvo. Mi prezentu paron da ekzemploj el la lastaj monatoj, per kiuj mi provos montri, kiel la tiaspecaj aferoj funkcias. Kolumnisto en PC Week, pridiskutante novan operacian sistemon Microsoft Windows NT, komparis ties potencon al tiu de Esperanto, kiu, laux li, bedauxrinde ne funkcias. Mike Sloper el la Centra Oficejo de ELNA ekvidis la artikolon, replikis al gxi, donis al mi la kopion, kaj faksis al Jurgen Wolff el Komputila Rondo en Germanio. Mi skribis al la revuo mian propran replikon, kaj same faris Jurgen Wolff. PC Week publikigis cxiujn tri replikojn kaj tio elvokis serion da informpetoj al ELNA kaj - eventuale - kelkajn membrigxojn al ELNA. La 4-an de februaro 1994 numero de la londona Times Literary Supplement enhavis revuon far Eric Korn pri la libro de Pierre Janton Esperanto: Language, Literature, Community. La revuo fakte igxis (tre seninforma) kritiko de Esperanto; Korn nenie klarigis la opinion de la libro mem. Informon pri la revuo sendis per Internet Edmond Grimley-Evans kaj, laux nia peto, la Esperanto-grupo de la Kembrigxa Universitato (en Anglio) faksis al ni la kopion de la revuo. Mi, inter aliaj, respondis al la revuo, kaj en la sekvasemajna numero de TLS la redaktoro publikigis du leterojn, kritikantajn la kritikon de Korn, ambaux favorajn al Esperanto: la mian kaj tiun de William Auld el Skotlando. Denove du mencioj pri Esperanto en du semajnoj, la lasta favora. Ni faru la du konkludojn. 1. Gravas kvanto de rebatoj. Sola letero al la redaktoro responde al iu artikolo, se bone verkita, povas esti publikigita, sed la redaktoro povas ankaux decidi, se la respondo al artikolo solas, ke la temo ne estas suficxe interesa, kaj povas ne doni al gxi spacon sur la pagxoj. Aliflanke, dek leteroj al la redaktoro plej ofte certigas, ke unu estos publikigita; cent povas certigi, ke al la temo estos donita tuta kolumno, kaj ecx instigi la redaktoron okupigxi pri la temo estonte. Notu bone: se vi skribis leteron kaj estas publikigita ne la via, sed ies alia, ne kredu, ke vi vane elspezis viajn tempon kaj energion: sen apogo de via letero tiu alia povus esti neniam publikigita! 2. Rapideco de respondo gravas, kvankam, certe, ne estas absolute necesa (mi povas montri paron da kazoj, kiam la repliko estis sendita kelkajn semajnojn post la originala artikolo, kaj ili estis publikigitaj). Tio signifas, ke la personoj, kiuj okupigxas pri replikoj, devas scii pri la originala artikolo kiel eble plej baldaux post gxia apero. Kaj tio implicas, ke, por produkti tiajn respondojn, ni cxiam pli dependas de elektronikaj komunikiloj - telefono, faksilo, modemo. La printataj rimedoj (leteroj, leterbombadoj, gazetoj) simple ne estas suficxe rapidaj. Don HARLOW, prezidanto de ELNA el Esperanto USA, 1/1994 Ndlr. ELNA kreas specialan "rebato-servon", kiu celas grupan reagon al la artikoloj pri Esperanto en usona gazetaro. Interesigxintoj kontaktu ELNA: P.O. Box 1129, El Cerrito, CA 94530, Usono; tel. +1-510-6530998; fakso +1-510-6531468; el. posxto Internet elna@forigu.netcom.com. ************************************************************************* Nova prezidanto de FAME ======================= Post la morto de gxia fondinto, Alois Meiners, vakis la posteno de prezidanto de FAME-fondajxo. La kunveno de l` fondintoj elektis kiel novan prezidanton Stefan Maul, kiu igxis internacie konata precipe kiel fondinto de la internacia magazino Monato, kaj nun li estas la prezidanto de Tutmonda Esperantista Jxurnalista Asocio, TEJxA. Nova vicprezidanto farigxis Utho Maier, kiu aktivas en la Esperanto-biblioteko en Aalen. La gxisnuna vicprezidanto, Rainer Heckhausen, elektigxis kiel parolanto de la fondintoj. FAME en cx. 5 jaroj de sia ekzisto akcelis kaj subtenis jam pli ol 50 projektojn, parte per konsiderindaj monsumoj. La fondajxo alvokas kreskigi la kapitalon per donacoj; tiu, kiu donacos minimume mil markojn, farigxas aldona fondinto kun koncernaj rajtoj. Krome la fondajxo invitas esperantistojn sekvi la ekzemplon de Alois Meiners kaj destini en testamento heredan sumon por FAME: Fame-Fondajxo, Stefan Maul Pferseestr. 15, D-86150 Augsburg, Germanio. ************************************************************************* Katalogo pri E-turismo ====================== Estimataj gvidantoj kaj organizantoj de E-feriejoj! Turismo estas unu el la plej gravaj kampoj de la aplikado de la internacia lingvo. Vojagxoj povas esti tauxgaj allogajxoj por interesigi novajn esperantistojn - kaj aktivigi malnovajn. Tamen ne ekzistas la ebleco, informi kaj varbi suficxe bone por Esperanto-turismo, cxar ne ekzistas ia katalogo, per kiu oni povas prezenti al interesito la multajn diversajn eblecojn, kiuj ekzistas, vojagxi al Esperantujo. Germana E-Asocio decidis prepari la eldonon de Internacia katalogo pri Esperanto-turismo. Por la katalogo ni ellaboris unuecan sistemon kaj enketilon. Ni petas cxiun koncerniton plenigi kaj rapide (!) resendi tiun enketilon, por ke ni povu ellabori kiel eble plej ampleksan katalogon. La enketilon petu rekte cxe Germana E-Asocio aux cxe Kai Pohlmann, Schiffbeker Weg 32, D-22111 Hamburg. (Telefakso: +49-40-7324340). Kun anticipa danko afable salutas Elsbeth Bormann, prezidanto de GEA ************************************************************************* Emeritigxis... la flago? ======================== Jes, la granda kongresa flago, kiu ornamis la cxefan salonon de iu UK ekde 1947 en Berno, "emeritigxis". Post preskaux 50-jara servado ne plu restis spaco sur la flago por alkudri la nomon de la kongresa urbo. Felicxe, granda korea tekstilkompanio donacis al UEA novan kongresan flagon, kiu estis inauxgurita en la Solena Fermo de la Seula UK kaj efektive ekplenumos sian funkcion en Tampereo. Mark Fettes ************************************************************************* 950-a Esperanto-strato: en la Kanariaj Insuloj! =============================================== En marto de tiu cxi jaro, la Urba Konsilantaro de Tegueste (Tenerife, Kanariaj Insuloj), donis la nomon "Esperanto" al promenejo proksima al la placoj de la Pregxejo kaj la Urbodomo. Laux Hugo Rollinguer, la dato elektita por la inauxguro, la 12-a de septembro, estas ja bela anekdota hazardo, cxar gxi koincidas kun la festo de "Nuestra senora de los Remedios", dum Esperanto prezentas sin kiel sola lingvo, kiu kapablas liveri solidaran komprenon inter cxiuj homoj. Laux la Prezidanto de UEA, John Wells, la nova strato ricevos la numeron 950 en la katalogo, kiun, kun pli ol tricent pagxoj kaj 400 fotoj, eldonos UEA omagxe al la stratoj, monumentoj kaj placoj, kiuj en urboj de la tuta mondo rekonas la Lingvon Internacian, kaj ties inicianton D-ro Zamenhof. El Boletin, junio/94 ************************************************************************* KONKURSO //////// Rezultoj de Belartaj konkursoj de UEA en 1994 ============================================= - Poezio Neniu premio aljugxita. Partoprenis 22 verkoj de 9 auxtoroj el 8 landoj. - Prozo Unua premio: Ne aljugxita. Dua premio: Georgo Kamacxo (Hispanio) pro "Avataro". Tria premio: Georgo Kamacxo pro "Gulivero en Cxapelujo". Partoprenis 17 verkoj de 10 auxtoroj el 8 landoj. - Teatrajxo Unua premio: Paul Gubbins (Britio) pro "Konto de l' vivo". Dua premio: Paul Gubbins pro "Hotelo de l' Teatro". Tria premio: Paul Gubbins pro "Int-Ant-Hont'" kaj Mike Sadler (Hungario) pro "Sofo". Honora mencio: Mike Sadler pro "Teo kaj testamento". Partoprenis 7 teatrajxoj de 4 auxtoroj el 3 landoj. - Eseo Premio Luigi Minnata: Nikola Rasxicx (Nederlando) pro "Pledo por sociologio de Esperanto-Movado. Honora mencio: Zsuzsanna Csiszar (Hungario) pro "La lingvajxo de porinfana literaturo" Partoprenis 4 eseoj de 3 auxtoroj el 3 landoj. Premio "Nova talento" Giuseppe Spini (Italio) pro la prozajxoj "La lasta kunveno" kaj "En signo de paco". - Infanlibro de la jaro "Emilo de Smolando" de Astrid Lindgren, trad. Harold Brown kaj Kerstin Rohdin, eld. Progreso Eldonejo (Svedio). "Muminvalo" de Tove Jansson, trad. Eckhard Bick. Eld. Esperanto-Asocio de Finnlando. Kaj "La Knabo, kiu ludis kun la maro" de Rudyard Kipling, trad. Amri Wandel, eld. Edistudio kaj Esperanto-Ligo en Israelo. Partoprenis 5 libroj de 5 eldonintoj el 5 landoj. ************************************************************************* Konkurso por la legantoj de EVENTOJ =================================== Post kvar sukcesaj jaroj la tradicia konkurso por lernejanoj cxi-foje malfermas la konkurson antaux nelernejanoj. Ili solvos la taskofoliojn de la 2-a kategorio/P, t.e. progresintaj mezlernejanoj kaj formos apartan konkurs-grupon, tiun de plenkreskuloj (=PL). Kun tutkora bonvolo ni invitas ankaux vin, kara leganto, al partopreno en la konkurso. Se vi volas ricevi la korektitan taskon kune kun la nova taskofolio kaj la liston de aktuala stato de la konkurso, sendu kun la solvo 1 respondkuponon (hungaroj: neuzitan posxtmarkon) por afranki la respondon. Pri la stato informas ankaux la E-programo de radio Bartok en Budapest. La regularo ne multe sxangxigxis, tamen mi petas vin atente tralegi gxin kaj sekvi ties instrukciojn. (Vidu en Eventoj 2/julio!) Esperante, ke multaj estintaj kaj novaj konkursemaj esperantistoj aligxos, salutas vin cxiujn en la nomo de ILEI-komisiono pri lernejaj konkursoj Geza Kurucz. ************************************************************************* Internacia konkurso por mezlernejanoj ===================================== - 1-a taskfolio por kategorio "K" (komencantoj) ----------------------------------------------- - 1. Kiuj finajxoj mankas? (3 poentoj) Ev... est... 15-jar... bel... knab... . - 2. Skribu almenaux ok Esperantajn vortojn, kiuj estas internacie uzataj! (2 poentoj) - 3. Konstruu frazon per la donitaj vortoj! (3 poentoj) novan / Pauxla / Hodiaux / acxeti / sxia patrino / volis / kaj / jupon - 4. Kion signifas la mallongigoj: s-ro, d-ro, str. (3 poentoj) - 5. Faru almenaux ses vortojn el kapo sxangxante cxiufoje nur unu literon! (3 poentoj) - 6. Solvu la sekvan enigmon: b b (3 poentoj) - 7. Kiu koloro simbolas Esperanton? Kial? (3 poentoj) 1-a taskfolio por kategorio "P" (progresantoj + Eventoj-legantoj) ----------------------------------------------------------------- - 1. Kiuj prepozicioj mankas? (En cxiu povas esti du variantoj!) (3 poentoj) Dankon ... la cxokolado. / Estas kvarono ... la 8-a. / teo ... citrono - 2. Skribu po unu simplan frazon kun la vortoj: fali, faligi. (2 poentoj) - 3. Esprimu per unu vorto! (3 poentoj) objekto, per kiu oni mangxas supon / piediri tre rapide / tia, ke gxi ne funkcias, cxar gxi estas difektita - 4. El kio konsistas adreso de leteramiko? Kiel ili sekvas unu la alian? (3 poentoj) - 5. Faru almenaux ses vortojn el kapo, sxangxante cxiufoje nur unu literon! (3 poentoj) - 6. Solvu la sekvan enigmon: b b (3 poentoj) - 7. Kiu koloro simbolas Esperanton? Kial? (3 poentoj) Limdato por ambaux kategorioj: la 14-a de oktobro 1994. La solvojn sendu al: Gimnazio Banyai Julia, Esperanto-grupo Nyiri u. 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. ************************************************************************* OPINIOJ /////// Filozofio de esperantismo ========================= Mi tralegis en "Eventoj" artikolon de Bernard Golden "Krizo de la loka grupo - cxu gxi estas eksmoda?" En tiu artikolo s-ano Bernard diras iuloke, ke "Ne valoras instrui nur la lingvon. Estas necese ankaux informi ilin pri la ideologio aux filozofio de esperantismo..." Do, ankaux samideano Bernard opinias, ke tre estas necesa la filozofio de esperantismo, pri kiu ni jam kelkfoje signaladis! Tutcerte cxiuj geesperantistoj devus esti filozofie, "esperantozofie" preparitaj por la esperanrista vivo kaj agado! Mi opinias, ke estus tre bone demandi samideanon Bernard Golden, kiel li vidas la filozofion de esperantismo. Mi opinias, ke estas tre bezonata fasta diskutado pri tiu filozofio, kiun preskaux neniu konas sed kiu estas treege bezonata en cxiu klubo, en cxiu rondo, en cxiu Esperanto-organizajxo! El diversaj opinioj povas kreigxi bildo de tiu filozofio kaj niaj filozofoj (ni ja havas filozofojn en nia movado) povos gxin konkretigi, prilabori kaj prezenti al cxiuj! La afero sxajnas esti (kaj certege estas) treege grava por ni cxiuj. Oni ne rajtas neglekti la temon pro iuj sxajnaj imagoj. Sebastian Tuszinski, Polio ************************************************************************* UEA-banko ========= ...Kiam d-ro Sadler lancxis la nunan kontosistemon cxe UEA, li konscie kaj plenintence kreis kernon de esperantista gxirobanko. La sistemo estas (kaj restas) ideala por farigxi, lige kun la famaj UEA-kodoj de la membroj, ampleksa internacia (nesxtata) gxirobanko. Sed gxi estas nur parte ekspluatata, cxar ne komprenata. La membroj timas lasi monon en sia konto cxe UEA. La oficistoj timas inundon da laboro. Tamen la laboro estas simplega (mi mem faris gxin inter 1983-86), kaj la sumoj deponitaj, adekvate prizorgataj, ebligus financadon pere de rentoj riceveblaj. Cxiu bankoficisto komprenas tion. Eble informado pri tio devus aperi kiel parto de ies "Strategia Plano". John Rapley, Britio ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Terminoj en konstru-tekniko =========================== Por ke Esperanto antauxeniru en la konstruistaj rondoj necesas ankaux veturilo, fakte lingva veturilo. Gxis nun multaj vortoj jam estas troveblaj en diversaj jam aperintaj eldonajxoj (Moberg: Konstruteknika terminaro de 1958, Arkeologio, arto, konstruo kaj metio el 1932), sed ili estas malnovaj, kaj ne entenas la modernajn esprimojn. En TAKE (Tutm. Asocio de E-istoj Konstruistoj) - apud la aliaj, fakaj surmerkatigaj laboroj estas ekfunkciigita ankaux la Terminologia Sekcio kun la gvido de Fabien Van Mook el Nederlando. La unua projekto estas aldono de E-lingva traduko al prikonstrua terminaro de Euxropa Unio. Tia projekto estas relative simpla kaj spertodona, kaj tiaj spertoj necesas por la granda celo: la multlingva terminaro de TAKE! La Terminologia Sekcio jam havas plurajn membrojn, sed bezonas pliajn kunlaborantojn. La sinanoncantoj estas bonvenaj, se - sxatas labori pri sia fako kaj la Internacia Lingvo, - deziras labori per modernaj iloj por konservi en terminbanko, - ricxigi sian lingvan konon de Esperanto kaj aliaj lingvoj, - sxatas diskuti science pri terminologio. Leteron de interesigxantoj atendas: Fabien VAN MOOK Echternachstraat 24, NL-5224 TB es Hertogenbosch, Nederio el La Domo, julio/94 ************************************************************************* Medicinistoj sercxataj! ======================= Universala Medicina Esperanto-Asocio, kiu membrigas esperantistojn el la diversaj medicinaj medioj kaj metioj, volas kontakti, membrigi, servi cxiujn esperantistojn, kiuj laboras en medicina tereno. UMEA eldonas la revuojn "Medicina Internacia Revuo" kaj "Medicina Kuriero" kaj organizas internaciajn renkontojn. Gxi havas fakajn sekciojn: stomatologian, veterinaran. Se vi estas koncernita aux se vi konas koncernajn esperantistojn, kontaktu la prezidanton: D-ro Imre FERENCZY, Pf. 143, H-9002 Gyor, Hungario. ************************************************************************* "Esperantokoop" en Kolombio =========================== "Vidi Esperanton kiel objekton", kaj "Vidi nin kiel objekton de Esperanto" - jen estas du konceptoj, kiujn akceptis la fondintoj de la nova organizo en Kolombio. La nova kooperativo volonte havus kontaktojn kun similaj organizoj dise en la mondo. Kontaktadreso: S-ro Santiago Alvarez Gutierrez, Apartado Postal 54-800. Santafe de Bogota-2, Kolumbio el Kooperativa Stelo, 1/94 ************************************************************************* AdE-kolokvo =========== La unua kolokvo de la Akademio de Esperanto okazis en Prago 7-14.7.1994. Bedauxrinde ia inicianto kaj prezidanto de AdE D-ro Andre Albault lastmomente devis rezigni pri la persona partopreno pro forta malplibonigo de sia sanstato. La kolokvon, kiun arangxis komisiite de AdE la eduka entrepreno de Petro Chrdle KAVA-PECH, partoprenis 37 personoj el 11 landoj. Post la inauxguro fare de la vicprezidanto de la Akademio d-ro Werner Bormann praga akademiano Eli Urbanova prezentis kelkajn de siaj lastaj poemoj. Dum la kolokvo okazis 15 prelegoj i.a. de W. Bormann, D. Blanke, C.Kiselman, J. Thierry, R. Eichholz, W. de Smet, M. Duc Goninaz, I. Jackson, K.H. Simon, P. Chrdle, M. Bartovska, A. Lewanderska k.a. Cxiujn prelegojn enhavos la prelegkolekto, kiu aperos libroforme en supozata amplekso de 180 gxis 200 pagxoj ankoraux en 1994 cxe KAVA-PECH. Petro CHRDLE ************************************************************************* Kontaktoj sercxataj =================== En Torun, Polio, s-ano Mieczyslav MACKIEVICZ establis antikvajxejon kaj komercas per malnovaj libroj kaj aliaj interesaj ajxoj, ankaux per esperantajxoj. Li invitas cxiujn esperantistojn viziti gxin. Inauxguro de la antikvajxejo okazis la 27-an de julio. La adreso de la originala komercejo: Antykwariat "Mats", ul. Podmurna 13, PL 87-100 Torun, Polio ************************************************************************* Cxu trejni jxurnalistojn? ========================= La estro de la TEJxA-komisiono por trejnado de jxurnalistoj, Pauxlo Gubbins, energie solvis la taskon ellabori perkorespondan kurson - kaj jam pretas granda parto. En fresxa kaj vigla stilo la kurso konsilas, instruas kaj instigas estontajn esperantlingvajn jxurnalistojn kaj redaktorojn por profesinivela verkado kaj redaktado. En la fokuso de la kurso estas precipe praktikaj ekzercoj. La kurso-komencon TEJxA planas al auxtuno, sed bonvenigas interesigxon, aligxojn por pli bone plani gxin. Kontaktu: Stefan MAUL, Pferseer str. 15, D-86150 Augsburg, Germanio Fakso: +49-821-520385 El Internacia Jxurnalisto, 3/94 ************************************************************************* Cxina sxako kaj cxina abako =========================== estas fakoj en la universitato de Chengdu. Pere de Esperanto, la fako instruadas al eksterlandanoj sxakludon kaj abakadon. Tiuj, kiuj emas lerni, skribu al s-ro Xia Zhongyi, Chengdu Universitato, CN-610081 Chengdu Sichuan, Cxinio. El Franca Esperantisto, majo/1994 ************************************************************************* LIBROJ //////// Skota humuro ============ - Kiel vi sentas vin post unujara geedzeco? - demandas anglo sian skotan amikon. - La geedza vivo ne estus tute malbona, sed mia edzino konstante postulas de mi pli kaj pli da mono. Cxe la matenmangxo, cxe la luncxo, cxe la tagmangxo kaj cxe la vespermangxo, ecx post la enlitigxo sxi postulas de mi pli kaj pli da mono! - Sed, finfine, por kio sxi bezonas tiom da mono? - Mi ne scias, mi ankoraux neniam donis al sxi ecx plej etan moneron...! La sxerco (unu el preskaux 300) devenas el la libro "Humuro laux la skota maniero" de Andrzej PETTYN, kun la enkonduko de la fame konata skota poeto William Auld, eldonota cxi-auxtune de Flandra E-Ligo. La libro estas cxarma legolibro, kiu amuzas kaj instruas. Speciala metodika suplemento klarigas al kursgvidantoj, kiamaniere oni povas uzi la mallongajn tekstojn en E-kursoj kaj studrondoj. La libro estas rekomendinda ankaux kiel donaco por amikoj! Antauxmendu gxin cxe: Flandra E-ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antwerpen, Belgio Telefakso: +32-71-431413 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Internacia Foiro de Esperanto-Turismo ===================================== Bydgoszcz, 25 septembro - 2 oktobro 1994. La Foiro estas la plej granda arangxo de e-entreprenoj, okupigxantaj pri turismo. Cxeestas gxin preskaux cxiu, kiu gravas en tiu agadtereno. Invitilon kaj detalan informon vidu en Eventoj n-ro 58, aux petu de: Monda Turismo, Andrzej GRZEBOWSKI Fakso: +48-52-415744 ************************************************************************* Simpozio pri entreprenado pere de Esperanto: ============================================ Dobrichovice (apud Prago), 17-20.10.1994, en hotelo "Trilobit", cxiuj cxambroj kun propraj dusxejo kaj necesejo, plena pansiono. Prezo: 340 DEM. Eblas tranokti ankaux en proksimaj kabanoj (sen hejtado), tiel la "memzorga" partoprenkotizo (sen mangxado) estas 120 DEM. Post la simpozio cxiuj partoprenontoj ricevos la prelegkajeron. Cxefaj traktotaj temoj: A. Specifaj trajtoj de Esperanto rilate entreprenadon gxenerale. B. Turismo. C. Eldona agado (periodajxoj kaj neperiodajxoj). D. Internacia komerco. Sinproponoj kaj resumoj de siaj prezentajxoj (ne pli longaj ol 150 vortoj) estas bonvenaj cxe: Kava-Pech, Petro CHRDLE Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. Tel./fakso: +42-2-99121126 Rim: Malgxoje ni konstatas, ke la organizantoj (en ekssoclando) denove celas nur la ricxajn okcidentajn partnerojn, kaj per la alta prezo praktike malebligas la partoprenon de siaj samlandaj kaj aliaj ekssoclandaj kolegoj... La Komitato de TEJO - en sia bone rekonita propra intereso - jam en 1993 akceptis decidon pri la deviga (!) min. 50 % rabato por orient-euxropanoj en estontaj IJK-oj. Cxu la Esp-entreprenistoj cxie en la mondo estas same ricxaj? Mi havas fortan dubon, ke multaj orienteuxropanoj pretas pagi 120 DEM nur por la partopreno... Ni ekzemple decidis nun rezigni... La red. ************************************************************************* Dua Atlantika Plongxado ======================= Cxiujare sunas en suda Portugalio komence de novembro. Gxuu tiun somerecan veteron cxi jare okaze de la Dua Atlantika Plongxado (10- 13/11/94, apud Lisboa, en la urbeto Troia). Estos distra programo en la apudaj plagxoj kaj amuzejoj, prelego de Goncalo Neves kaj movada diskuto. Interesigxantoj kontaktu: Portugala Esperanto-Junularo, Rua Dr. Joao Couto 6 r/c A, P-1500 Lisbono, Portugalio. Rete: b40@forigu.ptearn.cc.fc.ul.pt ************************************************************************* Kavernumado en Svisio ===================== JES (Junularo Esperantista Svislanda) organizas la 10-11-an de septembro novstilan semajnfinon, cxifoje kun aventura kavernuma programo! La aligxkotizo - 25 CHF - inkl. enirprezon kaj mangxajxojn. Kontaktadreso: Marko GIROLAMETTI, Thorenbergstr. 13, CH-6014 Littau, Svisio Tel.: +41-41-574894 ************************************************************************* Balta-mara Renkontigxo ====================== okazos de 9-a gxis 11-a de septembro 1994 en Stralzund kun kultura, natura kaj turisma programo. Pliaj informoj cxe Hannelore Brunaw kaj en la Hamburga Esperanto-Domo. Klaus-Groth-Stragxe 95, D-20535 Hamburg, Germanio. Tel.: +49-40-2503065 ************************************************************************* "Seminario en Valencio ====================== La unuafoje organizata seminario "Esperanto, kulturo, socio" havas la kromtitolon "rasismo kaj ksenofobio en la nuna Euxropo", okazos de la 8-a gxis 11-a de septembro en la urbeto Paterna (Valencio). Kotizo plus kvartaga logxado kun plena pansiono kostas entute 17.000 pesetojn. Petu informojn cxe: Grupo Esperanto, str. Gran Via Fernando el Catolico, 45-3a. E-46008 Valencia (Hispanio). ************************************************************************* (Postenoj Esperantistaj Por Socilaboro), Polio P E P S ======= invitas partopreni en IFE-94, (Internacia Feriado Esperantista) en Zawoja, ripozloko en Polaj Beskidoj de 5-a gxis 11-a en septembro. La kosto de partopreno, kun plena hejma nutrado por unu persono tage estas 7 USD (49 USD por la tuta semajno). En la programo: lingvaj kursoj, prelegoj, distroj, ekskursoj. Antaux la feriado estas proponata 3-taga restado en Krakovo (malmultekosta tranoktado, speciala programo, ekskursoj). Kontaktadreso: Zbigniew WARMUZ ul. Bajeczna 1/104, PL-31-566 Krakow, Polio. ************************************************************************* Venki montpinton el tri direktoj ================================ Slovena E-Junularo (SEJ) invitas al nekutima renkontigxo cxe la komuna landlimo de Auxstrio, Italio kaj Slovenio al 11-a de septembro. Post kolektigxo en Ratece (organizita auxtobusa karavano el Ljubljana) estos komuna cx. 50 minuta "promenado" al la pinto en la slovenia flanko. La pinto estas atingebla ankaux el Italio (Travisio) kaj Auxstrio (Arnoldstein). Cxi lasta estas precipe alloga por komfortuloj, ja ekzistas montlifto gxis la pinto. Tie okazos renkontigxo de esp-istoj el cxiuj tri landoj. Restoracioj trovigxas en trimbaux landoj, la sola afero, kion vi bezonas estas komfortaj sxuoj. Por detaloj kontaktu SEJ: Novi Trg 6, P.P. 401, SLO-61000 Ljubljana, Slovenio ************************************************************************* ANONCO ////// IF == JARFINA ARANGxO POR LA DUA GENERACIO KUN AUx SEN FAMILIO 27.12.1994 - 03.01.1995 Informoj cxe: H.D.Platz, Pf. 1148, D-34303 Niedenstein, Germanio ************************************************************************* SUPLEMENTO ////////// Baldaux venos Mazi ankaux al Vi! ================================ ----------------------------------------------- Intervjuo kun Tomasz WOJCIECHOWSKI, estro de Tommy-eldonejo kaj reprezentanto de BBC-English en Varsovio, prezentita en la Esperanto-elsendo de Pola Radio la 27-an de julio 1994. ----------------------------------------------- - Kiel okazis, ke Mazikurso, vaste konata gxis nun cxefe por la instruado de la angla limgvo, trovis vojon al via eldonejo, kiel naskigxis cxi tiu ideo? - Laux mia orientigxo la koncepto prilabori kaj aperigi vidbendan kurson de Esperanto estis naskigxanta jam de longa tempo, cxar en la Esperanto- movado - kiel mi sciis - ne ekzistas plene profesinivela vidbenda kurso de cxi tiu lingvo, sed tamen oni sentas la bezonon de tia instrumaterialo. Se oni entreprenus la provon krei tute originalan vidbendan kurson speciale por Esperanto-instruado, oni bezonus por la realigo amason da mono. Tiam unu el la membroj de la skipo okupigxanta pri la adapto de MAZI-kurso por Pola Televido prezentis la ideon, ke oni adaptu gxin por Esperanto-instruado, ke oni transformu cxi tiun filmmaterialin, tio signifas, ke oni konservu la jam filmitan instru- materialon, cxiuj filmscenojn kaj la gxeneralan ideon kaj oni plenigu gxin per sxangxita enhavo, aparte adaptita por la celoj de Esperanto- instruado. Kaj cxar mi estas reprezentanto de BBC, la kurs-materialo estis en miaj manoj, tial tute nature mi okupigxis pri tio kaj ni kune agas. - La produktinto kaj eldoninto de la baza filmita kursomaterialo estas BBC, cxu ne? - Jes, vere, BBC-English. - Kaj kiel cxi tiu lingvokurso estis akceptita en aliaj landoj? Lauxdire oni jam vaste utiligis gxin? Mi ekzemple bone memoras, ke en Polio la televidaj prezentadoj de MAZI-kurso atingis grandan sukceson. - Jes, oni montris la pola-angla version, gxi estis prezentita multfoje. En aliaj landoj oni ankaux prezentis speciale adaptitajn nacilingvajn versiojn. Laux la esploroj faritaj de BBC cxirkaux 2 miliardoj da homoj en diversaj landoj rigardis la MAZI-kurson de la angla lingvo. Versxajne oni povas diri, ke ne ekzistas landoj, kie MAZI ne estus konata. - Onidire cxi tiu filmmaterialo estas destinita por instrui la lingvon al infanoj, sed samtempe ekzistas la opinio, ke ankaux plenagxuloj bone amuzigxas rigardante cxi tiun vidbendan lingvokurson? - Cxe la instruado de fremda lingvo, kiam oni komencas de la proverba nulo, estas malfacile diri, kio estas destinita por infanoj, kio por plenagxuloj. Ekzistas jam la sama lingvo. Se io estu speciale destinita por infanoj, tiam i.a. tio estas la film-scenejo ellaboritaj por aparte altiri la atenton de infanoj. Sed la bazaj frazostrukturoj, la gramatikajxoj ktp. povas esti la samaj kaj por infanoj kaj por plenagxuloj. Multaj gepatroj lernis la anglan lingvon pere de MAZI-kurso kune kun siaj gefiloj televidante lauxvicajn lecionojn. Tiamaniere la gepatroj ankaux ofte lernis kaj multaj el ili konstatis, ke plenagxuloj povas same bone lerni. Krome pri MAZI-kurso komencis interesigxi mezlernejanoj, de kelkaj lernejoj ni ricevis specialajn mendojn de akompanaj lernolibroj kaj vidbendoj por la tuta klaso. Mi memoras instruistinon, kiu skribis al ni kaj konstatis, ke la oficiala lernolibro por liceoj estas tro malfacila, kaj en la komenco sxi preferis MAZI- kurson. - Jes, sed gxi nun vi rakontis pri MAZI-kurso por la instruado de la angla lingvo. Dume oni jam komencis adapti gxin por la instruado de Esperanto. - Jes, la esperantlingva versio de MAZI estos nur en Esperanto. Sed la filmscenoj estas tiom sugestoplenaj, ke ne necesas nacilingvaj klarigoj por kompreni la enhavon, por sekvi la aventurojn de fabelaj figuroj, kiuj jen kaj jen aperas antaux la okuloj de la gelernantoj. Cetere, lauxbezone, patro, patrino aux iu avo, onklo ktp. povas lerni kune kaj kelkfoje klarigi tion aux tion nacilingve. La unua parto de MAZI-kurso jam estas esperantigita. Hieraux mi rigardis gxin post la muntado kaj mi estas ravita ne nur de cxi tiu adapto, sed ankaux de la lingvo mem, kiu surprizas min per granda belsoneco, mi antauxe ne auxdis Esperanton. - Estas gxoje auxdi tion ... sed , diru al mi, per kio la esperantlingva MAZI diferencas disde la baza anglalingva kurso? - Gxenerale per tio, ke oni instruas per la sama filmmaterialo ne la anglan lingvon sed Esperanton. La adapto laux la metodika vidpunkto laux mi estas farita bonege. Krome estas aldonita ekzerco-parto, kiu ne ekzistas en la anglalingva kurso. Per cxi tiuj ekzercoj oni prezentas frazomodelojn de Esperanto, kiuj antauxe aperis en la unuopaj scenoj de la koncerna parto aux ni diru - leciono. Samtempe tiuj aux tiuj frazomodeloj eldirataj de cxarma parolistino estas prezentataj skribe sur la ekrano. Samtempe oni lernas la korektan prononcon, kio estas tre grava en la kazo de la praktika uzado de Esperanto. Ja la elparolo devus esti lauxeble unueca, klara kaj ne-erariga pro eventualaj misprononcoj. Kompreneble, oni pova ellerni Esperanton nur per la uzo de ordinara lernolibro, sed sen samtempa alproprigado de frazomodeloj, per kiuj ja oni interkomprenigxas en la praktiko, tia lernado dauxras iom pli longe kaj sen la auxskultado de prononcmodeloj oni ne havas la certecon, cxu oni elparolas korekte. Kaj cxion cxi - la instruadon de frazomodeloj kaj la instruadon de bona prononco - celas la vidbenda kurso de Esperanto MAZI EN GONDOLANDO. Mi nepre volas subtreki, ke laux la didaktika vidpunkto - pro la menciita kompletigo - la vidbenda leciono de Esperanto estas perfekta. - Povas esti, ke niaj auxskultantoj havas dubojn, cxu la algxustigo al la Esperanto-instruado de la filmmaterialo, unue kaj speciale preparita por la instruado de la angla lingvo, estas akceptebla. Ja cxiu lingvo havas sian didaktikan vicordon, preferojn ktp. Cxu eble pli frue oni provis adapti la filmmaterialon de MAZI por la instruado de aliaj lingvoj? - Jes, kompreneble. Ja cxi-rilate temas pri la utiligo de filmscenoj, en kiuj fabelaj figuroj desegnitaj kaj movigxantaj per speciala tekniko malfermas la busxon je difinita silabo-longo. Kaj oni devas nur enmeti la saman nombron da Esperanto-silaboj en la dialogojn de la parolantoj. Ne povas esti pli aux malpli multe da silaboj, cxar tuj oni rimarkos, ke ekzemple la regxo fermis la busxon dum oni auxdas lian vocxon. Tiaj aferoj ne ekzistas en la filmscenoj de nia kurso, la sinkronigo aux vocx- dublado estas absolute perfekta kaj ja en cxio cxi partoprenis aktoroj - esperantistoj, kiuj estas bone konataj en la Esperanto-movado, kiel ekzemple Kalina Piekiewicz el la iama Pola Esperanto Teatro, Andrzej Tomecki - kantanta aktoro kaj kelkaj aliaj, i.a. kelkajn prononc-modelojn legas Adrzej Pettyn - parolisto de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio. Estas subtrekinde, ke oni jam faris adaptojn de MAZI por instrui la lingvojn francan, germanan kaj hispanan. Cxio dependas de lerta adapto de la baza teksto, en la kazo de Esperanto mi auxdis, ke tre bone faris cxi tion renoma didaktikisto Stefan MacGill. - Cxio cxi, kion vi diris estas tre optimismiga, des pli, ke pri la filmscenoj respondecas konataj televidaj filmregxisoroj - Roman Dobrzynski kaj Piotr Friedrich. Do, oni esperu, ke la projekto definitivigxos lauxeble rapide. Cxu la eldonejo Tommy metis iujn antauxkondicxojn por elprodukti la esperantlingvan MAZI? - Estas malfacile nomi tion antauxkondicxo, sed certe vi devas kompreni, ke ni devas minimume rericevi la monon, kiun ni investos. Do, la diversaj esperantistaj organizajxoj, unuopaj Esperanto-instruistoj, cxiuj Esperanto-kluboj ktp. devas kontribui al la projekto per antauxpago por difinita kvanto da kompletoj, se entute ni komencu realigi tion. Ni ne povas riski, la mono devas pli frue veni al la Internacia Esperanto- Instituto en Hago, kies respondeculino Mila van der Horst-Kolinska gxustadire iniciatis cxion kaj faris la unuan interkonsenton. Kaj nun la esperantistaro espereble helpos sxin. - Mi auxdis de sinjorino van der Horst-Kolinska, ke sxi bezonas minimume 800 antauxpagitajn mendojn gxis la fino de la nuna jaro, por ke oni povu alpreni la definitivan decidon pri la adaptado kaj por ke oni povu oficiale prezenti la rezulton kaj vendi gxin eble unue dum la universala kongreso en Tampere. - Tio estas tasko de IEI - kolekti la antauxmendojn - sed mi ne dubas, ke sxi ricevos vastan subtenon, cxar la projekto indas tion kaj per la esperantlingva MAZI certe oni povos evoluigi la naturmetodan instruadon de Esperanto, al kio - kiel mi auxdis - sian tutan vivon dedicxis la kunfondinto de IEI, Andreo Cseh, la ellaborinto de la fame konata Cxe- metodo. Mi refoje subtreku, ke mi ne konas Esperanton, sed vidinte la unuan esperantigitan kursoparton mi vere entuzuasmigxas ne nur por la projekto, sed anka xpor la lingvo. - Mi volas aldoni, ke miaj nepo kaj nepino jam rigardis la unuan lecionon kaj komencis lerni kun granda entuziasmo. Mi intencas en estonteco acxeti kaj donaci al ili unu kompleton de MAZI-kurso kaj mi pensas, ke same povus fari aliaj esperantistoj, kiuj havas genepojn a xgefilojn, por ke ili ankaux tiamaniere agrable kaj rapide lernu Esperanton. Mi memoras, ke antaux du jaroj, kiem miaj genepoj la unuan fojon televidis la anglalingvan MAZI ili nepre volis rigardi la filmon ecx ne sciante la vort-enhavon, nur pro tio, ke la filmscenoj estis ege allogaj. - Jes, kompreneble, oni povis rimarki, ke infanoj ludante sur kortoj antaux blokdomoj - aux en infangxardenoj, aux ecx en tramoj - ripetis lauxtvocxe tutajn frazojn el MAZI-kurso. Tio estis iom amuza, sed samtempe tio montris la grandan popularecon de la filmita lingvokurso kaj tutspeciale de la figuro de Mazi. Kaj smatempe ili lernis la lingvon. - Supozeble same estos rilate al Esperanto. - Mi forte kredas tion, cxar laux mi Esperanto estas vere bezonata lingvo kaj meritas pli vastan ol gxis nun popularigxon kaj pli vastan aplikadon en la mondo. Mi forte esperas, ke cxiuj esperantistoj komprenas tion kaj tial ili malavare subtenos la projekton MAZI. - Mi samopinias. Dankon pro la tre interesa intervjuo, Por niaj auxskultantoj mi mencias la adreson de la Internacia Esperanto-Instituto: Riouwstraat 172, NL-2585 HW DEN HAAG, Nederlando, telefono kaj fakso + 31.70.3556677 - de kie oni povas ricevi pli da informoj pri transpago- ebloj, rabatoj por mendantoj de iom granda kvanto da kompletoj, ktp. Intervjuis: Andrzej PETTYN POSTNOTO: Mazi estas kosma estajxo, kiu venas en Gondolandon, kie vivas regxo, regxino, princino kaj kelkaj aliaj figuroj, kaj travivas interesajn aventurojn, samtempe iom post iom instruante Esperanton. ************************************************************************* ANONCO ////// -------------------------------------------------- Cxu vi jam antauxmendis la videokasedon de "Mazi"? Se ne, faru tuj, por ne perdi la sxancon lerni la lingvon interese, ludante, rapide kaj senpene. Prezo: nun nur 50 USD. Antauxmendu cxe: Internacia Esperanto-Instituto, Riouwstraat 172, NL-2585 HW Den Haag, Nederlando -------------------------------------------------- ************************************************************************* MOVADO ////// 25 jaroj de Esperanto-instruado =============================== cxe la sxtata universitato de San Francisco Cathy Schulze, unu el la iniciatintoj de la mondfama Esperanto-kursaro en San Francisco, Kalifornio, ricevis altan lauxdon de la urbestro. En oficiala proklamo urbestro Frank Jordan citas la valoran rolon de Esperanto por interkompreno, la longdauxran laboron de Cathy Schulze tiucele, kaj la kontribuon de la Esperanto-kursaro cxe la Sxtata Universitato de San Francisco kiel modelo de altkvalita fremdlingva instruado. Li konklude proklamis la 27-an de julio 1994 kiel "Tago de Internacia Amikeco en San Francisco". Kiam Cathy Schulze kaj sxia jxus forpasinta edzo, Bill Schulze, unue pensis pri la ideo starigi altnivelan oficialan Esperanto-programon cxe la menciita universitato, ili havis du celojn: trejnadon de instruistoj kaj plibonigon de la lingva kapablo de usonaj esperantistoj. La Esperanto-kursaro komencigxis en 1970 kun du instruistoj, du niveloj de instruado, kaj 52 studantoj. Cxi jare 66 kursanoj partoprenis en kvar niveloj kun tri instruistoj. En aliaj jaroj diversaj instruistoj provizis apartan metodikan kurson por Esperanto-instruistoj. Dum la 25 jaroj preskaux 1400 studantoj el cxiuj kontinentoj spertis la gvidon de vere internacia grupo de Esperanto-eminentuloj: William Auld (Skotlando), Duncan Charters (Usono), David Jordan (Usono), Tatsuo Hugimoto (Japanio), Probal Dasxgupto (Bharato), Yoshimi Umeda (Japanio), James Cool (Usono), Nikola Rasxicx (Kroatio), Claude Piron (Svislando), Edmund Brent (Kanado), Grant Goodall (Usono), Amri Wandel (Izraelo), Vera Payne (Auxstralio), Fabrizio Pennacchietti (Italio), Charles Power (Usono), John Wells (Britio), Audrey Childs-Mee (Nederlando), Stefan MacGill (Hungario), Jovan Zarkovicx (Jugoslavio), Michel Duc Goninaz (Francio), So Gilsu (Koreio), Reginald Jaderstrom (Usono), Ilona Koutny (Hungario), Joachim Werdin (Polio), Boris Kolker (Rusio), Mark Fettes (Kanado). La trisemajna lernado ne inkluzivis nur klascxambran studadon. Vespere kaj dum semajnfinoj okazas distraj kaj lernigaj eventoj, kiel: prelegoj, kantado, dancado, konversaciaj rondoj, piknikoj, ekskursoj k.a. Grava parto de la kursoj cxiujare estas la amikeco kaj inspiro, kiuj ricxigas la vivon de la partoprenantoj. Kvar edukcelaj fondusoj de la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko (ELNA), pluraj individuoj, diversaj aliaj kluboj kaj organizoj provizas financan subtenon al meritaj studantoj. Grupo nomita Esperantaj Studintoj de San Francisco (ESSF) aldonas financan subtenon ne nur por kurs-stipendioj, sed ankaux por la kosto de la tagaj bultenoj kaj por aliaj aferoj, kiuj glatigas la funkciadon de la klasoj. Post 25 jaroj la esperoj de Cathy kaj Bill Schulze realigxas. La estonto ja promesas kreskon kaj plibonigon por la Esperanto-kursaro cxe la Sxtata Universitato en San Francisco kaj por Esperanto en Usono. Ellen M. Eddy. ************************************************************************* Infana E-Semajno en Finnio ========================== Ok knabinoj kaj du knaboj el Turku, Helsinki, Rauma, Piikkio kaj Kemio, en la agxoj de 8 gxis 16 lernis la lingvon en tuta junia semajno kun gxojo kaj energio. Krom la lecionoj en la programo kompreneble estis multaj ludoj, teatrajxetoj, kantoj ktp. Post la ekzameno, sukcesa por la geknaboj, estis festo - kun orkestro, floroj kaj gxojo... Kaj iom da cxagreno, ke finigxis la belaj tagoj... "Ni neniel volus iri hejmen! Cxu vi povas arangxi samtipan kurson venontsomere?"- diris la gelernantoj. Nu, cxar venontsomere okazos la kongreso kaj kongreseto de UEA en Tampere, ni anstataux la somera kurso arangxos la kurson dum la skiferio 19 - 25-an de februaro 1995. La kursejo kaj instruistoj estos la samaj: Carola Antskog, Tuomo Grundstrom kaj la subskribantino. La infanoj jam komencu kolekti monon kaj geamikojn por nia skiferia E- kurso! Pliajn detalojn petu cxe: Anna-Liisa Ali-Simola. Friskinkatu 2 A 33. FIN-20360 Turku. Finnlando ************************************************************************* Unuigxo Franca por Esperanto kaj la Euxropaj balotoj ==================================================== Okazis grandskala informado al 200 esperantistaj respondeculoj en la movado en Francio. 1. Ni batalis por estigi gravan intervjuon en unu el la plej gravaj informgazetoj en Francio; la intervjuo aperis en Le Monde. 2. Ni dissendis al 200 respondeculoj (per cirkulero VEKO) tri malsamajn modelojn de artikoloj, kiujn ili povis proponi al lokaj, regionaj, resp. grandregionaj jxurnaloj. Ni scias, ke gxi estis largxe uzata, ecx disdonata en kelkaj oficialaj lokoj. 3. Ni sendis dosieron al la 5 unuaj kandidatoj de cxiuj konataj de ni listoj. Tiun dosieron akompanis letero laux la cxi-sube prezentita politiko. Tra la tri vojoj, ni cxiam defendis la saman politikon: nome instigi la deputitojn krei komisionon pri la elspezoj por lingvaj aferoj en la euxropaj instancoj, kompare kun la avantagxoj de Esperanto laux la fresxdata publikigita esplorado far Claude Piron (en libro kuneldonita de UFE kaj L'Harmattan). Evidente ni samtempe aludis, ke la problemo de komunikado ne estas nur parlamenta, gxi plie interesas la baldaux 350 milionojn da euxropanoj. Ni aludis ankaux al la opinioj de Umberto Eco, kiu mem rekomendis Esperanton en pluraj okazoj. el Franca Esperantisto, majo/1994 ************************************************************************* TV-serio en Danio ================= La 5-an de junio je la 18.45 okazis monda premiero en "Oernes TV", loka televida stacio en la suddanaj insuloj Lolland-Falster, spektata de 150.000 homoj. Tiam oni sendis la unuan epizodon de la serio "Esperanto - kio gxi estas?" La serio aperas cxiudimancxe je la sama horo, kaj gxi estas la unua regula televida serio pri la Internacia Lingvo. Cxiu epizodo dauxras 20 minutojn. La serio estas plurrilate malkutima. La elsendajxoj estas farataj kiel kontribuoj al la kultura vivo de la regiono, kaj tial ne estas nur pure informaj. La elsendojn finas muzika video de "Kajto". La kerna elemento de la unuaj ses epizodoj estas konversacioj kun diversaj esperantistoj, pri iliaj motivoj eklerni la lingvon, kaj kiel ili aplikas gxin. La konversacioj okazas jen danlingve, jen en Esperanto kun subtitoloj. Cxiun epizodon finas lingvo-kurseto, tamen pli estas gustumigo en formo de mallongaj skecxoj ol efektiva instru-programo. Ole Blaust, Jens Stengard Larsen Fakso: +45-53-841681 ************************************************************************* Rusaj sciuloj en intelektaj TV-ludoj ==================================== Inter 20-22 de majo en rusia tv-studio okazis filmado de la seria, semajna tv-ludo "Svoja igra" ("Sia ludo"). Tiun filmadon kiel ludantoj partoprenis kvar esperantistoj: Tatjana Lugovskaja, Viktor Arolovicx, Garik Kokolija kaj Valentin Melnikov. La filmitaj ludoj aperos en la etero dum la tria trimestro cxi jare. Sub influo de tia granda esperantista sukceso pri intelektaj ludoj kolektigxis E-teamo de sciuloj, kiu sub la titolo "Esperanto" partoprenis alian, tre popularan tv-ludon "Brejn-ring". La debuto estis ege sukcesa: la teamo gajnis unu el la selektaj etapoj, partoprenis finalon kaj fin- fine dividis trian-kvaran lokon inter 22 partoprenintaj teamoj (plejparto de kiuj konsistigis spertaj sciuloj). el Movado, n-ro 6/1994 ************************************************************************* Pregxeja unitariana prediko =========================== La 1-an de majo, la Unitara Pregxejo de Calgari (Kanadio) elektis Esperanton kiel temon por sia diservo. Meredith Simon, membro de la loka Esperanto-klubo kaj estrarano de la pregxejo, konvinkis la pastron Josiah Bartlett pri la trafeco de la temo kaj provizis lin per fona materialo. Preskaux cxiuj lokaj esperantistoj partoprenis. La unitarianoj estas cxefe homoj, kiuj elektis tiun religion - fakte denaska unitarano estas rarajxo. Ili emas esti porpacaj mondcivitanoj kaj idealistoj - do estas logike ke ili lernu kaj parolu Esperanton. El Alumeto, n-ro 7/1994 ************************************************************************* ILEI //// 28-a ILEI konferenco ==================== Universitato Kangnam (Seulo) gastigis cxi-jaran ILEI-konferencon. Gxin partoprenis 50 konferencanoj de cxiuj kontinentoj, krom la afrika. Cxefa temo estis "La aziaj edukado kaj kulturo". Al gxi kontribuis 11 membroj de la azia karavano. Apartaj kunsidoj estis dedicxitaj al diversaj specoj de E-instruado, ekz. kursoj por difinitaj agxgrupoj, korespondaj kursoj, problemo pri ekzamenoj cxe la fino de la kursoj, ks. Same oni diskutis pri diversaj videokursprojektoj kaj denove prezentigxis "Mazi...". Dum la konferenco estis organizita Cseh-seminario, gvidata de Atilio Rojas.Okazis bazaj kaj mezaj ekzamenoj, kie el 18 aligxantoj sukcesis 16. Dum la konferenco kunsidis la komitato de ILEI, kiu diskutis pri agado kaj planoj de ILEI, kunlaboro kun aliaj E-organizoj, honoraj membroj. Dum la konferenco oni memorigis 45 jarojn de la ekzisto de ILEI. La konferenco akceptis kelkajn rezoluciojn. Maria Belosxevicx ************************************************************************* JUNULARO //////// Kiel ni sxtopu la truon? ======================== En la pasintaj Isoj partoprenis cxiam malpli kaj malpli multaj orienteuxropanoj. Kvankam la politikaj baroj gxenerale malkreskis, la ekonomiaj farigxis des pli grandaj. Tiu tendenco estas tre bedauxrinda kaj Germana Esperanto-Junularo decidis plibonigi la kondicxojn por orienteuxropanoj, por ke denove multaj el ili povu veni al la IS. Kion ni faris konkrete? - Kiu volas logxi en la junulargastejo, pagas 50 DEM malpli ol okcidentanoj. - Kiu volas logxi en la memzorgantejo pagas entute nur 10 DEM. - Krome GEJ disdonos kelkajn stipendiojn de po 300 DEM, kiujn oni povos uzi por IS-kotizo kaj vijagxkostoj. (Kiu interesigxas pri tia stipendio, skribu al Nikola Buskotte, Jagerstrase 29, D-48145 Munster, Germanio. Bonvolu iom prezenti vin kaj viajn E-aktivajxojn! Krom bona lingvoscio ni atendas ankaux kontribuemon al la programo). Cxion cxi ni kompreneble enkalkulis, kiam ni fiksis la cxijarajn kotizojn, kiuj kompare al la lasta jaro apenaux sxangxigxis. Sed antaux kelkaj semajnoj venis sxoka mesagxo de Germana ministerio, kiu donas subvenciojn al GEJ: ni ne ricevos 20.000 DEM da subvencioj por la IS, kiujn ni firme atendis. Tio kompreneble ege malfaciligas la financadon de la IS, kaj signifas, ke GEJ en pluraj kampoj de la gxenerala laboro devos draste sxpari. Tiel la IS tamen povas okazi. Sed kvankam ni plurfoje trarigardis la bugxeton kaj sxovi monon al IS, ni ne povis komplete sxtopi la truon. Kion fari? Cxu ni postulu pli de la orientanoj, cxu ni nuligu la stipendiojn? Finfine GEJ decidis ne sxangxi la kondicxojn por orienteuxropanoj, sed postuli 10 DEM da krompago de cxiu okcidentano (tio signifas: de cxiu, kiu ne venas el "rabatlando"). Ni scias, ke la kotizoj ne estas malaltaj, sed aliflanke ni certas, ke por cxiu estas grave, ke orienta Euxropo ne manku en IS. Kaj dek markoj certe ne estas kauxzo por ne veni, cxu? Ulrick Gortz ************************************************************************* Nek mono nek homo ================= ...nia asocio estas en tre grandaj sxuldoj, kiujn faris precipe la turisma organizo E-Centro en Poprad. En la kunsido de Konsilantaro de SEA mi prezentis la malbonan situacion ankaux de la junulara sekcio, kiu en tiu cxi jaro jam fakte ne havas membrojn. Novaj ne aligxis, kaj la malnovaj nenion respondas al ni. Tial la sekcio estas malaktiva kaj pro tio la Konsilantaro konsentis pri interrompo (cxu cxeso) de agado de slovaka junulara sekcio... Lucia Fedorova el Cirkulero el Lepsiko, sept./94 Rim. Levigxas la demando: cxu en tia kazo la sekcio tamen restas membro de TEJO? Aux kiu kiam esploras la surpaperan aux faktan ekzistadon de iu organizo? La red. ************************************************************************* KULTURO /////// OSIEK-Premio 1994 ================= La cxi-jara konferenco de OSIEK atribuis la premion al Rudiger Eichholz pro lia verko Esperanta Bildvortaro, eldonita en 1988. La premio, kies nuna monvaloro estas 300 ekuoj, estas aljugxita lauxstatute al verko ne beletra. La gajninta verko estas elektita el 7 aliaj kandidatoj. (Vidu Eventoj n- ro 2/julio - 94) Patricia Sarica ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Esperantisto sercxata --------------------- La oficejo de HEA sercxas oficiston, organizanton por 8-hora laboro. Interesigxantoj kontaktu Oszkar Princz en Bp. VI. Andrassy u. 27 aux telefone: 2680306. Ago-tago -------- Laux la decido de la "Ronda Tablo" la kunordiganto, organizanto de cxi- jara budapesxta ago-tago estas la E-societo Fisxklubo. Sukceso de la tago estas nia komuna intereso! Dezirantoj partopreni en la preparaj, organizaj laboroj kontaktu Rados Peter (1675 Bp. pk. 87 aux per rekta telefono 1607819.) La unua kunsido: 08.09.94. en la E-Domo (Bp. XIX. Leiningen 4.) je 18.30. Kulo-kaptado ------------ La 18-a Kultura metodika intersxangxo (kulkapto-konkurso) okazos inter la 10-an kaj 11-an de septembro en Martely. Plena kotizo: 1300 Ft. Aligxu cxe: Katalin Farago, pk. 89, H-6801 Hodmezovasarhely Fax: (62)-342786/Farago ************************************************************************* REAGOJ ////// Ermitoj ======= Kun atento mi legis la pensojn de B. Golden pri esperantistaj izoluloj. Certe enestas multe da pravo, sed, kara samideano, kial mi sentas min potenciala ermito ekde mia esperantistigxo? Mi scias, ke en Esperantio ekzistas multaj interesaj eventoj, valoraj homoj ktp., tamen sur loka nivelo kion ni povas atendi? Ni imagu homon, kiu entuziasmigxas, eklernas la lingvon memstare, abonas gazetojn, legas librojn kaj kiam li sentas, ke atingis la komencan minimumon, do vizitas la lokan E-grupon. Plejparte trovas kelkajn homojn pri malinteresajxoj babilante nacilingve, kiuj miras pri lia apero kaj konsideras, ke lia povra lingvoscio superbas. Li baldaux eble trovas, ke en la grupo kelkaj tre intense kaj valore agadas, sed iel izolite sen la aktiva apogo de la aliaj. Post mallonga tempo li jam ne miras, ke ne ekzistas loka turisma gvidilo (kvankam en aliaj lingvoj abundas), faka kunlaborebleco (ja tiu angle simplas), kaj ecx informoj pri Esperanto tre lamas. Li mire konstatas, ke librojn legas nur li, ne konsiderante la kelkunuajn lecionojn de iuj lernolibroj. Iom post iom li komprenas, ke li devas elbatali cxion por si mem, se vere volas utilon el Esperanto. Li ne batalemas, ankoraux provas aboni la gazeton (ni diru) FONTO, sed malsukcesas. La klubon jam li ne vizitas, sed ankoraux longe revadas pri inda esperantista societo. Kelkfoje li eble ecx trovas tion dum iu renkontigxo aux laux gazetartikolo en iu fora lando. Tiel li farigxas ermito verda, ankoraux entuziasma, sed jam izolita. Post kelkaj similaj spertoj li jam evitas esperantistojn, ne volante nove-denove vundi sian flegitan idealon. Kial ni rezignas? Tiu demando aktualas ne nur por izoluloj! Cxu mia rakonto spegulas nerealan mondon? Cxu tia ermiteco estas nekomprenebla? Kiel vi povus eviti gxin? Csaba SZEKELY, Hungario * * * * * ...La artikolo Rauxpoj de Ko Nurmi en Eventoj n-ro 58 skribigxis kontraux la neologistoj, almenaux tion mi pensas. Tamen, kion mi legas: "Metu ilin en prisonon kaj nutru ilin per vatro kaj brodo. Ili ja vernilas nian talon"! Kion signifas vatro kaj vernilas? Ja la vorto prisono certe estas nur preseraro, cxu ne?... Miklos ABRAHAM, Budapest Rim: Tiuj vortoj ne estas hazardaj. Ili ilustras, kiel ekz. iu nederlandano povus enmiksi proprajn vortojn en Esperanton, provante enkonduki superfluajn neologismojn. La red. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Radio Sarajevo en Esperanto =========================== ------------------------------------------------------- Salutmesagxo el Sarajevo al la 79-a Universala Kongreso de Esperanto en Seulo ------------------------------------------------------- Estimataj kongresanoj! El Bosnio kaj Hercegovino, kiu jam la trian jaron sangas en milito, ni sendas niajn salutojn kaj bondezirojn al via Kongreso. Malgraux la senskrupula adreso, komunika blokado kaj hipokriteco de internaciaj organizajxoj, la rezisto de Bosnio - kaj de gxia simbolo Sarajevo - dauxras. Nia vocxo tra la mondo auxdigxas cxiam pli forte, nun ankaux en Esperanto: ek de la 4-a de auxgusto 1994 Radio Bosnio kaj Hercegovino komencas eksperimentan programon sub la titolo "Esperanto el Sarajevo", jxauxde de 00.15 is 00.25 laux la loka (mezeuxropa) tempo, en la ondolongoj de 43 m (6980 kHz) kaj 490 m (612 kHz). Estu en kontakto kun ni pere de la radioondoj. Havu pacan Kongreson! Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino ************************************************************************* Kiam parolas Varsovio? ====================== La E-elsendoj de Pola Radio estas emanigataj dufoje tage: 15.30 h. - 25.39 m (11815 kHz), 31.45 m (9540 kHz), 31.5 m (9525 kHz), 41.99 m (7145 kHz), 48.9 m (6135 kHz). 22.30 h. - 48.9 m (6135 kHz), 50.04 m (5995 kHz). Atenton! La horoj estas indikitaj laux la mezeuxropa tempo! En Belorusio, Estonio, Finnio, Latvio, Litovio oni devas aldoni unu horon pli, en Islando oni devas forpreni unu horon. Per simplaj riceviloj la elsendoj praktike estas kapteblaj nur en Euxropo, do alikontinentanoj ne sercxu ilin. (Tamen la posttagmezan elsendon en 11815 kHz ili povas provi per bonkvalita aparato kaj eventuala ekstera anteno!) Memoru, ke ambaux elsendoj estas emanigataj paralele (!) ankaux per satelito Eutelsat-II-F3 en la frekvenco 11.080 GHz per sonportanto 8.28 MHz. Se vi havas satelitan ricevilon, vi povas programigi iun kanalon al nia elsendo. (La programigo jam apartenas al baza kulturo de niaepoka homo... sed eblas ankaux peti helpon de iu fakulo, elektronikisto. La red.) laux "Parolas Varsovio, julio/94 ************************************************************************* ALVOKO ////// Konkurs-alvoko ============== Memore al Andreo Cseh. La hungara sekcio de ILEI dedicxas sian dutagan tradician jarkunvenon de 1995 al la memoro de la granda hungara Esperantisto-instruisto Andreo Cseh. Kadre de tiuj memortagoj okazos prelegoj pri Andreo Cseh, pri liaj metodoj; okazos ekspozicio de Cseh-ajxoj kaj instruhelpiloj de la metodo. Antauxvideblas diskutoj pri la nuna rango kaj pozicio de la metodo kaj la Esperanto-instruado. La organizantoj, subtenate de Internacia Esperanto-Instituto (IEI), cxi loke anoncas konkurson en du temoj: A. Andreo Cseh la majstro-instruisto. B. La Cseh-metodo kaj mi. La maksimume 5-pagxaj kompilajxoj bazigxu sur personaj memoroj, spertoj, opinioj. Kiel premion IEI ofertas librojn al la plej sukcesaj konkursanoj kaj cxiu ricevos ekzempleron de la memorkajero, kompilita el la konkursmaterialoj kaj el la programo de la arangxo. Limdato: 31-a de oktobro 1994. La konkursverkojn sendu al: Katalin Smideliusz, Apaczai s. 10, H-9700 Szombathely, Hungario. ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Telefonkarto ne la unua! ======================== En la numero 2/julio 94 de Eventoj trovigxas informoj pri esperantlingva telefonkarto en Cxehio. Laux tiu informo, temus pri la unua fojo en la E-historio. Versxajne en la cxeha E-historio, sed ne en la monda, cxar almenaux 3 tiaj telefonkartoj jam aperis en E-o: 2 en Japanio, kaj 1 en Belgio (en 1992 en 1000 ekzempleroj). Do, laux mia scio, la cxeha povus esti nur la 4-a en la E-historio. Germain Pirlot, Belgio Rim: Ni konfesu, ke ankaux ni ne sciis, kaj ne havas aliajn E- telefonkartojn. Pardonu pro la neprecizeco. La red. ************************************************************************* MOVADA TEORIO ///////////// Kiom? ===== Kelkfoje komunikoj aspektas pli impone ol ili vere estas. Mi mem opinias min suficxe aktiva, tamen najbaro vere imponis min per entuziasmaj rakontoj, kiuj raportis kiom da tempo li uzas por sporto. Mi iom hontis, cxar tiom aktiva mi ja ne estas. Tamen, kiam mi iom poste vizitis lin, mi ekhavis alian impreson. Li sxatas sporton, jes. Sed nur nun mi komprenis kiel li sxatas gxin. Multajn vesperojn li sidas en komforta segxo antaux la televidilo, trinkajxo en la tuja apudeco. Mem li tute ne aktivas, sed nur platigas siajn pugojn. Ecx por sxangxi la kanalon li ne levigxas, sed nur premas butonon de la elektilo. Kaj vere, li ne estas escepto. Moderna homo malvolonte lacigxas, kaj tio validas multloke. Kiam mi trafoliumis malnovajn gazetojn, la kontrasto frapis min. Mi legis en kolekto el la jaro 1929 pri membroj de la asocio "La Naturamikoj", kiuj konstruis siajn hejmojn propramane, piede ekskursis, kaj defendis sin kontraux atakoj de nekompetentaj homoj. En alia loko mi legis pri juna senlaborulo, Johann Bruckenberger, kiu piede venis el Linz (Auxstrio) por viziti kongreson en Amsterdam, kaj poste aktivis en la grupo de Zaardam (Nederlando). Mi scias, ke li ne estas escepto. Regule mi trovis ekzemplojn, ke oni fervore studis nian lingvon, ofte surbaze de nur la scio akirita en elementa lernejo. Kaj nun? Dum kelkaj kunvenoj mi auxdis plendojn, ke nia lingvo estas tro malfacila. Ke niaj gazetoj estu nacilingvaj, kaj nepre diskutoj dum niaj kunvenoj. En la kluboj oni parolas nacilingve, lauxdire cxar eksterlandanoj mankas, sed vere cxar tio estas pli facila. Por studado mankas la tempo (aux la energio?). Esperantistoj ja ankaux estas modernaj homoj. Dum informa kunveno pri Esperanto iu demandis min, kiom da homoj parolas nian lingvon. Parolas, ne balbutas. Nu, mi estas optimisto, kaj mi gxoje respondis: "En nia lando minimume kvin". Ko Nurmi el "Fenomeno", septembro 1993 ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Tibor Budai kaj Edit Borsos (prez. kaj estrarano de HEJ) ekde 19-a de auxgusto formas komunan familion. Gratulojn kaj multan felicxon al la nova geedza paro! Eventoj, L.S., KEA kaj HEJ * * * Se vi vizitas la Golfan Regionon en USA, vi eble sxatus partopreni kunvenojn de E-organizo SFERO. Ili okazas, kun kelkaj esceptoj, la unuan sabaton de cxiu monato. Por pliaj detaloj kontaktu: Cathy Schulze, 410 Darrell Rd., CA 94010, Hillsborough, USA. Tel.: +1-415-3421796 * * * Vigla esperantistino 46-jara invitas al senpaga gastigado en Litovio. Vi ripozos en trankvila urbeto. Mi proponas etnografiajn mangxajxojn kontraux aparta kotizo. Anastazija Ganusxoniene, Sodu 15, raj. Panevezio, LT-5368 Nelzys, Litovio. Tel: +7-254-95-923 * * * Nova hejma telefonnumero de Sandor Hideg: +36-1-2954176 * * * Abdurahman G. JUNUSOV (Dagestano, Rusio) informas pri sxangxo de la adreso. La nuna estas: pk 87, H-1675 Budapest, Hungario. Telefono kaj telefakso: +36-1-2828885. Skribu! Telefonu! * * * Novaj esperantistoj el pluraj urboj de itala regiono Abruzzo deziras interamikigxi kun samideanoj de aliaj landoj, precipe de novaj landoj kiel Cxehio, Slovakio, Rusio ktp. Skribu al la kunordiganto de la grupoj: Giorgio Bronzetti, Viale A. Moro 37, I-66013 Chieti Stazione, Italio. * * * Mi estos cxiam danka al tiu hungar(in)o kiu skribos al mi la recepton por "pacalporkolt"! Mi amegas tiun hungaran mangxajxon, sed malfelicxe ne povas trovi la recepton por gxi en Usono. Joseph T. Truong, 624 Second Street, Lancaster, PA 17603-5114, USA ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2828885 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor