Eventoj n-ro 0054, 2/majo - '94, retposxta versio ************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Niaj filozofioj diversas. Cxu ankaux ni? - ANKAUx RAUxMISMO CELAS DISVASTIGON? - Tarschys: de knabagxa Esperanto al euxropa politiko Kluba vivo: - Fusxinstruado de Esperanto Movada teorio: - Venki novajn bastionojn! Faka aplikado: - ISAE finfine sensxulda - De produktoj al homoj - Esperanto por likenstudoj - Nova grava vortaro - Disertacio pri Schwartz Esperanto en radio: - Radioelsendoj en Esperanto - Ankaux Pola Radio elsendas per satelito Arangxoj: - AIS en Maribor - La tria Afrika Kongreso - Irlanda feriado - Internacia Junulara Festivalo - Tutlanda Esperanto-Deklamkonkurso Anonco: - * Por via notlibro: - Monda Turismo La leganto: - ** Movado: - Brajla gazeto 90-jara - 250-a numero de bulteno - Fervojista jubileo - Paska saluto de la papo en Esperanto - Sercxataj - Brazilio: urba Esperanto-legxo TEJO: - SEJM: menso sana en korpo saneta Recenzoj: - Al denaska dulingveco Revuoj, gazetoj: - Rok-gazet'6 Hungara angulo: - *** Propagando: - Renkonte al euxropaj balotoj Historio: - Margxene de la jubileo Korespondi deziras: - *** Anoncetoj: - *** Anonco: - Precizigo Muzika kulturo: - Vinilkosmo-kompilajxo Interese...: - Furora volapukajxo Movada humuro: - Kia lingvo estas malbelsona? Konkurso: - REZULTOJ DE LA INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Niaj filozofioj diversas. Cxu ankaux ni? ======================================== En la redakcio de Eventoj ni kelkfoje ricevis leterojn kun peto aperigi artikolo(j)n pri iu "filozofio de Esperanto" aux "esperantozofio". Samtempe sxajnas, ke la auxtoroj de la leteroj ne klare komprenas, pri kio temas, almenaux ili mem ne sendis la koncernajn artikolojn. Filozofio gxenerale estas mondkoncepto, esprimita en konvenaj nocioj. Do, se Esperanto aux Esperanto-movado povus havi iun certan filozofion, gxi estus jam delonge formulita. Tamen gxis nun tio ne okazis, kaj nek ni, la redakcianoj, nek alia, ecx fama esperantisto povas preni sur sin la taskon formuli iun filozofion, komunan por la tuta esperantistaro. Laux ni, tio simple ne eblas: ecx mem Zamenhof malsukcesis kun sia homaranismo, kiun tute ne cxiuj verdlingvanoj akceptis! En Esperantio ekzistas, sxajne, diversaj "filozofioj", kio riveligxas ecx en la difinoj de nia lingvo: por iuj gxi estas "internacia helpa", por aliaj - "sennacia", por triaj - "universala", por kvaraj - "transnacia kultura", por kvinaj - simple "propedeuxtika"... Dubinde, ke la homoj kun tiom malsamaj opinioj kapablas interkonsenti pri iu komuna "esperantozofio". Iujn Esperanto interesas nur de lingvistika vidpunkto, aliaj trovas en gxi noosferan fenomenon, triaj - politikan aux religian ideon kaj rimedon, kvaraj - manieron ricevi iun profiton (ne nepre monan), kvinaj - simple bonan kompanion. Do, motivoj por (r)esti esperantistoj estas tre diversaj. Evidentas, ke komuna inter ni cxiuj estas nur, ke ni volas uzi kaj utiligi nian lingvon kaj gxojas, kiam gxi disvastigxas. Nikolao GUDSKOV ************************************************************************* ANKAUx RAîUMISMO CELAS DISVASTIGON? ================================== Letero al la gazeto "Esperanto USA" La alineo dedicxita de Humphrey Tonkin al rauxmismo (Esperanto USA, 3/1993; fragmente represita en Eventoj, 2/februaro-1994) ne kongruas kun la, cetere alta, nivelo de lia cxefparolado dum la 41-a kongreso de ELNA, la 17-an de julio 1993. Leginte gxin, mi devas simple dedukti, ke li miskomprenas rauxmismon. Suficxas legi atente la tekston de la Manifesto de Rauxmo, 1980 kaj de postaj dokumentoj (ekz. la Konkludoj de Segedo, 1988) por rimarki ke nenie oni asertas "ke estas pli grave profundigi nin en la scio kaj utiligo kaj gxuo de Esperanto ol konvinki aliajn aligxi". Ankaux rauxmismo celas la disvastigon de nia lingvo: pri tio kolego Tonkin ne havu dubojn - li ne kalumniu la rauxmistojn egoismaj aux ecx egotismaj. Sed eble Tonkin kaj la rauxmistoj ne disvastigas la saman lingvon: por li versxajne tauxgas sloganoj kiel "la dua lingvo por cxiuj" aux "la internacia helplingvo" - por ni, ne. Laux la punkto 3 de la Manifesto de Rauxmo, ni sentas nin parto de "mem elektita diaspora lingva minoritato": ni vidas en Esperantio unikan parolkomunumon, kun propraj valoroj kaj vivostilo, prefere al movado por propagandi filantropajxon al la mondo. Ni deziras konstrui kaj progresigi cxi tiun komunumon, nian lingvominoritaton; kaj tion farante, ni ankaux disvastigas Esperanton - ne kiel internacian helplingvon, sed kiel transnacian kulturlingvon. Humphrey Tonkin evidente ne konscias pri la grava novajxo de rauxmismo: ni asertis, ekde 1980, ke lingvoj estas ne nur rimedo por komunikado, sed ankaux (kaj precipe) por identigxo. Tiel longe kiel iuj bonvolaj UEA-anoj klopodas disvastigi Esperanton laux finvenkismaj principoj, la Internacia PEN-Klubo fermis al gxi sian pordon; kiam la Esperanta PEN (fondita en novembro 1991) petis la aligxon al PEN Internacia, kaj argumentis sian peton rauxmisme, tuj cxe la unua mondkongreso gxi estis akceptita. Nia lingvo akiris pli da prestigxo (kaj iom pli da uzantoj gxi akiros). Aliflanke, la radikoj de rauxmismo sinkas gxis Zamenhof, kiu en 1901 skribis al Koffman: "Lingvo Internacia fortikigxos por cxiam en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj, kiu akceptos gxin kiel sian lingvon familian, heredan. Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neuxtrala multege pli grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzas ecx milionoj da homoj". Giorgio SILFER, la prezidanto de LF-koop *** Mi mem ne komprenas, kial ekzistas tiom da strecxiteco inter tradiciemuloj kaj rauxmismanoj - sed la strecxiteco ne estas nur unudirekta; ne prof. d-ro Tonkin "kalumnias" pri "pracelanoj" en siaj informoj, aux uzas terminojn kiel "finvenkismaj principoj" pri UEA-anoj, por kiuj "fina venko" estas ankaux sxerca esprimo. Sed laux mi estas suficxe da spaco - kaj ankaux suficxe da bezono - en la Esperanto-movado por ambaux skoloj. Iom responde al du argumentoj de d-ro Silfer. (1) Mi estas ano de UEA jam 34 jarojn, kaj ne memoras, ke gxi iam ajn frapis cxe la pordo de PEN-Klubo, des malpli argumentis al gxi "finvenkisme"; do la PEN-Klubo ne povis "fermi al gxi sian pordon". Kio tutcerte ne subtrahas ion ajn de la grava sukceso de Esperanta PEN, akceptigi sin cxe PEN-klubo. (2) La menciita opinio de Zamenhof, pri la bezono de denaskaj parolantoj por garantii la estontecon de iu lingvo, ne multe trankviligos denaskajn parolantojn de la dalmata, manska, kornvala, aux kelkdek aux kelkcent nordamerikaj lingvoj ankoraux uzataj en epoko de Zamenhof - cxar, malgraux centoj aux ecx miloj da denaskaj parolantoj, tiuj lingvoj ne plu ekzistas. Kontrauxe al Zamenhof (pardonu la herezon!), mi opinias, ke la vivo de amata lingvo, ecx sen hereda komunumo, estas multe pli bone garantiita ol tiu de iu ajn malgranda lingvo, kies ekzisto dependas entute de la historia sorto. Don HARLOW, la redaktoro el "Esperanto USA", 5/1993 ************************************************************************* Tarschys: de knabagxa Esperanto al euxropa politiko =================================================== La Konsilio de Euxropo, organizajxo de 32 euxropaj landoj kun centro en Strasburgo, kiu okupigxas precipe pri homaj rajtoj, elektis la 12-an de aprilo novan gxeneralan sekretarion por la venontaj kvin jaroj. La 51-jara svedo Daniel Tarschys estas la unua skandinavo kaj la unua liberala politikisto en tiu posteno. Tarshys, kiu parolas multajn lingvojn, estas konata al svedaj esperantistoj: kiel parlamentano, li salutis Esperante la svedan jubilean kongreson en 1987. Lian ioman E-scipovon klarigas, ke li auxtodidakte lernis gxin infanagxe kiel unuan fremdlingvon, korespondis tutmonde, membris en Sveda E- Federacio kaj partoprenis en la 41-a UK en Kopenhago, 1956. Daniel Tarschys eventuale ne estus farigxinta multlingva euxropa politikisto, se lian infanagxan intereson pri la tuta mondo ne estus vekinta Esperanto... R. LINDBLOM La supran tekston la Informa Fako de UEA rekomendas (en eventuale adaptita formo) por traduko nacilingven kaj sendo al landaj aux lokaj amaskomunikiloj. ************************************************************************* KLUBA VIVO ////////// Krizo de la loka grupo - cxu gxi estas eksmoda ============================================== Fusxinstruado de Esperanto -------------------------- Artikolo tria ------------- Oni ofte auxdas, ke la instruado lamas en multaj grupoj, kaj ne eblas haltigi la dizertadon de lernantoj tuj post la komenco de elementa kurso. Inter la cxefaj kialoj, unu certe estas la troiga propagando, kiun oni disvastigas pri la facileco de Esperanto. Neniu vere lernis la lingvon dum kelkaj horoj, tagoj aux ecx semajnoj, malgraux la asertoj de lernintoj mem! Tuj kiam misinformita lernato konstatas, ke li devas strecxi la cerbon por alproprigi al si la lingvon, li seniluziigxas kaj forlasas la kurson. Pro tio estas necese eviti cxiuspecan blufadon, kiu donas la falsan impreson, ke Esperanto estas lernebla sen studado. Oni devas kompreni, ke la nocio "facileco" estas tre relativa kaj dependas de pluraj faktoroj, kiuj tre varias cxe individuaj lernantoj. Due, ecx pli grava kauxzo de la fiasko de multaj grup-kursoj, estas la malalta nivelo de la instruado. Mi proprasperte vidis, kiel ofte nekompetentaj homoj, antauxenpelitaj per iu kvazaux misia fervoro, volas okupigxi pri instruado. Kaj, agante kun iu nekomprenebla logiko, la estraro de la klubo donas al tiuj instruistoj kun minimuma lingvoscio la taskon gvidi la komencan kurson, dum pli kompetenta instruanto respondecas pri progresantoj. Verdire, la elementa kurso estas la plej grava el cxiuj kursoj, kaj pro tio oni devas agi tute kontrauxe. La komencantoj devas ricevi la plej bonan kaj zorgan instruadon, cxar se tiu instruadofiaskas, ne estos dua sxanco ripeti la saman eraron. La kursforlasintoj neniam revenos por denove disipi sian tempon, kaj la movado perdas ilin por cxiam. Jes ja, ekzistas unu escepto: la eternaj komencantoj, mi ne scias, cxu tiu fenomeno trovigxas cxe instruado de aliaj fremdaj lingvoj kiel la franca aux la angla (Jes, certe. Rim. de eterna komencanto pri la angla el la red.), sed gxi estas universala en Esperantujo. Estas kontrauxproduktive instrui kurson, en kiu novaj lernantoj lernas samtempe kun eternaj komencantoj. Unue, la malsukcesintoj de plurjara frekventado de kursoj apenaux povas profiti la ripetan instruadon. Ili denove malkuragxigxos, kiam kelkaj novaj lernantoj pli rapide kaj pli efike lernas la lingvon. Due, ili povas rekte malutili al la instruado, estigante dubojn pri la lernebleco de Esperanto. Krom la drasta ago forpeli ilin el la kurso, la sola praktika solvo estas starigi por ili apartan studrondon, specon de kurso por "malrapidaj lernantoj". Oni ne devas klarigi al profesia instruisto, ke estos necese detale antauxplani kurson kaj tiel organizi la lernotan materialon por ke la kursanoj sentu, ekde la unua leciono, ke ili vere lernas, kaj en cxiu sekva leciono, rapide antauxeniras. Iam mi cxeestis kurson, en kiu la instruanto cxiun semajnon gxistede ripetis la unuan lecionon, nur cxar aperis nova vizagxo inter la lernantoj. Sen instru-plano, nek li, nek la kursanoj sciis la temon de la semajna leciono. La rezultoj spegulis lian nekompetentecon: el dudeko da sinanoncantoj restis post kelkaj semajnoj nur du, sed ili neniam farigxis kursfinintoj, cxar tiu kurso tutsimple ne havis finon! Alia maniero fusxi la instruadon estas dauxre uzi la nacian lingvon, precipe por fari longajn klarigojn pri gramatikajxoj aux por prikomentiekzercojn de tradukado. La instruanto, kiu antaux nelonge finis la unuan kurson, apenaux kapablas busxe uzi Esperanton, por ke liaj lernantoj auxdu fluan kaj seneraran paroladon. Pro tio, mi devas denove insisti, nur tre bona parolanto de la lingvo ricevu la taskon instrui la koncernan kurson en Esperanto-societo. Se ne estas eble organizi la komencan kurson de la gvidado de pedagogie kaj lingve kvalifikita instruisto, estas konsilinde rezigni la instruadon gxis estigxos ebleco efike fari gxin. En kelkaj landoj ekzistas ekzamenoj, organizitaj fare de la landa asocio aux malpli ofte de sxtata instanco. Mi tre dubas pri valoro de la plejmulto da tiaj ekzamenoj. Unue, ne estas normigo de ekzamenoj de diversaj landoj, do oni ne povas scii, kiuj niveloj estas egalaj. Pli kritikenda estas kontrauxeduka emfazo rilate la akiron de atestiloj anstataux la lingvoscio mem. Mi pensas pri lando, en kiu cxiujare okazas konkurso inter gelernantoj de elementaj lernejoj kaj mezlernejoj. Gajnintoj ricevas atestilon, eble ankaux premion; malgajnintoj ricevas nenion. Mi estas tre scivola: kiom da lernantoj dauxrigas studadon de Esperanto? La grava demando estas, cxu la celo de la instruado de Esperanto estas konkursigi lernantojn, por stimuli ilian interesigxon per allogiloj kiel premioj, aux la celo estas eduki gejunulojn por internacia interkompreno kaj kunvivado, kies atingo estas helpata per la lernado kaj uzado de Esperanto? Bernard GOLDEN ************************************************************************* MOVADA TEORIO ///////////// Venki novajn bastionojn! ======================== Cxu esperantistoj havas specifajn trajtojn? - demandis min mia malnova amiko, kiu de jardekoj ankoraux ne ricevis de mi suficxe da motivojn por lerni Esperanton. La demando surprizis min. Gxis nun mi ne meditis pri cxi tiu temo, sed nun mi estas instigita doni respondon ne surfacan. Unue mi profundigxu en mian memoron, en miajn personajn kontaktojn. Jes, mi konas plurcent esperantistojn, agantajn internaciskale, sed ili sxajnas esti malsamkarakteraj. Ecx la tri lastaj UEA-prezidantoj - kiujn mi iom konis - ne estas okulfrape samkarakteraj, ne parolante pri la nuna estraro, kies anoj antaux ne longe prezentis tri diversajn strategiojn. Kiu trajto povus esti en ili sama? Mi ne trovas gxin. Komuna trajto versxajne estas, ke cxiuj esperantistoj volas disvastigi Esperanton! Sed gxis hodiaux mi klare memoras iun kunsidon de esperantistoj, kiam kelkaj inter ili kun emocioj ripetegis, ke ne estas bone, se Esperanto disvastigxus, ja en tiu kazo malaperus cxi tiu "rondo familia". Same mi bone memoras la unuan frazon de klera sociologo Sandor Revesz dum lia fama prelego en Grupo Konkordo: "Esperantistoj ne havas komunan celon!". Cxu povas esti, ke ecx komunan celon ni nehavas? Do, kion mi diru al mia amiko? Kiel komputilo (komputero, komputoro) sumas mia memoro... mi komparas esperantistojn, kiujn mi renkontis en mia vivo... Tamen mi trovis unu trajton, tio estas la fervoro. Dum sia esperantisteco - se mi bone kalkulas - cxiuj estas fervoraj (se la fervoro forvaporigxas, nur tiam ili kabeigxas). Sed kiel cxiuj falemaj homoj sen "Sankta Libro de nia Dio", ili estas fervoraj ne por la sama celo, sed certe por venki novajn bastionojn! Oszkar PRINCZ ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// ISAE finfine sensxulda ====================== Laux "ISAE-nova-Bulteno" 45 (1994)(1), Internacia Scienca Asocio Esperantista unuafoje post multaj jaroj en 1993 prezentigxis sensxulda, tamen ankoraux ne kun pozitiva jarkalkulo, kio, cetere, estas ankaux antauxvidata post fino de la kuranta jaro. ************************************************************************* De produktoj al homoj ===================== TAKE-La Domo deziras esperantigi la homojn per esperantigo de produktoj. Post dulingva reklamo por betoncentraloj, TAKE- La Domo surmerkatigas kunlabore kun Orientfranca Esperanto-Federacio tri dulingve etikeditajn alzacajn vinojn: Sylvaner, Riesling kaj la aperitivan aux desertan vinon Gewurztraminer. La vinkulturisto estas la enologo Philippe Gocker de Mittelwihr, kiu verkis krome kvar-pagxan historion de la elzacaj vinoj. TAKE, RN 83 - Rue de Tiefenbach, F-68920 Wintzenheim, Francio. ************************************************************************* Esperanto por likenstudoj ========================= Pro la ofta bezono de esploristoj konsulti la E-lingvajn verkojn de G. Clauzade kaj C. Roux pri likenoj, la revuo de la itala likenologia asocio publikigis 20-pagxan E-italan vortaron de G. Caniglia. La nunaj hispanaj likenologoj J. Blanko kaj T. Arteaga raportis en la revuo Junge Wissenschsft/Young Researcher. "por identigi niajn specimenojn, ni devis uzi la lingvojn anglan, francan, germanan kaj - kion ni ne atendis - Esperanton". El "Esperanto", 4/1993 ************************************************************************* Nova grava vortaro ================== Jxus aperis Esperanta-angla-germana "Kemia kaj scienc-teknika vortaro" de Douglas Portmann kaj Donald Rogers. Gxi enhavas pli ol dek mil kapvortojn, plenajn indeksojn anglan kaj germanan, la periodan tabelon, klarigon de la metra sistemo (SI) ktp. Valora libro, kaj kostas gxi: 87 NLG cxe la libroservo de UEA. ************************************************************************* Disertacio pri Schwartz ======================= Cxu telepatia efiko de la "Jaro Schwartz"? Ja cxifoje ne temas pri sxerco. Fine preparita kaj principe konsultebla en universitataj bibliotekoj de Francio, plus kelkaj aliaj, estas la disertacio "Esperanto et jeu de mots dans l'oeuvre de Rajmond Schwartz (1894-1973)" (Esperanto kaj vortludo en la verkaro de R.S.). Por pliaj informoj: Marie-Therese JUCHAULT-LLOANCY, 3 bis avenue des Ecureuils, F-64140 Lond, Francio. el "Heroldo d E", 7/1994 ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Radioelsendoj en Esperanto ========================== Tagoj Tempo Stacio Cxefa celregiono, (UTC) frekvencoj (kHz) ------------------------------------------------------------------------- cxiutage 03.30-04.00 R. Bandeirantes Brazilio/centra Ameriko: 11925 ------------------------------------------------------------------------- dimancxe 04.04-0430 R. Auxstrio, Vieno Euxropo: 6155; Proksima oriento: 15410 ------------------------------------------------------------------------- jxauxde 05.10-05.24* R. Vatikano Euxropo: 6185, 7365 ------------------------------------------------------------------------- sabate** 06.30-07.00 R. Vilnius(Litovio) Euxropo: 9710 ------------------------------------------------------------------------- dimancxe 07.00-07.30 R. Havano-Kubo Nord-Ameriko/Pacifiko: 6060 ------------------------------------------------------------------------- cxiutage 11.00-11.25 R. Pekino, Cxinio Orienta Azio: 6955, 9480 ------------------------------------------------------------------------- cxiutage 13.00-13.25 R. Pekino Suda Azio: 11650, 11840 ------------------------------------------------------------------------- dimancxe 13.05-13.30 R. Auxstrio Euxropo/Afriko: 6155, 9870, 13730 Azio: 15450 ------------------------------------------------------------------------- cxiutage 13.30-13.55* Pola R. Varsovio Euxropo: 6135, 7145, 9525, 9540, 11815 ------------------------------------------------------------------------- dimancxe 15.00-15.30 R. Havano Ameriko/Karibio: 11760 ------------------------------------------------------------------------- dimancxe 18.30-19.00 R. Havano Afriko/Mediteraneo:17760 ------------------------------------------------------------------------- dimancxe 19.20-19.29* R. Vatikano Euxropo: 1530 (mezondo), 3945, 5882 Afriko/Proksima Oriento: 7355 ------------------------------------------------------------------------- sabate 20.00-20.20 RAI, Romo Euxropo: 6010, 7275 ------------------------------------------------------------------------- cxiutage 20.00-20.25 R. Pekino Euxropo:7405, 7470, 9965 ------------------------------------------------------------------------- jxaude 20.15-20.30* Estona R., Tallin Norda Euxropo: 5925 ------------------------------------------------------------------------- cxiutage 20.30-20.55* Pola R. Euxropo:1503, 5995, 6135 ------------------------------------------------------------------------- dimancxe 22.00-22.30 R. Havano Euxropo/Mediteraneo: 17760 ------------------------------------------------------------------------- cxiutage 22.30-22.55 R. Pekino Suda Ameriko:9480, 11515 ------------------------------------------------------------------------- dimancxe 23.30-24.00 R. havano Ameriko: 11760, 11970, 13660 ------------------------------------------------------------------------- * ekde 25.09.1994 unu horon pli malfrue laux UT ** nur lastan sabaton de monato ************************************************************************* Ankaux Pola Radio elsendas per satelito ======================================= Post Radio Vatikana (vd. Eventoj n-ro 38) ekde la 28-a de marto 1994 ankaux Pola Radio komencis elsendi siajn Esperanto programojn per satelito. Kompreneble, cxiuj tradiciaj frekvencoj restis sensxangxe, sed aldonigxis paralela emanigo per la satelito Eutelsat II F (3, 16 gradoj de la orienta longitudo, frekvenco 11,080 gigahercoj, polarizado horizontala, auxdiofrekvenco 8,28 megahercoj. En centra Euxropo suficxas parabolaj antenoj kun diametro cx. 60 cm, en aliaj regionoj de la kontinento 80-120 cm, en Moskvo ecx 2-metra anteno. Kompreneble, por kapti la elsendojn de la satelito oni devas disponi pri speciala "tunero" (aparato por akceptado de satelitaj elsendoj). Tamen, kiel estas sciate, en Euxropo estas amaso da posedantoj de Astra-satelit- riceviloj. Kion fari? Tute simple oni povas (post konsulto pri la afero iun lokan fakulon) kaj instali krom-arangxajxon ) kromacxeti akcesora antenkapon, aux malaltpreze acxeti nur duan antenon kaj signalkunigilon. Tiamaniere oni povos samtempe auxskulti cxiujn televidajn kaj radiajn programojn de Astra-satelitoj kaj ankaux de Eutelsat-satelitoj. Kelkaj samideanoj jam komencis auxskulti Polan Radion pere de satelito. Cxiuj, kiuj sukcesos fari tion, skribu al: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, PL-00-950 Varsovio, Polio. laux "Parolas Varsovio en Esperanto", n-ro 4/1994 ************************************************************************* ARANGxOJ //////// AIS en Maribor ============== Inter la 5-a kaj la 10-a de septembro 1994 en Maribor, Slovenio, okazos Studsemajno de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino. Cxiuj interesitoj por fini iun sian komencitan, sed ne finitan universitatan studon povas aligxi (ne gravas kiam oni studis kaj en kiu fako) kaj poste ricevi diplomon de AIS. Logxado en studenthejmoj por proksimume 15-20 DEM po nokto, partoprenkotizo 50 DEM. Oni povas auxskulti entute maksimume 5 studunuojn po 8 studhoroj kaj fari ekzamenojn pri ili. Detalajn informojn petu cxe: INTER-KULTURO, Kocxevarjeva 12, SLO-62000 Maribor, Slovenio. Tel./fakso: +366-62-221371. ************************************************************************* La tria Afrika Kongreso ======================= Gxi okazos de la 23-a de decembro 1994 gxis la 7-a de januaro 1995 en la konstruajxoj de la Nacia Sporta Kolegio, Winneba, Ganao. La urbo estas apudmara, 60 km de la cxefurbo Accra . En tiu sezono la averagxa temperaturo estas cx. 25 oC. Eblas, aldonkoste, veni pli frue aux forveturi pli malfrue. Afrikaj esperantistoj volonte helpos al dezirantoj viziti pli longe Ganaon kaj najbarajn landojn. La plano estas organizi komunan flugvojagxon al kaj el Euxropo cxirkaux la kongresaj datoj. La dezirantoj anoncu sin plej eble frue, cxar aviadiloj jam plenigxas. La kongresa programo estas jam detale skizita, sed la partopreno en la laborgrupoj ne estas deviga, anstatauxe oni povas libere turismi (proprakoste). La kotizo, kiu inkluzivas la vojagxon al kaj el Euxropo, la restadon, la programon kaj solidarecpagon al nepagipovuloj (sed ne vizon, sanasekuron, venon al difinota euxropa flughaveno) estas 2980 NLG. Ecx se vi ne firme decidis, anoncu vin: posta malanonco estas senformalajxa, sed malfrua anonco povos esti malsukcesa. Skribu tuj al: H. BAKKER, Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando. ************************************************************************* Irlanda feriado =============== En Irlando, ekde la nuna jaro, okazos "Duonmonato Esperantista" en la unuaj du semajnoj de julio. Dum tiu periodo fremdaj esperantistoj estos aparte bonvenaj, kaj ili havos la eblecon ne nur viziti la belan landon, sed ankaux renkontigxi kaj ferii en la bieno de s-ro C. Fettes, prezidanto de EAI. Detaloj cxe: Christopher Fettes, St. Columba's College, Rathfarnham, Dublin 14. ************************************************************************* Internacia Junulara Festivalo ============================= La 18-a IJF (cxiujara printempa arangxo de Itala Esperanto-Junularo) okazis de la 30-a de marto gxis la 5-a de aprilo 1994, kun la partopreno de preskaux 160 homoj el dudeko da landoj. Temo estis "Narkotajxoj en la 90-aj jaroj". La loko: montara restadejo de Pracatinat, ene de unu el la plej grandaj piemontaj naturaj parkoj Orsiera Rocciavre. Okazis prelegoj de pluraj homoj: Pignatelli, pri hipnoto; d-ro Shapur Kaviani, pri narkotajxoj kaj homa korpo; Giulio Cappa, pri televido; Tazio Carlevaro; Dario Besseghini. Interesa estis la partopreno de "Grupo Abele". Okazis, kompreneble, ankaux amuzaj arangxoj: teatro (grupo "Fia Koincido"), muziko ("Kajto"), ekskursoj, diskoteko, ktp. Piemonta radio kaj televido elsendis intervjuon pri la arangxo kaj Esperanto; ankaux du tutlandaj gazetoj informis pri gxi. Se vi volas gxui la atmosferon de la Festivalo, kontaktu la estraranojn de Itala Esperanto-Junularo cele aligxi la venontjaran, la 19-an: via Villoresi 38, IT-20143 Milano, Italio. laux "K.E.C.-bulteno", 4/1994 kaj "HdE" 7/1994 ************************************************************************* Tutlanda Esperanto-Deklamkonkurso ================================= Inter la 8-a kaj 10-a de aprilo en Papa (Hungario) okazis la kvina Tutlanda Esperanto-Deklamkonkurso honore al Julio Baghy. Gxin organizis la bazlernejo "Nagy Laszlo" kun la helpo de la lokaj esperantistoj. Aligxis cx. 90 homoj el diversaj hungaraj urboj, krome 14 el Kroatio kaj unu japanino, unu anglo kaj unu novzelandano. La konkurso (en 5 agx-kategorioj) okazis en la salono de la urba teatro; gxin malfermis la urbestro Zoltan Kovacs. Gxin gajnis: Eszter Besenyei (6-10 jaruloj); Daniel Gados (10-12 jaruloj); Dan Djakovi (12-14 jaruloj), Zsolt Hokker (mezlernejanoj) kaj Janos Kirsch (plenkreskuloj). La diplomojn kaj memordonacetojn al cxiuj konkursintoj enmanigis la urbestro mem, kiu favoras al Esperanto kaj kiu esprimis la deziron denove okazigi la konkurson en Papa en 1995. La konkurson kompletigis ricxa kultura programo, i.a. oni vizitis la vilagxon Dobronte, kie samtempe pasis la landa Junulara Esperanto- Renkonto, ekskursoj, koncertoj de Anjo Amika kaj de zagrebanoj, lernado de kantoj, skecxoj de MacGill, videofilmoj... Pro financa kaj perdonaca apogoj de kelkaj Esperantaj kaj neesperantaj organizoj la arangxo igxis nemultekosta. laux Jozsef NEMETH ************************************************************************* ANONCO ////// Karaj legantoj! --------------- Pro la translokigxo de la redakcio, ni ne povas senprokraste plenumi cxiujn niajn servojn, t.e. tuj sendi al la petantoj la E-literarojn, sxangxi adresojn ks. Ni petas atendi cx. unu monaton, kiam la translokigxo plene finigxos. ************************************************************************* POR VIA NOTLIBRO //////////////// Monda Turismo ============= La Internacia Asocio "Monda Turismo" (MT) estis fondita en la jaro 1970 en Vieno. La nuna statuto estis akceptita dum la 8-a gxenerala kunveno en 1990 en Istanbulo, la estraro kaj revizoroj estis elektitaj dum la gxenerala kunveno en Poprad. Fine de la jaro 1993 MT havas anojn en 66 landoj. Centra oficejo kaj turisma servo "Esperantotur": str. M. Sklodowskijej- Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Polio. Tel. kaj fakso +48-52-415744. La estraro (1993-1996) Prezidanto: Andrzej Grzebowski, adreso kaj telefono de MT. Vicprezidan-to: Licille C. Harmon, 1016 King Drive, El Cerrito, CA 94530, Usono. Tel. +1-415-3392001. Vicprezidanto: Song Bin, Jian Zhu Jing Ji, He Tan Bei Lu 57 Han, Urumqi- 830000, Xin Jiang, Cxinio. Gxen. sekretario: Milan Zvara, Popradske Nabrezie 33, SQ-05801 Poprad, Slovakio. Tel. +42-92-62236. Kasisto: Margit Evva, Hevesi Gyula u. 107.II.8, H-1157 Budapest, Hungario. Tel. +36-1-2719510 Estrarano: Aleksej Salomatov, str. Jablocxkova 18-3-33, RUS-127322 Moskva, Rusio. Tel. +7-095-2104568. Estrarano: Angel Todorov, ul. Ljuben Karavelov 68, BG-1000 Sofia, Bulgario. Tel. +359-02-6627983. ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// ... Sxajnas, ke IJS sxangxigxas... Oni anstatauxigis la indikon, ke "juna estas tiu, kiu sentas sin tia" per punpago por pli ol kvardekjaragxuloj. Do eble cxi-jare estos mia plej lasta IJS ... Gunter NEUE, Germanio * * * Jes, IJS estis organizata de LINGVO-Studio inter 1989 kaj 1992. En tiu periodo gxi igxis internacie konata, kaj havis la sloganon "Juna estas tiu..." Ekde 1993 IJS ne plu estas organizata de ni, gxin transprenis nova, juna, entuziasma teamo de HEJ. Morale ni dauxre subtenas la arangxon, malgraux tio ke ne vere konsentas pri la sxangxo de la karaktero de IJS. Tamen ni esperas, ke gxi restos dauxre populara kaj sukcesa. Laszlo SZILVASI ************************************************************************* MOVADO ////// Brajla gazeto 90-jara ===================== La brajla gazeto "Nia ligilo" cxi-maje festas sian 90-an ekzistojaron. Ekde sia frua tempo la internacia lingvo interesis nevidantojn, tamen komence de la jarcento Esperanto ne estis adaptita al la brajla alfabeto kaj tial mankis lernolibroj pri la internacia lingvo por blinduloj. Th. Cart provis tiucele utiligi la brajlajn simbolojn de literoj neekzistantaj en Esperanto (q, w, x, y) sed tio ne kontentigis la uzantojn. Finfine oni akordigxis akcepti la proponon de H. Thilander: aldoni la sesan punkton al cxiu "cxapelita" litero kaj por "ux" alpreni la kvaran punkton anstataux la ordinara "u". La baza mono por eldoni brajlan periodajxon en Esperanto venis el loterio organizita de s-no Jeanne Zalibon d'Her. Tiel "Esperanta Ligilo", kiu poste nomigxis "Nia Ligilo", naskigxis en 1904. Gxi sinsekve farigxis oficiala organo de UABE (Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj) en 1923, de UABO (Universala Asocio de Blindul- Organizoj) en 1933, kaj de LIBE (Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) en 1950. Post prof. Couillard la administradon de EL (adresado aux ekspedado) prenis sur sin lauxvice la presejo de H. Thilander (Francio), Guglielmo Vassio (Italio), G. A. Pelanda (Svisio), geedzoj Gonin (Francio), s-ino Moerbeek (Nederlando) kaj nun Jiri Vychodil (Cxehio). La abonpagoj de la legantoj absolute ne suficxas por sendi la gazeton al cxiuj dezirantoj, el kiuj bedauxrinde multaj ne povas pagi. Felicxe, LIBE ricevas monhelpon. Inter la mondmilitoj apogis gxin neesperantistaj blindulaj aux bonfaraj organizajxoj. Post la lasta mondmilito la situacio iom sxangxigxis kaj la helpo fontas precipe el esperantistaj medioj. R. GONIN el "Heroldo d E", n-ro 7/1994 ************************************************************************* 250-a numero de bulteno ======================= "Balta Maro Informilo", bulteno de la nordaj germanaj marregionoj (Rugen, Greiswald, Rostock, Stralsund, Wismar) aperis en januaro-februaro de 1994 la 250-an fojon. Estiminda kvanto por regiona informilo ecx se tre modesta, kio emfazas kontinuan aktivan movadon, kaj bonegan internan informadon en la regiono. ************************************************************************* Fervojista jubileo ================== Kroata Fervojista Esperanto-Societo (KFES) solenis en Zagreb la 9-an de aprilo 1994 la 40-an datrevenon de sia seninterrompa aktiveco. Samtempe KFES okazigis ankaux la regulan jarkunvenon kun aparta kultura programo. Gxin plibeligis per sia prezentado multnombra grupo de fervojista kulturarta societo. Marica BRLETICx ************************************************************************* Paska saluto de la papo en Esperanto ==================================== Multaj bone memoras la 15-an de auxgusto 1991, kiam la papo unuafoje parolis publike en Esperanto, antaux miliono de gejunuloj en la pola urbo Czestochowa. Oni atentis ankaux lian mesagxon al la partoprenintoj de la Valencia UK en 1993. Esperantistoj de longe deziris, ke Johano Pauxlo la 2-a uzu Esperanton ankaux en siaj novjaraj kaj paskaj salutoj, kiujn li eldiras cxiujare en dekoj da lingvoj. La itala Radikala Partio ecx petis letere, la 25-an de marto, ke "Esperanto estu aldonata... al la lingvoj jam uzataj por la bondeziroj... okaze de la Sankta Pasko". La deziro plenumigxis: dum la paska dimancxo, la 3-an de aprilo 1994, centmilo da auxskultantoj kaj centmilionoj da televidantoj povis auxdi la esperantlingvan frazon "Felicxan Paskon en Kristo resurekinta!". Esperanto envicigxis post 55 aliaj lingvoj, kiel antauxlasta; gxin sekvis saluto eldirita en la pola, la gepatra lingvo de la papo. La papaj vortoj signifas novan sxtupon de la rekono de Esperanto en Vatikano, post aprobo de liturgiaj tekstoj por meso en Esperanto (1990) kaj agnosko de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista kiel internacia civila asocio de fideluloj (1992). Istvan ERTL Informa Fako de UEA ************************************************************************* Sercxataj ========= estas du korektemaj esperantistoj, kies gepatra lingvo estas slava aux latinida. Kontrolenda estas la tradukajxo de "La Sencxesa Rakonto" de Michael Ende. Se vi suficxe bone regas Esperanton, havas intereson pri lingvaj sagacajxoj kaj komprenemon por mia - ne lauxmoda - iom arkaika stilo, skribu al: Wolfram DIESTEL, Bauverein str. 3, D-04416 Markkleeburg, Germanio. ************************************************************************* Brazilio: urba Esperanto-legxo ============================== La urbestro de Campos (sxtato Rio-de-Jxanejro), d-ro Sergio Mendes, la 30-an de decembro 1993 sankciis legxon, laux kiu Esperanto estos instruata en la municipaj lernejoj de tiu urbo. En Barra-Mansa la duagrada lernejo Instituto Progreso enkondukis devige Esperanton. el "Esperanto", 5/1994 ************************************************************************* TEJO //// SEJM: menso sana en korpo saneta ================================ Observante vastecon de la rusia teritorio, oni tuj komprenas la gravon de bonorda organizo por malizoli la esperantistojn. Jam pli ol tri jardekojn tiujn kontaktojn sukcese efektivigas la someraj tendaroj SEJT-oj - Sovetiaj (nun - Someraj) Esperantistaj Junularaj Tendaroj. Tiaj amasaj arangxoj gxis hodiaux restas la plej forta atuto de la rusia movado. Malgraux ke lastatempe ecx enlande vojagxi farigxis tre multekoste, por multaj apenaux pageble, al la SEJM-arangxoj venas homoj el cxiuj anguloj de Rusio kaj aliaj eks-sovetiaj landoj, de Murmansk gxis Odesa kaj de Minsk gxis Krasnojarsk. Kio do ilin pelas? Al mi sxajnas - iu tre forta sopiro al kara Esperantujo, al la samideana amikaro, kiu tie renkontigxas. Tiu gajeca amika etoso kvazaux resxargas la homojn por la tuta jaro., efikas kiel "drogo" kaj siavice estigas (kaj plifortigas) cxe la partoprenantoj tiom grandan entuziasmon, ke rezultigxas amasa kontribuo al la sukcesigo de la tendaro: kutime gxis la triono de partoprenantoj laux siaj ebloj kunhelpas. Des pli tio rimarkeblas cxe kerno de aktivuloj. Tiuj "laborcxevaloj" estas instiga modelo por malpli spertaj entuziasmuloj kaj tiel formigxas granda potencialo de homfortoj. Rimarkinde floranta estas ankaux la kultura flanko de SEJM. Marte de 1994 en Ivanovo okazis jam sesan fojon la kultura festivalo EOLA (EsperantO - Lingvo Arta), kie prezentatas altnivelaj artajxoj far junaj rusiaj esperantistoj kaj cxiujare aperas tre trafaj novaj originalaj kantoj, poemoj, skecxoj. Precipe tiu kantemo karakterizas la rusian E-junularon; cxiam auxdeblas iuj kantoj el sxajne neelcxerpebla stoko. Ankaux nombro de partoprenantaj gitaroj proporcie al homoj estas suspektinde granda. Kontraux tiuj favoraj mensaj faktoroj kontrastas materiaj problemoj. La granda inflacio ne nur implicas la neeblon vojagxi alilanden kaj aboni gazetojn, gxi ankaux komplikigas priesperantan okupadon, cxar necesas unue certigi la cxiutagan panon. Sed, malgraux cxio, iuj tamen elturnigxas, kaj jen legas "Esperanton", jen vizitas internacian renkontigxon; ili sukcesas cxu per fondajxo Canuto, cxu per fondajxo IJK. Do, kvankam la nuno ne stabilas kaj la estonto tute ne antauxvideblas, SEJM floras kaj stabilas. Tiu solideco estas tre konvinka kaj rezultas en tio, ke iom post iom aligxas pli da homoj, kredantaj je la organizo kaj gxin subtenantaj. Konfirmigxas, ke SEJM estas tre forta TEJO-sekcio, certe unu el la plej fortaj. Bedauxrinde ne suficxas internacieco en la arangxoj, des pli cxar la rusianoj mem preskaux ne povas vojagxi. Estus bone, se pli da alilandanoj kuragxus partopreni la Esperanto-vivon en Rusio. Cxiuokaze, Siberio jam antauxgxojas la pasontan karavanon al IJK. Pripensu foje, indas viziti rusian Esperantujon! Jorg De MULDER, Belgio ************************************************************************* RECENZOJ //////// Al denaska dulingveco ===================== Estas vaste konate, ke dulingveco (kaj plurlingveco), speciale denaska, tre pozitive influas gxeneralan mensan kaj lingvan evoluon de infanoj. Por esperantistaj familioj la dua lingvo de edukado nature estas Esperanto, kio devas doni bonajn fruktojn kaj por la edukataj infanoj, kaj por la Esperantaj lingvo kaj komunumo. Tamen ofte la eksperimentoj de la denaska Esperanta edukado fiaskas pro manko de konoj, kiuj estas necesaj por la gepatroj por atingi sukceson. La cxefajn elementajn sciigojn pri la problemo povas doni al la esperantistaj gepatroj brosxuro, eldonita de UEA, kiun Renato Corsetti "adapte" por nia komunumo tradukis-redaktis el la auxstralia eldono, dedicxita al la infana dulingveco (Denaska dulingveco.Konsiloj por gepatroj). Oni povas ekscii pri esenco de dulingveco, ties avantagxoj, gravaj problemoj, kun kiuj kunpusxigxas la gepatroj (lingva interfero, lingvo sxaltado ks.), konatigxi kun manieroj eliri la malafacilajn situaciojn, kiuj ofte malkuragxigas la gepatrojn. Ekzemple, la frua miksado de la lingvoj ne estas dangxera, sed natura, kaj rapide pasas. Ni povas nur bedauxri, ke la enhavo estas nur mallonga priskribo, sen ekzemploj kaj detaligo, t.e., ke la brosxuro ne estas libro. Nu, eble ankaux la libro iam aperos, kaj nun tiu cxi brosxuro (akirebla cxe UEA kontraux 7,5 NLG; nepagipovuloj povas peti gxin cxe E-Centro en Poprad, Slovakio) ludos pozitivan rolon por iom instrui kaj kuragxigi la gepatrojn de denaskaj esperantistoj. Nikolao GUDSKOV ************************************************************************* REVUOJ, GAZETOJ /////////////// Rok-gazet' 6 ============ Aperis! La 6-a! Numero! 44-pagxa! Rok-gazet'! Cxiam sxatata, atendata gazeto, sen kiu nun apenaux estas imagebla la kultura vivo de Esperantujo. Kun ricxega enhavo, rakontanta pri multaj rok-kaj malrokmuzikistoj, grupoj, eventoj... Cxi numero enhavas intervjuojn kun Jxomart kaj Natasxa, Micke Englund, Persone-anoj, Jxak le Puil, Eckhard Bick (cxiuj faritaj dum la 4-a KEF pasintjare en Kopenhago) kaj kun Gunter Koch, raportoj pri arangxoj, recenzoj kaj recenzetoj pri diversaj sonkasedoj, dauxrigo de vortaro pri muzikinstrumentoj kaj aliaj iloj, ktp, ktp... Pluraj fotoj kaj grafikajxoj (sxajne, pli da fotoj kaj malpli da grafikajxoj, ol antauxe), kaj bunta, bunta, bunta enhavo, kiu montras, ke Esperanta muzika kulturo ekzistas kaj evoluas, konstante prezentas sin. Estas nur strange, ke la gazeto kun tia enhavo gxis nun spertas malfacilajxojn pro nesuficxa abonantaro. Cxu oni simple ne scias pri gxi? Do, oni sciu, ke gxi ekzistas, kaj ke la abono por 4 sinsekvaj numeroj (ne por unu jaro, cxar jare ordinare aperas nur cx. 2 numeroj) kostas 35 NLG (al UEA-konto rokk-b) aux 21 IRK (por netranspagipovuloj nur 20 NLG aux 12 IRK), cxe EUROKKA Esperanto-Rok-Asocio, F-31450 Donnenville, Francio. ************************************************************************* HUNGARA ANGULO ////////////// Mortis Alfonz Pechan -------------------- Alfonz Pechan mortis la 24-an de aprilo. Li naskigxis en 1902 en Pecs. Li estis la redaktoro de la plurfoje eldonita kaj gxis nun sola ekzistanta E-H kaj H-E vortaro, kaj dum longa tempo gvidanto de la ekzamena komisiono de HEA. Ni gardos lian memoron. Sxtataj subvencioj ------------------ Laux la decidoj de Parlamenta Komisiono HEA ricevis 1 milionon, HEJ ricevis 1,9 milionon da forintoj de sxtata subvencio por sia agado. La dosieron de HEJ por ricevi la sxtatan subtenon kune preparis estraranoj de HEJ kaj Kultura E-Asocio. Budapesxta E-domo ----------------- La domo jam estas acxetita, sed ankoraux NE funkcias. Gxi bezonas modernigon, renovigon, internan arangxadon. Se vi volas helpi, plej tauxge estas via financa kontribuo al la Fondajxo Esperanto (cxekon petu cxe nia redakcio), - neceso por persona helpo estos nur post kelkaj semajnoj. Pliaj informoj: en la klubejo Esperejo merkrede post la 19-a horo. "Lauxte!" por hungaroj ---------------------- La dumonata gazeto de Amika Esperanto-Rondo (Francio) "Lauxte!" aperas 6- foje jare sur 64 pagxoj. Abonkotizo por hungaroj 250 Ft cxe: Bela KOVACS, 7400 Kaposvar, Bela Kiraly u. 44. Delegitara kunsido de HEA -------------------------- okazos la 28-an de majo je 10.00 en Suto u. 2. Bonvenas ankaux interesigxantoj. Konferenco de hungariaj E-societoj ---------------------------------- La 2-a Ronda Tablo de E-asocioj kaj societoj okazos la 18-an kaj 19-an de junio en Zalaegerszeg (Kulturcentro de Sindikatoj). La kunvenon povas partopreni ne nur la reprezentantoj de organizoj, sed ankaux individuoj. Invitilon kaj detalajn informojn petu cxe: E-Societo Prospera Linio 8906 Zalaegerszeg, pf. 2. Tel: (92)- 320008 ************************************************************************* PROPAGANDO ////////// Renkonte al euxropaj balotoj ============================ En preskaux cxiu lando ekzistas unu gazeto, kiun politikistoj, i.a. kandidatoj al la EP, legas por ricevi fidindan informadon; tiaj estas en Francio Le Monde, en Britio The Times, eble en Germanio Die Welt. Mi proponas, ke vi traduku la cxi-kunan tekston vialingven, kaj uzu gxin kiel pagitan anoncon en tiu gazeto je dato suficxe proksima al la elektoj. Eble kostos relative multe, sed cxu ne indas? Bonvolu pripensi la aferon! Alia maniero uzi la tekston estas presi gxin sur folion disdonotan cxe kandidat-prezentoj kaj aliaj eventoj de la elektokampanjo. La alvoko 1estas adresita al la vocxdonontoj, ne al la kandidatoj, sed tio estas nur ruzo. Certe kandidatoj volas scii, kiel disvolvigxas la bataloj por la mensoj de la elektantaro. Se ili vidos, ke iu lancxas alvokon al tiu, ili volos scii pri kio temas kaj do legos gxin. La du referencoj celas montri, ke la argumentoj havas seriozan, kontroleblan bazon, kontraste al tiuj de la kontrauxesperantuloj. Claude PIRON --- Euxropaj elektontoj! Kiu kuragxos ataki la lingvobarilon? Tiuj, kiuj parole advokatas multlingvecon, fakte trudas al ni studi la anglan... por neniam gxin plene regi. La malsupra pozicio, en kiu tiu politiko lokas nin, ne kongruas kun nia digneco. La programo "Lingua" nenion solvas. Kiel dano kapabla germane kaj angle paroli komunikos kun greko elektinta la italan kaj francan? La institucioj de Euxropa Unio tage tradukas 3,6 milionojn da vortoj; cxiu unuopa vorto kostas ... [esprimi en nacia mono egalvaloron de 2 francaj frankoj aux de 0,36 usonaj dolaroj]1. Kaj mankas mono por socie utilaj agadoj! Cxu la problemo estas nesolvebla? Ne! Ekzistas solvo malmultekosta, demokratia, psikologie agrabla, kaj gxin proponas Umberto Eco2: Esperanto. Komparoj surterene faritaj inter tiu medio kaj la rivalaj (uzo de la angla, samtempa interpretado, ktp.) konkludas, ke Esperanto ege superas la aliajn. La neantoj de tiu realo neniam komparis la diversajn komuniksistemojn en la praktiko; al ili do mankas cxiu kredindeco. Kaj tiuj, kiuj asertas, ke Esperanto malutilas al lernado de lingvoj, trompas la publikon: sperto pruvas, ke gxi stimulas intereson por la lingvoj kaj plirapidigas ties akiron. Ni postulu la solvon, kiu montrigxas la plej efika kaj la plej respekta al cxiuj kulturoj. Ni vocxdonu nur por kandidatoj konsciaj pri la lingvoproblemo kaj pretaj kontrauxstari la diskriminon, pro kiu Esperanto nejuste suferas. 1Claude Piron, Le defi des langues (Parizo: L'Harmattan, 1994), p. 39. 2"La bustina di Minerva", L'Espresoo, 11-a de oktobro 1992. ************************************************************************* HISTORIO //////// Margxene de la jubileo ====================== Kiam la 4-an de aprilo en la 1959 estis lancxitaj, pli gxuste, relancxitaj, E-elsendoj en Pola Radio, iuj memoris la postmilitajn esperantlingvajn programojn el Varsovio. Malmultaj konsciis pri la esperantlingvaj babiloj en la sama radiostacio en la antauxmilita periodo. Neniu versxajne rimarkis, ke la relancxo okazis precize 36 jarojn post kiam Komerca Konferenco en Venecio (04.04.1923) rezoluciis: "La konferenco, en kiu partoprenas ankaux reprezentantoj de Radioelektraj Societoj, konstatas, ke la tutmonda disvastigxo de senfadena telefonio nepre postulas rimedon por superi la lingvajn barilojn kaj rekomendas la uzadon de Esperanto por komunikajxoj destinitaj al eksterlanda auxdintaro". La 4-an de aprilo 1994 la esperantlingvaj elsendoj de Pola Radio eniris sian 36-an ekzistojaron. Por gxuste taksi cxi tiun fenomenon, kiun kelkfoje iuj opinias aparta institucio de la E-movado, valoras iom retrorigardi. Nome, la disvastigo de radioelsendado gxenerale kongruis kun vasta publika intersxangxo pri Esperanto. Jxus mi citis la rezolucion de Komerca Konferenco en Venecio. Multe pli sprona evidentigxis la kunveno de Internacia Unio de Radiofonio en Lauxzano, Svisio (11 - 13.05.1927). Laux propono de Gxeneva Radio estis proklamita rekomenda rezolucio en kiu ni legas: "La Internacia Unio de Radiofonio rekomendas al la stacioj fari provon pri regulaj elsendoj en Esperanto - unufoje en la semajno dum 10-15 minutoj por anonci al malproksima auxskultantaro la cxefajn punktojn de sia semajna programo aux por konigi al gxi okazintajxon artistan, intelektan aux ekonomian de sia nacia vivo. Samtempe gxi rekomendas al ili anoncigi sian stacion unufoje cxiutage en Esperanto okaze de siaj vesperprogramoj". Kiel ni legas en "Enciklopedio de Esperanto", la unuaj provoj pri la esperantlingva elsendado okazis en 1923 kaj koncernis du sendostaciojn en du landoj, en 1924 Esperanto auxdigxis de 130 sendostacioj en 18 landoj. En la jaro de la lauxzana kunveno Edmond Privat skribis en la organo de UEA: "...Dum lastaj tri jaroj okazis cxefe E-kursoj cxe 30 radiostacioj el 19 landoj. Nun venis la tempo uzi la lingvon por ke la lerno utilu. Tion ja faras regule Radio Paris por dissendi ekonomiajn informojn kaj Radio Leipzig pri vetero..." La aplikado de Esperanto en radiofonio dauxris. En 1933 j. 83 sendostacioj en 14 landoj okazigis disauxdigojn en aux pri Esperanto (inkluzive 27 prelegojn auxdigxintaj en Pola Radio). La programoj traktis temojn ligitajn kun la socio, beletro, scienco, literaturo kaj politikajxoj. En Esperantujo famis "altvalora horeto Esperanta" el Berno, ecx se auxdigita unufoje dum la monato. Kaj gxuste rigardante cxi tiujn imponajn statistikajxojn ni ne lasu nin trompi - temis pri elsendoj pli aux malpli regulaj, al kiuj senavare kontribuis elstaraj kaj mezaj esperantistoj konforme al la alvoko de Privat: "...ni kore esperas, ke cxiuj E-grupoj klopodos havigi al sia urba radiostacio unu aux du sindonajn dejxorantojn kun modela elparolo por helpi en tiu afero 4- aux 2-foje monate." Nun eblas sole sxpini la supozojn, kiel disvolvigxus la aplikado de Esperanto en radiofonio, se ne eksplodus la dua mondmilito, kiu cxesigis cxi tiun disfloron, ecx pli: gxi donis - kiel sxajnas - la mortan frapon al la E-movado gxenerale. Kaj tamen jam en 1945-a jaro 8 radiostacioj restarigis siajn esperantlingvajn programojn, inkluzive de Varsovio. De la 1947 la esperantlingva komunumo restarigis la cxiujarajn asembleojn - Universalajn Kongresojn. La baldaux proklamita tn. "malvarma milito", la divido de la politika scenejo je la orienta kaj okcidenta parto, ne restis seninflua al la evoluo de la E-movado en cxiu el la partoj. En 1950 la E-elsendado el Varsovio cxesis. Cxiuj UK-oj okazis en la tn. okcidentaj landoj. Nur dum la UK en Meinz, Germanio, auxdigxis la invito por la 44-a al Varsovio. La jaro 1959-a ja estis la jaro de la 100-a naskigxdatreveno de la kreinto de la internacia lingvo. Unuflanke sxajnis, ke ne eblas kongresi aliloke ol en Varsovio, kie eblas pilgrimi al la tombo de L. Zamenhof - dum la lasta mondmilito senigis milojn da esperantistoj, inkluzive Zamenhofojn, je loko de eterna ripozo. Aliflanke regis profunda dubo pri sukceso de la kongreso malantaux la "fera kurteno". Polaj esperantistoj konsciis tion - sed krom multaj novaj adeptoj de la lingvo la pola movado ricxis je multaj elstaraj esperantistoj, kiuj kapablis movigxi en la nova realo. Cetere en tiu nova realo la auxtoritatoj volis ripeti la sukceson de malfermigxo al la universalaj ideoj, al la ekstera mondo, kiun Varsovio gxuis jam en la 1955 dum Monda Kongreso de Junularo. La cirkonstancoj estis cxiel favoraj al la UK en Varsovio, kaj al cxiuj akompanaj klopodoj. En tia situacio unu el la elstaraj figuroj de la pola E-movado Isaaj Dratwer sukcesis interesigi pri la esperantlingvaj elsendoj la tiaman polan cxefministron, Jozef-on Cyrankievicz-on, kiu estis onidire E-simpatianto aux ecx eks- esperantisto. La ideo estis aprobita, sed estis samtempe prezentita unu kondicxo. Ne eblis paroli pri eksperimenta dekkelkminuta babilo, ne eblas paroli pri lingvo-rubriko. La elsendo devas esti cxiutaga, duonhora, profesinivela, prilaborata en specialigita lingvoredakcio en la poreksterlanda fako de Pola Radio. Sxajnas, ke la defio superis la fortojn de la varsoviaj esperantistoj. La antauxpreparoj por la lancxo de la elsendoj cxirkauxprenis ne nur plej talentajn esperantistojn, sed ankaux laborantojn de la Pola Radio kontribuontaj en la pretigado de la elsendoj kiel realigantoj kaj parolistoj. Plurnombra stabo de esperantistoj, alproprigintaj la sekretojn de la radiometio, kaj de radio-laborantoj, lernintaj E-on, lancxis la 4-an de aprilo 1959 E-elsendon, kiu estis konceptita kiel profesinivela eksperimento antaux la varsovia kongreso de la monda esperantistaro. Cxiutage, je la 16.30 eblis sxalti la radiaparaton por auxdi la tondran vocxon de Piotr Rowinski: "Parolas Varsovio, la naskigxurbo de Esperanto", kaj ricxajn lauxforme kaj enhave informojn pri la kongreslando kaj esperantistaj aferoj. La reagoj de la auxskultantoj superis cxies atendojn kaj kauxzis, ke la eksperimento transformigxis en cxiutagan tradicion. Estas malfacile en kelkaj frazoj sumigi la laboron kaj atingajxojn de la redakcio kaj gxiaj laborantoj retrorigardante al la pasintaj 35 jaroj. Eblas diri tutcerte, ke auxdigxis en tiu tempo 42.306 elsendoj kaj se ni premisos, ke cxiu el ili havis nur 25 minutojn, temas pri 1.057.650 minutoj aux 17.627,5 horoj da kontinua emanigo. Sed eble pli interesa estus memorigo - ol cxi tiu iom truka nombrojxonglado - pri tio, ke de la duonhora cxiutaga programo la elsendoj evoluis ecx gxis cxiutaga trihora programo kaj nun ofertas al la auxskultantoj cxiutagajn du duonhorajn elsendojn, auxdeblajn ankaux persatelite. En cxiu etapo de la esperantlingva elsendado Pola Radio, krom esti eksplikilo de la pola sxtatintereso, portis universalajn ideojn, spegulante la vivantan Esperantujon en amplekso kaj ofteco gxis nun neniam renkontata, en kiu ajn radiofonio, ofte transportinte esperantoparolantojn gxisdate en la lokon de la plej gravaj esperantistaj okazajxoj kiel UK, ne parolante pri aliaj sonraportoj pri E-jubileoj, renkontigxoj, konferencoj. Esperanto- elsendoj de Pola Radio delonge ne plu estas eksperimentaj, provaj, demonstraj aux konvinkaj. Per cxiuj formoj de radiojxurnalismo ili raportas la realon ne nur esperantistan - en cxiam pli signifa grado en la tiel nomata rekta, vivanta formo. Ankaux cxi-sfere la E-elsendoj de Varsovio sekvis la gxeneralan disvolvigxon de la radia komunikformo - ne parolante pri tio, ke delonge ne eblas paroli pri esperantistoj, dejxorantaj en la radioredakcio, sed pri jxurnalistoj, kiuj en sia aktivado utiligas la internacian lingvon. Iuj certe estas ankaux esperantistoj. Por tiuj tutaparte tioman gravecon havas la premioj, kiujn la E-movado atribuas al la redakcio pro la atingajxoj en la evoluigo de la jxurnalisma lingvo (1970) aux pro la kontribuo al la internacia paca interkomprenigxo - la premio de Onisaburo Degucxi en la 1993. Parolante tiom amplekse - margxene de la 35-jarigxo de la E-elsendoj de Pola Radio - pri la apliko de E-o en radiofonio laux historia vidpunkto gxenerale, kaj tutaparte laux la vidpunkto de la varsoviaj elsendoj, mi celis reliefigi la dauxron de la fenomeno, kiu ebligis al esperantistoj cxiutage vivi sian esperantistecon. Dum dauxre por multaj esperantistoj Esperanto estas la lingvo de legajxoj, korespondajxoj aux pli-malpli sporadaj renkontoj - por la radioauxskultantoj la E-elsendoj estas la vivanta medio, la loko de ilia cxiutage spertata lingvoidenteco. Barabara PIETRZAK, jxurnalistino en E-elsendoj de Pola Radio ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// Juna, 12-jara esperantisto kaj 13-jara lernantino, pri cxiuj eblaj interesaj temoj: Cezary kaj Joanna Kletkiewicz, Bobrowniki n. Wista, PL- 87-617 woj. Wloclawskie, Polio. * * * 20-jara progresanto: Dmitrij Sekusxin, P.k. 2276, Severodvinsk-22, Arhangelskaja obl., Rusio. * * * 19-jara komencanto, kiu interesigxas pri komputiloj, lingvoj, naturo kaj historio, kun gejunuloj: Andreas Schlapsi, Mullendorfer Weg 6, A-2700 Wiener Neustadt, Auxstrio. * * * Precipe kun knabinoj el cxiuj kontinentoj, kiuj bone scias Esperanton: Peter Kosa, Berzsenyi u. 14, H-6400 Kiskunhalas, Hungario. * * * 16-jara mezlernejanino, pri cxiuj decaj temoj: Krystyna Michalska, wies Witkowo, PL-87-140 p-ta Chelmza, Polio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// La dua, korektita eldono de libretoj de Janos Sarkozi "Adamo kaj Eva" kaj "La botelo kaj aliaj noveloj" estas mendeblaj kontraux 60 HUF + 25 HUF sendokostoj aux 3 IRK po peco de Tibor PAPP, Debrecen, Trombitas u. 12,H-4031, Hungario * * * Se vi interesigxas pri posxtmarkoj, emisiotaj de Cxinio kaj Taiwan en 1994, bv. kontakti s-ron Fu Guoqing cxe la adreso: Dianjichang 10-Chejian, Harbin, CN-150040 Heilongjiang, Cxinio. * * * Boris KOLKER (elmigrinta el Rusio al Usono) havas novan adreson: 2808 Mayfield Road, apt. 303, Cleveland Hts, OH-44118, U.S.A. * * * Sporta rentulo, ingxeniero, kranko, vitvigxis kaj sercxas sveltan danctalentan adekvatan partnerinon por korespondi kaj komunaj ferioj: Wilfried BETHGE, Feldstr. 87, D-28203 Bremen 1, Germanio. ************************************************************************* ANONCO ////// PRECIZIGO ========= La artikolo de Istvan Ertl pri Umberto Eco (Eventoj, 2/aprilo, p.8) enhavas malgxustajxojn pri jam aperintaj eldonoj de la verko de Eco: gxis nun aperis nur la itala kaj germana eldonoj de la libro "La sercxado pri perfekta lingvo", la hispanan oni atendas baldaux, la anglan nur en marto 1995, kaj pri la franca ne eblas ankoraux ion precize scii. ************************************************************************* MUZIKA KULTURO ////////////// Vinilkosmo-kompilajxo ===================== Eventoj n-ro 37 informis pri la planoj de Vinilkosmo (eldonejo cxe EUROKKA,Esperanto-rok-Asocio) produkti gravan kompilajxon kasede kaj kompaktdiske, kie estos prezentitaj po unu antauxe ne eldonita kaj ne reeldonota peco de cxiu partoprenanto. Nun la afero pli korektigxis, kaj pretas titoloj de pluraj plej famaj kaj sxatataj E-grupoj kaj kantistoj. Ankaux - subtene - konsentis prezentigxi papage kelkaj neesperantaj grupoj. Eble ecx pli ol planitaj 15 grupoj prezentigxos, kaj la eldonota kompilajxo estos duvoluma... Cxiuokaze, gxi estos la plej plena prezento de Esperanta aktuala rok- pop- kaj kanzonmuziko. La kompilajxo povos aperi tamen nur tiam, kiam por la eldono estos kolektita suficxa monsumo. Pro tio Vinilkosmo bezonas partnerojn kaj antauxmendojn. La kasedo kostos 70 FRF, la kompaktdisko - 120 FRF (sen sendokostoj). Por libroservoj, mendotaj pokvante, estas proponata favora maklerajxo. Se la antauxmendoj bone kolektigxos, la kompilajxo povos aperi jam auxtune 1994! EUROKKA, F-31450 Donnewille, Francio Tel: +33-61-819565 ************************************************************************* INTERESE //////// Furora volapukajxo ================== "TlhIngan Hol Dajalh'a?" Tiu cxi frazo signifas: "Cxu vi parolas la klingonan?" Temas pri planlingvo parolata en la usona filmo "Star Trek III", vaste konata ankaux en aliaj landoj. Meze de la 80-aj jaroj la produktintoj de la filmo komisiis la lingviston Marc Okrand inventi lingvon de kosmaj militistoj. Okrand prenis sian taskon tre serioze kaj kreis la bazan vortaron kaj la gramatikajn regulojn de la "klingona" (angle "Klingon"). Li publikigis sian inventajxon en la libro "The Klingon Dictionary", de kiu vendigxis jam 250.000 ekzempleroj; kaj kasedo kun parolaj ekzempleroj ("Conversational Klingon") trovis 50.000 acxetantojn. Pro la kulta statuso de "Star Trek" tiu sukceso ne surprizas, sed pli mirigas, ke centoj aux ecx miloj da homoj diligente kaj serioze lernis la lingvon; onidire multaj ecx flue parolas gxin. La "Klingon Language Institute" (P.O.Box 634, Flourtown, Pennsylvania 19031, Usono; gxi, cetere, ne respondis al informpeto de mi) havas jam 200 membrojn kaj kvarfoje jare eldonas sian gazeton HolQeD (Lingvistiko). Tamen ni esperantistoj ne devas timi konkurencon: estas tre malfacile lerni kaj prononci la klinganan; la lingvo ja celas soni malagrable kaj malsimili al naciaj lingvoj. Kaj kiel idiomo de militista kulturo mankas al gxi vortoj por "afabla" aux "simpatia"; anstataux "Saluton!" oni diras "nuqneH?" (Kion vi volas?). Intertempe kelkaj adeptoj komencis reformi la lingvon, plifaciligante la prononcon kaj gramatikon; ni vidos, cxu tio finfine pereigos la lingvon, kiel siatempe okazis al Volapuko... Ulrich MATTHIAS el "Esperanto aktuell", 2/1994 Ndlr: Kiam esperantistoj atingos tian sukceson, ke la kasedoj kun konversacia kurso vendigxos en kvanto kvindek mil ekzempleroj?.. ************************************************************************* MOVADA HUMURO ///////////// Kia lingvo estas malbelsona =========================== Kiam Grabowski konatigxis kun juna virino, li cxiam kvazaux amindumis sxin, delklamante al sxi cxe la orelo, siajn plej novajn verkojn. Iun vesperon la dommastrino diris al li: - Antoni, bonvolu deklami ian versajxon en via fama lingvo Esperanto! Vi cxiam parolas pri gxi, sed neniam per gxi. Antoni ekdeklamis... Kiam li finis, iu cxeestanto diris: - Sed estas ja neimageble malbelsona via lingvacxo! Kompreneble - tia miksajxo! - Nu, kiu povis esperi ion alian? - aldonis iu grava gasto. - Mi - diris Grabowski - petas pardonon. Esperanto ne kulpas. Mi deklamis itale verkon de Petrarka. el "Vesperto", aprilo 1994. ************************************************************************* KONKURSO //////// REZULTOJ DE LA INTERNACIA KONKURSO POR MEZLERNEJANOJ ==================================================== KOMENCANTOJ - 1. Csorba, Viktoria134,0 poentoj - 2. Kenybeczi, Auxrora133,0 - 3. Teszarovics, Suzana132,0 Berencsi, Norberto132,0 Cxiuj gajnintoj-komencantoj estas el Kossuth Gimnazium, Miskolc, Hungario. PROGRESINTOJ - 1. Droppil, Suzana (Thuri Gyorgy Gimnazium, Varpalota, Hungario)136,5 - 2. Bodolai, Maria (Kossuth Gimnazium, Miskolc)133,5 - 3. Csapko, Kitti (Kossuth Gimnazium, Miskolc)126,0 Eventoj sincere gratulas la gajnintojn kaj iliajn instruistojn! ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor