Eventoj n-ro 0057, 1/julio - '94, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - DANGxERA LINGVO, SED NE DANGxERA MOVADO - Esperanto-kulturo eksteresperantie - For! Movada teorio: - FORGESITAJ ANOJ DE LA ESPERANTISTA POPOLO - LA IZOLULOJ Esperanto aplikata: - Heraldika vortaro - Cxu ni pensu pri tio? Arangxoj: - Postkongreso en Japanio - 5-a MKR - Konferenco pri la movada historio - 6-a Internacia E-Tablotenisa Konkurso - Esperanto kaj Scienc-Teknika Progreso - Etnoj kaj naturo - Turismi bulgarie - Someraj kursoj en Istrio - Novajxoj de Monda Turismo" - Juna estas tiu... Movado: - EKOLONIO - Por filatelistoj kaj kolektantoj - JEFusxO Afrika agado: - ESPERANTO-INSTITUTO EN TOGOLANDO TEJO: - 1,2,3,4,5,6,7, OKEJ - Nova estraro de AEJ ILEI: - Cseh seminario - IJK kaj ILEI - Lernolibra ekspozicio La leganto: - * Libroj: - Platono esperantigita Lingvo: - Artefarita: arta, tekna Reagoj: - Idiomajxoj ne estu euxropecaj! Konkurso: - Junularo ka familio Anonco: - ** Esperanto en radio: - E-kurso en loka radio - La persatelita elsendo Historio: - Esperanto en konstitucio Korespondi deziras: - *** Anoncetoj: - *** Movada humuro: - "Mi ne volas min kompromiti!" Anonco: - ** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// DANGxERA LINGVO, SED NE DANGxERA MOVADO ======================================= La suba teksto estas eltirajxo el la artikolo de la gxenerala sekretario de ISAE Rudi Hauger "Lingvo sub la sankta signo de l'espero", publikigita en "Scienca Revuo", vol. 43(1992)(1)-160, p. 82-91. <...> Esperantistoj <...> ne estas unuavice profitantoj. Se E-o venkus, versxajne tute aliaj personoj ol la hodiauxaj uzantoj estus la profitantoj, instaligxus tre diversaj interesatoj kaj tirus profiton el mondvaste disvastigita helplingvo. La hodiauxa esperantistaro kun sia etburgxa strukturo kaj internaj diferencoj ne adaptigxus al la bezonajxoj de mondvasta disvastigado. Supozeble la kvereloj de diversaj graviguloj kauxzus interesrilatan kaoson inter la ambiciaj profesiaj kaj malprofesiaj premgrupuloj de tiu mondlingvo. Ni rigardu ekz. en la disfalinta GDR la hodiauxan nulan rolon de la instigitaj idealistoj. Ankaux la esperantistaro ofte reprezentigxas kvazaux eklezia unuigxo de kredantoj, en kiu cxiu kredas esti la pli ver(d)a kredanto. Sed cxi tie ni felicxe ne devas pritrakti la eventon de la fina venko, sed pli bazajn praktikajn realajxojn. La kondicxoj de la hodiauxa kadro postulas, ke ni racie disponu pri la malmultaj fortoj <...>; ni estu pretaj kunlabori kun tiuj progresemuloj, kiuj komprenas progreson kiel plialtigon aux minimume stabiligon de la vivkvalito, sed ne kun aliaj, kiuj komprenas progreson nur kiel kvantan laux ekonomio, kapitalo aux kosto. Tamen, nia okupo pri tiu bona intenco ne povas suficxi el tute praktikaj vidpunktoj, cxar Esperantio kaj ankaux ISAE ne povas vivi per tio, ke gxi produktas ion, kio estas farita en la lingvo Esperanto, se la produkto ne estas tia, ke iu pretas acxeti gxin pro jenaj kauxzoj: a. pure lingva intereso, b. aktiva intereso pri enhava informo, c. pasiva intereso pro asocia membreco, cx. intereso kiel kredanto aux kredulo de la E-ideologio. Kion signifas Esperanto? ------------------------ Efektive ekzistas problemo cxe la uzo de la vorto E-o, kiu povas signifi: 1. la pura internacia (help)lingvo Esperanto, de AIS nomita "ILo", intereso ligita ofte kun lingvistika priokupo; 2. la fakto uzi tiun lingvon kiel informilon, farado de multaj esperantistoj, intereso ligita ofte kun esperantologia priokupo; 3. la movademo, kiu propagandas la aplikon, ekz. por gxenerala faka agado (kiel la agado de ISAE laux statuto), plue la apliko, kiun celas UEA kaj konkurencaj asocioj, intereso ligita ofte kun la intenco de eksterfaka prestigxo; 4. la interna ideo cxe apliko de la lingvo, en la formo ekz. de hilelismo, esperantismo, homaranismo, ideologia mondkoncepta komuneco; 5. la gramatika subjekto, kiu estas en la stato de espero igxi agnoskota kiel internacia lingvo. Fakte "Esperanto" signifas komplekson de nocioj, dum ke "esperanto" estas "nur" lingvo; funkcioj 1-4 estas signifikatoj, 5 estas signifikanto. Memkompreneble estas miksajxo de la diversaj priokupoj, kaj pro malprecizaj difinoj restas multaj diskuteblecoj. Tamen estas ofte duba, laux kiuj kriterioj cxiu unuopulo decidas en tutsimplaj cxiutagaj decidoj. <...> Kiel interesato, koncernato kaj trafato mi mem interesigxus ekz. pri motivoj de niaj membroj kaj ecx de cxiuj esperantistoj, cxar kiel gxen. sekr. mi memkompreneble intencas vivteni ISAE kaj Sciencan Revuon por cxiuj celoj kaj eble ankaux por eventuala pli posta rolo, cxar la aktuala stato ne povas esti la fina celo. <...> La pura esperantismo tamen al mi sxajnas plie ideologio, kiu helpe de elcerba kreitajxo nur konstruas novan muron. <...> Necesas do emfazi, ke E-o povas esti dangxera lingvo, sed certe ne estas dangxera movado! E-o estas eble kontrauxnaciisma sed tamen auxtoritatema movado kun etburgxa karaktero, kun certa tendenco al mondcivitaneco, sed sen iu politika signifo aux nur tendenco, nur kun la instigo al sxangxo de lingvaj hegemonioj. Tio memkompreneble ne estas riprocxo, tamen estas klara konstato. E-o pretas pro tio trakti kun tre diversaj ekonomiaj kaj politikaj sistemoj, se nur la helplingva intenco estas tolerata. Aliaj ambicioj ekzistas nur en specifaj suborganizoj. Pro tio E-o gxenerale ja ankaux ne batalas (ecx ne pace!) por la programa celo, sed estas tre dankema pri cxiu sxtata aux intersxtata rekono, se gxi nur efektivigxas! Gxi jam travivis centkvinjaran periodon de bedauxrinda frustrado en esperanta sindedicxo. Ni bedauxrinde cxiuj suferas sub tiu kondicxo kun pli-malpli humoro pri la ne pli efektiva funkciado. Sed kiuj estas la kauxzoj? Cxefkauxzoj estas certe ne la du mondmilitoj, kiujn oni ofte citas, cxar intertempe ni havis en Mez-Euxropo 45-jaran pacan periodon. La kauxzoj do devas ekzisti plie en la movado mem, cxar estas strange, ke tia praktika ideo de internacia helplingvo ne povas gajni pli sukcesan signifon. La burgxa socio, en kiu E-o grandparte estas disvastigata, ne kapablas aux ne sxajnas interesigxi pri pli granda internacieco. Kontrauxe, oni spertas, ke la mencio de la nomo E-o renkontas ne difinitan, sed tamen kontrauxan sintenon, kaj denove necesas demandi sin, kial tia inteligenta ideo ne provokas spontanean subtenon tute kontrauxe al multaj banalaj novajxoj, kiuj cxiutage triumfis sur la kampoj de la tekniko (armiloj), nutrado, sano, ekologio, aux, ekz., la modo.<...> La kauxzo certe ne estas la "dangxereco" de la lingvo. Ke E-o povas esti dangxera lingvo ne estas dubinde, sed gxi estas versxajne sendangxerigita per la sociologia medio kaj per la etburgxa idealismo de la uzantoj; ene de E-o fakte ne ekzistas alia avangardo ol lingva, kaj tio ne suficxas al internaciismo; esperantlingva informo restas enasocia informo, pri kiu ekstere de Esperantio neniu interesigxas. Pri eventualaj, ecx gravaj eblaj novajxoj cxe aux per apliko de la E- lingvo mankas cxiu multiplikiga publika efiko; sxajnas ke eblaj modelaj novaj ideoj ne povas superi la partikularisman diversecon de la movado kaj pro tio ne povas evoluigxi publike; jam tiaj komencoj malsukcesas pro la sekteco de la movadetoj kaj pro manko de cxiu forto al efektivigxo. Se mankas certa kritika grandeco laux kvanto kaj laux kvalito nova ideo ne sukcesas movi ion, sed vanigxas. <...> Ekzistas ecx ne unu profesie farita gazeto aux jxurnalo, nur tajpitaj aux presitaj aglomerajxoj de bagatelajxoj, kiuj povas travivi surbaze de la membrokotizoj, sed kiuj ne povas ekzisti pro sercxata aux kreskata signifo. Mankas longdauxra regule aperanta sciencnivela jxurnalo kun internacia agnosko, mankas E-jxurnalismo; anstataux tio ekzistas granda nombro de konkurencaj, kelkfoje fusxaj publikajxoj (cetere, inkluzive Sciencan Revuon!). Kvankam E-o vivas nur en nicxo, fondigxas cxiam novaj klubaj movadetoj (ecx se kelkaj superfluaj malaperas), sed la konstanta substanco per tio ja ne plimultigxas, sed nur etendigxas estigxante pli suprajxa. Tiu malgranda sentumo ankaux rilatas al ISAE, kvankam tiu sxajnas nun pli stabila ol antaux kelkaj jaroj, sed preskaux estas ridinde, ke por tio necesis tiom da laboro flanke de la kasisto, cxar ekzistneceso devus esti memkompreneblajxo. Sed cxu ISAE vere necesas? Restas do klasika demando: "kion fari", do la demando pri legitima programo. Ankaux mi ne scias kiel kion sxangxi, sed se la membroj ne interesigxas pri aux ne estas pretaj al sxangxoj, la plulaboro ne plu havas sencon. Ne rajtas esti io "bona" nur pro tio, ke estas skribita en E-o aux farita nome de E-o. Tiu memtroestimo en Esperantio devas malaperi, ni ankaux zorgu, ke gxi en ISAE malaperu. Necesas forumo kun celoj, ne kun babilajxoj; necesas sciencistoj, teknikistoj, ekonomikistoj, jxurnalistoj, kiuj havu pretecon kaj kapablecon per membrigxo influi la evoluon en ISAE, kiuj pretas senmaskigi la internacian blufon en scienco kaj politiko anstataux kunmiksi, kiuj ne estas auxtoritatkredemuloj, sed kritikaj mempensantoj. <...> Ni devas esti pretaj ankaux al publikigado de cxiu alia opinio, se gxi povas kontribui al pluekzistado de sciencrilata praktika agado de ISAE, ekzempla ideo estas tiu pri fakaj studlibroj, sed, bonvolu, surbaze de realigeblaj kondicxoj. <...>Slogano pri falantaj muroj de miljaroj malinteresas kaj estas ridinda himna frazajxo, kiel ili ekzistas en preskaux cxiuj naciaj himnoj. Jes, kelkaj muroj falas, sed aliaj ekestas, ekz. en kapoj de la homoj, kiel la grandaj murodisfaloj estas sekvataj de arkaikaj militoj. Nia problemo do sxajnas esti muro, kiu cxirkauxas Esperantion, cxu memkauxzita aux farita de alia; tiu muro eble estas ideologia aux minimume idealisma, malhelpas ekkoni la realajn obstaklojn, el kiuj aliaj interesoj profitas. Rudi HAUGER, Svisio ************************************************************************* Esperanto-kulturo eksteresperantie ================================== Ne estas pli efika maniero levi la socian renomon de Espernato, ol montri, ke esperantistoj, laux la vortumo de Rauxma Manifesto, ja povas "diri ion". Tio eblas diskonigante atingojn de la Esperanto-kulturo ekster esperantista medio, i.a. tradukante la originalajn verkojn etnolingven. Ju pli popularas la gxenro de la verko, des pli grandas la propaganda efiko. Kaj unu el la plej popularaj gxenroj estas sciencfikcio. Krome, legantoj de sciencfikcia literaturo estas pli liberaj mense, ol kiu ajn , kaj ili pli facile povas akcepti ideon de la internacia lingvo. Tiel, versxajne, pensis la italaj esperantistoj, kiam ili preparis la itallingvan eldonon de scienfikcia rakontaro, originale verkita en Esperanto "LA LINGUA FANTASTICA". La altkvalitan eldonon (bela papero kaj komposto, bonaj ilustrajxoj, speciale por gxi faritaj) efektivigis eldonejo "Keltia Editrice". La antauxparolon verkis Harry Harrison, ne nur mondfama sciencfikcia verkisto, sed ankaux esperantisto kaj auxtoro de unu originala rakonto prezentita en la libro. En la kolekto trovigxas rakontoj de Liven Dek, Istvan Nemere, Bernard Golden, Pekka Virtanen, Konisi Gaku, Mihail Korotkov, William Auld kaj pluraj aliaj Esperantaj verkistoj. La fontoj estis almanakoj "Sferoj", Esperantaj periodajxoj, kolektivaj kaj auxtoraj kolektoj. Entute 310 pagxoj de altkvalitaj rakontoj por la prezentata gxenro . Espereble, la libro havos sukceson inter la Italaj legantoj kaj allogos al nia lingvo novajn adeptojn (komence kaj fine de la libro oni povas trovi adreson de Itala Esperanto-Federacio). Por alilandaj esperantistoj gxi povas servi bona modelo, kiel oni propagandu Esperanton per valoroj de nia kulturo. Nikolao GUDSKOV ************************************************************************* For! ==== Ekzistas speciala arto malfaciligi la vivon kaj detrui la vivogxojon per tro da cerbumado pri simplaj aferoj. Nun mi rakontos pri unu tia ekzemplo. Pasintan semajnon mi falis kaj mia kruro forte doloris. Pro tio mi memoris la kuraciston, kies vivocelo estis helpi homojn, kiuj malfacile marsxas. Por tio oni konu la teknikon de la marsxado: kiujn muskolojn oni uzas, kiel, kaj en kia momento? Profunde koncentrita la kuracisto marsxis, notlibro kaj krajono en la mano, kaj notis cxiun muskoltremon, cxiun novan pozicion de la korpo. Longe li studis la arton de marsxado, kaj fine li sciis, ke plurcent etaj muskolaj aktivadoj necesas por tiu simpla cxiutaga ago. Sed kiam li volis kontroli la teorion, li embarasigxis pro la komplika tekniko, kaj paralizo trafis lin, same kiel gxi trafis la malfelicxan milpiedulon. Lingvo, ankaux Esperanto, estas uzata preskaux sen pripensado en la cxiutaga vivo. Sed gxi ankaux povas esti temo de scienca studo de lingvistoj. Tiuj studoj certe valoras, sed por la cxiutaga uzo ili ne utilas, kaj ili ecx povas malhelpi la naturan uzon de la lingvo. Malfelicxe kelkaj fanatikaj lingvistoj supersxutas nin per artikoloj, kiuj nur malutilas al la gxenerala publiko. Tiaj studoj pri lingvistiko aperu en sciencaj gazetoj, kaj nepre ne en gazetoj por homoj, por kiuj Esperanto estas ne pli (kaj ne malpli) ol simpla komunikilo. Mi esperas, ke tiuj Bernardoj, Rikardoj kaj aliaj inteligentuloj, kaj certe la redaktoroj de niaj gazetoj, estu suficxe sagxaj por kompreni tion. Jam ekzistas homoj, kiuj opinias, ke Esperanto estas la plej malfacila lingvo en la mondo kaj kies plezuro jam estas morta - aux mortinta. Nur cxar ili estas legintaj tiajn artikolojn. Aux cxar ili estis legantaj ilin. Aux cxar ili (tre simple) legis ilin. Harfendistoj bonvolu elekti! Ko Nurmi el "Fenomeno", novembro 1991 ************************************************************************* MOVADA TEORIO ///////////// FORGESITAJ ANOJ DE LA ESPERANTISTA POPOLO - LA IZOLULOJ ======================================================= La "esperantista popolo" ------------------------ Estis Zamenhof mem, kiu la unua uzis la esprimon "la esperantista popolo", kaj gxi trafe tauxgas ankaux por nuntempaj priskriboj de la Esperanto-movado. La sociologiaj priskriboj montras, ke la esperantista popolo estas digna por scienca studo. Eblas resumi gxiajn cxefajn trajtojn jene. La esperantista popolo estas relative malgranda planlingva parolkomunumo disigita tra la mondo, aux diasporo ekzistanta tra spaco kaj tempo. Depost la estigxo de Esperanto la lingvo estis parolata de pluraj generacioj, reprezentantaj centmilojn da individuoj apartenantaj al diversaj lingvogrupoj, kulturoj, gentoj kaj nacioj. Per la decido paroli unu saman lingvon ili kreis novan socion. Sed la esperantista popolo diferencas de aliaj dissemitaj parolkomunumoj, kiel ekzemple parolantoj de la jida aux la cigana lingvoj, pro la fakto, ke aneco en Esperantujo estas libervola kaj ne deviga. La sola escepto estas la malmultaj denaskaj esperantistoj, kiuj lernas la lingvon en la familia medio ekde sia infanagxo. Kvankam la esperantistoj ne havas sian propran teritorion, ili estas konsciaj pri sia unueco, cxar ekzistas propra memstara Esperanto-kulturo, aux prefere subkulturo, de socia movado kun ampleksa humanisma ideologia bazo. En iama priskribo de la esperantista popolo R. Corsetti distingas tri sociajn "tavolojn", kiuj laux siaj komunaj trajtoj estas lokuloj, enlanduloj kaj internaciuloj. Ne estas mia celo en tiu cxi studajxo prezenti argumentojn por aux kontraux la klasifiko de Corsetti, aux fendi harojn pri la gxusteco de la termino "tavolo" (anstataux "klaso"). Estas evidente, ke esperantistoj agadas en la movado diversmaniere, aux pro personaj deziroj, aux pro eksteraj cirkonstancoj, kiuj malebligas alispecan partoprenon. Tamen, sxajnas al mi, ke Corsetti kaj ankaux aliaj personoj okupigxantaj pri tiu cxi demando preteratentas la esperantistojn ekster la organizita movado - la izolulojn, kiuj apenaux estas videblaj aux nombreblaj. Se ecx por la plej gxismedolaj adeptoj Esperanto povas esti nur "porokaza" lingvo, cxar kontaktoj kun aliaj parolantoj ekzistas nur en organizajxoj, indas do esplori, kiel la izoluloj uzas Esperanton. Ili ne povas eniri la klasifik-sistemon de Corsetti, tutsimple cxar ili ne cxeestas arangxajxojn aux plenumas la taskojn en la kadro de grupoj. Kvankam sociologoj povas dubeti pri la sociologia signifo de parolantoj de Esperanto, kiuj ne estas membroj de iu ajn organizajxo, cxiuokaze oni devas klarigi la rilaton de la izoluloj al la Esperanto-movado. Mi opinias, ke ili devas esti kalkulitaj en popolnombradoj en Esperantujo, kvankam estus malfacile fari tion kun precizeco. Cxi-sube mi dezirus priskribi tri grupojn de izoluloj, kiujn mi sukcesis identigi. Unua grupo: logxantoj en la "malverda dezerto" ---------------------------------------------- Ili estas tiuj esperantistoj, kiuj logxas en lokoj, kie ne ekzistas esperantistaj societoj. Ili ne povas havi regulajn personajn kontaktojn por uzi la lingvon. Kelkfoje okazas renkontigxo kun vizitanta verdstelano, aux la izolulo mem povas de tempo al tempo vojagxi al aliaj lokoj. Sed tiaj sporadaj kontaktoj ne havas la saman efikon, kiel dauxra partoprenado en grupa vivo. Kvankam dum la plej granda parto de mia vivo kiel esperantisto mi havis la bonsxancon logxi en urboj, kie trovigxas aliaj esperantistoj, pro profesiaj kialoj mi kelkfoje devis restadi en landoj, kie ankaux mi provizore izoligxis, do mi bone komprenas la sopiron de tiu cxi speco de izolulo senti, ke li apartenas al la esperantista popolo. Dua grupo: elbaritaj esperantistoj ---------------------------------- Ili estas esperantistoj, kiuj estas izoluloj, cxar ili ne rajtas esti anoj de landa societo aux gxiaj lokaj filioj. Ekzemple, dum multaj jaroj la statuto de Hungara Esperanto-Asocio kondicxis, ke anoj estu hungaraj civitanoj. Sekve, fremdlandanoj logxantaj en Hungario, kiel mi, ne povis oficiale partopreni en organizita peresperanta laboro sur la landa aux loka nivelo. Krome, donitajxoj pri tiuj homoj ne estas haveblaj por sociologiaj aux alispecaj enketoj pri enlandaj Esperanto-organizajxoj. Mi konjektas, ke tiu cxi speco de izolulo estas malforta, sed mi scivolas, kiom da aliaj landaj asocioj akceptas kiel membrojn nur civitanojn de la koncerna lando. Estas paradokso, cxu ne, ke persono ne scianta ecx unu vorton de Esperanto povas aligxi al Esperanto- organizajxo, dum aparta aktivulo estas elbarita. Tamen ekzistas ecx pli drastaj ekzemploj. En letero, kiun mi ricevis de brita esperantisto, li dramece rakontis, kiel lia parencino estis elbarita, cxar sxi estis judo. Kiam sxi logxis en Polio antaux la dua mondmilito, sxi estis fervora esperantisto kaj oficis kiel sekretario de la klubo en sia gimnazio. Iun tagon cxi iris al la klascxambro, kie okazos kunveno de tiu klubo, kaj trovis la pordon sxlosita kontraux sxi. Sur la pordo estis afisxo en Esperanto: "Esperanto-klubo - nur por poloj". Kiom ofte ripetigxis similaj tragediaj eventoj en la historio de Esperanto? Tria grupo: verdaj ermitoj -------------------------- Ili estas homoj, kiuj tutsimple rifuzas interrilatigxi kun aliaj esperantistoj, kvankam ne estas bariloj aux malhelpoj. Neniu vere scias, kiel ili vivas aux vegetas en Esperantujo, cxar ili evitas kontaktojn kun aliaj samideanoj sur cxiu ajn nivelo. Kasxante sin izolite malantaux verdverdaj muroj, ili ecx ne eligas pepon pri si en la loka klubo, kaj cxiam estas granda surprizo por la anoj ekscii, ke iu X, unu el logxantoj de la urbo, jam de jardekoj estas esperantisto. Jen kelkaj specimenoj de verdaj ermitoj cxerpitaj el miaj travivajxoj en Esperantujo. a. En la urbo Veszprem, kiel mi nun logxas, oni longe suspektis en nia grupo, ke tia homo aux homoj ekzistas. Estas sciate, ke iu, kiu ne estas membro de la cxi-tiea klubo, prunteprenas Esperanto-librojn de la kolekto, kiun la klubo donacis al la urba biblioteko. Ne temas pri lernolibroj sed pri beletraj verkoj. Kiu legas ilin? Cxu ne estas tiu mistera ulo X? b. Okaze de ekskurso arangxita por esperantistoj de nia regiono, mi renkontigxis kun kelkaj uloj, kiuj memlernis Esperanton, sed malkasxe konfesis, ke ili ne volas partopreni en organizitaj agadoj de aliaj esperantistoj. Male, ili preferas uzi la internacian lingvon nur dum vojagxado eksterlande. c. En mezgranda urbo de la usona sxtato Illinojo mi hazarde trovis la nomon de esperantisto, plej versxajne la sola en la urbo krom mi. La telefonlibro konfirmis, ke li ankoraux logxas tie, do mi vokis lin. Ni sukcesis havi nur kelkminutan telefon-konversacion. Li neniam akceptis mian inviton viziti min. Mi demandas min, kial, je la nomo de diablo, li lernis Esperanton? cx. En la Universitato de Cxikago, kie mi faris postdiplomajn studojn, mi konatigxis kun profesoro de lingvistiko, kiu sciis Esperanton kaj ecx kontribuis al la esperantologia literaturo. Sed li neniam montris interesigxon pri la Esperanto-movado aux la agado de la loka grupo, kvankam mi dauxre informis lin pri niaj programoj. Esperanto por li estis plej probable nura studmaterialo, same kiel formikoj estas por entomologo, kiu mem neniam emas farigxi ano de la formika socio. d. Dum mi laboris du jarojn en la okcidentafrika lando Gano, mi vane provis fari kontakton kun la sola konata esperantisto tie, sed li persiste rifuzis respondi miajn leterojn, kvankam li sciis, ke mi logxas en ne tro malproksima urbo. Laux la cxi-supraj priskriboj oni povas kompari la verdan ermiton kun abonanto de la telefon-servo, kiu sekretigas sian numeron, por ke neniu povu komuunikigxi kun li, aux kun surdulo kun bone funkcianta auxdaparato, kiun li povas lauxvole sxalti kaj malsxalti por malhelpi la enpenetron de sonoj el la verda mondo. Nombrado de nuloj ----------------- Kiom da izoluloj trovigxas en Esperantujo? Estas same malfacile doni fidindan ciferon cxi-rilate, kiel gxuste taksi la nombron da esperantistoj en la mondo. Kelkfoje oni prezentas statistikojn pri la multaj homoj, kiuj studas Esperanton en kursoj (aux cxeestaj aux perkorespondaj), pri la elcxerpigxo de granda eldonkvanto de lernolibroj kaj pri abonantoj de revuoj - cxio cxi por pruvi, ke malantaux la relative malgranda anaro de la organizajxoj lokaj, landaj kaj internaciaj, staras en la ombroj amaso da anonimaj pasivaj nemovadanoj. Laux alia vidpunkto, la Esperanto-movado havas du aspektojn: gxi estas asocio kaj institucio. Por tiuj, kiuj lernas la lingvon, same kiel oni lernas alian fremdan lingvon, la Esperanto-movado ne tre efikas en ilia vivo kiel asocio, sed nur kiel institucio. Ecx tiam estas eble argumenti, ke la nura alproprigo de Esperanto signifas, ke oni samtempe, kvankam diversgrade, alprenas la Esperanto-kulturon. La sociologoj substrekas, ke komuna lingvo funkcias kiel potenca simbolo de socia solidareco por tiuj, kiuj parolas gxin. Sekve, la ordinaraj civitanoj de Esperantujo trovas kontenton per parola uzo de la lingvo kun samideaj personoj aux per partopreno en la agadoj de la movado. Se iu komencas tiel uzi esperanton, mi apenaux povas imagi, kiel li ne estas influita de la ideologio de Esperanto, t.e. vole-nevole sorbas el la Esperanto-medio la enhavon de la speciala substrukturo. Kiu dedicxas sin al la lernado de Esperanto por nur povi kunmeti novajn vortojn kaj tiel alimaniere esprimi siajn pensojn, faras iuspecan lingvan ludon, kiel tiuj planlingvistoj, kiuj dauxre elcerbigas novajn, mortnaskitajn, surpaperajn projektojn. La fenomeno de honto -------------------- Konklude kaj resume, la unuaj du kategorioj de izoluloj estas kompreneblaj. Ilia izoliteco rezultas de kialoj ekster la regpovo de la persono mem. Sed kion diri pri la tria tipo de esperantisto, la verda ermito? Eble oni povas diveni unu el la kauxzoj por la stranga konduto de esperantistoj, kiuj vole kasxas sin. Cxu ne povas esti, ke ili hontas pri sia esperantisteco? Cxu ne aliloke ofte okazas, ke homoj havantaj iom nekutimajn ideojn evitas esprimi ilin pro timo de ridindigo fare de nekomprenema homamaso? Ni ja konas la malfavorajn opiniojn pri Esperanto, kiujn havas parto de la publiko. Esperantisto, kiu estas bone preparita defendi Esperanton, devas nek timi mokadon nek honti antaux familianoj aux kolegoj. Li havas faktojn por refuti cxiuspecajn kritikojn. Sed kion povas fari homo, kiu mem estas konvinkita pri la bezono kaj indeco de Esperanto, por solvi gravan mondan problemon, sed sentas sin nekapabla defendi siajn ideojn, ecx kontraux la plej evidentaj antauxjugxoj kaj nelogikaj argumentoj? Estus pli bone por li silenti ol diri sensencajxojn, cxu ne? Li do lasas sian verdan stelon en la tirkesto, ne parolas pri kunvenoj aux kongresoj kun siaj familianoj, legas Esperanto-literaturon kaj auxskultas radio-dissendojn malantaux sxlosita pordo kaj neniam gastigas aliajn verdstelanojn, por ke la najbaroj ne sciu, ke li okupigxas pri Esperanto. Eble hontemo ne klarigas cxiujn kazojn de vola izoliteco, sed gxi certe rolas en ne malmultaj cxiutagaj situacioj. Bernard GOLDEN ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Heraldika vortaro ================= En Doneck, Ukrainio, eldonejo "Akcent" preparis 7-lingvan ilustritan vortaron pri heraldiko; inter la lingvoj estas ankaux Esperanto. Por ekscii pri akirebleco de la libro, kontaktu la auxtoron: N. Starodubcev, ul. Ostrovskogo 12-16, UKR-340120 Doneck, Ukrainio. ************************************************************************* Cxu ni pensu pri tio? ===================== Mi legis pri reklama firmao, kiu havas grandan klientaron, cxar la fondinto ekkonsciis pri la nekongruo inter la vortoj kaj la senco de sloganoj dum traduko al aliaj lingvoj. Do, la traduko estas malsama afero, ol normala verko de reklama teksto. Ekzemple, en la reklamo Coke adds life (Kokakolao aldonas vervon) estus malvera kaj malgxusta traduki life per "vivo". Oni tute ne traduku la vortojn lauxlitere, sed redonu la ideon, havante respekton al la kutimoj kaj sintenojn de la lando, en kies lingvon oni tradukas la reklamon. Ekzemple, en la franca malutilas uzi imperativon en la tekstoj. Gxis nun la firmao havas tradukistojn el nur du-tri landoj, kiuj pasigas longajn feriojn hejme por resorbi la ecojn de siaj landoj. Cxu la afero ne funkcius pli bone, se oni tradukus la originalajn reklamojn en Esperanton, por ke aliaj esperantistoj en la cellandoj povu surloke transdoni necesan sencon per ne nepre samaj vortoj? Henry D. Palmer, Britio ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Postkongreso en Japanio ======================= La japanaj junuloj invitas al postkongresa vojagxo tra Japanio (al Hirosximo, Kioto, Nagojo, Tokio) dezirantojn pasigi post la 50-a IJK iom da tempo en Japanio inter la 7-a kaj 12-a de auxgusto. En cxiuj urboj - ekskursoj kaj renkontigxoj kun lokaj junuloj. Logxkostojn oni ne pagos, la logxadon prizorgos la organizantoj; la trafikkosto (inkluzive aviadilon al kaj de Japanio) - 15.000 - 30.000 JPY (250 - 500 NLG); ceteraj elspezoj, depende de la sxparemo - 7.000 - 15.000 JPY (120 - 250 NLG). Sendu la aligxpetojn plej malfrue gxis la 15-a de julio al: Rondo Harmonia, cxe s-ro ESAKI Masayasu, J-610-03 Kyoto-hu, Tuzuki-gun, Tanabe-tyo, Higasi-Nisikamiya 115-27. Tel. +81-6-356-8531; fakso +81-7746-5-1321. ************************************************************************* 5-a MKR ======= Cxar MKR okazos la kvinan fojon, do, estas jubilea, oni gxin malcxifras cxi-foje: Memor-Kunvena Revido. Gxi okazos denove en Stirio (parto de Auxstrio) en urbeto Murau inter la 6-a kaj 9-a de oktobro 1994. Oni ne forgesu por ekskursoj monttauxgajn sxuojn, dorsosakon kaj trinkujon, pluvprotektajn vestojn kaj por la tuta arangxo - bonan humoron. Plena kotizo: de 290 gxis 890 ATS (depende de la agxo, lando kaj dato de aligxo - preferindas aligxi antaux 21.08). La informoj cxe: AEJ, Pf. 804, A-8011 Graz, Auxstrio. ************************************************************************* Konferenco pri la movada historio ================================= Peterburga E-societo "Espero" organizas la 2-an Internacian konferencon pri historio de la Esperanto-movado inter la 24-a kaj 27 de septembro 1994. En la programo: "Ronda tablo", konkurso de klubaj E-albumoj, diapozitivaj serioj, video- kaj kinofilmoj pri E-arangxoj, artaj prezentadoj, ekspozicioj pri E-filatelo, pentro- kaj fotoartoj de esperantistoj k.a.; vasta turisma programo. Informas: "Espero", a.k. 130, RUS-197022 S.Peterburg, Rusio. Tel./fakso +7-812-2344759 ************************************************************************* 6-a Internacia E-Tablotenisa Konkurso ===================================== 14-an de auxgusto 1994. Informigxu cxe: Pk 89, Hodmezovasarhely, H-6801, Hungario. ************************************************************************* Esperanto kaj Scienc-Teknika Progreso ===================================== Internacia simpozio "Esperanto kaj Scienc-Teknika progreso okazos la inter la 1-a kaj 4-a de septembro en Karlovo, Bulgario (jxus antaux 45-a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio). La organizantoj estas Internacia Ekologia-ekonomika Akademio, Ekologia kaj teknika sekcioj de BEA kaj Esperinform-Karlovo. La traktotaj temoj estas ekologio, scienc-teknika informado, patenta agado, interlingvistiko, bibliografio. Informoj kaj aligxoj cxe: Esperinform, pk. 44, BG-4300 Karlovo, Bulgario. Tel. +359-335-3933; +359-335-4947. ************************************************************************* Etnoj kaj naturo ================ Tio estas temo de internacia konferenco, okazonta inter 26.06 kaj 05.07.1994 en Poprad, Slovakio. La konferenco efektivigxas en kadroj de la Projekto 1068 de la Monda jardeko por kultura evoluigo (1988 - 1997). Auxspicias la konferencon AIS San Marino kaj Monda Kunagado por Eduko, Scienco kaj Kulturo; efektivigas - Centro "Lingvo-Kulturo-Ekologio" en Moskvo. Krom la scienca parto, oni antauxvidas ekskursan programon en Altaj Tatroj kaj aliaj belaj lokoj de Slovakio; eblos veni kun familioj kaj por ripozo al tiuj, kiujn la scienca programo interesas nur parte. Ideoj kaj kunagantoj estas bonvenaj! Detalaj informoj donas kaj sugestojn akceptas: d-ro Lev Medvedev, pr. Mira 196-44, RUS-129128 Moskvo, Rusio. Fakso +7-095-2069790. ************************************************************************* Turismi bulgarie ================ Turisma kaj komerca firmao STELO TUR kun largxa skalo de internacia agado invitas ekskursi al diversaj landoj, viziti E-renkontigxojn, ripozi en Bulgario (Albena, Oraj Sabloj, Varna, Rodopi montaro). Tranzitaj servoj por Turkio kaj Grekio. Rezervado de hoteloj kaj arangxo de busoj gxis Istanbulo kaj Ateno. Enlanda kaj internacia komercado. La oficiala laborlingvo estas Esperanto. Angel Todorov, str. Ljuben Karavelov 68 (3-a etagxo), BG-1000 Sofio, Bulgario. Tel./fakso +359-2-662897. ************************************************************************* Someraj kursoj en Istrio ======================== Someraj kursoj laux la Zagreba Metodo okazos en Grojxnjan (Istrio, Kroatio) de la 14-a gxis la 21-a de auxgusto 1994. Porkomencantan kurson gvidos Visxnja Brankovicx, konversacian kurson Spomenka Sxtimec. Kotizo (inkluzive cxion): 370.000 ITL/430 NLG gxis la 15.07; poste je 10% pli. Post fino de la kurso oni povas dauxrigi sian restadon cxe la maro aux partopreni la 64-an Italan Esperanto-Kongreson en Vicenza (26 - 30.08.1994). Detalaj informoj cxe: Visxnja Brankovicx, Via Leghissa 6, I-34131 Trieste, Italio. Tel. +39-40-767875. ************************************************************************* Novajxoj de Monda Turismo" ========================== Inter la 30-a de aprilo kaj 6-a de majo 1994 en Bydgoszcz, Polio, okazis la 10-a Internacia Simpozio de "MT" kun partoprenantoj el 15 landoj de Euxropo, Ameriko kaj Azio. Gxia cxefa temo estis "Rolo de kulturo en integrigxo de Euxropo kaj de la mondo". Paralele okazis samloke pola studsesio de AIS San Marino. Dum gxi estis prezentitaj multaj lekci-cikloj kaj prelegoj de konataj sciencistoj- esperantistoj el kelkaj landoj, kaj la gestudentoj submetigxis al ekzamenoj por akiri sciencajn titolojn de AIS. Solena komuna kunveno de la AIS-sesio kaj "MT"-simpozio okazis en la Instituto pri Historio de la Pedagogia Altlernejo en Bydgoszcz. Invititaj estis urbaj auxtoritatuloj, kaj la regionaj gazetaro kaj televido informis pri gxi. Rezulte de kunlaboro kun la Pedagogia Altlenejo kaj kun AIS, la estraro de "Monda Turismo" decidis transformi la Internacian Studumon pri Turismo en Bydgoszcz, kiu gxis nun havis unujaran instru-programon, en Internacian Studumon pri Turismo kaj Kulturo, kiu ebligos ankaux dauxran kaj ecx trijaran studadon. Post plena trijara stud-ciklo eblos ricevi licencon de specialisto pri la internaciaj turismo kaj kulturo, kaj eventuale ankaux titolon de bakalauxro de AIS. laux Torwasz Jan KUDREWICZ kajAndrzej GRZEBOWSKI ************************************************************************* Juna estas tiu... ================= Lastminute venis la informo, ke laKlaras koncerne la tujan estonton, ke financado de la somera numero de nia gazeto estas necerta, espero vaste relancxi septembre jam kolapsis, kaj ecx pluvivo de la asocio sukcesos nur per drastaj sxparoj kaj bonvolo de membroj plu fidi kaj subteni nin. Kiel kompreni tian kontrauxperformacon, kvankam regule atingas nin kuragxigaj leteroj, konkretaj donacoj, gratuloj kaj vortoj, kiuj varmigas la animstaton? Unue, mea culpa, ni trotaksis nian antauxvidan kreskon kaj sekve ne suficxe reagis fronte la problemon. Alikiale, versxajne pro paradoksa psikologia konsekvenco de la teknika plibonigo de la revuo: vidante plibelaspekton, oni kredas, ke JEFO pli bonfartas, do gxuas bonegan financostaton. Bedauxrinde, ambaux aspektoj ne cxiam rilatas. En lando, kie meza agxo de la membroj de la landa asocio proksimas 66 jarojn, kie apenaux dekono de esperantistoj agxas sub 30, kaj en kelkaj regionoj oni fusxe nomas "junuloj" tiujn, kiujn la franca lingvo nomas quadras (kvardekjaruloj), vivigi junularan organizon estas kvazaux antauxperdita batalo. Niaj amikoj de Euxrokka samsufere spertas tion, kun "Rok-Gazet'", kiu kvankam estas bonega, dauxre sopiras financan ekvilibron. Oni konsentigxu: asocio kiel la nia, en la nuna situacio povas vivi nur per perfuzo, kaj tio bedauxre povas ankoraux iomege dauxri. Interalie, pri la numeroj senpage senditaj de ni al asocioj, ili kostas tro. Ne temas pri biblioteka servo. Cxi-teme ankaux ni devos rezigne sxpari. <...> Revenante al la financa problemo. <...> Kiam la organizo, kiu "gastigas" nin, postulas gxis duonon el niaj kotizoj, ne hezitante pravigi tiun postulon je la nomo mem de sia propra pluvivo, en tia situacio nur definitiva amo al Esperanto povas malebligi al vi cxion forlasi. Al malbonaj rilatoj preferante neniajn rilatojn, JEFO-aktivuloj elektis de unu jaro ne plu interesigxi pri UFE. Ni ekde tiam decidis nur koncentrigxi pri niaj propraj zorgoj, gxis kiam antaux nelonge aperis novaj financecaj kaj perrevuaj atakoj, kiuj instigas nin malsilenti. Philippe Berizzi (JEFO-prezidanto) invitis Renee Triolle (UFE- prezidanton) pridiskuti klare ekzistantajn problemojn. Cxi-proponon senprokraste, kun sincera bonvolo, sxi akceptis. Oni interkonsentis, ke antaux ol antauxvidi ajnan kunlaboron, necesas reveni al normalaj rilatoj, t.e. kiel kun cxiuj aliaj E-asocioj. Diskuto estis gxentila kaj esperiga. UFE-prezidanto sxajnis akcepti principon de definitiva nuligo de la financa problemo, kaj proponis ian pactrakton, kie kusxus interkonsento pri cxesigo de perrevuaj atakoj. Se tiu promeso validas, vi eble kun plezuro legos en la venonta numero de JEFO-informas komunan interkonsenton pri ne-agreso. Filip' el "JEFO-informas" 3/'94 ************************************************************************* AFRIKA AGADO //////////// ESPERANTO-INSTITUTO EN TOGOLANDO ================================ La 25-an de aprilo 1992 ekfunkciis TIETO - Tietii-Instituto de Esperanto En Togolando, nomita honore al la geedzoj Tietii el Finnlando, kiuj multe faris por disvastigo de la internacia lingvo en la afrika lando. Esperanto estas suficxe konata en Togolando, sed la instruado estas ne cxiam bonkvalita, kaj informoj pri la movado estas nesuficxaj kaj ofte misaj, la kluboj malbone funkcias. Pro tio aperis bezono de fako, kiu helpu forigi tiujn plagojn, kaj naskigxis la instituto. TIETO jam havas kelkajn atingojn. En 1993 gxi organizis kurson cxe klubo Espero en vilagxo Anyronkope laux la Zagreba Metodo. Poste gxi okazigis ekzamenojn en tiu vilagxo kaj du aliaj, kie ankaux okazis la instruado. En 1994 TIETO provas efektivigi erojn de la programo, kiun gxi sendis al la landa asocio UTE. Gxi ekgvidis korespondan kurson kaj en januaro dissendis la numeron 0 de sia periodajxo OVo. En marto aperis OVo n-ro 1: Togolandaj esperantistoj ekverkis artikolojn, kaj TIETO uzis tiun okazon por inviti al la ekzameno en la fino de marto. La 28-an kaj 29-an de marto en Lome kaj Sigbehoue okazis la tutlandaj ekzamenoj. Sukcesis 10 el 38 kandidatoj (la sukcesintoj ricevis libropremiojn). Ankaux al la nesukcesintoj la ekzamenintoj provis iel helpi por instigi pluan lernadon de la lingvo kaj eliron el la stato de eternaj komencantoj. Fakte, la malrapida lernado, formigxo de eternaj komencantoj ks. dependas de la du cxefaj faktoroj: malalta nivelo de instruado kaj dormado de la klubo. Surbaze de siaj spertoj, TIETO sendis atentigajn notojn al la landa asocio UTE, kies integra parto gxi estas, kun konkretaj rekomendoj por plibonigo de la agado. Fakte, la komuna agado de UTE kaj TIETO tre gravas, kaj efektivigxas, ekzemple, en okazonta kurso por kursgvidantoj. Gxenerale, la rilatojn inter UTE kaj TIETO oni imagas laux la modelo de rilatoj inter UEA kaj ILEI. Por spertigxi pri organizado de instrulaboro, TIETO jam kontaktas kun ILEI kaj IEI. Krome, en la programo de la Instituto estas plivastigo de la agado al aliaj de la kontinento, kaj kontaktoj kun aferoj eksterlingvaj, sed ligitaj kun la E-movado: kontaktoj kun iniciatintino de Tempo Trako Margarete Bettmann, doktrino de Bruno Groning, la Speciala Orienta Diina Masagxo, la sorobano, la Movado sen Nomo, ktp. Ankaux kunlaboro kun similaj organizoj estas tre dezirata. En la plano estas propra eldonejo: nun fotokopiado de dokumentoj, leteroj, numeroj de OVo forrabas grandan parton de la bugxeto. Nepre menciindas, ke gxis nun multe helpis tiurilate s-ro Hans Bakker. TIETO volonte respondos al cxiuj leteroj, precipe pretas rilati kun E- instruistoj, edukaj fondajxoj, libroservoj, kaj cxiuj aliaj organizajxoj kun similaj celoj. Oni povas peti (aldonante 3 IRK) ankaux provekzempleron de OVo. GBEGLO Koffi, TIETO, B.P. 13169, Lome, Togo. ************************************************************************* TEJO //// 1,2,3,4,5,6,7,OKEJ ================== Antaux tri jaroj, pro iniciato de la Germana kaj Cxeha Esperanto- Junularoj, unuafoje renkontigxis reprezentantoj de la E-junularoj en la landoj de meza Euxropo, cxi- kaj aliflanke de la eksa "fera kurteno", por interkonatigxi pli, intersxangxi spertojn pri cxiuj sferoj de la agado kaj fari planojn por komunaj projektoj. La MEJS 1992 kaj cxi-jare estis rezultoj de tiuj kunvenoj, kaj ankaux la Pragaj lingvokursoj por junaj germanoj kaj cxehoj (intertempe ankaux junaj nederlandanoj); la junaj hungaroj ekkunlaboris en Koncize kaj ekestis la unuaj komunaj nacilingvaj informiloj pri E-o. La Mezeuxropa Junulara Konferenco estis celita al junaj germanoj kaj cxehoj, auxstroj kaj hungaroj, slovakoj kaj poloj - poste aldonigxis la junaj svisoj. En la tria MEJK dum lasta oktobro en La Chaux-de Fonds partoprenis junaj aktivuloj el SEP pliaj landoj... dum hungaroj, slovakoj kaj poloj ne cxeestis tie, cxar por ili la alvojagxo tro longis. Tiel ne estis planite: cxar la ideo de tia konferenco ne estis esti dua komitata kunveno de TEJO, sed la celo estas vere fiksi praktikan kunlaboron inter kvin aux ses proksimaj landoj, ni decidis cxi-jare fari kvin apartajn konferencojn - unuan centre de la landoj Auxstrio, Cxehio, Germanio (aparte Saksio), Hungario, Polio kaj Slovakio (septembre en Vieno), duan centre de la landoj Nederlando, Flandrio, Germanio (aparte Nordrhein- Westfalen), Francio kaj Britio (aprile en Antverpeno), trian centre de la landoj Italio, Slovenio, Kroatio, Auxstrio kaj Hungario (maje en Zagrebo), kvaran centre de la landoj Bulgario, Serbio, Makedonio kaj Grekio (aprile en Sofio) kaj kvinan centre de la landoj Polio, Litovio, Latvio, Estonio, norda Rusio (aparte regionoj de Peterburgo kaj Kaliningrado), Bjelorusio kaj lauxplacxe la nordiaj landoj. Cxu komplike? Ne vere. Plejparte la kunvenoj jam okazis, kaj mi sxatus iom raporti pri unu el ili - la unua Okcidenteuxropa Konferenco de la Esperanto-Junularo (OKEJ) - unua kunlabora konferenco inter la junaj esperantistoj el Nederlando, Flandrio, Germanio (aparte Nordrhein- Westfalen), Francio kaj Britio. Cxu io tia vere necesas? Cxu la junaj esperantistoj el tiuj regionoj ne cxiukaze kunlaboras? Respondon al tiuj demandoj oni atendis de la kunveno mem. Komence de la planado - fusxo, pro kiu ne venis junaj germanoj, britoj kaj francoj; same la koncerna TEJO-estrarano Klaus Dahmann. Fine en Antverpeno do kunvenis junaj nederlandanoj, flandroj kaj svisoj - kaj mi gvidis la semajnfinon nome de TEJO. Cxu suficxaj landoj? Ni diskutis pri videoj de televidelsendoj pri la IS, pri informiloj kaj brosxuroj nacilingvaj (la junaj danoj, kvankam ne reprezentitaj, sendis longan fakson kaj prezentis i.a. novan brosxuron laux la modelo de germanlingva verko jam adaptita al la flandra), pri naciaj konsilioj kaj bugxetoj, pri la Junulara Forumo de Euxropa Unio kaj pri manieroj altigi la membrokvanton, pri afisxoj kaj informaj standoj, infana agado, naciaj kaj euxropaj subvencioj... Laux intereso de la parroprenantoj grave rolis diskutoj pri la laborkampo "nacilingva informado". La plej praktika rezulto de la kunveno estis, ke ni finfine faris praktikajn planojn kiel disdoni 5000 NLG de euxropa subvencio por informa projekto de la landaj sekcioj de TEJO en Britio, Flandrio, Germanio kaj Nederlando. Ni pripensis, kiamaniere provi fari lauxeble multon pri la mono. Ni enprenis en la planon ankaux la landajn sekciojn en Cxehio, Bulgario kaj Rusio. Oni ricevos dorsosakojn kun zorge elektitaj propagandaj materialoj (libroj, kompaktdiskoj, revuoj, afisxoj ktp.) por ekspoziciaj informstandoj, tauxgaj por foiroj, gazet- kaj junularfestoj. Tiu cxi baza projekto eble estas la plej konvinka pruvo, ke tiaj kunvenoj havas praktikajn rezultojn. laux Thomas Pusch el "Koncize", n-ro 3/1994 ************************************************************************* Nova estraro de AEJ =================== En la marta jarcxefkunveno de Auxstria E-Junularo oni reelektis la estraron: Helmuth Brath (prez.), Axel Leitner (vicprez), Michael Martin, Michael Fleischlig kaj Tania Berger. La 23-an de marto jarcxefkunvenis ankaux la E-societo de Stirio. La nova estraro konsistas el mag. Karl Hirmann (prez.) dr. Heinz-Paul Kovacic (sekr) kaj Michael Martin. Kontaktadreso por ambaux organizoj: Pk. 804, A-8011 Graz, Auxstrio el Voko el Stirio majo/1994 ************************************************************************* ILEI //// Cseh-seminario ============== Dum ILEI-konferenco en Koreio okazas Cseh-seminario. Gxi estas bona okazo tuj partopreni seminarion B por tiuj, kiuj dim la UK partoprenos la seminarion A. La seminarion gvidos Atilio Rojas. ************************************************************************* IJK kaj ILEI ============ Parto de Internacia Junulara Kongreso en Koreio estos dedicxita al ILEI. ILEI-anoj prelegos pri sia organizo, kaze de intereso dum IJK okazos Internacia Ekzameno. ILEI volonte organizos la ekzamensesiojn ankaux dum venontaj IJK kaj aliaj junularaj arangxoj. ************************************************************************* Lernolibra ekspozicio ===================== Dum la ILEI-konferenco en Koreio estos organizita internacia ekspozicio de la lernolibroj kaj aliaj helpiloj. ILEI invitas cxiujn kontribui al gxi. Kiu volas donaci librojn, sendu ilin al LKK-ano s-ro So Jinsu, aux simple transdonu al ILEI-budo dum UK. ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Mi gratulas al budapesxtaj esperantistoj, ke ili sukcesis acxeti domon. Ankaux mi/ni subtenos vin finance, sed momente ni ecx havas iom da sxuldoj pro nia investo en MAZI-projekto, sed mi esperas, ke auxtune ni/mi povos helpi al vi. Tamen la domo sxajnas esti malgranda laux via priskribo. Tio havas bonan kaj malbonan flankojn, kiel cxiu medalo. Bonan, cxar gxi ne postulos tro da renovigoj, malbonan, cxar vi certe bezonos pli da spaco, cxu?, kaj vi ankaux ne povos forluigi parton kaj perlabori monon por vivteni gxin en bona stato. Tian sperton ni/mi havas kun niaj domoj en Hago. Felicxe ni posedas du, do unu estas forluata kaj la duan ni uzas mem (8 cxambroj sur du etagxoj, kaj nur tute supran parton ni forluas al studentoj - 3 cxambrojn - sed tiamaniere ni perlaboras monon por vivteni niajn 8 cxambrojn). Ni laboras en luksaj kondicxoj, kiujn kreis por ni esperantistoj- aktivuloj en 1930-a jaro. Mila v.d.HORST-KOLINSKA, Internacia Esperanto-Instituto, Hago,Nederlando Ni elkore dankas pro la anonco pri nia "Esperanto-Svat-Servo", kiun vi aperigis en n-ro 1/aprilo-1994. Ni gxojas, ke gxi aperis en la rubriko * * * "Esperanto aplikata" en bela grafika formo. ------------------------------------------- Simila nia anonco aperis ankaux en alia internacia gazeto, sed tiu via estis multe pli efika. Gxis hodiauxa tago ni ricevis dekkelkajn leterojn (el Hispanio, Francio, Indonezio, Irlando, Hungario, Svisio, Germanio, Usono kaj Polio) kun peto de enketilo. Kelkaj personoj jam sendis plenigitan enketilon. Ni klopodas disvastigi nian agadon sur tiu cxi kampo. Nun montrigxas pli kaj pli granda interesigxo pri tiu cxi formo de uzo de la internacia lingvo en nia medio (ne nur esperantista). Probable ni organizos ankaux specialan E-kurson por la personoj, kiuj ekdeziros lerni Esperanton gxuste por ekkoni edzigxpartner(in)on. Post iom da tempo ni klopodos ankaux pretigi iun gxeneralan raporton- statistikon por Eventoj pri interesigxo kaj realaj efikoj de tiuspeca E- servo. Jan KALATEK, skr. poczt. 232, str. Slowaackiego 160/162,PL-97-300 Piotrokow Trybunalski, Polio. ************************************************************************* LIBROJ ////// Platono esperantigita ===================== Ekzistas verkoj, kiuj forte influis la historion de la homa civilizo. Al tiuj verkoj apartenas ankaux libro de Platono, tradukita kaj eldonita de auxstralia esperantisto Donald Broadribb, kaj kiu sub influo de iuj naciaj tradicioj ricevis en la Esperanta traduko titolon "La Respubliko" (kvankam cxe Platono temas pri monarkia aux oligarkia civito, tute ne pri demokratio nek pri respubliko). La libro havis tre grandan influon al la homara historio; ideoj, kiujn gxi enhavas, estas en la bazo de diversaj totalismaj ideologioj. Koncepto pri "arketipoj", t.e. iuj superaj realajxoj, pli realaj ol la observebla realeco, estis tre grava por kreo de diversaj ideismaj filozofiaj sistemoj. Esperantistoj, krome, povas helpe de Platono kompreni diversajn ideajn fluojn en sia medio: ekzemple, strebo al la "Fina Venko" estas sercxado de arketipo; male, la rauxmismo kaj parencaj aferoj estas kontrauxplatonisma agnosko de la realo. Do, ekde nun por esperantistoj estas atingebla ankoraux unu monda klasikajxo, farita klere kaj altnivele. Certe, ne estas amuza legajxo, sed ankaux "filozofiemaj" verdstelanoj devas havi spiritan nutrajxon en nia kulturo, ne nur amuzsercxantoj. N.G. La libro kostas 30,60 NLG cxe la libroservo de UEA. La hungaroj povas mendi gxin cxe la redakcio de Eventoj. ************************************************************************* LINGVO ////// Artefarita: arta, tekna ======================= La vorton "artefarita" mi cxiam trovis tro longa kaj peza kaj cetere misdira, kiel la unua PIV-a signifo de la vorto "arta" mem. Dauxre mi cerbumis pri alternativoj, kiel "elfarita" aux "elfara", kiuj min ne kontentigis. Unu tagon mi felicxe venis al la nova radiko "tekna" per retroderivado el "tekniko", kaj poste mi eksciis, ke gxi ja estas la greka vorto por "arta". Gxis nun gxi legeblas en du el miaj artikoloj aux recenzoj kaj mi provos enkonduki gxin en la komunan lingvon. Almenaux recenzistoj povu diri, cxu iu verkas arte, aux cxu li verkas tekne. Georgo Kamacxo, Hispanio el "La letero de l'Akademio de Esperanto", jan-feb-mar/1994 ************************************************************************* REAGOJ ////// Idiomajxoj ne estu euxropecaj! ============================== En Eventoj n-ro 53, p.6 aperis la opinio de Doug Portmann, "ke nia lingvo fartos pli bone kun iom pli da spicaj kaj zorge elektitaj idiomajxoj". Kaj la auxtoro rekomendas uzi la idiomajxon "havi lokon". Mi kontrauxas al tia opinio. Esperanto estas pli facile lernebla ol aliaj (euxropaj) lingvoj ankaux por neeuxropanoj, cxar la lingvo estas logika kaj ne havas specifan kulturan fonon. Mi, japano, ne povas kompreni la signifon de "havi lokon" nur per la signifo de ambaux vortoj kaj logiko. Do, mi devas konsulti la vortaron (felicxe mia "Nova Vortaro Esperanto-Japana" [1963] mencias "havi lokon"). Se en iu artikolo mi trovus multe da tiaj idiomajxoj, mi ne povus teni volon por legi gxin. Mi opinias, ke esperantistoj devas plifortigi la esprimpovon de Esperanto ne per euxropecaj idiomajxoj, sed per logikaj kunmetajxoj de kutimaj radikoj facile kompreneblaj por neeuxropanoj. Euxropanoj bonvolu imagi, ke ekster Euxropo ekzistas esperantistoj, kiuj devas lerni multe da radikoj tute fremdaj al si, kaj ne havas kroman tempon kaj energion por lerni aldone idiomajxojn. TANAKA Hiroaki, Japanio ************************************************************************* KONKURSO //////// Junularo kaj familio ==================== Gxi estas temo de la konkurso, kiun organizas kroataj esperantistoj okaze de la "Jaro de familio". En la konkurso estas tri brancxoj: - poezio - prozo (maksimume 500 vortoj) - foto La plej bonaj verkoj estos premiitaj kaj publikigitaj. Konkursajxojn necesas sendi gxis la 10-a de oktobro 1994 al adreso: KEU/KEI por konkurso, c/o M. Belosxevicx, Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* ANONCO ////// - Pri movadaj eventoj sendu informojn al EVENTOJ! - La Estrara Raporto de UEA pri la jaro 1993 aperas kiel aparta presajxo. Mendu gxin senpage cxe la Centra Oficejo: Neuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando ---------------------------------------------------- Kaptu la sxancon ================ sen granda investo, starti vian propran komercon en via propra hejmo, vendante altkvalitajn juvelojn de mondkonata firmao CABOUCHON. UNIKA SxANCO POR BONA GAJNO!!! interesitoj turnu sin al: TDK-Eksport, Strandvej 22, DK-4771 Kalvehave, Danio. Tel./fakso: +45-53-788845 ---------------------------------------------------- ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// E-kurso en loka radio ===================== La 30-an de majo HERATO, la loka radiostacio de Haarhugowaard (Nederlando) komencis elsendi 20-lecionan Esperanto-kurson por komencantoj. La lecionoj dauxras unu horon, kaj okazados gxis fino de auxgusto. el "Fromagxklosxo",majo 1994 ************************************************************************* La persatelita elsendo ====================== De la 1-a de majo Pola Radio emanigas unu plian elsendon en semajno, dimancxe je la 12.30, sed nur per satelito Eutelsat ii, pri kio detale informas senpage ricevebla de la redakcio informilo. La elsendo nun estas ripeto de la dimancxa leterkesto, sed la redakcio volonte ricevus sugestojn de la auxskultantoj pri gxia estonta enhavo. Skribu al: Pola Radio, Esperanto-redakcio, P.O. Box-46, PL-00-977 Varsovio. ************************************************************************* HISTORIO //////// Esperanto en konstitucio ======================== En la Deklaracio pri Esperantismo, verkita de d-ro Zamenhof mem kaj oficiale akceptita cxe la Unua Kongreso en Bulonjo-sur-Maro, Francio, estas la jena aserto: "[Esperanto] povus servi kiel paciga lingvo de politikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo..." En la verko de Edmond privat Historio de la lingvo Esperanto, 2-a parto oni legas, ke "gxis nun mi scias nur pri unu okazo, kiam gxi estas publike memorigata, tio estas projekto de konstitucio por sendependa Makedonio, aperinta post la mondmilito de 1914 kaj restinta sen apliko, cxar la Pariza paco dividis tiun landon inter tri najbaraj sxtatoj. Unu el la statutaj paragrafoj proponis gxuste tiun neuxtralan pacigan rolon al Esperanto por eviti jxaluzon de la diversaj enlogxantoj kontraux iu ajn alia oficiala lingvo" (p. 27). Hodiaux, kiam milito minacas la nove sendependan (eks-jugoslavian) respublikon Makedonion, eble la antauxa propono ree povus helpi? el "Saluton", junio/1994 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 25-jara oficisto pri cxiuj temoj, intersxangxos bildkartojn pri naturo kaj monumentoj: Masud GUDARZY, No 38, ShMaleki Lane, Siavosh Str., Azadi Ave., IR-69188 Borujerd, Irano. * * * 29-jara frauxlo intersxangxos ideojn, fotojn, bildkartojn, kasedojn; sxatas ojagxojn: A. DIATTA, Dakara Esperanto-Klubo, B.P. 21231 Dakar Ponty, Senegal. * * * Pri cxiuj temoj, intersxangxos posxtmarkojn kaj posxtkartojn: S-ro An-Guo Muo, No. 73 Xijui Lianzi Hutong Hepingmennei, CN-100031 Beijing, Cxinio. * * * Kontaktos kun kolektantoj de antikvaj (prem)gladilaroj kaj faldiloj (por tekstitaj sxtofoj): C. J. den BESTEN, Noorderstraat 4, NL-9635 TG Noordbroek, Nederlando. * * * 45-jara jxurnalisto, tradukisto (rusa/angla): Lev ZLOTNIK, str. Rabinovicx 25/1, IL-59586 Bat-Yam, Israelo. * * * Knabino 17-jara kun junuloj el la tuta mondo: Carol PHUA, 132 Jalan SS 18/4G, 47500 Petaling Jaya, Malajzio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Ni intencas eldoni plurlingvan kompilajxon, kiu konsistas el tradukoj de la poemo de Zamenhof "La Espero". Jam estas en skotgaela, itala, rusa. Kiu stas preta kunlabori per tradukajxo en sia lingvo, bv. sendi al: UkrEA, a.k. 26,UA-263018 Luck-18, Ukrainio. * * * Bulgara Esperanto Asocio havas novan sidejon: Pirotska 18, etagxo 2, BG-1000 Sofio. Posxta adreso restas la sama: pk 66, BG-1000 Sofio, Bulgario. * * * BB cxe BB: tio estas Berveling kaj Boulton cxe Barlaston, Britio. Bunta programo dum la 34-a internacia somerlernejo (6-8 de auxgusto 1994), plus - nedevige! - ILEI-ekzamenoj. Detaloj cxe: Derek Tatton, Wedgwood Memorial College, Barlaston, ST12 9DG, Britio * * * Kioma horo estas? ----------------- Cxi tiu alloga varbilo povas stari sur skribotablo oficeja aux hejma. Gxi aspektas bele kaj funkcias bone. La prezo estas vere nekredebla: nur 5 USD (plus la sendokostoj)! La mendojn, enmetante cxekon aux kopion de gxirilo al UEA-konto ELNA-W en koverton, sendu al: Esperanto Ligue for North America, P.O. Box 1129, El Cerrito CA 94530, Usono. ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// "Mi ne volas min kompromiti!" ============================ Dum la unua Universala Kongreso Zamenhof sidis en sia logxio. Eniris Leo Belmont, kiu volis lin saluti. La Doktoro, gastama kiel cxiam, volis lin sidigi sur la unuan lokon. -Ho, ne, sinjoro Doktoro, mi tion ne faros... - Kial? Bonvolu sidigxi! - petis Zamenhof. - Oni povus kredi, ke la auxtoro de Esperanto estas gxuste mi... Mi ne volas min kompromiti! el "Vesperto", aprilo 1994 ************************************************************************* ANONCO ////// Epopeo ------ Sxota Rustavelli: KAVALIRO EN TIGRA FELO Klasika kartvela epopeo el la 13-a jarcento tradukita al multaj lingvoj. Bela ilustrita eldono en malmola kovrilo. 344 pagxoj, 22X30 cm. Mendu gxin cxe EVENTOJ kontraux nur 39 guldenoj (inkluzive la sendokostojn). Sendu gxin al la UEA-konto ELLS-S, aux rekte al la redakcia adreso. * * * Atentu! Nova telefon- kaj faksnumero de ni redakcio: + 36-1-2828885 ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor