Eventoj n-ro 0058, 2/julio - '94,  retposxta versio
***************************************************

ENHAVO
//////

Titolpagxe:           - Kiel uzi la lastan rezolucion de Unesko?
                      - Esperantlingva telefonkarto!
                      - Euxropa Esperanto-Festivalo: preskaux 400
                        partoprenantoj

Anonco:               - PASPORTA SERVO

Kluba vivo:           - Kiel la kluboj travivu?

Esperanto aplikata:   - Hobiistoj
                      - Arangxoj por entreprenistoj
                      - Internacia simpozio pri entreprenado pere de E-o

Anonco:               - Anonctarifoj

Arangxoj:             - Tejo invitas al Prago
                      - Roza Monto 94
                      - 20-a Internacia Foiro de Esperanto-Turismo
                      - IS-o-o-o!
                      - Dua Internacia Tendaro

Libroj:               - Tabuaj vortoj

Hungara angulo:       - ***

Movado:               - Esperanto en Torina universitato
                      - Laborgrupo por Esperanto en Euxropa Unio
                      - Mondpaca monumento en Nepalo
                      - INOE repensas
                      - Esperanto-programo en televido
                      - Pasporta servo - nur sekvajare
                      - Ne plu mi estas juna

ILEI:                 - Regularo de Internacia Konkurso por lernejanoj
                      - Cxu oni rajtas instrui Esperanton en Francio?

Historio:             - Raymond Schwartz centjara

Reagoj:               - Neuxtraleco estas imanenta parto de la noosfera
                        idento de Esperanto

Anonco:               - *

Lingvo:               - Rauxpoj

Movada humuro:        - Cxu profetajxoj

Kulturo:              - OSIEK-kandidatoj

La leganto:           - *

Anonco:               - Kaptu la sxancon

*************************************************************************

TITOLPAGxE
//////////

Kiel uzi la lastan rezolucion de Unesko?
========================================

Cirkulera letero al la Landaj Asocioj
-------------------------------------

Kiel informis ankaux Esperanto, la 27-a Gxenerala Konferenco de Unesko
akceptis novan rezolucion pri Esperanto. Dauxris ses monatojn por ke la
Unesko-Sekretario havigu al UEA la oficialajn dokumentojn pri tiu decido,
sed UEA jxus ricevis ilin en ses oficialaj lingvoj de Unesko.

La celo de cxi-tiu cirkulero estas klarigi la enhavon de tiu decido kaj
gxian utilon por Landaj Asocioj, kiuj devas iniciati la sekvan pasxon.

Statuso de la rezolucio
-----------------------

Temas pri amendo de la dujara Programo de Unesko, 1994-1995, en la parto
kiu koncernas "edukadon por paco, homaj rajtoj kaj demokratio". La amendo
konsistigas parton de la Raporto de la Kvina Komisiono de la 27-a
Gxenerala  Konferenco. Tiu raporto estos publikigita kun aliaj raportoj
de la  Komisionoj en septembro 1994. Gxi ne aperos en la volumo de
rezolucioj,  kiu  aperis jam antaux kelkaj monatoj kaj kiu enhavas nur la
cxefajn decidojn  de  la Konferenco.

Enhavo de la rezolucio
----------------------

Post la enkondukaj paragrafoj, kiuj ne speciale koncernas nin, la
rezolucio  enhavas tri petojn. Du el ili koncernas nur la Sekretarion
(nome de la Gxenerala Direktoro), kaj petas enmeti informojn pri
Esperanto en du  venontajn eldonajxojn. La tria peto koncernas la naciajn
registarojn. Tiu cxi tria peto al la sxtatoj-membroj de Unesko postulas
la aktivan  intervenon de niaj Landaj Asocioj.

La tria peto aludas al la rezolucio pri Esperanto el la jaro 1985, kiu ja
aperis en la volumo de rezolucioj de la 23-a Gxenerala Konferenco. La
koncerna parto de la rezolucio el 1985 tekstis  (en Esperanta traduko):

"La Gxenerala Konferenco... invitas la Sxtatojn-Membrojn marki la
centjarigxon de Esperanto per konvenaj arangxoj, deklaroj, eldono de
specialaj posxtmarkoj kaj simile, kaj instigi al la enkonduko de
studprogramo pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siaj lernejoj
kaj siaj institucioj de supera edukado".

La nova rezolucio nun "petas la sxtatojn-membrojn raporti pri la agado
plenumita kiel sekvo" de la supra propono, "precipe koncerne la
studprogramojn pri Esperanto kaj iliajn rezultojn".

Uzado de la rezolucio
---------------------

Surbaze de cxi tiu nova rezolucio, cxiu Landa Asocio de UEA en Membro-
Sxtato de Unesko (t.e. pli-malpli cxiu sxtato de la mondo escepte de
Britio, Usono kaj Singapuro) povas peti tian raporton de sia registaro.
Tamen, en multaj landoj la registaro ne volos mem pretigi la raporton,
kaj prefere petos la helpon de tauxga fakulo rekomendita de la Landa
Asocio. Tiel, ekzemple, Auxstralia Esperanto-Asocio jam kontaktis la
auxstralian  registaron kaj proponis, ke eksambasadoro Ralph Harry verku
raporton kiun la registaro povas poste liveri al Unesko. En tiu maniero
la faktoj pri la instruado de Esperanto en difinita lando povas eniri
oficialan registaran raporton.

Kial havigi tian raporton? Unue, por havi dokumentan bazon por sekvaj
proponoj al la registaro, aprobi Esperanton kiel studfakon en bazaj,
mezaj aux superaj lernejoj. Due, por krei bazon por la sekva pasxo cxe
Unesko: oficiala raporto pri la instruado de Esperanto, kaj nova
rezolucio, kiu  pli forte rekomendas gxin.

Ebla agad-skemo
---------------

Jen skizo de la pasxoj, kiujn sekvu Landa Asocio por utiligi la
rezolucion. Kompreneble, gxi estas nur propono, kiu ne nepre konvenas al
la cirkonstancoj en cxiu lando.

1. Trovu personon, prefere profesian edukiston je universitata nivelo,
   kiu pretas kompili raporton pri la instruado de Esperanto (kaj pri
   "studprogramoj pri la lingvo-problemo") en via lando, laux favora sed
   fake serioza maniero.

2. Esploru, kiu fako de la registaro respondecas pri rilatoj kun Unesko,
   kaj al kiu respondeculo vi devos skribi.

3. Verku koncizan peton, kun la teksto de la rezolucio en via lingvo kaj
   en la preferata oficiala lingvo. Atentigu, ke via fakulo indikis sian
   pretecon verki tian raporton laux la peto de la registaro.

4. Gxentile sed persiste insistu, ke via registaro mendu la raporton
   deziratan de Unesko.

5. Zorgu, ke via fakulo ricevu cxiun bezonatan helpon por verki la
   raporton.

6. Zorgu, ke la preta raporto estu aprobita de la registaro kaj
   plusendita al Unesko, kun kopio al UEA kaj al via landa asocio.

Mi substrekas, ke UEA konsideras tiun agadon de la Landaj Asocioj tre
grava.

Bonvolu maksimume profitu cxi tiun okazon!

Mark FETTES, 
estrarano de UEA pri informado kaj eksteraj rilatoj

*************************************************************************

Esperantlingva telefonkarto!
============================

Dank' al la dauxra klopodo de Vladislav Hasala, la cxeha nacia telefona
kompanio TELECOM aperigis porokazan telefonkarton kun Esperanta teksto -
unuan fojon de la E-historio.

Sur unu flanko estas foto de la cxi-jara SAT-kongresejo, sur la alia
flanko trovigxas reklamo por la esperantista entrepreno "La Espero" (kaj
la organizo Amnestio Internacia).

La karto estis eldonoita en entute 2500 ekzempleroj. Pro la malgranda
kvanto gxia valoro igxis jam nun granda ankaux inter kolektantoj.

Por pliaj detaloj kontaktu:

Vladislav Hasala,
Pk 36, CZ-69662 Starnize, Cxehio,
Fakso: +42-631-2079

*************************************************************************

Euxropa Esperanto-Festivalo: preskaux 400 partoprenantoj
========================================================

La Euxropan Esperanto Festivalon partoprenis cx. 380 homoj el 22 landoj.

En kadro de la festivalo okazis i.a. bone sukcesinta konferenco pri
"Minoritata Lingvouzo en Euxropo", okazis kunsidoj pri kunlaborebloj en
la Euxropa E-Forumo, prezentis sin la organizo "Monda Turismo", kunsidis
AFEL ktp.

Inter la rezultoj de la Festivalo elstaras la neformala decido de pluraj
aktivuloj okazigi internacian (eble UEA-) seminarion pri la strategiaj
demandoj sekvajare printempe en Esztergom, far LINGVO-Studio, Hungario.
Pli detala raporto pri la festivalo aperos en la sekva numero.

*************************************************************************

KLUBA VIVO
//////////

Kiel la kluboj travivu?
=======================

Por kio la kluboj?
------------------

Esperanto-komunumo jam pro tio estas komunumo, ke la homoj kontaktas. La
cxefa konstanta formo de la kontaktoj estas lokaj renkontigxoj - ja
partopreno en la internaciaj renkontigxoj okazas por cxiu unuopa persono,
ecx la plej aktiva, nur malofte. Sendube, ekzistas personoj, kiuj la
konstantajn kontaktojn (ne plu) bezonas, ili efektivigas sian
esperantecon  alimaniere (ekz., kelkaj verkistoj ks.), sed ne ili estas
la plimulto de la verda popolo. Do, la komunumo kaj movado ekzistas reale
nur, se ekzistas la kluboj.

La E-klubo plenumas kelkajn funkciojn:

1. Propagando-disvastigo.

2. Instruado.

3. Lingva perfektigo de komencantoj.

4. Rivelo kaj funkciigo de kapabloj kaj talentoj de homoj (instruistoj,
   artistoj, verkistoj, propagandistoj...).

5. Stabiligo de la loka komunumo per parolpraktiko, aktivado, kolekto kaj
   uzo de biblioteko ktp.

6. Homa kontentigo de la membroj pri amika komunikado (same kiel ajna
   neesperanta klubo!).

7. Kontaktigo de la lokaj esperantistoj kun la E-komunumo; partoprenigo
   de la membroj en la E-vivo, disvastigo de gazetoj kaj libroj, ks.

8. Stabiligo de la pozicio de loka esperantistaro en la (makro)socio.

Parto de la taskoj (ekz., instruado kaj propagando) povas efektivigxi
ekster la klubaj kadroj, per unuopuloj, en lernejoj ktp., sed sen
partopreno en la kluba vivo la homoj, ecx potencialaj aktivuloj, preskaux
ne havas realan sxancon resti en la movado kaj vere aligxi al la
e-komunumo.

Certe, ne cxiu klubo plenumas cxiujn menciitajn taskojn, kaj se jes, ne
cxiam efike, sed cxiam preferindas ekzisto de ecx malbona klubo ol plena
manko de iu ajn. Finfine, ecx se la sola aktiveco estas amikaj
renkontigxoj foje semajne kun te- aux kaftrinkado, la klubo plenumas iun
pozitivan socian rolon, donante kontentigon al kelkaj homoj; ecx tiukaze
la neaktivaj homoj ricevadas iujn informojn pri la E-vivo kaj havas
principan eblecon reaktivigxi (kio ja nemalofte okazas).

La vivofazoj
------------

La klubo estas cxiam viva organismo. Gxi havas siajn junagxon,
maturagxon, povas maljunigxi (sed ja ankaux rejunigxi!) kaj morti - sed
ankaux povas naski klubon-infanon... La lasta plej gravas - vere bone
funkcianta klubo, kiu estas amika societo, povas havi de 20 gxis 40
membrojn. Malpli ol 20 kutime ne suficxas por bone plenumi cxiujn bazajn
klubajn taskojn; pli ol 40 jam ne povas konsistigi bone kontaktantan
interne amikan societon. Tro da homoj nature disfalas je kelkaj
malgrandaj grupoj, komencigxas rivaleco, kvereloj kaj - perdigxo de
"margxenuloj". Tiam la sola savrimedo estas disdivido de la klubo. Por ke
tio estu pace, la nova "fila" klubo havu specialigxon pri iuj certaj
taskoj, sed tio devas veni ne el artefaritaj arbitraj konsideroj, sed de
la veraj preferoj de la homoj.

Ofte, ecx post tre sukcesa kurso, novaj jam iom parolantaj esperantistoj
ne integrigxas en la jam ekzistantan klubon kaj malaperas. Tio havas du
kauxzojn: unue, hezito, necerteco pro sia, ankoraux neperfekta,
lingvonivelo; due, ne facilas "enkonstruigxi" en la jam ekzistantan
societon kun jam ekzistantaj komplikaj internaj rilatoj. Se la klubo bone
funkcias, kaj la homo vere konscie volas igxi aktiva esperantisto, tio ne
malhelpas, kaj tiaj homoj donas "novan sangon" por la klubo, sed da tiaj
estas ne suficxe. Kion fari?

Kion kaj kiel fari?
-------------------

La plej bona metodo estas surbaze de unu aux kelkaj sinsekvaj amasaj
kursoj  krei tuj novan klubon. La komenca tasko de tia nova klubo estas
lingva perfektigxo, sed jam baldaux gxi povas (kaj pro noveco tre
entuziasme) plenumi kutimajn movadajn taskojn. Gravas, ke la gvidanto
(plej ofte instruisto) uzu la eblecon. Kaj la "infana" klubo ne perdu
laborrilatojn kun la "patrina".

En favoraj kondicxoj por Esperanto, kiuj foj-foje aperas jen en tiu, jen
en alia lando, surbaze de bone funkcianta klubo en suficxe granda urbo
povas aperi du-kvar novaj dum du jaroj. Gravas nur, ke tia "klubkreado"
estu celkonscia. Se la reto de kluboj multigxas, ne gravas, se iu igxas
ne vivkapabla: ja ties klubanoj havos elekteblecon por aligxi al iu alia,
kio pli komplikas, se ekzistas nur unu. Aux iuj du malfortaj kluboj povos
unuigxi. Se necesos iu grandskala aktivajxo (Ago-Tago ks.), reto de
kluboj povas gxin efektivigi pli sukcese, ecx se ne cxiuj partoprenos.
Aliokaze ies malkonsento povas pereigi ajnan iniciaton.

La favoraj kondicxoj ne cxiam estas longaj, kaj se ili pasas, la sola
klubo povas plene aux preskaux perei - kune kun la tuta movado en la
urbo. Sed se ekzistas pluraj kluboj, iu(j) nepre travivos, kaj kolektos
cxiujn plej "obstinajn" esperantistojn. Tiel gxi restos kaj "dormanta
semo" por la estonta revivigxo, kaj bazo de iu aktivado ecx en la plej
malfavoraj kondicxoj.

La moskva sperto
----------------

Cxio dirita eble aspektas kiel nur teoriaj konsideroj. Sed mi mem
observis tion en Moskvo antaux kelkaj jaroj, kaj povas atesti eblecon kaj
efikecon de tia strategio. En Moskvo dum jaroj ekzistis, fakte, unusola
E-klubo MCEK  - Moskva Centra Esperanto-Klubo (kun fakoj kaj filioj).
Ties agado iel rigidigxis, kaj, kiam venis la plej favora tempo por
Esperanto en tiama Sovetio - "perestrojko" (1987 - 1990), gxi ne tre bone
kapablis vidi kaj uzi la novan situacion. Tiam unu sperta aktivulo
Anatolo Goncxarov memstare surbaze de intensaj kursoj kreis novan klubon
"Lev Tolstoj", kiu pro sia juneco etis tre aktiva. Al gxi aligxis ankaux
kelkaj aktivaj malnovaj esperantistoj, ne suficxe kontentaj pri MCEK, kio
vigligis la agadon. Dauxris aktiva unua- kaj duagrada instruado, kaj
kelkaj aktivuloj el la unua fluo kreis novajn klubojn ("Arbat",
"Galanto"...). Ne sen influoj de la komencaj ideoj de Goncxarov apude
ekfunkciis instrua kooperativo "Kopso" kaj poste - E-turisma entrepreno
"Intero". Ekfunkciis MLEKO (Moskva Literatura Esperanto-Klubo),
kolektigxinta kreemulojn... El MCEK venis iniciato krei komunan gazeton
de cxiuj kluboj - la rezulto estas ekzistanta gxis nun "Moskva Gazeto",
la plej bona nuntempa movada periodajxo en Rusio. Se la makrosocia
situacio dauxre evoluus samdirekte, oni povus atendi eksplodan kreskon de
la movado kaj - interalie - kvanto de kluboj.

Sed venis kapitalismo, disfalo de Sovetunio kaj ekonomia krizo. Esperanto
perdis intereson por la vasta publiko. Pli kaj pli komplike igxis ricevi
ejojn por kluboj, varbi kursanojn. Ankaux la kvanto de klubanoj
eksxrumpis. Mem Goncxarov forlasis Moskvon. Tamen lia antauxa strategio
plene pravigxis! El la estigxinta kluba reto restis nur la kerna - "Lev
Tolstoj", kiu rekolektis cxiujn cxefajn fortojn de la aliaj, sed gxi
dauxre vivas kaj aktivas. Kune kun klubo "E. Bokarev" (iama kerno de
MCEK), gxi, espereble, kapablos gxisvivi pli bonan epokon. Mi kredas, ke
se la historio donus tiam ankoraux du-tri jarojn, la reto igxus pli
granda, kaj gxia nuna potenco restus pli forta. Tamen, cxiuokaze, restis
suficxe granda kerno de homoj, kiuj ricevis bonan trejnadon pri kluba
organizado, instruado, lingva perfektigo, propaganda kaj rebata laboro
ktp., ktp. Kiam tiuj spertoj aplikeblos, ili aplikigxos!

Pasxoj de la strategio
----------------------

Resume mi povas karakterizi la strategion por kluba agado en sekvaj kvar
pasxoj:

1. Instruado de nova grupo.

2. Aktivigo de la grupo.

3. Funkciigo de la kluba agado inkluzive novan instruadon.

4. Kreo de nova klubo (surbaze de novaj lernintoj kaj kelkaj malnovaj
   klubanoj) kiam la propra membraro atingas 25-30 personojn.

La kvina pasxo povas esti aux formigo de efektiva interkluba kunagado (en
favoraj kondicxoj), aux zorga konservado de cxiuj saveblaj atingoj (se
venas malfacila periodo).

Nikolao GUDSKOV

*************************************************************************

ESPERANTO APLIKATA
//////////////////

Hobiistoj
=========

En Esperanto "-isto" esprimas profesion. Hobiistoj do estas homoj, kiuj
havas hobion kiel profesion! Kvankam esperantistoj praktikas Esperanton
plejofte kiel hobion, ili lauxgramatike estas profesiuloj (jen alia
strangajxo: kieal ne profesiistoj? Cxu profesiuloj havas profesian
karakteron?). Cxu tiu Esperanto-konfuzo estas la kauxzo, ke pluraj
esperantistoj, precipe en Cxinio kaj Orienta Euxropo, konsideras sian
internacian komercan hobion profesio?

Mi bone komprenas la situacion. La regximo sxangxigxis (en Cxinio
sxangxetigxis), do oni volas utiligi la internacian lingvon por komerci,
t.e. gajni monon.

Dolarsignoj en la okuloj de kapitalistoj ja estas normalaj en la
"okcidenta" mondo. Se oni fidas Donald Duck, jes.

"Igxu membro de IKEF (aux ecx ne) kaj jen garantio al grasa sxparkonto".
Bedauxrinde tiel ne estas.

Komerco estas kompleksa profesio.
---------------------------------

Por (internacie) komerci oni bezonas scion kaj sperton. Scion oni akiras
lerneje, Sperton nur post multjara praktikado.

Karaj hobianoj (mi esperas, ke ne hobiuloj): ne ofendigxu. Tiu cxi
legxereco regas ne nur en la Esperanto-mondo. Pro la granda senlaboreco
ankaux en la "okcidento" multaj homoj volas eki sian propran "bizneson".

Min vizitas multaj tiaj kuragxuloj en mia Komerccxambra oficejo. Por
homoj kiuj neniam komencis, mia konsilo estas simpla: unue sukcesu en via
propra lando, kaj nur poste internaciigxu.

Vane mi reagis al petantoj, kiuj volas vendi siajn produktojn aux ofertas
siajn servojn per Esperanto. Ili simple ne povas verigi siajn promesojn.

En Slovakio iu Esperanto-kultura organizo de unu momento al la alia
sxaltas (saltas) al la Esperanto-komerca organizo. Sed respondi al
komerca letero oni ne povas.

Cxinoj ofertas helpon kaj investon por komercaj projektoj. Sed se oni
kontaktas ilin pro konkreta projekto, ili subite "ne estas hejme".

Alia handikapo, neniel rilatanta al Esperanto, por homoj el la
ekssocialisma sistemo, estas ke ili ankoraux ne suficxe bone konas la
kondicxojn de la t.n. libera merkato de la "okcidento". Sed nuntempe en
la libera merkato oni ne vendas kion oni produktas, sed oni produktas
kion postulas la merkato.

Ankaux konstanta kvalito, gxustatempa liverado kaj aliaj kriterioj estas
aferoj, kies enhavo ankoraux diferencas inter "oriento" kaj "okcidento".

Sed krom cxi tiuj subjektivaj handikapoj estas ankaux objektiva obstaklo.
Nome, ke en la "industria mondo" mankas la industrioj kaj komercistoj,
kiuj aplikas la internacian lingvon.

Ni devas agnoski, ke (sukcese) komerci kaj negoci per Esperanto restas
rarajxo.

Cxu do ni devas akcepti, ke Esperanto ne povas ludi rolon en la
internacia komerco kaj do ni rezignu? Neniel! Sed ni ne provu amatore
konkurencigi Esperanton kun la profesia angla k.a.

Ni sercxu pri du eblecoj, sed mi invitas la gelegantojn trovi aliajn
nicxojn.

1. "Verda" idealo
-----------------

Mono esencas en la entreprenado. Idealoj malmulte valoras en la negocado.
Sed se "idealo = mono", la situacio sxangxigxas.

Pensu, ekzemple, pri la "verda" industrio. En la kadro de la lingva
egaleco vendisto povas oferti specialan rabaton, se la negoco okazas en
la Internacia Lingvo. Same acxetonto povus oferti pli favorajn
acxetkondicxojn cxe apliko de Esperanto (oni ecx povus jam presi tion en
la gxeneralaj liverkondicxoj).

Cxi tiu nicxo estas kompreneble limigita je samideanaj entreprenistoj.
Sed eble tio instigas firmaojn instruigi la internacian lingvon al
propraj negocistoj kaj merkatumistoj, aux lui esperantlingvajn stabanojn.

2. "Pera" valoro
----------------

Pli grandajn eblecojn donas la nicxo de informado, konsilado kaj perado.

Proprasperte mi scias, ke malgrandaj entreprenoj cxiam havas problemojn
akiri gxustajn informojn pri siaj eblecoj en aliaj landoj.

Esperantistoj kun bonega scio pri la politiko, ekonomio, industrio kaj
komerco en sia lando kaj kiuj havas bonajn kontaktojn kun utilaj kaj
influhavaj personoj kaj kiuj konas sian vojon en tiuj cirkloj, povas
brile servi al eksterlandaj entreprenistoj. Oni nomas tiajn personojn
sxlosilposedantoj. Kaj ili necesas ne nur en Orienta Euxropo kaj Cxinio,
sed cxie en la mondo.

Ilia potenco estas havi amikojn, konatojn ene de la registaro, instancoj,
firmaoj. Ili scias fari la gxustajn kontaktojn por siaj klientoj, montri
al ili la vojon, solvi problemojn kaj burokratajxojn.

Do ili nenecese mem estu industriistoj aux komercistoj. Povas esti
oficistoj, eksoficialuloj, (eks)diplomatoj, pensiuloj ktp., mallonge
cxiuj kun uzebla reputacio kaj kiuj gxuas konfidon.

Ili povas esti la gluo inter eksterlanda kliento kaj loka industrio,
funkcias kiel la tria punkto de triangulo.

Jen montrigxas la utilo de Esperanto, jen oni povas kreskigi la
reputacion de la Internacia Lingvo. Vere per Esperanto.

Kompreneble tiaj servoj estas ofertataj de neesperantistoj. Tamen
ekzistas multe da blufo kaj trompado en tiu sektoro.

Se esperantistoj scipovas garantii bonan kvaliton, durajn informojn,
fidindajn kontaktojn, ili povas distingi sin, kaj Esperanto sinonimos
fidindecon en la internacia merkato.

Flegado de la necesa retaro profitigos la peradon.

Kompreneble ankaux inter la esperantistoj trovigxas fiuloj, kiuj pensas
rapide ricxigxi per blufo kaj trompado, kaj kiuj povas ege damagxi al cxi
tiu Esperanto-servo kaj tiel - al gxia reputacio. Tial necesas
kvalitsistemo. Eble IKEF povas fari tion.

-  Unue, cxiuj tiaj konsilistoj devas esti membroj de IKEF.

-  Due, ili devas submeti pruvojn (atestilojn, referencojn) de sia
   kvalito, kaj ili devas esti ankaux bonaj Esperanto-parolantoj.

-  Trie, IKEF kontrolu la pruvojn (ekz. per landa IKEF-peranto aux UEA-
   delegito).

-  Kvare, post aprobo de IKEF (ankaux por la tarifoj) la konsilisto
   ajtas sin  nomi IKEF-konsilanto.

Kiel Esperanto iam, dum la unua mondmilito, ludis gravan rolon por la
Rugxa Kruco perante en la trovado de malaperintoj, tiel nun Esperanto
povas ludi samvaloran rolon en la komerca mondo... sen amatorisma
hobiismo.

Komentoj kaj reagaj ideoj bonvenegas.

Kees RUIG, Nederlando

el "La Merkato", organo de IKEF adreso cxe:

Daniel Konig,
Speyerer Str. 80, D-68535 Neckarhausen, Germanio.

*************************************************************************

Arangxoj por entreprenistoj
===========================

Renkontigxo en Peterburgo
-------------------------

La turisma firmao "Universo" organizas auxtunan renkontigxon de e-istoj-
entreprenistoj inter la 15-a kaj 18-a de oktobro 1994. En la programo de
la renkontigxo: interkonsento pri la kontaktoj, intersxangxo de spertoj
pri la merkato kaj malmultekostaj aligxoj al novaj merkatoj, pridiskuto
de fakaj terminoj, vasta turisma programo.

"Universo",
a/k 130, RUS-197022 S.Peterburg.
Tel./fakso +7-812-2344759.


*************************************************************************

Internacia simpozio pri entreprenado pere de E-o
================================================

La firmao Kava Pech de Petro Chrdle organizas  la simpozion inter la 10-a
kaj 13-a de oktobro 1994 en Skokovy, Cxehio. Bonvenas ne nur cxiuj
entreprenistoj esperantistoj, gvidantoj de etfirmaoj, sed ankaux
gvidantoj de servoj en E-asocioj. Tuj post la simpozio (de 13-a gxis 16-a
de oktobro) okazos turisma arangxo "Perloj de Suda Bohemio".

"Kava-Pech",
Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio.
Fakso: +42-2-9912126

*************************************************************************

ANONCO
//////

Anonctarifoj
------------

Nekomercaj, privataj anoncetoj (ankaux por "Korespondi deziras") de
abonantoj estas senpagaj!

Tarifo por 1 cm2 kadrita anonco estas 1,66 NLG. Rabato por
ekssocilandanoj: 66%. Minimume mendebla spaco: 1 kolumne 3 cm-oj. Tarifo
por komercaj anoncoj, ne havantaj rilaron al Esperanto, estas duobla.

Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest,
Hungario) a xal la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de
pago.

*************************************************************************

ARANGxOJ
////////

Tejo invitas al Prago
=====================

Komisiono pri Eksteraj Rilatoj (KER) de TEJO organizas seminariojn pri
gravaj temoj, kiuj interesas junulojn. Cxi-foje la temo de la auxtuna
seminario, okazonta apud Prago, Cxehio, estos Regiona Kunlaboro en
Euxropo. La temo estos pritraktata multmaniere: prelegoj, laborgrupoj,
rolludoj, ekskursoj...

La kotizo estas tre malalta kaj oni repagos al la partoprenantoj duonon
de la vojagxkostoj. Cxiuj TEJO-sekcioj vigle pripensu pri tauxgaj
kandidatoj, interesitoj, anoncu vin cxe viaj TEJO-sekcioj!

Por demandoj, proponoj ktp. kontaktu:

Edlyn TESKE,
Albrechtstrasse 125, D-12165 Berlin, Germanio.
Tel. +49-30-7921867.

*************************************************************************

Roza Monto 94
=============

Inter la 19-a ka 21-a de auxgusto en suda Stokholmo, en arbara dometo
Roza monto (Rosenberg) okazos Esperanto-renkontigxo. Dum la renkontigxo
estos diversaj ludoj, kradrostado, sauxnado, promeno en arbaro. La kotizo
por cxio estas 150 svedaj kronoj por nordianoj kaj 100 - por
eksternordianoj. Logxado en komuna salono (kunportu dormosakojn!) aux -
lauxplacxe - en propraj tendoj.

Pliaj informoj cxe:

Bertran Ahlgren,
Langsvangen 67, S-14744 Tumba.
Telefono: +46-8-53033187.

*************************************************************************

20-a Internacia Foiro de Esperanto-Turismo
==========================================

La cxi-jara Foiro okazos inter la 25-a de septembro kaj 2-a de oktobro en
Bydgoszcz, Polio. Cxi konsistos el du partoj: labora (gxis 28.09) kaj
eduka (de 29.09).

Por la unua parto estas invitataj cxiuj organizantoj de la Internacia
Esperanto-turismo, por fari laborinterkonsentojn kaj planojn por 1995.
Por la dua parto venos ankaux studentoj de la Internacia Studumo pri
Turismo kaj Kulturo.

La tuta foiro (por du partoj) kostos 200 USD po persono, inkluzive cxion;
la unua parto 50 USD, la dua - 150 USD. Aligxo gxis 01.09. per pago al
UEA-konto iamt-i aux konto de "Esperantotur":

Wielkopolski Bank Kredytowy
O/Bydgoszcz n-ro 350815-2583-136-72.

Pliaj informoj cxe:

"Esperantotur", str. Sklodowskiej Curie 10, PL-85094 Bydgoszcz, Polio.

*************************************************************************

IS-o-o-o!
=========

La temo: RUBO - pinto de civilizacio
------------------------------------

Cxi-jarfine  kaj sekvont-jarkomence (27.12.1994-03.01.1995) Internacia
Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazos en Tubingen. La traktota
temo estas pli ampleksa, ol unuavide sugestas la titolo, cxar inkluzivas
amason de demandoj, sen adekvata respondo al kiuj ne eblos pluo de la
homaro. La organizantoj atendas sinproponojn de la partoprenontoj al la
tema programo kaj al la distra programo.

Kelkaj orienteuxropanoj inter 14 kaj 26 jaroj, kiuj interesigxas en
aktiva partoprenado en IS, povas ricevi "stipendion" de maksimume 300 DEM
(por restado kaj/aux vojagxo). Tiu, kiu volas "sxpari kaj kontribui", bv.
sendi raporton kun personaj donitajxoj, E-aktivecoj kaj detalan
kontribuproponon antaux 01.09.1994 al la unua el la sekvaj adresoj.

Kontaktadresoj:

por gxenerala informigxo kaj aligxiloj
Nicola Buscotte,
Jagerstr. 29, D-48153 Munster;

por la tema programo
Martin Burkert,
Henri-Dunant-Str. 61-63/311, D-45131 Essen;

por la distra programo
Kerstin Engelike,
Mollner Str. 9, 2/19 B, D-18109 Rostock;

por la vespera programo:
Marcus Sikosek,
Kampstr. 75 a, D-45966 Gladbeck.

*************************************************************************

Dua Internacia Tendaro
======================

Inter la 1-a kaj 7-a de auxgusto 1994 en Hungario en Rackeve-Csepel
(nemalproksime de Budapesxto) okazos la dua Internacia Tendaro de "Amikoj
de la Tero".

En la programo; diskutadoj, biciklaj ekskursoj, esploroj en la libera
naturo, ludoj, dancoj, hungaraj artmetioj, folkloro ktp.

Anoncu vin cxe:

"Amikoj de la Tero",
Toni Ithaler, A-8262  Nestelbach 14, Auxstrio.

*************************************************************************

LIBROJ
//////

Tabuaj vortoj
=============

La viva lingvo ne povas ekzisti sen sakroj, obscenaj esprimoj ks.
Esperanto ne estas escepto. Sed tiaspecaj vortoj ne cxiam trovigxas en
gxeneralaj vortaroj, kaj komencanto, deziranta ekposedi la necesan
vortprovizon, havas malfacilajxojn.

Hektor ALOS i Font kaj Kiril VELKOV kompilis vortareton "Tabuaj vortoj en
Esperanto" (Vraca, 1991, 12x 16 cm, 32 pagxoj), kiu havas oportunan
posxformaton, kaj kiu povas rapide helpi al cxiu sercxanto de forta
esprimo. La vortaro ne estas en la librokatalogo de UEA.

La vortaro estas mendebla cxe la redakcio de Eventoj. Prezo: 4 NGL
inkluzive la sendokoston, gxirenda al UEA-konto ELLS-S aux 4 IRK (por
hungaroj 100 Ft. al la redakcia adreso).

*************************************************************************

HUNGARA ANGULO
//////////////

Televido pri la biblioteko
--------------------------
La 20-an de majo la cxefa programo de la hungara televido en bona tempo
(je la 17.00) montris 15-minutan intervjuon kun FAJSZI Karoly en lia
biblioteko. La spektantoj povis ne nur auxdi pri la internacia lingvo,
sed propraokule konvinkigxi pri abundeco kaj valoro de la Esperanta
kulturo: ja pli bona pruvo ol biblioteko de Fajszi tiurilate apenaux
povas ekzisti.


2-a ronda tablo de E-organizoj
------------------------------
La 18-19-an de junio okazis la 2-a Ronda Tablo de E-organizoj kun
partopreno de 12 E-societoj de Hungario.

Dum la 2-taga konferenco oni akceptis plurajn sindevigajn (!) decidojn,
ekz. pri ekfunkciigo de rebata servo, aktivula reto, kaj estis akceptite,
ke estonte EVENTOJ (kaj gxiaj porhungariaj suplementoj) funkcios ankaux
kiel komuna enlanda informilo. Detala memorigilo estas havebla cxe la
organizanto:
Unuigxo Prospera Linio, Baksa Jozsef,
pk. 2, H-8906 Zalaegerszeg

Ekskursu kun medicinistoj!
--------------------------
Medicina Fakgrupo de HEA organizas auxtobusan ekskurson al Auxstrio,
Lichtenstein, Svisio inter la 5-a kaj 13-a de auxgusto. Partoprenkotizo:
nur 26000 Ft. Petu pliajn detalojn cxe:

Farago Katalin, 6801 Hodmezovasarhely, pf. 89.
Tel: (62)- 344211

Budapesta E-domo
----------------
Danke al la financa helpo de HEJ, komencigxis la rekonstruaj laboroj en
la Budapesxta Esperanto-Domo. Antauxvideble gxi ekfunkcios en fino de
auxgusto. Tel: 282-8885

*************************************************************************

MOVADO
//////

Esperanto en Torina universitato
================================

Esperanto oficiale farigxis unu el la studobjektoj de itala Unuversitato
de Torino, per la publikigo en la "Gazzetta Ufficiale (Oficiala Gazeto)
de la 12-a  de aprilo de la modifoj al la statuto de la Universitato.

La katedro komencos la lekciojn jam ekde la venonta universitata jaro
1994-1995 dank' al la agado de la ordinara docento de la katedro, prof.
Fabrizio Pennocchietti.

"Esperanto" Radikala Asocio promesas lancxi senhezitan agadon de atantigo
cxe la universitataj studentoj, por ke la kursanoj de tiu cxi nova
katedro estu kiel eble plej multaj.

el "l'esperanto", 4/1994

*************************************************************************

Laborgrupo por Esperanto en Euxropa Unio
========================================

Antaux 5 jaroj starigxis laborgrupo pri la komunikado en la Euxropa
Komunumo. Gxi konsistis el Michael Cwik, Hans Erasmus, Eliza Kehlet,
Gregoire Maertens, Giovanni Martinetto kaj Edward Symoens. De tiu cxi
grupo tiam du personoj laboris en la Euxropa Parlamento (Cwik kaj
Erasmus), unu membro kiel tradukisto en la Euxropa Parlamento (Kehlet),
unu kiel tradukisto en Konsilio (Martinetto), unu kiel oficisto en belga
ministerio (Maertens) kaj unu estis edukad-spertulo (Symoens).

Unue la laborgrupo faris brosxuron sub la titolo "Komunikado en la
Euxropa Komunumo", kies cxefa temo estas: konsciigu kaj diskutu la
lingvoproblemon en la Euxropa Komunumo (nun Euxropa Unio - EU), antaux
proponi solvojn kiel uzadon de planlingvo.

Tiucele la laborgrupo proponis kelkajn agadojn por la Esperanto-movado,
ekzemple: ekkonsciigado de la lingva problemo en la EU en (ne-
esperantistaj) internaciaj kongresoj, simpozioj, seminarioj, ktp.;
starigo de katedro en minimume unu universitato en cxiu unuopa membro-
sxtato de la EU. Se ni deziras, ke Esperanto kaj gxia uzado estu serioze
konsiderata kaj akiru pli da prestigxo en la socio, tiam la lingva
problemo, kaj la rolo kiun Esperanto tie povos havi, devus trovi lokon en
la plej alta nivelo de la naciaj eduksistemoj, do en la universitatoj,
kiel objekto de studo kaj instruo. Gxi estu integra parto de la oficiala
studprogramo de universitato, ne margxena fako, instruata flanke de aux
ekster la normala programo.

La 29-an de septembro 1993 en la Euxropa Parlamento en Bruselo la
laborgrupo okazigis kune kun la Fondajxo Hans Seidel kaj la Euxropa
Parlamento seminarion, dedicxitan al la lingva problemo en la problemo en
la EU, tiel klopodante igi euxropajn parlamentanojn kaj ceterajn
politikistojn kaj oficistojn en la euxropaj institucioj konsciaj kaj pli
kleraj pri la problemo.

Okazis vasta informado pri planlingvoj, unualoke pri Esperanto (de i.a.
Blanke, Frank, Piron kaj Schubert), sed ankaux pri planlingvoj kiel
Glosa, Interlingua kaj la indonezia.

Rimarkinda sperto de la seminario estis la konsterna manko de baza scio
pri planlingvoj cxe la partoprenantoj.

Tiu sperto instruu nin, kiel laborgrupon, ke ni dauxrigu niajn aktivecojn
(unue sur tereno de konsciigo pri la lingva problemo) en la 12 (+4)
sxtatoj, kie pli kaj pli kreskas la lingvoproblemo.

Niajn aktivecojn ni priparolis dum niaj lastaj du kunvenoj. La resumojn
mi sendas al pluraj E-organizoj kaj gazetoj por kontribui al pli da
kunordigado.

Hans Erasmus,
Laan van Oostenburg 40, NL-2271 AP Voorburg, Nederlando.
Tel./fakso +31-70-3863529

El resumo de la aprila kaj maja kunvenoj en Bruselo
---------------------------------------------------

La grupo havas la sekvan programon por la estonteco:

1. Konsciigo de la lingva problemo en la EU, kaj montri kaj por la
   institucioj kaj por la civitanoj, kiun rolon planlingvoj (ekzemple
   Esperanto) povas ludi por solvi tiun konkretan problemon. Konsciigo
   pri la propedeuxtika valoro de planlingvoj. Konsciigo pri la kostoj de
   komunikado en EU.

2. Kunordigado de aktivecoj pri la lingva problemo kaj eblaj solvoj per
   planlingvo en la EU.

3. Kunordigado kun aliaj samcelaj organizajxoj kiel: 1. Euxropa Forumo,
   2. Agadkomitato, 3. Radikala Asocio, 4. aliaj.

4. Diskuto pri ebla solvo: instigi eksperimentojn per planlingvo en la
   elementaj kaj mez-lernejoj por faciligi la lernadon de fremdaj
   lingvoj.

5. Preparado de specialaj mallongaj dokumentoj por ekstera informado al
   politikistoj, kulturasocioj, aliaj interesitoj en iliaj lingvoj.

6. Pro tio ni sercxas reton de tradukistoj en diversaj lingvoj.

7. Eksperimentoj: ekzemple uzi planlingvon kiel pontlingvon en kunvenoj.

8. Instigi asociojn kiel la Euxropa Movado kaj aliajn por pridiskuti la
   lingvan problemon de la EU; uzi la maltrankvilecon pri la estonteco de
   la respektivaj lingvoj.

9. Instigi en cxiu sxtato-membro almenaux unu universitatan katedron por
   studi interlingvistikon, la koherecon de la monda komunikado kaj
   lingvo, inkluzive la eblecoj kaj limoj de planlingvoj.

UEA sercxas reprezentanton cxe la Konsilio de Euxropo en Strasburgo. La
laborgrupo proponis Hans Erasmus. Mark Fettes skribis al la Konsilio,
nomante Hans Erasmus kiel reprezentanton kaj petante sendi cxiuj
oficialajn dokumentojn al li.

*************************************************************************

Mondpaca monumento en Nepalo
============================

La 15-an de aprilo 1994 (Nepala novjaro) en bela vilagxo je 150 km de
Katmandu aperis pac-monumento kun Esperantaj vortoj. Gxin starigis la
cxefredaktoro de la gazeto "Montejo" Dipendra Kumar Piya kun helpo de
lokaj amikoj.

La monumento enhavas la tekston "Ke la paco regu la mondon" en Esperanto,
nepale, angle kaj japane. Dank' al gxi multaj nepalanoj ekscios pri la
internacia lingvo, kiel lingvo de mondpaco.

*************************************************************************

INOE repensas
=============

-------------------------------------------------------------
En la numero 2/januaro aperis la informo, ke la estraro de
INOE eksigis iun sian membron pro lia gejeco. La decido
elvokis grandan reehon pro la nerespekto de civilulaj rajtoj.
-------------------------------------------------------------

Laux lastatempa raporto en sia organo Naturista Vivo la Internacia
Naturista Organizo Esperantista decidis, ke membro, kiu dece kondutas, ne
rajtas esti eksigata pro sia seksa orientigxo. La eksigo de Jesus Muinhos
estas nuligita, kaj esperantistoj povas nun esti anoj de kaj INOE kaj LSG
(Ligo de Samseksemaj Geesperantistoj).

Tamen, INOE ne sciigis tion rekte al mi, kiel sekretario de LSD. Mi
dankas al malgeja ano de la Londona E-Klubo, E.MC pro lia afabla atentigo
pri la novajxo.

P. D. sekretario de LSG

el Forumo-84

*************************************************************************

Esperanto-programo en televido
==============================

La loka televidstacio de Tihvin (urbo je cx. 100 km de Peterburgo)
prezentis la 10-an de majo 30-minutan intervjuon en Esperanto kun dana
sciencisto Ole Therkelsen sub titolo "Optimista mondkoncepto" pri la
filozofio de dana verkisto Martinus kaj prezenton de lia vivoverko
"Livets Bog" (libro de vivo) kaj poste - la 45-minutan videofilmon
"Martinus. La homo kaj la Mondbildo". La televidprogramon spektis
logxantoj de ankoraux du proksimaj urboj, Pikaljovo kaj Boksitogorsk
(entute cx. 200.000 homoj).

Oni povas mendi la esperantlingvan version de tiu videofilmo cxe:

Instituto de Martinus,
Matiendalsvej 96, DK-2000 Frederiksberg, Danio.

*************************************************************************

Pasporta servo - nur sekvajare
==============================

Por ke la adresoj en la Pasporta Servo estu aktualaj, la gastigantoj
devas cxiujare rekonformi ilian deziron esti en la listo. Pasintjare la
eldonantoj emfaze insistis pri tiu aktualigo, tamen multaj gastigantoj
ankaux nun "forgesis" resendi la aliixlon. Krom la supra legxereco, la
eldonantoj havis problemojn ankaux pri la kompilado kaj aktualigo de
mapoj, do fine la estraro de TEJO decidis cxi-jare ne eldoni la liston.
Komisiisto pri Pasporta Servo dauxre atendas la aligxilon al la sekvajara
eldono. La eldono de 1993 ankoraux estas havebla en la libroservo de UEA.

laux TEJO-Tutmonde, julio/1994

Rim: Kial la Estraro de TEJO ne informas multe pli frue pri siaj tiaj
decidoj? Jam estas julio...

*************************************************************************

Ne plu mi estas juna
====================

Jam de pluraj jaroj mi kutime ferias en junularaj renkontigxoj: tio estas
la sola maniero por vojagxi, amuzigxi en Euxropo sen multe da elspezoj.

La itala festivalo de '94, en aprilo, estis por mi la lasta ekzemplo de
fenomeno tiom interesa, kiom malmulte observata: la kabeismo de tiuj,
kiuj atingis la agxlimon kaj ne plu povas aktivigxi en la junulara
movado.

Fakte ne estas novajxo, ke la plejparto el la junaj aktivuloj preferas
prokrasti la eliron el la junulara movado (gxis ne plu morale eblas) ol
eniri en la asocion de dua-agxuloj.

Cxi tiu fenomeno estas evidenta, rimarkante unue, ke la meza agxnivelo de
la partoprenantoj en la plej gravaj junularaj renkontigxoj kiel IJK, IS,
IJF, ..., estas  altega (ekz. en la IJF '94 estis 27-jara).

Due, la gxenerala nombra sukceso de la junularaj renkontigxoj kompare al
la dua-agxa.

La kompleksa temo meritas profundigxon: ni trairos sxlosilajn momentojn
de tipa junulo, kiu eniras la E-movadon, junulo 16-18-jara. Tiu agxo
estas tauxga, cxar oni estas suficxe matura kaj scivola, sed ne
antauxjugxema, por alproksimigxi al unika mikro-sistemo: la Lingvo kaj
Mondo Transnacia.

Kutime la junulo ricevas la unuajn elementojn pri la lingvo kaj pri la
movado ene de la apuda loka asocio. Tio estas la plej decida momento.

Post tiu novajxo la junulo ekkomprenas, ke funde li/sxi ne bezonas
lingvon, kiun sxajne parolas neniu kaj, ecx en la E-klubo, li povas rekte
paroli en la nacia lingvo.

Tio estas la momento por sendi lin al junulara renkontigxo, nur tie li
povas kompreni, ke Esperanto estas la lingvo de iu aparta mikro-socio kun
propraj identeco, bezonoj kaj reguloj.

Li estas mergita en nova envolva atmosfero: la kontakto kun dekoj da
geknaboj el la tuta Euxropo estas nekredebla okazo por intersxangxi kaj
konfronti ideojn, por novaj amikigxoj...

Alivorte li povas kompreni, ke ekzistas "ofertaro" nomata Esperanto,
formita de lingvo- kaj transnaciaj rilatoj, kiu tute ne estas komparebla
al naciaj lingvoj. Mi volus ankoraux substreki tiun koncepton de
Esperanta ofertaro, cxar ankaux la plej gravaj maljunuloj konsideras
Esperanton kiel duan lingvon por cxiuj, eble pro miopeco aux simple pro
pigreco ili obstinas ne akcepti la realecon... kvazaux Esperanto ne havas
propran evoluon.

Kutime estas, ke nur post tiuj junularaj renkontigxoj la junuloj farigxas
veraj aktivuloj.

Do, la junulo komencos esti parto de la E-komunumo, li/sxi vojagxos tra
Euxropo, li/sxi havos kosmopolitan kulturon kaj kelkfoje edz(in)igxos al
sia kamarad(in)o; kaj cxio en la sama medio.

Sed kial post tia felicxa sperto li/sxi ne dauxrigas la aktivadon en la
dua-agxa medio?

Ekzistas multaj respondoj, kiuj iras el la fakto, ke kun laboro kaj
familio oni havas malpli da tempo ol antauxe... gxis kiam oni sxangxas
siajn interesojn... Sed la fakto plej grava estas, ke la dua-agxa
panoramo montrigxas senmova kaj frustriga; oni ne plu povas paroli pri
komunumo aux societo, nur pri piramideca internacia asocio, kie
"Kafkeske" la rilatoj inter la "kastelo" kaj la naciaj asocioj estas
nulaj.

Mi jam povas bone kompreni, kiom malfacilas esti nuntempe ne plu juna
esperantisto...

Alessandro Beltromini

el "ITINFO", majo/1994

*************************************************************************

ILEI
////

Regularo de Internacia Konkurso por lernejanoj
==============================================

memore al I. Szerdahelyi

por la lernojaro 1994/95

1. La konkurso ekestis por lernejanoj gxis la agxo de 19 jaroj.
   Nelernantoj (legantoj de Eventoj, membroj de E-kursoj, soluloj, ktp.)
   solvas la taskojn de la 2-a kategorio kaj ili formas apartan grupon.
   ni povas aligxi al la konkurso per ia ajn maniero.

2. La konkurso havas du kategoriojn: la unua ampleksas lernantojn gxis la
   agxo 14 jaroj, la dua - lernejanojn inter la agxolimo de 15 gxis 19
   jaroj kaj plenagxulojn. La unua kategorio havas du grupojn, nome: tiun
   de komencantoj (=K) kaj de progresantoj (=P). La unuan formas geknaboj
   kun ne pli ol du lernojaroj en Esperanto, al la dua apartenas cxiuj,
   kiuj lernas Esperanton dum pli ol du jaroj. En la dua kategorio
   ekzistas tri grupoj: komencantoj (=K), progresantoj (=P) kaj
   plenkreskuloj  (=Pl).
   La unuaj du grupoj estas kiel cxe la unua kategorio. Entute ekzistas
   do kvin grupoj, po du en ambaux kategorioj por lernejanoj gxis la 19-a
   jaragxo, kaj la 3-a por plenkreskuloj sen agxolimo.

3. La konkurso cxiam dauxras unu lernojaron: de oktobro gxis majo. En la
   dauxro de la lernojaro cxiumonate aperas taskfolietoj por ambaux
   kategorioj (entute po 7 folietoj jare). La unua estas sendata al tiu
   lernejo aux individuo, kiu gxin petas letere kaj almetas posxtmarkojn
   aux respondkuponon por la respondo. Cxiu folieto enhavas 6 gxis 9
   simplajn tasketojn, per kies senerara solvo cxiufoje 20 poentoj estas
   akireblaj. Plenkreskuloj solvas la taskfoliojn de progresantoj en la
   2-a kategorio. La solvoj estu skribitaj en Esperanto sur simpla
   paperfolio en la formato de duona tajpofolio (A/5) (folioj de aliaj
   formatoj ne estas akceptataj!) kaj senditaj al la adreso donita sur la
   askfolieto mem (redaktinto de la koncerna taskfolieto). La redaktado
   kaj korektado iras de instruisto al instruisto kaj la taskfolio aperas
   en Eventoj.

4. En la konkurso povas partopreni nur lernantoj (escepte la 3-an grupon
   de la 2-a kategorio), sur kies solvofolio la E-instruist(in)o atestas
   per sia subskribo kaj la stampo de la lernejo, ke la konkursanto estas
   lernejano. La solvofolio enhavu la kompletan nomon de la konkursanto,
   la kategorion (B=bazlernejano, M=mezlernejano, plenagxulo) kaj la
   grupon (K, P, Pl), ekz.: M/K (mezlernejo, komencanto). Por
   konkursantoj el lernejoj sen E- instruado estas bezonataj lerneja
   stampo kaj la subskribo de la klasestr(in)o.

5. La instruisto de Esperanto kolektas cxiujn solvofoliojn de sia lernejo
   kaj sendas ilin en komuna koverto gxis la indikita limdato (validas la
   posxta stampo) al la donita adreso. (Solulo mem sendas sian solvon).
   Por rericevi la korektitajn solvojn kaj por ricevi novajn
   taskfolietojn la instruisto sendas kun la solvoj posxtmarkojn aux
   respondkuponon. (Lernejoj el ekssocialismaj landoj povas kovri la
   posxtkostojn laux interkonsento). Kun la korektitaj solvoj cxe-mete
   cxiam trovigxas la gxusta solvo de la antauxa numero kaj la kompleta
   listo de konkursantoj, kun indikoj de ties lernejoj kaj akiritaj
   poentoj. La nomoj de la plej sukcesaj konkursantoj aperas 2-foje en la
   revuo Eventoj, kaj estas vocxlegataj cxiufoje en la E- programo de
   Hungara Radio Bartok.

6. Post la lasta numero la plej sukcesaj konkursantoj estos premiitaj.

*************************************************************************

Cxu oni rajtas instrui Esperanton en Francio?
=============================================

------------------------------------------------------------------------
Franca leganto en amara letero asertis, ke "ecx la informado pri E-o
estas malpermesita..." Pri la reala situacio ni petis ankaux la opinion
de UFE (Unuigxo Franca por Esperanto). Ni publikigas esencajn partojn de
ambaux leteroj.
------------------------------------------------------------------------

...Fakte neniam televido (tre grandkampe rigardata), radio, pariza gazeto
parolas pri la rezultoj atingitaj de Esperanto. Nur la lokaj gazetoj
raportas pri la regionaj aux naciaj kongresoj. Ili silentas pri la
internaciaj Esperanto-kongresoj, pri la literaturo, kasedoj kaj aliaj
atingajxoj...

En la Nacia Edukado ne nur la fakultativaj E-kursoj estas malpermesitaj,
sed ecx la informado pri la ekzistanta uzado de Esperanto estas ankaux
malpermesita. Ekzistas nur kelkaj maloftaj kursoj.

...Nun antauxa studado de Esperanto povas helpi la postajn studojn de
aliaj lingvoj. Oni povas instrui Esperanton fakultative al infanoj en
lernejo nur se cxiuj instruistoj (ecx la nekoncernitoj) kaj la inspektoro
de la Nacia Edukado permesas tion. Ankaux la urbestro devas permesi...
Por fari tiel grandan kunsentantan areopagon, tio devas esti miraklo!...

En la Parlamento ekzistas unu legxpropono favore al Esperanto en Senato
kaj unu alia en Cxambro de Deputitoj ekde 1976. Sed ili estas tute
flankenlasitaj. Esperanto neniel interesas la deputitojn kaj
senatanojn....

Leganto el Francio


Instruado de Esperanto en Francio
---------------------------------

La programo de la instruataj fakoj estas deciditaj de la Minesterio kaj
ties komisionoj.

Esperanto ne estas unu el la studobjektoj en francaj lernejoj, sekve, gxi
ne povus esti instruata oficiale. Elturnigxemaj instruistoj instruas gxin
alternative: en unuagradaj lernejoj: per kantado (kantado estas oficiala
studobjekto, suficxas instrui kantojn en Esperanto); per komputilo (same
informadiko estas instruata studobjekto); internacia korespondado aux
geografio, ktp. Tio dependas de tio, cxu la instruisto estas kapabla
esperantisto, efektive tio mankas.

-  en duagradaj lernejoj la oficiale instrueblaj lingvoj estas 12.
   Kvankam en neniu urbo eblas elekti inter la oficialaj 12 lingvoj
   (angla, germana, rusa, pola, itala, hispana, portugala, japana, cxina,
   hebrea, nederlanda, araba; kaj en liceo dana kaj moderna greka) la
   Minesterio dauxre fanfaronas, ke nur Francio proponas tiun
   elekteblecon. Krome, estas malfacile ankaux trovi lernantojn, cxar
   lauxmode ili cxiuj (98,9 %) lernas  la anglan. Eblas instrui
   Esperanton kadre de tiel nomataj socikulturaj aktivecoj (do senpage
   por la instruisto kaj eksterhorare por la  lernantoj).

-  en la universitatoj aux altlernejoj decidas la "estraro" de la
   universitato, kaj tio dependas, cxu estas kompetenta instruisto, sed
   cxefe, cxu disponigxas bugxeto.

Malfacile estas komprenigi al la esperantistoj, ke la fakto, ke lingvo
estas "oficiale" instruebla ne signifas, ke gxi estas instruata (ekz. la
nederlanda kaj pola), aux ke havos "klientojn" la rusa. Pri legxpropono,
de dudeko da jaroj estas diskutataj en la Parlamento la proponoj, kiuj
venas de la registaro, ne de la deputitoj mem. Kaj la registaro respondas
al di, ke gxi respondas la deziron de la francoj. Kaj evidente ne estas
deziro flanke de homoj, kiuj nenion scias pri la lingvoproblemo en la
mondo.


Esperanto en la amaskomunikiloj
-------------------------------

Televido kaj radio en Francio reprenas konstante la samajn novajxojn, kaj
ecx la episkopo plendas, ke la amaskomunikiloj ne suficxe atentas pri la
diroj de la episkoparo. Sekve imagu Esperanton... Efektive, la sola
ebleco iom informi estas tra la regionaj gazetoj (kiuj cetere estas pli
multnombre kaj pli detale legataj ol la parizaj...). Sekve de tio,
raporto pri UK farigxas intervjuo kun s-ro Y, kiu vizitis gxin kun sia
familio.

Tamen, amaskomunikiloj estas regule informataj de ni per "Letero de
Esperanto", kiu dufoje monate aperas, kaj per "Esperanto-Aktuale", kiu
informas dosierforme pri iu punkto: ekz. solidareco kun eks-Jugoslavio.

Pri reklamo cxe televido, kiu estas ideala, por ke la plej multo sciu pri
Esperanto, imagu, ke ecx Honda-France bedauxras, ke pro la kostoj ili ne
povas reklami. Sekve, divenu, kion povas fari Esperanto-Asocio...

Renee Triolle, prezidanto de UFE

*************************************************************************

HISTORIO
////////

Raymond Schwartz centjara
=========================

Antaux cent jaroj, la 8-an de aprilo 1894, naskigxis Raymond Schwartz,
eble la plej grava gxis nun satiristo de la Esperanto-movado.

Li eklernis Esperanton en 1911, kaj jam unu jaron poste publikigis siajn
unuajn poemojn kaj artikolojn.

Li verkis multegajn poemojn, per kiuj li trafe, sprite kaj iom pike
priskribas la movadon. Cxar li majstre regis Esperanton, liaj verkoj
estas plenaj je cxiaj vortludoj. Schwartz estis la unua, kiu tiom subtile
kaj elegante ludis per la Internacia Lingvo. En 1920 en Parizo li fondis
la kabaredon La Verda Kato, kiu funkciis gxis 1926. Ankaux poste Raymond
Schwartz partoprenis en Esperantaj kabaredoj.

La kapabloj de Schwartz ne limigxis al poezio: li verkis ankaux multajn -
cxefe amuzajn - novelojn, kaj inter 1952 kaj 1971 li cxiujare resumis la
okazajxojn de la antauxa jaro sub la titolo "Laux mia ridpunkto".

Aliflanke li verkis ankaux "pli seriozajn" pecojn. Antaux cxio menciendas
cxi-kampe la romano "Kiel akvo de l'rivero", kiu aperis en 1963 kaj kiu
estas unu el la plej gravaj Esperantaj romanoj entute aperintaj. La
romano kondukas siajn heroojn de antaux la unua mondmilito gxis post la
dua, kaj impresas per la lerta etosprezento kaj la interesa eventoplekto.

Schwartz mortis en 1973 en Parizo.

Ulrich Gortz, Germanio
el "GEJ-Gazeto", 3/1994

*************************************************************************

REAGOJ
//////

Neuxtraleco estas imanenta parto de la noosfera idento de Esperanto
===================================================================

Koncerne reagon al mia artikolo (Eventoj, 0053) de Sarkozi (Eventoj,
0055) ne temas pri la demando, cxu "Esperanto" rajtas esti neuxtrala. Gxi
en si mem, laux sia naturo, estas neuxtrala aux gxi tute ne estas! Tiu
imanenta neuxtraleco aperas sub tri esencaj kriterioj:

1-e, neuxtraleco konforme (ne koncerne) al la paco;

2-e, neuxtraleco konforme al la Homaj Rajtoj;

3-a, neuxtraleco konforme al la integra biosfero.

Intertempe suficxe evidentigxis, ke la integra biosfero kiel bazo por
cxio viva ankaux estas la ebliga antauxkondicxo de la paco kaj de la
homaj rajtoj. Cxiu koncepto koncerne la homan socion, kiu ignoras, ecx
neas cxi tiun fakton, ne valoras ian intereson de la estonteco. La ne-,
ecx mal-akcepto de tia baza tria kolono de la Esperanto-idento flanke de
multaj esperantistoj kaj esperantistaj organizajxoj farigxos kronika
teoria kaj praktika malhelpilo koncerne ne nur la memestimon sed ankaux
la disvastigxon de la Internacia Lingvo.

En la noosfero kunigxas la kondicxoj de la biosfero kaj la ebloj de la
homa konscio. Estas nur malmultaj konceptoj de la homo tauxgaj kiel
unuarangaj, primaraj gxeneralaj preventiloj de la vivo kaj de la homa
socio -  primaraj pro tio, cxar ili en si mem, laux propra kompreno, t.e.
imanente, estas tiaj. Esperanto fakte apartenas al ili. La kvalita
aspekto en tio signifas, ke ke la fakto de "nur unu Tero" kaj la neceso
de "unueco en diverseco" eldevigas la imanentajn eblojn de demokratia
dulingveco kaj aktiva neuxtraleco, laux kiuj la diversaj etnoj rezignas
pri tiom da propra lingvo- kaj kultur-uzado, kiom necesas por la komunaj
celoj. Kaj la kvanta aspekto signifas, ke la minaca konsumo-disipo de la
planedaj ricxajxoj, aparte de la ne-restarigeblaj, eldevigas la imanentan
eblon de dua lingvo por cxiuj, laux kiu komunikado kaj interkomprenigxo
okazas per lingvo reduktita al gxia esenca kompleta minimumo.

W. GUNTHER

*************************************************************************

LINGVO
//////

Rauxpoj
=======

Kiam mi konstatis, ke aro da mangxemaj rauxpoj sukcesis formangxi la plej
belajn plantojn en mia gxardeno, mi tuj iris al amiko, kiu spertis pri
tiaj katastrofoj.

Malgraux la bela vetero mi ne trovis lin en la gxardeno, sed cxe amaso da
libroj, kiuj kovris la tutan tablon. Li salutis min trans la libromontaro
kun sovagxa mieno, kiel homo, kiu suferas grandan doloron. Heziteme mi
informigxis pri lia bonfarto, kaj pri la fonto de la zorgoj.

Je tio li klarigis, ke li nur legas kelkajn librojn. Almenaux li klopodas
legi ilin. Mi esprimis mian miron, cxar li estas unu el la plej spertaj
esperantistoj, kiujn mi konas. Responde venis torento kaj sovagxaj
gestoj, el kiuj mi fine ekkomprenis la situacion.

Iam, en la pratempo, du vortaroj suficxis: Plena Vortaro kaj unu
dulingva. Poste venis tria, kiu povas solvi kelkajn modernajn problemojn.
Tamen nun..! Li montris al mi libron, verkitan de hispano, kaj vere, mi
konstatis, ke gxi enhavas grandparte hispanajn vortojn, en konvenaj
momentoj provizataj de finajxoj -o kaj -a. Alia libro estis verkita en
sammaniere verdigita angla lingvo, kaj la tria klarvideble estis de
germana  deveno. Kaj nun mi konstatis: la tablo estis kovrita per
vortaroj en  cxiuj ajn euxropaj lingvoj... nur por legi Esperanton.

"Mi esperas, ke Esperanto en Afriko ne sukcesos", - li gxemis. Nenie mi
povas trovi bonan vortaron por la svahila lingvo...

Iam en la pratempo ni havis librojn kun la indiko: Kontrolita de la
Literatura Komitato. Nun ni havas librojn en kiuj la nenecesaj
neologismoj formangxas cxiun verdajxon de nia lingvo. Kion fari pri la
homoj, kiuj enkondukas ilin? "Metu ilin en prisonon kaj nutru ilin per
vatro kaj brodo. Ili ja vernilas nian talon", - iu (nederlandano) diris
al mi. Kaj mi opinias, ke li pravas.

Ko Nurmi

el "Fenomeno", junio/1990

*************************************************************************

MOVADA HUMURO
/////////////

Cxu profetajxoj?
================

----------------------------------------------------------------------
En 1937, dum la jubilea UK en Varsovio, oni demandis kelkajn famajn
esperantistojn, kiel ili opinias: kia estos Esperanto post 50 jaroj.
Leo BELMONT anstataux la respondo prezentis kelkajn sekvajn skizetojn.
----------------------------------------------------------------------

Kaprico de miliardulo
---------------------

Ekstravaganca ricxulo amerika, kiun tedis oftegaj Esperantaj leteroj el
cxiuj landoj pri monhelpo, donis en 1987 al la gazetoj la jenan anoncon:

"Miliardulo, bezonata nepre trankvilan azilon por ripozo, sercxas en
Euxropo, precipe inter montegaroj, aux sur poluso (egale cxu norda aux
suda), agrablan kaj oportunan hotelon, kie oni ne parolas Esperante".

Permeso de Kalocsay-nepo
------------------------

En la rubriko de hungara Literatura Mondo, kie lokigxas "respondoj al
gelegantoj" perfekte direktata de Kalocsay-nepo, aperis jena respondo "al
sinjorino Malvino K.":

"Kvankam nia tre radikala kaj nun jam tutmonda lingvo Esperanto preskaux
tute evitas sufiksojn, sufiksoidojn, prefiksojn kaj prefiksoidojn, tamen
se okazis ke cxe la sankta bapto estis donita al vi la nomo 'Mal-vino',
vi povas gxin uzi, ne timante, ke obstinaj maljunuloj rigardos vin,
dolcxa knabineto, kiel vinagron".


Stranga okazo de atavismo
-------------------------

En Centra Euxropo naskigxis knabeto, kiu, kvankam hodiaux (jaro 1987)
estas jam kvinjara, tamen kun abomeno rifuzas mangxi ecx la plej
delikatan  homan  viandon. Li estas filo de fama profesoro-arkeologo J.,
kiu antauxnelonge pruvis fin-fine kaj science nerefuteble, ke ekzistis
iam en tempoj antauxhistoriaj malgranda popoleto, logxinta en Palestino
(Azio) kaj parolanta strangan idiomon: "Esperanto". Laux la geniaj
deduktoj de tiu  cxi  granda scienculo, la nomo mem de tiu lando:
"Palestino". kie logxis tiu  popolo, komence nigra-kolora, devenas el la
nomo de gxia diino, kiam sxi iom blankigis la vizagxojn (ne animojn!) de
siaj konfesantoj kaj mem paligxis (pala esti + ino = Palestino).

La sama esploristo eltrovis en malnovaj dokumentoj, ke Esperanton kreis
la hebrea filozofo, Mozes Leibnitz, skribinta iufoje sub la jam tute
forgesita pseuxdonimo: "Zamenhof", auxtoro de la monografio greka "De
arte combinatoria", kie li intencis filozofie pruvi, ke la mondo
konsistas el "monadoj". Sed tiu cxi filozofia teorio - laux nia arkeologo
- estas tute renversita per la scienco, cxar estas neeble pensi, ke cxiu
ero de mondo ("monado") havas monon kaj povas "mon-adi". Ankaux estas
neeble hipotezi, laux Mozes Zamenhof, ke la unua Kauxzo estus "Li-
monado", cxar limonado, kiel estas nur pruvita de arkeologoj, estas nur
gaso, kaj "mono" estas ne kialo de mondo, sed la plej alta idealo!

el "Varsovia vento", marto-aprilo/1994

*************************************************************************

KULTURO
///////

OSIEK-kandidatoj
================

Dum Internacia Esperanto-Konferenco en Homburgo, 16-22-an de julio 1992,
oni aljugxos la premiojn de OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj
Esperanto-Konferencoj). Laux la reguloj, la premion oni aljugxas al
nefikcia verko en Esperanto.

Cxi-foje estas jenaj kandidatoj por la premio:

William Auld, pro la redaktado-kompilado de "Nova Esperanta Krestomatio";
gxi provizas la modernan leganton per modelaj tekstoj.

Detlev Blanke, pro traduko de "Manifesto de de Komunista Partio" far K.
Marks kaj F. Engels. La nova science farita traduko, kun bonaj komentoj.

Andre Cherpillod, pro kolekto de verkoj ("Mil ekzotaj vortoj" k.a.), kiuj
evoluigas Esperantan filologion.

Rudiger Eichholz, pro "Esperanta Bildvortaro". La signifo kaj populareco
de la verko, kiu proksimigas terminojn el diversaj fakoj al nefakuloj,
estas nesupertaksebla.

Albert Goodheir, pro "Fondita sur roko", la libro traktanta ideojn de
Spinozo.

G. F. Makkink, pro "Nia Fundamento sub lupeo". La libro enhavas plurajn
ideojn pri Esperanta lingvo, ofte ekstreme herezajn.

Rikardo Sxulco, pro "Pledo por unueca lingvo". Esperantologia libro, ne
malpli hereza, ol tiu de Makkink, sed de la tute kontrauxaj pozicioj.

*************************************************************************

LA LEGANTO
//////////

... Laux mia opinio, vi aperigas tro da anoncoj pri religioj kaj sektoj,
kies agadoj ne estas akordigeblaj kun la celo kion mi revis pri
esperanto: unuigi la homojn.

Pro tiu uzo de esperanto, mi iom post iom kabeigxas.

Daniel David, Francio

* * *

Se jes, ni pardonpetas. Nia celo estas gxuste la malo. Ni ja volus, ke
nia movado estu multe pli bone organizita, kaj tiel multe pli efike povu
kaj disvastigi Esperanton kaj priservi la jamajn parolantojn. Ni intence
klopodas eviti la aperigon de religiaj kaj politikaj temoj. Volonte ni
havus (ne nur) vian konkretan liston pri maltrafaj artikoloj.

La red.

*************************************************************************

ANONCO
//////

                 Kaptu la sxancon
                 ================

sen granda investo, starti vian propran komercon en
via propra hejmo, vendante altkvalitajn juvelojn de
            mondkonata firmao CABOUCHON.

                   UNIKA SxANCO
                 POR BONA GAJNO!!!

interesitoj turnu sin al:

TDK-Eksport, Strandvej 22, DK-4771 Kalvehave, Danio.
Tel./fakso: +45-53-788845

*************************************************************************
*************************************************************************
EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap.
Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X.
A kiado es szerkesztoseg cime:
H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 282-88-85
Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI,
Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban.
H-1161 Budapest, Baross u. 114.
EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado.
Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio
Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi
La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj
artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj.
Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj.
Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s.
*************************************************************************
La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj
                                        Kristaly Tibor