Eventoj n-ro 0056, 2/junio - '94, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Printempa kunsido de la UEA-estraro - Cxu vi scias respondi? - Notoj pri aprila vizito al Seulo - Pruntenda ekspozicio Kluba vivo: - Kion fari por vigligi kluban vivon? Faka aplikado: - La faklingvo en Esperanto - Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko - Esperantaj vonoj Anonco: - ** Arangxoj: - 6-a Vina Seminario - Internacia Seminario pri Paco - Vegetarana renkontigxo - Kolokvo de Akademio de Esperanto - Kafoklacxo en Essen - ESPERO-pensiono Libroj: - Jules Verne, "Esplorvojagxo" - Nova maniero de kosmaj vojagxoj - Mikroboj Movado: - Raporto de la UEA-komisiono pri financo al la komitato - Raporto de la komitataj revizoroj de UEA pri la financa jaro 1993 - Esperanto kaj samtempa interpretado - Piron propagandas per sia persono - MEM sxrumpas - Specialaj kurzoj en Esperantujo - Eksperimenta Alp-Adria komputilreto - Jackson demisias Mallonge: - Atentigo! - Vivu sane - Partoprenontoj malpli multos... - Reklama posxtstampo - Turismo per Esperanto por italoj - Skoltoj, reehxu! Revuoj, gazetoj: - Togolanda gazeto - Nova revuo en Albanio - Listo de Esperanto-gazetaro aperos septembre Hungara angulo: - *** Kulturo: - Esperanto, "literatura lingvo" - EoLA-94 ne malaperis ILEI: - Enketilo kun "Juna amiko" - REZULTOJ DE INTERNACIA KONKURSO DE BAZLERNEJANOJ Opinioj: - Propono pri Esperanto-memortago Historio: - Esperanto en la koncentrejo Anoncetoj: - *** Anonco: - ** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Printempa kunsido de la UEA-estraro =================================== Ne estas kutimo aperigi dokumentojn, cirkulerojn de la UEA-Komitato. Tamen tiuj temoj estas interesaj ne nur al la delegitoj de Landaj Asocioj, ja ili traktas la plej aktualajn aferojn de nia movado. Ni decidis aperigi plurajn partojn de cirkulero, sendita de Mark Fettes, UEA-estrarano al la komitatanoj, lige al la proksima sesio en la Seula UK. Konsisto de la estraro ---------------------- Komence de la kunsido en Roterdamo (okazinta de la 25-a gxis la 27-a de marto), la Estraro kun bedauxro devis trakti la demision de Ian Jackson, la Gxenerala Sekretario, <...>kiu tre ageme kontribuis al la laboro dum la lastaj tri jaroj. La kunsidon en Roterdamo sekve partoprenis la restantaj ses estraranoj: Bakker, Fettes, Lins, Lipari, So, Wells, kune kun la observantoj de TEJO kaj ILEI, la direktoroj Milojevicx kaj Buller, kaj la redaktoro de la revuo Esperanto. La demisio de Jackson levis la demandon, kiel zorgi pri la plenumado de liaj taskoj dum la cetero de tiu cxi estrara mandato. Cxar neniu el la nunaj estraranoj deziras transpreni la postenon de Gxenerala Sekretario, nia prezidanto petis helpon de la Elekto-Komisiono por solvi tiun problemon gxis la kunsido en Seulo. <...> La Estraro konstatis ankaux, ke gxi ne sukcesas doni suficxe da atento al la aplikado de Esperanto, laux la klara deziro de la Komitato. Kun tiu problemo gxi denove turnis sin al la Elekto-Komisiono. Strategio --------- Mi mem transprenis de Jackson la respondecon pri planado. Pro la okupiteco de Jackson, ankoraux ne aperis detala resumo de la gxisnuna strategia diskuto, nur mia mallonga raporto en la septembra numero de Esperanto. Sekve de duhora diskuto en Roterdamo, la Estraro konkludis, ke la tempo ankoraux ne estas matura por ellaboro de pli detala strategia plano. Tia dokumento kuntrenus la riskon, ke neniu legus aux aplikus gxin. En la nuna fazo, ankoraux necesas vasta diskuto kaj interkonsento pri la bazaj celoj de UEA, kiel tiuj estas resumitaj en la "analizo de celoj" en Valencio. Tiu teksto aperis anekse al la Komitata protokolo en la septembra numero de Esperanto. Por stimuli la diskuton, la Estraro atentigas pri dokumento, lastatempe eldonita de "La Kancerkliniko" sub la titolo Pro kio Esperanto? Koresponda debato. Temas pri kompilajxo de diversaj opinioj antaux, dum kaj post la debato en Valencio, flanke de kelkaj homoj - estraranoj kaj neestraranoj - delonge kunlaborantaj kun UEA. Ni rekomendas la legadon de tiu dokumento al cxiu, kiu interesigxas pri la temo strategio. Gxi estas mendebla cxe la libroservo de UEA, aux cxe la eldoninto Jxak le Puil (Les Cocherats, F-18210 Thaumiers, Francio) kontraux 24 FRF. <...> En Seulo ni ne antauxvidas gxeneralan diskuton pri strategio en la pleno, sed jes laborgrupojn pri la strategio de UEA sur difinitaj kampoj. Ni invitas cxiujn komitatanojn proponi la enprogramigon de tiaj laborgrupoj. Regularoj kaj komisionoj ------------------------ Post dujara sperto kun la nova, provizore aplikata Komitata Regularo, reviziita versio - pretigita fare de kelkaj juraj kompetentuloj - estas preta por diskuto kaj definitiva akcepto en Seulo. <...> La Estraro konstatis la bezonon revizii la Regularon pri Elektoj, definitivigi la novan Regularon pri Delegitoj kaj Perantoj, kaj repripensi plurajn aspektojn de la Kongresa Regularo. Tiujn sxangxojn gxi celos prezenti al la Komitato ene de la venontaj jaro kaj duono. La Estraro akceptis la proponon de Renato Corsetti pri nova Komisiono de UEA sub la nomo "Rondo Familia", kiu "okupigxas pri esperantistoj, kiuj uzas la lingvon cxiutage en siaj familiaj rilatoj". La unuaj anoj de tiu Komisiono estas Corsetti, Zlatko Tisxljar kaj Erno Csiszar. Artikoloj pri la iniciato aperas en la Esperanta gazetaro. Oficejo kaj servoj ------------------ La stabila funkciado de la Centra Oficejo ebligis la gxisdatigon de pluraj servoj, inkluzive de la revuo Esperanto - kies aprila numero venis de la presejo la 25-an de marto - kaj la Librokatalogo. La Estraro tamen konstatis, ke la oficistoj dauxre laboras sub tro granda sxargxo, kiun necesas malpliigi. Nin zorgigas ankaux la manko de adekvata pensia arangxo; sekve, la Estraro nomis komisionon konsistantan el Bakker, Lins kaj Ten Haaf, kiu gxis Seulo rekomendas manieron plibonigi la situacion. Financo ------- Laux Komitata decido en Valencio, la Centra Oficejo pretigis la financajn raportojn pri la pasinta jaro jam meze de marto, tiel ke ilin jam povis trakti la komisiono pri Financo, la Estraro, kaj la Komitataj revizoroj. <...> Aparte notindas la tre signifaj sxparoj en la laboro de la Oficejo. Ankaux la Bilanco pozitive evoluis. La plenan estraran raporton pri la pasinta jaro la Komitato ricevos en junio. Laux la deziroj esprimitaj en Valencio, gxi estos iom pli ampleksa ol la protokola versio de 1992, sed gxi denove ne aperos en la revuo Esperanto kaj koncentrigxos al la laboro de la Oficejo, Estraro kaj komisiitoj. Komunikado ---------- La Estraro diskutis pri la evoluo de la komunika teknologio, speciale pri la disvastigo de komputilaj retoj, kaj konstatis, ke gxi povos multe faciligi kaj efikigi la laboron de UEA. Tial Mark Fettes okupigxas pri la eldono de konsilaro pri la uzado de elektronikaj retoj inter esperantistoj, kiu celos persvadi pli el la membroj, aktivuloj - inkluzive de komitatanoj! - kaj aligxintaj asocioj havigi ret-konekton. La Oficejo esploros pri pli moderna konekto. 78-a UK en Seulo ---------------- La Estraro dedicxis plurajn horojn de sia kunsido al la kongrespreparoj, sed pri la detaloj ne necesas raporti cxi tie. Cxi-kune vi trovos raporton el la lasta laborvizito al Seulo de la Gxenerala Sekretario. <...> Aliaj laboroj ------------- Krom la cxi-supraj temoj, la Estraro dedicxis tempon al cxiuj aliaj aspektoj de la laboro de UEA, interalie al kulturo, regiona agado, eksteraj rilatoj, la laboro de TEJO, ks. Ni invitas cxiun komitatanon kun aparta intereso pri tiuj kampoj turni sin al la koncerna estrarano por pliaj informoj. Mark FETTES el la komitata cirkulero ************************************************************************* Cxu vi scias respondi? ====================== Se iu internacia instanco volos morgaux enkonduki Esperanton, kaj demandos vin, kiel tion fari, kion vi respondos? La esperantistoj (kaj cxiuj aliaj) ankoraux ne suficxe bone konas la ecojn de lingvoproblemaj situacioj por efike priskribi solvojn. Do, anstataux redisvastigi argumentojn, oni kunlaboru por trovi tauxgajn solvojn. Solvo rezultas el 3 sinsekvaj atingoj: 1. ideo, 2. ilo, 3. politiko. La Interna Ideo estas ideo. Esperanto estas ilo. Sed ankoraux mankas cxe la esperantistoj politiko. Ili bezonas sed ankoraux ne havas politikon, kiu uzas la ilon Esperanto. Se la EK morgaux demandus, "Kion ni faru, laux kiu vico, por kiom da tempo kun kiuj rezultoj, per kiuj reguloj en kiuj institucioj...?", ni ne scias kiel respondi. Por scii nian respondon, ni devas kompreni la obstaklojn al kaj la efikon de lingvaj sxangxoj, kiam nur iom potencaj institucioj (ekz. la Komisiono de la EK) klopodas ilin efektivigi. Se la hinduja sxtato malsukcesis maloficialigi la anglan, cxu ni scias ke la Komisiono de la EK povus oficialigi Esperanton ecx se gxi volus? Oni proponas, ke ni publikigu konkretan politikon; bone, sed ni ankoraux ne havas gxin. Do, la tasko ne estas publikigi ion; gxi estas evoluigi ion. La tasko estas decidi, kion ni deziras ke la homoj faru. Por fari tion, ni devas kune pensi kaj kolekti faktojn energie dum kelkaj jaroj. Nur poste ni havos ion proponindan al eksteruloj. Jonathan POOL, Usono ************************************************************************* Notoj pri aprila vizito al Seulo ================================ Inter la 8-a kaj 17-a de aprilo s-roj N.Rasxicx (Konstanta Kongresa Sekretario) kaj S. Milojevicx (Gxenerala Direktoro de CO) vizitis Seulon lige al la preparlaboroj por la 79-a UK. Rasxicx dedicxis sian tempon cxefe al funda konatigxo kun la kongresejo kaj apartaj kunsidoj kun la gvidantoj de cxiuj LKK-fakoj. Kun la prezidanto kaj gxenerala sekretario de LKK, Milojevicx havis plurajn vizitojn al sxtataj kaj urbaj funkciuloj, por trakti la cxefajn ankoraux ne solvitajn problemojn de la Kongreso. Temis i.a. pri vizitoj al: Prezidanto de la Honora Komitato (eksa cxefministro de Koreio), cxefurbestro de Seulo, prezidanto de Korea Nacia Turisma Korporacio, direktoro de la eksterlanda fako de Ministerio pri Informado, gvida parlamentano, ambasadejoj de Finnlando kaj Nederlanso. La cxefaj problemoj, nun solvitaj estas: transporto inter la aliaj hoteloj kaj la kongresejo, interkonsento kun Sheraton instali memservan mangxejon (kun pageblaj prezoj) speciale por la kongresanoj, vizoj por multnombra partopreno de cxinoj, subvencio por Nacia Vespero (matineo), subvencio por la Interkona Vespero, partopreno de esperantistoj el sudorienta Azio (helpe de Fondajxo Azio), lingva kapabligo de la helpantoj ktp. Gxenerale, la situacio pri la Kongreso grave plibonigxis dum la lastaj tri monatoj. Milojevicx vizitis ankaux la cxefoficejon de Korean Air, lige al la flugkaravano de UEA, kiun partoprenos cento da euxropanoj. Komence de la vizito Milojevicx pluiris por du tagoj al Tokio, por subskribi kontrakton pri la Postkongreso en Japanio. Kiel kutime en similaj kazoj, cxi tiu vojagxo kostis al UEA minimuman sumon, cxar la flugbiletojn disponigis senpage Korean Air, kaj ankaux Sheraton senpage logxigis la vizitantojn. LKK modele pretigis la programon de la vizito, tiel ke restis tempo ankaux por aparte kunsidi kun la organizantoj de la TEJO-kongreso kaj ILEI-konferenco. Milojevicx estis intervjuita de tri koreaj jxurnaloj. el la komitata cirkulero ************************************************************************* Pruntenda ekspozicio ==================== La historio de la Esperanto-movado bedauxrinde estas gxenerale ne tre bone prilaborita. Tio koncernas ankaux la laboristan Esperanto-movadon. Por verki pri historiaj temoj, necesas dokumentaj materialoj. Tro ofte gxuste ili perdigxas post organizaj sxangxoj cxe organizajxoj kaj, ankoraux pli ofte, post la morto de iamaj aktivuloj. Tion konsciante jam antaux sia morto la germana laborista esperantisto Eduard Weichmann donacis sian valoran kolekton de laboristmovadaj esperantajxoj al "Fritz-Huser-Instituto pri germana kaj eksterlanda laborista literaturo" de la urbo Dortmund (Germanio). Tiu instituto kolektas materialojn ne nur pri literaturo, sed pri cxiuj aspektoj de la laboristmovada kulturo, ekz. i.a. pri naturamikoj, liberpensuloj, radio-amatoroj, teatro-grupoj, korusoj ks. Gxi esploras tion, publikigas studojn, organizas prelegojn kaj pretigas migrajn ekspoziciojn. La instituto en siaj komfortaj arkivejoj kaj lego-cxambroj disponas pri 31.000 libroj, pri pli ol 13.000 revuoj kaj 67 kontinuaj metroj da aktoj. Esperanto ludas gravan rolon en la laboro de la instituto. Pro la donacoj de Weichmann kaj de aliaj laboristaj esperantistoj gxi posedas pli ol 700 librojn, revuojn el 28 landoj, krome la korespondajxojn de Weichmann el 30 landoj, jarlibrojn, kongresdokumentojn, gazeteltondajxojn, protokolojn, varbilojn, informilojn k.a. Pri la gazet-kolekto ekzistas aparta brosxuro. La instituto organizis du migrajn ekspoziciojn pri la historio de la laborista Esperanto-movado. La unuan en 1983 (aperis 16-pagxa katalogo). La duan -"Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado. Al la laboristoj de cxiuj landoj unu lingvon!" - gxi malfermis kadre de la 78-a UK en Valencio en 1993. Por tiu ekspozicio eldonigxis dulingva katalogo (germane kaj Esperante), 113- pagxa, kun kontribuoj de Blanke, lins, Noltenius, Proskovec kaj Weichmann. La katalogo haveblas cxe UEA kaj cxe la instituto. La tuta multkolora ekspozicio konsistas el 24 plastaj tabuloj (90x100 cm) kaj 10 kartonaj. Ili estas facile munteblaj sur portiloj aux pendigeblaj sur muroj. Haveblas afisxoj. La ekspozicio, kiun pagis la urbo Dortmund, estas senpage pruntebla. Interesigxantaj landaj aux regionaj asocioj, organizantoj de kongresoj aux ecx lokaj kluboj povas prunti gxin, sed devas zorgi pri transporto kaj asekuroj. La instituto, kiu komunikas en Esperanto, disponigos informfolion pri la teknikaj detaloj. d-ro Rainer NOLTENIUS, direktoro de la instituto Skribu al: Fritz-Huser-Institut, Ostenhellweg 56-58, D-44135 Dortmund, Germanio. Tel. +49-231-50232227. ************************************************************************* KLUBA VIVO ////////// Kion fari por vigligi kluban vivon? =================================== Konstato -------- Krom kelkaj esceptoj, E-klubo estas strukturita kiel izolita cxelo, kvazaux kiel geto, kun preskaux neniuj rilatoj kun la cxirkauxajxo. Temas pri centripeta strukturo, kiu estas la kutima organizo de loka E-klubo, t.e. cxelo, kiu strebas enirigi cxiujn membrojn en saman medion kun komunaj aktivajxoj. Sekve novbakita esperantisto havas nur du eblecojn: - konsenti pri tiu rigida formulo kaj eniri; - forlasi kaj la klubon kaj tre ofte ankaux la E-movadon. Solvo!? ------- Pli kaj pli ni klopodu starigi centrifugan strukturon, kiu, kiel polipo, strebas eniri en la plej diversajn mediojn kaj kiel membroj mem proponas kaj prizorgas aktivecojn. Suficxas du-tri homoj por roli kiel faka E- grupo, kiu lauxeble kunlaboru kun loke samfaka grupo neesperantista. Laux tia strukturo eblas pli facile kaj pli efike integrigxi en la lokan/regionan socion. Funkciado --------- 1. Cxefcelo estu aplikado de E-o laux propraj interesoj. 2. Tiu agado komencigxu post elementa (unujara) lernado de E-o por havi bazan gramatikon. 3. Cxiu agado okazu nur en E-o por pliricxigi la vorttrezoron kaj plifirmigi la gramatikon. 4. La klubanoj arigxu laux propraj interesoj: filatelio, birdoj, poezio, paco, matematiko ktp. 5. Cxiu grupeto: - arigas dokumentojn (librojn, artikolojn, bultenojn) laux la elektita temo; - klopodas havi kontaktojn kun loka asocio, kiu havas la samajn interesojn; - informas gxin pri faka agado en E-o (konferenco, seminario); - tradukas tekstojn el E-o por proponi ilin al nacilingva bulteno; - tradukas artikolojn al nacia lingvo en E-on por proponi ilin al E- gazeto. 6. Monate (ekz.) la grupetoj havas komunan kunvenon en la klubejo por prepari tekstojn, peti informojn, konsilojn de la instruanto aux de E- spertulo (intertempe cxiu grupo laboras sendepende). 7. Regule estu aparta kunveno en la klubejo por diskonigi al aliaj laborgrupoj la faritan laboron, intersxangxi spertojn ktp. 8. Lauxeble cxiu grupo mallonge, sed regule, raportu pri sia agado en E- bulteno. 9. Nepre tiuj grupoj klopodu havi kontaktojn kun samfakuloj el aliaj urboj kaj landoj. Konkludo -------- Pripensu tiun sugeston kaj spertu gxin antaux ol malaprobi gxin! el "Vertikale", jan.-febr./1994 ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// La faklingvo en Esperanto ========================= Prelego dum la 78-a Brita Kongreso de Esperanto en Richmond 02.04.1994 La plej granda vortaro pri la germana kaj la angla enhavas 220.000 anglajn kapvortojn kun 500.000 germanaj tradukoj kaj en dua volumo 340.000 germanajn kapvortojn kun 600.000 anglaj tradukoj. En la Plena Ilustrita Vortaro estas 15.250 kapvortoj, el kiuj facile fareblas 150.000 vortoj aux ecx pli: la plej nova Esperanto-vortaro en la germana havas 40.000 vortojn. La tradukhelpo de la Euxropa Komunumo "Euxrodikatom" registris po 500.000 elementojn en la angla kaj en la franca. La libro pri ekonomio/financoj/mono kun la 9 EK-lingvoj kiel helpilo por tradukistoj havas 1.006 terminojn. La esperantista fakorganizajxo Internacia Komerca kaj Ekonomika Fakgrupo (IKEF) jam provtradukis gxin en Esperanton. La plej grava fakvortaro pri ekonomio en Esperanto havas 2.812 terminojn. Tio montras, ke eblas multon jam fari en Esperanto sen suferi pro mankoj de terminoj. La fervojistoj priskribis sian medion en nove aperinta vortaro kun 9.300 fakvortoj el la vortprovizo de Esperanto kaj nur manpleno de neologismoj. Harald Schicke montris cxiujn detalojn de la homa korpo sen novvortoj. Mi mem verkis 4 libretojn pri ekonomiaj temoj kun 241 pagxoj kun la ekzistantaj vortoj, kaj mi ankaux instruas ekonomikon en universitatnivelaj kursoj de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) en San Marino sen lingvaj problemoj. Tiuj jxus menciitaj kaj pruvitaj kapabloj estas konvinkaj argumentoj, ke la faka esprimkapablo en Esperanto jam estas eminenta. Kompreneble restas ankoraux nefarita laboro. Ekzistas kvantoproblemo, kiu sxajnas esti timiga, sed en la plua rafinado kaj plivastigado de la terminoj en Esperanto cxio estas solvebla. Temas pri granda defio, kaj venko en tiu kampo estas decida por la sxancoj de Esperanto. Ekzemploj kaj novaj ideoj montras la vojon. Plej grave estas, ke la Fundamentaj elementoj de Esperanto proponas sian vortmaterialon. Kiam sxipoj altransportis la unuajn grandajn ujojn kun la anglalingva nomo container, altrudigxis la Esperanto-vorto kestego, sed la esperantistoj preferis la neologismon kontenero. Tamen la apliko de sufiksoj devus esti la cxefa rimedo por ricevi novajn terminojn. Tiel montrigxas la interesa fenomeno, ke terminoj estas suficxe ofte "normalaj" vortoj de Esperanto, kiuj perfekte trafas iun fakan sencon. Prave konstatas pri tio la terminare tre aktivaj fervojistoj: ne cxiu fakesprimo estas termino - ne cxiu nacia termino havas internacian signifon. Kio tiam gravas, estas lingva disciplino: la regula uzo de tiaj vortoj cxiam kun ilia faka signifo. Do kio okazas en la merkato, por tio cxiam servu la "terminoj" proponado kaj postulado; al tio bedauxrinde ne cxiuj sekvas. Multaj vortoj pri tipe naciaj fenomenoj, farigxintaj terminoj en niaj vortaroj, devenas el simpla esperantigo. Tiam indas pripensi, cxu ilia gxeneraleco estas tiel granda, ke tiuj nocioj havu siajn nomojn en Esperanto. En PIV trovigxas la termino bujabeso. Se cxiuj mangxajxoj de la tuta mondo ekhavu siajn nomojn en Esperanto, ties lingvostoko krevus; preferinde estas nomi tion franca fisxsupo kun la aldono de gxia propra nomo. Kiam Pola Radio dissendas novajxojn, vortoj kiel Sejmo aux Primaso estas eventuale komprenataj, sed la pola parlamento Sejm aux la pola cxefepiskopo Primas estus multe pli vaste akcepteblaj. Amaso da novaj terminoj en multaj lingvoj de la mondo, ankaux en la germana, estas anglaj vortoj. Jen nur kelkaj: hearing, carport, streetworker, mailbox, catering, life, aquaplaning, airbag, fast food, marketing, manegement-buy-out, TV-clip, party, recycling kaj leasing ecx kun germanaj participoj... Germanoj sentas la neceson uzi tiujn vortojn. Do por ili temas pri terminoj. Prelegante en la Brita Kongreso de Esperanto antaux anglalingvaj auxskultantoj, mi demandas pri ilia sento: por ili do ne ekzistas tiu bezono je terminoj, cxar tiuj vortoj por ili estas "normalaj". Mi volas rekomendi al la esperantistoj yiun lingvan konduton de usonanoj, britoj kaj aliaj anglalingvanoj. Cxi estas sxlosila pozicio por sagxe respondi al la menciita defio. Sed da rekomendoj ja estas multaj. La problemo de la faklingvo necesigas sisteman pritrakton, koheran planadon kaj celkonscian agadon. En la organizajxo portanta Esperanton levigxis la dezirohavi "lingvopolitikon", sed la parlamenteca gvidorgano de UEA, gxia Komitato, ne volis preni decidon en tiu afero, kiun gxi konsideris tro tikla. En tia cxirkauxajxo la helpinstanco de UEA por la antauxenigo de la faklingvo, Terminologia Esperanto-Centro (TEC) farigxis ne plu vivkapabla. Nur unuopuloj kaj kelkaj fakaj Esperanto-organizajxoj plu aktivas en la terminara laboro. La Akademio de Esperanto listigis inter siaj statutaj taskoj, ke "gxi verkas teknikajn terminarojn, aux kontrolas kaj aprobas terminarojn, verkitajn de aliaj auxtoroj". Cxi laboras tiukampe. Elstaras la Pekoteko de akademiano Eicholz, kiu estas laborrimedo por diskuti vortoproponojn. Tial gxi ne helpas ekzemple al lekciisto (kiel mi), kiu uzas terminojn fidante, ke la studentoj komprenas ilin precize. Unu afero estas la libera evoluo de la lingvo, por kiu inter multaj aliaj pledas, ekzemple, Claude Piron: cxu la cxielo nur estas blua, aux cxu gxi bluas? Alia afero estas la preciza signifo de difinita vorto fake uzata. Ekzemple: kiam subvencioj estas akireblaj, ja estas grave, cxu ekzistas por tia sxtata favorajxo: rekomendo aux sugesto aux propono aux konsilo. En la internacia kunlaboro regas kompromisoj, kiuj estas zorge formulitaj - en la gxustaj nuancoj de siaj vortoj. Se oni iun tagon aplikos Esperanton en oficialaj internaciaj kontraktoj, tiam oni trovos tiajn interkonsentojn en la intertraktada lingvo Esperanto. La vortoj en tiu lingvo devas komprenigi la saman enhavon al cxiuj uzantoj. Poste ili ja ;iuj tradukas la komunan rezulton en siajn naciajn lingvojn, cxar en tiuj lingvoj la tekstoj estas jure validaj. Tiam diferencoj ne aperu! Nur tiukaze la internacia lingvo povas plenumi sian funkcion. Do, al tiu servo Esperanto devas esti natura. Esperanto jam progresis sur tiu cxi vojo. Tion pruvas la prezentitaj ekzemploj. La faklingvo en Esperanto atingis staton, kiu permesas al ni plue aserti, ke Esperanto kapablas solvi la lingvoproblemon. Gxuste por tiu grava defendo de la aspiroj de Esperanto la vojoj montritaj en tiu cxi prelego indikas kiel ni procedu. Werner BORMANN, Germanio el "Komputila Rondo", 2/1994 ************************************************************************* Kiu estas kiu en scienco kaj tekniko ==================================== La libro-katalogo "Kiu estas kiu..." estas faka kompilajxo de teknikistoj kaj sciencistoj, kiuj parolas Esperanton. Celo de la eldonajxo estas plifaciligi la kontaktojn, kaj speguli la veran situacion de Esperanto en la scienco. Jam pasis pli ol dek jaroj post la unua apero de la libro "Kiu estas kiu..." do indas reaperigi gxin. Estas dissenditaj multaj enketiloj, sed ankoraux ne suficxe da personoj resendis gxin. (Alvenis cx. 400 folioj). Se vi do jam havas la enketilon, bv. urgxe resendi gxin, se ne, bv. rapide peti gxin cxe: Ch. DARBELLAY, Kaiserstr. 43, D-24243 Kiel 14, Germanio ************************************************************************* Esperantaj vinoj ================ Ni intencas kolekti informojn pri la ekzistantaj kaj ekzistintaj Esperantaj vinoj (t.e. specoj de vinoj, kiuj havas Esperantajn etikedojn, titolojn, simbolojn ktp.) Ni petas Vin, se vi konas tian vinon, aux la produktantan personon, informu nin, kaj sendu specimenon (aux kopiojn) de la etikedo. La red. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// 6-a Vina Seminario ================== Gxi okazos inter la 6-a kaj 9-a de oktobro 1994 en Breclav (Cxehio). La cxeftemo traktota kaj teorie kaj precipe praktike, estas: "Kiel gxui vinon sen troebriigxi kaj sen havi stomak- (kaj aliajn) problemojn? Onin atendas prelegoj pri vinproduktado, ekskurso al vinproduktejo, busekskursoj al vidindajxoj ktp., ktp. kaj - certe - gustumado de vinoj. Logxado en agrabla turista tranoktejo en 3-litaj cxambroj; dusxejo kaj necesejo en koridoro. La plena prezo: de 980 cxehaj kronoj gxis 95 germanaj markoj depende de la agxo kaj la lando de partoprenontoj. Aligxo eblas gxis la fino de auxgusto. Pliaj informoj cxe: Jana BURIANOVA, Renneska 35, CZ-63900 Brno, Cxehio. Tel. +42-5-323774. ************************************************************************* Internacia Seminario pri Paco ============================= Organizigxos junulara seminario pri paco en Israelo inter la 14-a kaj 21- a de auxgusto. Temoj estas paco, kunekzisto de kaj la vojo al paco en Mezoriento. La ejo situas en la israela-araba vilagxo "Neve Shalom", inter Tel-Aviv kaj Jerusalem. Estos kaj pritemaj kaj distraj programeroj (prelegoj, laborgrupoj kaj tuttaga ekskurso al Jerusalem). Kotizo estas 200-220 USD, inkluzive tranoktadon, 3 mangxojn tage, programon. Poste eblos partopreni en postseminaria ekskurso tra Israelo. Pliaj informoj kaj aligxiloj cxe: JELI, P.O.K. 53160, IL-61531 Tel-Aviv, Israelo. ************************************************************************* Vegetarana renkontigxo ====================== 3-a Internacia Vegetarana Esperanto-Renkontigxo okazos en Klujxo, Rumanio, 14-18.07.1994. Interesigxantoj kontaktu la organizantojn: E-societo, CP 1111, RO-3400 Cluj-Napoca, Rumanio. ************************************************************************* Kolokvo de Akademio de Esperanto ================================ pri la stato kaj estonteco de la Internacia Lingvo -------------------------------------------------- Anstataux la atendita 100 esperantistoj gxis nun aligxis nur 24 personoj. La organiza firmao KAVA-PECH komence nuligis la arangxon, sed poste laux la peto de aligxintoj tamen decidis gxin organizi, do estas certe, ke gxi okazos! Inter la prelegontoj trovigxas i.a. D. Blanke, W. Bormann, R. Eichholz, Ch. Kiselman, J. Thierry, T. Tyblewski k.a. La kolokvaj prelegoj kaj kontribuoj aperos ankaux brosxurforme antauxvideble en septembro. La partoprenkotizo estas 180 DEM, "B"-landanoj laux la UEA-kategorio havos 50 %-an rabaton. Oni aparte devas pagi la tranoktojn, mangxojn, plurajn distrajn programerojn - kaj la vesperaj programoj estas komunaj kun la SAT-antauxkongreso... Post la kolokvo estas ebleco partopreni la flugkaravanon al Seulo, startonta el Prago. Pluajn, pli detalajn informojn petu cxe: KAVA-PECH, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice. Tel./fakso: +42-2-9912126 ************************************************************************* Kafoklacxo en Essen =================== La 7-an - 9-an de oktobro en Essen, centro de Rur-regiono (Germanio) okazos kafoklacxo. Necesas kunporti propran dormosakon kaj matracon. La kotiz(et)o por ne-germanoj 10 DEM. Pliajn informojn kaj aligxilojn petu de: Nikola BUSCOTTE, Jagestr. 29, DE-48153 Munster, Germanio. ************************************************************************* ESPERO-pensiono =============== Gxi trovigxas en sabloroka regiono de "Cxeha paradizo". Gxi farigxis loko por renkontigxo de esperantistoj, kiuj venadas en grupoj aux unuope, kaj gxuas cxiam agrablan akcepton en Esperanta medio. Okazis cxi tie kelkfoje renkontigxoj de esperantistoj-handikapuloj, kaj de lokaj kluboj. Poiome gxi farigxas Esparanta hejmo, kiu estas uzata por familiaj kaj amikaj renkontoj de tiuj, kiuj deziras kune gxui la belan naturon, precipe preferante la tre malmultekostan restadon. Por restadanoncoj kaj pli detalaj informoj, skribu al: ESPERO-pensiono, CZ-29412 Skokovy, Zdaru Mnichova Hradisxte. ************************************************************************* LIBROJ ////// Jules Verne, "Esplorvojagxo" ============================ Nur unu jaro pasis post la apero franclingva de la kolekto de la antauxe neeldonitaj verkoj de Jules Verne "San Carlos", (vd. Eventoj, n-ro 0037) kiu enhavis ankaux la enigman nefinitan romanon kun Esperanta fono, kaj jen ni povas legi gxin Esperante sub la titolo "Esplorvojagxo". Cxi aperis brosxurforme kiel literatura suplemento al "Franca Esperantisto" (n-ro 452). Nun ni havas materian pruvon pri interesigxo kaj konoj de la mondpopulara verkisto pri la internacia lingvo. Enkonduko far Jean Amouroux kaj kelkaj konvenaj ilustrajxoj kompletigas la bildon. Nun ajnlingva esperantisto povas traduki la verkon nacilingven, kiu havos favoran influon al Esperanto: ja ekzistas popola opinio, ke pluraj teknikaj kaj sociaj fantazioj de Verne iel poste efektivigxis... La romano estas, bedauxrinde, nur malnetajxo de komencaj kvar cxapitroj, sed cxefaj trajtoj de la Verne-a stilo kaj ideo pri Esperanto, kiu igxas ne nur internacia lingvo en Euxropo, sed ankaux intertriba lingvo en Centra Afriko, jam estas tute klaraj. La libron esperantigis, cetere ne franco, sed hungara esperantisto Istvan Ertl. En la lingvajxo de la traduko oni, tamen, povas trovi pure francecajn trajtojn, kiel neakuzativigo de personnomaj objektoj ks., kio iom malfaciligas la legadon. Eble tio donas specialan originalan guston por la traduko. La libro mendeblas kontraux 30 FRF cxe: UFE, 4 bis rue de la Cerisaie, F-75004 Paris (posxtcxekkonto UFE Paris 85535D). ************************************************************************* Nova maniero de kosmaj vojagxoj =============================== Triesta Esperanto-Asocio eldonis brosxurforme scienc-fikcian novelon de senlaca Bernard Golden "Sxamanoj en la kosmo" (antauxe publikigitan felietone en Sennacieca Revuo, 1992-93). La originala scienc-fikcia ideo pri spacvojagxoj faras la rakonton suficxe interesa. La libro mendeblas kontraux 12.000 italaj liroj (ekde 3 ekz. la rabato estas 33%, ekde 10 ekz. - 50%) cxe: Esperanto, C.P. 601, I-34100 Trieste Centro, Italio. Rim: La libro estas kompostita per la E-literoj, ellaboritaj cxe Eventoj. ************************************************************************* Mikroboj ======== Via nomo kaj adreso estas valora komerca varo. Pro tio vi ricevas "personajn" leterojn por persvadi vin acxeti vinon, enciklopedion, auxtomobilon aux alian aferon, kiun vi tute ne bezonas. Ekzistas ecx tutaj katalogoj el kiuj vi povas elekti nomojn kaj adresojn, nete dividitaj en kategorioj. Ne gravas, kion vi bezonas. Kiam vi sercxas novan friziston, vi sciu, ke 8930 adresoj estas acxeteblaj je la kosto de 160 guldenoj por mil ekzempleroj. Kaj la sama validas por la 2023 fisx- vendejoj, aux 1821 instruistoj de la franca lingvo. El tia katalogo mi cxerpas la scion, ke en Nederlando ekzistas cxirkaux 1600 librovendistoj. Kaj tio signifas, ke cxiu el ili prizorgas meznombre 8800 klientojn. Sed ne cxiu legas. Ecx kiam mi forprenas la infanojn kaj junulojn, mi sen troigo povas konstati, ke por librovendejo ekzistas 4000 klientoj. Alian interesegan libron mi trovis kun la nomoj kaj eldonnombroj de cxiuj gazetoj, kiuj aperas en la lando. El la nombro de legantoj oni povas iomete kalkuli, kiom da homoj povus esti klientoj por libro en Esperanto. Sed kiom da libroservoj prizorgas tiun nevastan publikon: unue granda internacia libroservo, due nacia instituto, kaj minimume du kiuj estas pli-malpli ligitaj kun la asocio. Mi demandas min, cxu esperantistoj pretas pripensi la frenezan situacion, ke niaj institutoj sin dividas, kiel mikroboj? Ofte ni plendas pri manko de progreso, manko de eblecoj. Sed cxu ni iam pripensis la malefikajn manierojn, per kiuj ni laboras por nia komuna idealo? Mi nepre ne havas la ideon, ke mi povas sxangxi la nunan historie kreskintan situacion rilate la libroservojn. Sed se cxiu el vi ekde nun iom pensas pri manieroj por kunlabori, por komuna agado kie ajn, mia sukceso jam estas granda. Ko Nurmi el "Fenomeno", aprilo 1989 ************************************************************************* MOVADO ////// Raporto de la UEA-komisiono pri financo al la komitato ====================================================== Ekde 1992 (Vieno) la nuna komisiono, kunlabore kun la Centra Oficejo kaj la estrarano pri financo de UEA, esploris la financan farton de UEA kaj provis trovi manierojn por plibonigi gxin. Dum la unua jaro de nia mandato ni cxefe okupigxis pri eblaj sxparoj kaj efikigoj, por tiel malgrandigi la deficiton. Krome ni ektraktis kelkajn okulfrapajn problemojnpri kiuj ni jam raportis dum la kunsidoj en Valencio. Per tiu cxi raporto ni esperas respondi al la deziro de la Komitato havi pli klarajn informojn pri la financo. Krome ni volas per gxi instigi al diskutoj pri stabiligo de enspezoj kaj sekurigo de kapitaloj. 1. Sxparoj ---------- La urgxo por sxpari kondukis nin al multaj diskutoj kun la oficejo kaj la Estraro. La rezulto de tio videblas en la spezokonto pri 1993. Cxefe pro la streboj en la Oficejo, kie oni provis tiom sxpari kiom eble, la elspezoj en pluraj cxapitroj signife malsuperas la bugxetitajn kotizojn. Ni esperas, ke oni sukcesos dauxrigi tiun tendencon al pli ekvilibra sperzokonto! 2. Bilanca analizo ------------------ Unu el la kritikoj ofte auxdataj estas la plendo pri neklareco kaj ecx nekompreneblo de la financaj dokumentoj. Pro tio la komisiono dedicxis multe da tempo al tiuj dokumentoj, unuavice por trafosi la bilancon, kaj iom malpli por kribri la spezokonton. Por kompreni la financan farton, ni opinias la bilancon pli signifa ol la spezokonto, cxar la bilanco montras la tutan bonhavon de la Asocio, dum la spezokonto skizas la sxangxon dum unu jaro, sed nur parte. Ni sercxis manieron por montri la sxangxon en la bilanco komplete. Per komparo de bolanceroj kaj klarigo de la diferencoj, ni sukcesis havi bonan superrigardon pri la tuto. Krome, tio donis al ni indikojn pri problemoj solvendaj kaj pri ebloj plifirmigi la financan pozicion. 3. Problemoj diskutitaj ----------------------- En la gxisnunaj diskutoj pri tiaj problemoj ni jam povas cxerpi kelkajn konkludojn. - Amortizoj: Ni taksas la bilancan valoron de la havajxoj (domo, ekipajxoj) tro alta. La Asocio revas sin pli ricxa ol gxi fakte estas. Laux ni estas bone rapide malaltigi la bilancvalorojn gxis pli realaj altoj. Oni fakte jam komencis fari tion en la spezokonto pri 1993 per granda amortizo de la komputila ekipajxo. Eventuale oni kreu rezervojn por diversaj eroj (aparatoj, komputilaro), tiel ke la premo sur la spezokonto igxos pli regula kaj pli eltenebla, kaj ke la acxeto de novaj aparatoj estos pli facila. - Kapitalo Dumvivaj Membroj: Pri tiu cxi kapitalo jam ekzistas pluraj analizoj. Kiel ajn oni konsideras gxin, cxiuj samopinias pri tio ke la Kapitalo estas tro malgranda. En la plej bona kaj sekura situacio oni uzas nur gxian renton por kovri lakostojn pro dumvivaj kaj honoraj membroj. Por tio gxi devas enhavi minimume 1.500.000 guldenojn (tiel ke 4% da rento proksimume egalas al la averagxa kotizo de 1000 membroj). Multe malpli sekura sistemo estas ke oni uzas ankaux la Kapitalon mem. Tio eblas nur se cxiujare venas suficxe da novaj dumvivaj membroj, alie la Kapitalo dangxere malkreskas. Ni taksas ke la enhavo tiukaze devas esti minimume 800.000 gxis 900.000 guldenoj por povi doni suficxan kompenson. Nuna enhavo estas tamen nur cx. 700.000, kio jam estas signifa plibonigxo kompare al la cifero de 1992 (490.000). La kauxzo de tiu nesuficxa grandeco certe ne estas malsagxa administrado aux simile, sed tro malaltaj DM-kotizoj estinte. Se gxi kreskos gxis suficxa sumo, la kostoj pro dumvivaj kaj honoraj membroj ne plu sxargxos la spezokonton. - Valorpaperoj: Nuntempe la valorsxangxoj de la akcioj kaj obligacioj plene eniras la Kapitalon Dumvivaj Membroj. En jaro de kurzogajno tiu do kreskas (kiel dum la pasintaj du jaroj), sed en malpli bona jaro gxi same facile falas. Estas tre malsagxe, laux nia opinio, doni la tutan riskon de la akcioj al la Kapitalo DM. Tial ni proponas krei novan rezervon por kurzosxangxoj, kiu forprenas la ondojn el la evoluo de la valorpaperoj. Gxi devas enhavi inter 30 kaj 40% de la valoro de la akcioj. - Rezervo Subteno CO: UEA faras neniun bonan provizon por emiritaj oficistoj. Ekzistas ja Rezervo Subteno CO, sed gxi dormas. Necesas difini gxian celon kaj kreskigi gxin, se ne draste, almenaux iom post iom. Ni rekomendas elspezi (en la spezokonto) cxiujare 5.000 por tiu kresko. - Fondajxoj: Ili bezonas ankoraux pli firman kapitalan bazon. Ili dum la lasta jardeko bonege kreskis, sed konsiderante ke la (evoluiga) agado de UEA okazas preskaux nur per la fondajxoj, ni opinias ilin tro magraj. La sumo kiun UEA sukcesas elspezi por agado estas tro malgranda kompare al la ordinaraj elspezoj. - Variorisko: Dum la elspezoj de UEA estas relative stabilaj kaj bone antauxvideblaj, kelkaj enspezoj povas tre multe varii de jaro al jaro. Plej grava ekzemplo estas la kongresa kotizprocentajxo, kiu forte dependas de la nombro de partoprenkotizoj de UK, kaj do de lando kie UK okazas. Por glatigi tiun "saltantan" spezon, ni proponas novan rezervon, kiu funkciu kiel bufro inter la realaj enspezoj kaj la spezokonto. La spezokonto ricevas cxiujare sumon kiu estas la averagxo de la licencpagoj en la lastaj dek jaroj, dum la rezervo glutas la diferencon de tiu averagxo kun la reala licencpago. Por la spezokonto tiu enspezo igxas tute antauxvidebla kaj stabila, kio estas granda avantagxo cxe bugxetado kaj prognozado. 4. Kapitalo ----------- Se oni aplikas niajn ideojn pri rezervoj (kurzosxangxoj, vario de licencpago), kapitaloj (dumvivaj membroj) kaj amortizoj, la gxenerala kapitalo devas sxrumpi je pli ol miliono da guldenoj. Tio signifas ke la kapitalo igxas kelkajn centmilojn negativa. Oni povas opinii tion ne tiel grava, cxar nur administra sxangxo. Starigo de sekurigaj rezervoj aux amortizado de komputiloj ne portas unu plian guldenon al UEA. Sed la avantagxo de tiaj administraj sxangxoj estas ke la spezokontoj montras pli stabilan saldon, kaj ke en la bilancoj la kapitaloj ekhavas pli certan valoron. Ni ellaboris alternativajn prezentojn de la bilanco (la komitatanoj de UEA ricevis ilin aldone). Ni enkondukas la menciitajn rezervojn, sed ne la malfacile realigeblan grandigon de la Kapitalo Dumvivaj Membroj. Ne necesas sxokigxi pro la negativa gxenerala kapitalo, cxar gxi signas tion, kion ni cxiujare konstatis, nome ke UEA bezonas multe pli grandan financan bazon por sia agado. Tiun fakton kasxas la tradicia bilanco. Prefere ni malkovru la realon! Depernde de la vidpunkto, la financo de UEA do ne fartas tiom bone, kiom oni eble deziras. El eksterasocia vidpunkto (se temas pri impostodevo, bankoj, kreditoroj) UEA ne havas problemojn, cxar gxi disponas pri suficxe da rimedoj por pagi siajn sxuldojn. Sed oni devas por tio enkalkuli la valoron de la domo, aux rezigni pri fondajxoj aux destinitaj kapitaloj. En kazo de katastrofo (imagu ajnan!) la tuta fundamento por la laboro de UEA povas malaperi, se oni devas pro iu kialo uzi la monon kiu fakte apartenas al la fondajxoj, aux se oni ecx devas vendi la domon! El asocia vidpunkto tio devas esti tre malbona situacio. Gxi nome signifas ke UEA ne disponas pri suficxaj rimedoj por vere plenumi siajn statutajn celojn. Tiel longe kiel UEA bezonas la fondajxojn por senti sin sekura, gxi neniel kapablas ludi la gvidan rolon en la movado tiel, kiel gxi deziras. Pro tio necesas strebi al fortigo de la financa situacio. 5. Temoj diskutitaj kaj diskutotaj. Restas temoj kiuj ankoraux ----------------------------------------------------------- ne atingis finan konkludon. --------------------------- - Enspezoj: Gxis nun, por plibonigi la proporcion inter enspezoj kaj elspezoj, ni cxefe koncentrigxis pri la ebloj sxpari cxe la elspeza flanko. Tamen, ankaux pri la enspezoj oni povas multon diri. Necesas trovi manierojn por varbi novajn membrojn (pli da kotizoj), altigi la kongresajn saldojn, plibonigi la librovendojn, ktp. Jam malnova estas la demando cxu forta kotizo-altigo (de 25 gxis 100%) estas ebla. - Elspezoj kaj efikigoj: Dauxre la Centra Oficejo esploras cxu eblas pli efike aux pli malmultekoste fari iajn laborojn. Iujn gravajn sugestojn de la Komisiono la Centra Oficejo firme malakceptis. Sed gxenerale la kunlaboro inter la Komisiono kaj la Oficejo estas tre bona. - Financaj dokumentoj: Ni volas mem tute kompreni la ciferojn prezentitajn, kaj proponi manierojn por pliklarigi ilian prezenton. 6. Konklude ----------- Ni esperas ke niaj komentoj utilas al la Komitato. Estas aparte grave nun diskuti pri manieroj stabiligi la enspezojn, cxar ni trovigxas en jaro, kiam la enspezoj el la UK certe estas tre malaltaj. Se ne okazos mirakloj, ni atendas deficiton en 1994 je kelkaj dekmiloj da guldenoj super la limo kiun preskribis la Komitato en Valencio. Tian situacion ni nepre volas eviti por la estontaj jaroj! La Komisiono pri financo konsistas el Werner BORMANN, Heta KESALA kaj Danny ten HAAF el la komitata cirkulero ************************************************************************* Raporto de la komitataj revizoroj de UEA pri la financa jaro 1993 ================================================================= Ni revizoroj de UEA, elektitaj de la Komitato, kunsidis en la Centra Oficejo la 14-an de majo 1994. Ni konsultis la detalajn Spezokonton kaj Bilancon de la Asocio por 1993, la Raporton de la profesia Revizoro Delforge, kiu rekomendas, "ke estu aprobita la financa situacio de UEA je la 31.12.1993"; plie ni trarigardis kelkajn saldokontojn kaj aliajn dokumentojn, kaj ni ricevis la deziratajn informojn de la Gxenerala Direktoro, la Direktoro de la CO kaj la oficeja Kontisto. La Estrarano pri Financoj ne povis cxeesti pro samtempa foresto el Nederlando, sed li deklaris sian pretecon doni lauxpete cxiujn bezonatajn informojn. Konsultante la dokumentojn, ni evidentigis jenajn temojn: A. Spezokonto ------------- 1. Komisiitoj, vojagxaj kaj korespondaj kostoj. La vojagxokostoj rezultis cxirkaux duonon de la bugxeta sumo, kaj la korespondaj kostoj ecx rezultis nulaj. Tio povas implici, ke la komisiitoj ne petis repagon de siaj kostoj, aux ke iliaj kostoj estis pli malgrandaj ol la bugxeto, cxar ilia laboro estis malplia ol planite. ni esprimas nian zorgon pri la graveco de la laboro de la komisiitoj kadre de la gxenerala movada aktiveco kaj petas al la Komitato insisti cxe la straro pri efektiva aktivado de la elektitaj komisiitoj. 2. Amortizoj Komputilaj ekipajxoj. Ni konstatas, ke la amortizo de komputilaj ekipajxoj, kiu kauxzas en 1993 la plej grandan parton de la negativa saldo, devenas de tro alta neamortizita prezo, sekve de nesuficxe rapida amortizo, kiu gxis nun estis 20% jare. Ni proponas, ke ekde la sekvanta jaro la Komputilan ekipajxon oni amortizu per 33% jare. 3. Kotizoj/Abonoj. Konsciante ke en la bugxetaj ciferoj la perantaj maklerajxoj estis jam subtrahitaj, ni konstatis ke la kotizoj restas pli- malpli stabilaj cxe nivelo de 370.000 aux guldenoj (1% malpli ol en 1990). Tiel, la bugxetoj por venontaj jaroj farigxas ne-realismaj, kaj estas prudente konsideri redukti al 360.000 aux 370.000 la bugxetojn 1994 kaj 1995, aux decidi investi kompareblan sumon por financi efikan varb- kampanjon. - Ni konstatas, ke la nuna rabato- sistemo por triamondaj landoj plej ofte ne agnoskas la realan diferencon inter viv-niveloj, ni sugestas multe pli realisman rabat- sistemon, kompensitan de klara instigo al la esperantistoj en pli ricxaj landoj kovri per donacoj kaj subtenoj la diferencon de enspezoj kauxzitan de tiu nova rabat-sistemo, kiu siavice povus alporti multajn novajn membrojn. 4. Libroservo kaj Eldona Fako. La rezultoj de vendoj estas en ambaux kazoj multe pli malaltaj ol la bugxetitaj sumoj. Malgraux ke tio parte kompensigxas per pli malaltaj elspezoj, restas la malkonsilinda fakto, ke la bugxeto ne estas vere realisma. Ankaux por tiuj cxi du bugxetoj ni konsilas revizii la bugxeton 1994 kaj realisme plani por 1995. B. Bilanco ---------- 5. Stokoj de Libroservo kaj Eldona Fako. La stokvaloroj en ambaux kazoj aspektas tre altaj kaj neprudentaj, kiel ankaux rimarkigas la Financa Komisiono. Ni sxuldigas tion al la fakto, ke la valoro de tiuj stokoj ne estas regule gxisdatigata, kaj forte rekomendas, ke oni cxiujare apliku amortizan procentajxon al tiuj valoroj. 6. Variajxoj en la kapitalaj kontoj. Ni konstatas, ke la Komitato en Valencio diskutis, sed ne aprobis formale nian Raporton, kaj plie, ankaux ke gxi ne alprenis starpunkton pri nia rekomendo en gxia tria paragrafo. Tial ni sentas nin devigataj denove "forte rekomendi, ke dum nia financa administrado sekvu la gxeneralan librotenan principon, ke cxiu kosto kiu intervenas inter unu bilanco kaj la sekvanta, estu notita en la spezokonto. Nia nuntempa kutimo devias de tiu principo, ekzemple kiam ni metas heredajxojn kaj grandajn donacojn rekte en la bilancon, sen ilin registri en la spezokonto, kaj simile kiam gxi enkontigas nur en la bilanco la sxangxon en la kurzoj de la valorpaperoj. Per nia rekomendo, la spezokonto pli klare utilos por kompreni la evoluonde la asocia kapitalo tra la jaroj". Tio ne kontrauxas la paragrafon 52 de nia Statuto, se ni grupigas la novajn kontojn cxe la fino de la Spezokonto en du rubrikojn, "XX. Modifoj en konsisto de Fondajxoj, valorpaperoj kaj nadisponeblaj rezervoj" kaj "XXI. Eksterspezaj modifoj de la kapitalo", cxi-lasta kun kontoj: "Kotizoj DM", "Grandaj Donacoj", "Heredajxoj". 7. Debitoroj. Malgraux ke ni konscias, ke kelkaj grandaj sumoj tie aperintaj estis reguligitaj en la unuaj semajnoj de la kuranta jaro, la sumo signife kreskis dum la lastaj jaroj. Ni forte premas por redukto de tiu cifero, almenaux cxirkaux la nivelo de 1990. nome 100.000 guldenoj. Cetere la Rezervo por debitoroj, pli poste en la bilanco, dauxre malkreskas jam de pluraj jaroj, kaj ni konsilas prudente restarigi gxin al minimume 30.000 guldenoj. 8. Rezervo subtena por Centra Oficejo. Cxi devenas de parto de heredajxo, sekve gxi estas nedisponebla rezervo, dum estas uzeblaj gxiaj rentoj. Se gxi ne rapide pligrandigxas, ni maltrafas la celon, kiu estis eviti la altajn premi-pagojn por aldona sxtata aux privata pensio por niaj oficistoj. Ni do rekomendas rediskuti tiun cxi demandon, kaj akcepti pagi cxiujare por nacia aux privata pensi-kompletiga asekuro, aux altigi tiun cxi rezervon al praktike uzebla nivelo. Post tiuj rimarkoj, ni lauxdas la laboron de la Centra Oficejo, kiu klopodis sekvi la rekomendojn de la Komitato kaj plurkaze sukcesis realigi konsiderindajn sxparojn en la elspezoj, kaj tiel sviti grandan kreskon de la negativa saldo, kaj rekomendas la aprobon de la Spezokonto kaj de la Bilanco 1993. Roterdamo, 14.05.1994 G. MAERTENS, B. KASINI el la komitata cirkulero ************************************************************************* Esperanto kaj samtempa interpretado =================================== Kiel konate, la lingvistika problemo cxe la Euxropa Komunumo-Unio estas grava kaj peza, precipe pro la antauxvidita pliampleksigo de la sxtatoj partoprenantaj. En la perspektivo de la ebleco proponi al la estraroj de la koncernaj landaj asocioj kaj de UEA esploradon pri efektivigo de utiligo de Esperanto kiel lingvo por flankigi la tekstojn skribitajn en diversaj naciaj lingvoj kaj kiel internacia lingvo en la en la tradukadoj inter diversaj lingvoj, estus utile esplori la eblecon efektivigi eksperimentojn por montri la efektivan funkciadon de la sistemo. Mi faru du notojn: 1. por faciligi la unuan aplikadon de la proponita sistemo, la Esperantaj instruistoj pere de la koncerna asocioj kaj institutoj estas pretaj helpi en organizado de eblaj trimonataj kursoj de Esperanto por interesitaj personoj; 2. la kompetentaj E-asocioj kaj institutoj povas efike helpi en pruvaj eksperimentoj pri tiu sistemo de sinsekva interpretado pere de Esperanto en plurspecaj argumentoj, por montri kaj kontroli tauxgecon de la lingvo, por veki intereson de portradukistaj lernejoj kaj por disponigi al la internaciaj organoj kaj al la entreprenoj eblecon de pli racia maniero por komunikaso. Rilate al la notoj, mi opinias, ke estas utile scii, cxu ekzistas aux cxu estas pretaj por sin prepari gejunuloj el diversaj landoj por tiu projekto. Estas ja tempo, por ke Esperanto montru sian praktikeblecon kaj per tio veki intereson de pluraj oficialaj medioj. Sekve de tio mi petas, ke vi bonvolu esplori, kiu estas preta kunlabori por montri praktike la projekton. Kiu deklaras sin preta, aux cxar jam faris eksperimenton de samtempa interpretado aux cxar estas bonvolema sin prepari cxe studcentroj de sia lando, bonvolu plenigi la cxi-sekvan demandaron: 1) Familia kaj persona nomoj. Naskigxdato. Adreso. 2) Cxu jam eksperimentita interpretado de la nacia lingvo al Esperanto aux/kaj inverse. 3) Cxu estas preta sin prepari serioze por tia interpretad-kapableco. 4) Cxu estas preta partopreni en eksperimentoj de interpretado internacia aux la menciita sistemo. 5) Cxu estas preferoj por labori en interpretado pri iuj precizaj temoj. 6) Cxu estas konataj aliaj samlandanoj, kiuj povus respondi jese al la indikitaj demandoj. Cxiuj eblaj interesotoj bonvolu sendi la cxi-suprajn informojn al: dr. Umberto STOPPOLONI, via Guerrazzi 18, I-51100 Pistola, Italio. el "ITINFO", aprilo 1994 ************************************************************************* Piron propagandas per sia persono ================================= 12-an - 15-an de majo en Novosibirsk, la plej granda urbo de Siberio, okazis la 4-a Intersemajno, arangxo, kiu lauxmerite nomigxas la plej granda junulara arangxo de Rusio. La forumo konsistis el la muzika festivalo INTERARTS kaj seminario, dedicxita al la problemoj de la homaro. Cxi-maje esperantistoj aktive aligxis al la programpreparo de la arangxo. Laux invito de REU la E-movadon dum Intersemajno reprezentis konata E- verkisto kaj psikologo Claude Piron (Svisio). Krome partoprenis e-istoj el Moskvo, Tomsk, Krasnojarsk, Cxusuvoj kaj, kompreneble, Novosibirsk. Kelkajn tagojn antaux la arangxo evidentigxis, ke Bertrand Schneider, la Gxenerala Sekretario de la Roma Klubo, kiu devis cxefparoli, ne povas veni pro malsanigxo. Anstatauxi lin la organizantoj petis d-ron Piron-on. Estis li, kiu prelegis antaux kelkcent reprezentantoj de okcidentaj kaj rusiaj junularaj organizoj. La parolado estis vere brila. Alian same brilan prezenton d-ro Piron faris enkadre de unu el diskutgrupoj. Elokventa oratoro, li simple ensorcxis la auxskultantojn per sia personeco kaj trafaj argumentoj. Intervjuo kun li (en E-o) estis montrita en Novosibirska televido, okazis pluraj intervjuoj por radio kaj gazetaro. Sian eblon faris ankaux cxeestintaj rusiaj esperantistoj, kiuj preparis informstandon pri Esperanto kaj TEJO, multe komunikadis. Tiuj klopodoj estis speciale fruktodonaj sur la fono de pluraj lingvaj problemoj, kiujn spertis la diverslandaj partoprenantoj. Rezulte dum la fermo, kiam okazis ekvivalento de nia Libera Tribuno pri la spertoj de la Intersemajno, unu germana partoprenintino esprimis esperon, ke gxis la sekva jaro oni cxiuj lernu Esperanton. Sonis komuna aplauxdado kaj inter la unuaj al gxi aligxis la organizantoj. el "Movado", n-ro 5/1994 ************************************************************************* MEM sxrumpas ============= Japana Pacdefenda Esperantista Asocio en sia gxenerala konferenco en marto decidis apartigxi de Mondpaca Esperanto-Movado, cxesante esti ties landa sekcio. La decidon kauxzis la nuna enhavo de MEM-organo, Paco, absolute malinteresa por japanaj legantoj, kiuj ne plu volas gxin ricevadi. Konsciante, tamen, la bezonon havi internacian pacifisman organon en Esperanto, la membroj de JPEA provizore proponas por tiu celo sian gazeton La Verda Kolombo. laux informo de la prezidanto de JPEAKURITA Kimiaki, Mishima-shi Yata Sakuragaoka 1209-98, Japanio. ************************************************************************* Specialaj kurzoj en Esperantujo =============================== Sennacieculoj naciece --------------------- Ni ricevis jenan reagon, de nia legantino Olga Novotna el Bratislava: "Tre surprizis nin la aligxilo al la 67-a kongreso de SAT en Straznice (16-23.07.1994): la loka organiza komitato diskriminacias esperantistojn el Slovakio per tio, ke de ili gxi postulas duoblajn pagojn kompare kun la cxehaj. Tio ne estas unuigxo, sed disdikriminacias esperantistojn el Slovakio per tio, ke de ili gxi postulas duoblajn pagojn kompare kun la cxehaj. Tio ne estas unuigxo, sed disdivido en esperantistaro. Kiu proponis tiujn prezojn? Ekz. Bratislava E-Klubo organizas siajn arangxojn por la samaj prezoj cxu por slovakoj, cxu por cxehoj". Al la opinio de nia legantino aligxas ankaux la redakcio. Sxajnas al mi vere strange, ke sennacieculoj agas laux la nacia principo. el "Esperantisto Slovaka", 2/'94 * * * Cxu vere la registaroj kulpas? ------------------------------ Al redakcio de "Esperantisto Slovaka" La cxefa kialo de mia hodiauxa letereto estas publikigo de stultajxo en ES 2/'94 "Sennacieculoj naciece". Cxu vi opinias, ke estas por nia E- movado pli bona tion urgxe publikigi ol kontakti min al aux alian membron de O(rganiza) K(ongresa) K(omitato)? Certe ne nur vi bone scias, ke ekonomia flanko tute ne dependas de ni ktp. Rilate al slovakaj kronoj kaj cxehaj kronoj, kiam ni sxangxos la slovakajn kronojn en bankoj, cxu?? Mi tute ne komprenas vin, kial vi en movado uzas vorton "diskriminacii"? Tiu cxi stato inter niaj du frataj nacioj dependas nur de niaj registaroj, certe ne de ni la popoloj, cxu ne? Kompreneble, ke por mi, kiel moravano, ne cxeho, estas pli bone partopreni E-arangxon en Slovakio, kio estas por mi pli malmultekoste dank' al la diferenco inter niaj kronoj! <...> Vl. HASALA, OKK-a sekretario * * * Tiel tekstas la reago pri mia artikoleto, publikigita en ES 2/'94. Ni ne bone komprenas la koleron de s-ro Hasala, kiu ecx nomas la menciitan artikoleton stultajxo. <...> Krome, estas por ni tute nova, ke la nivelo de partoprenkotizoj dependas "nur de niaj registaroj", kiel asertas s-ro Hasala. Laux la opinio de la redakcio de ES <...>, la sumon de la partoprenkotizo fiksas sole la organiza komitato de la arangxo (OKK) per sia propra decido, kaj ia ajn registaro en cxi direkto estas tute nekompetenta. La fakton pri fiksitaj partoprenkotizoj por la SAT-kongreso en Straznice <...> ni denove ne povas taksi alimaniere ol kiel celkonscian diskriminacion de la partnera (frata - laux la vortumo de s-ro Hasala) flanko. Cxi-kaze vere ne kulpas la registaroj. Stanislaw KOSxECKY, cxefredaktoro de ES * * * Kongresaj kotizoj por cxehoj kaj slovakoj SAT-membroj 700 cxk 1400 sk SAT-geedzoj 1100 cxk 2200 sk SAT-junuloj 350 cxk 700 sk gastoj 1000 cxk 2000 sk gast-geedzoj 1400 cxk 2800 sk el "Esperantisto Slovaka", 3/'94 Ndlr.: laux la nuna banka kurzo ekz. en Hungario la cxeha krono rilatas al la slovaka krono kiel 117/100... ************************************************************************* Eksperimenta Alp-Adria komputilreto =================================== Dum la 1-a JAAK, Junulara Alp-Adria Konferenco (Zagrebo, 5-an-8-an de majo) okazis, interalie, laborgrupo pri komputiko kaj telematiko. Deko da gejunuloj el Slovenio, Kroatio, Hungario, Auxstrio kaj Italio partoprenis en gxi. Inter la temoj oni pritraktis ankaux komputilretojn. Oni rimarkis, ke ofte la komunikoj inter esperantistoj kaj E-organizoj en la Alp-Adriaj regionoj ne estas kontentigaj aux estas tiel malrapidaj kiel malefikaj. Gravaj antauxkondicxoj de iu ajn bona komuniksistemo estas rapideco kaj kvalito. Fakte neniu estajxo povas vivi, se mankas ia nerva sistemo, nome komuniksistemo, kiu permesas rapide kaj kvalite la intersxangxon de informoj inter la diversaj eroj de la sistemo mem. Des pli Esperantio, kie oni povas konsideri la lokajn grupojn kiel etajn cxelojn de iu pli granda sistemo. Kompreneble gxis nun ni utiligis tradiciajn metodojn por komuniki, nome gazetojn, korespondadon, helikposxton, telefonon ktp., sed nuntempe eblas samtempe uzi pli evoluitajn ilojn por malmultekoste kaj efike informi, sciigi kaj ekscii pri nia kaj alies nova agado. Unu el la novaj uzindaj teknologioj estas komputilretoj, mallonge dirite temas pri la ebleco konekti komputilojn per modemo kaj normalaj telefonlinioj al grandaj, ecx tutmondaj retoj (ekz. INTERNET), kiuj permesas rapide intersxangxi informojn, dokumentojn, leterojn, mesagxojn ktp. kun aliaj uzantoj dise tra la mondo. Kial esperantistoj ne povas ekuzi la eblecojn de komputilretoj? Tial la JAAK-Zagreba laborgrupo decidis starigi eksperimentan Alp-Adrian reton, kiu celas kunligi kaj plibonigi la informfluon inter esperantistoj, E-organizoj kaj lokaj societoj de Alp-Adrio. Nuntempe la nodoj de Alp-Adria Reto estas en Vieno, Triesto, Zagrebo kaj Ljublano. Mauro TAUZZI Cxiu telematikema esperantisto de Auxstrio, Hungario, Slovenio, nordorienta Italio, Kroatio, Svisio (Ticino) kaj Germanio (Bayern) povas libere aliuxi al la reto, suficxas sendi aligxmesagxon al jena internet- adreso: M.Tauzzi@forigu.agora.stm.it Kiu ne havas retadreson, sed deziras ricevi pliajn informojn, bv. kontakti helikposxte: Axel LEITNER, Matzenerg 26/19, A-1140 Wien, Auxstrio. ************************************************************************* Jackson demisias ================ Per sia letero de 30.03.1994 al komitatanoj kaj aliaj interesitoj Ian Jackson anoncis sian demision kiel estrarano de UEA pri planado pro sia troa profesia okupiteco. Li intencas dedicxi pli profunde sin al Esperanta Jura Asocio, kiu bezonas kontinuan stiradon kaj regulan informfluon; krome, li intencas baldaux eldoni la unuan version de Esperanto-terminaro de la angla juro kaj redakti serion da terminlistoj pri la fakvortoj de cxiutaga vivo. Li restos estrarano de Terminologia Esperanto-Centro gxis la mandatfino. Oni ja ankoraux sercxas adekvatan formulon por la estonteco de TEC; eventuale, en Seulo estos proponitaj diversaj alternativoj. laux la cirkulera letero de I. JAKSON ************************************************************************* MALLONGE //////// Atentigo! ========= Ekde julio 1994 cxesas ekzisti Esperanto-Centro en Poprad. Cxiujn gxiajn arangxojn ekde cxi tiu dato transprenas kiel organizanto Orient-Slovaka Komitato de Slovaka Esperanto-Asocio. Pliaj informoj cxe: Milan ZVARA, Sobotske nam. 36,SQ-05801 Poprad, Slovakio. ************************************************************************* Vivu sane ========= Estas organizita nova E-organizo Asocio de Sana Vivmaniero ka E-o (ASVE). Cxiu, kiu deziras sin gvidi konforme al la Principoj por elvivo de la homoj sur Tero, kontaktu: ASVE, a.k. 551-8, UA-252126 Kievo-126, Ukrainio. ************************************************************************* Partoprenontoj malpli multos... =============================== Al Literatura Forumo, okazonta en Bratislavo 02-06.07.1994 aligxis, inter aliaj, 21 esperantistoj el Jugoslavio. Sed subite, ekde majo, estis enkondukita la viza sistemo por Slovakio, kio devigus al ili pagi aldone enirimpostojn egalajn sume al cx. 100 guldenoj. Rezulte, ili cxiuj malaligxis. Informis Terezija KAPISTA ************************************************************************* Reklama posxtstampo =================== Post pluraj monatoj da prizorgoj, la 26-an de aprilo 1994, mi atingis sukceson. Dum tri monatoj (julio, auxgusto, septembro 1994) en la "Posxta Lauxadresigata Centro" (Centre de Tri Postal) de Chambery, Francio, maldekstre de la oficiala ronda stampo, estos uzata speciala longstampo, kiu reklamos por Esperanto. Gxi aspektos tiel: Rajmond Bore, Francio ************************************************************************* Turismo per Esperanto por italoj ================================ La vojagxagentejo "Turismo per Esperanto" proponas por somero vojagxojn al Transsilvanio, Portugalio, Irano, Usono, Hindio, Nepalo, Peruo, Maldivoj. La adreso: Str. Casale 7, I-20144 Milano, Italio. el K.E.C.-bulteno, majo 1994 ************************************************************************* Skoltoj, reehxu! ================ Jam du jarojn mi sercxas kontaktojn kun ekssovetiaj skoltoj. La kontakto kun eksterlandanoj formas integran parton de nia eduksistemo. Bv. skribi al: Hristo MANDEV, bul. Mogilev 2, II. ap. 19, BG-5306 Gabrovo, Bulgario ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Togolanda gazeto ================ Aperis nova kajero en Esperantio: Junulara Magazino Togolanda. Cxi tiu bulteno ebhavas multajn legajxojn kiel poemojn, rakontetojn, enigmojn ("puzlojn" laux la redaktoro) kaj bildstriojn. Informojn petu cxe kaj leterojn/abonojn sendu al: s-ro Afanchao-Biakon Yao, BP 20 225, Lome, Togo. el "Koncize", n-ro 3/1994 ************************************************************************* Nova revuo en Albanio ===================== En Albanio oni komencis eldoni novan dumonatan E-revuon "La Ponto" kun la celoj propagandi al fremdlandaj s-anoj la kulturajn kaj edukajn valorojn de la albanaj historio kaj popolo; krei al albanaj esperantistoj la eblon eldoni siajn verkojn; plialtigi la scio-nivelon. La revuo aboneblas kontraux 3 USD aux egalvaloro cxe: Agim PERAJ, Shengjin, Lezhe, Albanio. el "Fromagxklosxo", majo 1994 ************************************************************************* Listo de Esperanto-gazetaro aperos septembre ============================================ Por havi pli da praktika efiko, kaj esti pli aktuala, la suplemento kun la adresaro de Esperanta gazetaro `94 apros septembre, post someraj feriadoj. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Nova estraro de HEA =================== La 28-an de majo dum la delegitara kunveno en Budapesxto estis akceptita la kvarjara raporto de la estraro. Aligxis al HEA du novaj societoj (Hungaria Skolta E-Ligo kaj E-Societo de Kisalfold), estis pridiskutita kaj aprobita la dokumento pri lingva strategio de HEA kaj estis elektita la nova estraro por la sekvaj 4 jaroj: d-ro Istvan GETHER (prezidanto!), d-ro Endre DUDICH (vicprez.), d-ro Jozsef HALASZ (vicprez.), Oszkar PRINCZ (sekr.), Katalin FARAGO, Karolyne KODMON kaj d-ro Jozsef NEMETH. En sia unua kunsido la estraro tuj kooptis Sandor JAKAB, kiel gxen. sekr. Post la delegitara kunsido parto de la delegitoj vizitis la novan Esperanto-domon. 30-a Landa Fervojista Esperantista Renkontigxo ============================================== Gxi okazos en Tata (Ady E. u.12, Helyorsegi Klub) 01.-03.07.1994. Plena kotizo - 2300 Ft. Adreso de LKK: Eszperanto Csoport, 2890 Tata. Csokonai u. 13. Ankoraux unu gajninto --------------------- En la artikolo pri la Tutlanda Deklamkonkurso (Eventoj, 2/majo) ni preterlasis la nomon de la dua gajninto en la agxkategorio 12-14 jaroj: Veronika Totos. Gratulojn al sxi! Acxetu librojn! --------------- Oni povas acxeti E-librojn cxiumerkrede en la centra budapesxta klubejo Esperejo ekde 1900. Rondvojagxo ----------- Ni organizas E-rondvojagxon al Svislando, Loire-valo, Parizo. Esperantistoj ricevas 5000 Ft-an rabaton. Detaloj: Jozefo BAKSA, Paloczi u. 7, H-8900 Zalaegerszeg, tel: 92-320008 ************************************************************************* KULTURO /////// Esperanto, "literatura lingvo" ============================== Okazis en Santiago de Kompostelo (Galegio, Hispanio) evento, kiu certe ne estos vaste diskonigata de la diversaj nacilingvaj jxurnaloj kaj ankaux ne - sed pro tute aliaj motivoj - de la Esperanta gazetaro, sed gxi estu atentata de ni cxiuj pro sia graveco. Efektive la PEN-klubo Internacia tie kunvenis kaj en tute pragmata maniero agnoskis Esperanton, kiel literaturan lingvon! P.E.N. unue estis siglo signifanta "Poetoj, Eseistoj kaj Novelistoj". Gxi farigxis akronimo PEN kaj oni ludis kun la angla vorto "pen" (plumo" por nomi tiun internacian verkistan asocion fonditan en 1921. Gxi vivas dank' al ties membroj, pli ol 10.000 verkistoj, kiuj animas pli ol cent "PEN- centrojn", aux "PEN-klubojn", tra la mondo. Ekzemple, la franca "PEN- klubo" estas forta kun siaj 500 membroj kaj povas orgojli pri diversaj prestigxaj prezidantoj tra la jaroj: Anatole France, Paul Vaery, Jules Romains... En Santiago estis agnoskitaj ses novaj centroj: la Kazaka, la Kirgiza, la Bosnia, la Kimra, la Urugvaja kaj la Esperanta. Oni povas legi en "La Voz de Galicia" (la vocxo de Galegio) jenon: "La PEN-internacia akceptis kiel plenrajtan membron la PEN-klubon Esperantan, kiu estis fondita en 1991 kun sidejo en Svisio. La fakto kontentigis la verkistojn reprezentantojn de tiu klubo, kiuj cxeestis la kongreson kiel nuraj observantoj. Tiuj sin mem difinas kiel membroj de unika komunumo, realajxo sen landlimoj, tiel ke la PEN Esperanta havas strukturan analogion kun la Jida kaj Romna". Agnosko de PEN estas nur agnosko de civilula asocio. Kaj unu hirundo ne suficxas por anonci la printempon. Tamen ni gratulu la PEN Esperantan: niaj oponantoj - ekzemple en iuj francaj ministerioj - devus komenci novan sercxadon al aliaj argumentoj kontraux nia lingvo. Tiu pri la Esperanta literatur-manko riskas esti baldaux denuncita de cxiuj gxisdatiloj! Kaj nun? Ni povas diri du aferojn kaj unu trian: pordo estas malfermita, kio ebligas baldaux malfermi aliajn; rauxmistoj decidpasxe vojis al la "fina venko": nia movado estas unueca. d-ro Andre ALBAULT el "La letero de l'AdE", jan-feb-mar/1994 ************************************************************************* EoLA-94 ne malaperis ==================== La festivalo Esperanto - Lingvo Arta, okazinta cxi-jare en Ivanovo, kiu kolektis cxefajn artistojn fortojn de Rusio kaj proksimaj landoj, ne restis senspura okazintajxo. Pri gxiaj prezentoj aperis video- kaj sonkasedoj, kiujn eblas mendi de: Maria KOCxETKOVA, ul. Zaharova 13-3, RUS-153022 Ivanovo, Rusio. Tel. +7-0932-233068. ************************************************************************* ILEI //// Enketilo kun "Juna amiko" ========================= Unuafoje ILEI klopodas sisteme akiri informojn pri la bezonoj kaj preferoj de la legantoj de sia por-lernejana revuo. Gxi volas scii, kiomagxaj estas la plimulto de la legantoj, cxu ili estas komencantoj aux progresantoj en la lingvo, kaj kiajn artikolojn ili preferas legi. Laux la respondoj, ILEI modifos la profilon de la gazeto. Se vi antauxe estis abonanto, sed ne reabonis por 1994, eblas peti senpage ekzempleron de numero 94/1 por: (a) instigi vin reaboni; (b) permesi al vi esprimi vidpunkton. Petu cxe (lauxeble aldonu respondkuponon por kovri la sendokostojn): "Juna amiko", Pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario. ************************************************************************* REZULTOJ DE INTERNACIA KONKURSO DE BAZLERNEJANOJ ================================================ Progresintoj ------------ 1. Ivanyi Anita, Banyai Julia Gimnazium, Kecskemet, Hungario 138,0 poentoj 2. Szakos Suzana, Altalanos Iskola, Szirmabesenyo, Hungario 136,5 poentoj 3. Nagy Andrea, Altalanos Iskola, Szirmabesenyo, Hungario 135,5 poentoj Komencantoj ----------- 1. Tomisxkova Eva, ZS Horni Mostenice, Ruxovice, Cxehio 134,5 p. 2. Klemencz Annamaria. Nagy Laszlo Alt. Iskola, Papa, Hungario 131,0 p. 3. Szakal Tivadaro, Banyai Julia Gimnazium, Hungario 125,0 p. En la konkurso (ambaux kategorioj) partoprenis 191 lernejanoj el Cxehio, Francio, Hispanio, Hungario, Kroatio, Polio. Eventoj gratulas la ganintojn kaj ties instruistojn! ************************************************************************* OPINIOJ /////// Propono pri Esperanto-memortago =============================== Estus bone, se oni povus starigi Esperanto-memortagon, kiu farigxos por esperantistoj tio, kio jam estas la 25-a de decembro por kristanoj, la 4- a de julio por usonanoj, la 14-a de julio por francoj, ks. - nome, okazo por plifortigi senton de identeco kaj por allogi novajn adeptojn. Movadanoj supozeble jam sentas tian bezonon: mi supozas, ekzemple, ke mi ne estas la sola euxropdevena esperantisto, kiu embarasigxas, uzante la euxropan kristan/novjar-sezonon por sendi bondezirkartojn kaj novjar- raportetojn al gesamideanoj, kiuj havas alian (aux nenian) religion kaj tute alian novjartagon. Estus bone, se Esperantio havus sian propran universalan memortagon. Mi kredas, ke la 26-a de julio, la oficiale aprobita eldondato de Esperanto en 1887, estas la plej tauxga por kapti la atenton de la ekstera mondo. Rememorante la titolon de la unua E-libro, oni povus nomi gxin "Tago de Internacia Lingvo" (kompreneble ne "Tago de la Internacia Lingvo", kiu povus ofendi volapukistojn kaj aliajn). Eble en la nuna opiniklimato oni povus ecx adoptigi la nomon inter internaciaj organizajxoj kiaj Unuigxintaj nacioj kaj Euxropa Komunumo. Uzante tiun tagon por niaj cxiujaraj personaj kontaktoj, ni povus rememorigi al niaj konatoj (ne nur esperantistaj) pri la pliagxigxo kaj progresoj de la Esperanto-kulturo; kaj ni povus samtempe revigligi la tradicion de Tago de la Libro, disdonacante Esperanto-literaturajxojn, Esperanto-informilojn kaj Esperanto-instruilojn. Tiu tago povus farigxi ankaux nia nove starigita Ago-Tago, kiu ankoraux sercxas regulan daton. Cxar la 26-a de julio ofte okazas dum la plej granda cxiujara renkontigxo de esperantistoj, la Universala Kongreso, oni povas uzi gxin por plifortigi la diskonigadon de tiu evento (kaj inverse). Mi deziras al vi "Felicxan Tagon de Lingvo Onternacia, 1994, la 107-an naskigx-datrevenon de Esperanto". Same mi deziras al parencoj, amikoj kaj kolegoj miaj tra la tuta mondo. Cxu ankaux vi? Max WEARING el "Esperanto sub la Suda Kruco", majo-junio/1994 Esperantistoj jam havas Zamenhof-Tagon la 14-an de decembro, kiu estas la plej komuna identigx-festo en Esperantio. La dato 26-a de julio havas tiun malavantagxon, ke cxie, krom modera klimato de la Suda Duonsfero (kie logxas relative malmulte da esperantistoj), estas en la tempo de someraj ferioj, kaj nek esperantistoj mem tiam ofte ne estas hejme, nek la oficialuloj. Por la Ago-Tago la nuna periodo, oktobro, tauxgas kaj en la Suda (printempo) kaj en la Norda (auxtuno) Duonsferoj, kaj en tia sezono oni ja povas pli facile kaj efike kontakti la celatajn oficialulojn kaj influi la popolopinion. La red. ************************************************************************* HISTORIO //////// Esperanto en la koncentrejo =========================== Kiam finigxis la hispana naciliberiga milito, kiam estis pereinta la hispana demokrata respubliko, ni, batalintoj sur gxia flanko, venis sur francan teritorion kaj tuj estis transportitaj en koncentrejojn. Mi ne volas rakonti pri la travivajxoj en tiaj cirkonstancoj, sed deziras nur mencii tion, kio rilatas al la korsentoj de esperantisto, al nia sxatata lingvo Esperanto. Kelkaj esperantistoj komencis sercxi inter la miloj da koncentrigitoj samideanojn. Ni fondis viglan grupon, kiu atingis fine la nombron de 49 personoj el multaj nacioj. Ni skribis murgazeton, por informi la neesperantistajn kamaradojn pri la internacia lingvo, kaj la sukceso baldaux montris sin: ni povis en du kursoj instrui al 70 partoprenantoj. Post nelonga tempo ni ankaux havis kontakton kun francaj esperantistoj, kiuj nin subtenis per lernolibroj, kajeroj, krajonoj kaj aliajxoj. Poste venis la dua mondmilito kaj en la suda parto de Francio, tiam neokupita de la germana armeo, en Vichy establigxis la registaro de generalo Petain, kiu kunlaboris kun la okupaciintoj. El tio rezultis la elliverado de germanaj politikaj kaptitoj al Hitler. Tiamaniere atingis la grandega transporto la 1-an de majo 1941 la koncentrejon Dachau en Bavario. Post kelka tempo, spertinte tie la dangxeran vivon, ni konspire komencis funkciigi Esperanto-grupon. Inter ni ja estis suficxe granda nombro da auxstriaj esperantistoj, kiuj en Hispanio batalis kontraux Franko: la kamaradoj Jaritsch el Ischl, Haider el Graz, Doller el Karintio, du fratoj Pfeifer el Innsbruck, Keller el Salzburg kaj aliaj, kies nomojn mi ne plu memoras. Kaj ni sercxis inter la alinacianoj, kaj fine ni trovis esperantistojn el Polio, Germanio, Cxehoslovakio, Hungario, Jugoslavio, Sovetio kaj Nederlando. Tiu grupo konsistis el reprezentantoj de cxiuj mondkonceptoj, opoziciaj al la Hitlera fasxismo: komunistoj kaj pastroj, apud socialisto staris mahometano. Germanoj kaj poloj, komunistoj kaj socialistoj, katolikoj kaj mahometanoj igxis fratoj, kaj nia solidara interhelpo ofte savis al ni vivon. Kompreneble, ni ne povis agi publike. Vespere, post la laboro, ni promenis du aux triope inter la barakoj, babilante kaj praktikante nian lingvon. Cxiutage la kamaradoj sxangxis la kunulon. Ni skribe produktis Esperantan informilon, kiu pasis de mano al mano. Venis transporto de pli ol 2000 polaj pastroj. Post kelkaj semajnoj de tiu nombro restis nur 55. Inter cxi tiuj estis samideano Klimowicz. Sen prokrasto mi intertraktis kun la estro de la "laboroficejo" de la kaptitoj, kompartiano, kaj per lia helpo Klimowicz povis esti venigata al nia laborejo. Per tio mi fakte savis lian vivon. Dudek jarojn poste ni revidis nin en Vieno, kaj li multe dankis min pro mia helpo. En januaro 1945 venis granda transporto de alia koncentrejo, evakuita pro la proksimigxo de la orienta fronto. Ni preparis afisxon kaj fiksis gxin sur unu el la barakoj, en kiuj oni logxigis la alvenintojn. "Esperantistoj, renkontigxu je la 19-a horo cxe barako 81", estis skribite. Je la destinita horo ni atendis por renkonti la novulojn, sed neniu venis. Nur la konataj vizagxoj de kelkaj samideanoj nesuspektige cxirkauxrigardis. Subite venis SS-ulo kaj demandis en bona zamenhofa lingvo: "Kiu parolas la lingvon Esperanton?" Kuragxe mi proksimigxis al li kaj diris, duone germane, duone Esperante: "Jawohl, Herr Haupsturmfuhrer, mi parolas Esperanton!" Li fortiris min plurajn pasxojn kaj diris: "Trairinte la barakaron, mi trovis la afisxon. Gxoju, ke mi vidis tiun afisxon. Se alia SS-ulo estus trovinta gxin, mi ne scias, kio estus okazinta. Gardu vin estonte kaj laboru pli kasxe. Mi estis ano de la Esperanto-grupo en Nurnberg, antaux 1933". Li foriris, kaj mi ne plu vidis lin. Tiuj epizodoj pruvas, ke ankaux en dangxera, malhumana epoko oni povas esti fidela al noblaj idealoj. Francisko HAIDERER el "Le travailleur esperantiste", n-ro 192 ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Privata muzeo de posxtkartoj volonte arangxus posxtkart-ekspozicion de posxtkartoj, markoj kaj stampoj kun Esperanto-temoj. Sendu al mi Esperanto-posxtkartojn novajn aux ne. La unua ekspozicio okazos dum la Dua Monda Kongreso en Kladno (09-16.07.1994). Frantisxek MOLIK, Zakouti 269, CZ-54701 Nachod-Novay Svet, Cxehio. * * * Esperanto-Informejo salutas cxiujn kunlaborantojn kaj samtempe anoncas, ke pro financaj kialoj estas necese nuligi la posxtkeston. Ni sercxas kontaktojn kun interesuloj pri reciproka gastigado el Auxstrio kaj kunlaborantojn de la firmao "AMWAY". Sciigu viajn spertojn! La nova adreso estas: E-1, Frantisxek NORACxEK, Kachlikova 6, CZ-63500 Brno, Cxehio. ************************************************************************* ANONCO ////// Anonctarifo ----------- Tarifo por 1 cm2 kadrita anonco estas 1,66 NLG. Rabato por ekssoclandanoj: 66 %. Minimume mendebla spaco: 1 kolumne 3 cm-oj. Tarifo por komercaj anoncoj, ne havantaj rilaton al Esperanto, estas duobla. Pago de anoncoj: al la redakcia adreso (pk. 87. H-1675 Budapest) aux al la UEA-kodo: ELLS-S. La anonco aperas post la ricevo de gxia pago. * * * ---------------------------------------------------- Kaptu la sxancon ================ sen granda investo, starti vian propran komercon en via propra hejmo, vendante altkvalitajn juvelojn de mondkonata firmao CABOUCHON. UNIKA SxANCO POR BONA GAJNO!!! interesitoj turnu sin al: TDK-Eksport, Strandvej 22, DK-4771 Kalvehave, Danio. Tel./fakso: +45-53-788845 ---------------------------------------------------- ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor