Eventoj n-ro 0053, 1/majo - '94, retposxta versio ************************************************** ENHAVO ////// Titolpagxe: - Esperanto-domo en Budapesxto - LA NOOSFERA IDENTO DE ESPERANTO Kluba vivo: - Krizo de la loka grupo - cxu gxi estas eksmoda? - Kiel krei lokan grupon el nenio? Esperanto aplikata: - Esperanto en ekonomio - Al esperanto-fako en komerca cxambro Esperanto en radio: - Kiel auxskulti pli bone? Arangxoj: - Esperanto-kurso por progresantoj - Muzika semajno - Taranteza semajno en Bourg St Maurice - Filmoprezento en Budapesxto - Bicikle internacie - Balta biciklado - La 3-a LOI SI Alvoko: - AL LA PARTOPRENANTOJ DE EUxROPA ESPERANTO- FESTIVALO Movado: - Interreligia Seminario - Por filatelistoj kaj kolektantoj - Viaj ridetoj sercxatas en Samarkando - Katalogo de "Sonorilo" - 90 jaroj Esperanto en Hamburg - Ankoraux unu partio poras TEJO: - Balkanaj E-junularoj agas Lingvo: - Kial "Havi lokon" ne havas lokon? Reagoj: - Cxu la Euxropo-centrismo? - ILEI nun ne rezignas! La leganto: - *** Intervjuo: - Multaj Esperanto-firmaoj laboras tro amatore Historio: - Zilbernika genealogio Bazaj informoj: - Kio estas AFEL? Interese: - Pri esperanta gazetaro Korespondi deziras: - *** Anoncetoj: - *** ************************************************************************* TITOLPAGxE ////////// Esperanto-Domo en Budapesxto ============================ Esperantistoj jen akiras, jen perdas siajn rezidejon. Tio estas normala procezo, ja nenio eternas sub la luno, sed malbonas, kiam la perdoj okazas, kaj la akiroj ne... Tamen nun oni povas gxoji: en Budapesxto, unu el la malnovaj cxefurboj de Esperantujo, aperas nova esperantista domo! La jxus acxetita Esperanto-domo trovigxas je 400 metroj (du haltejoj per la auxtobusoj 82 aux 82/A) de la metrostacio Kobanya-Kispest cxe la adreso: Budapest, distrikto XIX, strato Leiningen 4. En gxi estos sidejo por kelkaj organizoj: redakcio de EVENTOJ, Kultura Esperanto-Asocio, eldonejo LINGVO-Studio... La celo estas, ke cxiu persono, kiu volas fari ion por Esperanto, havu la eblecon uzi la necesajn modernajn laborilojn: komputilojn, printilojn, faksilon, datumbazojn ktp. Oni povas veni kun sia propra konkreta programo aux laborplano, aux helpi al tiuj, kiuj jam faras iun laboron. Do la ejo funkcios kiel labora centro, - sed ne kiel babila klubejo, kaj ne kiel turisma tranoktejo! La domo mem estas iu malnova konstruajxo, postulanta renovigon, modernigon. Post tio en gxi trovigxos 1 pli kaj 1 malpli grandaj laborcxambroj kun la necesaj aliaj ejoj - kaj la tuto staros je la dispono de esperantistoj! La ejo tauxgos por laborkunvenoj, kursoj, negrandaj seminarioj kaj similaj arangxoj. Ne temas pri amasaj renkontigxoj, artaj prezentoj ks., por tio la domo ne suficxe grandas, sed gxi povas esti tauxga stabejo, "cerba centro" por la movado, stagxado kaj trejnado de aktivuloj. La Domo funkcios ankaux kiel publika "gazet-legejo", - do la ricevitaj de ni cx. 100 diversaj E-gazetoj staros je la dispono de interesigxantoj. Ni esperas, ke tiu cxi laborejo estas necesa ne nur por pli oportune fari EVENTOJ-n, sed efikos pozitive al la hungara kaj internacia E-movado. La domo-acxeton financis cxefe LINGVO-Studio. Sed la disponebla kapitalo suficxis nur por la acxeto mem, kaj restis tre malmulto por la necesa renovigo, interna arangxado. Se vi volas helpi en gxi, viaj kontribuoj estas tre bonvenaj (hungaroj al la Fondajxo Esperanto, aliaj al la UEA- kodo: ELLS-S, aux al niaj landaj kotizperantoj, cxe kiu vi abonis la gazeton) - kion ni tre dankas. Bonvenon al la nova esperantista hejmo-laborejo, Budapesxta Esperanto- Domo! Laszlo SZILVASI ************************************************************************* LA NOOSFERA IDENTO DE ESPERANTO =============================== La (sxajne) serioza argumentado de Tonkin (Eventoj, 2/februaro '94) surbaze de (sxajne) potenca Esperanto denove elmontras pure lingvan karakteron - eksmodan. Por tiuj, kiuj okupigxas pri Esperanto pro nelingvaj kialoj (mi, ekzemple, pro la ekologiaj), evidentas, ke la lingva aspekto de Esperanto ne estas cxio. Eble gxi estas la plej malgrava, cxar memkomprenebla aspekto de gxi. La praktika signifo de la internacia lingvo certe estas lingva kompetento, neuxtrala komunikado kaj pacocela interkomprenigxo. Sed nuraj paco, homaj rajtoj kaj demokratio ne plu suficxas por la utiligo de gxi. La homo nun survojas al findetruo de sia planedo per cxiam pli pacaj, homrajtaj kaj demokratiaj metodoj. Kaj ankaux Esperanto ludas en tio certan rolon, cxar gxis nun gxi ne sukcesis identigxi ekster tiu biosferdetrua kulturo. La ozontruo estas kulturtruo; gxi parolas cxefe angle, sed ankaux iomete Esperante. Kio do estas alloga en Esperanto, se tio, kion ni praktikas per gxi, estas samdetrua, kiel la praktikoj de cxiu ajn alia lingvo? Kiu, kiel Tonkin, sub nuraj lingvaj kaj komunikadaj kriterioj rigardas Esperanton kiel parton de progresa kulturo kaj/aux civilizo, fakte ne vere bezonas gxin, escepte por egoismaj distraj kialoj. Esperanto estas pli ol lingvo en la detrua homa kulturo. La planedon Tero oni povas konsideri kiel memregan sistemon, kiu povas travivi ecx je la kosto de ekzisto de la homa specio. La pereo de la homa kulturo estus nur memrega afero de la planedo. Do, ni devas adaptigxi al postuloj de la planeda vivo por ne perei, kaj ni esperantistoj adaptu la internacian lingvon kiel eble plej frue al la noosfera idento de la homo. La konservado de biosfero estas kultura laboro, kaj de nia transpreno de la noosfera idento dependas, cxu Esperanto trovos la lokon en la estonto. Pli detale: la noosfera idento de la homo konceptas-priskribas kulturon, t.e. ankaux komunikadon inter cxiuj sciencoj, kiuj al gxi rilatas, kaj ne nur de vidpunktoj lingvaj, lingvopolitikaj kaj ideologiaj, artaj ktp. Gxuste pro tio, ke lingvo kaj komunikado estas multe pli ol nur teorie, praktike, cxiutage kaj arte kompetenta uzado de literoj, vortoj, frazoj kaj tekstoj. Konsekvenca apliko de la noosfera koncepto al la interna logiko de la interna ideo liveras novan, pli ampleksan identon de la esperantista lingvokomunumo kaj la lingvo Esperanto mem. Tiu idento estas "noosfera", cxar gxi rilatas al la homa spirito kiel al parto de la integra biosfero. Gxi estas pli largxa ol la gxisnuna, cxar ne nur ligas la Esperantan kulturon al la transnaciaj ideoj de la paco, homaj rajtoj kaj neuxtraleco, sed ankaux al la esencajxoj de la vivo mem. Cxi tie konkretigxas adekvata koncepto pri la naturo (aux biosfero), en kiu la homo kiel racio-naturo estas produkto de evolucio kaj en kiu la sorto de la homo absolute dependas de la sorto de la biosfero kaj pro tio necesigas respondecon pri la estonteco. Cxi-sence vere nova en esperantismo estas la kompreno de la internacia lingvo kiel imanenta mediokonforma primara preventilo. Primara, dekomenca, unuagrada, origina prevento signifas en la senco de la Monda San-Organizajxo "dekomence ne kauxzanta malutilojn pro ne-cxeesto de difektaj aux difektemaj kauxzoj- kauxzuloj". Tiu nova noosfera idento de Esperanto kaj de la aktiva neuxtraleco en esperantismo havas la du aspektojn: 1. La imanenta socia prevento, cxar Esperanto el si mem ne permesas naciajn, etnajn, kulturajn ktp. egoismojn kaj pro tio servas imanente la pacon, homajn rajtojn kaj homan bonon (kvalita aspekto). 2. La imanenta materia prevento, cxar Esperanto el si mem reduktas lingvon kaj komunikadon je ilia esenca, kompetenta minimumo kaj pro tio malgrandigas imanente la planedan entropion (kvanta aspekto). Jam antauxe Esperanto estis priskribita similforme. Sed kiel esenca memkompreno, ecx kvazaux entenanta ankaux la ideojn de paco kaj homaj rajtoj, gxi nun farigxis unika nova centra kriterio de esperantismo kun - kompreneble! - sekvoj por la propra praktika laboro. En niaj tempoj estas kauxzataj abomenoj kaj hororajxoj al homoj kaj al la vivo entute. La rimedoj sxangxi tion gxis nun ne estas elcxerpitaj. Cxie mankas fantazio kaj konsekvenco. Ni bezonas pli multe ol la fakan kompetenton de la tiel nomataj fakuloj, ekz. lingvistoj. Lingvo estas cxie, lingvisto estas nur en iu lingvo, samkiel medicinistoj estas nur en malsanoj kaj ne en la vivo. Cxio, kion ni faras, tusxas ne nur homon, sed la tutan vivon. Ne plu ekzistas vere neuxtralaj ajxoj (se iam ekzistis), cxio, iel ie influas, difektas kaj afliktas. Nur, se Esperanto farigxos la homa lingvo, la kultura lingvo, lingvo de la vivo, gxi fiere rajtas esti cxie kaj pretendi lokon en la unua vico. Cxi-rilate gxi estas ege bezonata: la nova noosfera paradigmo de Esperanto kiel universala primara socia kaj materia preventilo sur la kampoj de lingvoj, komunikado kaj interkomprenigxo. D-ro med. W. GUNTER, Centro pri Ekologia Medicino (EKOMED), Schustr. 7, D-34292 Ahnatal, Germanio. ************************************************************************* KLUBA VIVO ////////// Krizo de la loka grupo - cxu gxi estas eksmoda? =============================================== Malgvidantoj de pasivistoj -------------------------- Artikolo dua En cxiu homa grupo kaj, kompreneble, ankaux en cxiuspecaj E-kluboj kaj organizajxoj, ekzistas kompleksaj dudirektaj rilatoj inter gvidantoj kaj membroj. Mi ne intencas tie cxi priskribi tiujn rilatojn, cxar oni povas legi tre detalan analizon en la verko de Tazio Carlevaro Soci-psikologio kaj grupo-dinamiko de la Esperanto-movado (KCE, La Chaux-de-Fonds, Studoj n-ro 7, 1977, p. 22-23). Laux Carlevaro, la lidero (lia faka termino por grupestro) povas esti aux auxtoritata aux demokrata. La unua stimulas, jugxas, regas, manipulas, ordonas aux estas simple karisma (gvidkapabla per afektiva influo) kaj cxiopova. Male, la demokrata lidero klarigas, kunordigas kaj kunlaboras. Surbaze de tiuj difinoj estas evidente, ke celoj povas esti atingitaj fare de grupoj, kiuj havas unuan aux la alian specon de gvidanto. Ofte okazas, ke post foriro de talenta kaj kapabla gvidanto mankas tauxga sekvanto por transpreni la gvidrimedojn. La vakuo, kiu poste estigxas en la societa organizado, estas plenigita ne per konkretaj rezultoj, sed per rememoroj pri la agado de tiu fabeleca grupestro. Tamen, la grupo povas dauxre ekzisti, cxar eventuale aperas tria speco de lidero laux Carlevaro: la nenifara lidero aux mal-lidero. Eble tiu speco de malaktivulo estas la plej ofta tipo, rolanta kiel grupgvidanto tutsimple tial, ke mankas konkuro. Aux povas okazi, ke dum pluraj jaroj aux jardekoj li okupis la plej altan oficon en la societo, kaj la membroj hezitas anstatauxi lin pro sentimentalaj kialoj. Estas ja vere, ke cxiu organizajxo havas tian estron, kian gxi meritas. Miaopinie, la mal-lidero estas pli dangxera por la evoluo de la societo ol ecx diktatorema gvidanto, cxar tiu kontentigxas pri la pasivismo de la grupanoj, kaj ili, siavice, alkutimigxas toleri la nenifaranton. Pro la prestigxo de la ofico kaj eble ankaux pro egoismaj kialoj, tiu nulo rifuzas propravole demisii. La ekzisto de tia situacio en loka grupo estas sendube unu el la cxefaj kialoj de la konstanta perdo de seriozaj kaj aktivaj membroj, al kiuj mankas la povo efektivigi konstruivajn sxangxojn. Mi intence skribas "pasivistoj" kaj "pasivismo", cxar mi rigardas tiun fenomenon "stato de toksigxo" laux la difino de -ism en PIV. La pasivismo estas unu el la plej gravaj malsanoj de multaj E-societoj, kaj gxi povas esti, same kiel eblaj morboj, kontagxa, kronika kaj letala. Unu el la plej karakterizaj simptomoj de la pasivismo estas la ofteco de klubaj programeroj konsistantaj el prelegoj; pli precize, el prelegoj ilustrataj per diapozitivoj. Kiu ne komprenas la pervortan klarigon, povas tutkontente spekti la belajn bildojn. Kiu enuas pro la bildoj, ja povas dormeti en la malluma cxambro. Tiuspeca prelego estas tre konvena ankaux por preleganto, kiu ne bone posedas la lingvon, aux estas tro pigra antauxprepari sian prezentadon. Per po du- aux trifraza komento, akompananta kelkdekon aux kelkcenton da lumbildoj, li facile sukcesas plenigi la tempon. Eble estus konsilinde ne arangxi tiajn pasivigajn programojn. Manke de tio povas esti, ke la cxeestantoj mem iniciatus ion por eviti plenan enuon. Iam, kiam mi esti programestro de loka grupo, mi eksperimentis pri diversaj manieroj forigi la pasivismon. Mi provis enkonduki programerojn destinitajn paroligi la klubanojn, ecx la plej apatiajn. Elstaran sukceson havis amuzaj teatrajxetoj, aux improvizitaj aux originale verkitaj en Esperanto. Estas tre facile kunligi tiuspecan programeron kun konversacia praktiko en kursoj. Ankaux la "Vivanta Gazeto", unu el la tradiciaj partoj de societaj kunvenoj, servas por partoprenigi cxiujn, kondicxe ke la redaktoro estas suficxe lerta rilate la disdividon de taskoj surbaze de lingvokapablo kaj interesigxo. Sur pli alta nivelo estas debatoj kaj diskutoj pri specifaj temoj. Ju pli tikla estas la demando, des pli vigla farigxas la cxeestantaro, kaj oni apenaux povas kredi al siaj oreloj, kiam fervore auxdigas sian vocxon grupano, kiu kutime restas silenta dum alispecaj programoj. Estas evidente, ke la planadon kaj plenumon de tiaj programoj povas sukcese entrepreni nur vere energia lidero. Tiu cxi, celante nuligi la pasivismon, pozitive infektos siajn sekvantojn per kontrauxrimedo: la deziro apliki Esperanton por praktikaj celoj. Bernard GOLDEN ************************************************************************* Kiel krei lokan grupon el nenio? ================================ Resumo de raporto de Ole Fredrik Holm Jensen el Vadso, nordoriento de Norvegio, al "Norvega Esperantisto". Gxi prezentas interesan kaj fresxan sperton de la loko, kie neniam antauxe ekzistis esperantistoj. 1. Pozitivajxoj --------------- Efektive estas facile ekinteresigi homojn pri Esperanto. La plej multaj komprenas la logikon de la ideo pri komuna lingvo. Kopiante lauxlegxe, mi arangxis senkostan lernadon laux radiokurso de Rammesmo. La loka gazeto aperigis artikolon bazitan sur mia teksto, kun ilustrajxoj. Mi igis la bibliotekon mendi "Peer Gynt" kaj libron de Astrid Lindgren. Mi petskribis al la komunumo pri mono por esperantlingva turistinformilo (sed ankoraux ne ricevis respondon). Mi parolas kun la homoj, kiujn mi renkontas - jxus ankaux en kurso pri la rusa, kie mi estas lernanto, donante al ili fulminstruon pri Esperanto. 2. Negativajxoj --------------- Iuj lingvistoj, kaj aliaj kun altnivela edukado, patronacxas Esperanton, kaj ne preterlasas la okazon disdiri, ke la angla estas la solvo. Konfesinde, parto de la kursanaro sxajne trovis Esperanton tro malfacila. Aliaj, kvankam edukitaj, ofte laboras malmulte, kio donas maltro da progreso. La nivelo de la grupo variis, kaj tio fortimigis la plej malfortajn. Mia granda aktivado ankaux pasivigas la aliajn. Kvankam ni renkontigxas nur unu fojon monate, pluraj forestas. Ofte mi devas fari cxion mem. Tio estas la kazo ekz-e pri la kontakto kun Murmansk. Tro ofte homoj deklaras, ke ili ne havas monon, ke ili ne povas oferi multan tempon. Alivorte ili ne suficxe ardas por la afero. Tiukauxze la dudek homoj en la grupo sxrumpis al nur kvin aux ses. 3. Resumo --------- Vere la rebatoj ne estas surprizo: estis multaj novuloj sen lingvosperto. Ni neniam auxdis Esperanton, kaj ne havis instruiston. Mi supozas, ke la origina grupo trionigxos, sed baldaux venos kelkaj novaj lernemuloj, tiel ke ni stabiligxos kiel pli forta studrondo, kies anoj laboras pli memstare. Komuna celo devas esti levigxi al iom inda nivelo por utiligi kaj gxui la lingvon, ekz. per legado de revuoj. 4. Kelkaj finaj konsiloj ------------------------ Ne surprizigxu, se venos rebatoj kaj iuj forestos. Ne haltigu la varbadon. Ruzu, ekz. dismetante minikurson en atendejon, kun lokaj informoj kaj telefona numero de kontaktulo. Montru lauxeble baldaux al la publiko, ke Esperanto funkcias: mi planas akcepti ruson el Murmansk en majo, kaj provos interkomuniki kun li en Esperanto kun prelego, ekz-e en la muzeo de Vadso, kaj en intervjuo en loka gazeto "Finnmarken". Vidu homoj: Esperanto funkcias, jam inter komencantoj! el "Norvega Esperantisto", n-ro 1/1994 ************************************************************************* ESPERANTO APLIKATA ////////////////// Esperanto en ekonomio ===================== Neceso de sukcesaj varbmetodoj Por esplori la situacion de Esperanto en la ekonomio, la subskribinto faris en 1960 tutmondan enketon inter la esperantistoj pri la nombro da entreprenoj, kiuj utiligas Esperanton en siaj internaciaj rilatoj. La rezulto aperis en formo de libreto "Esperanto en komerco" kaj enhavas raportojn (en Esperanto, angla, franca, germana kaj hispana) de 100 komercaj kaj industriaj entreprenoj el 40 landoj. La libreto estis plurfoje represita kaj gxis hodiaux havebla. Kvankam tre interesa, la fakto restas, ke nur malmultaj entreprenoj utiligas Esperanton en siaj internaciaj rilatoj. Tuj poste, en 1962, tri personoj, spertaj pri ekonomio kaj Esperanto, interkonsentis fondi organizajxon por la disvastigo de Esperanto en ekonomio. Ili estis: Erik Carlen, longtempa vicprezidanto de UEA kaj grandanima filantropo, estro de fama firmao YTONG, kiu produktas gasbetonon en tuta Euxropo; E. L. M. Wensing, same plurjara vicprezidanto de UEA, kiu estris la sektoron de medicinaj aparatoj en la mondfirmao Philips en Eindhoven (Nederlando); kaj Bruno Vogelmann, esperantisto de 1926 kaj plurjara estro de industria entrepreno. Ni fondis "EKI" - "Instituton por Esperanto en Komerco kaj Industrio". 3000 fakterminoj ---------------- Ni ekkomprenis baldaux, ke mankas la unua premiso: bona ekonomika fakvortaro. Cetere, mankas en Esperanto almenaux 200 aliaj bonaj fakvortaroj. Dum dek jaroj teamo de 20 kunlaborantoj verkis zorge ellaboritan IEF (Internacian Ekonomikan Fakvortaron) en ok okcidenteuxropaj lingvoj plus Esperanto, enhavantan proks. 3000 fakterminojn, landnomojn kaj valutojn. Gxi aperis en 1974 kaj estis represita unu jaron poste pro rapida vendo. Pro bedauxrindaj cirkonstancoj, la libro ne estis poste denove represita, kvankam dauxre alvenis mendoj. Aliaj niaj celoj montrigxis nerealigeblaj, cxar la tempo ne estis matura. Ni oferis multan energion, tempon, monon por varbmaterialo kaj aliaj varbmetodoj, sed akiris nur malmultajn pagantajn membrojn. Fine, pro maljuneco de unu kaj malsano de alia, ni likvidis EKI-n en 1982 lauxjure, kaj cxiuj rajtoj transiris al UEA. Resume: se ni volas, ke iam ekonomiko utiligu Esperanton, ni devas unue konatigi Esperanton, cxar gxi estas en profesia vivo plejparte nekonata. Poste mi dauxrigis sola la laboron por alilingvaj tradukoj de IEF. Hodiaux la 3000 fakterminoj estas tradukitaj entute en 18 lingvojn. En 1990 aperis azia eldono de IEF en Pekino kun 11 lingvoj, inter ili la cxina kaj japana. EEF - Euxropa Ekonomika Fakvortaro kun 14 euxropaj lingvoj plus Esperanto estas prespreta. Ankaux araba kaj persa tradukoj estas pretaj. Komerco kaj ekonomiko --------------------- En la okdekaj jaroj estis fondita "IKEF" - Internacia Komerca kaj Ekonomika Fakgrupo, kiu klopodas disvastigi Esperanton en la ekonomia vivo. Sed la situacio ne estas pli favora ol antauxe, kvankam la lingvaj malfacilajxoj en la mondo kreskis. La kosto por tradukado kaj interpretado en UN kaj Euxropa Komunumo englutas gigantajn sumojn kaj la interkompreno en tiuj institucioj estas ege malkontentiga. La situacio en turismo postulas urgxe bonan interkomprenilon, sed grandaj potencoj malfavoras, ecx diskriminacias Esperanton. Kion fari pro tiaj malfacilajxoj? Mi konkludis, ke certe necesas institucio en UEA, kiu zorgu pri la fakvortaroj, specialaj lernolibroj, varbado de aktivaj membroj, sendado de informoj al la gazetaro... Tiuj agadoj devas esti adaptitaj al la realaj ebloj. Momente nur malmultaj esperantistoj kaj amikoj de Esperanto subtenas per propra laboro aux mondono tian organizajxon. Sekve ni devas trovi pli simplajn metodojn por varbi por Esperanto. <...> Bruno VOGELMANN el "Heroldo d E", aprilo '94 ************************************************************************* Al Esperanto-fako en komerca cxambro ==================================== Dank' al kunlaboro de la Esperanto-grupoj de Angers kaj de gxia regiono, kaj de multaj tradukistoj de ses landoj kaj per diversaj materialoj de IKEF, EKA, Monda Merkato, TAKE kaj Eventoj ni enkondukis jam relative dikan dosieron cxe la Komerca kaj Industria cxambro de Angers por proponi la kreadon de Esperanto-fako. Gxin studis unue la respondeculo pri la Internacia Disvolvigxo, poste la Komisiono pri Komunikado kaj fine studos gxin la respondeculo pri la lingva fako. Cxi lasta jam sciigis al ni, ke ni estos petataj pruvi, ke ekzistas multaj esperantistaj petoj, kiuj ne povas esprimigxi en la angla, itala aux germana. Konsekvence ni alvokas kiel eble plej multajn esperantistajn komercistojn, metiistojn, industriistojn kaj estrojn de cxiaj (ankaux turismaj) firmaoj, kiujn interesas havi ekonomiajn rilatojn kun francaj (anjxuaj) komercistoj kaj industriistoj, amase skribis al ni, priskribante agadajn kampojn de sia afero, eventuale ties ampleksecon, la statuson kaj la tipajn mendojn kaj ofertojn. Skribu kiel eble plej rapide! En nia klopodo tia sukceso ebligus laux la propono de nia dosiero interalie: anonci en la gazeto "Anjou Economique" pri la mendoj kaj ofertoj esperantlingve ricevitaj; efektivigi la profitdonajn servojn de la Internacia Tradukreto pere de Esperanto (cxi lasta ampleksa je 87 tradukistoj de 21 landoj jam funkcias, sed nur prove). Daniel DURAND, Les Nids, F-49190 Saint Aubin de Luigne, Francio. Tel. +33-41784775; fakso +33-41783277. ************************************************************************* ESPERANTO EN RADIO ////////////////// Kiel auxskulti pli bone? ======================== Konsiloj de la Esperanto-Redakcio de Pola Radio Ni prezentas kelkajn simplajn konsilojn al tiuj personoj, kiuj ne estas fakuloj pri la auxskultado de kurtondaj radioelsendoj. Radioricevilo. Kontrolu, cxu en via radioaparato estas la ondolongoj, kiujn uzas koncerna radiostacio; se ne, lauxeble havigu al vi tian aparaton; cxe la acxeto petu fakulon, ke li/sxi helpu vin elekti lauxeble bonkvalitan radioricevilon kun bendoj de mallongaj ondoj. Skalo. Ne en cxiu radioaparato trovigxas skalo kun bonaj ciferaj indikoj; se gxi mankas, surgluu lauxlonge de la skalo mallargxan paperstrion, sur kiu antauxe signu per liniilo milimetrajn kaj centimetrajn distancojn; post la trovo de cxiuj lokoj de certaj disauxdigoj, notu en via kajereto la horon, ondolongon en metroj aux kilohercoj kaj milimetran lokon (ekz. 15.30 h. - 41 m -23-a milimetro dekstre); tiamaniere pli poste vi tre facile tuj trovos nian radiostacion. Kurento kaj baterioj. Se vi uzas retkurenton, kontrolu, cxu la tensio cxiam estas gxusta; se ne, uzu stabiligilon (gxi estas pliigilo de elektra energio, se tio estas necesa). Se vi uzas bateriojn, ne forgesu lauxbezone enmeti, enfiksi novajn, cxar ili ja eluzigxas kaj tiam la ricevilo povas malbonigxi; la samo validas por akumulatoro, kiun de tempo al tempo oni devas resxargi. Anteno por la meza ondo. Kutime gxi trovigxas en la aparato mem; por plibonigi la akceptadon iom turnu la aparaton dekstren aux maldekstren laux la vertikala akso kaj elektu plej tauxgan pozicion; se vi havas porteblan aparaton, vi povas proksimigi gxin je 3-4 cm al sxtopilingo de kurento-reto, cxar kelkfoje per tio plifortigxas la ricevado de mezondaj elsendoj. Vi eventuale povas meti la aparaton sur metalan platon (ekz. en la kuirejo), aux proksimigi al al fridujo aux konvektilo, cxar kelkfoje per tio plifortigxas la ricevado. Anteno teleskopa. Se la teleskopa anteno estas eltirita kaj la ricevado ne estas tamen kontentiga, provu unue - nur proksimigi vian manon al la anteno, tamen ne tusxante gxin (kelkfoje tio helpas); due - tusxu perfingre la antenon, iafoje per tia tusxo la akceptado plibonigxas, cxar la homo mem farigxas kroma anteno; trie - prenu la aparaton permane (kun la eltirita anteno) kaj delikate, por ne rompi la eltiritan antenon, iom klinu gxin aux ecx metu horizontale kaj iom-post-iom turnu vin cxirkaux via akso por elekti la plej bonan direkton; kvare - kun la aparato, kies anteno estas eltirita, malrapide iru tra la cxambro, iom promenetu, aux ecx vizitu najbaran cxambron, por trovi lokon, en kiu la auxdebleco gxenerale estas pli bona. Tre ofte ekz, en la loko, kie krucigxas la subteraj akvovejnoj la ricevado estas pli bona, samkiel post la pluvo, tempesto aux negxado. Ekstera anteno. Se en la aparato mankas anten-sxtopilingo, alfiksu la kablon al la teleskopa anteno kaj senmovigu gxin; la alian finajxon alfiksu al ekz. metala anso de fridujo, konvektilo, akvotubo (la lokon de la alfikso nepre purigu per trancxilo por forigi rustajxon aux farbon); kiel provizora anteno ekstera povas servi kelkmetra kupra drato (kablo), kiun oni alfiksu al la radioaparato kaj la alian finajxon pendigu poste ekster la fenestro, ekz. sur via balkono. Cxio cxi estas provizorajxo, la veran eksteran antenon, kiu konformas al via aparato, certe helpos al vi instali fakulo-radioteknikisto, sed ecx tiuj menciitaj provizorajxoj ege helpas kaj kelkfoje tute suficxas por cxiam. Fado. Se en la aparato ne trovigxas auxtomata fadkompensilo (arangxajxo, kiu auxtomate kompensas la fadadon), uzu - se vi havas - du kurtlongondajn aparatojn samtempe, unu, ekz. akceptu la elsendon en la bendo 41 m, kaj la alia - en la bendo de 49 m; tre ofte okazas, ke en unu bendo la elsendo fadas, dum en la alia bendo gxi estas tute klare auxdebla. Tre ofte la auxdebleco varias de tago al tago, ecx en du lokoj de la sama urbo aux de la sama domo, ekz. en la unua kaj deka etagxoj la auxdebleco estas malsama; kutime ju pli alta, des pli bona! Se tamen nenio helpos, tiam ekzamenu vian aparaton, kiu jam estas eluzigxinta, malnova kaj estus utile acxeti pli modernan. Andrzej Pettyn La konsiloj estas prilaboritaj laux la spertoj de la auxtoro kaj de pluraj auxskultantoj. Viajn proprajn spertojn priskribu kaj sendu al: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, Box-46, PL-00950 Varsovio, Polio. ************************************************************************* ARANGxOJ //////// Esperanto-kurso por progresantoj ================================ "SELSLO" (Skolta Esperanto-Ligo Slovakia) inter la 7-a kaj 20-a de auxgusto 1994 organizas internacian kurson por progresantoj - ne (nur) por skoltoj - en Bratislavo. La plena partoprenkotizo (sen ekskursoj) - 240 USD, se gxi pagotos gxis fino de majo, 300 USD se pagotos surloke post skriba aux faksa averto gxis fino de julio. Por la gastoj el Bulgario, Hungario, Polio, Rusio, Ukrainio: rabato 20 %. Okazos cxiutagaj 5-horaj kursoj, 2 tuttagaj ekskursoj al Brno (10 USD) kaj Vieno (20 USD). Estas invitataj (oni anoncu sin gxis fino de majo!) diplomitaj E- instruistoj por la kurso, kiuj ricevos senpagan logxadon, mangxadon kaj ekskursojn. Organizantoj de lernantaj grupoj ne malpli ol 5-personaj aligxas senpage. Pliaj informoj kaj aligxiloj cxe: Miroslav HAVRANEK, P.O. B. 161, SK-81000 Bratislava 1, Slovakio. Tel. +42-7-335809; fakso +42-7-332020. ************************************************************************* Muzika semajno ============== De la 13-a gxis la 20-a de junio 1994 en urbo Stara Zagora (Bulgario) okazos 7-a Internavia Muzika Semajno sub la gvido de prof. D. Terziev kaj aliaj instruontoj. En internacia medio oni praktike pliperfektigos la internacian lingvon kaj muzikajn eblecojn, per solfegxado, ekzercado kaj prezentado de kantoj el diversaj landoj. Kotizo kaj logxado en muziklerneja logxejo - 25 USD; mangxado memzorga (eblos kuiri). Pliaj informoj cxe: Nejko KUNEV, Esperanto Kulturdomo, ul. Gurko 34, BU-6000 Stara Zagora, Bulgario. Tel. +359-42-22414. ************************************************************************* Taranteza semajno en Bourg St Maurice ===================================== En la bela montaro inter la 26-a de augusto kaj 2-a de septembro okazos arangxo por sxatantoj de la naturo kaj longaj piediroj. Ne mankos konversacia, ludema kaj bonhumora etoso. La prezo por la semajno, kiu inkluzivos logxadon, mangxadon kaj kc. estas 850 FRF. La kontaktadreso: Bernard BOURRUT, Ave. de Tarantaise, F-73210 Aime, Francio ************************************************************************* Filmoprezento en Budapesxto =========================== La 16-an de majo je la 18,30 okazos prezento de la filmo "angoroj" en kadroj de la aktivado de la Esperanta PEN-Centro. La filmon prezentos kaj enkondukos Judita SCHILLER (estrino de filmofako de LF-koop), cxi-foje en sia hejmo (Budapest III. Vitorla u. 7. II/5.) Estas invititaj cxiuj interesigxantoj. ************************************************************************* Bicikle internacie ================== Straznice - Ternopil En julio-auxgusto 1994 estas planata bicikla vojagxo de grupo da esperantistoj. La biciklado startos en u. Straznice (Cxehio) post la 67-a SAT-kongreso (16-23.07) kaj estos entreprenita laux la vojo: Straznice - Budapest- Szolnok - Debrecen - Zahony - Cxop - Transkarpata Ukrainio. Fina punkto de la vojagxo estas Ternopil (Ukrainio). La agxo ne gravas. Interesigxantoj turnu sin al: Dmitrij CIBULEVSKIJ, a/k 9307, UA-310003 Harkiv, Ukrainio; aux Ivo MISSEN, H. Cleyndertweg, 41, NL-1025 Amsterdam, Nederlando. ************************************************************************* Balta biciklado =============== Gxi estas planata lau la itinero Griswald - Gdansk - Klaipeda - Riga - Tallin - 17.07 - 13.08.1994. La rangxo ne estas esperantista, tamen la esperantistoj (gejunuloj) estas bonvenaj. Oni strebas al propagando de internacia amikeco, naturprotektado ks. Aligxilo gxis 15.05. La kontaktadreso: Naturfreundejugend Deutschlands Laundesverband Niedersachsen, Humboliher. 21/22A, D-30169 Hannover, Germanio Fakso: +49-511-14691 ************************************************************************* La 3-a LOI SI ============= La 3-a internacia seminario de Asocio subtena de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AsAIS) pri la propedeuxtika instruado de Esperanto en la elementaj lernejoj (Lingve Orientita Instruado Seminario Internacia) okazos en S-Peterburgo inter la 23-a kaj 28-a de junio 1994. Aligxkotizoj de 6 gxis 17 USD (depende de la lando), unu tranokto en hotelo - de 3 gxis 19 USD, 3 mangxoj por unu tago - 6 USD. En la programo de la Seminario estas intersxangxo de spertoj, ellaboro de rekomendoj por instruistoj, analizo kaj ellaboro de lernolibroj kaj lerniloj, modelaj lecionoj, kvalifikaj ekzamenoj cxe AsAIS. Krom la labora, okazos granda turisma programo, kaj oni povas veni kun familianoj, ecx kun infanoj, ne interesigxantaj pri la Seminario - ili trovos interesajn okupojn en Peterburgo. Proponojn pri la partopreno en la programo sendu al: Irina GONCxAROVA, a/k 102, RUS-143000 Odincovo. Pliaj informoj kaj aligxiloj cxe: Turisma E-firmao "Universo", abonkesto 130, RUS-197022 S-Peterburgo. Tel./fakso +7-812-2344759. ************************************************************************* ALVOKO ////// AL LA PARTOPRENANTOJ DE EUxROPA ESPERANTO-FESTIVALO ==================================================== Dum la Euxropa Esperanto-Festivalo estos organizata ankaux konferenco, kies temo estos lingvouzo de minoritatoj en Euxropo. La organizantoj alvokas la partoprenontojn kunlabori en la eldonota t.n. "Rugxa libro de dangxerigitaj lingvoj". La libro konsistos el du partoj. En la unua oni registros la jam mortintajn lingvojn de la mondo, kaj en la dua estos listigotaj tiuj lingvoj, kies estontecon dangxerigas aliaj lingvoj. La partoprenantoj estas petataj sendi informojn pri lingvoj, apartenantaj al la du menciitaj grupoj al: Hungaria Esperanto-Asocio, Pf. 193, H-1368 Budapest, Hungario. ************************************************************************* MOVADO ////// Interreligia Seminario ====================== Multaj homoj, inkluzive de Zamenhof, konsciis (kaj konscias) pri la dangxeroj kaj suferoj, kiujn kauxzas malpaco inter religioj. La bela urbo Tabor en Cxehio estas fama pro mezepoka movado, kiu kontrauxis la koruptecon de la establita eklezio. Tiuurbe, en komforta studenthejmo, okazis dum Pasko '94 la unua ISE (Interreligia Seminario Esperantista). Partoprenis 25 homoj, de 5-monata gxis 70-jaragxa, el 9 landoj. En rimarkinde tolerema etoso ni auxskultis kaj diskutis, interalie, pri ne tro konataj religiaj movadoj (kvakerismo, taosismo), pri interreligiaj rilatoj kaj religiaj perspektivoj por la estonto. Stimulcele la organizantoj produktis varian kaj ampleksan "spiritan" tekstaron (pli pensigan, ol la averagxa kongreslibro!). Cxiutage ni ankaux elprovis manieron kune interreligie "devoto" - ekzemple per trankviliga muziko kaj per silenta meditado post legado de libere elektitaj mallongaj tekstoj el prozo, poezio aux pregxo. Cxiu leganto fajrigis kandeleton de centra flamo por montri la fidon pri komuna spirita fonto. Krome ni ekskursis kastele, kantis vigle, mangxis bonguste kaj dusxis nin varme. Dank'al la nelacigeblo de la organizantoj kaj la interesigxemo de la partoprenantoj la arangxo bone sukcesis, kaj oni planas okazigi la duan ISE en Hungario dum Pasko 1995 (la kontaktadreso: Eva Farkas-Tatar, Dohany 36, H-1077 Budapest, Hungario; tel. +36-1-1422082). Bonvenaj estas anoj de cxiuspecaj religiaj movadoj kaj same bonvenaj estas interesatoj kiuj, kiel mi, ne estas ano de iu ajn tia. La seminarion naskis ASISTI (bonvena akronimo por la terure longa "Asocio de Studado pri Spiritaj kaj Teologiaj Instruoj). Se vi eventuale sxatus anigxi aux aboni gxian revuon "Asistilo", petu informojn cxe: ASISTI, Blua Domo, F-09800 Arrout, Francio. Informpete bonvolu lauxeble ne forgesi la respondkuponon! Majk SADLER (Britio/Hungario) ************************************************************************* Por filatelistoj kaj kolektantoj ================================ Cxe Ukrainia Esperanto-Asocio komencas labori PM-servo. Cxiuj, kiuj volas intersxangxi posxtmarkojn, aux trovi iun rarajxon, anonci sian peton aux proponon, povas turni sin al gxi. PM-servo proponas ukrainiajn posxtmarkojn, sigelitajn kovertojn, e-glumarkojn intersxangxe al alilandaj diversspecajn similajxoj. La adreso: UkrEA, a.ak.26, UA-26018 Luck, Ukrainio. el "Helianto", februaro 1994 ************************************************************************* Viaj ridetoj sercxatas en Samarkando ==================================== Se vi ankoraux ne forgesis kiel rideti, ridetu do (kial ne?) kaj sendu tiu(j)n cxi rideto(j)n al internacia ekspozicio "La mondo ridetas". Ankaux viaj parencoj, amikoj, kolegoj, hejmbestoj ridetu kun vi... Partoprenante en tiu plej serioza ridet-projekto, vi havos sxancon trovi novajn amikojn, kaj diri-deziri kion vi volas al la vizitontoj de la ekspozicio, kiu estas planata fine de 1994. Do, prenu kaj sendu via(j)n rideto(j)n en ajna kvanto kaj formo - fotoj, desegnajxoj, printajxoj, ktp. Atendas vian ridet-kontribuojn ridet- aktivuloj de la Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro. La adreso: Pk. 76, UZ-703000 Samarkand, Uzbekio. ************************************************************************* Katalogo de "Sonorilo" ====================== Eldonejo kaj librejo "Sonorilo" preparas novan librokatalogon de sia librovendejo, kiu pretendas esti la plej ampleksa el cxiuj ekzistintaj gxis nun. La prezo - 200 BEF. Pagi eblas per kreditkartoj de diversaj tipoj. Pliaj informoj cxe: "Sonorilo", Doornstraat 22, B-2610 Wilrijk, Belgio. Fakso +32-03-8272405. ************************************************************************* 90 jaroj Esperanto en Hamburg ============================= Tute precize 90 jarojn post la 19-a de majo 1904, kiam estis fondita la Unua Esperantista Grupo de Hamburgo-Altana', Hamburga Esperanto-Societo festos la jubileon. Hamburga Esperanto-Societo estas ne nur lauxlegxa posteulo de la Unua Esperantista Grupo de Hamburgo-Altana' (la grandurbo Altana tiam apartenis al Prusio, ne al Hamburgo), sed ankaux posteulo de cxiuj aliaj Esperanto-grupoj, kiuj en 1936 devis cxesi cxian agadon laux ordono de GeStaPo (tamen oni kasxe renkontigxis kaj tenis kontakton al eksterlando). Estis dekdu grupoj, parte lokaj, parte specialaj celgrupoj, kiel klaboristoj, komercaj dungitoj aux posxtistoj, kiuj ekzistis komence de nia jarcento. En 1910 cxiuj grupoj kolektigxis en loka ligo, sed dauxrigis sian unuopan laboron. Depost 1985 denove ekzistas loka ligo en Hamburg, la Landa Ligo Hamburg de Germana Esperanto-Asocio. Gxiaj membroj momente estas: Hamburga Esperanto-Societo, Societo por Internacia Lingvo kaj Hamburga Grupo de Germana Esperantista Fervojista Asocio. Cxiuj grupoj komune festos tiun memorindan tagon. Berna KLEHR el "Esperanto Hamburg", aprilo-majo 1994 ************************************************************************* Ankoraux unu partio poras ========================= Post la subteno por Esperanto de la franca verdula partio, alia franca politika partio esprimis sian apogon. Laux tripagxa deklaro de februaro 1994, Parti Feministe Humaniste deziras longtempe la adopton de Esperanto kiel dua lingvo en cxiuj landoj de la mondo kaj donas kiel tujajn celojn la enkondukon de Esperanto kiel libere elektebla fako en lernejoj kaj universitatoj, kaj la dissendon de Esperanto-kurso per la publikaj radio kaj televido-kanaloj. el "Euxropa Esperantisto", n-ro 10 (marto 1993) ************************************************************************* TEJO //// Balkanaj E-junularoj agas ========================= Fondigxis Serbia E-Junularo --------------------------- Post la efektiva morto (ankoraux neoficiala) de Jugoslavia Esperantista Junulara Asocio, kies labortereno estis la eksa Jugoslavio, aperis en Slovenio kaj Kroatio novaj junularaj asocioj. La 7-an de novembro 1993 en Beogrado fondigxis nun ankaux Serbia E-Junularo, celante reekigi la aktivadon kaj baldaux peti aligxon al TEJO. Bedauxrinde pro la landa finance kriza situacio kaj internaciaj sankcioj la agadebloj nun estas ege limigitaj, sed des pli gravegas al la serbiaj esperantistoj internaciaj kontaktoj. La kontaktadreso (lauxeble aldonu respondkuponojn): Serbia Esperanto-Junularo, Terazije 42, YU-11000 Beograd, Jugoslavio. laux Klaus DAHMANN Kroatia junularo aktivas ------------------------ Tri membrinoj de Kroata Esperantista Junularo partoprenis UK-on en Valencio, unu el ili, Martina Gazdak, ecx koncertis. Post la UK en ILEI- gimnezio partoprenis juna KEJ-anino. KEJ-anoj preparis serion de diapozitivoj pri la kroatiaj urboj, kie logxas esperantistoj, detruitaj dum la lasta milito. Komencigxis 2 porjunularaj kursoj en Zagrebo - porkomencanta kaj konversacia, post kiu sekvos la progresiga. Tre signifa estis kontribuo de gejunuloj al la Internacia Ago-Tago la 2-an de oktobro. laux V. STARCxEVICx Bulgaroj en banurbo ------------------- La 11-an kaj la 12-an de decembro 1993 en la ripozurbeto Bankja okazis Nacia Konferenco de BEJ. La krono de la pasintjara agado estis, sendube, organizo de 4-a IJK en Vraca. Estis elektita nova estraro sub gvido de Aleksandr Zahariev. Por 1994 estas planitaj seminario por trajnado de aktivuloj, nacia renkontigxo kaj konferenco de BEJ. BEJ gastigos la unuan Balkanan Junularan Konferencon, kiu celas doni pli vastan kunagadon sur la duoninsulo. laux Aleksandr SxIVAROV la informoj el "TEJO Tutmonde", n-ro 2/1994 ************************************************************************* LINGVO ////// Kial "Havi lokon" ne havas lokon? ================================= Inter la aferoj, kiuj kolektas polvon en la kelo de Esperanto, estas tiu kurioza esprimo "havi lokon". Temas pri euxrop-komuna idiomajxo, strange neglektata de esperantistoj. Cxi signifas "okazi", kaj ekzistas almenaux en la franca, rusa, hispana, itala, proksimaj esprimoj estas en la angla kaj germana. Zamenhof, kiu enkondukis "havi lokon" en Esperanton, elektis la formon plej komunan laux la senco en la euxropaj lingvoj. La idiomajxo ja ekzistas en PIV. Vidu la artikolon por "lok/o", fine de difino 1, kie enestas du zamenhofaj ekzemploj: "ia malfacila batalo havas [lok]on en lia brusto", kaj "Tablo, cxe kiu havas [lok]on la interparolado". Bedauxrinde PIV ne signas la apartan naturon de la termino "havi lokon", kvankam komence de la difino 1 gxi mencias "...kie okazas ago". Tiu neklareco de PIV helpas klarigi la neglektitecon de la idiomajxo. Tamen, se la leganto rigardos la artikoleton por "okazi", referenca signo tie resendas al "havi lokon". La malatento al "havi lokon" evidentas per rigardo en diversaj Esperantaj vortaroj. Por la angla Wells (1969), McLinen (1992), Fisher & Long (1963); por la franca: Leger & Albault (1961); por la germana: Krause (1983), Okelmann (1990); por la rusa: Bokarev (1989) - neniu el la vortaroj mencias "havi lokon". Mi trovis mencion de gxi nur en Butler (1967) por la angla kaj "Esperanto-Cxina Vortaro" (1987). Same, mi ne memoras ecx unu fojon, kiam mi vidis gxin en la Esperanta literaturo. La sola citajxo, kiun mi povas dokumenti, estas "havi lokon" uzita en sia proksimume litera, ne idiotisma, senco: "Gxi ne havas lokon en neuxtrale internacia pensmaniero" (Wells, "Lingvistikaj aspektoj de Esp-o"). Surpriza estas la foresto de la esprimo ecx en la vortaro de idiomajxoj de Woolf (1969, 1988). Kial "havi lokon" restas en forgesejo? Eble, unue, cxar e-o emas honti pri idiomajxoj, nomante ilin oficiale ja "idiotismoj". Precipe idiomajxoj konsistantaj el verbo + substantivo estas malofte troveblaj en E-o: disfendi harojn; vidi la lumon. Kaj, due, eble cxar gxi ne pauxsas la formon en la cxioninflua angla (kie la formo estas "preni lokon" - take place). Trie, estas neklareco en PIV, priskribita supre. Persone, mi opinias, ke nia kara lingvo fartos pli bone kun iom pli da spicaj kaj zorge elektitaj idiomajxoj. Tiel, uzi iom "havi lokon" reduktos la troan kaj banaligan uzadon de "okazi". Cetere, haveblas al la lerta verkanto aliaj elektoj. PIV registras "efektivigxi", kiu havas proks. la saman sencon de "okazi", kvankam iom pli forta. Oni povas ankaux elekti "eventi". Doug PORTMANN, Usono ************************************************************************* REAGOJ ////// Cxu la Euxropo-centrismo? ========================= For la Euxropo-centrismon kaj iun ajn centrismon, se temas pri altrudo de io al iu. En cxi tiu senco mi konsentas kun s-ino Margaret Furness (Auxstralio, vd. Eventoj n-ro 51), sed mi sentas min trafita per sxia artikolo konekse al Euxropa Esperanto-Festivalo, pro tio mi reagas. Unue pri la titoloj. Sxi skribas, ke en Hungario okazos "euxropa kongreso". Fakte estas organizata Euxropa Esperanto-Festivalo, en kies kadroj okazos - jam tradiciaj - renkontigxoj: 4-a Euxropa Esperanto- Forumo kaj la 4-a Internacia Esperanto-Kongreso. Ne temas pri euxropa kongreso (tia okazis en Italio en 1992); ni elektis la vorton "festivalo" por ke ankaux per tio montri la specifan - ne universalan - karakteron de la programo. Kaj la Forumo kaj la Internacia Kongreso naskigxis en Orienta Euxropo, kiam tie okazis profundaj sxangxoj en la socio. La celo estis trakti pri praktikaj kunlaboroj inter euxropaj E-asocioj. La gxisnunajn arangxojn vizitis precipe tiuj esperantistoj, por kiuj iuj ajn UK-oj (cxu en Okcidenta Euxropo, cxu des pli malpli proksimaj) estis ne pageblaj. La tria programero de la Festivalo estas konferenco pri lingvaj minoritatoj en Euxropo. Mi estas konvinkita, ke realan konkurencon al UK en Seulo nia Festivalo ne faros. La kostoj de la partopreno ne estas altaj, do tiu, kiu povos partopreni UK-on, povos tion fari post la Festivalo - ja la tempo ne koincidas, ni speciale tiel elektis la datojn! Sed tiuj, kiuj apenaux povas pagi ecx niajn kostojn - kiel ili povus partopreni la minimume kvinoble pli kostan UK-on? La jam alvenintaj aligxiloj montras, ke nur 20 % de la partoprenontoj venos el Okcidenta Euxropo (se ni komparas la kostojn de UK en Vieno, Seulo por hungaroj estas cx. 9-oble pli kosta, kaj UK en Valencio trioble kostis). La vera kialo de foresto de multaj esperantistoj en Seulo estos ekonomiaj, cxefe la grandegaj vojagxkostoj, sed ne ceteraj cirkonstancoj, kiel "konkurenco". Kaj nun pri la auxspicio. HEA kiel organizanto de la Festivalo petis auxspicion de UEA, kiun fin-fine skribe ne ricevis (kvankam pro la antauxaj promesoj la informo erare aperis en Eventoj). En la sekvaj anoncoj aperis informoj nur pri auxspicio de Monda Turismo, kiu vere estas la cxefa subtenanto de la arangxo. Tamen pro kio UEA povas subteni nur tutmondajn arangxojn? Cxu pro sia malforto? Ja kontinentoj, regionoj konsistigas la mondon, kaj se UEA almenaux morale subtenus la euxropajn, afrikajn, aziajn ktp. renkontigxojn, la universaleco de gxia agado nur plifortigxos! Kaj fine pri "konkurenco". Leginte la vorton en la artikolo de N. Furness, vere mi estis en embaraso. Por ni, edukitaj en socialisma Hungario, estis malfacile lerni la novan, pozitivan signifon de la vorto. Nun oni komprenas, ke ecx morti pro la konkurenco estas fiera morto. Sed cxu en Esperantio la vorto signifas ion alian? Cxu dum semajno de la Festivalo oni ne rajtu arangxi aliajn programojn? Laux la informo el Heroldo de Esperanto koincidas kun la Festivalo nur en Euxropo 11 E-renkontigxoj (kaj cxu ankaux ili ne konkurencas kun UK?). Cxu ni ne provu oferti kiel eble plej grandan kaj varian sortimenton por niaj samideanoj? Cxu oni (kiu?) malpermesu alternativajn arangxojn? Oszkar PRINCZ ************************************************************************* ILEI nun ne rezignas! ===================== En Eventoj n-ro 50, p.1, s-ro Pirlot rakontis pri malnovaj spertoj kunlaborante kun ILEI - sed temas pri tiu ligo antaux almenaux ok jaroj. La nuna ILEI volonte rilatus realisme kun ne-esperantistaj edukaj instancoj. ILEI en Usono tion faras, unuopaj sekcioj en Euxropo same. Mankas tamen ekster Nord-Ameriko kunordigita agado de la centra ILEI. Ne pro ideologiaj aux sintenaj kialoj, sed simpla manko de laborfortoj. S-ro Pirlot mem kaj s-ro Klag el Vieno (jam agantaj en tiuj kampoj) pretus kunlabori en laborgrupo de ILEI pri tio - sed ne povas gvidi gxin. Siavice tiu grupo devus harmonii kun aliaj samcelaj, ekz. AFEL. Instruistoj aux aliaj, kiuj kompetentas pri informado en edukaj medioj kaj deziras kunlabori en tiu grupo aux ecx gvidi gxin, bv. anoncu sin al la sekretario de ILEI (Maria Belosxevicx. Sveti Duh 130, HR-41000 Zagreb, Kroatio). S-ro Pirlot starigis la problemon, jen la komenco de solvo! Stefan MacGILL ************************************************************************* LA LEGANTO ////////// Kara Laszlo, <...> mi dankas vin pro via memorigo pri reabono. Mi certas, ke mi forgesis, kaj mi tuj reabonas. Kvankam mi devas diri, ke tia kotizo sxajnas al mi terure alta ecx por la okcidenta merkato, sed eble mi eraras. <...> Renato CORSETTI, Italio * * * Estimata Laszlo Szilvasi, <...>gxis nun la sumo por aboni vian gazeton, 24 britaj pundoj, timigis min. Cxar mi estas 67-jara, kaj dum 45 jaroj mia edzino estas la acxetanto en mia familio, mia menso ankoraux funkcias laux la valoroj de 1949! Tamen, kiam mi kalkulis, ke via gazeto kostus po 0,46 oundoj semajne, la edzino blovelspiris: "46 pensoj estas nenio! Acxetu gxin!" <...> David R. CURTIS, Britio * * * Do, eble la kosto de "Eventoj" estas iom alta, sed tio dependas cxefe de la ofta aperritmo, pro kio plialtigxas la afrankoj. Sed, kiam oni konsideras tion, la prezo ne plu aspektas timiga, ecx male! La Red. ************************************************************************* INTERVJUO ///////// Multaj Esperanto-firmaoj laboras tro amatore ============================================ Meze de novembro vizitis Seulon d-ro Petr Chrdle, aktiva cxeha esperantisto. Lin intervjuis redakcio de "La Espero el Koreio", el kiu (novembra-decembra n-ro de 1993) ni represas la intervjuon. Demando. Kiucele vi venis al Koreio? Respondo. Estas kelkaj kialoj, kiuj igis min viziti Koreion. Unue, mi havis cxi tie amikojn, kies landon mi emis ekkoni. Sed verdire, la cxefa kialo estis prepari karavanon de mia firmao KAVA-PECH venontjare al la UK kaj al la unua AIS-studsesio en Japanio tuj post la UK. D. Vi menciis vian firmaon KAVA-PECH. Cxu vi povas iom prezenti gxin al la legantoj? R. Volonte. Temas pri la firmao, kiun mi fondis antaux pli ol unu jaro kaj kiu ne celas speciale Esperanto-merkaton, male gxi servas precipe al neesperantistaj klientoj el eksterlando. Sed inter la lingvoj, kiujn ni uzas, estas ankaux Esperanto, krom la germana kaj angla. Ecx mi povas diri, ke helpe de la entreprenado por neesperantistoj mi povas servi ankaux al esperantistoj, kio ja estas mia hobio. Kiel tia portas al mi precipe gxojon, dum la servoj al neesperantistaj partneroj devas vivteni min kaj mian familion. D. Kial vi opinias, ke servoj por esperantistoj ne povas porti profiton? R. Tio ne estas bone komprenita. Sed ankaux en Esperanto-merkato regas merkataj legxoj kaj nun estas pli da ofertoj ol bezonas la klientaro. Krome mi spertis, ke multaj Esperanto-firmaoj laboras tro amatore. Do mi volas per mia laboro por neesperantistoj montri, ke mia firmao estas vere profesinivela. Kaj gxis nun tio estis sukcesplena, tial servoj por esperantistoj povas resti preskaux senprofitaj aux ecx havi planitan malprofiton, se ili portas al mi precipan gxojon, kio validas ekzemple pri la eldonado de Sano. D. Kion vi preparas por proksima estonto por esperantistoj? R. Mia firmao havas tri cxefajn fakojn: tio estas eldonejo de plejparte faka kaj scienca literaturo, turisma agentejo kaj konsultejo servanta al la kreo de kontaktoj inter cxehaj kaj eksterlandaj firmaoj. Por esperantistoj servas gxis nun miaj eldonejo kaj turisma agentejo. Cxijare mi transprenis de Cxeha Esperanto-Asocio, kiu pro ekonomia premo decidis ne plu gxin dauxrigi, la eldonadon de Sano. Krome mi baldaux aperigos kurson de Esperanto por cxehlingvanoj dum tri monatoj, la duan eldonon de la elcxerpita "Propedeuxtika valoro de la Internacia Lingvo" de prof. H. Frank, kaj kelkajn fakajn publikajxojn pri pedagogia kibernetiko, sed ankaux kelkajn beletrajxojn, interalie, rakontojn de konata cxeha verkisto Hasxek kaj sekve la Bonan Soldaton Sxvejk. En turisma brancxo mi preparas printempe "Lernejon de Dorso", kiu donos al la partoprenantoj sciojn, kial iliaj dorsoj doloras. Kaj du kuracistoj-esperantistoj praktike lernigos ilin kiamaniere defendi sin de tiaj doloroj. En junio ni arangxos komune kun Karla Universitato Praha kaj AIS San Marino la 4-an Konferencon pri la Kibernetika Pedagogio EDUTECH-94, kiu ne estos poresperantista arangxo (la laborlingvoj estos la germana, angla kaj cxeha). Tamen mi mencias gxin, cxar kaze de intereso de esperantistoj, mi provizos ilin per Esperanto-tradukoj. Julie mi sinsekve arangxos la Kolokvon de la Akademio de Esperanto, helpos al la arangxo de SAT-kongreso kaj arangxos gxian antauxkongreson. Tuj post SAT-kongreso mi akompanos mian karavanon al la UK en Seulo kaj sekve al Tokio pro la AIS-studsesio (tiamaniere helpante venigi al la UK ankaux AIS-anojn, kiuj ne kutimas partopreni UK-ojn), fine de auxgusto auxtobusan karavanon de Prago al San-Marino por partoprenantoj de la 13-a Sanmarina Studsesio de AIS kaj kiel la lastan arangxon de la jaro 1994 por esperantistoj mi preparas internacian simpozion "Entreprenado pere de Esperanto", kiu servu por intersxangxo de spertoj al tiuj entreprenistoj, kiuj celas en Esperantio profesiajn servojn. D. Kelkfoje vi tusxis AIS San Marino. Pri kio precize temas? R. Akademio Internacia de la Sciencoj sukcesplene strebas farigxi universitata klerigejo kaj scienca esplorejo por la internacia komunumo komprenanta la Internacian Lingvon (ILo = Esperanto). Oni povas tie plejparte longdistance, partete dum studsesioj akiri sciencajn gradojn en cxiuj 4 sxtupoj (bakalauxreco, magistreco, doktoreco, habilitdoktoreco). Sed oni ankaux science prilaboras diversajn temojn en AIS-projektoj, nun, ekzemple, Lingve Orientitan Instruadon (utiligeblon de antauxa lernado de Esperanto por sekva lernado de aliaj fremdaj lingvoj), aux harmoniigon de la instruado en la brancxo de kibernetika pedagogio en diversaj euxropaj universitatoj. D. Kia estas via kariero en Esperantio? R. Post ellerno de Esperanto, kiu min plene kaptis, mi ekaktivis ene de IFEF (Internacia Fervojista Esperanto-Federacio), kie mi baldaux farigxis gvidanto de gxia Fake Aplika Komisiono, dum du periodoj mi estis prezidanto de Cxeha Esperanto-Asocio, kies vicprezidanto mi estas nun. Du periodojn mi estis komitatano de UEA, kies faka delegito mi restis, sed nun mi koncentrigxas plejparte por mia aktivado en AIS San Marino, kie mi plenumas la rolon de Senata Sekretario. Nelaste mi vidas mian rolon en la Esperanto-movado bone servi per mia firmao. <...> La kontaktadreso: D-ro Petr CHRDLE, Anglicka 878, CZ-25229 Dobrichovice, Cxehio. ************************************************************************* HISTORIO //////// Zilbernika genealogio ===================== Mi lancxis projekton, kiu nomigxias "Zilbernika Projekto", cxar ties celo estas honori la unuan financan helpanton de la lingvo Esperanto, Aleksandr Zilbernik. Ni jam eksciis la sekvon pri la Zilbernika familio. Aleksandr. Estas eble, ke li logxis en Grodno (Belorusio), aux almenaux li havis posedajxojn en tiu urbo [Ndlr: tamen la plej konata lia logxloko estis Kaunas, Litovio, kie li logxis kiam konatigxis kun la estonta bofilo Zamenhof kaj kie konservigxis lia domo, nun sidejo de Litova Esperanto-Asocio .]. Li laboris en sia fabriko gxis li havis 74 jarojn, kaj igxis tute flua en Esperanto kiam li estis tre maljuna. Oni diris, ke li devenis el fama rabena familio. Lia nepino estis geedzigxinta kun d-ro Kaplan, kiu logxis en Vailly-sur-Aisne, Francio, en auxgusto 1905. Infano 1 - Jozefo. Estis prezidanto de la Esperanta Societo de Nov-Jorko 1911-1921 (almenaux). Li ankaux igxis doktoro dum tiu tempo. Li estis en Bad Kissingen, Bavario, Germanio en julio 1911. Infano 2 - Rozoljo. Sxia edzo estis sukcesema komercisto en Varsovio en 1887. Sxia filo, d-ro Maks Levite, naskita en 1881, kaj edzigxinta en 1908, en 1909 translokigxis al Israelo, kaj igxis agronomo. Maks igxis esperantisto en 1901. Infano 3. Igxis esperantisto en Kaunas, 1890 aux '91. Infano 4. Igxis apotekisto kaj logxis en Kremencxug kaj Poltava (Ukrainio), kie li igxis esperantisto en 1896. Infano 5. Edzinigxinta kun apotekisto Ivenski. Infano 6. Edzinigxinta kun frato de supre menciita Ivenski, li estis ankaux apotekisto. Infano 7 - Tereza. Sxia edzo estis d-ro J. Kocin (aux Kotzin). Li logxis en Kaunas, kaj mortis en 1929 en la agxo 72. Parenco, kiu nomigxis Boris Kotzin, naskigxis en Kaunas, 1887. Li igxis esperantisto en 1902 kaj gajnis iomete da famo en la Esperanta movado. Boris mortis en Moskvo en 1958. Tereza havis apotekon en Kaunas en 1933, post morto de sia edzo. Infano 8 - Klara. Edzino de Ludoviko Zamenhof. Multo estas skribita pri sxi en la biografio de ties filino, Lidia far Wendy Heller. La progreso, kiun ni havas pri la projekto gxis nun estas mirinda, tiel ke ni nun havas multe pli da lokoj, kie ni povas sercxi pli da informoj <...> Ni nun esperas, krei Zilbernikan Familian Historian Societon <...> kaj novajxleteron, kiu enhavos informon, kiun oni sendos al ni pri la Zilbernika familio por estontaj generacioj. Charles M. HALL, P.O. Box 21346, Salt Lake City, UT 84121, Usono Tel. +1-801-2784586. el "Novjorka Prismo", januaro 1994 ************************************************************************* BAZAJ INFORMOJ ////////////// Kio estas AFEL? =============== AFEL, Agadkomitato por Federacia Euxropa Lingvopolitiko, estas internacia laborgrupo de asocioj kaj individuoj. Inter la asocioj trovigxas UEA, Euxropa Esperanto-Unio, kaj "Esperanto" Radikala Asocio; principe povas aligxi ankaux organizauxoj ekster Esperanto-movado. Iu, kiu deziras aligxi, povas peti aligxilon de la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj kaj informado Mark Fettes (665-B King Edward Avenue, Ottawa, Ontario, Kanado K1N 7N9). La celo de AFEL estas provizi komunan forumon por informado, diskutado kaj kunordigo de la diversaj klopodoj plialtigi la prestigxon kaj uzadon de Esperanto je Euxropa nivelo, inkluzive la landojn de Euxropa Unio, Nordio, Mezeuxropo kaj eksa Sovetunio. En la nuna fazo AFEL ne entreprenas memstaran agadon, sed servas kiel peranto. AFEL-anoj povas intersxangxi informojn kaj ideojn per la gazeto "Euxropa Esperantisto" aux por pli rapida komunikado, per la helpo de Istvan ERTL en la Centra Oficejo de UEA, kiu dissendas urgxajn sciigojn laux la adreslisto de AFEL. el "Euxropa Esperantisto", marto 1993 ************************************************************************* INTERESE //////// Pri Esperanta gazetaro ====================== Mi komencas per demando: cxu ekzistas esperantisto, kiu neniam estus havinta la intencon eldoni gazeton? Nu, ekzistas neniu dubo, ke tia fenomeno ankoraux ne naskigxis. Se iu esperantisto diras, ke li neniam deziris eldoni jxurnalon, tio montras nur la profundan mensogemon de lia karaktero: por mi estas pli facile kredi ecx tian absurdon, ke li ne verkis poemojn! Mi estas homo (kaj nenio homa - krom eldonisto de miaj geni-verkoj - estas por mi fremda) kaj esperantisto. Nu... kompreneble, ankaux mi revis pri eldonado de propra gazeto... La komenco estis jena: - S-ro Iksowski, mi volas al vi komuniki gravan aferon. - Nome? - Mi intencas de januaro komenci eldonadon de granda semajna ilustrata revuo. Formato: 76 x 60. Cxiu numero po 70 gxis 80 pagxoj. La papero dika, luksa. Cxu vi konsentas esti mia kunredaktoro? - Plezure, s-ro Kozlowski. Antaux cxio ni devas elekti titolon. Mi proponas "Tempo". - Mi preferas "Madagaskara Stelo". - Sed pro kio Madagaskara? Ni ja estas kievanoj. - Nu, tio estas pravigebla, ekzemple, per... Cetere, la titolo povas esti "Stelego", aux "Steleto", aux io simila. - Eble "Kvinpinta Stelo"? - Estu tiel! ni povas tion simbole signi per: La unua estas kvin, la dua pin', la tria tas', kaj la kvara - kapo de infaneto, kiu anstataux tero elparolas telo: la tuto kune - kvinpinta stelo! Genie, cxu ne? - Nu, tiu kvara iom similas la konatan anekdoton. Tamen, entute estas nemalbone... Sed, cxu vi havas monon por la eldono? - Ho, je diablo! Tion mi tute forgesis! Ha, kiel estas malagrable! Do, ni devas informigxi, kiom kostos la gazeto... Gxis la revido! Post unu semajno mi ekscias, ke la gazeto kostus tro multe. "La revoj dolcxegaj forflugas"... - S-ro Iksowski, ebli ni "hektografu" nian revuon. - Tio estus ebla en Madagaskaro. Sed cxi tie estas malpermesate al privatuloj havi hektografon. - Eble, litografi? - Nu, litografi por 80 gxis 90 pagxoj ankaux ne estas tre malmultekosta afero. - Jes... Tiaokaze, eble nur 16 pagxoj? - Konsentite! Sed kiamaniere ni presigus artajn ilustrajxojn? Iom dubinda arteco... litografita! - Do, sen ilustrajxoj? - Tamen gxi kostos kare... kaj versimile ni ne havos abonantojn... La gazeto devos morti post du numeroj... Niaj malamikoj malice gxojos. - Jes, vere. Kion do fari? Jen, ideo! Ni simple skribu nian gazeton! Postnelonge ni "eldonis" n-ron 1 de "Kvinpinta Stelo". Sed, cxar gxi estis skribita de s-ro Iksowski kaj de mi, neniu povis tralegi ecx unu literon, kaj nature neniu volis "malpurigi manon" transskribante gxin. Tiamaniere nia entrepreno finigxis bone, sed kiom da entreprenoj finigxas malbone? "En la internacia helplingvo Esperanto estas eldonataj pli ol 200 jxurnaloj", triumfe krias propagandistoj. Sed, mi persone opinias, ke grava estas ne kvanto, sed kvalito. Efektive, jen estas ordinara enhavo de kelkaj esperantaj gazetoj: 1) Cxefartikolo de la redaktoro, kiu deklaras, ke "kvankame mi solnure de unun semajnon instruigxas le Esperanto, sed tamen mi nun jam perfekta konas tiu-cxin mirebla linguo". 2) Versajxo! Neimageble terura. 3) Nekrologo, okupanta duonon de la n-ro 1. Iafoje versajxo kaj nekrologo kunigxas en unu teruregajxo. Ekzemple, mi legis nekrologan versajxon, en kiu pro rimo al vundo, oni nomis la mortinton... hundo! 4) Iu tre naiva sentimentala novelo, tradukita per plorige malbona Esperanto, sed kiu tamen prezentas al tutmonda esperantistaro specimenon de "nia belega literaturo". 5) Bibliografio, kiu nur atestas, ke la recenzanto neniam legis la libron recenzatan. Do! Mi demandas, cxu ne estus dezirinde, ke niaj tro multenombraj gazetoj kunfandigxu en kelkaj, sed bonegaj? Cxu ne estus dezirinde, ke "La Ondo de Esperanto" organizu jenan konkurson: Oni elektus komitaton el kompetentaj esperantistoj (ne redaktoroj) po unu persono de cxiu gazeto, kiu aperas jam pli ol unu jaron. Ili devus plej atente enregistradi cxiun gramatikan kaj stilan eraron. La gazeto, kiu enhavos plej malmulte da eraroj, gajnos premion por... - S-ro Kozlowski! - Mi petas, s-ro Iksowski? - Cxu vi jam havas monon por la premio? - Ho, je diablo! Pri tio mi tute forgesis, s-ro Iksowski... "Es ist eine alte Geschichte"... ("Estas malnova historio"). Czeslaw KOZLOWSKI el "La Ondo de Esperanto", 1912, n-ro 5 laux represo en "La Ondo de Esperanto", 1993, n-ro 3-4 ************************************************************************* KORESPONDI DEZIRAS ////////////////// 24-jara oficistino kaj studentino - pri turismo, arkitekturo kaj pentroarto: Jelena Sanajeva, Molodjojxnaja 5-16, RUS-617055 Uralskij, Permskaja obl., Rusio. * * * 20-jara junulo, sxatanta legi revuojn: Panegve Rodriguez, Edif 5 apto 3, ave. Jorge Dimitrov, rapto Nuavo Holdvin, 80100, Cuba. * * * 20-jara studento, sxatanta korespondadon kaj esperantajxojn: Franvis Onyeneke, P.O. Box 216, Bauchi, Bauchi State, Nigerio. ************************************************************************* ANONCETOJ ///////// Pri Brazila Heroldo Abono kostas 30 dolarojn, kiujn oni povas gxiri al la UEA-konto zame-x. Adreso de la redakcio sxangxigxis, kaj nun gxi estas: Caixa Postal 1887, BR-01059-970Sao Paulo-SP, Brazilio. * * * Filatelistoj-esperantistoj el Uralo deziras intersxangxi posxtmarkojn kun la tuta mondo. Ni ankaux sendas bildkartojn kontraux posxtmarkoj. Leo Mezencev, p.k. 23-B, RUS-620116 Novouralsk, Rusio. ************************************************************************* ************************************************************************* EVENTOJ, eszperanto nyelvu informacios lap. Nyt. sz. B/TSZL/85/1991. ISSN 01215-959 X. A kiado es szerkesztoseg cime: H-1675 Budapest, pf. 87. Tel.: 2907019 Megjelenik kethetente. Kezbesiti az MPV-HPI, Keszult a SZELKER Bt. nyomdaban. H-1161 Budapest, Baross u. 114. EVENTOJ, dusemajna gazeto pri la esperanto-movado. Eldonas LINGVO-Studio kaj Kultura Esperanto-Asocio Respondeca eldonanto kaj cxefredaktoro Laszlo Szilvasi La redakcio ne nepre konsentas pri la enhavo de unuopaj artikoloj kaj ne respondecas pri anonc-enhavoj. Represo de artikoloj estas permesita, kun indiko de la fontoj. Abonkotizo: 65 nlg (aere 76 nlg) al la UEA-konto ells-s. ************************************************************************* La kompiladon de reta versio prizorgis: Szilvasi Laszlo kaj Kristaly Tibor