Eventoj n-ro 0055, 1/junio - '94, retposxta versio *************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - MAZI BALDAUx VENOS INSTRUI ESPERANTON - CxU UTILAS INSTRUI ESPERANTON EN UNIVERSITATOJ? - CxEA perdis ejon, sekretarion, libroteniston... - Esperanto: politika batalo Kluba vivo: - Varbado kaj agado trans la verdan kurtenon Faka aplikado: - Pri botaniko kaj ornitologio - Somera Universitato - Fenestreto Japana - Internacia forstofaka kunveno - Disketoj, haveblaj de KompRo Arangxoj: - IKBE-60 en kuracloko - La 3-aj Internaciaj kursoj por gejunuloj - La rasismo kaj ksenofobio en la nuna Euxropo - Du semajnoj en Hungario: - Somera Intensa Lingvokurso por Naturamikoj - Laborbrigado en Italio - IEK-94 en Homburgo - BARo: la 17-a - kiel kutime Movado: - Reklamkampanjo "Esperanto surstrate" - Instru-projekto de REU - Kurso en Argentinio - 6-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco - La Amikeca Reto - Memeldonajxoj - El la Pratempo ILEI: - Lerneja konkurso: la jarrezulto - Ekzamenoj UEA/ILEI denove Anonco: - Korekto La leganto: - *** Libroj: - Nova Esperanto-katalogo Hungara angulo: - *** Reagoj: - Cxu "neuxtraleco" estas utila al Esperanto? Kulturo: - Ni kune elpensu jubilean ekspozicion Anonco: - * Anoncetoj: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// MAZI BALDAUx VENOS INSTRUI ESPERANTON ===================================== "Mazi en Gondolando" (antauxe anoncita kiel "Muzi vizitas Esperantion", sed oni decidis sxangxi la titolon) estas moderna profesi-nivela instru- materialo por infanoj kaj junuloj, tauxga ankaux por plenkreskuloj. Temas pri adapto al Esperanto de BBC-instrufilmo por infanoj Muzzy from Gondoland. Gxi estas delonge atendita helpilo por ne-profesiaj instruantoj de Esperanto. Nun eblas instrui la lingvon senprobleme, interese, senerare, ecx en familia rondo. Internacia Esperanto-Instituto planas eldoni instru-celajn videofilmojn kaj Esperanto-lernolibron, internacie uzeblan. Temas pri simpatia kosma estajxo, kiu vizitas Gondolandon kaj helpas solvi diversajn problemojn. La produktado de la tuto okazos cxe la firmao TOMMY PUBLISHERS en Varsovio, Polio, en kunlaboro kun du profesiaj filmregxisoroj Roman Dobrzynski kaj Piotr Friedrich, la tekston kaj libron preparas Stefan MacGill. Por starti la produktadon ni bezonas financan apogon. Krom donacoj, kiuj jam komencas veni, ni bezonas proksimume 800 antauxpagitajn mendojn gxis la fino de tiu cxi jaro 1994. Planata finproduktado estas somero 1995. Antauxpagontoj gxis la fino de 1994 gxuos jenajn avantagxojn: 1. por ili la kompleto kostos nur 50 USD aux egalvaloron; la posta vendoprezo estos pli alta; 2. ili ricevos numerigitan konfirmon; la unuaj 200 personoj ricevos kune kun la kompleto aldonan donacon en la formo de unu el de IEI eldonitaj libroj (eblos elekti inter kelkaj titoloj); 3. ili ne pagos la sendokostojn, ricevos la kompletojn laux la numeroj de la enpagoj. Libroservoj kaj Esperanto-grupoj, kiuj antauxpagos por pli ol 10 kompletoj, gxuos rabaton po 5%. IEI volonte akceptos la pagojn kaj poste prizorgos la liveradon. Por la pagoj IEI destinis la posxtbankan gxirkonton 3653959 je la nomo de VR.v.h.IEI, Riouwstraat 172, NL-2585 HW DEN HAAG. Se oni pagos per banko, tiam necesos aldone pagi la bankokostojn. Poloj, kiuj sxatus finance subteni la projekton, povas pagi al la konto cxe PKO, O.M. Szczecin, nr. 81520-193773-170-4, je la nomo de s-ino Diodora KOLINSKA, ul. Szymonowica 8, 71-482 Szczecin. Sur la pagilo bv. indiki "Mazi-kurso" kaj "donaco" aux "mendo"; se temas pri mendo, tiam ankaux por kiom da kompletoj, kaj en kiu TV-sistemo (VHS-PAL aux NTSC). Reagojn en la formo de demandoj, konsiloj, petoj, kritikoj, ktp. atendas la sekretariino de la projekto Mila van der HORST-KOLINSKA, Riouwstr. 172, NL-2585 HW DEN HAAG, Nederlando. Tel./fakso: +31-70-35556677. ************************************************************************* CxU UTILAS INSTRUI ESPERANTON EN UNIVERSITATOJ? =============================================== Enkonduki Esperanton kiel devigan, aux almenaux libere elekteblan studobjekton en altlernejojn estas unu el la revoj de la movado. Sed foje ja tio okazas - kaj la afero tiam ne aspektas tiom serena, kiel sxajnis antaux ol tiu cxi celo estis atingita. Nur tre malfacile mi skribas tiun cxi artikolon, kiu provas trovi respondon je la demando: "Kiaj estas la studentoj de Scienca Universitato "Lajos KOSSUTH " en Debrecen (Hungario), lernantaj Esperanton?" Pli precize: "Kiaj estas la studentoj studantaj Esperanton? Cxu absolute ili estas esperantistoj, se tiun cxi vorton mi klarigas jene: esperantisto ne nur lernas la lingvon, sed partoprenas ankaux en la movado?" Cxe cxiu septembra pritrakto, en la unuaj horoj "amasoj" anoncas sin kun tiu nesekreta intenco, ke ili ellernos Esperanton dum mallonga tempo, kaj ili plej baldaux trapasos ekzamenon. Inter la postuloj universitataj ja tekstas, ke cxiu studento, ne lernanta en la fako de fremdaj lingvoj, devas trapasi bazan aux mezan ekzamenon de du fremdaj lingvoj. "Miriga perspektivo etendigxas antaux ni - ili pensas - ja tiu lingvo estas multe pli facile alproprigebla ol kiu ajn el la aliaj, ecx se oni eklernas de nulo. Tiu lingvo ja estas tia. Kiel bone, ke Zamenhof inventis gxin!". Kaj estas aparte distingende, ke eble nur en Debrecen, el cxiuj superaj instruinstitutoj de Hungario, oni akceptas gxin egalranga. Ankaux tio instigas tiomgrade, ke lastajere enskribis sin cxe ni 55 studentoj, kaj cxe d-ro Bela Meszaros 85 studentoj volis realigi sian favoratan songxon. De tiam forpasis kelkaj semajnoj... Ankoraux ne eblas konstati, kiuj forestadas de tempo al tempo, por ecx longa tempo, pro sia "objektiva" okupo, sed ni atingis la finon de nia hura'-optimismo. Multaj "ne preferas" la lingvon, cxar ili ankoraux ne ekhavis suficxe da sukces- travivajxoj. Tio, ke post kelkaj horoj, eble kun iom da helpo, ili scias skribi ecx simplan leteron, sxajnas ne suficxe entuziasmigas ilin. Evidente, cxar ili sopiras pli multon. Se tiu lingvo vere estas tiom facila, kiom gxi estas deklarita, do post du monatoj oni devus babili jam pri libere elektitaj temoj, ili pensas. Kaj ecx se ili trovas Esperantan gramatikon facila, gxi enhavas multe da prepozicioj kaj afiksoj, el kiuj neniu rampas mem en la orelojn de la homo! Ankaux pri gxia vorttrezoro estigxas "embarasoj", cxar por mi "lerni" aux "fenestro" estas ja germanlingvaj, sed mi lernis la anglan. Krome, pensadas tiuj studentoj en sia depecigxa stato, "Esperanto estas miksita lingvo, gxi trude rompas vortojn. Prononci fonetike la skriban bildon de iuj anglaj vortoj estas bona ideo, sed tio ofendas mian honoron al la angla, miajn ses jarojn uzitajn por lerni gxin". Legxereco, neglektemo, forpremigxo, "senpagumo" ----------------------------------------------- La progresantoj senbrue, sed diligente lernas tiun studobjekton, cxar ili sxatus ricevi bonan studnoton. La ingxeniemaj studentoj ja divenis, ke ili ne devas rapidi por trapasi ekzamenon. Suficxas akcepti tiun primezuron nur fine de la tempolimo, cxar gxis tiam ili ricevas "nepagitan" studnoton. Tiu studnoto estas "nepagita", cxar kun la plena posedo de la tuta gramatiko, post bone bazita unujara klerigo pri Esperanto, por ili ne estas malfacile paroli gxin kaj skribi laborajxojn. - Mi konfesas sincere, sinjoro profesoro, - diras komencanto, - mi ne havas tempon por gxi. Estas certe, ke 60 minutoj suficxas por tio, krom la universitataj lekcihoroj, sed mi iel forfremdigxis de gxi. Mi pensis, ke gxi per si mem rampos en miajn orelojn. Cxar, cxu ne, mi ecx ne eklernis gxin, kaj mi tuj konis mil vortojn - tekstas reklamo. Sed kiuj estas tiuj mil vortoj? Cxefe nur substantivoj, kaj mi vane apudmetadas "historion", "matematikon" kaj "fizikon" - per ili ne farigxas sencohava frazo. Mi scias, ke en mi kasxas sin altgrada legxereco, ecx ankaux neglektemo. Mi vere ne volas ofendi vin, sinjor' profesoro... ankaux Esperanton, eble pli bonas akuzi min, aux malanonci la tuton... Sed kio estis foje deklarita, tion "malanonci" estas malfacile. Precipe, kiam la konfeso venas sincere, kaj la junulo farigxas ecx pli "kruela" pro miaj kuntiritaj brovoj - jam kontraux sin mem. Mi ne intencas elformi starpunkton, ne cxar s-ro Bernard Golden bombardus la redaktejon per novaj reklamaciaj leteroj, sed nure, cxar per mia prijugxo mi supozeble kvalifikus ankaux mian propran laboron. Kaj tion faru aliulo, ecx ankaux s-ro Golden, se li vere tion ellegos el tiu cxi artikolo, kion gxi entenas, kaj se li ne miskomprenas, ne respondecigas partieme pro mia kontrauxeco al la angla aux al Esperanto. La fakto restas fakto ecx se gxi ne placxas al multaj. Ankaux al mi. Ecx tio ne konsolas min, ke alia studento pasigas minimume tiom da horoj por Esperanto-lekcioj, kiom por aliaj. - Mortoserioze mi diras, sinjor' profesoro, - klarigas kvinjara esperantisto, kiu apartenas same al la "senpagumantoj", menciitaj supre, - pli ol kvar horojn semajne mi ne pasigas ecx por miaj fakaj studobjektoj. Ili jam tedas, jam multfoje mi auxdis ilin, mi ekkonis ankaux la profesorojn. Mi scias, kiu prirespondigos pro necxeesto, kiu kiom rigora estas dum ekzameno. Kio koncernas Esperanton, la lekciojn mi frekventas por refresxigxi, cxar tie cxiam okazas io. - Cxu vi ne pensis iam provi vian lingvokonon en viva, vigla medio, en natursituacio? Partopreni en internaciaj renkontoj, arangxoj, studoj? - Mi jam pripensis tion, mi ecx ricevis instigon de vi, sinjor' profesoro. Sed cxu la unua aux dua estu gxuste mi? - Vi estus la tria... Cinike, ridetante li respondas: - Mi ne volas esti ankaux la tria... Sed reale estas alio en la fono. Tio, ke nemiam li sentis, neniam ni sentigis al li suficxe, ke li lernis/as ilon de la komunikado. Kompreneble, je mia "instigo" kvazaux cxiuj skribas siajn tri-kvar leterojn, per kiuj ili provis ligi kontaktojn kun alilandaj esperantistoj. Sed la fortuno ne favoris ilin, cxar la sxajne plej fresxdata adreso pruvigxis fantoma. Ankaux alilande - unuavice en iamaj "socialismaj" landoj - oni devas spuri per lupeo klubojn, organizajxojn ankoraux funkciantajn, kaj ne havante tian "lupeon" ni povus adresi nian leteron kiel faris la infanheroo multe afliktita en rakonto de Cxehov: "Al la avo vilagxen". Cxu fiancxino acxetota? ----------------------- Trovigxas ankaux sukceso. Iu diligenta junulino ricevis respondon el Turkio, kaj dio scias kiom da leteroj ili jam intersxangxis. Diplomatiece ankaux tiaj demandoj entemigxis kiuj ne devus esti publikigitaj. Sed lastatempe mi devis tamen tralegi la leteron venintan el Turkio, cxar Valeria - mi menciu la studentinon sub tiu pseuxdonomo - petis min aparte. "Cxu vi estas ricxa?" - demandis sxin antauxe la junulo, je kio sxi skribis, ke relativsence sxi ja estas malricxa. Je tio ekardis la junula fervoro en la turka knabo, kaj li sankte promesis regule sendadi kelkajn centojn da dolaroj por lerniloj, vestoj. Li povis fari tion, cxar liaj gepatroj estas tre ricxaj, kaj tiom da mono li povas apartigi monate ecx el sia posxmono. Ni povas percepti la aferon komikece, niaj lipoj pretas ekrideti, ni povas neglekte mangesti, sed per tio ne solvigxas la problemo. Cxu Valeria rajtas akcepti tiun sumon? Cxu sxia "amindumanto" vere altruisme volas subteni sxin? Kiu ne auxdis pri edzino(j) acxetita(j) per kapra aux azena grego? Kio estos, se malkasxigxos, ke tiu delikata sinjoro, kiu aldone estas "gxisosta" esperantisto, ne altruisme volas helpi al la "gxisoste" singarda Valeria? Kompreneble, mia esperantistino sxatus klare scii, sed sxi ja ne povas demandi: "Vi rigardas la monon sendotan al mi "acxetmono", cxu ne?" Sxi ne volas inviti la junulon, malgraux ke la turko jam multfoje aludis tion. Valeria ne volas akcepti la inviton al Turkio... Bone, la leganto nun povas diri, ke tio estas privata afero, cetere ne tre rilata al Esperanto. Tutvere. Nura hazardo estas, ke tiu "internacia kontakto" tiel formigxis... Cxu sukceso aux fiasko? ----------------------- La rakonto "Cxu sukceso aux fiasko?" de Julio Baghy venas en mian memoron, kiu temas pri tio, ke intima amik-societo de urbeto, pretekste de lernado de la lingvo Esperanto, arde luktis en kartlud-bataloj, kaj la gajnon ili cxiam pagis al la konto de nia asocio. Pro la bildo de tiom granda subvencio cxiuj pensis, ke per granda Esperanto-grupo pliricxigxas la movado - kvankam la viroj nur fugxis de siaj edzinoj... Cxi-situacie ecx ne temas pri kartluda partio, ecx la financa subteno forestas. Tamen aperas la demando: cxu sukceso aux fiasko? Cxar kiel cxiam en la vivo, ankaux gxin oni povas respondi el minimume du vidpunktoj. Kiel sukceso estas notenda, ke centoj da homoj auxdas pri la internacia lingvo, gustumante gxian gramatikon, pli kaj pli da homoj trapasas universitatan studfinan aux sxtatan lingvoekzamenon. Esperanto helpas al la studentoj en la lernado de aliaj lingvoj, kaj espereble gxi premas la naciismon, sxovinismon, latente kasxitan en ili. Gxi sugestas pli optimisman mondkoncepton. Lernantoj de Esperanto plibonigas la statistikon. Kaj ni esperu, ke kelkaj el la "postrestintoj" - eble post jaroj - revenos inter nin. En cxiu teritorio de la vivo ekzistas depecigxo, ni konsolu nin per tiu konscio. Se ni aliras la respondon kun la "pensmaniero" de la 70-aj jaroj, en tiu universitata instruado estas evidenta fiasko. 20-25 jarojn antauxe, kiam nia movado estis en la zenito kompare al gxia nuna stato, pli alta procento de komencantoj farigxis veraj esperantistoj: korespondantaj, vojagxantaj, amikemaj, legemaj, gastigantaj, konantaj la Esperanto- historion, elspezantaj por siaj hobioj kaj pasioj, entuziasmaj. Sed la butero de malricxaj esperantistoj estas la krusto de ilia pano... La legantoj (ankaux s-ro Bernard Golden) bonvolu ne akuzi min pri kontrauxesperanteco, cxar tiu cxi artikolo estas nur sincera prezento de la faktoj, kaj mi havis la intencon iel plibonigi la situacion. Attila SALGA el "Debrecena bulteno", februaro 1994 ************************************************************************* CxEA perdis ejon, sekretarion, libroteniston... =============================================== Kutimas, ke prezidanto de asocio komence de la jaro skribas mesagxon al la membraro, en kiu li kuragxigas gxin kaj skizas gravajn taskojn, kiujn la organizajxo havas antaux si dum la komencigxinta periodo. <...> Ankaux mi volis, okaze de la nova jaro, fari la samon. <...> Mi verdire jam skribis tiun mesagxon, sed apenaux mi faris la lastan frazopunkton, oni enmanigis al mi informojn, kiuj devigis min sxangxi miajn vortojn, destinitajn al membroj de nia asocio. En tiu momento mi ne rajtas kasxi, ke nian asocion renkontis problemoj, kiuj grave influos gxian pluan agadon. Pri eksigxo de la sekretario oni jam informis. Sed post li eksigxis el sia posteno ankaux la librotenisto, sen kiu ne eblas mastrumadi kun asociaj financoj. Ni ankaux ricevis malluigon el nia sidejo en Prago kaj tio signifas gravan minacon de plua ekzisto de nia asocio. Kompreneble, la komitato komencis intence sercxi solvon, kiu en tempo, kiam mi skribas cxi tiujn mallongajn vortojn, ankoraux ne estas konata. Mi kredu, ke nun, kiam vi legas ilin, la situacio klarigxis kaj la komitato trovis kontentigan solvon. Estu la rezulto kia ajn, cxiukaze la menciitaj eventoj naskos sxangxon de agadstilo de nia asocio. Sxajnas, ke en proksima tempo ne plu ni povos atendi, ke cxiun endan laboron plenumos sekretariejo, sed cxiuj devoj dividigxos inter la komitatanoj tra la respubliko kaj niaj membroj, do, devos ofte kontaktigxi rekte kun tiuj. La laborkapablo, entuziasmo kaj intereso mankas al neniu en la komitato. Sed por ili kaj ankaux por vi venas malfacila jaro. Mi ja fidas al miaj kolegoj en la komitato kaj la komitato fidas al niaj membroj. Se ili forte apogos nin, ni venkos la neatenditajn malfacilajxojn. Kaj nur en reciproka apogo povas nia asocio travivi la jaron 1994. Vl. KOCxVARA,prezidanto de Cxeha Esperanto-Asocio Nova adreso de CxEA: ESPERANTO Praha, pk. 1069,CZ-11121 Praha 1, Cxeha Respubliko. el "Starto", 1-2/'94 ************************************************************************* Esperanto: politika batalo ========================== Esperanto-movado estas politike neuxtrala, t.e. kiel tia, ne subtenas nek malsubtenas iujn politikajn partiojn kaj ties celojn, sed kun unu konkreta politika celo de la Transnacia Radikala Partio, kun sidejo en Romo, la granda plimulto da esperantistoj konsentos. Sxajnas, ke tiaspeca kompreno de politikeco de Esperanto neniel ofendas la principon de neuxtraleco; kaj strategio de TRP jam pruvis sian utilon por la E- movado per, ekzemple, apero de la nova Unesko-rezolucio. En la tuta mondo pli kaj pli intensigxas la "lokaj" militoj sur etnaj aux religiaj bazoj; sxangxigxas la politikaj kaj militistaj ekvilibroj. <...> Cxio cxi hodiaux, pli ol iam ajn antauxe, elstarigas la neceson redifini la regulojn de la tutplaneda kunvivado kaj la personajn rajtojn, kaj trudas tutmondan restrukturadon, kiu transiru etnajn kaj naciajn dividojn en vere ekologia superrigardo. La Radikala Partio formigxis sur la konscio pri tio, ke hodiaux ne ekzistas naciaj elektoj povantaj vere konsistigi solvon. Jam en 1979 la tiama RP, ankoraux ne transnacia kaj transpartia, alfrontis la draman situacion de la malsato en la mondo kiel politikan problemon sxargxitan de elsekvoj ne nur por la malricxaj landoj, sed ankaux por la ricxaj. Nun tio estas realajxo aperanta sub cxies okuloj. Se hodiaux cxio movigxas je tutplaneda nivelo, tiam estas neeviteble utiligi neetnan internacian lingvon, kiu garantiu interkomunikadon de cxiuj kun cxiuj. La internacia lingvo Esperanto ne plimultigas la diskriminacion, vere favoras justan distribuadon de la homaj rimedoj, estas vehiklo de demokratio kaj ne estigas, kontrauxe, novajn tavolojn da "eksterlasitoj"; tial gxi hodiaux konsistigas politikan solvon tre pli realisman ol la angla lingvo. La Radikala Partio transnacia opinias, ke sen lingva demokratio ne eblas realigi iun ajn politikan demokration, kaj do gxi vidas Esperanton kiel celon strikte ligitan al la propra kialo ekzisti kaj esti transnacia. Tio cxi estas la elekto, kiun la RP transnacia oficiale faris en sia kongreso de februaro 1993, sed pri kiu oni jam de antaux kelkaj jaroj laboras cxe la Euxropa Parlamento kaj cxe tiuj naciaj parlamentoj, en kiuj cxeestas anoj de RP. La tempo premas al punkto de nereveno; la problemon pri la lingva demokratio oni devas urgxe porti sub la atenton de la publika opinio, oni ne plu rajtas simple susuri gxin inter specialistoj, fakuloj, adeptoj. Tial al la esperantistoj, kiuj ankoraux ne estas kun ni, ni diras: se la Internacia Lingvo, via Esperanto, povas esti por vi io pli ol romantika abstraktajxo aux ol plezuro de ekumena kunveno, alprenu al vi la respondecojn, donu al gxi konkretecon! <...> Ni estu kune, por ke Esperanto (ankaux por vi, angleparolantoj!) estu la "Internacia Lingvo", celanta "malfermi", kaj ne jxargono, celanta "eksterlasi". Giorgio PAGANO el "Esperanto USA" 5/1993 ************************************************************************* KLUBA VIVO ////////// Varbado kaj agado trans la verdan kurtenon ========================================== Artikolo kvara kaj lasta el la serio: "KRIZO DE LA LOKA GRUPO - CxU GxI ESTAS EKSMODA?" ------------------------------------------------- Interne de cxiuj esperanto-societoj estigxas problemoj, kiujn la membroj devas alfronti kaj solvi, por certigi la dauxran ekziston de sia organizajxo. Serioza minaco kontraux la grupo estas la perdo de membroj kaj la malsukceso varbi novajn anojn. La varbado de novaj adeptoj de Esperanto devas okazi, kompreneble, paralele kaj samtempe kun la instruado de la lingvo. Estonteca partopreno en la movada vivo devas esti alia celo de la instruado de Esperanto al infanoj. Ne valoras instrui al ili nur la lingvon. Estas necese ankaux informi ilin pri la ideologio aux filozofio de esperantismo kaj prepari ilin por cxiuj sekvaj pasxoj. Por atingi tiun celon, devas ekzisti planita vojo de lauxgrada esperantistigxo de la unua kurso en la elementa lernejo, al progresinta kurso en mezlernejo gxis aligxo al junulargrupo kaj, finfine, membrigxo en plenkreskula societo, landa asocio kaj internaciaj organizajxoj. Nur tiel la lernantoj de la internacia lingvo ne perdigxas post la kurso, kaj nur tiel "nova sango" dauxre venas en la lokan klubon. Aldone al la problemoj rilate varbadon, ankaux la manko de financaj rimedoj estas cxiama plendotemo. Cetere, en kelkaj lokaj grupoj estas malagrabla etoso pro personaj konfliktoj kaj rivaleco, pro troa krokodilado kaj pro manko de interesaj programoj. Tamen, ecx se oni sukcesas elimini tiujn malavantagxojn kaj malhelpojn, ecx se oni trovos kapablan gvidanton kaj kompetentan instruiston, ankoraux ekzistas risko, ke la societo restos sensignifa sekto, ekzistanta nur por la kontentigo de siaj membroj. La sola certa rimedo kontraux stagnado, regresado kaj fosiliigxo de esperanto-rondoj estas la flankentiro de la verda kurteno, kiu apartigas esperantistojn disde la resto de la socio. Anstataux vane provi venigi la publikon al Esperanto, oni devas porti Esperanton al la publiko, sed ne trudi gxin. Por relative malgranda loka grupo kun malabundaj financaj rimedoj eble la plej efika maniero diskonigi sin estas kunlaboro kun alia pli granda kaj pli forta organizajxo, kies principoj kaj celoj harmonias kun tiuj de la Esperanto-movado, ekzemple organizajxo aux movado, kiu dedicxas sin al plibonigo de interpopolaj rilatoj. Resume, estas klare, ke la loka grupo estas bezonata, cxar gxi plenumas kernajn funkciojn, kiujn organizajxo sur alia nivelo ne kapablas fari. Ne gxi estas eksmoda, nur gxiaj labormetodoj. La funkcioj de la loka grupo dauxre restas la samaj hodiaux kiel antauxe. Cxefe, gxi donas al esperantistoj okazon por renkontigxi kaj busxe uzi la lingvon, tiel kreante la etoson de internacia parolkomunumo, kies solidareco etendigxas tra tempa kaj spaca dimensioj. Per planita organiza agado gxi varbas novlernintojn kaj esperantistigas ilin. Fine, gxi atentigas la lokan publikon pri la ekzisto de la internacia lingvo kaj la celoj de la Esperanto-movado. Tiuj tri taskoj estas grandaj kaj gravaj. Kiom da lokaj grupoj hodiaux povas fieri pri la sukcesa plenumado de ili? Bernard GOLDEN ************************************************************************* FAKA APLIKADO ///////////// Pri botaniko kaj ornitologio ============================ Internacia skipo de botanikistoj prilaboras multlingvan nomenklaturon pri sovagxaj plantoj de Euxropo; jam aperis 712 pagxoj, kaj unua trilingva nomenklaturo de pli ol 3000 euxropaj plantoj estas finita (Franca- Esperanta-Latina). Renkontigxo de botanikistoj okazas de la 5-a gxis la 12-a de junio en Auxstrio. Internacia skipo pritraktas cxi-foje cxefe la alpan flauxron. Laborlingvo: Esperanto. La Internacia Asocio de Ornitologoj ankaux publikigis dulingvan nomenklaturon (Esperanto-Latinan) pri euxropaj birdoj (576 specioj). Informas: Jean MARIN, tel. +33-43-616445. el "La Parizano", apr.-majo 1994 ************************************************************************* Somera Universitato =================== En Veliko Tarnovo (Bulgario) de la 16-a gxis la 19-a de julio okazos la 12-a Sesio de la Internacia Somera Universitato. Tuj poste, la 19-an kaj la 20-an de julio, samloke, estos arangxita Praktika Seminario pri Esperanta Stilo. Pri ambaux arangxoj informas: Bulgara Esperanto-Asocio, Pk. 66, BG-1000 Sofia, Bulgario. ************************************************************************* Fenestreto Japana ================= En Eventoj 2/nov.'93 estis informo pri informa reto STS (Scienco-Tekniko- Socio) kaj ties esperantlingva "Novajxletero". De novembro 1992 gxis aprilo 1994 aperis 5 numeroj de gxi, sed gxi ne allogis suficxan intereson al STS flanke de esperantistoj kaj al Esperanto flanke de la japanaj STS-anoj. Do, la inicianto de la Esperanta STS nun sxangxas la strategion, lancxante eldonon de alitipa informletero kun enhavo pli vasttema kaj, sekve, interesa por pli vasta publiko: "Fenestreto Japana". Krome, por diskonigi Esperanton inter japanlingvaj STS-retanoj, cxirkaux triono de la pagxospaco estas japanlingva. La unua numero (majo 1994) konatigas la planojn de la eldonanto kaj kauxzojn de lia entrepreno; krome, gxi komencas sciigi japanjn kulturajxojn: estas artikolo pri karakteraj naciaj poeziaj formoj. Por cxiuj dezirantoj nun estas ofertata senpaga abono. Oni turnu sin al: s-ro TANAKA Hiroaki, 813 Fukuoka-shi, Higashi-ku, Kashii 2-26-15-103, Japanio. ************************************************************************* Internacia forstofaka kunveno ============================= Ekde 1981 ekzistas internacia grupo de forstfakaj esperantistoj, kiuj kunagadas. Cxi nomigxas ekde la jaro 1986 "Internacia Forstfaka Rondo Esperantlingva" (IFRE). La intenco de la grupanoj apliki kaj evoluigi Esperanton en la forsta fako gvidis al komuna laboro pri multlingva faka vortaro. Tio rezultis en prezentado de provekzemplero de Lexicon silvestre, Prima pars (Forstista vortolisto, unua parto) dum la centjara jubilea kongreso de IUFRO (Internacia Asocio de Forstfakaj Esplorinstitutoj) en Berlin/Eberswalde en 1992. En marto 1992 fondigxis "Patrona Asocio Lexicon silvestre R.A.", kiu skribis sian statuton: "La egalrajteco de cxiuj lingvoj estas nerezignebla bazo de tiu cxi laboro". La keskranta nombro de la prilaborataj lingvoj gvidis al situacio, ke oni ne plu cxiam trovis forstisto-esperantistojn, kiuj scipovas la koncernan nacian lingvon. Sed estis trovitaj forstistoj kun "esperantista" konduto, t.e. ke ankaux ili estas pretaj senpage kunlabori en la vortara laboro. Nun la plimulto de la kunlaborantoj estas neesperantistoj: cxe ili la konoj kaj interesoj pri terminologiaj problemoj estas kutime ne tiel fortaj kiel cxe esperantistoj. Tiun fakton ni konsideras per konvena formado de la ekde 1992 arangxitaj kunvenoj de IFRE-anoj kune kun la aliaj kunlaborantoj pri Lexicon silvestre. Ni parolis pri temoj, kiuj interesas cxiun forstiston kaj parolas per lingvo, kiun la plimulto scipovas kaj helpas aliajn per interpretistoj. Korespondante ni uzas nin 6 lingvojn: Esperanton, la anglan, germanan, francan kaj rusan. En la kunveno de septembro 1993 estis grava diskuto pri terminologiaj temoj, sed largxan spacon okupis ankaux la problemo de la tielnomataj "novspecaj arbardifektoj". Ullrich raportis pri tio el la kono de la situacio en Turingio (germanio). Pri fundamentaj sxangxoj en la forstmastrumado de siaj landoj prelegis Moudry el Cxehio kaj Pcxelinski el Bulgario. Ekzistas dangxeroj, ke oni pro miopaj politikaj celoj neglektas la dauxran uzeblecon de la arbaroj, kiu estas baza principo de la forstmastrumado. Pachter el suda germanio estas bona scianto pri la internacia kunlaboro de la profesiaj asocioj de forstistoj. Li proponis, ke IFRE subtenu tiun procezon pro siaj spertoj kunagadi sen lingvaj baroj. Tial IFRE intencas partopreni en la sekva kongreso de Unio de Asocioj de Forstistoj en Euxropo (UEF) 1995 en Varsovio. Tie eblos prezenti la verkon Lexicon silvestre forme de brosxuroj kaj disketoj. La FAME-fondajxo (Stuttgart/Germanio) subtenas dankinde tiun leksikonan verkadon per monrimedoj. Karl-Hermann SIMON, Ingwart ULRICH, Horst WECKWERTH el "Monato", majo 1994 ************************************************************************* Disketoj, haveblaj de KompRo ============================ Pro manko de interesuloj la KompRo-bultenejo (vd. Eventoj, n-ro 0048) momente ne estas aktiva. Montrigxis, ke la plejparto de la interesuloj deziris la KompRo-disketon, kiu enhavas multajn diversajn dosierojn el la KompRo-bultenejo. Tial vi cxi-sube trovas la aktualan liston de disketoj, haveblaj cxe KompRo. La sube menciitaj prezoj inkluzivas sendokostojn. Se vi mendas pli ol unu disketon, vi ricevas rabaton je 1 DEM po disketo. Nova: Partiturprogramo Capella 1.5 Enhavo: Tauxgprova versio de la germanlingva programo Capella 1.5, kiu ebligas la printadon de muzikaj partituroj. Aldonita estas E-skribo de s- ro H. v. Hatzfeld por printi Esperant-lingvajn tekstojn. Prezo: 7 DEM. Kompro-disketo Enhavo: Kolekto 2 (4-a eldono), aktuala retadresaro, aktualaj flavaj pagxoj, karaktraro E-Futura en Adobe-1 formato, karaktraroj E-Futura, E- Future, E-Galaxy en TrueType formato (TTF) por Windows 3.1, Windows- makrooj por E-literoj, programo FontMonster por rigardi kaj programo TrueTypelnstaller por instali TTF-karaktrarojn, diversaj vortaroj, E- ikonoj kaj programoj IconMaster kaj IkonMagic por rigardi kaj sxangxi ikonojn, drivilo SPEAKER.DRV por paroligi vian komputilon sub Windows 3.1. Formato: 3,5 coloj, 1,44 MB. Prezo: 10 DEM. Sercxu Angela L. Enhavo: Esperantlingva ludo. Sercxu la krimulinon Angela L. kaj arestu sxin (vd. Eventoj, n-ro 0036). Donaco de Marcus Sikosek por subteni la abonhelpan fonduson de KompRo. Formato: 3,5 coloj, 720 KB. Prezo: 8 DEM aux pli, se vi deziras kontribui al la abonhelpa fonduso. Esperanto-kursoj por PC Enhavo: Esperanto-kursoj en la germana kaj angla lingvoj. La germana versio bazigxas sur la kurso "Esperanto Schritt fur Schritt" de Thomas Pusch.Shareware. Formato: 3,5 coloj, 720 KB. Prezo: 6 DEM. Esperanto-kurso por AMIGA Enhavo: Esperanto-kurso en la germana, angla kaj portugala lingvoj. La germana versio bazigxas sur la kurso "Esperanto Schritt fur Schtitt" de Thomas Pucsh. Formato: 3,5 coloj, 880 KB. Prezo: 8 DEM. Schnupprlektion Esperanto Enhavo: germanlingva Write-teksto kun parolataj Esperanto-frazoj. Enhavas ankaux SPEAKER.DRV kaj E-kataktraron E-Galaxy. Formato: 3,5 coloj, 720 KB. Prezo: 6 DEM. Germanaj posxtkodoj Enhavo: 2 disketoj kun senkosta germanlingva Windows-programo RALF, kiu helpas al vi trovi la gxustajn posxtkodojn por tuta Germanio. Formato: 3,5 coloj, 1,44 MB. Prezo: 10 DEM. La mendojn sendu al: Komputila Rondo, s-ro Jurgen WULFF, Bornkamp 12, D-22043 Hamburg, Germanio. el "Komputila Rondo", 2/94 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// IKBE-60 en kuracloko ==================== Inter 14-a kaj 21-a de julio 1994 en Kislovodsk (kurac- kaj ripozloko en Norda Kauxkazo, Rusio), en la moderna hotelo "Viktoria" okazos la 60-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE). Gxia cxeftemo estas: "Brajla skribo nun kaj estontece". Do, okazos diversaj prelegoj, diskutoj, ekspozicioj, artaj arangxoj kaj ekskursoj. Eble ecx funkcios amatora radiostacio. Estas planataj ankaux kunsidoj de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) kaj konferenco de Rusia E-Asocio de Nevidantoj (REAN). Aligxis jam plurdekoj da samideanoj el diversaj landoj de la mondo. Vidantaj esperantistoj estas bonvenaj! Prezidanto de la prepara komitato: Anatolij MASENKO, ul. Gerojev Medikov 15-1, RUS-357739 Kislovodsk. Tel. +7-6537-65886. ************************************************************************* La 3-aj Internaciaj kursoj por gejunuloj ======================================== La arangxo okazos en Prago 07 - 14.08.1994, en mezlerneja internulejo proksime al la urbocentro. Estas antauxvidataj tri lingvokursoj: por komencantoj (en la germana kaj la cxeha), progresantoj (kun miniuma vortprovizo 500 radikoj) kaj perfektiga por jam boneparolantoj. Posttagmeze - ripoza, distra kaj kleriga programo. Partoprenkotizoj tre moderaj. Pliaj informoj cxe: Renata BERANOVA, Svatoplukova 43, CZ-78401 Cervenka, Cxehio ************************************************************************* La rasismo kaj ksenofobio en la nuna Euxropo ============================================ estas la temo de la Unua Seminario "Esperanto: Kulturo kaj Socio", okazonta de la 8-a gxis la 11-a de septembro 1994 en Valencio (Hispanio). La temoj estas traktataj el diversaj vidpunktoj: kultura, socia, politika, jura, familia, etna, labora, medicina k.s. por montri al la socio, ke Esperanto-movado estas preta labori por la sxangxo de la aktualaj diskriminaciaj legxoj de la Euxropa Unio. Fine de la Seminario oni sendos la konkludojn al la gazetaro, la naciaj kaj Euxropa parlamentoj, UN, Unesko ks. La arangxo okazos en tristela klimatizita hotelo. Aligxkosto: 17.000 ESP (cx. 230 NLG) inkluzive cxion. Dezirantoj prelegi devas sendi siajn referajxojn kaj resuman biografion antaux la 1-a de julio. Informas: Valencia Esperanto-Grupo, Gran Via Fernando el Catolico 45, 3-a, ES-48008 Valencia, Hispanio. Tel./fakso: +34-6-3401369. ************************************************************************* Du semajnoj en Hungario: ======================== Cxu vi ne forgesis aligxi? Cxiu abonanto de Eventoj kun la numero 1/aprilo ricevis aligxilon por la Euxropa E-Festivalo (09-15.07.1994 en Budapesxto). La arangxo jam allogis pli ol 300 aligxintojn kaj la aligxoj dauxre venadas. Do, gxi promesas igxi unu el la plej amasaj E-renkontigxoj de la jaro, almenaux en Euxropo. Ne necesas klarigi, ke tioma kvanto da partoprenantoj en si mem faras arangxon vigla kaj interesa, kaj la promesata varia kaj multdimensia programo gajnos pro la aktiva partopreno de esperantistoj. Post la fino de la Festivalo oni povas dauxrigi la cxeeston en la hungaria Esperantujo: en Koszeg, sudokcidente de la lando, de la 15-a gxis la 21-a de julio okazos, la okan fojon, jam tradicia kaj populara arangxo: Internacia Junulara Semajno. Oni povos bele ripozi tie de troaj seriozajxoj, kaj samtempe sperti la plej profundan E-etoson. Ankaux tie estos, kiel kutime, abunda E-kultura programo. Ne hezitu partopreni ankaux tiu, kiu ne plu sentas sin juna: IJS rejunigas kaj vigligas. En la Festivalo kaj IJS jam anoncis sian partoprenon tiaj famuloj de la E-kulturo kaj movado, kiel M. Cwik, M. Fettes, G. Silfer, J. Fornal, M. Bronsxtejn, A. Grzebowski k.a.; partoprenos Bulgara Esperanto-Teatro kaj Ukraina Esperanto-Teatro... Lastminute la organizantoj de cxijara IJS ricevis la eblecon malaltigi gxiajn prezojn, kiuj estas nun (inkluzive logxadon kaj plenan mangxadon) 5500-7500 HUF por hungaroj, 90-120 DEM por reformeuxropaj kaj ekstereuxropaj landoj kaj 180-220 DEM por ceteraj landoj (la unua cifero por junuloj, la dua - por pliagxuloj). Kiu jam pagis la tutan kotizon, la difirencon rericevos surloke. Por trafi la okazon, kaj partopreni du altkvalitajn arangxojn cxi-somere en la sama lando, sendu aligxilojn por IJS cxe: Pf. 263, H-8901 Zalaegerszeg, Hungario. ************************************************************************* Somera Intensa Lingvokurso por Naturamikoj ========================================== okazos inter la 17-a kaj 22-a de auxgusto en la apuddanuba loko Szodliget, proksime de Budapesxto (Hungario). La plurgradajn lingvokursojn kompletigas programoj pri geografio, naturprotektado, geologio, ktp., ekskursoj, amuzprogramoj. Cxio kontraux modesta sumo. Informojn kaj arangxoj cxe: Dr. KOZAK Imrene, Josika u. 26, Budapest H-1077. Tel. +36-1-1214975. ************************************************************************* Laborbrigado en Italio ====================== Cxu vi interesigxas pri eksterordinara ebleco viziti Nordan Italion kaj utiligi Esperanton por nova sperto? IEJ (Itala Esperanto-Junularo) kaj ECT (Esperanto-Centro Torino) organizas, meze de julio, laborbrigadon por maksimume 25 gejunuloj el la tuta mondo, kiuj pasigu semajnon, purigante la gxardenon de historia vilao (nome, la Mauxzoleo de la "Bela Rusin") en Torino. La restado estas tute senpaga (tranokto kaj mangxoj en amaslogxejo). La laboron sekvos vizitoj al la urbo, festoj kaj diversaj amuzajxoj. Informas: Anard ROGERO, Via Volante 16, I-10133 Torino, Italio. Tel. +39-11-6612906. ************************************************************************* IEK-94 en Homburgo ================== La Internacia Esperanto-Konferenco okazos de la 16-a gxis la 22-a de julio en Homburg-Saar, Germanio. La konferenca temo estas "Ksenofobio: kauxzoj kaj rimedoj". Prelegos E. de Zilah, Z. Galor, I. Koutny, J. Dorr, G. Becker, U. Schafer, A. Zacharias, C. Gunkel, B. Masala. Oni aljugxos OSIEK-premion. Abundos ankaux distraj posttagmezaj ekskursoj, i.a. vizito de bierfarejo, kaverno, liberaera muzeo, radiostacio, universitato, regiona gazeto, botanika gxardeno, karbominejo, sxipveturado. Post la Konferenco eblos partopreni tritagan ekskurson al Strasburgo, Luksemburgo kaj en Sarlando. La kotizo - 210 DEM (OSIEK-membro - 150 DEM). Aligxoj, informoj cxe: Sarlanda E-ligo, Questr. 11, D-66287 Quierschied, Germanio aux Eric Laubacher, 1 rue des vosges, F-78180 Montigny-le-Bretonneux, Francio. Tel.: +49-0697-62142; +33-1-30966791. ************************************************************************* BARo: la 17-a - kiel kutime =========================== Berlina Arbara Renkontigxo okazis 18-27.04.1994. Partoprenis 21 homoj, de 5 gxis 70-jaragxaj, ecx el Usono kaj Auxstralio, kiuj amuzigxis kiel kutime, ecx observis Lunon kaj Jupiteron per teleskopo kaj lernis uzi kusx-biciklon (kaj gxin difektis)... La sekva, 18-a BARo okazos 02- 11.09.1994. Pri gxi informas: Michael PETERS, Steglitzer Damm 32, D-12169 Berlin, Germanio. Tel./fakso: +49-30-7969740. ************************************************************************* MOVADO ////// Reklamkampanjo "Esperanto surstrate" ==================================== Laux iniciato de Orientfranca Esperanto-federacio kaj TAKE (Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj) estas lancxita en printempo 1994 en Orienta Francio largxskala promociado de la internacia lingvo Esperanto per surstrataj sxildoj. Centoj da tiaj rugxkoloraj sxildoj estas iom post iom fiksataj cxe muroj, pordoj, bariloj de domoj kaj gxardenoj cxe esperantistoj aux subtenantoj de Esperanto. 3615 ESPERANTO estas kodo, kiu ebligas perekranan konsultadon de teledistribuitaj mesagxoj. La servilon iniciatis UFE (Unuigxo Franca por Esperanto). Gxin provizas per informoj JEFO, la junulara sekcio de UFE. TAKE ************************************************************************* Instru-projekto de REU ====================== Kelkaj aktivuloj de Rusia Esperantista Unio lancxis preparojn de ampleksa instruada projekto. Gxi antauxvidas ellaboron kaj disvastigon de simpla kaj efika intensa metodo de E-instruado. Kiel bazo estas uzata libro de Claude Piron "Gerda malaperis", kiu estas nun represata en Rusio. Jam komencigxis eksperimentaj uzoj de la teksto en Cxeboksary, Moskvo kaj Ivanovo. Laux la invito de REU al Moskvo, Siberio kaj Peterburgo venas Claude Piron, kiu gvidos specialajn seminariojn por interesigxantoj pri la metodo. laux Andrej ANANJIN el "Movado", 4/1994 ************************************************************************* Kurso en Argentinio =================== En la urbo Venado Tuerto en Argentinio la loka grupo arangxis 10-tagan intensivan kurson kun bona sukceso. Sur la foto videblas parto de la lernantaro. ************************************************************************* 6-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco ================================== La 22-an de aprilo 1994 en Triesta Unuversitato estis inauxgurita la 6-a Alp-Adria Esperanto-Konferenco. Pluraj gravaj personoj reprezentantaj triestajn potencojn salutis la arangxon; inter ili s-ro Elio Tafaro, prezidanto de la urba Turisma Instanco, ecx esperantlingve. En la kadroj de la Konferenco okazis prelegoj de profesoroj kaj instruistoj el diversaj euxropaj universitatoj: Carlo Minnaja, Ilona Koutny, Hans Michael Maitzen. La partoprenintoj vizitis sidejon de la tagjxurnalo Il Piccolo, astronomian observatorion, koncertojn, muzeojn, ekspoziciojn, trajnekskurson. En la laborgrupoj oni skizis programojn por estonta komuna agado, diskutis pri malfacilajxoj kauxzitaj de malsamaj teknologioj en la informadika sektoro, pri nesuficxa kohero en esperanta fakterminologio kaj aliaj temoj. Dum la Gxenerala Kunsido oni serioze pritraktis la problemojn de sinergia agado de la grupoj sine Alp-Adrio kaj krome elektis la venontjaran sidejon de la Konferenco: gxi okazos en la urbo Szombathely en okcidenta Hungario. Por filatelistoj eblas aldoni, ke por la Konferenco estis farita speciala posxtstampo kun emblemo de la arangxo. laux "La Eta Gazeto", majo 1994 ************************************************************************* La Amikeca Reto =============== Servo de SAT La Amikeca Reto havas celon ebligi al la esperantistaro la praktikadon de Esperanto ekster kongresoj, cxiuspecajn amikajn rilatojn, diskutojn, socian kaj klerigan turismon. La partoprenantoj ne garantias senpagan tranoktadon, kiel en Pasporta Servo, sed pretas organizi por la eksterlandaj gastoj konatigxon kun profundaj trajtoj de la loka vivo, penetri tien, kien ordinaraj turistoj kutime ne trafas (ekzemple, viziti ne nur kutimajn turistajn vidindajxojn, sed ankaux industriajn entreprenojn, gazetredaktejojn ktp.). Jxus aperis la gvidlibro 1994-1995, kiu enhavas la liston de la centoj da membroj por la koncerna periodo. Estas menciinde, ke novaj ebloj vojagxi ekzistas en Hindio, Islando, Kosta-Riko kaj Pakistano. La libro mendeblas kontraux 60 FRF + 10 FRF afranko. Pli detalaj informoj cxe: La Amikeca Reto, 88, rue Victor Hugo, F-37400 Amboise, Francio. ************************************************************************* Memeldonajxoj ============= Ekspozicio pri memeldonitaj librojestos arangxita en Parizo la 10-an de decembro 1994. Partoprenos ankaux esperantistaj verkistoj. Informojn (kontraux afrankita koverto aux IRK) donas: ADOA, 53 r. Notre-Dame-des-Champe, F-75006 Paris, Francio. el "Mallonge" ************************************************************************* El la Pratempo ============== Esence mi estas mallaborema. Tial mi felicxas ke mi nun povas citi el ricevita letero. Kompreneble mi sxangxis kelkajn detalojn, cxar mi neniam celas ataki personojn, nur atentigi pri faktoj. Jen la letero: "Kara Ko, volonte, sed sen plezuro, mi klarigas al vi, kial mi rifuzis instrui en A. Mi ne plu povas profesie labori, kaj tial miaj elspezoj estas minimumaj. Ofte ecx mankas mono por viziti miajn gepatrojn aliflanke de la lando. La auxto el miaj ricxaj tagoj uzas benzinon, kiu ne estas senpaga. Instrui en A. signifus veturi kelkdek kilometrojn cxiusemajne. Krome dum tuta vespero oni ja sxatus ion trinki, kaj tio kostus al mi tie cxirkaux 4 guldenojn. La Esperanto-klubo opinias, ke salajro por kursestro maldecas. Mi ne komprenas cxu la pago aux la ricevo de salajro estas maldeca, nek la kialon. Sed eble tiu miskompreno sekvas el mia iama aktivado kiel membro de sindikato. Se vi povus klarigi tion al mi, mi tre gxojus. Mi nun nur devas konkludi, ke mi estas tro malricxa por akcepti la taskon! Samtempe du aliaj aferoj estas menciindaj. Kiam mi antauxe instruis en tiu preskaux senpaga kurso, mi konstatis, ke gxi apenaux utilas al ni, cxar pluraj senpaguloj nur kelkfoje venas pro scivolemo, kaj poste neniel utilas al la movado. Mi nun instruas la germanan lingvon al konato, kiu deziras spertigxi en gxi. Kvankam mi volonte senpage helpas, li ofte kunportas etan donacon: pecon da fromagxo, iom da kafo, florbukedon aux kukon. Kaj tiuj donacoj tiel brilas en mia malricxula vivo, ke mi ne volas adiauxi ilin." Pensiga letero, cxu ne? Inter esperantistoj, kiuj pro siaj ideoj pri lingvo kaj politiko apartenas al la avangardo de civilizo, kelkfoje vivas ideoj, kiuj memorigas pri la pratempo. Aux cxu vi havas aliajn ideojn pri tio? Ko Nurmi el "Fenomeno", marto 1990 ************************************************************************* ILEI ////// Lerneja konkurso: la jarrezulto =============================== Jen ni venis al la fino de la 4-a lernojaro, en kiu la lernantoj povis konkursi per testofolioj en Esperanto. Mi sxuldas pro tio dankon al la sindonaj gekolegoj, kiuj volonte prenis sur sin taskojn kaj cxiam senmanke plenumis ilin. Cxar estas ja fino de la lernojaro, indas resumi la spertojn, necesas revizii, plibonigi la regularon, se ni ne volas perdi la tutan konkurson. Plej multaj amikoj, precipe nehungaroj, kritikis, ecx atakis (kaj ili tute pravis) la kutiman lastan taskon aux demandon de la taskfolioj, t.e. la demandon pri literaturo aux historio de Esperanto. Ili preskaux senescepte rilatis al K. Kalocsay aux J. Baghy. La redaktantoj estante hungaroj cxiam cxerpis el la hungara kulturo kaj tio ofendis, memkompreneble, alilandanojn, kelkaj el ili parolis rekte pri naciismo. Mi proponas do, akceptante la justan kritikon, ke ni, kompilantoj de taskfolioj, elpasxu el nia strikte fermita cirklo kaj prenu materialon el la kulturo de cxiuj popoloj, kies lernantoj partoprenas en la konkurso. Alia propono estas nur rekomendo: ni strebu redakti pli simplajn taskojn precipe en la 1-a kategorio. Ni evitu - se eblas - unikajxojn! Aliflanke inter la tasketoj trovigxu kelkaj, kiuj malebligas sklavan kopiadon. Kiel ekzemplon mi aludas la lastan n-ron de la 1-a kategorio (kompilitan de s- ro J. Nemeth). Cxe la unua tasko, ekz-e, neniu povas sin ekskuzi, ke li aux sxi sen helpo de amiko, memstare elpensis tiun saman frazon. Karaj gekolegoj, mi petas vin skribi tuj se vi havas ian proponon, cxar mi baldaux faros la novan regularon de la konkurso kaj mi deziras konsideri viajn konsilojn kaj spertojn. Pri la premiado de la plej bonaj konkursantoj. Kiel vi scias, en tiu cxi jaro ni ricevis nur 10 mil forintojn kiel financan apogon. Tiu sumo ne kovris plene la kostojn de fotokopiado kaj ekspedado. Mi ne volas plendi, sed gxis nun mi elspezis el propra posxo jam pli ol 3 mil forintojn por la konkurso. Geza KURUCZ, prez. de laborkomisiono de ILEI pri lernejaj konkursoj, Gimnazio Julia Banyai, Nyiri ut 11, H-6000 Kecskemet, Hungario. Tel. +36-76-481474. ************************************************************************* Ekzamenoj UEA/ILEI denove ========================= Kiel multfoje, Kultura Centro Esperantista ofertas tiujn ekzamenojn je elementa kaj meza niveloj. De la 16-a gxis la 22-a de julio 1994 okazos intensa preparkurso sub gvido de s-ino Katalin Smideliusz el Szombathely, Hungario (gvidanto de la Esperanto-fako en pedagogia altlernejo). Kurskotizo - 125 CHF; por gejunuloj kaj studentoj - 50 CHF (KCE jxus anoncis duon-prezan oferton por pluraj someraj kursoj kaj logxigxo, kondicxe je aligxo gxis la 1-a de julio). La ekzamenoj mem okazos la 23-an kaj 24-an de julio kun partoprenkotizo 50 CHF. Pri kostoj de logxigxo kaj mangxoj kaj alven-instrukcioj, bv. skribi al: KCE, Postiers 27, CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svisio. Sesioj de la ekzameno estas planataj krome en Cxinio, Brazilio, Barlastono (Britio), Finnlando, San Francisko (Usono), Sete (Francio) kaj en la Tria Afrika Kongreso. Plenajn informojn kaj kondicxojn petu de la nova sekretario de la ekzamenoj: prof. Ivan BEKAVAC-BASICx, Kuslanova 59, HR-41000 Zagreb, Kroatio. ************************************************************************* ANONCO ////// Korekto ======= Pro enpagxiga eraro sub la artikolo "Kial 'Havi lokon' ne havas lokon?" (Eventoj n-ro 0053, 1/majo, p.6) ne aperis nomo de la auxtoro. Jen gxi: Doug PORTMANN, Usono La redakcio petas pardonon de la auxtoro kaj legantoj. ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// En kunteksto kun la sukceso por Esperanto en PEN-Internacia, estas certe rimarkinde noti, ke 1994 estas 40-jara jubileo de la sukcesa akcepto de la rezolucio (8C/DR/116) por Esperanto en UNESKO, Montovideo. En la tiama pli respektata organizo de UNESKO, la rezolucio absolute estis grava mejlosxtono en la rekono de Esperanto flanke de la plej alta internacia organizo pri scienco, edukado kaj kulturo. La inteligenta kaj grandega laboro de prof. d-ro Ivo Lapenna sendube estis decida por la sukcesa rezolucio en Montovideo, 1954. Sen tiu ne eblis la sekva rezolucio (23C/DR218) de Unesko en Sofio, 1985, kaj kredeble tiuj ankaux faciligis la akcepton de Esperanta PEN-Centro al la organizo PEN-Internacia, en Santiago de Compostella, septembro 1993. Tial estas malfacile kompreni, kial William Auld (en letero al d-ro Giorgio Silfer en "Literatura Foiro, n-ro 147, p.5, 1994) pri la sukceso de Esperanta PEN-Centro, skribis ke: "Tio estas minimume tiom grava, kiom la sukceso cxe UNESKO". Evidente William Auld scias, ke vere ne havas sencon paraleligi la gravecon de la PEN-sukceso, kun la iama sukceso de UNESKO, 1954. Torben SVENDSEN, Danio * * * Mi deziras danki Eventoj-n pro la senditaj al mi E-literoj sur disketo, kiun mi uzis por komposti la libron de B. Sxcxepanovicx "Busxo plena je tero". La literoj montrigxis belegaj. La uzado de la disketo plirapidigis aperon de la libro. Terezia KAPISTA, Serbio * * * Jen - post plurajaj gazetoj - la unua libro, aperinta kun E-literaroj de Eventoj. Ni gxojas, ke nia servo igxas cxiam pli utila por la esperantistaro! La red. ************************************************************************* LIBROJ ////// Nova Esperanto-katalogo ======================= La cxi-jara katalogo de la libroservo de UEA aperis en nova formato (21x15 cm), sur belega papero, kun bela arangxo. Sur 160 pagxoj gxi enhavas titolojn de cxiuj haveblaj cxe UEA libroj kaj aliaj esperantajxoj (krom, certe, la plej laste aperintaj). La katalogo estas sendita senpage al la regulaj klientoj de la Libroservo de UEA. Cxiuj aliaj povas acxeti gxin por la prezo de 9 NLG. Triona rabato ekde 3 ekz. Sendokostoj 10 %, sed ne malpli ol 5 NLG. Por logxantoj de Euxropa Unio aldonigxas 6 % imposto. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Hungaraj pagxoj en EVENTOJ -------------------------- Evidente la "Hungara angulo" ne suficxas por enlanda informado. Ni intencas lancxi apartan, regulan suplementon al Eventoj pri enlandaj aferoj, sendota nur al la hungariaj abonantoj. Por la "hungaraj pagxoj" la teknikaj rimedoj estas certigitaj, mankas nur "redaktoro". Se vi dezirus helpi, partopreni tiun laboron, bv. kontakti la redakcion! Hungaria E-Konferenco --------------------- Kvankam cxi-jare landa E-kongreso ne okazos, la E-societo "Prospera Linio" organizas la duan Rondan Tablon de E-societoj (dauxrigo de Esztergom) la 18-an kaj 19-an de junio en Zalaegerszeg (Kulturcentro de Sindikatoj). Antauxviditaj minimumaj temoj: Ekstera komunikado, propagando, Ago-Tago, interna informado, Eventoj, Esperanto-entreprenoj, E-o en la EXPO en 1996. La konferencon krom la reprezentantoj de e-societoj povas cxeesti ankaux individuaj interesigxantoj (plena kotizo: 1500 Ft). La kontaktadreson vidu sube! Esperanto-balo -------------- En kadro de la 2-a Esperanta Ronda Tablo okazos Esperanto-balo la 18-an de junio en Zalaegerszeg. Pliaj informoj: E-societo "Prospera Linio" pk. 2, H-8906 Zalaegerszeg. Telefono: +36-92-320008 ************************************************************************* REAGOJ ////// Cxu "neuxtraleco" estas utila al Esperanto? ========================================== Kun granda intereso mi legis la artikolon de d-ro Gunter "La noosfera idento de Esperanto" (Eventoj, 1/majo '94).Malfacila teksto, sed grava enhavo. La esenco estas, cxu Esperanto rajtas esti neuxtrala, se humanismo estas en dangxero, se minacas tutmondaj ekologiaj katastrofoj pro senbrida profitavido, egoismo de certaj grandpotencaj grupoj. Malnova temo estas la t.n. neuxtraleco de Esperanto. Laux 5-a paragrafo de la Bulonja Deklaracio: "Esperantisto estas nomata cxiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiuj celoj ili gxin uzas". Mi pensas, ke tiu paragrafo ne multe kreskigis la nombron de la sciantoj kaj uzantoj de la lingvo, kaj utilas al la movado. Mi ne deziras, ke Esperanto servu la senrespondecajn, medi-detruantajn gigantajn firmaojn. Ne volonte mi auxskultus militistajn ordonojn aux ion similan esperantlingve. Tiuj esperantistoj, kiuj volis kajxoli al tiranoj, por akiri toleron por la E-movado en landoj de tiranoj, nenie akiris rezulton, ecx la premio estis malpermeso kaj persekuto. Ili gajnis estimon nek de tiamaj esperantistoj, nek de la posteuloj. En la tempo de Zamenhof ankoraux estis nekonataj la dangxeroj, kiuj minacas la homaron pro la senrespondeca prirabo, detruo de la naturaj fontoj de energio kaj krudmaterialoj. Nun ni staras antaux la senpensa detruo de la homa medio, ties dangxera malpurigado pro la privataj interesoj sen konsidero de la sekvoj de sia agado, kaj pro la komfortega, malsxparema konsumorientita vivo de la evoluintaj mondopartoj, kie vivas nur 20-25% el la tuta homaro. Jam estas evidente, ke tia agado, vivmaniero forte minacas la teran vivon, tamen la nuna miopa, senrespondeca tutmonda politiko, propagando, instigas tutmonde tiaspecan evoluon. Esperanto kontraux tiuj tendencoj ne rajtas esti neuxtrala, ne rajtas esti indiferenta. Uzante cxiun nian eblecon, ni devas energie, aktive partopreni en la sercxado de elirvojo. Estas certe, ke farante tion, gxi povus igxi lingvo de progreso, akiri mondskale pli gravan konatecon, aprecon, agadeblecon. Gxi povus kreskigi la nombron de gxiaj parolantoj. Janos SARKOZI, Hungario ************************************************************************* KULTURO ///////// Ni kune elpensu jubilean ekspozicion ==================================== Budapesxto estis elektita kiel sidejo de prezentado en septembro 1994, organizata de la Esperanta PEN, kun la auxspicio de Pro Helvetia, omagxe al la 25-a datreveno de Literatura Foiro. La budapesxta prezentado farigxos kultura semajnfino, kun studgrupoj pri la panoramo de nia literaturo tra la fenestro de LF, plus la prezento de filmoj produktitaj de LF-koop, plus ekspozicio konsistanta precipe el paneloj en formato A2, desegnitaj de Giancarlo Mangini. La Esperanta PEN proponas al la legantoj kompili slipon laux la suba modelo kaj sendi gxin al LF-koop, CP 232, CH-6830 Chiasso 1, Svisio, kiel eble plej rapide. La celo estas akiri kiel eble plej multajn sugestojn pri la cxefaj kultur-eventoj en Esperantio dum kvarono de jarcento. Ni mem indikis la cxefajn por 1970 kaj 1993; bv. aldoni viajn sugestojn (po unu en jaro), kaj eventuale lasu blankan linion, se nenio memorinda impresis vin el iu jaro. Nia peto koncernas cxiun leganton: vi povas esti valora atestanto ne nur se vi rekte travivis la lastajn 25 jarojn en Esperantio, sed ankaux se vi indikas kion, el la jaroj antaux via (lastatempa) esperantistigxo, vi sentas por vi plej influa. Judit Felszeghy, sekretario de Esperanta PEN-Centro ************************************************************************* ANONCO ////// --------------------------------------------- En la Hotelo "Sas Club", Budapesxto, 2 lita cxambro (kun eventuala kromlito) estas luebla por esperantistoj je tre favora prezo. Kontaktu: SUDAR Sarolta, Alisca u. 22. I/3, H-7100 Szekszard, Hungario. Telefono: +36-74-318268 --------------------------------------------- ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Aerburgo vendata Aerburgo (saltoburgo por infanoj) estas vendata. Preskaux nova stato, kun cxiuj akcesorajxoj por funkciado. Prezo nur 450 mil Ft. + AVI. Interesigxantoj kontaktu la redakcion de Eventoj. * * * Nia societo organizas rondvojagxon inter 23-a de julio kaj 6-a de auxgusto al Svisio, valo de Loire, Atlantiko, Parizo, Nigra Arbaro. Estas kelkaj liberaj lokoj. Bone parolantaj E-on ricevos rabaton 5000 Ft. Informigxu cxe: Jozefo BAKSA, Zalaegerszeg, Paloczi u. 7, H-8900., Hungario * * * Andre AUDE infirmas, kun cxagreno, pri la forpaso de sia kara edzino Marguerite, la 24-an de aprilo 1994 * * * Mi bezonas informojn pri Rubik-, goo-, matematikaj kaj skreblo-kluboj en Hungario. Cxu iu povus helpi min? Cxu iu povus esperantigi verkojn de Bolyai? Cxu ie en la mondo ekzistas video-CD por lerni Esperanton? Se iu povas helpi min per respondo aux kontaktoj, mi estus tre danka. Jairo MAJORGA, P.Box 22822, Bogota, Kolombio.. * * * Mi bezonas hungarajn esprimojn, proverbojn kaj parolturnojn rilate la diversajn slavajn popolojn, turkojn kaj rumanojn, por disertacio enkadre de mia studado de finnugristiko. Bv. sendi gxis mezo de junio al: Betti MAUL, Steinickweg 7/10, D-80798 Munchen, Germanio. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor